Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Rakontoj
Author: Arbes, Jakub, 1840-1914
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Rakontoj" ***


             ESPERANTA BIBLIOTEKO DE ĈEĤAJ AŬTOROJ


                            Volumo I

                            J. ARBES



                            RAKONTOJ



      KUN LA PERMESO DE L' AŬTORO TRADUKIS EL ĈEĤA LINGVO
                           JOS. GRŇA


                 Eldonis FERD. BOHÁČEK, Jevíčko
                        Moravio, Aŭstrio

                              1908


            Presejo Družstvo knihtiskárny, Hranice.



Eldonante tiun ĉi unuan libron de esperantaj tradukoj el la
ĉeĥa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaŭ
tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj
la konojn pri la ĉeĥa literaturo, ĝis nun ankoraŭ malmulte
konata ekster la limoj de mia patrujo.

Al sinjoroj _H. Bouška_ en Praha, Th. _Čejka_ en Bystřice-Hostýn
kaj _Edm. Kolkop_ en Jevíčko mi esprimas mian sinceran dankon
por la korekto de tiu ĉi libro

                                                _La tradukinto._



               *       *       *       *       *



                             ENHAVO
                                                                Paĝo

J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1
El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3
La blanka edziniĝa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .  24
La unua nokto ĉe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . .  36
Moderna Magdaleno  . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .  69



               *       *       *       *       *



                           J. ARBES.


Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, naskiĝis
en Smíchov[1] (legu: Smiĥov) 12an de Junio 1840. Fininte la
studadon en la teknika lernejo de Praha, li fariĝis redaktoro
de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj (1866 ĝis 1877). De l' jaro 1879 li
vivas sole por la literaturo.

De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj
rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj
ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en
Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25.
Suferinte mizeron en sia junaĝo, J. Arbes havis ĉiam la koron
malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en
siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraŭ
la persekutantoj kaj premantoj de l' malriĉuloj, kontraŭ la
neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.

Arbes skribis ĉiam pri la vivo reala kaj ankaŭ tie, kie la
romano aŭ rakonto estas fonditaj sur scenoj ŝajne misteraj
kaj fantaziaj, oni povas ĉion nature klarigi per la trankvila
prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la
filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.

Sed la ĉefa merito de Arbes restos por ĉiam tiu fakto, ke
krom la sociala romano li kreis ankaŭ tute originalan specon
de l' bela literaturo — siajn karakterizajn _romanedojn_,
kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la ĉeĥaj verkistoj.
La romanedoj: _Newtonův mozek_ (La cerbo de Newton), _Svatý
Xaverius_ (Sankta Ksaverio), _Zázračná madonna_ (Mirakla
madono), _Prvni noc u mrtvoly_ (La unua nokto ĉe la mortinto),
_Akrobati_ (Akrobatoj), _Sivooký démon_ (Grizokula demono),
_Poslední dnové lidstva_ (La lastaj tagoj de l' homaro),
_Vymírající hřbitov_ (Elmortanta tombejo), _Kandidáti
existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere
klasikaj, vera kaj daŭra monumento por la tuta estonteco.

La ĉeĥa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora
membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ĝenerala
estimo kaj amo, kiujn li ĝuas ĉe la tuta ĉeĥa publiko ne
sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaŭ pro siaj personaj
ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa freŝa spirito kaj
rekta, sincera karaktero.



                     EL LA VIVO DE MOZART.


                               I.

                         EN BERTRAMKA.


Silenta somera vespero...

Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj
en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol
tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta
talio.

Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia
laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de
ĉiuj siaj fortoj.

Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en
la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan
laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de
Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de
l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super
la tombejo de Malá Stranal.

Tiam — en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento — tiuj
lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte
kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj,
vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo,
brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la
nomo »Poslovina«.

La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la
tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte
fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore,
pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la
ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de
l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma
angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj
oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post
turmentoj kaj laciga laboro ripozi...

Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis
invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis
ripozon.

Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la
spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de
ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo.

Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova
opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La
genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de
siaj herooj — ĉio cetera — eĉ la plej kara amuzo, ludo sur
bilardo, cedis tute en malproksimon...

Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia
laborĉambro.

La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la
eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne
kuraĝis interrompi la komponiston...

Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj
homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu
de l' homoj tute ordinaraj — ili ankaŭ malsaniĝas kaj
laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco,
animpremiteco kaj senespero.

Kaj simile ankaŭ Mozart, kiam loĝante vizite ĉe sia amiko en
Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.

Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje
avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam
tiel ekstreme kiel tiun ĉi fojon, kiam antaŭe senĉese freŝa,
neelĉerpebla fonto de l' fantazio ŝajnis kvazaŭ subite
elĉerpita, dezerta, senfrukta...

Mozart estis morte malĝoja. Lia spirito ŝajnis vagi en la
nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.

Kiel volonte ankoraŭ nun li laborus plue! Sed ĉio kuniĝadis
en ĥaoson. Ĉiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo
fluantaj melodioj kuniĝadis en malprecizan, malklaran
ĥaoson — en tutan disonancon...

Vane li klopodis aŭdigi el la fortepiano sonojn interligitajn,
harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj
aŭdigante sole izolitajn tonojn — ne interligitajn...

Kaj longe, longe li sidis poste kvazaŭ rigidiĝinta kun
mallevita kapo al la brusto.

Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de
najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj — poste denove
silento.

Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro
en la ombroplenan ĝardenon.

La suno ĵus subiris; sanga, sed jam paliĝanta sunradiaro
superverŝadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn
kaj vojetojn, kurbiĝantajn supren sur la kruta deklivo...

Ĉirkaŭe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj
tonoj de l' kanto najtingala momenton aŭskultis, malrapide
stariĝis kaj alproksimiĝinte al la malfermita fenestro,
rigardis senpense en la ruĝetan malplenon.

Poste li turnis sin malrapide — senpense malfermis la pordon,
senpense malsupreniris en la ĝardenon kaj iris malrapide unue
sur la vojetoj surŝutitaj de la flava sablo, poste sur la
vojetoj ĉiam malpli ireblaj kaj ĉiam pli tordolinie irantaj
supren...

Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan
kadavron, havanta atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Malrapide, ŝanceliĝante, kun la mallevitaj okuloj al la tero,
li iris sur la neireblaj vojetoj ĉiam pli supren, ĝis li
atingis preskaŭ la supron de l' altaĵo, de kiu vidiĝis belega
panoramo de unu parto de Praha.

Ĉi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la
ĉarman pentraĵon de Praha dronanta en la ruĝeta, sed ĉiam
pli paliĝanta lumo.

Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentraĵon.

Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel
ŝtalo — penso neniiganta...

En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«,
kiun li ĵus komponis, estas destinita por la prezentado en
Praha — en la ĉarmoriĉa, antikva kaj glorplena urbo plena
de spertaj muzikaj specialistoj — en la urbo, kiu en la
paliĝantaj rebriloj de l' subirinta suno ĵus ensorĉis lin...

Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li
kuraĝas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum
kies efektivigado ĉiuj liaj spiritaj fortoj preskaŭ tute
laciĝis, prezenti por la prijuĝo antaŭ ĉio al Praha. Ŝajnis
al li — kaj tio okazas ofte al ĉiu juste kreanta geniulo — ke
lia verko estas malforta, nesufiĉe arta fuŝverko — ke ĝia
kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' ĉeĥa popolo
ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj
kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj
estis tutmonde konataj...

Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malĝoja.

De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis
sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li
devis sidiĝi en la herbon.

Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta,
dolora enprofundiĝo... En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj
fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian
animon...

Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento.

Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno
profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.

Mozart levinte la kapon aŭskultis.

Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore
kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li,
ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn
klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion
sopiras kaj penas la homa mezeco...

Sed, kio ĝi estas?

Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera
silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko — de la
plej alta supro de l' altaĵo post Mozart...

Mozart aŭskultas dum kelke da momentoj. La kanto de
l' najtingalo iras de malsupre — la tonoj de l' homa voĉo
de supre...

Unue la tonoj de l' ambaŭ kuniĝas — momenton sonas
kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj
homaj — arĝenta, dolĉa voĉo knabina...

Mozart salte leviĝinte rigardas ĉirkaŭ si. Sur la plej alta
supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laŭ
la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaĝan, iranta sur la
supro kaj — kantanta —...

Li aŭskultas pli atente.

La knabino kantas kortuŝantan, impresplenan kanton popolan...
La sonoj de l' arĝenta voĉo ondiĝas tra la silenta aero kiel
seriozaj demonetoj disportantaj kortuŝon, doloron kaj malĝojon
en la homajn korojn...

La najtingalo malsupre kantas ĉiam pli pasie. Periode superas
ĝian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de ĝia voĉo
eksonas ĝojege — sed tiu kanto ne logas plu la atenton de
Mozart...

Li vidas sole malklaran, ĉiam pli malproksimiĝantan silueton
de l' nekonata knabino. Li aŭdas sole ŝian voĉon, sole la
sorĉoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto
popola...

Subite ŝanĝiĝis la kortuŝanta, dolĉe elegia tono de
l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' arĝenta
sonoranta voĉo tremetas en silenta aero vespera kiel
petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan
gajecon en la homajn korojn...

Mozart staras kvazaŭ en sonĝo.

En lia animo komencas tagiĝi — la kanto knabina efikas
kvazaŭ sorĉo...

Silueto de l' knabino malproksimiĝas pli kaj pli, ŝia kanto
malaperas, ĝis fine mortas...

Mozart staras ankoraŭ sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed
en lia animo estas lume — la animpremiteco, la senespero estas
tute forpelitaj.

Antaŭ lia spirita rigardo vidiĝas klara, ĝojiga perspektivo;
ĉar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li ĵus
aŭdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu
li ĉiam revas — tie estas neeble, ke lia verko —

Li ne finis la penson.

Refreŝigita kiel neniam antaŭe li malsupreniris la altaĵon
kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan
tagon matene li denove daŭrigis sian laboron...

La sufoka laceco estis pasinta. Freŝa, kiel en tagoj de
la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun
la konfido je siaj fortoj, ĝis li finis »Don Juanon«,
la verkon — senmortan...



                              II.

                         LASTAJ TAGOJ.


Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraŭ
stratoj de Wien.

Antaŭ unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo — oni
skribis 1791 — sufiĉe oportuna vojaĝveturilo.

La koĉero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li
sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la
domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.

Post nelonga tempo malfermiĝis la dompordo kaj dika kuiristino
komencis elportadi el la domo, ŝarĝadi sur la veturilon kaj
post ĝin kaj alligadi ĉion, kio estis necesa por la granda
vojaĝo — en Praha'n — nome: kofrojn, valizojn, skatolojn,
tukojn kaj entute ĉiujn eblajn rekvizitojn por la vojaĝo, je
kiuj ĉiu, kiu antaŭ cent jaroj volis almenaŭ iom oportune
vojaĝi, nepre devis esti provizita.

La preparoj daŭris preskaŭ la tutan horon. Kiam ĉio estis
finita, eliris el la domo viro ĉirkaŭe tridek kvinjara
kondukanta ĉe la brako sinjorinon de la sama aĝo.

La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio,
vestita en oportuna vojaĝvesto de malhele cinama koloro, kia en
tiu tempo estis en modo.

Iam bela vizaĝo lia estas ekstreme ŝvelinta kaj vidigas
lacecon. La haŭtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel
post forta, longedaŭra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj
bluetaj — estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa
tempo, sed ĝis nun penas rezisti la malsanon kun la streĉo de
ĉiuj siaj fortoj.

La sinjorino ĉe lia flanko estas vestita laŭ la malnova modo
en la vesto ne tre eleganta. Ŝi havas sur si longan mantelon,
sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizaĝo supreniĝantan
ĉapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.

Ŝia vizaĝo posedas ankoraŭ postesignojn de l' freŝa ĉarmo.
La vangoj estas brune ruĝaj, la molaj lipoj ridetantaj, la
brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.

La viro kaj la sinjorino alpaŝis malrapide al la veturilo. La
viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo
kaj post ĝi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de
la sinjorino eniris en la veturilon.

La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaŭ ŝi metis
unu piedon sur la ŝtupon de la veturilo, ŝi sentis, ke iu
ektiris malantaŭe ŝian jupon.

Turninte sin ŝi ekvidis stari post si nekonatan viron de
maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol
simpatia vizaĝo.

"Ĉu vi deziras ion, sinjoro?" demandis ŝi afable, sed tamen
iel eldevige, nepovante kaŝi sian ekmiron pro la nekutima kaj
samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si
ŝian atenton.

"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato
humile klinante. "La kaŭzo de mia alveno estas la mendita
rekviemo..."

La viro en la veturilo aŭdinte la vorton "rekviemo" diritan per
konata voĉo elrigardis el la veturilo.

"Mi tre petas, sinjoro Mozart — kio okazos kun la rekviemo?"
turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.

"Ah — pardonu!" respondis Mozart. "Ĝis nun malgraŭ plej bona
volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."

"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera
riproĉo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Ĉu
estas neeble prokrasti la vojaĝon je tempo pli malfrua, ĝis la
rekviemo estos finita?"

"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema
nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi,
nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de
l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza
di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel
profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas,
diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de
l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha,
mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla
sinjoro tiel longe atendi."

La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta
je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos ĉion kaj
aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, ĝis Mozart revenos el
Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.

Per tio la necesega afero estis por momento finita.

La sendito foriĝis.

La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidiĝis kontraŭ
sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante
la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankiĝi en la
strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al
Praha.

Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de
Mozart, dirante:

"Domaĝe, kara Wolfgang, ke pro amasiĝo de neprokrasteblaj
laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La
honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraŭ
novan verkon..."

"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja
baldaŭ plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."

"Sed kredu al mi," daŭrigis la edzino, "ke ĝis hodiaŭ nenio
tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo.
Tuj, kiam vi antaŭ nelonge sciigis min, ke per pero de
l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu
funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi
difinis, kiam ĝi estos finita kaj kian honorarion vi deziras
por ĝi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti
tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu
interesiĝas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta
helpi nin en nia malfavora, malĝoja situacio. Kaj tial mi
konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej
baldaŭ komencu labori..."

"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart.
"Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la
laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize
difini, kiam mi estos fininta ĝin kaj ke tial mi petas, ke li
afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam ĝi
estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la
nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe
promesis alporti ankoraŭ sufiĉe grandan aldonon, kiam la verko
estos finita, ĉar, oni diris, mi estis postulinta honorarion
neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis
al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute
senĝene kaj laŭ mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton,
kiel decas al la vera artisto..."

"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin
la edzino, "mi bedaŭras, ke parte pro la amasiĝo de
neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi
tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas
strangan antaŭsenton. Senĉese mi pensas, okazos grava ŝanĝo
en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne laciĝu en via fervoro
al la entreprenota laboro..."

"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro
mi ĉiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en
la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraŭ
unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi laciĝus. Cetere mi
pensas sufiĉe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraŭ ne
komencis ĝin, okazis, kiel vi scias, nur tial, ĉar mi devas
ĉiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito«
kaj la »Sorĉa fluto« kaj ĉar pro la malsano mi ne laboras
de ia tempo laŭ mia kutimo — sufiĉe rapide. Sed tuj, kiam
mi revenos el Praha kaj almenaŭ iom resaniĝos, antaŭ ĉio la
mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere — mi esperas,
ke dum la vojaĝo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo
kaj eble ĝi estos finita pli frue, ol mi pensas en ĉi tiu
momento..."

"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "ĉar mi dubas,
ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu ĉi. Kaj
kredu al mi, la vojaĝo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."

"Al mi ĝi venas ĝustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la
momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro,
mi ĝojas kiel infano je la vojaĝo en Praha'n. Mi eksopiris ja
kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie
mi laboris, kiel vi scias, ankaŭ pri mia »Don Juan« kaj kie
oni juste ŝatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La
centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo — tie
oni scias kompreni kaj ŝati la veran arton... Cetere mi sentas,
ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos
refreŝigon kaj kredu, ke nenie mi resaniĝus tiel rapide kiel
en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."

Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balanciĝema
vojaĝveturilo bruis sur la stratoj de Wien.

Poste ili interparolis pri alia temo; sed ĉiam denove ili
revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra
meso interŝanĝante siajn pensojn pri la mistera mendinto...

               *       *       *       *       *

Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj.
Miloj da pensoj senĉese bolis en lia animo; li mem ne konis la
ripozon. Muziko kaj laboro estis al li ĉio; li laboradis dum
tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de
la fortepiano, lia plej kara instrumento.

Nelonge antaŭ la entreprenita vojaĝo en Praha'n li laboris
longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa
organismo de la senĉesa spirita streĉado estis grave ekskuita.

Mozart atendis, ke la vojaĝo en Praha'n refreŝigos lin; sed al
la senĉesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaŭ dum la
vojaĝo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu ĵus okupis
lin, maturiĝis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj ĝi
estis finita.

En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun
granda entuziasmo.

La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li danĝere malsanas.
Lia senbrila rigardo, la laceco, eĉ premiteco vidiĝanta sur
lia ŝvelinta vizaĝo, devis frapi eĉ la observanton plej
supraĵan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino
kaj ke la malsano tiel baldaŭ malaperigos la gloran majstron.

Mozart neniam plendis. Li kuniĝadis kiel alifoje kun siaj
amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn.
Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj
sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon
li devas periode konsiliĝi kun la kuracisto.

Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis
kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre ŝatis.

Sed eĉ dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; ĝi
laboris ja kiel ordinare.

Iam, kiam Mozart estis ŝajne tute enprofundiĝinta en la
ludo, aŭdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm,
hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia
kontraŭulo, elprenis Mozart el la poŝo pecon da papero, notis
ion kaj ludis plue, dume murmurante senĉese sian »hm, hm,
hm«.

Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri
tagoj; poste invitis ilin al si, sidiĝis al la fortepiano
kaj ludis la ĉarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorĉa
fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni
scias, komenciĝas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«,
ĉar Papageno havas seruron sur buŝo.

Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorĉan fluton«, kiel
estis jam dirite, sed ankaŭ la »Titon«. Krom tio ofte li
rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris
febre, kvazaŭ li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini
ankoraŭ siajn du ĉefajn verkojn.

Post la kelksemajna loĝado en Praha li adiaŭis siajn amikojn
kaj unuafoje en sia vivo ĉe la simila okazo — li ploris. Sed
nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan
fojon adiaŭas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li
vidu ankoraŭ unufoje sian gloron kaj sciiĝinte, ke post la
multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan
rekompencon — li mortu.

Reveninte Wien'on li finis la »Sorĉan fluton«. La uverturo
kaj la marŝo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis,
se ne komponataj, do almenaŭ skribataj du tagojn antaŭ la
prezentado de la opero.

»Tito« estis finita antaŭ la »Sorĉa fluto« kaj prezentata
6an de Septembro; »Sorĉa fluto« estis unuafoje prezentata
30an de Septembro.

De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la
mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.

La laboro tiel interesis lin, kvazaŭ nenio alia ekzistus por
li. Laŭ sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun
la streĉo de ĉiuj fortoj malgraŭ tio, ke li sentis laciĝi la
fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorĉa
fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte;
sed Mozart laboris, streĉante ĉiam pli siajn fortojn, sen
ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj
formetu la laboron, ĝis li almenaŭ iom resaniĝos.

Mozart videble malfortiĝadis, lia spirito mallumiĝadis.
Animpremiteco kaj timemo vidiĝis sur lia malsane flaveta
vizaĝo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo.
Ĝis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun,
kiam li fariĝis por ĉio, kio antaŭe amuzis lin, apatia kaj
indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis laciĝi kaj la spirita
laboro postulis ĉiam pli grandan streĉadon de l' fortoj,
kiuj mankis al li kaj malkreskis ĉiam pli kaj pli, nun li
ekamikiĝis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.

La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malĝojajn
pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis
simpla simptomo, sed natura sekvo de l' danĝera malsano.

Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun
li ĉiam komponadis malgraŭ ĉiuj avertoj de l' amikoj kaj la
kuracisto.

"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo aŭtuna, kiam li
veturis en kaleŝo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara
Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."

Ĉe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore
plorante li aldonis:

"Ne, ne — tio ne povas longe daŭri: oni venenis min!"

Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis
diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.

Ŝi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke ĉio estas
sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke ĉiuj
ĉi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaŭ
iom resaniĝos; sed Mozart ploris maldolĉe kaj parolis kelke
da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la
minacanta danĝero.

Reveninte kun la edzo hejmen ŝi senprokraste venigis la
kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun
ĉi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart ĉesu por iom
da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li,
ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la ĉambron.

Mozart obeis.

Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos daŭre sian staton,
sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaŭ motivita,
tial oni povis neniel protesti kontraŭ ĝi.

Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart
ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita ĉambro
sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraŭ pli multe
kaŭzante en lia animo doloran antaŭsenton.

Dume ricevadis Mozart ĝojigajn raportojn pri la brila sukceso,
kun kiu estis akceptata ĉiu prezentado de la »Sorĉa fluto«.

La opero atingis sukceson neniam aŭdeblan. Ĝi estis prezentata
senĉese en la tute disvendita teatro kaj ĉiu pli grava loko
estis brue aplaŭdata.

Sed Mozart ne povis persone ĉeesti la festadon de sia plej
brila triumfo. Li estis sola en sia laborĉambro, okupante sin
sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.

Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.

La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaŭ iom da
fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel freŝa, ke li
povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Laŭdo de
l' amikeco« por la loĝio framasona, kies ano li estis kaj la
favora akcepto de la verketo tre ĝojis lin.

Nerezisteble li sopiris denove labori.

Li insiste petis sian edzinon, ke ŝi redonu al li la partituron
de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la danĝero
pasis, plenumis lian peton. Sed apenaŭ Mozart komencis denove
labori, apenaŭ li denove enprofundiĝis en la laboron kaj en
la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malĝojajn, kiaj sekvas
la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj
korpaj doloroj kun duobla forteco.

Tiun ĉi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro
donis materialon por tiu ĉi skizo, la batalo ne daŭris longe.
En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne leviĝis plu de ĝi
kaj senĉese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.

Dume, kiam Mozart kun ŝvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante
sin movi, kuŝis en la morta lito, oni raportis al li, ke li
estas elektita kapelestro ĉe la katedrala preĝejo de la
sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis
kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraŭ tiel grandaj
flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.

Baldaŭ direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila
akcepto de la »Sorĉa fluto« malfermis la okulojn, komencis
aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj
proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj.
Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn
proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de
diversaj specoj.

Tiu ĉi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al
la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.

"Ĵus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej
ĝojigaj novaĵoj, "ĵus nun mi devas foriri, kiam mi povus
trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante
plu sklavo de la modo kaj kaptaĵo de la spekulaciistoj mi povus
labori tute laŭ mia inklino, laŭ la dikto de mia sento, kiam
mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi
mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedaŭrindajn
infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia
farto. Ĉu mi ne antaŭdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"

La malsano de Mozart malpliboniĝis; la kuracistoj konstatis
brulumon de la cerbo.

Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraŭ tio li toleris
ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne
malkonfesis eĉ en la momentoj plej doloraj.

Pri la lastaj momentoj de Mozart konserviĝis multekosta
dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta — de lia
bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la
lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.

Sofio loĝis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne
malproksime de la domo, kie loĝis Mozart kaj ofte vizitis lin
mem aŭ kune kun sia patrino.

En la nomita letero ŝi skribas:

"Kiam Mozart malsaniĝis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun
li povis de l' antaŭe preni sur sin, ĉar pro la ŝvelo li ne
povis sin turni. Kaj ĉar ni ne sciis, ke li estas danĝere
malsana, ni kudris ankaŭ al li longan vatitan hejmsurtuton
(ŝtofon kaj ĉion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej
kara fratino), por ke li resaniĝinte estu bone provizita.

Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan ĝojon je la nova
surtuto.

Mi vizitadis lin ĉiutage.

Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio,
diru al via panjo, ke mi fartas hodiaŭ sufiĉe bone kaj ke jam
post ok tagoj mi alvenos gratuli ŝin okaze de ŝia nomtago.«

Kiu povus havi pli grandan ĝojon ol mia patrino, kiam mi povis
alporti al ŝi tiel ĝojan sciigon; ŝi neniam atendis ion
similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaŭ pro tio, ĉar ŝajnis
al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidiĝas bone.

La sekvantan tagon estis dimanĉo.

Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaŭ vanta — kaj mi tre
amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de
l' antaŭurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis
elspezi monon.

Tial mi diris al mi bona patrino:

»Kara panjo! Hodiaŭ mi ne iros al Mozart. Li vidiĝis hieraŭ
tre bone, certe hodiaŭ li fartas ankoraŭ pli bone kaj pro
tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aŭ pli
malfrue.«

»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo
kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.«

La patrino konsentis lasi min hejme; ŝi sciis ja, ke mi devis
ĉiam longan tempon pasigi ĉe Mozart.

Mi foriris en la kuirejon. Ĉar estis mallume, mi devis
ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.

Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita
kaj la fajro ankoraŭ brulis.

Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malŝparema, ĉar la kandelo
brulis ankoraŭ. Mi rigardas fikse ĝian lumon kaj pensas ĉe
mi, ke mi ĝoje scius, kion faras Mozart.

Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingiĝis,
kvazaŭ ĝi estus brulinta neniam; sur la longa meĉo restis
neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne moviĝis — mi povas ĵuri
tion.

Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis ĉion
al ŝi.

»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj
revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.«

Mi rapidis per ĉiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia
fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno
venis al mi renkonte kaj diris:

»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Hodiaŭ en la
nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne ĝisvivos
la hodiaŭan tagon. Restu hodiaŭ ĉe ni; ĉar se li denove
fartos tiel, li mortos en ĉi tiu nokto. Iru tamen al li, kion
li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte
min li ekkriis:

»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Vi devas ĉi tiun
nokton pasigi ĉe ni; vi devas vidi min morti.«

Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li
respondis je ĉio:

»Mi sentas jam morton sur la lango — kaj kiu helpos poste
mian karan Konstancion, se vi ne restos ĉi tie?«

»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraŭ al
mia patrino kaj sciigi al ŝi vian deziron, ke mi restu hodiaŭ
ĉe vi — ŝi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfeliĉo.«

»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaŭ!«

Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedaŭrinda fratino
eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la paroĥejo
ĉe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaŭ okaze
alvenu al ili.

Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj
klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru —

Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.

Estis jam mallume.

Ŝi tre ektimis! Mi diris al ŝi, ke ŝi faros plej bone, se ŝi
pasigos la nokton ĉe la plej maljuna filino — kaj ŝi obeis.

Poste denove per ĉiuj fortoj mi rapidis returne al mia
bedaŭrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer
(unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kuŝis la
konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li
deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis
Mozart al sia edzino, ke ŝi sekretigu lian morton ĝis tiam,
kiam ŝi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »ĉar tiu
servo al li apartenas antaŭ Dio kaj mondo«.

La kuracisto Glosset estis longe serĉata kaj fine trovita
en la teatro. Sed li devis atendi, ĝis la prezentado estos
finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni ĉirkaŭvolvu la
febre varman kapon de Mozart per malvarmaj ĉirkaŭvindoj, kiuj
tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciiĝis plu, ĝis li
mortis.

Lastafoje li volis ankoraŭ imiti per la buŝo la tamburojn en
sia rekviemo; mi aŭdas tion ĝis hodiaŭ...

Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en
gipson lian palan, malvivan vizaĝon.

Lia fidela edzino treege suferis. Ŝi ĵetis sin sur la genuojn
kaj petis ĉiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis
ŝin, mi ne povis disigi ŝin de li.

Ŝia doloro estis ankoraŭ pli grandigita dum la sekvanta tago,
ĉar la homoj amase preterirantaj laŭte ploris kaj kriis pro
li.

Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli
kolera.«"

Ĉi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de
plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj,
gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco
pli kara, pli elokventa.

Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne
ekzistas.



                   LA BLANKA EDZINIĜA VESTO.

                           Arabesko.


Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis atente la grandan starantan
spegulon, en kiu de l' kapo ĝis la kalkano rebrilis ŝia gracia
talio...

Per la dekstra maneto ŝi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj,
kiuj perfide eliĝis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra
mano iom levis la neĝoblankan elegantan veston kun la longa
trenaĵo — kaj poste malrapide sin turnis...

Ŝi rigardis la vizaĝon de l' fidela kunulino, multejara
amikino, kiu helpis al ŝi ordigi la tualeton.

La oraj radioj de l' matena suno somera, traiĝante tra la
densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superverŝas per la
delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.

La freŝa, ridema vizaĝeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj
lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj ĉaste
mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en
tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla feliĉo, kiu
tiel volonte ĝojege eksplodus, kaj tamen neniiĝas timeme,
kvazaŭ estus nepardonebla peko voli esti nesupereble feliĉa...

Ami kaj esti amata!

Senti, ke la plej dolĉaj revoj fine efektiviĝas — scii,
ke post kelke da momentoj ni estos por ĉiam kunigitaj kun la
estaĵo, kiu estis nia idolo!

Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizaĝo ne vidiĝus la
rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla feliĉo?...

"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino,
rigardante la vizaĝon de l' ĉarma amikino.

"Kaj kiel mi estas feliĉa, Rozalio, mia kara, kara!" diris
silente Emilio, kvazaŭ ŝi timus, ke neniu krom la fidela
kunulino aŭdu tiujn vortojn.

Kaj ŝia ĉaste mallevita rigardo leviĝis.

La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis... En la klaraj, bluaj
okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruliĝis sur la
rozkoloraj vangetoj al la ĉebrusto...

"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la
amikino.

"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke
vi ne envias min, vi ne povas min envii!"

"Kaj tamen mi envias!..."

"Estas ne eble! Vi estis ja antaŭ du jaroj simile feliĉa kiel
mi! Kaj ĉu vi ne estas feliĉa ĝis nun?"

"La feliĉo estas ŝanĝema..."

"Kaj pro tio, ĉar la feliĉo estas ŝanĝema, ĉu vi povas — al
iu envii la larmojn de l' ĝojo?"

"Mi ne envias la larmojn de l' ĝojo, sed la larmojn entute.
Mi neniam ploris de ĝojo kaj mi timas — se iam la feliĉo
deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos
konsolon en la larmoj..."

"Ĉu eble turmentas vin ia sensenca antaŭsento?"

"Kontraŭe! Al mi ŝajnas, ke mi eĉ ne povas esti
malfeliĉa!... Sed la malfeliĉo ne demandas, ĉu iu volas esti
plue feliĉa; ĝi venas multafoje neatendite kaj poste estas
necese..."

"Ke la homo ploru, ĉu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj ĉu vi
konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la
larmoj mian doloron?..."

"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' ĝojo, ĵus tiel
siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi
bedaŭrinda..."

Ŝi ne finis. Ŝia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaŭ
kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.

"Ah, vi estas ja malsaĝeta, kara Ronjo," diris Emilio post
mallonga paŭzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj ĉi
pensoj?!"

"Via faldoriĉa, neĝoblanka vesto edziniĝa..."

"Mi ne komprenas!"

"Ankaŭ mi havis similan, ankaŭ mi dum la jaroj ŝparis por ĝi
krejceron post krejcero, ankaŭ mi mem ĝin kudris, sed ankaŭ
mi ĝin, kiel vi, gutetis per mia sango..."

"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite
trarigardante sian veston; sed tuj poste ŝi ekkriis rapide kaj
ĝoje:

"Ĉu vi eble pensas tiun ĉi malgrandegan makuleton ĉi tie,
kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni eĉ de proksime ne povas
ĝin rimarki?"

Dume ŝi montris per la ruĝeta fingreto la malgrandan, apenaŭ
rimarkeblan makuleton sub sia koro.

Rozalio malĝoje jesis per la kapo.

Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizaĝon de
l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.

"Sed mi ne konmprenas," ŝi diris poste trankvile kaj serioze,
"en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aŭ via
estonta feliĉo!"

"Ĉu vi ankoraŭ ne aŭdis, kio atendas fianĉinon, kiu kudrante
sian edziniĝan veston, makuletas ĝin per sia sango?" demandis
Rozalio en la tono serioze mistera.

"Neniam! Sed mi ja ne makulis ĝin! Mi nur pikis min iom per la
kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la
veston..."

"Kaj tiu ĉi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi,
kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaŭ mi per unu sola guto da
mia sango makulis mian edziniĝan veston. Min kaj ankaŭ vin pli
aŭ malpli frue atendas malfeliĉo... Sed vi trovos konsolon en
larmoj, sed mi bedaŭrinda..."

Denove ŝi ne finis; ŝajnis, kvazaŭ ia turmenta antaŭsento
estus interrompinta subite ŝian parolon.

Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.

"Tio ne povas esti vera, animo kara!" ŝi diris post mallonga
pripenso. "Vi estas tamen malsaĝeta, ĉar vi kredas similajn
superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn..."

Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la ŝultrojn
respondis en la tono tute serioza:

"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla superstiĉo kaj tamen
mi ne povas liberigi min de l' turmenta antaŭsento. Mi konas
tiun ĉi superstiĉon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio
kudrante mian edziniĝan veston mi kudris ĝin singarde kiel
neniam antaŭe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio,
tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min
timemo senmezura kaj —"

"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Ĉar
ĉio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamiĝinta
fantazio..."

"Tio povas esti," daŭrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min
ĉiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfeliĉo —"

Estas certe, ke ambaŭ amikinoj daŭrigus la naivan, okazan kaj
sencelan interparolon — sed iu subite mallaŭte ekfrapis la
pordon.

"Li alvenas, li alvenas!" ekĝojegis silente Emilio per la
tremanta voĉo.

"Volu eniri!" diris Rozalio.

La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis juna, ĉarma viro
en eleganta bala vesto.

Emilio ĵetis sin en lian ĉirkaŭprenon...

Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni ĵus rakontis;
proksimume post duonhoro genuis Emilio ĉe lia flanko antaŭ la
altaro...

               *       *       *       *       *

Feliĉo!

Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de ĝi!...

Kaj tamen ĝi esence signifas ne pli ol kontentecon. Ĉio cetera
estas sole pasontaĵo...

Emilio estis kontenta — do nesupereble feliĉa.

Ŝi deziris nenion alian, ol ke ĉio restu tia, kia ĝi ĵus
estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen
doloroj kaj turmentoj...

Post la unua jaro la feliĉa edzinjo fariĝis neesprimeble
feliĉa patrino.

Kaj denove ŝi deziris nenion plu, ol ke ĉio restu tia, kia
ĵus estis...

Sed la feliĉo estas ŝanĝema. Ŝi ne dependas de la homo, nek
de lia volo aŭ deziro —

Subite — malfeliĉa okazo renversis ĉion en malon. En la fino
de tria jaro la amata, eĉ adorata edzo mortis.

Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta eĉ plej ofta
malfeliĉo.

Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li
estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega
kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la
piedon.

Komence la malfeliĉa okazo ŝanĝiĝis poste en malfeliĉon.

Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano
ŝanĝiĝis danĝere kaj en tri tagoj finiĝis lia vivo.

La juna vidvino preskaŭ malesperis.

Unuan fojon en sia vivo ŝi ekkonis la veran malĝojon kaj tuj
poste la malĝojon de la plej terura, plej malespera speco.

Ŝi ploris, ŝi ploregis — ŝi ŝiris al si la harojn...
Sed nenio helpis! La naturo ĉe siaj plej oftaj faroj estas
nedepetebla, sensenta...

En la unua tempo ŝajnis al ŝi, ke la senmezura doloro estos
netolerebla, ke ŝi estos dispremita de ĝi... Sed la plej kara
heredaĵo de la edzo, la dujara blondhara anĝeleto — estis
ŝia apogo en la momentoj de plej maldolĉa, plej brula doloro.

Havante pri la grandega malfeliĉo familia eĉ nenian
antaŭsenton, la infano restis ne tuŝita de l' terura bato de
la sorto. Ĝia ridema vizaĝeto, kiam ĝi ekrigardis la patrinon
konvulsie ploregantan, mallumiĝis senvole por momento, sed
tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj
la neesprimeble dolĉa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj
bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.

Unue al la patrino estis neeldireble malĝoje kaj dolore. Ne
komprenante la aferon plej naturan ŝi rigardis sian sole
naskiton kun la mieno de l' maldolĉo. Estis al ŝi, kvazaŭ la
propra infano mokus ŝian doloron — kaj ŝia koro konvulsie
kunpremiĝis...

Subite la ekkompreno trakuris ŝian animon.

Rapide ŝi alpremis la infanon al sia ondiĝanta brusto kaj
pasie kisis ĝin...

Ŝi ekkomprenis, ke ŝi ne devas malesperi — ke ŝi devas vivi
por sia infano...

Kaj de tiu ĉi momento estis al ŝi pli libere...

Ŝi vivis — ĝuste ŝi mizervivis, kiel scias mizervivi sole
la vidvinoj.

La negranda ŝparaĵo kaj la malgranda heredaĵo de l' gepatroj,
kiuj mortis dum ŝia frua infaneco, komence ebligis al ŝi
la vivon almenaŭ proporcie elteneblan. Sed la profito de
l' manlaboro, per kiu ŝi nutris sin, ne sufiĉis — la ŝparaĵo
malgrandiĝis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis
la pordon de l' malriĉa loĝejo...

Ĉio tiel simpla — tiel ordinara —

Ankaŭ nun kiel antaŭe ŝi streĉis ĉiujn siajn fortojn;
laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco
nelacigebla, ŝi sukcesis almenaŭ defendi sin kontraŭ la
morto de malsato —

Oni ne miru pro tio, ke ŝi iom post iom vendis ĉion, kio
restis al ŝi el la tempo de l' feliĉo: jen iun malgrandan
juvelon, jen iun pli bonan veston aŭ parton de l' meblaro,
ĝis fine preskaŭ ĉio plej bona kaj plej valora estis
vendita...

Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus ĉiu alia
virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edziniĝa
vesto, kiun ĉiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora
situacio, restis bone kaŝita en la kofro.

La bedaŭrindulino ofte rememorigis sin pri ĝi kaj ofte,
precipe en la unua tempo de malfacilaĵoj de l' vivo ŝi
ekpensis, ke ŝi povus ĝin pli bone vendi ol kiun ajn alian
oran aŭ arĝentan bagatelon, sed kiam ajn ŝi malfermis la
kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al ŝi
neesprimeble malĝoje kaj dolore.

Ŝajnis al ŝi, ke entute estas neeble disiĝi de tiu ĉi
memoraĵo. Ŝi malofte uzis tiun veston eĉ dum la tempo de
sia feliĉo; ŝi prenis ĝin sur sin kelkafoje — je la okazo
de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn ŝi
ĉeestis kun sia edzo. De tiu tempo ĝi kuŝis netuŝite en la
kofro — Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaŭ la vendo
de tiu memoraĵo necesiĝis.

Estis belega somera mateno, kiam la bedaŭrinda vidvino ne
havante rimedojn por prepari malriĉan tagmanĝon, rememorigis
sin pri la lasta memoraĵo de l' antaŭa feliĉo.

Ŝanceliĝe ŝi genuis apud la kofro, malfermis ĝin kaj per la
tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte ĝin sur la tablo
antaŭ si, ŝi ekrigardis enpensite antaŭ sin —

Ŝi estis sola en la malriĉa ĉambreto.

La infano, ŝia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun
la plenmano da sablo kaj kelke da ŝtonetoj.

La patrino povis ĝin vidi tra la fenestro; sed ŝi ne vidis — ŝi
rigardis fikse antaŭ sin, enprofundiĝante en rememorojn.

Longe ŝi staris senmove. Ŝian malĝojigitan animon kuradis
rememoroj; unue maldolĉaj, doloraj, pli poste ĉiam pli klaraj
kaj karaj, ĝis ŝi rememorigis sin pri la momentoj plej
feliĉaj...

Kaj ŝajnis al ŝi, ke denove ŝi estas tiel feliĉa kiel tiam,
kiam ŝi kudris al si sian edziniĝan veston, ŝajnis al ŝi, ke
denove la dolĉa sopiro tremigas ŝian animon kaj neesprimeble
feliĉa timemo kunpremas ŝian koron... Senvole ŝi prenis la
veston de l' tablo.

Momenton ŝi tenis ĝin en la mano — poste, videble ne sciante
kial — komencis vesti sin per ĝi.

Kvankam ŝi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin
sufiĉe rapide kaj lerte.

Kaj denove ŝi restis nedecidite kaj enprofundiĝinta la pensoj
senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.

La feliĉaj kaj dolĉaj rememoroj, kiuj antaŭ la momento
trakuradis ŝian animon, donis la lokon al la rememoroj pli
malĝojaj kaj maldolĉaj, eĉ doloraj. Ŝia pala, zorgoplena,
sed ĝis nun ankoraŭ ĉarma vizaĝo vidigis melankolion.

Subite ŝi estis interrompita en la enprofundiĝo.

En la korto eksonis malafabla, malagrabla voĉo de
l' antikvaĵisto — kaj tiu sono naskis en la animo de
l' bedaŭrinda vidvino la plej maldolĉan resonon.

Rapide ŝi alpaŝis al la fenestro kaj faris signon al la
antikvaĵisto. Ŝia rigardo ekflugis ankaŭ al la infano kaj
du larmoj ekbrilis en ŝiaj belaj okuloj.

Rapide ŝi deviŝis ilin — la antikvaĵisto ĵus eniris. Kaj
denove ĉio tiel simpla, tiel ordinara — Per la tremanta
voĉo ŝi proponis al la antikvaĵisto, ke li aĉetu la
veston. Li volonte konsentis aĉeti ĝin — trarigardis la
veston — ĉirkaŭiris la virinon...

En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antaŭe
kretitan makulon.

"Aj! Kio estas ĉi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La
makulo..."

La juna vidvino ektremis...

Tiu fatala vorto nur nun rememorigis ŝin — post tiom da
jaroj — pri la stranga profetaĵo de l' amikino, kiu jam
de du jaroj estis mortinta — kaj tiu rememoro havis efikon
kvazaŭ senkonsciigan.

Senvole ŝi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de
l' konsterniĝo ekŝanceliĝis.

La antikvaĵisto rapidis helpi ŝin.

"Mi petas, morgaŭ — se estos eble al vi, morgaŭ haltu ĉi
tie aŭ hodiaŭ posttagmeze!" ŝi balbutis interrompe, ne
sciante, kion fari...

Ŝia vizaĝo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte
ondiĝis.

La maljuna antikvaĵisto ŝanceliĝis — eĉ pli, li proponas
rapidi por helpo — iri por kuracisto, por najbarino.

"Ne, ne — mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi
petas nur morgaŭ — nenion plu — venu morgaŭ!"

Ŝanceliĝe la antikvaĵisto foriras.

Apenaŭ la antikvaĵisto fermis post si la pordon, falas la
bedaŭrinda virino kvazaŭ senkonscie sur la seĝon.

La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superverŝas
la gracian talion de l' bluokula blondulino en la neĝoblanka,
hazarde iom levita vesto kun la longa trenaĵo.

Ankoraŭ antaŭ la momento la pala vizaĝo estas ruĝa, la lipoj
kvazaŭ brulaj, la okulo — tiu profunda blua okulo radias
nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.

En tiu momento ŝi estas tiel ĉarma kaj delogema, kiel tiam,
kiam ŝi unuafoje prenis sur sin sian edziniĝan veston — sed
ŝia animo estas emociita, la koro kvazaŭ frakasita...

Kaj longe, longe ŝi sidas kvazaŭ senkonscie kun la kapo
mallevita al la brusto — sole la brulaj lipoj periode
ektremas, kvazaŭ ŝi volus ion diri kaj la vorto mortus al ŝi
sur la lipoj...

En tiu momento iu mallaŭte ekfrapis la pordon. Ŝi ne
aŭdis — ŝi ne ekparolis.

La frapado estis ripetata — kaj kiam eĉ nun ŝi ne ekparolis,
la pordo malrapide malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis
ĉirkaŭe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.

Lia rigardo ekrondis en la malriĉa, mizera ĉambreto kaj fiksis
sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera
meblaro plej sorĉe lumigita.

La impreso de tiu hazarda bildo ĉe la juna viro estis tiel
forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris
ankoraŭ unufoje paŝon antaŭen kaj en la humila tono ekdiris
ion.

Nur nun la juna vidvino levis la kapon.

La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis.

La vidvino leviĝis kun la streĉo de ĉiuj fortoj. Levinte
iom la faldoriĉan veston ŝi volis ekiri al la pordo, sed
ekŝanceliĝis kaj ekkaptinte la apogilon de l' seĝo haltis.

La nekonato ripetis sian demandon.

Nur nun ŝi ekkomprenis, ke li demandas, ĉu iu loĝas en la
domo...

Ŝi pene respondis: "Ne, ne — li ne loĝas ĉi tie," kaj ŝia
voĉo tremis de neesprimebla sorĉo.

La nekonato foriris.

La bedaŭrinda vidvino falis denove sur la seĝon — kaj longe,
longe ŝi restis en plej turmenta, plej dolora enpensiĝo...

Nur kiam ŝia infano, ŝia karuleto revenis — denove heliĝis
ŝia vizaĝo...

Ŝi deprenis sian edziniĝan veston, metis ĝin denove en la
kofron — kaj estis denove bedaŭrinda, malriĉa vidvino...

Ankoraŭ tiun saman posttagmezon ŝi ricevis leteron kun la plej
ordinara enhavo.

Ĝi estis jena:

"Estimata sinjorino!

Pardonu, mi petas, ke mi kuraĝas fari la skriban klarigon.

Serĉante hodiaŭ en la domo, en kiu vi loĝas, mian iaman
amikon, okaze mi renkontis vin kaj — mi konfesas sincere al
vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.

Sed pardonu ankaŭ mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte
tuj pri via situacio kaj sciiĝinte almenaŭ tion plej gravan,
mi kuraĝas peti vin pri la afabla respondo — ĉu estus ebla
ia proksimiĝo inter ni..."

Kun la plej granda ekmiro ŝi tralegis la leteron. Unue ŝajnis
al ŝi, ke iu ŝercas kun ŝi — sed pli poste —

Ŝi prokrastis la respondon.

Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvaĵisto — ŝi
ĝentile rifuzis lian proponon kaj fine — post kelke da tagoj
ŝi skribis je la letero respondon — ne rifuzantan...

Kaj post kelke da semajnoj ŝi genuis en tiu sama neĝoblanka
vesto antaŭ la altaro ĉe la flanko de l' viro, kiu fariĝis
ŝia amata edzo kaj ekzempla patro de ŝia infano...



                 LA UNUA NOKTO ĈE LA MORTINTO.

                           Nokturno.


La aŭgusta suno ĵus subiris...

La ĉielo super Petřín kaj Hradčany[4] ekbrulis je plej
varmaj sangaj rozoj, kiam — ŝtelirante, kun la manoj krucitaj
sur la brusto kaj kun la okuloj ĉaste mallevitaj al la tero ŝi
forlasis la pordon de l' monaĥejo.

Monaĥina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon,
densa vualo ĉirkaŭvolvas la vizaĝon. Sed la ŝtelirantaj
paŝoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita
al la brusto, tamen la rekta teniĝo de l' gracia talio kaj
periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monaĥino estas
juna.

Kun modera rapideco ŝi trairis dezertan straton en la
senpera proksimo de la monaĥejo kaj trairinte poste kelke
da mallarĝaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj
stratetoj, ŝi deflankis en la ĉefan straton.

El la personoj, kiuj renkontas ŝin, unuj sin turnas post ŝi,
aliaj eĉ haltas; sed la monaĥino atentante neniun kaj nenion
rapidas pluen — kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.

Antaŭ kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al
ŝi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etaĝo, unua pordo — iu
mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monaĥinoj
pasigu preĝante la nokton ĉe la mortinto.

Humile ekmovis la monaĥino jese la kapon, vestis sin, kovris
la vizaĝon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon
ŝi ekiris.

Post dudek minutoj ŝi estis antaŭ la celo — en dezerta
flanka strato antaŭ ekstremaĵa, malluma domo kun alta,
kurbiĝanta tegmento. Per la fero surforĝita pordego kun
antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda,
mallarĝa korto ĉirkaŭata de la altaj apudaj konstruaĵoj
estas dezerta, malafabla kaj en la ruĝeta vespera duonlumo
preskaŭ fantoma.

Malrapide ŝi trairis la pordon.

En la korto ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidinte dekstre
lignan, kadukan ŝtuparon ŝi komencis malrapide supreniri ĝin.
Post kelke da sekundoj ŝi aperis sur malnova ligna balkono
antaŭ la unua pordo.

Momenton ŝi haltis, kvazaŭ ŝi volus ekspiri. Sed tuj poste
ŝi ekprenis la anson — la pordo estis ŝlosita... Ŝi
do ekfrapis — mallaŭte kaj singarde, kvazaŭ ŝi timus
interrompi iun.

Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo
malfermiĝis kaj post ĝi aperis dekdujara blondhara knabino.
Ekvidinte la monaĥinon ŝi ekmurmuris ion kvazaŭ saluton kaj
cedis; la monaĥino eniris poste malkuraĝe kaj senbrue kiel
timema ombro...

Ŝi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ĝin ŝi eniris
post la knabino en antaŭĉambron, kiu estis preskaŭ senmebla.

Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda
nekovrita tablo; sur ĝi brulas simpla petrola lampo. Apud
la tablo sidas tri virinoj.

Unu, sinjorino ĉirkaŭe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne
malagrablaj vizaĝtrajtoj, havas okulojn sange ruĝajn de la
plorado; ŝia vizaĝo vidigas malĝojon. Sur la vizaĝoj de
du aliaj vidiĝas tiu speco de l' kompato kaj malĝojo, kiu
ĉiumomente povas cedi al la indiferenteco.

Kiam eniris la monaĥino, ĉiuj tri kvazaŭ post la komando
leviĝis. La sinjorino kun la ruĝaj okuloj iris senparole kelke
da paŝoj renkonte al la monaĥino, kiu haltis apud la pordo.

Preskaŭ neaŭdeble defluis de la lipoj de l' monaĥino la
kutima saluto: "Estu laŭdata Jesuo Kristo!" La virinoj
resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la
sinjorino kun la ruĝaj okuloj resalutis interrompe kaj poste
komencis singulte plori.

La monaĥino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj
mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.

Post mallonga momento la ĝemanta sinjorino sin turnis, aliris
al la kontraŭa pordo kondukanta al la apuda ĉambro kaj
malferminte ĝin cedis iom flanken, por ke la monaĥino povu
oportune eniri.

Senparole la monaĥino antaŭeniris kaj transpaŝinte la sojlon
ŝi eniris.

La pordo senbrue fermiĝis post ŝi.

Senvole ŝi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj.
Ekventumis ŝin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso,
rezina ligno, freŝa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu
preskaŭ narkotizas...

Ŝi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj,
tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron
en la najbaran ĝardenon, kie ĵus oni vidas sole mallumajn
konturojn de larĝbranĉaj arboj.

Meze de la salono estas katafalko, sur ĝi malfermita ĉerko kaj
en ĝi la kadavro en blanka virina vesto.

Ambaŭflanke de la ĉerko antaŭe malsupren pendinta neĝoblanka
longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime
ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus kovrita per maldika tavolo de ĵus
falinta neĝo.

Antaŭ la ĉerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda
krucifikso en la mezo; sur ambaŭ flankoj brulas po ses grandaj
vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj
kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj
kuŝas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun
blankaj rubandoj, antaŭe staras nigre tegita preĝbenketo kun
la apogpupitro — ĉio estas tiel simpla, eĉ ordinara, kiel
ĉiam en la funebraj salonoj de pli riĉaj familioj.

Sed al ĉio ĉi la monaĥino dediĉis preskaŭ nenian atenton.

Ŝia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme
en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la
pargeta planko.

En la ĵus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas
venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, ĉio en
la salono posedas ian monaĥeje poezian aspekton — funebre
malĝojan, malafablan, preskaŭ frostosentigan.

Post momento la monaĥino levis la kapon, kvazaŭ ia neatendita
penso estus trakurinta ŝian animon kaj per unu ekmovo de la
dekstra mano levis la densan vualon de la vizaĝo.

Ŝi estas knabino ĉirkaŭe dudek kvinjara kun neesprimebla
mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaŭ
infane agrabla kaj simpatia vizaĝo.

La densa nigra hararo estas glate kombita malantaŭen, pro tio
la bele eliĝanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras;
la glataj vangoj apenaŭ tuŝitaj de facila nuanco de l' ruĝo;
la mallarĝaj pli maldolĉe kaj dolore ol severe kunpremitaj,
sed ĝis nun freŝaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen
iel rezistema mentono kaj antaŭ ĉio la ekstreme densaj kaj
longaj okulharoj, sub kiuj kvazaŭ tra la densa vualo lumas
brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj — ĉio havas
ĵus aspekton de rigideco.

En tiu ĉarma kaj simpatia vizaĝo ne moviĝis eĉ unu muskolo
dum kelke da sekundoj; ŝajnis, kvazaŭ estus staranta ĉi tie
statuo el karara marmoro.

Sed post momento ŝi denove eksvingis la dekstran manon kaj
denove mallevinte la vualon ŝi faris kelke da paŝoj antaŭen
ĝis la preĝbenketo antaŭ la katafalko, kie ŝi haltis.

Momenton ŝi staris senmove, kvazaŭ en embarasoj, kion fari.

Ŝia rigardo kelkafoje leviĝis kaj transflugis timeme la
malfermitan ĉerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj
konturoj de la kadavro, ĝi ĉiam haltis fikse sur unu hazarda
punkto de la pupitro.

Post kelke da minutoj la monaĥino fine moviĝis. Apoginte la
dekstran manon sur la pupitro, ŝi levis per la maldekstra mano
la jupon kaj genuis en la preĝbenketo, poste ŝi faris la
signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove
restis sen movo kiel statuo...

En la salono regas profunda, preskaŭ sankta silento. Sole
periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaŭ
estus diskrevinta aerbulo.

La monaĥino estas enprofundiĝinta en la preĝo.

Unue ŝi preĝis mallaŭte, ŝiaj lipoj movadis sin apenaŭ
rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo ŝi preĝas en la
animo...

Dume ekstere preskaŭ tute noktiĝis; la funebra salono en la
flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan,
sed tiom pli malĝojan. Sed la monaĥino ne rimarkis tiun
ŝanĝon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro
ŝi daŭrigas la preĝojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo,
rifuĝanta en la pensoj ĉe la nekonata nesuperebla estaĵo kun
la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo,
kiu ĵus estas forlasinta ĉi tiun mondon.

Ŝi preĝas la preĝon por la mortintoj. Ŝi preĝas ĝin
unuafoje, duafoje, triafoje — ŝi preĝas en la tomba
silento kvaronon da horo — duonon da horo — tri kvaronojn
da horo — Subite ŝi estas interrompita.

La tomba silento estas ĉesigita de modera ekbruo en la
antaŭĉambro, tra kiu ŝi estis enirinta ĉi tien, kvazaŭ
iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaŭ la
personoj en la antaŭĉambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste
eksonis el la antaŭĉambro mallaŭtigata, singulta plorado,
interrompata sole de izolitaj pli laŭte parolataj vortoj.

La monaĥino estis interrompita en la preĝado sole dum kelke
da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto ŝi
daŭrigis duonlaŭte la preĝadon; sed malgraŭ tio ŝi ekaŭdis
ne sole izolitajn, pli laŭte parolatajn vortojn, sed ankaŭ
tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.

"— Ah, bedaŭrinda infano!" estis aŭdata klara, sed iel pene
mallaŭtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraŭ hieraŭ
matene mi — oh, tio estas terura, terura —"

"— Nu, mi antaŭvidis tion" — intermetis post la momento
alia voĉo, ankaŭ klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja,
ke —"

Paŭzo — plorado kaj ĝemado iom pli mallaŭta; sed la
interparolo estas ankoraŭ pli mallaŭtigata, oni aŭdas sole
izolitajn vortojn:

"Ah, tial, tial — malfeliĉo — kiu povas antaŭvidi tion — kaj
tiel neatendite —"

Kaj denove pli longa paŭzo — la plorado ŝanĝiĝas en
plendan, ŝiratan ĝemadon.

Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaŭ
kiu ĵus preĝas la genuanta monaĥino. La monaĥino komprenas
tion kaj senvole, eĉ kontraŭ ŝia volo altrudas al ŝi la
demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Ĉu li estis juna, maljuna,
malfeliĉa?"...

Sed ŝi mem ne respondas tiujn demandojn, ŝia animo estante
de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove
enprofundiĝas ankoraŭ pli en la preĝon.

Subite estis aŭdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj
frazoj: tiun ĉi fojon parolas la ĝema voĉo, kredeble tiu, kiu
antaŭ la momento ĝeme ploris...

"— Ah, mi restos ĉiam — sinjorino — danka al vi... Mi ne
povas, mi ne devas ĉi tie — Kien mi rifuĝus? — Ĉi tie
mia koro — pro la doloro — Ne, ne — mil dankojn — ke mi
povos ĉe vi la nokton — Oh, mia koro — kvazaŭ la ponardo
ĝin —"

Kaj la voĉo enhavas tiom da impresplena kortuŝo, ke ankaŭ
la monaĥino, ĝis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en
la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al ŝi, kiuj
estas trafitaj de la malfeliĉo.

Senvole en ŝia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato
kun la preĝo kaj transiĝas al la objekto, por kiu ŝi preĝas.
Estas al ŝi mole, preskaŭ elegie.

Ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝia koro komencus degeli — kaj
kontraŭ ŝia volo altrudas sin al ŝi la pensoj tute mondaj...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj mallaŭte
parolataj vortoj estas vortoj de la preĝo; sed ŝia spirito
rondas jam, kompreneble ankoraŭ malproksime kaj alte, super la
objekto de la preĝo.

Jen ŝi ekpensas, ke ŝi genuas antaŭ la kadavro de juna
knabino, jen denove, ke antaŭ la kadavro de maljuna sinjorino,
kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laŭ la aŭditaj
fragmentoj ŝi opinias, ke ĝi estas virino en la plena, viva
forto, kiun trafis ia granda malfeliĉo...

Foje ŝi eĉ levis la rigardon kvazaŭ alforĝitan al unu punkto
de la pupitro por rigardi en la ĉerkon; sed la ĉerko estis tro
alte sur la katafalko — ŝi vidas nenion krom la antaŭo de
la ĉerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaŭ flankoj
arĝentajn rondojn — kaj ŝia rigardo fiksas denove sur la
sama punkto, sur kiu ĝi estis antaŭe fiksita...

Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monaĥino
sole zumanta muĝo, el kiu sole periode pli laŭte eksonas
iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj
»ah«, »oh«... En la antaŭĉambro oni interparolas pli
seninterrompe ol antaŭe kaj ankaŭ kun la doloro almenaŭ
proporcie moderigita.

Sed ĵus tiu ĉi muĝanta, mallaŭtigata interparolo per
siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraŭ pli la atenton de
l' monaĥino.

Senvole ŝi aŭskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu
nomo ĝuste esprimus ŝian spiritan staton...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj la mallaŭte
parolataj vortoj de la preĝo estas aŭdeblaj: tamen ŝia orelo
estas streĉita. Nun ĉiu klara frazo, eble ankaŭ ĉiu vorto
naskus en ŝia animo resonon kaj eble ankaŭ imagon havanta
nenion komunan kun la preĝo, kiun ŝi ĵus diras.

Tamen en la antaŭĉambro oni faras kaj parolas nenion
rimarkindan; la unutona muĝo fine lacigas kaj la monaĥino
denove enprofundiĝas kun la tuta pieco en sian preĝon.

Subite eksonis el la antaŭĉambro tiu ekstra, konata ekbruo,
kiam kelke da personoj stariĝas de la tablo kaj pretiĝas por
foriri.

Izolitaj frazoj estas parolataj pli laŭte; oni aŭdas
la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto
proksimiĝas —"

Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono
kaj premis ĝin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom
malfermiĝis.

La monaĥino aŭdis nun la parolon tute klare.

"Mi devas, mi devas ankoraŭ unufoje vidi ŝin," parolis la
klara soprano. "Mi tiel amis ŝin kaj ŝi — ah, ŝi estis
eksterordinara estaĵo... Ŝi sole ridis! Ankaŭ ŝia frunto kaj
la mentoneto ridadis, kiam eksonis ŝia sonoranta voĉo... Ŝi
estis vera koboldo —"

"Sed tamen ŝi estis periode tiel malĝoja, tiel melankolia!"
intermetis la pli malmola voĉo iel admone. "Ŝia konduto
ŝajnis al mi ĉiam stranga. Tiuj subitaj ŝanĝoj de l' gajeco
en la melankolion aŭ de l' silentemo en la ĝojantan petolemon
antaŭdiradis nenion bonan. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke
tiun bonan animon turmentas io, kion ŝi kaŝas antaŭ la tuta
mondo... Ĝis fine —"

"Oh, tiu bona, dolĉa animo!" ekĝemis la plenda voĉo
neniiganta eksplodon de la ploro.

"Kaj hieraŭ, kiam ŝi alveturis kaj ĵetinte sin al mia kolo
kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremiĝis mia koro
de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!"
ŝi ĝemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke
mi alveturas — mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos
vin — neniam! — Ĉu vi komprenas?... Postmorgaŭ matene
alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze ĉio laŭ
la deziro de l' gepatroj estos finita —"

La monaĥino aŭskultis ĉiam pli atente. De tiuj kuneligitaj
kaj klare parolataj vortoj ŝi estis tute interrompita en
la preĝado. Senvole ŝi turnis iom la kapon al la pordo;
sed vidante tie neniun ŝi denove fiksis la rigardon sur la
pupitron.

Dume la plenda voĉo en la antaŭĉambro daŭrigis: "Kompreneble
mi konjektis, ke ŝi parolas pri sia edziniĝo kaj pro tio mi
ridis. Mi eĉ ne sonĝis pri tio, ke ŝi okupas sin pri tiel
terura penso — kaj dume — Oh! Tio estis terura momento,
kiam mi eniris hodiaŭ matene en la salonon... Ŝi sidis sur
la kanapo vestita en sia blanka edziniĝa vesto, kiun ŝi
estis alportinta... Ŝi sidis apogante la kapon per unu mano,
la dua estis premita al la koro. Ŝajnis al mi, ke ŝi rigardas
min — iel fikse, per kvazaŭ eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi
estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Ŝi ne respondis.
Mi aliris rapide kelke da paŝoj pli proksimen kaj restis
rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaŭ vitraj — la vesto
sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al
ŝi mi metis la manon sur ŝian frunton... Ĝi estis jam malvarma
kiel la glacio..."

Kaj denove eksonis el la antaŭĉambro la ĝema, poste daŭra
ploro...

Dum kelke da minutoj la monaĥino aŭdis nenion krom tiu ĉi
stranga, perforte mallaŭtigata ploro... Antaŭ ŝia spirita
rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn ŝi
ĵus aŭdis, bildo ĉiam pli klara, kvazaŭ elstaranta el la
nebulo.

Nur nun ŝi komprenis, por kiu ŝi venis preĝi: por
bedaŭrinda, treege bedaŭrinda estaĵo, kiu memmortigis
sin — por la junulino, ĝuste por la fianĉino, kiu el la
nekonataj kaŭzoj sole kelke da horoj antaŭ sia edziniĝo
perforte finis sian vivon...

Kaj ŝi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun
la mieno de neesprimebla maldolĉo en la pala, bela vizaĝo.
Ŝi vidis la nigrokulan, nigraharan fianĉinon kun nigraj
okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj
molaj ĉerizaj lipoj... Ŝi vidis staturon kaj vizaĝon tute
nekonatajn — bildon tute hazardan...

Ŝi ektremis, profunde en sia animo.

La frosto trakuris ŝiajn membrojn; sed tuj poste ŝi sentis, ke
la sango ruĝigas ŝiajn vangojn...

Ŝi sentis sin premita kaj malĝoja — kaj eble ankaŭ la
larmo enŝteliĝis en ŝian okulon, se ŝi povus daŭrigi sian
meditadon.

Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antaŭĉambro
la sama perforte mallaŭtigata, ĝema voĉo, kiu rakontis
antaŭe tiel simple kaj tamen tiel kortuŝe.

"Kaj morgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino!
Oh — kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas
malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino
ŝiros siajn harojn, la patrino amis ja ŝin kiel pupilon de
sia okulo; la patrino malesperos..."

"Sed kiu estas kulpa je ĉio ĉi?" intermetis poste tiu
klara soprano, kiun la monaĥino estis unue aŭdinta el la
antaŭĉambro.

"La fianĉo devenas ja de riĉa kaj ordema familio kaj entute
estas ĉarma kaj brava junulo..."

"Vere, vere," ekĝemis respondante la plenda voĉo kaj mallaŭte
aldonis ion, kion la monaĥino ne aŭdis.

Poste la personoj en la antaŭĉambro restis silente dum kelke
da minutoj kvazaŭ en embarasoj, kion fari. Subite eksonis
mallaŭta muĝo kaj tuj poste estis aŭdata mallaŭtigata voĉo,
kiu ĝis nun ankoraŭ ne parolis:

"Ah — ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do
eniri!"

Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la
anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, ŝtelirante,
kvazaŭ timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris
la virinoj kaj la knabino, kiun la monaĥino estis jam vidinta,
akompanataj de la sinjorino en plej bona aĝo.

La monaĥino, kiu aŭskultis atente kaj kun levita kapo antaŭ
la malfermo de la pordo, aŭdinte la ekknaron la pordo rapide
mallevis la kapon kaj volis denove preĝi.

Sed estis neeble preĝi. Mallaŭte la vortoj fluadis de ŝiaj
lipoj, sed la animo estis ekscitita...

Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo
la koro kunpremiĝas kaj denove larĝiĝas...

Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimiĝis la irintaj
virinoj al la ĉerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon,
per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.

La monaĥino tamen ne levis siajn okulojn; sed ŝi sentis, kio
ĵus okazas...

Kaj tiu sama vizaĝo, kiun ŝi havis antaŭ la momento en sia
penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaŭ ŝia spirita
rigardo, kvazaŭ ŝi efektive rigardus en la ĉerkon.

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas ĉiun bluan vejneton en la pala
vizaĝo, ke ŝi vidas ankaŭ sub la longaj okulharoj malforte
brilantan pupilon...

Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento.
Neniu moviĝis, neniu ekparolis; ankaŭ la sinjorino, kiu
antaŭe senĉese ĝemis, restis senmove, kvazaŭ ŝia nemezurebla
doloro subite estus ŝtoniĝinta.

"Kvazaŭ viva, kvazaŭ viva!" mallaŭte diris fine apenaŭ
aŭdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaŭ viva — kaj
tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la ĝema voĉo, denove
ekploranta.

Kaj post la momento daŭrigis tiu voĉo:

"Kaj tien ĉi — sur la vundon en la koro — mi metis laŭ
ŝia deziro ŝian lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas la
patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon — la leteron, en
kiu ŝi petas de ni ĉiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu ŝin
en la ĉerkon en tiu sama edziniĝa vesto, en kiu ŝi mortis kaj
sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu
ŝi adiaŭas nin..."

La monaĥino ĉesiginte la preĝadon aŭskultas atente, eĉ
avide.

Ĉiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas
ŝin froste kaj tamen varmegigante ŝin. Ŝi ektremis kaj tuj
poste ŝi sentas, ke ŝia sango kuras pli rapide el la kapo al
la koro kaj returne...

La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete ruĝiĝis, la okuloj
fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekiĝas...
Senvole ŝi levas iom la kapon...

En tiu momento unu el la virinoj apud la ĉerko ekĝemis:

"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!"

Kaj la alia ankaŭ mallaŭte aldonis:

"Kaj tamen estas nenia helpo — nenia, nenia helpo!" Kaj
denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de
l' singulta ĝemado de la sinjorino, kiu antaŭe pli longe
rakontis.

"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona
aĝo, kiun la monaĥino ĝis nun ne estis vidinta. "Ni devas
forlasi ŝin — ni devas lasi ŝin sola ĉi tie!"

La singlute ĝemanta sinjorino denove daŭre kaj konvulsie
ekploris...

"Adiaŭ, adiaŭ — dormu dolĉe — animo kara — plej kara!"
ŝi ĝemis. Poste ŝi kliniĝis super la ĉerko, dum kelke
da sekundoj fikse rigardis la vizaĝon de l' kadavro, kaj
kliniĝinte ankoraŭ pli ŝi kisis ĝin sur la glacimalvarman
frunton...

Rektiĝinte, ankoraŭ momenton ŝi rigardis la kadavron.

La ceteraj — laŭvice — alproksimiĝinte al la ĉerko, faris
signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la
kadavro.

La monaĥino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio ĵus
okazis, sed ŝi vidis nenion — ŝiaj malsekaj okuloj estis
nedeturneble fiksitaj sur la antaŭo de la ĉerko.

La singulte ĝemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaŭ
ŝtoniĝinta apud la ĉerko, subite kliniĝis kaj ĵetinte la
blankan gazon sur la vizaĝon de la kadavro, deturnis sin de la
ĉerko.

Vidinte tion la ceteraj sekvis ŝin. La jupoj frote
ekbruetis — kaj la virinoj denove tiel mallaŭte, kiel
ili estis enirintaj, forlasis la salonon.

La monaĥino restis sola.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ia ŝarĝo estus
defalinta de ŝia brusto. Ŝi ekrigardis al la pordo kaj
vídante, ke ĝi estas fermita, levis la kapon ankoraŭ pli
alte ol antaŭ la momento. Ŝia rigardo timeme kaj malkuraĝe
rondiris en la funebra salono.

Ĉio estis ĉi tie ĵus tia kiel antaŭe, antaŭ ol la virinoj
eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktiĝis,
kaj pro tio ĉio en la salono en la flaveta lumo de l' modere
flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj
samtempe malpli malĝojan ol antaŭe, kiam la vespera duonlumo
enpenetradis ankoraŭ en la salonon.

El la antaŭĉambro eksonis ankoraŭ kelkafoje ĉi tien la
rapidaj, sed mallaŭtigataj malgrandaj paŝoj, akompanataj de
ĥaosa muĝo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretiĝas por
foriri. Periode estis ankaŭ aŭdata iu, ankaŭ mallaŭtigata
vorto aŭ fragmenta frazo; sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson de
muĝe krakantaj kaj frapantaj sonoj.

Subite la mallaŭtigata bruo kaj muĝo silentiĝis; sed tuj
poste estis aŭdataj paŝoj de kelke da personoj, poste ekknaro
de la pordo kondukanta el la antaŭĉambro al la vestiblo — fine
la muĝo malproksimiĝas ĉiam pli kaj pli. Sed antaŭ ol ĝi tute
ĉesis, ankoraŭ unufoje estis aŭdataj la proksimiĝantaj paŝoj...
Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon
sur la anson turnis grince la ŝlosilon en la seruro.

La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monaĥino
kvazaŭ maldolĉa riproĉo; sed malgraŭ tio ŝi ne moviĝis,
sed avide aŭskultis...

Post la ekgrinco de la ŝlosilo estis aŭdataj rapide
malproksimiĝantaj paŝoj, poste pli mallaŭta fermo de alia
pordo kaj denove, sed jam apenaŭ aŭdebla ekgrinco de la
ŝlosilo, poste ekregis silento —

Ĉion ĉi, kion ni ĵus mallonge estis skizintaj, aŭskultis la
monaĥino kun la eksterordinara atento. Ŝi ne preterlasis eĉ
la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon — ŝia
aŭdsento estis streĉita kaj pro tio ŝia atento iom deturnita
de la objekto, kiu antaŭe ekscitis ŝin.

La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj ŝi
atentis la muĝon kaj bruon en la antaŭĉambro, preskaŭ tute
ŝi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la
antaŭan palecon kaj la malsekiĝintaj okuloj la antaŭan arde
pian trankvilon.

Dum kelke da minutoj ŝi restis senmove, kaj samtempe ankaŭ
sen pensoj kaj rememoroj. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus
preĝinta en la preĝejo la lastan preĝon kaj ankoraŭ
genuas — estante en embarasoj, ĉu leviĝi aŭ ankoraŭ preĝi.

Ĉirkaŭe regis profunda silento, sole periode interrompata de
modera, apenaŭ aŭdebla ekkrako de iu vakskandelo.

Sed tiu silento ŝajnas nenial stranga al la monaĥino. Turninte
la kapon ŝi mallevis ĝin kaj denove fikse rigardis la pupitron
antaŭ si kaj havante ankoraŭ la manojn kunmetitajn — ŝi
denove komencis preĝi.

Ŝi preĝas en la animo la preĝon por la mortintoj — la
preĝon plej konatan. Sed ŝi preĝas iel mekanike, ŝi pensas
pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta...

Sed malrapide revenas la antaŭa ardo kaj fervoro. Ŝia tuta
animo preĝas...

Ŝi preĝas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da
horo, ne ĉesante preĝi eĉ unu momenton kaj ne malstreĉante
almenaŭ iomete siajn pensojn... Subite ŝi estis interrompita
en la preĝado. De proksime, kredeble de la proksima preĝejturo
eksonis surda sono de la horloĝo.

La monaĥino ĉesinte en la preĝado levis iom la kapon kaj
kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.

Ekbatis la dekunua.

La lasta sono estis treme soninta kaj ĉirkaŭe ekregis denove
profunda silento.

La interrompita monaĥino vane penas enprofundiĝi denove en la
preĝon. Mallaŭte ŝi parolas la vortojn de la preĝo; sed dume
ŝia animo meditas, ĝis fine la meditado tute venkas.

Ŝi meditas pri la lastaj aferoj de la homo — pri la morto,
la mistera, ĝis nun de neniu solvita enigmo — pri la vivo
postmorta: pri la feliĉo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la
torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...

Ŝi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas
al la »larma valo« — al la turmentoj kaj doloroj teraj,
al la stranga, tre stranga miksaĵo de ĝojaj, malĝojaj kaj
doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.

Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolĉan — kvazaŭ
kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj aŭtopsioj falas en la
animon... Antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta monaĥino
tremetas kvazaŭ en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino
en la ĉifonoj kaj kun la okuloj sange ruĝaj de ploro, jen
kaduka maljunulo ŝanceliranta laŭlonge la muro, jen denove
iu ĉarma staturo en la reĝa vesto kaj tuj denove io, kvazaŭ
kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo...

Post la momento la atmosfero ŝanĝiĝas.

La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heliĝi,
kvazaŭ kiam ĝi forkuras antaŭ la eliranta suno. La krepusko
fariĝas malrapide ruĝeto... La ruĝeta nebulo disiĝas kaj
antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta, ĝuste reveme
profundiĝanta monaĥino staras tute klara kaj plastika
ĉarmoplena bildo.

Lazura ĉielo arkiĝas super la ĉarmoplena, paradiza ĝardeno,
plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaŭ tiaj plejparte
palmaj arboj.

Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altaĵoj
kovritaj de l' arbaroj. Tie ĉi kaj tie de la rokoj saltas
torentoj — sub la rokoj larĝiĝas verdaj herbejoj, tra kiuj
serpentumas flavaj vojetoj.

Ĉio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco
tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta...

Dum kelke da sekundoj la ĝardeno estas senhoma, senbesta...
Subite ĝi viviĝas... La homoj kaj la bestoj ĉiuspecaj
promenas trankvile sur la vojetoj aŭ ripozas sur la herbejoj.

Jen juna ĉarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas
apud la piedoj de l' blondhara bubeto; ĉi tie la cervo, urso,
kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super
ili rondflugas aglo super la amaso da neĝoblankaj kolomboj.

En kelke da minutoj kelkafoje ŝanĝis la kara kaj alloganta
bildo sian fizionomion. La stafaĝo restis tiu sama, sole la aro
da homoj kaj bestoj senĉese ŝanĝiĝis.

Kaj mirinde — la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj,
kvazaŭ la paco ŝtoniĝus sur iliaj vizaĝoj...

Ĉiu, ĉu la maljunulo aŭ la junulo, ĉu la viro aŭ la virino
en la tuta forto de la vivo, ĉu la infano apenaŭ elirinta el
la lulilo — ĉiu ŝajnas nemezureble feliĉa kaj kontenta...

Estas nenia dubo, ke la monaĥino anime enprofundiĝis en la
paradizajn ĝojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto;
sed ŝia modera, malelasta fantazio sciis elsorĉi al ŝi sole
la bildon plej simplan, plej primitivan...

Estis al ŝi ĝoje kaj agrable; sed tamen ŝi sentis ian
premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaŭ ian trompiĝon.
Ŝi ne komprenis la kialon; ia dolĉa melankolio ekregis ŝin
simile kiel la feliĉan homon, kies animon trakuras la penso,
ke li ne estas izolita kun sia ĝojo kaj feliĉo...

Subite ŝajnas al ŝi, ke en la malantaŭo de la belega
ĝardeno vidiĝas ĉiam pli granda perspektivo — kaj plej
malproksime — ŝi vidis konatan, tre konatan pejzaĝon:
simplan vilaĝon kun ia simpla preĝejeto kaj ne malproksime
belan bienon.

Senvole ŝi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon.
Ŝia vizaĝo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la
kontentiĝo — antaŭ ŝia spirita rigardo elsaltas la bildo de
l' naska vilaĝo...

Ŝi vidas la patron, la sanegan, rideman, ruĝvangan viron — ŝi
vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno
de l' delikata boneco — ŝi konjektas vidi ankaŭ sin mem unue
kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...

Kaj antaŭ ŝia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la
alian. Jen ŝi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud
la tablo kun la patrino — jen ŝi mem sidas sur la genuoj de
la patrino, karesas kaj kisas ŝin kaj tuj poste ŝi kuŝas
en sia infana lito aŭskultante, kion la patro kaj la patrino
rakontas.

Ŝi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, ŝi
rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj
el la aĝo pli posta, ŝi rememorigas sin pri la lernejo kaj la
kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego
da personoj kaj momentoj — entute simplaj, preskaŭ ordinaraj,
sed tamen karaj.

Subite elsaltis antaŭ ŝi la bildo treege alloganta, kiam ŝi
en la vilaĝa veturilo kiel maturiĝanta knabino proksimiĝis
kun la patrino al Praha por tie ĉi eniri en la edukinstituton
kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata
Praha, ĵus dronanta en la ruĝa brilo de l' subiranta suno...

Sed tiu bildo rapide cedas antaŭ la bildo alia: ŝi vidas sin
mem en la pensiono — ŝi vidas siajn novajn kunulinojn — ŝi
vidas ankaŭ tiun, kiun pli poste ŝia koro tiel amis kaj
kiu fariĝis ŝia plej fidela amikino; la gracian, rideman
blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun
glataj ruĝaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda,
senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans ĉiujn
eblajn rifojn de la vivo.

Ŝi vidas ŝin kvazaŭ staranta antaŭ si — tiel klare, tiel
plastike...

Oni ne povas imagi al si, kian inklinon ŝi sentis al ŝi,
kiel ŝi amis ŝin. La plej varma amo fratina ne povas esti
pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaŭ senĉese sub unu
tegmento, en unu ĉambro kaj tre malofte ili disiĝis sole por
kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu
antaŭ la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu
animo.

Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis
kaj revis interŝanĝante ĉiutage siajn revojn kaj dezirojn,
ĝojante je la estonteco kun la plej ĉarmaj esperoj...

Multo, multego da tiuj ĉarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris
nun la animon de l' monaĥino —

Subite ŝanĝiĝas ŝia mieno — la rideto de l' kontentiĝo
en la momento ŝanĝiĝis en la malgajecon, preskaŭ en la
maldolĉon: ŝi konjektas vidi sian kunulinon feliĉa...

Ŝi vidas ŝin sidanta apud la lulilo de l' propra infano —

Sed tuj poste denove ŝanĝiĝas la mieno de l' monaĥino:
la mieno de l' maldolĉo transiĝas en la mienon de
l' rezignacio — sed tuj poste ŝia vizaĝo vidigas la
mienon neesprimeble maldolĉe doloran...

Antaŭ ŝia spirita rigardo ekaperis kvazaŭ timema ombro la
staturo de l' pala, serioza studento —

Tiu imago sufiĉis, por ke la panoramo de la bildoj elsorĉitaj
de la fantazio haltu...

La monaĥino ne povis rezisti ian strangan senton de
l' ekfrosto. Ŝi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte
la vualon komencis laŭte preĝi, kvazaŭ ŝi volus forpeli
la teruran ombron, kiu ĵus estis trakurinta ŝian animon,
la ombron fatalan, kiu estis la ĉefa kaŭzo, kial ŝi por
ĉiam adiaŭis la mondon kaj ĝiajn plezurojn, eĉ tiujn
dolĉajn revojn, kiuj tiel feliĉigis ŝin ankoraŭ antaŭ ne
multaj jaroj...

Ŝi perforte devigas sin al la preĝo.

La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu ŝi ĉiam
antaŭe enprofundiĝadis en la meditadon pri la mistera estaĵo,
tute mankas al ŝi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto,
preteriras antaŭ ŝi ĉiumomente ŝanĝante sian formon kaj
vidiĝante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senĉese
terurigante ŝian animon.

Ŝi preĝas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...

Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli
potenca ol la preĝo.

Malrapide fariĝas la imago pli klara, pli preciza, ĝis fine
denove staras antaŭ ŝia animo tiu sama pala, serioza, juna
viro, kiu estis interrompinta ŝin en la revema enprofundiĝo...

Ankoraŭ momenton ŝi provas preĝi; sed la pensoj kaj rememoroj
ĉirkaŭflirtantaj la palan studenton ĉiam batalas por sia
rajto... Post ne longe la monaĥina kontraŭ sia volo ĉesas
preĝi — la rememoroj denove okupas ŝian animon...

Ŝi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja
posttagmezo, kiam ŝi, revenante kun sia nedisigebla kunulino
el la preĝejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaŭ la
preĝeja pordo...

Ŝi rememorigas sin pri tio, ke estis al ŝi tiam iel
strange — ke li senĉese okupis ŝian penson, ke pli poste ŝi
sonĝis pri li, unuvorte, ŝi rememorigas sin pri ĉiuj dolĉaj
kaj konataj detalaĵoj, en kiuj manifestas la naskiĝanta unua
amo.

Dum kelke da momentoj ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝi denove sentus
emon al la vivo — kvazaŭ ĝis nun ŝi vivus tiel, kiel ĉi
tiam...

Subite aperas en ŝia penso bildo alia.

Ŝi sidas mano en mano kun sia kunulino sub larĝbranĉa
kaŝtano en la ĝardeno de l' pensiono... Estas aŭtuna
vespero — la luno preskaŭ plena — ĉirkaŭe sankta silento...

Ili rakontas, pli ĝuste ili parolas silente, sed ĉiumomente
unu aŭ la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis
eĉ unu fojon, ili ne ekŝercis eĉ unu fojon — ambaŭ estas
ĉiam pli silentemaj, ĝis fine ambaŭ kelkan tempon silentas...

Subite la kunulino stariĝis kaj ĉirkaŭpreninte ŝian nukon
fikse ekrigardis ŝiajn okulojn...

"Berto!" ŝi diris mallaŭte per la tremanta voĉo.

"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaŭ mallaŭte.

Henjo silentis ankoraŭ momenton kaj poste per la premita,
interrompata voĉo komencis konfesi...

Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj ŝi rakontis, kiam kaj
kiamaniere komencis ĝermi la amo en ŝia koro — poste ŝi
komunikis la tutan serion da detalaĵoj, kiuj klare pruvis, ke
ŝia amo trovis eĥon en la animo varme, arde amata.

Berto, estinte interrompita en la revema enprofundiĝo,
aŭskultis komence kvazaŭ apatie; sed baldaŭ la rakonto de
l' kunulino ekinteresis ŝin.

Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus aŭskultanta sian propran
animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolĉan
premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj ĉesigis
la trankvilon de Berto. Ŝi sentis tiel neesprimeble dolĉan
doloron, tian freŝan esperon, kvazaŭ atendante, ke la plenumo
de ŝia plej varma deziro estas tute certa.

Fine Henjo nomis la objekton de sia amo...

La spiro de Berto haltis, ŝia brusto konvulsie kunpremiĝis,
la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango leviĝis al la
kapo. Perforte ŝi kunpremis la lipojn por neniigi la ekĝemon
aŭ la ekkrion...

Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis
kvazaŭ idolo de Berto...

La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en
la pli malfrua aĝo kompate ridetante transiras al la tagordo,
tute dispremis Berton...

Vane kun la streĉado de ĉiuj siaj fortoj ŝi penis neniigi
sian maltrankvilon, ĝuste la plej fortan animan uraganon, kiu
tiel subite atakis ŝin.

Ŝi aŭskultis ankoraŭ momenton, poste eksaltis kun la
mallaŭtigata ekkrio, ekŝanceliĝis kaj denove falinte sur la
benketon ŝi kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj kaj daŭre
ekploris — Henjo penis trankviligi ŝin. Ŝi demandas la
kaŭzon, insistas, petas — ĉio estas vana...

Berto silentas kiel tombo; ŝi ne malkovris la dolĉan sekreton
de sia koro...

De tiu momento ŝi suferis nemezureble kiel ĉiu, kiu ne volas
aŭ ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo — kaj ŝi ne
povis, ne devis ilin konfesi...

Melankolio ekregis ŝian tutan animon. La mondo estis
indiferenta al ŝi; ĉio, kion ŝi ekvidis, fariĝis malagrabla
al ŝi — ŝi vivis sole por siaj malĝojaj revoj kaj ankaŭ
por tiaj rememoroj.

En la unua tempo iafoje ŝi havis okazon vidi la nemezureblan
feliĉon de sia amikino...

Ofte ŝi aŭdis ŝin rakonti pri li, ofte ŝi vidis ŝin kun li,
iafoje ŝi eĉ parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj
vortoj...

Sed ŝi treege suferis en tiuj ĉi kelkaj momentoj; kaj tio
estis la kaŭzo, ke ŝi fine serĉis la rimedon kontraŭ sia
anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la
rompita koro al la gepatroj en la naskan vilaĝon.

Ĉi tie ŝi vivis preskaŭ en la tuta izoleco for de la mondo
kaj ĝiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundiĝo
en la rememoroj estis al ŝi la plej karaj; ŝi vivis kiel
»sanktulino«...

En la unua tempo ŝi interkorespondadis kun la feliĉa amikino.

La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaŭ per la sango de la koro,
disŝiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino
respondadis ilin ĉiam kun la senekzempla abnegacio...

Henjo pentris ofte sian feliĉon per tiel vivaj koloroj, ke
la okulo de Berto pleniĝis per la larmoj dum la legado kaj
multafoje ŝi devis ĉesigi la legadon, antaŭ ol ŝi venis al
la fino de la letero.

Sed tamen — kiel ofte okazas en la vivo — ambaŭ amikinoj
en la unua tempo interkorespondadis sufiĉe ofte; pli poste ili
iom laciĝis en la korespondado kaj post tri aŭ kvar jaroj tute
ĉesigis ĝin.

La bedaŭrinda, malfeliĉa Berto restis tute sola kun sia
doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per
ĉiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel freŝan kaj
sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado
estis vana. Ŝi aŭskultis trankvile ĉiun kaj ĉiam maldolĉe
ridetante nee ekskuis la kapon...

Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturiĝis en ŝia animo la
intenco tute disiĝi de la mondo.

Kaj kiam ĝi estis maturiĝinta, ĝi estis ankaŭ efektivigita:
Berto eniris en la monaĥejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj
post unu jaro fariĝis »fratino« Magdaleno —

La asketa vivo monaĥeja, kunigita kun la helpado al la
mizeruloj, estis preskaŭ tute neniiginta ĉiujn pensojn
pri la mondo ekstermonaĥeja; sed tamen ne povis la fratino
Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, ŝin
periode atakantajn.

Precipe dum la silentaj noktoj aŭtunaj, kiam la animo tiel
volonte revas kaj meditas, kiam ŝi lacigita de la preĝado
senvole enprofundiĝis en la rememorojn, kiam ŝi rememorigis
sin pri la feliĉa amikino — en tiaj momentoj ŝi eksentis
ĉiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon,
multafoje eĉ trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran
ektremon —

Kaj tio okazis ankaŭ nun, kiam ŝi, genuante unuafoje en
sia vivo antaŭ la kadavro dum la silenta nokto aŭtuna,
enprofundiĝis senvole en la rememorojn tiel, ke ŝi tute
forgesis, kial kaj kie ŝi troviĝas.

Bildo sekvas bildon antaŭ ŝia spirita rigardo — jen ĝi
estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en
la formo de simpla silueto...

Subite ekstere leviĝis la vento kaj forte ekskuis la
fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en
ŝiaj meditemaj rememoroj.

Levinte la kapon ŝi timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj nur post
kelke da sekundoj ŝi tute rekonsciiĝis, kial kaj kie ŝi
troviĝas...

Sed ŝi treege konsterniĝis rekoninte, ke ŝi ne trovas sin
genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro
por preĝi, sed ke ŝi sidas sur la ŝtupo, sur kiu ŝi antaŭe
genuis, ke ŝi havas la manojn preskaŭ konvulsie kunpremitajn
sur la genuoj kaj ke ŝi havis antaŭ la momento la kapon
profunde mallevitan al la brusto...

Rekonsciiĝinte ŝi stariĝis kaj denove genuis, kiel autaŭe;
ŝi denove kunmetis la manojn kaj komencis preĝi.

Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole
periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento
ekstere denove leviĝis kaj ekfajfinte, kvazaŭ ie proksime
la muŝo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la
malproksimo perdiĝas la ekblekego de l' sovaĝa besto...

Tiu stranga kaj preskaŭ teruriganta sono ekscitis momenton la
preĝantan monaĥinon.

Ŝi turnis malrapide la kapon al la fenestroj — ŝajnis al
ŝi, ke tra la fenestroj ŝi vidas la stelojn brili sur la
firmamento; sed la ruĝeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta
de la vitro fenestra malhelpis la rigardon.

Momenton rigardas la monaĥino al la fenestroj. Jen ŝajnas al
ŝi, kvazaŭ ia flava lumo estus trakurinta antaŭ la fenestroj,
simile kvazaŭ iu estus subite elirinta kun la lumo el la
mallumo kaj tuj estinginta ĝin...

Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo leviĝis ekstere
la ventego pli sovaĝe ol autaŭe kaj ekskuinte forte la
fenestrojn, ĝis ili ektintis, malfermis unu el ili.

Malvarma, preskaŭ glacia vento turnis sin en la salono
kaj ĉirkaŭblovis ankaŭ la fratinon Magdalenon. La kandeloj
ekflagris, iliaj flamoj jen kuntiriĝis, jen denove
eksaltis — la salono jen mallumiĝis, jen denove heliĝis...

La monaĥino mekanike stariĝis, levis la vualon kaj
ŝteliralite alproksimiĝis al la fenestro, malfermita de la
vento, por fermi ĝin.

En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton.

La monaĥino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis
la vizaĝon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris
en la ĉambron.

Ŝia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste
sur la ĉerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj
rubandoj de la florkronoj.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ la
ĉerko viviĝadus, eĉ — kvazaŭ la kadavro en la ĉerko
kovrita per la blanka gazo ekmoviĝus.

Malgraŭ tio ŝi ne perdis la trankvilon, kun kiu ŝi antaŭe
alpaŝis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro ŝi fermis
ĝin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento
ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monaĥino haltinte
denove ekrigardis al la fenestroj — post la momento ŝi
ekaŭdis surdan bruon de malproksima ektondro...

Kelkan tempon ŝi staris kvazaŭ en embarasoj, poste turnis
sin kaj ŝia rigardo fiksis sur la ĉerko. La vento estis iom
levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj
sur la brusto —

Nenion plu ŝi vidis ol du blankajn, kvazaŭ vaksajn manojn
virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj
kvazaŭ mistere efikas la monaĥinon: ŝia rigardo, kvazaŭ
rigidiĝinta, estas fiksita sur ili.

Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En ŝia animo
reviviĝas la imagoj, kiujn al ŝi elsorĉis ŝia fantazio dank'
al tio, kion ŝi aŭdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraŭ
kreskas, eĉ — en ŝia animo naskiĝas novaj bildoj...

En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento
silentiĝis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antaŭe.

Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de
la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide
proksimiĝas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba
silento denove estas interrompita.

Rekte antaŭ la monaĥino eksonis modera ekkrako — kredeble la
ĉerko...

La monaĥino ektremis.

Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj
interrompas la daŭran bruon... Komencis forta pluvego...

La monaĥino momenton staras senmove; poste ŝia mano senvole
apogas sin sur la pupitro — kaj la okulo estas denove fiksita
sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro.

Ekstere la vento fajfas kaj bruas ĉiam pli daŭre. Periode
atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas,
kvazaŭ ili faladus sur la tintantan plataĵon horizontalan.
Fulmo ĉiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro
estas ĉiam pli brua.

Ŝajnas, ke la monaĥino havas nenian atenton por la furiozantaj
elementoj.

Ŝiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la
nigra kruceto, en ŝia animo naskiĝas io kvazaŭ peka scivolo.

"Kiu vi estas kaj kial — kial vi tiel subite disŝiris la
fadenon de la vivo?" ŝi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna,
gaja kaj ĉarma — kaj sur la rando de la tera feliĉo... kaj
tamen, tamen — Oh, se mi almenaŭ povus legi la respondon
sur via vizaĝo — sur viaj senbrilaj okuloj — sur via
glacimalvarma mano!... Eble vi amis — arde, flame, pasie,
freneze... Ah — jes, jes! Preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ mi
envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo
ĝis la fundo — morti en kelke da momentoj kaj mallonge post
tiam, kiam vi estis elturninta sin el la ĉirkaŭpreno de la
plej amata viro — oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la
sorton, kiam la vivo treniĝas en la turmentoj animaj, kiam la
korpa forto malrapide mortas, ĝis fine la homo pereas — de
senfortiĝo..."

Subite ŝi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Ŝi ekpensis
pri la postmorto. Senvole ŝi ektremis kaj cedis...

Ŝiaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur la blankaj manoj
de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, ŝi
malproksimiĝas de la pupitro mallaŭte sur la pintoj kaj
post kelke da minutoj staras apud la ĉerko.

Ŝi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce
metitajn manojn sur la brusto. Ŝi vidas sur ili bluajn vejnojn
kaj sur unu fingro oran ringon...

En tiu momento falis ŝia rigardo sur la pli malhelan lokon
sur la blanka vesto proksime de la koro — ŝi rekonis sangan
makulon.

Denove ŝi cedis unu paŝon — ŝian animon trakuris la
rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis
adiaŭinta la siajn kaj kiu laŭ ŝia deziro estis metita sur la
koron.

Sed ĵus sur la brusto estas ĝis nun metita la blanka gazo.

La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite ŝi
decidis. Farinte unu paŝon al la ĉerko ŝi levis iom tremantan
manon al la gazo kaj forigis ĝin.

La gazo sur unu flanko de la ĉerko falis — sed la vizaĝo
de la kadavro estas ankoraŭ kovrita per la blanka gazo — la
letero kuŝas sur la koro...

Estas videble, ke la vesto ĉirkaŭ la koro estis forte
sangmakulita; — sed la monaĥino rimarkis sole kelke da
malgrandaj makuloj ĉirkaŭ la letero metita sur la koro — aŭ
pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aŭ pro tio, ke la vesto
estis en la ĉerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu
videblaj.

Kaj denove ŝi staris momenton senmove, kvazaŭ en embarasoj,
ĉu forigi ankaŭ la gazon de la vizaĝo aŭ preni la leteron.

Fine ŝi decidis. Per firma mano ŝi levis la leteron, sub kiu
aperis granda sanga makulo...

La monaĥino ektremis. Dum kelke da momentoj ŝi tenis la
leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta
mano malfaldis ĝin kaj komencis legi.

Ĝi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la
skribado, ĉar kelkaj vortoj, eĉ tutaj frazoj estis preskaŭ
nelegeblaj...

Ekstere furiozis la uragano ĉiam pli sovaĝe — dume la
monaĥino pene legis la jenon:

"Kara patrino — kaj vi, patro — kaj vi, bona onklinjo!

Pro ĉio, kio estas kara al vi, pardonu min! —

Mi ne povis fari alimaniere!

Mi adiaŭas vin sen maldolĉo kaj sen riproĉoj. Mi ne riproĉas
eĉ la patron, kiu laŭ sia opinio zorgante sole pri mia bono
kaj feliĉo, estis destininta al mi la fianĉon, kiun mi tre
ŝatas kaj estimas, sed kiun mi malgraŭ tio ne povas ami.

Mi estus nur ŝarĝo por li, — malvarma, glacia ŝarĝo, kiu
nepre devus maldolĉigi al li la vivon kaj dum la tempo fari
ĝin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaŭ li pardonu min.

Mi amis, kiel vi scias — varme, sincere, mi amis arde, flame,
pasie, eĉ freneze...

Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio,
ĵus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas
fariĝi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros
kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita
ekzisto — li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi
sin homo, li — en la ĝusta senco de l' vorto forĵetis min de
si — kiam mi falis sur la genuojn antaŭ li...

Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min!
Mi ne povis fari alimaniere!

Kaj mi petas — insiste petas vin: Ĉio, kion mi konfesis al
vi, restu por ĉiam sekreto!

Metu min, mi petas, en la ĉerkon en la sama vesto, kiun mi
estus prenonta ĉe mia edziniĝa festo kaj kiu en kisos min
anĝelo de la morto — kaj tiun ĉi leteron, en kiu mi ĉion
konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!

Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu
antaŭ kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun
mi estis adorinta, ankaŭ vidadis ĝoje — mi konjektas — eĉ
amis — se vi rekontos Berton — komuniku al ŝi —"

Fratino Magdaleno ne povis legi plu.

Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al ŝi la
manoj, dum la lego de la dua parto ŝiaj okuloj pleniĝis per la
larmoj tiel, ke ŝi legis kvazaŭ tra la nebulo, dum la lego de
la lastaj linioj la letero elfalis el ŝia mano.

Freneza, malespera ekkrio eliĝis el ŝia brusto. Ŝi
ŝanceliĝis; sed tuj poste kvazaŭ rekonsciiĝinte ŝi levis la
tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizaĝo de la
kadavro estis kovrita.

Ŝi konvinkiĝis tute.

Ŝi ekvidis malvivan vizaĝon de sia estinta plej kara
kunulino — ŝi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj,
sed nun rigide eligitaj, kvazaŭ vitraj okuloj...

Ŝia spiro haltis, la brusto pene laboris; ŝia koro konvulsie
kunpremiĝis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Ŝiaj
okuloj pleniĝis per la larmoj...

Dum pli longa tempo ŝi ne vidis, nek aŭdis — ŝi staris apud
la ĉerko kvazaŭ rigidiĝinta...

Ekstere furiozis la uragano kun neŝanĝita forteco.
Blindigantaj fulmoj kruciĝas sur la firmamento, la bruegado de
la fulmotondro ne ĉesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas
kvazaŭ furiozanta maro — la fenestroj tremante tintas,
la gutoj de la pluvo terurige tamburas — sed la fratino
Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne aŭdas.

Ŝiaj vangoj brulas, de la larmoj superverŝitaj okuloj febre
brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...

Subite ekstere leviĝis la vento kun la triobla forteco.
Ekĝeminte dolore, kvazaŭ la koro estus diskrevinta, ĝi
ekbruis profunde, poste alpremiĝis al la fenestroj, ektintigis
ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaŭe. Forta glacimalvarma
aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis
sin ĉirkaŭ la ĉerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde
kliniĝis, sed tuj denove ekflamis.

La ventego enblovis denove — pli forte ol antaŭe kaj estingis
tri, kvar kandelojn...

La salono iom mallumiĝis. La monaĥino staras ankoraŭ kvazaŭ
rigidiĝinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego
la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn
kandelojn — la salono tute mallumiĝis.

La uragano furiozas kun ĉiam kreskanta furiozeco — sole
la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj ĉio
eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaŭ terurigan.
Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas
la rubandojn kaj la florkronojn — sole la fratino Magdaleno
staras senmove.

Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta
ektondro.

La fratino Magdaleno rekonsciiĝis el la agonia rigideco. En la
momento de l' blindiganta ekfulmo ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la
kadavro estus duone leviĝinta en la ĉerko...

La monaĥino dolore ekĝemis kaj preninte la kapon per la ambaŭ
manoj ŝi cedis ŝancelirante de la ĉerko.

Tuj poste denove falis al ŝi la manoj — ŝi staras firme,
sed ia neesprimebla timemo kunpremis ŝian animon. Malvarma
ŝvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedaŭrinda
monaĥino — ŝia tuta korpo tremas — sed ŝiaj piedoj estas
kvazaŭ alforĝitaj.

Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove ŝajnas al la
monaĥino, kvazaŭ la kadavro estus leviĝanta.

Tiun ĉi fojon ŝi ekkriis kaj kuraĝiĝinte penas forkuri kun
la streĉado de ĉiuj fortoj.

Ŝanceliĝante en la mallumo ŝi fine sukcesis atingi la pordon;
sed la pordo estas ŝlosita.

Ŝi pugnobatas ĝin; ŝi krias, petege krias — vane! Timo kaj
teruro skuas ŝian korpon; ekkrioj sole eliĝas stertore el ŝia
ondiĝanta brusto —

Jen nova fulmo — al la monaĥino ŝajnas, kvazaŭ la kadavro
estus tute leviĝinta en la ĉerko.

Kun la korŝiranta ekkrio ŝi kuras al la fenestroj; sed
faletinte en la tuta mallumo ŝi kapbatis la muron kaj falis sur
la plankon —

Ankoraŭ la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige
lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin
ĉirkaŭ la ĉerko kaj ĉirkaŭblovadis la febre ruĝigitajn
vangojn de l' sveninta monaĥino...

La fratino Magdaleno restis sen konscio — ŝi restis sveninta
dum kelke da horoj.

Nur matene, kiam la uragano jam longe antaŭe ĉesis furiozi,
kiam la ventego silentiĝis kaj ĉesis la pluvo, nur kiam la
suno jam longe estis leviĝinta super la horizonto — la
monaĥino rekonsciiĝis.

Ŝi rekonsciiĝis ĝustatempe.

En la antaŭĉambro estis aŭdataj paŝoj kaj voĉoj...

Pene, kun la streĉado de ĉiuj restintaj fortoj trenis sin la
fratino Magdaleno al la preĝbenketo —

Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn ŝi estis vidinta
vespere, mallaŭte malfermis la pordon kaj ŝteleniris, ili
vidis la monaĥinon genui kiel vespere...

Sed kiam ŝi fine leviĝis por foriri en la monaĥejon, ŝi
ekŝanceliĝis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon —

Kiom ŝi estis suferinta, neniu sciiĝis, neniu eĉ supozis —



                       MODERNA MAGDALENO.

       Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis
      ĉie la pronomon »ci«, kie ĝin uzis la aŭtoro, por ke
         la traduko perfekte konsentu kun la originalo.

       Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.


Minace kiel la neniigata pasio malleviĝas la peza aŭgusta
vespero super la arbaroriĉa, monta pejzaĝo en Šumava.[6]

La firmamento jam preskaŭ la tutan horon estas kovrata de la
pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la
suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta
tondrado.

Estas nenia dubo, ke plej baldaŭ falos sur la jam tute
mallumiĝintan valon unu el tiuj daŭraj uraganoj, kiuj iafoje
furiozas la tutan nokton...

El la fenestroj de la ĉasdomo la sole loĝata konstruaĵo en la
tuta ĉirkaŭaĵo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo,
lumiganta la ĉambron originalan kaj interesan.

Ĝi estas kvarangula kaj vasta ĉambro kun ligna plafono,
dividita parte per la breta muro en du partojn.

La malantaŭo — la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de
floroj — estas la dormoĉambro kaj de l' antaŭo ĝi estas
dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.

Unuavide oni ekkonas, ke ĉi tie regis ankoraŭ antaŭ nelonge
la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas
simpla, sed ĉie oni povas vidi multe da elegantaj ornamaĵoj
kaj la virinaj bagateloj.

Malgraŭ la videbla malordo, laŭ ĉio kaŭzita de la longa
forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj
ne tre ordemaj, la agrabla malantaŭo posedas ian allogantan
freŝecon, ekstreme kontrastanta la malĝojan, malnovmodan
antaŭon.

Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas
pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, ĉasponardoj kaj diversaj
ĉasiloj.

En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaŭe estas
pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata
kaj el kiu oni iras per la ŝtuparo en la unuan etaĝon aŭ
tra la ĉefa pordo en la korton, ĉirkaŭatan de l' alta
stangobarilo.

Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna
horloĝo kun la kukolo. Apud la horloĝo en la direkto al la
pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia
mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita
kadro kun la fotografaĵo de juna sinjorino en baltualeto; kaj
sub ĝi — revolvero.

En la muro kontraŭ la portretoj estas granda fenestro de bizara
formo.

Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu ĉi fenestro la
lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj
starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj
kiu supreniras ĝin ĝis la krucoj.

Antaŭ la fenestro staras negranda tablo kaj, tute
antaŭe — kontraŭ la jam nomita pordo — troviĝas ankoraŭ alia
pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras seĝo, sur kiu
estas ĵetita malnova ĉevaltuko.

Krom du ŝrankoj kun libroj laŭlonge la muro maldekstre kaj
alia necesa meblaro estas meze de l' unua ĉambro granda tablo
el kverka ligno kun krucitaj piedoj — apud la tablo staras
apogseĝo, en kiu ĵus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo
apogita sur la ambaŭ manoj, kaj kelke da ordinaraj seĝoj.

Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ĝi kuŝas ia
malfermita libro.

Ĉio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loĝejoj
de maljunaj fraŭloj aŭ pli aĝaj vidvoj, al kiuj la ĉarmo de
la proksima ĉirkaŭaĵo, en kiu ili malofte paŝigas la tempon,
estas tute seninteresa.

Malgraŭ tio oni povas ankaŭ ĉi tie ekvidi aldonojn
renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.

En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la ĉambron,
oni povas vidi ankoraŭ unu diferencon de l' kutimaj
cirkonstancoj.

En la malantaŭa ĉambro duone post la paravento oni vidas
infanan liton, kiu estas ŝovita tiamaniere de la muro, ke ĝi
ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito
staras tablo kaj sur ĝi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj,
pokalo kaj kulero.

La nokta trankvilo estas interrompata en la ĉambro sole de
l' unutona iro de la horloĝo kaj periode de la muĝo de
l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere
fulmas ankoraŭ post longaj paŭzoj, kaj sole la murmuranta
tondrado estas ĉiam pli klara.

La viro en la apogseĝo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.

Nur kiam la horloĝo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li
levis la kapon kaj rigardinte dormeme ĉirkaŭ si, fiksis la
rigardon sur la horloĝon.

"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste,
kvazaŭ li estus tute rekonsciiĝinta, li diris silente,
preskaŭ dolore:

"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco.
Mi ekdormis..."

Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantaŭo li
leviĝis singarde kaj senbrue.

Li estas viro ĉirkaŭe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio,
nuba mieno, sunbrunigita vizaĝo, kovrita de griziĝinta,
antaŭe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj
trajtoj.

La sola rektiĝo malkovris, ke li posedas ankoraŭ plenan forton
de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin
aŭ liajn pasiojn. La rekteco, kuraĝo kaj kategorieco vidiĝas
en ĉiu trajto de la vizaĝo, kies brilaj nigraj okuloj sub la
griziĝintaj brovoj ŝajnas preskaŭ piki.

Leviĝinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej
singarde li ŝteliris al la infanlito en la malantaŭon.

Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton,
poste same singarde ŝtelforiris en la antaŭon, kie li haltis.

"Bedaŭrinda infano!" li ekĝemis kun la dolora rezignacio. "Ci
suferas — ci suferas — sen la propra kulpo..."

"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de
l' kompata riproĉo. "Kial — suferas tiu bedaŭrinda kreitaĵo
tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ĝi faris ion
malbonan?... Ankoraŭ antaŭhieraŭ ĝi kuradis kaj petoladis,
freŝa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaŭ ĝi
kuŝas la tutan tagon kvazaŭ duonmortinta — kaj sole la
perioda sufoka tusado vekas ĝin el la agonia duonkonscio..."

Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantaŭo kaj
tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana voĉo:

"Mami — mami!"[7]

"Denove ĝi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antaŭo
kaj turninte sin kun rapida servemo alpaŝis al la lito, de kiu
leviĝis al li du infanaj manoj kaj la infana voĉo siblante
balbutis:

"Avĉjo, avĉjo! Kie estas mami?"

Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne
respondis rekte tiun demandon.

Laŭ ĉio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de
l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ĝin amplene
kaj iafoje eĉ infane dorloti, parolante parte al la infano,
parte — esplorante dume ĝian staton — al si:

"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel
zizeleto[8] Kaj ci kontraŭe rigardas kiel strigeto."

Ĉe tiuj vortoj li kliniĝis al la infano.

"Kaj ĉu io doloras cin — ĉu doloras? Kaj kie, karuleto, kie?
Ĉu sub la mentoneto — en la gorĝeto, kiel ci montras? Ah,
ĝi estas pasonta, karuleto — ci vidos!..."

Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la
korpon, li daŭrigis en tiu sama tono:

"Ci havas ja la frunteton tute malvarman — kaj ankaŭ la
vangetojn kaj la tutan korpeton!"

Ĉe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la
infano, ne havante la febron — pri kiu li konjektis, ke ĝi
akompanas ĉiun gravan kaj danĝeran malsanon — tamen ne estas
malsana tiel grave kaj senespere, kiel ŝajnas.

"Kaj ĉu ci deziras ion, karuleto — nenion? Ĉu ci volas
trinki — ne?... Almenaŭ mi ordigos al ci la kuseneton sub
la kapeto. Ci kuŝas ja ĉi tie kiel perfekta friponeto. La
litkovrilo estas deĵetita — kunvolvita..."

Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun
eldevigita petolemo li aldonis:

"Ĉi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kuŝos
denove kiel princido — ĉu ne?... Nu, ci vidas — mi ankaŭ
scias fari — ĉion, ĉion... Kaj nun ci ne tusas tiel
konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio
estas bona signo. Lulu vin denove anĝeleto, por ke la dolĉa
dormo cin refreŝigu, refortigu, resanigu..."

En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj
opiniante, ke ĝi jam estas dormanta, li rektiĝis.

Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj
poste ŝtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris
mallaŭte:

"Ĉu fine tio estas sveno, antaŭiranta la finan agonion?"

Tiu penso haltigis lin.

Volante konvinkiĝi li elpaŝis ekstreme brue; sed la infano ne
aŭdas kaj ne vekiĝas, simile kiel ĝi ne vekiĝis la tutan
vesperon dum kia ajn alia bruo.

Li bruigis poste la seĝon kaj kelkafoje piedbatis, fikse
rigardante la infanon; sed en la vizaĝo de l' infano ne
ektremis eĉ unu muskolo.

"Do tamen — la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekĝemis,
poste senĝene elpaŝis kaj trairinte laŭlarĝe la ĉambron
rigardis la korton tra la fenestro.

Post momento li sin turnis.

Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna
viro sur la kontraŭa muro kaj lia vizaĝo vidigis maldolĉon,.
Kiam laŭ la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlaŭte
kaj fragmente paroli al la bildo:

"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaŭ mi ĝojas
en tiuj maldolĉaj momentoj, ĉar ci ne estas atestanto de ĉio
ĉi — ĉar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!

Kaj kiel severe, kiel riproĉe ci rigardas min — kvazaŭ ci
volus diri, ke mi — cia patro estas kulpa je cia tuta doloro
kaj malfeliĉo!...

Vere — mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi
faris eraron, ĉar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en
la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljuniĝanta
patro.

Mi devis, laŭbezone devige aŭ perforte, se eĉ por iom da
tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan
hipokritecon kaj spite la ĝusteco de cia aŭtopsio pri la
mondo ne estu tiel mola, tiel sentema...

Jes, jes — mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en
la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, ĉar mi
ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci
ekkonu, ke nenio estas tiel ŝanĝema, nenio tiel perfida, kiel
la koro de l' virino!...

Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus
cin — kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon...

Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan,
nepardoneblan kulpon — ĝuste eraron! Ĝin ne kaŭzis la
malbona volo, sed la patra — eble ankaŭ infana amo, kiu
ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis
cin viro — en la plena senco de l' vorto — viro ŝatanta
honoron, viro, kies honoro ne estis ĥimero...

Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antaŭtempe en la
tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela
edzino... Ne, ne! Laŭ cia karaktero ci ne povis fari alimaniere.
Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo
de risorto de l' revolvero — kaj en la momento la netolerebla
sufero estus finita..."

Post tiuj ĉi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn
pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la
revolveron, pendantan sub la fotografaĵo de l' sinjorino en la
orita kadro kaj momenton rigardis ĝin kvazaŭ relikvon.

Lia vizaĝo vidigas mienon ĉiam pli doloran. Subite li sin
turnis kaj rigardinte al la lito en la malantaŭo li diris
mallaŭte kaj mole:

"Ah — la infano — infano!..."

Alpaŝinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ĝin
sur la tablon — kaj kvazaŭ li estus nun rememoriginta sin pri
la grava afero, li ekmurmuris:

"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam
pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraŭ tie ĉi..."

Sur lia dolore kuntiriĝinta vizaĝo aperis turmenta nedecideco.

Fine li decidis.

Rapide li alpaŝis al la pordo dekstre, malfermis ĝin kaj
enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj,
Reveninte poste en la ĉambron li aŭskultis tra la duone
malfermita pordo de l' koridoro.

Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du
fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke
da paŝoj li denove aŭskultis.

En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj
poste estis aŭdataj paŝoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj
la ŝtuparon en la koridoron.

Post kelke da sekundoj aperis antaŭ la pordo en la koridoro
ĉirkaŭe deksesjara knabaĉo kun la fizionomio, rememoriganta
pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole ĉemizon kaj pantalonon
pendantan sur unu ŝelko kaj liaj nudaj piedoj leviĝadis unu
post la alia, kvazaŭ li starus sur la brulanta karbo.

"Ci dormaĉis, Kiĉjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro
alvokinta lin.

"Ne — ne — mi ne dormaĉis!" senkulpigas sin la alparolito,
penante kovri sian dormemon. "Mi kuŝis sole..."

Kaj kun flatema servemo li aldonis:

"Ĉu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10]

"Mi ordonis ja, ke ci ne kuŝiĝu antaŭ la alveno kaj foriro de
l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj
li demandis en la tono pli modera:

"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?"

Duone dormanta Kiĉjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio,
balbutis rememoreme:

"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?"

"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro.

Kiĉjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon
haltis malkuraĝe antaŭ ĝi.

"Kion diris sinjoro doktoro — vi diras, sinjoro patro?"
ripetis palpebrumante la ŝtipforma kaj ĝibiĝinta knabaĉo,
kies inflamitaj palpebroj ankoraŭ duone fermiĝadis, kaj poste
aldonis decide:

"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro
doktoro..."

"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro
patro. "Sed ci ĉeestis, kiam sinjoro Floriano revenis
posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis ĉe
la kuracisto. Mi volas scii, ĉu li diris, ke la kuracisto
alveturos je la deka aŭ je la dekunua?"

"Je la deka, sinjoro patro!" ĝoje diris Kiĉjo, ke li povas
servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej
poste ĉirkaŭ la deka li estos ĉe ni..."

"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro.

Kiĉjo, rigardinte laŭ la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed
preskaŭ idiote, la horloĝon, daŭrigis:

"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi
el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj ĉar oni bezonas kvin
horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute
certe..."

"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro.
"Kaj mi sendis jam antaŭ duonhoro la sinjoron Florianon sur la
senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, ĉu la
doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas.
Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion
li faras?"

"Mi?" ekbalbutis Kiĉjo vidigante subitan konsterniĝon.

"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne
povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la
domo."

"Mi — mi — sinjoro patro —?" ekbalbutis Kiĉjo denove, kaj
poste pli kuraĝe aldonis: "Mi ne povas..."

"Kial ci ne povas?"

"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kiĉjo
mallerte.

"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn
okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la
ŝoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..."

"Sed mi — mi, sinjoro patro..." komencis Kiĉjo en la tono
ĉiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:

"Pro Dio mi petas vin — ne sendu min tien!"

"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro
patro kun la kolera ekmiro. "Ĉu ci freneziĝis?"

Kaj kun severa kategorieco li ordonis:

"En la momento estu post la pordo!"

"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekĝemis
Kiĉjo, falinte sur la genuojn antaŭ li, "ne sendu min!
Mi — mi — timas."

"Malsaĝulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj
li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, ĉirkaŭ la ĉasdomo
kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro
Floriano!... Leviĝu! Kaj — kuru! Aŭ mi cin..."

Kaj dume li etendis la manon, kvazaŭ li volus devigi iĉjon per
Kla vangofrapo.

Morte timigita Kiĉjo provas leviĝi; sed lia konsterniĝo estas
tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la
mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas:

"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro — mi — mi timas..."

"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallaŭtigante senvole la
ridon, "Ĉu eble proksimiĝas la uragano? Ankoraŭ ne falis eĉ
unu guto. Kaj antaŭ ol komenciĝos pluveti aŭ ventegi — ci
estos denove hejme. Aŭ ĉu ci timas fulmon — tondron?"

"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kiĉjo pli memkonscie.

"Kion do? Parolu!"

"Mi — mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Ĉu
ci ne povas paroli?"

"Jes!" certigas Kiĉjo. "Mi ne povas paroli — mi ne devas..."

"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?"

"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis
nun Kiĉjo malpli konsternita.

"Ah, tiu sensencaĵo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj,
kiu ĵus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.

"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencaĵo!" oponis Kiĉjo.
"La unuan fojon — eble... Sed mi — mi..."

Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:

"Antaŭ mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!"

"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.

"Ne, ne, sinjoro patro!" ĵuris Kiĉjo. "La vivanta Dio en la
ĉielo min vidas kaj aŭdas, ke..."

"Estas jam sufiĉe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis:
"Leviĝu!"

Kiĉjo obeis malkuraĝe kaj timeme ĉirkaŭrigardis.

"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro.

"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kiĉjo,
"jam antaŭhieraŭ rakonti..."

"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne
parolaĉu!" intermetis la sinjoro patro.

"Mi eliris," daŭrigis Kiĉjo ĉiam pli kuraĝe, "antaŭvespere
kun malgranda Emaĉjo[11] — kiam li estis ankoraŭ sana kiel
fiŝo — al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbaĵo..."

"Kaj tie vi petolis, ĉu ne vere?"

"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kiĉjo.

"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis ĉevalo
kaj Emaĉjo la rajdanto) kaj — poste ni kaptadis papilietojn
por li..."

"Kaj Emaĉjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la
tono de l' maldolĉa riproĉo.

"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kiĉjo. "Emaĉjo ne kuris.
Li sidis en la herbo antaŭ la kaplo kiel kokideto kaj sekvis
min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li
rigardis iel malgaje — eble ĉi tiel (dume Kiĉjo mallevis
la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de
Emaĉjo) — ke mi kompatis lin... La papilietoj ne ĝojigis
lin kiel alifoje, ĝis mi kaptis al li la papilion kun la
mortkapo... Kaj kiam mi montras ĝin al Emaĉjo, Emaĉjo ĝoje
eksaltis... Sed jen — mi ne scias, kiel kaj kial — li
montris per la maneto malantaŭen... Kiam mi turnis min — hu!
frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la
mano... En la densaĵo post la senarbaĵo — proksimume du cent
paŝojn de ni — staris nigra sinjorino kaj ĉi tiel (dume li
imitis la misterajn signojn) ŝi vokis nin per la signoj. Sed en
tiu ĉi momento en nia ĉasdomo komencis la hundoj boji, kaj la
nigra sinjorino malaperis..."

"Sed ĉi tion ci volis rakonti al mi jam antaŭhieraŭ!"
rimarkigis la sinjoro patro, kiu aŭskultis pacience.

"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi
havis halucinacion — aŭ ke la sentoj min trompis — aŭ kio
do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li
mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu
virinaĉo kolektanta sekajn branĉojn aŭ fungojn aŭ fragojn...
Sed tio ne povas esti! En la ĉirkaŭaĵo de nia ĉasdomo mi
neniam vidis iun virinaĉon... Kiam mi diris tion al sinjoro
Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkiĝi, Li diris,
ke — ironte denove en la arbaron — mi prenu kun mi iun
hundon..."

"Kaj ĉu ci konvinkiĝis?" intermetis la sinjoro patro preskaŭ
scivole.

"Jes, mi konvinkiĝis, mi konvinkiĝis!" certigis la knabaĉo
kun la mistera teruro.

"Kaj kiamaniere — mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro
patro.

"Ĉi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kiĉjo pli kuraĝe.
"Hieraŭ vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe
alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite,
mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon
antaŭ mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson — mi
tremis, kvazaŭ mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis
tiel, kiel antaŭhieraŭ kaj mi instigis Dianon kontraŭ la
nigra sinjorino..."

"Nu — kaj Diano?"

"Ĝi ekbojis kaj kvazaŭ furioza kuris al la densaĵo...
Sed antaŭ ol ĝi atingis la lokon, kie staris la nigra
sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove
malaperis..."

"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra
sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro.

"Vi eĉ ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo kun la
netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra
sinjorino en la densaĵo, mi staris proksimume cent kaj duonon
paŝojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densaĵo, ke
Diano ĝoje saltas kaj kuras ĉirkaŭ io. Post la momento ĝi
revenis al mi kaj flatis min, kvazaŭ ĝi estus trovinta iun
konaton en la arbaro."

"Aŭ neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam
aŭskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaŭ hieraŭ ci
havis halucinacion, kiel antaŭhieraŭ."

"Ho, ne, ne! sinjoro patro — eterna Dio min aŭdas kaj vidas,
ke mi parolas veron!" ĵuris Kiĉjo.

"Ne ĵuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsaĝulo, kial ci
prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senĉese vagas
libere kaj bojas preskaŭ neniun. Kial ci ne senĉenigis la
furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ĝoje ĉirkaŭ la nekonata
persono, se tiu estus efektive en la densaĵo."

Sed eĉ tiu ĉi kontraŭdiro ne embarasigis Kiĉjon.

"Eble, eble!" rimarkigis tiu ĉi ŝanceliĝe, sed tuj poste li
aldonis decide:

"Sed kredu, sinjoro patro, ke eĉ la furioza Nero ne farus
malbonon al la nigra sinjorino."

"Ĉu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?"

Tiun ĉi fojon Kiĉjo ne respondis la demandon rekte, sed iel
malrekte, dirante:

"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaŭ mi la
trian fojon."

"Sed laŭ kio ci juĝas, ke eĉ la furioza Nero ne difektus
ŝin?" insistis la sinjoro patro.

"Nu — mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante
videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi
memoras, sinjoro patro, ke hodiaŭ en la nokto ĉiuj tri hundoj
furioze bojis?... Ili vekis min... Mi leviĝis, por rigardi,
kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj
rigardas la korton — la luno estis post la nuboj — mi vidas
en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri
krucoj — sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la
momento ŝtelproksimiĝis tiu ombro al la posta pordeto en
la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon — la trian
fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed
mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaŭ ŝtoniĝinta kaj rigardis
la korton... La bojado de l' hundoj ĉesis — ankaŭ Nero, kiu
antaŭe minacis disŝiri la ĉenon — silentiĝis... Poste mi
vidis, ke la nigra sinjorino ŝtelproksimiĝis ĝis tien
ĉi — al tiu ĉi fenestro (dume montris Kiĉjo la grandan
fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la
ĉambro ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis
internen..."

La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke
fremdulo povu en la nokto ŝtelproksimiĝi en la korton kaj al
la fenestro — ĉar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj
la tria, plej furioza, estas ligita al la ĉeno apud la pordo,
tra kiu, laŭ la rakonto de Kiĉjo, la nigra sinjorino eniris la
korton. Sed malgraŭ tio tamen li demandis ankoraŭ Kiĉjon:

"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?"

"Nu — ŝi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka
certeco, "same, kiel ŝi estis aperinta — kiel ombro..."

Nur post tiu ĉi lasta eldiro la sinjoro patro tute
konvinkiĝis, ke ĉi tie estis ia optika trompo; aŭ ke Kiĉjo
havis ian halucinacion.

"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis
bonkore, "aŭ la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la
profunda dormo kaj en la dormemo ŝajnis al ci, kvazaŭ ci estus
vidanta —"

"Ho, ne, ne, sinjoro patro — eterna Dio vidas kaj aŭdas
min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kiĉjo kaj ripetis
la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaŭ mi jam trian
fojon — trian fojon —"

"Eh, sensencaĵoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis
la babilado de l' knabaĉo pri la optika trompo.

"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri
por vidi, kion faras sinjoro Floriano."

Kiĉjo, kiu rekonsciiĝis iom dum la interparolo, post tiu ĉi
ordono denove konsterniĝis.

"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro!..." li ekĝemis,
kunmetante denove la manojn.

"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj
preninte la knabaĉon je la mano, trenis lin al la fenestro,
rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de
tie ĉi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci
prenos kun ci la hundon, ĝi flarsentos la homon kaj — se ci
volas — ankaŭ la nigran sinjorinon je kvin cent paŝoj..."

"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontraŭdiris
ŝanceliĝe Kiĉjo esperante, ke la sinjoro patro tamen
moliĝos.

"Senĉenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro.

"Ne, ne, sinjoro patro!" ekĝemis konsternita Kiĉjo.
"Mi — mi..."

Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda
timo fine indignis la sinjoron patron.

"Sufiĉe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble
plu kontraŭstari. "En la momento estu post la pordo!"

Kiĉjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon,
ŝteliris timeme al la pordo.

"Kaj tie ĉi — prenu ĉi tiun ĉevaltukon!" diris la sinjoro
patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas."

Kiĉjo ŝtelirante revenis, prenis la ĉevaltukon, ĵetitan sur
la apogilo de la proksima seĝo, metis ĝin sur la kapon kaj
ŝtelirinte al la pordo, malfermis ĝin kaj klakante per la
dentoj eliris en la korton.

Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de
Kiĉjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion
faras la knabaĉo.

Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li
ekaŭdis la ektinton de la ĉeno, poste la ĝojan ekbojon kaj
fine la furiozan bojadon de granda hundo.

Juĝante laŭ tio, ke Kiĉjo plenumis lian ordonon, li kriis en
la mallumon:

"Tiel, Kiĉjo, tiel!"

Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kiĉjo jam
foriris kun la hundo, li kriis ankoraŭ unufoje:

"Kiĉjo! Kiĉjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru
renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!"

Kaj vidante ĉe la plej proksima ekfulmo, ke Kiĉjo plenumis
ankaŭ tiun ĉi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj
enprofundiĝinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis
la manon sur unu ĝia ekstremaĵo...

               *       *       *       *       *

La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da
minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo,
preskaŭ subite ĉesis interesi lin.

Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte
antaŭ si. Subite, levinte la kapon, li turnis ĝin al la
horloĝo.

"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Ĉiu sekundo fariĝas
minuto!" trakuris en lia cerbo.

En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaŭ de
malproksime estus alveturanta veturilo.

La sinjoro patro momenton streĉe aŭskultis kaj konvinkiĝinte,
ke la vento sole ekĝemegis, denove enprofundiĝis en la
pensojn.

Sur la vizaĝo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila
zorgemo.

"Bedaŭrinda, bedaŭrindega infano!" li diris mallaŭte. "Ĝi
kuŝas senmove — kvazaŭ ĝi dormus trankvile... Kaj dume...
Oh, kia pena leviĝado de la brusteto kaj kia malfacila,
fajfanta spirado!... — Ah, Dio, Dio — preskaŭ ŝajnas al
mi, ke ĝi kuŝas jam mortanta — en ridigeco..."

En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaŭ kelka
tempo estis ŝanceliĝe alveninta la dormema Kiĉjo, eksonis
surda sono, kvazaŭ iu en la mallumo singarde palpanta homo
estus kunpuŝiĝinta kun io.

La sinjoro patro klinita super la tablo, rektiĝis kaj
ekrigardis al la nomita pordo.

Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ĝin kaj demandis
en la mallumon:

"Kiu estas ĉi tie? Sinjoro Floriano, ĉu vi estas ĉi tie?"

Anstataŭ respondo eksonis la pene mallaŭtigata ekĝemo el la
malluma koridoro.

"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la
modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laŭ la
ekĝemo.

Kaj ne atendante la respondon li alpaŝis al la tablo, prenis de
ĝi la lampon kaj eklumigis la koridoron.

"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la
tero?"

Starigante la lampon sur la seĝon apud la pordo, li diris
mallaŭte:

"Atendu, atendu! Mi helpos vin!"

Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la
ĉambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira
voĉo, akcentiganta pene kelkajn
silabojn:

"Ah — mi dankas, sinjoro patro — estas jam bone... En
la mallumo iel mi sole ekŝanceliĝis..."

Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de
l' seĝo apud la pordo starigis ĝin denove sur la
tablon — eniris — ĝuste ŝanceleniris — el la koridoro
en la ĉambron viro ĉirkaŭe kvardekjara, malgracia, de
nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de
l' arbara adjunkto.

Lia dekstra vango kaj la ambaŭ manoj estis sangmakulitaj; la
vesto kaj la ĉapelo malpurigitaj de la koto, kvazaŭ ili estus
rulintaj en ĝi.

Se oni ne vidus laŭ lia mieno, ke li kaŝas doloron per ĉiuj
fortoj, oni povus juĝi, ke la homo estas tute ebria.

Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraŭ duone
turnita de li:

"Antaŭ la momento mi sendis Kiĉjon, sinjoro Floriano, al la
tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie ĉi!"

Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaŭrindan
situacion, li ekmiregis:

"Pro Dio, kio okazis? Ĉu vi..."

"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano,
kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro.
"Sinjoro doktoro — jam alveturas..."

"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la
zorgema ekmiro demandis:

"Sed kio okazis al vi?"

"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin
Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:

"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos ĉi tie. De la
roka balkono — ĉirkaŭe tri cent paŝojn de la tri krucoj — mi
ekvidis — tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimiĝantan
veturilon..."

"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?"

"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante
kelkajn silabojn, kvazaŭ por la klara el parolado mankus al li
la sufiĉa nombro da antaŭaj dentoj.

Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekŝanceliĝis.

"Vi ŝanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la
arbaristo.

"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro
Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da
vortoj:

"Sinjoro doktoro sendube..."

Ĉe tiuj ĉi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke
tiu ĉi ekvidis lian sangmakulitan vizaĝon kaj interrompis lian
parolon per la vortoj:

"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaŭ
sangmakulita..."

"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro
Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.

"Ĉu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo.

"Ne, ne!"

"Kio do okazis? Parolu!"

"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto
la sinjoro Floriano.

"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontraŭdiris la arbaristo.
"Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaŭ tiel
lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu
ankaŭ en la tuta mallumo..."

Tiel parolante li proponis per gesto al li la seĝon, mem
starante.

"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro
Floriano, sidiĝante pene sur la seĝon.

"Sed kiel — kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!"

"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano.

"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuraĝa —"

"De l' teruro kaj konsterniĝo mi perdis por la momento
la konscion!" konfesis la ŝajne kuraĝa arbara
adjunkto.

"De l' teruro kaj konsterniĝo?" ekmiris la arbaristo,
nekredante la propran aŭdsenton.

"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..."

"Kaj kia estas la kaŭzo?" demandis subite la arbaristo kun la
akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj — la teruro kaj la
konsterniĝo — ĉio tamen devis havi ian kaŭzon."

"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango
rigidiĝis ĉe tio al mi..."

Poste kvazaŭ konsiderante, ĉu konfesi ĉion aŭ ne li aldonis:

"Antaŭ mi, sinjoro arbaristo — kial mi ne dirus
tion — simile kiel antaŭ Kiĉjo — aperis la nigra
sinjorino..."

La efiko de tiuj ĉi vortoj estis tiel eksterordinara, ke
la arbaristo rigidiĝis, kvazaŭ oni estus komunikinta al li
raporton tute neatenditan.

"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla
severeco kaj maldolĉa riproĉo. "La viro, kiu kun mia mortinta
filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis ĉiujn
ĉirkaŭajn arbarojn, profundaĵojn kaj intermontojn — ĉu
ankaŭ vi kredas tian malsaĝan fabelon, kiel la malsaĝa
Kiĉjo?"

Sed eĉ tiu ĉi akra riproĉo ne detimigis la arbaran adjunkton.

"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la
tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo
per siaj propraj sentoj — konvinkiĝis."

"Kaj ĉu vi konvinkiĝis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj
kiamaniere, mi petas vin — kiamaniere?"

"Mi ĉion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson
la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la ŝtona balkono mi
ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis
konvinkiĝi ankoraŭ la trian fojon. Tenante la manplatojn super
la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie ĝi ĵus povus esti,
kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis,
du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon,
hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco
de du cent paŝoj tute klare, ke apud la meza kruco leviĝis
nigra staturo de l' virino kaj — kiu etendis la manojn..."

"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontraŭstaras la arbaristo
kun la glacia trankvilo. "Ĉu vi ne havis hundojn?"

"Mi havis Dianon kaj Vulkanon — ambaŭ ligitajn al unu rimeno.
Kaj mi konfesas — la ambaŭ hundoj jam antaŭ la momento
flarsentis ion..."

"Kaj ĉu vi instigis ilin kontraŭ la teruriga fantomo por
konvinkiĝi, ĉu tio ne estas simpla halucinacio?"

"Mi ne instigis ilin..."

"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentiĝo la arbaristo.

Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:

"La hundoj elŝiris sin el mia mano..."

"Nu, kio okazis?"

"Kaj furioze bojante ili kvazaŭ vetkuris al la tri krucoj..."

"Kaj kio poste?"

"Ĉirkaŭe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano
konfesi la ĉefan kaŭzon de sia konsterniĝo. "Mi aŭdis sole
la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la
bojado moderiĝis kaj post la momento tute ĉesis. Kaj kiam
poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la
meza kruco duone leviĝintan, malluman staturon de l' virino kaj
apud ŝiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaŭ hundojn. Kaj
nur en tiu ĉi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte,
kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densaĵon en la
profundaĵo sub la roko."

"Kaj kion faris la hundoj? Ĉu ili restis apud la tri krucoj?"
demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ, kiam la sinjoro
Floriano finis sian simplan rakonton.

"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciiĝis," respondis la
adjunkto, "mi aŭdis ilin vagi ĉirkaŭ mi. Mi ekfajfis — kaj
ambaŭ alkuris al mi..."

"Kaj ĉu vi ne iris poste al la tri krucoj?"

"Mi eĉ ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De
la teruro mi estis preskaŭ sen konscio kaj tiel vundita falinte
de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la
ĉasdomon kaj falis ankoraŭ en la malluma koridoro."

"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore
respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis feliĉe — al io
saĝa."

"Kion vi pensas, sinjoro patro?"

"Se vi tuj sekvus la ambaŭ hundojn al la tri krucoj, vi
konvinkiĝus tute certe, ke tio — kio ŝajnis al vi malluma
staturo virina — estis sole simpla halucinacio. Kion vi
pensas?"

Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine
la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.

"Estas eble!" estis ĉio, kion li diris en la tono de l' homo
duone konvinkita.

"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis
zorgeme:

"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj
kuŝiĝu! — Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kiĉjo, kiam li
ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento
kaj faros, kio estos necesa."

La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al
li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono
de l' bonkora intimeco:

"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!"

               *       *       *       *       *

La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto,
alproksimiĝis ŝtelirante al la tablo kaj stariginte sur ĝin
la lampon, enprofundiĝis en la pensojn.

En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda
rilato kun la alveturo de la kuracisto.

Unue li ekpensis, ke fine proksimiĝas la decida momento,
kiam li sciiĝos pri la malsano de l' infano, ĉu ĝi estas
resanigebla aŭ ne.

Kaj mirinde.

Antaŭ la momento li deziris ankoraŭ, ke la kuracisto estu jam
ĉi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion — sed
nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da paŝoj de la
domo, ŝajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne
la konsolanto, sed la demono, kiu ŝanĝos la doloran, sed tamen
ankoraŭ esperdonan, kvankam ŝajne, malcertecon per unu vorto,
per unu gesto en la neniigeblan senesperon.

Dume preskaŭ senvole li ŝteleniris en la malantaŭon kaj de la
interspaco de kelke da paŝoj rigardis la infanon kuŝantan sur
la lito kaj kvazaŭ jam mortantan.

"Sed kial — kial mi estas tiel alligita al tiu ĉi kreitaĵo?"
li ekpensis. "Kio estas por mi tiu ĉi bedaŭrinda, apenaŭ
kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataŭ
la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu
tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo
estis ne sole bonega filo, sed ankaŭ mia bonega amiko — kaj
super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis eĉ unu
larmon?...

Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremiĝis eĉ unufoje ĉe la
plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris
kun la nuba obstino kaj la maldolĉe dolora rezignacio apud la
kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraŭe ke ĉe la
simpla ekpenso pri la suferanta nepo ŝajnas al mi, kvazaŭ jam
jam la larmo eniĝas en mian okulon?..."

Li turnis sin rapide de la lito kaj ŝtelirante denove al la
tablo en la antaŭo li meditis:

"Sed tiaj estas preskaŭ ĉiuj homoj," li ekpensis. "Nian
spiritan staton aŭ la humoron ni scias kompreni almenaŭ
malklare, sed la ĉefa kaj propra kaŭzo tamen restas por
ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj
mi kune ĝuis ĉiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi
vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj.
Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun ĉi lastan
kreitaĵeton, vere — mi ne scias..."

En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.

Ekstere, aŭ en la korto aŭ antaŭ la korto, eksonis ekkrio,
kvazaŭ iu terurigite kaj konsternite krius helpon.

La arbaristo streĉe aŭskultis kaj kiam post kelke da sekundoj
la ekkrio ripetiĝis, li ekpensis, ke eble Kiĉjo krias.

Rapide li alpaŝis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.

Kaj ankaŭ kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn
postesignojn de Kiĉjo.

Sed jen subite malfermiĝis la pordo, kaj en la ĉambron enkuris
Kiĉjo — kun la malseka ĉevaltuko sur la kapo kaj la mieno de
nesuperebla teruro.

Tremante per la tuta korpo li rigardis ĉirkaŭ si.

"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la
arbaristo.

"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro — sinjoro patro..."
tremante parolis Kiĉjo; sed li tuj haltis vidigante mortan
timemon.

"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimiĝinte
je kelke da paŝoj al la knabaĉo.

"Ah, sinjoro patro —" balbutis Kiĉjo tremante, "apud la tri
krucoj — mi — mi — bedaŭrinda Nero — oh!"

Post ĉi tiuj vortoj li falis kvazaŭ senkonscie teren; sed tuj
poste li denove leviĝis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun
li ne estis ferminta, en la mallumon.

En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis
aŭdata la ekbojo de l' hundo.

"Nero estas proksimume cent paŝojn de la ĉasdomo. Mi rekonas
ĝin laŭ la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do
balbutas?"

Kaj imperative li aldonis:

"Almenaŭ fermu la pordon!"

"Fermu — fermu!" balbutis Kiĉjo, klakante per la dentoj kaj
ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li ne estus kompreninta.

La arbaristo alpaŝis mem al la pordo kaj kolere ferminte ĝin
ekrigardis kun la nuba severeco Kiĉjon, kiu etendante la manojn
balbutis ian sensencaĵon.

Poste svinginte kolere la manon, mallaŭtigite sed kategorie li
ordonis:

"Nun parolu! Aŭ —"

Kiĉjo cedis kaj eligis la okulojn.

"Ĉu denove — la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la
arbaristo.

Kiĉjo — klakante per la dentoj — senparole jesis per la
kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:

"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."

"Nu, kion?"

"Kiam mi estis proksimume cent paŝojn de la tri krucoj,"
daŭrigis Kiĉjo, "ekfulmis neatendite kaj — la nigra
sinjorino aperis — ĵus apud la meza kruco —"

"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per
kelkaj saltoj ĝi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis
flati ŝin" — raportis Kiĉjo kaj tremante aldonis

"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."

"Kaj ĉu ci forkuris?" ekridis la arbaristo.

Kiĉjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de
l' konsterniĝo aldonis:

"Kaj kiam mi min turnis preskaŭ apud la ĉasdomo, mi vidis, ke
la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..."

"Ĉu vi freneziĝis ambaŭ? Ci kaj la sinjoro Floriano —"
rimarkigis kolere la arbaristo.

"Ĉu sinjoro Floriano — ankaŭ —?" demandis Kiĉjo mirigite.

En tiu momento estis aŭdata de ekstere la malklara bruo de
l' proksimiĝanta veturilo, kio igis la arbariston fari la
konforman ordonon.

"Estas jam sufiĉe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj;
por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton —."

Kiĉjo denove vidigante la konsterniĝon haltis kvazaŭ
konfuzita.

"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun
plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:

"La pordon lasu malfermita!"

Nur poste Kiĉjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en
la korto.

La arbaristo poste alpaŝis al la sojlo de l' malfermita pordo
kaj rigardante la mallumon li demandis:

"Nu, kio? Ĉu estas iu tie ĉi?"

"Nenie — neniu!" respondis Kiĉjo per timigita voĉo el la
mallumo.

"Nu, ci vidas — ke tio estis denove simpla halucinacio!"
trankviligis Kiĉjon la arbaristo. "Ĉu ci ne aŭdas, ke Nero
vagas ie apud la pordo?"

Kiĉjo ekfajfis, kaj poste estis aŭdataj la kurado kaj la
tintado de l' ĉeno.

"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ĝi, ĝis kiam la
sinjoro doktoro estos enirinta en la ĉambron. Poste lasu Neron
vagi denove libere kaj revenu ĉi tien — ĉu ci komprenas?"

"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo duonlaŭte,
okupante sin ekstere per Nero.

Preskaŭ en la sama momento silentiĝis ankaŭ la malklara bruo
de l' alveturanta veturilo. Laŭ ĉio la avizita kaleŝo kun la
kuracisto enveturis en la korton kaj haltis...

               *       *       *       *       *

La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto,
aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la
koridoron renkonte al la kuracisto.

Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto,
akompanata de la koĉero en malseka mantelo.

"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo — se mi memoras, sinjoro
Podhradský[12]..." diris la kuracisto enirante.

"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo
starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la
koridoron antaŭ la alveninto.

"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la koĉero. "Ne
maljungu la ĉevalojn — sendube ni tuj denove forveturos."

"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos
en la veturilejon antaŭ la ĉasdomo, por ke la ĉevaloj estu
ŝirmitaj kontraŭ la pluvo."

La koĉero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seĝon
kaj malproksimiĝis senparole.

Antaŭ lia foriro alvokis la arbaristo Kiĉjon, kiu laŭ ĉio
spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel
angilo en la ĉambron, fermis la pordon, riverencis antaŭ la
kuracisto laŭ la signo de l' arbaristo kaj foriris post la
koĉero.

La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza,
preskaŭ malĝoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia
ajn intereso.

"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li
estis sola kun la kuracisto, "ĉar en tiel maloportuna tempo kaj
dum tiel malbela vetero —"

"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj
estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablaĵoj. Unue mi devas
peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, ĉar mi ne forveturis
tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj
samtempe danĝera operacio, per kiu estis savita la vivo —"

Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la
demando:

"Sed kie estas la paciento?"

Alpaŝinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia
trankvilo:

"Sendube la difterito..."

"Sed sen la febro, sinjoro doktoro —" aldonis la arbaristo,
ŝtelirante maltrankvile post la kuracisto.

"Jes — sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble
ankaŭ anĝino... Nu, ni vidos!"

"Vi eĉ ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita
de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto.

"Kiamaniere, mi petas?"

"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke
mi havas antaŭ mi iun sentaŭgulon..."

"Kompreneble — tian impreson faras ĉiam la sinjoro Floriano
en la unuaj momentoj."

"Sed en kelke da minutoj mi konvinkiĝis," daŭrigis la
kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la
simptomojn de l' malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj
rekonis difteriton aŭ anĝinon."

"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la
solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko.
La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la
longaj vintraj vesperoj preskaŭ tia diligenta, persistema kaj
pasia leganto, kia estis mia filo."

"Nu, ni vidos, ĉu via diagnozo estis ĝusta!" rimarkigis
malvarme la kuracisto, alpaŝis poste al la infanlito, rigardis
esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj kliniĝinte super
ĝi esplore aŭskultis.

"La diagnozo estis ĝusta," li raportis post la mallonga paŭzo.
"La tuta faringo estas brulumita — la spiro interrompe
fajfanta — la pulso malforta —"

"Kaj ĉu oni povas esperi — sinjoro doktoro —?" demandis la
arbaristo kun la plej dolora mieno.

La kuracisto denove levis la ŝultrojn.

"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis
poste la kuracisto, "mi ne havas la kaŭzon kaŝi antaŭ vi la
eblan katastrofon; la infano estas jam preskaŭ senĉese sen
konscio..."

"Pro la kompato de Dio!" ekĝemis Podhradský atakata de la
doloro.

"Sed tamen oni povas esperi, ĝis la spiro ne ĉesos tute,"
rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan
medikamenton — la plej fortan!"

La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la
manojn.

"Ni ne devas plu prokrasti eĉ unu momenton!" rimarkigis la
kuracisto, poste rapide aliris al la seĝo en la antaŭon,
sur kiun la koĉero estis metinta la mankofreton, malfermis
ĝin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la
infanlito.

Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:

"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ĝenerala
incito de jam senfortigita organismo liberigi la traĥeon de la
sufokanta muko, tiam restos sole — la operacio..."

"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaŭ li ne estus
kompreninta la sencon de l' vorto.

"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban
malsanulejon —" aldonis la kuracisto.

"Ol permesi la infanon kripligi por ĉiam —" intermetis la
arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne — neniam!"

La kuracisto levis la ŝultrojn.

"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi
sincere la veron — la stato de l' infano estas plenmezure
kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaŭ la lasta
rimedo ŝajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al
ni sub la tranĉilo."

"Kion do fari?" ekĝemis malespere la maljunulo.

"Ĉar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis,"
ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita
ŝanĝo estas ĉiam atendebla, restas nenio alia, ol — atendi
trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo.
Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ĝia neniigebla sorto
kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaŭ al la katastrofo!..."

"Oh!" ekĝemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj
ekŝanceliĝis.

La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li
diris:

"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie ĉi ankoraŭ
kelkan tempon, por ke mi konvinkiĝu pri la efiko de la lasta
medikamento. Se la efiko ne venos aŭ se ne aperos almenaŭ
ĝiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute
vana."

Dume la ambaŭ interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la
uragano fariĝas ĉiam pli furioza.

Fulmoj kaj tondrado alternis ĉiam pli rapide kaj pli forte.
Iafoje ankaŭ la forta ventego alpremiĝis al la fenestroj kaj
la forta pluvego vipis ilin kvazaŭ hajlo.

Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo
fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ĝin.

Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris:

"Kontraŭ la sensenta naturo estas nenia rimedo — kaj
plej malmulte imponas al la naturo la doloro, eĉ la plej
malespera... Ni ĉiuj estas sub ĝia potenco —"

"Jes, kompreneble — ĉiuj!" intermetis maldolĉe la doktoro.
"Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..."

"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo.

Dume la kuracisto sidiĝis en la apogseĝon, turninte la dorson
al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan
fenestron al la korto.

Ankaŭ la arbaristo ekiris senparole, sed ŝanceliĝe al la
tablo kaj sidiĝis en la seĝon rekte kontraŭ la doktoro tiel,
ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro.

Momenton daŭris la turmenta silentado.

Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli:

"La ĉirkaŭaĵo estas ĉarmoriĉa. Mi estis ankoraŭ neniam ĉi
tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesufiĉe
fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzaĝon, mi devis konfesi, ke
mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzaĝon kiel
veran paradizon..."

"Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse
rigardante la pordon kondukantan al la koridoro.

"Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta aŭtuno li estis
ĉi tie — invitita al la ĉaso — kaj li rakontis —"

Dum ĉi tiu parolo aperis Kiĉjo, kiun la arbaristo jam
antaŭe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de
l' kuracisto.

Podhradský leviĝinte faris simplan signon per la mano, kaj
la knabaĉo denove malaperis. Aŭdinte parton de la parolo de
l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaŭ
senpense:

"Jes — la ĉasoj!..."

Kaj nur post mallonga paŭzo, enprofundiĝinte malrapide en la
plej karan elementon, li daŭrigis ĉiam pli vigle:

"Iam — antaŭ proksimume dudek aŭ ankoraŭ pli multe da
jaroj, oni aranĝis ĉasojn ĉi tie preskaŭ ĉiujare. Sed de
tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo,
nia solejo estis ĉiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis
la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta
sinjoro princo volis simple nuligi tiun ĉi nian ĉasdomon...
La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto
donas ĉi tie preskaŭ nenian profiton... Sed konsiderinte, ke
la ĉasdomo estas kvazaŭ hereda, en kiu mia avo kaj la patro
dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie
ankaŭ mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia
testamento, ke nia ĉasdomo restu al ni ĝis la tuta elmorto.
Kompreneble oni plu ne pensis pri la ĉasoj en nia ĉirkaŭaĵo
preskaŭ dum dudek jaroj ĝis la pasinta jaro, kiam jam la juna
sinjoro princo invitis ĉi tien kelkajn gastojn por kelke da
tagoj, kiuj ĉiutage alveturadis al ni. Sed tio malplaĉis kaj
tiel lacigis ilin, ke la pasintaj ĉasoj de niaj grandsinjoroj
en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..."

En tiu momento eniris Kiĉjo, alportante glasojn kaj du botelojn
da vino.

"Bone, Kiĉjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre — ĉu
ci komprenas? Se ni bezonus ion —"

Kiĉjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la
glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis.

"Sed krom la ĉirkaŭaĵo, la pejzaĝo," li komencis, "vi
havas ĉi tie, sinjoro arbaristo," — kaj li kontente
ĉirkaŭrigardis — "ankaŭ aliajn enviindajn angulojn..."

"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la
arbaristo. "Ĉio, kion vi vidas ĉi tie, estas preskaŭ
senŝanĝe tia, kia ĝi estis dum la ses, ĵus pasintaj jaroj,
sed la spirito de l' paco, plezuro kaj feliĉo —," dume lia
voĉo dolore ektremis — "subite elmigris de tie ĉi."

"Ĉu antaŭe ne estis tiel?" intermetis la doktoro.

"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskiĝis ĉi tie.
Perdinte baldaŭ la patrinon, mi estis edukata preskaŭ en la
plena disiĝo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne
miros, ke mi eksopiris la ŝanĝon kaj la mondon nek tiam,
kiam mi edziĝis, nek tiam, kiam al mi naskiĝis la filo. Kaj
ankoraŭ malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi
restis tute sola kun la kelkmonata infano..."

"Kaj ĝisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo
eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaŭ tiujn
de l' avo. Ĉar la malsana knabo estas sendube la infano —"

"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga
paŭzo li diris:

"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke eĉ la propra infano ne estis
por mi en la infaneco tio, kio fariĝis por mi la nepo."

La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la
kontraŭa granda fenestro kaj antaŭ ĝi ekvidis ion, kio
mirigis lin, ŝanĝis subite la interparolon.

"Permesu, sinjoro arbaristo — ĉu estas iu en la korto?" li
demandis vigle.

"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco
allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas
laŭ ĉio ĉe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaŭ
kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo,
la plej furioza, kiu estas senĉese alligita, estas ĵus
senĉenigita kaj kuŝas aŭ en la budo aŭ kuras en la korto...
Kaj ankaŭ, se ĝi ne estus senĉenigita..."

"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis,
ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ekvidinta momente homan vizaĝon
en la maldekstra angulo de l' fenestro."

Post pli longa, preskaŭ turmenta silentado penis la doktoro
rekomenci la interparolon.

"Laŭ ĉio, pri kio vi ĵus parolis, sinjoro Podhradský," li
diris, "ŝajnas al mi, ke ankaŭ en via vivo kelkaj momentoj
estis tamen maldolĉaj kaj eble doloraj."

"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de
l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena
trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki
mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto."

Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolĉa ekscito:

"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..."

"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda
intereso.

"Mi edukis ĝin mem..." daŭrigis la arbaristo. "Ĝi estis
edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen
la virina societo. Estas vere — ĝi fariĝis viro, ĉe kiu
oni povis nenion kritiki — la viro sincera, honesta, sufiĉe
klera — la viro posedanta profundan kaj perfektan senton
por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro — en
unu rilato simila al mi: — la viro, ne amanta la mondon kaj
kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda paŭzo, kiam li
vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan
vivon..."

"Ĉio ĉi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je
nenio!" kontraŭdiris la kuracisto.

"Mi mem juĝis ankaŭ tiel, ĝis alvenis la momento, kiam mi
konvinkiĝis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta
mian propran infanon... Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi
ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aŭ simila sorto, kiu
trafis mian filon, atendas ankaŭ mian bedaŭrindan nepon..."

"Kia sorto, mi vin petas?"

"Ke ĝi estos kaj devos esti," aldonis maldolĉe la arbaristo,
"edukita kiel mia filo — sen la patrino..."

"Ĝi estas orfo?"

"Jes — la orfo —," certigis Podhradský kun la mistera
akcento kaj eksilentis.

"Sed ĉio ĉe vi atestas, ke ankoraŭ antaŭ ne longe regis ĉi
tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto.

"Jes — antaŭ ne longe...," certigis la arbaristo vidigante
tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron
kaj eksentas preskaŭ la honton. "Sed por mi kaj por la infano
ŝi estas malviva — por ĉiam..."

"Ŝi do ne mortis?" demandis la kuracisto.

"Ŝi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo,
kvazaŭ li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kaŭzo
ŝi forlasis la edzon kaj la infanon —"

Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia
ekscito:

"Ah, sinjoro doktoro! En ĉi tiu solejo mi vivas de la plej
frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la
ĉarme romantika pejzaĝo, kiu ravas ĉiun, kiu unuafoje alvenas
ĉi tien, fariĝis por mi tute ordinara. Entute la trankvila
kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaŭ siajn ombrojn: la
senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj
vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia
filo ne eksopiris la mondon kaj ĝian vivoturnon. Ni kutimis al
la malĝojoj de la solejo kaj — kredu — ni ekpensis neniam,
ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia ĵus ĝi estas...
Sed antaŭ kelke da jaroj okaze konatiĝis mia filo en Praha,
kiam li traktis tie aferojn tuŝantaj la arbardistrikton, kun
la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam
mia filo enkondukis ŝin en la ĉasdomon kiel sian edzinon. Mia
rigardo kun la ekmiro fiksis sur ŝi. Mi estis konvinkita, ke
mia filo ne povis pli bone elekti —"

"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro.

"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontraŭdiris la arbaristo kun la
konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estaĵo tute
anĝela... En kelke da tagoj ŝanĝiĝis la trankvila, malĝoja
kaj iafoje eĉ senviviganta angulo nia en veran paradizon de
l' silenta, dolĉa plezuro... Malgraŭ sia juneco Evelino egalis
al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Ŝi sciis
fari tion, pri kio antaŭe en nia solejo ni eĉ ne sonĝis.
Ŝia edukiteco estis ekzempla kaj neniel ŝanĝiĝis. La libro
estis ŝia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaŭ la
mondon... Ŝi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn
vojaĝojn tra Eŭropo; unuvorte —"

"Laŭ ĉio ŝajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via
solejo tamen ŝi eksopiris..."

"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino,
floranta en la freŝa forto de la vivo kaj kutiminta al la
ekscitanta vivoturno grandurba, pli aŭ malpli frue eksopiros
tamen la atmosferon, en kiu ŝi estis pasiginta sian junecon.
Sed dum ĉiuj ses jaroj mi ne rimarkis eĉ unu simptomon de tiu
speco. Evelino ĝis la momento, kiam mi vidis ŝin en la lasta
tago de l' pasintaj ĉasoj antaŭvespere lastan fojon foriri
malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis freŝa,
senzorga kaj gaja, entute tia, kia ŝi aperis unuan fojon en nia
solejo..."

"Eble okazis ia malpaco kun la edzo —"

La arbaristo kontraŭdiris:

"La filo estus almenaŭ skizinta al mi sian konjekton — eĉ
ankaŭ tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone aŭ necese
sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaŭ por li mem ĉio
restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis ĝis la
lasta momento, kiun ŝi pasigis en nia solejo sub nia tegmento
kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia ŝi estis bonega
edzino kaj patrino. Ŝi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj
arde —"

"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "ŝajnas al mi, ke via
bofilino nur ŝajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive ŝi
sciis bonege hipokriti..."

"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaŭ pasie. "Evelino
hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro —"

Poste li stariĝis rapide, alpaŝis al la muro, sur kiu pendis
granda portreto de la filo kaj sub ĝi fotografaĵo de la
sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografaĵon de la muro li
revenis al la tablo kaj donante la fotografaĵon al la doktoro
li parolis kun la entuziasmo de l' junulo:

"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun ĉi vizaĝon kaj diru
mem — ĉu la vizaĝo estus kapabla hipokriti?!"

La doktoro prenis la fotografaĵon kaj nerigardinte ĝin
ankoraŭ, li rimarkigis:

"La homa vizaĝo kaj precipe la fotografaĵo de l' homa vizaĝo
ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli
la spegulo de l' animo kaj ĝiaj kapabloj kaj ecoj. La fama
fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla
eraro de la scienco."

"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaŭ mi mem
nenion deduktas el tiu ĉi pseŭdoscienco. Sed se post tio, kion
laŭ la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos ŝian
portreton, vi devos konfesi, ke ŝia mieno estas en la absoluta
harmonio kun la ĝenerala karakterizaĵo. Ĉi tie do la teorio
de l' pseŭdoscienco de Lavater valoras iel escepte."

"Ĉu vi pensas tiel?" kontraŭdiris la doktoro nekredante.

Nur poste li ekrigardis la fotografaĵon, tenante ĝin
malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.

"Efektive — tio estas ĉarma vizaĝo — plena de sorĉo,
mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de
l' modere surprizita nekredemulo. "Vere — preskaŭ mi estas
konvinkita pri la vereco de viaj vortoj."

Sed subite, kvazaŭ li estus rememoriginta sin pri io grava, li
rapide demandis:

"Permesu, mi petas! Antaŭ kiom da jaroj estis farita, tiu ĉi
fotografaĵo?"

"Mi pensas, antaŭ sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo.

"Vere, ĝi estas jam iom senkoloriĝinta!" konsentas la
kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaŭ la vizaĝo ŝajnas
al mi konataj..."

"Eble, ke iam antaŭ kelke da jaroj ie vi vidis ŝin!" allasis
la arbaristo. "Eble en Praha, kie ŝi vivis de sia plej frua
infaneco. Ŝia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper...
Ŝia patro mortis antaŭ dek jaroj, kiel altranga oficisto en
pensio; la patrino mortis antaŭ unu jaro... Estas eble, ke —"

"Ne, ne!" kontraŭstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse
la fotografaĵon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis ŝin antaŭ
kelke da jaroj. Ŝiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone
kaj ankaŭ mi ne memoras ŝian nasknomon. Unuvorte... via
sinjorino bofilino, kiel ŝi estas figurita ĉi tie, estas al mi
tute nekonata. Sed kiam mi rigardas ŝian portreton, ŝajnas al
mi, pli ĝuste, mi estas preskaŭ konvinkita, kvazaŭ antaŭ ne
longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al ŝi..."

"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro — kie?" demandis ekstreme
scivole la arbaristo.

"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito,
levinte la ŝultrojn kaj metante la fotografaĵon sur la
tablon. "Eble, ke mi vidis ŝin en Praha antaŭ kelke da tagoj,
kiam mi estis devigita pro la urĝa kaj samtempe tiel dolora
afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta
maldolĉa rezignacio mi havis atenton preskaŭ por nenio."

"Ĉu ankaŭ vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo?
Kaj antaŭ ne longe — antaŭ kelke da tagoj — vi diras?"
demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la voĉo
de l' kuracisto ektremis de la kortuŝo dum la lastaj vortoj.

"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?"
ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje
neatendite ŝanĝas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj
sensente, ke la sango rigidiĝas ankaŭ al la plej malvarmsangaj
el ni..."

Sed subite la doktoro salte leviĝis kaj per la tute ŝanĝita
voĉo, allasanta nenian kontraŭstaron, diris:

"Sed tiun ĉi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas
en la korto kaj rigardis tra la fenestro..."

Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský.

"Ĉi tie, sinjoro arbaristo —" dume li montris la maldekstran
angulon de la fenestro — "aperis la homa vizaĝo kaj ĝi tuj
malaperis..."

Podhradský, kiu ankaŭ leviĝis kaj proksimiĝis malrapide al
la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:

"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla.
Cetere — ni povas ja konvinkiĝi — tute konvinkiĝi!" li
aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de
la kuracisto kaj rapide direktiĝis al la pordo kondukanta
al la koridoro.

Malferminte iom la pordon li ekkriis:

"Kiĉjo!"

"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre
agrabla soprano de Kiĉjo.

"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas
Nero?"

"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la
koridoro.

"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?"

"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste
ĉe li en la ĉambro!" respondis Kiĉjo. "Poste mi prenis ilin
al mi kaj nun ili estas ĉe mi."

"Tuj enlasu ilin en la korton, ĉu ci komprenas?" ordonis
Podhradský kaj faris kelke da paŝoj de l' malfermita pordo.

"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga
paŭzo ekkriis Kiĉjo: "Estas farite! Ambaŭ estas jam en la
korto."

Tuj poste aperis Kiĉjo antaŭ la sojlo de la pordo.

"Ĉu vi ankoraŭ ion deziras, sinjoro patro?"

"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin
pri sia adjunkto, li aldonis:

"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj ĉu
li deziras ion! Tiel — kaj fermu!"

La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste
turnis sin al la doktoro:

"Ĉu vi aŭdas?"

"Kion mi aŭdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas
Podhradský per sia demando.

"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto,
precipe iu fremdulo — la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus
lin per furioza bojado."

"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita.

"Cetere — ni povas konvinkiĝi ankoraŭ alimaniere..." aldonis
la arbaristo.

Rapide li alpaŝis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte
skurĝon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson
li tenis, por ke la ventego ne eligu ĝin.

Modera trablovo turnis sin en la ĉambro: la pordo en la mano de
Podhradský ekskuiĝis.

"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la
doktoro.

En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la ĉambro
turnis sin malvarma spiro de la vento.

Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis
la skurĝon kaj poste ekkriis per mallaŭtigata voĉo:

"Nero!"

Cedinte rapide en la ĉambron li brue fermis la pordon, dirante
al la doktoro:

"Nero jam kuras!"

Kaj efektive preskaŭ en la sama momento estis aŭdata post la
pordo la flaranta ekbojo de la hundo:

"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!"
rimarkigis la kuracisto, sidiĝante sur la saman lokon, kie li
estis sidinta...

Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.

Ambaŭ trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis
la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:

"Ĉu vi ne aludis, sinjoro doktoro — en via parolo iun
malfeliĉon, kiu vin trafis?"

Tiu demando preskaŭ dolore tuŝis la doktoron.

"Ah, sinjoro arbaristo — estas pli bone ne rememori!" li
diris venkante la subitan kortuŝon. "Ni kuracistoj, kiuj estas
preskaŭ ĉiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraŭ la
neniigeblaj leĝoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la
brutala naturo. Ni akceptas ĉiun ĝian baton, kiun ĝi donas al
ni, kun pli aŭ malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas
eble, sole unu rimedon — ni evitas la rememorojn."

"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj,"
kontraŭdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon,
kiun li amis kaj perdis por ĉiam, preskaŭ senĉese antaŭ
si. Kiam homon skuas la bedaŭro, doloro, honto kaj kolero;
kiam ĉiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus
aŭ per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aŭ
iniciatintinon de sia malfeliĉo — se ili aperus antaŭ li?"

La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la
doktoron, ke li sidas kontraŭ la viro pasiema, kiun ne estas
konsilinde inciti.

Li diris do iel rezerve:

"Sed permesu! Post ĉio, kion vi diris al mi pri via sinjorino
bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi
fariĝis tiel kolera kontraŭ ŝi, kiel vi ĵus diras, kaj
kiamaniere rajte fariĝis kolera kontraŭ ŝi eble ankaŭ ŝia
edzo, via filo..."

"Vi konjektas," intermetis maldolĉe la arbaristo, "ke mia
spirita stato ne estas rajtigita...?"

"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La
familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis ĉe vi, estas en
la mondo kaj estis ankaŭ aliloke neniam maloftaj. La geedzoj
koleras — iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aŭ ekrigardo — kaj
se iliaj karakteroj estas flamiĝemaj aŭ fine pasiemaj, estas
aŭ la tempa disiĝo aŭ la daŭra disiro tute naturaj. Sed
kiam la ondiĝinta sango silentiĝas kaj ekregas la malvarma
prudento, sekvas en naŭdek okazoj el cent la repaciĝo."

"Sed mia filo ne povas plu repaciĝi!" kontraŭdiris la
arbaristo kun la dolora maldolĉo.

"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do
almenaŭ pli malfrue. La espero pri la repaciĝo estas ĉiam
ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila
al vi almenaŭ en la ĉefaj principoj de l' karaktero, estas ne
eble, ke li siatempe ne pardonu —"

"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li
amis Evelinon preskaŭ freneze."

"Tiom pli ebla estas la espero pri la repaciĝo!" opinias la
doktoro. "Ĉar ami en la vera senco de l' vorto estas ĝuste
nenio alia, ol ĉion forgesi, ĉion pardoni..."

"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj
kun la senmezura maldolĉo li aldonis:

"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas
mortinta!"

"Mortinta?" rediris subite en la ŝanĝita tono la kuracisto.

"Li penis kiel viro neniigi siajn malĝojon, bedaŭron kaj
senmezuran doloron!" daŭrigis la malfeliĉa patro. "Dum tri
monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj eĉ ne
plendis per unu vorto. Ĝis fine — en la lasta kristnaska
antaŭvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan
abieton — per unu ekpafo de la revolvero..."

Post tiuj ĉi vortoj la arbaristo salte leviĝis, trairis
la ĉambron kaj haltinte apud la tablo antaŭ la fenestro
rigardanta la korton, li daŭrigis:

"Kiam ni finis la vespermanĝon kaj la infano ekdormis, sidiĝis
mia filo ĉi tien apud tiu ĉi tablo kaj longe, longe rigardis
senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis
vidi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo
iomete ekmoviĝis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia
kapo falis sur ambaŭ manojn, sur la tablon kaj en kelke da
momentoj disfluis la sango sur la tablo..."

"Nur nun mi komprenas la kuneligon de ĉio," rimarkigis la
doktoro kompate. "Kaj kredu —"

Li ne finis la parolon.

Podhradský, rekonsciiĝinte iom, sed estante ankoraŭ dolore
kortuŝita, interrompis lin:

"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano eĉ ne vekiĝis post
la ekpafo — kaj la sango, la sango restis ĉi tie... Mi ne
permesis, ke ĝi estu forlavita... Tiu sango —" la ceterajn
vortojn li parolis kun pasia doloro — "tiu sango rememorigu
min ĝis la lasta momento de mia vivo pri la ĉarma furio, kiu
kaŭzis la memvolan morton de mia filo!..."

"Bedaŭrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la
plej doloran kortuŝon.

"Pardonu," li aldonis, "ĉar mi havas nek por vi, nek por
mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas
frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu
do, ke ankaŭ mi mem —"

"Ĉu vi ankaŭ —?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo,
sinjoro arbaristo, mortis antaŭ duonjaro," respondis interrompe
la gasto, "kaj mia filo antaŭ kelke da tagoj... Mia filo,
leĝosciencisto kaj leŭtenanto en la rezervo, knabo sanega,
ankaŭ memmortigis sin. Li sin venenis."

"Kaj la kaŭzo — la motivo?" insistis la arbaristo kun la
kompata intereso.

La doktoro, levinte la ŝultrojn, respondis: "Se via filo
estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la
societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj
entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aĝaj
fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj.
Li fariĝis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte
iu sopiris tiel varme, tiel arde eĉ pasie, eluzi la vivon en
ĉiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la
plezuro kaj volupto, sed ankaŭ en la serioza, konscienca kaj
pena laboro..."

"Laŭ tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis ĉe via filo
neniaj gravaj motivoj al la disreviĝo je la vivo?"

"Ĝenerale dirite — estis neniaj motivoj..."

"Kaj tamen li malesperis."

"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj,
kiuj jam kliniĝas al la tombo, ni ordinare amas la vivon
pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaŭ la
plej longa pasintaĵo nia ŝajnas al ni ĉiuj sole sonĝo de
kelkaj semajnoj. Kontraŭe la junularo; precipe la nuna juna
generacio —"

"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna
generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni
apartenis antaŭ la jaroj?"

"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi
la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de ĉiuj
fakoj kaj de ili mireginde ŝanĝita la ĝenerala vivo edukis
generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne
komprenas, nek scias klarigi ĉiujn simptomojn, motivojn kaj
celojn.

Dum nia juneco la tute ne antaŭsentitaj progresoj en la
nemultaj fakoj ĵus en la pasintaj du aŭ tri dekjaroj havigas
al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn
kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidiĝis
antaŭ la duoncentjaro al ni...

Kaj ĉar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne
iras — kaj estas nature, ne povas iri — kun la ĝenerala
progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de
ĉiu, antaŭ kies spirita rigardo vidiĝas la perspektivo pli
klara kaj pli profunda.

Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni
ankoraŭ pli longe, kontentiĝis kun la perspektivo neproporcie
pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel
ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la
agemon sopirantaj generacioj pli junaj...

Kaj sole ĉi tiuj disonancoj estas laŭ mia opinio la ĉefa
fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmiĝantaj, aŭ jam
malvarmiĝintaj, tute nekomprenebla malkontentiĝo de l' juna
generacio.

La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli
larĝa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ĝisnuna
senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo ekscitas
la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu
kvankam similas la dolĉe turmentantan pesimismon de l' pli
malnova tempo, sed diferencas de ĝi per la netrankviligebla
maldolĉo..."

"Sed pardonu," ĉesigis la doktoro mem sian klarigon, "ĉio
estas sole la laciga subjektiva meditado..."

"Sed ĝi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo,
kiu aŭskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan
vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto
havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas,
daŭrigu!"

La doktoro plenumis lian peton.

"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma
sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna
generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed ĵus pro tio,
ke la solvo estas ankaŭ nun plejparte sensukcesa, penas la juna
kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera
labirinto.

Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aŭ
almenaŭ pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn
laŭ malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj
ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj
pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita...

La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna
generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne
kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras
la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaŭ
la religian regeneracion — la sociajn, politikajn kaj artajn
reformojn...

Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj
antaŭjuĝoj naskas antipation, kontraŭstaron kaj varman
netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate ĉiujn idolistajn
preĝejojn, kiujn aŭ la spirita miopeco aŭ la malvirta krimeco
de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla
valoro...

Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de ĉi tiu pli
juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj
kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la
kontraŭstaro kaj la principa batalo kontraŭ la malrapide
elmortanta mondo malnova konsumiĝas de l' netrankviligebla
malkontenteco kaj trovas en ĝi plezuron, kiun eĉ en la
situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredaĵo
de l' malnova mondo."

La doktoro eksilentis.

"Laŭ tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via
filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas
laŭ via opinio la kaŭzo de lia memvola morto?"

"Estas malfacile, ĝuste neeble diri!" respondis la doktoro
levinte la ŝultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube
restos enigmo por ĉiam kaj ĝia kaŭzo restos mistero. Unue mi
konjektis, ke la krizo okazis ĉe li sekve de l' priskribita
lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de
l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kaŭze de
lia enterigo kaj sciiĝis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj
de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke — lian
morton kaŭzis sendube — la virino..."

"La virino?" ekkriis mallaŭtigite la arbaristo.

"Jes — la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la
interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion
gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.

Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaŭ
proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaŭ netuta
jaro kaj ĵus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaŭ la
geedzoj en Praha...

Ĉi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed
mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, ĵus pro ĉi tiu
fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolĉan misteron de la
filo.

Pri lia amatino mi scias sole, ke ŝia nomo estas Milena[13] kaj
ke ŝi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj ĝis
hodiaŭ mi ne parolis kun Milena eĉ unu vorton.

En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita
tombo de la filo en la tombejo de Volšany[14], kaj Milena en
la malĝoja ĉarmo de l' sanktulino alvenis ŝanceliĝe kaj en
la neespritnebla doloro haltis rekte kontraŭ mi, mi ekrigardis
ŝin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori eĉ per la
rigardo ŝian silentan doloron..."

"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraŭ la estaĵo tiel
milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble
rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kaŭzoj kaj sen motivoj forlasis
sensente sian propran infanon kaj la leĝan edzon, kiuj faris al
ŝi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu
ĉi furio ŝtonkora meritas nenion alian, ol..."

Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono
aldonis:

"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en ĉi tiu momento
aperus ĉi tie — kredu — ke per unu bato de la pugno mi —"

Sed lia kolero denove moderiĝis tiel subite, kiel ĝi ekflamis.

En tiu ĉi momento aŭdigis sin Kiĉjo.

Jam ĉe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta
senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj
malkuraĝe antaŭ la sojlo. — Nun li ektusis senvole.

Podhradský, ekvidinte Kiĉjon nur nun, akre demandis lin:

"Kio estas, Kiĉjo?"

La knabaĉo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaŭ li havus
ion gravan por diri kaj ĝenus en la ĉeesto de l' doktoro.

La arbaristo do leviĝis kaj proksimiĝis al la pordo.

"Kio okazis?" li demandis kolere.

Kiĉjo aliris kaj diris mistere:

"Sinjoro Floriano — ah, Dio, sinjoro patro — tre plendas...!
Kaj li petas — ke la sinjoro doktoro — por mallonga momento —"

"Ĉu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro
leviĝante.

La arbaristo mallonge klarigis al li la malfeliĉon de Floriano.

"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antaŭe ni devas dediĉi
ankoraŭ momenton al la infano..."

Turninte sin post ĉi tiuj vortoj li proksimiĝis al la
infanlito en la malantaŭon, serioze esplorante la infanon.
Podhradský farinte signon per la mano, ke Kiĉjo foriru,
atendis, ĝis Kiĉjo malaperis. Ŝtelirinte poste al la doktoro
kaj haltinte proksimume tri paŝojn antaŭ la lito, senparole,
sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la
konduton de l' kuracisto.

"Kion vi opinias — sinjoro doktoro — nun?" demandis
interrompe kaj mallaŭtigite per la tremanta voĉo la arbaristo.

"Preskaŭ mi timas doni la duonan porcion da medikamento...,"
respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas
tute senfortigita — ĝi ne tusas ja plu... La ĝenerala stato
de la malsano estas tiel kriza, ke ĉiumomente oni povas atendi
la agonion..."

"Agonion?" ekĝemis malespere la arbaristo.

"Kuraĝiĝu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas
eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro
adjunkto —"

La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antaŭo kaj prenis
la lampon.

"Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro
kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!"

La arbaristo jese ekmovis la kapon.

Poste rapide li alpaŝis kun la lampo al la pordo de l' koridoro,
malfermis ĝin kaj per la tremanta voĉo ekkriis en la koridoron:

"Kiĉjo! Rapide lumigu la ŝtuparon! Sinjoro doktoro!..."

Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la
mallaŭtigite rebruanta sono de liaj malproksimiĝantaj paŝoj.

               *       *       *       *       *

En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de
l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la ĉambro,
volis sin turni kaj reveni en la ĉambron, malfermis iu staturo
en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la
ĉambro.

Forta malvarma trablovo turnis sin en la ĉambro kaj momenton
estis aŭdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis
fermita.

La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en ĝia mano knare
ekbruis, pene ĝin fermis kaj haltis apud ĝi senmove, kvazaŭ
konsiderante, ĉu antaŭeniri aŭ ne...

La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis
al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la
pordon.

"Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante
la mallumon en la ĉambro.

Alirinte singarde en la mallumo ĝis la tablo kaj stariginte
sur ĝin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo
de l' tablo al la forno, kie sur la breto kuŝis la alumetoj.

La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton,
sed tamen ĉe tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradský malklaran
silueton de l' homa staturo apud la pordo.

"Kio estas tio? Iu estas ĉi tie?" deglitis al li de l' lipoj
kun la modera ekmiro, sed sentime.

Momenton li streĉe aŭskultis, sed kiam neniu respondis, li
ekkriis:

"Kiu estas ĉi tie?"

Sed kiam denove neniu respondis, alpaŝis la arbaristo al
la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte eĉ la kapon
ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.

Nur poste li ekrigardis al la pordo.

Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed
tamen sentime, li cedis unu paŝon.

Samtempe malleviĝis lia dekstra mano al la maldekstra kokso,
kvazaŭ li volus ekkapti la ĉasponardon kaj la maldekstran
manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone.
Sed tuj poste denove li elpaŝis kaj preninte la revolveron,
kuŝantan sur la tablo, li tondre ekkriis:

"Kiu estas ĉi tie? Kion vi volas?"

Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza
kresko, havanta sur la kapo transĵetitan tute malsekan nigran
mantelon, en kiu ŝi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole
parton de la vizaĝo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn...

En tiu momento la virino, subite, kvazaŭ tamen ŝi estus fine
decidinta, deĵetis la mantelon kaj rektiĝinte staris kiel
statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortuŝanta,
muta petego.

Podhradský, rekoninte ŝin, cedis mirigite kaj kun la mieno de
l' kolero kaj malamo surde ekkriis:

"Evelino!"

"Jes — Evelino...," mallaŭte kaj mole diris la virino per la
tremanta voĉo.

La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj
klarigis ĉiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed
ankaŭ tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta
ekmiro, vidigante en la vizaĝo fortan animan batalon.

Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen
komencis lin senarmigi.

La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizaĝo, kiam
li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato.

"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuraĝe
kaj timeme la dolore tremanta voĉo de Evelino.

"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion
pardoni..."

"Pardonu!" ŝi ripetis ŝanceliĝe kun la plej kortuŝanta
akcento de l' peto. "Kie estas — Václav[15]?"

"Mia filo?" demandis surde la arbaristo.

"Mia —?" aldonis Evelino, sed ne ŝi finis, ĉar la arbaristo
malafable interrompis ŝin:

"Li ne estas ĉi tie!"

"Tio estas tute neebla!" kontraŭdiris Evelino. "Dum tri tagoj
kaj preskaŭ tri noktoj mi vagas en la arbaroj ĉirkaŭ la
ĉasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laŭ ĉio dum la tri
tagoj ne forlasis la ĉasdomon, Václav estas ĉi tie..."

La arbaristo respondis decide:

"Kaj se eĉ li estus ĉi tie — laŭ kia rajto ci kuraĝas
transpaŝi la sojlon de tiu ĉi domo?"

"Pardonu!" ekĝemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun
la dispremita koro, malfeliĉa, pentofaranta Magdaleno, por ke
mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..."

"Malfeliĉulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis
en la dolora tono:

"Kun Václav ci kuniros plu neniam!"

"Pro ĉio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste
petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aŭ almenaŭ diru
al li, ke mi estas ĉi tie — ke mi revenas —."

"Mi ne povas."

"Ĉu li estas malsana?"

"Ne estas. Sed la infano — la infano malsanas —"

"Pro la kompato de Dio — mia infano?" ekkriis Evelino
malespere kaj ŝia rigardo rondiris sovaĝe en la ĉambro.

Sed ĉar de la loko, kie ŝi ĵus staris, ŝi ne povis vidi en
la malantaŭo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la
duone disigita pordokurteno, ŝi denove tuj rekonsciiĝis.

"Mi vidis ja ĝin antaŭhieraŭ de malproksime kelkajn fojojn.
Ĝi estis sana kaj freŝa..."

"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malĝoje la arbaristo.

Evelino ekĝemis dolore:

"Ah, Dio, Dio — do mia antaŭsento tamen ne trompis min...
Kiam proksimume antaŭ duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj
sur la senarba deklivo kaleŝon alveturantan de l' urbo al la
ĉasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ĝi
povas esti sole kaleŝo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis
min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, ekregis
min terura antaŭsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam
hieraŭ en la nokto, mi ŝteleniris ankaŭ hodiaŭ — antaŭ
momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la
bojado aŭ alimaniere, en la korton ĝis la fenestro por tute
konvinkiĝi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis
sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkiĝi pri la vero,
mi kuraĝis fine —"

Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis
kun la mieno de plej kortuŝanta muta peto la okulojn de
l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.

Ekkoleriĝinta Podhradský por momento estis en embarasoj.

La muta peto de l' ĉarma pentofarantino, kiel ŝajnis, tamen
senarmigis lin.

La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune ruĝiĝinta
vizaĝo, jam jam transiĝis en la mienon de l' eldevigita
kompato.

Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, ŝajne senkaŭze, denove
ekflamis lia kolero.

Li elpaŝis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la
dekstran manon por bati...

"Batu! Batu!" ekĝemis Evelino kun la senmezura sindoneco.

La pasiiĝinta arbaristo, kvazaŭ embarasite denove cedis, kaj
lia levita mano falis.

"Batu — piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta
animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere
miajn terurajn animturmentojn. Sed antaŭe diru al mi, kie estas
mia edzo?..."

"Plenumiĝu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaŭ
kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe
li ordonis:

"Leviĝu!"

Poste li trairis laŭlarĝe la ĉambron, kaj iom pli trankvile
komencis la parolon, dirante:

"Se ci estus alveninta, Evelino, antaŭhieraŭ aŭ hieraŭ aŭ
almenaŭ hodiaŭ antaŭvespere, eble — pro la infano — mi
estus pardoninta cin... Sed nun — nun la infano ne bezonas plu
la patrinon..."

"Oh!" ŝi ekĝemis malespere.

"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraŭ mia
filo kaj la propra infano!" daŭrigis la arbaristo. "Mi ne
volas juĝi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por
senkulpigi cin."

Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaŭte, duone por
si:

"Evelino mensogis neniam..."

"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekaŭdis la
vortojn. "Ĝis nun oni ne kaptis ŝin mensoganta. Sed tiun
ĉi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al ŝi...
Parolu!"

Evelino pene ŝanceliris al la seĝo kaj falinte sur ĝin,
kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj.

"Aŭdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli
paciĝeme. "Ĉiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaŭ
rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la
severa kaj justa juĝanto."

"Mi ne scias — mankas al mi la vortoj...," komencis
Evelino reveme. "Sed se mi devas la ĉefan kaŭzon de mia
foriro almenaŭ montri, do mi ne trovas alian vorton,
ol — dankemon..."

"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes,
patro — dankemon, aŭ se vi volas, subitan ekflamon de
l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe
nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estaĵon kaj
kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..."

"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante
rezisti ian malklaran impreson.

"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi ŝuldas mian
spiritan regeneracion," daŭrigis Evelino; "al la homo, kiun mi
antaŭe amis pasie kaj kies memoro estos ĉiam sankta al mi;
al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj
profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi ĵus estas: virinon
kun la senantaŭjuĝa aŭtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi,
patro, antaŭe amis tiel arde."

"Ĉesu!" intermetis la arbaristo severe. "Ĉu ci volas fari
laŭdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri
la edzino kaj patrino?"

"Ne, patro! Sed diru mem — ĉu vi trovis ĉe mi dum tiu tuta
tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaŭ unu
solan eraron, pro kiu vi povus min almenaŭ nur patre admoni?

Ĉu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?

Ĉu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?

Ĉu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaŭe vi mem
konfesis multajn fojojn, ke ŝi kreis paradizon el via malgaja
solejo kaj malĝoja hejmo?"

"Estas vere; mi ne povas kontraŭstari ciajn vortojn!" jesis la
arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon
kaj cian infanon."

"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura
ofero, kiun mi faris pro dankemo..."

"Ne, ne, tio ne estas ebla!"

"Kaj tamen estas tiel!" daŭrigis Evelino. "Via filo ne estis
kaj ne estas viro antaŭjuĝa. Nia reciproka interrilato estis
tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis eĉ la ombro de
l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj
lian pasintaĵon, tiel ankaŭ li konis la mian kaj min mem ĝis
la plej sekretaj anguloj de l' animo.

Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaŭjuĝe la
faron, kiu laŭ la juĝo de l' mondo estas nepardonebla peko;
sed laŭ lia propra juĝo ĝi ne estas kaj ne povas esti io
alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia
estaĵo kaj ĝia pasintaĵo — aŭ, se li tamen malgraŭ tio
volus juĝi laŭ la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava
eraro."

"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis
por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko eĉ la
diablo ne scius elpensi!"

"Kaj tamen, patro, ĉio estas tiel simpla kaj natura!" daŭrigis
Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraŭ, ke mi rakontis ankaŭ al
vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintaĵon. Mi estis, kiel
vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista,
ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis
al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaŭ tiu de l' edzino kaj
patrino la plej sekreta mistero — ĝis subite, tute okaze, mi
renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagiĝi..."

"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo.

"Vi scias, patro, ke unuavide li ŝajnis studento kiel cent
aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriproĉinda, lia koro tiel
pura kaj lia spirito tiel milde pripensema — unuvorte, li
estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu
ripetis ankaŭ mian amon...

Kaj ĉion ĉi sciis kaj scias, patro, ankaŭ via filo.

Kiam mi konatiĝis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian
pasintaĵon. Mi diris al li ankaŭ, ke nin disigis la situacio
sociala.

Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al
mi la manon, mi ne kaŝis antaŭ li la eblan krizon: nome,
se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj,
aperus denove antaŭ mi, ke sendube malfacile mi rezistus
la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aŭ la
ekflamon de l' peka pasio —"

"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riproĉe kaj
pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de
l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amataĉo! En la brakoj
de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto —"

"Ne, patro, ne!" kontraŭstaris Evelino. "Mi ne disiĝis kun via
solejo kaj kun vi ĉiuj sensente, sed post la kruela, senmezura
batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj
patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne fariĝi maldanka
al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure
malfeliĉa..."

"En la pasinta aŭtuno, dum la lastaj ĉasoj," konfesis plie
sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon
kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la
senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu ĉi unua renkonto naskis
en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis.

Sed post la interŝanĝo de kelkaj vortoj ekregis min febra
maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron ŝajne tute
sanan korpe, sed malsanan anime.

La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis
provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan,
senfortigan premitecon kaj bedaŭrindan lacecon.

Anstataŭ homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron
plej senantaŭjuĝan, staris antaŭ mi homo vundita en la
interno de l' animo, homo, kies tuta estaĵo estis rompita, unu
el tiuj bedaŭrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento,
dolore kurbiĝantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj
trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la
eterna trankvilo, kiun donas al ili sole — la tombo...

Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena
talento de tiu bedaŭrinda viro estis jam preskaŭ tute
neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi
rememorigis min, kion mi ŝuldas al tiu homo kaj kiam mi
ekkonis, ke li ankoraŭ nun amas min kiel min amis antaŭe,
tiam elsaltis el la ĥaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min,
la sento de l' senmezura kompato...

Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la
nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble,
la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel
bedaŭrinda...

Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson,
"okazis —"

"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo,
"kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka,
"sendube sukcesis — ĉu ne vere?"

Evelino turnis malĝoje la kapon.

"Kaj ĉu ci volas per ĉi tiu nekredebla fablo sankcii cian
teruran kulpon kiel la plej puran virton?" daŭrigis la
arbaristo, kiu la lastajn vortojn aŭskultis ŝajne trankvile
kun la krucitaj manoj.

"Vi agas maljuste kontraŭ mi, patro, se vi konjektas, ke mi
volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino
per la tono kaj la motivoj ĉiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj
konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo
kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraŭ miaj
devoj de l' edzino kaj patrino.

Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj,
ni virinoj havas ankoraŭ naturajn devojn de l' spirito kaj la
koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaŭ neeble,
kiel batali kontraŭ la neŝanĝeblaj leĝoj de l' naturo.

Estas vere — ke ekzistas ankaŭ virinoj, kiuj rezistis en la
plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco.
Sed ili ne estas pravaj.

La devoj de l' spirito kaj la koro estis ĉe la edzinoj kaj
patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj
de la devoj konveniencaj[16]. Ilia iama amo estis jam longe
estingiĝinta, aŭ ĝian lokon estis okupinta — la malamo.
Tiuj do povas facile rezisti...

Sed ĉe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua
amo kaj ankaŭ estante edzino de via filo amas lin kun la tuta
ardo de mia koro —"

"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo,
"la leĝan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu
trankviligi cian voluptemon —?"

"Ah, patro, patro — ne ŝiru mian dispremitan koron per la
moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino ĉiam pli pasie.
"La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne ĉesos ĝin
mordi ĝis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela
puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej
nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min...
Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la
pereo, kaj dume —"

"Kiam la amataĉo forpuŝis kaj forĵetis cin," intermetis la
arbaristo kun la mallaŭtigata moka rido, "ci alvenas, por
denove ruze enŝteliĝi en la koron de l' trompita, perfidita
edzo —"

"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino ĉiom pli pasie kaj tamen
kun la kortuŝanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran
konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia
granda peko kaj ankaŭ permeson, ke mi povu denove fariĝi
patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataŭ vi
aŭskultus min via filo Václav —"

"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo
kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas — mortinta!"

"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaŭ ŝi ne komprenus la
sencon de l' vorto.

"Kaj ĉu ci eĉ ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe.

"Mia Václav — vi diras, patro — mia Václav, estas — mortinta?"
demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaŭ ŝi estus jam
almenaŭ duone kompreninta.

"En la tombejo de Doubrava[17] ci trovos lian tombon..." eksonis
la respondo en la tono eliranta kvazaŭ el la tombo.

"Oh," ekĝemis Evelino malespere kaj leviĝinte ŝi rigardis
ĉirkaŭe, kvazaŭ antaŭsentante teruran katastrofon.

"Pro la kompato de Dio — patro!" ŝi ekriis en la plej forta
atako de l' doloro, starante rektiĝinte kaj senmove kvazaŭ
rigida.

"Jes, ĉi tie per la kuglo de tiu ĉi revolvero li traboris
al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la
priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango ĝis nun ne
estas forigita de la tablo... Rigardu!"

"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la voĉo tiel sovaĝa,
ke ankaŭ la arbaristo eksentis froston.

Ŝia vizaĝo vidigis senmezuran malesperon. Ŝi falis kvazaŭ
senfortigita sur la seĝon, sed post la momento ŝi denove
leviĝis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:

"Kaj la infano? Kie estas mia infano?"

La arbaristo ŝanceliĝis ankoraŭ momenton rekte respondi, sed
kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li
montris per la mano la malantaŭon kaj surde aldonis:

"Ĝi mortas."

Kun terura ekkrio ŝi leviĝis kiel morte vundita leonino kaj
volis kuri en la malantaŭon.

"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo,
barinte al ŝi la vojon.

"Kompaton! Kompaton!" ŝi petegis kun la plenda malespero
etendante la manojn. "Pro ĉio, kio estis al vi, patro, iam plej
kara...," ŝi balbutis kaj volis denove kuri en la malantaŭon.

Sed la arbaristo brutale forpuŝis ŝin kaj preninte la
revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ĝin al
Evelino.

"Nek unu paŝon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata
brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaŭ mi faru mortigon..."

En muta malespero ŝi ŝanceliris returne. "Por ci la infano
estas — mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun
la revolvero.

En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj,
malsuprenirantaj la ŝtuparon kaj mallaŭtigataj voĉoj.

Post la pordo eksonis la voĉo de Kiĉjo:

"Ĉi tien, sinjoro doktoro — mi petas... ĉi tien — dekstren!"

"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide
turnis sin al Evelino.

"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto
»fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis:

"Kaj tial — silentu!... Ĉu ci komprenas?"

Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed
apenaŭ li faris unu paŝon, malfermiĝis la pordo kaj Kiĉjo,
enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la
ĉambron, senparole fermis denove la pordon.

Nur nun ekiris ankaŭ Podhradský.

La kuracisto, ne rigardinte ĉirkaŭe, metis la kofreton sur la
lokon, kie ĝi antaŭe staris kaj tuj raportis:

"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas danĝera. Sole
malgranda degrato de la haŭto, sed tamen sufiĉe dolora..."

Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki
lian nenormalan staton.

"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco
de l' zorgemo ekrigardinte al la malantaŭo.

"Ĉu nia malgranda paciento —?"

Kaj kiam li faris unu paŝon al la malantaŭo, li ekvidis la
virinon post la arbaristo.

"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni
ne estas solaj... Vi havas ja viziton..."

"Jes, viziton —," ripetis la arbaristo kvazaŭ en embarasoj.

En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj ŝi estis
kovrinta la vizaĝon.

"Milena!"[18] ekkriis mallaŭtigite la kuracisto kaj rapide
aliris al ŝi.

"Ĉu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo.

"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Ŝi estas Milena de mia
filo..."

"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita
kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al
Evelino:

"Malfeliĉulino! Ĉu ci kaŭzis ankaŭ la morton de filo de la
doktoro? Parolu!"

Evelino, leviĝinte kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, per la
malklara kaj tamen tremanta voĉo respondis unue al la doktoro:

"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole
via filo min nomis Milena..."

"Jes, jes!" konsentis la doktoro.

"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuraĝa senespero, "ne
kaŭzis — la morton de via filo —"

"Mi scias, mi scias —" diris la doktoro. "Kaj — mi scias
ankaŭ, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la
kortuŝanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun
vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaŭ nun,
kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran
dankon!..."

Poste li premis ŝian manon.

Podhradský kolere rigardis tiun neantaŭviditan scenon. Kiam
la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la
arbaristo ekregante sin cedis unu paŝon.

La kuracisto turnis sin al li.

"La severa moŝto — la morto — sinjoro arbaristo," li diris
kun la akcento de l' kortuŝanta peto, "pacigas ankaŭ la
malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaŭ vi, en
tiu ĉi fatala momento jam pro la infano —"

"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ĝis
la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por
ŝi mortinta..."

Evelino ekĝemis malespere kaj dispremite falis denove sur la
seĝon.

En tiu ĉi momento la infano sur la lito en la malantaŭo
konvulsie ektusis.

"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj
rapidis en la malantaŭon.

Samtempe leviĝis ankaŭ Evelino kaj elpaŝis post la kuracisto.

"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la
atako de plej forta kolero per la pugno faligis ŝin teren.

Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantaŭon,
kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la
infanon.

"Ĉu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun
la servemo de frenezulo:

"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco.
"Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis
mallaŭtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la
patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."

"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la
animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de
l' kuracisto.

Poste li staris momenton kvazaŭ subite dispremita post la
kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj
ŝanceliĝe trairinte la ĉambron laŭlarĝe li haltis antaŭ
Evelino, kiu dume leviĝis de la tero kaj senatente rigardis,
kio okazas antaŭ ŝi.

Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.

La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de
l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj
de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantaŭo post
la pordokurtenoj.

Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo,
havis atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Subite ŝi denove rekonsciiĝis.

Kunmetinte la manojn ŝi ekĝemis:

"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"

"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria
severeco.

"Kompaton — kompaton!" balbutis malespere Evelino post
mallonga paŭzo.

En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.

Podhradský alproksimiĝis rapide kaj kun la timema avideco
demandis:

"La infano?!"

"La lasta medikamento efikis!" raportis mallaŭtigite la
kuracisto. "La forta, intence kaŭzita atako de konvulsia tuso
liberigis la traĥeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas
libera... La infano pasigis feliĉe la krizon kaj nun estas la
espero — ."

"Vi do opinias, sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo
nekredante ankoraŭ.

"Ke mi esperas la resaniĝon!" intermetis la kuracisto. "Mia
tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo
pri la infano apartenu al la patrino..."

"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed
tuj poste li aldonis kategorie:

"Ne, ne — neniam!"

"Ĝi ne estas mortinta! Ĝi resaniĝas!" ekĝojegis Evelino en
la subita ĝojiĝo.

"Mami — mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaŭ ĝi
estus rekoninta la voĉon de l' patrino kaj post la momento,
kiam neniu respondis, ĝi vokis plue:

"Avĉjo! Mi aŭdis mami..."

"Ĉu vi aŭdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la
kuracisto al la arbaristo.

"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito.
"Avĉjo, avĉjo! Venigu al mi mami!"

Evelino, kiu momenton staris rektiĝinte kaj senmove, kvazaŭ
ŝi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn
kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon
nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.

Sed ankaŭ nun la arbaristo restis nedecidigebla.

La kuracisto provis ankoraŭ unufoje rompi lian obstinon.
"Pardonu," li diris, "almenaŭ pro la memoro de l' malfeliĉa
viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento — pardonu
pro la memoro de via filo!..."

"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortuŝanta
mola voĉo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la
vizaĝon per la mano, li aldonis kun la eldevigita paciĝemo:

"Mi pardonas!"

Evelino salte leviĝis kaj kun la ĝojega ekkrio kuris en la
malantaŭon... Apud la infanlito ŝi falis, sed tuj denove
leviĝis kaj kun la mieno de senmezura feliĉo kliniĝis super
la lito...

La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon,
turnis sin al la arbaristo:

"Tian neantaŭviditan ŝanĝon, kredu, mi mem ne atendis... Sed
la perfekta feliĉo, kiun alportis iam al vi tiu ĉi virino,
revenos neniam plu al vi en la ĉasdomon..."

"Jes, ĝi ne revenos!" rimarkigis maldolĉe la arbaristo,
mallevinte la manon de l' vizaĝo...

"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu ĉi pentofaranta
Magdaleno fariĝos tia patrino al la infano, kia ŝi antaŭe
laŭ sia karaktero neniam fariĝus sen la terura kulpo, je kiu
ŝi pentofaras —"



               *       *       *       *       *



                           PIEDNOTOJ

[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la
koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi
unupaĝa versio preparita por Projekto Gutenberg, la piednotoj estas
kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) paĝo.]

[1]  Kvartalo de Praha.

[2]  Germane Partitur, angle partition, france partiton,
     itale spartito.

[3]  Parko de Wien.

[4]  Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto).

[5]  En slavaj landoj la monaĥinoj estas nomataj »fratinoj«.
     (Rim. de trad.)

[6]  Šumava (legu Ŝumava) = montaro en suda Bohemujo.

[7]  "Mami" aŭ "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon.
     (Rim. de l' trad.)

[8]  Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.)

[9]  Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.)

[10] Ĉe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata
     "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.)

[11] Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.)

[12] Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo.
     (Rim. de l' trad.)

[13] Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.)

[14] Volšany (legu Volŝani) = antaŭurbo de Praha.
     (Rim. de l' trad.)

[15] Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento
     sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)

[16] Konvenienco = slušnost, Konvenienz, convénience,
     convenance, convenienza.

[17] Nomo de proksima vilaĝo. (Rim. de l' trad.)

[18] Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.)





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Rakontoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home