Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Taglibro de Vilaĝ-pedelo
Author: Blicher, Steen Steensen, 1782-1848
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Taglibro de Vilaĝ-pedelo" ***


Taglibro

de Vilaĝ-pedelo

de

St. St. Blicher.

Tradukis

H. J. Bulthuis, L. K.


Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.

[Bildo: Butin & Jung Emblemo]

1922

Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.


En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojn kiel en
la dana teksto. Ekzemple:

  Føulum    aŭ  Föulum
  Søren     aŭ  Sören
  Cornelius aŭ  Kornelius
  Thiele    aŭ  Tile
  Samsø     aŭ  Samsö ktp.


Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis
Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la
_latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la
dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaŭ
ne donis ilin en ĉi tiu traduko. La traduko ne estas laŭvorta,
sed iom libera kaj tute laŭ la reguloj de la Fundamento.

_La tradukinto._



Enkondukaj vortoj.

Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu konas, bezonis preskaŭ
kvarcent paĝojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de
Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus
fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo (_Voltaire_).

Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaŭ neniu ekster
Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda
morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la
ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paĝan
taglibron por efektivigi tiun mirindaĵon.

Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj indas aperi en
internacia vestaĵo.

Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj esperas, ke ĝi povu
plaĉi al la legantaro de Esperantaj verkoj.

_La tradukinto._



Føulum[1], la 1-an de Januaro 1708.

Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron
Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke
li ne vivos ĝis la venonta novjaro.

La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian
ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus
gratias!_" Li fingre montris min anstataŭ Jens'on. Estis la unua
fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke
Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi
komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de
Cornelius.

Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho
kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se
Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg --
kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio;
lia volo fariĝu! _Amen in nomine Jesu!_

[Piednoto 1: En tiu ĉi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la
_dana_ teksto. Elparolu ø kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.]



Føulum, la 3-an de Septembro 1708.

Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne
povas plu fari min klera en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta
ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo.
Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro
Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam
kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar
diaboli!_"

En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi
la grekan testamenton. "Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio
estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi
kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja.
Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas
legi rapide en mia testamento.



Føulum, die St. Martini 1708.

Finiĝos malbone je Jens -- sinjoro Søren tiel koleris pri li,
ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu
fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: "_Vellem hunc esse
filium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige
legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia
patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto
en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovaĝa virporko
deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke
virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan vangofrapon
-- _habeat!_[3]

[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu ĉi estus mia filo.]

[Piednoto 3: Li havu ĝin!]



Føulum, Calendis Januar. 1709.

_Proh dolor!_ Sinjoro Søren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni
sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj
rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4]
diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu
ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al
mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos
neniam plu.

Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris
farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo
honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia
kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas
committo spiritum meum!_"

Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la
antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome
staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5]
pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al
li lian petolemecon! Tio malĝojigis min plej multe.

[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.]

[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.]



Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.

Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos
tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi
legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj
patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini
ĉi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la
bona sinjoro Sören! _Eheu! Mortuus est!_

Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ unuiĝis;
neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis la garbejo. Estintan nokton
Jens pafis du leporojn en nia brasikĝardeno -- li baldaŭ forgesis
pri sia patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.



Føulum, Idibus Januarii MDCCIX.

Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre
malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la
garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio
estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li
deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ
ol venos mia patro.



Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709.

Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la
neĝamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne
povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaŭ. -- Dio helpu nin
ambaŭ!



Føulum, la 18-an de Februaro 1709.

Mi preskaŭ ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda
plumo staris sur lia ĉapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas
ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" --

"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi
povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne
mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas
resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. -- Ve, Jens, se via patro
vivus!"

"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon -- la
diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos
bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" --

"Kiel mi povus?" mi respondis. --

"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas
bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses
semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis
lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe.
Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.



Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.

Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra
ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum!
vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia
kompatinda patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al ŝi
brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens
havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li
estas diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino multfoje
donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis
tiel amike al li, same la knabinoj -- eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj
kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi li estiĝis
ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde estas, ke li kutimas
kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.

[Piednoto 6: Elparolu: Tile.]

[Piednoto 7: Adiaŭ, mi vendis mian liberecon.]



Thiele, la 12-an de Majo 1709.

Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la
sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas
sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn.
Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ
estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Søren, mi
aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne
povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la
titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos
unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis
ilin en la studejo de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi,
dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj!
Tio ne taŭgas por vi."



Thiele, la 3-an de Junio 1709.

Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li
manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi,
ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali
teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin
kaj rigardis min rekte en la vizaĝon -- ŝi estas belega fraŭlino,
tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.



Thiele, la 13-an de Septembro 1709.

Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj
okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora
moŝto. En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro
ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens
staris ĉe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li
diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi
estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subaĉetmonon."

"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute
senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moŝto.
Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"

Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!"

Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo.

Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje parolis pri la
lupo kaj demandis al mi: kiom multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi
ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis
min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia partoprenis, ŝi ekridis al
mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus
lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne estus pli
malfacila ol latino.



Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.

Ĝi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom
kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis,
troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas feliĉa okazo!
La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi
aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ
nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri
Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado.
La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas
lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje
li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas
malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui
vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras
kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la
ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."

Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, -- tamen tio plibeligas ŝian
vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.



Thiele, la 7-an de Novembro 1709.

Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis
al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn
fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca
lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge
mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino.
Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron
ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem
posedas kaj kiu nomiĝas: _L'école du monde_. Nun mi staras
ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas -- --
tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis;
ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.



Thiele, la 13-an de Decembro 1709.

Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis
grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo,
subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis
kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio la besto lin atakis. La sinjoro ne
timis, li eltiris sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la
bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Ĉio okazis en
unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas
iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen
ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis
lia dekstra flankulo -- sed li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj
krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de
Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min.
"Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!"
li ekkrias.

En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postaĵo de la besto, kaj
mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi
ĝojis, ĉiuj ĝojis, sed plej multe ĝojis nia sinjoro.

"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi
manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" li diris al la rajdistestro, "vi
azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna
patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan ŝtonon sur sian
pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj
rakontis pri la okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj
fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaŭ saltis
en mian gorĝon.



Thiele, la 11-an de Januaro 1710.

Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta
karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj
arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj
ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita,
kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni
havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingö kaj kiam mi
staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn,
sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis.

"_J'ai froid_", ŝi diris al si mem.

"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.

"_Comment!_" ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"

"_Un peu, mademoiselle!_" mi respondis.

Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis
kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi
etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro
multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis,
estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi
flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en
Fussingö. Se ŝi ne estus ekkriinta: "_Tenez Martin! Arrêtez-vous!_"
mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu
ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de
la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni ĉasos.



Thiele, la 13-an de Februaro 1710.

Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia
brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan
nokton mi havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la
posta parto de l' glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi
sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian
dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran
ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo
mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! -- Tio estas
stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi
ĉiuvespere -- kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara
princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi
ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio.



Thiele, la 23-an de Marto 1710.

Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi:
"Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi
respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos
malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto
do ne volas min eksigi?"

"_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de
chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos
-- kion vi opinias pri tio?"

Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis
lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi
nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia
sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.



Thiele, la 1-an de Majo 1710.

Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi
ĝin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne
eraras, ĝi nomiĝas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis,
estas sendube fraŭlino Sofia.

Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni
liajn _remedia amoris_!

-- Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens;
tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian
kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis,
kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la
trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun
peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun
la ĉasotaĵo -- _ah, malheureux que je suis!_



Thiele, la 17-an de Junio 1710.

Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas
for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas
plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj
mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj
povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi
kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo -- mi ĝemas kiel botaŭro.
Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo!



Thiele, la 28-an de Junio 1710.

Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus
kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan
koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Fraŭlino Sofia
rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen
mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti
enamiĝinta.



Thiele, la 4-an de Oktobro 1710.

Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli
ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun
ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de
Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan
ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi.
Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj
kaj kelkan bojadon de hundoj.

"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la
ĉasistojn."

"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas
Perdriks, kiu bojas."

Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon
de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj
ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom
post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto
jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj,
kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De
okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis
veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la
veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis
vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj
irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro.
Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La
hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia
kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis
sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia
eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed
mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis
preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la
matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la
kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino
de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj
kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam
mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ
la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado
finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro
Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata
per muzikaĵo de la kornoludisto.



Thiele, la 17-an de Decembro 1710.

Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova
predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris ŝin per funebra
predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona
kaj kara patrino -- Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! †††



Thiele, la 23-an de Januaro 1711.

Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la
sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj
malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al
Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel
blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn
ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel,
ke mia ombro kunfandiĝis kun tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al
mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj
ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron -- mi ĝin enspiris kiel vinon --
ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi
ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro
Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos,
antaŭ ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu!
un éternel adieu!_



Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711.

La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas
malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi
imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre
malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.

Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, --
-- ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi
estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same
kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun
krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas
tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"



Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.

Nun mi scias, kio estas milito -- mi ĉeestis batalon kaj -- glorata
estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj,
kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin je
distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.

"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali
kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro.

"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto
havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"

"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis
niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la
ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian
muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem;
la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.

"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.

"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas
nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se
vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via
patrino."

Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis
teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo
aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia
masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis
ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la
kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis
por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La
svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj
pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe
per la kugloj de la junkro kaj de mi.

"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon,
kiam li staras senmove!" li diris.

"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan
kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj
ni gajnos la ludadon!"

Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia
vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon.
"Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la
kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la
masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj
ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis
trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman,
estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero.
Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo
komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la
kugloj.

"Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antaŭ ol mi
respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si
la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremaĵo faris
truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno.
Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo!

[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]



Kopenhago, la 2-an de Junio 1711.

Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis
kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la
alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke
mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi,
des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus
kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus
notaĵojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson
al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu
danĝera malsano.



Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711.

Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj
mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj
ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi
malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi
diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol
li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio
ĝin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj
teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.

Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno ĝis la vespero en nia
izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni
rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis
multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ ŝanceliĝis sur
la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la
homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili
estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj
aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran
vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen
veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj je
mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De
malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj
okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj
balais la straton.

Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon
kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili
estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin;
sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min,
Sela!"



Thiele, la 29-an de Septembro 1711.

Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis
preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj
kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn
nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi
preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran
okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron -- Dio
konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!



Thiele, la 8-an de Oktobro 1711.

Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne
estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.

"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro
Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron.
Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.



Thiele, la 2-an de Novembro 1711.

Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian
ekscelencan moŝton Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti
kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro
parolis multe pri tio ĉetable.

"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la
sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia'n.

Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia
tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu
senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis
en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute
ne helpas -- ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!



Thiele, la 14-an de Novembro 1711.

Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj
beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas
kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun
siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda
pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia,
neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris
en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi
tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.

Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li
estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis
al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe
kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. Li sin klinis antaŭ
ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por
restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris
en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.

Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li
parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis
mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je
veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!



Thiele, la 20-an de Novembro 1711.

Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la
sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la
kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn
kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras:
"_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime,
c'est trop clair!_"[9]

Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas,
ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa.

[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin
amas, tio estas tute klara.]



Thiele, la 4-an de Decembro 1711.

Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du
fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas
ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi
estu restinta en Kopenhago!



Thiele, la 8-an de Decembro 1711.

Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj
okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne
eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas,
kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo -- --

Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi
al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon
teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo
en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.



Thiele, la 16-an de Decembro 1711.

La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia
vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun
malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de
ulceroj.



Thiele, la 19-an de Decembro 1711.

Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro
estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo
kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar
ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. --
Feliĉan vojaĝon! --



Thiele, la 13-an de Marto 1712.

Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus
la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos
ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu
estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas
al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin
revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno,
preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan
amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre
ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca
moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas
granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo,
ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la
kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi
ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo.



Thiele, la 1-an de Majo 1712.

Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon.
Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same
enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel
vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al
tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj
kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ
kredas, ke ŝi min mokas --. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi
povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo.



Thiele, la 3-an de Junio 1712.

Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute
foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio
povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj mia
Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel
amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek
aŭdi ĝin -- ĝi estas trompa lingvo!



Thiele, la 2-an de Julio 1712.

Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian,
ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo!
Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al
mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj
gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio ĝojigu iliajn animojn
en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren;
ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj -- mi devas ilin elŝiri!



Thiele, la 13-an de Decembro 1712.

La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis
puntovendiston -- sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la
kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas,
kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio
-- mi ne havas tian karakteron.



Thiele, la 27-an de Februaro 1713.

Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis,
aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia -- mi ŝin ĉirkaŭbrakis
per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon
per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel
feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi
revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas,
ke mi freneziĝos.



Thiele, la 5-an de Marto 1713.

Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel
feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. -- La
sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por
eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li
ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en
mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso.
Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon
sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris
-- ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon.
Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian
sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion.
Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita
ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti
tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.

"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed
tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola.
La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio
estas fantomaĵo.

Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita?
Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante?



Thiele, la 6-an de Marto 1713.

Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas,
virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi
estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi
kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon,
kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho!
vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi
eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do
estas malnova kutimo -- kiam vi serĉis mian liton -- ne, la liton de
Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris
vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia
kunservisto!

-- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi
iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan --
ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris -- estis ŝi!
Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la
brakoj ĉirkaŭ lia kolo -- ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj
mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis
min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel
poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!



Thiele, la 9-an de Marto 1713.

Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita
ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro
por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma
samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, ŝi preteriris min
rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe ŝi
premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.



Thiele, la 13-an de Aprilo 1713.

Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la
bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu ĝin malkovris kaj
publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi
bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino
komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris
ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis,
ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito.

Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel
frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis
jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel
malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi
malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi
aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min
timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas
tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la
tero!



Thiele, la 14-an de Aprilo 1713.

Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por
ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj
blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris,
kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos
sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas?
Li mem ne scias tion.



Thiele, la 17-an de Aprilo 1713.

La juna fraŭlino malaperis!

Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie
ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu renkontis meznokte du personojn sur
unu ĉevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ
estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni ĉiuj estis
eksterdome la tutan tagon por serĉi. Ni revenis ne trovinte ilin.
Mi sciiĝis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas
prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.

Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li
certe mortos pro tio. Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti
lin.



Thiele, la 20-an de Aprilo 1713.

Hodiaŭ la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li
estis, kiajn kaviĝintajn vangojn li havis! Mi preskaŭ povus diri,
ke li jam ne vivas.

"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien
al mi!"

Tuj kiam mi aŭdis lian voĉon, mi ekploris. Ĉar estis, kvazaŭ lia
voĉo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten!
Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaŭ la bieno renversiĝus, kaj
kokoj kaj anasoj ekflugis ĉirkaŭe kun timego. Sed tiam li parolis
mallaŭte, tiel flustre, ke mia koro estis rompiĝonta.

"Morten!" li diris, "ĉu vi ne vidis skolopojn?"

"Ne, via moŝto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis
eksterdome."

"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!"

"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"

"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se mi havus ankoraŭ
Kresten!"

Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj liajn kavajn
okulojn.

"Kie estas Vaillant?" li demandis.

"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis.

"Voku ĝin!" li diris.

La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe
frapetis ĝin karese kaj rigardis ĝin melankolie.

"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam
mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ĝin sub la granda
frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin
diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!"

"Jes, via moŝto!" mi respondis.

"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon.
"Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian
blankfruntan ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos tiel aĝa,
ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu ĝin."

"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ ne povis diri tion pro
plorado.

"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur la tablo, vi ĝin
heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj preĝu al Dio
por mia kulpa animo!"

Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj ŝanceliris al mia
ĉambro -- ho! Dio donu al li feliĉan morton! Li estis por mi tiel
bona kaj favora sinjoro!



Thiele, la 3-an de Majo 1713.

Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. --
Ĉi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi
min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi
ekprenis la pafilon, ĝi saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis,
ke mi kondukas ĝin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam
plu dum mia vivo; kiam mi streĉis la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis,
svingis la voston kaj ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj
tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; kiam la
pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis tere, estis, kvazaŭ mia
koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro!
Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.



Surŝipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713.

Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiaŭas vin, ho mia kara
naskiĝlando! Adiaŭ, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiaŭ ĉiu
ĝojo de mia juna aĝo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaŭ du
jaroj mi trafendis tiujn ĉi ondojn; tiam mi havis mian bonan
sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj ŝi
-- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj
kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj manĝos mian panon
inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Ĝi donos panon aŭ
morton! La blankfrunta ĉevalo kaj mi iros kune, ĝi estas mia lasta
amiko en la mondo.



Svedujo, la 13-an de Junio 1716.

Ĉi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Ĝis nun mia
glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraŭ malamikoj; sed
ni estis du kontraŭ dek. Ho ve, mia kompatinda ĉevalo! Vi devis
morti -- ho ke mi mortu ankaŭ!



Stockholm, la 14-an de Junio 1716.

Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis de unu fortikaĵo al
alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere
mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra reĝo
kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos
ĝin akiri aŭ trovi la morton!



Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718.

Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! Kvankam mi kiel
eble plej singarde min kaŝis kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de
ŝtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone
estas sub la bona ĉielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter
kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos
kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj -- ili eble
havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ĝi.



Siberujo, la 15-an de Majo 1721.

Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da
mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena
lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis
miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan
somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo
plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno
sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo
kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj
kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi
dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo?



Riga, la 2-an de Septembro 1743.

Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian
naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj
mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel
longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam
mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj
ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la
danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia
animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan
nomon.



Falster, la 23-an de Oktobro 1743.

Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime de ĝi!
En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimiĝis al mia amata
naskiĝlando. La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti nin!
Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun
retiri ĝin de mi, kvankam malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta
inter fremduloj.



Corselidse, la 2-an de Novembro 1743.

Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la mondo; pia kaj nobla
sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia
morto.



Corselidse, la 1-an de Majo 1744.

Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj
arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ
vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo!

Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj
rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis.
Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min,
rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn.



Corselidse, la 2-an de Julio 1744.

Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ
malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!?
Jes, ĉar tio plaĉis al vi! -- Mi ŝin revidis -- ŝin? ho ne! ne
ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo --; ofte mi
deziris esti mortinta, sed nun -- mi malamas la vivon -- mi ne povas
plu skribi -- --



Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744.

Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos
tiun ĉi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas
la pekulon.

Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela
ĝardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro,
kies vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo
kaj malgajega rigardo preskaŭ min timigis.

"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. La bastono
defalis de mia mano, kaj ĉiuj miaj membroj ektremis -- tio estis
Jens!

"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas tie ĉi? Kie estas
fraŭlino Sofia?"

Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis la fraŭlinon kaj eĉ
la virinecon; sed ĉu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie
ŝi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"

Ŝi sin turnis duone -- ŝi estis surgenue tri paŝojn de mi --,
rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu
movon sur ŝia vizaĝo -- tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega vizaĝo!
kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ĝi
aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj
ĉifonoj de nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj
vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis ĉirkaŭ
ŝia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis
timo, abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli,
nek formovi min de tiu loko.

Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun ŝi ne estas plu tiel
bela kiel en tiu nokto, kiam ŝi enŝteliĝis en vian liton!"

Mi ektremis.

"Orumaĵo eluziĝis," li diris plue, "sed la belan haŭton ŝi havas
ankoraŭ, fiera kaj malica ŝi estas ankoraŭ, kaj la buŝon ŝi
povas movadi. He! via sinjorina moŝto! Parolu iom kun ni!"

Ŝi silentis kaj ŝajnigis, ke ŝi tion ne aŭdis, kvankam li parolis
sufiĉe laŭte.

"Nun ŝi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmiĝos, ŝia
buŝo estos kvazaŭ moviĝanta klaketilo. Ĉu vi ne havas ion por mi
pro memoro al nia iama amikeco, Morten?"

Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaŭ en sonĝo en nian
ĝardenon. Ĉe la ĝardenpordo staris mia sinjoro.

"Ĉu vi konas tiujn homojn?" li demandis.

"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaŭ multaj
jaroj."

"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Ŝi estas malica kaj ekzilita,
kaj li drinkas kiel porko. Ili loĝas de antaŭ kelkaj jaroj en domo
ĉe la marbordo! Li fiŝkaptas kaj dum la labortagoj ŝi laboras en
la ĝardeno. Ĉu ŝi devenas de honesta popolo?"

Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi
rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda
kiel mia malĝojo.



Corselidse, la 14-an de Septembro 1744.

Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu ĉi loko. Mia loĝado
tie ĉi tute ne plu plaĉas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en
ŝia proksimeco, kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi ankoraŭ
ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel demonon. Jens serĉas
min kun trudemo, kiu plaĉas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi
flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ iu
prezentas al mi venenon por trinki.

Li rakontis al mi sian historion -- ho, kiel terura, kiel abomena ĝi
estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia -- li
ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio
ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis
metion, kiu disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaŭ
tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro
ne estus kompatinta ilin. -- Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti
en Siberujo.



Corselidse, la 1-an de Majo 1745.

Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia
naskiĝloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon ĉe nova sinjoro
en Thiele. Mardon mi forvojaĝos per ŝipo de Stubbekjøbing. Dio
eterne rekompencu lin pro tio!



Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745.

"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu
ruinigas samtempe korpon kaj animon!"

Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.

Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj antaŭ la kugloj de
la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan
anĝelon de mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj kaj
kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la
perdiĝo de la amo kaj kompare kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se
mi estus vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan
korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam
mi ŝin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen
savo. Kiam ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi,
kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restaĵon de
kredo al honoro kaj virto.

Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna
turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj
kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj
komprenas.



Thiele, la 4-an de Julio 1745.

Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi
vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa haveno de la mondo por fini tie, kie
mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon --
ripozejon ĉe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel
malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras
ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, ĝi estiĝis pli aĝa, sed
forteco estas en ĝia trunko, uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj
sur ĝiaj branĉoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de
maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub
kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere
mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ
la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj
vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun
mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj -- mi estas
fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj.



Thiele, la 2-an de Septembro 1749.

Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la
mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj?
Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj.
-- Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado.
Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj
ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel
senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo,
jen la cervojn en la arbaro --, kun ludado kaj kantado ni iris
hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro
tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto
eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel
mi mem.



Thiele, la 12-an de Januaro 1751.

Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua
kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas
lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje -- antaŭ multaj jaroj,
kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis
tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj
nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma kiel
la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia -- se ŝi
vivas ankoraŭ -- certe estas simila je valo de Siberujo post
superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj
de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.

"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj
faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel
tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"



Føulum, la 12-an de Majo 1753.

Dimanĉon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj
Vinge. La favora sinjoro venigis min tien ĉi, kiam li estis
mortonta. Nun mi loĝas en la domo de mia patro; sed mi loĝas
tutsola. Ĉiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi
postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo
mi ripozos ĉe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Ĉi tiuj
paĝoj estos miaj postsignoj.

Se iu -- kiam mi estos mortinta kaj for -- legos ilin, tiam li ĝemos
dirante:

  "Kiel la herbo estas nia vivo,
  Kiel la flor' staranta sur la kampo
  En plena belegeco, sed sen forto. --
  Ĉar kiam vento blovas trans la floron,
  Rompiĝas la trunket', perdiĝas belegaĵo,
  Kaj oni eĉ ne scias, kie ĝi iam staris. --
Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco ĝis eterneco."



Maksimoj kaj Pensoj.

De Markizo de Maricá.


La aŭtoro, Markizo de Maricá (Mariká) estas la plej fama
brazila moralisto.

  *  *  *  *  *

La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, se la prudento
ĝin direktas kaj rekomendas.

  *  *  *  *  *

La malŝparemulo povas esti bedaŭrata, sed la avarulo estas preskaŭ
ĉiam malŝatata.

  *  *  *  *  *

La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn
de la socia vivo.

  *  *  *  *  *

La sensaĝa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.

  *  *  *  *  *

Malriĉeco kaj mallaboremo loĝas kune.

  *  *  *  *  *

La fantazio estas la paradizo de l' feliĉuloj kaj la infero de l'
malfeliĉuloj.

  *  *  *  *  *

Oni povas kunigi ĉiujn virtojn, sed ne kunamasigi ĉiujn malvirtojn.

  *  *  *  *  *

Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj.

  *  *  *  *  *

La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havaĵo de
siaj heredontoj.

  *  *  *  *  *

La sincereco estas multfoje laŭdata, sed neniam enviata.

  *  *  *  *  *

La timo kaj la entuziasmo infektas.

  *  *  *  *  *

Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas.

  *  *  *  *  *

La ĝentileco instruas: maski por ne ofendi.

  *  *  *  *  *

La homa vivo sen religio estas vojaĝo sen direktilo.

  *  *  *  *  *

Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.

  *  *  *  *  *

La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.

  *  *  *  *  *

Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ĝenerala.

  *  *  *  *  *

Kiel la spaco enhavas ĉiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas ĉiujn
pasiojn.

  *  *  *  *  *

La homoj plej multe respektataj ne ĉiuokaze estas la plej multe
respektindaj.

  *  *  *  *  *

El la portugala lingvo tradukis _A. Couto Fernandes_.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Taglibro de Vilaĝ-pedelo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home