Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Eta Eyolf
Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Eta Eyolf" ***


continuing assistance in preparing his Ibsen translations


HENRIK IBSEN

ETA EYOLF

(LILLE EYOLF)

(1894)

Dramo en tri aktoj

Tradukis
Odd Tangerud

Eldono 1997

Jec Scandinavia a/s

Postboks 28, N -
3401 Lier

Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-58-8



ETA EYOLF


ROLOJ:

  ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto.
  Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino.
  EYOLF, ilia infano; naŭ jarojn aĝa.
  Fraŭlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred.
  Inĝeniero BORGHEJM.
  RATO-FRAŬLINO.


(La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de _Allmers_ ĉe la fjordo,
kelkajn mejlojn de la urbo.)



UNUA AKTO


(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj,
plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta
elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ
flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom
pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj
kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe
maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la
tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)

(_Sinjorino Rita Allmers_ staras apud la tablo, kun la dorso
dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda,
ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela
matenrobo.)

(Iom poste _fraŭlino Asta Allmers_ envenas tra la pordo dekstre,
vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo.
Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas
svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj.
25 jara.)

ASTA

(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.

RITA

(turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, — ĉu estas vi, Asta!
Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?

ASTA

(metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne
momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre _devis_ iri ĉi tien kaj
vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la
tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo.

RITA

(ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan
amikon? Tiel hazarde, mi pensas.

ASTA

(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la
kofreton) Sed, Rita, — kio do tio estas?

RITA

(daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin?

ASTA

(ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen?

RITA

Jes, imagu, — li venis tute neatendite per la nokta trajno.

ASTA

Ho, do estis _tio_, kion mi sentis! Estis _tio_, kio tiris min ĉi
tien! — Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton?

RITA

Eĉ ne unu vorton.

ASTA

Eĉ ne telegrafis?

RITA

Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas)
Ĉu ne kutimas al li, Asta?

ASTA

Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie.

RITA

Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen.

ASTA

Jes, mi ja komprenas.

RITA

Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin!

ASTA

Kaj li fartas bone? Ne deprimata?

RITA

(fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ
transformita, kiam li envenis tra la pordo.

ASTA

Kaj eĉ ne laca, ĉu?

RITA

Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la
kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon.

ASTA

Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li.

RITA

Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon.

ASTA

Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari
tiun ekskurson.

RITA

Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen —. Sed komprenu, ke estis
terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja
malofte vizitis min —

ASTA

Jes, eble ne estis juste de mi. Sed —

RITA

Nu, nu, nu, — vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas)
Kaj nia vojkonstruisto — li estis ja forvojaĝinta, ankaŭ li.

ASTA

Ho, lasu nun tion, Rita!

RITA

Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. — Sed kiom mi sopiris por
Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaŭ
iu estus enteriĝinta en la domo —!

ASTA

Nu, bona Dio, — nur ses aŭ sep semajnojn —

RITA

Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antaŭe estis for de mi. Eĉ ne
tagnokton. Neniam en ĉiuj tiuj dek jaroj —

ASTA

Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li ĉi-jare
iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson ĉiun someron. Tion li
estus devinta.

RITA

(duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom —
tiom saĝa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue — eble. Sed
ŝajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaŭ mi
neniam plu revidus lin. Ĉu vi _tion_ ne komprenas?

ASTA

Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi.

RITA

(kun ŝercema rideto) Vere neniun — ĉu?

ASTA

Ne laŭ mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, — kie estas
Alfred? ĉu li ankoraŭ dormas?

RITA

Ho, ne. Li ellitiĝis same frue hodiaŭ, kiel li kutimas.

ASTA

Nu, kaj do li verŝajne ne estis tro laca.

RITA

Jes, ĉi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene ĉe si pli
ol unu horon.

ASTA

La kompatinda, eta, pala knabo! Ĉu li nun denove komencu lernadi kaj
lernadi?

RITA

(levante la ŝultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras.

ASTA

Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontraŭstari, Rita.

RITA

(iom senpacienca) Ne, — kiel do vi pensas, — en tio mi vere ne
povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol
mi. — Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas
ĉirkaŭkuri kaj ludi, li, — kiel aliaj infanoj.

ASTA

(decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio ĉi.

RITA

Jes, kara, tion faru. — Nu, jen vidu —

(_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_,
envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de
36–37 jaroj, kun plaĉaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia
vizaĝo aspektas serioze kaj penseme. — _Eyolf_ havas vestaĵon de
fasono kiel uniformo kun oraj ŝnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj
havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li
estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, saĝajn
okulojn.)

ALLMERS

(lasas _Eyolf_; ĝoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaŭ
manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi ĉi tie en nia forejo! Kaj ke mi
baldaŭe vin vidus!

ASTA

Ŝajnis al mi ke mi devus —. Bonvenon ree hejmen!

ALLMERS

(agitas ŝiajn manojn) Dankon.

RITA

Ĉu li ne aspektas admirinde?

ASTA

(fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi
certe multe skribis dumvoje. (ĝoje ekkriante) Ĉu eble la tuta
libro estas preta, Alfred?

ALLMERS

(ŝultrotiras) La libro —? Ho, _ĝi_ —

ASTA

Jes, mi imagis, ke por vi pli facile fariĝus, kiam vi elvenus.

ALLMERS

Tion ankaŭ mi opiniis. Sed vidu, — fariĝis tute alie, kara. Mi
vere eĉ ne skribis linion en la libro.

ASTA

Vi ne skribis —!

RITA

Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kuŝas netuŝita
en la valizo.

ASTA

Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupiĝis dum tiu longa tempo?

ALLMERS

(ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis.

RITA

(metas sian brakon ĉirkaŭ lian ŝultron) Iomete pensis pri tiuj,
kiuj hejme sidis?

ALLMERS

Jes, kompreneble. Eĉ multe. Ĉiun opan tagon.

RITA

(lasas lin) Nu, do ĉio estas ja en bona ordo.

ASTA

Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom
ĝoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro
estas peza, mi opinias.

ALLMERS

Jen vi pravas. Ĉar mi vere estis stulta antaŭe, komprenu. La
pensado, _ĝi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribiĝas sur
la paperon, ne multe taŭgas.

ASTA

(ekkriante) Ne multe taŭgas!

RITA

(ridas) Sed ĉu vi freneziĝus, Alfred!

EYOLF

(fideme suprenrigardas al li) Ho jes, paĉjo, — kion _vi_ skribas,
tio taŭgas.

ALLMERS

(ridetas kaj glittuŝas liajn harojn) Ja, ja, ĉar _vi_ tion diras,
do —. Sed kredu min, — iu venos poste, kiu eĉ pli taŭgos.

EYOLF

Kaj kiu li do estus? Ho, diru!

ALLMERS

Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin.

EYOLF

Kaj kion do vi jen faros?

ALLMERS

(serioze) Tiam mi denove iros en la montaron —

RITA

Fi, hontu, Alfred!

ALLMERS

— supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn.

EYOLF

Paĉjo, ĉu vi ne kredas, ke mi baldaŭ estos tiom forta, ke mi povos
akompani vin?

ALLMERS

(dolorige tuŝata) Ho jes, eble, mia knabeto.

EYOLF

Ĉar al mi aspektas tiom grande, ke ankaŭ mi povus grimpi la
montojn.

ASTA

(deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaŭ, Eyolf!

EYOLF

Jes, ĉu ne, onklino?

ASTA

Jes ja. Ĉu estas pro paĉjo, ke vi metis la novajn vestaĵojn?

EYOLF

Jes, mi petis panjon pri tio. Ĉar mi volis ke paĉjo vidu min tia.

ALLMERS

(mallaŭte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon.

RITA

(mallaŭte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis
min en paco.

EYOLF

Kaj aŭdu, paĉjo, — Borghejm aĉetis al mi pafarkon. Kaj ankaŭ
trejnigis min pafi.

ALLMERS

Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf.

EYOLF

Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaŭ petos lin instrui al mi
naĝi.

ALLMERS

Naĝi! Ho, sed kial vi do tion volas!

EYOLF

Jes, ĉar ĉiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas naĝi.
Estas nur mi, kiu ne scipovas.

ALLMERS

(kortuŝita, metas la brakojn ĉirkaŭ lin) Estas permesite lerni
ĉion kion vi volas! Ĉion kion vi mem deziras lerni.

EYOLF

Jes, ĉu vi scias kion mi pleje deziras, paĉjo?

ALLMERS

Nu? Diru?

EYOLF

Pleje mi deziras lerni fariĝi soldato.

ALLMERS

Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol
tiu.

EYOLF

Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion
vi ja scias.

ALLMERS

(premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos —

ASTA

(eksidas ĉe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi
rakontos.

EYOLF

(iras al ŝi) Kio estas, onklino?

ASTA

Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-fraŭlinon.

EYOLF

Ĉu! Vi vidis la Rato-fraŭlinon! Ho, vi nur ŝerctrompas min!

ASTA

Ne, estas vero. Mi vidis ŝin hieraŭ.

EYOLF

Kie vi do vidis ŝin?

ASTA

Mi vidis ŝin sur la vojo, ekster la urbo.

ALLMERS

Ankaŭ mi vidis ŝin ie en la kamparo.

RITA

(kiu sidas en la sofo) Eble ankaŭ ni vidos ŝin, Eyolf.

EYOLF

Onklino, ĉu ne estas strange, ke ŝi estas nomita Rato-fraŭlino?

ASTA

La homoj nur nomas ŝin tiel, ĉar ŝi iras tra kamparo kaj laŭ
bordoj forpelante ĉiujn ratojn.

ALLMERS

Efektive ŝi laŭdire estas nomita fraŭlino Lup, mi kredas.

EYOLF

Lup? Tio ja signifas lupo.

ALLMERS

(Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaŭ _tion_ vi scias, Eyolf!

EYOLF

(pensema) Do eble estas vero, ke ŝi estas lup-fantomo dum la nokto.
Ĉu vi tion kredas, paĉjo?

ALLMERS

Ho ne, tion mi ne kredas. — Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom
ludi en la ĝardeno.

EYOLF

Ĉu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn?

ALLMERS

Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj
sur la bordo.

EYOLF

(ĝenata) Ne, paĉjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaŭ.

ALLMERS

Kaj kial ne?

EYOLF

Ne, ĉar mi surhavas ĉi tiujn vestaĵojn.

ALLMERS

(sulkas la frunton) Ĉu ili mokridas — mokridas viajn belajn
vestaĵojn!

EYOLF

(eviteme) Ne, tion ili ne kuraĝas. Ĉar tiam mi batus ilin.

ALLMERS

Nu ja, — kion do —?

EYOLF

Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi
neniam povos fariĝi soldato.

ALLMERS

(kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras?

EYOLF

Eble ili estas enviemaj. Ĉar, paĉjo, ili estas ja tiom malriĉaj,
ke ili devas iri nudpiede.

ALLMERS

(mallaŭte, kun sufokata voĉo) Ho, Rita, — kiom jeno turmentas
mian koron!

RITA

(trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu!

ALLMERS

(minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie
malsupre sur la bordo!

ASTA

(aŭskultante) Iu frapas.

EYOLF

Certe estas Borghejm!

RITA

Envenu!

(La _Rato-fraŭlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra
pordo. Ŝi estas malalta, maldika, kurba estaĵo, maljuna, grizhara,
kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo
kun kufo kaj manteleto. Per la mano ŝi tenas grandan, ruĝan
pluvŝirmilon, kaj sur la brako, en ŝnuro, nigran saketon.)

EYOLF

(mallaŭte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas ŝi!

RATO-FRAŬLINO

(genufleksas ĉe la pordo) Mi humile petas permeson, — ĉu la
gesinjoroj havas ion ronĝantan en la domo?

ALLMERS

Ni? Ne, mi ne kredas.

RATO-FRAŬLINO

Jes, ĉar alie mi volonte ŝatus helpi la gesinjorojn senigi sin de
tio.

RITA

Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn.

RATO-FRAŬLINO

Estas vere malfeliĉe. Ĉar ĝuste nun mi faras rondvojaĝon. Kaj
neniu scias, kiam mi revenos en tiu ĉi regiono. — Ho, kiom laca mi
estas!

ALLMERS

(montras al seĝo) Jes, vi tiel aspektas.

RATO-FRAŬLINO

Oni devus ja neniam fariĝi laca bonfarante al la malfeliĉaj etuloj,
kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj
elĉerpiĝas.

RITA

Eble vi volas sidi kaj iom ripozi?

RATO-FRAŬLINO

Multajn dankojn. (eksidas sur seĝon inter la pordo kaj la sofo)
Ĉar la tutan nokton mi okupiĝis en aferoj.

ALLMERS

Nu tiel?

RATO-FRAŬLINO

Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi.
Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis ronĝi
la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon,
sinjoreto. Acidan pomon.

EYOLF

(senpere, iom timigita) Kial devis ili —?

RATO-FRAŬLINO

Kion?

EYOLF

Ronĝi ĝin?

RATO-FRAŬLINO

Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj ĉiuj iliaj
ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas.

RITA

Hu! La kompatinduloj, ĉu ili havas tiom da _ili_?

RATO-FRAŬLINO

Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili
svarmadis kaj ĉirkaŭkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili
falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis ĉiudirekten.

EYOLF

(mallaŭte, al _Asta_) Tien mi neniam volas vojaĝi, onklino.

RATO-FRAŬLINO

Kaj jen _mi_ venis — kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin,
ĉiujn. La dolĉajn etulojn! Al ili ĉiuj ni du metis finon.

EYOLF

(kriante) Paĉjo, — jen, jen!

RITA

Bona Dio, Eyolf do!

ALLMERS

Kio okazas?

EYOLF

(montras) Estas io baraktanta en la saketo!

RITA

(maldekstren; krias) Hu do! Elpelu ŝin, Alfred!

RATO-FRAŬLINO

Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuraĉon.

ALLMERS

Sed kio do tio estas?

RATO-FRAŬLINO

Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi
karega amiko mia.

(_Hundeto_ kun larĝa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.)

RATO-FRAŬLINO

(kape kaj mane signas al _Eyolf_) Proksimiĝu nur fide, vi eta
vundita batalanto! Ĝi ne mordas. Alvenu! Alvenu!

EYOLF

(tenas sin al _Asta_) Ne, mi ne kuraĝas.

RATO-FRAŬLINO

Ĉu ne ŝajnas al la juna sinjoro, ke ĝi havas mildan kaj ŝatindan
aspekton?

EYOLF

(surprizita, montras) Tiu _jena_?

RATO-FRAŬLINO

Jes, ĝuste ĝi.

EYOLF

(duonlaŭte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Ŝajnas al mi ke
ĝi havas la plej teruran — aspekton kiun mi iam vidis.

RATO-FRAŬLINO

(fermas la saketon) Ho, ŝanĝiĝos, ŝanĝiĝos.

EYOLF

(senpere proksimiĝas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la
saketon.) Delikata, — delikata ĝi tamen estas.

RATO-FRAŬLINO

(kun konsiderema voĉo) Sed nun ĝi estas tiom laca kaj elĉerpita,
la kompatindulo. Tiom ege laca ĝi estas. (rigardas al _Allmers_)
Ĉar estas fortostreĉa, — tia ludo, sinjoro komprenu.

ALLMERS

Kian ludon vi sugestas?

RATO-FRAŬLINO

La allogado.

ALLMERS

Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn.

RATO-FRAŬLINO

(kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate.
Almenaŭ _aspekte_. Ĝi ekhavas ŝnuron ligitan al la kolringo.
Kaj jen mi kondukas ĝin tri fojojn ĉirkaŭ la domon. Kaj ludas
buŝharmonikon. Kaj kiam _tion_ ili aŭdas, tiam ili trudiĝas
supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj,
— ĉiuj tiuj benindaj, etaj kreaĵoj.

EYOLF

Ĉu tiam ĝi mortmordas ilin?

RATO-FRAŬLINO

Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas
post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj.

EYOLF

(streĉita) Kaj jen kio —? Rakontu!

RATO-FRAŬLINO

Jen ni debordiĝas. Kaj mi julas kaj ludas buŝharmonikon. Kaj
Mopsulo, ĝi naĝas malantaŭe (kun fajrer-ŝutantaj okuloj) Kaj
ĉiuj tiuj kiuj svarmadis kaj ĉirkaŭkuris, ili sekvas, sekvas nin
sur la profundan akvon. Jes, ĉar tion ili devas!

EYOLF

Kial ili devas?

RATO-FRAŬLINO

Ĝuste ĉar ili ne _volas_. Ĉar ili tiom timotremas antaŭ la akvo,
— tial ili trudiĝas en ĝin.

EYOLF

Ĉu tiam ili dronas?

RATO-FRAŬLINO

Ĉiu kreita opulo. (pli mallaŭte) Kaj jen ĉio estas tiom trankvila
kaj bona kaj malluma por la ŝatindaj etuloj, kiom ili nur povas
deziri. Dormas tie malsupre en tia dolĉa kaj longa dormo. Ĉiuj tiuj
kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj
tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola.

EYOLF

Kion vi allogis?

RATO-FRAŬLINO

Homojn. Precipe unu.

EYOLF

(streĉita) Ho, diru al mi, kiu li estis!

RATO-FRAŬLINO

(ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta ĉarmulo!

EYOLF

Kie li do nun estas?

RATO-FRAŬLINO

(malmole) Malsupre ĉe ĉiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi
devas denove eliri al la aferoj. Ĉiam survoje. (al _Rita_) Ĉu la
gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaŭ? Ĉar tial mi povus finfari
samtempe.

RITA

Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata.

RATO-FRAŬLINO

Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias —. Se la gesinjoroj
rimarkus, ke estas io kio ronĝadas, — kaj svarmas kaj
ĉirkaŭkuras. — jen sendu por mi kaj Mopsulo. — Adiaŭ, adiaŭ
milfoje. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)

EYOLF

(mallaŭte triumfe al _Asta_) Onklino, jen pensu, ke ankaŭ
_mi_ vidis la Rato-fraŭlinon!

(_Rita_ eliras sur la verandon kaj ventumas sin per poŝtuko. Iom
poste _Eyolf_ gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.)

ALLMERS

(prenas la tekon de la tablo ĉe la sofo) Ĉu estas _via_ teko, tiu
ĉi, Asta?

ASTA

Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en ĝi.

ALLMERS

Nu, la familiajn leterojn —

ASTA

Ĉar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto.

ALLMERS

(frapetas ŝian kapon) Kaj jen por _tio_ vi trovis tempon, vi!

ASTA

Ho jes. Mi faris tion parte ĉi tie kaj parte en la urbo ĉe mi mem.

ALLMERS

Dankon, kara —. Ĉu vi trovis ion apartan en ili?

ASTA

(supraĵe aludante) Nu, — ion aŭ alian oni ja ĉiam trovas en tiaj
malnovaj paperoj, vi scias. (mallaŭte, sincere) Tio en la teko, tio
estas la leteroj de patrino.

ALLMERS

Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos.

ASTA

(kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaŭ vi tralegu ilin, Alfred.
Iam, — pli malfrue en la vivo. — Sed hodiaŭ mi ne kunprenis la
ŝlosilon de la teko.

ALLMERS

Ne estas bezonata, kara Asta. Ĉar mi tamen neniam legos la leterojn
de via patrino.

ASTA

(fiksrigardas lin) Do mi iam, — tiel en hejmeca vespera horo,
rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita.

ALLMERS

Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino.
Vi ne havas tro da memoraĵoj post ŝi.

(Li donas la tekon al _Asta_. Ŝi prenas ĝin kaj metas ĝin sur la
seĝon sub la supervestaĵojn.)

(_Rita_ reen venas en la ĉambron.)

RITA

Hu, ŝajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinaĉo kvazaŭ kunportis
kadavran odoron.

ALLMERS

Jes, iom timiginda ŝi ja estis.

RITA

Mi preskaŭ sentis min malsana, dum ŝi estis en la ĉambro.

ALLMERS

Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu ŝi
parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj
altebenaĵoj havas ion de la sama.

ASTA

(rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred?

ALLMERS

(ridetas) En mi?

ASTA

Jes, io estas. Kvazaŭ metamorfozo. Ankaŭ Rita rimarkis tion.

RITA

Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por
bono, tio, Alfred?

ALLMERS

_Devas_ esti por bono. Kaj estu kaj fariĝu por bono.

RITA

(ekkrie) Vi ion spertis dum la vojaĝo! Ne neu! Ĉar mi vidas laŭ
via aspekto!

ALLMERS

(skuas la kapon) Eĉ nenion — ekstere. Sed —

RITA

(streĉita) Sed —?

ALLMERS

Interne en mi vere okazis eta metamorfozo.

RITA

Ho Dio —!

ALLMERS

(trankviligante, frapetas ŝian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri
tio vi senzorge fidu.

RITA

(eksidas sur la sofon) Tion ĉi vi nepre al ni tuj rakontu. Ĉion!

ALLMERS

(turnas sin al _Asta_) Jes, ni eksidu, ankaŭ ni. Jen mi provos
rakonti. Plej eble bone.

(Li eksidas sur la sofon apud _Rita_. _Asta_ antaŭentiras seĝon kaj
eksidas proksime apud li. Mallonga paŭzo.)

RITA

(rigardas lin kvazaŭ esperante) Jen do —?

ALLMERS

(rigardas antaŭen) Kiam mi pripensas mian antaŭan vivon — kaj
mian sorton — dum la lastaj dek — dekunu jaroj, ĝi aspektas por mi
kvazaŭ fabelo aŭ kvazaŭ revo. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas,
Asta?

ASTA

Jes, multmaniere ankaŭ mi tion trovas.

ALLMERS

(daŭrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue,
Asta. Ni du kompatindaj, malriĉaj, orfoj —

RITA

(senpacience) Nu do, tio okazis ja antaŭ longe.

ALLMERS

(sen ŝin aŭskultante) Kaj nun mi sidas ĉi tie en riĉeco kaj
pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, — ĉio
laŭ propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan
feliĉon — ĝin ni ŝuldas al vi, kara Rita.

RITA

(duone ŝerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi
bonvole ĉesu pri tiu babilado.

ALLMERS

Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko —

RITA

Ho, transsaltu do tiun enkondukon!

ALLMERS

Rita, — ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min
supren en la montaron.

ASTA

Vere ne, Alfred?

RITA

Kio do pelis vin?

ALLMERS

Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon ĉe mia labortablo.

RITA

Ne trankvilon! Kara, kiu do ĝenis vin!

ALLMERS

(skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi
rekte misuzis — aŭ — neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi
malŝparis la tempon.

ASTA

(grandokule) Dum vi skribis la libron?

ALLMERS

(kapjesas) Ĉar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus
fari ankaŭ ion alian.

RITA

Ĉu pri tio vi sidis cerbumante?

ALLMERS

Jes, pleje tio.

RITA

Kaj tial vi laste fariĝis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaŭ pri ni
aliuloj. Jes, ĉar tia vi estis, Alfred!

ALLMERS

(rigardas antaŭen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj
skribis tagon post tago. Multfoje ankaŭ duonan nokton. Skribis kaj
skribis sur la granda, dika libro pri “La homa respondeco”. Hm!

ASTA

(metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, — tiu libro estu ja
la verko de via vivo.

RITA

Jes, tion vi ja sufiĉe ofte diris.

ALLMERS

Tiel mi pensis. Ĝuste de la tempo kiam mi komencis fariĝi
plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min
kapabla ekkomenci ĝin, vi, kara Rita —

RITA

Ho, bla, bla!

ALLMERS

(ridetas al ŝi) — vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj —

RITA

(duone ridante, duone ĉagrenita) Se ankoraŭfoje vi elbuŝigas tiun
stultaĵon, mi batos vin.

ASTA

(rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred?

ALLMERS

Ĝi kvazaŭ komenciĝis foriĝi. Sed pli kaj pli altiĝis la penso
pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi.

RITA

(radia, prenas lian manon) Alfred!

ALLMERS

La penso pri Eyolf, kara Rita.

RITA

(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, — pri Eyolf!

ALLMERS

Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala
falo de la tablo —. Kaj pleje post kiam ni certiĝis, ke estas
nekuraceble —

RITA

(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laŭ ĉiuj povoj, Alfred.

ALLMERS

Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio
mi de nun volas esti por Eyolf.

RITA

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.

ALLMERS

Mi celas, ke mi el ĉiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan
staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.

RITA

Ho, sed, vi, — dank’ al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom
profunde.

ASTA

(kortuŝita) Ho jes, Rita, li sentas.

ALLMERS

Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.

RITA

(senpacience) Sed, kara, — kion pli povas vi do por li fari?

ALLMERS

Mi volas provi lumigi ĉiujn tiujn riĉajn eblecojn, kiuj aperas en
lia infana animo. Ĉio kion li havas en si de noblaj ĝermoj, mi
volas instigi al kresko, — porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli
arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol _tio_! Mi volas helpi lin
harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kuŝas atingebla antaŭ li.
Ĉar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan
vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de feliĉo
en lia animo.

(Li paŝas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. _Asta_ kaj
_Rita_ sekvas lin per la okuloj.)

RITA

Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!

ALLMERS

(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf daŭrigu
la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aŭ li povas elekti ion, kio
estas plene lia propra. Plej eble tio. — Do, ĉiuokaze mi lasas mian
resti.

RITA

(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, — ĉu vi ne povas labori por vi
ambaŭ, vi kaj Eyolf?

ALLMERS

Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi
cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros _tion_
la verko de mia vivo fari lin la superulo.

ASTA

(ekstaris kaj iras al li) Tio ĉi kostis por vi terure severan
batalon, Alfred.

ALLMERS

Jes, efektive. Ĉi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta
min mem al rezigno. Neniam ĉi-hejme.

RITA

Tial vi do faris vojaĝon ĉi-somere?

ALLMERS

(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan
solecon. Vidis la sunleviĝon lumi sur la pintojn. Sentis min pli
proksima al la steloj. Kvazaŭ en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj
jen mi kapablis.

ASTA

(malĝoje) Sed neniam plu vi daŭrigos skribi la libron pri
“La respondeco de la homo”?

ALLMERS

Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja
diras. — Sed mi volas realigi la respondecon de la homo — en mia
vivo.

RITA

(kun rideto) Ĉu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn
intencojn ĉi-hejme?

ALLMERS

(prenas ŝian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon)
Kaj lige ankaŭ kun vi, Asta.

RITA

(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.

ALLMERS

Sed plej kara Rita —!

(_Rita_ foriras de li kaj haltas ĉe la pordo de la ĝardeno.)

(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. _Inĝeniero
Borghejm_ rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj.
Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)

BORGHEJM

Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas ĝoja je la vido de
_Allmers_.) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?

ALLMERS

(skuas lian manon) Jes, mi revenis ĉi-nokte.

RITA

(gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm.

ALLMERS

Ho ne, tio do ne estas vero, Rita —

RITA

(venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finiĝis.

BORGHEJM

Nu, vi tenas vian edzon per streĉaj bridoj, sinjorino?

RITA

Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj ĉio devas ja havi finon.

BORGHEJM

Ho, ne ĉio, — mi esperas. — Bonan matenon, fraŭlino Allmers!

ASTA

(eviteme) Bonan matenon.

RITA

(rigardas al _Borghejm_) Ne ĉio, vi diras?

BORGHEJM

Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaŭ _io_ en ĉi tiu mondo ne
havas finon.

RITA

Nun vi certe pensas pri amo — aŭ tiaĵo.

BORGHEJM

(varme) Mi pensas pri ĉio tio, kio estas inda.

RITA

Kaj kio neniam finiĝas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni ĉiuj esperu
pri tio.

ALLMERS

(proksimiĝas al ili) Nun vi baldaŭ finfaris la vojlaboron ĉi tie?

BORGHEJM

Mi _jam_ finfaris. Finfaris hieraŭ. Ĝi daŭris sufiĉe longe. Sed,
dank’ al Dio, _tio_ do finiĝis.

RITA

Kaj pri tio vi estas ĝojega?

BORGHEJM

Jes, efektive mi estas!

RITA

Nu, tion mi diru —

BORGHEJM

Kion, sinjorino?

RITA

Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm.

BORGHEJM

Ĉu? Kial ne?

RITA

Ne, ĉar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn.

BORGHEJM

Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis.

RITA

Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin.

BORGHEJM

Ne, bedaŭrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo.

ALLMERS

Ĉu? Kial do?

BORGHEJM

Jes, ĉar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj
komenci.

ALLMERS

Ĉu vere? (premas lian manon) Ĝojigas min kore.

RITA

Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm!

BORGHEJM

Tŝ, tŝ, — vere mi ne havas permeson paroli laŭte pri tio
ankoraŭ! Sed mi ne povas reteni min! — Estas granda vojlaboro —
supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj — kaj kun la plej
nekredeblaj malfacilaĵoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda,
bela mondo, — kia feliĉo tio estas esti vojkonstruisto!

RITA

(ridetas kaj rigardas lin ŝerce) Ĉu estas nur por tiu vojlaboro, ke
vi venas ĉi tien tiel senrega pro ĝojo hodiaŭ?

BORGHEJM

Ne, ne por tio sole. Sed por ĉiuj la helaj promesplenaj esperoj,
kiuj malfermas sin por mi.

RITA

(kiel antaŭe) Aha, eble estas io pli delikata malantaŭe!

BORGHEJM

(ekrigardas al _Asta_) Kiu scias! Kiam la feliĉo unue alvenas, ĝi
kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al _Asta_) Fraŭlino
Allmers, ĉu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas?

ASTA

(rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaŭ.

BORGHEJM

Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por
priparoli kun vi, antaŭ ol mi forvojaĝos.

RITA

Eble estas io pri kio vi ankoraŭ ne povas paroli laŭte.

BORGHEJM

Hm, nu dependas de —

RITA

Jes, ĉar vi povas ja ankaŭ flustri (duone mallaŭte) Asta,
kompreneble vi devas iri kun li.

ASTA

Sed kara Rita —

BORGHEJM

(petante) Fraŭlino Asta, — memoru, ke tio ĉi estus adiaŭa
promenado — por longaj, longaj tempoj.

ASTA

(prenas sian ĉapelon kaj sunŝirmilon) Nu do, ni iomete ĉirkaŭiru
malsupre en la ĝardeno.

BORGHEJM

Ho dankon, dankon por tio!

ALLMERS

Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf.

BORGHEJM

Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaŭ? Mi kunportis ion por li.

ALLMERS

Li estas ludanta ie malsupre.

BORGHEJM

Ĉu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne
legante.

ALLMERS

Tio havu finon. Vera liberaera knabo li fariĝu.

BORGHEJM

_Jen_ ĝuste! Elen en la liberan naturon ankaŭ _li_, la
kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en
ĉi tiu benita mondo. Ŝajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel
ludo! — Do venu, fraŭlino Asta!

(_Borghejm_ kaj _Asta_ eliras sur la verandon kaj malsupren tra la
ĝardeno.)

ALLMERS

(staras postrigardante ilin) Vi, Rita, — ĉu vi kredas, ke estas io
inter la du?

RITA

Mi ne scias kion diri. Antaŭe mi tion kredis. Sed Asta fariĝis tiel
neklarigebla, — tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo.

ALLMERS

Nu? Ĉu tiel? Dum mi estis for?

RITA

Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas.

ALLMERS

Kaj vi kredas, ke ŝi ne plu iome pensas pri li?

RITA

Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas.
(rigardas lin esplore) Ĉu al vi estus kontraŭdezire, se ŝi
farus?

ALLMERS

Ne vere kontraŭdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso —

RITA

Maltrankviliganta?

ALLMERS

Jes, ĉar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por ŝia feliĉo
en la vivo.

RITA

Ho kion — respondeco! Asta do estas matura? Ŝi certe komprenas
elekti mem, mi opinias.

ALLMERS

Jes, tion ni esperu, Rita.

RITA

Mi almenaŭ ne havas iun malfidon al Borghejm.

ALLMERS

Ne, kara, — tion ankaŭ mi ne havas. Kontraŭe. Sed tamen —

RITA

(daŭrige) Kaj mi volonte vidus, ke fariĝus paro de li kaj Asta.

ALLMERS

(malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio?

RITA

(en kreskanta animskuo) Jes, ĉar tiam ŝi devis longe foren vojaĝi
kun li! Kaj tiam ŝi ne povus veni ĉi tien al ni kiel nun!

ALLMERS

(rigardas ŝin surprize) Kion! Ĉu vi dezirus kvitiĝi de Asta!

RITA

Jes, jes, Alfred!

ALLMERS

Sed kial je la mondo —?

RITA

(pasie ĵetas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Jes, ĉar tiam mi fine
havus vin sola por mi mem! Tamen — eĉ ne tiam! Ne tute por mi!
(ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, — mi ne povas malkapti vin.

ALLMERS

(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, — estu do prudenta!

RITA

Ne, mi tute ne ŝatas esti prudenta! Mi nur ŝatas vin! Nur sole vin
en la tuta mondo! (denove ĉirkaŭbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!

ALLMERS

Lasu, lasu, — vi sufokas min —!

RITA

(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi
scius, kiom mi estas vin malaminta —!

ALLMERS

Malaminta —!

RITA

Jes, — kiam vi sidis tie ene ĉe vi mem. Kovante sur via laboro.
Ĝis longe — longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, — tiel
malfrue, Alfred. — Ho, kiel mi malamis vian laboron!

ALLMERS

Sed nun estas ja finite pri tio.

RITA

(ridas tranĉe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio
estas pli malinda.

ALLMERS

(ekscite) Pli malinda! Ĉu vi nomas la infanon tio, kio estas pli
malinda?

RITA

(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi ĝin tiel nomas.
Ĉar la infano, — la infano, ĝi aldone estas viva homo, ĝi.
(en kreskanta ekscitiĝo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne
toleras, — mi jenon diras al vi!

ALLMERS

(rigardas ŝin fikse kaj diras mallaŭtete) Multajn fojojn mi
preskaŭ timas vin, Rita.

RITA

(sombre) Mi foje ankaŭ timas min mem. Kaj ĝuste tial vi ne devas
veki la malicon en mi.

ALLMERS

Jes, sed je la nomo de Dio, — ĉu tion mi faras?

RITA

Jes, vi faras, — kiam vi pecen ŝiras la plej sanktan inter ni du.

ALLMERS

(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, — nia
sola infano pri kiu temas.

RITA

La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed _vi_
estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!

ALLMERS

(ektiras la ŝultrojn) Ho kara Rita, — ne utilas ion postuli. Ĉio
devas esti donata libervole.

RITA

(rigardas lin streĉe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?

ALLMERS

Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.

RITA

Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?

ALLMERS

(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.

RITA

(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin
naskinta.

ALLMERS

(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!

RITA

(skuiĝas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla
turmento. Sed mi portis ĉion kun ĝojego pro vi.

ALLMERS

(varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias.

RITA

(decide) Sed per tio ĝi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun
vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf.
Nur tio. Nenio pli. Mi ne _volas_, mi diras! Mi _ne povas_! _Mi_
volas esti _ĉio_ por vi! Por vi, Alfred!

ALLMERS

Sed tio vi ja _estas_, Rita. Tra nia infano —

RITA

Ho, naŭzigaj, tepidaj parolturniĝoj —. Nenio alia. Ne do, tiaĵo
ne estas por _mi_. Mi estis taŭga por _fariĝi_ patrino al la
infano, sed ne por _esti_ patrino de ĝi. Vi devas preni min kiel mi
estas, Alfred.

ALLMERS

Vi tamen kore ŝatis Eyolf antaŭe.

RITA

Mi kompatis lin. Ĉar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele
lerni. Preskaŭ neniam vidis lin.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi
alveninta —

RITA

(rigardas lin) Sed _nun_ ĝi do estas veninta?

ALLMERS

Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari
en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf.

RITA

Kaj por _mi_? Kion vi volas esti por _mi_?

ALLMERS

(milde) Vin mi daŭrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti
ŝiajn manojn.)

RITA

(evitas lin) Mi ne ŝatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin
tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj,
ŝvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas
min regali per restaĵoj kaj postlasaĵoj, Alfred!

ALLMERS

(kvietanima) Ŝajnas al mi, ke povus esti sufiĉe riĉe da feliĉo
ĉi tie por ĉiuj tri, Rita.

RITA

(moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas ĉe la tablo
maldekstre) Aŭskultu nun jenon.

ALLMERS

(alproksimiĝas) Nu? Kio estas?

RITA

(rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian
telegramon hieraŭ vespere —

ALLMERS

Jes? Kaj kion?

RITA

— mi vestis min blanke —

ALLMERS

Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis.

RITA

Libere faligis la harojn —

ALLMERS

Vian riĉe odorantan hararon —

RITA

— tiel ke ĝi ondis malsupren laŭ la nuko kaj la dorso —

ALLMERS

Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita.

RITA

Estis rozkoloraj ŝirmiloj super ambaŭ lampoj. Kaj ni estis solaj,
ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis ĉampana vino
sur la tablo.

ALLMERS

El ĝi mi nenion trinkis.

RITA

(rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre)
“_Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin_”, — kiel estas skribite.

(Ŝi ekstaras de la apogseĝo kaj iras kvazaŭ laca al la sofo, kaj
eksidas duone kuŝanta.)

ALLMERS

(iras trans la planko kaj haltas antaŭ ŝi) Mi estis tiel plena de
sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta
vivo, Rita. Kaj unue kaj ĉefe pri Eyolf.

RITA

(ridetas) Tion vi ja ankaŭ faris, kara —

ALLMERS

Ne, mi ne atingis. Ĉar vi komencis malvesti vin.

RITA

Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Ĉu vi ne memoras tion? Vi
demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf.

ALLMERS

(rigardas ŝin riproĉe) Rita —?

RITA

Kaj vi kuŝigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone.

ALLMERS

(skuas la kapon) Rita, — Rita!

RITA

(kuŝigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred?

ALLMERS

Jes?

RITA

“_Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin_”.

ALLMERS

(preskaŭ malmole) Ne, mi ne tuŝis ĝin.

(Li foriras de ŝi kaj starigas sin ĉe la ĝardena pordo. _Rita_ dum
tempeto kuŝas senmova kun fermitaj okuloj.)

RITA

(subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred.

ALLMERS

(turnas sin ĉe la pordo) Nu?

RITA

Vi ne sentus vin tiel sekura, vi!

ALLMERS

Ne sekura?

RITA

Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi _havas_
min!

ALLMERS

(proksimiĝas) Kion vi aludas per _tio_?

RITA

(kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi,
Alfred! Neniam momenton.

ALLMERS

Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone.

RITA

(kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min —!

ALLMERS

Rifuzas —! Mi ne komprenas kien vi celas!

RITA

Ho, vi ne scikonas ĉion tion, kio elmergus en mi, se —

ALLMERS

Se —?

RITA

Se mi iam observis, ke vi ne plu ŝatus min. Ne plu ŝatus min kiel
antaŭe.

ALLMERS

Sed, vi mia karega Rita, — la homa ŝanĝiĝo tra la jaroj, — ĝi
devas ja iam okazi ankaŭ en _nia_ kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj.

RITA

Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun ŝanĝon eĉ en vi. Mi tion ne
eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola.

ALLMERS

(rigardas ŝin zorgoplene) Vi havas terure ĵaluzan animon —

RITA

Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin
inter mi kaj iu alia —

ALLMERS

Kio jen —?

RITA

Tiam mi venĝas min kontraŭ vi, Alfred!

ALLMERS

Per kio vi venĝus vin?

RITA

Mi ne scias. — Ho jes, mi tamen scias!

ALLMERS

Nu?

RITA

Mi iros forĵeti min —

ALLMERS

Vi iros forĵeti vin, vi diras!

RITA

Jes, mi tiel faros. Mi ĵetos min rekte inter la brakojn de — de la
unua venanta!

ALLMERS

(rigardas ŝin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, — vi
mia sincera, fiera, fidela Rita.

RITA

(metas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus
fariĝi, se vi, — se vi ne plu ŝatus min.

ALLMERS

Ne plu ŝatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiaĵon!

RITA

(duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja elĵeti miajn retojn por
li, — tiu vojkonstruisto, kiu vagas ĉi tie.

ALLMERS

(malpezigita) Ah, dank’ al Dio, — vi do ŝercas.

RITA

Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia?

ALLMERS

Ne, ĉar li jam estas sufiĉe ligita!

RITA

Des pli bone! Ĉar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la
sama kion Eyolf faris kontraŭ mi.

ALLMERS

Ĉu vi diras, ke nia eta Eyolf _tion_ faris?

RITA

(kun la montrofingro streĉita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam
vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi fariĝas mola, kaj vibras la
voĉon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaŭ tentiĝus
deziri ke — nu!

ALLMERS

(rigardas ŝin time) Kion vi dezirus, Rita —

RITA

(impete foriras de li) Ne, ne, ne, — tion mi ne diras al vi! Neniam!

ALLMERS

(proksimiĝas al ŝi) Rita, mi petegas al vi, — pro vi kaj pro mi,
ne lasu vin tenti al io malbona.

(_Borghejm_ kaj _Asta_ venas de la ĝardeno. Ambaŭ estas en regata
animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, _Asta_ restas staranta
ekstere sur la verando. _Borghejm_ eniras la ĉambron.)

BORGHEJM

Jen vidu. Nun fraŭlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon
kune.

RITA

(ekmire) Ah! — Kaj ne sekvas iu pli longa vojaĝo post la promenado?

BORGHEJM

Jes, por mi.

RITA

Por vi sola?

BORGHEJM

Jes, por mi sola.

RITA

(ekrigardas sombre al _Allmers_) Ĉu vi aŭdas tion, Alfred?
(turnas sin al _Borghejm_) Mi kuraĝas veti, ke estas malicaj okuloj,
kiuj ludis ruze pri vi.

BORGHEJM

(rigardas ŝin) Malicaj okuloj?

RITA

(kapsignas) Malicaj okuloj, jes.

BORGHEJM

Ĉu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers?

RITA

Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj
infanokuloj.

ALLMERS

(agitigita, flustras) Rita, — kiel povas vi, —!

RITA

(duonlaŭte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred.

(Fora, eturdita kriado aŭdiĝas de malsupre ĉe la maro.)

BORGHEJM

(iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio —?

ASTA

(ĉe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo!

ALLMERS

Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj,
kiuj petolas.

BORGHEJM

(vokas elen trans la barilon) Aŭdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas?

(Pluraj aŭdiĝas respondi malklare samtempe.)

RITA

Kion ili diras?

BORGHEJM

Ili diras ke estas infano, kiu dronis.

ALLMERS

Infano dronis?

ASTA

Eta knabo, ili diras.

ALLMERS

Ho, ili povas ja ĉiuj naĝi.

RITA

(krias en timo) Kie estas Eyolf!

ALLMERS

Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la ĝardeno.

ASTA

Ne, en la ĝardeno li ne estas —

RITA

(kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas _li_!

BORGHEJM

(aŭskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras?

(Malklaraj voĉoj aŭdiĝas. _Borghejm_ kaj _Asta_ eligas sufokitan
krion, kaj ekkuras malsupren tra la ĝardeno.)

ALLMERS

(en anima timo) _Ne estas_ Eyolf! _Ne estas_ Eyolf, Rita!

RITA

(sur la verando, aŭskultante) Tŝ; silentu! Lasu min aŭdi kion ili
diras! (Rita fuĝas kun tranĉanta krio enen en la ĉambron.)

ALLMERS

(post ŝin) Kion ili diris?

RITA

(glitfalas apud la apogseĝo) Ili diris: La lambastono flosas!

ALLMERS

(preskaŭ lamigita) Ne! Ne! Ne!

RITA

(raŭke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili _devas_ savi lin!

ALLMERS

(duone freneza) Aliaĵo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo!

(Li kuregas malsupren tra la ĝardeno.)



DUA AKTO


(Malgranda, malvasta valo en la arbaro de _Allmers_ malsupre ĉe
la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la
loko. Malsupren laŭ la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu
malaperas inter la ŝtonoj ĉe la rando de la arbaro. Vojeto
serpentumas apude laŭ la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj
arboj, inter kiuj videtiĝas la fjordo. Antaŭe vidiĝas la angulo de
boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre
staras tablo kun benko kaj kelkaj seĝoj, ĉio farita el maldikaj
betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.)

(_Alfred Allmers_, vestita kiel antaŭe, sidas sur la benko
apogante la brakojn sur la tablo. Lia ĉapelo kuŝas antaŭ li.
Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antaŭen
super la akvon.)

(Iom poste venas _Asta Allmers_ malsupren laŭ la arbara vojeto. Ŝi
portas malfalditan pluvŝirmilon.)

ASTA

(proksimiĝas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi ĉi tie
malsupre en la nuba vetero, Alfred.

ALLMERS

(kapsignas malrapide sen respondo)

ASTA

(kunfaldas la pluvŝirmilon) Mi iris longe por serĉi vin.

ALLMERS

(senesprime) Dankon.

ASTA

(translokigas seĝon kaj sidigas sin apud li) Ĉu vi longe sidis ĉi
tie? La tutan tempon?

ALLMERS

(ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi.
Ŝajnas al mi, ke estas tute neebla, — tio ĉi.

ASTA

(konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfeliĉa Alfred.

ALLMERS

(fiksrigardas ŝin) Estas do vero, ĉu, Asta? Aŭ ĉu mi fariĝis
freneza? Aŭ mi nur sonĝas? Ho, se estus nur sonĝo! Imagu kiom
feliĉege, se mi nun vekiĝus!

ASTA

Ho, se mi vere povus vin veki.

ALLMERS

(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaŭ.
Kuŝas peza kaj dormema. Plumbogriza, — kun flavaj ekflagroj, kaj
spegulas la pluvnubojn.

ASTA

(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!

ALLMERS

(sen ŝin aŭskultante) La supraĵon, jes. Sed en la profundo, —
tie fluas la forta subfluo —

ASTA

(timeme) Ho, pro Dio en la ĉielo, — ne pensu pri la profundo!

ALLMERS

(rigardas ŝin milde) Vi certe kredas, ke li kuŝas tie ĝuste
eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru,
kiel ĉi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.

ASTA

(ĵetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaŭ la vizaĝo)
Ho, Dio, — ho Dio!

ALLMERS

(peze) Tial nun eta Eyolf foriĝis tiom longe — longe for de ni,
la liaj.

ASTA

(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiaĵon!

ALLMERS

Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta —. En dudek ok
— dudek naŭ — horoj. Konsideru —! Konsideru —!

ASTA

(krias kaj kovras la orelojn) Alfred —!

ALLMERS

(premegas la manon forte kontraŭ la tablon) Sed ĉu vi komprenas la
sencon en io tia?

ASTA

(rigardas lin) En kio?

ALLMERS

En tio ĉi, farita kontraŭ mi kaj Rita.

ASTA

La sencon en tio?

ALLMERS

(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Ĉar senco devas ja
troviĝi en ĝi. La vivo, la ekzistado, — la sorto estu do ne
tiel tute sensenca.

ASTA

Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?

ALLMERS

(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble ĉio iras
tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita ŝipo sen
stirilo. Vere povas esti tiel. — Almenaŭ tiel aspektas.

ASTA

(pensema) Se nur aspektis —?

ALLMERS

(impete) Nu? Ĉu vi povas klarigi por mi? Ĉar _mi_ ne povas.
(pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas
en si senfinajn eblecojn. Riĉajn eblecojn, eble. Plenumus mian
ekzistadon kun ĝojo kaj fiero. Kaj jen bezoniĝas nur freneza,
maljuna virinaĉo venanta — montranta hundon en saketo —

ASTA

Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.

ALLMERS

Jes, ni scias. La knaboj vidis ŝin remanta foren sur la fjordo.
Ili vidis Eyolf staranta sola sur la eĝo de la kajo. Vidis lin
fiksrigardi post ŝin — kaj kvazaŭ sveni. (tremetanta) Kaj jen li
ekfalis malsupren, — kaj malaperis.

ASTA

Jes, jes. Sed tamen —

ALLMERS

Ŝi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta.

ASTA

Sed, kara, kial ŝi tion farus?

ALLMERS

Jes, — _jen_ estas la afero! Kial ŝi faris? Estas neniu venĝo
kaŝita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al ŝi
malbonon. Neniam fikriis post ŝin. Neniam ĵetis ŝtonon al ŝia
hundo. Li eĉ ne vidis ŝin aŭ ŝia hundo antaŭ siaj okuloj antaŭ
hieraŭ. Neniu venĝo do. Tiel senkaŭza ĉio. Tiel tute sensenca,
Asta. — Kaj tamen la monda ordo tion bezonas.

ASTA

Ĉu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj?

ALLMERS

(skuas la kapon) Ŝajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun
_vi_ pri tiaĵoj. (spiras pene) Kaj ankaŭ pri ĉio alia.

(_Asta_ prenas kudraĵojn kaj paketon en papero el la poŝo.
_Allmers_ sidas spiritforesta kaj rigardas ŝin.)

ALLMERS

Kion jen vi havas, Asta?

ASTA

(prenas lian ĉapelon) Pecon da nigra krepo.

ALLMERS

Ho, pro kio tiaĵo?

ASTA

Rita petis min. Permesu?

ALLMERS

Ho jes; volonte por mi. (Ŝi kudras la krepon sur la ĉapelon.)

ALLMERS

(sidas ŝin rigardante) Kie estas Rita?

ASTA

Ŝi iom promenadas supre en la ĝardeno, mi kredas. Borghejm estas
kun ŝi.

ALLMERS

(iom surprizita) Ĉu? Borghejm estas ĉi tie ankaŭ hodiaŭ?

ASTA

Jes. Li venis per la meztaga trajno.

ALLMERS

Tion mi ne atendis.

ASTA

(kudras) Li tiom kore ŝatis Eyolf.

ALLMERS

Borghejm estas fidela ulo, Asta.

ASTA

(kun silenta varmo) Jes, fidela _li_ vere estas. _Tio_ certas.

ALLMERS

(fiksas la rigardon sur ŝin) Funde vi vere ŝatas lin.

ASTA

Jes, mi ŝatas.

ALLMERS

Sed tamen vi ne povas decidigi vin —?

ASTA

(interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri _tio_!

ALLMERS

Jes, jes, — diru al mi nur kial vi ne povas —?

ASTA

Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Ĉar estas
malagrable por mi. — Jen. Nun la ĉapelo estas preta.

ALLMERS

Dankon.

ASTA

Kaj jen estas la maldekstra brako.

ALLMERS

Ĉu ankaŭ tiu havu krepon?

ASTA

Jes, tio estas konveneco.

ALLMERS

Nu, — do faru kion vi volas.

(Ŝi proksimiĝas kaj komencas kudri.)

ASTA

Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin.

ALLMERS

(kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antaŭaj tagoj.

ASTA

Jes, ŝajnas al vi, ĉu?

ALLMERS

Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaŭ sidis tiel pretigante
miajn vestaĵojn.

ASTA

Kiom eble bone, jes.

ALLMERS

La unua aĵo, kiun vi kudris por mi, — ankaŭ ĝi estis nigra krepo.

ASTA

Ĉu?

ALLMERS

Ĉirkaŭ la studentan ĉapon. Kiam patro formortis de ni.

ASTA

Ĉu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras.

ALLMERS

Ho ne; tiam vi ja estis malgranda.

ASTA

Jes, tiam mi estis malgranda.

ALLMERS

Kaj du jarojn poste, — kiam ni perdis vian patrinon, — vi kudris
grandan brakkrepon ankaŭ por mi.

ASTA

Mi opiniis ke tiel estu.

ALLMERS

(frapetas ŝian manon) Jes, jes, estus ja ankaŭ tiel, Asta. — Kaj
kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du —. Ĉu vi jam finis?

ASTA

Jes. (kunmetas la kudraĵojn) Estis tamen feliĉa tempo por ni,
Alfred. Ni du solaj.

ALLMERS

Jes, estis. Eĉ se severe ni penegis.

ASTA

Vi penegis.

ALLMERS

(pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaŭ vi, — (ridetas) vi,
mia kara fidela — Eyolf.

ASTA

Hu, — ne memorigu al mi tiun stultaĵon pri tiu nomo.

ALLMERS

Nu, se vi naskiĝus knabo, vi nomiĝus Eyolf.

ASTA

Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi fariĝis studento —. (ridetas
senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca.

ALLMERS

Ĉu estis mi, kiu estis infaneca!

ASTA

Jes, vere ŝajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Ĉar vi hontis
ĉar vi ne havis fraton. Nur fratinon.

ALLMERS

Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis.

ASTA

Nu ja, iom, ankaŭ mi, eble. Kaj mi kvazaŭ bedaŭris vin —

ALLMERS

Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn
knabovestaĵojn —

ASTA

La belajn dimanĉvestaĵojn, jes. Ĉu vi memoras la bluan bluzon kaj
la genupantalonojn?

ALLMERS

(liaj okuloj ripozas sur ŝi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris
kaj portis ilin.

ASTA

Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme.

ALLMERS

Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi ĉiam nomis vin
Eyolf.

ASTA

Tamen Alfred, tion ĉi vi neniam rakontis al Rita, ĉu?

ALLMERS

Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis.

ASTA

Ne do, Alfred, kiel povis vi fari!

ALLMERS

Ho, jen vidu, — oni ja rakontas ĉion al sia edzino — preskaŭ.

ASTA

Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas.

ALLMERS

(kvazaŭ vekiĝanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, — ke mi
povas sidi kaj —

ASTA

(ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi?

ALLMERS

Li preskaŭ malaperis de mi. Li tute foriĝis.

ASTA

Eyolf!

ALLMERS

Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis.

ASTA

Jes do, Alfred, — eta Eyolf estis malantaŭ ĉio.

ALLMERS

Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin
eĉ ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan
tempon.

ASTA

Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro.

ALLMERS

Ne, ne, ne, — ĝuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. — Ne rajtas.
— Kaj eĉ ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al
_mi_ estu nur vizie vidi lin tie, kie li kuŝas drivanta en
la profundo!

ASTA

(post lin, lin kaptanta) Alfred, — Alfred! Ne al la fjordo!

ALLMERS

Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton.

ASTA

(teruriĝita) Ne al la fjordo, mi diras!

ALLMERS

(cedante) Ne, ne, — mi ne iros. Lasu min nur.

ASTA

(kondukas lin al la tablo) Vi _devas_ lasi vian menson ripozi,
Alfred. Jen venu, kaj sidiĝu.

ALLMERS

(volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, — kiel vi do volas.

ASTA

Ne, vi ne sidu _tie_.

ALLMERS

Jes, lasu min.

ASTA

Ne; ne faru! Ĉar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon —
(devigas lin sidi sur seĝo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi
sidas bone. (Ŝi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni daŭrigu
iom kunparoli.

ALLMERS

(spiras aŭdeble) Mildiĝis iom la sento de perdo kaj funebro
momenton.

ASTA

Vi devas, Alfred.

ALLMERS

Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, —
_povante_ forgesi?

ASTA

Ho ne do. Ĉar certe neeblas ĉiam turnadi ĉirkaŭ unu sola penso.

ALLMERS

Jes, por mi neeblas. Antaŭ ol vi venis malsupren al mi, mi sidis
lamentante tiom nepriskribeble en ĉi pelanta, ronĝanta funebro —

ASTA

Jes?

ALLMERS

Kaj ĉu vi kapablas kredi, Asta — Hm —?

ASTA

Nu?

ALLMERS

Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu
por tagmanĝo hodiaŭ.

ASTA

(trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en ĝi, do —

ALLMERS

Jes, pensu kara, — mi trovis, ke estas kvazaŭ ripozo en ĝi.
(etendas al ŝi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi
havas vin, Asta. Pri tio mi ĝojas, ĝojas — meze en la funebro.

ASTA

(rigardas lin serioze) Unue vi estu ĝoja pro tio, ke vi havas Rita.

ALLMERS

Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel
havi fratinon.

ASTA

(atenta) Ĉu tion vi diras, Alfred?

ALLMERS

Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone ŝerce) Ĉiam ni elektis
helajn antaŭliterojn en niaj nomoj. Ĉu vi memoras, kiom ofte ni
parolis pri tio antaŭe? Kaj ĉiuj parencoj, — ĉiuj ili estas same
malriĉaj. Kaj ĉiuj havas ni egalajn okulojn.

ASTA

Ĉu vi trovas, ke ankaŭ mi havas —?

ALLMERS

Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni
aliaj. Eĉ ne al patro. Sed tamen —

ASTA

Tamen —?

ALLMERS

Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaŭ reciproke laŭ
niaj bildoj. En la menso, mi sugestas.

ASTA

(varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu
stampiĝis laŭ vi. Kaj estas al vi, ke mi ĉion ŝuldas, ĉion bonan
en la mondo.

ALLMERS

(skuas la kapon) Vi ŝuldas al mi nenion, Asta. Kontraŭe —

ASTA

Ĉion mi ŝuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero
estis tro peza por vi —

ALLMERS

(interrompante) Ĉu do — ofero! Ne prezentu tiaĵon. — Mi nur
amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga paŭzo)
Kaj mi ĉiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis
kompensi.

ASTA

(surprizita) Maljusteco! Vi?

ALLMERS

Ne precize pro mi. Sed —

ASTA

(atente) Sed —?

ALLMERS

Pro patro.

ASTA

(duone ekstaras de la benko) Pro — patro! (ree eksidas) Al kio vi
aludas, Alfred?

ALLMERS

Patro neniam estis vere bonvola kontraŭ vi.

ASTA

(ekscitita) Ho, tion do ne diru!

ALLMERS

Jes, ĉar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus.

ASTA

(evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute
kompreneble.

ALLMERS

(daŭrigas) Kaj severa li ofte estis ankaŭ kontraŭ via patrino.
Almenaŭ la lastajn jarojn.

ASTA

(kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion.

ALLMERS

Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, ĉu?

ASTA

Eble ili ne tion faris.

ALLMERS

Jes, sed tamen —. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora —.
Tiel afabla al ĉiuj homoj —

ASTA

(silente) Eĉ patrino ne ĉiam estis tia, kia ŝi devus.

ALLMERS

Ĉu via patrino ne estis!

ASTA

Eble ne ĉiam.

ALLMERS

Kontraŭ patro, vi aludas?

ASTA

Jes.

ALLMERS

Tion mi ja neniam rimarkis.

ASTA

(batalante kontraŭ la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, — lasu
ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Ŝi iras dekstren.)

ALLMERS

(ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj
kiuj estas for, — ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek
nokton.

ASTA

(rigardas lin varme) Post daŭro de la tempo ĉio sentiĝos pli
milde, Alfred.

ALLMERS

(rigardas ŝin senhelpe) Jes, ankaŭ vi kredas tion, ĉu ne? — Sed
kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn —. (raŭke)
Ne, tion mi ne komprenas.

ASTA

(petante, metas la manojn sur liajn ŝultrojn) Iru al Rita. Ho, mi
petegas vin —

ALLMERS

(ekscitita, formoviĝas) Ne, ne, ne, — ne parolu al mi pri tio!
Ĉar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti ĉi tie
kune kun vi.

ASTA

Jes, mi ne foriros de vi.

ALLMERS

(prenas ŝian manon kaj tenas ĝin firme) Dankon! (rigardas momenton
sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al ŝi peze)
Ĉu tion vi povas diri al mi, — vi, mia granda, saĝa Eyolf?
(agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri.
Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin.

ASTA

(rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas.

(_Sinjorino Allmers_ kaj _inĝeniero Borghejm_ venas promenante
malsupren la arbaran vojeton; ŝi antaŭe; li malantaŭ ŝi. Ŝi
estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas
pluvŝirmilon sub la brako.)

ALLMERS

(iras ŝin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita?

RITA

(preterpasas lin) Ho, ne demandu.

ALLMERS

Kion jen vi volas?

RITA

Nur serĉi vin. Pri kio vi okupetadas?

ALLMERS

Nenio. Asta venis al mi.

RITA

Jes, sed antaŭ ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan
antaŭtagmezon.

ALLMERS

Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon.

RITA

Hu, — ĉu vi eltenas!

ALLMERS

(senpacience) Prefere mi nun estu sola!

RITA

(maltrankvila paŝadas ĉirkaŭe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj
la sama loko!

ALLMERS

Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri.

RITA

_Mi_ eltenas nenie. Precipe ne ĉi tie, — kun la fjordo ĝuste
antaŭe.

ALLMERS

Ĝuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima.

RITA

(al _Borghejm_) Ĉu ne ankaŭ vi trovas, ke li supreniru kun ni
aliaj?

BORGHEJM

(al _Allmers_) Mi opinias, ke estus pli bone por vi.

ALLMERS

Ne, ne, — lasu min do sidi, kie mi estas.

RITA

Do mi restu ĉe vi, Alfred.

ALLMERS

Nu ja, do faru tion. — Restu ankaŭ vi, Asta.

ASTA

(flustras al _Borghejm_) Lasu ilin solaj!

BORGHEJM

(kun komprenema rigardo) Fraŭlino Allmers, — ĉu promenadon —
laŭ la marbordo? La finan fojon?

ASTA

(prenas sian pluvŝirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen.

(Asta kaj Borghejm iras kune malantaŭ la boatejon.)

(Allmers iom paŝadas ĉirkaŭe. Poste li sidigas sin sur ŝtono
sub la arboj antaŭe maldekstre.)

RITA

(proksimiĝas kaj staras antaŭ li kun interplektitaj, pendantaj
manoj) Ĉu vi eblas imagi, Alfred, — ke ni perdis Eyolf?

ALLMERS

(rigardas peze malsupren antaŭ si) Al la penso ni kutimiĝu.

RITA

Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidaĵon, kiu staros
antaŭ mi tra mia tuta vivo.

ALLMERS

(suprenrigardas) Kiun vidaĵon? Kion vi vidis?

RITA

Mi mem nenion vidis. Nur aŭdis la rakonton. Ho —!

ALLMERS

Diru do prefere tuj.

RITA

Mi iris kun Borghejm al la kajo —

ALLMERS

Kion vi tie volis?

RITA

Demandi al la knaboj, kiel tio okazis.

ALLMERS

Tion ni ja scias.

RITA

Ni eksciis pli.

ALLMERS

Nu!

RITA

Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis.

ALLMERS

Ĉu nun ili _tion_ diras?

RITA

Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kuŝanta sur la fundo. Profunde
malsupre en la klara akvo.

ALLMERS

(dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin!

RITA

Eble ili ne povis.

ALLMERS

Ili scipovas naĝi — ĉiuj —. Ĉu ili diris kiel li kuŝas, dum ili
vidis lin?

RITA

Jes. Ili diris, ke li kuŝas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj
okuloj.

ALLMERS

Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila?

RITA

Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis
ĝin marfluo.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) _Tio_ do estis la lasta vido de li.

RITA

(plorsufokite) Jes.

ALLMERS

(kun apatia voĉo) Kaj neniam, — neniam ni plu vidos lin.

RITA

(lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaŭ mi tiel, kiel li kuŝis
tie sube.

ALLMERS

Kun la grandaj, malfermitaj okuloj.

RITA

(ŝokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin!
Mi vidas ilin antaŭ mi!

ALLMERS

(stariĝas malrapide kaj rigardas ŝin silente minace) La okuloj,
ĉu ili estis malicaj, Rita?

RITA

(paliĝas) Malicaj —!

ALLMERS

(tute proksime al ŝi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, ĉu ili
estis malicaj? De tie profunde?

RITA

(sin retirante) Alfred —!

ALLMERS

(sekvas) Respondu al mi! ĉu estis malicaj infanokuloj?

RITA

(krias) Alfred! Alfred —!

ALLMERS

Nun estas por ni, — kiel vi deziris, Rita.

RITA

_Mi_! Kiel deziris _mi_?

ALLMERS

Ke Eyolf ne estus ĉi tie.

RITA

Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du,
— _tion_ mi deziris.

ALLMERS

Nu ja, — de nun li ja tion ne faros.

RITA

(malrapide, rigardante antaŭen) Eble de nun ankoraŭ pli. (skuiĝas)
Ho, tiu terura vidaĵo!

ALLMERS

(kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes.

RITA

(timigita, retiriĝas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam
vidis vin antaŭe.

ALLMERS

(rigardas ŝin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena.

RITA

(timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaŭ mi sentas.

(_Allmers_ iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. _Rita_
sidigas sin ĉe la tablo. Mallonga paŭzo.)

ALLMERS

(turnas la kapon al ŝi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin.
Neniam!

RITA

(malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj
komplete.

ALLMERS

Ĉar vi ne volis.

RITA

Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Eĉ de la
komenco.

ALLMERS

(turnas sin tute) _Mi_, mi staris bare, vi sugestas?

RITA

Nu ne. Ne de la komenco.

ALLMERS

(proksimiĝas) Kiu do?

RITA

La onklino.

ALLMERS

Asta.

RITA

Jes. Asta, — ŝi kaptis lin — tuj post kiam okazis — la malfeliĉa
falo.

ALLMERS

Se ŝi lin kaptis, ŝi faris el amo.

RITA

(impete) Ĝuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo!
Ne en amo.

ALLMERS

Ni du devus dividi lin inter ni en amo.

RITA

(rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, eĉ ne
vi.

ALLMERS

(rigardas ŝin surprizite) _Mi_ ne, ĉu!

RITA

Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro — pri
la respondeco.

ALLMERS

(forte) Jes, mi estis. Sed ĝuste ĝin, Rita, — ĝin mi oferis
pro Eyolf.

RITA

Ne pro amo al li.

ALLMERS

Kial do, vi pensas?

RITA

Ĉar vi vagis ĉi tie kaj mordiĝis de malfido al vi mem. Ĉar vi
komencis dubi, ĉu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en
la mondo.

ALLMERS

(esplorante) Ĉu vi observis ion tian sur mi?

RITA

Jes ja, — iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus
plenigi vin. — _Mi_, mi verŝajne ne plu estis por vi sufiĉe.

ALLMERS

Estas la leĝo de transformo, Rita.

RITA

_Tial_ do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf.

ALLMERS

Tion mi ne volis. Mi volis fari el li feliĉan kreaĵon. Sole tion mi
volis.

RITA

Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun ĝenataj okuloj) Kaj
esploru ĉion, kio kuŝas sube — kaj malantaŭe.

ALLMERS

(evitas ŝiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori.

RITA

Ankaŭ vi.

ALLMERS

(rigardas ŝin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam
posedis nian propran infanon.

RITA

Ne. Ne en profunda amo.

ALLMERS

Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.

RITA

(amare) Jes, ĉu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri
eta, fremda knabo.

ALLMERS

(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!

RITA

(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne
mi. Nek vi.

ALLMERS

(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!

RITA

Kaj komplete malkonsolebla — ĉio.

ALLMERS

(subite ekkolerema) Jen _vi_ kulpas!

RITA

(ekstaras) Mi!

ALLMERS

Jes, vi! Estas _via_ kulpo, ke li fariĝis, — tia kia li fariĝis!
Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.

RITA

(deturnante) Alfred, — ne ĵetu la kulpon sur _min_!

ALLMERS

(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis
la bebon kuŝi sur la tablo sen atento.

RITA

Li kuŝis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja
promesis varti la infanon.

ALLMERS

Jes, mi promesis. (malaltigas la voĉon) Sed jen vi venis, vi, vi, —
kaj logis min enen al vi.

RITA

(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon
kaj ĉion alian.

ALLMERS

(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon
— inter viaj brakoj!

RITA

(ekscitita) Alfred! Alfred, — estas abomene de vi!

ALLMERS

(mallaŭte, pugnigas la manojn kontraŭ ŝi) En tiu momento vi
kondamnis al morto la etan Eyolf.

RITA

(sovaĝe) Ankaŭ vi! Ankaŭ vi; — se tiel estas!

ALLMERS

Nu jes, — postulu ankaŭ de mi respondecon, — se vi jen volas.
Ambaŭ ni krimis. — Kaj tial tamen vere _estis_ venĝo en la morto
de Eyolf.

RITA

Venĝo?

ALLMERS

(pli sinrega) Jes. Juĝo super vi kaj mi. Nun ni iras ĉi tie laŭ
merito. En kaŝita, malkuraĝa pento ni lasis nin fortimigi de li,
dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, — tiun, kiun li devis kuntreni —

RITA

(mallaŭte) La lambastonon.

ALLMERS

Jes, ĝuste ĝin. — Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj
aflikto, — tio estas ronĝanta konscienco, Rita. Nenio alia.

RITA

(rigardas lin konfuzite) Ŝajnas al mi ke tio portos nin en
malesperon, — rekte en frenezon por ni ambaŭ. Ĉar ni povas ja
neniam, — neniam ripari.

ALLMERS

(kaptita de silenta animstato) Mi sonĝis pri Eyolf ĉinokte.
Ŝajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel
aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta
realo do estas nur sonĝo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj
benis — (haltas) hm —

RITA

(rigardas lin) Kiun?

ALLMERS

(eviteme) Kiun —?

RITA

Jes; kiun vi dankis kaj benis?

ALLMERS

(repuŝante) Mi kuŝis dormante, vi aŭdas —

RITA

Iun, je kiu vi mem ne kredas?

ALLMERS

Ĝi tamen hantis min. Mi ja dormis —

RITA

(riproĉante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred.

ALLMERS

Ĉu estus ĝuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj
iluzioj?

RITA

Estus pli bone por mi. Ĉar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi
vagas nesciante ĉu elen ĉu enen.

ALLMERS

(rigardas ŝin akre) Se vi nun povus elekti —. Se vi povus sekvi
Eyolf tien, kie li nun estas —?

RITA

Jes. Jen kio?

ALLMERS

Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, — konus lin, —
komprenus lin —?

RITA

Jes, jes; jen kio?

ALLMERS

Ĉu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole
forlasi ĉion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Ĉu vi tion
volus, Rita?

RITA

(silente) Nun tuj?

ALLMERS

Jes; hodiaŭ. En ĉi horo. Respondu al mi. Ĉu vi volus?

RITA

(hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. — Ne; mi kredas, ke unue mi
volus resti iom da tempo ĉi tie ĉe vi.

ALLMERS

Pro mi?

RITA

Jes, nur pro vi.

ALLMERS

Sed jen poste? Ĉu tiam —? Respondu!

RITA

Ho, kion mi respondu al tiaĵo? Mi ja ne _povus_ foriri de vi.
Neniam! Neniam!

ALLMERS

Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie
vi renkontus kaj lin kaj min. Ĉu jen vi volus transiri al ni?

RITA

Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed —

ALLMERS

Nu?

RITA

(ĝemas mallaŭte) Mi ne povus, — mi sentas. Ne, ne; mi tute ne
povus! Ne por ĉiuj gloroj de la ĉielo!

ALLMERS

Eĉ mi ne.

RITA

Ne, ĉu ne vere, Alfred! Eĉ vi ne povus!

ALLMERS

Ne, ĉar ĉi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon.

RITA

Jes, ĉi tie estas tia feliĉo, kian ni komprenas.

ALLMERS

(sombre) Ho, la feliĉo, — la feliĉo, Rita —

RITA

Vi do sugestas, ke la feliĉo — ĝin ni neniam plu retrovos.
(rigardas lin demande) Sed okaze —? (impete) Ne, ne; mi ne
kuraĝas tion diri! Eĉ ne pensi.

ALLMERS

Jen diru. Diru do, Rita.

RITA

(hezitante) Ĉu ni provu —? Ĉu eblus lin forgesi?

ALLMERS

Forgesi Eyolf.

RITA

Forgesi la penton kaj la riproĉon, mi sugestas.

ALLMERS

Ĉu tion vi dezirus?

RITA

Jes. Se estus eble. (ekkrie) Ĉar ĉi tiun staton, — mi ĝin ne
longe eltenos! Ho, ĉu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso?

ALLMERS

(skuas la kapon) Kio tio do estus?

RITA

Ĉu eblus provi vojaĝante tre foren?

ALLMERS

De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie ĉi.

RITA

Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Ĵeti nin en ion,
kio mildigus kaj kvietigus.

ALLMERS

Tia vivo ne konvenas al mi. — Ne, — mi prefere provus rekomenci
mian laboron.

RITA

(akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni?

ALLMERS

(malrapide, rigardas ŝin fikse) De nun ĉiam estu vando kaj muro
inter ni du.

RITA

Kial estu —?

ALLMERS

Kiu scias ĉu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte
kaj tage.

RITA

(silente; timotremanta) Alfred, — estas terure tion imagi!

ALLMERS

Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ ĝi estu estingita —

RITA

(kontraŭ lin) Estingita!

ALLMERS

(malmole) Ĝi jam _estas_ estingita, — en unu el ni.

RITA

(kiel ŝtonigita) Kaj _tion_ vi kuraĝas diri al mi!

ALLMERS

(pli milde) Ĝi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna
kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, — en tio mi kvazaŭ videtas
releviĝon —

RITA

(impete) Ho, mi ne interesiĝas pri iu releviĝo!

ALLMERS

Rita!

RITA

Mi estas varmkora homo, mi! Ne ĉirkaŭvagas dormetante, — kun
fiŝsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita
tutvive — en pento kaj riproĉo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas
mia, mia, mia!

ALLMERS

_Tiel_ devis ja foje finiĝi, Rita.

RITA

Ĉu _tiel_ devus finiĝi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune
akceptanta amo!

ALLMERS

Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco.

RITA

Kion vi do sentis por mi unue?

ALLMERS

Timo.

RITA

Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin?

ALLMERS

(mallaŭte) Vi estis tiom rave delikata, Rita.

RITA

(rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio?

ALLMERS

(sindevige) Ne; flanke estis ankaŭ io alia.

RITA

(ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis “oro kaj verdaj arbaroj”,
kiel vi diradas. Jen, ĉu estis, Alfred?

ALLMERS

Jes.

RITA

(rigardas lin profunde riproĉe) Kiel vi povis — kiel vi tion povis!

ALLMERS

Mi devis pensi pri Asta.

RITA

Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du.

ALLMERS

Ŝi nenion sciis. Eĉ ne hodiaŭ ŝi suspektas.

RITA

(repuŝante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okulĵeto
flanken) Aŭ ne, — estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi!

ALLMERS

Eyolf —?

RITA

Jes, ĉu vi ne nomis ŝin Eyolf antaŭe? Ŝajnas al mi, ke vi iam
tion diris, en intima momento. (proksimiĝas) Ĉu vi memoras ĝin
— la tentantan, ravan momenton, Alfred?

ALLMERS

(retiras sin kvazaŭ en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion
memori!

RITA

(sekvas lin) Estis en la momento, — kiam via alia Eyolf fariĝis
kriplulo!

ALLMERS

(obtuze, apogas sin al la tablo) La venĝo.

RITA

(minacante) Jes, la venĝo!

(_Asta_ kaj _Borghejm_ revenas ĉe la boatejo. Ŝi portas kelkajn
nimfeojn en la mano.)

RITA

(sinrege) Nu, Asta, — jen, ĉu vi kaj sinjoro Borgstrøm ekhavis okazon
funde kunparoli?

ASTA

Nu jes, — certagrade.

(Ŝi formetas la pluvŝirmilon kaj metas la florojn sur seĝon.)

BORGHEJM

Fraŭlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado.

RITA

Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke sufiĉas —

ASTA

(rigardas ambaŭ streĉite) Kio estas —?

RITA

— ke sufiĉas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante)
Sed jen venu, kaj ni iru supren, ĉiuj kvar. De nun ni devas havi
homojn ĉirkaŭ ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj.

ALLMERS

Jes, nur iru antaŭe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue
interŝanĝi kelkajn vortojn, Asta.

RITA

(rigardas lin) Nu? — Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm.

(_Rita_ kaj _Borghejm_ iras supren laŭ
la arbara vojeto.)

ASTA

(timeme) Alfred, kio okazis!

ALLMERS

(sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas ĉi tie.

ASTA

Ĉi tie! Kune kun Rita, vi sugestas?

ALLMERS

Jes. Rita kaj mi ne povas daŭrigi la kunan vivon.

ASTA

(agitas lian brakon) Sed, Alfred, — ne diru do ion tiel teruran!

ALLMERS

Estas vero, kion mi diras. Ni iradas ĉi tie kaj igas unu la alian
malicaj kaj fiaj.

ASTA

(vunde tuŝita) Ho, neniam, — neniam mi suspektus ion tian!

ALLMERS

Eĉ mi ne tion vidis antaŭ hodiaŭ.

ASTA

Kaj nun vi volas —! Jen, kion vi vere volas, Alfred?

ALLMERS

Mi volas forvojaĝi de ĉio jena. Forege de ĉio.

ASTA

Kaj jen stari tute sola en la mondo?

ALLMERS

(kapsignas) Kiel iam antaŭe, jes.

ASTA

Sed vi ne taŭgas por stari sola!

ALLMERS

Ho jes. Antaŭe mi almenaŭ taŭgis.

ASTA

Jes, antaŭe, jes. Tiam vi ja havis min ĉe vi.

ALLMERS

(volas preni ŝian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi
nun rifuĝas.

ASTA

(evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas.

ALLMERS

(rigardas ŝin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo?

ASTA

(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.

ALLMERS

Bone. Do mi venos al vi, — vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni
al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun —

ASTA

(ekscitita) Alfred, — vi pekas kontraŭ Rita!

ALLMERS

Mi _estas_ pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do,
Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel
nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino?

ASTA

Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.

ALLMERS

(amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?

ASTA

(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.

ALLMERS

Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.

ASTA

(decide) Ni ne _povas_, Alfred.

ALLMERS

Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino —

ASTA

(streĉita) Kio pri _ĝi_?

ALLMERS

Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo.

ASTA

(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne —

ALLMERS

Ne —?

ASTA

— ne estas _nia_ rilato?

ALLMERS

(rigardas ŝin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio
sugestas?

ASTA

Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred.

ALLMERS

Jes, jes, jen diru!

ASTA

La leteroj de patrino —. Tiuj kiuj kuŝas en la teko —.

ALLMERS

Nu jes?

ASTA

Tiujn vi legu — kiam mi estos forvojaĝinta.

ALLMERS

Kial mi faru?

ASTA

(batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke —

ALLMERS

Nu!

ASTA

— ke mi ne rajtas porti — la nomon de via patro.

ALLMERS

(ŝanceliĝante malantaŭen) Asta! Kion vi diras!

ASTA

Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. — Kaj eble havu
pardonon — por patrino, ankaŭ.

ALLMERS

(manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la
penson. Vi, Asta, — ne estus —

ASTA

Vi ne estas mia frato, Alfred.

ALLMERS

(rapide, duone obstine, rigardas ŝin) Nu, sed kion do vere tio
ŝanĝas en la rilato inter ni du? Funde nenion.

ASTA

(agitas la kapon) _Ĉion_ ĝi ŝanĝas, Alfred. Nia rilato ne estas
tia de frato kaj fratino.

ALLMERS

Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos ĉiam same sankta.

ASTA

Ne forgesu, — ke ĝi estas sub la leĝo de transformo, — kiel vi
ĵus diris.

ALLMERS

(rigardas ŝin esplore) Ĉu per tio vi sugestas, ke —?

ASTA

(kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, — vi kara, kara
Alfred. — (prenas la florojn de la seĝo) Jen vidu tiujn nimfeojn!

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren streĉas sin, — de
la profundo.

ASTA

Mi plukis ilin en la lago. Tie kie ĝi fluas en la fjordon.
(streĉigas ilin antaŭen) Ĉu vi ilin volas, Alfred?

ALLMERS

(prenas ilin) Dankon.

ALLMERS

(rigardas ŝin) De Eyolf tie fore? Aŭ de vi?

ASTA

(kviete) De ambaŭ. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita.
(Ŝi iras supren laŭ la arbara vojeto.)

ALLMERS

(prenas sian ĉapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf.
Eta Eyolf —! (Li sekvas supren laŭ la vojeto.)



TRIA AKTO


(Arbetaĵaro sur altaĵeto en la ĝardeno de Allmers. Kruta
deklivo kun baraĵo kontraŭ la fono; ŝtuparo suben maldekstre.
Vasta elvidaĵo super la fjordo, kiu kuŝas profunde sube. Flagstango
kun ŝnuroj, sed sen flago staras ĉe la baraĵo. Antaŭe dekstre
estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko
ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara ĉielo. Kreskanta
krepusko.)

(_Asta_ sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Ŝi portas
supervestojn kaj ĉapelon, havas sian sunŝirmilon apud si kaj
malgrandan vojaĝsakon pendanta per rimeno de la ŝultro.)

(_Borghejm_ suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaŭ li havas
vojaĝsakon pendanta de la ŝultro. Sur la brako li portas
kunruligitan flagon.)


BORGHEJM

(ekvidas _Asta_) Ho, ĉi supre vi do sidadas.

ASTA

Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon.

BORGHEJM

Do estas bone, ke mi vizitetis ankaŭ _ĉi tie_.

ASTA

Ĉu vi min serĉadis?

BORGHEJM

Jes, mi faris. Mi volis adiaŭi vin — ĉi tiun fojon. Ne la lastan,
mi esperas.

ASTA

(ridetas preskaŭ nevideble) Vi estas fervora, vi.

BORGHEJM

Vojkonstruisto tia devas esti.

ASTA

Ĉu vi vidis Alfred? Aŭ Rita?

BORGHEJM

Jes, ambaŭ mi vidis.

ASTA

Kune?

BORGHEJM

Ne. Ili ambaŭ iris sian apartan flankon.

ASTA

Kion vi faros pri tiu flago?

BORGHEJM

Sinjorino Rita petis min suprenlevi ĝin.

ASTA

Suprenlevi flagon nun?

BORGHEJM

Duonstange. Ĝi flirtu noktojn kaj tagojn, ŝi diris.

ASTA

(ekĝemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred.

BORGHEJM

(okupata pri la flago) Ĉu via koro permesas al vi forvojaĝi de
ili? Jes, mi demandas. Ĉar mi vidas, ke vi estas vojaĝvestita.

ASTA

(kun malforta voĉo) Mi devas forvojaĝi.

BORGHEJM

Nu ja, ĉar vi devas, do —

ASTA

Kaj ankaŭ vi ja forvojaĝos ĉi-nokte.

BORGHEJM

Ankaŭ mi devas? Mi iros per la trajno. Ĉu ankaŭ vi?

ASTA

Ne, mi iros per la vaporŝipo.

BORGHEJM

(ekrigardas al ŝi) Ĉiu sian apartan vojon do.

ASTA

Jes.

(Ŝi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la
stangon. Fininte li iras al ŝi.)

BORGHEJM

Fraŭlino Asta, — Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf.

ASTA

(suprenrigardas al li) Jes, mi certiĝas, ke vi faras.

BORGHEJM

Sentiĝas dolorige. Ĉar funde ne konvenas por mi funebri.

ASTA

(rigardas al la flago) Kun la tempo ĉio fordrivas, — ĉio. Ĉiuj
sentoj de funebro.

BORGHEJM

Ĉiuj? Jenon vi opinias?

ASTA

Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas sufiĉe foren veninta, tiam —

BORGHEJM

Devus esti ege fora, jeno.

ASTA

Kaj vi ja ankaŭ ja havas la grandan, novan vojkonstruadon.

BORGHEJM

Sed neniun por helpi min en ĝi.

ASTA

Nu jes, certe vi havas.

BORGHEJM

(agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la ĝojon. Ĉar plej
ofte temas pri ĝojo.

ASTA

Kaj ne la peno kaj embarasoj?

BORGHEJM

Pa, — el tiaĵoj oni verdire eltiras sin sola.

ASTA

Sed la ĝojo, — tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias?

BORGHEJM

Jes, kia feliĉo alie estus en tio esti ĝoja?

ASTA

Nu ja, povas esti iu senco en tio.

BORGHEJM

Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti ĝoja interne en si
mem. Sed ne taŭgas longtempe. Ne, la ĝojo, ĝi estas por du kune.

ASTA

Ĉiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj?

BORGHEJM

Nu, vidu, — jen kio estas alia afero. — Fraŭlino Asta, — ĉu vi
do vere ne povas decidigi vin dividi feliĉon kaj ĝojon kaj — kaj
penon kaj embarasojn kun unu, — sole unu sola?

ASTA

Mi provis — fojon.

BORGHEJM

Ĉu provis _vi_?

ASTA

Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, — kiam Alfred kaj mi loĝis
kune.

BORGHEJM

Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli
kiel paco ol kiel feliĉo.

ASTA

Ĝuinda tio tamen do estis.

BORGHEJM

Jen vidu, — eĉ tio aspektis por vi ĝuinda. Sed jen imagu, — se li
nun ne estus via frato!

ASTA

(volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus
kune. Ĉar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaŭ li, preskaŭ.

BORGHEJM

(iom poste) Ĉu ĝi vere estis tiom ĝuinda, tiu tempo?

ASTA

Jes, kredu, ĝi estis.

BORGHEJM

Ĉu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj feliĉan?

ASTA

Ho jes, multege. Nekredeble multege.

BORGHEJM

Rakontu al mi iom pri tio, fraŭlino Asta.

ASTA

Vere nur etaj okazaĵoj.

BORGHEJM

Kiaj —? Nu?

ASTA

Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj
kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aŭ kiam li sidis
skribante artikolon. Kaj laŭtlegis ĝin por mi. Kaj poste sukcesis
presigi ĝin en periodaĵo.

BORGHEJM

Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj
dividas la ĝojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via
frato rezignis pri vi, Asta!

ASTA

(en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin.

BORGHEJM

Ĉu ne estis dolorige por vi?

ASTA

Jes; en la komenco. Ŝajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe.

BORGHEJM

Nu, feliĉe, tiel ja ne okazis.

ASTA

Ne.

BORGHEJM

Sed tamen. Sed ke li _povis_. Edzigi sin, mi sugestas. Ĉar li ja
povus havi vin sola ĉe si!

ASTA

(rigardas antaŭen) Li eble estis sub la leĝo de transformo, mi
pensas.

BORGHEJM

La leĝo de transformo?

ASTA

Alfred nomas ĝin tiel.

BORGHEJM

Pa, — kia stulta leĝo tiu estus! Tiun leĝon mi neniel fidas.

ASTA

(ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos ĝin.

BORGHEJM

Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen aŭskultu, fraŭlino Asta!
Estu saĝa — almenaŭ unu fojon. En tiu rilato, mi celas —

ASTA

(interrompante) Ho ne, ne — ni ne rekomencu _jenon_!

BORGHEJM

(daŭrigas kiel antaŭe) Ja, Asta, — mi nepre ne lasas vin tiel
facile. Nun via frato ja havas por si ĉion kiel li pleje ŝatas.
Vivas sian vivon sufiĉe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. — Kaj
krome _tio_ — _tio_, kio ekŝanĝas vian tutan situacion ĉi tie
fore —

ASTA

(skuiĝas) Kion vi sugestas pri tio?

BORGHEJM

La infano, kiu fortiriĝis. Kio alie?

ASTA

(sinregas) Eta Eyolf estas for, jes.

BORGHEJM

Kaj kio pli estas por vi ĉi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri
la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, — neniujn taskojn ĉi tie en
iu rilato —

ASTA

Ho, mi petas vin, kara Borghejm, — ne insistu al mi tiom impete!

BORGHEJM

Ja; mi estus freneza, se mi ne provis ĝis la ekstremo. Unu tagon mi
forvojaĝos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos
vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi
intertempe?

ASTA

(ridetas serioze) Ĉu eble vi tamen timas la leĝon de transformo?

BORGHEJM

Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaŭ nenio ŝanĝinda. Ne
en vi, mi pensas. Ĉar vi ja ne sufiĉe ŝatas min, mi komprenas.

ASTA

Vi bone scias, ke mi faras.

BORGHEJM

Jes, sed mankas multe por esti _sufiĉe_. Ne tiel, kiel mi jenon
deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, — fraŭlino Asta, — estas ja
tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaŭ kaj
morgaŭ eble kuŝas la plena vivfeliĉo atendanta. Kaj jen vi lasas
ĝin kuŝi! Ĉu ni ne _tion_ pentos, Asta?

ASTA

(silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kuŝantaj ĉiujn helajn
eblecojn.

BORGHEJM

(rigardas ŝin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola?

ASTA

(varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno.
Dividi la plezuron kun vi —

BORGHEJM

Ĉu vi volus, — se vi povus?

ASTA

Jes. Tiam mi volus.

BORGHEJM

Sed vi ne povas?

ASTA

(rigardas malsupren antaŭ si) Ĉu vi kontentiĝus havi min duone?

BORGHEJM

Ne. Tute kaj komplete mi volas vin.

ASTA

(rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas.

BORGHEJM

Adiaŭ do, fraŭlino Asta.

(Li volas foriri. _Allmers_ supren venas al la altaĵeto de
maldekstre el la fono. _Borghejm_ haltas.)

ALLMERS

(ankoraŭ ĉe la suprenirejo; mallaŭte; montras) Rita, ĉu ŝi sidas
tie en la pavilono?

BORGHEJM

Ne; neniu alia ol fraŭlino Asta ĉeestas.

(_Allmers_ proksimiĝas.)

ASTA

(al li renkonte) Mi malsupreniru por serĉi ŝin, ĉu? Eble kunpreni
ŝin ĉi tien?

ALLMERS

(deturnante) Ne, ne, ne, — ne faru. (al _Borghejm_) Ĉu estas vi,
kiu suprenlevis tiun flagon?

BORGHEJM

Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi ĉi tien supreniris.

ALLMERS

Kaj ĉi-nokte vi ja forvojaĝos?

BORGHEJM

Jes. Ĉi-nokte mi definitive forvojaĝos.

ALLMERS

(kun ekrigardo al _Asta_) Kaj akiris al vi bonan kunvojaĝanton, mi
komprenas.

BORGHEJM

(agitas la kapon) Mi vojaĝos sola.

ALLMERS

(ekmire) Sola!

BORGHEJM

Tiom komplete sola.

ALLMERS

(distrite) Jen tiel?

BORGHEJM

Kaj ankaŭ _restos_ sola.

ALLMERS

Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaŭ frostas tra mi —

ASTA

Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi!

ALLMERS

Povas esti io terura ankaŭ en _tio_, Asta.

ASTA

(timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel!

ALLMERS

(sen ŝin aŭskulti) Sed ĉar vi ja ne vojaĝos kun —? Ĉar estas
nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos ĉi tie ĉe mi — kaj ĉe
Rita?

ASTA

(maltrankvila) Ne, ĉar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo
nun.

ALLMERS

Sed nur al la urbo, Asta. ĉu?

ASTA

Jes.

ALLMERS

Kaj vi promesas al mi baldaŭ reveni.

ASTA

(rapide) Ne, ne, tion mi ne kuraĝas promesi nun.

ALLMERS

Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontiĝos en la urbo.

ASTA

(petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme ĉe Rita nun!

ALLMERS

(sen respondi, turnas sin al _Borghejm_) Estus eble pli bone por
vi, ke vi ankoraŭ ne havas kunvojaĝanton.

BORGHEJM

(malema) Ho, kial vi povas diri tiaĵon!

ALLMERS

Ja, ĉar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.

ASTA

(senpere) Alfred!

ALLMERS

La ĝusta vojaĝkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.

ASTA

(silente, tremante) Alfred! Alfred!

BORGHEJM

(rigardas ilin laŭvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas —

(_Rita_ suprenvenas de maldekstre de la fono.)

RITA

(plende) Ho, ne foriru de mi, ĉiuj!

ASTA

(al ŝi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris —

RITA

Jes, tamen mi ne kuraĝas. Komencas tiom malbele malheliĝi. Ŝajnas
al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!

ASTA

(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne
timu.

RITA

Ke vi tion povas diri! Ne timu!

ALLMERS

(petege) Asta, mi petas vin, — por ĉio en la mondo, — restu —
ĉe Rita!

RITA

Jes! Kaj ankaŭ ĉe Alfred! Restu! Restu, Asta!

ASTA

(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte —

RITA

Nu, do jen tion faru! Ĉar Alfred kaj mi _ne povas_ solaj travivi la
funebron kaj aflikton.

ALLMERS

(sombre) Prefere diru — tra la riproĉo kaj turmento.

RITA

Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, — ni ne portas ĝin solaj, ni
du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni
en la loko de Eyolf —

ASTA

(retiras sin) De Eyolf —!

RITA

Jes, ĉu ne, ŝi povas, Alfred?

ALLMERS

Se ŝi volas kaj povas.

RITA

Antaŭe vi ja nomis ŝin via eta Eyolf. (prenas ŝian manon) De nun
vi estu _nia_ Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antaŭe estis.

ALLMERS

(en kaŝata emocio) Restu — kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun
Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!

ASTA

(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin)
Borghejm, — kiam ekveturos la vaporŝipo?

BORGHEJM

Nun baldaŭ.

ASTA

Jen mi devas preni la ŝipon. Vi volas kuniri, ĉu?

BORGHEJM

(mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!

ASTA

Jen do venu.

RITA

(malrapide) Ha, tiel. Jes, _do_ vi ja ne povas resti ĉe ni.

ASTA

(ĵetas sin ĉirkaŭ ŝian kolon) Dankon pro ĉio, Rita! (aliras
kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaŭ! Mil, mil fojojn adiaŭ!

ALLMERS

(Mallaŭte, streĉite) Kio estas tio ĉi, Asta? Aspektas ja kiel
forkuro.

ASTA

(en silenta timo) Jes, Alfred, — ja estas ankaŭ forkuro.

ALLMERS

Forkuro de — _mi_!

ASTA

(flustre) Forkuro de vi — kaj de mi mem.

ALLMERS

(sin retirante) Ha —!

(_Asta_ rapidas malsupren en la fono. _Borghejm_ svingas la ĉapelon
kaj sekvas ŝin.)

(_Rita_ apogas sin al la enirejo de la pavilono. _Allmers_ iras en
forta ekscito al la baraĵo kaj staras tie rigardante malsupren. Paŭzo.)

ALLMERS

(turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporŝipo.
_Jen_ rigardu, Rita.

RITA

Mi ne kuraĝas rigardi ĝin.

ALLMERS

Vi ne kuraĝas?

RITA

Ne. Ĉar ĝi havas unu ruĝan okulon. Kaj ankaŭ unu verdan. Grandajn
ardantajn okulojn.

ALLMERS

Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias.

RITA

De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo.
— Kaj ankaŭ enen en la mallumon.

ALLMERS

Nun ĝi albordiĝas.

RITA

Kie ĝi albordiĝas ĉi-vespere?

ALLMERS

(pli proksime) Ĉe la kajo, kiel kutime, kara —

RITA

(rektigas sin) Ho, kiel ĝi do _povas_ albordiĝi _tie_!

ALLMERS

Ĝi ja devas.

RITA

Sed estas ja _tie_, ke Eyolf —! Kiel do _povas_ tiuj homoj
albordiĝi tie?

ALLMERS

Jes, la vivo estas senkora, Rita.

RITA

La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj.

ALLMERS

Jen vi pravas. La vivo, ĝi antaŭen marŝadas, ĝuste kvazaŭ nenio
okazis.

RITA

(rigardas antaŭen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por
ni du.

ALLMERS

(en vekiĝanta doloro) Jes, Rita, — tiel senutile estis, ke vi
naskis lin en doloro kaj plendo. Ĉar nun li ree estas for — sen
postsigno.

RITA

Nur la lambastono saviĝis.

ALLMERS

(impete) Silentu do! Ne aŭdigu al mi tiun vorton?

RITA

(Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas.

ALLMERS

(malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis.
Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaŭ viaj okuloj.

RITA

Ne, ĉar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris.

ALLMERS

Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf.

RITA

(aŭskultas, timeme) Ĉu vi aŭdas, Alfred! Denove sonoras!

ALLMERS

(rigardas foren) Estas la vaporŝipo, kiu sonorigas. Ĝi
debordiĝos.

RITA

Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi
aŭdis sonoradon ĉe la oreloj. — Nun denove sonoradas!

ALLMERS

(al ŝi) Vi misaŭdas, Rita.

RITA

Ne, mi aŭdas ĝin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj.
Malrapide. Malrapide. Kaj ĉiam la samajn vortojn.

ALLMERS

Vortojn? Kiujn vortojn?

RITA

(kapsignas la takton) “Lam-bas-to-no flo-sas.” “Lam-bas-to-no flo-sas.”
Ho, ŝajnas al mi, ke ankaŭ vi povus tion aŭdi.

ALLMERS

(agitas la kapon) Mi aŭdas nenion. Kaj eĉ nenio estas.

RITA

Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion aŭdas tre klare.

ALLMERS

(rigardas trans la baraĵon) Nun ili estas surŝipe, Rita. Ĉar nun
la ŝipo veturas enen al la urbo.

RITA

Ĉu vere, ke vi ne tion aŭdas! “Lam-bas-to-no flo-sas.”
“Lam-bas-ton— —”.

ALLMERS

(iras antaŭen) Ne staru aŭskultante ion, kio ne ekzistas. Mi
diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas surŝipe. Jam survoje. — Asta
estas for.

RITA

(rigardas lin eviteme) Jen do ankaŭ vi baldaŭ estos for, Alfred?

ALLMERS

(rapide) Al _kio_ vi aludas?

RITA

Ke vi sekvos vian fratinon.

ALLMERS

Ĉu ŝi ion diris?

RITA

Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke — ke ni du trovis unu
la alian.

ALLMERS

Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado.

RITA

Ho, por via animo mi ne plu estas — ne plu tia — rave delikata.

ALLMERS

La leĝo de la transformo tamen povus eble kunteni nin.

RITA

(kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi
dolorige sentas.

ALLMERS

Dolorige?

RITA

Jes, ĉar estas kvazaŭ ia nasko ankaŭ en _tio_.

ALLMERS

Jes estas. Aŭ releviĝo. Transiro al pli supera vivo.

RITA

(rigardas senkuraĝe antaŭ si) Jes, — sed pereo de la tuta, tuta
feliĉo de la vivo.

ALLMERS

Tiu pereo, ĝi estas ja vere la gajno.

RITA

(impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj.

ALLMERS

Ni iom parencas ankaŭ al maro kaj ĉielo, Rita.

RITA

Eble vi. Ne mi.

ALLMERS

Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas.

RITA

(paŝon pli proksimen) Aŭskultu, Alfred, — ĉu vi ne volus pensi
rekomenci vian laboron?

ALLMERS

Tiun laboron, kiun vi malamis?

RITA

Mi fariĝis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun
la libro.

ALLMERS

Kial?

RITA

Nur por reteni vin ĉi tie ĉe mi. Proksime.

ALLMERS

Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita.

RITA

Sed eble mi povus helpi vin.

ALLMERS

Pri la laboro, vi celas?

RITA

Ne. Pri la vivado.

ALLMERS

(agitas la kapon) Ŝajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan.

RITA

Nu, do por subporti la vivon.

ALLMERS

(sombre, antaŭen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaŭ, ke
ni rompus la geedzecon.

RITA

(rigardas lin esplore) Kien vi rifuĝus? Eble tamen al Asta?

ALLMERS

Ne. De nun neniam al Asta.

RITA

Kien do?

ALLMERS

Supren en la solecon.

RITA

Supren inter la montojn? Ĉu _tion_ vi sugestas?

ALLMERS

Jes.

RITA

Sed jeno estas ja nur fantaziaĵoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas
vivi.

ALLMERS

Tamen tien mi nun tiriĝas.

RITA

Kial? Diru al mi!

ALLMERS

Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi.

RITA

Ion, kio okazis al vi tie supre?

ALLMERS

Jes.

RITA

Kaj pri kio vi silentis antaŭ Asta kaj mi?

ALLMERS

Jes.

RITA

Ho, vi silentas pri ĉio. Vi ne devus.

ALLMERS

Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi.

RITA

Jes, jes, — mi aŭskultos! (Ŝi sidigas sin sur la benkon ĉe la
pavilono.)

ALLMERS

Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al
vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi
ne povis. Ĉar troviĝis nek boato nek homoj.

RITA

Nu? Kaj sekve kio?

ALLMERS

Jen mi iris sola en flankan valon. Ĉar tie, mi opiniis, ke mi venus
trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la
alia bordo de la lago.

RITA

Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred!

ALLMERS

Jes; mi misprenis pri la direkto. Ĉar vojo aŭ vojeto tie ne
troviĝis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaŭ la tutan sekvantan
nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj.

RITA

Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni.

ALLMERS

Ne, — ili tion ne faris.

RITA

Ĉu ne?

ALLMERS

Ne. Estis strange. Ŝajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaŭ fariĝis
tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaŭ Asta.

RITA

Sed pri kio vi do pensis?

ALLMERS

Mi ne pensis. Mi tiradis min laŭ la deklivoj, — kaj ĝuis la pacon
kaj plaĉan senton de la percepto de morto.

RITA

(eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu teruraĵo!

ALLMERS

Tiel mi sentis. Tute ne timo. Ŝajnis al mi, ke mi kaj la morto
kuniris kvazaŭ du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, — tiom
simple, ĉio, ŝajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne
kutimas fariĝi maljunaj —

RITA

Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis.

ALLMERS

Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la
lago.

RITA

Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas
konfesi tion por vi mem.

ALLMERS

Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj
iris rekte hejmen. Al Eyolf.

RITA

(mallaŭte) Tro malfrue.

ALLMERS

Jes. Kaj kiam jen — la kamarado venis kaj prenis lin —. Jen
blovaĉis teruro de li. De la tuto. De _ĉio_, — kion ni tamen ne
kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita.

RITA

(kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime)
Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!

ALLMERS

(levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin
plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas.

RITA

(timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion
sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi!

ALLMERS

Kun la vojkamarado, vi aludas?

RITA

Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros
de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas
vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas?

ALLMERS

(rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis —?

(Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de
fore malsupre. _Allmers_ iras al la baraĵo.)

RITA

Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!

ALLMERS

Li neniam estos trovata.

RITA

Sed kio do estas?

ALLMERS

(antaŭeniras) Nur interbatado, — kiel kutime.

RITA

Malsupre sur la marbordo?

ALLMERS

Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas
hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj
ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili —

RITA

Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?

ALLMERS

(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin
perei, — kiel ili lasis Eyolf perei!

RITA

Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!

ALLMERS

Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti
malkonstruataj.

RITA

Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj?

ALLMERS

Ili rifuĝu aliloken.

RITA

Kaj la infanoj?

ALLMERS

Ĉu gravas, kie ili pereas.

RITA

(silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.

ALLMERS

(impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaŭ mia
_devo_!

RITA

Via devo?

ALLMERS

Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi
al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, —
kiam mi estos for.

RITA

(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?

ALLMERS

Jes, ĉar jen vi almenaŭ per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi
havu.

RITA

(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed ĉu vi povas diveni, per
kio mi okupos min — kiam vi estos for?

ALLMERS

Nu, kio tio do estos?

RITA

(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la
marbordo kaj kunprenas ĉiujn tiujn malriĉajn, malsatajn infanojn
supren al nia hejmo. Ĉiujn tiujn petolaĉajn knabojn —

ALLMERS

Kion vi faros kun ili ĉi tie!

RITA

Mi volas adopti ilin.

ALLMERS

_Vi_, vi volas?

RITA

Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojaĝinta, ili estu
ĉi tie, ĉiuj, — kvazaŭ ili estus miaj propraj.

ALLMERS

(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!

RITA

Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili loĝu en la ĉambroj de Eyolf.
Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj aĵoj. Ili laŭvice sidu
en lia seĝo ĉe la tablo.

ALLMERS

Aŭdi tion estas ja kompleta frenezaĵo! Mi ne konas homon en la tuta
mondo, kiu estas malpli taŭga por tiaĵo ol vi.

RITA

Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.

ALLMERS

Se estas via sincera decido, — ĉion kion vi jen diras, okazigis
transformo en vi.

RITA

Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon
ene en mi. Kaj ĝin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al
ia amo.

ALLMERS

(staras momenton pensante; rigardas ŝin) Funde ni ne faris multe
por la povruloj tie malsupre.

RITA

Ni faris nenion por ili.

ALLMERS

Apenaŭ pensis pri ili.

RITA

Neniam pensis pri ili en kunsento.

ALLMERS

Ni, kiuj havis “la oron kaj la verdajn arbarojn” —

RITA

Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaŭ fermitajn korojn.

ALLMERS

(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por
savi etan Eyolf.

RITA

(silente) Pripensu, Alfred. Ĉu vi estas certa, ke — ke ni mem tion
kuraĝus?

ALLMERS

(maltrankvile repuŝante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita!

RITA

Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.

ALLMERS

Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?

RITA

Mi eble devus provi, se mi povus mildigi — nobligi ilian vivosorton.

ALLMERS

Se _tion_ vi povos, Eyolf ne naskiĝis senutile.

RITA

Kaj li ne estas senutile de ni forprenita.

ALLMERS

(rigardas ŝin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu
igas vin tion fari.

RITA

Ne, tute ne. Almenaŭ ne ankoraŭ.

ALLMERS

Nu, kaj jen kio do estas?

RITA

(duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco —

ALLMERS

Pri la libro, kiun vi malamis.

RITA

Mi malamas tiun libron eĉ nun. Sed mi sidis aŭskultante, kiam vi
rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En _mia_ maniero.

ALLMERS

(agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro —

RITA

Ne, mi havas kroman kialon.

ALLMERS

Jen kiun?

RITA

(silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du
grandaj malfermitaj okuloj, vidu.

ALLMERS

(frapite, fiksas la rigardon sur ŝin) Eble vi permesus al mi
kunlabori? Kaj helpi vin, Rita?

RITA

Ĉu vi volus?

ALLMERS

Jes, — se mi nur scius, ke mi povus.

RITA

(hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti ĉi tie.

ALLMERS

(silente) Ni provu, ĉu tio sukcesos.

RITA

(preskaŭ neaŭdeble) Ni provu, Alfred.

(Ambaŭ silentas. Poste _Allmers_ iras al la stango kaj levas la
flagon tute supren. _Rita_ staras apud la pavilono kaj rigardas lin
silente.)

ALLMERS

(revenas antaŭen) Estos peza labortago por ni, Rita.

RITA

Vi vidos, — tiam foje falos dimanĉtrankvilo super nin.

ALLMERS

(silente, tuŝita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble.

RITA

(flustrante) La spiritoj?

ALLMERS

(kiel antaŭe) Jes. Tiam ili eble ĉirkaŭas nin, tiuj kiujn ni
perdis.

RITA

(kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaŭ via granda Eyolf.

ALLMERS

(fiksrigardas antaŭen) Eble ni ankoraŭ foje — sur la vivovojo —
kvazaŭ ekvidos ilin.

RITA

Kien ni rigardu, Alfred —?

ALLMERS

(fiksas la okulojn sur ŝin) Supren.

RITA

(kapsignas konsente) Jes, jes, — supren.

ALLMERS

Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto.

RITA

(etendas al li la manon) Dankon!





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Eta Eyolf" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home