Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Rosmersholm - Dramo en kvar aktoj
Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Rosmersholm - Dramo en kvar aktoj" ***


HENRIK IBSEN

ROSMERSHOLM

Dramo en kvar aktoj

(Rosmersholm)

(1886)

  Tradukis:
  Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

Postboks 54 N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82



ROSMERSHOLM


ROLOJ:


  JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antaŭa pastro.
  REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.
  REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.
  ULRIK BRENDEL.
  PEDER MORENSGÅRD.
  SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.


La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en la
vorto sinj_o_r_o_.

Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.

(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la
najbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta _Norvegio_.)



UNUA AKTO


(La sidĉambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca.
Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj
branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo.
Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la
muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj
kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur
la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de
pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro
estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera
pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en
aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)

(_Rebekka West_ sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur
granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas
eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de
dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.

REBEKKA WEST

Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.

SINJORINO HELSETH

Ĉu ne estas trablovo, _tie_ kie la fraŭlino sidas?

REBEKKA

Jes iomete. Bonvolu fermi.

(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste
ŝi iras al la fenestro.)

SINJORINO HELSETH

(volas fermi, sed elrigardas) Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras
tie?

REBEKKA

(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaŭ la kurteno) Iru
flanken. Ke li ne ekvidu nin.

SINJORINO HELSETH

(meze sur la planko) Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas iri
la muelejvojon.

REBEKKA

Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. (rigardetas inter la
kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu —

SINJORINO HELSETH

Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?

REBEKKA

Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras
supre ankaŭ hodiaŭ. (iras for de la fenestro) Longa ĉirkaŭvojo.

SINJORINO HELSETH

Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur _tiu_
ponteto. _Tie_, kie tiaĵo okazis, _tie_ —

REBEKKA

(kunmetas la kroĉaĵon) Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en
Rosmersholm.

SINJORINO HELSETH

Mi kredas _tion_, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas
sin tiel longe al Rosmersholm.

REBEKKA

(rigardas ŝin) La mortintoj?

SINJORINO HELSETH

Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj
restas.

REBEKKA

Kial vi tiel pensas?

SINJORINO HELSETH

Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias.

REBEKKA

Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino
Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas.

REBEKKA

Ĉu _vi_ do kredas pri tiaĵo?

SINJORINO HELSETH

(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por
la fraŭlino. (elrigardas) Ho — ĉu ne la pastro estas denove tie
sur la mueleja vojo —?

REBEKKA

(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!

SINJORINO HELSETH

Jes, ĝuste, estas la rektoro.

REBEKKA

Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin.

SINJORINO HELSETH

Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia
samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon,
fraŭlino! (Ŝi eliras dekstren.)

(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas
kaj kapsignas eksteren.)

(Malheliĝas.)

REBEKKA

(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth,
vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro
pleje ŝatas.

SINJORINO HELSETH

(de ekstere) Bone, fraŭlino, mi faros.

REBEKKA

(malfermas la pordon al la antaŭĉambro) Nu, fine do —! Kore
bonvena, kara rektoro!

REKTORO KROLL

(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon) Dankon.
Mi do ne venas ĝenante?

REBEKKA

Vi? Honto al vi —!

KROLL

(envenas) Ĉiam afabla. (ĉirkaŭrigardas) Rosmer, ĉu en sia
ĉambro?

REBEKKA

Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li
baldaŭ venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.

KROLL

(demetas la ĉapelon) Multan dankon. (eksidas kaj ĉirkaŭrigardas)
Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj
alte kaj malalte.

REBEKKA

Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si.

KROLL

Ankaŭ vi, mi opinias.

REBEKKA

Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni
devis ja rezigni pri tiu ĝuo.

KROLL

(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.

REBEKKA

Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis —

KROLL

Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas ĉi tie?

REBEKKA

Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. — Kaj ĉe vi?
Via edzino —?

KROLL

Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam
estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni
nun havas.

REBEKKA

(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo) Kial vi eĉ ne
vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj?

KROLL

Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj —

REBEKKA

Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi —

KROLL

— kaj krome mi ja forvojaĝis —

REBEKKA

Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj?

KROLL

(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj
tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu?

REBEKKA

(ridetas) Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll.

KROLL

Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera
sincereco. — Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?

REBEKKA

Jes, kara rektoro, mi ne neas ke —

KROLL

Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.

REBEKKA

Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la
aferoj —

KROLL

Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri
partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu
furoras ĉi tie. — Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la
“popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj
ili kuraĝis permesi al si.

REBEKKA

Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis.

KROLL

Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili
spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson
—. (interrompas) Sed aŭskultu nun, — ni ne adoptu tiun
bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere.

REBEKKA

Ne, ni ne faru, kara rektoro.

KROLL

Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post
kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate —?

REBEKKA

Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas
ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, —
kompreneble. Sed alie ja —

KROLL

Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas.

REBEKKA

Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun
kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi.

KROLL

Jes _vi_. Tion mi ja opinius.

REBEKKA

Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia
hejmeco kaj utileco por li, — mi do certe restos, mi pensas.

KROLL

(rigardas ŝin senteme) Sciu, — estas io granda en tio ĉi, por
virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.

REBEKKA

Ho, por kio mi alie vivus?

KROLL

Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro
—

REBEKKA

Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark.
Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni
transloĝiĝis ĉi-suden, — jes, tiam venis iuj severaj jaroj,
antaŭ ol li finluktis.

KROLL

Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj
sekvis?

REBEKKA

Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate —. Kaj kiel
dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan
vartadon.

KROLL

Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo.

REBEKKA

(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj
sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube.

KROLL

Missento? Kion vi aludas per tio?

REBEKKA

Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo,
disponadi ĉi tie en Rosmersholm.

KROLL

Ne, sed kiel vi —!

REBEKKA

Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara
rektoro! Dankon, dankon pro tio.

KROLL

Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?

REBEKKA

Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin.

KROLL

Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, — nenio
estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, — kaj sole vi, — kiu
mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda
Beate.

REBEKKA

Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.

KROLL

Sed kiaj ajn la aferoj —. Sciu, fraŭlino West, — laŭ mi ne estus
kontraŭinde, se vi —, tamen eble tiaĵo ne estas dirinda.

REBEKKA

Kion vi aludas?

KROLL

Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon —

REBEKKA

Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.

KROLL

En ago, jes; sed ne en —

REBEKKA

(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas
ŝerci pri tiaĵo?

KROLL

Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol
sufiĉe da edzeco. Sed tamen —

REBEKKA

Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin.

KROLL

Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom
aĝa vere estas vi?

REBEKKA

Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi
estas nun en mia trideka.

KROLL

Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin
jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi,
ke bone konvenus.

REBEKKA

(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune
kun ni ĉi-vespere?

KROLL

Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi
devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi
ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel
pasinte.

REBEKKA

Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere
estas afabla.

KROLL

(murmuras) Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme.

(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.)

REBEKKA

Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie?

JOHANNES ROSMER

Sinjorino Helseth diris.

(_Rektoro Kroll_ ekstaris.)

ROSMER

(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la
domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas
lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine
fariĝus inter ni kiel antaŭe.

KROLL

Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan
imagaĵon, ke io misestus!

REBEKKA

(al _Rosmer_) Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis
imagaĵo.

ROSMER

Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?

KROLL

(sincere kaj mallaŭte) Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri
viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la
mueleja akvofalo.

ROSMER

Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi
tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en
la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate.
Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo,
ni trovas.

KROLL

Ĉu vere?

REBEKKA

(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.

ROSMER

Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek—
fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan
por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial,
mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun.

KROLL

Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon.

REBEKKA

(eksidas en apogseĝon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.

ROSMER

(iomete hezite) Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato
neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto
por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis
studento.

KROLL

Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —?

ROSMER

Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el
la koro.

REBEKKA

Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter
malnovaj amikoj —

KROLL

Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi
fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.

ROSMER

Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis?

KROLL

Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel
sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la
potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de
amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras!

REBEKKA

(kun rideto) Ĉu vere ne estas iom malfrue?

KROLL

Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli
frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ
mi ne. (ekstaras kaj paŝadas sur la planko) Jes, nun mi efektive
malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la
lernejon.

ROSMER

En la lernejon? Do ne en vian lernejon?

KROLL

Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris,
ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, —
dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la
gazeton de Mortensgård!

REBEKKA

Nu, “La Lumturon”.

KROLL

Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj
publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas,
ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj
faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la
postrestantoj, kiuj detenis sin.

REBEKKA

Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro?

KROLL

Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia
vivoverko. (pli mallaŭte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti
kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (ĉirkaŭrigardas) Ĉu
estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj?

REBEKKA

Ho, tute ne.

KROLL

Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon.
En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman
pacon.

ROSMER

(ekstaras) Kion vi diras! Hejme ĉe vi —?

REBEKKA

(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?

KROLL

Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu
estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon
por stoki “La Lumturon”.

ROSMER

Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo —

KROLL

Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj
ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo —

REBEKKA

Kiel traktas via edzino tion ĉi?

KROLL

Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn
tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj
akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de
la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas _min_ pro la
okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus,
ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej
eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu.
(paŝadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas ĉe la fenestro kun la
manoj surdorse kaj elrigardas.)

REBEKKA

(proksimiĝis al _Rosmer_ kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la
_rektoro_) Faru!

ROSMER

(sammaniere) Ne ĉi-vespere!

REBEKKA

(kiel antaŭe) Jes, ĝuste nun. (Ŝi prenas lokon apud la lampo.)

KROLL

(paŝas antaŭen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la
moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur
mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu
mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion
mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.

ROSMER

Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel?

KROLL

Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke
estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por
la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al
vi ĉi-vespere.

ROSMER

Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —?

KROLL

Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel
vi plej eble povas.

REBEKKA

Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer
partopreni en tiaĵo.

KROLL

Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas,
Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj.
Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed
la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel
estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj
konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn
erarojn.

ROSMER

Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.

REBEKKA

Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la
aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe.

KROLL

(en surprizo) Pli malfermaj?

REBEKKA

Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj.

KROLL

Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi
lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis
tempan venkon!

ROSMER

Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen
ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da
sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.

KROLL

Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave
eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la
radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la
saĝo predikata en “La Lumturo”.

REBEKKA

Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco.

KROLL

Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca
rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo
komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive
sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi
scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton.

REBEKKA

Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ
lin.

KROLL

Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La
Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed
— (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi.
Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni,
komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin
vokata por transpreni ĝin?

ROSMER

(preskaŭ terurigata) Mi!

REBEKKA

Sed kiel povas vi pensi tiaĵon?

KROLL

Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la
traktado, kiu _tie_ prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed
la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri —

ROSMER

Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi.

KROLL

Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en _tiu_ flanko. Sed estus
tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de
sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu
publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ
ebleco.

ROSMER

Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio.

KROLL

Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la
pastorecon —

ROSMER

Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin.

KROLL

Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni
estos kontentaj.

ROSMER

Kara Kroll, — mi nun diras al vi fojon finan, — mi ne faros.

KROLL

Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?

ROSMER

Mian nomon?

KROLL

Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni
aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ
elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi,
sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj
amasoj. Vi, kontraŭe, — vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via
milda, honesta animo, — via alta pensmaniero, — via senriproĉa
honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la
estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj
fine la honorinda familia nomo!

ROSMER

Ho la familia nomo —

KROLL

(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj
oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj
ĉiuj, — familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel
la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian ŝultron)
Rosmer, — vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro
kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio.
(turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, fraŭlino West?

REBEKKA

(kun silenta rido) Kara rektoro, — por mi tio ĉi aspektas nedireble
ridinde.

KROLL

Kio! Ridinde?

REBEKKA

Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe —

ROSMER

(rapide) Ne, ne, — ne faru! Ne nun!

KROLL

(rigardas ilin laŭvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj
—? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo
dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti
la pastoron.

ROSMER

(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.

SINJORINO HELSETH

Ĉi tien en la sidĉambron?

ROSMER

Jes ja.

SINJORINO HELSETH

Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron.

REBEKKA

Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas vere bele, fraŭlino.

ROSMER

Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu?

SINJORINO HELSETH

Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian.

ROSMER

Mi konas neniun kun tiu nomo.

SINJORINO HELSETH

Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik.

ROSMER

(mire) Ulrik Hetman! Ĉu tiel?

SINJORINO HELSETH

Jes, Hetman li diris.

KROLL

Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis —

REBEKKA

Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo —

ROSMER

(al _Kroll_) Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel.

KROLL

La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste.

REBEKKA

Nu, do li daŭre vivas.

ROSMER

Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis.

KROLL

La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.

ROSMER

Petu lin enveni, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Jes, jes. (Ŝi eliras.)

KROLL

Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?

ROSMER

Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.

KROLL

Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per
revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.

ROSMER

(iomete amare) Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo.

KROLL

Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!

(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_,
eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed
estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo.
Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj
ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura
ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)

ULRIK BRENDEL

(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon)
Bonan vesperon, Johannes!

KROLL

Pardonu —

BRENDEL

Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj?

KROLL

Pardonu —. (montras) _Tie_ —

BRENDEL

(turnas sin) Ĝuste. Jen li estas. Johannes, — mia knabo, — vi,
kiun mi pleje amis —!

ROSMER

(etendas al li la manon) Mia antaŭa instruisto.

BRENDEL

Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm
sen fari rapidan viziteton.

ROSMER

Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.

BRENDEL

Ah, tiu alloga sinjorino —? (kapklinas) La provostino kompreneble.

ROSMER

Fraŭlino West.

BRENDEL

Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato —? Publika, ofica
frato, mi vidas.

ROSMER

Rektoro Kroll.

BRENDEL

Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj
tagoj?

KROLL

Jes, kompreneble.

BRENDEL

Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin!

KROLL

Pardonu —

BRENDEL

Ĉu vi ne estis —

KROLL

Pardonu —

BRENDEL

— unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la
diskutasocio?

KROLL

Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima.

BRENDEL

Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik
Brendel tamen restos la sama viro.

REBEKKA

Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel?

BRENDEL

Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por
la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed — _enfin_ — la prema neceso —

ROSMER

Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel,
mi pensas —

BRENDEL

Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin?
Neniam, Johannes, — neniam!

ROSMER

Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por
vi —

BRENDEL

Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras
antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol
ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Ĉu mi
kuraĝus demandi la profesoron — _unter uns_ —, ĉu troviĝas iu
iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?

KROLL

La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio.

BRENDEL

Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila
asocio?

KROLL

Mi ne miksiĝas en tiun asocion.

REBEKKA

(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgård.

BRENDEL

Pardonu, _madame_, — kia stultulo estas li?

ROSMER

Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?

BRENDEL

Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano?

KROLL

Tiun respondon mi ne estus atendinta.

BRENDEL

Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, —
tiel kiel mi, — staras ĉe turnopunkto en mia vivo —. Decidite. Mi
kontaktos la personon, — malfermos rektajn intertraktadojn —

ROSMER

Ĉu vi vere staras sur turnopunkto?

BRENDEL

Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam
staras en sincereco? — Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova
homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis.

ROSMER

Kiel —?

BRENDEL

Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras
en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la
altaron de la libereco.

KROLL

Ĉu ankaŭ _vi_ —?

BRENDEL

(al ĉiuj) Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn
skribaĵojn?

KROLL

Ne, mi devas sincere konfesi, ke —

REBEKKA

Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin.

BRENDEL

Bela dommastrino, — tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja
nur babilaĵo, mi diras.

REBEKKA

Nu?

BRENDEL

Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino
konas. Neniu — krom mi mem.

REBEKKA

Kiel do _tio_?

BRENDEL

Ĉar ili ne estas skribitaj.

ROSMER

Sed kara sinjoro Brendel —

BRENDEL

Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_.
Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam
mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, — kiam orumitaj revoj
malsupreniĝis sur min, — ĉirkaŭnebuligis min, — kiam novaj,
vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, — ĉirkaŭflagris
min per flugportantaj flugiloj, — tiam mi ĉion formis en verkoj, en
vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.

ROSMER

Jes ja.

BRENDEL

Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de
formado, — nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, — la
aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, — ĉion mi
enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia
sekretaj imagoj kun ĝojego, — ho, vertiĝige granda —!

KROLL

Hm —.

ROSMER

Sed neniam ion skribis?

BRENDEL

Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan
malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis
ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, — mi havas
senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de
edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, — oferos ilin sur la altaro de
liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj — tra la tuta lando —!

REBEKKA

(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej
valoran posedaĵon.

ROSMER

La solan.

REBEKKA

(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj
_kuraĝas_.

ROSMER

(reciprokas la rigardon) Kiu scias?

BRENDEL

La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron — fortigas
la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero —. (al la
rektoro) Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo?
Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas.

KROLL

Jes, je via servo. Mi mem estas estro.

BRENDEL

Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por
enskribi min por semajno.

KROLL

Pardonu, — ni ne akceptas membrojn semajnajn.

BRENDEL

_À la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la
pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuraĝas daŭrigi
mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri
al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo,
mi esperas.

REBEKKA

Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros?

BRENDEL

Kian varman, sinjorina Moŝto?

REBEKKA

Tason da teo aŭ —

BRENDEL

Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la
privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la
pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras —. Johannes, — pastoro
Rosmer, — ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro
multjara amikeco?

ROSMER

Jes, kore.

BRENDEL

Bone. Pruntedonu al mi — por tago aŭ du — gladitan manumĉemizon.

ROSMER

Nur tion!

BRENDEL

Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede — ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas
poste.

ROSMER

Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia?

BRENDEL

Jes, pripense, — vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan
somersurtuton?

ROSMER

Jes, jes, certe mi povas.

BRENDEL

Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj —

ROSMER

Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la
aĵojn.

BRENDEL

Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn.

ROSMER

Bone, bone. Do sekvu min supren.

REBEKKA

Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.

BRENDEL

Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino —!

REBEKKA

Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Ŝi eliras dekstre.)

ROSMER

(retenas lin) Diru, — ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi
vin?

BRENDEL

Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, — kiam mi
pripensas —! Johannes, — ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la
poŝo?

ROSMER

Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.

BRENDEL

Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la
urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn
mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton
estimata sinjoro!


(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiaŭas kaj fermas la pordon post li.)

KROLL

Kompatema Dio, — _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj
kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo.

ROSMER

(silente) Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco.
Ŝajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta.

KROLL

Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por
konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje.

ROSMER

Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.

KROLL

Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por
influo de ekstere.

ROSMER

Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.

KROLL

Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)

ROSMER

(post iom) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni?

KROLL

Jes, fariĝis bone kaj hejmece — kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon,
vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.

ROSMER

Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos.

KROLL

Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe.

ROSMER

Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj,
multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus?

KROLL

Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton.
Kiel vi ekhavis tian ideon?

ROSMER

Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.

KROLL

Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj,
kernaj ideoj.

ROSMER

(pli mallaŭte) Ne. Ne plu.

KROLL

(volas eksalti) Kion tio signifas!

ROSMER

(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.

KROLL

Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!

ROSMER

Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun
staras _tie_ —

KROLL

Kie, — kie vi staras?

ROSMER

Kie viaj infanoj staras!

KROLL

Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?

ROSMER

Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda.

KROLL

(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.

ROSMER

Mi sentus min ĝoja, — korege ĝoja esti tio, kion vi nomas
apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi
amaran ĉagrenon.

KROLL

Rosmer, — Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. (rigardas lin
pezmiene) Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta
kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando.

ROSMER

Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi.

KROLL

Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la
delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu
spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?

ROSMER

Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la
luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom
multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn
fortojn en mia vivo por tio sola, — krei la veran popolan arĥion en
la lando.

KROLL

Vi do opinias, ke _ni_ ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni
estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj
sentadas sin komforte.

ROSMER

Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio.

KROLL

Kiun taskon?

ROSMER

Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn.

KROLL

Ĉiuj homoj —!

ROSMER

Almenaŭ tiom multaj kiom eblas.

KROLL

Per kio?

ROSMER

Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.

KROLL

Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu _vi_ volas liberigi ilin? Ĉu _vi_
volas purigi ilin?

ROSMER

Ne, kara, — mi nur volas veki ilin. Realigi, — ili devas mem.

KROLL

Kaj vi kredas, ke ili kapablas?

ROSMER

Jes.

KROLL

Per propra forto do?

ROSMER

Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.

KROLL

(ekstaras) Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro?

ROSMER

Mi ne plu estas pastro.

KROLL

Jes, sed — via infana kredo —?

ROSMER

Mi ne plu havas ĝin.

KROLL

Vi ne havas —!

ROSMER

(ekstaras) Mi forlasis ĝin. Mi _devis_ forlasi ĝin, Kroll.

KROLL

(skuita sed sinrega) Nu ja. — Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la
alian. — Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?

ROSMER

Jes. Kiam mi komprenis min mem, — kiam mi atingis al plena certeco,
ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi
neniam plu povus min liberigi, — tiam mi eliris.

KROLL

Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, — viaj amikoj, nenion
sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, — kiel povis vi kaŝi tiun
bedaŭrindan veron por ni!

ROSMER

Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja
ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi
pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj
ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn,
kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la
grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por
mi.

KROLL

Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun
vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun?

ROSMER

Vi mem devigis min, Kroll.

KROLL

Mi? Ĉu mi devigis vin —?

ROSMER

Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, — kiam mi
legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, — pri ĉiuj viaj
malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, —
via mokanta kondamno de la kontraŭuloj —. Ho, Kroll, — ke vi, ke
vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La
homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la
animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj
prezentos min malkaŝe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi
miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi — de via flanko — povus aliĝi,
Kroll?

KROLL

Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la
socio.

ROSMER

Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, — se ni nepre devas.

KROLL

Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas.
Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon.

ROSMER

Ĉu tio validas ankaŭ por mi?

KROLL

Vi mem rompis kun mi, Rosmer.

ROSMER

Sed ĉu tio ĉi do _estas_ rompo!

KROLL

Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al
vi. Vi nun ricevu la sekvojn.

(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.)

REBEKKA

Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni
povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.

KROLL

(prenas sian ĉapelon) Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne
plu havas iun mision.

REBEKKA

(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimiĝas) Ĉu vi
parolis —?

ROSMER

Nun li scias.

KROLL

Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.

ROSMER

Tien mi neniam revenos.

KROLL

Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.

ROSMER

Mi tamen ne restos tute sola. — Ni estas du, por porti la solecon
ĉi tie.

KROLL

Ah —! (suspekto suprenpafiĝas en li) Ankaŭ tio! La vortoj de Beate
—!

ROSMER

Beate —?

KROLL

(forpuŝas la penson) Ne, ne, — malbele —. Pardonu min.

ROSMER

Kion? Kiel?

KROLL

Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! (Li iras al la
antaŭĉambra pordo.)

ROSMER

(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al
vi.

KROLL

(en la antaŭĉambro, turnas sin) Eĉ ne per via piedo en mian domon!

(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la
malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.)

ROSMER

Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj
mi.

REBEKKA

Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi?

ROSMER

Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed
morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton!

REBEKKA

Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi?

ROSMER

Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma
klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka.
Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton!

REBEKKA

Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.

(_Rosmer_ eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin
supreniri ŝtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron
apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.)

REBEKKA

Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro
volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen.

SINJORINO HELSETH

Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?

REBEKKA

(prenas sian kroĉaĵon) Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego —

SINJORINO HELSETH

Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere.

REBEKKA

Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ
aŭdos pri tiaj reaperantoj.

SINJORINO HELSETH

Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige.

REBEKKA

Nu, nu, nu —

SINJORINO HELSETH

(pli mallaŭte) Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu
baldaŭ forpasos?

REBEKKA

Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino
Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron.

SINJORINO HELSETH

Bonan nokton, fraŭlino.

(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.)

SINJORINO HELSETH

(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem)
Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas
paroli.



DUA AKTO


(Laborĉambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre.
En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al
la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo,
kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj.
Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.)

(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe
la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj
rigardas tie ĉi kaj tie.)

(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.)

ROSMER

(sen sin turni) Envenu.

(_Rebekka West_ en matena robo envenas.)

REBEKKA

Bonan matenon.

ROSMER

(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas?

REBEKKA

Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis?

ROSMER

Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. (turnas sin)
Kaj vi?

REBEKKA

Ho, dankon. Je matenveno —.

ROSMER

Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun.
Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn.

REBEKKA

Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.

ROSMER

Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa.

REBEKKA

Nu, ne estis do vere malkuraĝo —

ROSMER

Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en
ĝi.

REBEKKA

Des pli kuraĝe ke vi rompis. — (eksidas ĉe li sur seĝo apud la
skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, —
kaj espereble vi ne ĉagreniĝu.

ROSMER

Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —?

REBEKKA

Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed —

ROSMER

Nu, do aŭdigu.

REBEKKA

Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis
kun li du — tri liniojn al Mortensgård.

ROSMER

(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis?

REBEKKA

Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri
la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus.

ROSMER

Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per
tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco
de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni.

REBEKKA

Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn
rilatojn kun li?

ROSMER

Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas?

REBEKKA

Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi
inter vi kaj viaj amikoj.

ROSMER

(rigardas ŝin kaj kapskuas) Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el
la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —?

REBEKKA

En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi,
laŭ la konduto de la rektoro —

ROSMER

Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae.
Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun
ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros —

(_Sinjorino Helseth_ venas ĉe la pordo maldekstre.)

REBEKKA

(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro.

ROSMER

(ekstaras rapide) Kroll!

REBEKKA

La rektoro! Ĉu, imagu —!

SINJORINO HELSETH

Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.

ROSMER

(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo
kaj vokas malsupren la ŝtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore
bonvena vi estu!

(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. — _Sinjorino Helseth_ eliras. —
_Rebekka_ tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion
aŭ alian.)

ROSMER

(silente, kortuŝite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo —

KROLL

Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ.

ROSMER

Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta —

KROLL

Vi komplete miskomprenas. (metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la
kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.

ROSMER

Kial fraŭlino West ne povas —?

REBEKKA

Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.

KROLL

(rigardas ŝin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraŭlinon
pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin,
antaŭ ol vi havis tempon por —

REBEKKA

(ekmiras) Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi
surmetas matenan robon?

KROLL

Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en
Rosmersholm.

ROSMER

Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ!

REBEKKA

Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Ŝi eliras dekstre.)

KROLL

Kun via permeso — (Li eksidas sur la kanapon.)

ROSMER

Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.

(Li eksidas sur seĝon antaŭ la _rektoro_.)

KROLL

Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan
nokton.

ROSMER

Kaj kion vi do diras hodiaŭ?

KROLL

Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al
vi ion pri Ulrik Brendel.

ROSMER

Li estis ĉe vi, ĉu?

KROLL

Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble.
Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis
la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis.
Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon.

ROSMER

Do li tamen estas neplibonigebla.

KROLL

La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu!

ROSMER

De vi eble?

KROLL

Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård.

ROSMER

Nu do.

KROLL

Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu
idioto kaj plebano.

ROSMER

Estis ja feliĉe por li —.

KROLL

Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer)
Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa
amikeco devas averti vin.

ROSMER

Kara, kio do estas _tio_?

KROLL

Estas _tio_, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso.

ROSMER

Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu
vi aludas?

KROLL

Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe
kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen —

ROSMER

Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu
por la alia.

KROLL

Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la
redaktoro de “La Lumturo”?

ROSMER

Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel.

KROLL

Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas
rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi
min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?

ROSMER

Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi
libere agas, kiel ankaŭ mi.

KROLL

Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis.
Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras?

ROSMER

Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen.

KROLL

(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita
viro!

ROSMER

Mi? Kiel vi havas tian penson?

KROLL

Ĉar mi ne kuraĝas — ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu
min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj
ankaŭ mian estimon? Ĉu ne?

ROSMER

Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.

KROLL

Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo
de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —?

ROSMER

Ekzamenadon?

KROLL

Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por
vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel
vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro
vi mem devas klarigi por mi.

ROSMER

Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan.

KROLL

Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la
memmortigo de Beate?

ROSMER

Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri
kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras?

KROLL

Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj
almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa.

ROSMER

Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn
fojojn, ili ne dubus.

KROLL

Ankaŭ mi ne dubis tiam.

ROSMER

Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia
senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la
teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj
memriproĉoj la lastajn jarojn.

KROLL

Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana.

ROSMER

Nu, pensu do mem —. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster
ŝia kulpo —! Kaj ŝi estus respondeckapabla?

KROLL

Hm —. Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj
temis pri la celo de geedzeco — laŭ nia moderna, progresa koncepto?

ROSMER

Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar
ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara
Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la
malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore,
ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj,
kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro.

KROLL

Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la
bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon,
por ke vi vivu feliĉe, — vivu libere kaj — laŭ via deziro.

ROSMER

(duone ekstaras de la seĝo) Kion vi aludas per tio?

KROLL

Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli
tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri
sia timo kaj sia malespero.

ROSMER

Pro la sama.

KROLL

Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de
apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj —

ROSMER

(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en
tio ĉi.

KROLL

Kial?

ROSMER

Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun
mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi
pensas, ke eĉ ne Rebekka —

KROLL

Rebekka?

ROSMER

Nu ja, — fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco.

KROLL

Mi rimarkis tion.

ROSMER

Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun
ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam
faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto.

KROLL

Kompatindulino, — ŝi petegis al mi, ke mi parolu.

ROSMER

Kaj kial vi ne faris?

KROLL

Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia
akuzo kontraŭ homo kiel vi! — Kaj ŝi revenis, — iom pli ol
monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi
diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en
Rosmersholm.

ROSMER

Nu, nu. La blanka ĉevalo, — ĝin ŝi ofte menciis.

KROLL

Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur
respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes
devas baldaŭ edzinigi Rebekka”.

ROSMER

(preskaŭ konsternita) Kion vi diras —! Mi edzinigi —!

KROLL

Okazis ĵaŭdon posttagmeze. — Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la
ponteto kaj en la muelejan akvofalon.

ROSMER

Kaj vi, kiu ne avertis nin —!

KROLL

Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti.

ROSMER

Mi ja scias. Sed tamen; — vi _estus devinta_ averti nin!

KROLL

Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.

ROSMER

Sed kial vi ne poste —? Kial vi prisilentis tion?

KROLL

Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris
ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. — Ĝis hieraŭ
vespere.

ROSMER

Do nun ne plu?

KROLL

Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian
infanan kredon?

ROSMER

(fiksrigardas rekte antaŭen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la
plej nekomprenebla en la mondo.

KROLL

Nekomprenebla aŭ ne, — tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi,
Rosmer, — kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta,
mi aludas.

ROSMER

Kulpigo? Ĉu _tio_ estis kulpigo?

KROLL

Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi
—. Kial? Nu?

ROSMER

Jes, por ke mi edzinigu Rebekka —.

KROLL

La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi
diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas
_baldaŭ_ edzinigi Rebekka.

ROSMER

(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.

KROLL

Kaj jen? Kia via respondo?

ROSMER

(ĉiam silente sinrega) Al io tiel absurda —? La sola ĝusta
respondo estus montri al la pordo.

KROLL

(ekstaras) Perfekte.

ROSMER

(starigas sin antaŭ lin) Aŭskultu. Jarlonge, — ekde kiam Beate
forpasis, — Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm.
Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed
neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi
vivas kune ĉi tie.

KROLL

Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj — liberigita
virino, kiuj havas tiun kunvivon.

ROSMER

Ah —! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj
liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si
mem kiel naturan bezonon!

KROLL

Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la
kredo de la eklezio.

ROSMER

Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter
ŝi kaj mi —?

KROLL

Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas
profunda fendego inter la libera penso kaj — hm.

ROSMER

Kaj kio —?

KROLL

— kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi.

ROSMER

(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min
ekde mia plej frua juneco.

KROLL

Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al
kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka —. Nu, tiu fraŭlino West,
— ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, — mi ne
malkaptas vin. Kaj vi mem, — vi devas savi vin en ĝusta tempo.

ROSMER

Savi min? Kiel —?

(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.)

ROSMER

Kion vi volas?

SINJORINO HELSETH

Mi petus la fraŭlinon veni malsupren.

ROSMER

La fraŭlino ne estas ĉi-supre.

SINJORINO HELSETH

Nu? (ĉirkaŭrigardas) Strange. (Ŝi eliras.)

ROSMER

Vi diris —?

KROLL

Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, — kaj kio
daŭre okazas, — tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja
vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo —

ROSMER

Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.

KROLL

Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, — ke se tiu kuna vivo kun
fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la
ŝanĝon, — la bedaŭrindan apostatadon, — al kiu ŝi logis vin.
Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en
la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas —
en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas
ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan
landon.

ROSMER

Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.

KROLL

Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru
tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj
ordo, — por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita
de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de
Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros
onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian
idealon.

ROSMER

Kara Kroll, — mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas
mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la
parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.

KROLL

(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la
parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena
laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.

ROSMER

Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la
vivolukto, ankaŭ mi.

KROLL

Tiu vivolukto, — ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos
lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj.

ROSMER

(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.

KROLL

Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne
suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin.

(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.)

SINJORINO HELSETH

Mi demandus de la fraŭlino —

ROSMER

Kio estas?

SINJORINO HELSETH

Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.

ROSMER

Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere?

SINJORINO HELSETH

Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård.

ROSMER

Mortensgård!

KROLL

Aha! Al tio do! Al tio jam!

ROSMER

Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?

SINJORINO HELSETH

La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni.

ROSMER

Diru al li, ke iu jam ĉeestas —

KROLL

(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.

(_Sinjorino Helseth_ eliras.)

KROLL

(prenas sian ĉapelon) Mi cedas la kampon — ĝis plue. Sed la ĉefa
batalo ankoraŭ ne luktiĝis.

ROSMER

Je mia vivo, Kroll, — mi havas nenion kune kun Mortensgård.

KROLL

Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos
vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari
vin nedanĝera.

ROSMER

Ho, Kroll, — kiel profunde, — kiel abisme profunde vi nun staras!

KROLL

Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!

ROSMER

Ĉu al _tio_ vi revenas!

KROLL

Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via
konscienco, — se vi daŭre tiaĵon havas.

(_Peder Mortensgård_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo
maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta
hararo kaj barbo.)

KROLL

(kun malama okulĵeto) Nu, “La Lumturo” do —. Ekbruligita
en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi
pri la direkto stiri.

MORTENSGÅRD

(malsovaĝe) “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la
rektoron hejmen.

KROLL

Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne
faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo —

MORTENSGÅRD

La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.

KROLL

Eĉ ne pri la sesa?

ROSMER

Kroll —!

MORTENSGÅRD

Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima.

KROLL

(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer
estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. — Bonan profiton, miaj
sinjoroj!

(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)

ROSMER

(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu
tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin
ĉi tien al mi?

MORTENSGÅRD

Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas
danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ.

ROSMER

Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi?

MORTENSGÅRD

Iomete. (kun eta rideto) Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis
ĉi tie en Rosmersholm.

ROSMER

Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri — en ĉio.

MORTENSGÅRD

Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri
por paroli kun la pastoro.

ROSMER

Pri kio, sinjoro Mortensgård?

MORTENSGÅRD

Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn
ideojn, — kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso?

ROSMER

Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion.

MORTENSGÅRD

Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke
pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo
ankaŭ en _tiu_ senco.

ROSMER

Mi ne vere komprenas vin.

MORTENSGÅRD

Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon,
kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.

ROSMER

(iomete surprizata) Vi do ne scias —? Ĉu fraŭlino West ne rakontis
al vi ankaŭ _tion_?

MORTENSGÅRD

Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi
supreniru por aŭdi pli de vi mem.

ROSMER

Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj
flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la
eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.

MORTENSGÅRD

(rigardas lin konfuzite) Ne, — eĉ se la luno falis teren, mi ne
fariĝus —! Eĉ la pastoro liberigas sin —!

ROSMER

Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo.
Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ.

MORTENSGÅRD

Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro —. Pardonu min, — sed tiun flankon de
la afero ni ne devas tuŝi.

ROSMER

Ne tuŝi tion ĉi?

MORTENSGÅRD

Ne intertempe, mi pensas.

ROSMER

Sed mi ne komprenas —.

MORTENSGÅRD

Jes, vidu, sinjoro pastoro —. Vi ja ne estas tiel sperta pri la
cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la
libereca movado, — kaj ĉar vi, — kiel diris fraŭlino West, —
volas partopreni en la movado, — vi certe tion faras por esti kiel
eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.

ROSMER

Jes, tion mi ege bonvolas.

MORTENSGÅRD

Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe
elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn
proprajn manojn surloke.

ROSMER

Vi opinias, ĉu?

MORTENSGÅRD

Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu
regiono. Kaj cetere, — el libereculoj ni havas sufiĉan nombron
antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, — ni havas tro multajn tiajn
ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, — ion,
kion ĉiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial
estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la
publikon. Jen mia opinio.

ROSMER

Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian
apostatadon?

MORTENSGÅRD

(agitas la kapon) Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe
mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la
ekleziajn aferojn.

ROSMER

Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?

MORTENSGÅRD

Tio estas aparta afero.

ROSMER

Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.

MORTENSGÅRD

Sinjoro pastoro, — vi devus memori, ke mi, — precipe mi, — ne
havas plenan liberecon por agi.

ROSMER

Kio do ligas vin?

MORTENSGÅRD

Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.

ROSMER

Ah, nu tiel.

MORTENSGÅRD

Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar
estis ja vi unue, kiu stampis min.

ROSMER

Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon
per pli indulgaj manoj.

MORTENSGÅRD

Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu
fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene
komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun
bruldoloron mem, sinjoro pastoro.

ROSMER

Mi?

MORTENSGÅRD

Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos
absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto”
certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi
fariĝos stampita viro.

ROSMER

Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro
Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla.

MORTENSGÅRD

(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.

ROSMER

Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.

MORTENSGÅRD

Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris
la mian?

ROSMER

Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita?

MORTENSGÅRD

Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus fariĝi
sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi.

ROSMER

Vi bonvole sciigu, kio tio estus.

MORTENSGÅRD

Ĉu la pastoro ne povas mem diveni?

ROSMER

Ne, tute ne. Neniel.

MORTENSGÅRD

Nu ja, mi devas do malligi la sakon. — Mi havas en mia zorgo
strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm.

ROSMER

La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga?

MORTENSGÅRD

Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de
ĉi tiu domo.

ROSMER

Ankaŭ de fraŭlino West?

MORTENSGÅRD

Ne, sinjoro pastoro.

ROSMER

Nu, de kiu do? De kiu?

MORTENSGÅRD

De karmemora sinjorino.

ROSMER

De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu?

MORTENSGÅRD

Jes, mi havas ĝin.

ROSMER

Kiam?

MORTENSGÅRD

Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti
antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.

ROSMER

Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.

MORTENSGÅRD

Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne
povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero
estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo.

ROSMER

Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al
vi?

MORTENSGÅRD

Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas
en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj
tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.

ROSMER

Mi?

MORTENSGÅRD

Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu,
sinjoro pastoro?

ROSMER

Jes certe! Ĉion. Senrezerve.

MORTENSGÅRD

La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias,
skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista
posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min.

ROSMER

Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin?

MORTENSGÅRD

Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus
en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj
homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa.

ROSMER

Ĉu tio estas en la letero?

MORTENSGÅRD

La pastoro povas mem legi ĝin je okazo.

ROSMER

Sed mi ne komprenas —! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj
aludus?

MORTENSGÅRD

Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino
definitive neis — tiam. Kaj poste — hm —

ROSMER

Poste?

MORTENSGÅRD

Poste ŝi skribas, — kaj tio estas tre konfuza, — ke ŝi ne konas
iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco
kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas
min ne tuŝi tion en “La Lumturo”.

ROSMER

Neniu nomo menciiĝas?

MORTENSGÅRD

Ne.

ROSMER

Kiu portis al vi tiun leteron?

MORTENSGÅRD

Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko.

ROSMER

Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda,
malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla.

MORTENSGÅRD

Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste
ricevis _tiun_ impreson.

ROSMER

Ĉu ne? — Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza
letero?

MORTENSGÅRD

Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.

ROSMER

En mia vivo, vi aludas?

MORTENSGÅRD

Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.

ROSMER

Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda?

MORTENSGÅRD

Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene.
Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus
kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita
movado kulpiĝus pro ĝi. — Adiaŭ, pastoro Rosmer.

ROSMER

Adiaŭ.

MORTENSGÅRD

Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en
“La Lumturo”.

ROSMER

Presu ĉion.

MORTENSGÅRD

Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii.

(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum
_Mortensgård_ malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran
pordon fermiĝi.)

ROSMER

(ĉe la pordo, vokas mallaŭte) Rebekka! Re—. Hm. (laŭte)
Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre?

SINJORINO HELSETH

(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro) Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie
ŝi ne estas.

(La kurteno en la fono flankentiriĝas. _Rebekka_ aperas en la
pordaperturo.)

REBEKKA

Rosmer!

ROSMER

(turnas sin) Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie
faris?

REBEKKA

(iras al li) Mi ŝtelaŭskultis.

ROSMER

Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!

REBEKKA

Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, — tion pri la matena robo
—

ROSMER

Ah, vi do estis tie, kiam Kroll —?

REBEKKA

Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li.

ROSMER

Mi ja estus rakontonta.

REBEKKA

Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.

ROSMER

Vi ĉion aŭdis, ĉu?

REBEKKA

La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam
Mortensgård venis.

ROSMER

Kaj ree supren —

REBEKKA

Ne lasu vin ĝeni, kara amiko.

ROSMER

Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian
plenan liberecon. — Sed kion vi sekve diras, Rebekka —? Ho, ŝajnas
al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.

REBEKKA

Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus.

ROSMER

Ne, ne, — ne tio ĉi.

REBEKKA

Ne tio ĉi?

ROSMER

Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata
kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon.
Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, —
mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris
nian ligon. Estis danĝera sekreto.

REBEKKA

Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem,
ke ni estas senkulpaj.

ROSMER

Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis — eĉ ĝis ĉi tiu tago.
Sed nun, — nun, Rebekka —

REBEKKA

Jes, kio nun?

ROSMER

Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?

REBEKKA

(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi
ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta.

ROSMER

Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta.

REBEKKA

Ho ne, — vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!

ROSMER

Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi
erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon?

REBEKKA

Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano?

ROSMER

Nu do, — estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj
cetere — se tiel estus —

REBEKKA

Se tiel estus? Jes, kio do?

ROSMER

Mi aludas, — kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia
malsana animo transiris al frenezeco?

REBEKKA

Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!

ROSMER

Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon,
eĉ se mi arde volus.

REBEKKA

Ho, sed povas esti danĝere — tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio
sola kaj peza.

ROSMER

(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe) Mi iel estus min
malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis
depost vi venis al ni.

REBEKKA

Jes, sed, kara, se tiel tamen estus —!

ROSMER

Eblas, — ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn.
Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi
tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin.
Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster
tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka?

REBEKKA

Jes, jes, vi faris.

ROSMER

Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen —! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do
pensadis, ŝi, — en sia malsana amo, — silentis kaj silentis, —
observis nin, — rimarkis ĉion, kaj, — kaj misinterpretis ĉion.

REBEKKA

(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.

ROSMER

Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis
kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. — Ĉu ŝi
neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?

REBEKKA

(kvazaŭ ekscitita) Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi
tie tagon pli longe.

ROSMER

Ne, ne, mi komprenas. — Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis
sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. — Kaj fine tiu emociiga —
akuzanta venko — en la mueleja akvofalo.

(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur
la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.)

REBEKKA

(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe) Aŭskultu nun, Rosmer.
Se estus en via potenco revoki Beate — al vi — al Rosmersholm, —
ĉu vi volus?

ROSMER

Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola,
— kio estas nerevokebla.

REBEKKA

Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta.
Vi estis vin tute liberiginta — al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin
ĝoja kaj liberanima —

ROSMER

Ho jes, — mi faris. — Sed jen venas tiu peza premo.

REBEKKA

(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso) Kiel rave estis, kiam
ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian
fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo,
— en la vivo de la ĉiutago, — kiel vi esprimis vin. Vi volis iri
kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la
volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, — en pli kaj pli
vastaj rondoj. Nobelojn.

ROSMER

Ĝojajn nobelojn.

REBEKKA

Jes — ĝojajn.

ROSMER

Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.

REBEKKA

Ĉu vi ne kredas, — ke ankaŭ la sufero? La granda sufero?

ROSMER

Jes, — se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin.

REBEKKA

_Tion_ vi devas.

ROSMER

(peze skuas la kapon) Trans tio ĉi mi neniam venos — tute. Ĉiam
restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras
la vivon mirinde ĝuinda por vivi.

REBEKKA

(super la seĝodorso, pli mallaŭte) Al kio vi aludas, Rosmer?

ROSMER

(rigardas supren al ŝi) Al la trankvila, ĝoja senkulpeco.

REBEKKA

(paŝon malantaŭen) Jes.
Senkulpeco. (mallonga paŭzo)

ROSMER

(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj
antaŭenrigardante) Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi
ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo —.
Kiel povis ŝi ekpensi _tion_ tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi
kreskis al certeco. Kaj jen, — jes jen estis ja facile por ŝi
akcepti ĉion imageblan. (streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la
manojn tra la hararo) Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas
mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin
antaŭen memorigante pri la mortinto.

REBEKKA

Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm.

ROSMER

Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento.

REBEKKA

Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan
vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki.

ROSMER

Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto.
Kiel mi do saviĝus el tio ĉi!

REBEKKA

(malantaŭ la seĝo) Kreante novajn rilatojn.

ROSMER

(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?

REBEKKA

Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi
ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.

ROSMER

(ekstaras) Novaj rilatoj? (paŝas trans la plankon, haltas apud la
pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi
jenan demandon, Rebekka?

REBEKKA

(spiras peze) Lasu min — scii — kiu ĝi estas.

ROSMER

Kia kredas vi ke _nia_ rilato fariĝos post ĉi tiu tago?

REBEKKA

Mi pensas, ke nia amikeco eltenos — kio ajn kio venos.

ROSMER

Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin
unu al la alia, — kio kunligas nin tiel intime, — nia komuna kredo
pri pura kunvivado inter viro kaj virino —

REBEKKA

Jes, jes, — kio pri tio?

ROSMER

Mi pensas, ke tia rilato, — nome kia la nia, — ĉu ĝi ne konvenas
al vivo en trankvila, feliĉa paco —?

REBEKKA

Kaj sekve!

ROSMER

Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj
animstatoj. Ĉar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas
min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi
preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de — de iu alia.

REBEKKA

Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!

ROSMER

Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias,
kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, — de la tuta
malgaja pasinteco?

REBEKKA

Nu!

ROSMER

Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon.

REBEKKA

(palpante la seĝodorson) Vivantan —? Kio estas — tio?

ROSMER

(pli proksime) Rebekka, — se mi nun demandus vin, — ĉu vi volas
fariĝi mia dua edzino?

REBEKKA

(momenton muta, ekkrias en ĝojo) Via edzino! Via —! Mi!

ROSMER

Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun
post la mortinto.

REBEKKA

Mi — en la loko de Beate —!

ROSMER

Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne.

REBEKKA

(mallaŭte kaj treme) Ĉu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMER

Devas okazi! Devas! Mi ne povas, — mi ne volas trairi la vivon kun
kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni
sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por
mi la sola edzino, kiun mi iam havis.

REBEKKA

(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino.

ROSMER

Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas
ero da amo en nia amikeco!

REBEKKA

(kovras la orelojn kvazaŭ en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru
tiaĵon!

ROSMER

(kaptas ŝian brakon) Jes, jes, — _estas_ ĝermanta ebleco en nia
rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka?

REBEKKA

(denove firme kaj sinrege) Aŭskultu nun. Mi al vi diras, — ke se vi
daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm.

ROSMER

Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.

REBEKKA

Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos
mi tio fariĝi.

ROSMER

(rigardas ŝin mire) Vi diras “povos”. Kaj tiel strange.
Kial vi ne povos?

REBEKKA

(kaptas ambaŭ liajn manojn) Kara amiko, — pro vi mem kaj ankaŭ pro
mi, — ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.

(Ŝi iras al la pordo maldekstre.)

ROSMER

De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola — kial?

REBEKKA

(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.

ROSMER

Inter vi kaj mi?

REBEKKA

Jes.

ROSMER

Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de
Rosmersholm.

REBEKKA

(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte
demandos min, — estos tamen finite.

ROSMER

Tamen finite? Kiel —?

REBEKKA

Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias,
Rosmer.

ROSMER

Rebekka —!

REBEKKA

(ĉe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Ŝi eliras.)

ROSMER

(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si
mem) Kio — estas — jeno?



TRIA AKTO


(La sidĉambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antaŭĉambra
pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)

(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la
fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas
sur la apogseĝo. _Sinjorino Helseth_ paŝadas kun plumbroso en la
mano malpolvante la meblojn.)

REBEKKA

(Post ioma paŭzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe
supre hodiaŭ.

SINJORINO HELSETH

Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi
opinias.

REBEKKA

Vi vidis lin, ĉu?

SINJORINO HELSETH

Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la
dormoĉambro finvestante sin.

REBEKKA

Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.

SINJORINO HELSETH

Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj
lia bofrato.

REBEKKA

Kio tio do estus, vi pensas?

SINJORINO HELSETH

Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al
la alia.

REBEKKA

Eblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?

SINJORINO HELSETH

Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!

REBEKKA

Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas nur pro _tio_. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li
ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis
forkurinta?

REBEKKA

Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.

SINJORINO HELSETH

Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli
bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne
permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu
Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas _tiun_ viron.

REBEKKA

La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io
okazas.

SINJORINO HELSETH

Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —

REBEKKA

(ekrigardas ŝin kaŝe) Ĉu?

SINJORINO HELSETH

(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj,
pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.

REBEKKA

(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino
Helseth. Ĉar _vi_ ja ne povas scii tiaĵon tiel decide.

SINJORINO HELSETH

La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas.
Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al
Mortensgård.

REBEKKA

(turnas sin) Ne, — ĉu vi!

SINJORINO HELSETH

Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en
Rosmersholm.

REBEKKA

Vere, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita.
Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.

REBEKKA

Kaj _vi_ konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne
estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.

SINJORINO HELSETH

Nu?

REBEKKA

Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —

SINJORINO HELSETH

Estas fraŭlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi.

REBEKKA

Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas
scii.

SINJORINO HELSETH

Hm, povus esti, ke mi tamen scias.

REBEKKA

Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?

SINJORINO HELSETH

Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li
komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis
kio estis en ĝi.

REBEKKA

Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru
al mi!

SINJORINO HELSETH

Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.

REBEKKA

Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.

SINJORINO HELSETH

Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, fraŭlino. Mi ne povas
ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al
la bedaŭrinda malsana sinjorino.

REBEKKA

Kiu kredigis tion al ŝi?

SINJORINO HELSETH

Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.

REBEKKA

Malbonaj —?

SINJORINO HELSETH

Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.

REBEKKA

Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?

SINJORINO HELSETH

Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ buŝon. Tamen
ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!

REBEKKA

Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.

SINJORINO HELSETH

Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece.
Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.

REBEKKA

Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi
skribis tiun leteron al Mortensgård?

SINJORINO HELSETH

Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias,
ke ŝi ne estis.

REBEKKA

Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski
infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis.

SINJORINO HELSETH

Jes _tio_ frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.

REBEKKA

(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, — ĉu ne
ankaŭ vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino
Helseth?

SINJORINO HELSETH

Kio, fraŭlino.

REBEKKA

Ke ne venis infanoj. Ĉu?

SINJORINO HELSETH

Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.

REBEKKA

Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne
konvenas aŭskultadi infankriadon.

SINJORINO HELSETH

Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.

REBEKKA

(rigardas ŝin) Ili ne krias, ĉu?

SINJORINO HELSETH

Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj
memoras.

REBEKKA

Vere strange.

SINJORINO HELSETH

Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas
alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas.
Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.

REBEKKA

Estus vere strange —

SINJORINO HELSETH

Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?

REBEKKA

Ne, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed
ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.

SINJORINO HELSETH

Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble
disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.

REBEKKA

Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Ho, la fraŭlino ne moku min —. (aŭskultas) Tŝ, tŝ, — la pastoro
malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. (Ŝi eliras
tra la pordo dekstre.)

(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la
antaŭĉambro.)

ROSMER

Bonan matenon, Rebekka.

REBEKKA

Bonan matenon, kara. (iom poste; kroĉas) Vi eliros, ĉu?

ROSMER

Jes.

REBEKKA

La vetero estas ja bela.

ROSMER

Vi ne venis al mi ĉi-matene.

REBEKKA

Ne, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.

ROSMER

Ĉu ankaŭ poste vi ne faros?

REBEKKA

Ho, mi ankoraŭ ne scias.

ROSMER

Ĉu estas io poŝte por mi?

REBEKKA

“La Gubernia Gazeto” venis.

ROSMER

“La Gubernia Gazeto” —!

REBEKKA

Ĝi kuŝas tie sur la tablo.

ROSMER

(metas ĉapelon kaj bastonon flanken) Ĉu estas io —?

REBEKKA

Jes.

ROSMER

Kaj vi ne sendis ĝin supren —

REBEKKA

Vi sufiĉe frue legos ĝin.

ROSMER

Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) — Ĉu!
— — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —.
(rigardas ŝin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.

REBEKKA

Ili ne mencias nomon.

ROSMER

Estas ja la sama. (legas pluen) “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la
bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas
sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita
momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj
antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne
forgesas konvenan rekompencon”. (metas la gazeton sur la tablon)
Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj
intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne
ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.

REBEKKA

Estas ankoraŭ pli.

ROSMER

(denove prenas la gazeton) — “pardonon pro nesperta
juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita
al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ
plendo” —. (rigardas ŝin) Kion tio aludas?

REBEKKA

Ili celas min, komprenu.

ROSMER

(formetas la gazeton) Rebekka, — tio ĉi estas konduto de
malhonestuloj.

REBEKKA

Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.

ROSMER

(paŝadas sur la planko) Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo
pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom
ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en
tiu suspektinda abomeneco.

REBEKKA

(ekstaras) Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj
glora.

ROSMER

Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti
pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo,
Rebekka.

REBEKKA

Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.

ROSMER

Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la
vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante
la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, —
ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita
per ĉiuj. (ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze) Ah! Ne per
mi.

REBEKKA

Ne —? Ne per vi?

ROSMER

Eĉ ne _por_ mi.

REBEKKA

Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.

ROSMER

Feliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja,
sekura sento de senkulpeco.

REBEKKA

(rigardas antaŭen) Jes, tio pri kulpo —.

ROSMER

Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —

REBEKKA

Neniel vi!

ROSMER

(montras tra la fenestro) La akvofalo.

REBEKKA

Ho Rosmer —!

(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Fraŭlino!

REBEKKA

Poste, poste. Ne nun.

SINJORINO HELSETH

Nur unu vorto, fraŭlino.

(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al ŝi.
Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj
eliras.)

ROSMER

(maltrankvila) Ĉu estis io por mi?

REBEKKA

Ne, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan
aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.

ROSMER

(prenas la ĉapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.

REBEKKA

Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn
pensojn. Promesu al mi.

ROSMER

Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.

REBEKKA

Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!

ROSMER

Bedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan
nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.

REBEKKA

Kiel do?

ROSMER

Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.

REBEKKA

Ĝuste vidis en _tio_?

ROSMER

(metas la ĉapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu
ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton
amikecon.

REBEKKA

Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?

ROSMER

— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al
kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis
ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon.
Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel
dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne
ankaŭ vi sentis tiel? Diru!

REBEKKA

(luktas kun si mem) Ho, — mi ne scias kion respondi.

ROSMER

Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka,
kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita
geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi
ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.

REBEKKA

Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMER

Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de _ŝia_ amo. Juĝis nian
rilaton laŭ la speco de _ŝia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis
juĝi alimaniere ol ŝi faris.

REBEKKA

Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?

ROSMER

Pro amo al mi, — _sia_maniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon.
Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.

REBEKKA

Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis
vian vivon!

ROSMER

(skuas la kapon) Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio,
kion mi nun scias.

REBEKKA

Kial ne de vi?

ROSMER

Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.

REBEKKA

(ekdire) Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj.
Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj,
blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.

ROSMER

Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi
min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu
gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj
senkulpa homo.

REBEKKA

Ĉu la ĝojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer?

ROSMER

La ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.

REBEKKA

Por vi, kiu neniam povas ridi?

ROSMER

Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.

REBEKKA

Nun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen
via ĉapelo. Kaj jen via bastono.

ROSMER

(prenas ambaŭ) Dankon. Kaj vi akompanos?

REBEKKA

Ne, ne, mi ne povas nun.

ROSMER

Nu ja. Vi tamen estas kun mi.

(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de
malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)

REBEKKA

(malfermas kaj diras duonlaŭte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi
povas enlasi lin. (Ŝi iras al la fenestro.)

(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas
silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)

KROLL

Li do eliris?

REBEKKA

Jes.

KROLL

Ĉu li kutimas promeni longe?

REBEKKA

Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —

KROLL

Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.

REBEKKA

Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.

(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. _Rektoro Kroll_
eksidas sur seĝon apud ŝi.)

KROLL

Fraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj
dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes
Rosmer.

REBEKKA

Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.

KROLL

Nur en la komenco?

REBEKKA

Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.

KROLL

Mi!

REBEKKA

Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.

KROLL

Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj
kaj rilatoj en la vivo.

REBEKKA

Cetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —

KROLL

Jes, sed vidu, — estas ĝuste _tio_, kion mi ne kredas.

REBEKKA

Kion vi do kredas?

KROLL

Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaŭ ĉio.

REBEKKA

Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.

KROLL

Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas
fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj
analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.

REBEKKA

(rigardas lin) Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis
fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.

KROLL

(mallaŭte) Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?

REBEKKA

Ĉu mi celis —!

KROLL

Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke
estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en
Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi
vidas.

REBEKKA

Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi
ĉi tien.

KROLL

Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi
amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al
adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata
enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.

REBEKKA

Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke
oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.

KROLL

Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi
volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado,
— ĝuste ĉar vi portas fridan koron.

REBEKKA

Fridan? Ĉu vi certas?

KROLL

Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron
post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis,
kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por
realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.

REBEKKA

Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.

KROLL

Mi, ĉu!

REBEKKA

Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura
fino de Beate.

KROLL

Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde?

REBEKKA

Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —

KROLL

Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn
skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion
sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj
rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis
kiel heredaĵo de generacio al generacio.

REBEKKA

(rigardas penseme antaŭen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn
en la parencaro. Certe kaj vere.

KROLL

Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed
kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj
estas ja grandege malsimilaj al la liaj.

REBEKKA

Al kiaj kondiĉoj vi aludas?

KROLL

Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino
West.

REBEKKA

Nu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen
—

KROLL

Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la
moralaj kondiĉoj.

REBEKKA

Kondiĉoj —? Por kio?

KROLL

Ke vi entute koncipiĝis

REBEKKA

Kion vi jen do diras!

KROLL

Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.

REBEKKA

Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!

KROLL

Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi
lasis vin adopti de doktoro West —

REBEKKA

(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.

KROLL

— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.

REBEKKA

(paŝas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.

KROLL

La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la
distrikta kuracisto.

REBEKKA

Vi pravas.

KROLL

Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas
vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al
vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi
persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.

REBEKKA

(ĉe la pordo, rigardas lin moke) Kaj ĉar mi ĉion tion faris, —
tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia
ekesto!

KROLL

Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian
tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.

REBEKKA

(impete) Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi
povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi
naskiĝis.

KROLL

Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.

REBEKKA

Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!

KROLL

Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la
trideka.

REBEKKA

Ĉu? Ĉu mi diris?

KROLL

Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —

REBEKKA

Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi
estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.

KROLL

(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?

REBEKKA

Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi
estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu
jaro.

KROLL

Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa
aĝo?

REBEKKA

Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas
io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.

KROLL

Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro
West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.

REBEKKA

(ekkrias) Ne estas vero!

KROLL

Ĉu ne vero?

REBEKKA

Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.

KROLL

Ĉu ŝi ne faris?

REBEKKA

Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.

KROLL

Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron?
Kiel _vi_ faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la
parencaro.

REBEKKA

(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas
nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi
estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!

KROLL

(ekstaras) Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere
konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!

REBEKKA

Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.

KROLL

Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte
reagas.

REBEKKA

(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti
traktata kiel nelegitima naskiĝinto.

KROLL

Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do
konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.

REBEKKA

Jes, eble mi do faris.

KROLL

Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas
vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis
pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas
grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla.
Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne
eniris vian sangon.

REBEKKA

(dubeme) Eble vi pravas.

KROLL

Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni
ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara
frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam _li_ volas
malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu
timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, — persekutata de la rondo
al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la
elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por
kontraŭstari tion.

REBEKKA

Li _devas_ kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.

KROLL

Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas
almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed
— unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.

REBEKKA

Kaj kiu estas ĝi?

KROLL

Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.

REBEKKA

La rilaton al mi?

KROLL

Jes. Vi devas konvinki lin tiel.

REBEKKA

Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato
bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?

KROLL

Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi
opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi ĉiujn
tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —

REBEKKA

— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?

KROLL

Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias.

REBEKKA

(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus
dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.

KROLL

Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.

REBEKKA

Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.

KROLL

Jam nun! Mi do foriros.

REBEKKA

(al li) Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.

KROLL

Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.

REBEKKA

Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo,
ke mi petas al vi pri io.

KROLL

(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon) Nu do, fraŭlino
West. Tiel do estu.

(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antaŭĉambro.)

ROSMER

(vidas la _rektoron_, haltas ĉe la pordo) Ĉu! — _Vi_ ĉi tie!

REBEKKA

Li preferus ne renkonti vin, kara.

KROLL

(aŭtomate) Kara!

REBEKKA

Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la
alia. La rilato inter ni kondukis al tio.

KROLL

Ĉu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?

REBEKKA

Kaj _tion_ — kaj ion pli.

ROSMER

(proksimas) Kion celas la vizito hodiaŭ?

KROLL

Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.

ROSMER

(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_?

KROLL

Mi ne skribis tion.

ROSMER

Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?

KROLL

Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne
estis en mia povo.

REBEKKA

(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin
malantaŭ la fornon.) Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi
ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.

KROLL

Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi.

REBEKKA

Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.

ROSMER

(eksidas aŭtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo
—. Kio estas?

REBEKKA

La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaŭ vi, rektoro.

(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.)

ROSMER

Decido, vi diras? Kiu decido?

REBEKKA

Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu
vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.

ROSMER

Sed kion tio signifas!

REBEKKA

Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.

ROSMER

Nu!

REBEKKA

Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, —
ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta
mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn
miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaŭ aŭdeble) Kaj jen —

KROLL

Kaj jen?

ROSMER

Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.

REBEKKA

(fortigas sin) Jes, ja, — vi pravas. Vi scias _sufiĉe_ pri tio.

KROLL

(rigardas ŝin fikse) Eble mi foriru.

REBEKKA

Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, — ke mi
volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni
en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke
Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi
ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi
tion.

ROSMER

Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?

REBEKKA

Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen.
Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro
inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.

ROSMER

Kiun muron vi aludas?

REBEKKA

Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara
sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de
tia geedzeco.

ROSMER

Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere.

REBEKKA

Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.

KROLL

(kapsignas al Rosmer) Ĉu vi aŭdas _tion_?

REBEKKA

(daŭrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo.
Kaj jen mi agis.

ROSMER

Al kiuj agoj vi aludas?

KROLL

Ĉu per tio vi volas diri, ke —!

REBEKKA

Nu, Rosmer, —. (ekstaras) Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll.
Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_
mi_, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de
deliro —

ROSMER

(eksaltas) Rebekka!

KROLL

(ekstaras de la sofo) — sur la vojojn de deliro!

REBEKKA

Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.

ROSMER

(kvazaŭ paralizita) Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta?
Mi komprenas eĉ ne vorton —!

KROLL

Ho jes. Mi komencas kompreni.

ROSMER

Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio.
Tute nenio!

REBEKKA

Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.

ROSMER

Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.

REBEKKA

Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.

KROLL

(kapklinas al _Rosmer_) Aha!

ROSMER

Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.

REBEKKA

Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.

ROSMER

Kial vi volis foriri — tiam?

REBEKKA

Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al
ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi
komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus
okazi, — kio ajn.

ROSMER

Tio do estas, kion vi diris kaj faris.

REBEKKA

Jes, Rosmer.

ROSMER

Estas _tio_, kion vi nomis agi.

REBEKKA

(kun rompita voĉo) Mi nomis ĝin tiel, jes.

ROSMER

(iom poste) Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?

REBEKKA

Jes.

KROLL

Ne ĉion.

REBEKKA

(rigardas lin timigite) Kio plia estus?

KROLL

Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis
pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus
aliloken — plej eble frue? — Nu?

REBEKKA

(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaŭ diris tion.

ROSMER

(falas en la apogseĝon apud la fenestro) Kaj tiu araneaĵo el
mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis!
Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! (rigardas al _Rebekka_)
Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka,
— mi vidas en vi, — tion _vi_ malkonsilis al ŝi!

REBEKKA

Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis
esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.

ROSMER

Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?

REBEKKA

Ne.

KROLL

Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?

REBEKKA

Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.

ROSMER

Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi
cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun
teruran ludon!

REBEKKA

Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.

KROLL

(severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!

REBEKKA

(impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo!
Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj
estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate.
Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi
kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne
pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne _povis_ ĉesi. Mi
_devis_ provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj
ĉiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas.
(mallonga paŭzo)

ROSMER

(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio ĉi?

REBEKKA

Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.

KROLL

Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?

REBEKKA

(malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero,
kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.

KROLL

(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En
intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, — tiuj, kiuj forpasis,
— nun ili estus vidantaj!

ROSMER

Vi iros al la urbo, ĉu?

KROLL

(prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue.

ROSMER

(ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin.

KROLL

Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.

ROSMER

Venu do, Kroll! Venu do!

(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom
poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter
la floroj.)

REBEKKA

(parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ.
Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la
fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)

(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Kio estas, fraŭlino?

REBEKKA

Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.

SINJORINO HELSETH

La valizon?

REBEKKA

Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.

SINJORINO HELSETH

Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?

REBEKKA

Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Kaj tiel subite kaj tuje!

REBEKKA

Tuj kiam mi pakis.

SINJORINO HELSETH

Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi
scias?

REBEKKA

Mi neniam plu revenos.

SINJORINO HELSETH

Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam
fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por
la pastoro.

REBEKKA

Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?

REBEKKA

Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.

SINJORINO HELSETH

De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!

REBEKKA

Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en
Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, — do pri la valizo, sinjorino
Helseth.

SINJORINO HELSETH

Jes ja. La valizo.

(Ambaŭ eliras dekstre.)



KVARA AKTO


(La sidĉambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun
ŝirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la
tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj
la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino
Helseth_ envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH

(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas
portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.

REBEKKA

Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?

SINJORINO HELSETH

Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.

REBEKKA

Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je
noktomezo.

SINJORINO HELSETH

(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis
tiam?

REBEKKA

Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan
leteron. Diru tion.

SINJORINO HELSETH

Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen
opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.

REBEKKA

Eble tio. Aŭ eble tamen ne.

SINJORINO HELSETH

Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!

REBEKKA

Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.

REBEKKA

Pli fidinda?

SINJORINO HELSETH

Jes tion mi efektive diras.

REBEKKA

Sed, kara, kion vi per tio aludas?

SINJORINO HELSETH

Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin
el tio en _tia_ maniero, ne.

REBEKKA

(rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste
kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?

SINJORINO HELSETH

Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias,
ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja
ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne
povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!

REBEKKA

(kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?

SINJORINO HELSETH

Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.

REBEKKA

Sed hodiaŭ do —?

SINJORINO HELSETH

Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la
pastoro en la gazetoj, mi —

REBEKKA

Aha!

SINJORINO HELSETH

Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio
de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.

REBEKKA

Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?

SINJORINO HELSETH

Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas
facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja
ĉiuj homoj, — fraŭlino West.

REBEKKA

Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi
aŭskultas?

SINJORINO HELSETH

(mallaŭte) Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.

REBEKKA

(skuiĝas) Do tamen —! (decide) Nu jes. Do tiel estu.

(_Johannes Rosmer_ envenas de la antaŭĉambro.)

ROSMER

(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas)
Kion tio ĉi signifas?

REBEKKA

Mi forvojaĝos.

ROSMER

Tuj?

REBEKKA

Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua.

SINJORINO HELSETH

Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre)

ROSMER

(post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka?

REBEKKA

Norden per la vaporŝipo.

ROSMER

Norden? Kion vi faros tie norde?

REBEKKA

Mi ja venis de tie.

ROSMER

Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.

REBEKKA

Eĉ ne ĉi tie.

ROSMER

Kion vi pensas entrepreni?

REBEKKA

Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.

ROSMER

Fari finon?

REBEKKA

Rosmersholm rompis min.

ROSMER

(atentiĝas) Vi diras —?

REBEKKA

Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi
venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun
mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.

ROSMER

Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?

REBEKKA

Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. — Kio do okazis inter vi kaj la
rektoro?

ROSMER

Ni repaciĝis.

REBEKKA

Nu do. Rezultis do en tio.

ROSMER

Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por
mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi.
— Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.

REBEKKA

Nu jes, — eble estas pli bone tiel.

ROSMER

Ĉu vi nun _tion_ diras? Ĉu vi _nun_ havas _tiun_ opinion?

REBEKKA

Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.

ROSMER

Vi mensogas, Rebekka.

REBEKKA

Mensogas —!

ROSMER

Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi
estus viro por lukte konduki la aferon al venko.

REBEKKA

Mi kredis, ke ni du kune kapablus.

ROSMER

Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke
vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al
viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis.

REBEKKA

Aŭskultu nun, Rosmer —

ROSMER

(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio.
Mi estis kiel ganto en viaj manoj.

REBEKKA

Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo.
(eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio,
— kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi
aŭdu tuj.

ROSMER

Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?

REBEKKA

La granda restas.

ROSMER

Kio granda?

REBEKKA

Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron
al ĉio cetera.

ROSMER

(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.

REBEKKA

Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en
Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel
— komprenu.

ROSMER

Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.

REBEKKA

Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi
ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis
konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la
komenco de _tio_, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel
bedaŭrinde por la tuta vivo.

ROSMER

Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.

REBEKKA

Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer
—!

ROSMER

Avido? Vi —! Al kio?

REBEKKA

Al vi.

ROSMER

(volas eksalti) Kio estas!

REBEKKA

(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.

ROSMER

Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!

REBEKKA

Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio
estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis
sovaĝa, nesubigebla avido.

ROSMER

(pene) Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi
sidas rakontante!

REBEKKA

Jes, kion vi imagas, Rosmer!

ROSMER

El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do _agis_, kiel vi tion
nomas.

REBEKKA

Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la
ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj
portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.

ROSMER

Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.

REBEKKA

Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj
mi.

ROSMER

Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi
kune.

REBEKKA

Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla,
antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.

ROSMER

Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto
estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en
spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis
antaŭ vin. Kaj nun tamen —!

REBEKKA

Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.

ROSMER

— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis
vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam
okazi.

REBEKKA

Mi ekkriis en malespero.

ROSMER

Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa
volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam
mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.

ROSMER

Diru do kiel tio venis.

REBEKKA

Venis per la vivo kune kun vi.

ROSMER

Sed kiel? Kiel?

REBEKKA

Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —

ROSMER

Jes, jes?

REBEKKA

— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —

ROSMER

Bedaŭrinde, vi pravas.

REBEKKA

Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en
soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun
animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — _tiam_ la
granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ
nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de
mia animo.

ROSMER

Ho, kion do tio signifas, Rebekka!

REBEKKA

Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren,
tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente.
Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko
sub la meznokta suno norde ĉe ni.

ROSMER

Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.

REBEKKA

Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burĝonis en mi. La
granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi
estis inter ni du.

ROSMER

Ho, se mi nur scietis eron de tio!

REBEKKA

Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus
fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —

ROSMER

Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.

REBEKKA

Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu
estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, —
kun la tempo, ne.

ROSMER

Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?

REBEKKA

Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ _via_
vivkoncepto, — kiu infektis mian volon.

ROSMER

Infektis?

REBEKKA

Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis
por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —

ROSMER

Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!

REBEKKA

Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed
— (skuas la kapon) — sed, — sed —

ROSMER

Sed? Nu?

REBEKKA

— sed ĝi mortigas la feliĉon.

ROSMER

Ĉu jenon vi diras, Rebekka?

REBEKKA

Almenaŭ por mi.

ROSMER

Jes, sed ĉu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus
vin —? Petegus vin —

REBEKKA

Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar _sciu_,
Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.

ROSMER

Ion pli ol vi jam rakontis?

REBEKKA

Jes. Ion alian kaj pli gravan.

ROSMER

(kun rideto) Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de
tiaĵo foje tanĝis min.

REBEKKA

Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? —

ROSMER

Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago,
komprenu.

REBEKKA

Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.

ROSMER

(deturnante) Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi
estas, — mi havas forgeson por ĝi.

REBEKKA

Sed mi ne.

ROSMER

Ho, Rebekka —!

REBEKKA

Jes, kara, — _tio_ estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al
mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia,
ke mia propra pasinteco baras min.

ROSMER

Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi,
— neniun konekson kun vi, — tia kia vi _nun_ estas.

REBEKKA

Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De
kie mi prenu _ĝin_?

ROSMER

(peze) Jes, jes, — la senkulpeco.

REBEKKA

La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja
_tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj
homoj —

ROSMER

Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka.
Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas
sin nobeligi de ekstere.

REBEKKA

(mallaŭte) Ne tra la silenta amo, ĉu?

ROSMER

(penseme) Jes, — estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega
en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. (tordas sin en
maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?

REBEKKA

Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?

ROSMER

Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj
sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas
celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi
deziras ja fari por vi, kion mi povas.

REBEKKA

(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!

ROSMER

Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos
por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en
plena kaj pura amo.

REBEKKA

Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis
transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi
sole!

ROSMER

Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi
ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je
vi.

REBEKKA

(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.

ROSMER

Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_
vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu
valorus vivi.

REBEKKA

Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe
frue ni eliros.

ROSMER

(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_,
Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!

REBEKKA

Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —!

ROSMER

Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, —
tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —

(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)

REBEKKA

(eksaltas el la seĝo) Ah, — ĉu vi aŭdis!

(La pordo malfermiĝas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas
manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la
pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li
aspektas konfuze.)

ROSMER

Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!

BRENDEL

Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!

ROSMER

Kien vi iros tiel malfrue?

BRENDEL

Malsupren la deklivon.

ROSMER

Kiel —?

BRENDEL

Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la
granda nenio.

ROSMER

Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?

BRENDEL

Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje
metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel
bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.

ROSMER

Nu! Mi ne tute komprenas —

BRENDEL

Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo
sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.

ROSMER

Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin —

BRENDEL

Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi
pruntaĵon?

ROSMER

Jes, jes, bonvole.

BRENDEL

Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?

ROSMER

Kion vi diras?

BRENDEL

Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi
senestas, mia kara knabo. Tute senhava.

REBEKKA

Ĉu vi ne faris vian prelegon?

BRENDEL

Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi
el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi
bankrotis.

REBEKKA

Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?

BRENDEL

Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto.
Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, —
jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis
_nichts_ kaj nenio en la tuta afero.

ROSMER

Sed ĉu vi do certe tion scias?

BRENDEL

Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri
tio.

ROSMER

Prezidento?

BRENDEL

Nu ja, — la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_.

ROSMER

Jes, kiu?

BRENDEL

Peder Mortensgård kompreneble.

ROSMER

Ĉu!

BRENDEL

(mistere) Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto
de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli
granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas
fari ĉion, kion li volas.

ROSMER

Ho, ne kredu tion.

BRENDEL

Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas!
Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, —
vidu, — _tio_ estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio
estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!

ROSMER

(mallaŭte) Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam
vi venis.

BRENDEL

_Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antaŭa instruisto. Forstreku
ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta
sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu
belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.

REBEKKA

Ĉu al mi vi aludas?

BRENDEL

Jes, mia alloga marvirino

REBEKKA

Kial ne estus konstruinde sur mi?

BRENDEL

(paŝon pli proksimen) Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas
vivkoncepton por konduki al venko.

REBEKKA

Kaj sekve —?

BRENDEL

La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.

REBEKKA

Kiu?

BRENDEL

(prenas gardeme ŝian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje
iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan
malgrandan fingron, — _tie_, — ĝuste _tie_ ĉe la meza artiko.
_Item_ ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si
la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas ŝin kaj turnas
sin al _Rosmer_) Adiaŭ, mia venkanta Johannes.

ROSMER

Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?

BRENDEL

La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)

(Momenton estas silente en la ĉambro.)

REBEKKA

(spiras peze) Ho, kiel naŭze kaj preme estas!

(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)

ROSMER

(eksidas en la apogseĝon apud la forno) Ne estas alia solvo,
Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojaĝi.

REBEKKA

Jes, mi ne vidas elekton.

ROSMER

Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.

REBEKKA

(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?

ROSMER

Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via
estonteco.

REBEKKA

(ridetas) Hm. _Mia_ estonteco.

ROSMER

Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por
vi estas zorgita.

REBEKKA

Ankaŭ tio, vi kara.

ROSMER

Tion vi devus mem kompreni.

REBEKKA

Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.

ROSMER

Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.

REBEKKA

Jes, mi pensis tiel.

ROSMER

Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —

REBEKKA

Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.

ROSMER

Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.

REBEKKA

Kio estas! Vi do ne intencas —!

ROSMER

Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko,
kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —.
Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!

REBEKKA

Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi
nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!

ROSMER

Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.

REBEKKA

Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ
nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.

ROSMER

Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.

REBEKKA

(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu
povus igi vin kredi?

ROSMER

(skuiĝas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka!
Eĉ ne vorto plu!

REBEKKA

Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus
sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.

ROSMER

Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.

REBEKKA

Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus
absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi
menciu ĝin.

ROSMER

(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo) Ni do vidu.
Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis.
Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon
pri la kalkulo? Ĉu?

REBEKKA

Mi estas preta.

ROSMER

Kiam ajn?

REBEKKA

Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.

ROSMER

Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero.
— (interrompas) Ho, ne, ne, ne!

REBEKKA

Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.

ROSMER

Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, —
pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun
Beate iris?

REBEKKA

(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe) Rosmer
—!

ROSMER

Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min
liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la
tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia
imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super
la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin.
Ne kuraĝas, — kion _ŝi_ kuraĝis.

REBEKKA

Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?

ROSMER

Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia
vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo
pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.

REBEKKA

(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras
sinrege) Vi rericevu vian fidon.

ROSMER

Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?

REBEKKA

Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.

ROSMER

(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio ĉi —!

REBEKKA

Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni
devas prizorgi por retrovi min.

ROSMER

(eksaltas) Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ
restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.

REBEKKA

Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas
vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?

ROSMER

Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!

REBEKKA

Ne okazos malvenko.

ROSMER

Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.

REBEKKA

Vi ne kredas?

ROSMER

Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de
misgvidita vivkoncepto.

REBEKKA

Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — _nun._ Pro kio mi
kulpis, — mi devas pentofari.

ROSMER

(rigardas ŝin fikse) Ĉu _jen_ vi staras?

REBEKKA

Jes.

ROSMER

(decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto,
Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.

REBEKKA

(misinterpretas lin) Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej
bonan en vi.

ROSMER

Ho, en mi ne plu estas io savinda.

REBEKKA

Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis
kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda
maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon?
Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi?
Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.

ROSMER

Se vi iros, — mi iros kune.

REBEKKA

(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)
Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —

ROSMER

Mi kuniras, diras mi.

REBEKKA

Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.

ROSMER

Vi tion rimarkis, ĉu?

REBEKKA

(peze kaj rompite) Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.

ROSMER

Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li
diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.

REBEKKA

(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)
Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros — ĝoja.

ROSMER

Edzo kaj edzino devas kune iri.

REBEKKA

Nur al la ponteto, Rosmer.

ROSMER

Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos
vin. Ĉar nun mi kuraĝas.

REBEKKA

Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?

ROSMER

Mi scias, ke ĝi estas la sola.

REBEKKA

Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj
blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.

ROSMER

Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.

REBEKKA

Do restu, Rosmer!

ROSMER

La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.

REBEKKA

Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu
akompanas vin?

ROSMER

Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.

REBEKKA

Mi volus scii.

ROSMER

Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.

REBEKKA

Tion ankaŭ mi pensetas.

ROSMER

Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.

(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni
maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro
restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon
dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Fraŭlino, — nun la ĉaro — (ĉirkaŭrigardas) Ne interne? Eksteraj
kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! (iras en la
antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho
ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jeĉjo do! La blanka
_tie_ —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio
pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian!
(ekkrias laŭte) Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo!
Helpo! (tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj
preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo ĉi tie. — La
karmemora sinjorino prenis ilin.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Rosmersholm - Dramo en kvar aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home