Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Legendo de Dorm-Valeto
Author: Irving, Washington, 1783-1859
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Legendo de Dorm-Valeto" ***


                    KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ


                       WASHINGTON IRVING
                          (1783-1859)



                   La Legendo de Dorm-Valeto



                          Esperantigis
                          EDWIN GROBE



                              1998
                     Eldonejo-Arizona-Stelo
                    1620 North Sunset Drive
                   Tempe, Arizona 85281-1550
                             Usono



                  "LA LEGENDO DE DORM-VALETO"
                     Unua Eldono: Majo 1998

                 "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW"



                   LA LEGENDO DE DORM-VALETO


                 Malkovrita inter la Dokumentoj
               de Forpasinta Didriko Knikerbokero


En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan
bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo
nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj
kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante
la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta
merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime
kaj pli taŭge nomiĝas Lanto-Vilaĝo.

Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj
dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta
inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en
merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton.
Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta.

Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn
for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate
de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj
de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante
nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta
koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam
interrompas la konstantan trankvilon.

Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri
sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras
unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la
tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de
mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan
trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj
eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi,
forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la
etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli
taŭgan ol tiu valeto.

Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de
ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj
koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas
DORM-VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas
DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga
influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson
mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto
dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna
Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis
indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro
Hendriko Hudsono.

Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia
potenco kiu trudas sorĉon al la mensoj de la tieaj bonhomoj,
promenigante ilin en seninterrompa sonĝado. Ili estas adeptoj
pri ĉiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj
viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, aŭdas muzikon kaj
voĉojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj,
hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj superstiĉoj. Steloj falas kaj
meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj
de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ĝin
utiligas kiel plej ŝatatan ludejon.

La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj
ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto.
Kelkaj regionanoj raportas ke ĝi estas la fantomo de Hesa
soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo
de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo
al tempo antaŭenhastantan en la nokta malhelo kvazaŭ sur
ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la
valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la
areon ĉirkaŭantan ne malproksiman preĝejon.

Efektive, kelkaj el la plej aŭtentaj historiistoj de la
koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la
malkonstantajn informerojn pri tiu aperantaĵo, asertas la
jenon: la korpo de la soldato kuŝas enterigite en la preĝeja
tombejo; la fantomo forrajdas ĉiunokte al la batalkampo
serĉante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu ĝi foje
laŭiras la valeton, kvazaŭ noktomeza fulmaĵo, respondecas la
malfrua horo kaj la bezono reveni al la preĝeja tombejo antaŭ
nova tagiĝo.

Tia estas la ĝenerala enhavo de tiu legenda superstiĉo
provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj
rakontoj. Kaj la fantomo nomiĝas antaŭ ĉiuj tieaj kamparaj
kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto.

Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur ĉe
la denaskaj loĝantoj de la valeto. Senkonscie ĝin ensorbas
ankaŭ ĉiu novalveninta valano loĝinta tie dum iom da tempo.
Kiom ajn viglamensaj ili estis antaŭ ol eniri tiun dormlandon,
ili ne rezistas enspiri baldaŭete la sorĉan influon de la aero
kaj komencas fantazii: sperti sonĝojn, vidi aperaĵojn.

Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laŭdo ĉar estas
jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise
ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Ŝtato ke ade senŝanĝiĝas
loĝantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente
la torentego da migrado kaj pliboniĝo estiganta tiel senĉesajn
ŝanĝojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas
kiel tiuj etaj trankvilaj akvopoŝaĵoj apudlimigantaj rapidan
rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aŭ aerglobeton
flosadi trankvile ĉeankre aŭ rotacii hezite en sia eta
havenaĵo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo.
Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la
pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaŭ certas povi renkonti
la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraŭ
hodiaŭ en vegeta lantado en ties protektata sino.

En tiu kromloko de la naturo loĝis en malnova periodo de
la Usona historio, tio estas, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj,
estimata estulo nomiĝanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aŭ, laŭ
sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn
de la komunumo. Li naskiĝis en Konektikuto, ŝtato provizanta
Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaŭ por la
mensaro kaj dissendanta ĉiujare armeojn da sovaĝejlimaj
arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.

La familinomo Gruo ne maltaŭgis al lia persono. Li ege altis
sed ege magris, havante mallarĝajn ŝultrojn, longajn brakojn
kaj krurojn, manojn preterpendantajn laŭŝajne je tuta mejlo
liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel ŝoveliloj,
kaj tutan framon ege malstreĉe muntitan. La kapon li havis
malgrandan kaj platan supraĵe kun gigantaj oreloj; grandaj,
verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta
kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la
blovdirekton de la vento. Vidante lin laŭpaŝegi montetfirston
en venta tago, dum liaj vestaĵoj pufiĝis kaj flirtis ĉirkaŭ
li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren
malsuprenvenintan aŭ ĉifonan birdotimigilon elfuĝintan
maizkampon.

Lia lernejo estis malalta unuĉambrega konstruaĵo krude
muntita el ŝtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone
riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj
horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla branĉeto tordita
ĉirkaŭ la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraŭ la
fenestroŝutrojn. Tial, kvankam ŝtelisto povus ege facile eniri
la ejon, iom ĝene estus ĝin eliri: ideo kiun la arkitekto,
Josto Van-Haŭteno, prunteprenis sendube de la modelo de la
mistera angilkaptilo.

La lernejo staris en iom soleca tamen plaĉa loko ĉebaze mem
de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la branĉoj
de giganta betulo kreskanta ĉe unu ekstremaĵo. De tie oni
povis aŭdi en dormiga somertago la mallaŭtan murmuradon de
lernantaj voĉoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj
en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la aŭtoritata
voĉo de la majstro, parolanta en minaca aŭ postula tono: aŭ,
laŭhazarde, far la timiga sono de betulbranĉa vipo dum li
urĝe antaŭenirigis malfruan lantinton laŭ la flora vojo de
lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj ĉiam priatentis
la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La
lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukiĝis.

Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombriĝis inter tiuj kruelaj
lernejaj potenculoj kiuj ĝuas dolorigi siajn subulojn. Tute
kontraŭe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante
la ŝarĝon de sur la dorsoj de la malfortaj, ĝin remetante
sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton
ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge.
La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al
iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, larĝbaska, Nederlanda
bubo kiu subverge paŭtis kaj pufiĝis kaj obstiniĝis kaj
malafabliĝis. Ĉion tion li nomis "plenumi sian devon al la
gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson
tiel konsolan al la doloriĝanta bubo, ke "li memoros ĝin kaj
dankos lin pro ĝi ĝis en la plej longa tago de sia vivo".

Kiam finiĝis la lerntago li eĉ kunuliĝis kaj kunludantiĝis
kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj
hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj
hazarde belajn fratinojn aŭ dommastrinajn patrinojn admiratajn
pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade
bonrilatiĝi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro
kiun la lernejo pagis al li ke ĝi apenaŭ sufiĉintus lin
provizi per ĉiutaga pano ĉar li estis avidega manĝanto kaj,
kvankam maldika, disponis la sveliĝkapablon de anakondo.
Feliĉe, laŭ la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj
de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin ĉe
siaj farmbienoj. Ĉe tiuj li loĝis sinsekve laŭ posemajna
vicoritmo. Tial li ĉirkaŭvizitis la tutan komunumon,
kunportante ĉiujn surterajn posedaĵojn en katuna naztukego.

Por ke ĉio tio ne superŝarĝu la subtenkapablon de liaj
kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn
kiel dolorigan ĝenon kaj lernejestrojn kiel simplajn
parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj
afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj
bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante
ĉevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpaŝteje, tranĉante
lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la
regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjoriĝis
en sia lerneja imperieto kaj mirige mildiĝis kaj humiliĝis. Li
sin favorigis ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe
la plej junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud
ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur
genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo.

Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la
komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante
la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin stariĝi
dimanĉmatene antaŭ la preĝeja adorantaro kun ĥoro da
elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson
kontraŭ la pastoro. Certe estas ke lia voĉo supersonis tiujn
de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraŭ hodiaŭ ekaŭdiĝas
foje en trankvilaj dimanĉaj matenoj en tiu preĝejo strangaj
tremaĵoj kaj eĉ duonmejlon for, ĉe la kontraŭflanka bordo
de la muellageto, aŭtentaj postrestintaj sonaĵoj antaŭe
elirintaj, laŭonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.

Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu
genia maniero kutime nomiĝanta "per kurbo aŭ per zigzago",
la digna pedagogo sufiĉe tolereble sukcesis, spertante, laŭ
la opinio de ĉiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, plaĉege
facilan vivon.

Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon
la loĝantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel
specon de senokupa ĝentilhoma persono kies gusto kaj atingoj
ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies
scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas
estigi nemalmultan eksciton ĉe kampara biendoma tetablo kaj la
alporton de preterkutima plado da kuketoj aŭ dolĉaĵoj povas
okazigi la prezentadon de arĝenta tekruĉo. Nia literaturulo
tial precipe feliĉiĝis ĉirkaŭate de la ridetaj vizaĝoj de
la tiukamparaj fraŭlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la
preĝeja antaŭkorto inter dimanĉmatenaj Diservoj, kolektante
por ili vinberojn kreskantajn sur sovaĝaj vitoj superfluantaj
en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri ĉiujn epitafojn
enĉizitajn sur la tomboŝtonoj; aŭ promenante kun tuta aro da
ili laŭborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la
pli timidaj kamparbuboj postrestis ŝafhezitege, enviante liajn
superajn elegantecon kaj lertecon.

Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de
vojaĝanta ĵurnalo, transportante de domo al domo la tutan
repertuaron da lokaj klaĉaĵoj. Rezulte, oni ĉiam salutis
kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon
de granda scio ĉar li jam tralegis la kompletan enhavaĵon
de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de
Nov-Anglia sorĉarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li
rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco.

Li estis, efektive, malkutima miksaĵo da etkvanta saĝeco kaj
simpla kredemo. Lia apetito pri mirindaĵoj kaj lia kapablo ilin
digesti egale eksterordinaris, pligrandiĝinte ambaŭe pro lia
loĝado en tiu sorĉita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek
tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte plaĉis al li, je la
fino de la instrutago, etendiĝi sur la abunda trifolitavolo
laŭiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj
tralegi tie la terurajn rakontojn de Multaĝulo Matero ĝis kiam
la kreskanta malhelo nebuligis la presitan paĝon antaŭ lia
rigardo.

Tiam, dum li antaŭenvagis apud marĉo, rivereto kaj timiga
arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis,
ŝancelis lian ekcititan imagon ĉiu sono de la naturo okazanta
je tiu sorĉhoro: la ĝemo de la kaprimulgo fontanta el la
montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta
eventualan ŝtormon; la malfeliĉiga ululo de la kriĉstrigo;
aŭ la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta
ripozejo. Eĉ la lampiroj, kiuj lumiĝis la plej brile en la
plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu
transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde,
giganta stulta koleoptero fuŝflugis kontraŭ lin, la kompatinda
estulo pretis adiaŭi sian animon, opiniante ke lin trafis
sorĉistina magiaĵo.

Lia sola rimedo en tiaj momentoj, ĉu por nuligi ĉiun
pensagadon, ĉu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti
preĝejajn himnojn. Kaj la bonvolaj loĝantoj de Dorm-Valeto,
sidante vespere antaŭ siaj ĉefpordoj, ofte miregis ekaŭdante
lian nazalan melodion "en kunligita dolĉeco longe daŭrigata"
ŝvebantan super fora monteto aŭ laŭ krepuska vojo.

Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn
vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis
ŝpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostiĝis ŝprucsiblante
laŭkamene. Tie li aŭskultis iliajn mirindajn rakontojn pri
fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj
kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj ĉevaloj kaj precipe pri la
senkapa rajdanto aŭ Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje
lin nomadis. Li ĝojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri
sorĉarto kaj pri la teruraj aŭguroj kaj minacaj sonoj kaj
vidaĵoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li
timigis ilin veege kun antaŭanoncoj pri kometoj kaj falsteloj
kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias,
rezulte de kio ili staras duonon de ĉiu tago kaposubpiede.

Tamen se tio ĉio alportis plezuron al li dum li komfortiĝis
kompaktakorpe en la kamenangulo de iu ĉambro ruĝbrilanta pro
sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo
kuraĝis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi
per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj
formoj kaj ombroj obstrukcis lian antaŭenirejon en la pala
kaj aĉa brilego de iu neĝa nokto! Kun kiel dezira rigardo li
okulkontrolis ĉiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn
kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin neĝkovrita
arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan
littukon! Kiel ofte li ekkaŭris pro sangokazeiga timego
okazigita de la sono kiun liaj irpaŝoj estigis subpiede sur la
frosta krusto kaj malkuraĝis rigardi malantaŭen por ne devi
ekvidi tie aĉegan estaĵon lin posttretantan! Kaj kiel ofte
nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta
interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu
el siaj ĉiunoktaj rajdatakoj.

Ĉiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj
kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis
multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin
atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, ĉiujn tiujn
malbonaĵojn nova tagiĝo ĉesigis. Rezulte, li povintus ĝuadi
plaĉan vivon, malgraŭ la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne
transpasis lian irvojon estaĵo kiu perpleksas la viran genron
pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorĉistinaro kunagantaj,
kaj tio estis: virino.

Inter la muzikdisĉiploj kunvenantaj unu vesperon ĉiusemajne
por aŭskulti lian instruadon pri psalmokantado nombriĝis
Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda
farmbienestro. Ŝi estis floriĝanta, freŝhaŭta, dekokjara
fraŭlino; diketa kiel perdriko; kvazaŭ manĝinda, fandiĝema;
ruĝetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale
konata ne nur pro sia beleco sed ankaŭ por sia estonta
heredaĵo. Ŝi estis aldone iom koketa, laŭ la indico,
ekzemple, de sia vestaĵaro, kiu estis miksaĵo de pasint- kaj
nuntempaj modoj elektitaj laŭvole por reliefigi ŝiajn fizikajn
ĉarmojn. Ŝi surportis purorajn juvelaĵojn transoceanigitajn
el Zandamo de ŝia pra-pra-avino, allogan stomakaĵon de
antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan
sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de
la tuta ĉirkaŭanta kamparo.

La koro de Ikabodo Gruo spertis dolĉajn kaj stultajn sentojn
pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta
mordindaĵo baldaŭ ekplaĉis al lia rigardo kaj plej precipe
post kiam li gastiĝis en la domego de ŝia patro. Altaĝulo
Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa,
kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte
li direktis la rigardon aŭ la pensadon preter la limojn de
sia bieno, sed ene de tiuj limoj ĉio estis komforta, feliĉa
kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia riĉeco. Lin
ĝojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo.

Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj
verdaj, ŝirmataj, fekundaj kaŝejoj en kiuj tiel ĝojas
enhejmiĝi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn
larĝajn branĉojn super ĝi. Ĉebaze de la ulmo suprenbobelis
fonto de la plej milda kaj dolĉa akvo, plenigante etan puton
konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la
herbo ĝis najbara rojo antaŭensaltetanta inter alnoj kaj
nansalikoj.

Proksimege al la loĝdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii
kiel preĝejo kaj de kiu ĉiu fenestro kaj ĉiu niĉo preskaŭ
eksplodis pro ties pleniganta enhavaĵo da farmbientrezoroj. La
draŝilo sonoradis ĉi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj
hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaŭ
ilin tuŝante. Ĝuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da
kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la ĉielon unuokule, kvazaŭ
kontrolante la veteron, dum aliaj kaŝis la kapon subflugile aŭ
enbruste kaj ceteraj, pufiĝante kaj rukulante, riverencadis
antaŭ siaj inoj.

Glathaŭtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj
abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente
trupoj da suĉporkidoj, kvazaŭ flaretante la aeron. Eleganta
eskadro da neĝkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto,
konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj
ĉirkaŭpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis
inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj,
kun malafabla, malkontenta grakado. Antaŭ la bestodoma
pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj
altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn
kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj ĝojo, foje
disŝirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian
ĉiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante ĝui
ĵus malkovritan bongustan mordaĵon.

La buŝo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan
promeson de riĉega vintra nutraĵo. En sia anticipe malsata
imago li bildigis ĉiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka
pudingo kaj enbuŝa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en
komfortan torton kaj ŝirmigis sub flankovrilo. La anseroj
naĝis en sia propra viandosaŭco. La anasoj poduiĝis komforte
entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da
cepsaŭco. Ĉe la porkoj li antaŭimagis glate eltranĉitajn
lardoflankojn kaj sukplenan dolĉagustan ŝinkon. Ĉiun
meleagron li okultaksis kvazaŭ jam delikate fadenligitan, kun
ties maĉostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan
kolĉenon da saporaj kolbasoj. Kaj eĉ brilkolora kantokoko mem
dissterniĝis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj,
kvazaŭ petante tiun kompaton kiun dumvive ĝia kavalireca
spirito disdegnis.

Dum, ravite, Ikabodo imagis ĉion tion, kaj dum li vojaĝigis
sian verdokulegan rigardon trans la dikajn paŝtejojn, la
riĉajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj
Indiana maizo kaj la hortojn ŝarĝitajn de ruĝa frukto
ĉirkaŭantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro
sopiris al la fraŭlino iun tagon heredonta tiujn posedaĵojn.
Lia imago plibonigis la ideon, antaŭplanante kiel ilin monigi
kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastaĵoj da tero
kaj ŝindopalacoj en la sovaĝejo. Male, lia aktiviĝanta
fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al
li la floriĝantan Katrinon kun plena familio da infanoj,
sidantan sursupraĵe de ĉarego ŝarĝita de hejmaj varaĵoj
dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis
rajdantan bonpaŝan ĉevalinon sekvatan postkalkane de ĉevalido
survojiĝantan cele al Kentukio, Tenesio aŭ Nia Ĉiela Sinjoro
scias kien.

Kiam li eniris la domon finvenkiĝis lia koro. Ĝi estis
unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed
malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laŭ stilo transdonita
de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj
aleroj estigis laŭfasadan galerion enfermeblan en malbona
vetero. Sub tiu pendis draŝiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj
kaj retoj por fiŝkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis
konstruitaj laŭ la galeriaj flankoj por somera uzado, dum
granda ŝpinrado situanta unuekstremaĵe kaj buterigilo
troviĝanta aliekstremaĵe indikis kiel diversmaniere la
loĝantaro povis utiligi tiun gravan porĉon.

Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon
konsistigantan la centron de la domego kaj ties ĉefan
estejon. Ĉi-tie vicoj da brilegaj stanalojaĵoj, aranĝite
sur longa telerŝranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo
staris granda sako da ŝpinota lano; en alia, provizo da
linaĵo-lanaĵo ĵus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj
pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laŭ la muroj,
intermiksite kun la puco de ruĝaj kapsikoj.

Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la
unglegpiedaj seĝoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel
speguloj. Moreloj kaj ĝiaj kunfunkciaj ŝovelilo kaj prenilo
scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsoranĝoj kaj
konkoj ornamis la kamenbreton. Super ĝi pendis diverskoloraj
surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en
la mezo de la ĉambro. Tra intence malfermita pordo angula
ŝranko elmontris abundan trezoron da malnovaj arĝentaĵoj kaj
bonriparitaj fajencoj.

De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun plaĉegan areon
finhaltis lia mensa paco kaj ekfariĝis lia ununura celo la
eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino.
Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da
malfacilaĵoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj
kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorĉistojn, fajrspirajn
drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn,
malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj
diamantoŝtonaj muroj ĝis la kastela fortikaĵo kie enfermiĝis
la celulino de lia koro: ĉion kion li sukcesigis tiel facile
kiel viro tranĉanta ĝiscentre Kristnaskan torton post kio la
savita damo senescepte konsentis edziniĝi kun li.

Ikabodo, tute kontraŭe, devis venki la koron de kampara
koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj ĉiam
starigantaj novajn ĝenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti
armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontraŭstarantoj kaj abundon
da kamparaj amkandidatoj atakantaj ĉiun enirejon al ŝia koro,
sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj
kunligi siajn potencojn kontraŭ ĉiu nova konkursanto.

Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubuŝa, ludvola
homo nomiĝanta Abrahamo, aŭ, laŭ la Nederlanda mallongigo,
Bromo Van-Brunto, heroo de la ĉirkaŭanta regiono kiu resonis
per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuraĝo. Li estis
larĝŝultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran
bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplaĉan vizaĝon
elmontrantan miksaĵon da ĝojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula
korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomiĝis Bromo
Ostaro kaj tiel lin identigis ĉiuj.

Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante
tiom da surĉevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze
de ĉiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras
korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en ĉiuj
disputoj, metante sian ĉapelon oblikvangule kaj anoncante
siajn decidojn en maniero kaj kun voĉtono permesantaj nenian
kontraŭstaron, nenian apelacion. Li pretis ĉiam batali aŭ
kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola.
Malgraŭ sia ĝenerala krudeco, li posedis ĉebaze forton emon
al ŝerca bonhumuro.

Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laŭ lia
modelo kaj estrante kiujn li ĉirkaŭvizitis la regionon,
partoprenante en ĉiuj kvereloj aŭ distriĝoj okazantaj en
radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin
eminentigis peltĉapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam
ĉeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton
vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj,
senmanke ili atendis disputŝtormon. Foje lia brigado aŭdiĝis
preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante
kaj kriegante, kvazaŭ Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la
maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, aŭskultis
momenton ĝis la forpaso de la hastaĵo-rapidaĵo kaj tiam
deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La
najbaroj lin konsideris kun miksaĵo da miro, admiro kaj bonvolo
kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia ŝercaĵo aŭ
rustika kverelo ili ŝancelis la kapon, hipotezante ke ĝin
kaŭzis Bromo Ostaro.

Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis
la floriĝantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj
galantaĵoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn
kaj ammanovrojn de urso, laŭoniflustre la knabino ne nepre
emfaze malkuraĝigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia
amkampanjo efektivigis aŭtomate la retiriĝon de rivalaj
kandidatoj sentantaj nenian deziron kontraŭbatali amoreman
leonon. Rezulte, kiam la ĉevalo de Bromo vidiĝis starante
dimanĉvespere antaŭ la domo de Van-Taselo, ŝnurligite al la
tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto
sidas en la doma enaĵo, amindumante aŭ "amscintilante", kiel
kromnomiĝis tia entrepreno, kaj ĉiuj ceteraj kandidatoj
preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj
batalkampoj.

Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti
kaj, ĉion konsiderante, pli forta viro ol li retiriĝintus el
la konkurso dum malesperintus pli saĝa viro. Li disponis en
sia karaktero tamen pri miksaĵo da fleksebleco kaj persistado.
Forme kaj spirite li iom similis "saltojoĉjon", tiun flekseblan
grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema,
tamen malmola, kvankam li kliniĝis, neniam li rompiĝis; kaj
kvankam li kurbiĝis sub la plej malforta premo, ekde kiam ĝi
forleviĝis, sammomente li ekvertikaliĝis kaj ree portis la
kapon tiel alte kiel iam ajn antaŭe.

Eniri la batalarenon malkaŝe kontraŭ la rivalo estintus ega
malsaĝeco, ĉar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Aĥilo, ne
estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo
efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita
maniero. Sub la ŝirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li
vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan
intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estiĝas
obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila
dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon
kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke ŝi
kondutu laŭvole en ĉiu agadkampo.

Aldone lia rimarkinda edzineto ĉiam sufiĉe okupiĝis
prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laŭ ŝia saĝa
deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estaĵoj kiujn oni
devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi
proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupiĝis tra la
tuta domo, aŭ utiligis la ŝpinradon ĉe unu ekstremaĵo de la
verando, la honesta Balto sidis ĉe la kontraŭa ekstremaĵo,
fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato
kiu, armite ĉiumane de glavo, batalis kuraĝe la venton sur la
bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud
la rojo sub la granda ulmo, aŭ ĉirkaŭpromenigis ŝin en la
krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj.

Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn
korojn. Miaopinie ili estas ekde ĉiam studobjektoj de enigmo
kaj admiro. Kelkaj havas ŝajne ununuran atakeblan flankon aŭ
atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil
malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de
lerteco. Estas ankoraŭ pli granda pruvo de generaleco gajni kaj
daŭre reteni la lastajn, ĉar viro devas protekti la fortreson
batalkoste ĉe ĉiu pordo kaj ĉiu fenestro. Tiu kiu gajnas
mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famiĝi. Tiu tamen kiu
gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas
aŭtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega
Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi
iomajn progresojn la avantaĝoj de tiu antaŭa verŝajne
malpligrandiĝis. La ĉevalo de Bromo ne plu vidiĝis starante
antaŭ la Van-Tasela domo en dimanĉaj vesperoj kaj letala
kverelado estiĝis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto.

Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco,
bonvolintus solvi la problemon per aperta militado,
kontraŭstarante aliajn pretendojn pri la damo laŭ la modo de
tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj,
la vagkavaliroj: per vir-kontraŭ-vira kombato. Sed Ikabodo
tro konsciis pri la supera potenco de sia kontraŭstaranto
por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subaŭdis
fanfaronadon de Bromo laŭ kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj
deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro
singarda por estigi al tiu la okazon.

Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al
Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika
ŝercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn
kontraŭ sia rivalo. Tial Ikabodo fariĝis viktimo de kaprica
persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj
kunrajdantoj. Ili ĉagrenadis lian ĝis nun pacan estrejon.
Ili ŝtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn
de la kantolernejo. Ili enrompiĝis la lernejon dumnokte,
malgraŭ ĝiaj imponegaj fiksfermaĵoj (pordo-vimentigoj kaj
fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis ĉion, rezulte de kio la
kompatinda lernejestro komencis opinii ke ĉiuj sorĉistinoj
de la lando tie kunvenis. Sed eĉ pli ĝenis lin tio ke Bromo
elprofitis ĉiun oportunon lin ridindigi antaŭ lia damo.
Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploraĉi en
la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo
pri la arto de psalmokantado.

La afero antaŭenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen
rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la
kontraŭstarantaj potenculoj. En bela aŭtuna posttagmezo,
Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis reĝpoze sur la alta
skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi ĉiujn eventojn de sia
eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton,
tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de
justeco, ripozis sur tri najloj malantaŭ la trono, konstanta
teruraĵo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo
antaŭ li vidiĝis diversaj kontrabandaĵoj kaj malpermesataj
armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj:
kiaj duonmanĝitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, muŝkaĝoj,
kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj.
Verŝajne tre lastatempe trudiĝis iu terura prijusteca akto
ĉar ĉiuj liaj lernantoj okupiĝis atente pri siaj libroj aŭ
flustris ruze malantaŭ ili, samtempe kontrolante kaŝrigarde
la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta
lernĉambro.

Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta
stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan ĉapelfragmenton
similantan la ĉapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita,
sovaĝaspekta, nur duondresita ĉevalido kiun, ne havante
kaprimenon, li gvidis pere de ŝnuro, li alvenis klakadante
la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon
partopreni en ĝojfesteno aŭ "peplomdistraĵo" okazontan tiun
vesperon ĉe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesaĝon kun
mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj
emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la
rivereton kaj forkuretis laŭvale, sin admirante pro la rango
kaj la urĝo de sia tasko.

Nun ĉio estis hastado kaj bruado en la ĵus antaŭe trankvila
lernĉambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la
lecionoj sen paŭzi por pritrakti sengravaĵojn. La lertaj
preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj
ricevis de tempo al tempo fortan surpostaĵan instigaĵon
devigantan ilin plirapidiĝi aŭ kuraĝigantan ilin ekkompreni
malfacilan vorton. Libroj ĵetiĝis surplanken sen surbreta
remetiĝo. Inkujoj renversiĝis, benkoj flankenŝoviĝis kaj la
tuta lernantaro liberiĝis unu horon frue, hastante eksplode
eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante
sur la gazono, gajigite pro sia antaŭhora forsendiĝo.

La galanta Ikabodo pasigis almenaŭ suplementan duonhoron pri
sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj
verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj aranĝante
sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure
en la lernĉambro. Por ekaperi ĉe sia damo laŭ aŭtenta
kavalira stilo li prunteprenis ĉevalon de la kultivisto tiam
lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomiĝanta Johano
Van-Ripero kaj, tiel galante surseliĝinte, survojiĝis kvazaŭ
vagkavaliro serĉanta aventurojn.

Sed decas, laŭ la aŭtenta spirito de romantika rakontado, ke
mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipaĵo de mia
heroo kaj lia ĉevalo.

La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugĉevalo
pretervivinta preskaŭ ĉion krom sia malicemo. Ĝi estis
marasma kaj dikvilega kun ŝafinkolo kaj martelkapo. Ĝiaj
rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je
lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman
rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera
diablo. Tiomalgraŭe ĝi estis sendube fajra kaj spirita en sia
bona epoko se ni juĝu laŭ ĝia nomo: Pafilpulvo. Efektive ĝi
estis antaŭe ŝatata rajdĉevalo de sia mastro, la kolerema
Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la
beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, ĉar, kvankam
ĝi havis maljunan paneintan aspekton, kaŝiĝis en ĝi pli da
diableco ol en iu ajn juna ĉevalo.

Ikabodo estis taŭga figuro por tia besto. Li rajdis kun
mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaŭ al
la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elŝoviĝis kiel
akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano
kiel sceptron. Dum lia ĉevalo antaŭentrotis, lia brakmovaro
multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lanĉapelo
sidis sursupraĵe de lia nazo ĉar tiel oni rajtus nomi lian
mallarĝan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako
preskaŭ atingis flirtante la voston de la ĉevalo. Tiel
aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarŝante
la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperaĵo nepre malkutime
renkontata dum plena taglumo.

Estis bela aŭtuna tago, kiel mi jam diris. La ĉielo estis
klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun riĉan oran
livreon kiun ni kunligas ĉiam al la koncepto de abundo. La
arbaroj vestiĝis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli
malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per
brilegaj oranĝaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj
vicoj da sovaĝaj anasoj komencis aperi altnivele en la
ĉielo. La bojo de la sciuro aŭdiĝis elirante la fag- kaj
hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la
koturno sonis en la najbara stoplejo.

La birdoj ĝuis siajn adiaŭbankedojn. En la abundo de sia
festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste,
interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin
ĉirkaŭantaj. Vidiĝis la honesta virturdo, la plej ŝatata
predaĵo de komencantaj ĉasistoj, kun sia laŭta, plendema
noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj
nubaĵoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo,
plenforma nigra gorĝo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo
kun siaj ruĝpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia
Hispanaspekta hupĉapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando
vestita en palblua jako kaj blankaj subvestaĵoj, kriĉante kaj
babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, ŝajnigante
disponi bonajn rilatojn kun ĉiu boskokantanto.

Dum Ikabodo trotetis malhaste laŭvoje, lia rigardo, ĉiam
serĉante ĉiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis
kun plezuro la trezorojn de la bela aŭtuno. Ĉiuflanke li
rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema
riĉeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la
merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo.
Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun ĝiaj
orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj
kaj promesantaj aliiĝi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone
vidiĝis, kuŝante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante
siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antaŭanoncante
siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaŭ poste li
preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elŝvebigantajn
abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson
dolĉaj antaŭbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj,
garnitaj de mielo aŭ melaso far la rafinita kavethava maneto de
Katrino Van-Taselo.

Tiel nutrante sian menson per multaj dolĉaj pensoj kaj "sukeraj
supozoj", li vojaĝis laŭflanke de montetaro disponanta pri
panorama vidaĵo laŭ kelkaj el la plej bonaj pejzaĝoj de
potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian
vastan diskon okcidenten. La larĝa sino de Tapan-Lago kuŝis
senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado
moviĝis kaj daŭrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj
sukcenaj nuboj ŝvebis en la ĉielo sen ununura aerspiro por
ilin antaŭenirigi. La horizonto elmontris belan oran koloraĵon
kiu iom post iom transformiĝis en puran pomverdon kiu siavice
aliiĝis en la malhelan bluon de la mezĉielo. Oblikva lumradio
paŭzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj
kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaŭ nigrajn
grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta
slupo, malsuprenfalante laŭ la tajdoritmo dum ĝia velo
pendis senutile kontraŭmasten kaj la reflektoj de la ĉielo
speguliĝis en la trankvila akvo, aspektis kiel ŝipo pendanta
en la aero.

La tago jam vesperiĝis kiam Ikabodo atingis la kastelon de
S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj
homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj—magra,
ledvizaĝa gento—surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj
pantalonojn, bluajn ŝtrumpojn, grandegajn ŝuojn kaj belegajn
stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj ŝrumpintaj edzinetoj
vestitaj en kapformaj krispigitaj ĉapoj, longtaliaj etroboj,
hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj
kaj gajaj kalikotaj poŝoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj
fraŭlinoj, preskaŭ tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom
tie kie pajloĉapelo, altkvalita rubando aŭ eble blanka frako,
malkaŝis simptomojn de urba noviĝo. La filoj, surportantaj
mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn
da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn
harplektaĵojn laŭ la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis
akiri tiucelan angilhaŭton, multe estimatan tra la regiono kiel
potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon.

Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la
kunvenon surdorse de sia plej ŝatata rajdbesto, Ĉioriskulo,
estaĵo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun
kapablis mastri neniu krom li. Li famiĝis efektive kiel viro
preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi ĉiuspecajn
ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto,
ĉar li opiniis ke obeema, bonkonduta ĉevalo maltaŭgas al
verva knabo.

Tre plaĉus al mi paŭzi ĉi-tie por primediti la mondon da
ĉarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li
eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la
aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de ruĝo
kaj blanko sed la malavaraj ĉarmoj de aŭtenta Nederlanda
kamparsocia tetablo en la riĉega aŭtuna sezono. Tiom da pladoj
ŝarĝitaj de amasoj da diversaj, preskaŭ nepriskribeblaj
kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj!
Inkluziviĝis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj
la krusta kaj dispeciĝema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj,
zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj
elmontriĝis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj
aldone tranĉaĵoj da ŝinko kaj bukanita bovaĵo; kaj poste
teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj
cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da
lakto kaj kremo, ĉiuj interaranĝite ege ĥaose, iom laŭ la
ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj—nia alta Ĉielo benu
la lokon—staris la tekruĉo, suprenlevante nubojn de vaporo.
Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laŭ
ĝiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de
mia rakontado. Feliĉe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia
historiisto kaj li dece traktis ĉiun bongustaĵon.

Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro ŝvelis samritme
kiel lia korpo kontentiĝis kaj kies spirito vigliĝis post
bona manĝado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post
multa drinkado. Krome, manĝante, li ne povis malkonsenti
ĉirkaŭpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi
ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaŭ neimageblaj
lukso kaj riĉeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos
disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaŭ la
vizaĝo de Johano Van-Ripero kaj ĉiu cetera avara patrono, kaj
eksterdomigos piedbate ĉiun vagabondan pedagogon kuraĝintan
lin nomi kamarado.

Multaĝulo Baltuso Van-Taselo ĉirkaŭvagadis inter siaj
gastoj kun la vizaĝo dilatita pro kontentiĝo kaj bonhumoro,
same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj
atentaĵoj estis mallongdaŭraj sed signifoplenaj, konsistante
el manpremoj, ŝultrobatetoj, laŭtaj ekridoj kaj urĝaj
invitoj: "Ekmanĝu! Vin provizu!"

Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komunĉambron aŭ
halon alvokis ĉiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna
grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra
orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaŭ tiel malnova
kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo
li surskrapis du-tri kordojn, akompanante ĉiun arĉmovon kun
samtempa kapmovo, antaŭenkliniĝante preskaŭ ĝistere kaj
piedbatante ĉiun fojon kiam alvenis danci nova paro.

Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj
kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis
ĉe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena
moviĝado, klakade rondirantan en la ĉambro, vi supozintus ke
Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejiĝas
proprapersone antaŭ vi. Li estis admirata de ĉiuj Negroj
de la bieno kaj la ĉirkaŭanta komunumo kiuj, kuniĝinte,
ĉiuaĝaj, ĉiudimensiaj, konsistigis piramidaĵojn da brilaj
Nigraj vizaĝoj, starante amase ĉe ĉiu pordo kaj fenestro,
spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn
okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo larĝe ridetantajn
vicojn da eburkoloraj dentoj.

Kiel la buboskurĝanto povus konduti alie ol vigle kaj ĝoje?
La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis
afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro,
ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj paŭte en fora
ĉambroangulo.

Kiam la dancado finiĝis, Ikabodo aliris interparoli kun
ensemblo da saĝuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna
Van-Taselo ĉe unu ekstremaĵo de la galerio kie ili klaĉadis
pri antaŭaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la
milito.

La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el
tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj
abundas. La Brita-Usona batallinio etendiĝis proksime al ĝi
dum la milito. Ĝi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis
rifuĝintoj, gerilistoj kaj ĉiuj specoj de limlinia kavalireco.
Nun forpasis, kvankam apenaŭ, sufiĉe da tempo por povigi
ĉiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj
kaj, pro la malprecizo de siaj memoraĵoj, sin heroigi en ĉiu
rakontata bravaĵo.

Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba
Nederlandano preskaŭ kaptinta Britan fregaton kun malnova
naŭfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke
je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna
sinjoro—li restu anonima estinte ĝentilhomo tro riĉa
por ke mi nomu lin nur rapidvorte—kiu, dum la batalo de
Blanka-Ebenaĵaro, estante bonega defendomajstro, deturnis
musketkuglon per eta glavo. Laŭ lia raporto la kuglo
ĉirkaŭzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la manŝirmilo
kaj li pretis certigi la raporton ĉiumomente, elmontronte la
glavon kun ties iom fleksita ŝirmilo. Estis pluraj ceteraj,
egalvalore estimiĝintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj
maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu
estigis sur la finan venkon.

Sed ĉiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj
pri fantomoj kaj aperaĵoj. La komunumo riĉas je tiaj legendaj
trezoroj. Lokaj fabloj kaj superstiĉoj pli bone prosperas
en tiuj izolitaj, de longe enloĝataj retiriĝejoj sed nun
tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta
la loĝantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj.
Krome, fantomoj spertas nenian kuraĝigon en la plejparto
el niaj vilaĝoj ĉar ili apenaŭ ĝuas la tempon finsperti
sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaŭ
ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial
kiam ili eltombiĝas nokte por ĉirkaŭpromeni, restas al ili
neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur
malofte aŭdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe
enloĝataj Nederlandaj komunumoj.

La tuja kaŭzo tamen—la ofteco de supernaturaj rakontoj
en tiuj lokoj—atribueblas sendube al la proksimeco de
Dorm-Valeto. Kontaĝon alportis la aero mem elblovanta tiun
hantejon. Ĝi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan
la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la
ĉe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn
sovaĝajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj
raportiĝis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj
ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraŭ staranta
en la najbarejo, kie la bedaŭrinda Majoro Andreo punmortis.
Ankaŭ iom menciiĝis la virino vestita en blanko kiu hantis la
senluman ravineton ĉe Korak-Rokego kaj ofte aŭdiĝis kriegante
en antaŭŝtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la neĝo.
Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej ŝatata
fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu aŭdiĝis
plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj,
laŭraporte, ŝnurante sian ĉevalon ĉiunokte inter la tomboj
de la preĝeja antaŭkorto.

La izolita situloko de la preĝejo, ekde ĉiam verŝajne, igas
ĝin ŝatata hantejo de ĉagrenitaj spiritoj. Ĝi staras sur
altaĵeto, ĉirkaŭate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter
kiuj ĝiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel
Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormĉambro.
Malkruta deklivo descendas de ĝi ĝis arĝenta akvotavolo
ĉirkaŭlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidiĝi la
bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante ĝian gazonkorton
kie la sunradioj ŝajnas dormadi tiom trankvile, oni povus
supozi ke tie almenaŭ la mortintoj rajtas ripozi en paco.

Unuflanke de la preĝejo etendiĝas larĝa boskovaleto laŭ
kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj
de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo,
ne malproksime disde la preĝejo, lignoponto antaŭatempe
transĵetiĝis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj
arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo eĉ dumtage
sed estigante timigan nigregon dumnokte.

Ĉi-tiu estis unu el la plej ŝatataj hantejoj de la senkapa
rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontiĝis. Oni
rakontis la sperton de Multaĝulo Braŭvero, la plej hereza
el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton
revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samĉevale
malantaŭdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride,
transmontete-transmarĉe, ĝis atingi la ponton. Tie subite
la rajdanto aliiĝis en skeleton, ĵetis la maljunulon en la
rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lanĉante super la
arbosupraĵojn.

Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro,
kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada
ĉarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara
vilaĝo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano,
li proponis vetrajdi kun tiu kontraŭ bovlo da punĉo. Li aldone
raportis ke li gajnintus la veton, ĉar Ĉioriskulo nepre venkis
la koboldĉevalon. Tamen kiam ili atingis la preĝejan ponton,
la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo.

Ĉiuj tiuj raportaĵoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu
homoj parolas en la malhelo, dum la vizaĝoj de la aŭskultantoj
nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de
iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis
reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla
aŭtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn
okazintajn en lia denaska ŝtato Konektikuto kaj timigajn
vidajojn kiujn li spertis dum siaj ĉiunoktaj piedpromenadoj en
Dorm-Valeto.

Nun la festeno finiĝis. La maljunaj kultivistoj kunigis
siajn familiojn en siaj ĉaroj kaj aŭdiĝis dum kelke da
tempo veturante klakante laŭ la valetaj vojoj kaj trans la
forajn montetojn. Kelkaj fraŭlinoj rajdis sur kromseloj
malantaŭ siaj plej ŝatataj amkandidatoj, kaj ilia leĝerkora
ridado, miksite kun la hufbruo de la ĉevaloj, eĥadis laŭ la
silentaj boskoterenoj, mallaŭtiĝante pli kaj pli ĝis nepra
finaŭdiĝo—kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado
ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laŭ
la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la
heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur ĝissukcesa vojo.

Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive
tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misiĝis ĉar,
post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfeliĉa kaj morna
mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Ĉu eblas ke tiu knabino
efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Ĉu tio ke ŝi
kuraĝigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta
la celon certigi venkon kontraŭ lia rivalo? La respondon nur
Ĉielo scias, ne mi! Sufiĉu diri ke Ikabodo eliris ŝtelpaŝe
kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora
konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por
ĉirkaŭkontroli la panoramon de kampara riĉeco pri kiu antaŭe
li tiel ofte avarĝojaĉis, li iris rekte al la stablo kaj, per
pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege
malĝentile el la komfortejo kie tiu ĝuis profundan dormadon,
sonĝante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj
plenaj je fleo kaj trifolio.

Estis la nokta sorĉhoro kiam Ikabodo, malĝojkore kaj
senkuraĝe, laŭiris sian ĝishejman vojon, laŭ la deklivoj
de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilaĝo kaj kiujn
antaŭe en la posttagmezo li trairis tiom ĝoje. La horo estis
same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis
sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke
altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontraŭtere.
En la nepra noktomeza silento li aŭdis la bojadon de gardhundo
patrolanta sur la kontraŭa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio
estis tiel svaga kaj mallaŭta ke ĝi prikonsciigis ĉe li nur
la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere,
foje kaj refoje, la longdaŭra kokerikado de iu virkoko, hazarde
vekita, eĥadis fore, forege, el kultivista domo situanta
intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel sonĝsono.
Neniaj vivosignoj sentiĝis proksime al li, krom malofta
grilĉirpo aŭ eble guturala ekvibro de virrano kiu, loĝante en
najbara marĉo, dormis malkomforte kaj ekturniĝis surlite.

Ĉiuj fantomo- kaj koboldorakontoj aŭditaj de li dum la
posttagmezo nun kunamasiĝis en lia memoro. La nokto pli kaj
pli malheliĝis. La steloj ŝajnis sinki pli profunde en
la ĉielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al
tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj
senĝoja. Li alproksimiĝis krome la lokon mem kie la eventoj
de multaj el la fantomrakontoj surscenejiĝis. Meze de la
vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto
la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de
orientilo. Ĝiaj branĉoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel
dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, kliniĝante preskaŭ
ĝistere antaŭ ol releviĝi en la aeron. Ĝi jam rolis en
la tragika raporto pri la malbonŝanca Andreo militkaptita
tre proksime, pro kio ĝi universale kromnomiĝis "la arbo de
Majoro Andreo". La popolamaso konsideris ĝin kun miksaĵo da
respekto kaj superstiĉo, duone pro kompato pri la sorto de ties
malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj
vidaĵoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni ĉirkaŭaŭdigis pri
ĝi.

Dum Ikabodo alproksimiĝis tiun timindan arbon, li komencis
lipfajfi. Li kredis aŭdi respondan fajfadon: tio estis nur
ventoblovaĵo sin pelinta akratone tra la sekaj branĉoj.
Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankaĵon
pendantan mezarbe: li paŭzis kaj ĉesis fajfi. Kiam li rigardis
pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis
la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li
aŭdis ĝemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis
kontraŭselen: tio estis nur unua branĉego frotinta duan dum la
vento ilin ambaŭ vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure,
sed lin atendis novaj danĝeroj.

Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la
vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavaĵon konatan laŭ la
nomo Vilejo-Marĉo. Pluraj krudaj ŝtipegoj, apudmetite, rolis
kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto
eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kaŝtanoj, pezege implikite
per sovaĝaj vitoj, ĵetis kavernspecan malhelon sur ĝin.
Transiri tiun ponton fariĝis malfacilega provo. Ĉe tiu sama
loko mem la malbonsorta Andreo kaptiĝis kaj sub la kovraĵo
estigita de tiuj kaŝtanoj kaj vitoj kaŝiĝis la fortikaj
rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, eĉ hodiaŭ, ĉiuj
taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la
sentoj de la lerneja knabo devanta ĝin preterpasi solapersone
post la sunsubiĝo.

Dum li alproksimiĝis la rivereton lia koro komencis bategi. Li
amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian ĉevalon
surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la
ponton. Sed anstataŭ ekkuri antaŭen la perversa maljuna
bestaĉo flankenmoviĝis, trafante la barilon. Ikabodo, kies
timo pligrandiĝis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en
la kontraŭa direkto kaj batis malavare per la kontraŭflanka
piedo. Ĉio vanis. Lia besto ekmoviĝis, verdire, sed nur
sukcesis enplonĝi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan
aliflanke de la vojo.

Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la
senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antaŭenhastegis,
snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmoviĝis apud la ponto kun
subito kiu preskaŭ antaŭenĵetis superkape sian rajdanton.
En tiu sama momento la delikata aŭdkapablo de la lernejestraj
oreloj perceptis likvaĵan apudpontan piedpaŝegon. En la
malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan,
misforman, nigran, turegantaĵon. Tiu restis senmove sed havis
kuntiriĝintan aspekton, kvazaŭ kolosega monstro preta sin
lanĉi kontraŭ la vojaĝanton.

La haroj de la timigita pedagogo elstariĝis surkape pro teruro.
Kion fari? Jam forpasis la oportuno turniĝi kaj forfuĝi.
Krome, kiun ŝancon li havus eskapi fantomon aŭ koboldon—se
temis pri tiaĵo—povantan surrajdi la flugilojn de la vento?
Tial, estigante ioman pseŭdokuraĝon, li demandis balbutante:
"Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la
demandon en ankoraŭ pli maltrankviltona voĉo. Daŭre okazis
nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la
senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca
fervoro ekpsalmis preĝejan himnon.

En tiu momento la timiga ombraĵo ekmoviĝis kaj, pergrimpe,
persalte, subite ekstariĝis meze de la vojo. Kvankam la nokto
estis malhela kaj morna, la formo de la nekonataĵo nun iom
konstateblis. Ĝi ŝajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur
fortikframa nigra ĉevalo. Ĝi faris nek minacan geston, nek
afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo,
antaŭentrotante blindaflanke de multaĝa Pafilpulvo, kiu nun
renormaliĝis post siaj timo kaj obstino.

Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre
malplaĉis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro
spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian ĉevalon,
esperante forlasi la fremdaĵon. Ankaŭ tiu tamen plirapidigis
sian ĉevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta
malrapidiĝis, ekpromenadpaŝigis sian beston, intencante lanti
malantaŭe—la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortiĝi.
Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita
lango algluiĝis al lia palato kaj la notoj mortis en lia
gorĝo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista
kunulo kaŝiĝis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaŭ
klariĝis.

Laŭgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontraŭĉielen la
figuron de lia kunvojaĝanto, gigante altan kaj envolvitan
en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas.
Lia hororo pligrandiĝis kiam li rimarkis ke la mankantan
kapon, anstataŭ porti ĝin surŝultre, la fremdaĵo-fremdulo
transportis antaŭ si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo
atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per
kaskadaĵo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita moviĝo
preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmoviĝis samritme
kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum ŝtonoj
forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je ĉiu salto. La malpezaj
vestaĵoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian
longan, magran korpon super la kapo de sia ĉevalo pro sia avida
deziro forfuĝi.

Ili nun atingis la vojon kiu flankenturniĝas en la direkto al
Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, laŭŝajne sorĉite per demono,
anstataŭ resti survoje, turniĝis kontraŭdirekten kaj plonĝis
impete laŭdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas
sablan kavaĵon ombratan de arboj dum preskaŭ kvaronmejlo, kie
ĝi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj
aliflanke de kiu suprenŝvelas la verda monteto sur kiu staras
la kalkolaktita preĝejo.

Ĝis nun la paniko de la ĉevalo havigis al ĝia malcerta
rajdanto ŝajnan avantaĝon en la konkurso. Bedaŭrinde ĵus
kiam li atingis la mezan punkton de la kavaĵo, la selzono
cedis kaj li sentis ĝin forgliti de sub li. Li mankaptis ĝin
perpomele kaj strebis ĝin reteni surĉevale, tamen sensukcese.
Restis al li nur sufiĉe da tempo por ĉirkaŭbraki la kolon de
multaĝa Pafilpulvo antaŭ ol la selo terenfalis kaj li aŭdis
sian postkuranton ĝin treti subpiede.

Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano
Van-Ripero ĉar estis la dimanĉa selo de tiu. Al la momento
tamen maltaŭgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin
proksimegdistance kvazaŭ preta ekrajdi lian postaĵon mem
kaj, estante malbonlerta ĉevalisto, li spertis grandan ĝenon
penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken;
alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de
la ĉevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan
tiean korpofendiĝon.

Malfermaĵo en la arboj nun kuraĝigis lin esperi ke la preĝeja
ponto proksimas. La ŝanceliĝanta reflekto de arĝenta stelo en
la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la
preĝejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la
lokon kie malaperis la fantoma kontraŭstaranto de Bromo Ostaro.
"Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi
estos sekura."

En tiu momento li aŭdis la nigran ĉevalon anhelantan kaj
blovantan malantaŭ li. Li eĉ kredis senti ĝian varman
spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multaĝa
Pafilpulvo sursaltis la ponton. Ĝi kuregis tondrobrue trans
la eĥantajn tabulojn, atingis la kontraŭan bordon. Nun
Ikabodo rigardis malantaŭen kontrolante ĉu lia postsekvanto
malaperos, laŭtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro.
En tiu momento mem li vidis la koboldon elstariĝi en siaj
piedingoj entreprenante antaŭenlanĉi sian kapon kontraŭ la
lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed
li tro malfruis. Ĝi trafis lian kranion kun grandega kolizio
kaj faligis lin kapon antaŭen en la polvon. Pafilpulvo, la
nigra ĉevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, ĉiuj tri,
tornadrapide.

La sekvintan matenon la maljuna ĉevalaĉo troviĝis sensele
antaŭ la barilpordo de sia mastro. Dum ĝia brido kuŝis
subpiede ĝi solene maĉadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis
matenmanĝhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis
ĉe la lernejo kaj vagpromenadis laŭborde de la rojo. Nenia
lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviliĝi
pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo
ekestiĝis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li.
En unu parto de la vojo iranta al la preĝejo oni trovis la
selon tretitan en la teron. La spuroj de ĉevalhufoj, profunde
enfiksite en la vojo kaj verŝajne kun furora rapideco, kondukis
al la ponto preter kiu, sur la bordo de larĝa parto de la
rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore,
troviĝis la ĉapelo de la malbonŝanca Ikabodo kaj proksime al
ĝi frakasita kukurbo.

Oni priserĉis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de
la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri
lia heredaĵo, kontrolis la pakon enhavantan liajn ĉiujn
surterajn posedaĵojn. Tiuj konsistis el du ĉemizoj kaj
duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj ŝtrumpoj;
malnova ĝisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da
psalmhimnoj kun multaj kornitaj paĝoj; kaj rompita diapazono.

Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis ĉiuj al
la komunumo krom _Historio de Sorĉarto_, verkita de Kotono
Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri sonĝoj
kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio
surportanta skribaĉaĵojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de
sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon
de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano
Van-Ripero kiu decidiĝis de tiam antaŭen ne plu edukigi siajn
gefilojn ĉelerneje, opiniante ke laŭ lia scio, la leg- kaj
skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono
la lernejestro posedis—li ricevis sian kvaronjaran salajron
nur unu-du tagojn antaŭe—li kunportis tion sendube surpersone
en la momento de sia malapero.

La mistera evento instigis grandan spekulativadon ĉepreĝeje la
sekvintan dimanĉon. Aroj da spektantoj kaj klaĉemuloj kuniĝis
en la preĝeja antaŭkorto, ĉe la ponto kaj tie kie troviĝis
la ĉapelo kaj la kukurbo. Rememoriĝis la rakontoj de Braŭvero
kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj
raportaĵoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris ĉiujn
tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo,
ili ŝancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta
Heso fortransportis. Pro tio ke li estis fraŭlo kaj ŝuldis
monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviliĝante
pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia
pedagogo lin anstataŭis.

Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn
jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma
aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo daŭre vivas; ke li
forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano
Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendiĝo ĉemane de la
heredontino; ke li translokiĝis al fora regiono de la lando; ke
li tie instruis kaj samtempe fakiĝis pri juro, advokatiĝis,
politikistiĝis, kandidatiĝis, ĵurnalistiĝis kaj juĝistiĝis
en malalttribunalo.

Bromo Ostaro, kiu baldaŭ post la malapero de sia rivalo
edziĝis triumfe kun la floriĝanta Katrino, ĉiam elmontris
ĉioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo
kaj ĉiam ekridegis plenpulme kiam menciiĝis la kukurbo, pro
kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol
li bonvolas raporti.

La multaĝaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj juĝantoj
pri tiuj aferoj, asertas eĉ ĝis hodiaŭ mem ke Ikabodo
forŝteliĝis pere de supernaturaj rimedoj, ĉio kio estas unu
el la plej ŝatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo
ĉirkaŭ vintraj vesperfajroj.

La ponto fariĝis pli ol iam fokuspunkto de superstiĉa miro kaj
povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni
ŝanĝis la itineron de la vojo, rezulte de kio ĝi nun aliras
la preĝejon laŭpasante la bordon de la muellageto.

Forlasite, la lernejo baldaŭ malkomponiĝis kaj ĝin ekhantis,
laŭraporte, la fantomo de la malbonŝanca pedagogo. Plugknaboj,
lantante sur la ĝishejma vojo en trankvila somervespero, ofte
kredas aŭdi la voĉon de Ikabodo, ĉantantan en fora distanco
malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto.


  POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO


La antaŭa rakonto raportiĝas en preskaŭ la sammemaj vortoj
en kiuj mi aŭdis ĝin raportitan ĉe korporacia kunveno de
la multaĝa urbo Manhatuso, kunveno kiun ĉeestis multaj el
la plej saĝaj kaj plej estimataj burĝoj de la urbo. La
rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita
sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malĝoje komikan vizaĝon.
Mi forte suspektis lin esti malriĉa ĉar li tiel kuraĝe
klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis
multe da ridado kaj aprobado, precipe ĉe du-tri deputitaj
magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la
rakontotempo.

Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun
skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan
mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn,
antaŭenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaŭ kontrolante
la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el
tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega
kaŭzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco
de la aliaj ĉeestantoj finestiĝis kaj reestiĝis silento, li
apogis unu brakon sur la brakon de sia seĝo kaj, arkiginte la
alian, demandis, kun ege saĝaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio
estas la moralaĵo de la rakonto kaj kion ĝi pruvas?

La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran
refreŝaĵon, paŭzis momenton, rigardis sian demandinton kun
mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre
malrapide ĝistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laŭ
la plej forta logiko, la jenon:

"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaĝojn kaj plezurojn
kondiĉe ke ni konsideru ŝercon nur kiel ŝercon."

"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraŭ koboldoj, tiu povas
sendube sperti malfacilan rajdadon."

"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al
Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura paŝo en la
direkto al altnivela estimo en la lando."

La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli
streĉe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de
la silogismo; dume, ŝajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita
viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizaĝaĉo. Tempofine la
seriozulo komentis ke ĉio tio tre bonas. Tamen, liaopinie,
la rakonto iom troigas. Ĝi havas unu-du punktojn pri kiuj li
dubas.

"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu
afero, mi mem ne kredas duonon el ĝi."





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Legendo de Dorm-Valeto" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home