Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 6
Author: Various
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 6" ***


Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice.
However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

20. (Vol. II., No. 6.)

_Junio, 1905._

  THE
  ESPERANTIST

  La Esperanta Gazeto por la
  Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
Gardens Square, London. W.



CONTENTS.
                                             Page
  A Modern Hermit (Clarence Bicknell)          81
  The Golden Heart (C. Oxenford)               82
  Reminiscences, Part VI.
    (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)              84
  Oddments                                     86
  To Give or not to Give (E. W.)               87
  Recollections of Ireland (F. A. Meigh)       88
  A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve)          89
  The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans)          90
  Pancakes (A. Vuillaume)                      90
  From the Light of Asia (A. Motteau)          91
  The Brothers of Birchington (S. H. Emptage)  92
  The Home of the Essence of Roses
    (Ilarion Raytcheff)                        93
  My Holiday (The Editor)                      94
  Indian Lions (H. K. G.)                      96



Avizo Grava.

La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870,
prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke,
post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco.
Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo
enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti
tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan
rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.

Buchanan, Scott & Co.,

  Garthland Street,
  Glagow, Scotland.



The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

     * * *

  THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
  100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

     * * *

  LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
  100, Gracechurch St., Londono, E.C.



  ĈIUJ, NI POVOS
  PARADIZON IRI.

  Kiu bone trinkas,
  Tiu bone dormas.
  Kiu bone dormas,
  Tiu ne pensas malbone.
  Kiu ne pensas malbone,
  Tiu certe ne pekas.
  Nu, ĉar kiu ne pekas.
  Paradizon eniros.
  De nun, bone trinku.
  Kaj vi paradizon iros.

     * * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:--
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.



The "Review of Reviews"

  _Is the Best Magazine for Busy People.
  And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of
the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow
with intelligent interest the great movements of Contemporary
History.

  Post Free for Twelve Months, 8/6,
  10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.



FOR SALE.

160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition;
Rosewood. For all particulars write to The Editor.



Correspondence Lessons in Esperanto.

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove,
Forest Gate, London, E.

7/6 the Quarter.



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.


Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras
koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.

Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France.
Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos.

Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France.
Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn,
kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado.

Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London,
N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.

Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras
interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj
Kolonioj.

Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield,
Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam
resp.

Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno,
Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).



THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

  ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
  SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
  FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro,
67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

20. [Vol. II., No. 6.]

  Subscription, 3s. Per Annum.
  Single Copies, 4d. net. Nos.
  2 to 13, 6d. each; Later issues
  4d. each, net.

JUNIO, 1905.



MODERNA ERMITO.


Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la
Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la
fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan
semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna
ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da
ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al
mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie
unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du
aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da
muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro.
Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu
el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj
delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi
konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo
alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun
siaj okuloj rigardantaj la teron.

Kio estas tio, mi demandis?

Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?

La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li
ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun
li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia
dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre
malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ
iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon
kaj likvorojn.

Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke
la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo
aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la
meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en
ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li
estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin
forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj
loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma
lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj
havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen
ĉapelo.

Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias
kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da
vivado.

Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion
aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la
urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ
ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras
marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas
iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj
kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn,
pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas
tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.

De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj
diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange,
ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj,
troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj
ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre
strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj
samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro
malpacoj kaj ungogrataĵoj.

C. Bicknell.



LA ORA KORO.

Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.


Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke
baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj
tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian
filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al
malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej
amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu,
kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi
estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ
via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi
portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo
kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias
kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la
alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin
povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj
provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi,
aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos
duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi
serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj
la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel
ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto.
Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj
kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu:
estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas
trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola.
Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial,
karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian
parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi
povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli
longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per
lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi
vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ,
kar----"

La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis,
ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas
ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj
knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi
havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al
kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al
ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe
mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi
antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli
granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun
la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj,
kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje
ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian
malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi
ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne,
tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la
malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete
simila al la ŝia.

Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar
jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla
kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la
alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus
ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi
estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis,
ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi
aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial.
Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la
plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege
malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la
okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.

La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas
ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi
montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis
havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li
havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la
ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis,
fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete
simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas
ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas,
ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la
kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du
kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno
ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian
koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ
tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la
malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.

Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo,
ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la
proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum
ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun
ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi
trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo
en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la
Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.

Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda,
kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas
maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed
neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras
dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis
tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la
alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris
al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li
loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj
la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke
ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj.
Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre,
anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.

"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje.
Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni
prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al
la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi
pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne
estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas
tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia
patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble
estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."

Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri
al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.

"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas
vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita,
kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro
maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj
sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole.
Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa,
malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli
malbona ol tiu ĉi urbo."

Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu.
Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ
vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la
Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe
la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_;
kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan
_Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila
arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas
via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon
trafi."

"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris.
Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne
ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la
vojon. Kial mi ne penas iri sole?"

"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed
neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj
doloriga al tiuj kiuj penas."

"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do
estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al
mi?"

Li ridetis.

"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco
de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi
ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."

Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson
de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la
unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.

Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la
_Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la
sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon
antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ,
sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj
almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo,
kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo,
paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian
kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la
strateton.

"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.

"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili
estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili
promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al
li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li
diris:

"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke
vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu."
Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin
malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu
ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke
vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos
vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias,
kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia
kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."

Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi
svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne
egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi
pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la
blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la
urbo.

"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi
scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."

Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj
okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed,
rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke
ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj
kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la
rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin;
li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili
remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.

Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de
la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili
estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.

"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi,
kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_.
Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do
haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos
ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri
malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_,
kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_."

Tiun ĉi ili faris.

Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj
malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis
la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis
surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis
siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas.
Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon,
sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la
mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la
hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj
baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo.
Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn
ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune
estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon
kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan
kamparon de la _Eterna Korparadizo_.



FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._


"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de
la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi
komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos
ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel
eble plej akurate tion kio okazis.

Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj;
almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ
mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis
sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis
vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado.
La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis
superakvego.

Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita
de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro,
kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo
de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la
balkonon kaj en la ĝardenojn?

Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate,"
kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega
kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute
plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.

Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion
da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj,
ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra
gastemeco) estas senlimaj.

Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj,
tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos
ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj
okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj
dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe
la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed
multe malpli varma ekstera gastaro.

Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la
pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj
de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en
la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter
la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La
infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la
vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:--

La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo
estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas.

Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise
Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la
sekvanta maniero:--

Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni
interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj
la interkonsentantoj.

Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno
ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en
la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.

Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn
pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el
la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la
malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado.
Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna
dometo, la pastro ne estis malriĉulo.

Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe
edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo
portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi
havis oran ringon.

Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por
vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed
kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne
kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi
neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo.

Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la
rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino
kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.

"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.

"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi
petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."

Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne
estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi
ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi
karakterizon.

Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj
malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la
instruisto estis mirigita.

"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"

"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne
pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."

Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam
Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la
urbo Firenze (Florence)?"

Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi,
sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur
balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis
vian kapon."

Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu
de malgranda samlandano.

Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto
kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min
rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la
korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton
kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per
reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"

Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.

"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe
vidis?"

"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho!
for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin
_tuj_."

"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne
memoras."

"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino;
mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."

"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"

"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.'
Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj,
kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en
la grandaj bluaj okuloj.

Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima
fragmento mi revenos al mia priskribo.



MIKSAĴO.


Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis
afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn
novajn librojn:--

_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la
Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia
eldonmaniero kaj enhavo.

_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de
Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo
Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.

Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an
Marton, 1905.

_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran
artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga
Sonorilo.

_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto
Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto,
kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.

_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el
_L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca
kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.

_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré.
Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la
Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle,
Bruxelles, Belgium.

_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg,
granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50,
Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.

_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean
Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de
l'École de Medicine, Paris. 23 pp.

_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904.
Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue
Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.

_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe
Hachette, 24 pp.

Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton,
_Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti
inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.

Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj
pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis
ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn.
Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn
skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj,
altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de
progreso.

Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la
korespondado, estas nur eble citi malmultajn.

Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia
Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte
novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe
bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la
havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu
ni kore dankas lin.

La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.

Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la
suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca
armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof
mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni
diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan
paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!

Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ
pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli
ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la
5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas
ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama
propaganda laborado.

S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo,
verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof.

La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn,
kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj
kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo
vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière,
apud la Reĝa Teatro.

S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la
atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu
Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert
jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari
tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin
de la Universitato de Dijon.

S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala
Kongreso:--

_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro
Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas
necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi
elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos
gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu
celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke
ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn
regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al
la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la
definitivan triumfon de nia kara afero.

_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros
unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj
ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri
tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an,
okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn
havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj
distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu
tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj
vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion,
skribu tuj al ni.

_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj
Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn
al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).

_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos
(krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de
la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn
programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.

Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la
elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al
ni sendi.

Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux,
advokato--Boulogne-sur-Mer (France)."

P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn
artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la
tirkesto ne bone kreskis!_



DONI AŬ NE DONI!

E.W.


Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la
regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du
milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo
ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn
da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente,
rigardante surtere.

Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano
ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.

La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne
havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj
rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi
petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."

Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon
kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne
donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la
tutan vintron?"

Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.

De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine
mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti
poŝtmarkojn.

En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj
nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi
preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi
ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj
mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble
mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi
forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."

Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino,
diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."

"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo
kiu ĝin bezonas."

"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon,
por ke mi ĵuru je ĝi!"

Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun
manpremo, ni disigis.

Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi
kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon,
li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon
pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni
multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj
saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur
merituloj ricevu helpon.

Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin
mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al
rimarko tiel nerespektoplena.

Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la
almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne
en biero kaj alkoholo.

Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj
mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la
venonta monato mi ne havus monon.

La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe
ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje
plibonigis bonaĵo."

Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde
organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari
multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi
siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la
morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la
stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por
havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de
mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj
kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj
baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj
nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj
hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da
ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por
ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.

Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis:
"Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel
saĝaj kaj sindonemaj!"

Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de
porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna
virino se ne sentimentalan malsaĝecon._



MEMOROJ PRI IRLANDO.

Originale verkita de Florence A. Meigh.


Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la
tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie
pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj
interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj
kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj
ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas,
kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel
ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera
Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas
viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura
dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte
estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas
vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj
geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj
kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la
luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis
kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per
ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.

La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas
tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek
bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al
mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe
de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ
al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza
fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam
mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno
de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la
kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la
azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas
tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos
rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni
estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la
bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta
blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante
timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni
preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko
ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance
forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.

La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj
la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas
vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro
apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la
veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco
estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj
posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed
historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la
defluilon.

Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi
almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi
voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per
hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La
anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis,
ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide
esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj
en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn
benadojn por plenigi malgrandan libron.

Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu
estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis
ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano
"Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu!
estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la
vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj."
Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn
mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de
la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke
estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa
ol la mejlo!!

Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.



FREMDULO EN FREMDALANDO.

De C. W. T. Reeve.

(Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de
S-ro Reeve).


  Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono;
  Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon.
  Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege.
  Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante
  Ke la bopatrin' estonta, Estas eble ne venonta,
  Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj'-esprimojn li elŝutas:

    _Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn!_
    _Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn._
    _Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti._
    _Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj?_

  Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo!
  Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land' kaj dum vojaĝo.
  Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta
  Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko.
  Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis,
  Kiun aminduma Hindo, Diras al kort' danculino:

    _Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj;_
    _Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj._
    _Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho_
    _Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho._

_Traduko_:

      Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas
      Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas
      Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis
      Aŭ al mond' apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos.

(_Ĥoro de_ S-ro Parsons).

  Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo,
  Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris
  Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas.
  Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide,
  Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon
  Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas:

  _Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ;_
  _L' koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ._
  _La proŝen fua, si vu vule, j've vu prete ma burs_
  _E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs!_

(S-ro Legoffre, _du Havre_).

  Pri belega Italujo Poste mia kor' sopiris,
  Fama land' de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj
  Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj
  Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi.
  Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite
  Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro

    _Amata Celestina, vjen! al mare a peskar;_
    _La luna alta e in ĉjel; perke in tera star?_
    _La barka mia vita e; la rete e amor,_
    _Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor._

(Clarence Bicknell, _Bordighera_).

  Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon,
  Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno;
  Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj.
  Sed mi tie gaj' vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis
  Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj
  Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante:

    _Vívan tóros i toréros, Sol i alegría!_
    _Ole por las morenítas D' esta kompaníja!_
    _Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,--_
    _Mi pobre korasón está Róto i deséĉo!_

(Norman Maclean, _Aguilas_).



LA ORA HORO (ELFED).

Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans.


  Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd!
  Nid hafddydd goreu'r ddaear All fagu awr mor hawddgar.
  Daw'n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd.
  Bu'r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden.
  Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd
  Cyffyrddodd gwaed a'i gwenfron A daeth yn nes at ddynion.
  Ar ganol dyddiau trymaidd Mae'n d'od--yr awr nefolaidd.


  Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo!
  La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon!
  Ĝi venas blank' el l' eterno Kaj flugas tra mizero nia
  La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo
  Super la montet' da Amo Kaj ripozis sur la Kruco.
  Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis.
  Meze de malĝoja tago Venas--la ĉiela horo.


Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto.

Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio.

La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio.

Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem.

Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen
meriti ĝin.

La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero.

Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj.

Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko.



KRESPO[1] PUNTA.

(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").

Tradukita A. Vuillaume (Stenay).


_Materialo._

  Tri ovoj.
  Sama pezo da sukero.
  Sama pezo da tritika faruno.
  Sama pezo da freŝa butero.
  Da lakto sufiĉa kvanto.

_Metodo._

Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton
aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu
iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo.
Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu
kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero
alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj
kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu
ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.

Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam
ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni
povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin
en ladan keston.

PIEDNOTO:

[1] Krespo (_France_, _crêpe_; _Angle_, _Pancake_) speco de
kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago
kiu finigas la karnavalon.



SAĜA HUNDO!


Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande,
malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego.

Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon
en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj!
Katoj!"

La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis
seĝegon.

Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia
mastro sidis seĝegon.

Irinte al la fenestro li bojis laŭte.

La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la
seĝegon.

F. E. Bearne (8225).



LA SINAPSEMERO.

El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold.

Versigita de A. Motteau.


  ... Kaj kiam ili trafis riverbordon,
  Klinante sin, per manlevad' salutis
  Virino juna, dolĉokula; plore
  Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro,
  En figarbejo loĝas mi, kaj nutris
  Fileton mian; lude, tra florejo
  Kuranta li eltrovis serpenteton;
  Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko
  Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis
  La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo.
  Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite
  Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis,
  Nek kial liaj lipoj lasis mamon.

  --"Li veneniĝis!" al mi diris iu;
  Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos."

  La karan idon mi ne volas perdi;
  Mi petis do el ili kuracilon
  Por lumredoni al okuloj liaj;
  Ĉar estas tre malgranda la kismarko,
  Kaj serpenteto povus nek malami,
  Nek suferigi mian etan filon!

  Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo;
  Sur la monteton nun li ĵus alvenis.
  Demandu al la flavrobvesta viro
  Ĉu kuracil' ekzistas por malsano
  De via filo." Tial mi tremanta
  Tuj venis al vi, diefrunta Majstro,
  Kaj plore malteginta la vizaĝon
  De l' kara infaneto, mi vin petis
  Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj
  Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro,
  Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis
  Kaj ame palpis la idetajn vangojn;
  Sed lin vi revualis kaj tuj diris:
  "Jes, fratineto, estas io taŭga
  Por resanigi vin kaj vian idon,
  Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni.
  Mi petas, trovu da sinapo nigra
  Nur eron, sed ne ĝin akceptu
  El domo kie patro aŭ patrino,
  Infano aŭ servisto iam mortis.
  Bonege estos se tielan grenon
  Vi povos trovi."
                   Tiel vi parolis,
  Ho, Ĉefsinjoro!
                  Diris nun la Majstro
  Kompate: "Jes, precize miajn vortojn
  Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami!
  Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?"

  Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma,
  Al brusto lin premante, mi petegis
  En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo,
  Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole
  Vi donos eron da sinapo nigra?"
  Kaj kiu tion havis al mi donis,
  (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj).
  Sed kiam mi demandis ĉu en domo
  De tiaj geamikoj iu mortis,
  Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto?
  Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara!
  Demando via tute stranga ŝajnas:
  Mortintoj tre superas la vivantoj!"

  Dolore do mi tuj redonis eron,
  Por aliloken iri. Sed mi aŭdis:
  "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon;
  Jen estas ero, sed la mastro mortis;
  Jen estas semo, sed semisto mortis
  Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto."

  Nenian domon trovis mi grenhavan
  En kiu, Majstro, jam neniu mortis.

  La senridetan idon malvarmegan
  Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis,
  Por veni ree al vi piedkisi,
  Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_:
  Sed mi tre timas ke l' infano mia
  Hieraŭ mortis, kiel iu diris.

  Fratino mia, diris nun la Majstro,
  Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon,
  Balzamon laŭan, kaj gravegan scion.
  Mortinta jam sur via brust' hieraŭ
  Ripozis via ido. Karulino,
  Vi scias nun ke la homar' tutmonda
  Kortuŝe vian perdon vere ploras:
  Dolor' de ĉiuj malgrandigu via!
  Ho ve! volonte mi la sangon mian
  Elverŝus por haltigi viajn larmojn,
  Se povus tio de l' malbeno homa
  La kaŭzon trovi. Kial amo sankta
  Fariĝas agonio? Kial milionojn
  Da homoj, tra la floroj, oni trenas
  Al oferado sanga, kiel brutojn?

  La knabon enterigu--dum mi serĉas.



LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'.

(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).

Originale verkita de Sydney H. Emptage.


De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento,
oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn
turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto
sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas
"Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo,
konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado
de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154).

Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo.
Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la
rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago
ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la
"Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua
legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.

Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura
monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de
Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj
pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa
homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito
de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis
sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de
Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere,
tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu
simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian
fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon
por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton,
aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho
jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj
treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.

Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu
li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la
flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da
pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:--

"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur
tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj
li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"

La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis
malaperinta.

Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis.
Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam
palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la
ĉefabaton en la kamparo mortinta.

Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena:
sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la
mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian
perdon.

Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett.
Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.

La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:

"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"

Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."

Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis,
kaj fine rimarkis:

"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."

Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis
murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la
brakon kaj dirante:--

"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas
venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi
mian fraton, Rikardon."

Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La
tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano,
grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la
nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la
Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis.

"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras,
serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta
Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo,
kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi
avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je
tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."

Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li
tamen respondis kun respekto.

"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo.
Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon
jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en
Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_
loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne
estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian
profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la
kolekton da pekoj."

Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis
la Diablon, samtempe kriante:--

"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne
sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li
estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta
homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"

Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti
la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:--

"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."

"Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove."

Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis
kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li,
gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore
dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere,
eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li
ekdiris:--

"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La
Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon,
tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn,
kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia
dua malapero.

Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis
lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.

"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi
promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu,
revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."

"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian
libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."

"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi
mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min,
perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."

Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni
ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove
malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo
ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.

De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian
pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post
senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam
antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema.
Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono
al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila
sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo
posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La
Dunaskitojn."

Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la
preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike
elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas
la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à
Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la
"Fratoj de Birchington'."



LA PATRUJO DE LA ROZESENCO.

Ilarion Raytcheff (Burgas).


En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga.
Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj
roz-valoj.

La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo
eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta.

Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel
sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027,
Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393,
Francujo 1,870, kaj alien 22.

Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj.

Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de
nia patrujo.

Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn.

Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin
proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la
esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan
mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos
mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj.

_Avizo de la Redaktoro._--Mi ricevis de S-ro Raytcheff, kiu estas
la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj
tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn
da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto,
ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj
amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn.

H.B.M.



MIA LIBERTEMPO.

La Redaktoro.


En kupeon, se plaĉos!

Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj
akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun
parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille.

Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn S-rojn Ducros
(patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda
oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por
la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj
estas D-ro Fruictier kaj S-ro Lengyel Pal estas ja internacia
oficejo. S-ro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj
Hungare, S-ro Mann estas Anglo, kaj D-ro Fruictier kompreneble
estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la
tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la _Lingvo Internacia_
kaj la _Internacia Scienca Revuo_.

Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo,
ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj.

Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna
intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi
nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de
cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la
Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas
Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj
atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la
Esperantisto.

Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano
Cape-Montrosier kaj ankaŭ S-ro Bresson renkontis min en Alĝero,
kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la
saman afablan kondukadon!

Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta
eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la
loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post
neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute
sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj.

Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da
priskribo.

Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni
la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed
esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj
vestoj, mi tute ne povas.

Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere
dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da
kleraj muzikistoj.

En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis,
lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn
plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete
nomas la blankan kaj verdan Alĝeron.

Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan
urbon!

La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj
posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis
pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn
Unufoliegojn sur la ferdeko.

Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la
plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo.

Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun
ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn
Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon,
restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de
longaj jaroj Tunisano.

Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale
priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela
Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga
kaj interesplena.

Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn
kunbatalantojn, D-ron Busuttil & S-rojn Agius kaj Dominic
Chiantar.

Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj
ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la
antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili
volu denove akceptu miajn dankojn!

Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla!

Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post
varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo
la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li
sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne
vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon.

Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum
miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca.

Kiam en Romo, faru kiel faras Romo!

Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos
plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas
kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon,
kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la
du!

Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante.

Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco
ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo
ĝis alia.

Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj
luliloj.

Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke
mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde
renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, S-ro Clarence
Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis
kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia
reveno en Londonon.

Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun
postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn
urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis
la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis
forgesinta Esperanton!

Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere?

Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la
skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo
ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj.

Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne
ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj _ankaŭ_, se eble, postmorgaŭ. Kaj
oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ--sed tiu
lasta estas eble iom nesaĝa!


_En voiture, s'il vous plaît!_

And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which
accompany the departure of a French railway train, I commenced to
traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and
Marseilles.

Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and
son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about
to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time
with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier
and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international
office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and
Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course,
a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while
the type is set for our progressive contemporaries, the _Lingvo
Internacia_ and _Internacia Scienca Revuo_.

Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once
again in England, for all the travellers are English.

Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present
intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject
verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey,
resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find
ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I
believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I
had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before
commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist.

But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain
Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me
everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked
to enjoy the same kind guidance!

In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter
that mysterious native town, in which the charm of the locality is
to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and
after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite
fearless in my new surroundings.

This transit from Europe into Africa demands a volume for
description.

I could give the menu of this impressive meal, I could even depict
the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing
the feeling of being in such a medley of black folk and varied
garments, I am quite incapable.

And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in
the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a
band of able musicians!

That day, more than ever before, did I understand how much I had
gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can
certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the
sea," as the white and verdante Algiers is poetically called.

It was a sad moment when I had to depart from my first African city!

Next day we glided along the interesting coastline, and in the
afternoon the majority of the passengers listened with interest to
a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets
were to be seen on the deck.

It is a significant fact that at least two had already got textbooks,
and most knew something of the language.

My Algerian experience quite braced me up when I arrived in
that most charming city, Tunis. Although I did not meet the
Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old
Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided
in Tunis for long years.

But, for my present readers, it is not well that I should describe
this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the
fruitful island whose past history has been so bloody and full of
interest.

Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I
recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and
Dominic Chiantar.

These three devoted friends kindly drove me over the beautiful
surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of
St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly
accept my renewed thanks!

And ever the same language, intelligible without difficulty!

But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings,
for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in
Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He
kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not
visited Palermo has missed a city of many charms.

There also I enjoyed an excellent lunch _à la Palermo_, while my
fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French
hotel.

When in Rome, do as Rome does!

Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully
enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course
necessary to speak either the national or the international language,
and I personally found the latter the more easy and pleasurable of
the two!

That evening the menu on board was printed in Esperanto.

And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to
its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant
transition from one paradise to another.

Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable
Esperanto cradles.

In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I
no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually
met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who,
wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little
field for plants, I did not see a known Esperantist until my return
to London.

Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which
health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities
of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said _Au Revoir_
to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had
forgotten Esperanto!

Such should a thorough change be, is it not so?

But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys
almost as freely as of old, and that the mountain snow has not
succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas.

In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate
not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow
also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday
as well--but this last is somewhat unwise, maybe!



"LA LEONOJ DE LA ARBARO DE GIR. (HINDUJO, N.W.)."

Eltiraĵo de l' "Madras Mail" de l' 15.3.'05, de H.K.G.


La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro
Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de
leonoj Hindaj.

Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj
en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas
bonekonata: la Hinda estas senkolharo).

Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro
nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ
100.

Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj
postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj.
Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj
ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ
tiamaniere time.

La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir'a dum multe
da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de
homoj, kaj estas malmulte konata.

Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la
malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn
ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera
brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 6" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home