Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 7, July 1905
Author: Various
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 7, July 1905" ***


Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice.
However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

21. (Vol. II., No. 7.)

_Julio. 1905_

  THE
  ESPERANTIST

  La Esperanta Gazeto por la
  Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
Gardens Square, London, W.



CONTENTS.
                                                    Page
  Month by Month                                      97
  Saved from Death (General Cox)                      98
  An Almost Modern Hermit (E.W.)                     100
  The Spanish Armada, Lord Macaulay
    (translated by Ben Elmy)                         102
  A Little Music, from Dan Leno
    (translated by A. J. Hulme)                      103
  Reminiscences, Part VII.
    (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)                    104
  The Universal Congress at Boulogne                 105
  The Four Henrys (A. Motteau)                       106
  Notes on the Orient (Colonel H. K. Gordon)         107
  Three Greenhorns (by 10549, N.Z.)                  108
  A Bachelor's Notions on Shopping (by 9911)         110
  An Esperanto Evercirculator (Dr. Martyn Westcott)  111
  From New Zealand (Edward Young)                    112
  Korsica, Seen from Italy (Clarence Bicknell)       112



AVIZO GRAVA.

La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870,
prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke,
post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco.
Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de la konata grupo aŭ kies nomo
enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti
tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan
rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.

BUCHANAN, SCOTT & CO.,

  Garthland Street,
  Glasgow, Scotland.



The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

     * * *

  THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
  100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

     * * *

  LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
  100, Gracechurch St., Londono, E.C.



  ĈIUJ, NI POVOS
  PARADIZON IRI.

  Kiu bone trinkas,
  Tiu bone dormas.
  Kiu bone dormas,
  Tiu ne pensas malbone.
  Kiu ne pensas malbone,
  Tiu certe ne pekas.
  Nu, ĉar kiu ne pekas.
  Paradizon eniros.
  De nun, bone trinku.
  Kaj vi paradizon iros.

     * * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:--
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.



The "Review of Reviews"

  _Is the Best Magazine for Busy People.
  And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best
Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with
intelligent interest the great movements of Contemporary History.

  Post Free for Twelve Months, 8/6,
  10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST. LONDON.



FOR SALE.

160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition;
Rosewood. For all particulars write to The Editor.



Correspondence Lessons in Esperanto

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto. 157, Earlham Grove.
Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.


S-ro. G. L. Browne, Agento por Patentoj, 433, Birkbeck Bank
Buildings, London, W.C. Korespondados Esperante pri Patentoj kaj
ĉiuj aferoj.

Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N.
Kun alilanduloj por ilus. p-k.

S-ro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo.
Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj kaj ĉiam resp.

S-ro. John Thompson, 52, Blake Street, Barrow-in-Furness, Anglujo.
Nemetia forografanto. Deziras interŝ. kun Anglaj & fremdaj
Esperantistoj fotajn vidaĵojn de Barrow, kontraŭ tiuj de iliaj
urboj. Ĉiam respondos. Deziras renkonti Esperantistojn en Barrow.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).



THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

  ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
  SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67 Kensington Gardens Square, London. W.
  AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
  FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro,
67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

21. [Vol. II., No. 7.]

  Subscription, 3s. Per Annum.
  Single Copies, 4d. net. Nos.
  2 to 13. 6d. each; Later issues
  4d. each, net.

JULIO, 1905.



MONATO POST MONATO.


La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian
unuan duon-jar-kunvenon ĉe Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E.,
V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis.

Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam
klariĝis aliloke, oni alvenis al la ĉefa devo de la kunsido--la
konfirmo de la proponita regularo.

Tiu ĉi regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti
pripensinta ĉiajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj,
ili konfirmiĝis, kaj ĉiuj kiuj volas ilin legi, povas aĉeti ilin
ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C.

Estas nia espero ke ĉiuj varmaj aprobantoj fariĝos Fratruloj de
tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni
eltrovis, ke estus necese konstati ĉion, kion oni faris pri, pro,
per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj
ankaŭ devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufiĉe
respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla
membro, tamen ne malpli fervora pro tio!

Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon,
k.t.p., al ĉiuj personoj, kiuj proponas aniĝi estonte, alie, se ni
ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos
nek tempon, nek volon, tralegi la ĉion, kaj, sekve, neniam sendos la
kotizaĵon!

Inter la novaj eldonaĵoj ricevitaj dum Junio estis tre originala
verketo, "Une heure d'Esperanto," verkita de la energia pro-blindula
propagandisto Profesoro Cart. Ĝi estas diologo per la Franca
lingvo, ĝis la alveno de "L'Etrangère," kiu parolas Esperante.
Franc-legantaj Esperantistoj saĝe sendos 50c. al 33, rue Lacépède,
Paris, por ricevi ĝin.

S-ro Motteau nun pretigas tradukon de _Ŝi kliniĝas por Venki_,
dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi ĝin antaŭ la Kongreso.
Ĝi estas samkosta kun la _La Ventego_, kies unua Arta Eldono
elĉerpiĝis. Oni do povas nune aĉeti la art-tukan eldonon, kun
ilustraĵoj, je kosto 2f. 60c., afrankite.

D-ro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj
ŝatajaj rakontoj sur niaj paĝoj, verkis tradukon de la _Kristnaska
Kanto_, de Dickens. Ĝi estas eldonota, kaj estos valora aldono al
nia Internacia Biblioteko.

Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian
unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ĉe St. Bride's Institute,
Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ĉi
unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstataŭ la kutiman
3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenaŭ de la
Londonaj anoj) povos presiĝi antaŭ la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj
deziras ekzameniĝi, povas ricevi ĉiajn sciigojn de la B.E.A., 13,
Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de
la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antaŭ Julio 5.


MONTH BY MONTH.


The British Esperanto Association held, at the beginning of June, its
first half-yearly meeting in the Essex Hall. Colonel Pollen, C.I.E.,
V.D., LL.D., the President, was in the chair.

After an interesting speech and a synopsis of the financial
situation, which has been explained elsewhere, the chief purpose
of the meeting was broached--the confirmation of the proposed
regulations.

This set of rules is indeed exceedingly lengthy, and the committee
must have considered all sorts of emergencies! Finally, after a few
amendments, they were confirmed, and all who desire to read them can
purchase them from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C.

It is our hope that all warm supporters will become Fellows of
that Association. We ourselves would gladly have done so; but when
we discovered that it would be necessary to declare all that one
had done for Esperanto, in order to prove that the honour had been
merited, and also to find three witnesses to prove one's adequate
respectability, we had to forsake the intention and remain merely an
ordinary member, but none the less devoted on that account!

We heartily trust that the B.E.A. will not send this lengthy set
of regulations, etc., to all persons proposing to become future
members, otherwise, if we err not, the B.E.A. will find that their
would-be future members will have neither the time nor the desire to
wade through the lot, and, in consequence, will never send in the
subscription.

Among the new publications received in June was a most original
little work, "An Hour of Esperanto" (_Horo pri kaj per Esperanto_),
by Prof. Cart. It is a dialogue conducted in French, until the
arrival of "The Foreigner," who speaks in Esperanto. Readers of
French will wisely send 6d. to 33, rue Lacepede, Paris, to obtain it.

Mr. Motteau is preparing a translation of Sheridan's drama, _She
Stoops to Conquer_. We hope to publish it before the Congress. It is
uniform with _The Tempest_, the Art Edition of which is sold out. One
can, however, at present obtain the art-cloth edition, illustrated,
for 2s. 2d., post free.

Dr. Martyn Westcott, whose name is so well-known on account of his
popular narratives in our pages, has translated Dickens' _Christmas
Carol_. It is about to be published, and will be a valuable addition
to our International Library.

Many friends-in-Esperanto will gladly learn that the L.E.C. will hold
its first examination for Proficiency at St. Bride's Institute, Bride
Lane, Fleet Street, E.C., on July 7th, at 7 o'clock. Competitors in
this first British Examination need pay only 1s. 4d. (instead of the
usual 2s. 6d.), and we hope that the names of a goodly number (at
any rate of the London members) may be printed before the coming
Congress. Those desirous of being examined can obtain all information
from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., and must send in their
names to the Hon Sec., London Esperanto Club, before July 5th.



SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.


ĈAPITRO I.

"Vi mankos la vaganaron, sinjoroj, se vi ne rapidos," ekkriis la
hotelportisto, kiu staradis malantaŭ ni ĉe la eniro de la hotelo,
portanta en mano tualetsakon kaj kelkajn paketojn.

"Atendu momenton, dum mi kuras al la hotel-oficejo por ricevi mian
monujon," diris la maljuna sinjoro.

"Jen mi! tute preta!" li ekkriis post momento, lamirante al ni tra la
koridoro tiel rapide kiel li povis, "estis tri cent livra bankbileto
en mia monujo, tial mi pensis, ke estos pli senriske ĝin lasi en la
oficejo, ĉar mi havis aferojn en la urbo hodiaŭ posttagmeze; kaj
Londono ne estas la plej sendanĝera loko en la mondo ĉirkaŭporti
en poŝo tri cent livrajn bankbiletojn! Ĉu ne vere?"

"Apenaŭ," respondis mia frato, ridante, kiel ni ĉiuj tri rapidiris
sur la fervojan trotuaron, sekvataj de la hotelportisto, "se mi havus
unu, mi bone scias, ke mi ĝin perdus dum malpli ol kvin minutoj."

"Dum kvin minutoj," ekkriis la maljuna sinjoro, turnante sin rapide.
"Kiel?"

"Nu! ĝi bruligus truon en mia poŝo," rediris mia frato.

"Ha! ha!" li ridis. "Mi rememoros tion, kaj diros al mia edzino, kiam
mi alvenos hejmen, ke mi perdis la monon, kiun Vilĉjo, mia filo,
devus kunpreni kun li al Nova Zelando! Kia stato de turmento ŝi
enestos! Kaj kiam ŝi estos fininta min demandi, kiam kaj kie mi ĝin
perdis, kaj kiel mi povis esti tiel senzorga kaj malsaĝa." Tiam mi
respondos, "Ĝi bruligis truon en mia poŝo!" "Ha! ha! kiel kolera
ŝi estos, ke mi ŝercis pri tiel grava afero! kaj kiel Vilĉjo
ridegos! Sed, jen estas la vagonaro. En kia klaso vi vojaĝas?" li
diris al mi.

"La dua," mi respondis.

"Nu, mi do diros al vi adiaŭ, ĉar mi ĉiam vojaĝas en la unua. Ĉe
mia tempo de vivo, mi trovas, ke mi devas doni al miaj maljunaj ostoj
kiel eble plej multe da ripozo!"

Mi tiom amuziĝis je la stranga maljunulo, ke mi diris: "Ho! ne. Mi
kunvojaĝos kun vi, kaj pagos la kostdiferencon en Brighton."

"Mi ne volas ke vi elpezu monon miakaŭze," li respondis.

"Ho! ne signifas," mi diris, "estos nur bagatelo." Mi do lin sekvis
en unuaklasan kupeon, kiu estis neokupata.

La portisto enmetis la paketojn; mi diris adiaŭ al mia frato kaj
sidigis min en angulo de la kupeo kontraŭ la maljuna sinjoro, kaj ni
forveturis.


ĈAPITRO II.

Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri
malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem.

Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antaŭ kelkaj
jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan
pension kaj proksimume centlivrojn ĉiujare, loĝis en Brighton,
por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun
plenkreska, kaj la alia ĉe lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj
sola frato, Karlos, de kiu mi ĵus disiĝis ĉe la stacidomo, estis,
antaŭ ne longe, tininta aranĝi siajn vespermanĝojn[1] ĉe la
_Inner Temple_ (leĝa kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al
elokventeca gloro!

Pri mi mem, ĝi estu mallonge dirita, ke mi estis, antaŭ kelkaj
monatoj, preninta mian B.A. gradon ĉe Cambridge. Unue mi estis
difinita por la leĝoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita
de mia patro, kontraŭkuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi
malfacile ricevis ŝian konsenton ŝanĝi la robon por la glavo.
Pro tiu ĉi celo, mi iris Londonon por prezenti min antaŭ komitato
de eminentaj militkuracistoj ĉe Whitehall. Fiera pri miaj atletaj
faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj
eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne
estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, ĉar mi remis en
la boato kiu estis "ĉefo de la rivero" lastan Majon ĉe Cambridge,
kaj ankaŭ, ĉe Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn.
Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan
ekzamenon, ĉar atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj
membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstataŭ supraĵa ekzameno, kiun
mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi,
salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi
devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj,
kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis
zorgege ekzamenata, ĝis kiam mi ekpensis, ke mi estas ĉevalo
vendota sub la serĉaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis
certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo.

Lasante _Whitehall_, mia militfervoro estis neniel estingata; ĉar
mi tuj tutĝoje marŝis al la _Temple_ (leĝkolegio); allogis mian
fraton de lia _Coke upon Littleton_ (leĝlibro), por ke li venu
kun mi aĉeti turn-pafileton. Aĉetinte tiun ĉi, mi ordonis al la
armilfaristo ke li sendu ĝin al la _Grosvenor Hotelo_, adresita al
Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa
por veni kun mi al mia tajloro, ni disiĝis, li promesante, ke li
vespermanĝos kun mi en la hotelo je la sepa.

Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidiĝis ĉe tablo en la
manĝoĉambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post
kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la ĉambro, kaj cetere,
demandis ĉu li povas unuiĝi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li
sidiĝis ĉe nia tablo.

Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj
karaktero en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Evidente li estis homo
kiu estis multege vojaĝinta, kaj ne estis forgesinta tion, kion
li vidis. Tio ĉi, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li
rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe
ĝojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojaĝontaj al Brighton en sama
vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambaŭ rapide forveturantaj po
kvindek mejloj la horon al nia celo.

(_Daŭrigota_).


PIEDNOTO:

[1] _Antaŭe, membro de universitato, post kiam li ricevis la gradon
B.A. (Baccaloreus Artium), povis fariĝi advokato, sen plua ekzameno,
se li varbis sin kiel membro de unu el la leĝaj kolegioj, kaj
ĉeestis ĉe ne malpli ol kvar vespermanĝoj en la salono de sia
kolegio. Tion ĉi oni nomis "manĝi vespermanĝojn."_



PINO.

El Hejne-Lermontov.


  En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo
    Balancas sin sola la pin',
  Kaj dormas, vestita en neĝ' ŝutiĝanta,
    Kaj revas pri sia fratin'.

  Ŝi sonĝas, ke ploras sur monta krutaĵo,
    En lando de suna surir',
  En fremda dezerto kun sablo brulanta,
    La palmo belega je mir'.

Vs. Lojko.



ERMITO PRESKAŬ MODERNA.

Originale verkita de E.W.


Mi vizitis onklon kiu loĝis sur monteto apud kies piedo kuŝas la
marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima
_Libera preĝejo_. Li nin sciigis ke li ĵus venis de interparolado
kun viro la plej spirita el ĉiuj liaj konatoj, la ermito de Navity.
Mia onklo tiun ĉi ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, S-ro
Stuart diris ke estis solulo kiu antaŭ dekkvin jaroj venis al stepo
dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da
malsanuloj mirakle kuraciĝis. Tie li vivadis sola, manĝante nur la
kreskaĵojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere
kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ĉiun
dimanĉon li venis al la preĝejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia
budo, religie kantis kaj atente aŭskultis la Diservon. Ĉiam li
metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) arĝentan moneron,
sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis
per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj
el tiuj ĉi, bonkoraj kaj kompataj penis konatiĝi kun viro tiel
stranga, tiel sola. Dum preskaŭ dekdu jaroj la Cromarty anoj pli
malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda
juĝo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek naŭan centjaron
sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo
treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li
multe ŝanĝiĝis.

Kelkaj bovinoj mortis, multaj ĉevaloj lamiĝis, iuj riveretoj
sekiĝis kaj preteririnte lian loĝejon oni vidis fumon supreniri el
lia tegmento, oni aŭdis strangajn voĉojn kunparoladi. Tro certe
estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj eĉ diris ke peko mortiga
estus permesi al sorĉisto pli longan vivadon en lando Kristana.

La afero fariĝis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin
intermeti. Li iris ĉe la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta
pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li
tie longatempe restis, ĉar li rigardis la malfeliĉulon kiel ŝafo
el sia zorgitaro. Tiun ĉi tagon li tuj invitiĝis eniri kaj vidis
du fratojn. Robbie la nove alveninto kuŝas sur la tero febrofrapita
kaj silenta. S-ro Stuart aŭdis ilian simplan historion. La
ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante
atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ĉiu
monate ricevas ĉe la ĉefurbo de la apuda graflando. Robbie estis
plektisto ĝis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino
lin malsaĝigis. Li estas neniam danĝera nur simpla kaj ĉiam
melankolia. La pastro kaj la ermito fariĝis preskaŭ amikoj, sed
ilia interrilato estas severe limigita al interŝanĝo de libroj kaj
al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ĉe la fratoj.

Aŭdinte tiun ĉi rakonton mi multe deziris konatiĝi kun viro tiel
aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskaŭ tute sin rifuzis
fajron kaj aĉetis nur librojn. S-ro Stuart diris ke estas neeble
ke mi lin vidos ekster la preĝejo, ĉar vidante virinon alvenante
ĉe li, rapide li forkuros.

Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankoraŭ postvivis la sensencan
ambicion venki malfacilaĵojn kaj kontraŭadon. Mi decidis viziti
la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min
kondukis al stepo ĉe Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur
tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu
aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidiĝis li aldonis
"al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie
marŝis antaŭ ni ĝis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis,
dirante "Kolonelo, ĉu la nobla fraŭlino volas teni mian manon?
La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la
lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marŝi
manenmano kun ermito; baldaŭ ĝis al kubuto mia brako rigidiĝis per
la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris,
li diris "Kolonelo, la fraŭlino ŝajnas tre laca, eble estus bone
ke ŝi sin ripozus ĉe mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto
da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de branĉetoj, torfo
kaj eriko. Ĝi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la
muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de
la fumo. Anstataŭ tablo staris sur kvar ŝtonoj granda kesto, du
skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de
torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn.
Kun li aŭ plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris
siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis
Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita"
de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj ĉirkaŭe
dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tuŝis siajn librojn
kvazaŭ kun adorado. Poste li montris al ni la kreskaĵojn en sia
ĝardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj ĝin donis
al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia
onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon
per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj
S-to Antonio) neproviza je ruĝvarmega prenilo, provis favorigi la
Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne ŝi kiu unue volis scii
kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu
diris ke vane li mem penis eltrovi la kaŭzon sed li certege kredas
ke ĝi ne estas malbona nek malhonora. Post du aŭ tri semajnoj ni
promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de
tiuj ĉi, ĉevaleton kiu ne plu estas sufiĉe granda por porti liajn
plenaĝajn filojn. Malbonŝance la besto estis longatempe senlabora
kaj fariĝis tro petola; ĝi forĵetis unu knabon, kuŝiĝis sub
la duan, ruliĝis sur la tero, kaj kiam oni ĝin devigis stari ĝi
piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do
necese ĝin venki se oni iam farus uzon el ĝin. Mia onklo estanta
tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto
forlasi ŝiajn gastinojn mi havis la plezuran aferon.

Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la
selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston
ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies
piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial
mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur
la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis
la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi
disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn
sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi
ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris
duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la
selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage
vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro
kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo
tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke
ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen
vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile
trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe
miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian
dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj
kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj
montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis
sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon.

Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas
necese ke vi min akompanu."

"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis
voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn
kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel
strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen
estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan
fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas
nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne
legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en
fratino?"

Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla
lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj
prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el
ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon
al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ
Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento
kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis
plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj
kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona
knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili
fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos,
libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter
iliaj parencoj vivon paradizan.

La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon
sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe
antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj
vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el
riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege
riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj.
El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute
teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato
kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn
malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj
de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el
liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin
diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron
svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el
lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi
mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi
iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino,
lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio.
Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia
frato.

Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li
respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis
pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne
kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos
pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano
dekstra de Dio--tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi
scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela."

"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."

"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante.
Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris
sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni--nun
mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi
pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato
mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin
amis, eterne. Li vin amos."

Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ,
fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?"

P.S.--Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis
perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian
historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis.

E.W.



LA HISPANA ARMŜIPARO.

De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy.


  Atentu, se sciiĝus vi pri Angla la virec';
    Mi kantas kion faris ĝi en fama l' estintec';
  Ŝiparo vane kontraŭ ĝi alportis, sur marflu',
    Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj'.

  Jen estis dolĉa tagfiniĝ' en suna la somer',
    Ŝip' Angla flugis al haven' de la Devon'a ter';
  Tagiĝe jam ekvidis ĝi, sur la Aŭrinja mar',
    Grandegajn nigrajn ŝipojn el Hispana la ŝipar';
  Ĝi ilin ekevitis ĉe la frua sunleviĝ',
    Sed poste, ĝis la tagomez' daŭradis la ĉasiĝ'.
  Tuj ĉia urba pafileg' metiĝis sub gvardi',
    Ekflamis tuj signalofajr' de l' alta bateri';
  Forflugis multaj fiŝbarketoj serĉi pri l' afer',
    Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier'.
  L' urbestro, griza maljunul', almarŝas en mezur',
    Kun halebardanaro, kaj batado de tambur';
  Ĉar en la plac' la hejmgardistoj jam kolektis sin,
    Starigi tie, laŭ komand', standardon de l' reĝin';
  Fiere sonas la trompet', kaj dancas sonoril',
    Dum malfaldiĝas per la vent', la reĝa blazonil';
  Leon' herolda de la mar', antikva kun kroneg',
    Liliojn, jen, trabatas ĝi per forta piedeg'.
  Tiele alpaŝadis ĝi, ĉe l' kamp' de Pikardi',
    Al agloŝild' Cezara, al plumar' de Bohemi';
  Tiele elrigardis kiam, apud Aĝinkort',
    La ĝin ĉasantajn princojn ĝi oferis al la mort'.
  Salutu flagon, knab'! Alĵetu florojn, ho knabin'!
    Ektondru pafilegoj, inde reverenci ĝin!
  Ho suno, allumigu ĝin, per tuta brilo via!
    La glora "Ĉiamsama," la standard' fiera nia!

  En vent' vespera svingas sin la peza riĉa flag',
    Ekbrilas ĝia oro en la lasta lum' de l' tag';
  Kuŝiĝas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia
    Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia.
  De Ediŝtono ĝis Bervik', Linreĝa ĝis Milford',
    Okupe estis, kvazaŭ tag', en tuta l' Angla bord';
  Jen la signaloflam', de l' orient' ĝis okcident',
    Sur Mont' Miĥala brulas, kaj sur Kap' de l' Orient'.
  Hispanoj, do, ekvidas nun sur ĉia promontor',
    Fajreron briletantan kiel pint' de viva or'.
  Fiŝist' boaton lasis sur la ondoj de Tamar',
    Ministoj alvenadis el Mendip'a kavernar';
  Signal' vidiĝis trans arbar', kaj trans herbejo, ĉe
    Paŝtistoj de Stonhenĝo, kaj ĉasistoj de Bolej';
  La tutan nokton en Bristol' batadis sonoril',
    Tricent rajdantoj venis, kun ĉevaloj kaj armil'.
  Gardostarant' ĉe Blankdomeg' ekvidis tra l' mallum',
    Super monteto de Riĉmond', iom da ruĝa fum';
  Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg',
    Tuj, eksaltante je koler', vekiĝis reĝurbeg';
  Tuj reciproke flamas fajr' sur urbpordego ĉia,
    Tuj sonoril' al viglo vokas per ordono ĝia;
  La bateri' de l' Tur' tondrigas veton de batal',
    Milo da ŝipoj sur la Temz' aplaŭdas al signal';
  El ĉia part' audiĝas nun pieda peza bat',
    Je flagoj kaj pikstangoj tuj pleniĝas ĉia strat';
  Kaj pli kreskadis nun la flam', pli laŭta estis bru',
    Dum el proksima kamp' plimultiĝadis homoflu';
  Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok',
    Al multa Kent'a estro en antikva hejmolok';
  Kaj suden rajdis kurier' trans Temz'a dolĉa bord',
    Kaj de Hamsted'a erikej' galopis al la nord';
  Kaj for, je l' tuta nokt', sen paŭz' daŭradis la kurad',
    De mont' al mont', de tur' al tur', senĉesa eksaltad';
  Ĝis staris la standardo sur la Pik'a kruta front',
    Kaj ĝis vulkane brulis ĉia alta Kimra mont';
  Ĝis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern',
    Ĝis la Wrekin' ekŝajnis nur sangruĝa nubostern';
  Ĝis kreskis brilo sur l' Eli'a sankta konstruaĵ',
    Kaj ĉia urbo armis sin en larĝa l' ebenaĵ';
  Al Linko rapidiĝis de Belvero la signal',
    Kaj Linko tuj forsendis ĝin trans Trent'a vasta val';
  Ĝis ĉe Skidaw' vidiĝis fajr' sur Lank'a la kastel',
    Kaj ruĝo sur Skidaw' ekvekis burĝojn de Karlel'.



IOMETO DA MUZIKO.

Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688).

El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto).


Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ĉiu el
la artoj kaj sciencoj en "broŝura" maniero. Sed dum la tuta kurso de
mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi
provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de
instruisto.

Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial
ĝi malofte ludiĝas ĉe simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan
sciamon eltrovi ĉu mi povos fari kortuŝantan efekton porke blekante
per ĝi la "Preĝon de virgulino." Mi antaŭpensis ke ĝi estos la
plej kortuŝa muzika efekto iam konata.

Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed ŝi ne havis
orelon; ŝi devis aŭskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu
malfacilo igas al ŝi antaŭjuĝon kontraŭ klasika muziko. Mia unua
atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta
grandan buŝplenon da la tuboj, kaj elblovinte ĝis miaj dentoj
preskaŭ elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon aŭ ventujon per
kvanto da sudokcidenta vento.

Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed ĵus kiam mi estis spireganta
kaj sopiranta antaŭ rekomenci, tiam la ilo ŝajne vekiĝis
subite pro sento pri ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj komencis kriegadon,
ploregadon, kaj kraĉadon. Ĝi sonis kiel tridek katoj kun iliaj
vostoj en rulpremmaŝino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la
estaĵon kaj forkuris el la ĉambron. Sur la etaĝo mi ekrenkontis
mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ĉe la
frunto, demandis "Ĉu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "ŝia
mortinta edzo foje suferis same, sed ŝi konjektas ke li neniam havis
ĝin tiel malbone kiel mi."

La loĝanto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla
kanajlo, sed je tiu-ĉi okazo li ĝentiliĝis kaj sendis depeŝon
peti "Ĉu Sinjoro Leno kompleze ĉesos kantadon, ĉar li deziris
dormi."

Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia
dormĉambro antaŭ frumatenmanĝo, kaj mi ekvidis tra la fenestro
karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiĝanta por inviti lin
mem al matenmanĝo.

Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la
littukaro kaj atendis mian vizitonton.

"Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,--"ĉu, jam vi leviĝis?
Ĉu, plu da studado? Ne zorgu pri seĝo, mi sidiĝos sur la
lavtablon."

Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon
per ŝajne mallerte renversante iom da akvon.

"Nu, do, mi sidiĝos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la
liton--faliĝis sur ĝin laŭ lia gajega maniero.

Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia
amiko kontaktiĝis je la lito, des frue ekverŝiĝis sangorigidaj
ĝemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro.

Ĝi vere estis terura bruo kiu haltigis eĉ mian koron. Mia amiko
eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontraŭ la plafono.
Lia hararo rekte stariĝis; liaj dentoj kraketis; liaj ĝenuoj
kunfrapis.

"Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la
infanon."

Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentraĵon de tragedia terurego.
Subite li verŝajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis
la pordon kaj sovaĝe kuregis straton. Mi vokis al li tra la
fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizaĝe
kontraŭstari tiun-ĉi malfeliĉon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj
supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion."

Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li
pri la konsilindeco ĉu kaŝi subplanken la korpon, kaj poste elmigri
Venezuelon.

Lia vizaĝo kovriĝis per la manoj, kaj li ŝajne konfuzegiĝis pro
la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li leviĝis, kun
trankvila decido sur la vizaĝo. Li apudiris la liton kaj dolĉe
tuŝis la kovrilon.

La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia
multepeza amiko, "ĝi ankoraŭ vivas! ĝi ja ankoraŭ vivas! Tiam li
forturnis la littukojn."

_Faligu la kurtenon!_



FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._


Ankoraŭ mi ne diris ion pri afero kiu en la Ŝtatoj estas tute
ordinara; la movigo de domoj.

Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: aŭ ni ŝatas
domon kaj malŝatas ĝian siton, aŭ, kontraŭe, ni trovas konvenegan
siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur ĝi, estas tute ne
dezirinda; eĉ eble ne estas domo.

Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan
domon kaj aĉetas gin. Se poste li vidas siton, kiu ŝajnas al li
preferinda, li ankaŭ aĉetas _ĝin_. Tiam li metas sian domon
sur translokigilojn kaj translokigas ĝin sur la novan siton. Li
ne ĝenas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la
translokigistoj ke ne eĉ pentraĵo defalos de la muroj dum la
translokigo.

Mi ne diras ke _neniam_ okazas malfeliĉo, car okaze--sed mi rakontos
tion kion mi vidis.

Foje promenante en urbon kiun ni nomos _New York,_ mi forlasis la
grandajn ŝtonajn konstruaĵojn kaj eniris straton de lignaj dometoj.
Se ĝuste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis ĝardenetojn kiuj
tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj.

El tiuj ĉi dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto
de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam
li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento
estus restinta kontraŭ ĝi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus
formovinta la pezon antaŭ tute premegi la domon.

Nature tiu ĉi strangaĵo vekigis mian sciamon, kaj mi informiĝis
pri la kaŭzo de tia malrektiĝo.

Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere
Ameriko altigas sian domon.

Li ĝuste "mal"-as nian Anglan metodon. Ĉe ni oni formetas la
tegmenton kaj aldonas supran etaĝon. Ameriko, kontraŭe, altigas per
altigiloj la tutan domon kaj sub ĝi konstruas _malsupran_ etaĝon.

Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu
kiun mi rimarkas loĝis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu
domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, ĉar li
estis kredeble iom ŝparemulo li decidis ke li ne dungos istajn
laboristojn, sed ĉion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj.

Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (aŭ ĉar li ne bone
komprenis la aferon, aŭ ĉar li ne havis sufiĉon da homoj aŭ
iloj), kelkaparte la subportiloj rompiĝis, kaj la domo, falinta laŭ
tiu direkto, falis kontraŭ tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj
ĝin lasis tiel kiel nun mi vidas.

Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektuŝegas piediranton, la
piediranto pli suferas. Ankaŭ tie ĉi la domo de la domkonstruisto
ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion
en la difektaĵo de ĝia neofendinta najbaro.

Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ĉe _San Francisco_
por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ĉiun detalon ĉar mi
rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon
kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos,
se mi penos skribi pri ĝi tion kion mi memoras.

Unue oni formovis kelkajn ŝtonojn kaj por ili anstataŭigis trabojn.
Nature oni formovis ĉiujn la ŝtonojn el la sama vico, kaj oni
zorgis ne formovi sufiĉon da ili por malfortigi la konstruaĵon.
Kiam oni estas anstataŭ ŝtonoj anstataŭiginta trabojn oni el la
sama vico formovis aliajn ŝtonojn, ankaŭ anstataŭiganta ilin per
traboj; kaj tiamaniere oni daŭrigis ĝis kiam la tuta konstruaĵo
restis kvazaŭ sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis
la ŝtonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama viĉo. Sub tiu
kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ĉe ĉiu turnlevilo
starigis homon, kiu, ĉe donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni
tre zorgis ke ĉiu el ili turnu ĝuste la saman spacon ĉe la sama
momento, kaj ĉe ĉiu movo oni altlevis la konstruaĵon, mi supozas,
nur malgrandan porcion da colo.

Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion
permesi aliaj laboristoj konstruis sub ĝi unu tavolon de dikega
kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la
konstruaĵo kaj la subkonstruaĵo. Fine, mi supozas, oni formovis la
trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la
tuta altigo gastoj manĝis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne
sentis eĉ la plej malgrandan skueton.

Tie ĉi mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero
tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial
anstataŭigos por ĝi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo
profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima
fragmento.

Ĝis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio
de mia vojaĝo. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro--mian
onklinon.

Ho! tiu dimanĉo; kiel ĝi estis varmega! Apenaŭ oni povis spiri,
kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed
tion kion mi vidis mi tute ne atendis, eĉ ne povis atendi.

En la tuta preĝejo (kaj ĝi estis _tre_ granda konstruaĵo) mi
kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne
portis ventumilon.

Eble oni devas ankaŭ ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem
kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin
dum la ludado.

Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Ĉie en la
preĝbenkoj oni svingetis ilin; ĉiu ĥorano kaj ĥoranino svingetis
ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la preĝoj oni ankoraŭ
ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio,
kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki,
_li_ ankaŭ portis ventumilon kaj sin ventumadis per ĝi dum la tuta
predikado.

La komenco de la prediko mi aŭdis tiamaniere:

"Miaj karaj" (_ventum_--li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj"
(_ilo_: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (_ventum_--)
"hodiaŭ pri la" (_ilo_) "vortoj kiujn vi" (_ventum_--) trovos en la
(_ilo_), k.t.p.

Aŭskulti mi ne povis. Malgraŭ la volo miaj okuloj postsekvadis la
movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskaŭ mi fariĝis strabulo
per mia prenado por vidi ĉiujn el ili samtempe.

Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ĉiu ĉe la sama
momento laŭ la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis
fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi
komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite ĉesis ludi sian
amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaŭa flanko de la estrado
tiamaniere parolis al riĉe vestita sinjorino, kiu sidis en la unua
vico de la aŭskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino,
sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi
persistas vin ventumi en tempo 6/8?"

En tiu preĝejo oni sin ventumadis en ĉiuj la tempoj. Pri unu afero
mi estas nepre decidinta. Se ankoraŭ mi ĉeestos tian Dioservon, mi
mem kunprenos ventumilon.



UNIVERSALA KONGRESO EN BOULOGNE (Aŭgusto 5-13, 1905).


Dum la 1a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos proksiman
Aŭguston, sub la prezido de D-ro L. Zamenhof, en Boulogne-sur-Mer,
estos organizataj vesperkunvenoj kiuj konsistos precipe el _balo_ kaj
_koncertoj._

Estas de nun necese prepari tiujn kunvenojn por ke ili havu kiel
eble plej grandan sukceson. Ni ne dubas ke se ni atingas tiun celon,
ni estos incitintaj la kuriozecon de la skeptikuloj kaj de la
indiferentuloj kiuj nepre estos tiam esperantistigotaj. Tial, tiuj
festoj devas esti zorge pripensataj kaj de longe organizataj.

_Balo._--Laŭ la opinio de kelkaj Kongresontoj, ni pensis ke
estus bone ke en la balo partoprenu multaj fremduloj kun naciaj
aŭ regionaj vestaĵoj. Tiu balo estus tiel originala festo kiu
elmontrus tute bone la diversecon de la nacioj reprezentataj en la
Kongreso; plie, kaj precipe, la interkompreno per Esperanto estus
pli konstatebla kaj farus gravan impreson sur la granda amaso da
libertempuloj kaj da turistoj kiuj ĉiujare vizitas Boulogne-sur-Mer
dum Aŭgusto. La balo devas do esti fruktoplena propagandilo. Ni
estas certaj ke ĉiuj gekongresontoj komprenos la gravecon de tiu
kunveno kaj _ni ne scius tro insisti por ke kiel eble plej multaj el
ili skibu al ni post ne longe promesante alveni kun naciaj, regionaj
kaj variaj kostumoj_. Ni estos tre dankemaj al ĉiuj kiuj bonvolos
aŭdi nian alvokon.

_Koncertoj._--Alia grava punkto pri festoj kongresaj estas tiu
kiu celas la organizadon de la koncertoj. Eble okazos almenaŭ du
koncertoj, nur esperantistaj kompreneble. Ĉar ilia sukceso postulas
ke la partoprenantoj estu diverslingvaj, por pruvi ke Esperanto estas
same elparolata en ĉiuj nacioj, ni petas ĉiujn kiuj povas kanti,
deklami aŭ ludi muzikilon ke ili bonvolu:

1e Sendi al ni la tekstojn de la verkoj kiujn ili intencus
prezenti;

2e Sciigi al ni kiujn tagojn ili _nepre_ estos en
Boulogne-sur-Mer.

La solvoj de tiuj demandoj tre helpus la formadon de niaj programoj.
_Multegaj estu la respondoj!_

Ni esperas ke tiu ĉi alvoko nia estos aŭdata en la esperantistaro
kiu venos al Kongreso kaj ni sciigas ke ni dezirus ricevi, kiel
eble plej baldaŭ, la respondojn kiuj estos adresataj al: _S-ro
Paul Boulet, Vicsekretario de la Grupo Esperantista, 49, Strato
Louis-Duflos, Boulogne-sur-Mer (France)._



LA KVAR HENRIKOJ.

Rakonto de Frédéric Soulié.--Esperantigis A. Motteau.


Oni diras ke, foje, en vespero kiam torente pluvo falis, maljunulino,
kiun ŝiaj najbaroj pensis esti sorĉistino, kaj kiu loĝis en
malriĉa terdometo meze de la arbaro S-ta Germano, aŭdis frapadon
ĉe la pordo: ŝi ĝin malfermis, kaj ekvidis rajdanton kiu petis
por gastiĝo. Ŝi kondukis lian ĉevalon en garbejon kaj envenigis
lin kun ŝi. Per lumo de fumiĝa lampo ŝi juĝis ke li estis juna
nobelo: la figuro elmontris junecon, la vestaĵo nobelecon. La
maljunulino ekbruligis fajron, kaj demandis "Ĉu la sinjoro deziras
ion por manĝi?" Deksesjara apetito, tute kiel samaĝa koro, estas
tre avida kaj ne tro elektema: tial, la junulo akceptis porcion da
fromaĝo kaj pano, eltiritan de pankesto, el kiu konsistis la tuta
provizo de la maljunulino. "Mi havas nenion krom tion," diris ŝi al
la juna nobelo, "dekona, reĝa, sala, helpa, kaj ceteraj impostoj
nur tion lasas al mi por prezenti al malriĉaj vojirantoj;--plue, la
ĉirkaŭaj malĝentiluloj diras ke mi estas sorĉistino dediĉita al
la diablo, kaj tute konscience kaj senpune ŝtelas la produktaĵon de
mia kampo."

"Pardi," diris la juna nobelo, "se mi iam fariĝos reĝo de Francujo,
mi neniigos impostojn kaj edukigos la popolon."

"Dio vin aŭdu!" respondis la maljunulino.

La junulo alproksimiĝis la tablon por manĝi, sed tuj alia frapo al
pordo haltigis lin. La maljunulino malfermis la pordon kaj ankoraŭ
ŝi vidis rajdanton akvumitan je pluvego, kaj li simile petis por
gastiĝo. Ŝi konsentis ricevi lin, kaj kiam li envenis, li estis,
kiel la unua, junulo kaj nobelo.

"Ĉu estas vi, Henriko?" diris unu.

"Jes, Henriko," respondis la alia.

Ĉiu el ili nomiĝis Henriko. La maljunulino sciiĝis, je ilia
interparolado, ke ili partoprenis en multenombra ĉasanaro, kondukita
de Reĝo Karlo IXa, kies anojn ĵus disigis la pluvega fulmotondro.

"Ĉu, maljunulino," diris la dua, "vi ne havas ion ajn, krom tion,
por doni al mi?"

"Nenion," ŝi respondis.

"Ni do devos kunpartigi."

Ĉe tio, la unua Henriko malplezure grimacis; sed rigardinte la
decidan okulon kaj la muskolan belkreskon de la dua Henriko, li diris
ĉagrene: "Kunpartigu ni do."

La jena pripenso, kvankam ĝin li ne esprimis, estis komprenita post
tiuj vortoj: "Kunpartigu ni (pro timo ke li prenus la tuton)."

Sekve, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia, kaj la unua jam pretiĝis
ektranĉi la panon per ponardo, kiam subite trian frapon oni aŭdis
ĉe la pordo. Stranga renkonto! alia junulo, alia nobelo, alia
Henriko aperis. Tre mire la maljunulino ilin rigardis. La unua
atencis kaŝi la fromaĝon kaj panon, sed la dua ilin remetis sur la
tablon, kun lia glavo apude. La tria Henriko ridetis, dirante: "Se
vi ne volos doni al mi iom el via noktomanĝo, mi povos atendi: mi
posedas fortikan stomakon." "La noktomanĝo," diris la unua Henriko,
"rajte apartenas al la unua veninto."

"La noktomanĝo," diris la dua, "apartenos al tiu, kiu plej brave
povos ĝin gardi." La tria Henriko kolere ekruĝiĝis, fiere dirante:
"Eble ĝi apartenos al tiu, kiu plej brave ĝin kaptos."

Apenaŭ li estis dirinta tiujn vortojn, kiam la unua Henriko eltiris
sian ponardon, kaj la du aliaj siajn glavojn. Ĵus kiam ili pretiĝis
por batiĝo, kvara junulo, kvara nobelo, kvara Henriko estis
enkondukita. Vidante glavojn eltiritajn, li sian eltiris, sin lokis
apud la malplej forta, kaj tuj atakis sendistinge.

La maljunulino sin kaŝis timigitan, kaj la glavoj frapis, rompegante
ĉion, kion ili renkontis. La lampo falis, estingiĝis, kaj ĉiu el
ili daŭrigis frapi en la mallumo. Dum kelka tempo, la bruo de la
glavoj daŭris, kaj grade malpliiĝis, kaj fine ĉesis.

Tiam la maljunulino riskiĝis eliri de ŝia kaŝejo, relumigis la
lampon kaj ekvidis la kvar junulojn sur planko streĉitajn: ĉiu el
ili estis vundita. Ŝi ekzamenis ilin: laciĝo pli ol sangperdo ilin
faligis. Ili sin levis unu post alia, kaj hontintaj je tio, kion ili
ĵus faris, ili ridetante interdiris: "Nu! ni noktomanĝu konsenteme
kaj pace."

Sed kiam li serĉadis por trovi la manĝado, ĝi tiam estis premegita
sub piedoj, kaj malpurigita per sango kaj koto. Kvankam mizera
manĝaĵo, ili bedaŭris ĝian detruiĝon. Aliflanke la malriĉa
ĉambreto estis ruinigita, kaj la maljunulino sidis en angulo
rigardante per sovaĝaj okuloj la kvar junulojn. "Kial ci rigardas
nin tiamaniere?" diris la unua Henriko, kiu sentis sin malkvietigi
sub tia rigardo. "Mi rigardas viajn sortojn skribitajn sur viaj
fruntoj," respondis la maljunulino.

La dua Henriko severe ordonis ke ŝi tuj diru, la du aliaj ridante
petis ke ŝi klarigu sian diron.

La maljunulino diris: "Kiel vi kune ĉeestas en tiu ĉi dometo,
vi kvarope havos saman sorton. Kiel vi premegis kaj makulis, per
piedoj kaj koto, panon kiun mi gastame oferis al vi, tiel vi premegos
kaj makulos povon, en kiu vi amike povus partopreni. Kiel vi ĵus
ruinigis tiun malriĉan dometon, tiel vi malriĉigos kaj ĉagrenegos
Francujon. Kiel vi kvarope estis vunditaj en la mallumo, tiel vi
kvarope pereos per perfidaĵo kaj mortigo!"

La kvar junaj nobeloj apenaŭ povis sin deteni moki la antaŭdirojn
de la maljunulino.

La kvar Henrikoj fariĝis ĉefaj personoj en la Ligo: du estis li
gestroj, du kontraŭbatalantoj de la Ligo.

Henriko de Condé, kiun lia edzino venenis en St.-Jean-d'Angély;

Henriko de Guise, mortigita en Blois, de la Kvardekvinuloj;

Henriko de Valois (Henriko IIIa), mortigita en St. Cloud, de Jacques
Clément;

Henriko de Bourbon (Henriko IVa), mortigita en Parizo, de Ravaillac.



ORIENTAJ NOTOJ, de 10532.


Mia deĵoro okazis en Hindujo kaj Birmanujo: kaj, kvankam tie mi tre
kontente ĝuis vivadon dum mia pli junaj tagoj, kiam mi povis toleri
la varmegecon, kaj ĝui la ĉason libertempan, mi certe estas tre
ĝoja fine reveni hejmen, forta kaj sana. Tiu ĉi, mi kredas, estas
ja la sento de ĉiuj, kiuj restadis multe da jaroj eksterlande. Vere,
ne estas ia loko simila al nia hejmo; kaj neniu pruvas la senton krom
tiuj loĝantaj malproksime de sia patrujo.

Certe, kelkaj homoj, pro iaj hejmaj kaŭzoj, elektas loĝi en sia
memalprenita lando: sed, ĉe la plimulto, la patrujamo estas tro
forta por esti neigata.

Plue, cirkonstancoj Hindaj estas multe ŝanĝitaj dum la pasintaj
tridek jaroj: estas unu el la sekvoj de Angla okupo; kaj la
bedaŭrindaj ideoj pri malŝparo kaj lukso igas la landon ĉiujare
pli multekostan por vivado. La kosto de luprezo, geservistoj,
ĉevaloj, kaj nutraĵoj plimultiĝis rapide, kaj nune duobliĝas,
rilate al la tempo kiam Hindujo estis vera paradizo por malriĉaj
suboficiroj, kaj junaj negocistoj.

Sociale, ankaŭ, la lando estas malpli vivebla, kaj pro tiu ĉi
kaŭzo:--Antaŭ generacio, la vojaĝo al "Calcutta" okupis tridek
kvin tagojn, kaj iafoje pli; sed, nune, oni povas atingi "Bombay"
la dekunuan tagon post foriro de "Charing Cross," dank' al rapidaj
vagonaroj kaj vaporŝipoj.

Sekvas, ke homoj, anstataŭ loĝiĝi hejme, nur _ekzistas_ kvazaŭ en
purgatorio pro siaj kulpoj, havante inteligentecon, sed ne havante
riĉecon. Kompreneble, plua kaŭzo estas la malplikariĝo je la
arĝentvaloro, kaj sekve la malpliiĝinta aĉetpovo de la "rupee";
eĉ supozante ke la nuna artefiksita rilata proporcio, nome R15 =
£1, estos konstanta, la diferenco inter R15 = £1, kaj la antaŭa
proporcio da R10 = £1, estas gravega. Aliediri, postulas R1,500 por
ricevi £100, anstataŭ nur R1,000.

Tial, oni malpli da mono elspezas je socialaj amuzaĵoj por tiom pli
elspezi hejmen. Tre saĝe, sendube; tamen, la efekto ĉe sociala
vivado en nuna Hindujo estas efektive sentebla.

Ni ĉiuj ja fariĝas pli kaj pli memcentrigitaj jare, kaj pli
sentemaj pri niaj personaj aferoj kaj komfortoj, ol nia devo rilate
al niaj najbaroj, kaj al nia patrujo.

Eble, estus dece akcepti lecionon de nuna Japanujo. Kelkaj jaroj
estas pasintaj de la tempo kiam mi vizitis Japanujon por resaniĝi:
tamen, mi ĉiam rememoros la belecon de la pejzaĝo, kaj plie,
ĝentilecon de la popolo.

Forirante de "Rangoon" la ĉefurbo de Birmanujo, ni pasis tra
"Penang," "Singapore," "Saigon" (en Franca "Cochin-Chine"),
"Hong-Kong," kaj "Shanghai": ni ultime alvenis al "Kobe" (en la
"Inland-Sea" de Japanujo) la unuan de Novembro. Birmanujo
produktas tre grandajn provizojn da rizo, "Teak"[2] (malmolega
ligno), oleo minerala, k.t.p. La tektonaj arboj estas tranĉataj
malproksime el arbaroj; lasataj kie ili kuŝas dum tri jaroj por
sekiĝi ĝis floseblaj; tiam tirataj per instruitaj elefantoj ĝis
riveroj; stampataj je la bienulaj signoj; flosigitaj sur riveroj al
impost-stacioj apud havenoj; kolektataj laŭ tiuj signoj por vendi:
mandatoj estas eldonataj, sur kiuj Bankieroj pruntedonos monon.

La elefanta inteligenteco estas tre interesa: ili povas altlevi
ŝtipojn de pezo da 2,500 funtoj per la rostro: ili scias aranĝi
ŝtipojn laŭ buŝaj ordenoj sur tero horizontale, kaj vertikale,
uzante rostron, frunton, kaj sian pezegon kaj fortecon kun mirinda
inteligenteco; ili ankaŭ scias akurate kie trovi ĝustan balancon,
kaj kiamaniere eviti barojn.

La ŝtelo de bestoj tiel grandegaj kiel elefantoj eble ne ŝajnas
facila: tamen, tio iafoje okazas, kaj la sekva ĉaso estas ofte
ekscitanta kaj eĉ danĝera.


PIEDNOTO:

[2] _Tectona grandis._



TRI VERDAJ KORNOJ.

Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.).


Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon,
kaj tie mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj
kuŝas inter la grandaj lagoj kaj Hudson'a Golfo. Mi foriris
de Ottawa, alliginta al aro da pioniroj de la transkontinenta
fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe preter la tiamaj randoj
de civilizacio en la malproksima senlima arbarego. La vetero estis
varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero estas mallonga, ĝi estas
varmega.

Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra
mallarĝa aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu
aleo estis nomata ĉe ni "la linio," kaj ĝi estis la linio de la
projektata fervojo. Ni returnis post kelka laboro sur la linio, al
nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La aero fariĝis pli kaj
pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon, ni treege
soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra
seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento
estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo
(betulo blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas
sukon trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed
ricevis nur malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni
tiel suferadis, unu el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu
dum la pluparto de sia vivado, kutimiĝis vagadi en la arbaregoj
Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta kiel sovaĝulo pri la
naturaj fenomenoj.

Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno,
steloj, musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo
piedpremita, tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies
gvido li marŝas ĉien, laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian
celon.

Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera
stato, kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle
ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj
diris ke ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis
fari "vojeton flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu
reveni al la linio.

Por fari vojeton flamigitan, oni marŝante senŝeligas la arbojn per
oftaj tranĉetoj de hakileto, tiel aperigante striojn de la blanka
subŝela ligno. La blankaj strioj, longaj pli ol decimetro, facile
distingiĝas sur la malpalaj trunkoj, kaj kiam vidataj de kelka
interspaco, prezentas imagan similecon al flamoj, kaj pro tio, oni
diras "arboj flamigitaj." Returnante, oni sin gvidas per la blankaj
signoj, tiamaniere trapasante facile kaj senerare tra la arbaro.

Tian rimedon ni do proponis uzi por ke ni ne perdiĝu, ĉar ni ne
estis ankoraŭ spertaj arbaranoj. Sed la esploristo diris ke tiel
agi ne estis necese. "Post tiam, kiam vi trovos akvon," li diris,
"daŭrign marŝi laŭ tiu sama direkto, kaj vi aliros al la tendaro.
De tie ĉi ĝis la tendaro, la rekta trairo nur estas du mejloj.
Tenadu ĉiam la sunon super la maldekstra ŝultro, kaj vi nepre
trafos la riverbordon."

Tiun ĉi konsilon ni decidis sekvi, ĉar la iro al la tendaro laŭ
la mezurita linio kaj poste laŭ la riverbordo, estis du flankoj de
triangulo, sed la rekta iro estus la tria kaj plejmallonga fianko.

Tial ni du junuloj konfideme eniris la profundan senvojan arbaregon,
kaj post kelka tempo, ni trafis lageton. Sed, ho ve! ĝi estis
kastora lageto. Ĝis tiu tago mi neniam estis trinkinta kastoran
akvon, kaj mi fervore preĝas ke mi neniam regustumu tian abomenan
fluidaĵon. Ne estus eble trinki ĝin escepte se oni duonmortus pro
soifo. Tamen ni trinkis multe, senĉese mallaŭdante la kastorojn kaj
ĉiujn iliajn farojn. La digo estis tute proksima, sed ni ne vidis
la bestojn. Sendube ili estis tie, sed la pekuletoj estis tro ruzaj
por sin montri. Se ni estis vidintaj ilin, ni eble estus estintaj
iom malĝentilaj. Ugh! la akvo ja estis naŭza. Tamen ĝi forpelis
la turmentan soifon, kaj tiam ni daŭrigis la antaŭeniradon,
tenante la sunon super maldekstra ŝultro. Sed malfeliĉe, ni ne
povis ĉiam marŝi rekte. Kelkafoje la tero estis tiel marĉa ke
oni ne povis surpaŝi, kelkafoje la kreskaĵo estis densa kaj
nepenetrebla, sekve ni estis devigataj ĉirkaŭiri, kaj tio nin
iom konfuzis. Nekutimiĝintaj vagi tra senvoja arbaro, ni suferis
iluzion de kurbiro. Rezonante ni bone sciis ke kurbiro ne estis
ebla dum ni tenadis la sunon super maldekstra ŝultro, tamen, spite
bona rezonado, ni ne povis forpeli maltrankvilan sentadon ke ni
eraris kaj marŝis kurbe, anstataŭ rekte al la rivero. Multafoje
ni haltis kaj pripensis. Multafoje ni supreniris monteton por
ĉirkaŭenrigardi, sed ni nur vidis arbojn, arbojn, ĉie, ĉiam,
senfinan etendecon da nekalkuleblajarboj. Nenie estis vidata rivero,
nenie tendaro. Tiamaniere nia progreso fariĝis tiel malrapida
ke multa tempo pasis, kaj la suno alproksimiĝis al sia subiro.
Sekve ni ektimis ke ni baldaŭ perdus nian solan gvidiston. Jam
de kelka tempo ni tenis la sunon iom malantaŭ, anstataŭ super
la maldekstra ŝultro, kalkulante ĝian ŝanĝitan pozicion sur
la ĉielo. Ni sufiĉe komprenis ke ni devis tiel fari. Sed nun ni
renkontis novan kontraŭaĵon. Ni eniris regionon ondolinian. Kiam
ajn ni malsupreniris en valeton, la suno malaperis, kaj poste,
suprenrampinte la kontraŭan altaĵon, ni ĉagrenis sciiĝante ke
ni eraris flanken. Pli kaj pli ni timis ke ni iel trompiĝis kaj
perdiĝis. Fine la suno subiris kaj ni preskaŭ malesperis. Kion nun
fari? Ni tute nesciis. Ni timegis. Dum mi staris tie senmove, mia
kunulo meĥanike kaj sencele suprenrampis altaĵeton kaj tuj kriis
ĝoje, "Bonege! ni estas alvenintaj! hura!" Mi sekvis lin rapide, kaj
vidis viron kiu staris malsupre en valeto. Li estis unu el la junaj
termezuristoj.

"Ni ĝoje vin vidas!" ni ekkriis. "Ni preskaŭ malesperis. Ni
perdiĝis. Kie do estas la tendaro?"

La junulo nin rigardegis kun mirantaj okuloj.

"Kion vi diras?" li respondis.

"Mi ankaŭ perdiĝis. Mi esperis ke vi venis min serĉi. Ni do estas
tri kompatindaj perdituloj!"

"De kie vi venis?" ni demandis.

"De la linio," li diris. "Mi penis trafi la tendaron, sed ne povis.
Mi tute ne scias kie mi estas."

Ni tri staris silente, rigardante konsterne unu la aliajn. Post la
subita ĝoja espero, tia neatendita repuŝo estis tre kruela bato. Ni
jam estis tre lacaj, malsataj, preskaŭ senesperaj, kaj kompreneble
ni havis tre malgrandan deziron por daŭrigi la marŝadon sen la
gvida suno. Sed kion fari? Pasigi la nokton tie, sen manĝaĵo, sen
lito, sen ŝirmilo? Por manĝaĵo, oni vidas kelkafoje perdrikojn,
sed kelkafoje oni ne vidas. Ni ne vidis. Ni povis ekbruligi fajron,
sed eble pluvo falus dum la nokto. Malagrabla antaŭsento! Danĝero?
Ne multe. En tiu regiono de Kanadlando la enlanduloj (Iroquois)
estas amikemaj, kaj ili estus al ni tre bonvenaj gvidantoj. La
bestoj sovaĝaj ne estas tre timindaj, sed la malsato,--la kuloj!
Certe ni ne povas dormi en tiu ĉi valeto. Ni tial multe pripensas
kaj diskutas. Se ni alvokos helpon,--kriegos, ĉiuj kune, eble oni
nin aŭdos? Ni do krias, tri plendaj voĉoj kune, laŭte, laŭtege
krias. Tiam ni aŭskultas. Neniu respondas. Ree, kaj ree, kaj ree
ni kriegas kaj pli atente aŭskultas. Nur la kula zumado mokas nin.
Ni havas poŝpafileton. Ni pafas kaj longe atendas. Nenia responda
eksplodsono. Ni pafas multafoje. Vane, senespere vane. Ni aŭdas nur
la venton en la branĉaro kaj la malbenitajn kulojn. Certe ni multege
forestas de la tendaro! Ni do estas tute perdataj! Ni estas kvazaŭ
en malliberejo, ĉar ni ne povas eliri nesciante laŭ kiu direkto
eliri. Ni devas resti tie ĉi.

La terura senhoma soleco fariĝas subpremega kaj nervpereiga. Ĉu ni
nenion plu povas fari? Ni estas en tre malgranda valeto, kies kruta
flanko havas nur kelkajn metrojn da alto. Dronanto ekprenas pajleron.
Mi diras, "Suprenbaraktu ni sur tiun altaĵeton, kaj tiam, se ni
nenion vidos, ni atendos tie ĝis la serĉontoj nin trovos morgaŭ."

"Estus senutile," respondas unu kunulo, "ĉar se ni estus sufiĉe
proksimaj por vidi la tendaron, oni nin estus aŭdinta."

"Estas vere," diras la alia, "tamen ni provu tiun ĉi solan rimedon.
Post tio, ni ĉesigos vanan penadon."

Lacaj, konfuzaj, apatiaj, ni dolore suprenrampas kaj senespere
ekrigardetas.

Miro! Mirego! Miraklo! Ni preskaŭ timas iajn sorĉojn. Jen la
rivero, jen la tendaro, tute proksimaj, tiel proksimegaj ke se ni,
anstataŭ pafi, estus ĵetintaj la pafileton super la altaĵo, ĝi
estus falinta inter la tendoj, kaj eble sur ian virkapon!

Forgesante lacecon ni kuregas malsupren kriegante frenezege. Kelkaj
homoj demandas kial ni faras malbenitan bruegadon.

"Ni estis perdiĝintaj," ni respondas. "Ĉu vi ne aŭdis nian
kriadon?"

"Ho, jes," ili diras, "ni supozis ke vi kriis unu al alia."

"Ĉu vi ne aŭdis pafadon?"

"Kompreneble, sed ni pensis ke vi pafis al la perdrikoj."

Ni penas klarigi la veron. Ni parolas elokvente pri nia mizera
malespero, sed ili apenaŭ kredas. Tiaj viroj, kiuj de longe loĝadas
en la arbarego, malfacile komprenas ke estas eble perdiĝi apud la
riverbordo kaj eĉ preskaŭ ĉe la tendaro. Ili ne kompatis nin,
sed ridante diris ke ni estis "verdaj kornoj" (greenhorns), esprimo
Amerika kiu signifas "nespertaj nesciuloj." Sed laŭ mia opinio,
ni similiĝis al savatuloj el ŝippereo, aŭ al forkurintoj el
malliberejo. Ni jam estis dankaj, feliĉaj, trankvilaj, sed iom pli
malfrue ni estis ankoraŭ pli kontentaj, ĉar--kredu al mi, kara
epikurista leganto--oni ja avide, apetite vespermanĝas en la vasta
Kanada arbaro.



La prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza informas nin, ke
la membroj de la nomita grupo kunvenas ĉiumerkrede, je la naŭa
vespere en "_Café de la Rotonde_," 36bis, Boulevard Haussmann, kaj
ĉiuvendrede, je la deka vespere, en "_Café Soufflet_," 25, Boulevard
St. Michel, en rizervitaj salonoj.

Nur Esperanto estas uzata en tiuj kunvenoj, kaj la fremdaj
geesperantistoj ĉiam estas akceptataj kiel eble plej afable.



LA IDEOJ DE FRAŬLO PRI AĈETADO!

Originale verkita de 9911.


Du aŭ trifoje, antaŭ ne longe, mi akompanis mian fratinon kiam
ŝi aĉetadis. Estis tial ke mi estis estinta tre bona knabo, mi
supozas. Kompreneble, mi devis esti ĝuinta min mem troe, sed iel
mi ne povis. Kelkfoje mi oferis mian konsilon pri io, kelkfoje
mia fratino efektive petis ĝin; sed neniam ŝi agis laŭ ĝi! Mi
ofte rimarkis ke la fratinoj de miaj amikoj ŝatas kaj taksas mian
konsilon pli bone ol mia propra fratino, kvankam mi tute ne scias
kial! Nu, mi scias ke mia fratino (malfeliĉe por ŝi) ne jam povas
legi Esperante, tial mi skribos miajn konsilojn pri aĉetado, en
Esperanto, por ke miaj amikinoj en la nobla Esperantistaro povu
profiti per ili! Mia fratino diras ĉiam ke nura fraŭlo scias nenion
pri la arto de aĉetado; sed miaj amikinoj (se nur pro sciameco!)
sendube legos kion mi opinias pri tiu certe virinseksa okupado.
Ŝajnas al mi ke estas tri punktoj kiuj meritas la atenton de ĉiuj
aĉetadontoj.

Unue, oni devas scii ĝuste tion, kion oni bezonas. Due, oni devas
tion ricevi; kaj trie, oni certe devas pagi tiel malmulte kiel eble
por ĝi! Nu, mi ofte rimarkis ke miaj amikinoj ĝenerale ne scias
kion ili vere bezonas, kaj tial ili subfalas kompatinde sub la
logaĵoj kaj ruzoj de la butikhelpantino, kiu estas ofte beleta, kaj
havis ja langon el mielo! Sinjorino aĉetadante certe devas ricevi
kion ŝi bezonas, sed tre ofte ŝi ne ricevas tion! La afero de la
helpantino estas vendi, ne tion kion la kliento deziras, sed kion
sia mastrino volas vendigi. Ofte oni povas vidi sian amikinon sur la
strato ekster butiko, tenantan multe da pakaĵetoj da objektoj kiujn
ŝi tute ne bezonas! Ho, jes! sed _mi_ tion ofte vidis, kaj kelkfoje
ŝi eĉ konfesos ke la helpantino estas estinta tro lerta poduone!

Ankaŭ, sinjorino aĉetadanta devas pagi tiel malmulte kiel eble. Kaj
kompreneble mi signifas, ne necese tre etan prezon, sed bonan valoron
por la mono.

Nu, la arto de aĉetado estas reale ludo, en kiu la lerteco de unu
fraŭlino baraktadas kontraŭ la lerteco de alia; kaj esceptinte ke
la aĉetantino scias iom pri la ruzoj de la vendistino, la dua certe
venkos, tial ke la dua ludas ludon kio estas sia vivilo, kaj per kio
ŝi gajnas panon kaj buteron, kaj la unua nur estas nemetiistino.

Unu ruzo de la vendisto estas oferi ian etan komercan eton (ekzemple,
gantojn, sunombrelon), po kosta prezo (t.e., senprofite), aŭ eĉ po
malpli ol tio, por doni impreson de malkareco. La kliento poste volas
spekulacii je aliaj komercaĵoj kiuj vendiĝas po tre granda profito.
Tia metodo estas kompreneble nur kiel reklamo, kaj la vendisto
atendas ke la sinjorino aĉetos ĉion kion ŝi bezonas en lia butiko
estonte.

Nu, la sinjorino kiu klopodos akiri tian informon per zorga
observado, kaj kiu agos laŭe atingos sian rekompencon, tial ke ŝiaj
amikinoj kredos ke ŝi elspezas trioble aŭ kvaroble pli ol ŝi reale
elspezas je sia vestaĵoj.

Kelkaj fraŭlinoj imagas ke se ili aĉetas kelkfoje en tre multekosta
butiko, certe ili akiros ion tre, tre bonan. Kompreneble tia butikego
ne ŝatas tian okazan klienton, kaj la kliento sekve ofte forvenas
tute malkontente. Anstataŭ tio, ŝi devas klopodi eltrovi kiam la
ĉef-helpantino de granda firmo estas komerconta por si mem, tiam
la nova vendistino klopodos multe por sia antaŭa kliento kaj la
kontentigo estas reciproka!

Nur unu pluan konsileron mi oferus. Kiam miaj amikinoj eliras por
aĉetadi, certe ili devas preni kun ili ies fraton por ke li atentu
tiajn etajn detalojn kia la pago de la kalkulo!



ANKAŬ SAĜA HUNDO.

Originale verkita de N.B.


Sinjoro Smith iam havis vulpterieron kiu lin ĉagrenadis kuŝante sur
la plej bona seĝego en la studejo. Kiam ajn la hundo eltroviĝis
sur la seĝego sia mastro lin bastis, tial fine li sur ĝi kuŝi nur
kuraĝis kiam la mastro ne ĉeestis.

Unu tagon, S-ro Smith, enirante en la ĉambron vidis la hundon vere
sur la planko, sed tre kulpe mienantan; la mastro tuj alproksimiĝis
al la seĝego kaj mane palpis la kusenon, kiu estas tute varma. Tial
li riproĉegis kaj batis la hundon.

Morgaŭe, kiam S-ro Smith malfermis la pordon li eltrovis la hundon
sur ĝiaj postaj kruroj starantan, ĝiaj antaŭaj piedoj sur la
sidejo, kaj ĝi blovis sur la kusenon por ĝin malvarmigi!



ESPERANTA RONDIRANTO.

AN ESPERANTO EVERCIRCULATOR.

By Dr. Martyn Westcott.


Rondiranto estas reale manuskripta gazeto en ĉirkaŭiro privata
inter Samideanoj.

Ĝia celo estas permesi ke membroj restu reciproke intertuŝigataj,
kie ajn ili estas, kaj plibonigi ilian scion de la lingvo per amika
kritiko. La far-metodo estas simpla. Ses aŭ pli Esperantistoj
konsentas donaci, unufoje ĉiumonate, mallongan artikolon en aŭ pri
Esperanto.

Tia verketo povas esti letero, anekdoto, plendeto, tradukaĵo,
originala rakonto, poezio, sciigo pri gramatiko ... aŭ io ajn kiu
interesus la aliajn.

Artistaj membroj sendas skizojn, aliaj nur kritikojn skribas; sed
ĉiu _devas_ ion aldoni al la Rondiranto antaŭ li ĝin forsendos.

Oni elektas unu el la membroj kiel kondukanto, kaj li ekkomencas la
gazeton kaj provizas la kovrilon, kiun oni povas oportune ricevi de
Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. La kosto de tuko-bindita kovrilo
estas unu ŝilingo, kaj la leda-bindita kostas unu ŝilingon ses
pencojn, afrankite. Rondiranto, sendata en kovrilo, ĉe ambaŭ finoj
malfermita, vojaĝos tra la poŝto en la Insuloj Britaj po duonpenco
por ĉiu du uncoj.

Ĉiu membro ricevas la gazeton laŭvice, kaj tuj kiam li ĝin estos
leginta kaj kritikinta la verkaĵojn de aliaj en la spaco rezervita
por tio, en ĝi li enskribas sian propran artikolon, kaj forsendos la
gazeton al la membro sekvonta.

Abonkosto nur noma devas esti pagata de ĉiu membro, kiu submetiĝas
je monapuno se li malobeos la regularon.

Tiuj ĉi private-ĉirkaŭirataj gazetoj ebligas lernantajn
Esperantistojn praktiki por klare esprimi iliajn pensojn per stranga
lingvo, kaj ili vidigas kaŝitan kaj eble nesuspektitan literaturan
talenton.

La kondukanto, ricevante ree la Rondiranton, eltiras la malnovajn
verkaĵojn, kunligas ilin, enmetas en la kovrilon novan verkon de si
mem, kaj denove sendas ĝin vojaĝi.

Ne estas necese ke ia membro de Esperantista Grupo estu eksigata por
ke li ne povu partopreni en Rondiranto; la "novulo" certe povos fari
demandon pri la gramatiko eĉ se li nenion alian povas fari.

Ordinare ek-lernantoj estas terure kritikemaj!


An Evercirculator is really a manuscript magazine with a private
circulation between friends-in-Esperanto.

Its aim is to enable members to keep in touch with each other,
wherever they may be, and to improve their knowledge of the language
by friendly criticism. The method of procedure is simple. Six or more
Esperantists agree to contribute, once a month, a short paper written
in or about Esperanto.

Such contribution may be a letter, an anecdote, a grumble, a
translated passage, an original story, a poem, a note about grammar
... or anything else that would interest the others.

Artistic members send sketches, others only write criticisms; but
everyone _must_ add something to the Evercirculator before he sends
it on.

One of the members is chosen as a conductor, and he starts the
magazine and furnishes the cover, which can conveniently be obtained
from Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. The cloth-bound covers cost
one shilling each, and the leather ones eighteenpence, post free.
An Evercirculator, sent in a wrapper open at both ends, will travel
through the post in the British Isles at the rate of a half-penny for
every two ounces.

Each member gets the magazine in turn, and when he has read it and
criticised the work of others in the space provided for the purpose,
he writes in it his own contribution, and sends the magazine away to
the next member on the list.

A merely nominal subscription should be paid by every member, who is
subject to a fine if he breaks the rules.

These privately-circulated magazines enable young Esperantists to
practice the clear expression of their thoughts in a "foreign"
tongue, and they bring out latent and perhaps unsuspected literary
talent.

The conductor, on once more getting back the Evercirculator, takes
out all the old contributions, ties them together, inserts a new one
of his own into the cover, and sends it on its journey once more.

No member of an Esperantist Group need be excluded from participation
in an Evercirculator; even the "new chum" is certainly able to ask a
question in grammar if he can do nothing else.

As a rule, beginners are dreadfully critical!



EL NOVA-ZELANDO.

Al la Redaktoro.


  Kara Signor' Redaktoro,
  Estas ja al mi honoro,
  Se vi havos la bonecon
  Min permesi liberecon,
  Vin sciigi per letero
  Kiel sanas la Afero
  Ĉe la fino de la tero.

  Kvankam iom da ekanto--
  Ne jam lerta parolanto--
  Por ellerni la verkadon
  Mi komencas versfaradon.
  Malfaciloj ja aperas,
  Tamen baldaŭ mi esperas
  Ion skribi eldonindan
  Se ne eble altŝatindan--
  Kanton plenan de l' espero
  Pro l' homaro kaj l' Afero.
  Al vi, dume, kun rideto,
  Venas tiu ĉi kanteto,
  Aŭ, pli rekte, verkaĵeto.

  Antaŭ pli ol unu jaro,
  El Britujo, trans la maro,
  Tien ĉi la lingvo venis;
  Tiun tagon ja ni benis.
  Al la Esperantistaro
  Sin aldonis loka aro--
  Klopodantoj sindonemaj,
  Reciproke tre skribemaj
  Sud-Insule jam loĝantaj
  Estas dek-ses Esperantaj
  Eklernantoj aŭ skribantoj,
  Kaj du lertaj parolantoj.
  Nord-Insule, ĉe Aŭklando,
  Tiel mi sciiĝas, bando
  Tri-dek-forta nun kunvenas
  Kaj la lingvon lerni penas.

  Ĉi-tie pro unu pero
  Nun suferas la Afero.
  Disigataj kaj ne grandaj
  Estas urboj Nov-Zelandaj;
  Sed en ĉiu grava loko,
  Respondantaj al la voko,
  Trovas sin el la urbanoj
  Du aŭ tri samideanoj.
  Ankaŭ tie ĉi ĝisnune,
  De la publiko komune,
  Nia lingvo tre-amata
  Estas tute nekonata.
  Kiam ĝi plikonatiĝos
  Ĝi sendube disvastiĝos.
  Tamen ĝi antaŭeniras
  El mallumo nun eliras.
  La vidaĵo pliboniĝas,
  Kaj pli ofte nin aliĝas
  Fervoremaj eklernantoj,
  Novaj kundisvastigantoj.

  Tiel faras ni ĉi-tie.
  Ho! Samideanoj ĉie,
  Senlace do klopodadu;
  La devizon memoradu--
  "Malesperu ni neniam,"
  Ankaŭ jen--"Antaŭen Ĉiam."

  Nun, sendante bondeziron,
  Fari devas mi eliron
  Kaj restadi, kun tut' mia
  Koro, tre fidele via,
  Kun saluto adiaŭa
    Nau-mil-ses-cent-tridek-naŭa.

Edward Young.
  _Westport, N.Z._



APERAĴO DE KORSIKUJO DE LA ITALA MARBORDO.


  Insul' violkolora en la frumateno
    Vidiĝas trans la blua mar' trankvila,
  Sed baldaŭ per la vintraj nuboj iĝas nula,
  Aŭ je someraj tagoj pro l' aer' nebula
    Ĝi malaperas, al sonĝet' simila.

  Kiom da revoj venas, ne plenumiĝotaj,
    En la naivaj jaroj de juneco;
  Kaj pli malfrue la spirito vane vagas
  Por kapti iluziojn kiujn ĝi imagas,
    Trans nia lando de la estanteco.

  Ĉirkaŭe staras altaj montoj ne venkitaj,
    Profundaj valoj, sen kultur' kamparo!
  Malofte ridas niaj fratoj, ofte ploras;
  Malmulte ĝojas ili, sed ve! tro laboras;
    Ne revu ni pri io trans la maro.

C. Bicknell, _originala verko_.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 7, July 1905" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home