Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Paĝoj el la Flandra Literaturo
Author: Maurice Seynaeve, - To be updated
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Paĝoj el la Flandra Literaturo" ***


Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for
providing the original book.



KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D-O ZAMENHOF

  PAĜOJ
  EL LA
  FLANDRA LITERATURO

  _Kolektitaj kaj tradukitaj_
  DE
  D-ro Maurice SEYNAEVE
  kaj
  D-ro Raym. VAN MELCKEBEKE.

  BRUĜO (Belgujo),
  _Eldonisto: A.-J. WITTERYCK_
  Nouvelle Promenade, 4.



  AL
  Nia Majstro D-ro L. ZAMENHOF,
  AL
  S-oj de BEAUFRONT kaj
  Komandanto Ch. LEMAIRE,
  APOSTOLOJ DE ESPERANTO,
  LA JENAN VERKON NI DANKEME DEDIĈAS.



ANTAŬPAROLO.


La Belga Literaturo, ĉar Belgujo dividiĝas en francan kaj flandran
partojn, konsistas el francaj kaj flandraj verkoj.

La interrilatojn de la flandraj kaj holandaj verkistoj kiuj kune,
uzante la saman lingvon, donas la Nederlandan Literaturon, oni vidos
sur la sekvantaj paĝoj.

Prezentante la jenan libron al la Esperantistaro, ni celas konigi al
ĝi en maniero iom plena la konindan flandran literaturon. Jam, el
diversaj flankoj kaj precipe en la nuna tempo, oni presigis tradukaĵojn
el apartaj verkistoj sed, neniam ĝis nun, oni publikigis aron da
fragmentoj el samnaciaj literaturistoj, aron kapablan konigi, kion ne
povis fari apartaj tradukaĵoj, la esencon, la emojn, la ecojn de ia
nacia literaturo.

_Nia verko neniel celas montri plenan vidaĵon de la flandra
literaturo_, neniel celas prezenti ĉiujn konindajn verkistojn, eĉ
neniel celas prezenti ĉiujn plej bonajn: ĝi elektis ĉiuspecajn
verkistojn, precipe inter tiuj kies famon jam firmigis la kritiko kaj
la tempo, sed ankaŭ inter la nunaj plej junaj literaturistoj.

La tradukintoj plej zorge klopodis por traduki kiel eble plej laŭvorte
la flandrajn fragmentojn, tiel prozajn kiel poeziajn.

La Esperanta versofarado povas uzi ĉiuspecajn taktojn de la ritmo kaj,
en ĉi tiu rilato, ĝi alproksimiĝas plej multe al la plej harmoniaj
lingvoj; sed, pro la esenco mem de nia lingvo, ĝi multe pli malfacile,
precipe en la tradukado, povas uzi la rimojn: tio estas tute sengrava
ĉar la ritmo treege superas la rimon kaj neniel bezonas ĝin.

En ĉi tiu libro, la versaĵoj estas ĝenerale verkitaj laŭ ritmo simila,
eĉ kelkafoje tute identa al la ritmo de la originalo sed, nur en kelkaj
versaĵoj, oni entute aŭ duone uzis la rimon.

La literaturistoj, kies verkojn ni ĉi tie tradukis, akceptu nian
sinceran dankon tial ke ili afable permesis al ni la tradukon de siaj
verkoj.

Ankaŭ ni plezure esprimas niajn plej korajn danksentojn al ĉiuj kiuj
helpis nin por la kolektado de ĉi tiuj paĝoj. Speciale ni dankas
sinjorojn A. Cassiers, L. Cogen, J. Goorieckx, L. Lucas, A. kaj D-ro
W. Van der Biest, W. Van Eeckhout, O. Van Schoor, kiuj ageme kunlaboris.

Ni esperas ke, laŭ nia unua ekzemplo, fremdlandaj samideanoj donacos la
esperantistaron per similaj kolektoj el malmulte konataj literaturoj.

Se nia verko povus diskonigi en la fremdaj landoj nian belan Flandran
Literaturon kaj ankaŭ klare montri tiel en Belgujo kiel eksterlande
kiom multe utilos en la literaturo nia lingvo internacia, niaj
kunlaborantoj kaj ni estus certe atingintaj tre kontentigan rezultaton.

    D-ro M. Seynaeve
  D-ro Raym. Van Melckebeke.

La 1an de Aŭgusto 1904.



  RAPIDA ĈIRKAŬRIGARDO
  DE LA
  _Nederlanda Literaturo en Flandro_.


La deveno de la Nederlanda Literaturo, kies mallongan priskribon ni
intencas ĉi tie verki, datumiĝas je la XIIa jarcento.

En niaj flandraj provincoj ĝi komence malvolviĝas en formo de epopeo aŭ
de kavalirtempa romano kaj poste de fabelo.

La XIVa jarcento alportis al ni siajn rapsodojn kiuj sonigis la amajn
kantojn ĉe l' princaj palacoj kaj ĉe la landsinjoraj kasteloj.

Alvenis la Burgundia epoko: estas la jarcento kiam la komercaj
interrilatoj prezentas al la homa agemo novan laborejon; rapide la
Flandranoj ekkaptas la komercadon; Antverpeno baldaŭ fariĝas centro por
la internaciaj rilatoj kaj, ĉe la Bruĝa vendoplaco, sin interrenkontas
ĉiuj Eŭropaj popoloj: estas granda, poste grandega riĉeco en niaj
provincoj.

Sed tiun prosperecon ne ĝuis ĉiuj laŭ sama mezuro: la homaj klasoj
pli multe, pli malkonfuze disiĝis: el tio devenis afektado, montrado
de sciencaj konoj per kiuj la riĉaj klasoj celis, en la literaturo,
diferenci de la popolo kaj kiuj malebligas ĉian naturan, simplan kaj
originalan verkon; estas la tempo de l' «Retorikaj Societoj[1]» kiuj,
pretekstante plipurigon de la lingvo, longatempe sufokis ĉian poezian
inspiraĵon, kunliginte la naturan emon per siaj senraciaj kaj mallarĝaj
reguloj.

Ĝis nun la Nederlanda Literaturo havis sian ĉefan sidejon en niaj
flandraj provincoj; sed, je l' mezo de l' XVIa jarcento, sekve de l'
religiaj militoj, multo da literaturaj eminentuloj migris al la Nordo,
dezirante pli da sendanĝereco kaj da libereco: la literatura centro
alilokiĝis. Cetere, la komerco ŝajnis laŭiri la saman vojon: Amsterdamo
riĉiĝis malprofite de Antverpeno; al tio oni aldonu la tiaman naskiĝon
de tiu nepereema skolo de holandaj pentristoj kies nekompareblajn
majstraĵojn ĉiu konas, kaj oni prezentos al si tiun epokon gloregan
por Holando, dum kiu ĝi definitive forĵetis la hispanan dependecon kaj
humiligis la arogantan Albion'on per tiel egaj surmaraj venkoj. De tiu
momento, Holando siavice regis la Nederlandan Literaturon.

La Nordaj provincoj estis disiĝintaj de la Sudaj: en la Nordaj
ekkreskis originala, freŝa, sendependa literaturo, dum la Sudaj dum du
jarcentoj elportos la fremdulan aŭtoritaton.

Ĉu nia literaturo eliris, difektita, el tiu longa dependeco: pri
tio oni ne povas dubi! La francaj civilizacio kaj literaturo kune
transiris niajn limojn: ilin gajkore akceptis la riĉa burĝaro ĉar ĝi
estis blindigita de l' tiama gloro de tiu granda Nacio kaj tiel celis
distingiĝi de l' malpli altranga klaso.

La popolo, kontraŭe, ne forĵetis la gepatran lingvon: la franca
influo ne tiel profunde enpenetris kaj tiamaniere, kiam Willems, je
l' komenciĝo de la XIXa jarcento, faris alvokon por veki la nacian
senton, ĉi tiun li trovis ankoraŭ vivoplenan ĉe la popolo sed
dormetantan ĉe la riĉaj klasoj.

Kiam, en 1815, la frataj provincoj denove unuiĝis sub la aŭtoritato
de Wilhelmo IIIa, ili certe memoris pri sia parenceco, sed longa
dujarcenta disiĝo, dum kiu ili al malsamaj flankoj direktis sian
civilizacion kaj sian spiritan malvolviĝadon, naskis inter ili
profundan malsamecon.

Tial, oni povas paroli pri Flandra literaturo kaj pri Holanda
literaturo: tiuj ambaŭ literaturoj fundamente kuniĝas en unu solan:
la Nederlandan literaturon, sed ĉi tiu lasta, de la XIXa jarcento,
reprezentas du malsamajn civilizaciojn: el kio devenas malgrandaj
diferencoj en la esprimado kaj frazkonstruado, kiuj tuj distingigas en
tiu literaturo du branĉojn: la branĉon flandran kaj la branĉon holandan.

De tiu unuiĝo, la animo de Flandro vekiĝis el sia longa dormado sub
la alvokoj de Willems, de Ledeganck, de Conscience kaj nia literaturo
povis libere moviĝi kaj atingi sian plenan kreskon antaŭ dudeko da
jaroj. Ĝis tiam, esceptinte kelkajn eminentulojn, ni devas konsideri
niajn literaturistojn nur kiel barilojn kontraŭ la francaj influoj
pli kaj pli enpenetrantaj; sed de tiu tempo aperis vico da junaj sed
kelkafoje plej indaj literaturistoj.

Antaŭ ĉiuj, ni citu la grandan poeton okcidentflandran: Guido Gezelle,
kiun tuta Nederlando alsalutis kiel sian plej grandan lirikan poeton
kaj kiu certe povas sin trovi inter la plej grandaj lirikaj poetoj el
ĉiuj landoj kaj tempoj. Stijn Streuvels, nevo de Guido Gezelle, tute
nekonata antaŭ ses jaroj, subite ekaperis en nefama okcidentflandra
angulo kaj nun estas ŝatata kiel la plej granda flandra prozverkisto.

Oni trovos pli da detaloj en la malgrandaj biografioj, kiujn enhavas ĉi
tiu verko.

Ni nur diru ke tiun junan aron karakterizas pli granda deziro de vereco
kaj sincereco, la forlaso de l' malnovaj «retorikaj» rezonoj, la
reveno al la naturo rekte influanta sur impresiĝeman karakteron kaj en
ĝi naskanta sentojn ĝuste kaj sincere esprimotajn.

Tiuj belaj flandraj verkoj estas do esence flandraj: ili portas la
markon de la flandra naturo, de la ideoj, antaŭjuĝoj, moroj de l'
flandra popolo. Tio ne malhelpas ke niaj flandraj literaturistoj ĉiam
intime rilatas al la holanda literaturo, kaj tiel same niaj verkistoj
de longatempe transiris la «Moerdijk»[2] kaj en Holando estas ŝatataj
tiel multe kiel la tieaj literaturistoj. Tiu literatura kuniĝo de l'
du partoj de l' Nederlanda popolo, ĉiutage pli kaj pli kreskanta, por
ĉiuj havos tre efikan rezultaton: Flandro donos la varmecon de siaj
sentoj kune kun la simpleco kaj naiveco de sia poezio al Holando, kies
literaturo tro pripensita kaj tro prilaborita suferas pro supermezura
delikateco; aliparte, la Norda lando riĉigos la Sudan per altaj ideoj
kaj donacos ĝin per pura kaj firmigita lingvaĵo. Tiele, ne unuiĝante,
ambaŭ partoj de Nederlando klopodas por daŭrigi sian spiritan kuniĝon
plejfavore por ĉiu el ili: jen estas la direkto de la nuna literaturo
kaj ni opinias ke ĝi ebligas aliri plej konfideme al la estonteco.

  Willem Van Eeckhout.

  tradukis
  Maurice Seynaeve.

Piednoto [1] Literaturaj Societoj.

Piednoto [2] Limo inter Holando kaj Belgujo.



J. B. DAVID

1801-1866.


Kanoniko Jan-Baptist David estis profesoro en la Antverpena Ateneo,
estro de Mehlena kolegio kaj poste profesoro ĉe la Lovena Universitato.
Ĉiam li incitadis ĉe siaj lernantoj amon al la patrujo kaj al la
gepatra lingvo kaj tiel li tre helpis la revivigon de l' Flandra
Literaturo.

Li estas precipe ŝatata kiel filologo, kritikisto kaj skribisto de
historiaj verkoj.

En la ĵurnalo «De Middelaar» (la Perilo) kiun li fondis li iafoje
montris ke ia ŝerco ne maldecas ĉe la studo de la Historio.

La jena rakonteto estas specimeno de lia humoraĵa stilo.


Duko Filipo kaj la drinkulo.

La sekvanta rakonteto estas en Belgujo ĉie konata; la tradicio
transdiris ĝin de generacio al generacio, kaj ankoraŭ nun oni trovus
neniun kiu ne aŭdis ĝin. Kvankam la cirkonstancoj ne restis ĉiam
nedifektitaj, kvankam oni preterlasis aŭ aldonis ion, tamen la ĉefa
okazintaĵo ĉiam restas la sama. Nur oni ne konas plu tre precize ĝian
devenon. La popolo kiu el la nomoj de la belgaj regintoj rememoriĝas
nur unu: tiun de Imperiestro Karolo[3], alskribis ankaŭ al li tiun
historion des pli facile ke ĉiuj scias ke tiu fama Gentano sin ofte per
petolaĵoj amuzis. Tamen la okazintaĵo estas pli malnova: ĝi okazis dum
la regno de Duko Filipo la Bona, kaj ĝi estas rakontita en la leteroj
de Ludoviko Vives preskaŭ tiamaniere:

Filipo la Bona loĝis nenie kun pli granda plezuro ol en sia urbo
Bruĝo. Tie li ĝuis la ĝojojn de l' paco, tie li vivis senzorge laŭ la
fantazioj de sia gajemeco, tie li pasigis la tempon per tiuj amuzaĵoj
kiuj ripozigas plej bone la lacan spiriton: interparoladoj kaj ludadoj,
ŝercoj, spritaĵoj ĉiuspecaj sed sen malico.

Iam, sidinte kun siaj plej fidelaj amikoj pli longe ol kutime
je l' manĝotablo, kaj ne sentante dormemon, kvankam la meznokto
alproksimiĝis, li proponis al siaj kunuloj ke ĉiuj kune faru
promenadeton tra la urbo. Tio nature estis aprobita de ĉiuj ĉar, se
eble iu el la gastoj estis trinkinta troan pokalon kaj estis pro
tio pli dormema ol amuziĝema, li tamen tion ne aperigis; plie oni
antaŭsciis ke oni ridos, ĉar la duko kiam li estas ekscitita ĉiam
elpensas ian ŝercaĵon.

La kunularo eliris do ŝercante kaj unu avertadis la alian ke ĉiu sin
gardu pri nokta bruado por ke ili ne estu arestitaj de la policanoj kaj
ne alvenu tiamaniere kune kun la duko en la malliberejon.

Trapromeninte kelkajn stratojn ili alvenis sur la placon, kaj jen!
tie kuŝas viro kiu ŝajnas malaltranga, estas ebria kvazaŭ skolopo kaj
ronkas kiel Turko. Neniu timas ĉar la drinkulo tre laŭte sciigas ke li
ne estas oferaĵo de krimulo sed nur de tro seka hepato. Tamen li ne
povis resti tie kuŝanta ĉar eble tio estus danĝera por li; sed ĉu oni
skuis lin, ĉu oni tiris aŭ trenis lin oni ne sukcesis veki ĉe li ian
signon de sento aŭ de movo.

Unu el la sinjoroj memorigis kiel dum la interparoladoj ĉe l' tablo
ili komparis la homan vivon kun sonĝo, kaj li proponis provi la verecon
de tiu diro per ĉi tiu viro pro ebrieco nesentema. Tio plaĉis al la
duko kiu tuj vokis kelkajn lakeojn, kiuj de malproksime sekvis la
promenantojn, kaj ordonis ke ili forportu la drinkulon al la palaco.
Tio fariĝis.

La servistoj prenis lin sur la ŝultrojn dum li eĉ ne malfermis okulon
kaj ili paŝetadis al la palaco kie ili, laŭ ordono de l' duko kuŝigis
lin sur ia princa luksa lito en riĉe meblita dormoĉambro.

La drinkulo dormegadis. La servistoj metis sur lian kapon kufon kun ora
glano, forŝiris liajn ĉifitajn kaj kotajn vestaĵojn, kaj tiujn ĉi iom
puriginte per bonodoraĵoj, ili vestis lin per neĝblanka batista ĉemizo,
per silka nokta surtuto kun grandaj floroj, ĉirkaŭis la kolon per
atlasa koltuko kaj lasis lin ripozantan. Ĉiam dormegadis la drinkulo...

Lia nedeca ronkado estis ja iafoje interrompata aŭ anstataŭata
per profunda sopiro; sed cetere li estis ĉiam sub la influo de la
biervaporoj same kiel antaŭ unu horo sur la placo de Bruĝo.

Jam de longe venis la mateno antaŭ ol la ebrieco elvaporiĝis. La
dormado fariĝis pli malprofunda. La almozulo ekmalkvietiĝis, kaj post
ĉirkaŭ unu horo li malfermis duonan okulon. Nun ankoraŭ longan tempon
li oscedis kaj dormetis antaŭ ol li rekonsciiĝis, kaj konstatis ke la
taglumo estas reveninta. La viro miregis, rigardis ĉirkaŭaĵon kaj sin
mem, ekkaptis sian nazon kaj pensis ke li ankoraŭ sonĝas. Interne li
klare sentas ke li estas si mem sed ekstere li sin ne rekonas plu kaj
ne sukcesas per tuta sia prudento certiĝi pri sia memeco.

Oni ne rakontas ĉu li iom bruetis dum ekvekiĝo sed tio estas kredebla
ĉar tuj alkuris multaj servistoj kaj ĉambristoj por demandi ĉu plaĉas
al Lia Moŝto (kiel ili kutimis nomi la dukon de Burgundio) sin levi kaj
kian vestaĵon li deziras vesti la hodiaŭan tagon.

La viro malfermis okulojn kvazaŭ ia falko sed nesciis eldiri unu vorton
kaj pinĉis en sian brakon por certiĝi ĉu li efektive estas vekiĝinta.
Estis ja neeble ke pri tio li pli longe dubu. Li ne dormas plu sed li
ne estas sufiĉe sagaca por ion kompreni pri la cetero. En lia kapo
flugetis konfuza rememoro pri diboĉadoj dum la pasinta vespero, li
konsciis ke Johano aŭ Nikolao (aŭ kiel li estis nomata) kiu hieraŭ tre
soifis ekzistas ankoraŭ en si, sed li vidis antaŭ siaj okuloj ke tamen
io estas ŝanĝita, kvankam li ne ĝuste scias kio, kiel aŭ kiam. Malgraŭ
ĉio li ne povis malkonfesi ke la ŝanĝo fariĝis laŭ bona flanko kaj
dum lia mirego, eĉ lia konfuzo, li ĝuis ja ian senton de kontenteco.
Unuvorte, ŝajnis ke io diris en li mem: se devas esti tiel, estu! Kiam
la servistoj, kiuj faris paŝon malantaŭen mordetante siajn lipojn, ree
alproksimiĝis kaj ree demandis kian robon kaj kian kapuĉon li deziris,
li senĝene respondis: «La plej bonan!»

Nun la ĉambristoj rapidis kaj kuregis por alporti ĉion por la vestado
kaj la tualeto de la ensorĉita duko. Ĉi tiu estis tiel lavita, tondita,
ŝmirita, pudrita ke li brilis kiel ŝinko kaj bonodoris kiel floraro.
Tiamaniere ornamita li eliris el la dormoĉambro kiam la korteguloj
alkuris renkonten, deziris al li bonan matenon kaj, post kelkaj aliaj
komplimentoj kiuj ŝajnis plaĉi sufiĉe al la naivulo, ili kondukis lin
al la palaca kapelo por plenumi liajn kristanajn devojn. Kvankam la
ŝerco ne tiel bone decis, tamen ĉio simple kaj kredeble senskandale
pasis. Li ĉeestis do en la Diservo, preĝis kiel eble plej atente sur
siaj fingroj ĉar legi en la preĝaro kiu kuŝis sur lia seĝo, tio ne
estis tiel rapide lernebla. Poste li estis sanktfumaĵita, oni prezentis
al li la kisotan Evangelion, li ricevis la «Pax tecum»[4] kaj tiel
plu, kiel kutimis la Duko de Burgundio. Ja pli longe tio daŭris, des
pli la ŝajna duko akceptis ĉion serioze; kaj kiam li eliris el la
kapelo li portis la kapon jam pli rekte kaj paradis kiel koko.

Nun venis la horo por la tagmanĝo. La pordoj de la festa salono
malfermiĝis kaj tie la tablo estis preparita kaj ŝarĝita per ĉio kion
la tri tiam konataj terpartoj povis liveri plej bongustan kaj plej
multekostan. La ŝajna mastro kiu laŭ la bonodoroj jam antaŭgustumis la
festenon eksidiĝas en veluran apogseĝon, kaj korteguloj ĉirkaŭas lin,
la tranĉisto refaldas siajn manikojn, ĉien kuradas aro da servistoj
en solena livreo vestitaj kaj portantaj kukaĵojn po plenaj manoj.
Paĝio servas lian moŝton kiu bedaŭrinde ne kutimis manĝi tian strangan
nutraĵon kaj penadis engluti la pecojn. Pokalo da hipokraso[5] kaj
glaso da vino ĉiam malplenigitaj kaj tuj replenigitaj helpis lin por
forigi postgustumon kaj pli gravan malfeliĉon.

Unuvorte, la festeno pasis sufiĉe bone kaj la nova duko pensis: eble
tio ankoraŭ pliboniĝos.

Nun la ĉambristo alportis la ludkartojn kaj starigis grandan amason da
oraj ŝildmoneroj[6] je dekstra flanko de l' duko kiu kun siaj nobelaj
gastoj gaje ekludis, kaj uzis la kartojn eble pli lerte ol kuleron aŭ
forkon.

Iom post iom la novulo pli kutimis kaj la vivmaniero ekplaĉis al li.
Ĉirkaŭ la kvara aŭ kvina horo li faris promenadon tra la ĝardeno; poste
li iris kun sia kunularo al la leporejo por ĝui la ĉason, kaj li finis
la tagon per birdkaptado.

Je l' vespero, novaj festoj!

Riĉa festeno allogis ĉiujn gastojn al la manĝosalono; la amuzaĵoj dum
posttagmanĝo estis ekscitintaj la stomakojn kaj precipe elvokintaj
soifon. La manĝaĵoj, kvazaŭ ili havas guston malpli strangan ol ĉe
l' tagmanĝo, malaperis kiel fumo; la Malvazio[7], la bonega Bon'a
aŭ Romane'a vinoj[8] ŝajnis forflugantaj el la glasoj kaj tiom
refortigantaj por la koro kaj la spirito ke jam la vido mem de la
festeno donus veran ĝuon.

Dum la vespermanĝo oni alpendigis ankoraŭ novajn lumigilojn kun
vakskandeloj. Nun eniris la muzikistoj; ilin sekvis, kun gajaj vizaĝoj,
gedancontoj, ĉiuj gefiloj de la plej nobelaj familioj de l' urbo. Oni
kantis, ludis kaj dancis; la sinjoroj deklamis versaĵojn laŭ la kutimo
de la Retorikejanoj[9], la sinjorinoj kantadis kvazaŭ ili volus hontigi
la najtingalojn; ĉiuj kune prezentis spritajn ludaĵojn versitajn de la
anoj de la Bruĝa Retorikejo «la tri Sanktulinoj.»

Unuvorte, en la tera Paradizo neniam okazis tia festo: ĝi forgesigus la
ĉielon. La horoj forflugis kvazaŭ oni per vipoj forpelas ilin, kaj kiam
la horloĝo sonoris dekdu frapojn ĉiu pensis ke ĝi eraras kaj mensogas
almenaŭ pri tri horoj. Nun ankoraŭ oni trinkis je reaj bonfartoj;
grandega pokalo plena je muskatvino rondiris kaj ĝi estis ĝis la fundo
malplenigota de ĉiuj gastoj, komencante de l' duko.

La duko drinkis senmezure, senkalkule; falis ja plengorĝo sur la
apogilojn de lia seĝo, sed oni ne atentis je tio, ĉar tiun ĉi fojon,
pro lia persono oni ne fiksis monpunon. Tiu gajega trinko finis la
feston kaj estis ja tempo!

La ŝerco finiĝis; la feliĉa duko ne povis plu multe rakonti sed
oscedis des pli laŭte, kaj fine sin dediĉis al la dolĉa nokta ripozo,
kiu forpelas ĉian zorgon kaj sanigas ĉian vundon; la dormemo fermas
liajn okulojn, li ekdormas; kaj, se post kelkaj minutoj la mondo estus
detruiĝanta, li certe ne vekiĝus nek scius la okazintaĵon.

Ĝis tiu punkto estis daŭronta la ludo. Duko Filipo, kiu en fremdaj
vestaĵoj ĉion ĉeestis kaj bonege sin amuzis, nun malensorĉigis la viron.

Oni forprenis la riĉe ornamitan robon, forportis la multekostan, nun
iom ĉifitan, kapuĉon kaj ĉion kiun oni estis uzinta, kaj anstataŭe oni
alportis la laboristan vestaĵon per kiu oni revestis la mizerulon: oni
alligis lian eluzitan malbonodoran tolan pantalonon, oni metis liajn
ŝtrumpetojn kaj lignajn ŝuojn kaj poste, vestitan kiel li estis la
hieraŭan vesperon, oni reportis lin en la saman lokon kie oni kunprenis
lin.

Ree kuŝis tie la drinkulo dormanta; eble ne tiel mole kiel sur la luksa
lito en la palaco, sed kiel li ne ŝatis la lanugan matracon tiel li ne
sentis nun la malmolecon de la ŝtona kapkuseno aŭ de la malglata pavimo
sur kiu ripozis lia korpo.

Kredeble li vekiĝis iom pli frue ol la lastan matenon; sed nun li
ĉirkaŭrigardis ne malpli miregante kiam li kvazaŭ kontuzita sidiĝis en
la strata defluilo. Lia propra memeco ne kaŭzis tiun ĉi fojon dubon
aŭ miron: li eĉ ne pensis pri tio; ĉar sen ia pripensado li sentis
sin mem laŭ internaĵo kaj eksteraĵo la sama kiel li ĉiam konis sin.
Tamen dum li frotis siajn dolorantajn kaj rigidajn membrojn, ĉio kio
okazis la lastan tagon traflugis lian spiriton: tiu bela vestaĵo,
tiuj korteguloj, tiuj respektaj salutoj, tiuj ceremonioj en preĝejo,
tiu tagmanĝo, tiuj promenadoj, tiu ĉasado, tiu birdkaptado, tiu
vespera festeno, tiuj bongustaj vinoj, tiu ludado, kantado, dancado de
sinjoroj, sinjorinoj, gejunuloj, kaj tiu lukso, kaj tiu riĉeco de...
li ne scias ĉu kies, ĉu kie? Tamen li ne dormis plu, ne, li estis
vekiĝinta; li leviĝis laca, rigida kaj kun kapo peza kiel muelilŝtono.
Kio do estis okazinta? Ĉu li ne estis reĝo, aŭ duko, aŭ io simila?
Ĉu li ne sidis en apogseĝo? Ĉu li ne vidis centon da servistoj
ĉirkaŭirantaj, ĉu li ne manĝis el ornamitaj teleroj kaj trinkis el
kristalaj pokaloj? Jes, tion li memoris tiel vivoplene kvazaŭ tio
okazas en la nuna momento. Sed, ĉu eble li estas sonĝinta? Li efektive
sonĝis iam pri aferoj tiel neeblaj kiel fariĝi reĝo. Tio tamen estis
malfacile kredebla, ĉar ĉio tiel longe daŭradis, li tiel bone aŭdis
kaj vidis tion, kaj ĉio estis tiel belega, tiel mirinda kaj ankaŭ tiel
agrabla?

Per tiaj pensoj li vane turmentis sian cerbon; ju pli li pripensis kaj
pripensadis, des pli ĉio fariĝis pli malklara. Dume li trapaŝis la
placon kaj aldirektiĝis al strateto kie li jam de longaj jaroj loĝas.

Dum la irado la rememoroj ĉirkaŭflugis lian spiriton kaj fine,
konsiderinte ĉion, li konkludis ke li nur sonĝis.

Nun li rakontis kun ia elokventeco al sia edzino, al siaj infanoj, al
genajbaroj la miregan sonĝon kun ĉiuj ĝiaj detaloj, kaj ĉiuj aŭdintoj
unuvoĉe ekkriis: «Ho! kia bela sonĝo! sed sonĝo estas trompiĝo!»

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [3] Karolo Va (Charles-Quint) 1500-1558.

Piednoto [4] En solenaj Diservoj la pastro diris al la diakono, metante
la manojn sur liajn ŝultrojn, «Pax tecum» (Pacon al vi). Same oni agis
kontraŭ la duka moŝto.

Piednoto [5] Vino kun cinamo kaj sukero, trinkaĵo tre ŝatata dum la
Mezepoko.

Piednoto [6] Moneroj sur kiuj estas gravurita ŝildo.

Piednoto [7] Delikata vino el la ĉirkaŭaĵo de Greka urbo _Napoli de
Malvasia_.

Piednoto [8] Burgundvinoj de _Beaune_ kaj _Romanée_.

Piednoto [9] _Rederykkamer_, _Chambre de Réthorique_, Retorikejo, tiel
oni nomis en Nederlando la literaturajn societojn kiuj sin okupis
precipe pri la versfarado.



K. L. LEDEGANCK

1805-1847.


Ledeganck naskiĝis en Eekloo (Eklo) en 1805 kaj mortis en Gento en
1847. Li estis dum longaj jaroj kaj estas ankoraŭ nune la plej amata
flandra poeto. Liaj versaĵoj estas plenaj je ĉarmega harmonio kaj
senafekta amindeco; li per simpla, dolĉa, popola lingvaĵo priskribas
plej amindajn subjektojn kaj li ludis vere en la flandra poezio la
rolon kiun ludis H. Conscience en la proza literaturo: ambaŭ estis
popolaj verkistoj. Ledeganck mortis tro juna, antaŭ ol li povis
efektivigi kion esperigis liaj unuaj verkoj.

Lia majstraĵo estas: «La tri fratinaj urboj», en kiu li prikantas
la devenon kaj la estontecon de la tri gloraj flandraj urboj: Bruĝo,
Gento, Antverpeno. Jen estas la parto kiu prikantas Bruĝon: en ĝi la
verkinto plendas pri la iama gloro de Bruĝo, kies morton kaŭzis la
alpreno de la francaj lingvo kaj moroj; poste, vidinte ke Bruĝo estis
baldaŭ starigonta kun granda festo statuon de unu el siaj plej gloraj
idoj: Simon Stevin, tre fama matematikisto, li antaŭsentas la estontan
reviviĝon kaj gloriĝon de tiu urbo.


Al Bruĝo.

(_Aan Brugge_).

          «Kiu virgulinon senvivan
          Iam vidis, ĵus post la morto,
      Antaŭ ol Fingro de l' Neniigo
      Trajtojn difektis belajn kaj ĉastajn,
  Tiu ekmiris kiel anĝele kaj dolĉe,
  Sur la vizaĝo, montras sin paco senfina;
  Kaj se okulon tiun senbrilan, senmovan,
  Kaj se la vangon per la funebro kovritan
  Li ne ekvidus, de la doloro premate,
  Longe li dubus. Tiel kvieta kaj duba
  Ŝajnas la morto kun la ekstero de l' vivo:
          Kaj tiel vidiĝas tiu marbordo!»

          Tiel kantis l' Angla Rapsodo[10]
          Kiam, sub la suno Hellada,
      Akre plendante gloron pasintan,
      Li Grekolandon vidis senviva.
  Tiel malĝoja, tiel ploranta kantado
  Premas min kiam murojn la viajn mi vidas,
  Ho vi, de longe, urbo plej multe glorita!
  Signojn ankoraŭ de nobeleco vi portas,
  Brilon de glor' antikva vi havas ankoraŭ,
  Sed vin premegas forte la mano de l' morto:
  Kaj ĉe vi Bruĝon belan mi vidas ankoraŭ,
          Sed Bruĝon vivantan mi plu ne trovas!

          Kial kuŝas vi nun ankoraŭ
          En la glora flandra ĝardeno,
      Dum, la majestan kronon perdinte,
      Vi belulino ŝajnas lasita?
  Kion utilas ke, nun ankoraŭ, vi Maron
  Vidas, se ŝipoj fremdaj vin plu ne salutas?
  Kion utilas stratoj riĉegaj kaj larĝaj,
  Se jam de longe ilin forlasis la vivo,
  Kaj se la herbo ilin jam tute kovradas?
  Kion utilas viaj belegaj domegoj,
  Se malfermiĝas ties pordegoj neniam
          Ho, kvazaŭ en ĉiu estus mortinto!

          Kial staras temploj riĉegaj,
          Kiam viaj grafaj geedzoj
      Tie en kupraj tomboj kuŝadas[11]
      Kvazaŭ glorante vian pereon?
  Kion utilas ke vi plej artajn trezorojn
  Montras, dum vin de longe forlasis la Arto?
  Kion utilas fama belec' de virinoj
  Viaj, dum ili fremdan vantecon kaj fremdajn
  Gestojn al amindeco flandrana preferas?
  Kion utilas ke de la lipoj ankoraŭ
  Ili fluigas dolĉe la lingvon gepatran,
          Dum ili preferas fremdan lingvaĵon?

          Ho, reĝurbo tiel falinta,
          Antaŭ ol mi en vin alvenis,
      Nur la gloregon de vi mi konis:
      En la mallum' antikva vi brilis
  Kiel steleto, poste tagruĝo, eĉ suno
  El la nubar' rampanta kaj Nokton pelanta.
  Tiam mi vidis viajn Kristanajn armeojn
  Brave aliri Sanktan Tombejon de Kristo,
  Tien la famon porti de l' flandra standardo
  Kaj diskonigi vojon al via haveno.
  Tuta Eŭropo vian agemon laŭdegis,
          Kaj tiam vin nomis Tyr'o alia.

          L' orientan lukson en viajn
          Murojn alportitan mi vidis
      Kun la sciencoj, kiujn de longe
      En Oriento oni gardadis.
  La laboremon, fonton de la komercado,
  Ĉe vi mi vidis grandan estigi prosperon.
  La kreopovon, fonton de l' artoj, mi vidis
  Tiun prosperon die mirinde briligi;
  Kion kuraĝis via idaro mi miris;
  Kaj eĉ reĝinon ekkolerantan mi vidis,
  Ĉar en la sekvantaro de viaj virinoj
          Ŝi nur da reĝinoj aron ekvidis!

          Sed la kaŭz' de l' ĝojo plej granda
          Por mi estas via braveco;
      La liberecon, kiel la ĉastan
      Lingvon patrujan, ĉiam vi amis:
  Ĉia insulto, unu el ili frapanta,
  Tuj en armeon aliformigis l' idaron;
  Tie mi vidas kiel du flandraj paroloj,
  Kiuj sonegis tondre por la malamikoj,
  Estis signalo de la plej glora milito;
  Tie mi vidas kiel ekkrio por venĝo
  La militamon naskis en la Kortrejkkampoj[12]
          Kaj ĵetis al tombo francan potencon.

          Tiam oni vin gloregadis
          Kiel flandran floron plej belan;
      Tiam, de ĉiuj urboj reĝino,
      Kronon majestan vian vi portis,
  Kaj komercurboj ĉiuj en Mondo-Malnova
  Al vi alportis sian gefratan saluton.
  L' urbo de l' Doĝoj, la fianĉino de l' ondoj,
  Sola kuraĝis vian prosperon imiti.
  Tiam vi trovis fonton de gloro en vi mem;
  Tiam vi pruvis ke ĉe ni Lumo naskiĝi
  Povas; kun ĉiuj reĝe vi tiam rilatis;
          Vi estis, ho Bruĝo, granda!--sed nune!

          Nun, ho nun vi estas plorinda!
          Tion korpremate mi diras:
      Akraj sen ploroj povas neniu
      Vera Flandrano vin rigardadi,
  Ĉar vi, de tiam, ombro ridinda fariĝis.
  Kio do kaŭzis tiun malĝojan ekziston?
  Vin ne deĵetis ia terura milito,
  Vin ne deĵetis bato de l' dia kolero,
  Sed, ve! la senton de memstareco kaj vian
  Flandran esencon vi senatente forpelis
  Kaj al brilaĵoj fremdaj vi ĉion oferis;--
          Kaj tial vi estas vere plorinda!

          Tial via regno perdiĝis,
          Kiel fruktoriĉa kamparo,
      Kiun vivigis beno ĉiela
      Dum la kampestro mem ĝin kulturis,
  Sed kiun fremda semo kaj lolo mortigis,
  Kiam zorgadon lian ĝi ne plu ricevis.
  Tial la dormo de la mortintoj vin premas
  Kiel fraŭlinon kiun premadas ornamoj
  Fremdaj, pelantaj de ŝi la florojn de l' vivo.
  Ho, se ebliĝus dubo! se tiu teruro
  De l' ĉirkaŭanta tombo fariĝus verŝajna,
          Ne vera! ho, se dormanta vi estus!

          Eble tio estas kredebla,
          Ĉar tra Flandro kuris novaĵo
      Gaja: ĝi diris ke vi, aŭdinte
      Nomojn de filoj por vi gloregaj,
  Vi, virgulino reviviĝanta, ektremis
  Kaj ke la eĥo de la glorkanto al ili
  Ĵus dediĉita, vekis l' animon de vi kaj
  Vivoradion naskis en viaj okuloj;
  Ke vi nun prepariĝas al festoj belegaj
  Por malzorgitan devon nun fine elpagi;
  Ke vi honoros l' ombron de unu[13] el ili
          Per glora la ŝtono de l' senmorteco!

          Ho, doloron tio dolĉigas!
          Ho, animon tio ĝojigas!
      Vin do ornamu laŭ la antikva
      Gloro; per floroj tute vin kovru!
  Pendu al domoj viajn riĉegajn tapiŝojn!
  Lasu la «gildojn»[14] iri festege tra l' urbo
  Kun la blazonoj, kun la trofeoj kaj flagoj!
  Venkan sonadon kriu trumpetoj kaj harpoj!
  Venkan sonadon bruu la sonorilaro!
  Ankaŭ kuniru tondra la militilaro!
  Voku la landon tutan por ke ĝi vin povu
          Admiri en via gloro restanta!

          Sed, en tiu festo belega,
          Ankaŭ vidu la lecionon,
      Ho, vi el dormo ĵus vekiĝinta!
      Vidu la filon kiun vi festas,
  Kaj pripensadu ke nur la flandra naturo
  Klare al li montradis la vojon de l' gloro;
  Ke pri genio li la fremdulojn ne petis;
  Ke nur l' animo flandra direktis spiriton
  Lian, ke tiu fonto neniam sekiĝis;--
  Ke por la flandra glor' li senĉese fervoris
  Kaj ke li sian lingvon neniam malŝatis,
          Eĉ kiam li alparolis la mondon!

          Se vi ne atentus je tio,
          Ho, rapide tiam vi mortus!
      Via ekbrilo estus radio
      Lasta de l' suno tuj kuŝiĝonta,
  Kaj vi fremdulo en la patrujo fariĝus,
  Kiel malriĉa kampo en flandraj paŝtejoj.
  Sed ne......, vidinte kiel agadis la avoj,
  Via idaro tiun genion imitos,
  Celos per sia virto natura la gloron
  Kaj vin briligos per nemortonta brilado;
  Tiam ĝi vidos Bruĝon ne sole belegan
          Sed ankaŭ, denove, Bruĝon vivantan!

  _Tradukis_
  Maurice SEYNAEVE.

Piednoto [10] Vidu «Giaour» de Lord Byron.

Piednoto [11] Aludo al la belegaj kupraj tomboj de
«Charles-le-Téméraire» kaj «Marie de Bourgogne» en la ĉefpreĝejo de
Bruĝo.

Piednoto [12] Aludo al la sanga «Batalo de l' Oraj Spronoj» kiu okazis
ĉe la kamparo de Kortrejko (Courtrai).

Piednoto [13] Aludo al la statuo de Simon Stevin, fama matematikisto,
naskiĝinta en Bruĝo en 1571.

Piednoto [14] «Gildo» = flandre kaj france: _gilde_; tiel oni nomis la
antikvajn societojn da samprofesianoj.



HENDRIK CONSCIENCE

1812-1883.


Hendrik Conscience estas rajte ŝatata kiel la restariginto de la proza
literaturo en nia Flandro. Li sukcesegas en skizado de scenoj el
popola vivo. Li pentras la naturon kun mirindaj ĝusteco kaj simpleco
per helaj kaj lumaj koloroj; tamen li apartenas pli al la idealista
romanverkistaro ol al la realista: liaj herooj restas ĉiam iom super la
reala proza vivo.

Per la esprimo, eĉ naiva, de la plej altaj kaj puraj sentoj, li ofte
eligas larmon el okulo de la leganto. Liaj verkoj estas himno al
kampara vivo; li enigis senton al boneco, al idealo, en la animon de l'
popolamaso kaj altiris kaj ravis ĝin. La Flandranoj sincere amas sian
Conscience.

Malgraŭ la jaroj liaj verkoj restas ĉiam legataj kaj gazetoj ankoraŭ
nun sukcese publikigas liajn romanojn kiel folietonojn.

Se ia romanverkisto--en kia ajn lingvo aŭ ĉe kia ajn popolo li
skribis--estas rekomendinda al la gejunuloj, estas certe nia
Conscience.


La letero al la rekruto.

Apud la Zoersela arbaro staris, flanko ĉe flanko, du argilaj dometoj,
izolitaj kaj nerimarkataj.

En unu el ili loĝis malriĉa vidvino kun sia filino; ili posedis, kiel
solan bienon sur la tero, nur unu bovinon. En la alia dometo loĝis
ankaŭ vidvino kun sia maljunega patro kaj du filoj el kiuj nur unu
estis jam junulo.

Ili estis pli riĉaj ol iliaj najbaroj ĉar ili posedis bovon kaj
bovinon, kaj ili farmluis pli vastan kampon. Tamen la loĝantoj de la du
dometoj ŝajnis de longaj jaroj nur unu familio, amantaj unu la alian
kaj donantaj al si laŭ bezono riciprokan helpon. Johano kaj lia bovo
laboris ofte sur la kampo de la malriĉa vidvino; Katarino, siaflanke,
kolektis herbaĵon por la bovo, kaj ŝi elsarkis la malutilajn kreskaĵojn
ĉe siaj najbaroj, kaj helpis ilin dum la rikolto; kaj neniam tiuj
kamparanoj ekpensis kalkuli kiu el ili pli helpis la alian.

Simplaj, nesciantaj ĉion kio okazas ekstere inter la laboradanta
homaro, ili vivadis kontentaj je la peco da sekala pano donacita de
Dio. Ilia mondo havis mallarĝajn limojn: unuflanke la vilaĝo kun ĝia
humila preĝejeto, aliflanke la senfina erikejo, kaj super ĉio la
senlima ĉielarkaĵo.

Kaj tamen ĉio ridis kaj kantis en kaj ĉirkaŭ la izolita loĝejo: tie
ĉeestis plenmezure ĝojo kaj ĝuo, kaj neniu el tiuj malriĉuloj ekvolus
interŝangi sian sorton kontraŭ alia ŝajne pli bona.

  * * * * * * *

...Sed tiu ĉi kvieta, feliĉa vivado estis interrompita per la foriro
de la rekrutoj. Johano ankaŭ devis foriri kun la aliaj junuloj. Li
ofte skribadis al sia familio sed subite la korespondado ĉesis. La
loĝantoj de la du dometoj pli kaj pli malkvietiĝis kaj tiam Katarino
prenis la heroan decidon skribi leteron al Johano. Ŝi ja de longe estis
forgesinta la lecionojn pri skribarto kiujn ŝi ricevis, sed ŝi reprenis
siajn kajerojn el la malnova kesto kaj relernis la skribadon.

Poste ŝi aĉetis en la vilaĝo leterpaperon, inkon kaj plumon...

  * * * * * * *

La du vidvinoj sidis apud la tablo, senpacience atendante la revenon
de Katarino. La maljuna avo suferanta pro malvarmo kuŝis en la lito en
la alkovo kaj montris la kapon el la kurtenoj por ĉeesti, almenaŭ per
okuloj kaj oreloj, ĉe la grava ekfarota laboro.

Tuj kiam la filino sin montris sur la sojlo, la virinoj rapidege
kolektis la diversajn objektojn kuŝantajn sur la tablo, kiun ili per
antaŭtuko purigis.

«Venu, Katarino» diris la patrino de Johano «sidiĝu sur la seĝon de la
avo; ĝi estas pli komforta.»

La junulino silente eksidiĝis apud la tablo, kuŝigis la paperfoliojn
antaŭ si kaj, revanta, ŝi metis la pinton de la anserplumo inter siajn
lipojn...

Dume la virinoj kaj la avo sciame alrigardis la pripensantan junulinon.
La frateto estis apoginta la brakojn sur la tablo kaj mire rigardis ŝin
por observi tion kion ŝi estas faronta per la plumo.

Sed Katarino sin levis kaj, ĉiam silente, prenis el la ŝranko taseton,
verŝis en ĝin la inkon el la boteleto kaj residiĝis apud la tablo, kie
ŝi multfoje turnis kaj returnis la paperon.

Fine ŝi glitigis la plumon en la inkon kaj kliniĝis kvazaŭ ŝi estis
ekskribonta. Post momento ŝi levis la kapon kaj demandis:

«Nu, diru nun kion mi devas skribi?»

La du vidvinoj demande rigardis unu la alian kaj sin turnis al la
malsana avo, kiu, streĉinta la kolon el la kurtenoj, fiksis nun la
rigardon sur la manon de Katarino.

«Nu, skribu ke ni ĉiuj bone fartas...» diris la maljunulo tusante
«letero ĉiam tiel komenciĝas.»

La junulino rimarkigis kun dolora rideto:

«Ho! kion vi volas! skribi ke ni ĉiuj bone fartas... kaj vi kuŝas tie
malsana jam de dekkvin tagoj.»

«Sed vi povas tamen diri tion en la fino de la letero, Katarino.»

«Ne, filino, jen kiel vi devas fari» diris la patrino de Johano
«komencu, demandante kiel li fartas. Kiam tio estos skribita, ni
aldonos iom post iom aliajn novaĵojn.»

«Ne, infano mia,» diris la alia vidvino «skribu unue ke per la mano
vi prenas la plumon por peti informojn pri lia saneco. Tiamaniere
komenciĝis ankaŭ la letero de Baptisto, la filo de Petro-Johano, kiun
hieraŭ mi aŭdis legatan ĉe la muelisto.»

«Tiel ja konsilis al mi Katarino, la filino de la ŝuisto, sed mi neniel
faros tion ĉar tio estas tro ridinda infanaĵo,» senpacience diris la
junulino «Johano nature scias ke mi ne povas skribi per la piedoj!»

«Skribu nun unue lian nomon supre sur la papero» diris la avo.

«Kian nomon? _Braems?_»

«Tute ne: _Johano!_»

«Vi estas prava, patro» respondis la junulino. «For, Paŭĉjo! formetu
viajn brakojn de la tablo, kaj vi, patrino, sidiĝu iom malantaŭe, ĉar
mi konvinkiĝas ke vi puŝos min.»

Ŝi direktis la plumon al la papero kaj, elektante la lokon kie ŝi
ekskribos, ŝi mallaŭte silabis la nomon de la forestanta amiko.

La patrino de Johano subite stariĝis kaj kaptis la manon de la junulino
dirante:

«Atendu iom, Katarino, ĉu vi ne opinias ke _Johano_ tutsole ne taŭgas?
Estas tiel mallonge; oni devus aldoni ion. Ĉu vi ne skribus prefere:
_Amata filo_ aŭ _Kara infano_?»

Katarino preskaŭ ne aŭdis tiujn vortojn; ŝi okupadis sin lekante la
paperon,--kaj ŝi kriis iom kolere:

«Nu, jen estas la rezultato: grandega makulo sur la papero! kaj la
lekado ne utilas: ĝi tamen ne malaperas. Mi uzos do alian folion.»

«Nu, kion vi diras pri tio: _Amata filo?_ Ĉu tio ne estas multe pli
bela?»

«Ne, tion ankaŭ mi ne volas skribi» murmuris malkontente Katarino. «Ĉu
mi do skribus al Johano kvazaŭ mi estas lia patrino?»

«Sed kion vi skribos do?»

Ia rozkoloro aperis sur la vangoj de la junulino dum ŝi respondis:

«Se mi skribus: _Kara Amiko?_ Ĉu tio ne ŝajnas al vi la plej bona
esprimo?»

«Miaflanke mi ne volas tion» diris ŝia patrino «diru tiam prefere nur
_Johano_.»

«_Kara Johano?_» demandis la junulino.

«Jes, tiel estas bone!» respondis ĉiuj kune, kvazaŭ ili estas ĝojaj pro
la solvo de tiu malfacila problemo.

«Nun! ne tuŝu la tablon» kriis la junulino «kaj tenu Paŭĉjon por ke li
ne puŝu min!»

Katarino eklaboris. Post unu minuto ŝvitgutetoj ekbrilis jam sur ŝia
frunto; ŝi haltigis la spiradon kaj ŝia vizaĝo varmiĝis. Ŝi profunde
ekspiris kaj, kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo, ŝi gaje ekkriis:

«Uf! Tiu _K_ estas vere la plej malfacila letero el ĉiuj! Sed tamen ĝi
kuŝas tie kun sia longa buklo!»

La ambaŭ virinoj leviĝis kaj mirantaj rigardis la literon, kiu estis
almenaŭ tiel granda kiel fingroparto.

«Tio estas stranga!» kriis la patrino de Johano «ĝi estas objekto kiel
vespo; kaj tio signifas _Kara Johano_! Skribi estas tamen mirinda scio;
oni dirus preskaŭ ke tio estas sorĉaĵo!»

«Nu, nu, lasu min daŭrigi» diris Katarino kun kuraĝo «mi atingos la
celon. Se tiu plumo ne tiel ŝprucigus!....»

Katarino, spiregante kaj ŝvitante, ree laboradis. Dume la avo tusetis,
la virinoj silentis kaj ne kuraĝis movetiĝi; la frateto sin amuzis
metante sian fingron en la inkon kaj punktante per nigraj makuloj sian
nudan braketon.

Kiam, post kelka tempo, la unua linio estis plenskribita per grandaj
literoj, la junulino haltis en sia laboro.

«Diru, Katarino, ĝis kie vi jam alvenis?» demandis la patrino de Johano
«Vi legu do al ni ĉion kion vi jam skribis sur la papero.»

«Kiel vi rapidas!» ekkriis Katarino «Sur la papero sin trovas nur
_Kara Johano_. Tio ŝajnas jam multe al mi. Vidu nur kiel la ŝvito
ekelspruĉas! Mi preferas elpreni la sterkon el la stalo! Ĉu vi do
pensas ke la skribado ne estas laboro?--Paŭĉjo, ne tuŝu plu la inkon,
aŭ tuj vi elverŝos la taseton.»

«Sed vi daŭrigu nun, filino» rimarkigis la avo aŭ la letero ne estos
skribita la proksiman semajnon.»

«Jes, mi scias tion» respondis Katarino «sed vi diru kion mi devas
skribi.»

«Nu, demandu unue kiel li fartas.»

La junulino ree skribis dum kelka tempo, elviŝis du aŭ tri erarajn
literojn per la fingro, ege klopodis por ekkapti ian hareton el sia
plumo, murmuris kontraŭ la vendisto pro la tro malfluida inko kaj tiam
laŭte legis:

«_Kara Johano_, kiel vi fartas nun?»

«Tiel estas bone;» diris la patrino «skribu nun ke ni, ĉiuj, homoj kaj
brutoj, bone fartas, kaj ke ni salutas lin.»

Katarino iom pripensis kaj daŭrigis sian skribadon. Kiam ŝi estis
fininta, ŝi legis:

«Dank' al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la bovo kaj la bovino
ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana, kaj ni ĉiuj ni
deziras al vi bonan tagon.»

«Sed, ho, ĉielo!» kriis ŝia patrino «Katarino, infano mia, kie vi
lernis tion? La instruisto........»

«Ne alparolu al mi» interrompis la junulino «aŭ vi igas min ĉion
forgesi. Nu, mi sentas ke nun la laboro akurate antaŭeniros.»

Dum duonhoro ĉiuj silentadis. Ŝajnis ke la laboro pli facile daŭriĝas,
ĉar la junulino iafoje ridetis dum sia skribado.

Ŝin nur distris Paŭĉjo, kiu estis kolorinta sian tutan brakon nigra
kaj metis nun siajn kvin fingrojn samtempe en la inkon. Jam dekfoje
Katarino glitigis la taseton de unu al alia rando de l' tablo, sed la
knabeto estis tiel allogata de la inko ke estis neeble forteni lin de
ĝi.

Tamen la du unuaj paĝoj de la papero estis plenskribitaj. Cedante al la
postuloj de la virinoj, Katarino kun ia fiereco eklegis sian skribaĵon,
kiu estis la jena:

_Kara Johano._

«Kiel vi fartas nun? Dank' al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la
bovo kaj la bovino ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana,
kaj ni ĉiuj ni deziras al vi bonan tagon. Jam de ses monatoj ni nenion
aŭdis pri vi. Sciigu do al ni, ĉu vi vivas ankoraŭ. Viaflanke ne estas
ĝentile ke vi forgesas nin, kiuj tiel amis vin ke via patrino dum
tuta la tago parolas pri vi, kaj ke mi ĉiunokte pri vi sonĝas ke vi
estas malfeliĉa--kaj tiam mi aŭdas vian voĉon vokantan: _Katarino,
Katarino_, tiel forte ke mi eksaltas en mia dormado... kaj la
kompatinda bovo, kiu ĉiam el la stalo rigardas kaj tiel sopiras ke oni
preskaŭ ekverŝus larmojn! kaj estas ega malĝojo tial ke neniu el ni
ion scias pri vi: vi devas kompati je ni, Johano, ĉar via bona patrino
pro tio certe ekmalsaniĝos; kiam la kompatinda malfeliĉulino aŭdas eĉ
nur vian nomon, ŝi ekĝemas kaj tiel ploras ke mia koro disrompiĝas...»

Dum la legado de ĉi tiuj linioj, la okuloj de la aŭskultantoj iom post
iom malsekiĝis; sed, ĉe la malĝoja tono de la lastaj vortoj, neniu
povis kontraŭstari la kortuŝecon; kaj la junulino estis haltigita de la
laŭtaj ĝemspirado kaj plorado.

La avo reklinis sian kapon sur la kapkusenon por kaŝi siajn larmojn, la
patrino de Johano, troege kortrafita por venki siajn sentojn, eksaltis
de sia seĝo kaj silente ĉirkaŭprenis la junulinon, kiu mirante rigardis
la efikon de sia skribaĵo.

«Katanjo, Katanjo, kie vi ĉerpas la vortojn?» kriis la alia vidvino
«Ho! ili estis kvazaŭ tranĉiloj, kiuj traboras la koron! Sed estas
tamen belege!»

«Ho! tio estas nur la vero» ĝemis la patrino de Johano. «Ha! se li
scius kion mi suferas en mia koro!... Daŭrigu vian legadon, kara
Katarino; mi miregas pro tio kion vi skribis: neniam io simila estis
aŭdata; viaj manoj estas certe tro lertaj por melki la bovinon aŭ
labori en la kampo; sed Dio toleras multe en la mondo!...»

Gaja pro tiuj laŭdoj la junulino diris kun fiera rideto:

«Se la skribarto estus nur tio! Ĉiu ajn venu: mi skribos pli bone ol
iu! Nun mi trovis la bonan vojon. Nu, aŭskultu, mia letero ne estas
ankoraŭ finita:

«Ho! Johano, se vi scius tion, tuj vi donus al ni sciigojn! La
trifolioj malsukcesis pro la malbona semo kaj plie tial ke ili estas
frostitaj; sed nia spergulo[15] alridetas al vi: ĝi estas tiel mola
kiel butero; kaj la sekalo suferis iom pro la sekeco, sed Nia Sinjoro
donacis al ni belan herbaĵon kaj multe da frumaturaj terpomoj. Kaj la
kampogardisto edziĝis kun vilaĝanino el Pulderbosch: ŝi estas straba
sed posedas multe da mono. Francisko la masonisto falis de la tegmento
de la bierfaristo sur la dorson de nia maljuna forĝisto, kaj la
forĝisto estis preskaŭ mortigita, malfeliĉe!»

La junulino silentis.

«Ĉu tio estas ĉio?» demandis la patrino malĝoje. «Ĉu vi ne sciigus al
li ke la bovino naskis idon?»

«Ho jes! tion mi forgesis... Jen, tio sin trovas jam sur la papero:

«Nia flavruĝa bovino naskis idon; ĉio bone sukcesis, kaj la bovido
estas jam vendita.»

«Ĉu vi ne dirus ion pri niaj kunikloj, Katarino?» demandis la avo.

Post la ĉeso de sia skribado, la junulino legis:

«La avo konstruis kuniklejon en la stalo; ili estas tiel grasaj kiel
marmotoj, sed la pli dika kuniklino devas vivadi ĝis kiam vi estos
reveninta, Johano, tiam ni frande festenos!»

Ĉiuj gaje ekridis; la knabeto, vidante la komunan ĝojon kaj trafita per
la vorto _festeni_, bruege ekaplaŭdis. Sed malfeliĉe lia maneto trafis
tiel forte la taseton ke ĝi ruliĝis sur la tablo, elverŝante la inkon
kiel nigran riveron sur la belan leteron.

La rido tuj malaperis de ĉiuj vizaĝoj; unu rigardis la alian timeme kaj
silente; oni levis la okulojn ĉielen dum Paŭĉjo, timegante la baton,
jam ekploregis kaj kriis tiel forte ke la oreloj estis surdigitaj.

Dum longa tempo oni riproĉis la knabeton kaj oni plendis malĝojege pri
la katastrofo, ĝis kiam oni konkludis per la demando:

«Dio! kion ni faros nun?»

«Nu, nu,» diris Katarino kun decideco «la malfeliĉo ne estas tiel
grava; mi intencis tamen reskribi la leteron, ĉar en la komenco la
afero ne bone prosperis; la literoj estis tro grandaj kaj la skribaĵo
estis tro malrekta. Nun mi faros tion pli bone, mi ja ekkuraĝiĝis. Lasu
min rapide kuri al la vilaĝo por aĉeti paperon kaj inkon, kaj por ke
oni ree tranĉu mian anserplumon ĉar ĝi fariĝis multe tro fleksebla.»

«Nun, tuj foriru, infano mia,» respondis la patrino «jen estas la
kvinfranka monero de la bovido: vi ŝanĝigu ĝin ĉe la instruisto, ĉar mi
devos kredeble sendi al mia kompatinda Johano almenaŭ du frankojn.

--Paŭĉjo, for! el la domo! kaj ne kuraĝu reveni antaŭ la vespero!»

Katarino, kun kontenta rideto sur la vizaĝo, elpaŝis rapide el la
pordo, sin direktante al la vilaĝo. La triumfo kiun ŝi akiris, la
konvinko ke de nun ŝi povos skribi al Johano kaj precipe ia fiereco pro
sia scienco, plenigis ŝian koron je dolĉa ĝojo.

El «De Loteling» (La Rekruto.)

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [15] _Spergula arvensis_, furaĝa kreskaĵo.


En vilaĝa tombejo.

La kursoj en la vilaĝa lernejo finiĝis.

Jen hejmen iras Manjo, la aminda blonda knabino, portante sub brako
sian skribardezon. La nigra buklhara Janko de la najbaraĵo ŝin sekvas.

Vojirante, ili deŝiras bluajn cejanojn kaj ruĝajn papavojn el la
sekalaj kampoj...

Sur la ŝtona ŝtupo, apud la enirejo de la tombejo, ili kunsidas. Janko
kunplektas kronon el la floroj. Ŝajnas al la knabino, ke tio tro longe
daŭras, kaj ŝi aperigas sian malpaciencon por posedi la kronon.

Sed Janko laboradas kun fervora agemeco. Nesciante tion kio lin
incitas, li ordigas, li interŝanĝas la florojn, li serĉas la harmonion
de l' koloroj, kaj diversfoje li mezuras la kronon sur la kapo de sia
dolĉa kunulino. Ĉu ia amika aŭ ama sento tiel frue faris tiun knabon
artisto?

Proksime de ĉi tiuj naivaj ludoj sin etendas la kampo de eterna dormado
kun sia neinterrompita silento, kun siaj verdantaj tomboj kaj siaj
falintaj krucetoj. Alte staras sur la kampo de la morto la humila
preĝejeto: ĝia malnova turo, masiva kaj sengracia je sia malsupro,
similas al maljunulo malgajanta pro la morto de infanoj; sed je la
supro ĝiaj formoj maldikiĝas kaj ĝia pintforma tegmento, kvazaŭ sago,
supreniras al la ĉielo kaj aperigas la oran esperan stelon, brilegantan
super la mortintoj, kiuj dormas sub la verda herbaĵo.

La suno disverŝas sian gajigan lumon sur la tombejon; floroj balanciĝas
sur la tomboj pro la varmeta venteto; birdoj kantas sur la tilioj
superombrantaj la sanktan herbaron; diverskoloraj papilioj flirtas
ĉirkaŭ la lignaj krucetoj.... sed nenio rompas la impresan silentadon
aŭ la kortuŝantan solecon de la mortkampo.

Janko finis sian laboradon. Sur la kapo de Manjo paradas nun la
ruĝablua krono, kiun li kunplektis por ŝi.

Ambaŭ eniras en la vojeton zigzagantan tra la tombejo.

Janko ekvidas floron de Sankta Johano[16] briletantan sur ia tombo kiel
arĝenta stelo. Li flanken saltas, deŝiras la floron de ĝia trunketo kaj
fiksas ĝin sur la frunton de sia amikineto.

Ĝi estas la centra juvelo en la diademo de reĝino, kies komenciĝanta
regno estas la vivo, kies sceptro estas la beleco, kies trezoro estas
la simpleco kaj la kredo.

Manjo ĝojante marŝas antaŭen; en ŝiaj bluaj okuloj brilas infana
fiereco, kaj ili miksas sian dolĉan helon kun tiu de beletaj cejanoj
balanciĝantaj sur ŝia frunto.

Sed ŝi haltas en la tombejo kaj ekrigardas ridetante lignan kruceton,
kies freŝa florkrono montras tombon antaŭ nelonge plenŝutitan.

--«La krono, kiun vi portas, estas multe pli bela!» diras Janko.

--«Tie kuŝas entombigita Karolinjo de la ĉarfaristo» murmuras la
revanta knabino.

--«Malfeliĉa Karolinjo» kompatas la knabeto «nun ŝi ne povos iri plu
kun ni en la lernejon».

--«Ĉar ŝi estas, ĉu ne vere, en la ĉielo?»

--«Jes, ŝi estas en la ĉielo, domaĝe!»

--«Kial do vi estas malgaja, ĉar Karolinjo estas en la ĉielo?» demandas
la knabino mirante «En la ĉielo estas tamen tiel bone! Tie oni povas
promenadi de lama teno ĝis la vespero kun la karaj anĝeletoj! Tie oni
ricevas sukeraĵojn po plenaj antaŭtukoj; tie ĉiu tago estas dimanĉo
kaj oni ludadas kaj kantadas ĉiam;--kaj kiam oni laciĝis de ludado,
tiam la bona Dio nin sidigas sur siajn genuojn kaj kisas nin ĝis
ekdormo.»

--«Jes, jes, estos nepre bonege en la ĉielo!» sopirante murmuras Janko.

--«Mi vidis Karolinjon, kiam ŝi fariĝis jam anĝeleto kaj ŝi ankoraŭ
dormis longan dormadon antaŭ ol ŝi estis flugonta al la ĉielo.»
Reparolas Manjo «Ha! kiel bela ŝi estis! Vestita ŝi estis per
freŝa blanka robeto, kaj ŝia vizaĝo kaj ŝiaj manetoj estis eĉ pli
blankaj ol la robeto;--kaj sur sia kapo ŝi portis kronon el oraj kaj
arĝentaj floroj kun steletoj kaj perloj, kiel la infaneto Jesuo en la
preĝejo;--kaj Karolinjo ridetis tiel dolĉe dum sia dormado kvazaŭ ŝi
jam sonĝis pri la ĉielo. Mi ne vidis ŝiajn flugilojn; sed mia patrino
klarigis al mi, ke ili estas falditaj sub ŝia dorso, por ke ili ripozu
por la longa vojaĝo.... Ĉar la ĉielo estas tre malproksime de ĉi tie,
Janko.»

--«Venu, Manjo» murmuretas la knabeto, forigante ŝin de la tombeto «Mi
tamen ne dezirus jam morti, ĉar tiam mi ne povus plu ludi kun vi....»

El «Het ijzeren graf» (La fera tombo.)

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [16] Popola nomo de la lekanto.


Mortigo de Jakobo Van Artevelde.

En la unua etaĝo de la domo de Jakobo Van Artevelde fenestro estas
malfermata.

Tie aperas nun la Saĝa Viro mem, apoganta sin sur la fera
balkonbalustrado kaj faranta signon per mano ke li tuj ekparolos.
Tial ke li estas hele lumata de la fajrbrilo de l' torĉoj oni povus
facile distingi sur lia vizaĝo kortuŝecon eĉ plej malgrandan. Sed nenia
korpremeco, nenia timo estas sur ĝi videbla; ĝi atestas nur trankvilan
ĉagrenon kaj sinceran kompaton.

En la komenco estis neeble ke li parolu sufiĉe laŭte por ke li estu
komprenata; ĉar la popolamaso el ĉiuj flankoj kriegante alproksimiĝis,
kaj levis minace torĉojn kaj armilojn.

Fine la bruegado ĉesas kaj Van Artevelde ekparolas:

«Kunuloj, kion vi deziras de mi? Kial vi estas tiel incititaj kontraŭ
mi? Diru kion mi eble malbonfaris, mi rebonigos tion laŭ mia povo.»

«Ni postulas kalkulraporton pri la granda Flandra trezoro kiun vi
rabis!» tumulte kriis ĉiuflanke la ribelantoj.

«Oni vin trompas, kunuloj,» respondis Van Artevelde, «el la Flandra
trezoro mi neniam forŝtelis la plej malgrandan moneron. Returne iru
hejmen kviete; mi petas vin, revenu morgaŭ dum la tago: por via
kontentigo mi senkulpigos min pri ĉio kion vi povas deziri.--Vi
konstatos ke oni vin trompis.»

«Ne, ne!» ekkriis Gerardo Denys, minacante Artevelde kaj perfide
ridante, «ni volas tuj ricevi klarigojn! Ni scias ke vi ŝtelis la
trezoron, kaj, kiel malnobla fripono, ĝin forsendis en Anglujon. Ni ne
permesos ke vi forkuru! Vi devas morti, landperfidulo!»

«Li devas morti!» rekriegis la partianoj de Gerardo. «Malsupreniru kaj
ne parolu plu de tiu altaĵo, tirano!» kriis brute alia ribelanta bando.

Artevelde, plifortigante kaj pliakcentante sian voĉon, reparolis:

«Ho, kunuloj, vi postulas mian morton! Ĉu vi ne memoras do plu, ke mi
oferadis mian ripozon, mian bienon kaj mian vivon por la liberigo de
Flandro kaj por via prospereco? Ĉu vi ne scias plu ke sur tiu ĉi sama
placo, kie nun vi volas verŝi mian sangon, vi ĵuris defendi kaj helpi
min ĝis la morto? Ĉu ne estas vi, kiuj petegis min, kun levitaj brakoj,
doni al vi liberecon kaj negocon? Ho, atestu almenaŭ, kunuloj, ke mi
plenumis mian promeson! Mi savis Flandron de la malsatego, mi liberigis
ĝin el la sklaveco, mi revivigis kaj brilegis ĝin en prospero, en gloro
kaj en grandeco...

«Ĉu vi volus nun maljuste mortigi min, trempi viajn manojn en sangon de
senkulpulo?

«Malĝoja rekompenco de l' bono kiun mi penadis fari, kaj kiun mi
plenumis dank' al Dia helpo!

«Disponi je mia vivo vi povas, ĉar mi estas tute sola kontraŭ ĉiuj: sed
mi petegas vin, kunuloj, antaŭ ol malhonori vin per tia krimo, pripensu
kies ilo vi estas; atestu ke la malamikoj de nia libereco vin trompas,
por interne disigi nian karan Flandron, por ke ĝi falu senforta kaj
ke ĝi neniigita kurbiĝu sub la plej hontinda jugo. Ĉu vi ne estas do
plu idoj de Flandro? Ĉu Gento ne enhavis viajn lulilojn? Kial do vi
forĵuras patrujon, liberecon kaj gloron por amuzi vin verŝante fratan
sangon?

«Ne, ne, vi ankoraŭ aŭskultos min; la kriego de mortanta Flandro el
mia buŝo ankoraŭ resonos en viaj koroj. Ĝi fortiregos de viaj okuloj
blindigintan vualon kaj al vi rememorigos la plej sanktan devosenton.

«Ve! Ve! por ni, kunuloj, se surdaj vi estas por tiu ĉi solena voko...»

Jam la elokventa parolado de Van Artevelde ekkaptis la atenton de l'
aŭskultantoj kaj potence ekkvietigis la pasiojn.

Envia bedaŭro kovris la vizaĝon de Gerardo Denys, kiu, kolerege,
rimarkis ke lia ofero foriĝos.

Denys kun siaj konspirantoj, nerimarkite, alproksimiĝis al la malantaŭa
pordo de l' Artevelda domo, kaj tie ili ekbruegis kaj ekatakis la
malfortikan pordon per marteloj kaj hakiloj.

En ĉambro, kies pordo troviĝis flanke de l' strateto nomata:
«Paddenhoek» (angulo de la bufoj), la Arteveldaj amikoj atendis tenante
armilon en pugno, kaj decidinte morti por lia defendo.

Atentege kaj sin incitante reciproke al kuraĝo, ili aŭdis la fortegajn
martelbatojn kaj la kriegojn, kiuj tiel minace resonis antaŭ la
eksterpordo de l' Paddenhoek.

Fine la mortigontoj dispecigis la pordon kaj triumfe ensaltegis la
koridoron. Nun ili ekatakis per siaj marteloj la pordon de l' ĉambro
kaj ĝin eligis el la hokoj. Post malmultaj momentoj la malforta
barikado falis sur la pargeton, donante trairejon al la furiozaj
atakantoj.

La glavo de Ghelnot[17] tendis la kapon de l' unua, la ponardo de
Lieven[17] traboris la bruston de l' dua. Tuj ĉiu el iliaj amikoj
elektis mortigoton: preskaŭ samtempe kvin aŭ ses ribelantoj falis teren
en sango.

Vidante tion, la aliaj rapide ekiris returnen. Ĉar la atakantoj povis
enpaŝi nur duope aŭ triope la mallarĝan koridoron, ili estis trafotaj
antaŭ ol ili povos uzi siajn armilojn; ili do bone komprenis ke nur
malmultaj penetros en la ĉambron, kaj ke ili renkonten iras al certa
morto, volante alveni ĝis Artevelde per tiu vojo. Sekve ili volis
reeliri..... sed, plimalproksime en la koridoro, bruegis antaŭenpuŝanta
maso, kiu kun nevenkebla penado enpuŝis la plejantaŭestantojn en la
ĉambron, kiel faleganta fluo.

Kvankam Ghelnot kaj liaj amikoj furioze faligis teren la unuajn
malamikojn kaj per glavoj fendis iliajn kapojn aŭ per ponardoj traboris
iliajn brustojn, la atakantoj estis tro multnombraj, por ke la amikoj
de Van Artevelde kontraŭstaru la puŝon de l' korpoj: ili devis paŝi
malantaŭen kaj lasi sian favoran lokon.

Baldaŭ la ĉambro estis plenigita de mortigantoj. Ghelnot kaj liaj
kunbatalantoj ĉirkaŭataj ĉiuflanke, venkataj kaj puŝataj kontraŭ la
muron, sin defendis kiel leonoj, kaj frapadis kaj tranĉadis kvankam la
sango disfluis el vundoj multnombraj.

  * * * * * * *

Kelkaj partianoj kaj servistoj de Artevelde, vidante ke la aliaj estas
blokitaj, atakis la ribelantojn je l' posta flanko.

Sed malgraŭ ĉiuj kuraĝaj kaj heroaj miregindaĵoj, kiujn ili faris,
ili ne povis havi la plej malgrandan esperon pri la venko. Ili devis
kontraŭbatali tro multe da malamikoj.

Gerardo Denys kun triumfa ĝojo rimarkis ke la ŝtuparo fariĝis alirebla.

Lasante la batalon, li marŝis al tiu direkto kaj ekkriis:

«Ni supreniru! ni supreniru!»

Li antaŭiris antaŭ siaj kunuloj sur la ŝtuparon.

Enirante la ĉambron, li vidis Artevelde'n ankoraŭ parolantan al la
popolo.

En lia gorĝo stertoris kriego simila al blekado de tigro, kiu sentas
sangadantan tremantan kaptaĵon sub siaj piedegoj; furioza rido, kiel
tiu de demono, iluminis lian vizaĝon per infera brilo. Triumfante
li saltis al Artevelde, kaj frapis lin per sia hakilo tiel forte, ke
Jakobo falis, kun fendita kapo, sur la balustradon.

La senkulpa sango, elfluanta el larĝa vundo, ŝprucis sur la
aŭskultantan popolamason.

«Popolo!... Gento!... Flandro!...» tia estis la lasta ĝemo de l' Saĝa
Viro!

El «Jacob Van Artevelde.»

  _Tradukis_
  E. Lucas.

Piednoto [17] Amiko de Artevelde.



RENIER SNIEDERS.

1812-1888.


Doktoro Renier Snieders estis kuracisto en Turnhout (en la Antverpena
provinco). Liaj grandnombraj rakontoj, ĉiuj bonmoraj kaj interesaj,
estas skribitaj en pura flandra lingvo, kaj la plimulto el ili estas
kalkulindaj inter la bonaj produktaĵoj de nia literaturo. Precipe en la
priskribo de la vivo de vilaĝanoj li ofte proksimiĝas al Conscience.


Bruselaj veturigistoj.

Dum kelkaj minutoj tien kaj tien ĉi kurinte, mi subite ekvidis sur ia
larĝa, vasta placo du lueblajn kaleŝojn. Mi estis tro rapide kurinta
por ke mi povu laŭte kriegi, tial mi ekfajfis per miaj du fingroj (kiam
mi estis knabo mi estis ĉiam amanto de la fingrofajfado) kaj per mia
deprenita ĉapelo mi alvokis unu el la veturigistoj.

Ŝajnis ke ili bone komprenis mian signalon, ĉar mi vidis ke tuj la du
veturigistoj alprenas rapide la falintajn bridojn, sursaltas sur la
seĝon kaj algalopas al mi.

«Mi bezonas nur unu kaleŝon!» alkriis mi jam de malproksime.

La veturigistoj vipis la ĉevalojn kaj kriegis kiel frenezuloj por ke la
bestoj pli rapide kuru. Ambaŭ haltis samtempe antaŭ mi.

«Eniru, sinjoro,» diris unu, kiu portis sur la kapo grizan ĉifitan
feltan ĉapelon, kaj li desaltis de la seĝo kaj malfermis la pordeton.

«Min la sinjoro alvokis!» kriis la alia, ia malĝentila viro vestita per
velkita verda livreo.

«Ne! min li alvokis!» rekriegis la alia.

«Cetere mi alvenis la unua» aldonis la livrevestito.

«Vi kun via lama besto!» ŝercis la felta ĉapelo.

«Kion vi scias pri mia ĉevalo? vi, kiu per malsato mortigas vian
maljunan eluzitan beston» kontraŭŝercis la alia «kaj ree: mi alvenis
la unua. Sinjoro, kiun vi alvokis? kaj kiu alvenis la unua al vi?»
demandis la alia, iom pli malrektigante sian ĉifitan ĉapelon.

Mi estis devigita respondi per ŝultromovo.

«Enpaŝu nur, sinjoro» diris al mi la felta ĉapelo delikate min puŝante
al la pordeto de sia kaleŝo.

«Malbonulo!» ekkriis lia kontraŭulo «Ĉu vi ne lasos la sinjoron libera?»

«Ne, vi mem estas malbonulo!» kriis la felta ĉapelo «Eniru do, sinjoro.»

Dum mi eniris la veturilon, mi aŭdis ke unu vipas la alian. La atakito
rebatis per la pugno kaj, kriante ĉiuspecajn malbenojn kaj alnomojn,
ili forĵetis la reciprokajn ĉapelojn, frapis la okulojn bluaj kaj fine
teren ruliĝis sub la ĉevalojn.

La ĉifita ĉapelo, kiu estis la pli malgranda sed ankaŭ la pli vigla,
forrampis inter la radoj kaj eksaltis sur la seĝon de sia veturilo en
kiu mi iom timema sidis rigardante la iradon de la batalo.

«Kaj tamen vi ne veturos!» kriis la per verda livreo vestita
veturigisto, tuj distranĉante per rapidega movo unu el la tirŝnuroj.

La ĉifita ĉapelo blekegante kiel sovaĝa besto, desaltis de la seĝo,
ekkaptis je la gorĝo sian kontraŭulon: tiam la batalo fariĝis tiel
furioza kvazaŭ oni interbatalus ĝis morto.

«Mi pagos al vi ambaŭ, sed pro l' amo al ĉielo, ne sufoku unu la
alian!» ekkriis mi, saltante el la veturilo.

Mi pagis al ĉiu la salajron difinitan laŭ la urba regularo, kaj
aldirektis min al la alia veturilo.

«Antaŭe vi pagos mian tirŝnuron!» kriis la ĉifita ĉapelo, kaj li prenis
sian kontraŭulon je la brako.

«Forveturu senprokraste, ĉar tre urĝas!» kriis mi el la veturilo.
«Forveturu! Al la Ekspozicio!»

«Unue vi pagos mian tirŝnuron!» rekriegis la ĉifita ĉapelo.

«For!» mi ordone komandis «tre urĝas!»

«Ne, unue pagi!» kriis la ĉifita ĉapelo: li elprenis sian tranĉilon kaj
siavice kaptis unu el la ŝnuroj por ĝin detranĉi.

«Ne tuŝu mian jungaĵon» kriis la livrevestito, dum li minace svingis
sian tranĉilon...

«Pagu mian tirŝnuron!...» kriegis obstinege la alia...

Ĉar mi klare vidis ke la malamikaĵoj rekomencis, mi saltis el la kaleŝo
kaj intermetis min kiel arbitracionto inter la du veturigistoj.

«Nu,» diris mi al la ĉifita ĉapelo «kiom kostas tiu tirŝnuro?»

«Kvar frankojn» respondis li «sed, ĉar mi povas rebonigi mian jungaĵon,
mi kontentiĝas per du frankoj.»

«Du frankoj!» mokis la alia «la tuta via jungaĵo ne valoras kvinfrankan
moneron!»

«Ĉu iam vi surmetis sur vian ĉevalon alian ol ŝtelitan jungaĵon?»
riproĉis la alia.

«Li forkuru al la luno! sinjoro, ne permesu ke li vin tiel trompu!...
aŭ ĉu eble ia ligotubero plia difektos lian jungaĵon?»

«Mi ne toleros tion pli longe!» kriegis la ĉifita ĉapelo, ruĝa je
kolerego.

Vidante la monujon kiun mi prenis el mia poŝo, li ekkvietiĝis.

«Jen estas du frankoj» mi diris «kaj nun forveturigu min rapidege!»

La viro tuj sin montris tiel ĝentila ke li deprenis sian ĉapelon antaŭ
mi, malfermis la pordeton kaj, kiam mi sidis, refermis ĝin. Ambaŭ estis
paciĝintaj kaj fine mi povis forveturi.

«Ĉu mi renkontos vin hodiaŭ vespere ĉe la vespermanĝo?» demandis la
ĉifita ĉapelo, kvazaŭ nenio malagrabla okazis.

«Ĉu vi gajnis la veton?» sciame demandis la alia.

«Certe! Vi zorgu ke vi frue ĉeestu!»

«Konfidu je tio!»

«Atendu iom por ke mi alligu la ĉeneton de via brido.--Nu, antaŭen
veturu!»

«Ĝis hodiaŭ vespere!»

La kaleŝo ekruliĝis.

La amikaj paroloj, kiujn la du veturigistoj interŝanĝis je l' disiro,
treege mirigis min. Antaŭ du minutoj la agado de tiuj maldelikatuloj
estis tiel minaca, ke mi jam ektimis malfeliĉojn; apenaŭ ili
interpaciĝis, kaj tuj ĉio ŝajnas forgesita kaj la interparolado
refariĝis ordinara kaj konfida--kaj tamen mi devis konfesi ke la
veturigistoj agis nur tiel kiel la potenculoj, kies agadon ni ĉiutage
malsprite admiras. Unu reĝo distranĉas la tirŝnuron de la ŝtatveturilo
de la alia, zorge batas lin kaj la sekvantan tagon nomas lin tre amike:
«Mia frata Moŝto! Mia kuza Moŝto!» Ĉu ne tiel la regantoj sin nomas
reciproke?

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.



JAN VAN RIJSWIJCK.

1814-1869.


Tiu ĉi verkisto estis precipe popola kantisto. Se liaj versoj estas
iafoje nepoluritaj kaj malglataj laŭ vidpunkto de la gramatiko, ili
estas ĉiam naturaj kaj vivoplenaj.

Liaj kantoj enhavas ofte pikemajn ŝercojn kontraŭ tiuj, kiuj malŝatas
sian gepatran lingvon; tiel li incitis la popolon al revivigo kaj
glorigo de l' Flandra lingvo.


Johano Senpatrujo.

(Jan Zonderland).

  _Johano Senpatrujo_ hejmon
  Ne havis, sed li volis tamen
  Ekloĝi ialoke. Li
  Pripensis longe por ekscii
  En kiu lando oni vivas
  Trankvile kiel eble plej.

  Dum pensis li kaj pripensadis,
  Venantan viron li ekvidis,
  Kun longa barbo kaj bastono
  Kaj preĝetantan en l' arbombro.

  _L' Israelid' Vaganta_ estis
  La alvenanto. Proksimiĝis
  Johano kaj demandis lin:
  --«Amiko, kien iras vi?
  Mi serĉas patrolandon. Diru,
  Ĉu vi ne povus montri ian
  Al mi? Konsilu min, mi petas.

  Ĉu mi ne irus Italujon,
  En tiun sanigantan landon,
  En la ĝardenon de Eŭropo?
  Mi ĉiam aŭdis priparoli
  Pri tiu lando ĉi kun laŭdo...»

  --«Ho!» diris la alia, «kara
  Johano! mi de tie venas.
  Malsprita estas la popolo,
  Malbona, fanatika ankaŭ.
  Kaj tie, kiam iu ŝtelis,
  Fajrigis aŭ mortigis, li
  Pardonas tuj sin mem, preĝante
  Nur «_Mi salutas vin, Mario_»
  Aŭ eĉ farante krucosignon!»

  --«_Corpo di Bacco!_ mi ne iros!»
  Johan' respondis, «mi elektos
  Do Hispanujon; tie estas
  Agrabla la vetero; eĉ
  Je l' vintro oni promenadas,
  En tiu lando, sen ĉapelo.
  La _Senorinoj_ havas brunajn
  Harligojn kaj beletajn trajtojn:
  Mi amas la virinojn brunajn
  Kaj tie eĉ edziĝus eble!»

  --«Ho!» estis la respond', «amiko,
  Mi iris tien ankaŭ jam,
  Sed kia danĝerplena lando!
  Eksciu, ke por kelkaj _duroj_
  Tra via haŭto oni pikas
  Ponardon, ĉu vi estas kulpa
  Ĉu ne! Kaj la virinoj, kara,
  Mortigas sian edzon... Nu,
  Ĉu vi intencas iri tien?

  --«_Caramba_, ne!» Johano diris,
  «Mi iros en Anglujon; tie
  Mi manĝos _beafsteak_ ĉiutage....»

  --«Ho, kio! ĉe _John Bull!_ ĉu amas
  Vi politikajn perfidaĵojn?
  Vi sciu, ke la riĉaj _lordoj_
  Vivadas en palacoj, dum
  La Iroj restas malsategaj!»

  --«_Stop, stop!_ mi ŝatas egalecon...
  Vivadi ĉe la Angloj! Ne!
  Sed kie? Ni pripensu! Eble
  Francujo estus bona lando:
  Nenion kostas tie vino;
  Mi ĝuus tre agrablan vivon!»

  --«Francujo! ĉu vi freneziĝas?
  Forĵetu tiun malspritaĵon;
  Ne iru tien, ne, neniam!
  La Francoj estas ĉarlatanoj
  Kaj arlekenoj. Plie, ili
  Neniam estas pacaj; ĉiam
  La stratlanternojn ili rompas
  Kaj faras ŝtonajn _barikadojn_!»

  --«_Ah! zut alors!_ Sed kie trovos
  Mi patrolandon! Ho! mi scias!
  Mi iros en Holandon. Tie
  La Libereco sidas sur
  Fromaĝa trono, la komerco
  Prosperas, la loĝantoj
  Parolas sian propran lingvon...»

  --«Holando estas kiel la
  Aliaj landoj. Oni estas
  Ankoraŭ riĉa, sed ne plu
  Libera! Multekosta estas
  La vivo tie; la estraro
  Malkontentigas la loĝantojn;
  La gejunuloj imitadas
  La francajn uzojn; inter kvindek
  Junuloj oni trovas kvardek
  Simiojn... Plie, religiaj
  Disputoj estas ĉiutagaj.»

  --«_God sta me bij_...[18] Sed en Ruslando
  Mi trovos mian idealon.
  Ĝi estas pli malvarma, sed
  Mi portos felojn...»

              --«Kio! Vi
  Ne konas tiun landon. Tie
  Mortiga estas la malvarmo!
  Vagadas lupoj kaj eĉ ursoj!
  Tuj kiam oni ekparolas
  Pri libereco, oni estas
  Ĵetata en malliberejon,
  _Knutata_ ĝis la sango fluas
  Kaj forsendata Siberujon
  En minojn kiuj malsanigas!

  --«_Mordjuzikof!_ Mi dankas vin!
  Mi trovos do neniam!.... Sed
  Aŭskultu... Estas feliĉega
  Landeto, kie oni plantis
  Liberecarbojn: se mi irus
  Belgujon?»

          --«Frenezul', silentu!
  La Belgoj min ridigas... Tie
  Vi vidus francajn parazitojn,
  Pelitajn el ilia lando,
  Kaj francflatantojn hipokritajn.
  Eĉ, kiu vivas bonkondute
  Ankoraŭ estas malhelpata
  De tiuj sentaŭguloj ĉiam.
  Ve! la Valonoj[19] regas jam
  De multaj jaroj, kaj, nature,
  Plenigas siajn poŝojn dume.
  L' aliaj devas silentadi
  Kaj... ĉiam pagi. Kiu skribas
  En flandra lingvo, legas aŭ
  Parolas, estas vilaĝano,
  Malsprita besto. Flandra lingvo
  Eĉ ne ekzistas. Jen la idoj
  De _Zannekin_ kaj _Artevelde_!...
  Kaj ĉiam oni priparolas
  Pri politiko! Liberaloj
  Kaj Katolikoj disputadas!
  Sed vi ne serĉu konvinkiĝon:
  Neniu havas ĝin. Se iu
  Kuraĝus havi opinion,
  Li restus sola kaj mokata!»

  --«Ho, tondro! tio estas troa!»
  Johano diris, «volas mi
  Nenian landon! Kiel nun,
  Mi restos ĉiam sen patrujo!
  Adiaŭ!»

             La Vagulo tiam
  Salutis mane lin, foriris,
  Kaj malaperis en l' arbombro.

  _Tradukis_
  D-ro W. Van der Biest.

Piednoto [18] T. e.: «Min helpu Dio!»

Piednoto [19] _Les Wallons_, kiuj parolas francajn dialektojn.



JAN VAN BEERS.

1821-1889.


Jan Van Beers estas unu el la plej gloraj poetoj kaj verkistoj de
flandra lando. Liaj versoj estas simplaj, graciaj kaj belsonaj. Tre
ofte li pentras la simplan vivon de vilaĝanoj, iom poetigitan; sed ĉiam
eĉ en la plej vivoplenaj rakontoj aperas io revema, io dolĉe malgajeta.
La verkoj de Van Beers estas tre legataj en Belgujo kaj en Holando.


La malsana junulo.

(De zieke jongeling).

Fojnigita jam estis la herbo, kaj rikoltita la greno; la aŭtuna
suno per festa helo brilis: estis festtago en la vilaĝo; la blondaj
vilaĝaninoj akompanis al la danco la gajegajn junulojn.

Kaj tie, ĉe la fenestro, sidis malfeliĉa je ftizo malsana junulo, kiu
de Kristnasko ne eliris plu. Apud li patrino lia preĝis rozarion,
kviete rigardante jen sian filon, jen la ĉielan arkaĵon, kaj ŝi ploris.

La junulo ekparolis, dum sur liaj palaj lipoj aperis ia malĝoja rideto:
«Ho! kia bela tago, patrineto! Rigardu: kiel blua estas la ĉielo, kiel
varma la sunbrilo! Estas vera festtago! Rigardu, kiel gajaj ili tie
estas, kiel ili ĉirkaŭ la budoj ĉirkaŭiradas! Jen komencas jam la
danco!--Ha! tio estas bela!--Ĉu estas vere, patrineto, ke mi estas jam
mortonta?»

Kaj ŝi ekĝemis, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, mia kara, ne parolu
tiel. Dio estas bona kaj ĉiozorganta. Efektiviĝu lia sankta volo!...»

  Sub la tilioj tie grincadas
  La violonoj, bruas tamburoj,
  Tie turniĝas kaj balanciĝas
  La gaja rondo; ĉie saltanta
  Popolamaso brue moviĝas.
  --Sed pri la morto aŭ suferado
  Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj la junulo reparolis: «Patrineto, jes, la Dia boneco ĉion ordigas;
sed tamen ne kredigu min, ke mi ankoraŭ resaniĝos! Rigardu miajn
manojn, kiel malgrasaj, kiel diafanaj ili estas!--Ha! mi sentas, ke mi
malrapide, malrapide formortadas, dum mi sidas en mia seĝo, ĉar... mi
havas ftizon, patrineto! kaj tamen... mi estas nur dudekjara;--kaj, la
pasintan jaron, rememoru, je la sama tago, estis ankaŭ festtago,--tie
mi ankaŭ partoprenis en la danco, gaja kaj freŝkolora, kantema,
dancema, plena je espero kaj kuraĝo;--kaj nun... Ha! tiuj laŭtaj
ĝojkriadoj, kaj tiu dancado premas kaj vundas mian koron, patrineto,
kiel kruela ŝerco!»

Kaj ŝi ploris, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, silentu, mi petas, ne
malbenu! Pensu ke Dio tion volas! Efektiviĝu lia sankta volo!»

  Sub la tilioj tie grincadas
  La violonoj, bruas tamburoj,
  Tie turniĝas kaj balanciĝas
  La gaja rondo; ĉie saltanta
  Popolamaso brue moviĝas.
  --Sed pri la morto aŭ suferado,
  Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj li reparolis: «Jes, mi devus peni plikvietiĝi, vi estas prava.
Sed, dum ĉi tiu festtago ĉiam mi pensas pri tiu de la lasta jaro:
kaj,--neniam, patrineto, mi kuraĝis tion al vi diri--sed, ĉu vi ne
konas Rozinjon, la plej junan filinon de la muelisto? Ĉu jes?...
Nu, mi nur kun ŝi ĉiam dancis; sed kiam alproksimiĝis la nokto, ŝi
diris: «Henriĉjo, mi devas reiri hejmen» kaj mi ŝin kondukis. Ni
ambaŭ iris silente. Ho! mi volus ekparoli, sed mi ne povis, ĉar mia
koro tiel forte batis! Fine, kiam ni alvenis tien apud la kapelo de
la Sankta Virgulino en la arbaro: «Henriĉjo,» ŝi diris, «nun adiaŭ!»
Sed mi ĉiam premis ŝiajn manojn kaj mi petege alrigardis ŝin, kaj
ŝi ekruĝiĝis;--kaj niaj du koroj unu la alian subite komprenis. Ni
amis... kaj nun, patrineto, kiam mi estos mortinta, ĉu vi tiam Rozinjon
konsolos? Ĉu vi fariĝos ŝia patrino?»

  Sub la tilioj tie grincadas
  La violonoj, bruas tamburoj,
  Tie turniĝas kaj balanciĝas
  La gaja rondo; ĉie saltanta
  Popolamaso brue moviĝas.
  --Sed pri la morto aŭ suferado
  Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj li reparolis: «Ho! kiu scias, ĉu eble ŝi ne sidas sola revante
pri la pasinta jaro, ĉu tie ŝi ne ploras kaj preĝas en la kapelo de
la Sankta Virgulino, kaj kiu scias ankaŭ, ĉu eble ŝi ne forgesis
min!--Sed, ho ĉielo! ne, tio ne, neniam! ĉar ŝi..... sed..... vidu
tien! patrino, patrineto, ĉu tie ne partoprenas ŝi en la danco? Ha!...
forgesita antaŭ ol mi estas mortinta..... Dio!... lasu min morti nun!»

Kaj lia kapo svene falis posten en lia apogseĝo, kaj lia patrino ĝemis:
«Henriĉjo, Henriĉjo!... Dio!... li ne parolas plu!...»

  Sub la tilioj kie grincadas
  La violonoj, bruas tamburoj,
  Tie ĉeestas ankaŭ Rozinjo,
  Tie turniĝas kaj balanciĝas
  Ŝi kun la gaja popolamaso.
  --Sed pri mortanta aŭ suferanta
  Henriĉjo sia ne pensas ŝi plu!...

Estis je l' vespero;--kviete kaj majeste la luno en la orienta arkaĵo
leviĝis, dolĉe superlumante la tutan vilaĝeton per arĝenta magia brilo.
Kaj ankaŭ tien tra la vitretoj de la mallarĝa fenestro, kie sidis
Henriko kun sia patrino, eniĝis ĝia melankolia lumo, malvarma kaj hela;
kaj se iu, reirante de la festado, ekstarus tie, li povus ekvidi certe
korŝirantan vidaĵon.

Jen kuŝas Henriko pala kaj senmova sur la malriĉa lito; kaj tie sur la
tero genufleksas, ankaŭ senmova, lia patrino, kaj nenio eĉ bruetas en
la ĉambro, kien la luno direktas siajn lumradiojn, nur iafoje voĉo:
«Dio!... Mia filo!... Mia filo mortis!...»

  En la vilaĝo ĉiam grincadas
  La violonoj, bruas tamburoj,
  Tie dancadas ĉiam ankoraŭ
  La gaja rondo; popolamaso
  Jen disiĝas, jen kuniras.
  --Sed pri la morto aŭ suferado
  Tie ĉe l' danco, pensas neniu...

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.


La Merlonesto.

(Van 't Merelnestje).

  La suno sendis tra l' fenestro
  La plej varmigajn lumradiojn
  Dum Paŭlo kaj Johano sidis
  Sur la genuoj de l' avino.

  Rakonti, ĉiam rakontadi!
  Avino estis jam senspira,
  Sed la petolaj krispharuloj
  Al ŝi neniun tempon lasis.

  Feliĉe aliaĵo tiris
  Al si l' atenton de l' infanoj:
  --«Jen granda birdo, vidu, vidu,
  Ekstere, en la florĝardeno!»

  --«Jes, infanetoj, estas merlo.
  Ĝi fajfas ĉiutage, kiam
  Vi kuŝas en la lit' ankoraŭ
  Kaj malfermetas la okulojn.»

  --«Ĝi fajfas, tiu merlo! Ho,
  Karega avineto, diru
  Al ni nun ion pri la merlo!
  Ni tenos nin trankvile ĉiam!»

  --«Nu, vidu, kiel ĝi saltetas
  De arb' al arbo, teren, ĉie;
  Ĝi serĉas muskon kaj pajlerojn,
  Foliojn kaj malgrandajn branĉojn.

  Ĝi prenas ilin en la bekon
  Kaj ĉiufoje portas ilin
  Sur la ĝardenan muron, tie,
  Sub la folioj de l' hedero.

  Ĝi faras tie sian neston,
  Kaj baldaŭ venas la merlino,
  Demetas siajn ovojn, kaj
  Kun patrinamo ilin kovas.

  La merloviro dume sidas
  Sur branĉo, kantas kaj fajfadas.
  Post iu tempo, la patrino
  Ekliberigas la idetojn.

  Sed povas tiuj ĉi nek flugi
  Nek kuri; ili kuŝas tie
  Tutnudaj... Baldaŭ pro malvarmo
  Kaj pro malsato ili mortus,

  Se ne patrino sub flugiloj
  La idojn tenus kaj zorgadus,
  Kaj se la patro ne elflugus
  Kaj ne alportus la manĝaĵojn.

  Kaj tiel kreskas la birdetoj,
  Akiras plumojn, rampas supren
  Kaj ekrigardas tuj sentime
  La senlimaĵon ĉirkaŭ si.

  La ido plej kuraĝa, fine,
  Malfermas la flugilojn kaj
  Elflugas... Baldaŭ ĉiuj nun
  Forlasas la gepatrojn solaj.

  Kaj tiuj ĉi malfeliĉuloj
  Malĝoje flugas ĉirkaŭ nesto
  Serĉante la idetojn ĉie
  Sed vane... ne revenas iu!»

  Avino silentiĝis. Larmoj
  Ekfalis el okuloj ŝiaj
  Kaj la infanoj ankaŭ time
  Kaj laŭte ekploregis kune.

  Sed ŝi, viŝante siajn larmojn:
  --«Ho! anĝeletoj, vi ne ploru
  Ĉar kelkafoje la avinon
  Vi vidas iom kortuŝata...

  Mi pensis nur: ĉe l' homoj ĉio
  Okazas kiel ĉe la birdoj.
  Unue domo estas plena
  Je infanetoj, ridoj, vivo;

  Sed la infanoj kreskas. Kaj
  Tro baldaŭ, unu post alia
  Forlasas neston... Kaj silente,
  Malĝoje restas la gepatroj.

  Jes, tiel iris via patro
  Kaj viaj onkloj kaj onklinoj,
  Dum ni...»--Sed Paŭlo diris tuj:
  «Avino, ne, ne estas vere!

  Ĉar ili baldaŭ ja aĉetas
  Infanojn, kiuj venas al
  L' avino por kunludi kune;
  Kaj la infanoj... estas ni!»

  Kaj ambaŭ tuj ĉirkaŭis kolon
  De la avin' per siaj brakoj
  Kaj kisis kaj karesis ŝin,
  Ho! tiel longe, tiel ame!

  Kaj ŝajnis, ke neniam suno
  Pli brilajn lumradiojn sendis
  Ol tiuj, kiuj la avinon
  Kaj ŝiajn nepojn ĉirkaŭdancis.

  _Tradukis_
  D-ro W. Van der Biest.



GUIDO GEZELLE.

1830-1899.


Abato Guido Gezelle estas la plej rimarkinda poeto kiun posedis Flandro
dum ĉi tiuj lastaj jaroj; li estis ankaŭ renoviganto de la poezia
literaturo kaj fondis skolon kiun gloradas aliĝantoj ĉiutage pli
grandnombraj. Li estis juna profesoro de la Poezia Klaso ĉe la Kolegio
de Ruslaro[20] kiam li publikigis siajn unuajn verkojn: forlasinte la
principojn ĝis tiam instruitajn kaj devigantajn priskribi per severa
kaj streĉa lingvo klasikajn subjektojn, li kuraĝis prikanti per sia
gepatra lingvo: la idiomo okcidentaflandra, ĉiujn subjektojn, kiujn la
naturo, ne fremda aŭ neklara naturo sed la flandra naturo, prezentis
antaŭ liaj okuloj. Sed tiu maltimo, kiun montris ankaŭ liaj lecionoj,
malplaĉis al liaj estroj, kiuj lin forsendis en Kortrejkon[21] por
tie plenumi sengloran funkciadon. Dum dekoj da jaroj, li tie vivadis
silente, akre suferante ĉar li ne estis komprenata, konsoliĝante apud
kelkaj fidelaj amikoj kaj per malavareco kiun ankoraŭ ne forgesis la
Kortrejkaj malriĉuloj. Kiom da fojoj mi lin renkontis, jam maljunan,
malĝoje laŭirantan la gajan bordon de la Lejo[22] kiun li tiel
ofte gloris en siaj kantoj. Sed, je l' fino de lia vivo, li denove
publikigis verkojn skribitajn per lingvo matura, nekonsumeble riĉa kaj
kiu disvastigis lian famon. Li mortis en 1899 kaj, jam en 1903, liaj
samlandanoj feste starigis lian statuon en Kortrejko. Ĉiuj verkoj de
Gezelle preskaŭ tute konsistas el sola glorado de la naturo, en kiu
senĉese li serĉas kaj gloras la manon de sia Dio. Li amegis la florojn,
la birdojn kaj ĉiujn aliajn estaĵojn kaj pri ili li verkis admirindajn
poeziojn, ankoraŭ ne sufiĉe konatajn eĉ en Flandro.

La unuaj poezioj sube presitaj devenas de la unua periodo de lia
literatura vivo, la lastaj devenas de la dua.

Piednoto [20] Ruslaro = france: Roulers, flandre: Rousselaere.

Piednoto [21] Kortrejko = france: Courtrai, flandre: Kortrijk.

Piednoto [22] Lejo = rivero trairanta Kortrejkon; flandre = Leij,
france = Lys.


Fragmento el «Tombejaj Floroj».

(_Uit: Kerkhofbloemen_).

Sur la unuaj paĝoj de tiu libro, la verkisto priskribas la enterigon,
en flandra vilaĝo, de unu el siaj lernantoj, je la tempo kiam li estis
Kolegia profesoro. Kune kun siaj lernantoj, li alestis tiun enterigon
kaj en kortuŝanta maniero ĝin poste rakontis. Jen fragmento el tiu
rakonto: tiu parto komenciĝas per la momento kiam ili de la stacio
aliras la kamparan domon de la mortinto:

  Estis la horo kiam l' alaŭdo dolĉa
  Volas ekiri en la aeron altan
      Kaj, surtere serĉinte
  Sian manĝaĵon, sen prokrastado kanton
  Ree sonigas, belajn flugilojn levas
      Kaj alflugas ĉielon.

  Estis la horo kiam la voĉo via
  Kantas kaj krias, ridas kaj fajfas laŭte,
      Najtingalo ĝojiga,
  Ho muzikilo, kiun, en la kamparo
  Dolĉe bruanta, certe mi amas pli ol
      Ĉiajn kantojn aliajn.

  Estis la horo kiam vekiĝas vento
  Kaj la moveman kampon karesas longe
      Kaj brueti ĝin igas;
  Kiam la fruktoriĉaj herbaĵoj pelas
  Tiun aeron kiu enigas vivon
      En la sangon rapidan.

  Estis la horo kiam kampano venas
  Kaj tuj alĵetas, krucosigninte sin mem,
      Krucosignon sur kampon;
  Kaj paŝadante preĝas, suferas, semas
  Kion alia eble rikolti povos
      Kaj deportos ridante.

  Semo, ho semo! dia majstraĵo kiun,
  Eĉ se duoble forta li estus, homo
      Fari povus neniam:
  Kiu pereos antaŭ ol reviviĝi,
  Kiu revivos kie ĝi mortis iam
      Kaj, mortante, vivadas!

  Ankaŭ ni estis gloran semon ĵetontaj:
  Korpon de nia kara kolego, ĉiuj
      Gajaj kvankam plorantaj,
  Estis ĵetontaj ankaŭ en teron sanktan,
  Kiu, en grava tago fiksita certe,
      Frukton ĝin revivigos!

Iom post iom, ni alproksimiĝis al la domo de l' mortinto. La suno
bataladis kontraŭ la nokta nebulo kaj ŝajnis al ni ne klare ĉu ĝi
povos venke sin montri; sed la saĝaj kamparanoj, kiuj de sur sia
kampo rigardadis nin pasantajn kaj interŝanĝis kun ni «al ĉiu bonan
tagon», tre konvinkite certigis al ni, pro sia ĉiutaga kunvivado kun
la ventoj kaj vetero de Dio, ke Nia Sinjoro donacos al la laboremulo
belan tagon. Tio okazis. Dume, en la duba mallumo de la nebulo, al
ni ekaperis la farmodomo kaj ni jam vidis la blankan kovrilon de l'
veturilo, kiu estis preta por, laŭ antikva flandra kutimo, alveturigi
al la preĝejo, la mortinton kune kun ĝia ploranta kaj preĝanta familio.

  Malrapide ruliĝadas
  La funebra veturilo,
  Kaj nur plendojn, kaj nur plorojn
  Oni aŭdas sub kovrilo.

  Malrapide kaj senbrue
  La ĉevaloj paŝetadas,
  Ofte sin al mastro turnas
  Malĝojege kaj... sensaĝe,

  Mastro kiu je l' mateno
  Ĵus al kara ĉevalparo,
  Ilin dum li zorge kombis,
  Dolĉe diris la novaĵon:

  «Baj'», li diris, «Baj' kaj Bleso,
  Al funebro... ne moviĝu!
  Ni hodiaŭ iri devas
  Kun mortinto, Bles' kaj Bajo».

  Kaj, la manon eniginte
  En sanktakvon, li pieme
  Benis la du altajn kapojn
  De l' ĉevaloj neatentaj;

  Kaj, kisinte ilin ambaŭ,
  «Vi», li diris, «Bles' kaj Bajo,
  Devas iri al tombejo
  Kun mortinto, Baj' kaj Bleso.

  Ho, terure vi penadus,
  Kaj vi falus se novaĵon
  Tiun mi ne dirus kaj se
  Krucosignon mi ne donus.»

  Kaj sin mem li krucosignas,
  Antaŭ ol li jungas ilin,
  Per sanktakvo alpendanta
  Al mizera lito sia,

  Ĉar li dormas apud karaj
  Siaj bestoj, pli zorgema
  Je l' karuloj ol patrino
  Je l' idaro povus esti;

  Kaj per sankta buksobranĉo
  Li ĉevalojn krucosignas
  Por forigi de l' funebro
  Malfeliĉon kaj malbenon

  Malrapide, malĝojege
  Ruliĝadas blanka ĉaro,
  Kaj nur plendojn, kaj nur plorojn
  Oni aŭdas sub kovrilo;

  Paŝ' post paŝo paŝetadas,
  Kapon ofte returnante,
  Paŝ' post paŝo la ĉevaloj,
  Malĝojege kaj... sensaĝe!


La Skribisteto.[23]

(Het Schrijverke).

  Ho, moviĝadanta akvobesteto
        Kun via nigra vesteto,
  Mi amas kapeton vian glitantan
        Sur l' akvaj ondoj skribante!
  Vi kuras, moviĝas tiel rapide
        Sen kruroj iaj nek brakoj;
  Vi konas la vojon tiel bonege
        Sen ia, vere, okulo.
  Sed kio vi estas, estis aŭ estos?
        Klarigu tion kaj diru!
  Ho, brila aĵeto, nelaciĝebla
        Por skribi, kio vi estas?
  Vi kuras sur l' akvo hela kaj freŝa,
        Kaj ĝi ne pli movetiĝas
  Ne pli ol se estus dolĉa venteto
        Sur l' ondo dolĉe glitanta.
  Skribistoj, skribistoj, al mi do diru,
        --Vi estas, ja, dudekope
  Kaj ĉu do neniu tion klarigos--
        Vi kion tie skribadas?
  Vi skribas, sed akvo tion ne montras;
        Vi skribas: jam ĝi foriĝas;
  Neniu kristano tion komprenas;
        Ho, skribisteto, klarigu!
  Ĉu do pri fiŝetoj skribi vi devas?
        Aŭ ankaŭ pri herbaĵetoj?
  Ĉu do pri ŝtonetoj, floroj, folioj,
        Pri akvo kie vi kuras?
  Ĉu do pri birdetoj dolĉe kantantaj,
        Aŭ pri la blua ĉielo
  Profunde brilanta super kaj sub vi,
        Aŭ, skribistet', ĉu pri vi mem?»
  --Kaj la turniĝema lerta besteto
        Kun sia nigra kapoto,
  Jen ĝi fierete levis l' orelojn,
        Momenton unu ĝi haltis:
  «Ni skribas», ĝi diris, «turniĝadante,
        Nur kion iam la Majstro,
  Kreante kaj instruante, ordonis:
        Nur unu, ja, lecionon;
  Ni skribas..... sed ĉu vi tion ne legas?
        Vi estas tiel neklera?
  Ni skribas, reskribas, ĉiam reskribas
        La sanktan nomon de Dio!

Piednoto [23] Flandra nomo de malgranda nigra besteto: _Gyrinus
natans_, kiu per tre rapidaj movoj ĉiuflanken glitadas sur la akvo.

Birdoj, forflugu!

(_Uit Tijdkrans: Dollemaand_)

  Birdoj, forflugu!
  Estas malvarme
    Kaj malgaje.
  Flugu, ho birdoj,
  For de l' malvarmo,
  For de la homoj,
    Ĉar la homo
    Vin ne amas.

  Flugu: li volas
  Per la pafilo
    Vin mortigi:
  Tion li revas.
  Ho! vi forflugu
  Kie ne povos
    Vin atingi
    La saĝulo!

  Flugu altegen
  Kaj ripozadu
    Nur vidante
  Landon senhoman;
  Flugu: dufoje
  Vi ne aliru
    Al malbona
    Tiu homo.

  Al li vi donis,
  Dum via vivo
    Longa aŭ ne,
  Karaj birdetoj,
  Ĉion vi donis
  Kion vi havis:
    Ĉu dankema
    Estas li? Ne!

  Li vin spionas,
  Karaj bestetoj,
    La mortigan
  Ilon tenante:
  De la bestaro
  Ho, kiel granda,
    Kiel granda
    La reganto!


Unuaj folioj.

(_Uit Tijdkrans: Wonnemaand_).

  Flaveverdaj kaj sennombraj
  Soldataroj, vi folioj
  Forte alligitaj, kiel
  Sur la arbojn vi alvenis?

  Gaje du printempajn sunojn
  Ĵus la mondo eksalutis,
  Kaj kalkuli kiu povus
  La armeon jam kreskintan?

  Laboremaj, dum vin lulas
  La fortegaj matenventoj,
  Sur betuloj, sur tremoloj,
  Militire vi ordiĝas.

  Bruas ĉie fortaj voĉoj
  Kaj milita kriegado,
  Kuregante tra la valoj,
  Silentigas voĉojn ĉiujn.

  Vi de kie, tiel gaje
  Alvestitaj, vi alvenis?
  Kiu povas nutri tiel
  Potencegan soldataron?

  Ĉu vi el aer' konsistas?
  Ĉu vi estas sunradioj
  Kaj el lumo kunteksitaj,
  Ho, vi miloj da folioj?

  Ĉu vi estas arba sango,
  Arba cerbo, aŭ alia
  Io, kio devas ŝpruci
  Kiam ĝi la sunon vidas?

  Ĉu... Sennombraj viaj bandoj
  Alsimilas al armeo,
  Batalante forpreninta
  La palacon de la Vintro:

  Vane la mizera lando
  Longe atendadis helpon:
  Vi, alkuru kaj mortigu
  La falintan malamikon;

  Frapu ĉefojn, fortikaĵojn;
  Ŝiru flagojn; bruu tiel
  Ke plej malproksimaj kampoj
  Pro l' kriegoj tremos; venku!

  Ĝi forkuru; kaj venkita,
  Senarmila, nuda tien
  Ĝi aliru kie kuŝas
  Ĝiaj glaciiĝaj urboj!

  Nun, bruegu, soldataroj;
  Kantu, kriu, ĉar vi venkis,
  Ho, someraj foliaroj:
  Morgaŭ malaperos Vintro!


La ventoj.

(De winden).

  Maro, maro ne bruegas
  Tiel forte kiel arboj,
  Kiam ventoj furioze
  Kaj senbride trarajdegas.

  Tie ekkriegas miloj,
  Milionoj da folioj,
  Kvazaŭ estus milionoj
  Da kriantaj frenezuloj.

  Pluvo ronkas, defluegas,
  Frapegante ĉiuflanken;
  Arboj devas sin kurbigi,
  Kaj kriegas, kaj plendegas.

  Aŭdu: ree en l' arbaro
  Ekbruegas kaj ekmuĝas
  La frenezaj ventoj;
  Ĝi ronkegas kiel maro.

  Ĉiam daŭras!... Ekforflugas
  Birdoj,... trarompiĝas branĉoj;
  Voĉo mia foriĝinta
  Estas!--Ventoj sin aŭdigas.


Vintromuŝetoj.

(Wintermuggen).

  Vintromuŝetoj flirtadas,
  Intermiksitaj kaj blankaj
  Kiel muela faruno,
  Kiel laktaĵa flokaro.

  Altaj en ondo forflua
  Kaj en alflua malaltaj,
  Ili balance teksadas
  Blankan la vintroteksaĵon.

  Tiu ĉi vintroteksaĵo,
  Nemakulata tukego,
  Ĉastan la bruston de nia
  Tera patrino surkovras.

  Tie ŝi[24] kuŝas dormante:
  Kaj ŝi sonĝadas la dolĉan,
  La virgulinan sonĝadon
  Novaj pri rozoj printempaj;

  Tie ŝi kuŝas dormante:
  Kaj ŝi sonĝadas la belan,
  La ĉarmoplenan sonĝadon
  Pri la kantistoj someraj;

  Tie ŝi kuŝas sonĝante,
  Sonĝas pri riĉa vivado,
  Sonĝas pri vera feliĉo,
  Ĉie, por homoj kaj bestoj.

  Ho, ŝin ne veku; ne lasu
  Ian brueton ŝin igi
  Tiel rapide vekiĝi
  El la dolĉega dormado!

  Tie ŝi dorme ripozas;
  Kaj blankan litokovrilon
  Sur ŝi etendas silente
  Tie la vintromuŝetoj:

  Ili flirtadas, dancadas
  Supren, malsupren kaj ree,
  Kiel farunaj kaj laktaj,
  Kaj laktoflokaj blankaĵoj!

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.

Piednoto [24] Tero personigata.



FR. DE CORT.

1834-1878.


Frans De Cort sin dediĉis pli al la ĵurnalismo ol al la literaturo; li
estis ĉefredaktoro de diversaj gazetoj; la ĉiutagaj artikoloj ensorbis
preskaŭ tute lian tempon. Li ne skribis grandampleksajn verkojn sed nur
mallongajn versaĵojn, precipe en la formo de kantetoj.

Kvankam li ne estas granda poeto, liaj kantoj estas tamen ŝatataj kiel
skribitaj en facila kaj pura lingvo.


La maljuna kantistino.

(De oude zangster).

  Plena je bruo kaj fumo estas la vasta ĉambrego.
  Sin trenadante enpaŝas maljunulino kun harpo:
  Ŝian animon plenigas penso pri riĉa almozo,
  Ĉar, nun ankoraŭ, ŝi devas gajni vesperan panpecon;
  Raŭka aŭdiĝas la voĉo, ...kiel funebro eksonas
  Tiu gajiga trinkkanto de ŝi... ho! mizerulino!

  Kiel la tuta kunveno mokas la maljunulinon!
  «For, for!» ekkrias ĉi tiu, «for, for!» rekrias alia;
  Ŝia mizera vivado naskas nenies kompaton
  Kaj al la grizharulino donas neniu moneron,
  Ve! kaj neniu ekvidas ke ŝi defalas ĉe l' pordo,
  Kiun kun brua perforto oni post ŝi ĵus reĵetis.

  Aŭdu! nun tie ekkantas juna, beleta knabino
  Kiu kunigas la ĉarmon de l' violon' kaj de l' voĉo.
  Tiel ŝi ankaŭ, ja, estis: kronon brilegan de gloro
  Ĉirkaŭ la ora hararo tiam kunplektis la Arto.
  Kiam ŝi, die belega, sur la scenejo montriĝis,
  La aŭdantaro senspire ŝian aŭskultis kantaĵon.

  Tio de longe forpasis... Ho! ŝi suferas akrege!
  Sed la okulo de Dio gardas la mizerulinon.
  Vidu do: jen genufleksas apud ŝi la kantistino,
  Kiu per sia kantado tutan kunvenon ĉarmegis,
  «Al vi mi donas» ŝi diras dolĉe «la mian akiron:
  Kiel vi nune montriĝas, eble mi baldaŭ fariĝos!»

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.



TONY BERGMANN.

1835-1874.


Tony Bergmann, advokato en Liero, dediĉis sian libertempon al la
literaturo, skizante figurojn kaj scenojn el la ĉirkaŭanta vivado. Lia
ĉefverko «Ernest Staas» estas nek romano nek poeziigita rakonto,
sed ĝi konsistas el pentraĵoj aŭ rememoroj el liaj junaj jaroj. Ili
estas tiel nature, tiel simple rakontitaj, kun tiu respekto kiun ni
sentas por antikvaĵoj, ke ĉiu leganto plezure retrovas en ili ion el
sia pasinta juneco. Tio eble kaŭzis la sukceson de tiu verko, ĉar ni
ordinare rimarkas tiujn simplajn, ĉiutagajn okazintaĵojn nur kiam ili
jam de longe estas pasintaj kaj sin montras al ni kun la sorĉigaj
koloroj de l' forfluginta feliĉo.


La unuaj klientoj.

...Dume, mia provtempo proksimiĝis al sia fino, kaj kiam mi reiris
Bruselon, mi devis ekloĝiĝi kiel _Majstro Staas, advokato_.

Mi elektis ĉambraron je l' angulo de l' Imperiestrostrato, ĉe _Monsieur
Lefinaud, tailleur de Paris_, naskiĝinta en Schaarbeek[25], kiu sin
vestadis kvazaŭ ambasadoro, kaj akceptadis siajn klientojn en salono
kun tapiŝoj, orumitaj speguloj kaj veluraj seĝoj.

En la unua etaĝo li havis ĉambraron lueblan, konsistantan el du grandaj
apudaj ĉambroj, flanke de la strato, kaj malgranda ĉambreto, je l' alia
flanko.

Tiu ĉi divido estis bonege farita. La unua ĉambro, havanta amerikledajn
meblojn, tapetita per bruna papero kaj malhelaj kurtenoj, estos la
parolejo. En la duan ĉambron oni povas meti bibliotekon kaj, meze,
skribotablon: tiu ĉi estos la studoĉambro de l' advokato, kiu dormos en
la ĉambreto.

Je l' unua ekvido mi estis venkita.

_Monsieur Lefinaud_ tuj vidis tion.

--«Vi ne povus loĝi plibone, Sinjoro,» li diris tiel konvinke, ke li
permesis nenian kontraŭdiron. «Via Sinjora Moŝto diris al mi, ke Li
estas advokato. Nu, bonvolu nur elvidi tra tiu ĉi fenestro: la marmoraj
kolonoj, kiujn vi vidas tie, estas la enirejo en la juĝejon. Ĉiu,
kiu havas ian rilaton kun la juĝistaro, devas antaŭpasi tie ĉi, kaj,
kompreneble, sonorigas ĉe l' unua leĝisto, kiun li renkontas sur sia
vojo.»

Ĉu tio estas tiel klare komprenebla, estas alia demando, sed la
argumento faris impreson sur mian onklinon, kiu entreprenis, por mia
ekloĝiĝo, la grandan vojaĝon al Bruselo. Ŝi kuraĝis fari nur malgrandan
rimarkon pri la prezo. Ŝi devis marĉandi, kiel ĉiuj virinoj.

_Monsieur Lefinaud_ metis siajn dikfingrojn sub la brakojn kaj ekludis
per la aliaj fingroj galopon sur sia fajroruĝa veŝto.

--«Sed la situacio, Sinjorino!» li ekkriis. «Mi diras al vi nur tiun ĉi
unu vorton: la situacio! Tio estas ĉio en granda urbo. Bona situacio:
riĉeco;--malbona: malriĉiĝo kaj bank...roto!»--Kaj la tajloro, fiera,
ĉar li konas tiajn sonorajn vortojn, kiel eble plej multe longigis la
vorton.

--«Kaj bankroto!» li diris denove, dum liaj fingroj reekludis sian
dancon sur la ruĝa veŝto.

Mia onklino ŝanceliĝis; la prezo superis ŝiajn kalkulaĵojn; kaj ŝi
ekrigardis ĉirkaŭ si, por vidi ĉu nenio estas kritikebla aŭ mallaŭdebla.

_Monsieur Lefinaud_ vidis ke la momento venis por frapi grandan frapon.

--«Sinjorino», li diris grave, levante siajn fingrojn kaj ĉesigante
ĉian malseriozan movon, «nur por via profito mi ja parolas. Luigi mian
ĉambraron mi povas centfoje, se mi volas. Sed tio estus bedaŭrinda.
Tiuj ĉi ĉambroj estas kvazaŭ faritaj por leĝisto. Antaŭe, ankaŭ nova
advokato loĝis tie ĉi. Li estis nekonata kaj devis atendi klientaron,
sed li estis laborema kaj lerta kiel Via Moŝto,--kaj ĉiu, kiu konas
la ĉefurbon, povos diri al vi, kia fama advokato S-ro Duruisseau
fariĝis, kiu humile komencis tie ĉi.»

Tiu ĉi argumento estis decidiga.

Tie, kie Majstro Duruisseau fariĝis fama, kial ne sukcesus Ernest
Staas? Mia onklino konsentis: la nova advokato ekloĝiĝis.

Apud la muro estis metita la biblioteko, en la mezo de l' ĉambro la
skribotablo, kaj malantaŭ ĝi en larĝa apogseĝo la leĝisto, havanta la
plumon sur la orelo, la leĝolibron en la mano, preta por doni avizojn,
skribi aktojn, fari procesojn, redakti konkludojn kontraŭ ĉiu.

Nur mankis al li... aferoj kaj klientoj.

Certe, la situacio estis bonega.

Li vidis la kolonojn de l' juĝejo, li vidis la pli maljunajn kunfratojn
suprenirantajn la ŝtupojn, kliniĝante sub la pezo de la procesaktoj; li
vidis eĉ la procesantojn... preterpasantajn lian domon; sed tio estis
ĉio: neniu frapis ĉe lia pordo.

La kvaronjaro proksimiĝis al sia fino.

_Monsieur Lefinaud_ alportis sian kalkulon, sed devis ankoraŭ anonci la
unuan vizitanton.

--«Eble la situacio ne estas tiom bona kiom vi pensis», mi rimarkis.

--«Ho, _Monsieur_!» respondis la tajloro.

--«La klientoj tamen ne ŝajnas koni la tien kondukantan vojon», mi
diris ridetante.

--«Tio ne povas veni tiel rapide,» rediris la dommastro, «sed se Via
Moŝto ĝin permesas al mi--estas nur demando--ĉu Via Moŝto ne tenas
sin tro humile, tro trankvile? En granda urbo oni bezonas iom da
bruo, iom da orumaĵo, da pligrandigo. Vidu, Sinjoro, kiam mi tie ĉi
komence loĝiĝis, okazis al mi samaĵo kiel al vi. Ŝajnas al mi, ke dum
dek-kvar tagoj mi ne prenis mezuron eĉ por du personoj, mi, kiu havis
en Schaarbeek tiajn bonajn klientojn...» kaj _Monsieur Lefinaud_ ĉarme
ekludis kun sia metra rubando, kiu ĉiam pendis ĉirkaŭ lia kolo.

--«Sed, amiko Lefinaud,» diris al mi unu el ili, «mi eraris almenaŭ
trifoje, antaŭ ol trovi vian domon. Kiu, ĉielo! povas diveni, ke vi
loĝas tie ĉi?»

«Tiu ĉi rimarko estis por mi lumradio.»

«La sekvantan tagon, ĉiuj fenestroj estis plenaj je modfiguroj kaj sur
mia pordo brilis kupra lado kun la vortoj: _Tajloro por civiluloj kaj
militistoj_... kaj de tiu tago mi igis alpentri ankoraŭ multon germane
kaj angle,» diris ridante la tajloro.

--«Mi tamen ne povas anonci _Advokato por civiluloj kaj militistoj_,»
mi rimarkis.

--«Tion ja mi scias, Sinjoro, io simila estas bona por nia metio.
Advokato devas agi pli diskrete, kaj lado ŝajnus tro komerca. Sed
vi pentrigus ekzemple per malgrandaj literoj vian nomon ĉirkaŭ la
sonorileto aŭ sur la pordfosto, tiel ke tio ŝajnus pli averto por
personoj, kiuj povus erari, ol alvoko al la publiko. Se Via Moŝto
volas?...»

Mi iom kontraŭparolis, sed _Monsieur Lefinaud_ opiniis, ke li povas
preterpasi, kaj la sekvantan tagon oni legis, ĉirkaŭ la domsonorileto,
en skribitaj literoj: _Sonorigu dufoje por S-ro E. Staas, Advokato_.

Du horoj ne estis pasintaj, kiam mi aŭdis la sonorileton tinti dufoje,
kaj ĉe la ŝtuparo eksonis la voĉo de _Monsieur Lefinaud_: «Sinjoro
Advokato, en la unua etaĝo.»

Mi sidiĝis rapide malantaŭ mia skribotablo, malfermis multepezan Roman
leĝolibron kaj metis la manojn en la hararon, kiu, malordigita kaj
interplektita, atestis zorgadon kaj studon.

Ia sinjoro, kun granda paperujo sub la brako, alproksimiĝis, tenante
sian ĉapelon en la mano.

Mi stariĝis duone el la apogseĝo kaj petis mian vizitanton ke li sidiĝu
kaj klarigu al mi sian aferon.

--«Sinjoro,» li diris iom time, «mi estas la riprezentanto de l' firmo
_Raibaud kaj K-io_, el Parizo, kiu eble estas konata de vi.»

«Bonege!» mi pensis, «Pariza firmo kiel unua kliento, tio faros min
konata de ĉiu.»

--«Certe,» mi aprobis, «tiu ĉi nomo ne estas nekonata de mi,» kvankam
mi sciis nenion pli pri la firmo Raibaud, ol se ĝi estus sur la luno.

--«Ni havas,» li daŭrigis, «ĉiujn verkojn pri la leĝoscienco kaj estas
la ĉefaj vendantoj de l' granda _Enciklopedio de la Leĝoscienco_, la
ĝenerala leĝa vortaro, kiun ĉiu advokato, ĉiu juĝisto, eĉ ĉiu juĝa
persekutisto bezonas» kaj li ekrigardis ironie mian bibliotekon, en kiu
kelke da verketoj maldikaj kaj malnoviĝintaj havis pli ol la necesan
spacon.

Mi ne volis nei la utilon de l' _Enciklopedio_, sed en la tiama momento
mi opiniis, ke mi ne tiom bezonas ĝin.

Kiel ĉiuj verkoj pri leĝoscienco, la Enciklopedio estis treege
multekosta. Tiu sinjoro estis sufiĉe senhonta por proponi ĝin al mi
por okcent frankoj. Okcent frankoj! kaj mia onklino faris tiom da
malfacilaj oferoj por aĉeti miajn mebletojn!

--«Se vi ne prenas la Enciklopedion, vi sendube bezonas la _Novan
Komentarion pri la civila leĝaro_?»

--«Senutile,» mi respondis.

--«Binditan, kun ĉiuj notoj?»

--«Ankaŭ ne.»

--«Almenaŭ la _Klarigojn pri la punleĝaro_ kun ĉiuj raportoj... aŭ la
_Verkojn pri la propreco_... aŭ ĉiuokaze la _Novan Hipotekleĝon_ kun
ĉiuj paroladoj kaj diskutoj... aŭ...»

Mi ĉiam kape neis; sed li ne tiel facile ĉesis, kaj mi estis devigata
aŭdi ankoraŭ la titolojn de dudeko da verkoj, ĉiuj necesegaj por
advokatoj kaj juĝistoj, notarioj kaj juĝaj persekutistoj, binditaj kaj
ne binditaj, kun kaj sen notoj, antaŭ ol li kolektis siajn paperojn kaj
foriris, lasante sur mia tablo dekon da prospektoj.

--«Nu?»--Kaj _Monsieur Lefinaud_ pasigis sian buklharan kapon tra
la pordofendo.--«Kion mi diris al vi? Ĉu la literoj ne faras sian
impreson?»

Li frotis siajn manojn kaj ridante paŝis tra la ĉambro.

--«Jes, sen bruo, sen reklamo,» li daŭrigis, «oni restas forgesita,
perdita en la mondo. La anonco estas la reĝo de nia centjaro kaj la
ladeto estas lia ĉefministro!» Kaj Sinjoro Lefinaud fine haltis,
atendante ke mi festos kun li la venkon de la nompentrigo.

Estis tre malagrable por mi, ke mi devis forpreni la iluzion de la
ravita viro.

Kaj kiam mi klarigis al li, ke la sinjoro, kiun li anoncis tiel brue,
estis nur librovendisto, kiu volis perlabori ion--akurate kiel mi,--lia
entuziasmo subite falis kaj li ne sciis, kion li devas eltrovi por ke
mi daŭrigu mian konfidon al liaj rimedoj.

Tiaj klientoj ne mankis plu al mi.

Pianistoj kiuj organizas koncerton, verkistoj kiuj presigas sian
unuan libron, Flamingantoj[26] kun monoferlisto, Izraelidoj kun nova
eltrovaĵo, vinvendistoj ĵus alvenintaj el Bordeaux, malfeliĉuloj
kiuj nur sincere petas almozon, malriĉuloj kiuj tiras je ĉiu
sonorileto,--neniu el ili preterpasis la Imperiestrostraton, ne
sonorigante dufoje al _S-ro E. Staas, Advokato_.

El _Ernest Staas_.

  _Tradukis_
  A. Van der Biest-Andelhof.

Piednoto [25] Antaŭurbo de Bruselo.

Piednoto [26] t. e. Flandramuloj, kiuj defendas la rajtojn de l'
flandra lingvo.



ROSALIE kaj VIRGINIE LOVELING.

Estas neeble en biografia skizo apartigi tiujn du fratinojn kiuj dum
la tuta vivo havis samajn emojn, saman vivmanieron, saman celon. La
subjektoj, pri kiuj ili ambaŭ verkis, ne multe diferencas kaj la stilo
estas ankaŭ preskaŭ la sama.

Kutime la poetinoj delikate priskribas scenojn el ordinara vivo.
Simpleco kaj freŝeco estas la ĉefa karaktero de iliaj verkoj.
Bedaŭrinde ia religia aŭ supreniga sento preskaŭ tute mankas: tial
iliaj verkoj ne estas ĉiuj legindaj.


ROSALIE LOVELING.

1834-1875.

La donaco.

(Het geschenk).

  La tirkesteton li malfermis
  Dum staris apud li knabeto
  La poŝhorloĝon rigardanta
  «Ho! donu ĝin al mi, aveto!»

  «Al vi mi ĝin donacos iam,
  En la proksima jaro eble,
  Kondiĉe ke vi bone lernu.»
  Al li la maljunul' parolis.

  «Proksima jaro!» knabo diris,
  «Aveto mia, eble estas
  Ke tiam estos vi mortinta;
  Vi estas tiom ja maljuna!»

  La maljunulo ekpripensis
  Kaj al si diris: estas vere!
  Dum liaj fingroj karesadis
  La buklhararon de l' knabeto.

  Li prenis tuj la poŝhorloĝon
  Kun peza ĉeno kaj, en manojn
  Avidajn ĝin metante, diris:
  «De via patro tio venas.»

  * * * * * * *

  Tombeto estas nun fosita;
  La lernejanoj ĉirkaŭstaras,
  Kaj maljunulo pene fleksas
  Genuon unu sur la teron.

  La malvarmeta matenvento
  Tra liaj haroj dolĉe blovas;
  Ĉerketo flava teren glitas.
  Knabeto, kiu pensis tion?

  Kaj hejmen la maljuna avo
  Reiras kaj plorante metas
  L' arĝentan poŝhorloĝon ree
  En la malnovan tirkesteton.

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.


La orfa knabo.

(Het Weeskind).

  Tie li kuris per nudaj piedoj
  Antaŭ fenestro sur sablo varmega,
  Hundo saltadis sur lian vesteton
  Kaj la maneton karese lekadis.

  Li al la maljunulino ridetis:
  Lia knabkoro batadis varmete,
  Tiel kaprica kaj lerta li estis,
  Tiel malgranda sed tiel malriĉa.

  Ĝis la okuloj surpendis la haroj,
  Suno bruladis la nudajn braketojn;
  «Ho, li min amas korege», ŝi diris,
  «Li tiel saĝa kaj tiel, jam, granda!»

  * * * * * * *

  Hejme la maljunulino teksadas...
  Antaŭ fajrejo sin streĉas la hundo...
  Ruĝe la flamo lumigas la domon
  Kaj sur la verda vitraĵo rebrilas.

  Hundo senbrue alrampas al ŝi, kaj
  Ŝin rigardante la voston ekmovas
  «Jes, li foriris», ŝi diras plendante
  Brila kun larm' en l' okulo malbrila.

  «Nun li fariĝis anĝelo ĉiela;
  Vi, mizerulo, jes vi min komprenas»
  Diras ŝi dum la tre glatan hararon
  Ŝi per la fingroj malĝoje karesas.

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.


VIRGINIE LOVELING.

1836.

La portreto de l' avino.

(Grootmoeders portret).

  En ĉambro de l' avino
  Jen pendas la portreto
  El ŝiaj junaj jaroj
  Kun buŝo ridetanta
  Kun perlokulo brila
  Kaj bruna buklhararo.

  L' infanoj miregantaj
  Admiras ĝin dum unu
  Al la alia diras:
  «Se estus nun ĉi tie
  La bela infaneto,
  Ni tiam kune ludus.»

  Kaj la maljunulino
  En la seĝeg' sidanta
  Rigardis al l' infanoj:
  «Divenu: kiu estas
  La bela knabineto?
  Vi ĉiam kun ŝi ludas.»

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.


La tutkora donaco.

(Het geschenk des harte.)

Ian belan posttagmezon en komenco de l' septembra monato ili traveturis
la arbaron, sidante en malkovrita veturilo: la riĉa orfino apud sia
zorganto, kaj kontraŭ ili la franca oficiro, ŝia fianĉo.

De kelkaj jaroj ŝi pasigis la libertempajn tagojn en la domo de sia
zorganto, kaj tiamaniere, de la morto de ŝia patro, ŝi eĉ ne vizitis
plu la gepatran kastelon.

Nun ili veturis tra la arbaro kun ĝiaj altaj kverktrunkoj, ĝia densa
arbetaro kaj ĝiaj larĝaj aleoj. Jen ili rigardis la ombron kaj la
sunlumon sur la verda je l' vojrando kreskanta herbaro, kiu, tie
ĉi en septembro, estas dolĉa kiel veluro; jen ili vidis la pigojn
forflugantajn el la altaj arboj kaj la leporojn triope aŭ kvarope
saltantajn ĉe la flankaj aleoj aŭ, kun stariĝintaj oreloj, sidantajn
sur la sablo.

La ĉevaloj paŝe marŝadis.

La junulino estis ravata: «Ho» ŝi diris, «kiom da fojoj, kiam mi estis
malgranda, tie ĉi mi rajdis sur mia ĉevaleto laŭlonge la aleoj ĝis la
domo de l' arbaristo!... Rigardu», kaj ŝi montras per fingro malgrandan
ruiniĝantan loĝejon, kiu staris je kelkaj paŝoj pli malproksime, inter
la densa ombro ĉe la vojrando, kie la tero fariĝis ondema, kaj kie
komencis la malhelaj abiaroj, «Rigardu, tie ĝi staras, kaj ŝajnas al mi
ke la maljuna Tomas'o ankoraŭ sidas ĉe la pordo kiel antaŭe».

Ĝi estis li mem... Eble li estis vidinta la alvenantan veturilon, kaj
apenaŭ ŝi eksilentis, kiam la maljunulo kun sia ĉapeto en la mano
proksimiĝinte al la veturila pordeto goje ekkriis:

«Bonvenon! Bonvenon!» kaj kvazaŭ propramove la veturigisto haltigis la
ĉevalojn, kaj la juna oficiro elsaltis el la veturilo kaj helpis sian
fianĉinon kaj ŝian onklon por la elpaŝo.

«Kiom vi grandiĝis, mia juna kara mastrino» diris la arbaristo tute
kortuŝita, kaj ŝi pensis. «Kompatinda viro! kiom vi ŝajnas maljuna kaj
malfortiĝinta».

«Ho», li daŭrigis, «mi ja sciis ke vi intencis veni tien ĉi, de l'
momento kiam la gardisto al mi diris ke vi intencas viziti hodiaŭ la
kastelon post via longa forestado. Al tiu ĉi malgranda bubo mi ankoraŭ
diris antaŭ duonhoro ke vi ne forgesis Tomas'on», kaj ĉe tiuj vortoj
li, ridante, skuegis per lia ŝultro sian okjaran nepon, kiu miregis ke
lia avo alitempe ĉiam tiom silenta, nun estas tiom vivega kaj bruema.

«Ne, ne, Tomas'o», diris la junulino, afable ridante, «mi certe ne
forgesis tion, kiel vi bone scias», kaj ŝi elparolis tiun ĝentilan
mensogon kun sincera memriproĉo, ĉar ŝi ektimis pensante ke nur okazo
kondukis ŝin tien ĉi, kaj ŝi preskaŭ forgesis la bonan viron, kiu
plenumis nur malgrandan rolon ĉe la memoraĵoj el ŝia infaneco kaj kiu
tamen estis tiom sindonema por ŝi.

La franca oficiro kiu ne komprenis tion kion ili diris, sed rimarkis
la amikan manieron per kiu ŝi parolis al la arbaristo, tuŝetis lian
ŝultron kaj prezentis al li cigaron.

«Li estas ŝia fianĉo», diris la zorganto.

«Jes, mi jam pensis tion, mi aŭdis pri tio», diris la maljunulo kun
ruza rideto, kvazaŭ li volis montri ke ĉiuj novaĵoj koncerne ŝin
penetris ĝis li; kaj sin turnante al ŝi, li daŭrigis:

«Rakontu do al li kiel vi venis tien ĉi, kiam vi ankoraŭ estis
veturigata per via malgranda ĉareto, kaj kiel vi rajdis sur miaj
genuoj, kaj kiel Tomas'o tiam ĉerpis por vi glason da akvo el la
fonto... Jes, ekrakontu tion al li...»

«La fonto», interrompis la junulino, kaj kelkaj duonforgesitaj
okazintaĵoj el ŝia infana vivo klarege reviviĝis en ŝia memoro, «Ho,
jes, Tomas'o, la fonton mi volas vidi», kaj tiam, sekvata de ĉiuj
aliaj, per ŝi faris kelkajn paŝojn malantaŭ la domon ĝis malgranda
lageto ombraĵita per branĉaĵoj, kaj el kiu la klara akvo defluis de la
ŝtona bordo kovrita per musko, kaj riverete forfluis tra l' abiaro.

«Kie estas la buksarbeto? Kie estas _mia_ buksarbeto?» demandis la
junulino, «ĉar ŝi memoris ke, iam, tie kreskis granda buksarbeto, kiun
la arbaristo nomis la ŝia, ĉar ŝi tiel amis ĝin.

«La bukso estas sekiĝinta kaj elterigita», diris la maljunulo, «sed
atendu momenton», kaj per rapidaj, faletantaj paŝoj li eniris la domon
tra la malantaŭa pordo.

Tuj li revenis, tenante en sia mano malgrandan, dubeflavan, lignan
pokaleton. «Tio», li diris, «estas eltranĉita el la buksa ligno, kaj ĝi
estas por vi».

Kaj kiam la junulino volis danki lin kaj esprimis sian plezuron pri
la donaco, li diris: «Jes, eble vi pensis ke Tomas'o ne povas fari
ion belan?» kaj memkontente li frotis siajn manojn. «Rigardu», kaj li
montris kelkajn literojn senarte entranĉitajn en la pokaleto «tio estas
via nomo, mia kara juna mastrino».

Poste li subakvigis la pokaleton en la fonton, ĝin tenis dum unu
momento en la mano antaŭ ol prezenti ĝin al ŝi kaj diris: «Trinku tion,
mia kara infano, je via feliĉa edziniĝo, via longdaŭronta vivo, kaj nia
malnova amikeco!»

Kaj eble neniam ia elokventa tosto estis elparolata kun pli granda
bonkoreco, kaj eble ankaŭ ia glaso da vino multekosta neniam estis
prezentata kun pli da grandanimo, ol la plengorĝo da fontakvo de l'
malriĉa arbaristo!

La juna fianĉino ankoraŭ tenis la pokaleton en sia mano kiam ili diris
adiaŭ, kaj ree sidiĝis en la veturilon.

«Tio estas donaco de l' bona maljunulo», elparolis ŝia fianĉo, kaj
afable ŝi respondis:

«Jes, vere tutkora donaco!»

Pro sia edziniĝo la riĉa orfino estis sufiĉege dotigita per donacoj:
luksaj aĵoj malavare donacitaj de onkloj kaj onklinoj, donacoj de
gravegaj amikoj kun fiereco elmontritaj de ŝia zorganto, donacoj pro
humana respekto kaj sociala devigo prezentitaj kun kaŝita kontraŭvolo
kaj ŝajna koreco kaj akceptitaj kun kaŝita embaraso, kaj eĉ ankaŭ
donacoj kaj donacetoj pro amemo de amikinoj, sed el ĉiuj eble troviĝis
neniu kiu estis prezentita al ŝi el pli sincera korsento kaj kiun ŝi
akceptis kun pli dankema surprizo, ol la buksligna pokaleto el la manoj
de l' malriĉulo!

  Tradukis
  A. Cassiers.



G. T. ANTHEUNIS.

1840.


G. Th. Antheunis, nune honora pacjuĝisto en Bruselo, estas unu el la
plej bonaj «lirikaj» poetoj en la Nederlanda Literaturo. Li inter aliaj
verkis aron da amaj kantoj kaj da familiaj pentraĵetoj, kompareblaj
kun la plej bonaj tiaspecaj versaĵoj de l' aliaj lingvoj; ankaŭ liaj
infanaj kantoj plejmulte estas brilaj majstraĵoj. Per sia edziĝo, li
fariĝis la bofilo de la fama flandra verkisto, H. Conscience.


Apud la lulilo.

(Bij de wieg).

  Helege briladis la steloj
  Kaj la najtingalo triladis.......
  Interne de l' paca dometo
  La blanka lulil' moviĝadis.

  Li diris: «Ho, kiom malfruas!
  Ĵus batis la horo dekdua.
  Nu, kara edzino, sufiĉe
  Ni lulis: ni ankaŭ ekdormu».

  Tuj ili sen bru' la lulilon
  Proksimen de l' lito altiris.
  «Rigardu», ŝi diris montrante
  L' infanon, «ĝi, vere, ridetas».

  Ĝi dormis kaj ridis dolĉege,
  --Ĝin oni, ja, povus forŝteli--
  Kun unu braketo malkaŝe
  Kaj kun la alia ĉe l' kapo.

  La dolĉa spirado similis
  Al vesperpreĝado murmura,
  La mano kun etaj malŝveloj
  Al io, laŭ ŝajno, streĉiĝis.

  Ŝi ĝin rigardadis feliĉe,
  Je ĝuo pleniĝis la koro
  Kaj, antaŭ ol tion ŝi pensis,
  Ŝi estis kisinta l' infanon.

  «Vi vekas ĝin! Kion vi faras?»
  Riproĉis li sian edzinon,
  Kaj........., ankaŭ klininte sin, ankaŭ
  Li kisis rapide l' etulon;

  Kaj ŝin li rigardis: belete
  Ŝi ridis dum larmoj briletis;
  Li ĝoje ŝin kisis kaj supren
  Li levis dankeman okulon.


La Neĝo.

(De sneeuw).

      Neĝo, neĝo, blanka neĝo,
      De kie vi alflugas?
      Neĝo, neĝo, ĉasta neĝo,
      En nia sanga, ŝlima jarcento,
      Ĉu via blankeco ne estas mensogo?

          Kie vagas ankoraŭ aera peceto
  Kiun la homaj blasfemo kaj ploro kaj plendo
          En ĉiu tago ne enspiris?
          Kie kuŝas ankoraŭ, en tuta la mondo,
              Iom da tero
          Kiun ne tuŝis sango,
          Sur kiu ne restas peco
  Da homaj korpoj traboritaj, distranĉitaj,
  Da homaj koroj de l' doloro rompitaj?

      Tamen vi falas tra blasfemoj kaj dankoj,
      Tamen vi falas, tiel virga kaj blanka,
      Ĉiujn sur vojojn, sur malbonon kaj bonon;
      Kaj sur la tero, laciĝinta kaj nuda,
      Vi etendiĝas kaj ĝin tute kovradas
      Kaj sur ĝi, kiel Dia beno, vi kuŝas.

      Kiam la brulo la ruinojn dissemis,
      Kiam la morto la soldatojn deĵetis,
      Kiam infanoj mortis apud patrinoj,
      Tiam vi venas, kiel vesto ĉiela,
      Kovras la sangon, la ruinojn, la larmojn
      Kaj silentigas neprelastan la ploron.

      Jen estas batalkamp'...... plibone jen estis!
      Jen falis viroj kunĵetitaj amase;
      Tie la pafilegojn, ŝarĝon pezegan,
      Oni trenadis tra la korpoj tremantaj.....
      Jen estas batalkamp'...... plibone jen estis!

  Nun ĉio silentas;..... ĝis kie l' okuloj vidas
  Ĉio estas senmova kaj blanka,.... sen ia ŝanĝo;
  Kelkfoje la tero ŝveliĝas aŭ piedo kontraŭpaŝas ion,
  Sed ne haltu: ĉar vi ne povos veki la senvivulojn.

          Neĝas; dense faladas la neĝeroj;
      Foriru, vi, kiu vivas ankoraŭ,
              Ne movu tion kio kuŝas tie
          Kaj lasu la blankan neĝon de Dio
              Surkovri la fratmortigon!

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.



D-ro E. VAN OYE.

1840.


D-ro E. Van Oye (loĝas en Ostendo) publikigis pasintatempe kelkajn
bonegajn poeziajn verkojn, rimarkindajn pro la belsoneco de l' versoj
kaj la ĉarmo de l' priskribitaj subjektoj. Li prefere malvolvas la
dolorajn kaj amajn sentojn.


Sekreta Vivado.

(Heimelijk leven).

  Multaj floretoj vivas kaŝate
      En la herbo de l' kampo;
  Multaj perletoj restas lasate
      Sur la fundo de l' maro.

  Vagas sennombraj miloj da sunoj
      En ĉielo vastega,
  Neekvideblaj kaj senradiaj
      Por l' okul' senfortega.

  Kiom da floroj estas florantaj
      Mute mia en brusto;
  Kiom da perloj estas fluantaj
      En la mia korsango!

  Ne, vi neniam sunon ekvidos,
      Floroj de la doloro....
  Oni neniam povos ekpreni
      Tiujn perlojn de l' maro....

  Tamen vin, kantojn, florojn, mi amas,
      Perlojn de la sentemo,
  Plendon, vin kiun eĉ mi ne nomas,
      Stelmoviĝon sekretan!

  Vin mi salutas, vin nevideblajn,
      Ĉar vin Dio estigas,
  Ĉar vi altege, vi malaltege,
      Steloj, perloj brilegas!

  Via Kreinto, nur Li, vin konas,
      Noktajn stelojn, ho kantojn
  Kiuj neniam lipojn alvenas,
      En la koro droninte!

  Floroj kaŝitaj for de l' okuloj
      Kaj vi, plendoj silentaj,
  Estas vivantaj en ĉiopova
      Dio--kaj Lin dankantaj!


El «Noktoj Senstelaj.»

(Uit: Sterrelooze nachten).

  Malakre muĝas griza maro sian
  Plendadon plenan je potenca ĉarmo;
  Animo mia plendas dezirante
  Kantadon malĝojegan kiel ĝia.

  Ho maro, ho grandega maro!--Larĝa
  Kaj tiel profundega, kiel via
  La fundo, estas la doloro mia
  Akrega, kiu teren min deĵetas!

  Kaj ve! Nenio.... Nek parol', nek plendo
  Lumigas, ho doloro! al l' animo!
  Ho maro! kial la sufero mia
  Ne havas vian potencegan voĉon?

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.



HUGO VERRIEST.

1840.


Naskiĝis en Deerlijk; estas fama paroladanto, tre ŝatata en Holando
kaj Flandro. Li publikigis nur malmultajn verkojn sed ĉi tiuj montras
la samajn ecojn kiel liaj paroladoj: lia stilo estas tute speciala,
karakteriza, originala kaj eĉ stranga, plena je vivo kaj brilo; li
plejsukcese priskribas la pejzaĝojn kaj la kamparajn strangulojn.


Vagantaj Ombrorandoj[27].

(Dolende Schaduwboorden).

Ĉu vi konas tiun maljunuleton, kiu, de tiom da jaroj, en la daŭro de
preskaŭ sia tuta vivo, en ĉiuj tagoj trapaŝadas la ĉirkaŭaĵon kaj ĉie
petadas pri almozo.

Ronda ĉapeleto, kiu falas ĝis sur lian nukon kaj surkovras liajn
okulojn; malstreĉa kravato, kiu pendas aŭ balanciĝas sur lia brusto aŭ
liaj ŝultroj; ia longmanika jako; moviĝanta kaj iom dika pantalono, tro
longa, tro larĝa, kaj malpura kie ĉio alia; truitaj treniĝantaj ŝuoj.

Sur siaj kurbiĝantaj ŝultroj, li portas grandan sakon kutime duone
plenan je terpomoj, pano, napoj kaj ĉio ajn imagebla.

La vireton, tiun vireton oni ne renkontas, ne rimarkante lin. Sub
tiu ĉapeleto kaŝiĝas dika, ronda vizaĝo, streĉa kaj tamen sulkita,
griza, bruna, kun ruĝaj makuloj. Du malgrandaj okuloj briletas duone
malfermitaj, kaj dikaj lipoj murmuradas. El l' ekstremo de l' manikoj
aperas malgrandaj, grasaj, sulkitaj manoj: bufomanoj. «Li englutis la
straton»[28].

Li estas maljuna, tre maljuna.

Li paŝadas balanciĝante kaj dolĉe kapmovetante, kaj malrigidiĝas liaj
kruroj kaj genuoj. Li babiletas kaj murmuras mallaŭte en si mem, kaj
haltas unu momenton de tempo al tempo, bonhumore, kaj pensas, kaj
paroletas.

Kiam li ricevas bierglason aŭ prefere brandglaseton, li facile ebriiĝas
kaj iradas kun kvazaŭ eklumiĝo ĉirkaŭ la kapo kaj varmego en sia
brusto. Se tiam li renkontas min, li levas la kapon flanken, rigardas
min per palpebrumantaj okuloj, haltas, ĵetas eksteren la manon ĝis la
ĉapeleto kaj diras iom salutante: _Serviteur, Mesieur, Serviteur!_[29]
Li reekbabiletas, foriras, levas per rigida brako la bastonon en la
aeron, ĝin subtenas sur alteco de l' kapo per premanta pugno, kaj
ŝajnas laŭ muzikludo per pugno kaj bastono sekvi ian takton kaj ritmon.

Stranga vireto!

Li havas konstantan loĝejon ĉe malriĉaj laboristoj, je l' malsupro de
l' monto. Sed kutime li dormas en la garbejoj; li vagas, vagadas ĉie,
kaj lin minacas la danĝero ke ian matenon oni lin trovos mortintan en
fosaĵo laŭlonge de l' strato.

La malsaton li suferas kelkafoje, ne ofte; sed li manĝas modere, tre
modere. Soifanta li estas kaj deziranta bierglason kaj prefere ankoraŭ
brandglaseton, ĉiam; sed li ne trinkas tro multege. Malbonajn vestojn
li portas dum la varmo kaj malvarmo.

Vagista vivado!

--Ĉu li ne povus eniri maljunulejon?

--Tie li trovus komforton kaj bonajn zorgojn.

Por nenio en la mondo li tion ĉi konsentus.

«Li englutis la straton» kaj kreskis en kaj laŭ tiu vivado.

Tiuj longaj ŝtonvojoj estas alligitaj al liaj okuloj. Tiuj stratoj kaj
vojetoj, kun maldeklivoj kaj deklivoj, alkreskis al liaj piedoj. Tiuj
arboj, tiuj trunkoj, tiuj branĉobariloj, tiuj kampoj fariĝis parto de
lia korpo, kaj koro, kaj animo.

La somersuno lin devas bruligi; la vintra malvarmo lin tremigi; la
vento sibli ĉirkaŭ lia kapo, lia ĉapelo kaj tra liaj vestoj; la pluvo
devas lin akvumi; se ne, li estas en senkomforto.

Kiam de rondvagado en la somervarmego li estas laca, li deziras ke li
povu sidi, pendigante la krurojn en la fosaĵon sub la alnotrunkoj,
malfermi sian sakon kaj malrapide tramordi buterpanon.

Dum vintraj tempoj, kiam ventas, kaj pluvas, kaj neĝas, li devas
ankoraŭ vagadi, dorlote vestita en siaj ĉifonaĵoj. Li nek serĉas,
nek deziras ŝirmilon aŭ protekton, sed, vespere, li eniras kamparan
farmodometon, kie li povas sidi en la angulo de l' fajrejo kaj dormi
sur la fojno.

Li estas timema, timema, timema ke iu penetrus en lian vivadon, kaj
volus aranĝi, aŭ reguligi, aŭ ŝanĝi ion de lia farado aŭ nefarado, de
lia bon- aŭ malbonfarto, de lia irado aŭ ripozado, de lia parolado aŭ
murmurado, de lia dormado aŭ maldormado, de lia pureco aŭ malpureco.

Li vivadas sola, sola, sola, kaj tamen ne sola, ĉie en la mondo, sur
la stratoj, apud la domoj, kaj en la popolo: «_Serviteur, Mesieur,
Serviteur!_»

Sed li foriras kiam kaj kiel li volas; aŭ plibone, kiam nekonata
interna naturo lin premas, aŭ devigas, aŭ kiam ekstera naturo
signodonas, aŭ lin alvokas.

Kiel li en tiu naturo kreskis?

Kiel li en tiu malriĉeco kreskis?

Kiel li en tiu vivado kreskis?

Li portas kun si kaj en si mem la aeron supran, la malproksimaĵojn, la
ebenaĵojn, la montetojn kaj valojn.

Enŝlosiĝi aŭ vivadi sub tegmento estus malliberejo aŭ tombejo.

Li portas en si la kampojn kun iliaj verdaĵoj, kaj herbejoj, kaj
branĉobariloj, kaj anguloj;

La arbarojn, la arbojn, kaj arbetojn;

La birdojn, la kornikojn, kaj pigojn, kaj paserojn, kaj la tutan
kantantan kaj krietantan flugantaron;

La katojn kaj hundojn de la tuta regiono, ĉio estas por li konato kaj
amiko.

Tra la kampoj li vagas, laŭlonge de l' stratoj kaj vojetoj: li konas
kaj alparolas ĉion: Al sekalo, kaj tritiko, kaj aveno kiu kliniĝas kaj
kies spikoj frapas lian vizaĝon, li ĝemas: «Tro da pluvo, tro da pluvo,
ĉu ne?» Sian bastonon li trenas tra la terpomkampoj «Tro malseke, ne
vere?» La nigra korniko krias al li «Ŝparu» kaj tra la ruĝa nazo li
nazkrias gajkore «Ŝparu vi mem, vi nigra korniko!» La pigon kiu laŭte
krias en la arboj je l' maldekstra flanko de la strato, kaj antaŭdiras
malbonan tagon, li malamas: «Ho, vi malbela sorĉistino!»

La kato estas lia amiko: «Ho, vi beleta besteto, ruza Katcĵo!» Kaj la
hundon, kiu bojas kaj kriegas, li alparolas: «Sst, sst, ĉu vi mordus
do? Sst, sst, Barono? Sst, sst, trankvile!»

Li portas en sia kapo kaj koro la domojn kaj farmobienojn, kaj stalojn
kaj garbejojn, kaj la almozojn, kaj monerojn kaj pantranĉaĵojn, kaj la
bonan parolon, la murmuron kaj la malfavoran «Vin Dio konservu»[30].

Tio estas pli multe ol lia vestaĵo;

Estas pli ol lia haŭto;

Estas lia karno, kaj ostoj, kaj cerbo.

Li sentas per ĝi, kaj ĉion-ĉi aŭ parton de tio forpreni, estus lin
senhaŭtigi, estus lin dissekci, kaj tute distranĉi.

Al kio estas li fiksita?

En tiu grandega, nemezurebla mondo ĉio estas kunligita, ĉio havas
sian lokon, kaj estas direktata kaj regata de potencoj kaj leĝoj. Ĉio
balanciĝas kaj moviĝas egalpeze «_in pondere et mensura_»: la irantaj
sunoj, la flugantaj nuboj kaj la polvero en la aero; sed tie ĉi aŭ tie
kuras, je la plej malproksimaj limoj de l' universaj potencoj, vaganta
stelo aŭ ŝtono.

En nia komuneco kaj societo, ĉio vivadas kune kaj solidare, ĝuste
almezurita, subtenata kaj apogata, libera kaj interligita, harmonie kaj
egalpeze «_in pondere et mensura_», en bonfarto kaj feliĉo aŭ en penado
kaj doloroj, laŭ rajta mezuro aŭ malrajta perforte superanta premado.
Sed ĉi-tie aŭ tie, je l' ekstrema rando de l' regantaj potencoj, estaĵo
vagadas interne kaj ekstere de l' komuneco. Ĝi ŝajnas aparteni al
nenio, kaj estas al nenio fiksita.

«--Vidu lin! Tie li min renkontas ree antaŭ la monaĥejeto: _Serviteur,
Mesieur, Serviteur!_»

Li murmuras, kaj foriras iom malrapide sur la deklivo.

Mi rigardas posten.--Li tenas ree la bastonon supre, kaj turnas
kaj returnas la streĉan pugnon laŭ la takto de muzikaĵo kiu, el la
malproksimo de lia juneco, en lia memoro zumas.

Li staras sur la supro, kaj desegniĝas nigre, kiel nigra aranea
moviĝado, sur la ruĝa brilo de la kuŝiĝanta suno.

  _Tradukis_
  J. Goorieckx.

Piednoto [27] El la libro: _Regenboog_ (Ĉielarko). En tiu verko, H.
Verriest priskribas diversajn kamparanajn pentraĵetojn, kies titoloj
estas, rilate al la naturo de l' priskribo, unu el la koloroj aŭ
nuancoj de la ĉielarko.

Piednoto [28] Engluti ion: = flandra imaga esprimo signifanta: tre ami
ion, france: _être entiché de...._

Piednoto [29] = Via servisto, sinjoro, servisto.

Piednoto [30] Flandra esprimo kiun oni uzas kiam oni rifuzas almozon al
malriĉulo.



ALBRECHT RODENBACH.

1856-1880.


Albrecht Rodenbach gloris la plej gravajn agojn de la historio de
Flandro, en versaĵoj kies stilo estas brilanta kaj energia. Li skribis
ankaŭ versaĵetojn diversajn tre poezioplenajn.

Lia precipa verko estas historia dramo en versoj: «Gudrun». Tiu ĉi
tre promesoplena poeto, kiu dum sia tuta vivo laboris por revivigi
Flandron, naskiĝis en Roeselare (Roulers) kaj mortis bedaŭrinde en la
24a jaro de sia ekzisto.

Li estas la kuzo de la franclingva verkisto belga, ankaŭ jam inter la
mortintoj: Georges Rodenbach.


Fantazio.

  Preterflugas vataj nubetoj
  Tralumataj de sunaj radioj.
  Ilin vidas preterflugantajn
          Revanta junulo....
  Kaj senkonscie, post ĉiu nubeto
    Dolĉe flugas for fantazio;
  Jen en la spaco ambaŭ foriĝas
              For, for,
              Forege.

  Preterflugas blankaj veletoj
  Kie tuŝas ĉielon la maro.
  Ilin vidas preterflugantajn
          Revanta junulo....
  Kaj senkonscie, post ĉiu ŝipeto
    Dolĉe flugas for fantazio;
  Jen trans la maro ambaŭ foriĝas
              For, for,
              Forege.

  Preterflugas miraj figuroj
  Posedantaj la forton de sorĉo.
  Ilin vidas preterflugantajn
          Revanta junulo....
  Kaj post brilanta post ĉiu figuro
    Vive flugas for fantazio;
  Sed al la Leto ambaŭ rapidas
              For, for,
              Forege.


O Nokto.

  Nokto, o nokto, bela vi nokto!
  Malsupreniris en radiaro
  Ruĝa la suno kaj malaperis
  En la brilado de l' horizonto...
  Kaj jen subite venis la nokto!

  Kiel de l' nokt' reĝino, la luno
  En la sennuba, pura ĉielo,
  Naĝas en mezo de la stelaroj,
  Siaj gvardioj palpebrumantaj.

  Kaj la ĉielo, kie ridetas
  Luno, rebrilas en riveretoj,
  Kiuj videblaj hele fariĝas
  Tra la mallumo de l' Nokto.

  Kaj intertempe, dolĉe, tre dolĉe,
  Supre, en altaj pintoj de l' arboj
  Venas brueti tremaj ventetoj
  En la silento de l' Nokto.

  Tuj silentiĝas ĉio atente
  Kaj tra l' silento voĉoj mirindaj
  Flugas al Dio: estas la kanto
  De la kantisto de l' Nokto.

  Vi najtingalo, dolĉa venteto,
  Vi rivereto, pura ĉielo,
  Lunolumado, stelmoviĝado,
  Estas vi laŭdo, Di' al potenca.


La lasta Ventego.

  Je la malnova ŝipo ludas la maro, muĝante.
  Energie, kviete la grizhara maristo
  Kun la ventego batalas. Sed ĉiuflanke fendiĝas
  La rompiĝema kilo malnova, terure krakante.
  Pale, tremante, la maristoj ronde rigardas
  Jen la krakantan ŝipkonstruaĵon, jen la ŝipestron.
  Li ordonas: «Boatojn en maron, kaj savu l' virinojn!»
  La boatoj balanciĝas kaj dancas en la ventego!
  Maltrankvile rapidas la aro en la boatojn,
  Sole staras sur ŝipo la maljuna maristo.
  «Plena!» ekĝemas li, «Fartu bone, vin savu, ŝipanoj!»
  Tra la ventego jen nun foriĝas liaj boatoj!
  Je l' fendiĝanta ŝipo ludas la maro, muĝante.
  Dolĉe, kviete, preĝas la grizhara maristo
  Ĉirkaŭpreninte maston. Kaj tiel longe vojaĝis
  Ŝipo kaj maristo kune tra la ventego!
  Griza ĝi fariĝis la kapo de la maristo!
  Eluzita, krakanta, la fortika ŝipego!....
  O la vento, la maro kaj la lasta ventego!
  La sovaĝaj ondegoj, ŝaŭmante, bruante atingas
  Liajn piedojn! Krakante, disrompiĝante la ŝipo
  Enturniĝas en la terurajn akvoturniĝojn.
  Kune subiĝas, englutataj, ŝipo kaj viro!
  Muĝas potence la maro, impresema, senhoma!...

  _Tradukis_
  L. Cogen.



POL DE MONT.

1857.


Pol de Mont, profesoro ĉe la Antverpena Ateneo estas talenta poeto
havanta vivan imagon kaj rimarkindan facilecon por la versfarado. Li
verkas prefere mallongajn versaĵojn, scenojn el ordinara vivo, en kies
priskribo li ofte uzas la infanajn aŭ popolajn naivajn esprimojn. Tio
okazas precipe en liaj ĉarmaj junecaj versaĵoj, kiuj estas plenaj je
poezio kaj belete verkitaj.

Iuj riproĉas al liaj verkoj, almenaŭ al la lastaj ke ili ne ĉiam
suprenigas la koron aŭ la spiriton kaj estas sencelaj priskriboj.


Krepusko.

(Valavond).

    Nesenteble, post l' abioj, mortas tago.....
  Kiel ĝi flavruĝe brilas, l' _erikejo!_
  Per pli pala rido radiadas suno
  Al purpuraj floroj kaj maldensaj herboj.

    Vasta ebenaĵo. Kaj nubetoj kiel
  Blankaj tukoj suprenrampas okcidente.
  Arboj kelkaj, alten almontrantaj, levas
  Rozkoloran pro l' sunbrilo altan pinton.

    Ne spiradu! Aŭdu! Eĉ nenia bruo
  En la branĉoj kie revas paseretoj.
  Jen grincetas grilo sub kreskaĵ' maldensa....
  Dolĉe, kvazaŭ en dormado, zumas arboj.

    Ĉio tre silentas......--Kvazaŭ ŝi marŝadi
  Timus, muta kiel l' erikejo, paŝas
  Bovingardistin' malgranda, kun brutaro
  Ŝin sekvanta, hejmen, en la vesperbrilo.


Neĝa tago.

(Sneeuwdag).

  Netravideble malluma aer' etendiĝas,
  Supre kovrita senlime de griza nubaro.
  De la tagiĝo ne unu peceto da bluo!
  --Neĝo, de frue, faladas per dikaj neĝeroj.

  Nun la nordvento ekĝemas. Kaj arboj sur pezaj
  Trunkoj skuiĝas. Dolora plendado agitas
  Supron ilian, kaj akra malvarmo traboras
  Jakon kaj jupon mizerajn de l' almozulino.

  Tamen, ŝi vagas kviete tra ventoj kaj neĝo
  Kun kapuŝeto sur kapo kaj korbo je l' brako,
  Dolĉe pensante pri l' kara kaj paca dometo!

  Tie lamulo gardadas lulante infanon,
  Kies vizaĝo remontras l' edzinan mienon.......
  Spiron detenas, silente kaj....... kiel museto!

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.



HILDA RAM.

1858-1901.


Per tiu nomo estas konata la Antverpena poetino Mathilda Ramboux. Tiu
talenta verkistino donacis al la flandra literaturo aron da delikataj
poezioj, plenaj je delikatkoloraj pentraĵoj kaj suprenigaj sentoj; ŝiaj
prozaj noveletoj diferencas nur de ili laŭ la formo. La temoj de ŝiaj
verkoj estas ĉerpitaj precipe el la vivo de infanoj. Hilda Ram pentras
tial ke nature ŝi estas pentristino: ŝi pentras eĉ kiam ŝi rakontas.


La Grenmakleristo.

(De Graanmakelaar).

La makleristo _Holdings_, kruciginte la brakojn, sidiĝis pripensanta
en la domo de _Schrikkel_, en lia specimenĉambro. Li pripensadis kaj
tio ne ofte okazis. Kutime li ne havis tempon por pensi. Komercisto li
estis, grenkomercisto, kaj ĝis antaŭ kelkaj monatoj en tuta la mondo
estis nur unu afero, kiu posedis la eblecon interesi lin, kaj tiu afero
estis _greno_. Li estis ĉirkaŭata per la _greno_ ĝis super la oreloj;
nur _grenon_ li konis; la mondo por li estis _greno_.

_Greno_, _greno_, ĉiam _greno_. Ne nur lia specimenĉambro sed lia
skribotablo, liaj ŝrankoj kaj tabuletoj estis superŝutitaj per ĝi; la
_greno_ estis dissemita tra lia ĉambro; ĝis en lia kuŝejo oni trovis
_grenon_. Kiam li elpoŝigis sian naztukon, la _greno_ ekpluvis; kiam li
forprenis sian ĉapelon, la _greneroj_ falis el la ĉapelbordoj, kaj la
servistino, kiu brosis liajn ŝuojn, kutimis zorge skui ĉiun ŝuon antaŭ
ol meti la manon en ĝin kaj ekbrosi. Ĉu do estas mirige ke ankaŭ en lia
kapo restis loko nur por greno? Lia malgrasa, seka, pergamena vizaĝo
estis por la komercistoj, kiuj kun li interrilatis, pli bona sciigilo
ol ĉiaj eblaj komercaj telegramoj kaj borsaj avizoj. Sur lia vizaĝo,
ĉia plikariĝo aŭ malplikariĝo estis legebla kiel nigre sur blanke;
efektive, lia pinta mentono iris supren aŭ malsupren laŭ la _greno_,
kaj mallongigis aŭ plilongigis lian vizaĝon, tiel farante ĝin pli aŭ
malpli severa, ĉar serioze streĉita ĝi restis ĉiam.

Kaj tamen, tiu homo estis ankoraŭ en la floreco de la jaroj, en la
tempo kiun la aliaj homoj uzas por la plezuroj, por nehaltigebla ĉaso
al diversaj kontentiĝoj kaj vanaĵoj. Li estis apenaŭ tridekjara. Sed,
de liaj plejjunaj jaroj, la _greno_ senigis lin je ĉia vivoĝojo.
Li estis unu el tiuj homoj kiuj povas vivi nur por unu afero, kies
spiritakreco ne estas sufiĉe forta por atingi larĝan horizonton; li
konis nur unu aferon: _Greno_, _greno_. Tiu viro sin trovis do en
la ĉambro kaj pripensadis. Kaj tiufoje ne pri greno li pensis; li
pensis pri virino! Pri virino jes! Li estis edziĝonta, li devis edziĝi,
li ne povis fari alie.

Antaŭ kelkaj monatoj lia patrino estis mortinta. Kiam ŝi sentis ke la
fino alproksimiĝas, ŝi alvokis sian filon kaj diris al li:

«Antonio, mia filo, mi baldaŭ lasos vin sola sed aŭskultu mian konsilon
kaj sekvu ĝin. Ne lasu ekspluati vin de fremduloj: via nescieco pri
mastraĵaj aferoj povos kaŭzi tro da malprofito al vi. Serĉu seriozan,
fervoran edzinon, ne tro junan, ne tro superegan al via rango; virinon
kiu okupas sin tute pri sia mastraĵo. En la trovo de tia virino, mia
filo, sin trovos por vi la feliĉo.»

Kaj Holdings, kiel bona filo, akceptis la patrinan konsilon, kaj nun li
estis baldaŭ plenumonta ŝian deziron. Unue li ne sciis kiel entrepreni
la aferon. Li ja renkontis tie aŭ tie ĉi fraŭlinojn kiuj ŝajnis plenumi
ĉiajn postulojn, sed kiamaniere akiri certecon? Holdings, kiel ĉiu
honesta komercisto, ne amis spekulaciojn. Edziĝi kun iu ajn, je l'
trafo, tio tute ne allogis lin. Cetere, li estis timema rilate la
virinojn. Li ne sciis kiel alproksimiĝi al ili, kiel ekinterrilati. Tio
estis malagrabla tempo por Holdings: por la unua fojo vekiĝis en li la
konscio ke ekzistas en la mondo io alia krom _greno_.

  _Tradukis_
  O. Van Schoor.

  El «De Familie Schrikkel.»
  (La familio Sĥrikel.)


Sankta Nikolao[31].

(Sinter Klaas).

  «Patrineto, korbon mian malplena
      Trovis mi en la kameno!
  Kial Sankta Niĉjo por mi ne volis
      Nun alporti sukeraĵojn?»

  «Mi zorgadis ke mi estu pli saĝa
      Ol la knaboj de l' najbaro;
  Tamen kukojn kaj ludilojn ricevis
      Ili, kaj mi ve! nenion....»

  «Patro estas en ĉielo, vi diras;
      Kial li ne zorgas por mi?
  Ĉu li Sanktan Niĉjon peti ne povis:
      «Ho! ĝojigu filineton!»

  «Ĉu li karulinon eble forgesis?
      Tio estus ne ĝentila!
  Diru, patrineto, kial vi ploras?
      Kiom plende sonas voĉo!»

  «Ho! mi ŝmacu vin, en brakojn min premu!
      Malgajecon ni forgesos!
  Gaja tuj mi estos kaj mi neniam
      Plendos... se nur vi min amas!»

  Dolĉe en la brakoj de l' patrineto
      La knabino endormiĝis.
  Kaj sur lit'--malmola pajla kuseno--
      Nun kviete ŝi ripozas.

  Estas la sabato: kudraĵlaboro
      Je l' vespero estas liverota.
  De l' semajno la senhalta penado
      Kelkan monon nun havigos.

  Ha! Malmulte estas! Eĉ tro malmulte
      Por la karboj kaj la pano....
  Savi devas ĝi patrinon kaj idon
      De malvarmo kaj malsato!

  Sed ho! tion eĉ ne pensis vidvino.
      Gaje batis ŝia koro
  Kiam ŝi en la butiko aĉetis
      Sukeraĵojn kaj kuketojn.

  Kaj, morgaŭan tagon, en la ĉambreto
      Estis festo, rava ĝojo,
  Kiu post la suferado sanigis
      Korojn de l' mizerulinoj.

  Vere estas ke dum tuta semajno
      La patrin' apenaŭ manĝis.
  Ŝi plu ne malsatas, dolĉe ŝi diris,
      Dum ŝi provis ekrideti.

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [31] Laŭ legendo Sankta Nikolao, dum la nokto de la 6a
Decembro, traflugas l' aeron kaj ĵetas en la kamentubojn donacojn por
la bonkondutaj infanoj, kiuj metas ŝuon aŭ korbon en la kameno; al la
malbonaj li donas vergojn.



J. NOTERDAEME.

1862.


J. Noterdaeme (loĝas en Bruĝo) presigis kelkajn poeziajn verkojn, kiuj
ĉarmas la spiriton per la freŝeco kaj amindeco de la ideoj kaj la ecoj
de l' versoj.


Kion vi deziras?

(Wat wilt gij?)

  Kion, ho rivereto,
  Kion do vi deziras?
  Kial tie sen halto
  Vi plendante forkuras?
  --«Ke de mia la brusto,
  Ke la ŝlimo foriĝu!»

  Kion kaj vi, rozeto,
  De l' abel' amatino?
  Kial via kapeto
  Pro malĝojo kliniĝas?
  --«Ke l' vespero proksima
  Kaj la nokto foriĝu!»

  Kaj vi, steloj kaj suno,
  Kion ankaŭ vi petas?
  Via brila mieno
  Ŝajnas tiel malgaja.
  --«Ke nebuloj kaj nuboj
  De l' ĉielo foriĝu!»

  Vi, Flandrano el Flandro,
  Ĉu vi ion deziras?
  Kial kapon vi klinas
  Kial tiel malĝoje?
  --«Mia Flandro revivu
  Kaj glorega fariĝu!»

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.



STIJN STREUVELS.

1871.


Frank Lateur, pseŭdonome Stijn Streuvels, estas juna panisto loĝanta en
la malgranda urbeto: Avelghem, ĉe la bordo de l' Skeldo[32]. Li estas
la nevo de G. Gezelle, glora flandra poeto. De kvin aŭ ses jaroj, li
publikigas prozajn verkojn kiuj ĝuas entuziasman sukceson, precipe en
Holando. Kaj, efektive, la verkoj de tiu miriga panisto meritas tiun
sukceson: liaj rakontoj estas skribitaj per lingvo tre riĉa je impresaj
vortoj kaj figuroj, ĉarmoplena kaj belsona. Li sekvas en la proza
literaturo la vojon, kiun majstre montris por la poezio G. Gezelle, sed
li tute ne imitas la religian idealismon de sia glora parenco: kelkaj
eĉ jam riproĉis al li liajn materialistajn emojn. Ŝajnas ke oni povos
konsideri lin kiel iniciatoron de nova, vivoplena kaj glora skolo en la
proza flandra literaturo.


Fragmento el «La Rikolto».

En la verko «La Rikolto», Stijn Streuvels priskribas la vojiradon kaj
teruran laboradon de l' flandraj laboristoj kiuj, ĉiujare, piedire
iras Francujon por tie, dum varmegaj longaj tagoj, fari la rikolton
de l' vastegaj francaj kampoj. Sendube, la Esperantistoj de Norda
Francujo memoras pri tiuj grupoj da rapidantaj homoj kiuj, ĉirkaŭ
la jarmezo, ŝarĝitaj per pakaĵoj kaj rikoltiloj, sentime marŝas al
nekonata lando celante perlabori la necesan monon por travivi, en
siaj vilaĝoj, la longajn vintrojn. Nuntempe, plimulto da ili uzas la
vagonarojn.

Sur la unuaj paĝoj de la verko, la aŭtoro priskribas la enamiĝon de
timema junulo: Rik, al Lida, fratino de lia amiko: Wies[33]. Poste
Rik, kvankam tro juna kaj tro senforta, obstinas akompani Wies'on
kaj grupon da vilaĝanoj, direktataj de Krauwel[34], al Francujo. La
virinoj akompanas la grupon ĝis la limoj de l' vilaĝo kaj tie, post
longaj adiaŭaĵoj, lasas la forirantojn:

«Tiele, ili kuraĝe paŝadis el sia vilaĝo en alian, ĉiam antaŭen dum
la tuta tago ĝis kiam, vespere kaj jam en nekonata lando, ili petis
fremdan farmulon pri loko por dormi.

Rik sentis kun teruro kiel la interspaco ĝis lia hejmo pligrandiĝas;
li plejofte paŝadis mute kaj premite kune kun la grupo, pensante pri
la fremda lando kien li venis kaj pri ĉiuj ĝiaj teruraĵoj, kiujn liaj
kunuloj sentime priparolis; tiam ree li sonĝis pri la hejmo kaj pri
ĉio kio nun vivadis tie dum lia forestado. Tio ŝajnis nun al li tiel
kvieta, feliĉa loko, en kiu li dum la lasta mallonga antaŭsomero
travivis sian tutan feliĉon. Tiujn vesperojn ĉiujn li sentis kun ilia
feliĉiga dolĉeco, kaj ĉi tie, en la nekonata senhoma lando, atakis
lin granda ĉagreno pro tiu pasinta ĝuado.--«Kion ili faros al mi?» li
pensis, kaj la grandaj okazontaĵoj de l' malfacila somero, kun ĝia
terura brulego, ekaperis antaŭ li. Boele[35] estis rakontinta al li
timigajn aferojn pri la sundancado sur la grenkampo! Sed poste, li
trovis ree novan kuraĝon pro la forta konfido de l' kunuloj kiuj apud
li marŝadis. «Ha, ha!» ekridis Wies, «ni estas la du plej junaj, ili
iom indulgos nin kaj kiam ni ne povos plue elporti, ni faligos nin kaj
ŝajnigos nin mortintaj dum duono da tago!»

La aliaj paŝadis, antaŭenpuŝataj de l' deziro komenci la laboron.

--«Tie ni povos fine doni liberecon al la brakoj! Ĉi tie ĉiujn
grenkampojn ni alrigardas kaj, antaŭ ol komenciĝus la ludo, ĉio estus
jam rikoltita! Tie estas io alia,--greno, ĉie greno vaste kiel maro!»

Rik mirigita rigardis tiujn virojn en iliajn okulojn: ili ĉiuj nun
fariĝis liaj grandaj fratoj kaj de ili li esperis grandan helpadon.
Unu longan vojirtagon sekvis alia: ili mallongigis la noktojn kaj frue
rapidis, ĉiam puŝataj malproksimen al Sudo. Sur la ebena erika vojo,
ili ŝajnis nigra moviĝo de homoj, forpelitaj vagistoj ĉasantaj la
feliĉon. Ili laciĝis fine, kaj bruoj kaj kantoj jam ĉesis de longe;
ili paŝadis nerigardante kaj malofte parolis. Post ĉiuj tiuj tagoj
de irado, ili vidis dekstre kaj maldekstre, flanke de l' larĝa vojo,
senlimon da neriĉaj fruktokampoj kaj en ili, ĉi tie kaj tie dislokitaj,
ĉie samajn preĝejturojn altiĝantajn el aro da malaltaj domoj. Pli
malproksime, la spacoj estis malplenaj kaj la horizonto etendiĝis
super nemezureblaj riĉaj kampoj kaj marĉejoj. Ili iradis, en ĉiuj
intersekvaj tagoj, laŭ la sama direkto, ne haltante, manĝis je fiksitaj
horoj sur la vojo kaj dormis en grenejo aŭ sub la ĉielo. Tage la suno
fariĝis timinde varma, la noktoj fariĝis nemalvarmaj kaj, pli kaj pli,
ili sentis ke la Sudalando jam ne kuŝis malproksime. Je l' tagiĝo de
ia tago, ili vidis la turojn de urbo tra la nebulo;--laŭ la diro de
Krauwel, ili devas ĝin lasi je l' maldekstra flanko, poste ili devos
trairi alian pli grandan kaj, post ĝi, kuŝis la kampoj kie ili estas
falĉontaj kaj rikoltontaj.

Kun granda sciamo, la rikoltistoj eniris tiun urbon; per grandegaj
okuloj ili rigardis tiujn riĉajn stratojn, ne povis plu spiradi meze
de ĉiuj tiuj homoj kaj domoj. Ili volus ĉi tie restadi longatempe
kaj ĉiujn tiujn mirindaĵojn ĉiel rigardadi, sed la laboro atendis
pli malproksime kaj Krauwel ordonis ne disiĝi por ke neniu perdiĝu.
Post la urbo, ili eniris novan landon; la bluaĵo de l' ĉielo pendis
ŝajne pli alte super spacego plena je fruktoj: larĝaj gren-, aven-
kaj horde-kampoj kaj herbejoj, ne limigitaj per vojetoj aŭ limfostoj,
dekstre kaj maldekstre de la larĝa vojo kiun borderis kvar vicoj da
arbegoj: ili ŝajnis marŝadi sub la navo de grandega preĝejo kaj, inter
la trunkoj, staris la altaj fenestrofostoj, post kiuj kuŝis tiu tuta
sunplena mondo.

Je l' fino de l' tago, ili alvenis al farmodomo.

--«Ĉi tie,» diris Krauwel, «ni komencas la unuan laboron» kaj li
rakontis multe da detaloj pri la farmulo kun kiu preskaŭ ĉiuj estis
konatiĝontaj».

(Tiam la aŭtoro priskribas la falĉadon de kampoj de trifolioj; poste
la grupo aliras alian farmodomon kie ĝi komencos la veran rikoltadon.)

«Estis ankoraŭ meze en la nokto kiam ili, leviĝinte, ree staris ekster
la dormotendo, tute pretaj por la laboro, vestitaj per sia larĝa
mallonga pantalono kaj blua lana kamizolo, kiu la larĝan bruston
senpreme ĉirkaŭprenis kaj ĝin kun la rondaj brakoj lasis nudaj.

Ĉi tie kaj tie, iu frotis la dormodeziron for el l' okuloj kaj demande
rigardis al la ĉielo. La lastaj steloj ankoraŭ montriĝis kaj ankaŭ
senlaca luno, en la vasta palebluaĵo super iliaj kapoj.

--«Rapide, viroj, ekkaptu viajn rikoltilojn, ni ekiras.»

Freŝeta blankaĵo etendiĝis super la kampoj kaj ne unu grena ŝtipeto
moviĝis; kelkafoje grilo ekgrincis kaj en la malproksimo kriis
arbarstrigo.

--«Ni estas ĉi tie tute solaj», diris Kretse[36].

--«Jes, kaj en nian aron venos tuj la suna moŝto», moke ekridis
Sneyer[36], «ĉu vi vidas tie kiel ĝia pordo malfermiĝas?»

Li montris la ruĝiĝan brilon kiu, simila al altiĝanta polvofumo, en la
Oriento kolorigis la ĉielon.

--«Mi unua!» diris Boele, kaj lia rikoltilo deĵetis plenbrakon da
grenŝtipetoj.

Tio estis la signalo: ĉiu faris krucosignon por bona komenco, kraĉis en
la manojn kaj jen komenciĝis la ĉiea batalado de l' rikoltilo kaj de l'
zumanta deĵetata greno. La viroj staris laŭ longa vico, tre malproksime
unu de la alia, tiel ke ili apenaŭ povis sin reciproke vidi,
kliniĝantaj al sia laboro en senĉesa korpa balanciĝo. La taglumo jam
suprenrampis super iliaj dorsoj, dum ili ne aliigis la rigardon aŭ la
spiradon. Malrapide alvenis la suno kiu ensorbis la matenfreŝeton kaj
la varmego baldaŭ komencis pezi sur iliaj korpoj. Kun la elŝpruco de la
ŝvito, la rikoltistoj unuafoje sentis la alvenon de sia tuta forto; ili
firmigis la krurojn, tenis la kapon rekta super la kurbigita korpo kaj
de nun la ŝvito povis facile deflui de ili; neniaj varmofortoj povis
ĝin difekti. Ili balancegis la brakojn movitajn de potenca ekmovo:
la maldekstra hokis la ondefluantan grenon, dum la dekstra ĵetis la
rikoltilon per fulma movo supren, kaj kun subita zumo malsupren, tiel
ke la tuta plenhoko detranĉita zumante defalis teren. Bestojn similis
ili, tiel starantaj, kvarpiede moviĝantaj en sia libera lerta agado,
ekscitataj kaj superŝutataj de la turmentanta brulego de l' suno, ĉiam
antaŭenrampantaj kaj frapantaj, terure frapantaj sen ia plej mallonga
ĉeso, ĝis la rikoltilo malakriĝis. Tiam ili ĝin batis per la martelo,
akrege bruigis la ŝtalon per la akrigilo kaj rekomencis per reakrigita
ilo.

Dum la posttagmezoj, estis terure. La tuta kampo estis trabrulegata
de krieganta suno, kiu nun kiel brulanta fajro rekte defalis de la
ĉielo. La plej junaj rikoltistoj ĉiufoje sentis timan korpremon, kiam
ili devis aliri al tiu brulego kaj ekataki tiun varmegon kaj la grenan
forton. La aliaj nenion pripensis kaj kviete iris antaŭen; ili tiris
la randon de l' ĉapelo antaŭ la okulojn kaj, kun klinita kapo, ili
sin ĵetis antaŭen kaj per la hoko kaptis la grenon, por pligrandigi
la breŝon en la dika muro de fojnŝtipoj, kiu, kun homa alto kaj ĉiam
netravidebla, tie antaŭ ili staradis.

--«Kie vi preferus nun vin trovi, Kretse,» mokante demandis Sneyer,
«flanke de via Karolinjo kun freŝa bierglaso en la «Herbeja Floro[37]»
aŭ ludante en la Skeldaj ondoj, vespere, apud la hejmo?»

Neniu havis sufiĉe da kuraĝo por ridi pro la ŝerco de Sneyer;--la suno
ĉi tie fajlis tiel terure, ilia gorĝo fariĝis tiel seka ke ili ne
povis plu spiradi, kaj la ŝvito degutis fluante el la haŭto. Kiu estis
la sensaĝulo kiu nun ekparolis pri biero, pri tiu bona, malvarmeta,
ŝaŭmanta biero el la freŝa kelo de la «Herbeja Floro» kaj pri la dolĉaj
Skeldaj ondoj en la vespero! Dio de l' ĉielo! Vidu kiel ili penas por
ne fali.

Rik spiregis kiel kuradinta hundo, li ne sentis plu la teron sub siaj
piedoj; liaj okuloj ne vidis la brilan lumon de l' tago kaj lia korpo
estis tute rostata. Liaj brakoj senĉese balanciĝadis, sed li ne sciis
kiu movas ilin. De tempo al tempo, li viŝis per la ĉemizmanikoj la
tedan ŝviton el la okuloj kaj rigardis dekstren kaj maldekstren, por
vidi ĉu apud li neniu kunulo falis mortinta.

--«Ĉu neniam pluvas en ĉi tiu lando?» li mallaŭte diris al Labbe[38]
kiu, simila al vivanta diablo, je lia dekstra flanko svingegis la
brakojn.

--«Jes, pluvi, knabo, povas ĉi tie pluvegi dum kvin semajnoj, tiel same
kiel hejme, sen ĉeso, kaj tiam ni povas nin etendi en la tendo kaj
konsumi nian tutan monon. La vetero estas bona, knabo, iom akra sed kun
la tempo vi certe kutimos je ĝi».

--«Pluvi, ho, se pluvus nur unu tagon!» deziris Rik, «mi ne scias kiom
multe mi donus por unu guto da akvo el la ĉielo aŭ fragmento da nubo
antaŭ la suno».

Sed la brulegantaj radioj akre kriegis kiel insultkria turmentado.

La junulo tamen estis konsolita de Labbe kaj li ekhavis novan kuraĝon
ĉar li esperis ke, post iom da tempo, li hardiĝos kontraŭ tiu suferego
de l' varmo kaj ke li povos facile laboradi kiel la aliaj rikoltistoj.

Lida, la hejmo kaj lia tuta amo, ĉio jam estis ennebuliĝinta, duone
droninta en netuŝebla malproksima pasinteco; li jam ne trovis ian
momenton aŭ plezuron por pripensi tiajn objektojn; la tagoj estis ne
nur varmaj kaj lacigaj sed tiel ege longaj: la tutan tagon ili devis
labori kaj, post kelka tempo, li fariĝis tiel lacega kaj lamigita ke li
ekmiris ke la kruroj sub lia korpo ne malfirmiĝis; li estis turmentata
de grandega dormodeziro kaj jam petis nenion alian ol ripozon; krom tio
ĉio montriĝis vana kaj senracia: dormi, dormi, dormadi! fariĝis lia
sola deziro. «Metu min ien sub arbo aŭ sur la sterkamason, por ke mi
mortu, sed ripozi, ho ripozadi mi povu!» li pensis, sed nenion diris,
ĉar li volis, kiel la aliaj, montri sin forta.

--«Ĉu la suno nun jam dancis?» li demandis Wies'on. Ŝajnis al li neeble
ke pli varme fariĝos. Eĉ nokte ili ne trovis plu la sanigan freŝecon;
neniu guto da akvo falis plu el la polvoplena aero. Estis kvazaŭ tempo
sen tagoj: longa daŭro de brulega sunbrilado sen vespero aŭ matendolĉo.
La mallumo kaj la steloj, kiuj antaŭe tiel bone povis estingi la
varmegfajron, nun sulfuriĝis kaj la ĉielo malfermiĝis kaj refermiĝis,
ŝirita de timigaj fulmosagoj. Antaŭ la tago kaj la lumo, ree alvenis
la nova varmo, kiu nenie trovis venton aŭ truon por esti forblovita kaj
ĉiam amasiĝis, kiel en hejtata forno. Kiam alvenos liberigo aŭ freŝeco?
aŭ ĉu ni ĉiuj bruliĝos ĉi tie, Dio mia? Kaj nenie ia ĉeso aŭ fino; ili
restis ĉiam enŝlositaj per tiu terura ĉirkaŭbarilo de l' greno: ŝajnis
ke ĝi senĉese el la tero kreskadis, dum ili antaŭ si ĝin deĵetis.

Neniu rikoltisto ankoraŭ parolis aŭ rakontis dum la laborado: ili
timis tiun potencan supran malamikon kaj mute daŭrigis labori, dum ili
timante atendis ĝis unu el tiuj radioj alportos la morton.

Rik sentis, ĉi tiun tagon, ke li malsaniĝis kaj ke granda malforto lin
subpremis. Vespere, li malrapide sekvis la grupon al la pajla tendo kaj
tie falis senforta sur sian liton.

--«Mi povu longe restadi ĉi tie ne vidante denove la tagan lumon», li
deziris.

Tiuj malmultaj horoj estis por li tiel strangaj: li ne sciis plu ĉu lia
estado estis dormo aŭ maldormo. Li loĝis denove en sia vilaĝo sed ne
kuraĝis tion kredi.

Mirinde: tie, apud la tilio, li estis atendanta Lida'n. Li vidis ŝin
alvenantan en la blanka, hela sunlumo kaj rimarkis tiel klare la
kliniĝon de ŝia talio kaj la moviĝadon de ŝiaj vestaĵoj dum la marŝo.
Majeste blovis ĉi tie la vento tra la nova printempo; estis saniga
freŝeco en la ombro sub la verdaj folioj.

Vento kaj ombro! ĉu de longe ĉio tio ne neniiĝis? Lida staris kaj
ekzamenis lin per siaj mirinde profundaj okuloj, demandantaj lin kion
li estas dironta. Ŝi ne estis plu tiu Lida, la kaprica knabino, kiu
kelkfoje lin malhumile alrigardis, sed la bona aldonita fratino, kiu
konsentis doni al li ĉion kion li deziris, Lida kiu lin amis ekstreme
kaj, dum lia tuta vivo, estis lin intime koninta. Li serĉis apogon sur
ŝi kaj ĉirkaŭprenis per sia brako tiun gracian talion. Tie ili nun
staris, vizaĝo ĉe vizaĝo, tiel ke li sentis ŝian frunton kiu premis
lian. Ŝiaj du manoj tenis liajn ŝultrojn kaj li fermis la okulojn, ĉar
li ne povis elporti nek sorbi ŝian fortan rigardon nek ĝian bonecon.
Sento de amemo freŝigis lian internaĵon: estis la multekosta plengorĝo
da akvo--kiel freŝa!--post tiu longa soifiga tago.

--«Lida, Lida, kiel bona por mi vi estas! dum tiu varmega somero, mi
estis sufokiĝanta for de vi».

Nun, kiam li estis satigita, li malfermis la brakojn kaj ŝi murmuris ĉe
lia orelo:

--«Rik, kial de longe vi ne diris al mi ke vi suferis pro soifo: mi
atendis por trinkigi vin».

Tie ili ambaŭ sidis kune sur la benko. Lida sin klinis posten kaj
krucigis la manojn sur sia levigita genuo, kiu ĉarme montriĝis sub la
faldoj de ŝia vestaĵo. Tie ili estis tute solaj; someris ekstere sed
ĉi tie pendis la saniga someraero kaj ili sentis la certiĝon, ke neniu
ĝenus ilin dum ilia kunestado.

--«Tio treege plaĉas al mi» pensis Rik, «kaj ni longatempe restados ĉi
tie».

Multefoje li aŭdis, el la malproksimo, la voĉon de Wies kiu lin
alvokis, sed:

--«Ni lasos lin krii kaj ni ne aŭskultos lin, ĉu ne, Lida?»

Lida jesis kaj nun li vidis ŝiajn belajn okulojn, plenajn je sufero.

Li frotis la restantan dormodeziron kaj tutan la feliĉon el siaj okuloj
kaj, anstataŭ Lida, Wies staris antaŭ li, lin skuante kaj kriante:

--«Nu, knabo! la kamaradoj jam de longe ekiris al la kampo».

Dum la unua momento de ektimiĝo, li preferus esti mortinta por povi
vivadi en sia sonĝa mondo. Tamen li volonte akompanis kaj sekvis
Wies'on. Senĉese li sentis en sia korpo la sanigon kaj freŝecon de
tiu granda feliĉo, kaj esperis ke hodiaŭ li elportos pli facile la
varmegon, ĉar li certiĝis pri la granda aldoniteco de Lida al li.

--«Ĉu vi restis por atendi la sunon?» mokis Sieper[39].

Rik diris nenion; li kaptis rapide sian rikoltilon kaj kuraĝe ekfrapis
por kompensi la malfruon.

--«Vidu, tie ĝi ekmontras sin», diris Boele, «ĝi brilis tiel ruĝe ĉi
tiun matenon; ĝi dancos hodiaŭ; fortaj fariĝu, viroj! ĝi portas sian
oreborderitan kufon, vidu ĝin!»

Flamsimile blanka estis la aero kaj tie, inter la ondefluanta herbaro,
ekbrilis duona suno, ĉirkaŭita de pura ora hararo. Kaj ĝi rapide kaj
videble kreskis, ĝi tute eniris la malplenan ĉielon kaj plenigis ĝin
per akraj sagoj.

--«Nun certe fariĝos gajige», kriis Sneyer. «Mi kontraŭ la suno! unu
kontraŭ unu; vespere ni vidos kiu gajnis kaj meritis premion; lasu ĝin
premadi: ni des pli forte frapados!»

Kaj la suno fortege ekpremis, sed la rikoltistoj ne malfortiĝis. Ili
sentis ĝin piki tra la malpezaj, larĝaj vestaĵoj kaj mordi iliajn
kapojn, sed tamen ili kontraŭstaris; ili klinis la kapon kaj la
rikoltilo, supren kaj malsupren ĵetita, ĉe ĉiu frapo fulmebrilis.
Kun la kreskanta varmego eniĝis furiozeco en iliajn brakojn, kaj ili
streĉis la membrojn. Ankoraŭ pli malalte ili kliniĝis al la tero,
kunpremis la dentojn kaj lasis la ŝviton libere deflui. Unu fojon Rik
kuraĝis levi la kapon sed li ektimegis pro tio kion vidis liaj okuloj.
La suno estis ne plu la mordanta ronda fajrbulo ĉe ia punkto de la
ĉielo sed la tuta granda ĉielkupolo estis flamanta: nenio alia ol ĉielo
kaj fajro! Ne pluvis varmego: estis rekte desegnitaj flamoj kiuj, en la
alto, moviĝis kaj malsupreniris por ludi inter la greno, ĉirkaŭ kaj
apud li kaj super la tuta tondita kampo.

La viroj, Sieper kaj Boele kaj la aliaj, ĉie kien li rigardis sur la
tuta vico, ili frapis laboreme kaj kriis sian kanton per raŭka gorĝo.
Ilia ilo batis timeginde, ili naĝis en sia ŝvito, sed la brakoj des pli
rapide balanciĝis, dum la flamoj ĉirkaŭprenis ilian korpon.

--«Nun dancas la suno», pensis Rik, «kio mi nun fariĝos?!»

Forta vento alvenis kaj disĵetis tiujn flamojn: ili bukliĝis kaj
treniĝante turniĝis supren! alte eksplodantaj en akrajn fulmosagojn,
fortaj kiel festa fajro.

Li profunde kaŝis la kapon en la grenon kiu, kiel mirinde! tie en la
flamoj netuŝite balanciĝadis.--Li eĉ ne sciis plu ĉu li ankoraŭ laboris
aŭ ĉu de longe li deĵetita ripozadis. La kanto de l' viroj ĉiam terure
sonadis kaj, kiam li ree ĉirkaŭrigardis, li vidis ilin laborantajn,
senvestiĝintajn, kun nudaj kruroj kiuj alte dancadis laŭ la takto de l'
rikoltilo. Ĉio ŝajne movetiĝis ĉirkaŭ li, ekmovita de l' potenca vento
kun ĝiaj, kelkfoje, tremebruantaj batoj. Tiu kruromoviĝado kaj kantado
fariĝis tiel sensaĝaj, tiel mirindaj en tiu terurega brulado, kiu
per akrekrieganta fulmolumo surŝutis la tutan mondon. Li provis voki
al Wies, al Boele, al Krauwel por esti helpata kaj kuraĝigata en sia
timego, sed la kunuloj staris malproksime je mejloj de li kaj ne aŭdis
lian voĉon. La tero formoviĝis de liaj piedoj kaj liaj oreloj rompiĝis
pro timinda bruego. Jen estis la granda sunofesto, la somerdancado,
la interfrapego de l' mondo kaj de l' suno kiu, tie proksimege
ĉirkaŭflamigis la grenon.

Rik sentis ke ĉio tuj finiĝos en lia vivo; fajrosago ekfrapegis lin
kaj, fulmotuŝite, li falis posten--tiam, nenio plu.

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.

(Uit «De Oogst».)

Piednoto [32] Skeldo = riverego; flandre = Schelde, france = Escaut.

Piednoto [33] Elparolu: Ŭis.

Piednoto [34] Elparolu: Kraŭèl.

Piednoto [35] Elparolu: Bulè.

Piednoto [36] Elp.: Kretsè, Snejèr.

Piednoto [37] Trinkejo.

Piednoto [38] Elp. Labè.

Piednoto [39] Elp.: Sipèr.



RENÉ DE CLERCQ.

1877.


Juna poeto kies jam eldonitaj verkoj pravigas gravan esperon por
la estonteco. Li plej bone priskribas la kamparajn vidaĵojn kaj la
kamparanan vivadon. Lia stilo, iafoje iom triviala, same bonege sin
almezuras al ideala sentado kaj popola dirado aŭ farado. Li tamen kun
speciala lerteco verkas popolajn ĉu energiajn kamparanajn ĉu ĉarmajn
knabinajn kantojn. Li nune ĝuas grandan sukceson en sia lando.

Jen du fragmentoj el unu el liaj lastaj kaj plej rimarkindaj verkoj:
«La Linkampo» (_De Vlasgaard_).

  * * * * * * *

  Vespero fluas kiel beno
              Sur arbojn kaj herbejojn,
  Kaj ĉiuj vojoj konfuziĝas
              Kun kampoj samkoloraj.

  Alvenas griza malproksimo
              Kviete, pace, dolĉe;
  En dubebluan foliaron
              Eniĝas noktopaco.

  Ĉielo teron ĉirkaŭprenis
              Karese kaj senbrue,
  Kaj kun volupto ŝin kisadas,
              Silenta en soleco.

  * * * * * * *

  La lino estas floranta
              Verde kaj blue,
  Venteto ĉirkaŭfluganta
              Ame, senbrue.

  Trunketoj lerte altigas
              Molajn pintetojn,
  Maldekstren, dekstren kurbigas
              Siajn kapetojn;

  Sensaĝaj kaj malhumilaj
              Pro la flagetoj,
  Al blua silko similaj
              Sur verd-ŝtipetoj!

  Abelo tie mordetas.....
              Vidu do tien:
  Insekto blanka saltetas
              Nun for, nun reen!

  Ĝis kie tiu bluaĵo,
              Kiu verdiĝas,
  Al grena cindra-grizaĵo
              Vage perdiĝas,

  Ĝis la okulo vidadas
              Plilarĝiĝante,
  La lino ĉie floradas
              Balanciĝante.

  _Tradukis_
  Maurice Seynaeve.



HERMAN BROECKAERT.

1878.


Juna pentristo el Derdermond'o; kiel li poete pentras per peniko, tiel
ankaŭ li pentras per la plumo la kampajn aŭ vilaĝajn scenojn en kies
mezo li vivas.


Pluvetado.

(Stille regen).

  Longan straton de l' vilaĝo pluvnebulo kovras
  Dum bruete elgutadas el ĉiuj defluiloj.
  Gutoj de l' tegmentoj ĉie saltas en lagetojn:
  Soldatetoj en vicaro ĝoje forrajdantaj.
          Pluvetadas, kaj la domoj
          Ĉiam restas nun fermitaj.
          Malproksime grincas orgeneto:
          Ĝi postulas monereton
          Kaj peceton por maljuna
          Kaj malriĉa mizerulo.
          Ĉirkaŭ preĝejeto paŝas
          Virineto kurbiĝanta.
  Mallaŭtete eksonoras vespersonorilo,
      La preĝeja pordo malfermiĝas...

  _Tradukis_
  Raym. Van Melckebeke.



ĈEFAJ REGULOJ DE LA ESPERANTA VERSOFARADO.


La ritmon oni ricevas en Esperanto per la harmonia alternado de silaboj
akcentitaj kaj neakcentitaj, kunigitaj en «_piedojn_».

La kuniĝo de unu silabo akcentita (ˉ) kun unu aŭ kelkaj silaboj
neakcentitaj (˘) estas nomata «piedo».

La plej uzataj piedoj estas: troĥeo ˉ ˘, iambo ˘ ˉ, daktilo ˉ ˘ ˘,
amfibraĥo ˘ ˉ ˘, anapesto ˘ ˘ ˉ.


Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj unuspecaj (ĉiuj piedoj estas
samspecaj) aŭ per piedoj miksitaj (la piedoj estas diversaspecaj): ĉi
tie sennombraj kombinoj estas eblaj.

La antaŭlasta silabo de la vortoj estas ĉiam akcentita: Ekz.: vo̅rto,
paro̅l'.

Estas ĉiam neakcentitaj la silaboj kiuj kuŝas antaŭ aŭ post akcentita
silabo. Ekz.: ărba̅rŏ.

En vortoj havantaj pli ol 3 silabojn, la silaboj (krom la 3 lastaj)
estas akcentataj laŭvole; sed ĉiam staras la ĝenerala regulo:
ke ne povas esti akcentitaj la silaboj kiuj kuŝas antaŭ aŭ post
akcentita silabo. Ekz.: oni povas uzi: so̅nŏri̅lŏ kaj sŏnŏri̅lŏ.

La unusilabaj vortoj estas akcentataj aŭ neakcentataj laŭvole.

Kiam unusilaba vorto antaŭiras dusilaban, la akcento de la dusilaba
vorto povas esti forportata sur la unusilaban vorton. Ekz.:

  Fŏr, fo̅r lĭă sce̅ptro kăj tro̅nŏ.....
  Ăl vi̅ mĭă so̅lĕ ăma̅tă.

  (D-ro Zamenhof--En sonĝo).

Tiu ĉi lasta regulo, laŭ nia opinio, devas esti rigardata kiel poezia
permeso, kiun oni devas uzi kiel eble plej malofte kaj nur kiam la
senco de la frazo aljuĝas gravan signifon al la unusilaba vorto.

_Ekzemploj._

a/ Versaĵo unuspeca: nur troĥeoj (ˉ ˘); ĉiuj versoj estas similaj:

  Ma̅rŏ, ma̅rŏ ne̅ brŭe̅găs
  Ti̅ĕl fo̅rtĕ ki̅ĕl a̅rbŏj
  Ki̅ăm ve̅ntŏj fu̅rĭo̅zĕ
  Ka̅j sĕnbri̅dĕ tra̅răjde̅găs!

  (Paĝoj el fl. literat.; paĝo 72).

b/ Versaĵo mikspieda: 2 daktiloj (ˉ ˘ ˘) kaj 1 troĥeo (ˉ ˘).
Ĉiuj versoj estas similaj:

  Vi̅ntrŏmŭŝe̅tŏj flĭrta̅dăs
  I̅ntĕrmĭksi̅tăj kăj bla̅nkăj
  Ki̅ĕl mŭe̅lă făru̅nŏ, k. c. k. c.

  (Paĝoj el fl. literat.; paĝo 73).

c/ Versaĵo mikspieda kun versoj regule malsimilaj: estas similaj la
versoj 1 + 3 (: 1 amfibraĥo ˘ ˉ ˘, 1 daktilo ˉ ˘ ˘ kaj 1 troĥeo ˉ ˘)
kaj la versoj 2 + 4 (: 1 daktilo kaj 1 troĥeo).

  Lă li̅nŏ e̅stăs flŏra̅ntă
     Ve̅rdĕ kăj blu̅ĕ,
  Vĕnte̅tŏ ĉi̅rkaŭ̆flŭga̅ntă
     A̅mĕ, sĕnbru̅ĕ.

  (Paĝoj el fl. literat.; paĝo 129).

K. c., k. c.[40].

Piednoto [40] Tiuj ĉi reguloj estas ĉerpitaj el la verkoj de D-ro
Zamenhof; ankaŭ el la regularo proponita de S-ro Vaillant en
«Elektitaj Fabloj de Lafontaine».



TABELO DE LA ENHAVO.


                                                     Paĝo
Antaŭparolo                                            5

Rapida ĉirkaŭrigardo de la Nederlanda Literaturo
  en Flandro, W. Van Eeckhout                          7

J.-B. David (1801-1866).
  Duko Filipo kaj la drinkulo, R. Van Melckebeke      11

K. Ledeganck (1805-1847).
  Al Bruĝo, M. Seynaeve                               19

H. Conscience (1812-1883).
  La letero al la rekruto, R. Van Melckebeke          27
  En vilaĝa tombejo, R. Van Melckebeke                36
  La mortigo de Van Artevelde, E. Lucas               39

R. Snieders (1812-1888).
  La Bruselaj veturigistoj, R. Van Melckebeke         44

Jan Van Ryswyck (1814-1869).
  Johano Senpatrujo, W. Van der Biest                 48

Jan Van Beers (1821-1889).
  La malsana junulo, R. Van Melckebeke                54
  La merlonesto, W. Van der Biest                     58

Guido Gezelle (1830-1899).
  El «Tombejaj Floroj», M. Seynaeve                   63
  La skribisteto, M. Seynaeve                         67
  Birdoj, forflugu! M. Seynaeve                       68
  Unuaj folioj, M. Seynaeve                           70
  La ventoj, M. Seynaeve                              72
  Vintromuŝetoj, M. Seynaeve                          73

F. De Cort (1834-1878).
  La maljuna kantistino, M. Seynaeve                  75

Tony Bergmann (1835-1874).
  La unuaj klientoj, A. Van der Biest                 77

R. Loveling (1834-1875).
  La donaco, R. Van Melckebeke                        84
  La orfa knabo, M. Seynaeve                          86

V. Loveling (1836).
  La portreto de l' avino, R. Van Melckebeke          87
  La tutkora donaco, A. Cassiers                      88

G. Antheunis (1840).
  Apud la lulilo, M. Seynaeve                         92
  La neĝo, M. Seynaeve                                94

E. Van Oye (1840).
  Sekreta vivado, M. Seynaeve                         96
  El «Noktoj Senstelaj», M. Seynaeve                  98

Hugo Verriest (1840).
  Vagantaj ombrorandoj, J. Goorieckx                  99

A. Rodenbach (1856-1880).
  Fantazio, L. Cogen                                 105
  Ho, nokto! L. Cogen                                107
  La lasta ventego, L. Cogen                         108

Pol de Mont (1857).
  Krepusko, M. Seynaeve                              109
  Neĝa tago, M. Seynaeve                             110

Hilda Ram (1858-1901).
  La grenmakleristo, O. Van Schoor                   111
  Sankta Nikolao, R. Van Melckebeke                  114

J. Noterdaeme (1862).
  Kion vi deziras, M. Seynaeve                       116

Stijn Streuvels (1871).
  Fragmentoj el «La Rikolto», M. Seynaeve            118

R. De Clercq (1877).
  Fragmentoj el «La Linkampo», M. Seynaeve           129

H. Broeckaert (1878).
  Pluvetado, R. Van Melckebeke                       131

_Aldono pri la Esperanta Versofarado._



Noto de transskribinto:

Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Paĝoj el la Flandra Literaturo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home