Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Tiel do - Rakontoj por malgrandaj infanoj
Author: Kipling, Rudyard
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Tiel do - Rakontoj por malgrandaj infanoj" ***


NUR POR SENPAGA ELEKTONIKA DISTRIBUADO
 - ALIMANIERA DISTRIBUADO MALPERMESITA
ALLEEN VOOR GRATIS ELEKTRONISCHE VERSPREIDING
 - ANDERE VERSPREIDING VERBODEN
SEULEMENT POUR DISTRIBUTION ÉLECTRONIQUE GRATUITE
 - TOUTE AUTRE EST INTERDITE
FOR FREE ELECTRONIC DISTRIBUTION ONLY
 - ALL OTHER DISTRIBUTION IS FORBIDDEN
....................................................

  Versio por Esperanto-bultenejoj.
  Kursivaj partoj indikitaj per _antaŭ kaj post_.
  Disponigis, nome de eldonejo Vulpo-Libroj kaj la tradukinto:
  Wouter F. Pilger.


Ĉi tiu ekzemplero estas ekskluzive celita por via persona privata
utiligo. Ĉia alia komerca aŭ nekomerca utiligo de ĉi tiu teksto,
tute aŭ parte, ĉu en elektronika aŭ en surpapera aŭ en kia ajn
alia formo, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj
rajtoj estas kontraŭa al leĝoj kaj konvencioj! Ĉiuokaze ĉia
multobligo aŭ publikigo - krom senpagaj alŝuto al bultenejo aŭ
ftp-ejo, transŝuto inter bultenejoj aŭ ftp- ejoj, kaj elŝuto el
bultenejo / ftp-ejo por persona utiligo - estas malpermesita.
Eksplicite ĉia disponigo de surpapera versio al triaj personoj,
eĉ se senpage, kaj ĉia disponigo de ajna versio kontraŭ pago, sen
anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj, estas
malpermesitaj.

Se vi ŝatus disponi pri dece presita ekzemplero, kun la bildoj kiujn
desegnis la aŭtoro, simple mendu la libron ĉe via kutima libroservo.



    TIEL DO
    --------------

    RAKONTOJ

    por malgrandaj infanoj


    de
    Rudyard Kipling

    ilustris la aŭtoro

    1992
    Vulpo-Libroj -- Lelystad

  El la Angla tradukis kaj adaptis por Esperanto: Wouter F. Pilger.
  Kun danko al Douglas S. Williams pro liaj klarigoj.



Kipling, [Joseph] Rudyard (1865-1936)

Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj / Rudyard Kipling; tradukis
[el la Angla al Esperanto] Wouter F. Pilger. - Lelystad: Vulpo-Libroj.
- Il. Traduko [parta] de: Just so stories for little children.

ISBN 90-70074-36-2 (la libroforma eldono!)

(C) 1992 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Nenion el ĉi tiu eldonaĵo oni rajtas multobligi, kopii, enigi en
serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en
ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen la anticipa skriba permeso de la
tradukinto/adaptinto.



    ENHAVO


    Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon
    Kiel la kamelo ekhavis sian ĝibon
    Kiel la rinocero ekhavis sian haŭton
    Kiel la unua letero estis skribata
    Kiel la alfabeto estis farata


Kiam niaj infanoj estis malgrandaj, mi kutimis "traduk-legi" al ili
rakontojn en la lingvo kiun ili tiumomente deziris. Tiel, ĉi tiuj
tradukoj ekestis kiel _parolaj_ tradukoj. Laŭ mi, la rakontoj plej bone
efikas kiam vi -- post iom da ekzercado, eble -- laŭtlegas ilin al iu.
Se vi pensas ke vi trovis eraron, unue rigardu al paĝo 63.

    La tradukinto.


Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), Brito, naskiĝis en Bombajo en la
tiama Brita Hindujo kaj edukiĝis tie kaj en Britujo. Li laboris kelkajn
jarojn kiel ĵurnalisto en Hindujo kaj poste loĝis en Usono kaj Britujo.
Li famiĝis per noveloj kaj per patriotismaj, imperiismaj poemoj. Nun li
estas ankoraŭ fama pro siaj infanlibroj: "Ĝangalo-libroj", "Kim", "Tiel
do-rakontoj". Li ricevis la Nobelpremion por literaturo en 1907.


    TIEL DO
    RAKONTOJ


_Malnovaj mezuroj:_
mejlo     proksimume unu kaj duona kilometro
jardo     proksimume unu metro
futo      proksimume tridek centimetroj
funto     proksimume duona kilogramo
unco      proksimume tridek gramoj


_Al la plenkreskuloj:_ Antono de Sankta Eksopiro atentigis ke "la
grandpersonoj ĉiam bezonas klarigojn". Jen do: En la rakontoj foje
troviĝas vortoj kaj frazaĵoj uzataj ne-tute-laŭ-PIV-kaj-PAG. Ekzemple:
"incitiĝi" por "ekscitiĝi", "tikli" por "juki", "nek" por "ne".
Kaj krome iuj rektaj "prononc-eraroj". Tiel estas en la originalo.
Eĉ pli. Tiel estas intencite. Tiel faris la Majstro, tiel faris la
Nobel-premiito kaj tiel faras Infanoj -- kaj la lingvo estas ankaŭ
ilia propraĵo. Do "grandpersonoj" eventuale atentigu pri la "ĝusta,
nuntempa, plenkreskula" lingvo-uzo, sed ne tro ... incitiĝu. Krome, iuj
vortoj kaj esprimoj estas "magiaj" -- vi povas serĉi ilin en vortaroj
kaj enciklopedioj, sed ĉu tio kion vi trovos, klarigos ion, restas la
demando. La "magiajn" runo-tekstojn vi povas provi deĉifri (kaj estos
s'prizo, kiel dirus Tafinjo) -- aŭ ne.

La tradukinto.



KIEL LA BALENO EKHAVIS SIAN GORĜON


Iam, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis
fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon
kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties
amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan
angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis
per sia buŝo -- tiel! Ĝis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda
fiŝo, kaj ĝi estis eta Ruza Fiŝo, kaj ĝi naĝis iom malantaŭ la dekstra
orelo de la Baleno, por esti ekster danĝero. Tiam la Baleno ekstaris
sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiŝo diris per
eta ruza voĉo: "Nobla kaj larĝanima Cetaco, ĉu vi iam gustumis Homon?"

"Ne," diris la Baleno. "Kia ĝi estas?"

"Plaĉa," diris la eta Ruza Fiŝo. "Plaĉa sed tenaca."

"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj ĝi ŝaŭmigis la maron
per sia vosto.

"Po unu sufiĉas," diris la Ruza Fiŝo. "Se vi naĝos al latitudo Kvindek
Norde, longitudo Kvardek Ŭeste (tio estas Magio), vi trovos, _sur_
floso, _en_ la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika
kalsono, paro da ŝelkoj (vi _ne_ forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj
poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi,
estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Tiel do la Baleno naĝis kaj naĝis al latitudo Kvindek Norde, longitudo
Kvardek Ŭeste, tiel rapide kiel ĝi povis naĝi, kaj _sur_ floso, _en_ la
mezo de la maro, _kun_ nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono,
paro da ŝelkoj (vi precipe memoru la ŝelkojn, Plej Amata), _kaj_
poŝ-tranĉilo, ĝi trovis unu solan, solecan ŝippereintan Mariston, kiu
trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo
por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, ĉar li estis viro
de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)

Tiam la Baleno malfermis sian buŝon malantaŭen kaj malantaŭen
kaj malantaŭen ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la voston, kaj ĝi glutis la
ŝippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan
drelikan kalsonon, kaj la ŝelkojn (kiujn vi _nepre_ ne forgesu), _kaj_
la poŝ-tranĉilon. -- Ĝi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn,
internajn ŝrankojn, kaj tiam ĝi lekis siajn lipojn -- tiel, kaj
turniĝis trifoje sur sia vosto.

Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de
senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj,
mallumaj, internaj ŝrankoj de la Baleno, li tretis kaj li ĵetis kaj
li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li paŝis
kaj li draŝis kaj li ĉardaŝis, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li
tuŝis kaj li puŝis, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj
li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis
kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin _tute_ ne komforte. (_Ĉu_ vi
forgesis la ŝelkojn?)

Do ĝi diris al la Ruza Fiŝo: "Ĉi tiu homo estas tre tenaca, kaj krome
li kaŭzas al mi singulton. Kion mi faru?"

"Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fiŝo.

Do la Baleno vokis en sian propran gorĝon al la ŝippereinta Maristo:
"Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton."

"Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min
al mia naskiĝo-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi
konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam.

"Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fiŝo al la
Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de
senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Do la Baleno naĝis kaj naĝis kaj naĝis, per ambaŭ siaj naĝiloj kaj sia
vosto, tiel rapide kiel ĝi povis, pro la singulto; kaj finfine ĝi vidis
la naskiĝo-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj
ĝi rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj ĝi malfermis sian buŝon
larĝe kaj larĝe kaj larĝe, kaj ĝi diris: "Ĉi tie ŝanĝi por Vinĉestro,
Aŝveloto, Naŝuo, Keno, kaj stacioj je la _Fiĉ_burga Vojo;" kaj precize
kiam ĝi diris "Fiĉ", la Maristo promenis el ĝia buŝo eksteren. Sed
dum la Baleno estis naĝanta, la Maristo, kiu vere estis persono de
senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian poŝ-tranĉilon kaj
tranĉinta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj laŭlarĝe
kaj laŭlonge, kaj li estis liginta tiun firme per siaj ŝelkoj (_nun_ vi
scias kial vi devis ne forgesi la ŝelkojn!), kaj li trenis tiun kradon
bone kaj firme en la gorĝon de la Baleno, kaj tie ĝi fiksiĝis! Tiam li
recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin,
nun deklamos al vi: --

  Pere de tiu mia krado
  Venis halto al via manĝado.

Ĉar la maristo estis ankaŭ Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpaŝis sur la
kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li
trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edziĝis kaj vivis feliĉe
ĉiam plue. Tiel ankaŭ la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en ĝia
gorĝo, kiun ĝi sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke ĝi manĝu
ion krom tre, tre malgrandaj fiŝetoj; kaj pro tio balenoj nuntempe
neniam manĝas virojn aŭ knabojn aŭ knabinetojn.

La eta Ruza Fiŝo foriris kaj kaŝis sin en la koto sub la Sojlo de la
Ekvatoro. Ĝi timis, ke la Baleno koleras al ĝi.

La Maristo kunprenis la poŝ-tranĉilon hejmen. Li surhavis la bluan
drelikan kalsonon kiam li surpaŝis la kajobreton. La ŝelkojn li estis
lasinta ĉar, ĉu ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la
fino de _tiu_ rakonto.

    --------------

Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties
senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon
_kaj_ liajn ŝelkojn, kiujn vi devas _ne_ forgesi. La butonecaj aferoj
estas la ŝelkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la tranĉilon tuj
apud ili. Li sidas sur la floso, sed ĝi turniĝis iom flanken, do vi
ne vidas multon de ĝi. La blankeca afero ĉe la maldekstra mano de la
Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la
Baleno alvenis. La peco de ligno nomiĝas gafo-beko. La Maristo lasis
ĝin ekstere kiam li eniris. La Baleno nomiĝis Ridulo, kaj la Maristo
nomiĝis S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fiŝo kaŝiĝas
sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta ĝin. La kialo
ke la maro aspektas tiel tuŝe-fuŝe estas ĉar la Baleno estas suĉanta
ĝin tutan en sian buŝon por ensuĉi S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj
la floson kaj la poŝ-tranĉilon kaj la ŝelkojn. Vi neniam forgesu la
ŝelkojn.

[bildo]

Jen la Baleno serĉanta la etan Ruzan Fiŝon, kiu kaŝiĝas sub la Sojlo
de la Ekvatoro. La eta Ruza Fiŝo nomiĝis Pinglo. Ĝi kaŝiĝas inter la
radikoj de la granda algo kiu kreskas antaŭ la Pordoj de la Ekvatoro.
Ili estas fermitaj. Ili estas ĉiam fermitaj, ĉar pordo ĉiam devus esti
fermita. La ŝnureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj
kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj
tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de
la Ekvatoro, kaj ili ĉizis ĉiujn tiujn interplektiĝantajn fiŝojn sub la
Pordoj. La beko-fiŝoj nomiĝas beko-Delfenoj kaj la aliaj fiŝoj kun la
strangaj kapoj nomiĝas Martelo-kapaj Ŝarkoj. La Baleno neniam trovis la
etan Ruzan Fiŝon ĝis post kiam ĝi estis retrovinta sian bonhumoron, kaj
tiam ili fariĝis denove bonaj amikoj.

[bildo]



KIEL LA KAMELO EKHAVIS SIAN ĜIBON


Nun venas la sekvanta rakonto, kaj ĝi rakontas pri kiel la Kamelo
ekhavis sian grandan ĝibon.

En la komenco de la jaroj, kiam la mondo estis tiel-nova-kaj-freŝa,
kaj la Bestoj ĵus komencis labori por la Homo, estis Kamelo, kaj ĝi
vivis en la mezo de la Hurla Dezerto ĉar ĝi ne volis labori; kaj
cetere, ĝi estis mem Hurlanto. Do ĝi manĝis branĉojn kaj dornojn kaj
tamarikojn kaj lakto-kaj-silko-planton kaj pikilojn, plej 'strordinare
nenionfarante; kaj kiam iu parolis al ĝi, ĝi diris "Ĝif!" Nur "Ĝif!"
kaj ne pli.

Okazis ke la Ĉevalo venis al ĝi, iun lundon matene, kun selo sur sia
dorso kaj bridstango en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, elvenu
kaj trotu kiel ni ĉiuj aliaj."

"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Ĉevalo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Hundo venis al ĝi, kun bastono en sia buŝo, kaj diris:
"Kamelo, ho Kamelo, venu kaj prenu kaj portu kiel ni ĉiuj aliaj."

"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Hundo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Bovo venis al ĝi, kun jugo sur sia nuko, kaj diris:
"Kamelo, ho Kamelo, venu kaj plugu kiel ni ĉiuj aliaj."

"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Bovo foriris kaj rakontis al la Homo.

Je la fino de la tago la Homo kunvokis la Ĉevalon kaj la Hundon kaj la
Bovon, kaj diris: "Triopo, ho Triopo, mi tre bedaŭras por vi (en mondo
tiel nova-kaj-freŝa); sed tiu Ĝif-afero en la Dezerto ne povas labori,
aliokaze ĝi jam estus nun ĉi tie, do mi lasos ĝin tie, kaj vi devos
labori duoblan tempon por kompensi."

Tio tre kolerigis la Triopon (en mondo tiel nova-kaj-freŝa),
kaj ili faris palavron, kaj _indaba_-on kaj _panĉajet_-on, kaj
_paŭ-vaŭ_-on je la rando de la Dezerto; kaj la Kamelo venis maĉante
lakto-kaj-silko-planton _plej_ 'strordinare nenionfarante, kaj ridis
pri ili. Tiam ĝi diris "Ĝif!" kaj foriris denove.

Okazis ke preterpasis la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj, ruliĝante
en polvo-nubo (Ĝinoj ĉiam vojaĝas tiumaniere ĉar tio estas magio), kaj
li haltis por palavri kaj paŭvaŭi kun la Triopo.

"Ĝino de Ĉiuj Dezertoj," diris la Ĉevalo, "_ĉu_ estas ĝuste ke iu ajn
estu nenionfaranta en mondo tiel nova-kaj-freŝa?"

"Certe ne," diris la Ĝino.

"Nu," diris la Ĉevalo, "estas afero tie en la mezo de la Hurla Dezerto
(kaj ĝi estas mem Hurlanto) kun longa kolo kaj longaj kruroj, kaj ĝi ne
faris ian ajn laboron depost lunde matene. Ĝi ne volas troti."

"Feŭ!" diris la Ĝino, fajfante, "tio estas mia Kamelo, je ĉiu oro en
Arabujo! Kion ĝi diras pri tio?"

"Ĝi diras 'Ĝif'!" diris la Hundo; "kaj ĝi ne volas preni kaj porti."

"Ĉu ĝi diras ion alian?"

"Nur 'Ĝif'!; kaj ĝi ne volas plugi," diris la Bovo.

"Tre bone," diris la Ĝino. "Mi ĝifos ĝin se vi bonvolos atendi minuton."

La Ĝino volvis sin en sian polvomantelon, kaj prenis biron trans la
dezerto, kaj trovis la Kamelon, plej 'strordinare nenionfarantan,
rigardantan sian propran bildon en flako da akvo.

"Mia longa kaj bobela amiko," diris la Ĝino, "kion do mi aŭdas pri vi
faranta neniun laboron, en ĉi tiu mondo tiel nova-kaj-freŝa?"

"Ĝif!" diris la Kamelo.

La Ĝino eksidis, kun la mentono en sia mano, kaj komencis pensi Grandan
Magion, dum la Kamelo rigardis sian propran rebrilon en la akvoflako.

"Vi kaŭzis al la Triopo ekstran laboron depost lunde matene, nur pro
via 'strordinara nenionfarado," diris la Ĝino; kaj li daŭrigis pensi
Magiaĵojn, kun la mentono en sia mano.

"Ĝif!" diris la Kamelo.

"Mi ne denove dirus tion se mi estus vi," diris la Ĝino; "vi povus diri
tion unufoje tro. Bobelo, mi volas ke vi laboru."

Kaj la Kamelo diris "Ĝif!" denove; sed apenaŭ ĝi estis dirinta tion
kiam ĝi vidis ke la dorso, pri kiu ĝi tiel fieris, pufiĝas kaj pufiĝas
kaj fariĝas granda ĝeleca ĝifo.

"Ĉu vi vidas tion?" diris la Ĝino. "Tio estas via tute propra ĝifo
kiun vi kaŭzis al vi mem per ne-laborado. Hodiaŭ estas ĵaŭdo, kaj vi
ne faris ajnan laboron depost lundo, kiam la laboro komenciĝis. Nun vi
eklaboros."

"Kiel do mi povas?" diris la Kamelo, "kun ĉi tiu ĝifo sur mia dorso?"

"Estas tiel celite," diris la Ĝino, "ĝuste ĉar vi maltrafis tiujn tri
tagojn. Vi nun kapablos labori tri tagojn sen manĝado, ĉar vi povas
vivi de via ĝifo; kaj neniam diru ke mi nenion faris por vi. Venu el la
Dezerto kaj iru al la Triopo, kaj kondutu bone. Ĝifu vin!"

Kaj la Kamelo ĝifis sin, kune kun sia ĝifo, kaj foriris al la Triopo.
Kaj ekde tiu tago ĝis la nuna, la Kamelo ĉiam portas ĝifon (ni nun
nomas ĝin "ĝibo", por ne dolorigi ĝiajn sentojn); sed ĝi neniam
sukcesis kompensi la tri tagojn kiujn ĝi maltrafis en la komenco de la
mondo, kaj ĝi neniam ĝis nun lernis konduti bone.

    --------------

Jen la bildo de la Ĝino faranta la komencojn de la Magio kiu alportis
la Ĝifon al la Kamelo. Unue li desegnis linion en la aero per sia
fingro, kaj tiu fariĝis firma; kaj tiam li faris nubon, kaj tiam li
faris ovon -- vi povas vidi ilin je la subo de la bildo -- kaj krome
estis magia kukurbo kiu ŝanĝiĝis al granda blanka flamo. Tiam la Ĝino
prenis sian magian ventumilon kaj ventumis tiun flamon ĝis la flamo
ŝanĝiĝis al iu Magio tute per si mem. Estis bona Magio kaj fakte tre
amikeca Magio, kvankam ĝi devis doni Ĝifon al la Kamelo ĉar la Kamelo
estis mallaborema. La Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj estis la plej
amika de ĉiuj Ĝinoj, do li vere neniam farus ion malamikecan.

[bildo]

Jen la bildo de la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj kondukanta la
Magion per sia magia ventumilo. La Kamelo manĝas branĉon de akacio,
kaj ĝi ĵus finis diri "ĝif" unu fojon tro (la Ĝino estis dirinta ke ĝi
faros), kaj tial la Ĝifo estas alvenanta. La longa sekigtukeca afero
kreskanta el la cepo-simila afero estas la Magio, kaj vi povas vidi la
Ĝifon sur ĝia ŝultro. La Ĝifo akordiĝas al la plata parto de la dorso
de la Kamelo. La Kamelo estas tro okupita per rigardado al sia propra
memo en la flako da akvo por rimarki tion kio estas okazonta al ĝi.

Sub la vera bildo estas bildo de la Mondo-tiel-nova-kaj-freŝa. Estas
du fumantaj vulkanoj en ĝi, iuj aliaj montoj kaj iuj ŝtonoj kaj lago
kaj nigra insulo kaj serpentumanta rivero kaj multe da aliaj aferoj,
kaj ankaŭ la Arkeo de Noa. Mi ne povis desegni ĉiujn dezertojn pri kiuj
la Ĝino respondecis, do mi desegnis nur unu, sed ĝi estas tre dezerta
dezerto.

[bildo]



KIEL LA RINOCERO EKHAVIS SIAN HAŬTON


Origine, iam antaŭ longe, sur neloĝata insulo ĉe la bordo de la
Ruĝa Maro, vivis Parsio de kies ĉapelo la sunradioj rebrilis en
pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis ĉe la Ruĝa Maro kun nenio
krom sia ĉapelo kaj sia tranĉilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi
precipe neniam tuŝu. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj
rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu
kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. Ĝi ververe
estis Supera Komestiblo (_tio_ estas Magio), kaj li metis ĝin sur
la fornon ĉar al _li_ estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li
bakis ĝin kaj bakis ĝin ĝis ĝi estis tute brune bakita kaj odoris
plej sentimentale. Sed ĝuste kiam li estis manĝonta ĝin, venis sur
la strandon el la Komplete Neloĝata Interno unu Rinocero kun korno
sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la
haŭto de la Rinocero sufiĉe glate akordiĝis al ĝia korpo. Ĝi ekzakte
aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli
granda. Tamen, ĝi ne bone kondutis tiam, kaj ĝi ne bone kondutas nun,
kaj ĝi neniam bone kondutos. Ĝi diris: "Haŭ!" kaj la Parsio lasis tiun
kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia
ĉapelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la
Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruliĝis
en la sablon, kaj ĝi pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj
ĝi manĝis ĝin, kaj ĝi foriris, svingante sian voston, al la forlasita
kaj Ekskluzive Neloĝata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano,
Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilarĝa Ekvinokso. Tiam la Parsio
deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur ĝiajn piedojn kaj
recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin,
nun deklamos al vi: --

  Kiu la kukojn atakas
  Kiujn la Parsio-viro bakas
  Tiu la malfeliĉon elpakas.

Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus.

_Ĉar_, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo ĉe la Ruĝa Maro, kaj
ĉiuj malvestis ĉiujn vestaĵojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis
sian ĉapelon; sed la Rinocero demetis sian haŭton kaj portis ĝin sur la
ŝultro kiam ĝi venis al la strando por baniĝi. En tiu tempo la haŭto
butoniĝis malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La
Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, ĉar ĝi estis
manĝinta ĝin tute; kaj ĝi neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste,
nek estonte. Ĝi vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia
nazo, lasinte sian haŭton sur la strando.

Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la haŭton, kaj li ridis unu
ridon kiu dufoje ĉirkaŭis lian vizaĝon. Tiam li dancis trifoje ĉirkaŭ
la haŭto kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj
plenigis sian ĉapelon per kukeroj, ĉar la Parsio manĝis neniam ion krom
kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun haŭton, kaj
li trenis tiun haŭton, kaj li trotis tiun haŭton, kaj li frotis tiun
haŭton kaj plenigis ĝin per malnovaj, malfreŝaj, sekaj, tiklaj kukeroj
kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom ĝi _entute_ povis enhavi. Tiam
li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis ĝis la Rinocero
venos el la akvo kaj surmetos ĝin.

Kaj la Rinocero surmetis sian haŭton. Ĝi butonis ĝin per la tri
butonoj, kaj ĉio tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam ĝi volis grati sin,
sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam ĝi ekkuŝis sur la sablojn
kaj ruliĝis kaj ruliĝis kaj ruliĝis, kaj ĉiufoje kiam ĝi ruliĝis la
kukeroj tiklis ĝin pli kaj pli kaj pli. Tiam ĝi kuris al la palmo-arbo
kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontraŭ tiu. Ĝi frotis sin tiel
multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la
haŭto super la ŝultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj antaŭe
estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis
pliaj faldoj sur ĝiaj kruroj. Kaj tio fuŝis ĝian humoron, sed ne faris
ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de ĝia haŭto kaj ili
tiklis. Do ĝi iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde
tiu tago ĝis la nuna ĉiu rinocero havas grandajn faldojn en sia haŭto
kaj tre malbonan humoron, ĉio pro la kukeroj interne.

Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian ĉapelon, de kiu
la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon,
kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Paŝtejoj de
Anantarivo, kaj la Sonaputaj Marĉoj.

    --------------

Jen la bildo de la Parsio kiu komencas manĝi sian kukon sur la Neloĝata
Insulo en la Ruĝa Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu
venas el la Komplete Neloĝata Interno, kiu, kiel vi laŭvere povas
vidi, estas tute roka. La haŭto de la Rinocero estas tute glata,
kaj la tri butonoj per kiu oni butonas ĝin estas malsupre, do vi
ne povas vidi ilin. La kirlaĵoj sur la ĉapelo de la Parsio estas
la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, ĉar se mi estus
desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En
la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu kuŝas sur la sablo en la
antaŭo apartenis al unu el la batalĉaroj de la Faraono kiam tiu provis
transiri la Ruĝan Maron. La Parsio trovis ĝin, kaj konservis ĝin por
ludi. La nomo de la Parsio estis Pestalĝi' Pugalĝi', kaj la Rinocero
nomiĝis Strorkso, ĉar ĝi spiris tra sia buŝo anstataŭ tra sia nazo. Mi
ne demandus ion pri la kuir-forno, se _mi_ estus vi.

[bildo]

Jen la Parsio Pestalĝi' Pugalĝi' sidanta en sia palmo-arbo kaj
rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu baniĝas apud la strando de
la Komplete Neloĝata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta
sian haŭton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la haŭton, kaj li
ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove
surmetos ĝin. La haŭto estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en
malplivarma loko; tial vi ne povas vidi ĝin. La Parsio surhavas novan
pli-ol-oriente-pompan ĉapelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj
li havas tranĉilon en sia mano por tranĉi sian nomon en palmo-arbojn.
La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de ŝipoj kiuj
pereis ŝipante laŭ la Ruĝa Maro; sed ĉiuj pasaĝeroj estis savitaj kaj
iris hejmen.

La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta
ŝipo. Tio estas Strorkso la Rinocero baniĝanta sen sia haŭto. Strorkso
estis sub sia haŭto same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la
kuir-forno, se _mi_ estus vi.

[bildo]



KIEL LA UNUA LETERO ESTIS SKRIBATA


Oni ne scias antaŭ kiom longe -- en tre frua tempo estis Neolitika
viro. Li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido, kio li bone
estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis
Primitivulo, kaj li loĝis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre
malmulte da vestaĵoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi
kaj li eĉ ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata
li estis sufiĉe feliĉa. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio
signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antaŭen-tro-rapide";
sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la
nomo de lia edzino estis Teŝumaj Tevindraŭ, kaj tio signifas:
"Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho
Plej Amata, nomos ŝin Teŝuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia
malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas:
"Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed
mi nomos ŝin Tafinjo. Kaj ŝi estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj
kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj ŝi ne estis frapata eĉ
duonon da fojoj kiom estus bone por ŝi; kaj ili ĉiuj tri estis tre
feliĉaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri ĉirkaŭe, ŝi iris ĉien kun sia
Paĉjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo ĝis ili estis
tre malsataj, kaj tiam Teŝumaj Tevindraŭ kutime diris: "Kie en la
mondo vi du estis, ke vi fariĝis tiel ŝoke malpuraj? Vere, Tegumo
mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo."

Nun atentu kaj aŭskultu!

En iu tago Tegumaj Bopsulaj foriris tra la kastoro-marĉo al la rivero
Vagajo por sage kapti karpo-fiŝojn por vespermanĝo, kaj ankaŭ Tafinjo
iris kun li. La sago de Tegumo estis farita el ligno kun ŝarko-dento je
la fino, kaj antaŭ ol li kaptis iujn ajn fiŝojn, li rompis ĝin tute,
frapante ĝin tro forte al la fundo de la rivero. Ili estis multajn
mejlojn for de la hejmo (kompreneble ili kunhavis lunĉon en malgranda
sako), kaj Tegumo estis forgesinta kunpreni rezervajn sagojn.

"Jen tre fiŝodora afero!" diris Tegumo. "Mi bezonos duonon de la tago
por ripari ĝin."

"Estas hejme via granda nigra sago," diris Tafinjo. "Mi rekuru al la
Kavo kaj petu Panjon por doni ĝin al mi."

"Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj," diris
Tegumo. "Cetere, vi povus fali en la kastoro-marĉon kaj droni. Ni
devos fari plej bonan el malbono." Li eksidis kaj elprenis malgrandan
ledan riparo-saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo,
kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon.
Tafinjo eksidis ankaŭ, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono
en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam ŝi diris: --

"Mi diru, Paĉjo, estas terura ĝeno, ke vi kaj mi ne scias skribi, ĉu
ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesaĝon por ekhavi la novan sagon."

"Tafinjo," diris Tegumo, "kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon?
'Terure' ne estas plaĉa vorto, -- sed ja _estus_ tre utile, nun kiam vi
diras, se ni povus skribi hejmen."

Ĝuste tiam iu Fremdulo-viro venis laŭlonge de la rivero, sed li
apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis eĉ
vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis
al Tafinjo, ĉar li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo
eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj
komencis ripari sian sagon.

"Venu ĉi tien," diris Tafinjo. "Ĉu vi scias kie mia Panjo loĝas?" Kaj
la Fremdulo-viro diris "Um!" -- estante, kiel vi scias, Tevaro.

"Stulte!" diris Tafinjo, kaj ŝi stamfis per sia piedo, ĉar ŝi vidis
aron da tre grandaj karpoj suprennaĝantaj la riveron ĝuste nun kiam ŝia
Paĉjo ne povis uzi sian sagon.

"Ne ĝenu al plenkreskuloj," diris Tegumo, tiel okupata de sia
sago-riparado ke li eĉ ne turnis sin.

"Mi nek ĝenas," diris Tafinjo. "Mi nur volas ke li faru kion mi volas
ke li faru, kaj li ne komprenas."

"Do ne ĝenu _min_," diris Tegumo, kaj li daŭrigis tiradon kaj streĉadon
de rangifero-tendenoj kun sia buŝo plena de pecetoj. La Fremdulo-viro
-- vera Tevaro li estis -- eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al
li kion faras ŝia Paĉjo. La Fremdulo-viro pensis: "Ĉi tio estas mirakla
infano. Ŝi stamfas per sia piedo antaŭ mi kaj ŝi faras grimacojn. Ŝi
devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta, ke
li ne volas rimarki min." Do li ridetis ankoraŭ pli ĝentile.

"Nu," diris Tafinjo, "mi volas ke vi iru al mia Panjo, ĉar viaj kruroj
estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-marĉon, kaj
demandu pri la alia sago de Paĉjo -- tiu kun la nigra tenilo kiu pendas
super nia fajrejo."

La Fremdulo-viro (_kaj_ li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas
tre, tre mirakla infano. Ŝi svingas siajn brakojn kaj ŝi krias al
mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion ŝi diras. Sed se mi
ne faros kion ŝi volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro,
Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera." Li ekstaris
kaj deŝiris grandan platan pecon da ŝelo de betulo-arbo kaj donis ĝin
al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas
tiel blanka kiel betula ŝelo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed
Tafinjo ne tute komprenis.

"Ho!" ŝi diris. "Mi komprenas! Vi volas la loĝ-adreson de mia Panjo?
Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi
havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la ŝarkodenton de via
kolĉeno."

La Fremdulo-viro (kaj _li_ estis ja Tevaro) ne diris ion
ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega
bido-kaj-semo-kaj-ŝarkodenta kolĉeno ĉirkaŭ lia kolo.

La Fremdulo-viro (kaj li _estis_ ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas
tre, tre, tre mirakla infano. La ŝarkodento sur mia kolĉeno
estas magia ŝarkodento, kaj oni ĉiam diris, ke se iu tuŝas ĝin
sen mia permeso tiu senprokraste ŝvelos kaj eksplodos. Sed ĉi
tiu infano ne ŝvelas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro,
Viro-kiu-atentas-ekskluzive-siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis
min ĝis nun, ŝajne ne timas ke ŝi ŝvelos aŭ eksplodos. Mi prefere estu
pli ĝentila."

Do li donis al Tafinjo la ŝarkodenton, kaj ŝi ekkuŝis plate sur la
ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kuŝas sur la planko en
la loĝoĉambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj ŝi diris: "Nun mi
desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia
ŝultro, sed ne puŝu kontraŭ mi. Unue mi desegnos mian Paĉjon fiŝanta.
Ne tre similas al li; sed Panjo scios, ĉar mi desegnis lian sagon
rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la
sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazaŭ ĝi pikas en la dorson de Paĉjo,
sed tio estas ĉar la ŝarkodento glitis kaj ĉi tiu peco da ŝelo ne estas
sufiĉe granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi
desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel
elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun
mi desegnos vin. _Mi_ pensas ke vi estas tre plaĉa, vere, sed mi ne
povas desegni vin plaĉa en la bildo, do ne estu 'fendita. Ĉu vi estas
'fendita?"

La Fremdulo-viro (kaj li estis _ja_ Tevaro) ridetis. Li pensis: "Ŝajnas
ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj ĉi tiu eksterordinara
infano, kiu prenas mian magian ŝarkodenton sed ne ŝvelas aŭ eksplodas,
diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li
_estas_ eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min."

"Vidu," diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufiĉe skrape, "nun
mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Paĉjo volas havi en vian
manon, nur por memorigi ke vi alportu ĝin. Nun mi montros al vi kiel
atingi la loĝ-adreson de Panjo. Vi iru ĝis vi alvenos ĉe du arboj (jen
la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi
venos al kastoro-marĉo plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn
kastorojn, ĉar mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn
kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la marĉon. Atentu ke
vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malantaŭ la kastoro-marĉo.
Ĝi ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni
aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. Ŝi estas
belega. Ŝi estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed ŝi ne
estos 'fendita kiam ŝi vidos ke mi desegnis ŝin tiel krude. Ŝi estos
kontenta de mi ĉar mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi
desegnis la sagon kiun Paĉjo volas _ekster_ nia Kavo. Ĝi fakte estas
_interne_, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj ŝi donos ĝin al
vi. Mi desegnis ŝin kun levitaj brakoj, ĉar mi scias ke ŝi estos tre
kontenta vidi vin. Ĉu ne belega bildo? Kaj ĉu vi bone komprenas, aŭ ĉu
mi 'spliku denove?"

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja _Tevaro_) rigardis al la bildo kaj
tre forte kapjesis. Li diris al si mem: "Se mi ne alportos la tribon
de ĉi tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de
siaj malamikoj kiuj venas de ĉiuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas
kial la eminenta Tribestro ŝajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj
malamikoj kaŝiĝas en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesaĝon al mi.
Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la saĝan kaj miraklan
infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacilaĵojn. Mi
iros kaj alportos helpon de lia tribo." Li eĉ ne demandis Tafinjon
pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la
betulo-ŝelo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta.

Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li!

"Kion vi estis faranta, Tafinjo?" diris Tegumo. Li estis riparinta sian
sagon kaj singarde svingis ĝin tien kaj reen.

"Estas iu priaranĝo de mia flanko, kara Paĉjo," diris Tafinjo. "Se vi
ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri ĝi post mallonga tempo, kaj vi
surpriziĝos. Vi ne scias kiel multe vi surpriziĝos, Paĉjo! Promesu ke
vi surpriziĝos."

"Tre bone," diris Tegumo, kaj daŭrigis fiŝkaptadon.

La Fremdulo-viro -- ĉu vi sciis ke li estis Tevaro? -- forrapidis
kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, ĝis tute hazarde li trovis
Teŝumaj Tevindraŭ sidantan ĉe la pordo de sia Kavo, parolantan al
kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva
lunĉo. Tafinjo tre similis al Teŝuma, precipe pri la supra parto de
la vizaĝo kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro -- daŭre pura Tevaro --
ridetis ĝentile kaj transdonis al Teŝuma la betulo-ŝelon. Li estis
kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro
rubusoj, sed li tamen provis esti ĝentila.

Tuj kiam Teŝuma vidis la bildon ŝi ekkriĉis kiel io kaj saltis kontraŭ
la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin
sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Teŝuma tiris
liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizaĝo de ĉi
tiu Fremdulo-viro," ŝi diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj
timigis povran Tafinjon tiel ke ŝiaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta
pri nur tio, li alportas al mi korŝiran bildon pri tio kiel estis
farite. Vidu!" Ŝi montris la bildon al ĉiuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj
kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita
brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por ĵeti;
jen alia viro ĵetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio
estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al
homoj) "venantaj malantaŭ Tegumo. Ĉu ne ŝoke!"

"Treege ŝoke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la
harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis
la Reeĥajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ĉiujn Estrojn de la Tribo
de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ĉiujn Negusojn, Vunojn
kaj Aĥundojn de la organizaĵo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj,
Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antaŭ ol ili forhakos
la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero
kaj montru kie li kaŝis la povran Tafinjon.

Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) fariĝis vere
ĝenita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufiĉe dense per koto; ili
estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj ŝtonetoj; ili estis
sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tuŝintaj kaj bate
puŝintaj lin ĝis li apenaŭ povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis
ilian lingvon, li estis preskaŭ certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj
sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion
diris ĝis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiĝinta, kaj tiam li
kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon
kiu faris lekanteto-ĉenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn
karpojn per sia riparita sago.

"Nu, vi _ja_ estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom
multe da homoj? Kara Paĉjo, jen mia surprizo. _Ĉu_ vi surpriziĝis,
Paĉjo?"

"Tre," diris Tegumo; "sed tio fuŝis mian fiŝadon por la tuta tago.
Kial la tuta kara, afabla, plaĉa, pura, trankvila Tribo estas ĉi tie,
Tafinjo?"

Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Teŝumaj Tevindraŭ kaj la Neolitikaj
sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj
de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Ĉefa Estro,
la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ĉiuj armitaj ĝis
la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj
Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Taĉmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Aĥundoj
iom pli malantaŭe (ankaŭ ili armitaj ĝis la dentoj). Post ili la
Tribo en hierarĥia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por
ĉiu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, ĝis
feŭdaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por
vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj,
rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Ĉu
ĉio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ĉiuj estis tie,
saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ĉiujn fiŝojn je dudekmejla
distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratoraĵo.

Tiam Teŝumaj Tevindraŭ alkuris kaj kisis kaj ĉirkaŭbrakis Tafinjon vere
tre multe; sed la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ĉe
la verto-volvaĵaj plumoj kaj skuis lin severe.

"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo.

"Je la bona ĉielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvaĵon! Ĉu iu ne
povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro ĵetas sin al
li? Vi estas tre enmiksiĝema popolo."

"Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Paĉjo,"
diris Tafinjo. "Kaj _kion_ vi faras al mia kara Fremdulo-viro?"

Ili estis batpuŝantaj lin duope kaj triope kaj dekope ĝis liaj okuloj
turniĝis kaj turniĝis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.

"Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris
Teŝumaj Tevindraŭ.

"Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ĉi-matene estis la
povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Ĉu vi ĉiuj malbone sentas, aŭ ĉu
vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?"

"Li alvenis kun terura bildo," diris la Ĉefa Estro, -- "bildo kiu
montris ke vi estas plena de sagoj."

"E... um... -- Eble mi p'fere 'spliku ke _mi_ donis al li tiun bildon,"
diris Tafinjo, sed ŝi ne sentis sin tre komforte.

"Vi!" diris la Tribo de Tegumo ĉiuj kune.
"Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Ĉu vi?"

"Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris ŝia Paĉjo,
kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝin, por ke ŝi ne zorgu.

"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Ĉefa Estro de la Tribo de
Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.

"Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Paĉjo, do mi dezegnis
ĝin," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi
dezegnis ĝin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis
kvazaŭ ĝi trafis la kapon de Paĉjo -- ne estis sufiĉe da loko sur la
betulo-ŝelo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis
kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marĉo; kaj
mi dezegnis Panjon ĉe la buŝo de la Kavo kun ĝoja aspekto ĉar li estas
kara Fremdulo-viro, kaj _mi_ pensas ke vi ĉiuj estas la plej plejstulta
popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre plaĉa viro. Kial vi
plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!"

Neniu diris ion ajn dum longa tempo, ĝis la Ĉefa Estro ekridis; tiam la
Fremdulo-viro (kiu almenaŭ estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis
ĝis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis
pli multe kaj pli fuŝe kaj pli laŭte. La solaj homoj kiuj ne ridis
estis Teŝumaj Tevindraŭ kaj ĉiuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre
ĝentilaj al ĉiuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufiĉe ofte.

Tiam la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis:
"Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi
trafis grandiozan inventon!"

"Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Paĉjo," diris
Tafinjo.

"Sed tamen. Ĝi _estas_ grandioza invento, kaj iam estonte la homoj
nomos ĝin skribado. Nun temas ankoraŭ nur pri bildoj, kaj, kiel ni
vidis hodiaŭ, bildoj ne estas ĉiam ĝuste komprenataj. Sed venos tempo,
ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn -- ĉiujn dudek ses aŭ dudek
ok aŭ kiom do -- kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni
ĉiam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj
sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!"

"Mi ĝojos pri tio," diris Tafinjo, "ĉar, finfine, kvankam vi alportis
ĉiun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la
nigratenilan de mia Paĉjo."

Tiam la Ĉefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara,
sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun ĝi
homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi
mem ne gravas, ĉar mi estas Ĉefa Estro, sed estas tre malbone por la
resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la
fremdulo."

Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel
membron de la Tribo de Tegumo, ĉar li estis ĝentilhomo kaj ne faris
problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en
liajn harojn. Sed de tiu tago ĝis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio
kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam ŝatis lerni
legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi
kun siaj Paĉjoj -- precize kiel Tafinjo.

    --------------

Tio ĉi estas la historio de Tafimaj Metalumaj ĉizita sur malnova
dentego antaŭ tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi
legas mian rakonton, aŭ laŭtlegigas ĝin, vi povas vidi kiel ĉio estas
rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba
trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en
ĝi per najlo aŭ io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra
vakso, sed ĉiujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn
malsupre oni plenigis per ruĝa vakso. Kiam ĝi estis nova, estis iuspeca
retaĵo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj ŝtonoj je la fino; sed tio
rompiĝis kaj perdiĝis -- ĉio krom la malgranda iometo kiun vi vidas.
La literoj ĉirkaŭ la dentego estas magio -- Runa magio, -- kaj se vi
povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura --
tre flava kaj defrotiĝinta. Ĝi mezuras du futojn laŭlonge kaj du futojn
ĉirkaŭe, kaj pezas dek unu funtojn kaj naŭ uncojn.

[bildo]



KIEL LA ALFABETO ESTIS FARATA


Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daŭre nomos ŝin
Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia
Paĉjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj ĉio tio, ŝi denove
iris fiŝi karpojn kun sia Paĉjo. Ŝia Panjo volis ke ŝi restu hejme kaj
helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia
Neolitika Kavo, sed Tafinjo kaŝe foriris al sia Paĉjo tre frue, kaj
ili fiŝkaptis. Subite ŝi komencis fari ridajn sonetojn, kaj ŝia Paĉjo
diris: "Ne faru stulte, infano."

"Sed ĉu ne estis incite!" diris Tafinjo. "Ĉu vi ne memoras kiel la Ĉefa
Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro
kun la koto en siaj haroj?"

"Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn -- molajn
kun franĝoj -- al la Fremdulo-viro pro ĉio kion ni faris al li."

"_Ni_ nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj
Neolitikaj sinjorinoj -- kaj la koto."

"Pri tio ni ne parolu," diris ŝia Paĉjo. "Ni lunĉu."

Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj
minutoj, dum ŝia Paĉjo gratis sur pecoj da betulo-ŝelo per ŝarkodento.
Tiam ŝi diris: "Paĉjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon --
iun ajn sonon."

"Aa!" diris Tegumo. "Ĉu tio sufiĉas kiel komenco?"

"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiŝo kun buŝo
malferma. Diru ĝin denove, mi petas."

"Aa! aa! aa!" diris ŝia Paĉjo. "Ne estu malĝentila al mi, filino mia."

"Mi ne celas esti malĝentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo.
"Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensaĵo. _Ja_ diru _aa_, Paĉjo,
kaj tenu vian buŝon malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton.
Mi desegnos buŝon de karpo-fiŝo plene-malferman."

"Kial?" diris ŝia Paĉjo.

"Ĉu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-ŝelo.
"Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fiŝon
kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo -- se Panjo ne
protestos -- ĝi memorigos vin pri tiu _aa_-sono. Tiam ni povos ludi
kvazaŭ estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono
-- same kiel mi faris en la kastoro-marĉo pasintvintre."

"Ĉu vere?" diris ŝia Paĉjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam
ili vere atentas. "Daŭrigu, Tafinjo."

"Aĥ fuŝe!" ŝi diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fiŝon, sed mi
povas desegni ion kio indikas buŝon de karpo-fiŝo. Ĉu vi ne scias
kiel ili staras kun la kapo malsupre serĉantaj en la koto? Nu, jen
estas kvazaŭa karpo-fiŝo (ni povas ludi ke la resto de ĝi ankaŭ estas
desegnita). Jen nur ĝia buŝo, kaj tio signifas _aa_." Kaj ŝi desegnis
jenon. (1)

"Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis ankaŭ mem sur sia propra peco
da betulo-ŝelo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans ĝia
buŝo."

"Sed mi ne kapablas desegni, Paĉjo."

"Vi bezonas desegni nenion krom la malfermaĵo de ĝia buŝo kun la
sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiŝo, ĉar perkoj kaj
trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis
jenon. (2)

"Nun mi kopios ĝin," diris Tafinjo. "Ĉu vi komprenos tion _ĉi_ kiam vi
vidos ĝin?" Kaj ŝi desegnis jenon. (3)

"Perfekte," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos
ĝin ie ajn, kvazaŭ vi estus elsaltinta de malantaŭ arbo kaj dirinta
'Aa!'"

"Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera.

"Jaa!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.

"H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la
_aa_-karpo-fiŝo-buŝo; sed kion ni povas fari pri la komenca parto?
_Je-je-je_ kaj _aa! Jaa!_"

"Ĝi ja similas al la karpo-fiŝo-buŝo-sono. Ni desegnu plian parton de
la karpo-fiŝo kaj ligu ilin," diris ŝia Paĉjo. Ankaŭ _li_ estis sufiĉe
incitita.

"Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu ĝin aparte. Kaj
prefere ne parton de karpo-fiŝo, sed la hokon per kiu ni foje kaptas
ĝin," diris Tafinjo.

"Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fiŝ-hoko por la _je_-sono." Kaj li
desegnis jenon. (4)

"Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi,
Paĉjo. Ĉu sufiĉos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la
fadenon?" Kaj ŝi desegnis jenon. (5)

Ŝia Paĉjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citiĝo.

"Belege," ŝi diris. "Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."

"Oo!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.

"Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian buŝon ronda kiel
ovo aŭ ŝtono. Do ovo aŭ ŝtono taŭgos por tio."

"Oni ne ĉiam povas trovi ovon aŭ ŝtonon. Ni devos grati ion
rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6)

"Kara ĉielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris,
-- karpo-buŝo, fiŝ-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."

"Ssŝ!" diris ŝia Paĉjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis
tro incitita por rimarki tion.

"Tio estas tre facila," ŝi diris, gratante sur la arboŝelo.

"E... kio?" diris ŝia Paĉjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne
volas esti ĝenata."

"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Paĉjo, kiam ĝi
pensas kaj ne volas esti ĝenata. Ni faru por la ssŝ-sono serpenton. Ĉu
tio taŭgos?" Kaj ŝi desegnis jenon. (7)

"Jen," ŝi diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan
serpenton ĉe la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la
sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete.
Kaj se vi desegnos ĝin sur arbo ĉe la rivero kiam vi estos fiŝanta, mi
scios ke vi volas ke mi paŝu _plej_ muse-kviete, por ne skui la bordon."

"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ĉi tiu ludo ol vi pensas.
Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Paĉjo trafis je
la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis
ŝarkodentojn anstataŭ iuj akraj ŝtonfrapaĵoj kiel pintojn por la sagoj.
Mi kredas ke ni trovis _la_ grandan sekreton de la mondo."

"Kial?" diris Tafinjo, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj brilis pro incitiĝo.

"Mi montros," diris ŝia Paĉjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"

"Kompreneble _ja_, kaj tio signifas ankaŭ 'rivero' -- kiel Vagaj-_ja_
-- rivero Vagajo."

"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas ĝin --
nigra akvo -- marĉo-akvo?"

"Kompreneble _jo_."

"Nun vidu," diris ŝia Paĉjo. "S'pozu ke vi vidus ĉi tion gratitan
flanke de akvo-truo en la kastoro-marĉo?" Kaj li desegnis jenon. (8)

"Fiŝ-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! _Jo_, malbona akvo," diris
Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon ĉar mi scius ke vi diras
ke ĝi estas malbona."

"Sed mi ne bezonus esti ĉe la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for,
ĉasante, kaj tamen --"

"Kaj _tamen_ estus precize same kvazaŭ vi starus tie kaj dirus: 'For,
Tafinjo, aŭ vi havos febron.' Ĉio tio en fiŝ-hoko kaj ronda ovo! Ho
Paĉjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis
ĉirkaŭ li en tuta rondo.

"Ne jam," diris Tegumo; "ne ĝis ni havos pli. Ni vidu. _Jo_ estas
malbona akvo, sed _so_ estas manĝo kuirita sur fajro, ĉu ne?" Kaj li
desegnis jenon. (9)

"Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke manĝo estas
preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por
veni al la Kavo. Ankaŭ mi."

"Ververe!" diris Tegumo. "Ankaŭ prave. Sed atendu momenton. Mi vidas
problemon. _So_ signifas 'venu kaj manĝu', sed _ŝo_ signifas la
sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn."

"Aĉaj aĝaj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre malŝatas kiam Panjo
petas min por pendigi pezajn pluŝajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus
serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri manĝo, kaj mi venus el
la arbaro kaj rimarkus ke ĝi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la
pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion _tiam_ mi farus?"

"Vi estus kolera. Panjo ankaŭ. Ni devas fari novan bildon por _ŝo_. Ni
devas desegni makulitan serpenton kiu faras _ŝ-ŝ_, kaj ni ludos ke la
senmakula faras nur _ssss_."

"Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam
_vi_ rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas _so_ dum
estas _ŝo_, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. _Ne!_ Mi pensas ke ni
aldonu tiujn aĉajn altajn sekigo-fostojn _mem_, por esti _tute_ certaj.
Mi metos ilin malantaŭ la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj ŝi desegnis
jenon. (10)

"Mi pensis ke vi celas malantaŭ kiel _post_," diris ŝia Paĉjo. Kaj li
desegnis jenon. (11)

"Ankaŭ eblus," diris Tafinjo. "Sed tiam ni eble pensus ke temas pri
_du_ sonoj, dum temas pri _unu_."

"Eble vi pravas. Ĉiuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj,"
diris ŝia Paĉjo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la
serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en ĝi. Mi diras _ŝi_. Tio estas Teguma
por sago, Tafinjo." Kaj li ridis.

"Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la
koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "_Vi_ desegnu ĝin, Paĉjo."

"Ni ne aldonos kastorojn aŭ montetojn ĉi-foje, ĉu?" diris ŝia Paĉjo.
"Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon.
(12)

"Eĉ Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris.

"Mi _petas_, ne faru, Paĉjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom
pli da sonoj. Ni tiel bele progresas."

"E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru _ŝu_. Tio
signifas 'ĉielo'."

Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam ŝi haltis. "Ni
devas fari novan bildon por tiu fina sono, ĉu ne?"

"_Ŝu-ŝu-u-u-u!_" diris ŝia Paĉjo. "Kial? Ĝi tre similas al tiu
ronda-ovo-sono iom maldikigita."

"Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazaŭos ke ĝi
estas rano kiu dum jaroj nenion manĝis."

"Ne-ne," diris ŝia Paĉjo. "Se ni desegnus tion haste ni povus
miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. _Ŝu-ŝu-ŝu!_ _Mi_
diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la
ronda ovo por montri ke la o-sono prononciĝas maldike kun malgranda
truo de buŝo, _oo-uu-uu_. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13)

"Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daŭrigu," diris
Tafinjo, utiligante sian ŝarko-denton.

Ŝia Paĉjo daŭrigis desegnadon, kaj lia mano skuiĝis pro incitiĝo. Li
daŭrigis ĝis li estis desegninta jenon. (14)

"Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio
signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton."

"Serpento -- fosto -- rompita-ovo -- fiŝ-hoko kaj karpo-buŝo," diris
Tafinjo. "_Ŝu-ja_. Ĉiel-akvo (pluvo)." Ĝuste tiam guto falis sur ŝian
manon, ĉar la ĉielo plennubiĝis. "Nu, Paĉjo, pluvas. Ĉu _tion_ vi volis
diri al mi?"

"Kompreneble," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante eĉ
unu vorton, ĉu ne?"

"Nu, mi _pensas_ ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto
certigis. Mi nun por ĉiam memoros. _Ŝu-ja_ signifas 'pluvo', aŭ
'pluvos'. Nu do, Paĉjo!" Ŝi ekstaris kaj dancis ĉirkaŭ li. "S'pozu ke
vi elirus antaŭ ol mi vekiĝis, kaj dezegnis _ŝu-ja_ en la fulgo sur
la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan
pluvo-ĉapon. Ĉu Panjo ne estus surprizita!"

Tegumo ekstaris kaj dancis. (Paĉjoj ne hontis fari tiajn aferojn en
tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al
vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus?
Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue."

"_Ŝu-ja-las, ja maru_. (Ĉiel-akvo finiĝas. Rivero venu.) _Kiom_ da
novaj sonoj! _Mi_ ne scias kiel ni povos desegni ilin."

"Sed mi ja -- sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo,
kaj ni ĉesos por hodiaŭ. Ni jam havas _ŝu-ja_, ĉu ne? sed tiu _las_
estas enigma. _La-la-la!_" kaj li svingis sian ŝarkodenton.

"Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buŝo antaŭ la serpento
-- _as-as-as_. Ni nur bezonas _la-la_," diris Tafinjo.

"Mi scias, sed ni devas fari tiun _la-la_. Kaj ni estas la unuaj homoj
en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!"

"Nu," diris Tafinjo, oscedanta, ĉar ŝi estis sufiĉe laca. "_Las_
indikas krom finon aŭ finiĝon ankaŭ rompon, ĉu ne?"

"Tiel estas," diris Tegumo. "_Ja-las_ signifas ke ne estas akvo en la
rezervujo por ke Panjo kuiru kun ĝi -- ankaŭ kiam mi estas ĉasonta."

"Kaj _ŝi-las_ signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus
pripensinta _tion_ anstataŭ desegni stultajn kastoro-bildojn por la
Fremdulo-viro!"

"_La! La! La!_" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante
siajn brovojn. "Ho ĝeno!"

"Mi estus povinta desegni _ŝi_ tute facile," daŭrigis Tafinjo. "Kaj
tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita -- tiel!" Kaj ŝi
desegnis jenon. (15)

"Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas _la_. Ĝi krome ne similas
al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16)

"Nun sekvas _ja_. Ho ne, tiun ni jam antaŭe faris. Do sekvas _maru_.
_Mum-mum-mum._ Por _mum_ oni devas fermi la buŝon, ĉu ne? Ni desegnos
fermitan buŝon kiel ĉi tiu." Kaj li desegnis. (17)

"Tiam la karpo-buŝo malferma. Tiel ekestas _Ma-ma-ma!_ Sed kio pri tiu
_rrrrr_-afero, Tafinjo?"

"Ĝi sonas tute krude kaj angule, kiel via ŝarkodenta segilo kiam vi
segas breton por la kanuo," diris Tafinjo.

"Vi celas ke tute akre ĉe la randoj, kiel ĉi tio?" diris Tegumo. Kaj li
desegnis. (18)

"'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas ĉiujn tiujn dentojn: metu
nur du."

"Mi metos unu," diris Tegumo. "Se ĉi tiu nia ludo fariĝos tio kion mi
pensas ke ĝi fariĝos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli
bone por ĉiuj." Kaj li desegnis. (19)

"_Jen_ ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. "Mi desegnos
ilin ĉiujn kune kiel ĉeno da fiŝoj."

"Ĉu ni ne prefere metu peceton da bastono aŭ ion similan inter ĉiu
vorto, tiel ke ili ne interfrotiĝu kaj interpuŝiĝu kvazaŭ estus karpoj?"

"Ho, mi lasos spacon por tio," diris ŝia Paĉjo. Kaj tre incitite li
desegnis ilin ĉiujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-ŝelo. (20)

"_Ŝu-ja-las ja maru_," diris Tafinjo, legante ĝin sonon post sono.

"Tio sufiĉas por hodiaŭ," diris Tegumo. "Cetere, vi laciĝas, Tafinjo.
Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgaŭ, kaj tiam ni estos
rememorataj dum jaroj kaj jaroj ĝis post kiam la plej grandaj arboj
kiujn vi povas vidi estos ĉiuj dehakitaj por brulligno."

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko
de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante _ja_-ojn kaj
_jo_-ojn kaj _ŝu_-ojn kaj _ŝi_-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris
ridajn sonetojn kune ĝis ŝia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas eĉ
pli malbona ol mia Tafinjo."

"Bonvolu ne ĝeniĝi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo,
Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri ĝi en la momento kiam ĝi estos
preta; sed mi _petas_, ne demandu nun kio ĝi estas, ĉar aliokaze mi
devus diri."

Do ŝia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan
matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj
kiam Tafinjo ellitiĝis ŝi vidis _Ja-las_ (akvo finiĝas aŭ elĉerpiĝas)
kalkita sur la flanko de la granda ŝtona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

"Um," diris Tafinjo. "Ĉi tiuj son-bildoj estas fakte ĝenaj! Paĉjo tute
bone estus povinta veni ĉi tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo
por ke Panjo povu kuiri kun ĝi." Ŝi iris al la fonto malantaŭ la domo
kaj plenigis la rezervujon per arboŝela sitelo, kaj tiam ŝi kuris al la
rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Paĉjo -- la orelo kiun ŝi
rajtis tiri kiam ŝi estis obeema.

"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris ŝia
Paĉjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lunĉon en la
mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris
ke ĉar ŝia nomo, kaj tiu de ŝia Paĉjo, kaj de ŝia Panjo ĉiuj komenciĝas
per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane.
Tio estis taŭga por desegni unufoje aŭ dufoje; sed kiam ili devis
desegni ĝin sesfoje aŭ sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis ĝin pli kaj
pli skize, ĝis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun
etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Teŝuman. De ĉi tiuj tri bildoj vi
vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe
antaŭ la lunĉo; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur
betulo-ŝelo, ili fariĝis pli krudaj kaj pli facilaj, ĝis fine eĉ Tegumo
diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por
la Z-sono, por montri ke ĝi siblas malantaŭen en malforta kaj milda
maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, ĉar ĝi tiom ofte
aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de _Biba_, la sankta
Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj ĉar temis
pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, ĝis ili laciĝis
(30); kaj ili desegnis bildon de la buŝo de la granda laga ezoko por la
graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buŝon denove kun sago ĉe
ĝi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero
por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankoraŭ ĝis
ili faris kaj desegnis ĉiujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la
Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj,
kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj,
kaj Ĉiaj Aliaj skribaĵoj kaj signoj (ĉar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj
la Aĥundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan
senŝanĝa kiam ili rimarkis ĝin), la bona malnova simpla, komprenebla
Alfabeto -- A, B, C, kaj ĉiuj aliaj literoj -- ekhavis denove siajn
ĝustajn formojn por ke ĉiuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas
sufiĉe aĝaj.

Sed _mi_ memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj
Teŝumaj Tevindraŭ, ŝia kara Panjo, kaj ĉiuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel
estis -- tiel do -- antaŭ longa tempo -- sur la bordo de la granda
Vagajo!

    --------------

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo
kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia
Alfabeto-kolĉeno de ĉiuj literoj, tiel ke ĝi povis esti metita en la
Templon de Tegumo por esti konservata por ĉiam kaj eterne. La tuta
Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belaĵojn, kaj
Tafinjo kaj Tegumo dediĉis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolĉenon.
Jen bildo de la magia Alfabeto-kolĉeno. La ŝnuro estas farita el la
plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, ĉirkaŭvindita per
maldika kuprofadeno.

Komence ĉe la supro, la unua bido estas iu malnova kaj arĝenta kiu
apartenis al la Ĉefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri
mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido
sendita de tribo kiu ĝin ricevis el Afriko (sed ĝi devis esti veninta
el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido
el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris ĝin per batalo); tiam venas du
argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj
strekoj sur la alia; poste tri sufiĉe defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam
tri argilaj bidoj (ruĝa kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en
la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenciĝas, kaj inter la
literoj estas ĉiufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero
ripetita malgrande. Jen la literoj: --

  A estas gratita en denton -- eono-dento, mi kredas.
  B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo.
  C estas perleca ostro-konko -- interno antaŭe.
  D devas esti iuspeca mitulo-konko -- ekstero antaŭe.
  E estas kirlaĵo el arĝento-fadeno.
  F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno.
  G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas
     malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.)
  H estas iuspeca bruna kaŭrio-konko, ankaŭ nomata monkonko.
  I estas la interno de longa konko permane ŝlifita. (Tegumo
     bezonis tri monatojn por ŝlifi ĝin.)
  J estas fiŝ-hoko el perlamoto.
  L estas la rompita sago, el arĝento. (K devus sekvi al J,
     kompreneble; sed la kolĉeno iam rompiĝis kaj oni neĝuste
     riparis ĝin.)
  K estas maldika tranĉaĵo de osto, gratita kaj per nigra
     vakso enfrotita.
  M estas sur pale-griza konko.
  N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur
     ĝi.(Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ĉi tiun ŝtonon.)
  O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo.
  P mankas. Ĝi perdiĝis antaŭ longa tempo en granda milito, kaj
     la Tribo riparis la kolĉenon per sekigitaj knariloj de
     knaroserpento; pri la perdo kaj serĉado de la P ili faradis
     kantojn kaj versaĵojn, kiujn ili nomis _po-emoj_.
  R estas, kompreneble, simple ŝarko-dento.
  S estas malgranda arĝenta serpento.
  T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita.
  U estas denove peco de ostro-konko.
  Ŭ estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda
     perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en
     sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por
     poluri ilin kaj bori la truojn.
  ^ estas du kunligitaj arĝentaj fadenoj kiuj rememorigu la
     super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H.
     Kial ĝi troviĝas en tiu loko, mi ne scias.
  V estas desegnita sur peco de eburo.
  Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn
     striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj
     forpikante la pli molan ŝtonon kaj enfrotante ruĝan sablon
     kaj abelvakson. En la buŝo de la sonorilo vi vidas la argilan
     bidon kun ripeto de la litero Z.

Jen ĉiuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da
kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion
oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj
punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili
kvazaŭ domeno-brikoj; tiam venas tri ŝtonaj bidoj, tre foruziĝintaj;
tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ĉe la anguloj (ili devis
esti magiaj, ĉar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre
malnova Afrika bido, kvazaŭ vitra -- blua, ruĝa, blanka, nigra, kaj
flava. Tiam venas maŝo por ligi tiun finon al la granda arĝenta butono
je la alia flanko, kaj jen ĉio.

Mi kopiis la kolĉenon tre zorgeme. Ĝi pezas unu funton kaj sep uncojn
kaj duonon. La nigra makulaĵo malantaŭ ĝi estas metita nur por ke la
bidoj kaj aliaj aĵoj pli bone aspektu.

[bildo]





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Tiel do - Rakontoj por malgrandaj infanoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home