Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Hermano kaj Doroteo - Eposo idilia
Author: Goethe, Johann Wolfgang von
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Hermano kaj Doroteo - Eposo idilia" ***


book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Books project.)



  INTERNACIA
  MONDLITERATURO

  Kolekto de la plej famaj verkoj
  el ĉiuj naciaj literaturoj

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
  ESPERANTO-FAKO


J. W. v. GOETHE

HERMANO KAJ DOROTEO

Eposo idilia

  El la germana originalo tradukis
  Benno Küster

2a, korektita eldono

[devizo: Ni fosu nian sulkon]

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
  ESPERANTO-FAKO



  ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
  COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG



AntaÅ­parolo.


Depost la jaro 1790 Goethe travivis periodon, dum kiu ĉesis lia
kapableco kaj ankaÅ­ lia emo, krei kiel verkisto de dramoj. Li okupis
sin nun--precipe sub la influo de sia nova amiko Schiller--pri la
eposa poezio. Krome li nun havis personajn interrilatojn kun Joh. H.
Voß, la tradukinto de Homer-o, kaj mem studis la Homer-an poezion.

En ĉi tiu „eposa periodo“ (1796-97) naskiĝis la Germana eposo
„Hermann und Dorothea“, la unua pli granda poeziaĵo, kiu estas
signifa por la amikeco de Goethe kaj Schiller. Ĝi estas poezia
produktaĵo, nepre specife Germana, en antikva formo, pri kiu ĉiuj
konsentas, ke ĝi estas unu el la plej eminentaj verkoj ne nur de
Goethe kaj de la Germana literaturo, sed de la tuta mondliteraturo.

Schiller esprimis sian opinion pri ĉi tiu poemo (la 20an de aŭgusto
1797) per jenaj vortoj: „mi nun denove legis la poemon kun la ĉiam
nova, nemalfortigebla impreso kaj kun nova kortuŝeco; ĝi estas
nepre perfekta en sia speco, ĝi estas, kvankam pasia-patosa, tamen
alloga en la plej alta grado, resume, ĝi estas bela, kion ajn oni
volas esprimi per ĉi tiu vorto“.

Ĉu la anoj de negermanaj popoloj legos ĝin same impresataj? Certe
jam ankaŭ multaj Germanoj ne havos la tutan ĉarmplenan impreson de
la poemo, se ili ne konas kaj sentas la ĉarmon de la Homer-a poezio.
Kaj ĉiu, kiu volas havi la plenan ĝuon de Hermano kaj Doroteo
nature devas legi la poemon en la lingvo de la Germana originalo.
Tamen traduko en Esperanto pli multe ol tradukoj en aliaj lingvoj,
kiuj ne kapablas imiti la formon de la heksametra verso, donos la
eblecon, iomete senti la ĉarmojn de la Germana eposo. Pro tio mi
forigis ĉiujn dubojn kaj metis ĉi tiun verkon--„nepre perfektan
(laŭ Schiller) en sia speco“--en la unuan lokon de la nova
„Mondliteraturo“, eldonota laŭ la plano de la eldonejo F. Hirt kaj
filo.

  *  *  *  * *

La traduko de Hermano kaj Doroteo unuafoje aperis en la jaro 1911,
verkita de nia Germana samideano Benno Küster, kiun subtenis dum la
presigo la redaktoroj Mangelsdorf kaj Hoen. Mangelsdorf aldonis
„postparolon“, el kiu mi nur citas jenajn vortojn: „B. Küster certe
mem pruviĝis poeto, esperantigante tiun verkon.“ Mi konsentas ĉi
tiun juĝon kaj dankeme rememoras la ĉefajn datojn el la vivo de
Benno Küster. -- Li naskiĝis la 9an de julio 1861 en Wildeshausen
(Oldenburg) kaj mortis kiel kalkulkonsilanto post longa malsano
la 24an de oktobro 1916 en Breslaŭ. Li fariĝis Esperantisto jam
dum sia antaŭa restado en Görlitz, kie li, en malgranda rondo,
tre diligente studis nian lingvon kaj per korespondado amike
interrilatiĝis precipe kun Anglaj kaj Rusaj samideanoj. Li estis
kunlaboranto de la „Revuo“ kaj de la „Vagabondo“. Dum sia partopreno
al la Dresden-a internacia kongreso li interkonatiĝis kun D-ro
Zamenhof, kiu kuraĝigis lin, eldoni la tradukon de Hermano kaj
Doroteo. Jam depost la jaro 1910 Küster malsaniĝis kaj restis
malsana ĝis sia morto.

  *  *  *  * *

Tradukante la Germanan eposon, Küster--kun sendube laŭdinda gusto--ne
imitis la heksametran verson de Goethe, kiu--laÅ­ maniero
taÅ­ga por la Germana, sed ne por la Esperanta poezio--almiksas
kvazaŭ-spondeojn (– –) kaj -troĥeojn (– ⏑) al la daktiloj
(– ⏑ ⏑). Küster uzis nur daktilojn. -- Mi ĉi tie ne volas paroli pri
la fakto, ke en Esperanto (ankaÅ­ ne en la Germana lingvo) ne
ekzistas „daktiloj“ – ⏑ ⏑ en la senco de la greka kaj latina
lingvoj, ĉar nia lingvo havas nek longedaŭrajn nek mallongedaŭrajn
silabojn. Tamen ĝi havas akcentatajn kaj ne akcentatajn silabojn kaj
krom tio aliajn kun ŝvebanta akcento. Do, oni en Esperanto povas
imiti la formojn de la antikvaj, klasikaj versoj.

Küster konsekvente kaj senerare formis pure daktilajn heksametrojn

–́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑

-- procedo des pli admirinda, ĉar la manko de unusilabaj vortoj
(krom la personaj pronomoj, kelkaj konjunkcioj, prepozicioj,
interjekcioj kaj adverboj) treege malfaciligas la Esperantigon de la
heksametra formo. Nenie mi, korektante la verkon, estas devigita,
korekti la verson pro iu ajn metrika eraro. Do, restis nur: 1e)
la korektado de evidentaj preseraroj, kaj 2e) de tiaj partoj kaj
esprimoj, kiujn laŭ mia opinio samideano Küster tradukis tro
laŭvorte kaj pro tio ne sufiĉe kompreneble por anoj de aliaj
popoloj. -- Precipe admirinda estas ankaŭ la fakto, ke Küster
nenie, eĉ ne unufoje, apostrofis la „o“-n de la substantivo. Mi ne
volas mallaÅ­di la kutimon de tia apostrofado en aliaj versritmoj;
persone mi ne tre ŝatas ĝin, kaj laŭ mia opinio ĝi estu nepre
evitata en la heksametra verso. Küster nur apostrofas la artikolon
-- kaj plej ofte, farante tion, li estas prava. Sed kelkfoje li
eraras; tamen la eraro ne estas tiom grava, ke mi pro ĝi aliformigis
la tutan verson.

  D-ro Dietterle.



I. Kalliope.

Sorto kaj kompatemo.


  „Stratojn ja kaj foirejon neniam mi vidis dezertaj
  Kiel nun! Ŝajnas al mi balaita, senviva la urbo!
  Kvindek ne hejme restadis el ĉiuj loĝantoj, mi kredas.
  Kion ne kaŭzas scivolo! Nun ĉiu rapidas por vidi
  La irantaron de l' forelpelitoj tre malfeliĉegaj.              5
  Ĝis la digvojo, de ili uzata, ja unu horeto
  Estas kaj oni en polvo varmega tagmeze kuregas
  Tamen malsupren. Mi vere ne irus de tie ĉi, sole
  Nur por observi mizeron de tiuj senkulpaj migrantoj,
  Kiuj el lando transrheina[1], la bela, savinte havaĵon       10
  Sian, nun venas al ni kaj tramigras ĉi tiun feliĉan
  Nian angulon de l' valo fruktdona kaj ĝiajn kurbiĝojn.
  Faris bonege, edzino, vi, ke vi forsendis la filon,
  Ke li alportu malnovan tolaĵon, manĝaĵon, trinkaĵon
  Al mizeruloj; ĉar por la riĉuloj konvenas donaci. --          15
  Kiel la knabo veture dresadas la virajn ĉevalojn!
  Estas tre bona vidaĵo, ĉu ne? Kaleŝeto la nova,
  Spacon ĝi havas por kvar kaj ankoraŭ por veturigisto.
  Sola foriris li nun kaj malpeze ĝi tien ruliĝis!“

  Tiel al sia edzino la mastro „Al Ora Leono“                   20
  Diris, plezure sidante sub la foireja dompordo.
  Kaj la prudenta mastrino, la sperta, al tio respondis:
  „Mi ne volonte donacas tolaĵon de ni eluzitan;
  Ofte ĝi estas utila kaj ne por moneroj havebla,
  Kiam ĝin oni bezonas. Bonvole mi donis hodiaŭ                 25
  Kelkan pli bonan peceton de lit- kaj ĉemizaj tolaĵoj;
  Ĉar pri maljunaj kaj junaj mi aŭdis tutnudaj migrantoj.
  Ĉu vi pardonos min? Ŝrankon la vian sekrete elrabis
  Mi ja, kaj vian domrobon el plej delikata katuno,
  Hindaj floretoj sur ĝi, delikata flanelo interne,             30
  Ankaŭ mi donis; ĝi estas malnova kaj ne plu laŭmoda.“
  Sed la bonega dommastro pri tio ridetis kaj diris:

  „Vere volonte ne perdis mi tiun katunan domrobon
  El orienta Hindujo; mi saman neniam ricevos.
  Plu mi ne portis ĝin. Vere ja estas, ke viro nun ĉiam         35
  Iru en botoj, surtuto, vidigu sin en la bekeŝo,
  Kaj forigitaj ekstere nun estas pantoflo kaj ĉapo.“

  „Vidu nur tien,“ respondis ŝi, „kelkaj de tie revenas
  Kiuj rigardis jam la irantaron; ĝi certe nun pasis.
  Kiel la ŝuoj de polvo nun estas kovritaj kaj ardas            40
  Ĉiuj vizaĝoj! Per sia naztuko forviŝas la ŝviton
  Ĉiu. Mi nepre ne kurus hodiaŭ pro tia vidaĵo
  Kaj kunsuferus! Min vere jam plenkontentigos rakonto.“
  Tiam la patro, la bona respondis gravege la jenon:
  „Tia vetero malofte aperis al tia rikolto,                    45
  Kaj ni enportos la grenon nun, kiel la fojnon, sekita;
  Ĉar la ĉielo heliĝis, neniu nubeto vidiĝas
  Kaj malvarmigon alblovas la vento al ni orienta.
  Vere konstanta vetero; la greno jam tromaturiĝis;
  Morgaŭ matene ekfalĉos ni nian riĉegan rikolton.“             50

  Dum li ĉi tion parolis, multiĝis la aroj da viroj
  Kaj da virinoj nun tra l' foirejo jam hejmrevenantaj.
  AnkaÅ­ de tie veture revenis kun siaj filinoj
  Al la kontraŭa placflanko rapide la riĉa najbaro,
  Ĉefa vendisto de l' loko, al domo la renovigita,              55
  En nefermita kaleŝo (en „Landaŭ“ ĝin oni fabrikis).
  Stratoj viviĝis; ĉar nombris la urbo sufiĉe da burĝoj,
  Ankaŭ ĝi havis fabrikojn kaj plu metiistojn diversajn.

  Tiel la paro pacema kunsidis nun en la pordejo
  Inter si paroladante pri la revenantoj bonkore.               60
  „Vidu,“ subite la tre respektinda edzino ekvokis,
  „Tie alvenas la pastro, la apotekisto najbara
  Kune kun li. Ili certe raportos pri multaj suferoj,
  Kiujn la forelpelitoj travivis dum sia migrado.“

  Ili alvenis, afable kaj kore salutis la paron,                65
  Poste eksidis sur benkojn el ligno, apude starantajn,
  Skuis la polvon de siaj piedoj, ventumis sin ankaÅ­.
  Post reciproka saluto unue la apotekisto
  Interparoli komencis kaj diris nun preskaŭ ĉagrene:
  „Tiaj nun estas la homoj, verdire, kaj ĉiuj egalas            70
  Okulumante plezure malĝojon de siaj kunfratoj!
  Ĉiu rapidas por vidi flamantan la fajron teruran,
  Eĉ la krimulon mizeran al ekzekutejo irantan.
  Nun por rigardi de l' forelpelitoj mizeron aliras
  Ĉiu, pripensas neniu, ke eble li ankaŭ suferos                75
  Saman mizeron, ĉu baldaŭ, ĉu poste en tempoj venontaj.
  Nepardonebla facilanimeco! sed homa ĝi estas.“

  Poste parolis la pastro, la nobla, prudenta klerulo,
  Li, la ornamo de l' urbo, junulo, sed preskaÅ­ jam viro.
  Tiu ĉi konis la vivon kaj sciis la homajn bezonojn,           80
  Li konvinkiĝis pri l' grava valoro de l' Sankta Biblio,
  Kiu malkovras la sorton kaj senton internan de l' homoj;
  AnkaÅ­ li konis bonege la librojn plej bonajn profanajn.
  „Kiajn ajn nemalutilajn instinktojn la bona naturo
  Donis patrine al ni, ne volonte mi tion mallaÅ­das;            85
  Kion prudento kaj saĝo ne ĉiam atingas, ja povas
  Tia feliĉa emeco, ĝi pelas nekontraŭstareble.
  Se ne allogus la homon per fortaj incitoj scivolo,
  Ĉu li entute sciiĝus do, kiel la mondaj aferoj
  Interrilatas belege? Unue li volas novaĵon,                   90
  Poste li serĉas utilon, senlaca en sia fervoro,
  Laste bonaĵon, per kiu li havas valoron, indecon.
  Al la juneco do estas kunulo la senpripensemo,
  Kiu danĝeron kaŝemas kaj tuje postsignojn estingas
  De la dolora, feliĉe nun preterpasinta malbono.               95
  Estas laŭdota la viro, verdire, al kiu naskiĝis
  Poste matura prudento el tia gajecanimeco,
  Kiu ageme penadas en tagoj feliĉaj aŭ malaj;
  Ĉar ĝi estigas la bonon kaj ĝi la malbonon forigas.“

  Tuj la mastrino ekdiris aminde, sed senpacience:             100
  „Kion vi vidis, nun diru, ĉar tion mi scii deziras.“

  „Vere ja,“ nun energie respondis la apotekisto,
  „Nur malfacile mi baldaŭ ekĝojos post ĉio vidita.
  Kiu ajn povas rakonti pri tiu multobla mizero!
  De malproksime ni vidis la polvon, jam antaÅ­ ol veni         105
  Al la herbejoj malsupren; de unu monteto jam marŝis
  Ĝis la alia l' amaso, ni povis malmulte ekkoni.
  Kiam ni poste atingis la vojon tra l' valo irantan,
  Estis ankoraŭ terura tumulto de l' homoj kaj ĉaroj.
  Preterpasantajn sufiĉe da malfeliĉuloj ni tie                110
  Vidis, bedaÅ­re, kaj aÅ­dis pri tiu dolora forkuro
  Kaj pri la ĝoja sentado de l' vivo rapide savita.
  Estis malĝoja vidaĵo, la tuta diversa havaĵo,
  Kiun alie enhavas la domo bonstata, kaj kiun
  Mastro bonega starigas en lokojn konvenajn, por uzi          115
  Ĝin ĉiutage, ĉar ĉio do estas necesa, utila,
  Ĉio videbla nun sur veturiloj diversaj kaj ĉaroj,
  Pro la rapida foriro, lokita sen ia elekto:
  Jen la kribilo, la lana kovrilo nun kuŝas sur ŝranko,
  En la knedujo la lito kaj super spegulo la tolo.             120
  Ĉar la danĝero forprenas, estinte ni tion ja vidis,
  Antaŭ duoble dek jaroj, ĉe l' brulo, al homo pripenson
  Ĉian, li kaptas malgravajn, sed lasas valorajn objektojn.
  Ankaŭ simile ĉi tie nun ili fortrenis sensperte
  Sennecesaĵojn ajn, ĉiujn ĉevalojn ŝarĝinte kaj bovojn,       125
  Lignojn malnovajn, barelojn, birdkaĝon kaj eĉ anserujon.
  Tiel pakaĵojn portante spiregis l' infanoj, virinoj
  Same sub korboj kaj kuvoj kun ĉiaj objektoj negravaj.
  Ĉar ja la laston de l' havo la homo klopodas konservi.
  Tiel senorde kaj tutkonfuzite la interpremantaj              130
  En la polvaro nun tien foriris. Pro bestoj malfortaj
  Volis la unu veturi senurĝe, l' alia rapidis.
  Jen, ha, okazis kriado de tiuj premitaj virinoj
  Kaj de l' infanoj, blekado de l' bestoj, bojado de l' hundoj,
  Ankaŭ ĝemado de gemaljunuloj kaj gemalsanuloj                135
  Balanciĝantaj en litoj sur ĉaro tro multe ŝarĝita.
  Jen, al la rando de l' flanka altvojo premita el sia
  Ĝusta vojsulko nun unu el tiuj en foson falegis
  Kaj renversiĝis; la homoj terure kriantaj sur kampon
  Kaj malproksimen per svingo elfalis; sed tamen feliĉe.       140
  Ĉar la havaĵo, sekvante, defalis proksime de l' ĉaro;
  Kiu, verdire, ĝin vidis elfali, li devis supozi
  Certe, ke l' ŝarĝo de l' kestoj kaj ŝrankoj frakasus la homojn.
  Tiel la ĉaro rompita kaj l' homoj senhelpaj jen kuŝis,
  Ĉar preterpasis rapide kaj pluen foriris l' aliaj            145
  Nur pro si mem singardemaj, kaj mem de l' amaso ŝovataj.
  Sed ni rapidis al tio kaj trovis la malfeliĉulojn,
  Kiuj sur hejma kuŝejo apenaŭ suferojn tolerus,
  Jen sur la tero malmola, dolore ĝemantaj, plendantaj,
  Sunbruligitaj kaj sufokiĝintaj per polvo fluganta.“          150

  Tiam elvokis, tuŝite en koro, la mastro homama:
  „Ilin Hermano renkontu kaj tuj refreŝigu, vestigu!
  Mi nevolonte rigardus mizeron la trodolorigan.
  Kortuŝiĝinte jam de la unua sciigo pri tiaj
  Grandaj suferoj ni sendis rapide obolon de nia               155
  Troa havaĵo por helpi al kelkaj kaj nin trankviligi.
  Sed ni ne volas rakonti la pluajn malgajajn aferojn!
  BaldaÅ­ ja vere la timo aliras la koron de l' homoj,
  Ankaŭ la zorgo; ĝi pli min timigas ol eĉ la malbono.
  Nun ni eniru la postan kaj pli malvarmetan haleton!          160
  Tien neniam la suno briladis, nek varma aero
  Murojn la multe pli dikajn penetras; alportos patrinjo
  Da ‚okdektria‘ glaseton, kaj nia humoro revenos.
  Tie ĉi estas negaja trinkado, pro l' muŝozumado.“

  Ĉiuj eniris post tio kaj ĝojis pri l' malvarmetiĝo.          165
  Portis la zorgemulino la vinon bonegan, la klaran,
  En polurita botelo, sur pleto brilstana kun romaj
  Glasoj verdetaj, jen por la rheinvino la ĝustaj pokaloj.
  Ĉirkaŭ la bruna rondtablo, brilege vaksita,--ĝi staris
  Sur multampleksaj piedoj--sidadis la tri nun amike.          170
  Tuj kunsonoris la glaso de l' mastro kun tiu de l' pastro;
  Gaje, sed senemocie, pripense ĝin tenis la tria,
  Tiel ke lin ekadmonis la mastro kun vortoj afablaj:

  „Trinku, najbaro, mi petas! Ankoraŭ protektis favore
  Dio nin kaj ni esperu, ke plue nin ankaÅ­ li gardos.          175
  Kiu el ni ne ekkonas, ke post la terura brulego,
  Kiam Li grave nin punis, Li ĉiam ĝojigis kaj ĉiam
  Ŝirmis nin, kiel la homo la multevaloran okulon
  Gardas, prefere ŝatatan el ĉiuj aliaj de l' membroj.
  Ĉu Li ne ankaŭ nin plue indulgos kaj helpos favore?          180
  Ĉar en danĝeroj nur klare ekkonas ni, kiom Li povas.
  Ĉu Li la urbon florantan, post kiam Li rekonstruigis
  Ĝin el la cindro per laboremuloj kaj tiam ĝin benis
  Riĉe, nun ree detruos kaj ĉiujn penadojn nuligos?

  Tiam serene kaj milde la pastro bonega ekdiris:              185
  „Ĉiam konservu la kredon, restadu ĉe sama sentado!
  Dum la prospero ĝi faras nin saĝaj kaj certaj; cetere
  Estas plej bona konsolo, vivigas plej belan esperon.“

  Nun la prudenta kaj vira pensema gastmastro rediris:
  „Kiel salutis mi ofte mirege de l' Rhein-o la ondojn,        190
  Kiam laŭ mia negoco vojaĝe mi alproksimiĝis!
  Ĉiam ĝi ŝajnis potenca, ĝojigis animon kaj koron.
  Sed mi ne povis ekpensi, ke ĝia ĉarmega bordejo
  Baldaŭ fariĝus remparo por certe deteni la Frankon,
  Same la larĝa litego fosaĵo la limon baronta.                195
  Tiel, jen, ŝirmas naturo, defendas la bravaj Germanoj,
  Gardas mem Dio nin! Kiu do senkuraĝiĝos malsaĝe?
  La batalantoj laciĝis, kaj pacon promesis jam ĉio.
  Ho, ke nur en la preĝejo dum tago de ni dezirata,
  Kiam sonoros kun nia orgeno la sonorilaro                    200
  Kaj sonegantaj trumpetoj la altan ‚Tedeum‘ elvokos,
  Ho, ke nur tiam Hermano je tiu ĉi tago, sinjoro
  Pastro, decide aperu ĉe vi kaj ĉe via altaro
  Kun fianĉino, ke festo konata en ĉiuj la landoj
  Ankaŭ revenu ĉe mi, kiel tago festega de l' domo!            205
  Sed mi ĉagrene ekvidas la filon ekstere timema
  Kaj malrapida nur, dum laboreme li hejme rapidas,
  Meze de l' homoj li sin kaj publike vidigi malŝatas;
  Ja, li evitas eĉ ĉiun kunvenon kun belaj knabinoj,
  Ankaŭ la gajan dancadon ŝatatan de ĉiu junulo.“              210

  Tiel dirinte li nun ekaÅ­skultis. Jen oni ekaÅ­dis
  De malproksime bruadi piedofrapantajn ĉevalojn
  Kaj veturilon; rapide ĝi tondris nun sub la pordejon.



II. Terpsichore.

Hermano.


  Kiam la filo bonforma eniris la ĉambron, atente
  Lin observadis la pastro per fiksaj rigardoj, kaj ankaÅ­
  Lian staturon kaj tutan konduton, per sperta okulo
  De l' esploranto nun, kiu mienojn facile deĉifras,
  Kaj ridetante al li li ekdiris per vortoj afablaj:             5
  „Tute ja aliigita vi ŝajnas! neniam mi vidis
  Tian viglecon ĉe vi kaj tielan vivplenan rigardon.
  Gaje, serene vi venas; tuj oni eksentas, ke vi la
  Malfeliĉulojn donacis kaj benon ilian ricevis.“

  Sed serioze kaj tute trankvile la filo respondis:             10
  „Ĉu mi laŭdinde ĝin faris, ne scias mi; ĉion ordonis
  Fari la koro, pri kio precize al vi mi rakontos.
  Kara patrino, vi serĉis tro longe malnovajn objektojn,
  Kaj vi tro longe elektis; la pako malfrue pretiĝis;
  AnkaÅ­ la vinon kaj vian bieron vi pakis trozorge.             15
  Kiam mi fine elvenis ekstere de l' pordo sur straton,
  Jam refluegis la multo da burĝoj, virinoj, infanoj,
  Al mi renkonten, la forelpelitoj jam malproksimiĝis.
  Mi rapidiĝis kaj tuje veturis al tiu vilaĝo,
  Kie--mi tion eksciis ja--ĉiuj nun nokte ripozos.              20
  Kiam mi pluen, laÅ­longe de l' nova kampstrato veturis
  Jen veturilo el trunkoj fortikaj rigardojn altiris,
  Kiun du bovoj fremdlandaj, tre grandaj kaj fortaj, fortiris;
  Paŝis apude knabino, tutfreŝe antaŭeniranta,
  Kiu per longa bastono la bestojn fortegajn direktis,          25
  Ilin antaŭen jen puŝis kaj jen malakcelis prudente.
  Min ekvidinte, trankvile ŝi miajn ĉevalojn aliris,
  Jene dirante: Ne ĉiam ni estis en tia mizero,
  Kiel hodiaŭ vi vidas nin kaj nun sur tiu ĉi marŝo.
  Mi ne kutimis ĝis nun de l' fremdulo donacon petegi,          30
  Kiun li donas malvole, nur por malriĉulon forigi;
  Sed la neceso nun urĝas paroli. Ĉi tie sur pajlo
  Kuŝas l' edzino de riĉa kampulo ĵus akuŝiĝinta,
  Kiun apenaÅ­ mi savis kun bovoj kaj kun veturilo.
  Laste ni sekvas l' aliajn; apenaŭ ŝi restis vivanta.          35
  Kuŝas nun nuda, ĉe l' brusto, la ĵus naskiĝinta infano;
  Nur per malmulto la niaj ja povos nin helpi, kondiĉe
  Ke ni atingu l' aliajn hodiaŭ en tiu vilaĝo,
  Kie ni volas restadi; mi timas neniun plu trovi.
  Se superfluan tolaĵon vi havas kaj loĝas proksime,            40
  Tiam donacu bonfare do ĝin al la malfeliĉuloj.

  Tiel ŝi diris kaj lace leviĝis de l' pajlo la pala
  Min rigardanta akuŝiĝintino; kaj mi nun respondis:
  Superterulo do ofte instigas, ke l' koro bonfara
  Antaŭeksentas mizeron de sia malriĉa homfrato;                45
  Antaŭsentinte pri via ĉagreno do mia patrino
  Pakon kunmetis, por doni ĝin tuj al la tutnudigitaj.
  Kaj mi malligis la nodon de l' laĉo kaj donis la varman
  Patran domrobon al ŝi kaj donacis ĉemizojn kaj tolon.
  Ĝoje dankante ekkriis ŝi: Ho, feliĉulo ne kredas,             50
  Ke mirindaĵo okazas ankoraŭ; nur en la mizero
  Oni ekkonas la manon de Dio, ĉar Li la bonulon
  Igas bonfari. Li helpu vin kiel vi helpis nin ĉiujn.
  Kaj la akuŝiĝintinon mi vidis gajece pripalpi
  Tolon diversan, aparte la molan flanelon de l' robo.--        55
  Ni rapidiru al tiu vilaĝo, en kiu la niaj
  Certe ripozos dumnokte!--ŝin petis la bona knabino--
  Tie prizorgos mi tuj la infanan vestaĵon kaj ĉion.
  Kaj salutante tutkore ŝi dankis min, puŝis la bovojn;
  Jen ekveturis la ĉaro; sed mi plu ankoraŭ restadis,           60
  Kaj la ĉevalojn retenis; ĉar mi konsideris ankoraŭ,
  Ĉu mi rapide veturu ĝis tiu proksima vilaĝo,
  Por la manĝaĵojn donaci al tie estantaj, aŭ donu
  Ĉion al tiu knabino, por ke ŝi ĝin juste disdonu.
  Tiel mi tuj decidiĝis en koro; mi post ŝi veturis             65
  Nur malrapide kaj ŝin atinginte mi diris fervore:
  Bona knabino! ne sole tolaĵon patrino surmetis
  Zorge sur mian kaleŝon por vesti la indajn nudulojn,
  Sed ŝi aldonis ankoraŭ manĝaĵojn kaj ĉian trinkaĵon,
  Kaj mi posedas sufiĉe da ĉio en mia ĉarkesto.                 70
  Sed nun mi volas transdoni ankoraŭ ĉi tiujn donacojn
  AnkaÅ­ al vi kaj plej bone mi tiel plenumos l' ordonon;
  Saĝe vi ĉion uzados, dum mi laŭhazarde disdonus.
  Jen la knabino respondis: mi plej singardeme disdonos
  Viajn donacojn; la plej mizerulo pri tio ekĝoju.              75
  Tiel ŝi diris. Rapide malfermis mi de l' veturilo
  Kestojn, elportis la ŝinkojn, la pezajn, eltiris la panojn,
  Ankaŭ botelojn da vino, biero kaj ĉion transdonis.
  Mi ja volonte ankoraÅ­ pli donus, sed pli mi ne havis.
  Al la akuŝiĝintino ŝi ĉion nun metis manprete                 80
  Kaj forpaŝadis; kun miaj ĉevaloj mi hejmen rapidis.“

  Kiam Hermano silentis, la komunikema najbaro
  Tuj ekkriante komencis: „Feliĉa do, kiu en tagoj
  De la forkuro kaj tia konfuzo nur sola vivadas,
  Kiun ne ĉirkaŭprenadas timeme l' edzino, infanoj!             85
  Mi nun feliĉa min sentas; hodiaŭ mi tute ne volas
  Patro nun esti kaj pri l' familio la zorgon trenadi.
  AnkaÅ­ mi ofte pripensis forkuron kaj tial kunpakis
  Ĉiujn plej bonajn objektojn, monerojn antikvajn, la ĉenojn
  De la mortinta patrino, el kio nenion mi vendis.              90
  Multo ankoraÅ­ postrestus do, kiun mi kare akiris.
  Eĉ la radikojn kaj herbojn, la tre diligente serĉitajn,
  Nur malvolonte mi perdus, cetere ne tre valorantajn.
  Se l' provizoro postrestos, trankvile mi iros eksteren.
  Se l' kontantaĵon mi savis kaj mian personon, mi savis        95
  Ĉion; la unuopulo sendube sin savas facile.“

  Tuj energie respondis la juna Hermano: „Najbaro,
  Kiel vi tute ne mi opinias kaj mi ne konsentas.
  Eble ĉu estas indulo, ho, kiu en tagoj feliĉaj
  Aŭ malfeliĉaj pri si atentema nur estas, kaj kora            100
  Partoprenanto en ĝojoj kaj zorgoj de l' homoj ne estas?
  Mi decidiĝus edziĝi hodiaŭ prefere ol iam;
  Kelka ĉar bona knabino por si defendanton bezonas
  Kaj la gajigan edzinon la viro en malfeliĉaĵoj.“

  Nun ridetante la patro! „Volonte vin tiel mi aŭdas!          105
  Tian prudentan parolon al mi vi malofte parolis.“

  Tuj ekparolis la bona patrino kun gaja vigleco:
  „Vere, Hermano, vi estas tutprava, ni faris la samon.
  Ĉar ne en tagoj serenaj ni ambaŭ korame nin trovis,
  Sed nin kunigis kontraŭe malĝojo kaj eĉ malfeliĉo.           110
  Lundon matene--mi scias ĝin certe, ĉar tagon antaŭe
  Estis la brulo terura, per kiu pereis l' urbeto--
  Antaŭ nun dudek da jaroj; dimanĉon hodiaŭ similan,
  Estis varmege kaj seke, kaj akvo malmulte ekzistis.
  Ĉiuj personoj promenis en festaj vestaĵoj aŭ gaje            115
  En muelejoj, gastejoj kaj niaj vilaĝoj troviĝis.
  Jen ĉe la fino de l' urbo la fajro naskiĝis. La brulo
  Tiam rapidis tra l' stratoj, kreante nur novan ekbrulon.
  Kaj la garbejoj bruladis, la tuta riĉega rikolto,
  Kaj en la stratoj la domoj bruladis ĝis la foirejo.          120
  Tiu ĉi domo kaj ankaŭ l' apuda gepatra pereis.
  Kelkon nur povis ni savi. Mi sidis la nokton malgajan
  Sur antaŭurba paŝtejo, la kestojn kaj litojn ŝirmante;
  Fine mi lace ekdormis; kaj kiam matene nun vekis
  Min la matena malvarmo, la ĉe la tagiĝo blovanta,            125
  Tiam mi vidis la fumon, la ardon, muraĵojn kavitajn.
  Tio premegis la koron al mi; jen la suno denove
  Nun pli brilege ol iam leviĝis kaj min kuraĝigis.
  Mi tuj rapide ekstaris. Mi volis nun vidi la lokon
  De la antaŭa loĝejo kaj kien la kokoj rifuĝis,               130
  Kiujn precipe mi amis; infane mi sentis ankoraÅ­.
  Kiam mi nun la ruinojn de l' domo kaj korto transiris,
  Kiuj ankoraŭ fumiĝis, kaj mi la loĝejon ekvidis
  Tiel nun tutdetruitan, jen transe vi venis serĉante.
  Restis en via bestejo ĉevalo, la subbruletantaj              135
  Traboj kaj rubo ĝin kovris, la besto ne estis vidata.
  Tiel ni kontraÅ­ ni staris, malgaje kaj konsiderante;
  Ankaŭ la muro rompiĝis, komuna al niaj bienoj.
  Poste ekkaptis vi min ĉe la mano kaj diris afable:
  Kiel vi tien ĉi venas, Luinjo? Foriru! Vi viajn              140
  Plandojn bruligos, la botojn pli multe fortikajn varmega
  Rubo al mi bruldifektis. Vi tiam min levis kaj portis
  Transen min! Tie ankoraŭ la doma pordego troviĝis,
  Kiel nun, kun la arkaĵo; ĝi sola el ĉio nur restis.
  Kaj vi nun teren min metis kaj kisis min; mi ja protestis,   145
  Sed vi parolis al mi nun per vortoj afable signifaj:
  Vidu, la fajro detruis la domon. Ĉi tie nun restu,
  Helpu ĝin ree konstrui, mi helpos la vian starigi.
  Mi ne komprenis, ĝis via patrino alvenis al mia
  Patro kaj gaje fariĝis solena edziĝa promeso.                150
  Ĝoje ankoraŭ memoras mi pri la duonbruligitaj
  Traboj kaj vidas ankoraŭ la sunon belegan leviĝi;
  Ĉar al mi donis la tago la edzon, la tempoj unuaj
  De la terura detruo donacis al mi ja la filon.
  Tial mi laÅ­das vin, ke vi kun fido sincera nun ankaÅ­         155
  Pensas pri ia knabino en tiu ĉi tempo terura,
  Kaj kuraĝiĝas edziĝi en nia malpaca epoko.“

  Tuje la patro respondis kaj diris viglece al tio:
  „Estas laŭdinda intenco kaj pri la fariĝo vi diris,
  Panjo, la veron, ĉar ĉio okazis laŭ via rakonto.             160
  Sed la pli bono restadas pli bona. Ne ĉiu bezonas
  Sian vivadon kaj sian estadon denove komenci,
  Kiel ni devis kaj kelkaj, ne ĉiu laboru en zorgoj.
  Kiel feliĉa do estas, al kiu gepatroj bonstatan
  Domon transdonas, kaj kiu prospere ĝin plue beligas?         165
  Malfacilega ja estas komenco de ĉia mastrumo.
  Homo bezonas ja multe da aĵoj; de tago al tago
  Ĉio fariĝas pli kosta, li tial penadu riĉiĝi.
  Tiel mi ankaÅ­ esperas, ke vi nun, Hermano, plej baldaÅ­
  Hejmen kondukos kun doto riĉhava la fianĉineton;             170
  Ĉar al la brava junulo konvenas akiri knabinon
  Riĉan, kaj estas agrable, se kun dezirita edzino
  AnkaÅ­ alvenas en korboj kaj kestoj la doto utila.
  Ne senintence dum kelke da jaroj patrino pretigas
  Multe da tolo, fortike teksita, al sia filino;               175
  Ne senintence donacas baptanoj al ŝi arĝentaĵojn,
  Kaj ormonerojn maloftajn la patro aparte konservas;
  Ĉar ŝi kun sia havaĵo kaj ĉiuj donacoj ĝojigu
  Iam la fraŭlon amatan do, kiu ŝin sola elektis.
  Certe mi scias ĝin, kiel agrabla sin sentas edzino           180
  Inter la propraj objektoj de l' ĉambroj kaj de l' kuirejo,
  Kiam ŝi mem al si tute preparis la tablon kaj liton.
  Nur fianĉinon bonege dotitan por vi mi dezirus;
  Laste ĉar malriĉulinon ja nur malestimos la viro,
  Eĉ servistino nur estos ŝi, kiu eniris senhava.              185
  Estas nejustaj la viroj, foriĝas la tempoj de l' amo.
  Mia Hermano, vi min maljunulon treege ĝojigus,
  Se vi kondukus en domon plej baldaÅ­ la bofilineton
  El najbaraĵo, de tie el tiu domego, la verda.
  Vere, la viro riĉiĝis, komerco kaj liaj fabrikoj             190
  Pli ĉiutage riĉigas lin. Ĉu li ne ĉiam profitas?
  Nur tri filinoj ekzistas kaj lian propraĵon heredos.
  Jam la unua elektis, mi scias ĝin, sed akireblaj
  Estas ankoraÅ­ la dua, la tria, kaj eble ne longe.
  Se mi anstataŭ vi estus, mi ne ŝanceliĝus ĝis nune,          195
  Unu el tiuj knabinoj forportus mi, kiel la panjon.“

  Tiam rediris modeste la filo al patro trudanta:
  „Mi efektive intencis laŭ via deziro elekti
  Unu el tiuj najbaraj filinoj. Ni kune lernadis,
  Ludis apude de l' puto sur nia urbplaco pli frue,            200
  Ofte kaj ilin protektis mi kontraÅ­ la knaboj petolaj.
  Tio de longe jam pasis; kaj dece restadas en domo
  Nun la plenkreskaj knabinoj, timante la ludojn petolajn.
  Estas ja bonedukitaj knabinoj! LaÅ­ via deziro
  Transen mi iris kelkfoje do kiel antaÅ­a konato;              205
  Sed pri la interrilatoj kun ili neniam mi gajis,
  Ili mallaŭdis min ĉiam; trankvile mi devis toleri
  Ĝin: ĉar tro longa la jako, la drapo tro maldelikata
  Estis, koloro tro simpla, la haroj ne bele frizitaj.
  Fine mi ankaÅ­ intencis orname min vesti, simile              210
  Kiel la buboj komercaj, ĉe ili dimanĉe estantaj,
  Kiuj somere ornamas sin dande per duonsilkaĵoj.
  Sed ĝustatempe ankoraŭ mi sentis, ke ili ridetis
  Ĉiam min; tio do vere ofendis min, mian fieron;
  Sed ĉagreniĝis mi ankaŭ treege, ke ili, precipe              215
  Minjo, la tria, neniam ekkonis la emon amikan.
  Laste, dum Pasko, mi ankaÅ­ transiris, mi vestis per nova
  Jako min, kiu nun pendas nur supre en ŝranko, kaj ankaŭ
  Estis laÅ­mode frizita mi, kiel l' aliaj junuloj.
  Ili subridis dum mia eniro, pro mi--mi ne kredis.            220
  Minjo ĉe l' fortepiano ĵus sidis; la patro ĉeestis,
  Li bonhumore aÅ­skultis la kanton de siaj filinoj.
  Mi ne komprenis ja kelkon pri kio la kanto rakontis;
  Sed pri ‚Pamina‘ kaj ankaŭ ‚Tamino‘ mi multe aŭskultis.
  Kaj mi do ankaÅ­ ne volis silenti. Post kanto finita          225
  Mi nun demandis pri l' teksto kaj pri la personoj diritaj.
  Ĉiuj post tio silentis kaj ĉiuj ridetis; nun ŝerce
  Diris la patro: „Ĉu ne, vi ja konas nur ‚Adam‘ kaj ‚Eva‘!“
  Sed reteniĝis neniu nun, laŭte ekridis la knaboj
  Kaj la knabinoj, la patro ridante sin tenis la ventron.      230

  Pro embaraso defalis ĵus mia ĉapelo, kaj daŭris
  Nun subridado senĉesa, eĉ dum la kantado kaj ludo.
  Mi hontigite kaj tede foriris rapide kaj ree
  Hejmen, pendigis la jakon en ŝrankon, konfuzis la harojn
  Ree kaj ĵuris, neniam transiri denove la sojlon.             235
  Prava mi estis; ĉar ili ja estas senamaj, koketaj,
  Kaj mi sciiĝis, ke ili ankoraŭ min nomas ‚Tamino‘.“

  Nun la patrino rediris: „Hermano, vi do ne trolonge
  Kun la infanoj koleru; ĉar ili ja estas infanoj.
  Minjo ja estas bonega kaj ĉiam nur vin ŝi favoris;           240
  Antaŭ ne longe pri vi ŝi demandis jam. Ŝin do elektu!“

  Nun meditante la filo rediris: „Mi tamen ne scias,
  Tiu ĉagreno troenradikiĝis ĉe mi; ŝin, je vero,
  Mi nun ne volas rigardi ludantan kaj aŭdi kantantan.“

  Sed nun la patro eksplodis kaj diris la vortojn kolerajn:    245
  „Ĝojon malmultan mi havas pri vi! Mi jam ĉiam ĝin diris,
  Ĉar vi deziris nur vin okupadi je l' kampoj, ĉevaloj;
  Kion bienoservisto de riĉa kampulo plenumas,
  Faras vi; sed via patro nur devas rezigni je l' filo,
  Kiu ja ankaÅ­ laÅ­more sin povis prezenti publike.             250
  Kaj la patrino min trompis pli frue per vanta espero,
  Ĉar la legado, skribado, lernado neniam prosperis
  En lecionoj longtempaj, kaj ĉiam vi estis la lasta.
  Vere! de tio ĝi venas, se ne ambicio ekzistas
  Ĉe la junulo kaj se li ne volas pli alten sin levi.          255
  Se nur por mi la gepatroj egale estadus zorgintaj,
  Kaj min sendintaj pli frue en bonan kaj taÅ­gan lernejon,
  Certe mi estus alia ol mastro de l' Ora Leono.“

  Jen la junulo sin levis kaj alproksimiĝis silente
  Kaj malrapide, senbrue al pordo; sed kriis la patro          260
  Tutindignite: „Foriru nur! vin obstinulon mi konas!
  Kaj mastrumadu nur plue, por ke mi ne vin eĉ insultu.
  Tamen ne kredu, ke iam vi volos al ni enirigi
  Iun vilaĝan knabinon edziĝe, la nelertulinon.
  Longe mi vivis kaj scias traktadi la homojn kaj scias        265
  Ankaŭ gastigi sinjorojn kaj eĉ sinjorinojn, ke ili
  Estas kontentaj; mi scias kompleze flatadi fremdulojn.
  Sed mi deziras nun bofilineton ĉi tie ricevi,
  Kiu amuze dolĉigos al mi la multegajn penadojn.
  Ankaŭ ŝi ludu por mi la pianon! La plej eminentaj            270
  Homoj de l' urbo plezure alvenu en mian gastejon,
  Kiel dimanĉe okazas en domo najbara.“ Mallaŭte
  Premis Hermano la anson kaj tiel forlasis la ĉambron.



III. Thalia.

La burĝoj.


  Tiel la filo evitis la pluajn parolojn kolerajn
  Tute modeste; sed kiel antaÅ­e la patro daÅ­rigis:
  „Kio en homo ne estas, el li ne elvenas: apenaŭ
  Iam la efektiviĝo de mia korega deziro
  Min do ĝojigos, ke l' filo pli multe valoru ol mi mem.         5
  Kiaj fariĝus la domo, la urbo, se ĉiu ne ĉiam
  Ĝoje penadus pro kunkonservado kaj renovigado
  AnkaÅ­ pro plibonigado, laÅ­tempe kaj laÅ­alilande!
  Certe la homo ne kiel la fungo elkresku el tero
  Kaj reputriĝu rapide en loko ĝin nur produktinta,             10
  Ne postlasinte postsignojn de sia vivplena estado!
  Kia la mastro, la domo tuj klare vidigas al ĉiuj,
  Kiel ja oni prijuĝas l' estraron, venante urbeton.
  Kie nun jam ruiniĝas la turoj kaj muroj, la fosoj
  Nur malpuraĵon enhavas kaj tiu ĉi ĉie vastiĝas,               15
  Kie murŝtono moviĝas, kaj oni ĝin ne remasonas,
  Kie la trabo putriĝas kaj vane la dome atendas
  Novan apogon: La urbo malbone regata restadas.
  Ĉar la estraro atentu la ordon kaj ĉie purecon,
  Burĝo alie facile fariĝas senzorga, nepura,                   20
  Kiel kutimas je vestoj ĉifonaj ĉe ni almozulo.
  Tial mi volus, ke baldaŭ Hermano vojaĝu, almenaŭ
  Vidu la belajn Strassburg-on, Frankfurt-on, la ĉarman Mannheim-on[2],
  Kies bonega, regula konstruo gajigas; ĉar kiu
  Vidis la urbojn, la grandajn kaj purajn, penados ornami       25
  Tiam la urbon gepatran, eĉ se ĝi nur estas malgranda.
  Ĉu la fremdulo la bonriparitajn pordegojn, la turon
  Novblankigitan, la renovigitan preĝejon ne laŭdas
  Tie ĉi? Aŭ la pavimon, la bone lokitajn, kovritajn
  Tre akvoriĉajn kanalojn eĉ, kiuj utilon, certecon             30
  Al ni promesas jam tuj ĉe l' unua naskiĝo de fajro?
  Ĉu ne ĉi ĉio fariĝis de tiu terura brulego?
  Mi ja sesfoje konstrukonsilano fariĝis kaj koran
  Dankon meritis al mi kaj aprobon de bonaj geburĝoj.
  Kion mi faris, mi faris fervore kaj tiel mi finis             35
  AnkaÅ­ projektojn de viroj honestaj ne tute finitajn.
  Tiel ekkaptis fervoro nun ĉiun konsilantaranon.
  Ĉiuj klopodas nun; ankaŭ la nova ŝosekonstruaĵo,
  Kiu kunigos nin kun la ĉefstrato, definitiviĝis.
  Sed mi nur timas, ke tiel la nunaj junuloj ne faros!          40
  Ĉar nur plezuron kaj ornamiĝamon paseman la unuj
  Celas; l' aliaj malvigle restadas malantaÅ­ la forno.
  Kiel la lastaj, mi timas, Hermano do ĉiam estados.“

  Tuj nun la bona prudenta patrino rediris: „Ho, ĉiam,
  Patro, vi estas tromulte nejusta al nia Hermano!              45
  Kaj plenumiĝos per tio plej laste nur via deziro.
  Ĉar ni ne povas modeli la idojn laŭ niaj projektoj;
  Kiel ajn ilin donacis Dipatro, nun ilin ni amu,
  Ilin plej bone eduku kaj maltrankviligu neniun.
  Unu posedas ĉi tiujn didonojn, alia aliajn;                   50
  Ĉiu aplikas la siajn kaj ĉiu laŭ sia naturo
  Estas feliĉa kaj bona; ne mian Hermanon insultu;
  Ĉar li, mi scias, tutplene meritas l' estontan heredon,
  Estos bonega dommastro, modelo al burĝoj, kampuloj,
  Kaj ne la lasta, mi kredas, de l' konsilantaro li estos.      55
  Sed per insultaj mallaŭdoj vi ja malakcelas nur ĉiam
  Ĉiun kuraĝon de l' filo, jen kiel hodiaŭ vi faris.“
  Kaj ŝi forlasis la ĉambron kaj posten rapide ŝi iris,
  Por ke ŝi ie la filon retrovu kaj lin reĝojigu
  Per kompatemaj paroloj laÅ­ lia reala merito.                  60

  Poste la patro ridante, tuj kiam ŝi estis irinta,
  Diris nun: „Strangaj estadas virinoj kaj niaj infanoj!
  Ĉiu nur vivas volonte laŭ sia arbitro kaj plaĉo,
  Kaj ni post tio nur ĉiam karesu kaj laŭdu la niajn.
  Sed unufoje por ĉiam valoras malnova proverbo:                65
  Kiu antaŭen ne iras, reiros! Proverbo tre prava!“

  Tiam pripense rediris la apotekisto: „Volonte
  Mi vin konsentas, najbaro, kaj pri plibonaĵo mi ĉiam
  Zorgas volonte, kondiĉe: ĝi estu ne kosta, sed nova;
  Sed ĉu utilas, verdire, se oni ne havas da mono               70
  Pli ol sufiĉe, ageme labori, interne, ekstere?
  Estas ĝenata la burĝo tro multe; konatan bonaĵon
  Do li ne povas akiri pro sia neplena monujo;
  Ĉia bezono grandiĝas, kaj ĉio malhelpas lin tiel.
  Kelkon mi estus farinta, sed kiu ne timas elspezojn           75
  Tiajn de ŝanĝo, precipe en tiuj ĉi tempoj danĝeraj!
  Longe jam starus la domo al mi ja en vesto laÅ­moda,
  Kaj la fenestroj brilegus per vitrotavoloj grandegaj:
  Sed kiu povas provizi simile sin al komercisto,
  Kiu, riĉulo, la vojon de bona aĉeto ekscias.                  80
  Vidu nur transe la domon, la novan! Belege vidiĝas
  De l' spiralaĵoj blankegaj stukaĵo sur verdebenaĵoj!
  Ĉiuj fenestroj tre grandaj, la vitroj spegulas kaj brilas,
  Staras nun mallumigitaj l' aliaj fenestroj de l' placo.
  Tiam tuj post la brulego aspektis plej bone la domoj          25
  ‚L' Ora Leono‘ kaj ‚Al la Anĝelo‘, la apotekejo.
  Ĉie do ankaŭ ja ĉiu la mian ĝardenon ĉi tie
  Gloris kaj ĉiu vojaĝe ekstaris kaj tra la barilo
  Ruĝa rigardis al l' ŝtonalmozuloj, pigmeoj koloraj.
  Poste, al kiu mi donis la kafon eĉ en la belega               90
  Groto, staranta nun plena je polvo kaj preskaÅ­ duone
  Ruiniĝinta, li ĝojis pri ĝia kolora brillumo
  De la bonordaj konkegoj, kaj per surprizitaj okuloj
  Eĉ la konanto rigardis la belan galenon, koralojn.
  Same ja oni admiris en ĝia ĉambrego pentraĵon,                95
  Kies belegornamitaj sinjoroj kaj sinjorinetoj
  Ĝardenpromenas, la florojn per fingroj afektaj tenante.
  Kiu ankoraŭ rigardus ĉi tion! Ĉagrene, apenaŭ
  Mi ja eliras; ĉar ĉio nun estu alia, plengusta,
  Kiel ĝin ili nun nomas, kaj blankaj la latoj kaj benkoj.     100
  Ĉio nun estas tre simpla kaj glata, skulptaĵon, oraĵon
  Oni ne volas plu, kaj la fremdlignoj valoras plej multe.
  Nun mi kontenta ja estus provizi je iu novaĵo,
  Ankaŭ progresi laŭtempe kaj ŝanĝi la doman meblaron.
  Ĉiu sed timas, la eĉ plej malgrandan nur nun aliigi,         105
  Kiu ĉar povus do pagi nuntempe la gelaborantojn?
  Antaŭ ne longe ekpensis mi, ree l' anĝelon Miĥael,
  Kiu la apotekejon distingas, belege orumi,
  AnkaÅ­ la drakon teruran piede de li sin tordantan;
  Tamen mi lasis ĝin bruna, ĉar min la postulo timigis.“       110



IV. Euterpe.

Patrino kaj filo.


  Tiel la viroj tre vigle parolis. La bona patrino
  Dume iradis, por antaŭ la domo komence serĉadi
  Sur la ŝtonbenko la filon, sur kiu li sidis kutime.
  Sed ne trovinte lin tie ŝi iris al stalo, por vidi,
  Ĉu li la virajn ĉevalojn, la belajn, persone provizos,         5
  Kiujn li junaj aĉetis kaj ne al fremdulo konfidis.
  Sed la servisto parolis: „Li iris en vian ĝardenon.“
  Tiam rapide trapaŝis ŝi ambaŭ la vastajn domkortojn,
  Preter la staloj kaj bonkonstruitaj garbejoj, eniris
  En la ĝardenon nun, etendiĝantan ĝis muro de l' urbo,         10
  Paŝis tra ĝi kaj ekĝojis pri ĉia kreskado, starigis
  Tuj apogilojn bonorde, sur kiuj la branĉoj plenegaj
  De la pomujo kaj de la pirujo fruktportaj kuŝadis,
  AnkaÅ­ forprenis tuj kelke da raÅ­poj de l' bela brasiko,
  Ĉar laborema virino ne faros eĉ unu vanpaŝon                  15
  Tiel ŝi estis veninta al fino de l' vasta ĝardeno
  Nun ĝis la laŭbo kovrita de loniceraro; ne trovis
  Tie ŝi lin kaj nenie ŝi vidis lin en la ĝardeno.
  Sed fermetita nur estis pordeto nun, kiun de laÅ­bo
  Iam kun tute aparta permeso tra l' muro de l' urbo            20
  Estis rompinta prapatro, la tre honorinda urbestro.
  Kaj oportune ŝi tiel nun iris trans foson tutsekan,
  Kie ĉe l' strato la bonĉirkaŭita vinmonto pli krute
  Tuje stariĝas kaj sian ebenon alturnas al suno.
  Tiun ŝi nun suprenpaŝis kaj ĝojis irante pri l' multo         25
  Da vinberaroj apenaŭ kaŝantaj sin sub la folioj.
  Per foliaro kovrita kaj ombra la alta mezvojo
  Supren kondukis sur ŝtupoj el nepretigitaj plataĵoj.
  Pendis beraroj de l' vino „Bonnoblo“ kaj de l' muskatvino
  Tie ĉi, kaj ruĝetbluaj, aparte grandegaj, apude,              30
  Ĉiuj zorgeme plantitaj, por gastan deserton ornami.
  Sed izolitaj vintrunkoj surstaris l' alian montparton
  Kun pli malgrandaj beraroj donantaj la vinon ĉarmegan.
  Tiel ŝi nun suprenpaŝis ĝojante jam pri la aŭtuno
  Kaj la festtago, en kiu ĉi tie la homoj gajege                35
  Berojn kolektos kaj frapos piede, per mosto plenigos
  Ĉiujn barelojn, en kiu vespere ĉi ĉie fajraĵoj
  Lumos kaj krakos honore al tiu plej bela rikolto.
  Pli malkviete ŝi iris, post kiam ŝi vokis la filon
  Du- aŭ trifoje, kaj sole revenis multfoje la eĥo,             40
  Kiu nun tre babileme sonoris de l' turoj de l' urbo.
  Ĉar ŝi neniam bezonis lin serĉi; li malproksimiĝis,
  Ne ĝin dirinte, neniam, por ke li detenu la zorgon
  Pri malfeliĉa okazo de sia amanta patrino.
  Sed ŝi esperis ankoraŭ lin jen sur la vojo eltrovi,           45
  Ĉar de l' vinmonto pordetoj, la supra kaj ankaŭ malsupra,
  Ja malfermitaj nun estis. Ŝi plue eniris la kampon,
  Kiu ebene kaj vaste la dorson de l' monto plenkovris.
  Ĉiam ankoraŭ ŝi iris sur propra kamparo kaj pri la
  Propra semaĵo ekĝojis kaj pri la belega grenaro,              50
  Balanciĝanta fortike kaj ore sur ĉiu loketo.
  Plue la limovojeton laŭlonge de l' kampoj ŝi paŝis
  Kaj sin direktis al tiu grandega pirujo, staranta
  Sur la monteto ĉe limo de l' kampoj de ŝia bieno.
  Kiu ĝin plantis? neniu ĝin sciis; ĝi estis videbla            55
  Vaste ĉirkaŭe, kaj estis tre famaj la fruktoj de l' arbo;
  Sub ĝi kutime la grenrikoltistoj kun ĝojo tagmanĝis,
  Kaj la paŝtistoj la bestojn gardadis, ĝuante la ombron;
  Benkoj el ŝtonoj, per herbo kovritaj, troviĝis ja tie.
  Kaj ne eraris ŝi; tie trankvile sidadis Hermano               60
  Sin apogante per brakoj kaj transen li ŝajnis rigardi
  Al la montaro; li turnis la dorson al sia patrino.
  Al li senbrue ŝi glitis kaj tuŝis mallaŭte la ŝultron.
  Tuj li rapide sin turnis: jen larmojn de l' filo ŝi vidis.

  Embarasite li diris: „Patrino, ho, vi min surprizas!“         65
  Kaj li forviŝis la larmojn, honteme li kaŝis molecon.
  „Kiel? vi ploras, Hermano?“ rediris ŝi, ektimigite:
  „Mi vin ne konas hodiaŭ! Neniam mi vidis vin tia!
  Diru nur, kiu premegas la koron al vi kaj vin urĝas,
  Tie ĉi sidi solece, kaj kaŭzis la larmojn maloftajn.“         70

  Sed la bonega junulo ŝajnigis sin tute trankvila.
  „Tiu“, li diris, „ja koron rigidan posedus, verdire,
  Kiu hodiaÅ­ ne sentus de l' forelpelitoj mizeron.
  Tiu neĝuste eksentus nun, kiu ne zorgus pri sia
  Propra bonfarto kaj pri la bonstato de sia patrujo.           75
  Kion hodiaŭ mi vidis kaj aŭdis, min forte kortuŝis;
  Nun mi eliris kaj vidis la vastan belegan pejzaĝon,
  Kiu ĉirkaŭe jen antaŭ ni kuŝas sur fruktaj montetoj,
  AnkaÅ­ mi vidis la grenon orflavan nun baldaÅ­ maturan,
  Riĉan fruktaron, al ni promesantan tutplenajn grenejojn.      80
  Sed, ho ve! kiel proksimaj nun estas malbonaj fremduloj;
  Nin la ondegoj de l' Rhein-o ja ŝirmas; sed ondoj kaj montoj
  Ne la teruran popolon fulmtondre venontan detenos!
  Ĉar la junulojn kaj eĉ maljunulojn el ĉie kunvokas
  Ili kaj iras antaÅ­en fortege kaj ankaÅ­ la morton              85
  Tiu amaso ne timas; tuj post ĝi postvenas alia.
  Ha! kaj Germano ne hontas nun dome restadi kaj eble
  Tion eviti esperas li, kio nun ĉion minacas!
  Kara patrino, mi diras al vi, ke mi nun ĉagreniĝas,
  Ke liberiĝis mi tiam, dum oni elektis aliajn                  90
  Burĝojn al servo milita. Mi estas ja via solulo
  Kaj vi posedas tre grandan bienon kaj gravan metion;
  Sed ĉu ne estus pli bone por mi, kunbatali ĉe limo
  Tie, ol tie ĉi malliberecon mizeran atendi?
  Ja, la sentado min tute vivigis kaj pleje interne             95
  Nun ekmoviĝas kuraĝo kaj granda celemo, por vivi
  Pro la patrujo kaj morti kaj doni bonegan ekzemplon.
  Vere, se niaj Germanaj junuloj kuniĝus, la fortaj,
  Apud la limo por nun kontraÅ­stari al tiuj fremduloj,
  Certe, ha, ili neniam enirus la belan hejmteron,             100
  Nek forkonsumus en nia ĉeesto la fruktojn de l' kampoj,
  Kaj ne komandus la virojn kaj rabus virinojn, knabinojn!
  Vidu, patrino, mi nun decidiĝis profunde, ekfari,
  Kio nun ŝajnas prudenta kaj ĝusta al mi; ĉar verdire,
  Kiu trolonge pripensas, ne ĉiam plej bone sukcesos.          105
  Tial mi nun ne revenos, sed iros de tiu ĉi loko
  Urbon kaj tiun ĉi brakon kaj tiun ĉi koron transdonos
  Al militestro, por ankaÅ­ servadi al nia patrujo.
  Tiam la patro do diru, ĉu ne de l' honoro eksento
  Ankaŭ vivigas min, ĉu mi ne volas pli alten celadi.“         110

  Nun la prudenta kaj bona patrino respondis gravege,
  Larmojn sekretajn, facile al ŝi eliĝantajn, verŝante:
  „Kio, Hermano, en vi aliiĝis, en via animo,
  Ke vi ne kiel hieraŭ kaj ĉiam al via patrino
  Tute libere parolas kaj vian deziron esprimas?               115
  Se nun alia ekaŭdus ĉi tion, li, vere, treege
  LaÅ­dus vin, ankaÅ­ laÅ­degus l' intencon ja kiel plejnoblan,
  Sed nur logite de via gravega parolo kaj diro.
  Sed mi mallaŭdas vin nur, ĉar mi konas vin certe plibone,
  Koron la vian vi kaŝas; pri io alia vi pensas.               120
  Ĉar mi ja scias, ne logas vin iaj tamburoj, trumpetoj,
  Vi ne deziras vidigi vin al la knabinoj soldato.
  Via destino ja, kiel ajn estas vi brava kaj bona,
  Estas, mastrume la domon konservi, la kampon provizi.
  Tial konfesu do: kio vin trudas al tiu decido?“              125

  Tuj serioze la filo: „Patrino, vi certe trompiĝas.
  Estas egalaj neniam la tagoj; junulo viriĝas
  Ofte sekrete pli bone ol en la bruego de l' vivo
  Ŝanceliĝanta, sovaĝa, en kiu pereis kelkiu.
  Se ajn trankvila mi estas kaj estis, nun tamen naskiĝis      130
  Koro en mi, malamanta l' aferojn maljustajn, malbonajn,
  Ankaŭ mi scias tre bone nun diferencigi mondaĵojn;
  Kaj la laboro fortigis treege piedojn kaj brakojn.
  Ĉio ĉi estas vereca, kuraĝe mi tion certigas.
  Tamen sed prave vi nun min mallaÅ­dis, patrino, kaj kaptis    135
  Min ĉe paroloj duone nur veraj, duone ŝajnigaj.
  Ĉar mi konfesas ja, ne la proksima danĝero min vokas
  El la gepatra bieno kaj ne la altega deziro,
  Helpi al mia patrujo, kontraÅ­i al la malamikoj.
  Estis nur vortoj, ĉar ili nur antaŭ vi estis kaŝontaj        140
  Ĉiujn eksentojn al mi disŝirantajn la koron malgajan.
  Tial min lasu, patrino! ĉar mi en la koro konservas
  Vanajn dezirojn, kaj vane pasadu nun mia vivado.
  Bone mi scias ja: La unuopa sin mem malutilas,
  Sin dediĉante, se ne al ĉiomo sin ĉiuj aligas.“              145

  „Ĉiam daŭrigu nur“--tiel instigis la sperta patrino--
  „Ĉion rakontu al mi, la gravegan kaj ankaŭ negravan,
  Ĉar koleriĝas la viroj, pripensas nur ĉiam la laston,
  Ia baraĵo facile do ilin depuŝas de l' vojo;
  Sed la virino nur estas kapabla por trovi rimedojn,          150
  Migras eĉ vojon malrektan por lerte intencon plenumi.
  Diru nur ĉion, pri kio vi nun kortuŝiĝis troforte,
  Kiel neniam, kaj kial la sango en vi ekscitiĝis,
  Kial malvole en viaj okuloj la larmoj montriĝas.“

  Jen la junulo sin tute al sia doloro transdonis              155
  Kaj ĉe la brusto de sia patrino ploregis kaj diris:
  „Vere, hodiaŭ la diroj insultaj de l' patro ofendis
  Min, sed neniam mi tion meritis, ne nun nek antaÅ­e,
  Ĉar la gepatrojn honori de ĉiam mi kore penadis,
  Kaj al mi ŝajnis neniu pli esti prudenta kaj saĝa,           160
  Nepre ol vi nur, l' infanon malkleran, min, ĉiam gvidintaj.
  Multon mi vere suferis de l' gekunludantoj iamaj,
  Ili ja ofte repagis per ruzo nur mian bonvolon;
  Ofte mi ankaŭ ne venĝis la ĵetojn kaj batojn de ili;
  Sed kiam ili ekmokis la patron, dimanĉe per paŝo             165
  Inda kaj grava el nia preĝejo venantan, kaj ridis
  Pri la rubando de l' ĉapo, pri l' floroj de lia domrobo,
  Kiun li portis gravege, kaj ni fordonacis hodiaÅ­:
  Miaj du manoj terure pugniĝis; jen tutfurioze
  Ilin mi tuje atakis kaj batis blindule kaj trafis,           170
  Tute ne, kien, vidinte. Nun ili ploregis kun sangaj
  Nazoj, forsaltis pro batoj kaj miaj piedoj frapantaj.
  Tiel mi kreskis, grandiĝis, kaj multon suferis de l' patro,
  Kiu anstataÅ­ aliaj min ofte per vortoj insultis,
  Kiam dum konsilantara kunsido lin io ekscitis;               175
  Kaj mi suferis pro ĉiuj ruzaĵoj de liaj kolegoj.
  Ofte vi mem min bedaŭris, ĉar multon mi ĉiam toleris,
  Ĉiam peninte honori bonfarojn de miaj gepatroj,
  Kiuj nur zorgis pripense, bienon kaj havon riĉigi
  Nian kaj ofte rezignis, por ŝpari nur por la infanoj.        180
  Sed, ho, ne sola ŝparado, por ĝui pli poste, feliĉon
  Faras, kaj ankaŭ ne l' aro ĉe l' aro kaj kampo ĉe kampo,
  Kiel praktike kaj bele eĉ ankaŭ la kampoj kuniĝas.
  Ĉar maljuniĝas la patro, kaj ankaŭ mi, filo, sen ia
  Ĝojo pri l' taga vivado kaj nur kun la zorgo pri morgaŭ.     185
  Diru al mi kaj malsupren rigardu jen, kiel belege
  Kuŝas la riĉa kamparo kaj sube vinmonto, ĝardeno,
  Tie la staloj kaj niaj garbejoj, la bela komplekso!
  Sed kiam tie mi vidas la postan dometon, jen, kie
  En la frontono vidiĝas al ni la fenestro de mia              190
  Gaja ĉambreto, kaj mi rememoras pri l' tempoj, en kiuj
  Ofte mi nokte atendis la lunon, matene la sunan
  Lumon, ĉar por mi sufiĉis malmulta saniga dormado:
  Sed nun al mi ekaperas nur nepre solecaj la ĉambro,
  Nia ĝardeno kaj korto kaj kampoj belegaj vastegaj;           195
  Ĉio nun estas dezerta, ĉar mankas al mi la edzino.“

  Sed nun post tio la bona patrino prudente respondis:
  „Vi ne pli multe deziras, Hermano, ol mi kaj la patro,
  Hejmen konduki al vi fianĉinon, ke l' nokto fariĝu
  Bela duono por vi de la vivo, kaj ĉia laboro                 200
  Tage fariĝu al vi pli libera. Ni ĉiam konsilis
  Vigle, ja preskaŭ vin puŝis, elekti knabinon plej baldaŭ.
  Sed mi ja scias kaj ankaÅ­ la koro nun laÅ­te ripetas:
  Kiam ne venas la horo la ĝusta, la ĝusta knabino
  Ne nun vidiĝas, nur tre malproksime elekto restados,         205
  Kaj des pli multe superas la timo, elekti malĝustan.
  Mi al vi diras, Hermano, ke vi jam elektis, mi kredas;
  Ĉar korfrapita vi estas kaj pli ol kutime sentema.
  Rekte konfesu nur, ĉar la animo jam ĝin al mi diras:
  Estas la forelpelita knabino; vi tiun elektis.“              210

  „Kara patrino, tutprave!“, respondis virece Hermano,
  „Jes, ŝi nur estas kaj se ne hodiaŭ fianĉe mi gajnos
  Ŝin, ŝi foriros kaj nun malaperos, kredeble por ĉiam
  En la milita konfuzo kaj en la malĝoja vagado.
  Ĉiam tutvane, patrino, la riĉa bieno prosperos               215
  Por mi, kaj estos benitaj nur vane la jaroj venontaj.
  Antipatiaj ja estos la domo kaj nia ĝardeno;
  Ho, mem la amo patrina konsolos ne min kompatindan.
  Ĉar, mi eksentas, la amo disigas tuj ĉian kuniĝon,
  Kiam ĝi kreas la novan; nek sole knabino forlasas            220
  Siajn gepatrojn, sekvante la viron de ŝi elektitan,
  AnkaÅ­ junulo forgesas patrinon kaj patron, vidante
  La forirantan knabinon, korege de li adoratan.
  Tial mi iros nun, kien min la malespero instigas!
  Nun ja la patro parolis la vortojn por mi decidigajn,        225
  Kaj ne la domo gepatra plu estos la mia, se l' patro
  Tiun knabinon forpuŝos, je kiu mi sole edziĝos.“

  Tuj nun rapide respondis la bona prudenta patrino:
  „Kiel ŝtonegoj jen staras du viroj amataj kontraŭe!
  Kun obstinega fiero neniu aliras l' alian,                   230
  AmbaÅ­ rifuzas paroli, unue esprimi bondiron.
  Tial mi diras, Hermano, ankoraÅ­ mi kore esperas,
  Ke li al vi ne rifuzos ŝin, se ŝi fidela kaj bona,
  Kvankam malriĉa, eĉ kiam decide li tion esprimis.
  Kelkon ja, koleriĝante, li ofte parolas kaj tamen            235
  Tion ne efektivigas; li ankaÅ­ nun ne kontraÅ­staros.
  Sed li postulas infanan bondiron kaj povas postuli;
  Estas li patro. Ni scias, ke lia kolero post manĝo,
  Kiam li forte parolas kaj pri la aliaj rezonoj
  Dubas, ne estas gravega, ĉar tiam la vino grandigas          240
  Lian memvolon kaj igas, ke li ne komprenas la dirojn
  De la aliaj, li aÅ­das kaj sentas ja tiam sin mem nur.
  Sed la vespero alvenas; kaj estas finitaj la multaj
  Konversacioj nun inter li mem kaj la paroladintoj.
  Vere li pli malseveras, tuj kiam la ebrieteco                245
  Tute foriĝis kaj li maljustaĵon faritan nun sentas.
  Venu, ni riskos ĝin tuj; nur la tuja riskado sukcesas.
  Kaj ni bezonas ja liajn amikojn, ankoraÅ­ konvene
  Ĉe li sidantajn, precipe nin helpos la pastra sinjoro.“

  Tiel ŝi vigle parolis kaj de l' ŝtonsidejo leviĝis           250
  Manon prenante de l' filo, bonvole sekvanta. Silente
  AmbaÅ­ malsupren foriris, pensante la gravan projekton.



V. Polyhymnia.

La kosmopolito.


  Ili triope ankoraÅ­ kunsidis kaj interparolis,
  Apud la pastra sinjoro la apotekisto ĉe l' mastro;
  Ĉiam ankoraŭ la konversacio nun estis la sama,
  Kiu turniĝis multoble jen tien kaj reen, jen ĉien.
  Sed nun la pastro bonege respondis kun bela indeco:
  „Mi ne protestos vin! Tion mi scias, ke l' homo aspire         5
  Ĉiam al io pli bona; kaj, kiel ni vidas, li ankaŭ
  Celas al io pli alta, almenaŭ li serĉas la novan.
  Sed ne tromulton postulu! Ĉar krom la dirita sentado
  AnkaÅ­ donacis al ni la naturo la emon, persisti
  Je la malnova kaj ĝoji pri longe provita kutimo.              10
  Ĉiu natura kaj ankaŭ prudenta estado bonestas.
  Multon deziras la homo, sed fakte bezonas malmulton;
  Estas mallongaj la tagoj, malvasta la sorto de l' homoj;
  Tiun neniam mallaÅ­dis mi, kiu sen ia ripozo
  Ĉiam ageme tra l' maro kaj stratoj de l' mondo vagadas,       15
  Ne laciĝante, kuraĝe, kaj ĝojas pri ĉia profito
  Amasiĝinta riĉege por li kaj la liaj ĉirkaŭe.
  Sed ankaŭ tiun mi ŝatas, verdire, la burĝon trankvilan,
  Kiu silente trapaŝas la patran heredon kaj lerte,             20
  Kiel sezono postulas, laboras sur sia kamparo.
  Ne ĉiujare al li aliiĝas la tero, kaj l' arbo,
  Ĵus nur plantita, ne siajn branĉbrakojn etendas ĉielon
  Tute rapide kaj tuj ornamite per multaj floretoj.
  Ne, tia viro bezonas je pacienceco, kaj ankaÅ­                 25
  Ĉiam je sento pureca, trankvila, je ĝusta prudento;
  Ĉar li konfidas nur semojn malmultajn al tero nutranta,
  Kaj li penadas nur bestojn malmultajn profite kreskigi,
  Sole ja lia pensado koncernas aferojn utilajn.
  Al feliĉulo nur donis naturo tielan sentadon!                 30
  Ĉiujn nin nutras li. Benon al burĝo de urbo malgranda,
  Kiu kunigas kamparan metion kun urba metio!
  Sur li ne pezas la premo, sub kiu timeme kampulo
  Zorgas, kaj lin ne konfuzas la zorgo de l' burĝoj avidaj,
  Kiuj sen havo kutimas nur ĉiam imiti pli riĉajn               35
  Klasojn de samurbanaro; precipe virinoj, knabinoj.
  Tial do benu trankvilan penadon de l' filo kaj ankaÅ­
  Lian edzinon, la samideanan, de li elektotan.“

  Tiel la pastro. Nun kune la filo kun sia patrino
  Ĉambron eniris; ŝi manekondukis lin antaŭ la patron           40
  Kaj nun parolis: „Dum ofte jam, patro, ni interbabilis,
  Ĝoje ni pensis pri l' tago venonta, en kiu Hermano,
  Fianĉineton estontan trovinte, nin fine ĝojigus!
  Tien kaj reen ni pensis; jen tiun knabinon proponis
  Ni, jen ĉi tiun, al li babilante gepatre kaj zorge.           45
  Vidu, nun venis la tago; al li la ĉielo kondukis
  Nun fianĉinon kaj certe la koro nun mem decidiĝis.
  Tiam ĉu ni ne konsentis, ke iam li sole elektu?
  Ĉu vi ne antaŭ ne longe deziris, ke li por knabino
  Sentu afable kaj vigle? Nun estas veninta la horo!            50
  Ja li eksentis, elektis kaj vire nun mem decidiĝis.
  Tiu knabino jen estas, la fremda, al li renkontinta.
  Donu aprobon pro ŝi, aŭ li restos, laŭĵure, fraŭlulo.“

  Ankaŭ la filo parolis: „Konsentu do, patro! La koro
  Ĝuste kaj pure elektis; ŝi estos plej inda filino.“           55

  Sed ĉar la patro silentis, la pastro rapide sin levis
  Kaj nun parolis: „Jes, nur la momento decidas pri l' vivo
  Kaj pri la sorto, la tuta, de l' homo; ĉar ankaŭ ja estas
  Ĉiu decido post konsiderado eĉ longa nur kreo
  De la momento; saĝulo do sole la ĝustan ektrovas.             60
  Ĉiam danĝere ja estas, apude pripensi ĉi tion
  Ĉe l' elektado, aŭ tion, kaj tiel konfuzi la senton.
  Pura li estas, Hermano--; mi konas lin de la naskiĝo;
  Li ne etendis la manojn al tio aŭ tio ĉi; kion
  Li ĉu junulo ĉu knabo deziris, konvena ĝi estis.              65
  Vi ne ekmiru timeme, ke nun jam subite okazis,
  Kion vi longe deziris. La formo de via deziro
  Al vi alia aperas nun, ol vi antaÅ­e imagis.
  Ĉar la deziroj ja mem al ni kaŝas la celon de l' volo;
  Venas de supre la donoj en sia natura apero.                  70
  Ne la knabinon malŝatu, unue movintan la koron
  Puran de l' filo amata, prudenta kaj bona, Hermano.
  Ho feliĉulo, al kiu unua jam la amatino
  Sekvas, al kiu la ĉarma sopiro ne svenas fantome.
  Lia aspekto ja montras, ke nun decidiĝis la sorto.            75
  Vera inklino virigas junulon, lin faras matura.
  Li ŝanĝanima ne estas; mi timas, se tion rifuzos
  Vi, li pasigos la jarojn plej belajn dum vivo malgaja.“

  Tuje post tio la apotekisto, al kiu jam longe
  Volis la vorto desalti de lipoj, pripense respondis:          80
  „Ni tiufoje do ankaŭ nur iru sur meza la vojo!
  Nur malrapide rapidu! Devizo jen jam de AÅ­gusto
  Imperiestro. Volonte mi servos al karaj najbaroj
  Kaj per malgrava kapablo vin helpos por via utilo;
  La junularo precipe bezonas, ke oni ĝin gvidu.                85
  Lasu eksteren min nun! La knabinon mi volas esplori,
  La komunumon demandi, en kiu ŝi vivas konata.
  Tiel facile neniu min trompos; mi scias esplori.“

  Tiam la filo respondis tuj vigle per vortoj rapidaj:
  „Faru, najbaro, ĝin! Iru, demandu, sed kore mi petas,         90
  Ke la sinjoro, la pastro, troviĝu en via proksimo;
  Tiel du viroj indegaj atestos malkaŝe kaj ĝuste.
  Patro, ŝi certe devenas de bonaj gepatroj kaj ŝi ne
  Vagas tra landoj serĉante nur aventuraĉojn, kaj ŝi ne
  Ruze klopodas delogi kaj gajni senspertan junulon.            95
  Ne, nur la sorto terura de la pereiga milito,
  Kiu detruas la mondon kaj eĉ konstruaĵojn firmegajn
  Levis el fundo, senhelpe elpelis la virtan knabinon.
  Ĉu ne mizere nun vagas ranguloj de alta deveno?
  Princoj forkuras en fremdaj vestaĵoj, kaj reĝoj ekzile       100
  Vivas. Ho, oni ŝin ankaŭ nun tiel elpelis el lando,
  Ŝin, la plej bonan; ja ŝi forgesante la propran mizeron
  Helpas l' aliajn kaj estas senhelpa ankoraÅ­ helpema.
  Estas mizero, ĉagreno grandegaj, tra l' mondo irantaj;
  Povus ne ankaŭ fariĝi feliĉo el tiu mizero,                  105
  Ke en la brako de l' fianĉineto, edzino fidinda,
  Benus militon mi, kiel vi mem la pasintan brulegon?“

  Tiam respondis la patro per akcentigata parolo:
  „Kiel do nun liberiĝis, Hermano, la lango, konstante,
  Longe en buŝo ligita kaj nur moviĝinta malofte!              110
  Tion hodiaŭ mi spertas, kaj tio minacas al ĉiu,
  Ke la patrino volonte la volon de l' filo favoras
  Milde, indulge, kaj ĉiu najbaro fariĝas partia,
  Kiam nur oni atakas la patron aÅ­ ankaÅ­ la edzon.
  Sed mi ne volas vin nun kontraŭstari, ĉar kion utilus?       115
  Ĉar mi jam vidas antaŭe ĉi tie nur larmojn, obstinon.
  Iru kaj provu kaj domen konduku en nomo de Dio
  Tiun filinon! Se ne, jen li tiun knabinon forgesu!“

  Tiel la patro. Sed tuje la filo elvokis ĝojgeste:
  „Antaŭ vespero ankoraŭ filino plej bona ĉeestos,             120
  Kiel ŝin viro prudenta elektas plej taŭga edzino.
  Tiam ŝi ankaŭ fariĝos feliĉa, mi tion esperas.
  Ja ŝi eterne min dankos, ke anstataŭante gepatrojn
  Vin mi redonis al ŝi kaj prudente ŝi tion komprenos.
  Sed mi ne plue prokrastos, mi tuj la ĉevalojn aljungos       125
  Kaj la amikojn kondukos eksteren en ŝian proksimon;
  Sole l' amikojn laÅ­ propra prudento mi lasos agadi
  Kaj, mi ĝin ĵuras, mi tute ilian decidon obeos,
  Kaj ne pli frue mi vidos ŝin, ĝis ŝi fariĝis la mia.“
  Tiel eksteren li iris, kaj dume l' aliaj l' aferon           130
  Gravan saĝece pripensis kaj konsiderante pritraktis.

  Sed rapidegis Hermano al stalo, en kiu troviĝis
  Liaj kuraĝaj ĉevaloj kaj manĝis la puran avenon,
  Fojnon la sekan kaj sur la plej bona herbejo tranĉitan.
  Tiam rapide al ili enmetis li ŝtalenbuŝaĵon                  135
  Brilan, li tiris rimenojn tra bukoj, la arĝentumitaj,
  Tiam almetis li longajn pli larĝajn rimenkondukilojn
  Kaj elkondukis la bestojn en korton, sur kiun servisto
  Jam la kaleŝon bonvole alŝovis, timonon tirinte.             140
  Ili aljungis per ŝnuroj fortikaj al tiu kaleŝo
  Tiam bonorde la fortajn, facile tirantajn ĉevalojn,
  Poste Hermano ekkaptis la vipon kaj nun veturigis.
  Kiam l' amikoj okupis la vastajn sidbenkojn, ruliĝis
  La veturilo rapide for sur la pavimo de l' urbo,
  Kaj ĝi postlasis la murojn kaj turojn, la novblankigitajn.   145
  Tiel Hermano veturis al tiu konata ŝoseo
  Nun senprokraste, rapide, de l' monto malsupren kaj supren.
  Sed kiam li nun ekvidis la turon de tiu vilaĝo,
  Kaj jam proksime troviĝis la domoj ĝardenĉirkaŭitaj,
  Li tuj ekpensis haltigi surstrate nun siajn ĉevalojn.        150

  De l' serioza mallumo de altaj tilioj ombrita,
  Kiuj jam enradikiĝis ĉi tie dum kelkaj jarcentoj,
  Estis vastega herbejo, verdanta, de herboj kovrita,
  Antaŭ l' vilaĝo, gajejo kampara kaj por la urbanoj.
  Nur malprofunde fosita troviĝis sub arboj la puto.           155
  Dum la irado sur ŝtupoj malsupren, jen ŝtonaj sidbenkoj
  Ĉirkaŭmetitaj ĉe fonto vidiĝis; ĝi fluis senĉese,
  Nur borderita malalte, facile ĉerpebla kaj pura.
  Tie en ombra mallumo Hermano decidis haltigi
  Kun veturilo la fortajn ĉevalojn. Kaj tiel farinte           160
  Li nun parolis: „Eliru, amikoj kaj iru, por ke vi
  Baldaŭ sciiĝu, ĉu vere ŝi indas la manon de mi ja
  Ame donatan! Mi kredas ĝin certe; vi diros nenion
  Novan pri ŝi; se mi sole nun agus, mi irus rapide
  Tien kaj baldaŭ malkaŝe ŝi mian vivsorton destinus.          165
  Kaj vi ŝin certe kaj baldaŭ el ĉiuj aliaj ekkonos;
  Ĉar malfacile al ŝi komparebla nur estas alia
  Laŭ edukeco. Mi vin atentigas pri ŝiaj vestaĵoj:
  Kovras la ruĝa tuketo kaj montras la volbon de l' brusto,
  Bele laĉitan, kaj nigrekoloran korsaĵon ŝi havas,            170
  Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l' krispo, el kiu
  Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas;
  Gaje, libere vidiĝas de l' kapo gracia ovrondo;
  Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj
  Estas volvitaj; la jupo, la blua kaj multe faldita           175
  La maleolojn belformajn dum ŝia irado ĉirkaŭas.
  Sed vin ankoraÅ­ mi volas sciigi kaj kore petegi:
  Ke vi kun ŝi ne parolu nek nian intencon konigu,
  Sed pridemandu kaj aÅ­du pri kio aliaj rakontos!
  Kiam vi havos sciigon sufiĉan por miaj gepatroj,             180
  Tiam revenu al mi kaj ni poste pripensos la pluon.
  Tiel mi ĉion pripensis dum nia veturo ĉi tien.“
  Tiel li diris. L' amikoj nun paŝis al tiu vilaĝo,
  Kie en domoj, ĝardenoj, garbejoj la multo da homoj
  Svarmis kaj ĉaro post ĉaro sur strato la larĝa staradis.     185
  Viroj provizis la bestojn blekantajn, ĉevalojn ĉe l' ĉaroj,
  Kaj diligente virinoj sekigis tolaĵon sur ĉiuj
  Plektobariloj, kaj ludis infanoj en akvo plaÅ­danta.
  Tiel premante sin tra l' veturiloj, tra l' homoj kaj bestoj
  Dekstren, maldekstren la du alsenditoj rigardis, ĉu ili      190
  Ne la staturon de tiu knabino spione ekvidus;
  Tamen nenie ĝis nun virgulino la bela aperis.
  Nun interpremo pli forta okazis: Jen estis disputo
  De malpaculoj pro ĉaroj, en kiu virinoj kriante
  Intermiksiĝis. Jen alproksimiĝis rapide, gravege             195
  Viro maljuna, aliris al malpacemuloj; la bruo
  Tuj silentiĝis nun, kiam li patre postulis trankvilon,
  Jenon dirante: „Ĉu ne kvietigis nin nia mizero,
  Ke ni nun fine komprenu toleri kaj interkonsenti
  Unu l' alian, se ankaŭ ne ĉiu la agojn pripensas?            200
  Homo feliĉa ne estas indulga. Ĉu fine instruos
  Vin la suferoj, ne, kiel alie, malpaci kun frato?
  Ha, malenviu do nur reciproke la lokon sur fremda
  Tero kaj, kion vi havas, dividu, por trovi kompaton.“

  Tiel li diris kaj ĉiuj silentis; paceme la homoj             205
  Ree nun kvietigitaj ordigis la bestojn kaj ĉarojn.
  Sed nun la pastro, aÅ­dinte de l' viro parolojn laÅ­dindajn,
  Ankaŭ sentinte la senton, la pacan, de l' fremda juĝanto,
  Tiun aliris kaj diris la jenajn gravegajn parolojn:
  „Patro, se, vere, en tagoj feliĉaj vivadas popolo            210
  Kaj sin nutradas de l' tero, la larĝe kaj vaste kreita,
  Kiu rekreas monate kaj jare la donojn petitajn,
  Ĉio fariĝas per si, per si mem ja, kaj ĉiu sin sentas
  Pleje prudenta kaj bona; kaj ĉiuj komune ekzistas,
  Ankaŭ la viro plej saĝa valoras nur kiel alia;               215
  Ĉio ja, kio okazas, sen ia alhelpo daŭriĝas.
  Kiam mizero disŝiras la vojojn kutimajn de l' vivo,
  Domojn kaj ejojn detruas, ĝardenojn kaj kampojn subfosas,
  Kaj la virinon kaj viron forpelas de l' hejma loĝejo,
  Ilin fortrenas en sorton malcertan dum tempoj timigaj:       220
  Tiam, ho, oni ĉirkaŭe tuj serĉas la viron plej saĝan
  Kaj nun ĉi tiu parolos ne vane prudentajn parolojn.
  Patro, permesu; vi estas ja certe la estro de tiuj
  Forelpelitoj, ĉar tuje vi nun trankviligis l' animojn?
  Vere simila al tiuj plej saĝaj gvidantoj vi estas,           225
  Kiuj la forelpelitojn gvidadis tra vastaj dezertoj.
  Ĵus mi ekpensas, ke mi kun Josua aŭ Moses parolas.“

  Kaj serioze rigardis la estro post tio kaj diris:
  „Vere, similas la nuno al tempoj eĉ plej maloftegaj,
  Kiujn konigas la temphistorio profana aÅ­ sankta;             230
  Ĉar kiu vivis en tiuj ĉi tagoj, hieraŭ, hodiaŭ,
  Vivis jam jarojn; ĉar tiel premiĝas nun ĉiuj aferoj.
  Kiam mi iom pripensas, jam aĝo grizega sur mia
  Kapo jen ŝajnas kuŝadi kaj tamen la forto tradaŭras.
  Ni nur komparu nin mem eĉ al tiuj, al kiuj aperis            235
  En arbareto fajrega la Dia Sinjoro en grava
  Horo; Li ankaŭ al ni ja aperis per nuboj kaj fajro.“

  Kiam la pastro nun estis volema ankoraÅ­ paroli
  Plu kaj deziris sciiĝi pri l' sorto de l' forelpelitoj,
  Tuj la kunulo sekrete parolis al li en l' orelon:            240
  „Plu nur parolu kun l' estro kaj pri la knabino esploru!
  Sed mi nun iros ĉirkaŭe por serĉi ŝin, poste mi, kiam
  Mi ŝin eltrovis, revenos.“ La pastro jesante konsentis;
  Sed tiu serĉis tra l' plektobariloj, ĝardenoj, garbejoj.



VI. Klio.

La epoko[3].


  Kiam la pastro demandis la estron fremdlandan nun, kion
  La komunumo suferis, de kiom da tempo de l' hejmo
  Estis pelita ĝi, tiam la viro respondis: „Ni longe
  Jam nun suferas, kaj ĉion maldolĉan ni trinkis de ĉiuj
  Jaroj teruraj, ĉar oni detruis l' esperon plej belan           5
  Nian: Ĉar kiu ne dirus, ke alte la koro sin levis
  Kaj pli libere la brusto per pulsoj pli puraj moviĝis;
  Kiam eklumis la brilo unua de l' suno noviga,
  Kiam ni aŭdis pri l' rajto de l' homoj, al ĉiuj komuna,
  Pri libereco belega kaj pri l' egaleco laÅ­dinda!
  Tiam ja ĉiu esperis vivadi al si mem, solviĝi                 10
  Ŝajnis la ĉeno, la landojn plej multajn perforte kaptinta,
  Kiun mantenis nur senokupado kaj nur profitemo.
  Ĉu ne rigardis en tagoj tiamaj la homoj de ĉie
  Al la ĉefurbo de l' mondo nur, kiu ja tia jam longe           15
  Estis kaj nun pli ol iam meritus la nomon belegan?
  Ĉu ne la nomoj de tiuj eĉ, kiuj unue anoncis
  Tiun promeson, egalis al niaj plej famaj sur tero?
  Ĉu ne altkreskis al ĉiu l' animo, kuraĝo kaj lingvo?
  Kaj ni unue ja kiel najbaroj vivege flamiĝis.                 20
  Jen la milito komencis kaj bandoj de Frankoj armitaj
  Alproksimiĝis; sed ili ja ŝajne alportis bonaĵon.
  Fakte ĝin ili alportis; ĉar ĉies animo nun revis.
  Ili plezure plantadis la arbojn de la libereco,
  Nur promesinte al ĉiu la lian kaj propran regadon.            25
  Jen la junuloj ekĝojis kaj ankaŭ la maljunularo,
  Vigla dancado komencis nun ĉirkaŭ la nova standardo.
  Tiel la Frankoj, supere, komence, plej baldaÅ­ okupis
  Per entreprenoj afablaj l' animon de l' viroj, kaj tiam
  Tute la korojn virinajn per ĉarmo nekontraŭstarebla.          30
  Ŝajnis la premo do eĉ de la multpostulema milito
  Eta al ni, ĉar l' espero vualis l' okazojn venontajn,
  Kaj la rigardojn forlogis en novmalfermitan arenon.

  Tempo ĉarmega ja! Kiam fianĉo sin kun fianĉino
  Svingas dancante kaj baldaŭ kuniĝon celatan atendas.          35
  Sed eĉ pli bele nun, kiam vidiĝis al ni la plej alta
  Kiel proksima nun kaj atingebla laÅ­ homa pensado.
  Ĉiuj libere parolis; la viroj, junuloj kaj ankaŭ
  Eĉ maljunuloj parolis nun laŭte kaj entuziasme.

  Sed malheliĝis ĉielo. Ĉar pro la estreco batalis              40
  Malbonigita viraro, neinda por krei la bonon.
  Unu l' alian mortigis kaj ili subpremis la novajn
  Fratojn najbarajn kaj sendis ĉi tien avidajn amasojn.
  Ĉe ni diboĉis la viroj altrangaj kaj rabis senĝene
  Kaj tielsame la malaltranguloj diboĉis kaj rabis;             45
  Ĉiu nur zorgis, por ke ja nenio restadu por morgaŭ.
  Estis trogranda mizero kaj tagon post tago la premo
  Kreskis; neniu aÅ­skultis la krion; kaj tiuj nur estris.
  Jen kolerego, ĉagreno ekkaptis eĉ ankaŭ l' animon
  Indiferentan; nur ĉiu meditis kaj ĵuris l' ofendojn           50
  Venĝi kaj de la duoble trompita espero malgajnon.
  Kaj la feliĉo turniĝis al flanko Germana, kaj fine
  Tuj returniĝis la Frankoj per marŝoj rapidaj. Ho, tiam
  Ni nur eksentis la sorton malgajan de tiu milito!
  Ĉar la venkinto ja estas potenca kaj bona; almenaŭ            55
  Ŝajne; la viron venkitan indulgas li kiel propraĵon,
  Se li utilas al li ĉiutage kaj servas laŭpovo.
  Sed forkurinto ne leĝon obeas; ĉar li nur la morton
  KontraÅ­batalas kaj nur senindulge konsumas la sian.
  Tiam ja ankaŭ pasio ardiĝas kaj la malespero                  60
  Kreas la kriman agadon el ĉies profundo de l' koro.
  Ia sanktaĵo ne estas; li rabas ĝin. La avideco
  Seksa perfortas virinojn kaj faras plezuron teruro.
  Ĉie li vidas la morton, la lastajn minutojn kruele
  Ĝuas kaj ĝojas pri sango kaj pri krieganta ĝemado.            65

  La kolerego post tio ĉe ni avidege ekflamis,
  Nun la perditan venĝadi, defendi la lastajn restaĵojn.
  Ĉiuj ekkaptis l' armilojn nun kontraŭ la fremdaj rabistoj,
  Kiuj fuĝadis kun pala vizaĝo, timemaj rigardoj.
  Tiam ĉe ni sonoriloj senĉese svingataj bruadis                70
  Kaj la danĝero venonta ne tenis la furiozantojn.
  Aliformiĝis rapide la paca ilaro de l' kampo
  Nun al armiloj, kaj sango gutegis de forkoj, falĉiloj.
  La malamiko pereis nun sen amnestia indulgo;
  Ĉie nur koleregeco kaj malkuraĝeco kaj ruzo                   75
  Nun furiozis. Mi plu ne revidu samspecan eraron
  Homan! La besto sovaĝa ja estas pli bona vidaĵo.
  Iu parolu ne pri libereco, ha, kvazaÅ­ sin mem li
  Povus regadi! Vidiĝas libera tuj ĉio malbona,
  Kiam bariloj forestas, ĝi flanken forpuŝas la leĝon.“         80

  „Viro bonega!“ post tio la pastro gravege rediris:
  „Se vi la homon riproĉas, pro tio mi ne vin mallaŭdi
  Povas, ĉar vi ja sufiĉan malbonon suferis pro tiuj
  Faktoj teruraj! Sed nun rigardante la tagojn malgajajn
  Ree, vi certe konsentus, ke ofte vi ankaŭ bonaĵon             85
  Vidis, ja kelkon bonegan en koro sekrete restintan,
  Se la danĝero ne tiun ekscitas kaj homon mizero
  Urĝas, ke kiel anĝelo li al la aliaj vidiĝis.“

  Nun kun rideto respondis la estro maljuna kaj inda:
  „Vi memorigas prudente min, kiel ni mastron malĝojan          90
  Ofte post brulo de l' domo pri oro, arĝento avizas
  Eble en rubo kuŝanta, fandita nun kaj disĵetita.
  Vere, ĝi estas malmulta, sed certe ĉi tio valora,
  Kaj ĝin elfosas la malriĉiĝinta kaj ĝojas pri l' trovo.
  Tiel mi turnas la pensojn serenajn volonte al tiuj            95
  Tagoj malmultaj sed bruaj, en mia memoro restintaj.
  Ja, mi ne povas ĝin nei, mi vidis eĉ malpacemulojn
  Sin repacigi por savi la urbon de io malbona,
  AnkaÅ­ la amon de kelkaj amikoj, gepatroj, infanoj
  Riski neeblon, ja, kiel subite junulo viriĝis                100
  Kaj maljunulo juniĝis, kaj eĉ junuliĝis infano.
  Ja, kaj la ‚gento malforta‘, pri kiu tre ofte ni mokas,
  Forta vidiĝis kaj brava kaj de atentema spirito.
  Tuj do mi volas precipe aludi la faron bravegan,
  Kiun bonega knabino plej grandaanime plenumis,               105
  Kiu en granda bieno postrestis nur kun knabinetoj
  Sola; ĉar kontraŭ la bando fremdula la viroj foriris.
  Jen diskurinta amaso de tiaj kanajloj, rabante,
  Tiun bienon atakis kaj ĵetis sin tuj en la ĉambron
  De la virinoj. Nun ili ekvidis la belan knabinon,            110
  La knabinetojn aliajn, la preskaÅ­ ankoraÅ­ infanajn.
  Jen avideco sovaĝa ekkaptis la virojn; sensente
  Ili kuregis al tiu tremanta anaro kaj tiu
  Grandaanima knabino. Sed tuj ŝi forkaptis al unu
  Sabron de l' flanko kaj teren lin batis; li falis sangante.  115
  Poste per batoj tutviraj ŝi brave defendis la siajn,
  Kvar de l' rabantoj ŝi trafis ankoraŭ; nun ili forkuris.
  Tiam ŝi fermis la domon kaj helpon atendis armita.“

  Kiam la pastro ekaÅ­dis la laÅ­don nun pri la knabino,
  Kreskis tuj en la animo l' espero por lia amiko,             120
  Kaj demandonta li estus plu, kie ŝi estas kaj ĉu nun
  Inter la aro malĝoja, senhejma ŝi ankaŭ troviĝas.

  Sed jen la apotekisto rapide aliris, pinĉetis
  Tiam la pastran sinjoron kaj murmuretante parolis:
  „Fine mi trovis ĉi tiun knabinon el multe da centoj          125
  Tute laŭskize! Nun venu kaj vidu ŝin mem per okuloj!
  Kun vi alprenu la estron, por ke ni la pluon aŭskultu!“
  Ili sin turnis, sed foren vokita jam estis de l' siaj
  L' estro, ĉar ili treege bezonis je lia konsilo.
  Kaj nun la pastro tuj sekvis la apotekiston al breĉo         130
  De la barilo kaj tiu ruzete almontris kaj diris:
  „Ĉu la knabinon vi vidas? l' infanon ŝi vindis. Kaj bone
  Tiun malnovan katunon kaj bluan kusenotegilon,
  Kiun Hermano en pako alportis al ŝi, mi rekonas.
  Vere! Rapide kaj bone ŝi tiujn donacojn uzadis.              135
  Signoj tre klaraj! Kaj eĉ akordiĝas la ĉiuj ceteraj:
  Kovras la ruĝa tuketo kaj levas la volbon de l' brusto,
  Bele laĉitan, kaj nigrekoloran ŝi havas korsaĵon.
  Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l' krispo, el kiu
  Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas,              140
  Gaje, libere vidiĝas de l' kapo gracia ovrondo;
  Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj
  Estas volvitaj; ni, kvankam ŝi sidas, la grandan staturon
  Vidas, la jupon, la bluan, la multefaldite kaj bele
  Ĝis maleoloj belformaj pendantan malsupren de l' brusto.     145
  Estas, sendube, ĉi tiu. Nun venu, por ke ni sciiĝu,
  Ĉu bonmastruma knabino ŝi estas kaj bona kaj virta.“

  Sed, la sidantan okulesplorante, la pastro respondis:
  „Vere, mi tute ne miras, ke ŝi la junulon ekravis,
  Ĉar ŝi plenumas la provon eĉ antaŭ ekvido plej sperta.       150
  Homo feliĉa, al kiu patrina naturo donacis
  Ĝustan figuron! Ĉar lin rekomendas ĝi ĉiam, nenie
  Estas fremdulo li. Ĉiu volonte alvenos kaj restos,
  Se afableco ankoraŭ kuniĝas kun tia figuro.
  Mi vin certigas, Hermano ĉi tie eltrovis knabinon,           155
  Kiu belege gajigos la tagojn venontajn de l' vivo
  Kaj al li ĉiam fidele asistos kun forto virina.
  Ĉar tia korpo perfekta konservas ja certe animon
  Puran, kaj sana juneco promesas daŭrantan feliĉon.“

  Poste la apotekisto dubeme respondis: „La ŝajno              160
  Trompas pli ofte! Mi povas ne fidi nur al eksteraĵo;
  Ĉar mi tre ofte jam trovis ĉi tiun proverbon provita:
  Antaŭ ol manĝi buŝelon da salo kun novaj konatoj
  Vi ne facile konfidu al iu; vin faros la tempo
  Sole pli certa, ĉu inda li estas kaj restos amiko.           165
  Tial unue ni volas demandi ĉe bonaj personoj,
  Kiuj ŝin konas kaj pluon rakontos nun pri la knabino.“

  „Ankaŭ mi laŭdas singardon“, rediris la pastro sekvante.
  „Ni ja ne svatas por ni; kaj responde ja estas ĝin fari
  Por la aliaj.“ Kaj ili iradis renkonte la bravan             170
  Estron, jen kiu sur straton revenis ĵus multokupita.
  Tuj singardeme la pastro prudenta parolis al tiu:
  „Diru, ni vidis knabinon ĵus, kiu proksime sidadas
  Sub la ĝardena pomujo kaj vestojn infanajn pretigas
  El eluzita katuno, verŝajne al ŝi donacita.                  175
  Plaĉas al ni la staturo; ŝi ŝajnas al ni bravulino,
  Diru do, kion vi scias; ni petas pro celo laŭdinda.“

  Kiam la estro aliris por vidi en tiun ĝardenon,
  Diris li: „Vi jam ĉi tiun nun konas, ĉar kiam rakontis
  Mi pri la faro bonega de iu bravega knabino,                 180
  Kiu ekkaptis la glavon kaj sin kaj la siajn defendis--
  Estis ĉi tiu! Vi vidas, ŝi estas el gento fortika,
  Sed al forteco la ŝia egalas boneco; parencon
  Sian maljunan ŝi flegis ĝis morto, ĉar lin la ĉagreno
  Pri la danĝera mizero de l' urbo kaj havo mortigis.          185
  Ankaŭ ŝi vere trankvile toleris dolorojn pri l' morto
  De la fianĉo, tre nobla junulo, ho, kiu ardege
  Kaptis la penson altegan celadi al homlibereco,
  Kaj alirinte Paris-on suferis mem morton teruran;
  Ĉar li atakis, kaj dome kaj tie, arbitron kaj ruzon.“        190

  Tiel parolis la estro. Nun ambaÅ­ dankante salutis,
  Kaj unu oran moneron la pastro elprenis (l' arĝenton
  El la monujo li antaÅ­ ne longe bonfare fordonis,
  Kiam li vidis trapasi la forelpelitojn malgajajn)
  Kaj al la estro ĝin donis dirante: „Dividu la monon          195
  Inter la malfeliĉuloj kaj Dio multigu la donon!“
  Sed ĝin rifuzis la viro kaj diris: „Ni kelkan taleron
  Savis kaj kelkajn vestaĵojn kaj aĵojn; mi certe esperas
  Ke ni ankoraŭ revenos ja, antaŭ ol ĝin ni konsumis.“

  Tiam respondis la pastro kaj premis la monon en manon:       200
  „Doni neniu prokrastu en tiuj ĉi tagoj, neniu
  Ion akcepti rifuzu do, kion boneco donacis,
  Ĉar, kiel longe li havos trankvile la nunan posedon
  Scias neniu, kaj ne, kiel longe li restos fremdulo,
  Devos rezigni je l' kampo, ĝardeno, lin bone nutrantaj.“     205

  „Se mi do havus“--post tio la apotekisto ekkriis
  Tede, „nun monon en poŝo, vi ĉion ricevus, valoran,
  Malpli valoran; ĉar multe da viaj ja tian bezonas.
  Tamen mi vin ne forlasos sen ia donaco, por ke vi
  Vidu la volon, eĉ kiam la faro postrestas post volo.“        210

  Tiel li diris, eltiris la ledan broditan saketon
  Per la rimenoj, en kiu tabako troviĝis, gracie
  Ĝin nun malfermis, dividis; sufiĉis por kelke da pipoj.
  „Estas malgranda donaco“, li diris. Sed l' estro maljuna
  Gaje rediris: „Bonega tabako ja estas agrabla                215
  Dum la vojaĝo.“ Treege ĝin laŭdis la apotekisto.

  Sed lin la pastro fortiris kaj ili disiĝis de l' estro.
  „Ni rapidiĝu“,--ekkriis la viro prudenta,--„timeme
  Nin la junulo atendos. Li baldaŭ ekaŭdu gajaĵon.“
  Ili rapide alvenis kaj trovis lin apud la ĉaro               220
  Sub la tilioj. La bestoj vivege la herbokovraĵon
  Frapis: li ilin je brido tenadis kaj staris pripense,
  AntaÅ­ si nun rigardante li nur la amikojn rimarkis,
  Kiam lin ili venantaj alvokis per signoj gajigaj.
  De malproksime jam l' apotekisto komencis paroli;            225
  Sed pli proksime nun ili aliris. La pastro manprenis
  Tiam lin kaj, forprenante al sia kunulo la diron,
  Diris; „Ha, savon! junulo! elektis l' okulo kaj via
  Koro fidela tre ĝuste! Feliĉon al vi kaj la via!
  Inda ŝi estas, kaj tial nun venu kaj turnu kaleŝon,          230
  Ke ni atingu l' angulon de tiu vilaĝo! ŝin svatu
  Kaj ŝin, la bonan, konduku plej baldaŭ al patra bieno!“

  Sed la junulo staradis kaj, ĝojon nun ne vidigante,
  Aŭdis li tiujn ĉielajn konsolajn parolojn de l' pastro,
  Ĝemis kaj diris: „Ni venis per rapidiĝanta kaleŝo            235
  Kaj ni kredeble veturos kun honto kaj nur malrapide
  Hejmen; ĉar, ho, min ekkaptis, de kiam mi tie atendis,
  Zorgo, suspekto kaj dubo kaj kio turmentas amanton.
  Ĉu vi fidadas, ke ŝi al ni sekvos tuj kiam ni venos,
  Tial ke riĉaj ni estas, sed ŝi elpelita, malriĉa             240
  Vagas? Ho, eĉ malriĉeco, la nemeritita, fieron
  Kreas. Ŝi ŝajnas ja kontentiĝema, agema kaj tial
  Mondo al ŝi apartenas; ĉu vere ne tia virino,
  Tiel belega, bonega, jam iun junulon ekscitis?
  Ĉu vi supozas, ke ŝi ĝis hodiaŭ fermadis la koron?           245
  Ni ne rapide veturu ĝis tien! Trankvile ni eble
  Domen la bestojn returnos je nia hontiĝo. Mi timas:
  Iu junulo posedas la koron; la manon bravegan
  Ŝi promesinte fidelon jam donis al iu feliĉa.
  Antaŭ ŝi tre hontigite mi starus kun mia propono.“           250

  Por lin konsoli la pastro malfermis la buŝon jam, tamen
  Lia kunulo lin tuj interrompis nun komunikeme:
  „Tiel neniam ni estus ja embarasitaj pli frue,
  Kiam ni ĉian aferon laŭ modo tiama finigis!
  Kiam gepatroj knabinon elektis edzino por filo,              255
  Oni unue alvokis konfide amikon de l' domo;
  Tiun ĉi oni post tio alsendis nun kiel svatiston
  Al la gepatroj de la fianĉino; li belornamita
  Tiam vizitis dimanĉe post meztagmanĝado la burĝon,
  Kun li komence parolojn afablajn komunajn ŝanĝante           260
  Kaj jam prudente turnante la diron laÅ­ sia intenco.
  Fine post longa preteksto li ankaÅ­ aludis glorante
  Ties filinon kaj ankaÅ­ la viron kaj domon, de kiu
  Estis sendita li. Saĝaj personoj rimarkis la celon
  BaldaÅ­; li sentis aprobon kaj povis la pluon klarigi.        265
  Se oni tiun proponon rifuzis, ja tia rifuzo
  Estis ne teda; sed se li sukcesis, svatisto l' unua
  En familio kaj domo ĉeestis al ĉia festeno.
  Ĉar la geedzoj memoris dum tuta la vivo, ke lerta
  Mano la nodon unuan ligadis. Sed ĉio ĉi estas                270
  Nun kun aliaj bonegaj kutimoj ja ne plu laÅ­modo,
  Ĉiu junulo nun mem por si svatas. Jen kial li ankaŭ
  Prenu sur sin propramane rifuzon al li fariĝontan
  Eble, kaj mem hontigite li staru nun antaŭ knabino.“

  „Estu do, kiel ĝi estas!“ respondis Hermano. Li preskaŭ      275
  Ne la parolojn aŭskultis kaj jam decidiĝis sekrete;
  „Mem nun mi iros kaj volas sciiĝi pri mia vivsorto
  Mem el la buŝo de tiu knabino, al kiu konfidas
  Tiel mi, kiel ajn viro konfidas al ia virino.
  Kion ŝi diros, ĝi estos prudenta kaj bona, mi scias.         280
  Se mi ŝin ankaŭ lastfoje ekvidos, mi tamen denove
  Volas ankoraÅ­ renkonti nun tiun puregan rigardon
  De la nigrega okulo, eĉ se mi ne premos al koro
  Ŝin nun, la bruston kaj ŝultrojn, ha, kiujn mi kore deziras
  Ĉirkaŭprenadi, kaj ankaŭ la buŝon rigardi, ho, kies          285
  Kiso kaj ‚jes‘ feliĉigos min, malfeliĉigos la neo.
  Sed nun forlasu min! Vi ne atendu! Reiru al patro
  Kaj al patrino, ke ili sciiĝu, ke mi ne trompiĝis
  Kaj la knabinon vi inda estimas. Jes, lasu min sola!
  Sur la limvojo trans tiu monteto kaj preter pirujo           290
  Nia, malsupren sur nia vinmonto mi ja pli proksime
  Domen reiros. Ho, ke mi la bonegulinon rapide
  Hejmenkonduku kaj gaje! Sed eble mi sola sekrete
  Domen reglitos kaj ĝoje ne iros denove la vojojn.“

  Tiel dirinte li donis al pastro la bestkondukilojn.          295
  Tiu ĉi ilin tutsperte ekkaptis, la bestojn ŝaŭmantajn
  Regis, rapide eniris kaleŝon kaj de l' kondukanto
  Sidon okupis. Sed l' apotekisto atendis dirante:
  „Mi ja volonte transdonas al vi, plejkarulo, l' animon
  Kaj la spiriton, sed korpo kaj ostoj ne bone ŝirmataj        300
  Estas, se al si proprigas la pastro la mondan gvidilon.“

  Sed jen la pastro prudenta ridetis al tio kaj diris:
  „Ha, nur eniru, transdonu senzorge al mi nur la korpon
  Kiel l' animon! mi longe jam bestkondukilojn uzadi
  Scias, kaj sperte la ĉaron laŭ deco kaj arto turnadi.        305
  Ĉar mi kutimis en Strassburg direkti la etan kaleŝon,
  Kiam mi tien kondukis la junan baronon; ruliĝis
  Ja ĉiutage kaleŝo, de mi direktita, eksteren
  Tra la sonanta pordego ĝis malproksimegaj herbejoj,
  Meze tra aroj da homoj, ĉi tie plezure irantaj.“             310

  Iom nun trankviligita la apotekisto eniris,
  Sidis, sed kiel al tuja elsalto singarde pretega.
  Nun la ĉevaloj, avidaj je l' stalo, kuregis al hejmo,
  Kaj sub iliaj fortegaj hufegoj polvaro naskiĝis.
  Longe ankoraÅ­ Hermano staradis--vidante la polvon,           315
  Jen leviĝantan kaj jen disflugantan--sen ia pensado.



VII. Erato.

Doroteo.


  Kiel la viro migranta ĉe sunmalleviĝo la sunon
  Foje ankoraŭ atente rigardas, la ĵus foriĝantan,
  Ĝian la bildon tiame ekvidas en tute malluma
  Arbetareto kaj ĉe la apuda ŝtonego, kaj ĉie
  Ĝi balanciĝas, en plej diversspecaj koloroj brilanta:          5
  Tiel la ĉarma figuro de lia knabino moviĝis
  Antaŭ Hermano preteren kaj ŝajnis eniri grenkampon.
  Sed li subite vekiĝis el sonĝo miriga, trankvile
  Turnis sin al la vilaĝo kaj ree miregis; ĉar ree
  Venis renkonte al li nun la alta belega knabino.              10
  Fikse rigardis li ŝin; ŝi ne estis fantomo; ŝi vere
  Venis. Ŝi paŝis portante kruĉegon kaj kruĉon malgrandan,
  Ĉe la prenilo po unu, zorgeme en mano, al puto.
  Ĝoje li iris renkonte al ŝi. La vidaĵo redonis
  Forton al li kaj kuraĝon. Ŝi miris, sed vive li diris:        15
  „Nun mi renkontas denove vin, kara knabino, kaj ree
  Jam okupitan asisti aliajn helpeme, volonte!
  Diru nur, kial vi venas al tiu ĉi fonto ekstera,
  Dum kontentiĝas l' aliaj per akvo de tiu vilaĝo?
  Certe ĉi tiu aparte fortigas kaj havas ĉarmguston.            20
  Ĉu vi alportos ĝin al la malsana virino, fidele
  De vi savita?“ Tuj gaje salutis ŝi nun la junulon:
  „Nun mi ja havas ĉi tie jam la rekompencon de l' iro,
  Vin, la bonulon, mi trovis ja, kiu alportis multegon
  Por ni; ĉar kiel donacoj ĝojigas, ĝojigas l' aspekto          25
  De l' donacinto. Nun venu kaj vidu do, kiuj ricevis
  Vian bonaĵon, akceptu la dankon de l' refreŝiĝintoj!
  Sed ke vi aŭdu nun, kial mi venis elĉerpi ĉi tie,
  Kie senĉese kaj pure la fonto elfluas, mi diras
  Jenon al vi: Nesingardaj el ni malklarigis la tutan           30
  Akvon vilaĝan, ĉar ili travadis kun bovoj, ĉevaloj
  Tuje la fonton, donantan al ĉiuj loĝantoj la akvon.
  Per la purigo kaj lavo nun estas la trogoj vilaĝaj
  Malpurigitaj kaj ankaŭ eĉ makulegitaj la putoj.
  Ĉiu nur pensis sin mem kontentigi rapide kaj baldaŭ           35
  Sian plej urĝan bezonon, kaj ne pri l' afero venonta.“

  Tiel dirante ŝi kun la kunulo alvenis la larĝajn
  Ŝtupojn malsupren; nun ili sidigis sin sur la mureton
  Rondan de l' puto. Ŝi klinis sin por elĉerpadi la akvon,
  Kaj li ekkaptis la kruĉon alian kaj ankaŭ sin klinis.         40
  Ili ekvidis nun siajn vizaĝojn, la speguliĝantajn
  En la ĉiela bluaĵo kaj gaje salutis sin ambaŭ.
  „Lasu min trinki“, post tio gajege parolis Hermano;
  Kaj ŝi prezentis la kruĉon. Nun ambaŭ ripozis, kviete
  Sin apogante sur kruĉo po unu; kaj tiam ŝi diris:             45
  „Diru do, kial mi trovas vin tie ĉi sen veturilo
  Kaj sen ĉevaloj nun, tro malproksime de l' loko en kiu
  Jam mi vin vidis, kaj kiel vi venis?“ Hermano pripense
  Teren rigardis; kaj tiam li ŝin ekrigardis afabla
  Kaj li esperis; sed plue paroli pri amo, neeble               50
  Estis al li nun; ĉar ŝia okulo ne montris la amon
  Sed nur prudenton kaj klare postulis, prudente paroli.
  Li trankviliĝis rapide kaj poste afable parolis:
  „Tion mi diros, knabino, kaj viajn demandojn respondos!
  Venis pro vi nur ĉi tien mi! Kial ankoraŭ ĝin kaŝi?           55
  Ĉar mi vivadas feliĉe kun miaj amantaj gepatroj,
  Kiujn mi helpas fidele mastrumi la domon, bienon,
  Kiel la filo, la sola, kaj niaj aferoj multoblaj
  Estas. La kampojn mi zorgas; la patro disponas en domo
  Kaj la patrino agema vivigas la tutan mastraĵon.              60
  Certe vi scias jam, kiom per malfideleco turmentas
  La servistaro mastrinon kaj per la facilanimeco,
  Ĉiam devigas ŝin, ŝanĝi kaj ĝiajn erarojn korekti.
  Tial jam longe deziris patrino, la mia, knabinon
  Dome ja, kiu ne sole per mano sed ankaÅ­ el koro               65
  Helpus, anstataÅ­ filino, la frue, bedaÅ­re, mortinta.
  Kiam nun vin mi ĝojlerta hodiaŭ ĉe l' ĉaro ekvidis,
  Kaj la fortecon de l' brako kaj plenan sanecon de l' membroj,
  Kiam mi aÅ­dis la dirojn prudentajn, mi tute miregis,
  Domen rapidis kaj gloris nun tuj laÅ­merite la fremdan         70
  Inon al miaj gepatroj, amikoj. Por ke mi sciigu
  Vin pri iliaj deziroj kaj miaj mi venis. -- Pardonu
  La balbutatan diradon. „Sed tuj ŝi elvokis:“ Ne timu
  Pluon paroli; vi ne min ofendas, mi danke sentadas.
  Diru senĝene! Min tia parolo ne povas timiĝi.                 75
  Kiel bienservistinon vi dungus min al la gepatroj,
  Pro mastrumado de l' domo, de l' bonkonservita propraĵo;
  Vi opinias en mi la kapablan knabinon eltrovi,
  Spertan je ĉia laboro kaj virtan kaj tute fidelan.
  Via propono nur estis mallonga; jen estu egala                80
  Mia respondo: Jes, mi kun vi iros kaj sekvos sortvokon.
  Mi ja plenumis la devon, alportis la akuŝintinon
  Ree al ŝiaj parencoj kaj ĉiuj la savon priĝojis;
  Jam la plej multaj kunestas, kaj ankaÅ­ l' aliaj alvenos.
  Ĉiuj esperas post kelke da tagoj ja hejmen reveni;
  Tiel de l' forelpelito kutimo ja estas, esperi.               85
  Tamen mi mem ne trompiĝas per vanta espero, en tiuj
  Tagoj malĝojaj, al ni promesantaj ankoraŭ aliajn;
  Ĉiuj ĉar ligoj de l' mondo solviĝis kaj ilin denove
  Ĉiujn kunligos nenio ol nur la plej granda mizero!            90
  Se mi servante ĉe viro bonega min povos nutradi
  Kaj ĉe aĝema virino, mi faros volonte ĝin; ĉiam
  Pri la vaganta knabino malice la homoj moketas.
  Jes, mi vin sekvos, tuj kiam al miaj amikoj mi portis
  Tiujn ĉi kruĉojn kaj petis ankoraŭ la benon de ili:           95
  Venu! Vi vidu ĉi tiujn, ke min vi de ili ricevu.“

  Ĝoje ekaŭdis Hermano de l' preta knabino decidon,
  Dube, ĉu li nun konfesu la tutan veraĵon. Sed ŝajnis
  Esti al li konsilinde, ŝin lasi en ŝia bonkredo,
  Ŝin nur konduki al hejmo, kaj tie klopodi pro amo.           100
  Ha! Jen li vidis orringon ĉe l' fingro de l' kara knabino!
  Kaj li ŝin lasis paroli, atente aŭdante la diron.
  Sed ŝi daŭrigis: „Ni reen nun iru! Knabinojn ĉe l' puto
  Longe restantajn ja oni mallaŭdas nur ĉiam; kaj tamen
  Estas tro ĉarme babili ĉe ia fluanta fontakvo.“              105
  Ili ekstaris kaj foje ankoraÅ­ nun ili rigardis
  Ree la puton kaj ambaÅ­ jen ilin ekkaptis sopiro.

  Poste silente ŝi prenis la kruĉojn po ĉe la prenilo
  Kaj supreniris la ŝtupojn; li sekvis l' amatan knabinon,
  Unu de l' kruĉoj de ŝi, por dividi la ŝarĝon, li petis.      110
  „Lasu,“ ŝi diris, „pli bone la ŝarĝon egalan mi portos.
  Kaj ne la mastro, la poste estonta, nun devas min servi.
  Ne min rigardu do tro serioze, eĉ kvazaŭ la sorto
  Mia nun estus dubinda! Ĝusttempe eklernu virino
  Laŭ la destino servadi! Ĉar sole per tio alvenos             115
  Fine ŝi al la regado kaj povo konvena, en hejmo
  Apartenanta al ŝi. Ha! Unue fratino ja servas
  Fraton kaj tiam gepatrojn kaj ĉiam ĉiama irado
  Kaj revenado, levado, portado, zorgado por iuj
  Ŝian vivadon regadas; kaj bone, se ŝi nun kutimas,           120
  Ke tro maldolĉa nenia vojeto fariĝu, ke l' horoj
  Nokte kaj tage egalu, kaj ŝi ne tro grava laboron
  Trovu, ke ŝi sin forgesu kaj vivu nur por la aliaj!
  Certe, patrino bezonas la virtojn ja ĉiujn, tuj kiam
  La suĉinfano, vekante la malsanulinon, postulas              125
  Sian nutraĵon, kaj zorgoj aliĝas al ŝiaj doloroj.
  Dudek da viroj eĉ kune ne tian turmenton tolerus;
  Ili ne devas plenumi ĝin, sed ĝin dankeme kompreni.“

  Tiel ŝi diris kaj venis kun sia silenta kunulo
  Tra la ĝardeno, kaj ĝis la draŝejo de tiu garbejo,           130
  Kie la akuŝintino troviĝis nun, kiu ŝin gaje
  Kun la savitaj filinoj, emblemoj de virto, atendis.
  AmbaÅ­ eniris kaj de aliflanke samtempe eniris
  L' estro ĉe ĉiu de l' manoj tenante infanon. Ĉi tiuj
  Ĝis nun perdiĝis de sia ĝemanta patrino. Sed ilin            135
  Tiu maljuna eltrovis nun el la svarmado. Kaj ili
  Gaje alsaltis, saluti la karan patrinon, kaj ĝojis
  Pri la frateto, la tutnekonata ĝis nun kunludonto;
  Tiam alsaltis la du Doroteon kaj gaje salutis
  Ankaŭ ŝin, panon petante kaj fruktojn, precipe trinkaĵon.    140
  Nun ŝi prezentis la akvon al ĉiuj. L' infanoj tuj trinkis,
  Trinkis kun siaj filinoj la akuŝintino kaj fine
  L' estro; nun ĉiuj satinte laŭdegis la akvon belegan;
  Estis ĝi ja acideta kaj freŝa, saniga por ĉiuj.

  Nun Doroteo parolis, ĉirkaŭen vidante, pripense:             145
  „Eble lastfoje mi, vi geamikoj, prezentas la kruĉon,
  Por el ĝi trinki, kaj nun malsekigas la lipojn per akvo;
  Tamen vi, kiam dum tago varmega vin trinko freŝigos,
  Kaj vi ĝuados en ombro trankvilon kaj fontojn la purajn,
  Tiam memoru do ankaÅ­ pri mi kaj pri l' servo afabla,         150
  Kiun mi pli pro la amo ol pro parenceco plenumis!
  Ĉiun bonfaron de vi dum la vivo estonta mi dankos.
  Mi ne volonte forlasas vin; ĉiu sed estas nuntempe
  Al la alia pli ŝarĝo ol ia konsolo, kaj ĉiuj
  Fine ni devos disiĝi ja, se ni ne povos reiri.               155
  Vidu ĉi tiun junulon, al kiu ni ŝuldas la donojn,
  Tiun ĉi kovron por via infano kaj tiujn manĝaĵojn
  Tute ŝatindajn. Ĉi tiu min dungis por sia bieno,
  Por ke mi servu ĉi tie la riĉajn bonegajn gepatrojn.
  Mi ne rifuzas; ĉar ĉie knabino servadas kaj por ŝi           160
  Ŝarĝo fariĝus, servate ripozi anstataŭ labori.
  Tial volonte mi sekvos, li ŝajnas prudenta junulo,
  Kaj tielsamaj do estos nature la riĉaj gepatroj.
  Tial adiaŭ, amata karino, kaj ĝoju pri via
  Suĉinfaneto, jen kiu vin jam tutprudente rigardas!           165
  Kiam vi poste ĝin premos al brusto en tiuj bindaĵoj
  Multekoloraj, memoru pri l' bona junulo, jen, kiu
  Ilin alportis kaj min nun, la vian, nutrados, vestigos!
  Kaj mi vin dankas korege“--ŝi diris al l' estro maljuna,
  „Viro bonega, ke vi por mi estis multfoje la patro.“         170

  Poste genuis ŝi al la akuŝiĝintino, kisadis
  Nun la plorantan virinon kaj aÅ­dis de l' beno murmuron.
  Dume la estro, la tre honorinda, parolis al Herman':
  „Vi apartenas, amiko, sendube al mastroj bonegaj,
  Kiuj zorgadas mastrumi kun homoj kapablaj kaj bravaj.        175
  Mi ja jam ofte observis, ke oni ĉevalojn kaj bovojn
  Ankaŭ la ŝafojn detale rigardas dum ŝanĝo, komerco;
  Homon nur, kiu konservas la tuton, se bona li estas,
  Sed kiu ĉion detruas kaj disas per falsa uzado,
  Tiun ĉi oni alprenas nur kvazaŭ laŭ ŝanco en domon           180
  Kaj tro malfrue pentante decidon trorapidiĝintan.
  Ŝajnas, ke bone vi scias ĝin; ĉar vi elektis bravegan,
  Bonan knabinon por servi al vi kaj al viaj gepatroj.
  Sciu ŝin ŝati nur! Ĉiam, dum kiam ŝi pro l' mastrumado
  Penos, al vi kaj gepatroj ne mankos fratino, filino.“        185

  Dume alvenis parencoj de tiu akuŝiĝintino,
  Kelkon portante kaj eĉ anoncante pli bonan loĝejon.
  Ĉiuj aŭskultis de l' kara knabino decidon kaj benis
  Nun kun signifaj ekvidoj kaj pensoj apartaj Hermanon.
  AnkaÅ­ parolis virino al iu alia mallaÅ­te:                    190
  „Se el la estro fariĝos fianĉo, ŝi venis havenon.“

  Poste ŝin prenis Hermano ĉe l' mano kaj diris: „Ni iru!
  Jam ekfiniĝas la tago, l' urbeto ne estas proksima.“
  Vivbabileme la multaj virinoj nun ŝin ĉirkaŭprenis.
  Foren ŝin tiris Hermano kaj multajn salutojn ŝi mendis.      195
  Sed jen l' infanoj kriante kaj laŭtploregante ŝin prenis
  Ĉe la vestaĵoj, ne volis forlasi la duan patrinon.
  Tamen nun kelkaj virinoj ordone parolis: „Infanoj,
  Nun trankviliĝu! Ŝi iros al urbo kaj reen alportos
  Dolĉajn, bonegajn frandaĵojn, de frato por vi ja menditajn,  200
  Kiam lin super la sukeraĵistoj ĉi tien flugportis
  La cikonio, kaj baldaŭ vi vidos ŝin kun sukeraĵoj.“
  Jen la infanoj eklasis ŝin, kaj ŝin apenaŭ Hermano
  Povis forŝiri el ĉirkaŭprenadoj kaj lastaj salutoj.



VIII. Melpomene.

Hermano kaj Doroteo.


  Ili nun iris renkonte al suno la malleviĝanta,
  Kiu sin, jam avizante fulmtondron, profunde en nuboj
  Kaŝis kaj el la vualo jen tien, jen tien ĉi lumis
  Super la kampojn per flamaj kaj suspektigantaj radioj.
  „Ke ne alportu la nun minacanta vetero pluvegon“,              5
  Diris Hermano, „kaj hajlon, ĉar bela ja estos rikolto.“
  Kaj pri la greno altkreska kaj ŝanceliĝanta ekĝojis
  Ili nun, kiu la altajn paŝantajn staturojn atingis
  PreskaÅ­. Sed jen Doroteo al l' akompananto parolis:
  „Baldaŭ, bonulo, al kiu precipe mi ŝuldas afablan             10
  Sorton kaj hejmon, ha, dume ekstere ventego minacas
  Ĉiujn aliajn senhejmajn, instruu min pri la gepatroj,
  Kiujn fervore servadi mi estas volema; se iu
  Konas la mastron, li povas al li pli facile sufiĉi,
  Se li pripensas la aĵojn al tiu laŭŝajne plej gravajn         15
  Kaj deziratajn de li plej volonte aÅ­ jam destinitajn.
  Tial ekdiru: Kiamaniere mi gajnos la patron
  Kaj la patrinon?“ La bona prudenta junulo respondis:
  „Certe vi estas tutprava, vi kara, perfekta knabino,
  Ke vi unue demandas pri de la gepatroj proprecoj.             20
  Vere! Ĉar vane mi penis ĝis nun kontentigi la patron,
  Kiam mi zorgis pri nia mastraĵo samkiel pri mia,
  Frue, malfrue la kampon, vinmonton kaj ĉion prizorgis.
  Mian patrinon mi ja kontentigis, ŝi sciis min ŝati.
  Ankaŭ ŝi vin el la plej diligentaj knabinoj preferos,         25
  Se vi mastrumos en domo, pensante zorgadi la vian.
  Tia ne estas la patro; la ŝajnon li ankaŭ estimas.
  Bona knabino, ne trovu min tute senkora, sensenta,
  Ke mi la patron al vi, fremdulino, malkaŝe priskribas:
  Ja, mi ĝin ĵuras, ke estas la fojo unua, ke tia               30
  Diro memvole forlasas la langon, alie silentan.
  Sed vi ja logas el brusto la mia nun ĉiun konfidon.
  Kelkan ornamon postulas en vivo la patro, la bona,
  AnkaÅ­ li signojn eksterajn de l' amo, estimo deziras;
  Eble li estus kontenta pri ia malbona servisto,               35
  Kiu lin scias flateti, kaj eĉ malfavorus pli bonan.“

  Ĝoje al tio ŝi diris, samtempe la paŝojn rapidajn
  Nun facilmove sur vojo mallumiĝadanta ankoraŭ
  Duobligante: „Mi certe esperas ilian kontenton;
  Ĉar la patrina sentado egalas al mia esenco,                  40
  Kaj la eksteran ornamon mi ŝatas de l' tempo infana.
  Niaj najbaroj, la Frankoj, tre ŝatis en tempoj pli fruaj
  Homĝentilecon, ĝi estis kaj al nobeluloj kaj burĝoj
  Kaj vilaĝanoj mempropra, kaj ili ĝin plu rekomendis.
  Tiel ja ankaŭ ĉe ni Germanflanke esprimis l' infanoj          45
  Per manokisoj kaj genufleksetoj matene kutime
  Benodezirojn al siaj gepatroj kaj estis modestaj
  Tage. Ja, kion mi lernis kaj de l' infaneco kutimis,
  Kion la koro ordonas--mi ĉion al patro plenumos.
  Sed kiu nun al mi diros: Kiamaniere kondutu                   50
  Poste mi mem en rilato al vi, la estonta domestro?“

  Tiel ŝi diris kaj ili ĵus sub la pirujo alvenis.
  Brilis belege la luno, la plena, de l' vasta ĉielo;
  Baldaŭ noktiĝis kaj tute kovriĝis la lasta sunbrilo.
  Antaŭ la du jen kuŝadis amaso da lumoj taghelaj               55
  Kaj la ombregoj de l' nokto malluma. Hermano aÅ­skulti
  Ŝian afablan demandon volonte en ombro de tiu
  Arbo belega, sur loko de li plej amata, kaj kiu
  Vidis ankoraÅ­ hodiaÅ­ la larmojn pri l' elpelitino.
  Kiam nun ili sidiĝis, por ankaŭ malmulte ripozi,              60
  Diris l' amanta junulo, la manon la ŝian prenante:
  „Lasu paroli la koron, libere obeu ĝin ĉiel“.
  Sed li ne pluan parolon riskemis--la horo ja ŝajnis
  Esti favora--li timis nur ŝian trofruan rifuzon.
  Ha! Kaj li sentis la ringon ĉe l' fingro, doloran la signon.  65
  Ili do sidis nun kune trankvile, silente. Komencis
  Jen la knabino: „Ha, kiel dolĉega mi trovas la belan
  Brilon de luno! Ĝi al la klareco de l' tago similas.
  Tie en l' urbo mi vidas tutklare la domojn kaj kortojn,
  Ĉe la frontono fenestron; facile mi nombrus la vitrojn.“      70

  „Kion vi vidas,“ respondis al tio la gaja junulo,
  „Nia loĝejo ja estas, en kiu mi vin nun kondukos,
  Kaj la fenestro ĝi estas fenestro de mia ĉambreto,
  Kiu kredeble fariĝos la via; ni ŝanĝos en domo.
  Tiuj ĉi kampoj, la maturiĝantaj al posta rikolto,             75
  Estas la niaj; ĉi tie en ombro ni poste ripozos!
  Sed ni nun iru malsupren tra nia vinmonto, ĝardeno;
  Ĉar, vidu, alproksimiĝas jam la fulmotondro gravega,
  Tie sentondre fulmante, kovronte la ĉarman plenlunon.“
  Ili ekstaris kaj migris malsupren la kampon nun plue          80
  Tra la grandega grenaro, ĝojante pri l' nokta klareco,
  Al la vinmonto alvenis kaj en malhelaĵon eniris.

  Tie ĉi ŝin li gvidadis malsupren la multajn plataĵojn,
  Kiuj kuŝadis tutnepretigite jam kiel ŝtonŝtupoj.
  Ŝi malrapide malsupren paŝadis, la manon sur liaj             85
  Ŝultroj, kaj tra l' foliaro la luno tremanta rigardis,
  Antaŭ ol ĝi nun kovrite de nuboj la paron relasis
  En malhelaĵo, sur ilin. Li zorge kaj forte subtenis
  Ŝin. Sed ŝi neinformite pri l' vojo kaj krudaj ŝtonŝtupoj
  Unu maltrafis; tuj krakis piedo; ŝi estis falonta.            90
  Tuj la zorgema junulo sin turnis, etendis la brakon
  Kaj l' amatinon starigis; sed ŝi malleviĝis malpeze
  Al li sur ŝultron; jen brusto al brusto kaj vango al vango
  AmbaÅ­. Kaj tiel li staris, rigide, ja kiel marmoro,
  Kaj sin regante li ŝin ne alpremis pli forte; li kontraŭ      95
  Ŝian pezaĵon apogis sin. Jen li sentadis la ĉarman
  Ŝarĝon, de l' koro varmecon, la spiron balzaman de lipoj,
  Portis kun vira sentado la bravan, heroan virinon.

  Tamen ŝi kaŝis doloron kaj diris la vortojn ŝercantajn:
  „Tio signifas ĉagrenon--la homoj dubemaj parolas--           100
  Se la piedo, la domeniranta, proksime de l' sojlo
  Krakas; mi estus ja nun dezirinta pli bonan versignon!
  Iom restadu ni, por ke vin ne la gepatroj mallaÅ­du
  Pro l' servistino lamanta, kaj ŝajnu vi mastro malbona.“



IX. Urania.

Plenumo.


  Muzoj, vi, kiuj volonte favoras la amon koregan,
  Ĝis nun sur vojo kondukis la bravan junulon, al lia
  Brusto ankoraŭ ja antaŭ la fianĉiĝfesto knabinon
  Premis: Bonvolu do helpi konfirmi la ligon de l' ĉarma
  Paro, tuj distri la nubojn, ĝenantajn l' ambaŭan feliĉon!      5
  Plue precipe rakontu do, kio nun dome okazas!

  Nun la mastrino jam malpacience eniris je l' tria
  Fojo la ĉambron de l' viroj--apenaŭ ŝi ĝin nur forlasis--
  Pri l' fulmotondro venonta, pri l' lunmallumiĝo rapida,
  Pri l' forrestado de l' filo kaj pri la danĝeroj de l' noktoj 10
  Paroladante kaj tre mallaÅ­dante l' amikojn, ke ili,
  Ne parolinte, svatinte knabinon, forlasis Hermanon.

  „Ne la malbonon grandigu pli!“ tede respondis la patro;
  „Ĉar vi ja vidas, ke mem ni ĉi tie decidon atendas.“

  Sed la najbaro, sidante, trankvile komencis paroli:           15
  „Vere mi ŝuldas ja en maltrankvilaj okazoj nur dankon
  Al mia patro, ĉar li al la knabo elŝiris de ĉia
  Malpacienco radikojn, ke restis neniu fibreto,
  Kaj ke mi lernis atendi, pli bone ol ĉiu alia.“
  „Diru“, demandis la pastro nun; „kiel ĝin faris la patro?“    20
  „Ĝin mi volonte rakontos, ĉar tio utilos al ĉiu“,
  Tuj la najbaro respondis: „Mi kiel infano dimanĉe
  Malpacience starante, kaleŝon sopire atendis,
  Kiu transportus eksteren nin al la tilioj ĉe l' puto.
  Sed ĝi ne venis; ĉi tien kaj tien mi kvazaŭ mustelo           25
  Kuris, malsupren kaj supren la ŝtupojn, kaj de la fenestro
  Ĝis la dompordo, kaj malkvietiĝis la manoj; mi gratis
  Tablojn, piedobatadis ĉirkaŭe kaj jam mi ekploris.
  Ĉion la patro trankvile rigardis, sed kiam mi fine
  Tromalprudente kondutis, li prenis trankvile nun mian         30
  Brakon, kondukis min al la fenestro kaj diris instrue:
  Ĉu vi jen vidas la lignaĵistejon, hodiaŭ fermitan,
  Transe? Sed morgaŭ moviĝos segilo kaj la rabotilo,
  Kaj de l' mateno ĝis lasta taghoro jen oni laboros
  Tre diligente. Sed tion pripensu: Mateno aperos,              35
  Kiam la majstro kun ĉiuj el siaj kunuloj penados,
  Por vi prepari la ĉerkon kaj lerte, rapide fabriki,
  Kaj laboreme alportos la domon el ligno, ja kiu
  Pacienculon kaj ankaÅ­ malpacienculon plejlaste
  Certe akceptos, kaj portos eĉ baldaŭ premantan tegmenton.     40
  Ĉion spirite mi vidis reale okazi kaj vidis
  Jen kunmetitajn tabulojn kaj jen kolorilon la nigran;
  Nun pacience mi sidis kaj tiel kaleŝon atendis.
  Kiam aliaj ĉirkaŭe kuregas en duba atendo
  Malpacience kaj tede nun, mi rememoras la ĉerkon.“            45

  Sed ridetante la pastro: „De l' morto altega bildaĵo
  Ne al saĝulo teruron, piulo finiĝon signifas.
  Tiun ĝi en la vivadon repuŝas kaj igas lin agi;
  Ĝi al ĉi tiu fortigas l' esperon al posta feliĉo;
  Tiel la morto fariĝas al ambaŭ la vivo. La patro              50
  Montris malprave al vi, la sentema infano, la morton
  Per mortbildaĵo. Do de l' maljuneco valoran al knabo
  Oni vidigu kaj al maljunulo junecon, ke ĉiu
  Ĝoju pri l' rondo eterna, ke vivo en vivo solviĝu!“

  Ĵus malfermiĝis la pordo. Vidiĝis la paro belega              55
  Kaj la amikoj miregis kaj ankaÅ­ l' amantaj gepatroj
  Pri la knabina figuro, simila al tiu de l' filo;
  Ja, tro malalta nun ŝajnis la pordo, la altajn staturojn,
  Kiuj nun kune transiris la sojlon, tralasi. Hermano
  Ŝin nun prezentis al siaj gepatroj, rapide dirante:           60
  „Vidu knabinon, jen, kian vi dome deziras. Amata
  Patro, akceptu ŝin bone laŭ ŝia merito. Kaj kara
  Panjo, tuj pri l' mastrumado entute demandu ŝin, por ke
  Vi nun sciiĝu, ke ŝi bonmeritas fariĝi la via.“
  Poste rapide li tiris aparten la pastron bonegan.             65
  „Inda sinjoro,“ li diris, „min helpu nun baldaŭ el tiu
  Zorgo, malligu la nodon tuj, kies disvolvon mi timas!
  Mi ne jam diris al ŝi, ke fariĝu ŝi mia edziĝo,
  Sed servistino ŝi pensas eniri la domon; mi timas
  Ke ŝi indigne foriros aŭdinte pri posta edziĝo.               70
  Tuja klarigo fariĝu. Ŝi ne en eraro plilonge
  Devas restadi kaj mi ne pli longe eltenos la dubon.
  Nun rapidiĝu kaj vian saĝecon de ni honoratan
  Montru ĉi tie.“ La pastro tuj turnis sin al la aliaj.
  Sed bedaŭrinde nun estis jam malĝojigita l' animo             75
  De la knabino per konversacio de l' patro. Afable
  Kaj bonanime li estis dirinta la gajajn parolojn:
  „Tio, infano, tre plaĉas al mi, ĉar mi vidas plezure,
  Kiel la patro posedas la filo do guston; mi pruvis
  Ĝin miatempe, kaj ĉiam kondukis la plej belulinon             80
  Al la dancado kaj fine venigis ŝin domen: la panjon.
  Tuj ja elekto de l' fianĉineto tutklare vidigas,
  Kian spiriton la viro posedas kaj mem ĉu li sentas
  Propran valoran. Sed certe mallonge vi ĝin konsideris?
  Mi opinias, ke estis ne tro malfacile, lin sekvi.“            85

  Nur senatente Hermano aÅ­skultis la diron, la membroj
  Tremis al li, silentiĝis subite la ĉeestantaro.

  Sed la bonega knabino, nun emociita profunde
  Kaj ofendita interne de tiaj tre mokaj paroloj,
  Superŝutita sur vango ĝis nuko per tuja ruĝiĝo                90
  Staris; sed ŝi tuj sin regis kaj restis ekstere trankvila
  Kiam ŝi al la dommastro parolis, ne tute kaŝante
  Siajn dolorojn: „Ho, vere, al tia akcepto la filo
  Ne min preparis; li mem ja priskribis la patron bonega;
  Kaj mi bonscias, ke antaÅ­ vi, viro klerula, mi staras,        95
  Kiu prudente kondutas al ĉiuj, kaj laŭ la personoj.
  Tamen nun ŝajnas, ke vi ne sufiĉan kompaton sentadas
  Pri mi, la malriĉulino, mi, kiu la sojlon transiris
  Por vin servadi; alie vi certe ne montrus per akra
  Moko, ke tre diferencas la sorto la mia de via.              100
  Certe, malriĉe nur mi kun malgranda paketo eniras.
  Domo per ĉio por vi provizita vin igas fieraj.
  Kiu mi estas, mi scias kaj sentas la tutan rilaton
  Inter ni. Sed ĉu nun estas kornoble per tiaj mokvortoj
  Tuj min akcepti, min preskaŭ sur sojlo jam reen forpuŝi?“    105

  Maltrankvilege Hermano al pastro nun faris per mano
  Signon, ke li enmiksiĝu helpeme, l' eraron forpeli.
  Tuj la saĝulo aliris kaj jen de l' knabino ĉagrenon
  Kaŝan, bridatan doloron, plorantan okulon rigardis.
  Sed li decidis ne tuje la dubon dissolvi, kontraÅ­e           110
  Provi la emociplenan animon de tiu knabino.
  Kaj li post tio al ŝi per tentantaj paroloj komencis:
  „Certe vi ne konsideris sufiĉe, fremdlanda knabino,
  Kiam vi trorapidege pretiĝis servadi ĉe l' homoj
  Fremdaj, ha, kiom signifas, eniri la domon de l' estro;      115
  Ĉar la manpremo destinas la sorton de tuta la jaro,
  Kaj unuopa jesdiro ŝuldigas vin, multon suferi.
  Vojoj lacigaj ne estas la pleja gravaĵo de servo,
  Ankaŭ ne l' ŝvito maldolĉa de ĉiam urĝanta laboro;
  Kune ĉar kun la servisto penadas la mastro agema.            120
  Sed la kapricon de l' estro elteni, se li tutmaljuste
  Ĉion mallaŭdas, aŭ li kun si mem malkonsente postulas
  Tion ĉi, tion; kaj plu de l' mastrino koleron facile
  Okaziĝantan kaj de la infanoj petolajn, malklerajn
  Malĝentilaĵojn: Ja, tion toleri kaj lerte plenumi            125
  Devon kaj mem ne malgaje haltadi, ne estas facile.
  Sed vi ne ŝajnas kapabla al tio, ĉar ŝercoj de l' patro
  Vin jam ofendis, kaj tamen nenio pli ofte okazas
  Ol inciteti knabinon, ke plaĉas al ŝi la junulo.“

  Kaj Dorotea komprenis la ĝustajn bonegajn parolojn           130
  Kaj sin ne plue retenis; montriĝis nun ŝiaj sentaĵoj,
  Forte leviĝis la brusto, el kiu ekĝemo eliris;
  Kaj ploregante ŝi tuj nun parolis: „Neniam ja scias
  Viro prudenta, celanta al ni dum doloro konsili,
  Kiel malmulte nur lia rigida parolo sukcesas,                135
  Bruston senigi je iu sufero al ni destinita.
  Kiel do ŝerco vin vundus; vi estas feliĉaj kaj gajaj!
  Sed malsanulo eksentas eĉ plej delikatan tuŝadon.
  Ne; ĉar neniel utilus eĉ trompa ŝajnigo, montriĝu
  BaldaÅ­ nun, kio en tempoj venontaj pli grandajn dolorojn     140
  Kaŭzus kaj eble min puŝus en mutan mortigan mizeron.
  Lasu min ree foriri! Ĉe vi mi do povas ne resti;
  Foren mi volas kaj iros, la miajn, la tre kompatindajn
  En malfeliĉo de mi forlasitajn, serĉadi; pli bonon
  Nur por mi mem mi elektis. Ja tiel mi nun decidiĝis;         145
  Tial mi povas konfesi nun, kio alie dum jaroj
  Estus ĉe mi kaŝiĝinta. Jes, trafis profunde de l' patro
  Moko min, ne, ĉar mi estas fiera, maljuste sentema,
  Sed ĉar, verdire, en koro la mia inklino naskiĝis
  Al la junulo, jen kiu hodiaÅ­ helpinto aperis.                150
  Kiam li min nur forlasis sur strato, mi lin rememoris
  Ĉiam; mi pensis pri tiu feliĉa knabino, ho, kiu
  Eble jam fianĉineto la lia fariĝis. Kaj kiam
  Mi lin retrovis ĉe l' puto, mi ĝojis revidi lin, tiel,
  Kvazaŭ ja estus al mi aperinta de la ĉieluloj                155
  Unu; kaj mi nun lin sekvis volonte, post kiam li kiel
  Domservistinon min dungis. Sed mi ja konfesas, la koro
  Flatis survoje al mi, ke mi eble lin povus meriti
  Iam, se mi helpulino valora de l' domo fariĝus.
  Sed, ho, mi vidis nur nun la danĝerojn, en kiujn mi iris,    160
  Tiel proksime ĉe tiu sekrete amato loĝadi.
  Nun nur mi sentas, ha, kiom malriĉa knabino valoras
  Male al riĉa junulo, se eĉ ŝi mem estus plej taŭga.
  Ĉion mi diris, por ke vi do ne malkomprenu la koron,
  Kiun okazo ofendis, al kiu mi ŝuldas la propran              165
  Rekonsciiĝon. Ĉar mi, la sekretajn dezirojn kaŝante,
  Devis supozi, ke baldaŭ li la fianĉinon kondukus
  Hejmen. Kaj kiel mi tiam eltenus la mutajn dolorojn!
  Mi avertita ja estas feliĉe kaj elliberiĝis
  Mia sekreto el l' brusto, nun, dum ĝi ankoraŭ saniĝos        170
  De la malbono. Nenio plu min nun ĉi tie restigos,
  Kie mi staras timeme nur kaj hontigite, ĉar mi ja
  Tutmalkaŝeme konfesis l' inklinon, l' esperon malsaĝan.
  Kaj ne la nokto per malleviĝanta nubaro vastege
  Nun kovriĝanta, nek tondro rulanta (mi aŭdas ĝin) povas      175
  Min embarasi, nek la flueganta pluvego ekstere,
  Nek la bruanta ventego. Ĉi ĉion mi dum la forkuro
  En la proksimo de la malamikoj nin persekutintaj
  Ĉiel eltenis. Mi ree nun iros eksteren. De longe
  Mi ja kutimis, laŭtempe puŝite, disiĝi de ĉio.               180
  Restu feliĉaj! Mi ne plu pli longe restadas; adiaŭ.“

  Tiel ŝi diris kaj reen rapide turniĝis al pordo
  Ŝi, sub la brako ankoraŭ tenante la pakon la sian.
  Sed la patrino ekkaptis, per manoj ŝin tuj kaj la korpon
  Ĉirkaŭprenante, kaj tutsurprizite en miro elvokis:           185
  „Diru do, kion signifas ĉi tio kaj tiuj ĉi larmoj?
  Mi ne forlasas vin. Ĉar fianĉino de l' filo vi por mi
  Estas!“ Sed nun malvolonte la patro kontraŭis kaj diris,
  Al la ploranta vidante, la tedajn parolojn: „Jen, kio
  Laste hodiaŭ fariĝas pro mia plej granda indulgo,            190
  Ke min ankoraŭ je l' tagofiniĝo la plej malagrabla
  Trafas! Nenio ĉar estas pli netolerebla por mi ol
  Larmoj virinaj, pasia kriado, ho, kiu komencas
  Tion absurde nur, kion ni, iom pripense, plenumus
  Vere kviete. Sed plu mi ne havas inklinon rigardi
  Viajn strangaĵojn. Do finu ĝin mem nur! Sed mi nun kuŝiĝos.“ 195
  Kaj li rapide sin turnis por iri en sian ĉambreton,
  Kie la litoj troviĝis kaj li ja kutime ripozis.
  Sed lin retenis la filo, dirante kaj lin petegante:
  „Patro, ne iru nun foren kaj ne pri l' knabino koleru!       200
  Mi ja nur kulpas je l' tuta konfuzo, kaj poste l' amiko
  Ne atendite ankoraŭ ĝin per ŝajnigado pliigis.
  Inda sinjoro, parolu! Al vi mi konfidis l' aferon.
  Ne amasigu ĉagrenon kaj timon, plenumu pli bone
  Ĉion! Ĉar mi vin ne poste honorus samalte, se vi nur         205
  Ĝojon malican vidigus anstataŭ belegan saĝecon.“

  Nun ridetante la pastro respondis: „Ja, kia prudento
  Estus do nun elloginta el nia knabino la belan
  Ŝian konfeson, al ni malkovrintan la virgan animon?
  Ĉu ne la zorgo samtempe fariĝis por vi plezurego,            210
  Ĝojo! Parolu vi mem! Ne atendu pri fremda klarigo.“
  Tiam Hermano aliris kaj diris afable: „Vi do ne
  Pentu la larmojn, nek tiujn ĉi malaperontajn dolorojn!
  Ili ĉar mian feliĉon plenigas, kaj vian, espere.
  Mi ne por dungi la fremdan bonegan knabinon pro servo        215
  Venis al puto; mi venis, por amon la vian akiri.
  Mia sed, ho, malkuraĝa rigardo l' inklinon de via
  Koro ne vidis, sed nur afablecon en via okulo,
  Kiam vi el la spegulo de l' puto trankvila salutis.
  Domen vin gvidi, jam estis duono de mia feliĉo,              220
  Sed nun vi tute por mi ĝin plenigas. Ho, estu benita!“--
  Kaj la knabino, la kortuŝiĝinta rigardis Hermanon
  Kaj ne rifuzis nun la ĉirkaŭprenon kaj kison, de l' ĝojo
  Supron plej altan, ĉar ili ja estas certigo jam longe
  Deziregita de l' posta feliĉo, senfina ŝajnanta.             225

  Dume la pastro klarigis al ĉiuj aliaj l' aferon.
  Nun la knabino alvenis kaj, antaŭ la patro ĉarmege
  Kapon klinante kaj manon la lian kisante, parolis:
  „Certe vi juste pardonos al tutsurprizita knabino
  Larmojn unue de ŝia doloro, nun larmojn de l' ĝojo.          230
  Tiun sentaĵon pardonu kaj ankaŭ ĉi tiun, kaj lasu
  Min entroviĝi en mian feliĉon, la nove gajnitan.
  Ja, la unua ĉagreno, de mi konfuzite kaŭzita
  Estu samtempe la lasta. Al kio sin la servistino
  Ligis, al servo plenama, ĝin via filino plenumos.“           235

  Kaj ĉirkaŭprenis la patro ŝin tuje, kaŝante la larmojn;
  Kaj la patrino ameme alvenis kaj kisis ŝin kore,
  Ŝiajn du manojn skuante, kaj ambaŭ plorante silentis.

  Poste rapide la pastro prudenta ekkaptis unue
  Manon de l' patro kaj poste de l' fingro fortiris l' edziĝan 240
  Ringon (ne tiel facile, ĝin tenis la membro diketa),
  Kaj de l' patrino ringeton, kaj nun fianĉigis l' infanojn.
  Diris li: „Foje ankoraŭ de l' oraj ringetoj destino
  Estu, firmligi kunligon nun, kiu egalu tutplene
  Al la maljuna. Ĉi tiun junulon profunde penetras             245
  L' amo al tiu knabino kaj ŝi ja konfesas l' inklinon
  Al la junulo. Jen kiel mi vin fianĉigas benante
  Kun la gepatra konsento kaj de la amiko atesto.“

  Tuj la najbaro kun benodeziroj aliris. Sed kiam
  Fine la pastra sinjoro la oran ringeton je l' fingro         250
  De la knabino ekmetis, li nun miregante alian
  Ringon ekvidis, la jam de Hermano pli frue ĉe l' puto
  Tie viditan, kaj diris afable la ŝercajn parolojn:
  „Kiel, vi fianĉiniĝis je fojo la dua jam? Ke ne
  Via unua fianĉo vidiĝu kun ia protesto                       255
  Ĉe la altaro.“ Sed ŝi tuj parolis: „Permesu, ke mi nun
  Unu momenton dediĉu al tiu memoro! Ĉar tute
  Ĝin la bonulo meritas, ho, kiu la ringon donacis
  Ĉe la foriro kaj reen ne venis. Li ĉion suspektis,
  Kiam la amo al homlibereco, la volo agadi                    260
  Plu en aliaj rilatoj lin pelis Paris-on, ho, kie
  Malliberecon kaj morton li trovis. ‚Vivadu feliĉe!‘
  Tiel li diris. -- ‚Mi iras; nun ĉio moviĝas sur tero,
  Ĉio ja ŝajnas solviĝi, praleĝoj de l' ŝtatoj plej firmaj
  Ankaŭ nuliĝas, kaj la posedaĵo disiĝas de l' nuna            265
  Rajtposedanto, l' amikoj disiĝas kaj amo de amo.
  Mi vin forlasas ĉie tie, kaj kie mi iam vin trovos,
  Kiu ĝin scias? Ja, eble ĉi tiuj paroloj nun estos
  Niaj plej lastaj. Fremdulo nur estas la homo sur tero,
  (Oni ĝin rajte asertas), sed nun pli ol iam do, ĉiu.         270
  Ne plu al ni apartenas la tero; trezoroj ŝanĝiĝas;
  Oro, arĝento fandiĝas el sanktaj antikvaj figuroj;
  Ĉio moviĝas, ja kvazaŭ la mondo formita solviĝus
  Remalantaŭen en nokton, ĥaoson, kaj nove formiĝus.
  Ĉiam konservu fidelon! Ni kiam nin poste retrovos            275
  Sur la ruinoj de l' mondo, ni estos pli bone kreitaj,
  Aliformitaj, liberaj kaj tutsendependaj de l' sorto.
  Tiun nenio katenos ja, kiu travivis tielajn
  Tagojn! Sed se ĝi ne estos, ke iam ni post la danĝeroj
  Nin ĉirkaŭprenos, denove feliĉe kaj ĝoje, ho, tiam           280
  Mian memoron konservu en koro kaj pensoj, ke ĉiam
  Vi kun egala kuraĝo pretiĝu al ĉiuj okazoj.
  Kiam vin logos la fremda loĝejo kaj nova kuniĝo,
  Danke ĝuadu nur, kion la sorto al vi nun pretigos.
  Amu amotojn sincere kaj restu dankema por ĉio,               285
  Sed ankaŭ tiam ne tro al ŝanĝema fatalo vi fidu.
  Ĉar la duobla doloro de l' nova malgajno minacas.
  Ŝatu la vivon, sed nepre ne ŝatu ĉi tiun pli alte
  Ol nur alian donacon, ĉar ĉio ja estas trompema.‘
  Tiel li diris. Neniam mi lin, la noblulon, revidis.          290
  Dume mi ĉion forperdis kaj pensis milfoje l' averton.
  Ankaŭ mi nun pri la vortoj memoras, ĉar l' amo donacas
  Novan kaj belan feliĉon al mi kaj promesas esperojn
  Tute belegajn. Pardonu, amiko, ke mi vin tenante
  Tremas! Ja tiel al ĉiu maristo nun albordiĝinta              295
  Ŝajnas la tero kaj fundo plej firmaj ankoraŭ tremantaj.“

  Tiel dirante ŝi kune surmetis la ringojn sur fingron.
  Sed la fianĉo parolis kun nobla kaj vira kortuŝo:
  „Estu ĉe l' revolucio ĉiea la ligo pli firma
  Nur, Doroteo! Ja, daÅ­re la bonon konservi ni volas,          300
  Firme nin teni kaj ankaÅ­ posedon de l' bela bieno.
  Homo ĉar, kiu en tempo ŝanĝema mem ŝanceliĝema
  Estas, ja nur multobligas malbonon kaj ĝin disvastigas
  Plue. Sed kiu konstante persistas, la mondon por si mem
  Formas. Ne al la Germano konvenas, daÅ­rigi aferon            305
  Vere teruran kaj mem ŝanceliĝi ĉi tien kaj tien.
  Tio ĉi estas la nia! Ja, tiel ni diru kaj tiel
  Ĝin ni konservu. Ĉar ĉiam nur oni laŭdegas popolojn,
  Kiuj decide batalis por Dio kaj leĝo, gepatroj,
  Idoj, virinoj, kaj mortis, al la malamikoj komune            310
  KontraÅ­starinte. Vi estas la mia; la mio nun estas
  Multe pli mia ol iam. Mi ne kun ĉagreno kaj zorgo
  Ĝuos, sed forte, kuraĝe. Kaj kiam nin la malamikoj
  Nun ekminacos aÅ­ poste, mem armu min per la armiloj!
  Se mi nur scias per vi defendata la domon, la miajn,         315
  Al malamiko sentime sin kontraÅ­starigos la brusto.
  Kaj se nur ĉiu eksentus simile al mi, la potenco
  Kontraŭ potenco leviĝus, kaj ĉiuj ni ĝojus pri paco.“



Piednotoj


[1] Parolu: rejna (t. e. la adjektivo de „Rhein“, la granda germana
rivero).

[2] Germanaj urboj.

[3] En ĉi tiu parto de la poemo Goethe aludas la okazintaĵojn de la
granda Franca revolucio, dum kiu la „elpelitoj“, pri kiuj rakontas
la poemo, devis forlasi sian hejmlandon.



Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj.
1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj.
1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista
Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj.
Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel--Mozart--Wagner)
Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

-- -- Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama
orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita.
Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj
originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig.
Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto
de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta.
El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano
originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj.
El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad.
Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

  FERDINAND HIRT & SOHN--LEIPZIG
  ESPERANTO-FAKO



Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle,
direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj.
Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de
la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la
germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun
antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B.
Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la
germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono.
1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aÅ­toroj
(Rumohr--Körner--Seidl--Grillparzer--Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la
germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo
trad. Iv. H. Krestanoff. Kartonita.

La kolekto estas daÅ­rigota.

  FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG
  ESPERANTO-FAKO



Noto de transskribinto:

Mi ĝustigis malmultajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj
registriĝis ilin per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn
paĝkomencojn mi simile registris.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Hermano kaj Doroteo - Eposo idilia" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home