Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Legendoj
Author: Niemojewski, Andrzej
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Legendoj" ***


A. NIEMOJEWSKI

LEGENDOJ

  Kun permeso de la aŭtoro
  el la pola originalo tradukis
  Bronisław Kuhl

  Kun antaŭparolo de
  Antoni Grabowski

Dua, korektita eldono


  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
  ESPERANTO-FAKO



  ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
  PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG



TABELO DE ENHAVO

              Paĝo
  Antaŭparolo    7
  Tentistoj     11
  Majlaĥ        35
  Admono        48
  Du disciploj  71



ANTAŬPAROLO


A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estas
talenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton de
sia literatura agado.

Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“,
„Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“,
„Ĉefurbo“, „Petegoj“, „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela arta
formo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontris
Niemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferoj
de la laboristaj sferoj.

Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“,
„Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de frenezulo“, „Legendoj“
ktp. -- Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo
(Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo,
Palestino, Sirio ktp.

La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj da
orientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“, kiuj formas en la
literatura agado de l' aŭtoro transiron de beletristiko al precizaj
studoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝis
iom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la kompara
esplorado de religioj.

En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn, de Renan kaj el
lingvo greka la Judan Militon de Jozefo Flavius, poste li publikigis
serion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“,
„Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lasta
tempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonis
pole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkon
la aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis la
disciploj al Emaus“.

Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en la
evangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movado
de evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj de
ĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵoj
multe plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj,
nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto.

Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas de
la jaro 1906 la organon „Myśl niepodległa“ (Penso sendependa).

Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn;
ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelke da ili en lingvo
internacia.

La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kaj
bildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas la
ĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de la
legantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete, kaj ili
formas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj morbildoj el tiu
epoko. La ĉefan akcenton la aŭtoro metis sur la medion kaj sur la
manieron, kiel similaj ideoj ĝin impresis. Ne mankas ankaŭ aludoj
pri similaj rilatoj en la hejmlando de l' aŭtoro, kiel ni vidas
tion en la legendo „Tentistoj“. -- Kvankam la temo estas elstudita,
la novelista talento de l' aŭtoro brilas en la legendoj plenforte.
La tutaĵo vivas kaj impresas potence la animon de la leganto.

Ni opinias, ke ankaŭ inter la esperantaj samideanoj la „Legendoj“
estos volonte legataj, kaj ni povas nur gratuli la aŭtoron, ke li
en la persono de S-ro Kuhl, konata jam pro lia bela stilo esperanta,
trovis tiel bonan tradukinton.

Ant. Grabowski.


NOTO

Donante la permeson esperantigi la „Legendojn“, la aŭtoro skribis al
mi:

„Fine mi petas, ke Vi en 'Tentistoj' ŝanĝu ĉie la vorton 'rabboni'
je 'rabbi', ĉar tiam mi ne konis ankoraŭ tiun ĉi iomon da hebrea
lingvo, kiun mi konas nun, kaj 'vocativus' ŝajnis al mi esti
'nominativus'.“

Tio estas la sola diferenco inter ĉiuj sinsekvintaj eldonoj de
l' pola originalo kaj la Esperanta traduko. Ĉiujn aliajn nomojn
aŭ karakterizajn esprimojn mi penis konservi -- kiom tio nur estis
ebla -- senŝanĝe, por ne perdi la ĉarmon, kiu karakterizas la tutan
verkon.

La tradukinto.



TENTISTOJ


En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de la Landestro
ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis al nenies kapo elkreski
super la alteco de l' Roma lanco. La homoj okupitaj per metio,
marĉandistoj, procenteguloj, riĉaj mallaboremuloj, pensantaj
nur pri la oportunaĵoj de l' vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca
simplularo ne sentis la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj,
konservantaj en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantaj
influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo la palacon
de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj, kondukante sekretajn
interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn la sekvonta mateno disblovis
kiel nebulojn. Tiuj klasoj sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili
sentis sian forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la
potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l' pastroj kaj
eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis kvazaŭ
per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki. Samtempe tamen
ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio ne sufiĉis al ili,
kaj havante super si la singardeman Landestron, ili ne povis fari
unu paŝon ekster tiun ĉi trioblan muron de la okupita feliĉa
pozicio. La popolo ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn;
ili deziris, ke tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn
ili ĝin kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo estis
dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis eĉ unu fajreron,
por ĝin eltiri kaj ĵeti en tiun pulvon. Ĉerpante sian forton el
la pasinteco, ili ne havis kapablon rigardi la estontecon, kaj se la
rilatoj fariĝus por ili eĉ plej oportunaj, ekzistis inter ili nek
unu homo, kapabla esti estro. Ili eĉ ne kreis al si idealon en tiu
ĉi direkto. Ili ekposedis sole la arton malpermesadi, haltigadi,
malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la vojon,
heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta,
kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun
nodon sen almeto de l' mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi,
ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan
despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis
al si la idealon de l' estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ,
antaŭdirita de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo,
sed ne de la superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj
mortigadis. Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito,
tamen inter ilia kredo kaj la kredo de l' popolo estis abismo. Ili
komprenis la Skribon, la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron,
instruantan pri tio, kio en profundo de ĉies koro estis sentata;
la popolo demandis neniam, el kiu familio la profeto devenis; ĝi
atendis nur la agojn kaj al ili nur kredis. Sed ili postulis, ke al
ili estu montrita persono, ke la venonto, malferminte la librojn,
montru per la fingro sian ateston generacian, la konsenton de sia
nomo kun la nomo de l' antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li ne estu surprizo
kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume pasis jaroj post
jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu delonge fariĝis
malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis fine ili
komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun
sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan signifon
kaj fine ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis
ilin en potencajn fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam
ĉiuj ripozas, sed senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi.

Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili
interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio
okazis en diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas
okazonta en Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de
l' mondo. Poste tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis
konkludojn. Dum tiaj kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn
de malgravaj. Ĉiu afero estis grava; tio dependis de ĝia kunigo
kun aliaj sciigoj. Oni rakontis do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj,
en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia estas la karaktero de tiu
ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro de l' mondo, kaj
kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo, sendita
Iberion, favoras ilin, ĉu ne, kaj ĉu ne estus pli bone zorgi,
ke oni revoku tiun ĉi konsulon kaj sendu al lia loko alian. Oni
diskutadis ankaŭ ĉiun detalon el la hejma vivo de la Landestro, kio
en certa okazo povus esti en Romo profitigata kontraŭ aŭ por li.
Kajafas aŭskultis kutime tiujn ĉi interparolojn gratante per la
fingroj inter la dentoj kaj rigardis atente la parolantojn, kaj nur
fine li prenis la voĉon kaj per eksterordinare sprita opinio solvis
ĉiun problemon, eligante strange simplan konkludon. Nur Suten, unu
el la plej grandaj riĉuloj, scipovis iufoje lin konvinki, ĉar li
posedis intelekton eble ankoraŭ pli spritan, grandan elokventecon
kaj ankaŭ maloftan sinregadon. Sed li estis homo ankoraŭ juna,
apenaŭ tridekjara. Do li ne povis tiom scii, kiom sciis Kajafas, kiu
faligis lian rezonadon per simpla cito de ia okazintaĵo, pruvanta la
malkonsenton kun la teorio anoncata de Suten.

Dum unu el tiaj kunsidoj Suten sciigis, ke rondiras en la urbetoj en
akompano de kelkaj disciploj juna rabbi, kiu kuracas per la metado
de la manoj kaj vekas inter la amasoj admiron. Kajafas interrompis
ŝerce, ke oni povus lin alkonduki en la templon, por ke li metu
la manojn sur la kapojn de l' impostistoj, prenantaj ĵus de la
popolo novan imposton. Baldaŭ tamen la interparolo turnis sin en
alian direkton, ĉar iu alportis sciigon, ke en la konsilantaro,
ĉirkaŭanta la Cezaron, okazis gravaj ŝanĝoj kaj eniris homoj
nekonataj. Suten ne partoprenis en plua interparolo, kaj eĉ pli frue
ol kutime forlasis la kunsidon. Dum la venonta li tute ne ĉeestis.

Post du semajnoj li tamen venis ree kaj alportis pluajn sciigojn pri
tiu rabbi. Ĉar mankis sciigoj pli gravaj, do oni aŭskultis lian
rakonton ĝis la fino. Li certigis, ke rabbi ne nur okupas sin per
la sanigado, sed ankaŭ anoncas instruon, kiu ne ĉiurilate estas
konsenta kun la tradicia interpretado de la Skribo. Sciigo tiu
maltrankviligis Annas-on, la bopatron de Kajafas, la plej altan en
tiu ĉi jaro pastron, ĉar li estis tre postulema en la aferoj de
l' interpreto de la Skribo. Li do komencis detale demandadi pri tiu
instruo. Sed Kajafas ektusetis kaj ordonis al Suten rakonti simple
tion, kio okazis, kaj ne tion, kion oni parolis. Suten komencis
do larĝe priparoli, ke tiu rabbi akiris grandan famon ĉe la
popolo, kiu tie kaj ie komencas murmuri, ke li estas la antaŭdirita
Meŝjaĥ.

Tiuj vortoj elvokis grandan ridon inter la kunveno. Eĉ Annas svingis
la manon en la aero kaj ridetis kaj la aliaj diversmaniere komencis
ŝerci. Suten eksilentis, sidiĝis en angulo, sed estis tre kolera.

Tiu ĉi sintenado turnis la atenton de Kajafas, kiu donis la signon,
ke oni silentiĝu, kaj li diris, ke simila afero okazis antaŭ dek
ok jaroj dufoje, antaŭ dudek jaroj unufoje kaj antaŭ kvardek jaroj
trifoje. Je tio ĉi leviĝis Suten, ĵetis planken telereton, kiun li
havis en la mano, kaj ekkriis forte:

-- Tia afero okazis ankoraŭ neniam!

Kaj ree frutempe li forlasis la kunsidon.

La sekvontan tagon matene venigis lin Kajafas, iris kun li en la
ĝardenon kaj longe ili solece interparolis. Post tiu ĉeesto ĉe
Kajafas, Suten forlasis la urbon kaj dum unu monato li ne aperis
en la kunvenoj. Post monato li revenis. Ĉiuj lin ĉirkaŭis kaj
demandis, kie li vojaĝis. Sed li donis respondojn elturniĝajn aŭ
eĉ tute silentis. Dume Kajafas sidiĝis sur sia loko kaj kontraŭ la
kutimo prenis la unua la voĉon.

Li komencis rekte de tio, ke li estos parolanta pri tiu juna rabbi.
Ĉiuj fariĝis tre scivolaj kaj kelkaj alrigardis Suten-on, kiu
sidiĝis pli malproksime, mallevis la kapon, kvazaŭ li ordigadis la
pensojn kaj sin al io preparis.

Kajafas parolis, ke la afero prezentiĝas iom alie, ol tio komence
ŝajnis. La juna rabbi ne estas ia ajn trompanto, nek sorĉisto,
nek monkolektanto, nek li ŝajnigas profeton, nek anoncas aferojn
eksterordinarajn, kiujn oni devus kontraŭbatali, nek li celas
estrecon, nek estas homo, ribeliganta la popolon. Ŝajnas tamen,
ke la popolo aliĝas al li, ĉar ĝi sekvas lin, aŭskultas lian
instruadon, ĉirkaŭas lin per granda ŝatado, preskaŭ adoro. Estas
iuj kiuj forlasis la edzinojn kaj familiojn kaj lin sekvas; la aliaj
forĵetis sian metion, por konstante esti ĉe lia flanko. Rakontas
homoj kredindaj, ke tiel estas. Sed kredindaj homoj povas havi
malprofundan rigardon kaj malfortan aŭdosenton; ili povas vidi nur
la efikon, sed ne la kaŭzon, kaj admiri la fumon, ne rimarkinte la
flamon. Sed tie ĉi ne temas pri tio. Rabbi estas viro de la popolo
kaj tia homo estas bezona hodiaŭ!

Granda miro ekregis ĉiujn. Ili ne povis kompreni la argumentojn de
Kajafas. De ĉiuj flankoj oni sieĝis lin, ke li pliklarigu, kion li
pensas.

Kajafas tamen laciĝis kaj ne volis paroli pli longe. Sed la
sekvontan kunsidon li kunvokis ne por la venonta semajno, sed
por postmorgaŭ. Ĉiuj disiris en granda pensincitiĝo. Ĉar ili
komprenis, ke, se Kajafas tiel konsideras la aferojn, do tio estas
efektive grava.

Al tiu sekvanta kunsido venis ĉiuj tre frue, kaj Kajafas, stariginte
kelkajn en la antaŭĉambro, por ke ili gardu la servistaron, faris
grandan paroladon.

En tiu ĉi parolado li prezentis la nunan situacion, ne ŝparante
nigrajn kolorojn, nek mallaŭdojn. Li elmontris, ke en tiu stato de
l' aferoj neeble estas eĉ revi pri la forskuo de l' Roma estreco.
La popolo ilin obeas, sed nur en la templo, se tamen ili ordonus al
ĝi ataki la gvardion de la Landestro, ĝi verŝajne malobeus kaj
ligitajn kondukus ilin al la magistrato. Lerteco ne mankas al ili,
sed ili tute ne posedas la influon je la popolo. Mankas al ili homo.
Tia homo povus esti tiu juna rabbi.

Poste li citis multajn ekzemplojn, pruvantajn, ke en ordinaraj
kondiĉoj rabbi post kelkaj jaroj fariĝos la plej populara viro en
la lando. Nomo lia estos sonanta en ĉies buŝoj. De ili dependas, ke
tio okazu pli frue...

Se la amaso per lia pero transirus sub ilian influon, la sendependeco
estus jam duone akirita. Romo ne havas grandajn profitojn el la lando
malriĉa, multfoje jam rabita kaj tiel malproksima. La Landestroj
englutas grandajn sumojn kaj ofte estas malkaŝataj iliaj mensogoj.
Por Romo certe maloportuna estas la akiraĵo, kaj verŝajne ĝi ne
disverŝus sangon por teni ĝin en siaj manoj. Cetere oni povus
interkonsenti. Por tio tamen, por movigi la amasojn en tiun direkton,
oni bezonas estron. Tiu estro povas esti nur tia homo, kiel rabbi...

Sed tia estro devus ilin absolute obei. Rabbi estas homo el la amaso;
li estas tamen laŭ la rakonto -- intelekto ne subiĝanta facile al
direktado de aliaj personoj. Sed li estas juna! La juneco forigas
multajn malfacilaĵojn. Rabbi estas homo simpla, al kiu devus plaĉi
la interrilatoj kun la plej altaj aferoj, se ili alvokus lin al siaj
celoj!

La popolo atendas Meŝjaĥ-on kaj direktas la okulojn al rabbi. Liaj
faroj parolas multe. Kvankam Kajafas tion ne kredas kaj la juna rabbi
ankaŭ tion ne kredas, kaj ĉiuokaze ne devus tion kredi, kun la
popolo tamen la afero prezentas sin alimaniere. La popolo devas kredi
tion, kio estas bezona, sed ne tion, kio estas vera. La popolo povas
kredi, ke rabbi estas Meŝjaĥ.

Al tiu ĉi homo turnis la atenton Suten. Per tio li pruvis, ke li
posedas la okulojn escepte viglajn kaj ke li estas destinita al
plenumo de gravaj agoj. Li do mem parolu la ceteron.

Ekregis profunda silento, ĉar ĉiuj eksentis, ke la afero havas
eksterordinaran karakteron kaj postulas multan atenton por la
prijuĝo.

Suten komencis rakonti, ke de longa tempo li esploris la paŝojn de
rabbi kaj lin jam iom ekkonis. Li citis multajn ekzemplojn de la
influo, kian havas rabbi, kaj konfesis, ke li estas certe la plej
kapabla intelekto ekster la muroj.

Lia parolo estas frapanta, kvankam mallonga. Kien ajn li turnas la
okulojn, elkreskas amasegoj, kvazaŭ el sub la tero, kaj sekvas lin.
Li akiris de la egiptaj kuracistoj la arton meti la manojn kaj havas
fortan okulon. Suten vidis per propraj okuloj, kiel unufoje sub lia
rigardo sekiĝis figujo.

Sed li estas simplulo. Kiam ĉirkaŭas lin la amasoj, li posedas la
memkonscion. Oni ne scias tamen, kiel li agus, se li stariĝus antaŭ
ilia kunveno.

Li devas deziregi la estrecon, ĉar per siaj faroj parte li ĝin
jam ekposedis. Estreco lia estas jam granda -- kaj tie Suten komencis
paroli mokplene -- eble ĝi ne trairus la urbajn pordegojn kaj tial
tiujn pordegojn evitas; sed invitita ĝi kurbiĝos, apud ni ĝi
elkreskos kaj jam revene ne penetros tra tiuj ĉi pordegoj.

Pro tio do estas nepra bezono lin nune akiri. Suten demandas la
ĉeestantojn, ĉu ili konsentas je tio.

La ĉeestantoj komencis murmuri inter si kaj turnis la okulojn al
Kajafas. Tiu ĉi klare kaj precize konfesis, ke la akiro de rabbi
estas afero treege grava. La kunvenintaro jesis.

Tiam Suten prenis ree la voĉon kaj demandis, ĉu la ĉeestantoj
permesas al li interkonsenti kun rabbi, aŭ ne. Kaj se ili pli multe
konfidus al iu alia, ili diru la nomon.

Kajafas donis signon per la mano, dezirante respondi. Oni eksilentis,
kaj li parolis tiamaniere.

La afero, kiun ili pripensas, estas egale grava, kiel danĝera.
Grava, ĉar ĝi igas esperi; danĝera, ĉar ĝi minacas per proskripcio.
Kiu estas fine tiu ĉi rabbi, tion neniu certe scias. Tial do estas
necesa escepta singardemo. Suten iras kun li paroli. Sed li nune
parolu kun li nur siaflanke, kiel viro eminenta, sed ne kiel ilia
reprezentanto. Se la afero ne prosperos, la sekreto dronos inter
du paroj da okuloj; en la plej malbona okazo elmetos sin al danĝero
sole Suten. Se tamen la afero iros bone, tiam estos tempo kunveni
denove kaj esplori la pluajn sekvojn.

La kunvenintoj konsentis je tio unuvoĉe.

Suten estis veturonta jam la sekvontan tagon. Frumatene Kajafas
alvokis lin ankoraŭ unufoje ĉe sin kaj provizis per diversaj
avertoj.

Li timis, ĉu Suten taŭgas por tiu tasko. Li konis lin de la
infanaĝo, konis liajn preferojn kaj mankojn. La preferoj estis
grandaj, sed ankaŭ la mankoj gravaj. Suten ne estis kapabla diveni
la karakterojn. De la plej junecaj jaroj li vidis la hipokritecon kaj
ĉesis kredi al la virto. Li konfesadas tion ĉi malkaŝe kaj nur
la personaj rilatoj ŝirmis lin kontraŭ la publika mallaŭdo, kiu
ĉiun alian certe ne estus evitinta. Suten opiniis, ke ĉiun homon
oni povas aĉeti; li mem ja aĉetadis ĉion: rilatojn, amikecon,
fidelecon, eĉ amon profundan. Kajafas ne neis tion principe, sed
ŝajnis al li, ke troviĝas esceptoj, ke iafoje en junaj homoj
ekaperas malŝatado de la riĉeco kaj eĉ de la estreco kaj influoj.
Kaj rabbi estis ankoraŭ juna. Sed koncerne la jarojn li estis
preskaŭ samaĝa kun Suten kaj por la samaĝuloj facile estas
interkonsenti. Sed duaflanke dividas ilin ree la deveno kaj la mondo,
en kiu ili edukiĝadis. Multo, granda multo da duboj venis en la
kapon de Kajafas.

Suten aŭskultante liajn admonojn, kurbigis la vizaĝon mokride.
Kiam Kajafas komencis paroli pri la nobleco, li alrigardis tiel
atente liajn okulojn, ke tiu enmetis la fingron en la buŝon, kaj
komencis eltiradi el inter la dentoj la restojn de l' manĝaĵoj,
rigardante la murojn. Suten sciis, kion li intencis. En fundo de l'
animo li havis jam la tutan planon preta, la planon pli larĝan kaj
pli profunden celantan, ol la plano de Kajafas. En tiu plano rabbi
devis esti pordo, tra kiu oni eniras la konstruaĵon. Sed ne Kajafas
estis enironta tra tiu ĉi pordo.

En la nunaj rilatoj pli sufoke estis al Suten, ol eĉ al Kajafas,
ol al ĉiuj kune. Suten sentis en si forton por komenci la militon
kontraŭ granda parto de l' mondo; mankis nur al li ilo milita. Tiu
ilo estis fariĝonta la rabbi; Kajafas -- povis en ekstrema okazo tiun
ilon beni, se li volus... Li estis jam homo pasinta!

Ili ĉiuj estis laŭ Suten pasintaj. La tuta Sinhedriono, la tuta
pastraro, tuta aristokrataro, eĉ la scienculoj!

Suten sciis, ke parto de tiu ĉi malbeno pezas ankaŭ sur li. Li sola
havis ĉi tiun konscion. Ĉiuj ceteraj estis blindaj.

Sed tiujn sentojn li ne eligis el la profundo de l' koro sur la
vizaĝon, kiu post mallonga rideto estis ree malvarma kaj senesprima,
kiel nesurskribita pergameno. Kajafas ripetis kun akcento ĉiun
admonon kaj fine komencis karesi Suten-on sur la vangoj kaj diris:

-- Memoru pripensi ĉiun paŝon, antaŭ ol decidi. Memoru prefere
prokrasti ol agi. Memoru prefere silenti ol paroli; prefere nenion
fari ol fari malbone...

Suten komencis jam malpacienciĝi. Sed Kajafas ankoraŭ lin ne
ellasis:

-- Ekkonu lin. Esploru, kion li volas. Trapenetru lin, kio lin flatas.
Trarigardu lin, antaŭ ol kun li paroli...

Subite li interrompis, alrigardis lin kaj ame ĉirkaŭprenis:

-- Vi estos iam la ĉefpastro!

Suten en liaj brakoj deturnis la vizaĝon, ne povante deteni
mokrideton. La dupinta ĉapo ŝajnis al li efektive inda por la kapo
de Kajafas. Li komencis jam revi pri la ĉapo kun oraj sagoj.

Kajafas, parolanta pri la dupinta ĉapo, ŝajnis al li esti homo
blinda kaj tute pasinta.

Sed li disiĝis de li, kiel de la plej granda saĝulo kaj ĉefo de
sia nacio. Li iris hejmen kaj post unu horo estis jam ekster la
pordegoj de l' urbo.

La saman tagon vespere Annas venis al Kajafas. Ili komencis
interparoli pri la vojaĝo de Suten.

Annas laŭdis multe la saĝon de tiu ĉi juna homo kaj skuis la kapon
al ĉiuj flankoj. Kajafas gratis per la fingroj inter la dentoj kaj
diris mallonge:

-- Suten havas vizaĝon sur vizaĝo.

Annas levis pro ekmiro la manojn kaj malfermis la buŝon. Kajafas
ekklakis kelkfoje per la lango je la palato kaj dentoj kaj daŭrigis:

-- Mi diris, ke li havas vizaĝon sur vizaĝo. La ekstera vizaĝo
estas de ni konata; sed la suban ni ne vidis. Al mi ŝajnas, ke tiu
suba vizaĝo estas alia.

Ekregis silento, dum kiu Annas mallevis la kapon kaj gratis la
orelon. Kaj Kajafas ekmurmuris kvazaŭ al si:

-- Kiu scias, ĉu ne estas granda feliĉo por ni, ke Suten ne posedas
la talenton de tiu rabbi!

Annas ree levis la kapon kaj Kajafas aldonis:

-- Ĉar se li posedus la talentojn de rabbi, tiam ne li venadus al
niaj kunvenoj, sed ni al liaj...

Annas ankoraŭ ne povis kompreni kaj rigardis per demandaj okuloj
Kajafas-on, kiu finis:

-- Li ne por ni iris interkonsenti kun ĉi tiu rabbi. Li iris paroli
por si. Sed li trokalkulis. Ĝis kiam mi vivos, ni ne estos venantaj
al liaj kunvenoj! Sur mia maldekstra manplato estas skribite, ke mi
vivos pli longe ol tiuj, kun kiuj mi devas agi singardeme!

Annas respondis maltrankvile:

-- Do eble li prefere ne iru paroli kun rabbi?

Kajafas ekridetis:

-- Li parolu kaj alkonduku lin tien ĉi. Ĉar de tiam ne li sola estos
kun li interparolanta!

Ili disiĝis.

      *       *       *       *       *

Jordano sange brilis en la subiranta suno. Ĝiaj akvoj ruliĝis tra
la fruktodona valo, sur kiu kreskis palmoj, figujoj kaj olivarboj.
Tie estis kvazaŭ belega ĝardeno, lando promesita, kie eble neniam
larmo nebuligis la okulon kaj la tera doloro neniam povis la koron
atingi.

Sur la dekstra bordo staris areto da homoj kaj rigardis
malproksimiĝantan viron, kiu iris kun la kapo mallevita kvazaŭ en
granda enpensiĝo. Tio estis la juna rabbi.

Lia vesto blanke brilis longe inter la verdaĵo. Forirante de la
rivero, li paŝis komence per la vojeto, kondukanta Jeriĥon-on, sed
baldaŭ li sin direktis dekstren. La arboj fariĝis malpli densaj kaj
la verdaĵo malpli ofta. Fine la arboj kaj la verdaĵo tute malaperis
kaj komenciĝis la dezerto.

La tero, alterne rok- kaj sabloplena, posedis la flavecon
malheligitan. Proksime vidiĝis polvokoloraj altaĵoj. Kiam rabbi
eniris inter la rokojn, eĥo de liaj paŝoj aŭdiĝis surde, kvazaŭ
iu per manplato batis la montflankon. Poste la rokoj iom disiĝis,
aperis profundaĵoj, abismoj kaj post ili dekliva pinto.

Dume la suno subiris kaj la krepusko falis inter la rokojn. La
profundaĵoj fariĝis similaj al nigraj makuloj. Nur la pinto brilis
ankoraŭ purpure. Rabbi direktis siajn paŝojn en tiun flankon.

Irante li ne unufoje levis la kapon, nur rigardis la teron. Iafoje
el sub liaj piedoj elkuris lacerto, jen ekŝanceliĝis sur la
flugiloj verda bazilisko, jen serpento eksiblis, jen aglo alte en la
aero ekgrakis.

La supreniro estis laciga. Ŝvito fluis de lia frunto super la vangoj
sur la barbon. Li spiris rapide, ne haltante. La ruĝo foriris el la
roko, kaj la pinto ekdronis en krepusko. Rabbi komencis paŝi pli
malrapide, ĉar la akraj ŝtonoj povis en la mallumo vundi liajn
piedojn.

Fine li haltis sur la supro kaj sidiĝis. Tiam li ĉirkaŭrigardis la
teron kaj la ĉielon.

La tero ekdronis jam tute en la noktaj krepuskoj; sur la ĉielo
brilis kaj flagris la steloj. Rabbi rigardis tiujn stelojn, lia
brusto ŝveliĝis kaj li sentis strangan ekscitiĝon de l' spirito.

Ŝajnis al li, ke la vasta tero estas ŝipo kaj la monteto la plej
supra loko sur tiu ŝipo, de kiu la estro donas la ordonojn al la
remistoj kaj al la direktilisto, kien ili devas naĝi. Li sentis,
ke li sola en tiu momento, maldormante sur tiu ŝipo, pripensas la
vojon, sur kiu la ŝipo estos naĝanta tra la akvoj de l' mondo, kaj
ke lia voĉo, kiam ĝi aŭdiĝos, estos obeata de ĉiuj remistoj kaj
direktilistoj. Lia voĉo ĉerpis la forton el tiu briletanta ĉielo,
el tiuj steloj flagrantaj kaj el ĉio ĉi, kio estis supre kaj sube.
Kaj kvankam regis la nokto, kvankam la suna heleco estingiĝis, li
vidis per siaj okuloj malproksimen, vidis malproksimajn okazaĵojn
kaj komprenis ilian signifon.

Li rigardis ree teren, kaj en rigardo lia estis granda amo kaj
profunda sento de kompato. Tra la densa nokta krepusko li vidis
ĉion, kio dum la sensuna tempo okazadis. Li vidis do la dormantajn
en la domoj amasojn kaj dormantajn sur la herbejoj paŝtistojn. Li
vidis plue la senhejmulojn kaj la vivantojn en soleco pro la nigraj
makuloj kaj pro la ulceroj epidemiaj.

Kaj li rigardis pli profunden: li direktis la okulojn en la korojn
kaj en la spiritojn de l' dormantaj amasoj. Rigardante li ne ektremis
pro tio, kion li vidis. Kaj kvankam larmoj brilis en liaj okuloj,
tamen li konsoliĝis.

La koroj de tiuj amasoj estis simplaj kaj la spiritoj nedeziremaj;
sed la manoj tremis pro peno kaj la malsato tordis iliajn intestojn.

Do li ne volis ilin juĝi, sed deziris porti al ili plifaciligon,
konsolon, forviŝon de la larmoj, plifortigon de la spiritoj...

      *       *       *       *       *

Subite ekŝajnis al li, ke iu post li haltis. Li ĉirkaŭrigardis.

En la nokta krepusko sur la montpinto tuj apud li vidiĝis malprecize
viro kun malhela vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Li observis rabbi-n
kaj silentis.

Viron tiun li vidis jam kelkfoje. Depost ia tempo li sekvis la
amasojn, kiuj akompanis rabbi-n de urbo al urbo. Ĉiu deziris ektuŝi
la vestojn de l' instruisto; li neniam alproksimiĝis. Ĉiu petis
konsilojn aŭ malkovris siajn vundojn; li silentis kaj tenis sin en
malproksimo.

Rabbi ne alvokis lin. Li tamen sekvis. Sekvis tra urboj, tra
lagbordoj, tra la valo de Jordano, tra lando dezerta kaj supreniris
post li la monton.

Li alproksimiĝis nur dum la soleco.

Longe li observis rabbi-n, fine sidiĝis apud li kaj ekparolis. Rabbi
aŭskultis liajn vortojn ne interrompante lin. Kaj li rakontis pri
la tero, vastiĝanta sube, pri la amasoj dormantaj kaj ilia mizero.
Poste li konfesis, ke li estas homo multpova, sed la riĉeco ne
ĝojigis lin. Li lasis siajn havojn malproksime kaj poste sekvis
rabbi-n, por ekkoni, kion li pensas kaj faras.

Kaj li ekvidis, ke rabbi plenumas agojn eksterordinarajn, kiuj
mirigas la simplulojn. Sed li ne miras. Ĉar rabbi faris multe, ne
tuŝis tamen la plej gravan aferon.

Li forigas la doloron. Sed tiu doloro revenos. Li forviŝas larmojn;
sed la aliaj aperos en la okuloj kaj fluos sur la vizaĝon. Li levas
la falantojn; sed ili falos ree sub la pezo de l' premo.

Li vidis, kiel siatempe rabbi alrigardis la figujon, kiu sub tiu ĉi
ardanta rigardo sekiĝis. Li kredas, ke se rabbi rigardus sur tiun
ĉi senfruktan rokon, tiam elkreskus sur ĝi cedro. Sed rabbi ne
deziras uzadi sian forton por la surtera bono de la popolo...

Kaj la popolo suferas kaj atendas. Rabbi estas paŝtisto: kial li
sian aron ne satigos? Rabbi estas gardisto: kial li enlasas tra la
pordo malsaton, mizeron kaj -- Romanojn?

Satigu la buŝon, kaj la manoj ne estos avidantaj la fremdan bonon.
Trankviligu la intestojn, kaj la lipoj ne estos ofendantaj la
ordonojn de profetoj kaj saĝuloj. Forta vi estas, direktu la pupilon
al la senfrukta tero, por ke ĉiu ŝtono ŝanĝiĝu en panon kaj ĉiu
terbulo en noblan metalon; kaj al tiu pano kaj al tiu metalo etendu
la manon nur via popolo!...

Dirinte tion li etendis la brakojn al la valoj.

Rabbi kaŝis en la manplatoj la vizaĝon kaj aŭskultis, kiel li
daŭriĝis plue kun ĉiam pli kaj pli granda fajro, kvankam lia okulo
estis malvarma. Rabbi-n ekregis malagrabla sento kaj li diris:

-- Vi turmentas min. Foriru!

Sur la horizonto aperis ruĝa lunkorno. La ĉirkaŭaĵo fariĝis
ankoraŭ pli malgaja.

La brilo falis sur la vizaĝon de rabbi kaj sur la vizaĝon de tiu
viro, kiu eksilentis, sed ne foriris.

Rabbi konstante kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj liaj pensoj
forkuris malproksimen de la montsupro, sur kiu li sidis, kaj de la
viro, kiu ne deturnis de li la okulojn.

Li pensis, kaj en lia enpensiĝo komencis lin ĉirkaŭpreni granda
malĝojo pro la mizero de tiu ĉi mondo. Tiam tiu viro ekmurmuris
denove:

-- Vi kompatas per la koro, sed ne per la saĝo. Ĝis certa tempo vi
estos nutranta per grandiozaj vortoj.

Tiam rabbi ekkoleris, turnis la brulantajn okulojn al tiu viro, kiu
kaŝis la kapon en la brakoj, leviĝis, foriris de la monto kaj
malaperis en mallumoj.

      *       *       *       *       *

Rabbi ekspiris. Ŝajnis al li, ke kun tiu viro forfluis ia nubo, kiu
kovris la teron. La luno iris supren kaj iom heligis la dezerton.
La nokta birdaro komencis rondflugi super la montoj. Tie kaj ie
aŭdiĝis grakado. Rabbi-n ĉirkaŭis maltrankvileco.

La griza lunkorno ekpendis sur la ĉielo kaj poste komencis ree
malleviĝi al la tero. Ĝi ruĝetiĝis, fine ekbrulis kiel flamo
de torĉo. La dezerto fariĝis ĉiam pli malgaja. Rabbi leviĝis,
malsupreniris de la pinto kaj komencis rondiri inter la rokoj.

La maltrankvileco kreskis en li konstante. Li vidis antaŭ si kvazaŭ
vojon pendantan en la aero. Ĝi estis dekliva, dornoplena, surŝutita
per gruzoj de akraj ŝtonoj. Ŝajnis al li, ke li vidas malantaŭ si
en la ombroformoj multenombrajn homamasojn, ke li montras al ili tiun
teruran vojon, mem iras antaŭen, ke la amasoj kun timo foriĝas, ke
neniu lin sekvas...

Jen ree ŝajnis al li, ke ia maro superakvigas la dezerton, kaj li
kun la ombraj amasoj staras sur la bordo. Li starigas la piedojn sur
la ondoj, paŝas sur la akvoturnoj; la ombroj kun etenditaj manoj
ĵetas sin post li. Sed sub iliaj piedoj disiĝas la moviĝemaj
akvoj, la amasoj enfalas, dronas...

Blanka tagiĝo fortimigis la viziojn. Rabbi ĉirkaŭrigardis, kaj
poste, erarigante la disciplojn pri la vojo, komencis trairadi la
landon, kie li ankoraŭ ne estis konata, urbojn, kie li ankoraŭ
ne predikis, nek sanigadis. Li observis atente la homojn kaj ilian
vivon. Jam krepuskiĝis, kiam li haltis antaŭ Jeruŝalaim.

Li preterpaŝis la gardistojn ĉe la pordego kaj eniris la
stratetojn. La amasoj vagadis ĉie; li observis ilin kaj penis
memorfiksi ĉion, kion li vidis. Poste li preterpaŝis la palacojn de
riĉuloj kaj denombris grandan kvanton da ili. Poste li preterpaŝis
la domegon, en kiu staris parto de l' soldataro, destinita por la
gardado de l' urbo. Fine li ekvidis sesdek turojn de la fortikaĵoj
kaj la vagantajn sur la muroj postenojn. Li ekvidis potencon kaj
riĉecon, tiujn ĉi fortojn mondregantajn kaj diktantajn la leĝojn,
laŭ kiuj la homa gento estis vivonta. Poste li trapaŝis la palacon
de la Landestro, reprezentanto de l' Roma potenco. Tiam tiu ĉefurba
bruego, tiuj belegaj domoj de la riĉuloj, tiuj militistaroj, tiuj
fortikaĵaj turoj, ĉio ĉi ekŝajnis al li ia monto, kiu kuŝiĝis
sur lia vojo, monto, kiun li antaŭe ne vidis, pri kiu li neniam
pensis apud la lagbordoj, predikante al la simplula amaso, sanigante
la malsanulojn kaj fortigante la falintojn. Ekregis lin granda
malĝojo; li direktis siajn paŝojn al la templo, eniris sur ĝian
tegmenton kaj tie ekploris. Kaj jam la nokto kovris la urbon.

Sur la ĉielo ne brilis steloj. Malhelaj nuboj kovris la bluaĵon.
Ĉirkaŭe estis malgaje, terure. La surda templo faris impreson
premegantan. Rabbi mallevis la vizaĝon al la muro kaj liaj larmoj
fluis sur ĝi.

Tiam aŭdiĝis malantaŭ li flustrado.

-- Vi ne obeis min... Ne kredis al miaj vortoj... Vi trairis la landon
de la dezerto ĝis la muroj de l' templo kaj la larmoj ekfluis el
viaj okuloj... Sed alie vi ankoraŭ ploros!

Ree staris malantaŭ li tiu viro. Rabbi ekkonis lian voĉon, sed ne
turnis la kapon al li. Kaj tiu daŭrigis plue:

-- Malforta vi estas... Pli malforta, ol vi pensis... Dubo mordas
vian animon... Ĉu vi vidis la gvardion kaj la palacon de la
Landestro?... Ĉu vi vidis niajn loĝejojn!... Kion vi signifas kaj
kion fari vi povos?!...

Rabbi komencis tremi. La flustrado kreskis en la mallumoj.

-- Ankoraŭ dek mil mizereguloj sekvos vin... Ankoraŭ dua dekmilo da
kripluloj etendos al vi la malsanajn brakojn... Kaj kio poste? Kio
plue?!...

-- En la sagujo de bonintencoj viaj mankas sagoj... Eble malgraŭ
tio la almozulaj amasoj ne dorsturnos sin de vi... Sed vi mem -- kion
vi faros plue?... Tio estas por malsanuloj kaj blinduloj, tio por
mizeruloj... Sed por homoj sanaj, komprenantaj la vivon kaj ne
povantaj morti?... Kaj se vi anoncas la regnon ne de tiu ĉi mondo,
kial vi venis?... Ĉu komprenos vin la vivantoj kaj sekvos vin?...
Revemulo vi estas! Rigardu malsupren el la altaĵoj de tiu ĉi
templo! En malespero ĵetu vin per kranio kontraŭ la rokoj, kaj se
Adojnoj' destinis vin kaj kiel ilon vin elektis, tiam tie profunde
atendos vin la brakoj anĝelaj, kiuj vin prenos kaj delikate starigos
sur la tero, ho revemulo!...

Rabbi turnis sin en tiun flankon, de kie fluis la murmuro, kaj
ekrigardis. En la krepusko vidiĝis malprecize la figuro kun
brilantaj okuloj. Ĝi penis per rigardo kontraŭstari al rabbi, sed
post momento mallevinte tiujn brilantajn okulojn ĝi turnis sin al la
ŝtuparo kaj malaperis en krepusko.

      *       *       *       *       *

Rabbi forkuris el la urbo.

La nokto renkontis lin ree en la dezerto, en kiu li rondiris pro
la distriĝo de l' pensoj. Pasis matenoj kaj vesperoj kaj li, ne
tuŝante manĝaĵojn, vagis inter la rokfendoj, apogis iafoje la
frunton kontraŭ la rokŝtonoj kaj dronis en enpensiĝo.

Sed dum unu nokto li suriris ree tiun deklivan supron. En la sama
momento tiu viro aperis ĉe lia flanko.

La luno malkovris tutan sian ŝildon. Ĝia brilo superverŝis la
dezerton ĝis la randoj de l' horizonto, sur kiu nigris palma arbaro.

Tiam la viro turnis la brilantajn okulojn al rabbi kaj, etendinte
ambaŭ manojn al malproksimo, diris per forta voĉo:

-- Mi alparolis vin dufoje, sed vi ne obeis min... Vi observis
propraokule la landon vastiĝantan inter la dezerto kaj la muroj de
l' Sankta Kastelo... Eble jam nune vi komprenis, kio estas la mondo
kaj kio devas esti tiuj, kiuj volas ĝin regi... Observu ankoraŭ kaj
pripensu!

Rabbi rigardis la malproksimon. Kaj la viro daŭrigis:

-- Vidu tiujn valojn, urbojn, fortikaĵojn, gardistojn... Vidu tiujn
amasojn nudajn kaj vestitajn, mizerajn kaj riĉajn... Vidu tiujn
tendojn, palacojn kaj kastelojn... Ĉio ĉi kuŝiĝos ĉe viaj
piedoj, ĉio obeados vin, se vi min sekvos!

Rabbi sulkigis la frunton.

-- Mi donos al vi la estrecon super ĉio ĉi, ĉu vi aŭdas? Mi donos
la regadon super tiuj teroj kaj super tiuj gentoj!... Kliniĝu al mi!
Faru, kion mi ordonos! Obeadu min!

Sed rabbi jam ektuŝis lin per sia rigardo kaj, levinte fiere la
kapon, ektondris:

-- For, tentisto! Estro vi estas de malsato kaj soifo, vipi vi povas
mizeron, sed la homan animon vi ne jungos! For!

Kaj li restis sola sur la monta supro.

      *       *       *       *       *

Post monato Kajafas sidis dum bela posttagmezo en la ĝardeno kaj al
la malplej juna filo diktis leteron al iu komercisto en Romo, kiam
oni sciigis lin, ke venis Suten kaj deziras lin vidi.

Kajafas interrompis tuj la laboron, la filon forsendis kaj ordonis
konduki Suten-on en la loĝejon, kien li baldaŭ mem venis.

Suten estis en malbona humoro kaj silentema. Sur lia vizaĝo vidiĝis
laciĝo. Kajafas ĉirkaŭprenis lin; Suten respondis per malvarma
ĉirkaŭpremo de liaj brakoj.

Kajafas ekmaltrankviliĝis.

-- Vi fariĝis malĝoja, filo -- li diris, sidigante lin apud si kaj
proksimigante la vizaĝon al la lia, por lin pli bone alrigardi.

Suten silentis.

-- Kio do okazas kun tiu sorĉisto, kun tiu saniganto, amato de l'
amasaĉo, stelo matena de l' kripluloj? -- ekdemandis Kajafas kun iom
moka rideto.

Suten ne respondis. Kajafas atente lin observis kaj parolis ĉiam pli
moke:

-- Ĉu ne ekvidos lin mia okulo? Kiam do aperos la estro de estontaj
armeoj niaj? Kiam li kolektos legionojn, forskuos la regadon de
l' Romanoj, la landon savos kaj la reĝan sceptron metos en niajn
manojn?

La vortojn „reĝan“ kaj „en niajn manojn“ li prononcis kun aparta
akcento. Suten kuntiris la brovojn, silentis kelkan tempon, fine
diris seke:

-- Mi eraris. Tio estas homo malgranda.

-- Do eble eĉ pli bone -- ekridis Kajafas, fermetante la okulojn. -- Sed
vi, Suten, iel ne tre feliĉe kulturas la politikon... Vi persekutas
sur dezerto iun sorĉistaĉon, kiam ni tie ĉi okupiĝas pri epokaj
aferoj.

Suten svingis la brakojn. Kajafas komencis grati per la fingro inter
la dentoj kaj poste diris:

-- Ĉu vi ne intencus vojaĝi Romon?

-- En kia celo? -- murmuris Suten.

-- Veturas maljuna Haleus, intencas veturi Ŝemil kaj Joĥaja. Mi
instigas ankaŭ Annas-on. Sole grizaj kaj la plej estimataj kapoj!

Suten ne povis kompreni, kio tute Kajafas-on ne mirigis, ĉar dum
lia foresto okazis en la situacio gravaj ŝanĝoj. Li do komencis al
Suten klarigi.

-- Ni ricevis el Romo nerefuteblajn pruvojn je tio, ke la nuna amatino
de l' Roma Cezaro estas hebreino. Ŝi devas esti certe treege nobla
virino. Cezaro ekkonis ŝin dum festeno ĉe sia plejamato Sejan, kie
ŝi ludis en la ĥoro. Alia amato, nomata Makro, plifaciligis la
alproksimiĝon kaj hodiaŭ ŝi estas unua virino en la ĉefurbo de l'
mondo.

Suten fariĝis malpacienca.

-- Kiel do tio ĉi nin koncernus? -- li ekkriis incitite.

-- Kiel tio nin koncernus, Suten? Vi sovaĝiĝis en tiu barbara lando
inter la sorĉistoj kaj mizeruloj! Kiel tio nin koncernus?... Veturas
delegitaro, por interkonsenti kun ŝi. Ŝi influas Cezaron kaj povas
pro tio multajn servojn al ni fari. Kio kun vi okazis, Suten? Mi vin
ne rekonas!

Kaj eltirinte la fingron el la buŝo, li komencis kapskui. Suten
kuntiris moke la vizaĝon kaj parolis, akcentante ĉiun vorton:

-- Nu, nu, grizaj kapoj de la popolo, seriozaj maljunuloj, pastroj kaj
ĉefpastroj veturas serĉi protekton ĉe malĉastulino... Ankoraŭ ni
ne havis ion similan!

Kajafas kaptis lian manon.

-- Tfi! -- ekkraĉis Suten, forigis malestime la brakon de l' maljunulo
kaj eliris.

Kajafas turnis sin al li en la seĝo, rigardis la pordon, kapskuis.

-- Jen frenezulo! -- li murmuris, ne provante ekregi sian miron. -- Kaj
tia homo volas okupiĝi pri politiko.

Li ekridetis kaj skuis la kapon.

-- Kion li deziras de ni? -- li murmuris kaj ankoraŭ unufoje komencis
pripensi la aferon de l' delegitaro.

-- Kion li deziras de la grizaj haroj de Ŝemil, Joĥaja, Haleus kaj
Annas?... Kion li deziras de tiu ĉi bona hebreino, kiu sin donis al
Cezaro?...

-- Li estas danĝera frenezulo! -- li decidis fine.

En tiu momento haltis ĉe la sojlo la servisto kaj anoncis, ke venis
la templestro, kiu estis nomata Simon.

Kajafas ordonis lin enkonduki. Simon estis tre pala, liaj manoj kaj
lipoj tremis. Li profunde kliniĝis, kaj Kajafas demandis pri la
kaŭzo de la alveno.

Simon sciigis per indignigita voĉo, ke la popolo kaptis antaŭ
la templo malĉastulinon, ĉirkaŭis ŝin kaj volis ŝtonmortigi.
Sed malhelpis la gvardio de la Landestro, defendante la virinon.
Okazis do interbatiĝo, al kiu venis multego da homoj. Dume aperis
la dekuriono kaj, por trankviligi la popolon, sciigis, ke li ordonos
al la gvardio forlasi la virinon, se la pastroj ŝin kondamnos. Oni
devas rapide decidi, ĉar povas okazi batalo inter la popolo kaj la
gvardio.

Li finis kaj atendis la respondon. Kajafas komencis plej trankvile
grati inter la dentoj per la fingro, poste li ekklakis per la lango
kaj demandis:

-- Kiel sonas la sesa ordono?

Simon recitis la tekston.

-- Kaj kion parolas Moseo en la Skribo? -- demandis ree Kajafas.

Simon ripetis tri tekstojn. Tiam Kajafas leviĝis, etendis la
dekstran manon ĝis la alteco de l' frunto kaj diris serioze:



MAJLAĤ


Apud la bordo de l' Tiberiada maro vivis ermite mizeregulo, nomata
Majlaĥ, viro iam tre saĝa, eminenta kaj posedinta multajn
ŝafarojn. Sed kiam la ulceroj malfermiĝis sur lia korpo, kiam la
naŭza malsano faris lin abomeninda kaj infektema, la amikoj kaj
flatuloj foriĝis de li, senigante lin de signifo, la paŝtistoj
kaj ekonomoj forŝtelis liajn arojn kaj lia saĝo dum la malsano
kaj malriĉeco perdis ĉiun viglecon. En tiu saĝo restis apenaŭ
tiom, por kompreni la tutan vantecon kaj pereemon de homaj klopodoj,
senfundan malbonecon de l' mondo kaj neesploreblan mokon de l' sorto.

Malsana Majlaĥ sidis dum la tutaj tagoj apud la bordo de l'
Tiberiada maro, rigardante la sulkiĝintajn vastaĵojn. Ondo post
ondo alkuradis, ŝvelis, ŝprucis kaj malaperadis. Kaj vidante tiun
dissaltadon de la ondoj Majlaĥ ridis maldolĉe kaj lia malfermita
buŝo flustris:

-- Jen la homo!

Kaj ree:

-- Jen sortoj liaj!

Kaj ankoraŭ:

-- Jen penado homa kaj celo atingita!

Tiujn ĉi vortojn li ripetadis dum la dissaltado de ĉiu ondo kaj
ridis maldolĉe, kapskuante. Nur kiam la malsato komencis lin
turmenti, li rampis laŭlonge de l' bordo, kolektante kaj englutante,
kion la maro el sia profundo elĵetis sur la sablojn.

La noktojn li pasigadis en tendo, kovrita per sekaj folioj. Li kuŝis
sur arbara musko kaj ĝemis, kaj la dormo kutime nur por mallonga
tempo fermadis liajn palpebrojn, forigante la memoron pri la suferoj.

Ofte la sonĝo pli multe lin turmentis, ol la maldormo. Ĉar ofte
ŝajnis al li dum la dormado, ke li kolektas konkojn sur la bordo,
disgratas siajn vundojn, por ke ili estu pli multaj.

Jen ree ŝajnis al li, ke li per tremantaj manoj ĉerpas la salan
marakvon kaj verŝas sur siajn vundojn, por ke ili pli forte doloru.

Kaj ankaŭ ŝajnis al li, ke li promenas en vasta lando, per la puso
de siaj vundoj ŝmiras ĉiun pordon, por ke la tuta homaro suferu kaj
vantecon sian rimarku.

Tiel pasis varmegaj someroj, belaj aŭtunoj, pluvecaj vintroj kaj
florantaj printempoj. Forgesis Majlaĥ, ke li estis iam riĉa, ke li
ĝuis estimon kaj posedis alian pensmanieron. Ŝajnis al li, ke li
naskiĝis kun la ulceroj, ke li naskiĝis en mizero kaj soleco kaj ke
liaj nunaj pensoj faris kun li vojaĝon de lulilo tra la longa vojo
de l' vivo ĝis la bordo de Tiberiada maro.

De tempo al tempo, kiam li sidis sur la bordo, rigardante la
dissaltantajn ondojn, rigardo lia falis sur la rondnaĝantajn boatojn
fiŝistajn. La homoj sidantaj en ili enprofundigadis tagmeze la
retojn kaj eltiradis ilin el la maro vespere.

Majlaĥ observis ilian metion, kaj kiam kun la proksimiĝanta
krepusko ili malaperis, ŝajnis al li, ke ia ondo dissaltis sen
postesigno. Kaj maldolĉe li ridis pro penoj kaj klopodoj de tiu ĉi
ondo homa; li deziris ŝpruci sur ĝin sian puson el la gutetantaj
ulceroj, por ke ĝi suferu kaj vantecon sian komprenu.

Tamen foje unu boato albordiĝis, kaj en ĝi sidis fiŝkaptisto,
nomata Petro. Okupita per riparado de l' reto, li ne tuj rimarkis la
ulcerkovritan homon. Nur kiam tiu ĉi komencis maldolĉe ridi, li
turnis al li siajn simplulajn okulojn kaj, elirinte sur la bordon,
komencis lin kompati.

Majlaĥ respondis al liaj kompatemaj vortoj per moko. Tamen la
fiŝisto ne ekindignis, sed sidiĝis sur la sablo apud li.

Tiam Majlaĥ komencis paroli kaj montris al li tiun ĉi dissaltadon
de la ondoj kaj poste ridis maldolĉe, kapskuante. Poste li montris
la blindecon homan, trempis la fingron en sia sekrecio kaj ŝmiris
per la puso la vizaĝon de l' fiŝisto.

Poste li eksilentis kaj observis atente.

Sed la fiŝisto respondis, ke ne ĉio en la mondo estas vanta,
ekzemple la boneco. Poste li rakontis, ke li ne timas infektiĝon,
nek tiujn ulcerojn, ĉar li konas viron, kiu, ektuŝinte per siaj
manoj, cikatrigas la vundojn gutantajn kaj forigas ĉiujn ulcerojn.

Majlaĥ kapskuis kaj ridis respondante:

-- Post paso de semajno vi alnaĝos en tiu ĉi boato al mi kun la
peto, ke mi fordonu al vi duonon de la tendo.

Sed la fiŝisto respondis:

-- Venos tempo, kiam el buŝo via malaperos ne nur ulceroj, sed eĉ
tiu maldolĉa rido.

Dirinte tion li leviĝis por fornaĝi. Sed Majlaĥ alrampis al li kaj
ŝmiris per la puso liajn piedojn. Post tio la fiŝisto permesis al
li ŝmiri ankaŭ la ambaŭ manojn. Majlaĥ ŝmiris ilin, poste li
ŝmiris liajn palpebrojn, buŝon kaj orelojn.

Poste li alrampis sian tendon kaj la fiŝisto fornaĝis.

Nokte leviĝis granda fulmotondro kaj ĵetis sin sur la akvojn de l'
Tiberiada maro. La ondoj kreskis kaj kun granda bruo disverŝiĝis
sur la bordo, ŝprucante blankajn ŝaŭmojn sur la altaĵojn kaj
troviĝantajn tie arbojn. La maro ekmoviĝis ĝis la fundo. La nuboj
volviĝis tiel malalte, ke la ondoj preskaŭ ilin atingis. La ventego
ĵetadis sur la maron kaj dronigis la rondflugantajn birdojn. La
akvoj elĵetis sur la bordon grandan kvanton da malvivaj fiŝoj
kaj diafanaj moluskoj. Dum tio la tondroj kaj fulmoj dissemis tian
teruron en la naturo, ke la bestoj arbaraj komencis muĝi timeme
kaj la vulturoj ne kuraĝis bekmanĝi la fiŝojn, kovrantajn la
malsekigitajn sablojn.

Majlaĥ pensis, ke la ondiĝintaj akvoj ensorbis la boaton de l'
fiŝisto kaj lin dronigis. Kiam alvenis la matena brilo kaj la
fulmotondro kvietiĝis, li alrampis sur la bordon kaj observis la
ondojn, ĉu ili sur la teron ne elĵetos restaĵojn de l' boato kaj
la kadavron de l' homo.

Ĉirkaŭ la tagmezo montriĝis en malproksimo boatoj kaj la sidantaj
en ili fiŝistoj enprofundigis la retojn en la maron. Vespere unu
boato albordiĝis. Majlaĥ ekvidis en ĝi la konatan fiŝiston.

Do li demandis lin, kie li pasigis la nokton.

La fiŝisto respondis, ke sur la maro, ĉar dum la tago li riparis la
reton, kaj nokte la akiro estis mirinde abunda.

Majlaĥ respondis je tio, ke li mensogas, ĉar nokte ondegis la akvoj
kaj estis granda fulmotondro.

La fiŝisto rediris, ke efektive la ondoj komencis esti iom
malkvietaj; sed tiu viro, pri kiu li jam rememoris, eliris el la
boato sur la akvojn kaj ilin trankviligis.

Tiam Majlaĥ komencis ridi moke kaj alrampinte al la fiŝisto ŝmiris
ree per la sekrecio de siaj ulceroj lian frunton, palpebrojn,
vizaĝon, buŝon, bruston, manojn kaj piedojn.

Poste li sidis longe sur la bordo, ĝis la boato kun la fiŝisto
malaperis en malproksimo kaj la nokta mallumo kovris per la krepusko
la maron kaj teron.

Ĉiutage sidadis Majlaĥ sur la bordo de l' Tiberiada maro,
observante la ondojn. Sed la boato ne aperis kaj la fiŝisto Petro ne
albordiĝis en la golfo. Tiam Majlaĥ komencis ridi ankoraŭ pli moke
kaj ĝoji maldolĉe, ke almenaŭ unu lia sonĝo estas plenumita, ke
almenaŭ unu homon li infektis per la puso de siaj ulceroj kaj tiel
montris al li la veron de l' homa ekzistado.

Pasis kvin tagoj, poste ses kaj sep tagoj. Tamen fine la okan tagon
vespere la boato aperis sur la akva horizonto, proksimiĝis rapide
kaj direktis ĝin unu homo.

Majlaĥ komencis ridi.

Ŝajnis al li, ke li vidas ŝvelintan kaj ruĝiĝintan vizaĝon,
okulojn plenajn je timego kaj ke tra la malproksimo atingas lin jam
la varma spiro. Li observis avide kaj ridis.

Kaj jam li vidis apud si sur la sabloj de l' bordo kliniĝintan
mizerulon kun malfermitaj vundoj, rigardantan kolere la dissaltantajn
ondojn kaj ripetantan liajn vortojn. Li vidis jam tion kaj ridis.

La boato glitis sur la akvoj kiel birdo, kiam ĝi, etendinte en la
aero la flugilojn, flugas al la tero. Staris en ĝi la fiŝisto Petro
kaj serĉis per la okuloj du ŝtonojn, inter kiujn li povus enkonduki
sian ŝipeton.

Kaj haltiginte ĝin, kiel li intencis, li suriris la bordon,
proksimiĝis al Majlaĥ kaj anoncis, ke morgaŭ kunvenos tie ĉi
multaj fiŝkaptistoj kun siaj familioj kaj ankaŭ homoj de aliaj
metioj. Li aliĝu al ili kaj aŭskultu la vortojn, kiuj al tiu
kunveno estos diritaj.

Li ne finis ankoraŭ paroli, kiam Majlaĥ alrampinte komencis tuŝi
liajn piedojn, manojn, vizaĝon, vangojn, palpebrojn kaj orelojn.
Diligente li esploris kaj rigardis kaj observis kaj al siaj okuloj ne
volis kredi.

Tiam la fiŝisto diris:

-- Sekrecio de viaj ulceroj ne infektos min kaj baldaŭ infektos jam
neniun, kvankam tien ĉi multaj alvenos kaj pri via tendo ili aŭdis.
Ekkredu nur al tiu, kiu estas simpla kiel mi kaj kiu alie instruas ol
vi.

Dirinte tion li fornaĝis kaj Majlaĥ enrampis sian tendon. La nokto
venis per mallumaj paŝoj, sed li ne povis ekdormi. Doloro terura lin
turmentis, sed li ne ekĝemis. Li aŭdis la bruan dissaltadon de l'
ondoj sur la bordo, sed jam li ne ridis.

Ia dubo vagis en lia kapo kaj erarigis ĉiujn liajn pensojn. Li
ekmiris, ke la fiŝisto ne infektiĝis kaj ke li alkondukas amasojn
al la bordo, kiun ĉiu evitis.

Poste li fermis la palpebrojn kaj ŝajnis al li, ke tiu stranga
fiŝisto vizitis lin kaj sidiĝis ĉe la eniro en la tendon.

Li do komencis demandi:

-- De kie vi havas, fiŝisto, tiun kvieton de l' animo?

Sed la fiŝisto nur ridetis. Kaj demandis lin Majlaĥ plue:

-- De kie vi havas, fiŝisto, tiun indiferentecon kontraŭ la vundoj
kaj ulceroj?

Sed la fiŝisto ridetis konstante. Kaj demandis lin Majlaĥ ankoraŭ:

-- De kie vi havas, fiŝisto, tiun saĝecon, kiu antaŭdiras aferojn
eksterordinarajn kaj ĝisatendas ilian plenumon?

La fiŝisto ekridetis lastafoje kaj malaperis.

Majlaĥ vekiĝis kaj pripensis tion, kio ŝajnis al li en la sonĝo;
poste li ekdormis denove.

Kaj en tiu dua endormiĝo ŝajnis al li, ke li sidas apud la marbordo
kaj observas la dissaltantajn ondojn. Ĉiu guteto de l' akvo estas
homa kapo. Ondoj da tiuj kapoj alkuradas, disverŝiĝas sur la bordo
kaj de la sablo leviĝas amasoj da fiŝkaptistoj, kiuj rapidas
profunden en la landon. Kaj la akvosupraĵo ne malgrandiĝas, ne
malaltiĝas, nur naskas novajn ondojn senfine kaj seninterrompe.

Majlaĥ vekiĝis kaj pensis longe pri sia dua sonĝo, kian al ĝi
doni klarigon. Tiam li ekdormis la trian fojon.

Kaj en tiu tria sonĝo ŝajnis al li, ke li staras apud la bordo
kaj observas la elirantajn el la maro fiŝkaptistojn. Subite li
rememoris, ke kiam li ne havis tiujn ulcerojn, li estis tre simila
al kelkaj el tiuj homoj. Tio pripensigis lin kaj li komencis kun pli
granda atento observi la elirantajn el la marakvoj fiŝkaptistojn.
Tiam ekregis lin granda miro, ĉar ju pli multe da homoj eliradis,
des pli granda fariĝis la simileco. Fine ŝajnis al li, ke estas li,
kiu en senfina nombro da figuroj eliras el la marabismo kaj rapidas
en la profundon de l' lando. Tiam li vekiĝis kaj ne povis kompreni,
kion tiuj ĉi tri sonĝoj povus signifi kaj kia estus ilia klarigo.

La sekvintan tagon li frumatene alrampis la bordon kaj rigardis ĝis
la tagmezo la akvohorizonton. La vundoj brulis; interne li sentis
febron. Li ekploris.

Salplenaj larmoj, fluante sur la ulcerkovritaj vangoj, pligrandigis
liajn dolorojn. Sed jam li ne rezonis mokride, jam la moko forlasis
lian animon. Restis nur tie malĝojo deziranta kvietiĝon. Li ploris
konstante.

La maro kuŝiĝis kvazaŭ glata lazuro ĉiela. La suno etendis sian
oran bruladon super la mondo. La folioj pendis senmove sur la arboj.
La arbaraj birdoj ekdormis sur la branĉoj, dezirante dormeti dum la
tagmeza varmego.

Kaj li ploris senĉese.

Vespere eksvarmis en malproksimo la boatoj kaj samtempe sur la bordo
komencis aperadi aretoj da virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Ili
sidiĝadis sur la sablo, sur ŝtonoj, sur kuŝantaj trunkoj de l'
renversitaj arboj. Miris Majlaĥ pro tio, ke neniu lin evitis, sed
ĉiu per rideto kvazaŭ ion antaŭdiris.

La boatoj alnaĝis; la fiŝistoj miksiĝis kun la virinoj, maljunuloj
kaj infanoj. Poste la maljunuloj kaj virinoj sidiĝis en la boatoj
kaj la viroj ekokupis la bordon. Kaj oni vidis kapon apud kapo ĉe la
terlimo de l' marakvoj, kvazaŭ la ĝiboforma tero konsistis nur el
kapoj. Tiutempe unu boato foriris iom de la bordo kaj en ĝi sidis du
homoj. La unua estis Petro la fiŝisto, kaj la dua -- viro nekonata.

La vizaĝo de tiu viro estis mirinde kvieta kaj la okuloj turniĝis
tiel, kvazaŭ li ĉiun per ili tuŝetis. Krom tio estis en ili granda
heleco kaj saĝo kaj komprenemo de la aferoj. Majlaĥ ne povis
deturni la rigardon de tiu vizaĝo. Kaj tiu viro sidis en la boato,
apoginte la barbon sur la mano, kaj observis la homojn kunvenintajn
sur la bordo. Tiam Petro la fiŝkaptisto eltiris la remilo el la
akvo, sidiĝis ankaŭ en la boato kaj mallevis la kapon sur la
bruston.

Ekregis silento, interrompata nur per delikata plaŭdado de l' akvoj
kontraŭ la boatrandoj.

Post momento eksonis de tie voĉo; Majlaĥ haltigis la spiron. La
vortoj fluis tra la aero kaj disiris inter la homoj kunvenintaj sur
la bordo.

Tiu stranga viro predikis alegorion pri homo prudenta kaj pri homo
bona. Homo bona estis sinjoro kaj homo prudenta lia servisto.
Sed baldaŭ homo prudenta rimarkis, ke, se li malzorgas sian
servodevon, tiam homo bona faras anstataŭ li tion, kion li ne
plenumis. Rimarkinte tion, li komencis ĉiam pli multe mallabori kaj
fine tute ĉesis fari, kion li devis. Kaj li rimarkis ankaŭ, ke
dank' al tio la rilatoj inter sinjoro kaj servisto plene ŝanĝiĝis.
Kaj tio, kion li rimarkis, estis vera. Homo prudenta fariĝis
sinjoro kaj homo bona servisto. Dume okazis milito. Proklamis ĝin
homo prudenta, ĉar li precize kalkulis, ke li posedas sepoble
pli multe da militistaro kaj pli bonajn armilojn, do ke li povas
sendanĝere ataki la malamikon kaj rabi lian bienon. Vane homo
bona al li tion malkonsilis. Vi estas homo bona, diris tiu, do vi
abomenas la sangoverŝon; sed mi estas prudenta kaj vidas, ke la
pligrandiĝo de la fortoj estas necesa. La milito eksplodis. Sed en
la unua batalo homo prudenta ricevis gravan vundon en la kapo, falis
de sia ĉevalo, kaj la militistaro, piedpremante lin, iris kontraŭ
la malamiko. Kuŝis do tiu homo prudenta sur la kampo en sufero kaj
soleco kaj dume la estro, kontenta pro tiu ĉi okazo, ke la sinjoro
sur la kampo mortos, el nenie havante helpon, venkis la malamikon,
forprenis liajn trezorojn kaj proklamis sin reĝo de ambaŭ popoloj.
La militistaroj ĵuris al li fidelecon kaj oni trumpetanoncis la
pacon. Ĉiuj revenis al siaj okupoj. Post ia tempo aperis sur la
sojlo de bona homo mizerulo peteganta, ke li helpu lin kaj akceptu
kiel serviston eĉ por la plej malaltaj servoj, ke li nur donu al li
tegmenton super la kapo kaj pecon da pano por nutriĝi. Kompatiĝis
homo bona, enkondukis lin en sian domon kaj lavis kaj bandaĝis liajn
vundojn kaj poste dividis kun li la panon. Tiam homo prudenta, kiu
estis fariĝinta mizerulo, tre miris kaj parolis al homo bona: mi
estis via servisto kaj ne obeis vin; mi ekposedis la regadon super
vi kaj prenis de vi, kio estis via; kial vi ne forpuŝas min ekster
la sojlon de via domo, sed vi donas al mi panon kaj bandaĝas miajn
vundojn? Kaj homo bona respondis je tio: ĉar vi estas mizera kaj
suferas, ĉar vi venis al mi, kiel vi estis devinta ne foriri, ĉar
vi devas servi al mi, por ke vi ne suferu; kaj obeu min, por ke vi
kune kun mi plenumu la ordonojn.

Rakontinte tiun alegorion, li observis ian tempon la amasojn, kaj
en liaj okuloj tremis heleco, kiu radiis al la kunvenintoj sur la
salplena bordo. Poste li deprenis la manon de la barbo, levis la
kapon kaj komencis paroli:

-- Estu kiel tiu homo bona, kaj la prudentaj venos al via sojlo kun
siaj vundoj. Forigu de aliaj ĉiun doloron, kaj kiam ĝi mem al vi
venos, salutu ĝin kiel amikon, kiu ne suferigas. Kaj mirigitaj
estos pro vi la homoj kaj ili rakontados, ke vi la ordon de la mondo
ŝanĝis. Kaj vere vi ŝanĝos ĝin. Homo prudenta fordonos sian
glavon en viajn manojn, kaj vi tiun glavon disrompos kaj ĵetos en
la fajron. Homo prudenta alportos al vi, kion li prenis de aliaj,
kaj vi tiun profiton disdonos inter ĉiuj kaj ne estos malpaco. Homo
prudenta alportos al vi sian saĝon, kaj vi tiun saĝon ŝanĝos
en aljungan beston, por ke ĝi estu utila, sed ne malutila. Vere
mi diras al vi, tio fariĝos, kiel fariĝis lumo kaj ĉielo kaj
maroj kaj tero. Homo bona cikatrigos viajn vundojn, viŝos larmojn,
forigos suferojn, nutros malsatulojn, trinkigos soifantojn kaj levos
falintojn. Homo bona faros vin blindaj je tio, kio forpasas, kaj
malfermos viajn okulojn je tio, kio estas eterna. Vere mi diras al
vi, ke tio fariĝos, kvankam antaŭe tiun homon bonan prudentuloj
estos turmentantaj, surdigos per moko liajn vortojn kaj alkroĉos lin
al ligno, por ke li ne povu agi laŭ boneco sia.

En la amaso aŭdiĝis mallaŭta ploro, kaj poste abruptaj voĉoj:

-- Vi estas tiu homo bona!

Kaj ree:

-- Vi estas tiu, kiun vi anoncas!

Kaj ankoraŭ:

-- Vi estas, kiu cikatrigas la vundojn, viŝas larmojn kaj levas
falintojn!

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon kaj la boaton
direktis al la bordo. Kaj kiam ĝi apogis sin kontraŭ la sablon,
amasiĝis ĉirkaŭ ĝi la patrinoj kaj alkondukis la infanojn al tiu
viro, por ke li benu ilin. Poste proksimiĝis diversaj suferantoj,
kaj li metis la manon sur ĉies kapo, rigardis ĉielen kaj murmuris
iajn mallaŭtajn, neaŭdeblajn vortojn.

Silento eksterordinara regis en la naturo. Ŝajnis al ĉiuj, ke la
ĉielo klinas sian lazuron al la tero kaj la aeron plenigis odoro
de diversaj aromoj. La plaŭdado de la akvoj kontraŭ la boato
silentiĝis kaj la maro fariĝis muta, kvazaŭ ĝi aŭskultis la
parolon kaj agojn de tiu, kiu kortuŝis, sanigis kaj kredigis.

Majlaĥ kuŝis sur la bordo, vidante la tutan amason kaj tiun
viron kun la fiŝisto Petro en la boato. Li observis longe kun
kreskanta miro kaj aŭskultis. La vortoj de tiu homo falis sur
lin, kiel sunradioj, trapenetris lin kaj heligis lian koron. Poste
ili ekposedis lin tute. Kaj kiam tiu viro eksilentis, fininte la
alegorion, Majlaĥ-on ekregis malĝojo kaj sopiro. Mankis al li tiuj
vortoj. Li alrampis pli proksimen. La homoj disiĝis kaj permesis al
li vidi la maron. Kiam el la boato ree aŭdiĝis la voĉo, Majlaĥ
komencis tremi per la tuta korpo, kapskui, kaj larmoj ekfluis el liaj
okuloj. La boato dume albordiĝis. La patrinoj komencis alkonduki la
infanojn, al aliaj amasiĝis kaj etendadis la manojn. Tiam Majlaĥ,
tremante per la tuta korpo kaj blinda pro la larmoj en la okuloj,
komencis rampi al la plej granda amaso. Jam li ne vidis, kio ĉirkaŭ
la boato okazadis. Super li etendiĝis brakoj, aŭdiĝis plej
dorlotaj vortoj; ondo da amaso proksimiĝis al la bordo, kaj li en
ĝia fundo rampis sur la sablo, spiregante kaj plorante. Tiamaniere
li proksimiĝis al la bordo kaj trovinte sin ĉe la rando de la boato
levis la okulojn. La homoj eliris jam el la ŝipeto, kaj la rigardo
de tiu stranga homo falis sur lin.

Majlaĥ transrampis la boatorandon, rampis sur la bretoj kaj levis la
vizaĝon kovritan per vundopuso kaj larmoj; lia ulcerkovrita buŝo
moviĝis petege.

Kaj tiu stranga homo etendis la manon al li kaj metis la manplaton
sur lian kapon, kiun neniu kuraĝis ektuŝi.

Majlaĥ ekĝemis:

-- Kompatu je mi, Sinjoro.

Tiam li aŭdis super si:

-- Forigita estu de vi la doloro...

Kaj Majlaĥ ĉesis suferi.

-- Forigita estu de vi la malbeleco...

Kaj fermiĝis la vundoj de Majlaĥ.

-- Forigita estu de vi via malkredemo...

Kaj Majlaĥ sanigita kaj forta falis singultante vizaĝen.

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon, la boato
malproksimiĝis de la bordo kaj de la amasoj, ekbruis la marondo, kaj
Majlaĥ konstante ploris.

Tiam li eksentis ree la manon sur sia kapo kaj ĝeme demandis:

-- Kion vi deziras, Sinjoro, de mi?

Eksonis super lia kapo:

-- Kredu al la boneco kaj faru al aliaj, kiel mi al vi faris.



ADMONO


Li estis grandioza figuro. Giganta kresko, forta nuko kaj potencaj
brakoj rememorigis tion, kion la tradicio rakontis pri la formoj
de Samson. Grandega vizaĝo kun grandaj, brunaj okuloj, agla
nazo, longaj lipharoj kaj iom griza, preskaŭ la zonon atinganta
barbo faris majestan impreson. Liaj vestoj estis multekostaj kaj
diverskoloraj, la kapon kovris turbano el la plej valora teksaĵo.
Li paŝis ĉiam tre malrapide, kaj trairante la urbon al neniu
respondadis je la salutoj. Fiero kaj konscio pri la supereco
antaŭiris lin, dispelante la popolamason.

Li estis nomata Joel. En Sinhedriono oni uzis lin precipe por la
celoj de l' reprezentado. Li proklamadis la verdiktojn, antaŭlegadis
la decidojn kaj donadis la admonojn.

Stariĝinte en la templo sur la estrado, li aspektis grandioze. Lia
profunda voĉo similis la sonon de l' bronza trumpeto, kiun skuis la
spiro de la plej kapabla artisto. La enhavo de liaj paroloj estis
antaŭe precize formulita. Joel nenion bezonis aldoni, nenion forigi.
Tiujn parolojn verkis homoj lertaj en la juro kaj mirinde konantaj
la lingvon. Joel antaŭlegis iliajn vortojn per sia belega voĉo,
aldonante al ili seriozon per la figuro. Do, kiam li ekparolis, la
amasoj silentiĝis kaj aŭskultis, kaj ĉiu silabo faladis profunde
en ilian animon. Ĉiujn do verdiktojn, anoncojn, admonojn kaj
alvokojn, elirantajn de Sinhedriono, la popolo ĉiam kunigis kun la
figuro de Joel, supozante, ke li havas la plej grandan signifon inter
la sepdek anoj de l' Alta Konsilantaro. Joel post la tempo komencis
havi ankaŭ tiun opinion, kio estis des pli facila, ke en tiaj
momentoj, kiam li parolis al la popolo, la aliaj anoj asistis kun
la plej granda estimo, prezentis la pergamenon kaj servis lin, por
tiamaniere aldoni al tio, kion li parolis, pli grandan gravecon.

Ekkredis do Joel al sia granda saĝeco kaj al escepta sia signifo. Li
ekkredis kaj sentis sin senmezure feliĉa. Nenio konfuzis la fonton
de liaj pensoj. Fama lia riĉeco multobliĝis ĉiutage. Liaj infanoj
estis sanaj, riĉaj, estimataj kaj ankaŭ feliĉaj. Kaj ŝajnis al
Joel, ke, kiun Sinjoro elektis, al tiu li donis bienojn terajn, por
ke li povu volon Lian plenumi.

Kaj ŝajnis al li ankaŭ, ke la malriĉuloj estas viktimoj de propraj
pekoj aŭ de la antaŭulaj kulpoj. Sen kulpo kaj peko neniu povus
esti, laŭ lia opinio, malriĉa. Li sentis en si nenian kulpon
kaj estis riĉa, kaj el inter tiu mizera simplularo ĉiumomente
oni iun kondukis al la juĝo kaj punis. La juĝisto Joel sciis,
kiom estis da ŝteloj, kiom da kalumnioj, kiom da adultoj, kiom da
senbezona alvokado de l' nomo Sinjora. Li sciis, kiom okazis da
trompoj kaj malpiaĵoj, kiom da atencoj kontraŭ la fremda edzino kaj
naskiĝoj neleĝaj, kiom da procentego kaj falsa atestado. Kial la
kulpuloj devenis nur el la mizerularo? Kial nek unu devenis el inter
Peruŝim? La ideo de l' amaso kuniĝis en lia kapo kun la ideo de l'
maljusteco. Li malestimis tial tiun amason, same kiel li malestimis
la pekon.

Specialan tamen malŝaton li sentis kontraŭ la impostistoj, kiuj
estis famaj pro la malhonesteco. Sed li malŝatis ilin ankaŭ tial,
ĉar neniam li sukcesis elturniĝi de la imposto, kiun li senlime
malŝatis pagi.

En la templo li aperadis kvarfoje dum la semajno kaj preĝis per tiaj
vortoj:

„Mi dankas vin, Sinjoro, ke vi kreis min Joel, filo de Azdraŝ riĉa
homo, filo de Haskiel riĉa homo, filo de Jakob riĉa homo...

Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi donis al mi kreskon grandan,
figuron belegan, kiu elvokas estimon de l' popolo. Ke vi donis al mi
viglan prudenton, koron noblan kaj belan voĉon...

Ke vi permesis al mi esti justa, ne mensoganto, ne trompisto, ne
kalumniulo, ne adultulo, ne blasfemanto aŭ nekredemulo...

Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi elektis min al Sinhedriono,
ke vi faris min juĝisto, kiu juĝas aliajn, mem ne estante juĝata...

Kaj ankoraŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi ne faris min homo el la
amaso, malriĉa, malbona, stulta, nehonesta...

Ke vi min faris nek paŝtisto, nek ĉarpentisto, nek barelisto, nek
azenkondukanto, nek buĉisto, nek marĉandisto de la oferbestoj,
nek servisto, nek impostisto, kiel estas tiu, kiu tie post mi
brustofrapas kaj devas paroli: Sinjoro, kompatu min pekulon...

Kaj kiam mi enrigardas min, ĝojas animo mia kaj admiras vin, ho
Sinjoro, pro via saĝeco, pro via perfekteco, pro via dispono kaj
divido de unuj homoj de la aliaj...

Do, ĉar vi tiel kun mi agis, mi vidas vian favoron kaj observos vian
ordonon kaj estos punanta ĉiujn, kiuj antaŭ mian juĝistan vizaĝon
estos alkondukitaj.

Gloro al vi, Sinjoro en altaĵoj! Vi estas, kiu min kreis kaj al la
homoj donis kiel ekzemplon! Do la nomo via ne pereos en la popolo,
ĉar la filoj de filoj miaj dankados vin pro mi kaj sur la altaroj
bruligos la oferojn, kiujn la popolo alportos...“

Poste li forlasis la templon kaj revenis tra la urbo hejmen. Ĉiuj
faris al li la vojon, kaj li paŝis ĉirkaŭita per sia gloro kaj
perfekteco, fiera, trankvila, neŝancelebla.

Okazis, ke mortis lia maljuna patro, Azdraŝ, preskaŭ centjara,
loĝanta en Jeriĥono, kie li posedis multajn bienojn. Joel nun
devis vojaĝi tien, por lin entombigi, fari la ordonitan penton kaj
ekposedi la heredaĵon.

Plaĉis al li tiu urbo, kuŝanta apud unu el la flankriveroj de
Jordano. La ĉirkaŭaĵo estis ravanta. Joel restis tie pli longe,
ol li antaŭe intencis, kaj ofte dum la vesperoj entreprenis sola
promenojn en la arbaroj kaj valoj. Lia famo eĉ tien penetris.
Kaj ĉar la loĝantoj konis la vastecon de liaj bienoj kaj la
nekalkuleblajn riĉaĵojn en la ŝafaroj, do gasto tia estis objekto
de senĉesa respektado.

Joel-on lacigis iom la ovacioj, des pli, ke la morto de l' patro
profunde lin impresis. Malofte li pensis pri la momento, kiam li
adiaŭos la mondon. Nune li ekvidis subite, ke en la ŝtuparo de l'
generacioj tuj antaŭ la ŝtupo de Joel putriĝis kaj rompiĝis la
ŝtupo de Azdraŝ. Ĉirkaŭblovis do lin kvazaŭ morta malvarmo.
Li volis forgesi tion, kaj serĉi aliajn pensojn meze de palmoj,
figujoj kaj arbaretoj. Li komencis eĉ enprofundiĝadi en la
landon ĝis Jordano, kaj tiam li rajdis sur azeno kaj kunprenis la
azenkondukanton.

Dum unu el tiaj ekskursoj li forlasis la kondukanton kaj la azenon en
la arbaro kaj mem iris ĝis apud Jordano, por ĝui banon. Sed ĉar li
forte ŝvitiĝis, tial sidiĝinte sur la bordo, li sin ventumis.

Tiam li rimarkis proksime paŝtiston, kiu ripoze kuŝis, kaj la
ŝafaro proksimiĝadis al la loko, kie sidis Joel.

Do li ekkriis al la paŝtisto, ke li forpelu la ŝafaron kaj mem
foriru. La paŝtisto tamen ne ekmoviĝis pro lia kriado.

Joel leviĝis kaj komencis alvoki la serviston. Sed tiu videble ne
aŭdis, ĉar li ne aperis.

Tiam Joel aliris la paŝtiston kaj ankoraŭ unufoje ordonis al li,
forpeli la aron kaj kun ĝi foriri, ĉar li intencas sin bani en tiu
ĉi loko.

La paŝtisto, kuŝante, respondis, ke li tion ne faros, ĉar ĝuste
en tiu loko li enpelos baldaŭ la aron en la riveron, por ĝin
trinkigi kaj lavi.

Joel demandis la paŝtiston, ĉu li konas lin? Tiu respondis, ke
li tute ne scias, kiu li estas. Do Joel diris al li sian nomon. La
paŝtisto eĉ ne ektremis.

Joel komencis lin insulti, kio tamen eĉ plej malmulte ne influis
la paŝtiston. Do li demandis, en kies servo li estas. La paŝtisto
respondis, ke en la Azdraŝa. Je tio Joel ekkriis, ke tiaokaze li
servas ĉe li, ĉar Azdraŝ mortis, kaj li estas la heredinto. Li do
ordonis al la paŝtisto, plenumi tuj lian volon, minacante forpeli
lin el la servado. Sed la paŝtisto respondis, ke li ne konas lin,
sed nur konas la ŝafaron, do kiel longe la ŝafaro estos donita al
lia gardado, tiel longe li estos faranta tion, kio estas bona por
ĝi, sed ne tion, kio estus agrabla por Joel.

Joel ekmiregis. Similan malobeemon li renkontis neniam. La plej
potencaj homoj en la ĉefurbo klinis antaŭ li la kapojn, la popolo
aŭskultis kun estimo liajn vortojn, la pastroj prezentis al li
la pergamenojn -- kaj jen subite ia paŝtisto el apudo de Jordano
kontraŭstaras al li, kaj krom tio ankoraŭ lia servanto, mizerulo,
simplulo, kiun li povis ĉiumomente laŭvole forpeli!

La kolero ekregis lin kiel flamo. Li demetis la supran veston, kaj,
estante forta, li decidis senprokraste puni la kuraĝulon.

Li proksimiĝis do al li kaj jam estis etendonta la manon al la
kuŝanto, kiam subite alsaltis vilhara hundo de l' paŝtisto, ĵetis
sin al liaj piedoj kaj komencis tiel boji kaj dentgrinci, ke Joel
estis devigita reiri kaj forpeli ĝin.

Li postulis de la paŝtisto, ke li la hundon alvoku, kriis, ke li
akuzos lin pro la havado de hundo, kiu estis ĝenerale malŝatata.
Sed la paŝtisto, ne turnante eĉ la plej malgrandan atenton je li,
komencis plendavoĉe kanti:

„Iras al popolo sia, iras blanka, brilanta kaj pura. --

Iras malriĉa kaj sen sceptro kaj sen krono kaj sen skarlato...

Sed en liaj okuloj forto, kaj en la voĉo potenco, kaj sur la frunto
vero, kaj en la koro amo al la popolo...

Iras jam, iras savonto, iras antaŭdirita, iras Meŝjaĥ!“

Joel dume forkuris tiom, ke lin la hundo ne plu persekutis, sed,
reveninte al sia sinjoro, kuŝiĝis ĉe lia kapo. La voĉo de l'
paŝtisto aŭdiĝis sur la valo inter la palmoj, inter la kanoj
riveraj kaj kuris sur la akvo. Joel komencis aŭskulti, kaj la vortoj
de l' paŝtista kanto lin pripensigis.

En tiu momento li aŭdis bruon de voĉoj. Li turnis la kapon kaj
ekvidis sur la proksima monteto amason da homoj, kiu ariĝis kaj
sidiĝis. Sur la supro de l' monteto kreskis alta kverko. Sub tiu
kverko sidis ia viro mezaĝa. Li estis turnita al Joel dekstraflanke
kaj estis videbla sur la fono de l' suno, kiu jam kliniĝis al
subiro.

La paŝtisto lasis la hundon gardi kaj mem iris al la monteto kaj
miksiĝis kun la amaso. Ĉio ĉi mirigis multe la loĝanton de l'
ĉefurbo. Do li survestinte ree la supran veston, komencis iri al la
monteto. Kaj kiam li proksimiĝis al la amaso, venis renkonte al li
du viroj kaj, ekvidinte liajn riĉajn vestojn kaj belegan turbanon,
demandis, kion li tie ĉi deziras?

Li respondis, ke pli ĝuste li devus ilin demandi, kion ili faras en
liaj bienoj kaj paŝtejoj?

Je tio rediris unu el tiuj viroj, ke ili ne scias, al kiu apartenas
tiuj paŝtejoj, ke neniel tio ilin interesas, ĉar ili faras nenian
malutilon, sed kolektiĝas, por aŭskulti la Dian vorton.

Joel diris al ili sian nomon. Sed ili respondis, ke tiu nomo havas
por ili nenian signifon. Do li rakontis pri sia rango en la ĉefurbo
kaj en Sinhedriono. Ili rediris, ke li revenu tien, kaj tiam certe
ĉiu donos al li la konvenan respekton. Sed tie ĉi ĉiuj estas
egalaj antaŭ Dio, kaj ne ekzistas homo, kiu estus pli alta ol la
aliaj. Pli alta estas nur tiu, kiu al ili parolas, ilia instruisto.

Joel ordonis senprokraste alkonduki al li tiun instruiston. Sed ili
respondis, ke ili tion ne povas fari, ĉar la instruisto parolas al
la popolo, kaj oni ne devas lin malhelpi.

Do komencis Joel ilin ankaŭ insulti kaj estus eĉ levinta kontraŭ
ili la manon; tamen li timis la amason, kiu estus ilin verŝajne
defendinta kaj al li farinta malbonon. Li kontentiĝis nur per tiu
insultado, ne ŝparante malestimajn vortojn, je kio ili ne respondis,
sed kunmetinte la manojn sur la brustoj, kliniĝis antaŭ li kun
respekto.

Vidante, ke tiamaniere li ne sukcesas, li enmetis la manon sub la
supran veston kaj eltiris el la saketo du monerojn, por doni al ĉiu
po unu. Sed ili retiris, levante la manojn supren kaj sciigante, ke
la donacon ili ne akceptos.

Tiam Joel diris, ke li prenos ilin en sian servadon kaj donos bonegan
salajron. Ili respondis, ke ili ne povas konsenti, servante al sia
instruisto.

Do Joel demandis, ĉu tiu instruisto estas riĉa, kiajn li havas
bienojn kaj kiom da ŝafaroj? Ili respondis, ke li posedas nenion kaj
estas tiel malriĉa kiel ili.

Joel alrigardis jen unu, jen la alian, ne komprenante.

-- Do tiu instruisto via havas neniajn bienojn, kaj vi al li
servas? -- li demandis.

-- Ni servas lin -- ili respondis.

-- Kial? Por kio li povas vin bezoni? Kiel li pagas, nenion havante?

-- Li pagas nenion al ni kaj ni nenion postulas; ĉar kvankam ni nomas
nin liaj servistoj, tamen ne ni al li, sed li al ni faras servon.

-- Neniel mi komprenas vian parolon!

-- Ni ne miras, ĉar ankoraŭ viaj okuloj ne estas malfermitaj kaj la
oreloj ne malŝtopitaj.

-- Eble vi estos ilin al mi malfermantaj? -- ekkriis malestime Joel.

-- Ne ni, sed li, kiam venos la horo kaj estos lia volo.

-- Kiam estos lia volo, ne mia?

-- Jes, sinjoro.

-- Kiu do al li donis tian estrecon, ke li povas tiamaniere agi?

-- Tiu, kiu loĝas en la ĉielo kaj estas sinjoro de ni ĉiuj, de ni
kaj vi! -- respondis ili, klinante respektplene la kapojn.

Joel pripensis momenton kaj poste turnis sin al ili kaj komencis
minaci per la mano:

-- Via instruisto estas mensogulo, ribelanto, malobeanta al
Sinhedriono!

-- Li obeas Dion! -- konfirmis ambaŭ viroj, kliniĝante.

Joel incitiĝis.

-- Mi vin akuzos, starigos antaŭ la konsilantaron, vi estos punataj
sur la korpo!

-- Nenion vi, sinjoro, povos fari al ni sen lia volo -- diris unu el la
viroj kaj montris sur la monteto la instruiston.

-- Mi ordonos ligi tiun ĉi vian instruiston, konduki en la urbon,
sendi al Jeruŝalaim, mi ordonos lin juĝi, skurĝi, ordonos lin...

-- Nenion vi, sinjoro, faros al li, se li je tio ne konsentos.

Joel eksilentis. Li estis efektive senforta. Rigardinte do unufoje
ankoraŭ unu kaj la alian, li ekkraĉis kaj revenis al la rivero.

Li decidis tamen, reveninte urbon, esplori tiun ĉi aferon. Dume
li serĉis la azenkondukanton kaj alvokis lin en la arbaro. Li
ekrigardis la sunon; ĝi jam kaŝis sin trans la monteto. Li vidis,
kiel la amasoj disiĝis kaj malaperis. El la monteto deiris la
paŝtisto, enpelis la ŝafaron en la riveron, banis ĝin, kaj poste
kun ĝi malproksimiĝis. Mallumo kovris la valon Jordanan. Joel
komencis timi. Li volis malbeni la malobeeman kondukanton, volis fine
reveni piede Jeriĥon-on, sed ne konante la vojon povis facile erari.
Krom tio li rememoris, ke en la arbaroj kaŝiĝas lupoj. Ekregis lin
timo ĉiam pli granda; li sidiĝis apud la rivero kaj tremis.

Tiam aŭdiĝis subite la vokado de l' kondukisto, pelanta la azenon.
Joel iris renkonte al li.

La servisto prenis la bridon de l' azeno kaj volis helpi la sinjoron
sidiĝi. Sed tiu elŝiris el lia mano la vipon kaj komencis bati lin
sur la ŝultrojn. La kondukanto ekgenuis, submetis la ŝultrojn kaj
post ĉiu ekbato ĝemis mallaŭte, suferante pacience la punon.

Joel laciĝinte, ordonis al li stariĝi kaj haltigi la beston.

Ili eniris la arbaron.

Nokta mallumo, soleco arbara kaj la timo neniigis baldaŭ la koleron
de Joel. Li turnis sin do al la kondukanto, kaj lia voĉo estis
milda:

-- Ĉu en tiu ĉi arbaro estas rabistoj?

-- Povas esti, sinjoro.

-- Kaj ĉu ili povas nin ataki?

-- Povas, sinjoro.

-- Kion ili povos al ni fari?

-- Nenion ili, sinjoro, al ni faros.

-- Kial ili povas ataki kaj povas nenion fari?

-- Ĉar Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.

-- Do min. Sed ĉu li gardos cin?

-- Ne, sinjoro, li min gardos. Pli malbone estos kun vi.

-- Fierulo ci estas. Morgaŭ mi ordonos cin vipi.

-- Vi faros, sinjoro, kion vi volos.

Joel eksilentis. Li ne estis tamen kontenta pro la rezultato de la
interparolo. Li silentis ankoraŭ momenton, poste diris per voĉo tre
milda:

-- Mi pardonos al ci la kulpon, ĉar ci min servas kaj dum la nokto
kondukas.

-- Mi dankas vin, sinjoro.

-- Ĉu en ĉi tiu arbaro estas sovaĝaj bestoj?

-- Estas, sinjoro.

-- Ĉu ili povas nin ataki?

-- Povas, sinjoro.

-- Kaj ili povas al ni fari ian fatalaĵon?

-- Nenion al ni, sinjoro, ili faros.

-- Ree ci parolas tiel, ke ci estas nekomprenebla.

-- Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.

-- Kiel do ci lin servas, stultulo?

-- Per la tuta vivo, sinjoro.

-- Cia vivo ofendas Dion.

-- La vivo de mizeruloj ne ofendas Dion, sinjoro.

-- Do kies vivo ofendas Dion?

-- La vivo de riĉuloj, sinjoro.

-- De riĉuloj? Mi ordonos morgaŭ vipi cin dufoje, matene kaj
vespere!

-- Via volo, sinjoro...

Joel ree eksilentis, sed ĉiam pli estis malkontenta pro la
interparolo. Ree do li tre mildiĝis kaj diris:

-- Mi pripensis kaj pardonos al ci vortojn ciajn, ĉar ci mem estos
defendanta kontraŭ la rabistoj kaj sovaĝaj bestoj. Sed diru, kiu
instruis al ci tian parolon?

-- Tiu instruisto, sinjoro.

-- Kia instruisto?

La servisto eksilentis timante. Joel komencis lin demandi trudeme:

-- Eble tie sur la monteto? Tiu ĉirkaŭita per la amasoj? Tiel? Ci
forlasis min kaj iris lin aŭskulti? Mi ordonos vipi cin trifoje,
matene, tagmeze kaj vespere!

-- Via volo, sinjoro...

-- Kiel do, hipokritulo, mia volo! Mi al ci ordonis servi al mi, kaj
ci forkuras kun la azeno, por aŭskulti la parolojn de ia vagulo!

-- De instruisto, sinjoro...

-- De vagulo, mi diras, kiu cin ribeligas kaj estos starigita antaŭ
la juĝo. Kial ci aŭskultas la parolojn de tiu homo?

-- Ĉar mi volas esti savota kaj eniri Regnon ĉielan.

-- Kaj mi ne eniros Regnon ĉielan?

-- Ne, sinjoro, se vi ne sekvos liajn postesignojn...

-- Silentu, stultulo, kaj pelu la azenon, ĉar ĝi haltis kaj
pinĉoŝiras la herbon!

La kondukanto ekkriis al la azeno; tiu komencis paŝi pli vigle.
La vojo fariĝis pli dekliva, la mallumo densiĝis tiel, ke oni
tute nenion povis vidi. Nur supre montriĝis malgranda ĉielspaco,
surŝutita per la steloj. En la arbaro regis silento. Joel ektremis;
komencis esti malvarme. Li kunmetis la manojn sur la brusto kaj
klinis la kapon antaŭen, esplorante la mallumojn. Kaj li miris,
kiamaniere la kondukanto ne eraras, sed kun tia certeco la beston
pelas antaŭ si. En la profundo de l' arbaro aŭdiĝis la vokado de
ia birdo aŭ besto, ĉar malfacile Joel povis diveni, preskaŭ neniam
komunikiĝante kun la naturo. Ree komencis lin turmenti timo. Li
deziris do, kiel eble plej favorigi por si la kondukanton, por ke tiu
pli volonte lin gardu kaj en okaza bezono defendu. Tial li alparolis
lin:

-- Por ke ci ekkonu mian eksterordinaran bonecon, mi eĉ tiufoje
pardonas al ci la kulpon. Sed diru, kiamaniere ci trafas, kiamaniere
ci ne eraras, kiamaniere ci ne timas dum tia terura mallumo kaj en
tia senhomejo iri, servi al mi, kaj havas ankoraŭ tiel liberan
animon?

-- La instruisto ordonis al mi timi nenion kaj neniun.

-- Kiel, li ordonis timi neniun?

-- Jes, sinjoro, neniun.

-- Nek siajn sinjorojn?

-- Jes, sinjoro, nek la sinjorojn.

-- Do ci ne timas min?

-- Ne, sinjoro.

-- Ci malamas min?

-- Mi amas vin, sinjoro.

-- Kial ci min amas?

-- Ĉar la instruisto ordonis ami ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj faras al ni
maljustaĵon. Li ordonis pagi per bono al ili por la malbono...

Joel ekpensis pri la lastaj vortoj de l' kondukanto kaj venis al
la konkludo, ke tiufoje li aŭdis aferon por si oportunan. Do la
instruisto ne ordonis venĝi. Kaj la okazo por tio estis la plej
ĝusta.

-- Ne ordonis la instruisto levi la manon kontraŭ siaj sinjoroj?

-- Li ne parolis, ke kontraŭ la sinjoroj; nur instruis, ke ne estas
permesite venĝi.

-- Do ci amas min?

-- Mi amas vin, sinjoro.

-- Tio estas tre bela. Se ordonis tion al ci tiu instruisto, mi
laŭdas lin pro tio.

-- La instruisto demandis pri vi, sinjoro.

-- Jes? demandis pri mi?

-- Kaj li riproĉis al tiuj du lernantoj, ke ili ne alkondukis vin
antaŭ lian vizaĝon.

-- Kiel? Min konduki antaŭ lian vizaĝon! Li ja devas al mi veni! Ci
estas krudulo!

-- Do ankaŭ la instruisto diris, ke li iros al vi, sinjoro.

-- Nu, ci vidas, ke mi cin prave riproĉis!

-- Li volas doni al vi admonon...

-- Stulta ci estas! Li ne povis tion diri, ĉar li estas eble tro
prudenta por tion fari.

-- Li diris, sinjoro! Ĉiuj Peruŝim ricevos admonon, kaj ankaŭ
Sinhedriono...

-- Kio? kian admonon?

Joel ekkaptis la bridon kaj haltigis la azenon. Mirego forprenis de
li la parolon.

Li ne povis kompreni tian malrespekton. Sed ĉar ĉirkaŭe vastiĝis
arbara senhomejo, malgajeco kaj de tempo al tempo aŭdiĝis la kriado
de rabobirdoj, li diris nenion, nur kuntiriĝis sur la dorso de l'
besto kaj ĉesigis ĉiun interparolon.

La azeno ekfaletis unu- kaj duafoje. La kondukanto haltigis ĝin kaj
diris:

-- Malsupreniru, sinjoro, de la dorso.

Joel ne obeis. La kondukanto ripetis:

-- Malsupreniru, sinjoro, kaj sekvu min piede, ĉar la besto povas
fali kaj faros al vi ian domaĝon, kiam vi falos sur la vojeto dum la
mallumo.

Joel malsupreniris de la dorso de l' azeno.

-- Paŝu post mi, sinjoro, tenante vin proksime de mi. La besto sekvos
vin kaj ne restos malantaŭe, timante la sovaĝajn bestojn.

Ili do komencis piede migri, irante la deklivan vojeton.

Joel faletis sur la ŝtonoj kaj cedroradikoj, la arbustoj gratis
liajn manojn, li spiris laŭte, ŝvitis kaj sentis sin senmezure
malfeliĉa. Li malbenis interne la emon ekskursadi apud Jordano kun
servisto neelprovita; li malbenis tiun serviston, ke li, anstataŭ
ĝustatempe veni, aŭskultis parolon de ia frenezulo, malbenis ankaŭ
tiun frenezulon, kiu lin elmetis al tiom da suferoj. Li ne ĝuis la
banon, ĉiun ĝojon forprenis de li la aroganteco de l' paŝtisto
kaj la malrespektemo de tiuj du viroj. Tiu ĉi perforta piedirado
tra la arbaro estis nesuferebla kaj senmezure malagrabla por homo,
kiu promenadis nur en la ĉefurbo meze de la amasoj disiĝantaj
antaŭ li. Li ne povis kompreni, ke jen li, ano de Sinhedriono, kiu
paroladis en la templo al la popolo kaj estis plej ŝatata, ke jen li
nune tra la malluma arbaro paŝas, gratita, laca, lasita al protekto
de necerta servisto, kiu en la interparolo altiĝas super li. Do li
ŝmacis per la lango, faletis, insultis mallaŭte -- sed iris.

La kondukanto subite haltis.

-- Mi ne vidas, sinjoro, la trabon super la torento. Atendu min ĉi
tie kaj mi iros supren kontraŭ la riverfluo kaj, retrovinte la
trairejon, revenos al vi.

Joel ektimis. Ekfulmis en lia kapo la penso, ke la kondukanto volas
lin perfidi, ke li volas foriĝi, por ke dume ataku la rabistoj, kun
kiuj li estas en interkonsento. Sed li timis, aperigi tiaspecan
suspekton. Li stariĝis sub la arbo.

La azeno sekvis la kondukanton, pinĉmanĝante per la dentoj la
arbustofoliojn.

La kondukanto dronis en la mallumo. Oni aŭdis nur liajn paŝojn
inter la arbustoj. Sed baldaŭ eĉ tio silentiĝis.

La ŝvito fluis per densaj gutoj de la frunto de Joel. Li spiris
profunde kaj la tempioj pulsobatis malkviete. Fine li komencis klaki
per la dentoj.

Li ekkriis kelkfoje al la kondukanto. Sed tiu ne respondis.

Tiel strange sonis en la arbaro la voĉo de Joel, ke li ĉesis voki.
Ĉiumomente li sentis sin pli terurita en la soleco. En tiu ĉi timo
li komencis preĝi kaj murmuri tiajn vortojn:

„Dio, kiu elkondukis vian popolon el la dezerto, kompatu vian plej
bonan servanton kaj helpu lin...

„La plej bonan servanton, kiu ne pruntedonas procentege, kaj se li
blasfemas, tiam nur tre malofte...

„Kiu ne estas impostisto, nek krimulo, nek avidema, nek blasfemanto,
nek azenkondukanto, nek paŝtisto, nek apartenas al la popolaĉo...

„Kiu estas ano de Sinhedriono, parolas al la popolo, juĝas ĝin kaj
punas laŭ ordono via...

„Kiu estas certe al vi agrabla kaj tamen vi lin elmetas al
provadoj...

„Kiu donas al vi oferon, kaj nome unu kolombon...

„Sinjoro... du kolombojn... tri, kvar...

„Sinjoro... kapridon mi ordonos por vi buĉi kaj oferbruligi...

„Du kapridojn... kaj ŝafidon... ĉu ne sufiĉos, Sinjoro?...

„Ŝafinon kaj ŝafoviron, nur elaŭskultu kaj heligu la mallumojn...

„Sinjoro, bovon mi oferos, propran bovon, propran, ne trompe prenitan
de la popolo, el mia propra aro... Sinjoro -- pli multe mi ne povas!“

Li balanciĝis, preĝis kaj petegis, sed la timo ĉiam pli granda
trapenetris lin per tremego.

Subite ekblovis vento kaj movis la arbaron. Aŭdiĝis terura,
misterplena bruo. Ŝajnis al Joel, ke en tiu bruo sonas iaj krioj,
iaj murmuroj, sonoro de glavoj kaj tintado de diversaj armiloj
rabistaj.

Li falis genuen, kaŝis la frunton en la manoj.

La vento ĉirkaŭkuris la tutan arbaron kaj komencis jam sube movi la
arbustojn. Samtempe la ĉielo mallumiĝis supre, kaj Joel ne vidis
eĉ la trunkon, antaŭ kiu li genuis.

Li ektimis pli multe kaj opiniis, ke venis jam la lasta horo. Tial li
komencis preĝi ree, sed jam tiamaniere:

„Sinjoro, vermo mi estas kompare kun via potenco...

„Vermo, kiun ne nur via piedo povas dispremi, sed eĉ formanĝi
ĉiu besto, renversi ĉiu trunko kaj dronigi ĉiu torento, kaj ĉiu
rabisto trapiki per la ponardo kaj senigi de la vivo...

„Mi estas pekulo, arogantulo, mensoganto kaj nomas min tio, kio mi
estas...

„Mi bruligas la oferojn, kiujn la popolo alportas...

„Mi laŭdas min antaŭ vi en la preĝo, sed ne humiliĝas...

„Impostisto pli ĝuste preĝas...

„Sed se vi estas Dio, se vi estas Tiu, kiu estas, kompatu min kaj
defendu...

„Mi pliboniĝos, Sinjoro... En la templo mi estos faranta la
penton... Malkaŝe, Sinjoro... Mi ŝutos polvon sur la kapon kaj
estos faranta laŭte la konfeson de l' pekoj...

„Sinjoro, ĉu mi povas fari ion pli grandan?“

La vento kreskis, pligrandiĝis, skuis la arbaron. Potencaj
branĉegoj ŝanceliĝis, kaŭzante grandan bruon.

Konstante kreskis la timo de Joel kaj fine trapasis la lastajn
limojn. Post ĝi sekvis malespero. Tiumomente ia birdo ekridis supre
kaj en malproksimo aŭdiĝis longedaŭra muĝo de besto.

Joel komencis pro malespero blasfemi:

„Vi ne enrigardis min, Sinjoro, kaj ne elaŭskultis mian preĝon...

„Vi Dio?... Vi Sinjoro?...

„Viajn servantojn vi forlasas en malluma arbaro kaj inter sovaĝaj
bestoj...

„Sed vere! Kvardek jarojn vi kondukis tra la dezerto Moseon kun la
tuta popolo! Kvardek jarojn!

„Kia vi estas Dio?... Ne, vi ne estas tiu, kiu estas!“...

Kaj li kraĉis la teron, sur kiu li genuis, kraĉis la arbotrunkon,
kiu staris antaŭ li, kraĉis la aeron, kiun li spiris, kraĉis la
ĉielon, en kiu kaŝis sin Adojnaj'... Ne Adojnoj', sed pli ĝuste
Suten!...

En tiu momento li eksentis manplaton sur sia brako. Li salte leviĝis
de la tero por sin defendi. Sed en la krepusko aperis la kapo de l'
azeno. La kondukanto tenis la bridon de l' besto. Joel sidiĝis kaj
ili ekiris.

Subite la vento trankviliĝis kaj el inter la nuboj elfluis la luno
kaj disverŝis bluetan helecon en la arbaro. Fariĝis tre lume.

Joel tuj kvietiĝis, sed silentis. La besto paŝis mirinde vigle.
Ili eliris el la arbustoj. Joel aŭdis la murmuron de l' torento.
Baldaŭ la arbustoj disiĝis, aperis profundaĵo, sur kies fundo
bruis la akvo. Super ĝi troviĝis trabo, heligata per la lunbrilo.
La besto suriris ĝin per paŝo certa kaj post momento transiris
la duan flankon. La arbaro maldensiĝis; ili eniris larĝan vojon.
Baldaŭ aperis la muroj de Jeriĥono.

Joel dum la tuta vojo ne diris eĉ unu vorton. En la urbo ĉiuj
dormis ankoraŭ. Antaŭ la domo de l' riĉulo estis senhome. Neniu el
la servistoj venis al li renkonte.

Do li malsupreniris rapidege de la dorso de l' besto, suriris la
ŝtuparon; la pordo ne estis ŝlosita. Li trapasis la koridoron kaj
eniris la dormejon. Rapide deĵetinte la vestojn li kuŝiĝis sur la
liton.

Li ekspiris. Finiĝis ĉiuj maltrankviliĝoj. Baldaŭ pro granda
laciĝo li fermis la palpebrojn kaj ekdormis. Li dormis tiel
profunde, ke nenia sonĝa revaĵo movis lian penson.

Vekiĝinte sufiĉe malfrue, li sidiĝis sur la lito kaj komencis
pripensadi.

Li rememoris, kie li estas kaj kie estis. Li migris apud Jordano,
eraris en la arbaro kaj sentis grandan timon. Kaj ĉio ĉi pro tiu
malhonesta servisto. Trifoje li promesis al li vipadon kaj trifoje al
li tion pardonis. Sed li ne pardonis ankoraŭ tiun longan serĉadon
de l' trairejo super la torento. Kaj tio estis plej puninda, ĉar
Joel pro la timo blasfemis. Kiu estas kulpa pro la blasfemado, se ne
tiu malpia kondukanto? Ĉu li ne kondukis lin en la tenton? Ĉu Joel
iam ajn en la vivo blasfemis?

Neniam abomena blasfemo makulis lian buŝon. Kaj nune?

Kolero komencis boli en li.

Li rememorigis al si vorton post vorto, kion la malhonesta kondukanto
kuraĝis paroli pri tiu instruisto kaj pri la dia protekto.

Li ja altiĝis super lin, super Joel, super la anon de Sinhedriono.

Ne, tio estas obstineco, tio estas malobeemo, krimo! Kian punon li
devas elpensi pro tio?

Li frapvokis la servistojn kaj atendis. Sed neniu aperis. Do li
ekfrapis la duan kaj trian fojon, kaj poste mem eliris en la
antaŭĉambron.

Tie li renkontis unu serviston; sed tiu faris pro miro grandajn
okulojn.

-- Kiel, sinjoro, do vi estas? Kaj ni timis...

-- Vi estas stultulo, mi dormis la tutan nokton, nur vi nenion scias
pri tio. Mi vin ĉiujn forĵetos, dispelos, ordonos vipi...

-- Volo via, sinjoro -- respondis la paliĝanta servisto.

-- Alvoku al mi tuj la kondukanton -- ekkriis Joel.

La servisto ne moviĝis de la loko; li nur rigardis per ĉiam pli
mirigitaj okuloj la sinjoron.

-- Moviĝu do, kanajlo! -- ekkriegis Joel kaj levis la manon.

La servisto deturnis sin kaj forkuris.

Pasis momento post momento. Joel malpacienciĝis. Fine li iris el la
koridoro sur la korton.

Tie li ekvidis tiun serviston konsiliĝantan kun la aliaj.

-- Kie estas la kondukanto? -- ektondris Joel.

La servisto ekbalbutis, kliniĝante profunde:

-- Sinjoro... li ne estas...

-- Kiel, li forkuris?

-- Sinjoro... ankaŭ la besto mankas... Vi eble piede revenis...

Sango alfluis en la kapon de Joel. Per teruraj okuloj li fulmofrapis
la tremantajn servistojn, kiam subite aperis en la pordego la besto
kaj post ĝi la kondukanto.

Tiu, ekvidinte la sinjoron, alkuris, ĵetis sin al liaj piedoj kaj
komencis voki:

-- Pardonu, sinjoro, mi ekeraris en la arbaro, ne povis vin retrovi...
Mi kriis!... Mi ĉirkaŭkuris frumatene la tutan arbaron kaj fine
pensis, ke vi piede revenis...

Joel kuntiris la pugnon super lia kapo kaj ekkriis:

-- Ci mensogas! Ci kun mi revenis nokte!

La kondukanto saltleviĝis. Li fariĝis tre pala, la okuloj estis
teruritaj. Metinte la fingron sur la buŝon li parolis kun granda
certeco:

-- Ne, sinjoro, tio ne mi... tio ne mi... Tio estas certe la ago de
nia instruisto...

Joel malfermis larĝe la okulojn, ekrigardis la servistojn. Ĉiuj
krucigis la manojn kaj komencis movi la lipojn. Kaj la kondukisto
parolis:

-- Vi, sinjoro, certe alvokis en la mizero lian helpon... Ne?... Eble
vi preĝis... Aŭ eble vi blasfemis... Li donis al vi admonon!

Joel komencis froti per la manplato la frunton, ekrigardis la azenon,
kiu estis tre lacigita, havis enfalintan ventron kaj ĉiumomente
oscedis. Li ekrigardis la kondukanton, sur kiu la nokto kaj lacegoj
gravuris neforigeblajn signojn, ekrigardis la tremantan servistaron,
la domon, la arbojn.

Subite li turnis sin kaj foriris en la dormejon.

Sidiĝinte sur la liton, li frotis la frunton, ĉirkaŭrigardis la
murojn, la plankon kaj plafonon.

-- Kio ĝi estas? -- li murmuris. -- Kio ĝi estas? Kio ĝi estas?...

Li pripensis tiamaniere la tutan tagon.

Vane la servistoj eniradis demandante, ĉu li ne postulas manĝon.

Joel sidis sur la lito tiamaniere ĝis la vespero.

Nur vespere li ordonis alvoki la kondukanton, enfermis sin kun li kaj
longe ili pri io interparolis.

La servistoj atendis ĉe la pordo, sed povis aŭdi nenian vorton.

Kaj tiuj interparolis ĝis la noktomezo, ĝis la tagiĝo, ĝis la
sunleviĝo...



DU DISCIPLOJ


El Betsajdo al Kafarnaum dum malfrua vespero iris du homoj. Unu el
ili estis viro maljuna, sed vigla; la dua -- junulo, eble dekkvinjara.
Ili akcelis la paŝojn, por antaŭ la noktiĝo preteriri la krudajn
montdeklivojn kaj aliri Jordanon, kie inter la kanoj estis kaŝita
boato, en kiu plue sur la rivero kaj la lago ili estis veturontaj.

La aero estis vaporplena, saturita per odoro de diversaj floroj, kiuj
kvazaŭ per neĝeroj kovris la arbojn. La ĉielo en la okcidento ne
mallumiĝis ankoraŭ, nur estis kvazaŭ lazura kurteno, malantaŭ kiu
koloriĝis la heleco. Supre tamen aperis profunda bluo kaj tie kaj ie
jam brilis la steloj, kies nombro ĉiumomente pligrandiĝadis.

En la aero rondflugis noktobirdoj, per silenta kuro glitante super la
kapoj de l' vojaĝantoj.

La densaĵo kreskis antaŭ ili, sed ili jam aŭdis la bruon de
ruliĝantaj Jordanakvoj. Ili do troviĝis proksime de la rivero.
Ĉirkaŭis ilin ĉiam pli granda mallumo. La steloj sur la ĉielo
brilis hele, kvazaŭ aro da oleaj lampetoj, sed inter la arbustoj
malmulton povis diveni la okulo. La vojo kurbiĝis maldekstren; ili
tamen turnis sin tra la densaĵo rekte al la rivero. Ili iris tra
mallarĝa vojeto. La maljuna vojaĝanto iris antaŭe, preparante
la trairon por la junulo, kiu videble ne konis la vojon. La rivera
murmuro fariĝis pli laŭta. Fine ili atingis la bordon kaj ekvidis
la nigrajn akvojn, sur kiuj aperadis rondoj de akvoturnoj kaj
ŝaŭmoj. La bruo de l' fluantaj ondoj plenigadis la senhomejon.

La maljuna vojaĝanto lasis la junulon sur la bordo kaj mem iris iom
supren kontraŭ la fluo, kie nigris la kanoj. Post iom da tempo
aŭdiĝis la plaŭdado de l' remilo kaj el la ombroj elŝoviĝis
boato. Kiam la ŝipeto ektuŝis la bordon, ensaltis la junulo, kaj
la griza viro forpuŝis per la remilo la boaton kaj lasis ĝin naĝi
kun la akvofluo. Li mem ankaŭ sidiĝis, atentante nur, ke la boato
troviĝu meze de la rivero.

Ĵus en la orienta parto de l' ĉielo montriĝis inter la montetoj
ruĝa luno. Pliheliĝis iom. La rivero murmuris, portante sur sia
ŝanceliĝanta, moviĝema dorso facile la boaton. La luno rapide
ŝanĝis la koloron kaj baldaŭ fariĝis griza. La akvoj bruis ĉiam
pli laŭte, ĉar jam ili proksimiĝadis al la enfluejo. La rivero
en sia tuta larĝo enverŝiĝadis en la lagon, kiu en tiu ĉi loko
diverskoloriĝis en la lunbrilo, kvazaŭ sur la akvoglato flagrus
miloj da steloj. La lago, bordoj kaj montetoj kovris sin per lumo
dubeblua, mistera, inspiranta al revoj.

La junulo sidis sur la antaŭo de l' boato, apogis la kapon sur la
manplato kaj rigardis la akvojn. La grizulo de tempo al tempo ekmovis
la remilon, kaj tiel ili naĝis kviete kaj silente sur la ĉiam pli
larĝaj akvoj, sur kiuj portis ilin la Jordana fluo.

Subite la infano ekĝemetis kaj diris al la griza viro:

-- Kiel trankvila kaj bela nokto! La steloj rigardas nin kaj
palpebrumas... Longe mi volus tiel naĝi... La mondo estas efektive
bela!

La maljunulo silentis momenton kaj respondis:

-- La mondo estas bela, sed oni ne devas tro ĝin ami. Bela ĝi estas
por juna okulo kaj por animo nelacigita. Sed por maljunulo, kiam li
fermos la okulojn, videbla fariĝas mondo alia, multe pli bela. Vi
tamen ne konas ankoraŭ tiun mondon.

La junulo pripensadis longe kaj diris:

-- Diru al mi, kie estas tiu mondo, pri kiu vi parolas?

La maljunulo ektuŝis per la mano antaŭe la bruston kaj diris „tie
ĉi“, poste levis la fingron al la ĉielo kaj ekmurmuris „tie“. Poste
li eksilentis.

Post momento la junulo interrompis la silenton, parolante:

-- Mi tamen amas la mondon, kiun mi vidas!

La maljuna viro kapskuis kaj respondis:

-- Tio estas vantaĵo. Amu la ĉielon kaj sopiru al ĝi.

-- Mi sopiras, ĉar tiel parolis la instruisto. Sed li ne asertas, ke
tiu ĉi mondo estas vantaĵo.

-- Li diris: mia regno ne estas de tiu ĉi mondo.

-- Vere. Mi forgesis... Sed li tamen venis sur la teron!

-- Venis, por varbi por si servistojn al sia regno, kiu estas supre.

-- Ĉu ni lin sekvos tien?

-- Jes.

-- Kaj ni disiĝos de tiu ĉi nia patrujo?

-- Ni disiĝos de ĝi.

-- Kaj ni ne bedaŭros ĝin?

-- Ne bedaŭros.

-- Kaj ĉu en tiu ĉiela regno floros tiel la migdalujoj kaj
granatarboj?

-- Tie floros arboj pli belaj.

-- Kaj kiel ili estas nomataj?

-- Arboj paradizaj.

-- Kian frukton ili havas?

-- Tre diversan. Kaj dolĉan kaj acidetan.

-- Ĉu kreskas tie la vinbero?

-- Kreskas kaj maturiĝas sepfoje dum la jaro.

-- Ĉu sur montoj similaj al tiuj ĉi?

-- Sur montoj multe pli belaj.

-- Ĉu estas tie lagoj?

-- Estas ĉiela maro.

-- Ĉu oni povas naĝi sur ĝi?

-- Se Sinjoro donos la ordonon.

-- Kaj la akvoj ĉu ondegas iafoje?

-- Ne, regas sur ili eterna kvieto kaj ne malhelpas al la fiŝistoj
laboradi.

-- Do ankaŭ tie oni devas labori?

-- Ĉie oni devas labori.

-- Eĉ en la ĉielo?

-- Eĉ en la ĉielo.

-- Nur dum sabato estas ripozo?

-- Dum sabato kaj dum ĉiuj festoj.

-- Sed eble nur la pekuloj laboras, kaj la savitoj ripozas?

-- La pekuloj tute ne iras ĉielen, nur en la inferon, kie ili brulas
en fajro eterna.

La junulo ekĝemetis, murmuris „vere“ kaj ili naĝis plue en
trankvileco kaj silento. Iafoje ekplaŭdis fiŝo kaj la movitaj akvoj
ekbrilis en la lunlumo.

Sed la juna penso ne povis longe ripozi kaj post momento ree turnis
sin al la grizulo per sekvantaj vortoj:

-- Ĉu iufoje permesas Dio rigardi de la ĉielo sur la teron?

-- Ne, ne permesas.

-- Kial li ne permesas?

-- Por ke la savitoj ne ĉagreniĝu.

-- Sed kiam mi rigardas per la okuloj tiun ĉi mondon, neniam venas al
mi ĉagreno.

-- En la ĉielo ĝi venus.

-- Kial ĝi tie venus kaj tie ĉi ne?

-- Ĉar tie vi havos la tutkomprenon.

-- Kio estas tutkompreno?

-- Tio signifas, ke vi vidos la tutan vantecon de l' mondo.

-- Kiel do povas ĉi tiu mondo esti vanta, se ja ĝin Sinjoro kreis
kaj nia instruisto tion certigas?

-- Sinjoro kreis la mondon, sed la homoj estas sur ĝi.

-- La homoj estas ankaŭ kreitaj de Sinjoro.

-- Sed ili obeis la inspiron de malbona spirito kaj la vivon sur ĉi
tiu mondo difektis.

-- Kial la malbona spirito tion al ili inspiris?

-- Ĉar li volis Sinjoron turmenti.

-- Ĉu en la infero estas tia lago.

-- Ne estas. Tie estas maro da fajro.

-- Kaj mankas tiaj montoj? Kaj tiaj floroj? Kaj tia lunbrilo?

-- Nenio simila troviĝas.

-- Do tie estas tre malĝoje?

-- Malĝoje kaj malgaje.

-- Ĉu la satano neniam vidis la ĉielon kaj la teron?

-- Li vidis, sed, ĉar li estis malbona, Sinjoro lin forpelis de si.
Kaj teren li venadas por tenti la homojn.

-- Eble li sopiras al la ĉielo kaj al la tero?

-- Ne sopiras.

-- Do li estas efektive malbona!

-- Kaj terura.

Ree ekregis silento. La grizulo nune leviĝis, por elkonduki la
boaton el la Jordana fluo kaj direkti ĝin dekstren, kie en granda
malproksimo vidiĝis la dometoj de Kafarnaum.

La junulo revis, pripensante la vortojn de l' grizulo. Tiu remis
kelkan tempon, poste komencis esplori la akvon, eltiris la reton
kaj ĝin subakvigis. La junulo helpis lin, kaj kiam ili finis sian
agadon, ili sidiĝis ree sur siaj lokoj. La maljunulo malrapide movis
la remilon, direktante la boaton al Kafarnaum. Heleco luna kuŝiĝis
sur la akvoj kaj fariĝis ĉiam pli bele sur la tero kaj sur la
ĉielo.

Tiam ekmoviĝis ree la junula animo kaj li komencis la grizulon
demandadi:

-- Ĉu nia instruisto estas forta?

-- Estas forta kaj nevenkebla.

-- Do kial lin ne ĉiuj obeas?

-- Ĉar la homoj estas obstinaj.

-- Ĉu nia instruisto faras miraklojn?

-- Jes, li faras ilin.

-- Do se li volus, li povus dispecigi la rokojn?

-- Li povus tion fari per unu rigardo.

-- Kial do li ne dispecigos tiujn obstinajn homojn?

-- Ĉar li kompatas ilin.

-- Kaj kial li ne ŝanĝos iliajn korojn?

-- Ĉar li lasas al ili liberan volon.

-- Ĉu nia instruisto estos reĝo?

-- Li ja diris, ke lia regno ne estas de tiu ĉi mondo.

-- Estus pli bone, se li volus esti reĝo. Li povus pli facile
proklami sin reĝo kaj rakonti Evangelion.

-- Li volas montri, ke oni ne bezonas esti reĝo kaj povas fari la
samon.

-- Do li efektive estas potenca?

-- La reĝoj estas malfortaj kompare kun li.

-- Kaj ĉu la reĝoj povus lin kapti?

-- Ili ne farus tion.

-- Kaj se postulus tion de ili malbonaj homoj?

-- Ili ne kuraĝas tuŝi lin.

-- Tamen ili mortigadis la profetojn.

La grizulo eksilentis kaj meditis, eltirinte la remilon el la akvo.
La junulo diris post momento:

-- Kial vi ne respondas al mi?

La maljuna homo diris per mallaŭta voĉo:

-- Mi malĝojas...

-- Kial vi malĝojas?

-- Ĉar mi vidas, ke ili povus lin kapti. Sed tiam ni defendus lin kaj
liberigus.

-- Pro kio? Li ja povus fari miraklon kaj mortigi ilin ĉiujn?

La maljunulo mallevis la kapon kaj malgranda rideto ekvagis sur
liaj lipoj. Baldaŭ tamen la rideto malaperis senrevene kaj la
frunto faldiĝis per miloblaj sulkoj. Zorgo ia sidis sur ĝi kaj
nubigis la vizaĝon. Dubo speguliĝis en la okuloj, kiuj rigardis la
akvojn. Kaj ŝajnis al la maljunulo, ke en sia mizero li forgesis
pri la aranĝoj de tiu ĉi mondo, pri ĝiaj potenculoj skribantaj
la leĝojn. Stariĝis antaŭ lia memoro diversaj momentoj el la
lasta jaro kaj tiu instruisto ekŝajnis al li esti estaĵo malforta,
kiu intencas batalon senvenkan, kiu levas la manon kontraŭ fortoj
nedetrueblaj, kaj kiu povas konduki ilin al pereo. Ili pereos kun
li, ĉar ili lin amas kaj al li kredas. Sed kio el ĝi rezultos?
Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Li, maljunulo, vivis ja pli longe ol
la instruisto; kaj kvankam li ne estis tiel lerta en la sciencoj
kiel tiu, tamen li konis la vivon, ĉar ĝi sur lia frunto skribis
instruon, kiu estas maldolĉa, sed vera. La juna instruisto ne konis
la montrilojn de tia instruo, vagis de urbo al urbo kaj predikis. Sed
ĉu la instruisto vivis tiom, kiom li, kaj ĉu spertis tiom, kiom li
spertis!

Kaj la timo plenigis la simplulan koron de l' maljuna homo. Jes, li
timis tion, kio okazadis kaj kio estis okazonta. Kvankam ĉiam pli
multenombraj amasoj sekvis la instruiston kaj adoris lin. Sed lia
parolo estis nesingardema, provokanta. Li riproĉis la potenculojn
kaj estrantojn, kaj ili ĉiam pli kontraŭ li ekscitiĝis. Kial li
ne bridas sian incitemon? Kial li provokas la potenculojn? La mondo
estas mondo. Kiom jam estis da maljustaĵoj! Kiu havas armilon,
uzas ĝin. Kaj tiu buĉo de senkulpaj infanoj, aranĝita de la
tetrarko? Kaj tiu masmortigo de galileoj, farita de la Landestro?
Kaj tiuj justuloj ŝtonmortigitaj de la incitita popolo? Kiom da
profetoj falis pro la kolero de la doktoroj de l' Skribo? Kiom da
ili, kvazaŭ lumojn, estingis la ĉefurbaj riĉuloj, kiam por ili tiu
lumo fariĝis neoportuna? Kaj la instruisto estas malriĉa, simpla
kaj migranta. Kaj la popolamasoj pro ia ajn kaŭzo diskuros kaj
forlasos lin. Kiu li estas, ke li tian verkegon entreprenas kaj ĝian
finon ne vidas!

Tiel pensis la maljunulo, kaj la infano pripensis alimaniere.
Li sonĝis en sia animo senkulpa, ke la instruisto komprenos la
bezonon fariĝi reĝo, ke li kolektos armeon, konkeros la landon
kaj sian regadon enkondukos. Li enrajdos al Jeruŝalaim sur blanka
ĉevalo, ordonos treni la malbonulojn en malliberejon kaj tie estos
ilin instruanta, ĝis ili ekkredos, kaj tiam li mem distranĉos la
ligilojn kaj alpremos ilin al sia koro kaj pardonos ilian obstinecon.
Poste li komencos militon kontraŭ la reĝoj de l' tuta mondo, venkos
ilin kaj katenitajn venigos kaj tiel longe al ili predikos, ĝis ili
ekkredos al li, kaj tiam li ankaŭ distranĉos iliajn katenojn kaj
alpremos al si. Tio estos bela tago! La popolo estos promenanta tra
la lando kun palmoj kaj lilioj, kantante je lia gloro...

Sed la imago infana, flugante kiel birdo en la vastaĵoj de l' penso,
renkontis la vortojn de l' maljunulo, kiu diris, ke la instruisto
ne volas esti reĝo. Li eĉ akcentis tion, kiam li certigis, ke la
instruisto farante tion, kion li faras ne estante reĝo, estas multe
pli potenca. Tio ne povis tamen akordiĝi en la kapo junula kun la
antaŭaj bildoj. Ŝajnis al li, ke la instruisto ne vidas fortojn,
kondukantajn al la celo. Li fariĝis malĝoja, ke tiel prudenta
instruisto tamen ne komprenas tiel simplajn aferojn. Li ne imagis
tiun ordon sur la mondo, kiun oni antaŭdiradis. Kio do estas la
instruisto kompare kun la potencaj riĉuloj, kompare kun la tetrarko,
Landestro, reĝoj, ha, kompare kun la imperiestro de l' Romanoj!

Li ĉesis kompreni sian majstron!

Kaj tiam la infana penso kaj la penso de l' maljunulo renkontis
sin ĉe la muro de unu kaj la sama problemo -- ideo de la forto. Ili
ambaŭ ne povis kompreni la majstron, kvankam ĉiu pro tute diversaj
kaŭzoj. Elirinte el du diversaj ekstremoj de l' penso, ili kunvenis
dumvoje: ili ne komprenis, de kio povas dependi la potenco, pri kiu
oni konstante aŭdis kaj parolis, kaj al kiu oni kredis, sed kiu
ne estis elprovita. Li kuracis, sanigis -- tion saman faras ankaŭ
la sorĉistoj kaj aŭguristoj. Li faris tion pli bone ol ili, pli
rapide, tio estas vera! Sed kiel de tio veni al la venko de la
reĝoj, riĉuloj kaj farizeoj! Se li etendos kontraŭ ili la manojn,
ĉu ili ne starigus militistaron kun hirtiĝintaj lancoj?... Kaj kio
plue? Kio plue?... Kie forto lia? Kie la antaŭdiritaj forto kaj
triumfo?

Tiel ili revis sur la akvoj de l' lago, kiu estis kovrita per luna
heleco kaj briletis kvazaŭ malproksimo ensorĉita.

Subite la junulo komencis diligente rigardi antaŭ si kaj timtremi.
Li turnis sin unu- kaj duafoje al la grizulo, ĝis kiam tiu
ekdemandis:

-- Kio al vi estas, infano?

La junulo tremis, etendis la manon kaj ekmurmuris per paliĝintaj
lipoj:

-- Ŝajnas al mi, ke ia aperaĵo portas sin super la akvoj.

Ili ambaŭ komencis rigardi en la montrita direkto. La junulo
ekmurmuris post momento:

-- Kvazaŭ ia hela kaj granda figuro proksimiĝas sur la akvoj...

Kaj li ektremis, ĉar li komencis vidi pli klare.

En longa, blanka vesto, kun la kapo mallevita al la brusto, iris
viro, simila al fantomo kaj la lunbrilo lumigis liajn harojn. La
dekstran manon li tenis sur la brusto, kaj per la piedoj li tuŝetis
la akvojn, glatigitajn kaj arĝentumitajn per la koloriĝanta brilo.

La maljunulo almetis la manplaton al la frunto, malfermis la
mirigitan buŝon kaj rigardis. Sur lia vizaĝo vidiĝis necerteco.
Subite ekregis lin timo. Li saltis el sia loko, ekplaŭdis per la
manoj kaj eligis mallongan ekkrion. La junulo turnis al li sian
timigitan vizaĝon kaj ekflustris:

-- Ĉu tiu stranga figuro ne estas simila al nia instruisto?

Kaj en tiu momento ekbrilis en lia kapo la penso, ke tie eble
efektive tiu instruisto paŝas sur la akvoj. Kiel li tion faras,
ke la ondoj sub li ne disiĝas kaj ne englutas lin? Kian forton li
posedas, ke li tiel iras trankvile sur la moviĝema akvosupraĵo?

La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la maljunulo kaj demandis
lin per timigitaj okuloj. Sed en tiu momento la maljunulo falis
genuen sur la tabuloj de l' boato kaj el lia buŝo eliĝis murmuro de
l' vizia ekscitiĝo:

-- Instruisto! Majstro!

La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la boatorando kaj kliniĝis
antaŭen. Li rigardis kun timo kaj mirego la lagon kovritan per la
lumo.

Kaj tiu figuro pasis ankoraŭ momenton sur la ondoj, ĝis kiam fine
ĝi disfluis en malproksimo meze de la luna heleco.



ESPERANTO-LITERATURO


_H. A. LUYKEN, F. B. E. A._

Stranga Heredaĵo

Romano originale verkita

1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita

La romano estas plena de okazintaĵoj, allogaĵoj, plena de sensaciaĵoj!

Ĝia enhavo kondukas la leganton tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko,
pritraktas religiajn kaj socialajn demandojn, pacifismon, naciismon;
komercistajn, teknikajn kaj artistajn demandojn, okultismon kaj
spiritismon. La tuton ĉirkaŭas ĉarma amo-rakonto; ĝin trafluas
glorigo de la Esperanto-movado kun multaj aludoj al ĝia eminentularo.
La heroo de la romano estas juna anglo, naturdotita per sugestiaj
fortoj, li estas perfekta parolanto, konvinkita kaj eminenta
Esperantisto kaj -- finfine -- naskita detektivo kun ĉiuj talentoj
de iu Sherlock Holmes.

Nenio, neniu kontraŭstaras lin, ĉion li majstras per la forto de
sia homamo. La romano entuziasmigas la leganton per majstre pentritaj
vojaĝrakontoj, per aventuraj kaj detektivaj okazintaĵoj; ĝi
prezentas krom tio multvalorajn kaj instigajn pensojn. Entute: Vera
esperantista tendencromano, valora libro por ĉiuj gesamideanoj, kiu
altiras specialan intereson pro sia modela kaj flua stilo.


_JEAN FORGE_

ABISMOJ

Romano originale verkita

1923. 150 paĝoj. Broŝurita kaj bindita

Ĉefaj personoj de la romano:

  _Ernesto Muŝko_, bienposedanto en Karlovo
  _Halino Borki_, filino de najbara bienposedanto en Nivi
  _Mateo Ardo_, artpentristo
  _Zonjo Biringo_, lia fianĉino

La romano „Abismoj“ estas unika en la ĝisnuna Esperanto-literaturo.
Ĝi estas la unua provo sekvi la modernan direkton de la hodiaŭa
nacilingva romano. Ne nur la enhavo, sed ankaŭ la stilo konformiĝas
al la nova direkto kaj altiros jam per tio ĉies atenton.

La supraj personoj mem rakontas la romanon ĉapitron post ĉapitro
alternante en harmonia sinsekvo kaj tiamaniere karakterizas sin mem.

La nepre internacia enhavo, kiun vivigas interalie stranga kaj
ekscitita pensmaniero de ebriulo, ravaj sonĝoj de gloravida
pentristo kaj amsoifa knabino kaj laŭnovela vivoskizo, fariĝas
interesega per la interna batalo inter malnova amo kaj alia
ekflamanta en la koro de brava viro. Dum ĉi tiu batalo, kiu pasie
akriĝas kaj katastrofe finiĝas, la leganto mem estas kunŝirata en
la plej profundajn abismojn de homaj animoj.


_D-ro EDMOND PRIVAT:_

VIVO DE ZAMENHOF

kun portreto de D-ro L. L. Zamenhof.

1923. 109 paĝoj. Kartonita kaj bindita.

Speciala eldono por mez- kaj malbonvalutaj landoj.

ENHAVO:

  Ĉapitro I: La gentoj en Litva lando.
    "    II: Infano en Bjalistok.
    "   III: Gimnaziano en Varsovio.
    "    IV: Studentaj jaroj.
    "     V: Doktoro Esperanto.
    "    VI: Idealista profeto.
    "   VII: Homarano.
    "  VIII: Kongresaj paroladoj.
    "    IX: Lingvisto.
    "     X: Verkisto.
    "    XI: Etika pensulo.
    "   XII: Homo ĉe morto.

„... Jen klasiko, kiun nepre devas posedi ĉiu Esperantisto.“ Por
ebligi al la gesamideanaro de mez- kaj malbonvalutaj landoj la akiron
de ĉi tiu, por ĉiu Esperantisto nepre necesa libro, ni aranĝis
laŭ permeso de la Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke-Mudie
tiun eldonon. Ĝia literatura enhavo estas laŭvorte tute la sama
kiel tiu de la ilustrita eldono.

      *       *       *       *       *

Historio de la lingvo Esperanto

Deveno kaj komenco 1887-1900.

1923. 2a eldono. 14 paĝoj. Kartonita.

ENHAVO:

  Ĉapitro I: Esperanto kaj indo-eŭropaj lingvoj.
    "    II: La esperanta vortaro.
    "   III: Zamenhof. Deveno de Esperanto.
    "    IV: Apero de la „Unua Libro“.
    "     V: Unua jaro. „La Dua Libro.“
    "    VI: Amerika Filozofia Societo kaj „Aldono al la Dua Libro“.
    "   VII: Nürnberg. Einstein. „La Esperantisto.“
    "  VIII: La Ligo. Reforma agitado.
    "    IX: „Lingvo Internacia“ en Upsala.
    "     X: Franca Societo. „L'Espérantiste.“
    "    XI: La influo de L. de Beaufront.
    "   XII: Esperanto en Ruslando. Interna Ideo. La spirito de la lingvo.

„... Prave oni postulas en Esperantaj ekzamenoj konon pri la historio
de la lingvo. Plej utila ĝi estas al ĉiuj, kiuj devas gvidi kursojn
aŭ fari paroladojn ... nenio pli bone instruas ol historio.“


Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh.
Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana
Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj.
Ĝis nun aperis:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana
originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de
Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2:

Niemojewski, A.: Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl.
Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 2a, korektita eldono. 1923.
74 paĝoj. Kartonita.

Volumo 3:

Turgenev, Ivan S.: Elektitaj noveloj. El la rusa originalo trad.
A. Mexin. 1923. 81 paĝoj. Kartonita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana
originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono.
1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5:

Hildebrand: El la „Camera Obscura“. El la holanda originalo
trad. H. C. Mees. 1923. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 6:

Irving, Washington: El la skizlibro. El la angla originalo trad.
H. L. Elvin. 1923. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana
originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad.
Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

Volumo 9:

Ŝalom-Aleĥem. Perec.: Hebreaj rakontoj. El la hebreaj originaloj
trad. Is. Muĉnik. 1923. 78 paĝoj. Kartonita.

Volumo 10:

Puŝkin, A. S.: Tri noveloj. El la rusa originalo trad. D-ro A. Fiŝer.
1923. 67 paĝoj. Kartonita.

      *       *       *       *       *

  FERDINAND HIRT & SOHN -- LEIPZIG
  ESPERANTO-FAKO



Noto de transskribinto:

Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj
komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. Kelkaj
malkutimaj vortoj, kiel _rabbi_ kaj _disciploj_ restas kiel
literumita de la tradukinto.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Legendoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home