Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Tri Noveloj
Author: Pushkin, Aleksandr Sergeevich
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Tri Noveloj" ***


A. S. PUŜKIN

TRI NOVELOJ

  El la rusa originalo tradukis
  D-ro Andreo Fiŝer
  Membro de la Esperantista Lingva Komitato

Rekomendita de E. L. A.


FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO



ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG



TABELO DE ENHAVO

            Paĝo
  Antaŭparolo  7
  Pikreĝino    9
  Neĝblovado  39
  La pafo     53



ANTAŬPAROLO


_A. S. Puŝkin_ naskiĝis en Moskvo 26. V. 1799. Li devenis el
antikva nobela familio, kies anoj estas plurfoje menciataj en la
historio de Ruslando. Ĝuinte brilan instruadon, li jam en sia
junaĝo, estinte ankoraŭ lernanto de la imperiestra Aleksander-liceo,
komencis verki versaĵojn, kiuj vidigis neordinaran talenton kaj
trovis grandan sukceson. Tamen monduma vivmaniero malhelpis plenan
disvolviĝon de lia talento. Spite tio Puŝkin apartenas al la nombro
de plej famaj rusaj poetoj de la komenco de la XIXa jarcento,
kaj oni povas plenrajte egalvalorigi lin kun korifeoj de la
mondliteraturo _Schiller_, _Byron_, _V. Hugo_ k. a.

Puŝkin postlasis pli ol 500 verkojn de plej diversa enhavo kaj
amplekso: lirikajn versaĵojn, epigramojn, gazetartikolojn, grandajn
romanojn-poemojn (Ruslan kaj Ludmila, Eŭgenio Onegin), historiajn
dramojn en versoj (Boris Godunov), prozajn romanojn kaj rakontojn
(kies specimenojn ni donas en tiu ĉi volumeto), historiajn verkojn
(Historio de la Pugaĉov-a ribelo) ktp.

Puŝkin estas unu el la plej meritoplenaj kreintoj de nuntempa rusa
literatura lingvo. Li forlasis la pseŭdoklasikan manieron, kiu
superregadis en tiutempa rusa literaturo, kaj sin turnis al temoj de
reala vivo.

Kelkaj el liaj verkoj kaŭzis al li cenzurajn malagrablaĵojn kaj eĉ
ekzilon el Peterburgo: li estis devigata dum kelke da jaroj loĝi en
suda Ruslando kaj poste en sia bieno en Pskov-a gubernio.

Puŝkin mortis 38jara (29. I. 1837) en la plej brila disvolviĝo
de sia talento, estinte mortvundita en duelo kun oficiro G.
Hekkern-Dantes. En Moskvo staras lia monumento, solene inaŭgurita en
la 1880a jaro.

A. F.



PIKREĜINO


I.

Foje oni ludis kartojn ĉe la rajdgvardiano Narumov. Longa vintra
nokto forpasis nerimarkite; oni sidiĝis por vespermanĝi post la
kvara matene. La gajnintoj manĝis kun granda apetito; la aliaj sidis
distrite antaŭ malplenaj teleroj. Tamen, kiam aperis ĉampanvino, --
la interparolado ekvigliĝis, kaj ĉiuj ĝin partoprenis.

-- Kion ci estas farinta, Surin? -- demandis la domomastro.

-- Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke malbonŝanco
min persekutas: mi ludas singarde kaj neniam ardiĝas, nenio min
konfuzigas, -- tamen mi ĉiam malgajnas.

-- Rigardu Herman-on! -- diris unu el la gastoj, montrante junan
inĝenieroficiron: -- dum sia tuta vivo li ne eĉ unu fojon prenis
kartojn en la manojn, tamen ĝis la kvina matene li sidas kun ni,
observante nian ludon.

-- Ludo min tre interesas, -- rediris Hermano: -- sed mi ne povas
riski la neceson pro espero akiri superfluon.

-- Hermano estas germandevena: do li estas prikalkulema, jen -- la
kaŭzo! -- rimarkis Tomski. -- Sed mian avinon, la grafinon Anna
Fedotovna, mi tute ne komprenas.

-- Kio? kial? -- aŭdiĝis voĉoj.

-- Mi ne povas koncepti, -- daŭrigis Tomski: -- kial mia avino ne
ludas kartojn.

-- Tute ne estas mirinde, -- diris Narumov: -- ke okdekjara
maljunulino ne kartludas.

-- Do vi nenion scias pri ŝi?

-- Ne, vere, nenion.

-- Aŭskultu do! Oni devas scii, ke mia avino, antaŭ ĉirkaŭ
sesdek jaroj, veturis Paris-on kaj estis tie en granda modo. La
homoj amase sekvis ŝin, por vidi „la Moskvan Venuson“; Richelieu
ŝin amindumis, kaj mia avino asertas, ke li apenaŭ ne mortpafis
sin pro ŝia senkoreco. Tiutempe la sinjorinoj ludis „faraonon“.
Foje ĉe la reĝa kortego ŝi malgajnis al la duko de Orléans je
honorvorto iun grandan sumon. Reveninte hejmen, dum senvestiĝado
ŝi deklaris al mia avo pri sia malgajno kaj ordonis pagi ĝin. La
mortinta avo, kiel mi memoras, estis kvazaŭ ŝia domadministranto.
Li timis ŝin kiel fajron; tamen, aŭdinte pri tioma malgajno, li
perdis la paciencon, ekkoleris, prenis kalkulilon, pruvis al ŝi, ke
dum duonjaro ili elspezis duonmilionon, ke ili havas en Paris nek
sian apudmoskvan, nek la saratovan bienon, kaj kategorie rifuzis pagi
la monon. La avino lin vangofrapis kaj enlitiĝis sola, kiel signo de
sia malfavoro. La morgaŭon ŝi venigis la edzon, esperante, ke la
dirita hejma puno efikis, -- tamen ŝi trovis lin neŝancelebla. La
unuan fojon dum sia vivo ŝi malfieriĝis kaj finvenis al rezonadoj
kaj klarigoj; ŝi esperis konsciencigi lin, pruvante, ke estas
diferenco inter princo kaj veturigisto. Nenio farebla! La avo
ribelis. Ne, ne, kaj nenion plu. La avino ne sciis, kion fari.
Ŝi bone konis rimarkindan homon. Vi certe aŭdis pri la grafo de
Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multon miraklan. Vi scias, ke
li afektis esti la „vaganta judo“, eltrovinto de viveliksiro kaj de
filozofŝtono. Oni lin mokridis kiel ĉarlatanon, kaj Kazanova en
siaj memorskriboj diras, ke li estis spiono; cetere Saint-Germain,
malgraŭ sia mistereco, havis tre respektindan eksteraĵon kaj estis
societema kaj kompleza homo. Mia avino ĝis nun ŝatas lin ĝis
memforgeso kaj koleras, se oni parolas pri li senrespekte. La avino
sciis, ke Saint-Germain povas disponi pri grandaj monsumoj. Ŝi
decidis sin turni al li, sendis al li skribaĵeton kaj petis viziti
ŝin senprokraste. La maljuna strangulo venis tuj kaj trovis ŝin
en terura ĉagreno. Ŝi pripentris al li per plej nigraj koloroj la
barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke sian tutan esperon ŝi
fidas al lia amikeco kaj komplezemo. Saint-Germain enpensiĝis. „Mi
povas servi al vi per tia sumo,“ li diris: „sed mi scias, ke vi ne
estos trankvila, ĝis kiam vi ne elpagos vian ŝuldon, kaj mi ne
volas kaŭzi al vi novajn klopodojn. Ekzistas alia rimedo, -- vi
povas regajni.“ -- „Sed, kara grafo,“ respondis la avino: „mi diras
ja al vi, ke mi tute ne havas monon.“ -- „Mono ne estas bezona,“
rediris Saint-Germain: „bonvolu min aŭskulti.“ Kaj li malkovris al
ŝi iun sekreton, pro kiu ĉiu el ni konsentus pagi tre kare...

La junaj kartoludantoj ekstreĉis la atenton. Tomski ekbruligis
pipon, enspiris la tabakfumon kaj daŭrigis:

-- Samvespere mia avino partoprenis „le jeu de la reine“[1] en
Versailles. La duko de Orléans estis la kartbankisto; mia avino
faciltone senkulpigis sin, ke ŝi ne alportis la ŝuldatan monon,
pretekstinte iun elpensitan rakonteton, kaj komencis ludi. Ŝi
elektis tri kartojn, -- ĉiuj tri gajnis unu post la alia, kaj mia
avino tute liberiĝis de sia ŝuldo.

-- Bontrafa okazaĵo! -- diris unu el la gastoj.

-- Fabelo! -- rimarkis Hermano.

-- Eble falsitaj kartoj! -- diris tria.

-- Mi ne opinias tion, -- respondis gravtone Tomski.

-- Kiel! -- ekkriis Narumov: -- ci havas avinon, kiu divenas
tri sinsekvajn gajnontajn kartojn, kaj ci ne profitas ŝian
kabalistikon?!...

-- He, je diablo! -- respondis Tomski: -- ŝi havis kvar filojn,
inter ili mian patron, ĉiuj kvar -- pasiaj kartludantoj, kaj al
neniu ŝi malkovris sian sekreton, kvankam ĝi estus tre enspeziga
por ili -- kaj ankaŭ por mi. Tamen jen, kion rakontis al mi mia
onklo, la grafo Ivan Iljiĉ, kaj kion li certigis per sia honoro.
La mortinta Ĉaplicki, tiu sama, kiu mortis en plena mizero,
malŝpareginte milionojn, foje en sia juneco malgajnis -- se mi
ne eraras, al Zoriĉ -- ĉirkaŭ tricent mil rublojn. Li estis
senesperega. Mia avino, kiu ĉiam estis severa al petolaĵoj de junaj
homoj, ial ekkompatis Ĉaplicki-n. Ŝi konigis al li tri kartojn, por
ke li ludu ilin unu post la alia, kaj igis lin ĵuri je sia honoro,
ke li neniam plu kartludos. Ĉaplicki iris ĉe sian venkinton, kaj
ili komencis ludi. Ĉaplicki metis sur la unuan karton kvindek
mil kaj gajnis; li ludis „paroli“, „paroli-pe“[2], -- regajnis la
perditon kaj eĉ iom pli...

-- Tamen, estas tempo por iri dormi: estas jam kvarono antaŭ la
sesa.

Efektive, jam mateniĝis. La junuloj fintrinkis siajn glasojn kaj
disiris.


II.

La maljuna grafino N. sidis en sia tualetejo antaŭ spegulo. Tri
junulinoj ĉirkaŭis ŝin. Unu tenis poteton kun ruĝigilo, la dua
skatoleton kun harpingloj, la tria kufon kun fajrokoloraj rubandoj.
La grafino tute ne pretendis je beleco, jam delonge velkinta, tamen
ŝi konservis ĉiujn kutimaĵojn de sia junaĝo, severe sekvis la
modojn de la sepdekaj jaroj[3] kaj vestadis sin same longe, same
zorge, kiel antaŭ sesdek jaroj. Apud fenestro, antaŭ brodstablo,
sidis fraŭlino, ŝia edukatino.

-- Mi vin salutas, grand’maman! -- diris enirinta juna oficiro. --
Bonjour, mademoiselle Lise. Grand’maman, mi havas peton al vi.

-- Kio estas, Paul?

-- Permesu, ke mi povu prezenti al vi unu el miaj amikoj kaj venigi
lin vendrede al via balo.

-- Venigu lin simple al la balo kaj tiam ci prezentos lin al mi. Ĉu
ci estis hieraŭ ĉe X.?

-- Ho, jes! estis tre gaje; oni dancis ĝis la kvina matene. Kiom
bela estis sinjorino Jelecki!

-- He, mia kara! Kion belan ci trovas en ŝi? Ĉu tia estis ŝia
avino, la princino Darja Petrovna!... Sed mi supozas, ke ŝi jam tre
maljuniĝis, la princino Darja Petrovna?

-- Kiel -- maljuniĝis? -- rediris distrite Tomski: -- ŝi jam antaŭ
sep jaroj mortis.

La fraŭlino levis la kapon kaj faris signon al la juna homo. Li
ekmemoris, ke oni kaŝadis antaŭ la maljuna grafino la morton de
ŝiaj samaĝulinoj, kaj ekmordis sian lipon. Sed la grafino akceptis
la novan por ŝi sciigon kun granda indiferenteco.

-- Ŝi mortis! -- ŝi diris: -- kaj mi ne sciis tion! Ni ricevis
samtempe la oficon de kortegaj fraŭlinoj, kaj kiam ni estis
prezentataj al la imperiestrino...

Kaj la grafino je la centa fojo rakontis al la nepo sian anekdoton.

-- Nu, Paul, -- ŝi diris poste: -- helpu al mi leviĝi el la seĝo.
Lizanjo, kie estas mia flartabakujo?

La grafino kun siaj servistinoj iris post la kurtenŝirmilon por fini
sian tualeton. Tomski restis kun la fraŭlino.

-- Kiun vi intencas prezenti al la grafino? -- mallaŭtvoĉe demandis
Lizaveta Ivanovna.

-- Narumov-on. Ĉu vi konas lin?

-- Ne. Ĉu li estas oficiro aŭ civilulo?

-- Oficiro.

-- Inĝeniero?

-- Ne, -- kavaleriano. Kial vi supozis, ke li estas inĝeniero?

La fraŭlino ekridetis kaj respondis nenion.

-- Paul! -- ekkriis la grafino malantaŭ la ŝirmilo: -- sendu al mi
iun novan romanon, sed ne el la modernaj, mi petas.

-- Kion vi volas diri per tio, grand’maman?

-- Tio signifas, romanon, en kiu la heroo ne premsufokas sian patron
aŭ patrinon, kaj en kiu malestas dronintaj kadavroj. Mi terure timas
dronintojn.

-- Tiaspecaj romanoj ne ekzistas nuntempe. Eble vi deziras havi rusan
romanon?

-- Ĉu do ekzistas rusaj romanoj?... Sendu tian, karulo, sendu nepre,
mi tre petas!

-- Pardonu, grand’maman, -- mi devas rapidi... Ĝis revido, Lizaveta
Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas inĝeniero?

Kaj Tomski eliris el la tualetejo.

Lizaveta Ivanovna restis sola; ŝi forlasis sian laboron kaj rigardis
tra la fenestro. Baldaŭ ĉe la kontraŭa stratangulo aperis juna
oficiro. Ruĝo kovris ŝian vizaĝon; ŝi denove sin turnis al la
laboro kaj klinis la kapon super la kanvaso. Tiumomente eniris la
grafino, tute vestita.

-- Ordonu, Lizanjo, ke oni jungu kaleŝon, -- ni veturos promeni.

Lizanjo forlasis la brodstablon kaj komencis ordigi sian laboraĵon.

-- Ĉu, mia kara, vi estas surda? -- ekkriis la grafino: -- tuj
jungigu la kaleŝon.

-- Jes! -- respondis nelaŭte la fraŭlino kaj ekkuris en la
antaŭĉambron.

Eniris servisto kaj prezentis la librojn, senditajn de la princo
Pavel Aleksandroviĉ[4].

-- Bone! Oni danku, -- diris la grafino. -- Lizanjo, Lizanjo, kien do
vi kuras?!...

-- Min vesti.

-- Vi havas ankoraŭ tempon. Sidiĝu tie ĉi. Malfermu la unuan
volumon, legu laŭte...

La fraŭlino prenis la libron kaj tralegis kelke da linioj.

-- Pli laŭte! Kio estas al vi? Ĉu vi perdis la voĉon?... Atendu...
Alŝovu al mi piedbenketon... pli proksime... nu!...

Lizaveta Ivanovna tralegis ankoraŭ du paĝojn. La grafino ekoscedis.

-- Forĵetu la libron, -- ŝi diris: -- kia sensencaĵo! Resendu ĝin
al princo Pavel kaj diru, ke oni danku... Kaj la kaleŝo?

-- La kaleŝo estas preta, -- respondis Lizaveta Ivanovna, rigardinte
en la straton.

-- Kial do vi ne estas vestita? -- rediris la grafino: -- mi ĉiam
devas vin atendi. Tio estas netolerebla!...

Lizanjo forkuris en sian ĉambron. Apenaŭ forpasis du minutoj, la
grafino eksonorigis per ĉiuj fortoj. Tri servistinoj alkuris tra unu
pordo kaj lakeo tra alia.

-- Estas ja neeble venigi vin, kiam bezone! -- diris al ili la
grafino. -- Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas ŝin.

Lizaveta Ivanovna eniris en ĉapelo kaj mantelo.

-- Fine, mia kara!... Kia belvestiĝo! Pro kio?... kiun vi volas
ĉarmi?... Kia estas la vetero? videble ventas.

-- Ne, via grafina moŝto! Estas tre milde, -- respondis la lakeo.

-- Vi ĉiam parolas trafe-maltrafe! Malfermu la fenestran pordeton.
Jen ĝi estas, -- malvarmega vento!... Maljungu la kaleŝon! Lizanjo,
ni ne veturos: estis tute senbezone vin belvesti.

„Jen kia estas mia vivo!“ -- ekmeditis Lizaveta Ivanovna.

Efektive, Lizaveta Ivanovna estis tre malfeliĉa estulino. „Fremda
pano estas maldolĉa,“ diris Dante, „kaj malfacilaj estas la ŝtupoj
de fremda perono.“ Sed kiu kapablas pli forte senti la maldolĉon de
dependeco ol malriĉa edukatino de altranga maljunulino? La grafino
N., certe, ne havis malbonan koron, tamen ŝi estis kaprica, kiel
dorlotita mondumulino, avara kaj enprofundiĝinta en malvarman
egoismon, kiel ĉiuj gemaljunuloj, ŝatantaj sian tempon kaj
fremdaj al la nuna. Ŝi daŭrigis partopreni ĉiujn vantaĵojn
de la grandmondo; ŝi vizitadis balojn, kie ŝi sidis en angulo,
kun ruĝigilo sur la vangoj kaj vestita laŭ antikva modo, kiel
naŭzaspekta, sed neevitebla ornamaĵo de la balsalonego. La venantaj
gastoj aliradis ŝin kun profundaj salutoj, kvazaŭ plenumante iun
riton, kaj poste neniu sin okupis pri ŝi. Ĉe si mem ŝi akceptadis
la tutan urbon, observante plej severan etiketon kaj rekonante
nenies vizaĝojn. Ŝia multenombra geservistaro, grasiĝinta kaj
griziĝinta en ŝia antaŭĉambro kaj servistejo, agadis laŭ sia
plaĉo, senhonte priŝtelante la mortpretan maljunulinon. Lizaveta
Ivanovna estis hejma martirino. Ŝi verŝadis la teon kaj aŭskultis
riproĉojn pro superflue uzita sukero; ŝi laŭtlegis romanojn -- kaj
estis kulpa pri ĉiuj mankoj de la aŭtoro; ŝi akompanis la grafinon
dum ŝiaj promenadoj kaj estis responda pri la vetero kaj pri
stratpavimo. Al ŝi estis fiksita ia salajro, kiun oni neniam pagis
al ŝi plene; tamen oni postulis, ke ŝi estu vestita kiel ĉiuj,
tio estas, kiel tre malmultaj. En la mondumo ŝi ludis plej mizeran
rolon. Ĉiuj konis ŝin, kaj neniu ŝin rimarkis; dum baloj ŝi
dancis nur, kiam mankis kontraŭdancantoj; la sinjorinoj prenis ŝin
je la brako ĉiufoje, kiam ili bezonis iri en tualetejon por ordigi
ion ajn en sia vestaĵo. Ŝi estis fiera, akre sentis sian situacion
kaj atente rigardis ĉirkaŭ si, malpacience atendante liberigonton;
sed la junaj homoj, prikalkulemaj kaj vante ambiciaj, ne indigis ŝin
je sia atento, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centfoje pli aminda
ol la arogantaj kaj malvarmsangaj dotulinoj, kiujn ili amindumadis.
Kiomfoje, forlasinte nerimarkite la enuigan kaj luksan salonon, ŝi
foriradis plori en sia malriĉa ĉambreto, kie staris papertapetita
ŝirmilo, komodo, speguleto kaj ligna lito, kaj kie mallume brulis
seba kandelo en kupra kandelingo.

Foje -- tio okazis du tagojn post la vespero, priskribita en la
komenco de nia rakonto, kaj unu semajnon antaŭ la sceno, ĉe kiu
ni haltis, -- foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud fenestro ĉe
brodstablo, senintence ekrigardis en la straton kaj ekvidis junan
inĝenieroficiron, starantan senmove kaj direktintan la okulojn al
ŝia fenestro. Ŝi mallevis la kapon kaj daŭrigis sian laboradon;
post kvin minutoj ŝi ree ekrigardis, -- la juna oficiro staris
samloke. Ne havante la kutimon koketi kun preterpasantaj oficiroj,
ŝi ne plu rigardis tra la fenestro kaj dum ĉirkaŭ du horoj
brodis, ne levante la kapon. Venis la tempo de tagmanĝo. Ŝi
leviĝis, komencis ordigi la brodstablon kaj, senintence rigardinte
en la straton, denove ekvidis la oficiron. Tio ŝajnis al ŝi iom
stranga. Post la tagmanĝo ŝi proksimiĝis al la fenestro kun iom
maltrankvila sento, sed la oficiro forestis, kaj ŝi forgesis pri li...

Post kelke da tagoj, elirante kun la grafino por enkaleŝiĝi, ŝi
denove ekvidis lin. Li staris ĉe la perono mem, kaŝinte la vizaĝon
per la kastorfela kolumo de sia mantelo; liaj nigraj okuloj brilis el
sub la trikorna ĉapelo. Lizaveta Ivanovna ektimis, ne sciante kion,
kaj eksidis en la kaleŝon kun neklarigebla korpremo.

Reveninte hejmen, ŝi proksimiĝis al la fenestro, -- la oficiro
staris samloke, fikse ŝin rigardante; ŝi foriris, turmentata de
scivolo kaj emociita de sento tute nova por ŝi.

De tiam forpasis ne eĉ unu tago sen tio, ke la juna homo, je
difinita horo, aperis sub la fenestroj de ilia domo. Inter li kaj ŝi
fariĝis neinterkonsentitaj interrilatoj. Sidante sur sia kutima loko
kaj laborante, ŝi sentis lian proksimiĝon, levis la kapon, rigardis
lin en ĉiu plua tago pli kaj pli longe. La juna homo, laŭŝajne,
estis danka al ŝi pro tio: ŝi vidis, per la akra rigardo de juneco,
ke rapida ruĝo kovris liajn palajn vangojn ĉiufoje, kiam iliaj
rigardoj renkontiĝadis. Post unu semajno ŝi ekridetis al li...

Kiam Tomski petis la permeson prezenti al la grafino sian amikon,
la koro de la junulino ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas
ne inĝeniero, sed rajdgvardiano, ŝi ekbedaŭris, ke per sia
maldiskreta demando ŝi malkovris sian sekreton al la ventanima
Tomski.

   *  *  *  *  *

Hermano estis filo de rusiĝinta germano, kiu postlasis al li
malgrandan kapitalon. Firme konvinkita pri neceso firmigi sian
sendependecon, Hermano ne tuŝadis eĉ la procentojn, vivis sole per
sia salajro, permesis al si nenian elspezigan kapricon. Cetere, li
estis kaŝema kaj ambicia, kaj liaj kamaradoj havis malofte okazon
mokridi lian troan ŝparemon. Li havis fortajn pasiojn kaj flaman
imagkapablon; tamen lia solida karaktero savis lin kontraŭ kutimaj
eraroj de juneco. Jen ekzemplo: estante fundanime pasia kartludanto,
li neniam prenis kartojn en la manojn, ĉar li konjektis, ke lia
monhavo ne permesas al li (kiel li diradis) „riski la neceson por
akiri superfluon“, -- tamen li pasigis tutajn noktojn apud kartludaj
tabloj kaj kun febra kortremo sekvis la diversajn peripetiojn de la
ludado.

La anekdoto pri la tri kartoj forte impresis lian imagon kaj dum
la tuta nokto ne forlasis lian kapon. „Ho, se la maljuna grafino,
-- li meditis la morgaŭan vesperon, vagante tra la peterburgaj
stratoj, -- malkaŝus al mi sian sekreton kaj konigus al mi la tri
certajn kartojn! Kial ne ekprovi sian bonŝancon?... Min prezenti
al ŝi, atingi ŝian favoron... eĉ fariĝi ŝia amanto... Sed ĉi
ĉio postulas longan tempon, kaj ŝi estas okdeksepjara: ŝi povas
morti post unu semajno, post du tagoj!... Kaj la anekdoto mem, --
ĉu estas eble ĝin fidi?... Ne!... Kalkulemo, moderemo kaj laboremo
-- jen estas miaj tri certaj kartoj, jen kio triobligos, sepobligos
mian kapitalon kaj donos al mi animkvieton kaj sendependecon!“
Rezonante tiamaniere, li ektroviĝis en unu el la ĉefaj stratoj de
Peterburgo, antaŭ domo de antikva arĥitekturo. La strato estis
plenplena je veturiloj; kovritaj kaleŝoj unu post alia rulis al la
lumigita perono. El la kaleŝoj ĉiuminute montriĝis jen gracia
piedeto de juna belulino, jen sprontintanta boto, jen silka ŝtrumpo
kaj diplomata ŝuo. Peltoj kaj manteloj sinsekve aperadis antaŭ
gravaspekta pordisto. Hermano haltis.

-- Kies domo ĝi estas? -- li demandis apudan policanon.

-- De la grafino N., -- respondis la policano.

Hermano ektremis. La mirinda anekdoto reaperis antaŭ lia imago.
Li komencis paŝadi apud la domo, pensante pri ĝia mastrino kaj
pri ŝia mirakla kapablo. Nur malfrue li revenis al sia modesta
hejmanguleto; dumlonge li ne povis ekdormi, kaj post kiam la dormo
fine lin ekposedis, li sonĝis pri kartoj, kovrita per verda
tuko tablo, amasoj da bankbiletoj kaj ormoneroj; li ludis karton
post karto, gajnis senintermanke, alŝovadis al si la oron kaj
enpoŝigadis la biletojn. Vekiĝinte jam malfrue, li eksopiris pri
perdo de siaj fantaziaj riĉaĵoj, denove iris vagadi tra la urbo
kaj denove ektroviĝis antaŭ la domo de grafino N. Ŝajnis, kvazaŭ
iu nekonata forto lin altirus tien. Li haltis kaj ekis rigardi la
fenestrojn. En unu el ili li ekvidis nigraharan kapeton, klinitan,
verŝajne, super libro aŭ manlaboro. La kapeto leviĝis. Hermano
ekvidis freŝan vizaĝon kaj nigrajn okulojn. Tiu ĉi minuto decidis
pri lia destino.


III.

Apenaŭ Lizaveta Ivanovna havis tempon por demeti la mantelon kaj
ĉapelon, la grafino ree venigis ŝin kaj ordonis, ke oni alperonigu
la kaleŝon. Ili iris sidiĝi en la veturilon. Sammomente, kiam du
lakeoj enŝovis la maljunulinon tra la kaleŝpordeto, Lizaveta
Ivanovna ekvidis apud la rado mem sian inĝenieron; li ekkaptis
ŝian manon; ŝi povis apenaŭ rekonsciiĝi pro timo, la juna homo
malaperis, -- kaj en ŝia mano restis letero. Ŝi kaŝis ĝin en
sia ganto kaj dum la tuta vojiro ŝi nenion vidis nek aŭdis. La
grafino kutimis en la kaleŝo ĉiuminute fari demandojn: kiun ni ĵus
renkontis? kiel estas nomata ĉi tiu ponto? kio estas skribita sur
tiu elpendaĵo? Ĉi-foje Lizaveta Ivanovna respondadis trafe-maltrafe
kaj tute malĝuste; la grafino ekkoleris.

-- Kio fariĝis al vi, mia kara? Ĉu eble tetano vin ekposedis?
Ĉu vi min ne aŭdas aŭ ne komprenas? Tamen, dank’ al Dio, mi nek
kartavas, nek perdis ankoraŭ la saĝon?

Lizaveta Ivanovna ne aŭskultis ŝin. Reveninte hejmen, ŝi kuris
en sian ĉambron, elprenis el sub la ganto la leteron, -- ĝi ne
estis sigelita. Lizaveta Ivanovna ĝin tralegis. La letero entenis
amkonfeson; ĝi estis karesplena, samtempe respekta kaj ... laŭvorte
ĉerpita el sentimentala germanlingva romano; bonŝance Lizaveta
Ivanovna ne sciis la germanan lingvon kaj restis kontenta.

Tamen ŝia akcepto de la letero treege ŝin maltrankviligadis. Estis
la unua fojo, ke ŝi eniris en kaŝitajn, intimajn rilatojn kun
juna viro. Lia aroganteco terurigis ŝin. Ŝi riproĉis sin mem pro
nesingarda konduto kaj ne sciis, kion fari: ĉu ĉesi la sidadon
apud la fenestro kaj per sia malatento malardigi la junan oficiron
en liaj pluaj persekutadoj? ĉu respondi malvarme kaj decide? Ŝi
havis neniun, de kiu ŝi povus peti konsilon: nek amikinon, nek
instruantinon. Lizaveta Ivanovna decidis respondi.

Ŝi sidiĝis antaŭ skribotablo, prenis plumon, paperon -- kaj
enpensiĝis. Multfoje ŝi komencis sian leteron -- kaj ŝiris ĝin:
la vortoj ŝajnis al ŝi aŭ tro malseveraj, aŭ tro kruelaj. Fine
ŝi sukcesis skribi kelkajn liniojn, kiuj ŝin kontentigis. „Mi estas
certa, -- ŝi skribis, -- ke vi havas honestajn intencojn, ke vi ne
volas ofendi min per senpripensa ago, sed nia konatiĝo ne devus esti
komencata tiamaniere. Mi resendas al vi vian leteron kaj esperas, ke
estonte mi ne havos kaŭzon por plendi pro nemeritita malrespekto.“

La morgaŭon, ekvidinte Hermanon iranta en la strato, Lizaveta
Ivanovna leviĝis de sia brodstablo, iris en la salonon, malfermis
fenestran pordeton kaj ĵetis sian skribaĵeton en la straton,
fidante rapidmovecon de la juna oficiro. Hermano alkuris, eklevis
ĝin kaj eniris en apudan sukeraĵejon. Rompinte la sigelon, li
trovis sian leteron kaj la respondon de Lizaveta Ivanovna. Li atendis
tion kaj revenis hejmen tre kontenta.

Post tri tagoj juneta, rapidokula komizino el moda magazeno
alportis al Lizaveta Ivanovna skribaĵeton. Ŝi malfermis ĝin kun
maltrankvila sento, supozante monpostulon, sed subite rekonis la
skribmanieron de Hermano.

-- Vi eraris, mia kara, -- ŝi diris: -- la letero ne estas por mi.

-- Ne, certe por vi! -- rediris la sentima knabino, ne kaŝante
malican rideton: -- bonvolu legi.

Lizaveta Ivanovna trakuris la skribaĵon: Hermano postulis rendevuon.

-- Estas ne eble, -- ŝi diris, ektiminte la trorapidecon de la
postulo kaj la uzitan farmanieron: -- ĝi estas certe skribita ne por
mi. -- Kaj ŝi disŝiris la leteron en pecojn.

-- Se la letero ne estas por vi, kial vi ĝin disŝiris? -- respondis
la knabino: -- mi estus redononta ĝin al la sendinto.

-- Mi petas vin, karulino, -- diris Lizaveta Ivanovna, ekruĝiĝinte
pro ŝia rimarko: -- neniam plu alportu al mi tiajn leterojn kaj diru
al la sendinto, ke li devus honti.

Tamen Hermano ne ĉesis. Lizaveta Ivanovna ĉiutage ricevadis
de li leterojn jen per tiu maniero, jen per alia. Ili jam ne
estis tradukitaj el germana lingvo. Hermano skribis ilin en sia
propra esprimmaniero, inspirite de pasio: ili entenis samtempe
sindekliniĝon de liaj deziroj kaj malordon de senbrida imagemo.
Lizaveta Ivanovna jam ne pensis resendi ilin: ŝi ĝuegis ilin kaj
komencis respondi, -- kaj ŝiaj leteroj de tago al tago fariĝis pli
kaj pli longaj kaj amoplenaj. Fine ŝi ĵetis al li tra la fenestro
jenan leteron: „Hodiaŭ okazos balo ĉe la ***a ambasadoro. La
grafino ĉeestos ĝin, kaj ni restos tie ĝis la dua. Jen okazo por
vi vidi min sen ĉeestantoj. Post kiam la grafino forveturos al la
balo, la servistaro, kredeble, disiros; en la vestiblo restos sole
la pordisto, kaj eĉ li kutime foriras en sian ĉambreton. Venu je
duono post la dekunua. Supreniru la ŝtuparon. Se vi trovos iun ajn
en la antaŭĉambro, vi demandos, ĉu la grafino estas hejme; oni
diros al vi, ke ne, kaj -- nenio farebla! -- vi devos foriri. Sed,
verŝajne, vi renkontos neniun. La servistinoj sidas ĉe si, ĉiuj en
unu ĉambro. El la antaŭĉambro iru maldekstren, ĉiam rekte ĝis
la grafina dormoĉambro; tie, malantaŭ kurtenŝirmilo, vi vidos du
pordetojn: dekstre -- en kabineton, kiun la grafino neniam eniras;
maldekstre -- en koridoron, el kie mallarĝa spiralforma ŝtuparo
kondukas en mian ĉambron.“

Hermano tremegis kiel tigro, atendante la fiksitan horon. Je la deka
vespere li jam staris antaŭ la domo de la grafino. La vetero estis
terura: muĝis ventego, malseka neĝo falis floke; la stratlanternoj
lumis malhele; la stratoj estis senhomaj; nur de tempo al tempo
preterpasis veturigisto kun sia malgrasa ĉevalaĉo, rigardesplorante
eblan malfruiĝintan pasaĝeron. Hermano staris vestita sole per
surtuto, sentante nek venton, nek neĝon. Fine oni alperonigis la
kovritan grafinan kaleŝon. Hermano vidis, ke du lakeoj elportis
la kurbiĝintan maljunulinon, envolvitan en zibelpelto, kaj post
ŝi facilmove eniris la kaleŝon ŝia edukatino en malpeza mantelo,
kun la kapo ornamita per freŝaj floroj. La pordeto fermiĝis, kaj
la kaleŝo peze ekruliĝis sur la malkompakta neĝo. La pordisto
fermis la dompordon. Hermano komencis paŝadi antaŭ la domo. Li
proksimiĝis al stratlanterno, rigardis sian poŝhorloĝon: ĝi
montris dudek minutojn post la dekunua. Li restis sub la lanterno,
okulfiksante la horloĝmontrilon kaj atendante la interkonsentitan
templimon. Precize je duono post la dekunua Hermano eniris la hele
lumigitan vestiblon. La pordisto forestis. Hermano suprenkuris la
ŝtuparon, malfermis la pordon de la antaŭĉambro kaj ekvidis
serviston, dormantan sub lampo en antikva eluzita apogseĝo. Per
facilmovaj kaj firmaj paŝoj Hermano preterpasis lin. La salonego
kaj gastoĉambro estis mallumaj. Nur la antaŭĉambra lampo iom
lumigis ilin. Hermano eniris la dormoĉambron. Antaŭ ikonarujo,
plena je antikvaj sanktobildoj, flagretis ora lucerno. Kolorperdintaj
silkoŝtoftegitaj seĝegoj kaj kanapoj kun lanugaj kusenoj, kun
foriĝinta orumaĵo, staris en malgaja simetrio laŭ la muroj,
tegitaj per ĥinaj tapetoj. Sur unu el la muroj pendis du portretoj,
pentritaj en Paris de sinjorino Lebrun; sur unu de ili vidiĝis viro
ĉirkaŭ kvardekjara, rozvanga kaj korpulenta, en helverda uniformo
kaj kun ordenstelo sur la brusto; sur la alia -- juna belulino kun
agla nazo, kun alte kombitaj, pudritaj kaj ornamitaj per rozo
haroj. En ĉiuj anguloj de la ĉambro sin trudis al la rigardo
porcelanaj paŝtistinoj, surtabla horloĝo farita de la fama Leroy,
skatoletoj, ventumiloj kaj diversaj sinjorinaj ludiloj, elpensitaj en
la fino de la pasinta jarcento, kune kun la Montgolfier-a aerostato
kaj Mesmer-a animala magnetismo. Hermano sin direktis post la
kurtenŝirmilon. Tie staris malgranda ferlito; dekstre sin trovis
pordo, kondukanta en kabineton; maldekstre -- alia, en koridoron;
Hermano malfermis ĝin, ekvidis mallarĝan spiralforman ŝtuparon,
kiu kondukis en la ĉambron de la edukatino. Sed li revenis kaj
eniris la malluman kabineton. La tempo pasadis malrapide. Ĉio
estis senlaŭta. En la gastoĉambro eksonoris la dekdua; en ĉiuj
ĉambroj la horloĝoj faris la samon, -- kaj ĉio ree eksilentis.
Hermano staris sin apogante al malvarma kameno. Li estis kvieta;
lia koro batis egalmezure, kiel ĉe homo, decidinta ion danĝeran,
sed necesan. La horloĝoj eksonigis la unuan kaj poste la duan
matene, -- li ekaŭdis malproksiman bruon de kaleŝo. Nevola emocio
ekposedis lin. La kaleŝo alveturis kaj haltis. En la domo oni
ekmoviĝis. La servistoj kuris, aŭdiĝis voĉoj, la domo eklumiĝis.
La dormoĉambron enkuris tri maljunaj ĉambristinoj, kaj la grafino,
apenaŭ viva, eniris kaj sidiĝis en seĝegon. Hermano rigardis tra
fendeto en la pordo. Lizaveta Ivanovna preterpasis lin. Hermano
aŭdis ŝiajn rapidajn paŝojn laŭlonge de la ŝtuparo. En lia koro
resonis io simila al konsciencriproĉo kaj ree eksilentis. Li kvazaŭ
ŝtoniĝis.

La grafino komencis senvestiĝi antaŭ spegulo. Oni senpinglis
ŝian rozornamitan kufon, demetis la pudritan perukon de ŝia griza
kaj tondita kapo. Pingloj pluve ŝutiĝis ĉirkaŭ ŝi. Flava,
arĝentbrodita robo falis ĉe ŝiajn ŝvelintajn piedojn. Hermano
estis atestanto de naŭzaj misteroj de ŝia tualeto; fine la grafino
restis en dormokamizolo kaj noktokufo; en tia vestaĵo, pli konvena
al ŝia maljuneco, ŝi ŝajnis malpli teruriga, malpli malbela.
Kiel ĉiuj maljunuloj ĝenerale, la grafino suferis pro sendormeco.
Senvestiĝinte, ŝi sidiĝis apud fenestro en apogseĝo kaj forsendis
la ĉambristinojn. Oni forportis la kandelojn; la ĉambro denove
restis lumigata nur per lucerno. La grafino sidis tute flava,
movetante la lipojn, balanciĝante jen dekstren, jen maldekstren.
En ŝiaj malserenaj okuloj pentriĝis kompleta foresto de ia ajn
penso; rigardante ŝin, oni povis opinii, ke la balanciĝado de la
teruraspekta maljunulino devenis ne de ŝia volo, sed pro efiko de
kaŝita galvanismo.

Subite tiu ĉi mortaspekta vizaĝo ŝanĝiĝis neklarigeble. La
lipoj ĉesis moviĝi, la okuloj vigliĝis: antaŭ la grafino staris
nekonata viro.

-- Timu nenion, mi petas, ne alarmiĝu! -- li diris per klaraŭdebla,
sed ne laŭta voĉo: -- mi neniel intencas malutili al vi; mi venis
por petegi vin pri iu favoro.

La maljunulino silente lin rigardis kaj, laŭŝajne, ne aŭdis lin.
Hermano ekimagis, ke ŝi estas surda, kaj kliniĝinte al ŝia orelo
mem, li ripetis la samon. La grafino silentis kiel antaŭe.

-- Vi povas, -- daŭrigis Hermano, -- estigi la feliĉon de mia tuta
vivo, kaj ĝi kostos al vi neniom: mi scias, ke vi povas diveni tri
sinsekvajn kartojn...

Hermano haltis. La grafino, videble, komprenis, kion li volis de ŝi;
ŝajnis, kvazaŭ ŝi serĉus vortojn por sia respondo.

-- Tio estis ŝerco, -- ŝi diris fine: -- mi ĵuras al vi, ke tio
estis ŝerco!

-- Tio ne estas ŝercinda, -- rediris kolere Hermano: -- rememoru
Ĉaplicki-n, al kiu vi estis helpinta regajni.

La grafino okulvideble konfuziĝis. Ŝia mieno vidigis fortan
emocion; sed tuj poste ŝi enprofundiĝis en antaŭan sensentecon.

-- Ĉu vi povas, -- daŭrigis Hermano, -- difini al mi tri certe
gajnontajn kartojn?

La grafino silentis. Hermano daŭrigis:

-- Por kiu vi konservas vian sekreton? Ĉu por viaj nepoj? Ili estas
riĉaj; ili eĉ ne konas la valoron de mono. Al malŝparemulo ne
helpos viaj tri kartoj. Kiu ne scipovas gardi patran heredaĵon,
tiu mortos en mizero spite ĉiaj demonecaj penadoj. Mi ne estas
malŝparemulo; mi konas la valoron de mono. Viaj tri kartoj ne
perdiĝos por mi. Nu?!...

Li haltis kaj kortreme atendis ŝian respondon. Ŝi silentis. Hermano
ekstaris surgenue.

-- Se iam ajn, -- li diris, -- via koro konis amsenton, se vi
memoras ĝiajn ravojn, se vi eĉ nur unufoje ekridetis al ploro de
novenaskita filo, se io homa batiĝis iam ajn en via brusto, -- mi
petegas vin per sentoj de edzino, de amatino, de patrino, per ĉio
plej sankta en la vivo, ne rifuzu mian peton, malkaŝu al mi vian
sekreton, ĝi ja neniom valoras al vi!... Eble ĝi estas ligita
kun terura peko, kun perdo de poreterna feliĉego, kun diabla
kontrakto... Pripensu: vi estas maljuna, al vi restas malmultaj
vivojaroj, -- mi estas preta preni sur min vian pekon. Malkovru al mi
vian sekreton!... Pripensu, ke feliĉo de homo sin trovas inter viaj
manoj, ke ne sole mi, sed miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj benos vian
memoron kaj honoros ĝin kiel sanktaĵon...

La maljunulino respondis ne eĉ unu vorton.

Hermano leviĝis.

-- Maljuna sorĉistino! -- li diris, kunpreminte la lipojn: -- do mi
devigos vin respondi al mi!...

Sammomente li elpoŝigis pistolon. Ekvidinte ĝin, la grafino duafoje
elmontris fortan emocion: ŝi ekbalancis la kapon kaj levis la manon,
kvazaŭ ŝirmante sin kontraŭ pafo; poste ŝi ekruliĝis surdorsen ...
kaj restis senmova.

-- Ĉesu viajn infanaĵojn, -- diris Hermano, prenante ŝian manon:
-- mi vin demandas lastfoje, -- ĉu vi volas komuniki al mi viajn tri
kartojn? jes aŭ ne?

La grafino ne respondis. Hermano konvinkiĝis, ke ŝi estis morta.


IV.

Lizaveta Ivanovna sidis en sia ĉambro, ankoraŭ ne demetinte la
balkostumon, enprofundiĝinta en meditadojn. Reveninte hejmen, ŝi
rapidis forpermesi la duondorman servistinon, proponantan al ŝi
siajn servojn, diris, ke ŝi mem sin senvestis, kaj kortreme eniris
sian ĉambron, atendante trovi tie Herman-on kaj dezirante ne trovi
lin. Unuarigarde ŝi certiĝis pri lia foresto kaj dankis la sorton
pro la malhelpo, malebliginta ilian rendevuon. Ŝi sidiĝis kaj, ne
senvestante sin, ekis rememoradi ĉiujn cirkonstancojn, kiuj forlogis
ŝin dum tiom mallonga tempo tiom malproksimen. Apenaŭ pasis tri
semajnoj de la tago, kiam ŝi unuafoje ekvidis tra fenestro la junan
oficiron, -- kaj ŝi jam korespondas kun li, kaj li sukcesis igi ŝin
difini al li noktan rendevuon. Ŝi sciis lian nomon nur tial, ke
kelkaj el liaj leteroj estis subskribitaj de li; ŝi neniam parolis
kun li, neniam aŭdis lian voĉon, nenion aŭdis pri li ... ĝis la
hodiaŭa vespero. Stranga afero! tiun ĉi vesperon, dum la balo,
Tomski, ofendita de la juna princidino Paŭlino Y., kiu kontraŭ
sia kutimo koketis ne kun li, intencis sin venĝi, montrante al ŝi
sian indiferentecon: li invitis Lizaveta Ivanovna-n kaj dancis kun
ŝi senfinan mazurkon; dumdance li ŝercadis pri ŝia inklino al
inĝenieroficiroj, certigis, ke li scias pli, ol ŝi povus supozi,
kaj kelkaj el liaj ŝercoj estis tiom celtrafaj, ke Lizaveta Ivanovna
kelkfoje pensis, ke li scias ŝian sekreton.

-- De kiu vi scias ĉion ĉi? -- ŝi demandis ridante.

-- De iu amiko de via konatulo, -- respondis Tomski: -- tre
rimarkinda homo.

-- Kiu do estas la rimarkinda homo?

-- Lia nomo estas Hermano.

Lizaveta Ivanovna respondis nenion, sed ŝiaj manoj kaj piedoj
glaciiĝis...

-- Hermano estas, -- daŭrigis Tomski, -- vere romaneca persono; li
havas profilon de Napoleono kaj animon de Mefistofelo. Mi supozas, ke
sur lia konscienco pezas almenaŭ tri krimoj. Kiel, vi paliĝas?

-- Mi havas kapdoloron... Kion do diris al vi Hermano ... aŭ ... kia
estas lia nomo?...

-- Hermano estas malkontentega pri sia amiko: li diras, ke
lialoke li agus tute alimaniere... Mi eĉ opinias, ke Hermano mem
interesiĝas pri vi; almenaŭ li aŭskultas tre neindiferente la
amajn interjekciojn de sia amiko.

-- Kie do li vidis min?

-- Eble en preĝejo, dum via promeno!... Dio ĝin scias! Eble en via
ĉambro, dum via dormo, -- li ĉion kapablas...

Proksimiĝintaj al ili tri sinjorinoj kun kotiljona demando: „oubli
ou regret?“[5] interrompis la konversacion, kiu fariĝis por Lizaveta
Ivanovna turmente scivoliga.

La dancantino, elektita de Tomski, estis la princidino Paŭlino
mem. Ŝi sukcesis sin pravigi antaŭ li, dancante plian rondon
kaj turniĝante plifoje antaŭ sia seĝo. Tomski, reveninte al sia
sidloko, ne pensis plu pri Hermano, nek pri Lizaveta Ivanovna. Ŝi
volis nepre daŭrigi la interrompitan interparoladon; tamen la
mazurko estis finita, kaj baldaŭ poste la grafino forveturis.

La diroj de Tomski estis nenio alia ol dummazurka babilado; sed ili
profunde eniĝis en la animon de la juna revemulino. La portreto,
skizita de Tomski, similis la bildon, kunmetitan de ŝi mem; dank’
al samtempaj romanoj tiu banala personaĵo timigis kaj ĉarmis
ŝian imagon. Ŝi sidis, kruciginte la nudajn brakojn, klininte sur
la nekovritan bruston sian florornamitan kapon... Subite la pordo
malfermiĝis, kaj eniris Hermano. Ŝi ektremis...

-- Kie vi estis? -- ŝi demandis timoflustre.

-- En la dormoĉambro de la maljuna grafino, -- respondis Hermano: --
mi ĵus venas de tie. La grafino mortis.

-- Dio mia!... kion vi diras?!...

-- Kaj kredeble, -- daŭrigis Hermano, -- mi estas kaŭzo de ŝia
morto.

Lizaveta Ivanovna ekrigardis lin, kaj en ŝia animo resonis la vortoj
de Tomski: „sur la konscienco de tiu homo pezas almenaŭ tri krimoj!“
Hermano sidiĝis sur fenestrobreto apud ŝi kaj rakontis ĉion.

Lizaveta Ivanovna aŭskultis lin kun teruro. Sekve la pasiaj leteroj,
la flamaj postuloj, la aroga, persista persekutado -- ĉio ĉi ne
estis amo!... Mono, -- jen pri kio soifis lia animo!... Ne ŝi estus
povonta kontentigi liajn dezirojn kaj lin feliĉigi!... La malriĉa
edukatino estis sole blinda helpantino de rabisto, de mortiginto
de ŝia maljuna bonfarantino!... Ŝi ekploris maldolĉe en sia tro
malfrua, doloriga ekpento. Hermano rigardis ŝin senvorte; lia koro
ankaŭ suferis. Tamen ne la larmoj de la kompatinda junulino, ne
la mirinda ĉarmo de ŝia malĝojego emociigis lian senindulgan
animon. Li ne sentis konsciencriproĉojn, pensante pri la mortinta
maljunulino. Lin terurigis nur senrevena perdo de la sekreto, de kiu
li atendis sian riĉegiĝon.

-- Vi estas monstro! -- diris fine Lizaveta Ivanovna.

-- Mi ne intencis ŝian morton, -- rediris Hermano, -- mia pistolo ne
estas ŝargita.

Ili ambaŭ eksilentis.

Jam mateniĝis. Lizaveta Ivanovna estingis la finbrulontan kandelon.
Pala lumo ekheligis ŝian ĉambron. Ŝi viŝis siajn plorruĝajn
okulojn kaj eklevis ilin al Hermano; li sidadis sur fenestrobreto,
kunmetinte la manojn kaj minace sulkiginte la frunton. En tia pozo li
mirige rememorigis portreton de Napoleono. Tia simileco impresis eĉ
Lizaveta Ivanovna-n.

-- Kiamaniere elirigi vin el la domo? -- diris fine Lizaveta
Ivanovna: -- mi projektis konduki vin tra flanka elirejo, -- sed
estus necese preterpasi la dormoĉambron, kaj mi timas tion.

-- Diru al mi, kiamaniere mi povos trovi la flankan elirejon; mi
foriros sola.

La junulino ekstaris, prenis el komodo ŝlosilon, donis ĝin
al Hermano kun detala instrukcio. Li premis ŝian malvarman,
senrespondan manon, kisis ŝian klinitan kapon kaj eliris.

Li malsupreniris la spiralforman ŝtuparon kaj reeniris la grafinan
dormoĉambron. La mortinta maljunulino sidis ŝtoniĝinta; ŝia
vizaĝo esprimis profundan kvieton. Hermano haltis antaŭ ŝi,
dumlonge ŝin rigardis, kvazaŭ volante certiĝi pri la terura vero;
fine li eniris la kabineton, ekpalpis post la tapetoj la pordon kaj
malsupreniris malluman ŝtuparon, emociita per strangaj sentoj.
„Laŭ tiu ĉi sama ŝtuparo, -- li meditis, -- eble antaŭ sesdek
jaroj, en tiun saman dormoĉambron, je sama horo, en orbrodita vesto,
premante al la brusto sian trikornan ĉapelon, laŭmode frizita,
ŝteliris juna feliĉulo, nun jam de longe putriĝinta en sia tombo,
-- kaj hodiaŭ la koro de lia iama amatino ĉesis bati...“

Malsupre de la ŝtuparo Hermano ekvidis pordon, malfermis ĝin per la
donita al li ŝlosilo, sin trovis en trapasa koridoro kaj eliris en
la straton.


V.

Tri tagojn post la fatala nokto, je la naŭa matene, Hermano iris
al la ***a monaĥinejo, kie estis okazonta la funebra diservo kaj
enterigo de la mortinta grafino. Ne sentante penton, li ne povis
tamen tute mallaŭtigi la voĉon de sia konscienco, ripetadanta al
li: „ci mortigis la maljunulinon!“ Havante malfortan kredon, li havis
multe da superstiĉoj. Li kredis, ke la morta grafino povis malfavore
influi lian vivon, kaj decidis ĉeesti la enterigon por elpeti ŝian
pardonon.

La preĝejo estis plena. Hermano nur pene sukcesis antaŭeniĝi
tra la homamaso. La ĉerko staris sur pompa katafalko sub velura
baldakeno. La mortintino kuŝis kun surbruste krucigitaj brakoj, en
punta kufo kaj blanka atlasa robo. Ĉirkaŭe staris ŝiaj hejmanoj:
servistoj en nigraj kaftanoj kun blazonrubandoj surŝultre kaj
kandeloj enmane; parencoj en profunde funebraj kostumoj -- infanoj,
nepoj kaj pranepoj. Neniu ploris; larmoj estus afektado. La grafino
estis tiom maljuna, ke ŝia morto neniun povis surprizi, kaj ŝiaj
parencoj jam de longe atendis ĝin. Juna episkopo diris funebran
paroladon. Per simplaj kaj kortuŝaj vortoj li priskribis la pacan
transiron en alian mondon de virtulino, kies longaj vivojaroj
estis trankvila pretiĝo al kristana morto. „La mortanĝelo trovis
ŝin, -- diris la oratoro, -- sendorma kaj meditanta pri baldaŭa
alveno de noktomeza fianĉo.“ La diservo pasis en deca malĝojo. La
parencoj adiaŭis la unuaj la mortintinon; post ili proksimiĝis la
multenombraj gekonatuloj, venintaj saluti lastfoje virinon, kiu dum
longaj jaroj partoprenis iliajn vantajn amuzojn. Poste venis ĉiuj
domanoj; finfine proksimiĝis maljunega vartistino, samaĝulino de
la mortintino; du junaj knabinoj subtenis ŝin je la brakoj; ŝi
estis tro kaduka por fari ĝisteran klinsaluton, -- ĝi elverŝis
kelkajn larmojn, kisante la malvarman manon de sia sinjorino. Post
ŝi Hermano ekkuraĝis proksimiĝi al la ĉerko. Li klinis sin
ĝisteren kaj dum kelke da minutoj restis kuŝanta sur la malvarma
planko, kovrita per abibranĉoj; fine li leviĝis, same pala kiel
la mortintino, supreniris la katafalkoŝtupojn kaj kliniĝis ...
ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la mortintino moke lin rigardas,
duonmalferminte unu okulon. Hermano rapidmove malantaŭeniĝis, faris
eraran paŝon kaj ekfalegis surdorsen. Oni eklevis lin. Samtempe
oni forportis la svenintan Lizaveta Ivanovna-n en la preĝejan
vestiblon. Tia epizodo difektis por kelka tempo la solenon de la
funebra ceremonio. Meze de la ĉeestantoj aŭdiĝis obtuza murmuro;
malgrasa ĉambelano, parenco de la mortinta grafino, flustris en
la orelon de anglo staranta apud li, ke la juna oficiro estas ŝia
eksteredzeca filo, al kio la anglo respondis malvarmtone: „Ho?“

La tutan tagon Hermano estis tre malbonhumora. Tagmanĝante en
modesta restoracio, li kontraŭkutime tre multe trinkis por tiurimede
mildigi sian internan agitiĝon. Tamen la vino ankoraŭ pli ardigis
lian imagon. Reveninte hejmen, li sin ĵetis tute vestita sur la
liton kaj profunde ekdormis.

Li vekiĝis nokte; la luno heligis lian ĉambron. Li rigardis la
horloĝon: estis kvarono antaŭ la tria. Lia dormemo forpasis. Li
eksidis sur la lito kaj meditis pri la grafina enterigo.

Tiumomente iu ekrigardis el la strato en lian fenestron kaj tuj
foriris. Hermano neniel atentis tion. Post minuto li ekaŭdis, ke
oni malfermas la antaŭĉambran pordon. Hermano pensis, ke lia
servosoldato, ebria kiel kutime, revenis el nokta promenado. Sed
li ekaŭdis fremdan paŝmanieron: iu marŝis, delikate ŝovante
pantoflojn. La pordo malfermiĝis, -- eniris virino blanke vestita.
Hermano opiniis ŝin sia maljuna mamnutristino kaj miris, kiakaŭze
ŝi venas tiel malfrue. Sed la blanka virino, glitinte, sin trovis
subite antaŭ li, -- li rekonis la grafinon.

-- Mi venis al ci kontraŭ mia volo, -- ŝi diris firmavoĉe: --
estas ordonite, ke mi plenumu cian peton. Trio, sepo kaj aso gajnigos
cin laŭvice, tamen kondiĉe, ke ci ne ludu ĉiutage pli ol unu
karton, kaj ke ci ludu neniam plu en cia vivo. Mi pardonas al ci mian
morton, sed ci devas edziĝi kun mia edukatino, Lizaveta Ivanovna...

Ŝi returnis sin malrapide, iris al la pordo, ŝovante siajn
pantoflojn kaj malaperis. Hermano aŭdis frapfermon de la vestibla
pordo kaj vidis, ke iu ree ekrigardis en lian fenestron.

Hermano dumlonge ne kapablis rekonsciiĝi. Li eliris en apudan
ĉambron; lia servosoldato dormis profunde, kaj Hermano apenaŭ
sukcesis lin veki. Li estis ebria laŭkutime kaj povis klarigi
nenion. La ekstera pordo estis ŝlosita. Hermano revenis en sian
ĉambron, ekbruligis kandelon kaj priskribis sur papero sian vizion.


VI.

Du fiksaj ideoj ne povas kune ekzisti en psiĥa naturo, same kiel du
korpoj en la fizika mondo ne povas okupi unu saman lokon. Trio, sepo
kaj aso baldaŭ anstataŭis en la imago de Hermano la figuron de la
mortinta maljunulino. Trio, sepo, aso ne forlasadis lian cerbon kaj
ĉiam movetiĝis sur liaj lipoj. Renkontinte junulinon, li diradis:
„Ŝi estas gracitalia kiel vera kertrio.“ Se oni demandis lin:
„Kioma horo estas?“ li respondis: „Kvin minutoj antaŭ sepo!“ Ĉiu
korpulenta homo rememorigis lin pri aso. Trio-sepo-aso persekutis
lin en sonĝo, alprenante ĉiujn eblajn aspektojn: la trio floris
antaŭ li en formo de luksa rozo, la sepo ŝajniĝis kvazaŭ gotika
pordego, la aso -- kiel monstra araneo. Ĉiuj liaj pensoj kunfluis en
unu -- utiligi la sekreton, kiu tiom multe al li kostis. Li komencis
pripensadi sian eksiĝon el militservo kaj pri vojaĝo. Li projektis
en publikaj ludejoj de Paris devigi la ensorĉitan fortunon cedi al
li trezoron. Okaza cirkonstanco liberigis lin de superfluaj klopodoj.

En Moskvo organiziĝis societo de riĉaj kartludantoj sub prezido
de la fama Ĉekalinski, pasiginta sian tutan vivon kun kartoj
kaj akirinta iam milionojn, gajnante kambiojn kaj malgajnante
kontantan monon. Multjara sperteco meritigis al li la konfidon de
liaj kamaradoj, kaj larĝe malfermitaj pordoj de lia domo, bonega
kuiristo, afableco kaj gajemo akiris la estimon de la publiko. Li
venis Peterburgon. La junularo alfluegis ĉe lin, forgesante balojn
pro kartoj kaj preferante la tentojn de ludado al la ĉarmoj de
amindumado. Narumov enkondukis ĉe lin Hermanon.

Ili trapasis vicon da luksaj salonoj, kie staris bonmanieraj
servistoj. Ĉiuj ĉambroj estis homplenaj. Kelke da generaloj kaj
sekretaj konsilanoj ludis viston; junaj homoj sidis en senĝenaj
pozoj sur ortegitaj kanapoj, manĝis glaciaĵojn kaj fumis pipojn.
En la ĉefa salono, apud longa tablo, ĉirkaŭ kiu premiĝis
dudek-kelkaj ludantoj, sidis la domomastro kiel ludbankisto. Li
estis ĉirkaŭ sesdekjara homo de plej respektinda eksteraĵo; lia
kapo estis kovrita de arĝentkoloraj haroj; la diketa freŝa vizaĝo
esprimis bonkorecon; la okuloj brilis kaj estis vivigataj de ĉiama
rideto. Narumov prezentis al li Hermanon. Ĉekalinski amike premis
lian manon, petis, ke li estu sen ceremonioj, kaj daŭrigis ludi.

Post kiam la komencita ludo estis finita, kaj Ĉekalinski intencis
rekomenci, Hermano proksimiĝis al la ludotablo.

-- Permesu, ke mi metu karton, -- li diris, etendante sian manon el
post iu korpulenta ludanto.

Ĉekalinski ekridetis kaj senvorte kapjesis, kiel signo de kvazaŭ
rezignacia konsento. Narumov ridante gratulis Hermanon pri absolvo de
lia longedaŭra ludfasto kaj deziris al li bonŝancon.

-- Jen estas! -- diris Hermano, skribante la ludotan monsumon sub sia
karto.

-- Kiom? -- demandis Ĉekalinski, miope duonfermetante la okulojn: --
pardonu, mi ne bone vidas.

-- Kvardek sep mil, -- respondis Hermano.

Sammomente ĉiuj kapoj turniĝis, kaj la okuloj sin direktis al
Hermano. „Li freneziĝis!“ ekpensis Narumov.

-- Permesu atentigi vin, -- diris Ĉekalinski kun sia ĉiama rideto,
-- ke via ludo estas iom forta: neniu ĉi tie metis sur simplan
karton pli ol ducent sepdek kvin rublojn.

-- Kio do? -- rediris Hermano: -- ĉu vi akceptas aŭ ne?

Ĉekalinski kapklinis kun ŝajno de sama obeema konsento.

-- Mi volis nur diri al vi, -- li daŭrigis, -- ke, ĝuante la
konfidon de miaj amikoj, mi povas ludi nur kontantmone. Miaflanke,
mi nepre estas certa, ke sufiĉas via vorto, tamen, por ne malordigi
la ludon kaj la kalkulojn, mi petas, ke vi metu la monon sur la
karton.

Hermano elpoŝigis bankbileton kaj prezentis ĝin al Ĉekalinski,
kiu, malatente ĝin rigardinte, metis ĝin sur la karton de Hermano
kaj komencis ĵeti la kartojn. Dekstren falis naŭo, maldekstren --
trio.

-- Mi gajnis! -- diris Hermano, montrante sian karton, trion.

Meze de ludantoj aŭdiĝis flustrado. Ĉekalinski sulkigis la
frunton, sed tuj poste rideto reaperis sur lia vizaĝo.

-- Ĉu vi volas havi la monon? -- li demandis Hermanon.

-- Jes, mi petas.

Ĉekalinski elpoŝigis kelke da bankbiletoj kaj tuj kvietiĝis.
Hermano prenis la monon kaj foriris de la tablo. Narumov ne povis
rekonsciiĝi. Hermano trinkis glason da limonado kaj foriris hejmen.

La morgaŭan vesperon li revenis al Ĉekalinski. La domomastro denove
estis ludbankisto. Hermano proksimiĝis al la tablo; la ludantoj tuj
cedis lokon al li. Ĉekalinski afable lin salutis. Hermano metis sur
elektitan karton novajn kvardek sep milojn kune kun sia hieraŭa
gajnaĵo. Ĉekalinski ĵetis la kartojn. Dekstren falis valeto,
maldekstren -- sepo.

Hermano malkovris sepon.

Ĉiuj ekkrietis: „ha!...“ Ĉekalinski videble konfuziĝis. Li
transdonis al Hermano naŭdek kvar mil rublojn. Hermano prenis ilin
indiferentmiene kaj tuj foriris.

La sekvintan vesperon Hermano denove aperis apud la ludotablo.
Ĉiuj atendis lin; la generaloj kaj sekretaj konsilanoj forlasis
sian viston, por vidi tian eksterordinaran ludon. La junaj oficiroj
leviĝis de la kanapoj; ĉiuj servistoj kolektiĝis en la salono.
Oni are ĉirkaŭis Hermanon. La ceteraj ludantoj interrompis sian
ludon, senpacience atendante la rezulton. Hermano staris apud
la tablo, pretiĝante ludi sola kontraŭ la pala, sed ridetanta
Ĉekalinski. Hermano surkovris sian karton per pako da bankbiletoj.
Tio similis duelon. Profunda silento regis ĉirkaŭe.

Ĉekalinski komencis ĵeti la kartojn; liaj manoj tremis. Dekstren
falis kartreĝino, maldekstren -- aso.

-- Mia aso gajnis! -- diris Hermano, malkovrante sian karton.

-- Via reĝino malgajnis, -- rediris kompleze Ĉekalinski.

Hermano ektremis: efektive, anstataŭ aso antaŭ li kuŝis reĝino.
Li ne kredis siajn okulojn, ne komprenante, kiamaniere li povis erari
en la elekto de sia karto.

Ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la pikreĝino duonfermetis la okulojn
kaj moke ekridetis. Mirinda simileco lin konsternis...

-- La maljunulino! -- li ekkriis terurigita.

Ĉekalinski proksimigis al si la malgajnitan de Hermano monon.
Hermano staris senmove. Kiam li forlasis la tablon, komenciĝis
laŭtvoĉa interparolado.

-- Rimarkinda ludo! -- parolis la ludantoj.

Ĉekalinski denove ekmiksis la kartojn, kaj la ludado estis
daŭrigata.


EPILOGO

Hermano freneziĝis. Li sin trovas en la Obuĥova malsanulejo[6],
en ĉambro n-ro 17, respondas neniujn demandojn kaj murmuretas tre
rapide: „trio-sepo-aso! trio-sepo-reĝino!...“

Lizaveta Ivanovna edziniĝis kun tre afabla juna homo; li havas
ian oficon kaj posedas sufiĉan monhavon: li estas filo de iama
bienadministranto de la maljuna grafino. Lizaveta Ivanovna edukas
malriĉan parencinon.

Tomski estas promociita kapitano kaj edziĝis kun princidino
Paŭlino.



NEĜBLOVADO


Fine de la 1811a jaro, dum memorinda por ni epoko, loĝis en sia
bieno „Nenaradovo“ la bonkora Gavrilo Gavriloviĉ R***. Li estis fama
en la ĉirkaŭaĵo pro sia gastameco kaj afableco; la najbaroj tre
ofte vizitadis lin por manĝi, trinki, ludi bostonon je kvin kopekoj
kun lia edzino Praskovja Petrovna, kaj kelkaj -- por vidi ilian
filinon Maria Gavrilovna-n, gracitalian, palvizaĝan deksepjaran
fraŭlinon. Oni sciis ŝin riĉa fianĉino, kaj multaj homoj esperis
edziĝi kun ŝi aŭ edzigi siajn filojn.

Maria Gavrilovna estis edukita pere de francaj romanoj kaj,
sekve, estis enamiĝinta. Ŝia elektitulo estis neriĉa armea
subleŭtenanto, sin trovanta forpermese en sia apuda bieneto.
Memkompreneble, la juna homo ardis per sama pasio; sed la gepatroj de
lia amatino, rimarkinte ilian reciprokan inklinon, malpermesis al sia
filino eĉ pensi pri li, kaj oni akceptadis lin pli malafable ol la
eksigitan asesoron.

Niaj geamantoj interkorespondadis kaj ĉiutage renkontiĝis sen
ĉeestantoj en betularbareto aŭ apud malnova kapelo. Tie ili ĵuris
unu al alia eternan amon, plendis kontraŭ la sorto kaj faris
diversajn projektojn. Korespondante kaj interparoladante tiamaniere,
ili alvenis (kio estas tute natura) al jena rezonado: se ni ne
povas vivi unu sen la alia, sed la volo de la senkompataj gepatroj
kontraŭstaras nian feliĉon, ĉu ni ne povus agi memstare? Certe,
la bontrafa ideo venis unue en la kapon de la juna homo, sed ĝi tre
plaĉis al la romaneca imagemo de Maria Gavrilovna.

Vintro ĉesigis iliajn intervidiĝojn, sed la korespondado fariĝis
des pli vigla. La oficiro, Vladimir Nikolajeviĉ, petegis en ĉiu
letero, ke ŝi konsentu geedziĝi sekrete, dum kelka tempo sin kaŝi,
poste sin ĵeti al la piedoj de la gepatroj, kiuj certe estos fine
kortuŝitaj per la heroa konstanteco kaj kompatindeco de la geamantoj
kaj nepre diros al ili: „Infanoj niaj, venu, por ke ni ĉirkaŭbraku
vin!“

Maria Gavrilovna dumlonge hezitis; multego da forkurplanoj estis
rifuzitaj. Fine ŝi konsentis: la fiksitan tagon ŝi devos ne
partopreni vespermanĝon kaj foriri en sian ĉambron, pretekstante
kapdoloron; ŝia servistino partoprenis la komploton; ili ambaŭ
estis elirontaj en la ĝardenon per malantaŭa dompordo; post la
ĝardeno ili trovos pretan glitveturilon, sidiĝos en ĝin kaj
veturos kvin verstojn[7] de Nenaradovo en vilaĝon Ĵadrino, rekte en
preĝejon, kie Vladimir Nikolajeviĉ ilin atendos.

Antaŭnokte de la decidiga tago Maria Gavrilovna tute ne dormis:
ŝi enpakadis tolaĵon kaj vestojn, skribis longan leteron al
sentimentala fraŭlino, sia amikino, alian -- al siaj gepatroj. Ŝi
adiaŭis ilin per plej kortuŝaj esprimoj, senkulpigis sian agon
per nevenkebla forto de pasio kaj fine aldonis, ke la plej feliĉa
minuto de sia vivo estos, kiam estos permesite al ŝi sin ĵeti ĉe
la piedojn de siaj karaj gepatroj. Sigelinte ambaŭ leterojn per
fabrikita en Tula[8] sigelileto, sur kiu vidiĝis du flamantaj koroj
kun konvena surskribo, ŝi enlitiĝis je mateniĝo kaj ekdormetis;
tamen terurigaj sonĝoj ĉiuminute vekis ŝin. Jen ŝajnis al ŝi, ke
en la momento, kiam ŝi sidiĝis en glitveturilon por rapidi al la
geedziĝceremonio, la patro haltigis ŝin, kun suferiga rapideco ŝin
trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman, senfundan subteraĵon ...
kaj ŝi flugrapide falis kun neesprimebla korpremo. Jen ŝi vidis
Vladimir-on kuŝanta tere, pala, sangekovrita; mortante li petegis
per akrelaŭta voĉo, ke ŝi rapidu al li por geedziĝi... Aliaj
abomenaj, sensencaj vizioj aperadis antaŭ ŝi unu post alia. Fine
ŝi ellitiĝis, pli pala ol kutime kaj kun ne ŝajnigita kapdoloro.
La patro kaj patrino rimarkis ŝian ekscitiĝon; ilia amoplena
zorgemo kaj senĉesaj demandoj: „Kio estas al ci, Manjo? Ĉu eble ci
malsanas, Manjo?“ rompis ŝian koron. Ŝi penis trankviligi ilin,
ŝajni gaja, sed ne sukcesis.

Vesperiĝis. La penso, ke ŝi pasigas la lastan tagon meze de sia
familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; fundanime
ŝi adiaŭis ĉiujn personojn, ĉiujn aĵojn ŝin ĉirkaŭantajn.
Oni pretigis la vespermanĝon. Ŝia koro forte ekbatis. Ŝi
diris tremvoĉe, ke ŝi ne volas manĝi, kaj adiaŭis sin de la
gepatroj. Ili kisis kaj laŭkutime krucesignis ŝin: ŝi apenaŭ ne
ekploris. Veninte en sian ĉambron, ŝi ĵetis sin en apogseĝon
kaj ekploregis. La servistino admonpetis, ke ŝi kvietiĝu kaj estu
kuraĝa. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo estis forlasonta por
ĉiam la gepatran domon, sian ĉambron, kvietan virgulinan vivadon...

Ekstere blovis neĝvento; ĝi muĝis, la fenestrokovriloj skuiĝis
kaj bruis. Ĉio ŝajnis al ŝi minacoplena kaj malĝoja antaŭsigno.
Baldaŭ en la domo ĉio mallaŭtiĝis kaj ekdormis. Manjo envolvis
sin per ŝalo, survestis varman mantelon, prenis en la manojn sian
skatoleton kaj eliris tra la malantaŭa dompordo. La servistino
portis post ŝi du pakaĵojn. Ili eniris la ĝardenon. La neĝblovo
ne kvietiĝis; la vento blovegis renkonte, kvazaŭ penante haltigi
la junan krimulinon. Apenaŭ ili sukcesis atingi la finon de la
ĝardeno. Sur la vojo ilin atendis glitveturilo. La malvarmiĝintaj
ĉevaloj ne volis stari surloke; la veturigisto de Vladimir paŝadis
antaŭ la timonstangoj, retenante la malpaciencajn. Li helpis la
fraŭlinon kaj ŝian servistinon oportune sidiĝi kaj lokigi la
pakaĵojn kun la skatoleto, manprenis la kondukilojn, kaj la ĉevaloj
ekgalopis. Lasante la junulinon al la zorgoj de la sorto kaj al la
lerteco de la veturigisto Terenĉjo, nin ni turnu al la juna amanto.

La tutan tagon Vladimir pasigis veturante tien kaj ĉi tien. Matene
li vizitis la pastron kaj apenaŭ sukcesis interkonsentiĝi kun
li. Poste li serĉadis la necesajn atestontojn meze de najbaraj
bienhavantoj. La unua, al kiu li sin turnis, kvardekjara iama
kavaleria subleŭtenanto Dravin, tre volonte konsentis. Tia
aventuro -- li diris -- remorigis lin pri pasinta tempo kaj husaraj
petolaĵoj. Li konsentigis Vladimir-on resti ĉe li por tagmanĝo kaj
certigis lin, ke la du ceteraj atestontoj ne mankos. Efektive, tuj
post la tagmanĝo alvenis la termezuristo Schmidt[9], kun lipharoj
kaj spronoj, kaj filo de la distrikta policestro, deksesjara knabo,
ĵus fariĝinta ulano. Ili ne nur akceptis la proponon de Vladimir,
sed eĉ ĵuris, ke ili estas pretaj oferi al li sian vivon. Vladimir
ĉirkaŭbrakis ilin kun ravo kaj forveturis hejmen por prepari ĉion
bezonan.

Jam de longe vesperiĝis. Li forsendis sian fidindan Terenĉjon
en Nenaradovo-n kun ĉevaltrio kaj detala kaj zorge pripensita
instrukcio; por si mem li jungigis glitveturileton kun unu ĉevalo
kaj sola, sen veturigisto, veturis Ĵadrino-n, kien post du horoj
estis alvenonta Maria Gavrilovna. La vojon li bone konis, -- ĝi
postulis ne pli ol dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimir forlasis sian vilaĝon kaj troviĝis meze de
kampoj, forte ekventis kaj fariĝis tia neĝblovo, ke li nenion povis
vidi. Post unu minuto la vojo estis superŝutita de neĝo kaj ne
plu rekonebla; la ĉirkaŭaĵo malaperis en ia nebuleca, flavnuanca
mallumo, tra kiu flirtis blankaj neĝflokoj; la ĉielo kaj la tero
kunfluiĝis. Baldaŭ Vladimir perdis la vojon kaj vane klopodis
ĝin retrovi. La ĉevalo paŝis trafe-maltrafe kaj ĉiuminute jen
surrampis neĝmonteton, jen falruliĝis en kavon; la glitveturilo
ĉiuminute renversiĝadis. Vladimir precipe zorgis ne perdi la
ĝustan direkton. Tamen al li ŝajnis, ke forpasis pli ol duonhoro,
sed li ne atingis ankoraŭ la Ĵadrin-an arbareton. Pasis pluaj
dek-kelkaj minutoj, -- la arbareto ne vidiĝis. Vladimir veturis
tra iu kampo kun multaj profundaj krutkavegoj. La neĝblovado ne
kvietiĝis, la ĉielo ne sereniĝis. La ĉevalo komencis laciĝi, kaj
li mem estis ŝvitkovrita, malgraŭ ke li ĉiuminute estis devigata
ĝiszone enneĝiĝi.

Fine li konvinkiĝis, ke li veturas ne laŭ ĝusta direkto. Li
haltis, ekis pripensadi, rememoradi, konjekti kaj decidis, ke li
devas veturi dekstren. Li faris tion. Lia ĉevalo apenaŭ marŝis.
Pasis jam pli ol unu horo, de kiam li forlasis sian hejmon. Ĵadrino
nepre devis esti proksima. Tamen li veturis, veturadis, sed la
kampo ne havis finon. Ĉie -- neĝamasoj kaj kavoj; ĉiuminute la
glitveturilo renversiĝis, ĉiuminute li ĝin restarigis. La tempo
pasadis. Vladimir komencis maltrankviliĝi.

Fine io eknigriĝis flanke. Vladimir direktis la ĉevalon tien.
Proksimiĝinte, li ekvidis arbareton. „Dank’ al Dio,“ -- li meditis,
-- „nun estas proksime.“ Li ekveturis laŭ la arbaretrando, esperante
tuj trafi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino
sin trovis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis
mezen de arbaro, vintre senfoliigita. La vento ne povis furiozi tie,
la vojo estis ebena, la ĉevalo ekvigliĝis, kaj Vladimir ĉesis
agitiĝi.

Tamen li veturis, veturadis, sed Ĵadrino ne estis videbla, -- la
arbareto ne havis finon. Vladimir kun teruro ekvidis, ke li venis
en tute nekonatan arbaron. Malespero lin ekposedis. Li ekfrapis la
ĉevalon; la kompatinda besto komence ektrotis, sed baldaŭ ĝi
laciĝis kaj post kvaronhoro marŝis malrapidpaŝe, spite ĉiuj
klopodoj de la malfeliĉa Vladimir.

Iom post iom la arboj komencis maldensiĝi. Vladimir elveturis el
la arbaro, -- Ĵadrino ne estis vidata. Kredeble estis ĉirkaŭ
noktomezo. Larmoj elspruĉis el liaj okuloj; li ekveturis divenprove.
La vetero mildiĝis, la nuboj disiĝis. Antaŭ li kuŝis ebenaĵo,
kovrita per blanka ondeca tapiŝo. La nokto estis sufiĉe serena. Li
ekvidis proksime vilaĝeton, konsistantan el kvar -- kvin kabanoj.
Vladimir sin direktis tien. Apud la unua dometo li elsaltis el sia
glitveturilo, alkuris fenestron kaj komencis frapi. Post kelke da
minutoj leviĝis ligna fenestrokovrilo, kaj maljunulo aperigis sian
grizan barbon. -- „Kion vi bezonas?“ -- „Ĉu Ĵadrino troviĝas
proksime?“ -- „Ĵadrino?“ -- „Jes, jes, -- ĉu ĝi estas proksime?“
-- „Jes, proksime, -- je dek-kelke da verstoj.“ -- Aŭdinte tian
respondon, Vladimir ekkaptis senespere siajn harojn kaj restis
senmova, kiel homo, kondamnita al morto.

-- „El kie vi venas?“ -- daŭrigis la maljunulo. Vladimir ne
respondis la demandon. -- „Ĉu vi povas, maljunulo, -- li diris,
-- provizi min per ĉevaloj ĝis Ĵadrino?“ -- „Ne, mi ne havas
ĉevalojn,“ -- respondis la vilaĝano. -- „Ĉu mi povas havi almenaŭ
gvidiston? Mi pagos, kiom li volos.“ -- „Atendu, -- respondis la
maljunulo, mallevante la fenestrokovrilon: -- mi sendos al vi mian
filon, li vin akompanos.“ Vladimir komencis atendi. Apenaŭ forpasis
unu minuto, li ree ekfrapis. La fenestrokovrilo leviĝis, aperis la
barbo. -- „Kion vi bezonas?“ -- „Kie do estas via filo?“ -- „Li tuj
eliros, li piedvestas sin. Ĉu vi frostiĝis? Eniru kaj varmigu vin.“
-- „Dankon, rapidigu vian filon.“

La pordego ekknaris. Eliris juna vilaĝano kun bastonego kaj iris
antaŭen, jen montrante, jen serĉante la vojon, surŝutitan de
neĝamasoj. -- „Kioma horo estas?“ -- demandis lin Vladimir. --
„Baldaŭ mateniĝos,“ -- respondis la vilaĝano. Vladimir diris ne
eĉ unu vorton plu.

Kantis kokoj kaj estis jam hele, kiam ili atingis Ĵadrinon. La
preĝejo estis fermita. Vladimir pagis la gvidiston kaj sin direktis
al la pastra domo. En la korto lia ĉevaltrio forestis. Kia sciigo
atendis lin?!...

Sed ni revenu al la bonkoraj Nenaradov-aj bienuloj kaj rigardu, kio
okazas ĉe ili.

Nenio.

La gemaljunuloj vekiĝis kaj eliris en la salonon, Gavrilo
Gavriloviĉ en noktoĉapo kaj varma jako, Praskovja Petrovna
en vatita nokta negliĝo. Oni alportis samovaron, kaj Gavrilo
Gavriloviĉ sendis knabinon ekscii, kiel fartas Maria Gavrilovna
kaj kiel ŝi pasigis la nokton. La knabino revenis, dirante, ke la
fraŭlino dormis malbone, sed nun ŝi sentas sin pli bone kaj tuj
venos en la salonon. Efektive, la pordo malfermiĝis, kaj Maria
Gavrilovna eniris kaj salutis paĉjon kaj panjon.

-- Kiel fartas cia kapo, Manjo? -- demandis Gavrilo Gavriloviĉ. --
„Pli bone, paĉjo,“ -- respondis Manjo. -- „Ci certe haladzomalsaniĝis,“
-- diris Praskovja Petrovna. -- „Estas eble, panjo,“ -- respondis
Manjo.

La tago pasis bone, sed nokte Manjo grave malsaniĝis. Oni venigis
urban kuraciston. Li alvenis vespere kaj trovis Manjon en deliro:
fariĝis arda febro, kaj la kompatinda malsanulino dum du semajnoj
sin trovis ĉe tomba sojlo.

Neniu en la domo sciis pri la intencita forkuro. La skribitajn
antaŭtage leterojn Manjo bruligis; la servistino al neniu diris
ion, timante la koleron de la maljunaj gesinjoroj. La pastro, la
iama kavaleria subleŭtenanto, la lipharhava termezuristo kaj la
juna ulano estis diskretaj -- kaj ne senkaŭze... La veturigisto
Terenĉjo neniam, eĉ ebria, diradis ion superfluan. Tiamaniere la
sekreto estis gardita de pli ol duondekduo da komplotintoj. Sed Maria
Gavrilovna mem, dum konstanta deliro, malkaŝadis sian sekreton.
Tamen ŝiaj diroj estis tiom malkonformaj je ĉio, ke la patrino,
ne forlasanta ŝian liton, povis sole kompreni, ke la junulino
estis ĝismorte enamiĝinta je Vladimir Nikolajeviĉ, kaj ke tiu
amo estas la verŝajna kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi interkonsiliĝis
kun la edzo, kun kelkaj genajbaroj, kaj fine oni decidis unuvoĉe,
ke, videble, tiu estas la fatalo de Maria Gavrilovna, ke la sorte
destinitan fianĉon oni ne sukcesos eviti, ke malriĉeco ne estas
krimo, ke oni ja vivos ne kun mono, sed kun homo, kaj ĉion similan.
Moralaj sentencoj estas foje tre utilaj en okazoj, kiam oni ne
sukcesas elpensi ion alian por sia praviĝo.

Dume la fraŭlino komencis resaniĝi. Jam de longe oni ne vidis
Vladimir-on en la domo. Do oni decidis lin venigi por anonci al li
neatenditan feliĉon -- konsenton je geedziĝo. Tamen kiom granda
estis la mirego de la Nenaradov-aj bienuloj, kiam responde al ilia
invito ili ricevis de li duonfrenezan leteron! Li sciigis ilin, ke
lia piedo neniam transpaŝos la sojlon de ilia domo, kaj petis,
ke oni forgesu pri malfeliĉulo, por kiu la morto restas lia sola
konsolo. Post kelke da tagoj ili eksciis, ke Vladimir forveturis en
la armeon. Estis la 1812a jaro!

Dum longa tempo oni ne kuraĝis sciigi la resaniĝantan Manjon pri
tio. Ŝi mem neniam citis la nomon de Vladimir. Kelkajn monatojn
poste, trovinte lian nomon en la listo de distingiĝintoj kaj grave
vunditoj en la batalo de Borodino, ŝi svenis, kaj oni timis, ke la
febrego revenos. Tamen, glor’ al Dio, la sveno ne havis sekvojn.

Alia malĝojego ŝin afliktis! Gavrilo Gavriloviĉ mortis, herede
lasinte al ŝi sian tutan posedaĵon. Sed la heredaĵo ne konsolis
ŝin: tutkore ŝi partoprenis la malĝojon de la kompatinda Praskovja
Petrovna kaj ĵuris, ke ŝi neniam ŝin forlasos. Tamen ili
forveturis el Nenaradovo, loko de malĝojigaj rememoroj, kaj ekloĝis
en alia ilia bieno.

Tie ankaŭ fianĉoj ĉirkaŭis la amindan kaj riĉan junulinon;
sed neniun ŝi esperigis. La patrino kelkfoje admonis ŝin fari
elekton, -- Maria Gavrilovna nee skuis la kapon kaj enpensiĝadis.
Vladimir ne plu ekzistis: li mortis en Moskvo ĵus antaŭ la enveno
de la francoj. La memoro pri li ŝajnis sankta al Manjo; almenaŭ
ŝi konservadis ĉion, kio povis rememorigi pri li: la iam legitajn
de li librojn, liajn desegnaĵojn, muziknotojn kaj kopiitajn por
ŝi versaĵojn. La najbaroj, sciiĝinte pri tio, admiris ŝian
konstantecon kaj scivole atendis la heroon, triumfontan fine super
la ĉagrenoplena fideleco de tiu virga Artemiso[10].

Intertempe la milito estis glore finita. Niaj regimentoj revenadis
el fremdlando. La popolo kuris por renkonti ilin. La muzikistaroj
ludis la militajn kantojn „Vive Henri-Quatre“, tirolajn valsojn
kaj ariojn „Ĵokondo“. Oficiroj, foririntaj militi preskaŭ kiel
knaboj, revenis maturiĝintaj kaj viriĝintaj en batalatmosfero,
ornamitaj per ordenkrucoj. Soldatoj gaje parolis inter si, ĉiuminute
miksante germanajn kaj francajn vortojn. Neforgesebla epoko! Epoko
de gloro kaj entuziasmo! Kiom forte batis rusaj koroj ĉe la vorto
„patrolando“! Kiom dolĉaj estis la larmoj de revidiĝo! Kiel
unuanime ni kunigadis la sentojn de nacia fiereco kaj amo al la caro!
Kaj por li -- kia minuto!...

La virinoj, la rusaj virinoj estis tiutempe senkomparaj. Ilia kutima
senemociemo malaperis. Ilia ekstazo estis vere ebriiga, kiam,
salutante la venkintojn, ili kriis „hura!“.

Kiu el tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al rusa virino li ŝuldas sian
plej valoran rekompencon?...

Dum tiu brila tempo Maria Gavrilovna loĝis kun sia patrino en la
***a gubernio kaj ne vidis, kiel ambaŭ ĉefurboj solenis la revenon
de la militistaroj. Sed en provincaj distriktoj kaj vilaĝoj la
ĝenerala entuziasmo, eble, estis ankoraŭ pli forta. Apero de
oficiro en tiaj lokoj estis por li vera triumfo, kaj frake vestita
amanto ne povis konkuri kun li.

Ni diris jam, ke malgraŭ sia indiferenteco Maria Gavrilovna kiel
antaŭe estis ĉirkaŭata de aspirantoj. Sed ĉiuj estis devigitaj
cedi lokon, kiam en ŝia kastelo aperis vundita husara kolonelo
Burmin, kun kruco de St. Georgo sur la brusto kaj kun „interesa
paleco“, kiel kutimis diri la tieaj fraŭlinoj. Maria Gavrilovna
rimarkeble lin distingis. Dum lia ĉeesto ŝia kutima enpensiĝo
vigliĝadis. Oni ne rajtis diri, ke ŝi koketus kun li; tamen poeto,
rimarkinte ŝian konduton, dirus:

_Se amor non è, che dunque?_...[11]

Burmin vere estis tre aminda juna homo. Li havis ĝuste tiun saĝon,
kiu plaĉas al virinoj: saĝon de konveneco kaj observemo, sen iaj
pretendoj kaj sprite mokeman. Lia sintenado kontraŭ Maria Gavrilovna
estis simpla kaj malrigida; sed, kion ajn ŝi diris aŭ faris, lia
animo kaj rigardo ĉiam sekvis ŝin. Li ŝajnis diskreta kaj modesta,
sed laŭ onidiroj li estis iam terura ventanimulo; tamen tio ĉi
ne malutilis al li en la opinio de Maria Gavrilovna, kiu (same
kiel ĉiuj junaj virinoj) kun plezuro senkulpigadis petolaĵojn,
vidigantajn kuraĝan kaj flaman karakteron.

Sed pli ol ĉio ajn alia (pli ol lia amemo, pli ol agrabla
konversacio, pli ol „interesa paleco“, pli ol bandaĝita brako), la
silento de la juna husaro pleje instigis ŝian scivolan imagemon.
Ŝi ne povis ne konscii, ke ŝi tre plaĉis al li; li siavice, kun
sia saĝo kaj vivosperto, povis ankaŭ rimarki, ke ŝi distingis lin
inter la aliaj. Kial do ĝis nun ŝi ne vidis lin ĉe siaj piedoj kaj
ne aŭdis lian amkonfeson? Kio retenis lin? Ĉu timemo ne disigebla
de vera amo, ĉu fiereco kaj koketemo de ruza amindumulo? Ĝi estis
por ŝi enigmo. Multe pripensinte, ŝi decidis, ke timemo estis la
sola kaŭzo, kaj intencis plikuraĝigi lin per plia atento kaj, laŭ
cirkonstancoj, eĉ dorlotemo. Ŝi pretigadis malplej atendatan
findisvolvon kaj senpacience antaŭvidis la momenton de la romaneca
interparolo. Sekreto, kia ajn ĝi estu, ĉiam pezas sur virina koro.
Ŝiaj ruzaj manovroj sukcesis: almenaŭ Burmin fariĝis tiel enpensa,
liaj okuloj tiel flame haltis sur Maria Gavrilovna, ke la decidiga
minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj parolis pri geedziĝo
kvazaŭ pri demando senrevene solvita, kaj la bonkora Praskovja
Petrovna ĝojis, ke ŝia filino trovis fine indan fianĉon.

La maljunulino sidis foje sola en salono, dismetante paciencludon,
kiam Burmin eniris la ĉambron kaj tuj demandis pri Maria Gavrilovna.
„Ŝi estas en la ĝardeno: iru al ŝi, kaj mi atendos vin tie ĉi.“
Burmin eliris. La maljunulino faris krucosignon kaj ekmeditis: „Eble
la afero hodiaŭ decidiĝos!“

Burmin trovis Manjon apud lageto, sub saliko, kun libro en la manoj,
en blanka robo, -- kiel veran romanheroinon. Post la unuaj demandoj
ŝi intence ĉesis daŭrigi tiamanieran konversacion, pliigante
reciprokan embarason, el kiu oni povus eliri nur per subita kaj
decidiga interparolo. Tiel okazis. Burmin, sentante la konfuzigan
embarason de sia situacio, diris, ke li jam de longe serĉas okazon
por malkovri al ŝi siajn korsentojn, kaj petis unu minuton de
atento. Maria Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn,
kiel signo de konsento.

-- Mi amas vin, -- diris Burmin: -- mi amas vin pasie... (Manjo
ruĝiĝis kaj ankoraŭ plie klinis la kapon). Mi agis nesingarde,
fordonante min al la agrabla kutimiĝo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage.
Nun estas jam tro malfrue por kontraŭstari mian sorton. La rememoro
pri vi, via ĉarma, alloga bildo estos de nun la turmento kaj
samtempe la konsolo de mia vivo. Sed mi devas ankoraŭ plenumi
malfacilan ŝuldodevon, malkaŝi al vi teruran sekreton kaj starigi
inter ni nevenkeblan baron...

-- Ĝi ĉiam ekzistis, -- vivece interrompis lin Maria Gavrilovna: --
mi neniam povus fariĝi via edzino...

-- Mi scias, -- li rediris mallaŭtvoĉe: -- mi scias, ke iam vi
estis aminta, sed morto kaj tri jaroj da ĉagrenbedaŭroj... Kara,
amata Maria Gavrilovna, ne penu senigi min je mia lasta konsolo: la
penso, ke vi konsentus estigi mian feliĉon, se...

-- Silentu, pro Dio, silentu. Vi turmentas min!

-- Jes, mi scias, mi sentas, ke vi fariĝus la mia, sed mi estas la
plej malfeliĉa homo: mi estas edzigita!...

Maria Gavrilovna kun miro ekrigardis lin.

-- Mi estas edzigita de kvar jaroj, -- daŭrigis Burmin: -- kaj mi
eĉ ne scias, kiu estas mia edzino, kie ŝi nun sin trovas, kaj ĉu
mi iam revidos ŝin!...

-- Kion vi diras?! -- ekkriis Maria Gavrilovna. -- Kiom stranga ĝi
estas! Daŭrigu ... mi rakontos al vi poste ... daŭrigu, mi petas.

-- Komence de la 1812a jaro, -- diris Burmin: -- mi rapidis Vilnon,
kie troviĝis nia regimento. Veninte malfruvespere al iu stacio, mi
diris, ke oni rapidu jungi freŝajn ĉevalojn; sed fariĝis terura
neĝblovo; la staciestro kaj la veturigistoj konsilis al mi atendi.
Mi obeis; tamen nekomprenebla emocio ekposedis min; al mi ŝajnis,
kvazaŭ iu puŝis kaj puŝis min. Dume la neĝblovado ne ĉesis.
Mi perdis la paciencon, denove ordonis, ke oni jungu la ĉevalojn,
kaj forveturis dum plej forta neĝventego. Al la veturigisto
venis la ideo veturi sur glaciiĝinta rivero por malplilongigi la
vojon je tri verstoj. La riverbordoj estis tute neĝekovritaj; la
veturigisto preterpasis nerimarkinte la lokon, kie ni devus ree
trafi la poŝtan vojon, kaj tiamaniere ni troviĝis en nekonata
loko. La ventego ne kvietiĝis. Mi ekvidis iun lumeton kaj ordonis
veturi en tiun direkton. Ni venis en vilaĝon; ligna preĝejo estis
lumigita kaj malfermita; interne de la ĉirkaŭbarilo staris kelke da
glitveturiloj; en la preĝejvestiblo paŝadis homoj. -- „Tien ĉi,
tien ĉi!“ -- ekkriis voĉoj. Ni alveturis. -- „Pro Dio, kial vi
malfruiĝis? -- diris al mi iu: -- la fianĉino estas sveninta, la
pastro ne scias kion fari; ni estis jam pretaj reveni hejmen. Eliru
do rapide.“ Mi senvorte elsaltis el mia glitveturilo kaj eniris la
preĝejon, apenaŭ lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Junulino sidis
sur benko en malluma angulo, alia frotis ŝiajn tempiojn. „Dank’
al Dio, -- diris la dua, -- fine vi venis; vi preskaŭ mortigis
la fraŭlinon.“ Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun demando:
„Ĉu ni komencu?“ -- „Jes, komencu, via pastra moŝto,“ -- mi
respondis distrite. Oni igis la fraŭlinon leviĝi. Ŝi ŝajnis al
mi beleta... Nekomprenebla, nepardonebla ventanimeco ... mi ekstaris
apud ŝi antaŭ la katedro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la
servistino subtenadis la fianĉinon kaj atentis nur ŝin... Ni estis
geedzigitaj!... -- „Kisu vin,“ -- oni diris al ni. Mia edzino turnis
al mi sian palan vizaĝon. Mi estis preta ŝin kisi... Ŝi ekkriis:
-- „Ha, ne estas li! ne estas li!“ kaj svenis. La atestantoj direktis
al mi siajn timigitajn rigardojn. Mi min returnis, eliris el la
preĝejo sen ia malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis:
„Rapidu!“ --

-- Dio mia! -- ekkriis Maria Gavrilovna: -- kaj vi tute ne scias, kio
fariĝis al via kompatinda edzino?

-- Mi nenion scias, -- respondis Burmin: -- mi ne scias la nomon
de la vilaĝo, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kiu stacio mi
forveturis. Tiutempe mi opiniis mian kriman petolaĵon tiom
malgrava, ke, forlasinte la vilaĝon, mi ekdormis kaj vekiĝis nur
sekvintmatene ĉe tria stacio. La servisto, kiu akompanis min tiam,
mortis dum la milito, -- do mi havas neniun esperon retrovi la
virinon, al kiu mi estis farinta tiel kruelan ŝercon, kaj kiu nun
estas venĝita same kruele!...

-- Dio mia, Dio mia! -- diris Maria Gavrilovna, kaptante lian manon:
-- do tio estas vi! Kaj vi ne rekonas min?

Burmin paliĝis... kaj falis ĉe ŝiajn piedojn...



LA PAFO


I.

Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea
oficiro estas konata. Matene -- ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo -- ĉe
la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere -- punĉo kaj
kartludo. En X. estas neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa
fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj
uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume
tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco
donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima
malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan
influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton;
laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li
estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu
estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li
vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, portis
eluzitan nigran redingoton, sed havis ĉiam pretan manĝotablon
por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmanĝo konsistis
el du ĝis tri manĝoj, preparitaj de ekssoldato, sed ĉampanvino
fluis rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj
neniu kuraĝis lin demandi pri tio. Ĉe li estis troveblaj libroj,
plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por
legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonis
prunteprenitajn librojn. Lia ĉefa ekzerco estis pistolpafado. La
muroj de lia ĉambro estis ĉiuj truetitaj per kugloj, kvazaŭ
abelĉelaro. Riĉa kolekto da pistoloj estis la sola luksaĵo en la
modesta dometo, kie li loĝis. La lerteco, kiun li atingis, estis
nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies ĉapo, neniu el nia
regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel)
neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis
sektone, tamen diris nenion pri detaloj, -- kaj estis videble, ke
tiaj demandoj estis al li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia
konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco.
Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj,
kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo
ekmirigis nin ĉiujn.

Foje dekkelko da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis
kiel kutime, tio estas -- sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste
petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li
rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine li ordonis doni kartojn,
elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel
banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum
kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu
ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis
la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri
laŭ sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antaŭ ne
longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis
superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon
laŭ sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis
klarigojn. Silvio silente daŭrigis ĵeti la kartojn. La oficiro,
senpacienciĝinte, prenis broseton kaj forviŝis tion, kio al li
ŝajnis malĝuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis
denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la
kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furioziĝinte, ekkaptis
de la tablo kupran kandelingon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Silvion, kiu
apenaŭ havis tempon por forklini sin de la frapo. Ni konfuzegiĝis.
Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj
diris: „Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ĝi okazis en mia
hejmo.“

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La
oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo,
kiamaniere plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ
iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la
mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn
loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.

La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas
ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni
faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ
neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en
la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan
al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la
hieraŭa okazintaĵo.

Pasis tri tagoj, -- la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis
kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne duelos?“ Silvio ne duelis. Lin
kontentigis tre supraĵa interklarigo, kaj li paciĝis.

Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo.
Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en
maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon
de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio estis forgesata,
kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.

Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan
imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies
vivo estis enigmo, kaj kiu ŝajnis al mi heroo de iu misterplena
novelo. Li ŝatis min; almenaŭ kun mi sola li ne uzis sian kutiman
malĝentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj
temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la
malfeliĉa vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne
lavita pro lia mema volo, -- ĉi tiu penso ne forlasadis min kaj
malhelpis, ke mi kondutis kontraŭ li antaŭmaniere, -- mi hontis
lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki
tion kaj ne diveni la kialon. Videble ĉi tio lin ĉagrenis; almenaŭ
mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi
evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin
nur en ĉeesto de kolegoj, kaj niaj antaŭaj sinceraj interparoladoj
ĉesis.

Distriĝemaj loĝantoj de ĉefurbo ne prezentas al si multajn
impresojn, tiom konatajn al loĝantoj de vilaĝoj kaj urbetoj,
ekzemple -- atendado de poŝta tago; ĉiumarde kaj ĉiuvendrede
nia regimenta oficejo estis plena de oficiroj; iu atendis monon,
iu -- leteron, iu -- gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis
en la oficejo mem, oni interparoladis pri novaĵoj, kaj la
oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian
korespondaĵon adresitan al nia regimento kaj ordinare ankaŭ sin
trovis ĉi tie. Foje oni liveris al li paketon, de kiu li forŝiris
la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la
skribaĵon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj
leteroj, rimarkis nenion.

-- Sinjoroj, -- diris al ili Silvio, -- cirkonstancoj postulas mian
foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne
rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, -- li daŭrigis,
sin turnante al mi -- mi atendas nepre.

Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe
Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la
tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, -- restis nur
la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre
bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis
ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun
plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj
ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la
momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min ĉe la mano
kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

-- Mi bezonas interparoli kun vi, -- li diris mallaŭte. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ
alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam
restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco,
brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton
de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, -- Silvio interrompis la
silenton.

-- Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, -- li diris al mi:
-- antaŭ la disiĝo mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki,
ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, -- sed mi vin ŝatas
kaj sentas, ke al mi estus malagrable lasi en via menso maljustan
impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis,
mallevinte la okulojn.

-- Al vi ŝajnis strange, -- li daŭrigis, -- ke mi ne postulis
kontentigon de tiu ebria frenezulo, sinjoro R. Vi konsentos tamen,
ke, ĉar mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj
manoj, kaj la mia -- preskaŭ eksterdanĝera; mi povus atribui mian
moderemon sole al mia grandanimeco, -- sed mi ne volas mensogi. Se mi
estus povinta puni sinjoron R., tute ne submetante al danĝero mian
propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio
daŭrigis:

-- Certe, jes, -- mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ
ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.

Mia scivolo estis forte ekscitita.

-- Ĉu vi ne duelis kun li? -- mi demandis. -- Certe iuj cirkonstancoj
vin disigis, ĉu ne?

-- Mi duelis kun li, -- respondis Silvio, -- kaj jen memorsigno pri
nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj eligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj
galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo“); li ĝin surmetis; ĝi
estis trapafita unu verŝokon[12] super la frunto.

-- Vi scias, -- daŭrigis Silvio, -- ke mi servis en *** husara
regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis ĉefi, sed
en mia junaĝo ĝi estis mia pasio. Niatempe diboĉado estis
moda; mi estis la unua diboĉulo en la armeo. Ni fanfaronis pri
drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov-on, prikantitan de Deniso
Davidov. Dueloj en nia regimento okazis ĉiumomente; en ĉiuj mi
estis atestanto aŭ aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la
regimentestroj, tre ofte deŝanĝataj, opiniis min neforigebla
malbono... Mi kviete (aŭ malkviete) ĝuis mian gloron, kiam nian
regimenton eniris junulo el riĉa, eminenta familio (mi ne volas
lin nomi). De mia naskiĝo mi ne renkontis tiom brilan feliĉulon!
Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej
senzorgan kuraĝon, faman nomon, nekalkuleblan monon, kiu neniam
al li mankis, -- kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur
min. Mia superregado ekŝanceliĝis. Ĉarmita de mia gloro, komence
li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj
sen ia bedaŭro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj
en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi
komencis serĉi malpaciĝon kun li; al miaj epigramoj li respondadis
per epigramoj, kiuj ĉiam ŝajnis al mi pli neatenditaj kaj pli
spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj;
li ŝercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo ĉe pola
bienhavanto, vidante lin atentobjekto de ĉiuj sinjorinoj kaj precipe
de la dommastrino, kiu estis amligita kun mi, mi diris al li en la
orelon iun malspritan insultaĵon. Li ekflamis kaj min frapis sur la
vangon. Ni nin ĵetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin
disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagiĝo. Mi
staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj. Kun neesprimebla
malpacienco mi atendis mian kontraŭulon. La printempa suno leviĝis,
kaj jam sentiĝis varmo. Mi lin ekvidis el-malproksime. Li piediris,
kun uniformo sur la sabro, akompanata de unu sekundanto. Ni ekiris
al lia renkonto. Li proksimiĝis, tenante ĉapon, plenan je merizoj.
La sekundantoj mezuris inter ni dek du paŝojn. Mi devis pafi la
unua; sed mia kolerekscitiĝo estis tiel forta, ke mi ekdubis pri
celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietiĝo, mi
cedis al li la unuan pafon; mia kontraŭulo ne akceptis. Oni decidis
loti; la unuan numeron gajnis li, la ĉiama favorato de la sorto. Li
ekcelis kaj trapafis mian ĉapon. Nun estis mia vico. Fine lia vivo
estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, penante rimarki almenaŭ
iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante
el sia ĉapo maturajn merizojn kaj elbuŝigante kernojn, kiuj
alflugis ĝis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. „Kion utilos,
-- mi pensis, -- lin senigi je vivo, kiam li ne multe ĝin ŝatas?“
Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon
malsupren. -- „Ŝajne ĉi-momente vi ne tro atentas la morton, --
mi diris: -- vi bonvolas matenmanĝi; mi ne volus vin malhelpi.“ --
„Vi neniel min malhelpas, -- li rediris: -- bonvolu pafi; tamen, agu
laŭ via plaĉo; via pafo restas al vi, kaj mi estas ĉiam preta al
viaj servoj.“ -- Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke
hodiaŭ mi ne intencas pafi, -- kaj per tio la duelo estis finita...
Mi eksiĝis el la regimento kaj foriĝis en ĉi tiun urbeton. De tiam
pasis ne eĉ unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri venĝo. Nun
mia horo alvenis...

Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin
donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne lia aferkomisiito) skribis al li
el Moskvo, ke _certa persono_ baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela
fraŭlino.

-- Vi divenas, -- diris Silvio, -- kiu estas tiu _certa persono_.
Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same indiferente li
akceptos la morton ĵus antaŭ sia edziĝo, kiel iam li ĝin atendis
kun merizoj!

Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis
paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi
lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estas pretaj. Silvio
forte ekpremis mian manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon,
kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni
adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.


II.

Pasis kelke da jaroj. Hejmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda
vilaĝeto de N***a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis
sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile
estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj
vesperoj. Ĝis la tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon,
interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ
vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi,
mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi
en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi.
Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna,
estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis.
Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi
havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi _drinkulo
pro malĝojo_, t. e. plej _malĝojiga_ drinkulo, kies multegajn
ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj“,
kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco
estis pli tolerebla. Fine mi decidis enlitiĝi kiel eble plej frue
kaj tagmanĝi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la
vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn[13] de mi troviĝis riĉa bieno, apartenanta al
grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino
estis vizitinta sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro post
sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen la duan
printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun
sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive ili
alvenis en komenco de junio.

Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto.
Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj
antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke
la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis
pro senpacieno ŝin vidi; tial la unuan dimanĉon post ŝia alveno,
mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj
moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci.
La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj
staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora
kameno troviĝis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda
drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia
mizera angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon,
mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto
el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj
eniris viro ĉirkaŭ tridekdujara de bela eksteraĵo. La grafo aliris
min kun malkaŝema kaj aminda mieno: mi penis vigliĝi kaj ekis min
rekomendi, sed li antaŭvenis min. Ni sidiĝis. Lia konversacio,
libera kaj afabla, baldaŭ forigis mian sovaĝan ĝenemon; mi jam
komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la
grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaŭe. Efektive ŝi estis
belulino. La grafo min prezentis; mi volis ŝajni senĝenata, sed ju
pli mi zorgis pri tia ŝajno, des pli mi min sentis mallerta. Por
doni al mi tempon por vigliĝi kaj kutimiĝi al la nova konatiĝo,
ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro,
senceremonie. Dume mi marŝadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj
pentraĵojn. Mi ne estas kompetenta pri pentraĵoj, sed unu altiris
al si mian atenton. Ĝi prezentis iun vidaĵon en Svisujo; tamen min
atentigis ne la pentraĵo mem, sed ke ĝi estis trapafita per du
kugloj, eniĝintaj unu en alian.

-- Jen bonega pafo! -- mi diris, min turnante al la grafo.

-- Jes, -- li respondis: -- la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi
bone pafas? -- li daŭrigis.

-- Sufiĉe bone, -- mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine
ektuŝis temon al mi proksiman: -- je tridek paŝoj mi ne maltrafos
ludkarton, -- kompreneble, el konata de mi pistolo.

-- Ĉu vere? -- diris la grafino kun vidigo de ega atentemo: -- kaj
vi, mia amiko, ĉu vi trafos karton je tridek paŝoj?

-- Iam, -- respondis la grafo, -- ni faros provon. Siatempe mi pafis
ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la manojn.

-- Ho, -- mi rediris, -- tiuokaze mi vetas, ke via grafa moŝto ne
celtrafos karton eĉ je dudek paŝoj; la pistolo postulas ĉiutagan
ekzercadon. Mi tion scias laŭ sperto. En nia regimento mi estis
opiniata unu el plej lertaj pafistoj. Foje al mi okazis dum tuta
monato ne tuŝi pistolon, la miaj sin trovis en riparado. Kion do vi
pensas, via moŝto? La unuan fojon, kiam mi post tio komencis pafi,
mi faris kvar sinsekvajn maltrafojn al botelo je dudek paŝoj. Ĉe
ni estis kapitano, spritulo kaj amuzulo, -- li estis apude kaj diris
al mi: „Certe, fratulo, cia mano ne sin levas kontraŭ botelo.“ Ne,
via grafa moŝto, oni ne devas malzorgi tiun ĉi ekzercadon, alie
oni nepre malkutimiĝas. La plej lerta pafisto, kiun mi renkontis,
pafadis ĉiutage, almenaŭ tri fojojn, antaŭ la tagmanĝo. Ĝi estis
ĉe li kutima aranĝo, kiel antaŭmanĝa glaseto da brando.

La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciiĝis.

-- Ĉu li bone pafis? -- min demandis la grafo.

-- Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro... Vi
ridas, grafino? Je Dio, estas vero... Ekvidinte muŝon, li kutimis
krii: „Kozĉjo, pistolon!“ Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, --
paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!

-- Estas mirinde! -- diris la grafo: -- kaj lia nomo?

-- Silvio.

-- Silvio! -- ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo: -- ĉu vi
konis Silvion?

-- Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento
li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi
havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?

-- Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu
strangega okazintaĵo?

-- Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?

-- Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?

-- Ne, sinjoro... Ha, via grafa moŝto! -- mi daŭrigis, divenante la
veron, -- pardonu ... mi ne sciis ... ĉu eble vi?...

-- Mi mem, -- respondis la grafo kun ekstrema emocio; -- kaj la
trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.

-- Ho, mia kara, -- diris la grafino: -- pro Dio, ne rakontu; al mi
estos terure tion aŭskulti.

-- Ne, -- rediris la grafo, -- mi rakontos ĉion; sinjoro scias,
kiel mi estis ofendinta lian amikon, -- li ankaŭ eksciu, kiamaniere
Silvio sin venĝis kontraŭ mi.

La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi
ekaŭdis jenan rakonton.

-- Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton“,
mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas
la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el la plej premigaj
rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino
ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn
kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi
ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas
sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li
havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo
viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud
la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. -- „Ci
ne rekonas min, grafo?“ li diris tremvoĉe. -- „Silvio!“ mi ekkriis
kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. -- „Jes,
certe,“ li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis
por malŝargi mian pistolon kontraŭ ci; ĉu ci estas preta?“ -- La
pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dek du paŝojn
kaj stariĝis en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antaŭ
la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon.
Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru,
kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj ekcelis... Mi
kalkulis minutojn... Mi pensis pri ŝi... Pasis terura minuto! Silvio
mallevis la brakon. -- „Mi bedaŭras, ke la pistolo estas ŝargita
ne per merizkernoj ... kuglo estas multepeza. Al mi nepre ŝajnas,
ke inter ni fariĝas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimiĝis celi
nearmiton. Ni rekomencu; ni lotu, kiu estas pafonta la unua.“ -- Mia
kapo turniĝis... Ŝajnas, ke komence mi ne konsentis... Fine ni
ŝargis ankoraŭ unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn;
li metis ilin en la ĉapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la
unuan numeron. -- „Ci, grafo, estas diable ŝanca“, li diris kun
firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi fariĝis,
kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio ... tamen mi
ekpafis kaj trafis jen tiun ĉi pentraĵon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis
flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min
deteni de ekkrio.

-- Mi ekpafis, -- daŭrigis la grafo, -- kaj, dank’ al Dio,
maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min
celi. Subite la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin
ĵetas al mia kolo. Ŝia ĉeesto redonis al mi mian tutan viglecon.
-- „Mia kara,“ mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas?
Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu ĉe nin;
mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon.“ Manjo tamen
ne fidis min. -- „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?“ ŝi sin turnis
al la terura Silvio: „ĉu estas vere, ke vi ambaŭ ŝercas?“ --
„Li ĉiam ŝercas, grafino,“ respondis Silvio: „iam li ŝerce min
vangofrapis, ŝerce trapafis sur mi jen ĉi tiun ĉapon, ŝerce ĵus
min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankaŭ iom ŝerci...“ Kun
tiuj vortoj li intencis min ekceli ... je ŝia ĉeesto! Manjo sin
ĵetis al liaj piedoj. -- „Leviĝu, Manjo, -- hontu!“ mi ekkriis
furioze: „kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĉesos mokturmenti malfeliĉan
virinon? ĉu vi ekpafos fine, aŭ ne?“ -- „Ne,“ respondis Silvio, „mi
estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, -- mi igis
cin ekpafi kontraŭ min; al mi estas sufiĉe, -- ci min memorados! Mi
cin oferdonas al cia konscienco.“ -- Tiumomente li estis forironta,
sed haltis ĉe la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentraĵon,
ekpafis kontraŭ ĝin, preskaŭ ne celante, kaj foriris. Mia edzino
kuŝis sveninta; la servistoj ne kuraĝis lin haltigi kaj rigardis
lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la veturigiston kaj
forveturis, antaŭ ol mi retrovis mian konscion.

La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciiĝis pri la fino de novelo,
kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ĝian heroon mi ne
renkontis plu. Onidire Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti
estris taĉmenton da heteristoj[14] kaj estis mortigita en la batalo
ĉe Skulani.



Piednotoj

[1] (France.) „Kartludo de la reĝino“.

[2] Specialaj bankludaj terminoj.

[3] De la dekoka jarcento.

[4] Tomski.

[5] (France.) „Forgeso aŭ bedaŭro?“

[6] La plej granda peterburga malsanulejo.

[7] Versto = 1,07 kilometro.

[8] Metalindustria urbo de meza Ruslando.

[9] Elparolu: Ŝmidt.

[10] Artemiso, virga filino de Zeŭso, diino de la ĉaso.

[11] „Se ĝi ne estas amo, kio do ĝi estas?“

[12] 1 verŝoko (1/16ono de arŝino) = 4,4 centimetroj.

[13] 1 versto = 1,07 kilometroj.

[14] Nomo de tiutempaj grekaj ribeluloj.



Noto de transskribinto:

La noveloj havas malmultajn „kovritajn nomojn“ de personoj kaj
lokoj. Mi samigis ilin kaj uzis tri asteriskoj (***) por la kaŝitaj
literoj. Mi forigis la noton „Rim. de la trad.“ ĉe la piednotoj. Mi
registris aliajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj.
Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Tri Noveloj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home