Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Idoj de Orfeo
Author: Bulthuis, H. J. (Hindrik Jan)
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Idoj de Orfeo" ***

H. J. Bulthuis

ANO DE LA LINGVA KOMITATO


Idoj de Orfeo

Originala romano

  Rekomendita de
  Esperantista Literatura Asocio

Den Haag (Nederlando) 1923

  Propra eldono de la aŭtoro
  Daguerrestraat n-o 84


  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
  Copyright 1923 by H. J. Bulthuis, Den Haag.



Enkondukaj paroloj.


Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por
esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj
devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel
eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun
granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La
alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ „pizoj“ tute ne
ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis
demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis
marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj
ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris
la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur „pizoj“, sed mi
kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj
kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.

Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la
vivon, tial imitu dum via „pilgrimado“ la ĝojan monaĥon. Se mia
romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne
verkis sen celo kaj sen frukto.

La verkinto.



Unua Parto

La Insulano



Unua Ĉapitro.

Pripensoj sur ŝtuparo -- Mia Insulo kaj ĝia sola domo -- Miaj
gepatroj -- Robinsono Kruso -- Miaj kvarpiedaj amikoj -- Vilhelmo
Tell -- La desegna talento de mia patrino -- Kiel mi pasigis miajn
tagojn -- La ofico de mia patro.


Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis
la kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogis
la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en
la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj
sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom
plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj
ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur
por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja
vidis plu nenion. Mia patro jam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj
iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo,
Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiujn nomojn kiel vilaĝa lernanto
lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian
precizan ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble
povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.

Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje
serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis
al mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unu
fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton,
sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj tamen
malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ
ellasis strion de vaporo, sed spite tion la kaldrono, same kiel la
forno, restis sur la sama loko.

Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe
ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis
suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri
nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve
tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj
landoj.

Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ
la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun
prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre
granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da tero. Sur la
pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun
videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis
sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco
povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen
antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama
loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo
superverŝas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondoj refoje forfluas
kaj videbligas „la plataĵon“.

La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo,
estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare
povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis „la
lumturo“. Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis
ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi
ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere
devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli
bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco
inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien,
nek naĝante nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata
nur de mia patro por viziti „la Vilaĝon“ unufoje po monato. Trans
tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies
finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ
kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun
mia patro nomis „la digo“, altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu
de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj
neniam vidis lumon en ili, mi opiniis, ke ili devas esti „lumturoj“
por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj
konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj
por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam
homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion
mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min.

Neniam mi vidis „vilaĝojn“, ĉar, kvankam mi estis jam altkreska,
forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne
permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al „la Vilaĝo“,
kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn,
kiujn ne liveris „la Insulo“. Unu fojon mi petis akompani lin, sed
ĉar li respondis per nur la unu vorto „neeble“, mi jam neniam
ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj
aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon,
kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn
stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn
ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro
certigis al mi, ke estas neeble viziti „la Vilaĝon“.

La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis
vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj
la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis
la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj,
demetitaj de ili en la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en
ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn,
ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn.
Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris
nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi
la _mevojn_, ĉar mi vidis _ilin_ en ĉiuj horoj de la tago.
Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de „la Vilaĝo“.
Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis
du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne
estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la
longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min
gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero
estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre
sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. -- La
vento estas kontraŭa --, mi pensis, -- mia patro devas luvadi, kaj
tio prenas multan tempon.

Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri
la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.

Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu
domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi,
staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj.
Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas
mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn
li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis
horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa
nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn
per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta
ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo,
kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis
malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj
kiel lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub
ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu
ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra
la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj
moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ
posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la
alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis
nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj
unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li
havis botojn de la mateno ĝis la vespero. Mia patro estis silentema
kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi
kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la
vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj
pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri
ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ
la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas brigo,
kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.

Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia
domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia
edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj
jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka
kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn
bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo
estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe
brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la
vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua
estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La
Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La
Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere. La dua
libro estis eltiraĵo el „Mil kaj unu Noktoj“, kiujn mi tre amis
pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis
pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon
pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro
estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri
Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro
revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam
vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj
fine pri Robinsono Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de
sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por
kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de
Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj
fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun
kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi _ne_ forkuris de la gepatra
domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du
homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. _Lia_
papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la _nia_ parolis
kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni,
nome: -- Go til fanen! -- Kelkfoje ĝi diris: -- Mi venis --, aŭ: --
Mi iras --; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis
aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: -- Nu,
bone!

Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al _insulo_
kaj kial mi devus forkuri el _insulo_ por alveni en Anglujon aŭ
en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun
misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la
subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo.
Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel
nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu
ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili du jarcentojn povis subteni
la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de
ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam
dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere.
Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun
kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis
malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente
murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis
mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino
kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino
sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu
lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn
mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el
ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj,
marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la
planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo
de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo,
formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo
ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato.
Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la
besto karesis mian vangon per sia kapo. -- Ho, Sim! -- mi diris. Sim
estis la nomo de mia kato. -- Ho, Sim!... Ĉu vi jam venis?... Nu,
bone! -- Rraŭ!! -- diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. --
Rraŭ!! -- -- Jes, vi estis bona Sim --, mi diris.

Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon.
Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: -- Ĉu li
jam venas? -- -- Ne! -- mi respondis, -- li ankoraŭ ne venas!

Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin ĉiam „li“,
ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.

Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la
ŝtuparon por vidi ĉu „li“ jam estas venanta. Sed kiom ajn mi
streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve „li“ ankoraŭ
ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed
verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li
neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj,
per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar
„li“ eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi)
forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en
la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton
de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post
alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la
kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis
ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur
la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta
loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum
malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En
ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere,
ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la
orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi
puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ
mia patrino, kiu silente kudradis.

-- Li ankoraŭ ne venas --, mi diris.

-- Nu, bone --, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam
respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.

La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro,
konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke
de kiu estis fotografaĵoj de personoj tute nekonataj de mi. Unu
el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj
el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo
Tell. Pli ol mil fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam
mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan
knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar
li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi
en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis
forpafi per pafarko pomon de la kapo de l' knabo. Multaj personoj,
ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino,
svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo.
Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino.
La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell
estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke
la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis
la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj
ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu
lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie
ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto
kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj.
La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo
la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago
ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris
la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus
trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus
vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same
kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo
kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere
okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke la vespero jam estu
veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.

En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj
kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj
traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti
blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan
saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo,
ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la
ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej
strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj
figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj.
Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam „li“ estis
hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj
tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ
korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia
bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco
estis skribinta sur la planko.

Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo
kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj,
kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj
dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj,
kiuj nur nokte estis nefermitaj.

Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la
lokon, kie „li“ devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis
aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis.
Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton,
reganta en la ĉambro, diris:

-- Li forrestas longe.

-- Jes --, mi respondis, -- la vento estas kontraŭa, li devas
luvadi, sed li baldaŭ venos.

-- Nu, bone --, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi
diris plue:

-- Multaj ovoj hodiaŭ?

-- Ne --, mi respondis, -- morgaŭ mi serĉkolektos.

-- Nu bone --, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ
sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: -- Jen Sam, kiu alvenas.

-- Me-e-e! -- respondis Sam.

Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis
permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon,
kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la
katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri
la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La
kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia
opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis
tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn.
Mia Sam tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve
tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi
restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj
tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn
longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje
diris: -- me-e-e! -- kaj malrapide foriris.

-- Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? -- mi demandis.

-- Jes --, diris mia patrino ĉiam kudrante.

-- Kaj ankaŭ katoj?

-- Jes, ankoraŭ pli multe.

-- Kaj ankaŭ hundoj?

-- Kompreneble, ankaŭ hundoj.

-- Kaj ankaŭ bovinoj? -- mi demandis post momento.

Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo
sur la vestoŝranko.

-- Go til fanen! -- ĝi ekkriis.

-- Go til fanen! -- mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn
vortojn.

-- Mi jam venis! -- ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis
tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la
plankon.

-- Ĉu vi refoje legos el Robinsono? -- mi demandis al mia patrino.

-- Se estos eble --, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia
patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan
pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se
la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus „neeble“ al la
patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por
ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis
min. Mi eĉ deziris, ke „li“ ne revenu antaŭ la sekvanta tago,
sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj
aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da
jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris
el la ĉambro, dirante: „Mi iras“, al kio respondis mia patrino
per sia kutima: „Nu bone!“ Mi do iris kaj direktis la paŝojn al
la tiel nomata „haveno“, tio estis la loko, kie ĉiam la boato
albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis
dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la
ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu
ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel
gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la
digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la
„havenon“, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis
sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la
„haveno“ estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La
kaprino, kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon,
nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj
ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu „li“ jam estis venanta. Sed
li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis
tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la
mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj
de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da
akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la
horizonton. -- Li ankoraŭ ne venas, Sam --, mi diris. -- Me-e-e! --
respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo,
la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante
okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta
ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la
ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan
fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro,
la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en
nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la
bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili
sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se
ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero
neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis
la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo
da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili
donadis.

Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi
al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam
regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute
nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj
vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al
tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris,
kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion,
kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute
kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj
kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono
la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus
pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam
kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen
kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la
furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta
objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis
mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La
tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan
arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro
ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la
vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por
mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton
kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj
moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun
ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj
eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis
feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris
malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj „deĵoris“, kiel li diris,
nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke
li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon.
Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano
preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj
okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj
de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj sakoj kun rizo, tabako
kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de
valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron,
kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis
vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj „li“ havis multon por
fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla,
kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj
de mia patro.

Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri
grandeco mi havis neĝustan ideon. „Li“ unu fojon diris, ke ĝi
estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi
ne povis diri.

Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn
de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe
varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam
sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela
kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis
kaj blekadis laŭte. „Atentu nur“, mi pensis, morgaŭ mi refoje
forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en
la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo.
Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili
estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis
kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu
la mevoj kutime demetis ilin.

Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris
kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta
bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis
ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo
kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en
harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia
kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al si reciproke malbonon. La
hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza,
ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj
kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj
katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne
havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min
multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet,
ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero
rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj
Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj
bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis,
ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili
estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis
mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis
doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke
la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam
mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis „la papago“, ĉar
tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mia patro trovis la birdon en
forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis
el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon
„Viking“. La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis
ion pri ili.

Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris
hejmen por anonci al la patrino ke „li“ ankoraŭ ne estis venanta.

Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri
Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la
subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca
pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris
legadi la kunportitajn gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris
dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante
nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre
malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn
de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ
preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon
kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus.
Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la
historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj
jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la
sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri
la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino
fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de
la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdus la
sekvantan vesperon, se „li“ ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi,
kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis
leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian
heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun
Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj
neniam estus ekzistintaj nek okazontaj.



Dua Ĉapitro.

La skuno -- Matenmanĝo kun preĝado -- Mi serĉkolektas ovojn
-- Revado pri Vendredo la sovaĝulo -- La nudulo -- Mi ektimas
kaj forkuras -- Fremdulo en mia domo -- Kuiru viajn pizojn! --
Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro -- Pri mia nomo -- Ĉu miaj
gepatroj vere estas miaj gepatroj? -- Mi montras la Insulon al nia
gasto.


La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur
mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi.
Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el
la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur
la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon
por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la
vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝinta
antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj
ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega
vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti
nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni
la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi
ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda
abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi
devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi
deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo
post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun
mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por instrui. Mia
patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi
nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili,
estis al mi tute neeble, ĉar el „jo--a--mo“ ŝi faris „jam“, el
„jo--e--so“ ŝi formis „jes“, el „ho--a--ro--o--jo“ ŝi faris
„haroj“, kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos
lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi
librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de
marbirdoj.

Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la
ĉambron por matenmanĝi.

-- Mi jam venis! -- mi diris, eksidante ĉe tablo.

-- Nu bone --, diris mia patrino.

Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia
postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin
supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience
atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.

La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo,
lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin
flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan
hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi
havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel
nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ
li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam
sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ
portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta
ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur
interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel
mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis,
ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis
farinta, la preĝo estis finita. Dum tiu ceremonio mi kaŝe rigardis
Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la
antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun
ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.

Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem.
La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis
nenion, fine ekkriis: „Mi jam venis“, post kio mia patrino alportis
al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia
movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per
la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante
nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion,
kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por
legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.

Oni tamen ne devas opinii malfavore pri „li“, ĉar li tute ne estis
malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ
mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe,
lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian
vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel
la mia.

Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon
kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: „Mi iras“, post kio mia
patrino diris: „Nu bone!“ „Go til fanen!“ ekkriis la papago,
sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar
la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la
dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo
salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti
kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni
marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta
min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion
malkovri. Tiel ni iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da
paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ
por anonci, ke ĝi trovis neston. Mi baldaŭ estis sur la loko,
kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon
kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu
estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi
forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis,
kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar
ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis
unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia
patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu
oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu
maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la
laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis,
mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn
longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi
metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete,
ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi
komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la
hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia
flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la
brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans
la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis
tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis
nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne
ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta
baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis
sidanta ... revanta...

Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi
vagadis tra la arbetaro de tiu insulo, tamen tute ne sciante kiel
arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun
pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago,
kelkfoje dirante: „Kompatinda Robinsono!“ sidis sur alia mia
ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en
la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar
tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj
donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno
reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo
estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la
sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis
min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri
ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi
rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la
rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo
vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis
pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo
kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti,
ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli
granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis
en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ dudek
paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron
salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. „Ho Dio!“ mi
ĝemis, „kio do estas tio!!“ Mi volis ekstari por forkuri, sed
tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis
sidanta kun suprentiritaj genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la
aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi
troviĝis. „Jafet!“ mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta
pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo
altigis la manon kaj tenante ĝin super la okuloj, li rigardis la
lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis,
ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la
kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon,
kiu vekiĝis. -- Jafet! -- mi diris per tremanta voĉo, -- Jafet!...
rigardu tien! -- kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis
al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo
povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera
vivanta homo -- -- eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel
Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li
mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon
sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min,
kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki
la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi
rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli
rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi
min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel
kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian
sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia
patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ
tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne
dirante kiel ordinare: -- Mi venis! -- mi falis sur seĝon.

Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe
malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante
sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:

-- Kio estas, knabo?

-- Sovaĝulo! -- mi ekkriis.

-- Sovaĝulo!? -- demandis mia patrino.

-- Jes, en la dunoj!

-- Mi ne komprenas --, ŝi diris plue.

-- Sovaĝulo estas en la dunoj! -- mi ekkriis. -- Li estas tute nuda.

-- Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi.... Ĉu
vi sonĝas?

-- Mi ankaŭ kredis tion --, mi respondis, -- sed ĉar li estis
alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin
kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris.... Jafet eble
atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min
sekvis hejmen.

-- Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi
hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ....... ne povas esti homoj sur la
Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?

-- Mi ne scias --, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj
timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por
fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de
teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per
ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:

-- Ho, Dio mia, kio estas tio?

La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro
staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian
korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.

-- Iru for! -- laŭte kriis mia patrino. -- Ho Dio, helpu min! --
Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi
neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li
restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per
la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa
surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:

-- Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu
eniri.

-- Kiu vi estas? -- demandis mia patrino.

-- Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun
insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.

-- Kiu ŝipo? -- demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la
strangan preskaŭ-droninton.

-- La skuno --, li diris.

-- Ho! mi scias! -- mi subite diris. -- Skuno luvadis hodiaŭ matene
okcidente de la Insulo.

Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte
al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon.
La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi
renkonten por akcepti la petitan pantalonon.

-- Dankon, knabo! -- li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li
almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la
korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.

-- Sinjorino --, diris la homo, -- ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne
ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed
mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel
ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.

-- Mi vin kredis hommanĝanto --, mi diris por senkulpigi min.

-- Hommanĝanto?

-- Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon --, mi
klarige respondis.

Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris
plue: -- Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la
vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn
apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la
bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton
kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima, ke
estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen
estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie
mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la
diablo mem.

Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua
timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe
pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam
li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon,
kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis,
ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti
viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la „Urbo“. Kiam
miaj gepatroj parolis pri la „Urbo“, ili ĉiam aludis la grandegan
vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto
vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno „Fantazio“ de
Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino
serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por
ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis
ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris
la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li
ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron
kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian
patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: „Mi venis“.
La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin,
donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis
sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li
deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. -- Morgaŭ
aŭ postmorgaŭ --, tiel li finis, -- mi volas foriri.

-- Neeble! -- diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li
sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.

-- Kial neeble? -- diris la fremdulo.

-- Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo!

-- Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.

-- Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.

-- Nu?

-- Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato
iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.

Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da
vortoj per unu fojo.

Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta
homo.

-- Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? -- li diris.

-- Vi povos tion --, respondis mia patro.

-- Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.

-- Estos senpage --. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis
botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.

-- Mi dankas pro via afableco --, diris la fremdulo.

-- Sed ne estas lito por vi en mia domo.

-- Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se
pajlon vi havas.

-- Mi havas --, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando.
Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis por esprimi ke _ne_ nia
gasto, sed _mi_ volas dormi sur tiu pajlo.

-- Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi
sur mia lito --, mi diris.

-- Vi estas bona knabo --, respondis la fremdulo, frapetante amike
mian ŝultron --, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la
pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.

-- Nu bone! -- diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo.
-- Jen vi havas por vesti vin dece.

Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn, botojn,
ĉemizon kaj jakon) li diris: -- Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi
nomiĝas Johano.

-- _Go til fanen!_ -- subite ekkriis la papago.

La maristo ridis laŭte kaj demandis: -- Kiu el vi, krom la birdo,
povas paroli tiel bone dane?

-- Ĉu tio estas dana? -- demandis mia patrino.

-- Jes, tio estas dana.

-- Kion ĝi signifas? -- diris plue mia patrino.

Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: --
Ĉu vi ne malsatas?

-- Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.

Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis
kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua
homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin
tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis,
ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe
longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato
por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne
konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe,
precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi
aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri
tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri
multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el „Mil kaj unu
noktoj“) al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ
Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj
maristo, kiel Johano.

-- Ĉu via Insulo estas malgranda? -- fine li demandis.

-- Mi volas montri al vi la Insulon --, mi diris, kaj mi sentis min
feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.

-- Nu bone! -- diris mia patrino.

Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia patro interrompis,
prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj
preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto
redonis la saketon kaj diris: -- Mi tre dankas ...., mi neniam maĉas
tabakon ....., neniam maĉis. -- Silente mia patro reprenis la
saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj
metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ
sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne
antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn
literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta
sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris
gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis
senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino.
Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris
kelkfoje Johano, li respondis nur per „jes“ aŭ per „ne“.

Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al
mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel
ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj,
pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉa homo, kiu iam
vivis.

-- Ĉu vi estas jam longan tempon maristo? -- mi fine demandis.

-- Ne, mia knabo --, li respondis, -- mi estas maristo nur dum du
jaroj.

-- Kio do vi estis antaŭ tiu tempo? -- diris mia patrino, kiu refoje
sin montris pli scivola ol ŝia edzo.

-- Mi rakontos tion --, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ
fabelon, mi atente aŭskultis.

La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur
la brusto kaj komencis ridetante:

-- Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas
imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn, sed spite tion mi estis
kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el
ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al
mi.

-- Kio estas filozofo? -- mi demandis.

-- Mi klarigos --, li diris. -- Filozofo estas ĉiam kontenta homo.
Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis
ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu
estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias
je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj
kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa.
Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.

-- Glason da brando? -- subite kaj lakone interrompis mia patro.

-- Malgrandan glason mi akceptos --, diris la maristo, kaj dum mia
patro ŝovis antaŭ sian gaston plenan glason, la filozofo diris
plue:

-- Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas)
loĝis en „la Urbo“. Ili havis grandan magazenon kaj vendis
pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar
mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en
la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj
volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo
matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam
povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por
promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.

-- Kun lanco? -- mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis
Vilhelmon Tell.

-- Ne, mia knabo, kun pafilo --, kaj li rakontis plue: -- Mi tamen
baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj
kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn
momentojn. Mi tamen ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn
kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun
plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis
tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej
plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj
fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis
kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris
miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri
vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje
ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi
eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan
balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la
gardisto, kiam li rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam
li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita
por pasigi du aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla,
sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis,
ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da
manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la
enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi
tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis
mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako,
eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis
mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe,
mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon
de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu
malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis
la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi
por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel
ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta prezentado.
Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la
unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu
el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia
filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu
el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: -- Mi ĵuras!! -- Tiel
ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon,
dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris
multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj
kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron,
post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature,
eĉ _tiel_ nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la
aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos,
kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al
li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la
princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la
spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris
helpi al li, laŭte dirante: -- Atendu, sinjoro Májer (la aktoro
nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis
al la spadingo. -- Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed
kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis,
kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson
kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis
min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj.
Kelkaj rigardantoj ekkriis „biz!!“ Mi sentis min tre flatita pro la
honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi,
mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis,
kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la
kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj
ekster la teatro, ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la
skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado
de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li
neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro,
kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi
kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la
dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la
vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie,
kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min
sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon
devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis
el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi,
mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis
Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi
kaj tie, ĝis min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo.
La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno „La Fantazio“,
kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo.

-- Drinku fojon --, interrompis mia patro, kiu mem jam estis
malpleniginta sian glaseton.

La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam
mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la
brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis
ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi
trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro,
kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun
pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min
tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis
plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la
mano, dum li diris ridetante, ke li trinkis nur por fari honoron al
miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton.

Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo,
subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.

-- Ho ne! -- li respondis, -- mi estas nur ordinara maristo, kial do
mi estus kuiristo?

-- Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn --, ŝi diris.

La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:

-- Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco.
Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon
al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis
gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia
irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el
ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj en la ŝuoj tre
doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj
kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado ili
alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti
la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro,
ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn,
kaj li demandis al li klarigon. „Ho“, diris la ĝoja monaĥo, „mi
devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin
antaŭ ol meti ilin en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta,
la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al
ĉi tiu sankta loko.“ Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas
ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn,
neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj.
Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti
bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ
sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan
monon por havigi al mi pli bongustan manĝaĵon, mi aĉetas ĝin.
En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu
oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito,
tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru
viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ
ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis
malriĉa.

Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj
ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando,
rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune
por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino
pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia
patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano
verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li
pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj
rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ
mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis
teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi
miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo.
Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al
sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li
ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte.
Mi sidiĝis ĉe lia flanko.

-- Ĉu vi povas legi? -- li demandis.

-- Mi lernis literojn --, mi respondis.

Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li
eksciis, ke mi ne povas silabi.

-- Ĉu vi legis multajn librojn? -- mi demandis.

-- Ho jes.

-- Ankaŭ pri fabeloj?

-- Kompreneble.

-- Ĉu vi povas rakonti fabelojn?

-- Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis --, li diris
afable ridetante, kaj li diris plue: -- Ĉu vi amas fabelojn?

-- Jes, mi amas.

-- Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi.

-- Ĉu ne hodiaŭ?

-- Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas.

-- Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos
rakonti --, mi proponis naive.

-- Vi estas prava --, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue:

-- Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon?

-- Nu bone! -- diris mia patrino, kaj ni eliris.

Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj
estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia
flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el
la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Li mem tamen tute ne rimarkis,
kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li
estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis
anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ
malbone.

-- La Insulo ŝajnas al mi malgranda --, diris Johano.

-- Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda --, mi diris.

-- Kial?

-- Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo?

Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento:

-- Hamburgo estas eble centfoje pli granda.

-- Ĉu loĝas tie multaj homoj? -- -- pli ol cent?

-- En Hamburgo loĝas duono da miliono.

-- Ĉu tio estas tre multe?

-- Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono?

-- Ne.

-- Kiom estas milo?

-- Milo?.... Mi pripensu! -- mi respondis. Mi ja devis pripensi,
ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja
preskaŭ neniam aŭdis paroli.

-- Mi klarigos --, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio
estas.

Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ
sin.

-- Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi? -- li demandis,
mezurante la distancon per la okuloj.

-- Kvincent! -- mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan
respondon.

-- Nu --, li diris. -- Kvincent kaj kvincent faras milon. Imagu ke vi
staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj.

-- Mi povas tion.

-- Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo.

-- Mi povas ankaŭ tion.

-- Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvincent
tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia.

-- Mi povas imagi tion.

-- Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn
loĝantajn en Hamburgo.

Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da
homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo.

-- Pri kio vi revas? -- li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe
sia flanko.

-- Pri tiom multe da homoj --, mi diris, -- ĉar mi kredis, ke tiom
da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn.

-- Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?

-- Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.

-- Kiom da jaroj vi havas?

-- Kiom da jaroj? ..... Patrino neniam ĝin diris.

-- Kaj la patro?... Ĉu li neniam diris tion?

-- Li preskaŭ neniam diras ion al mi ..., nur se mi demandas.

-- Ĉu vere ili estas viaj gepatroj? -- li diris post momento,
rigardante min kun atento.

-- Kial ili ne estus?

-- Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al
via patro, nek al via patrino.

-- Ĉu ili do ne estas belaj?... Kaj „li“ havas tiel belajn
mentonharojn.

Johano ridis.

-- Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj
gepatroj --, li diris tiam. -- Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja
naskiĝis ĉi tie. -- La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda
tono, kaj li daŭrigis:

-- Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi
tiun insulon? -- li diris, refoje rigardante min atente.

-- Per si mem --, mi respondis, post kio li ridis laŭte.

-- Vi estas vera naivulo! -- li diris, -- kaj bona knabo, vi ja
ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via
nomo?

-- Mia nomo?... Mia patrino nomas min ĉiam „knabo“ --, mi
respondis.

-- Kaj via patro?

-- Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li
parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas „li“.

Mi rigardis Johanon kaj al mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite
fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li dum momento
fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li
pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima
kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis:

-- Pri kio vi pensas?

-- Pri vi, mia knabo.

-- Pri mi!?

-- Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas
vin.

-- Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?

-- Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras
vilaĝon? Kial ...... -- Li ekhaltis kaj subite diris:

-- Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri
tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis
min.

-- En kio? -- mi demandis kun surprizo.

-- Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio
estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al
ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi
lernejon.

-- Mi ne scias --, mi diris.

Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia
hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:

-- Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?

-- Jes.

-- Kaj post la monato?

-- Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min
droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi
vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus
la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.

-- Mi kredis vin hommanĝanto.

-- Ho ne --, li diris ridetante, -- mi ne manĝas homojn --, kaj
kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la
dunoj.

-- Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn --, mi diris.

-- Mi vin akompanos.

-- Ĉu vi tiam rakontos?

-- Sendube.

-- Pri kio?

-- Pri kio ajn povas interesi vin.

-- Ankaŭ pri Hamburgo?

-- Jes --; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia
longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia
Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj,
kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun
profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj
ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi
ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun
Sim kaj Jafet, kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo.
Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la
ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj
gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la
tago, mi ekdormis.



Tria Ĉapitro.

Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo -- La nigraj manoj kaj la
blankaj -- La ĉarpentistedzino de Gaŭda -- Filozofo, kiu perdas
sian egalpezon -- Kial mi ne povis dormi -- Por la unua fojo mi ne
dormas ĉe bestoj.


Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia
Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La
herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj.
Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis
tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi
vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj
sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li
parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj
premis ĝin forte dum li diris:

-- Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.

Mi tre miris pro tiu „malsupreniru“, ĉar kiel mi malsuprenirus,
starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?

-- Kiel malsupreniri? -- mi demandis.

Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj.... mi vekiĝis. La urbo
estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris
Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke
iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi
vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze
mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro eĉ ne tion
ekrimarkus. Min tre tuŝis la pruvo, ke Johano jam tiel frue en la
mateno ekpensis pri mi.

-- He! ĉu estas vi? -- mi demandis, larĝe malfermante la okulojn.
-- Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn.
-- La maristo laŭte ridegis.

-- Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? -- li diris. -- Ho ne, mi
estas ankoraŭ sur via Insulo...... Kio estas tio? -- li subite
diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis.

-- Tio estas Sam --, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis
kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi
ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis
sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon
kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo.
Johano ridis.

-- Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos --, li diris.
Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto
kaj lekis liajn manojn.

-- Jafet ne min timas --, li diris. La hundo saltis el la lito,
mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi.
Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la
dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet, divenante mian intencon,
kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis
Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj.

-- Ho jes! -- li diris, ni serĉos ovojn.

-- Nu bone! -- diris la patrino.

Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime.

-- Mi iras! -- mi diris.

-- Nu, bone! -- refoje diris mia patrino kaj ni eliris.

-- Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? -- demandis Johano.

-- Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi,
ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon.

-- Ĉu tio estas ĉio, kion li faras?

-- Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon.

-- Por kion fari?

-- Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn.

Je kelka distanco sin paŝtis Sim. La kaprino ankoraŭ ne ekvidis
nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante
nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la
malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la
kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano
ridis.

-- Nur venu! -- li diris al la kaprino. -- Nur venu, ni baldaŭ
amikiĝos. -- Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed
ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi
estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin
kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin
plu.

Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi
marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis
aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion
interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis
ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano
klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne
perdis sian bonan humoron.

-- Morgaŭ _mi_ trovos ĉiujn, kaj vi neniujn --, li diris ŝerce.
Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo
estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis
en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro
malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis
esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro.

-- Ni ripozu momenton --, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble
mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu
flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri
bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo.
Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj
kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj.

-- Kion vi poste aĉetos per ili? -- li demandis.

-- Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti?

-- Tio dependas de la kvanto --, li diris ridetante pro mia naiveco,
kaj li diris plue:

-- En „la Urbo“ vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas
iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj
cetere kaj tiel plu.

-- Kiom da mono mi devas doni por iri teatron?

-- Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti
enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi
kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj
estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj
enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn
sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el
tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj.

-- Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo?

-- Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas.

-- Tricent tridek du.

-- Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen
ol Hamburgo.

-- Mi neniam vidis vagonaron.

-- Kompreneble, vi neniam ĝin vidis.

-- Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro?

-- Tio dependas de cirkonstancoj.

-- Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj?

-- Jes, mia knabo; _ĉio_ dependas de cirkonstancoj.

-- Mi ne komprenas.

-- Vi komprenos poste.

-- Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare?

-- Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ
al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol
promenadi.

-- Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo?

-- Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro.

Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre
malklare, ke promenadi kostas monon.

-- Vi miras pri tio?

-- Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion.

-- Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi
multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas
pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto
de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj.

-- En kelkaj horoj?

-- Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto.

-- Ĉu dekfoje?

-- Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo.

-- Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj
vagonaron?

-- Mi ne povas.

-- Nu bone! -- mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino,
kaj mi diris plue:

-- Eble mi spertos tion poste?

Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis momenton kaj ekludis
kun Jafet. Mi interrompis lin dirante:

-- Vi promesis al mi rakonti fabelon.

-- Jes, mi promesis.

-- Pri kio vi rakontos?

-- Mi pripensu --, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:

La nigraj manoj kaj la blankaj[1].

Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam
estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke
li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La
postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur
la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo
kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon,
vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni
enviis la posedaĵon de l' amiketo. En la vespero tamen, li ne plu
pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi
parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam
ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen
ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin
kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud
sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno,
pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo
de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi
tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en
la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan
matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon,
kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis,
kaj ĉiun tagon la trodorlotita infano deziris ion tute novan,
kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto
fariĝis knabo ... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron.
Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma
meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis
ĉiujn dezirojn de Lazaroni. Fine tio lin scivolemigis, kaj li
decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj
sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta
kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj
dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj
nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo
ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun
li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la
sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo,
li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj,
kaj dezirante scii, ĝis kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al
ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej
belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj
malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj,
kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni povus imagi.
Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel
belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li
ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li.
La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis
meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el
marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable
harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj
manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni deziris vidi, kie prenis tiuj
strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili
fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke ili eltiras el profunda
sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris
la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn
objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama
obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj,
vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito
kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. -- Diablo! --
diris al si Lazaroni, -- ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj
sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili. -- Kaj li ordonis, ke ili
konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron,
sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj,
ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli
luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni, vidante
ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin
senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko
belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun
la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla,
Lazaroni ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite
la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono.
La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. --
Mi faris bone, profitadi de ili --, li diris, -- sed mi esperas,
ke tiuj malbelaj manoj ne restadu tie! -- En tiu momento la koko
ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la
tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj
aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en
la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la
salonon de Lazaroni, ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la
nigraj manoj estas lia patro...

Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ
grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj
ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj pli maldelikataj ol antaŭe. La
kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: -- Rigardu,
la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de
via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj
kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino
de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio
ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel
brilanta, tiel lukse bela --, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la
maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon ..., sed ĉi tiu, vidante
la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis
senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la
maljunulo: -- Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas
malpurigonta min! -- -- Estas vere --, diris ĉi tiu ĝemante, kaj
li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni
revokis lin: -- Mia patro!

La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: -- Ne tuŝu
tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi
ĝin. -- La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed
kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis
lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni,
ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj
rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.

Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro:
-- Kaŝu do viajn manojn. -- La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis
sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj
fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn,
la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis
per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn,
kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro
decidis retiri sin en dometon, kiun li posedis malproksime sur la
kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi
sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj
manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis
vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis
lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis
al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni ne
atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia
kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne
dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin
vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis
mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris
ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj.
La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni trovis la
vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en
la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis
ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj
aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni
estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la
ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj
vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia
kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite
Lazaroni, vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento
la koko ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis,
aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas
liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam,
freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia
patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj
rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj
manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante:

-- Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas
nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la
miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. -- --
Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo?
-- -- La laboro --, respondis la maljunulo.

La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la
teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom
liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj
baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente,
fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li
ankoraŭ multajn jarojn.

-- Kion vi opinias pri mia rakonto? -- Johano demandis.

-- Ĉu ĝi vere okazis?

-- Jes kaj ne.

-- Mi ne komprenas.

-- Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la
homoj.

-- Lazaroni havis bonan patron --, mi diris.

-- Jes, li havis --, diris la maristo; kaj mi demandis:

-- Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia?

-- Tion vi spertos poste --, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas
ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti.

-- Kion vi rakontos nun? -- mi demandis, tute ne pensante, ke oni
povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco
ekzistas.

-- Mi nun rakontos ion, kio vere okazis --, li diris.

-- Nu, bone! -- mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri:

La ĉarpentistedzino de Gaŭda.

Gaŭda estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj
stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj, kaj laŭlonge de ĉiu
(kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj
Gaŭe kaj Isel. Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tricent jaroj, la
burĝoj de Gaŭda estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin
malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco.

Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis.
La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj
estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin
oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis
persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ
ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro
estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj
tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika
Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj
arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.

Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis,
kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin.
La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn
suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la
persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue
traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni
iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la
persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis
la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia
seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj
liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.

-- Kie estas via edzo!? -- demandis la koleranto.

La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ
la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da
nekompreneblaj sonoj.

-- Respondu tuj! -- ekkriis la urbestro. -- Via edzo sin kaŝas tie
ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. -- Dirante
tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.

Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke
ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne
estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis
kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la
„Blankulaĉon“, ŝi respondis per tremanta voĉo:

-- Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de
la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? -- La
urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la
malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos
en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la
serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la
strato.

Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la
urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon
de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en
bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li
estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi
ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj,
la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo
povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus „majstroj“ en la urbeto.

Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus
tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi
vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la
domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la
virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda
anaso, kiun antaŭ tricent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de
la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ
ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante.
Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel
terurigis la edzinon en la „Anasdometo“, la ĉarpentisto sidis
kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion
pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu
postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj
traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis
la „Anasdometon“ sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis,
ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato
aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo.

Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? --
Ne? -- Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela,
ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas,
ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis
renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros,
ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj
maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la
homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu
kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.

Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn
de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke
la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar
li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li
mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj
volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj
de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi
la urbeton. Jam meznokte la eksigita urbestro estis forlasinta
sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa
nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li
povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke
liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar
kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua
horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin
kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta koro, ke la soldatoj
preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed
antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj,
li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin
prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la
Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje
la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la
persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis,
kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante
senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda
virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne
estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe
la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen
rekonsciiĝante, ŝi demandis: -- Kiu vi estas?... Mi pensis, ke mia
edzo....

-- Sinjorino --, respondis la eksurbestro, -- pro la amo de Dio,
helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. -- La virino rekonis
la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.

-- Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? -- ŝi diris; -- ĉu
vi scias, ke... -- La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon,
interrompis ŝin:

-- Ne, sinjorino --, li diris, -- en mia timo mi laŭhazarde frapis
sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas
kristanino.

-- Sekvu min --, respondis la virino, -- sed rapide, ĉar mi aŭdas
bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian
domon.

Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj
monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi
tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin
kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur
najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam
ŝi diris: -- Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu
aŭdu vin, mi zorgos por ĉio.

La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje
fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.

Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale,
ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan
eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.

La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto,
kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?.... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro,
kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego?
Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi
memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis
la finon de la rakonto...., „kaj la viro, ne vekante sian malamikon,
fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.“

La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio
estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ
tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo
estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon
al sia malliberulo ĝis la tempo, kiam neniu plu pensis pri li, ĝis
la tempo, en kiu la ordo estis reveninta en la urbeto Gaŭda.

Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante
al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega
gardisto, ŝi parolis al li:

-- Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru
kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone!

La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante
ĝin al la virino, li diris:

-- Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la
enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel
vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion?

La virino respondis:

-- Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado;
sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon,
kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon,
kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al
ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi
pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la
manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda
bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): „Pardonu al viaj
malamikoj kaj amu ilin!“

La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto,
fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj
li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la
kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon
sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue
forlasis la Anasdometon.

Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino.

-- Pri kio vi pensas? -- fine li demandis.

-- Pri tiu ĉarpentistedzino.

-- Kiel vi opinias pri ŝi?

-- Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni.

-- Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus
ĉe vin por aresti vian patron?

Mi pripensis refoje.

-- Nu? -- li demandis plue. -- Kion ŝi dirus?

-- Ho, ŝi dirus: Nu bone! -- mi respondis, -- ĉar ŝi ĉiam
respondas tiel --, kaj ne atendante, kion respondos al tio la
maristo, mi daŭrigis:

-- Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo?

-- Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto --, kaj li rakontis pri
tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la
larĝaj riveroj Elbe kaj Alster, ke la haveno estas tiel granda kaj
preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj,
unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke
de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia
loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la
soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa
refoje esti en Hamburgo.

-- Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi --, mi subite diris.

-- Neeble!

-- Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro....., aŭ ke vi restu almenaŭ
unu jaron.

-- Kial do?

-- Ĉar vi povas tiel bele rakonti.

-- Nur tial?

-- Ne, _ĉial_! -- mi diris. -- Mi estis ĝis nun tiel sola sur la
Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi
eble enuos tie ĉi.

-- Kuiru viajn pizojn, mia knabo!

-- Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste
al Hamburgo? -- Mi preskaŭ ekploris.

La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi
nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis
sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris
refoje:

-- Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona.

Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam
rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis
neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan
neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis
la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi
facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj,
kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon
kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide
duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun
etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la
maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al
io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet. La kaprino estis
sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon
al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta
lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn
paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ
ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por
refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi
turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn
kaj dum Johano rakontis fabelojn pri „La malbela anasido“, pri „La
najtingalo“, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al
fabeloj), la tempo pasis rapidege.

La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute alia knabo.
Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo
kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj
aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu „mondo“ mi
estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti
kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj,
kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus
kontentiĝi kun mia unutona vivo.

Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko
forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe
neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis
por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion
mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi
malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis
al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis.
Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur
soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj,
precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis
muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis
mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.

En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia
lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris.
Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo
kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus
min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis,
mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la
dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj
mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis
la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj senbrue
malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis.

Mi aŭskultis.... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel
mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo
de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La
lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la
dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete
dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi
palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis.
Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke
li sin movas.

-- Kio estas? -- li diris kvazaŭ en sonĝo.

-- Estas mi.

-- Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas?

-- Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. -- Kaj mi ekploretis.

-- Kvietiĝu! -- li diris mallaŭte, -- ne ploru, ĉio fariĝos bona.

-- Ho ne..., vi ja foriras.

-- Sed mi povas reveni.

-- Kiam?

-- Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.

-- Ho, vi _ne_ revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi
maristo, kiel vi?

-- Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar
viaj gepatroj restos.

-- Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj
gepatroj.

-- Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.

-- Vi mem tion supozis.

-- Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi
ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj homoj kaj ne scias
rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni.

-- Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia
hundo min amas pli multe.

-- Ili tamen estas bonaj je vi.

-- Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari
kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas,
kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne
sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin
kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri
kaj mi restos tute forlasita ... -- Mi ploris denove.

-- Se mi nur ne estus veninta! -- li diris ĝemante, kaj post momento
li diris plue: -- Mi faris vin malfeliĉa.

-- Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.

-- Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via
sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu.

-- Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.

-- Bone! -- li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia
flanko kaj dormu.

Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.



Kvara Ĉapitro.

La moneroj en la duonŝtrumpo -- Nia gasto adiaŭas nin -- Du
leteroj -- La sorĉisto -- Nea respondo de mia patro -- Mi forkuras
kun Jafet, sed ne atingas mian celon -- En la mezo de la maro --
Malsato, soifo kaj malespero -- Kiel mi senigas min de rabia hundo --
La nigraj neĝeroj.


Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte
min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi,
staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon.
Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la
stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro
ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li
ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus?
Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo,
kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj
horoj. Li estis farinta por mi _tiom_; ĉu mi povus fari ion por
li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li
estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus
marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo
estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de
la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj
serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al
li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus,
mi devigus lin akcepti vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ
pripensis starante antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis
rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la
gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la
vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian
monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed
ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur
ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn.
Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon
de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj
reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga
pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne
troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la
saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li
vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed
skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble
divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj
krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata
marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi
vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviĝanta. Li
rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi.

-- Ĉu vi estas jam vestita? -- li demandis.

-- Jes, mi ne povis plu dormi.

Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:

-- Ĉu ili dormas ankoraŭ?

-- Jes, nur aŭskultu, „li“ ronkas.

-- Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros
kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi
forlasos vin?

-- Ho jes, nur diru!

-- Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via patro velveturos
for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros
verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento?
-- li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta.

-- Vi povas velveturi --, mi respondis, retenante la larmojn.

-- Vi jam vidis tion?

-- Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas
ĉiumatene.

-- Nu, en du horoj la boato estos ĉe la „digo“ --, li diris
ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne
rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.

-- Estu nun saĝa knabo --, li diris post momento, -- mi lavos
min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi
promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...

-- Mi klopodos kuiri ilin --, mi interrompe diris, -- sed estos tre
malfacile al mi.

Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:

-- _Ne_ kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas
restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka
kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi
manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi
resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante
ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.

-- Mi ne povas legi.

-- Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi
adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via
patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi
povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos
fariĝi maristo. Tiam ni dungigos nin sur la sama ŝipo kaj kune ni
faros la vojaĝon ĉirkaŭ la tero.

Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi
povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia
ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo
mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon.

Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io
tiel eksterordinara kaj li diris:

-- Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi
ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune.

Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni
lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la
matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn
kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por
ekveli.

Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li
ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre
feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi.

-- Nu bone! -- estis ĉio, kion ŝi respondis.

La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris
kun li al „la haveno“, kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al
Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de
la boato.

-- Nu, mia knabo! -- li diris, dum li klopodis montri al mi
ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, -- nu, mia knabo,
kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos
leteron... --. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris
ĉe mi, kaj li saltis en la boaton.

Mi ne povis paroli.

Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj
surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian
gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno,
dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian
movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed
ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon:
-- Nu, knabo, mi baldaŭ skribos, .... adiaŭ!

La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj.

Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli
malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan
brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi
lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton......,
ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun
ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en
la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li
aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono?... Ho,
se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante
la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia
patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris:

-- Nu bone!

Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn
mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos
du tagojn.

Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn
por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ
videbla, sed ho ve! ĝi estis for.

Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis
la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis sola kaj tute
forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por
esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj
voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi
legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la „Mil kaj unu noktojn“,
eĉ kiam mi ne ĉeestis.

La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro
por legi.

Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi
kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo
pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi
eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne
pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato
kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi
egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato
mia patro refoje irus al la „Vilaĝo“ kaj revenante, li eble
kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis
preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝi Londonon,
kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi
jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.

Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj
tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis,
sed kiom ajn mi dediĉis min al mia revado, ĝi ne ŝanĝiĝis
en realecon; nenia „nudulo“ ekaperis, kaj se mil nuduloj estus
aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj.
Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis
bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo
estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion
mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis
esperi, ke ankoraŭ fojon maristo en tia stranga maniero naĝus
al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve
vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min
ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus
al li...... Sed se li _ne_ revenus?..... Mi denove ekpensis. Li
sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan
monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj
aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris
kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.

La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia
patro en la vespero revenis tute sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj
kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al
Londono. Li respondis:

-- Ne.

-- Kien li do iris?

-- Urbon.

-- Kaj poste?

-- Mi ne scias.

-- Ĉu li diris nenion pri mi?

-- Li diris: „Salutu la knabon por mi.“

Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia
tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri.
Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus
lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun
daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de
Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis
instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek ok, tridek aŭ
tridek unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj
havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun
tridek unu tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton,
kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de
Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro
irus al „la Vilaĝo“, kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron
de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe
kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage
mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno
komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus „Vilaĝon“ kaj post sep
farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron,
kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno
pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis ... sed sen la letero. La
maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per
kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en „la Urbo“, ke li
resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al
li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus
longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan
monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris
entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi
pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis
de „la Vilaĝo“, li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj,
sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu
por „la knabo“. Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu
la leterojn kaj feliĉe li ne diris „neeble“, ĉar post kiam la
kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la
sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo
enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa;
sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar
antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al la poŝtestro de „la
Vilaĝo“ sufiĉe altan monsumon da limimposto. Li nun legis la
leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon:

Hamburgo, daton de poŝtmarko.

  Karaj gegastigintoj,

Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne
volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciigi bonan novaĵon. Tio
estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el
filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun
malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.

Venante en „la Urbon“ mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun
sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo ...“

Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li
diris:

-- Ĉu li freneziĝis? .... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili
ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo ...

-- Nu bone! -- interrompis mia patrino, -- nur daŭrigu legi --, kaj
li legis plue:

„..... en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por
vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis
min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi.
Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari
tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn,
kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel
aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis
jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe
la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto
ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis min. Mi demandis,
ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj
mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la
scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis
min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro.

Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj
duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado
(dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti
panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi
pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar
mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte
(kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron
por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en
la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom
al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela
vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi,
kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi
povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj
kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la
piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi
aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta
salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita
speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto
en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron
aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi
manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita
promenado, ĉar sciu: ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos
la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la
salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la
pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon,
speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas „la artojn“.
Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas
ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte
sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en
la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en
la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni
povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la
ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli
ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj
aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj
pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni
luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus
manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ
ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono)
ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado
mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi
vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la
teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam
mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas
ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ
la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa
ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon mi ne posedas,
al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo
estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri
vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos
en „la Urbon“ per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via
„Insulo“ kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn
mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per
truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi
gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al
mi en tiu duonŝtrumpo.“

Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:

-- Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.

-- Nu bone --, diris mia patrino; ..... -- daŭrigu legi --; kaj li
legis plue:

Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi
povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:

_Numero unua_: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.

_Numero dua_: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita
sapo; por la gastigintino.

_Numero tria_: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je
germanaj moneroj el nikelo, por mia bona „knabo“, pri kies nomo mi
forgesis informiĝi.

_Numero kvara_: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi.

_Numero kvina_: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis
akirebla tie ĉi); por Sim.

_Numero sepa_: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi
ĉiam diris al mi: „Go til fanen!“

_Numero oka_: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi
aersalton. Se iam mi revenos sur „la Insulon“, vi antaŭe per tiu
ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu
ataki min de malantaŭe.

Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio,
kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ
al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre
restas:

_Via Johano._

La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis
kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la
enhavon. Jen ĝi estas:

  Mia bona „knabo“!

Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj
kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion
rakonti, kio okazis dum mia promenado de „la Vilaĝo“ al „la
Urbo“. Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas
ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias,
ke mi alvenis sur „la Insulo“ tute nuda kaj sekve sen groŝo en
poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi
ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj
pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado
al „la Urbo“, mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto
helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone
vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar
mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo
tamen respondis afable: -- Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la
veron --. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la
poŝon de mia pantalono, dirante: „Metu la manon en tiun poŝon kaj
vi komprenos miajn vortojn“. Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis
duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas
granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis
doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed
jen: ..... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn,
li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas,
kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi
fariĝus miljarulo.

Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion
tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura
altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas
konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste
tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos
forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas,
ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia
dankemo. --

Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj
plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via
ĉiama amiko:

_Johano._

Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ
ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:

-- Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta ... Jen via
letero.

-- Mi ĝin gardos --, mi diris.

-- Nu bone --, diris mia patrino.

La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: --
Go til fanen! --, post kiam mia patrino oferis al ĝi unu el la ĵus
alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene
kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el
ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo,
ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis
ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso,
la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia
patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la
patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion
tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano
estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi
ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis
poste al Jafet, kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo.

Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim, sed
feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi
ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre
kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis,
precipe koncerne la vortojn: „egoismo“ kaj „altruismo“. Estis
tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin
kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis
la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li
tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de
la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius,
ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon.

La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al
mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj. Mi sentis kiel birdo, al
kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la
liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj
kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur „la
Insulo“ antaŭ ol eniri „la mondon“. La espero, ke Johano revenus
por preni min kun si, jam de longe min forlasis.

Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros „Vilaĝon“ por
vizitadi la lernejon.

-- Mi ne scias --, li respondis.

-- Mi do devas ion lerni --, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj
brovoj ektimigis min.

-- Ankoraŭ tro juna.

-- Sed kiam mi do iros tien?

-- Mi ne scias.

-- La sekvantan someron?

-- Neeble.

-- Kial?

-- Ĉar estas neeble! -- li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan
fojon.

Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian
ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne
dirante: -- Mi iras.

Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke
li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris,
ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano
estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi
malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La
teruriga vorto „neeble!“ seninterrompe tintadis en miajn orelojn.
„Kial tio estas neebla?“ mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne
povis doni. Mi pripensadis... Kion mi devas fari?...

Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el
Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi
trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn
jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el „la Insulo“ por alveni
al Hamburgo?... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon
kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus?... Kiam mi forkurus?...
Kien mi forkurus? -- Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis
momenton... Kiel forkuri?... Ĉu naĝante?... Ĉu velante?... Mi
povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de „la Insulo“ al „la
digo“ estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi
„la digon“ per la boato de mia patro?... Sed mi neniam veliris kaj
ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero,
kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato
ĉiam kuŝis en „la haveno“ kaj dum la akvo estis alta, mi tre
facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel
li ĉiam faris, kiam li iris al „la Vilaĝo“. La velon mi povus
pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi
facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis
al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus
for? Tiam li ja neniam povus aliri al „la Vilaĝo“ por alporti
manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li povus ekbruligi
grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero.
Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en
la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li
montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun
du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ
multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi.

Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus
decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon, la germanajn monerojn, la
leteron; jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi
sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj
piedoj. Ĉu la hundo min akompanus?

Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis
kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la
tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj
supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte
saltis sur la plankon. Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren,
al la suda parto de „la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero
estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus
efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus
por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue
mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi
sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo
kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la
subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la
duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis.
Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin
movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al
„la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte,
eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter
la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la
fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero
ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis
tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen
la boaton.

Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam
manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.

Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ malespero, kiujn
sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite
malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne
estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili
tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia
patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus:
„Nu bone.“ Feliĉe _li_ ne povus postveli min per alia boato, ĉar
li posedis nur unu.

Mi intencis veliri ĝis „la digo“ kaj lasante tie la boaton, mi
daŭrigus la vojaĝon piede al „la Vilaĝo“ kaj poste al „la Urbo“.
Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj
mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj
trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn
la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.

En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj
kaj jam „la Insulo“ estis je distanco de cento da metroj. Iom post
iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton,
kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post
min al „la Insulo“, kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen
fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide,
ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per
ekblovo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban
linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis
ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn
mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne
sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten.
Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne
plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu
tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis
kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne
vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed
en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio
ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro.
Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post
du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie „la digo“
estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj
mi vidis nenion krom akvo, eĉ „la Insulo“ estis malaperinta kaj
mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato
kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre
velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de
ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo.

Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio,
kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en
almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam,
sed nun mi ekmalsatis.

La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn,
nek „la digon“ kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo
aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis,
sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis
je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis;
la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ
maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi
posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj,
sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la
beston, sed ne povis helpi al ĝi.

Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur
la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi
ne povis nek kuraĝis dormi kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur
la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj
feliĉe.

Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute
ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min
plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka
ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon
por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj
ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn
horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi
detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita,
sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al
mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn
de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj
soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed
mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la
sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min
defendi.

Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis
akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi
elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la
hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis
vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj
tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove
ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la
hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda
hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de
la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo
eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi
povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi kaj refoje rigardadis
ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu.
Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta
sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi
terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj
min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia
boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus
sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus
Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun
mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj
rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi,
kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis,
legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian
papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ
kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi
malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko.

Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel
malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj
sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto
kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis...

Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi
preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.

Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj
kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis
la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado
plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la
fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion...



Kvina Ĉapitro.

Sur fremda ŝipo -- Kiun lingvon mi parolas? -- Ivan, la altŝultra
kuiristo -- Granda urbo -- Unua promenado en granda urbo -- La
patrino de mia nova amiko -- La stranga akvosimila likvoro -- La
dancanto -- La buboj -- La rompita vitro -- Ivan malaperas -- La
stranga, sed belega ĝardeno -- Mia nova dormejo.


Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze
pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi
imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj
manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj
mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn.
La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj
malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur
min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio,
sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de
mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne
kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn.
Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto
mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje
mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La
dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis
en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion?... Ĉu vere mi estis
Lazaroni?... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar
subite mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed
sur lito... Mi do povus esti Lazaroni, ĉar laŭ mia opinio mi nun
ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun
sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni?...
Ĉu mi estis alia knabo?... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la
besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la
forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: --
Jafet... Jafet.

Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj,
sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron,
kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis
miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj
mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili
apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis
kaj refoje mi diris: -- Jafet!

-- Jafet? -- li demandis.

-- Jes --, mi respondis, -- Jafet.

La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe
pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed
ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.

-- Jafet! -- mi diris.

La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin
komprenis, li iris for.

Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en
malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn
objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. -- Kie mi
estas? -- mi demandis al mi.

En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu
lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne
estis rimarkinta. Tiam li diris kelkajn vortojn, sed mi komprenis
nur unu, nome „Jafet“.

-- Jes --, mi diris per malforta voĉo, -- kie estas Jafet?

Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo
kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis
foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis
la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto
postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi
sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto
tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li
forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta
tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li
ridetis afable al mi.

-- Jafet! -- mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke
la hundo estis mortinta.

En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam
mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi
komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta
sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi,
ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre
miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo
por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el
ĉio, kion li diris, nome la vortojn _ŝtad_ kaj _namen_, kaj mi
respondis en mia Insula lingvo:

-- Diĥt bi ŝtad --, kio signifas: „Tuj apud la urbo.“ Li
daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn _Fater_ kaj
_leeft_, kion mi tradukis al mi per _patro_ kaj _vivas_.

-- Op 't ajlnd --, mi respondis, volante komprenigi, ke li _vivas_
sur la _Insulo_.

-- Ajlnd? -- li demandis plue; -- Ingliŝ ajlnd?

Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed
ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis:

-- 'k Loof van najt --, kio signifas: -- Mi kredas ke ne.

Denove li pripensis, tiam li demandis:

-- Hu is Jafet?

Mi tradukis la demandon per „kiel estas Jafet?“ kaj mi diris:

-- 'k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit'n[2]. Tiuj vortoj,
kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro,
estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por
ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis:

-- Hajst du Jafet?

Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi
respondis:

-- Ikke? ... nej! -- kio signifas: -- Ĉu mi? ... ne!

-- Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk? -- li subite demandis.

-- Papegoj prot deens --, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi
diris plue: -- Go til fanen![3]

Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris
refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante
miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis,
pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn
mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li
ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola.

Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi
estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri tio, kiam refoje paŝoj
sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton.
Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermata,
kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi
ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ
rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ
tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn
kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis
blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur
kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj.

En la „Mil kaj unu noktoj“ staris homvestita simio, kaj ŝajnis al
mi, ke tia simio subite eniris.

Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj
preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la
pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion
kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por
ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia
kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la
teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi,
ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis
tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio
aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero
li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe,
ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi
rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas
kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam
mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo,
aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun
la manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj
malaperis fermante post si la pordeton.

Mi estis laca kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min
forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis.

Mi dormis longe, kaj vekiĝante mi sentis min tre bona. La kapdoloro
ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi
sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la
manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis
revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed
pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis
tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune
pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas
nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla
kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto,
sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis
ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la
bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj
du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto,
ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.

Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni
alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin
alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: „Kiel
mi venis en ĉi tiun ĉambreton? -- Kie mi estis? -- Kiel longe mi
restus tie ĉi? -- Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni
min? -- Kien mi irus? -- Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne
komprenus? -- Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj
kunuloj ... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis
kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel
hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo
tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis kaj trinkis sen lia
helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li
altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe
profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo
kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis.
Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la
lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li
komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ
ĉiujn liajn pensojn, diris: „Mi ne scias, ĉu estas permesate ...,
_mi_ ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li
fingremontris supren. Mi retiris la krurojn kaj restis sidanta sur
mia lito. Refoje la kuiristo fingre montris supren kaj komprenigis
al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi
dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris.
Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian
pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar
malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis
miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi
forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj _mi_
trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi
estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por
la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la
eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon
tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis
mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj
kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj
trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet
tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la
ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li,
kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron, faris malĝojan
mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu
pri la sorto de Jafet; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la
kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre
malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis
farebla por rehavigi al mi la hundon.

En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston.
Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton
(la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por
ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn
kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi
dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis
esti utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de
la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi
pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed
interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano
kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre
afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio
estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la
doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet.
Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom
„knabo“, mi decidis gardadi ĝin.

Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis
velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi
ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj
la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis
velveturanta al Patersburgo[4].

Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi
al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.

Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis
kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni
la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian
saketon kaj montris mian nikelan monon.

Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide,
ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al
mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.

Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne
kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio
marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ
ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus
de cirkonstancoj, kaj kun konfido mi iris renkonte al la vivo, kiun
por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto,
kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En
tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub
mi, sed feliĉe li ne ronkadis.

Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi
komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis
elparoli tiun nomon.

La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn,
fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin
movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.

Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj
klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj
maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco;
estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri
ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj
homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj aŭ bakistoj;
pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun
atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu
frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la
unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj
ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du
aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko
de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj
estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton.
La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante
min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj
jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos
urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du
urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö,
sed ni ne ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la
maristoj povus remi al ili.

Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili
konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura
planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi
vidis ilin sur la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Jam post la unua
paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de
Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis
malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed
ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.

Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo
la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj
min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al
mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi
miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis
antaŭen sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon,
kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar
ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet. Mi tamen ne povis
informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenus min. Silentante mi tial
iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro,
sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj
maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li
levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li
faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe
ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la
stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj
buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris
kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun mi la
promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu
urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole-nevole mi
pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en
Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo,
kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta
al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute
ne estas avarulo.

Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis
pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris
nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj
objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj
cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon
kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar
mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia
malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis
la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon kaj
volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo,
sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de
la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la
bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la
ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto
laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn
pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn,
mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo
komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis,
ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj
butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de
kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton
de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la
sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi
ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj
turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis
por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la
mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita
kaprina felo. Daŭris longan tempon antaŭ ol la lasta preteriris kaj
ni refoje ekpromenis.

-- Kozakoj! -- diris la kuiristo.

Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu
horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis
al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu
ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu
la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin
kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris
longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de
ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj. Fine la kuiristo trovis
la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni
troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo.
Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de
la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la
virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu
laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la
virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero.
Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi
karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo
revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por
foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia
patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino
akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn
fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano
malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj.
Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj
pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj
similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato,
ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj
kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono,
kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie
ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan
likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn,
dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista
trinkejo.

-- Ivan!... Ivan!... -- subite kriis voĉo.

-- Ivan!... Ivan!... -- kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia
akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn
kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune
ĉe la sama tablo, kaj donis al ili la manon. Ili salutis sin
reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion,
kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan ridis ankaŭ, sidiĝis kaj
ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ
rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo
rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu
scias ankoraŭ, kiu mi estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis
kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan eksilentis, unu el la aliaj
direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis.
Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ
Ivan glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio
la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan kaj unu por mi. Mi
gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel
brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj
tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan tre amis tiun trinkaĵon,
ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La
maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj
rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken
ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko.
Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron,
li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen
malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon.
Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje
antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo
kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis
kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis.
Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li
fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda
glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj iris
preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis
dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el
arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li
iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan
monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis.
Ivan per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la
saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la
dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis
la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis
al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj
kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan, kiu tre ŝatis tiun
akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj
post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur
liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis
kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua
paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li
tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj
por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn
ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas
ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis.

La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur
malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ
leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.

Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis
tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato
kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej
eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ
povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por
ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis
jen antaŭen, jen flanken, ke mi ekmiris pri lia malforteco kaj
timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi
rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ
pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli
strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis,
kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. -- Ho, se mi nur estus ĉe
la haveno! -- mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre
malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj
buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj
vitrecaj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin
amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun
peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove
mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis,
ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la
genuoj, post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj
ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris,
kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati
ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn
per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda
vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj
irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kaj
rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis
ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia
bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste
aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn
vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante sian bastonon.
Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli
laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin.
Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la
butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne
sciis, kion pensi pri Ivan. Li sendube ne estis danĝere malsana (mi
pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin.

Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis
esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio
ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn
knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis
du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili
partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en
la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo
de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj
tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la
bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis
pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj
ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero,
priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la
nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis
ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen
por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon.
Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon
kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de
rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris
for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el
la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj
komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la
elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton
poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis
ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco,
sed ne kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi
malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan
de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto
retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj
viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj
triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la
buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam
ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun
pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris
kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu
el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin
trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun
sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed
pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris
siajn pizojn, _mi_ volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun
pacienco, ĝis kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia
disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan
ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi
demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne
komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo
estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno
por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu
informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do
ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion
mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar
neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi
estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi
troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus
al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke
mi povu lin sekvi; eble li ja irus al ia ŝipo en la haveno kaj pere
de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono,
kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin
je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj,
kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita
maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li
malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia
espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis,
sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj.
Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun
veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi
admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj
benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole-nevole mi ekmemoris
Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia
benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur
benko. La postajn tagojn!... Min subite ekfrapis la penso, ke jam
alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi
devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en
sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne
havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon,
sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel
mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la
nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉion mi tamen devis
ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi
ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam
ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa
marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta
muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj
supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon,
kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun
multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en
la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris
tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur
la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj,
kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj
ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj
kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj
aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu
regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio
mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus
tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta
ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi
atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis
same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar
fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la
sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili
similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj
lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo
kuŝis nigra tuko.

En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue,
mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve
promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj,
sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan
ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas
min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj
benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ
ekdormis.



Sesa Ĉapitro.

Mi imitas filozofon -- Mi klopodas „kuiri miajn pizojn“ -- Mia
lito malaperas -- Nova dormejo -- La kvar strangaj „kestoj“ -- Mi
serĉas laboron, sed ne ĝin trovas -- La nova „kesto“ -- Miaj
piedoj estas malsekaj -- Nova hejmo -- Mi estas lavata -- La familio
Romeskaŭ -- Kiel mi silabas -- Mi aŭdas muzikon -- Kio mi volas
fariĝi.


La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento
ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari.
Mi memoris, ke Johano sin nomis „filozofo“, ĉar li ĉiam agis laŭ
cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la
nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris
eksterdomen.

Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed
ĉar en mia nuna dormejo sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita.
Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia
vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi,
ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke
mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis
mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon.
Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo,
mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon,
sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj
sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same
bone povus aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn
vojetojn, ĝis kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris
nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la
posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja
ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi
ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue.

Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn
kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon
por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis
trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj
stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis,
kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis,
kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj
stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel
longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable
ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis
kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la
tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante
per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato,
verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan
trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian
manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn
kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la
moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo.
Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian
monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi
salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti
miajn panetojn en tiu butiko. Returnante min laŭ la samaj stratoj,
kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko en unu el la belaj
parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis
bongustaj.

Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton
je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto
preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante
pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi,
ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. -- Nu -- mi pensis, --
aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage.
Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton
por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri restintajn panetojn por
manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj,
kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe
da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo
mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute
fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis
ankoraŭ en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn
hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn
kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka
antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris
plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu
ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej
malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tavolo da ŝmiraĵo.
Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun
la knabineto.

Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni
tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en
Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili.
Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al
mi, ke estas malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al
mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi
pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis.

Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel
Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas
la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne
povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus
aŭskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo
de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius
paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel
Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed
antaŭe mi devus studadi....., sed kiel? Mi ja povus diri al neniu,
ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo,
kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis „kuiri
miajn pizojn“ kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj
provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi
la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por
promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en
intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi
ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis
min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom
mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin
en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe
puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi
laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia
dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus
sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en
la kvina vespero mi revenis en mian dormejon, mi tuj vidis, ke la
du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis
dormi sur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis
al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan
liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo
estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis „kuiri
miajn pizojn“, ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn
okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj
en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen
subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu
birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eligis
la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu
ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli
la malkvietiganton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur
alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭrigadis turmentadi min per la
samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho
ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj
ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi
preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for
kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj
pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo
de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri.
Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno
fermis tiun pordon, sed esperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita,
mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon
ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan
promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi
eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian
unuan paneton, kiam preteriris viro kun ĉareto plena je fruktoj.
Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento,
mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la
moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante
la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia
manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante,
ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj
enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la
tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata
dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj
mi _vole-nevole_ pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri
la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: „mi kuiros miajn pizojn“
kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis
sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar
mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi
aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn,
mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi
sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al
mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar
la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis
al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel
granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi
serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam
ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis
miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno
post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj
pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la
pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis
ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan foson, kvin paŝojn
malsupren. Mi malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita
pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante
plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen
vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris
tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia
tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la
kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli
malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno.
Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj „kestoj“, el kiuj
tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj
ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne
kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio
estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn
kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis
tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus
vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio
povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon
de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke
restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj
moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti,
ĝi sekve estis al mi tute senvalora.

Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filozofo ol mi, ĉar
li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne
plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj
mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili
daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn
kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta
dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar „kestoj“, sed intertempe
mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi
devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi
preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon
post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian
lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn,
mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu
krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar
pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove
tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis
al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis
du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn,
mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin
amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe,
ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus
akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la
noktojn inter la kvar „kestoj“. La malbona vetero fariĝis ankoraŭ
pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero,
returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom
mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj.
Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn,
mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur
sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ
ĉiam „mi kuiradis miajn pizojn“; mi esperis, ke la sorto fine iel
helpus al mi.

Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi
vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis
ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron,
plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo?
Mi pripensis kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi
tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi
ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn,
sed mi ja devus manĝi.

Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel
eble plej rapide en mian dometon.

Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, el kiuj fluis la akvo,
kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis
sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam
oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la
skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo,
pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi
kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi
ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom
varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post
du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al
mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso
kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.

Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn
pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita
kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la
vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter
miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris
nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da
glacio frostkunigis miajn fingrojn.

-- Ho Dio! -- ekkriis mi. -- Kial mi forkuris de mia domo?

Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma
lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe povis dormi kun la kato sur
la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie ...
kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! -- La filozofio
de Johano tute ne taŭgas --, diris mi, -- ĉar neniu povas kuiri
siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba
en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek
forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi.

Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion
kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron
kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la
genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton
sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine
min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom
post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura
kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis
varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus
min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso
kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis ... kaj
revadis ... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris
mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi
vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi
promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano.
Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon,
ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo.
Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso
da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la
neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite
mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano,
kiu diris: -- Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona!
-- Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne
povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo
knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma
ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn
kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon.
Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu
alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj
kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min
en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis
en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis
miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli
kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same
kiel tiuj de l' patro de Lazaroni, daŭrigis frotadi min. Mi volis
paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi
la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj
estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis
min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis.
Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ
ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus
enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj
konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika
neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de
mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam
densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj
bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la
krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis ... kaj ion similantan
la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano
kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta..., vipo klakis...,
mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ
mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj
pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi
sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado
kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion...

      *       *       *       *       *

Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen
kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian
korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.

-- Johano! -- ekkriis mi.

Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna
virino. Ni rigardis nin reciproke.

-- Johano!? -- ekkriis mi denove. -- Vor is Johano?[5]

La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn
vortojn.

Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la
kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj
ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj
okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al
si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston,
kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole-nevole
mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane,
nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis
vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: --
Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona --, mi devis
konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis
min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum
virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.

En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi
paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj
per la vortoj: -- Ken ju najt verston[6] -- li fine eksilentis kaj
ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon,
ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie
estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj
longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta
el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon,
strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus
lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris
mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min
demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon.
Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn.
Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj
subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi
kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj
kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en
la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn,
kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la
salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis
trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo
rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie
staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel
emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja
sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam
rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus. La
viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj
okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj
buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min
sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan
tagon kaj pri la diraĵo de Johano: -- Ĉio fariĝos bona! -- Nu,
ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante
pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis.

Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ
mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li
estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste
antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min.
Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas
ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito;
sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante
min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi
preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis,
ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La
viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis
mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman
knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj
kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj
mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da
tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino
ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun
ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi
ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene,
eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante
parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du
viroj eniris la apudan salonon, kaj post kvarono da horo ili revenis
kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon.

Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj
skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi eksteren, ĉar
kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi
do studadis kaj mi ... faris nenion krom rigardi el la fenestro.

La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris
la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.

Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn,
kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam
vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen
paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la
malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj
ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la
neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti
helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi
imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.

La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi
rigardis min kun rideto.

Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion
lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti
ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga
destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi
pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.

Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon,
kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn
el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi
metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn,
samtempe ŝi penis klarigi kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis
min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute
malsimilaj al tiuj de „Mil kaj unu noktoj“, kaj montrante la al
mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Ŝi komprenis,
iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn,
sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Ŝi
elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn,
kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi
sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke
fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a
Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q...

Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis
lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias
legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam
klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la
libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis,
ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis
kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi
lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis
ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur
nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston „piano“),
staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela
knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Ŝia
buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi
ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena
ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato.
Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la
samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al
ŝi tion. Ŝi kapjesis kaj rigardis min malĝoje.

Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas
la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita
kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn
tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun
kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo
aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En „Mil kaj unu noktoj“ mi vidis
bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.

Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la
knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke
ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke
ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro
kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris
sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi
vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar
tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi
komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies
vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar
la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve
reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la
nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem
kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis
ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas
Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ
kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo
estas „Jafet“, sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke
sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.

Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris
en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi eksciis per tio, ke
li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua.
Aleksandra instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj
ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke
ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta
kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra
ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la
maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la
interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra sidis
ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel
ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ diris ion al sia
filino, dum li montris la pianon. Aleksandra sidiĝis antaŭ ĝi
kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun
ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta.
Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis
kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj
objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun
strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro
kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren
sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj
fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin
montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ ridetis,
rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam
aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam
Aleksandra finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si
kaj sinjoro Romeskaŭ sin levis post kelkaj signoj de lia edzino.
Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li
prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne
estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave
brunan objekton el ligno, sur kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj
specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj
haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ
surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la
mentono, kaj per la alia mano strekadis sur la kordoj per la harhava
bastoneto, dum Aleksandra siaflanke ludadis sur la piano.

Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el
libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas
tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel
mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi,
dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen
la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi
ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la
ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el
malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj
vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis
miajn okulojn.

Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege
rigardis la ludinton. Li premis min en la brakoj: mia tuta teniĝo
estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro,
komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn
okulojn al la artisto. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis
min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia
estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur
tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke
Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.



Sepa Ĉapitro.

Maksimo Bjelski -- Mia unua leciono en la rusa lingvo -- Frotado
de manoj -- Kie do mi naskiĝis? -- Vortoj, kiuj apartenas al nenia
lingvo -- Mia studado -- Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur
mortintejo kaj ke mi estas talentulo -- Mi superas mian instruiston
-- Mi devas solludadi -- Mia sukceso -- Ivan reaperas -- Refoje la
stranga akvokolora likvoro.


Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono,
sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn.
La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke
neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.

Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantoj,
dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj
okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu
alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis
tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu
brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis
fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li
sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian
domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la
vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon,
ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min.
En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan
vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi
fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo anoncis vizitonton.
Romeskaŭ eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante
la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis
min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga,
ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ
signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al
mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie.
Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn,
kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ al la koridoro, kaj li
supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ
supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj
kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi
ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ estis faronta,
ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis
mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris
dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ,
staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj
kaj skribilaro. Romeskaŭ diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu
ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ lasis nin solaj. La vireto
ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis
al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min
afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus.
La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj
elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin.
Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis
el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj
komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence
liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto;
mi ekĝojis, ĉar fine mi studadus. La instruisto en tre afabla
maniero, de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis
al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere
de la libroj montritaj al mi de Aleksandra. Mi estis tre atenta,
ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko,
ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua
leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj,
pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis
al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante
ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis
malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi
ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre
atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom
fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn
nur malofte.

Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la
studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume
unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis
la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas
ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri
la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ
pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la
progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de
Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto
ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco,
tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi
restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la
instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis
ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta
instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj, en kiuj li min
instruis.

Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je
la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis
lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda
lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la
violono.

Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda
atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la
arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis,
li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plej grandan kontentecon.

Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu
duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis
aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la
rezultato. Ŝi frapetadis al si la manojn, kaj kaptante mian brakon,
salte supreniris kun mi la ŝtuparon.

En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi
devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la
violono.

La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine
havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du
instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema
vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski,
ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante
al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis
horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie
la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin
dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro
streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis
kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon,
premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu
li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke
li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo.

Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis
preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui
estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje
ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari
por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj
ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn,
aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe
da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de
miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur
tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto
de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj,
precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de
ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.

Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo,
Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de
mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn,
por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis,
por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur,
ke mi naskiĝis sur „la Insulo“, kies nomon mi neniam aŭdis
eldiri, ĉar ni nomis ĝin „Insulo“. Mi ne konis la nomojn de miaj
gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj
al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski
klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed
li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia
lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek
la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis
notinta multajn el la vortoj de mia gepatra lingvo, post kiam mi
eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La
vortojn _sĥinvat_ = lanterno, _fōr_ = patro, _maŭr_ = patrino,
_bŏksm_ = pantalono, _slŏp_ = duonŝuo, _hōs_ = ŝtrumpo, _sik_ =
kaprino, _dēl_ = planko, _pŏtje_ = infano kaj tiel plu, li retrovis
en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve
nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj
okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia
ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni
plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel
malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti
dialekto kaj eĉ dana dialekto.

Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de
Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de
mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.

Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la
eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo
el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate
skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo
por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da
tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro
nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro,
sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska,
nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj
fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo
Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian
faman: _Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando_..., la nomita
statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la
kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis ekkriinta: --
Kuraĝon, sinjoro Vajsvis, kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio
fariĝos bona! -- Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel
aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro „Hamleto“ neeble
povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro
devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La
statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte
ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda
magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel
maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la
Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro
Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj
tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin.

Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri
miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto -- promenanta
reklamilo kaj maristo -- iam reaperu por flankenŝovi la nigran
tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la
nomoj de mia parencaro.

Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable;
mia studado plaĉis al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano,
aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj
instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule
pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje
promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam
instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li
ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje
li nomis min „sinjoro Romeskaŭ“, kvankam mi insiste petadis lin,
nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu
estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtempe la
plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li tre honoris sinjoron
Romeskaŭ, kiu estis, li al mi diris, la plej fama violonisto de sia
tempo.

Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleksandra, mi
parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon
de Romeskaŭ.

-- Mi legis pri tio en la gazeto --, diris li, kaj li rakontis al mi
pri la morto de l' filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min
duone frostita en la dometo kaj kiel la familio Romeskaŭ de tiu
tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.

-- Ĉu ĉio tio staris en gazeto? -- demandis mi.

-- Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la
gepatrojn de la knabo.

-- Ĉu iam ili malkovros ĝin?

-- Ni esperu --, li diris, frotante al si la manojn, -- kaj verŝajne
viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin
poste kiel faman artiston.

-- Kiel faman artiston? -- mi demandis surprizite.

-- Jes --, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la
manojn, -- sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj
ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da
progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias
tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.

La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi
miris tiom pri tio, kion li diris, kaj subite li kaptis mian brakon,
haltigis la promenadon kaj balbutis:

-- Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj
talentoj.

-- Kial? -- mi demandis.

-- Ho --, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, --
eble li ne deziras, ke mi parolu pri tio; eble li ne volas, ke vi
konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta
al vi --, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la
manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ,
kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti
pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis
al si la manojn, mi demandis:

-- Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme?

-- Ho ne! -- li respondis, -- tute ne, la vetero ja estas nun bona
kaj tute ne malvarma.

-- Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn? -- mi demandis; en
mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.

-- Ĉu mi ĉiam frotadas ilin? -- li diris.

-- Jes, vi faras; kial?

-- Nu --, li respondis, -- eble mi frotadis ilin; tion mi faras
senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.

-- Kial vi estas nervema?

-- Tia estas mia karaktero --, li respondis.

-- Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin --, mi diris,
ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.

-- Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al
mi --, respondis la vireto, -- ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro
afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis
rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de
lia stranga nervemeco mi eksciis poste.

Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski
mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis,
ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj
progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra
min akompanis per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn
aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al
mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ metis antaŭ min. La tiel
nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo, kaj
Romeskaŭ estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn
malfacilaĵojn, kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo.
Kelkfoje li skuis la kapon dirante: -- Estas nekompreneble! -- kaj
kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis
lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam
li ridetis, dirante: -- Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos
min mem --. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble
la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ mem devis
studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super
la kordoj kaj ĉion, kion mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere.
Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ la fantaziaĵoj, kiujn mi povis
ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ
neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ nur konsentus tion,
post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel
aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ estis konsiderata
kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata,
ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje
lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi
konsciis, ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn
muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la
komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante
sian muzikan verkon. Aleksandra nur malofte kunludis antaŭ la
publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi
ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, almenaŭ
kiel solludantino. Ŝi komprenis tion kaj kontentiĝis kunludi en
koncertoj.

Iun vesperon Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi
dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li
ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam
travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la
komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ ne ĝin komprenis, sed
tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li
aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. -- Vi jam superas min! --
li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed sentante,
ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis,
rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj
timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj
diris:

-- Vi ja ne koleras pro mi?

Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis:

-- Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe
tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem --, kaj
atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue:

-- Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet!

Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris:

-- Ĉu mi ludos tion?

-- Jes, vi!

-- Sed mi ne povoscios.

-- Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi
ludos.

-- Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko.

-- Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos
sukceson.

-- Sed mi neniam solludis por tiom da homoj.

-- Des pli granda estos la sukceso.

-- Tamen la afiŝoj estas jam presitaj.

-- Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ kaj vi ankaŭ portas tiun
nomon.

-- Sed mi ne havas nigrajn vestojn.

-- Mi pretigos ilin jam morgaŭ.

-- Sed la publiko atendos vin kaj ne min.

-- Silentu! -- li diris frapetante mian ŝultron, -- vi ludos, kaj
ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ
fieraj pro via unua publika solludado.

Aleksandra estis enirinta la ĉambron dum nia interparolado; ŝi
estis ravita pro miaj estontaj laŭroj kaj ekridis, ekkriante:

-- Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo?

-- Kompreneble! -- diris ŝia patro.

La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la
patrino.

Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ
certigis al mi, ke tio estas tute superflua.

Jam la postan tagon la tajloro faris por mi la nigran kostumon, kiun
mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la
ordinara horo venis Maksimo Bjelski por plue instrui min pri la rusaj
verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel
kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi,
flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn:

-- Sinjoro Romeskaŭ, vi do plenumis vian promeson?

-- Kian promeson?

-- Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ
kelkaj tagoj?

-- Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu,
ĉar sinjoro Romeskaŭ mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas
talentojn.

-- Ĉu vere? -- li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.

-- Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la
publiko en la granda koncertejo.

-- Ĉu vere? -- li diris.

-- Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ.

-- Ĉu mi!?

-- Vi ekhavos enirbileton por du personoj --, kaj mi prezentis al li
la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li
devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.

-- Dankon, sinjoro Romeskaŭ --, li diris, -- mi ĉeestos kaj mia
patrino akompanos min.

-- Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro? -- mi demandis.

-- Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien.

-- Kial?

-- Estas por mi tro multekosta --, li malkaŝe diris.

Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:

-- Ĉu vi ŝatas muzikon?

-- Ho jes --, li diris, -- mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn
artojn.

-- Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multfoje prezentos al vi
invitaĵon, ĉiu solludanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al
mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.

-- Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ --, li diris, kaj timante, ke estos
tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la
rusajn verbojn.

Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom
da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li
verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn,
kiujn li volis instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis,
eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis
de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne
pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble
dekfoje tro malalta.

Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la
kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li
ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn
teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas
ekzercadi min.

Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco.
Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia
invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis
ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi,
kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon
la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa
vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.

Aleksandra interrompis miajn pensadojn.

-- Via nova kostumo estas malsupre, -- ŝi diris, -- panjo deziras,
ke vi tuj provalmetu ĝin --, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian
brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.

Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton
por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne
povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li
invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed
mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en
la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l' kapo ĝis la piedoj,
kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kiel
ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter
la ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ estis grandega. Ĉiuj
admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servistino, kiu
okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis
min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam
oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj
malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la
korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi
eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri:

-- Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega
junulo!

Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.

La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur
sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron
por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun
lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj
mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li
sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua
apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis
flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia
patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri
al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman
malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino
estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco.
Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj
neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj
sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi
rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li
arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la
longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la atenton de
ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia
stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li
ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen
estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de
la komenciĝo, kiam Ivan plena je atento aŭskultis kun ridetanta
vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel
senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno.

La unua numero de la programo, la uverturo de „Vilhelmo Tell“
pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj
eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado
eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite
fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke
li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.

Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis
neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo
estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi
sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi
estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon,
ĉeestus la tutan koncerton.

Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de
Romeskaŭ kun solludo sur violono.

Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata
artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis
antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne
kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko,
ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo
kaj lernanto anstataŭos lin. -- Mi esperas --, li diris, -- ke la
publiko estu iom indulgema je la juna violonisto --, sed li atendis
samtempe, ke la talento de la juna artisto, kiu per sia unua publika
ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la
salono bedaŭrus la anstataŭigon.

Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de
certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis
portata al mia „dometo“, kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la
junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri
tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble,
ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu
koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado
de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi
staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis;
ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la
aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min
ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia;
min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi,
kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi
vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la
muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj;
mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin,
kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la
aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ
ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi
rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris
kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis
ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis
pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra
aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis
Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: -- Biz!... Biz!
-- La orkestestro flustris, revokinte min: -- Riverencu! -- Sed mi
ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo
Bjelski, sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian
sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al
li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la
plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis.

Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ
kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi
rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan vesperon
ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo
kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita.
Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita
altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li
eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro
la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.

Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero
de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon,
paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis
trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la
maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed
tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun
liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj
skribis sur ĝi la jenon:

-- Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la
teatro, mi devos paroli kun vi --, kaj mi subskribis „Jafet“.
Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj
petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian letereton al la plej
malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la
paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la sukceso estis la
sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj
laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis
en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj
estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis
retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado
kun Ivan en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis
akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem.

Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra
kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante
rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi
rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante
inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj
ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu
tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj
aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la
altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta
dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ
tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj
vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte
sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi
estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel
longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan
orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post
kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la
kaleŝon por plue reveturi hejmen.



Oka Ĉapitro.

Mi vizitas Ivan -- Vivu la brando! -- Mi legas, ke mi estas
artisto -- Vojaĝo eksterlanden -- Mi savas homan vivon -- Nova
samhejmano -- La teruriga letero -- La frotulo rakontas -- Netaŭgaj
buboj kaj procentegisto -- Respondo al la teruriga letero -- Kion
Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono.


La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis „Petro la
Granda“. Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi
luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la
ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute
malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis
nenion krom pura akvo. La „faŭno“ tute reŝanĝiĝis en modestan
pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis
lin, sed li min ne rekonis.

-- Ivan --, mi diris, etendante al li mian manon.

-- Mi estas Ivan, la kuiristo --, li diris, -- sed mi vin ne konas.

-- Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.

-- Mi rekonas --, li diris, -- almenaŭ se min ne trompas miaj
okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la
teatro.

-- Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed
kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?

-- Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn --,
li diris, sulkigante la frunton por pli bone pripensadi, -- sed mi
ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue.

Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu
manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento
li sensulkigis la frunton kaj diris plue:

-- Mi ne plu memoras.

-- Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?

-- Mian sub...!? ... pro la diablo!... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja
estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon.

-- Sed estas eble, ke li lernis tion poste.

Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li
ekkriis:

-- Dank' al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?

-- Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la
malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.

Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris:

-- Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis
pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.

-- Same kiel hieraŭ vespere --, mi diris.

-- Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi
neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras
kun kamaradoj ... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras
al mi: Ivan, trinku nur _unu_ solan glaseton da brando; sed
trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton
mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam
ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian,
kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da
glasetoj. Sed mi ĵuras, ke mi jam neniam trinkos pli ol unu solan
glaseton; jen mia mano --, li diris.

Mi rakontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis,
kiel sanas lia patrino.

-- Mirinde bone! -- li diris, -- hieraŭ posttagmeze mi alportis al
ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo,
tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan
glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion.

-- Kial vi ne donas al ŝi ĉion? -- mi demandis.

-- Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu
solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki,
tia estas mia karaktero.

Mi demandis pri Jafet.

-- Jafet!? sed vi ja estas Jafet mem.

-- Mi aludas mian hundon.

-- Vian hundon!?... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu
renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon.

-- Ĉu vi scias --, mi demandis plue, -- ĉe kiu insulo vi trovis min
sur la maro?

-- Neniu sciis tion --, li respondis, -- nek la kapitano, nek unu
sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via
boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi
parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la
luno --, kaj la kuiristo laŭte ekridis.

Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min
sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri
la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo.

-- Ĉiuj fundiris --, li respondis.

-- Ĉu ili fundiris!? -- mi ekkriis.

-- Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita.

-- Kiel okazis tio?

-- Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por
nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj
kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu
monato mia kapitano ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis,
la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne
fundiris kun ili dank' al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la
brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn.

Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia „Insulo“, kaj
ĉar mi devis foriri, mi diris:

-- Nu Ivan; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone.

Ivan premis mian manon, dirante:

-- Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ
verŝajne ne plu vivus.

-- Kial? -- mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon.

-- Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus
returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la
aliaj; sekve dank' al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj
vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro --, kaj li forte
premis mian manon, -- sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron,
ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros
mian eblon.

-- Vi povos servi al mi --, mi diris; -- se iam vi renkontos tre
longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros
min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min.

La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante:

-- Sed kiel mi rekonos vian Johanon?... Estas tiom multe da longaj
maristoj.

-- Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita el
arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo,
estas mia Johano.

-- Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo
estas...

Mi interrompis la kuiriston kaj diris:

-- Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la
poŝhorloĝo mankas.

-- Nu bone, mi atentos nur la ĉenon --, li diris.

Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.

La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon
kaj fingre montris artikolon, subskribitan de „H. M.“ Tiu „H.
M.“ estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej
bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas
legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj „H. M.“
jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min
antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej
lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn
en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza;
sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.

De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la
famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.

Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis
faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj
Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu
sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis
por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue
ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja
parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan,
neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu
estis laŭ mia opinio malriĉa, tre bezonus la salajron, kiun li
ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo
daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la
interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj
lingvoj.

Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li
fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom
rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras
daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li
sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj,
kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al
li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi
insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda
vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante
antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris
por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la
manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:

-- Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al
ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al
mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere
nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton.
Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.

Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope),
Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da
mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj
mi dankis lin el la fundo de mia koro.

Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis,
mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.

Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis
al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian
fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis
lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto
sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot,
kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por
pretigi tiun lecionon.

Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj
koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan
leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian
tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu
tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian
leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj
fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li
esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por
denove sekvi liajn buŝajn lecionojn.

Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis,
ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la
reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum
plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de
la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi
malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro.

Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto,
petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por
priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed
Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en
la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis
por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi
skribis alian, sed Bjelski ne aperis. Mi estis skribonta trian, sed
antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io
eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni
forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo.
Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa
malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas
Maksimo Bjelski.

-- Loĝis tie ĉi --, li respondis.

-- Ĉu loĝis? -- mi demandis.

-- Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis
mortinta.

-- Ĉu lia patrino mortis!? .... kaj kie li loĝas nun?

-- Mi ne scias.

-- Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?

-- Li postlasis nur ŝuldojn.

Mi ekmiregis.

-- Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?

-- Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.

-- Li foriris propravole?

-- Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?

-- Lia amiko Romeskaŭ.

-- Ho, vere!? -- diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli
neĝentilan ankoraŭ.

-- Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.

-- Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du
monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj
aliulo luis ĝin.

-- Sekve, vi devigis lin foriri --, mi diris indigne.

Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia
nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por
informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro
malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis
min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin?
Enprofundiĝinte en pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis
proksima kaj vole-nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo,
tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon
mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron
de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de
Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn
horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo,
kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante
internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro
kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis
refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon,
detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo
ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne
vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke
li estas Maksimo Bjelski. La viro estis maldika, malgranda kaj nigre
vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la
sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la
kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis
la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan
plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke
ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke
la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo
de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente,
mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian
gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi
forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion;
mi jam estis malbutonumonta lian veŝton, sed ĝi estis tiel vasta
kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian
kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi
aŭskultis, ĉu ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar
mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite
la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj
Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li
estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi
tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi
atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu
lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia
neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis;
mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi
klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris
lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia
buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi
estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj
malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj
trafis miajn orelojn.

-- Kara amiko! -- mi diris, -- kion do vi faris!?

Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:

-- Ili ... mortigis ... min.

-- Kiuj? -- mi ekkriis.

-- La netaŭgaj buboj ......

-- Ĉu buboj pendigis vin?

-- Kaj Barazof -- ... li flustris plue.

-- Barazof?

Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu
ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Barazof, sed estis al mi enigmo,
kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman
viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan
tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj
revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris:

-- Amiko Bjelski, aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie
ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen.

Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo:

-- Mi ne havas plu hejmon.

-- Kie vi do dormis la lastajn noktojn?

-- En ĉi tiu dometo --, li diris, kaj tria elspiro eliris lian
buŝon.

Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li
parolis pri la knaboj kaj Barazof; ĉar nenie sur la mortintejo mi
estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi
pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon,
restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj
mi demandis:

-- Ĉu vi estas sufiĉe forta por piediri?

-- Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la
stratoj.

-- Kial? -- mi demandis, kredante ke refoje li deliras.

-- Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj
ili divenos, kion mi faris.

-- La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako
kaj ni iros kune.

Li klopodis leviĝi, tiam li diris:

-- Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj.

-- Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin?

-- Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj --; kaj refoje li ridetis
grimace.

-- Ĉu mi alportu manĝaĵon? -- mi demandis.

Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li
ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo
ĝin trakurus.

-- Rekvietiĝu, mia amiko --, mi diris, -- mi helpos al vi; mi devas
lasi vin dum momento, sed revenos tuj kun veturilo por veturilkonduki
vin al mia domo.

-- Al la domo de sinjoro Romeskaŭ? ... Sed kion li diros? ... Li jam
faris por mi tro multe.

-- Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto
--, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas
la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis
uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je
kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la
okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris.

-- Ho patrino, patrino! -- li flustris.

Mi estis kortuŝita kaj diris:

-- Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin.

-- Ho, li diris --, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min.

-- Kial?

-- Barazof ne lasus min kvieta.

-- Kiu estas tiu Barazof?

Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron:

-- Mi rakontos poste ... Ho Dio, Dio!

Mi pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue:

-- Ne malkvietiĝu pri Barazof; mi ja aranĝos tiun aferon por vi.
Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton
poste li flustris:

-- Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe ..., mi ja ne povus
toleri, ke vi pagu ...., vi jam pagis al mi tro multe ... --; tiam li
ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme.

-- Atendu tie ĉi momenton --, mi diris, -- mi tuj revenos kun
veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje ..... --, mi eksilentis,
sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron.

-- Mi promesas --, li diris, ekfrotante al si la manplatojn.

Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo.
Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra
sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi
ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke
ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la
vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski
sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj
ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj
ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de
Aleksandra, kaj ŝi sekvis kun la patrino.

-- Alportu tuj lakton aŭ buljonon --, mi diris, sidigante la vireton
sur la kanapo, -- li mortas pro malsato.

Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis
for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel
hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni
trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris:

-- Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ
vespere ni parolos plue.

Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min
super li kaj li flustris en mian orelon:

-- Mi petas, ne parolu pri .... pri tio, kion mi faris.

-- Mi promesas, .... nun klopodu ekdormi.

Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn.

Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian
buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande
jen la vireton, jen min, sed mi silentis.

Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj
rigardis la dormanton.

-- Ho-o-o! -- ŝi ekkriis, -- mi komprenas --, kaj ŝi montris la
kolon de la vireto; la ruĝeta strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis
klare tion, kio estis okazinta.

Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi
refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ
sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis
nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.

-- Kio do okazis? -- fine demandis Aleksandra. Mi respondis: -- La
luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li
vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.

-- Kie? -- demandis ambaŭ.

-- En la dometo sur la enterigejo.

Longa silento sekvis, tiam mi diris:

-- Kaj mi promesis helpi al li.

Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:

-- Li restos tie ĉi.

Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la
vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie
ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris
ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj
rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la
kapon:

-- Mi ne vidas ĝin.

Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi
ĝojis pro tio.

-- Bonvolu ne paroli pri ĝi --, mi diris, rigardante lin pete.

-- Ne timu --, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis
detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en
kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii.
Romeskaŭ tre miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof.
Li pripensadis, kaj tiam diris:

-- Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja
rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io
mistera sin kaŝas sub tio.

Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono,
kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj
eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute
malaperis kaj li dankis min.

Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar
li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:

-- Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi
petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos
sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas
restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia
kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?

La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post
momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:

-- Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?

-- Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro
modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn,
kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj
salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo
paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin --, kaj Romeskaŭ
etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon
de la siaj, ekpremis.

Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis
feliĉa pro li.

La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis,
ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus
komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco
montris sufiĉe klare, ke li bezonas ripozon, ne nur korpe, sed
ankaŭ spirite. Romeskaŭ diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon
da du semajnoj, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon
promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni
estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski estis tiel eluzita,
ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan
grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra
la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus
elpaŝinta el modobildaro.

En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski
malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi
malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj
mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro
ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.

-- Kial do vi ne venis al ni? -- mi demandis.

Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.

-- Ĉu vi sentas vin nebone? -- mi demandis plue.

-- Ho jes, eĉ tre bone --, li respondis.

-- Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?

Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min
demande kaj frotadis al si la manojn.

-- Nu!? -- mi diris, irante al li kaj kaptante lian brakon, -- vi
devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj
poste mi ludos iom kun Aleksandra.

-- Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...

-- Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja
estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola
ĉe tiu fenestro.

-- Sed ĉu la gesinjoroj trovos...

-- La gesinjoroj trovos, ke vi estas multe tro modesta --, mi diris,
kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon.

Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis.

Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris
kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al
Romeskaŭ.

-- Por sinjoro Maksimo Bjelski --, li diris, leginte la adreson.

La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala,
liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la
leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton
por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la
leteron kaj rigardis nin dirante:

-- Jen vi havas!

-- Kio estas? -- demandis Romeskaŭ.

-- Letero de Barazof --, li flustris. -- Li eltrovis min.

-- Kiu estas Barazof? -- plue demandis Romeskaŭ.

-- Negocisto.

-- Negocisto!?... Nenio krom tio?

-- Kaj pruntedonisto --, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn.

Romeskaŭ signe ordonis al Aleksandra, forlasi la salonon, kaj kiam
ŝi estis for, li diris:

-- Amiko Bjelski, pro nura modesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio
premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon
kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian
feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel
bonaj amikoj.

La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ ekstaris, frapetis
al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante:

-- Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe
kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Barazof.

Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme
enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi
estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al
tempo.

-- Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur
tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi
ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj
de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon.
Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel
instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn
knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj
faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj.
Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi
volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ
pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min.
Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la
manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj
tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis
desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo
li estis skribinta la vortojn: „Maksimo Bjelski, la frotulo“. Mi
fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason,
sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis
sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la
manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn
sur la sentaŭguloj. Ili kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj
mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li
estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis. Li iris for,
vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis
post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la
lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje
desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris
sur la nigra tabulo ne bildo, sed la vortoj: „La frotanto!!!“ kun
tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li
venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece.
Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom
turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia
karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu
senkompatemeco preskaŭ mortigis min...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi
sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn
instruistojn korpe kaj anime...

Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi
persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed
mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata
instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ
turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj,
kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino
kaj mi...

Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis
cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon
procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri
monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne
kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno
devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli
rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La trian fojon mi
iris al Barazof kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de
post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno.
Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi
kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi
ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam
prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis
ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta,
ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian
helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo
fariĝis mia lernanto... Dank' al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam
faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank' al lia karaktero
li ne turmentis ... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema...
Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta
kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi... --

La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton;
post momento li rakontis plue:

-- Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni
pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe,
preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo
restis la sama.... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed
ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare
rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava
malsano de mia patrino... La kuracisto postulis memkompreneble
sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas
multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara
patrino... --

Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis
reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis
plue:

-- Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi
revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu
al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis
tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur
kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia luiganto ĉion, sed
ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto...
Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion
fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por
ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed
vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero
li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne
posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon
sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du
noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis...

Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en
la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe
via filo trovis kaj helpis min ... kaj ... kaj mi estas tre danka... --

Li eksilentis kaj ekploris.

La letero de Barazof kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski.
Romeskaŭ prenis ĝin de la planko, dirante:

-- Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis?

Bjelski kapjesis kaj diris:

-- Ho jes, sinjoro, memkompreneble.

Romeskaŭ legis kaj estis indignata.

-- Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski?

-- Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam
propraimpulse alportus ĝin, sed...

-- Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis
al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas vin monaj
malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem
sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por
kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun
li vian konton... Ĉu vi konsentas?

-- Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la
kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.

-- Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran
situacion.

Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof.

-- Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon;
li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi
invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por
priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ
kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la
priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan
de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos
en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin
laŭleĝe.

  Atendante:
  S. Romeskaŭ. --

La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la
respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la
lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li
legis:

-- Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro
Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion.

  Kun estimo:
  M. Barazof. --

De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la
peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis lin, estis forigita.
Romeskaŭ ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la
salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj.

-- Jen, amiko Bjelski --, diris li, -- jen vi havas por havigi al
vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu
de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj
knaboj.

Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:

-- Morgaŭ mi mendos belan krucon --. Ni lin ne komprenis.

-- Por kion fari? -- demandis Romeskaŭ.

Kaj la vireto respondis:

-- Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.



Naŭa Ĉapitro.

Maksimo Bjelski fariĝas kvieta -- Mi iras kun li Holandujon --
Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas -- Kurhaŭskoncerto
-- Pri tri artistoj -- Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj --
La naŭa ĉapitro ne finiĝas -- Kelkaj vortoj al la leganto.


Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum
tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis
lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li
forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de
tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis
al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto
la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj
feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por
servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon.
Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu
sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis
lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi
havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.

Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje
deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.

Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn,
sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia
instruisto tre bedaŭris, ke mi interrompus la studadon, ĉar
kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis
ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj
kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min
oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min
akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo
akceptis.

Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la
monato Julio 1914a.

Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu urbo tuj post mia
alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min
trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.

Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio
okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu
lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino
_legis_ al mi la rakontojn pri „Mil kaj unu noktoj“ kaj aliaj.
Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la
holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi
ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas
por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial
legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo,
kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana
aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed
ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li
uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj _komprenis_ en
Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan
dialekton de mia Insulo.

Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi
bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min
ligi al koncertejo. La okazo por ligi min al granda koncertejo tamen
baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco.

Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis.
Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en
la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso
mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio.
Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam
fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por
pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke
eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ
miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en
neŭtrala lando.

Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke
du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto
en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi
aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la
alia estis holanda soldato.

Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto
pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata
profite de la holanda „Ruĝa Kruco“.

Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun
la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian
nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la
estraro de la „Ruĝa Kruco“, kaj en duona horo oni decidis akcepti
min kiel kunlaboronton.

La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi
kun la du aliaj solludontoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo
de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato
ne povis alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana
internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo,
kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono.

Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet
Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto en la koncerto, estis algluita
al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de
la koncerto anoncis tion saman.

Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en
la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj
artistoj antaŭ la koncerto.

Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo
pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian
forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis
kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la
dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed
ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon
kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis
ilin, nome: _Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz
von Pablo de Sarasate_ kaj _Spanische Simphonie von Lalo_.

Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la
muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda
artistoj.

La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado,
rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.

Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta
ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.

Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam
tiagrade kiel nun ... vidante tiujn du artistojn.

Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la koncertejo
rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro
montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por
pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis ......
_ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata_ ......

      *       *       *       *       *

Kelkaj paroloj al la leganto.

Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi
estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto)
devas pacience atendi...

Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon
post paŝo, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per
paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo
mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis
kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la
kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por
si destinis.

Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas,
eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.

Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de
centjaro, sed de dek ok jaroj:

En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu
la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia
rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.

Fino de la Unua Parto.



Dua Parto

La Trovito



Unua Ĉapitro.

Malgranda vilaĝeto -- Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis,
sendube io stranga ĉe la ina sekso -- Spicisto Pentman -- Dometo,
kiu nokte kaj tage restas neŝlosita -- La stranga kesteto kaj kion
ĝi enhavas -- Kiel pensas mutulino -- Kion ŝi faras, post kiam ŝi
trovis „trezoron“.


Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la
vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen,
tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde bela estas tiu domareto.

Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al
Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela
malgranda preĝejo kun pinta tureto.

Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas
mallarĝaj longfosetoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj
kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la
dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon
ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pirarboj.

En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj,
kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke
oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.

Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj,
kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita
dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per
tio volis interrompi la unutonecon de la riĉaj kampoj, kie kreskas
aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj
povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la
nordo de Groningen.

En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa
farmejo, loĝas Rika, la „mutulino“.

Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj
vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti
la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed
neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.

Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la „mutulino“ en sia
juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj,
kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis
tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio,
la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj
farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino,
tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom
da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso
de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por
pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto
kaj cetere. Rika sekve _ne_ vizitadis la Instituton de la
surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.

Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu,
havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno
ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj,
ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun
plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis
la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la
gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe farmistoj
en Brej, Warfum kaj Uskvert, kaj la mutulino restis sola en la
izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la
patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj.

La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas
hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin
fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sabla
vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi
servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.

Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj
plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu
fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la
konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas
supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn.
Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas
eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ
si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu supre pendas
je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta
fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas
du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar
pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj
estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj
domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la
maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj
kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke
oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo,
kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan
Moseon en naĝanta kesto.

En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa
tuko.

Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.

La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar
la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn.

Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco
Groningen, „farmisto“ signifas ne nur „kamparano“, sed ankaŭ
„aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo“, pensanta tamen,
ke li estas tre spritega.

Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la
urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ
li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi.
Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ
ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro,
en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston,
ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia
farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la
predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.

Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen;
eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta
kaj fiera. Klomp opinias, ke li apartenas al ia „nobela“ klaso,
nome al la „farmista klaso“, al la plej eminenta el ĉiuj klasoj.
De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj
necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista
klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek
terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp)
farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto
ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto
ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj
ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa
el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp, ano de tiu klaso, laboradas Rika la
mutulino, kies dometon ni ĵus eniris.

Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue
en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante
aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno
kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan
horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo,
kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam
forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu
ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis
la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.

Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo
aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la
malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj
lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur
la supra „abelujo“ staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga
figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek
maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ
ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.

Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu
fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan
teniĝon.

Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn
de dentoj, pli blankaj ol perloj.

Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.

En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj
rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn
okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj.
Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu
povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan
kontraston kun ŝia vizaĝo; fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi
tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan
koloron.

Rika neniam pensas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio
al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian
kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi
estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.

Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Rika kelkfoje devas
iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.

Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama
motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kaj
ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du „abelujoj“ kun la blanka kufo
iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel
la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin
salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas
la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de
la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon
kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la
butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum
sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas
dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon
sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas
la farmistedzino.

Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la
spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron,
sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia
papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn
starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi
ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj de la
buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne
miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke
homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas
en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado
okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj
hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj
parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo,
sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke
ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo.

La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butikon por returni sin
al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte
la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon
de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.

La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu
ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun
ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.

Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj
toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras
nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.

La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante
la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li
siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun
preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enpoŝigas la manon kaj ekmarŝas
kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas
de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj
malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la
„necesa malbonaĵo“ diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li
kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute ne
plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmejon por laboradi
ĝis la vespero. --

La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn
vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post
jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono
kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.

En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon
kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ
en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa
tago restas al ili preskaŭ nenio.

Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi
pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la
subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj,
ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj
vilaĝoj.

Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris
al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris
tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas
senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne
pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia
malesto.

Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per
returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la
makadaman vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon
ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por
triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona
strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante
la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj
subite ekhaltas. Tiu pordo estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin,
kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron.

Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per
imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu
eniris kaj eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas
la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ
ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la
ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton
kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro,
ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi
trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro.
Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika
malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi
ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi
enigmo, kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ...
Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu
enportis la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel
la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la
kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la
blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la
dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin
levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko,
ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek
najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton
de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito
kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde ŝi forŝovas
la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas
sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis,
sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar
tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto.
Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la
„surprizaĵon“, ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj
la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin
kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga
sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo,
sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu
nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur
la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto.

Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika.

-- Kiel venis tien tiu infano?... Kial oni ĝin metis tie sur la
tablon?... Ĉu ĝi estas donaco?... Ĉu oni venos por repreni ĝin?

La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas
la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto
estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo.
Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj
en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta
sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la
tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la
muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.

-- Kiel longe li kuŝis en ĝi?... Ŝi pripensas pri tio, sed subite
alia ekpenso ŝin frapas.

-- Ĉu la infano soifas aŭ malsatas?... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras,
sed ridas.

-- Ĉu ĝi estas pura kaj seka?

Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili
estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en
sekaj vindotukoj.

Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi; la infaneto
malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi
eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la
etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al
ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj,
kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas
la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la
vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj
estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano
(ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas
pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion
ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image
ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj, ke
ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la
patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en
ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan
monon kaj tempon por prizorgi la etulon.

-- Ĉu ŝi devas gardi lin?

Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika
sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:

-- Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.

Sed jen alia ekpenso:

-- Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?

Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi
volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras
por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke
neniu de ekstere povus vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas
sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti
la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon
kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por
esplori, ĉu el tie enrigardanto povas rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj
reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas
tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi
estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon,
ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton
dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por
ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devas lasi la infanon sola. Sed
tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas
la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por
senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule
devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp... Ŝi eliras.

Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la
sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas
survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco,
kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.

Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun
ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante.
Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp
pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la
mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn
bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion
ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas
aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn;
sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la
butikon.

Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la
pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ
sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj
sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas
ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto dormas kviete. Rika
eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj
disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas
en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo
kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la
plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj
nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn.

Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin
sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton,
kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post
kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp.

Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li
vekiĝos.

Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la
anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian
vojon.

Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele
ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino
ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos
bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la
mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La
patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi
volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj
prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.

Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino
sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por
suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.



Dua Ĉapitro.

Kian karakteron havas surdmutuloj -- La gefarmistoj Klomp --
Sinjorino Klomp fariĝas scivola -- Malkovraĵo de sinjorino Klomp --
Stranga interparolado de du virinoj -- Kial rompiĝas la pipo de la
pastro -- La farmejo de Klomp -- Stranga interbatalo kaj stranga bano
-- Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika.


Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj
estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj
siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas
kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone
traktas, jen al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras
malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.

La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras
ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino, precipe ĉar tiu
ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed
konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo
trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.

Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo;
la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas
tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj
ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu
bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas
okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan laboron
ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj
se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon.
Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian
laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn
la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas
al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika
sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke
la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka
intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la
mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj
servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas
esti redungataj.

Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje
interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ
sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ,
ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne
nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io
eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar
virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi
decidas spionadi la servistinon.

Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj
estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la
sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka
kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas
fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la
stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo,
ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas
ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas
nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo.
Sinjorino Klomp ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun
laŭta bruo refalas sur la pordon.

-- Io mistera sin kaŝas sub tio --, pensas sinjorino Klomp kaj
sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo,
ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve
ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen
ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar
seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas
ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu
ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro.
La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj,
sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen
certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron.
Pripensante momenton, ŝi foriras.

Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur
la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la
seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas
al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la
knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas
ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon
kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen
ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke
post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe
ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto,
purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia
seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi,
kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo
ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin
turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro reŝoviĝas, sed
tuj malaperas. La mutulino refoje sin turnas, sed neniu staras ĉe la
fenestro ekster la domo.

-- Eble nubo preteriris --, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la
suĉantan infanon.

Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas
kison sur la anĝelan vizaĝan kaj staras en kurba sintenado,
rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas
sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ
la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro
ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la farmistedzino, kiu kun pala
vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi
la elirejon de la ĉambro.

Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj
servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion
ekfari.

La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris
lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo
kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne
kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan
senkulpan kreitaĵon.

La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la
ĉambro kaj ĝemdiras:

-- Ho Dio, knabino, kion vi faris!?

La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino
juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano
ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre
montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas
ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis
la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur
sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri:

-- Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto,
same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto
sur la akvo.

La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi
prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun
la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi
metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi
rigardas antaŭ sin.

Rika staras senmove kaj pensas:

-- Ĉu oni forprenos lin de mi? -- Tiam ŝi tuŝas la brakon de la
sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la
bruston komprenigante: -- Li ne estas mia --; tiam ŝi metas la
fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo
kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp.
La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore
ne parolos al li pri tio, ĉar li jam ne tolerus la mutulinon en la
farmejo, kiam li ekscius, ke ŝi havas infanon, kaj ŝi kapneas; tiam
ŝi ekstaras por foriri.

Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur
la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian
mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur
la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej.
Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon
kaj frapetas al si la buŝon.

-- Ne! -- diras la sinjorino, kapskuante, -- Ne! ... mi ne parolos!

Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn
al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas
al la farmejo.

Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do
konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en la ŝlosita dometo.
Ŝi enprofundiĝas en pensojn. -- Ĉu Rika naskis tiun infaneton?
Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj,
kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino.... Sed
senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin......, tamen ankaŭ tio estas
neverŝajna.....; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia
laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno
la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havas almenaŭ tri
monatojn.... -- Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi
diras al si:

-- Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri
tio......

Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta
pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter
tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si
ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de
Brej apartenas al la protestanta religio.

Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo
de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno
kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila
tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo
kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra
makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li
portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ
la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj,
ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per
la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la
frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.

Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte
forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la blanka domo, kie li
loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn
homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li
ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn)
oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ
intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brejanoj. Li estas la
konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian
konsilon.

Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas
la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas
distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la
tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris
kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas,
ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble
profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.

-- Estas neordinara tempo por promenado --, pensas li, kaj
sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.

-- Bonan tagon, pastro! -- diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue
laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por
akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu
flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj
spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion
neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:

-- Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.

-- Tre bela, pastro.

-- Eĉ pli bela ol hieraŭ.

-- Jes.

-- Mi tamen antaŭsentas pluvon.

-- Ĉu vi antaŭsentas tion?

-- Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas
plue.

Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto
sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozon, kiun ili ĵus
estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue:

-- Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli
multe, ĉar ili bezonas akvon...., la rozoj memkompreneble.

La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas
kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite
renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi
promenas plue.

Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas
la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la sinjorino alpaŝas al ĝi,
dirante:

-- Pastro, mi bezonas vian konsilon.

Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam
rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste.

-- Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono.

Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras
la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa
koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove
la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri.

Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon ...... nome
por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas.

Sinjorino Klomp rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al
sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la
pordon kaj sidiĝinte denove, li diras:

-- Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp.

-- Mi unue havas ion por informiĝi, pastro.... hm!.... hm!.........
Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

-- Jen tre stranga demando --, pensas la pastro, kiu ne klare
komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj:

-- Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi
baptis ilin.

-- Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed
tiun de la komunum-estraro.

La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la
sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:

-- Ĉu vi scias, post kiom da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti
enskribataj?

-- Post dudek kvar horoj ..... sed....

-- Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi
ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe
punata.

-- En realo, jes.

-- Ĉu severe?

-- Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.

-- Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.

-- Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.

-- Tamen supozu momenton.

-- Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa...., sed mi ne kom.....

-- Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas
paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon:
-- Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?

-- Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.

-- Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj
trompata......

La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas ĝin, kaj
sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li
flustras........

-- Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj......?

-- Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan
infaneton.... kiu ne estas enskribita.

-- Tri- aŭ kvarmonatan infanon!...... Kiam vi rimarkis tion?

-- Antaŭ duona horo.

La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis,
kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La
bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn
harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon
de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.

-- Kiu do povas esti tiu knabino? -- li demandas al si. Li konas
ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion
suspektindan. Fine li flustras:

-- Kiu ŝi estas?

-- La mutulino.

-- Rika!? -- La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter
la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita
viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du
interparolantoj.

-- Pardonu --! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.

-- Ho, tio ja ne estas grava.... ĝi estas nur argila pipo.............

Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la
tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed
li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:

-- Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin
preskaŭ ĉiutage.

-- Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi ĝin vidis
antaŭ duona horo --, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion
ŝi spertis en la dometo de la mutulino.

La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje
plilarĝigas lian barbon; tiam li diras:

-- Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.

-- Sur la tablo?

-- Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ
kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris
kaj postlasis la kesteton kun la infano ... Ĉiuokaze mi esploros
tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti
enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.

-- Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne
povas paroli.

-- Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al
mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.

Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre
feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed
ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn.

Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin
ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto
ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan
aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.

      *       *       *       *       *

Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe
alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per
ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj
metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun
laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ
sin, pensante pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la
sekreton; kaj ŝi estas malkvieta.

Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze
preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke
ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed
staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin.
Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros.
La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove
faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo
ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne
atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante
nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin.
Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj
pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin,
sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian
antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por
vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen
rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino
estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto.
Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.

Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por
vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi
obeas nur al la mastrino.

-- Eklaboru! -- krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas
kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria
fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace
rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la
barelon kaj krias: -- Laboru!

Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn koksojn kaj
mokincitante rigardas la farmiston rekte en la okulojn.

Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por
ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn.

Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li
elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon.

Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon
kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de
lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li
nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi
tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur
la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel
ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras
post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo
sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas
sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon,
li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas
kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta
blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimaĵo Klomp baraktas
sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj
vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li
kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco,
ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten.

Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino.

Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la
gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika, skuas la kapon kiel signo de
malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam
ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo.

Rika sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas ambaŭ manojn de
sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone
malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas,
falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko
de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco.
Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon
kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika
rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du
servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ
ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur
de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe
repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas
vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika. Ili kun ĝojo vidis, ke
la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika, foriris el la
laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka
bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko
de l' batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por
almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili
scias, ke Klomp, kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por
esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo.

Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la
servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun
ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco
ĝis la fino.

-- Mi ja konjektis, ke li ŝin batis --, ŝi diris, kaj vidante ke
Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas
Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo
por kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li
purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar
lia fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li
diras kun voĉo tremetanta:

-- Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!

Kviete sinjorino Klomp respondas:

-- Vi ne rajtas forpeli ŝin.

-- Ĉu mi ne rajtas?... Ŝi spertos tion!

-- Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.

-- Kiu diris tion?... Ĉu la servistinoj babilis al vi?

-- Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.

Klomp ektimetas kaj diras:

-- Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.

-- Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas
tro forte.

-- Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.

-- Kiamaniere vi ordonis?

-- Per mia kubuto.

-- Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.

-- Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ
se ili estas mizeraj servistinoj.

-- Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas
necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.

-- Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?

-- Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante.
Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj
komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.

Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras
murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita,
tamen li bolas pro kolero, sed li estas tro malkuraĝa por ĝin
eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos
laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si,
ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan
koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin
plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo,
kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li
rigardas ĉirkaŭe, sed ... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj
la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li
saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis
la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da
brando.

Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin
insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.

Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta
diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas
ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj
ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ
por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia
vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj
jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense
kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian
laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi
hejmen por suĉigi kaj varti lin.



Tria Ĉapitro.

Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp -- Vesteto por baptonto --
Novaj vestoj -- Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan
por ŝi ceremonion -- La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon -- Moseo
Landman kaj lia infaneco -- La orgeno -- Moseo, ido de Orfeo.


Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kaj Warfumanoj
ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke
ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la
patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj
ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj
zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li
elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio,
estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia
maniero klarigis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo
fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.

Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp
sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton
kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp,
manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans
la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas
la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika,
sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata
kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino
tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete trinkas
sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas
aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro
kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li
tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon,
li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj
montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li
demandas:

-- Kio estas tio?

-- Vestetoj.

-- Tion mi vidas..., sed por kiu?

-- Por Moseo.

-- Por la trovito?... Hm!... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi
tiujn vestojn?

-- Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.

-- Surprizi!?

-- Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la
ceremonio.

-- Ceremonio!?

-- Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li
bezonas specialajn vestetojn.

-- Nu! ... ĉu _vi_ devas pretigi ilin?

-- Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne
komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.

-- Ĉi tiu infano devas esti baptata!?

-- Memkompreneble!... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj
infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?

-- Jen io bela!... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri
ĝi?

-- Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al
mi aranĝi ĉion.

-- Hm! ... bela afero!

-- Vi do ne kontraŭstaros?

Klomp, ne respondante al tiu demando, diras plue:

-- Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj?... Oni
diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano.

-- Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas
kristanoj.

-- Povas ankaŭ esti, ke li estas turko.

-- Turko!?

-- Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn
okulojn.

-- Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko.

-- Kaj kiam li devas esti baptata?

-- Hodiaŭ.

-- Hodiaŭ!?

Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon.

-- Hodiaŭ!? -- li rediras. -- Kial vi ne jam parolis pri tio?

-- Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu
pri Rika.

Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio,
ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed
por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun
iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika, ĉar lia
preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj,
kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne
kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar
sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis
pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la
preĝejon pro la mutulino.

Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun
al la preĝejo, nome por eviti Rika, sed ŝi tute ne aludas tion.
Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri;
tiam ŝi diras al Klomp:

-- Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon.

-- Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne
kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino.

-- Lasu ilin paroli.

-- Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj!

Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi
konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do
prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras.

La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj,
kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin
klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro.

Ŝi iras al Rika. Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la
vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la
knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas
post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la
pordon ŝi petas la sinjorinon al si.

La farmistedzino eniras kaj montras la paketon.

Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj
pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi
ŝin.

Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano
suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas
la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj
manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto,
la blanka jupeto kaj cetere.

Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj
manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia
Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas
ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela.

Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj
neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj
ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele
aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj
admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite
prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras:

-- Malfermu! ... ĝi estas via.

Rika komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan
mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj.

Ŝuojn Rika neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la
brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj
demandis per tio:

-- Ankaŭ miaj?

La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras:

-- Almetu ilin!

Rika almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel
knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel
la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la
kahelplanko. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj
rigardas sin en la spegulo.

Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas,
ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta,
ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la
koridoro kaj denove signodonas.

Rika, kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la
direkton de Brej.

Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri
kun la mastrino?... Kien?... Kial la infano ĉeestas?...

Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne
flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj
estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman
vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al
la mortintejo. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan
konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke
la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial, ŝi ne scias, ĉar
pri religio ŝi komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo
ĉiam estas afabla al ŝi, Rika plenkonfide sekvas la mastrinon
tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj
kaheloj. Rika rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas
dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter la ŝnurego,
eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el
gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras
flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas
preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu
estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo
en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la
muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo (Rika ne
scias, ke tio estas la predikseĝo) staras sur la planko alta benko,
formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras
la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika pacience,
sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego,
kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo
staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en
du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj
kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas
sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane
malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras.
Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj
tiun al Rika nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La
mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan
viron. Sinjorino Klomp, komprenante, ke la mutulino deziras ekscii,
kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion,
ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo
oni ne parolu. Rika komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi
sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ
ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj
brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas
tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro
loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika ne scias, ke tiu
viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de
la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon.

Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj,
virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj,
kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko
altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj
tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.

Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la
trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.

La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj,
tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi.
Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la
preĝejo kaj rigardante nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas
en la benko antaŭ Rika kaj sia edzino. Klomp ŝajnigas ne vidi
ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon
kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la
ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras
la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la „barelon“ kaj ekstaras
tie.

Rika miregas. -- Kion la blankbarbulo faros tie? -- ŝi pensas.

La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste
ĉiuj kantas psalmon.

Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi
rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio,
ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias,
ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.

Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion;
li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.

La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice
rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la
skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.

Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon,
ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj.
Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la
servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en
la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta
servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas
legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon
de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel
plu. Lian kalkulon fine interrompas la pastro, kiu malsupreniras la
ŝtupareton de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro
ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp ekstaras, kaj sur la
brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom
da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: -- Moseo,
mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta
Spirito; amen!

La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne
komprenas tion, kio okazas, sed konscias, ke la tuta soleno fariĝas
en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du
grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis
ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la
baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas
ŝian manon kaj premas ĝin.

Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas,
ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino
kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li
ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li
povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga
dimanĉo.

Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris:
Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke
Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.

      *       *       *       *       *

Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas
tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko,
manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia,
ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda
apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam
kontenta.

Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon al la
farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la
herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj.

Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas
lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn
krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn,
pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan
buŝon ol Moseo.

Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj
ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ figon, kiun la knabo
memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.

Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj
tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro
tio.

Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la
lipojn, se li volas komprenigi ion al li.

Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi
la piedojn en vigla maniero. Rika ĉiam iras rapide, sekve por ne
postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli
mallongaj ol tiuj de la „patrino“.

Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano,
ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp),
sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino
sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.

Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi
fieriĝas pro tio.

Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans
multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas
malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj
ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed
neniam ŝi punas la knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam
Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia
karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas
trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto,
amata de ĉiuj, nur ne de Klomp. Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne
kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas
la mutulinon.

Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj
eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj
lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li
aŭskultus ion misteran, sin trovantan post ĝi en la preĝejo.

Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la
knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la
malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.

La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn
en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la
preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:

-- Li amas muzikon.

Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika
aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia; kaj la
kesteto kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri,
staras nun en la subtegmentejo.

Kaj Moseo kreskas.... kreskadas.

Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon
de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam
la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo
lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi
mem.

Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas ĝin. Li
amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke
tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis
sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi
la instruiston kaj por skribadi kaj legadi.

La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj
ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.

Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace
ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj
Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.

Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj
Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la
grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li
posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po dek
cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la
belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.

La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo
estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride
plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:

-- Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li
en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.

-- Sed --, tiel ĉiam diras plue la instruisto, -- li plej amas la
orgenon.

De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la
muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur
sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.

Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l' orgeno movas lian
animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto
kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la
muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni
tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj
punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas
plenumata.

Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en
legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel
komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.



Kvara Ĉapitro.

Kermeso en la vilaĝo -- La karuselo kaj kio plej multe interesas
Moseon -- La Valpurgisnokto -- Du flutoj -- Kion oni vidas en la
cirko -- Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.


Estas en la jaro 1904a kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la
vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson.

En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta
flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da
kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por
infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.

Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn
ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur
dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn
portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman
sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.

Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo
sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj
sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela
kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.

Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera
kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj,
kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton
el fero, kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon
en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono
estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas
el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu
laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la
sekvanta turnado.

Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas,
la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj
la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de
l' orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l' infanoj.

Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de
la komenco de l' turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li
ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon;
li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en
fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu
ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus
ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la
bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas
kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon,
li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne
ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la
karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al
la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas
al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn
ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas
kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume
li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas
parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas,
ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj
alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la
Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili
ekhaltas.

Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos
por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por
siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn
ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto
serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por
aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri
de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun
li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun
Moseo.

Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj
tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren
laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ
hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum
multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco
Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed
pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj
artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori
la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj.

La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo
laŭte anoncas al „la estimata publiko“, ke oni devas rapidi por
aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en
la cirko.

Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur
la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po kvardek cendoj, kaj ŝi
eniras kun la knabo.

Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun
Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon, kaj ŝi mem neniam
sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li.
La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas.
Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika kaj Moseo rigardas
ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga,
ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka
pluvombrelo.

Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.

Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas „la estimatan publikon“
tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ
neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado
komenciĝas.

Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas
tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne
estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas
trodorlotitaj, la „estimata publiko“ trovas ĝin sufiĉe bela; la
plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto,
violono kaj malgranda tamburo.

Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la
mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto
kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj
fariĝas scivola. -- Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de
kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al
kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de
la cirko? -- Tiel ŝi pensas.

Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto
kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre
ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi
kun la knabo.

-- Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo? -- li diras.

-- Jes ... kaj bela muziko.

Pentman, kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en
la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras:

-- Ho jes, sufiĉe bela.

-- Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento? -- kaj Moseo fingre
montras la violonon.

-- Sur violono?

-- Jes.

-- Mi ne scias, kial vi demandas tion?

-- Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi.

La spicisto ridas, tiam li demandas plue:

-- Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe?

-- Nur la orgenon en Brej, kaj tiun en la karuselo... Tiu en la
karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin --, kaj aperigante fluton
el sub la frako, li demandas:

-- Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de
la karuselo?

-- Eble, Moseo; vi povos klopodi.

-- Mi klopodos --. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante
la pendantan bastonon, li demandas al Pentman:

-- Kio estas tio?

-- Tio estas trapezo.

-- Al kio servas trapezo?

-- La arlekeno laboros sur ĝi.

-- Ĉu laboros? -- Moseo ne komprenas kiel oni povas „labori“ sur
tia bastono.

-- Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia.

-- Kio?

La spicisto havas programon kaj li klarigas:

-- Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos.

-- Ĉu la ĉevalo povas danci!?

-- Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.

-- Kio estas tio?

-- Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros
fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.

-- Ĉu sur tiu ŝnuro? -- Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto
klarigas plue:

-- Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie --, kaj li
montras la lokojn.

-- Kio okazos poste?

-- Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela
numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la
aliaj...

La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon,
sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo
de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l' areno kaj la
ĉevalo faras riverencon antaŭ „la estimata publiko“; post la
riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: „Sur la
ondoj“ de Straus.

Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj,
kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi
ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate
de la rigardantoj.

La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj
de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni
konas sub la nomo: „malsprita Aŭgusto“.

Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam
oni streĉas la ŝnuregon.

Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la
kolon por pli bone vidi. La dancistino tuj poste aperas kun graciaj
saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al
ŝi suprensalti sur la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la
fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj
rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per
longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego,
kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen,
malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj
dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi
saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas
super sia kapo.

Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte
interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga
kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj
sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide
engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam
eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la
kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam
ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo.
La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso.
Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine
ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la
publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj
poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de
la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo
ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la
dorso.

Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion
rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko,
tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de
vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la
kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de la
programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko.

Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas
ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili
kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj
sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la
belan muzikon ĉe sia flanko.

Venas nun la vico de la gimnastikisto por „labori“ sur la trapezo.
Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la
malsprita Aŭgusto.

Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita
Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan.
Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi
jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la
direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj
okule ekzamenas ŝian knabon.

-- Kion do ili intencas kun li? --, ŝi pensas.

-- Eble ili trovas lin rimarkinda knabo --, ŝi pensas post
kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante
ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la
spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la
rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:

-- Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?

-- Mia filo?... Ho ne!

-- Kies filo li estas?

-- De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.

-- Ĉu li vere estas ŝia filo?

-- Kial vi deziras scii tion?

-- Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta
vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi, kaj ke li estas
eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi
al ni.

-- Ĉu por helpi al vi?

-- Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu ŝi kaj li
konsentos en tio?

-- Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.

-- Dankon!

Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu
komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La
malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino,
kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo
ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas;
krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos
nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas
okazonta sur la areno.

-- Kion li flustris al vi, Moseo? -- demandas la spicisto.

-- Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.

-- Ĉu vi povas rajdi?

-- Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp.

-- Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?

-- Ho, ne!... -- Li volas paroli plue, sed io nova estas
komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la
artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per
la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci
specialan numeron titolitan: „La misterplena rajdado“, per kiu
„la estimata publiko“ spertos la mirindan fortecon de la hipnoto.
-- La hipnoto -- tiel la direktoro diras plue, -- havas la mirindan
fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono
ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la elektita persono plenvole
konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto.
Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la
tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la
arenon.

Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse
rigardas lin. Fine la spicisto diras al li:

-- Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.

Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la
knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.

Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas
al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.

La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al
arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu
ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:

-- Ĉu vi povas rajdi?

-- Jes, mi povas.

-- Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?

-- Tion mi neniam faris.

-- Sed ĉu vi volas?

Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:

-- Diru „jes!“

-- Jes! -- diras Moseo.

-- Bone --, diras la direktoro, -- vi rajdos ... Nun fikse rigardu la
fraŭlinon en la okulojn.

Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da
neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje
ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por
ĵeti al li en la okulojn; li tamen ne timas, kvankam la fraŭlino
fikse rigardas lin kun sulkigitaj brovoj. Fine ŝi diras ordone:

-- Dormu!

Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed
iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen
kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre
miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen
interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj
paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado
trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo,
aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion
seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco
atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta
sur la ĉevalo, spite tio la hipnotistino promesis, ke li vere faros
tion dank' al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis
kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin
lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi
la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo
reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu
sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado
li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas,
saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento,
kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la
dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo kaj
oni aŭdas nur la muzikon kaj la spiregadon de la galopanta ĉevalo,
sur kies dorso ĉiam staras la knabo, kiu kun serioza mieno rigardas
rekte antaŭ sin trans la orelojn de la kvarpiedulo.

La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la
direktoro vokas admone:

-- Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas.

Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia
sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.

La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per
la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj
estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon
kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la
lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej
belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava
orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo
similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ
lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante
la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la
besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas
kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur
ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de
plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube
io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas
klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin
konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe,
dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la
malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li
estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj
tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon
por tiel rajdi...

Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.

Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn
en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj
ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj.
Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj
de la knabo; li ekkaptas ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine
ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas
tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson
de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ
movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte
ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post
iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas.
Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la
ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian
frunton, diras: -- Vekiĝu!

Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas
laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter
si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj,
en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al
la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj
sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj
kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo
anstataŭ Moseo.

La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj
rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas
la strangan rajdadon, kaj li pavas: Vere io mistera sin kaŝas sub
tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas
tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la
ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam
ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.

Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas
de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas
salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj.

Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li eksidas sur
sia benko, kaj Rika ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed
sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj
okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam
ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn.

Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam
la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete
respondas:

-- Kial?

-- Pro la rajdado.

-- Kia rajdado?

-- Vi ja rajdis!

-- La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.

Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja
scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota
dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj
saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.

-- Kion vi faris ekster la areno? -- plue demandas la spicisto.

-- Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan
tempon; krom tio mi faris tute nenion.

Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj,
sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian
scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas
al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe;
li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli,
ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas
„Arlekeno kaj Arĝentino“. La pantomimo estas akompanata de dolĉa
muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la
sesan horon, kaj la prezentado estas finita.

Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe.

Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj
ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko;
kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras
la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al ŝi ambaŭ krurojn.
Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de
sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la
enrigardanta luno, kaj kiu trankvile kuŝas kun la tri flutoj antaŭ
si), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi
reendormiĝas.

Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo
en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la
violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon.



Kvina Ĉapitro.

Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo -- Rifuzita rifuĝejo
-- La izolita dometo -- Stranga sonĝo kaj ... hundoj kaj katoj
-- Stranga dumnokta muziko -- La ratkaptisto de Hameln -- La
„Kol-Nidrej“ de Max Bruch -- Violonĉelisto kaj flutisto -- Pri
multekosta muzikilo -- Ripozo post laciga nokto.


Neĝo....., neĝo......, neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj
neĝeroj sin interpuŝadas..... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj
arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj
kaj kanaloj.... Neĝo sur la vojoj.... Neĝo ĉie...........

Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la
tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento
forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin
etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida
malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.

Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento,
nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas
la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn
kamaradojn malsupre sur la griza tero.

Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al
Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu
povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo,
kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ
por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno
liaj rigidaj kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas,
blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la
profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro
la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li
aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne
perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas
esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon.

Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu
minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al
li en la vizaĝon. La viro, ne vidante taŭgan lokon por ekhalti,
marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn
truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li
sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la
kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas
ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas
antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe
liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie
li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite
trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.

La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos?
Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi
tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke
limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie
ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas
eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie
sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus
elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar
la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la
okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en
ĝardeneto tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro
ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur
du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas
antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio
interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu
respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj
aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo
malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute
nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi
timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta
eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo
aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto:

-- Kio estas?

La vaganto respondas germane:

-- Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.

-- Kion vi volas?

-- Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?

-- Apud Warfum.

-- Warfum!?

-- Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra
mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej.

La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto,
kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por
remalfermigi la pordon estos vana. Li eliras la ĝardeneton kaj
daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ
al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al
la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi
ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke
li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka
tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis antaŭ unu
horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas
dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al
granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn
senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto.
Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa
distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti
Brej. Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed
kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej
hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas
liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas
grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj
movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa
mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas.
Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton
en Brej kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed
tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj
aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la
stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo,
daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ
malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi
la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro
laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras
plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej. Li estas nun tiel
laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li
sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon
antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj
truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj
perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge
persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj forlasis tiun dometon. La
vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ
lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandajn ŝuojn. Estas do
verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al
li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne
ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano.
Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo.

Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj
streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu
dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj
aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele
kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado.
Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj
jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas
dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej
multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama
maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono
ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la
muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo.
Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne
povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas
tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj
mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj
ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu
estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas
stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi
enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi,
sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj
dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la
riglilo leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas
kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo
subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie
kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte
enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li
staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro,
tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura
ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio,
tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas
singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas
renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas
lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro.
Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas
la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo
kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange
estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la
ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas
en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble
dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia
signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda
interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La
viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto
verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du
vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj
plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de
iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas
malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon
sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur
la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele ili lumigas la vizaĝon de la
vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo
kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto
kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo
kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en
la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras
granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas
sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune
kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn
de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi
en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post
momento fermiĝas kaj la meditado de la viro iom post iom ŝanĝiĝas
en profundan dormon. Dormante li sonĝas:

Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj,
antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis
tra la tuta mondo.

Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia
instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li
ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas
ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu
loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj.
Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen
estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen
unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave,
ke la aŭskultantaro jam ne atentas pri la violonĉelisto, kaj la
violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ
aŭskultas...

Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la
dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ
mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion,
similantan al miaŭado de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la
seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj
dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin,
la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur
lian ŝultron...

Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar
efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ
lia vango por karesi lin.

La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la
kontenta murmurado de la kvarpiedulo.

Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.

Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la
karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj
bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj
bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto
pro la firmeco de karaktero.

Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli
la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia
volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la
tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam
estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj
amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu
tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero,
same kiel liaj miaŭantaj amikoj.

Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa
amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin
submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio
ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.

La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj rifuzante
ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre
malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas
esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn,
vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn,
ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn,
kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras
la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al
personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn
kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon
de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per
tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la
ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per
la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj
singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo,
ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj
okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon.

La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar
li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga
sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.

La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro,
sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn
objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke
en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke
ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la
kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ?... Kiu loĝas en ĉi
tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne
povas respondi.

Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur
neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon, kiu kiel unu sola
ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn.
Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur
sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo,
sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du
aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al
li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj.
Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin,
kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al
li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la
pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li
pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu,
jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj
tuj poste unu flutisto majstre ludas la „Ave Maria“. La fremdulo
estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj
restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el
fabelaro.

Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si
ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun
ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi
al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la
longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon,
en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon
inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime,
li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis
sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige
la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al
la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La „Ave Maria“
finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela „Kol-nidrej“ de Max Bruch.
Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj
paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin
malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas
en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo.
Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la
ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita
buŝo.

La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj
nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie
kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas
staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke
sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita
knabo.

Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la
knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen
kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:

-- Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie
supre?

-- Jes, mi ludis.

-- Jam tiel frue en la mateno?

-- Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.

-- Kial vi ne alproksimiĝas?

La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la
aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.

-- Ĉu al vi estas malvarme?

-- Miaj vestoj estas supre.

-- Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.

La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas
tiu fremda sinjoro?... Kiel li venis kaj kion li volas?

Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis,
li aliras al la fremda sinjoro kaj diras:

-- Mia patrino ne estas hejme.

-- Kaj via patro?

-- Mi ne havas patron.

-- Ĉu li mortis?

-- Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon.

Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas
idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras:

-- Eble li mortis antaŭ via naskiĝo?

-- Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li
revenis.

Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de
la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la
fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la
knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas
plue:

-- Kiel vi nomiĝas?

-- Moseo.

-- Kaj kiel estas via familia nomo?

Moseo pripensas kaj tiam respondas:

-- Landman, ĉar mia patrino sin nomas Landman.

La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante
ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj
kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian
genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas:

-- Kiom da jaroj vi havas?

-- La kesteto estis portata ĉi tien en 1896a; mi estis tiam tre
juna infaneto.

-- Kie estas nun via patrino?

-- Ĉe Klomp.

-- Ĉe kiu?

-- Ĉe Klomp.

-- Kiu estas Klomp?

-- Farmisto de la tiea farmejo --. Dirante tion, Moseo fingre montras
en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.

-- Kion ŝi faras tie?

-- Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.

-- Kaj vi mem?... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp?

-- Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj
dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere
dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.

-- Kian muzikon?

-- Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.

-- Ho, sur orgeno?... Vi do ne lernas ĉe li ludi sur la fluto?

-- Ne, tion mi lernis per mi mem.

-- Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis?

-- Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la
karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.

-- Mi scias, kies filo vi estas, Moseo --, subite diras la viro.

-- Ĉu vi scias?

-- Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.

La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam
aŭdis, kaj li demandas:

-- Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?

-- Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio
unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono aŭ de la riverdio
Oiagruso kaj la muzo Kaliope. Per la forto de siaj kanto kaj liuto li
malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj
ŝtonojn.

Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj
klare diras:

-- Pri tio mi komprenas nenion --, kaj la fremdulo demandas:

-- Ĉu vi ne komprenas min?

-- Ne, sinjoro.

-- Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi
povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone
kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda
muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?

-- Mi fajfis sola.

-- Sola!?... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.

-- Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.

-- Kial?

La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj
dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:

-- Mi ne amas plu la flutojn.

-- Kial?

-- Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias,
ke mi fajfludas malbele.

-- Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?

-- Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li
ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli
belaj.

-- Do, vi ĝin amas?

-- Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo
kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej.

Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la
violonĉelo, fine li diras:

-- Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la
instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed ... mi ankaŭ ne
volas plu ludi sur la orgeno...

-- Kion do vi volas?

-- Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos
instrui min; mi lin petos.

-- Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion.

-- Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur iu min instruus.

-- Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon.

-- Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas?

-- Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne.

Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas
iom maldiskreta, li demandas:

-- Kiom kostis la via?

La violonĉelisto ridetas; li respondas:

-- Mia instrumento kostis dek mil rublojn.

-- Kiom estas unu rublo?

-- Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono.

La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam
aŭdis, ke la farmisto Klomp, kiu estas riĉulo, pagis dek mil
guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo
sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la
fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare
montras lian pensadon.

-- Vi ne kredas tion? -- demandas la fremdulo.

-- Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom ...
la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe.

-- Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi
ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la
mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.

-- Cent guldenoj!?... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.

-- Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?

-- Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.

-- Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?

-- Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj
homoj, sed min ŝi bone komprenas.

La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas
la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas
en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li
demandas:

-- Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?

-- Vi!!?

La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.

-- Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?

-- Ho jes, sinjoro.

-- Kiam ŝi rehejmiĝos?

-- Je la dekdua kaj kvarono.

-- Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam
mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian
intencon, li...

Moseo interrompas lin:

-- Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi
petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej.

-- Bone, mi iros tien.

La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas
en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu
jam ektagiĝas. La lampeto brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas
kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume
en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas,
metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian
matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas
la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon
kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al
meditado kaj iom post iom endormiĝas.



Sesa Ĉapitro.

Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata
-- Letero de nekonatulo -- Kovács -- La rompiĝanta taseto -- Pri
terura malsano -- Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj
kiel li venis en Brej -- Pri tio, kion Kovács intencas fari kun la
trovito.


Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la
domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon
por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado
antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon
el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la
tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la
antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli
ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio
interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li
verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas
permeson ĝeni lin.

Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas
klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma.

Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais
la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol
centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra
domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio
la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la
predikaĵon, kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la
preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj
literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj
kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron.

Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero.
De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam
plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi;
dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo
moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn
da tabaka fumo.

La pastro skribas:

Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de
la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne
restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra
la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj
maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la
mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur
la bordo de la maro. Kaj la Israelidoj vidis la grandan manon, kiun
la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo...

Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne
li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne
aŭdas la frapon kaj li skribas plue:

ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la...

Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas
la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj
preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar
la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin
interrompas.

Tria frapo.

-- Eniru!

Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de
la servistino timeme montriĝas en la ĉambro.

-- Kio estas? -- la pastro demandas.

-- Moseo.

-- Kion li deziras?

-- Li venas kun komisio de fremda sinjoro.

La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo:

-- De fremda sinjoro?... Nu, enirigu la knabon.

La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li
ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas.

-- Nu, Moseo, nur venu; kio estas?

Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon,
sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere
pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas
letereton.

-- Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi
ĉi tiun letereton.

-- Ĉu li atendas mian respondon?

-- Jes, pastro.

La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj
rigardas fikse al Moseo.

-- Kie estas tiu sinjoro?

-- Ĉe ni, pastro.

-- En la domo de via patrino?

-- Jes, pastro.

-- Kiam li venis tien?

-- Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis,
li ne estis ankoraŭ veninta.

Tiu respondo surprizas la pastron supermezure.

-- Tion mi ne komprenas, Moseo.

-- Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi kuŝis maldorme en
mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas
tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la
farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras.
Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en
la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam
aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la
muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn...
Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en
la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis
sur granda staranta violono... La letereto estas de tiu sinjoro.

-- Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis
la pordon nefermita?

-- Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas
grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj.

-- Tiu fremdulo tamen eniris.

-- Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis.

-- Sed kial li faris tion?.... Kion li diris al vi, kiam vi venis en
la ĉambron?

-- Ho, li estis tre amika.... Li ne parolas holande, nek laŭ nia
dialekto.

-- Ĉu vi do povis lin kompreni?

-- Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj.

-- Ĉu li estas germano?

-- Mi ne scias..., ne demandis pri tio.

-- Sed, li ne diris al vi kial li venis?

-- Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al
Klomp, sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ
kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton.

-- Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin turni al mi;
diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa
horo.

La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon,
elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras:

-- Ĉu li ne informiĝis pri vi?

-- Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li
diris, ke li scias, kies filo mi estas.

-- Ĉu li diris tion!!?

-- Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj.

-- Kaj kie estas nun via patro?

-- En Grekujo.

-- En Grekujo!!?

La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li
ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed
eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj
oreloj.

-- En Grekujo? -- li rediras.

-- Jes, tion la fremdulo rakontis al mi.

-- Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo?

-- Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia.

-- Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo
estas tiel juna?

-- Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn.

-- Kaj li parolas germane?... Vi nepre ne bone komprenis liajn
parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato........

La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la
letero, kies subskribon li refoje legas.

-- Rikardo Kovács -- li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ
sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem:

-- Kie mi antaŭe legis tiun nomon?.... Mi legis pri fama
violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed
Bohemo..... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo
ĉi tio ĉio estas --, tiam sin turnante al la knabo, li diris:

-- Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi
akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antaŭ la sesa horo.

Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li
hezitas.

-- Pastro --, li diras, -- la sinjoro diris, ke li intencas instrui
al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu
vi......

-- Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos.

La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas
super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn
por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas
kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas,
rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion
li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas
la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi
kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon
de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la
granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed
ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar
liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade,
ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn
kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon,
ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li
promenadas tien kaj reen en la ĉambro.

-- Rikardo Kovács --, li diras al si mem. -- Mi legis pri li, li
sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj
disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu
li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel
neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika? Ĉu li estas
eble la patro de Moseo?... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion.

Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam
antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita
predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin;
la fremdulo vole-nevole flanken puŝas la ideojn verkotajn, kaj ĉar
li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas
plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas
unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo.

-- Nu --, li diras al si mem, -- miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke
ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la
nefinitan mi povos uzi post semajno.

Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos
longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio
en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la
kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro,
li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du
personoj.

Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke
persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo.

-- Estas li --, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li
vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto.

En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn malgranda ĝi
estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute
kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej,
malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn
leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo
estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li
vokas laŭte: -- Leteron! -- aŭ: -- Ĵurnalon! --, kaj ĵetinte la
leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj
foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la
ĵetitan objekton.

Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej, sen ceremonio
malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron
kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem.
Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu
estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la
moroj de la vilaĝetoj.

Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas
starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brejano, atendante vane, ke la
loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se
oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de
la domo.

La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la
malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi
unu al sia dompordo. Spite tio, neniam vizitanto ankoraŭ atendis
sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar
ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo,
ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj
se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas
venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem
por inviti la venanton eniri.

La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj
rapidas por saluti la fremdulon.

-- Sinjoro Kovács? -- li demandas.

-- Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro
de ĉi tiu domareto?

Kovács diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas
samlingve:

-- Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri
--, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La
fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras.

-- Demetu vian surtuton, sinjoro --, diras la pastro, -- ĉar estas
varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron
esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos
multon por interparoli.

Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno.

-- Mi timis veni al vi en maloportuna horo --, diras la fremdulo, --
sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi
jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron,
tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata.

-- Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu
sama Kovács, pri kiu mi legis.

-- Ĉu vi legis pri unu Kovács?

-- Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel
violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian
subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto
estas la sama persono.

Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam
li silentis momenton, li diras:

-- Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács.

Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li
fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan
melankoliecon.

La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur
la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la
pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la
eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la
vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin.

Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ
mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács
interrompas, dirante:

-- Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu
koncertojn.

-- Tion la publiko bedaŭros.

-- Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min, devigis min agi
tiel --. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo
de la parolinto.

La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam
estus estinta malsana; li tial diras:

-- Espereble vi preskaŭ resaniĝis?

-- Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos ... Verŝajne, mi diras,
ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun
rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via
vilaĝeto.

-- Ĉi tie en Brej?

-- Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo
kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj
feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi
pli taŭgan lokon por mia nuna stato.

-- Sed la loĝantino estas surda kaj muta.

-- Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare
spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi
provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj
konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ
tiu de la virino.

-- En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via
letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas.

Surprizite Kovács rigardas al la pastro.

-- Ĉu li tion diris?... Li eble ne bone komprenis min.

-- Li diris, ke vi konas lian patron.

-- Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar
vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li
mirindan muzikan talenton.

-- Sed, sinjoro Kovács, permesu al mi la demandon: Vi do ne konas
lian familion?

-- Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en
kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga.

La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj
ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras:

-- Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la
mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis.

-- Ŝi do ne estas lia patrino?

-- Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por
sia infano, ol Rika por Moseo --; kaj detale la pastro rakontis
ĉion, kio pri la knabo okazis.

Kovács aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li
diras:

-- Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia
nuna vizito rilatas plejparte la knabon.

-- Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi
kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris.

Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács, sed ĉi tiu
geste malakceptas, tiam li diras:

-- Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre
al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas
al mia resaniĝo; laŭ ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj
kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe...
Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas?

-- Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli.

Kovács enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras:

-- Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l'
mateno?

-- Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin,
aŭ almenaŭ lian parencaron.

-- Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze,
post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la
ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi
esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte
interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas
instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas,
ke mia peno portos fruktojn.

-- Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton.

-- Mi aĉetos unu por li en Groningen; la mia estas por li tro
granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ
ne devas ektuŝi.

-- Ĉar ĝi estas tro granda?

-- Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas
esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu
ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan
instrumenton en tre mallonga tempo.

-- Sed la mutulino neniam -- -- --

La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács, kiu ĝis tiam tenis la jam
malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ
por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj
rektiĝas kaj ektremetas. La taso falas, disrompiĝas en pecojn
sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro,
sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon
sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis
la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas
la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum
la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la
plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur
amboson.

La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas,
kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la
kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo
paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse
turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun
ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan
stertoron kvazaŭ de buĉata bovo.

La terurigita pastro staras alforĝita al la planko; li ne movas sin
kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la
malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj.

Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan
horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado
daŭradas.

-- Kompatema Dio! -- fine la pastro flustras, -- tio estas epilepsio,
la malsano, kiun li aludis.

En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta
vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen.

-- Kio okazis? -- ŝi demandas per tremetanta voĉo.

-- Tsss! -- ... li jam rekonsciiĝas.

-- Sed kio estas al li? -- ŝi demandas plue, enirante kaj
alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... -- Ĉu li svenis?

-- Jes, svenis..., sed baldaŭ...

-- Sed lin atakis epilepsio!! --, diras la mastrumantino, kaj
interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la
pastro, jen al la stertoranta viro.

Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo
kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto.

En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula
tiktakado de la kamena horloĝo.

Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro
kaj la mastrumantino atendas...

Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento
rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom
post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton
de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ
li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur
lia vizaĝo.

-- Ĉu vi sentas vin pli bone? -- demandas la kortuŝita pastro post
momento.

-- Mi dankas; jes mi sentas min pli bone.

-- Ĉu vi deziras iom da akvo?

-- Dankon; ĝi ne utilos al mi.

-- Ĉu mi helpos al vi residiĝi?

-- Vi estas ... tro bona ..., sinjoro ... --, balbutas la artisto, --
kaj mi devas peti vian pardonon pro ... pro la maniero ... per kiu mi
vin ĝenas...

-- Tute ne; vi ja ne estas kulpa...

Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li
diras plue:

-- Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe.

-- Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide.

-- En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus
surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en la lastaj monatoj, ke
mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere.

Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la
mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la
pecojn de la rompiĝinta taso.

La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da
kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam
li demandas:

-- Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte?

-- La lasta okazis antaŭ tri monatoj ... en Parizo ... dum koncerto.

-- Dum koncerto?

-- Ho ve, jes!... Mi solludis en la granda teatro ... antaŭ du mil
ĉeestantoj ... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj
estis forkurintaj kun teruro ... Kompreneble mi devis por ĉiam...
senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa
artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la
redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas
netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto.

-- Kaj estas eble, ke vi resaniĝos?

-- Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato
en la urbo Groningen; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis
viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi
ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu
vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke
mi troviĝas en ... en Winsum, mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon
kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone
komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora
marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke
mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum. Intertempe ekneĝis, sed
mi ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi
renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie
mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon
jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen
mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj
returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon,
kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se
montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li,
tiam mi instruos lin.

-- Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan
ĉambron.

-- Kaj uzeblan subtegmentejon.

-- Vi tamen ne povas loĝi tie.

-- Sur la subtegmentejo?... La virino dormos tie kun la knabo; mi
luis la ĉambron.

-- Vi jam interkonsentiĝis?

-- Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io
neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon
en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel
juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis
kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan
spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino
kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur
la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj
jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia
dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi
estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj
okuloj kaj haroj.

-- Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko.

-- Greko!?

-- Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj.

-- Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel
vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi
rakontis al li, sed li ne komprenis.

La pastro ridetas kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li
diras:

-- Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido?

-- Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris
sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi
sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia
instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia
instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri
lia muzika kono.

-- Kies muziko, tiu de Moseo?

-- Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn
fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj
eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto
de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis
naive, ke li mem skribis tiujn notojn. -- Mi aŭdis ilin fantazie --,
li diris, -- kaj notis ilin en mian kajeron.

-- Jen io stranga.

-- Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam
je mia sepa jaro.

-- La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj.

-- Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel
io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton,
kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj
homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro
en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia
nova lernanto.

-- Ĉu vi jam parolis al li pri tio?

-- Ne, sed li min akompanos al la urbo, kie li ankoraŭ neniam
estis; la vojaĝo kaj la nova instrumento estos surprizaĵoj por li.
Kompreneble mi donacos al li la violonĉelon, ĉar lia zorgantino
ŝajnas al mi neriĉa. Feliĉe mi ŝparis sufiĉe da mono, kaj sen
peno mi povos preni sur min ĉiujn bezonajn kostojn por la plua
edukado de la knabo. La virino ne laboros plu ĉe la farmisto, sed
restos hejme, ŝi jam konsentis, ke mi fariĝas ŝia pensionulo,
sed ĝuste pro tio mi turnas min al vi por informiĝi, ĉu la moroj
de ĉi tiuj provincaj vilaĝoj permesas kaj toleras, ke mi estas la
samhejmano de needziĝinta personino.

-- Sinjoro Kovács, la loĝantoj de la ĉi tieaj vilaĝetoj estas
rilate al moroj tre naivaj kaj modestaj; neniu diros ion kontraŭ tia
kunloĝado, kaj se ĝenerale oni kritikus tion, vi povas esti certa,
ke ĉiu, kiu konas la mutulinon, scias, ke ŝi estas super ĉia
suspekto. Sed ... estas io alia, kio eble malhelpus al via loĝado
en tiu dometo... Rika estas por si mem tre taŭga mastrumantino kaj
kuiristino, ŝi tamen ne lernis prepari manĝaĵojn por persono kiel
vi.

-- Estonte mi devas vivi laŭ severa dieto; mi ja aranĝos tion kun
ŝi, cetere tio estas nur flanka afero.

-- Permesu al mi ankoraŭ unu demandon --, diris la pastro... -- Ĉu
ŝi scias pri via malsano?

-- Mi parolis pri ĝi al la knabo, kaj se mi bone lin komprenis,
troviĝas samsortulo mia en la vilaĝo Warfum. Moseo certigis al mi,
ke la malsano ne timigas lin, nek lian patrinon.

La pastro pripensas kelkan tempon, kuntiras kiel laŭkutime la
brovojn kaj pelas antaŭ sin grandajn nubojn da tabakfumo; fine li
ekmemoras, kiu estas tiu malfeliĉulo, kaj li demandas:

-- Kiom da tempo daŭros, laŭ via opinio, la plena studado de knabo
por fariĝi bonega violonĉelisto?

-- Mi kalkulas sur liaj talentoj kaj sur lia diligenteco, kaj se ili
respondos al miaj supozoj, tiam tri aŭ kvar jaroj sufiĉos.

-- Mi estas certa pri lia diligenteco --, diras la predikisto, -- la
cetero montriĝos baldaŭ; mi esperas, ke vi havu sukceson.

-- Ni vidos, ĉiuokaze mi ĝojas, ke la destino kondukis min al
tiu izolita dometo, ĉar mi trovos tie almenaŭ ion, kio povas
plidolĉigi mian sorton. Mia vivo de nun ne estos plu sen tasko kaj
sen celo, kaj mi streĉos ĉiujn miajn kapablojn por trafi tiun
celon. Eble mi mem neniam povos plu montri miajn muzikajn talentojn
publike, sed mi provos trovi anstataŭanton, kaj se la sorto estus al
mi favora, tiam Moseo estos tiu anstataŭanto.

Dirinte tion, Kovács ekstaras.

-- Mi ne volas plu ĝeni vin hodiaŭ --, li diras plue, -- sed mi
esperas, ke ni revidu nin ankoraŭ multajn fojojn.

      *       *       *       *       *

La neĝo ekster la domo de la pastro refoje krakas sub la piedoj de
la artisto, kiu returnas sin al sia nova hejmo, kaj la pastro sidas
ĉe la varma forno kaj elblovas grandajn nubojn, dum li pensas pri la
strangaj kapricoj de la sorto.

Ĉu ĝi estos favora al Kovács kaj al Moseo? -- --

Fino de la Dua Parto.



Tria Parto

La Cirka Knabo



Unua Ĉapitro.

Posen -- La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo -- Pri sapo, balailoj
kaj doma purigado -- Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu
tamen ne estas sorĉisto -- Strangaj manieroj de mastrino -- Avo
kaj nepo -- La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima
kliento.


Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al
Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772a
provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la
oriento, la prusa provinco Nord-pruslando en la nordo, Brandenburgo
en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun
multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la
saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga
fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj
posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota
arĥitekturo. Inter ili brilis en granda beleco la gota urbdomo el la
deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la
jaro 1725a kaj la Raczynska biblioteko.

Apud tiu lasta staris en 1909a vasta duetaĝa domo, en kiu loĝis
la doktoro Stuthejm. En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la
supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo.

Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan
koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia
mezo, ĉe la dekstra flanko sin trovis larĝa ŝtuparo kun ligna
balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po
du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron;
kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam
uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn,
pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro
neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel
aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin
eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon.

Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra
kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ
kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron
tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj
kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo
da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por
la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam
venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se
okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en
apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.

Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata
kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj
ni poste parolos pli detale.

Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel
veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti
la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo
oni povis eniri la atendejon.

La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro
kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka
strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj
same regule ĝi revenis la unuan en la posttagmezo. La unuan horon
la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn
kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de
la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj
venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu
kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn.

Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn
kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia
juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por
edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster
la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn
bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian
filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu
laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la
filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria
jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la
knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El
tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston,
ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.

La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian
edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiun ŝi posedis, tiel
ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed
pro la mono.

Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi
havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun
personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar
iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel
malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata
pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de
animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne
tion atentis.

Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon, sed restis
en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon,
se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa
doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la
mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj
ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo,
la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron,
la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie
pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.

La doktoro, kvankam senĉese laboranta por siaj pacientoj, estis
ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis
rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris,
li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre
grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel
dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj
brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman
karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ
malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian
koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo.
Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne
efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al
ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en
aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj
de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis
antaŭe, ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos
forgesinta pri sia kolero.

La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun
malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto.
Lia frunto estis malalta kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li
estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono,
kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese, kiam li sin
movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia
vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ
malhelpis aŭ kontraŭstaris lin.

Estis somero de la jaro 1909a kaj la dua horo en la posttagmezo.

La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la
dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante
(li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj
premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per
streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango
tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda
peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis
la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la
dekstra flanko de la letero. La langopinto tiamaniere ĉiam montris,
kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro ĉiam
diris, kie estas la langopinto.

La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la
langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto,
kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de
maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro
uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la
plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto
retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo,
tiris la naztukon el la poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto,
ĉar li ŝvitis pro streĉeco.

En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke
modestulo deziras eniri.

-- Eniru!

Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino
deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:

-- Du markojn, mi petas, doktoro.

-- Du markojn?... Por kio?

-- Por aĉeti sapon.

-- Sapon!?... Refoje aĉeti sapon!?... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis
du markojn por sapo, kial refoje nun?

-- Tiu sapo foruziĝis --, respondis kviete la servistino.

La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo
fariĝis ruĝa kiel tomato:

-- Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas
sapon?... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.

-- Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.

-- Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?

-- La sinjorino diras, ke ies.

La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita
mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan
monon.

-- Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la
diablo!

La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis
staranta.

-- Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...

-- Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!

La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:

-- Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.

-- Ĉu ŝi ne povas?..., ne povas?... Kial ŝi ne povas?

-- Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro, kaj li
ne volas cedi ĝin al sia avino.

La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la
genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:

-- Ha, ha, ha!... Teodoro rajdas sur ĝi!... Ha, ha, ha!... Jen kio
estas ĝojiga..., Ha, ha, ha!... Nu, lasu lin rajdi --, kaj ŝovante
trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:

-- Jen unu marko por nova balailo.

La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la
servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al
Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton.
Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.

-- Ŝi ne ekhavos mian ĉevalon --, li diris arogante. -- Mi volas
rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.

Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke
ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda
knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora,
se oni nur ne malhelpis aŭ ĝenis lian ludadon. Fiere kun supren
turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la
kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.

Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon,
el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.

Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas
la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe
tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj,
kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere
fluanta akvo. Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la
mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble
distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako
anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan
korpon de la brusto ĝis la botetoj.

La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj
trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis.
Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara
laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite
al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis,
ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis
ŝin fari. Ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ĉeso
kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la
ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis
nur siajn pacientojn.

-- Anjo, mi estas ulano --, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo
en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi
estis tirinta el la sitelo.

-- Jes, karulo, vi estas ulano.

-- Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas --, diris plue la knabo, saltante
tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur
la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj
tute malsekiĝis.

-- Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.

-- Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria? -- li subite
demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.

-- Maria eliris por aĉeti novan balailon.

-- Ha! ... novan balailon!

-- Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.

-- Ĉu ŝi revenos baldaŭ?

-- Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.

-- Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?

Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du
balailoj, respondis, altigante la manojn kvazaŭ pro surprizo:

-- Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo!... Ĉu oni iam vidis
ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?

-- Sed ĉu ulano _povas_ rajdi sur du?

-- Eble li _povas_, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la
lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne
vere --?

Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:

-- Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.

Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi
la kahelojn per la viŝtuko, li diris:

-- Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?

-- Novaj ĉevaloj aŭ junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la
ulanojn.

-- Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo --,
kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis la akvo,
li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria baldaŭ revenos.
Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj
sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj,
li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la
laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo
de la seĝo.

-- Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!

La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon
kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la
skribanto.

-- Novan ĉevalon!? -- La doktoro metis la plumon post la orelon kaj
rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.

-- Ha, la novan balailon!... Kaj kie estas la malnova?

-- Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne
rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.

La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li
kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:

-- Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!

-- Tion diris ankaŭ Anjo.

-- Ĉu vere? -- La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la
frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. -- Ĉu vere!? -- li
ripetis.

-- Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la
ulanojn.

La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel
lia dika ventro.

-- Sed ĝi ne forĵetos min ... la nova ĉevalo.

-- Ho ne ... ha, ha, ha!... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu
ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?

Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta
al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.

-- Eniru! -- diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris
strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis
kurinta per ĉiuj fortoj.

-- Nu, knabo, kio estas?

-- Doktoro ... ĉu vi ... bonvolus ... veni ... ĉe Majer ... en la
drinkejon?

-- Kiu estas malsana?

-- Fremdulo, li estas eble mortanta.

-- Kio do okazis? -- La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis
preta sin direkti al la drinkejo.

-- Mi ne scias --, respondis la bubo. -- Mi preteriris, kiam subite
Majer alkuris kaj petis min tuj kaj rapide kuri al vi pro homo, kiu
danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta.

-- Mi tuj iros! -- La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj
preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la
atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis
lin al la „Ora Serpento“ de Majer.



Dua Ĉapitro.

La Ora Serpento -- Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn -- Morto de
burleskulo -- Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.


Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en
flankstrateto la drinkejo „Ora Serpento“ de Majer. Ĝi estis
drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan
glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ
ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en
la nokto, sin trovadis en tiu „Ora Serpento“ vizitantoj.

En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la „Serpento“ la plej
granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel
unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise
sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko
da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara
bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la
„Serpento“. En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero,
brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj
viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj
piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la
okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto
de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj,
kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis
sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis preskaŭ disŝiritaj en
ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj
elstaris el lia kapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de
la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo
li kriis:

-- For de tie!... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al
ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku!... Mortbatu ĝin do!... Ĝi
venas! ĝi venas!...

-- Tenu lin firme! -- kriis unu el la du viroj al sia kunulo,
kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la
furiozanto.

-- Rekvietiĝu do! -- li diris al la piedbatanto. -- Vi nur imagas
tion, tie ne sidas besto.

-- Jen!... Jen!... Rigardu!... Ĉu vi ĝin ne vidas!?... Jen la bruto
refoje estas saltonta al mi!... Retenu ĝin, la malbenitan bruton,
ĝi estas rabia! -- kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi
sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis
intermikse:

-- Li estas nur ebria --, diris unu.

-- Kio fariĝis? -- demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun
etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn
ŝultrojn.

-- Frenezulo, kiun atakis la nervoj --, grimacridis unu el la aro.

-- Tio lin mortigos --, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al
sia malantaŭulo.

-- Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ --, respondis alia.

-- Irigu do iun por venigi kuraciston --, diris unu el la viroj, kiuj
tenis la ebriulon. -- Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.

La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj laŭte timekkriis
kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis:

-- Eksilentu do!

-- Mortigo! -- subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo
kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi
ekpremis al li la gorĝon.

La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso,
kiu iom post iom plenigis la drinkejon.

-- Mortigo!... Helpon...! -- stertoris la atakito, al kiu la fera
mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.

Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis,
li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum
profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis
kiel sako sur la plankon.

Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj
el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la
naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al
la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno de la
morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante
li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur
lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis
kuŝanta senmove.

La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita
spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu
regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.

La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis
kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto
venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo
atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis.
Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke li
povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li,
aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj
gravmiene diris:

-- Li mortis --, tiam sin turnante al Majer, li demandis:

-- Kio okazis kun tiu viro?... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li
mortis pro deliro.

-- Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne
li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite
ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton.
Li parolis sensencaĵojn, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj
postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li.
Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis
atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de
deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis.

La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.

-- Kiu li estas? -- li demandis post momento.

-- Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li
alvenis en la urbo en cirka veturilo.

-- Kie staras nun tiu veturilo?

-- Sur la strato, proksime de mia domo.

-- Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?

-- Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento
la ĉevalon.

-- Hm! -- La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam
demandis plue:

-- Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?

-- Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la „Serpento“.

-- Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed
kien?

-- Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos
transporti lin al la malsanulejo, kaj...

La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj
li diris:

-- Portu lin en la veturilon kaj veturu lin en mian veturilejon; mi
skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion.

La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj
ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo.

La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn
malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn
de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub
fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la
mortinta viro.

-- Metu lin tien --, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj
refermu la pordon de la veturilo.

La viroj obeis.

-- Nun antaŭen al mia domo --, ordonis plue la doktoro.

La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis,
tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun
la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj
scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio
sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo
Posen.



Tria Ĉapitro.

Mikelo -- En la veturilejo de la doktoro -- La stomako de trinkulo
-- La cirka knabo -- Neatendita kliento -- Transformiĝo de malpura
cigano en belegan knabon.


Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la
kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro
estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la
skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn.
Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega
vizaĝo.

Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la
doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo
ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis
kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi,
malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro.
Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi
sian mastron, kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon
kaj la veturilon.

La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la
ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:

-- Mikelo, lumigu al mi.

-- Kien, doktoro?

-- Veturilejon.

Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li
timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post la unua ektuŝo) kaj
iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj al la nomita loko kaj lin
sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton,
sitelon kaj blankan viŝtukon.

-- Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.

Mikelo obeis.

-- Metu la lampon tien... --. La doktoro montris lokon en la veturilo
apud la pordo, ĉe kiu li staris.

-- Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...;
atentu la lampon, ne renversu ĝin!... Bone!

Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo,
disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj
ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke
de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.

La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo
kaj la kadavron, kies grimacanta buŝo aspektis teruriga.

Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de
la mortinta viro.

-- Kial li faras tion? -- pensis Mikelo; -- tiu kadavro ja ne timigos
min --, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio
estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.

La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian
ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.

-- Kia viro! -- diris al si la doktoro. -- Kia fortulo!... domaĝe,
ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn...,
domaĝe! domaĝe!

Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan
tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.

Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro
malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.

-- Kia stomako! -- pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin
ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la
malsupra flanko de l' stomako, li lasis elflui la enhavon, tiam li
turnis la eksteraĵon internen, metis la sitelon ekster la veturilon
kaj komencis ekzameni la stomakon.

En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la
veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem:

-- Kio estas tio?

Mikelo ankaŭ estis aŭdinta la neatenditan tuson, sed li diris
nenion; lin surprizis nenio.

Dua tuso aŭdiĝis.

-- Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo?... Kio ĝi estas? -- demandis la
doktoro.

-- Tuso --, kviete respondis Mikelo.

La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton
de la kadavro kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila
fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj
inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo.

-- Tio estas knabo --, kviete diris Mikelo.

La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro
kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon.

-- Ĉielo, kie mi estas? -- demandis la knabo per malforta voĉo.

-- Ĉe doktoro Stuthejm --, kviete respondis Mikelo.

-- Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro?

-- Mortis --, same kviete respondis Mikelo.

-- Eksilentu, malsaĝulo! -- ekkriis la doktoro, turnante sin al la
veturigisto.

-- Ĉu li mortis!? -- demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ
maniero, kiu montris, ke la sciigo lin ne malkvietigis; ŝajnis eĉ,
ke la respondo de Mikelo liberigis la knabon de peza ŝarĝo.

-- Ĉu vi dormis tie? -- informiĝis la doktoro.

-- Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri
tagoj.

-- Ĉu vi estas malsana?

-- Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro.

-- Kiam rompiĝis via kruro?

-- Antaŭ kvar tagoj.

-- Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon --, ordonis la doktoro.

Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li
same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo
kaj kviete atendis novajn ordonojn.

-- Helpu al mi eniri la veturilon --, diris la doktoro, -- portu la
sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu.
-- Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo
skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke
unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antaŭ
la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera,
malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili
sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj
apud la litaĉo.

-- Mi bedaŭras, mia infano --, diris la doktoro, -- sed mi devas
sciigi al vi, ke via patro mortis.

La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris
malrapide kaj nelaŭte:

-- Nu, li ja ne batos min plu.

-- Ĉu li vin batis!? -- La doktoro ekkoleris.

-- Jes, precipe en la lastaj tagoj.

-- Kial!?

-- Ĉar mia kruro rompiĝis.

-- Tio tamen ne okazis per via kulpo?

-- Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo.

-- Ĉu vi falis el la veturilo?

-- Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne
povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis.

-- Kiu direktoro?

-- De la cirko.

-- Via patro tamen povus labori.

-- Li!?... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis.

-- Ĉu li jam longe estas trinkulo?

-- Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam
li dormis ... aŭ min batis --. La knabo eksilentis dum momento, tiam
li diris plue:

-- Sed tion li ne povas plu.

La doktoro prenis la manon de l' knabo por palpi al li la pulson.

-- Kiel vi sentas vin nun? -- demandis li.

-- Iom pli bone, sed mi soifas.

La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas
revenanta, sed Mikelo ne estis tie.

-- Kie estas Apolo? -- demandis la knabo.

-- Apolo!?

-- La ĉevalo.

-- Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia.

En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto.

-- Mikelo, venu ĉi tien! -- ordonis la doktoro.

Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de
la giganto.

-- Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo, -- diris la
doktoro.

La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko, kaj dum la
doktoro ĝin ekzamenis, li forprenis la bandaĝon kaj diris:

-- Kiu almetis tiun bandaĝon?

-- Mia patro.

-- Ĉu li ne venigis kuraciston?

-- Ne, sinjoro.

-- Kial ne? -- demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero.

-- Ĉar tio kostus tro multe.

-- Estas honto! -- ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la
kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero.

-- Ĉu tio doloras al vi?

La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis:

-- Jes, sinjoro.

-- Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon
por reĝustigi ĝin.... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ
nigra.... Ĉu vi estas dolortima?

La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia
patro, respondis:

-- Mi kredas ke ne, sinjoro.

-- Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi
ĝin, sen tio vi perdos la kruron.

-- Ĉu la kruron?

-- Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian
eblon --, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue:

-- Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin
sur la kanapon; mi lumigos.

Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj
post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis.

La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo.

La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj
haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo
malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj
la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur
la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse
rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo
deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon.

-- Li tamen neniam plu min batos --, li pensis, kaj konsciante, ke li
mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu
kun zorgo portis lin el la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en
la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis
post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo;
tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento,
kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj
pripalpadis.

-- Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo --. Dirante tion, li okulumis
al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de
la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro
ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per
unu fortega ekskuego ĝin rompis.

La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri
timon, estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis
la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura
maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel
penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi
estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo.

-- Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis --, diris la doktoro, kiu kore
kompatis la suferanton, -- nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj
ĉio espereble fariĝos bona. -- Grandaj larmoj rulis sur la vangoj
de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude
kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta;
li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia
mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis.

La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun
laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du
kapoj, unu super la alia.

-- Kio okazis? -- demandis mallaŭte la doktoredzino.

-- Kruro rompiĝis --, kviete respondis Mikelo.

-- Ĉi tie!?

-- Jes.

-- Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj
ne en la laborejo; ni pensis ke...

-- Maria --, tiel interrompis la doktoro, -- alportu tuj pelvon kun
akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.

La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:

-- Kiel vi nun sentas vin?

-- Pli bone, sinjoro; mi dankas.

-- Kiel estas via nomo?

-- Stanislas.

-- Kaj via familia nomo?

Stanislas pripensis, tiam li respondis:

-- Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau[7].

-- Stanislas Mareau!?... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas
pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?

-- Mi ne scias, sinjoro.

-- Kiun lingvon parolis via patro?

-- Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli
germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.

-- Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?

-- Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis
gimnastikisto, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris.

-- Kaj li faris nenion?

-- Li nur drinkis kaj...

La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko.
Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.

-- Pretigu buljonon --, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por
obei.

-- Nu, kion li faris ankoraŭ? -- demandis la doktoro.

-- Li min batis.

-- Estas honto! -- diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove
ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas.

-- Kombilon, Mikelo! -- li ordonis post momento.

La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la
knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo
de araneaĵoj.

-- Mi mem prefere aranĝos miajn harojn --, diris la knabo. -- Mi ne
kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.

Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis
siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej
belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.

La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo
la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo
de la knabo. El malpura cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela
knabo, kian iam vidis nek la doktoro, nek lia veturigisto.

En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo
rigardis al Stanislas, dubante ĉu li estas la sama malpurulo de
antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj
diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: -- Ho, sinjorino,
kia bela knabo!... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj
pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo.

Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata
kaj soifa.

-- Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo!

Mikelo foriris.

-- Nun kuŝiĝu kviete --, diris la doktoro al Stanislas, -- kaj movu
la malsanan piedon kiel eble plej malmulte.

Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de
la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj
diris:

-- Ĉu vi povus dormi tie ĉi?

-- Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi.

La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis
eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de
la malsanulo, li diris:

-- Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga ... dormu bone!

Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin
direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la
veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo
kaj pasigis almenaŭ unu plenan horon por funde ekzameni la stomakon
de la mortinto.

Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo,
atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos
lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori.



Kvara Ĉapitro.

Meditado de Stanislas -- Pri akrobatoj kaj patraĉo -- Stranga
bruado en kuirejo -- Doktoro kaj paciento -- Teodoro -- La staranta
horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato -- La ĉiam moviĝanta
glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon -- Pri servistino, kiu
estas scivola -- Koleranta doktoro -- La perditaj okulvitroj -- Nova
samhejmano kaj pri lia kono -- Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.


Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro,
kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis
multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de
preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed
interne regis ankoraŭ silento.

Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu
li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en
ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li
fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam
estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas
surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la
veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron,
kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta
korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis
timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun
ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin
longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo kaj
la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis
kapabla forpeli la insektojn.

Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam
li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe
por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan
kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en
malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis
sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne
toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la
fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur
malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li
estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne
batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la
patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra
malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera
kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso
devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al
sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro
kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la
cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi
sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo,
sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile
regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn
progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis
kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.

Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la
publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun
ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ
pro la fantaziaĵoj, rakontataj pri la instruado de junaj akrobatoj.
Pri tiuj fantaziaĵoj Stanislas nenion spertadis, neniam la patro
rompis al li la spinon por fari lin fleksebla, neniam li pendigis lin
per unu kruro, lasanta lin en tiu stato dum kelkaj horoj ĉiutage,
ĉar ĉio tio estas nur fabeloj por infanoj.

Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la
trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis
plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la
juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post
tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon.
Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan
sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano
liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan
transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post
mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la
litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la
veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun
tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta
kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li
kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos
kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si,
sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la
pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis
ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel
oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo!

Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan
senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan
kapon sur la kusenon kaj atendis.

Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li
direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos!

En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris
ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu
sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas sciis el tio, ke
estas nun la oka horo.

La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la
domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas kuŝis, li de
tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis
akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis,
ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon
tiel ekterurigite enrigardis la salonon.

Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la
plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj
paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro;
ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo
io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin
direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas nun
distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis,
saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio.

Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la
pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo
brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al
Stanislas. Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia
dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris
la dikventrulo.

-- Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! -- li diris afable,
ekhaltante antaŭ la knabo. -- Kaj kiel vi nun sentas vin?

-- Multe pli bone, sinjoro; mi dankas.

La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas kaj kaptis lian
pulson.

-- Bone! -- li diris, -- la febro estas for, ĉu la piedo doloras
ankoraŭ?

-- Nur malmulte, sinjoro.

-- Bonege, mia bubo; mi gratulas --, kaj ellasante la pulson, li
diris plue:

-- Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via
patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ --. Li ĉesis
momenton paroli, tiam li diris plue: -- Ĉi tiun vesperon venos lia
ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin
enĉerkigos?

-- Ho ne, sinjoro.

Stanislas pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole
lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro
faris al li la demandon.

-- Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la
enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la
ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro?

Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis.

-- Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas
via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ
fratinojn.

Stanislas rigardis la parolanton kun miro kaj diris:

-- Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la
veturilon, nek la ĉevalon.

-- Kial?

-- Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi
en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro.

-- Ĉu vi tion deziras?

Stanislas kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis:

-- Ne, sinjoro, sed mi ja devos.

-- Ĉu vi ne amas vian metion?

-- Ho ne, mi ĝin tute ne amas.

-- Kion do vi amas?

Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia
balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la
kanapo.

-- Jen nia Teo! -- diris la doktoro ridetante. -- Nu Teo, ĉu vi ne
devas konatiĝi kun Stanislas?

Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:

-- Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.

La doktoro ridis.

-- Jes, tion mi faris --, diris li.

-- Kial? -- demandis Teodoro.

-- Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados --, kaj sin direktante
al Stanislas, li diris plue: -- Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro,
same kiel lia avo.

Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas:

-- Ĉu vi restos tie ĉi?

-- Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.

-- Kien?

-- Al cirko.

-- Al cirko?... Kial?

-- Por labori.

-- Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.

Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis.

La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:

-- Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj
biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi.

Teodoro galopis for sur la balailo.

-- Nu! -- diris la doktoro, -- mi devas lasi vin momenton por
finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri
via matenmanĝo; mi revenos antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe
vi povos babiladi kun Teo --, kaj frapetinte la knabon sur la vangon,
li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin.

Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj
okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon,
ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis
pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava
barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon
en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ
la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo,
kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan
infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo,
regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis
la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis
du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte
etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi
la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la
soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan
movon de supre malsupren kaj returnen.

Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis,
ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne
komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la
aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por
la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis
Teodoro.

Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj
biskvitoj.

-- Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? -- ŝi informiĝis.

-- Jes, mi dankas.

-- La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn.

Stanislas, kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj
ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la
tason kaj la telereton.

-- Ĉu la kruro ne doloras plu? -- ŝi demandis.

-- Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ...

-- Aĉjo rompis la kruron --, interrompis Teodoro.

-- Ni aŭdis tion --, diris Maria. Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur
la malsanulon kaj ŝi pensis: -- Kiajn okulojn..., kiajn harojn!

-- Kio estas tio? -- demandis Stanislas, montrante la grupon sur la
ciferplato.

-- Ulano! -- respondis Teodoro.

Maria ekridis.

-- Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo.

-- Tio ne estas la judo Salomo --, diris Teodoro, -- tio estas ulano
kun svingiĝanta lanco.

Maria denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro
enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas
rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo
rigardis la dikulon kun surprizo.

-- Pro la diablo! -- kriis la doktoro, -- nenie ĝi estas ...
tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne
remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj
lasas min serĉi -- ... Tute ne atentante Teodoron, nek Marian, nek
Stanislason, li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la
tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane.

-- Estas honto! -- li kriis, bolante pro eksciteco... -- jam kvaronon
da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ...
ĝi estas nenie!!

-- Kion vi serĉas, doktoro? -- demandis la servistino.

-- Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi
scius, vi agus kiel Mikelo...

Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: -- Mi tamen ĝin havis
antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ
havis ĝin en la mano.

-- Kion do? -- kviete Maria demandis.

-- La paron da okulvitroj!! -- laŭte kriis la doktoro kurbigante sin
kun peno kaj spiregante... -- Eble sub la kanapo!...

Maria subpremis ridon, kaj Stanislas, vidante, ke la okulvitroj sidis
algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la
serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro,
tuj antaŭ liajn okulojn.

Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo
kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon:

-- He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!!
... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... --, kaj la doktoro foriris
laŭte ridante.

Stanislas postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi
pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas) neniam
ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis
malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ
malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro!

-- Li baldaŭ bonhumoriĝis --, diris Stanislas al la servistino.

-- Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema
kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne
tion atentas.

-- Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere?

-- Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj
ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min plu. Mi nur silentas kaj
atendas, ĝis kiam lia bona humoro revenas, kaj tion faras ankaŭ
Mikelo.

Maria, kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris
la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj
faris mil demandojn al Stanislas; ĉi tiu respondis kiel eble plej
bone.

-- Jen mia ĉevalo! -- diris post momento la knabeto. -- Mi povas
rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis?

-- Ofte.

-- Sur vera ĉevalo?

-- Jes, sur vera ĉevalo.

-- Kie?

-- En la cirko.

-- Kio estas cirko?

Stanislas klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe,
pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo
estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite
demandis:

-- Ĉu vi scias rakonti fabelojn?

-- Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto,
kiu rakontis al mi multajn.

-- Rakontu foje al mi.

Stanislas volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis
la fabelojn pri „Lupo kaj sep kapridoj“, pri „Neĝulino“, pri
„Bremaj muzikistoj“ kaj aliajn.

Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis.

Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis
ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria helpis per
ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon,
la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for,
kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la
veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas
lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn.

Teodoro estis ravita.

-- Aĉjo! -- li diris.

-- Nu, mia karulo, kio estas?

-- Li ne plu devas foriri.

-- Kiu?

-- Stanislas, li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino.

-- He!

-- Jes!... Li restos, ĉu ne vere?

La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas, kiu modeste
ŝajnigis sin ne aŭskulti.

-- Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko --,
diris ŝercante la doktoro.

-- Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi.

-- Ĉu vere? -- demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur
Stanislason.

-- Estos tro maloportune al vi, sinjoro.

-- Ne! ne! -- kriis Teodoro --, li povas ludi kun mi kaj labori por
aĉjo, aŭ por avino.

-- Je la trapezo? -- demandis la doktoro.

-- Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn --, diris Teo,
ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue:

-- Nu, aĉjo?... Ĉu li restos?

-- Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas.

-- Hura! -- kriis Teodoro, -- li restos! ... mi tuj iros tion rakonti
al avino --, kaj li forrapidis.

Stanislas sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin
dum momento, demandis:

-- Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko?

-- Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi
povas...

-- Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du.

-- Mi eble povos servi alie.

-- Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi al mi aŭ al iu
alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis
tion... Ĉu vi facile studadas?

-- Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi.

-- Kiom vi jam lernis?

-- Mi lernis rajdi...

-- Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?

-- Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?

-- Sekve vi ne lernis la matematikon!

-- Ne, sinjoro.

-- Ĉu geografion aŭ historion?

-- Nek tion, sinjoro.

La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.

-- Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?

Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto,
li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:

-- Mi ... mi tute ne scias skribi...

-- Kion!? -- kriis la doktoro, -- vi ne scias skribi!!

-- Ne, sinjoro.

-- Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?

Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li
ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li
balbute diris:

-- Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!

-- Sed tio estas terura!

-- Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne
konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.

-- Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero
venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur
diligenta.

-- Mi estos, sinjoro.

-- Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ
profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem.

Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el
dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon.

      *       *       *       *       *

Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri
viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la
veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo,
reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for
ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita
kaj neniam retrovebla fosaĵo.



Kvina Ĉapitro.

Stanislas kaj Teodoro -- Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso
kaj Blankafloro -- (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj
de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne
amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).


Dank' al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga
tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono.
Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin
forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post
tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li
povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila
al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportadi sitelojn kun
pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis,
kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis
eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn
en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje
staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon
en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu
li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ
ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li
ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom
pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris
kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ
sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li
opiniis, ke Stanislas pli bone povas pasigi alie sian tempon. Okazis
kelkfoje, ke la knabo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la
doktoro lin vokis al si. Stanislas, kiu penadis esti ĉies helpanto
kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda
embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante:

-- Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos
reveni al mi.

Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama
ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la
veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezon por plaĉi al
sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo „laboris“.

La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La
du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo, post kiam Stanislas estis
puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis
sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da
kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo
kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita
kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrino ofte legis en ĝi, sed
nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre
ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon.
Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas
estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn
skribitajn paĝojn, dirante:

-- Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne
germana, ne angla, ne latina nek greka..., do forĵetu, ĝi valoras
neniom!

Stanislas tamen ne forĵetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante,
ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus
diri, kion ĝi enhavas.

La ĉevalo de Mareau estis vendita kaj la doktoro gardadis la monon
por Stanislas.

Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas
iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis
„laborintaj“ sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.

-- Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon! -- diris Teodoro.

-- Pri kio?

-- Pri Blua Barbo.

-- Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.

Teodoro pripensis, tiam li diris:

-- Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.

-- La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri
Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi
kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.

-- Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.

Kaj Stanislas rakontis:

La Historio pri Floriso kaj Blankafloro[*].

Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun
tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis
en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn,
forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj
tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je
tridekmejla distanco de la maro.

Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta
kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la
pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter tiuj pilgrimantoj sin trovis
duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta
patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo,
tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe
kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino
estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide
returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun
ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la
soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta
kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel
korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke
la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis
pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis
la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ
la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la
reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum
palmofesto, naskis po unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj
al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo
Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis
tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco
fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li
konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino,
sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristanino kore amis
ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis
vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas
sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj
de l' instruisto Gorbur. Floriso tamen tre malĝojis; li ekploris
dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion
alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial
promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono. Tie ili ĉiam studadis
kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn,
ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la
aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj
kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne
plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du
infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencas ekzekutigi
Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar
estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La
reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso
pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial
ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li
ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon
en Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo
kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo
baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni
vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke
Blankafloro kuniru al Mentorujo. -- Ne --, diris la reĝo, -- ŝi
devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana
--. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion.
Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam
aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne
sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post
kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj.
Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne
plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj
li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la
duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li
vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio
efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis Floriso, kaj kion ajn oni faris,
ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en
pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam
post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis,
kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li
volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La
kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj
granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon
kaj diris: -- Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo.
Blankafloro sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos,
tiam li nepre forgesos pri ŝi --. Sed la reĝino respondis: --
Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon,
ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi
ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj
suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas
kulpa. Pretere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon,
tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi --. La reĝo sekvis la konsilon de
la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili
plenumu la deziron de la reĝino.

Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono.
Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun
ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek
kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar
baldaŭ ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.

Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi
ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: -- Ho, mia kara
Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin
forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin
reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj
doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.

La reĝo Fenuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la
bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. -- Sinjoro!
-- ŝi diris, -- kion do ni faros, kiam revenos nia filo? Li ploros
ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon.

La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton
el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro,
unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan
kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom
da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per
oraj literoj: „En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo
Floriso amis kun eterna amo.“

Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas
mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison.
La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis
por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li
ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu
kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis
ŝin.

Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino.
Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis
kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis eviteme; fine ŝi
ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li
jam estis sciiĝinta. -- Mi opinias --, ŝi diris, -- ke vi min
ŝercmokas --. Ho ne! -- respondis Floriso, -- mi tute ne ŝercmokas.
Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas --. Tiam ŝi ne plu povis
silenti. -- Mi ne scias, kie ŝi estas --, diris ŝi, dum ŝi fikse
direktis la okulojn sur la plankon. -- Oni ja ordonis al mi, ke mi
diru ... ke ŝi mortis kaj ... ke ŝi estas entombigita.

Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino
ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la tuta kortego,
ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj.
La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso
rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis.
Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi
min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj.
Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo?

Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron,
sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante
la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: -- Reĝa moŝto,
kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta
sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus,
se li tiel finus sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la
tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas
fari? -- -- Diru al li --, respondis la reĝo, -- ke li ĝoju, ĉar
Blankafloro vivas ankoraŭ.

Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: -- Ho patro,
permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.

La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis.
Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi.
Li sekve parolis: -- Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi
al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el
pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon --.
Sed Floriso respondis: -- Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo
nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al
mi, ke mi iru por serĉi ŝin --. Tiam respondis la reĝo: -- Nu do,
iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj
monon --. Floriso tamen diris: -- Sinjor' patro, ĉu ne estus pli
saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi?
Dek du azenoj devas marŝi antaŭ mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj,
tri kun moneroj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj
orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron.
Ĉe la azenoj mi bezonos dek du kondukistojn. Krom tio, vi donos
al mi dek du militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj
unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj
vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin
serĉi.

La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon, sur kiu lia
filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li
iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj
ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe
kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn
ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo;
li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li
fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.

Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: --
Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam
li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin.
Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis
aliacele.

Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi
diris al Floriso: -- Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi
manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas
simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu,
same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas
Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj
pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.

-- Kien ŝi forvojaĝis? -- Floriso demandis.

-- Al Babilono --, respondis la virino.

Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la
sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon kaj li ordonis,
ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi.
Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj
kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princo havis kun si azenojn
kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto
elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto;
ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi
sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili
plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l'
pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. -- Kien
vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon? -- demandis
li. -- Ni estas komercistoj --, respondis Floriso, -- ni intencas
vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu
troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj? -- La pramestro
respondis: -- Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas
diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo
transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi --. -- Kien ŝi
iris? -- demandis Floriso. -- Al Babilono.

Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj
jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi.
Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas
en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. --
Mi havas --, respondis la pramisto. -- Antaŭ ol alveni tie, vi
renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu
ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en
la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu
mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.

Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon
antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon
al la amiko de la pramestro, kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian
sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris
promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de
la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. -- Nun mi
estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis
malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi?
Ĉi tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia
vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj
senkapigos min --. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris
al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: -- Ho, mia amiko, pri kio vi do
pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kiu
ne plaĉas al vi? -- -- Ne, sinjoro --, respondis Floriso, -- tute
kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro
ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos.
-- -- Kuraĝon! -- diris la gastigisto, -- mi ja povos trovi rimedojn
por helpi vin.

Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin
plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis
vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis
kaj larmoj elrulis el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion
rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: -- Ni formetu la manĝaĵon, ĉar
tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom.
Ni lin konsolu.

La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: -- Juna
sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja? -- Floriso
respondis: -- Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la
hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de
mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri
ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras.
Antaŭ ol monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne,
mi mortos pro ĉagreno --. -- Estus terure, juna sinjoro, sed mi
vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie
kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek
reĝoj staras sub lia ordono. Krom tio, la urbo Babilono estas dudek
mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas
mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke
ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn.
En la urbmuregoj estas tridek tri metalaj pordegoj kaj el ili
elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj
sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas
tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias,
ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo
staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej
alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega
salono kun fenestroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj
neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la
virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe
kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta
fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras
la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas
lin servadi dek kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere,
kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn
alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie
sin trovas tie dek ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas
la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas
rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia
virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de
la lando, kaj kiam ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu
antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu
fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per sia kapo. Kiam
tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj
kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan,
ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke
tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie
la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro
kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano
kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn
branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama
loko.

Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li
eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter
li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas
kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin
ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.

Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi, kiu povos
diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato,
la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj
tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke
li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi
kun ŝi --. -- Ho, mia kara gastiganto! -- diris Floriso, kiu estis
aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, -- donu
al mi konsilon..., kion do mi faros? -- Tiam ekparolis Doriso: --
Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre
frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas
Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras.
Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn
turojn en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj
gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo.
Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la
postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li
donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos
kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun
li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble
plej multe en via entrepreno.

Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon
al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu
demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis
Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo.
Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin
reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ
tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li
prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris,
ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus
entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi
la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus
reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia
promeso kaj diris: -- Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min
delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi
tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj
revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi
kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto
en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al
via amatino en la turon --. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ
li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo
reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe
grandan, por ke Floriso povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la
plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus.

La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso
sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo
ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de
la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo
plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis
tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj
parolis al ili: -- Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la
ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste
revenu al mi.

La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn,
ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe
ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la
korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: -- Fraŭlino
Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto --. Klariso,
rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: -- Mi volas
ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon
--, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la
korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis
la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la
korbego, subite salte leviĝis. Klariso morte paliĝis pro ekteruro.
Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: -- Ho, kiu elvenas el la korbego? --
La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure
kaj demandis: -- kio okazis? -- Floriso tamen jam estis malaperinta
sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel
per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke
Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi
amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi.
Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis
pro granda abelo, kiu neatendite elflugis el la korbego, kaj la
fraŭlinoj retiriĝis en siajn ĉambrojn. Dume Floriso sidis en
granda embaraso, kvazaŭ sur pingloj.

La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj.

Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge
fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro.
Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso.

-- Nu do --, parolis Klariso, -- jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru
kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi
vidis tiajn belegajn.

-- Kara Klariso --, respondis Blankafloro, -- viaj floroj ne
interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero
baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos
kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun
okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min
antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj.
Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso
parolis: -- Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li
deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn.

Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion
parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia
Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj
kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel
pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus.

Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l' emiro,
sed: kiu levas la piedon, tiu devas ekpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la
geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu
el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis.

Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte
sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante,
ke estas jam malfrue. -- Jes, mi venas, mi venas --, respondis
Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano,
kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro.
Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi,
Klariso respondis: -- Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis,
ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis --. La emiro
estis kontenta, li diris: -- Tio estas bona kaj laŭdinda laboro;
kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino --. Sed la postan tagon
Klariso refoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon,
ankaŭ tiam ŝi diris: -- Jes, mi venas! -- Sed Floriso ŝin tenis
en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj
demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: --
Sinjoro..., mi ŝin vekis ... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj
ŝi promesis tuj veni.

La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj
li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro
por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke
Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro
kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante
tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian,
li reiris al sia sinjoro kaj diris: -- Blankafloro kaj Klariso dormas
unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.

La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke
Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar
ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.

-- Donu al mi mian glavon! -- ekkriis la emiro. -- Mi mem iros al tiu
fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.

Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la
turo.

Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankafloro,
puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la
du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar
vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo aŭ fraŭlino,
tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la
litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono,
li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam
levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis.

Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo.

-- Kiel vi estas tiel trosentima --, li parolis, -- insulti min en
tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis.

-- Kompaton! -- diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn,
kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia --. Kaj li
petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la
juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj
bonvolus pledi ilian aferon.

La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en
sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj
kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj
en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel
multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata
kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj
estis el pura kristalo.

Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis
sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis:

-- Aŭskultu, sinjoroj!... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe
kaj laŭjustece --. Granda silento ekregis en la salonego kaj la
emiro diris plue:

-- Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn,
kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia
korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta
vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu
mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi!... Mi ŝin
trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili
vekiĝis kaj petis esti juĝataj de la tribunalo. Ili min ofendis en
mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita
honoro estu venĝata.

La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la
maniero de l' ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la
kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj;
unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la
kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.

Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: -- Estas
honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de
nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu
difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas
juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi
al tio? -- -- En tio mi tute ne samopinias --, parolis la araba reĝo
Balziero, -- se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la
rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.

Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron.
Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per
okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante:

-- Sinjor' emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al
Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi
ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia
amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.

-- Ne! -- parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. --
Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano --. Li ekstaris kaj
eklevis la glavon...

Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam
Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon
kaj diris: -- Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas
virino, ne mortu pli frue ol mi --, kaj li prezentis sian kolon,
dirante plue: -- Ekfrapu, mi estas preta! -- Siaflanke Blankafloro
ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la
emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn
fojojn; ĉiu volis morti unua.

La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis,
eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam
unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj
li parolis malkaŝe: -- Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili
ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus,
se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu
al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke
ni estu pli gardemaj estonte --. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la
duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso
volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. -- Miaj sinjoroj
--, diris Floriso decidatone, -- tion mi ne povas diri, kio ajn estu
mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.

Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio.
La duko tamen ankoraŭ ne cedis; li sin ĵetis antaŭ la piedojn de
l' emiro kaj petegis: -- Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis
al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al
vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron.
Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la
geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj
vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando --. Kaj
ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: -- Sinjor' emiro,
pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj!

Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al la geamantoj, sed ankaŭ
al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis
la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj,
malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam
la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li
finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj,
li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj
petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis
kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al
Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj
parolis: -- Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ
la moroj de la lando mi kavalirigas vin.

Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis
farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al
la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin
dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la
lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata
al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega
edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj
ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso. Flanke de tiu li sidigis
Florison kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis
turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo daŭris
multajn sinsekvantajn tagojn.

Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus
alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Fenuso kaj lia edzino estas
mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.

Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la
emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed
fine li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el
arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.

Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili
baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj
ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel
reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan
popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis
unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l' reĝo
Pepejn.

      *       *       *       *       *

[*] _Noto (por la leganto)._ Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis
en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van
Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan:
Floriso kaj Blankafloro (_Floris en Blanchefloer_), kiu antaŭ
kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von
Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon
de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe
naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj.
La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi
estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis
Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj
tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi
popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata;
en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto
en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano,
verŝajne aperis en la 16a jarcento, sed neniu scias, kiu estas la
verkinto.



Sesa Ĉapitro.

Neinvititaj aŭskultantoj -- Sinjoro Klajn -- Stanislas akompanas
novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado -- Unua leciono
-- Stranga klakado -- Pri libroj -- Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj
ĉeestas -- Kion Stanislas deziras fariĝi.


Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur
la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj
apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn
kriante:

-- Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni
laboru je la trapezo.

Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo,
kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj,
nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis
aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.

Unu el ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa,
maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis
ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn
griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj
longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe
antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo,
kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el
nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre
frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li
tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.

-- Ha, ha, ha!! -- ridis la bonhumora doktoro, -- tio estis vere
belega rakonto --, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:

-- Ĉu ne vere, sinjoro Klajn?

-- Eĉ tre bela --, respondis la fremda viro.

Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du
ne invititajn aŭskultintojn.

-- Kaj jen via nova lernanto --, diris plue la doktoro.

La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.

-- Nu, la konatiĝo estas tre agrabla --, li diris.

Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: -- Kiu li estas?
... kion li devas fari kun mi? -- kaj liaj demandantaj okuloj sin
direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:

-- Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?

-- Ke mi lernos, doktoro?

-- Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas
signo, ke la promeso plaĉis al vi.

-- Ho jes, doktoro!

-- Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ
komenciĝos la unua leciono --; tiam etendante la manon al sinjoro
Klajn, li diris plue:

-- Do, kiel interkonsentite!... Ĝis renkontiĝo! -- Tiam li iris
paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon
kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante,
kien li iros.

-- Mi kuniros ankaŭ! -- ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta
la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom
severtone:

-- Ne, mia knabeto, vi _ne_ kuniros, vi restos hejme; Stanislas
revenos al vi je la vespero.

Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la
severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel efikis sur lin, ke li ne
kuraĝis malobei. Iom surprizite li restis staranta, postrigardis
sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira
pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu
fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de
Stanislas. Sinjoro Klajn kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris
kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo
survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj
paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas marŝis ĉe lia
flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda
sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn
kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe
rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete
elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis,
tamen tute ne rigardante lin:

-- Ĉu mi marŝas tro rapide?

-- Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas
min.

-- Via nomo estas Stanislas, ne vere?

-- Jes, sinjoro: Stanislas Mareau.

La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per
la unua al li adresita demando, diris plue:

-- Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?

La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:

-- Kial vi demandas tion?

-- Ĉar la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.

-- Hm!... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li
estas prava.

Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:

-- Ĉu tiu Mareau estis via patro?

-- Jes, sinjoro.

-- Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...

Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue:

-- Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ
lerni tre multe.

-- Jes, sinjoro.

-- Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado,
skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo
kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed
mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos
kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia
propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la
nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi
devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi
estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas
kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto
kaj pro via bonfaranto, la doktoro.

-- Mi faros mian eblon, sinjoro.

-- Ni vidos.

Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li
faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj
vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj.
Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel
lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion
pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj
la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu
dometaro apartenis plejparte al laboristoj.

Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo
kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu
el ili estis la domo de Klajn, apud kiu staris la publika lernejo.
La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas. Ili
ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino.
La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la
dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la
instruisto kaj Stanislas. Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte
ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis
nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj,
esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam
ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri
ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas, estis la edzino de
l' instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al
li seĝon por eksidi.

-- Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis? -- demandis la instruisto.

-- Ne ankoraŭ --, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li:

-- Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la
konservatorio en la urbo.

Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne
sciante kion diri, li tusetis.

-- Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko --, diris plue la
instruist-edzino... -- Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?

-- Jes, sinjorino, tre multe.

-- Ĉu vi jam studadis muzikon?

Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis
ankoraŭ tute nenion.

-- Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan
talenton --, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en
kiu sin trovis la knabo.

-- Volonte, sinjoro.

-- Kial li ne havos talenton? -- demandis la sinjorino, -- ĉar li
amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.

-- Ni vidos --, mallonge respondis Klajn.

La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia
edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga
klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis
videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La
instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko,
li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis
interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da
kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur
la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li
opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris senmove sur la
teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun
bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj
aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar
la instruisto jam daŭrigis la lecionon.

Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de
la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj.
Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:

-- Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas?

-- Librojn, sinjoro.

-- Jes, sed kio estas libro?

-- Oni legas ilin, sinjoro.

-- Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en
realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas
multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin
instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas
ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni
por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj
verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn
ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj
studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj
verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la
homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj.
Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj
ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion,
kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale
estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas
la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas
kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam
ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al
tio simila al libroj.

Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi
ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana
lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj
germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran
lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur
la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por
legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero
estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn.
Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas
kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj
de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn,
ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj
en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri
al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj
lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel
decas. Estas hodiaŭ sabato, kaj ĉar ĉiusabate mia lernejo estas
fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi
tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de
la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la
sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu
el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi
komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri
viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi
faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente.

Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la
kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la
koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li,
montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj
diris:

-- Ĝis revido, mia amiko.

Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis
post li. En tiu sama tempo aŭdigis refoje la sama antaŭa klaketado
en la koridoro.

Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj
pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri
la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li
memoris, ke la doktoro estis dirinta: -- Do forĵetu, neniu povas
legi tion --. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi
ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto;
povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis
la kajeron.

      *       *       *       *       *

Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li
plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ
la doktoro. Malkontenta tamen estis Teodoro, ĉar de post kiam
Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la
doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis
al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la
pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto,
enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro,
imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis
plu pri Stanislas, kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro
mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi
sin al sia studado.

Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj
tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l' instruisto, kiu
ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi
kun Stanislas.

La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton
ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan
viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj
pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj
esprimis modestecon kaj ĝentilecon, precipe en societo de fremduloj.
Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom
pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis
mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo,
ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta
parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj.
Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj
scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon.
Tion baldaŭ rimarkis Stanislas, ĉar kiam li eksidis post la
ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn refoje diris
al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj
ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de
la fianĉino tuj diris: -- Mi petas, ĉesu do paroli pri muziko,
tiu temo tute ne interesas min. -- La bonkora sinjorino tamen, ne
rimarkante tion, diris plue: -- Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere
bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas tion ŝatas.

Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj,
kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia
fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre
fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas
mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al
sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri
karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li
diris:

-- Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve
proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas.

Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis
la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis,
ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne
diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne
sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la
bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj
prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la
societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj
la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel
klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel
terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis
aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj
estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus
ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis,
timante esti malagrabla al Berta.

Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por
Oskar.

Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian
leteron.

-- De kiu? -- demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por
vidi, kiu sendis la leteron.

-- De Schulze, panjo --, kaj li eklegis.

-- De Schulze, la orkestestro de l' opero?

-- Jes --, kaj Oskar legis plue; tiam li diris:

-- La okan mi devos partopreni en Lohengrin.

Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de
Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la
orkestro.

-- Lohengrin estas belega --, ŝi diris plue, -- mi ĝin vidis jam
trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon,
Stanislas?

-- Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.

-- Oni tamen muzikadas tie.

-- Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn,
kiuj ludis laŭtege, sed malbele.

-- Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?

-- Ho jes, sinjorino.

-- Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta
opero.

-- Kun plezuro --, diris Oskar.

-- Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona --, mallaŭte diris
la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.

Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li
respondis:

-- Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de
muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.

-- Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn --, diris la
sinjorino.

-- Vi pravas, ĝi vere plinobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ
se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.

Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni
parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la
belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj
prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn
estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn
fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda
teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis
el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.

-- Oj, miaj dentoj! -- ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per
unu sola movo remetis ilin en la buŝon.

-- Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj
retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun
impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.

Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj
ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ
rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis
tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam
antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo
de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.

Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj
kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus
la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis
promesinta al Stanislas, ke li ludos.

-- Kion vi elektis, Oskar?

-- _Un Orage_ --, panjo.

-- Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke
Stanislas pli bone komprenu.

Oskar klarigis:

-- „_Un Orage_“, aŭ „_Uragano_“, estas bela, sed simpla salona
muzikaĵo de Weber, kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas
kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom
aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli
kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj,
kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro
kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la
naturo.

La bela Berta, preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke
pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la
balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento;
la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam
pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar
kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar
sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite
fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ
lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel
fulmo la fingroj de l' artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu
lia ektuŝo naskis tonon tiel belan, ke Stanislas, kiu neniam antaŭe
aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj
kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj
kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li
ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta, li tamen vidis ŝin sidantan kun
la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis
lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la
konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus
ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la
muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia patrino kun mieno, kiu esprimis
feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la
talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la
plej famaj profesoroj de la konservatorio.

Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo,
ekzamenis la mienon de Stanislas.

-- Li amas la muzikon --, li diris al si mem, -- tion mi klare vidas,
la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi
kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo
sekvu la kursojn de la muzika lernejo.

Fine „la Uragano“ kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun
la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi.

La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi
pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar
ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis
„la Kalifo de Bagdado“. Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la
antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis
silente atendi ĝis la fino. Kiam post „la Kalifo de Bagdado“ Oskar
estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian
senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin
al la iama cirka knabo kaj demandis:

-- Ĉu vere vi amas muzikon?

-- Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon.

-- Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto? -- subite demandis Oskar,
turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo.

-- Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro.

Oskar rigardis al sia patro; ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo,
blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis:

-- Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro.

La instruist-edzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo
klaketante la blankajn dentojn, ŝi enverŝis kafon, prezentis
kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn
diris:

-- Stanislas, estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro
alproksimiĝis.

Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj
salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo.

Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta
muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la
ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne
povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun
la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi
tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon.



Sepa Ĉapitro.

La moviĝanta, minacanta glavo -- Pri Paganini -- La bruado en la
kuirejo silentiĝas -- Sinjorino Stuthejm faras teruran konfeson --
Kial ŝi sen interrompo laboradas.


Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm
kaj studadis.

Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile
kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas, la servistino kaj
la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne
rehejmiĝis.

Ĉio estis silenta en la salono, oni aŭdis nur la unutonan
tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo
de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis
supren-malsupren, supren-malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis
dekstren-maldekstren, dekstren-maldekstren ...

Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de
la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la
kuirejo, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek
de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita
atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de
famaj muzikistoj kaj komponistoj.

Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus
multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li
sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto
Klajn, ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar
li estis pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro
la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve
lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante
al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank' al sia korpa kaj
spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj
liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi
la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara
studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun
la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno
la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro
Klajn, kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur
porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj
muzikistoj kaj komponistoj.

Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ
kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel
ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj
pendantaj sur la alta frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia
kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini.

Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la
mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon
kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto
konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por
pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur
sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu
zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo
multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis
nur la G- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame
konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo
prezentis la amatinon kaj la alia la amanton. Stanislas legis pri
tio, pri la avareco de Paganini, pri la amo, kiun li sentis por sia
sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis
kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata
sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste
tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon
de Paganini, pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem
tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini, vivante nur por sia arto, estis
feliĉa en sia arto, kaj li (Stanislas) same deziris vivi por sia
arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn, li sciis ankaŭ,
ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta
pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto?...

Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis 
tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed
neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren,
supren-malsupren...

Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante,
ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo,
sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia
ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la
horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan
bruetadon.

Stanislas ankaŭ mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam
ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo,
kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj
la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton
de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio
en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien
kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema
servistino restis fermita.

-- Kio okazis en la kuirejo? -- demandis al si la knabo, sed li ne
havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo
ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino.

Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝia vizaĝo estis tiel
pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da
angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon
de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis
sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu
kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon
nefermita.

Stanislas fine demandis balbute:

-- Kio ... fariĝis? -- tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la
palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis
siajn nigrajn okulojn sur la virino.

Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun
nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo
en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj
tremetadis.

-- Stanislas... --, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi
ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo.

-- Stanislas...

-- Kio estas...?

-- Ho Stanislas... --, refoje ŝi ekhaltis paroli.

-- Ĉu okazis io kun la servistino?

-- Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum
kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas
for, nur ni ambaŭ estas en la domo...

Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn
per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ekkrion, kiu penetris la
animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li
atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj
sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li.

-- Stanislas..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi
estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi...

Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis
surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio.

Fine li kapablis paroli.

-- Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana.

-- Ho ne, mi ne estas.

-- Vi laboris tro multe.

-- Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed
ili estas forlasontaj min...

-- Sed kial tiel labori?... La servistino ja estas en la domo por
labori; vi laboras tro multe...

-- Ho ne, Stanislas, mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio ...
kompatu min!

Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas, ŝi
faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris.

-- Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro
en la kuirejo mortigos vin.

-- Ho ve, Stanislas; mi ja devas labori..., mi ja ne povas _ne_
labori.

-- Sed kial? -- Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En
klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta
eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝis antaŭ kvarona horo ŝi estis
laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn
kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn
postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo.

-- Kial? -- ŝi respondis, -- ĉar _ŝi_ ordonis tion al mi antaŭ
ol morti --. Ŝi levis la kapon kaj rigardis al la knabo.

-- Ŝi freneziĝis --, pensis li, kaj ŝi tuj divenis lian penson.

-- Ne pensu Stanislas, ke mi perdis la prudenton --, ŝi diris plue,
-- mi ja tute ne perdis ĝin...

-- Sed mi ne komprenas, kio...

-- Vi ne povas tion kompreni, kaj ĝuste tial mi nun venis por
komprenigi al vi..., nur _vi_ povos tion kompreni, ne la
aliaj... Ho, Stanislas, se vi scius, se vi scius! ... sed mi ĝin
rakontos al vi, eble vi min forpuŝos kun abomeno kiel lepran hundon,
sed tion mi ja indas, ĉar mi indas pli malmulte ol lepra hundo.

-- Vi?... Vi sinjorino, kiu estas tiel bona al ĉiuj!

Ŝi ekstaris kaj dum ŝiaj trajtoj kuntiriĝis konvulsie, ŝi
flustris:

-- Ho Stanislas ... fine mi devas ĝin eldiri ... fine vi ekaŭdos,
kio mi estas, ĉar vi trompiĝis pri mi...., mi tute ne estas bona,
mi estas mizerulino..., mi estas krimulino.

La miro de la knabo pligrandiĝis pli kaj pli, ŝi tion rimarkis kaj
diris plue kun flustranta voĉo:

-- Mi estas la plej granda krimulino en la urbo..., mi estas
mortigintino.

Stanislas estis atendinta ion teruran, sed ne tion; li tamen ne
kredis al la paroloj de la sinjorino, kaj ŝiaj penetremaj okuloj
tion rimarkis tuj.

-- Vi ne kredas al mi --, ŝi flustre diris; sed mi rakontos tion,
kio okazis, kaj tiam vi kredos, ĉar ĝi ja estas vera.

Ŝi etendis la manon al la ciferplato de la horloĝo kaj diris:

-- Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon?... Ĝi minacadas..., nur
minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj
jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo
ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage;
eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras,
ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro
laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon
jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro,
nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar
tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia
konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ
faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne
falis sub mia ŝarĝo...

Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur
la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan
glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin
sur la knabon, ŝi diris plue:

-- Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis
tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn,
kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ
nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ
per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas,
kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en
miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi
la buŝon, kiu elparolis ilin.

Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino
parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li
ne povis eligi unu demandan vorton. Refoje ŝi montris la soldaton
sur la ciferplato, flustrante:

-- Rigardu! ... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos
sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis
tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia
buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same
terure kiel tiu glavo...

La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la
velkintaj manoj.

-- Kion do ŝi diris? -- demandis Stanislas.

-- Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros
antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la
sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon,
tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for
kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia.

Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas, tiam ŝi
flustris:

-- Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia
koro _ne_ krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus
ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo.

-- Sed kial laboradi?

La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino.

-- Mi rakontos tion, Stanislas, nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio
ajn okazos, neniam parolu pri ĝi.

Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi
falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon.

-- Ne! ... mi _ne_ volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas
stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas, ke
mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj
virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera.

Stanislas, pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia
ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj
vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras,
ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam
aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li
sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la
ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute
nekonata.

Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la
sinjorino diris plue:

-- Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia
gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris
vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn,
kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi
volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por
esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan
arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi
ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi fingre montris
la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn
muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj
ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti
brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto
de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io
stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn
intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm. Li
estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min
fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la
patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis
du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu
sin okupadis pri la ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris
neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis
sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre
malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris
pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne
rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur
ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe
rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono,
ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu
estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo.
Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi
spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis
nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis
plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis
venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj
estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por
ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli
malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la
fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la
kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi
ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta
eĉ klopodi forporti la kofrojn. Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar
miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne
respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis
krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis
ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi
ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur
siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe
kiu staris la kofro.

-- Kio fariĝis? -- mi demandis.

Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun
riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi
devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio
da sango.

-- Kio fariĝis!? -- mi refoje demandis.

-- Ho mia brusto --, ŝi diris, premante la manon sur sian koron, --
ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza --. Mi
salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin,
ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj
falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi
alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis
ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen ... tie ... tie ... ho Dio,
Dio!

Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la
sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton.

-- Sub tiu tapiŝeto, Stanislas, estis iam tiu makulo. Mi volis
forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la
makulon kaj kovris la lokon ... la truon ... per tiu tapiŝeto...

Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis
kvadratan truon en la planktapiŝo.

-- Tie! -- ŝi diris plue, -- tie fluis ŝia sango..., tie ŝi
kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: -- Iru for,
ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis
-- ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la
veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste
mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion
mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn
terurajn vortojn: -- Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi
staros antaŭ via juĝanto, same kiel tiu malvirta virino tie staras
antaŭ la sia --. Ho Stanislas, ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam
ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al
mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi suferis, kiel povas suferi
nur iu kun mortigo sur la konscienco... Nokte tiu pala servistino
aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn
vortojn: „Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ _via_ koro krevos...“
Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke
ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis, kial mi tiel
laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min,
Stanislas, pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas
inteligenta kaj bonkora, sentema knabo.

Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li devas konsideri
ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio
okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo,
la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis
dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi
per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur
juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la
homojn.

-- Sed, sinjorino --, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus
liajn parolojn, -- vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi
tamen tion ne faris intence.

-- Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio.

-- Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus.

-- Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas,
ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn...
Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom
ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo
ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi
pardonos. Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar
kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro
estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia
nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la
pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam
mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de
ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu
virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel
tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj
vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno
kaj jaron post jaro... Tiu soldato _neniam_ ekfrapos, sed fine _mi_
estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia
koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos
pardonintaj min.

Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris
flustre: -- Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro
senŝarĝigos min... -- Tiam ŝi dronis momenton en pensoj.

La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj
interrompis la silenton, kiu regis en la domo.

-- Jen Maria, kiu revenas --, ŝi diris subite. -- Mi refoje
eklaboros.

Ŝi sin turnis por foriri.

Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo
de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo.

Stanislas restis sola.

Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino
laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premus
ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn.

Fino de la Tria Parto.



Kvara Parto

Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza



Unua Ĉapitro.

La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantoj -- La geedzoj Bus -- La nova
pensionulo -- Kontraŭaj opinioj pri kelkaj aferoj -- Du strataj
buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tio -- Filozofo
kaj ludantaj buboj -- La ĝibulo -- Filozofo, kiu rehejmiĝas kun
stranga kamarado -- Bus estis surprizata same kiel lia edzino -- Pri
acidaj haringoj -- Etiko de Spinoza -- Antaŭzorgoj de filozofo.


La Daguerrestrato (nomita laŭ Louis Jacq. Maudé Daguerre, pentristo
kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato
en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en
ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj
ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj,
instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn
aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur
unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si
mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn
apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj
estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj
apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan
vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas
sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama
konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu
zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem.

En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj,
loĝis en la jaro 1912a la geedzoj Bus kiel gepensionestroj.

Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato
de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de
eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li
perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva
kapo kaj jara pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara,
tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia
parol-malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej
malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia
buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis
flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno
ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el
mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam
li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita
de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis
molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola
argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin
prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis
pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj,
kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam
kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj.
Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa
kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi
tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto
ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel
kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente
postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun
la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe
geedziĝi, ĉar _li_ havis belan pension kaj _ŝi_ posedis renton da
kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune sufiĉan ricevotaĵon
por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo
en la Fronemanstraat, sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili,
tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi
prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la
klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe,
kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon;
sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta.

La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Daguerrestraat,
prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj
tre zorgema por la enloĝantoj. Ŝia edzo ne postulis tro multe da
mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina
helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn al
la poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj.
Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur
malofte unu el ili transpensioniĝis.

Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide,
sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon
dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino
staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra
kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.

-- La „novulo“ forrestas longe hodiaŭ --, ŝi diris kvazaŭ al si
mem.

La „novulo“ estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du
ĉambretojn de la plej supra etaĝo.

Bus jese kapklinis, sed ne respondis.

-- En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.

Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.

-- Ŝajnas al mi, ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras
eĉ dum pluveta vetero.

Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la
muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj
ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon,
li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena,
li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la
kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atendante, ke
la moviĝema edzino ekparolus, por ke li kiel kutime povu responde
kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte),
li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete
fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon
kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj
ŝi diris plue:

-- Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la „Reĝan“.

La „Reĝa“ estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj
kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis,
kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi
ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj
el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu
bone sciis, kio estas la „Reĝa“, haltigis sian frotadon, preme
fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:

-- Kom... kom..pren... en..en..eble li le..le..le...

-- Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn
librojn.

Bus volonte dezirus klarigi, ke en la „Reĝa“ sin trovas ĉiuj
libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus
al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la
temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn
kvazaŭ por diri, ke lia edzino estas prava, kaj li ekfrotis sian
kaldronon, ĉiam klinante la kapon por aŭskulti, ĉu iu supreniras
la ŝtuparon.

-- Plej plaĉas al mi, ke „la novulo“ pagas antaŭe --, diris plue
sinjorino Bus; -- preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus
bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble,
ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en
pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni.

Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton,
kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj
sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia
kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj
premfermante la okulon, li balbutis:

-- J..j..jen la no... no... no...

-- Jes, estas „la novulo“.

Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion,
indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris,
ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto
atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun
kvinan ŝtupon. Post tiuj ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis
momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj
atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj
ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe.

-- Ĉu vi a-a-alport...?

-- Jes, mi alportos al li kafon --. Kaj verŝinte kafon en tason, kie
jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la
kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro,
sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto
permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse
meblitan ĉambron.

Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore
vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro.
Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam
sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris:

-- Mi dankas.

-- Ĉu vi laciĝis, sinjoro?

-- Ne.

La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis
la kafon.

-- Ĉu ĝi estas bona, sinjoro? -- demandis sinjorino Bus, dum ŝi
rigardis la fumantan tason.

-- _Kompreneble_... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona.

-- Ĉiam kaj ĉie!? -- Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto
kaj kun miro rigardis la pensionulon.

-- _Kompreneble_, sinjorino.

-- Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona.

-- Tio dependas de cirkonstancoj.

-- Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona.

-- Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi
soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn
da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama
kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post
kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo
devas dependi de cirkonstancoj.

-- Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio.

-- Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia
vidpunkto.

Sinjorino Bus, kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj,
ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi
ŝanĝis la interparoladon demandante:

-- Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa
teatraĵo?

-- Kion oni ludos?

-- „La du orfojn.“

-- Mi ne amas „La du orfojn,“ tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur
klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell, Hamleto kaj tiel
plu.

-- Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro?

-- Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro.

Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante:

-- Vi estas aktoro!?

-- Mi estis aktoro.

-- Ho, mi ne sciis tion.

-- Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento.

La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo;
ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj
ŝiaj okuloj klare petis klarigon.

La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj
etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris:

-- Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj
la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis
ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis
kaj fariĝis maristo.

-- Ŝipestro?

-- Ne, simpla maristo.

-- Simpla maristo!? -- Refoje ŝi kunfrapis la manojn.

-- Jes, kaj poste promenanta reklamilo.

Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis:

-- Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la
ŝultro?

-- Jes.

-- Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi!

-- Kial?... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn. Ĉiuj homoj
estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same
ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple:
nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por
ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la
reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon:
Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj?
Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj?... Absolute nenio. Pli multe
valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen
reĝo.

-- Mi tamen preferus esti reĝo.

-- Kial?

-- Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.

-- Tio dependas de cirkonstancoj.

-- Ankaŭ tio?

-- Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa
estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria
Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon
estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela
estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj
Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj
multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.

-- Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.

-- Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.

-- Vi trograndigas, sinjoro.

-- Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun
malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto
de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.

-- La reĝo tamen pagas por tiu laboro!

-- Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per
kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?

-- De la subuloj.

-- Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu
botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu
purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al
la pagado por tiu purigado.

-- Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.

-- Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.

Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable
ridetanta ĉia-metiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis
kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan
tason aŭ ion alian, kaj li respondis:

-- Mi dankas, sinjorino.

Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete
fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. Je la
dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia
frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.

Tiam li kalkulis:

-- Dek, -- dudek, -- tridek, -- kvardek, -- kvindek, -- sesdek...,
tio estas sesdek --. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin
aparte kaj kalkulis plue:

-- Cent, -- ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas
nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do
povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion
fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.

Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris,
promenadis tien kaj reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur
la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis
libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn
paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian
lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante
kaj fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du
ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon
kondukantan sur la straton.

Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj
li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke
li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstren, li
laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la
monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la
reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj
kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras
virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun
monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris
la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ
butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis
multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La
pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan
bildolibron.

-- Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua
Barbo... Bela, ĉu ne?

-- Jes, kaj kio estas tio?

-- Kaleŝo de la reĝo.

-- Kaleŝo?

-- Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.

-- Kion do faras tiu kato en botoj?

-- Ĉu vi ne scias?... Ĝi krias: „Helpon! ... helpon! ... la
markizo de Karabaso estas dronanta!...“ Sed tio ne estas markizo,
sed nur filo de muelisto.

La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis,
kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super
la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.

La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post ili, ridetis
tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis
la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de la fremdulo.

-- Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?

-- Jes sinjoro --, respondis la pli aĝa.

-- Ĉu vi povas legi tian bildolibron?

-- Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.

-- Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?

-- Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.

-- Ĉu li povas legi?

-- Iomete; li sidas en la dua.

-- Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?

-- Ni havas nenian.

-- Ĉu vi volus havi tiun?

La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis
unu la alian, sed ne respondis.

-- Nu?... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?

Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon
flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:

-- Eniru kun mi.

Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn
direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo
neatendite dirus al li: “Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton
de mil guldenoj!“

Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj
ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata
nur por riĉaj infanoj.

Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la
strangaj klientoj.

-- Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.

-- Kiajn, sinjoro?

-- Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.

La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj
ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.

-- Ankaŭ tiun, fraŭlino --. La fremdulo fingre montris la
botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la
aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:

-- Nu, buboj, elektu!

La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la
fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.

-- Tiun? -- demandis la sinjoro.

-- Jes, ... se plaĉas al vi.

-- Nu, prenu, ĝi estas via --, kaj al la alia knabeto li diris:

-- Kaj vi?... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?

La pli juna trafe maltrafe montris „Fabelojn de Ezopo“.

-- Ĉi tiun?

La knabeto kapjesis.

-- Ezopo!?... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere
elektu tiujn rakontojn de Grimm --, kaj malfermante dikan lukse
ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn,
elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis „La lupo kaj la
sep kapridoj“.

-- Jes, tiun, diris la bubeto.

-- Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.

La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto
pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela
Koningsplein. Tiu plein (= placo), ornamita de multaj florbedoj,
altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam
multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj
pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu
trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la
pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis
al angulo de la placo, kie staris du benkoj. Eksidante sur unu, li
rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj
kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu
momento sin banantan en la radioj de la suno.

Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per
argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn
en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen
estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom
malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la
knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en
la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.

Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado
rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj
homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.

La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante
la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de
tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon,
suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur
la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.

La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj
ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo,
rigardadis momenton silente; subite li diris:

-- Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.

-- Ĵetstarigi mian turbon?... Aĉetu mem turbon!

-- Mi ja ne havas monon.

-- Iru al via patrino pro mono.

-- Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.

Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude
staranta benko, diris:

-- Jen, prenu por aĉeti novan turbon.

Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno
trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis
malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin
ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante
du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj
lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li
povus aĉeti por tiom da mono.

Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto.
Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne
povas imagi, ke ekzistas altruismo.

La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne
pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri
la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis
rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke
ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo
revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto.
Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris:

-- Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno. -- Li etendis
la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el
kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis:

-- Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon?

-- Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro.

-- Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem.

-- Dankon, sinjoro. -- Refoje li ektuŝis sian ĉapon.

-- Kion vi aĉetos plue?

La knabo pripensis, tiam li respondis:

-- Ovojn por mia patrino.

-- Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur
malmultajn ... atendu...

Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj
reaperis el ĝi kun riksdaldero[8]. Prezentante ĝin al la surprizita
knabo, li diris plue:

-- Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino.

-- Mi dankas, sinjoro.

Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for.

La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed
tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj
paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li
tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj
knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin
trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj
de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja
aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj
rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis.

Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta
viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie
el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis
bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis
tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis
kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis
plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la
ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj
knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la
bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la
bastono trafis nur la sablon.

-- Demetu liajn ŝuojn, Jakobo --, kriis unu el la knaboj.

Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj
nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon,
sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la
bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li
trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.

Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la
viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin
ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj
de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn
fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto
tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis
maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li
sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio
sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta
diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.

Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu
ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn
ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis,
turnis sin kaj ekkriis:

-- Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos
aferon kun mi!

Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin
prezentis por protekti la ebrian viron.

La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li
parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la
piedo de la arbo.

La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:

-- Ĉu mi helpu al vi ekstari?

La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.

-- Sprechen Sie deutsch?[9] -- demandis la alia.

-- Ein wenig deutsch..., bin Russe[10].

-- Ĉu vi estas Ruso?... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari,
venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie --, kaj kaptante lin
ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante
la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la
mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni
estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La
maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin
kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo
ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo
la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al
la Regentesse-placo kaj fine al la Daguerrestrato. -- --

Post kiam lia „novulo“ estis elirinta, Bus estis frote puriginta du
kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon
da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus
formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis
stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon,
kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed
ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj,
ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu
estis tuj apud la kuireja pordo.

Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li
ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de
la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide.
Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan
objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante
la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj
timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por
fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare
longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn,
kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado
ili renkontis.

-- Atentu viajn piedojn, mia kara --, diris la „novulo“, -- precipe
atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ...
atentu!

Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj,
kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.

-- Ki... ki... ki... --, balbutis la pensionestro.

-- Kion mi kunportas?

-- Jes, ... ki...

-- Mian novan amikon.

-- A...m...m...ikon!?

-- Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.

Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon
kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la
kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu
postenpaŝis kun surprizo.

-- Sed tio es...s...s...

-- Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton
por fordormi sian ebriecon.

-- Ho, ĉu li es...s...s...

-- Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la
piedoj... Antaŭen, mia kara ... pli supren, ĉar miaj apartamentoj
estas sur la dua etaĝo.

Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ
la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en
la ĉambron de la pensionulo.

Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la
revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari
komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam.
Li tute ne sciis, kion pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis
al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis.
Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus faris
tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis
tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia
maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu),
ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi
supreniris kaj ŝia koro ekbategis.

-- Kara ĉielo, kio estas?... Ĉu la domo brulas?

Bus fingre montris supren kaj balbutis:

-- La no... no... n...

-- Ĉu okazis io al la novulo?

-- Ebria ru... ru... ru...

Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la
silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton.
Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la
mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la
dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la „novulo“.

Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis
turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la
ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas
ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.

-- Jen, nun dormu! -- li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de
la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la
kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta
vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.

-- Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?

-- Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.

Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian,
balancis ĝin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.

-- Kiun vi do enmetis tien?

-- Novan amikon.

-- Mi ne komprenas.

-- Nek mi.

-- Nek vi?

-- Nek _mi_... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el
ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian
kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj
sen danĝero povu fordormi sian ebriecon?... Kiu pensus, ke mi tirus
lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj?

-- Mi ne komprenas, sinjoro.

-- Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis
ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el
iliaj manoj.

Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj;
tiam li diris plue:

-- Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon...,
mi tial metis lin sur tiun kanapon.

-- Kaj...?

-- Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de
cirkonstancoj.

-- Sed ... ĉu li ne estas danĝera?

-- Danĝera!?... Ne timu!... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas
ordinara drinkulo.

-- Sed mi tamen timas, ke...

-- Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝis kiam li estos tiel
malebria kiel mi mem.

-- Ĉu tio ne estos enuiga?

-- En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas
ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis
noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka,
aŭ ĝis la dekunua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li
nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene.

-- Kaj kion vi faros post via legado?

-- Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.

-- Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?

-- Nu, li vekiĝu.

Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la
dormanton.

-- Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo
aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel
vera bandito.

-- Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li
mortigus?

-- Kompreneble por priŝteli nin.

-- Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne
mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same
kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron.

-- Li povas mordrompi la ŝnurojn.

-- Tion li eble povos... Nu, mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.

Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post
momento:

-- Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?

-- Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas
nur ĉe maristoj.

-- Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.

-- Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas
belajn harojn.

La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.

-- Vi estas stranga sinjoro --, ŝi diris bonhumore.

-- Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun
estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan „ĝibo“... Vi
vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga,
ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam
ja tute ne ekzistus „belaj“ haroj, ĉar la belaj ekzistas nur
tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj.

-- Ĉu li restos provizore tie ĉi?

-- Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion
plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne
estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj
kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.

-- Tri acidaj haringoj!?

-- Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas
acidajn haringojn kun peco da pano.

-- Nu, mi ĝin alportos --, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj
malfermis post si la pordon de la ĉambro.

La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al
tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el „Etiko“ de Spinoza.

Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en
preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.

Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la
57a tezo:

„Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj,
sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido
estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li
indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu
falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj
(ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas
ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin
laŭ lia indeco...“

Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun
atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis
al li tiel malfacile kompreneblaj, ke li multfoje devis relegi
ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri
filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda
filozofo Spinoza.

Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis
sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ
la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato
preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris
kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete,
kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ
Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.

La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.

Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun
ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.

Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto de la tablo
ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la
kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans
la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de
tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li
eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis,
demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis
kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.

La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la
alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki
lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue
per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.



Dua Ĉapitro.

Vekiĝo de l' gastiganto -- Etiko de Spinoza -- Vekiĝo de l'
gasto -- Acidaj haringoj -- Hago anstataŭ Roterdamo -- Malgraŭvola
ŝipforkurinto -- La rakonto de la ruso -- La horloĝa ĉeno --
Johano, Ivan kaj la Insulano -- Pri perdita monujo kaj belaj
fraŭlinoj -- Farota promenado al Patersburgo -- La ekspozicio -- La
eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn -- Lumturo kaj
bela vojo -- Pri promenantaj reklamiloj -- Don Kiĥoto kaj Sanĉo
Panza.


La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan,
la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis
al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis
malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo,
sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo;
la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado,
en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris
sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la
kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia
gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la
mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj
ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.

-- Li vekiĝu per si mem --, pensis la filozofo, kaj li iris returne
al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis
al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al
la kanapo.

-- Li ja vekiĝos per si mem --, li diris, -- mi atendos --, kaj li
atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ
sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la
tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis
sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo
kaj kun la haringoj por la fremda maristo.

-- Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?

-- Jes, sinjorino.

-- Kaj li? -- La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.

-- Mia gasto?... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon,
nek iun alian en la domo.

-- Ĉu vi ne vekos lin?

-- Ho ne!... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li
tute fordormas sian ebriecon.

La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:

-- Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.

-- Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; li eble
manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste;
mi sciigos tion, se bezone.

Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo,
rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke
la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la
vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al
babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon
kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.

La pensionulo manĝis, prenis „Etiko“ de Spinoza por agrable pasigi
sian tempon kaj legis:

„_Ambicio_ estas trograndigata deziro al gloro. _Klarigo._ Ambicio
estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj
plifortigataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel
malfacile. Ĉar tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro,
li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej
bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn
sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu.“

La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve _ne_
estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas
kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue:

„_Diboĉemo_, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.

_Drinkemo_, estas malmodera deziro al alkoholaĵo...“

Li denove pripensis kaj vole-nevole direktis la okulojn al la kanapo,
kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la
apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la
ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro,
ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn
vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin,
tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: „Kie mi estas?“, ĉar tion
ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin
trovis la maristo. Li tial responde diris germane:

-- En bona haveno.

La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon
dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin
ridetante, li kredis sonĝi.

-- En bona haveno!? -- li diris post momento... Sed kie?

Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis
germane:

-- Kial oni ŝnurligis min?

-- Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn
ŝiajn samhejmanojn.

-- Ke mi mortigus...!?

-- Jes, tion ŝi timis... Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi
ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial
ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis
tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.

-- Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon...

Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la
tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur
ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:

-- Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.

-- Ĉu vi ne memoras?

-- Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi
volis ripozi momenton ĉe arbo en ... tiu parko...

-- Kial ili vin turmentetis?

-- Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando...,
tiam mi perdis la vojon al ... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi
sidiĝis por ripozi momenton ... ĉe tiu arbo...

-- Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.

La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan
lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per
kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis
nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la
adverbon germanan „_da_“, signifantan „_tiam_“. Estis klare, ke li
hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin
el la embaraso, dirante:

-- Kompreneble; vi trinkis tro multe.

-- Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis...

Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante siajn harojn
per la fingroj, li subite diris:

-- Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon.

-- Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo.

-- He! ... vere!?... Nu, tiam mi eraras, ... pardonu al mi.

La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la
lipojn:

-- Sinjoro, ne ofendiĝu ... mi soifas terure.

-- Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da
kafo?

La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite:

-- Mi preferas akvon.

-- Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi
la jenajn haringojn.

-- Ĉu haringojn!? ... ho, volonte.

-- Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al
vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras,
ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu
kvazaŭ vi estus hejme.

La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj
eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun
purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la
kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris:

-- Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn... Kara Josefo! kiel
mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson?

-- Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la
kanapo.

La maristo purigis sian pantalonon, dirante:

-- Jes, mi nun memoras..., vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi
ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam..., tiam, nu
tiam... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin
pro via helpo; ... vi estas bona viro... --. Dirinte tion, li donis
la manon al sia protektinto, kiu respondis:

-- Ĉu vi opinias min bona viro?

-- Jes, tre bona viro.

-- Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ
filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.

-- Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel, ... tiam
li estas azeno.

-- Ni nun ne disputu pri tio... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ
mi kaj manĝu viajn haringojn.

La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:

-- Sinjoro, mi refoje dankas.

-- Kaj kiel vi nun sentas vin?

-- Bonege!

-- Vi estas maristo, ĉu ne vere?

-- Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?

-- Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita. Ĉu vi estas jam longan
tempon en ĉi tiu urbo?

-- Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.

-- Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti
la vidindaĵojn de la urbo?

-- Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.

-- Surŝipe!?

-- Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.

-- Kien? -- La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.

-- Patersburgon[11].

-- Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?

-- Sur Y.[12]

-- Sur la Y.!?... En Amsterdamo?

-- Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.

-- Kaj nun?

-- Ĉe Feyenoord[13], en Roterdamo.

-- Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?

La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:

-- Kie alie?

-- Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas
neeble al vi esti surŝipe je la deka.

La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:

-- Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?

-- Vi estas en Hago.

-- Ho, kara Josefo! ... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen
mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris:
„Vi estas en Roterdamo“. Mi do eliris el la vagonaro..., eniris la
urbon por trinki glaseton da brando..., tiam...

-- La ceteron mi jam scias.

-- Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...

-- Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio
pasis, tio ne revenos...

La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel
malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta
kaj diris plue:

-- Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...

-- Sed la kapitano ... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton...
Ho Dio! kion fari?

-- Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos
bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.

La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon;
tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en
malespero kaj diris:

-- Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...

-- Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do
konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj
restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.

La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj
vortoj, eksidis kaj diris:

-- Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.

-- Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos
necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi
kviete, kiel ĉio fariĝis.

-- Nu, mi rakontos...

Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj
ekrakontis:

-- Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni
aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al
mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu
fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam
mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj
rigardis ĝin..., tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti
en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi
estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon
kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo
aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn,
mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis...,
tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj
fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj;
mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis bone...; tiam
mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando ... vera Skidama
brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la
trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en
tiun parkon ... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj
mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam...

-- Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en
malliberejon.

-- Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.

-- Ĉu tio sama okazis jam antaŭe?

-- Feliĉe, jes, ... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi,
pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj ... do,
estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la
policanoj ĵetis min en malliberejon.

Ĉe tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldekstren al la piedoj
de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke
ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li
subite demandis:

-- Kio estas tio...?

-- Nur miaj kruroj.

-- Ho jes, viaj kruroj..., ili estas tro longaj por meti sub la
tablon... -- Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:

-- Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan
domon.

-- La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.

-- He! ... do vi ne estas la posedanto?

-- Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.

-- Maristo!?...

Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan (la leganto
sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron
de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur
lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren
ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis:

-- Sinjor' kolego! ... mi petas ... ekstaru! ... ekstaru!!

-- Kial ekstari?

-- Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas! ... ekstaru!!

-- Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.

La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al
si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.

La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis
de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj.
La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan
surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj
ekkriis:

-- Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!

-- Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?

-- Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet.

-- Jafet!?

-- Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.

-- Ĉu _vi_ konas tiun knabon?

-- Ĉu _mi_ lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.

-- Li do estas en Patersburgo?

-- Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin ...
eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!

Ili eksidis kaj Ivan rakontis:

-- Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne
malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze
enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi:
Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas
maristojn en ĝi. Tiam mi rigardis pli atente..., neniu homo videbla.
Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la
ŝipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la
ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon
kaj ekzamenis... -- Ĝi estas senhoma --, li diris. Tiam du maristoj
alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis
supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto...
Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta,
sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo ... buklaj brunaj haroj
... nigraj okuloj ... sed li parolis tian strangan lingvon, nek
holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan...
Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al
Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj)
iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon
kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la
stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis
forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis
min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post
kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed
ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la
Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris,
kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj
unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston
Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando
kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La postan tagon vizitis min en
mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis,
ke li estas mia malaperinta bubo Jafet. Tiam li parolis flue la rusan
lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano.
Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias,
kie Jafet naskiĝis, ĉar Jafet ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj
gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun
per vi li ekscios tion... Do, dank' al la glaseto, kiun mi trinkis
tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj
Jafet retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!!

Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro,
kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis:

-- Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?

-- Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen
bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie
ili estas.

-- Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu
vi scias la adreson de la knabo?

-- Jes, ĝi sidis en mia monujo.

Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis
la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve
enpoŝigis la maldekstran manon kaj ... ekpaliĝis, dum li murmuretis
kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj
divenis.

-- Ĉu vi perdis la monujon? -- li demandis.

-- Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo! -- kaj li estis
ploronta, sed retenis la larmojn.

-- Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar
fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.

-- Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin trovis ne nur la
adreso de Jafet, sed ankaŭ cent holandaj guldenoj...

-- Kiujn vi neniam reakiros.

-- Tiam mi plendos ĉe la policestro.

-- Kiu mokridos vin.

-- Kial?

-- Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.

-- Kion do fari?

-- Kuiru viajn pizojn!

-- Kion?

-- Mi pripensu fojon... Via mono estas neakireble perdita, same kiel
la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate
kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?

-- Ĉu vi ne scias!? ... por serĉi _vin_.

-- Por serĉi _min_?

-- Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne
estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.

-- Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin
reciproke, kaj mi iros Patersburgon.

-- Per ŝipo?

-- Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar
provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa
mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi
iros piede.

-- Piede al Patersburgo!?

-- Jes.

Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:

-- Ni iru kune!

Johano ridetis, dirante:

-- Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj
ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.

-- Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti la promenadon.
Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ, violonisto en Patersburgo; tio
sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie.

-- Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.

-- Nu, ni surprizu lin duope.

-- Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?

-- Tuj kiam vi deziros.

-- Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi
sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.

-- Mi promesos ĉion, kion vi deziras.

-- Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu
solan glaseton.

-- Mi promesas... Jen mia mano.

Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la
frakon kaj la ĉapelon, li diris:

-- Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble
forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin
kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj
Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.

-- Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos
sen mono?

-- Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona,
ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni
laboros dumvojaĝe.

-- Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.

-- Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi
povus fariĝi promenanta reklamilo.

-- Kio estas tio?

-- Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj
en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi,
povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.

Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis ruliĝinta
malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la
ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj
gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis, al Panoramo de
Mesdag, kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la
posttagmezo ili iris al Scheveningen, kie okazis granda internacia
ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata
en speciala tentforma konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs. La ekspozicio
daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato.

En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam
rilatas la celon, por kiu la ekspozicio okazas, kaj same la granda
konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiŝkaptaĵoj kaj
sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri
aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn,
antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin
troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj
interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla
maniero.

Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspoziciitaj de la
Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn,
nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj
prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas
kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso
da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj,
vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en
komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis
ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento
ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je
kelka distanco ĉe ekspoziciitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du
longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso,
kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela
fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi ridetante montris al
li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable
per du brilantaj bluaj okuloj, kiuj harmoniis mirinde bele kun la
blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan, pensante,
ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris
kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris,
ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris
sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj
poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace
ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la
fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn.

-- Belaj ŝipoj, kamarado --, li diris al maljuna maristo staranta
apude kun la manoj en la poŝoj.

La „kamarado“, kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke
lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la
maĉaĵon al la alia vango kaj diris:

-- Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj...
Ĉu vi estas ankaŭ maristo?

-- Jes, rusa maristo, ... ŝipa kuiristo.

-- Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“[14].

-- Skipper?... Mi ne komprenas.

-- Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.

-- Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“[15]?

-- Pensioniert!? -- La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron
kaj diris:

-- Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando.
Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne
povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.

-- Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la
aliajn maljunajn kaptistojn?

-- Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia
reĝino.

-- Kial do ili ne pensiumas vin?

-- Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute
ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.

-- Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?

-- Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj. -- La grizulo
lange ĵetis la maĉaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje
kaj eksilentis.

-- Ĉu vi havas infanojn? -- demandis Ivan.

-- Mi _havis_..., du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.

-- Ĉu ili mortis?

-- Ambaŭ dronis. -- La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis,
kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis
refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:

-- Ĉu via edzino vivas?

-- Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.

-- Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?

-- Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.

-- Ĉu ŝi ne povas plu labori?

-- _Mi_ laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la
fenestro kaj rigardas eksteren.

-- Nenion farante?

-- Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro
malfortaj.

-- Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.

-- Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi
povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion,
sed rigardadas eksteren.

Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do
havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn
por lia edzino.

En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:

-- Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.

-- Kiom multe?

-- Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado? -- demandis Ivan la
maljunan mariston.

Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis
sur la plankon kaj respondis indiferente:

-- Kvar guldenojn.

-- Pruntedonu al mi dek --, diris Ivan al Johano.

La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la
kuiristo, sed ĉi tiu diris:

-- Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas
okulvitrojn, sed la mono mankas.

La „nova kamarado“ ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj
volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la
monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:

-- Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ --,
kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la
feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon,
maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de
la ekspozicio.

Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspoziciitajn objektojn,
kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon,
tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo,
kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin
supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke
malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra
la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen,
kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu
fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la
aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun
ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.

Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono,
ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas
altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj
radioj de la suno.

-- Ni promenos returnen, ĉu ne? -- li diris al la kuiristo.

Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese
kapklinis, dirante:

-- Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado
al Rusujo --; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare
kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la
tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.

Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu
kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la
preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis,
kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.

-- Kuraĝon, mia amiko! -- li diris, -- kuraĝon kaj ĉio finiĝos
bone.

Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.

-- Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin
laŭ la cirkonstancoj.

Kiam ili atingis la „Promenejon“, la tiel nomatan restoracion,
starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke
Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.

-- Ĉu vi laciĝis, kamarado? -- li demandis.

-- Jes.

-- Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?

-- Mi ja kutimiĝos al la marŝado.

-- Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne
povas alkutimiĝi al tio.

-- Kion do fari? -- melankolie demandis Ivan.

-- Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.

-- Kiel do ni aliros al Jafet?

-- Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.

-- Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.

-- Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.

-- Perlabori?

-- Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi
scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

-- Mi ne konas ilin, ... neniam mi aŭdis pri ili.

-- Nu, _mi_ aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn
virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide? --
li demandis post momento.

-- Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...

-- Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi
klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.



Tria Ĉapitro.

Sinjorino Bus estas surprizita, kaj Ivan melankolia -- Promenado
de Johano -- Refoje Spinoza sed ... el bronzo, kaj liaj malamikoj --
Servema sinjorino -- La luotaj apartamentoj -- Johano siavice estas
surprizita -- La nimfo -- Edzo, kiu malkontentiĝis pri la konduto de
sia edzino -- La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en
malliberejon -- Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo --
Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.


Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun
brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis
kun surprizo, kion diris Johano.

-- Kaj tial --, li diris plue, -- kaj tial, sinjorino, ni ne povos
loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti
kavaliran vestaron.

-- Kian vestaron?

-- Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke
ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo.
Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas
aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel
mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu
ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian
vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe
fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado,
ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de
komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj
reklamiloj.

-- Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en
la societo kiel aktoro...

-- Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur
image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same
altaj.

-- Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.

-- Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn
sinjorojn“ ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere?

-- Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol
al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante
vin tia? ... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“.

-- Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga
reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de
du kvarpieduloj.

-- Du kvar...!?

-- Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos
malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.

-- Por kion fari?

-- Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo.

Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj
rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:

-- Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja
kredus, ke vi perdis la prudenton.

-- Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton
aŭ ne; mi volis nur komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel
eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn
ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos
trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon,
mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun
esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn.

-- Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka
tempo.

-- Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.

Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la
ĉambron.

Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar
la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete
manĝis kaj trinkis. Ŝajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis
la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:

-- Benitan manĝadon, kamarado.

-- Mi dankas, Ivan.

Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.

-- Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas
ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio
plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.

-- Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo --,
diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon. -- Mi bedaŭras, ke
per tio..., ke per tio ... ke mia brusto..., ke..., ho ve... --

Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun
li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia
kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj
estis ploronta.

-- Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja
fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si
mem. -- -- -- Dormu bone!

Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo
kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.

La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj
regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota
pensiono ne povis sin trovi en la belaj kvartaloj de la urbo. Li
tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan
„Wagenstrato“n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne
trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta
prezo, li turnis sin dekstren, trairis la „Dunne Bierkade“ kaj
ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la „Paviljoensgracht“;
tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton,
ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj,
kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo
por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la
strato, kaj legis: „Spinozastraat“. -- He! -- li ekkriis --, ĉu
oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo?

Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la
apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li
eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo
staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.

Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton
kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post
fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn
ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora
ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris
kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj
je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:

  Hier woonde
  Spinoza
  van 1675 tot zyn dood
  1677[16].

Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj
la fenestrojn, post kiuj la verkinto de „Etiko“ verŝajne verkis
sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris
flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon
mem.

-- Jen lia statuo! -- tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis
el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran
kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la
filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.

Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la
klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur
tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis ĵetitaj sur unu
okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la
genuo de la statuo malpura folio de brasiko.

Johano ekmiris: Kiu povus esti la ĵetinto de tiaj malpuraĵoj --,
kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.

Johano lin salutis kaj demandis:

-- Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!

La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de
Spinoza kaj respondis:

-- La judoj.

-- La judoj!?

-- Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.

-- Sed kial do?

-- Ĉar ili malamas Spinozan.

-- Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.

La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri
la stranga peto de la longa fremdulo.

Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la
bastonon, li diris:

-- Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun
statuon?

-- Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.

-- Kial?

-- Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis
lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn
principojn de la judoj.

-- Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin,
sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili
ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.

La maljunulo skuis la kapon kaj diris:

-- Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?

-- Tio dependas de cirkonstancoj.

-- Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo
preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo...,
hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion
fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!

Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.

La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento
sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn
ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo
de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed
nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj
meble provizitaj apartamentoj.

-- Ĉu sinjoro serĉas ion? -- Virina voĉo flanke de Johano subite
faris al li tiun demandon.

-- Ĉambrojn.

-- Iru tien! -- La sinjorino fingre montris proksiman domon
duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.

-- Ĉu vi konas la loĝantojn?

-- Mi loĝas tie.

-- Des pli bone; la serĉado jam tedas min.

-- Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?

-- Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?

-- Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos --, ŝi respondis,
mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.

Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon,
kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:

-- Kaj la prezo?

-- Ni ja interkonsentos --, ŝi diris, -- nur sekvu min, la cetero ja
aranĝiĝos.

Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj
Johano sekvis.

-- Mi petas, sinjoro: supreniru!

Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis.
La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukanta krute supren, estis tiel
mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la
alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino
kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.

-- Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.

Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn.
Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj
ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al
Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.

Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron,
kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren.
Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris
unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta
Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post
kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro,
unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:

-- Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi,
intertempe rigardu la ĉambron.

Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.

Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran
genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin,
li atendis la revenon de la sinjorino.

Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri
la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en
Patersburgo.

Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro,
kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata,
vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj,
kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis
ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj
travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta
virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.

Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro,
ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:

-- Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.

Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la
virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri,
li respondis kviete:

-- Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?

-- Ni nun ne parolu pri ĉambroj --, ŝi diris, kokete ŝovante sian
manon inter la brakon kaj bruston de Johano. -- Ni prefere parolu pri
aliaj temoj --, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue:
-- Ĉu vi ne memoras min?

Johano rigardis ŝin kaj respondis:

-- Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.

-- Tio estas vera --, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo
pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj,
kaj priskribante poste per la belforma piedo imagajn figurojn sur la
tapiŝo. -- Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite
tion mi renkontis vin multfoje.

-- He!... Kie?

-- Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je
la Placo numero dektria, ĉu ne vere?

-- Ĉu tiu virino estas frenezulino? -- ekpensis Johano, kaj li
respondis:

-- Vi ŝercas, sinjorino.

-- Kie do vi loĝas?

Trafe-maltrafe li respondis:

-- Mi loĝas en Scheveningen.

Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:

-- Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?

-- En „Mia Ripozejo“ --, respondis Johano.

-- Kion do dirus via ĵaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas
tiel tutproksime ĉe via flanko? -- Refoje la virino ridis per sia
arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur
kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan
piedon:

-- Ŝi nature farus skandaleton.

Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro,
sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la
tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la
pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu
el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis
larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis
ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj
mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapo. Kun premitaj lipoj kaj
sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn
kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la
strangan pordon. La virino videble ektimiĝis ĉar vidante la viron,
ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj
diris kolere:

-- Iru for!!

Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis
ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo
staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon:

-- Kiu vi estas?

Johano respondis per la sama demando:

-- Kiu vi estas?

-- Vi ne havas la rajton demandi tion.

-- Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?

-- Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin
trovis sur tiu kanapo.

-- Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.

-- Mi scias nenion pri io tia.

-- Vi tamen luigas apartamentojn.

Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en
kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne
tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li
atendis momenton; tiam li diris:

-- Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?

-- Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis
por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.

-- Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al
mia edzino.

-- Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun
ĉambron.

La viro ridis insulte kaj diris:

-- Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu;
pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.

-- Ĉu pagi!?

-- Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni
luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi
tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos
forlasi mian domon.

-- Kaj se mi ne pagas?

-- Ho, vi pagos!

-- Ĉu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun
monsumon.

La homo ekridis pikmoke kaj diris:

-- Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...

-- Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?

-- Vi mem diris tion al mia edzino.

-- Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en
interkonsento!

-- Tio koncernas nur min.

-- Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!

-- Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon
kaj foriru.

Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia
karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en
reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ
li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian
indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn,
kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:

-- Kaj se mi rifuzas pagi?

-- Vi pagos por eviti skandalon.

-- Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.

-- Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via
edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu
vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via
edzino, vidi vin en societo de negliĝe vestita virino.

-- Mi nun komprenas vin --, diris Johano ŝajne kvieta, -- vi volas
eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.

-- Mi povus postuli cent guldenojn.

-- Vi ŝercas.

-- Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu
devigos vin pagi sen hezito. -- Dirinte tion, li prenis revolveron el
tirkesto de la tablo.

Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.

-- Nu --, li diris, -- nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi
kontentigos vin --, kaj li ekstaris.

La homo same ekstaris.

Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon;
samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ
ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per
la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de
la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn.
Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo
kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar
piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj
la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin
tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute
neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur
la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida
atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste
kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.

Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun
pikmoko kaj diris kviete:

-- Jen la maniero, per kiu mi pagas --. Tiam li kaptis la revolveron,
malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis
ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj
malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton
kaj diris:

-- Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu, kiun la polico
estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron.
Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis
iri sur la straton, sed la pordo estis ŝlosita kaj la ŝlosilo
malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin.

Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn,
kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur
la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon,
altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj
amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun
bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj
policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ
alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra
la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.

La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la
planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis
morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.

Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis
akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito
rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne
estis kapabla paroli.

Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis
en ĝi du truojn.

La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke
komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis
ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris
fotografilo.

-- Ĉu li vere fotografis min? -- demandis Johano, kiu estis
rakontinta detale la tutan okazintaĵon.

-- Sendube --, respondis la inspektoro, -- sed mi kunportos la
fotografilon por esplori, ĉu mia supozo veriĝos; ne dubu pri
tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj
krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro.
Dank' al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la
plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj „laboras“ tie ĉi.

-- Ĉu ili estas geedzoj?

-- Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“.

Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por
tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste
per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.

Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke
la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno
povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ
tiu sama knabo kun la bicikleto.

-- Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi
bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ
vendas teatrajn objektojn.

-- Mi ne konas tian domon, sinjoro.

-- Sed mi! -- diris aliulo. -- Tia domo troviĝas en la
Amsterdama-Veerkade; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la
fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute
proksima --, kaj li fingre montris la direkton.

Johano salutis kaj iris for.



Kvara Ĉapitro.

Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas
-- Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la „novulo“ -- La
ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout -- La nova Don Kiĥoto kaj
lia servisto -- Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro
Van Elshout -- Reciproka konatiĝo -- Du kvarpieduloj aperas sur la
scenejo -- La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.


En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de
Sinjoro Van Elshout[17]. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la
financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris,
kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: „Ŝtata Oficisto
ĉe la Financa Ministrejo“. Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel
ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout
estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute
senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel
la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la
titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout.

Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ
sufiĉan salajron por loĝi en „meble provizitaj ĉambroj“, ĉar
ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre
malalta por persono, kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo.
Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li
en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne
povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta kvartalo, kie
loĝis la patro, kiu estis bakist-servisto ĉe la granda Haga koopera
societo „Volharding“[18].

Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo
de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj „apartamentoj“
konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton de
najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris
preskaŭ nenio.

Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange
reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout
vekiĝas.

Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj
tre regula.

Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li
eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la
dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.

Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun
tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al
la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ
ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la
lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam
estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la
kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj
membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.

Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus
brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li
purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige
varmegaj dentobroso kaj tranĉileto, kaj rigardinte kun kontenteco
sian purigitan personon en la spegulo, li almetas sinsekve
ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas
preskaŭ tute vestita. Mi diras „preskaŭ“ tute vestita, ĉar
sinjoro Van Elshout, kiam li estas forlasonta la „apartamentojn“,
kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ
matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn.

Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni,
ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la
mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje montrinte al si
la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn
kaj aliras al sia „ĉambro“, kie la matenmanĝo lin atendas.

Van Elshout ne bezonas mantuŝi la seĝon ĉe la tablo per timantaj
fingroj, ĉar la seĝo staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj
eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.

Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon,
skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti
polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de
la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam
disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas
enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la
tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub
varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon
en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon
kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro
varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante
per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas
antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas
eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ
si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan
knabinon kaj la aliaj prezentas ĉiuj sinjoron Van Elshout mem en
diferencaj sintenadoj.

Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas.

Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete
enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj
puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas
matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras
siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta,
sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon,
kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en
la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras
centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur
la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj
brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li
atendas la alvenon de sinjorino Bus.

Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo.

La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj lipoj dispartiĝas kaj
ellasas mallaŭtan „Jes“, elparolitan laŭ demanda maniero.

Sinjorino Bus estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo.

-- Bonan matenon, sinjoro Van Elshout... Ĉu vi sonorigis?

-- Jes, sinjorino ... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis...
Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por
demandi vin...; por informiĝi..., hm!

Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon.

-- Sinjorino Bus..., hm!

Van Elshout multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj
tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la
mallaŭta „hm“, li diras plue:

-- Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom
mi scias, longa sinjoro ..., hm!..., mi ne scias lian nomon; mi tre
dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen ... hm!... antaŭe mi volas
informiĝi pri tio, kio li _fakte_ estas.

-- Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg.

-- Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg?

-- En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas
Dusburg.

-- Hm!... Kio _fakte_ li estas?

-- Li diris al mi, ke li estas aktoro.

-- Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?

Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas
disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Van Elshout ne parolas al
sinjorino Bus.

-- Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en „Vilhelmo Tell“.

-- Povas esti ... hm!... Tamen „Vilhelmo Tell“ estas opero; mi
neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraĵo „Vilhelmo Tell“.

Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pri tiu teatraĵo,
ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo,
portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.

-- Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.

-- Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?

-- Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.

-- Sufiĉe, sinjorino ...; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton
kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ
en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo ...
hm!... je la kvina horo kaj duono.

Sinjorino Bus akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la
deziron de sinjoro Van Elshout kaj foriras.

Sinjoro Van Elshout malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj
en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas
rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la
koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus
brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn;
tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj
malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas
per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri
sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj
butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj
kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe
supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn
gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en
la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En
tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn
per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj
de la statistiko.

Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li
faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la
kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus,
kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron
trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio
de sinjoro Van Elshout nenio estas pli malbela ol pantalono kun
ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj.

Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro
de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas.

Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira
armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj,
kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan
pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.

Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la
vorton DUELINVITO per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton
en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel
per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas
legi ĝin de granda distanco.

Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne
sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.

Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:

Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas
certigi, „ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava
ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!“

-- Al kio utilos tio? -- fine demandas la kuiristo.

-- Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.

Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.

-- Kaj kio estas tio? -- demandas plue Ivan, direktante la okulojn al
la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.

-- Artefarita ventrego.

-- Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?

Johano ridas kaj respondas:

-- Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza.

-- Por Sanĉo Panza?... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas?

-- Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas
tiujn objektojn.

-- Sed kion _mi_ do devas fari kun tiu ventrego?

-- Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.

-- Ĉirkaŭ...!?

-- Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo,
kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi
spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos.

Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito,
starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de
malproksime; tiam li diras al Ivan:

-- Ĉu tio estas sufiĉe legebla?

Ivan rigardas la invitaĵon konfuzite kaj respondas:

-- Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.

-- Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi
ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.

-- Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la
preterirantoj?

-- Kiel malsaĝa vi estas; ni ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli
ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.

-- Ni do rajdos?

-- Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa longorela grizulo.

-- Grizulo!?

-- Jes, sur azeno.

Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:

-- Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?

-- Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas --, kaj kaptante la
ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras
plue:

-- Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.

Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.

-- Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en
ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli
perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas
tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post
unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian
amikon.

Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li
aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.

-- Kio estas? -- li demandas. -- Tiu ventrego espereble ne ĝenas
vin?

-- Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj --.
Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.

-- Nu, do, kamarado, kuraĝon! ... Kuiru viajn pizojn ...! vi ja nur
rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono
de Jafet.

-- Ho jes ... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.

-- Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol
multaj aliaj, ĉar dank' al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi
sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.

Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.

Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin
kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por
forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar
la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la
ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange
vestitajn virojn.

Johano ridas kaj demandas:

-- Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne
aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

-- Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro? -- fine ŝi demandas.

-- Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj --, lakone respondas la
filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.

-- He! ... vi rajdos en tiuj kostumoj?

-- Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.

Ivan honte kaj konfuzite ruĝiĝas kaj sinjorino Bus, ne povante jam
ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same ruĝiĝas.

-- Pardonu al mi, sinjoroj --, ŝi fine diras, ... pardonu al mi, ke
mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel
veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos
ĉiuj buboj de la urbo.

-- Nu! -- diras Johano al Ivan --, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli
belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi
rediras: La sukceso estos giganta.

-- Sinjoro --, diras sinjorino Bus, -- mi devas enmanigi al vi ĉi
tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj
pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi
povos akcepti lin je la kvina kaj duono.

Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin
metas sur la tablon kaj diras:

-- Kial li volas konatiĝi kun mi?

-- Mi ne scias.

-- Nu, li venu.

-- Ĉu vi povas akcepti lin tuj ... en tiuj kostumoj?

-- Li atendas?

-- Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian
respondon.

-- Li estos bonvena, sinjorino.

La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van
Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo.

-- Eniru! -- vokas Johano.

Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro
Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj.
Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton,
kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la
strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.

-- Pardonu! -- li diras balbute... Pardonu!... hm!..., ĉu mi havas
la honoron renkonti sinjoron Dusburg?

Johano ekstaras.

-- Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin
per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ.

Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al
li tuj ekstari.

-- Tre agrable, sinjoroj ... hm!

-- Eksidu sinjoro --, diras Johano, montrante seĝon tuj apud la
tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante:

-- Mi do ne venas malĝustatempe? ... hm!

-- Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras
fari mian konon, estas bonvena.

-- Mi dankas ... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni
estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj
sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere
de sinjorino Bus.

-- Mi ĝin ricevis.

-- Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa
ministrejo.

-- Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.

-- Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?

-- Nur malmultajn semajnojn.

-- Vi estas aktoro, ĉu ne vere?

-- Mi estis aktoro.

-- He! ... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi
estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn
rolojn.

-- Vi trafis, ni estis studantaj.

-- Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre
ŝatas la teatron ... hm! ... hm!

-- Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.

-- He! ... hm!

-- Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj
vestaĵoj kaj cetere.

Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:

-- Kion!? ... hm!... Reklam...!?

-- Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado
estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu,
kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos
niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...

-- Pardonu! ... hm! ... hm!... Vi estas reklamilo!?

La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena
serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li
ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke
li estas tuj forkuronta el la ĉambro.

Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:

-- Jes, ni estas reklamiloj, ... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo
ŝajnas malplaĉi al via moŝto.

-- Verdire ... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun
aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas ... hm!... reklamilo, tiam
mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.

Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la konduto de
la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete
demandas:

-- Kial?

-- Nu, ... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne
povas konatiĝi kun ... hm!...

-- Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!

Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras:

-- Se sinjorino Bus ne estus trompinta min, tiam ... hm!

-- Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.

-- Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta ... hm!

-- Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin
retenos.

-- Hm!

Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la
ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron,
ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri
la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco
de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de
lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la
planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni
portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la
koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la
nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne
perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas
kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.

Johano kviete refermas la pordon, dirante:

-- Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis
laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.

Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan interparoladon
de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian
amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li
ĉeestis.

Johano ridetas kaj diras:

-- Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj
homoj!

-- Mi ne komprenas...

-- Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos
nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj
estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.

Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras
persono.

-- Jen la viro kun niaj bestoj --, diras Johano, kaptante la kaskon
kaj metante ĝin sur la kapon --. Nun ni povos rajdi, Ivan.

Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari
al Johano, kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la
maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton „kun kelkaj homoj“.

En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la
strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras
al Ivan:

-- Antaŭen, kamarado, sekvu min!

Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj
jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ
la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.

-- Ki... ki... ki...? -- balbutas Bus.

La silabo „ki“ -- sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en
ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.

-- Mi mendis ilin --, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras
sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du
kvarpieduloj.

Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas
eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de
multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado.
Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el
kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko
sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro
kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro
la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel
vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia
malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin
laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li:

-- Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas
bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.

Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas
por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas
kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj
legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas
ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej
trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la
ekspozicio.

Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio
tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio)
reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj;
ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj
gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj
Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte
al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio
konsistas la nekonata reklamilo.

Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj
da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj, alvenas ĉe la enirejo de
la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro,
kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas
forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie
ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj.

Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn
de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la
vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la
direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo,
ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la
daŭro de du semajnoj, _se ne io eksterordinara okazus_, per kio la
kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post
tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojaĝon al Patersburgo per
la unua klaso de la vagonaro.

Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de
cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco
estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la
direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.



Kvina Ĉapitro.

La sukceso de la rajdantaj reklamiloj -- La fraŭlino de la
ekspozicio -- La loteria bileto kun la kvar sepoj -- La granda
premio -- Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li -- Kiel
Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo -- Rehejmiĝo de la reklamiloj
-- Gesinjoroj Bus estas invitataj al festeno -- Refoja forkuro de
sinjoro Van Elshout.


Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus
reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon
ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante
la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis
plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis
pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj
kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io
sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen
por viziti ĝin.

La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam
Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la
turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro
povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj
herooj. Kaj tion ili indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago
pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj
komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj
antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek.

Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la
direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina
tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra
la urbaj stratoj.

Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al
sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li
juna fraŭlino.

Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj
tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri,
ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis
afable al li. Tiam ŝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre
kovritan brakon, ŝi diris:

-- Sinjoro, unu vorton mi petas.

Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare
kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako.
La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam
iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano
rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:

-- Ĉu vi min rekonas, sinjoro?

-- Jes, fraŭlino.

-- Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion
kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?

-- Mi memoras.

-- Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin
momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?

-- Jes, mi memoras.

-- Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?

Johano ridetis dirante:

-- Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar
mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.

La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro,
tiam ŝi diris plue:

-- Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sep
mil sepcent sepdek sep, ... kvar vosthavajn ciferojn[19]. Mi okaze
memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar
vosthavaj ciferoj.

Johano momenteton pripensis; tiam li diris:

-- Nu, fraŭlino, kio estas kun tiuj kvar sepoj?

-- Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min
trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto
de la granda premio.

-- Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti
mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne
perdis ĝin.

-- Se vi ne perdis!? -- La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen
nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata.

-- Rigardu al la numero! ... la numero! diris la fraŭlino,
frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco.

-- Vi pravas: Kvar sepoj!

-- Antaŭen! ... tuj! ... al la direkcio kaj montru vian bileton.

Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn
antaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis:

-- Kiom do mi gajnis?

-- Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn!

-- Kvin dek mil guldenojn!? -- Kaj rigardante al Ivan, li diris: --
Ĉu vi aŭdis? ... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finiĝos
bone?

-- Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon --, diris Sanĉo.

-- Nu, sekvu min kaj vi komprenos --, diris Don Kiĥoto.

Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol
la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por ĝui la plezuron
vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de ŝia bileto,
ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo.
Multaj vizitantoj same sekvis.

Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio,
kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn
reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis
sian bileton, dirante:

-- Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni
estis akceptataj kiel viaj rajdantaj reklamiloj por la daŭro de du
semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi
la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon,
ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj
jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi aĉetis bileton
de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi
fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de
tiom da mono ne bezonas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min
kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min,
kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.

La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis
elpagi tuj, kion nia heroo akceptis kun plezuro.

Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al
Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn
kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johano, la
eksreklamilo rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la
fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi
alproksimiĝis ankaŭ ruĝiĝante pro plezuro, sed ŝia plezuro
ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi:

-- Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil
guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar
sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio;
sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas
via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun
vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi
farita servo.

Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de
la mano prezentis ilin kun la vortoj:

-- Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.

-- Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.

-- Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa
afero estas, ke vi estas kontenta.

La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn
vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin
turnante refoje al la direkcio, li diris:

-- Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la
loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj
riĉigis min.

Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn,
gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.

-- Mi ne bezonas montri ilin --, diris la direkciestro; ili jam
montras sin mem; jen ili staras.

-- Alproksimiĝu, miaj amiketoj --, diris Johano, ... -- ankaŭ
_vi_ faris al mi grandan servon, ankaŭ _vian_ konton mi devas
reguligi --, kaj al ĉiu li donis unu bileton po mil guldenoj.

Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo,
kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu
la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn. Eĉ tiuj, kiuj
mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon,
kriis „brave!!“ kaj „longe li vivu!!“. Sed la reklamilo, kiu kiel
filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn,
kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj
foriris, sekvate de Ivan, kiu, forgesante por momento pri sia dika
ventro, pensis sonĝi.

Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis
tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu
antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren
por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por
rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la
virto.

Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion
fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan:

-- Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?

Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:

-- Mi petas, forigu mian ventraĉon!

-- Ĉu ĝi ĝenas vin?

-- Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj
submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi
fariĝis superflua, mi prefere iros sen ĝi --, kaj li malligis la
ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj
profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis
teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis
ĝin for kvazaŭ por diri: -- Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.

Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto;
tiam li surĉevaliĝis kaj diris:

-- Antaŭen Sanĉanto[20], surazeniĝu por la lasta fojo kaj sekvu
min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel
eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi
Patersburgon.

La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili
haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus.

Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis
gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon
kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel
la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam
mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel
eminenta sinjoro.

Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por
ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon,
li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho
fi! ... la viraĉo! ... li ... La cetero de lia frazo perdiĝis post
la pordo, kiun li tirfermis post si.

Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie
gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan
kavaliron, demandis:

-- Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?

Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte
antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la
lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li
respondis:

-- Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.

-- Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.

-- Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj,
kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko
staras kun la bestoj sur la strato antaŭ via domo, kaj ni
rekondukos ilin al la posedantoj.

-- Sed..., kio do okazis?

-- Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi
por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.

-- Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas
tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.

-- Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al
Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian
pensionon.

La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis
muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros
tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam
premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ
ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:

-- Silentu!... Mi ja povas paroli!

Ŝi tamen ne parolis, ĉar Johano diris:

-- Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti
pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.

-- La grandan ekspozician premion!?

-- Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur
tiun bileton falis la kvindek mil guldenoj.

Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:

-- Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.

-- Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu
horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por
kvar personoj?

-- Por kvar?

-- Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.

-- Sed sinjoro!...

En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino
Bus, kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Ŝi ekhaltis
paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la
koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van
Elshout elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj
malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la
surprizita vizaĝo de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin
turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte
ekridis. Tuj poste la pordo malsupre fermiĝis kun bruego.

-- Kio okazis!? -- demandis ŝi.

-- Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne
bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu.

Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti
klarigon.

-- Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno.

Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj
malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj.



Sesa Ĉapitro.

Ekvojaĝante -- Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la
brakoj -- Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj --
Ivan ekpensas pri mirakloj -- Iama konato reaperas -- Miksitaj „Idoj
de Orfeo“ -- Nova bonfaro de Johano -- Kiun Ivan unue volas viziti
en Patersburgo -- Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas
lin.


Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al
Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue,
sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus
ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama
artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la
tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta
por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo.
Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta
dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova
nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli
granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.

Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj
lia kostumo estis griza.

Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la
duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis
komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta
kunulo:

-- Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte
paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn,
laŭ kiuj ni iros.

Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto
premis lian elstarantan bruston. Lia vizaĝo tamen ne montris plu la
melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis
rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta.
Li ridetis kontente kaj diris:

-- Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la
dua klaso.

-- En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la
tria klaso --, filozofie respondis Johano.

-- Tre povas esti; tamen mi preferas la duan --, diris la kuiristo,
tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano.
Ili ambaŭ ekfumis.

En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie
alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj
maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi
ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante
preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj
lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:

-- Ĉi tien, sinjoro!

La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:

-- Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.

-- Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?

-- Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.

Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.

-- Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj? ... tiuj viro kaj
virino serĉas lokon.

-- La tria klaso estas plena.

-- Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?

-- Mi ekzamenos, ĉu...

-- Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino
sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?

-- Kie ĝi estas?

-- Tie ... tiu duaklasa.

-- Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?

-- Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas
konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.

La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano
enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro
sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro
tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:

-- Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via
patrino, ĉu ne vere?

-- Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.

-- He!

-- Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi
povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin
tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli
oportune.

La maljunulino ridetis kaj diris:

-- Jes --. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:

-- Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas
malmultepeza, mi ne ĝenas lin..., ĉu ne vere, Petro?

La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.

-- Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio
ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin,
kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj genuoj, ke miavice volonte mi
havas vin sur la miaj --. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de
sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco.

-- Mi havas bonan filon, sinjoro --, ŝi diris plue al Johano.

-- Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne
samopinias Ivan?

Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj
malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun
li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe
forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin
post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova
jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.

La maljuna virino ektusis. Johano demandis:

-- Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?

-- Ne, sinjoro.

Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj
Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro.

-- Kien vi vojaĝas? -- demandis Johano.

-- Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun
veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas
ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas
en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn,
kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo ...
kaj tiel plu.

-- Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas --, diris Johano.

-- Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.

-- Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras.
Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli
malriĉaj ol vi.

La virino ridetis.

-- Mi komprenas --, diris ŝi. -- Eble tiuj personoj ne havas tiajn
bonajn filojn, kiajn mi havas.

-- Vi trafis.

-- Jes, dank' al Dio, mi estas tre riĉa; tamen --, kaj ŝi
eksilentis.

-- Nu?

-- Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj
maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!

-- Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj
do ne estos tiel gravaj, mi supozas.

-- Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj
cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta
kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni
malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke
ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.

-- Eble mi komprenas.

-- Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.

-- Ne faru tion, patrino --, interrompis ŝin la filo, -- niaj
familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.

-- Jes, ili tamen min interesas --, diris Johano.

La maljunulino diris plue:

-- Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero
estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi
altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli
malriĉiĝos.

-- Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...

-- Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu,
kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe
ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li
estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis
ĉion, kio koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj
ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis:

-- Ĉu viaj filoj devas pagi multon?

-- Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek
guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.

-- Kaj kiam ili estos kvitaj?

-- Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil
guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!

-- Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?

-- Kiu volus? -- respondis la virino. -- Ĉiu scias, ke miaj filoj
estas tro malriĉaj por repagi.

-- Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi --, diris Johano,
-- kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el
viaj filoj.

-- Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos
malprosperaj, ili neeble povus repagi.

-- Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro
viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj
ĉio fariĝos bona.

Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:

-- Kiel estas la adreso?

Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem,
Vilhelminastrato, numero tria.

Johano notis la adreson kaj diris:

-- Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi
nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn
vi, ne povas esti malriĉa.

La virino ridetis malkonfide. Ŝi tamen estis tre danka pro la afabla
maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia
filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al
Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan
vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj,
la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis tiel malgrasa kaj
velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ
kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al
la maljunulino.

La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj
starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide
laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.

-- Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan?

-- Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi
notis?

-- Ilian adreson.

-- Por skribi al ili?

-- Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil
guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.

-- Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?

-- Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn.
Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj
unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble
haltos en alia urbo.

-- Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?

-- Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.

Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.

Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence
haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu
vorto „eble“ kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj
per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.

Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris
„Etika“ de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.

Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj elvagoniĝis.
Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ
la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano
forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt. Post dua nokto ili
je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la
tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj,
ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj
vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis
en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto.
Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn
literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre
interesan tezon en Etika.

Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la
fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano
fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed
ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta,
rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris
neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:

-- Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?

Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur
la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:

-- Jen nova miraklo.

-- Miraklo?

-- Rigardu mem --. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.

-- Mi ne vidas la miraklon, kamarado.

-- Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas?

-- Kiun do?

-- Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.

Johano okule sekvante la direkton de la fingro, kiun Ivan ankoraŭ
etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis
tre simila al Jafet. La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko,
kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la
genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis.

-- Estas li! -- diris Ivan. -- Mi lin vidis antaŭ du jaroj en
Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.

Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon. Ivan lin
sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj
eniris la atendejon.

-- Estas li! -- refoje diris Ivan, -- tiel li marŝas, tiel li
aspektas. Ni tuj lin sekvu!

Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.

-- Li iras sur la straton --, diris Ivan.

-- Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas, ke tiu knabo estas
la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li
ŝanĝiĝis tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.

La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ
li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de
malproksime.

-- Ni ne tuj alparolos lin --, diris Johano. -- Ni sekvos lin, kiam
li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu
urbo.

-- Sed en kiu urbo ni estas? -- demandis Ivan.

-- Mi ne scias --, respondis Johano.

La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan
parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.

-- Jen li eksidas, ni surprizu lin --, diris la kuiristo.

-- Kiamaniere?

-- Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios „Ja-!“ kaj tuj
poste vi ekkrios „-fet!“

Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis.

Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis
sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne
rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li
levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis:

-- Ja-!

La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ
li, alia nekonata voĉo ekkriis: „-fet!“

Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion
ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li
eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili
tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan.

Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis,
pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li.

-- Jafet! -- ekkriis Ivan.

-- Jafet! -- ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion
signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun
nomon, refoje pensis pri ŝercado.

-- Ĉu vi ne rekonas min? -- demandis Ivan.

La knabo kapskuis nee.

-- Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johanon? -- demandis la filozofo,
sed refoje la knabo kapskuis nee.

-- Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!? -- demandis Johano, kaj
malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el
moneroj.

-- Eble vi miksas min kun aliulo --, subite la knabo diris germane.

-- Vi do estas muzikisto! -- diris samlingve Johano.

-- Jes, sinjoro, mi estas muzikisto.

-- Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere?

-- Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo.

Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo, kaj Ivan, kiu
estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet, eksidis ĉe lia
maldekstra flanko.

-- Aŭskultu foje, mia amiketo --, diris Johano. -- Vi ja estas
Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama
muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman
amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn
de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.

-- Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti
ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau.

-- Stanislas Mareau?

-- Jes, sinjoro.

-- Kaj vi ne naskiĝis sur la Insulo?

-- Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.

-- Ĉu vi loĝas tie ĉi ĉe via patro?

-- Mia patro mortis, sinjoro.

-- Kaj via patrino?

-- Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.

-- Ĉe kiu vi do nun loĝas?

-- Ĉe Klajn, la instruisto.

-- Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?

-- Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li
mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed
post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...

La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn
vangojn.

-- Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne
amas esti ĉe tiu instruisto?

-- Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis
ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie
mi studadis je kostoj de la doktoro; sed post kiam li kaj lia
edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro
multekosta por sinjoro Klajn.

-- Vi do jam ne studadas?

-- Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton
de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por
mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.

-- Ho ve! li ne estas nia Jafet! -- diris Ivan, -- sed li estas tiel
simila al li kiel du akveroj unu al la alia.

-- Ĉu vi havas fratojn? -- demandis Johano.

-- Mi ne scias, sinjoro.

-- Ĉu vi ne scias tion!? -- ekkriis Johano. -- Ĉiu tamen scias
tion.

-- Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio,
sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same
kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.

-- Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?

-- Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.

-- Ĉu li estis malbona al vi?

-- Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam
li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka
veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris:
la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon
poste pro ... pro io tre stranga.

-- Pro ĉagreno?

-- Ne, sinjoro.... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis..., la tutan
tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.

-- Kie loĝas tiu Klajn?

-- En vilaĝeto ekster la urbo.

-- Ĉu vi volas konduki min al li?

-- Jes, sinjoro --, kaj la knabo ekstaris.

Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet,
tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.

Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj
strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu
knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam
(li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj
ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj
ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.

Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna
knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio
tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke
li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto
Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis
vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li
tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi
tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri
tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li
subite demandis lin:

-- Ĉu vi parolas ruse?

-- Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.

-- Vi estas violonisto, ĉu ne vere?

-- Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.

Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu
knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne
parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas
dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn.

Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel
ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj
elspezas en unu semajno la tutan salajron por kiu ili laboris duonan
jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute
ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros
kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ
ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn
de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon
kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la
tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia
havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro.

Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis
la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam nia filozofo jam
estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri
kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke
Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio
de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post
du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari
sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron
kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn
la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur
brilajn rezultatojn.

Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma
plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj
bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si
la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite
ĵetis sur lian vojon.

La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam
longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian
humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta
vagonaro al Varsovio. Ivan prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed
opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun
plezuro al la decido de Johano.

En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon,
kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis
Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis
Ivanon, kion unue fari.

-- Ĉu mi povas decidi tion? -- li diris.

-- Jes.

-- Nu, unue ni vizitu mian patrinon.

-- Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi,
ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion
ni faros poste?

-- Ĉu mi refoje povas decidi?

-- Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.

-- Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel
ordinaran drinkulon, sed vi eraras.

-- Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi
ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.

-- Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi
eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis
unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en
societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed,
ĉar _vi_ ne trinkas brandon, ankaŭ _mi_ ne trinkos nun mian unuan
glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni
enirus trinkejon.

-- Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi:
Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?

-- Neniam, pro mia honoro!

-- Mi komprenas, tie ne estas brando.

-- Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed rilate al la
provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da
brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam
ĝin tuŝas.

-- Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam
ni vizitis vian patrinon?

-- Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia
domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos
en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia
kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por
lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la
monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti
okulvitrojn por sia edzino... -- Ivan estis melankoliiĝonta, sed
Johano ekridis dirante:

-- Kion vi kutime donas al via patrino?

-- Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por
vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.

-- Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi
posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...

Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:

-- Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi da tiuj biletoj!?

Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:

-- Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj
personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.

-- Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de
cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio,
se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj
malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia
bontrovo kaj deziro.

Ivan silentis kaj ili ekpromenis.

La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la
kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi loĝis, kaj li povas imagi kun
kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la
maljuna virino.

Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj,
sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis
paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan
interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte
babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano
aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la
abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata.
Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj
li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde
belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.

Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur
la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus
trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe
multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la
violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis,
ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li
tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.

-- Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro? -- demandis Ivan.

-- Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en
multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.

-- Kiel longe daŭros la vojaĝo?

-- Duonan jaron, eble pli longe.

-- Ili neniam postlasas adreson?

-- Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en
Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo.

Ivan tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo
pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime:

-- Nu, spite al tio, ni lin trovos.

Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan malbonhumora kaj
ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la
ŝultron, diris:

-- Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru
viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! --

Fino de la Kvara Parto.



Kvina Parto

Idoj de Orfeo



Unua Ĉapitro.

En Brej -- Ĉe la mutulino -- Moseo, vera ido de Orfeo -- Kovács
ekpromenas en la lumo de la luno -- Maltrankvileco en la dometo de
Rika -- Malfrua vizito ĉe la pastro -- Terura nokto -- Stranga
trovaĵo de leterportisto -- La farmisto Klomp -- Ido de Orfeo kaj
... de Marso -- Pri tio, kion revadas la mutulino.


Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu
min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La
domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar
vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne
loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu
preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna
loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.

Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega,
kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn
ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan
verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan
herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la
vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama
griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj
veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la
prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda
parto de la provinco Groningen.

La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj
la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn
ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj
cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan
grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe
kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo
same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis
sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj
nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la
elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj,
ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj
trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe
la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas
preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu
ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun
escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ
kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon.

Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas
belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco
Groningen, post kiam la somero estas pasinta.

La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si
la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole
ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan
ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de
la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta
kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj,
sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento,
interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj
dormas, ĉar jam frue la sekvantan matenon ili devos leviĝi por
eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas
lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis.

Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de
malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo.
Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie
brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn
tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la
vojeto.

Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj
la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj
manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj,
ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.

Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro,
kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur
kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas
tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta
arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.

De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies
sojlo staras Kovács. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika
rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas
sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe
belaj melodioj de la muziko.

Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch, tiun saman
muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel
knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács. Li ĝin
ludas ĝis la fino kaj Kovács diras:

-- Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas
plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.

Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta
ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:

-- Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.

-- Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine
eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur
kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.

Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li
ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto
aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj
trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.

-- Bonege! -- li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; -- bonege!
... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.

La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon
kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por
aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero
estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto,
rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe.
Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu
trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie
ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston,
kvankam la juna „Ido de Orfeo“ ankoraŭ ne konscias tion mem. La
talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj,
kaj la rezultojn, kiujn li (Kovács) akiris post sia kvinjara
instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa
muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la
vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna
violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori
en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas
pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto. Kovács jam estas
korespondinta kun la orkestrestro de „Harmonio“ en Groningen, sub
kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron.
Kovács, kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj
membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo
kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li
aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ
ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li
forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj
lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas
travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu
ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum
sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas
la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi
sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de
Kovács, li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej.

Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek
Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute
povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj
apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas
apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime
de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas,
tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la
lastaj jaroj.

Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue,
revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie
antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno.

Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro
kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la tero, malaperigante sinsekve
por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide
ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi
estas jam malproksime...., sed kie sin trovas Kovács?... Ŝajnas,
kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin farbalais de la vojo, kaj kvazaŭ
ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas
tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis.

Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas,
ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan
ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke „la sinjoro“
ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove
ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la
junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu
faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la
violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.

Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas
videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras
hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovácson sia
onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino
jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis
la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni
serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro
ekbatas.....; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas
Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo
ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas
for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ
revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi
revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo, kaj
ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana.
Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran
longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako
de tiu terura malsano.

Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj
penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra
pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo
de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej,
nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis
por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en
ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du
horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble
estas ĉe la pastro.

Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo
kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento
li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la
malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro
enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra
jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas
dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan
parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan
figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan
malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar
li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la
koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la
pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon
el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon,
kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.

-- Pastro --, tiel al li diras Moseo, -- ĉu eble onklo estas ĉe
vi?

La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io
ne estas en ordo.

-- Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis...

Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo
de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por
paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo
malaperis kaj estas for.

-- Jam longe? -- demandas la pastro.

-- Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi
pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li
faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do
eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj
en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo
lin trafis.

-- Kiam vi estis hejme la lastan fojon?

-- Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.

-- Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj.

-- Mi kredas ke ne, pastro --, respondas Moseo, kaj lia voĉo
tremetadas, -- mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin
ektrafis.

La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon
kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo
estos sen valoro. Fine li diras:

-- Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.

Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion
teruran, fine li diras:

-- Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li
malkvietiĝas pro ni.

La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian
veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la
mezo, ili iras laŭ la sabla vojeto al la loĝejo de la mutulino.
Senparole ili eniras ... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu
premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kovács ne estas
en la dometo.

Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj
interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la
ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ
tie ne estas Kovács. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen,
supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas
sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas
en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo,
ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács
estas malaperinta.

Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon,
sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si,
ke la artisto neniam revenos viva.

Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo
kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo,
pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la
tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de
Kovács.

La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras
malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren
al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian
iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj
lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi
antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun
li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn
kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan
ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ
sin kiel statuo.

Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la
suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj
forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la
leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule
je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej)
alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por
alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du
leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite
ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita
herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la
akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan
anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por
rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la
akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren
el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la
longfoso sub la akvo.

La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la
letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:

-- Sankta Dio, kio estas tio?

Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne
kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro,
kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la
ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur
kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas
alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas
solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj,
kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post
momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács. La kapo de la
droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa
fundo. Tamen la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de
la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom
ekaperas.

La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj
purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam
li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.

Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis
sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.

-- Ĉu vi lin trovis? -- demandas la pastro kun retenita spiro.

La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie
kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen
al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.

      *       *       *       *       *

Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj
por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj
diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj
malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da
distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en
la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj
en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri
homojn, li kviete ekhaltas...

Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la
kadavro de Kovács, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn,
genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la
bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu
trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata,
rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro
de droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun
indiferenteco:

-- Hm! ... dronis, mortis, finita! -- kaj sin turnante, li
malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn
kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas.

Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika. La
leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la
farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas
du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas
kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen.
Unu, skribita de la orkestrestro de „Harmonio“, estas adresita al
Kovács, kaj la alia al Moseo mem.

Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li
tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro.
Ĝi estas alvoko al la militservado.

      *       *       *       *       *

Dank' al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero
venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas
ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la
kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la
mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en
kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.

La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post
du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence
prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto
de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.

Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren
aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla
vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo
de Kovács. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj
ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn,
nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen
interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.

Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste
la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran
keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por
ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove
kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam
ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis
por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj
jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj
venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu
griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas
ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en
tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem
ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu
scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion,
kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur
mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj...
Kial _ŝi_ ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin,
tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu
surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga,
ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo
kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni
metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas
nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj, sur aliajn oni konstruas
terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la
pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas
tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi
ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu
ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?...
Kion _li_ preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus
ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al
tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus,
dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata
tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos
ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial
do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj
li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros
malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos
sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere,
ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu,
ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp..., eble
ĉe la blankbarbulo...

Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko
de Kovács pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo
ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi
interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam
ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke
de la ĉerko.



Dua Ĉapitro.

Daŭrigo de la interrompita Deka Ĉapitro de la Unua Parto -- Kial
ĉiuj surpriziĝis -- La tri Idoj de Orfeo -- La sep Preĝejoj de
Romo.


........ tiel similaj unu je la du aliaj, ke ĉiu kredis rigardi sin
mem en duobla spegulo.

Mi staris antaŭ miaj kolegoj-artistoj, kaj dum momento ŝajnis al
mi, ke mia cerbo ekiris promeni. Tio daŭris tamen nur momenteton,
ĉar la sintenado de la aŭdantaro, kiu ekstaris (kontraŭ la reguloj
de Kurhaŭs), montris al mi, ke la du antaŭ mi starantaj artistoj ne
estas fantomoj aŭ bildoj de mia imago, sed veraj, ekzistantaj junaj
viroj.

Mi vidis ilian reciprokan surprizon, kaj unua mi ekparolis al la
violonĉelisto, staranta plej proksime, dirante al li:

-- Mi havas la honoron kaj plezuron prezenti min al vi; mia nomo
estas Jafet Romeskaŭ el Patersburgo.

La violonĉelisto ridetis ĝenate; mi tuj rimarkis, ke li ne
komprenis miajn vortojn. Li sekve ne estis ruso. Farinte
riverenceton, li etendis al mi la manon, dum li respondis
holandlingve:

-- Estas al mi agrable fari vian konon; mia nomo estas Moseo Landman
--. Tiam mi turnis min al la pianisto kaj diris, same ruslingve, ĉar
nur en tiu lingvo mi povis esprimi min flue, kaj ĉar mi ne sciis,
ĉu li estas ruso, holandano aŭ iu alia:

-- Agrable estas al mi konatiĝi kun vi; mi estas Jafet Romeskaŭ.

Li respondis germane, dirante, ke li sin nomas Stanislas Mareau, kaj
post kiam li kaj la violonĉelisto estis salutintaj sin reciproke, ni
eksidis por ludi.

La publiko dum mia konatiĝo kun miaj kolegoj parolis inter si, kaj
inter la murmurado de la voĉoj mi aŭdis inter aliaj rimarkoj, ke
oni diris:

-- Sen ia dubo, ili estas fratoj!

-- Sed laŭ iliaj nomoj ili ne estas samlandanoj!

-- Unu tamen estas ruso, alia holandano kaj la tria estas germano.

-- Estas mirinde; sed ili tiel similas unu la aliajn, ke....

Ne estis tamen tie la ĝusta loko por ni, interparoli plue, ĉar
la aŭdantaro atendis; ni ne povis atendigi ĝin pli longe, kaj ni
ekludis.

Laŭte ni estis aplaŭdataj, kaj post la paŭzo ni iris al la artista
salono, kie Maksimo Bjelski jam nin atendis; li estis tiel nervema
kaj surprizita, ke komence li ne kapablis paroli. Frotante al si la
manojn, li rigardis nin, sed ne sciante, kiu estas lia amiko Jafet,
li fine balbute demandis ruslingve:

-- Pardonu, sinjoroj..., tio estas vere strangega..., tio estas
enigmo, pri kiu sin okupas la tuta aŭdantaro ... kaj eĉ vi mem...,
sed diru al mi, mi petas: kiu el vi estas Romeskaŭ?..., mi ne
rekonas lin.

Mi aliris al li, kaj li diris plue:

-- Mi neeble povis rekoni vin... Mi petas: prezentu min al la du
aliaj sinjoroj; eble mi parolas iliajn lingvojn.

Mi prezentis lin al la artistoj, kaj ni eksidis ĉe tablo, ĉirkaŭ
kiu staris kelkaj seĝoj. Tiam mi diris al Maksimo Bjelski:

-- Unu el la sinjoroj estas holandano kaj la alia estas germano, sed
mi jam miksis ilin, tiel ili similas unu la alian.

Maksimo diris germanlingve:

-- Kiu el la sinjoroj parolas germane?

La pianisto respondis:

-- Mi parolas la germanan kaj la polan lingvojn; la holandan tamen mi
komprenas iomete.

-- Ĉu vi estas germano aŭ polo? -- demandis Maksimo.

-- Mi vere ne scias.

-- Ĉu vi ne scias!?... Kaj via kolego?

-- Mi ne konis lin ĝis nun; mi kredas, ke li estas holandano, ĉar
li parolis holande.

Maksimo sin turnis al la violonĉelisto, dirante germane, opiniante
ke tiamaniere li komprenus lin:

-- Sinjoro, vi estas holandano, ĉu ne vere? Bonvolu diri al mi, ĉu
vi naskiĝis tia. Vi sendube pardonos al mi tiun demandon, mi ne
faris ĝin pro scivolo, sed nur por helpi solvi la enigmon, kiu...

La violonĉelisto respondis:

-- Eble mi estas holandano, ĉar mi ne scias, kie mi naskiĝis.

-- Ĉu vi ne scias tion!?... Jen kio estas strangega; neniu el vi
scias la nomon de sia naskiĝloko, ĉar ankaŭ mia amiko Romeskaŭ
povas nur memori, ke li naskiĝis sur insuleto, sed li ne scias, al
kiu lando apartenas tiu insuleto.

La pianisto subite diris:

-- Sur insuleto!?... Antaŭ kvar jaroj mi renkontis en Posen du
virojn, kiuj min alparolis, kredante ke mi estas ilia iama amiketo
naskita sur insuleto, kaj ili certigis al mi, ke mi similas je tiu
insulano kiel du gutoj da akvo similas sin reciproke.

Maksimo Bjelski fariĝis pli kaj pli nervema kaj frotadis al si la
manojn en tia maniero, ke mi ektuŝis ilin. Li komprenis la tuŝon,
sed tute ne refariĝante kvieta, li diris al la pianisto:

-- Du viroj!?... Kiel ili aspektis?

-- Unu estis tre longa, kaj li sin nomis Johano; la alia estis
ĝibhava vireto, nomata Ivan.

Mi ekstaris pro surprizo, dum mi ekkriis:

-- Johano kaj Ivan!?... Ĉu tiu Johano portis ĉenon el moneroj sur
sia veŝto?

-- Jes, ĉar tiun ĉenon li montris al mi tintante kun ĝi, kiam li
renkontis min en Posen.

-- Kaj kie estas nun tiu Johano kaj tiu Ivan? -- demandis Maksimo,
refoje frotante al si la manojn.

-- Mi ne scias, sed tiu Johano estas mia bonfaranto, mi ŝuldas al
li multegan dankon, ĉar li ebligis al mi daŭrigi kaj fini mian
studadon.

La enigmo fariĝis pli kaj pli implika. Du el ni konis Johanon kaj
Ivanon, sed la tria, la violonĉelisto, neniam ekaŭdis pri ili. La
plej mirinda tamen estis, ke neniu el ni sciis, kie li naskiĝis kaj
kiel estas lia vera nomo. Ni tamen esperis, ke Johano povus solvi
la strangan enigmon, pri kiu ni okupadis nin nun; sed vole-nevole
ni supozis, ke ni portas en realo la saman nomon, kaj ke ni estas
fratoj. Ni do interkonsentis, ke la sekvantan tagon je la deka horo
en la mateno ni renkontu nin en mia hotelo por pli detale priparoli
la rimedojn, kiuj povus solvi la strangan enigmon, kiu tiel multe nin
okupadis. Tiu hotelo estis: La sep Preĝejoj de Romo.



Tria Ĉapitro.

La kunveno en „La Sep Preĝejoj de Romo“ -- La barilo pro la
diferenco de niaj lingvoj -- La taglibro de mia patrino -- Kiel nia
kunveno estis interrompata kaj de kiuj -- La taglibro redaktita en
Esperanto kaj ĝia enhavo -- Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj -- La
intenco de la kamentubo-purigisto.


La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en „La Sep
Preĝejoj de Romo“. Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi
estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu
niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo.

La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj,
en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole,
la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi
studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min
sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke
ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski
povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la
holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda.
Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj
estus malmultaj.

Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj
kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis
kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio
okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al
mi, sed refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem
ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi
komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo,
kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli.
La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al
Maksimo Bjelski:

-- Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj paĝoj
disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi,
sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la
lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al
famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn;
neniu povis legi ĝin.

Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn
lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian
taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune,
priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe
ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj,
ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la
alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza,
ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis
artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni
nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis
tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?...
Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto
de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu
virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu ŝi vere
estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis
nun kapablis legi ĝin.

Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo, kaj ni
eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus
deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis
bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj
eniris la kelnero, kiu diris:

-- Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj,
kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ.

Mi ekstaris.

-- Du viroj? -- mi demandis.

-- Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.

-- Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?

-- Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun
en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas
pro tre gravaj aferoj.

-- Nu, enirigu ilin.

La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj.
Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare
mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam
kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro
tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke
ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj
estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn,
ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur
ilia dorso.

Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du novevenintoj miajn
amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli
malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj),
kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis
al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis
por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la vizaĝo de la ekskuiristo
partoprenis tiun senton, kaj preskaŭ samtempe ili ekkriis:

-- Jen nia knabo!!

-- Johano!... Ivan! -- mi ekkriis.

Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon.

La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: -- Sinjoro Johano!...
Ivan! -- same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la
du neĝe blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro
nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Li frotis al si la manojn kaj
fine diris al Johano:

-- Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ..., kaj ĉu tiu via
kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis
pri...

Johano ekridis, dirante: -- pri mia knabo, ke li perdiĝis meze de
granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed
feliĉe, ĉio fariĝis bona.

Ivan grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la
violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la novevenintojn.

-- Jen nia amiko Moseo Landman, violonĉelisto -- mi diris.

Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed
ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis
unue la Brejanon, tiam la pianiston, fine min kaj diris:

-- Sed, ĉu vi triobliĝis!?

Ivan strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron
de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj:

-- Jen nova miraklo...

Mi respondis al Johano: -- Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante
nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj
priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn.

-- Mi? -- li diris, eksidante kun Ivan.

-- Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera
nomo.

-- Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko --, li
diris, -- ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la
Insulo oni vin nomis „knabo“; mi tamen scias, ke la nomo de via
patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis,
sin nomas Rottumeroog.

-- Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo?

-- Norde de Warfum en la provinco Groningen.

-- Sekve mi estas Holandano?

-- Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen
dubas --. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin
interrompis:

-- Kial vi dubas pri tio?

-- Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar
vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili
ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn
okulojn kaj blondajn harojn ... se mi bone memoras. Vi kontraŭe
havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due
via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi
ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.

-- Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili
vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.

-- Ni esploros --, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto,
li diris plue holande:

-- Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin
tia. Kie vi naskiĝis?

-- Mi ne scias.

-- Ĉu vi ne scias tion?

-- Ne; mi estas trovito.

-- Kie oni vin trovis?

-- En kesteto sur tablo en dometo apud Brej.

-- Apud Brej? -- diris Johano. -- Sed tio estas proksime de Warfum
kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis
sian junecon.

Mi rigardis la Brejanon kaj diris:

-- Sed tio fariĝas pli kaj pli stranga.

-- Warfum kaj Brej!? -- subite diris la pianisto, kiu komprenis nur
tiujn du vortojn. -- Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn
vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam
rajdisto.

Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo
ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon,
per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron
de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ
sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis
rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis
tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis,
ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.

-- Ne ofendiĝu, Johano --, mi diris, -- ĉu vi estas jam longe
kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.

-- Mi estas ankoraŭ nun riĉa --, diris Johano.

-- Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?

-- Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.

Ni rigardis lin demande.

-- Ĉu vi ne komprenas tion? -- li demandis. -- Tio devenas de tio,
ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi
estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj
vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn...

-- Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo --, mi interrompis
lin.

-- Jes, kaj mi kredas, ke ĉio fariĝos bona en la mondo... Nur
paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio
fariĝos bona. Ni estas jam sur la ĝusta vojo por esplori, ĉu vi
estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar
venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet, Moseo kaj Stanislas.

Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la
longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj
rigardis nin ridetante.

Ivan refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la
dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj
kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis:

-- Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj.

La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la
filozofo kun la demando:

-- Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj.

-- Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas
kamentubo-purigisto aŭ io alia.

-- Vi eble pravas, sed ... pardonu al mi la demandon: ... Ĉu ne
ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio?

-- Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan ne
ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere,
Ivan?

La vireto ridetis grimace kaj respondis:

-- Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo,
almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panzan.

Johano ridis kaj la pianisto diris plue:

-- Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu
fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus
akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto.

-- Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio,
mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori mian ĉiutagan panon,
... tia estas mia karaktero.

-- Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi
jam ne posedas ĝin.

-- Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi
kontentigos vian deziron --, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la
krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis
kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ĉi tiu ekrakontis:

-- Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj,
kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante,
ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel
granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj
amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi
jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj
tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj
cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo,
mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto)
gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar
tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon
kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo
(aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian
duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj
cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li
povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris
Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve! ... li estis malaperinta,
kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis
kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie
ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan ĉenon,
tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis
senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis,
ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan, kiu komence
sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la
maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tre
ĉagrenis min, sed ... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en
Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni,
legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du
monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan revenis. Li konfesis al
mi, ke li jam ne povus vivi sen mi.

Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis
plue.

-- Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis
al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom
promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj.
Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj
mi demandis lin, kiun metion _li_ elektus, ĉar al mi estis
indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ
samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti
maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve
fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon.
Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe
malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj,
kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al
sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo,
kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco
financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar
en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam
amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo de la sorto,
pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn,
kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet, ĉar mi
vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke
li, Jafet, Stanislas Mareau kaj Moseo Landman kunlaboros en koncerto
de Kurhaŭs. Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris
al Kurhaŭs kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ havas sian ĉambron en
„La Sep Preĝejoj de Romo“. Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble
plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet kaj Stanislas ni trovis tri
artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun
al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj
estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia
esplorado.

Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis
sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:

-- Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.

Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans
lian vizaĝon, liaj lipoj dispartiĝis, kiel ofte okazis, kiam
neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li
ekkriis: -- Eŭreka!!

-- Eŭreka!? -- ni diris demande.

-- Jes, li respondis, Eŭreka! ... tio signifas: „Mi trovis!“

-- Kion vi trovis? -- mi demandis.

-- La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la
misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de
viaj gepatroj.

Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:

-- Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ
magiisto.

Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de
la ekskuiristo kaj diris plue:

-- Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.

-- Esperanto!? -- mi ekkriis; -- kaj vi studadis tiun lingvon?

-- Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda
filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro
de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887a; sendube
la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn
post ĝia apero.

Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si
la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun
malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj,
kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble
malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla.
Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj
por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis
substrekitaj de la aŭtorino.

      *       *       *

_Belgrado, 18an de Marto 1889a -- Estas hodiaŭ mia 14a naskiĝa tago,
kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi
enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino
konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi
instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn,
kiuj venos por gratuli._

      *       *       *

_Belgrado, 30an de Marto 1890a -- Mi ĵus venis de koncerto, kie la
violonĉelisto Kovács solludis. Lia ludado estis admirinda._

      *       *       *

-- Kovács!? -- ekkriis la Brejano. -- Rikardo Kovács estis mia
muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu
tiu Kovács, kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kovács,
pri kiu vi legis?

-- Ĉi tie staras Kovács, sen antaŭa nomo --. Johano legis plue:

-- -- -- _estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia
patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed
ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli
belan junan homon._

      *       *       *

_Belgrado, la 15an de Aprilo 1890a -- Hodiaŭ vizitis nin
Andanoviĉ. Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke
li enamiĝis en ŝin, sed tion mi ne kredas, ĉar ŝi estas malbela
kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro._

      *       *       *

Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion
interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue:

_Belgrado, la 1an de Marto 1892a -- Kovács refoje solludis
antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela
laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron
almenaŭ dufoje._

      *       *       *

_Belgrado, la 1an de Decembro 1892a -- Hanoviĉ edziĝis hodiaŭ kun mia
kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke
Albertino tute ne amas Hanoviĉon, sed ke ŝi edziniĝis kun li pro lia
granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos._

      *       *       *

_Belgrado, la 30an de Marto 1893a -- Hanoviĉ vizitis nin
hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino
forkuris kun hungara oficiro._

      *       *       *

_Belgrado, la 2an de Marto 1894a -- Kovács refoje solludis.
Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj
enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj
apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli
bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?_

      *       *       *

_Belgrado, la 4an de Decembro 1894a -- Miaj gepatroj revenis
de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ kaj nia kuzino Albertino,
kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro.
Kial do ŝi edziniĝis kun viro, kiun ŝi neniam amis?_

      *       *       *

_Belgrado, la 3an de Marto 1895a -- Kovács revenis en la
urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?_

      *       *       *

_Belgrado, la 4an de Marto 1895a -- Kovács refoje solludis.
Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos._

      *       *       *

_Belgrado, la 6an de Marto 1895a -- Kovács vizitis nin hodiaŭ. Ni
pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi._

      *       *       *

_Belgrado, la 7an de Marto 1895a -- Mi sonĝis pri Kovács. Mi
lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?_

      *       *       *

_Belgrado, la 9an de Marto 1895a -- Kovács refoje nin vizitis.
Mi kredas, ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi
tro multe okupis min pri violonĉelisto._

      *       *       *

_Belgrado, la 12an de Marto 1895a -- Mi ricevis leteron de
Kovács. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas
lian peton._

      *       *       *

_Belgrado, la l4an de Marto 1895a -- Mi parolis kun Kovács; li
konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino
fianĉiĝos kun artisto._

      *       *       *

_Belgrado, la 16an de Marto 1895a -- Kovács refoje vizitis
nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia
patro._

      *       *       *

_Belgrado, la 30an de Marto 1895a -- Mi forkuros morgaŭ kun
Kovács kaj ni geedziĝos sekrete en la preĝejo._

      *       *       *

_Parizo, la 2an de Februaro 1896a -- Al ni naskiĝis tri filoj
(trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo_ kaj _Stanislas_.

Johano ekhaltis legi dirante: -- Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri
knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:

-- -- _Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni
estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro._

      *       *       *

_Parizo, la 10an de Februaro 1896a -- Kovács donis koncerton
en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras
multan monon._

      *       *       *

_Parizo, la 20an de Februaro 1896a -- Mi skribis leteron al
miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj. -- Kovács refoje
donis koncerton kun ĉiam pligrandiĝanta sukceso._

      *       *       *

_Parizo, la 1an de Marto 1896a -- Miaj gepatroj ne respondis
ankoraŭ. Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen
ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj._

      *       *       *

_Parizo, la 3an de Aprilo 1896a -- Kovács malaperis kun du el
la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas._

      *       *       *

_Parizo, la 4an de Majo 1896a -- Mi estas malesperanta. Mia
edzo ne revenis. -- Kien li iris? -- Kial li min forlasis? -- Ĉu
li foriris kun amatino? -- Ho, tion mi neniam kredos. -- La gazetoj
lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero._

      *       *       *

_Parizo, la 10an de Majo 1896a -- Kovács ankoraŭ ne revenis.
Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj -- -- --; feliĉe ke Kovács
postlasis multe da mono. -- Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon
en Parizo; eble li revenos al mi._

      *       *       *

_Parizo, la 30an de Majo 1896a -- Ĉiuj gazetoj priparolis la
subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun
amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li
ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en
ĉiujn supozojn. Tamen Kovács ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli
longe en ĉi tiu urbo._

      *       *       *

_Vieno, la 1an de Junio 1896a -- Hieraŭ mi alvenis en Vieno.
Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon
pri la malapero de Kovács. Mi promesis grandan rekompencon al tiu,
kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj._

      *       *       *

_Vieno, la 6an de Junio 1898a -- Alvenis al mi Jules Mareau,
cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi
mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu
li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj. -- Mi ekhavis
apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko
kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau, se li
retrovos mian edzon._

      *       *       *

_Hamburgo, la 3an de Septembro 1899a -- Mi jam ne posedas monon
kaj estas dependa de Mareau. Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo
kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia
edzo revenus!_

      *       *       *

_Lubek, la 8an de Decembro 1901a -- Ĉiuj miaj esperoj estis
vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau petis mian manon. Post alvoko
en gazetoj li volas antaŭ la tribunalo pruvi, ke Kovács mortis...
Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn. --
Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min._

      *       *       *

_Prago, la 3an de Junio 1902a -- Mi estas malsana... Kio
fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?_

      *       *       *

_Prago, la 20an de Junio 1902a -- Mi sentas, ke mi ne resaniĝos.
Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas._

      *       *       *

Johano ekhaltis legadi kaj diris:

-- Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18an
de Marto 1875a, ke ŝi edziniĝis kun Kovács en Marto 1895a, ke
naskiĝis al ŝi tri filoj la 2an de Februaro 1896a, ke Kovács
malaperis la 3an de Aprilo 1896a kun David kaj Hugo, kaj ke
la patrino malsaniĝis en 1902a. Per la lasta sciigo la taglibro
finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun
kiu viro, sin nomanta Kovács, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi
sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion
sciiĝi, ni povas nin letere turni al la pastro de l' preĝejo de
Belgrado.

-- Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin? -- mi
demandis.

Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj
respondis:

-- Mi tuj diros tion.

Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la
„_Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio_“,
serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea
delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li
diris plue:

-- Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon
pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone --. Tiam
pripensante momenton, li diris:

-- Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros
kune al Brej, kaj se necese, al tiu Insuleto por serĉi la pruvojn,
ke vi estas fratoj --. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj
demandis:

-- Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej?

-- Tio estas tute egala --, diris la Brejano, -- ĉar mia patrino kaj
la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas
akcepti nin.

-- Ĉu pastro?

-- Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kovács.

-- Nu, kiam ni iros?

La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis:

-- Estas nun la deka de l' monato, la tutan semajnon ni devos doni
koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas
elekti la dek-okan por nia vojaĝo.

Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:

-- Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.

Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:

-- Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?

-- Kompreneble, mia amiko, nur parolu.

-- Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.

-- Kaj Ivan?

-- Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.



Kvara Ĉapitro.

La ŝlosiloj -- Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno
kun interesa sciigo -- Ĉu Kovács vere mortis? -- Pri frenezulejo
kaj flegatoj -- Holman -- Johano, la eksflegisto faras proponon al la
resanigisto de frenezulejo -- Refoje la Kol-Nidrej de Max Bruch kaj
kion ĝi efikas -- Vekiĝo el stranga longdaŭra sonĝo -- Patro kaj
filoj.


Johano kaj Ivan tiamaniere fariĝis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan
ĉambron en „la Sep Preĝejoj de Romo“, manĝis kun ni ĉe la sama
tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs.

La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu
el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por
studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en
la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.

-- Studadu la ŝlosilon --, li diris, -- kaj post unu semajno vi jam
ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno
rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos --, kaj
li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.

Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la
matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta,
ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos
la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti
la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro
urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis reveni kun
bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel
subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el
Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo
subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis
enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto
montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro.
Maksimo Bjelski, kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj
sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco
tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj
tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon),
ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian
kutiman: „Estu bonvenaj, miaj amikoj!“

Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke
ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:

-- Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj
revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus
mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus
fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu
interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron
kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis _tion ĉi_.

Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el
ĝi portreton, kiun li ĵetis antaŭ ni sur la tablon:

-- Jen!

Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.

-- Portreto de mia onklo, aŭ pli ĝuste: de _Kovács_ --, diris
Moseo.

-- Jes, diris Johano, ridetante mistere, -- ĝi estas la portreto de
_Kovács_.

Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:

-- Mi tuj vin kondukos al _Kovács_, sed nur _vin_ --. Li
fingre montris Moseon, Jafeton kaj min. -- Ĉar Ivan kaj sinjoro
Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos
resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos --. Tiam sin turnante al
Moseo, li diris plue:

-- Vi kunportu la violonĉelon.

-- Ĉu vi kondukos nin al Kovács!? -- ekkriis Moseo. -- Kovács ja
mortis.

-- Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.

Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon
peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne
sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin.
Ni laŭiris la longan Wagenstraton, tiam iris maldekstren laŭ
la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj,
alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza
konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.

-- Ĉu tio estas malliberejo? -- flustris al mi Moseo.

-- Ĝi estas frenezulejo --, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la
demandon de la Brejano.

-- Ĉu ni devas eniri ĝin? -- mi demandis kun surprizo.

-- Jes --, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.

-- Ĉu Kovács estas en ĉi tiu konstruaĵo!? -- mi diris.

-- Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur
duona horo kaj vi komprenos ĉion.

La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li
ekvidis Johanon, li ekkriis:

-- Kara ĉielo, jen nia eksflegisto --, kaj ili premis al si
reciproke la manon.

-- Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?

-- Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.

-- Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?

-- Certe, eniru, mi petas.

Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ
flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la
numeron _dek_, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj
atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon,
ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo
ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus
havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis
de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj,
kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis
la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la
doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis
refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj
amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.

-- Doktoro --, diris Johano, -- mi venas kun tri amikoj, kiuj sin
interesadas pri Holman.

-- Ah!

-- Jes --, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau
kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn,
sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.

La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel
li estis frapata de surprizo.

-- Trinaskitoj?

-- Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?

-- Al Holman, sen kontraŭdiro.

-- Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman.....
Kiel nun sanas Holman? -- li demandis rapide, kvazaŭ por eviti
demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta
surprizo.

La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio
signifas.

-- Li memoras absolute nenion --, li tiam diris.

-- Mi tion atendis --, diris Johano, -- mi flegadis lin sufiĉe longe
por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi
opinias.... Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru
al li.

La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne
volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne
estis „kiu ajn“; li estis viro kun speciala karaktero, li estis
tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li
petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis
momenton antaŭ ol diri:

-- Nu, mi plenumos vian deziron.

-- Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?

-- Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?

-- Prefere en via oficejo, vi vidos kial.

-- Nu do, sekvu min tien.

Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni
devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris
laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana
frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian
salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la
malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis
tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed
lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo
sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis
doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis
tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis
laŭte kun sia najbaro, kiun li minacis per la pugnigita mano.
Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis,
eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al
ni „Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!“ --
Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la
plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj.
Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton,
kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la
kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de
la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ sin kaj
sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo
de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la
doktoro. La pensado tuj vidi Kovácson, tiel okupadis min, ke mi
tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en
angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin
personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris
tiun ŝirmilon dirante: -- Tion mi bezonas --, kaj li forŝovis ĝin
antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis
malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la
ŝirmilo. Tiam li lokis seĝon en la apartigitan ĉambreton kaj diris
al Moseo:

-- Eksidu tie kaj pretiĝu por ludi sur via violonĉelo.

Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:

-- Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni
kvarope kaŝos nin post la ŝirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post
kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:

-- _Aŭskultu kaj rememoru!_

La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la
okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post
la ŝirmilo.

-- Atentu --, diris Johano al Moseo, -- kiam mi flustros al vi:
„ludu!“ tiam tuj ludu Kol-Nidrej de Max Bruch.

Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne
vidis pro la ŝirmilo.

-- Eksidu, mia amiko --, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris
plue: -- _Nun aŭskultu kaj rememoru!_

-- Ludu! -- flustris Johano.

Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ
ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego,
kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj
apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ
la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn
triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la „Kol-Nidrej“ faris al
la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed
mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la
oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en
la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia
flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro
kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis
la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el
marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur
ili. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj
tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie
premis la apogilojn de la seĝo; ŝajnis, ke li estas tuj salte
leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume
Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento........ Jen
subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis
pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara
kaptis lian animon. Lia vizaĝo diris: _Mi ekmemoras tion_...,
_mi ekmemoras tion_.

Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis,
kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis
respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis laŭtvoĉe:

-- Kovács!!... Kovács!!

-- Kovács?..... -- flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj
refalis sur la seĝon.

-- Kovács!.... Kovács!! -- refoje ekkriis Johano.

-- Kiu min vokas? -- flustris germane la viro.

-- Unu el viaj filoj! -- respondis samlingve Johano.

-- Filoj!?.... --. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:

-- Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras!...... Sed kiel la knabo
povas voki min?

-- Tri knabojn vi havas!

-- Mia Dio ... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio
ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...

-- Ili estas tie ĉi, ... Davido, Hugo kaj Stanislas!

-- Jes, tiel ili sin nomas, ... mi nun rememoras --. Kaj sin turnante
al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:

-- Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?... Kiu parolis
al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu _vi_
estas?

Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:

-- Vi estas en Hago, sinjoro Kovács kaj viaj filoj venis tien ĉi
por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn,
kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.

-- Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus....

Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al
li, ke _ni_ estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis prezenti
ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne
junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola
nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun
pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis
sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis
edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la „Kol-Nidrej“,
kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro
vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan
nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa
vualo sur lia frunto, subite forŝoviĝis, kaj ĉio fariĝis al li
klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis
tien ĉi? Per tremanta voĉo li turnis sin denove al la doktoro:

-- Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?

La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:

-- Sinjoro Kovács, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun,
ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3an de Aprilo 1896a. Vi
malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis
dudek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn
infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.

Kovács malfermis la brakojn, ekkriante: -- Miaj filoj!! -- kaj ni
ĵetis nin sur lian kolon.

-- Kaj Madeleno? -- li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.

-- Via edzino? -- demandis Johano.

-- Jes, kie ŝi estas?

-- Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.

La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resaniĝon de unu el siaj
flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li ne
kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite:

-- Sed Johano, .... kiu en realo _vi_ estas?... Mi ĝis nun
rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al
mi.....

La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj
flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute
ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.



Kvina Ĉapitro.

Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris
Kovács kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniĝinto
estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub
observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos
daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidus siajn filojn. --

  Estim-ata sinjor-o Kovács!

Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o
de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la _ĉeĥ-a_, ebl-e la
_hungar-a_ aŭ la _german-a_, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun
vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en _Esperant-o_.

Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os
tuj je vi-a dispon-o.

Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n
lingv-o-j-n mi ja ne pov-as _skrib-i_, kvankam mi parol-as
mal-mult-e german-e.

Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du
lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.

Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a

Johano.

      *       *       *

  Estimata sinjoro Johano!

Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj
komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu
dormis longan longan tempon kaj sonĝis strangan sonĝon. Rakontos
kiel okazis -- pardonu erarojn -- ĉefa afero estas, ke vi kaj
miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896a, ĉar
estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj
havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per
veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis
pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia
edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe ŝia lito -- --
kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun
tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis
antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro.
Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis.
Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi
timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis
ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi
muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj
kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el
la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon
sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj
diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura
ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj
pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi
tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo.
Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ
mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis
ankaŭ bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi
pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis
tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi.
Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al
Amsterdamo. La vojaĝo estis terura; la viroj kun la tranĉiloj
kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar
pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj
estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli
malproksimen.

Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima,
kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en
tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ
vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel
ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia
kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub
brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek
kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris
al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon
mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj
kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris
mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis,
ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon
por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis:
Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis
al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la
ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tablon, tiam alia
infano komencis plori. Mi pensis: „li vekos loĝantojn de la dometo
kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima
de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj
estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus,
se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la
vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis
kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la
kesteton. Ĉe la digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo
al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la
kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato.
Mi tiam kaŝis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon
kaj pensis; la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis
ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre
malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo
perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa
peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj,
eĉ miaj pensoj. -- Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne
memoris plu, ke mia nomo estas Kovács, ke mi havas edzinon. Mi nur
konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed
post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj.
La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno
lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili
parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj
blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min
for ... tre malproksimen ... jen en domojn, jen en vagonaron, fine
en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare... Kiam la
viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj
en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia;
la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi
memoras nenion plu.

Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je
sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis „Kol-Nidrej“, kaj
poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo
estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis
en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la
doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute sana, sed ne
sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kovács
kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj
subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu
sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu
penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi.
Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble
kun mia Madeleno.

  Vin atendas:
  Kovács.

      *       *       *

  Kara sinjoro Kovács!

Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas
tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas
de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas
ŝanĝi en nia korespondado.

Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis
Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia
propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto
facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min
komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian
ordinaran stilon, respondante vian leteron.

Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke
ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope
gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun
du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue
Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne
povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun
vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome
Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo
estas Bjelski, studadis multajn lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis
nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun
lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi,
ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la
konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis
de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto),
tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino.
Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia
peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por
liberigi vin el via nuna „loĝejo“, kie vi pasigis tiom da jaroj.
Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio,
ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por
plifeliĉigi vian estontan vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio
dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron
de „Esperanto-Delegito“ el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas
tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al
ŝia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi.
Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro ŝi, estas
granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio
fariĝos bona.

Multajn salutojn de ni ĉiuj.
  Via Johano.

P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton,
sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la
mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al
la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur
la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis
fraton kaj kiel estis lia nomo.

Pri „_Holman_“ mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ
vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis koncerton en
Kurhaŭs (Scheveningen, apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum
via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas
violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via
eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi
ekhavis tiun de la holanda artisto.

Johano.

      *       *       *

  Estimata sinjoro Johano.

Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli
la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan
tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn
vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi,
sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis
lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon
lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la
amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke
mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi
legis kelkajn paĝojn de „taglibro“ sed enestas vortoj ne starantaj
en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam
ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas
min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.

Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo
estas _Rikardo_. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li
mortis.

Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.

Kovács.

_Post-skribo._ Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via
longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter
partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj.

K.

      *       *       *

  Kara sinjoro Kovács.

Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn
en Esperanto.

Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado.
Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la
datoj kaj lokoj de naskiĝo de gesinjoroj Kovács, kiuj geedziĝis
la 30an de Marto 1895a (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj
preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta
kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la
jenan:

„Laŭ la edziĝolibro de la -- -- preĝejo geedziĝis en Belgrado
la 31an de Marto 1895a:

_Eduardo Kovács_, naskita en _Pisek_, la l4an de Januaro 1877a kaj
_Amalia Sedlák_, naskita en _Belgrado_, la 3an de Junio 1875a.

Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu
Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio
_Sedlák_ kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino
_Amalia_, kiu malaperis el Belgrado la 31an de Marto 1895a.

Post semajno mi esperas ricevi la respondon.

Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke _ĉio fariĝos bona_.

Salutojn de ni ĉiuj.
  Johano.

      *       *       *

  Estimata Sinjoro Johano.

Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon.
Dio volu, ke mi revidu mian Amalion.

Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la
doktoro jam promesis.

Vin ĉiujn salutas:
  Kovács.



Sesa Ĉapitro.

Kion ni vidis sur „la Digo“ -- Nia vojaĝo al „la Insulo“ kaj
nia alveno tie -- La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj
jaroj -- La loĝantoj de tiu domo -- Pri hundo kaj svenanta virino --
La reveno de la domestro -- Kelkaj misteraĵoj klariĝis -- Koncerto
sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen
devis esti forigata pro nedezirita partopreno -- Kiel ni pasigis la
nokton sur la Insulo.


Sesope ni staris sur la verda „Digo“ kaj rigardis la antaŭ ni
sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris
sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La
pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis
Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.

Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi
metus la piedojn sur „la Havenon“, kaj kelkan momenton poste mi
revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun
mia fidela Jafet.

Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj,
kaj momenton mi devis deturni la okulojn.

Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron
(mi _eble_ posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi
_eble_ posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus
ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj
vole-nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta
tie ankoraŭ multe pli longe sur „la Digo“, nur rigardante mian
Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.

-- Antaŭen, mia kara! -- li diris, -- la boato nin atendas; estas
la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la
manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.

-- Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi „la Digon“ --, mi diris,
kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter „la Digo“,
sur kiu mi estis staranta, kaj „la Digo“, kiun mi pli ol mil fojojn
estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas
bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien
ajn mi direktis la rigardon, ĉie „la Digo“ estis verda, ĉar
verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da
ŝafoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel
malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.

Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj
Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel
lumturojn.

Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj
al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj
figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj.
Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ
la piedo de „la Digo“, kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante
ĝin; sed denove Johano vokis min.

-- Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.

Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn
fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi
eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski.

Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la
kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto.

Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni
ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj markiloj, kiujn mi
antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko.
Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj,
formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto
nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo.

La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la
velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj.

Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante
inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj
nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom „la Digo“ malaperis
post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi
vidis „la Havenon“.

Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis
min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta
en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi
alproksimiĝis post foresto de dek du jaroj; kaj dek du jaroj,
kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en
sia juneco.

Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj,
ĉu _li_ estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, ĉu _li_ havus
ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino
portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu.
Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus,
ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe:
„_Go til fanen?_“ kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:

-- Kion do signifas „Go til fanen“?

Li laŭte ekridis.

-- Vi pensas pri via papago? -- li respondis.

-- Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?

-- _Iru al la diablo!_ -- li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.

Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l' ŝipo, per
kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis
kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.

Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj
ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn. Ĉu ili timis
pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el
la nestoj.

La „Haveno“, kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi
elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima.
Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la
domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo,
ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.

Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi
ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis, ĉio estis, kiel mi
ĝin vidis lastfoje antaŭ dek du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ
mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de
mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min
nepriskribebla emocio. Johano tion ekvidis kaj li diris:

-- Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?

-- Jes, la necerteco turmentas min.

-- Kion ni faros? -- li demandis. -- Ĉu _mi_ iros tien (li
etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?

-- Ni iru duope --, mi respondis. -- La aliaj ja povos atendi tie ĉi.

Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis
surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.

Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura
ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj
senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi
estis nefermita kaj mi eniris. Mi eniris singarde kiel ŝtelisto,
kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis
sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis
al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve
ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis
fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi
malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis
por diri al mi, ke unu el „la gepatroj“ vivas, ĉar tuj trafis min
la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia „patrino“ estis ŝutinta
sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi
ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la
desegnaĵoj de mia „patrino“, mi ne estis certa, ĉu „_li_“
vivas.

Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li
rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo
Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris:

-- Ili vivas, sed kie ili estas?

Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.

-- Jes, ambaŭ vivas --, mi diris, -- nur rigardu tion! -- kaj mi
montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.

Johano komprenis, kial mi ploras, kaj li lasis min fari.

-- Sed „_li_“ ne estas sur la Insulo --, li diris post momento.

-- Kial vi scias tion?

-- La boato ja ne kuŝas en la haveno.

-- Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas. Li sendube iris
hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do
estas „ŝi“?

-- Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.

-- Ankaŭ tion mi ne atentis.

-- Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn
kaj montru ĝojan vizaĝon.

Mi obeis kaj ni aŭskultis.

-- Jam ne estas hundo sur la Insulo --, mi diris, aŭskultinte kelkan
tempon.

-- Jes, hundo estas tie ĉi.

-- Kiel vi scias?

-- Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.

-- Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.

Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la
alia, kaj li rigardis antaŭ sin.

-- Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon --, mi diris
post momento, -- ĉio estas kiel antaŭe.

-- Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.

Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta
ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek
du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar
nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj
dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la
saman koloron.

Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la
pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.

-- Ŝi venas --, li flustris.

Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola
argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La
venanto metis ion (eble sitelon, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta
tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj
ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.

-- Kuŝu!! -- ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj
rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto
flaris, ke personoj estas en la ĉambro.

-- Kuŝu do!!

Sed la hundeto ne obeis.

-- Kio do enestas? -- mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo
malfermiĝis malrapide. Mia „patrino“ eniris, kaj ekvidante du
virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam
malfermiĝis, subite diris:

-- Johano!! -- kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur
min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra
la ĉambro, ŝi diris:

-- Ĉielo ... la knabo! -- Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis
mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis.

Johano levis kaj sidigis ŝin sur seĝo ĉe mia flanko.

-- Akvon! -- li diris al mi.

Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis ŝian frunton. Ŝi
malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris.

-- Ho, mia knabo ... ĉu ĝi estas vi?

Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi
balbute diris:

-- Jes ... patrino... mi revenis.

Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi
levis la okulojn al la miaj kaj flustris:

-- Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro
vi.

-- Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne
povis restadi pli longe.

-- Mi scias, mia knabo, mi scias; „_li_“ estis kulpa en ĉio;
milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu,
ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li
rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie.

-- Mi sola estis kulpa --, diris Johano. -- Sed jam ne pensu pri tio,
ĉio fariĝis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj.

-- Kiam revenos „li“? -- mi demandis.

-- Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre
baldaŭ.

-- Ĉu vi ambaŭ sanas bone?

-- Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li
ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.

La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj
kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.

-- Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!? -- ŝi demandis.

-- Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.

Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino
imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.

-- Miaj fratoj! -- mi diris klarige.

-- Viaj!?

-- Miaj fratoj.

-- De kie venas ili?

-- Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...

-- Mi jam rekvietiĝas --, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj
min... -- Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.

-- Ni estas trinaskitoj --, mi diris.

Eniris Ivan kaj Kovács.

-- Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam
mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro --, mi diris
plue.

-- Via patro!?

-- Jes.

-- Go til fanen! -- ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj
vidis la papagon.

-- Ĝi do vivas ankaŭ! -- mi diris.

-- Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.

Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed
Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon
el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni
ĉiuj sidiĝis.

Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo
iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi
sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante
tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano:

-- Mi deziras, ke „li“ jam estu hejme.

-- Li ja venos baldaŭ.

-- Vi tute ne ŝanĝiĝis --, ŝi diris plue. -- Mi tuj vin rekonis.

-- Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo.

-- Mi ja restos _ĉiam_ la sama, li diris.

-- Ĉiam!?

-- Jes, mi ne estas ordinara viro.

Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne
petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan, ŝi demandis en sia insula
dialekto:

-- Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis?

La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn ŝultrojn tiel, ke lia
kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj
respondis germane:

-- Mi ne komprenas.

Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia
„patrino“ kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de
la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog, kaj nur nun mi
eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton.

Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al
la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi
diris:

-- Post la reveno de „patro“ mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio
okazis kun mi.

-- Nu bone! -- ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron.

-- Kien vi iras? -- mi demandis, kaj ŝi respondis:

-- Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.

Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis
ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi „lin“.

Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.

Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama
flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii
ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj
kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ
io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili
fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun
tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus
fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn
favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto
sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.

Tia homo estis „li“, mia adoptinto.

Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la
reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne
ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel
ĉiam:

-- Mi venis! -- Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta
knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri
haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed
demandis per sia ordinara kvieta voĉo:

-- Kiu do estas la knabo?

-- Ĉu vi ne rekonas min? -- mi demandis.

-- He, ĉu vi estas la knabo? -- li diris, kaj fine etendante sian
manon al mi sola, li diris plue:

-- Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena --. Kaj salutante la
ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.

Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion
la leganto jam legis. Mia „patrino“ aŭskultis kun streĉita
atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur „lin“ nenian
impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.

-- Via nomo!? -- li diris.

-- Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis
al mi?

-- Jafet estis la nomo de nia hundo --, diris „li“, ne respondante
mian demandon.

-- Jafet estas nomo el la Biblio --, diris ŝi.

-- Sed kiel vi nomis min? -- mi denove demandis.

-- Ni nomis vin „knabo“ --, li diris kviete.

-- Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon --, mi diris.

-- Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni
neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.

-- Sekve mi ne havis nomon!?

-- Ni nomis vin „knabo“ --, li respondis.

-- Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?

-- En nia Biblio? -- li demandis naive.

-- En la komunuma registro de la vilaĝo.

-- Mi tute ne enskribigis vin tie.

-- Kial vi ne faris tion?

-- Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.

-- Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?

-- Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni
faris.

-- Sed kion vi intencis fari kun mi poste?

-- Mi ne scias ... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.

-- Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.

-- Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.

-- Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi
min.

-- Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.

-- Ĉu ... doninta!?

-- Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta
sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj
deziro.

-- Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.

-- Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.

-- Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?

-- Jes.

Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis
post momento kun la kesteto.

-- Jen! -- li diris kviete, metante ĝin sur la tablon.

-- En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej --,
diris Moseo, -- sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo
per krajono, kiun neniu povis deĉifri.

Kovács pripensis momenton, tiam li diris:

-- Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu
por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun
peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne
memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.

Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni
volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun
la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj
geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi
vere estas filo de Kovács. La kesteto pruvis sufiĉe.

Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj
kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni
nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj
geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo
al tempo Moseo kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni
parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo
Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis, kial li
antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj
penoj por traduki la al li strangajn vortojn, kiujn mi parolis. Li
nun informiĝis pri: _boks'm_, _böjn_, _maŭr_, _vōr_, _sik_, kaj
aliaj strangaj _vortoj_ kaj eksciis kun surprizo, frotante al si
la manojn, ke ili signifas: _pantalono_, _subtegmentejo_,
_patrino_, _patro_, _kaprino_; kaj li plengorĝe ridegis pro la
lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam
li faris mian konatiĝon.

Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li
nur esprimis „parole“ sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis
droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris,
kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis.
La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso,
kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.

-- Kiel vi akiris alian? -- mi demandis.

-- Per fajra signalo --, li respondis.

Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la
vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de
miaj geadoptintoj.

Estis la unua fojo, ke muziko aŭdiĝis sur la Insulo. Tie oni
aŭdis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon aŭ la murmuradon de
la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn
de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko
tre ravis mian „patrinon“. Kiam ŝi aŭdis la „Kol-Nidrej“ kaj
la „Revado“, ŝi ne povis reteni la larmojn. Mia “adoptinto“
tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la
muzikon „beleta“ ... sed diris:

-- Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la
melodiojn, kiujn li ludas.

Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj
konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la
papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon,
rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian
penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar
la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion.
Mia „patrino“ tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la
hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis
ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la
unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante
nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento
kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis: --
_Nu bone!_ -- kaj refoje ekdormis.

Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton
en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta
ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en
la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo,
nome la mia kaj tiu de miaj „gepatroj“.

Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de
foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la
dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj
miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman
misteran „segiston“, sed fine li jam ne „laboris“, kaj dum la
unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj
returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj
okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.



Sepa Ĉapitro.

Refoje sur la subtegmenteja ŝtuparo -- Refoja matenmanĝado kun
preĝado kaj cetere -- Mi montras mian Insulon al miaj fratoj kaj al
miaj amikoj -- Sur la dunoj -- „La Fantazio“ -- Johano parolas kaj
agas laŭ stranga kaj mistera maniero -- La leganto fine ekscias,
kiu estas Johano kaj kio fariĝis el li -- La ĉeno el moneroj --
Postskribo kaj fino de Idoj de Orfeo.


Estis ĉirkaŭe je la naŭa horo, kiam en la sekvanta mateno mi
vekiĝis. Mi saltis el mia lito, vestis min kaj rigardis ĉirkaŭe.
Ĉio sur la subtegmentejo estis kiel en mia juneco, kaj la ŝtuparo
staris sur la sama loko, kvankam mia patrino eble utiligis ĝin
neniam por esplori, ĉu „li“ estas venanta. Mi supreniris al la
tegmenta aperturo kaj rigardis eksteren, tute same kiel antaŭ dek du
jaroj mi faris por la lasta fojo.

Nenio antaŭ mi nek post mi estis aliiĝinta. La pecoj da tero (nome
la najbara insulo Borkum kaj la „Plataĵo“) elstaris ankoraŭ ĉiam
el la ondoj. Post mi la bruna „Digo“, kiun mi la antaŭan tagon por
la unua fojo estis vidinta tuj de proksime, sin etendis dekstren kaj
maldekstren, ĝis kiam ĝi perdiĝis ambaŭflanke por mia rigardo.
Marbirdoj ŝvebis ĉiuloke, sed mi nun ne diris: nur atentu, mi
forprenos viajn ovojn, ĉar ovojn mi ja ne plu serĉus. La vidaĵo
ravis min; la vento disblovis miajn harojn, kaj ĉio revokis al mia
memoro la pasintajn jarojn.

Sed mi ne povis restadi sur la ŝtuparo por daŭre admiri la belan
panoramon, kaj mi malsupreniris al la subtegmenteja planko. Sub mi
en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano
kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj.

Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon.

Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj
malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la ĉambron.

La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj.
Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis
nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al
si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis
inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon,
diris: „bonan apetiton!“ kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam
ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la
insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia „patrino“,
kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inter ĉiuj tiuj gastoj, parolis
malmulte kaj „li“ diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro
malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis
lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis
absolute necese.

Post la manĝado „li“ refoje preĝis, kaj Johano proponis, ke mi
kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi
siajn gazetojn kaj mia patrino diris: -- Nu bone!

Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kovács. Post kelkaj momentoj
sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun
la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko.

Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, _ŝi_ por formeti la
manĝilaron kaj _li_ por legi siajn gazetojn.

La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte sur la ĉielo,
kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sin etendis antaŭ
niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis
sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton
sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni
ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia,
fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis
ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam
mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn.

Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo,
trairis tra ĝi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj.

Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj
malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj
eksidis por ripozi.

Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi
venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila
al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la
vento estis malforta.

Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris.

Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli
oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun
mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ
momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si
mem:

-- _La Fantazio._

Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi,
ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo,
eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras
sur la antaŭkilo de la ŝipo.

-- Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon? -- mi demandis al Johano.

-- Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo ... antaŭ dek du jaroj --,
li respondis.

Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue:

-- _Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro;
tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la
momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin
submeti._

Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi
strangaj; post momento li diris plue:

-- Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli -- kaj li etendis la manon al la
ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis
nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar
liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko.

Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis
Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi
ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis
distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi
rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj
antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta
tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn
malsupren en la direkto de la maro.

-- Kien vi iras? -- mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis
nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn
antaŭ mi. Du ... tri ... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed
pro la densa nebulo mi nenion distingis.

Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente ...
ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis.

-- Johano!! -- mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al
mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed
vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis
veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco
ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin
bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li
rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por
peti nian atenton, kaj ekparolis:

-- Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por
diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne
povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la
homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam
mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek du jaroj, tiam mi venis
por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara
homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj
cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa
kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Mi estis kelnero,
maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro,
promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi
fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon
al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo,
kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur
homoj.

Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet, ke mi naskiĝis en „la
Urbo“, tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en
vilaĝo. Mi naskiĝis en _Fantaziujo_, kaj la _Fantazio_ portis min
ĉi tien, kaj per la _Fantazio_ mi foriros........

Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke
ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue:

-- Jen tiu sama _Fantazio_; per ĝi mi nun foriras _senrevene_.
Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon.

... Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj
deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto,
kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun...
Adiaŭ! -- -- -- --

Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la
dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis
la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la
ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam.

Gracie la _Fantazio_ glitis for tra la ondetoj de la maro kaj
kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu...

Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por
kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for,
lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis ... lian
ĉenon el miaj arĝentaj moneroj.

      *       *       *       *       *

Postskribo.

Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la
tablo, _ŝi_ trikante je ŝtrumpo, _li_ legante gazeton kaj kraĉante
ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el
sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro.

Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de
la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kovács en la „Sep
Preĝejoj de Romo“. Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne
pro ektimo, ĉar li legis:

  „Mia kara Eduardo,

Dank' al Dio, ni ĉiuj (vi, la filoj kaj mi) vivas. -- Dum danĝera
malsano atakinta min en la cirka veturilo, Mareau transportigis
min al malsanulejo en Buda-Pest, kie mi restis kvin monatojn. Kiam
mi estis resaniĝinta, la veturilo kun Mareau kaj Stanislas estis
malaperinta kaj ĉiuj penoj retrovi ilin, restis senfruktaj. Mi
reiris al miaj gepatroj. Ili pardonis al mi mian konduton, kaj mi
restadis ĉe ili, pensante neniam revidi vin kaj niajn infanojn. Sed
la sorto decidis, ke fine ni revidus unu la aliajn. Ĉi tiun matenon
mi ekvojaĝos vagonare al Hago; mi scias, en kiu hotelo vi estos,
atendu min tie.

Vin ĉiujn ĉirkaŭbrakas:
  Via Amalia.“

Mia patro (Kovács) enmanigis al mi la skribaĵon, kaj mi legis ĝin
voĉe, tiam mi diris:

-- Johano estis prava: Ĉio fariĝis bona.

La postan tagon ni forlasis la Insulon.

Ivan estis tre malĝoja kaj melankolia pro la perdo de sia amiko kaj
faris multajn grimacojn por reteni siajn larmojn.

-- Kion fari sen li!? -- li diris. -- Mi _ĉiam_ kredis lin
neordinara homo, sed neniam mi atendis, ke li tiel subite malaperus
... ho ve! -- kaj mi respondis:

-- Kuiru ilin, Ivan, kaj ĉio fariĝos bona. Vi estis la amiko de
Johano, sekve ankaŭ la nia, kaj ni zorgos pri tio, ke vi povu reiri
al via patrino en Patersburgo por restadi ĉe ŝi tiel longe, kiel vi
deziras.

Kaj al Maksimo Bjelski mi diris:

-- Vi restadu ĉe ni, kien ajn ni vojaĝos; ĉu vi konsentas?

La vireto frotis al si la manojn kaj jese kapklinis; li estis tro
nervema por paroli.

      *       *       *       *       *

Nia boato, direktata de Ivan, glitis antaŭen. La kontraŭaĵoj de la
sorto, kiujn ni spertis ĝis nun, estis forgesitaj, kaj dum en niajn
orelojn sonis ankoraŭ la lastaj vortoj de Johano, ni iris renkonte
al la antaŭ ni kuŝanta Estonto, plenaj je kuraĝo kaj plenaj je
konfido kaj espero, kiel veraj:

_Idoj de Orfeo_.



Piednotoj

[1] Ĉerpita el „Les Belles Images“ no. 466, jarkolekto 1913.

[2] Mi ne scias, verŝajne ĝi estis rabia, ĉar ĝi volis min mordi.

[3] Iru diablon!

[4] La leganto ne miksu „P_a_tersburgo“ kun „P_e_tersburgo“.

[5] Kie estas Johano?

[6] Mi ne povas vin kompreni.

[7] Elparolu: Maró.

[8] arĝenta monero valoranta 2½ guldenojn.

[9] Ĉu vi parolas germane?

[10] Malmulte germane, mi estas ruso.

[11] La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo.

[12] Het „Y“ (elparolu Ej) estas haveno en _Amsterdamo_.

[13] Haveno en Roterdamo.

[14] Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro.

[15] pensiumita.

[16] Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677.

[17] elparolu: Van Elshaŭt.

[18] „Persistado“.

[19] La tiel nomataj vosthavaj ciferoj 7 kaj 9. Ili alportas feliĉon,
oni diras, al posedantoj de loteriaj biletoj.

[20] „-anto“ estas hispana sufikso, kiu signifas „antaŭe“.
Rosin_anto_ = besto, kiu antaŭe estis »rocin« = ĉevalo.
Sanĉ_anto_ = persono, kiu antaŭe estis _Sanĉo_.



Enhavo.


Unua Parto. La Insulano.
                 Paĝo
  Ĉapitro Unua     1
  Ĉapitro Dua     19
  Ĉapitro Tria    43
  Ĉapitro Kvara   65
  Ĉapitro Kvina   87
  Ĉapitro Sesa   107
  Ĉapitro Sepa   126
  Ĉapitro Oka    145
  Ĉapitro Naŭa   168

Dua Parto. La Trovito.
  Ĉapitro Unua   175
  Ĉapitro Dua    188
  Ĉapitro Tria   204
  Ĉapitro Kvara  217
  Ĉapitro Kvina  232
  Ĉapitro Sesa   249

Tria Parto. La Cirka knabo.
  Ĉapitro Unua   271
  Ĉapitro Dua    282
  Ĉapitro Tria   287
  Ĉapitro Kvara  297
  Ĉapitro Kvina  310
  Ĉapitro Sesa   332
  Ĉapitro Sepa   347

Kvara Parto. Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza.
  Ĉapitro Unua   363
  Ĉapitro Dua    386
  Ĉapitro Tria   406
  Ĉapitro Kvara  420
  Ĉapitro Kvina  436
  Ĉapitro Sesa   445

Kvina Parto. Idoj de Orfeo.
  Ĉapitro Unua   465
  Ĉapitro Dua    479
  Ĉapitro Tria   483
  Ĉapitro Kvara  501
  Ĉapitro Kvina  511
  Ĉapitro Sesa   519
  Ĉapitro Sepa   533


Druck von Max Schmersow, Kirchhain N.-L.



Notoj de transskribinto:

La originala libro enhavis liston de preseraroj. Ĉiujn el ili mi
korektis en ĉi tiu teksto. Mi ĝustigis la nombrovortojn, kaj samigis
la diversajn formojn de la nomoj _Max Bruch_ kaj _Kovács_, kaj la
stilo de la jaro-vortojn. Mi provizis multajn mankantajn supersignojn
kaj interpunkciajn ĝustigaĵojn. Multaj okazoj de diversnombraj
multstreketoj kaj multpunktoj konserviĝas, kiel en la originala libro.

En la originalo, en la tria ĉapitro de la kvina parto, kiel dividiloj
inter leteroj, okazis malkutimaj streketoj ĝis finoj de la linioj.
Mi anstataŭigis ilin per mallongaj kutimaj dividiloj. Por signifi
vortemfazojn la originala libro uzis gesperrt-stilan aspekton
(kun kromaj interliteraj spacoj). Anstataŭe mi uzis kursivan tiparon
en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj. Aliaj
ĝustigaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn
paĝkomencojn mi simile registris.




*** End of this LibraryBlog Digital Book "Idoj de Orfeo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home