Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La firmao de la kato kiu pilkludas
Author: Balzac, Honoré de
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La firmao de la kato kiu pilkludas" ***

This book is indexed by ISYS Web Indexing system to allow the reader find any word or number within the document.

PILKLUDAS ***


  INTERNACIA
  MONDLITERATURO

  Kolekto de la plej famaj verkoj
  el ĉiuj naciaj literaturoj

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
  ESPERANTO-FAKO



HONORÉ DE BALZAC

LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS

  El la franca originalo tradukis
  Paul Benoit

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
  ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG



ANTAŬPAROLO


Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850.
Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis en
Vendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn;
li estis presisto en Parizo (1826-1829), forlasis post gravaj perdoj
la profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed per
tutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, li
eldonis la „Physiologie du Mariage“ (la fiziologio de la edzeco),
viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produkti
romanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kaj
necerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵus
honorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de la
talento kaj de la vivo.

Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj
la samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj,
kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca,
politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la
„Comédie Humaine“ (homara komedio). Sed li ne povis plenumi
tian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90.
Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: Patro
Goriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp.

Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj „Merkadet“,
kiuj havis pli da sukceso.

Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kaj
konstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam ne
tre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoran
observadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo.
Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne la
junulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al li
plaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome li
afektas la manieron de viro sen difinitaj principoj, montrante sin
alterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo.

  LA FIRMAO[1]
  „LA KATO, KIU PILKLUDAS“

Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo.

Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon de
pariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamaj
drapvendistoj.

Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj de
sinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro
tio, ke oni volas supreniri tro alte“.

La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistan
filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin.
Tio estas ankaŭ la temo de „Die Frau Professorin“ de Auerbach.
Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari.

Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn de
la loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je la
aŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movo
ŝajnas preskaŭ forresti.

Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de la
ĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas la
komparojn ofte sen rilato kun la temo, ekz.: „La preterpasanto, kiu
zorge rigardis la drapvendiston, kiel Humboldt la unua devis ekzameni
la elektrongimnoton...“, aŭ „la antikvaj ruboj retrovitaj de
Cuvier“; la pronomon _dont_ (kies), la adverbon _assez_ (sufiĉe),
la esprimon _un de ces_ (unu el tiuj) ktp.

Oni sentas, ke li verkis rapide. Efektive por fermi la buŝon de siaj
kreditoroj li bezonis labori terurige, enfermiĝante semajnojn kaj
monatojn kaj verkante eĉ nokte. Tia penigado mallongigis lian vivon.

La tradukaĵo, kiun mi prezentas al la esperantista publiko estas
farita laŭ la konsilo de eminenta kritikisto: „Ni kredas hodiaŭ,
ke la tradukanto devas malaperi malantaŭ sia aŭtoro kaj oni pelas
kelkfoje ĝis ekstreme la zorgon pri laŭvorta ĝusteco“. Mi
pensas, ke tiel la legantoj povos akiri kiel eble plej ĝustan
opinion pri la originalo.

Paul Benoit.



Meze de la strato S-ta Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la
strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu el tiuj
konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj la eblecon
rekonstrui analogie la antikvan Pariz-on. La falminacantaj muroj
ŝajnis esti iam kovritaj per multkoloraj hieroglifoj. Kian alian
nomon la vagulo povis doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur
la fasado la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per
paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la plej
malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia enĉizo. Tiu
respektinda konstruaĵo estis superita de triangula tegmento, kies
neniun modelon baldaŭ oni vidos en Parizo. Tiu kovrilo tordita per
la malbonaj veteroj de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj
super la strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon,
kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian senapogan lukon.
Tiu lasta etaĝo estis konstruita el tabuloj najlitaj unu sur la
alia, kiel ardezoj, sendube por ne tro pezi sur tiu nefirma domo.

En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia
mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova
loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En
vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la
observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian
apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mallarĝaj, proksimaj
unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por
naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj
la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute
malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie.
La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis
vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa
muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la
tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus
meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj
metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto.
Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj
bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn
kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj
okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta
rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same
kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj
regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li
revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj
aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj,
kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis
surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmir-pentraĵoj, kiom
de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa
trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta
katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo.
Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj
ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de
siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris
sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis
nobelo kun brodita vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj,
ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto
volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun
naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska
ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn
vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita
tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la
vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa.
Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la
lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: GUILLAUME kaj maldekstre:
POSTEULO DE SINJORO CHEVREL. Suno kaj pluvo formordis la plej
grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita sur la
literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj
reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi
la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago
plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas,
ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas
stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al
kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn
en siajn firmaojn. Ekzemple: _La Porkino_, _kiu ŝpinas_, la _Verda
Simio_ ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis
la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis la paciencon de la
industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis
pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la _Providencoj_, la
_Bonaj Fidoj_, la _Dank’ al Dio_ kaj la _Senkapigoj de S-ta
Johano-Baptisto_, kiujn oni vidas ankoraŭ en la strato S-ta
Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon,
kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu
junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la
antikva drapaĵo, lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj
meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn,
kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de
edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn
gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj
sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita
tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la
grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento.
Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj
veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta
strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj
eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente
kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la
granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema
por la komercistoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kiel LA KATO, KIU
PILKLUDAS estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian
malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo
laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj,
harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa
kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita
pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio
estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la
pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon
pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris
sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan
graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro,
amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke
la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito
koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni malfermis la lukon
de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn
vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn,
kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj sur kelkaj monumentoj.
Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de
pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la
eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato
kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta
ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun
strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema,
malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ
nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican
aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan
kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus
estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de
la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis
plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian
mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis
la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata
mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu
el la malbelaj fenestroj de la tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj,
kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, la pezan vitraĵon,
kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro
sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj
blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita
per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda
virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj
ekvidiĝis dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj.
Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vizaĝo,
nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la
superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama gracieco, la sama
trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto
naskita de la juneco de la vangoj de tiu figuro, sur kiu la dormo
preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco
de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis
nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis
sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ
vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn
kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis
ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj
tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio,
ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la
eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro[2] malsupreniĝis kun tiu
rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de
niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Ŝajnis al tiu junulo, ke subite
nubo kaŝis la plej brilan matenstelon.

Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis
la nefirman vitraĵon de la butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS estis
forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis
puŝita kontraŭ la internan dommuron de servisto kredeble samtempulo
de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis la kvadratan
drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo
„_Guillaume, posteulo de Chevrel_“. Pli ol unu preterpasanto ne
estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra
la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere lian butikon, apenaŭ
oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel
haringoj, kiam ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco
de tiu gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj
drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge
provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la
komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis
kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton
da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa
estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil
manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante
kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari
multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj
kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel
akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el
sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de
la S-ta Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la
notario de sinjoro Guillaume!“ por signifi tropezan diskonton. La
maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo,
en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume
rigardis la S-ta Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la
veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon
post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum
lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu
siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel
Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko.
Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn,
diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj
bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis
lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj
el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj grizaj haroj estis tiel
taŭge platigitaj kaj kombitaj sur lia flava kranio, ke li similis
sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto,
flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ
brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn
tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo
signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon,
kiujn postulas la aferoj.

Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn,
en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la
karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova
civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la
ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj
notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis
kelkfoje lin bedaŭranta la „arĥiĉefon de la komercistoj[3]“, kiam
li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur
_la verdikto de la konsuloj_[4]. Levinta, sendube laŭ tiu kutimo,
la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj
por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio
ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la
patrono esploris iliajn vizaĝojn kaj iliajn morojn la lundon matene,
por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj malsaĝaĵoj. Sed
tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj.
Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo
kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen
al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo
pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon
ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la
libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis
avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de flanka manĝoĉambro
lumigita per vitraĵo en plafono, de kie la familio kunigita dum la
manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur
la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al
la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo[5]. Sinjoro
Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro
pensis pri la kaso de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Post kiam li sekrete
estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono
kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la
kahelŝtonon, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la
junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du
paŝojn en la straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon
Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la
akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan
rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto
ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo,
ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima
placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu
foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe
maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo.

-- Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! --
diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj. -- Ja tiam, je diablo!
kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol
du rulaĵojn da drapo.

-- Do tagiĝis pli frue, -- diris la dua komizo, kiun tiu tasko
koncernis.

La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj
tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj
manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil
frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni
negocon je sia propra konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis
teni ilin obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la
distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je
la trideka jaro: li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili
sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies
sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo
konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis
ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan
purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej
petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni
allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la
daton de sia unua akcepto. Tiu malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj
subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan
„virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita.
Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan
pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la
patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino
Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj
tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon.
Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe
antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco.
Ĉiudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an
familion al la meso de Sankta Leu[6] kaj al la posttagmeza diservo.
Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis
brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de
sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita
de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La
dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dek du jaroj de persistado
kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent
frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj familiofestoj,
oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita
mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj,
kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn
brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre
pezaj. Kelkafoje, sed malofte, tiu ĉefministro estis akceptata por
partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon,
ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi
sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis.
Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam
drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la
maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon
ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti
ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj
kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro
de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la
dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere
patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon
por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur
pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj.
Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon,
tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis
montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu,
al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉaĵon. Guillaume estis
unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn
de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia
unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta
edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la
simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus
edziniginta sian duan filinon antaŭ la unua. La malbonŝanca komizo
sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna.
Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas
necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado,
kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto.

Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon.
Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta
sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi
aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia
malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen
afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ
sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita
per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la
pordistina fratino“. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis
iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu
de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino
Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de
sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la
malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis
kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin
per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda
kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek
al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj
pro manko de ĉio fizika ligilo kun ŝiaj gepatroj, kredigas al tiu
proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis
malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis
gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu
agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn
kaj kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris tiun
nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn
por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ĉiam modeste vestitaj la du
fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur
per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj harmonigis ilin
kun tiuj rebrilaj vendtabloj, kun tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna
servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio,
kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi
feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur
kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta
karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia
edukiteco. Destinitaj al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje
fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon,
la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en
_Le Ragois_[7] kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia
patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte
mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn
por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn
de negocisto.

Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki
kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la
kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni
ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel
elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis
siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino
estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la
tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono
sur la dua etaĝo oni devis akcepti -- sinjorinon Roguin, fraŭlinon
Chevrel, dek kvin jaroj pli juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis
diamantojn; la junan Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio;
sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan
sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri
silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron
Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn
-- la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la
arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj
distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris,
tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto.
Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la
elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj
kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni
faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“

Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis
danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn
en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan
feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis
la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis
siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare
la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis.
Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis;
ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al
la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro
Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis
tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al
junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere
sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco
ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj la
patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konversacion kun
siaj akompanantoj, plu ol per „jes“ aŭ per „ne“. Krome la
leĝo de la antikva elpendaĵo LA KATO, KIU PILKLUDAS, ordonis,
ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la
festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al
la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj
de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo
unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume
postulis nepre, ke ŝiaj filinoj estu zorge vestitaj tre frumatene,
ke ili malsupreniru ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis
iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis
de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu
ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la
profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj.
Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis
aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo,
kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ĉe tiuj momentoj ŝia
vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan
muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia
patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj:
„Aŭgustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble _Hippolyte,
grafo de Douglas_ kaj _La Grafo de Comminges_[8], du romanoj trovitaj
de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita
de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu
junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la
antaŭa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj
la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de
la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico
tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian aliĝon al la orfulo;
eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi estas amata. Aliflanke
la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la
fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon
ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil
skudoj[9], de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli
laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento
de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la
arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la
okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze
de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue
eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi
la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn.

-- Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos
antaŭ svatiĝanto, -- diris en si sinjoro Guillaume, legante la
unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj.

De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino
plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun
fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis
Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj
elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de
sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas
pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dek kvin jaroj,
metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne diveni la
projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn
principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la
pliaĝa. La kompatinda komizo, kies koro estis tiel bonega, kiel la
kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente.

Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze de la S-ta
Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe[10]. Por
raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj,
estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn
antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis,
kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko LA KATO, KIU
PILKLUDAS, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu
estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam
lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro
de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al
la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo,
la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn
plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la lumo. La
vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj
kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika
pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj
estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman
impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la
modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas
la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun
okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep
jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo.
Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj
Mikel Angelo soifis la veran naturon, post longa restado en la
pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon. Ĝusta aŭ
malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el la
frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj
kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur
ĉe la pentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo tro arda
per la laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis, li transpasis al
profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne
manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon,
ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la
konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo.
La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri
ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian
koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj
ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne
manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li
eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon
la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia
feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li
preterpasis plurfoje antaŭ la domo LA KATO, KIU PILKLUDAS, li
kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo,
por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume
gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj
penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj,
forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn
plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj
malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li
atingis lin kaj vekis lin per tiu demando: „Kion ci ekspozicios en
la Salono[11]?“ La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis
lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton.
Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne
povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin,
de animo al animo.

-- Vi amas! -- diris Girodet.

Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien, de Rafaelo
kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj
laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola
respondo, la juna artisto kapklinis.

-- Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo!
Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, -- aldonis
la fama pentristo. -- Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus
komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas
ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco.
La niaj pentraĵoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu,
prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da
ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj.

Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La
interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Ĝi naskigis tiujn
anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn
niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj
nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj,
kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la
publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem.
La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis
sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj
proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj[12]; la
artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni
proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone
sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta
mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon
de la S-ta Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la
notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino, kiun ŝi
multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio. La babilado de
sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la
pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano
al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud
sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de
ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris
tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel
betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Ŝi timis kaj rigardis ĉirkaŭ
si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta
ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan
vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de
promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis
nova najbarulo.

-- Vi vidas, kiom al mi instigis la amo, -- diris la artisto ĉe la
orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj.

Ŝi trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj
por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan
amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo.

-- Vi estus sufokita, -- ekkriis Aŭgustino. -- Ni foriru!

Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne
povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino
Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua
pentraĵo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili.
Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita
de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino
surprize ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado
de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu
mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento ŝi metis
fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan vizaĝon de la juna
artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon
Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi
estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la
korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke
ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo,
la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco,
kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, la multeco de
la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj,
sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn.
Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la
fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis
ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo
de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la
predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Ŝi
vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila
pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco,
kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la
elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan
pentriston, lasante aperi la konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la
karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la
blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia
tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis
tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto
kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies
talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Ŝi estis amata! Neeble ŝi
povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu la artiston, ŝi aŭdis
ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas,
kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj
ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango vekigis en ŝia
korpo nekonitajn potencojn. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega
kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate
al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne
paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de LA KATO, KIU
PILKLUDAS, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia
patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino
insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por
kuŝi.

-- Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj --
ekkriis sinjoro Guillaume: -- Kapdolorojn! Ĉu do estas tre amuzige
vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu
al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj.
Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur
siaj pentraĵoj.

-- Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, -- diris
Jozefo Lebas.

Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso
iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne
donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis
al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo,
kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn,
la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis
luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi
rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo!
Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn
tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu
familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun
sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta elegantan vivon!
Sunradio falis en tiun malliberejon. Aŭgustino amis subite. En
ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis
kaptita, neniel pripensinte. Ĉu ĉe dekokjarulino la amo ne ĵetas
siajn radiojn inter la mondon kaj ŝiajn okulojn? Nekapabla diveni
la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun
imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon
de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por
ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj
gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon.
Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste
sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo,
ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por
Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam,
eĉ instinkte.

La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis
la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, -- estis
superspruĉita de la komizoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, dum li
atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian
ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la
sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj per la reĝimo
de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de l’ artisto igis
lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta
ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj
sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam
forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn,
Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizo, kiun favorigas la du aliaj.
Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus
antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino
Guillaume. Ĉie bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio
malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj,
ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta
peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per
la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de
frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis
sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan
servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du
semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro
tiel taŭge rigardis sin reciproke.

Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili
vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj
matena kaj posttagmeza en S-ta Leu. Aŭgustino sendis al sia kara
Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe
kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia
amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu
vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita
spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de LA KATO, KIU
PILKLUDAS. Se Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo
al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari
signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu,
eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn,
kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita
devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu
povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj
analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo,
kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la
flago de LA KATO, KIU PILKLUDAS, estis la kaptaĵo de unu el tiuj
uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno.
De dek kvin tagoj, la kvar viroj de l’ ekipaĵo kaj fraŭlino
Virginio dediĉis sin al tiu ekcesa laboro nomita inventarkalkulo.
Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj,
por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis
la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj
estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ĉiam starante kun la
mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis
kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo
por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno
parolas nur enigme: -- Kiom da H-N-Z? -- Forvendita. -- Kio restas
el Q-X? -- Du ulnoj. -- Kia prezo? -- Kvin-kvin-tri? -- Metu al 3
A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj
tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la
moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por
konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume
enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis
denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope
ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton
de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en
mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi
ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn;
ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj
baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco
rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el
tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo?

Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el
la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton
la inventarkalkulo. La cifero de la kredito prezentis sufiĉe da
nuloj, por ke tiuokaze Guillaume forigu la severan regulon, kiu la
tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis
siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu
ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam
oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variété[13]
por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu
sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe
ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon
matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian
kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam
la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa
silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ
dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa
magazeno. Ĝi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj
ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan
per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna
negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn
li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin
en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman
atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la
skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur
la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies
unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis
kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis
la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe
rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn,
la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin
en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis la saman
tabureton, sur kiu li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun
tabureton garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge
ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la
saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne
facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la
litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar
tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn
al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo
Lebas subite aperis.

-- Sidigu vin tien, -- diris Guillaume, montrante la tabureton.

Ĉar neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon
antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis.

-- Kion vi opinias pri tiuj kambioj? -- demandis Guillaume.

-- Neniam ili estos pagitaj.

-- Kiel?

-- Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj K-io ormone pagis.

-- Ho! Ho! -- ekkriis la negocisto, -- estas necese, ke oni estu tre
malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo,
la inventarkalkulo finiĝis.

-- Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi
jam vidis.

-- Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Ĉu
vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio
mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis,
ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu
tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la
subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio.

La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu penis kaŝi ilin.

-- Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco?
Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al
kompatinda orf....

Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko
kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke
tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per
kompletigo de la klarigo.

-- Tamen, -- plue diris la patro de Virginio, -- vi ne meritas tre
tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom da konfido, kiel mi pri
vi (la komizo relevis subite la kapon). Vi havas la sekreton pri la
kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi
sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion.
Sed vi? ... vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran
vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). -- Ha! Ha! ekkriis Guillaume, -- ĉu
do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis
diveni la Lecokan bankroton.

-- Kiel, sinjoro? -- respondis Jozefo Lebas ekzamenante sian patronon
tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. -- Kiel, vi scias, kiun
mi amas?

-- Mi scias ĉion, sentaŭgulo, -- diris la respektinda kaj malica
komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi
faris same.

-- Kaj vi donus ŝin al mi?

-- Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni
daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos
ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, -- diris ekscitiĝante la
multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. --
Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn
plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi
superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la ludo, ĉu la
Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio
preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron,
lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon,
kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanceliĝas kaj
sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne
deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde
en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio
estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel,
tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta
improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu
ploris abunde. -- Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do?

-- Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ
svenas, mi kredas!

-- Nu, knabo, -- diris la komercisto, -- ci estas pli feliĉa ol ci
opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi.

Kaj li palpebrumis per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon.

-- Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! -- ekkriis Jozefo
Lebas entuziasme.

Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita
de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ
sin.

-- Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? -- demandis Guillaume, kies
voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas.

-- Ĉu ne ŝi, -- kiun -- mi amas? -- diris la komizo balbutante.

Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis kaj metis
sian pintkapon inter siajn du manojn por pripensi pri la stranga
situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaj malespera restis
stare.

-- Jozefo, -- plue diris la negocisto kun malvarma indeco, -- mi
parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias.
Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos
Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek.

La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo
kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro
al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio
ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto
estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil
mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo
antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia
natura boneco, li iom deflankiĝis.

-- He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn
post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela,
tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci
estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ĉiam
oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“
por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas
pieca kaj... Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al
Aŭgustino, por iri al la meso.

Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo,
ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al
unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la
manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel
interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone.

Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis mirinde la
bonan negociston, kiam li estis sola.

Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la
vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe
malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la
komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino
reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj
permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj
familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de
Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj
altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li
elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino
preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino
Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per
jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis
sugesti nenian malican penson de la najbaroj.

-- Ĉu vi opinias, fraŭlino Aŭgustino, -- tremante diris la komizo,
-- ke la edzino de negocisto, kiu havas gravan krediton, kiel sinjoro
Guillaume, ekzemple povus amuziĝi iom pli, ol sinjorino via patrino;
povus surmeti diamantojn, veturi? Ho mi, unue, se mi edziĝus, mi
volus havi la tutan penon kaj vidi mian edzinon feliĉa. Mi ne metus
ŝin antaŭ vendtablon. Ĉu ne, en la drapvendo la virinoj ne estas
tiel necesaj, kiel ili estis iam. Sinjoro Guillaume estis prava,
agante kiel li faris, kaj cetere tio estis la prefero de lia edzino.
Sed se edzino iom helpas pri la kontregistrado, la korespondado,
la detaloj, la mendoj, sia mastrumado, por ne resti neaktiva, tio
sufiĉas. Je la sepa, kiam la butiko estus fermita, mi, mi amuziĝus,
mi irus spektaklon kaj en la mondon. Sed vi ne aŭskultas min.

-- Sed jes, sinjoro Jozefo. Kion vi opinias pri la pentrarto. Tio
estas bela metio.

-- Jes, mi konas pentromastron por domoj, sinjoron Lourdois, kiu
havas skudojn sufiĉe.

Tiel parolante, la familio atingis la preĝejon S-ta Leu. Tie
sinjorino Guillaume reprenis siajn rajtojn kaj unuafoje sidigis
Aŭgustinon apud si. Virginio lokiĝis sur la kvaran seĝon apud
Lebas. Dum la prediko ĉio okazis bone inter Aŭgustino kaj Teodoro,
kiu starante malantaŭ kolono preĝis fervore sian diinon; sed ĉe
la „Dileviĝo“, sinjorino Guillaume ekvidis iom malfrue, ke ŝia
filino Aŭgustino tenis sian preĝlibron inverse. Ŝi volis tuj
forte riproĉi ŝin, kiam mallevante sian vualon, ŝi interrompis
sian legon kaj ekrigardis laŭ la direkto, kiun preferis la okuloj
de ŝia filino. Per siaj okulvitroj, ŝi vidis la junan artiston,
kies monduma eleganteco divenigis prefere ian kavalerian oficiron
en libertempo ol negociston de la kvartalo. Malfacile oni imagos la
ekscitecon, en kiu troviĝis sinjorino Guillaume, kiu laŭdis sin, ke
tiel perfekte ŝi estis edukinta siajn filinojn, kiam ŝi rekonis en
la Aŭgustin-a koro ne permesitan amon, kies danĝeron trograndigis
ŝia prudeco kaj ŝia nescio. Ŝi kredis sian filinon gangreniĝinta
ĝiskore.

-- Tenu unue vian libron rekte, fraŭlino, -- ŝi diris mallaŭte,
sed tremante pro kolero. Ŝi elŝiris vive la akuzantan libron kaj
remetis ĝin tiamaniere, ke la literoj estu bondirektaj. -- Ne levu
la okulojn alien ol al viaj preĝoj, ŝi aldonis, se ne, vi respondos
al mi. Post la meso, via patro kaj mi devos paroli al vi.

Tiuj vortoj estis fulmobato por la kompatinda Aŭgustino. Ŝi sentis
sin senfortiĝi sed starante inter la doloro spertita kaj la timo
fari skandalaĵon en la preĝejo, ŝi kuraĝis kaŝi sian angoron.
Tamen oni povis, vidante ŝian preĝlibron tremeti kaj larmojn defali
sur ĉiun paĝon, kiun ŝi turnis, diveni facile la teruran staton
de ŝia animo. Per la kolera rigardo ĵetita al ŝi de sinjorino
Guillaume, la artisto vidis la pereon, en kiun falis lia amo kaj
eliris furioze kaj decidata ĉion provi.

-- Iru en vian ĉambron, fraŭlino! -- diris sinjorino Guillaume al
sia filino reenirante; -- ni alvokigos vin; kaj precipe ne maltimu el
ĝi eliri.

La interparolado inter la geedzoj estis tiel sekreta, ke unue nenio
estis konita. Tamen Virginio, kiu estis kuraĝiĝinta per mil dolĉaj
konsideroj, estis tiel kompleza, ke ŝi glitis apud la pordon de la
patrina dormĉambro, kie oni diskutis, por kolekti kelkajn frazojn.
Ĉe la unua vojaĝo de la tria al la dua etaĝo, ŝi aŭdis sian
patron ekkrii.

-- Sinjorino, vi volas do mortigi vian filinon?

-- Mia kompatinda infanino, -- diris Virginio al sia ploranta
fratino, -- paĉjo defendas cin.

-- Kaj kion ili volas fari al Teodoro? -- demandis la senmalvirtulino.

La scivolema Virginio remalsupreniris tiam denove, sed tiufoje ŝi
restis pli longatempe, ŝi sciiĝis, ke Lebas amas Aŭgustinon. Estis
skribite en tiu memorinda tago, ke domo ordinare tiel kvieta estu
infero. Sinjoro Guillaume malesperigis Jozefon Lebas konfidante al
li la amon de Aŭgustino al fremdulo. Lebas, kiu jam avertis sian
amikon svati por fraŭlino Virginio, vidis sian esperon neniigita.
Fraŭlino Virginio dispremita sciante, ke Jozefo preskaŭ rifuzis
ŝin, suferis pro kapdoloro. La disiĝo kaŭzita inter la du geedzoj
per la diskuto okazinta kaj en kiu triafoje en ilia vivo ili opiniis
tute malsame, elmontriĝis terurmaniere. Fine je la kvara vespere,
Aŭgustino pala, tremanta, kun okuloj ruĝaj prezentis sin antaŭ
siaj gepatroj. La kompatindulino rakontis naive la tro mallongan
historion de sia amo. Kuraĝigita per la admono de sia patro, kiu
promesis aŭskulti ŝin silente, ŝi iom maltimis prononcante la
nomon de sia kara Teodoro de Sommervieux kaj resonigis malice la
aristokratan partikulon. Liverante sin al la nekonita ĉarmo paroli
pri siaj sentemoj, ŝi trovis sufiĉe da kuraĝo por deklari kun sia
senmalvirta firmeco, ke ŝi amas sinjoron de Sommervieux, ke ŝi jam
skribis al li kaj aldonis kun larmoj:

-- Tio estus mia malfeliĉo, se oni foroferus min al alia.

-- Sed Aŭgustino, vi ne scias do, kio estas pentristo? -- ekkriis
ŝia patrino abomene.

-- Sinjorino Guillaume! -- diris la maljuna patro ordonante silenton
al sia edzino. -- Aŭgustino, -- li diris, -- la artistoj ĝenerale
estas malsatuloj. Ili estas tro elspezemaj por ne esti ĉiam
sentaŭguloj. Mi vendis al formortinta sinjoro Jozefo Vernet,
formortintaj Lekain kaj sinjoro Noverre. Ho, se ci scius kiel tiu
sinjoro Noverre, sinjoro la kavaliro de S-ta Georges kaj precipe
sinjoro Philidor lerte trompis tiun kompatindan patron Chevrel! Ili
estas stranguloj, mi scias tion. Tio havas babiladon, manierojn...
Ha! neniam via sinjoro Sumer... Somm...

-- De Sommervieux, patro mia!

-- Nu! de Sommervieux, konsentite! Neniam li estos tiel agrabla kun
vi kiel la kavaliro de S-ta Georges kun mi, la tagon, kiam mi
ricevis verdikton de la konsuloj kontraŭ li. Jes, ili estis iamaj
nobeloj.

-- Sed, mia patro, sinjoro Teodoro estas nobelo kaj skribis al mi,
ke li estas riĉa. Lia patro estis nomita la kavaliro de Sommervieux
antaŭ la revolucio.

Je tiuj paroloj sinjoro Guillaume rigardis sian terurigitan edzinon,
kiu, kiel incitita virino frapis la plankon piedpinte kaj konservis
malserenan silenton. Ŝi eĉ evitis ĵeti siajn koleregajn rigardojn
al Aŭgustino, kaj ŝajnis lasi al sinjoro Guillaume la tutan
respondecon pri tia gravaĵo, ĉar ŝiaj avizoj ne estis sekvitaj.
Tamen malgraŭ sia ŝajna flegmo kiam ŝi vidis, ke ŝia edzo
akceptis tiel dolĉe katastrofon, kiu neniel estis komerca, ŝi
ekkriis:

-- Vere sinjoro, vi estas tiel malforta pri viaj filinoj... sed...

La bruo de veturilo, haltante antaŭ la pordo, interrompis subite la
admonon, kiun la maljuna negocisto timis jam. Post momento, sinjorino
Roguin troviĝis meze de la ĉambro kaj rigardante la tri aktorojn de
tiu familia sceno:

-- Mi scias ĉion, mia kuzino, -- ŝi diris kun mieno de protektantino.

Sinjorino Roguin havis mankon: ŝi kredis, ke pariza notaredzino
povas ludi la rolon de artprotektantino.

-- Mi scias ĉion, -- ŝi ripetis, -- kaj mi venas en la Noan arkeon
kiel la kolombo, kun la olivarba branĉo; mi legis tiun alegorion
en la _Genie du Christianisme_[14] -- ŝi diris turnante sin al
sinjorino Guillaume -- la komparo plaĉos al vi. Ĉu vi scias, -- ŝi
aldonis subridante al Aŭgustino, -- ke tiu sinjoro Sommervieux estas
ĉarmulo? Li donis al mi tiun matenon mian portreton majstre faritan.
Tio valoras almenaŭ ses mil frankojn.

Ĉe tiuj paroloj, ŝi frapis dolĉe la brakon de sinjoro Guillaume.
La maljuna negocisto ne povis ne fari per siaj lipoj sian kutiman
grimacon.

-- Mi konas tre bone sinjoron de Sommervieux, -- daŭrigis la
kolombino. -- De du semajnoj li vizitas niajn kunvenajn vesperojn. Li
rakontis al mi ĉiujn siajn dolorojn kaj elektis min kiel advokaton.
De tiu mateno mi scias, ke li adoras Aŭgustinon kaj li havos ŝin.
Ha! kuzino, ne tiel rifuze movu la kapon. Sciiĝu, ke oni nomos
lin barono, kaj ke ĵus la imperiestro mem faris lin kavaliro de la
Honorlegio. Roguin estas nun lia notario kaj konas liajn aferojn. Nu!
sinjoro de Sommervieux posedas per taŭgaj bienoj dekdu mil frankojn
de rentoj. Ĉu vi scias, ke la bopatro de tia viro povas fariĝi io,
urbestro en sia distrikto ekzemple! Ĉu vi ne vidis sinjoron Dupont
farita grafo de l’ imperio kaj senatano, pro tio, ke kiel urbestro
li venis komplimenti la imperiestron pro lia eniro en Vieno-n?
Ho, tiu edziĝo realiĝos. Mi adoras lin, tiun bonan junulon. Lia
konduto kontraŭ Aŭgustino estas vidata nur en la romanoj. Jes, mia
karetulino, vi estos feliĉa, kaj ĉiuj volus esti sur via loko. Mi
ricevas hejme ĉe miaj vesperoj sinjorinon dukinon de Karigliano,
kiu ŝatas malsaĝe sinjoron de Sommervieux. Kelkaj malicbuŝulinoj
diras, ke ŝi venas ĉe min nur pro li, kvazaŭ hieraŭa dukino ne
estas en deca loko ĉe unu Chevrel-ino, kies familio apartenas al
taŭga burĝaro depost pli ol cent jaroj.

-- Aŭgustino, -- diris sinjorino Roguin post paŭzeto, -- mi
vidis la portreton. Dio! kiel bela ĝi estas? Ĉu vi scias, ke
la imperiestro volis vidi ĝin. Li diris ridante al la maljuna
ĉefmarŝalo, ke se troviĝus multe da tiaj virinoj en lia kortego,
dum tie envenas tiom da reĝoj, li certigus firme, ke li povus ĉiam
subteni la pacon en Eŭropo. Ĉu tio ne estas flataĵo?

La malkvietoj, kiuj komencis tiun tagon devis simili tiujn de la
naturo, ĉar ili revenigis kvietan kaj serenan veteron. Sinjorino
Roguin tiel delogis parolante, ŝi povis ataki tiom da kordoj
samfoje en la sekaj koroj de la gesinjoroj Guillaume, ke ŝi fine
trovis unu, kiun ŝi uzis taŭge. Ĉe tiu stranga epoko, la komerco
kaj la financo pli ol iam havis la malsaĝan manion alligi sin al
la altnobeloj, kaj la imperiaj generaloj profitis sufiĉe tiun
inklinon. Sinjoro Guillaume parolis forte kontraŭ tiu bedaŭrinda
emo. Liaj preferitaj aksiomoj estis, ke por trovi la feliĉon,
virino devas edziniĝi kun samklasulo; frue aŭ malfrue oni estas
punata, se oni altiĝas troe; amo rezistas tiel malforte kontraŭ la
maltrankvilaĵoj de la mastrumo, ke estas necese trovi unu ĉe la
alia tre firmajn kvalitojn por esti feliĉaj; unu el la du geedzoj
ne devas scii pli ol la alia, ĉar tutunue oni devas interkompreni
sin; edzo, kiu parolas greke kaj edzino parolanta latine riskas morti
pro malsato. Li estis eltrovinta tiun ŝajnan proverbon. Li komparis
la tiel faritajn edzigojn al tiuj antikvaj ŝtofoj el silko kaj
lano, kies silko fine ĉiam rompis la lanon. Tamen troviĝas tiom
da vanteco funde en la homa koro, ke la prudento de la piloto, kiu
tiel bone estris LA KATON, KIU PILKLUDAS venkite cedis al la
atakema parolrapidego de sinjorino Roguin. La severa sinjorino
Guillaume, kiel la unua, trovis en la inklino de sia filino motivojn
por deflankiĝi de tiuj principoj kaj por konsenti akcepti hejme
sinjoron de Sommervieux, kiun ŝi submetos al rigora observado.

La maljuna negocisto iris trovi Jozefon Lebas kaj konigis al li tiujn
aferojn. Je la duono de la sepa, la manĝoĉambro, famigita de la
pentristo, kunigis sub sia vitraĵa tegmento gesinjorojn Roguin, la
junan pentriston kaj lian ĉarman Aŭgustinon, Jozefon Lebas, kiu
pacience atendis sian feliĉon kaj fraŭlinon Virginio, kiu ne
havis plu kapdolorojn. Gesinjoroj Guillaume vidis estontece siajn
infanojn edzigitajn kaj la destinojn de LA KATO, KIU PILKLUDAS
transdonitaj al lertaj manoj. Ilia kontentiĝo superis ĉion, kiam
ĉe la deserto, Teodoro donacis al ili la mirigan pentraĵon, kiun
ili ne povis vidi kaj kiu prezentis la internon de tiu malnova
butiko, al kiu oni ŝuldas tiom da feliĉo.

-- Kiel beleta! -- ekkriis Guillaume. -- Laŭdire oni volis aĉeti
tion por tridek mil frankoj...

-- He! ja, oni trovas tie miajn plumerojn, -- diris sinjorino
Guillaume.

-- Kaj tiuj malfalditaj ŝtofoj, -- aldonis Lebas; -- oni prenus ilin
per la manoj.

-- La drapaĵoj konvenas ĉiam tre bone, respondis la pentristo. Ni
estus tre feliĉaj, ni modernaj artistoj, se ni atingus la perfekton
de la antikva drapaĵo.

-- Do vi ŝatas la drapaĵojn, -- ekkriis la patro Guillaume. -- Nu,
je diablo! donu al mi la manon, mia juna amiko, ĉar vi ŝatas la
komercon, ni interkonsentos. He, kial oni malŝatas ĝin? La mondo
komenciĝis kun tio, ĉar Adamo vendis la paradizon por unu pomo. Tio
ne estis bonega spekulacio tamen.

Kaj la maljuna negocisto ekridegis brue, ekscitita per la ĉampana
vino, kiun li verŝis abunde. La vualo, kiu kovris la okulojn de
la juna artisto estis tiel dika, ke li trovis siajn estontajn
gebopatrojn agrablaj. Li bonvolis eĉ ĝojigi ilin per kelkaj
bongustaj ŝercaĵoj. Pro tio li plaĉis ĝenerale. La vesperon,
kiam la salono meblita per riĉaspektaj aferoj, por uzi la esprimon
de Guillaume, estis sengasta, dum kiam sinjorino Guillaume iris de
tablo al kameno, de kandelabro al lumingo, estingante rapide la
stearinkandelojn, la bonhumorulo, kiu ĉiam tuj vidis klare, kiam
rilatis pri aferoj de mono, altiris sian filinon Aŭgustinon apud
sin; poste tenante ŝin sur siaj genuoj li diris al ŝi jene:

-- Mia kara infano, vi edziniĝos kun via Sommervieux, ĉar vi volas
tion; permesite estas, ke vi riskos vian kapitalon de feliĉo. Sed
mi ne fidas pri tiuj tridek mil frankoj, kiujn oni gajnas difektante
bonajn tolaĵojn. Mono, kiu tiel rapide venas, foriras same. Ĉu
mi ne aŭdis tiun vesperon, ke tiu juna sencerbulo diris, ke se
la mono estas ronda, tio estas por ruliĝi. Se ĝi estas ronda
por la malŝparemuloj, ĝi estas plata por la ŝparemuloj, kiuj
kolone amasigas ĝin. Do, mia infano, tiu belulo parolas doni al
vi veturilojn, diamantojn. Li havas monon, ke li elspezu ĝin
por vi! _bene sit!_ Tio ne koncernas min. Sed pri tio, kion mi
donas al vi, mi ne volas, ke skudoj tiel pene ensakigitaj estu
ŝanĝitaj en kaleŝegojn kaj fiaĵojn. Kiu elspezas troe, neniam
estas riĉa. Per la cent mil skudoj de lia doto oni jam ne aĉetas
tutan Parizo-n. Vi povos ricevi iun tagon kelkajn centojn da mil
frankoj, mi atendigos vin, je diablo! kiel eble plej longatempe. Mi
altiris do vian estontan edzon en angulon, kaj viro, kiu kondukis
la Lecokan bankroton ne multe penis por konsentigi artiston, ke li
edziĝu sen biena komuneco. Mi observos severe la kontrakton, por ke
oni taŭge kondiĉu la donaĵojn, kiujn li proponas rezervi al vi.
Nu, mia infanino, mi esperas, esti avo, je diablo! mi volas jam okupi
min pri miaj nepoj; ĵuru do al mi tie ĉi, ke vi neniam ion pro mono
subskribos sen mia konsilo; kaj se mi irus tro frue trovi la patron
Chevrel, ĵuru al mi, ke vi konsiliĝos kun Lebas, via bofrato. Ĵuru
tion al mi.

-- Jes, mia patro, mi ĵuras tion.

Post ĉi tiuj vortoj prononcitaj mildvoĉe, la maljunulo kisis sian
filinon sur la ambaŭ vangoj. Tiun vesperon, ĉiuj amantoj dormis
preskaŭ tiel kviete kiel la gesinjoroj Guillaume.

Kelkaj monatoj post tiu memorinda dimanĉo, antaŭ la grandaltaro
de S-ta Leu okazis du malsamaj edziĝoj. Aŭgustino kaj Teodoro
prezentis sin tie en la tuta brilo de la feliĉo kun la okuloj
amplenaj, vestitaj per elegantaj tualetoj, atenditaj de luksa
veturilaro. Veninta en taŭga kaleŝo kun sia familio, Virginio
donis la brakon al sia patro, sekvante sian junan fratinon humile
kaj en plej simplaj vestoj, kiel ombro necesa por la harmonio de tiu
spektaklo. Sinjoro Guillaume klopodis multe por ke la pastro edzinigu
Virginion antaŭ Aŭgustino; sed li havis la doloron vidi, ke la
alta kaj malalta ekleziularo ĉiuokaze turnis sin al la pli eleganta
el du. Li aŭdis, ke kelkaj el siaj najbaroj aplaŭdis forte la
naturan saĝon de fraŭlino Virginio, kiu faris, ili diris, la plej
firman edziniĝon kaj restis fidela je la kvartalo; dume ili ĵetis
kelkajn pikspritaĵojn, sugestitajn per la envio pri Aŭgustino, kiu
edziniĝis kun artisto, nobelo; ili aldonis kun kvazaŭa teruro,
ke se la Guillaum-oj estas ambiciaj, la drapkomerco pereos. Ĉar
maljuna vendisto de ventumiloj diris, ke tiu ĉionmanĝanto baldaŭ
metos ŝin „sur la pajlon“, la patro Guillaume ĝojis _in petto_
pro la prudento metita en la redakcion de la edziga kontrakto. La
vesperon, la familio disiĝis post luksa balo, sekvita de unu el tiuj
sufiĉegaj manĝadoj, kies memoro ekperdiĝas en la nuna generacio.
Gesinjoroj Guillaume restis en sia hotelo, strato Vieux Colombier
(malnova kolombejo), kie la festeno okazis. Gesinjoroj Lebas reiris
en kaleŝo al la malnova domo de la strato S-ta Deniso por tie
estri la firmaon: LA KATO, KIU PILKLUDAS. La artisto, ebria de
feliĉo, prenis inter siaj brakoj sian karan Aŭgustinon, forrabis
ŝin vive, kiam ilia kupeo alvenis la straton Trois frères (tri
fratoj) kaj portis ŝin en sian elegantan loĝejon.

La pasia flameco, kiu posedis Teodoron, kaŭzis, ke tuta jaro pasis
kaj nenia nubeto konfuzigis la azuron de la ĉielo, sub kiu ili
vivis. Por ili la ekzistado estis neniel peziga. Teodoro disŝutis
sur ĉiun tagon nekredeble plezurajn ornamojn. Plaĉe li variis la
sendetenemojn de la pasio per la mola malvigleco de tiu ripozo,
en kiu la animoj estas forĵetitaj tiel alten en la ekstazon, ke
ili ŝajnas forgesi tie la korpan kuniĝon. Malkapabla pripensi,
Aŭgustino sekvis senvole la ondoforman iradon de sia feliĉo. Ŝi
nur povis liveri sin tute al la permesata kaj sankta amo de l’
edziniĝo. Simpla kaj naiva ŝi konis nek la koketecon de la rifuzoj,
nek la estrecon, kiun junulino de la altrango kreas al si super
edzo per lertaj kapricoj. Ŝi tro amis, por pensi pri estonteco,
kaj ŝi ne imagis, ke tiel dolĉa ĝuiga vivo povus iam ĉesi.
Feliĉa, ke ŝi estis la tuta plezuro de sia edzo, ŝi kredis, ke tiu
neestingebla amo estus ĉiam por ŝi la plej bela ornamaĵo, same
kiel ŝia sindonemo kaj ŝia obeemo estus ĉiamdaŭra allogo. Fine
la feliĉo de l’ amo estis iginta ŝin tiel brila, ke ŝia beleco
inspiris al ŝi malhumilecon kaj certigis ŝin, ke ŝi povos ĉiam
regi viron tiel facile eksciteblan, kiel sinjoro de Sommervieux. Do
kiel virino ŝi konis kiel instruojn nur tiujn de l’ amo. Meze de
tiu feliĉo, ŝi restis la nescianta knabino, kiu vivis senbrile en
la strato S-ta Deniso, kaj ŝi ne pensis alpreni la manierojn,
la scion, la tonon de la mondo, en kiu ŝi devis vivi. Ĉar ŝiaj
paroloj estis amparoloj, ŝi metis ja en ilin ian spritofleksecon
kaj esprimdelikatecon; sed ŝi uzis la lingvaĵon komunan al ĉiuj
virinoj, kiam ili estas enprofundiĝintaj en pasio, kiu ŝajnas esti
ilia medio. Se okaze ideo malakordiĝanta kun tiuj de Teodoro estis
esprimata de Aŭgustino, la juna artisto ridis pri tio, same kiel oni
ridas pri la unuaj eraroj de fremdulo, sed kiuj fine lacigas, se li
ne korektiĝas.

Tamen, ĉe la fino de tiu jaro, tiel ĉarma kiel rapida, Sommervieux
sentis iun matenon la necesecon repreni siajn laborojn kaj siajn
kutimojn. Lia edzino estis graveda. Li revidis siajn amikojn. Dum
la longaj suferoj de l’ jaro, kiam unuafoje juna edzino nutras
infanon, sendube li laboris vigle, sed kelkafoje reiris serĉi
distraĵojn en la monduma vivo. La domo, kiun li pli volonte vizitis,
estis tiu de la Dukino de Karigliano, kiu fine sukcesis altiri ĉe
si la faman artiston. Kiam Aŭgustino estis resanigita, kiam ŝia
filo ne postulis plu tiujn senĉesajn zorgojn, kiuj malebligas, ke
patrino ĝuu la mondumajn plezurojn, Teodoro deziris provi tiun
ĝuon de propramo, kiun donas al ni la societo, kiam ni aperas en
ĝi kun bela virino, objekto de envio kaj de admiro. Trapasi la
salonojn montrante sin kun la brilo pruntita de la gloro de sia
edzo, vidi ŝin ĵaluzata de ĉiuj virinoj estis por Aŭgustino
nova rikolto de plezuro; sed tio estis la lasta rebrilo, kiun devis
elĵeti sia edzeca feliĉo. Ŝi unue ofendis la vantecon de sia
edzo, kiam malgraŭ vanaj penoj ŝi lasis ekvidigi sian nescion, la
neĝustecon de sia lingvaĵo kaj la malampleksecon de siaj ideoj.
La karaktero de Sommervieux, bridita dum preskaŭ du kaj duono
jaroj per la unuaj puŝegoj de l’ amo, reiris kun la trankvileco
de malpli juna posedaĵo al sia inklino kaj siaj kutimoj momente
deflankigitaj. La poezio, la pentrarto kaj la altaj ĝuoj de l’
imago pretendas sur la nobelaj mensoj nedetrueblajn rajtojn. Tiuj
bezonoj de forta animo ne estis erarigitaj ĉe Teodoro dum tiuj du
jaroj, ili estis trovintaj nur novan paŝtaĵon. Kiam la amkampoj
estis trairitaj, kiam la artisto estis, kiel la infanoj, kolektinta
rozojn kaj cejanojn tiel avide, ke li ne ekvidis, ke liaj manoj ne
povis plu enteni ilin, la sceno ŝanĝis. Kiam la pentristo montris
al sia edzino la skizojn de siaj plej belaj verkoj, li aŭdis,
ke ŝi ekkriis kiel la patro Guillaume: „Tio estas beleta!“
Ŝia senvarmeca admiro ne devenis de konscia sento, sed de fido al
amparolo. Aŭgustino preferis rigardon al plej bela pentraĵo. La
sola nobelsupereco, kiun ŝi konis, estis tiu de la koro. Fine
Teodoro ne povis ne rekoni la evidentecon de kruela vero: Lia edzino
ne sentis la poezion, ŝi ne enloĝis en lia medio, ŝi ne sekvis lin
laŭ ĉiuj liaj kapricoj, laŭ liaj improvizoj, laŭ liaj ĝojoj,
laŭ liaj doloroj; ŝi marŝis surtere en la reala mondo, dum kiam
li altigis la kapon en ĉielon. La ordinaraj mensoj ne povas taksi
la renaskiĝajn suferojn de l’ estulo kiu, kunigata al alia per la
plej intima el ĉiuj sentoj, trudite repuŝas senĉese la plej karajn
ekspansiojn de sia penso kaj reirigas en la neniigon la bildojn, kiun
potenca magio devigas, ke li kreu. Por li, tiu turmento estas tiom
pli kruda, kiom lia sento por lia kunulo postulas unue, ke ili neniam
forŝtelu sin unu al la alia kaj ke ili miksu la fervorajn elmontrojn
de la penso same kiel la konfidaĵojn de l’ animo. Oni ne trompas
senpune la ordonojn de la naturo; ĝi estas nefleksebla, kiel la
neceseco, kiu certe estas kvazaŭa socia naturo. Sommervieux rifuĝis
en la trankvilecon kaj la silenton de sia laborejo esperante, ke la
kutima vivado kun artistoj povus formi sian edzinon kaj malvolvigus
en ŝi la ĝermojn de alta klereco, kiujn kelkaj superaj mensoj
kredas antaŭekzistaj ĉe ĉiaj estaĵoj; sed Aŭgustino estis tro
sincere pieca por ne esti terurigita de la vortoj de la artistoj. Ĉe
la unua vespermanĝado donita de Teodoro ŝi aŭdis junan pentriston
dirantan kun tiu infaneca senpripenso, kiun ŝi ne rekonis kaj kiu
neniel estas malpia:

-- Sed, sinjorino, via paradizo ne estas pli bela ol la alifigurigo
de Rafaelo? Nu, mi laciĝis rigardante tiun ĉi.

Aŭgustino alportis do en tiun spiritan societon, malfidecon kiun
ĉiuj spertis. Ŝi ĝemis. La artistoj ĝenitaj estas senkompataj:
ili fuĝas aŭ mokas. Sinjorino Guillaume havis inter aliaj
ridindaĵoj ĉi tiun: troigi la indecon, kiu ŝajnis al ŝi la esenco
de edzino; kaj kvankam ŝi ofte iam mokis pri tio, Aŭgustino ne
povis ne imiti iomete la patrinan prudecon. Tiu troigo de hontemo,
kiun ne evitas ĉiam la virtemaj edzinoj, sugestis kelkajn epigramojn
per krajono, kiuj estis tro bongustaj, por ke Sommervieux povis
ofendiĝi. Tiuj ŝercaĵoj estus estintaj eĉ pli kruelaj, ili estis
cetere nur revenĝoj plenumitaj super li de liaj amikoj. Sed nenio
povis esti malgrava por animo, kiu ricevis tiel facile, kiel tiu
de Teodoro, la aliulajn impresojn. Por tio li spertis nesenteblan
malvarmecon, kiu nur povis pligrandiĝi. Por atingi la edzecan
feliĉon, oni devas surgrimpi monton, kies mallarĝa plataĵo kuŝas
tre proksime de deklivo tiel rapida kiel glitiga, kaj la amo de la
pentristo malsupreniris ĝin. Li juĝis sian edzinon nekapabla ŝati
la moralajn konsiderojn, kiuj pravigis, laŭ li, la strangecon de
liaj manieroj kontraŭ ŝi kaj kredis sin tre senkulpa, por tio, ke
li kaŝis al ŝi pensojn, kiujn ŝi ne komprenis kaj dekliniĝojn
ne juĝeblajn de burĝa konscienco. Aŭgustino enfermis sin en
doloron malserenan kaj silentan. Tiuj sekretoj metis inter la
geedzoj vualon, kiu devis dikiĝi iom post iom. Kvankam ŝia edzo
ĉiam montris estimon kontraŭ ŝi, Aŭgustino ne povis ne tremi
vidante lin rezervi por la mondumo la trezorojn de sprito kaj de
gracieco, kiujn iam li deponis ĉe ŝiaj piedoj. Baldaŭ ŝi klarigis
malbone la paroladojn spritajn pri la ŝanĝemo de la viroj. Ŝi ne
plendis, sed ŝia sintenado valoris riproĉojn. Tri jarojn post sia
edziniĝo, tiu virino juna kaj beleta, kiu preterpasis tiel distinga
en sia luksa kaleŝego, kiu vivis en glora kaj riĉa medio, enviita
de tiom da personoj ne zorgemaj kaj ne kapablaj ŝati ĝuste la
vivajn situaciojn; ŝiaj vizaĝkoloroj paliĝis. Ŝi pripensis, ŝi
komparis; poste la malfeliĉo al ŝi montris la unuajn sperterojn.
Ŝi decidis resti kuraĝa en la devo, esperante ke tiu grandanima
konduto frue aŭ malfrue reakirigus la edzan amon; sed ne estis tiel.
Kiam Sommervieux laborlaca eliris el sia laborejo, Aŭgustino ne
kaŝis sufiĉe rapide sian laboron, kaj la pentristo povis ekvidi,
ke lia edzino riparis kun la tuta detaleco de bona mastrino la
tolaĵon de la domo kaj la lian. Ŝi liveris malŝpareme senmurmure
la monon por la neurĝaj elspezoj de sia edzo; sed celante konservi
la riĉaĵon de sia kara Teodoro ŝi ŝparis ĉu pri si, ĉu pri
mastrumaj aferoj. Tiu konduto estas neakordigebla kun la senzorgeco
de la artistoj, kiuj je la kariera fino, tiel ĝuas la vivon, ke
neniam ili demandas sin pri la motivo de sia ruiniĝo. Neutile
marki ĉiun kolorgradiĝon, per kiu la brila nuanco de iliaj unuaj
tagoj de edzeca feliĉo atingis al profunda mallumo. Iun vesperon,
la malgaja Aŭgustino, kiu de longatempe aŭdis sian edzon paroli
entuziasme pri sinjorino Dukino de Karigliano, ricevis de amikino
kelkajn malicajn avizojn pri la alligeteco de Sommervieux al tiu fama
koketulino, kies modoj estis sekvitaj en la imperiestra kortego.
Dudekunujara, en la tuta brileco de la juneco kaj de la beleco,
Aŭgustino vidiĝis perfidita por trideksesa virino. Sentante sin
malfeliĉa meze de la monduma vivo kaj de ĝiaj festoj senplezuraj
por si, la kompatindulino ne komprenis la admiron, kiun ĉi tie ŝi
ekscitis, nek la envion, kiun ŝi incitis. Ŝia vizaĝo akiris novan
esprimon. La melankolio disŝutis sur ŝiajn trajtojn la mildecon de
la rezigno kaj la palecon de malŝatita amo. Baldaŭ ŝin amindumis
la plej deloguloj; sed ŝi restis soleca kaj virteca. Kelkaj
malŝatantaj paroloj diritaj senpripense de ŝia edzo naskis en ĝi
neesprimeblan malesperon. Fatala lumeto igis, ke ŝi duonvidis la
kontaktajn mankojn, kiuj pro ŝia nekompleta edukiteco malhelpis la
tutan kuniĝon de ŝia animo kun tiu de Teodoro; ŝi havis sufiĉan
amon por absolvi lin kaj kondamni sin. Ŝi ploris sangajn larmojn
kaj rekonis tro malfrue, ke estas malsamspritaj edziĝoj, same kiel
malsamrangaj kaj malsammoraj. Pensante pri la printempaj ĝuoj de
sia kuniĝo, ŝi komprenis la amplekson de la pasinta feliĉo kaj
konsentis, ke tiel riĉa amrikolto estis tuta vivo, kiun oni povis
pagi nur per ia malfeliĉo. Tamen ŝi amis tro sincere por perdi
ĉian esperon. Pro tio je la dudekunua jaro ŝi kuraĝis instrui sin
kaj indigi sian imagon je tiu de sia admirito.

-- Se mi ne estas poetino, pensis ŝi, almenaŭ mi komprenos la
poezion. Kaj utiligante tiam tiun volforton, tiun energion, kiujn
ĉiuj amantaj virinoj posedas, sinjorino de Sommervieux provis
ŝanĝi sian karakteron, siajn morojn kaj kutimojn; sed kvankam ŝi
legis avide multe da volumoj kaj lernis kuraĝe, ŝi sukcesis nur
iĝi malpli nescianta. La subtileco kaj la plaĉoj de la konversacio
estas naturdono aŭ produkto de eduko komencita de la lulilo. Ŝi
povis ŝati kaj ĝui la muzikon, sed ne ĝuste kanti. Ŝi komprenis
la literaturon kaj la belaĵojn de la poezio, sed estis tro malfrue
por per ili ornami sian ribelan memoron. Plezure ŝi aŭdis la
mondumajn interparoladojn, sed al ili ŝi liveris nenion rimarkindan.
Ŝiaj prireligiaj ideoj kaj ŝiaj infanecaj antaŭjuĝoj kontraŭis
la tutan liberigon de ŝia inteligento. Fine kontraŭ ŝi, en la
animon de Teodoro, estis ŝovita kontraŭjuĝo, kiun ŝi ne povis
venki. La artisto mokis tiujn, kiuj vantis lian edzinon kaj liaj
ŝercaĵoj estis sufiĉe pravaj: li imponis tiel al tiu juna kaj
kortuŝa kreitaĵo, ke ĉe lia ĉeesto aŭ duope, ŝi tremis. Ĝenita
pro ŝia tro granda deziro plaĉi, ŝi sentis sian spiriton kaj siajn
konitaĵojn malaperi en solan senton. La fideleco de Aŭgustino
malplaĉis eĉ al tiu malfidela edzo, kiu ŝajnis inciti ŝin,
ke ŝi plenumu pekojn, ĉar li nomis ŝian virton nesentebleco.
Aŭgustino penis vane por abdiki sian racion, por submeti sin je
ĉiuj kapricoj, ĉiuj fantaziaĵoj de sia edzo kaj sin dediĉi
al la egoismo de lia vanteco; ŝi ne rikoltis la frukton de siaj
foroferoj. Eble ambaŭ lasis preterpasi la momenton, kiam la animoj
povis interkompreni unu la alian. Iun tagon la tro sentema koro de la
juna edzino ricevis unu el tiuj batoj, kiuj tiel forte fleksigas la
sentligojn, ke oni povas kredi, ke ili estas rompitaj. Ŝi izoliĝis.
Sed baldaŭ fatala penso sugestis, ke ŝi iru serĉi konsolojn kaj
konsilojn meze de sia familio.

Do iun matenon, ŝi direktis sin al la groteska fasado de la humila
kaj silenta domo, kie pasiĝis ŝia infana tempo. Ŝi sopiris
revidante tiun fenestron, de kie, iun tagon, ŝi estis resendinta
unuan kison al tiu, kiu nun disŝutis sur sian vivon tiom da gloro
kiom da malfeliĉo. Nenio estis ŝanĝita en la kaverno, kie tamen
plijuniĝis la drapkomerco. La fratino de Aŭgustino okupis ĉe la
vendtablo la patrinan sidlokon. La juna afliktulino renkontis sian
bofraton kun la plumo ĉe la orelo. Apenaŭ li aŭskultis ŝin, tiel
li ŝajnis multokupata. La terurigaj signoj de ĝenerala inventaro
montriĝis ĉirkaŭ li. Pro tio li forlasis ŝin petante pardonon.
Ŝia fratino akceptis ŝin iom malvarme kaj kun ŝajna venĝo.
Efektive, Aŭgustino eleganta kaj malsupreniranta de veturilaro, ĝis
nun vidis sian fratinon nur preterpasante. La edzino de la prudenta
Lebas imagis, ke la mono estis la unua kaŭzo de tiu frua vizito, ŝi
provis teni sin firme kun rezerva maniero, kiu ridetigis Aŭgustinon
pli ol unu fojon. La pentristedzino vidis, ke, escepte la plumeroj
sur la kufo, ŝia patrino estis trovinta en Virginio posteulinon, kiu
konservis la antikvan honoron de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Ĉe la
tagmanĝado ŝi ekvidis en la mastrumado iajn ŝanĝojn, kiuj rivelis la
komunan saĝon de Jozefo Lebas: la komizoj ne foriris ĉe la deserto,
oni lasis al ili la parolrajton kaj la sufiĉego de manĝoj divenigis
senluksan komforton. La juna elegantulino vidis la kuponojn de
loĝio ĉe _Les Français_[15], kie ŝi, kiel ŝi rememoris, vidis sian
fratinon malofte. Sinjorino Lebas havis sur la ŝultroj kaŝmiron,
kies beleco provis la malavaregecon de ŝia edzo. Fine la ambaŭ
geedzoj kondutis laŭtempe. Aŭgustino estis baldaŭ penetrita per
kortuŝemo kaj rekonis dum la dutrionoj de tiu tago la senmiksan
feliĉon, -- sen troigo, estas vere, sed sen maltrankvilaĵoj -- kiun
ĝuis tiu paro tiel konforma. Ili estas akceptintaj la vivon kiel
komercan entreprenon, en kiu estis necese, ke oni faru honorinde
siajn aferojn. La edzino ne estante renkontinta ĉe sia edzo ekcesan
amon, klopodis por naskigi ĝin. Gradete Jozefo estis alkondukita
estimi, ami Virginion, kaj la tempo necesa por ekaperigi la feliĉon
estis por la geedzoj garantio de daŭro. Pro tio, kiam la plenda
Aŭgustino elklarigis sian dolorigan situacion, nevole ŝi suferis
aŭskultante la ondegon de komunaj paroloj, kiujn la moralo de la
S-ta Denisa strato liveris al ŝia fratino.

-- La malbono fariĝis, mia edzino, -- diris Jozefo Lebas, -- ni
devas peni por taŭge konsili nian fratinon.

Poste la lerta negocisto analizis nerapide la rimedojn, kiujn
la leĝo kaj la kutimoj povis liveri al Aŭgustino por eliri el
tiu krizo; li numerigis preskaŭdire la konsiderojn, li vicigis
ilin laŭvalore en kvazaŭajn kategoriojn, same kiel se koncernus
diverskvalitajn komercaĵojn; poste li komparis, taksis ilin kaj
konkludis ampleksante la necesecon, kie staris lia bofratino,
decidiĝi laŭ rekta vojo, kio nekontentigis la amon ĉiam daŭrantan
por ŝia edzo. Tiu sento revekiĝis tute forta, kiam ŝi aŭdis, ke
Jozefo Lebas parolis pri juĝa agado. Ŝi dankis siajn du amikojn
kaj rehejmiĝis ankoraŭ pli maldecida, ol ŝi estis antaŭ la
konsiliĝo. Ŝi kuraĝis tiam veturi al la antikva hotelo de la
strato Colombier, celante konfidi siajn malfeliĉaĵojn al siaj
gepatroj. La kompatindulino similis tiujn malsanulojn, kiuj en
malespera stato provas ĉiujn receptojn, kaj eĉ fidas je popularaj
kuraciloj. La du gemaljunuloj akceptis ŝin kun fervora sento, kiu
kortuŝis ŝin. Tiu vizito alportis al ili distraĵon, kiu por
ili valoris trezoron. De kvar jaroj ili marŝis en la vivo, kiel
marveturantoj sen celo kaj sen kompato. Sidante ĉe la fajrangulo,
ili rakontis unu al la alia ĉiujn katastrofojn de la maksimumo,
siajn iamajn drapaĉetojn, la manieron, per kiu ili evitis la
bankrotojn kaj precipe tiun faman Lecokan bankroton, la apud
Marengo-an batalon[16] de patro Guillaume. Poste, kiam ili estis
elĉerpintaj ĉiujn antikvajn procesojn, ili resumis la sumigojn
de siaj inventaroj la plej produktintaj kaj rakontis ankoraŭ
la maljunajn historietojn de la kvartalo S-ta Deniso. Je la
dua, la patro Guillaume iris viziteti la firmaon LA KATO,
KIU PILKLUDAS. Revenante, li haltis antaŭ ĉiuj butikoj, iam
liaj konkurantoj, kaj kies la novaj posedantoj esperis fortreni la
maljunan negociston en iajn aventurajn diskontojn, kiujn kutime li
ne rifuzis nepre. Du bonaj normandaj ĉevaloj mortiĝis pro graso
en la hotela stalo. Sinjorino Guillaume utilis ilin nur por ĉeesti
ĉiudimanĉe la kantmeson de sia paroĥo. Trifoje ĉiusemajne tiu
respektinda paro oferis manĝadon. Dank’ al la influo de sia bofilo
Sommervieux, la patro Guillaume estis nomita membro de la konsiliga
komitato por la vestigo de la trupoj. Depost kiam ŝia edzo troviĝis
alte lokita en la administracio, sinjorino Guillaume decidis
laŭrange elmontriĝi. Iliaj loĝejoj estis embarasitaj per tiom da
oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj kaj per mebloj sengustaj sed de certa
valoro, ke la plej simpla ĉambro similis kapelon. La ŝparemo kaj la
malŝparemo ŝajnis lukti pri ĉiu el la akcesoraĵoj de tiu hotelo.
Oni estus opiniinta, ke sinjoro Guillaume celis serĉi profiton, eĉ
aĉetante lumingon. Meze de ĉi tiu bazaro, kies riĉeco montris la
senokupon de la du geedzoj, la fama pentraĵo de Sommervieux pendis
ĉe honora loko. Ĝi konsolis gesinjorojn Guillaume, kiuj turnis
dudekfoje ĉiutage siajn okulojn ŝarĝitajn per okulvitroj al tiu
bildo de sia iama ekzistado laŭ ili tiel aktiva kaj amuziga. La
aspekto de tiu hotelo kaj de tiuj loĝejoj, en kiuj ĉio havis odoron
de maljuneco kaj de mezrangeco, la spektaklo de tiuj ambaŭ estuloj,
kiuj ŝajnis sidantaj sur ora roko malproksime de la mondo kaj de
la ideoj, kiuj vivigas, surprizis Aŭgustinon. Ŝi zorge rigardis
tiumomente la duan parton de la sceno, kies komencon ŝi rimarkis
ĉe Jozefo Lebas, tiun de vivo malkvieta, kvankam senmova kvazaŭ
maŝina kaj instinkta, simila je tiu de la kastoroj. Ŝi sentis tiam
neesprimeblan fierecon pro siaj ĉagrenoj, pensante ke ili devenis de
dekokmonata feliĉo, kiu laŭ ŝi valoris mil ekzistadojn tiajn, kies
malpleno ŝajnis teruriga. Tamen ŝi kaŝis tiun nebonkoran sentemon
kaj eluzis por siaj maljunaj gepatroj la novajn graciecojn de sia
spirito, la koketaĵojn de amemo, al ŝi rivelitaj de l’ amo kaj
emis ilin favore aŭskulti ŝiajn edzecajn plendojn. La maljunuloj
akceptis volonte tiujn specojn de konfidoj. Sinjorino Guillaume volis
koni la plej etajn detalojn de tiu stranga vivo, kiu laŭ ŝi estis
iom fabela. _La vojaĝoj de barono de la Houtan_, kiujn ŝi komencis
ĉiam, sed neniam finis, sciigis al ŝi nenion pli neaŭditan pri la
sovaĝuloj de Kanado.

-- Kiel, mia infanino, via edzo enfermiĝas kun nudaj virinoj, kaj vi
estas sufiĉe naiva por kredi, ke li desegnas ilin?

Ĉe tiu ekkrio la avino demetis siajn okulvitrojn sur tableton, skuis
siajn subjupojn kaj apogis siajn kunigitajn manojn sur siaj genuoj
altigitaj per varmigileto, sia preferita piedestalo.

-- Sed panjo, ĉiuj pentristoj bezonas modelojn.

-- Li sin gardis zorge diri al ni ĉion tion, kiam li petis vin
de ni. Se mi estus sciinta tion, mi ne estus doninta mian filinon
al viro, kiu havas tian metion. La religio malpermesas tiajn
abomenaĵojn, tio ne estas morala. Je kioma horo, -- vi diris, -- li
reeniras ĉe si.

-- Sed je la unua, la dua...

La du geedzoj rigardis sin reciproke, profunde mirigataj.

-- Li ludas do? -- diris sinjoro Guillaume. -- Je mia tempo nur la
ludistoj rehejmiĝis tiel malfrue.

Aŭgustino faris lipgrimaceton, kiu forĵetis tiun akuzaĵon.

-- Li kaŭzas al vi kruelajn noktojn dum kiam vi atendas lin, -- plue
diris sinjorino Guillaume. -- Sed ĉu ne, vi enlitiĝas, ĉu ne vere?
Kaj kiam li perdis, la monstro vekas vin.

-- Ne, panjo male kelkfoje, li estas tre gaja. Eĉ sufiĉe ofte, kiam
estas bela vetero -- li proponas al mi promenadon en la arbaro.

-- En la arbaro, je tiuj horoj? Vi havas do tre malgrandan loĝejon,
se al li ne sufiĉas lia ĉambro, liaj salonoj kaj se li devas kuri
por... Sed tio estas por malvarmumi vin, se la krimulo proponas al
vi tiujn distraĵojn. Li volas formalaperigi vin. Ĉu iam oni vidas
viron havante trankvilan komercon galopi kiel lupkoboldo.

-- Sed panjo, vi ne komprenas do, ke por ampleksigi sian talenton, li
bezonas ekscitecon. Li ŝatas multe la scenojn, kiuj...

-- Ha! mi montrus al li belajn scenojn, mi -- ekkriis sinjorino
Guillaume interrompante sian filinon. -- Kiel vi povas esti indulga
je tia viro! Unue mi ne ŝatas iun, kiu trinkas nur akvon. Tio ne
estas saniga. Kial li montras malemon, kiam li vidas virinojn, kiuj
manĝas. Kia stranga maniero! Sed li estas freneza! Ĉio, kion vi
diras al ni pri li, ne estas ebla. Edzo ne povas foriri elhejme
nenion dirante kaj revenante nur post dek tagoj. Li diris al vi, ke
li estis en Dieppe por pentri la maron. Ĉu oni pentras la maron? Li
faras al vi rakontojn nekredeblajn.

Aŭgustino malfermis la buŝon por defendi sian edzon, sed sinjorino
Guillaume ordonis silenton al ŝi geste, kio per kutima resto obeigis
ŝin, kaj ŝia patrino ekkriis seke:

-- Nu, ne parolu plu al mi pri tiu viro; neniam li eniris preĝejon,
se ne por vidi vin kaj edziĝi kun vi. La senregiuloj kapablas ĉion
malbonan. Ĉu Guillaume pensis iufoje kaŝi al mi ion, resti tri
tagojn ne dirante: uf! kaj poste babiladi, kiel unuokula pigo?

-- Kara panjo, vi juĝas tro severe la superulojn. Se ili havus
ideojn similajn je tiuj de aliaj, ili ne estus plu talentuloj.

-- Nu! la talentuloj restu ĉe si, kaj ne edziĝu! Kiel, talentulo
malfeliĉigos sian edzinon kaj por tio, ke li havas talenton, tio
estos bona. Talento! Talento! Ne bezonas tiom da talento por paroli,
kiel li blanka kaj nigra ĉiuminute, interrompi la parolantojn,
sonirigi tamburon hejme, neniam lasi, ke iu estas certa pri io ajn,
devigi edzinon, ke ŝi ne amuziĝas antaŭ ol la ideoj de ŝia
sinjoro estu gajaj; ke ŝi estu malgaja, tuj kiam li estas malgaja...

-- Sed panjo, la esenco de tiaj imagaĵoj...

-- Kiaj estas tiuj imagaĵoj? -- plue diris sinjorino Guillaume,
interrompante ankoraŭ sian filinon. -- Li havas belajn, laŭ mia
opinio! Kia estas edzo, kiu ne tuj konsultinte kuraciston, kaprice
manĝas nur legomojn? Se tio estus nur pro religio, lia dieto servus
por io, sed li ne estas pli pia ol Kalvinano. Ĉu jam oni vidis
viron ami, kiel li, la ĉevalojn pli, ol li amas sian proksimulon,
frizigi siajn harojn kiel idolano, kuŝigi statuojn sub muslino,
fermigi siajn fenestrojn tage por labori ĉe lamplumo. Nu lasu min,
se li ne estus tiel abomene malmorala, li estus konvena por loĝi en
la Malgrandaj domoj[17]. Petu konsilon de sinjoro Lorau la vikario
de S-ta Sulpice, li diros al vi, ke via edzo ne kondutas kiel
kristano.

-- Ho, panjo! ĉu vi povas kredi...

-- Jes, mi kredas! Vi amis lin, vi ekvidas nenion el ĉio tio. Sed
mi, ĉirkaŭ la unuaj tempoj de via edziniĝo, mi memoras, ke mi
renkontis lin en la Champs-Elysées[18]. Li sidis sur ĉevalo. Nu! li
galopis momente senbride, poste li haltis por rajdi paŝe. Mi pensis
tiam: Jen estas viro senracia.

-- Ha, -- ekkriis sinjoro Guillaume frotante la manojn, -- kiel mi
taŭge agis, kiam mi edzinigis vin sen komuneco de bienoj kun tiu
strangulo.

Kiam Aŭgustino estis senprudente rakontinta la realajn plendmotivojn
kontraŭ sia edzo, la du maljunuloj restis mutaj pro indigno. Baldaŭ
sinjorino Guillaume prononcis la vorton eksedzigo. Ĉe tiu vorto
la senokupa negocisto estis kiel revekigita. Pelita per la amo por
sia filino kaj ankaŭ per la baraktoj, kiujn proceso necesus, la
patro Guillaume ekparolis. Li decidis fari la peton pro eksedzigo,
li direktis ĝin, li preskaŭ pledis, li proponis al sia filino,
pagi ĉiujn elspezojn, viziti la advokatojn, la juĝistojn, la
prokuratorojn, movi ĉielon kaj teron. Sinjorino de Sommervieux
terurigita, rifuzis la patrajn servojn, diris, ke ŝi ne volas
disiĝi de sia edzo, se eĉ ŝi estus dekfoje pli malfeliĉa, kaj ne
parolis plu pri siaj ĉagrenoj. Poste ŝi estis superŝutita de siaj
gepatroj per ĉiuj senvortaj kaj konsiligaj zorgoj, per kiuj la du
maljunuloj provis kompensi, sed vane por ŝiaj korpenoj. Aŭgustino
eliris, sentante la neeblecon sukcesi, ke nekleruloj povu taŭge
juĝi superulojn. Ŝi sciiĝis, ke edzino devas kaŝi je ĉiuj, eĉ
je siaj gepatroj, malfeliĉojn por kiuj oni renkontas tiel malfacile
simpatiojn. La malpacegoj kaj la suferoj de la altspiritaj medioj
povas esti ŝatataj nur de nobeloj, kiuj al ili apartenas. En ĉia
afero nur niaj egaluloj povas juĝi nin.

La kompatinda Aŭgustino retroviĝis do en la malvarma atmosfero
de sia hejmo, liverata al la abomeno de ŝiaj meditadoj. Studo
estis nun nenio por ŝi, ĉar la studado ne redonis al ŝi la edzan
koron. Konante la sekretojn de tiuj fajranimoj sed senigita je iliaj
eblaĵoj, ŝi forte partoprenis iliajn penadojn ne partigante iliajn
plezurojn. La mondumo lacigis ŝin; ĝi ŝajnis malgrandanima kaj
malnobla rilate la pasiajn okazojn. Fine ŝia vivo estis maltrafa.
Iun tagon penso lumigis ŝiajn mallumajn ĉagrenojn, kiel ĉielradio.
Tiu ideo povis plaĉi nur al tiel pura, tiel virtema koro, kiel estis
la ŝia. Ŝi decidis viziti Dukinon de Karigliano, ne por peti de
ŝi la koron de sia edzo, sed por instrui sin pri la artifikoj, kiuj
forrabis lin de ŝi; por veki intereson al la patrino de la infanoj
de ŝia amiko en tiu malhumila mondulino, por mildigi ŝin kaj
kunkulpigi ŝin pro ŝia estonta feliĉo, same kiel ŝi estis la ilo
de ŝia unua malfeliĉo.

Do, iun tagon la timema Aŭgustino provizata per supernatura kuraĝo,
enveturiĝis je la dua posttagmeze por provi penetri ĝis la buduaro
de la fama koketulino, kiu neniam antaŭ tiu horo estis videbla.
Sinjorino de Sommervieux ne jam konis la majestajn vestiblojn, tiujn
grandiozajn ŝtuparojn, tiujn senmezurajn salonojn ornamitajn per
floroj malgraŭ la vintraj rigoroj kaj dekoraciitaj per tiu gusto
propra al la virinoj naskiĝintaj en la riĉego, aŭ kiuj posedas la
distingiĝintajn kutimojn de l’ aristokrataro, Aŭgustino sentis
teruran korpremon. Ŝi enviis la sekretojn de tiu eleganteco, kiun
neniam ŝi imagis. Ŝi konstatis aspekton de nobeleco, kiu klarigis
al ŝi la allogon de tiu domo por ŝia edzo. Kiam ŝi atingis la
privatajn loĝejojn de la dukino, ŝi sentis ĵaluzon kaj kvazaŭan
malesperon, admirante la voluptan aranĝon de la mebloj, de la
drapaĵoj kaj de la tapetoj. Tie la malordo estis gracieco, la lukso
afektis kvazaŭan malŝaton por la riĉeco. La parfumoj disigitaj
en tiu milda atmosfero flatis al la floro ne ofendetante ĝin. La
akcesoraĵoj de la loĝejo harmoniiĝis kun vido per vitraĵoj super
la herbejaj ĝardenoj garnitaj per verdarboj. Ĉio estis delogo
kaj tie oni ne sentis la intencon. La genio de la mastrino de tiuj
loĝejoj montriĝis tute en la salono, kie atendis Aŭgustino. Ŝi
penis diveni la karakteron de sia konkurantino per la aspekto de la
disaj objektoj; sed superis tie io nepenetrebla ĉe la malordo, kiel
ĉe la simetrio kaj por la simpla Aŭgustino tio estis nedeĉifrebla.
Tio, kion ŝi povis vidi, estis, ke la dukino estas supera virino.
Ŝi spertis tiam dolorigan penson.

-- Ho, ve! estus vero, -- ŝi diris enpense, ke koro ama kaj simpla
ne sufiĉas al artisto; kaj por kompensi la pezon de tiuj fortanimoj,
ĉu oni devas kunigi ilin al virinaj animoj, kies potenco egalu la
ilian? Se mi estus edukita kiel tiu sireno, almenaŭ niaj armiloj
estus restintaj egalaj ĉe la lukto.

-- Sed mi ne estas videbla! -- Tiuj vortoj netaj kaj rapidaj,
kvankam eldiritaj mallaŭte en la apuda buduaro, estis aŭditaj de
Aŭgustino, kies koro batis forte.

-- Tiu sinjorino sidas tie, -- rebate diris la ĉambristino.

-- Vi estas malsaĝa, enirigu do, -- respondis la dukino, kies voĉo
mildiĝis kaj ĝentiliĝis evidente; ŝi deziris tiam, ke oni aŭdu ŝin.

Aŭgustino antaŭeniris timeme. Funde de tiu freŝa buduaro, ŝi
vidis la dukinon volupteme kuŝita sur luksa kanapo, lokita centre de
duoncirklo, desegnita per la molaj faldoj de muslino tegita sur flava
subaĵo. Ornamaĵoj el orumita bronzo metitaj kun delikata gusto
plibeligis ankoraŭ tiun baldakenon, sub kiu la dukino ripozis kiel
antikva statuo. La malhela koloro de la veluro ne lasis malaperigi
iun delogan povon. Duonlumo, konvenanta al ŝia beleco, ŝajnis
plivere rebrilo ol lumo. Kelkaj multvaloraj floroj altigis siajn
parfumitajn kapojn super la Sevraj vazoj la plej riĉaj. Je la
momento, kiam mirigite Aŭgustino vidis tiun spektaklon, ŝi marŝis
tiel milde, ke ŝi povis surprizi rigardon de la ĉarmistino. Tiu
rigardo ŝajnis diri al persono, kiun la pentristedzino ne tuj
ekvidis: Restu, vi vidos beletulinon kaj ŝia vizito enuigos min
malplie.

Vidante Aŭgustinon, la dukino leviĝis kaj sidigis ŝin apud sin.

-- Al kio mi ŝuldas la feliĉon de tiu vizito, sinjorino? -- ŝi
diris kun rideto plena de gracieco.

-- Kial tiom da falseco? -- pensis Aŭgustino, kiu respondis nur
kapsigne.

Tiu silento estis ordonita. La juna virino vidis antaŭ si troan
ĉeestanton por tiu sceno. Tiu persono estis la plej juna, la plej
eleganta kaj la plej belkorpa el ĉiuj koloneloj de l’ armeo.
Lia duonburĝa kostumo reliefigis la ĉarmon de lia persono. Lia
vizaĝo vivplena, juna kaj jam tre esprimema estis plie vigligita
per lipharetoj pintlevitaj kaj nigraj kiel gagato, per sublipharetoj
densaj, per vangharoj zorge kombitaj kaj per iom malorda arbaro
de nigraj haroj. Li movetis vipeton montrante senĝenecon kaj
liberecon, kiuj decis al la mieno kontenta de lia fizionomio kaj al
afekto pri lia tualeto. La rubandoj ligitaj ĉe sia butontruo estis
noditaj malŝatece kaj li ŝajnis, ke li estas pli fiera pro sia
beleta teniĝo ol pro sia kuraĝo. Aŭgustino rigardis Dukinon de
Karigliano montrante la kolonelon per rigardo, kies ĉiuj petoj estis
komprenitaj.

-- Nu adiaŭ, sinjoro d’Anglemont, ni revidos nin en la Bulonja
arbaro[19].

Tiuj vortoj estis prononcitaj de la sireno, kvazaŭ ili rezultus
de antaŭa decido. Ŝi akompanis ilin per minaca rigardo, kiun
la oficiro meritis eble pro la admiro, kiun li montris, atente
rigardanta la modestan floron, kiu tiel taŭge kontrastis kun la
fiera dukino. La juna afektulo kliniĝis silente, turniĝis sur la
kalkanumoj kaj vive foriris el la buduaro. Tiumomente Aŭgustino
spionante sian konkurantinon, kiu ŝajnis sekvi okule la distingan
oficiron, ekrimarkis en tiu rigardo senton, kies nedaŭrajn esprimojn
konas ĉiuj virinoj. Ŝi pensis kun la plej profunda doloro, ke ŝia
vizito estus neutila; tiu ruzoplena dukino tro avidis la respektajn
submetiĝojn, por ke ŝi ne havu senkompatan koron.

-- Sinjorino, -- diris Aŭgustino per interrompa voĉo, -- la vizito,
kiun mi faras tiumomente al vi, ŝajnos al vi tre stranga; sed
malespero havas sian frenezon kaj pardonigos ĉion. Mi komprenas
troe, kiel Teodoro preferas vian domon al ĉiu alia, kaj kiel via
spirito ekzercas tian influon super li. Ho ve! mi bezonas nur
profunde pripensi por trovi sufiĉajn motivojn pri tio. Sed mi
adoras mian edzon, sinjorino. Du jaroj de larmoj ne forviŝis lian
bildon en mia koro, kvankam mi perdis la lian. Malsaĝe mi kuraĝis
koncepti la ideon lukti kontraŭ vi; kaj mi venas al vi, vin demandi
per kiaj rimedoj mi povas triumfi je vi mem. Ho sinjorino! -- ekkriis
la juna virino, kaptante arde la manon de sia konkurantino, kiu lasis
preni ĝin, -- neniam mi preĝos al Dio por mia propra feliĉo tiel
fervore, kiel mi petegus pro la via, se vi helpus min rekonkiri, mi
ne diras la amon, sed la amemon de Sommervieux. Mi nur en vi sola
esperas. Ha! diru al mi, kiel vi povas plaĉi al li kaj igi, ke li
forgesu la unuajn tagojn de...

Ĉe tiuj vortoj, Aŭgustino, sufokita de malbone retenitaj singultoj,
devis halti. Honta pro sia malforteco, ŝi kaŝis sian vizaĝon en
poŝtuko, kiun ŝi malsekigis per abundaj larmoj.

-- Kiom vi estas infaneca, mia kara belulino! -- diris la dukino,
kiu ĉarmita pro la noveco de tiu sceno kaj kortuŝite malgraŭ si,
ricevante la respektan komplimenton de la plej perfekta virto eble en
Parizo, forprenis la poŝtukon de la juna virino, kaj ekviŝis mem
ŝiajn okulojn, flatante al ŝi per kelkaj monosilaboj murmuritaj kun
gracieca kompato.

Post momenta silento la koketulino malliberigante la beletajn manojn
de Aŭgustino inter la siaj, kiuj havis maloftan karakteron de nobla
beleco kaj de potenco, diris per voĉo milda kaj amema.

-- Kiel unua konsilo, mi avertos ne tiel plori, la larmoj malbeligas.
Oni devas superi la ĉagrenojn; ili malsanigas kaj la amo ne
persistas longatempe sur lito de doloro. La melankolio donas ja
unue ian graciecon plaĉan, sed ĝi fine plilongigas la trajtojn
kaj velkigas la plej ravan vizaĝon. Poste niaj tiranoj havas la
fierecon voli, ke iliaj sklavinoj estu ĉiam gajaj.

-- Ha, sinjorino! Ne dependas de mi, ke mi estu nesentebla! kiel
oni povas, ne spertante mil mortojn, vidi malbrila, senkolora,
indiferenta vizaĝon iam radiantan per amo kaj ĝojo? Ha! mi ne scias
ordoni al mia koro.

-- Des pli malbone, kara belulino, sed mi kredas, ke jam mi scias
vian tutan historion. Unue, komprenu ja, ke se via edzo estis
malfidela, mi ne estas lia kunkulpulino. Se mi deziris ricevi lin en
mian salonon, tio estas, mi konfesas, pro memamo: li estis fama kaj
vizitis nenie. Mi tro amas vin por diri ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn
li plenumis pro mi. Mi rivelos nur unu, ĉar ĝi servos eble por
revenigi lin al vi kaj puni lin pro la maltimo, kiun li uzas kontraŭ
mi. Fine li kompromitus min. Mi konas tro la mondon, karulino, por
meti min sub la arbitron de tro supera viro. Sciu: oni devas lasi
amindumi sin de ili; sed kun ili edziniĝi -- tio estas eraro! Ni,
virinoj, ni devas admiri la geniulojn, ĝui ilin, kiel spektaklon,
sed vivi kun ili! Neniam. Fi! tio estas voli plezuri rigardante la
maŝinojn de l’ opero, anstataŭ resti en loĝio gustumante ĝiajn
brilajn iluziojn. Sed, ĉe vi, kompatindulino, la malbono okazis, ĉu
ne vere! Nu, estas necese armi vin kontraŭ la tiraneco.

-- Ha! sinjorino, antaŭ ol eniri tien ĉi, vidante vin, jam mi konis
kelkajn artifikojn, kiujn mi ne suspektis.

-- Nu, venu viziti min kelkfoje: baldaŭ vi posedos la sciencon
de tiuj bagatelaĵoj, tamen sufiĉe gravaj. La eksteraĵo por la
stultuloj estas duonvivo kaj pro tio pli ol unu talentulo troviĝas
stulta malgraŭ sia spirito. Sed mi vetas, ke neniam vi povis rifuzi
ion al Teodoro?

-- Ĉu estas eble, sinjorino, rifuzi ion al tiu, kiun oni amas?

-- Kompatinda senpekulino, mi adorus vin pro via naivegeco. Eksciu
do, ju pli ni amas, des malpli ni devas lasi ekvidi al viro, precipe
al edzo, la amplekson de nia pasio. Tiu, kiu plej amas estas plej
tiranigita kaj kio estas grava, li estas forlasata frue aŭ malfrue.
Tiu, kiu volas regi, devas...

-- Kiel, sinjorino! Ĉu oni devos do kaŝi, kalkuli, falsa iĝi,
fari artifikan karakteron kaj por ĉiam? Ho! kiel oni povas vivi
tiamaniere? Ĉu vi povas...

Si hezitis, la dukino ridetis.

-- Karulino, -- plue diris serioze la nobela sinjorino, -- la edzeca
feliĉo estis ĉiam spekulacio, afero, kiu postulas specialan
atenton. Se vi daŭrigas paroli pri pasio, kiam mi parolas pri
edzeco, ni ne interkomprenos nin baldaŭ. Aŭskultu min, -- ŝi
diris konfideme. -- Mi mem havis okazon vidi kelkajn sinjorojn
pli distingitajn de nia tempo. Tiuj, kiuj edziĝis, -- estas nur
kelkaj esceptoj, -- edziĝis kun senspiritaj virinoj. Nu! tiuj
virinoj estris ilin, kiel la imperiestro estras nin kaj estis, se
ne amataj, almenaŭ respektitaj de ili. Mi ŝatas iom la sekretojn,
precipe tiujn, kiuj koncernas nin, por amuziĝi serĉante la vorton
de tiu enigmo. Nu, mia anĝelino, tiuj bonulinoj havis la talenton
analizi la karakteron de siaj edzoj. Ne terurigitaj kiel vi pro ilia
supereco, ili estis rimarkintaj lerte la mankajn kvalitojn. Ĉu
ili, la edzinoj, posedis tiujn kvalitojn, ĉu ili ŝajnigis, ke ili
posedas ilin, ili scipovis tiel amplekse elmontri ilin antaŭ la
edzaj okuloj, ke fine ili imponis. Fine kredu plue, ke tiuj animoj,
ŝajne tiel altaj, havas ĉiuj frenezeron, kiun ni devas scipovi
ekspluati. Se ni decidos firme super ilin, ne deflankiĝante tiun
celon, al ĝi turnante ĉiujn niajn agojn, niajn ideojn, niajn
koketaĵojn, ni estras tiujn mensojn ege kapricajn, kiuj pro la
moviĝemo mem de iliaj pensoj liveras al ni la povon influi super ili.

-- Ho, ĉielo! -- ekkriis la juna virino, -- tio estas la vivo? Ĝi
estas lukto.

-- Kie ĉiam estas necese minaci, -- plue diris la dukino ridante.
-- Nia povo estas tute artifika. Pro tio ni neniam devas permesi, ke
viro malŝategu nin; de tia defalo oni nur relevigas sin per abomenaj
klopodoj. -- Venu, -- ŝi aldonis, -- mi donos al vi rimedon por
enkateni vian edzon.

Ŝi leviĝis por gvidi subridante la junan kaj senkulpan lernantinon
pri la edzecaj ruzoj tra la labirinto de sia palaceto. Ambaŭ ili
venis ĝis sekreta ŝtuparo, kiu komuniĝis kun la provizitaj
loĝejoj. Kiam la dukino turnis la pordsekreton, ŝi haltis, rigardis
Aŭgustinon kun mieno neimitebla de subtileco kaj de gracieco: --
Vidu, Duko de Karigliano adoras min! Nu, li ne kuraĝas eniri tra tiu
pordo sen mia permeso. Kaj li estas viro, kiu kutime komandas milojn
da soldatoj. Li ne maltimas la bateriojn, sed antaŭ mi li estas
malkuraĝa.

Aŭgustino sopiris. Ili atingis luksecan galerion, kie la
pentristedzino estis alkondukita de la dukino antaŭ la portreton,
kiun Teodoro faris de fraŭlino Guillaume. Ĉe tiu aspekto Aŭgustino
kriis:

-- Mi sciis, ke ĝi ne estis plu ĉe mi, -- ŝi diris, -- sed ...
tie!

-- Kara mia, mi postulis ĝin nur por vidi, ĝis kia grado de
malspriteco geniulo povas atingi. Frue aŭ malfrue, mi estus
redoninta ĝin al vi; sed mi ne pensis, ke mi plezurus vidi tie ĉi
la originalon antaŭ la kopio. Dum ni finas nian konversacion, mi
portigos ĝin en vian veturilon. Se kun tiu talismano vi ne estros
vian edzon dum cent jaroj, vi ne estas virino kaj vi meritas vian
sorton.

Aŭgustino kisis la manon de la dukino, kiu prenis ŝin sur sia koro
kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per amemo tiom pli viva, ke ŝi forgesus ŝin
la morgaŭon. Tiu sceno estus detruinta por ĉiam la hontemon kaj la
purecon de virino malpli virtema ol Aŭgustino, por kiu la sekretoj
rivelitaj de la dukino povis egale esti savigaj aŭ pereigaj. La
malica politiko de la altrangaj medioj konvenis nek al Aŭgustino,
nek al la malvasta racio de Jozefo Lebas, nek al la naivega moralo
de sinjorino Guillaume. Stranga efiko de la malrektaj situacioj, en
kiujn ĵetas nin la plej etaj kontraŭsencoj! Aŭgustino similis tiam
alpan paŝtiston, surprizitan de lavango, se li hezitas aŭ se li
volas aŭskulti la kriojn de siaj akompanantoj, plej ofte li pereas.
Ĉe tiuj grandaj krizoj, la koro rompiĝas aŭ malmoliĝas.

Sinjorino de Sommervieux revenis hejmen ekatakita per maltrankviliĝo
nepriskribebla. Ŝia konversacio kun la dukino estigis multe da
ideoj sin kontraŭantaj en sia menso. Ŝi estis, kiel la fabelaj
ŝafoj, kuraĝplena ĉe la foresto de la lupo. Ŝi admonis sin kaj
skizis admirajn kondutplanojn; ŝi konceptis mil koketaĵojn; ŝi
eĉ parolis al sia edzo, retrovante for de li, ĉiujn provojn de tiu
vera elokventeco, kiu neniam forlasas la virinojn; poste pensante
al la fiksa kaj klara rigardo de Teodoro, ŝi tremis jam. Kiam ŝi
demandis, ĉu la sinjoro estas hejme, ŝia voĉo mankis; eksciante,
ke li revenos ne vespermanĝi, ŝi sentis neklarigeblan ĝojmovon.
Simila je la krimulo, kiu apelacias pri sia mortiga verdikto,
limtempo kia ajn mallonga ĝi povas esti, ŝajnis al ŝi tuta vivo.
Ŝi pendigis la portreton en sian ĉambron kaj atendis sian edzon
liverante sin al ĉiuj angoroj de l’ espero. Ŝi antaŭsentis tro
nete, ke tiu provo decidos pri ŝia tuta estonteco, por ke ŝi ne
tremtimu ĉe ĉia bruo, eĉ ĉe la murmuro de sia horloĝo, kiu
ŝajnis pligravigi ŝiajn terurojn ilin mezurante. Si penis trompi la
tempon per mil artifikoj. Ŝi ekpensis fari tualeton, kiu similigus
ŝin tute al la portreto. Poste, konante la maltrankvilan karakteron
de sia edzo, ŝi lumigis sian loĝejon eksterordinare, certa, ke
rehejmiĝante li venos ĉe ŝin pro scivolemo. Noktomezo sonoris,
kiam ĉe la krio de la lakeo, la hotela pordo malfermiĝis. La
veturilo de la pentristo ruliĝis sur la senbrua pavimo de la korto.

-- Kio signifas tiu iluminado? -- demandis Teodoro per ĝoja voĉo
enirante la ĉambron de sia edzino.

Aŭgustino lerte kaptis tiel favorigan movon, ŝi saltis al la kolo
de sia edzo kaj montris al li la portreton. La artisto senmoviĝis
kiel roko. Liaj okuloj direktis sin alterne al Aŭgustino kaj al
la akuzanta kostumo. La timema edzino duonmortanta observis la
ŝanĝan frunton, la terurigan frunton de sia edzo. Ŝi vidis grade
la esprimajn sulketojn amasiĝi kiel nuboj; poste ŝi kredis, ke ŝia
sango firmiĝis en ŝiaj vejnoj, kiam kun flamanta rigardo kaj per
profunde obtuza voĉo li demandis:

-- Kie vi trovis tiun pentraĵon?

-- La Dukino de Karigliano redonis ĝin al mi.

-- Ĉu vi postulis ĝin de ŝi?

-- Mi ne sciis, ĉu ĝi estis ĉe ŝi.

La mildeco aŭ pli ĝuste la ensorĉa melodio de la voĉo de tiu
anĝelino estus kortuŝinta kanibalojn, sed ne artiston kaptitan per
la turmentoj de ofendita vanteco.

-- Tio estas inda je ŝi, -- ekkriis tondre la artisto. -- Mi
venĝos, -- li diris promenante grandpaŝe. -- Si mortos pro honto;
mi pentros ŝin! jes, mi prezentos ŝin kun la trajtoj de Mesalino
elirante nokte de la Klaŭda palaco.

-- Teodoro! -- diris voĉo senfortiĝa.

-- Mi mortigos ŝin.

-- Mia amiko!

-- Ŝi amas tiun kavalerian koloneton, tial, ke li rajdas belete...

-- Teodoro!

-- He! lasu min, -- diris la pentristo kun voĉsono, kiu similis
preskaŭ leonblekon.

Estus abomene pentri tiun tutan scenon; fine la ebrieco de la kolero
sugestis al la artisto parolojn kaj agojn, kiujn edzino malpli juna
ol Aŭgustino estus altribuinta al frenezeco.

Ĉirkaŭ la oka matene, la morgaŭon, sinjorino Guillaume surprizis
sian filinon, palan kun la okuloj ruĝaj, la hararo malorda, tenante
en mano poŝtukon trempitan per ploroj, rigardante sur la pargeto
la disajn rompaĵojn de disŝirita kostumo kaj la pecojn de granda
orumita kadro. Aŭgustino, kiun la doloro preskaŭ sensentigis
montris tiujn rubojn per gesto malesperplena.

-- Kaj jen estas eble granda perdo, -- ekkriis la maljuna estrino
de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Vere, ĝi estis simila, sed mi aŭdis,
ke sur la bulvardo loĝas viro, kiu faras ĉarmajn portretojn por
kvindek skudoj.

-- Ha, mia patrino!

-- Malfeliĉulino, vi estas prava, -- respondis sinjorino Guillaume,
kiu malĝuste komprenis la esprimon de la rigardo, kiun ĵetis al
ŝi ŝia filino. Kredu al mi, neniam oni estas tiel kore amata, kiel
de sia patrino. Mia beleto, mi divenas ĉion; sed venu konfidi viajn
ĉagrenojn, mi konsolos vin. Ĉu mi ne diris jam al vi, ke tiu viro
estas malsaĝa? Via ĉambristino rakontis al mi strangajn aferojn...
Sed li estas do vera monstro!

Aŭgustino metis fingron sur siajn lipojn palajn, kiel por petegi de
sia patrino momenton de silento. Dum tiu terura nokto la malfeliĉo
estis troviginta de ŝi tiun paciencan rezignacion, kiu ĉe la
amantaj virinoj superas per siaj efikoj la viran energion kaj rivelas
eble en la virina koro la ekziston de iaj kordoj, kiujn Dio rifuzis
al la viro.

Surskribo gravurita sur duonkolono de la tombejo Montmartre indikis,
ke sinjorino de Sommervieux mortis dudeksepjara. Poeto, amiko de
tiu timema kreitaĵo, vidis en la simplaj linioj de ŝia epitafo
la lastan scenon de dramo. Ĉiujare je la solena festo de la 2-a
de Novembro, li neniam preterpasis antaŭ tiu freŝa marmoro, ne
demandante sin, ĉu oni ne bezonas virinojn pli fortajn ol Aŭgustino
por la potencaj premegoj de la geniuloj.

-- La humilaj kaj modestaj floroj elburĝonintaj en la valo mortas
eble -- li diris al si, kiam ili estas transplantitaj tiel proksime
al ĉielo, en la regionojn, kie formiĝas la fulmotondroj, kie la
suno estas bruliga.



KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO


[1] _Firmao_, kaj ne _firmo_ por eviti duoblan sencon ĉe la
adjektivo: firma.

[2] Fenestro je gilotino; fenestro, kiun oni fermas per muntkrado
(framo) glitante inter du vertikalaj ŝovsulkoj.

[3] Arĥiĉefo de la komercistoj; mezepoke ĉefo de la parizaj
komercistoj, komunuma magistrato en Parizo.

[4] En Francujo la prokomerca juĝistaro estas ankoraŭ nomita
„justice consulaire“ (konsula justico). La konsuloj estas nun
agentoj, kiuj dependas de la prokomerca ministro.

[5] Terurigo. „La Terreur“, revolucia reĝimo depost la 31-a de Majo
1793, dum kiu okazis grandnombraj senkapigoj, kaj finiĝanta kun la
renverso de Robespierre (27-a de Julio 1794).

[6] Preĝejo sur la bulvardo Sebastopol.

[7] Le Ragois (abato) nomita per la protekto de sinjorino Maintenon
guvernisto de la Duko de Maine, redaktis por tiu princo: Historio de
Francujo kaj de Romo (1684) ofte represita, kvankam tre mezbona.

[8] La Grafo de Comminges, romano de sinjorino Tenein.

[9] J. Evrot en Akvokato Patelin tradukis per _skudo_ (itale scudo)
kaj J. Balliman (Majstro Pathelin) per _skuto_. Tio estas monero de
tri aŭ ses frankoj.

[10] La Trappe; monaĥejo, kies regularo estas tre severa.

[11] La Salono, galerio en Louvre, kie oni ekspozicias pentraĵojn
kaj skulptaĵojn.

[12] Duobla napoleono; kvardekfranka monero.

[13] Variété, pariza teatro. Cendrillon (Cindrulino), persono de
feinrakontoj.

[14] Genie du Christianisme. 1802 verkita de Chateaubriand, en kiu
li montras la superbonecon de la kristianismo.

[15] Les Français; pariza teatro.

[16] Epoko de la revolucio, dum kiu oni fiksis la maksimumon por la
prezo de la komercaĵoj.

[17] La malgrandaj domoj, en kiuj oni enfermas la frenezulojn.

[18] Avenuo en Parizo.

[19] Arbara promenado apud Parizo.



Notoj de transskribinto:

Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per
ohtml-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.




*** End of this LibraryBlog Digital Book "La firmao de la kato kiu pilkludas" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home