Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La liturgio de l' foiro - (Elementoj por ekzegezo)
Author: Camacho, Jorge
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La liturgio de l' foiro - (Elementoj por ekzegezo)" ***


LA LITURGIO DE L' FOIRO

(ELEMENTOJ POR EKZEGEZO)

KUN SUPLEMENTO



Jorge Camacho



unua publika eldono, marto 1999
kopirajto © ĉe la aŭtoro kaj la eldonejo
eldonas Progresema Esperanto-Forumo
Jakvo Schram
Hof ter Bekestraat 49
BE-2018 Antverpeno
Belgujo



Enhavo

La liturgio de l' foiro

  Manifesto de Raŭmo
  Notoj
  Glosoj
  La aŭtoro
  Bibliografio

Suplemento

  Falsaj nomoj -- kiaj homoj?
  [Letero], de Probal Daŝgupto
  Al la buŝo de oni neniu povas ordoni
  Intertempe ni legis . . .
    Pakto nigre sur blanko
    Pakto por la Esperanta Civito
    Forumo por la Esperanta Civito
  Esperantujo apartenas al ĉiuj, de Jouko Lindstedt
  Ne tuŝu esperantistojn, de Renato Corsetti
  [Pri "eminentaj" esperantistoj], de Claude Piron
  Lastsekunda informo
  Poezia angulo: 452 farenhejtoj



  Kara ________________,

  Du gazet-eldonistoj esperantujaj afable rekomendis,
  ke mi ne aperigu la ĉi-sekvan tekston libretoforme.
  Bonvolu do legi ĝin ne kiel artikolon por la
  ĝenerala publiko, sed estiel privatan leteron, kiun
  mi sendas al diversaj kolegoj kaj geamikoj.

  La aŭtoro.



Manifesto de Raŭmo


1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la
esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo:
nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj
-- la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia
malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp -- kaj laŭdegi la
lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni,
ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas,
sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de
identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon
per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum
la 80-aj jaroj -- oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la
esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel _help_lingvo,
analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca
mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon
kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli
valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom
realigi pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra
identeco igis koncepti esperantistecon kvazaŭ la apartenon al
mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj
kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la
konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la
asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke
kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de
gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la
TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas
fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj
konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la
Freinet-instruistoj.

5. Ni posedas formon kaj enhavon

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de
la lingvo por esprimi _ĉion_; meze de la 80-aj jaroj, komence de
la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas
ankaŭ diri _ion_ -- ion kulture originalan kaj internacie
valoran.



La liturgio de l' foiro

(Elementoj por ekzegezo)


  Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras
  scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas
  ĉefe kiam li provludas tute sola antaŭ la spegulo
  en la banĉambro). Kaj estas malfacile komprenigi al
  tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon,
  ke lia aktorado eble ne estas tiel perfekta kiel li
  supozas . . .

  Georges Lagrange


_En la komenco estis la Manifesto de Raŭmo_. La someron de 1980,
en la finna urbo Rauma, proklamiĝis la t.n. Manifesto de Raŭmo
kadre de la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ĉefaj
aŭtoroj de la dokumento ŝajne estis la unuaj tri subskribintoj
(precipe la plej unua el ili): Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer
(pseŭdonomo de Valerio Ari) kaj Amri Wandel. Ĝis la fino de tiu
jaro aliĝis ĉ. 80 pliaj subskribantoj. Unu el ili, la
Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), sur la paĝoj de la
samnoma revuo, vidis en la proklamado naskiĝon de novtipa
esperantismo, nome _raŭmismo_, kiun LF ĝis nun prezentas kiel
sian ideologion kaj programon.

Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la
vorto _raŭmismo_; nur ĝia etimologio restas klara. Blazio Vaha
(naci-skribe: Balázs Wacha) protestas, ke "neniu objektive
studis la 'tutan' historion de la raŭmismaj diskutoj; _Sojle_,
studo de Sándor Révész pri ĝia komenca
etapo, ne estas aperinta" (VAHA, p. 27). Aldo de' Giorgi same
protestas, ke "Silfer inventis la Manifeston de Raŭmo kaj
kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta
movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize aldonas ke "ankaŭ mi
ĉiam taksis min iaspeca raŭmisto. Sed senbezone de manifestoj,
de karismaj [*] kondotieroj". Kontraste, Lindstedt mem skribas:
"En la junaĝo mi kunverkis la Manifeston de Raŭmo, sed nun mi
rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed
ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn
subtenantojn kaj konvinkitajn kontraŭulojn. Io ŝanĝiĝis en
miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel 'raŭmiston',
kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).

Oni atentu la adjektivon _iaspeca_ en la vortoj de De' Giorgi.
Ĝi paralelas sindifinojn kiel '_iaspeca_ ekologiisto',
'_iaspeca_ feministo' aŭ '_iaspeca_ pacisto'. La adjektivo fakte
signifas _alispeca_, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu
ortodoksa [1] (ĉi-kaze la raŭmismo de LF), alia heterodoksa (la
raŭmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do,
'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa vivkoncepto por la
esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ implicite,
kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe
vortumita" (GUDSKOV, p. 12).

Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum
Vaha konceptas raŭmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron
esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Raŭma
Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli
ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas
nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi
samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, ĉu ne? Kiom da
kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da raŭmismoj! Nu, en tiu ĉi
eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan (mi ne tempas nek
paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laŭ mia tezo,
ĝiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en
ordonojn aŭ dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari
klaran distingon disde ĉio alia kaj por uzi precizan terminon,
en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin _foirismo_, laŭ la nomo de
l' kooperativo kaj la revuo.

Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj
mem: "Ni sekvas la Raŭman vojon, kiu kondukas al la atento pri
la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio
(prefere ol varti iun teorian internaciecon laŭ UN-skemoj) kaj
paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika,
bilda) kies radikoj ĉerpas el la konstato ke esperantisteco
rolas kvazaŭ la aparteno al mem-elektita diaspora lingva
minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke
"Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia
kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de raŭmismo rilate
al la lingvo". La ligon inter ĉi konceptoj pri esperanto kaj
esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la
statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj
"firmigi ĉe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika
komunumo, kvazaŭ _al mem elektita diaspora lingva minoritato_
(_Manifesto de Raŭmo_), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel
internacian helplingvon sed kiel transnacian ĉeflingvon" (SILFER
1995, p. 23).

Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj,
sed ilia stilo. Karakterizas ĝin aparta lingvaĵo facile
rekonebla post kelkaj legoj: _mikrosocio_, _makrosocio_,
_diasporo_, _lingva minoritato_, _transnacia ĉeflingvo_.
Preskaŭ ĉiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: _identeco_,
_superegoo_, _egoo_, _pracelo_.

La paron _makrosocio_ / _mikrosocio_ oni trovas konstante en
foirismaj tekstoj. Ĝi paŭsas parojn kiel _makrokosmo_ /
_mikrokosmo_ aŭ _makroekonomiko_ / _mikroekonomiko_. Malfacilas
kompreni la uzon de ĉi sciencaj vortkomencoj en manifesto
destinita al la tuta esperantistaro, ĉefe tial, ke ĉi-okaze
ambaŭ prefiksaĵoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel
fakvortoj. _Makrosocio_ estas centprocenta sinonimo de _socio_;
per _mikrosocio_ oni laŭplaĉe komprenu _la esperantistaro_, _la
Movado_, _la esperanta komunumo_ aŭ _Esperantujo_. Ĉi lastaj
kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la
esperantistojn kiel tuton: ĉu ni estas nur aŭ ĉefe samlingvaj,
samideaj, samcelaj, samkulturaj aŭ kvazaŭ samlandaj, ekzemple.
Ĉu _mikrosocio_ volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio,
ia spegula minisocio [*] aŭ, tutsimple, soci-eto? Ŝajnas al mi,
ke, kun la signifo _socio ene de la socio_, ĝi senprobleme
aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aŭ de atestantoj
de Jehovo en medio sen- aŭ ali-religia, ĉar tiuj kredoj muldas
la sociecon de grupo ĝis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas
kredeble paroli pri _mikrosocio_ de esperantistoj, ŝakludistoj,
violonludemuloj aŭ sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika
rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo
sonas pseŭdoscience.

Mi daŭre miras pro la populariĝo de _transnacia_ anstataŭ
_internacia_ kaj _sennacia_, al kio ne malgrave kontribuis la
itala Radikala Partio. Kion ĝi signifas, kion novan ĝi
kontribuas -- neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini
ĝin (LEYK 1987, p. 13), laŭ mi sensukcesan. Same taŭgus
_preternacia_ kaj eĉ _malgraŭnacia_, sed al ili mankas la
dezirata grado de modeco.

Temas do nek pri sinonimoj (laŭ PIV, "vorto havanta ĝuste la
saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aŭ "vorto
esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la
sama ĉirkaŭteksto, kun la samaj nuancoj aŭ en ĉiuj ties
sencoj") nek pri eŭfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por
mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n.
_politike ĝusta_ aŭ _politike korekta_ [2] esprimado. La novaj
vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire _mildigas_
nur la kompreneblecon de la frazo. Ĉi-sekve mi nomos ilin, laŭ
la nomo de ilia plej konata lanĉinto kaj uzanto, silferismoj aŭ
silferonimoj.

Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj
bapti sin _raŭmismo_ jam dekomence montris la volon fari
distingon disde ĉiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron
kun sekto, ĉar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre
suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed
sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al
esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn danĝerajn sektojn kiuj, per
kidnapado [*] de infanoj aŭ cerbolavado de siaj membroj, regule
plenigas paĝojn en la internacia ĵurnalaro, sed la vorton
_sekto_ en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri _skismo_, ĉar
foirismo ĝis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel
Ido siatempe) nek naskiĝis el frakcio disiĝinta, ekzemple, elde
UEA aŭ alia internacia organizo.

(Parenteze: kiam, antaŭ du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton
mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en
Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti
min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri
blago, sed ja verŝajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto
Ĉiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aliĝi al
la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur
pacienci, ĝis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aŭ iun
alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero).

Fakte, la komparo kun religiiĝantaj sektoj (ĉi-kaze en la unua
senco PIVa) montriĝas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu.
Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aŭ parolantoj de
la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas
kaj samtempe metas distingan baron per starigo de ŝiboleta
lingvaĵo. Per tio komenciĝas la instituciiĝo de l' deviacio.
Sian heterodoksecon ili flirtigos laŭbezone, kvankam praktike
ĝi jam transformiĝis en novan ortodoksecon: nun herezas la
ceteraj.

Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el ĝiaj
trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je ĝia apero, kaj kiun mi
forte resentis relegante ĝin, estas la volo de apartigo, kiu
esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn:
estas _ili_, kaj estas _ni_. Subkomprenate: _ili_ estas
malpravaj, _ni_ estas pravaj; _ili_ estas fuŝuloj, homoj kun
idealismaj, nerealismaj celoj, _ni_ diskrevigis la mitojn kaj
objektive vidas; _ili_ elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon
elektis _ni_. Tiu divido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas
rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia
simplismo ne povas kapti. [. . .]. Fakte, mi supozas la psikan
meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis
komunumon en du partojn, _ili_ kaj _ni_, tiuj 'ili' alprenas
simplisme skizitajn fikarakterizojn, kiuj apartenas pli al la
imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis
esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la
Manifesto, aŭ kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj,
eĉ en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la
parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON
1994, p. 1).

Mi citu ankoraŭ el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas
interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la
Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro [. . .], en
la esperantistaro [. . .] kaj en la individua esperantisto mem,
kio aperas en la unua punkto, titolita _Krizo de identeco_. Tie
la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo
predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple
ĝuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de
psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj
egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne
nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la
uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon
pli simple kaj klare".

Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige
ĵongli per la lingvo, kaj imponi al laikoj. Ĉi patino el
esprimoj literaturaj, greklatinaj, modkulturaj kaj
pseŭdosciencaj igas la manifeston netuŝebla kaj, do,
nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aŭ
hontindan, nek ion akcesoran aŭ banalan, sed precize la
komunaĵojn kaj komunejojn de l' esperantistaro. La sistema
renomado havas celon alproprigan aŭ, alivorte, magian. Ni
retrovas la batalon ankaŭ en unuopaj sintagmoj: anstataŭ 'la
fina venko', jen 'la Raŭma vojo'. Tre interesa montriĝas la
anatemo _pracelo_. Okulfrape ĝi similas al la origina peko de
Adamo kaj Eva, t.e. al la _prapeko_. Tial, sen granda troigo, ni
povas repreni la komencan frazon de ĉi eseo kaj reverki ĝin
laŭ la modelo de Lejzerowicz, por ke ni vidu foirismon kia ĝi
sin manifestas:

  "En la komenco la Senkorpa Mistero kreis
  Esperantujon. Kaj Esperantujo estis senforma kaj
  ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa
  Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto
  de Raŭmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke ĝi
  estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de
  Pracelismo. Kaj la Spirito nomis Raŭmismon Eterna
  Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto.
  Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."

Ne pro nenio skribas Nikola Raŝiĉ [3], ke "tiuj kiuj predikas
finvenkismon fakte praktikas raŭmismon, dum la raŭmistoj
asertas ke ili fakte gvidas al la vera venko"! (RAŜIĈ, p. 185).
Kaj, kiel okazas al religiiĝantaj herezoj aŭ sektoj, la agoj de
foiristoj ofte identas la samajn farojn, kiujn ili kritikas.
Ekzemplo: la konstantaj akuzoj ĉefe kontraŭ UEA pri
_desuprismo_ [4] kaj _piramidismo_. Per tio foiristo celas, ke
UEAn karakterizas piramida strukturo, kie ĉiuj decidoj venas de
supre, de la unu- aŭ nurkelk-homa pinto. Nu, samo direblas
rilate la renoman Kooperativon de Literatura Foiro: ĉion decidas
Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, malgraŭ la diversaj maskoj,
postenoj kaj subskriboj, malgraŭ la ofica karuselo. La decidoj
venas de supre, sed de malpli supre, tiel ke demagogo kiel mi tuj
ekpensas la vorton _demalplisuprismo_ por epiteti la agmetodojn
de la kooperativo. Temas pri piramideta strukturo kun pluraj
pajlohomoj, kiel nun Marco Picasso, surscenigantaj simplan
farson: Silfer rolas kiel sekretario de KCE, Martinelli ekzemple
kiel _redaktorino de Heroldo_, sed finfine la intrigo reduktiĝas
al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonŝancas kalkuli je
la helpo de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir
Trifonĉovski, _ĉefredaktoro de LF_, sed kiu nuntempe agas kiel
efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon Jouko Lindstedt (pri
tio poste), Ljubomir pruvis sin _intelekte malhonesta_ [5] (kaj
mi, sincere, ne komprenas kial, ĉar ŝajnas ke li ne dependas de
kooperativa salajro por sin vivteni). Prefere ni transiru al
zoologia komparo: LF-koop havas polpan strukturon, kun tentakloj
obeantaj la unusolan kapon. Aparte trafa montriĝas ĉi-kuntekste
la PIVa difino de 'cefalopodo': _"Klaso de moluskoj, kies kapo
estas ĉirkaŭita de 8 aŭ 10 brakoj, kaj kiuj povas plejofte
sekrecii inkosimilan likvaĵon por sin kaŝi"_.

Nenio nova pri polpoj, nenio nova ĉe Alpoj. Foirismo
instituciiĝis jam de komence. Aŭ, pli ĝuste, ĝi estis kaj
restas produkto de institucio, produkto kreita kun la celo
pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la
movoj de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro
Esperantista, Internaciaj Floraj Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa
Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo . . . Ni vidos poste, ke
tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile
disvendebla ĉi-epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma
(aŭ, kiel modas diri, _etnisma_). Sed foirismo _endogmiĝis_ (ne
konfuzu kun la Waringhien'a prononco de _endormiĝis_, almenaŭ
en la filmo _Angoroj_), instituciiĝis ankaŭ simbole. Ne nur
ĝia lingvaĵo, pletora je silferonimoj kaj eŭfemismoj, sed
ankaŭ la _kvinpetalo_, avataro de la tradicia verda stelo kun
rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (ĉu nur hazarde?) al la
_alpa suno_ aŭ verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la
profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependiĝon de
t.n. Padanujo [6] disde la itala respubliko.

Foiristoj kritikas ankaŭ la finvenkismon de UEA-anoj kaj
UEA-istoj. Sed, kiel prave skribis Probal Daŝgupto, anstataŭ
(t.e. en la loko de, en la rolo de) la Fina Venko foirismo kultas
siajn venkojn etajn (DAŜGUPTO, p. 11). Okupas nun la altaron la
akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de
Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la
konsultaj rilatoj kun kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala
koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la unua fojo en la
historio de lo [*] homo [7] oni agnoskas esperanton literatura
lingvo. Alinome: la PENa venko. Kvazaŭ por montri, ke esperanto
estas literatura esprimilo, neprus prezenti ĉi (f)akton,
apelacii al superaj instancoj kaj aŭtoritatoj.

Plej freŝan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj
potenco, prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE,
Ĉaŭdefono, de la 8a ĝis la 10a de aŭgusto 1998. En la komenco
estis la vorto, kaj jen ni trovas _civito_. Tial, ke
_esperantistaro_, _komunumo_ k.a. eluziĝis, necesis eltiri el la
cerbujo novan terminon, kio devus implici novan koncepton de
esperantismo: ne plu senti sin mondcivitano, sed ano de propra
kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo', retroderivuta el
'demokrato' kaj 'demografio', ne taŭgus pro la eventuala
slogano: _Forumo por la E-Demo!_). Refoje la kutima travestia
farso: al la konferenco, kiun gastigas Kultura
Centro-Esperantista, aliĝas KCE mem, la du kunvokintoj Esperanta
PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel
klarigas la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu ĉi informas, ke
"la partopreno en la Forumo implicas neniun financan ŝarĝon aŭ
moralan engaĝon", t.e., ke ĝi liberas, sed ke "sufiĉas akcepti
la proponitan kvintezon kaj sendi aliĝon al KCE". La _kvintezon_
(plia silferismo memoriganta pri _kvintesenco_ kaj _sintezo_)
proponis, evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan
denominatoron komence de la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio
kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn geamikojn al paradejo en
Svisujo; ankaŭ naivuloj bonvenas, kondiĉe ke ili akceptas la
kvin tezojn, dogmojn aŭ aksiomojn de familio Ari-Martinelli.
Brile, ĉu ne? Aliĝanta "establo (societo, redakcio, eldonejo,
kulturcentro ktp)" povas sendi delegiton, tiel ke "nur la
delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en eventualaj
voĉdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu
ajn delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu
ajn privatulo". Kia grand-animeco, kia malavaro! Sufiĉas
penseti, kiuj _establoj_ sendos delegiton al forumo kun ĉi tiaj
kunvokintoj kaj antaŭkondiĉoj por kompreni, ke la rezulto
respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel _fidele_, kiel la
lastaj parlamentaj elektoj en Kubo, aŭ kiel siatempe
referendumoj organizitaj de Hitlero.

Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj
estas ke la Forumo ne lanĉu (nur) novan proklamon, sed ke ĝi
interpretu precipe la bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al
pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito". Surbaze de
ĉio legita ĝis nun, indas reprodukti kompleta la proponatan
tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de
Raŭmo:

  La kvintezo

  1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva
  minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto,
  aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj
  esperantistoj.

  2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de
  la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo
  (rasa, religia, etna, klasa, seksa . . .) ne gravas
  por difini la apartenon al la komunumo.

  3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la
  esperanto-komunumo respektas ĉiun religian
  (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokrate
  esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.

  4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi
  konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al
  la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj
  kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne
  estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi
  estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

  5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara
  historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala
  esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj.
  Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro
  mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso.
  Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia
  civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi
  kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la
  alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas
  apartan signifon kaj specifan mision.

Jam nun mi anoncu, ke mi ne sentas min ano de iu tia civito, kio
espereble ne signifas, ke oni provos senigi min je miaj devoj kaj
rajtoj en kontaktoj kun aliaj esperantistoj. La kvin tezoj certe
meritas amason da komentoj, sed unue ni aliru alian flankon de la
afero. Se miaj informoj ne malĝustas, en unu el siaj kunsidoj de
1996 aŭ 1997 EPC parolis pri starigo de ia centro, tegmento aŭ
similaĵo por la monda E-civito. Ĉu tia centro bezonatas? Mi tre
dubas. Ekstermovade, UEA estas rekonita kiel reprezentanto de
esperanto kaj Esperantujo, kaj en Esperantujo mem plia centro nur
signifus pli da burokrateco. La celo de la projekto ŝajnas esti
starigi tronon, kiu kontentigu la moŝtan moŝton Silfer. Inter
la unuaj apogantoj de la projekto povus aperi ne nur KCE, EPC,
ERA kaj LF-koop, sed ankaŭ Svisa E-Societo (civitanino
Martinelli tiam estis ĝia prezidanto) kaj eĉ la Akademio, se
ĉi ties sekretariino Perla sukcesos en la plano ankri ĝin en
Svisujo. Jen evidenta simptomo de ekspansiismo, kiu konkretiĝas
en insistaj provoj depreni de UEA _suverenecon_ super parto de la
esperantistaro.

Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaŭ laŭ mia scio. Tial ne
justus kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aŭ Pinochet, ridinde
kaj plorinde kroĉantaj sin al Direktora Trono (la vampireska
Pinochet kiel dumviva senatano), kvankam radike temas pri simila
fenomeno: egocentra deliro. Jen difino: "Deliro estiĝas en
personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesufiĉa
membildo, kaj povantaj fari eltenebla ĉi nesufiĉon nur kreante
bildon kiu ilin ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaŭ si.
Tial por multaj personoj deliro estas eraro necesa kiel maniero
pluvivi biografie, ĉar, se ili ne delirus, ili estus nenio. Tial
delirado kutime aperas en la adolta aĝo, sed ĝi image reiras al
adoleskaj revoj kaj fantazioj ne realigitaj eĉ en grado plej
minimuma. Deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de
fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO). Kina komparo eble
helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en la
filmo _Civitano Kane_. Ni, esperantistoj, baldaŭ havos la
honoron kaj plezuron spekti _Civitano Silfer_, aŭ, kiel dirintus
Szathmári, _Perfekta civitano_.

Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure
personaj. Ĉion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam
surpaperigis artikole (CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993).
Kelkaj rememoros la lastan alineon de _Nefermita letero al la
gazetaro_ (ALÒS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer kaj
[Jorge Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre daŭra kaj
sterila plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus!
Bedaŭrinde LF ignoris la trian punkton de la letero, petantan
"ke ĉiuj redakcioj respektu la principojn de ĵurnalisma etiko,
enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni
tuj vidos, kiel ĝi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj
nun provas ripeti la artifikon kontraŭ Gian Carlo Fighiera.
Samkiel siatempe mi ricevis helpon de kolegoj kaj amikoj,
ĉi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio verdire
eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des
pli ke la kvintezo anoncas ŝtormojn, tempestojn kaj buraskojn.

La reĝisoroj de la ĉi-supre priskribita burleskaĵo, en sia
avido potenci kaj akapari atenton, domaĝas neniun ajn.
Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa paranojo: "Homo kun
_paranoja_ strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aŭ neniam
pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion
pardoneblan; kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste
ne pardoni ilin" (CANETTI, p. 294). La religieco de foirismo
helpas ĉi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri memstara
pensofluo, sed pri surogato de ideologio solidiĝinta en dogmojn.
La manifesto (aŭ kateĥismo) de Raŭmo certe enhavas ankaŭ
bonajn ideojn, verdire ne tro originalajn, tiel ke foje oni
aŭdas iun diri, ke Juan Régulo Pérez, Privat, Kabe
aŭ Zamenhof mem estis raŭmistoj, antaŭmontrantoj de la rekta
vojo, simple ĉar ili agis saĝe, aktivis konkrete, uzis
esperanton estiel normalan lingvon. Ĉar la manifesto fariĝis
relikvo, la gvidantoj de la sekto uzurpis la rajton interpreti
ĝin, la monopolon opinii dikte kaj verdikte. Se ie iu
interpretas ĝin deviacie, LF baldaŭ aperigas rebaton por diri,
ke la interpreto ne ĝustas, kiel siatempe Kremlo, kies fosilioj
decidis, kiu interpreto de marksismo-leninismo pravas, kaj la
interpretoj kompreneble ŝanĝiĝis laŭbezone, kaj laŭsezone.
Efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel _mikrosocia_ posteulo de Kremlo,
la Blanka Domo kaj Vatikano. Kiel papoj kaj politburoanoj [*],
ankaŭ la Giorgio la Unua estas neerariva. En _Literatura Foiro_
kaj la nuna _Heroldo_ (kiun, respekte al Ada Fighiera Sikorska,
oni devus renomi _Literatura Ftiro_ pro ties parazita dependo de
LF) absolute mankas memkritiko. Eĉ simplajn erarojn pri faktoj
oni ne korektas. Kiu aŭdacas opinii libere pri la manifesto, la
kooperativo aŭ la grafika aspekto de la revuo, tiu punende
pekas.

La ekzemploj abundas. Fine de la tria alineo de tiu ĉi teksto mi
citis opinion el artikolo de Gudskov. En sia respondo al la
artikolo, Silfer unue adjektivas ĝin _interesa_, sed fine
aldonas jenan verdikton (SILFER 1995, p. 24): "La aserto de
Gudskov estas intelekte malhonesta, ĝuste ĉar mi estimas lin
tro inteligenta por supozi ke li skribas idiotaĵon". Implicite:
la artikolo estas idiota, nur ŝajne inteligenta, kaj krome
malhonesta. Alivorte, la konkludan frazon konsistigas falsa
komplimento trempita en veneno kaj galo. Oni povus pensi, ke ĉi
maniero refuti ideojn kaj argumentojn atakante ne ilin sed ilian
aŭtoron, la homon (t.n. argumento _ad hominem_), estus
esceptaĵo en kultura kaj literatura revuo, des pli en la organo
de Esperanta PEN-Centro! La jarkolektoj de LF bedaŭrinde pruvas
la malon. Ni vidu sufiĉe freŝan ekzemplon, la _proceson_
kontraŭ Jouko Lindstedt, laŭ la tradicio de la moskvaj
procesoj. Omaĝe al Miĥail Bulgakov, mi prezentos ĝin sub la
formo de triakta teatraĵeto:


Jouko Lindstedt
(Religia dramo)

Akto 1, sceno 1: LF publikigas la unuan el serio de artikoloj
de Lindstedt pri denaskismo. En ĝi li citas enteman zamenhofan
tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li
konkludas, ke "ĉi tie Zamenhof evidente kaj komplete
malpravas" (LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama paĝo
la revuo aperigas kadritan replikon fare de 'François
Degoul, zamenhofologo' (tiel!), laŭ kiu "la citaĵo de kolego
Lindstedt [. . .] estas tro malkompleta", ĉar "Zamenhof
evidente ne celis kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro
re-citas el la sama teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1:
LF aperigas en posta numero la duan artikolon pri denaskismo
(LINDSTEDT [2], p. 327-329). Sceno 2: samnumere ĝin sekvas
letero de la aŭtoro al Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro
de LF, en kiu li eksplicite kaj kun substreko "_malpermesas_
aperigi la duan parton" (t.e. tiun presitan sur la tuj antaŭaj
paĝoj kontraŭ la deziro de la aŭtoro) kaj "tute _ĉesigas_
[sian] kunlaboron kun [la] revuo" (LINDSTEDT [3], p. 330).
Sceno 3: sur la dekstra marĝeno de p. 331, graslitera noto
informas, ke "la apudan leteron prof. Lindstedt dissendis
samtempe per elektronika poŝto al multaj adresoj, sen ajna
averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence
modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330 LF
presas leteron de Silfer, (ankoraŭa) prezidanto de LF-koop, al
Lindstedt, kiu finiĝas jene: "Konklude: via reago estas
maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aŭ
Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en _Novjara
salutmesaĝo_ (_de baldaŭa prezidinto_), Silfer dediĉas
duonon de la adiaŭo, post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop,
al kvin personoj, kiuj "reale seniluziigis [lin] dum ĉi tiuj
dek unu jaroj" (SILFER 1997 [1]); li asertas, ke "en almenaŭ
tri, se ne kvar kazoj, [li] kunkulpis eraron pri supertakso de
la koncernataj". Kvankam li aludas ĉiujn kvin per nomoj
mitologiaj, Lindstedt identigeblas senprobleme. Indas
reprodukti la finon de ĉi salutmesaĝo: "La dua estas mia
malnova amiko Polukso. Mia fido en li transpontis pli ol unu
krizon lian, ligitan interalie al la nombro du: dunumera
redaktoro, dujara ĉefredaktoro, dufoja felietonisto . . . Tiel
ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas periodaj, ĝis la
lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas forgesi kion pozitivan
li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar, Polukso restas en la
historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili ĉiuj meritas sian
rozon, eĉ se vento (ankaŭ ne facila . . .) forblovis la
petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.


Ĉu nur hazardo, aŭ ĉu jen la vera signifo de la kvinpetalo?
Kaj kia bravaĵo -- amikon knokaŭti nomante lin (mense aŭ
psike) krizema. Post la falo de l' kurteno, kaj refoje laŭ
Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruliĝas sur la planko. Mi
subtitolis ĝin _Religia dramo_ laŭ la signifo de la hispana
_auto sacramental_, parenco de la inkvizicia _auto de fe_,
portugalece esperantigita kiel _aŭtodafeo_. Malgraŭ la stilo de
la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca
parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua
paŝo: ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'.
Siatempe Giorgio kaj Perla provis pugni min for de la esperanta
areno nomante min antisemito. Tia akuzo, inter parolantoj de
lingvo lanĉita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de
fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian
reputacion en la komencaj monatoj, sed bonŝance mi ricevis
firman apogon de multaj gekolegoj kaj geamikoj. Al Perla kaj
Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona kaj polemika
verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaŭ estu
iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dediĉas sin al
insultado kaj punbruligoj.

Simile al la fetvo [*] kun la anatemo al Salman Rushdie, LF
aplikas strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto
en la hispana lingvo: "Oni nomas lin 'hundo' aŭ 'rato' por
anticipi la figuron, laŭ kiu oni iam povos draŝi lin ĝismorte"
(SÁNCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe iĝis celo de
pliaj atakoj kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la
decido de [La] Kvinpetalo distanciĝi de la kooperativo: CONDE
REY) kaj mia amiko Gian Carlo Fighiera (pro ĉi ties interpreto
de la t.n. aĉeto de _Heroldo_ fare de LF-koop: TRIFONĈOVSKI).
Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj,
por ke poste la ekskomuniko prezentu ĉi homojn senmeritaj kaj
senvaloraj. Tiam _Robo-koop_ [8], hibrido el la ĉefredaktoro kaj
martelmaŝino, komencas madzi la kompatindulon. Fakte, jam de
monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron
_¡Vivan las cadenas (y la Inquisición)!_ (laŭvorte:
'Vivu la katenoj kaj Inkvizicio!'), kiun la madrida plebo kriis
al la fifama kaj fripona reĝo Fernando la Sepa (1784-1833)
agitite de la markizo de Cabra kaj ĉi ties sbiroj. Jen provizora
solvo: _Vivu la Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!_

Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la
zamenhofan tekston tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaŭ Reinhard
Haupenthal ŝajnas fascinita de la sama fragmento: "Kiaj saĝaj
vortoj! [. . .] Amara, desapontiga kaj eĉ desperiga konstato
restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam
konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion,
sed ne la lingvon, kvankam, laŭ mia profunda konvinko, tio estas
la sola garantio por ĝia naturiĝo kaj transdaŭro, se ne paroli
pri la realigo de la sennaciisma idealo de [. . .] Lanti"
(HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri raŭmismeco de Zamenhof
respondas al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado
de mitoj, reskribado de la historio, reformulado de la
pasintaĵo: ĉio antaŭa kio bonas, apartenas al ni. Jen Manuel
de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof
verkis, faris literaturon, enprofundiĝis en la ĵus iniciatitan
lingvon. Ja Zamenhof mem estis la unua raŭmisto. Ĉar, fakte,
kion volas la raŭmistoj? Ili volas enprofundiĝi, krei veran,
profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri,
ke ili ne estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli
priokupiĝas pri kvalito ol pri kvanto" (SEABRA, p. 27). Pli ol
simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo! Ke
Zamenhof estis la unua raŭmisto, ke Jesuo estis la unua
komunisto, kaj ke raŭmistoj okupiĝas pli pri kvalito ol pri
kvanto, nu, ĉion ĉi ni jam de longe scias! Nome, laŭ la vortoj
de Piron, ke foiristoj agas prave kaj saĝe, dum pracelistoj
malpravas kaj stultas.

Bedaŭrinde ne nur Seabra benas foirismon leĝere kaj
facil-anime. En junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da
remaĉitaj frazoj kaj muelitaj sloganoj, ankoraŭ estas mode diri
sin raŭmisto. En unu el siaj cetere rekomendindaj komiksoj [*]
Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en dezerto de
praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li
devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aŭ, modeste,
mareton) de liberpensismo". Eĉ Aleksander Korĵenkov prezentas
en la revuo _La Ondo de Esperanto_, kiun li redaktas, artikolon
de Silfer, dirante, ke tiu ĉi "estas plejofte konata kiel la
voĉo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin
'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la
41a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo
(Traben-Trarbach, 27.12.97- 03.01.98) mi prezentis resumon de tiu
ĉi teksto en formo de prelego titolita _Demagogoj en
Esperantujo_ kun varma akcepto fare de nombra kaj simpatia
publiko. Sekvis debato, kaj poste diversaj homoj nejunaj kaj
junaj, inter ili aktivuloj de la E-junularoj germana, itala kaj
svisa, ekrakontis al mi siajn spertojn kun la kiasa paro.

Por faciligi al spontanaj koop-apostoloj kaj akolitoj la taskon
persvadi skeptikulojn, mi proponas pilolan version de la
manifesto, kiun mi nomas


  La silogismo de Raŭmo

  [El la esperantistaro] nur raŭmistoj inteligentas.
  Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] raŭmistas.
  Do, nur ni inteligentas.


Tiel la civito ŝparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston
oni ankaŭ komparu kun reklamo pri burgeroj [*] aŭ lavpulvoro.
Kiel skribas la usona eseisto Neil Postman (RAMONET, p. 73),
"reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio de asertoj
kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Ĝi estas enscenigo --
aŭ, se oni tion preferas, mitologio -- de tre belaj
personoj kiuj vendas, aĉetas kaj manĝas burgerojn kaj elmontras
ekstazan feliĉon. [. . .] Reklamo povas plaĉi aŭ ne plaĉi.
Oni ne povas ĝin refuti." Sufiĉas vidigi sur televida ekrano
aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko
ekaĉetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel
skribis unu el la apostoloj de raŭmismo (LEYK 1985, p.17, 58),
simplas la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF
nesupereble aplikas ilin. Ĝuste tiel logas, tentas foirismo: per
ĉantado de kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj;
per asertoj nerefuteblaj, kiel en la filmo _La lakta vojo_ (Luis
Buñuel, 1970). Kaj tamen ĉi aktorado sufiĉe lertas, por
ke Silfer paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj,
esperantologoj, ideologoj . . . kaj disidentoj!

Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj
montris ĝian similon kun religio. Laŭ la klasifiko de sektoj
fare de B. R. Wilson, laŭ kiu en la realo ĉiu sekto kombinas en
si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al
la sektotipoj konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj
introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaŭ al la tipo
adventista aŭ revolucia, volanta ŝanĝi la mondon: laŭ mia
scio LF-koop neniam provis ŝanĝi la burokratecan UEA de
interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la
intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel
varbejojn.

Foirismo, por resti atentinda, devis fuĝi antaŭen, _evolui_,
iĝi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo
montras ĝian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta
programo _demokrate elektita_. Sed la koop-partio, por iĝi
sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementaĵo, kara Watson.
La plej modan: naciismon, gentismon, _etnismon_. Esperantan
naciismon -- kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da
aŭtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI,
p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara
religio. Aŭ Daniel Goldhagen: "[. . .] Plia ideologio (kaj ĝiaj
subkuŝantaj emocioj), kiu ŝajnas reaperi kaj malaperi daŭre
plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke
ĝi reaperas eĉ en Esperantujo!

Vanuis [*] la mildiga 'kvazaŭ' de la manifesto. La unua tezo
diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva
minoritato". _Estas_. La vorto 'diasporo' montras bildon
elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaŭ pri la
diasporoj armena, cigana, kurda aŭ palestina, mencioj kaj aludoj
en diversaj tekstoj indikas rektan inspiriĝon el la juda
diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno
kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la
juda popolo nur parte identiĝas kun la cionismaj organizoj"
(SILFER 1985, p. 113); ankaŭ oponanto pri aliaj temoj
sam-opinias ĉi-punkte (TIŜLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur
inspiro ne sufiĉas. Necesas ankaŭ legitimi la motivaron per
citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj. Kiel ni vidis,
proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis.
Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Ĉar kion
alian povus signifi 'François Degoul, zamenhofologo'? Unue
mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri
Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laŭ la stilo de NAGATA
Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo
nur zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aŭ, pli ĝuste,
de mago, kies asertojn ne eblas refuti.

Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de
denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min.
Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato
Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj
filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio,
sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita
fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj,
sed ankaŭ ĉar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia
triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L,
mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingviĝo
de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj,
ĉu esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por
foiristoj la valoro kuŝas aliloke: en la serĉado de identeco.
Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento
karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ
kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga
insisto pri denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos
paŝi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne
hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseŭdokleraj
sloganoj, alvokon kiel '_Kreskigo de minoritato per instigo de
natalitato_' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).

Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disiĝinta
tra landoj loĝataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel
metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj
trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo
(CAMACHO 1994, p. 27):

  1. Kiel la juda, la armena aŭ la cigana diasporoj,
  la esperanta havus karakteron de gento kaj, eĉ pli
  ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto
  sentus sin antaŭ ĉio esperantisto (substantive),
  kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aŭ
  japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus
  sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista
  medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter
  sangofratoj. Streĉite ĝis ekstremo, evidente ĉi
  maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la
  samideecon de multaj movadanoj, kiuj iĝis
  esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia
  propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj
  problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la
  fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti
  esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen
  radikoj, skizofreniaj en sia ĉiutaga vivo, por kiuj
  esperanto kaj esperantismo iĝis la plej grava afero
  en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol
  amoro). Nu, tia mi ne estas (aŭ almenaŭ tia mi ne
  volas esti).

  2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el
  praa disiĝo de popolo. Ĝuste tion signifas la vorto
  diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem
  preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al
  la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof
  (parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo),
  same kiel mi povas aliĝi (aktive aŭ pasive) al la
  agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia
  PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate
  iĝus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo
  mem implicas strebon al kuniĝo, al rekuniĝo. Jen
  kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma,
  mesiisma. Uzante kaj akceptante ĝin ni plene
  pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.

Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua,
_la esperantistoj kiel elektita popolo_, igas onin kredi sin
elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi ŝerce nomas 'la
normaluloj'). La dua, _la esperantistoj kiel elektita familio_,
retroviĝas en kantoj kiel _IS_ kaj _Sola_, de la rokbando [*]
_Amplifiki_, modeloj de himno por renkontiĝdependaj homoj
senradikaj. Ambaŭ tipoj de elektiteco signifas izolon,
izoliĝon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda
normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas
skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, ĉu ne?

Aliflanke naciismo, pli ol serĉi identecon, kreas ĝin: "[. . .]
la popoloj aŭ la gentaj aŭ naciaj identecoj ĉiam estas
inventoj aŭ miskreaĵoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]"
(SÁNCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise
aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri
esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la
esencisma "mi _estas_ esperantisto"): "Ĉiu lingvo havas du
funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa kaj
plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TIŜLJAR 1997).
Kontraste kun UEA, uzanta la _melonon_ (la jubilean simbolon),
LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaŭ provizore, la
dikliteran frontispicon de _Heroldo_. La kooperativaj provoj krei
propran folkloron ne montriĝis tre sukcesaj: la grupo _Kajto_
vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj _Amplifiki_ kaj
_Persone_ rapide eskapis enkaptiĝon. Kion diri pri teatro kaj
kin-arto? La bezono disponi indiĝenan kinhistorion igis LFn
porparoli ĝis naŭzo filmon milprocente stultan kaj
seninteresan, _Angoroj_ (Jacques-Louis Mahé, 1964; vd.
FERNÁNDEZ).

Bedaŭrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni
esperantistoj tro magras. Provu ŝerci per literatura aludo en
renkontiĝo aŭ kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas
la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen
la avantaĝo, senhaste. Civito, laŭ la kvara tezo, "estas ankaŭ
realaĵo kun komuna destino". _Destino_. _Komuna_. Diable! Ĉe
nura aŭdo de ambaŭ vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu
kun la galimatia diro de José Antonio Primo de Rivera,
fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de faŝismo, ke
Hispanujo estas "destin-unuaĵo en lo universala" (_una unidad de
destino en lo universal_). Pli bele sonas la frazo de la filozofo
José Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto
por kunvivo" (_un proyecto sugestivo de vida en común_),
sed kiel realigi ĝin por komunumo senteritoria, krom se
Unuiĝintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj
terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj ŝtaton? Ĉu
tion celas la esprimo "survoje al pli alta ŝtupo: tiu de
(grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel
antaŭŝtupo de la esperanta geto [*]? Ne, klare ne. Tial Giorgio
kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega.
Ĉar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, ĥimera.

Refoje ni staras antaŭ la ĝemeleco de religio kaj naciismo: "Al
_lanta_ amaso respondas _fora_ celo. Oni obstine avancas ale al
nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo
longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je danĝeroj ĉie
minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn
koncernas celo nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive. [. . .] La
grandaj religioj sukcesis majstri ĉi procezon proksimiĝi lante
al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne
povas trafi tiaj katastrofoj. Ĝi vivas nur el la kredo, kaj nur
en la kredo eblas atingi ĝin. La lanta amaso de kristismo
ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diseriĝi"
(CANETTI, p. 34-36).

Por ke la _amaseto_ de raŭmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin,
kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la
vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi
kaj integriĝi". Ĉar temos pri civito sen urbo, sen fizika
ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti ĝiajn
konkretiĝojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas
apartan signifon kaj specifan mision". Releginte ĉi frazon mi
min demandas, ĉu ĝi aplikeblas ankaŭ al la Centra Oficejo de
UEA, aŭ al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion
signifas en ĝi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la
vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas
pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas
mantri . . .

Ĉio ĉi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaŭ
longa tempo Silfer skribis paĝon escepte legindan, kiun
laŭvorte aperigis numero de _Heroldo_ de 1997 kun subskribo de
neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La
Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton,
speciale por neneŭtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj.
Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem
elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi,
ke la katolika eklezio agnosku al ĝi saman statuson kiun ĝi
agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo
-- la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka
hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER 1985, p. 118).
Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaŭ' iĝas
'kiel', t.e. 'malkvazaŭ'. Ni ankoraŭ ne havas _verdan
episkopon_ nek _verdan sindikaton_, kvankam la deklaroj de la
esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas
orientiĝon ne nur laŭlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam
foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus
por eŭskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p.
292) aŭ al propra, identiga lingvo (_koopük_ aŭ
_lofopük_). Sed kial li/ŝi ne prezentis kiel ekzemplon la
plej popularajn aktivejojn de naciismo? Ĉu imageblas io supera
al tutmonda futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore
apogata de niaj verdaj huliganoj? Aŭ al propra, aparta olimpika
teamaro por partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj . . .?

En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio,
de virtuala ŝtato. Temas pri denaske morta projekto, sed ĝia
plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas
damaĝi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe
UEA montriĝas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra
Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde
malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion
mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la
plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo,
longajn kaj pezajn kiel kaĉalota kolbaso. Sed kian utilon havus
ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neŭtrala
Esperanto-Movado) devus sufiĉi. Oni provu reformi ĝin de
interne. Ĉar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engaĝu
perestrojki [*] la asocion, fari ĝin pli veka kaj vigla.

Evidente la solvo ne troviĝas en _Kiasa Parko_ [9]. Raŭmismo
velkis, foirismo ŝtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj,
kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo [*], sed
Esperantujo bezonas freŝan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin
demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu ĉi sinjoro Camacho
mem proponas?

Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene
de Zilah preferas pensi pri _fraternitato_, t.e. fratosocio (de
ZILAH 1995). Mi, pri arĥipelago, insularo, lingva mikronezio.
Insularo Esperanto: ne ĉiam oni scias sur unu insulo pri
okazaĵoj en alia. Ĉu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long,
István Nemere, Nicolino Rossi aŭ Manuel de Seabra iel
reagis ĉe la aŭtodafeo kontraŭ ilia kolego Lindstedt? Se io
tia okazis, informo pri ĝi ne atingis mian insulon. (Min tamen
ŝokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta
PUN-Centro . . .).

Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto
estas la diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj
laŭklase temas pri komunumo sufiĉe homogena; vd. RAŜIĈ). Jen
la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna
negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento,
popolo aŭ nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno
[. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONĈAROV, p.
7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj
valoroj kaj tradicioj" aŭ "El la movado ĝi relative frue
transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj
stabiliĝis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas
la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas
_wishful thinking_ -- revpensado. La komunajn valorojn mi
nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n
mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj
konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al
mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan.
Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj
supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo:
interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor
Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de
Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. aŭstralian,
ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj pardonu ĉi momentan
praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post
uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, en _Esperanta antologio_), sed
mi legas ĝin senpere, la originalon mem -- sen-egala
vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton,
kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la
horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se
internacie aŭ _transnacie_ limigitaj. Parencan ideon formulas
aliprefikse la redaktoro de _La Gazeto_: "Nia lingvo estas
superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por
kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn,
de siaj fontolingvoj" (de ZILAH 1997).

Esperantan patriotismon aŭ ŝovinismon ni evitu kiel viruson.
Estas interese kaj timige konstati, el kiaj _naivaj_ ideoj kaj
tekstoj naciismaj ĝermis la vojo kondukonta jardekojn poste al
la eŭska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aŭ distingi la
gvidan rolon de l' _Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj
kaj Artoj_, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al
la ankoraŭ ne finita jugoslava milito. Bonŝance ni pokas kaj ne
amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi
pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso
(SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri
la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco ĉe la
tradicia esperantistaro, antaŭ ol la raŭmisma fronto estos
preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la
tuta esperanta civito."

Afekta timo . . . kaj gilotinaj eĥoj. Mi finu per plia metaforo:
ni estas kvar ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio.
Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj,
kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj
seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da
diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej
grava en la mondo, amen. _Amen_.

Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998



Notoj


[1]. En la unua senco PIVa; por la dua Gerrit Berveling proponas
'ortodoksia'.

[2]. Malgraŭ PIV, ĉi tiu signifo de 'korekta' ne nepre
evitindas. Kiel klarigas Bertilo Wennergren, temas pri a-vortoj
(adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon similan
sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni
havas, apud 'korekta', tutan serion da parencaj vortoj: aperta
(aperti = malfermi), falsa, fuŝa, kaŝa, komplika, veka.

[3]. Bedaŭrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la
kroata lingvo per la cetere sufiĉe bona programo _Ĉapelilo
2.0_.

[4]. Parenteze, mi ĉiam suspektis, ke la vorto _desupri_ ne
naskiĝis spontane el la langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed
nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis ĝin en la
antaŭparolo de Henri Vatré al _Humoroj_, de 1969. Ĉu
solvo de la mistero?

[5]. La komplimenton _intelekte malhonesta_ uzis ja Silfer mem
pri Gudskov (pri tio poste).

[6]. Padanujo, aŭ Padanio, aŭ eble eĉ Padlando, laŭ la nomo
de l' rivero Pado.

[7]. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke
adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas
substantivon (tamen ne ĉiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo
"mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni
la vortojn "afero", "(t)io", "ĉio", "umo" post ambaŭ
adjektivoj, kvankam la signifo de ĉi frazo verdire pli proksimas
al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj aŭtoroj imitis la
neŭtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj
de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio"
aŭ "la agrabla ĉio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o
agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis
oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia
speco de senfinaĵa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne
diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza
kvazaŭsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena
rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l'
o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj
bezonas artikoli aŭ esei en lingvaĵo nuancoplena, tre preciza.
Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aŭ, kiel diras
Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa
konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la
tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo:
"kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li
laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aŭ egalas al
"(ĉiu) homo", "(ĉiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed
fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la
absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aŭ, koncize kaj sinteze,
"lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu ĉi nuanco tre malofte
estas bezonata, kvankam ĝi povas montriĝi utila ankaŭ en
unu-du frazoj de longa aliĝenra prozaĵo.

[8]. Aludo al la robota policisto ĉefrola en la filmo _Robokopo_
(_Robocop_, de Paul Verhoeven, 1987).

[9]. Plia kina aludo, ĉi-foje al la filmo _Ĵurasa Parko_
(_Jurassic Park_, de Steven Spielberg, 1993; vd. en _Kontakto_,
n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri tiranosaŭroj [*].



Glosoj [*]


  ĉsv  La ĉapo de la sterko-vermo, [Jorge Camacho],
       eld. La KancerKliniko, 1995.

  ek   Ekstremoj, Miguel Fernández, Jorge
       Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek, eld.
       IEM, 1997.

  ess  El la sonoraj soloj, Miguel Fernández,
       eld. IEM, 1996.

  lp   Letero el Palestino, [Jorge Camacho], eld. La
       KancerKliniko, 1990.

  mmi  La Majstro kaj Martinelli, [Jorge Camacho], eld.
       Iltis-Eldonejo, 1993.

  mp   (Deklingva) Manlibro pri Politiko, editoris
       Stefan Maul, eld. FEL, 1994.

  ng   Neologisma glosaro, Henri Vatré, eld.
       Artur E. Iltis, 1989.

  npv  Nepivaj vortoj, André Cherpillod, eld. la
       aŭtoro, 1988.

  s    Suplemento de PIV, G. Waringhien k.a., eld. SAT,
       1987.

  tb   Tirano Banderas, Ramón M. del
       Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego,
       eld. HEF, 1993.

  vsp  En varma, somera postmido, rakonto de Aitor
       Arana, trad. Joxemari Sarasua, aperinta en La
       KancerKliniko, n-ro 84, okt./nov./dec. 1997.


burgero. kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko,
  kiun oni kutime metas manĝocele en tranĉitan panbulon kun
  fromaĝo, cepringoj, spicaĵo aŭ saŭco ktp: burgerejo,
  fiŝburgero, fromaĝburgero, furaĝburgero (eŭfemisme nomata
  'vegetara burgero'); en _[ĉsv, ek]_ mi uzis la formon
  'hamburgaĵo'.

eŭsko. _[ek, mmi]_ vasko [el la eŭska].

fetvo. _[npv]_ muftia decido.

geto. _[lp, ng]_ getto, ghetto.

karismo. _[ng, s]_ aparta kapablo influi homojn, kiun grace
  ricevas profetoj, mistkuloj k.s.; aŭtoritato bazita sur
  supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de homgrupo;
  granda prestiĝo de escepta persono.

kasedo. _[s]_ sonbendo: kasedilo, poŝkasedilo.

kidnapi. _[tb]_ (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon
  aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo.

komikso. _[ek]_ plene ilustrita rakonto, felietona aŭ
  libroforma, konsistanta el longa serio da bildoj.

lo. _[vsp]_ 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7.

mini-. _[npv]_ prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io':
  minijupo.

perestrojko. _[mp, ek]_ reforma politiko aplikita de kamarado
  Miĥail Gorbaĉov en Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj
  konsistinta en trakonstruo de la ŝtata strukturo.

politburoo. mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista
  partio), ĉefa ŝtata gvid-organo en Sovet-Unio.

rok(muzik)o. _[[s]]_ vd. en _[s]_ sub 'rokenrolo', sed prefere
  aĉetu la lastan diskon de _Persone_.

teleo. _[vsp]_ televidilo [familiare].

tiranosaŭro. _[ng, npv]_ fosilia kretacea reptilio.

vanui. _[ĉsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb]_ (ntr.) malaperi.



La aŭtoro


Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj],
naskita en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en
1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro
de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992.
Aŭtoro de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en
Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la
lingvoj angla kaj finna al la hispana. Ĉefaj verkoj: (traduke)
_Astura bukedo_, _Letero el Palestino_; (originale) _Sur la
linio_, _Ibere libere_ [**], _La Majstro kaj Martinelli_, _La
ĉapo de la sterko-vermo_, _Ekstremoj_ [**]

[**] kunaŭtore kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj
Gonçalo Neves.



Bibliografio [kun pardonpeto al André Cherpillod
(CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri ĉi tiaj
pedantaĵoj . . .]


ALÒS, Hèctor, AULD, William, BERVELING, Gerrit
k.m.a.: _Nefermita letero al la gazetaro_. En: Esperanto 89.
1996: 1080, p. 74.

[CAMACHO, Jorge]: La Majstro kaj Martinelli. (Repr. de la eld.
Budapest 1993.) Saarbrücken: Iltis-Eldonejo 1993. 30 p.
(Iltis-Serioj. I. Beletro originala. 10).

[CAMACHO, Jorge]: _Silferologiaj studoj_. En: La Kancerkliniko
17. 1994: 71, p. 24-27.

CANETTI, Elias: Masa y poder [Amaso kaj potenco; originala
titolo: Masse und Macht]. Madrid: Alianza Editorial - Muchnik
Editores 1987. 496 p. (El libro de bolsillo. 931).

CASTILLA DEL PINO, Carlos: [artikolo okaze de la prezento de lia
ese-libro El delirio, un error necesario [Deliro - necesa
eraro]]. En: El País 1998: 7560 (1998.01.24), p. 31.

CHERPILLOD, André: La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto.
Courgenard: eld. la aŭtoro 1988, 24 p.

CONDE REY, Marie-France, FELSZEGHY Judit, MARTINELLI Perla:
_Kie(n) la softvaro?_ En: Literatura Foiro 27. 1996: 168, p.
221-222.

DAŜGUPTO, Probal: _Post la Arkadioj (Recenza eseo)_. En: Fonto
14. 1994: 163, p. 7-14.

DOBBELAERE, Karel: _Sectes et nouveaux mouvements religieux
[Sektoj kaj novaj religiaj movadoj]_. En: La Revue Nouvelle 1996:
11, p. 52-62.

FERNÁNDEZ, Miguel, [CAMACHO, Jorge] kaj VALÉN,
Antonio: _Langvoroj_. En: La Gazeto 8. 1993: 48, p. 24-25.

de' GIORGI, Aldo: _Reage al LG 60_. En: La Gazeto 12. 1997: 68,
p. 26.

GOLDHAGEN, Daniel Jonah: Hitler's willing executioners [Hitleraj
volontaj ekzekutistoj]. London: Little, Brown and Company 1996.
622 p.

GONĈAROV, Anatolo: _Esperanta nostalgio - ĉuebla fenomeno_. En:
La Gazeto 12. 1997: 69, p. 6-7.

GUDSKOV, Nikolao: _Kio ni estas por la ekstera mondo?_ En: La
Gazeto 10. 1995: 59, p. 8-13.

HAUPENTHAL, Reinhard: Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de
Esperanto. Saarbrücken: Artur E. Iltis 1987. 16 p. (Jubilea
Eldon-Serio. III. Esperantologio. 20).

JUARISTI, Jon: El bucle melancólico. Historias de
nacionalistas vascos [La melankolia buklo. Historioj de eŭskaj
naciistoj]. Madrid: Espasa Calpe 1997. 390 p.

LAGRANGE, Georges: _Demandoj, demandoj kaj respondoj_. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 315-324.

LEJZEROWICZ, Izrael: El la "Verda Biblio". Kaj Babiladoj kun
Horaĉo Serĉer. Budapest: Literatura Mondo 1935. 104 p.

LEYK, Jerzy: _De geo- al heliocentra sistemo_. En: Pola
Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p. 3-25.

LEYK, Jerzy: _Sociologia karakterizo de la esperanto-movado_. En:
Zamenhof. Movado. Doktrino. Ryszard Kraŝko; Jerzy Leyk; Walter
Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio
1983. 124 p., p. 44-100.

LEYK, Jerzy: _Estimata Leganto_. En: Strategiaj demandoj de la
esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola
Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.

LEYK, Jerzy: _Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, ĉu
subjekto?_ En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red.
Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p.,
p. 47-66.

LEYK, Jerzy: _La esperanta socio fronte al la ekstera medio_. En:
Studoj pri la internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent:
AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.

LINDSTEDT, Jouko: _Lingvon familian, heredan . . ._ En:
Literatura Foiro 27. 1996: 162, p. 178-180.

LINDSTEDT, Jouko: _La rajto rekomenci_. En: Literatura Foiro 27.
1996: 164, p. 327-329.

LINDSTEDT, Jouko: [Letero al Ljubomir Trifonĉovski,
ĉefredaktoro de LF]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p.
330-331.

MELNIKOV, Aleksandr: _Specifeco de fonaj scioj de la personoj
uzantaj Esperanton_. En: Acta Interlinguistica. Red. Ryszard
Rokicki. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne 1985.
188 p., p. 97-160.

PIRON, Claude: La bona lingvo. Vieno - Budapest: Pro Esperanto -
Hungara Esperanto-Asocio 1989, 112 p.

PIRON, Claude: Kien esperanto? Nepublikigita teksto de prelego
kasede [*] sendita de la aŭtoro al renkontiĝo pri raŭmismo
okazinta en Svisujo komence de septembro, 1994 (laŭ informo de
la aŭtoro en letero). TTT-versio de la teksto legeblas ĉe la
sekva ret-adreso:
__.

RAMONET, Ignacio: _Pensamiento único y nuevos amos del
mundo [La ununura pensado kaj la novaj mondomastroj]_. En:
Cómo nos venden la moto [Kiel ili nin cerboŝtopas].
Madrid: Icaria - Más Madera 1996. 104 p., p. 55-98.

RAŜIĈ, Nikola: La rondo familia: Sociologiaj esploroj en
Esperantio. Pisa: Edistudio 1994. 192 p.

[REDAKCIO de Heroldo de Esperanto: Perla Martinelli, Giorgio
Silfer, Marco Picasso]: _KCE gastigos la Forumon por la
Esperanto-Civito_. En: Heroldo de esperanto 73. 1997: 13 (1944),
p. 1.

RÉVÉSZ, Sándor: _Esperantio_. En: Strategiaj
demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski.
Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 93-110.

SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: _O Religión o Historia
[Aŭ Religio aŭ Historio]_. En: Ensayos y artículos.
Volumen II [Eseoj kaj artikoloj. Volumo 2]. Barcelona: Ediciones
Destino 1992. 803 p., p. 311-351.

SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: Vendrán más
años malos y nos harán más ciegos [Plu venos
mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj]. Barcelona: Ediciones
Destino 1993. 200 p.

de SEABRA, Manuel: _Esperanto: nun kaj estonte_. En: La
Kancerkliniko 20. 1997: 81, p. 27-28.

SILBER, Laura, kaj LITTLE, Allan: The death of Yugoslavia [La
morto de Jugoslavujo]. London: Penguin Group and BBC Worldwide
Ltd 1995. 400 p.

SILFER, Giorgio: _Kia socia rolo por la esperantlingva
intelektulo?_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo.
Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146
p., p. 111-118.

SILFER, Giorgio: _Pli ol esperantista periodaĵo_. En: Esperanto
87. 1994: 1065, p. 212.

SILFER, Giorgio: _Piramidismo kaj raŭmismo_. En: La Gazeto 10.
1995: 60, p. 23-24.

SILFER, Giorgio: _Novjara salutmesaĝo (de baldaŭa prezidinto)_.
En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 334.

SILFER, Giorgio: _Esperanto: amasprodukto, kiu elitigas sian
publikon_. En: La ondo de Esperanto 1997: 6 (37), p. 3.

TIŜLJAR, Zlatko: _La rolo de la Esperanto-komunumo en la homara
progreso_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red.
Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p.,
p. 130-137.

TIŜLJAR, Zlatko: _Ĉu ni konstruos novan ŝtupon?_ En: Esperanto
90. 1997: 1091, p. 69.

TORRAS I TUTUSAUS, Arnau: Pli ol homo, esperantisto! Zagreb: SEK
(Studenta Esperanto-Klubo) 1996. 48 p.

TRIFONĈOVSKI, Ljubomir: [sentitola redakcia noto]. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 169, p. 266.

VAHA, Blazio: _Defende raŭmismon_. En: La Gazeto 12. 1997: 68,
p. 27.

VATRÉ, Henri: _Antaŭparolo_. En: Humoroj [de AULD,
William]. La Laguna: J. Régulo 1969, 116 p. (Beletraj
Kajeroj. Stafeto. 68).

de ZILAH, Eugène: _Diasporo aŭ fraternitato_? En: La
Gazeto 10. 1995: 59, p. 3-5.

de ZILAH, Eugène: _La fontolingvo-teorio_. En: La Gazeto
12. 1997: 69, p. 3-4.



Falsaj nomoj -- kiaj homoj?


  Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro.
  (Timothy Brian Carr)


Legontojn kaj leguntojn mi avertas, ke ĉi-artikole mi traktos
plurajn temojn en mia kutima skandalema stilo. Se vi havas ion
alian por fari, prefere turnu la paĝojn kaj ĝin ne legu.

Mi komencos parolante pri pseŭdonomoj. En _Literatura Foiro_
(n-ro 171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla
Ari Martinelli: "Siatempe en _La Gazeto_ [Jorge Camacho] false
atribuis al mi la pseŭdonimon Henriette Beaupaul".

Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia
sespaĝa recenzo (pri kiu mi tre kontentas) _Poetino anime
sennacia_, pri la poemaro _Meznokto metropola_ de Krys Ungar (nun
Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn pli fruajn recenzojn, inter
ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri kiu mi
diras, ke ĝin verkis "Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla
Ari Martinelli", kaj ke ĝia titolo "_Meznokto ne-tro-pola_ estas
same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem".
Temis pri mia propra konkludo surbaze de la stilo de l' recenzo,
de la tiama LF-ĉefredakta rolo de Perla, kaj de interŝanĝo de
opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu pensas,
ke nur Martinelli povis dishaki ŝian poemlibron kun tiom da galo
kaj demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de
pseŭdonomoj, la ĉiama risko: ke oni prenu vin por iu alia.
Ĉiel ajn Martinelli ne rajtas plendi nun, kvar jarojn poste, des
pli ke, estiel ĉefredaktanto, ŝi mem decidis pri aperigo de la
recenzo kun pseŭdonoma aŭtor-indiko. Tiel longe, ke ŝi tenas
sekreta la nomon de la pretendate vera aŭtor(in)o, mi ne havas
motivojn por eksupozi, ke temus pri iu alia ol ŝi. Parenteze,
laŭ la PIVa difino de la vorto "kalumnio", mi trovas ŝian
recenzon eminente kalumnia, kion cetere konfirmas la soneto "Al
recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia ĵus
eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".

La atentigo pluas kaj finiĝas jene: "Lastatempe Reinhard
Haupenthal same false atribuas al mi la pseŭdonimon Paula
Mährti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaŭ
Gonçalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia
staras aŭ statas la afero pri _La manto_. Probal Daŝgupto nomas
ĝin ŝlosilromano (legu lian leteron fine de ĉi artikolo). Kiam
aperis en _Monato_ (dec. 1997) la recenzo fare de Gonçalo
Neves mi miris: "estas klare, ĉu ne?, ke la libron verkis ne
Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis
konsenti kun la frazo de William Auld en letero al _Monato_ (feb.
1998), ke Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron".
Intertempe la mantalo (kiel dirus Karolo Piĉ) iĝis nia propra
Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikiĝis letero de Leen Deij, plia
de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraŭ Martinelli kaj kiu
poste demisiis je rubrikredakta posteno en _Monato_) kaj eĉ unu
de De' Giorgi, kie li neas, ke Martinelli aŭ li verkintus la
libron. Tion ripetas la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, en _Fonto_
(n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan informon, ke
ankaŭ mi ne verkis ĝin (superflua, ĉar sufiĉas kompari ajnan
alineon el _La manto_ kun specimeno el miaj rakontoj por
konstati, ke mi ne kulpus libron en tia "stilo"). Ŝajnas al mi,
ke nek Bays nek la redaktejo de _Monato_ pekis aktive aŭ pasive:
tiel longe, ke la aŭtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne
havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraŭ liaj
dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se
la aŭtoro ajn de tiu neglektinda romano kuraĝus eldiri laŭte
sian nomon. Mi tamen ripetu, ke nek _Monato_ nek _Fonto_ meritas
punon en formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas
ĉies kaj ĉiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj,
koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas daŭre subteni.

Parenteze, rilate la enhavon de _La manto_ kaj la konformecon de
ĝia intrigo al realaj okazintaĵoj, certe Martinelli, Silfer
(kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aŭ malhonorigo
kaŭzitaj aŭ kaŭzutaj. Aliflanke tia plendo mem haŭlas ĉi
vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la
marĉojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj
akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa loĝistiko.

Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, _Fonto_ decidis represi la tutan
recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas
kompreni. Mi tamen opinias stultaĵo la publikigon de _Letero de
Dieter Wiesemann_ en n-ro 208, des pli ke tiun Wiesemann
(subskribinton de la antaŭparolo al la libro) konas neniu, kaj
ke plej probable ĝi estas ekskluziva aŭ kundividata pseŭdonomo
de Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris
Szimkat).

Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn.
Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon.
Li sciis ankaŭ, ke ĝenerale oni scias tion, kaj ke multaj
suspektas pri De' Giorgi. Eĉ pli: Neves sciis, ke oni scias, ke
li scias ĉion ĉi. Fakte li ne nur sciis, li antaŭvidis aŭ
atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj
kontraŭ ĝi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld,
ĉar Neves "eluzis tiom da lerto" tute ne por "pruvi" malveron
nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti, stimuli aŭ simple
distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la
mallertajn trukojn de la romano. Efektive, se _La manto_ estas
fuŝa ŝlosilromano, la teksto de Neves pri ĝi klaseblas kiel
ŝlosilrecenzo plej eminenta.

Se daŭrigi pri pseŭdonomoj, en la montpeliera UK konfirmiĝis
al mi (sed ĉu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel
Gutiérrez Adúriz aperte prezentis sin jen
propranome, jen kiel Liven Dek. Laŭdire Giorgio Silfer,
pseŭdonomo de Valerio Ari, baziĝas sur Fersil, tiu de Ferenc
Szilágyi, kaj Lazaro Zamenhof mem plurfoje subskribis
kripte kaj anagrame: Gamzefon, Hemza, Gofzamen, D-ro Esperanto,
N.N., Amiko, Anna R., Unuel, Homo Sum, Homarano, Aleksandro
Naumann kaj Dr X (mi citas laŭ _L. L. Zamenhof_: _datoj_,
_faktoj_, _lokoj_, de André Cherpillod)! Sed, ĝis oni
pruvos la identecon de, ekzemple, Waringhien kaj Varankin, mi
hezitus nomi tian kutimon "komuna moro" de esperantistoj. Prefere
oni faru, kiel Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah:
subskribi propranome, por ke ne estiĝu duboj.

Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiam
_Kooperativo de Literatura Foiro_ (LF-koop) alĥemiis la
sendependan gazeton _Heroldo de Esperanto_ en pamfleton propran
aperis pluraj novaj rubrikoj, inter ili _La lorno de Nicolas
Vanof_. Ĉar, laŭ mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas,
mi rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola
aŭ en akompano de Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis
publike insulti la filinon de Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul.
1998), sub la titolo _Nomo egala, sed esenco mala_, li skribas
jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj opinias ke, se
iu lanĉas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de reago
fare de la akuzito pruvas la akuzon mem. _Li ne sin defendas, do
li kulpas!_ Tiu ĉi sinteno estas kontraŭleĝa." Mirigas min la
senhonteco de tiuj linioj! Aŭ la samnumera aserto de la
redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron, tiuj helpas briligi la
memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska]. Dankon al
ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne,
sinjorino Martinelli! Kiurajte ŝi neas al mi, kaj eĉ al Gian
Carlo Fighiera, hororita de la metamorfozoj suferitaj de
_Heroldo_, la epiteton "veraj geamikoj" de Ada? Tia frazo estas
insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la inteligento de
Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj
kaj honestaj, ili devus rebapti la foraĉetitan gazeton _Hirudo
de Esperanto_.

Vanof petas pruvojn. Ĉu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj
atakoj kontraŭ i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange
aŭ mi mem? Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili en
_La liturgio de l' foiro_. Tie mi asertas kaj dokumentas i.a., ke
foirismo grade alprenas retorikon surprize similan al tiu de
naciismo, de gentismo kaj eĉ de faŝismo. Al frazoj kiel "La
esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aŭ "Civito
ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas
ankaŭ realaĵo kun komuna destino", ĉerpitaj el la "kvintezo",
ilia plej freŝa manifesto (_Heroldo_, n-ro 1944, nov. 1997),
foiristoj daŭre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF,
n-ro 173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre
estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia
strukturo sed -- certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj
implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la
nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al
koherema civito." Nu, mi absolute ne bedaŭras la mankon de
komunaj moralo aŭ moroj; feliĉe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu
fakte bezonas "internan ideon" (sen-artikole) aŭ tian
"transiron"? Kiu deziras kaj volas koheri? Certe ne mi, kaj certe
ne ankaŭ multaj aliaj, ĉar ĝenerale oni saĝe fajfas pri
tiuspecaj galimatioj.

Mi konfesu, ke ĝojigis min legi en _Esperanto_ (n-ro 1105, jul.
1998) tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj en _La
liturgio de l' foiro_. Unue, Mark Fettes, kiam li eldiras, ke
"Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati ke Esperanto
funkcias, aŭ PEN por konscii pri ĝia atentinda literaturo!";
poste Lindstedt, en recenzo pri _Aminda_ ("Bedaŭrinde el tiu ĉi
libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj
aŭ iliaj gepatroj"), de Leendert C. Deij: "Min persone iom
forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian
ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed
nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualiĝas la farso.

Krome LF-koop'on karakterizas ankaŭ aliaj faŝismaj moroj kaj
manieroj: absoluta malrespekto al ĵurnalisma etiko, maskitaj
aŭtodafeoj, cenzurado kaj cenzuremo . . . Tial, kiam Bruno
Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aŭ Daniele Vitali min
demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la
agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian
manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj
dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac
kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco
Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la
PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laŭ la
hispana, Eŭska Naciisma Partio; laŭ la eŭska mem, io simila al
Eŭska Partio Sekvanta la Ĉielestron kaj la Malnovan Leĝon]),
ĉi lasta -- nesuperebla reĝo de ambicio kaj ambiguo.
Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni restu pasiva
ĉe iliaj fifaroj? Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li
insiste kaj malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (ĉu
ŝi kaj Silfer ne scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi
defendas miajn amikojn". Nu, restu klara, ke mi faras same.

Parenteze, kaj interkonsente kun Gonçalo Neves, mi
malkaŝos nun la historion de alia (pseŭdo)pseŭdonomo. En julio
de 1993, antaŭ la Universala Kongreso en Valencio, Kataluna
E-Asocio decidis okazigi kulturan renkontiĝon en Barcelono.
Elektinte kiel kunorganizanton LF-koop'on, ĝi vidis iom post iom
kiel la originala plano transformiĝis (pro desupraj instrukcioj)
al foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de
iberaj verkistoj jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli
trudis forigon de mia nomo. Nu, dum vizito mia al Lisbono
semajnojn aŭ monatojn pli frue, Gonçalo Neves, tiam
ankoraŭ en kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare
kaj malavare proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun
li prezentos sianome en Barcelono. Dirite, farite. Ne devas
mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde pretenda titolo _La
literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj
poetika relativo_, "nia" prelego konforme titoliĝis _Literatoroj
kaj publiko en Esperantujo: ĉu konkube aŭ divorce?_. De sur la
podio Gonçalo prezentis mian prelegon en formo leĝere
modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie
sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaŭ sufiĉe multaj
beletremuloj ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn
privat-eldonajn ekzemplerojn de _La Majstro kaj Martinelli_,
ankoraŭ odorajn je freŝa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a
ĉapitroj de ĉi lasta libreto nomiĝas respektive _Estetika
universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo_
(ĉu iam antaŭe nia beletro montriĝis same, eĉ anticipe,
aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emèric
Ország kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan
pornan tekston: _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu
midze aŭ franze?_. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis
erozii nek la memoron pri la tiama kunamuziĝo, _ibere libere_
tra la LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al
Gonçalo.

Sed evidente ankaŭ mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj
eble tioma okupiĝo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaŭ
min kontaĝis. Ekzemple, en 1994, en la artikolo _Silferologiaj
studoj_ (_La KancerKliniko_, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la
elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo _La Patrolo_". En
letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion
kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de ĝiaj rilatoj kun
LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi
eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale
ekzistinta tia, kia LF ĝin prezentas", ĉar, laŭ mia kompreno,
LF-koop fagocitis la nomon _La Patrolo_ jam tre frue, kaj nun
uzas ĝin kiel legitimilon, kiel aŭtoritatan markon, kiel
epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel ĝi
faris siatempe pri _Norda Prismo_. Ke LF-koop heredis la markon
_La Patrolo_ laŭ decido de la dissolva kunsido de la samnoma
grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke ĝi
aĉetis de Fighiera _Heroldo_'n neniel dementas la fakton, ke ĝi
transformis ĉi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi
preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la
sterila kaĝo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperanto,
ne ia kreuta _Idiot Neutral_.

Ĉar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu
al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo
_La Majstro kaj Martinelli_: ornamas ĝin al-tema, temotrafa
("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna
indiko pri kopi-rajto sur broŝureto de Kataluna Esperanto-Asocio
pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de _um_) Internaciaj
Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto,
kiun siavice reproduktis _Iltis_ fine de la sama jaro 1993. Se
tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informiĝi pli
bone antaŭ ol simple represi.

Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis ĉe
tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi
forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aŭ 1994 li same
akuzis la paderborne ŝulcisman revuon _Speciala Cirkulero_ pro
nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (_Pacienco
necesas, tamen ne indas_), jam publikigita pli frue en la n-ro
1992/3 de _Iltis-Forumo_. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke
la recenzon mi verkis por _Iltis-Forumo_, kaj ke _Speciala
Cirkulero_ reproduktis ĝin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos
ĉi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de
mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi
povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo
estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita
letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos
iam poste.

Eble tial, ke ne ĉiam mi protestis pri ĉio protestinda aŭ
protestenda, mi ankaŭ neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon"
postuli de Auld, Fernández aŭ Minnaja, ke ili ĉesigu
sian kunlaboron kun LF, aŭ de Neves, ke li same faru rilate al
la eldonejo _Iltis_, des pli ke, dum ne estiĝis persona
konflikto, oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus.
Nu, kiam en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de
Diego kontraŭ _Montara vilaĝo_ (traduko de anglalingva romano
de Chun Chan Yeh) sub la titolo _La degenero de William Auld_, mi
trafiĝis de miro, honto kaj indigno -- kaj silentis.
Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje
vizitis en Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan
rilaton, kaj al De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca
stimulanto de mia beletra kariero. Antaŭ ne longe mi legis la
tiaman recenzon kaj ĝian daŭrigon de 1987, sed tial, ke mi nek
legis la romanon nek komparis kun la angla originalo nek sentas
eĉ plej etan emon tion fari, kaj ĉar mi daŭre trovas min
ligita je ambaŭ amikecoj, mi malpovas diri opinion pri la
recenzo mem. Evidente Auld kaj aliaj anglalingvaj esperantistoj
havis plenan rajton kontesti la asertojn de De Diego, samkiel ĉi
tiu siavice rajtis, ne malpli evidente, kritiki la tradukon de
Auld, des pli se konsideri ke lian hispanigon de la sama romano
publikigis la eldonejo Caralt en 1963. Ĝis tiu punkto temintus
pri diskuto inter fakuloj. Sed Haupenthal, elektinte insultan,
ofendan titolon por la recenzo sen antaŭe informi ĉi ties
aŭtoron ("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur
E. Iltis", konfesas noto al ĝia dua parto), degradis ĝin al
neleginda pamfleto. La sekvon ĉiu konas: leteroj,
kontraŭleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj
anatemoj kontraŭ unu kaj la alia flankoj, en tono ascende
malharmonia, iom simile al la nuna tempesto pri _La manto_.

Dirante ĉion ĉi mi riskas seniĝi je la amikeco de Auld, de De
Diego aŭ eĉ de ambaŭ. Sed mi devas kvitiĝi almenaŭ kun mi
mem.

Kelkaj personoj jam sufiĉe kompromitis sian sendependecon per
tro rigora "neŭtralismo". Ekzemplo estas István Nemere,
prezidanto (se mi ne mismemoras) de _Esperanta PEN-Centro_, kaj
kiu, en la fino de unu el siaj du prelegoj (cetere stuporige
sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia Junulara
Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la
publiko pri la atakoj kontraŭ niaj verkistoj, diris simple, ke
li "sentas nenian solidarecon" al ĉi tiuj, kaj ke li opinias ĉi
aferojn "tempesto en akvoglaso, ne inda je plenkreskuloj". Jen
kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine nur unu plia
tentaklo (kiel la bastarda _Heroldo_) de la LF-polpo, kaj kiu,
malgraŭ siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn
en la lingvo esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de
Seabra decidis eksiĝi el la kataluna PEN). Bele, se tian rolon
plenumos iam glate _Esperantlingva Verkista Asocio_, kiu almenaŭ
laboras, kvankam modeste, ja demokrate!

Hodiaŭ mi decidis paroli klare kaj rekte, sen eŭfemismoj. Venas
nun la vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan
leteron al li mi sendis en la fino de 1994 aŭ komence de 1995.
De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu respondas al liaj sendaĵoj.
Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld, kaj
antaŭ ne longe Gerrit Berveling, en _Reĝustigo pri nekredebla
insulto_ (_Fonto_, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris
neakceptebla lian rabian atakon kontraŭ gejoj en recenzo pri _La
aĵoj kaj la sezonoj_, de Ulrich Becker. Kiel siatempe pri la
du-parta recenzo pri _Montara vilaĝo_, ankaŭ nun UEA decidis,
ke ĝia libroservo ne disvendu la 16-paĝan paskvilon de
Haupenthal _La debuto de Paula Märthi_, ĉar, kiel sufloris
al mi en Montpeliero grava postenulo de la asocio, ĝi estas
ĉiurilate neakceptinde "subnivela". Mi ne konsentas kun la
surogata proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la
Akademio, sed samtempe mi ĝojas, ke tie li ne plu ĝenas. Mi ne
neas, ke, kiel Silfer kaj Martinelli, ankaŭ Haupenthal havas
meritojn: se escepti kelkajn piĉismojn k.s., mi admiras la
prozon de liaj elgermanigoj. Estus ekstreme facile karikaturi lin
per fizika komparo kun tiu aŭ alia besto, sed mi detenos mian
plumon de liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn
li sendube taksas spritaj. Sed, ĉar vizaĝo ofte spegulas la
animon (se en kor' io sidas, la vizaĝo perfidas), mi menciu, ke,
post persona renkontiĝo kun li en 1988 aŭ 1989, mi ne povas
forgesi la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj
ridetoj de Boris Jelcin aŭ la ksenofobo Le Pen: okuloj
kunpremitaj al mallarĝaj sulkoj, muskoloj en afektostreĉo,
tremeto ĉe la lipoj. Kun Silfer li kundividas la admiron kaj
adoron al sia personeco. Ne surprize do, ke antaŭ la festlibroj
por André Albault kaj De Diego planataj de _Iltis_ jam
aperis tiu por la 50a jariĝo de li mem: _Menade bal püki
bal_, kies plej adekvata titolo estus ja _Menade bal Haupen tal_.

En Esperantujo, kiel en la "normala" aŭ "ekstera" mondo (diable,
kiaj metaforoj!), oni renkontas ĉiajn homtipojn, ankaŭ la
ekstremojn de la gamo. Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj
bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo Fighiera aŭ William Auld, jen
gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun pardonpeto al ranoj!),
kies nomojn mi nun ne ripetos. Al ĉi lastaj, prevente
ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin
senmanke difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas
nepra kondiĉo por limigi kaj izoli la infekton.

Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98,
kiun Probal Daŝgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj
kun eksplicita permeso igi ĝin publika (la menciatan
dokumentaron mi nek vidis nek ricevis), kaj kiu modele traktas
plurajn el la antaŭaj temoj:


  "Estimata kolegino,

  "Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro
  pri la ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek
  disponas. Sed vi siatempe -- en la rolo de
  redaktoro de LF -- faris al mi plurajn
  komplezojn. Mi do sentas devon ne simple enarkivigi
  vian zorge kunmetitan sendaĵon.

  "Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu
  ĉi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage
  kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de
  nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la
  troreagadon al veraj aŭ imagataj stimuloj; sed mi
  komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri
  la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo
  kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi
  ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj,
  kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj
  similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi
  raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego
  Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi
  volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj
  ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la
  temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos
  bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj,
  bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi
  -- mi simple notas mian anticipan neproteston
  pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem
  'cirkulerus', tio estus _iniciato_, kaj mi opinias ke
  ni bezonas pli da silentoj kaj da sindetenoj por ke
  ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj.

  "Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas
  la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la
  uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj
  sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj
  oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan
  version de _Hetajro dancas_, kaj vi ŝajnas bedaŭri
  la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj
  individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de
  ŝolsilromanoj.

  "La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama
  religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de
  imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro
  verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj
  nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton
  de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj
  teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli
  'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj,
  kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia
  universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj
  (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos)
  vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron
  specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri
  distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne
  aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do
  juroj kaj juroj.

  "La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de
  cenzurado, kiuj flaris ĉie ion suspektindan, kaj
  donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de
  ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj
  literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu
  tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui
  al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi
  ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble evoluos malpeza
  kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus
  nacisistemara kungregigo.

  "Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj)
  rakontoj pri bengalaj ŝlosilromanoj.

  "Altestime, Probal Daŝgupto".


Kaj per tio mi finas. Ĉar, kiel admonas min Trevor Steele en
letero, tro pensi pri ĉi temoj "malutilas al [mia] verkista
evoluo". Sanon kaj poezion!

Bruselo, 20-21.08.1998 (reviziita je 22-23.02.1999)



Al la buŝo de oni neniu povas ordoni

  Baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de
  Camacho.
  (Aleksander Korĵenkov?)


Pli ol unu jaro jam pasis post la "unua eldono" de _La liturgio
de l' foiro_. Siatempe mi sendis la tekston al du
gazet-eldonistoj, _La KancerKliniko_, kiu _ne povis_ enŝovi ĝin
en sian eldonprogramon, kaj _La Gazeto_, kiu unue pretis kuiri el
ĝi specialan numeron de la revuo, sed kiu poste _malvolis_ tion
fari, probable pro timo al reprezalioj (juraj aŭ vipuraj) aŭ
pro miskomprenitaj neŭtralismo, formalismo kaj ĝentlemanismo.
Nu, dum _La Gazeto_ dediĉadis siajn paĝojn malavare al reformoj
kaj surogatoj de nia alphabeto, mi zorgis pri ĝia aperigo kiel
privata letero ricevota de kolegoj kaj geamikoj. Laŭ la paso de
la monatoj venis al mi multaj kaj tre diversaj reagoj, ret- kaj
paper-poŝte.

Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de
Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur
intelekta, sed ankaŭ morala kaj kulturhorizonta, de la infano,
kio bone sidus sur p. 13.

Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la
konstato, ke la manifesta insistado pri krizo de identeco en la
esperantistaro plus la detiama serĉado de propra (kaj nova)
identeco kune emigas konkludi pri identeca krizo ĝuste ĉe
raŭmistoj mem.

Kaj sendube la Manifesto de Raŭmo pravas pri unu punkto: ke
esperantistoj mensogis kaj mensogas. Al si mem, kaj al la publiko
aŭ merkato. Sed ne havas sencon anstataŭigi mensogojn per pliaj
mensogoj, mitojn per mitoj, naivaĵojn per mistifikoj. Unue
necesas koni kaj kompreni sin. Tial mi elverkis ĉi libreton.
Prave diras Hèctor Alòs, ke "estas tiom da _Leteroj
el Palestino_ verkendaj aŭ tradukendaj pli frue ol plia denunco"
kontraŭ la polpa kliko! Mi konsentas. Fakte, nun, tagojn antaŭ
mia reiro al Madrido, mi povintus lasi la tuton droni en forgeso.
Sed mi preferis kunmeti ĉi heterogenan materialon, fini la
ĉapitron kaj turni la paĝon. Kaj dediĉi min al pli gravaj
aferoj.

Ĉar mi nek fortas nek emas nek tempas entrepreni enketadon, aŭ
reverki mian tekston (temis ja pri _Elementoj por ekzegezo_, ne
pri ia _Plene Analizita Foirismo_), mi citos ĉi-sekve kun la
permeso de la aŭtoroj (kaj alfabet-orde laŭ la familiaj nomoj)
nur kelkajn ilustrajn fragmentojn el parto de la ricevitaj
leteroj. Ni komencu per tiu de Ricardo-Felipe Albert Reyna:

  "Malgraŭ tempomanko mi forglutis 'La liturgion de l'
  foiro'. Mi nur bedaŭras, ke du gazet-eldonistoj
  afable cenzuris ĝin. Nu, ĉiu scias (aŭ sciu) siajn
  prioritatojn. Mi apogas centprocente vian tekston.
  Laŭ mia supraĵa kalkulo ni marŝas al
  enradikiĝanta faŝismo, tial mi bonvenigas vian
  provon senmaskigi la foirismon estiel formon de
  faŝismo."

Mi nur aldonu, kohere kun la substrekitaj vortoj komence de ĉi
artikolo, ke, dum la sencenzuran kaj skandaleman _LKK_ mi daŭre
apogas kaj simpatias, pri _LG_ mi perdis ĉian intereson. Albert
Reyna (kies ĵus antaŭaj vortoj eĥas la devizon _Kion vi faras
por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie
kontraŭ la internacia faŝismo!_ -- el hispana internmilita
afiŝo, kiun mi uzas ekranŝirmile) daŭrigas:

  "Vi eble memoras ke antaŭ pluraj jaroj mi forte
  sentis min fora de esperantaĵoj ĉar (mia-dire) 'mi
  ne dividas celojn'. Nu, mi ĝojas nun legi vian
  tekston: 'Ni esperantistoj konsistigas malnacion,
  malgenton, malpopolon (jen kio placas al mi!)'. Kaj
  -- plej ĉefe --, se Esperantujon regas
  cenzuro, mi diru klare, laŭte kaj elegante, ke
  Esperantujo ne ekzistas, kiel ne ekzistas Fumantujo,
  Filatelujo nek multaj aliaj Fikciujoj (inkluzive de
  la Klingona Imperio)."

Kontrastre, Hèctor Alòs i Font skribas:

  "Mi ekzemple konsideras, ke la kvazaŭa komparo de
  (parto de) la esperantistaro al diaspora malplimulto
  estas riĉiga kaj povas montriĝi fruktodona: oni
  povas multon lerni, ekzemple, de armenoj, kiel ili
  sin organizas por vivteni sian kulturon diaspore (de
  la simpla disvendado de libroj kaj revuoj al la
  starigo kaj vartado de stabilaj teatraj aŭ muzikaj
  grupoj). [. . .] Aliflanke, mi ne plene konsentas kun
  vi, ke esperanto simple estas 'nobla hobio' [. . .].
  Mi tamen kredas, ke ĉe ne malmultaj aktivaj
  esperantistoj nia iom aparta kunvivado kaj interagado
  kun homoj el multaj landoj, ĝenerale konsiderataj
  'ekzotaj' ĉe ni, iom modlis nian mondpercepton."

Nenion mi havas kontraŭ "kvazaŭaj komparoj" aŭ senpretendaj
metaforoj, kaj mi ĝojus, se oni povus lerni same multe de la
foirisma demagogio, kiel de la reala kultura agado de armenoj
(kiun mi, bedaŭrinde, ne konas). Cetere, eble iam mi entreprenos
la seriozan instrospekton pri la motivoj de mia esperantumado,
kiun proponas al mi Hèctor. Sed mi timetas, ke la
konkludoj povus kabeigi ĉu min, ĉu aliajn . . .

Michel Duc Goninaz unue kritikas la cititan analizon fare de
Piron dirante, ke "_se li 'neniam renkontis esperantiston, kiu
favoris "faligon de la angla"', nu, probable li ne renkontis
multajn esperantistojn, almenaŭ ne ĉiujn, almenaŭ ne min (eĉ
se la vorton 'faligo' mi konsideras neadekvata)_". Aliflanke,
kiam temas pri la manifest-aŭtoraj apartiĝemo kaj pretendo, ke
nur ili pravas, laŭ Duc Goninaz "_Piron ne vidis en la unua
peragrafo la uzon de 'ni' ('nia superegoo . . .' ktp), per kiu la
aŭtoroj konsideras sin tute ne apartigitaj de la averaĝa
esperantistaro, sed ja tre similaj -- eĉ se kun laŭdinda
memkritiko_". Kaj fine li prezentas (plian!) pristudindan
vidpunkton:

  "En la tiutemaj polemikoj oni tute forgesis la
  historian dimension. La Manifesto de Raŭmo havis
  kiel ĉefan historian taskon (konscie aŭ nekonscie
  flanke de ties aŭtoroj -- tio ne gravas)
  forgesigi kaj, se eble, forviŝi la Deklaracion de
  Tyresö (1969). El tiu ĉi vidpunkto la
  'Raŭmistoj' de 1980 (ankaŭ simbola jaro: entombigo
  de la jaroj '70!) estas la objektivaj komplicoj de la
  plej tradiciaj kaj 'pracelaj' esperantistoj, kiujn
  ili pretendis kritiki."

Preleginte en Rijeko pri ĉi temo, okaze de la tiea Internacia
Junulara Kongreso en 1998, mi petis la publikon pri komentoj kaj
demandoj. Pli ol unu aŭskultinto diris, ke por li (mi emus
skribi "*gi" por ne pensigi pri vireco) "raŭmismo" signifas
"ĝui la (bonan) etoson", t.e. amuziĝi, distri sin, amikumi kaj
umikumi ktp. Nome, ne "labori por la movado, sin oferi,
organizi. . .". Jen la ŝibolete kaj sezame moda vorto en
junularaj renkontiĝoj, en TEJO-rondoj: ne "interna ideo" nek
"frateco", sed "etoso". Sufiĉas legi komiksojn de Arnau por tion
konstati. Evidente neniu plu pretas iĝi martiro, aŭ lakeo, aŭ
putino, de esperanto -- ankaŭ ne mi. Ĉiu volas ĝui la
etoson, la lingvon, la vivon, la hodiaŭon! Pasis for la tempoj
piramidaj . . . Sed, krom tio, la ekvacio "raŭmismo = ĝui la
etoson" montras nur la idean magrecon de la debato en Junularujo.
Simplismo (t.e. pensado per sloganoj kiel "komunismo = ĉio por
ĉiuj" aŭ "kristismo = eterna feliĉo") facile akiras adeptojn
ankaŭ en niaj vicoj.

Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de ĉi alineo
(parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke
ĝuste li estus la aŭtoro de _La manto_; se ne li -- do
kiu?):

  "Memkompreneble mi legis kun ĝuo vian 'liturgion',
  kiu estas sendube tre dokta, detala kaj nepre
  interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas
  atenton, kaj kiun, bedaŭrinde, la ĝenerala
  esperantistaro, eĉ UEA, laŭŝajne tute ne prenas en
  konsideron aŭ taksas nur marĝena, malgrava
  danĝero. [. . .] Mi deziras ankaŭ klarigi kial mi
  iam skribis ke eble mi estas 'iaspeca' raŭmisto. Tia
  mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la
  esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj
  kaj interesaj homoj, kie mi multon lernis, kie mi
  povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraŭ
  tio ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama,
  ioma 'fina venko'."

Bele kaj ekvilibr(ig)e komentas Sten Johansson (kiu bonvolu
indulgi la pres-artan modeston de ĉi libreto):

  "Mi ŝatus komplimenti vin pro via 'liturgia'
  artikolo, kiun mi trovis tre sprita, ege malica kaj
  treege amuza. Mi komprenas ĝin kiel vivan kaj trafan
  esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado ĝi iom
  malpli-efikiĝas de la komparoj kun Hitler, Pinochet
  ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian tekston
  simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elserĉi
  'kamaĉaĵojn'. Kaj eblus imputi ankaŭ al vi
  diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta
  'temperaturo' en via artikolo. Ekz. ĉu ne povus esti
  reciproka projekcio? (T.e. vian eventualan
  subkonscian neagnoskitan internan despotecon vi
  projekcius sur Silferon, kiu ja prezentas tre taŭgan
  projekcian ekranon . . .)."

Ne povas manki ekstreme konciza prijuĝo fare de Gonçalo
Neves:

  "Hieraŭ mi (finfine!) legis vian broŝuron. Mi ege
  ŝatas ĝin, kaj tute ne komprenas kial iuj
  malrekomendis ĝian aperigon. Ĝi estas sobra,
  objektiva, vaste dokumentita, kaj (kiel ĉiam)
  belstila, vortsuka kaj leksik-abunda. [. . .] Temas
  do [. . .] pri dokumento esperantujologia, kiu nepre
  meritas disvastigon, kaj tial mi ege rekomendas ke vi
  klopodu ĝin aperigi."

Nek la senkompromise kritika voĉo de Joxemari Sarasua, kun kiu
min ligas filipika korespondado pri naciismo kaj politiko:

  "Ĝi vekis ĉe mi kontraŭdirajn impresojn. Unuflanke
  mi tre ĝuis vian skurĝon al la silfera rondo
  -- tuj partianiĝinte por vi senscie pri la
  kialo, eble pro osmoza empatio --, kaj ankaŭ
  vian erudician vervon . . . Sed aliflanke ĝi
  postlasis ĉe mi ian senton de vaneco. Komprenu min:
  la temo mem estas sensignifa, kaj mi domaĝas la
  tempegon kiun vi perdis dum ĝia verkado kaj kiun vi
  povintus uzi por verki viajn ŝatatajn [poemojn,
  novelojn ktp . . .]. Viaj kritikoj al foirismo sonas
  prave, kaj povas esti, ke mi mem konsentas kun ili.
  Sed, ĉu vere la afero tiom valoras? Ĉu vi ne
  pensas, ke foiristoj estas elita sektero,
  mikrominoritata merdero en la flako de esperantujo,
  kiu estas siavice pisguto meze de la oceano? Ili
  nombras ja nur kvar kaj unu tamburiston kiu
  bruas . . .!, la ceteraj akolitoj apartenas al la
  averaĝa homtipo kiun vi renkontis ekzemple en la
  lasta [kongreso]. Ĉu vere ili estas la avangardo de
  ia nacia fronto konkerunta ian promesitan landon? Ĉu
  vi iam serioze ekpensis pri risko de etniĝo de la
  esperantistoj, pri fondiĝo de ia esperanto-nacio?
  Sub la egido eble de prezidento Silfer? Estas
  groteske . . . Vi banaligas kaj distordas naciismon
  ĝis ekstremoj de nerekoneblo. Laŭ mia scio, etnismo
  -- aŭ gentismo aŭ kia ajn vi volas nomi ĝin
  -- laŭmodas ne lastatempe sed de la frua
  dek-naŭa jarcento, de kiam la germanaj romantikuloj.
  [. . .] Ankaŭ vi kvazaŭ urinus ekster la
  pisujon . . .". Tamen poste li ret-esprimas sin jene
  pri la ĵusaj komentoj: "Mi nur bedaŭras, ke ekster
  sia kunteksto ili aspektas pli negative ol intencite:
  mi ja tre ŝatis legi la libreton." Dankon, Joxemari!

Fine, eĉ Jakvo Schram, eldonanto de la libreto, kiun vi nun
legas, ĉe la komenco reagis jene:

  "Unuflanke mi admiras la verkon pro ĝia strukturo,
  vort-uzo, precipe kiel vi malkaŝas la
  Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: ĉu
  necesas uzi vian valoran tempon por skafandri
  [provizi per freŝa aero] organizon sensignifan?
  [. . .] Evidentas ke vi klopodas malkaŝi la papajn
  revojn de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro
  direktas sin al 'elita intelektularo' [. . .] mi min
  demandas, ĉu tiu grupo ne estas sufiĉe saĝa por
  funkciigi siajn proprajn cerbojn kaj konstati ke
  Silfer nur revas pri simpla adeptaro."

Poste, ŝanĝinte (evidente) la opinion, li konfesis: "_La tutan
vivon mi jam revas pri mia nomo sur la nigra listo de LF-koop_".
Deziro plenumita!

La paĝosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi
supozas) Aleksander Korĵenkov en la artikolo _Rondo vere
"familia"_ (_La Ondo de Esperanto_, 1999:1): "_Draŝan publikan
kritikon [fare] de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis
Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis
ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la
redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera
filibro de Camacho)_". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj
al rusaj kolegoj mi lasas la taskon ekanalizi la rusan version
aŭ surogaton de foirismo, kiun Korĵenkov kaj K-io laŭdire kaj
onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila al
tiu de kamarado Gorbaĉov en la balot-intencaj sondoj. Strange,
se, per reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander,
Giorgio kaj Perla sukcesos fondi rondon familian tute propran,
sen erarintaj filoj kaj favaj ŝafoj!

Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la
kritikatoj. En sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj
svagaj kaj ambiguaj, kvazaŭ temus pri la sekso de l' anĝeloj,
Silfer (en _Bonan matenon, HdE_ 1962-1963, 31 dec. 1998, p. 1 kaj
8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laŭ la nomo
Niemojewski, aŭtoro de artikoloj en _Pola Esperantisto_ en 1914
(!), kadre de "kampanjo kiu alprenis klare kontraŭjudan
karakteron". Konata metodo: ĉiujn kritikajn voĉojn ili elĵetas
en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo. Oportuna
stampilo! Kritikanto iĝas antisemito, "*anarkoidulo", persono
kiu "trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Ĉu necesas
proklami, ke mi kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn
kaj legas librojn fare de judaj aŭtoroj? Ke ĉi-monate mi legis
_Se ĉi tio estas homo_, de Primo Levi? Sed ĉu diri ankaŭ, ke
ĵus antaŭe okupis min _Kultura antropologio_, de Marvin Harris,
kaj _La senmorta semo_, de Jordi Balló kaj Xavier
Pérez, kaj tuj poste (t.e. ĝuste nun) _Fundamentaj
mensogoj de la katolika eklezio_, de Pepe Rodríguez? Kiun
tio koncernas? De kiu do peti la _nihil obstat_ (eklezia aprobo,
imprimaturo)? Ĉu de la Kooperativo? Aŭ de la esperantuja
PEN-klubo?

Ĉar ankaŭ ekster Esperantujo troveblas interesaj legaĵoj,
taŭgaj por fari komparojn. Oni povas vidi, ekzemple, ke la agado
de _Esperanta PEN-Centro_ havas mondajn precedentojn, kiel
montras la perua verkisto Mario Vargas Llosa en _Carta a
Kenzaburo Oé_ (_Letero al K.O._; _El País_,
17.01.1999, p. 15): "_Mi ne sciis, ke, en la sepdekaj jaroj, la
japana PEN-klubo rifuzis protesti kontraŭ la persekutado de la
korea poeto Kim Ji Ha. Dum mia tri-jara prezido de Internacia
PEN-Klubo mi trovis, ke kelkaj Centroj malobservis sian devon
batali kontraŭ cenzuro kaj kontraŭ politika molestado de
verkistoj, nome la ekzistokialon mem de la institucio. La plej
dolora kazo estis tiu de l' argentina romanisto Antonio di
Benedetto, viktimo de la armea diktaturo, por kies liberigo
kampanjis Internacia PEN-Klubo, kaj kiun eksigis la bonaera PEN
pro nepago de kotizoj. Tiaj ĉi skandalaj kazoj estis tamen ne la
regulo, sed escepto._"

Intertempe, suplemente, aperis novaj dokumentoj. "Sed" --
kiel kutimis aldonaĉi la sengusta aŭtor(in)o de _La manto_
-- "tio enĉapitriĝos venontpaĝe".

Bruselo, 01.03.1999



Intertempe ni legis . . .


. . . en _Heroldo de Esperanto_, n-ro 9-10 (1956-7), 10 septembro
1998, la sekvajn tekstojn, resp. sur p. 1, 4 kaj 5:



  Pakto nigre sur blanko


  Kunvokis Esperanta PEN-Centro kaj E-Radikala Asocio,
  organizis KCE, la dutagan Forumon prezidis ambasadoro
  György Nanovfszky. Aliĝis 25 establoj.

  Post la inaŭgura parolado de Giorgio Silfer kaj
  raporto de Giorgio Pagano, la delegitoj pritraktis la
  diversajn demandojn, al kiuj respondas tri
  dokumentoj: la Pakto kaj aplikaj rezolucioj.

  La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento
  kiu engaĝas la subskribintojn (post la ratifoj de la
  respektivaj Asembleoj) al reciproka helpo, al la kreo
  de komuna kondutkodo pere de arbitracia instanco
  (kies sidejo estos en Svislando) kaj al atingo de
  kelkaj celoj pere de Evolukomisiono (EKo), kies
  sidejo estos en Romo. Prioritataj celoj estas la
  agnosko pri nia lingvo kaj ĝia komunumo fare de la
  Bureau des langues moins répandues en Dublino,
  kaj la preparo de konstitucia ĉarto por la Esperanta
  Civito. Provizora referenco por la arbitracia
  instanco (nomata Kortumo) estas la svisa civila kodo,
  kaj modelo por tiu konstitucia ĉarto estas la
  senteritoriaj civitoj (kiel la ordeno de la Maltaj
  Kavaliroj), korektita laŭ la federalismaj principoj,
  anstataŭ centralisma hierarkia akso. La Pakton la
  Forumo aprobis per 12 voĉoj favoraj, 2 sindetenaj
  kaj 1 kontraŭa (la IFEF-delegito): ĉi lasta estis
  tamen kandidato kiel vicmembro al EKo, kaj tie
  elektita.

  La dua Forumo, kunigonta ĉiujn establojn, kiuj
  ratifos la Pakton, invititojn kaj observantojn, estos
  kunvokita de EKo minimume post unu kaj maksimume post
  du jaroj.

Sekvas nun la jam fama pakto (teksto konforma al la originalo,
krom unu korekto: "neapelacieblaj" anstataŭ "neapelaceblaj" en
la originalo):



  La subskribintoj lanĉas la sekvan proponon de


  Pakto por la Esperanta Civito


  1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito.
  Ĝi engaĝas la subskribintojn de la Pakto nur se la
  suverena instanco (la ĝenerala Asembleo) de la
  respektivaj establoj ratifas ĝin.

  2. Se la establo ne havas propran juran personecon
  (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la
  kolektivo aŭ individuo kun jura personeco aŭ
  civilaj rajtoj kiu posedas ĝin.

  3. Al la Pakto eblas aliĝi en kiu ajn momento, laŭ
  la proceduro en la artikoloj 1 kaj 2. La aliĝo
  ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus
  unu) de la jam aliĝintaj aprobas.

  4. El la Pakto eblas retiriĝi nur pro: a) pruvita
  malfondo de la establo; b) verdikto de la arbitracia
  instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en
  la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj
  celaron.

  5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la
  paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto;
  b) formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi
  eventualajn konfliktojn per arbitracio.

  6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto
  estas: a) la Evolukomisiono (EKo); b) la Kortumo por
  la Esperanta Civito (Kortumo).

  7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn
  taskojn: a) ĉiujare prepari raporton pri la evoluo
  de Esperantio; b) fari proponojn, ankaŭ organizajn,
  por la progreso de E-io laŭ la Kvintezo; c) kunvoki,
  ene de minimume unu kaj maksimume du jaroj, la sekvan
  Forumon por la Esperanta Civito; d) legitimi lokajn
  kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta
  Civito; e) prepari la Konstitucian Ĉarton de E-io,
  cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de
  la Esperanta Civito.

  8. EKo konsistas el kvin membroj kaj tri vicmembroj,
  elektitaj de la unua Forumo por la Ea-Civito.

  9. La sidejo de EKo estas en Romo. EKon financas
  libervole la paktintoj.

  10. La Kortumo estas la arbitracia instanco de la
  Pakto. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du
  vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara
  mandato, inter la esperantistoj konataj pro sia
  honesteco kaj ekvilibro.

  11. La sidejo de la Kortumo estas en La
  Chaux-de-Fonds. La Kortumon financas la establoj kaj
  homoj kiuj sin turnos al ĝi por arbitracio.

  12. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj.
  Se iu ne estas kontenta pri la verdikto, tiu povas
  sin turni al la kunveno de la paktintoj (Forumo por
  la Ea-Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto)
  la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.

  13. La Kortumo verkos iom post iom komunan
  kondutkodon, kiu estos parto de la renovigota Pakto.
  Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa
  Civila Kodo.

  14. Por ĉiu dokumento, unuavice por la interna
  regularo ellaborota de EKo, la ĉeflingvo estas
  esperanto.

Sekvapaĝe oni povas legi:

  La Evolukomisiono elektita kadre de la Unua Forumo
  por la Esperanta Civito: David Buhlmann, Judit
  Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso, Ljubomir
  Trifonĉovski.

Nomoj grandparte jam konataj . . . En la sama numero oni informas
ankaŭ pri tio, ke en la montpeliera UK mi aliris la giĉeton de
_Literatura Foiro_ kaj _Heroldo_ (leginte ĉi-revuan artikolon
pretendantan dekreti, kiuj estas la veraj geamikoj de Ada
Fighiera Sikorska) kaj alkriis ilin (la LF-rondon) "faŝistoj".
Ne mensogis la tiama deĵorantino, Judit Felszeghy: mi tiel faris
kaj tion diris. Mi profitas la okazon por ripeti, ke: 1) pro ĝia
retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco; 2) pro ĝiaj
konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj
3) pro ĝiaj provoj silentigi kritikajn voĉojn internajn kaj
eksterajn -- pro ĉio ĉi mi opinias foirismon la
esperantuja ekvivalento de la politika nocio "faŝismo", ekzemple
laŭ la dua PIVa difino: "Ĉia reakcia kontraŭmarksisma kaj
naciisma movado". Tamen, konsiderante iliajn fuŝecon kaj
neprofesiecon indus enkonduki la neologismon "faŝuloj", el la
latenta radiko "faŝa" (politike malruĝa), simile al la vorto
"facha" en la hispana lingvo.

Nu, ni daŭrigu. Aleksander Korĵenkov afable permesis reprodukti
intervjuon kun Silfer aperintan en numero1998:10 de _La Ondo de
Esperanto_ (_LOdE_). Ne surprizu onin la silferaĵo, ke
"raŭmismo kondamnas la provojn de ortografiaj reformoj"; la
samon papagis Martinelli en cirkulero al rete atingeblaj
akademianoj (mi citas sen ŝia permeso, cetere), kie ŝi preferis
paroli pri "raŭmisme orientitaj esperantologoj". Jen la
intervjuo:



  Forumo por la Esperanta Civito


  "Kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro
  pri la kuna valora faritaĵo kaj la strebo al kuna
  farotaĵo". Tiu ĉi aforismo de J.E. Renan trafe
  situis en la salono Humbert, urba biblioteko de La
  Chaux-de-Fonds (Svislando), kie 9-11 aŭg. 1998
  disvolviĝis la unua forumo por la Esperanta Civito.
  Ni demandas al Giorgio Silfer (GS), kiu inaŭgure
  paroladis: kiu estas la diferenco inter ĉi tiu
  forumo kaj la strategia forumo kunvokita de UEA en
  Montpeljero?

  GS: Estas pluraj diferencoj. Unue, la forumo de UEA
  daŭris du-tri horojn, dum la alia du-tri tagojn: tio
  tuj videblas el la kvanto kaj kvalito de la
  respektive aprobitaj dokumentoj. Due, la forumo en UK
  estis fermita al kelkaj: ERA estis rifuzita,
  ekzemple; male, en KCE ekzistis neniu rifuzo --
  ĉiu estis bonvena. Trie, la forumo en Francio
  traktis esence unu demandon: kiel kontribui al
  Kampanjo 2000? En Svislando estis traktitaj pluraj,
  kaj tute alispecaj demandoj, ĉiukaze ne funkciaj al
  unu difinita asocio. Kvare, la forumo de UEA ne havas
  verajn precedencojn; male, Ĉaŭdefono 1998 daŭrigas
  la tradicion de Raŭmo 1980, Varsovio 1984, Segedo
  1988. Kvine, la forumo de UEA ne startis de komuna
  denominatoro, dum en la Forumo por la Esperanta
  Civito tia ekzistis: temas pri La Kvintezo, proponita
  de LF-koop.

  LOdE: Ĝuste La Kvintezo, kaj la vorto Civito, donas
  la impreson ke la svisa forumo estis tro
  antaŭkondiĉita . . .

  GS: Se tiel estus, ne aliĝus tiom da establoj
  (entute 25), kaj tiom diversaj: internaciaj
  fakasocioj (fervojista, sciencista), politikaj (IKEL,
  ERA), landaj (hungara, kataluna, svisa), lokaj (el
  Bulgario), Akademio de Esperanto, kulturcentroj (KCE,
  Lesjoefors en Svedio, IIC en Italio), redakcioj
  ("Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto",
  "Kontakto", Radikala radio), eldonejoj (LF-koop),
  bibliotekoj, OSIEK, Esperanta PEN, SAT . . . Neniu
  sentis sin antaŭkondiĉita. La debato estis vigla
  kaj libera, sub la tagprezido de Gyoergy Nanovfszky,
  Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonĉovski. La
  dokumentoj ne estis aprobitaj ĉiam unuanime, pri la
  Pakto estis sindetenoj kaj unu kontraŭa voĉo.

  LOdE: Kion diras la Pakto?

  GS: La Pakto por la Esperanta Civito estas
  interkonsento (ratifota de la asembleoj de la
  respektivaj establoj) celanta la starigon de komuna
  arbitracia instanco (la Kortumo), kiu difinos
  ĝeneralan kondutkodon, kaj de konstitucia ĉarto.
  Tiudirekte laboros kvinopa Evolukomisiono, elektita
  de la Forumo mem. La tuto rememorigas pri Gruetli,
  kie en 1291, danke al la ĵuro de tri kantonoj,
  ekestis la svisa konfederacio.

  LOdE: Ĉu vi ne celas krei ian specon de anti-UEA?

  GS: Ne, kaj la plej evidenta pruvo por tio estas, ke
  eblas aliĝi al la Pakto kaj samtempe al la Strategia
  Forumo interne de UEA. Temas pri pakto por, ne
  kontraŭ io. Memkompreneble, ĝin karakterizas certa
  koncepto pri Esperantio. Estas interese rimarki,
  tiurilate, ke la sociologia modelo de diaspora lingva
  minoritato, inspirita de raŭmismo, evoluis danke al
  la Forumo. La Esperanta Civito alprenos la
  konstitucian modelon (korektitan al federalisma
  direkto) de aliaj senteritoriaj civitoj, kiel la
  ordeno de la maltaj kavaliroj. Aliflanke, la
  Evolukomisiono laboros por atingi agnoskon fare de la
  dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj.

  LOdE: Ĉu do baldaŭ Esperantio havos propran
  futbalteamon verdestelitan?

  GS: La paktintoj ne elektis la modelon de naciŝtato,
  sed de lingva kolektivo sen teritoria ligiteco.
  Esperantio havas flagon kaj himnon, havis monunuojn,
  eble havos poŝtmarkojn. Sed ne armeon, nek
  futbalteamon.

  LOdE: Ĉu la decidoj de Ĉaŭdefono havos apartan
  efikon interne de LF-koop?

  GS: Laŭ mi jes. La kulturpolitika dimensio fariĝos
  malpli grava, kompare kun la produkta kaj administra.
  La epoko de la "entrepreno-partio" baldaŭ finiĝos.
  Same kiel la Esperanta PEN transprenis de LF-koop la
  taskon demonstri la valoron de esperanto kiel arta
  perilo, la Forumo por la Esperanta Civito povos
  transpreni la taskon demonstri la valoron de nia
  lingvo kiel identigilo.

  LOdE: Kiam denove kunvenos la Forumo, kaj el kiuj ĝi
  konsistos?

  GS: Iam inter aŭgusto 1999 kaj aŭgusto 2000, laŭ
  decido de la Evolukomisiono (kies membroj estas David
  Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco
  Picasso kaj Ljubomir Trifonĉovski, vicmembroj Romano
  Bolognesi, Gyoergy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer).
  Rajtos aliĝi nur la establoj subskribintaj la
  Pakton: kompreneble ankaŭ ne partoprenintaj en la
  unua Forumo. Praktike, temos pri la Forumo de la
  Paktintoj.

  LOdE: Kiun sintenon havos la Forumo rilate al la
  lingvo mem? Ĉu ĝi agnoskos la aŭtoritaton de la
  Akademio kiel "lingva kortumo"?

  GS: Mi opinias ke la sinteno estos konservative
  fundamentisma, tial ke ni kredas esperanton
  transnacia kulturlingvo, kaj ne internacia helplingvo
  plibonigebla (kiel asertas André Albault) por
  la "fina venko" . . . Raŭmismo kondamnas ekzemple la
  provojn de ortografiaj reformoj, kun kiuj koketas
  Iltis-anoj kaj kelkaj (eks)membroj de la Akademio.
  Se la Akademio mem ne distanciĝos de ili, mi persone
  kontraŭos asigni al ĝi la rolon de "lingva
  kortumo".

  LOdE: Al kiu, do?

  GS: La decido apartenos al la Forumo de la Paktintoj,
  sed ĝi dependos, mi emfazas, de la sinteno de la
  Akademio mem.

  LOdE: Kie aperos la diversaj dokumentoj de la Forumo?

  GS: Unuavice en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de
  Esperanto", de kie ili estos libere kopieblaj.

Mi lasas al aliaj respondi al ĉi kulmino de absurdo. La
ĉi-sekva artikolo de Lindstedt publikiĝis en numero 1998:11 de
_La Ondo de Esperanto_, kaj tiu de Corsetti respondas al iu
neidenta praversio de ĝi rete dissendita.



Jouko Lindstedt

Esperantujo apartenas al ĉiuj


La intervjuo kun Giorgio Silfer en _LOdE_ 10/98 kaj la
(kontraŭ)kongresa numero 9-10/98 de _Heroldo de Esperanto_
raportas pri la "Forumo por la Esperanta Civito", okazinta en
Svislando kaj iniciatita de LF-Koop. Oni povas konstati, ke la
tiel nomataj raŭmistoj nun definitive forlasis la koncepton de
Esperanto kiel ideo kaj movado strebanta al pli justa lingva ordo
en la mondo: nun la ĉefa celo estas "atingi agnoskon fare de la
dublina Buroo de la mapli disvastigitaj lingvoj"! Sendube tia
elpaŝo inspiros la mondan gazetaron al spritaj artikoletoj pri
tio, kiel la esperantistoj fine konfesas sian malvenkon. Ĉu
Zamenhof deziris defendi malgrandajn lingvojn nur kreante unu
plian?

Laŭ la analizo de Silfer en _Heroldo_, la spertoj en PEN-klubo
[!] montris, ke la monda lingvo-problemo ne estas tia, kiel la
esperantistoj kredis. Li pledas por pli vasta uzo de la hispana
kaj araba kiel laborlingvoj en internaciaj organizoj. "Poste,
eventuale, je individua nivelo, ekzistos ankaŭ la solvo de la
lingva problemo pere de alternativa komunikilo." Estas interese,
se vere tia estas la nova linio de Hungara Esperanto-Asocio aŭ
Svisa Esperanto-Societo, kiuj partoprenis la Civito-Forumon. Se
ni iam povos ekscii, kiuj vere partoprenis: la redaktoro de
_Kontakto_ sciigis al mi, ke la revuo neniam aliĝis nek
partoprenis, malgraŭ tia informo fare de la civituloj. La
Akademio de Esperanto aliĝis per decido de la antaŭa gvida
duopo (Bormann kaj Martinelli), sed la nova estraro elektita
antaŭ ol la Civito-Forumo okazis sendis nenian oficialan
reprezentanton al ĝi.

La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton
"Esperantujo". La Pakto aprobita en la Civito-Forumo antaŭvidas
preparadon de "Konstitucia Ĉarto de Esperantio". Sed ĝi neniam
estos mia konstitucio, tamen mi apartenas al Esperantujo.
Almenaŭ ekde la Bulonja Deklaracio estas klare, ke ĉiu uzanto
de Esperanto rajtas sin nomi esperantisto, oni bezonas subiĝi al
neniaj organizoj.

Siatempe, la Manifesto de Raŭmo (kiun mi kunverkis kun Silfer)
celis deklari, ke ekzistas ne nur la Esperanto-movado, sed ankaŭ
la Esperanto-komunumo. Ĝi ne estis la unua, nek la lasta
dokumento de esperantistoj, kiuj emfazas tion. La komunumo kaj la
movado (kies celojn formulas tre klare la Manifesto de Prago)
kompletigas unu la alian. La movado devas esti organizita, la
komunumo estas nefermita, plurcentra, libera. Se oni komencas
organizi la komunumon -- eĉ se "federalisme", eĉ se en la
spirito de Grutli 1291, kiun supozeble ĉiu barata, japana kaj
brazila esperantisto konas -- se oni do pretendas organizi
la komunumon, oni nur kreas duan movadon. La komunumo restas
ekster ĉiaj organizaj provoj. Tial la raŭmistoj perfidis la
Manifeston de Raŭmo.

Silfer estas lerta propagandanto: laŭ li la Montpeljera
Strategia Forumo de la Eperanto-Komunumo okazis "interne de UEA"
(kio ne veras, alie ja ekzemple SAT ne aliĝus!), dum la
Civito-Forumo estis ideale malfermita al ĉiuj. Tamen, oni ja
povis facile antaŭvidi, kiajn dokumentojn la Civito-Forumo
akceptos, ĉar la raŭmismo jam delonge estas nur tia, kia ĝin
degnas difini LF-Koop kaj Silfer mem.

Por doni unu ekzemplon: la Manifesto de Raŭmo havas unu
ĉapitreton pri "La kongresoj kiel vojo al kresko": "Internaciaj
kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de
homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte
inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj
funkciulaj kunvenoj . . ." Estas malfacile akordigi tion kun la
kolosa ĉikanado pri la ĉi-jara Universala Kongreso en la
raŭmisma _Heroldo_, kie oni plendas ĝuste kaj precize pro tiu
asimila, komunum-fortiga rolo de UK. Sed aliloke en la gazeto oni
jam povas legi, ke Silfer ĝustigis tiun parton de la Manifesto:
ekde nun ni parolu pri la Esperanto-centroj kiel vojo al kresko.
Ĉu ĉio ĉi rememorigas vin pri certaj ideologioj kaj iliaj
rajtigitaj interpretistoj?

En la intervjuo de _LOdE_, Silfer diras: "Raŭmismo kondamnas
ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj." Mi ne subtenas
ortografiajn reformojn, sed certe ni neniel pensis pri ili en
Raŭmo en 1980! Sed ne estas la unua fojo, ke Silfer akaparas la
rajton interpreti, kion la raŭmismo "ekzemple" kondamnas aŭ
aprobas. En _LOdE_ li postulas, ke la Akademio de Esperanto
distanciĝu de certaj reformemuloj, alie ĝi ne plu rajtos esti
la "lingva kortumo" de la civituloj. Malofte iu tiel arogante
starigas kondiĉojn al la Akademio kiu, kompreneble, neniel
bezonas sin esprimi pri tio, kion faras ekzemple ĝiaj eksmembroj
Albault aŭ Haupenthal. La Akademio ne ĉesis apogi la
Fundamenton, kaj ĉiu esperantisto ja povas facile kompari
radikalajn reformprovojn kun la Fundamento.

Mi ne timas por Esperantujo: tia megalomania entrepreno kiel la
"Civito" nepre fiaskos. Sed mi bedaŭras ĉiujn esperantistojn,
kiuj estos misgvidataj de ĝi kaj devos per amara sperto lerni,
ke en Esperantujo troviĝas lertaj propagandistoj por malplenaj
ideoj. La raŭmistoj ja neniam povus mem kreskigi la komunumon:
oni fariĝas esperantisto pro simpatio al tiuj idealoj de
tutmonda identeco kaj lingva egaleco, al kiuj la "Civito" turnas
sian dorson -- oni ne esperantistiĝas por aparteni al
senteritoria ludnacio aŭ al nova Malta ordeno. Tial la raŭmismo
devas ĉiam paraziti sur la serioza movado.



Renato Corsetti

Ne tuŝu esperantistojn


Kiu diras ke suomoj estas tre trankvilaj silentuloj? Jouko, vi
rajtas peti la honoran civitanecon de Malto. Mi kaj [Jorge]
Camacho, kompare kun vi, estas veraj nordanoj. Aliflanke, pli
bone ol mi aŭ [Jorge] vi elektas la temojn, pri kiuj vi
eksplodas. Temas pri principaj temoj.

Tio, kion Heroldo raportis, estos studata en lernejoj por
ĵurnalistoj kiel tipa ekzemplo de lerta misinformado.
Kompreneble ĉiu revuo rajtas elekti sian stilon.

Kiam temas pri la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo, kies
unua kunsido okazis en Montpeliero, mi povas nur diri ke en ĝi
estas loko por ĉiuj (mi substrekas: ĉiuj) organizaĵoj,
centroj, kooperativoj ktp. de esperantistoj.

Mi refaras ĉi tie publike la inviton, kiu estis farata al la
unuopaj organizaĵoj. Se KCE, LF-Koop, PEN-Klubo aŭ kiu ajn alia
organizaĵo volas aliĝi al tiu Forumo, la pordoj estas vaste
malfermitaj. La forumo celas kunligi ĉiujn erojn de la
esperantlingva komunumo, por ke ili amike kaj samnivele kunlaboru
unu kun la alia. Ne estas antaŭkondiĉoj aŭ subskribendaj
dokumentoj.

Pri la idearo de sendependa "kvazaŭ-ŝtato", mi ne havas ion por
aldoni al tio, kion Jouko diris.

Mi volas iom korekti tion, kion Jouko diris: "Kiam oni komencis
vidi tion [la gravecon de la komunumo] ankaŭ en UEA-rondoj
-- ne malplej pro la analizoj de Humphrey Tonkin". Nu,
kvankam Humphrey Tonkin havas multajn meritojn, mi volas diri ke
jam Hodler pensis ĉefe pri la komunumo, kiam li fondis UEA'n.

Krome, kiam venas riproĉoj al UEA, ofte tiuj riproĉoj estas de
la speco: "Vi nur okupiĝas pri administrado de la membroj kaj
servoj al ili. Vi dediĉas tro malmultan energion al disvastigado
de Esperanto".

"Kio min ofendas kvazaŭ persone, eĉ se ne estas persona afero,
estas la provo de la 'civito' uzurpi la koncepton 'Esperantujo'
(kvankam en la misformo 'Esperantio')." Kaj mi aldonas ke mi
persone estas multe pli ofendita, kiam oni klopodas trompi
simplajn esperantistojn. Mi konas amason da simplanimaj
esperantistoj, kiuj eble eĉ konfuzas SAT kaj UEA, sed kiuj
dediĉas al la afero de Esperanto sian tempon kaj monon, sen eĉ
la espero esti menciataj en la bulteno de la loka klubo. Kiam oni
klopodas trompi tiujn sindonemajn homojn per distordo de la
faktoj kaj per svingado de alte sonaj konceptoj, por celoj pri
kiuj mi ne volas paroli, mi iĝas pli kolera ol Jouko, ĉar tio
similas al ŝtelado de bombonoj ĉe infanoj. Ne tuŝu
esperantistojn. Se vi volas vi havas la tutan neesperantistan
mondon je dispono. Provu tie.



Claude Piron

[Pri "eminentaj" esperantistoj]


Ŝajne duflanka karaktero estas ofta afero ĉe "eminentaj"
esperantistoj. Mi ne havas specialan klarigon pri la fenomeno,
sed mi konstatas, ke la esperanto-mondo allogas homojn (aŭ pli
facile ol aliaj medioj havigas teneblan lokon al homoj) kiujn
karakterizas tuta serio da tipaj trajtoj:

+ ili havas pri si altan, se ne diri grandiozan, opinion;

+ ili emas juĝi kaj kondamni;

+ ili agas, skribas, parolas, kvazaŭ estus evidente, ke ili
rajtas juĝi kaj kondamni, kaj por tio kompetentas (aŭ pli
kompetentas ol ĉiu ajn alia);

+ ili ne havas dubojn pri sia praveco;

+ ili estas afablaj, amikecaj, kelkfoje eĉ ĉarmaj en
interpersonaj rilatoj;

+ ilia cerba funkciado estas tipa pri la maldekstra duonsfero,
pli analiza ol sinteza, pli teoria ol praktika, pli "fakta" ol
"etosa", pli "pensa" ol "senta" aŭ "intuicia";

+ ili ne povas pritrakti ion, kio ne estas nete difinebla;

+ ili emas konsideri, ke ĉiu problemo povas havi nur unu ĝustan
solvon;

+ ili estas ne tre toleremaj (konsekvenco de la ĵus citita
trajto en la sfero de interhomaj rilatoj);

+ ili evitas person-al-personan alfrontiĝon, sed tre ofte
diskonigas siajn juĝojn publike (ili neniam sendos al vi
leteron, sed ne hezitos publikigi artikolon aŭ pamfleton pri
vi);

+ ili montriĝas nekapablaj konsideradi argumenton kontraŭan al
ilia starpunkto (ili rebatas antaŭ ol pripensi, aŭ simple
ignoras la fakton, ke iu alia malsamopinias);

+ ili povas paroli rapide kaj verve, kaj ridigi publikon (ofte
per sia ironio);

+ ili fakte ne elportas kritikon (kvankam ili povas tion
ŝajnigi);

+ ili ofte havas tre rigidan, fortan opinion pri tre eta, negrava
detalo;

+ ili havas rapidan, akran inteligentecon, kiu koncentriĝas unue
aŭ nur sur la negativaj aspektoj de la koncerna afero;

+ ili havas bonegan memoron, kaj sekve grandan erudicion, ofte en
tre diversaj kampoj;

+ ili fascinas, dum tempo, parton de la koncerna publiko, kiu
povas portempe surpiedestaligi ilin: la piedestalon ili videble
(infanece) ĝuas;

+ al multaj ili donas la impreson, ke ili pli ŝatas ideojn kaj
abstraktaĵojn (regulojn, principojn . . .) ol homojn;

+ ili estas tre netaj, klarliniaj kaj relative rigidaj en la
maniero korpe teni sin aŭ sin vesti;

+ ili strukturas rilatadon alprenante la rolon de patro kaj
provante devigi la aliulon roli kiel infano;

+ ili estas pli nekonsciaj pri siaj malfortoj aŭ ridindaj
aspektoj ol la plimulto el la homoj, kvazaŭ konstati ion
negativan pri si estus netolereble.

+ ili estas viroj;

+ pluraj el tiuj, kiujn mi persone kona/is (ekzemple S., L., H.,
J.), kapabla/is paroli admire pri si mem dum tuta horo, ne
rimarkante, kiel stranga tio aperas al la ĉirkaŭuloj.

Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas
malfacile diri. Eble ĉar estas medio sufiĉe malvasta por ke
estu relative facile eminenti (mi publikigis en esperanto
romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en lingvo kun vasta
verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaŭ ĉar
estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu
bonege regas ĝin, facile trovas kontraŭulojn nekapablajn
defendi sin.

Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne
sentas sin fizike aŭ psike sufiĉe sekuraj por rekte ataki. Por
antaŭgardi sin kontraŭ eventuala atako, ili havas ridetan,
afablan sintenon. Ili provas eviti la danĝeron de alfrontado per
ĉarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili
donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aŭ
negativan, funde de si. Kvazaŭ ilia tuta energio estus dediĉita
al la celo "mi ne vidu, ke mi valoras nenion", al iu bezono pruvi
sin pli alta ol la aliaj.

La strukturiĝo de tia personeco verŝajne komenciĝis en la
infaneco, kiam la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj:
'ĉio / nenio', 'unua / lasta'. Por tia pensosistemo [***], la
sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forĵetinda, mokinda),
estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi,
estas utile malaltigi kiel eble plej multe da aliuloj. Ĉiu
kritiko al iu alia do fortigas la senton pri praveco kaj
supereco, kaj krome ĝi iom kontentigas la agreseman bezonon
venĝi sin kontraŭ homaro, kiu malhelpis onin ĝui dekomence
senton pri plena sekureco. Sed eble ĉio ĉi estas nur la frukto
de senbaza cerbumado. Fakte mi neniam havis okazon vere kontroli
miajn hipotezojn, ĉar miaj rilatoj kun tiaj homoj neniam atingis
la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la alian.

[***] NOTO:

Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas sufiĉe
disvolvita. Tial mi aldonas pliklarigon. Ĝis la aĝo de
proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas funkcii
uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedaŭrinde relative ofte
plu retroviĝas en plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta
funkciado ne povis vere maturiĝi (kaj nia socio, inkluzive de la
lerneja instruado, ne ebligas al ĝi maturiĝi en kampoj kiel
politiko, metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp.
La fakto, ke tiom da homoj komprenas, ke esperanto celas
anstataŭi la aliajn lingvojn fontas el tiu infaneca pensmaniero:
la problemo strukturiĝas en du terminojn: naciaj lingvoj,
internacia lingvo; ne eblas loko por ambaŭ).

Karakterizo de tiu mensa funkciado estas, ke konstante aperas
simetrioj, kiuj ne ekzistas en la realo. Unu el la plej tipaj
estas: "se li aŭ ŝi eraras, mi pravas" aŭ "se ŝi aŭ li estas
pli malalta, mi estas pli alta".

Tiaj simetrioj estas fuŝaj per tio, ke mi tute ne ŝanĝiĝas
pro tio, ke iu alia ŝanĝiĝis, ke okazis io al li, aŭ ke li
elmontris iun mankon. Kompreneble, se iu falis malalten, mi estas
pli alta -- rilate al tiu. Sed tio ne signifas ke objektive
kaj ĝenerale io ŝanĝiĝis en mia alteco. En la personeca
strukturo, kiun mi priskribis pri eminentuloj, la objektiva
funkciado ne encerbiĝis, kaj la koncernatoj plu funkcias en
memtaksado kiel kvinjaruloj. Ili do serĉas ĉiajn okazojn montri
la erarojn en la aliaj, ĉar tio donas al ili senton pri
altestareco, kaj ili sopiras al tiu sento, ili havas kvazaŭ
nekontentigeblan soifon al ĝi, verŝajne pro nekonscia tre
profunda kaj vunda sento pri malalteco, eteco, nenivaloro.

Alivorte, iu matura koncerne sian membildon akceptas sin tia, kia
li aŭ ŝi estas, ĉu sen speciala deziro plibonigi sin, ĉu kun
tia deziro, sed ŝi aŭ li ne bezonas, por senti sin
akceptebla/akceptinda, ke la aliaj (aŭ iu alia, sed en tiu
dutermina pensado, "iu alia" kaj "ĉiuj aliaj" estas la samo)
situu malsupre.

Eble mi perdigis vian tempon per ĉi tiuj precizigoj, se tiel,
bonvolu pardoni min. Sed la kompreno pri falsaj simetrioj ŝajnas
al mi tre grava por kompreni la mensan funkciadon de la tipo,
kiun mi priskribis en mia antaŭa mesaĝo.



Lastsekunda informo


Lastsekunde mi eksciis, ke ERA-Radikala Asocio forlasis la
Forumon por la Esperanta Civito kaj ĉi ties Evolu-komisionon
(EKo), laŭ retmesaĝo el la diskutlisto de ERA plusendita kun la
titolo _Ili kverelis_. Nekredeble!!! kaj subskribita de Daniela
Giglioli je 25.02.1999. Ju pli da divorcoj, des malpli da
tentakloj . . . La tri-epizoda informo finiĝas jene: "_Lasta
epizodo: la Vicmembro Silfer -- tiu estas kiu, eventuale,
devus anstataŭi efektivan Membron -- submetas voĉdone al
la efektivaj membroj de EKo sian 'Ĉarton pri konstitucia
monarkio' kaj proponas sin mem kiel 'Reĝo[n] de Ĉiuj
Esperantioj'. Ĉar ni ne volas spekti tiun lastan antaŭviditan
epilogon, ERA forlasas la Evolu-Komisionon kaj la Forumon._"



452 farenhejtoj

  _al Ljubomir Trifonĉovski_


  --Tiuj, kiuj kalumnie
  nomas min "Kulturministro
  sen kulturo kaj sen klero",
  evidente nur mensogas,
  mistifikas kaj malicas.
  En la universitato,
  patro-sprone, mi sukcese
  kursis juron unu jaron,
  sed mi baldaŭ ekdecidis
  miajn studojn foroferi
  por la bono de l' Partio.
  Ĉar la Ordon ni konservu,
  hipotezajn malamikojn
  de l' Partio kaj Patrujo
  mi volonte ekzekutos
  laŭ la leĝoj, kiujn diktas
  nia Popolestro kara.
  Mi nur peras la ordonojn
  kaj dezirojn Popolestrajn;
  mi nur servas diligente
  la bonfarton de l' Reĝimo,
  ĉiutage kun pli firmaj
  strebo, ardo, sindediĉo.
  La rezulton, senkonteste,
  la Civito mem aklamas.
  Post la Venko, tenas vigla
  tiun ĉi Departementon
  disidentoj plej obscenaj,
  kritikaĵoj elsarkindaj,
  manuskriptoj por bruligo.
  La Realo ĝin sankcias:
  ascendunte unu ŝtupon,
  unu rangon, unu gradon
  mi postenus apud Li.

  _(La Kulturministro)_

Ikselo, 21.09.1998





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La liturgio de l' foiro - (Elementoj por ekzegezo)" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home