Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando
Author: Carroll, Lewis, 1832-1898
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Aventuroj de Alicio en Mirlando" ***


                  LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO

                                  DE
                            LEWIS CARROLL


                             TRADUKITA DE
                          E.L. KEARNEY, M.A.


           ILUSTRITA (LAŬ AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE
             _STEAD'S PROSE CLASSICS_) PER DEK BILDOJ DE
                           BRINSLEY LE FANU


                    BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
                            (INCORPORATED)
                       MUSEUM STATION BUILDINGS
                     133-136 HIGH HOLBORN, LONDON
                                 1910



                     ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTO


De ĉi tiu humoraĵo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendiĝis ĝis
nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj
miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Ĉi tiu verko havas
tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj
trezoroj de la angla infanaro.

Sesjara infano volas avide aŭskulti ĝin, vigle proponas demandojn
kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso ĉiam kreskas
laŭ la kresko de la posedanto: ĉe ĉiu denova tralego la junaj
legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro.
Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus
parkere citi ĉiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la _Ĉeŝŝr_
Kato, efektive de ĉiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni
ne supozu ke la libro taŭgas _nur_ por la vartejo kaj infanlernejo:
ĉar la kapablo ĉe ĉiu tralego trovi pli da signifo daŭras eĉ dum
la maturaĝaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de _Alicio_ troviĝas
eĉ sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun
profundan principon kiun ili ĵus eligis el la diroj ekzemple de la
Raŭpo aŭ la Falsa Kelonio.

Sed ni lasu la parolon al la Sonĝbestoj mem.

Prezentante ĉi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian
danksenton al ĉiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi ŝuldas al
Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi
ĉiujn presprovaĵojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics'
mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustraĵojn de Brinsley de Fanu
unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra)
eldono de 'Alicio en Mirlando.'

Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn
(12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj
esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla
lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon
de la homaro; kaj ĉiu, kiu bone konas ambaŭ lingvojn, povos tre
facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de

                                                        La Tradukinto.



                                ENHAVO


      ĈAPITRO                                              PAĜO

         I.  MIRINDA FALEGO!    .    .    .    .    .    .    1

        II.  LAGETO FARITA EL LARMOJ .    .    .    .    .   11

       III.  POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO   20

        IV.  ĈEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL   .    .    .   29

         V.  ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAŬPO     .    .   40

        VI.  PRI LA PORKINFANO  .    .    .    .    .    .   50

       VII.  TETRINKADO ĈE FRENEZULOJ     .    .    .    .   63

      VIII.  KROKETLUDO ĈE LA KERA DAMO   .    .    .    .   76

        IX.  VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO  .    .    .   88

         X.  LA OMARA KVADRILO  .    .    .    .    .    .  101

        XI.  KIU FORŜTELIS LA TORTOJN?    .    .    .    .  112

       XII.  ALICIO ATESTANTO   .    .    .    .    .    .  122



                              ILUSTRAĴOJ


                                                           PAĜO

          DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA
             LA ŜAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON   .    .    .    3

          LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO ŜIAN
             PROPRAN FINGROINGON     .    .    .    .    .   24

          LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON   .    .    .   33

          LA DUKINA KUIREJO     .    .    .    .    .    .   53

          DOMO DE LA MARTLEPORO .    .    .    .    .    .   62

          LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUĈON     .    .   74

          LA VITRA TABLO   .    .    .    .    .    .    .   78

          LA GEREĜOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO
             PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO    .    .   86

          LA GRIFO PROFUNDE DORMIS   .    .    .    .    .   94

          LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI    .    .    .    .  120



                      ANTAŬPAROLO DE LA AŬTORO.


                                  I

                    En somerbril' ni glitas kvar:
                      Du fuŝe uzas remon,
                    Fuŝregas tria knabinet'
                      Boatan la vagemon.
                    La kvara (nejunulo) celas
                      Indulgi la revemon.


                                  II

                    "Kruela Tri'!  Ĉu volas vi
                      En tia hor'—rakonton?
                    Se pri la astmo scius vi,
                      Vi eble sentus honton!"
                    —Protesto senutila! Venkas
                      Trivoĉa kri', "Rakonton!"


                                 III

                    _Unua_ per komanda voĉo
                      Ordonas ekrakonti,
                    Kaj pli ĝentile _Dua_ petas
                      "Jes, nepre _mir_-rakonti."
                    Rakonton petolrompas _Tria_
                      (Ne scias _ŝi_ ja honti!)


                                  IV

                    Silento falas!  De nun ĉiu
                      Aŭskultas plenkredulo
                    Pri l' _Sonĝinfano_ kiu vivas
                      Kun bird' kaj best' kunulo,
                    Kunul', jen kiel arbo alta,
                      Jen eta kiel kulo.


                                  V

                    Tre ofte volus la laculo
                      La Sonĝon maldaŭrigi,
                    Promesas je sekvanta fojo
                      Ĝin iom plilongigi.
                    "Jam venis la sekvanta fojo,
                      Nin volu kontentigi!"


                                  VI

                    Do kreskis plu la Mirlandaĵoj
                      Iom post iom, grade:
                    Naskiĝis ĉiuj en boato
                      Dum vagis ni remade.
                    —Subiras sun', do hejmen gaje
                      Ni remas babilade.


                                 VII

                    Jen _Alici'_.  Akceptu ŝin
                      Kaj gardu en memoro:
                    Al pilgrimint' ja kara estas
                      El malproksim' la floro;
                    Velkinte ĝi memorojn vekas
                      Valorajn pli ol oro.



                  LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO



                              ĈAPITRO I

                           MIRINDA FALEGO!


Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo,
tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la
libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek
konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis ŝi, "enhavanta nek
desegnojn nek konversaciojn?" Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle ĉar
la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro
fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti
lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj
okuloj.

Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio _tre_
eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si:—

"Ho, ve! mi malfruos!"

(Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al ŝi, ke tio estis
efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute
ordinara.)

Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj,
rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar
subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu
havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. La scivolemo en ŝi ekflamiĝis!
Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub
la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin.

Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio
postkuris ĝin en la tuneleton.

La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel
fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta.
Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi,
trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton.

Mi ĵus diris "tre profundan." Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre
profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide; ĉar dum la daŭro de tiu
stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭrigardi
kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis rigardi
malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar
estis tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto,
kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ,
tie ĉi kaj tie, ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn
de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu
fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO.
Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj
vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon,
pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj
momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon.

               [Ilustraĵo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO,
            FALANTE TRA LA ŜAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.]

"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego,
ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l' supro
ĝis malsupro de l' ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de
la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni
povas kredi.)

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu _neniam_ la falo finiĝos? "Mi
volus scii," diris ŝi laŭte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi
nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ
ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antaŭe lernis en la
lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo
ne estis—pro manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian
klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.)
"Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ
longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio
havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn
kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)

Post ne longe ŝi rekomencis:—"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo!
kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas
kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Ĉe eksono
de tiu strangaĵo ŝi certe _ne_ sopiris aŭskultantojn); "mi ja devos
demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino,
diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio?'" (Ŝi
penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti
falante tra l' aero. Ĉu _vi_ povus tion fari?) "Sed ŝi nepre nomus min
malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi
la nomon ie sur la muroj surskribitan."

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari,
sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: "Hodiaŭ vespere _Dajna_
tre sopiros min." (_Dajna_ estas ŝia kato.) "Mi esperas ke ĉe la
temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul',
ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed
vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso.
Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?" Alicio okaze nun fariĝis dormema,
kaj dorme ripetadis:—"Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj
manĝas vespertojn?" kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe "Ĉu katojn
manĝas vespertoj?" (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el
la du demandoj, ne tre grave estis kiun "ĉuon" ŝi esprimis.) Ŝi
sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en
mano kun _Dajna_ kaj diras al ŝi tre solene:—"_Dajna_, vi diru al
mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!)
subite ŝi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego
efektive finiĝis!

Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la
piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo ĉio estis malluma, sed
rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la
Blanka Kuniklo. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide postsekvis
kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos,
ĉielo savu miajn orelojn!"

En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis
la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj ŝi trovis sin sola en ia
longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la
plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj.
Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante
malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio
malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam
povos eliri la halon.

Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj
jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke
ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aŭ la seruroj
estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi
malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta
kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen
malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la
oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.

Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton
ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la
genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la koridoreto—en—la plej
belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi
tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj
kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ
la kapon! "Kaj eĉ se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda
Alicio, "tre malmulte utilus _tio_ sen la ŝultroj! Ho, se mi nur
havus la kapablon _teleskopiĝi_. Eble mi povus, se nur mi scius kiel
oni komencas la klopodon?" Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam
en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas
preskaŭ nenio. Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto,
sekve ŝi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ĝi alian
ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon
ŝi trovis sur ĝi boteleton ("kiu certege ne kuŝis tie antaŭe,"
diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la
vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.

"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la saĝulineto, "sed
mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi
ĉu oni surskribis ĝin per 'veneno.'" Ĉar ŝi ja antaŭe legis
kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ
estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn
malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan
regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la
regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin
tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos
la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni
trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaŭ certe estas ke
pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.

Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni _ne_ markis per 'veneno',
Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta ĝi estas,"
diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto,
sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj rostita buterpano. Do ne
mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)


       *       *       *       *       *


"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopiĝas!" Kaj fakte
ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da
alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste
taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen
ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi
malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, "ĉar"—diris
ŝi—"povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian
aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton
kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!

Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri
en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke
ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por
reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi
ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la
tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la
vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris.

"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre
severe. "Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron." Ŝi havis la kutimon
sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) kaj
kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori;
kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi
trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia
Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi
estas du personoj.) "Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun"—ŝi malĝoje
ekpensis—"ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu
respektindan personon!"

Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub
la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon,
sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Manĝu Min."

"Nu," diris Alicio, "mi vin manĝos! Se vi igos min kreski, mi povos
atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo.
Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre
gravas la kielo." Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si
"Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por
palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin
la konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon,
tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio
okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese kiam
okazis nur ordinaraĵoj. Do, por _ion_ okazigi, ŝi laboradis per la
dentoj ĝis de la kuko neniom restis.



                              ĈAPITRO II

                      LA LAGETO FARITA EL LARMOJ


"Neniam mi spertis tiaĵo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ
forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej
granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaŭ, piedetoj miaj!" (Kiam
ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam
fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin.)

"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj
ŝuojn? Kompreneble ne _mi_; mi estos tro malproksime por okupi min
pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin;
ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo. Mi do
en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."

Ŝi eĉ elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn. "Mi
pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos,
sendi donacon al siaj piedoj! Ankaŭ la adreso estos tre stranga:

          _Al lia Moŝto la Dekstra Piedo Alicia,
                     sur la Tapiŝeto
                                apud Fajrgardilo
                            (Kun amsalut' de Alicio)._

Ho, kian sensencaĵon mi parolas!"

En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto
ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto. Sed
havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la
planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en
ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia. Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris.

"Vi devas honti," ŝi diris al si, "vi granda bubino!" (ŝi certe
ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por
plorkrii, vi tuj ĉesu!" Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis
la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj
etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj
kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo.

Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forviŝis
la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse
vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia
grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si:
"Ho, la Dukino! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos!"

Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti
helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi
ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: "Se al vi plaĉos,
Sinjoro:—"

La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per
ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!

Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre
varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—

"Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga!
Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis? mi esploru tion. Ĉu vere mi estis
sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis
min _iom_ ŝanĝiĝinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando;
_kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj ŝi kategorie pripensis
ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi
ŝanĝiĝis en iun el ili.

"Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per
longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaŭ mi ne estas
Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre
malmulte. Ankaŭ ŝi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute
konfuziĝas! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn
faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras
dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek!
Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min
geografie. Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo,
kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre ŝanĝiĝis en
Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"

Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam
ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon. Sed ŝia
voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la
originalajn.

                      _Rigardu! Jen la krokodil'!
                        La voston li netigas;
                      Ŝprucante akvon el la Nil'
                        La skvamojn li briligas._

                      _Senmova restas la buŝeg',
                        Li ungojn kaŝas ruze;
                      Jen fiŝoj naĝas tra l' kaveg'
                        Frapfermas li amuze._

"Jen certe ne la ĝustaj vortoj," diris Alicio malĝoje, kaj denove
la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: "Do, mi nepre estas
Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa
maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos
lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidiĝis. Se mi estos
Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon
ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo 'Resupreniru,
karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi
certigu tion, kaj _poste, se mi ŝatos esti tiu persono_, mi konsentos
supreniri. Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia.' Sed ho
ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie
ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."

Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi
vestis—dum ŝi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la
Kuniklo.

"Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis ŝi. "Mi ja denove malkreskas."

Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin,
eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco,
kaj ankoraŭ rapide malkreskas. Certiĝinte ke tion kaŭzas la
ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la
malagrablaĵon malkreski ĝis nulo.

"Jen evito vere mirakla! Ĉar preskaŭ mi nuliĝis!" diris Alicio,
iom timigita per la subita ŝanĝo, "tamen estas bona afero trovi sin
ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon." Ŝi do
kuris avide al la pordeto; sed ho ve! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora
ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj "la afero staras
pli malprospere ol ĉiam," ŝi plordiris, "ĉar neniam mi estis tiel
absurde malgranda, estas ja ne tolereble."

En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis
sin plaŭde enfalinta en salan akvon. Subakviĝinte ĝis la mentono,
ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis
"en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare." (Alicio nur unufoje en
la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al
si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni
trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da
infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion
de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo.) Tamen post
nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj
kiujn ŝi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!"
diris ŝi, ĉirkaŭnaĝante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi
nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre
stranga, sed hodiaŭ _ĉio_ ja estas stranga."

En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi
ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la
plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto
nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipopotamo; sed rememorante ke ŝi mem
nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso
englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.

"Ĉu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli ĉi tiun muson? Ĉio
estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon
paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin." Do ŝi ekparolis
per: "Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto? Mi tre
laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi." (Alicio kredis ke "Ho
Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu
tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia
frato la deklinacion: "Muso—de muso—al muso—muson—ho muso!")

La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al
ŝi palpebrumante per unu okuleto.

"Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la
Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraŭ
la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj,
Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri _datoj_!) Ŝi do rekomencis
france, dirante "_où est ma chatte?_" (la unua frazo en ŝia
lernolibro).

La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.

"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la
sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la
katojn."

"Ne—amas—katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. "Ĉu
_vi_, se vi estus mi, amus la katojn?"

"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne koleriĝu.
Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon _Dajna_; vi nepre
ekamus la katojn, se nur vi povus vidi _ŝin_. Ŝi estas la plej kara
dorlotaĵo en tuta la mondo,"—Alicio malvigle sencele naĝetis dum
ŝi parolis—"kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante
la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por
dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu,"
denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon;
sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis
aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri _Dajna_."

"_Ni_ ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo.
"Ĉu vi imagas ke _mi_ volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio
malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj!
Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato!"

"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi
alian paroltemon. "Ĉu vi... ĉu vi ŝatas... la hundojn?"

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—

"Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre
ŝatus ke vi vidu. Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa
bukla brunhararo. Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi
petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn
kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili. Ĝi apartenas
al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil
spesmilojn. Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj... Ho,
ve! ve! Denove mi ofendis ĝin." Ĉar jen! la Muso naĝas for, for
per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo
grandan plaŭdbruon.

Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono. "Vi _kara_ Muso, revenu!
mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne
plaĉos." Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al
ŝi. Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio),
kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: "Ni naĝu al la bordo,
kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio
mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu
prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj
kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso naĝis
kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj,
birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta
birdbestaro. Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune
sur la tero, tre malsekaj.



                             ĈAPITRO III

          POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1]


La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen
birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta
al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj.
Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili
interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio
tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj
jam longe konataj. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en
la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la
pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli." Ĉar Alicio rifuzis konsenti al
tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute
rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.

Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: "Vi sidiĝu
ĉiuj, kaj aŭskultu _min_. Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj!"

Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan
antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ
resekiĝos.

"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "ĉu ĉiuj estas pretaj?
Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas!
'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la
anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la
lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de
Mercio kaj Nortumbrio—'"

"Ho, ve!" ĝemis la Loro, frosttremante.

"Pardonu," diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la
brovojn), "ĉu vi parolis?"

"Ne mi," la Loro rapide respondis.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi daŭrigu. 'Edvino kaj
Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj
eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de _Canterbury_ trovis ĝin[2]
konsilinda—"

"Trovis _kion?_" diris la Anaso.

"Trovis _ĝin_," la Muso respondis iom malafable. "Ĉu vi ne komprenas
kion signifas 'ĝi'?"

"Nu, mi tre bone komprenas kion 'ĝi' signifas, kiam mi trovas ion.
Plej ofte 'ĝi' estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion
trovis la ĉefepiskopo?"

"Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: 'trovis ĝin
konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi
al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—' kiel vi
sentas vin nun, mia kara?" ĝi diris abrupte, alparolante Alicion.

"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom
melankolie. "Via rakonto ne sekigas min."

"Kon-sid-er-ad-inte la ĵus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene
la Dodo, "mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni
el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn
ri-med-ojn."

"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj
mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem."

La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la
birdoj sibleridis aŭdeble. La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli
simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin
estus la 'Kaŭko'-vetkuro."

"Kio do estas Kaŭko?" diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne
dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas
kaj ŝajne opinias ke _iu_ devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris
la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas
per la ago mem." (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem
eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)

Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne
gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj
de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, "unu, du, tri,
FOR!" sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra
inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis.
Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la
Dodo subite ekkriis: "La Kaŭko finiĝis."

Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu
venkis?"

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu
sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la
fino la Dodo diris:—"Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion."

Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn
disdonos?"

"Ja _ŝi_ kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur
Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze
"La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta
alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe
trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo
ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste
por donaci al ĉiuj po unu.

"Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio
dirante:

"Kion alian vi havas en la poŝo?" Alicio respondis malĝoje ke "nur
fingroingon." "Ĝin transdonu al mi," diris la Dodo.

Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis
la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun
elegantan fingroingon." Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj
aplaŭdis.

                 [Ilustraĵo: LA DODO SOLENE PREZENTAS
                 AL ALICIO ŜIAN PROPRAN FINGROINGON.]

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj
tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Ankaŭ ĉar ŝi ne
povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon
akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. Tio kaŭzis ne malmulte
da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi
siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin
per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin
denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu.

"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj
la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn
komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke
ĝi ree ofendiĝos.

"Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja."

"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian
voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja?" Kaj dum la daŭro de la
rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi
enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ
rakontvosto:


               Furi' diris al
                    Mus', kiun
                       trafis
                          li ĵus,
                            'Ni havu
                              proceson,
                                procesos mi
                              vin! Ne ekpenu
                           rifuzi; tio,
                        nur por amuzi
                     min, estas
                 necesa; defendu
               do vin!'
                 'Ne utilus,
                    sinjor';
                      diris mus' kun
                         fervor'—
                            'Sen juĝistoj
                                     procesi
                                     tempperdo
                                  ja estas.'
                               'Mi vin
                             juĝos
                          tutsole'
                       —diris li
                          ruzparole.
                            Li muson
                               kondamnis;
                                    nun
                                     sola
                                         li
                                           restas.


"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi
pensas?"

"Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina
vostkurbo, ĉu ne?"

"Mi ne!" ekkriis la Muso.

"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed
kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la
riproĉon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo."

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj
vi ja estas tre ofendema." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis
kolere.

"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la
foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Tamen
la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj
malaperis.

La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni,"
unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha,
mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la
bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la
buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro."

"Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie ĉi," Alicio diris tion al
neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, "ŝi ja
kapablus tuj reporti ĝin."

"Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris
ĝentile la Loro. Alicio respondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta
paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Ŝi estas la
plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin
_bird_kaptanta,..."

Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn.
Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge
enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj
malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis
per trempepanta voĉo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam
pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi."

Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio
restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" ŝi diris
melankolie. "Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde,
neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo.
Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, ĉu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun
sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn piedpaŝetaĵojn, ŝi avide
direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la
bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.



                              ĈAPITRO IV

                  ĈEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4]


Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide,
kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin
murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj
vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke
mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"

Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da
blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi
ilin. Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis
en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra
tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. Baldaŭ dum Alicio
ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo
ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion do _vi_ faras ĉi tie ekstere?
Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon.
Rapidu, for!"

Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia
kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante.
"Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos
alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi
ilin."

Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo
kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro.
B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per
ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj
estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj
gantojn.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de
Kuniklo! Eble ankaŭ _Dajna_ igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio
povus okazi. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.'
'Post unu momento, varnjo; tamen ĝis _Dajna_ revenos, mi devas gardi
la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se _Dajna_
komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en
la domo."

Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon
apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi)
ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon
kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam
okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto
_ne_ havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis
kaj almetis ĝin al la lipoj. "Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi
tie funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon
havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min,
ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas."

Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ
ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata
kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu
al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi
esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho,
mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."

Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_
ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu
daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la
planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan
ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta
rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la
kamentubon, dirante:

"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos?
Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne
plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta,
kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne
miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar
tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj
ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne
estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo
estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi.
En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en
la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min
en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki
libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta.
Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"—diris ŝi per malgaja voĉo
"almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis
ŝi) ke mi neniam fariĝos pli _aĝa_ ol nun? Tio ja estus unuflanke
tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam
lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus _tion_!"

"Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si, "Kiel vi povus lerni
lecionojn _tie ĉi_? Apenaŭ estas spaco por _vi_, kie do lokiĝus
lernolibroj?" Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante
kaj argumentante kontraŭ si.

           [Ilustraĵo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.]

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis
ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj
alportos al mi la gantojn—" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren
laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi
Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo
skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda
ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj
klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla
nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto,
tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi
ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro."

"Vi ne faros _tion_" pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la
Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj
faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed
aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon
de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon,
aŭ en ion tiuspecan.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de
l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde
(de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto,
jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn."

"Fosas _pomojn_? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el _ĉi tio_."
(Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"

"Brako, Ekscelenco." (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe
estis irlandano.)

"Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon
tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron."

"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako."

"Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu
ĝin."

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn:
ekze.,

"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu,
malkuraĝulo."

En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton
en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis _du_ timkriojn, kaj ankaŭ
duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas
multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la
projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute
kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne."

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo
de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj
kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

      "Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la
      alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en
      ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas
      kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu
      vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun
      ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin,
      jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la
      kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi
      kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi
      ne volas, vi rampu mem—Tion ne _mi_, Bil devas—Bil, la
      mastro ordonas ke vi derampu."

"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn
malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio
de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi
nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Ŝi eltiris la piedon kiel
eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo
ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi
el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil'
ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.

Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

      "Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!"

Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: "_Kaptu lin, vi ĉe la
barilo._" Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:

      "Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi
      okazis, kunulo—Diru al ni—"

Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil,"
pensis Alicio).

      "Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam
      mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por
      rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj
      mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio."

      "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.

"Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj
ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ
vi _Dajna'n_."

Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio.
Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo
aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro."

"Plena puŝĉaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris
longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun
kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis
al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj
aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, mi _Dajna'n_...."

Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko
ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa
ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi _iuspeca_
korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min,
sekvas ke la efiko estos malkreskiga."

Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj
komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi
la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da
malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La
kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj
donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed
ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta
sekure en densa arbaro.

"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua
celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua
estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon."

Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej
malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe
esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj
okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin. "Ho, vi
dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al
ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj
en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj
tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta
ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda
kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano,
la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti,
tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni
ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos
piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte,
komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur
malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi
raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis,
kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris,
kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro
la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.

"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraŭ
ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj
ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi
estus... taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski!
Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku
aŭ manĝu _ion_. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi."

Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed
nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed
jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte
ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron.
Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la
rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis
grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.



                              ĈAPITRO V

                  ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAŬPO


Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian;
fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per
malvigla dormema voĉo:

"Kiu _vi_ estas?" ĝi diris.

Jen ne tre kuraĝiga komenco! Alicio respondis malsinfide:

"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu
mi est_is_, kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi
ŝanĝiĝis multfoje dum la tago."

"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu
vin."

"Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "ĉar
mi ja ne estas mi mem."

—"Ne komprenas," diris la Raŭpo.

"Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis,
"ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum
la daŭro de unu tago estas tre konfuzige."

—"_Ne_ estas," diris la Raŭpo.

"Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi
devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj
poste en papilion, vi sentos vin _iom_ konfuzata, ĉu ne?"

"Tute _ne_," diris la Raŭpo.

"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen
tio estus certe tre konfuziga por _mi_!"

"Vi!" diris la Raŭpo malestime, "kiu _vi_ estas?"

Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. Alicio, sentante sin ĝenata
per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj
diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu
_vi_ estas."

"Kial?" diris la Raŭpo.

Jen alia konfuziga demando! Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj
ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi. "Revenu! mi havas por vi gravan
konsilon."

Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.

"_Ne koleriĝu_," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis.

"Ĉu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian
koleron.

"Jes," diris la Raŭpo.

Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar la Raŭpo _eble_ diros
ion atentindan, ŝi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ĝi silente
fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la
buŝo, kaj diris:—

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita?"

"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori
la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj."

—"Ne povas memori _kiajn_ aferojn?" diris la Raŭpo.

"Nu, ekzemple, mi penis diri '_Rigardu! Jen abel' klopoda_' sed ĉio
elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo.

"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo.

Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—

            Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo)
              Blankhara vi kaj maljunulo,
            Staras _vi_ sur la kap' kiel korpbalancilo?
              Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo?

            "Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo,
              Mi ja timis difekton al cerbo.
            Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,
              Do tre ofte kapstaras sur herbo.

            Maljunulo vi—tion denove mi diras,
              Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,
            Tamen elrenversite la ĉambron eniras!
              Ho! de kie al vi l' elasteco?

            Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,
              (Li respondis tre vigle al filo)
            Per jena ŝmiraĵo—por _vi_ aĉetebla
              Pobotele per unu spesmilo.

            Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis)
              Ja sendenta al vi la makzelo,
            Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis!
              Jen vere mirinda muelo!

            Dum juneco min logis la leĝoscienco
              Je l' edzino mi havis procesojn:
            Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)
              Povus fari la makzelimpresojn!

            Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo
              Senpoviĝas, ĉu ne, la okulo?
            Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo!
              Ho, klarigu, mirinda lertulo!

            Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)
              Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!
            Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio!
              Forpermeson ricevu aŭ—batojn.

—"Ne prave!" diris la Raŭpo.

"Mi timas ke ne _tute_" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj
ŝanĝiĝis."

"Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. Sekvis
kelkminuta silento.

Unue parolis la Raŭpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" ĝi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio
respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi."

—"Ne scias," diris la Raŭpo.

Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al
ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas
jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al
vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."

"Tre _bona_ alteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro
starigis sin vertikale. (Ĝi havis precize ok centimetrojn!)

—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.

Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel
ofendiĝemaj!"

"Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte
la pipon, ĝi denove ekfumis.

Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole.
Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam,
derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante,
ĵetis post si la rimarkon:

"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."

Ĉi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de _kio_? Alia flanko de _kio_?"
pensis en si Alicio.

La Raŭpo tuj respondis al ŝia _penso_, dirante "De la fungo," kaj
post unu momento malaperis.

Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi
kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis
tiun problemon tre malfacila. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ
la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton.

"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris ŝi mordetante la
dekstran peceton por provi la efikon.

En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono. (Ĝi frapis
la piedojn!)

Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin. Sed kredante ke ŝi nepre ne
devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra
peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ
ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn
erojn de la maldekstra peceto.


       *       *       *       *       *


"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. Sed la ĝojo
tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis.
Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne
kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj.

"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo?" diris Alicio, "kaj kien
malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi
ne povas vidi _vin_?" Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia
rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis.

Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi
penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo
estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte
ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj
eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj
sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo.

Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la
kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte
frapas ŝin per la flugiloj.

"Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo.

"Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"

"Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite,
kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed
kontraŭ ili, nenio taŭgas."—

"Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris
Alicio.

—"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn,"
daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la
serpentojn, neeble."

Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion
ĝis la Kolombo finos.

"Sufiĉe ĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed
ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. Mi ja dum
la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."

"Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante
la situacion.

"Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro,"
daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine
liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. Fju!
Serpento!"

"Tamen mi _ne_ estas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio.
"Mi estas... estas...."

"Nu, _kio_ vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi
taŭgan malveraĵon."

"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da
ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis.

"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum
la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis
tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei.
Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"

"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira
infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn."

"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu
knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio!"

Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn
staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:

"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave
estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento!"

"Tamen al _mi_ estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi
_ne_ serĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur
la kuiritajn ovojn mi ŝatas."

"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviliĝis
sur sia nesto.

Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed ŝia kolo
ofte implikiĝis inter la branĉoj kaj kelkfoje ŝi devis malligi
ĝin. Post kelka tempo memorante ke ŝi ankoraŭ havas en la manoj la
fungopecetojn, ŝi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la
alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ĝis fine ŝi
sukcesis rehavi la propran kutiman al ŝi altecon.

Jam tiel longe ŝi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue ŝi
sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj
ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:—

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis
tiuj ŝanĝiĝoj. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi
fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj
restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas
klopodi pri tio?"

Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun
(en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu
metro.

"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu
ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."

Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis
alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj
alta.



                              ĈAPITRO VI

                          PRI LA PORKINFANO


Kelkan tempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj
konsiderante kion ŝi faros. Dum ŝi ankoraŭ staris dubante,
subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo
ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta
lin fiŝo). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj
manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta
rondan vizaĝon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaŭ rimarkis ke
ambaŭ lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn ĉirkaŭ la tuta
kapo.

Ĉar ŝi tre volis scii kio okazos inter ili, ŝi ŝtelmarŝis el la
arbaro por subaŭskulti ilin.

Komencis la Fiŝ-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron
preskaŭ egale grandan kun si mem, li diris per solena voĉo:—"Por
la Dukino, La Kera Damo invitas ŝin por kroketludo."

La Ran-Lakeo ripetis per same solena voĉo, nur iom ŝanĝante la
vortordon:—"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."

Tiam ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligiĝis. Ĉe
tio Alicio tiel laŭte ekridis, ke ŝi devis rekaŝi sin en la arbaron
pro la timo ke ili aŭdos ŝin. Kiam ŝi denove ŝtelrigardis al la
dometo, la Fiŝ-Lakeo jam antaŭe malaperis, kaj la alia sidas sur la
grundo antaŭ la pordo kaj rigardas malinteligente la ĉielon.

Alicio paŝis antaŭen kaj frapis malkuraĝe sur la pordo.

"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kaŭzoj; unue
ĉar mi staras ĉe la sama flanko kiel vi; kaj due, ĉar tie interne
oni tiom bruas ke neniu povus aŭdi la frapon," (kaj certege, dum
li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante
plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaŭ
granda krakado kvazaŭ plado aŭ kaldrono estas dispecigata).

"Bonvolu do diri kiel mi povos eniĝi," diris Alicio.

"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante ŝian
demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne,
vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn
vortojn, li rigardis senĉese la ĉielon, kaj pro tio Alicio opiniis
ke li estas tre malĝentila: "Sed eble li ne povas ne," ŝi pensis
en si, "ĉar jen liaj okuloj staras preskaŭ ĉe la verto. Tamen,
malgraŭ tio li devas respondi demandojn,"; kaj ŝi ripetis laŭte:

"Kiel mi povos eniĝi?"

"Mi sidados tie ĉi," la Lakeo diris, "ĝis morgaŭ—"

En ĉi tiu momento la dompordo malfermiĝis, kaj oni ĵetis for
grandan teleron celante lian kapon; ĝi nur ektuŝis al li la nazon,
kaj dispeciĝis kontraŭ la plej apuda arbo.

—"aŭ eble postmorgaŭ," la Lakeo daŭrigis per sama tono, kvazaŭ
nenio okazis.

"Kiel mi povos eniĝi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaŭ kolere
demandis.

"Ĉu _iam_ vi eniĝos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua
demando."

Sendube! Tamen Alicio ne ŝatis ke oni tion diru. Ŝi kolere diris al
si:—

"La ĉitieaj kreitaĵoj ja argumentas netolereble, frenezige."

Al la Lakeo ŝia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti
kun variaĵoj la antaŭan diron:—"Mi sidos tie ĉi," li diris,
"interrompe aŭ seninterrompe dum multaj tagoj."

"Sed kion _mi_ devas fari?" diris Alicio.

"Ĉion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio
perdis la paciencon.

                   [Ilustraĵo: LA DUKINA KUIREJO.]

"Ho, tute ne utilas paroli al _li_," diris ŝi, "li ja estas
sencerbulo."

Dirinte tion, ŝi malfermis mem la pordon kaj—eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laŭ ĝia tuta
longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la
Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbiĝas super la fajro,
kaj ĉirkaŭmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian
supaĵon—de unu granda kaldrono.

"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro
konstantaj terneksplodoj apenaŭ ŝi povis eligi la vortojn. Eĉ
la Dukino ternis ne malofte; la infano senĉese aŭ ternis aŭ
plorkriegis, kaj en la kuirejo _ne_ ternadis nur la kuiristino kaj
unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la buŝo
etendita de unu orelo ĝis la alia.

"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (ĉar ŝi
iom dubis ĉu estas laŭ bonmoroj ke ŝi parolu unue), "pro kio via
kato grimacas tiamaniere?"

"Ĝi estas _Cheshire_[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi
Porko!"

Ŝi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio
eksaltis; sed ŝi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne ŝin sed la
infanon: do ŝi refariĝis kuraĝa kaj daŭrigis:—"Gis nun mi ne
sciis ke la _Ĉeŝŝa_ katoj ĉiam grimacas; mi eĉ ne sciis ke ili
havas tian kapablon."

"Ĉiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas
ĝin."

"Mi mem ne konas eĉ unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun
ĝojo ke jam fine komencas por ŝi vere interesa konversacio.

"En tiu okazo, oni povas certiĝi ke vi tre malmulte konas," akre
respondis la Dukino.

Ĉi tiun diron Alicio tute ne ŝatis, kaj tuj eksentis fortan deziron
proponi alian temon. Dum ŝi penis trovi ion taŭgan, la kuiristino
levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon
kaj la infanon; komencante per la fajriloj, ŝi ĵetis sur ilin ĉion
atingeblan, ĉion ĵeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj
kelkaj pladoj, kaj kvazaŭ hajlis per teleroj.

Tiujn eksterordinarajn ĵetaĵojn la Dukino ne atentis, eĉ kiam ili
frapis ŝin, kaj la infano jam antaŭe tiel forte kriegis ke oni ne
povis sciiĝi ĉu ĝi ricevas vundojn aŭ ne.

"Ho, rigardu, zorgu,—mi petegas—la infanon!" Alicio ekkriis.

Ŝi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortranĉos la amindan
nazeton"—ĉar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis
forporti ĝin.

"Se ĉiu volus atenti nur _siajn_ aferojn," diris la Dukino per raŭka
malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide."

"Kaj tio ja estus nur _mal_utilo," diris avide Alicio, profitante
la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel
terure tio efikus sur la tagdaŭro. La Tero turniĝas en la daŭro de
dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso[6]—"

"Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso
dehaku al ŝi la kapon."

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos
plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo
kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro
estas dudekkvar horoj, mi _kredas_, aŭ ĉu eble dekdu? Mi—"

"Ho, pri tio vi ne enuigu _min_" diris la Dukino "ĉar neniam mi povis
toleri la ciferaĉojn." Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante
al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis
la kompatindan etaĵon:—

                    _Vi forte skuu la infanon,
                      Ne traktu kondolence!
                    Vidigas ĝi, ternante, planon
                      Ĉagreni vin intence!_

                                Ĥoro.
          (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem)
                           _Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ!_

Dum la Dukino kantis la duan verson ŝi forte kaj daŭre ĵetadis la
infanon supren kaj rekaptis ĝin, kaj la kompatinduleto tiel forte
kriegis ke Alicio apenaŭ povis aŭdi la vortojn:—

                    _Mi devas la infanon skui
                      Kaj bati kiam ternas;
                    Ĉar li la pipron povas ĝui,
                      Jam longe li ĝin lernas._

                                Ĥoro.
                           _Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ!_

"Jen! Se al vi plaĉas, _vi_ povas varti ĝin!" diris la Dukino al
Alicio kvazaŭ ĵetante la infanon al ŝi. "Mi devas pretigi min por
la kroketludo ĉe la Damo," kaj ŝi eliris rapide la ĉambron. La
kuiristino en la ĝusta elira momento ĵetis kontraŭ ŝi grandan
kaserolon, sed ĝi maltrafis.

La infano estis strangforma kreaĵeto, kiu etendis la brakojn kaj
krurojn en ĉiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaŭ
al ŝi prosperis kapti ĝin. Tuj post la kapto ŝi rimarkis ke ĝi
_puf-puf_—as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin.
Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaŭ povis teni ĝin. Baldaŭ
tamen ŝi eltrovis ke la unu nura metodo taŭge varti ĝin estas tordi
la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran
piedon, por ke ĝi ne malligu sin.

Tion farinte ŝi forportis ĝin for de la domo. "Se mi ne forportos
ĉi tiun infanon, oni certe mortigos ĝin post nemultaj tagoj. Do, se
mi ne forprenus ĝin, mi estus mem kulpa je la mortigo."

La lastajn vortojn Alicio diris laŭte, kaj la etaĵo (ĝi jam de
longe ĉesis terni) responde—porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris
Alicio; "tio ja estas tute maltaŭga rimedo por esprimi la sentojn!"

Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la
vizaĝon, por vidi kio estas al ĝi. Sendube ĝi havis tre porkan
nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaŭ la
okuloj fariĝis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne ŝatis la nunan
ŝajnon.

"Eble ĝi nur plorkrietis," ŝi pensis kaj denove rigardis en la
okulojn por vidi ĉu enestas larmoj.

Larmoj ne enestis.

"Se vi intencas fariĝi porketo," diris ŝi serioze, "mi tuj ĉesos
prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aŭ
plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris
silente.

Alicio ĵus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu ĉi kreitaĵo,
kiam mi rehejmiĝos," kiam denove ĝi gruntis, gruntis tiel forte kaj
tiel _porke_, ke ŝi derigardis, mirigite, eĉ timigite, en ĝian
vizaĝon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Ŝi
tuj sentis ke estus absurde porti ĝin plu.

Do ŝi mallevis la besteton, kaj vidis ĝin, tuj post la mallevo,
fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda
senzorgigo, "ĉar," diris ŝi, "kiam ĝi estos plukreskinta ĝi
fariĝos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ĝin porko,
ĝi tre bone aspektas."

Ŝi komencis pripensi aliajn infanojn de ŝi konatajn, kiuj pli bone
taŭgus kiel porkoj kaj ĵus diras al si "se nur oni scius la metodon
ŝanĝi ilin"—kiam subite ŝi eksaltas mirigite; jen, tutapude,
sidas sur arbobranĉo la _Ĉeŝŝa_ kato.

"Sinjoro _Ĉeŝŝa_ kato"—Ŝi komencis malkuraĝe, ĉar ŝi ne povis
konjekti ĉu ĝi ŝatus tiun formon, aŭ preferus "Via kata moŝto."

Tamen, ĉar ĝi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ĝis nun
ĝi ne ofendiĝis. Ŝi do daŭrigis:—

"Ĉu vi afable diros al mi, mi petas, laŭ kiu direkto mi devas iri de
tie ĉi?"

"Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.

"Ne tre grave al mi kien—" komencis Alicio.

"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.

"Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio daŭrigis.

"Ho, iun aŭ alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur
sufiĉe longe vi marŝos."

Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do ŝi eksperimentis
alian demandon:—"Kiaj personoj loĝas proksime de tie ĉi?"

"En tiu direkto," diris la Kato, ĉirkaŭsvingante la dekstran
antaŭpiedon, "Ĉapelisto loĝas, kaj en jena (montrante per la alia)
loĝas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaŭ estas frenezaj."

"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.

"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "ĉe ni ĉiu estas
freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaŭ vi!"

"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.

"Nepre," diris la Kato, "ĉar alie vi ne venus tien ĉi."

Ŝajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante
sin, ŝi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"

"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas
frenezaj?"

"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.

"Nu do," la Kato daŭrigis, "la hundoj graŭlas kiam ili estas
kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam ĝojigitaj. Mi, kontraste,
graŭlas ĝojigite kaj kolerante svingas la voston. Ĉu do mi ne estas
freneza?"

"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "ĉar ne per graŭlo
la katoj esprimas plezuron; laŭ mi, ilia maniero esprimi plezuron
estas tre dolĉa _murmuro_."

"Vi ĝin nomu laŭ via prefero," diris la Kato. "Ĉu hodiaŭ vi
kroketludos ĉe la Damo?"

"Tion mi tre ŝatus," Alicio respondis avide, "sed ĝis nun mi ne
ricevis inviton."

"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj—malaperis!

Tio ne multe surprizis Alicion; ŝi ja jam alkutimiĝis al strangaj
okazoj. Dum ŝi rigardas la lokon, kie antaŭe sidis la Kato, ĝi
subite reaperis. "Pardonu," ĝi diris, "kio okazis je la bebo?
Preskaŭ mi forgesis demandi!"

"Fariĝis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato
revenis laŭ la ordinara venmaniero.

"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.

Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke ŝi eble revidos ĝin.
Poste ŝi komencis iri en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato,
loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas;
do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam
havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; aŭ almenaŭ malpli furioza ol
en Marto."

Dirante tion, ŝi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur
arbobranĉo.

"Ĉu vi diris porkon, aŭ forkon?" diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj
alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via
estas por mi vere kapturniga."

"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide,
komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis
kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed
_grimaco sen kato_! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en
la tuta vivo."

Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la
Martleporo. Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas _lia_ domo, ĉar la
du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la
tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol
la dukina; sekve ŝi ne kuraĝis alproksimiĝi ĝis ŝi mordetis iom
de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ĝis proksimume sepdek
centimetroj. Havante tiun altecon ŝi marŝis rekte al la domo, sed
ŝi ankoraŭ iom timis dirante al si:—"Malgraŭ ĉio ĝi povas esti
furioze freneza. Preskaŭ mi volus esti irinta ĉe la Ĉapeliston."

                 [Ilustraĵo: DOMO DE LA MARTLEPORO.]



                             ĈAPITRO VII

                       TETRINKADO ĈE FRENEZULOJ


Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis,
tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis
Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn,
kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro,"
pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne
sentas la malkomforton."

Kvankam la tablo estis granda, la ĵus priskribita trio amasiĝis en
unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvoĉe. "Ne pli da
sidlokoj, ne pli!"

"Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda
apogseĝo ĉe unu fino de la tablo.

"Prenu da vino," per mokafabla voĉo alparolis ŝin la Martleporo.

Alicio per vigla serĉrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur
ĝi—krom teaĵoj—nenion.

"Mi ne vidas vinon," ŝi diris.

"Nek mi," diris la Martleporo.

"Do vi kondutis neĝentile, proponante ĝin," kolere Alicio respondis.

"Ankaŭ vi, sidante ĉe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.

"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja
surmetis manĝilarojn por multe pli ol tri personoj."

"Vi tranĉigu la hararon," subite intermetis la Ĉapelisto. De
l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo,
kaj nun la unuan fojon alparolis ŝin.

"Ne decas kritiki la personaĵojn; tio ja estas tre malĝentila."
Alicio diris tion tre severe.

La Ĉapelisto tre larĝe malfermis la okulojn, aŭdinte tion.
Anstataŭ respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo
similas skribotablon?"

"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuziĝos," pensis
Alicio, kaj ŝi diris laŭte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi
tion."

"Ĉu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?"
diris la Martleporo.

"Ĝuste tion," respondis Alicio.

"Tamen, vi devas ĉiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.

"Tion mi ĉiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaŭ... (per voĉo
pli duba)... mi ĉiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero,
ĉu ne?"

"Tute ne sama," kontraŭdiris la Ĉapelisto. "Laŭ tiu logiko, oni
povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manĝas' kaj 'Mi manĝas
kion mi vidas.'"

..."Laŭ tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la
Martleporo, "ke samaj estas 'Mi ŝatas kion mi ricevas' kaj 'Mi
ricevas kion mi ŝatas.'"

La Gliro certe ne vekiĝis, li certe dormparolis; jen lia diro:

"Laŭ tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi
dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"

"Por _vi_, ili fakte estas samaj," diris la Ĉapelisto.

Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al ĉiuj
faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.

La Ĉapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj
momentoj, ke li prenas la horloĝon el sia poŝo kaj maltrankvile
observas ĝin, ke fine li skuis ĝin kaj tenis apud la orelo. Tiam
turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"

Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

"Sekve, ĝi eraras je du tagoj! Ĉu mi ne diris al vi, ke butero ne
taŭgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon
sur la Martleporon.

"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo.

"Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre eniĝis," la alia
riproĉe diris, "vi ne devis enigi ĝin per la pantranĉilo."

La Martleporo prenis la horloĝon, kaj malĝoje observis ĝin; poste
li trempis ĝin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis
elpensi ion pli dirindan ol la antaŭa diro:—

"Nur la plej bonan buteron mi uzis."

Alicio scivole rigardis la poŝhorloĝon trans lia ŝultro. "Jen tre
kurioza horloĝo," ŝi ekkriis, "ĝi ja indikas la monatdatojn, kaj la
horojn ĝi ne indikas."

"Pro kio ĝi devas?" la Ĉapelisto demandis. "Ĉu via poŝhorloĝo
montras por vi la jarojn?"

"Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Ĉar se ĝi montrus la
jarojn, ĝi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon."

"Kaj ĝuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la
Ĉapelisto.

Alicio tute konfuziĝis. La lasta diro de l' Ĉapelisto, kvankam ne
malbona Esperantaĵo, ŝajnis al ŝi konduki nenien. Ŝi nur diris
ĝentile: "Mi ne komprenas."

"La Gliro ree endormiĝis," diris la Ĉapelisto, kaj verŝis sur ĝian
nazon iom da varma teo. Ĉe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon,
kaj diris, ne malferminte la okulojn:—

"Ja, kompreneble! Ĝuste tion mi mem intencis diri."

"Ĉu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Ĉapelisto, denove
turnante sin al Alicio.

"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."

"Mi ne havas pri la solvo eĉ la plej malklaran ideon," li respondis.

—"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.

Alicio ekĝemis enue. "Mi opinias," ŝi diris, "ke vi devas pli bone
uzi la tempon ol malŝpari ĝin proponante ne solveblajn enigmojn."

"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne
uzus 'ĝi' priparolante '_lin_.'"

"Mi ne komprenas," diris Alicio.

"Verŝajne ne," diris la Ĉapelisto, balancante la kapon malestime.
"Mi kuraĝus diri ke neniam vi eĉ parolis al Tempo?"[8]

"Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la
muzikon, mi ĉiam devas tempbati."[9]

"Ha, jen la kaŭzo," diris la Ĉapelisto. "Li ja ne ŝatas tiun
batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaŭ ĉion farus
pri la horloĝoj laŭ viaj preferoj. Ekzemple, ĉe la naŭa matene,
kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian
deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus
la tagmanĝon."

"Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundiĝinte en
pensojn, ŝi poste aldonis:

"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la manĝo, mi ne estus
malsata!"

"En la komenco, eble ne," diris la Ĉapelisto, "sed vi povus teni la
horloĝon ĉe la unua, ĝis vi _fariĝus_ malsata."

"Ĉu vi tiel mastrumas ĝin?" Alicio demandis.

La Ĉapelisto malĝoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis,
"ĉar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, ĵus antaŭ kiam _tiu_
freneziĝis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Ĝi okazis
ĉe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

               _Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto
                 Kia via afereto?_

Vi kredeble konas tiun kanton?"

"Mi certe aŭdis ion similan," diris Alicio.

"La daŭrigo," diris la Ĉapelisto, "estas jena."

               _Tra l' aer' vi ŝovas vin
               Majeste, kiel anasin'.
                 Tvink'l, Tvink'l!_...

En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:

"_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Ĉar laŭŝajne ĝi havis la
intencon daŭrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinĉis al ĝi la
orelojn por ĉesigi ĝin.—

—"Nu, apenaŭ mi finis la unuan verson," diris la Ĉapelisto, "la
Kera Damo eksaltis kaj laŭte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni
senkapigu lin.'"

"Ho, la kruela sovaĝulino," ekkriis Alicio.

"Kaj de post tiu tago ĝis nun," la Ĉapelisto malgaje daŭrigis, "la
Tempo ĉion rifuzas al mi. Ĉiam konstante li nun donas al mi la sesan
posttagmeze."

Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kaŭzo, ĉu ne, pro kiu mi
vidas sur la tablo tiom da temanĝiloj?"

"Precize," respondis la Ĉapelisto, ekĝemante. "Ĉiam la tehoro, kaj
neniam ni havas intertempon eĉ por viŝi la ilojn."

"Do, vi ĉirkaŭmovas vin?" demandis Alicio.

"Precize," diris la Ĉapelisto, "laŭ eluzo de la manĝiloj."

"Sed kio okazas," Alicio kuraĝis demandi, "kiam vi denove revenas
antaŭ la unue uzitaj?"

—"Ni ŝanĝu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante.
"Ĉi tio enuigas min! Mi proponas ke la Fraŭlineto rakontu al ni
fabelon."

"Bedaŭrinde, mi eĉ ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja
timigis ŝin.

"Do, la Gliro devas," ambaŭ kriis unuvoĉe. "Vekiĝu, Gliro!" Ili
pinĉis ĝin sur ambaŭ oreloj samtempe.

La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per raŭka,
malforta voĉo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaŭ diris, mi
aŭdis ĉiujn, ĉiujn senescepte."

"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.

"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.

"Ankaŭ ne prokrastu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar, se vi prokrastos,
vi nepre re-endormiĝos antaŭ ol fini."

La Gliro tuj komencis, tre rapidante:—"Estis iam tri fratinetoj,
kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili loĝis ĉe la fundo de
tre profunda puto."

"Kion do ili manĝis?" diris Alicio. (La demandoj pri manĝaj kaj
trinkaj aĵoj ĉiam havis por ŝi specialan intereson.)

Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per
melaso."

"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ĝentile, "ĉar ili
fariĝus malsanaj."

"Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj."

Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se ŝi loĝus en
putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga,
sekve ŝi demandis: "Kial ili loĝis en la putfundo?"

—"Prenu pli da teo," diris al ŝi la Martleporo, kun tre serioza
mieno.

"Ĝis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne
povas preni _pli_."

"Denove vi malpravas," intermetis la Ĉapelisto. "Ĉu vi ne devis
diri ke vi ne povus preni _malpli_? Tre facile ja estas preni pli ol
neniom."

"Neniu petis _vian_ opinion," diris Alicio indignante.

"Ho, ho!" triumfe kriis la Ĉapelisto. "Kiu _nun_ rompas la regulon
pri personaĵoj?"

Al tio Alicio ne povis trovi taŭgan respondon. Sekve ŝi servis al
si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj
ripetis la demandon:

"Pro kio ili loĝis en la putfundo?"

Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li
diris: "La puto estis melasa puto."

"Neeble, ne ekzistas tiaĵo," Alicio komencis tre indigne. Sed la
Ĉapelisto kaj la Martleporo ambaŭ sible admonis ŝin per Ŝ—!
Ŝ—! kaj la Gliro mem per ofendita voĉo minacis ŝin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti ĝentile, vi devas mem fini la fabelon."

"Ho, volu daŭrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree
interrompos vin; eble ekzistas _unu_."

"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis
daŭrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj—ili ja lernis la desegnarton—"

"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.

Ĉi tiun fojon eĉ ne unu momenton la Gliro konsideris.

"Melason," li diris.

—"Mi bezonas puran tason," interrompis la Ĉapelisto. "Ni ĉiuj movu
nin maldekstren je unu sidloko."

Li movis sin laŭ la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo
translokigis sin en la seĝon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte,
prenis la antaŭan lokon de la Martleporo. El la ŝanĝoj ja
profitis nur la Ĉapelisto, kaj ĉar la Martleporo ĵus antaŭ la
translokiĝo renversis la laktokruĉon en sian teleron, Alicio certe
malprofitis.—

Ĉar ŝi ne volis reofendi la Gliron, ŝi komencis tre singarde:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?"

"Oni povas ĉerpi[12] akvon el akvoputo," la Ĉapelisto klarigis, "do
egalfacile estas ĉerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, ĉu ne?
vi malklera bubineto?"

Alicio pro lia malĝentileco tute ne atentis la Ĉapeliston: al la
Gliro ŝi diris:—

"Sed ili ja vivis en la puto."

"Vivis en la puto? Certege! Sed _vi, vi sen la puto_ ja malsukcesus
desegni la melason el ĝi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la
vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laŭ la parolmaniero de
kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.

Alicio tiel konfuziĝis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, ŝi
lasis al la Gliro seninterrompe daŭrigi la rakonton.

"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante
la okulojn (ĉar ĝi jam refariĝis dormema) "kaj desegnis aĵojn
ĉiuspecajn, ĉion komenciĝantan per la litero M——"

"Kial per M?" diris Alicio.

"Kial _ne_ per M?" diris la Martleporo. Alicio silentiĝis.

La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj
pinĉoj de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun subita ekkrieto, kaj
daŭrigis:

—"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron,
Multecon—ĉu iam vi vidis desegnaĵon kiu reprezentas Multecon?"

Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi
tiun demandon, mi ne _pensas_—"

"Se vi ne _pensas_, vi ne rajtas paroli," diris la Ĉapelisto.

Tiun lastan malĝentilaĵon Alicio ne povis toleri. Ŝi levis sin kaj
kun tre ofendita mieno marŝis for de la tablo.

La Gliro tuj endormiĝis; kaj nek la Ĉapelisto nek la Martleporo
atentis ŝian foriron, kvankam kelkfoje ŝi rigardis malantaŭen en
la espero ke ili revokos ŝin. La lastan fojon kiam ŝi vidis ilin,
ambaŭ staris super la Gliro, klopodante per ĉiuj fortoj prempaki
ĝin en la tekruĉon!

"Neniam mi volos reviziti _ilin_" diris Alicio.

         [Ilustraĵo: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUĈON.]

"Neniam en la tuta vivo mi ĉeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon
ol ĉe ili."

Dume ŝi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom
da marŝado, ŝi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko
kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis ŝi. "Tamen
hodiaŭ ĉio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"—kaj
eniris.

Denove ŝi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, ĉi
tiun fojon mi klopodos pli lerte," ŝi diris al si.

Preninte la oran ŝlosileton, ŝi unue malŝlosis la pordon kiu
kondukas en la ĝardenon. Tiam, ŝi mordetis la fungopecon (kiun
ŝi ankoraŭ havis en la poŝo) ĝis ŝi estis tridek centimetrojn
alta, kaj _fine_—post tiom da malsukcesoj—trovis sin en la belega
ĝardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj ĉarmaj fontanoj.



                             ĈAPITRO VIII

                      KROKETLUDO ĈE LA KERA DAMO


Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur ĝi
blankaj rozoj, sed jen tri ĝardenistoj okupis sin pentrante ilin
ruĝaj. Ĉar tio ŝajnis al Alicio tre stranga ago, ŝi alproksimigis
sin por observi ilin. Ĵus alvenante, ŝi aŭdis unu el ili diranta:
"Kvin, vi gardu vin, vi jam ne ŝprucu sur min la kolorilon."

"Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep ŝancelis al mi la
kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen ĝuste vi, Kvin; ĉiam
vi kulpigas la kunulojn."

"_Vi_, Sep, _vi_ ne kuraĝu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraŭ mi
aŭdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita."

"Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta.

"Tio ne estas _via_ afero, Du," diris Sep.

"Ĝi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li:
la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataŭ
bulboj."

Sep pasie deĵetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el ĉiuj maljustaj
aferoj—"

Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude
observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj
ĉirkaŭrigardis serĉante la kaŭzon de lia ekhalto, kaj ĉiuj humile
salutis ŝin.

"Ĉu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi
kolorigas tiujn rozojn?"

Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per
tre mallaŭta voĉo komencis: "Nu, Fraŭlino, la fakto estas ke jena
arbo devis esti ruĝroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo
eltrovus tion, ŝi ja ekzekutigus nin ĉiujn. Sekve, ni nun klopodas
laŭeble por ke, antaŭ ol ŝi alvenos,—"

En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizaĝo konstante rigardadis
trans la ĝardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!"

La tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin teren kaj kuŝis sur la ventroj.
Alicio ekaŭdis la sonojn de multaj piedpaŝoj, kaj alrigardis. Ŝi
sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon.

Unue marŝis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis
platajn rektangulajn korpformojn—same kiel la tri ĝardenistoj—kun
la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj
ĉi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marŝis duope,
kiel ankaŭ la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la reĝaj
infanoj; ili marŝis mano en mano kaj ĝoje saltadis. Post ili sekvis
la gastoj; la plimulto el ili estis gereĝoj, kaj inter ili Alicio
rimarkis la Blankan Kuniklon. Ĝi parolas rapide kaj eksciteme, kaj
ridetas ĉe ĉiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marŝis la
Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la reĝan kronon; kaj en la
fino de ĉi tiu majesta procesio jen la REĜO kaj DAMO KERAJ!

Alicio iom dubis ĉu ŝi ni devas—same kiel la tri
ĝardenistoj—kuŝi horizontale sur la ventro. Sed ŝi ne povis
memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis ŝi,
"por kio utilus la procesioj, se la ĉeestantoj devus kuŝi sur la
ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?"

Do, ŝi staris serene, kaj atendis.

Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, ĉiuj haltis kaj rigardis
ŝin.

La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _ŝi_ estas?"

La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.

"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste ŝi
turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?"

                     [Ilustraĵo: LA VITRA TABLO.]

"Mia nomo estas Alicio, se plaĉas al via Dama Moŝtino," ŝi
respondis tre ĝentile, sed ŝi aldiris al si aparte: "Ili ja estas
nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn."

"Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri
ĝardenistoj, kiuj kuŝas ĉirkaŭ la rozarbo. Ĉar ili kuŝis sur la
ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro,
pro tio la Damo ne povis diveni ĉu ili estas ĝardenistoj, soldatoj,
korteganoj, aŭ eĉ tri el siaj propraj infanoj.

"Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "ĝi tute ne estas
mia afero."

(Sed malgraŭ la ekstera kuraĝo, ŝi interne iom tremis.)

La vizaĝo de l' Damo purpuriĝis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion
dum unu momento, same kiel rigardegas la sovaĝaj bestoj, ŝi kriegis:
"Oni senkapigu ŝin, oni sen—"

"_Oni sen_-sencaĵon parolas!" diris Alicio tre laŭte kaj tre firme;
kaj la Damo silentiĝis!

La Reĝo metis la manon sur ŝian brakon, dirante per tre malkuraĝa
voĉo. "Konsideru, karulino, ke ŝi estas nur infanino."

La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li
turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laŭ la ordono,
levante ilin per la piedo.

"Levu vin," diris la Damo per laŭta, sibla voĉo. La tri ĝardenistoj
tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Reĝon, la
Damon, la reĝajn infanojn, k.c.

"Ĉesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturniĝon!"
Ekvidante la rozarbon, ŝi daŭrigis: "Kion ajn vi tie ĉi faris?"

"Se plaĉas al via Dama Moŝtino," diris Du per tre humila voĉo,
starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj—"

"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta
la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!"

La procesio marŝis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por
ekzekuti la malfeliĉajn ĝardenistojn. Tiuj ĉi kuris al Alicio por
ke ŝi protektu ilin.

"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj ŝi tuj
kaŝmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri
soldatoj, ĉirkaŭvagadinte kelkajn minutojn por serĉi ilin, fine
marŝis for por rekuniĝi kun la ceteraj.

"Ĉu iliaj kapoj estas jam for de la ŝultroj?" ekkriis la Damo,
revidante ilin.

"Iliaj kapoj jam estas _for_" laŭte kriis la soldatoj "se plaĉas al
via Dama Moŝtino."

"Bone," diris la Damo.—"Ĉu vi povas kroketludi?"

La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, ĉar por ŝi la Damo
evidente intencis la lastan demandon.

"Jes," kriis Alicio avide.

"Venu do," respondis la Damo.

Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege ŝi volis
scii kio estas okazonta.

"Estas... estas tre bela tago," diris ĉe ŝia flanko iu malforta
voĉo.

Turnante la kapon, ŝi vidis ke la Blanka Kuniklo marŝas duope kun
ŝi kaj time rigardas en ŝian vizaĝon.

"Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?"

"Ŝ! Ŝ!" la Kuniklo tuj flustris en ŝian orelon, kaj ĵetis
zorgoplenan rigardon trans sia ŝultro. Tiam, levinte sin sur la
piedpintoj, li metis la buŝon al ŝia orelo kaj diris en ĝin: "Oni
mortkondamnis ŝin."

"Pro kio?" Alicio demandis.

"Ĉu vi diris 'Domaĝe'?" diris la Kuniklo.

"Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laŭ mi tute ne estas domaĝe. Mi
diris 'Pro kio.'"

"Ŝi ja survangis la Damon—" la Kuniklo komencis.

Alicio preskaŭ sufokis sin, penante ne tro laŭte ridegi.

"Ŝ—!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo aŭdos vin. Ŝi ja
alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris—"

"Ĉeiĝu la ludlokojn," ektondris la Damo.

Oni tuj komencis ĉirkaŭkuri en ĉiu direkto, kaj pro la klopodoj
ĉeiĝi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da
minutoj) ĉiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komenciĝis.
Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon.
Ĉie sur la grundo alterniĝis paralelaj ondlinioj; anstataŭ
lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataŭ la ordinara
lignomartelaĵo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni
anstataŭis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove
sur la manoj kaj piedoj egale.

Por Alicio la ĉefa malfacilo estis la malfacilo elregi la
fenikopteron. Prosperis al ŝi komforte formeti la korpon sub
sia brako kun la kruroj pendantaj post ŝi. Sed plej ofte kiam
ŝi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per ĝia
kapo la erinacon, ĝi persistis ĉirkaŭtordi sin kaj rigardi en
ŝian vizaĝon kun ridinde konfuzita mieno. Ĉe ĉiu revido de tiu
konfuzita birdvizaĝo ŝi ne povis ne ekridegi; ankaŭ, kiam ŝi
sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen
la erinaco, malvolvinte sin dum ŝi penis mastrumi la birdon, jam
rampas for. Krom ĉio ĉi, en la direkto kien ŝi volas frapsendi la
erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la
arkoj ofte rektigis sin kaj marŝis for por alparoli aliajn arkojn.
Alicio baldaŭ konvinkiĝis ke la kroketludo, kiel oni ludas ĝin ĉe
la Kera Damo, estas tre malfacila.

La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis ĉiuj samtempe. Oni
ĉiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis,
kaj eĉ batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute
furioziĝis, ĉirkaŭ marŝegante kaj kriegante ĉiuminute, "Oni
senkapigu lin, oni senkapigu ŝin!"

Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke ĝis nun ŝi
ne havis disputon kun la Damo, sed ŝi tre bone sciis ke tio facile
povas okazi, "kaj se mi ofendos ŝin," pensis ŝi, "kio okazos al mi?
Tie ĉi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke eĉ unu
individuo restas vivanta."

"Ŝi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedojn por forkuri," kaj dubante
ĉu ŝi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu ĉirkaŭrigardado ŝi
rimarkis strangan aperon en la aero. Unue ŝi ne povis imagi kio ĝi
estas; sed observinte ĝin kelke da momentoj, ŝi konstatis ke ĝi
estas grimaco. "Do, la _Ĉeŝŝa_ Kato venas," ŝi konkludis, "nun mi
havos kunparolanton."

"Ĉu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur
la buŝo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio
amike salutis. "Sed ne utilas alparoli ĝin," pensis ŝi, "ĝis la
oreloj aperos, aŭ almenaŭ unu el ili."

Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian
fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado,
ĝojante, ke nun ŝi havas atentan aŭskultanton. La Kato ŝajne
opiniis, ke jam estas videbla sufiĉe da lia korpo, kaj li aperigis
nenion plu.

"Laŭ mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda voĉo,
"kaj ĉiuj tiel laŭte malpacas, ke mi ne povas aŭdi mian propran
voĉon; oni ne havas definitivajn regulojn, aŭ se ekzistas tiaj, oni
ne atentas ilin. Ankaŭ vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke
ĉiuj ludiloj—pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la
arko kiun mi devas celi promenas ĉe la alia bordo de la ludejo; kaj
ĵus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, ĝi forkuris de la
mia!"

"Ĉu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallaŭta voĉo.

"Tute ne," respondis Alicio. "Ŝi ja estas tiel ekstreme—"

En tiu momento ŝi rimarkis ke la Damo staras malantaŭ ŝi kaj
aŭskultas, do ŝi daŭrigis: "—lerta kaj trafema, ke neniu alia
havas eĉ la plej malgrandan venkŝancon."

La Damo ridetis afable kaj preterpasis!

"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Reĝo, alvenante antaŭ Alicion, kaj
rigardante el larĝe malfermitaj okuloj la Katkapon.

"Unu mian amikon," Alicio ĝentile respondis. "Permesu ke mi prezentu
al vi—la _Ĉeŝŝa_ Katon."

"Mi tute ne aprobas ĝian aspekton," diris la Reĝo, "tamen se al ĝi
plaĉos, mi permesos al ĝi kisi mian manon."

"Tio _ne_ plaĉas," diris la Kato.

La Reĝo metis sian reĝan korpon por protekto malantaŭ Alicion.

"Vi ne insultu," diris li el tiu rifuĝejo, "kaj—ne rigardu min."

"La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe
legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon."

"Tamen ĝi devas esti formovita," diris la Reĝo fortemfaze. Kaj
alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas,"
diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon."

Por forigi ĉiujn malagrablaĵojn, ĉu gravaj, ĉu trivialaj, la Damo
ja havis ĉiam la saman rimedon. "Senkapigu ĝin," ŝi diris, eĉ ne
turnante la kapon por rigardi.

"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Reĝo, kaj tiucele li
tuj rapidis for.

En tiu momento Alicio ekaŭdis la voĉon de la Damo, kiu malproksime
kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro
neĉeesto en siaj vicoj. La ludado fariĝis tiel miksita, ke Alicio
neniel povis certiĝi kiam ŝi havas la vicon. Do, ŝi prudente
decidiĝis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj
serĉi sian erinacon. Sian erinacon ŝi trovis batalanta kontraŭ alia
erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed
unu cirkonstanco malhelpis; ŝia fenikoptero forestis en alia parto de
la ĝardeno, kie (laŭ la informo de ŝiaj okuloj) ĝi klopodadas per
tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon.

Ŝi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la
batalo jam finiĝis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.

"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "ĉar ankaŭ malaperis
ĉiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ĝi ne
ree foriĝu, ŝi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun
ĝi.

Ĉirkaŭ la Kato la gastoj grandamase kolektiĝis, kaj forta disputado
okazas inter la ekzekutisto kaj la gereĝoj. Ĉiuj ĉi parolas
samtempe; la ceteraj silente ĉirkaŭstaras, kaj ekscitite aŭskultas.

Tuj kiam Alicio aperis, ĉiuj disputantoj alvokis ŝin por decidi la
aferon.

Sed ĉar ĉiuj parolis samtempe, estis por ŝi tre malfacile bone
aŭdi la diratajn vortojn.

               [Ilustraĵo: LA GEREĜOJ ARGUMENTAS KUN LA
          EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.]

La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranĉi kapon, se ne
ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ĝin. Neniam en la tuta vivo
li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro aĝa por komenci
tute novan metion.

La Reĝo argumentis: "Oni ja povas senkapigi ĉion, kio nur havas
kapon; oni do ne parolu sensencaĵon."

Kaj jen fine la dama argumento: "Se _iel_ la afero ne estos dece
konsentita jam nun, mi ĉiujn senescepte ekzekutigos."

(Tio ĉi ja iom klarigas la kaŭzon de la jam aludita eksciteco de la
gastoj!)

Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:

"Ĝi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al ŝi."

"Ŝi estas en la kondamnitejo, vi venigu ŝin," diris la Damo.

La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.

Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaŭ nebula; kiam li
revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis. Sekve la Reĝo kaj la
ekzekutisto ĉirkaŭkuris kiel frenezuloj serĉante ĝin, kaj la aliaj
iris returne al la ludejo.



                              ĈAPITRO IX

               LA VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO[14]


"Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel ĝojige estas por mi
revidi _vin_, mia kara." Dirante tion, ŝi ligis sin al Alicio
per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarŝis kune.

Tre plaĉis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj ŝi
interne pensis ke antaŭe, kiam ili renkontiĝis en la kuirejo, eble
igis ŝin malagrabla nur la pipro.

"Kiam _mi_ estos Dukino," pensis ŝi, "da pipro mi havos en mia
kuirejo ĝuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro
estas ĉiam la kaŭzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj ŝi daŭrigis
tre fiere, kvazaŭ konsciante ke nun ŝi eldonas novan principon,
tre gravan por la homoj:—"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo
maldolĉigas, kaj—(lasta kaj plej grava principo)—nur sukeraĵoj
dolĉigas la infanojn. Se nur la plenaĝuloj _tion_ scius, ili estus
ja malpli ŝparemaj—"

Ŝi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, aŭdante
ŝian voĉon diranta:—

"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas
en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros
ĝin poste."

"Eble ĝi ne havas moralon," Alicio kuraĝis diri.

"_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "ĉio ja havas moralon, se
nur oni povas trovi ĝin." Dum ŝi parolis, la Dukino premis sin pli
forte kontraŭ Alicio.

Alicio ne tre ŝatis tiun ĉi troproksimiĝon; unue, ĉar la Dukino
estas (de proksime) tre malbela; kaj due, ĉar ŝi havas ĝuste la
taŭgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la ŝultro de
Alicio. Tamen, ĉar ŝi ne volis esti malagrabla, ŝi laŭeble toleris
ĉion.

"La kroketludo ŝajnas nun progresi pli bone," diris ŝi.

"Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur
la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'"

"Ĉu ne _iu_," preskaŭ sarkasme demandis Alicio, "antaŭe diris en la
kuirejo ke la kondiĉo de tiu rondiro estas ke ĉiu atentu nur sian
aferon?"

"Nu, la signifo ja estas preskaŭ sama," diris la Dukino, ŝultrumante
Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi
prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'"

"Ĉe ĉiu afero ŝi ja volas trovi moralon," pensis Alicio.

"Vi eble miras, kial mi ne ĉirkaŭprenas al vi la talion," diris iom
poste la Dukino. "La kaŭzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via
fenikoptero. Ĉu mi faros la provon?"

"Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; ŝi
tute ne deziris la provon.

"Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaŭ
mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'"

"Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis.

"Vi estas prava, kiel ĉiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre
admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas ĉion klara."

"Mi kredas ke mustardo estas mineralo, ĉu ne?" diris Alicio.

"Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Ŝi ŝajne estis preta konsenti
al ĉio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie ĉi mi mem havas
grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas _en
min'_, vi ne tro enigu _en min_.'"

Alicio dume profundiĝis en pensojn, kaj pro tio ne atentis—eĉ ne
aŭdis—pri la dukina minejo. Post unu minuto ŝi ekkriis:

"Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam ĝi ne
havas la aspekton esti tia."

"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen
la moralo:—'Vi ĉiam estu laŭ la aspekto'—aŭ se vi volas ke
mi esprimu ĝin pli klare:—'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas
aliaspekta ol tio, kio al aliaj ŝajnus ke kio vi aŭ estis aŭ
aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antaŭe estis, estus
ŝajninta al ili esti aliaspekta.'"

"Mi kredas ke _tion_ mi povus pli bone kompreni," diris Alicio
tre ĝentile, "se mi havus ĝin skribitan antaŭ la okuloj; sed,
bedaŭrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."

"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta voĉo, "estas nur
nulaĵo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."

"Tamen ne ĝenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante
plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."

"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja
oferas al vi donace ĉion, kion mi diris ĝis nun."

"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne ŝatus, ke
la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion ŝi ne kuraĝis diri
laŭte.

"Ĉu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la
ŝultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.

"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, ĉar ŝi komencis
senti sin ĝenata.

"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas
flugi; kaj la M—"

Sed en tiu momento Alicio forte surpriziĝis, ĉar eĉ en la komenco
de tiu tre ŝatata vorto, la dukina voĉo ekvelkis, kaj la dukina
brako, ligita kun la ŝia, forte tremis. Jen, rekte kontraŭ ili,
vizaĝo kontraŭ vizaĝo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj.
Ŝi sulkigas fulmotondre la brovojn.

"Estas bela tago, via Dama Moŝtino," la Dukino komencis per tre
humila kaj malforta voĉo.

"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis ŝin, piedfrapante
la grundon, "aŭ vi aŭ via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"

La Dukino elektis, kaj—malaperis!

"Ni daŭrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro
timigite por eligi eĉ unu vorton, per malvolantaj paŝoj sekvis ŝin
al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam
sidiĝis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj
levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke eĉ
unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto—la vivon. Dum la
tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne ĉesis malpaci kun la
aliaj ludantoj kaj ĉiumomente kriegis "Senkapigu lin," aŭ "Senkapigu
ŝin." La soldatoj devis gardi la ĉiuminute mortkondamnatojn; por
plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la
devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro eĉ ne unu
arko; ĉiuj partoprenintoj (krom la Reĝo, la Damo, kaj Alicio) estis
jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.

La Damo—pro manko da senkapigebla materialo—ĉesis labori, kaj per
spireganta voĉo demandis al Alicio:

"Ĉu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"

"Ne," respondis ŝi, "eĉ mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."

"Ĝi estas," la Damo respondis, "la kreitaĵo, el kiu oni faras la
falskelonian supon."

"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aŭ eĉ aŭdis pri ĝi."

"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian
vivhistorion."

En la momento kiam ŝi ekiris kun la Damo, ŝi aŭdis la Reĝon
diranta (per tre mallaŭta voĉo) al la tuta ĉeestantaro: "Oni vin
pardonas—ĉiujn."

"Jen tre bona afero," ŝi pensis. "Do, malgraŭ ĉio, tiuj teruraj
ekzekutoj ne efektiviĝos. Mi tre, tre ĝojas pri tio."

Baldaŭ ili alvenis al Grifo kuŝanta en la sunlumo kaj profunde
dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustraĵon.)

"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku ĉi tiun
fraŭlinon al la Falsa Kelonio, por ke ŝi aŭskultu lian
vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio ŝi aldonis: "Mi mem
devas iri returne por aranĝi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."

Kaj ŝi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.

La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis ĝis la Damo
malaperis kaj tuj—tuj mokridis ŝin. "Jen bona ŝerco," li diris,
duone al si, duone al Alicio.

"Ho, ĝin diru al mi, mi petas," Alicio diris.

                [Ilustraĵo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.]

"Nu, la ŝerco estas _ŝi_ mem," diris la Grifo. "Ĉio tio pri la
ekzekutoj estas nur ŝia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas!
Tamen, vi rapidiĝu!"

"Tie ĉi ĉiu ja ordonas rapidiĝi," pensis Alicio, dum ŝi malrapide
sekvas ĝin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom ĉirkaŭordonis min,
neniam!"

Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion.
Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam
ili pli proksimiĝis, Alicio povis aŭdi, ke li ĝemas tiel profunde
ke li riskas rompi al si la koron. Ŝi eksentis por li tre fortan
kompaton, kaj demandis al la Grifo:

"Kiaspeca estas lia doloro?"

Sed la Grifo respondis per preskaŭ tiaj samaj vortoj, kiajn li ĵus
uzis pri la Damo:

"Ĉio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn
dolorojn.—Tamen, vi rapidiĝu."

Do, ili marŝis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el
grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.

"Tiu ĉi fraŭlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.

"Mi volonte diros ĝin al ŝi," diris la Falsa Kelonio per profunda,
kvazaŭ kaverna voĉo. "Vi ambaŭ sidiĝu, mi petas. Kaj eĉ ne unu
vorton parolu, ĝis mi finos."

Ili do sidiĝis, kaj dum kelkaj minutoj _neniu_ parolis. Alicio pensis
interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, _tion_ mi
ne povas kompreni." Tamen ŝi pacience atendis.

"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekĝemo,
"mi estis _vera_ Kelonio."

Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la
okazaj interjekcioj (_Hjckrrh, Hjckrrh_) de la Grifo kaj la konstanta
plorĝemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaŭ decidiĝis levi sin
kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via
interesa rakonto.' Tamen, ĉar ŝi supozis, ke li nepre diros iom pli,
ŝi restis trankvile, kaj nenion diris.

"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio daŭrigis iom pli
trankvile (kvankam eĉ nun li plorĝemis ne malofte), "la gepatroj
sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna
kelonio—ni kutime nomis lin Testud'—"

"Pro kio vi nomis lin Testud' ĉar li ne estis Testudo?" interrompis
Alicio.

"Ni ja nomis lin Testud', ĉar li estis fame konata _te-studento_, kaj
tre ŝatis paroli pri la te-kulturo. Ĉu vi ne povis konkludi tion, ne
demandinte?"

La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro ŝia malspriteco li devis
doni tiun klarigon.

Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla
afero."

Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riproĉo, ambaŭ sidis silente
kaj rigardegis Alicion, ĝis pro konfuzo ŝi estus tre kontenta ke
la tero malfermiĝu kaj kovru ŝin. Fine, la Grifo diris al la Falsa
Kelonio:

"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie ĉi atendi la tutan tagon."

La Falsa Kelonio daŭrigis per jenaj vortoj:—

"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas
tion—"

"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.

"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaŭ se vi
similas aliajn hominfanojn."

Kaj antaŭ ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al ŝi
severe: "Vi fermu la buŝon!"

La Falsa Kelonio daŭrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni
iris lernejon ĉiutage—"

"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaŭ mi iras en
ĉiutagan lernejon."

"Ĉu vi lernas _ekstraĵojn_?" demandis la Falsa Kelonio.

"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."

"Ankaŭ la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.

"Certege ne!" indignis Alicio.

"Do, malgraŭ ĉio, la via ne estis efektive altranga, bonstila
lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis
ĉe la kontfino:

'La franca lingvo, la muziko, kaj la _vestlavado_—ekstraj.'"

"Laŭ mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "ĉar vi
vivis sur la marfundo."

"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstraĵo, nek por la aliaj,"
la Falsa Kelonio diris ĝemante. "Ili pagis nur la ordinarajn
kurspagojn."

"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.

"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la
Plumskrapado; ankaŭ la diversaj fakoj de Aritmetiko—Ambicio,
Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."

"Pri Multimpliko," Alicio kuraĝis diri, "mi neniam aŭdis. Kio ĝi
estas?"

La Grifo levis surprize ambaŭ birdpiedojn. (Li ankaŭ havis en la
posta parto du bestpiedojn—vidu la ilustraĵon.)

"Kion?" Ĝi ekkriis "neniam aŭdis pri Multimpliko kaj tamen scias
pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke
konversaj; kaj nur postkiam oni _multe_ praktikis implikon, estas
permesate eĉ komenci la arton diveni. Diveno sen antaŭa impliko
estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas
bone koni la Divenon. Eĉ idioto ne kredus tion."

Alicio jam ne havis la kuraĝon por demandi plu al la Grifo pri la
marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, ŝi demandis al la
Falsa Kelonio:

"Kion alian vi devis lerni?"

"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante
la temojn per siaj piedaĵoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero
Moderna: ankaŭ la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna
angilo kiu venis nur unufojon en ĉiu semajno; li instruis al ni
disigi ĉiujn objektojn, ĉu ebenaj, ĉu solidaj kaj _Kolerigi
florbildojn_.

"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.

"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio,
"tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple,
ruĝigi blankajn rozojn (kiel hodiaŭ la ĝardenistoj de la Damo)
tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj eĉ por ruĝigi la Damon mem, la
koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la
Grifo volos aldoni pluan klarigon."

"Mi ne povas," diris la Grifo, "ĉar pro manko da tempo mi neniam
lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon;
li ja estis vera kankro."

"Mi ne lernis de li," diris ĝemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke
li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Ĉu mi estas prava?"

"Tute prava," diris la Grifo, ankaŭ ĝemante, kaj pro la dolorigaj
memoraĵoj ili ambaŭ kovris la vizaĝojn per la piedaĵoj.

"Kaj kiom da horoj ĉiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris
tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan
paroltemon.

"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naŭ en la
dua kaj tiel plu."

"Jen tre kurioza aranĝo," diris Alicio.

"_Nu, ligiĝis_ kun tiu 'kurioza' aranĝo," aldiris la Grifo, "unu
tre ŝatata konsekvenco; ĉar en la dekunua tago _nuligiĝis_ ĉiuj
lecionoj."

"Ĉu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua
tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"

"Certe," diris la Falsturto.

"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.

"Jen sufiĉe pri la lecionoj," la Grifo interrompis ŝin tre firme.
"La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."



                              ĈAPITRO X

                          LA OMARA KVADRILO


La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu
piedaĵo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis
paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.

"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo," diris la Grifo
kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi
la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la voĉpovon, kaj kun larmoj
glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:

"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi
neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio
komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj
diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi eĉ ne povas imagi, kia rava
afero estas la Omara Kvadrilo."

"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas?"

"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la
marbordo—"

"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj,
k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—"

—"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.

—"Oni du fojojn antaŭen iras—"

—"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo.

—"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen
iras, turniĝas kun la kunulo—"

—"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.

—"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—"

—"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.

—"Kiel eble plej malproksimen en la maron—"

—"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite.

—"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio
saltis furioze sur la piedpintoj.

—"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte
kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas.

—"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la
Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallaŭtigis la voĉon, kaj
ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj
rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.

"Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi?" demandis la Falsa Kelonio.

"Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio.

"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la
Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"

"Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn."

Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj
paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la
taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre
triste la Falsa Kelonio kantis:—

      _"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ĝemas;
      "Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!
      Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas,
      Kaj atendas vin sur sablo!   Ĉu vi ankaŭ danci volas?
      Vi konsentas, ĉu ne vere?   Vi konsentas partopreni?
      Vi konsentas.   Ĉu ne vere?   Ho, konsentu partopreni._

      _Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!
      Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita!"
      "Ne!   Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,
      "Mi ne volas."   Al merlango do rifuzis li dankeme.
      Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,
      Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._

      _Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj;
      Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!
      Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!
      Do, ne timu!   Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo.
      Vi konsentas, ĉu ne vere?   Vi konsentas partopreni?
      Vi konsentas, ĉu ne vere?   Ho, konsentu partopreni!"_

Kiam la dancado finiĝis, Alicio interne sentis ke ĝi estas teda kaj
eĉ ne sendanĝera por ŝi; tamen ŝi diris ĝentile:—

"Mi tre dankas; mi tre interesiĝis vidante la dancadon; kaj speciale
plaĉis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."

"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis
ilin?"

"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en _la frit_—"

"Pri _Lafrito_, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa
Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian
aspekton ili havas?"

"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn
en la buŝoj; ankaŭ ili estas kovritaj per paneroj."

"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro
la marviŝo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi _ne_
eraras, kaj la kaŭzo ja estas—"

En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante
al la Grifo: "_Vi_ diru al ŝi pri la kaŭzo kaj ĉion tion."

"La kaŭzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun
omaroj; do, oni ĵetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre
longan falon; do, la vostoj fiksiĝis en la buŝoj, kaj oni ne povis
malfiksi ilin; do—jen ĉio."

"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Ĝis
hodiaŭ mi sciis tre malmulte pri merlangoj."

"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi plaĉos," diris la Grifo.
"Ĉu vi scias kial oni nomas tiun fiŝon merlango?"

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Ĉar ĝia lango estas ĉiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj
la maron ĝi prefere silabas per 'e' nur pro ĝia partianeco por la
Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira voĉo ĝi kantis '_pli
apude al Francujo_.'"

(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni
ĝin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj
"blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon _ŭhajting_. Jen
la teksta dialogo:—

"Ĉu vi scias kial oni nomas ĝin merlango?" diris la Grifo.

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Ĝi poluras la bot-kaj ŝuojn," diris tre solene la Grifo.

"Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide,
dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon.

"Per kio oni poluras viajn ŝuojn?" demandis la Grifo.

Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo."

"Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni
poluras botojn per _blankigilo_. Do, vi nun komprenas.")

"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.

"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi
ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj
povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. Due, por respondi
la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn _pie
diri_ la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉion
_verdan_, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkte
_verd-iremaj_."

"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la
kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! oni ne bezonas
_vin_.'"

"La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio
"kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojaĝi ien en la maro."

"Ĉu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.

"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li
eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj
kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi
havas afiŝon?' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la
pakaĵoj, _jena fiŝo_!'"

Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la
Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi
ke nun Alicio rakontu al ili _sian_ historion.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa
mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn
tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."

"Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.

"Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo,
"per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."

Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo
kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco ŝi sentis sin tre
timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj tre alproksimiĝis al ŝi—ĉe
ĉiu flanko po unu—kaj tre larĝe malfermis la okulojn kaj buŝojn.
Tamen dum la rakontado ŝi iom post iom fariĝis pli sinfida.

La aŭskultantoj restis tute trankvilaj ĝis ŝi rakontis pri la
deklamo (antaŭ la Raŭpo) de la poemo "_Patro Vilĉo_." Kiam ŝi
diris al ili ke la vortoj elvenis el la buŝo tute malpravaj, la Falsa
Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."

"Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.

"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde
pensis.

Post kelkaj momentoj ĝi diris:—

"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian
versaĵon. Vi ordonu ke ŝi komencu."

Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni
ŝin.

"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu '_la
Dormemulo_.'"

"La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min
deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo."

Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis
de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi
diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:—

      _Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion,
      "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!"
      La hararon netigas en ĉiu okazo
      La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo.
      Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥo
      Malestime parolas eĉ pri la ŝarko.
      Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluas
      Malfiera la voĉo per kiu li bruas._

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn _mi_ lernis en la infaneco,"
diris la Grifo.

"Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa
Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo."

Alicio diris nenion. Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn
al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara.

"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio.

"Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan
verson."

"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus
netigi ĝin per la nazo."

Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la
vortoj '_Lian domon pasante_—'"

Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre
elvenos malprave. Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—

      _Lian domon pasante, per unu okulo
      Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo.
      La pantero englutis ja ĉion gluteblan,
      Al la gufo lasante nenion manĝeblan.
      La festeno finiĝis: al la guf' li permesis
      La kuleron enpoŝi; li mem ne forgesis
      La tranĉilon enpaki virinan en mufon
      Kaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!_

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume
klarigante ilin? Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en
la vivo mi aŭskultis."

"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne
plu daŭrigi tiun deklamaĵon." Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis.

"Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?"
proponis la Grifo "aŭ ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu
al vi?"

"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos."
Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:

"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi
kantu por ŝi '_Kelonia Supo_.'"

La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje
plorsufokita:

               _Supo alloga de verda kolor'
                 Preta je la sepa hor'!
               De la vespero la ĉefa glor'!
                 Supo vespera, bela vi Sup'!
                 Supo vespera, bela vi Sup'!
               Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera
                 Bela, ho bela vi Sup'!_

               _Ho, bela Supo! pli bona ol truf',
                 Ol supo el bovida huf'!
               Ĉion fordonus mi por suf—
                 —iĉe da vi, ho bela vi Sup'!
                 —iĉe da vi, ho, bela vi Sup'!
               Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!
                 Bela, ho bela vi Sup'!
                       —VI SUP'!_

"Denove la ĥoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio
nur komencis rekanti ĝin, de iu malproksima loko aŭdiĝis laŭta
ekkrio:—

"_La proceso komenciĝas!_"

"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la
mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro.

"Pri—kio—oni—pro—cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante;
sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin—pli kaj pli
mallaŭte—la voĉo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj
tonoj la rekantaĵon:

               _Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!
                 Bela, ho bela vi Sup'!_



                              ĈAPITRO XI

                      KIU FORŜTELIS LA TORTOJN?


Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono,
ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta
aro da ludkartoj.

Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn
per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu.
Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi
havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon
pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo
Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton
ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi
tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la
tortojn."

Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio _ne_ okazos,
ŝi—por pasigi la tempon—komencis ĉirkaŭrigardi.

Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon;
tamen ŝi estis _iom_ leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi
konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."

Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon
super la peruko (se vi volas vidi _kiel_, vidu la ilustraĵon sur
paĝo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti
tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la
_ĵurintarejo_, kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun
vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble
estas la _ĵurintoj_."

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar
ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj
samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.

"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la
proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis,
"pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj
ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la
juĝejo," kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por
sciiĝi kiu parolas.

Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de
malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj
"Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem
per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia
najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur
tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"

La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. _Tion_ kompreneble
Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte
oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli
nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi
estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li
do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone
skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis _tio_, ĉar la fingro faris
sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj
poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:

               _La Kera Damo bakis tortojn
                 En iu somertago!
               Lakeo ŝtelis tiujn tortojn
                 Kaj kaŝis sub kratago!_

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn
rigardojn al la ĵurintoj.

"Ne, ne ankoraŭ," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaŭ tio estas multe
da procedoj."

"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte
kriis:—"Unua atestanto!"

La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis en la ĉambron tra
flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da
buterpano.

"Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi
tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la
temanĝadon."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"

La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis
lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ
sammomente.

"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.

Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la
ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj
spesdekoj!

"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.

"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.

"Do, _ŝtelita_!" ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj:
ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita.

"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. "Propran
ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto."

Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la
Ĉapeliston. Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis.

"Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo. "Se vi persistos konduti en
tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."

Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. Li senĉese ŝanĝis la
sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun
tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia
konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la
buterpano!

En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la
kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas
_kreski_. Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon.
Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi
nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron.

"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis
sidanta apud ŝi. "Apenaŭ mi povas spiri."

"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja
kreskas."

"Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.

"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe. "Ankaŭ _vi_ kreskas."

"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj
vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el
sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume
eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento
kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj:
"Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte
tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke
ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj.

"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi
nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne."

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per
tremanta voĉo—"mi estas malriĉulo—kaj apenaŭ mi komencis mian
temanĝon—t.e. komencis antaŭ nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto
ke la buterpano fariĝis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel
forte—"

"Kio tio estas pri _tvinklo_?" la Reĝo demandis.

"Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble '_tvinklo_' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu
vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu!"

—"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio
pli malpli _tvinklis_ post la teo, sed la Martleporo diris—"

"Mi _ne_ diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi _diris_—" insistis la Ĉapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto
ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion
neis, ĉar li profunde endormiĝis.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da
buterpano—"

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj
humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:—

"Mi—se plaĉas al via Reĝa Moŝto—estas tre malriĉa—"

"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo,
"ĝin vi certe ne posedas."

Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita
de la oficistoj. (Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto,
mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan
kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni
ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)

"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi
legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj
ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj
de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio
signifas."

"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas
permesite al vi deiri."

"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren,
ĉar jam mi staras sur la planko."

"Tamen vi povas _decidi desidi_ tie," respondis la Reĝo.

Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj—estis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli
bone progresi."

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la
Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de
kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj
eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.

—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la
oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la
Ĉapelisto tute malaperis.

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano
la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la
enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite
komenciĝis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta
voĉo diris:—

"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas _kros_-ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros
ĝin laŭ mia eblo."

              [Ilustraĵo: LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la
kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per
tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron!
Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la
vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante
eligi la Gliron. Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam
malaperis.

"Ne grave estas," diris la Reĝo. Interne, li ja estis tre kontenta.
"Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per
mallaŭta voĉo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, _mem_ krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro
la kapo al mi preskaŭ krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj
ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi
diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej
alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio."



                             ĈAPITRO XII

                           ALICIO ATESTANTO


"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi
tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj
tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la
ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube
starantoj.

Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante
al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente
renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj.

"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi ekkriis tre ĉagrenite, kaj komencis
kiel eble plej rapide relevi ilin. La ĵus aludita akcidento ja
venigis en ŝian kapon la ideon ke, se ŝi ne sukcesos tuj kolekti kaj
residigi ilin, ili nepre mortos.

"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza
voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝos—_ĉiuj_." Ripetante la
lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.

Alicio do rerigardis al la ĵurintarujo, kaj vidis, ke pro sia
eksciteco ŝi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la
kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis
rektigi sin. Elpreninte ĝin, ŝi restarigis ĝin konvene. Tamen
_private_ ŝi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la
proceso, ĉu li sidus renversite aŭ kapsupre.

Kiam la ĵurintoj iom retrankviliĝis post la renversiĝo, kaj oni
trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis
elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton,
kiu pro la terura ŝoko sidis kun la buŝo malfermita kaj rigardis la
plafonon.

—"Kion vi scias pri ĉi tiu afero?" la Reĝo demandis al Alicio.

"Nenion," ŝi respondis.

"Nenion ajn?" persistis la Reĝo.

"Nenion ajn."

"Tio estas tre grava," diris la Reĝo turnante sin al la ĵurintoj.

Tiuj ĵus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo
tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Reĝo malaproban geston,
dirante per tre respekta voĉo: "Kompreneble via Reĝa Moŝto intencis
diri _mal_grava?"

"Malgrava, kompreneble," la Reĝo diris laŭte. Tamen, mallaŭtvoĉe
li daŭre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaŭ li
eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon.

Kelkaj ĵurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio
povis mem vidi tion, ĉar ŝi staris sufiĉe proksime por rigardi sur
la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," ŝi pensis.

En tiu momento la Reĝo subite ordonis "Silenton!"—Li ja en la
lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro—kaj nun li legis el
tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' '_Neniu persono, kies alteco superas
unu kilometron, rajtas resti en la juĝejo._'"

"_Mi_ ne havas tian altecon," protestis Alicio.

"Vi havas," diris la Reĝo.

"Preskaŭ _du_ kilometrojn," aldonis la Damo.

"Nu, ĉiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas
vera regulo; vi ja ĵus nun elpensis ĝin."

"Kiel vi kuraĝas tion diri?" diris la Reĝo. "Ne estas en la libro
eĉ unu regulo pli malnova!"

"En tiu okazo, ĝi devis esti la unua," kritikis Alicio.

La Reĝo paliĝis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la
verdikton," li diris al la ĵurintoj per mallaŭta trema voĉo.

La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris li, "ni ankoraŭ havas pli da
evidenco por aŭskulti. Oni ĵus trovis tiun ĉi paperon."

"Kion ĝi enhavas?" demandis la Damo.

"Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas
esti letero skribita de la juĝato al—al iu."

"Nepre al _iu_" diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al
Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al _li_."

"Al kiu ĝi estas adresita?" demandis unu ĵurinto.

"Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio
estas skribita sur la eksteraĵo."

Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:—

"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj."

"Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato?" demandis
alia ĵurinto.

"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla
afero."

Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon.

"Do, li nepre imitis _ies_ manskribon," diris la Reĝo. (La mienoj de
la ĵurintoj reheliĝis.)

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis
ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. Ĝi ja ne estas
subskribita ĉe la fino."

"Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la
ofendon. Vi nepre _intencis_ ian friponaĵon, ĉar alie vi certe estus
subskribinta la paperon kiel honestulo."

Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere
sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.

"Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la
versaĵoj eĉ rilatas la nunan aferon."

"Legu ilin," la Reĝo ordonis.

La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.

"Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi
venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi."

Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

                     _Li diris ke vi vidis ŝin
                       Kaj nomis min ĉe li, ho!
                     Ŝi laŭdis min (atentu ĝin)
                       Sed ne pri la talio._

                     _Anoncis li ke restos mi
                       Ĉi tie—ni ĝin sciis.
                     "Se la aferon puŝos ŝi,
                       Ho ve al mi," vi kriis._

                     _Al ŝi nur unu, du al li,
                       Tri, kvar al ni li donis!
                     Sed ĉiuj venis re al vi
                       Li tion ne oponis._

                     _Se mi aŭ ŝi en tio ĉi
                       Kulpiĝus, li tre fida
                     Ke igos nin liberaj vi
                       Kiel nin vi nun vidas._

                     _Supozis mi ke estis vi
                       Malhelpo al la planoj
                     (Dolor' vi for! ekkriis ŝi)
                       De ni kaj ĝi—pri ranoj._

                     _Ne sciu li pri ŝia ŝat';
                       Ĉar tiu devas esti
                     Sekreta—kiel diplomat'!
                       Ĉu vi ne volas resti?_

"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris
kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la ĵurintoj
konsid..."

"Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicio—ŝi en la lastaj
minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi eĉ la Reĝon
mem—"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas
en ĝi eĉ ne unu ero da racia signifo."

Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke "_Ŝi_ kredas ke enestas
eĉ ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita
premio, penis klarigi la versojn.

"Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni
multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. Tamen, mi ne
estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj
kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas
trovi en ili ian signifon. '_Sed ne pri la talio._' Nur rigardante la
juĝaton, oni tuj komprenas, kial ŝi ne laŭdis _lian_ talion."

"Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "'_Ni ĝin
sciis_' tio kompreneble aludas la ĵurintojn. '_Al ŝi nur unu, du
al li, Tri, kvar al ni li donis_' jen kion li faris disdonacante la
tortojn."

"Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke '_ĉiuj venis re
al vi_.'"

"Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "Nenio
povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: '_Dolor'
vi for, ekkriis ŝi._' Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne
ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"

"Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan
inkujon.

La inkujo trafis—ne la Loron—sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe
ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn;
sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon,
uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ
la trono kaj majeste marŝis for.

"_Doloro for!_ Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga
voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto.

Sekvis tre embarasa silento. Fine la Reĝo devis anonci "Mi faris
ŝercon," kaj—tuj la korteganoj aplaŭdis amase.

"La ĵurintoj konsideru la verdikton," diris la Reĝo, jam la dudekan
fojon!

Ĉi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," ŝi diris, "ni havu unue
la juĝon, kaj nur poste la verdikton."

"Vi parolas sensencaĵon," laŭte diris Alicio.

"Senkapigu ŝin," kriegis la Damo per ŝia plej alta voĉtono.

Tamen neniu ekmovis sin!

"Mi ne timas _vin_" diris Alicio (ŝi jam kreskis ĝis sia normala
alteco). "Vi ja estas nenio,—nenio krom ludkartaro!"

La tuta kartaro tuj suprenleviĝis en la aeron kaj ree flugfalis sur
ŝin. Ŝi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis
forfrapi ilin kaj—



—trovis sin kuŝanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis ŝian
kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la
arboj sur ŝian vizaĝon.

"Vi vekiĝu, Anjo, vi vekiĝu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre,
tre longe dormis."

"Ho, mi estas sonĝinta tian kuriozan sonĝon," diris Alicio.

Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn
Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis.

Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante:—

"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru
en la domon por la temanĝo."

Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis—dum ŝi kuras—kian mirindan
sonĝon ŝi sonĝis!


       *       *       *       *       *


Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per
la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Ŝi komencis pripensi la
fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en
revon.

Jen ŝia revo:—

Unue pri Alicio mem ŝi revis. En ŝia fantazio denove la manetoj de
Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj
de Alicio rigardas supren en ŝiajn. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn
voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la
vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj);
kaj dum ŝi aŭskultas—aŭ ŝajnas aŭskulti—la tuta ĉirkaŭaĵo
fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj.

Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo
preterpasas—jen la timigita Muso plaŭde naĝas tra la tutapuda al ŝi
akvo—Jen ŝi ekaŭdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo
kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finiĝantan manĝadon, kaj
la altvoĉajn kriojn de la Damo ordonanta la malfeliĉajn gastojn
for, for al la ekzekutisto! Ankaŭ, jen la porkinfano ternadas sur
la dukinaj genuoj, dum frakasiĝas ĉirkaŭe la teleroj kaj pladoj.
Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj
de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj;
kaj malproksime, aŭdiĝas la plorĝemoj de la Falsa Kelonio.

Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke
ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke,
se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio
refariĝos ordinara.

Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka
Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso,
sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos
ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo,
renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj
ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝos—nur konfuzita bruaro de la
farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio,
ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.

Fine, ŝi imagis al si kiel ĉi tiu sama fratineto en la venontaj
jaroj estos mem plenaĝa virino; kiel ŝi kredeble gardos, dum la
maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan
infanecon; kiel ŝi kredeble kolektos ĉirkaŭ si aliajn infanojn, kaj
al _ili_ briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble
eĉ per tiu ĉi stranga Sonĝo; kiel ŝi kredeble simpatie partoprenos
ĉiujn iliajn simplajn ĝojojn kaj malĝojojn, rememorante siajn
infanjarojn kaj la belajn somertagojn.


       *       *       *       *       *


[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de
la koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu
ĉi unupaĝa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj
estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) paĝo.]

[1] [3]   La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn
          ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto."

[2]       La aŭtoro tie ĉi kritikas (per la buŝo de l' Anaso) la
          anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "ĝi" "ĝin" por
          turni la atenton al longa subjekta aŭ objekta frazeto, kiu
          sekvas: en la teksto "ĝin" = "iri kun E.A..... por proponi
          al li la kronon."

[4]       Angla mallongaĵo, inter familianoj, por Vilhelmo.

[5]       _Cheshire_ (Ĉeŝŝa) estas la angla graflando en kiu sidas
          la urbo _Chester_ (Ĉesta); ekzistas popoldiro ke nur en
          tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci.

[6]       En angla lingvo, "akso" havas ankaŭ la signifon "hakilo."

[7]       "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro.

[8]       La angla frazeto kiun uzis la Ĉapelisto estas dusencaĵo kies
          ordinara signifo estas "paroli ĝis fiksita templimo ekze 10
          minutojn"; ĝi povas ankaŭ signifi "alparoli Tempon."

[9]       Jen alia dusencaĵo: Alicio intencis esprimi "laŭtkalkuli la
          taktojn," sed la Ĉapelisto komprenis aŭ ŝajnigis kompreni
          "bati Tempon."

[10]      Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili
          intermite."

[11] [12] La sama angla vorto "_draw_" havas la signifojn "desegni"
          kaj "ĉerpi."

[13]      "Eĉ Kato rajtas rigardi Reĝon" estas angla popoldiro.

[14]      Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas
          "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas
          farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila;
          kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera
          kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa
          Kelonio.


       *       *       *       *       *


               TURNBULL AND SPEARS, PRINTERS, EDINBURGH





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Aventuroj de Alicio en Mirlando" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home