Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Robinsono Kruso
Author: Defoe, Daniel, 1661-1731
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.
Copyright Status: Not copyrighted in the United States. If you live elsewhere check the laws of your country before downloading this ebook. See comments about copyright issues at end of book.

*** Start of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Robinsono Kruso" ***

This book is indexed by ISYS Web Indexing system to allow the reader find any word or number within the document.



ROBINSONO KRUSO

lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj

verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft



PREFACE

The telegraph and telephone have made of the world a whispering
gallery. Steam and electric traction have annihilated space. The
scattered human race yet remains a strangely misunderstood family.
Within one hour the report of a momentous event may be shot through
500 languages and as many more dialects; but convene a thousand
representative dissimilar one-speech people and all becomes Babel if
not Pandemonium. Impossible, indeed, for each to learn the language of
the thousand; but how small a matter for all to learn a common second
language if such a language can be produced.

And it has been produced: Esperanto has been born a composite of the
pith of all language; precise, learnable at sight and almost
grammarless.

This Esperanto Classic, “Robinsono Kruso,” is somewhat of an
achievement for American enterprise as it is the first of its size and
kind yet published here. It has been undertaken with zeal and wrought
out according to ability. The original translation was made by the
highly esteemed Rev. A. Krafft. Other friends and supporters are:

  William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto.”
  Prof. E. V. Huntington, Harvard University.
  Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School.
  Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.
  Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.
  Kambriĝa Klubo.
  J. M. Connolly, M. D.
  Mr. W. L. Church.
  Mr. G. W. Lee.
  Dr. W. G. Nowell.
  Mr. L. B. Luders.

Trusting that this book will find favor and meet reasonably the
expectations of the “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” we
heartily submit it to the entire reading world.

                                                          R. W. MASON.


ANTAŬPAROLO

Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion.
Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa
homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto
eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per
tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de
mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas.
Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed
por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon,
se tia lingvo estas farebla.

Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de
ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika.

Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo
por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj
tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj
kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata
Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:

  William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto”.
  Prof. E. V. Huntington, Harvard University.
  Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School.
  Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.
  Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.
  Kambriĝa Klubo.
  J. M. Connolly, M. D.
  Mr. W. L. Church.
  Mr. G. W. Lee.
  Dr. W. G. Nowell.
  Mr. L. B. Luders.

Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn
esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore
prezentas ĝin al la tuta legantaro.

                                                          R. W. MASON.

                [Antaŭparolon tradukis el la angla William Patterson.]



ENKONDUKO

La aŭtoro de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono,
Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por
la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam
sekvi tiun profesion.

Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda
riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto.
Ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto
estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.

Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn
li kunigis en la jenaj strofoj:

  Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:
  Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.

Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo,
kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de
Robinsono Kruso.”

Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young
People’s Library Edition”.



Parto I

Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la
sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan
deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro
plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj
piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur
ŝipo.

Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte
la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis
ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis
la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj
ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.

Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da
tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed
la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni
elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj
tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.

Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon,
kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne
povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.

Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis
plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam
ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis
homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.

Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj
donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la
bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.

La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru
plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro,
vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita
por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la
staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se
vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi
tutan malbonon al ni.”

Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias,
nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila
parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto
detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun
mi estis ironta.

Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same
mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia
korpo, sed, surmaron mi ree iris.

Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre
malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis
al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por
ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj
pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian
ŝipon.

Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio
kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon
sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan
fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la
velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el
niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas
vundojn, ni kapitulacis.

La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita
de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed
li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en
mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis,
pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da
komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion,
kion mi intencas fari!

Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj
kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.

Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros
surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris,
ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn.
Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min
plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne,
veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li
kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto,
kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.

Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti
kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne
povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800
metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia
boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la
terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed
fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la
terbordon.

Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun,
kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni
bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis
grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni
sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio,
ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed
kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj
knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la
gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.

Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate
forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi
povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte,
manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li
pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj
(kukoj).

Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso,
segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn,
kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la
Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia
ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La
pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu
vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas
konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aŭ du.” Li do alportis kesto
kaj saketon, kiuj enhavas ĉion, kion ni eble bezonas por la pafiloj.
Tiujn-ĉi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiŝkapti.

La vento blovis de la nordo, aŭ nordokcidento, tia vento estis malbona
por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la
terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi
estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do
mallevis miajn hokfadenojn kvazaŭ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu
malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar
mi deziris, ke la Maŭro ilin ne vidu. Mi diris al li, “Tiu-ĉi loko
estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaŭen iri.”
Nu, la Maŭro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la
velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la
boaton unu mejlon aŭ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaŭ mi
intencas fiŝkapti.

Nun, mi pripensis, tiu-ĉi estas mia okazo liberiĝi; tial mi transdonis
la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Maŭron ĉirkaŭ la
talio, kaj elĵetis lin el la boato.

Malsupren li falis! sed baldaŭ reaperis por ke, li povis naĝi kvazaŭ
anaso. Li diris, ke li volonte irus ĉirkaŭ la mondo kun mi, se mi
enprenus lin.

Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reeniĝos perforte, mi
direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, “Vi facile povas naĝi
alteron se vi tion deziras; tial, rapidiĝu tien; plie, se vi reen
alproksimiĝos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, ĉar, mi de nun
intencas esti libera viro.”

Tiam li eknaĝis, kaj sendube sendanĝere atingis la terbordon, ĉar la
maro estis tre trankvila.

Unue, mi intencis kunpreni la Maŭron kun mi, kaj naĝigi Zuron alteron;
sed la Maŭro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.

Post kiam li foriĝis, mi diris al Zuro, “Se vi ĵuros, ke vi estos
fidela al mi, vi iam fariĝos grava viro; se vi ne ĵuros, mi certe
ankaŭ vin elĵetos el la boato.”

La knabo tiel dolĉe ridetis, kiam li ĵuris resti fidela al mi, ke mi
lin ne povis dubi en mia koro.

Dum ankoraŭ ni povis vidi la Maŭron (survoje alteren) ni antaŭen iris
enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke
ni iros al la influejo de la markolo, ĉar neniu velveturis al la suda
marbordo, ĉar tie loĝas gento da homoj, kiuj laŭ sciigoj, mortigas kaj
manĝas siajn malamikojn.

Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laŭlongiru la
marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni
morgaŭtagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko.

Ankoraŭ, mi timis, ke mi estus kaptota de la Maŭroj; tial mi ne volis
iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj
atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naĝi
surteron, kaj tiam rigardi la ĉirkaŭaĵojn. Sed kiam malheliĝis la
lumo, ni aŭdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn,
blekadojn. La malfeliĉa knabo diris, ke li ne kuraĝas iri surteron
antaŭ la tagiĝo. “Nu,” mi diris, “tiuokaze, ni atendu, sed, tage,
povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaĝaj
bestoj.” “Tiam ni pafilos ilin,” ridante diris Zuro, “kaj forkurigu
ilin.”

Mi ĝojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li
iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe
dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis
al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al
piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton,
kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aŭdis ĝin blovi,
kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto
tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi
pafis sur ĝin, kaj ĝi naĝis alteren.

La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de
mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo;
sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por
ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la
fontaj akvoj taŭgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la
botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona.
“Kial vi volas iri?” mi diris; “Kial mi ne estas ironta? Vi povas
resti en la boato.” Kontraŭe, Zuro diris, “Se la sovaĝuloj venos, ili
min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla
parolado. “Nu,” mi diris, “Ni ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos,
ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.”

Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin
kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la
loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis,
kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laŭ la bona novaĵo, kiun li
raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn.

Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas
malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi
sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laŭlongirante la
terbordon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaŭ
tiam, mi sentos kvazaŭ libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton
al la ŝanco; aŭ renkonti ian ŝipon aŭ morti.

Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili
estis nigraj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili,
sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial
mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili
longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.

Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili
siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la
supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj,
duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas
en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel
havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis
alproksimiĝi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la
nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum
ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion
alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis
grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri
kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.

Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom
tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian
boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en
pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi
suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj
tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la
bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili
tuj venis.

Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin
sendanĝere eltiris surteron.

Ni nun lasis niajn sovaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo
antaŭ ni etendis sin kvar aŭ kvin mejlojn, (6.8 aŭ 8.3 kilometrojn)
bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun
terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion
estos plej bone nun fari; kiam subite mi aŭdis, ke la knabo krias,
“Ŝipon kun velo! ŝipon kun velo!” Li ne montris multe da ĝojo je la
vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone
scias, laŭ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko.

Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje,
kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj,
kiuj estas sur la ferdeko ne povus aŭdi la sonon, ili vidus la
fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni
povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ĉe la ŝipflanko. La viroj
parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion,
kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, “Kiu vi
estas? De kien vi venas?” Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis
de la Maŭroj.

Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron
kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi
havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post
kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi
farus samstate.”

Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos
egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke
liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke
estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni
Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi
nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj
nun mi estis liberulo.

Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris
surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis
viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon da tero,
por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni
produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis
helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.

Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis
tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj
kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la
bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi
terbordon.

Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia
onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se
mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li
alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj,
lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en
liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian
dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable
aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun
havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.



Parto II

Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon
alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon
elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj,
kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne
havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj
hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu
tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte
irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.

Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka
datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses
pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn,
ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn
konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.

Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis
nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio “Teron!” kaj la ŝipo
alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne
povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi
terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni
eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu
boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj
troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj
paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero,
eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute
transdonis niajn animojn al Dio.

La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj
bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la
boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.

Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian
spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min,
kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis
min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo
de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis
sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi
supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis
egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe
mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi
kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.

Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis
laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min
marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta
ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis
en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi
atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon
preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere
surtere.

Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, “Tiuj, kiuj veturas
surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo.
Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la
ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras
al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen,
kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el
ĉiuj miaj mizeroj.”

Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen
sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto
kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj
ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun
rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile
al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis
min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon
por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.

Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis
pafi ilin aŭ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj
pipon.

Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke
la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie
mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon
de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo.
Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la sovaĝajn bestojn se iuj
venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito.

Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj
la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo
lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la
boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon
por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min
detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis
alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon,
ĉiu nun estus bone.

Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos
ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide
senvestigis, mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed
kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaŭ la ŝipo, mi ekvidis
pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj
kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis.

Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke
mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaŭ iris al la
panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis
tempon por perdi. Troviĝis tie ankaŭ iom da rumo, de kiu mi prenis
sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis,
estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion,
kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj
velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto
aŭ du, mi komencis fari floson.

Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laŭlarĝe, surmetis sur
ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam
la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por
elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la
ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la
floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da
sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin
eltrovis, kaj neniom restis.

Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraŭ la
ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar,
estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi
metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi
nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo.

“Vidu! jen kaptaĵo!” mi diris laŭte (kvankam neniu ĉeestis por aŭdi
min); “nun mi ne malnutriĝos!” ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn.
Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek
remilojn; kaj ekvento kaŭzos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis
tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj
venteto por blovi min alteren.

Bonŝance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la ŝipo ĝisnune
neserĉita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone
surnaĝis; sed baldaŭ mi eltrovis, ke ĝi surnaĝis flanken. Fine mi
vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en ĝin;
kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo
tuŝas fundon.

Tie-ĉi, mi preskaŭ perdis mian ŝarĝon, ĉar la terbordo estis sur
deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi, escepte ke unu parto de
la floso kuŝas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ĉiuj miaj
aĵoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la
maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon
da tero, por ĝin alligi tie ŝnurege, kaj enpuŝis miajn du remilojn en
la sablon, unu ĉiuflanke de la floso. Tiel mi ĝin lasis kuŝi atendante
la forfluon; tiam, ĝi kun ĝia ŝarĝo sidis bone surteron.

Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia
pafilpafo sendube estis la unua, kiu aŭdiĝas tie post la kremondo;
ĉar, ĝiasone tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun
laŭtaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al
akcipitro, sed ungegoj senlonge.

Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizaĵojn, kiu
okupis min tagrestaĵe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi
taŭgan lokon, por meti miajn provizaĵojn. Mi ne ŝatis kuŝiĝi sur la
teron, pro timo je sovaĝaj bestoj, kiel ankaŭ je serpentoj, sed ne
ekzistis kaŭzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laŭeble, mi metis la
kestojn kaj tabulojn ĉirkaŭ mi, kiu faris ian budon, pornokte.

Ĉar estis multe da provizoj en la ŝipo, kiu eble estos utilaj al mi,
mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego
disrompos la ŝipruinon. Tial mi veturis al la ŝipo kaj zorgis ke mi ne
ree troŝarĝu mian floson.

Unue, mi serĉis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj,
najlegojn, segilojn, tranĉilojn kaj tiajn objektojn, sed inter ĉio,
kion mi trovis, la plej bona estis ŝtono per kiu mi povis akrigi miajn
ilojn. Estis tie du aŭ tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafaĵoj,
kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la
plumbo al la ŝipflanko por ke mi ĝin ŝarĝu sur mian floson. Estis tie
ankaŭ kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.

Mi iom timis, ke sovaĝaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn
provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu
estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante,
mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne
sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo,
kaj foriris.

Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la
ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la
arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la
barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis
la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la
tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito.
Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.

Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti
disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis
pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da
laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da
objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu
tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon
malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la maron; sed mi ne ploris
pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne
estus tre utilaj al mi.

Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi
surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se
la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan
ŝipŝarĝon, pecon post pecon.

Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel
severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis
iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis
min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas
utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la
ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.”

Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi
ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi
ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial
estis necese, ke mi nun rapide renaĝu; ĉar mi sciis, ke je la
turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon.
Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi
elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne
estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis.
Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por
mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon.
Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aŭ kvin
dudekojn da futoj (24 aŭ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi
havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.

Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaŭ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10
metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel
palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la
fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn
bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo
nek bestoj povis eniri.

La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi
suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke
neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo
staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron
elfositan, ĉirkaŭ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje
ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed
ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi
ilin.

Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo,
kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo,
kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis,
havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi
dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi
demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed
estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi.

Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo
kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi
entranĉis la jenajn vortojn: “Mi alvenis Junio 8a 1659.” Mi ĉiutage
faris unu entranĉon, kaj tion mi daŭrigis fari ĝis la lasta logo.

Ĝisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du
katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili
estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du
katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj
per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaŭ sed netute parolis
kun mi.

Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaŭdu, aŭ tiu min
mallaŭdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi
ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj,
kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom
por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna
timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro
ĝia pezo.

Mi estis malapud la vojkuro de ŝipoj; kaj, ho! kia enuigo esti ĵetita
sur tiun-ĉi solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi
min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la
arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dume
ĉiam okupi min per miaj propraj pensoj.

Tiom, pri la malĝoja ŝajno de mia stato; sed simile al la plimulto da
aferoj ĝi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Ĉar tie-ĉi mi
estis sendanĝere sur tero, kontraŭe la ceteraj de la ŝipanaro estis
perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj
kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ĉi stato, aŭ
alsendi iun por apudesti ĉe mi. Mi ja estas ĵetita sur krudan kaj
dezertan parton de la terglobo, sed ne troviĝas sur ĝi sovaĝaj bestoj
por mortigi aŭ vundi min. Dio sendis la ŝipon tiel apud mi, ke mi
povis havigi ĉion, kion mi bezonos por la restaĵo de miaj tagoj. Estu
la vivo, kia ĝi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio.
Kaj mi baldaŭ forlasis ĉiujn malĝojajn pensojn, kaj eĉ ne plu rigardis
pro velŝipo.

Miaj posedaĵoj el la ŝipruino jam kuŝis en la kaverno dek monatojn,
kaj estas nun tempo por ordigi ilin, ĉar ili plenigis la tutan spacon,
kaj ne lasis al mi ion enloĝejon; tial mi pligrandigis mian
kaverneton, elfosante ĝin pli malantaŭen en la sablan ŝtonegon. Poste
mi etendis ĝian enirejon ĝis la palisaro, kaj tiamaniere faris
postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ĉiuflanke, por
enteni miajn posedaĵojn, kio kaŭzis mian kavernon prezenti ŝajnon
kvazaŭ magazeno plena je komercaĵoj. Por fabriki la bretarojn mi
dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj
kelke de aliaj iloj.

Tiam mi faris seĝon kaj skribtablon. Mi frumatene leviĝis kaj laboris
ĝis tagmezo. Manĝinte mian manĝon, mi foriris kun mia pafilo.
Reveninte, mi laboris ĝis la suno malleviĝis, kaj fine mi min kuŝigis.
Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian
kavernon, sed mi ĝin faris multe tro grande; ĉar, iomtempe, la tero
defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus
perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun
tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.

Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaĝkaton, el kies felo mi
faris ĉapon; kaj mi trovis kelke da birdoj el la gento kolomba, kiuj
faris siajn nestojn en la fendetoj de la ŝtonegoj.

Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita
en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon.
Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe,
mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj
kelkmonate, elkreskis trunketoj da rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la
greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi
ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel
baldaŭ estos montrata.

Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero
tremegadis, kiu deĵetis teron de la ŝtonaĵo kun laŭta krako — ree
okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La
maro ne vidiĝis kiel antaŭe, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj
kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo
kaj kriego ĉirkaŭ mi.

Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur
la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento
leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaŭmamasiĝis, kaj granda parto de
la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas.
Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj
grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun
devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko.

Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin
sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj
estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial
mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila
tasko, sed fine mi elfarigis ĝin.

Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaŭ
mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi,
kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro
malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante,
mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis
kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe,
ĝin kuiri.

Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja,
mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris,
trahore kriis infane: “Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!”

Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi
sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron;
malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere,
ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas
plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en
ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj
eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la
tutan tagon, ke mia atako reokazos.

Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por
mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la maro, kio estas
ĉirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ kreis
la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu
faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas
ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi,
pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi
estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.

Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi?
Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis,
kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis
disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne
malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ
ol bone atingi la insulon.

Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la
triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago
ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia
fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.

Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam
alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj
okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama
konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran
fonton de mia timo. Estis la jenaj: “Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en
mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis,
“Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo
kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua
vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj
ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.



Parto III

Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas
tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn,
kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn
(malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn.
Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post
kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La
valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj
tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon,
ke mi deziris loĝi tie.

Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraŭe, miaflanke
de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia
domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj,
ke mi tie pasigis multe da mia tempo.

La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis
tro malfrue; la dua jaro, ĝi difektiĝis pro la senpluveco; sed la tria
jaro, la greno bone elkreskis.

Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraŭ kio
estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaŭ ĝi; kaj tion
fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage,
kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la
tutan nokton.

Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaŭe
la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en
la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi
komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte
kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj
sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia,
kiel antaŭe.

Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaŭ bulketo da pano. Sed por
forigi tiujn-ĉi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis
tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos
pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie,
ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris
falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton.

Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata.
Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo
por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaŭ eluzitiĝis
kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la
grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas
muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por
fermenti ĝin, por fari panon el ĝi.

Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi
ĝin ne perlaboris per la ŝvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis
min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel
paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaŭ mi, ke mia propra voĉo
ektremigis min.

Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne
sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion
trovis preskaŭ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la
strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj
kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj
ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en
la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj. Vi
povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu
eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por
buljono.

Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi
kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare mi
kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed,
pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el
ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn mi tuj
metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki
kaj tiamaniere, faris panon.

Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi
puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaŭ ĵetis surteron. La boato
kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de
ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante
la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis
konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu
ĝuste taŭgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la
marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi.

Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis
la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi
decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron
al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian
grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj
tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaŭ ol mi
unue pripensis la penadon kaj koston.

“Nu do,” mi pensis, “mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn
esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaŭ
pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi
havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vinberojn, se ne
grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da
ormoneroj.” Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta
ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi
pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi
havas, ol pri tio, kion mi ne havas.

Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu
maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaŭa
kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaŭmon, keston por nutraĵo,
kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontraŭ la
malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton.

Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis
ĉirkaŭ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da
rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo.
Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo
troviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo,
kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por
ĉirkaŭiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi
preskaŭ perdis mian vivon.

Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la
laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj
dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de
mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa
loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, “Kie vi
estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis;
ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.

Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por
allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis
ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron
por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo
por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da
kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi
ĝin liberigis.

Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis
fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis
en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraŭ la suno. Unue,
mia parko havis tri mejlojn ĉirkaŭe; sed mi pripensis, ke en tia
granda spaco, la kapridoj tiom sovaĝiĝos, kvazaŭ ili vagus tra la tuta
valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris
kaj tiun planti okupis min tri monatojn.

Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke,
dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aŭ du rilate al la vestaĵo,
en kiu mi vojaĝis ĉirkaŭ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo
estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan
alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la
pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn,
kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaŭ miaj tibioj,
sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaŭ mia talio larĝan
zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia
dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de
pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri
mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi.

Mi baldaŭ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian
tutan vivon sur la insulo.

Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion
jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis,
kvazaŭ tenate per katalepsio, kaj ne povis moviĝi de la loko.

Baldaŭ mi ekrigardis ĉirkaŭ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas
tio? Mi iris tri-aŭ-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso
de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel
povis ĝi veni tien?

Mia kapo kvazaŭ naĝis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aŭ
tri paŝojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemiĝis je la ŝtipo de
maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaŭ por mia vivo. Kiamaniere povis
io homforma alveni al tiu-ĉi marbordo sen mia scio? Kie estas la ŝipo,
kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke,
eble ia homo aŭ aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas
mortigi min, aŭ rabi ĉion, kion mi havas.

Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni
malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serĉas tion, kion ni evitas
la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la
sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis ĵetita
sur tiun-ĉi insulon, la granda kaŭzo de malĝojo estis, ke mi tiel
estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kaŭzi al mi
malĝojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de
impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Ŝajnas plej strange,
tamen ne pli strange ol vere.

Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo,
kiam la ventego min unue ĵetis sur tiun-ĉi bordon. Ĉu estas eble, ke
mi venis tiun-ĉi vojon de la ŝipo? Se fakte montriĝus, ke la impreso
estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantomo,
kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li
intencas timigi.

Tritage, timo min endomadis, ĝis la manko de nutraĵo min forpelis.
Fine, mi sufiĉe kuraĝiĝis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu
la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas same kiel mia propra. Mi
eltrovis, ke ĝi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke
troviĝas homoj sur la insulo. Ĝuste tiam, mia bona gardhundo falis
senviva ĉe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi
perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la
monteto al la marbordo, troviĝas vidaĵo kornaŭza, loko kovrita per
ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita
fajro, kaj tien-ĉi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte
tiun-ĉi vidaĵon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaŭ eliris
escepte por melki mian kaprinaron.

Estis nun pli grave al mi senti sendanĝere, ol esti bone nutrita; kaj
mi ne kuraĝis enbati najlon, aŭ haki ŝtipon lignan, timante ke tia
sono estu aŭdata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi
ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaŭ trovis
manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj
tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon.

En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi
eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli
rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel
steloj, forbrilis kun sovaĝa brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por
eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaŭzo por
timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien
por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis
leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar
mi ne povis savi ĝian vivon.

Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto
de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi
sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne
povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian
serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj;
kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12
metrojn aŭ plu.

Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno,
troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la
muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne
povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro. Sed, kio ajn, la
kaverno estis riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj
malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin
plenigis per ĝojo.

Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis
tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi
tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno
por morti, same kiel la grandaĝa kapro.

Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du
mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte
timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi
hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ
mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej
bone por mi resti dome kaj kaŝi.

Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi,
kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi.
Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ
fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis
glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi
klaran vidon.

Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin,
ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj
mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu;
sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.

Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia
festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris
tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke
restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min
eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi
vidis neniun.



Parto IV

Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte.
Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis
pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per
ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en
la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin.
Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de
la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la
ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur
ĝi.

Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la
ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj
sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion
fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero
tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la
esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.

Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin
ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe),
sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste
ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min
antaŭe trovis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam
mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se
ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni
surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.

Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi
dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore,
mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la
ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj
fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita
en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi,
blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi
donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaŭ lupo, kaj pri
trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu.

Mi iris al la ĉambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn
malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj
la lipo rigida; la malĝoja rakonto estis dirata, ĉar ĉiu tenis sian
brakon ĉirkaŭ la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la
morton. Kiom ŝanĝiĝis la sceno, tiam, tute sovaĝa pro la batoj ondaj
kaj la muĝado venta! Nun, ĉio estis trankvila — la morto elfaris sian
celon, kaj ĉiuj ricevis ĝian baton, escepte la hundo, kiu estis la
sola kreitaĵo, kiu postvivis.

Mi divenis, ke la ŝipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ĝi multe
da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por
eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi
revenis.

Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la
katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis
tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da
rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe
ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da
fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da
pafaĵo, kiuj estas granda akiro.

De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daŭronta.
Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion
eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro
kiu kaŭzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaŭ tridek
troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro,
ĉirkaŭ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el
la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis
liajn ligilojn, li kuris laŭeble rekte al mia domo.

Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti,
miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo,
kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis
la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel
tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la
malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi
prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj
suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.

Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe
mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la
unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke
al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.

La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiĝis
kvazaŭ pro sonĝado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri
al li, ke mi estas amiko, mi ankaŭ faris ĉiueblajn signojn, por allogi
lin al mi. Fine, li venis, genuiĝis por kisi la teron, kaj poste
ekprenis mian piedon, metante ĝin sur sian kapon, tio signifante ke li
estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariĝu, kaj mi agis
bone al li.

Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton,
ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos),
ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis
kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la
unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur
la insulon.

La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin,
signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke.
Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion
farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi
ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian
vivon tute sendanĝere kun tia homo.

Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege,
mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li.
Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj
sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al
mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li
multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la
brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris
signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos
la ceteraj por serĉadi.

Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial
mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano
kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta
kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ
lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn
nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la
nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj
maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis
blankaj kvazaŭ neĝo.

Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris
al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis
sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li
penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan
vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.

Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago
de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis
lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis
al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li
neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn,
sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la
insulon.

Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude
loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj
propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el
tiuj.

Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li
kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante
lian vestaĵon kiel la mia.

Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon
miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej
fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi
sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro
pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por
min kuraĝigi.

Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu
tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li
penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile,
ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi
ne dezirus forlasi la insulon.

Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis,
ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj;
tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis
kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon,
kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon;
sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la
idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la
brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj
ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin.

Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis
lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis
akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj
la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje
timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube
pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke
li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj
kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi,
se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin
petigis ke ĝi lin ne mortigu.

Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris,
kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon;
sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laŭe tordis la
vizaĝon. Morgaŭtage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaŭe
pendigis per ŝnuro antaŭ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis,
starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans
iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis
al mi laŭeble, kiel bona li ĝin konsideras.

Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi
vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan
laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis
paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en
batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili
permesis siajn malamikojn kapti vin?”

“Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ
povis paroli bone).

“Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?”

“Tute manĝi ili.”

Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien
ili prenas ilin?”

“Iri loko kie proksa.”

“Ĉu ili venis tien-ĉi?”

“Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ aliloke.”

“Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”

“Jes, veni tie-ĉi.”

Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi
lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke
li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis
vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.

“Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke
ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke
tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis —
loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne
dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi
demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi
viroj?”

“Jes, jes, vi iri en du boatoj.”

Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du
boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.

Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”

Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi
diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la
montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo
troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj
la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.

“Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn
antaŭ li?”

Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri ‘O’ al li.”

“Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”

“Iri Bikon.”

Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis
la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de
Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la
riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj,
Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la
homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas
al ni, kaj aŭdas nin.”

Mi sklavo vere ĝojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj.
Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne
diros plu ‘O’ al Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne
povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li.

“Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?”

“Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.”

“Kion la Obesoj diris al li?”

“Diri ‘O’.”

Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li
tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi
penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝin klarigis, ĝis fine — dankon
al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.

Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi
diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li
ĝojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj
ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio
kaŭzis, ke li dancis ĝoje.

Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi
ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste,
vokante al mi, saltante kaj kantante.

“Kion vi ekvidas?” mi demandis.

“Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. “Ha, ĝojo, tie
mia lando!”

Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li
deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis
sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu
pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj
sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble
kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili
veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.

Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj
mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi
penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo aŭ ne. Mi diris, “Ĉu vi
deziras, ke vi estu ree en via naskolando?”

“Jes, mi esti multe ĝoja tie.”

“Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?”

“Ne, ne, mi diri bonagi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.”

“Kial, ili vin mortigus?”

“Ne, ne mortigus, lerni ami.”

Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo,
ilin instruis pri multaj aferoj.

“Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”

Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al
li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li
respondis, “Se vi iri, mi iri.”

“Se mi iros? Ili min manĝos.”

“Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”

Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da
blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li
pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris
por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en
bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis,
ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke
ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros
hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.

“Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris

“Vi kolera je mi, kial?”

“Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”

“Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”

“Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?”

“Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.”

“Kaj kion mi povos fari tie?”

“Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al
Dio, vivi bone.”

Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni
elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke
ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la
lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li
laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato
sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon.

Vendredo estis sola administranto de ĝi, kaj kvankam la boato estis
granda, li ĝin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ĝi bone
veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston
kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris
la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la
sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton.
Sed tre baldaŭ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni
la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.

Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas ŝipejon,
kaj kiam estis forfluo ni faris marŝtopilon. Alveninte la jartempo por
ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.

Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon
kreskantan tie. Mi baldaŭ aŭdis, ke li vokas al mi: “Ho, malĝojo! Ho,
malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!” “Restu
kuraĝanime,” mi diregis por lin kuraĝigi. La malfeliĉulo ektremis
fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ĉi-tien, nun revenis,
por lin mortigi.

“Ĉu vi povas batali?” mi demandis.

“Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!”

“Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo.
Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos
ordonita?”

“Mi morti, kiam vi diri morti.”

Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon
kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du
pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la
grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia
vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili
surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili
kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas
diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas
provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi,
estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris
niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu
antaŭ ol komandita.

Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon,
por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi
pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon
homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj
kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj eĉ nescias, ke ili estas
malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo,
ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj
koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris, “Ne
mortigu,” ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.

Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante,
ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio,
kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn
festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni
iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo,
“Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la
virojn.”

Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro,
kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili
mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa,
mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan
viron, tial, nun estas por mi pafi.

Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili
sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute
ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan
pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la
viroj kuris tien kaj reen.

Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo
sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la
blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la
branĉetaĵon aŭ kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro
malforta por stariĝi aŭ paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li
sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion
mi faris.

Mi diris, “Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu
nian vivon.” Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj
reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ
troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj.

La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li
venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro;
ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis
malfeliĉulon duonmortigitan. Li eĉ ne povis suprenrigardi, tiel firme
li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li
profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.

Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo
patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin
plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo
ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn
okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj ĉirkaŭprenas la malfeliĉan
maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn,
frapante sian vizaĝon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas,
kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min
pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de
tiu-ĉi malfeliĉa maljunulo, kies nomo estas Jafo.

Estus malfacila tasko por mi paroli pri ĉiuj strangaj signoj, kiujn
Vendredo faris por montri sian ĝojon. Kvin-aŭ-sesfoje li eniris kaj
eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian
kapon siabruste por ĝin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj
piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi
ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li
respondis, “Nenio havi! Mi malbona hundo, manĝi ĉio, mem!” Tuj li
kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.

Hore, li revenis kun kruĉo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo
havu freŝan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi
ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kuŝis en la arbombraĵo, rigida kaj
tro malforta por paroli eĉ unu vorton.

Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi
ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li
rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la
boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre
kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni
faris por ili tendon el malnovaj veloj.



Parto V

Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja!
mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin
oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke
mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al
Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni
kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li
fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn
plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon
la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar
havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno
maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi
kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili
loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis
du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post
semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj
alvenas.

Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne!
Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta
alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas
aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon
malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj
kvar havas pafarmilojn.

Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la
ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis
ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili
kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia
malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn
mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:

“Kiuj vi estas, sinjoroj?”

Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili
volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas
apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el
la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon
antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi
povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da
plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian
glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”

La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras,
“Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi
respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu — nek
troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu
laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas
samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”

“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj
volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo.
Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie
vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke
ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili
elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”

“Kien ili iris?” mi demandis.

“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis;
tiuokaze mortigos nin.”

“Ĉu ili havas pafarmilojn?”

“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”

“Nu, lasu al mi ĉion fari!”

“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la
aliaj reveturigis la ŝipon.”

Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris,
“Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru
laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis
Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun
la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la
boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn,
kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.

Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj
venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi,
ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris
surteron.

Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku
ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi
ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne
vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.

Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn
voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj
Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej
malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi
alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni
estas tri aŭ tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj
ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo
estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el
la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.”
“Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo
parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la
reĝo indulgos viajn vivojn.”

Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke
ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos
kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme
ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili,
kia severega reĝo mi estas.

Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi
min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis
ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi
donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion
escepte Polo kaj mia oro.

Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la
manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj
diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio
kio estas en ĝi.”

Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la
enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson.
Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos
min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj
balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis
min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi
trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.

Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron.
Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon —
tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo —
netute trioble dek longajn jarojn.

Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova.
Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj
parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan
sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek
siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi
kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi
havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en
sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la
ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam
mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi
aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi
decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel
multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du
filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan
deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi
ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion
mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj
mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post
tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube
kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto
ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”

Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas
tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo
vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace,
ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis
favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis
fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni
vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis
ke ŝipo certe brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon.

La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie
la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas
ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis
la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj
la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la
pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la
ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj
enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis
ilin.

Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj
do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj
priskribiĝis — sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed
tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj
tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj
dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj,
malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu
dankis Dion.

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble
kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la
ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn,
kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena,
esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn
laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu
vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via
ĝojo.”

Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian
provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al
Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan
enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne
havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da
nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus
la morton, mi haltigis ilin.

Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis,
ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi
eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la
makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj,
ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam
havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone
alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li
ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes!
Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin
apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi
diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies
filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia
koro malĝojiĝis.

“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”

“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante,
“Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”

Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta,
kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”

Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por
anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaŭ ekvidis fumon suprenirantan
ĉe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj
surteriĝis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro.
Ni ĉiuj havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur la
insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua
viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo
de Hispanujo, kiun antaŭe, mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj.

Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Vendredon mi ne
povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin,
kiel li kvazaŭ flugas al la maljunulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin,
karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por
rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon.
Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbordo,
iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ trinketon da
rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume
dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li
kaj maljuna Jafo laste kunestis.

Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne
eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li
suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la
vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian
manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun
transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj
estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol
laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin
faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi
demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese
tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.

Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne
povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas
kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed
simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.

La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de
kiam mi ĝin lasis.

Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis
lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento
por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la
marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo
troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial,
reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj
anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.

Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia
ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj
malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies
ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de
Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis
ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al
la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio
okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du
kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis
ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutraĵo.
Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado,
kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj
budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li
estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj
revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis
en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon,
sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri
la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj
argilvazojn, laŭ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo:
ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili
nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte
reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo,
plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili
ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed
pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom
kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li
ĉefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de
Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis
aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi,
kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ
lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ
tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis
ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante
luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue
pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu,
kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi
deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li
ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin
bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus
ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun
li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis
tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis
kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke
ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon
dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj
Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam
ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon,
nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis
ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.

Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis;
sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de
Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam
Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili
estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ
malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj
liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li
ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar
monatoj.

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al
ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune.
Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui
la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento
por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke
ili faru la tedlaboron.

Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis
konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la
projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo
ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin
adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post
tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du
tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi.
Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte
antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan
ŝlosilon.

Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris
edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj
ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon,
kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris
al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la
sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo
iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li
certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.

Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis
dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis
eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li
rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo,
li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi
diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia
boatbruado vin maldormigis.”

Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili
vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj
havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn
batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj;
venante por rabegi la blankulojn.

Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj
havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante
tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi.

Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro
densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj
aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi
laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj.

Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne
povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo
ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun
montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone
pri la lerteco kaj fervoro.

Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan
stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la
arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj
tie ili atendis la ruĝajn homojn.

La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde
sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua
bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke
siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu
mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.

Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam
atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave,
bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris
laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis
marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.

Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego,
tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la
plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis
surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.

Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni
permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili
sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi,
kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin
detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por
certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de
seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.

Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj
kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar,
ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la
vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.

Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj
sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos
parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj
grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.

La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn,
kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno,
kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam
instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj
sovaĝulon.

Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la
grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace
tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue
ne enhavis iun krom mi.

Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj
konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo
de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la
kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte
plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre
por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.

Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed
por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por
ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.

La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo
venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da
salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj
vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri,
elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande
de la terbordo.

Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj
tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri,
kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da
iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon,
tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.

Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la
gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La
knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi
kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro;
tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn
kaj garbejojn.

Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj
povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.”

Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la
insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj
ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese,
por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi
sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis,
ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian
ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis,
alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi,
kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis
al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi
kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone
pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li.
Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio,
por kiu li petegas.

Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas
laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis
ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da
tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj
kaproj kaj provizoj.

La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel
ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun.
Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis
la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la
insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.

Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la
libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por
laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi
ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi
diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj
elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame,
por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la
insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi
brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke
estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne
dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en
mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel
ĝin atingi.”

Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove
ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis
mi revenos por forporti ilin.

Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian
vizaĝon en la manojn.

Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi
vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj
krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis
diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la
maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun
la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je
sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.

Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la
ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj
povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn,
alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.

Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis,
intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco
de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis
lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis
sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per
tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili
foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.

Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti
sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur
la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili
intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li
ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere;
ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo
ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis
mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom
freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi
allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per
kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe
neniam vidis.

Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas
priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la
plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ
kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.

Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado
estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne
volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin,
ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li,
ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis
ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni
al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.

Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar
plu alvenis kun reĝoj por batalegi.

“Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li
rediris, “por ke vi vidu batalegon.”

Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj
fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en
mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro.

Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni
trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando,
kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj,
post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie.

Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris,
ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la
ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro,
timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du
filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj
sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar
ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis
sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros
pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de
hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona
Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere.

Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj
antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da
komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj
vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn
ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon.

Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke
estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj
velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis
ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de
haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis
ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo.

Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ
ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi
rakonton, kaj rigardinte la ilustraĵojn.

Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan
kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi,
estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni
eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis
post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la
Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de
la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni
al la foiro de Ĉingo.

Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun
rektaj stratoj kvadratangule.

Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro
la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda,
ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas
fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj
estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la ruĝaj homoj, kiujn mi lasis
sur mia insulo.

Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aŭ de Francujo aŭ Hispanujo?
Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĵonkoj kaj barkoj, kompare al
niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi
ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn
iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj
ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri
semajnoj ni venis al ilia ĉefurbo, kie ni havigis grandan provizon da
teo, ventumiloj, ŝaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la
dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj
Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis
viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta
lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis
en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn
gvidistojn.

Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj
ni multe bezonis lian lertecon.

Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn
ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu
havas tian famon: la ĉefkomercaĵo en tiuparto monda.

Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas
vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj
aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo
laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel
granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur
muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da
homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ĉi strangan
vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur
kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni
povas fari el argilo. Ĝi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en
la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj
helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj
estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj
verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed
farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por
kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de
ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas
tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli
multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko,
ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile.

Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al
ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe
atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel
fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj
tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la
lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita,
ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus
halti.

Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas,
sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj
rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras
arege.

Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam
parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi
ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek
strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj,
malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro.

Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies
sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al
si, kaj, tiel estas; ĉar, baldaŭ, laŭa bando venis por kunigi kun ili,
kaj laŭ mia opinio ĉiuj estis malproksimaj mejle.

Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, aŭdis la kornblovegon,
li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi
diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus.

Ne viciĝante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovaĝe. Sed
vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin
ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis laŭeble por ataki ilin,
glavon enmane, komanditaj de la kuraĝa Skoto.

Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed
tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis
revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj
pafiltenile deĵetis unu de lia ĉevalo, mortpafis alian, kaj la tria
forkuris. Tiel finiĝis la batalo. Ĉio kion ni perdis, estis la
ŝafĉasaĵo; neniu estis vundita.

Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojaĝis al la ĉefurbo de la
nordaj maroj, ĝuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Ĉingon.

Fine mi enŝipiĝis por mia hejmlando, kiun mi lasis antaŭ dek jaroj,
naŭ monatoj kaj tri tagoj.

Kaj nun mi finos tiun-ĉi historion pri mia vivo. Havante la aĝon de
tri dudekojn da jaroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi
preĝas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn aŭ
bordojn escepte tiujn de feliĉeco senfina.

LA FINO.





*** End of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Robinsono Kruso" ***

Doctrine Publishing Corporation provides digitized public domain materials.
Public domain books belong to the public and we are merely their custodians.
This effort is time consuming and expensive, so in order to keep providing
this resource, we have taken steps to prevent abuse by commercial parties,
including placing technical restrictions on automated querying.

We also ask that you:

+ Make non-commercial use of the files We designed Doctrine Publishing
Corporation's ISYS search for use by individuals, and we request that you
use these files for personal, non-commercial purposes.

+ Refrain from automated querying Do not send automated queries of any sort
to Doctrine Publishing's system: If you are conducting research on machine
translation, optical character recognition or other areas where access to a
large amount of text is helpful, please contact us. We encourage the use of
public domain materials for these purposes and may be able to help.

+ Keep it legal -  Whatever your use, remember that you are responsible for
ensuring that what you are doing is legal. Do not assume that just because
we believe a book is in the public domain for users in the United States,
that the work is also in the public domain for users in other countries.
Whether a book is still in copyright varies from country to country, and we
can't offer guidance on whether any specific use of any specific book is
allowed. Please do not assume that a book's appearance in Doctrine Publishing
ISYS search  means it can be used in any manner anywhere in the world.
Copyright infringement liability can be quite severe.

About ISYS® Search Software
Established in 1988, ISYS Search Software is a global supplier of enterprise
search solutions for business and government.  The company's award-winning
software suite offers a broad range of search, navigation and discovery
solutions for desktop search, intranet search, SharePoint search and embedded
search applications.  ISYS has been deployed by thousands of organizations
operating in a variety of industries, including government, legal, law
enforcement, financial services, healthcare and recruitment.



Home