Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte
Author: Harte, Bret, 1836-1902
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte" ***


TRI NOVELOJ

de

Usona Verkisto



BRET HARTE
(1836-1902)


  "La Bonŝanco de Rora-Kampadejo"
  "La Forpelitoj de Poker-Ebenaĵo"
  "La Partnero de Tenesio"


Esperantigis
EDWIN GROBE


2003
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281, Usono



LA BONŜANCO DE RORA-KAMPADEJO


Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, ĉar en 1850
tiaĵo ne estis sufiĉe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne
nur la fosaĵoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo
kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daŭrigis trankvile sian
ludadon en la tago kiam Franca Peĉjo kaj Kanaka Joĉjo sin mortpafis
unu la alian trans la vendotablon de la antaŭĉambro. La tuta kampadejo
troviĝis en kunveno antaŭ kruda kabano ĉe la ekstera limo de la
malplenejo. Interparolado okazis en mallaŭta tono, sed virina nomo
ripetiĝis ofte. Estis nomo sufiĉe konata en la kampadejo: "Ĉerokea
Sanjo."

Eble pli bone estus malmulte paroli pri ŝi. Ŝi estis kruda kaj, ni
timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo ŝi estis la sola virino en
Rora-Kampadejo, kaj ĵus tiam kuŝis en malfacilega embaraso, kiam ŝi
plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Diboĉema, forlasita,
nerevalorigebla, ŝi suferis tamen martirecon jam sufiĉe malfacilan
por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia
soleco. La praa malbeno surfalis ŝin en tiu origina izoleco devinta
tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la
pentopago de ŝia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al
ŝi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, ŝi renkontis nur
la duonmalestimajn vizaĝojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj
el la spektantoj estis, mi opinias, kortuŝitaj per ŝiaj suferadoj.
Sanĉjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante
ŝian kondiĉon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li
tenis ason kaj du damojn en sia maniko.

Estos vidate, ankaŭ, ke la situacio estis originala. Mortoj estis
neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskiĝo estis novaĵo. Homoj
jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo
de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentiĝis _ab
initio_. Tial la ekscitiĝo.

"Vi eniru tien, Stuĉjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko,"
alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas
fari. Vi estas spertulo pri tiaĵoj."

Eble la elekto estis taŭga. Stuĉjo jam estis, en aliaj klimatoj,
la laŭsupoza ĉefo de du familioj; efektive, estis al iu leĝa
senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo—urbo de
rifuĝo—ŝuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj
Stuĉjo estis sufiĉe saĝa por cedi al la plejmulto. La pordo fermiĝis
malantaŭ la porokaza kirurgo kaj akuŝisto, kaj Rora-Kampadejo sidiĝis
ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton.

La kunvenintaro nombris ĉirkaŭ cent virojn. Unu-du el tiuj estis
efektivaj fuĝintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj ĉiuj estis
sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antaŭaj
vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizaĝon,
kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian
aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj
plej kuraĝa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis
dolĉan voĉon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj"
aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj
detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo
iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan
potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano;
la plej lerta pafisto havis solan okulon.

Tia estis la fizika aspekto de la viroj disiĝintaj ĉirkaŭ la kabano.
La kabano kuŝis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La
sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta
la kabanon, nun lumigatan de la leviĝanta luno. Eble la suferanta
virino vidis ĝin de la kruda litbenko sur kiu ŝi kuŝis—vidis ĝin
suprenserpentadi kiel arĝenta fadeno ĝis perdiĝi en la supraj steloj.

Fajro de velkintaj pinbranĉoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom
post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetaĵoj estis
libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraŭ kvin ke
"Sanjo travivos la aferon;" eĉ ke la infano travivus; flankvetaĵoj pri
la sekso kaj haŭtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita
diskutado ekbruo leviĝis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la
kampadejo haltis por aŭskulti. Super la ŝanceliĝado kaj la ĝemado
de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la
fajro, altiĝis akuta plendema krio—krio kiel nenio aŭdita antaŭe en
la kampadejo. La pinoj ĉesis ĝemi, la rivero ĉesis hasti, la fajro
ĉesis krepiti. Ŝajnis ke ankaŭ la Naturo haltis por aŭskulti.

La kampadejo surpiediĝis kvazaŭ solavire! Oni proponis eksplodigi
barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino,
pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; ĉar,
ĉu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, ĉu pro alia kialo, Ĉerokea
Sanjo sinkis rapide. En la daŭro de sola horo ŝi suprengrimpis, por
tiel diri, laŭ tiu malfacila vojo kondukanta ĝis la steloj, kaj
tiel elpasis Rora-Kampadejon, ĝiajn pekadon kaj honton, por ĉiam.
Mi ne kredas ke la anonco multe ĝenis ilin, krom en spekulativado
pri la sorto de la infano. "Ĉu li povas travivi nun?" oni demandis
Stuĉjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estaĵo de la sekso kaj
patrina kondiĉo de Ĉerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis
kelke da konjektado pri taŭgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio
estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj
verŝajne egale sukcesa.

Kiam tiuj detaloj estis finaranĝitaj, kio forkonsumis ceteran horon,
la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formiĝinta en
vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aŭ breto, sur kiu
la patrina figuro reliefiĝis severe sub la kovriloj, staris pintablo.
Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila ruĝa
flanelo, kuŝis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la
kandelskatolo estis metita ĉapelo. Ĝia utiligo baldaŭ indikiĝis.
"Sinjoroj," diris Stuĉjo kun rara miksaĵo de aŭtoritato kaj laŭofica
memkontento,—"Sinjoroj bonvolu enpasi laŭ la antaŭpordo, laŭpasi la
tablon kaj elpasi laŭ la malantaŭpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn
al la orfo trovos oportunan ĉapelon." La unua viro eniris surportante
sian ĉapelon; li senĉapeligis tamen dum li ĉirkaŭrigardis; kaj
tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj
komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontaĝaj. Dum la procesio
eniris vice, aŭdiĝis komentoj—kritikoj direktitaj, eble, pli
ĝuste al Stuĉjo, kiel spektaklestro—"Ĉu estas li?" "ege malgranda
specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La
donacoj estis egale tipaj: arĝenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea
revolvero arĝente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de
virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobroĉo; diamanta
ringo (sugestite per la broĉo, kun la komento de la donacinto ke li
"vidis tiun broĉon kaj pliproponis ĝin je du diamantoj"); katapulto;
Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; arĝenta kafkulero (la
inicialoj, mi bedaŭras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da
tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de
Anglio; kaj ĉirkaŭ du cent dolaroj en hazardaj or- kaj arĝenteroj.
Dum tiuj procedoj Stuĉjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu
de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel
tiu de la novnaskiĝinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi
la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko kliniĝis super la
kandelskatolo duonscivoleme, la infano turniĝis kaj, en spasmo de
doloro, kroĉis lian palpantan fingron kaj tenis ĝin fikse dum momento.
Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazaŭa ruĝiĝo klopodis
sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li
diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo
ol oni povintus juĝi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron
iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis ĝin
scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano.
Efektive, li ŝajnis ĝui ripeti ĝin. "Li luktis kun mia fingro," li
rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!"

Estis la kvara horo de la mateno antaŭ ol la kampadejo elektis
kuŝiĝi. Lumo brilis en la kabano kie la vaĉantoj sidis, ĉar Stuĉjo
ne enlitiĝis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis
kun granda entuziasmo sian sperton, findirante senŝanĝe je sia kutima
kondamno de la novalveninto. Tio ŝajnis senzorgigi lin je iu ajn
maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la
pli nobla sekso. Kiam la aliaj ĉiuj jam enlitiĝis, li subeniris al
la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laŭ la ravino,
preter la kabano, ankoraŭ fajfante kun sinesprima senzorgo. Ĉe granda
ruĝligna arbo li paŭzis kaj resekvis siajn paŝojn kaj novan fojon
preterpasis la kabanon. Vojmeze ĝis la riverbordo li paŭzis denove
kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis ĝin Stuĉjo. "Kiel
fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stuĉjo ĝis la
kandelskatolo. "Ĉio trankvilas," respondis Stuĉjo. "Ĉu okazas io
ajn?" "Nenio." Estis paŭza—embarasa—dum Stuĉjo daŭre tenis la
pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris
al Stuĉjo. "Luktis kun ĝi,—la damnita kanajleto," li diris, kaj
retiriĝis.

La sekvintan tagon Ĉerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian
Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam ŝia kadavro estis konfidita al
la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti
kiel trakti ŝian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj
entuziasma. Sed tujege estiĝis vigla diskutado pri la maniero kaj
la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke
elstariĝis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime
diferencigis diskutadojn ĉe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili
sendu la infanon al Ruĝ-Hundo—kelkajn kvardek mejlojn for—kie eblus
ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonŝanca sugesto renkontis ferocan
kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus eĉ momentdaŭran
aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akiraĵo.
"Krome," diris Toĉjo Rajdero, "tiuj uloj ĉe Ruĝ-Hundo interŝanĝus
lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je
la honesteco de aliaj kampadejoj regis ĉe Rora-Kampadejo.

Ankaŭ la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis
malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita
akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urĝis ke
"ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malĝentila aludo al
la forpasinta patrino, kiel ajn severa ĝi povas ŝajni, estis la unua
spasmo de deco—la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stuĉjo
proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto
de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze
ke li kaj "Ĵaninjo"—la besto antaŭe aludita—scipovos kreskigi
la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan
karakteron kiu plaĉis al la kampadejo. Stuĉjo estis tenita en ofico.
Oni sendis alvenigi kelkajn necesaĵojn de Sakramento. "Atentu," diris
la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto,
"la plej bonaj kiuj haveblas—punto, vi scias, kaj filigranaĵoj kaj
krispoj—damnita estu la kosto!"

Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato
de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La
Naturo alprenis la infanon kontraŭ sian pli larĝan bruston. En tiu
rara atmosfero de la antaŭmontetoj—tiu aero pikodora je balzama
aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj ĝojiga—povas esti ke
li trovis manĝaĵon kaj nutraĵon, aŭ subtilan kemion kiu aliigis
lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stuĉjo emis kredi ke temis
pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri,
"estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris,
alparolante la senhelpan pakaĵo antaŭ si, "nin perfidu."

Ĝis kiam li estis monataĝa, evidentiĝis la neceso havigi al li
nomon. Antaŭe li estis konata ĝenerale kiel "la Infanĉjo," "la
knabo de Stuĉjo," "la Kojoto" (aludo al liaj voĉaj povoj), kaj
eĉ, laŭ la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto."
Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsufiĉaj kaj finfine
malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas
ĝeneralregule superstiĉaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la
bebo alportis "bonŝancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili
sukcesis lastatempe. "Bonŝanco" estis la kunkonsentita nomo kun,
por pli granda oportuneco, la prefikso "Toĉjeto." Nenia aludo al la
patrino fariĝis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris
la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon ĉiuflanke. Nomi lin
Bonŝanco kaj survojigi lin ĝuste." Sekve, tago estis rezervita por la
baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam
amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo.
La ceremoniestro estis konata ŝercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo
ŝajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis
du tagojn pretigante burleskaĵon de la preĝeja diservo, kun trafaj
lokaj aludoj. La ĥoron oni trejnis taŭge kaj Saĉjo Tiptono nomiĝis
baptopatro. Sed post kiam la procesio almarŝis la boskon kun muziko kaj
standardoj kaj la infano estis kuŝigita antaŭ falsa altaro, Stuĉjo
antaŭpaŝis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fuŝi
ĝojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la ĉirkaŭajn
vizaĝojn, "sed frapŝajnas al mi ke ĉi tiu ĉi afero estas iom
malhonesta. Estas iomege maldece rilate al ĉi tiu ĉi bebo primoki
lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu
baptopatroj ĉi tie ĉi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi
tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stuĉjo. Por honori ĉiujn
humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu
deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen,"
diris Stuĉjo, rapide, elprofitante sian avantaĝon, "ni ĉi-tieas
por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin
Tomaso Bonŝanco, laŭ la leĝoj de Usono kaj Ŝtato Kalifornio, Dio
helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldiriĝis alimaniere
ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble eĉ pli
ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu
vidis tion kaj neniu ridis. "Toĉjeto" baptonomiĝis tiel serioze
kvazaŭ sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en
ortodoksa maniero.

Kaj tial la laboro de renaskiĝo komenciĝis en Rora-Kampadejo.
Preskaŭ nepercepteble ŝanĝo surfalis la setlejon. La kabano
asignita al "Toĉjeto Bonŝanco"—aŭ "La Bonŝanco," kiel pli ofte
li nomiĝis—elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis
ĝin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis ĝin per novaj
tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo—alportite okdek
mejlojn per azeno—"iom mortigis," laŭ la diraĵo de Stuĉjo,
"la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La
viroj alkutimiĝintaj lanti ĉe Stuĉjo por kontroli "kiel fartas La
Bonŝanco" ŝajnis alttaksi la ŝanĝon, kaj, por sin defendi, la
rivala establaĵo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapiŝon
kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika
aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de
persona pureco. Cetere, Stuĉjo trudis specon de kvaranteno al tiuj
aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonŝancon." Estis
kruela humiligo por Kentuko—kiu, en la senzorgo de sia granda naturo
kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri ĉiujn
vestaĵojn kiel duan kutiklon kiun oni forĵetas, kiel serpento sian
haŭton, nur pere de putrado—malricevi la koncernan privilegion pro
kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo
ke post tio li aperis senmanke ĉiun posttagmezon en pura ĉemizo kun
vizaĝo ankoraŭ brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn
kaj sociajn sanitarajn leĝojn. "Toĉjeton", kiu devis pasigi sian
tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne ĝenu. La kriadon
kaj hurladon gajnintan al la kampadejo ĝian malfeliĉan titolon oni
malpermesis en la aŭdkampo de Stuĉjo. La viroj interparolis en
flustroj aŭ fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni ĉesigis laŭ
subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj ĉie tra la kampadejo la viroj
flankenlasis popularan formon de sakraĵo tekstantan "Damnite estu
la bonŝanco!" kaj "Malbenu la bonŝancon!", konsiderante ĝin havi
novan personan signifon. Voĉa muziko ne estis interdiktita, ĉar
oni juĝis ĝin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto,
kantate de "Militulo Jaĉjo," Angla maristo, el la Aŭstraliaj kolonioj
de Ŝia Reĝina Moŝto, estis ege populara kiel lulkanto. Ĝi estis
funebra rakonto pri la heroaĵoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en
dampita minora tonalo, finiĝante je daŭrigata mortanta falo je la
fermo de ĉiu refreno, "Sur ŝi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo
vidi Jaĉjon tenantan La Bonŝancon, ruliĝantan de flanko al flanko,
kvazaŭ kun la moviĝado de la ŝipo, kaj lulkantantan tiun militflotan
kanzoneton. Aŭ pro la stranga ruliĝado de Jaĉjo aŭ pro la longo de
lia kanto—ĝi ampleksis naŭdek stancojn kaj estis daŭrigita kun
konscienca intenco ĝis la amara fino—kutime la lulkanto estigis
la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kuŝis plenlonge sub
la arboj, en la dolĉa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn,
sorbante la melodiajn eldiraĵojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara
feliĉo trapenetris la kampadejon. "Ĉi tiu ĉi specaĵo," diris la
orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas
paradiza." Tio memorigis al li Grenviĉon.

Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonŝanco estis portita al
la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur
kovrilo sternita sur pinarbaj branĉoj, li kuŝis dum la viroj laboris
sube en la fosaĵoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun
laŭbon per floroj kaj dolĉodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li
bukedon da loniceroj, azaleoj aŭ la pentritaj floroj de Las Mariposas.
Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn
neniaĵojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede.
Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora ŝtoneto el la rojfundo,
beliĝis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke
flankenmetiĝis por "La Bonŝanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj
kaj montetdeklivoj liveris da trezoraĵoj kiuj "taŭgus por Toĉjeto."
Ni esperu ke Toĉjeto, ĉirkaŭate de tiaj ludiloj kiajn neniam antaŭe
infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure feliĉe,
kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj
okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stuĉjon. Li estis
ĉiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian
"tenejon"—heĝon de interplektitaj pinbranĉoj ĉirkaŭantan lian
liton—li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron
kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaŭ
kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikiĝis. Mi
hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia saĝeco kiuj
baziĝas, bedaŭrinde, sur la asertoj de antaŭjuĝaj amikoj. Kelkaj el
tiuj ne estis sen nuanco de superstiĉo. "Mi suprengrimpis ĵuse laŭ
la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitiĝo,
"kaj damnita estu mia haŭto se li ne paroladis al blugarolo sidanta
sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel plaĉus
al vi mem esti, interbabilante kvazaŭ du samtigaj ĉerizoj." Tamen,
ĉu li rampis trans la pinbranĉojn, ĉu li kuŝis pigre surdorse
palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj
babiladis kaj la floroj malfermiĝis. La Naturo estis lia flegistino kaj
kunludantino. Por li ŝi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de
sunlumo kiu falis ĵus en lian manatingon; ŝi sendis nomadajn ventetojn
por viziti lin kun la balzamo de laŭro kaj rezinecaj gumoj; al li la
altaj ruĝlignaĵoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la
frugilegoj grakumis dormigan akompanon.

Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj
tempoj"—kaj la bonŝanco estis kun ili. La pretendejoj liveris
abundege. La kampadejo ĵaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis
suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por
pliperfektigi sian izoladon, ili taŭge akaparis la teron ĉe
ambaŭ flankoj de la montomuro ĉirkaŭanta la kampadejon. Tio, kaj
reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de
Rora-Kampadejo netuŝebla. La ekspresisto—ilia sola ligilo kun la
ĉirkaŭanta mondo—raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo.
Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkuŝus
iun ajn straton de Ruĝ-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn
ĉirkaŭ siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje ĉiutage. Sed ili traktas
fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Inĝianan' bebon."

Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo.
Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti
unu-du decajn familiojn ekloĝi tie por la bono de "La Bonŝanco,"—kiu
povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al
la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties
ĝeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco
pri Toĉjeto. Kelkaj daŭre rezistis. Sed la decidon oni ne povus
efektivigi antaŭ tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante
ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja.

La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antaŭmontoj. La
neĝo kuŝis profunde sur la montaro kaj ĉiu montara rivereto fariĝis
rivero kaj ĉiu rivero fariĝis lago. Ĉiu ravino kaj ĉiu ravineto
aliiĝis en tumultan akvovojon kiu subenplonĝis laŭ la montetdeklivoj,
malstarigante gigantajn arbojn, disĵetante siajn drivaĵojn kaj
rubojn laŭ la ebenaĵon. Ruĝ-Hundo jam estis inundita dufoje kaj
Rora-Kampadejo ricevis antaŭaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn
ravinojn," diris Stuĉjo; "ĝi estis ĉi tie ĉi antaŭe kaj ĝi estos
ĉi tie ĉi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkiĝo ekstersaltis
subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de
Rora-Kampadejo.

En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno,
kaj la malhelo kiu ŝajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon,
nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam
la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stuĉjo estis for.
Pli supre laŭ la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonŝanca
proprietanto; sed la fieraĵo, la espero, la ĝojo, la Bonŝanco de
Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfeliĉaj koroj kiam
krio ekde la bordo revokis ilin.

Estis helpboato de sube laŭ la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj
infanon, preskaŭ ellacigitajn, ĉirkaŭ du mejlojn sube. Ĉu iu konis
ilin, kaj ĉu ili apartenis ĉi tie?

Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kuŝantan tie, kruele
premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraŭ tenantan en siaj brakoj
la Bonŝancon de Rora-Kampadejo. Dum ili kliniĝis super la strange
malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj
senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn.
"Ĉu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaŭ vi mortas."
Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li
ripetis, "li forportas min kun si,—diru al la knaboj ke mi havas la
Bonŝancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrociĝante al la delikata
bebo kvazaŭ laŭraporte dronanta viro alkroĉiĝas al pajlo, fordrivis
en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron.



LA FORPELITOJ DE POKER-EBENAĴO


Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpaŝis la ĉefstraton de
Poker-Ebenaĵo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li
konsciis pri ŝanĝo de la morala etoso de la loko de post la antaŭa
vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li
alproksimiĝis kaj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Enestis la
aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimiĝinta al sabataj
influoj, ŝajnis minaca.

La trankvila belaspekta vizaĝo de S-ro Okhursto elmontris malmultan
interesiĝon pri tiuj indikaĵoj. Ĉu li konsciis pri pridispozicia
kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili serĉas
iun," li meditis. "Verŝajne temas pri mi." Li reenigis en sian poŝon
la naztukon per kiu li ĵus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la
ruĝan polvon de Poker-Ebenaĵo kaj senbrue senigis sian menson je iu
ajn cetera konjekto.

Efektive, Poker-Ebenaĵo ja "serĉis iun." Lastatempe ĝi suferis la
perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj ĉevaloj kaj eminenta
civitano. Ĝi spertis spasmon de virta reagado, tiel senleĝa kaj
neregebla kiel iu ajn el la faroj ĝin estiginta. Sekreta komitato
decidiĝis senigi la urbeton je ĉiuj maltaŭgaj personoj. Tion oni
faris en daŭra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la branĉoj
de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo
de kelkaj ceteraj kontraŭindaj originaluloj. Mi bedaŭras devi diri
ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni
agnosku ke ilia maltaŭgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj
facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenaĵo konsentis sidi en
juĝado.

S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleksata en tiu kategorio. Kelkaj
komitatanoj urĝproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan
rimedon rehavigi al si el liaj poŝoj la sumojn kiujn li gajnis de
"Estas kontraŭjuste," diris Jaĉjo Hvilero, "permesi ĉi tiun junulon
de Rora-Kampadejo—nepran fremdulon—forporti nian monon." Sed kruda
sento de justeco enloĝanta la brustojn de tiuj bonŝancintaj gajni
monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antaŭjuĝon.

S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des
pli trankvile ĉar li konsciis pri la hezito de siaj juĝistoj. Li estis
troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej
ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la
disdoniston.

Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de
Poker-Ebenaĵo ĝis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto,
konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita
eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna
virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la
malfeliĉan titolon "Patrino Ŝiptono;" kaj Onklo Vilĉjeto, suspektata
kluzŝtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis
neniajn komentojn ĉe la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la
eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon
de Poker-Ebenaĵo, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La
ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj.

Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elverŝiĝis en
kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvaĵo
fare de Patrino Ŝiptono kaj Partia salvo da sakraĵoj ĉe Onklo
Vilĉjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li aŭskultis
la deziron de Patrino Ŝiptono eltranĉi ies koron, la ripetitajn
deklarojn de la Dukino ke ŝi mortos sur la vojo kaj la timigajn
fivortojn kiujn ŝajnis elsaltigi Onklo Vilĉjeto dum li rajdis
antaŭen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li
postulis interŝanĝi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktaĵon, kaj
la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed eĉ ĉi tiu faro
malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La
juna virino rearanĝis siajn iom ĉifitajn plumojn kun malforta velkinta
koketado; Patrino Ŝiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de
Kvin-Punktaĵo kaj Onklo Vilĉjeto kunigis la tutan vojaĝantaron en
sola vastskala anatemo.

La vojo ĝis Sablo-Baro—kampadejo kiu, ne ankoraŭ spertinte la
regenerajn influojn de Poker-Ebenaĵo, ŝajnis rezulte proponi ian
inviton al la elmigrintoj, lokiĝis trans kruta montaro. Ĝi estis
malproksima je tagdaŭra vojaĝo. En tiu progresinta sezono la kompanio
transpasis baldaŭ la malseketajn moderklimatajn regionojn de la
antaŭmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La
vojeto estis mallarĝa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruliĝis
sian selon kaj, tereniĝinte, deklaris sian intencon ne plu antaŭeniri,
kaj la kompanio haltis.

La loko estis elstare sovaĝa kaj impona. Arbara amfiteatro, ĉirkaŭate
ĉe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde ĝis
la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube
la plej taŭga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed
S-ro Okhursto sciis ke apenaŭ duono de la vojaĝo ĝis Sablo-Baro
estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por
prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojaĝantoj,
kun filozofia komentado pri la malsaĝeco de "enĵeti iliajn kartojn
antaŭ ol la matĉo finludiĝos." Sed ili havis provizon da alkoholaĵoj
kiu en la nuna krizostato anstataŭis manĝaĵon, fuelon, ripozon kaj
antaŭscion. Malgraŭ liaj protestoj, antaŭ ne longe ili subestis
pli malpli ĝian influon. Onklo Vilĉjeto pasis rapide el militema
stato en stuporon, la Dukino sentimentalaĉiĝis kaj Patrino Ŝiptono
ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraŭ rokon,
superrigardante ilin trankvile.

S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon,
senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero,
li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kuŝantajn
kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj
vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis,
senpolvigante siajn nigrajn vestaĵojn, lavante al si la manojn kaj la
vizaĝon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj
kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian ĝenon. La ideo forlasi liajn
pli malfortajn kaj pli bedaŭrindajn kunestantojn neniam alvenis eble
en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitiĝo
kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li
fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn
super la pinarboj lin ĉirkaŭantaj; la ĉielon, minace nubigitan; la
valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li
aŭdis iun alvoki lian nomon.

Rajdanto suprenvenis malrapide laŭ la vojeto. En la freŝa malfermata
vizaĝo de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Toĉjon Simsonon,
alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatiĝis kun tiu antaŭ
kelkaj monatoj okaze de "matĉeto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis
la tutajn riĉaĵojn—egalantajn kelkajn kvardek dolarojn—de la
senartifika junulo. Je la fino de la matĉo, S-ro Okhursto kondukis la
junecan vetludiston malantaŭ la pordon kaj alparolis lin tiel: "Toĉjo,
vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora.
Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan
monon, forŝovis lin mildatuŝe el la ĉambro kaj tiel aliigis Toĉjon
Simsonon en sindonan sklavon.

Estis memoraĵo pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en
kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojiĝis, li diris, cele al
Poker-Ebenaĵo, por serĉi bonŝancon. "Ĉu sola?" Ne, ne precize sola;
efektive—subrido—li forkuris kun Pinjo Vudzo. Ĉu S-ro Okhursto ne
memoris Pinjon? Ŝi kiu kelnerinis antaŭe ĉe Malebrio-Domo? Jam antaŭ
multe da tempo ili gefianĉiĝis sed olda Jaĉjo Vudzo malaprobis tion
pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenaĵo por geedziĝi
kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonŝancaj,
trovinte kampadejon kaj kompanion. Ĉion tion la Naivulo anoncis rapide,
dum Pinjo—bela fraŭlino dekkvinjara—eliĝis de malantaŭ la pinarbo
kie ŝi ruiĝiĝis nevidate, kaj rajdis ĝis la flanko de sia amanto.

Nur malofte S-ro Okhursto okupiĝis pri sentoj kaj eĉ pli malofte
pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio
maltaŭgis. Tamen li retenis sian spiritopretecon sufiĉe por piedbateti
Onklon Vilĉjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilĉjeto estis
sufiĉe malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan
potencon maltolerantan frivolaĵojn. Tiam li entreprenis konvinki
Toĉjon Simsonon ne daŭre prokrasti, sed sensukcese. Li eĉ atentigis
tion ke mankis proviantoj kaj ankaŭ kampadrimedoj. Sed, malbonŝance,
la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li
disponas pri suplementa mulo ŝarĝita je provizaĵoj kaj anoncante la
malkovron de kruda fispeco de ŝtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo
povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la
Dukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola."

Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilĉjeto
eksplodu ridegante. Eĉ tiam tiulasta sentis sin devigata retiriĝi laŭ
la kanjono ĝis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la
ŝercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontraŭ sian kruron,
kunpremoj de la vizaĝo kaj la kutima sakraĵaro. Sed kiam li revenis al
siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro—ĉar la aero
jam strange malvarmiĝis kaj la ĉielo nubkovritiĝis—partoprenantajn
verŝajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina
maniero al la Dukino kiu aŭskultis kun interesiĝo kaj vigleco kiujn
ŝi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, verŝajne kun
egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Ŝiptono kiu malstreĉiĝis
verdire en afablecon. "Ĉu ĉi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo
Vilĉjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron,
la resaltan fajrlumon kaj la ŝnuritajn bestojn en la unua plano. Subite
ideo enmiksiĝis kun la alkoholaĵaj haladzoj ĝenantaj lian cerbon.
Verŝajne ĝi estis de ŝerca karaktero ĉar denove li sentis la devon
frapi la kruron kaj ŝovi la pugnon enbuŝen.

Dum la ombroj suprenrampetis laŭ la monto, venteto lulis la suprojn
de la pinarboj kaj ĝemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La
ruinigitan kabanaĉon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj branĉoj, oni
dediĉis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartiĝis, senceremonie
ili interŝanĝis kison, tiel honestan kaj sinceran ke ĝi aŭdeblis
eble super la ŝanceliĝantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la
malbonvolema Patrino Ŝiptono estis verŝajne tro mirigitaj por
prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turniĝis
senvorte al la kabanaĉo. La fajron oni rekonsistigis, la viroj
kuŝiĝis antaŭ la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis.

S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Ĝis la mateno li vekiĝis
sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron,
la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio ĝin
sensangigis—neĝon!

Li stariĝis eksalte intencante veki la dormantojn, ĉar nepre necesis
ne perdi tempon. Sed turniĝinte al la loko kie Onklo Vilĉjeto kuŝis
antaŭe, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj
blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis ŝnuritaj;
ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la neĝo.

La dummomenta ekscitiĝo revenigis S-ron Okhurston al la fajro kun lia
kutima trankvilo. Li ne vekis la dormantojn. La Naivulo dormis pace,
kun rideto sur lia bonhumora efelida vizaĝo; la virgulino Pinjo dormis
tiel dolĉe apud siaj pli malfortaj fratinoj kvazaŭ prizorgataj de
ĉielaj gvardistoj; kaj S-ro Okhursto, suprentirante sian kovrilon sur
la ŝultrojn, karesis sian liphararon kaj atendis la tagiĝon. Ĝi
alvenis malrapide en la kirliĝanta nebuleto de neĝeroj kiuj blindumis
kaj konfuzis la rigardon. La videbla parto de la pejzaĝo ŝajnis magie
ŝanĝita. Li superrigardis la valon kaj resumis la nunecon kaj la
estontecon en ununura vorto: "Neĝizolitaj!"

Zorga inventaro pri la provizaĵoj, kiuj, feliĉe por la kompanio,
estis staplitaj interne de la kabanaĉo kaj tial eskapis la krimajn
fingrojn de Onklo Vilĉjeto, malkovris la fakton ke, kun prizorgo kaj
prudento, ili kapablus travivi eble dek pluajn tagojn. "Tio estas,"
diris S-ro Okhursto mallaŭte al la Naivulo, "se vi bonvolos nutri nin.
Se ne—kaj eble pli bone estus ke ne—vi povos atendi ĝis kiam Onklo
Vilĉjeto revenos kun provizaĵoj." Pro ia okulta kialo, S-ro Okhursto
malsukcesis devigi sin malkaŝi la friponecon de Onklo Vilĉjeto, kaj
tial li proponis la hipotezon ke tiu vagiradis el la kampadejo kaj
hazarde stampedis la bestojn. Li glitumis averton al la Dukino kaj
Patrino Ŝiptono kiuj, kompreneble, sciis la faktojn de la kabeo de ilia
kamarado. "Ili malkovros la veron pri ni ĉiuj kiam ili malkovros ion
ajn," li aldiris signifoplene, "kaj estas senutile timigi ilin nun."

Toĉjo Simsono ne nur metis sian tutan mondan havaĵaron je la dispono
de S-ro Okhursto, sed ŝajnis ĝui la eblon de ilia deviga izolado. "Ni
havos bonan kampadon dum semajno kaj tiam la neĝo fandiĝos kaj ni
reiros ĉiuj kune." La feliĉiga gajeco de la juna viro kaj la trankvilo
de S-ro Okhursto infektis la aliajn. La Naivulo, helpe de pinarbaj
branĉoj, improvizis pajlaĵon por la sentegmenta kabano kaj la Dukino
direktis Pinjon en la rearanĝo de la internaĵo kun speco de gusto kaj
takto kiu malfermis la bluajn okulojn de tiu provinca knabino ĝis ilia
plej granda etendiĝo.

"Mi s'pozas ke vi alkutimiĝis al bonkvalitaĵoj ĉe Poker-Ebenaĵo,"
diris Pinjo. La Dukino forturniĝis abrupte por kaŝi ion kio ruĝigis
ŝian vangon tra ties profesia koloraĵo kaj Patrino Ŝiptono petis ke
Pinjo ne "babiladu." Sed kiam S-ro Okhursto revenis post laciga serĉado
por la vojeto, li aŭdis la sonon de ĝoja ridado eĥata de la rokoj. Li
haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turniĝis
al la viskio kiun, prudente, li jam antaŭkaŝis. "Kaj tamen, pro mi ne
scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur
kiam li ekvidis la flamriĉan fajron tra la ankoraŭ blindiga ŝtormo
kaj la homaron ĉirkaŭ ĝi, li atingis la konvinkon ke temis pri
"taŭga gajeco."

Ĉu S-ro Okhursto kaŝis siajn kartojn kun la viskio kiel ion
malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri.
Certe estas, laŭ la diraĵo de Patrino Ŝiptono, ke li "ne diris
kartojn solan fojon" dum la vespero. Feliĉe, oni forgesigis la tempon
helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Toĉjo Simsono el lia
pakaĵo. Malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj rilate al la manipulado de tiu
instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn
melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da
ostaj kastanjetoj. Sed la krona festaĵo de la vespero prenis la formon
de kruda kamparpreĝeja himno kiun la geamantoj, interplektinte la
manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono
kaj misiista ritmo de ties refreno, anstataŭ ajna pia kvalito, igis
ĝin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado:

      Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
      Kaj mi celas morti en Lia armeo.

La pinarboj ŝanceliĝis, la ŝtormo kirliĝis kaj skuiĝis super la
mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis ĉielen, kvazaŭ
simbolante ian voton.

Je noktomezo la ŝtormo mildiĝis, la ruliĝantaj nuboj disapartiĝis
kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto,
kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto
da dormado, kvankam dividinte la vaĉon kun Toĉjo Simsono, sukcesis
iel ŝarĝi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al
la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante
kion?" demandis Toĉjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam
viro havas sinsekvon da bonŝanco—nigrula bonŝanco—li ne laciĝas.
La bonŝanco cedas la unua. La bonŝanco," aldiris la vetludisto, "estas
strangaĵego. Vi scias certege pri ĝi nur tion ke ĝi devas ŝanĝiĝi.
Kaj estas ekscii kiam ĝi ŝanĝiĝos kio sukcesigos vin. Ni spertis
sinsekvon da malbonŝanco ekde nia foriro el Poker-Ebenaĵo—vi aperas
ke jen ankaŭ vi enfalas ĝin. Se vi povas daŭre teni viajn kartojn, vi
bonfartos. Ĉar," aldiris la vetludisto, kun ĝoja nerilateco,

      "Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
      Kaj mi celas morti en Lia armeo."

La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan
valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandiĝantan
stokon da provizaĵoj por la matenmanĝo. Estis unu el la propraĵoj
de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la
vintran pejzaĝon, kvazaŭ kondolencante bedaŭre pri la pasinteco.
Sed ĝi malkaŝis drivaĵon post drivaĵo da neĝo alte amasigita
ĉirkaŭ la dometaĉo; senespera, senmapa, senspura maro da blanko
etendiĝanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankoraŭ
alkroĉiĝis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilaĝo
Poker-Ebenaĵo leviĝis mejlojn for. Patrino Ŝiptono vidis ĝin kaj
ekde malproksima altaĵo de sia roka fortikaĵo, lanĉis en tiu direkto
finan malbenon. Estis ŝia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo
estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis ŝin, ŝi
informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam
ŝi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel plaĉis al ŝi kaj
al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi ŝian
maluzon de sakraĵoj kaj maldecaĵoj estis konsolanta kaj genia teorio
de la paro.

Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la anĉaj notoj de la
akordiono leviĝis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj
anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi
la doloregan vakuon postlasitan per malsufiĉaj manĝaĵoj kaj Pinjo
proponis novan distraĵon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj
kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankaŭ tiu
propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn
antaŭe tiu bonŝancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de
Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la ĉefajn eventojn
de tiu poemo—komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte
la vortojn—en la aktuala lingvaĵo de Sablo-Baro. Kaj tial dum la
cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja
tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de
la ravino ŝajnis riverenci antaŭ la kolero de la filo de Peleo. S-ro
Okhursto aŭskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesiĝis
pri la sorto de "Hakilo," kiel la Naivulo persistis nomi la "rapidpiedan
Aĥilon."

Kaj tial, kun malmulte da manĝaĵo kaj multe da Homero kaj akordiono,
tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno
forlasis ilin kaj denove el plumbaj ĉieloj la neĝeroj kribriĝis
sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime ĉirkaŭ ili,
alvenis la neĝa cirklo, ĝis finfine ili rigardis el sia malliberejo
trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn
super iliaj kapoj. Estiĝis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn
fajrojn, eĉ helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kaŝitaj
en la neĝamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturniĝis de
la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj
estis feliĉaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdiĝanta
ludo antaŭ si. La Dukino, pli gaja ol antaŭe, alprenis la taskon
prizorgi Pinjon. Nur Patrino Ŝiptono—antaŭe la plej forta de la
kompanio—ŝajnis malsaniĝi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago
ŝi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," ŝi diris en voĉo de
plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu
la pakaĵon de sub mia kapo kaj malfermu ĝin." S-ro Okhursto faris
tion. Ĝi enhavis la nutraĵojn de Patrino Ŝiptono por la pasinta
semajno, netuŝitajn. "Havigu ilin al la infano," ŝi diris, indikante
la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel
oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum ŝi rekuŝiĝis kaj,
turnante la vizaĝon al la muro, forpasis trankvile.

La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron
oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Ŝiptono estis enterigita en
la neĝo, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li
paron da neĝŝuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankoraŭ
unu ŝanco el cent por savi ŝin," li diris, indikante Pinjon; "sed
ĝi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenaĵon. "Se vi
povos alveni tien en du tagoj, ŝi estos savita." "Ĉu kaj vi?" demandis
Toĉjo Simsono. "Mi restos ĉi-tie," estis la abrupta respondo.

La geamantoj sin adiaŭis unu la alian per longa ĉirkaŭbrako.
"Ne ankaŭ vi iras, ĉu ne?" diris la Dukino. "Ĝis la ravino," li
respondis. Li turniĝis subite kaj kisis la Dukinon, lasante ŝian palan
vizaĝon flamruĝa, kaj ŝiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro.

La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Ĝi revenigis la ŝtormon kaj
la kirliĝantan neĝon. Tiam la Dukino, nutrante la fajron, konstatis
ke silente iu amasigis apud la kabanaĉo sufiĉe da hejtaĵo por daŭri
kelkajn pluajn tagojn. Larmoj leviĝis en ŝiaj okuloj sed ŝi kaŝis
ilin al Pinjo.

La virinoj dormis nur malmulte. En la mateno, enrigardante la vizaĝon
unu de la alia, ili legis sian sorton. Neniu parolis, sed Pinjo,
konsentante roli kiel la pli forta, alproksimiĝis kaj ĉirkaŭbrakis la
talion de la Dukino. Ili tenis tiun pozon dum la daŭro de la tago. Tiun
nokton la ŝtormo atingis sian plej grandan koleron kaj, disapartigante
la ŝirmajn pinbranĉojn, invadis la kabanaĉon mem.

Ĝis la mateno ili trovis sin malkapablaj nutri la fajron, kiu iom post
iom formortis. Dum la braĝeroj nigriĝis malrapide, la Dukino rampis
pli proksime al Pinjo kaj rompis la silenton de multaj horoj: "Pinjo,
ĉu vi scipovas preĝi?" "Ne, kara," diris Pinjo, simple. La Dukino, sen
scii precize kial, sentis sin senzorgigita kaj, metinte la kapon sur la
ŝultron de Pinjo, ne plu parolis. Kaj tiel kuŝante, dum la pli juna
kaj pli pura kuŝigis la kapon de sia malpurigita fratino sur sia virga
brusto, ili ekdormis.

La vento mildiĝis, kvazaŭ timante veki ilin. Plumaj neĝdrivaĵoj,
skufaligite de sur la longaj pinbranĉoj, ŝvebis kiel blankflugilaj
birdoj kaj sinkis ĉirkaŭ ili dum ili dormis. La luno, tra la fenditaj
nuboj, rigardis de supre tion kio estis antaŭe la kampadejo. Sed ĉiu
homa malpuraĵo, ĉiu spuro pri tera farado, estis kaŝita sub la
senmakula mantelo subenĵetita kompate de supre.

Ili dormis tiun tutan tagon kaj la sekvintan, nek ili vekiĝis kiam
voĉoj kaj piedpaŝoj rompis la silenton de la kampadejo. Kaj kiam
kompataj fingroj forbrosis la neĝon de sur iliaj palaj vizaĝoj, estis
apenaŭ direble, laŭ la egala paco ripozanta sur ili, kiu estis ŝi kiu
pekintis. Eĉ la Leĝo de Poker-Ebenaĵo rekonis tion kaj forturniĝis,
lasante ilin ankoraŭ kunkuplitaj ĉiun en la brakoj de la alia.

Sed ĉe la enirejo de la ravino, sur unu el la plej grandaj
pinarboj, oni malkovris la duon de trefo pinglitan al la ŝelo per
Bovio-tranĉilo. Ĝi surportis la jenan tekston skribitan krajone per
stabile mano:

  SUB ĈI TIU ARBO
  KUŜAS LA KORPO
  DE
  JOHANO OKHURSTO
  KIU RENKONTIS SINSEKVON DA MALBONŜANCO
  LA 23AN DE NOVEMBRO 1850
  KAJ
  LIVERIS SIAJN LUDPECOJN
  LA 7AN DE DECEMBRO 1850.

Kaj senpulsa kaj malvarma, kun Derinĝero ĉe la flanko kaj kuglo en
la koro, kvankam ankoraŭ aplomba kiel en la vivo, sub la neĝo kuŝis
tiu kiu estis samtempe la plej forta kaj tamen la plej malforta de la
forpelitoj de Poker-Ebenaĵo.



LA PARTNERO DE TENESIO


Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio
pri ĝi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunaĵon ĉar
ĉe Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomiĝis. Foje tiuj
prunteprennomoj baziĝis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo
de "Drelikaĵo-Jaĉjo"; aŭ sur iu aparteco de kutimo, kiel vidiĝis en
"Salpetro-Vilĉjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiaĵo
en lia ĉiutaga pano; aŭ pro malbonŝanca erareto, kiel elmontriĝis en
"La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonaŭguran
titolon pro sia bedaŭrinda misprononco de la termino "feraj piritoj."
Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke
la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu
epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas
vin Klifordo, ĉu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo
timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li
prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonŝancis esti efektive
Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspiraĵo de la
momento restinta fiksita al li ĉiam poste.

Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie
ol laŭ tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj
sendependa individuo ni eksciis nur poste. Ŝajnas ke en 1853 li
forlasis Poker-Ebenaĵon por aliri San-Franciskon, laŭraporte por
havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu
loko li ekinteresiĝis pri juna persono kelnerinanta ĉe la hotelo kie
li prenis siajn manĝojn. Iun matenon li diris al ŝi ion kio igis
ŝin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj
super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizaĝo kaj retiriĝi
al la kuirejo. Li sekvis ŝin kaj reaperis plurajn momentojn poste,
kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste
juĝisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenaĵo. Mi
konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti
ĝin tiel kiel ĝi estis rakontita ĉe Sablo-Baro—en la ravinoj kaj
drinkejoj—kie ĉiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis.

Pri ilia geedza feliĉo nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio,
loĝante ĉe sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova
edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, ŝi ridetis ne malamikine
kaj retiriĝis modeste—ĉi-foje ĝis Marizvilo, kien Tenesio sekvis
ŝin, kaj kie ili estigis kunloĝadon sen la helpo de juĝisto de la
paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laŭ sia kutimo,
al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de ĉiuj, kiam iun tagon
Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero—ŝi jam
ridetis kaj retiriĝis kun iu alia—la Partnero de Tenesio manpremis
lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la
uloj kuniĝintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno
povintus sin elverŝi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo
en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon
de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta
traktado pri praktika detalaro kiu malplaĉis kiam li staris alfronte al
malfacilaĵoj.

Intertempe ĝenerala sento malfavore al Tenesio disvolviĝis. Estis
sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis ŝtelisto.
Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita;
pri lia daŭra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni
povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la
kulpo de Tenesio fifamiĝis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al
Ruĝ-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon
rakontante interesajn anekdotojn kaj memoraĵojn, sed kontraŭlogike
fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi
ĝenu vin por via tranĉilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj
armiloj povus vin embarasi ĉe Ruĝ-Hundo kaj via mono estus tento al la
malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi
klopodos efektivigi viziton." Estas ĝuste diri ke Tenesio disponis pri
bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsideraĵo.

Tiu heroaĵo estis lia fina. Ruĝ-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraŭ
la vojrabisto. Tenesio estis ĉasita en preskaŭ la sama maniero kiel
lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli streĉe
ĉirkaŭis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante
sian revolveron al la homamaso antaŭ Arkad-Drinkejo, kaj supren laŭ
Griz-Kanjono; sed ĉe ĝia plej malproksima ekstremaĵo haltigis lin
malgranda viro sur griza ĉevalo. La viroj sin rigardis unu la alian
dum momento en silento. Ambaŭ estis sentimaj; ambaŭ aplombaj kaj
sendependaj; kaj ambaŭ ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa
jarcento nomiĝintus "heroa" sed en la deknaŭa "sendisciplina."

"Kion vi havas tie?—Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile.

"Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du
revolverojn kaj Bovio-tranĉilon.

"Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de
vetludisto, li forĵetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia
kaptinto.

Estis varma nokto. La friska venteto kiu leviĝis kutime je la subiro
de la suno malantaŭ la veprejkronita monto mankis tiun vesperon ĉe
Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokiĝis je varmigitaj rezinecaj odoroj,
kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn
elspiraĵojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraŭ
plenigis la kampadejon. Lumoj moviĝis maltrankvile laŭ la riverbordo,
levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraŭ la
nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super
la ekspresoficejo reliefiĝis brile, kvazaŭ fiksrigardante; kaj tra
iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de
la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super ĉio
tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstariĝis Siero-Montaro,
fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli
senpasiaj.

La proceso de Tenesio efektiviĝis tiel juste kiel eblis sub la egido de
juĝisto kaj ĵurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto
la antaŭajn okazaĉojn de aresto kaj akuzo. La leĝo de Sablo-Baro
estis nepacigebla sed ne venĝema. La ekscitiĝo kaj la personaj sentoj
de la ĉasado jam finiĝis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis
pretaj aŭskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili
jam antaŭkonkludis, nesufiĉa. Havante nenian dubon en siaj propraj
mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en
la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de
ĝeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia
temerara aŭdaco ŝajnis rajtigi. La juĝisto ŝajnis pli anksia ol
la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, verŝajne sentis
makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian
manon en ĉi-tiu matĉo," estis lia senŝanĝa sed bonhumora respondo al
ĉiuj demandoj. La juĝisto—kiu estis ankaŭ lia kaptinto—bedaŭris
svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldaŭ
malakceptis tiun homan malforton, konsiderante ĝin maltaŭgaĵo por
la juĝista menso. Tamen, kiam aŭdiĝis ĉeporta frapeto, kaj estis
raportite ke la Partnero de Tenesio ĉi-tieas nome de la malliberulo,
tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la
ĵurio, al kiuj la procedoj fariĝis ĝene pensigaj, salutis lin kiel
malstreĉiĝon.

Ĉar li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun
kvadrata vizaĝo, sunbrulita en preternaturan ruĝecon, vestite en
malstreĉa tika bluzo kaj pantalono strekita kaj spruĉita je ruĝa
tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun
eĉ ridindan. Dum li kliniĝis por lasi ĉepiede pezan tolsakon kiun li
portis, evidentiĝis, laŭ duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la
ŝtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destiniĝis origine al iu
malpli ambicia kovraĵo. Tamen li antaŭeniris kun granda digno kaj post
manpremi ĉiun personon de la ĉambro kun penigita afableco, li viŝis
sian seriozan konsternitan vizaĝon per ruĝa vakertuko, nuancete pli
hela ol lia haŭtkoloro, kuŝigis sian fortan manon sur la tablon por
sin stabiligi, tiam alparolis la juĝiston:

"Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpaŝi
kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio—mia partnero. Estas varma
nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antaŭe sur la Baro."

Li paŭzis momenton, sed ĉar neniu bonvolis prezenti ceterajn
meteologiajn memoraĵojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum
kelkaj momentoj ŝvabris sian vizaĝon diligente.

"Ĉu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la juĝisto
tempofine.

"Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de
malstreĉiĝo. "Mi venas ĉi tien-ĉi kiel partnero de Tenesio—lin
konante jam preskaŭ kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime,
seke kaj malseke, bonŝance kaj malbonŝance. Liaj farmanieroj ne estas
ĉiam miaj farmanieroj, sed en ĉi tiu-ĉi junulo ne estas faroj, ne
estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras
vi—kvazaŭ konfidence, kaj inter viro kaj viro—diras vi, 'Ĉu vi
scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi—kvazaŭ
konfidence, kvazaŭ inter viro kaj viro—'Kion viro devas scii pri sia
partnero?'"

"Ĉu tio estas ĉio kion vi havas por diri?" demandis la juĝisto
malpacience, pensante, eble, ke danĝera simpatia humoro komencis
homecigi la tribunalon.

"Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn
kontraŭ li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras
monon, ĝin deziregas, kaj malbonvolas peti ĝin al sia longtempa
partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas
tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj
la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, ĉar vi estas
honestamensa viro, kaj vin ĉiujn, kiuj estas ĉiuj ĝentlemanoj, kaj
honestamensaj, ĉu mi ne pravas?"

"Malliberulo," diris la juĝisto, interrompante, "ĉu vi havas demandojn
por starigi al ĉi tiu viro?"

"Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola
ĉi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu,
ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj ĉi tiun kampadejon.
Kaj nun, kio estas la ĝusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj
dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro
kaj horloĝo—estas preskaŭ la tutaĵo de miaj havaĵoj—kaj nomu
tion kvita!" Kaj antaŭ ol mano povus leviĝi por malpermesi lin, li
elverŝis la enhavon de la tolsako sur la tablon.

Dum momento lia vivo minaciĝis. Unu-du viroj saltstariĝis, pluraj
manoj palpserĉis kaŝitajn armilojn kaj propono "elĵetu lin tra la
fenestro" estis nuligita nur per gesto de la juĝisto. Tenesio ridis.
Kaj verŝajne malkonsciante pri la ekscitiĝo, la Partnero de Tenesio
elprofitis la oportunon reŝvabri sian vizaĝon per sia vakertuko.

Kiam ordo estis restaŭrita kaj oni komprenigis al la viro, uzante
fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus
pardonigi, lia vizaĝo alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj
la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur
la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la
tolsakon kvazaŭ ne ankoraŭ tute prikonsciante la altigitan senton de
justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti
ofertinta malsufiĉon da mono. Tiam li turniĝis al la juĝisto, kaj
dirante, "Ĉi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen
mia partnero," li riverencis al la ĵurio kaj estis retiriĝonta kiam la
juĝisto lin revokis.

"Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun."

Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga
advokato renkontiĝis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn
dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La
Partnero de Tenesio alprenis ĝin en sian, kaj dirante, "Dum mi
preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero,"
lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta,"
denove ŝvabris sian vizaĝon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto
retiriĝis.

Neniam denove la du viroj renkontiĝis vivaj. Ĉar la senparalela
ofendo de la ŝmirmono ofertita al Juĝisto Linĉo—kiu, ĉu
antaŭjuĝa, ĉu malfortvola, ĉu mallarĝmensa, restis almenaŭ
nekoruptebla—stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan
decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagiĝo oni marŝigis lin,
streĉe garditan, por ĝin renkonti ĉe la supro de Marlejo-Monteto.

Kiel li alfrontis ĝin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri
ion ajn, kiom perfektaj estis la aranĝoj de la komitato, tio ĉio estis
raportita siatempe, kun la aldono de averta moralaĵo kaj ekzemplo por
ĉiuj estontaj maliculoj en _Ruĝa-Hundo-Klariono_, per ties redaktoro,
kiu ĉeestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi ĝoje direktas
la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco
de tero kaj aero kaj ĉielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj
kaj montetoj, la ĝoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super
ĉio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de ĉiu el tiuj, ne
estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la
senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj
kaj respondecoj, forpasis el la misformaĵo pendanta svinge inter tero
kaj ĉielo, la birdoj kantis, la floroj malfermiĝis, la suno brilis,
tiel gaje kiel antaŭe; kaj eble _Ruĝa-Hundo-Klariono_ pravis.

La Partnero de Tenesio ne enestis la aron ĉirkaŭantan la minacan
arbon. Sed dum la ĉeestantoj turniĝis por disiĝi, ilia atento
direktiĝis al la malkutima aspekto de senmova azenĉaro haltinta
ĉeflanke de la vojo. Alproksimiĝante, tuj ili rekonis la respektindan
Ĵaninjon kaj la duradan ĉareton kiel havaĵojn de la Partnero de
Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj
kelkajn paŝojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipaĵo,
sidantan sub cervokularbo, forviŝantan la ŝviton de sur sia brilanta
vizaĝo. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de
la "forpaŝinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris
hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj
kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpaŝinton," li forportus lin. "Se
estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj
partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de
humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro—eble
estis pro io eĉ pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj
konsentis tuj pri la invito.

Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de
lia partnero. Dum la ĉaro apudiĝis al la fatala arbo, ni konstatis
ke ĝi enhavis krudan oblongan skatolon—verŝajne faritan el sekcio
de kluzo—kaj duone plenigitan je arboŝelo kaj pinkvastoj. La ĉaro
estis cetere ornamita per salikstikaĵoj kaj cervokularbaj floretoj.
Kiam la korpo estis kuŝigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio
kovris ĝin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin
serioze sur la mallarĝan antaŭseĝon, kun la piedoj sur la timonoj,
antaŭenpeletis la azeneton. La ekipaĵo antaŭeniĝis malrapide, je
tiu deca ritmo kiu estis kutimo ĉe Ĵaninjo eĉ sub malpli solenaj
cirkonstancoj. La viroj—duone scivoleme, duone ŝerceme, sed ĉiuj
bonhumore—laŭpromenis apud la ĉaro, iuj antaŭ, iuj iom malantaŭ
la malbela katafalko. Sed ĉu pro la mallarĝiĝado de la vojo ĉu pro
iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio
maldevanciĝis duope, tenante la paŝritmon, kaj alie alprenante la
eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jaĉjo Folinzbeo, kiu dekomence
ludis funebran marŝon en muta ŝajnigo sur imaga trombono, ĉesis pro
manko de simpatio kaj alttakso—maldisponante eble pri la kapablo de la
aŭtenta humoristo sin kontentigi ĝuante sian propran ŝercadon.

La vojo laŭiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapiraĵo
kaj ombroj. La ruĝlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn
en la ruĝa tero, staris Indianvice laŭ la irejo, trenante maldelikatan
benon el siaj kliniĝantaj branĉoj sur la preterpasantan mortveturilon.
Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidiĝis rektadorse kaj
pulsante en la laŭvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis.
Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj branĉoj; kaj la
blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaŭ ili
ĝis tiuj atingis la antaŭlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de
la Partnero de Tenesio.

Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, ĝi ne estintus gajiga loko.
La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplaĉaj
detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo,
ĉiuj ĉeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn
paŝojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj
de la geedza feliĉo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel ĝardeno,
sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimiĝis ni
surpriziĝis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa
entrepreno de kultivado estis rompita tero ĉirkaŭ malfermita tombo.

La ĉaro estis haltigita antaŭ la enfermejo, kaj malakceptinte la
proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam
elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan
ĉerkon sur sian dorson kaj kuŝigis ĝin solapersone en la malprofunda
tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj
suririnte la altaĵeton de tero apud ĝi, li demetis sian ĉapelon kaj
viŝegis malrapide sian vizaĝon per sia vakertuko. Tion la homamaso
juĝis preludo de prelego kaj sin aranĝis diverspoze sur stumpoj kaj
rokegoj, kaj sidis atendante.

"Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de
Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li
hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondiĉo por hejmenreveni,
kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas
Tenesio kiu kuris libere ĝis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj
vagiradoj." Li paŭzis kaj alprenis kvarceron, frotis ĝin mediteme
sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis
lin surdorse, kiel vi vidis min ĵuse. Ne estas la unua fojo kiam mi
alportis lin al ĉi tiu ĉi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne
estas la unua fojo kiam mi kaj Ĵaninjo atendis lin sur tiu jen monteto
kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj
li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"—li paŭzis
kaj frotigis la kvarcon leĝere sur sia manikon—"vi vidas, estas iom
malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte,
enmanigante sian longtenilan ŝovelilon, "la cer'monio finfiniĝis; kaj
miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo."

Malagnoskante ĉiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon,
turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado,
retiriĝis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kaŝis
Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantaŭen, kredis vidi la
Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo,
kun la ŝovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizaĝo estis enteregita en
lia ruĝa vakertuko. Sed aliaj kontraŭdiris ke je tiu distanco vizaĝo
kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido.

En la reago sekvinta la febran ekscitiĝon de tiu tago, oni ne forgesis
la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco
en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia ĝenerala
mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li
diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia
forta sano kaj lia granda potenco ŝajnis videble malkreski; kaj kiam la
pluva sezono establiĝis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el
la roka altaĵeto sur la tombo de Tenesio, li enlitiĝis.

Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano ŝanceliĝis en la ŝtormo
kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego
kaj fluego de la ŝvelinta rivero aŭdiĝis sube, la Partnero de Tenesio
levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti
Tenesion; mi devas meti Ĵaninjon en la ĉaron," kaj estus ellitiĝinta
sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, daŭre li postkuris
sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Ĵaninjo—trankvile, eta
karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn—kaj priatentu
ankaŭ lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li
subenfalas rekte sur la vojeton. Daŭrigu vian iradon rekte ĝis la
pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!—jen li
estas—alvenante ĉi tien—tute sola, malebria, kun la vizaĝo tute
brilega. Tenesio! Partnero!"

Kaj tial ili renkontiĝis.



INFORMO


  En la duonsovaĝa, ofte senleĝa, intermontara Kalifornio
  de la mez-deknaŭjarcento,
  en malbelaj provizoraj riverbordaj kaj montetdeklivaj kampadejoj,
  orserĉantoj, pioniroj, fuĝintoj, ekzilitoj,
  vetludistoj, malĉastulinoj, ŝtelistoj, murdintoj,
  kaj ceteraj malhonestuloj kaj aventuruloj
  penadas kunvivi kaj kunlabori
  en malfacilegaj fizikaj kaj emociaj kondiĉoj.
  Ĉi tie kuraĝo kaj pacienco estas ĉiutagaj necesaĵoj
  dum bonkoreco kaj malavareco estiĝas
  nur maloftege kiel surprizaj kaj bonvenaj benoj.

  Uzante realisman, foje naturalisman, ofte ironian stilon
  kiu iom memorigas Balzakon*, Zolaon* kaj Dikenzon,*
  Breto Harto* pentras la human estaĵon
  en ties mirinda dualeco—neegala dualeco, bedaŭrinde, en kiu
  boneco kaj malboneco, beleco kaj malbeleco
  pezas malsame.


  *Anglalingve: Balzac, Zola, Dickens, Bret Harte
  Originaj Anglalingvaj titoloj de la noveloj:
  "The Luck of Roaring Camp,"
  "The Outcasts of Poker Flat,"
  kaj "Tennessee's Partner."





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home