Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Karavano
Author: Hauff, Wilhelm, 1802-1827
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Karavano" ***






TRANSCRIBER'S NOTE:

The Esperanto alphabet consists of 28 letters:  the 26 letters of
the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and
six accented letters added.  The accented letters are "c", "g",
"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with
a breve accent).  Since these accented letters are not included
in the ASCII character set, some other means must be used to
represent them.  In this eBook, the accented letters are
represented using UTF-8 encoding.



LA KARAVANO



WILHELM HAUFF


EL GERMANA LINGVO TRADUKIS
J. W. EGGLETON


Dua eldono

1921



TABELO DE ENHAVO.

Antaŭparolo
La Karavano
  La Historio pri Kalifo Cikonio
  La Historio pri la Fantomŝipo
  La Historio pri la Dehakita Mano
  La Savo de Fatme
  La Historio pri Malgranda Muk
  La Fabelo pri la Falsa Princo



ANTAŬPAROLO.


Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802.  La famaj germanaj
poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj,
pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwäbischer
Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj
samlandanoj.  Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras
eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ
hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la
aŭtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe ŝuldas precipe al sia
ĉarma arto rakontista.  Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte
pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj.
Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj,
k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua
alportis al li famon.  Alia lia ĉefverko estas lia
_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en
germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj
baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando
(Württemberg).

Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj
"Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj
lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenruĝo).  Frutempa morto trafis la
poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.

Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan
verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan
amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan
sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo
Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la
Hauff'aj fabeloj.  Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva
stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos
vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la
fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos
sufiĉe fidela al la originalo.  Mi plenumas agrablan devon, kiam
mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de
_The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_,"
_La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj
konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la
sekvantaj paĝoj.

J. W. Eggleton.

Haubinda (Germanujo),
  la 28an de Aprilo, 1910.



LA KARAVANO.


Trapasis foje la dezerton granda karavano.  Sur la vastega
ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis
malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de
ĉevaloj.  Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian
proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis
la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.

Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al
ĝi.  Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de
la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la
kapo de l' ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko.  La rajdanto
havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la
belegeco de lia ĉevalo.  Blanka turbano, riĉe brodita per oro,
kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre
ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo.  Lia
turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj,
fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta
sub hoka nazo, -- ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton
sovaĝan kaj maltimegan.  Kiam li troviĝis proksimume kvindek
paŝojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ĉevalon, kaj
post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion.  Tiel
eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la
dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn
lancojn, pro timo pri ia atako.

"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel
bataleme akceptas lin.  "Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos
vian karavanon?"

La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro
alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.

"Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?" demandis la
rajdanto.

"Al _unu_ sinjoro ĝi ne apartenas," respondis la alia, "sed
al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj
kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la
vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro."

"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.

"Tio ne povas ankoraŭ fariĝi," respondis la oficiro, "ĉar
ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas
malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo.  Sed se vi
volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon,
mi plenumos vian deziron."

La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan
pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro.
Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la
nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj
kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aŭ,
"Belege paŝadas via ĉevalo," li tiel provis iniciati
interparoladon, "Jes, jes!" respondis ĉiam la fremdulo,
mallonge.  Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze
ripozi.  Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris
halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la
karavano.  Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn
kondukis armitaj homoj.  Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin
komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte
grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen
multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj.  La
procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj.

Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn
kaj ĉevalojn.  En la mezo staris granda tendo el blua silko.
Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon.  Enirinte tra la
kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis
sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili
manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

"Kiun vi enirigas ĉi tien?" alparolis la plej juna komercisto
la ĉefgardiston.

Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo
estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado.  Vojaĝante
Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj
mi sekrete liberigis min.  La granda Profeto aŭdigis al mi, de
malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen
mi estas ĉe vi.  Permesu, ke mi vojaĝu kun vi.  Vian protekton
vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe
rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro."

La plej maljuna komercisto prenis la parolon.  "Selim Baruĥ,"
diris li, "estu bonvena en nia ombro!  Ĝoje ni helpos vin.  Sed
antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni."

Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis
kun ili.  Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj
alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon.  Longatempe la
komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn
kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine
malaperas en la aero.  Fine la juna komercisto rompis la
trankvilon.

"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ĉe tablo,
jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza
distraĵo.  Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi
post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon.  Ĉu vi
scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la
tempon?"

La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis
profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru
al vi jenan proponon.  Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el
ni povas ion rakonti al la aliaj.  Tiamaniere ni agrable pasigus
la tempon."

"Selim Baruĥ, vi diris la veron," ekkriis Aĥmet, la plej
maljuna el la komercistoj.  "Ni akceptu la proponon."

"Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi," diris Selim; "kaj
por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la
komencon."

La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia
kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo.  La sklavoj replenigis
la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj
alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon.  Dume
refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo,
forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Aŭdu
do la historion pri Kalifo Cikonio."



La Historio pri Kalifo Cikonio.


I.


Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo
Ĥasid de Bagdado.  Li estis iom dorminta, ĉar varmege estis
tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran
mienon.  Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al
tempo iom da kafo, kiun verŝis al li lia sklavo, kaj ĉiufoje,
kiam plaĉis al li la gusto de l' trinkaĵo, li kontente karesis
al si la barbon.  Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone.
En ĉi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ĉar li
estis tiam plej malsevera kaj afabla.  Ĝuste tial vizitis lin
ĉiutage ĉirkaŭ tiu horo lia grandveziro Mansor.  Ankaŭ en ĉi
tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraŭ sia kutimo, tre
enpensiĝan mienon.  La kalifo eligis iom la pipon el la buŝo
kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizaĝon,
grandveziro?"

La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis
antaŭ sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, ĉu mi faras
mediteman vizaĝon, mi ne scias: sed malsupre, antaŭ la palaco,
staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotaĵojn ke mi
ĉagreniĝas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj
moneroj."

La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian
amikaĵon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la
kolportiston.  Post momento revenis la sklavo, kune kun la
kolportisto.  Ĉi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizaĝa
kaj ĉifone vestita.  Li portis keston, en kiu troviĝis
ĉiuspecaj vendotaĵoj: perloj kaj ringoj, riĉe ornamitaj
pistoloj, pokaloj kaj kombiloj.  La kalifo kaj lia veziro
esploris ĉion; fine, la kalifo aĉetis por si mem kaj por Mansor
belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon.  Kiam la
kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis
malgrandan tirkeston kaj demandis, ĉu ankaŭ tie troviĝas
komercaĵoj.  La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni
vidis en ĝi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion
kun stranga skribaĵo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.

"Mi ricevis ĉi tiujn ambaŭ objektojn de komercisto, kiu trovis
ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto.  "Mi ne
scias, kion ili enhavas.  Por malalta prezo mi metas ilin je via
dispono; al mi ili utilas nenion."

La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn
manuskriptojn, eĉ se li ne povis legi ilin, aĉetis la
skribaĵon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston.  Sed
la kalifo pensis, ke li plezurege sciiĝus, kion la skribaĵo
enhavas.  Tial li demandis la veziron, ĉu li ne konas iun, kiu
povas ĝin deĉifri.

"Favora mia estro!" respondis ĉi tiu; "apud la granda moskeo
loĝas homo, kiun oni nomas Selim la Saĝa; tiu komprenas ĉiujn
lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figuraĵojn."

Baldaŭ aperis la saĝa Selim.

"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, laŭdire, tre
saĝa; rigardu do ĉi tiun skribaĵon kaj sciigu min, ĉu vi
povas ĝin legi.  Se vi sukcesos ĝin legi, vi ricevos de mi
novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn
kaj dudek-kvin plandobatojn, ĉar en tiu okazo oni malprave nomas
vin Selim la Saĝa."

Selim sin klinis kaj diris: "Efektiviĝu via volo, sinjoro!"

Dum longa tempo li atente rigardis la skribaĵon, poste ekkriis
subite: "Tio estas latinaĵo, sinjoro; oni pendigu min, se ĝi
ne estas latinaĵo."

"Diru, kion ĝi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinaĵo ĝi
estas."

Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos ĉi tion, laŭdu Allah'on
pro lia favorkoreco!  Kiu enflaros la pulvoron en ĉi tiu
skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun
ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj.  Por reveni en
sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun
saman vorton.  Sed, post la aliformiĝo, gardu vin, ke vi ne
ridu; alie la sorĉvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi
restos besto."

Kiam Selim la Saĝa finis legi, pleniĝis de ĝojo la koro de l'
kalifo.  Li ordonis al la saĝulo ĵure promesi, ke li al neniu
malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis
lin.  Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan aĉeton ni
faris, Mansor.  Kiel ĝoje mi atendas la momenton, kiam mi fariĝos
besto!  Morgaŭ matene vi venu al mi.  Poste ni iros kune sur la
kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj aŭskultos, kion
oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."


II.


En la sekvinta tago, Kalifo Ĥasid apenaŭ matenmanĝis kaj sin
vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laŭ ordono,
dum la promeno.  La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun
la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li
ekvojiris kun la sola grandveziro.  Ili iris en la komenco tra la
vastaj ĝardenoj de l' kalifo; sed vane ili ĉirkaŭspionadis je
io vivanta, por ekprovi la grandfaraĵon.  Fine la veziro
proponis, ke oni iru ĝis lageto, kie li ofte vidis multe da
bestoj, precipe cikonioj, kiuj ĉiam kaptis lian atenton per sia
blekado kaj grava sintenado.

La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaŭ iris
al la lageto.  Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene
paŝadis tien kaj ĉi tien, serĉante ranojn kaj iom blekante de
tempo al tempo.  Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero,
duan cikonion, alflugantan tiuregionen.

"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro,
"ĉi tiuj ambaŭ longakruruloj kondukas unu kun la alia belan
interparoladon.  Se ni do fariĝus cikonioj?"

"Bone dirita," respondis la kalifo.  "Sed ni antaŭe pripensu,
kiamaniere oni rehomiĝas. -- Jen mi trovis: trifoje kliniĝinte
orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refariĝas kalifo, kaj vi
veziro.  Sed pro la ĉielo ne ridu, alie ni pereos."

Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta
super ilia kapo, proksimiĝas malrapide al la tero.  Tuj li
eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ĝin
al la grandveziro, kiu ankaŭ enflaris, kaj ambaŭ kriis:
_Mutabor!_

Malŝvelis al ili la kruroj kaj iĝis maldikaj kaj ruĝaj: la
belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo fariĝis
malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fariĝis flugiloj; la
kolo eliĝis el la ŝultroj kaj longiĝis unu ulnon; la barbo ne
estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.

"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moŝto," parolis
la kalifo, post longedaŭra mirego.  "Per la barbo de l'
Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."

"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro,
riverencante; "sed miaflanke, mi kuraĝas certigi vin, ke Via
Alteco havas preskaŭ pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel
kalifo.  Sed, se plaĉas al vi, ni iru aŭskulti tiujn niajn
samrasanojn, kaj ekscii, ĉu ni efektive povas paroli cikonie."

Intertempe, la alia cikonio atingis la teron.  Ĝi purigis al si
la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimiĝis
al la unua cikonio.  La novaj cikonioj rapidiris antaŭen, kaj
aŭdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --

"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"

"Plej bonan dankon, kara Fraŭlino Blekbek'.  Mi ĵus serĉis
mian matenmanĝeton.  Ĉu vi ne volas akcepti ranfemureton aŭ
kvaroneton de lacerto?"

"Mi humile vin dankas; hodiaŭ mi absolute ne havas apetiton.
Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo.  Mi devas
danci hodiaŭ antaŭ la gastoj de mia patro; tial mi volas nun,
private, ekzerci min iome."

Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn paŝojn.  La
kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis ŝin per la okuloj.  Sed
kiam ŝi stariĝis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis
gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberiĝis el
iliaj bekoj nekontraŭstarebla ridado; kaj pasis longa tempo,
antaŭ ol ili reakiris la memregadon.  La kalifo unua ekregis
sin.  "Vere, tio estis ŝerco," ekkriis li, "kiu per oro ne
estus pagebla.  Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin
fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ
kantintaj!"

Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite
estas ridi en la aliformiĝa stato.  Li diris al la kalifo sian
timon.

"Per Mekka kaj Medina!  Malbona ŝerco estus, se mi devus resti
cikonio.  Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas
reveni.

"Trifoje ni devas kliniĝi orienten, dirante samtempe:  Mu --,
Mu --, Mu --."

Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe kliniĝis, tiel ke
iliaj bekoj preskaŭ tuŝis la teron.  Sed, ho ve!  Forfluginta
estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo kliniĝadis, kaj
kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, ĉiu memoro
pri ĝi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro
estis kaj restis -- cikonioj!


III.


Malĝojaj, la ensorĉitoj vagadis tra la kamparo.  Ili tute ne
sciis, kion fari en ĉi tiu malfeliĉo.  El sia cikonia haŭto
ili ne povis eliri; eĉ en la urbon ili ne povis reveni, por sin
rekonigi; ĉar kiu kredus al cikonio, ke ĝi estas la kalifo?
Kaj eĉ se oni kredus tion, ĉu la Bagdadanoj nomus kalifo
cikonion?

Dum multe da tagoj ili ĉirkaŭvagadis, mizere nutrante sin per
kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile manĝeblaj pro iliaj
longaj bekoj.  Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj
ranoj, ĉar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj
frandaĵoj.  Ilia sola plezuro en ĉi tiu malĝoja situacio estis
tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de
Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.

En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur
la stratoj.  Sed ĉirkaŭ la kvara tago post ilia ensorĉo,
sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la
strato, belegan procesion.  Eksonis tamburoj kaj fajfiloj.  Homo
en ruĝa orebrodita mantelo sidis sur multornamita ĉevalo;
ĉirkaŭis lin brilaj servistoj.  La duona Bagdado kuradis post
li; kaj ĉiuj kriadis: "Vivu Mizra!  Saluton al la estro de
Bagdado!"  Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la
palaca tegmento, kaj Kalifo Ĥasid parolis:

"Ĉu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorĉita, grandveziro?
Tiu Mizra estas filo de mia ĝismorta malamiko, la potenca
sorĉisto Kaŝnur, kiu, en malbona horo, ĵuris venĝon al mi.
Tamen mi ankoraŭ ne perdis esperon.  Venu, fidela partoprenanto
de mia malfeliĉo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en
sankta loko la sorĉo malplenumiĝos."

Ili leviĝis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laŭ la
direkto de Medina.

Sed ne bone prosperis al ili la flugado, ĉar ambaŭ cikonioj
ankoraŭ malmulte sin ekzercadis.

"Ho ve!" ekĝemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun
afabla permeso de via kalifa moŝto, baldaŭ finiĝos miaj
fortoj; vi flugas ja multe tro rapide.  Cetere, jam vesperiĝis,
kaj ni farus bone, serĉante restadejon por la nokto."

Ĥasid aŭskultis favore la peton de sia servisto; kaj ĉar li
ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu ŝajnis, kvazaŭ ĝi
donus rifuĝejon, ili flugis tien.  La loko, kie ili intencis
pasigi ĉi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laŭŝajne,
kastelo.  Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj.  Kelkaj pli-malpli
bone konservitaj ĉambroj atestis pri la iama belegeco de la
domo.  Ĥasid kaj lia akompananto ĉirkaŭiris tra la koridoroj,
serĉante sekan loketon.  Subite haltis cikonio Mansor.

"Granda sinjoro," li diris mallaŭte, "estas ja, mi scias,
malsaĝe de la flanko de grandveziro, eĉ pli malsaĝe de la
flanko de cikonio, timi fantomojn.  Sed maltrankvilege estas al
mi en la koro, ĉar tutproksime mi bone aŭdis plendsonojn kaj
ĝemegojn."

Nun haltis ankaŭ la kalifo kaj klare ekaŭdis mallaŭtan
ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto.  Plena
de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj
sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj
petegis lin, ke li ne ĵetu ilin en novajn nekonatajn danĝerojn.
Sed vane!  La kalifo, kiu havis brave batantan koron eĉ sub la
cikonia flugilo, elŝiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj
rapidiris antaŭen en malluman koridoron.  Li alvenis baldaŭ al
pordo, kiu ŝajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare
ekaŭdis ĝemetojn kaj iom da plorkriado.  Li puŝe malfermis la
pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo.  En la
ruiniĝinta ĉambro, kiun eta kradfenestro nesufiĉe lumigis, li
ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero.  Grandaj larmoj
rulfluadis el ŝiaj rondaj okulegoj, kaj per raŭka voĉo ŝi
elsonigis el la kurba beko siajn ĝemojn.  Sed kiam ŝi ekvidis
la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaŭ eniris, tiam
ŝi eligis laŭtan ĝojkriadon.  Gracie, per la brunemakulita
flugilo, ŝi elviŝis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda
miro de l' du ĉeestantoj, ŝi ekkriis en bona, homa lingvo
araba:

"Ho cikonioj, estu bonvenaj!  Vi estas por mi bona antaŭsigno
de mia saviĝo; ĉar estas al mi antaŭdirite, ke per cikonioj
venos al mi granda feliĉo."

Rekonsciiĝinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia
longa kolo, gracie aranĝis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:

"Strigino!  Juĝante laŭ viaj vortoj, mi devas vin kredi mia
kunsuferantino.  Sed ho ve!  Via espero, ke per ni venos via
savo, estas vana.  Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi
aŭdos nian historion."

La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni
jam scias.


IV.


Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj
diris:

"Aŭdu ankaŭ mian historion kaj sciiĝu, ke mi estas ne malpli
malfeliĉa, ol vi.  Mia patro estas la Reĝo de Hindujo; mi, lia
malfeliĉa solfilino, nomiĝas Lusa.  Tiu sorĉisto Kaŝnur, kiu
ensorĉis vin, ĵetis ankaŭ min en la malfeliĉon.  Unu tagon li
venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra.
Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenĵeti lin de la
ŝtuparo.  Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove
alŝteliri proksime al mi.  Foje, kiam mi volis trinki en mia
ĝardeno ion refreŝigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel
sklavo, trinkaĵon, kiu ŝanĝis min en ĉi tiun abomenan
figuron.  Svenintan pro teruro, li portis min ĉi tien, kaj
kriegis en miajn orelojn, per terura voĉo:  'Ĉi tie vi restu,
malbelega, eĉ de la bestoj malestimata, ĝis via morto, aŭ ĝis
iu deziros propravole edziĝi kun vi eĉ en ĉi tiu monstra
formo.  Tiel mi venĝas min al vi kaj al via malhumila patro.'
De tiu tempo forpasis multe da monatoj.  Sola kaj malĝoja, mi
vivas kiel ermitino en ĉi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj
eĉ de la bestoj.  La bela naturo estas fermita por mia rigardo;
ĉar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno superŝutas per
sia pala lumo ĉi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la
vualo."

La strigino ĉesis paroli, kaj denove forviŝis per la flugilo la
larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri ŝia doloro.

La kalifo estis, dum la rakontado de l' reĝidino, profundiĝinta
en medito.

"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter
via malfeliĉo kaj mia.  Sed kie mi trovos la solvon de ĉi tiu
enigmo?"

La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman
antaŭsenton, kiel vi; ĉar foje, en mia plej juna aĝo,
antaŭdiris al mi saĝa virino, ke cikonio alportos al mi grandan
feliĉon.  Eble mi scias ankaŭ, kiel ni povos nin savi."

La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo ŝi pensas.

"La sorĉisto, kiu nin ambaŭ malfeliĉigis," diris ŝi,
"venas ĉiumonate unu fojon en ĉi tiun ruinon.  Ne malproksime
de ĉi tiu ĉambro estas salono.  Tie li havas la kutimon
festenadi kun multaj siaj similuloj.  Multfoje mi jam
subaŭskultis ilin tie.  Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn
hontindajn faraĵojn.  Eble li tiam elparolos la sorĉvorton,
kiun vi forgesis."

"Kara mia reĝidino," ekkriis la kalifo, "parolu!  Kiam li
venos?  Kie estas la ĉambrego?"

La strigino momenton silentis; poste ŝi parolis: "Ne malplaĉu
al vi mia peto!  Nur laŭ unu kondiĉo mi povos plenumi vian
deziron."

"Parolu, parolu!" kriis Ĥasid.  "Ordonu!  Ĉian kondiĉon mi
akceptos."

"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos
fariĝi, nur se unu el vi donos al mi sian manon."

La propono ŝajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo
faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento.

"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l'
pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone
ŝin preni."

"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu
al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen?  Krom tio, mi estas jam
grandaĝulo, kaj vi, kontraŭe, ankoraŭ juna kaj fraŭla; vi do
povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela reĝidino."

"Ĝuste jen estas!" ekĝemis la kalifo, melankolie mallevante la
flugilojn.  "De kie vi scias, ke ŝi estas juna kaj bela?  Jen
kion mi nomas: 'Aĉeti katon en fermita sako'!"

Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian.  Sed fine
konvinkiĝinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edziĝi
kun la strigino, la kalifo mem decidiĝis plenumi la kondiĉon.
Granda estis la ĝojo de l' strigino.  Ŝi konfesis, ke ili ne
povus veni en pli oportuna tempo, ĉar jam en ĉi tiu nokto
verŝajne kunvenos la sorĉistoj.

Kune kun la cikonioj ŝi forlasis la ĉambron, por konduki ilin
en la salonon.  Ili iris longatempe tra malluma koridoro.  Fine,
renkonte al ili, tra duone ruiniĝinta muro, elradiis hela lumo.
Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni
absolute senbrue.  Tra la truo, antaŭ kiu ili staris, ili povis
superrigardi grandan salonon.  Ĝi estis ĉirkaŭita de kolonoj
kaj belege ornamita.  Multe da koloraj lampoj anstataŭis la
tagan lumon.  En la mezo de l' ĉambrego staris ronda tablo,
ŝarĝita per multaj elektitaj manĝaĵoj.  Ĉirkaŭ la tablo
etendiĝis kanapo, sur kiu sidis ok viroj.  En unu el tiuj ĉi la
cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la
sorĉpulvoron.  Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej
novajn faraĵojn.  Li do rakontis interalie la historion pri la
kalifo kaj lia veziro.

"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorĉisto.

"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_."


V.


Aŭdinte tion ĉe sia murtruo, la cikonioj preskaŭ
senkonsciiĝis de ĝojo.  Ili kuris tiel rapide per siaj longaj
kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaŭ povis
ilin sekvi.  Tie diris la kalifo, kortuŝita, al la strigino:

"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min
kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por
ni."

Poste li turnis sin orienten.  Trifoje la cikonioj klinis siajn
longajn kolojn al la suno, kiu ĵus leviĝis malantaŭ la montoj;
_Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis
reŝanĝitaj.  Ĝojegante pro la retrovita vivo, ĉirkaŭprenis
sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro.  Sed kiel
priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis ĉirkaŭen?  Bela
sinjorino, brilege vestita, staris antaŭ ili.  Ridetante, ŝi
donis al la kalifo la manon.  "Ĉu vi ne rekonas plu vian
striginon?" ŝi diris.  Estis ŝi!  Tiagrade ĉarmis la kalifon
ŝiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda
feliĉo, ke li fariĝis cikonio.

Nun ili ĉiuj ekvojaĝis kune Bagdadon.  La kalifo trovis en siaj
vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaŭ
sian monujon.  Li do aĉetis en la plej proksima vilaĝo ĉion,
kion ili bezonis por la vojaĝo; kaj baldaŭ ili atingis la
pordegojn de Bagdado.  La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan
miron.  Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe ĝojis la
popolo, rehavante sian amatan estron.

Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra.
Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorĉiston
kaj lian filon.  La maljunulon forsendis la kalifo en la saman
ruinan ĉambron, kie loĝis iam la reĝidino, kiel strigino, kaj
tie li ordonis pendigi lin.  Sed al la filo, kiu nenion komprenis
pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, ĉu li
volas morti aŭ enflari.  Kiam li elektis tion ĉi lastan, la
grandveziro prezentis al li la skatoleton.  Unu fortan enflaron;
kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio.  La
kalifo ordonis enfermi lin en fera kaĝo, kiun oni starigis en la
ĝardeno de l' palaco.

Longe kaj feliĉe vivis Kalifo Ĥasid kun sia edzino, la
reĝidino.  Liaj plej feliĉaj horoj estis ĉiam tiuj, en kiuj la
grandveziro, posttagmeze, vizitis lin.  Tiam ili paroladis ofte
pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime
gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante
kian mienon li havis kiel cikonio.  Serioze, per tre rektigitaj
kruroj, li marŝadis tra la ĉambro, blekadis, svingadis la
brakojn, kvazaŭ ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la
grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --."
Al Sinjorino Kalifedzino kaj ŝiaj infanoj ĉi tiu prezentado
faris ĉiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis ĉesi
blekadi kaj kliniĝadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro,
ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni
pridiskutadis ĉe la pordo de Reĝidino Strigino.

Kiam Selim Baruĥ finis sian rakonton, la komercistoj esprimis
grandan kontentiĝon pri lia historio.  "Efektive, forpasis
nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, disŝovante
la kovrilon de la tendo.  "Malvarmete blovas la vespera vento;
ni do povus bone daŭrigi nian vojaĝon."  Liaj kunvojaĝantoj
konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en
sia kutima marŝordo.

Preskaŭ la tutan nokton ili rajdis antaŭen; ĉar brulvarmege
estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre
refreŝigaj.  Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la
tendojn, kaj kuŝiĝis dormi.  Pri la fremdulo la komercistoj
zorgis kvazaŭ pri sia plej honorinda gasto.  Unu donis al li
kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en ĉiuj
rilatoj oni servis lin, kvazaŭ li estus hejme.  Jam komenciĝis
la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree leviĝis; kaj
unuanime ili decidis resti ĉi tie ĝis la vespero.  Post komuna
tagmanĝo, ili denove pliproksimiĝis unu al alia; kaj la juna
komercisto sin turnis al la plej aĝa kaj diris:

"Selim Baruĥ agrabligis por ni la hieraŭan posttagmezon; nu,
Aĥmet, ĉu ankaŭ vi rakontus al ni ion, aŭ okazintaĵon el via
longa vivo, kiu sendube estas riĉa je aventuroj, aŭ iun belan
fabelon?"

Aĥmet silentis dum kelka tempo, kvazaŭ sendecida, ĉu li diros
tion aŭ alion; fine li parolis:

"Karaj amikoj!  Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum ĉi tiu
vojaĝo, kaj ankaŭ Selim meritas mian konfidon.  Propran
travivitaĵon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj
cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte
rakontis."



La Historio pri la Fantomŝipo.


Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro.  Li estis nek
malriĉa nek riĉa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion
riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas.  Li edukis
min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti
al li utila.  Kiam mi ĵus fariĝis dekokjara kaj li faris sian
unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de ĉagreno pro
tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro.  Post
nelonge mi havis kaŭzon juĝi lin feliĉa pro lia morto; ĉar
kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la ŝipo, al kiu
li komisiis siajn komercaĵojn, alprofundiĝis.  Sed ĉi tiu
malfeliĉo ne povis malvarmigi mian kuraĝon de junulo.
Ŝanĝinte en monon ĉion, kion postlasis mia patro, mi
ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon.  Akompanis min
nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia
familio, li ankaŭ nun ne volis disiĝi de mi, nek de mia sorto.

Favoris nin la vento, kiam ni enŝipiĝis en la haveno de
Balsoro.  La ŝipo, sur kiun mi dungigis min, destiniĝis al
Hindujo.  Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo,
kiam la ŝipestro al ni antaŭanoncis ventegon.  Lia vizaĝo
malkaŝis lian maltrankvilecon: ŝajnis, ke li ne sufiĉe konis
la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon.  Li
ordonis faldi ĉiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis
antaŭen.  Venis la nokto, hela kaj malvarma: la ŝipestro do
kredis, ke li trompiĝis pri la signoj de l' ventego.  Subite,
tutproksime al la nia, preterveturis ŝipo, kiun ni ne vidis
antaŭe.  Sovaĝa ĝojkriado elsonis al ni de ĝia ferdeko, --
pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antaŭventega horo.
La ŝipestro, kiu staris ĉe mia flanko, fariĝis morte pala.

"Mia ŝipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!"

Antaŭ ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga
ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.

"Ĉu vi ĝin vidis?" ili kriis.  "Ve! ve! sonis nun nia lasta
horo!"

La ŝipestro ordonis voĉe legi konsolajn sentencojn el la
Korano, kaj li mem prenis la direktilon.  Sed vane!  Videble
plifortiĝis la ventego; kaj antaŭ ol forpasis eĉ unu horo,
surteriĝis la ŝipo kun granda krakego.  Oni surakvigis la
boatojn; kaj apenaŭ la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris
antaŭ niaj okuloj la ŝipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis
sur la maro.  Sed niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis.  Ĉiam pli
terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la
boaton.  Mian maljunan serviston mi forte ĉirkaŭprenis, kaj nun
ni ĵure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian.  Fine
revenis la tago.  Sed ĉe la unua apero de l' matena ruĝo kaptis
la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis.  Neniam mi
revidis iun el miaj kunŝipanoj.  Mi estis senkonsciigita de l'
falego.  Revekiĝinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela
servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj
suprentiris min post si.  Ne blovis plu la ventego.  Nenie estis
videbla nia ŝipo.  Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al
kiu alportadis nin la ondoj.  Pliproksimiĝinte, mi rekonis ĝin
kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte
timigis la ŝipestron.  Al mi inspiris tiu ŝipo strangan
teruron.  Teruris min la tiel timege efektiviĝinta diro de l'
ŝipestro; teruris min ankaŭ la dezertega aspekto de l' ŝipo,
sur kiu neniu montriĝis, indiferente kiom ajn ni alproksimiĝis,
kiom ajn ni kriegis.  Tamen por ni ĝi estis la sola savrimedo;
tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian
vivon.

De la antaŭa parto de l' ŝipo pendis longa ŝnurego, al kiu ni
remis mane kaj piede, celante ĝin kapti.  Fine ni sukcesis tion
fari.  Mi eligis laŭtan krion, sed seninterrompe daŭris sur la
ŝipo la silento.  Nun ni suprenrampis per la ŝnurego, mi, la
pli juna, antaŭe.  Sed, ho teruro!  Kia sceno sin prezentis al
mia rigardo, kiam mi ekpaŝis sur la ferdekon!  Sango ruĝigis la
plankon.  Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kuŝis
ĉirkaŭe.  Ĉe la meza masto staris homo, riĉe vestita, kun
sabro en la mano; sed lia vizaĝo estis pala kaj distordita, kaj
tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto:
ankaŭ li estis senviva.  Teruro malakcelis miajn paŝojn;
apenaŭ mi kuraĝis spiri.  Nun suprenvenis ankaŭ mia kunulo.
Tiun ĉi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur
kiu vidiĝis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj.
Fine, dirinte preĝon al la Profeto, ni kuraĝis iri antaŭen.
Ĉe ĉiu paŝo ni rigardis ĉirkaŭen pro timo, ke io nova ne sin
montru, io eĉ pli terurega.  Sed ĉio restis neŝanĝita.  Longe
kaj larĝe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano.  Ni
eĉ ne kuraĝis laŭte paroli timante, ke la senviva, alpikita al
la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aŭ ke
iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon.  Fine ni atingis
ŝtuparon, kondukantan en la ŝipan internon.  Tie ni nevole
ekhaltis kaj rigardis unu la alian, ĉar neniu el ni kuraĝis
esprimi siajn pensojn.

"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "teruraĵo okazis ĉi
tie.  Tamen, eĉ se, tie malsupre, la ŝipo estas plena de
mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiĉe, ol resti
pli longe kun tiuj senvivuloj."

Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraĝiĝinte, ni iris,
time-scivolaj, malsupren.  Sed ankaŭ ĉi tie regis tomba silento
kaj sole niaj paŝoj faris eĥon sur la ŝtuparo.  Ni staris ĉe
la sojlo de l' kajuto.  Metinte porden mian orelon, mi
aŭskultis: nenio aŭdebla!  Mi malfermis.  La ĉambro prezentis
ĥaosan aspekton.  Vestaĵoj, armiloj kaj alia ilaro
ĉirkaŭkuŝis intermiksite.  Nenio en ordo.  La ŝipanaro, aŭ
almenaŭ ĝia estro, kredeble estis ĵus drinkinta, ĉar ĉio
ankoraŭ kuŝis ĉirkaŭe.  Ni iris antaŭen de ĉambro al
ĉambro, de apartamento al apartamento.  Ĉie ni trovis luksajn
provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa.  Ĝojegigis
min supermezure ĉi tiu vidaĵo, ĉar konsiderante, ke estas
neniu sur la ŝipo, mi opiniis min rajtigita, ĉion ĉi proprigi
al mi.  Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni verŝajne estas
ankoraŭ tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi
solaj kaj sen homa kunhelpo.

Ni refreŝigis nin per la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni
trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la
ferdekon.  Sed ĉi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de
la abomenaj kadavroj.  Por liberigi nin de ili, ni do decidis,
ilin ĵeti en la maron.  Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni
trovis, ke neniu el ili estas delokigebla!  Kvazaŭ enradikitaj,
ili kuŝis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la
tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni ĉiuj iloj.
Neeble estis ankaŭ, disigi de lia masto la kapitanon; el lia
mano rigida ni eĉ ne povis fortiregi lian sabron.  En malĝoja
meditado pri nia situacio ni pasigis ĉi tiun tagon.  Je la
noktiĝo mi permesis al Ibrahimo kuŝiĝi por dormi: mi mem volis
resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo.  Tamen, kiam
leviĝis la luno, kaj mi kalkulis laŭ la steloj, ke estas la
dekunua horo, ekregis min tiel nekontraŭstarebla dormemo, ke,
kontraŭvole, mi kuŝiĝis malantaŭ barelo, kiu staris sur la
ferdeko.  Sed estis plivere duonsveno ol dormo, ĉar mi bone
aŭdis la maron frapadi la flankon de l' ŝipo kaj la velojn
knaradi kaj fajfadi en la vento.  Subite mi kredis aŭdi voĉojn
kaj piedsonojn sur la ferdeko.  Mi volis leviĝi, por rigardi
tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn
membrojn; mi eĉ ne povis malfermi la okulojn.  La voĉoj
fariĝis ĉiam pli klaraj; ŝajnis al mi, kvazaŭ gaja ŝipanaro
kuradas tien kaj reen sur la ferdeko.  Interalie mi kredis aŭdi
la fortan voĉon de iu ordonanta; mi ankaŭ klare aŭdis, kiel
ŝnuregoj kaj veloj supren-malsuprentiriĝas.  Sed iom post iom
mi senkonsciiĝis kaj pliprofundiĝis en dormo, en kiu mi kredis
aŭdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekiĝis, kiam la suno
jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaĝon.  Mirigita, mi
ĉirkaŭrigardis.  Ventego, ŝipo, mortintoj, -- ĉio, kion mi
aŭdis dum la nokto, ŝajnis al mi kvazaŭ sonĝo; sed kiam mi
suprenrigardis, mi ĉion trovis kiel hieraŭ.  Senmove kuŝis la
mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto.
Ridante pri mia sonĝo, mi leviĝis, por serĉi mian maljunan
serviston.  Tiu ĉi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.

"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus
kuŝi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraŭ unu
nokton en tiu ĉi ensorĉita ŝipo."

Mi demandis lin pri la kaŭzo de lia maltrankvileco, kaj li
respondis:

"Post kelkhora dormado mi vekiĝis kaj ekaŭdis, kiel oni
kuradas tien kaj ĉi tien super mia kapo.  Unue mi kredis, ke
estas vi; sed estis almenaŭ dudek, kiuj tie ĉirkaŭkuradis; mi
aŭdis ankaŭ vokadon kaj kriadon.  Fine malsuprenvenis la
ŝtuparon pezaj paŝoj.  Forlasis min nun plene la konscio.  Nur
de tempo al tempo mi rekonsciiĝis, kaj tiam mi vidis tiun saman
homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante
kaj trinkante ĉe tiu ĉi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu
kuŝas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante
ĉe lia flanko."

Tiel rakontis mia maljuna servisto.  Mi sentis min absolute ne
bone, pri tio mi povas certigi vin.  Tio do ne estis iluzio: mi
ankaŭ ja estis bone aŭdinta la mortintojn.  Ŝipveturi en tia
societo, tio estis al mi plejaltgrade terura.  Dume mia Ibrahimo
profundiĝis en medito.  "Jen mi trovis!" ekkriis li fine.
Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia
avo, sperta kaj multvojaĝinta homo; ĝi povus efiki kontraŭ
ĉiuspecaj fantomoj kaj sorĉaĵoj.  Li certigis ankaŭ, ke tiu
dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile
malhelpebla, se ni senlace ripetos preĝsentencojn el la Korano.
La propono de l' maljunulo tre plaĉis al mi.  Maltrankvilanime
ni vidis veni la nokton.  Apud la kajuto estis ĉambreto, en kiun
ni decidis retiriĝi.  Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn,
sufiĉe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton.
Poste ni firmfermis laŭ eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo
surskribis en ĉiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto.  Tion
farinte, ni atendis la teruraĵojn de l' nokto.

Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi
forte ekdormemiĝis.  Mia kunulo tial konsilis al mi preĝdiri
kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontraŭefikis.  Subite
fariĝis supre granda movado.  Knaris la ŝnuregoj; piedaj paŝoj
sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj voĉoj estis klare aŭdeblaj.
Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante.  Fine ni
ekaŭdis iun malsuprenveni la ŝtuparon de l' kajuto.  Tion
aŭdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun
lernigis al li lia avo kontraŭ fantomoj kaj sorĉaĵoj:

  "Ĉu vi el aero venis,
    Aŭ en tomb' malluma dormis,
  Aŭ vin mara fundo tenis,
    Aŭ infera fajr' vin formis,--
  Granda Allaho ordonas al vi:
  Ĉiuj fantomoj obeas al li."

Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je ĉi tiu sentenco, kaj
stariĝis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo
malfermegiĝis.  Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis
najlitan al la masto.  La najlo ankoraŭ traestis lian cerbon,
sed li jam reeningigis sian glavon.  Post li envenis alia malpli
riĉe vestita, kiun mi ankaŭ vidis supre kuŝantan.  La
kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizaĝon,
grandan nigran barbon, kaj sovaĝe ruliĝantajn okulojn, per kiuj
li ĉirkaŭrigardis la tutan ĉambron.  Dum li preteriris nian
pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, ŝajnis tute
ne rigardi al la kaŝanta nin pordo.  Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la
tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj laŭte, preskaŭ
kriante interparoladis en nekonata lingvo.  Ili pli kaj pli
laŭtiĝis kaj koleriĝis; fine ekfrapis la kapitano la tablon
per pugnigita mano, ektremigante la tutan ĉambron.  Sovaĝe
ridante, la alia salte leviĝis kaj faris signon al la kapitano,
ke li sekvu lin.  Tiu ĉi sin levis, eltiregis sian sabron el la
ingo, kaj ambaŭ forlasis la ĉambron.  Ni spiris pli libere,
kiam ili estis for; sed nia timo ankoraŭ neniel finiĝis.  Sur
la ferdeko fariĝis ĉiam pli kaj pli laŭte.  Aŭdiĝis rapida
kurado, ridado, kriegado.  Fine eksplodis tumulto vere infera:
armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke malleviĝas sur nin eĉ
la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento!
Post multe da horoj, kuraĝinte resupreniri, ni trovis ĉion en
antaŭa stato; alie ol antaŭe kuŝis eĉ ne unu; ĉiuj estis
rigidaj kiel ligno.

Ni tiel pasigis sur la ŝipo multe da tagoj.  Ĝi veturadis ĉiam
orienten, kie, laŭ mia kalkulo, sendube kuŝis la tero.  Sed,
eĉ se ĝi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ĝi
ŝajnis ĉiam veturi returnen; ĉar, kiam la suno leviĝis, ni
ĉiufoje retroviĝis sur la sama loko.  Ĉi tion ni ne povis
klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj ĉiunokte
veturis plenvele returnen.  Por tion malebligi, ni ferlis
antaŭnoktiĝe ĉiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni
jam antaŭe provis ĉe la pordo en la kajuto: ni skribis sur
pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo,
kaj ĉirkaŭligis per tio la ferlitajn velojn.  Maltrankvilanime
ni atendis en nia ĉambreto la sekvon.  Ĉi tiun fojon la
fantomoj ŝajnis eĉ pli terure furiozi, ol antaŭe; sed jen, la
sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin
lasis.  Ni streĉis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni
bezonis, por peleti la ŝipon antaŭen; kaj tiamaniere ni
transiris en kvin tagoj spacon sufiĉe grandan.

Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco,
la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia
mirinda savo.  Dum tiu tago kaj la sekvinta ĝin nokto ni
veturadis laŭlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni
kredis ekvidi urbon, nemalproksime kuŝantan.  Kun granda peno ni
ĵetis ankron, kiu tuj enfundiĝis; poste, surakviginte
malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per ĉiuj
fortoj al la urbo.  Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis
tie en la maron, ni surbordiĝis.  Ĉe la urba pordego ni
informiĝis pri la nomo de la urbo kaj sciiĝis, ke ĝi estas
Hinda urbo, kuŝanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi
intencis marveturi en la komenco.  Ni eniris en karavanejon, kie
ni refreŝigis nin post nia aventurplena vojaĝo.  Mi ankaŭ
serĉis tie saĝan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro,
ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorĉarto.  Li
kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ĝis senpretenda
domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke
mi demandu pri Mulej.

En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo
kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras.  Mi diris al li,
ke mi serĉas la saĝan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio
estas li mem.  Mi petis de li konsilon, kion fari je la
mortintoj, kaj kion ekaranĝi por forigi ilin el la ŝipo.  Li
respondis, ke la ŝipanaro estas verŝajne, pro iu krimo,
sorĉetenita surmare; la sorĉo, diris li, kredeble
malefektiviĝos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur
fariĝi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kuŝas.  Al mi,
li kredis, apartenas ĉiarajte la ŝipo, kune kun ĝia tuta
ŝarĝo, tial ke mi kvazaŭ ĝin trovis; tamen mi nepre
prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo
malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos
min forigi la mortintojn.  Mi promesis, ke mi riĉe rekompencos
lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per
segiloj kaj hakiloj.  Survoje la sorĉisto Mulej ne ĉesis laŭdi
nian feliĉan ideon ĉirkaŭvolvi la velojn per sentencoj de l'
Korano.  Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo.

Estis ankoraŭ iom frue en la tago, kiam ni alvenis la ŝipon.
Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kuŝis jam post
unu horo en la barketo.  Kelkaj el la sklavoj, por entombigi
ilin, devis remtransporti ilin al la tero.  Reveninte, ili
rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo
per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kuŝigis ilin
teren.  Ni daŭrigis desegi la mortintojn, kaj jam antaŭvespere
ĉiuj estis alportitaj al la tero.  Fine estis plu neniu surŝipe
krom tiu, kiu estis najlita al la masto.  Vane ni penis eltiri la
najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ĝin eĉ je unu
hareto.  Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la
maston por transportigi lin teren.  Tamen de ĉi tiu embaraso
liberigis nin Mulej.  Li ordonis al sklavo, rapide remi
marborden, por alporti poton da tero.  Ricevinte ĉi tion, la
sorĉisto elparolis super ĝi misterplenajn vortojn kaj
superŝutis per la tero la kapon de l' mortinto.  En la sama
momento tiu ĉi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj
la vundo de la najlo en lia frunto eksangis.  Facile nun ni
eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el
la sklavoj.

"Kiu kondukis min ĉi tien?" parolis li, laŭŝajne reakirinte
kelkagrade la fortojn.

Mulej montris min per la fingro.  Mi alproksimiĝis.

"Dankon al vi, fremdlanda nekonato!  Vi savis min el
longedaŭraj turmentoj.  Jam de kvindek jaroj mia korpo
ŝipveturadas tra ĉi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita
ĉiunokte reeniri en ĝin.  Sed nun fine mia kapo ektuŝis la
teron, kaj mi povas iri, repaciĝinte, al miaj prauloj."

Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin ĉi tiu terura stato,
kaj li parolis:

"Antaŭ kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loĝis
en Alĝero.  Sed avareco puŝis min ekipi ŝipon kaj min doni al
la marrabado.  Foje, daŭriginte jam de kelka tempo ĉi tiun
fikomercon, mi enŝipigis en Zante'o derviŝon, kiu deziris
vojaĝi senpage.  Mi kaj miaj kunuloj estis malĝentilegaj homoj
kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraŭe, mi
insulte mokadis lin.  Sed foje li en sankta fervoro riproĉis min
pro mia pekoplena vivado.  Tiam min, post multa trinkado kun mia
manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero.  Furiozega
pro tio, kion al mi diris derviŝo kaj kion mi eĉ al sultano ne
permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al
li la bruston per mia ponardo.  Mortante, li malbenis min kaj
mian ŝipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ĝis ni kuŝigos
teren nian kapon.  La derviŝo mortis, kaj ni ĵetis lin en la
maron kaj ridis pri liaj minacoj.  Sed jam en tiu sama nokto
plenumiĝis liaj vortoj.  Kelkaj el miaj ŝipanoj ribelis
kontraŭ mi.  Kun terura kolerego oni interbatalis, ĝis miaj
partianoj submetiĝis kaj mi estis alnajlita al la masto.  Sed
ankaŭ la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaŭ mia
ŝipo estis nenio alia krom granda tombo.  Al mi ankaŭ
estingiĝis la lumo de la okuloj: mi ĉesis spiri kaj kredis, ke
mi mortas.  Sed tio estis nur rigidiĝo, kiu tenis min
enkatenita.  En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni
ĵetis maren la derviŝon, mi kaj ĉiuj miaj kunuloj revekiĝis.
Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aŭ
paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto.  Tiel
ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti;
ĉar kiel ni povis atingi la teron?  Kun freneza ĝojo ni ĉiam
veturis plenvele tra la ventego, ĉar ni esperis disfrakasiĝi
fine kontraŭ iu krutaĵo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la
maro kuŝigi al ripozo.  Tio ne prosperis al ni.  Sed nun mi
mortos.  Denove mi dankas vin, nekonata savinto!  Se trezoroj
povas vin rekompenci, prenu mian ŝipon, kiel signon de mia
dankemo."

Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis.  En la
sama momento li ankaŭ, kiel antaŭe liaj kunuloj, disfalis en
polvon.  Ĉi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis.  El la
urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian ŝipon.
Grandprofite interŝanĝinte kontraŭ aliaj la komercaĵojn,
kiujn mi havis surŝipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko
Mulej riĉajn donacojn, kaj forŝipiĝis al mia patrujo.  Tamen
mi faris grandan ĉirkaŭveturadon, surbordiĝante en multaj
insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercaĵojn.  La Profeto
benis mian entreprenon.  Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron
duoble pli riĉa, ol faris min la mortanta kapitano.  Miaj
samurbanoj miregis pro miaj riĉaĵoj kaj mia feliĉo: neeble
estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l'
fama vojaĝanto Sindbado.  Mi ne maltrompis ilin.  Sed de nun la
junaj Balsoranoj, apenaŭ atinginte sian dekokan jaron, devis
forvojaĝi en la mondon, por fari, simile al mi, sian feliĉon.
Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace.  Ĉiukvinjare mi
vojaĝis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia
beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu
ilin en sian paradizon.

En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antaŭen.
Post kiam la vojaĝantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim,
la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el
ni la plej juna, kaj ĉiam gajhumora; sendube vi do scias por ni
iun bonan ŝercrakonton.  Nu, prezentu ĝin por nia regalo, ke
ĝi refortigu nin post la varmego de l' tago."  "Kun plezuro mi
rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en
ĉiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi
la unuan lokon al miaj pliaĝaj kunvojaĝantoj.  Sed Zaleŭkos
estas ĉiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu
al ni tion, kio malĝojigis lian vivon?  Eble ni povos malpliigi
lian ĉagrenon, se ĉagrenon li havas; ĉar fraton ni helpas
volonte, eĉ se li estas alikredano."

La tiel alvokata estis greka komercisto, mezaĝa, bela, forta,
sed tre seriozmiena.  Kvankam li estis "nefidelulo" (ne
mahometano), liaj kunvojaĝantoj tre amis lin; ĉar lia tuta
personeco vekis ĉe ili estimon kaj konfidon.  Plie, li havis nur
unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de ĉi tiu perdo venas lia
seriozeco.

Zaleŭkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras
min via konfido.  Ĉagrenon mi havas nenian, almenaŭ nenian, de
kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus.  Tamen, ĉar
Mulej ŝajnas riproĉeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi
ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol
aliaj.  Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon.  Ne de
mia naskiĝo ĝi mankas al mi, sed mi perdis ĝin en la plej
teruraj tagoj de mia vivo.  Ĉu pro tio mi estas kulpa: ĉu ne
estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol
pravigas mia nuna situacio: volu mem juĝi, aŭdinte la historion
pri la dehakita mano."



La Historio pri la Dehakita Mano.


Mi naskiĝis en Konstantinopolo.  Mia patro estis dragomano[1]
ĉe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn
ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn.  Li donis al mi bonan edukadon,
parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el
niaj pastroj.  En la komenco li destinis min kiel transprenonton
de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li
kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min
kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol
ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi.

En nian domon venadis multe da Frankoj.[3]   Unu el ili
konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman
landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj
plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn.  Li proponis konduki min
tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden.  Mia patro, kiu
ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon,
kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri
monatoj.  Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi
fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de
la enŝipiĝo.  Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis
por la vojaĝo.  En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian
dormoĉambreton.  Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn,
kuŝantajn sur la tablo.  Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn
granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon,
kolektitan unuloken.  Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris:

"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo.
Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis
al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden.  Mi scias, ke vi
povas ilin uzi.  Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos
vin; kaj tiam ja frapu tutforte.  Mia havo ne estas granda.  Mi
dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu
estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti
sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega
bezono."

Tiel parolis mia maljuna patro.  Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj,
eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis
lin plu.

La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo.  Baldaŭ ni alvenis
Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan
urbon Parizon.  Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron,
kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du
mil taleroj.  En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion
ellernis, kion bona kuracisto devas scii.  Sed mensoge mi
parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne
plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili
nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj
junuloj.

Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon.
Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro.
Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj
profitis ĝin.

Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La
Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l'
ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon.  Sed mi trovis
fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno
najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj.  Tiu
pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la
ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la
dezertan domon.  Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro
ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi.
Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris:
"Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis
sian oron."  Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne
povas, kompreni.  Sed kion fari?  Mi havis neniun, kiu povus
atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa
pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn
de mia patro kiel testamentaĵon.  Tio estis la unua malfeliĉo,
kiu trafis min.  Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo.
Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi
rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo
de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj
eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos.
Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam
tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post
iom oni akiras novan.  Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia
situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en
Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj
elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj.  Mi
rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el
fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan
profiton.  Mi tuj prenis decidon.  Vendinte mian patran domon, mi
donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke
li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj
en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn
ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn.  Poste, luinte lokon
sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon.

Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj,
denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton.  Nia vojaĝo
estis mallongedaŭra kaj feliĉa.  Mi trapasis la urbojn kaj
urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn
klientojn.  Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn
provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli
riĉa.  Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi
riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj
foriris Italujon.  Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu
donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia
kuracarto.  Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen
prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da
malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj
enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4]  Tiel mi venis fine
al la urbo Firenzo en Italujo.  Mi intencis resti longatempe en
ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro
tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj.  Mi
luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa kroĉe), kaj
ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun
altano.[5]  Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn,
kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston.  Apenaŭ mi
malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj
kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol
aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.

Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu
vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ
unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen,
en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne
estis enmetita tien de mi.  Mi malfermis la bileton, kaj legis en
ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte
sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vékkio).
Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien;
sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine
diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo:
jam pli ol unu fojon tio okazis al mi.  Mi do decidis tien iri;
sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia
patro.

Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis al
_Ponte vecchio_.  Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj
decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis.  Estis malvarma
nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la
ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo.  Eksonis
la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo.  Mi elrektiĝis, kaj
jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan
mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe.  Komence
mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie.
Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris:

"Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas
vin servi?"

La ruĝmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!"

Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato.  Mi do
restis staranta kaj diris:

"Tiel ne estu, sinjoro!  Volu antaŭe sciigi min, kien.  Mi
petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu,
ĉu vi bone intencas al mi."

Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton.  "Se vi ne
volas, Zaleŭkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.

Ĉe tio, ekregis min la kolero.

"Ĉu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin
ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile
en malvarma nokto?"

Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante
ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la
mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la
angulo de l' plej proksima strato.  Iom post iom moderiĝis mia
kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni
la ŝlosilon de l' stranga aventuro.  Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la
ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen.  Apenaŭ mi faris cent paŝojn,
preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris
franklingve: "Estu singarda, grafo!  Tiuĉinokte nenio
farebla!"  Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la
persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron,
ŝtelirantan laŭlonge de la domoj.  Ke tiu alparolo rilatis ne
min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi
lumigis neniel.  Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi
devas fari.  En la komenco mi intencis publike anoncigi la
mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la
nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian
klarigon pri la afero.  Tiel pripensante, mi rigardis pli atente
la mantelon.  Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita
per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro.  La belega aspekto
de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.

Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon;
sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa
trovi neniun, kiu konsentos aĉeti.  Mia celo estis, fikse
rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la
pelto.  La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam
li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis
lian figuron.  Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon,
kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis
eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de
ducent zekinoj.  Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis,
ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj,
respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel
valoregan kaj delikatan.

Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi
kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon
da mono.  Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis:
"Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se
mi pro tio ruiniĝos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis
kalkuli.  Mi estis en granda embaraso.  Elpendigante la mantelon,
mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia
nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la
difinitan prezegon.  En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio
alia por fari, krom konsenti pri la negoco.  Cetere, logis min la
penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon.  La
junulo surmetis la mantelon kaj foriris.  Sed ĉe la sojlo li
turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi
paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: "Jen, Zaleŭkos,
io, kio certe ne apartenas al la mantelo."  Mi prenis,
indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis
tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata
horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj."  Mi
staris kvazaŭ fulmofrapita.  Tiel do, facilanime, mi ludperdis
mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon!  Sed ne longe
daŭris mia meditado.  Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi
ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li:
"Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la
mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi."  Unuamomente li kredis,
ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute
serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo.
Fine ni ekbatalis.  Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de
li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la
junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon.
La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon
al mia kontraŭulo.  Tamen mi proponis al la junulo dudek,
kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li
recedus al mi la mantelon.  Kion ne povis fari miaj petoj, tion
efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn.  Mi,
miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri,
ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo.  Je l' fino, ilia
opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol
ili, ke mi faris profitan negocon.

Senpacience mi atendis la nokton.  Ĉirkaŭ la sama horo kiel
hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_.
Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj
alproksimiĝis al mi.  Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ.
"Ĉu vi havas la mantelon?" li demandis.  "Jes, sinjoro,"
respondis mi, "sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante."
"Mi scias," rediris li; "rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar
cent."  Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l'
ponto, kie li elkalkulis la monerojn.  Kvar cent oraj moneroj:
belege ili rebrilis en la lumo de la luno.  Mia koro ĝojis je
tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta
feliĉo.  Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli
bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis
maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure.
"Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi
nun postulas de mi?  Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne
estu io malbona."  "Vi vane estas maltrankvila," respondis li;
"mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed
por mortinto!"

Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?"

"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li,
kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loĝis ĉi
tie ĉe amiko de nia familio.  Hieraŭ mia fratino subite mortis
de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ.  Sed,
laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas
kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis
fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo.
Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia
patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li
vidu ŝin ankoraŭ unu fojon."

Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al
mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion
kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton.  Mi do diris al li, ke
mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la
mortinta sinjorino.  Survoje, mi ne povis deteni min de la
demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete.
Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian
intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage;
sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos
multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la
kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin
propramane.

Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon.  Mia akompananto
ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno.  Ni
preterpasis la ĉefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda
pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo,
supreniris mallarĝan tordŝtuparon.  Ĝi kondukis en nesufiĉe
lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis
lampeto fiksita sur la plafono.

En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro.  La
nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn
larmojn.  Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi
plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron.

Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam
havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito.  Je la tuta kadavro,
estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke,
vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato.  La longaj nigraj
harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la
okuloj, fermitaj.  Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel
faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron.  Poste mi prenis mian
plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon.
Sed kia terurego!  La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj
refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu
momento ellasi la lastan spiron.  Samtempe la varma sango
elŝprucis el la vundo.  Nun mi estis certa, ke mortigis la
malfeliĉulinon neniu alia krom mi.  Ke ŝi jam ne plu vivis,
estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin
savi.  Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu
teruraĵo.  Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la
fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta?  Ĉi tio ŝajnis al mi
la pli kredebla supozo.  Sed mi ne povis diri al la frato, ke
malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve
mi pretiĝis por findetranĉi la kapon.  Sed ankoraŭ unu fojon
ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj
mortis.  Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de
timo, mi elkuregis el la ĉambro.  Sur la koridoro regis plena
mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne
estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de
la muro, por atingi la tordŝtuparon.  Fine mi trovis ĝin kaj
malsupreniris, duone falante, duone glitante.  Ankaŭ malsupre
estis neniu.  Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi
spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo
fariĝis al mi neelporteble terure.  Antaŭenpelata de timo, mi
kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia
lito, por forgesi mian abomenan faraĵon.  Sed dormo ne venis al
miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis.
Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu
subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian
faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo.  Tial mi tuj
decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj
fari kiel eble plej senzorgan mienon.  Sed ho ve! nova
cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian
maltrankvilecon.  Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj
tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis
ilin en la ĉambro de l' mortigita, aŭ perdis poste dum mia
forkuro.  Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua
konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!

Je kutima horo mi malfermis mian magazenon.  Baldaŭ poste venis
al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis
homo tre babilema.

"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu
okazis en la lasta nokto?"

Mi ŝajnigis scii nenion.

"Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias,
ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l'
gubernatoro, estas pasintanokte mortigita?  Ho ve!  Hieraŭ mi
vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune
kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi."

Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron.
Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento
rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis
diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.

Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto.
Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleŭkos,"
parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "ĉu tiuj
ĉi apartenas al vi?"  Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion
neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian
domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti,
mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis
min kiel posedanton de la montritaj objektoj.  La oficisto
ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan
konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon.  Tie li
asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono.

Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en
tiu soleco.  La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis,
revenis ree kaj ree al mia spirito.  Ankaŭ mi devis konfesi al
mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus
irinta tiel blinde en la kaptilon.  Du horojn post mia aresto,
oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren,
en grandan salonon.  Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo,
sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj.  Ĉe la flankoj de l'
salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de
Firenzo.  Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase
la rigardantoj.  Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo,
leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro.
Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne
povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian
lokon al la plej maljuna senatano.  La plej maljuna senatano
estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara.  Li tenis sin
antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn
tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia
voĉo estis sentrema kaj forta.  Unue, li demandis min, ĉu mi
volas konfesi la mortigon.  Mi petis lin favore aŭskulti min,
kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi
sciis.  Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen
paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi
kolerege: "Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi
krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?"  La senatano
faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li
libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis
pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis
al lia mortigita filino.  Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li
devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur
tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne.  Tiel
parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por
elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l' mortinta,
kiujn al li transdonos la gubernatoro.  Oni rekondukis min en
mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de
la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita
sinjorino kaj la ruĝmantelulo.

Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon.
Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj.  La maljuna senatano
demandis min, ĉu ili estas de mia mano.  Mi rigardis ilin atente
kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ
biletoj, kiujn mi jam ricevis.  Tion mi sciigis al la senatano,
sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi
sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de
la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo.
Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj
avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon.  Ŝajnis,
ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar
en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe.
Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube
troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis
ilin kaj ne trovis.  Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi
perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis
enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke
mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita
al morto.  Jen nun la terura sorto, kiu atendis min!  Forlasita
de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia
hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la
ekzekutista hakilo!

En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi
sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege
direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermiĝis
la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante,
min longatempe observis.  "Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas
vin, Zaleŭkos?" diris li fine.  Ĉe la unua rigardo, pro la
malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia
voĉo revekis en mi malnovajn memorojn.  Estis Valetio, unu el
tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la
tempo de mia studado.  Li diris, ke la okazo kondukis lin al
Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis
pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu
fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado
kulpiĝi.  Mi rakontis al li la tutan aferon.  Li ŝajnis tre
mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por
ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj.  Mi ĵuris
al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas
min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi
ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l' nekonato.  "Ĉu
vi do ne konis Biankan?" li demandis.  Mi certigis lin, ke mi
neniam ŝin vidis.  Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas
la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme
plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de
longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia
edziniĝo kun alia.  Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre
bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas
pruvi lian kunkulpecon.  Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante,
kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon.  Mi
havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas
prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min
savi.  Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis
Valetio.  "Mi alportas konsolon, sed doloran.  Vi vivos kaj
estos libera, sed kun perdo de unu mano."  Kortuŝita, mi dankis
mian amikon pro mia vivo.  Li diris al mi, ke la gubernatoro
obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne
montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj
pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie
eldirita.  Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn
librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian.
Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon,
konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam.  Tia nun
estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la
dolorplena horo, kiu atendas min.  Sed mi ne volas priskribi tiun
teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian
manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia
propra sango.

Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li
noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi
laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la
juĝistaro.  El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la
unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo.  Mian tutan
esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al
mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed
kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne
volas ekloĝi en mia propra domo.  Li diris al mi, ke fremda homo
jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo
ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ.  Mi tuj
iris tien kun mia amiko.  Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj.
Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie
la aĉetinto de la domo.

Mi legis: "Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze
labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu.  Al vi apartenas la
domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj
ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos
inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj.  Ke vi pardonu al tiu,
kiu estas pli malfeliĉa ol vi!"  Mi povis bone diveni, kiu
estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi,
responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por
Franko: li surhavis ruĝan mantelon.  Nun mi sciis sufiĉe, por
konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute
senigita je ĉiu nobla inklino.  En mia nova domo mi trovis ĉion
plej bone aranĝita, -- interalie, magazenon kun komercaĵoj pli
belaj ol mi iam havis antaŭe.  De tiu tempo forpasis dek jaroj.
Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi
daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel
malfeliĉa, mi neniam revidis plu.  Ĉiujare mi ricevis, de post
tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu
malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la
ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de
la mortigita Bianka.

Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton.  La
aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj
kortuŝita ŝajnis la fremdulo.  Kelke da fojoj, dum la
rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ
liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj.  Ankoraŭ longatempe ili
priparoladis la historion.

La fremdulo demandis: "Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu
tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al
danĝero eĉ vian vivon?"

"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia
koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi
malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la
kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn
malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi."

"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li
premis al la greko la manon.

Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon.  Kun
zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne
sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte
surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la
malproksimo aron da rajdantoj.

Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo
miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas
sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj.

"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ĝi
estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi;
sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro
tio estas necese, ke ni tenu nin prete."

La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la
maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo
ĉiuspecaj legendoj.  Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam
ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj
opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi
tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas
nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto."

"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la
komercistoj.  "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla
homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus
rakonti al vi.  El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone
ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento
kuraĝas sin montri.  Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed
li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte
tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano
estas la sinjoro de la dezerto."

Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo.  La
gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro,
komencis maltrankviliĝi.  Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en
interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la
tendaro.  Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj
sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon.  La
komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri
renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon.  Aĥmet kaj la du
pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema
Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la
fremdulon.  Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan
tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al
sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon,
li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun
signon.  La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne
volis kredi, ke la rimedo sukcesos.  Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj
estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis
renkonte al la rajdantoj.  Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis
la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia
antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro.

Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj,
rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo.  Tiu ĉi
staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis,
kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo.  Fine Mulej
interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato,"
ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaĝajn
rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli
alta ol ĝia vera valoro," respondis Selim Baruĥ.  "Per ĉi
tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco.
Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu
vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto."

La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto.
Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano
certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon.

Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno
komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla
ebenaĵo, ili ekforiris pluen.

La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la
eliro el la dezerto.  Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la
granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris
al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu,
ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia
frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro.  Li havis tri
infanojn.  Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis
multe pli junaj ol mi.  Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de
mia patro lasis min voki.  Li destinis min esti heredonto de siaj
bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li.  Sed ĉar li
atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj
en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu
intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore
bonigis."



La Savo de Fatme.


Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaŭ la saman
aĝon.  La unua estis maksimume du jarojn pli aĝa.  El la tuta
koro ili amis unu la alian, kaj en ĉio ili kunlaboradis por
malplipezigi al nia malsanema patro la ŝarĝon de lia granda
maljuneco.  Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia
frato aranĝis feston.  Li invitigis al si ĉiujn ŝiajn
kunludantinojn, prezentigis al ili en la ĝardeno de l' patro
elektitajn manĝaĵojn, kaj, ĉe la vesperiĝo, invitis ilin fari
plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste
ornamis.  Fatme kaj ŝiaj amikinoj ĝoje konsentis; ĉar la
vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ĝin rigardis
vespere de sur la maro, prezentis belegan vidaĵon.  Al la
knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian
fraton veturi ĉiam pli kaj pli antaŭen en direkto al la plena
maro.  Sed Mustafa konsentis iom kontraŭvole, ĉar jam antaŭ
kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron.  Ne malproksime de la urbo
elstaras en la maron promontoro.  Ĝis tie la knabinoj volis
veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron.  Ĉirkaŭremante
la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon
plenan de viroj armitaj.  Antaŭvidante ion ne bonan, mia frato
ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero.
Kaj efektive lia timo ŝajnis realiĝi: la alia barko sekvis
rapide tiun de mia frato, atingis ĝin, ĉar ĝi havis pli multe
da remistoj, kaj sin tenis ĉiam inter nia barko kaj la marbordo.
La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danĝero, salte
leviĝis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin
retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, ĉar ili
elmetas la barkon al la danĝero esti renversita per tia tien --
kaj reenkurado.  Nenio helpis.  Fine, kiam alproksimiĝis la alia
boato, ili ĉiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu
ĉi renversiĝis.  Dume oni jam observis de sur la tero la movojn
de la fremda boato; kaj ĉar oni jam de kelka tempo estis
maltrankvila pro korsaroj, tiu ĉi boato vekis suspekton; tial
debordiĝis kelkaj barkoj, por helpi la nian.  Sed ili alvenis
nur ĝustatempe por enŝipigi la dronantojn.  En la konfuzo, la
malamika boato jam malaperis.  Sur la du barkoj, kiuj surprenis
la dronantojn, oni ne sciis certe, ĉu ĉiuj estas savitaj.  Oni
reciproke proksimiĝis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino
kaj unu el ŝiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en
unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu.  Minacite de
Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika ŝipo, kiu
ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj,
forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li
ekkunsavis la knabinojn; li ankaŭ diris, ke li rimarkis, kiel
oni entrenis du el ili en la barkon.

Senlima estis la doloro de mia maljuna patro.  Ankaŭ Mustafa
estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan
fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo,
sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian
malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino,
kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj
gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno.  Sed mia
patro estis homo severa.  Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li
venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsaĝeco nun
rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de
miaj okuloj.  For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia
vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol
tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberiĝos de
la malbeno de l' patro."

Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis.  Jam antaŭe li firme
decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur
volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi
forpelis lin, malbenitan, en la mondon.  Tamen, kvankam granda
jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne
meritis, plifortigis nun lian kuraĝon.  Li iris al la kaptita
korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke
ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan
sklavovendadon en Balsoro.

Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero
de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon
da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo.  La gepatrojn de Zorajde --
tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino -- Mustafa, plorante,
adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron.  Li faris la vojaĝon
surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe
veturis.  Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por
alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj.  Ĉar li
havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la
urbon en la fino de la sesa tago.  Sed en la vespero de la kvara
tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri
viroj.  Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke
ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li
kriis al ili, ke li volas kapitulaci.  Ili desaltis de siaj
seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo,
kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian
bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton.

Mustafa fordonis sin al premanta malespero.  Ŝajnis, ke jam nun
plenumiĝis por la malfeliĉulo la malbeno de lia patro; ĉar
kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se,
senigita je ĉiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin
liberigi, krom sia mizera vivo?  Mustafa kaj liaj senparolaj
akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili
deturniĝis en malgrandan flankvaleton.  La valeto estis
ĉirkaŭborderita de altaj arboj.  Mola, malpale verda herbejo,
tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo.  Kaj
efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ĝis dudek
tendojn.  Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj
belaj ĉevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de
citro kaj du belaj voĉoj de viroj.  Al mia frato ŝajnis,
kvazaŭ homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus
intenci kontraŭ li ion malbonan; tial li obeis sentime la
ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn,
faris al li signon, ke li desaltu de ĉevalo.  Oni kondukis lin
en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaŭ kokete
ornamitan interne.  Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj
tapiŝoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke riĉecon kaj
komforton; sed ĉi tie ili ŝajnis nur kuraĝaĉa rabaĵo.  Sur
unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizaĝo estis
malbela, lia haŭto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto
de malica ruzo ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo faris malameginda lian
vidiĝon.  Kvankam ĉi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da
respekto, tamen Mustafa baldaŭ rimarkis, ke ne por li oni tiel
riĉe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj
kondukantoj ŝajnis lin pravigi en lia supozo.  "Kie estas la
Forta?" demandis ili la malgrandulon.  "Li faras ĉaseton,"
respondis ĉi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel
anstataŭanto, sian lokon." -- "Ne saĝe li agis, tion
farante," rediris unu el la rabistoj, "ĉar baldaŭ oni devos
decidi, ĉu tiu ĉi hundo devas morti aŭ pagi; kaj tion scias la
Forta pli bone ol vi."

La malgrandulo, kiu havis, laŭŝajne, deziron sin venĝi per
bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin
alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia
kontraŭulo.  Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li
komencis insulti; kaj vere, ĉiun lian malĝentilaĵon la aliaj
plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la
interinsultado.  Subite malfermiĝis la pordo de l' tendo, kaj
enpaŝis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de
Perslando.  Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian
belegan sabron kaj lian riĉe ornamitan ponardon, neatentindaj
kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta teniĝo, kvankam
neniel timigaj, inspiris respekton.

"Kiu ĝi estas, kiu kuraĝas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li
al la timigitaj apudestantoj.  Dum kelkaj momentoj regis profunda
silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel
la afero okazis.  Ĉe tio ruĝiĝis de kolero la vizaĝo de tiu,
kiun oni nomis "la Forta."  "Ĉu vi kredas, ke mi iam min
lasus anstataŭiĝi de vi, Hasano?" kriis li, per terura voĉo,
al la malgrandulo.  Tiu ĉi kvazaŭ kuntiriĝis pro timo, tiel ke
li ŝajnis eĉ multe pli malgranda ol antaŭe, kaj ekŝteliĝis
al la elirejo de la tendo.  Sed bontrafa piedekbato de la Forta
igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.

Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan
antaŭ sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj.  "Jen
ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti."  La ĉefo longe
observis la kaptiton; poste li parolis: "Baŝao de Suliejka! via
propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaŭ
Orbasano."  Aŭdinte tion, mia frato sin ĵetis antaŭ li genue
kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi ŝajnas, ke vi eraras; mizera
malfeliĉulo mi ja estas, sed ne tiu baŝao, kiun vi serĉas!"
Mirigis ĉi tiuj vortoj ĉiujn, kiuj estis en la tendo.  Sed la
sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj
ŝajnmanovroj, ĉar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin
bone rekonos."  Li ordonis alkonduki Zulejman.  Oni venigis en
la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, ĉu ŝi ne
rekonas en mia frato la Baŝaon de Suliejka, respondis: "Jes,
ja!  Kaj mi ĵuras per la tombo de l' Profeto, ĝi estas la
baŝao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane
estis ruza," ekparolis kolere la Forta.  "Vi estas por mi tro
malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan
ponardon; sed al la vosto de mia ĉevalo mi alligos vin morgaŭ,
kiam la suno leviĝos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn,
ĝis ĝi subiros malantaŭ la montoj de Suliejka!"  Nun ekperdis
mia malfeliĉa frato la kuraĝon.  "Tio estas la malbeno de mia
kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen ĝi alpelas min al
malhonora morto; kaj ankaŭ vi estas perdita, dolĉa fratino, kaj
vi, Zorajde!" -- "Via ludaĉo nenion utilas al vi," diris unu
el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaŭ la dorso;
"eliru tuj el la tendo, ĉar la Forta ekmordas la lipojn kaj
rigardas al sia ponardo.  Se vi volas travivi ankoraŭ unu
nokton, venu!"

Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn,
antaŭenpelantajn kaptiton.  Ili eniris kun li en la tendon.
"Jen tiu baŝao, kiun ni nun venigas al vi laŭ via ordono,"
diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaŭ la kusenon de la
Forta.  Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis
bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn
la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli
nigra, kaj pli bruna lia vizaĝo.  Ŝajnis, ke la apero de la dua
kaptito tre mirigis la Fortan.  "Kiu el vi estas la ĝusta?" li
demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian.  "Se vi
aludas la Baŝaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la
kaptito, "tio estas ja mi!"  Longe kaj fikse la Forta rigardis
la baŝaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante,
li faris signon, ke oni konduku lin for.  Kiam ĉi tio estis
farita, li alproksimiĝis al mia frato, distranĉis ponarde liajn
ligilojn kaj faris signon, ke li sidiĝu apud li sur la kuseno.
"Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis
vin por tiu monstro, sed alskribu ĝin al stranga dispono de l'
ĉielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo
mem, kiu estas dediĉita al la pereo de tiu kanajlo."  Mia frato
petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daŭrigi tuj
lian vojaĝon, ĉar ĉiu prokrasto povas esti por li pereiga.  La
Forta informigis sin pri liaj urĝaj aferoj; kaj post kiam
Mustafa ĉion rakontis al li, li konsilis al li pasigi ĉi tiun
nokton en lia tendo; li kaj lia ĉevalo sendube bezonas ripozon;
sed la morgaŭan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin
al Balsoro post unu kaj duono da tago.  Mia frato konsentis,
estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ĝis la mateno en la
tendo de l' rabisto.

Kiam li revekiĝis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed
antaŭ la kurteno li ekaŭdis kelkajn voĉojn kune parolantajn:
ili ŝajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la
malgranda nigrebruna vireto.  Li subaŭskultis iome, kaj aŭdis,
je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la
alia, ke li mortigu la fremdulon, ĉar, se li estos liberigita,
li povos ilin ĉiujn perfidi.

Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraŭ li,
ĉar li estis la kaŭzo de tio, ke oni traktis lin hieraŭ tiel
malbone.  Dum kelkaj momentoj la Forta ŝajnis pripensi.  "Ne,"
parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto
estas sankta; krom tio, ŝajnas al mi, ke li ne havas tian
mienon, kvazaŭ li volus nin perfidi."

Dirinte tion, li forŝovis la kurtenon kaj eniris en la tendon.
"Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan
trinkon; poste vi pretiĝu por la foriro."  Li prezentis al mia
frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili
bridis la ĉevalojn, kaj kun koro multe pli kuraĝa ol ĉe sia
alveno Mustafa surĉevaliĝis.  Ili baldaŭ preterrajdis la
tendaron, kaj nun ili deturniĝis en larĝan vojon, kondukantan
en la arbaron.  La Forta rakontis al mia frato, ke tiu baŝao,
kiun ili kaptis dum la ĉasado, promesis toleri, ke ili restu
sendanĝere en lia regiono; sed antaŭ kelkaj semajnoj li kaptis
unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj
turmentegoj, lasis lin pendigi.  Jam de longe li tenis lin sub
spionado, kaj hodiaŭ li devas morti.  Mustafa ne kuraĝis ion
kontraŭdiri, ĉar li estas feliĉa, ke li mem saviĝis kun
sendifekta haŭto.

Ĉe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian ĉevalon,
priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por
adiaŭi, kaj parolis: "Mustafa, vi fariĝis, en stranga maniero,
gasto de la rabisto Orbasano.  Mi ne volas ordoni, ke vi nepre
prisilentu, kion vi vidis kaj aŭdis.  Kvankam senkulpa, vi
elsuferis la antaŭtimon de l' morto, kaj mi ŝuldas al vi
kompenson.  Prenu, kiel memoraĵon, ĉi tiun ponardon; kaj kiam
ajn vi bezonos helpon, ĝin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin
defendi.  Eble ankaŭ ĉi tiu saketo utilos al vi por via
vojaĝo."  Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis
la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti.  Ankoraŭ unu
fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon
kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron.  Vidante, ke jam ne
plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia ĉevalo,
por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia
gastiginto, ĉar la saketo enhavis multegon da oro.  Li dankis
Allah'on pro sia saviĝo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la
noblan rabiston, li ekdaŭrigis gajakore sian vojon al Balsoro.

Leza silentiĝis kaj demande rigardis Aĥmet'on, la maljunan
komerciston.

"Ne, se estas tiel," diris ĉi tiu, "volonte mi plibonigas
mian juĝon pri Orbasano; ĉar vere, bele li agis kontraŭ via
frato."

"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas,
ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, ĉar, se mi ne
eraras, ni ĉiuj deziregas aŭdi plue, kio okazis al via frato,
kaj ĉu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan
Zorajde'on."

"Se tio vin ne enuigas, mi volonte daŭrigos la rakonton,"
respondis Leza, "ĉar, efektive, la historio de mia frato estas
aventuroplena kaj miriga."

Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis
tra la pordego de Balsoro.  Enirinte en karavanejon, li tuj
demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare
fariĝas ĉi tie.  Sed li ricevis la teruran respondon, ke li
venas tro malfrue je du tagoj.  Oni esprimis bedaŭron pro lia
malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la
plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege
belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj.
Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis
en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis
venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis
ĝin pagi.  Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj
jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li
nun serĉas.  Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas
je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta,
riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis
Kapudan-baŝao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por
elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj.

Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por
rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je
unutaga vojiro.  Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas
sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian
akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis
ĝin.  Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, -- konfuzo,
kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, -- venigis al
li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj
tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn
knabinojn.  Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, -- por
tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem
kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la
kastelo de Tiuli.  Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu
kastelo.  Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo.  De ĉiuj flankoj
ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre
malmulte superstaris.  Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj
siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la
suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan
koloron, kiun havis la vizaĝo de l' Baŝao.  Poste li sendis en
la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo
de l' Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo.  Baldaŭ revenis la
servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido
la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo.
Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur
larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli.

Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun
respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis
prepari lia kuiristo.  Post la manĝo Mustafa iom post iom igis
la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian
belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel
malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos.  Tre
ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej
belaj esperoj.  Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam
revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn.
Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas,
ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de
Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian
buŝaĉon en malagrablegan rideton.  Mustafa ekpremetis al si la
brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere
maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe.  "Kion vi volas
apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego.
"Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone
divenis, kial vi venis ĉi tien.  Vian estimindan vizaĝon mi
ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per
mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min
trompus.  Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon."

"Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis," rediris al li
Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. --
"Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia.  "Ĉar
mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi
forkuris.  Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia
malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel
edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri.  Se vi
ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom
pri la nova Baŝao."

Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero.  Nun, kiam li kredis,
ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo
kaj ilin vanigis.  Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian
projekton: la malhometon li nepre devas mortigi.  Per unu salto
li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube
antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi
estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por
helpo.

Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa.  La knabinojn li
devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran
saviĝon.  Li iris tial al la fenestro, por vidi, ĉu li ne povas
tie trasalti.  Ĝis la tero estis priatentinda profundo kaj
kontraŭflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi.  Dum
li staris meditante ĉe la fenestro, subite li ekaŭdis multajn
voĉojn, proksimiĝantajn al lia ĉambro.  Ili jam atingis la
pordon.  Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn
vestojn kaj elsaltis tra la fenestro.  La falo estis malfacila,
sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj
releviĝis kaj kuris al la muro, kiu ĉirkaŭis la korton, ĝin
suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaŭ sin
trovis sur libera kamparo.  Li daŭrigis kuri, ĝis li alvenis
malgrandan arbaron, kie li ĵetis sin teren, ellacigita.  Tie li
pripensis, kion li devas fari.  Siajn ĉevalojn kaj servistojn li
devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li
portis en sia zono.  Baldaŭ montris al li lia elpensema kapo
alian savrimedon.  Li iris pluen en la arbaro, ĝis li alvenis
vilaĝon, kie por malalta prezo li aĉetis ĉevalon, kiu baldaŭ
lin portis en urbon.  Tie li informiĝis pri kuracisto, kaj oni
rekomendis al li iun spertan maljunulon.  Tiun ĉi, pere de kelke
da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu
kaŭzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan.
Akirinte tiun rimedon, li aĉetis longan artefaritan barbon,
nigran talaron kaj ĉiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke
li povis bone prezenti vojaĝantan kuraciston, surŝarĝis siajn
posedaĵojn sur azenon kaj ekvojaĝis returne en la kastelon de
Tiuli-Kos.  Li povis esti certa, ke tiuĉifoje oni lin ne
rekonos, ĉar la barbo lin aliformigis ĝis tia grado, ke li ja
apenaŭ rekonis sin mem.  Alveninte ĉe Tiuli, li anoncigis sin
kiel la kuraciston Ŝakamankabudibaba.  Kiel li pensis, tiel
okazis.  La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna
malsaĝulo, ke tiu ĉi tuj invitis lin manĝi.  Ŝakamankabudibaba
aperis antaŭ Tiuli; kaj apenaŭ ili interparoladis unu plenan
horon, la maljunulo decidis submeti ĉiujn siajn sklavinojn al la
kuracado de l' saĝa medicinisto.  Tiu ĉi apenaŭ povis kaŝi
sian ĝojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun
frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon.
Ili venis en ĉambron bele ornamitan, sed en ĝi troviĝis neniu.
"Kara doktoro Ŝambaba, aŭ kiel ajn vi estas nomata," parolis
Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo
eletendos sian brakon ĉiu mia sklavino, kaj tiam vi povos
ekzameni, ĉu la pulso estas malsana aŭ ne."  Mustafa vane
petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la
knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel ĉiu el
ili kutimas farti.  Nun eltiris Tiuli el sia zono longan
paperaĵon kaj per laŭta voĉo eknomis unuope siajn sklavinojn.
Ĉe ĉiu alvoko eletendiĝis tra la muro unu mano, kaj la
kuracisto ekzamenis la pulson.  Jam estis voĉe legitaj ses
nomoj, kaj ĉiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli,
kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eliĝis
tra la muro.  Tremante de ĝojo, Mustafa ekkaptis ĝin kaj, kun
serioza mieno, deklaris grave malsana.  Tiuli tre
maltrankviliĝis kaj ordonis al sia saĝa Ŝakamankabudibaba,
rapide prepari kuracilon.  La kuracisto eliris el la ĉambro kaj
skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio
necese estas, ke vi decidiĝu preni medikamenton, kiu faros vin
dum du tagoj senviva!  Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al
vi la vivon.  Se vi tion konsentas, diru nur, ke ĉi tiu
trinkaĵo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi
akceptas mian proponon."

Baldaŭ li revenis en la ĉambron, kie Tiuli atendis lin.  Li
kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraŭ unufoje la
pulson de l' malsana Fatme kaj ŝovis samtempe la papereton sub
ŝian braceleton; la trinketon li transdonis al ŝi tra la
aperturo en la muro.  Tiuli ŝajnis tre maltrankvila pro Fatme
kaj prokrastis ĝis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj
sklavinoj.  Forlasinte, kune kun Mustafa, la ĉambron, li parolis
per malĝoja tono: "Ŝadibaba, diru malkaŝe, kion vi pensas pri
la malsano de Fatme?"  Ŝakamankabudibaba respondis kun profunda
ekĝemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon!  Ŝi
havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos ŝia finiĝo."  Ĉe
tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita
medicinista hundo?  Ĉu ŝi, pro kiu mi elpagis du mil
ormonerojn, devos mortaĉi kiel bovino?  Sciu, ke se vi ne
sukcesos ŝin savi, mi dehakos al vi la kapon!"  Nun mia frato
ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli
esperon.  Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra
sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis.
"Uzu vian tutan arton, Ŝakamdababelda, aŭ kiel ajn vi vin
skribas; mi pagos al vi ĉion, kion vi postulos," kriis
Tiuli-Kos, preskaŭ plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro.
"Mi donos al ŝi sukaĵeton, kiu liberigos ŝin de ĉia
premego," respondis la kuracisto.  "Jes, jes, donu al ŝi
sukaĵeton," plorparolis la maljuna Tiuli.  Plena de espero,
Mustafa foriris serĉi sian dormigilon; kaj doninte ĝin al la
nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li
iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraŭ serĉi apud la lago
iujn sanigajn herbojn.  Dirinte tion, li elforrapidis tra la
pordego.  Apud la lago, kiu kuŝis ne malproksime de la kastelo,
li demetis siajn falsajn vestojn kaj ĵetis en la akvon, ke ili
gaje naĝis ĉirkaŭe; sin mem li kaŝis en la arbetaĵaro,
atendis tie la nokton, kaj poste enŝteliĝis en la tombejon apud
la kastelo de Tiuli.

Mustafa forestis eble apenaŭ unu horon el la kastelo, kiam oni
alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortiĝas.
Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston,
sed baldaŭ revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la
malfeliĉa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi
lian nigran talaron naĝantan en la lago; tie kaj ĉi tie
elrigardetas ankaŭ el la ondoj lia majesta barbo.  Jam ne
esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon,
elŝiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantaŭen, kontraŭ la
muron.  Sed ĉio ĉi tio utilis nenion, ĉar Fatme baldaŭ
ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj.
Sciiĝinte pri ŝia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru
ĉerkon, ĉar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la
kadavron li lasis forigi en la maŭzojeon.  La portistoj alportis
tien la ĉerkon, rapide metis ĝin teren kaj forkuris, ĉar ili
ekaŭdis el inter la aliaj ĉerkoj ve-kriadon kaj ĝemegojn.

Mustafa, kiu kaŝis sin malantaŭ la ĉerkoj kaj de tie
forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kaŝejo kaj
eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis.  Poste,
ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li
levis la kovrilon de la ĉerko de Fatme.  Sed kia teruro ekkaptis
lin, kiam sin montris al li, ĉe la lumo de la lampo, trajtoj
tute nekonataj!  Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia
kuŝis en la ĉerko.  Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin
post ĉi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian
koleron.  Li malŝtopis sian boteleton kaj verŝetis al ŝi la
medikamenton inter la lipojn.  Ŝi ekspiris, ekmalfermis la
okulojn kaj ŝajnis longe pripensi, kie ŝi estas.  Fine ŝi
rememoris, kio okazis; sin levis el la ĉerko; kaj sin ĵetis al
la piedoj de Mustafa.  "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora
estaĵo," ŝi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura
mallibereco!"  Mustafa interrompis ŝiajn dankesprimojn per la
demando, kiel fariĝis, ke ŝi kaj ne Fatme, lia fratino, estas
savita.  Ŝi rigardis lin, mirigita.  "Nun fine mi ekkomprenas
mian saviĝon, kiu ĝis nun estis al mi neklarigebla," ŝi
respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj
al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkaĵon."  Mia
frato petegis la savitan knabinon, ke ŝi donu al li sciigojn pri
lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaŭ sin trovas
en la kastelo, sed jam ricevis, laŭ la kutimo de Tiuli, aliajn
nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal.

Vidante, ke mia frato tiagrade malĝojas pro ĉi tiu malsukceso,
Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuraĝigi kaj promesis
sciigi al li rimedon, por liberigi spite ĉio ambaŭ knabinojn.
Revigligita de ĉi tiu penso, Mustafa elĉerpis novan esperon; li
petis ŝin nomi tiun rimedon, kaj ŝi parolis: "Mi ja estas nur
de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi
pripensis saviĝon, sed por mi sola ĝi estis tro malfacila.  Sur
la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu
elĵetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaŭ rimarkis.  Mi
memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton,
kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro.  Nu, kun la celo
ekscii, ĉu ankaŭ ĉi tiu puto estas same konstruita, mi laŭdis
unu tagon en ĉeesto de Tiuli ĝian belecon kaj demandis pri ĝia
arĥitekturisto.  'Mi mem konstruis ĝin,' li respondis, 'kaj
tio, kion vi vidas ĉi tie, estas la malplej rimarkinda; ĉar la
akvo alvenas el rivereto je almenaŭ mil paŝoj de tie ĉi kaj
trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaŭ la alton de
homo; kaj de ĉio ĉi tio mi mem faris la planon.'  Aŭdinte
tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro,
por povi ellevi unu el la ŝtonegoj el la flanko de l' puto; tiam
mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus.  Mi do montros al vi nun
la kondukilegon; vi povos penetri tra ĝi nokte en la kastelon
kaj forsavi viajn amatojn.  Sed almenaŭ du virojn vi devos havi
kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la
serajlon."

Tiel ŝi parolis.  Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis
liaj esperoj, denove rekuraĝiĝis kaj esperis, kun helpo de
Allah, plenumi la planon de l' sklavino.  Li promesis al ŝi, ke
li poste prizorgos ŝian forvenon en ŝian hejmon, se ŝi lin
helpos penetri en la kastelon.  Tamen faris al li zorgojn
ankoraŭ jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn
helpontojn.  Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj
pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi,
kie ajn li bezonus lin.  Li do forlasis, kune kun Fatme, la
tombejon, por iri serĉi la rabiston.

En la sama urbo, en kiu li sin ŝanĝis en kuraciston, li aĉetis
per sia lasta mono ĉevalon kaj dungigis Fatme'on al malriĉa
virino, kiu loĝis en la antaŭurbo.  Li mem rapidis al la
montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis
tien post tri tagoj.  Baldaŭ li retrovis la tendaron kaj aperis
neatendite antaŭ Orbasano, kiu lin amike bonvenigis.  Li
rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, ĉe kio, de tempo al
tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam
li image prezentis al si la kuraciston Ŝakamankabudibaba.  Sed
pri la perfido de la malgrandulo li tre koleriĝis, kaj ĵuris,
ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos.  Al mia
frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li
antaŭe refortiĝos post la vojaĝo.  Mustafa tial denove restis
dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenruĝo
ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuraĝajn
virojn, provizitajn per bonaj ĉevaloj kaj armiloj.  Ili rajdis
rapide antaŭen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie
Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on.  Kune kun ŝi, ili
rajdis pluen de tiu urbeto ĝis la malgranda arbaro, de kie oni
povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kuŝantan.  Tie
ili ekkampis, por atendi la nokton.  Kiam fariĝis mallume, ili
tuj alŝteliĝis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis
la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaŭ ili ĉi tiun
trovis.  Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun
la ĉevaloj kaj ekmalleviĝis en la kondukilegon; sed antaŭ ol
ili eniris, Fatme ankoraŭ unufoje ĉion precize ripetis al ili,
nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l'
kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj;
en la ĉambro malantaŭ la sesa pordo, se oni kalkulas de la
dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj
sklavoj.  Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa,
Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon.  Ili ja
enakviĝis ĝis la zono; tamen ili energie trapuŝis sin
antaŭen.  Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj
enŝovis siajn levilojn.  La muro estis dika kaj firma, sed al la
kunigitaj fortoj de la kvar homoj ĝi ne povis longe
kontraŭstari; ili baldaŭ enrompis truegon, sufiĉe grandan, por
ke oni povu facile traŝoviĝi.  Orbasano eniris la unuan kaj
posthelpis la aliajn.  Kiam ĉiuj sin trovis sur la korto, ili
esploris la kontraŭan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam
priskribitan pordon.  Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu
pordo ĝi estas, ĉar, kalkulante de la dekstra turo al la
maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, ĉu
Fatme ĉi tiun preterforgesis aŭ kunkalkulis.  Sed ne longe
pripensis Orbasano: "Ĉiun pordon malfermos al mi mia bona
glavo," li ekkriis; li proksimiĝis al la sesa pordo, kaj la
aliaj lin sekvis.  Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn
sklavojn, kuŝantajn tere kaj dormantajn.  Ili estis tuj
retiriĝontaj senbrue, ĉar ili vidis, ke ili maltrafis la
ĝustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone
konata voĉo, ekkriis por helpo.  Ĝi estis la malgrandulo el la
tendaro de Orbasano.  Sed antaŭ ol la nigruloj plene konsciis,
kio okazas, jen ĵetiĝis Orbasano al la malgrandulo, disŝiris
je du pecoj lian zonon, fermŝtopis al li la buŝon kaj kunligis
la manojn malantaŭ la dorso.  Poste li sin turnis al la sklavoj,
el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du
aliaj, kaj helpis subigi ilin tute.  Metinte al la sklavoj
ponardon kontraŭ la brusto, oni demandis ilin, kie estas
Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda
ĉambro.  Mustafa kuregis en la ĉambron kaj trovis tie Fatme'on
kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado.  Rapide la knabinoj
kolektis siajn ornamaĵojn kaj vestaĵojn kaj sekvis Mustafan.
Dume proponis la du rabistoj, ke oni ĉion forrabu, kion oni
povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam
diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por ŝteli
oron."  Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en
la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaŭ.
Sed, kune kun alia rabisto, li antaŭe kaptis la malgrandulon kaj
elkondukis sur la korton; tie ili ligis ĉirkaŭ lia kolo silkan
ŝnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin
ĉe la plej alta supro de l' puto.  Tiel puninte la perfidon de
la mizerulo, ili ankaŭ siavice malsupreniris en la
akvokondukiion kaj sekvis Mustafan.  Kun larmoj dankis ambaŭ
knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu ĉi instigis ilin
forkuri kiel eble plej rapide, ĉar estas tre kredeble, ke
Tiuli-Kos ilin persekutigos en ĉiujn direktojn.  La sekvintan
tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortuŝitaj, disiĝis de
Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam.  Fatme, la liberigita
sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie enŝipiĝi al sia
hejmo.

Post mallonga agrabla vojaĝo alvenis hejmen la miaj.  Preskaŭ
mortigis mian maljunan patron la ĝojo de la revido; en la tago
sekvinta ilian alvenon li aranĝis grandan feston, en kiu
partoprenis la tuta urbo.  Antaŭ granda kunvenintaro de parencoj
kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvoĉe
ili laŭdis tiel lin kiel ankaŭ la noblan rabiston.

Kaj kiam li finis la rakonton, leviĝis mia patro kaj alkondukis
al li Zorajde'on.  "Tiel," li diris per solena voĉo, "de via
kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, ĉi tiun knabinon, kiel
batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian
patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al
vi pri frata amo, prudento kaj fervoro."

Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj ĝoje la
vojaĝantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioriĉajn
arbojn, kies ĉarma vidaĵo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn
okulojn.  En bela valo kuŝis karavanejo, kiun ili elektis kiel
noktan restadejon; kaj kvankam ĝi prezentis nur malmulte da
komforto kaj refreŝigo, tamen la tuta vojaĝantaro estis pli
gaja kaj interamikiĝema ol antaŭe, ĉar la penso, ke ili nun
elsaviĝis el la danĝeroj kaj malagrablaĵoj, kiujn okazigas
vojaĝo tra la dezerto, malfermis ĉiujn korojn kaj inklinis
ĉies spiriton al ŝercado kaj amuziĝado.  Mulej, la juna gaja
komercisto, dancis dancon ridigan, ĝin akompanante per kantoj,
kiuj eĉ de la seriozema greko Zaleŭkos ellogis rideton.  Sed,
ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojaĝantojn per ludo
kaj danco, li volis ankaŭ rakonti al ili la historion, kiun li
jam antaŭe promesis; kaj, iom mallaciĝinte post sia saltado,
li ekparolis laŭjene: --



La Historio pri Malgranda Muk.


En Niceo, mia kara naskurbo, loĝis iam homo, kiun oni nomis
Malgranda Muk.  Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraŭ
memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas
la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro.  Kiam
mi konatiĝis kun li, li estis jam grandaĝulo; tamen li havis
nur tri aŭ kvar futojn da alto.  Krom tio, li havis eksteraĵon
tre strangan; ĉar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata,
devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de
ordinara mortemulo.  Li loĝis tute sola en granda domo: eĉ sian
kuiradon li faradis propramane.  Nur unu fojon en kvar semajnoj
li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu ĉiutagmeze
supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, ĉu li
vivas aŭ mortis.  Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen
irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la
strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo
ĉirkaŭkuradas sur la tegmento.  Mi kaj miaj ludkamaradoj estis
senkompataj buboj, kiuj ĝojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve,
ĉiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera
festokazo.  En la difinita tago ni kolektiĝadis antaŭ lia domo,
por tie atendi, ĝis li elvenos; kaj fine, kiam malfermiĝis la
pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraŭ pli
granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per
eluzita manteleto, vasta pantalono kaj larĝa zono, ĉe kiu
pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, ĉu Muk
alkroĉiĝas al la ponardo aŭ la ponardo al Muk, -- kiam li tiel
eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia ĝoja kriado, ni
ĵetis supren niajn ĉapojn kaj ekdancis ĉirkaŭ li kiel
frenezaj.  Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton
kaj, per malrapidaj paŝoj, ekmarŝis tra la strato.  Survoje li
trenadis iom la piedojn, ĉar li surhavis grandajn, larĝajn
pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antaŭe.  Ni infanoj kuradis
post li, kriante senĉese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!"  Ni
ankaŭ havis gajan versaĵeton, kiun ni kantis iufoje pro lia
honoro; jen ĝia teksto:

  "Muk, Muk, Malgranda Muk!
  Loĝas vi en granda domo;
  Estas brava eta homo;
  Unu fojon en monato
  Promenadas sur la strato;
  Grandkapulo, turnu vin!
  Kuru, Muk, kaj kaptu nin!"

Tiamaniere ni jam ofte amuziĝis, kaj kun honto mi devas konfesi,
ke la plej forte incitadis lin mi, ĉar ofte mi ektiris lin je
lia manteleto, kaj foje mi de malantaŭe metis la piedon sur lian
grandan pantoflon, ke li falis sur la vizaĝon.  Unuamomente mi
trovis tion ekstreme ridinda; sed ĉesis mia ridado, kiam mi
rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro.
Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj sufiĉe longan tempon li
tie restis.  Mi kaŝis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin
reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis
je la mano kaj, multfoje kliniĝante, adiaŭis ĉe la pordo.  Al
mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis
en mia kaŝejo.  Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis
multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis
antaŭ mia patro.  "Mi aŭdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on,"
li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la
historion de tiu ĉi Muk, ĉar mi ne dubas, ke, kiam ĝi estos de
vi konata, vi jam ne ridos lin plu.  Sed antaŭ kaj post la
rakonto vi devos ricevi la _kutiman_."  La "kutima" estis
dudek kvin batoj, kiujn li ĉiam tre kaj tre konscience
elkalkuladis sur mia dorso.  Li do prenis sian longan piptubon,
deŝraŭbis ĝian sukcenan buŝpecon kaj prilaboris min pli
senindulge ol iam antaŭe.  Kiam la dudek kvin estis plennombre
pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri
Malgranda Muk.

La patro de Malgranda Muk, kies ĝusta nomo estas Mukra, estis
respektata, sed malriĉa homo, ĉi tie en Niceo.  Li vivis
preskaŭ tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo.  Tiun ĉi li
tute ne amis, ĉar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li
lasis lin pliaĝiĝi en granda senscieco.  Ankoraŭ en sia
dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la
patro, homo serioza, ne ĉesis lin riproĉi, ke li, kiu jam de
longe ne plu devus porti siajn ŝuojn de infano, estas ankoraŭ
tiel naivega kaj malsprita.

Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel
grave vundante, ke li baldaŭ poste mortis; kaj nun Malgranda Muk
sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia.  La senkompataj
parencoj, al kiuj la formortinto ŝuldis pli, ol kiom li povis
repagi, forpelis la malfeliĉuleton el la domo kaj konsilis al li
eliri en la mondon, por elserĉi sian feliĉon.  Malgranda Muk
respondis, ke li jam estas preta por la vojaĝo; kaj ĉar nenion
plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis
lian deziron.  Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro;
sekve la vestoj tute ne almezuriĝis al la filo.  Sed Muk baldaŭ
elpensis rimedon: li detranĉis de la vestoj tiom da ŝtofo, por
malpli_long_igi ilin laŭbezone, kaj poste li ilin surmetis.  Sed
pri la same necesa malpli_larĝ_igo li tute forgesis; kaj el tio
rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ povas
vidi sur li; la granda turbano, la larĝa zono, la ampleksa
pantalono, la blua manteleto, ĉio ĉi tio estas heredaĵoj de
lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraŭ.  Fine,
alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj
preninte bastoneton en la manon, li trapaŝis tra la pordego de
la urbo kaj ekforiris "en la mondon."

Ĝoje li vojiris antaŭen la tutan tagon, ĉar ĉiuokaze li ja
volis elserĉi sian feliĉon.  Ĉiufoje kiam li ekvidis sur la
tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre
eklevis ĝin kaj metis en sian poŝon, kredante, ke ĝi
ŝanĝiĝos en plej belan diamanton.  Ekvidinte en la malproksimo
la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aŭ lagon
lum-reĵetantan kvazaŭ spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena
de ĝojo, ĉar li kredis, ke li venas en ensorĉitan landon.  Sed
ho ve!  Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli
proksimiĝis; kaj baldaŭ tro baldaŭ rememorigis lin lia laceco
kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraŭ sin trovas en
lando de mortemuloj.  Dum du tagoj li tiel vojaĝis, malsata kaj
malĝoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian feliĉon.  Kampaj
fruktoj estis lia sola nutraĵo; la malmola tero -- lia nokta
kuŝejo.  Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto
grandan urbon.  Sur ĝiaj muroj kaj turoj brilege lumis la
kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj
ŝajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimiĝu.
Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn.  "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk
trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie"; kaj, malgraŭ sia laceco,
li eksaltis de ĝojo.  Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen
al la urbo.  Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis
ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj
preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li
devis sidiĝi ripozi.  Fine li alvenis antaŭ la pordegon.  Li
ordigis sian manteleton, pli bele ĉirkaŭligis la turbanon, pli
larĝe alĝustigis la zonon kaj alkroĉis pli oblikve la longan
ponardon; poste li forviŝis de sur siaj ŝuoj la polvon, prenis
sian bastoneton en la manon kaj eniris kuraĝe tra la urba
pordego.

Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermiĝis por li
eĉ unu dompordo, nenie oni vokis laŭ lia espero: "Venu,
Malgranda Muk! manĝu kaj trinku ĉe ni kaj ripozigu la etajn
piedojn!"

Antaŭ granda bela domo li nun haltis kaj rigardis ĝin per
sopiroplenaj okuloj, kiam malfermiĝis unu el la fenestroj kaj
maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaŭ kantante:

      "Envenu, envenu,
      Ni gaje festenu;
      Bongusta la kaĉo;
      Vi manĝos kun plaĉo;
  Farita el gri', Kuirita por vi,
  Najbaroj, la kaĉo atendas ĉe mi!"

La pordo de l' domo malfermiĝis, kaj Muk vidis eniri multegon da
hundoj kaj katoj.  Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, ĉu
li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuraĝon kaj eniris
en la domon.  Antaŭiris lin du katidoj, kaj ĉi tiujn li decidis
sekvi, ĉar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la
kuirejo.

Kiam li atingis la supron de l' ŝtuparo, renkontis lin tiu sama
maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro.
Ŝi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas.  "Vi
ja ĉiun invitis al via kaĉo," respondis Malgranda Muk, "kaj
ĉar mi estas tiom malsata, mi do venis."  La maljunulino
ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo?  La tuta
urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj
kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmanĝi kun
ili."  Malgranda Muk rakontis al ŝi, kiel mizera estis lia vivo
depost la morto de lia patro, kaj petis ŝian permeson fariĝi
hodiaŭ tablogasto de l' katoj.  La virino, al kiu tre plaĉis la
nekaŝema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidiĝu
ĉe ŝia tablo, kaj donis al li sate da manĝaĵo kaj trinkaĵo.
Kiam li estis satiĝinta kaj refortiĝinta, ŝi longe observis
lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu ĉe mi en mia servo;
vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone."
Malgranda Muk, al kiu la kata kaĉo estis treege bongusta,
akceptis la proponon kaj tuj fariĝis servisto de Sinjorino
Ahavzi.  La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj.
Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn.  Al tiuj ĉi
bestoj Malgranda Muk devis ĉiumatene kombi la felon kaj froti
per bonodoraj oleoj; ĉiufoje kiam la mastrino eliris en la
urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmanĝi, li
devis meti antaŭ ili la pladojn; kaj ĉiunokte li kuŝigis ilin
sur silkaj kusenoj kaj ĉirkaŭvolvis per veluraj kovriloj.
Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li
devis servadi; sed tiuj ĉi postulis malpli da priatentado, ol la
katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn.
Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de
sia patro, ĉar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur
hundojn kaj katojn.  Dum kelka tempo estis al li tre bone en la
nova hejmo; ĉiam li havis plene da manĝaĵo kaj malmulte da
laboro, kaj la maljunulino ŝajnis tute kontenta pri li.  Sed iom
post iom la katoj fariĝis malbonkondutaj: kiam la maljunulino
forestis el la domo, ili ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro kiel
frenezaj, disĵetadis ĉion, kio baris al ili la vojon, kaj
disrompis multe da belaj vazoj.  Sed tuj, kiam ili ekaŭdis sian
mastrinon suprenvenantan sur la ŝtuparo, ili forrampadis sur
siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaŭ nenio okazis.
Sinjorino Ahavzi koleriĝadis, kiam ŝi vidis sian ĉambron tiel
ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri ĉio; li tiam vane asertis
sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel
senpekan, ŝi kredis pli, ol al sia servisto.

Tre malĝoja pro tio, ke ankaŭ ĉi tie li ne trovis sian
feliĉon, Malgranda Muk decidis eksiĝi el la servo de Sinjorino
Ahavzi.  Sed ĉar la sperto instruis al li, jam dum lia unua
vojaĝo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per
kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun ĉiam lia
mastrino al li promesis, sed neniam donis.  En la domo de
Sinjorino Ahavzi estis ĉambro, kiu ĉiam restis ŝlosita, kaj
kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte aŭdis la
virinon ĉirkaŭbruadi malantaŭ la pordo.  Multe li donus por
tio, se li povus ekscii, kion ŝi tenas tie kaŝita; kaj nun, dum
li pensis pri sia vojaĝa mono, venis al li en la kapon, ke eble
tie troviĝas kaŝitaj la trezoroj de l' virino.  Sed ĉiam la
pordo restis ŝlosita, kaj estis al li neeble atingi la
trezorojn.

Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la
hundetoj, kiun ŝi ĉiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron
Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per ĉiuspecaj amservoj,
kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaŭ por
diri, ke Muk ĝin sekvu.  Muk, kiu amis ludi kun la hundeto,
sekvis ĝin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la
dormoĉambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaŭ malgrandan pordon,
kiun li tie neniam vidis antaŭe.  La pordo estis duone
malfermita.  La hundeto eniris, kaj Muk ĝin sekvis.  Miris kaj
ĝojis la malgrandulo, sin trovante nun en la ĉambro, kiu jam de
longe estis la celo de liaj deziroj.  Li esploris ĝin de ĉiuj
flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj
vestaĵoj kaj vazoj strange formitaj.  Unu el ĉi tiuj vazoj
kaptis lian apartan atenton.  Ĝi estis el kristalo, kun belaj
entranĉitaj figuraĵoj.  Li eklevis ĝin kaj turnadis en ĉiuj
direktoj.  Sed, ho teruro!  Li ne rimarkis, ke ĝi havas kovrilon
nur malfirme surmetitan.  La kovrilo defalis sur la plankon kaj
disrompiĝis je milo da pecetoj.

Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaŭ senviva de
teruro.  Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis
forkuri, alie la maljunulino lin certe batus ĝismorte.  Li do
decidis komenci senprokraste la vojaĝon, sed antaŭe li
ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unu fojon, ĉu ne utilus al li dum lia
marŝado tiu aŭ alia havaĵo de Sinjorino Ahavzi.  Subite
renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili
tute ne estis belaj; sed liaj propraj ŝuoj jam ne povis plu
vojaĝi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj ĝuste pro
sia grandeco, ĉar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio
ĉiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn ŝuojn de
infano!  Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj
surmetis la grandajn.  Poste, ekvidinte en angulo promenadan
bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke ĝi
tie ne havas sufiĉe por fari, li ankaŭ ĉi tion proprigis al
si, kaj forrapidis el la ĉambro.  Li tuj kuris en sian propran
ĉambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan
turbanon, alkroĉis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej
rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo.  Lia timo antaŭ
la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, ĝis liaj fortoj preskaŭ
finiĝis.  Antaŭe neniam li kuris tiel rapide; eĉ ŝajnis al
li, kvazaŭ li ne povas ĉesi kuri, kvazaŭ nevidebla potenco
peladas lin pluen.  Fine venis al li la penso, ke sendube la
pantofloj havas ian specialecon, ĉar ili ĵetegis sin senhalte
antaŭen, lin kunfortrenante.  Per ĉiuj eblaj rimedoj li penis
haltigi ilin; sed nenio helpis, ĝis fine, en terura korpremiĝo,
li kriis al si mem, kvazaŭ al ĉevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!"
Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin ĵetis, ellaciĝinta,
sur la teron.

La pantofloj ĝojigis lin treege; ĉar nun ja fine li akiris al
si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por
trovi lian feliĉon.  Sed, malgraŭ sia ĝojo, li endormiĝis pro
laceco; ĉar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun
ĉiam ĝi devis kunporti, ne povis multe elteni.  Dum li dormis,
aperis al li en sonĝo la sama hundeto, kiu, en la domo de
Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis:
"Kara Muk, vi ankoraŭ ne bone komprenas la uzadon de viaj
pantofloj.  Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la
kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos.  Kaj per la
bastoneto vi povas trovi trezorojn, ĉar ĉie, kie oro estas
enterigita, ĝi frapos trifoje la teron; por arĝento, dufoje."
Tiel sonĝis Malgranda Muk.  Revekiĝinte, li pripensis la
mirigan sonĝon kaj decidis ekprovi la aferon.  Li surmetis la
pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la
kalkanumo.  Sed kiu iam provis plenumi ĉi tiun lertaĵon trifoje
intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke
Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza
kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian.

Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li
ne lasis sin senkuraĝigi, sed ripetis la provon, ĝis li fine
sukcesis.  Kiel rado li turniĝis sur sia kalkanumo, ekdeziris
sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj
supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaŭ
ol Malgranda Muk povis konscii, kio fariĝas kun li, li jam sin
trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj
sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen.  Komence li
iom promenis tra tiu ĉi popolamaso; sed baldaŭ li trovis ĝin
pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, ĉar
sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte
falŝanceliĝis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la
batojn de tiu aŭ alia, kun kiu kunpuŝiĝis lia elstareganta
ponardo.

Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da
mono.  Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn
trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kuŝas subtere oro kaj
arĝento?  En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por
sin riĉigi je kelke da groŝoj; sed por tio li ja estis tro
fiera.  Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj.
Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni
mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron.  Esperante,
ke plej bone pagus tiajn servojn la reĝo de la urbo, li demandis
pri la vojo al la palaco.  Antaŭ la pordo de l' palaco estis
gardostaranto, kiu demandis lin, kion li serĉas ĉi tie.  Je lia
respondo, ke li serĉas oficon, oni kondukis lin al la estro de
la sklavoj.  Al tiu ĉi lasta li sciigis sian deziron kaj petis
lin, ke li havigu al li oficon inter la reĝaj kurieroj.  La
sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo ĝis la piedoj
kaj parolis: "Kiel?  Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaŭ la
longon eĉ de unu manstreĉo, vi volas esti reĝa kuriero?  For
de ĉi tie!  Kun tiaj malsaĝuloj mi ne havas tempon por
ŝerci."  Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute
serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraŭ la plej
rapidpieda kuriero.  La sklavestro trovis la aferon treege
ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam
antaŭ la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni
donu al li sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.  Li mem iris al
la reĝo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia
propono.  La reĝo estis gajhumora sinjoro kaj ĝojis multe, ke
la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo.  Li
ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaŭ la palaco
la necesajn aranĝojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj
komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone
regalu la hometon.  La reĝo rakontis al siaj princoj kaj
princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaŭ vespere.  Tiuj ĉi
rerakontis ĝin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimiĝis la
vespero, regis ĉe la kortego kaj en la urbo plej ĝoja ekscito
kaj ĉiuj, kvazaŭ torento, direktiĝis amase al la herbejo, kie
oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman
hometon.

Kiam la reĝo kaj liaj filoj kaj filinoj sidiĝis sur la tribuno,
Malgranda Muk elpaŝis sur la herbejon kaj faris antaŭ la
geeminentuloj treege gracian riverencon.  Ĝojokrioj eksonis de
ĉiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron
oni tie neniam vidis antaŭe.  La korpeto kun la giganta kapo, la
manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la larĝa
zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere,
ĉio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido.
Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado.  Li
stariĝis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis
sian kontraŭulon.  La sklavestro jam elektis, laŭ la deziro de
Muk mem, la plej rapidpiedan el la reĝaj kuristoj.  Tiu ĉi fine
elpaŝis, stariĝis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaŭ atendis
la signalon.  Nun, laŭaranĝe, eksvingis Reĝidino Amarza sian
vualon, kaj, kvazaŭ du sagoj, forpafitaj al la sama celo,
ekflugis ambaŭ vetkurantoj tra la herbejo.

Tuj ĉe la komenco la reĝa kuristo antaŭiĝis je sufiĉe granda
interspaco, sed Muk lin sekvis ĉaskurege per siaj
pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe
staris ĉe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis.  Kvazaŭ
glaciiĝinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj
momentoj; sed kiam unua la reĝo ekplaŭdis per la manoj, hurais
la popola amaso kaj ĉiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l'
vetkuro!  Vivu Malgranda Muk!"

Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu ĵetis sin teren
antaŭ la reĝo kaj parolis: "Plejpotenca reĝo! nur malgrandan
prezenton de mia arto mi ĵus faris; volu nun favore permesi, ke
oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis
al li la reĝo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima
servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi ĉiujare ricevos kiel
salajron; kaj ĉe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi
manĝos."

Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe serĉitan
feliĉon, kaj ĝoje kaj gaje estis al li en la koro.  Krom tio,
li ĝuis la apartan favoron de la reĝo, ĉar tiu ĉi konfidadis
al li siajn plej urĝajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk
plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco.

Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' reĝo; ili
koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja taŭgas por nenio krom
rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro.
Tial ili organizis kontraŭ li multe da konspiroj; sed ĉiuj ĉi
konspiroj malsukcesis kaŭze de l' granda konfido, kiun havis la
reĝo al sia _Sekreta Ĉef-Korpokuristo_ (ja: eĉ ĝis ĉi tiu
alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!).

Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraŭ li, tute ne
volis sin venĝi; por tio li ja estis tro bonkora; kontraŭe, li
pripensis rimedojn, por fariĝi amata de siaj malamikoj kaj
necesega por ili.  Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri
kiu en sia feliĉo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn,
li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li
iom pli da inklino.  Jam ofte li aŭdis, ke la patro de l' nuna
reĝo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj
enfalis en lian landon: oni ankaŭ diris, ke li en tiu tempo
mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton.  De nun
Malgranda Muk kunportis ĉiam kaj ĉie sian bastoneton,
esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l'
mortinta reĝo estas enterigita.  Unu vesperon, okaze veninte en
malproksiman parton de l' palaca ĝardeno, kiun li malofte
vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano
ekmoviĝas.  Tri fojojn ĝi frapis la teron.  Nun li eltiris sian
ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn ĉirkaŭstarantajn
kaj reenŝteliĝis en la palacon.  Tie li havigis al si fosilon,
kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la
mallumo, plenumi sian entreprenon.

Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol
kiom li atendis.  Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed
granda kaj peza lia fosilo; kaj ĉirkaŭ du horojn li devis
labori, por fari fosaĵon nur du-tri futojn profundan.  Fine lia
fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero.  Ĉe tio li
fosis ankoraŭ pli diligente, kaj baldaŭ li elterigis grandan
feran kovrilon.  Malsuprenirinte en la fosaĵon, por vidi, kio
kuŝis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj
moneroj.  Sed ĉar liaj malgrandaj fortoj tute ne sufiĉis por
suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian
zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaŭ sian
manteleton li plenigis per oro.  Poste, li zorge rekovris la
urnon kaj surŝarĝis sur sian dorson la plenigitan manteleton.
Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn
pantoflojn, li neniam formoviĝus de la loko, ĉar terure
premegis lin la ŝarĝo de la oro.  Tamen li sukcesis atingi
nerimarkite sian ĉambron kaj kaŝis tie sian oron sub la
kusenojn de sia kanapo.

Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis,
ke nun ja ĉio ŝanĝiĝos, kaj ke li akiros al si el inter siaj
kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj.
Sed ĝuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis
tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li
povos akiri amikojn.  Ho ve! kiom pli saĝe li estus tiutempe
farinta, bone ŝmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun
sia manteleto plena de oro!

La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis ĉe
la kortegaj servistoj nur envion.  La kuirejestro Ahuli diris:
"Li estas falsmoneristo."  La sklavestro Aĥmet diris: "Li
ĝin flatakiris de la reĝo."  Sed Arĥaz, la reĝa kasisto, lia
morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la
kason de sia sinjoro, diris sen ĉirkaŭfrazo: "Li ja ŝtelis
ĝin."  Por havi certecon pri la afero, ili nun
interkonsiliĝis; kaj la ĉeftrinkaĵoverŝisto Korĥuz aperis
unu tagon, kun mieno tre malĝoja, antaŭ la okuloj de l' reĝo.
Li tiel trudmontradis sian melankolian teniĝon, ke la reĝo
demandis lin, kio al li estas.  "Ho ve!" li respondis, "mi
malĝojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi
fablas, amiko Korĥuz?" rediris al li la reĝo.  "De kiam mi
plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?"  La
ĉeftrinkaĵoverŝisto respondis, ke li ja superŝutas per oro la
sekretan ĉefkorpokuriston, sed al siaj malfeliĉaj fidelaj
servistoj li donas nenion.  Tre mirigis la reĝon ĉi tiu sciigo.
Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj
senpene la konspirantoj vekis ĉe li la suspekton, ke Muk
forŝtelis iel la monon el la kasejo.  Multe ĝojis la
ĉefkasisto, ke la afero prenis ĉi tiun turniĝon; ĉar en ĉiu
okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso.  La
reĝo donis ordonon, sekrete observadi ĉiujn movojn de Malgranda
Muk, por lin kapti, se eble, ĉe plena farado.

Ĝuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfeliĉan tagon, Malgranda
Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaŭ remalplenigis lian
kason, sin armis per sia fosilo kaj enŝteliĝis en la palacan
ĝardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da
mono.  En sufiĉe granda distanco sekvis lin la spionoj,
kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la ĉefkasisto Arĥaz;
kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno
en sian manteleton, ili sin ĵetis sur lin, kunkatenis al li la
manojn kaj tuj kondukis lin antaŭ la reĝon.  Kompreneble, ĉi
tiu interrompo de lia dormado jam metis lian reĝan moŝton en
tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian
malfeliĉan sekretan ĉefkorpokuriston kaj ordonis, ke la juĝa
esploro senprokraste komenciĝu.  Oni jam elterigis la urnon kaj
metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, ĉe
la piedoj de la reĝo.  La ĉefkasisto atestis, ke li kaj liaj
observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun ĉi
urnon kun ĝia ora enhavo enfosis en la teron.

Ĉe tio ĉi la reĝo demandis la kulpigiton, ĉu tio estas vera,
kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis.  Malgranda
Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la
urnon en la ĝardeno, kaj ke li tute ne volis ĝin _en_ sed nur
_el_-terigi.

Ekridis ĉiuj alestantoj pri ĉi tiu senkulpiĝo, sed la reĝo
furioze koleriĝis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo.
"Kio, abomenulo!" ekkriis li; "ĉu ankaŭ trompmensogi vi
volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via reĝo, kiun vi
jam priŝtelis?  Ĉefkasisto Arĥaz, mi ordonas al vi diri, ĉu
vi rekonas, en ĉi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia
trezorejo."

La ĉefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la
afero: jam de kelka tempo mankas en la reĝa kaso eĉ pli multe
da oro, kaj li povas ĵure atesti, ke tio ĉi estas la sumo
ŝtelita.

Nun la reĝo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj ĵeti en
la turon; kaj al la ĉefkasisto li transdonis la oron, por ke li
ĝin remetu en la reĝan trezorejon.  Ĝojanta, ke la afero tiel
bone finiĝis, la ĉefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la
brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke
malsupre en la urno kuŝis papereto, sur kiu estis skribita:

"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kaŝis ĉi tie
parton de miaj trezoroj; kiu ajn ĝin trovos, sur tiun falu la
malbeno de lia reĝo, se li ne tuj transdonos ĝin al mia filo.
-- Reĝo Sadi."

Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundiĝis en malĝoja
medito.  Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu ŝtelis
reĝajn propraĵojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la reĝo
la sekreton pri la bastoneto, ĉar li prave timis, ke oni tiam
forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble eĉ liajn
pantoflojn.  Ankaŭ tiuj ĉi lastaj ne povis nun multe utili al
li, ĉar fortaj ĉenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn
li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo.  Sed
kiam, la morgaŭan tagon, oni sciigis al li, ke li estas
kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi
sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis
de la reĝo privatan aŭdiencon kaj malkaŝis al li la sekreton.
En la komenco la reĝo ne volis kredi al lia konfeso; sed
Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondiĉe
ke la reĝo konsentu, ke li ne estu mortigita.  La reĝo donis al
li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis
enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo ĝin
serĉi.  Post malmulte da momentoj li jam ĝin trovis, ĉar klare
la bastoneto frapis trifoje la teron.  Nun ekkonvinkiĝis la
reĝo, ke lia ĉefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laŭ
orientlanda kutimo, silkan ŝnuron, por ke li sufoku sin mem.
Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon,
sed ĉar al mi ŝajnis, ke vi havas ankoraŭ aliajn sekretojn, vi
do restos en ĝismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi,
kiamaniere vi kuras tiel rapide."  Malgranda Muk, kiu jam
pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis ĉiun deziron al
plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kuŝas en liaj
pantofloj; tamen li ne instruis al la reĝo la sekreton pri la
trifoja turniĝo sur la kalkanumo.  Nun ankaŭ la reĝo surmetis
la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li
ĉirkaŭkuregis en la ĝardeno.  Ofte li provis haltigi la
pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al
si mem ĉi tiun venĝeton, lasis lin kuri kaj kuri, ĝis li falis
teren sveninta.

Kiam li rekonsciiĝis, la reĝo terure koleris kontraŭ Malgranda
Muk, kiu lasis lin tiel kuradi ĝis plena senspireco.  "Mi ja
donis al vi mian reĝan vorton," li diris, "ke vi konservos
liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru
for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi."  Sed la pantoflojn
kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon.

Tiel same malriĉa kiel iam antaŭe, Malgranda Muk forlasis la
landon, malbenante sian malsaĝon, kiu trompkredigis al li, ke li
povas ludi gravan rolon ĉe la kortego.  La lando, el kiu oni lin
forpelis, estis, feliĉe, negranda; sekve, jam post ok horoj li
sin trovis ĉe la landlimo, kvankam, alkutimiĝinte al siaj karaj
pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron.

Transpasinte la landlimon, li dekliniĝis de la kutima vojo, por
serĉi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, ĉar nun
li portis koleron kontraŭ la tuta homaro.  En densa arbaro li
venis al loko, kiu al li ŝajnis tre taŭga por lia celo.
Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj;
ĝi trafluis molan herbejon, sur kiu li ĵetis sin teren, firme
decidinte, ke li jam nenion plu manĝos sed atendos ĉi tie la
morton.  Profundiĝinta en malĝoja primorta medito, li fine
ekdormis; sed kiam li revekiĝis kaj ekturmentis lin lia malplena
stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io
danĝera; kaj tial li ekrigardis ĉirkaŭen, ĉu li ne povas
trovi ion manĝeblan.

Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li ĵus
dormis.  Li suprenrampis por ilin deŝiri, satmanĝis kun bona
apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi
sian soifon.  Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al
li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika
nazego!  En granda konsterniĝo li ekkaptis per la manoj siajn
orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo!

"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "ĉar, kiel
azeno, mi piedforbatis mian feliĉon." -- Dum kelka tempo li
ĉirkaŭvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata,
li devis ankoraŭ unu fojon alkuri al la figoj, ĉar nenion alian
li trovis tie por manĝi.  Ĉe ĉi tiu dua figmanĝado venis al
li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia
granda turbano; tial, timante aspekti ankoraŭ pli ridinda, li
denove palpserĉis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj!
Li tuj kuris al la rivereto, por certiĝi pri tio, kaj vere, ĝi
estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antaŭan formon, kaj la
longan malbelegan nazon li jam ne havis plu.  Nun fine li
ekkomprenis, kiel ĉi tio fariĝis: de la unua figarbo li ricevis
la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resaniĝis.
Kun ĝojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li
ankoraŭ unu fojon rimedon por esti feliĉa.  Li do deŝiris de
ĉiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj
reiris en la landon, kiun li antaŭ tiel mallonga tempo forlasis.
Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj
vestaĵoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie
loĝis la reĝo, kaj baldaŭ li tien alvenis.

Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraŭ sufiĉe
maloftaj.  Tial Malgranda Muk sidiĝis antaŭ la pordego de l'
palaco, ĉar el pasinta tempo li bone sciis, ke ĉi tie la
kuirejestro aĉetadas tiajn frandaĵojn por la reĝa tablo.  Li
ankoraŭ ne longe sidis tie, kiam, trapaŝantan tra la korto, li
ekvidis la kuirejestron.  Tiu ĉi esploris la komercaĵojn de l'
vendistoj, kiuj kolektiĝis ĉe la pordego de l' palaco, kaj fine
liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk.  "Ho! jen frandaĵo
neordinara," li diris, "kiu certe plaĉos al lia reĝa moŝto;
kiom vi postulas por la tuta korbo?"  Malgranda Muk difinis
prezon moderan, kaj baldaŭ ili faris interkonsenton.  La
kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj daŭrigis sian
iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide,
timante ke, kiam la malfeliĉego vidiĝos ĉe la kapoj de l'
korteganoj, oni lin serĉos kaj punos, kiel vendinton de la
figoj.

La reĝo estis ĉe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li
laŭdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo,
kun kiu li ĉiam elektas por li la plej maloftajn frandaĵojn;
sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustaĵojn li ankoraŭ
havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj
sentencoj, kiel: "Post tag' hodiaŭa, venos tago morgaŭa,"
aŭ: "Fino bona, ĉio bona," tiel ke la reĝidinoj fariĝis pli
kaj pli scivolaj, kion li ankoraŭ metos sur la tablon.  Sed kiam
li alservis la belajn allogantajn figojn, eliĝis el ĉiuj buŝoj
unuvoĉa "A-a!" de admiro.  "Kiel maturaj! kiel apetitaj!"
ekkriis la reĝo.  "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj
meritas nian tute apartan favoron!"  Tiel parolante, la reĝo,
kiu je tiaj frandaĵoj estis ĉiam tre maldonacema, disdonis
propramane la figojn.  Ĉiu reĝido kaj ĉiu reĝidino ricevis
du, al la honoraj fraŭlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li
donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaŭ si mem kaj komencis
gluti kun granda apetito.

"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite
Reĝidino Amarza.  Ĉiuj, mirigitaj, rigardis al la reĝo:
grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis
malsupren antaŭ lia mentono; ankaŭ sin mem ili reciproke
rigardis kun mirego kaj teruro: ĉiuj estis pli-malpli riĉe
provizitaj per la strangaj kapornamaĵoj.

Oni prezentu al si la konsterniĝon de la kortego!  Oni tuj
sendis voki ĉiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege
kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj
restis.  Oni operaciis unu el la reĝidoj, sed liaj oreloj tuj
rekreskis.

En sia kaŝejo, en kiun li retiriĝis, Malgranda Muk baldaŭ
eksciis pri la tuta okazintaĵo; kaj nun li plene konsciis, ke
venis la tempo reokupiĝi pri la afero.  Jam antaŭe, per la
mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li aĉetis vestaron,
kiu sufiĉe bone taŭgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa
barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestiĝon.  Kun sako da
figoj li eniris en la palacon de l' reĝo kaj proponis, kiel
fremda kuracisto, sian helpon.  Komence oni estis iom nekredema;
sed kiam Malgranda Muk manĝigis figon al unu el la reĝidoj kaj
tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antaŭa
stato, ekdeziregis ĉiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere
resanigu.  Dume la reĝo, nenion dirante, lin prenis je la mano
kaj kondukis en sian ĉambron.  Tie li malfermis pordon
kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li
sekvu lin.  "Jen estas miaj trezoroj," diris la reĝo;
"elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur
liberigos min de ĉi tiu malhonoranta malsano." Tio estis
kvazaŭ dolĉa muziko en la oreloj de Malgranda Muk.  Enirante en
la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj
tutproksime de ili kuŝis lia vergeto.  Nun li ĉirkaŭiris en la
salono, kvazaŭ li volus admiri la trezorojn de l' reĝo; sed
apenaŭ li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis
lian bastoneton, deŝiris sian falsan barbon kaj vidigis al la
miranta reĝo la bone konatan vizaĝon de l' forpelita Muk.
"Perfida reĝo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per
sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan
fi-figuron.  Mi postlasas al vi la orelojn, kiel ĉiutagan
memoraĵon pri Malgranda Muk."  Eldirinte la lastajn vortojn, li
sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de
tie, kaj antaŭ ol la reĝo povis krii eĉ unu fojon por helpo,
Malgranda Muk estis jam forfluginta.  De tiu tempo li loĝas ĉi
tie en granda riĉeco, sed tute sola, ĉar li malestimas la
homojn.  Lia spertoriĉa vivo faris lin granda saĝulo, kaj,
malgraŭ lia stranga eksteraĵo, li meritas vian admiron, pli ol
vian mokadon. --

Tiel rakontis al mi mia patro.  Mi certigis al li mian penton pri
mia malĝentila konduto kontraŭ la bona hometo, kaj mia patro
pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li
destinis al mi en la komenco.  Mi rakontis al miaj kamaradoj la
mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaŭ ni tiom lin
amis, ke neniam ni insultis lin plu.  Male, ĝis li mortis, ni
alte respektis lin, kaj ĉiam ni kliniĝadis antaŭ li tute same
profunde, kiel antaŭ kadio kaj muftio.[9]

La vojaĝantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en
tiu ĉi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por
la plua vojaĝo.  Ankaŭ en ĉi tiun tagon ĝisdaŭris la
hieraŭa gajeco, kaj ili sin donis al ĉiuspecaj ludoj kaj
amuzaĵoj.  Post komuna tagmanĝo ili alvokis la kvinan
komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian ŝuldon, kiel jam
faris la aliaj, kaj rakontu sian historion.  Li respondis, ke lia
vivo estas tro malriĉa je frapantaj okazintaĵoj, kaj tial li ne
volas paroli pri ĝi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la
fabelon pri la falsa princo.



La Fabelo pri la Falsa Princo.


Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu
lernoservis ĉe lerta majstro en Aleksandrio.  Oni ne povas diri,
ke Labakano kudradis mallerte; kontraŭe, li povosciis fari
laboraĵojn aparte delikatajn.  Kaj ni estus maljustaj, dirante,
ke li estis mallaborema.  Tamen ne ĉio estis en ordo en la kapo
de la subtajloro.  Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum
tutaj horoj, tiel ke la kudrilo fariĝis brulruĝa en lia mano
kaj ekfumiĝis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis
laboraĵojn tute neimiteblajn.  Sed alitempe, -- kaj,
bedaŭrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en
siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizaĝo kaj
tuta teniĝo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj
kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris ĉiufoje:
"Labakano havas denove sian aristokratan vizaĝon."

Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena preĝo
hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege
ŝparakiritan veston, elpaŝis el la moskeo, trairis per
malrapidaj fieraj paŝoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj
kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi,
Labakano," aŭ: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis
grandanime la manon aŭ, en specialaj okazoj, klinis belmaniere
la kapon.  Kaj kiam lia majstro diris al li, ŝerce: "Naskita
princo vi ja estas, Labakano," li ĝojis pro tio kaj respondis:
"Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?" aŭ: "Mi jam de longe tiel
pensas!"

Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda
subtajloro Labakano, sed ĉar li estis en ceteraj rilatoj
bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn
kapricojn.  Okazis ĝuste tiutempe, ke Selim, la frato de l'
sultano, haltis travojaĝe en Aleksandrio; kaj unu tagon li
sendis festveston al la majstro, por ke ĝi estu de li korektita,
kaj la majstro transdonis ĝin al Labakano, ĉar tiu ĉi faradis
la plej delikatajn laboraĵojn.  Vespere, kiam la majstro kaj la
aliaj subuloj foriris, por mallaciĝi post la ŝarĝpenado de l'
tago, Labakano, puŝata de nekontraŭstarebla sopiro, reeniris en
la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato.  Longe
li staris tie antaŭ la vesto, enpense admirante jen la belegan
brodaĵon, jen la briletantajn ŝanĝkolorojn de la silko kaj
veluro.  Li ne povis sin deteni: kvazaŭ mallibervole li surmetis
ĝin, kaj jen, ho miro! ĝi vestis lin tiel perfekte, kiel se ĝi
estus por li farita.  "Ĉu mi ne estas princo tute same bona
kiel iu alia?" li demandis sin, paŝante en la ĉambro tien kaj
reen.  "Ĉu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo
naskita?"  Surmetante la veston, la subtajloro ŝajnis samtempe
alpreni tute reĝan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito
la penson, ke li estas nekonata reĝido, kaj kiel nekonata
reĝido li nun decidis forvojaĝi en la mondon kaj tian lokon
forlasi, kie la homoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ne povas vidi,
sub la kovraĵo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon.
Ŝajnis al li, kvazaŭ la belega vesto estas al li sendita de iu
bonvola feino; li do bone sin gardis malŝati tiel multvaloran
donacon, enpoŝigis la malmultan monon, kiun li havis kontante,
kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarŝis
el la pordego de Aleksandrio.

Dum li vojaĝadis, la nova princo elvokis ĉiuloke grandan miron,
ĉar la belega vesto kaj lia serioza, majesta teniĝo tute ne
konvenis al piediranto.  Kiam, pri tio, oni faris al li ian
demandon, li ĉiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la
afero havas kaŭzon tute specialan.  Sed vidante, ke li faras sin
ridinda per sia piedirademo, li aĉetis por malalta prezo
maljunan ĉevalon, kiu trafe al li konvenis, ĉar, havante
neŝanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam ĝi
embarase devigis lin prezentiĝi kiel lerta rajdisto, kio tute ne
estis lia forta flanko.

Unu tagon, dum li vojiris malrapide antaŭen sur sia Murva, --
tiel li nomis sian ĉevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis
permeson rajdi en lia societo, ĉar, diris li, per interparolado
mallongiĝos al ili la vojo.  La rajdanto estis gaja junulo, bela
kaj ĝentilmaniera.  Li tuj komencis kun Labakano interparoladon
pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montriĝis, ke ankaŭ li, same
kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon.  Li diris, ke li
nomiĝas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfeliĉa Paŝao
de Kajro, kaj nun vojaĝas de loko al loko, por plenumi komision,
kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto.  Kun sama
nekaŝemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj
cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li
estas de alta deveno kaj vojaĝas pro sia plezuro.

La ambaŭ junuloj plaĉis multe unu al la alia kaj daŭrigis kune
la vojon.  La duan tagon de l' komuna vojaĝo Labakano demandis
sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj
eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Paŝao de
Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu ĉi
neniam konis siajn gepatrojn.  Fine, kiam la Bejo estis surprize
atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfeliĉaj bataloj,
devis forkuri, mortige vundita, li malkaŝis al sia zorgato, ke
li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarĥo, kiu, pro
timo de la profetaĵoj de siaj astrologoj, forigis la junan
princidon de sia kortego, ĵurante, ke li ne volas lin revidi pli
frue ol je lia dudek-dua naskotago.  Elfi Bejo ne diris al li la
nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke,
la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la
aĝon de dudek du jaroj, li troviĝu ĉe la famekonata kolono
El-Seruja, je kvar tagvojaĝoj, oriente de Aleksandrio; tie li
transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun
li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi
serĉas"; se ili respondos: "Laŭdata estu la Profeto, kiu vin
gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.

Tre mirigis la subtajloron Labakanon ĉi tiu sciigo.  Per
enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon.  Kolerigis lin
la penso, ke al tiu ĉi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti
nevo de potenca paŝao, la sorto plie donis rangon de princido,
sed al li mem, kiu ja posedas ĉiujn princajn ecojn, ĝi donacis,
kvazaŭ por moko, senfaman naskiĝon kaj vivovojon tute
ordinaran.  Li faris komparojn inter si mem kaj la princido.  Li
devis konfesi al si, ke tiu ĉi lasta havas trajtojn de vizaĝo
treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj
manieroj, unuvorte, ĉiuj eksteraj perfektaĵoj, kiuj povas iun
rekomendi, estis liaj.  Sed kvankam li ne povis ne konfesi la
meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontraŭdirebla, ke
homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, eĉ pli bonvena al
la princa patro, ol la vera princido.

Ĉi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj
la sekvintan nokton li eĉ ekdormis kun ili.  Sed kiam li
malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la
kuŝantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj
sonĝi pri sia certa feliĉo, vekiĝis en li la penso, tion akiri
al si, aŭ ruze aŭ perforte, kion malfavora sorto rifuzis.  La
ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido,
kroĉiĝis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li
eltiris ĝin, por enpuŝi en la bruston de ĝia posedanto.  Sed
eĉ la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li
do kontentiĝis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem
la pli rapidan ĉevalon de l' princido; kaj antaŭ ol Omar
vekiĝis kaj sin vidis senigita je ĉiuj siaj esperoj, lia
perfida kunvojaĝanto jam malproksimiĝis je sufiĉe multe da
mejloj.

Estis ĝuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam
Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraŭ kvar tagojn,
por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata.
Kvankam la loko, kie troviĝis ĉi tiu kolono, estis malproksima
je ne pli ol du tagvojaĝoj, tamen li tre rapidis por tien
alveni, ĉar ĉiam li timis, ke la vera princido alvenos unua.
En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja.
Ĝi staris sur malgranda monteto en vasta ebenaĵo kaj estis
videbla el du-trihora distanco.  Ĉe tiu ĉi vido, la koro de
Labakano ekbatis pli laŭte.  Kvankam, dum la du ĵus pasintaj
tagoj, li jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la rolon, kiun
li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema;
sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian
kuraĝon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.

La ĉirkaŭaĵoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj
dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj,
sufiĉe da provizaĵoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia
vivteno.  Li nun haltis kun sia ĉevalo sub kelkaj palmoj kaj tie
atendis, kion sendos al li lia sorto.  Ĉirkaŭ la morgaŭa
tagmezo li ekvidis grandan procesion de ĉevaloj kaj kameloj,
venantan tra la ebenaĵo en direkto al la kolono El-Seruja.  La
procesio haltis ĉe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la
kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel
karavano de riĉa paŝao aŭ ŝejko.  Labakano prave konjektis,
ke ĝuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li
vidigus al ili jam hodiaŭ ilian estontan estron, sed li
moderigis sian deziregon prezentiĝi kiel princo, ĉar ĉiuokaze
la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn
esperojn.

La matena suno vekis la feliĉegan tajloron por la plej grava
momento de lia vivo, kiam li leviĝos el sia malalta sfero kaj
stariĝos flanke de princa patro.  Estas ja vero, ke, bridante
sian ĉevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri
la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la
doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed
la kubo estis ĵetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita,
kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton
sufiĉe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca
el la reĝoj.  Sentimigite de ĉi tiu penso, li sidiĝis sur sian
ĉevalon, prenis sian tutan kuraĝon en manoj por igi ĝin orde
galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la
malsupron de l' monteto.  Li desaltis de sia ĉevalo kaj alligis
ĝin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en sufiĉe granda
nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj
eksupreniris la monteton.  Ĉe la piedo de l' kolono staris ses
viroj.  Tiuj ĉi akompanis maljunulon kun nobla reĝa mieno: lia
belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kaŝmira ŝalo, lia
blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin
homo riĉa kaj altranga.  Labakano, alpaŝinte, sin klinis antaŭ
li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:

"Jen mi estas, kiun vi serĉas."

"Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la
maljunulo, kun larmoj de ĝojo; "ĉirkaŭprenu vian maljunan
patron, kara mia filo Omar!"

La bona tajloro estis de ĉi tiuj solenaj vortoj tre kortuŝita
kaj ĵetis sin, duone ĝojante, duone hontante, en la brakojn de
l' maljuna princo.  Sed nur dum unu momento estis al li permesate
ĝui la feliĉegon de lia nova rango.  Elrektiĝinte el la brakoj
de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la
ebenaĵo en direkto al la monteto.  La rajdanto kaj lia ĉevalo
prezentis strangan vidaĵon; ĉu pro obstineco, ĉu pro laceco,
la ĉevalo, ŝajne, tute ne volis pluen: ĝi ŝoviĝis antaŭen
per falŝanceliĝa irado, kiu estis nek paŝado nek trotado, kaj
per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis ĝin al pli rapida
kurado.  Baldaŭ, tro baldaŭ Labakano rekonis sian ĉevalon
Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam ekloĝis en li la
demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera
frunto siajn uzurpitajn pretendojn.

Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la
mano; kaj nun, malgraŭ la malbona irado de l' ĉevalo Murva, li
jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton.
"Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin
trompi de plej malnobla mensogulo.  Estas _mi_, kiu nomiĝas
Omar; kaj neniu mortemulo kuraĝu profani mian nomon!"

Granda miro pentriĝis sur la vizaĝoj de la apudstarantoj pro
ĉi tiu ŝanĝiĝo de aferoj; sed pli ol ĉiuj konsternita
ŝajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen
al tiu, jen al alia.  Dume Labakano parolis kun penege akirita
trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de
tiu homo.  Ĝi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el
Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol
nian koleron."

Ĝis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon.  Ŝaŭmante de
kolerego, li volis trapuŝiĝi ĝis Labakano, sed la
ĉirkaŭstarantoj sin ĵetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj
la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo
estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj
dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfeliĉulon."

Jam kvietiĝis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al
la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi
ĵurpetas vin, pro memoro de mia patrino, aŭskultu min!"

"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas
deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?"
Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin
konduki malsupren de la monteto.  Ili ambaŭ sidiĝis sur belajn
ĉevalojn, drapiritajn per riĉaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra
la ebenaĵo fronte de l' tuta procesio.  Sed al la malfeliĉa
princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur
dromedaro, kaj apud li restis ĉiam du rajdistoj, kiuj havis por
ĉiu lia movo plej atenteman okulon.

La maljuna princo estis Saaŭd, sultano de la Veĥabanoj.[10]
Longan tempon li vivis seninfana, ĝis fine al li naskiĝis
princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris.  Sed la
astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris,
ke ĝis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la danĝero, esti
forpelita de iu malamiko.  Por tion eviti, la sultano fordonis la
infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li
edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li
atendis lian aperon.  Ĉi tion la sultano rakontis al sia
supozata filo, kaj esprimis grandan kontentiĝon pri lia bela
staturo kaj lia dignoplena teniĝo.

Kiam ili venis en la landon de l' sultano, ĉie la loĝantoj
akceptis ilin per ĝojokrioj, ĉar jam tra ĉiuj urboj kaj
vilaĝoj disvastiĝis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno
de la sultanido.  Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam
starigis arkojn el floroj kaj branĉoj, brilegaj ĉiukoloraj
tapiŝoj ornamis la domojn, kaj la popolo laŭte gloris Dion kaj
lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon.  Ĉio
ĉi tio plenigis per feliĉo kaj ĝojo la fieran koron de l'
tajloro; sed des pli malfeliĉa sendube sin sentis la vera Omar,
kiu, ankoraŭ mankatenita, sekvis en silenta malespero la
procesion.  Neniu atentis lin ĉe la ĝenerala ĝojego, kiu tamen
en realeco rilatis ja lin.  La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj
da voĉoj, sed pri li, la laŭrajta portanto de la nomo, neniu
interesiĝis; nur tiu aŭ alia demandis, kiun oni kunforkondukas
tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido
la respondo de liaj gardantoj: "Ĝi estas freneza tajloro."

Fine la procesio alvenis en la ĉefurbon de l' sultano, kie oni
jam faris, por ilin akcepti, preparojn eĉ pli grandiozajn, ol en
la aliaj urboj.  La sultanino, maljuneta altrespektinda virino,
atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de
l' palaco.  La plankon de ĉi tiu salono kovris grandega tapiŝo;
la muroj estis ornamitaj per helblua ŝtofo, kiu pendis de
grandaj arĝentaj hokoj per oraj ŝnuroj kaj kvastoj.

Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis
en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el
la nokto helan tagon.  Ili elradiadis plej klare kaj plej
multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la
sultanino.  La trono staris sur kvar ŝtupoj kaj estis
ĉirkaŭforĝita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj
ametistoj.  La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo
de l' sultanino baldakenon el ruĝa silko, kaj la Ŝejko de
Medina ventumadis ŝin per ventumilo el pavaj plumoj.

Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon.  Tiun ĉi
lastan ankaŭ ŝi neniam revidis de lia naskiĝo, sed
signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi la infanon, pri kiu
sopiris ŝia koro, kaj tial ŝi estis certa, ke eĉ el inter
miloj da aliaj ŝi tuj lin povus rekoni.  Nun ekaŭdiĝis la bruo
de la alproksimiĝanta procesio, trumpetado kaj tamburado
intermiksiĝis kun la ĝoja aplaŭdado de l' popola amaso, la
hufofrapado de la ĉevaloj eksonis sur la korto de l' palaco,
ĉiam pli kaj pli proksime bruadis la paŝoj de la venantoj,
malfermegiĝis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la
falantaj sur la vizaĝon servistoj rapidis la sultano, tenante
sian filon per la mano, antaŭ la tronon de l' patrino.

"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de
tiel longe sopiras."

Sed la sultanino interrompis lin.  "Tio ne estas mia filo," ŝi
ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizaĝo, kiujn la Profeto
al mi montris en sonĝo!"

En la momento, kiam la sultano volis fari al ŝi riproĉojn pri
ŝia superstiĉo, malfermiĝis subite la pordo, kaj, persekutata
de siaj gardantoj, de kiuj li sin deŝiris per streĉo de ĉiuj
siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon.  Senspira li
ĵetis sin teren antaŭ la trono: "Ĉi tie mi volas morti;
prenu, ho patro kruela, mian vivon, ĉar toleri tiun ĉi honton
mi jam ne povas!"  Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase
interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj
gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino,
kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis
de la trono.  "Haltu!" ŝi kriis; "ĉi tiu kaj neniu alia
estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam
vidis kaj tamen rekonas mia koro!"

La gardistoj jam nevole deturniĝis de Omar, sed la sultano,
bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la
frenezulon.  "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda
voĉo, "kaj ĉi tie oni ne juĝas laŭ sonĝoj de virinoj, sed
laŭ certaj, neerarigaj signoj; ĉi tiu (montrante Labakanon)
estas mia filo, ĉar li alportis al mi la ponardon, la atestan
signon de mia amiko."

"Li ŝtelis ĝin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian
sensuspektan konfidon, por min pereigi!"  Sed la sultano ne
aŭskultis la voĉon de sia filo, ĉar en ĉiuj aferoj li kutimis
sekvi nur sian propran juĝon; la malfeliĉan Omar'on li do lasis
perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano
en sian privatan ĉambron, plena de kolero kontraŭ sia sultanino
edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en
paco.

La sultanino, siaflanke, profunde malĝojis pro la ĵusaj
okazintaĵoj; ŝi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto
ekposedis la koron de l' sultano, ĉar ĝuste tiun saman
malfeliĉulon tiom multe da signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al
ŝi kiel ŝian veran filon.  Kiam ŝia afliktiĝo iome
kvietiĝis, ŝi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri
lia maljusteco.  Verdire ĉi tio ne estis facila, ĉar tiu, kiu
pretendis esti ŝia filo, jam transdonis al la sultano la
ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informiĝis pri
la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej
perfekta memfido.  Ŝi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la
sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili ĉion plej
precize rakontu al ŝi, kaj poste ŝi konsiliĝis kun siaj plej
fidindaj sklavinoj.  Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj
alian rimedon; fine parolis Meleĥsala, maljuna saĝa Ĉerkesino:
"Se mi bone aŭdis, estimegata estrino, la transdoninto de l'
ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomiĝas
Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, ĝi estas
tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?"
-- "Ĉu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via
filo sian propran nomon?  Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti
lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkaŝe sciigu al vi." -- La
sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris
konsilon, kiu ŝajne tre plaĉis al ŝia sinjorino, ĉar tiu ĉi
tuj leviĝis, por iri al la sultano.

La sultanino estis saĝa virino, kiu bone konis la malfortajn
flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti.  Ŝi do ŝajnigis
esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu
kondiĉon ŝi petis por ŝi.  La sultano, kiu nun pentis sian
ekflamon de kolero kontraŭ sia edzino, konsentis pri la
kondiĉo, kaj ŝi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaŭ
al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aŭ
interbatiĝi aŭ ĵeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn ĉiu
povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas
sagacecon: mi do proponas, ke ĉiu el ili faru kaftanon kaj
pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn."

La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen saĝe vi elpensis!
Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili
kunkudros la plej bonan kaftanon?  Ne! jen kio estas vere
sensenca!"

Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antaŭpromesis
al ŝi la plenumon de la kondiĉo, kaj la sultano, homo
vortotenema, cedis en la fino, ĵurante tamen, ke kiel ajn bele
la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin
akcepti kiel filon.  Li mem iris al sia supozata filo kaj petis,
ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas
vidi kaftanon de lia mano.  Pleniĝis per ĝojo la koro de l'
bona Labakano: se nur de tio ĝi dependas, li diris al si en la
pensoj, sinjorino sultanino baldaŭ kontentiĝos kun mi.

Oni jam pretigis du ĉambrojn, unu por la princido, la alian por
la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al ĉiu el ili
oni donis nur pecon da silka ŝtofo sufiĉe grandan, tondilon,
kudrilon kaj iom da fadeno.

La sultano estis tre scivola, kian kaftanaĉon faros lia filo;
kaj ankaŭ al la sultanino batis maltrankvile la koro, ĉu ŝia
ruzo bone sukcesos aŭ ne.  Du tagojn oni difinis al la
konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis
voki sian edzinon, kaj kiam ŝi aperis, li sendis venigi el la du
ĉambroj la ambaŭ kaftanojn kaj la kaftanfarintojn.  Triumfe
Labakano enpaŝis kaj sternis sian kaftanon antaŭ la mirantaj
rigardoj de l' sultano.  "Jen vidu, patro," li parolis, "jen
vidu, respekteginda patrino, ĉu tio ĉi ne estas majstraĵo?
Kontraŭ la plej lerta kortega tajloro mi kuraĝus veti, ke fari
tiel belan kaftanon li ne povus."

La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia,
kion vi plenumis?"  Indigne li ĵetis sur la plankon la silkan
ŝtofon kaj la tondilon.  "Dresi ĉevalojn oni instruis al mi
kaj svingi la sabron, kaj ĉe ĉiu turnira vetbatalo mia lanco
trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi
fremdaj; ja eĉ malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la
estro de Kajro."

"Ho vera filo de mia reĝa sinjoro!" ekkriis la sultanino.
"Kial ne estas al mi permesite vin ĉirkaŭpreni, vin nomi mia
filo!  Pardonu, mia edzo kaj estro," ŝi daŭrigis, sin turninte
al la sultano, "ke mi uzis kontraŭ vi ĉi tiun ruzon.  Ĉu vi
ankoraŭ ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro?  Vere,
belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre
dezirus lin demandi, ĉe kiu majstro li lernis."

La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen
sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kaŝi sian
ruĝiĝon kaj venki sian ĉagrenon, ke li tiel stulte perfidis
sin.  "Ankaŭ ĉi tiu pruvo ne sufiĉas," diris la sultano.
"Sed, laŭdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciiĝi,
ĉu mi estas trompita."

Li ordonis alkonduki sian plej rapidan ĉevalon, salte
surĉevaliĝis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komenciĝis ne
malproksime de la urbo.  Tie laŭ malnova legendo, loĝis bonvola
feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la
reĝojn de lia gento en horoj de urĝega bezono; tien rapidis la
sultano.  En la mezo de la arbaro estis maldensejo, ĉirkaŭita
de altaj cedroj.  Tie, laŭ la legendo, loĝis la feino, kaj
malofte oni kuraĝis tien penetri, ĉar jam de tempo antikva la
loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdoniĝis de
patro al filo.  Apenaŭ li alvenis, la sultano desaltis de sia
ĉevalo, ĝin alligis al unu el la arboj, stariĝis en la mezo de
la loko, kaj ekparolis per laŭta voĉo: "Se estas vero, ke vi
donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono,
aŭskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en
afero, kie homa prudento nenion vidas."

Apenaŭ li eldiris la lastajn vortojn, malfermiĝis unu el la
cedroj, kaj elpaŝis vualita virino vestita per longa blanka
robo.  "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saaŭd; via
deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos.  Prenu ĉi
tiujn du kestetojn.  Ordonu al tiuj ambaŭ homoj, kiuj pretendas
esti viaj filoj, ke ili elektu.  Mi scias, ke ne maltrafe elektos
tiu, kiu en vero estas via filo."  Tiel parolis la vualita kaj
donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, riĉe ornamitajn
per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane
penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj.

Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur
povas troviĝi en la kestetoj, kiujn, eĉ per streĉo de ĉiuj
siaj fortoj, malfermi li ne povis.  Ankaŭ la surskriboj donis al
li nenian lumon en la afero, ĉar sur unu li legis: _Honoro kaj
Gloro_, sur la alia: _Feliĉo kaj Riĉeco_.  La sultano pensis en
si mem, ke ankaŭ al li estus malfacile elekti inter la du
objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj.

Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj
raportis al ŝi, kion diris la feino; kaj nun plenigis ŝian
koron mistera espero, ke tiu, al kiu ŝi sentis sin tiel forte
altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian reĝan devenon.

Antaŭ la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia
propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li
supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke
li malfermu la pordon de l' salono.  Brilanta procesio de paŝaoj
kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis
arege tra la malfermita pordo.  Ili sidiĝis sur belegaj kusenoj
laŭlonge de la muroj.  Kiam ili ĉiuj sidiĝis, la sultano
denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon.  Per fieraj
paŝoj li trairis la salonon, ĵetis sin teren antaŭ la trono
kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?"

La sultano rektiĝis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la
praveco de viaj pretendoj je tiu ĉi nomo oni laŭtigis dubojn;
unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via
naskiĝo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la ĝustan!"

Labakano leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la kestetojn.  Longe li
pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata
patro! kio pli alta ol la feliĉo esti via filo?  Kio pli nobla
ol la riĉeco de via favoro?  Mi elektas la kesteton, kiu montras
la surskribon: Feliĉo kaj Riĉeco."

"Ni baldaŭ scios, ĉu vi bone elektis; intertempe sidiĝu sur
tiu kuseno apud la Paŝao de Medina," diris la sultano kaj faris
signon al sia sklavo.

Oni alkondukis Omar'on.  Lia rigardo estis malluma, lia mieno
malĝoja, kaj lia tuta aspekto vekis ĝeneralan kompaton ĉe la
apudestantoj.  Li ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj demandis
pri la volo de l' sultano.  La sultano klarigis al li, ke li
devas elekti unu el la kestetoj; li leviĝis kaj alpaŝis antaŭ
la tablon.  Atente li legis ambaŭ surskribojn, poste li parolis:
"La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la feliĉo,
kiel pasemaj ĉiuj riĉaĵoj.  Sed krom tio ili instruis al mi,
ke en la brusto de homo kuraĝa loĝas nedetruebla trezoro, la
honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas
samtempe kun la feliĉo.  Do, eĉ se por ĉiam mi perdas nun mian
kronon, jen falis la kubo!  Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!"

Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano
ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaŭ li
alpaŝu antaŭ sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton.
Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el
la sankta fontano Zemzem en Mekka, antaŭlavis siajn manojn por
preĝi, turnis sian vizaĝon orienten, ĵetis sin teren kaj
preĝis.  "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis
nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la
Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian
veran filon en tiu ĉi horo de l' provo."

Li leviĝis kaj resupreniris sian tronon.  Ĝenerala scivolego
tenis kvazaŭ enkatenitaj ĉiujn apudestantojn; korpremate
atentaj, apenaŭ ili kuraĝis spiri; eĉ museton oni povus aŭdi
kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta
korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn
de la antaŭstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj.  Nun
ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj ĉi
lastaj, kiujn ĝis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte
malfermiĝis per si mem.

En la de Omar elektita kesteto kuŝis, sur velura kuseno,
malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano --
granda kudrilo kaj iom da fadeno.  La sultano ordonis al ambaŭ,
ke ili alportu al li siajn kestetojn.  Li prenis en sian manon la
kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidaĵo! en tiu sama
momento ĝi ekpligrandiĝis, kaj ĉiam ĝi fariĝis pli kaj pli
granda, ĝis ĝi atingis la grandecon de vera krono.  Li metis la
kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaŭ li genue,
kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidiĝi ĉe lia dekstra
mano.  Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova
proverbo: _Restu tajloro ĉe via laboro!_  Vere, vi ne meritas
mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaŭ nenion povas
rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi
ŝatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia
lando."

Hontigita, kvazaŭ dispremegita kiel li estis, la kompatinda
subtajloro nenion povis respondi; li ĵetis sin teren antaŭ la
princo, kaj larmoj ĵetiĝis el liaj okuloj.  "Ĉu vi povas
pardoni al mi, princo?" li diris.

"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio
fieras ĉiu Abasido," respondis la princo, igante lin leviĝi;
"foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortuŝita,
la maljuna sultano kaj ĵetis sin sur la bruston de la filo; la
emiroj kaj paŝaoj kaj ĉiuj eminentuloj de l' regno leviĝis de
siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova reĝido!" kaj, dum la
ĝenerala ĝojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton,
elŝteliĝis el la salono.

Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian ĉevalon
Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio.
Kvazaŭ sonĝo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la
belega kesteto, riĉe ornamita per perloj kaj diamantoj,
rememorigis al li, ke sonĝo ĝi ja tute ne estis.  Reveninte
fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro,
desaltis teren, alligis sian ĉevalon al la pordo kaj enpaŝis en
la laborejon.  La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis,
faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin
servi.  Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj
rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj
ĉiuj sin ĵetis kiel frenezaj kontraŭ la kompatinda Labakano,
kiu tute ne atendis tian ĝentilan akcepton: ili prilaboris lin
per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pinĉis per akraj
tondiloj, ĝis li falis ellacigita sur amason da malnovaj
vestaĵoj.

Dum li tie kuŝis, faris al li la majstro furiozajn riproĉojn
pro la ŝtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke ĝuste pro
tio li revenis, ĉar li volas ĉion kompensi; vane li proponis
trioblan kompensaĵon; la majstro kaj liaj subuloj sin ĵetis sur
lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo.
Vundbatita kaj ĉifonita, li sidiĝis sur sian ĉevalon Murva kaj
rajdis en karavanejon.  Tie li kuŝigis sian lacan disbatitan
kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la
tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco
de ĉiuj mondaj trezoroj.  Li ekdormis kun la decido, rezigni pri
ĉia grandeco kaj fariĝi respektinda burĝo de la urbo.  Kaj la
morgaŭan tagon li ne pentis pri sia decido, ĉar la peza mano de
l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam
definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan
moŝtecon.

Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, aĉetis al
si domon kaj starigis tajloran laborejon.  Fininte ĉiujn
antaŭaranĝojn kaj alkroĉinte antaŭ sia fenestro elpendaĵon
kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidiĝis en sia
laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la
kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele
disŝiris.  Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia
laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al ĝi, kia stranga
vidaĵo sin prezentis al lia rigardo!  Kvankam gvidate de neniu,
la kudrilo daŭrigis diligente kudradi; ĝi faris delikatajn,
graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris eĉ en siaj plej
artoriĉaj momentoj!

Vere, eĉ la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila
kaj grandvalora!  Kaj ankoraŭ alian valoron havis ĉi tiu
donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam
finiĝis.

Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaŭ la plej fama
tajloro, longe kaj larĝe.  Li altranĉadis la vestojn kaj
faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj ĉi tiu laboris
plue kaj senĉese, ĝis la vesto estis preta.  Majstro Labakano
havis baldaŭ la tutan urbon kiel klientaron, ĉar li laboradis
bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj
skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen
lernantoj kaj ĉiam post ŝlositaj pordoj.

Tiel la kesteta sentenco, promesinta _feliĉon_ kaj _riĉecon_,
fine plenumiĝis; feliĉo kaj riĉeco, almenaŭ en meza mezuro,
akompanadis la paŝojn de la bona tajloro; kaj ĉiufoje kiam li
aŭdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en
ĉies buŝo, -- kiam li aŭdis, ke tiu kuraĝulo estas la fiero
kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la
iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi
restis tajloro, ĉar honoro kaj gloro estas ja danĝeraj
aferoj."  Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj
samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian
povon, certe ĝi ankoraŭ ĉiam kudradas per la eterna fadeno de
la bona feino Adolzajdo.

Ĉe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj
baldaŭ ĝi atingis Birket el Had, "Fontanon de l'
Pilgrimantoj," de kie ĝis Kajro estas nur trihora irado.  Oni
sciis, ke ĉirkaŭ tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaŭ la
komercistoj havis la ĝojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte
al ili el Kajro.  Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el
Falk, ĉar ĝi estis rigardata kiel feliĉa antaŭsigno, eniri
tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.

Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiaŭis la fremdulon
kaj la grekan komerciston Zaleŭkos kaj iris hejmen kun siaj
amikoj.  Zaleŭkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj
invitis tie tagmanĝi.  La fremdulo akceptis la inviton, sed li
antaŭe foriris ŝanĝi sian vestaron, promesinte baldaŭ reveni.

La greko jam faris ĉiun antaŭaranĝon, por bone regali la
fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojaĝo apartan
korinklinon; kaj kiam la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj staris bonorde
sur la tablo, li sidiĝis, por atendi sian gaston.

Nun fine li aŭdis lin, alproksimiĝantan per malrapidaj pezaj
paŝoj laŭlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia ĉambro.  Li
leviĝis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran
akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpaŝis malantaŭen,
terurita, ĉar jen renkontis lin ĉe la sojlo tiu timiga
ruĝmantelulo!  Ankoraŭ unu rigardon li ĵetis sur lin: iluzio
ĝi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la
nigraj okuloj rigardis lin fulme, la ruĝa mantelo kun la oraj
brodaĵoj -- ĉio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo,
estis al li ja nur tro bone konata.  Interbatalantaj sentoj
skuadis ekscite la bruston de Zaleŭkos.  Estas vero, ke li jam
repaciĝis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu
nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove
ĉiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de
antaŭmorta timo, tiu ĉagrenego, kiu venenis por ĉiam lian
junan vivon, denove preterpasis antaŭ lia animo kvazaŭ per
unumomenta ekflugo.

Ĉiam senmove staris la aperaĵo sur la sojlo.  "Kion vi volas,
terura?" ekkriis la greko.  "For de miaj okuloj, ke mi ne
malbenu vin!"

"Zaleŭkos!" parolis el sub la masko konata voĉo; "ĉu tiel
vi akceptas vian gaston?"  La parolanto demetis la maskon kaj
disŝovis de sia brusto la mantelon: ĝi estis Selim Baruĥ, la
fremdulo.

Sed Zaleŭkos ŝajnis ankoraŭ ne trankviligita: terure estis al
li en ĉeesto de tiu fremdulo, ĉar nur tro klare li rekonis en
li la nekonaton de _Ponte vecchio_.  Tamen tiu ĉi sento cedis
fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon
al la fremdulo, ke li sidiĝu kun li al la tablo.

"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruĥ la parolon,
kiam ili sidiĝis, "ĉar vi rigardas min per elokvente
demandantaj okuloj.  Mi povus silenti kaj neniam plu min montri
al viaj rigardoj, sed mi ŝuldas al vi klarigon pri mia konduto,
kaj tial mi kuraĝis, eĉ riskante vian malbenon, aperi antaŭ vi
en mia iama vestmaniero.  Vi iam diris al mi: 'Laŭ la kredo de
miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas eĉ pli
malfeliĉa ol mi.'  Tion ĉi lastan vi kredu nur, amiko
Zaleŭkos; kaj nun aŭdu mian senkulpiĝon.

"Mi devas reveni ĝis la komenco, por min bone komprenigi.  Mi
naskiĝis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj.  Mia patro, la
pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de
sia lando en Aleksandrio.  De mia deka jaro oni edukis min en
Francujo ĉe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de
post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon,
por serĉi trans la maro rifuĝejon ĉe miaj gepatroj; akompanis
min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj
plej grandaj danĝeroj.  Plenaj de espero, ke ni reakiros en la
gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la
furioza franca popolo, ni albordiĝis en Aleksandrio.  Sed ho ve!
ne ĉion mi trovis en la domo de mia patro, kiel ĝi devas esti.
Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo
ankoraŭ ne atingis ĝis tie; sed des pli neatendite trafis la
malfeliĉo mian familion en ĝia plej profunda interno.  Malmulte
da tempo antaŭe, mia frato, esperoplena junulo, ĉefsekretario
de mia patro, edziĝis kun juna knabino, filino de firenza
nobelo, kiu loĝis en nia najbaraĵo; du tagojn antaŭ nia
alveno, ŝi subite malaperis, kaj eĉ la plej malgrandan
postesignon de la malfeliĉa knabino nek nia familio nek ŝia
patro povis trovi.  Oni fine konvinkiĝis, ke ŝi nesingardeme
promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de
rabistoj.  Por mia kompatinda frato ĉi tiu penso estus eble
malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaŭ
eksciis: la perfidulino enŝipiĝis kaj forveturis eksterlandon
kun juna Napolano, kiun ŝi ekkonis en la domo de sia patro.
Kvazaŭ freneza de kolero, mia frato faris ĉion eblan por venigi
al juĝo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris
sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian
propran malfeliĉon kaj ĉiujn nin pereigi.  La firenza nobelo
foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas
havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian
ruinon.  En Firenzo li malprosperigis ĉiun esploron, kiun
entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per
ĉiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron
kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej
hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj
igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo.  Mia malfeliĉa
patrino fariĝis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaŭ ol
la morto liberigis ŝin de ŝia terura stato, kiu tamen en la
lastaj tagoj ŝanĝiĝis en plenan, klaran konscion.  Tiel mi nun
troviĝis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian
spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj
tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en
mi, baldaŭ fariĝis kvazaŭ ardega flamo en mia animo.

"Kiel mi jam diris, mallonge antaŭ ŝia fino revenis al ŝi la
konscio; ŝi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia
malfeliĉo kaj pri sia propra morto.  Poste ŝi petis ĉiujn
aliajn forlasi la ĉambron; kun solena mieno ŝi sidiĝis
rektiĝinte sur sia mizera kuŝejo kaj diris, ke mi povas akiri
ŝian benon, se mi ĵuros tion plenumi, kion ŝi nun ordonos al
mi.  Kortuŝita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi ĵure
promesis plenumi ŝian volon.  Ĉe tio ŝi komencis denove
surŝuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis
al mi, kun plej teruraj minacoj de ŝia malbeno, venĝi kontraŭ
li mian malfeliĉan familion.  Ŝi mortis en miaj brakoj.  Jam de
longe dormetis en mia animo tiu penso pri venĝo; nun ĝi
plenforte vekiĝis.  Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj
ĵuris al mi mem, ke mi uzos ĉiun eblan rimedon, por plenumi
mian venĝon, eĉ se mi per tio pereos.

"Baldaŭ mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej
kaŝite.  Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin
trovis miaj malamikoj.  La maljuna Firenzano fariĝis intertempe
gubernatoro, kaj nun ĉe la plej malgranda suspekto li havis en
mano ĉiujn rimedojn, por min pereigi.  Akcidento venis al mia
helpo.  Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en
konata livreo; lia ŝanceliĝa irado, lia malgaja mieno kaj lia
kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_
rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano,
kiun mi jam konis en Aleksandrio.  Mi ne dubis, ke li koleras
kontraŭ sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan
humoron.  Li ŝajnis tre mirigita, vidante min tie, forte
plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro fariĝis gubernatoro,
li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaŭ mia oro,
subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko.
La ĉefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan
serviston, kiu en ĉiu horo malfermos por mi la pordon de mia
malamiko; kaj de nun maturiĝis ĉiam pli rapide mia plano de
venĝo.  Al mi ŝajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano
tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian
plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia
filino.  Ĉu ĝi ne estis ŝi, kiu tiel hontinde krimis kontraŭ
mia frato? -- ŝi ja, kiu estis la ĉefa kaŭzo de nia
malfeliĉo?  Eĉ ĝojigis mian venĝosoifantan koron la novaĵo,
ke ĝuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edziniĝi; mi
tuj prenis decidon: nun morti ŝi nepre _devas_.  Tamen mi timis
plenumi propramane la krimon, kaj ankaŭ Pietron mi ne juĝis
kapabla ĝin fari; tial ni ĉirkaŭesploris, por trovi iun, kiu
povus prizorgi la aferon.  El la Firenzanoj mi kuraĝis dungi
neniun, ĉar neniu entreprenus ion tian kontraŭ la gubernatoro.
Fine naskiĝis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste
plenumis; samtempe, ĉar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li
proponis vin kiel plej taŭgan ekzekutiston.  Pri la plua irado
de la afero vi ja scias.  Nur via tro granda singardemo kaj
honesteco preskaŭ malprosperigis mian entreprenon: de tio venis
la epizodo de la mantelo.

"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l'
gubernatoro, kaj ne malpli kaŝe li volis nin poste reelkonduki
sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi
ĉiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera
spektaklo, ni forkuregis el la domo.  Antaŭenpelate de timo kaj
pento, mi kuris pli ol du cent paŝojn, ĝis mi falis senforta
sur la ŝtupojn de preĝejo.  Kiam mi fine reakiris la
memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se
oni vin trovos en la palaco.  Mi alŝteliĝis tien, sed nek de vi
nek de Pietro mi povas trovi eĉ la plej malgrandan, postsignon;
sed la pordeto ankoraŭ staris malfermita, kaj tial mi almenaŭ
povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la
domo.

"Kiam fariĝis tago, timo antaŭ eltroviĝo kaj premanta sento
de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo.  Mi tuj
foriris Romon.  Sed prezentu al vi mian konsterniĝon, kiam oni
tie post kelkaj tagoj rakontadis ĉie la aferon, kun la aldono,
ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita.  Maltrankvila,
timoplena, mi reiris Firenzon: jam antaŭe mia venĝo ekŝajnis
al mi iom supermezura, sed nun mi ĝin eĉ malbenis, ĉar multe
tro kare mi pagus por ĝi, se la prezo estus via vivo.  Mi
alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon.
Kion mi sentis, vidante vin suriri la eŝafodon kaj tiel heroe
suferi, pri tio mi ne volas paroli; sufiĉas diri, ke kiam via
sango tie elŝprucis, jam fariĝis neŝancelebla mia decido,
dolĉigi al vi la reston de via vivo.  Vi mem ja ĉion scias, kio
poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi
ĉi tiun vojaĝon.  Kiel peza ŝarĝo premis min la penso, ke vi
ankoraŭ ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum
multaj tagoj kaj fine fari plenan malkaŝan konfeson pri mia
kulpo."

Ĝis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li
finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian
manon.  "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfeliĉa ol mi, ĉar
ĉiam, kvazaŭ per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de
via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi.  Sed permesu, ke mi
faru al vi ankoraŭ unu demandon: kiel fariĝis, ke vi venis sub
tiu ĉi formo en la dezerton?  Kion vi faris poste, aĉetinte por
mi la domon en Konstantinopolo?"

"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia.  "Malamo al ĉiuj
homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj
nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, ĉe miaj
Muslimoj mi sentis min multe pli bone.  Nur de malmulte da
monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de
miaj samlandanoj.  Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia
patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj
kelke da samepensantaj junuloj kaj aliĝis al tiuj kuraĝaj
Mamelukoj, kiuj tiel ofte fariĝis la teruro de la franca armeo.
Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l'
paco.  Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovaĝan vivon
de vagisto, dediĉitan al batalo kaj ĉaso.  Kun tiuj homoj, kiuj
respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; ĉar kvankam miaj
Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Eŭropanoj, tamen ili
estas tute netuŝitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj
ambicio."

Zaleŭkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian
opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se
li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Eŭropo.  Li
prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj
mortu.

Kortuŝita, la gasto rigardis lin.  "El tio mi scias," li
diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas.  Akceptu
pro tio mian plej varman dankon."  Li salte leviĝis kaj
ekstaris plenstature antaŭ la greko, kiun preskaŭ teruris la
militista teniĝo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda
misteroplena voĉo de lia gasto.  "Via propono estas bela,"
parolis tiu ĉi plue; "por ĉiu alia ĝi estus alloga, sed mi --
ne povas ĝin akcepti.  Jam staras selita mia ĉevalo, jam
atendas min miaj servistoj; adiaŭ, Zaleŭkos!"

La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, ĉirkaŭprenis
sin adiaŭante.  "Kaj kiel mi devas vin nomi?  Kiel nomiĝas mia
gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko.

La fremdulo rigardis lin longe, ankoraŭ unu fojon premis al li
la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi
estas _la rabisto Orbasano_."


FINO.



[1] Turka interpretisto (vorto internacia).

[2] La turka registaro: angl., _The Porte_; fr., _La (Sublime)
Porte_; germ., _Die (hohe) Pforte_.

[3] Nomo, kiun donas orientanoj al ĉiuj okcident-eŭropanoj:
_Franko_ estas do, laŭ tio, _ne_ identa al _Franco_.

[4] Estinta itala ormonero: ital., _zecchino_; hisp., _zequi_;
france kaj angle, _sequin_; germ., _Zechine_.

[5] _Altano_: germane, _Altan_: balkonsimila teraseto aŭ estrado,
alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruaĵo (ĉu
muroj, ĉu kolonoj); en ĉi tiu rilato ĝi diferencas de ordinara
balkono, kiu elstaras el la muro de l' domo.  La germana vorto
_Altan_ devenas de la itala _altana_.

[6] Turka juĝisto.

[7] En la moderna turka lingvo _Kapitan-Paŝao_, ĉefadmiralo de
la turka militŝiparo.

[8] _Agao_, turka oficiro.

[9] _Kadio_: turka juĝisto; _muftio_: turka ĉefpastro.

[10] Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, ĉirkaŭ la jaro,
1745.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Karavano" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home