By Author | [ A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z | Other Symbols ] |
By Title | [ A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z | Other Symbols ] |
By Language |
Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ] Look for this book on Amazon Tweet |
Title: John Gabriel Borkman Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906 Language: Esperanto As this book started as an ASCII text book there are no pictures available. *** Start of this LibraryBlog Digital Book "John Gabriel Borkman" *** HENRIK IBSEN JOHN GABRIEL BORKMAN (1896) Tradukis 1997 Odd Tangerud ISBN 82-91707-59-6 JOHN GABRIEL BORKMAN ROLOJ: JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman. (La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en la bieno de la familio Renthejm.) UNUA AKTO (La sidĉambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda, paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu pli malgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogseĝo.) (_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.) (Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.) SINJORINO BORKMAN (ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi flustras:) Erhart! Fine! (Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.) (La _ĉambristino_ iom poste envenas de la enireja ĉambro kun vizitkarto sur pleto.) SINJORINO BORKMAN (rapide) Ĉu la studento tamen venis? ĈAMBRISTINO Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino — SINJORINO BORKMAN (flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton — ĈAMBRISTINO (proksimiĝas) Ne; estas _fremda_ sinjorino — SINJORINO BORKMAN (etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas por mi? ĈAMBRISTINO Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino. SINJORINO BORKMAN Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman? ĈAMBRISTINO Jes ja, tion ŝi faris. SINJORINO BORKMAN (abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme. (La _ĉambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem eliras.) (_Fraŭlino Ella Renthejm_ venas en la ĉambron. Ŝi similas al la fratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akran esprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena beleco de pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojn de la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita en nigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la sama materialo.) (Ambaŭ fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la alian. Ĉiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.) ELLA RENTHEJM (kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en surprizo, vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la fingropintojn sur la tapiŝo.) Ĉu vi ne iras erare? La administranto ja loĝas en la flanka domo, vi scias. ELLA RENTHEJM Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaŭ. SINJORINO BORKMAN Ĉu estas al mi, ke vi ion volas? ELLA RENTHEJM Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi. SINJORINO BORKMAN (venas antaŭen sur la planko) Nu, — do eksidu. ELLA RENTHEJM Dankon; mi bone povas stari dume. SINJORINO BORKMAN Tute kiel plaĉas al vi. Sed tamen iom malligu la supervestaĵojn. ELLA RENTHEJM (malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme ĉi tie — SINJORINO BORKMAN Mi ĉiam frostas. ELLA RENTHEJM (staras momenton ŝin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso de la brakseĝo) Jes, — Gunhild, estas nun baldaŭ ok jaroj post kiam ni laste vidis unu la alian. SINJORINO BORKMAN (malvarme) Almenaŭ post kiam ni interparolis. ELLA RENTHEJM Ĝuste dirite, interparolis, jes. — Ĉar vi certe foje vidis min, — kiam mi devis fari mian jaran vojaĝon ĉi tien al la administranto. SINJORINO BORKMAN Unu aŭ du fojojn, mi opinias. ELLA RENTHEJM Ankaŭ mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_. SINJORINO BORKMAN Estus malantaŭ la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj ŝire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, — tio okazis ĉi tie en la ĉambro ĉe mi — ELLA RENTHEJM (deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild! SINJORINO BORKMAN — la semajnon antaŭ ol li, — antaŭ ol li liberiĝis. ELLA RENTHEJM (iras trans la planko) Ho, ne tuŝu do _tion_! SINJORINO BORKMAN (firme sed mallaŭte) Estis la semajno antaŭ ol li, — la bankestro denove liberiĝis. ELLA RENTHEJM (antaŭen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Eĉ nur en pensoj resti momenton je tio — oh! SINJORINO BORKMAN (obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesiĝas turniĝi ĉirkaŭ ion alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en la mondo! Mi ne komprenas, ke tiaĵo, — io tiel terura povu trafi solan familion! Kaj imagu, — _nian_ familion! Altrangan familion, kiel la nian! Imagu ke tio trafis ĝuste _ĝin_! ELLA RENTHEJM Ho Gunhild, — estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio frapis. SINJORINO BORKMAN Nu jes; sed pri ĉiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Ĉar estis ja nur iom da arĝento — aŭ kelkaj paperoj, — kiuj perdiĝis por _ili_. Sed por ni —! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute ruinigata! ELLA RENTHEJM (singarde) Diru al mi, Gunhild, — kiel li portas tion? SINJORINO BORKMAN Erhart, vi aludas? ELLA RENTHEJM Ne, — li mem. Kiel li portas tion? SINJORINO BORKMAN (spirblovas moke) Ĉu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_? ELLA RENTHEJM Demandas? Vi do ne bezonas demandi — SINJORINO BORKMAN (mire rigardas ŝin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? Estas kune kun li? Foje serĉas lin? ELLA RENTHEJM Eĉ ne tio! SINJORINO BORKMAN (kiel antaŭe) _Li_, kiu devis sidi enŝlosata kvin jarojn! (frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! — Ne, ne, ne, — neniam plu vidi lin! — Neniam! ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Kontraŭ _li_, jes. ELLA RENTHEJM Li tamen estas via edzo. SINJORINO BORKMAN Ĉu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi lin? Ke mi disipis tro da mono —? ELLA RENTHEJM (singardeme) Sed ĉu ne _estis_ ia vero en tio? SINJORINO BORKMAN Sed ĉu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Ĉio devus ja esti tiel sensence abunda — ELLA RENTHEJM Tion mi ja scias. Sed ĝuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion vi ja ne faris. SINJORINO BORKMAN Ĉu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al mi por disponi? Kaj kiun li ankaŭ mem disponis? Dek fojojn pli disipe ol mi! ELLA RENTHEJM (silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_ tamen. SINJORINO BORKMAN (rikane) Jes, diriĝis ja ĉiam, ke ni devis “reprezenti”. Kaj sekve li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro — kvazaŭ li estus reĝo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaŭ li kvazaŭ antaŭ reĝo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antaŭnomo, — tra la tuta lando — ĝuste kvazaŭ li estus la reĝo mem. “John Gabriel”, “John Gabriel”. Ĉiuj sciis kia grandegulo “John Gabriel” estas! ELLA RENTHEJM (firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo. SINJORINO BORKMAN Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la rimedojn. ELLA RENTHEJM Ne, ne, — tion scietis ankaŭ ne aliuloj. SINJORINO BORKMAN Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed tion li neniam faris! Li nur mensogis, — mensogis tiel senfunde por mi — ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. Sed li certe ne mensogis. SINJORINO BORKMAN Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. — Sed fine renversiĝis la tuto. Ĉio. La tuta gloro. ELLA RENTHEJM (antaŭ si) Jes, ĉio renversiĝis — por _li_ — kaj por aliuloj. SINJORINO BORKMAN (rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, — mi ankoraŭ ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu! ELLA RENTHEJM (streĉita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_? SINJORINO BORKMAN Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. — Iun, kiu lavu _pura_ ĉion, kion — kion la bankestro ĵetis en la koton. ELLA RENTHEJM Gunhild! Gunhild! SINJORINO BORKMAN (kreskante) Vivas venĝanto, sciu! Iu kiu rebonigos ĉion, pri kio lia patro estas kulpa al mi! ELLA RENTHEJM Do Erhart. SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart, — mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Ĉion, kio _eblas_ restariĝi. — eble ankoraŭ pli. ELLA RENTHEJM Kaj laŭ vi kiel _tio_ okazus? SINJORINO BORKMAN Tio venu kiel ĝi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias, ke ĝi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas ŝin demande) Ĉu — Ella, — ĉu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de post kiam li estis etulo? ELLA RENTHEJM Ne, tion mi vere ne povas diri. SINJORINO BORKMAN Ĉu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la ŝtormo estis ekfuriozinta super — super ĉi tiu domo. ELLA RENTHEJM Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Ho ne, — mi ja ne povis. Kaj lia patro, — li estis leĝe ekskuzita, — tie kie li sidis, — tiel bone gardata — ELLA RENTHEJM (en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn —! Vi! SINJORINO BORKMAN (kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, — iu infano de John Gabriel! Tute kvazaŭ tiu infano estus via propra — Forpreni ĝin de _mi_, — kaj vojaĝi hejmen kun ĝi. Kaj reteni ĝin ĉe vi, jaron post jaro. Ĝis la knabo preskaŭ estis plenkreska. (rigardas ŝin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? Kial vi retenis lin? ELLA RENTHEJM Okazis ke mi tre kore ŝatis lin — SINJORINO BORKMAN Pli ol mi, — lia patrino! ELLA RENTHEJM (evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la kreskado — SINJORINO BORKMAN Erhart — malforteca! ELLA RENTHEJM Jes, ŝajnis al mi, — almenaŭ tiam. Kaj la aero tie fore ĉe la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol ĉi tie, vi ja scias. SINJORINO BORKMAN (ridetas amare) Hm. Ĉu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (ŝanĝas tonon) Nu, estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonŝanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via. ELLA RENTHEJM (ofendita) Por tio _mi_ ne faris paŝon, — povas mi certigi al vi. Mi ne havis — antaŭ longe longe poste — iun suspekton, ke la paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, — ke ili estis netuŝitaj — SINJORINO BORKMAN Nu ja; tiaĵon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonŝanca. (rigardas ŝin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis prizorgi Erhart por mi —? Kiu do estis via celo pri tio? ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin) Mia celo —? SINJORINO BORKMAN Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari el li, mi pensas? ELLA RENTHEJM (malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por fariĝi feliĉa homo en nia mondo. SINJORINO BORKMAN (spirblovas) Puh, — homoj en nia ekonomia stato havas sufiĉe por pripensi ol pensi pri feliĉo. ELLA RENTHEJM Kion do, — vi pensas? SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin malferme kaj serioze) Erhart devas antaŭ ĉio atenti, ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la lando plu videtas la ombron, kiun lia patro ĵetis super min — kaj super sian filon. ELLA RENTHEJM (esplore) Diru al mi, Gunhild, — ĉu _tio_ estas postulo, kiun Erhart _mem_ metas por sia vivo —? SINJORINO BORKMAN (mire) Jes, tion ni do esperu! ELLA RENTHEJM — aŭ ĉu ĝi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li? SINJORINO BORKMAN (mallonge) Mi kaj Erhart ĉiam metas la samajn postulojn al ni mem. ELLA RENTHEJM (peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (kaŝe triumfe) Jes, laŭdo kaj danko al Dio, — mi estas. Pri tio vi fidu! ELLA RENTHEJM Vi sekve funde tamen devas senti vin feliĉa. Spite al ĉiuj aliaĵoj. SINJORINO BORKMAN Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, — ĉiun momenton, vidu, — venas drivanta tiu aliaĵo kiel kruda vetero super min. ELLA RENTHEJM (kun ŝanĝita tono) Diru al mi —. Pli bone tuj. Ĉar vere estas pro _tio_, ke mi venis ĉi tien al vi — SINJORINO BORKMAN Kion? ELLA RENTHEJM Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, — Diru al mi, Erhart ja ne plu loĝas ĉi tie ĉe — ĉe vi aliuloj. SINJORINO BORKMAN (malmole) Erhart ja ne _povas_ loĝi ĉi tie ĉe mi. Li devas loĝi en la urbo — ELLA RENTHEJM Tion li skribis al mi. SINJORINO BORKMAN Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon ĉiun vesperon. ELLA RENTHEJM Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li? SINJORINO BORKMAN Li ankoraŭ ne venis. Sed mi atendas lin ĉiun momenton. ELLA RENTHEJM Jes, Gunhild, — li certe estas veninta. Ĉar mi aŭdas lin supre. SINJORINO BORKMAN (kun rapida okulĵeto) Supre en la granda salono? ELLA RENTHEJM Jes. Mi ja aŭdas lin paŝadi tie supre de post kiam mi venis. SINJORINO BORKMAN (turnas la okulojn for de ŝi) Ne estas li, tio, Ella. ELLA RENTHEJM (surprize) Ĉu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_? SINJORINO BORKMAN La bankestro. ELLA RENTHEJM (malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman! SINJORINO BORKMAN Tiel li paŝadas tien kaj reen. Antaŭen kaj malantaŭen. De mateno al vespero. Tagon post tago. ELLA RENTHEJM Mi vere aŭdis iun aludeton pri io — SINJORINO BORKMAN Kredeblas. Aludiĝas certe ĉiaĵoj pri ni en la distrikto. ELLA RENTHEJM Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje ĉe si mem, — tie supre. Kaj vi ĉe vi mem ĉi tie malsupre. SINJORINO BORKMAN Jes, — tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. — Dum ĉiuj tiuj longaj ok jaroj. ELLA RENTHEJM Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke estus ebla —! SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos fariĝi alimaniera. ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin) Tio ĉi tamen estas terura vivo, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Pli ol terura, sciu. Baldaŭ ne plu eltenebla. ELLA RENTHEJM Mi bone komprenas. SINJORINO BORKMAN Ĉiame aŭdi liajn paŝojn tie supre. Ek de la frua mateno ĝis malfrue en la nokto. — Kaj tiel aŭdeble kiel estas ĉi tie malsupre. ELLA RENTHEJM Jes, estas intense aŭdeble ĉi tie. SINJORINO BORKMAN Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon paŝadanta en kaĝo tie supre en la salono. Ĝuste rekte super mia kapo. (aŭskultas kaj flustras) Aŭdu nur, vi! Aŭdu! Tien kaj reen, — tien kaj reen iras la lupo. ELLA RENTHEJM (gardeme) Ĉu ne povus ŝanĝiĝi, Gunhild? SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Li neniam faris alpaŝon por tio. ELLA RENTHEJM Sed ĉu vi ne povus fari la unuan paŝon? SINJORINO BORKMAN (ekagitiĝas) Mi! Post ĉio kion li pekis kontraŭ mi! — Ne dankon! Prefere lasu la lupon daŭrigi sian paŝadon tie supre. ELLA RENTHEJM Fariĝas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por demeti la vestaĵojn. SINJORINO BORKMAN Jes, mi ja demandis al vi antaŭ — (_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj ĉapelon sur seĝon ĉe la enireja pordo.) ELLA RENTHEJM Ĉu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo? SINJORINO BORKMAN (ridas amare) En socia rondo, vi aludas? ELLA RENTHEJM Mi pensas kiam li eliras en la freŝan aeron. Ene sur la vojetoj en la arbaro, aŭ — SINJORINO BORKMAN La bankestro neniam eliras. ELLA RENTHEJM Eĉ ne en la krepusko? SINJORINO BORKMAN Neniam. ELLA RENTHEJM (kortuŝata) Al tio li do ne povas devigi sin? SINJORINO BORKMAN Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la murŝranko. En la antaŭĉambro, vi scias — ELLA RENTHEJM (al si mem) — tiu ŝranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj — SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Kaj foje, — malfrue vespere, — mi povas aŭdi lin malsuprenveni — por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze en la ŝtuparo, — kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la salono. ELLA RENTHEJM (silente) Ĉu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por viziti lin? SINJORINO BORKMAN Li _ne havas_ malnovajn amikojn. ELLA RENTHEJM Li do havis multajn — foje. SINJORINO BORKMAN Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li fariĝis por siaj amikoj multekosta amiko, — li, John Gabriel. ELLA RENTHEJM Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia. ELLA RENTHEJM (ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute sola. SINJORINO BORKMAN Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciiĝas, ke maljuna kopiisto aŭ kromskribisto foje venas supren al li. ELLA RENTHEJM Nu tiel; certe estas iu, kiu nomiĝas Foldal. Ĉar mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco. SINJORINO BORKMAN Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Ĉar li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ — ELLA RENTHEJM Sed _nun_ li do venas al Borkman? SINJORINO BORKMAN Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio kompreniĝas; li nur venas en la krepusko. ELLA RENTHEJM Tiu Foldal, — ankaŭ _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, je la bankroto. SINJORINO BORKMAN (pase rimarkante) Jes, ŝajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom da mono, ankaŭ li. Sed certe estis tute bagatela — ELLA RENTHEJM (kun facila emfazo) Estis ĉio kion li posedis. SINJORINO BORKMAN (ridetas) Nu, sed pro Dio, — tio kion _li_ posedis, estis do certe tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli. ELLA RENTHEJM Eĉ ne paroliĝis pri tio, — de Foldal, — dum la proceso. SINJORINO BORKMAN Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan rekompencon por tiu sensignifaĵo. ELLA RENTHEJM (mire) Ĉu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_? SINJORINO BORKMAN Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis ŝin, — tiel ke ŝi eble povos _fariĝi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, — _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta fari por ŝi. ELLA RENTHEJM Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi opinias. SINJORINO BORKMAN Kaj Erhart ankaŭ aranĝis, ke ŝi povas lerni muzikon. Ŝi jam estas tiel lerta, ke ŝi povas veni supren al — al li tie supre en la salono, kaj ludi por li. ELLA RENTHEJM Do li daŭre ŝatas muzikon? SINJORINO BORKMAN Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis — kiam li estis atendata — ELLA RENTHEJM Kaj sur tiu ŝi ludas por li? SINJORINO BORKMAN Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaŭ tion Erhart aranĝis. ELLA RENTHEJM Sed ĉu la bedaŭrinda knabino devas iri tiun longan vojon ĉi tien? Kaj poste hejmen al la urbo? SINJORINO BORKMAN Ne, tion ŝi ne bezonas. Erhart aranĝis, ke ŝi povas esti ĉe sinjorino, kiu loĝas ĉi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton — ELLA RENTHEJM (vigle) Sinjorino Wilton! SINJORINO BORKMAN Iu tre riĉa sinjorino. Iu kiun vi ne konas. ELLA RENTHEJM Mi aŭdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas — SINJORINO BORKMAN Jes, tute ĝuste. ELLA RENTHEJM Erhart plurajn fojojn skribis pri ŝi. — Ĉu ŝi loĝas ĉi tie nun? SINJORINO BORKMAN Jes, ŝi luprenis vilaon ĉi tie. Kaj nun ŝi transloĝis el la urbo antaŭ iom da tempo. ELLA RENTHEJM (iom hezitante) Laŭ onidiro ŝi eksedziĝis. SINJORINO BORKMAN La edzo eble mortis antaŭ pluraj jaroj. ELLA RENTHEJM Jes, sed ili eksedziĝis —. Li lasis sin eksedziĝi — SINJORINO BORKMAN Li forvojaĝis de ŝi, tion li faris. La kulpo certe ne estis ŝia. ELLA RENTHEJM Ĉu vi konas ŝin iom pli proksime, Gunhild? SINJORINO BORKMAN Ho jes, certe. Ŝi loĝas ja tute proksime. Kaj ŝi foje faras etajn vizitojn. ELLA RENTHEJM Kaj vi eble iom ŝatas ŝin? SINJORINO BORKMAN Ŝi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia juĝo. ELLA RENTHEJM En sia juĝo pri homoj, vi aludas? SINJORINO BORKMAN Jes, pleje pri homoj. Ŝi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, — la animon. Kaj tial ŝi vere adoras lin, — kiel kompreneble estas. ELLA RENTHEJM (iom ruze) Do ŝi eble konas Erhart ankoraŭ pli bone ol ŝi konas vin? SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart ofte renkontis ŝin en la urbo. Antaŭ ol ŝi transloĝis ĉi tien. ELLA RENTHEJM (senpripense) Kaj ŝi tamen transloĝis el la urbo? SINJORINO BORKMAN (ekmiras kaj rigardas ŝin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas pri tio? ELLA RENTHEJM (evite) Nu, Dio, — pensas —? SINJORINO BORKMAN Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per tio, Ella! ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild. Vere estis io, kion mi pensis pri tio. SINJORINO BORKMAN Nu, do diru malkaŝe! ELLA RENTHEJM Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankaŭ _mi_ kvazaŭ havas rajton al Erhart. Aŭ ĉu vi tion ne trovas? SINJORINO BORKMAN (rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, ja — ELLA RENTHEJM Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed ĉar mi ŝatas lin — SINJORINO BORKMAN (ridetas moke) Mian filon? Ĉu vi povas? Vi? Spite el ĉio? ELLA RENTHEJM Jes, mi povas. Spite al ĉio. Kaj mi faras. Mi ŝatas Erhart. Tiom, kiom _mi_ entute _povas_ ŝati homon — nuntempe. En mia aĝo. SINJORINO BORKMAN Nu jes, jes, tiel estu; sed — ELLA RENTHEJM Kaj tial, vidu, mi fariĝas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io minacas lin. SINJORINO BORKMAN Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Aŭ _kiu_ do minacas lin? ELLA RENTHEJM Tion faras unue _vi_, — en _via_ maniero — SINJORINO BORKMAN (ekkrie) Mi! ELLA RENTHEJM — kaj jen ankaŭ tiu sinjorino Wilton, — mi timas. SINJORINO BORKMAN (momenton rigardas ŝin konsternite) Kaj tiaĵon vi povas kredi pri Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por plenumi! ELLA RENTHEJM (supraĵe pasante diri) Ho kion, mision —! SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Kaj tion vi kuraĝas diri tiel moke! ELLA RENTHEJM Ĉu vi opinias ke juna homo en la aĝo de Erhart, — sana kaj ĝoja, — ĉu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiaĵo kiel “misio”! SINJORINO BORKMAN (forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias! ELLA RENTHEJM (agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Ĉu mi ne kredas! ELLA RENTHEJM Estas nur io, kion vi prirevadas. Ĉar se vi ne havis _tion_ por alkroĉi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus. SINJORINO BORKMAN Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_, kion vi pleje atendus, vi, Ella! ELLA RENTHEJM (kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus — se vi ne povas liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio. SINJORINO BORKMAN (minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo! _Vi!_ ELLA RENTHEJM Mi volas liberigi lin el via potenco, — via superrego. SINJORINO BORKMAN (triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj — Ĝis lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu! ELLA RENTHEJM Do mi volas regajni lin de vi! (raŭke; duone flustre) Ni du, ni luktis antaŭe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis. ELLA RENTHEJM (mokride) Ĉu vi daŭre opinias, ke tiu venko fariĝis gajno por vi? SINJORINO BORKMAN (sombre) Ne; — pri tio vi sange pravas. ELLA RENTHEJM Eĉ ne ĉi tiun fojon fariĝos gajno por vi. SINJORINO BORKMAN Ĉu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart! ELLA RENTHEJM Ne; ĉar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi! SINJORINO BORKMAN Kaj nun _vi!_ ELLA RENTHEJM (varme) Mi volas havi lian internan animon, — lian menson, — lian tutan koron —! SINJORINO BORKMAN (ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu ĉi mondo! ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin) Ĉu vi eble prizorgis _tion?_ SINJORINO BORKMAN (ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Ĉu vi ne povis legi tion el liaj leteroj? ELLA RENTHEJM (kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj. SINJORINO BORKMAN (incite) Mi profitis de tiuj ĉi ok jaroj — kiam mi havis lin sub miaj okuloj, vidu. ELLA RENTHEJM (sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Ĉu eblas rakonti tion al mi? SINJORINO BORKMAN Jes, tio bone eblas. ELLA RENTHEJM Do faru! SINJORINO BORKMAN Mi nur diris al li tion, kio estas vero. ELLA RENTHEJM Nu? SINJORINO BORKMAN Mi ripete kaj ĉiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi. ELLA RENTHEJM Ne pli ol tio! SINJORINO BORKMAN Ho, tiaĵo mordas, sciu. Tion mi mem sentas. ELLA RENTHEJM Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antaŭe. SINJORINO BORKMAN Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris ĉion el bona koro. (rigardas ŝin en malica ĝojo) Nun li ne plu kredas tion, Ella. ELLA RENTHEJM Kion li do nun kredas? SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al si, ke onklino Ella neniam vojaĝas ĉi tien por viziti nin — ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li sciis antaŭe! SINJORINO BORKMAN Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi min kaj — kaj tiun paŝadanton tie supre en la salono — ELLA RENTHEJM Tiel ankaŭ estis. SINJORINO BORKMAN El tio Erhart _nun_ ne kredas eron. ELLA RENTHEJM Kion vi do nun igis lin kredi pri mi? SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. Aŭ ĉu eble vi ne faras? Ĉu vi ne iam kovis penson tiri lin tute for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras. ELLA RENTHEJM (repuŝante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero estis antaŭ la tribunalo. — Mi ne plu nutras tiujn pensojn. SINJORINO BORKMAN Eĉ ne utilus al vi. Ĉar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon al vi! Estas _mi_, kiun Erhart bezonas, — ne _vi_. Ĉar tial li estas kvazaŭ morta por _vi_! Kaj vi por li! ELLA RENTHEJM (malvarme, decide) Ni vidos. Ĉar nun mi restos ĉi tie. SINJORINO BORKMAN (fiksrigardas ŝin) Ĉi tie en la bieno? ELLA RENTHEJM Jes, ĉi tie. SINJORINO BORKMAN Ĉi tie — ĉe ni? Tute tranokte? ELLA RENTHEJM Ĉi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu. SINJORINO BORKMAN (regas sin) Jes, jes, Ella, — la bieno estas ja via. ELLA RENTHEJM Ho jeno —! SINJORINO BORKMAN Ĉio estas ja via. La seĝo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en kiu mi turnas min sendorma, ĝi apartenas al vi. La manĝaĵo kiun ni manĝas, ĝin ni ricevas pere de vi. ELLA RENTHEJM Tio ne povas esti alimaniere aranĝita. Borkman ne povas havi propran posedaĵon. Ĉar tuj iu venus forpreni ĝin de li. SINJORINO BORKMAN Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj indulgo. ELLA RENTHEJM (malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Ne, tion vi ne povas. — Kiam vi deziros, ke ni forloĝiĝu? ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin) Forloĝiĝu? SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti loĝanta sub la sama tegmento kiel vi! — Ne, do prefere al la malriĉulejo aŭ eksteren sur la vojon! ELLA RENTHEJM Bone. Do sendu kun mi Erhart — SINJORINO BORKMAN Erhart! Mia propra filo! Mia infano! ELLA RENTHEJM Jes, — ĉar tiam mi tuj revojaĝos hejmen. SINJORINO BORKMAN (post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni. ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, — ĉu vi tion _kuraĝas_, Gunhild? SINJORINO BORKMAN (kun malmola rido) Ĉu mi _kuraĝas_! Igi mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuraĝas. ELLA RENTHEJM (aŭskultante) Ĉu iu venas? Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas — SINJORINO BORKMAN Do certe estas Erhart — (Iu frapas rapide sur la antaŭĉambra pordo, kiu poste senpere malfermiĝas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun supervestaĵoj, envenas. Malantaŭ ŝi la _ĉambristino_, kiu ne ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela, ŝvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Larĝaj, ruĝaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Riĉa, malhela hararo.) SINJORINO WILTON Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman! SINJORINO BORKMAN (iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _ĉambristino_; montras al la ĝardena ĉambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu ĝin. (La _ĉambristino_ serĉas la lampon kaj eliras kun ĝi.) SINJORINO WILTON (vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, — ĉeestas ja vizitanto — (_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antaŭĉambran pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.) ERHART BORKMAN (gaje sur la sojlo) Kio do! Ĉu onklino Ella venis? (al ŝi; kaptas ŝiajn manojn) Onjo, onjo! Ĉu estas vero! Ĉu _vi ĉi tie?_ ELLA RENTHEJM (ĉirkaŭbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel granda vi fariĝis! Ho, kiel bone estas revidi vin! SINJORINO BORKMAN (akre) Kion tio signifu, Erhart, — ĉu vi staras vin kaŝante en la antaŭa ĉambro? SINJORINO WILTON (rapide) Erhart — Borkman venis kune kun mi. SINJORINO BORKMAN (mezuras lin per la okuloj) Ĉu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via patrino? ERHART Mi nur devis enrigardi momenton ĉe sinjorino Wilton, — por serĉi etan Frida. SINJORINO BORKMAN Ĉu ankaŭ tiu fraŭlino Foldal kunestas? SINJORINO WILTON Jes, ŝi staras ekstere en la enirejo. ERHART (parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida. (Paŭzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas ĝenite kaj iom senpacience; lia vizaĝo alprenas streĉitan kaj pli malvarman aspekton.) (La _ĉambristino_ portas la lumigitan lampon en la ĝardenan ĉambron, eliras kaj fermas la pordon post si.) SINJORINO BORKMAN (kun deviga ĝentileco) Jes, sinjorino Wilton, — se vi do volas pasigi la vesperon ĉi tie, vi — SINJORINO WILTON Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels. SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas? SINJORINO WILTON (ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, — se mi okaze vidus lin. SINJORINO BORKMAN Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas. SINJORINO WILTON Jes, feliĉe. Ĉar li estis tiel bonvolema enrigardi ĉe mi, — pro eta Frida. SINJORINO BORKMAN (seke) Vi Erhart, — mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, — tiujn Hinkels. ERHART (incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi konas aŭ ne konas. SINJORINO WILTON Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatiĝas! Ĝojaj, gajaj, gastamaj homoj. Sufiĉe da junaj virinoj. SINJORINO BORKMAN (kun akcento) Se mi konas mian filon ĝuste, tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton. SINJORINO WILTON Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaŭ li! SINJORINO BORKMAN Jes, feliĉe li estas juna. Ne estus bone alimaniere. ERHART Nu ja ja, patrino, — estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj Hinkels hodiaŭ vespere. Kompreneble mi restos ĉi tie ĉe vi kaj onklino Ella. SINJORINO BORKMAN Mi ja certe sciis, mia kara Erhart. ELLA RENTHEJM Ne, Erhart, — pro _mi_ vi tamen ne rezignu — ERHART Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion aranĝu? Ĉu vere konvenas? Vi ja jam respondis jes — en mia nomo. SINJORINO WILTON (gaje) Babilaĵo! Ĉu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, — sola kaj forlasita — pensu nur! jen mi respondos ne — en via nomo. ERHART (longege) Jes, ĉar vi opinias, ke konvenas, mi — SINJORINO WILTON (facile kaj forviŝante) Mi ofte en bonaj okazaĵoj respondis kaj jes kaj ne — en mia nomo. Kaj ĉu vi forlasus vian onklinon nun, kiam ŝi ĵus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, — ĉu tio estus ago konvena al filo? SINJORINO BORKMAN (malbone tuŝata) Filo? SINJORINO WILTON Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do devas aldoni. SINJORINO WILTON Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al la propra, vera patrino. SINJORINO BORKMAN Ĉu vi mem spertis tion? SINJORINO WILTON Ho, je Dio, — mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus havinta tian bonan nutropatrinon, ankaŭ mi, — mi eble ne estus fariĝinta tiel — tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. (turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme ĉe panjo kaj onjo — trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaŭ, adiaŭ, kara sinjorino! Adiaŭ, fraŭlino! (La sinjorinoj salutas mute. Ŝi iras al la pordo.) ERHART (postiras) Ĉu mi ne akompanu vin ioman distancon —? SINJORINO WILTON (ĉe la pordo; averte) Eĉ ne paŝon vi akompanu min. Mi bone kutimiĝis iri mian vojon sola. (haltas ĉe la pordo, rigardas lin kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; — tion mi diras al vi! ERHART Kial mi gardu min? SINJORINO WILTON (gaje) Jes, ĉar kiam mi iras malsupren laŭ la vojo, — sola kaj forlasita, kiel dirite, — mi provos ĵeti runojn post vin. ERHART (ridas) Nu, tiel! Ĉu vi nun volas provi _tion_ denove. SINJORINO WILTON (duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi diros interne, — vere el mia plej interna volo mi diros: Studento Erhart Borkman, — prenu tuj vian ĉapelon! SINJORINO BORKMAN Kaj jen li ĝin prenos, vi kredas? SINJORINO WILTON (ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian ĉapelon. Kaj jen mi diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la galoŝojn! Je ĉio ne forgesu la galoŝojn! Kaj tiam postsekvu min! Obee, obee, obee! ERHART (kun devigita ŝercemo) Jes, je tio fidu. SINJORINO WILTON (kun levita montrofingro) Obee! Obee! — Bonan nokton! (Ŝi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon post si.) SINJORINO BORKMAN Ĉu ŝi vere faradas tiajn sorĉaĵojn? ERHART Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur ŝerce. (interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun. (Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogseĝon ĉe la forno.) ERHART (staras iomete ŝin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan vojaĝon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo? ELLA RENTHEJM Fine fariĝis necese por mi nun, Erhart. ERHART Ĉu? Kial do? ELLA RENTHEJM Mi devis veni ĉi tien por fine paroli kun la kuracistoj. ERHART Nu, estas ja bone! ELLA RENTHEJM (ridetante) Ĉu vi trovas tion bona? ERHART Ke vi fine ekdecidis, mi pensas. SINJORINO BORKMAN (en la kanapo; malvarme) Ĉu vi estas malsana, Ella? ELLA RENTHEJM (rigardas ŝin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana. SINJORINO BORKMAN Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj — ERHART Dum la tempo kiam mi estis ĉe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli kun la doktoro. ELLA RENTHEJM Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere ne sentiĝis tiel malbone tiam. ERHART Ĉu do estas pli malbone pri vi nun, onklino? ELLA RENTHEJM Ho jes, mia knabo; nun fariĝis iom pli malbone pri mi. ERHART Jes, sed do ne danĝere? ELLA RENTHEJM Ho, estas kiel oni prenas tion. ERHART (vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, — do vi ne devas revojaĝi hejmen tiel frue. ELLA RENTHEJM Ne, tion mi do certe ne faros. ERHART Vi devas resti ĉi tie en la urbo. Ĉar ĉi tie vi ja povas elekti inter la plej bonaj kuracistoj. ELLA RENTHEJM Jes, estis mia penso, kiam mi forvojaĝis de hejme. ERHART Kaj vi ankaŭ devas trovi vere bonan loĝejon, — iun hejmecan, trankvilan pensionon. ELLA RENTHEJM Mi enloĝiĝis ĉi-matene en la malnovan, kie mi antaŭe loĝis. ERHART Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi. ELLA RENTHEJM Jes, sed mi tamen ne restos tie. ERHART Ĉu? Kial ne? ELLA RENTHEJM Ne, mi redecidiĝis, kiam mi venis ĉi tien. ERHART (mire) Ĉu —? Redecidiĝis —? SINJORINO BORKMAN (kroĉas; ne ekrigardas) Via onklino volas loĝi ĉi tie en sia bieno, Erhart. ERHART (rigardas ilin ambaŭ laŭvice) Ĉi tie! Ĉe ni! Ĉe ni aliuloj! — Ĉu estas vero, onklino? ELLA RENTHEJM Jes, mi nun faris la decidon. SINJORINO BORKMAN (kiel antaŭe) Ĉio ja apartenas al via onklino, vi scias. ELLA RENTHEJM Kaj mi restos ĉi tie, Erhart. Unue do. Ĝis plue. Mi instalos min por mi mem. Tie en la administra alo — ERHART Jes, en tio vi ĝustas. Tie vi ja ĉiam havas ĉambrojn pretaj. (subite vigle) Tamen ĉu ne, onklino, — ke vi estas tre laca post la vojaĝo? ELLA RENTHEJM Ho, iom laca mi ja estas. ERHART Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitiĝi frue. ELLA RENTHEJM (rigardas lin ridetante) Mi ja faros. ERHART (vigle) Ĉar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaŭ — aŭ iun alian tagon, vidu. Pri ĉio kaj kio ajn. Pri ĉio ajn. Vi kaj panjo kaj mi. Ĉu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella? SINJORINO BORKMAN (ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, — laŭ aspekto mi vidas, ke vi volas foriri de mi! ERHART (ekskuiĝas) Al kio vi aludas! SINJORINO BORKMAN Vi volas iri al — al advokato Hinkels! ERHART (senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, ĉu vi do opiniis, ke mi sidu ĉi tie tenante onklinon Ella vekita ĝis malfrue en la nokto? Ŝi kiu estas malsana, panjo. Pensu pri tio. SINJORINO BORKMAN Vi volas viziti Hinkels, Erhart! ERHART (senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, — ŝajnas al mi, ke mi ne povas rezigni. Aŭ kion _vi_ diras, onjo? ELLA RENTHEJM Vi agu prefere en plena libereco, Erhart. SINJORINO BORKMAN (minace al ŝi) Vi volas disigi lin de mi! ELLA RENTHEJM (ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild! (Muziko aŭdiĝas de supre.) ERHART (tordas sin kvazaŭ en veo) Ho, mi ne eltenas tion ĉi! (ĉirkaŭrigardas) Kie estas mia ĉapelo? (al _Ella_) Ĉu vi konas tiun muzikon tie supre en la salono? ELLA RENTHEJM Ne. Kiu tiu estas? ERHART _Danse macabre_ ĝi estas. La danco de la mortintoj. Ĉu vi ne konas la dancon de la mortintoj, onklino? ELLA RENTHEJM (ridetas peze) Ankoraŭ ne, Erhart. ERHART (al _sinjorino Borkman_) Panjo, — mi petas vin bele — permesu al mi iri! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas? ERHART Mi revenos ĉi tien — eble morgaŭ! SINJORINO BORKMAN (pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj homoj! Ĉe — ĉe —; ne, mi eĉ ne volas pensi tion! ERHART Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, ĝojaj vizaĝoj. Kaj tie estas muziko, panjo! SINJORINO BORKMAN (montras supren al la plafono) Ankaŭ tie supre estas muziko, Erhart. ERHART Jes, ĝuste _jena_ muziko, — estas tiu, kiu pelas min el la domo. ELLA RENTHEJM Ĉu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso? ERHART Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias ĝin al li. Se mi nur mem evitas aŭskulti ĝin. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin riproĉe) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam forgesu, ke vi havas vian grandan mision! ERHART Ho, patrino, — ne elbuŝu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! (Li iras rapide tra la antaŭa ĉambro.) SINJORINO BORKMAN (post mallonga silento) Vi tamen baldaŭ estos lin repreninta, vi, Ella. ELLA RENTHEJM Dio donu ke mi povus kredi tion. SINJORINO BORKMAN Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos. ELLA RENTHEJM Pro vi, vi pensas? SINJORINO BORKMAN Pro mi aŭ — pro ŝi, la alia. ELLA RENTHEJM Do prefere ŝi ol vi? SINJORINO BORKMAN (kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere ŝi ol vi. ELLA RENTHEJM Neniel konsiderante kien li fine portiĝos — SINJORINO BORKMAN Ŝajnas al mi, ke tio estus indiferenta. ELLA RENTHEJM (prenas siajn supervestaĵojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni du ĝemelfratinoj samopinias. — Bonan nokton, Gunhild. (Ŝi eliras tra la antaŭa ĉambro.) (La muziko aŭdiĝas pli forte de supre en la salono.) SINJORINO BORKMAN (staras momenton trankvile, skuiĝas, ŝrumpiĝas kaj flustras senpere.) La lupo denove hurlas. — La malsana lupo. (Ŝi staras momenton, kaj jen ĵetas sin sur la planktapiŝon, tordas sin vee kaj flustras plende:) Erhart! Erhart, — estu fidela al mi! Ho, revenu hejmen, kaj helpu vian patrinon! Ĉar mi ne plu toleras ĉi tiun vivon! DUA AKTO (La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapiŝoj, montrantaj ĉas-scenojn kun paŝtistoj kaj paŝtistinoj, ĉio pale senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli proksime en la antaŭo estas piano. En la angulo fone maldekstre estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli antaŭe ĉe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj seĝoj. La mebloj estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras eklumigitaj lampoj.) (_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano aŭskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn de _Danse macabre_.) (_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_ estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca streĉita esprimo. Malriĉe beligita en hela vestaĵo.) (La melodio atingis la finon. Silento.) BORKMAN Ĉu vi povas diveni kie mi la unuan fojon aŭdis tonojn, kiel tiujn ĉi? FRIDA (rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman? BORKMAN Estis malsupre en la minejoj. FRIDA (ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj? BORKMAN Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la minejojn. — Tie malsupre la erco kantas. FRIDA Ĉu, — ĝi kantas? BORKMAN (kapjesas) Kiam ĝi malfiksiĝas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas ĝin, — tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj liberigas ĝin. Tial la erco kantas — el ĝojo — en sia maniero. FRIDA Kial ĝi faras tion, sinjoro Borkman? BORKMAN Ĝi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn. (Li paŝadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj dorse.) FRIDA (sidas iomete atendante; rigardas sian horloĝon kaj ekstaras.) Pardonu, sinjoro Borkman, — sed bedaŭrinde mi devas foriri, mi. BORKMAN (haltas antaŭ ŝi) Ĉu vi jam volas foriri? FRIDA (metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble embarasata) Ĉar mi dungiĝis ien ĉi tiun vesperon. BORKMAN Ien, kie okazos kunestado? FRIDA Jes. BORKMAN Kaj tie vi aŭskultigos vin por la ĉeestantoj? FRIDA (mordas sian lipon) Ne — mi ludos por ilia dancado. BORKMAN Nur por dancado? FRIDA Jes; ili volas danci post la vespermanĝo. BORKMAN (staras ŝin rigardante) Ĉu vi kutime ludas por danco? Tiel ĉirkaŭe en la domoj? FRIDA (surmetas la supervestaĵojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, mi —. Estas ja ĉiam ioma enspezo per tio. BORKMAN (pridemandante) Ĉu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi sidas ludante al danco? FRIDA Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni la dancadon. BORKMAN (kapsignas) Estas ĝuste _tio_, kion mi volus scii. (paŝadas maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, — _tio_, ne povante _mem_ partopreni, tio estas la plej peza el ĉio. (haltas) Sed por vi estas unu afero, kiu kontraŭpesas tion, Frida. FRIDA (rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman? BORKMAN Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta dancantaro kune. FRIDA (ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa. BORKMAN (averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke vi dubas pri vi mem! FRIDA Sed je Dio, kiam neniu scias? BORKMAN Ke vi nur mem scias, estas sufiĉe. — Kie vi ludos ĉi tiun vesperon? FRIDA Estas ĉe advokato Hinkels. BORKMAN (subite rigardas ŝin akre) Hinkels, vi diras! FRIDA Jes. BORKMAN (kun ŝiranta rideto) Ĉu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? Ĉu _li_ povas igi homojn viziti sin? FRIDA Jes, venos multaj homoj, laŭ tio kion diras sinjorino Wilton. BORKMAN (impete) Sed kiaj homoj! Ĉu vi povas diri al mi tion? FRIDA (iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, — efektive mi scias ke studento Borkman iros tien ĉi-vespere. BORKMAN (mire) Erhart! Mia filo? FRIDA Jes, li vizitos. BORKMAN El kio vi tion scias? FRIDA Li mem diris. Antaŭ horo. BORKMAN Ĉu li do estas ĉi tie hodiaŭ? FRIDA Jes, li estis ĉe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon. BORKMAN (esplore) Ĉu vi scias, ĉu li ankaŭ estis ĉi tie? Ĉu li envenis por paroli kun iu malsupre, mi aludas? FRIDA Jes, li faris viziteton al la sinjorino. BORKMAN (amare) Aha, — kompreneble. FRIDA Sed estis fremda sinjorino ĉe ŝi, mi pensas. BORKMAN Nu? Ĉu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas. FRIDA Ĉu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li venu ankaŭ ĉi tien supren al _vi_? BORKMAN (akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun. FRIDA Do ne, mi nenion diros. — Bonan nokton, sinjoro Borkman. BORKMAN (paŝadas ĉirkaŭe grumblante) Bonan nokton. FRIDA Eble mi povos malsuprenkuri la helican ŝtuparon? Estas pli rapide. BORKMAN Kompreneble, — kuru vi la ŝtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton por vi! FRIDA Bonan nokton, sinjoro Borkman. (Ŝi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.) (Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi ĝin, sed ne faras. Ĉirkaŭrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas paŝadi sur la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre, — la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine li iras al la skribotablo, aŭskultas transen al la tapetpordo, rapide prenas manspegulon, rigardas en ĝin kaj ĝustigas sian koltukon.) (Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion aŭdas, rapide rigardas tien, sed silentas.) (Iom poste denove frapiĝas; ĉi tiun fojon pli forte.) BORKMAN (staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu! (_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa, griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola felta ĉapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li suprenŝovas sur la frunton.) BORKMAN (ŝanĝas teniĝon, kaj rigardas la envenanton per duone seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, ĉu estas nur vi. FOLDAL Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi. BORKMAN (kun severa rigardo) Cetere ŝajnas al mi, ke vi venas iom malfrue. FOLDAL Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru piede. BORKMAN Sed kial vi ĉiam marŝas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute proksime. FOLDAL Marŝi estas pli saniga. Kaj ankaŭ estas ja dek oeroj ŝparitaj. — Nu, ĉu do Frida ĵus estis ĉi tie ludante por vi? BORKMAN Ŝi ĵus en tiu ĉi momento foriris. Ĉu vi ne renkontis ŝin ekstere? FOLDAL Ne, mi ne vidis ŝin dum longaj tempoj. De post kiam ŝi enloĝiĝis en la domo de tiu sinjorino Wilton. BORKMAN (eksidas en la sofo kaj montras mane al seĝo) Bonvolu eksidu ankaŭ vi, Vilhelm. FOLDAL (eksidas sur la rando de la seĝo) Multajn dankojn (rigardas lin pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post kiam Frida eliris de la hejmo. BORKMAN Ho ĉu, — sufiĉe do restas por vi. FOLDAL Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola, kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Ĉiuj la aliuloj tute ne komprenas min. BORKMAN (sombre, rigardas antaŭen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero. _Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La amaso, la multo, — ĉiuj la meznombruloj, — ili ne komprenas nin, Vilhelm. FOLDAL (rezigne) Poviĝus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni povas ja ĉiam atendadi pri ĝi ankoraŭ ioman tempon. (kun plorstrangulata voĉo) Sed estas io, kio estas ankoraŭ pli amara, sciu. BORKMAN (ekscite) Nenio estas pli amara ol tio! FOLDAL Jes, estas, John Gabriel. Mi ĵus nun havis doman scenon — antaŭ ol mi ekiris ĉi tien. BORKMAN Ĉu? Kial jeno? FOLDAL (ekdirege) Tiuj hejme — ili malestimas min. BORKMAN (ekscitite) Malestimas —! FOLDAL (viŝas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaŭ ĝi vere aperiĝis. BORKMAN (iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edziĝis. FOLDAL Estis ja preskaŭ neniu elekto por mi. Kaj cetere, — edziĝi oni ja deziras, kiam oni komencas atingi iun aĝon. Kaj tiel reduktita, tiel genuestaranta kiel mi tiam estis — BORKMAN (eksaltas kolera) Ĉu tio ĉi estu akuzo kontraŭ mi? Riproĉo —! FOLDAL (timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel —! BORKMAN Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompiĝis sur la bankon —! FOLDAL (trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu min —! BORKMAN (grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona. FOLDAL Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke ŝi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufiĉe bona ŝi tamen estas. — Ne, sed estas la infanoj, sciu — BORKMAN Mi povis tion pensi. FOLDAL Ĉar la infanoj, — ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve pli da postuloj al la vivo. BORKMAN (rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin, Vilhelm? FOLDAL (ektiras la ŝultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi devas ja konfesi — BORKMAN (proksimiĝas kaj metas la manon sur lian brakon) Ĉu ili do ne scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj? FOLDAL Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin. BORKMAN Do ili estas nekomprenemaj, ĉar via tragedio estas bona. Tion mi kredas plene kaj fide. FOLDAL (klarigante) Ĉu vi ne trovas, ke estas sufiĉe bonaj scenoj en ĝi, John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari ĝin akceptata — (komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru al vi ion, kion mi ŝanĝis — BORKMAN Ĉu vi kunprenis ĝin? FOLDAL Jes, mi kunprenis ĝin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis ĝin por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin aŭskulti akton aŭ du — BORKMAN (evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon. FOLDAL Nu ja, kiel vi volas. (_Borkman_ paŝadas sur la planko. Foldal repakas la manuskripton.) BORKMAN (haltas antaŭ li) Vi pravas en tio, kion vi ĵus diris, — ke vi neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam la horo de restariĝo iam sonoriĝos por mi — FOLDAL (volas ekstari) Ho, dankon al vi —! BORKMAN (kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la horo de restariĝo sonoriĝos por mi —. Kiam ili komprenos, ke ili ne povas esti sen mi —. Kiam ili venos supren ĉi tie en la salonon — kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn de la banko —! La nova banko, kiun ili starigis — sed ne povas estri — (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antaŭe, kaj frapas sin sur la brusto) _Ĉi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin! Kaj estu aŭdata kaj pridemandata kiujn kondiĉojn John Gabriel Borkman metos por ke — (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili _devas, devas, devas_ iam veni al mi? Ĉu vi ne kredas! FOLDAL Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel. BORKMAN (denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion senskue certe — ke ili venos. — Se mi ne havus tiun certecon, — mi estus antaŭ longe pafinta al mi kuglon tra la kapo. FOLDAL (timeme) Ho ne, pro ĉio en la mondo —! BORKMAN (pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Ĉiun tagon, ĉiun horon mi povas atendi ilin ĉi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min preta por akcepti ilin. FOLDAL (kun suspiro) Se ili do venus tre baldaŭe. BORKMAN (maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh ne — pri ĝi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiel mi foje sentas min? FOLDAL Nu? BORKMAN Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafiĝis al kriplulo en sia unua batalo. FOLDAL (metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaŭ mi havas. BORKMAN Nu ja, tiel en minora afero. FOLDAL (kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John Gabriel. BORKMAN (impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Ĉiujn tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en sennombro! La akvofalojn! La ŝtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj la ŝipliniojn tra la tuta mondo. Ĉion, ĉion mi estus sola starigita! FOLDAL Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiaĵo antaŭ kiu vi cedus. BORKMAN (premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi ĉi tie kiel pafvundita birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antaŭvenas min, — kaj forprenas ĉion de mi, pecon post peco! FOLDAL Tiel ankaŭ pri _mi_, vi sciu. BORKMAN (sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis ĉe la celo. Se mi estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Ĉiuj deponaĵoj estus tiam reprenitaj. Ĉiuj la valoraĵoj, kiujn mi per kuraĝa mano utiligis, ili denove kuŝus en sia loko kiel antaŭe. La kapturnige grandaj akciosocietoj estis ĝuste antaŭ sia realiĝo. Eĉ ne unu sola opulo perdus oeron — FOLDAL Ja, je Dio — kiel ege proksima vi estis — BORKMAN (en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Ĝuste meze en la tagoj de decido! (rigardas lin) Ĉu vi scias kiun krimon mi tenas kiel la plej fian fareblan de homo? FOLDAL Ne. Diru! BORKMAN Ne estas mortigo. Ne rabo aŭ nokta ŝtelenrompo. Eĉ ne falsa ĵuro. Ĉar ĉiuj tiaĵoj fariĝas pleje kontraŭ homoj, kiujn oni malamas, aŭ kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni. FOLDAL Sed la plej fia do, John Gabriel? BORKMAN (emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko. FOLDAL (iom dubinde) Jes, sed aŭskultu nun — BORKMAN (ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laŭ via aspekto. Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Ĉiun opan grajnon! — Ne, vi sciu, — la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn de amiko, — aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al unu sola, duope, kvazaŭ flustro en malplena, malhela, ŝlosita ĉambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj tian amikon mi havis. — Kaj li estis tiu, kiu frakasis min. FOLDAL Mi ja scietas al kiu vi aludas. BORKMAN Ne estis faldaĵo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuraĝis malkaŝi por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraŭ mi la armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane. FOLDAL Mi neniam povis kompreni, kial li —. Ja, subparoliĝis tamen multe tiam. BORKMAN Pri kio subparoliĝis? Diru. Mi ja scias nenion. Ĉar mi ja tuj — izoliĝis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm? FOLDAL Vi estus ja ministro, oni diris. BORKMAN Ofertiĝis al mi. Sed mi rifuzis. FOLDAL Do ne staris al li en la vojo. BORKMAN Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min. FOLDAL Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas — BORKMAN Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm. FOLDAL Nu? BORKMAN Estis — iaspeca virina historio, vi sciu. FOLDAL Virina historio? Ne do, John Gabriel —? BORKMAN (interrompante) Jes, jes, jes, — pri tiuj malnovaj, stultaj historioj ni ne plu parolu. — Nu, ministro fariĝis nek li nek mi. FOLDAL Sed alte supren li atingis. BORKMAN Kaj mi en la abismon. FOLDAL Ho, estas terura tragedio — BORKMAN (kapsignas al li) Preskaŭ same terura kiel la _via_, ŝajnas al mi, kiam mi pripensas. FOLDAL (naive) Jes, eĉ same terura. BORKMAN (ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaŭ iu komedio. FOLDAL Komedio? Tio ĉi? BORKMAN Jes, tiel kiel ŝajnas, ke ĝi evoluas nun. Ĉar nun vi aŭdu — FOLDAL Nu do? BORKMAN Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis. FOLDAL Ne. BORKMAN Dum ni du sidas ĉi tie, ŝi sidas tie malsupre ludante al danco por li, kiu perfidis kaj ruinigis min. FOLDAL Pri tio mi eĉ ne havis scieton. BORKMAN Jes, ŝi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al — la grandsinjora domo. FOLDAL Nu ja, bedaŭrinda infano — BORKMAN Kaj ĉu vi povas diveni por kiu ŝi ludas inter la aliuloj? FOLDAL Nu? BORKMAN Por mia filo, sciu. FOLDAL Ĉu? BORKMAN Jes; — kiel ŝajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en la vico de dancantoj ĉi-vespere. Ĉu do ne estas komedio, kiel mi diras? FOLDAL Jes, sed do li certe nenion scias. BORKMAN Kion li ne scias? FOLDAL Li ne scias, kiel _li_ — tiu — nu — BORKMAN Vi tamen povas diri la nomon. Mi eĉ toleras aŭdi ĝin nun. FOLDAL Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel. BORKMAN (sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas ĝin, sciu, — tiel certe kiel mi sidas ĉi tie. FOLDAL Sed ĉu vi povas imagi, ke li serĉus societon en _tiu_ domo! BORKMAN (agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule kiel mi. Mi kuraĝas ĵuri ke li staras ĉe la flanko de miaj malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min. FOLDAL Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo? BORKMAN Kiu? Ĉu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino — de post kiam li havis ses — sep jarojn. Kaj nun poste — lia patrino! FOLDAL Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraŭ ili. BORKMAN (ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaŭ ili incitis lin kontraŭ mi, ĉu vi ne aŭdas! FOLDAL (cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris. BORKMAN (kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon por ni! Fuŝigas nian tutan sorton, — nian tutan venkan iron. FOLDAL Tamen ne ĉiuj! BORKMAN Ĉu? Menciu unu solan, kiu tamen taŭgas! FOLDAL Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne taŭgas. BORKMAN (spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj virinoj, — kiam oni ne konas ilin! FOLDAL (varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel feliĉige kaj tiel benite pensi, ke tie ekstere, ĉirkaŭe, tre fore, — _tie_ tamen troviĝas la vera virino. BORKMAN (senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, ĉesu pri tiu poezia babilaĵo! FOLDAL (profunde ofendita rigardas lin) Ĉu vi nomas mian plej sanktan kredon poezia babilaĵo! BORKMAN (malmole) Jes, mi faras! Estas tio ĉi, kio kaŭzis, ke vi neniam antaŭeniĝis en la mondo. Se vi forpelus ĉiujn tiaĵojn, mi povus ankoraŭ helpi vin surpieden — helpi vin supren. FOLDAL (dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas. BORKMAN Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon. FOLDAL Sed tio estas ja tre longe estonta espero. BORKMAN (impete) Ĉu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al tio! FOLDAL Mi ne scias kion respondi al vi. BORKMAN (ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate) Do mi ne plu bezonas vin. FOLDAL (ekstaras de la seĝo) Ne bezonas —! BORKMAN Ĉar vi ne kredas, ke mia sorto ŝanĝiĝos — FOLDAL Tamen mi ja ne povas kredi kontraŭ ĉiu racio! — Kontentigon vi devus ja havi — BORKMAN Daŭre! Daŭre! FOLDAL Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum miaj tagoj — BORKMAN (rapide) Neeble, vi opinias? FOLDAL Ne ekzistas prejudikato por tiaĵo. BORKMAN Ne estas necesa por esceptuloj. FOLDAL La leĝo ne konas tiajn konsiderojn. BORKMAN (akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm. FOLDAL (senpere plektas la manojn) Ĉu vi tion diras tute serioze? BORKMAN (rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni reciproke. Plej bone ke vi ne revenu. FOLDAL Vi do deziras, ke mi forlasu vin? BORKMAN (ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin. FOLDAL (kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio. BORKMAN Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi. FOLDAL (skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel. BORKMAN Ĉu vi ne sidadis ĉi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en min? FOLDAL Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi. BORKMAN Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaŭ trompis nin mem — ambaŭ. FOLDAL Sed ĉu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel? BORKMAN (ridetas amare) Jes, trompi, — tio estas amikeco. Jen vi pravas. Tiun sperton mi iam antaŭe faris. FOLDAL (rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel senkonsidere. BORKMAN (pli mola voĉo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero. FOLDAL Eble pli ol vi mem scias. BORKMAN _Mi_? FOLDAL (kviete) Jes, vi. Ĉar mi mem havis miajn dubojn — foje, vi sciu. La terura dubo — ke mi fuŝis la vivon pro imagaĵo. BORKMAN Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj. FOLDAL Tial estis por mi tiel konfideme, veni ĉi tien, kaj apogi min al vi, kiu kredis. (prenas sian ĉapelon) — Sed nun vi estas kiel fremdulo por mi. BORKMAN Ankaŭ vi por mi. FOLDAL Bonan nokton, John Gabriel. BORKMAN Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre) (_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras movon, kvazaŭ li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj komencas paŝadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse. Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon. Fariĝas duonlume en la salono.) (Iom poste frapiĝas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.) BORKMAN (apud la tablo, skuiĝas, turnas sin kaj demandas laŭte) Kiu frapas? (neniu respondo; frapiĝas denove) BORKMAN (restas staranta) Kiu estas? Envenu! (_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la pordo. Ŝi estas vestita en sia nigra robo kiel antaŭe, kun la mantelo malfirme ĵetita sur la ŝultroj.) BORKMAN (rigardas ŝin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi? ELLA RENTHEJM (fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman. (Ŝi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.) BORKMAN (staras kiel fulme frapita, rigardas ŝin sendeturne kaj flustras duonlaŭte) Ĉu estas — estas Ella? Ĉu estas Ella Renthejm? ELLA RENTHEJM Jes. — Estas _“via”_ Ella, — kiel vi nomis min en antaŭa tempo. Iam. Antaŭ tiuj multaj — multaj jaroj. BORKMAN (kiel antaŭe) Jes, estas vi, Ella, — mi vidas tion nun. ELLA RENTHEJM Ĉu vi rekonas min? BORKMAN Jes, nun mi komencas — ELLA RENTHEJM La jaroj atakis min forte kaj aŭtune, Borkman. Ĉu ne ŝajnas al vi? BORKMAN (devigite) Vi iom ŝanĝiĝis. Je la unua rigardo — ELLA RENTHEJM Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laŭ la nuko. Tiujn, kiujn vi ŝatis vindi ĉirkaŭ viajn fingrojn. BORKMAN (rapide) Ĝuste! Nun mi vidas, Ella. Vi ŝanĝis la hararanĝon. ELLA RENTHEJM (kun malĝoja rideto) Ĝuste. Estas pro la hararanĝo. BORKMAN (deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en ĉi tiu regiono de la lando. ELLA RENTHEJM Mi ja ĵus venis. BORKMAN Kial vi vojaĝis ĉi tien, — nun mezvintre? ELLA RENTHEJM Tion vi aŭdos. BORKMAN Ĉu estas io, kion vi intencas pri _mi_? ELLA RENTHEJM Ankaŭ pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe pasinte. BORKMAN Vi certe estas laca. ELLA RENTHEJM Jes, mi estas laca. BORKMAN Ĉu vi ne volas eksidi? _Jen_, — en la sofon. ELLA RENTHEJM Jes, dankon. Mi bezonas sidi. (Ŝi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antaŭan angulon de la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse ŝin rigardante. Mallonga silento.) ELLA RENTHEJM Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontiĝis vizaĝon vizaĝe, Borkman. BORKMAN (sombre) Ege, ege longe de post tiam. Ĉiuj tiuj teruraĵoj interkuŝas. ELLA RENTHEJM Tuta homa vivo interkuŝas. Forĵetita homa vivo. BORKMAN (rigardas ŝin akre) Forĵetita! ELLA RENTHEJM Jes, ĝuste forĵetita. Por ni ambaŭ. BORKMAN (en malvarma komerca voĉtono) Mi ankoraŭ ne konsideras mian vivon kiel forĵetitan. ELLA RENTHEJM Nu, sed _mia_ vivo do? BORKMAN En tio vi mem kulpas, Ella. ELLA RENTHEJM (kun skuiĝo) Kaj _tion_ diras _vi_! BORKMAN Vi povus bone fariĝi feliĉa sen mi. ELLA RENTHEJM Ĉu vi tion kredas? BORKMAN Se vi mem volus. ELLA RENTHEJM (amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti min — BORKMAN Sed lin vi rifuzis — ELLA RENTHEJM Jes, mi faris. BORKMAN Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro — ELLA RENTHEJM (moke) — jaron post jaro mi rifuzis la feliĉon, vi do pensas? BORKMAN Vi povus bone fariĝi feliĉa ankaŭ kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus savita. ELLA RENTHEJM Vi —? BORKMAN Jes, tiam vi estus min savinta, Ella. ELLA RENTHEJM Kiel, vi pensas? BORKMAN Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaŭ viaj rifuzadoj, — viaj eternaj rifuzoj. Kaj li faris venĝon. Ĉar tion li facile povis, — li, kiu havis en sia depono ĉiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn leterojn. Tiujn li uzis, — kaj tiam estis for pri mi, — ĝis plue do. Jen, pri ĉio tio vi kulpas, Ella! ELLA RENTHEJM Jen, jen, Borkman, — reale do, eble estas _mi_, kiu estas ŝuldanto al _vi_. BORKMAN Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri ĉio, por kio mi devas danki vin. Vi igis la bienon ĉi tie, la tutan bienon, aljuĝi al vi ĉe la aŭkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por — via fratino. Vi prenis Erhart al vi, — zorgis por li en ĉiuj manieroj — ELLA RENTHEJM — tiom longe kiom permesiĝis — BORKMAN — permesiĝis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn hejmajn problemojn. — Kiel mi volis diri, — mi scias kion vi oferis por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankaŭ tion fari, Ella. Sed memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla. ELLA RENTHEJM (ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna kaj varma animo kaj koro por Erhart, — kaj ankaŭ por vi, _tio_ pelis min! BORKMAN (interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiaĵojn. Mi kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu faris vin kapabla. ELLA RENTHEJM (ridetas) Hm, kapabla, kapabla — BORKMAN (fervore) Jes, ĝuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus fariĝonta, — kiam mi povis ŝpari nek parencojn nek amikojn, — kiam mi devis kapti — kaj ankaŭ kaptis la milionojn, kiuj estis konfiditaj al mi, — tiam mi ŝparis ĉion, kio estis via, ĉion kion vi posedis, — kvankam mi estus povinta preni kaj prunti ĝin — kaj uzi ĝin — kiel ĉion la ceteran. ELLA RENTHEJM (malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj ĝuste, Borkman. BORKMAN Tiel ja estas. Kaj tial, — kiam ili venis kaj prenis min, — ili ankaŭ trovis ĉion vian netuŝita en la kelo de la banko. ELLA RENTHEJM (ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, — — kial vi vere ŝparis ĉion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion? BORKMAN Kial? ELLA RENTHEJM Jes, kial? Diru. BORKMAN (akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi min, se mi ne sukcesus? ELLA RENTHEJM Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj. BORKMAN Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko. ELLA RENTHEJM Jes, sed kial tamen —? BORKMAN (ŝultrotiras) Je Dio, Ella, — ne estas facile memori kialojn, kiuj estas dudek jarojn aĝaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola, cerbumante pri ĉiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus realigindaj, ŝajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al mi estron de aerŝipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante grandegan balonon por veli supre trans nesekura, danĝeroplena oceano. ELLA RENTHEJM (ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko. BORKMAN (senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis havi vin kaj la vian kun mi en la balono. ELLA RENTHEJM (en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial! BORKMAN (ne ŝin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en tia vojaĝo. ELLA RENTHEJM Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la estonto — BORKMAN La vivo ne ĉiam estas la plej kara. ELLA RENTHEJM (senspire) Ĉu tiel estis por vi tiam? BORKMAN Ŝajnas al mi tiel. ELLA RENTHEJM Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis? BORKMAN Jes, ŝvebas antaŭ mi io tia. ELLA RENTHEJM Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis min — kaj edzinigis alian — iun alian! BORKMAN Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj konsideroj, — nu do, _aliaj_ konsideroj, — kiuj devigis min. Sen _lia_ kunhelpo mi povus nenien veni. ELLA RENTHEJM Do perfidis min pro — pli altaj konsideroj. BORKMAN Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon por la helpo. ELLA RENTHEJM Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marĉandado. BORKMAN Ne havis elekton. Devis venki aŭ fali. ELLA RENTHEJM (rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Ĉu tio povas esti vero, kion vi diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo? BORKMAN Kaj tiam kaj poste, — longe longe poste. ELLA RENTHEJM Kaj vi tamen marĉandis min for. Marĉandadis pri la rajto de via amo kun alia viro. Vendis mian amon por — por bankestra ofico! BORKMAN (sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella. ELLA RENTHEJM (ekstaras sovaĝe kaj skuite de la sofo) Krimulo! BORKMAN (skuiĝas sed regas sin) Tiun vorton mi aŭdis antaŭe. ELLA RENTHEJM Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraŭ leĝo kaj juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de ĉiuj tiuj akcioj kaj obligacioj — aŭ kio ajn, kio tio estis, — kiom vi pensas, ke mi zorgas pri ĝi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam ĉio disfalis sur vin — BORKMAN (streĉite) Kio tiam, Ella? ELLA RENTHEJM Kredu min, mi tolerus ĉion ĝoje kun vi. La malhonoron, la ruiniĝon, — ĉion, ĉion mi helpus vin porti — BORKMAN Ĉu vi tion volus? Ĉu povus? ELLA RENTHEJM Kaj volus kaj povus. Ĉar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura krimo — BORKMAN Kiun! Al kio vi aludas? ELLA RENTHEJM Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono — BORKMAN (gapas al ŝi) Vi freneziĝis. ELLA RENTHEJM (paŝas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon de morto! BORKMAN (retiras sin al la piano) Ĉu vi freneziĝas, Ella? ELLA RENTHEJM Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Rakontiĝas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas neniu pardono. Mi neniam antaŭe komprenis, kio tio estas. Nun mi komprenas. La granda nepardonebla peko, — estas la peko murdi la amovivon en iu homo. BORKMAN Kaj tion vi diras, ke mi faris? ELLA RENTHEJM Vi _faris_. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaŭ nun ĉi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild anstataŭe, — tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artaĵojn ŝiaflanke. Kaj mi preskaŭ pensas, ke mi malestimis vin iomete — spite al ĉio. Sed _nun_ mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi _amis_! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion vi estis preta vendi por profito. _Tio_ estas la duobla murdo, por kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia! BORKMAN (malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte ŝajnas, ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta mondo. ELLA RENTHEJM Ne, efektive mi ne faras. BORKMAN Nur via propra kora afero — ELLA RENTHEJM Nur ĝi! Nur ĝi! Vi pravas. BORKMAN Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas anstataŭi alia — ELLA RENTHEJM (rigardas lin kun rideto) Ĉu vi tion spertis, kiam vi estis preninta Gunhild kiel edzinon? BORKMAN Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaŭ _tion._ Mi volis meti sub mian potencon ĉiujn fontojn de potenco en ĉi tiu lando. Ĉion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de riĉaĵoj — tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj. ELLA RENTHEJM (perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni priparolis viajn celojn — BORKMAN Jes, kun vi mi povis paroli, Ella. ELLA RENTHEJM Mi ŝercis pri viaj planoj, kaj demandis, ĉu vi volus veki ĉiujn la dormantajn spiritojn de la oro. BORKMAN (kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Ĉiujn la dormantajn spiritojn de la oro. ELLA RENTHEJM Sed vi ne prenis tion por ŝerco. Vi diris: “Jes, jes, Ella, estas ĝuste tio, kion mi volas.” BORKMAN Tiel ankaŭ _estis_. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la piedingon —. Kaj _tio_ dependis tiam de unu sola viro. Li povis, kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, — se mi miaflanke — ELLA RENTHEJM Ĝuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, — kaj kiu senlime amis vin. BORKMAN Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu ajn alia kondiĉo — ELLA RENTHEJM Kaj vi akceptis. BORKMAN (impete) Jes, mi faris, Ella! Ĉar la potencavido estis tiel nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj mi altiĝis kaj altiĝis. Jaron post jaro mi altiĝis — ELLA RENTHEJM Kaj _mi_ estis kvazaŭ forviŝita el via vivo. BORKMAN Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella. ELLA RENTHEJM (post mallonga, pensema silento) Borkman, — ĉu ne ŝajnas al vi, ke kvazaŭ kuŝis kondamno super nia tuta rilato? BORKMAN (rigardas ŝin) Kondamno? ELLA RENTHEJM Jes. Ĉu ne ŝajnas al vi? BORKMAN (maltrankvila) Jes. Sed kiel vere —? (ekdire) Ho, Ella, — mi baldaŭ ne plu scias, kiu pravas, — aŭ vi aŭ mi! ELLA RENTHEJM Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis ĉiun homan ĝojon en mi. BORKMAN (timeme) Tion do ne diru, Ella! ELLA RENTHEJM Ĉiu ina, homa ĝojo almenaŭ. De la tempo, kiam la bildo de vi komencis estingiĝi en mi, mi ekzistis kvazaŭ sub suneklipso. Dum ĉiuj tiuj jaroj fariĝis por mi pli kaj pli malloge, — fine tute neeble, ami iun vivantan estaĵon. Nek homojn, nek bestojn aŭ plantojn. Nur tiun unu solan — BORKMAN Kiun tiun unu solan —? ELLA RENTHEJM Erhart, kompreneble. BORKMAN Erhart —? ELLA RENTHEJM Erhart, — vian, vian filon, Borkman. BORKMAN Ĉu li do kuŝis tiel varme sur via koro? ELLA RENTHEJM Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom longe kiom mi povis? Kial? BORKMAN Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel ĉio la cetera. ELLA RENTHEJM (en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam sentis kompatemon — de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne kapablis. Se venis malriĉa, malsata infano en mian kuirejon, frostante kaj plorante kaj petegante iom da manĝaĵo, mi igis la kuiristinon okupiĝi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la infanon al mi mem, varmigi ĝin apud mia propra forno, ĝoji vidante ĝin satmanĝi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte malfekunda interne — kaj ankaŭ ekstere! BORKMAN Nur ne por Erhart. ELLA RENTHEJM Ne. Ne por _via_ filo. Sed cetere por ĉio, ĉio, kio vive moviĝas. Vi fraŭdis min pri la ĝojo de patrino kaj feliĉo en la vivo. Kaj ankaŭ pri la ĉagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej korŝira perdo por mi, vi sciu. BORKMAN Ĉu jenon vi diras, Ella? ELLA RENTHEJM Kiu scias? Eble estus la ĉagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, — ĝis, —. Aĥ! BORKMAN Ĝis kio? ELLA RENTHEJM Ĝis lia patrino, — lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de mi. BORKMAN Li devis ja forlasi vin. Ĉi tien al la urbo. ELLA RENTHEJM (tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo! BORKMAN (kun malica esprimo en la okuloj) Hm, — ĝin vi certe ne perdis, Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantaĝo de iu ĉi tie malsupre en la — ĉambra etaĝo. ELLA RENTHEJM Mi _estas_ perdinta Erhart ĉi tie. Kaj _ŝi_ gajnis lin reen. Aŭ ankaŭ iu alia. Tio lumas sufiĉe el la leteroj, kiujn li foje skribas al mi. BORKMAN Sekve estas por serĉi lin hejmen al vi, ke vi venas ĉi tien? ELLA RENTHEJM Jes, se _tio_ estus farebla, mi —! BORKMAN Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Ĉar _vi_ havas ja la pli grandan kaj unuan postulon pri li. ELLA RENTHEJM Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj ĉi tie? Se li ne venas libervole, — mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas! Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano! BORKMAN Vi devas memori, ke Erhart estas en la aĝo de dudekoj. Longe vi ne povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas vin. ELLA RENTHEJM (kun peza rideto) Ne necesus daŭri tre longe. BORKMAN Ĉu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas ĝis la fino de viaj tagoj. ELLA RENTHEJM Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas daŭri tre longe. BORKMAN (ekmiras) Kion vi diras per tio? ELLA RENTHEJM Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn? BORKMAN Ĉu _vi_? ELLA RENTHEJM Vi tion ne scias? BORKMAN Ne, vere ne — ELLA RENTHEJM (rigardas lin en surprizo) Ĉu Erhart ne rakontis tion? BORKMAN En la momento mi vere tion ne memoras. ELLA RENTHEJM Entute li eble ne parolis pri mi? BORKMAN Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte vidas lin. Preskaŭ neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de mi. For, for, vi komprenas. ELLA RENTHEJM Ĉu vi scias tion certe, Borkman? BORKMAN Jes certe mi scias. (ŝanĝas voĉtonon) Nu, sed vi do estis malsana, Ella? ELLA RENTHEJM Jes, mi estis. Kaj nun ĉi-aŭtune ĝi tiom graviĝis, ke mi devis veni ĉi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj. BORKMAN Kaj vi eble jam parolis kun ili? ELLA RENTHEJM Jes, hodiaŭ antaŭtagmeze. BORKMAN Kion ili do diris? ELLA RENTHEJM Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis — BORKMAN Nu? ELLA RENTHEJM (simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas, Borkman. BORKMAN Ho, vi do ne kredu tion, Ella! ELLA RENTHEJM Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aŭ savo, vi sciu. La kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraŭ ĝi. Ili devas lasi ĝin iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi ĝin. Nur iomete mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona. BORKMAN Ho, sed povas ankoraŭ longe daŭri, — vi fidu min. ELLA RENTHEJM Povas eble daŭri tra la vintro, ili diris. BORKMAN (senpripense) Nu jes, — la vintro ja estas longa, ĝi. ELLA RENTHEJM (silente) Ĝi almenaŭ estas sufiĉe longa por mi. BORKMAN (vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj saĝe —? El kio ĝi venus? ELLA RENTHEJM (rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn animskuiĝojn. BORKMAN (ekflamiĝante) Animskuiĝojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu kulpus! ELLA RENTHEJM (en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi _devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaŭ ol mi forpasos! Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu ĉion, kio estas vivo, — forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _ĉi tie_ postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj sopireme, — tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li perdis. BORKMAN (post mallonga paŭzo) Prenu lin, Ella, — se vi povos gajni lin. ELLA RENTHEJM (vigle) Vi donas vian konsenton? Ĉu vi _povas?_ BORKMAN (sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Ĉar mi tamen ne posedas lin. ELLA RENTHEJM Dankon, dankon almenaŭ por la ofero! — Sed mi havas ankoraŭ ion por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman. BORKMAN Nu, do diru. ELLA RENTHEJM Vi eble trovos tion infanece de mi, — eble vi ne komprenos — BORKMAN Ekdiru, — nu do diru. ELLA RENTHEJM Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos — BORKMAN Ne, eble ne estos — ELLA RENTHEJM Kaj mi intencas transporti ĉion al Erhart. BORKMAN Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman. ELLA RENTHEJM (varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin. BORKMAN Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta. ELLA RENTHEJM (kapsignas malrapide) Jes, tiel ĝuste estas. Kiam mi mortos, — tiam ankaŭ mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso. Neniiĝi el la estado — eĉ la nomo — BORKMAN (ekscitas) Hah, — mi vidas kien vi celas! ELLA RENTHEJM (pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post mi! BORKMAN (rigardas ŝin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon de la ŝarĝo porti la nomon de sia patro. Jen la afero. ELLA RENTHEJM Neniel tio! Mi mem spite kaj ĝoje portus ĝin kune kun vi! Sed patrino, kiu baldaŭ mortos —. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj scias, Borkman. BORKMAN (malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti mian nomon sola. ELLA RENTHEJM (kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi povis. Ĉar kiam _mi_ estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos post mi! (La tapetpordo malfermiĝas. _Sinjorino Borkman_ kun la granda tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.) SINJORINO BORKMAN (en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel! ELLA RENTHEJM (retiras sin malantaŭen) Gunhild! BORKMAN (akre kaj minace) Supren ĉi tien al mi, neniu havas permeson veni! SINJORINO BORKMAN (paŝon internen) Mi prenas al mi tiun permeson. BORKMAN (kontraŭ ŝin) Kion vi volas al mi? SINJORINO BORKMAN Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraŭ malbonaj potencoj. ELLA RENTHEJM La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed _tion_ mi diras, — la patran nomon li portu! Kaj portu ĝin alte antaŭen al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia. (Ŝi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.) ELLA RENTHEJM (skuita kaj ekscitita) Borkman, — Erhart pereos en tiu ĉi veteraĉo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj iri malsupren al ŝi. BORKMAN (rigardas ŝin) Ni? Ankaŭ mi, vi pensas? ELLA RENTHEJM Kaj vi kaj mi. BORKMAN (skuas la kapon) Ŝi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun mi iam revis rompi el la montoj. ELLA RENTHEJM Do provu tion nun! BORKMAN (ne respondas; necerta; staras ŝin rigardante) TRIA AKTO (La sidĉambro de _sinjorino Borkman._ La lampo daŭre lumas antaŭ la kanapotablo. Ene en la ĝardena ĉambro estas estingite kaj mallume.) (_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, interna impeto tra la antaŭĉambra pordo, iras al la fenestro kaj tiras la kurtenon iom flanken; poste ŝi iras al la kahelforno kaj eksidas, sed baldaŭ eksaltas kaj iras por tiri la sonorigŝnuron. Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste ŝi denove sonorigas; ĉi tiun fojon pli impete.) (Iom poste envenas la _ĉambristino_ el la antaŭa ĉambro. Ŝi aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte ŝi vestis sin en tuta rapideco.) SINJORINO BORKMAN (senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du fojojn! ĈAMBRISTINO Jes, sinjorino, mi ja aŭdis. SINJORINO BORKMAN Kaj vi tamen ne venas. ĈAMBRISTINO (malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestaĵojn, mi scias. SINJORINO BORKMAN Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serĉi mian filon. ĈAMBRISTINO (rigardas ŝin en surprizo) Ĉu mi serĉu la studenton? SINJORINO BORKMAN Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, ĉar mi volas paroli kun li. ĈAMBRISTINO (acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston ĉe la administranto. SINJORINO BORKMAN Kial tio? ĈAMBRISTINO Por ke li jungu antaŭ la sledo. Tia terura, neĝa vetero kia estas ĉi-vespere. SINJORINO BORKMAN Ho, tio ne gravas. Nur rapidiĝu! Estas ja tute proksime trans la angulo. ĈAMBRISTINO Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj ĉe la angulo, tio. SINJORINO BORKMAN Jes, efektive estas. Ĉu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato Hinkels? ĈAMBRISTINO (moke) Ho ĉu, estas _tie_, ke la studento estas ĉi-vespere? SINJORINO BORKMAN (ekmiras) Jes, kie li alie estus? ĈAMBRISTINO (formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, mi. SINJORINO BORKMAN Kie, vi pensas. ĈAMBRISTINO Ĉe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas ŝin. SINJORINO BORKMAN Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn _tie._ ĈAMBRISTINO (duone murmurante) Ŝajne ili diras, ke li venas tien ĉiutage. SINJORINO BORKMAN Estas nur babilaĵo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj serĉu lin. ĈAMBRISTINO (rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros. (Ŝi volas eliri tra la antaŭĉambro. En la sama momento tiu pordo malfermiĝas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la sojlo.) SINJORINO BORKMAN (ŝancelas paŝon malantaŭen) Kion tio ĉi signifu! ĈAMBRISTINO (timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do! SINJORINO BORKMAN (flustras al la _ĉambristino_) Diru, ke li venu tujtuje! ĈAMBRISTINO (mallaŭte) Jes ja, sinjorino. (_Ella Renthejm_ kaj, post ŝi, _Borkman_ venas en la ĉambron. La _ĉambristino_ ŝteliras malantaŭ ili tra la pordo kaj fermas post si.) (Mallonga paŭzo.) SINJORINO BORKMAN (denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas ĉi tie malsupre ĉe mi? ELLA RENTHEJM Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Tion li neniam antaŭe provis. ELLA RENTHEJM Ĉi-vespere li volas. SINJORINO BORKMAN La lastan fojon kiam ni staris vidalvide — estis en la tribunalo. Tiam mi alvokiĝis por doni klarigon — BORKMAN (proksimiĝas) Kaj ĉi-vespere estas _mi_, kiu volas doni klarigon. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin) _Vi!_ BORKMAN Ne pri tio, kion mi krimis. Ĉar _tion_ konas ja la tuta mondo. SINJORINO BORKMAN (tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas tion. BORKMAN Sed ĝi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne komprenas, ke mi _devis_, ĉar mi estis mi mem, — mi estis John Gabriel Borkman, — kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos doni al vi klarigon. SINJORINO BORKMAN (skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaŭ ne. BORKMAN En propraj okuloj ili povas absolvi. SINJORINO BORKMAN (repuŝe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi sufiĉe pensis pri tiuj viaj sombraj aferoj. BORKMAN Ankaŭ mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la ĉelo — kaj aliloke — mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi havis ankoraŭ pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por nova traktado — por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ĝin. Mi estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra juĝisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, — tion mi kuraĝas diri. Mi paŝadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis ĉiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaŭe kaj malantaŭe same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la jura rezulto al kiu mi ĉiam revenas, estas _tiu_, ke la sola kontraŭ kiu mi krimis, — estas mi mem. SINJORINO BORKMAN Kaj ĉu do kontraŭ mi? Kaj kontraŭ via filo? BORKMAN Vi kaj li enteniĝas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi mem. SINJORINO BORKMAN Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi ruinigis? BORKMAN (pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kuŝis dise en la lando, profunde en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el la aliuloj aŭdis tion. Nur mi sola. SINJORINO BORKMAN Jes, por brulstampo por la nomo Borkman. BORKMAN Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, ĉu ili ne agus ĝuste kiel mi? SINJORINO BORKMAN Neniu, neniu krom vi farus tion. BORKMAN Eble ne. Sed tiam estus tial, ĉar ili ne havus talentojn kiel mi. Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj. La ago tiuokaze fariĝus iu alia. — Bone kaj mallonge, mi absolvis min mem. ELLA RENTHEJM (mole kaj pete) Ho, sed ĉu vi kuraĝas diri tion tiel sekure, Borkman? BORKMAN (kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda, premanta memkulpigo. SINJORINO BORKMAN Kiu estas _ĝi_? BORKMAN Mi pasigis tie supre forĵetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo! La saman tagon kiam mi liberiĝis, mi estus devinta eliri en la realan vivon, — elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la altejoj, — pli alten ol iam antaŭe, — spite al tio, kio kuŝas intermeze. SINJORINO BORKMAN Ho, fariĝus nur vivi la saman vivon denove, — kredu min. BORKMAN (skuas la kapon, kaj rigardas ŝin instrue) Nenio nova okazos. Sed _tio_ kio _estas okazinta_, tio ankaŭ ne ripetiĝas. Estas la okulo, kiu ŝanĝas la agon. La renaskita okulo ŝanĝas la malnovan agon. (interrompante) Nu, tion vi ne komprenas. SINJORINO BORKMAN (mallonge) Ne, tion mi ne komprenas. BORKMAN Ne, _tio_ estas ĝuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon ĉe unu sola homa animo. ELLA RENTHEJM (rigardas lin) Neniam, Borkman? BORKMAN Escepte ĉe unu — eble. Antaŭ longe, longe. En la tagoj kiam mi pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam ĉe iu ajn! Neniun havis mi, por esti sufiĉe atentema por ekstari kaj voki min, — sonorigi por mi kiel matena horloĝo, — instigi min al memfida laboro denove —.Kaj ankaŭ presi en min, ke mi nenion neripareblan estas farinta. SINJORINO BORKMAN (ridas moke) Nu, _tion_ vi tamen bezonas esti enpresinta de ekstere. BORKMAN (en ŝvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo ĥore siblas, ke mi estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj _ĝi_ absolvas min! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al _mi_ por demandi pri tio kion vi nomas kompreno? BORKMAN Ĉu utilus — se mi estus veninta al vi? SINJORINO BORKMAN (svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, — _tio_ estas la kerno en la tuto. BORKMAN (fiere) Mi amis la potencon — SINJORINO BORKMAN La potencon, jes! BORKMAN — la potencon krei homan feliĉon vaste, vaste ĉirkaŭ mi! SINJORINO BORKMAN Vi iam havis potencon fari _min_ feliĉa. Ĉu vi uzis ĝin por tio? BORKMAN (sen ŝin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas — en ŝiprompiĝo. SINJORINO BORKMAN Kaj via propra filo! Ĉu vi uzis vian potencon — aŭ ĉu vi vivis kaj agis por fari _lin_ feliĉa? BORKMAN Lin mi ne konas. SINJORINO BORKMAN Ne, tio estas vero. Vi eĉ ne konas lin. BORKMAN (malmole) Por tio vi, — vi, lia patrino, prizorgis. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion _mi_ prizorgis. BORKMAN Vi? SINJORINO BORKMAN Jes, ĝuste mi. Mi sola. BORKMAN Do diru. SINJORINO BORKMAN Vian reputacion mi prizorgis. BORKMAN (kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja kvazaŭ mi jam estus morta. SINJORINO BORKMAN (akcentite) Tia vi ja estas. BORKMAN (malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne ankoraŭ! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi vekiĝis. Saniĝis denove. Atendas ankoraŭ vivo antaŭ mi. Mi povas vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas — Kaj certe ankaŭ vi vidos tion. SINJORINO BORKMAN (suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie kie vi kuŝas! ELLA RENTHEJM (indigne) Gunhild! Gunhild, — kiel vi do povas voli —! SINJORINO BORKMAN (ne ŝin aŭskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la tombon. BORKMAN La hontomonumenton vi certe pripensas. SINJORINO BORKMAN (kreskanta animskuiĝo) Ho ne, ne estu iu monumento el ŝtono aŭ metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribaĵon en la monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaŭ aro da vivanta heĝo, el arboj kaj arbustoj dense, dense ĉirkaŭ via tomba vivo. Tie kovriĝos ĉio la malluma, kiu iam _estis_. Kaŝiĝos en forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman. BORKMAN (raŭke kaj tranĉe) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi? SINJORINO BORKMAN Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraĝas pensi. Sed mi edukis helpanton por meti sian vivon sole en tion ĉi. _Li_ trapasu sian vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo fariĝos kvazaŭ estingita ĉi tie supre sur la tero! BORKMAN (sombre kaj minace) Ĉu al Erhart vi aludas, do diru tuj. SINJORINO BORKMAN (lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, pri kiu vi volas rezigni — kiel pentofaro por viaj propraj agoj. BORKMAN (kun okulĵeto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko. SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Peko kontraŭ fremdulo nur. Memoru la pekon kontraŭ _mi_! (rigardas moke al ili ambaŭ) Sed li ne obeas vin! Kiam mi vokos lin en mia mizero, li venos! Ĉar estas ĉe _mi_ ke li volas esti! Ĉe mi kaj neniam ĉe iu alia — (subite aŭskultas kaj krias) Jen mi aŭdas lin. Jen li estas, — jen li estas! Erhart! (_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj venas en la ĉambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas ĉapelon sur la kapo.) ERHART (pala kaj timema) Panjo do, — kio je Dio —! (Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la ĝardena ĉambro, skuiĝas kaj deprenas la ĉapelon.) ERHART (silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, panjo? Kio okazis? SINJORINO BORKMAN (vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas havi vin ĉe mi — ĉiam! ERHART (balbutante) Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio? SINJORINO BORKMAN Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin for de mi! ERHART (cedas paŝon) Ah, — vi do scias! SINJORINO BORKMAN Jes. Ĉu ankaŭ _vi_ scias. ERHART (ekmiras kaj rigardas ŝin) Ĉu _mi_ scias? Jes, kompreneble — SINJORINO BORKMAN Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart! ERHART (rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias! SINJORINO BORKMAN Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni vin de mi. ERHART Onklino Ella! ELLA RENTHEJM Ho, aŭskultu nun iomete _min_, Erhart! SINJORINO BORKMAN (daŭrante) Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon, kaj anstataŭe preni la ŝian! ERHART Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero? ELLA RENTHEJM Jes, estas vero. ERHART Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min reen al vi? ELLA RENTHEJM Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie. SINJORINO BORKMAN (malmole) Pro _mi_ vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo, tio. ELLA RENTHEJM (rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu, ke mi estas soleca, — mortanta homo. ERHART Mortanta —? ELLA RENTHEJM Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano — SINJORINO BORKMAN (interrompante) — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart? ELLA RENTHEJM Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart. ERHART (varme; kortuŝite) Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona. Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano — SINJORINO BORKMAN Erhart, Erhart! ELLA RENTHEJM Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ! ERHART — sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj plene fariĝi kiel filo por vi — SINJORINO BORKMAN (triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, Ella! ELLA RENTHEJM (peze) Mi vidas. Vi regajnis lin. SINJORINO BORKMAN Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne, filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni. ERHART (luktanta kun si mem) Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe — SINJORINO BORKMAN (streĉe) Nu? ERHART Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, panjo. SINJORINO BORKMAN (staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio? ERHART (prenante kuraĝon) Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min. SINJORINO BORKMAN Ĉi tie — ĉe mi! ERHART Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo! ELLA RENTHEJM Do venu kun mi, Erhart! ERHART Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere _tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie! SINJORINO BORKMAN (skuita, sed kun batalakirita memrego) Ĉambra aero ĉe via patrino, vi diras! ERHART (en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas. Mi ne eltenas tion pli longe! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde serioze) Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis vian vivon, Erhart? ERHART (ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dediĉis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_ plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun ĝentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dediĉi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus. SINJORINO BORKMAN (kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin, Erhart? ERHART (trafita) Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —? SINJORINO BORKMAN Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra patrino. ERHART (kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankaŭ sub mia propra volo! BORKMAN (antaŭen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico. ERHART (fremde kaj formale ĝentile) Kiel —? Kiel patro opinias? SINJORINO BORKMAN (moke) Jes, pri tio ankaŭ mi demandas. BORKMAN (daŭrigante seninterrompe) Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio nenion utilus al mi. ERHART (formale; respekte) Estas vero kiel dirite. BORKMAN Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj. ERHART (kapklinas facile) Kaj kion volas — kion volas do patro fari? BORKMAN Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu ĉi nova vivo? SINJORINO BORKMAN (averte levas la manon) Ne faru, Erhart! ELLA RENTHEJM (varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart! SINJORINO BORKMAN Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta. ELLA RENTHEJM Estu sensignife pri mi. SINJORINO BORKMAN Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi. ELLA RENTHEJM Ĝuste tiel, Gunhild. BORKMAN Ĉu vi volas. Erhart? ERHART (en embarasa ĝemo) Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble! BORKMAN Sed kion vi do fine volas? ERHART (ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi! Mian propran vivon volas mi vivi! ELLA RENTHEJM Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, estingiĝanta homa vivo? ERHART Onklino, mi ne _povas_, eĉ se mi ege volus. ELLA RENTHEJM Ne por iu, kiu nedireble amas vin? ERHART Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin akre) Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun. ERHART Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi. BORKMAN Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio, Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune! ERHART (pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Ĉar mi estas _juna_! Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi! SINJORINO BORKMAN (kun scietanta ekkrio) Erhart, — por kio volas vi vivi! ERHART (kun brilaj okuloj) Por la feliĉo, panjo! SINJORINO BORKMAN Kaj kie vi pensas trovi _ĝin_? ERHART Mi jam _trovis_ ĝin! SINJORINO BORKMAN (ekkrias) Erhart —! (_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.) ERHART (vokas eksteren) Fanny, — nun vi povas enveni! (_Sinjorino Wilton_ en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.) SINJORINO BORKMAN (kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton —! SINJORINO WILTON (iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Ĉu mi do —? ERHART Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris. (_Sinjorino Wilton_ envenas en la ĉambron. _Erhart_ fermas la pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute resalutas.) (Mallonga paŭzo.) SINJORINO WILTON (kun mallaŭta, sed firma voĉo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan malfeliĉon en la domo. SINJORINO BORKMAN (malrapide; rigardas ŝin rigide) Vi frakasis la lastan restaĵon de tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio ĉi, — estas ja tamen tute neebla! SINJORINO WILTON Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —? SINJORINO WILTON Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas. SINJORINO BORKMAN (turnas sin) Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart? ERHART Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian. SINJORINO BORKMAN (al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorĉis kaj logis mian malfeliĉan filon! SINJORINO WILTON (kun fiera postĵeto de la kapo) Tion mi ne faris. SINJORINO BORKMAN Vi ne faris, ĉu vi diras! SINJORINO WILTON Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj libervole mi renkontis lin duonvoje. SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere kredas. SINJORINO WILTON (sinrege) Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo, kiujn vi aspekte ne precipe konas. SINJORINO BORKMAN Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi? SINJORINO WILTON La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere kunligi siajn vivovojon. SINJORINO BORKMAN (ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita — al iu alia. SINJORINO WILTON (mallonge) Tiu alia forlasis min. SINJORINO BORKMAN Sed li tamen vivas, oni diras. SINJORINO WILTON Por _mi_ li estas morta. ERHART (insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja tute ne koncernas min! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin severe) Vi do scias, — tion pri la aliulo? ERHART Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion! SINJORINO BORKMAN Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras! ERHART (en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo, kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi! SINJORINO BORKMAN Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi. SINJORINO WILTON (firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep jarojn pli ol li — ERHART (interrompante) Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe. SINJORINO WILTON — sed nenio, — nenio helpis. SINJORINO BORKMAN Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe! SINJORINO WILTON (rigardas ŝin kaj diras mallaŭte) Tion mi efektive ne povis, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN Kial vi ne povis? SINJORINO WILTON Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola. SINJORINO BORKMAN (moke) Hm, — la feliĉo, la feliĉo — SINJORINO WILTON Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue. SINJORINO BORKMAN Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros. ERHART (interrompante) Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu. SINJORINO BORKMAN (en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio ĉi kondukiĝas? ERHART Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ mi! SINJORINO BORKMAN (dolore) Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart! ERHART Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas! SINJORINO BORKMAN (tordas la manojn) Kaj _tiun ĉi_ frakasantan honton mi do _ankaŭ_ devos porti! BORKMAN (en la fono; malmole kaj akre) Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon, vi, Gunhild! ELLA RENTHEJM (petante) Borkman —! ERHART (same) Patro —! SINJORINO BORKMAN Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran filon kune kun iu — iu — ERHART (interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! Mi ne restos longe ĉi tie. SINJORINO WILTON (rapide kaj decide) Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN (paliĝas) Ĉu ankaŭ _vi_ forvojaĝos! Kune eble? SINJORINO WILTON (kapsignas) Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna knabino. Kaj Erhart akompanos nin. SINJORINO BORKMAN Kun vi — kaj juna knabino? SINJORINO WILTON Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko. SINJORINO BORKMAN Kaj vi prenas ŝin kun vi? SINJORINO WILTON Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie eksterlande. SINJORINO BORKMAN (subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart? ERHART (iom embarasita, skuas la ŝultrojn) Jes, panjo, — ĉar Fanny fine volas tion tiel havi, — SINJORINO BORKMAN (malvarme) Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas demandi? SINJORINO WILTON Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels. SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin malsupren) Aha, — _tio_ do estis la vespera societa kunestado. SINJORINO WILTON (ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida, kompreneble. SINJORINO BORKMAN Kaj kie _ŝi_ nun estas? SINJORINO WILTON Ŝi sidas en la veturilo atendante nin. ERHART (en ĝena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari vin — kaj ĉiujn por tio ĉi. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaĝi de mi sen diri adiaŭ? ERHART Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam sendiĝis por mi, do —. (volas etendi al ŝi la manojn) Adiaŭ, panjo. SINJORINO BORKMAN (rifuzante mansvingas kontraŭ lin) Ne tuŝu min! ERHART (cedeme) Ĉu _tio_ estas via lasta vorto? SINJORINO BORKMAN (malmole) Jes. ERHART (turnas sin) Adiaŭ do vi, onklino Ella. ELLA RENTHEJM (premas liajn manojn) Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas! ERHART Dankon, onklino. (kapsalutas antaŭ _Borkman_) Adiaŭ, patro. (flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje. SINJORINO WILTON (mallaŭte) Jes, ni faru. SINJORINO BORKMAN (kun malica rideto) Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon? SINJORINO WILTON (ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin. SINJORINO BORKMAN Sed vi mem do? SINJORINO WILTON Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj! (Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Erhart_ staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas ŝin.) SINJORINO BORKMAN (kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana. BORKMAN (kvazaŭ vekiĝanta al decido) Do elen en la veteraĉon sola! Mian ĉapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.) ELLA RENTHEJM (en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas? BORKMAN Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella! ELLA RENTHEJM (tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi vidas laŭ via aspekto. BORKMAN Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la antaŭĉambron.) ELLA RENTHEJM (ĉe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro) Mi retenos neniun homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. (subite kun tranĉanta krio) Erhart, ne forvojaĝu! (Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_ haltigas ŝin.) KVARA AKTO (Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis; sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.) (_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere sur la ŝtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon, tiel ke ŝia hararo montriĝas.) ELLA RENTHEJM (estas sin stariginta antaŭ _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojaĝi de mi! ELLA RENTHEJM Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin. SINJORINO BORKMAN Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos! ELLA RENTHEJM Li _ne povas_ aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo — SINJORINO BORKMAN Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo! ELLA RENTHEJM Li jam sidas en la veturilo, kredu min. SINJORINO BORKMAN (en malespero) Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi, kun ŝi, — ŝi! BORKMAN (ridas aĉe) Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia patrino. SINJORINO BORKMAN Ne, — do li ne aŭdas. (aŭskultas) Tŝŝ! Kio estas _tio?_ ELLA RENTHEJM (ankaŭ aŭskultanta) Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj — SINJORINO BORKMAN (kun mallaŭta ekkrio) Estas _ŝia_ veturilo! ELLA RENTHEJM Aŭ eble tiu de aliulo — SINJORINO BORKMAN Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi — malsupre de la deklivo! ELLA RENTHEJM (rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke li tamen —! (La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.) ELLA RENTHEJM Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni! SINJORINO BORKMAN (staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma) Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la feliĉon. (La sonorigado perdiĝas en la foro.) ELLA RENTHEJM (iom poste) Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas. SINJORINO BORKMAN Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj. BORKMAN (kun seka, mallaŭta rido) Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super mi! SINJORINO BORKMAN Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi. ELLA RENTHEJM (kapsignas penseme) Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la vivon kaj la feliĉon, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (ekrektigas sin; rigardas ŝin akre) La vivon kaj la feliĉon, vi diras! ELLA RENTHEJM Almenaŭ por mallonga tempo. SINJORINO BORKMAN Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun _ŝi_? ELLA RENTHEJM (varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus! SINJORINO BORKMAN (malvarme) Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi. ELLA RENTHEJM (rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu subtenas tiun forton. SINJORINO BORKMAN (fiksas la okulojn sur ŝin) Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. (Ŝi turnas sin kaj iras en la domon.) ELLA RENTHEJM (staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste ŝi metas la manon singardeme sur lian ŝultron.) John, venu kaj eniru, ankaŭ vi. BORKMAN (kvazaŭ vekiĝanta) Mi? ELLA RENTHEJM Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas varme. BORKMAN (kolera) Supren en la salonon eble? ELLA RENTHEJM Prefere en la ĉambron al ŝi. BORKMAN (ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub tiun tegmenton! ELLA RENTHEJM Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John? BORKMAN (surmetas la ĉapelon) Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj. ELLA RENTHEJM (rigardas lin timeme) John, — mi ne komprenas vin! BORKMAN (en tusanta rido) Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas. Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_ Kiu estas _li_? (_Vilhelm Foldal_, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je la maldekstra gambo.) BORKMAN Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove? FOLDAL (ekrigardas) Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo, John Gabriel? (salutas) Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas! BORKMAN (mallonge) Ne estas la sinjorino. FOLDAL Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —? BORKMAN (senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie supre — ELLA RENTHEJM (zorgeme) Borkman, — mi petas vin —! FOLDAL Ak ja, ja, ja — BORKMAN Sed kion vi do volas al mi, mi demandas? FOLDAL (daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.) Mi volis supren al vi, John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je Dio, — tiun salonon! BORKMAN Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon? FOLDAL Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa. BORKMAN Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas? FOLDAL Jes, imagu, — mi surveturiĝis. ELLA RENTHEJM Surveturiĝis! FOLDAL Jes, de sleda veturilo — BORKMAN Hoho! FOLDAL — kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen — ELLA RENTHEJM — kaj ili veturis sur vin? FOLDAL Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; (frotas sin) kaj ankaŭ la piedo ekhavis damaĝon. BORKMAN (ridas interne) Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm? FOLDAL Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed _tio_ povas esti sensignifa, ĉar — (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ĝoja, sciu! BORKMAN Ĝoja? FOLDAL Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi ne _povis_ ion alian, — mi _devis_ veni kaj partigi la ĝojon kun vi, John Gabriel. BORKMAN (akre) Nu, do partigu tiun ĝojon! ELLA RENTHEJM Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman. BORKMAN (akre) Mi ne volas en la domon, mi diris. ELLA RENTHEJM Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita! BORKMAN Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis. FOLDAL Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide rakonti ĉi-ekstere. BORKMAN (pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm. FOLDAL Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu? BORKMAN Eble de via eta Frida? FOLDAL Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi imagas pri kio ŝi skribas? BORKMAN Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj. FOLDAL Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas, ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde, ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas. BORKMAN (ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm. FOLDAL (daŭrigas fervore) Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne okazos! BORKMAN (rigardas lin demande) Kiel tio? FOLDAL Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue. BORKMAN Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas? FOLDAL (ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton — BORKMAN Nun ĉi-vespere? FOLDAL Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri) BORKMAN Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan vojdistancon. FOLDAL Ho, vi pensas pri la piedo — BORKMAN Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton. FOLDAL Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi. ELLA RENTHEJM Via filino jam foriris, sinjoro Foldal. FOLDAL (staras kiel frapita) Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion certe? De kiu vi aŭdis tion? BORKMAN Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto. FOLDAL Ĉu? Kaj kiu estas li? BORKMAN Estas iu studento Erhart Borkman. FOLDAL (brile ĝoja) Via filo, John Gabriel! Ĉu _li_ kunvojaĝos? BORKMAN Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida. FOLDAL Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun ŝi? BORKMAN Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin. FOLDAL (kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo! BORKMAN (kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la arĝentajn sonorilojn? FOLDAL Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj? BORKMAN Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj interne. FOLDAL (silente en emocio) Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Ĉar nun _ŝi_ povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj sur la jungilaro — BORKMAN — kaj surveturi sian patron — FOLDAL (ĝoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante. BORKMAN Ĉu ŝi ploras? FOLDAL (ridade) Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi eliris. BORKMAN Kaj vi, vi ridas, Vilhelm. FOLDAL Jes _mi_, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas, ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino! (Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.) BORKMAN (staras momenton silente rigardante antaŭen) Adiaŭ, Vilhelm! Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko. ELLA RENTHEJM (rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John — BORKMAN Devenas de la karcera aero tie supre. ELLA RENTHEJM Mi neniam antaŭe vidis vin tia. BORKMAN Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton. ELLA RENTHEJM Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John! BORKMAN Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi — ELLA RENTHEJM Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem — (La _ĉambristino_ elvenas duone sur la ŝtuparon.) ĈAMBRISTINO Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun. BORKMAN (mallaŭte al _Ella_) Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi min! ELLA RENTHEJM (al la _ĉambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri iom da freŝa aero unue. ĈAMBRISTINO Jes, sed la sinjorino mem diris, ke — ELLA RENTHEJM Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj — ĈAMBRISTINO Jes, je Dio, mi do faros. (Ŝi reiras en la domon.) BORKMAN (staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili neniam plu kaptos min! ELLA RENTHEJM (malsupre ĉe li) Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne, John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi. BORKMAN (mallaŭte, kvazaŭ en timo) Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, — plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata kiel muŝo. ELLA RENTHEJM Sed kien vi do volas? BORKMAN Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella? ELLA RENTHEJM Mi? Nun? BORKMAN Jes, jes, — nun tuj! ELLA RENTHEJM Sed kiom longe do? BORKMAN Tiom longe kiom mi kapablas. ELLA RENTHEJM Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra nokto — BORKMAN (kun raŭka, gorĝa sono) Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi. ELLA RENTHEJM Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema. BORKMAN Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras pluen.) ELLA RENTHEJM (post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas? BORKMAN Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur tenu min trankvila, _tie_ kie mi kuŝas? ELLA RENTHEJM (decide ĵetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John. BORKMAN Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu do! (Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj, malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli sovaĝa.) VOĈO DE ELLA RENTHEJM (aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi ne rekonas la lokon ĉi tie. VOĈO DE BORKMAN (pli alte) Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi! VOĈO DE ELLA RENTHEJM Sed kial ni do devas iri tiel alten! VOĈO DE BORKMAN (pli proksime) Ni devas supreniri la turniĝan vojeton. ELLA RENTHEJM (daŭre kaŝita) Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas. BORKMAN (ĉe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo — ELLA RENTHEJM (venas el inter la arbetoj) Ĉu vi memoras ĝin? BORKMAN Tie vi povos ripozi. (Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre, profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.) (_Borkman_ kaj post li _Ella Renthejm_ de dekstre pene vadas tra la neĝo.) BORKMAN (haltas ĉe la profundeĵo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi vidos. ELLA RENTHEJM (apud li) Kion vi volas montri al mi, John? BORKMAN (montras eksteren) Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por ni — vaste etende? ELLA RENTHEJM Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli kaj pli foren. BORKMAN Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis. ELLA RENTHEJM (kapsignas peze) La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta. BORKMAN (ne ŝin aŭskultante) Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj vaporŝipoj tie sur la fjordo? ELLA RENTHEJM Ne. BORKMAN Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da hejmoj. Estas _tio_, kion mi revis krei. ELLA RENTHEJM (silente) Kaj fariĝis nur revo. BORKMAN Fariĝis nur revo, jes. (aŭskultas) Kaj aŭskultu, vi, el tie malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! _Miaj_ fabrikoj! Ĉiuj tiuj, kiujn _mi_ volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne aŭdas, Ella? ELLA RENTHEJM Ne. BORKMAN _Mi_ povas aŭdi. ELLA RENTHEJM (time) Mi kredas ke vi eraras, John. BORKMAN (pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu! ELLA RENTHEJM Regno, vi diras? Kiu regno —? BORKMAN _Mia_ regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis. ELLA RENTHEJM (silente; skuita) Ho, John, John! BORKMAN Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn _tie_ tre fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. _Tio_ estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno! ELLA RENTHEJM Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John! BORKMAN Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi ĉi tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj — kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, amas, amas vin! ELLA RENTHEJM (en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi daŭre havas vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago, John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! Vi _vendis_ ĝin por — por — BORKMAN (skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li) Pro la regno — kaj la potenco — kaj la honoro, vi opinias? ELLA RENTHEJM Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako) Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon! BORKMAN (ŝancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaŭ timas, ke vi pravos en tiu aŭguro, Ella. ELLA RENTHEJM (apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Ĝuste _tio_ estus la plej bona, kio okazus al vi. BORKMAN (kun krio; kaptas sin ĉe la brusto) Ah —! (senforta) Nun ĝi malkaptis min. ELLA RENTHEJM (skuas lin) Kio estis, John! BORKMAN (glitas malantaŭen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian koron. ELLA RENTHEJM John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu! BORKMAN (murmuras) Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. (Li glitas tute malsupren sur la benkon.) ELLA RENTHEJM (deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kuŝanta, kie vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. (Ŝi faras kelkajn paŝojn dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj lian vizaĝon.) ELLA RENTHEJM (trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel por vi. (Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la neĝon antaŭ la benko.) (Mallonga silento.) (_Sinjorino Borkman_, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de dekstre. Antaŭ ŝi la _ĉambristino_ kun lumigita lanterno.) ĈAMBRISTINO (lumigas en la neĝon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj — SINJORINO BORKMAN (ĉirkaŭrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la benko. (vokas) Ella! ELLA RENTHEJM (ekstaras) Ĉu vi serĉas nin? SINJORINO BORKMAN (akre) Jes, tion mi ja devas fari. ELLA RENTHEJM (montras) Jen li kuŝas, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Dormas! ELLA RENTHEJM (kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas. SINJORINO BORKMAN (ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallaŭte) Ĉu okazis — libervole? ELLA RENTHEJM Ne. SINJORINO BORKMAN (malpezigita) Do ne per propra mano? ELLA RENTHEJM Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron. SINJORINO BORKMAN (al la _ĉambristino_) Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno. ĈAMBRISTINO Jes, bone, sinjorino. (mallaŭte) En Jeĉja nomo do — (Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.) SINJORINO BORKMAN (staras malantaŭ la benko) La nokta aero do mortigis lin — ELLA RENTHEJM Do tiel estas. SINJORINO BORKMAN — lin, tiun fortan viron. ELLA RENTHEJM (iras al la antaŭo de la benko) Ĉu vi ne volas rigardi lin, Gunhild? SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Ne, ne, ne. (mallaŭtigas la voĉon) Li estis filo de ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton. ELLA RENTHEJM Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin. SINJORINO BORKMAN (skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin mortiginta antaŭ longe. ELLA RENTHEJM (kapjesas al ŝi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes. SINJORINO BORKMAN Vi pravas. ELLA RENTHEJM (kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, _tion_ efikis la frosto. SINJORINO BORKMAN Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia la manon, Ella. ELLA RENTHEJM Mi pensas, ke nun ni tion povas. SINJORINO BORKMAN Ni dunaskitoj — super _li_ kiun ni ambaŭ amis. ELLA RENTHEJM Ni du ombroj — super la morta viro. (_Sinjorino Borkman_ malantaŭ la benko, kaj _Ella Renthejm_ antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.) *** End of this LibraryBlog Digital Book "John Gabriel Borkman" *** Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.