Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Asocio de la Junuloj - Dramo en kvin aktoj
Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Asocio de la Junuloj - Dramo en kvin aktoj" ***


HENRIK IBSEN

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Dramo en kvin aktoj

(De unges Forbund)

(1869)

Tradukis:
Odd Tangerud
(1999)

Eldonejo: JEC Scandinavia a/s

  Postboks 54
  N - 3401 Lier
  Tlf. 32 85 50 03
  Fax. 32 85 5082



LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

ROLOJ:

  ĈAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo.
  ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto.
  TORA, lia filino.
  SELMA, edzino de la grandkomercisto.
  DOKTORO FJELDBO, kuracisto ĉe la ferfarejo.
  ADVOKATO STENSGÅRD.
  PROPRIETULO MONSEN, sur “Storli” (lia bieno).
  BASTIAN MONSEN, lia filo.
  RAGNA, lia filino.
  TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en “Storli”.
  FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL.
  BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD.
  DANIEL HEJRE.
  SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino.
  LIBROPRESISTO ASLAKSEN.
  SERVISTINO ĉe la ĉambelano.
  SERVISTO.
  KNABINO, dungitino ĉe sinjorino RUNDHOLMEN.
  VILAĜANOJ, GASTOJ de la ĈAMBELANO, k.t.p.


Å / å prononciĝas kiel longa o.


(La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)



UNUA AKTO


(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj
danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe,
pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama
estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia
tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.)

  [1] La nacia tago de Norvegio.

(Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en
la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto
Ringdal_, ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo
maldekstre.)


BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

-- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel
kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi
ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!

AŬSKULTANTOJ

Hura, hura, hura!

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna
Lundestad!

OPAJ VOĈOJ

Tŝ! Tŝ!

MULTAJ VOĈOJ

(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!

(La aŭskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo
_Bastian, advokato Stensgård_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin
antaŭen tra la amaso.)

MONSEN

Je mia savo li nun fariĝas antikva!

ASLAKSEN

Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!

MONSEN

Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_
memoras. Venu do jen --!

STENSGÅRD

Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por
via filino.

MONSEN

Ho, Ragna certe retrovos nin.

BASTIAN

Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi.

STENSGÅRD

Helle?

MONSEN

Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj
ni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn;
kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta ĉe
la tablo maldekstre)

RINGDAL

(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita --

STENSGÅRD

Rezervita? Por kiu?

RINGDAL

Por la ĉambelano kaj la liaj.

STENSGÅRD

Ho ĉu, la ĉambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja ĉeestas.

RINGDAL

Ne, sed ni povas atendi ilin ĉiun momenton.

STENSGÅRD

Ke ili eksidu aliloke. (prenas seĝon)

LUNDESTAD

(metas manon sur la seĝon) Ne, la seĝo staru, kiel dirite.

MONSEN

(ekstaras) Venu, sinjoro Stensgård! Jen estas same bona loko.
(iras transen dekstren) Servisto! Hm, eĉ ne servisto. Tion la
festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj
serĉu kvar botelojn da ĉampano. Postulu la plej multekostan. Diru
ke Monsen pagos!

(_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)

LUNDESTAD

(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensgård_) Vi do
ne prenu tion ĉi ĉagreniĝe --

MONSEN

Ne, ĉagreniĝe --! Je Dio! Fore de tio!

LUNDESTAD

(daŭre al _Stensgård_) Ĉar ja tute ne estas mi persone; estas la
festenkomitato, kiu decidis --

MONSEN

Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei --

LUNDESTAD

(kiel antaŭe) Ni estas ja ĉi tie sur la tereno de la ĉambelano.
Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ĝardenon por ĉi tiu
vespero; kaj tial ni opiniis --

STENSGÅRD

Ni sidas bonege ĉi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi
neĝenate, -- mi aludas la popolamason.

LUNDESTAD

(amike) Nu ja; do ĉio estas ja bona. (iras al la fono)

ASLAKSEN

(el la tendo) Nun baldaŭ venos la servisto kun la vino. (eksidas)

MONSEN

Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj
tio eĉ en la libertago! Jen provo pri la tuta aranĝo.

STENSGÅRD

Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiaĵon?

MONSEN

Malnova heredita kutimaĉo, sciu.

ASLAKSEN

Vi estas novulo ĉi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensgård.
Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam --

SERVISTO

(alportas ĉampanon) Ĉi tie mendiĝis, -- ĉu?

ASLAKSEN

Jes certe. Jen; enverŝu!

SERVISTO

(verŝas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?

MONSEN

Ĉio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.)

MONSEN

(tostas kun _Stensgård_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato!
Ĝojigas min precipe konatiĝi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas
honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, ekloĝas ĉi tie. Ni
multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj
kunvenoj. Sinjoro advokato Stensgård, vi havas grandan paroltalenton,
kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle
okupiĝu en, -- hm, -- okupiĝu en --

ASLAKSEN

La lokaj rilatoj.

MONSEN

Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)

STENSGÅRD

Pri vivo kaj vigleco ne mankos!

MONSEN

Brave! Aŭdu! Kroman glason por tiu promeso!

STENSGÅRD

Ne; haltu; mi jam antaŭe --

MONSEN

Ho, babilaĵo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo!

(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele
plenigas la glasojn.)

MONSEN

Krome, -- ĉar ni nun hazarde enpensiĝis pri tiaj aferoj --, mi
devas diri, ke ne estas precipe la ĉambelano, kiu premas ĉion sub
la jugo. Ne, tiu kiu staras malantaŭe kaj stiras la sledon, tiu
estas maljuna Lundestad, vi sciu!

STENSGÅRD

Jes, tion mi aŭdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia
liberulo --

MONSEN

Lundestad? Ĉu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive
nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi
sin. Tial li ankaŭ akceptis la parlamentan seĝon herede post sia
patro. Je Dio, ĉio ja iras herede ĉi tie.

STENSGÅRD

Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzaĵo.

ASLAKSEN

Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon!

STENSGÅRD

Mi ja ne diras ke mi --

ASLAKSEN

Jes, ĝuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj
diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete
polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.

MONSEN

Sed se io okazu, ĝi efektive okazu baldaŭ. La elekto de elektistoj
okazos iun el ĉi tiuj tagoj.

STENSGÅRD

Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus
sur vin?

MONSEN

Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la
komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti
personajn konsiderojn.

STENSGÅRD

Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone
rimarkis.

MONSEN

Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro --

ASLAKSEN

Hm, hm; estas kaŝesploruloj vagantaj.

DANIEL HEJRE

(el la tendo; miopa; ĉirkaŭrigardas kaj venas pliproksimen) Ho,
ĉu mi kuraĝus prunte peti liberan seĝon; mi volus eksidi jen, tie.

MONSEN

Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed ĉu vi ne povas sidi ĉe
ĉi tiu tablo?

DANIEL HEJRE

Jen? Ĉe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! ĉampana
vino, mi kredas.

MONSEN

Jes. Vi eble kuntrinkos glason?

DANIEL HEJRE

Ne, dankon! Tiu ĉampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, ĝi --;
nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur
_havus_ glason.

MONSEN

Bastian, eniru serĉi unu.

BASTIAN

Ho, Aslaksen, eniru, kaj serĉu glason.

(_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento)

DANIEL HEJRE

La sinjoroj do ne ĝenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon,
Aslaksen (salutas al _Stensgård_) Fremda vizaĝo. Nove veninta.
Verŝajne advokato Stensgård, se mi ne eraras.

MONSEN

Tute ĝuste. (prezentante) Advokato Stensgård, sinjoro Daniel Hejre --

BASTIAN

Kapitalisto.

DANIEL HEJRE

Antaŭa, pli ĝuste dirite. Nun mi seniĝis je la tuto; kvitiĝis,
oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.

MONSEN

Trinku, trinku nun, dum ŝaŭmas.

DANIEL HEJRE

Sed friponaĵoj, komprenu; artifikoj kaj tiaĵoj, -- nu sufiĉe
dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos
kvitiĝinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam
la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Ĉu vi ne trinku
por tio? Ĉu?

STENSGÅRD

Ja, ĉu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?

DANIEL HEJRE

He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi
aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata
altedevena. Ne; tiu estas ĉambelano Bratsberg, -- kara juna amiko!

STENSGÅRD

Ho ĉu? En komercaj aferoj la ĉambelano certe estas honesta homo.

DANIEL HEJRE

Ĉu tion vi diras, vi juna homo? Hm; sufiĉe dirite! (proksimigas sin)
Antaŭ dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan
kapitalon post mia patro. Vi certe aŭdis rakonti pri mia patro?
Ĉu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis
ŝipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis
siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis sufiĉe riĉa por
tio; nu sufiĉe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads.

ASLAKSEN

Ĉu li ne ankaŭ orumis la kamentubojn?

DANIEL HEJRE

Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere ĝi aperis longe antaŭ via
tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaŭ mi faris. Multekosta
vojaĝo al Londono --; ĉu vi ne aŭdis paroli pri mia vojaĝo al
Londono? Mi kvazaŭ kondukis kun mi kortegon; -- ĉu vi vere ne
aŭdis paroli pri tio? Ĉu? -- Kaj kiom mi ja estas forĵetinta sur
artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antaŭenpuŝinta junajn
talentulojn?

ASLAKSEN

(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!

MONSEN

Nu? Ĉu vi volas forlasi nin?

ASLAKSEN

Jes, mi volas iom movi min. (foriras)

DANIEL HEJRE

(mallaŭte) Ankaŭ li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel
ĉiuj la aliuloj; he-he! Ĉu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al
studado?

STENSGÅRD

Vere? Ĉu Aslaksen studis?

DANIEL HEJRE

Kiel la juna Monsen; -- neniam fariĝis al io; ankaŭ kiel -- sufiĉe
dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam
frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholaĵoj --

MONSEN

Sed vi tute erarvojiĝis de tio, kion vi volis rakonti al Stensgård
pri la ĉambelano.

DANIEL HEJRE

Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte,
malsupreniĝis por la maljuna ĉambelano, -- patro de la nuna, vi
komprenas; ĉar ankaŭ _li_ estis ĉambelano --

BASTIAN

Kompreneble; ĉio herediĝas ĉi tie.

DANIEL HEJRE

Inkluzive ĉiuj ĝentilaj ecoj. Sufiĉe dirite. La malaltigo de la
mona valoro, -- malprudentaĵoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li
tiriĝis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el
la bieno --

STENSGÅRD

Kaj via patro aĉetis?

DANIEL HEJRE

Kaj aĉetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredaĵon;
mi faras milojn da plibonigaĵoj --

BASTIAN

Kompreneble.

DANIEL HEJRE

Toston! -- Plibonigaĵojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la
arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2]
-- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refariĝi!

  [2] Nomo uzata por ne devi uzi la ĝustan. Malestime.

STENSGÅRD

Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.

DANIEL HEJRE

Ne tiel facile! Kelkaj formalaĵoj estis forgesitaj, li pretendis.
Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu laŭe fariĝis daŭra. Kaj
kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?

MONSEN

Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe eĉ
_kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, eĉ miaj senkulpaj infanoj --

BASTIAN

(frapas la tablon) Uŝ, patro, -- se mi havus certajn personojn ĉi
tie!

STENSGÅRD

Viaj infanoj, vi diras?

MONSEN

Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Ĉu li ne estas bone edukita --?

DANIEL HEJRE

Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo;
kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilinĝeniero,
_tio_ li do estas.

BASTIAN

Jes, tio mi estas, morto kaj plago!

MONSEN

Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj
ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungiĝis por la komunuma laboro? Kiu
dungiĝis por la vojlaboroj ĉi tie -- precipe la du lastajn jarojn?
Por ili dungiĝis eksterlandanoj -- aŭ almenaŭ fremduloj, --
personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!

DANIEL HEJRE

Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la
ŝparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton
kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion
nia grandioza gastiganto laŭŝajne ne havas. Se temas pri posto de
konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; ĉiam iu kiu ĝuas
la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas
la roma leĝaro; tio signifas, ke oni suferas ŝiprompon en la
komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!

MONSEN

Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj
procesoj?

DANIEL HEJRE

Ili daŭre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je ĉi tiu
momento. Ho, kiom da ĉikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu
rilato! Venontan semajnon fariĝos necese por mi voki la tutan urban
konsilantaron al la juĝa konsilantaro.

BASTIAN

Ĉu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la
juĝa konsilantaro?

DANIEL HEJRE

Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.

MONSEN

Ha-ha! Ĉu ne, nu?

DANIEL HEJRE

Mi havis leĝan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Grönsundon,
kaj malfeliĉe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la
ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ --

BASTIAN

Nu, do ke la diablo --!

DANIEL HEJRE

Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj streĉas la arkon
ĝis ĝi rompiĝas; la pontan arkon mi aludas; ĉio estas ja hereda
--; sufiĉe dirite![3]

  [3] En la norvega lingvo ĉi tiu esprimo signifas ankaŭ “stultulo”.

MONSEN

Ho-ho-ho! “Sufiĉedirite”, jes! Trinku nun vi, “Sufiĉedirite”!
(al _Stensgård_) Vi aŭdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por
esprimi sin kiel li ŝatas.

DANIEL HEJRE

Jes, la parollibereco estas ja la sola ŝtataneca rajto, kiun mi alte
taksas.

STENSGÅRD

Nur domaĝo, ke tiu rajto estas limigita per la leĝoj.

DANIEL HEJRE

He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por
insultproceso? Ĉu? Nepre ne akceptu toleraĵon, estimatulo! Mi estas
maljuna praktikanto, mi!

STENSGÅRD

Koncerne insultoj?

DANIEL HEJRE

Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere
honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas ĉi
tie sidinta parolante nekaŝeme pri viaj forestantaj amikoj.

STENSGÅRD

Forestantaj amikoj?

DANIEL HEJRE

La filo certe valoras la honoron; sufiĉe dirite! Tiel ankaŭ la
filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis ĵeti makuleton sur la
karakteron de la ĉambelano --

STENSGÅRD

Tiuj de la ĉambelano? Ĉu estas tiuj de la ĉambelano, kiujn vi
nomas miajn amikojn?

DANIEL HEJRE

Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.

BASTIAN

Vizitojn?

MONSEN

Ĉu kio?

DANIEL HEJRE

Aŭ, aŭ, aŭ! Jen mi eble malkaŝis ion, kio --

MONSEN

Ĉu vi faris vizitojn al la ĉambelano!

STENSGÅRD

Babilaĵo! Falsaĵoj!

DANIEL HEJRE

Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto?
(al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro laŭlitere. Kiam mi
diras “vizito”, mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en
frako kaj flavaj gantoj; sed kio --!

STENSGÅRD

Kaj mi diras al vi, ke mi eĉ ne estas parolinta vivan vorton kun tiu
familio!

DANIEL HEJRE

Ĉu eblas? Ĉu vi eĉ ne la duan fojon estis akceptata? Jes, ĉar la
unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.

STENSGÅRD

(al _Monsen_) Mi havis skribaĵon por transdoni de iu tria persono
en Kristiania; tio estas la tuto.

DANIEL HEJRE

(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiaĵo! Jen venas
juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la
provitan grandulon en lia domo; rifuĝas al li kiu havas la sian en
sekureco, por peti, -- nu sufiĉas! La grandulo ŝlosfrapas la
pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri
io estas, -- sufiĉas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej
indigniga krudeco!

STENSGÅRD

Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kuŝi.

DANIEL HEJRE

Ne hejme! Li, kiu ĉiam diradas: “Mi estas ĉiam hejme por honestaj
homoj!”

STENSGÅRD

Ĉu li tion diras?

DANIEL HEJRE

Ia diraĵo. Eĉ sinjoro Monsen neniam akceptiĝas. Sed mi ne
komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; ĉar
ĉu vi scias kion mi aŭdis hieraŭ?

STENSGÅRD

Mi ne volas scii, kion vi aŭdis hieraŭ.

DANIEL HEJRE

Fina punkto do. Cetere la diraĵo por mi ne estis eksterordinara; --
nome en la buŝo de ĉambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li
aldonus la vorton “radik-hakisto”.

STENSGÅRD

Radik-hakisto?

DANIEL HEJRE

Ĉar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la ĉambelano nomis
vin radik-hakisto kaj aventuristo.

STENSGÅRD

(eksaltas) Kion do?

DANIEL HEJRE

Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aŭ aventuristo kaj radik-hakisto,
mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.

STENSGÅRD

Kaj tion vi aŭdis?

DANIEL HEJRE

Mi? Se mi ĉeestus, sinjoro advokato Stensgård, ne mankus al vi la
defendon, kiun vi meritas.

MONSEN

Jen vi vidas kio elvenas el --

STENSGÅRD

Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --?

DANIEL HEJRE

Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas
mian kolon. Eble nur ŝercema parolturniĝo. Morgaŭ vi povos postuli
klarigon. Jes, ĉar vi ja certe invitiĝis al la festena tagmanĝo?
Ĉu?

STENSGÅRD

Mi ne iros al iu tagmanĝo.

DANIEL HEJRE

Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --!

STENSGÅRD

Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?

MONSEN

Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej
proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.)

STENSGÅRD

Kion tio signifus, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian
manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu
min, ankoraŭ atendas vin multaj amaraj travivaĵoj sur la areno de
la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas
bela; eĉ kortuŝa; sed, sed, -- fidemo estas arĝento; monda sperto
estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensaĵo, vidu! Dio estu
kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.)

(_Ĉambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de
maldekstre.)

ANDERS LUNDESTAD

(ĉe la tribuno, signas por aŭskultado) Sinjoro administranto de la
ferfarejo Ringdal havas la vorton.

STENSGÅRD

(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!

LUNDESTAD

Poste!

STENSGÅRD

Ne! -- Nun! Tuj!

LUNDESTAD

Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.

RINGDAL

(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En ĉi tiu momento ni havas
la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la
malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin
suprenrigardi al li kvazaŭ al patro; li, kiu ĉiam estas preta same
al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu
ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora
gasto ne ŝatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por
ĉambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!

LA AMASO

Hura! Hura! Hura!

(Entuziasma aplaŭdo; oni ĉirkaŭas la ĉambelanon, kiu dankas kaj
premas la manojn de la plej proksimaj.)

STENSGÅRD

Ĉu mi _nun_ rajtas paroli?

LUNDESTAD

Bonvolu. La tribuno staras je via servo.

STENSGÅRD

(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!

LA JUNULOJ

(amasiĝas ĉirkaŭ lin) Hura!

LA ĈAMBELANO

(al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo?

FJELDBO

Advokato Stensgård.

LA ĈAMBELANO

Nu, li!

STENSGÅRD

Aŭskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Aŭskultu min, vi,
kiuj havas la ĝojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj
koroj, eĉ se ĝi kuŝas ligita. Mi estas fremdulo inter vi --

ASLAKSEN

Ne!

STENSGÅRD

Dankon por tiu “ne”! Mi prenas ĝin kiel atesto de la sopiro kaj la
bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas ĵurite, ke ĉi tie mi
staras kun granda kaj freŝa koro por via lamento kaj ĝojo, por via
sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --!

ASLAKSEN

Vi _havas_, sinjoro advokato!

LUNDESTAD

Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.

STENSGÅRD

Vi eĉ malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la
liberecotago, knaboj!

LA JUNULOJ

Hura por la libereco!

STENSGÅRD

Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi aŭdis. Oni volas fari vin
senvoĉaj! For tia perforta reĝimo! Mi ne volas stari ĉi tie
parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune.
Ni parolu sen ĉirkaŭfrazoj!

LA AMASO

(en kreskanta ĝojego) Hura!

STENSGÅRD

Ne plu tiuj sterilaj ĉerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza
rikoltaĵo ĝermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo!
Ĝi estas ja la tempo de ĝermado; ĝi estas ja la juna ŝvelanta
virginmonato de la jaro. Ĝis la unua de Junio estos ĝuste du
monatoj de post kiam mi loĝiĝis ĉi tie inter vi. Kaj kiom do mi
estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelaĵoj kaj de
belaĵoj ĉi tie!

LA ĈAMBELANO

Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?

FJELDBO

Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.

STENSGÅRD

Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaŭ
vidis la degenerigantan animon, kiu kuŝas premegante super la
talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn,
varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaŭ tiujn,
kiuj fermis la pordon al ili.

TORA

Ho, Dio!

LA ĈAMBELANO

Kion li aludas per tio?

STENSGÅRD

Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Troviĝas en la vetero, en la
aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskuŝigas premegon
kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun
reaperanton!

LA AMASO

Hura! Hura por la 17-a de Majo!

TORA

Venu, patro --!

LA ĈAMBELANO

Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?

FJELDBO

(rapide) Ho, estas pri --  (flustras kelkajn vortojn)

LA ĈAMBELANO

Aha! Ĉu vere tiel?

TORA

(mallaŭte) Dankon!

STENSGÅRD

Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas
kunteni, knaboj!

MULTAJ VOĈOJ

Jes! Jes!

STENSGÅRD

Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaŭ
posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por ĉia energio,
por ĉia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Aŭskultu min! Ni
starigos asocion. La monsako ĉesis regi en la komunumo!

LA ĈAMBELANO

Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --!

STENSGÅRD

Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj
voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito
kaj malvenko al ĉiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antaŭen
iros laŭ nia volo.

LA AMASO

Hura!

STENSGÅRD

Oni ĵetis al mi vizaĝen mokeman “brave” ĉi-vespere --

LA ĈAMBELANO

Ne!

STENSGÅRD

Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas
tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; ĉar
estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do
internen en la restoracion; -- en tiu ĉi horo ni volas starigi nian
asocion!

LA AMASO

Hura! Portu lin! Portu lin!

(Li suprenleviĝas sur kunplektitaj brakoj.)

VOĈOJ

Parolu! Pli! Pli!

STENSGÅRD

Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj
la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- ĉi tie
en la distrikto!

(Li portiĝas en la tendon dum entuziasma aplaŭdo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(sekigas la okulojn) Ho, kia buŝo sidas sur tiu homo! Ĉu oni ne
ŝatus kisi lin, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, vi! Tion mi ja kredas.

DANIEL HEJRE

Ĉu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Uf, kiel aĉa vi estas!

(Ŝi iras en la tendon; ankaŭ _Daniel Hejre_.)

LA ĈAMBELANO

Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed
certe konvene!

LUNDESTAD

(proksimiĝas) Mi tre bedaŭras, sinjoro ĉambelano --

LA ĈAMBELANO

Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu
ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaŭ.
(turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraŭ
tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.

FJELDBO

Ĉu?

TORA

Al la vizito vi aludas --?

LA ĈAMBELANO

Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin
priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras.
Nu, feliĉe ke mi povos tion ripari.

TORA

Kiel --?

LA ĈAMBELANO

Venu, Tora; ni volas jam ĉi-vespere --

FJELDBO

Ho ne, sinjoro ĉambelano, ĉu tio do estas prudenta --?

TORA

(mallaŭte) Tŝ!

LA ĈAMBELANO

Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla
devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis ĝojigan tempeton. Tio
estas pli ol vi pretigis por mi hodiaŭ.

FJELDBO

Mi, sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO

Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj --

FJELDBO

Ĉu mi povus demandi, kion mi --?

LA ĈAMBELANO

Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudiĝemon. Mi neniam estas
altrudiĝema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton.

(_La ĉambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas
ilin penseme.)

PRESISTO ASLAKSEN

(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun  okaziĝas,
sinjoro doktoro!

FJELDBO

Kio okaziĝas?

ASLAKSEN

Li starigas la asocion. Ĝi estas preskaŭ starigita.

LUNDESTAD

(malrapide proksimiĝas) Ĉu multaj enskribiĝas?

ASLAKSEN

Ni havas nun ĉirkaŭ 37 krom vidvinoj kaj tiaĵoj. Inkon kaj plumon,
mi diras! Neniu servisto ĉeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras
malantaŭ la tendon)

LUNDESTAD

Puh; tio ĉi estis varma tago.

FJELDBO

Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post ĉi tiu.

LUNDESTAD

Ĉu vi opinias ke la ĉambelano fariĝis tre kolera?

FJELDBO

Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?

LUNDESTAD

Hm; mi diras nenion. Kion do diri?

FJELDBO

Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco ĉi tie en la
distrikto.

LUNDESTAD

Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu
Stensgård.

FJELDBO

Kaj viro kiu volas antaŭen.

LUNDESTAD

La junuloj ĉiam volas antaŭen. Ankaŭ mi volis antaŭen, kiam mi
estis juna; nenio estas direnda kontraŭ tio. Sed ni povus eble iri
internen --

DANIEL HEJRE

(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, ĉu vi eniros por interpelacii?
Ĉu? Fari oponon? He-he! Ĉar tiaokaze vi devas rapidiĝi.

LUNDESTAD

Ho, mi tamen certe venos sufiĉe frue.

DANIEL HEJRE

Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la
tendo)  Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas
plenumita.

LUNDESTAD

Certe permesiĝas ke oni aŭskultu; mi tenas min silenta. (eniras)

DANIEL HEJRE

Jen ankaŭ unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun
falontaj! Ĉi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas
delikate, jeno!

FJELDBO

Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial ĝi vere interesas vin?

DANIEL HEJRE

Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro!
Kiam mi ĝojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Ĉi tie
kreiĝos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio
povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la
imperiestro de Aŭstrujo kaj la reĝo de Francio: Por mi estas
sensignife ĉu la porko manĝas la hundon aŭ ĉu la hundo manĝas la
porkon. (eliras en la fono dekstre)

LA AMASO

(en la tendo) Advokato Stensgård vivu! Li vivu! Hura! Hura por la
Asocio de la junuloj! Vinon! Punĉon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!

BASTIAN MONSEN

(el la tendo) Dio benu vin kaj ĉiujn homojn! (kun plorsufokata
voĉo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega ĉi-vespere. Mi devas ion
fari!

FJELDBO

Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari?

BASTIAN MONSEN

Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por draŝi kelkajn el miaj
amikoj. (elen malantaŭ la tendon)

(Stensgård venas el la tendo, sen ĉapelo kaj en forta ekscito.)

STENSGÅRD

Kara Fjeldbo, ĉu estas vi?

FJELDBO

Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --?

STENSGÅRD

Kompreneble; sed --

FJELDBO

Kaj kio sekvu poste el tio ĉi? Kiuj postenoj de konfido en la
komunumo? Estro en la banko? Aŭ eble --?

STENSGÅRD

Ho, ne parolu al mi pri tiaĵoj! Vi ankaŭ ne pensas tiel. Vi ne
estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.

FJELDBO

Jen io por aŭdi!

STENSGÅRD

Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antaŭe! Fariĝis dezerte inter ni.
Estis tiom da malĝojigaĵoj ĉe vi, ŝercemo, moko, kiuj forpuŝis
min. Ho, estis do maljuste de mi! (ĉirkaŭbrakas lin)  Ho, vi
eterna Dio, kiom feliĉa mi estas!

FJELDBO

Ankaŭ vi! Eĉ mi; eĉ mi!

STENSGÅRD

Jes, ĉu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de
beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta,
amiko? Kion mi, sentaŭgulo, estas farinta, ke mi fariĝis tiel
riĉigata?

FJELDBO

Jen mia mano! Ĉi-vespere mi, je mia savo, ŝatas vin!

STENSGÅRD

Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Ĉu ne estas nedirebla
feliĉo tiel povante entuziasmigi ĉiujn, ĉiujn el la amaso? Ĉu oni
ne fariĝu bona el dankemo? Kaj ĉu oni ne devas ami ĉiujn homojn?
Ŝajnas al mi, ke mi povus premegi ĉiujn al mi, plori kaj pardonpeti
por pardono, ĉar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.

FJELDBO

(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Eĉ ne
rampulo, eĉ ne verda folio laŭ la vojo povus mi subtreti
ĉi-vespere.

STENSGÅRD

Vi?

FJELDBO

Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi
komprenas vin.

STENSGÅRD

Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la ĝojo sonas foren super la
herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne
akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.

FJELDBO

Jes, sed diru nun, -- kio konstruiĝos poste -- morgaŭ kaj ĉiujn
labortagojn?

STENSGÅRD

Konstruiĝos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam
sonĝis, -- aŭ eble mi tion vidis; tamen ne, mi sonĝis; sed tiel
vive; ŝajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta juĝo super
la tero. Mi povis vidi ĝian tutan rondon. Neniu suno estis; nur
flava ventega lumo. Ventegis; bloviĝis de okcidente kaj ĝi
kunbalais ĉion; unue ĝi forventis velkiĝintan foliaron, poste
homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batiĝis
dense ĉirkaŭ ili, tiel ke aspekte ili ŝvebis kvazaŭ sidantaj dum
la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn
ĉapelojn en vento; sed kiam ili proksimiĝis, ili estis imperiestroj
kaj reĝoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion
ili ĉiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj
kaj regnaj globoj. Ho, preterbloviĝis centoj kaj centoj el ĉiaj
specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj ĝemis kaj
demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondiĝis:
Voĉo parolis, kaj tiu sola voĉo tiel resonis, ke la ventego
vekiĝis!

FJELDBO

Kiam vi sonĝis tion ĉi?

STENSGÅRD

Ho, iam, -- mi ne memoras; antaŭ pluraj jaroj.

FJELDBO

Okazis ribelo ie en Eŭropo, kaj vi manĝis ion pezan por
vespermanĝo kaj legis gazetojn poste.

STENSGÅRD

La sama glacia fluo, la sama kurento laŭ la dorso mi sentis
ĉi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la voĉo --

FJELDBO

Aŭskultu, kara Stensgård, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas
esti la voĉo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu voĉo? Ĉi
tie en la voktejo? Aŭ, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj
estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekiĝas_? Nu ja,
homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la
grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataŭ la fuĝantaj
imperiestroj kaj reĝoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras
sian parlamentan mandaton. Kio fariĝos do ĉio? Fariĝos kiel unue
montriĝis en la sonĝo, -- filistroj en vento.

STENSGÅRD

En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren
ventego frapas.

FJELDBO

Babilaĵo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi,
blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn
armilojn ĝuste kontraŭ la honesteco kaj taŭgeco inter ni --

STENSGÅRD

Ne estas vero!

FJELDBO

Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis ĉi tien en
la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio fariĝos via
malsukceso. Ĉambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas
fidi. Ĉu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes,
ĉar --

STENSGÅRD

Mi toleras eĉ ne vorton pli! Eĉ ne solan vorton, kiu insultas miajn
amikojn!

FJELDBO

Rigardu ĝisfunde en vi mem, Stensgård! Ĉu sinjoro Mons Monsen vere
estas via amiko?

STENSGÅRD

Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi --

FJELDBO

Li vane malfermas sian domon por la honestuloj ĉi tie.

STENSGÅRD

Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj
oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli
per komplezemo kaj rekono, kiu --

FJELDBO

Rekono; jes bedaŭrinde, -- jen la kerna punkto.

STENSGÅRD

Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas
talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj
aferoj.

FJELDBO

Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaŭ legas; li abonas la gazetojn
kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi
skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble
montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la
gazetoj.

STENSGÅRD

Aŭskultu, Fjeldbo, nun denove elmergiĝas la feĉo en vi. Ĉu vi
neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial ĉiam supozi
fiajn aŭ ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi
denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la
kernan punkton. Ĉu vi konas Ragna?

FJELDBO

Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.

STENSGÅRD

Jes, ŝi foje venas al la familio de la ĉambelano.

FJELDBO

En tuta silento. Ŝi kaj fraŭlino Bratsberg estas amikinoj ekde la
tempo de konfirmacio.

STENSGÅRD

Kaj kion vi diras pri ŝi?

FJELDBO

Jes, post ĉio kion mi aŭdis, ŝi certe estas ege ŝatinda knabino.

STENSGÅRD

Ho, vi devus esti vidanta ŝin en la hejmo. Ŝi ne havas penson krom
pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas ŝi ja fleginta sian
patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn
jarojn de sia vivo.

FJELDBO

Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi,
kara amiko, ĉu mi kredus, ke --?

STENSGÅRD

Jes, Fjeldbo, mi vere amas ŝin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi
bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide
post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fianĉiĝinta en Kristianio?

FJELDBO

Jes, oni rakontis tion.

STENSGÅRD

La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona
por ambaŭ partoj. Kredu, mi sufiĉe suferis sub tiu afero; mi sentis
min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster
tio; tio estis ja mia kialo por forloĝiĝi.

FJELDBO

Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?

STENSGÅRD

Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.

FJELDBO

Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda feliĉo! Ho, mi povus
tiom diri --

STENSGÅRD

Ĉu vi povus? Ĉu ŝi ion diris? Eble al fraŭlino Bratsberg?

FJELDBO

Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio ĉi, povas
iradi ĉi tie diboĉante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilaĝara
babilado povas penetri en animon, kiu --

STENSGÅRD

Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla maŝino. Almenaŭ mi
ne. Krome, ĝuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al
ŝi.

FJELDBO

Damnite banala vojo.

STENSGÅRD

Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antaŭen en
la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraŭ staras
ĉe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.

FJELDBO

Jes, sed ne estas ĝiaj saĝodentoj.

STENSGÅRD

Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan
deziron. Vi vagadis pigre ĉiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento,
jen antaŭ la ekzameno, jen eksterlande kaj nun ĉi tie --

FJELDBO

Nu jes, eble; sed tamen estis ĝuinde. Kaj ne sekvas iu laciĝo
poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de
la tablo post kiam --

STENSGÅRD

Kiun ajn aludon; sed tiun ĉi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras
per tiaĵo. Vi forprenas de mi la spiritan leviĝon --

FJELDBO

Jes, sed sciu do; kiam la leviĝo estas tiel malfiksa --

STENSGÅRD

Ne faru, mi diras! Ĉu vi rajtas enrompi en mian feliĉon? Ĉu vi
eble kredas, ke mi ne estas honesta?

FJELDBO

Ho jes, je la ĉielo, mi kredas!

STENSGÅRD

Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem?
(bruo kaj kriado en la tendo) Aŭskultu, aŭskultu! Ili trinkas je
mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en
ĝi _estas_ vero!

(_Fraŭlino Bratsberg, fraŭlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de
maldekstre transpaŝas la ejon mezfone.)

KANDIDATO HELLE

(al _fraŭlino Bratsberg_) Jen vidu, fraŭlino; jen staras ja ĝuste
advokato Stensgård.

TORA

Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton;
bonan nokton!

HELLE kaj FRAŬLINO MONSEN

Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)

TORA

(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo,
sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.

STENSGÅRD

Por mi --?

TORA

Bonvolu; jen ĝi estas. (volas foriri)

FJELDBO

Ĉu vi permesas ke mi akompanu?

TORA

Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)

STENSGÅRD

(legas pere de paperlanterno) Jen kio?

FJELDBO

Sed kara, -- kion skribas la ĉambelano?

STENSGÅRD

(ekridas) Tion mi do ne atendis!

FJELDBO

Sed diru do --?

STENSGÅRD

Ĉambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.

FJELDBO

Kaj tion vi kuraĝas --

STENSGÅRD

Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kaŝas
la leteron) Lasu tion inter ni!

(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)

PROPRIETULO MONSEN

Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensgård?

LA AMASO

Jen li staras! Hura!

LUNDESTAD

La sinjoro advokato forgesis sian ĉapelon. (donas ĝin al li)

PRESISTO ASLAKSEN

Bonvolu; jen punĉo! Tuta bovlo!

STENSGÅRD

Dankon; ne pli.

MONSEN

Kaj la membroj eble memoras, ke morgaŭ ni kunvenos en Storli ĉe mi
por --

STENSGÅRD

Morgaŭ? Ne, ja ne estus morgaŭ --?

MONSEN

Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu --

STENSGÅRD

Ne, morgaŭ mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaŭ aŭ la tagon
sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaŭ, kaj
hura por la estonteco!

LA AMASO

Hura! Ni akompanu lin hejmen!

STENSGÅRD

Dankon; dankon! Vi do ne devas --

ASLAKSEN

Ni ĉiuj akompanos vin.

STENSGÅRD

Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; ĉar vi ja ne akompanos?

FJELDBO

Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri ĉambelano
Bratsberg --

STENSGÅRD

Tŝ, tŝ; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja,
miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antaŭas.

MONSEN

Vian brakon, Stensgård.

BASTIAN

Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!

LA AMASO

Kanton! Kanton! Muzikon!

(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarŝas
dekstren en la fono.)

FJELDBO

(al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.

LUNDESTAD

Nu jes. Tamen ankaŭ elstara estro.

FJELDBO

Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Mi? Mi iros hejmen por kuŝigi min.

(Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.)

Kurteno



DUA AKTO


(Ĝardeno-ĉambro ĉe la ĉambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj
kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la
manĝoĉambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ĝardeno.)

(_Presisto Aslaksen_ staras ĉe la enirpordo. _Servistino_ estas
enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)


SERVISTINO

Jes, sed vi ja aŭdas, ke la gastoj ankoraŭ sidas ĉetable. Vi devas
reveni poste.

ASLAKSEN

Ne. Ĉu mi do ne povas atendi?

SERVISTINO

Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume.

(_Ŝi_ iras en la manĝoĉambron. _Aslaksen_ eksidas ĉe la pordo.
Paŭzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.)

FJELDBO

Nu, bonan tagon, Aslaksen; ĉu vi _tie ĉi_?

SERVISTINO

(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!

FJELDBO

Mi vokiĝis al malsanulo.

SERVISTINO

Kaj la ĉambelano kaj la fraŭlino postdemandis vin.

FJELDBO

Ĉu ili faris?

SERVISTINO

Jes, la doktoro absolute envenu. Aŭ ĉu mi eble sciigu ke --

FJELDBO

Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manĝaĵo poste; nun mi
dume atendas ĉi tie.

SERVISTINO

Jes, ili certe baldaŭ estos finintaj. (Ŝi eliras en la fono.)

ASLAKSEN

(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun
kukoj kaj bona vino kaj ĉiaj bonaĵoj?

FJELDBO

Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonaĵoj ĉi tie
en la regiono.

ASLAKSEN

Pri tio mi ne povas samopinii.

FJELDBO

Hm. Sed diru, -- ĉu vi iun atendas?

ASLAKSEN

Mi iun atendas, jes!

FJELDBO

Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --?

ASLAKSEN

Kuŝas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmiĝas.

FJELDBO

Kaj la dua plej aĝa?

ASLAKSEN

Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por
ni; -- kion diable utilas paroli pri tiaĵo!

FJELDBO

Ke mi rigardu vin, Aslaksen!

ASLAKSEN

Nu; kion vi volas vidi?

FJELDBO

Hodiaŭ vi trinkis.

ASLAKSEN

Mi ankaŭ faris hieraŭ.

FJELDBO

Hieraŭ; jes, nu lasu tion; sed hodiaŭ kaj --

ASLAKSEN

Sed tiuj tie interne? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili trinkas.

FJELDBO

Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondiĉoj tamen estas
malsamaj en nia mondo.

ASLAKSEN

Mi ne elektis miajn kondiĉojn.

FJELDBO

Ne, Dio elektis por vi.

ASLAKSEN

Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam
li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj ĉambelano
Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis
reiri al la presejo.

FJELDBO

Nun vi parolas kontraŭ propra scio. Ĉambelano Bratsberg neniam
ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.

ASLAKSEN

Nu do! Sed kiel kuraĝis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel
respondecis por mi? Dio ankaŭ kulpas, kompreneble. Kial li donus al
mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel
honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilaĉulo --

FJELDBO

Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi
en la plej bona intenco.

ASLAKSEN

Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie
ili nun sidas tostante kaj je-la-via-saniĝante, tie ankaŭ mi sidis;
estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi;
por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en
ĉio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe
en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro
litermiksiĝis, kiel ni diras en la presejo.

FJELDBO

Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno
vian metion.

ASLAKSEN

Jeno estas bona babilado. Post tiaĵo la rango ne plu estas ies
rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur
glaci-glitaĵon, -- kaj aldone mi devas aŭdi mokvortojn ĉar mi
stumblas.

FJELDBO

Nu; mi efektive ne volas severe riproĉi vin --

ASLAKSEN

Ja, tiel vi ja faras ĝuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre
kaj la providenco kaj la ĉambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj
-- kaj ankaŭ mi mem! Mi foje intencis klarigi ĉion tion, kaj verki
libron pri ĝi; sed ĉio estas tiel damnite kompleksa ke --
(ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la
tablo.

(La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras
el la manĝosalono elen en la ĝardenon. Inter la gastoj estas
_advokato Stensgård_ kun _Tora_ ĉe la maldekstra kaj _Selma_ ĉe la
dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre
apud la pordo en la fono.)

STENSGÅRD

Jes, mi ja estas fremdulo ĉi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi
ilin konduku.

SELMA

Elen en la libero; vi devas vidi la ĝardenon.

STENSGÅRD

Ho jes, estus ĝuinde! (eliras tra la antaŭa vitra pordo dekstre)

FJELDBO

Sed je Dio, tie estas ja Stensgård!

ASLAKSEN

Jes, estas li, kiun mi serĉas. Mi sufiĉe longe postkuris lin;
feliĉe mi do renkontis Daniel Hejre --

(_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la manĝosalono.)

DANIEL HEJRE

He-he; je mia savo la ŝereo estis bonega! Mi ne gustumis similaĵon
post kiam mi estis en Londono.

ERIK BRATSBERG

Jes, ĉu ne? Ĝi povas tute vivigi homon!

DANIEL HEJRE

Aĥ, aĥ; estas vera ĝojego vidi sian monon tiel bone elspezita.

ERIK BRATSBERG

Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!

(Ili eliras en la ĝardenon.)

FJELDBO

Vi parolos kun Stensgård, vi diras?

ASLAKSEN

Mi faros.

FJELDBO

Pri komercaĵoj?

ASLAKSEN

Kompreneble; la festoraporto en la gazeto --

FJELDBO

Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere --

ASLAKSEN

En la koridoro?

FJELDBO

En la antaŭĉambro, jes! Ĉi tie estas nek tempo nek loko --; mi
atentos kiam Stensgård momenton estas sola; aŭdu --!

ASLAKSEN

Ho jes; mi atendas ĝis mia tempo venos. (eliras en la fono)

(_Ĉambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja
administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la
manĝosalono.)

ĈAMBELANO

(en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la
formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri
tio mi povas certigi al vi.

LUNDESTAD

Nu jes; ĉar la ĉambelano estas kontenta; tial ankaŭ mi povas tia
esti.

ĈAMBELANO

Tion ankaŭ mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj verŝajne kun
malplena stomako?

FJELDBO

Ne gravas, sinjoro ĉambelano; ĉi tie ne estas longa distanco al la
manĝaĵejo; -- mi rigardas min duone kvazaŭ hejmano en la domo.

ĈAMBELANO

Jen, jen; ĉu tiel? Tion vi do ne devus fari antaŭtempe.

FJELDBO

Kiel? Vi do ne ofendiĝas? Vi ja mem permesis al mi --

ĈAMBELANO

Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin
hejmano, kaj vidu ĉu vi trovos la vojon al la manĝaĵejo.
(frapetas lin sur la ŝultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen
_jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia,
kion mi ne memoras.

FJELDBO

Sed sinjoro ĉambelano!

LUNDESTAD

Ne, mi asertas --

ĈAMBELANO

Neniuj disputoj post la manĝo; ne estas komforte. Nun baldaŭ ni
ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ĝardenon.)

LUNDESTAD

(al _Fjeldbo_) Ĉu aŭdiĝus kiel strange ke la ĉambelano kondutas
hodiaŭ?

FJELDBO

Tion mi rimarkis jam hieraŭ vespere.

LUNDESTAD

Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron
Stensgård aventuristo aŭ io tia!

FJELDBO

Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas
malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)

LUNDESTAD

(al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klariĝas tio, ke
advokato Stensgård venas ĉi tien?

RINGDAL

Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.

LUNDESTAD

Do poste? Post la superŝutado, kiun la ĉambelano ricevis hieraŭ --?

RINGDAL

Jes, ĉu vi komprenas tiaĵon?

LUNDESTAD

Kompreni tion? Ho jes, ho jes.

RINGDAL

(pli mallaŭte) Ĉu vi opinias, ke la ĉambelano timas lin?

LUNDESTAD

Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias.

(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ĝardenon;
samtempe _Selma_ kaj _Stensgård_ aperas en la antaŭa ĝardena
pordo.)

SELMA

Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidiĝas kaj la preĝeja
turo kaj tuta la supra parto de la urbo.

STENSGÅRD

Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.

SELMA

Ĉu ne ŝajnas al vi ke la vidaĵo de ĉi tie estas rava?

STENSGÅRD

Ĉio estas rava ĉi tie; la ĝardeno, elvidaĵo kaj la sunlumo kaj la
homoj! Ho bona Dio, kiel ĉio estas rava! Kaj ĉi tie vi loĝas la
tutan someron?

SELMA

Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon
ene en la urbo, multe pli bela ol ĉi tie; jes, vi certe vidos ĝin.

STENSGÅRD

Kaj via familio eble ankaŭ loĝas en la urbo?

SELMA

Familio? Kiu tiu familio estus?

STENSGÅRD

Nu, mi ne sciis --

SELMA

Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.

STENSGÅRD

Fabelprincinoj?

SELMA

El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon --

STENSGÅRD

Sorĉistinon, nu! Kaj vi do estas princino?

SELMA

De ĉiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas ĵaŭd-nokte. Doktoro
Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi
aŭskultu --

ERIK BRATSBERG

(de la ĝardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!

SELMA

Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensgård pri la paso de sia
vivo.

ERIK BRATSBERG

Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdaŭro de la
sinjorino?

SELMA

Princo, kompreneble. (al _Stensgård_) Vi scias, ke ĉiam venas princo,
kiu liberigas la princinon de la sorĉaĵo, kaj jen ĉio estas ege
bona, kaj estas ĝojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite
pri la fabelo.

STENSGÅRD

Ho; jeno estis tro mallonga.

SELMA

Jes, eble, -- iamaniere.

ERIK BRATSBERG

(ĉirkaŭbrakas ŝin) Sed el tiu fabelo ŝpiniĝis iu nova, kaj en
ĝi la princino fariĝis reĝino!

SELMA

Samkondiĉe kiel la veraj princinoj, ĉu?

ERIK BRATSBERG

Kiaj kondiĉoj?

SELMA

Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.

ERIK BRATSBERG

Cigaron, sinjoro Stensgård?

STENSGÅRD

Dankon; ne nun.

(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la ĝardeno.)

SELMA

(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?

TORA

Mi? Ne.

SELMA

Ho jes; vi certe estas; ŝajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas
la doktoron la lastajn tagojn.

TORA

Ne, mi certigas vin --

SELMA

Babilaĵo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, ĉu vi ne opinias,
ke tiu varmo mildiĝos?

FJELDBO

Ĉio havu sian tempon.

TORA

Frosto ja ne estas pli bona --

SELMA

Ne, sed la neŝanĝiĝanta meza varmo, -- tiel diras ankaŭ mia edzo.

LA ĈAMBELANO

(venas de la ĝardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio
ne estas tre bonkonduta al la gastoj.

TORA

Kara patro, nun mi tuj --

LA ĈAMBELANO

Aha, ĉu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensgård.
Pri tio mi zorgu.

TORA

(mallaŭte al Fjeldbo) Restu!

(Ŝi iras en la ĝardenon.)

ERIK BRATSBERG

(proponas al _Selma_ la brakon) Ĉu la sinjorino akceptas --?

SELMA

Venu! (ambaŭ elen dekstre)

LA ĈAMBELANO

(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.

FJELDBO

Estus ankaŭ pekinda penso.

LA ĈAMBELANO

Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaĝuloj! (ekkrias)
Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serĉu ŝalon por ŝi; kaj ne
lasu ŝin tiel ĉirkaŭkuri; ŝi malvarmumiĝas! Ja, ni homoj estas
malsaĝaj, doktoro! Ĉu vi havas kuracilon kontraŭ tiaĵo?

FJELDBO

Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaŭ la orelo, kaj
tiam oni kondutos pli saĝe alian fojon.

LA ĈAMBELANO

Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme
ĉi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.

FJELDBO

Nu bone; Stensgård, eble ni du --?

LA ĈAMBELANO

Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre --

FJELDBO

Jes, ankaŭ li konsideras sin kiel hejme ĉi tie.

LA ĈAMBELANO

Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!

FJELDBO

Nu, ni du kuniĝu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ĝardenon)

STENSGÅRD

Sinjoro ĉambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi
surpriziĝis vidi lin ĉi tie.

LA ĈAMBELANO

Ĉu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de
la juneco. Ni krome kuntuŝiĝis en multaj niaj vivrilatoj --

STENSGÅRD

Jes, pri tiuj kuntuŝiĝoj sinjoro Hejre nin distris hieraŭ vespere.

LA ĈAMBELANO

Hm!

STENSGÅRD

Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboliĝus,
kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazaĵojn,
kiuj --; entute, sidas malica buŝo sur li.

LA ĈAMBELANO

Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne
rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondiĉo ke
nenio nekavalireca diriĝas pri personoj en mia socio.

STENSGÅRD

Mi petas pardonon --!

LA ĈAMBELANO

Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom
skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas ĉu vi lin ĝisfunde
konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe ŝuldas.

STENSGÅRD

Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke --

LA ĈAMBELANO

Mi ŝuldas al li la plej bonan en nia familia feliĉo, sinjoro
Stensgård! Mi ŝuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas.
Daniel Hejre zorgis pri ŝi en ŝia infaneco: ŝi estis eta
mirindaĵo; donis koncertojn jam je la aĝo de dek; jes, vi certe
aŭdis ŝin menciata? Selma Sjøblom --?

STENSGÅRD

Sjøblom? Jes, ĝuste; ŝia patro estis svedo.

LA ĈAMBELANO

Muzikinstruisto, jes. Li venis ĉi tien antaŭ multaj jaroj. La
ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la
plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaŭ ne favoras --; nu, sinjoro
Hejre ĉiam estis talent-ĉasisto; li zorgis pri la infano, sendis
ŝin al Berlino; kaj post la morto de ŝia patro, kaj la ŝanĝo en
la ekonomia stato de Hejre, ŝi revenis al Kristiania, kie ŝi
kompreneble akceptiĝis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu,
fariĝis ebleco ke ŝi kaj mia filo renkontiĝus.

STENSGÅRD

Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo --

LA ĈAMBELANO

Tiel unu afero miksiĝas enen en aliaĵoj en la vivo. Iloj, tiaj ni
ĉiuj estas; ankaŭ vi; tio signifas, malkonstruenda --

STENSGÅRD

Ho, sinjoro ĉambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema --

LA ĈAMBELANO

Hontema?

STENSGÅRD

Jes, estis ja ekstreme nekonvene --

LA ĈAMBELANO

Kontraŭ la formo estus eble io aŭ alia direnda, sed la intenco
estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkaŝe kun mi, honeste
kaj senceremonie. Vidu, ni ĉiuj deziras ja la plej bonan; estas ja
mia devo --

STENSGÅRD

Kaj vi permesas, ke mi parolu malkaŝe kun vi?

LA ĈAMBELANO

Jes, Dio scias, ke mi faras. Ĉu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke
la vivo ĉi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde?
Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora reĝo Karlo Johano mi
plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas
kontraŭ mia naturo antaŭentrudi reformojn, aŭ persone miksiĝi en
tiun ĉi publikan tumulton. Vi kontraŭe, sinjoro Stensgård, vi havas
ĉiujn eblecojn; tial ni kuntenu.

STENSGÅRD

Dankon, sinjoro ĉambelano! Dankon, dankon!

(_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la
ĝardeno.)

RINGDAL

Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.

DANIEL HEJRE

Ĉu do? Estus strange! Ĉu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?

LA ĈAMBELANO

Io nova, Hejre?

DANIEL HEJRE

Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la
Storli-partio.

LA ĈAMBELANO

Ho, vi ŝercas!

DANIEL HEJRE

Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra
buŝo. Bienposedanto Lundestad intencas kaŭze de malbonigita
sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi
pri la sekvo.

STENSGÅRD

Kaj tion vi havas el lia propra buŝo?

DANIEL HEJRE

Jes, efektive; li publikigis la gravan okazaĵon meze en aŭskultanta
aro tie malsupre; he-he!

LA ĈAMBELANO

Sed, mia bona Ringdal, kiel tio ĉi klariĝas?

DANIEL HEJRE

Ho, tio ne estas malfacile diveninda.

LA ĈAMBELANO

Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto.
Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.

(Li kaj _Ringdal_ iras en la ĝardenon.)

DOKTORO FJELDBO

(de la malantaŭa ĝardenpordo) Ĉu la ĉambelano eliris?

DANIEL HEJRE

Tŝ; la saĝuloj havos konsilion! Granda novaĵo, doktoro! Lundestad
rezignos pri la seĝo en la parlamento.

FJELDBO

Ho, ne estas probable?

STENSGÅRD

Jes, ĉu vi komprenas?

DANIEL HEJRE

Ja, nun fariĝos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu
komencis aktiviĝi, sinjoro Stensgård! Ĉu vi scias, kion vi devus
nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.

STENSGÅRD

Ĉu vi vere kredas, ke estas nia asocio --?

DANIEL HEJRE

Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ĝojon
sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! --
mi volonte veturigus lin --; sufiĉe; he-he! (eliras en la
ĝardenon)

STENSGÅRD

Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion ĉi?

FJELDBO

Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi
venas ĉi tien?

STENSGÅRD

Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.

FJELDBO

Jes, vi fariĝis hieraŭ vespere, mi aŭdas; -- post via parolado --

STENSGÅRD

Nu jes?

FJELDBO

Sed ke vi akceptis tiun inviton --!

STENSGÅRD

Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.

FJELDBO

Ĉu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.

STENSGÅRD

Babilaĵo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.

FJELDBO

Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la ĉambelano?

STENSGÅRD

Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.

FJELDBO

Nome, ke la ĉambelano timas vin?

STENSGÅRD

Je Dio, li ne havu kaŭzon por tio! Li estas honestulo.

FJELDBO

Li estas.

STENSGÅRD

Kaj ĉu ne estas io kortuŝa en tio, ke la maljunulo rilatiĝas al la
afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraŭlino Bratsberg, kiam ŝi
alportis la leteron!

FJELDBO

Sed diru, -- la sceno de hieraŭ do ne fariĝis priparolata ĉi tie?

STENSGÅRD

Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tuŝi tiaĵon.
Sed mordiĝas mia konscienco; poste mi petos pardonon --

FJELDBO

Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la ĉambelanon --

STENSGÅRD

Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.

FJELDBO

Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?

STENSGÅRD

Mi okazigos repaciĝon; mi havas ja mian asocion; ĝi jam estas
potenca, kiel vi vidas.

FJELDBO

Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al fraŭlino Monsen --;
hieraŭ mi konsilis al vi fari ĝin serioza --

STENSGÅRD

Nu ja, ni ĉiam povas --

FJELDBO

Nun, aŭskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forĵetu tiun planon
el la pensoj.

STENSGÅRD

Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en
nekulturita familio, oni kvazaŭ edzigas sin al la tuta familio.

FJELDBO

Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj --

STENSGÅRD

Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas.

FJELDBO

Jes, li ja ne ĝuste estas bontona viro.

STENSGÅRD

Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li
akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de
malbona tabako en ĉiuj ĉambroj --

FJELDBO

Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaŭ nun --?

STENSGÅRD

Estas la komparo, kiu tion kaŭzas. Mi venis en falsajn rilatojn ĉi
tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj
de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri
tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aŭ por krudeco kaj
stulteco.

FJELDBO

Sed por kio vi do uzu vian asocion?

STENSGÅRD

La asocio restos neŝanĝita; ĝi estas fondita sur sufiĉe vasta
bazo; -- nu, tio signifas, ke ĝi estas fondita por kontraŭbatali
malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.

FJELDBO

Sed ĉu vi opinias, ke la “junuloj” vidos la samon?

STENSGÅRD

Ili _vidu_. Mi do kuraĝas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia
pli bona sperto.

FJELDBO

Sed se ili tamen ne volas?

STENSGÅRD

Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere,
ĉu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera
konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj
neniam atingi la celon?

FJELDBO

Kion vi pensas per celo?

STENSGÅRD

Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas ĉiujn
miajn interesojn.

FJELDBO

For la ŝvebantaj parolturniĝoj! Kion vi pensas per celo?

STENSGÅRD

Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la
tempo fariĝi parlamentano aŭ ministro, kaj feliĉe edziĝita en
riĉan kaj respektatan familion.

FJELDBO

Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la ĉambelano --?

STENSGÅRD

Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed
tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio
restu! Ĝis tiam mi volas vivi kaj ĝui ĉi tie la belecon kaj la
sunlumon --

FJELDBO

Ĉi tie?

STENSGÅRD

Jes, ĉi tie! Estas ĉi tie belaj moroj; ĉi tie estas gracio en la
ekzisto; ĉi tie la planko estas metita kvazaŭ nur por esti tretata
de lakŝuoj; ĉi tie la apogseĝoj estas profunde molaj, kaj la
sinjorinoj sidas bele en ili; ĉi tie la konversacio fluas facile kaj
elegante, kiel ĵetludo; ĉi tie neniu krudeco enrompiĝas farante la
kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur ĉi tie mi sentas kio estas
nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon
en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Ĉu vi ne mem sentas, ke
oni puriĝas ĉi tie? Ke la riĉeco ĉi tie estas el alia speco? Kiam
mi pensas pri la riĉeco de Monsen, mi imagas ĝin kiel grandajn
stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed
ĉi tie, jen ĝi estas metalo, brilanta arĝento! Kaj pri la homoj
estas sammaniere. La ĉambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna
multjarulo!

FJELDBO

Li estas.

STENSGÅRD

Kaj la filo, -- kuraĝa, senceremonia, kapabla!

FJELDBO

Jes, certe.

STENSGÅRD

Kaj la bofilino, vi sciu! Ŝi estas perlo! -- bona Dio, kia riĉa kaj
karakterfrapanta naturo --

FJELDBO

Tion havas Tora -- tion havas ankaŭ fraŭlino Bratsberg.

STENSGÅRD

Nu ja; sed vidu, ŝi tamen estas malpli eminenta.

FJELDBO

Ho, vi ne konas ŝin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj
fidela ŝi estas.

STENSGÅRD

Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaŭ senkonsidera; kaj
tiel aprobanta, tiel konkeranta --!

FJELDBO

Mi vere kredas, ke vi enamiĝis en ŝi.

STENSGÅRD

En edziniĝinta virino? Ĉu vi estas freneza, homo! Al kio tio
kondukus! Ne, sed mi fariĝos enamiĝinta; tion mi bone sentas. Jes,
ŝi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!

FJELDBO

Kiu?

STENSGÅRD

Fraŭlino Bratsberg kompreneble.

FJELDBO

Ĉu kio? Vi do neniam pensas --?

STENSGÅRD

Jes, je Dio, mi pensas!

FJELDBO

Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!

STENSGÅRD

Ho-ho! La volo estas universa potenco, ĝi! Ni vidos, tio eblos!

FJELDBO

Sed tio ĉi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraŭ estis pri
fraŭlino Monsen --

STENSGÅRD

Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi --

FJELDBO

Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.

STENSGÅRD

Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?

FJELDBO

Mi? Ne, mi asertas al vi --

STENSGÅRD

Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas
kontraŭstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi
konas neniun indulgon.

FJELDBO

Gardu vin, ke mi ne diru la samon!

STENSGÅRD

Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de
ĉambelano Bratsberg?

FJELDBO

Mi almenaŭ havas la rajton de amiko.

STENSGÅRD

Pa; per tia babilaĵo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ĝin vi
havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti ĉi tie la
ĉioordiganto en la domo; tial mi teniĝus for.

FJELDBO

Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras ĉi tie sur
subkava grundo.

STENSGÅRD

Ĉu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui
kolonojn.

FJELDBO

Provu; sed mi aŭguras, ke ili falos dum stariĝo.

STENSGÅRD

Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumiĝis. Mi nun konas
vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas ĉi tie.

FJELDBO

Mi ne estas!

STENSGÅRD

Vi estas! Vi ĉiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj.
Ĉirkaŭrigardu ĉi tie, kaj vidu kiel ĉiuj rekonas min, kvankam mi
estas fremdulo por ili. Vi, kontraŭe, vi kiu konas min, vi neniam
rekonis min. Tio estas ĉefe la malindaĵo ĉe vi, ke vi neniam povas
rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn
kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritaĵojn. Tiaĵo
venĝas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, --
tio en kio estas leviĝo kaj flugo, -- fariĝas apatia, kaj jen oni
staras taŭganta al nenio.

FJELDBO

Ĉu mi taŭgas al nenio!

STENSGÅRD

Ĉu vi iam taŭgis por rekoni min?

FJELDBO

_Kion_ mi do rekonu?

STENSGÅRD

Mian volon, se nenion alian. Ĝi rekoniĝas de ĉiuj la aliaj; -- de
la ordinaraj homoj ĉe la festo hieraŭ, de ĉambelano Bratsberg kaj
lia familio --

FJELDBO

De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago,
atentu, -- ekstere staras iu vin atendante --

STENSGÅRD

Kiu tiu estas?

FJELDBO

(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj
vokas) Aslaksen, envenu!

STENSGÅRD

Aslaksen?

ASLAKSEN

(venas) Nun do fine!

FJELDBO

Ĝis revido; mi ne ĝenu la amikojn. (eliras en la ĝardenon)

STENSGÅRD

Sed pro diablo, kion vi volas ĉi tie?

ASLAKSEN

Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraŭ doni
raporton pri la fondigo de la asocio kaj --

STENSGÅRD

Ne eblas --; pri ĝi ni devas atendi ĝis alia fojo.

ASLAKSEN

Neeble, sinjoro Stensgård; la gazeto estos eldonata morgaŭ frue --

STENSGÅRD

Babilaĵo! Ĉio estu ŝanĝota. La afero estas nun en nova stadio;
aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri ĉambelano Bratsberg, estu
tute refarata, antaŭ ol ĝi estos uzebla.

ASLAKSEN

Ne, tio pri la ĉambelano estas jam presita.

STENSGÅRD

Nu, do eligu tion ree!

ASLAKSEN

Eligu tion?

STENSGÅRD

Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Ĉu vi eble
kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?

ASLAKSEN

Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi --

STENSGÅRD

Neniuj kontraŭdiraĵoj, Aslaksen; tiaĵojn mi efektive ne toleras!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensgård, ĉu vi scias, ke la eron de seka pano
kiun mi havas, vi metas en la ludon? Ĉu vi tion scias?

STENSGÅRD

Ne, tion mi tute ne scias.

ASLAKSEN

Nu, tiel estas. Ĉi tiun vintron, antaŭ ol vi venis ĉi tien, mia
gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ĝin, mi diru; kaj mi
redaktis ĝin laŭ principo.

STENSGÅRD

Vi?

ASLAKSEN

Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu
gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de
la lokaj kondiĉoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen,
tiel mi redaktis la gazeton --

STENSGÅRD

Fia! Jes, ne kontraŭdireble.

ASLAKSEN

Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la
distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial ĉiuj amikoj
de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone
pagas --

STENSGÅRD

Sed la gazeto fariĝis bona.

ASLAKSEN

Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekiĝus tumulto; fariĝus fino,
kiel vi promesis hieraŭ; la granduloj metiĝus al la pilorio;
enpreniĝus tiaĵoj, kiujn ĉiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas --

STENSGÅRD

Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan
dankon, mia brava ulo!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensgård, vi ne pelu min al la ekstremo, ĉar tiam
plifiiĝos la gazeto.

STENSGÅRD

Pri kio vi pensas?

ASLAKSEN

Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero.
Dio sciu, ke tion mi ne faros laŭdezire. Antaŭ ol vi venis, mi
vivtenis min honeste per malfeliĉaj okazaĵoj kaj memmortigoj kaj
tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte eĉ ne estis okazintaj. Sed nun vi
turnis ĉion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo --

STENSGÅRD

Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros paŝon ekster
mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi
iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni,
vidu! Kaj jen via gazetflikaĵo estos detruita post du semajnoj.

ASLAKSEN

(pala) Tion vi ne faros!

STENSGÅRD

Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ĝi
ekhavos la grandan publikon por si.

ASLAKSEN

Do mi tujmomente iros al la ĉambelano Bratsberg --

STENSGÅRD

Vi? Kion vi volas tie?

ASLAKSEN

Kion vi volas ĉi tie? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la
ĉambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj
tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaĝon. Sed se li
timas, kion vi volas fari, li certe ankaŭ timas, kion mi volas
presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantaĝon!

STENSGÅRD

Tion vi kuraĝus? Vi! tia fuŝulo --!

ASLAKSEN

Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la
gazeto, do la ĉambelano pagu min por elpreni ĝin.

STENSGÅRD

Kuraĝu; kuraĝu nur! Vi estas ebria, homo --!

ASLAKSEN

Ne pli ol modere. Sed mi fariĝos leono, se oni volas forpreni de mi
la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme;
kuŝanta edzino, kaj kripla infano --

STENSGÅRD

Foriru! Ĉu vi volas kotŝmiri min per via vulgaro? Kiel viaj
reŭmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi
kuraĝas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu
solan ŝancon por mi, vi kuŝu en la malriĉulejo antaŭ ol estos
finiĝinta tiu ĉi jaro!

ASLAKSEN

Mi atendos tagon --

STENSGÅRD

Nu; vi komencas regajni vian prudenton.

ASLAKSEN

Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu
nekonvena konduto okazinta dum la festo --

STENSGÅRD

Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordiĝos.

ASLAKSEN

Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensgård, -- memoru: tiu
gazeto estas mia sola ŝafido. (elen en la fono)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

(ĉe la antaŭa ĝardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensgård?

STENSGÅRD

Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?

LUNDESTAD

Vi ĉirkaŭiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi ŝatus
iomete interparoli kun vi.

STENSGÅRD

Plezure.

LUNDESTAD

Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus aŭdinta, ke mi estus
dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.

STENSGÅRD

Pri mi? Kion vi estus dirinta?

LUNDESTAD

Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed troviĝas multaj sencelaj uloj,
kiuj nur ĉirkaŭiras kunkudrante homojn.

STENSGÅRD

Jes, entute, -- ni du estas bedaŭrinde venintaj en iom malekvilibran
pozicion unu al la alia.

LUNDESTAD

Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensgård. Estas la rilato de
la malnova al la nova; ĉiam okazas tiel.

STENSGÅRD

Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.

LUNDESTAD

Ho jes, ho jes, nun mi fariĝis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de
post 1839. Nun ŝajnas al mi ke estas tempo por anstataŭiĝo.

STENSGÅRD

Anstataŭiĝo?

LUNDESTAD

La tempoj ŝanĝiĝas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti
ilin antaŭen novaj fortoj estas bezonataj.

STENSGÅRD

Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- ĉu vi do volas cedi por
Monsen?

LUNDESTAD

Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.

STENSGÅRD

Sed tiuokaze mi ne komprenas --?

LUNDESTAD

Imagu se mi cedus por Monsen; ĉu vi pensas ke li havus ŝancon por
esti elektata?

STENSGÅRD

Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos
jam postmorgaŭ, kaj la publika opinio laŭscie ankoraŭ ne estas
sufiĉe prilaborata; sed --

LUNDESTAD

Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la ĉambelano ne
volas voĉdoni por li. Jes, “mia partio”, tio ja estas ia
parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj
sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon ĉi tie. Ili ne volas
rekoni Monsen. Monsen estas novloĝanto; estas neniu, kiu ion vere
scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe
ĉirkaŭ si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni
povas diri.

STENSGÅRD

Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas ŝanco --

LUNDESTAD

Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro
Stensgård. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li
estus doninta al vi samtempe.

STENSGÅRD

Kio tio estus?

LUNDESTAD

Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne
estas ambicia?

STENSGÅRD

Ambicia? Mi?

LUNDESTAD

Kial vi ĉi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, --
kial vi ne mem volas elektiĝi al la parlamento?

STENSGÅRD

Mi? Vi ne estas serioza!

LUNDESTAD

Vi ja akiris al vi voĉdonrajton, mi aŭdas. Sed se vi ne utiligas la
ŝancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidiĝos firme en la selo,
kaj tiam ne estos facile forpeli lin.

STENSGÅRD

Sed pro Dio, ĉu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Tio ja kondukas al nenio; ĉar vi ja ne volas, do --

STENSGÅRD

Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen
ambicio, kiel vi kredas. Sed ĉu vi vere opinias, ke tiel povas
okazi?

LUNDESTAD

Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La ĉambelano
laŭscie volus ankaŭ fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn.
Vi havas la junulojn por vi, kaj --

STENSGÅRD

Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!

LUNDESTAD

Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la
ŝarĝon de mi; vi havas junajn ŝultrojn; vi povus facile porti
ĝin.

STENSGÅRD

Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.

LUNDESTAD

Do vi ne estas senvola --?

STENSGÅRD

Jen mia mano!

LUNDESTAD

Dankon! Fidu min, sinjoro Stensgård, vi tion ne pentos. Sed nun ni
devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaŭ fariĝi, -- mi
por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la
kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn --

STENSGÅRD

Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de
elektuloj vi ja estas ĉiopova.

LUNDESTAD

Estas limo por tiu ĉiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn
parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj
ofende --

STENSGÅRD

Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?

LUNDESTAD

Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du
partioj ĉi tie? Tio signifas, ke unuflanke troviĝas homoj aŭ
parencaroj, kiuj posedas la ĝeneralajn civitanajn avantaĝojn, -- mi
pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu
partio mi apartenas. Kaj aliflanke troviĝas multaj pli junaj
kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaĝojn. Jen
via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie
eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone
akiros pozicion ĉi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, ĉar
_tio_ estas necesa, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD

Jes, tion kredas ankaŭ mi. Sed la tempo estas mallonga; tian
pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.

LUNDESTAD

Ho ne, ĝi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura
espero --

STENSGÅRD

La espero?

LUNDESTAD

Ĉu estus multe kontraŭ via emo pensi pri bona edziĝo, sinjoro
Stensgård? Estas riĉaj heredulinoj en la vilaĝaro. Viro kiel vi,
kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la
plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi
ludas viajn kartojn bone.

STENSGÅRD

Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn;
grandajn viziojn! Ĉio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel
liberiganto plej antaŭe en la popolo; ĉio fora, kion mi prirevis,
proksimiĝas nun al mi tiel vive proksima!

LUNDESTAD

Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensgård! Via ambicio jam estas
surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por
tio ĝis nun! Mi neniam forgesos vin, ĉar vi volis preni de miaj
maljunaj ŝultroj la ŝarĝon de la potenco!

(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laŭe enen de la
ĝardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freŝigaĵojn dum
la sekvanta sceno.)

SELMA

(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensgård, vi devas
partopreni; ni ludos “_Doni garantiaĵe_”.

STENSGÅRD

Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!

(Ankaŭ li iras al la fono, interkonsentas kun ŝi, lokigas seĝojn
k.t.p.)

ERIK BRATSBERG

(mallaŭte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro
Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensgård prezentis
ĉi-supre hieraŭ?

DANIEL HEJRE

He-he; oni ne scias, ĉu?

ERIK BRATSBERG

Ne, ni urbanoj ĉeestis ja tagmanĝon kaj balon ene en la klubo. Sed
patro diras, ke sinjoro Stensgård tute rompis kun la homoj de Storli,
kaj ke li estis terure kruda kontraŭ Monsen --

DANIEL HEJRE

Kontraŭ Monsen? Ne, en tio vi certe misaŭdis, estimata --

ERIK BRATSBERG

Jes, vere staris tiom da homoj ĉirkaŭe, tiel ke mi ne ĝuste
komprenis; sed efektive mi aŭdis ke --

DANIEL HEJRE

Sufiĉas; atendu ĝis morgaŭ, tiam vi ricevos la historion por
matenmanĝo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)

LA ĈAMBELANO

Nun, mia kara Lundestad, ĉu vi daŭre tenas vin al tiuj strangaĵoj --?

LUNDESTAD

Ne estas strangaĵoj, sinjoro ĉambelano; kiam viro riskas esti
forpuŝata, li devas cedi libervole.

LA ĈAMBELANO

Parolturniĝoj! Kiu do intencas forpuŝi vin?

LUNDESTAD

Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas ŝanĝo en la aero. Nu, mi
jam havas la anstataŭanton. Advokato Stensgård estas volema --

LA ĈAMBELANO

Advokato Stensgård?

LUNDESTAD

Jes, ĉu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la
ĉambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aliĝu
al li.

LA ĈAMBELANO

Jes, mi pensis laŭ lia eliro kontraŭ tiu fatala ĉarlatanaĵo
praktikata en Storli.

LUNDESTAD

Sed kiel povis la ĉambelano esti tiel certa, ke Stensgård volus
rompi kun tiuj homoj?

LA ĈAMBELANO

Kara, tio ja montriĝis hieraŭ vespere.

LUNDESTAD

Hieraŭ vespere?

LA ĈAMBELANO

Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la paroĥo.

LUNDESTAD

(kun buŝo faŭka) Pri Monsen --?

LA ĈAMBELANO

Jes, certe; sur la tablo --

LUNDESTAD

Sur la tablo; Jes?

LA ĈAMBELANO

Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aŭ
drakon, aŭ ion similan. Ha, ha, estis vere amuze aŭskulti.

LUNDESTAD

Ĉu tio estis amuze aŭskulti?

LA ĈAMBELANO

Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili
ricevas el tiaĵo. Sed nun ni devas subteni lin; ĉar post tia
sangavida atako --

LUNDESTAD

Kiel tiu hieraŭ, jes?

LA ĈAMBELANO

Nu ja.

LUNDESTAD

Tiu sur la tablo?

LA ĈAMBELANO

Jes, tiu sur la tablo.

LUNDESTAD

Pri Monsen?

LA ĈAMBELANO

Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venĝi sin;
kaj pri tio oni do ne povas dubi --

LUNDESTAD

(decide) Advokato Stensgård estu subtenenda, -- jeno estas klara!

TORA

Kara patro, vi partoprenu en la ludo.

LA ĈAMBELANO

Babilaĵo, infano --

TORA

Jes, jes; venu; Selma instige volas.

LA ĈAMBELANO

Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaŭte; elirante) Estas domaĝo pri
Lundestad; li vere komencas fariĝi senila; imagu, li tute ne
komprenis kion Stensgård --

TORA

Ho, venu, venu; nun ni ludu!

(Ŝi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter
la junuloj.)

ERIK BRATSBERG

(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita
garantiaĵ-juĝanto!

DANIEL HEJRE

He-he; jen efektive mia unua nomiĝo en la mondo.

STENSGÅRD

(ankaŭ en la rondo) Kaŭze de via konateco kun la justico, sinjoro
Hejre!

DANIEL HEJRE

Ho miaj ŝatindaj junaj amikoj, estus por mi ĝojego kondamni vin
ĉiujn --; nu sufiĉe!

STENSGÅRD

(glitiras al Lundestad, kiu staras antaŭe maldekstre) Vi parolis
kun la ĉambelano. Pri kio temis? Ĉu estis io pri mi?

LUNDESTAD

Bedaŭrinde; estis pri tio de hieraŭ vespere --

STENSGÅRD

(tordas sin) Morto kaj plago!

LUNDESTAD

Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.

STENSGÅRD

Jes, ĉu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --.

LUNDESTAD

Vi povus tamen bonigi tion.

ERIK BRATSBERG

(vokas malsupren) Sinjoro Stensgård, la vico estas al vi!

STENSGÅRD

Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi?

LUNDESTAD

Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.

STENSGÅRD

Je Dio, jenon mi faros!

SELMA

Rapidu; rapidu!

STENSGÅRD

Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!

(La ludo daŭras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas
kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_
proksime.)

DANIEL HEJRE

Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!

LUNDESTAD

Li estas iom senrespekta buŝe; tion ni ne povas nei.

DANIEL HEJRE

Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas
hontinde vidi kiel ili timas.

LUNDESTAD

Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La ĉambelano ne timas.

DANIEL HEJRE

Ĉu ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?

LUNDESTAD

Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la
konekson.  La ĉambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis
hieraŭ.

DANIEL HEJRE

Monsen? Ho, babilaĉo!

LUNDESTAD

Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aŭ la fraŭlino tion eble kredigis
al li --

DANIEL HEJRE

Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanĝfesteno! Ho, tio
estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti.

LUNDESTAD

Tŝŝ, tŝŝ! Memoru kion vi promesis al mi. La ĉambelano estas ja
via malnova lerneja amiko; kaj eĉ se li iom krude traktis vin --

DANIEL HEJRE

He-he; mi pagos al li kun rentoj --

LUNDESTAD

Atentu bone; la ĉambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.

DANIEL HEJRE

Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn
brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio
ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson!

SELMA

(vokas el la rondo) Sinjoro juĝanto, kion tiu faru, kiu posedas ĉi
tiun garantiaĵon?

ERIK BRATSBERG

(nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensgård! Elpensu ion
amuzan.

DANIEL HEJRE

Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, --
sufiĉas. Li faru paroladon!

SELMA

Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård.

ERIK BRATSBERG

Sinjoro Stensgård faru paroladon!

STENSGÅRD

Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiĉe malbone sukcesis hieraŭ.

LA ĈAMBELANO

Bonege, sinjoro Stensgård; ankaŭ mi komprenas ion pri oratoreco.

LUNDESTAD

(al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuziĝas.

DANIEL HEJRE

Konfuziĝas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensaĵo!  (duonlaŭte al
_Stensgård_) Se vi hieraŭ konfuziĝis, vi povas ja hodiaŭ
frapi vin mem buŝe.

STENSGÅRD

(ekhavas ideon) Lundestad, jen la ŝanco!

LUNDESTAD

(eviteme) Ludu viajn kartojn saĝe. (serĉas sian ĉapelon kaj
ŝteliras laŭe al la pordo)

STENSGÅRD

Jes, mi faros paroladon!

LA JUNAJ SINJORINOJ

Bravo! Bravo!

STENSGÅRD

Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu
komencas per fabelo; ĉar mi sentas la fabela fluo de vervo vigliĝi
tra mi en ĉi tiu rondo.

ERIK BRATSBERG

(al la sinjorinoj) Aŭdu! Aŭdu!

(_La ĉambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj
restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj
sinjoroj envenas de la ĝardeno.)

STENSGÅRD

Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La
kukolo estas feliĉobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de
li sur la plata tereno, kaj sovaĝaj kaj malsovaĝaj kreaĵoj ariĝis
tie. El la kokinejoj ili paŝetis; el la anserlagetoj ili venis
balancire; malsupren de Storlien peza urogalo ŝvebis malalte
frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaŭ pli larĝa ol ĝi
estis; kaj foje kaj foje ĝi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas
tiom ke: mi estas la bienegulo de “Storli”, mi!

LA ĈAMBELANO

Bonege! Aŭskultu!

STENSGÅRD

Kaj jen estis maljuna pego. Laŭ la trunkoj ĝi vagadis supren kaj
malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj ĉion kio
eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni aŭdis: prik, prik,
prik; -- estis la pego --

ERIK BRATSBERG

Ne, pardonon, ĉu ne estis cikonio aŭ iu --?

DANIEL HEJRE

Sufiĉas!

STENSGÅRD

Estis la maljuna pego. Sed tiam vigliĝis en la rondo; ĉar ili
trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili ariĝis kaj klukis
ĥore, tiom longe, ĝis la juna kukolo komencis kluki ankaŭ ĝi --

FJELDBO

(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!

STENSGÅRD

Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur
abrupta monto. Pri li ili ĉiuj samopiniis. “Li estas timigilo por la
vilaĝaro,” diris raŭka korvo. Sed la aglo ĵetflugis transverse,
kaptis la kukolon kaj portis ĝin supren. -- Estis kororabo! Kaj de
tie supre la feliĉobirdo vidis vaste kaj ĝuige super la malalteco;
supre estis silento kaj sunlumo; de tie ĝi lernis prijuĝi la aron
de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj --

FJELDBO

(laŭte) Haltu; haltu! Muziko!

LA ĈAMBELANO

Tŝŝ; ne interrompu lin.

STENSGÅRD

Sinjoro ĉambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi
paŝas antaŭ vi en la ĉeesto de multaj homoj, kaj petas vian
pardonon pro hieraŭ.

LA ĈAMBELANO

(duonan paŝon malantaŭen) Mi --?

STENSGÅRD

Dankon pro la maniero per kiu vi venĝis vin pro miaj senpripensaj
diraĵoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laŭ tio,
gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro
ĉambelano Bratsberg!

LA ĈAMBELANO

(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!

LA GASTOJ

(la plimultaj en ĝenita embaraso) Sinjoro ĉambelano! Sinjoro
ĉambelano Bratsberg!

LA ĈAMBELANO

Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaŭte) Tora!

TORA

Patro!

LA ĈAMBELANO

Aĥ, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!

STENSGÅRD

(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn
lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la
ludo en evoluo!

DANIEL HEJRE

(antaŭe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!

(_Lundestad_ malaperas en la fono.)

Kurteno



TRIA AKTO


(Eleganta antaŭĉambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas
pordo al la oficejo de la ĉambelano; pli malantaŭe estas pordo al
la sidĉambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja
administranto; antaŭe de tiu estas fenestro.)

(_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La ĉambelano_ iras
impete tien kaj reen.)


LA ĈAMBELANO

Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj ĝemon --

TORA

Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon!

LA ĈAMBELANO

Kiun homon?

TORA

Tiun abomenindan advokaton Stensgård, kompreneble.

LA ĈAMBELANO

Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan
doktoron!

TORA

Fjeldbo?

LA ĈAMBELANO

Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Ĉu ne estis li, kiu tutplene mensogis al
mi --?

TORA

Ne, kara benata patro, estis mi.

LA ĈAMBELANO

Vi? Do ambaŭ! Kunaj en komploto; malantaŭ mia dorso! Jen delikate!

TORA

Ho, patro, se vi scius --

LA ĈAMBELANO

Ho, mi certe scias; pli ol sufiĉas; multe pli!

(_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.)

FJELDBO

Bonan tagon, sinjoro ĉambelano! Bonan tagon, fraŭlino.

LA ĈAMBELANO

(daŭre paŝadas tien kaj reen) Nu, ĉu tie vi estas, -- vi fatalulo --

FJELDBO

Jes, estis ege malagrabla okazaĵo.

LA ĈAMBELANO

(rigardas tra la fenestro) Ĉu vi tamen tiel pensas?

FJELDBO

Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la
okulon sur Stensgård. Malfeliĉe, kiam mi aŭdis ke oni ludus
garantiaĵojn, mi pensis ke ne estis iu danĝero --

LA ĈAMBELANO

(stampfas la plankon) Ridindiĝi de tia afektulo! Kaj kion do miaj
gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus sufiĉe fia por voli
aĉeti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin!

FJELDBO

Jes, sed --

TORA

(nerimarkite de la patro) Ne parolu!

LA ĈAMBELANO

(post mallonga paŭzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi
sincere, doktoro, -- ĉu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj
homoj?

FJELDBO

Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO

Sed kiel povis do okazi, ke mi verŝajne estis la sola, kiu ne
komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi?

FJELDBO

Ĉu mi diru al vi?

LA ĈAMBELANO

Jes, kompreneble vi faru.

FJELDBO

Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion ĉi tie en la vilaĝaro
per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras.

LA ĈAMBELANO

Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian
pozicion ĉi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuraĝinta
regali tiaĵon.

FJELDBO

Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830.

LA ĈAMBELANO

Nu ja; Multo dissolviĝis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi
miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne
akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad!

FJELDBO

Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltiĝon en tio.

LA ĈAMBELANO

Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco,
aŭ pri titoloj aŭ tiaĵoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi
postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita
honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke
kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni
ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula.
Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu
min en paco; mi staras ekstere de la partioj.

FJELDBO

Ne tute, sinjoro ĉambelano. Vi tamen ĝojiĝis tiom longe, kiam vi
kredis, ke la atako direktiĝis al Monsen.

LA ĈAMBELANO

Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton ĉi
tie en la vilaĝaro. Bedaŭrinde li ankaŭ kapturnigis mian sinjoron
filon.

TORA

Erik?

FJELDBO

Vian filon?

LA ĈAMBELANO

Jes; kial li enirus en tiujn marĉandaĵojn? Tio ja kondukas al
nenio.

FJELDBO

Sed kara sinjoro ĉambelano, li tamen devas vivi, kaj --

LA ĈAMBELANO

Ho, per ŝparemo li efektive povus vivi bone per la patrina
heredaĵo.

FJELDBO

Jes, eble li povus vivi pere de ĝi; sed _por_ kio li vivus?

LA ĈAMBELANO

Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas
jura kandidato; li povus vivi por sia scienco.

FJELDBO

Ne, tion li ne povus; ĉar tio estas kontraŭ lia naturo. Li ankaŭ
ne povis esperi baldaŭ ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi
ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj
kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaŭ si, --
vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon --

LA ĈAMBELANO

Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la
duona miliono nek la cent mil kunrastiĝas per tute puraj manoj; --
mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laŭ la leĝoj oni ja povas
teni sin observema; sed laŭ sia propra konscienco. Al tiaĵo mia filo
kompreneble ne povas persvadiĝi. Vi do povas esti tute trankvila: la
komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de
duona miliono.

(_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.)

SELMA

Bonan matenon! Ĉu mia edzo ne ĉeestas?

LA ĈAMBELANO

Bonan matenon, infano. Ĉu vi serĉas vian edzon?

SELMA

Jes, li diris, ke li intencus ĉi tien. La proprietulo Monsen vizitis
lin frumatene, kaj jen --

LA ĈAMBELANO

Monsen? Ĉu Monsen vizitas vin?

SELMA

Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas?
Ĉu vi ploris?

TORA

Ho, estas nenio.

SELMA

Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj ĉi tie --;
aspektiĝas el vi ĉiuj; io okazis. Kio estas?

LA ĈAMBELANO

Nu, nu; almenaŭ ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti
ŝarĝojn, mia eta Selma. Eniru la sidĉambron, vi du, dume. Se Erik
diris, ke li venos, li certe venos.

SELMA

Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontraŭ la trablovo! (ĉirkaŭbrakas
ŝin) Ho, mi povus premegi vin, dolĉa Tora!

(Ambaŭ virinoj eliras maldekstre.)

LA ĈAMBELANO

Ili do kune engaĝiĝis, la du spekulantoj. Ili devus kunligiĝi en
kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapiĝas al la
pordo) Envenu!

(_Advokato Stensgård_ entretas tra la pordo.)

LA ĈAMBELANO

(retiras sin paŝon) Ĉu kio!

STENSGÅRD

Jes, jen mi estas denove, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Jenon mi vidas.

FJELDBO

Sed ĉu vi freneziĝis, homo?

STENSGÅRD

Vi retiriĝis frue hieraŭ vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al
mi la koheron, vi jam estis --

LA ĈAMBELANO

Mi petas vin, -- ĉiu klarigo estos superflua --

STENSGÅRD

Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta.

LA ĈAMBELANO

Ĉu ne, do?

STENSGÅRD

Mi scias, ke mi malhonorigis vin.

LA ĈAMBELANO

Tion ankaŭ mi scias; kaj antaŭ ol mi forpelos vin el la pordo, vi
eble bonvolu diri, kial vi venas ĉi tien.

STENSGÅRD

Ĉar mi amas vian filinon, sinjoro ĉambelano!

FJELDBO

Kio --?

LA ĈAMBELANO

Kion li diras, doktoro?

STENSGÅRD

Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro ĉambelano. Vi estas
maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti --

LA ĈAMBELANO

Kaj vi arogas al vi --!

STENSGÅRD

Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

Vi --, Vi --! Ĉu vi ne eksidu?

STENSGÅRD

Dankon; mi staras.

LA ĈAMBELANO

Kion vi diras al tio ĉi, doktoro?

STENSGÅRD

Ho, Fjeldbo diras ĉion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera
amiko, kiun mi havas.

FJELDBO

Ne, ne, homo; eterne neniam se vi --

LA ĈAMBELANO

Ĉu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian
domon?

STENSGÅRD

Vi nur konas min de la konduto antaŭhieraŭ kaj hieraŭ. Kaj tio ne
sufiĉas. Mi ankaŭ ne estas la sama hodiaŭ ol kiel antaŭe. La
kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min.
Dum unu sola nokto ĝermoj kreskis! Vi ne devas forpuŝi min reen en
la abomenindaĵon. Mi neniam posedis la belaĵojn en la vivo antaŭ
nun; estis kvazaŭ birdoj sur la tegmento por mi --

LA ĈAMBELANO

Sed mia filino --?

STENSGÅRD

Ho, ŝin mi gajnos.

LA ĈAMBELANO

Nu? Hm!

STENSGÅRD

Jes, ĉar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraŭ. Vi
ankaŭ estis malkontenta pri la edziĝo de via filo; -- jen vidu, tio
ŝanĝiĝis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaŭ la orelon,
kiel Fjeldbo diris --

LA ĈAMBELANO

Nu, do tia estis la penso?

FJELDBO

Tute ne! Kara sinjoro ĉambelano, ke mi parolu sola kun li --

STENSGÅRD

Babilaĵo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Aŭskultu nun,
sinjoro ĉambelano! Estu nun ĝentila kaj saĝa. Familio, kia la via,
bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultiĝas --

LA ĈAMBELANO

Ne, nun troiĝe!

STENSGÅRD

Tŝ, tŝ; ne ekkoleriĝu! Forigu ĉiujn tiujn tedajn noblecajn
ideaĉojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultaĵoj. Vi
vidos kiel vi ŝatos min, kiam vi nur konatiĝos kun mi. Jes, jes; vi
_devas_ ŝati min, -- kaj vi kaj via filino! Ŝin mi devigos --

LA ĈAMBELANO

Kion vi opinias, doktoro?

FJELDBO

Mi opinias, ke estas frenezaĵo!

STENSGÅRD

Jes, por vi estus frenezaĵo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan
ĉi tie sur la ĝuinda tero de Dio; -- mi ne lasos min timiĝi de
babilaĵo kaj antaŭjuĝoj!

LA ĈAMBELANO

Sinjoro advokato; jen la pordo.

STENSGÅRD

Vi montras al mi --?

LA ĈAMBELANO

La pordon.

STENSGÅRD

Ne faru!

LA ĈAMBELANO

Eliru! Vi estas ambiciulo, iu -- iu; ĉu ne estas damnite! Vi estas --

STENSGÅRD

Kio mi estas?

LA ĈAMBELANO

Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas!

STENSGÅRD

Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin!

LA ĈAMBELANO

Kial?

STENSGÅRD

Jes, ĉar tiam mi persekutos vin, skribos kontraŭ vi en la gazetoj,
kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu
sub la skurĝobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo,
kiuj ĵetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn
kurbe super la kapo por vin ŝirmi, -- rampu, serĉu ŝirmejon
kontraŭ mi --

LA ĈAMBELANO

Vi mem rampu en ŝirmejon -- en la frenezulejon; tie vi apartenas!

STENSGÅRD

Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro
Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia
volo, kontraŭ kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne
ombrigu! -- Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaŭ; sed
tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via
filino. Pretigu ŝin; tamen donu al ŝi la ŝancon elekti! Pripensu,
kaj ĉirkaŭrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj ĉi
malsaĝuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke ŝi estas profunda,
silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias ĉion. Adiaŭ, sinjoro
ĉambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aŭ kiel
malamiko. Adiaŭ! (Li eliras en la fono.)

LA ĈAMBELANO

Tien do estas veninta! Tiaĵon oni kuraĝas servi al mi en mia propra
domo!

FJELDBO

Stensgård tion kuraĝas; neniu alia.

LA ĈAMBELANO

Li hodiaŭ; aliuloj morgaŭ.

FJELDBO

Ke ili venu; mi ŝirmos kontraŭ la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo
por vi --

LA ĈAMBELANO

Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensgård, li estas
efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, --
kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi ŝatas.

FJELDBO

Estas eblecoj en li --

LA ĈAMBELANO

Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne ĉirkaŭiras
ludante malantaŭ ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li!

FJELDBO

Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro ĉambelano; ne kaj
denove ne al Stensgård --

LA ĈAMBELANO

Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu
alia --

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro ĉambelano; unu
vorto -- (flustras)

LA ĈAMBELANO

Kio? Ene ĉe _vi_?

RINGDAL

Li envenis per la malantaŭa pordo, kaj petegas paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO

Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu --
sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensgård kaj lia vizito. Ŝin
ni tenu ekstere de ĉi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaŭ
laŭ mia deziro, se vi povus teni puran buŝon; sed -- --. Ho, mi ne
emas --! Nu, bonvolu eniri.

(_Fjeldbo_ iras en la sidĉambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en
sian oficejon. Post mallonga paŭzo envenas de tie proprietulo
_Monsen._)

MONSEN

(ĉe la pordo) Mi petas sinjoron ĉambelano pri pardono --

LA ĈAMBELANO

Nu, envenu; envenu!

MONSEN

Mi do esperas, ke bone statas pri la familio?

LA ĈAMBELANO

Dankon. Ĉu vi ion deziras?

MONSEN

Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank’ al Dio, homo kiu _havas_
preskaŭ ĉion, kion li deziras.

LA ĈAMBELANO

Jen, jen; tio estas multe dirite.

MONSEN

Sed mi ja ankaŭ laboris, sinjoro ĉambelano. Jes, mi scias, ke vi ne
rigardas mian aktivecon per afabla okulo.

LA ĈAMBELANO

Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi
rigardas ĝin.

MONSEN

Nu, kiu scias? Mi almenaŭ nun pensas tiri min el la aferoj.

LA ĈAMBELANO

Ĉu vere?

MONSEN

La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe
antaŭen atinginta, kiel mi ŝatas atingi, kaj tial mi pensas, ke
estus tempo iom post iom likvidi, kaj --

LA ĈAMBELANO

Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn.

MONSEN

Kaj se mi samtempe povus fari al la ĉambelano servon --

LA ĈAMBELANO

Al mi?

MONSEN

Kiam la arbaroj de Langerud antaŭ kvin jaroj metiĝis al aŭkcio, vi
ofertis --

LA ĈAMBELANO

Jes, sed post la aŭkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljuĝo.

MONSEN

Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj ĉiuj apartenaĵoj --

LA ĈAMBELANO

Post tiu senkonsidera forhakado tie farita --?

MONSEN

Ho, ili ankoraŭ multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post
kelkaj jaroj ili --

LA ĈAMBELANO

Dankon; bedaŭrinde mi ne povas partopreni en tiu afero.

MONSEN

Sed estas multe enspezebla, sinjoro ĉambelano. Kaj rilate al mi --;
mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas
metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil
aŭ tiom.

LA ĈAMBELANO

Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo.

MONSEN

Ha-ha-ha! Ĝuste bela por kunpreni kaj meti ĉeflanke de la ceteraj.
Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan
taĉmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taŭgaj nomoj
estas jam uzitaj --

LA ĈAMBELANO

Jes, por tio certaj homoj jam estas aranĝintaj.

MONSEN

Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro ĉambelano, ĉu ni do faru
negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo --

LA ĈAMBELANO

Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen.

MONSEN

Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro ĉambelano, ĉu vi volas
helpi min?

LA ĈAMBELANO

Al kio vi celas?

MONSEN

Kompreneble ke mi deponas garantiaĵon. Mi havas ja sufiĉe da
bienposedaĵoj. Jen vidu. Ĉi tiuj paperoj --; ĉu vi permesas ke mi
orientigu vin pri mia stato?

LA ĈAMBELANO

(forpuŝas la dokumentojn) Ĉu estas mona subteno, ke vi bezonas --?

MONSEN

Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la ĉambelano --.
Kontraŭ kompenso kompreneble; -- kaj kontraŭ garantiaĵo, kaj --

LA ĈAMBELANO

Kaj kun tia demando vi venas al mi?

MONSEN

Jes, ĝuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation,
kiam iu vere venis en malfacilaĵon.

LA ĈAMBELANO

Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en
tempo kia ĉi tia; sed tamen --

MONSEN

Sinjoro ĉambelano, ĉu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas
pri mi?

LA ĈAMBELANO

Ho, por kio tio utilus?

MONSEN

Povus utili por ĝustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris
por vi.

LA ĈAMBELANO

Ĉu ne? Do mi tamen menciu al vi okazaĵon, kiam vi kontraŭstaris
min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantaĝo de miaj
subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la
homoj iras al vi kun sia ŝparmono --

MONSEN

Kompreneble, sinjoro ĉambelano; ĉar mi donas pli altan interezon je
deponaĵo.

LA ĈAMBELANO

Jes, sed vi ankaŭ prenas pli altan pruntedonan interezon.

MONSEN

Sed mi ne faras tiom da malfacilaĵoj pri kaŭcio kaj tiaĵoj.

LA ĈAMBELANO

Bedaŭrinde; tial oni ankaŭ vidas, ke fariĝas komercoj je dek-dekdu
mil spesoj, sen ke nek aĉetanto nek vendanto posedas du danajn
ŝilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome
io, kio estas pli proksima ankoraŭ. Ĉu vi kredas, ke estis laŭ mia
bona volo, ke mia filo kapĵetis sin en tiujn senbridajn
entreprenojn?

MONSEN

Sed por tio mi do ne kulpas!

LA ĈAMBELANO

Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne
restis en via komenca okupo?

MONSEN

Trunkflosisto, kiel mia patro?

LA ĈAMBELANO

Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj
estis estimata en sia profesio.

MONSEN

Jes, ĝis li estis sin laborinta sensana kaj fine tiriĝis en la
akvofalon kun la trunkfloso. Ĉu vi konas ion pri la vivo en tiu
profesio, sinjoro ĉambelano? Ĉu vi unu solan fojon provis, kion
tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj
malsupren laŭ la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla ĉambro kaj
rikoltas la fruktojn? Ĉu vi povas mallaŭdi tian homon, ke li volas
laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol
mia patro; eble ankaŭ havis pli bonajn talentojn --

LA ĈAMBELANO

Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis
per vendado de brando. Poste vi aĉetis nesekurajn ŝuldatestojn;
enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn
estas vi ruinigintaj por antaŭeniĝi!

MONSEN

Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo.

LA ĈAMBELANO

Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elĉerpas
la almozulkeston kulpe de vi.

MONSEN

Ankaŭ Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto.

LA ĈAMBELANO

Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaŭ Dio kaj
homoj! Kiam la lando, post la disiĝo de Danlando, estis en mizero,
mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj
transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj
estaĵoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsaĝa traktado de
Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damaĝo, jes mi povas eĉ
diri, je malfeliĉo al la distrikto. Ĉu ne estis mia simpla devo
malhelpi tiaĵon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leĝon por
mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode.

MONSEN

Ankaŭ mi ne miskondutis kontraŭ la leĝo.

LA ĈAMBELANO

Sed kontraŭ via propra konscio, kontraŭ via konscienco, el kiu vi
espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon ĉi
tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la riĉeco?
Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aŭ kiom longe ĝi
estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom
valoras tiu aŭ tiu alia? Kaj laŭ tio li prijuĝiĝas. Sub ĉio tio
ankaŭ mi suferas; ni du fariĝis kvazaŭ iuj kamaradoj; oni mencias
nin kune, ĉar ni estas la plej grandaj bienposedantoj ĉi tie. Tion
mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por ĉiuj: pro tio mi
malestimas vin.

MONSEN

Tio havu finon, sinjoro ĉambelano; mi ĉesos mian agadon, cedas por
vi en ĉiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min!

LA ĈAMBELANO

Mi ne faros.

MONSEN

Mi volonte pagos kion ajn --

LA ĈAMBELANO

Pagi! Kaj tion vi kuraĝas --

MONSEN

Se ne pro mi, do pro via filo!

LA ĈAMBELANO

Mia filo?

MONSEN

Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia
porcio.

LA ĈAMBELANO

Kiujn li gajnos?

MONSEN

Jes!

LA ĈAMBELANO

Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon?

MONSEN

Kiel --?

LA ĈAMBELANO

Kiam mia filo gajnos ĝin, do devas esti iu kiu perdos ĝin?

MONSEN

Avantaĝa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas
respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo --

LA ĈAMBELANO

Subskribo! Sur dokumentoj --

MONSEN

Nur por 10 -- 15 000 taleroj.

LA ĈAMBELANO

Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke --? _Mia_ nomo! En tia
afero! Mia nomo? Kiel kaŭcianto do?

MONSEN

Nur pro la formo --

LA ĈAMBELANO

Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia
nomo sur fremdaj paperoj.

MONSEN

Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Efektive; kiel mi diras al vi.

MONSEN

Ne; efektive. Tion mi mem vidis.

LA ĈAMBELANO

Kion vi vidis?

MONSEN

La nomon de la ĉambelano, almenaŭ sur kambio.

LA ĈAMBELANO

Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.

MONSEN

Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!

LA ĈAMBELANO

Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto,
neniam!

MONSEN

Do ĝi estas falsa.

LA ĈAMBELANO

Falsa?

MONSEN

Jes, falsa; kopiita; -- ĉar mi _estas_ ĝin vidinta.

LA ĈAMBELANO

Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Ĉe kiu?

MONSEN

Tion mi ne diras.

LA ĈAMBELANO

Ha-ha; tion ni tamen malkaŝigos!

MONSEN

Aŭskultu min --!

LA ĈAMBELANO

Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la
fiaĵojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metiĝas range inter la
aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!

MONSEN

Sinjoro ĉambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj --

LA ĈAMBELANO

Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --!
Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado,
kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventaĵo kiun vi serĉas?
Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manĝadon
kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio
okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn ĉasi laŭ la
vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona
estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino
freneziĝis pro viaj diboĉoj kaj via kruda traktado.

  [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7).

MONSEN

Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!

LA ĈAMBELANO

Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraŭ mi? Mi?
Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi
scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.

MONSEN

Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren --

LA ĈAMBELANO

Tiun vojon!

MONSEN

Mi konas la vojon, sinjoro ĉambelano! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO

(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu!

RINGDAL

Sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO

(vokas enen en la sidĉambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --! Nun,
Ringdal, miaj antaŭdiroj plenumiĝas.

FJELDBO

Pri kio mi servu, sinjoro ĉambelano?

RINGDAL

Ĉu la ĉambelano faris antaŭdirojn?

LA ĈAMBELANO

Kion vi nun diros, doktoro? Vi ĉiam pensis, ke mi troigis, kiam mi
diris, ke Monsen koruptis la homojn ĉi tie.

FJELDBO

Nu jes; kaj sekve kio?

LA ĈAMBELANO

Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel ŝajnas al
vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo.

RINGDAL

Falsaj paperoj?

LA ĈAMBELANO

Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia!

FJELDBO

Sed pro dio, kiu faris tion?

LA ĈAMBELANO

Kiel povas mi scii? Ĉu mi konas ĉiujn friponojn? Sed tio estu
malkaŝigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti
lokigitaj aŭ en la ŝparbanko aŭ en la ferfareja pruntejo. Veturu
supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone
scias pri ĉio. Eksciiĝu ĉu ekzistas tia papero --

FJELDBO

Tuj; tuj!

RINGDAL

Lundestad estas hodiaŭ ĉi tie en la ferfarejo; li partoprenas
renkontiĝon de la lerneja komisiono.

LA ĈAMBELANO

Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin ĉi tien.

FJELDBO

Senprokraste; estos baldaŭ prizorgata. (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO

Kaj vi, Ringdal, devas informiĝi en la pruntejo. Tuj post kiam ni
estos sciiĝintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu
bonkoreco pri tiuj fraŭduloj!

RINGDAL

Bone, sinjoro ĉambelano. Je Dio; tiaĵon mi neniam kredus. (eliras
dekstre)

(_La ĉambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la
planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik
Bratsberg_ de la fono.)

ERIK BRATSBERG

Kara patro --!

LA ĈAMBELANO

Nu, ĉu estas vi?

ERIK BRATSBERG

Mi devas absolute paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO

Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas?

ERIK BRATSBERG

Vi scias, patro, ke mi neniam antaŭe miksis vin en miajn
komercaferojn.

LA ĈAMBELANO

Ne, tion mi ankaŭ severe rifuzus.

ERIK BRATSBERG

Sed hodiaŭ mi devas --

LA ĈAMBELANO

Kion vi devas?

ERIK BRATSBERG

Patro, vi devas helpi min!

LA ĈAMBELANO

Mono! Jes vi povos fidi, ke --!

ERIK BRATSBERG

Nur unu solan fojon! Mi ĵuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi,
ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli --

LA ĈAMBELANO

Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon.

ERIK BRATSBERG

Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion?

LA ĈAMBELANO

Monsen mem.

ERIK BRATSBERG

Ĉu Monsen ĉeestis?

LA ĈAMBELANO

Jes, ĝuste nun; kaj mi montris al li la pordon.

ERIK BRATSBERG

Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita.

LA ĈAMBELANO

Vi?

ERIK BRATSBERG

Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montriĝis ege multekostaj; kaj
nun cetere estas la pagdato --

LA ĈAMBELANO

Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta --?

ERIK BRATSBERG

Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri --

LA ĈAMBELANO

Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian
atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de
homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por
vi; -- inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas;
tion vi nun vidas.

ERIK BRATSBERG

Ĉu vi volas savi min aŭ ne?

LA ĈAMBELANO

Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas.

ERIK BRATSBERG

Mia honoro estas en risko --

LA ĈAMBELANO

Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro
esti sukcesa komercisto ĉi tie; kontraŭe, mi dirus. Iru hejmen kaj
ordigu por vi; donu al ĉiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej
frue.

ERIK BRATSBERG

Ho, vi ne scias --!

(_Selma_ kaj _Tora_ venas de la sidĉambro.)

SELMA

Ĉu estas Erik, kiu parolas? -- Dio, kio okazis?

LA ĈAMBELANO

Nenio. Eniru reen.

SELMA

Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas?

ERIK BRATSBERG

Estas tio, ke mi estas ruinigita.

TORA

Ruinigita!

LA ĈAMBELANO

Jen, jen!

SELMA

Kio estas ruinigita?

ERIK BRATSBERG

Ĉio.

SELMA

Ĉu vi pensas pri via mono?

ERIK BRATSBERG

Mono, domo, heredo, -- ĉio!

SELMA

Jes, tio estas ĉio por vi.

ERIK BRATSBERG

Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu
la malfeliĉon kune.

SELMA

La malfeliĉon? Porti ĝin kune? (kun krio) Ĉu nun mi estas
sufiĉe bona!

LA ĈAMBELANO

Je nomo de Dio --!

ERIK BRATSBERG

Pri kio vi pensas?

TORA

Ho, sed regu vin!

SELMA

Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi!
Nun vi sciu. Nenion volas mi porti!

ERIK BRATSBERG

Selma!

LA ĈAMBELANO

Infano, kion vi diras?

SELMA

Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de ĉiuj! Ĉiam mi akceptus;
neniam mi rajtus doni. Mi estis la malriĉulino inter vi. Neniam vi
venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiĉe bona
porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin!

ERIK BRATSBERG

Kio do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO

Ŝi estas malsana; ŝi estas freneza!

SELMA

Kiel mi ne soifis por guto de viaj ĉagrenoj! Sed se mi petis, vi
havis nenion alian ol belan ŝercon por forpuŝi min. Vi vestis min
kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis
en mi ĝojegon por porti pezaĵon; mi havis seriozecon kaj sopiron al
ĉio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiĉe
bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al
kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj ĉagrenoj.
Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato --! Lasu
min; lasu min! (Ŝi rapidas elen en la fono.)

LA ĈAMBELANO

Tora; ĉu estas senco en ĉio tio, aŭ --?

TORA

Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono)

ERIK BRATSBERG

Ne! Ĉion alian; sed ne ŝin! Selma! (elen tra la fona pordo)

RINGDAL

(venas de dekstre) Sinjoro ĉambelano --

LA ĈAMBELANO

Kion vi volas?

RINGDAL

Mi venas de la pruntejo --

LA ĈAMBELANO

De la pruntejo? Nu jes, la kambio --

RINGDAL

Ĉio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo.

(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _bienulo Lundestad_ venas de la fono.)

FJELDBO

Blinda alarmo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Nu do? eĉ ne en la ŝparbanko?

LUNDESTAD

Tute ne. En ĉiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian
nomon; -- nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo.

LA ĈAMBELANO

Kambio de mia filo?

LUNDESTAD

Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li.

LA ĈAMBELANO

Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi --

LUNDESTAD

Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj --

LA ĈAMBELANO

(palpas por seĝo) Ho vi kompatanta --!

FJELDBO

Je nomo de Jesuo!

RINGDAL

Do ne estas eble --!

LA ĈAMBELANO

(falglitis sur la seĝon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo?
Akceptita de mi? De 2000 taleroj?

FJELDBO

(al Lundestad) Kaj tiu kambio, ĝi estas en la ŝparbanko?

LUNDESTAD

Ne plu nun; pasintan semajnon ĝi estis pagata de Monsen --

LA ĈAMBELANO

De Monsen!

RINGDAL

Eble Monsen ankoraŭ estas en la farejo; mi volas tuj --

LA ĈAMBELANO

Restu ĉi tie!

DANIEL HEJRE

(venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon,
altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraŭ. Nun vi
aŭdu historiojn --

RINGDAL

Pardonu; ni estas okupataj --

DANIEL HEJRE

Estas aliuloj, kiuj ankaŭ estas okupataj; la proprietulo en Storli,
ekzemple --

LA ĈAMBELANO

Monsen?

DANIEL HEJRE

He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo.
Ĉu vi scias kion oni intencas? Oni volas subaĉeti vin, altestimata!

LUNDESTAD

Subaĉeti, vi diras?

LA ĈAMBELANO

Oni juĝas de la pomo al la trunko.

DANIEL HEJRE

Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi aŭdis. Mi venas enen ĉe
sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen
kaj advokato Stensgård trinkante portvinon; iu aĉaĵo; tvi[5] je
diablo, mi ne volus preni tiaĵon en mian buŝon; nu ja, efektive ili
ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas,
li diras, ke ĉambelano Bratsberg aliĝos al nia partio je la elekto
morgaŭ por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras,
helpe de tiu kambio --

  [5] Norvega interjekcio, kiu signifas “spitmoko”.

FJELDBO kaj RINGDAL

Kambio?

LUNDESTAD

Je la elekto por elektuloj?

LA ĈAMBELANO

Nu! Kaj sekve?

DANIEL HEJRE

Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi aŭdis, -- de 2000 taleroj.
Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno!

LA ĈAMBELANO

Kambio de 2000 taleroj?

RINGDAL

Kaj ĝin havas Monsen?

DANIEL HEJRE

Ne, li transdonis ĝin al advokato Stensgård.

LUNDESTAD

Nu tiel.

LA ĈAMBELANO

Ĉu vi estas certa pri tio?

DANIEL HEJRE

Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ĝin, kiel vi plej
bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas --

LUNDESTAD

Aŭskultu nun, sinjoro Hejre; -- kaj ankaŭ vi, Ringdal --

(Ĉiuj tri parolas mallaŭte kune en la fono.)

FJELDBO

Sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Jes.

FJELDBO

La kambio de via filo kompreneble estas aŭtentika --

LA ĈAMBELANO

Oni kredus tion.

FJELDBO

Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos --?

LA ĈAMBELANO

Mi ne faros iun denuncon al la vokto.

FJELDBO

Kompreneble; -- sed vi devas fari ion pli.

LA ĈAMBELANO

(ekstaras) Mi ne povas fari ion pli.

FJELDBO

Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la
malfeliĉulon --

LA ĈAMBELANO

Kiamaniere?

FJELDBO

Simple; rekonu vian subskribon.

LA ĈAMBELANO

Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas
fari kion ajn?

FJELDBO

Mi opinias la plej bonan, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi
sub mantelo kun fraŭduloj?

FJELDBO

Kaj ĉu vi scias kion tio ĉi tiras post si?

LA ĈAMBELANO

Tio fariĝos afero inter la krimulo kaj la punleĝo.

(Li eliras maldekstre.)

Kurteno



KVARA AKTO


(Gastigĉambro ĉe _sinjorino Rundholmen_. Enirpordo en la fono; pli
malgrandaj pordoj ambaŭflanke. Dekstre estas fenestro; antaŭ tiu
estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la
ĉambro.)


SINJORINO RUNDHOLMEN

(laŭtvoĉe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi
povas diri, ke ili estas venintaj ĉi tien por voĉdoni, ne por
trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laŭ propra volo.

STENSGÅRD

(venas de la fono)  Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen!
(iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino
Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN

(de interne) Uŝ, kiu estas?

STENSGÅRD

Estas mi, -- Stensgård! Ĉu mi povas enveni?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestaĵojn.

STENSGÅRD

Ho kio? Ĉu vi ellitiĝis tiel malfrue hodiaŭ?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, mi efektive estis piede antaŭ ol la diablo surŝuigis sin; sed
tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko ĵetita sur
la kapon; ŝi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas
rigardi min, sinjoro Stensgård. -- Uŝ, -- jen iu denove!
(ĵetfermas la pordon)

PRESISTO ASLAKSEN

(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD

Nu, tie enprenita?

ASLAKSEN

Jes, tie ĝi estas. Jen vidu: “La Solenado de la Eidsvolltago”, --
“de nia speciala korespondanto”. Jen, sur la dua paĝo, staras pri la
fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis ĉion
krudan interspacigite.

STENSGÅRD

Ŝajnas al mi, ke ĉio estas interspacigita.

ASLAKSEN

Nu jes, fariĝis preskaŭ ĉio.

STENSGÅRD

Kaj la kroma numero kompreneble distribuiĝis hieraŭ.

ASLAKSEN

Kompreneble; al la tuta paroĥo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj.
Ĉu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)

STENSGÅRD

(trakuras la gazeton) -- -- “La honestulo Anders Lundestad intencas
rezigni pri la parlamenta elekto” -- “longa kaj fidela servo” --
“kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!” Hm; --
“tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj” --
“advokato Stensgård, la gvidanta ideo de la asocio” --
“laŭtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto” -- Nu ja, estas
efektive bone verkita. Ĉu la elektado komenciĝis?

ASLAKSEN

Ĝi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj
kun rajto voĉdoni kaj la aliuloj.

STENSGÅRD

Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru
nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj --

ASLAKSEN

Nu jes; jes bone!

STENSGÅRD

Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaŭ samopiniaj --

ASLAKSEN

Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.

STENSGÅRD

Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaŭ --

ASLAKSEN

Ho, kiel tio --!

STENSGÅRD

Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaŭ por vi
mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin --

ASLAKSEN

Ho, je diĉjo mi ne volas pli aŭdi; mi opinias, ke ĉiu ajn gardu
sin mem. (eliras dekstre)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensgård; jen
vi havas min. Ĉu estus io grava --?

STENSGÅRD

Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen
venas.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Efektive li ne venos ĉi tien hodiaŭ.

STENSGÅRD

Ĉu li ne venos?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, li forveturis hodiaŭ matene je la kvara; li ja ĉiam estas
survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras.
Li volis pruntepreni monon, vi sciu.

STENSGÅRD

Ĉu Monsen?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes. li estas vera ulo por elspezi monon.  Ke li nur sukcesu. Kaj
tion mi ankaŭ esperas por vi; jes, ĉar estas iuj, kiuj diras, ke vi
estos elektata por la parlamento.

STENSGÅRD

Mi? Babilaĵo. Kiu diras tion?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.

DANIEL HEJRE

(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, tamen ne.

DANIEL HEJRE

Je Dio, kiel glora! Do ĉu ne estas por mi, ke vi beligis vin?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, certe. Estas ja por la fraŭloj, ke oni beligas sin, mi scias.

DANIEL HEJRE

Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaŭrinde
ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiĉe da tempo.

DANIEL HEJRE

Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ĝuste io, kio postulas sian viron.
Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon.
Jes, ĉar edziniĝi vi devus.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.

DANIEL HEJRE

Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la feliĉon de geedzeco --
karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaŭ faris; sed
viro tamen estas viro.

DANIEL HEJRE

Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino
estas vidvino --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaŭ konfuziĝas en mi pro ĉio,
kion mi devas pripensi. Aĉeti volas ili ĉiuj; sed kiam venas la
tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi
malfacilaĵojn. Mi pensas ke mi baldaŭ devas dungi firman advokaton.

DANIEL HEJRE

Jes, sed aŭdu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive
celi advokaton Stensgård; li estas libera kaj ne ligita --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Uŝ, via buŝaĉo; mi ne volas aŭskulti vin plu. (elen dekstre)

DANIEL HEJRE

Solida virino, tiu! Taŭga kaj vigla; ĝis nun neniujn infanojn;
monon rentodonan. Klera ŝi ankaŭ estas; vastan legadon, sciu!

STENSGÅRD

Vastan legadon; ĉu?

DANIEL HEJRE

He-he; jenon mi pensus; ŝi servis dum du jaroj en la
pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaŭ vi havas aliajn
aferojn por pripensi, mi opinias.

STENSGÅRD

Tute ne; mi eble eĉ ne donos mian voĉon. Sed por kiu vi voĉdonos,
sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Mi ne havas voĉdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita
hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.

STENSGÅRD

Se vi fariĝus sendoma, mi translasu ĝin.

DANIEL HEJRE

He-he; vi estas ŝercema; -- aĥ jes, tiu kara juneco, ĝi havas
benitan humoron. Sed nun mi almenaŭ eliru por vidi la menaĝerion.
Via tuta asocio alvenis, mi aŭdas. (vidas doktoron Fjeldbo,
kiu venas de la fono.) Jen ankaŭ la doktoro! Jes, certe estas nome
de la scienco ke vi prezentas vin?

FJELDBO

Nome de la scienco?

DANIEL HEJRE

Jes, pro la epidemio; erupciis ja ĉi tie _maligna rabies
agitatoria_. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj!
(elen dekstre)

STENSGÅRD

Aŭskultu; diru rapide, ĉu vi vidis la ĉambelanon hodiaŭ?

FJELDBO

Jes.

STENSGÅRD

Kaj kion li diris?

FJELDBO

Kion li diris?

STENSGÅRD

Nu jes; mi ĵus skribis al li.

FJELDBO

Ĉu vi tion faris? Kion vi skribis?

STENSGÅRD

Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun
li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaŭ.

FJELDBO

Vi devus almenaŭ prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la
sinjoro ĉambelano morgaŭ; venos tien multaj homoj --

STENSGÅRD

Ĝuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la
mano, vi sciu.

FJELDBO

Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?

STENSGÅRD

Kiel?

FJELDBO

Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj
aŭ tiaĵoj?

STENSGÅRD

Fjeldbo, vi vidis la leteron!

FJELDBO

Ne, mi certigas al vi --

STENSGÅRD

Nu ja, efektive, -- mi minacis lin.

FJELDBO

Jes, kaj tial mi kvazaŭ havas respondon al vi.

STENSGÅRD

Respondon? Eldiru, homo!

FJELDBO

(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La voĉdonslipo de la
sinjoro ĉambelano.

STENSGÅRD

Kaj por kiu li voĉdonos?

FJELDBO

Li almenaŭ ne voĉdonos por vi.

STENSGÅRD

Por kiu do? Por kiu, mi demandas?

FJELDBO

Por la guberniestro kaj la pastoro.

STENSGÅRD

Kio do? Eĉ ne por Lundestad?

FJELDBO

Ne. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar Lundestad volas nomi vin kiel sian
posteulon.

STENSGÅRD

Ĝis tiom li kuraĝas daŭrigi!

FJELDBO

Jes, li kuraĝas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensgård, diru al
li, kiel mi voĉdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.

STENSGÅRD

Bone; li ricevu, kion li deziras.

FJELDBO

Pripensu; estas danĝere malkonstrui malnovan turon, -- oni riskas
mem kuntiriĝi.

STENSGÅRD

Ho, mi fariĝis lerta post kelkaj tagoj.

FJELDBO

Ĉu? Vi almenaŭ ne fariĝis pli saĝa, ol daŭre lasi maljuna
Lundestad kuntiri vin.

STENSGÅRD

Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi
komprenas, ke li turnis sin al mi, ĉar li opiniis ke mi persvadis la
ĉambelanon, kaj ĉar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen
ekstere.

FJELDBO

Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la ĉambelanon, --

STENSGÅRD

Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis
pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; ĉiuj la miaj
ĉeestas --

FJELDBO

Estas granda salto de elektulo al parlamentano.

STENSGÅRD

Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi
estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.

FJELDBO

Ne malbone kalkulite. Sed por ke ĉio tio fariĝu sukceso, ĉu vi mem
sentas ke vi estu pli forte enradikiĝinta ĉi tie ol nun?

STENSGÅRD

Jes, tiuj ĉi homoj postulas ja ĉiam materialan sekurecon, egalecon
en interesoj --

FJELDBO

Ĝuste; kaj tial fraŭlino Bratsberg estu oferata.

STENSGÅRD

Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde,
ke fariĝos ŝia feliĉo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaŭ vi
kovas ruzaĵon --

FJELDBO

Mi?

STENSGÅRD

Jes, vi faras! Silente vi kontraŭlaboras min. Kial vi faras tion?
Estu sincera --! Ĉu vi volas?

FJELDBO

Sincere dirite, ne. Vi estas tro danĝera, tro senskrupula, --
nu-nu-nu, almenaŭ tro senkonsidera, por ke oni kuraĝu esti sincera
rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia
amikeco mi konsilas al vi: forigu fraŭlinon Bratsberg el viaj
pensoj.

STENSGÅRD

Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu aĉa malnobleco en kiu mi
staras ĉi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu ĉi konfuza miksaĵo. Jen
mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen,
devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri
iliaj bavarbieraj spritaĵoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone
studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi freŝa mian amon al la
popolo meze en tio ĉi? Estas kvazaŭ la fulma vorto perfidas min. Mi
ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje
kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas
beleco! Mi kuŝas ĉi tie kiel en feĉa golfo, kaj tie fore ondas la
klara, blua fluo preterpase; -- ho, kiel do vi povas kompreni
tiaĵon!

LUNDESTAD

(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!

STENSGÅRD

Nun vi aŭdu novaĵon, sinjoro Lundestad! Ĉu vi scias por kiu
voĉdonos la ĉambelano?

FJELDBO

Silentu; ne estas honeste de vi!

STENSGÅRD

Pri tio mi ne atentas. Li voĉdonos por la guberniestro kaj la
pastoro.

LUNDESTAD

Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li;
-- mi ja petis vin saĝe ekludi viajn kartojn.

STENSGÅRD

Mi ludos saĝe -- de nun.

FJELDBO

Gardu vin, ĉu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)

STENSGÅRD

Estas io insida en tiu homo. Ĉu vi komprenas kio tio estas?

LUNDESTAD

Ne, mi ne povas. Sed jen aŭdu, -- mi vidas ke vi aperigis ion en la
gazeto.

STENSGÅRD

Mi?

LUNDESTAD

Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.

STENSGÅRD

Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto --

LUNDESTAD

Ankaŭ via atako kontraŭ la ĉambelano staras tie.

STENSGÅRD

Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la ĉambelanon, mi havas
pli akrajn armilojn.

LUNDESTAD

Ĉu?

STENSGÅRD

Ĉu vi scias pri tiu kambio? Rigardu ĝin. Ĉu ĝi estas valida?

LUNDESTAD

Ĉu ĝi validas? Jena kambio?

STENSGÅRD

Jes, certe; rigardu ĝin proksime.

DANIEL HEJRE

(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas --? Aha, jen vidu! Ho ne,
mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Ĉu vi scias pri kio vi vive
memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.

LUNDESTAD

Stranga parabolo.

DANIEL HEJRE

Tre simpla parabolo. La kuŝanta kaj kreskanta suno en kortuŝa
kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie
ekstere? La ŝtatanoj ĉirkaŭkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj
kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.

STENSGÅRD

Jes, ĉar estas ja ankaŭ grava tago.

DANIEL HEJRE

Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj!
Oni flustras pri granda ruino; bankroto, -- ja, ne politika, sinjoro
Lundestad; je Dio!

STENSGÅRD

Bankroto?

DANIEL HEJRE

He-he, nun viviĝis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras
antaŭ falo; la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo; -- sufiĉe;
laŭdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio
koncernas? Ĉu vi ion scias, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE

Kompreneble; vi estas ja politika estaĵo, politikisto, he-he! Sed je
mia sano, mi deviĝas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege
amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur ŝnuro: se
unue unu elrulas, ĉiuj elrulas. (elen en la fono)

STENSGÅRD

Ĉu estas iu vero en tiu babilado?

LUNDESTAD

Vi montris al mi kambion. Ŝajnis al mi ke mi vidis la nomon de
grandkomercisto Bratsberg sur ĝi.

STENSGÅRD

Ankaŭ tiun de la ĉambelano.

LUNDESTAD

Kaj vi tamen demandis al mi ĉu ĝi validas.

STENSGÅRD

Jes, certe; nur rigardu ĝin.

LUNDESTAD

Je Dio, ĝi ne estas sufiĉe bona.

STENSGÅRD

Vi do vidas?

LUNDESTAD

Kion?

STENSGÅRD

Ke ĝi estas falsa.

LUNDESTAD

Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas
unue.

STENSGÅRD

Sed kion vi pensas? Ĉu ĝi ne estas falsa?

LUNDESTAD

Tiel bone ne estas.

STENSGÅRD

Kiel do?

LUNDESTAD

Mi timas ke estas tro multaj el tiaĵoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD

Ĉu? Tamen do ne eblas ke --?

LUNDESTAD

Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la ŝnuro, do eble sekvos
tiuj, kiuj estas plej proksimaj.

STENSGÅRD

(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?

LUNDESTAD

Ĉu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?

STENSGÅRD

Sed bona Dio --!

LUNDESTAD

Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri
bankroto kaj ruino kaj --

STENSGÅRD

Tio ĉi estas kvazaŭ fulmofrapo sur min.

LUNDESTAD

Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li
garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metiĝas al
aŭkcio, ili vendiĝos por nen-- -- --

STENSGÅRD

Kaj ĉio jeno kompreneble trafos, -- trafos ankaŭ la infanojn!

LUNDESTAD

Jes; por la fraŭlino mi vere bedaŭras. El patrina heredaĵo ne
multe restas; kaj Dio scias ĉu estas sekura la malmulton kiun ŝi
havas.

STENSGÅRD

Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la ĉiam
fidela!

LUNDESTAD

Kion doktoro Fjeldbo diris?

STENSGÅRD

Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi
eĉ komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.

LUNDESTAD

Ĉu vi ĝis nun ne komprenis min?

STENSGÅRD

Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.

LUNDESTAD

Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas
konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?

STENSGÅRD

Kian malbonon?

LUNDESTAD

Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensgård, se vi
vere amas la knabinon, kiom gravas ĉu ŝi estas riĉa aŭ senhava?

STENSGÅRD

Kiom tio gravas? Ne, vere certe --

LUNDESTAD

Je Dio, feliĉa geedzeco tamen ne baziĝas sur mono, mi scias.

STENSGÅRD

Kompreneble.

LUNDESTAD

Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin
mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu
ĉapitro en mia juneco. Feliĉo en la domo; fidela virino --; kara,
kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.

STENSGÅRD

Sed kiel vi sekve statos?

LUNDESTAD

Statos kiel eblos. Ĉu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de
vi?

STENSGÅRD

Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por
tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaŭ en
senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuraĝi rifuzi!

LUNDESTAD

Jes, sed la bienposedanto --?

STENSGÅRD

Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro
Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj ĝin mi prenos. Mi
malakceptas la feliĉon labori en rezigno por ŝi kiun mi amas. Mi
diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min!

LUNDESTAD

(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi
dotiĝis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensgård! (elen dekstre)

(_Stensgård_ faras kelkajn paŝojn tien kaj reen sur la planko; foje
li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste
envenas _Bastian Monsen_ de la fono.)

BASTIAN

Jen vi vidas _min_!

STENSGÅRD

De kie vi venas?

BASTIAN

De la nacio.

STENSGÅRD

Nacio? Kion tio signifas?

BASTIAN

Ĉu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la
simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj
kuŝas ligitaj --

STENSGÅRD

Pro diablo, kiaj simio-petolaĵoj estas tio?

BASTIAN

Kio?

STENSGÅRD

Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; eĉ mian vestaĵon kaj
mian manskribon vi kopias. Vi ĉesu pri tio.

BASTIAN

Kio nun? Ĉu ni du ne apartenas al la sama partio?

STENSGÅRD

Jes, sed mi ne toleras tiaĵon; -- vi ridindigas vin mem --

BASTIAN

Ĉu mi ridindigas min mem similante vin?

STENSGÅRD

Jes, simiante min. Estu nun ĝentila, Monsen, kaj ĉesu pri tiaĵo;
estas malagrable rigardi tiaĵon. Sed aŭskultu, diru -- kiam revenos
via patro?

BASTIAN

Pri tio mi nenion scias. Li vojaĝis al Kristiania, mi opinias; eble
li ne revenos antaŭ ok tagoj.

STENSGÅRD

Ĉu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon,
oni diras?

BASTIAN

Ankaŭ mi estas faronta negocon. Aŭskultu nun, Stensgård, vi devas
fari al mi servon.

STENSGÅRD

Volonte; kio tio do estus?

BASTIAN

Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min.
Mi devas ion fari, -- mi volas edziĝi.

STENSGÅRD

Edziĝi? kun kiu?

BASTIAN

Tŝŝ! En ĉi tiu domo.

STENSGÅRD

Sinjorino Rundholmen?

BASTIAN

Tŝŝ! Jes, estas ŝi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engaĝi en
ion tian. Ŝi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la
familio de la ĉambelano de post la tempo kiam ŝia fratino tie
servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos ŝin, mi eble ankaŭ ricevos
kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas ŝin,
morto kaj plago!

STENSGÅRD

Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.

BASTIAN

Hipokritecon!

STENSGÅRD

Jes; vi almenaŭ mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro
pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do ĉiun aferon per sia ĝusta nomo.
Estas io malpura en tio ĉi; mi ne volas engaĝi en tio --

BASTIAN

Sed aŭskultu do --!

STENSGÅRD

Lasu min stari ekstere, mi diras! (al _doktoro Fjeldbo_, kiu envenas
de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?

FJELDBO

Por vi certe bonege. Mi ĵus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi
ricevos preskaŭ ĉiujn voĉojn.

STENSGÅRD

Nu, ĉu tiel!

FJELDBO

Sed diable, kiel tio utilas? Ĉar vi ja ne estas bienulo, vi --

STENSGÅRD

(stampfante) Ĉu ne estas diable!

FJELDBO

Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki
je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaŭ! (elen en
la fono)

BASTIAN

Kion li pensis pri venki kaj perdi?

STENSGÅRD

Tion mi diros al vi poste. Sed aŭskultu, kara Monsen, -- por reveni
al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi --

BASTIAN

Ĉu vi promesis? Ŝajnis al mi ke vi diris tute kontraŭe --?

STENSGÅRD

Babilaĵo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io
malpura en tio ĉi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiaĵoj;
estas peko kontraŭ la plej nobla kion oni havas en sia brusto; --
kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon --

BASTIAN

Vidvinon.

STENSGÅRD

Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas
virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida --

BASTIAN

Jes, tiel pensas ankaŭ mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?

STENSGÅRD

Jes, tion mi faros kun granda ĝojo. Sed estas unu kondiĉo.

BASTIAN

Nu?

STENSGÅRD

Pago por pago, kara Bastian; -- vi parolu por mi rekompence.

BASTIAN

Mi? Al kiu?

STENSGÅRD

Ĉu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.

BASTIAN

Ĉu do ne estas --?

STENSGÅRD

Ragna, via fratino, ja! Jes, estas ŝi. Ho, vi ne scias, kiel tio
kaptis min vidi ŝin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado --

BASTIAN

Ho, ĉu tio eblus?

STENSGÅRD

Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?

BASTIAN

Jes, iom pli frue eble ŝajnis al mi ke --; sed nun oni multe parolas
pri via vizitado ĉe la familio de la ĉambelano --

STENSGÅRD

Ho, ĉu? Ĉe la ĉambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke
estis momento kiam mi kvazaŭ staris necerta; sed je Dio, tio
preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas
iri.

BASTIAN

Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, ŝi nur
kuraĝas fari kion mi kaj patro deziras.

STENSGÅRD

Sed via patro, -- ĝuste tion mi dirus --

BASTIAN

Tŝŝ; morto kaj plago, jen mi aŭdas sinjorinon Rundholmen; parolu
nun por mi, -- se ŝi ne estas tro implikita en aferoj; ĉar en tiaj
okazoj ŝi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la
reston mi prenos sur min. Ĉu vi ne vidis presiston Aslaksen ĉi tie?

STENSGÅRD

Li certe estas ĉe la administrado de la elekto.

(_Bastian_ eliras en la fono; samtempe _sinjorino Rundholmen_ envenas
de dekstre.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nun iras glate, sinjoro Stensgård; ĉiuj voĉdonas por vi.

STENSGÅRD

Tio estas do stranga.

MADAM RUNDHOLMEN

Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.

STENSGÅRD

Aŭskultu vorton, sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu, kio estas?

STENSGÅRD

Ĉu vi volas aŭskulti min?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho jes ja, volonte.

STENSGÅRD

Nu bone. Vi ĵus parolis pri via soleca stato --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre --

STENSGÅRD

Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD

Sed se nun venus lerta, juna viro --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Lerta, juna viro?

STENSGÅRD

Iu kiu longe silente amis vin --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, sciu do, nun mi ne volas plu aŭskulti vin.

STENSGÅRD

Vi devas! Juna viro kiu ankaŭ trovas probleme stari sola --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.

STENSGÅRD

Ĉar vi nun povus krei feliĉon por du homoj, sinjorino Rundholmen,
-- por vi mem kaj --

SINJORINO RUNDHOLMEN

-- kaj por lerta, juna viro?

STENSGÅRD

Nu bone; respondu al mi pri tio --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho ne, Stensgård, ĉu vi parolas serioze?

STENSGÅRD

Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Ĉu vi do ne volus --?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolĉa --

STENSGÅRD

(paŝon malantaŭen) Kion?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Uŝ, jen iuj!

(_Fraŭlino Monsen_ rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)

RAGNA

Permesu, -- ĉu mia patro estas ĉi tie?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Via patro? Jes; ne; -- mi ne scias; -- pardonu --

RAGNA

Kie li estas?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Via patro? Nu; ne li preterveturis --

STENSGÅRD

Orienten al Kristiania.

RAGNA

Ne, tio ne eblas --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, fraŭlino Monsen,
vi ne povas kredi kiel ĝoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras
malsupren en la kelon por serĉi botelon de la pura. (elen maldekstre)

STENSGÅRD

Diru, fraŭlino, -- ĉu vere estas via patro kiun vi serĉas?

RAGNA

Jes, vi ja aŭdas.

STENSGÅRD

Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?

RAGNA

Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne
eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaŭ.

STENSGÅRD

(baras al ŝi la vojon) Ragna! Aŭskultu! Kial vi tiel ŝanĝiĝis
rilate al mi?

RAGNA

Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!

STENSGÅRD

Ne, vi ne iru! Mi tenas tion ĉi kiel providencon, ke vi venis en tiu
ĉi momento. Ho, ne tiun evitemon; antaŭe vi kondutis alimaniere.

RAGNA

Jes, tio estas, je Dio, pasinta!

STENSGÅRD

Sed kial --!

RAGNA

Mi pli bone lernis koni vin; -- bone ke mi tion lernis ĝustatempe.

STENSGÅRD

Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis
kvazaŭ teksita en erariĝo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas
vin, mi fariĝas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime
ŝatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, -- vin kaj neniun alian!

RAGNA

Lasu min preterpasi! Mi timas vin --

STENSGÅRD

Ho, sed morgaŭ, Ragna, -- ĉu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?

RAGNA

Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaŭ.

STENSGÅRD

Nur ne hodiaŭ? Hura! Mi estas supre; mi estas feliĉa!

SINJORINO RUNDHOLMEN

(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je ĉio trinku glason
por sukceso kaj bonfarto.

STENSGÅRD

Por feliĉo en amo! Je la amo kaj la feliĉo! Hura por la tago
morgaŭ! (li trinkas)

KANDIDATO HELLE

(de dekstre al _Ragna_) Ĉu vi trovis lin?

RAGNA

Ne, li ne ĉeestas. Venu. Venu!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed, je Dio, kio estas?

KANDIDATO HELLE

Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj --

RAGNA

Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho; ĉu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?

RAGNA

Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaŭ!

STENSGÅRD

Adiaŭ, -- ĝis morgaŭ!

(_Kandidato Helle_ kaj _fraŭlino Monsen_ eliras en la fono.)

DANIEL HEJRE

(de dekstre) Ha, ha; nun ruliĝas kiel bastonoj en rado! Stensgård,
Stensgård, Stensgård, ili kokerikas; ĉiuj voĉdonas por li. Nun
ankaŭ vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Hi; vi ion diras. Sed ĉu ili ĉiuj voĉdonas por li?

DANIEL HEJRE

Jes, fakte ili faras; Stensgård ĝuas la fidon de la popolo, kiel
estas la diro. Maljuna Lundestad ĉirkaŭiras kun vizaĝo kiel
konfitita kukumo. Ho, estas vera ĝojo vidi tiaĵon.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas voĉdoni, mi tamen
povas regali. (eliras maldekstre)

DANIEL HEJRE

Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensgård! Jes, sciu
do, -- ŝin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!

STENSGÅRD

Sinjorino Rundholmen?

DANIEL HEJRE

Jes ĝuste; ŝi estas virino solida en ĉiuj direktoj; ŝi fariĝos
la unua en la kokinejo kiam la splitaĵoj en Storli estos
renversiĝintaj.

STENSGÅRD

Ĉu do ne estas io en malordo en Storli?

DANIEL HEJRE

Ĉu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Ĉu oni ne
parolas pri ruino kaj bankroto kaj --?

STENSGÅRD

Jes, jes, kaj kio plu?

DANIEL HEJRE

Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni serĉis Monsen; du sinjoroj
estas venintaj al Storli --

STENSGÅRD

Paro da gastoj; jes, tion mi scias --

DANIEL HEJRE

Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj
pri avidaj kreditoroj; -- estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed
jen, -- kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraŭ?

STENSGÅRD

Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Aŭskultu; vi
ja konas la subskribon de ĉambelano Bratsberg?

DANIEL HEJRE

He-he; certe mi konas.

STENSGÅRD

(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun ĉi.

DANIEL HEJRE

Donu; mi vere estas iom miopa, sed -- (post esti rigardinta)
Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la ĉambelano.

STENSGÅRD

Neniam? Do efektive --!

DANIEL HEJRE

Kaj ĝi estas skribita de proprietulo Monsen?

STENSGÅRD

Ne, de grandkomercisto Bratsberg.

DANIEL HEJRE

Babilaĵo! Montru. (rigardas kaj redonas ĝin) Tiun vi povas uzi por
ekbruligi vian cigaron.

STENSGÅRD

Kio do? Ankaŭ la nomo de la skribinto --?

DANIEL HEJRE

Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomiĝas Daniel.
Oni bezonas ja nur rigardi ĝin per la akra rigardo de malfido --

STENSGÅRD

Sed kiel do eblis --? Monsen devus ja ne esti sciinta --

DANIEL HEJRE

Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri
tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio ĉi havu finon, sinjoro
Stensgård! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis
min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuraĝas tion diri,
irante ĉi tie kiel atestanto al --; nu sufiĉas. Sed la ridindaĵo
pri ĉio estas _tio_, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras
grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la
ĉambelanon --

STENSGÅRD

Jes, tion diris ankaŭ Lundestad.

DANIEL HEJRE

Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna
aŭguristo: Monsen metiĝos en la punejon, la grandkomercisto ricevos
pagkompromison kaj la ĉambelano metiĝos sub administrado; tio
signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare
kiel vivdaŭran pension. Tiel tiaĵo fariĝas, sinjoro Stensgård! Mi
scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? _Fiat
justitia, pereat mundus_; tio signifas: Fi, kia justico estas en ĉi
tiu putra mondo, sinjoro!

STENSGÅRD

(paŝante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaŭ vojoj baritaj!

DANIEL HEJRE

Kio diable --?

STENSGÅRD

Kaj tio ĝuste nun! Nun, -- nun!

LIBROPRESISTO ASLAKSEN

(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!

STENSGÅRD

Elektita?

ASLAKSEN

Per 117 voĉoj, -- kaj Lundestad 53. La aliuloj disventiĝis.

DANIEL HEJRE

Do, via unua paŝo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensgård!

ASLAKSEN

Tio aldone kostos bovlon da punĉo --

DANIEL HEJRE

Jes, estas ja la unua paŝo kiu kostas, oni diras.

ASLAKSEN

(dekstren, vokante) Punĉo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La
nova elektulo regalas!

(_Bienulo Lundestad_ kaj _pluraj voĉdonintoj_ laŭe venas de
dekstre.)

DANIEL HEJRE

(kompate al _Lundestad_) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!

LUNDESTAD

(flustre al _Stensgård_) Ĉu vi nun staras fikse en tio kion --?

STENSGÅRD

Kiel utilas stari fikse, kie ĉio falas?

LUNDESTAD

Ĉu vi pensas, ke la ludo estus perdita?

ASLAKSEN

(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la
punĉo; -- ŝi estas la plej proksima al tio, ŝi diras.

STENSGÅRD

(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al --!

LUNDESTAD

Kio?

STENSGÅRD

La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas ĉe la tablo
dekstre kaj skribas)

LUNDESTAD

(mallaŭte) Aŭdu, Aslaksen; ĉu vi akceptos ion en la gazeton por
postmorgaŭ?

ASLAKSEN

Jes, je Dio, certe. Ĉu ĝi estas kruda?

LUNDESTAD

Certe ne kruda.

ASLAKSEN

Nu, sensignife; mi tamen akceptos ĝin.

LUNDESTAD

Estas mia politika testamento; mi skribos ĝin ĉi-vespere (transiras
la plankon)

SERVISTINO

(de maldekstre) Jen punĉo de la sinjorino.

ASLAKSEN

Hura; nun viviĝas la lokaj rilatoj!

(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, verŝas por ĉiuj, kaj dum
la sekvo li ripetade trinkas. _Bastian Monsen_ intertempe envenis de
dekstre.)

BASTIAN

(mallaŭte) Nu, vi certe memoras mian leteron?

ASLAKSEN

Fidu; (frapas sian brustpoŝon) Jen mi havas ĝin.

BASTIAN

Kaj do vi prizorgos ĝin plej eble tuje; -- kiam vi vidas ke ŝi
estas libera, vi komprenas.

ASLAKSEN

Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!

BASTIAN

Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.

ASLAKSEN

Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; -- ventrapide!

(Bastian malproksimiĝas.)

STENSGÅRD

Aŭdu vorton, Aslaksen; ĉu vi preterpasos ĉi tie morgaŭ vespere?

ASLAKSEN

Morgaŭ vespere? Jes, volonte.

STENSGÅRD

Bone; eniru kaj donu ĉi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.

ASLAKSEN

De vi?

STENSGÅRD

Jes. Metu ĝin en la poŝon. Jen, jen. Do morgaŭ vespere.

ASLAKSEN

Ĝuste; estu trankvila.

(_La servistino_ alportas la menditaĵojn. _Stensgård_ iras al la
fenestro.)

BASTIAN

Nun, vi, -- ĉu vi parolis al sinjorino Rundholmen?

STENSGÅRD

Parolis? Nu jes, mi iomete parolis --

BASTIAN

Kaj kion vi opinias?

STENSGÅRD

Jes, -- ja, ni interrompiĝis; mi ne povas diri al vi ion certan.

BASTIAN

Mi tamen provos; ŝi multe bedaŭras la vidvinan staton. Post horo mi
deziras decidigi tion.

STENSGÅRD

Post horo?

BASTIAN

(vidas _sinjorinon Rundholmen_, kiu envenas de maldekstre) Tŝŝ;
nenion atentigu! (iras trans la planko)

STENSGÅRD

(al _Aslaksen_, mallaŭte) Redonu al mi la leteron.

ASLAKSEN

Vi volas rehavi ĝin?

STENSGÅRD

Jes, tuj; mi prizorgos ĝin mem.

ASLAKSEN

Bonvolu; jen ĝi estas.

(_Stensgård_ metas la leteron en la poŝon kaj eniras inter la
aliulojn.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(al _Bastian_) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?

BASTIAN

Ĉion bonan; mi kaj Stensgård estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne
mirus ĉu li trovus lokon en la parlamento.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed tion via patro certe ne ŝatus.

BASTIAN

Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas
Stensgård, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiel tio?

BASTIAN

Li iras svatante --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Dio do; ĉu li ion diris?

BASTIAN

Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke
Ragna ŝatas lin.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ragna?

LUNDESTAD

(proksimiĝas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino
Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Imagu, li diras ke Stensgård iras svatante --

LUNDESTAD

Nu jes; sed la ĉambelano ne estas facile fleksebla --

BASTIAN

La ĉambelano?

LUNDESTAD

Li eble konsideras ŝin iom tro supera por ordinara advokato --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu; kiu?

LUNDESTAD

La fraŭlino; la filino, kompreneble.

BASTIAN

Li do ne svatas fraŭlinon Bratsberg, mi scias?

LUNDESTAD

Je mia savo, li faras.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kaj pri tio vi sakras?

BASTIAN

Kaj al mi li diris --! Audu; mi parolu kun vi! (_Lundestad_ kaj
_Bastian_ al la fono)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(proksimiĝas al Stensgård) Vi devas stari garde, Stensgård!

STENSGÅRD

Kontraŭ kiu?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kontraŭ malbonaj homoj; troviĝas personoj kiuj incidas kontraŭ vi.

STENSGÅRD

Ke ili faru, -- se ili nur ne incidas je iu certa.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu estas tiu?

STENSGÅRD

(sekrete donas la leteron al ŝi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Aĥ, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de dekstre) Nu, mi aŭdas ke vi venkis, sinjoro advokato.

STENSGÅRD

Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraŭ la klopodadoj
de via altestimata ĉefo.

RINGDAL

Pri kio li klopodadis?

STENSGÅRD

Por min forvoĉdoni.

RINGDAL

Li uzas sian voĉdonrajton kiel ĉiu ajn.

STENSGÅRD

Domaĝe ke li verŝajne ne pli ofte uzos ĝin.

RINGDAL

Kion tio signifas?

STENSGÅRD

Mi pensas, ĉar estas diverse pri la paperoj --

RINGDAL

Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?

STENSGÅRD

Ho, vi ne bezonas konduti kvazaŭ vi nenion komprenis. Ĉu ne estas
ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?

RINGDAL

Nu, tion mi aŭdas de ĉiuj flankoj.

STENSGÅRD

Kaj ĉu ne kaj la ĉambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?

RINGDAL

Permeso, ĉu vi estas freneza?

STENSGÅRD

Nu, estas ja nature, ke vi provas kaŝi tion.

RINGDAL

Kion tio utilus? Ĉu tiaĵo povas esti kaŝata?

STENSGÅRD

Ĉu tio do ne estas vero?

RINGDAL

Eĉ ne silabo rilate al la ĉambelano. Sed kial vi povus kredi
tiaĵon? Kiu kredigis tion al vi?

STENSGÅRD

Je la momento mi ne diras.

RINGDAL

Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kuŝas iu intenco.

STENSGÅRD

Intenco --!

RINGDAL

Jes, pripensu; ĉu ne estas iu, kiu konsiderus avantaĝon teni vin
for de la ĉambelano --?

STENSGÅRD

Je mia savo; jes, jes; estas!

RINGDAL

La ĉambelano funde alte taksas vin --

STENSGÅRD

Ĉu li faras?

RINGDAL

Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi
ne konas la rilatojn ĉi tie, kaj ke vi estas ekflamiĝema kaj
kredema; ke --

STENSGÅRD

Ho, tiuj saŭroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!

RINGDAL

Kiun leteron?

STENSGÅRD

Ho, nenion. Sed ankoraŭ ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal,
ĉu vi renkontos la ĉambelanon ĉi-vespere?

RINGDAL

Certe.

STENSGÅRD

Diru al li, ke estas nur frazaĵo, tiuj minacoj pri kiuj li certe
scias; diru al li, ke morgaŭ mi venos mem por ĉion klarigi.

RINGDAL

Ĉu vi venos?

STENSGÅRD

Jes, por pruvi al li; -- aĥ, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la
ĉambelano ĉi tiun kambion de mi.

RINGDAL

La kambion --!

STENSGÅRD

Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu ĝin al li --

RINGDAL

Vere, sinjoro Stensgård --

STENSGÅRD

Kaj vi nur aldonu ĉi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi
agas kontraŭ tiuj homoj, kiuj volas forvoĉdoni min el la
elektul-baloto.

RINGDAL

Vi povas fidi tion. (eliras fone)

STENSGÅRD

Jen aŭdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun
historion pri la ĉambelano?

DANIEL HEJRE

Kiel mi povis imagigi al vi --?

STENSGÅRD

Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo --

DANIEL HEJRE

Ej; jen vidu; ĝojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas
mensogo, tio pri la ĉambelano.

LUNDESTAD

Tŝŝ; malĝusta spuro; efektive ĝi estas pli proksima.

STENSGÅRD

Kiel pli proksima?

LUNDESTAD

Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen --

STENSGÅRD

Ĉu!

DANIEL HEJRE

Nu, ĉu mi ne antaŭdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en
Storli --

LUNDESTAD

Li forveturis ĉimatene, antaŭ ol tagiĝis --

DANIEL HEJRE

Kaj la familio eliris por serĉi lin --

LUNDESTAD

kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon --

STENSGÅRD

Prizorgi! “Morgaŭ”, ŝi diris; kaj ŝia maltrankvilo por la patro --!

DANIEL HEJRE

He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!

ASLAKSEN

Ĉu iu pendigis sin?

LUNDESTAD

Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli --

PROPRIETULO MONSEN

(de la fono) Ĉampanon sur la tablon!

ASLAKSEN kaj PLURAJ

Monsen!

MONSEN

Jes, Monsen, jes! Ĉampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla haŭto
kaj osto!

DANIEL HEJRE

Sed, altestimata --!

STENSGÅRD

Vi! De kie vi venas?

MONSEN

De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaŭ mi faros resonan
tagmanĝon en Storli. Ĉiuj estas invitataj. Ĉampanon, mi diras!
Gratulon al vi, Stensgård, Vi ja fariĝis elektulo.

STENSGÅRD

Jes, mi klarigos al vi --

MONSEN

Pa; ĉu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen?
(volas eniri maldekstre)

LA SERVISTINO

(kiu ĵus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron --

BASTIAN

Ho, morto kaj plago! (al la fono)

STENSGÅRD

Ĉu ŝi legas leteron?

LA SERVISTINO

Jes, kaj krome ŝi estas tute konfuzita.

STENSGÅRD

Adiaŭ, sinjoro Monsen; morgaŭ tagmanĝon en Storli --

MONSEN

Adiaŭ; morgaŭ!

STENSGÅRD

(mallaŭte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.

DANIEL HEJRE

Certe, certe.

STENSGÅRD

Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence
pri mi; -- vi faras tion tiel elegante.

DANIEL HEJRE

Kio diable estas tio?

STENSGÅRD

Mi havas miajn kialojn; estas ŝerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu
al kiu vi havas neamikajn sentojn.

DANIEL HEJRE

Aha, mi komprenas --; sufiĉe dirite!

STENSGÅRD

Do, nenion koruptigu; nur igu ŝin iom dubema en sia estimo pri mi;
iomete necerta ĝis plue, vi komprenas.

DANIEL HEJRE

Fidu min; estos por mi kora plezuro --

STENSGÅRD

Dankon, dankon, ĝis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad,
ni du interparolos morgaŭ antaŭtagmeze ĉe la ĉambelano.

LUNDESTAD

Ĉu vi havas esperon?

STENSGÅRD

Trioblan!

LUNDESTAD

Trioblan? Sed mi ne komprenas --

STENSGÅRD

Ne bezoniĝas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)

MONSEN

(apud la punĉujo) Ankoraŭ glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?

ASLAKSEN

Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.

MONSEN

Ĉu vi havas?

ASLAKSEN

Al sinjorino Rundholmen.

MONSEN

Nu, fine!

ASLAKSEN

Sed ne antaŭ morgaŭ vespere, li diris; nek pli frue nek pli
malfrue; ĝustatempe! Je via sano!

DANIEL HEJRE

(al _Lundestad_) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro
Stensgård kaj sinjorino Rundholmen.

LUNDESTAD

(pli mallaŭte) Li svatas ŝin.

DANIEL HEJRE

Ĉu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin --;
sufiĉe dirite --

LUNDESTAD

Kaj tion vi promesis?

DANIEL HEJRE

Jes, kompreneble.

LUNDESTAD

Laŭdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi
plenumas okcidente.

DANIEL HEJRE

He-he; la kara animo, -- efektive ĉi tiun fojon li estos
miskalkulinta.

SINJORINO RUNDHOLMEN

(kun malfermita letero; ĉe la pordo maldekstre) Kie estas advokato
Stensgård?

DANIEL HEJRE

Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!

Kurteno



KVINA AKTO


(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj
dekstre kaj maldekstre.)

(_Ferfareja administranto Ringdal_ staras apud tablo foliumante
paperojn. Iu frapas.)


RINGDAL

Envenu!

DOKTORO FJELDBO

(de la fono) Bonan matenon!

RINGDAL

Bonan matenon, sinjoro doktoro!

FJELDBO

Nu, ĉio bone statas?

RINGDAL

Jes, dankon; sufiĉe bone; sed --

FJELDBO

Sed?

RINGDAL

Jes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon?

FJELDBO

Ne! Kio estas tio?

RINGDAL

Ĉu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli?

FJELDBO

Ne!

RINGDAL

Monsen forkuris ĉinokte.

FJELDBO

Forkuris? Monsen?

RINGDAL

Forkuris.

FJELDBO

Sed bona Dio --?

RINGDAL

Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li
estas sciinta simuli --

FJELDBO

Sed la kialo? La kaŭzo?

RINGDAL

Nemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj
en Kristianio ĉesis kaj jen --

FJELDBO

Kaj li forkuris!

RINGDAL

Foren al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al
Storli; oni registras kaj sigelas --

FJELDBO

Kaj la malfeliĉa familio --?

RINGDAL

La filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas
kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas.

FJELDBO

Jes, sed la filino?

RINGDAL

Tŝŝ; la filino estas ĉi tie.

FJELDBO

Ĉi tie?

RINGDAL

La familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien
ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento.

FJELDBO

Kaj kiel ŝi eltenas tion ĉi?

RINGDAL

Ho, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado
kiun ŝi spertis hejme --; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi
-- Tŝŝ; jen la ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!

FJELDBO

Jes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la
datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Ho, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi
scias ke vi deziras al mi ĉion bonan.

FJELDBO

Kaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano --

LA ĈAMBELANO

Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.

FJELDBO

Kion tio signifas?

LA ĈAMBELANO

Mi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte.

FJELDBO

Ho, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO

Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam
hodiaŭ.

FJELDBO

Pri tio vi tamen devus iomete dormi.

LA ĈAMBELANO

Kiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej
proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum
longa parencaro estis sciinta konservi.

FJELDBO

Jes, kaj kio krome?

LA ĈAMBELANO

Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen.
Jes, vi do aŭdis pri Monsen?

FJELDBO

Jes, mi aŭdis.

LA ĈAMBELANO

(al _Ringdal_) Ĉu oni nenion pli scias?

RINGDAL

Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.

LA ĈAMBELANO

Kaj mia filo?

RINGDAL

Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon;
sed nenio restos.

LA ĈAMBELANO

Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.

RINGDAL

Estos farata. (elen tra la antaŭa pordo dekstre)

FJELDBO

Sed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento.

LA ĈAMBELANO

Ĉu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?

FJELDBO

Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian
malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo
kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas?

LA ĈAMBELANO

Ĉu vi volis agi kiel mia filo agis?

FJELDBO

Li ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero.

LA ĈAMBELANO

Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?

FJELDBO

Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al
mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen
skuiĝas al sincereco.

LA ĈAMBELANO

(paŝadante) Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo
forĵetita!

FJELDBO

Estas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru
al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi
estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

(haltas) Mi?

FJELDBO

Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis
tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la
tenton?

LA ĈAMBELANO

Vi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de
la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.

FJELDBO

Tion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda
juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi
faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por
fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia
honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel,
ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste.

LA ĈAMBELANO

Ĉu tion vi opinias?

FJELDBO

Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni
akceptas la taskon _lerni_ anstataŭ _esti_. Ni vidas al kio tio
kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur
duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia
en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård --

LA ĈAMBELANO

Stensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård?

FJELDBO

Flikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka
sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj
flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis.
Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La
edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en
ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion.
“Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco
en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo,
la talentoj, -- ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki,
krom al disiĝo en la personeco?

LA ĈAMBELANO

Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas
sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el
mia filo; sed el vi kompreneble; el vi --!

FJELDBO

Jes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas;
sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa.
Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino
tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la
talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu
morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie
estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne
flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la
animstato --

LA ĈAMBELANO

Jen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta?

FJELDBO

Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis
sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.

LA ĈAMBELANO

Ke tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam
estas des pli bele, ke li tamen --

FJELDBO

Kion? Kiaĵon?

LA ĈAMBELANO

Vi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri
tio ĉi?

FJELDBO

La kambio de via filo?

LA ĈAMBELANO

Jes, ĝin li sendis min reen.

FJELDBO

Libervole?

LA ĈAMBELANO

Libervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; -- kaj tial de hodiaŭ mia
domo staros malferma por li.

FJELDBO

Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino --

LA ĈAMBELANO

Ho preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li
malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe.

FJELDBO

Mi?

LA ĈAMBELANO

Jes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas;
mi petas vian konsilon en ĉio ajn, -- kaj tamen --

FJELDBO

Nu ja, tamen?

LA ĈAMBELANO

Tamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io -- io distingita kiun mi
tute ne ŝatas!

FJELDBO

Sed pliklarigu do!

LA ĈAMBELANO

Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.

FJELDBO

Sinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas
kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan
oferon.

LA ĈAMBELANO

Ĉu? Per kio?

FJELDBO

Per silento.

LA ĈAMBELANO

Per silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri,
eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo,
sinjoro farejkuracisto; -- kaj tio ne konvenas en nia libereca
asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi
tiun domon; li devos --; li devos --! Ho, mi ne emas, je mia benata
feliĉo --! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.

LUNDESTAD

(de la fono) Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi
deziras al vi honoron kaj ĉion bonan --

LA ĈAMBELANO

Ho, je diablo, -- mi preskaŭ diris.  Ĉio estas flikaĵo, mia kara
Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo.

LUNDESTAD

Jes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.

LA ĈAMBELANO

Jes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo?

LUNDESTAD

Ho, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

Hm, hm; -- jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de
antaŭhieraŭ ke li venis pete --

FJELDBO

Eble por saviĝi.

LUNDESTAD

Neeblus; li sinkis tro profunden; -- kaj tio kio okazas, efektive
estas la plej bona.

LA ĈAMBELANO

Bone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en
la elekto hieraŭ?

LUNDESTAD

Mi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård
oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi
niajn fingrojn.

LA ĈAMBELANO

Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas --?

LUNDESTAD

Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel
bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de
socia stato, estas tre facile por li esti liberala.

LA ĈAMBELANO

Mi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj.

LUNDESTAD

Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio.
Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni
mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de
aliuloj. Tio estas la nova en la afero.

LA ĈAMBELANO

Kaj tiun renversadon vi volas subteni?

LUNDESTAD

Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj
estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen
forsorĉi.

LA ĈAMBELANO

Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro --?

LUNDESTAD

Mi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed
estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi
ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone.

LA ĈAMBELANO

Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta
sekvantaro de perturbuloj kun li --

LUNDESTAD

Se Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia.

LA ĈAMBELANO

Bedaŭrinde; vi estis tro rapida --

LUNDESTAD

Mi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

Rilate al mi?

LUNDESTAD

Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj.
Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se
mi estus perfidinta Stensgård, -- vi ja scias ke li havas certan
paperon --

LA ĈAMBELANO

Nun ne plu.

LUNDESTAD

Kio?

LA ĈAMBELANO

Jen ĝi estas.

LUNDESTAD

Ĉu li sendis ĝin reen al vi?

LA ĈAMBELANO

Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.

LUNDESTAD

(pripensante) Advokato Stensgård havas bonajn talentojn.

STENSGÅRD

(de la fono; haltas apud la pordo) Ĉu vi permesas ke mi
proksimiĝu?

LA ĈAMBELANO

(al li) Vi sekure povas.

STENSGÅRD

Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?

LA ĈAMBELANO

Mi volas.

STENSGÅRD

Do akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn
stultaĵojn --

LA ĈAMBELANO

Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD

Ho Dio benu vin!

LA ĈAMBELANO

Kaj ekde hodiaŭ -- ĉar vi tiel deziras -- ekde hodiaŭ vi estos
kiel hejme ĉi tie.

STENSGÅRD

Ĉu permesiĝas? Ĉu permesiĝas? (oni frapas)

LA ĈAMBELANO

Envenu!

(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p.
_La ĉambelano_ iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas
kun ili.)

TORA

(kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre)
Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente.

STENSGÅRD

Vi sinjorino!

TORA

Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.

STENSGÅRD

Sed --?

TORA

Aĥ, kiom ni misjuĝis vin!

STENSGÅRD

Ĉu vi --?

TORA

Vi ja mem kulpis; -- ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi
dezirus rebonigi tion.

STENSGÅRD

Vi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis --?

TORA

Ĉiuj; se ni vere povus --

LA ĈAMBELANO

Refreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano!

TORA

Jen ili baldaŭ.

(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino
kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta
sceno.)

STENSGÅRD

Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!

LUNDESTAD

Tia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ.

STENSGÅRD

Pa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la
brilo super la vivo!

LUNDESTAD

Oho; pensoj pri amo?

STENSGÅRD

Ne pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo!

LUNDESTAD

Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?

STENSGÅRD

Bastian --?

LUNDESTAD

Jes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi
al knabineto.

STENSGÅRD

Ho, babilaĵo --

LUNDESTAD

Ne timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi;
vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal.

STENSGÅRD

Kion vi havas de Ringdal?

LUNDESTAD

Fraŭlino Monsen donis sian “Jes”.

STENSGÅRD

Kion vi diras?

LUNDESTAD

Sian “Jes”, mi diras.

STENSGÅRD

Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!

LUNDESTAD

Sed ne la filino.

STENSGÅRD

Sian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja
forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta
afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu
sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem
respondeci.

DANIEL HEJRE

(de la fono)  He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas
sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas --

LA ĈAMBELANO

Dankon, dankon, malnova amiko!

DANIEL HEJRE

Je Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu. (novaj gastoj venas) Jen ni
havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu
sufiĉe! (al _Stensgård_) Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu
jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de
maljunulo.

STENSGÅRD

Pri kio?

DANIEL HEJRE

Hieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja
scias --

STENSGÅRD

Nu jes, jes; kio sekve?

DANIEL HEJRE

Estis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron --

STENSGÅRD

Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis?

DANIEL HEJRE

Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon;
volis nek respondi nek montri sin --

STENSGÅRD

Ho, dankon al Dio!

DANIEL HEJRE

Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti
tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo --! Sed la amo havas
okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris,
staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma
fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se
permesiĝas tion diri; -- ho, jen taŭga virino!

STENSGÅRD

Nu? Kaj kio plue?

DANIEL HEJRE

Nu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron
kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis
hieraŭ!

STENSGÅRD

Kio? Fianĉiniĝis?

DANIEL HEJRE

Koran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi
estas la unua, kiu povus anonci al vi --

STENSGÅRD

Stultaĵo! Estas nur babilaĵo!

DANIEL HEJRE

Kio estas nur babilaĵo?

STENSGÅRD

Vi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis --! Ĉu vi estas freneza?
Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi --

DANIEL HEJRE

Ne, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur
solidaj piedoj.

STENSGÅRD

Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis
nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi
la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.

DANIEL HEJRE

Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas
romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj!

STENSGÅRD

Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, -- procesi por vi
--; Tŝŝ; mi fidas vin. (foriras)

LA ĈAMBELANO

(kiu dume parolis kun _Lundestad_) Ne, Lundestad, -- _tion_ mi vere
ne povas kredi.

LUNDESTAD

Nun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de
Daniel Hejre mem.

DANIEL HEJRE

Kion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi?

LA ĈAMBELANO

Diru al mi, -- ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ?

DANIEL HEJRE

Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?

LA ĈAMBELANO

Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li --

LUNDESTAD

Vi kredigis lin ke ĝi estas falsa?

DANIEL HEJRE

Pa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko --

LUNDESTAD

Sed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj?

DANIEL HEJRE

Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu?

LA ĈAMBELANO

Do tiel!

LUNDESTAD

(al _la ĉambelano_) Kaj kiam li _tion_ aŭdis --

LA ĈAMBELANO

-- kaj jen li donis la kambion al Ringdal!

LUNDESTAD

La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.

LA ĈAMBELANO

Aktoras grandanima; trompas min denove; -- malfermigas aliron en mian
domon; devigas min esti dankema, -- tiu, tiu --! Kaj tiu persono --!

DANIEL HEJRE

Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?

LA ĈAMBELANO

Poste; poste, kara amiko! (tiras _Lundestad_ flanken) Kaj tiun
personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren!

LUNDESTAD

Kaj ĉu vi mem do?

LA ĈAMBELANO

Ho, mi ŝatus --!

LUNDESTAD

(montras al _Stensgård_, kiu parolas kun _Tora_) Vidu jen. Kiun
penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras --?

LA ĈAMBELANO

El tiuj pensoj mi ilin elpelos.

LUNDESTAD

Tro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per
perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco --

LA ĈAMBELANO

Ankaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!

LUNDESTAD

Kion vi volas fari?

LA ĈAMBELANO

Atentu (iras al _Fjeldbo_) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, --
bonvolu fari al mi servon.

FJELDBO

Kun ĝojo!

LA ĈAMBELANO

Do forpelu la ulon tie.

FJELDBO

Stensgård?

LA ĈAMBELANO

Jes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin!

FJELDBO

Sed kiel povas mi --?

LA ĈAMBELANO

Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn --

FJELDBO

Liberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn?

LA ĈAMBELANO

Jes, pro diablo; jes!

FJELDBO

Vian manon por tio, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Jen ĝi.

FJELDBO

Je Dio do; nun aŭ neniam! (laŭte) Permesu ke mi ĉimomente
okupas la atenton de la ĉeestantoj?

LA ĈAMBELANO

Doktoro Fjeldbo parolas!

FJELDBO

Mi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al
vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino.

(Ekkrioj de surprizo. _Tora_ eligas etan krion; _la ĉambelano_ estas
ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)

STENSGÅRD

Fianĉiĝo! _Via_ fianĉiĝo --!

DANIEL HEJRE

Kun de la ĉambelano perm-- --? Kun via --? Kun -- kun --?

LUNDESTAD

Ĉu la doktoro perdis la prudenton?

STENSGÅRD

Sed, sinjoro ĉambelano --?

LA ĈAMBELANO

Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de
la junuloj!

FJELDBO

Dankon, dankon, -- kaj pardonon!

LA ĈAMBELANO

Ni troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera
konkuro vivu!

TORA

Ho, mia benata patro!

LUNDESTAD

Jes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas
anonci kroman gefianĉiĝon --

STENSGÅRD

Estas elpensaĵo!

LUNDESTAD

Certe ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen --

STENSGÅRD

Mensogo; mensogo mi diras!

TORA

Ne, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas.

LA ĈAMBELANO

Kiuj? Kie?

TORA

Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne -- (al la plej supera pordo
dekstre)

LUNDESTAD

Kandidato Helle? Li do --!

LA ĈAMBELANO

Kaj ĉi tie; ĉe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!

RAGNA

(timema retiras sin) Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj!

LA ĈAMBELANO

Neniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj?

KANDIDATO HELLE

Sinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma.

RAGNA

Ho, zorgu pri ni!

LA ĈAMBELANO

Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi!

DANIEL HEJRE

Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas
eĉ kompletigi la liston --

LA ĈAMBELANO

Kio? Vi? Je via aĝo; -- kia nepripensemo!

DANIEL HEJRE

Ho --! Sufiĉe dirite.

LUNDESTAD

La ludo estas perdita, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD

Ĉu? (laŭte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel
Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon.

LA ĈAMBELANO

Kiel?

STENSGÅRD

Oni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio
bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la
servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj
por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi
distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed
tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi
ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam
mallige al la interesoj ĉi tie, -- ligis min per la ligiloj de la
koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min.
Ankaŭ mi estas fianĉigita.

LA ĈAMBELANO

Vi?

FJELDBO

Fianĉigita!

DANIEL HEJRE

Atestiĝas.

LA ĈAMBELANO

Sed kiel --?

FJELDBO

Fianĉigita? Kun kiu?

LUNDESTAD

Ĉu do ne estas?

STENSGÅRD

Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi
estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen.

FJELDBO

Kun sinjorino Rundholmen!

LA ĈAMBELANO

La vidvino de la kampara komercisto?

LUNDESTAD

Hm. Nu tiel!

LA ĈAMBELANO

Sed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do --?

STENSGÅRD

Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!

LUNDESTAD

Li havas bonajn talentojn.

LIBROPRESISTO ASLAKSEN

(enrigardas ĉe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon --

LA ĈAMBELANO

Nu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli?

ASLAKSEN

Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun
sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD

Poste; vi povas atendi ekstere.

ASLAKSEN

Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi --

STENSGÅRD

Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? -- Jes, sinjoroj,
tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis
firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu
povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de
aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo
el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn
posteno, kie via fido postenigus min.

LUNDESTAD

Li venkis.

LA ĈAMBELANO

Vere, mi devas diri -- (al la servistino, kiu proksimiĝis al li de
la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?

LA SERVISTINO

Sinjorino Rundholmen --

LA ĈIRKAŬSTARANTOJ

Sinjorino Rundholmen?

LA ĈAMBELANO

Ĉu ŝi?

LA SERVISTINO

Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo --

LA PLIMULTO

(parolante samtempe) Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel --?

STENSGÅRD

Kia babilaĵo!

ASLAKSEN

Jes, mi ja diris al vi --

LA ĈAMBELANO

(al la pordo) Envenu; envenu!

(_Bastian Monsen_ kun _sinjorino Rundholmen_ ĉe la brako venas de la
fono; ĝenerala konfuzo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera --

LA ĈAMBELANO

Kompreneble ne!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino
mian fianĉon.

LA ĈAMBELANO

Jes, jes, -- vi ja estas fianĉinigita; sed --

TORA

Sed ni ne sciis --

STENSGÅRD

(al _Aslaksen_) Sed kiel tio ĉi do estas --?

ASLAKSEN

Mi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras --

STENSGÅRD

Sed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj --

ASLAKSEN

Ne, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.

STENSGÅRD

Tiun de Bastian? Kaj jen --? (ĵetas okulon sur la leteron,
kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon) Ho, vi damnita
fatalulo!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam
oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam --. Ho
vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do
certe volas gratuli min?

DANIEL HEJRE

(al _Lundestad_) Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne?

LA ĈAMBELANO

Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli
vian ontan bofratinon!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu?

TORA

Ragna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita.

BASTIAN

Vi, Ragna?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo
al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård!

FJELDBO

Ne, ne; ne li!

LA ĈAMBELANO

Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ
devas gratuli.

SINJORINO RUNDHOLMEN

La fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino;
gratulon sinjoro advokato!

FJELDBO

Doktoro, vi devas diri.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kion?

FJELDBO

Doktoro; estas mi.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!

LA ĈAMBELANO

Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!

STENSGÅRD

Pardonu; necesa afero --

LA ĈAMBELANO

(mallaŭte) Lundestad, kio estis la alia --

LUNDESTAD

Kio alia?

LA ĈAMBELANO

Ne ambiciulaĉo; sed la alia --

LUNDESTAD

Radikhakisto.

STENSGÅRD

Mi rekomendas min!

LA ĈAMBELANO

Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, --
vorto kiu longe kuŝis sur mia koro --

STENSGÅRD

(al la elirejo) Pardonu; urĝas afero.

LA ĈAMBELANO

(post li) Radikhakisto!

STENSGÅRD

Adiaŭ; adiaŭ! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO

(revenas antaŭen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!

BASTIAN

Kaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?

LA ĈAMBELANO

Ĉiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo.

BASTIAN

Cetere mi ne prenis parton en tio.

SELMA

(kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo
dekstre) Patro! Nun vi estas ĝoja; -- ĉu li povas veni nun?

LA ĈAMBELANO

Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ --

SELMA

Pa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi
scias ke li povas fari stultaĵojn --

LA ĈAMBELANO

Kaj pri tio vi ĝojas?

SELMA

Jes, pri tio ke li _povas_; sed li ne permesiĝos al tio.

LA ĈAMBELANO

Li envenu. (_Selma_ eliras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de la antaŭa pordo dekstre) Jen la peto pri eksiĝo.

LA ĈAMBELANO

Dankon; sed ŝiru ĝin.

RINGDAL

Ŝiri?

LA ĈAMBELANO

Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj
ago --

ERIK BRATSBERG

(kun _Selma_ de dekstre) Ĉu vi havas pardonon por mi?

LA ĈAMBELANO

(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.

ERIK BRATSBERG

Patro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom
reagas.

LA ĈAMBELANO

Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de
la tentado! Sed _mi_ staras apude. (laŭte) Nu, ĉu vi scias
novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.

PLURAJ EL LA GASTOJ

Kio? Vi, sinjoro ĉambelano?

DANIEL HEJRE

Vi, altestimata?

LA ĈAMBELANO

Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝi _povas_ tia
esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere.

LUNDESTAD

Jes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, -- se vi volas entrepreni
por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna
laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”.

ERIK BRATSBERG

Vi! Vere?

LUNDESTAD

Mi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård
hodiaŭ --; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn
nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu
por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.

LA ELEKTANTOJ

(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la
sama! Vi ne perfidas!

LA ĈAMBELANO

Jen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed
kiu do estas la kialo de ĉio ĉi?

FJELDBO

Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi --!

ASLAKSEN

(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la
sino de patrino!

FJELDBO

Sed tiu letero, kiu --?

ASLAKSEN

Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian
Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino
Rundholmen; -- ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la
“presitaĵo” en la mano --

LA ĈAMBELANO

(pli proksimen) Kio? Ĉu; ĉu?

ASLAKSEN

La gazetaro, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

La gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam
diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?

ASLAKSEN

Tamen, sinjoro ĉambelano --

LA ĈAMBELANO

Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis
nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi
petas dek ekzemplerojn.

ASLAKSEN

Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon,
venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi
antaŭe, -- mi ne volas skribi ion en ĝi.

RINGDAL

Ho, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta!

LA ĈAMBELANO

Jes, kion vi diras pri tio?

RINGDAL

Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?

FJELDBO

(rapide) Ho, tion mi poste --

LA ĈAMBELANO

Vere okazis pasintan 17-an de Majo.

FJELDBO

Kiel --?

LA ĈAMBELANO

La saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna --

TORA

Patro, patro; ĉu vi sciis --?

LA ĈAMBELANO

Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.

FJELDBO

Ho, sinjoro ĉambelano --!

TORA

Sed kiu dir --?

LA ĈAMBELANO

Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas
dormetante en la fenestra balkono.

TORA

Ho, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj?

FJELDBO

Nun mi komprenas vian konduton --

LA ĈAMBELANO

Jes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti.

FJELDBO

Ĉu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ?

LA ĈAMBELANO

Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis.

TORA

(mallaŭte al _Fjeldbo_) Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri
Stensgård; -- kial mi ne ricevis informojn?

FJELDBO

Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj
defendas sian kolombeton, -- sed oni ne timigas.

(Ili interrompiĝas de _sinjorino Rundholmen_.)

DANIEL HEJRE

(al _la ĉambelano_) Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu
niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo.

LA ĈAMBELANO

Ĉu ni faru? Nu, jes, jes!

DANIEL HEJRE

Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj
en la gazeto de Aslaksen.

LA ĈAMBELANO

Ĝojige.

DANIEL HEJRE

Kaj vi mem komprenas, -- la multaj kurantaj aferoj --

LA ĈAMBELANO

Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.

SINJORINO RUNDHOLMEN

(al _Tora_) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu
malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas
falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri
tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li
estas vera manĝaĵĉevalo.

LA SERVISTINO

(de maldekstre) La tablo estas pretigita.

LA ĈAMBELANO

Nu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi
sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen.

RINGDAL

Jes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj!

DANIEL HEJRE

Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston
por la karaj neĉeestantoj.

LUNDESTAD

Unu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE

La advokato?

LUNDESTAD

Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos
en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ
samtempe.

FJELDBO

Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la
asocio de la junuloj.

DANIEL HEJRE

Kial ne?

FJELDBO

Ne, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon.

DANIEL HEJRE

Sed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno
estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono:
la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras
politikistojn; he-he!

FJELDBO

Jes, sed kiel pri ĉio estas, -- _nia_ asocio staru kaj tra novaj kaj
dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de la _junuloj_. Kiam
Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la
popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li
diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate
nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun
vorton.

LA ĈAMBELANO

Ankaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, -- ni stumblis kaj
palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe.

LUNDESTAD

Ho, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.

ASLAKSEN

Jes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!

Kurteno





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Asocio de la Junuloj - Dramo en kvin aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home