Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La kolonoj de la socio - Dramo en kvar aktoj
Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La kolonoj de la socio - Dramo en kvar aktoj" ***


Noto de tekstpreparulo:
En ĉi tiu teatraĵo, la tradukisto uzas komencemajuskla “Vi” por
signifi norvega formala alparola pronomo.



HENRIK IBSEN

LA KOLONOJ DE LA SOCIO

Dramo en kvar aktoj

(Samfundets støtter 1877)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tel 32 85 50 03
Fax 32 85 50 82

ISBN 82 91 707-52-9



LA KOLONOJ DE LA SOCIO

ROLOJ:

  KONSULO BERNICK.
  SINJORINO BERNICK, lia edzino.
  OLAF, ilia filo, 13 jara.
  FRAŬLINO BERNICK, fratino de la konsulo.
  JOHAN TØNNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.
  FRAŬLINO HESSEL, ŝia pli aĝa duonfratino.
  HILMAR TØNNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.
  ADJUNKTO RØRLUND.
  GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
  KOMERCISTO VIGELAND.
  KOMERCISTO SANDSTAD.
  DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.
  PLENRAJTIGITO KRAP.
  ŜIPKONSTRUISTO AŬNE.
  LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
  LA EDZINO DE POŜTESTRO HOLT.
  LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.
  FRAŬLINO RUMMEL.
  FRAŬLINO HOLT.
  BURĜOJ kaj ALIAJ LOĜANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAĜEROJ
  sur VAPORŜIPO k.t.p.


(La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega
ĉemara urbo.)



UNUA AKTO


(Spaca ĝarden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en
la antaŭo pordo kondukas al la ĉambro de la konsulo; pli malantaŭe
en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraŭa pordo estas
pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaŭ tute el spegula
vitro kun malferma pordo al larĝa ĝarden-ŝtuparo, super kiu estas
etendita sunŝirmilan velon. Sube de la ŝtuparo vidiĝas parto de la
ĝardeno, enkadrigita de krado kun mallarĝa enir-pordego. Ekstere
kaj laŭ la krado laŭas strato, kies kontraŭa flanko havas
malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma
sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj
interparolas; fariĝas komerco en vendejo situanta ĉe la angulo
k.t.p.)

(Ene en la ĝardena salono sidas ĉirkaŭ tablo aro da sinjorinoj.
Meze antaŭ la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Ĉe ŝia maldekstra
flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj laŭvice _sinjorino
Rummel_ kaj _fraŭlino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_
sidas _sinjorino Lynge, fraŭlino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Ĉiuj
sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kuŝas grandaj
amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linaĵoj kaj aliaj
vestaĵoj. Pli fone, ĉe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj
kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rørlund_ legante el libro
ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj aŭdiĝas de la publiko.
Ekstere en la ĝardeno kuras _Olaf Bernick_ ĉirkaŭe pafante al celo
per arko.)

(Post momento venas _ŝipkonstruisto Aŭne_ kviete enen tra la pordo
dekstre. Okazas ioma interrompiĝo de la legado; _sinjorino Bernick_
kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _Aŭne_ trankvile
iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo
kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun ĉapelo en la
mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu ĉambro.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu estas vi, kiu frapas?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La konsulo serĉas min.

PLENRAJTIGITO KRAP
Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi — —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Al Vi? Mi preferus — —

PLENRAJTIGITO KRAP
— — transdonis al mi diri, ke Vi devas ĉesi pri tiuj sabat-tagaj
prelegoj por la laboristoj.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon — —

PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentaŭgaj
en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damaĝo, kiun la
laboristoj ricevus de niaj novaj maŝinoj kaj de la nova labormetodo
en la ŝipfarejo. Kial Vi tion faras?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Tion mi faras por subteni la socion.

PLENRAJTIGITO KRAP
Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel
estro de la laborista asocio mi devas — —

PLENRAJTIGITO KRAP
Vi unue kaj ĉefe estas laborestro de la ŝipfarejo de konsulo
Bernick. Vi unue kaj ĉefe faru Vian devon al la socio, kiu nomiĝas
la firmao de konsulo Bernick; ĉar estas de _tiu_ ke ni ĉiuj vivas.
— Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La konsulo ne estus tion _tiel_ dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed
mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio ĉi. Estas la damnita
usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili
kutimiĝis tie transe, kaj tio —

PLENRAJTIGITO KRAP
Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tiriĝi enen en detalojn. Nun Vi
konas la opinion de la konsulo; jen sufiĉe! Bonvolu returni al
la farejo; certe bezoniĝas; mi baldaŭ mem venos. — Pardonu
sinjorinoj!

(Li salutas kaj eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.
_Ŝipkonstruisto Aŭne_ eliras silente dekstre. La _adjunkto, _kiu
dum la pasinta mallaŭta interparolo daŭrigis la legadon, baldaŭ
poste finlegis la libron, kaj batfermas ĝin.)

ADJUNKTO RØRLUND
Jen, miaj karaj aŭskultantinoj, pri tio finite.

SINJORINO RUMMEL
Oh, kia instruplena rakonto!

SINJORINO HOLT
Kaj kun bona moralo!

SINJORINO BERNICK
Tia libro vere donas multon pripensindan.

ADJUNKTO RØRLUND
Ho jes; ĝi estas bonfara kontraŭeco al tio, kion ni bedaŭrinde
ĉiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodaĵoj. Ĉi tiu
ŝminkita eksteraĵo, kiun la grandaj socioj vidigas, — kion ĝi
vere kaŝas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi.
Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, — ili estas
kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe.

SINJORINO HOLT
Jes tutcerte.

SINJORINO RUMMEL
Ni ja nur bezonas rigardi al la usona ŝipanaro, kiu nun troviĝas
ĉi tie.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed eĉ en la
plej altaj tavoloj, kiel statas _tie_? Dubo kaj fermanta maltrankvilo
en ĉiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en ĉiuj rilatoj.
Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin
aŭdacaj deziroj renversi eĉ la plej gravajn verojn?

DINA
(sen suprenrigardi) Tamen ĉu ne ankaŭ multaj grandaj faroj okazas?

ADJUNKTO RØRLUND
Grandaj faroj —? Mi ne komprenas —

SINJORINO HOLT
(surprizita) Sed, Dio, Dina —!

SINJORINO RUMMEL
(sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas —?

ADJUNKTO RØRLUND
Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason ĉe ni. Ne,
ni ĉi-hejme devas danki al Dio, ke statas ĉe ni kiel estas. Certe
kreskas fiherboj inter la tritiko ankaŭ ĉi tie, bedaŭrinde; sed
ĝin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la
socion pura, miaj sinjorinoj, — teni ekstere ĉion tion neprovitan,
kiun senpacienca tempo volas trudi al ni.

SINJORINO HOLT
Kaj el tio bedaŭrinde troviĝas pli ol sufiĉe.

SINJORINO RUMMEL
Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la
urbo.

SINJORINO BERNICK
Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi.

ADJUNKTO RØRLUND
La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo
estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupiĝi pri tiu
kaprico.

SINJORINO BERNICK
Kaj tamen li spertis sufiĉe da malico el la gazetoj. Sed ni tute
forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke
Vi oferas tiom da tempo por ni.

ADJUNKTO RØRLUND
Ho nu, nun dum la lerneja ferio —

SINJORINO BERNICK
Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto.

ADJUNKTO RØRLUND
(lokigas sian seĝon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara
sinjorino. Ĉu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj ĉu Vi
ĝin ne donas ĝoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi
laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo;
Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj,
kiuj ŝirkolektas ĉarpion por tiuj malfeliĉaj vunditoj, metas la
bandaĝon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin —

SINJORINO BERNICK
Certe estas granda donaco de graco vidi ĉion en tia bela lumo.

ADJUNKTO RØRLUND
Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas
vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi
diras, fraŭlino Bernick? Ĉu Vi ne trovis kvazaŭ pli sekuran
fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui?

FRAŬLINO BERNICK
Aĥ, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja
ĉambro, mi deziras esti ege fore sur la sovaĝa maro.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu aŭdu, estas la malkvieto, kara fraŭlino. Sed kontraŭ tiaj
maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovaĝa maro, —
tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta
homa socio, kie multaj submergiĝas. Kaj ĉu Vi vere tiom alte
taksas la vivon, kiun Vi aŭdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu
nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, ŝvitantaj kaj
baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige
sidi malvarmete ĉi tie interne turnante la dorson al tiu flanko,
de kie venas la perturbo.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, Dio, vi ja eble tute pravas —

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj en domo kia tiu ĉi, — en bona kaj pura hejmo, kie la familia
vivo montras sin en la plej bela aspekto, — kie paco kaj konkordo
regas — — (al _sinjorino Bernick_) Al kio Vi aŭskultas, sinjorino?

SINJORINO BERNICK
(turnita al la plej antaŭa pordo maldekstre) Kiel laŭtvoĉaj ili
fariĝas tie interne.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu io aparte okazas?

SINJORINO BERNICK
Mi ne scias. Mi aŭdas ke estas iuj ene ĉe mia edzo.

(_Hilmar Tønnesen_, kun cigaro en la buŝo, envenas tra la pordo
dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.)

HILMAR TØNNESEN
Ho, pardonu — (volas retiri sin)

SINJORINO BERNICK
Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne ĝenas. Ĉu vi ion volas?

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al _sinjorino
Bernick_) Nu, kio do fariĝos?

SINJORINO BERNICK
Pri kio?

HILMAR TØNNESEN
Bernick estas ja kunvokinta kunvenon.

SINJORINO BERNICK
Ĉu? Pri kio do?

HILMAR TØNNESEN
Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencaĵo.

SINJORINO RUMMEL
Ne, ĉu eblas?

SINJORINO BERNICK
Bedaŭrinda Karsten, ĉu li havu eĉ pliajn malagrablaĵojn —

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kiel ni komprenu tion ĉi, sinjoro Tønnesen? Konsulo Bernick jam
lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon.

HILMAR TØNNESEN
Jes, tion ankaŭ mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap,
kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktiĝos, kaj ke
Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo.

SINJORINO RUMMEL
Jes, ĉu ne estas kiel ŝajnis al mi, ke mi aŭdis la voĉon de
Rummel.

HILMAR TØNNESEN
Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaŭ komercisto Sandstad el
la deklivo kaj Mikkel Vigeland, — “Mikelo Sanktulo”, kiel oni nomas
lin.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm —

HILMAR TØNNESEN
Pardonu, sinjoro adjunkto.

SINJORINO BERNICK
Kaj nun estis ja tie ĉi tiel bone kaj trankvile.

HILMAR TØNNESEN
Nu ja, miaparte mi ne bedaŭrus, ke ili komencus denove kvereli.
Estus ja ioma amuzado.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti.

HILMAR TØNNESEN
Tio estas laŭ natura emo. Certaj naturoj bezonas foje ŝirantaj
bataloj. Sed de tio la etburĝa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne
estas por ĉiu donita — (foliumas la libron de la adjunkto) “La
virino kiel la servantino de la socio”. Kia sensencaĵo estas tio?

SINJORINO BERNICK
Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron.

HILMAR TØNNESEN
Ne kaj mi ne intencas legi ĝin.

SINJORINO BERNICK
Vi verŝajne ne bone fartas hodiaŭ.

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi ne fartas.

SINJORINO BERNICK
Ĉu vi eble ne bone dormis ĉi-nokte?

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraŭ vespere pro
mia malsano. Poste mi paŝadis al la klubo kaj legis vojaĝpriskribon
pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia
lukto kontraŭ la elementoj.

SINJORINO RUMMEL
Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
Ne; ĝi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme
sonĝante, ke min persekutis abomena rosmaro.

OLAF
(kiu envenis supre sur la ĝardena ŝtuparo) Ĉu persekutis vin
rosmaro, onklo?

HILMAR TØNNESEN
Mi tion sonĝis, vi stultulo! Sed ĉu vi daŭre ĉirkaŭiras ludante
per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon?

OLAF
Jes, mi volus, sed —

HILMAR TØNNESEN
Ĉar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; ĉiam estas io
nervostreĉa kiam oni estas pafonta.

OLAF
Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi.

SINJORINO BERNICK
Vi ne devas meti tiaĵojn en lian kapon, Hilmar.

HILMAR TØNNESEN
Hm, — tiela parencaro edukiĝas hodiaŭ! Oni parolas pri sporto kaj
sporto, — Ho Dio, — sed ĉio estas nur ludo; neniam serioza urĝo
al tio hardanta, kio troviĝas en kuraĝa renkonto okulon al okulo
antaŭ la danĝero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo;
vi povus malpreni.

OLAF
Ne, onklo, ĝi ne havas sagon.

HILMAR TØNNESEN
Vi ne povas scii; ĝi tamen povas havi sagon. Forprenu ĝin, mi
diras! — Kial pro diablo vi neniam vojaĝis transen al Ameriko en iu
el la ŝipoj de via patro? Tie vi povus vidi ĉason al bizonoj aŭ
lukto kontraŭ la ruĝuloj.

SINJORINO BERNICK
Tamen Hilmar do —

OLAF
Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj
onklinon Lona.

HILMAR TØNNESEN
Hm —; sensencaĵo.

SINJORINO BERNICK
Nun vi povas reen iri en la ĝardenon, Olaf.

OLAF
Panjo, ĉu mi ankaŭ povos eliri sur la straton?

SINJORINO BERNICK
Jes; sed ne tro foren.

(_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.)

ADJUNKTO RØRLUND
Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro
Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
Ne, kompreneble, li devas iri ĉi tie kaj fariĝi fornosidulo, kiel
tiom da aliuloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kial Vi mem ne transvojaĝos?

HILMAR TØNNESEN
Mi? Kun mia malsano? Nu, tio kompreniĝas; ĝin oni ne multe
konsideras en la urbo. Sed tamen, — oni havas ja certajn devojn al
la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaŭ esti _iuj_ kiuj tenas
la standardon alte. Uŝ, nun li denove krias!

LA SINJORINOJ
Kiu krias?

HILMAR TØNNESEN
Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom laŭtvoĉaj tie interne, kaj tio
igas min nervoza.

SINJORINO RUMMEL
Certe estas mia edzo, sinjoro Tønnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom
kutimiĝis paroli en grandaj kunvenoj —

ADJUNKTO RØRLUND
Ankaŭ la aliaj ne estas mallaŭtaj, ŝajnas al mi.

HILMAR TØNNESEN
Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen —; ĉio ja
rezultas en kalkulo de bagatelaĵoj ĉi tie. Uŝ!

SINJORINO BERNICK
Estas almenaŭ pli bone ol pasinte, kiam ĉio foruziĝis en amuzadoj.

SINJORINO LYNGE
Ĉu vere estis tiel malbone pasinte?

SINJORINO RUMMEL
Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin feliĉa, ke Vi tiam ne
loĝis ĉi tie.

SINJORINO HOLT
Jes, vere okazis ŝanĝoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj
tagoj —

SINJORINO RUMMEL
Ho pensu nur antaŭ dekkvar — dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo
estis ĉi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio —

FRAŬLINO BERNICK
Kaj la drama-asocio. Ĝin mi bone memoras.

SINJORINO RUMMEL
Jes, estas _tie_ ke via teatraĵo prezentiĝis, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
(iras al la fono) Nu, kio, kio —!

ADJUNKTO RØRLUND
Teatraĵo de studento Tønnesen?

SINJORINO RUMMEL
Jes, estis longe antaŭ ol _Vi_ venis ĉi tien, sinjoro adjunkto.
Cetere ĝi prezentiĝis nur unu fojon.

SINJORINO LYNGE
Ĉu ne estis en _tiu_ teatraĵo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laŭ
kio Vi diris, sinjorino Rummel?

SINJORINO RUMMEL
(ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras,
sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj aranĝoj en
la familioj.

SINJORINO HOLT
Jes, mi eĉ scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn
tagmanĝojn semajne.

SINJORINO LYNGE
Kaj ankaŭ venis ĉi tien vojaĝanta aktor-grupo laŭdire.

SINJORINO RUMMEL
Jes, tio estis ja la plej malbona —!

SINJORINO HOLT
(maltrankvila) Hm, hm —

SINJORINO RUMMEL
Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.

SINJORINO LYNGE
Jes, tiuj homoj laŭdire faris tiom da petolaĵoj. Kiel efektive
statas pri tiuj historioj?

SINJORINO RUMMEL
Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.

SINJORINO HOLT
Kara Dina, donu al mi tiun linaĵon.

SINJORINO BERNICK
(samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.

FRAŬLINO BERNICK
Mi iru kun vi, Dina.

(_Dina_ kaj _fraŭlino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo
maldekstre.)

SINJORINO BERNICK
(ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi
pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.

(Ŝi eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kaj pretigas tablon; la
adjunkto staras ĉe la pordo kaj parolas kun ŝi. _Hilmar Tønnesen_
sidas tie ekstere fumante.)

SINJORINO RUMMEL
(mallaŭte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!

SINJORINO LYNGE
Mi?

SINJORINO HOLT
Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.

SINJORINO RUMMEL
Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis eĉ ne vivanta
vorto el mia buŝo.

SINJORINO LYNGE
Sed kio do _estas_?

SINJORINO RUMMEL
Kiel povis Vi komenci paroli —! Pensu, — ĉu Vi ne vidis, ke Dina
ĉeestas?

SINJORINO LYNGE
Dina? Sed Dio gardu, ĉu estas io pri —?

SINJORINO HOLT
Kaj eĉ ĝuste en _tiu ĉi_ domo! Ĉu Vi do ne scias, ke estis la
frato de sinjorino Bernick —?

SINJORINO LYNGE
Ĉu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova —

SINJORINO RUMMEL
Ĉu Vi do ne aŭdis ke —? Hm — (al la filino) Iru en la ĝardenon,
vi Hilda.

SINJORINO HOLT
Kaj ankaŭ vi, Netta. Kaj estu ĝentilaj al la bedaŭrinda Dina, kiam
ŝi revenas.

(_Fraŭlino Rummel_ kaj _fraŭlino Holt_ eliras en la ĝardenon.)

SINJORINO LYNGE
Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?

SINJORINO RUMMEL
Ĉu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?

SINJORINO LYNGE
Ĉu studento Tønnesen estis en terura afero?

SINJORINO RUMMEL
Ne, je Dio, la studento estas ja ŝia kuzo, sinjorino Lynge. Mi
parolas pri la frato —

SINJORINO HOLT
— la perditulo Tønnesen —

SINJORINO RUMMEL
Johan li nomiĝis. Li fuĝis al Ameriko.

SINJORINO HOLT
_Devis_ fuĝi, pripensu.

SINJORINO LYNGE
Kaj _li_ do estis en terura afero?

SINJORINO RUMMEL
Jes, estis io tia —; kiel mi do nomu ĝin? Estis io pri la patrino
de Dina. Ho, mi memoras kvazaŭ tio estus hodiaŭ. Johan Tønnesen
tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten
Bernick ĵus estis veninta de Parizo, — ankoraŭ ne estis
fianĉiĝinta —

SINJORINO LYNGE
Nu, sed tiu terura historio?

SINJORINO RUMMEL
Jes, vidu, — tiun vintron la aktora trupo de Møller ĉeestis en la
urbo —

SINJORINO HOLT
— kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Ĉiuj junaj
homoj profunde ĉarmiĝis de ŝi.

SINJORINO RUMMEL
Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke _ŝi_ estas bela. Sed jen la
aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon —

SINJORINO HOLT
— tute neatendite —

SINJORINO RUMMEL
— Kaj li trovas —; ne; tio vere ne estas rakontinda.

SINJORINO HOLT
Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, ĉar la pordo estis ŝlosita
interne.

SINJORINO RUMMEL
Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon ŝlosita. Kaj
pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la
fenestro.

SINJORINO HOLT
Tute supre de mansardo!

SINJORINO LYNGE
Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick?

SINJORINO RUMMEL
Jes, efektive estis.

SINJORINO LYNGE
Kaj post tio li fuĝis al Ameriko?

SINJORINO HOLT
Jes, li ja devis fuĝi, komprenu.

SINJORINO RUMMEL
Ĉar poste malkovriĝis io preskaŭ same malbona; imagu, li estis
atencinta la kason —

SINJORINO HOLT
Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur
onidiroj.

SINJORINO RUMMEL
Sed nun aŭdu do —! Ĉu _tio_ ne estis konata en la tuta urbo? Ĉu
maljuna sinjorino Bernick ne preskaŭ bankrotis pro tiu afero? Tion
mi ja aŭdis de Rummel mem. Sed Dio gardu _mian_ buŝon.

SINJORINO HOLT
Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaŭ ne iris, ĉar ŝi —

SINJORINO RUMMEL
Ja, Dorf forvojaĝis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen
estis tiel aŭdaca resti ĉi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro
ŝi ne plu kuraĝis; sed ŝi vivtenis sin lavante kaj kudrante por
homoj —

SINJORINO HOLT
Kaj ŝi provis komenci danc-lernejon.

SINJORINO RUMMEL
Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn
infanojn al iu tia? Sed ne daŭris longe pri ŝi; la bela sinjorino
ne estis kutimita al laboro; kaptiĝis ŝia brusto, kaj ŝi mortis.

SINJORINO LYNGE
Hu, estas vere teruraj historioj!

SINJORINO RUMMEL
Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la
malluma makulo en la suno de ilia feliĉo, kiel Rummel iam esprimis
sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj ĉi tie en la domo, sinjorino
Lynge.

SINJORINO HOLT
Kaj pro Dio ankaŭ ne pri la duonfratino!

SINJORINO LYNGE
Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaŭ duonfratinon?

SINJORINO RUMMEL
Havis — feliĉe; ĉar nun la parenceco certe estas finita inter la
du. Jes, ŝi estis iu precipa! Imagu, ŝi fortondis la harojn, kaj
iris en viraj botoj en pluva vetero.

SINJORINO HOLT
Kaj kiam la duonfrato — la perdita subjekto — estis forkurinta,
kaj la tuta urbo kompreneble ŝokiĝis pro li, — ĉu Vi scias kion
ŝi tiam faras? Ŝi vojaĝas transen al li!

SINJORINO RUMMEL
Jes, kaj la skandalo, kiun ŝi faris antaŭ ol forvojaĝi, sinjorino
Holt!

SINJORINO HOLT
Tŝŝ, ne parolu pri tio.

SINJORINO LYNGE
Dio, ĉu ŝi ankaŭ faris skandalon?

SINJORINO RUMMEL
Jes, nun Vi aŭdu, sinjorino Lynge. Bernick estis ĵus sin
fianĉiĝinta al Betty Tønnesen; kaj ĝuste kiam li venis kun ŝi ĉe
la brako enen al ŝia onklino por informi —

SINJORINO HOLT
La gefratoj Tønnesen estis orfaj, Vi sciu —

SINJORINO RUMMEL
— kaj Lona Hessel ekstaras de la seĝo kie ŝi sidas, kaj donas al
la ĝentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.

SINJORINO LYNGE
Ne, nun mi neniam —!

SINJORINO HOLT
Estas tute certe.

SINJORINO RUMMEL
Kaj ŝi pakis sian kofron kaj forvojaĝis al Ameriko.

SINJORINO LYNGE
Sed do ŝi ja mem estus havinta inklinon al li.

SINJORINO RUMMEL
Jes, kredu ke ŝi havis. Ŝi imagis ke fariĝus paro el tiuj du, kiam
li revenus el Parizo.

SINJORINO HOLT
Jes, imagu, ke ŝi kredus tiaĵon! Bernick, — tiu juna bonkonduta
grandmonda sinjoro, — perfekta galantulo, — favorato de ĉiuj
virinoj —

SINJORINO RUMMEL
— kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.

SINJORINO LYNGE
Sed pri kio okupiĝis tiu fraŭlino Hessel en Ameriko?

SINJORINO RUMMEL
Nu, vidu, super tio kuŝas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu
ne estas levinda.

SINJORINO LYNGE
Kion tio signifas?

SINJORINO RUMMEL
Ŝi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom
scias ja la tuta urbo, ke ŝi kantis por mono en la gastejoj tie —

SINJORINO HOLT
— kaj ŝi faris prelegojn en la salonoj —

SINJORINO RUMMEL
— kaj ŝi eldonis nenormalan libron.

SINJORINO LYNGE
Ĉu vere —!

SINJORINO RUMMEL
Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia
feliĉo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino
Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio ĉi, por ke Vi gardu Vin.

SINJORINO LYNGE
Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. — Sed tiu bedaŭrinda
Dina Dorf! Mi vere sentas bedaŭron por ŝi.

SINJORINO RUMMEL
Nu, por ŝi estis ja pura feliĉo. Imagu se ŝi restus en la manoj de
la gepatroj! Ni ĉiuj kompreneble zorgis pri ŝi, admonis ŝin plej
eble bone. Post ioma tempo fraŭlino Bernick decidigis, ke ŝi venu
en ĉi tiun domon.

SINJORINO HOLT
Sed malfacila infano ŝi ĉiam estis. Imagu, — ĉiuj la malbonaj
ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas
preni ŝin per la bono, sinjorino Lynge.

SINJORINO RUMMEL
Tŝŝ, — jen ŝi. (laŭte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta
knabino. Nu, ĉu vi venas, Dina? Ni sidas ĉi tie formetante la
kudraĵojn.

SINJORINO HOLT
Ho, kiel bonodoras via kafo, dolĉa Dina. Tia antaŭtagmeza taso da
kafo —

SINJORINO BERNICK
(ekstere sur la ĝardena ŝtuparo) Bonvolu, sinjorinoj!

(_Fraŭlino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino
enporti la kafaĵojn. Ĉiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili
parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste ŝi iras en la salonon
kaj serĉas sian manlaboron.)

SINJORINO BERNICK
(ekstere apud la kafotablo) Dina, ĉu ne ankaŭ vi —?

DINA
Ne, dankon; mi ne volas.

(Ŝi eksidas kun sia kudraĵo. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_
interŝanĝas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la
salonon.)

ADJUNKTO RØRLUND
(improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallaŭte:)
Dina.

DINA
Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?

DINA
Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino,
ke ili estis parolintaj pri mi.

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj ĉu Vi ne ankaŭ vidis, kiel amike ŝi kondutis al Vi tie
ekstere?

DINA
Sed tion mi ne toleras!

ADJUNKTO RØRLUND
Vi havas obstinan animon, Dina.

DINA
Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kial Vi kondutas tiel?

DINA
Mi ne estas alia.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu Vi ne povus konduti alimaniere?

DINA
Ne.

ADJUNKTO RØRLUND
Kial ne?

DINA
(rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Fi, Dina!

DINA
Ankaŭ patrino apartenis al la morale perdituloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Kiu parolis al Vi pri tiaĵoj?

DINA
Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Ĉiuj ili
kondutas al mi tiel konvene, kvazaŭ mi rompiĝus, se —. Ho, kiom mi
malamas tiun bonkorecon.

ADJUNKTO RØRLUND
Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon ĉi tie, sed —

DINA
Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antaŭen,
se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel — tiel —

ADJUNKTO RØRLUND
Kiel kiaj?

DINA
Tiel decaj kaj tiel moralaj.

ADJUNKTO RØRLUND
Tamen Dina, tion Vi ne pensas.

DINA
Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Ĉiun tagon Hilda kaj Netta
venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos fariĝi
tiel deca kiel ili. Mi ne _volas_ tiel fariĝi. Ho, se mi estus longe
fore, mi certe fariĝus saĝa.

ADJUNKTO RØRLUND
Vi ja _estas_ saĝa, kara Dina.

DINA
Kiel tio helpas min ĉi tie?

ADJUNKTO RØRLUND
Do vojaĝi —. Ĉu Vi pensas serioze pri _tio_?

DINA
Mi ne restus tagon pli longe, se _Vi_ ne estus.

ADJUNKTO RØRLUND
Diru Dina, — kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?

DINA
Ĉar Vi lernigas al mi tiom da belaĵoj.

ADJUNKTO RØRLUND
Belaĵoj? Ĉu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belaĵoj?

DINA
Jes. Aŭ vere — Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi aŭdas vin
paroli, mi ekrigardas tiom da belaĵoj.

ADJUNKTO RØRLUND
Kio do estas por Vi belaĵo?

DINA
Tion mi neniam pripensis.

ADJUNKTO RØRLUND
Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belaĵo?

DINA
Belaĵo estas io granda — kaj tre fora.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm. — Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.

DINA
Nur _tio_?

ADJUNKTO RØRLUND
Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.

DINA
Se mi estus Hilda aŭ Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Ho Dina, Vi ne povas facile prijuĝi la mil konsiderojn —. Kiam viro
estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas,
jen —; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke
oni ĝuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn —. Sed egale;
Vi _devas_ esti kaj _estos_ helpata supren. Dina, ĉu estas
interkonsento, ke kiam mi venos — kiam la kondiĉoj permesos al mi
veni — kaj mi diros: jen mia mano, — Vi volos akcepti ĝin kaj
fariĝi mia edzino? — Ĉu Vi tion promesas al mi Dina?

DINA
Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Dankon, dankon! Ĉar ankaŭ por mi —. Ho Dina, mi tenas Vin kara —.
Tŝŝ; iu venas. Dina, pro mi, — eliru al la aliuloj.

(Ŝi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas
_grandkomercisto Rummel_, _komercisto Sandstad_ kaj _komercisto
Vigeland_ el la antaŭa ĉambro maldekstre, sekvataj de _konsulo
Bernick_, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)

KONSULO BERNICK
Nu; do la afero estas decidita.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, je la nomo de Dio, lasu ĝin nun tia.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĝi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la
rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!

KONSULO BERNICK
Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ni staras kaj falas kune, Bernick!

HILMAR TØNNESEN
(kiu venas de la ĝardena pordo) Falas? Permesu, ĉu ne estas la
fervojo, kiu falas?

KONSULO BERNICK
Ne, kontraŭe, ĝi estos iranta —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
— per vaporo, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
(pli proksime) Ĉu?

ADJUNKTO RØRLUND
Kiel?

SINJORINO BERNICK
(ĉe la ĝardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas —?

KONSULO BERNICK
Ho, kara Betty, kiel tio do interesas _vin_? (al la tri sinjoroj) Sed
nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas
memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la
socio, devigas nin streĉi nin tiel foren kiel eblas.

KOMERCISTO SANDSTAD
Kompreneble, sinjoro konsulo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Fariĝos, Bernick; ĵurite.

KONSULO BERNICK
Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi ĉiu en sia rondo de
konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en ĉiuj
tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaŭ la komunumo devos
kontribui.

SINJORINO BERNICK
Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni —

KONSULO BERNICK
Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.

HILMAR TØNNESEN
Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?

KONSULO BERNICK
Jes, kompreneble.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed lastan jaron, sinjoro konsulo —?

KONSULO BERNICK
Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio —

KOMERCISTO VIGELAND
— kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; ĉar ni ja havas
vapor-ŝipojn —

KOMERCISTO SANDSTAD
— kaj kiu fariĝus ekstreme multekosta, —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
— jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.

KONSULO BERNICK
La esenca afero estis, ke ĝi ne utilus al la pli granda socio. Tial
mi kontraŭis ĝin, kaj tial la intern-landa linio elektiĝis.

HILMAR TØNNESEN
Jes, sed tiu ne tuŝos la urbojn en nia regiono.

KONSULO BERNICK
Ĝi tuŝos _nian_ urbon, mia kara Hilmar; ĉar nun ni konstruos
flankan fervojon ĉi tien.

HILMAR TØNNESEN
Aha; nova elpensaĵo do.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, ĉu ne estas bonega elpensaĵo? Ĉu?

ADJUNKTO RØRLUND
Hm —

KOMERCISTO VIGELAND
Ne estas neinde, ke la providenco aranĝis la terenon por flanka
fervojo.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland?

KONSULO BERNICK
Jes, mi devas konfesi, ke ankaŭ mi rigardas tion kiel providencan
aranĝon, ke mi ĉi tiun printempon veturis laŭvale en komerco, kaj
hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antaŭe estis. Frapis min
kvazaŭ fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni.
Mi dungis inĝenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la
intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontraŭas.

SINJORINO BERNICK
(daŭre kune kun la sinjorinoj ĉe la ĝardena pordo) Sed, kara
Karsten, ke vi tenis ĉion tion kaŝita por ni.

KONSULO BERNICK
Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere
mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaŭ hodiaŭ. Sed nun
la decida momento venis; nun ni agu nekaŝite kaj plenforte. Jes, eĉ
se mi metu ĉiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu ĝin.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu Vi do atendas tiom multe el tiu ĉi entrepreno, sinjoroj?

KONSULO BERNICK
Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio!
Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj fariĝos atingeblaj; imagu la
riĉajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun
aro da akvofaloj laŭvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti
efektivigata!

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera
mondo —?

KONSULO BERNICK
Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko
kuŝas, laŭdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja ĉiuj
kunhelpis por dreni ĝin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros
estonte, ĉiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto daŭrigos Vian
benoriĉan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la
praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej
eble vastan rondon; — kaj niaj virinoj, — jes, nur proksimiĝu,
miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas aŭdi — niaj virinoj, mi diras,
niaj edzinoj kaj filinoj, — jes, agadu neĝenitaj en la servo de
bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por
Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf
— (ĉirkaŭrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaŭ?

SINJORINO BERNICK
Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.

KONSULO BERNICK
Do li certe estas malsupre ĉe la maro! Vidu, li ne finos antaŭ ol
okazos akcidento.

HILMAR TØNNESEN
Bah — eta ludo kun la naturfortoj —

SINJORINO RUMMEL
Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.

KONSULO BERNICK
Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj
kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj
maltrankviligaj elementoj enĵetas sian ombron —

(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Eksterlandaj poŝtaĵoj, sinjoro konsulo; — kaj telegramo el New
York.

KONSULO BERNICK
(prenas) Ah, de la ŝipa societo de “Indian Girl”.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu, la poŝto venis? Jes, do mi petas permeson.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, ankaŭ mi.

KOMERCISTO SANDSTAD
Adiaŭ, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Adiaŭ, adiaŭ, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaŭ
posttagmeze je la kvina.

LA TRI SINJOROJ
Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.)

KONSULO BERNICK
(Li legis la telegramon) Ne, tio ĉi estas vere pure usona! Vere
ŝoka —

SINJORINO BERNICK
Dio, Karsten, kio estas?

KONSULO BERNICK
Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!

PLENRAJTIGITO KRAP
(legas) “Faru nur plej etan riparon, sendu ‘Indian Girl’ transen tuj
kiam flosebla; bona sezono; okaze naĝas sur la kargo.” Nu, tion mi
diru —

KONSULO BERNICK
Naĝas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la
ŝipo sinkos funden kiel ŝtono, se io okazos.

ADJUNKTO RØRLUND
Jen ni vidas kiel statas en tiuj laŭdataj grandaj socioj.

KONSULO BERNICK
Vi pravas; eĉ ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en
la ludon. (al _Krap_) Ĉu “Indian Girl” estos mar-preta post kvar —
kvin tagoj?

PLENRAJTIGITO KRAP
Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur
“La Palmo” intertempe.

KONSULO BERNICK
Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la poŝtaĵojn. Aŭdu, ĉu
Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?

PLENRAJTIGITO KRAP
Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antaŭan ĉambron
maldekstre.)

KONSULO BERNICK
(denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio
tiuj sinjoroj ne hezitas —

HILMAR TØNNESEN
Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io
nervostreĉa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo —

KONSULO BERNICK
Jes, mi dezirus vidi tiun ŝipposedanton ĉe ni, kiu povus decidigi
sin al tiaĵo! Eĉ ne unu, eĉ ne unu sola — (ekvidas _Olaf_) Nu,
laŭdo al Dio, la knabo ĉeestas.

(_Olaf_ kun fiŝŝnuro en la mano venis kurante laŭ la strato kaj
enen tra la ĝardena pordego.)

OLAF
(ankoraŭ en la ĝardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis
la vapor-ŝipon.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi nun denove iris sur la kajon.

OLAF
Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen
tuta aro da cirkistoj kun ĉevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj
pasaĝeroj.

SINJORINO RUMMEL
Ho, ĉu ni vere vidos cirkon!

ADJUNKTO RØRLUND
Ni? Tion mi ne supozas.

SINJORINO RUMMEL
Ne, kompreneble ne ni, sed —

DINA
Mi ŝatus vidi cirkon.

OLAF
Jes, ankaŭ mi.

HILMAR TØNNESEN
Vi estas stultulo. Ĉu _tio_ estas io rigardinda? Nura dreso. Ne,
kontraŭe estas io alia vidi la gaŭĉon flugi trans la Pampo sur sia
spireganta mustango. Sed Dio gardu, ĉi tie en la urbetoj —

OLAF
(tiras la jupon de _fraŭlino Bernick_) Onklino Marta, vidu, vidu —
jen ili venas!

SINJORINO HOLT
Jes, je Dio, jen ni havas ilin.

SINJORINO LYNGE
Hu, la teruraj homoj!

(Multaj _pasaĝeroj_ kaj aro da _urbanoj_ venas supren laŭ la
strato.)

SINJORINO RUMMEL
Jes, certe estas arlekenoj el la ĝusta specio. Rigardu tiun en la
griza robo, sinjorino Holt; ŝi portas la valizon sur la dorso.

SINJORINO HOLT
Jes, imagu, ŝi portas ĝin sur la ombreltenilo! Kompreneble ŝi
estas la edzino de la direktoro.

SINJORINO RUMMEL
Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas
kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!

SINJORINO HOLT
Ankaŭ vi ne, Netta.

OLAF
Panjo, la direktoro salutas al ni.

KONSULO BERNICK
Kion do?

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras, infano?

SINJORINO RUMMEL
Jes, je Dio, jen ankaŭ la virino salutas!

KONSULO BERNICK
Ne, _tio_ estas do tro senhonta!

FRAŬLINO BERNICK
(kun nevolonta ekkrio) Ah —!

SINJORINO BERNICK
Kio estas, Marta?

SINJORINO BERNICK
Ho ne, nenio; ŝajnis nur al mi —

OLAF
(krias el ĝojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la ĉevaloj kaj
la bestoj! Kaj jen ankaŭ la usonanoj! Ĉiuj la maristoj sur “Indian
Girl” —

(Oni aŭdas “Yankee Doodle” akompanata de klarneto kaj tamburo.)

HILMAR TØNNESEN
(kovras la orelojn) Uf, uf, uf!

ADJUNKTO RØRLUND
Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio ĉi ne estas
io por ni. Ni reiru al nia laboro.

SINJORINO BERNICK
Ĉu ni eble antaŭen tiru la kurtenojn?

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, jen ĝuste kion mi pensis.

(La _sinjorinoj_ trovas siajn sidlokojn ĉe la tablo; la _adjunkto_
fermas la ĝardenan pordon kaj antaŭen tiras la kurtenojn al ĝi kaj
al la fenestroj; fariĝas duone mallume en la ĉambro.)

OLAF
(kiu ŝtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras ĉe la
akvokrano lavante sian vizaĝon.

SINJORINO BERNICK
Ĉu! Meze sur la vendoplaco!

SINJORINO RUMMEL
Kaj tio dum brile hela tago!

HILMAR TØNNESEN
Nu, se mi vojaĝis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaŭ mi ne
hezitus —. Uf, tiu terura klarneto!

ADJUNKTO RØRLUND
Estas vere evidenta kaŭzo por la polico por procedi.

KONSULO BERNICK
Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja
ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas _nin_ ene inter la
ĝustaj baroj. Lasu ilin nur devojiĝi. Kiel tio afektas nin? Tiu
ĝena konduto, kiu kontraŭas kutimon kaj bonajn morojn, feliĉe ne
rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. — Jen kio!

(La _fremda sinjorino_ rapide envenas tra la pordo dekstre.)

LA SINJORINOJ
(timigite sed mallaŭte) La rajdistino! La direktoredzino!

SINJORINO BERNICK
Dio, kion tio signifu!

FRAŬLINO BERNICK
(eksaltas) Ah —!

LA SINJORINO
Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato!

SINJORINO BERNICK
(ekkrie) Lona —!

KONSULO BERNICK
(ekretiriĝas) Je mia vivo —!

SINJORINO HOLT
Sed Dio kompatu —!

SINJORINO RUMMEL
Vere ne eblas —!

HILMAR TØNNESEN
Nu! Uf!

SINJORINO BERNICK
Lona —! Ĉu vere —?

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas
ĉirkaŭbraki min por tio.

HILMAR TØNNESEN
Uf; uf!

SINJORINO BERNICK
Kaj nun vi venas ĉi tien kiel —?

KONSULO BERNICK
— kaj vere volas ludi rolon —?

FRAŬLINO HESSEL
Ludi rolon? Kiel ludi rolon?

KONSULO BERNICK
Jes, mi pensas — kun la rajdistoj —

FRAŬLINO HESSEL
Hahaha! Ĉu vi estas freneza, bofrato? Ĉu vi kredas, ke mi apartenas
al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artaĵojn, kaj arlekenis
multmaniere —

SINJORINO RUMMEL
Hm —

FRAŬLINO HESSEL
— sed akrobataĵojn sur ĉevaldorso mi neniam faris.

KONSULO BERNICK
Do ne —

SINJORINO BERNICK
Ah, dank' al Dio!

FRAŬLINO HESSEL
Ne, ni venis ĝuste kiel aliaj decaj homoj, — tamen kun dualoka
bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.

SINJORINO BERNICK
Vi diras ni?

KONSULO BERNICK
(paŝon pli proksimen) Kiuj ni?

FRAŬLINO HESSEL
Mi kaj la infano, kompreneble.

LA SINJORINOJ
(ekkrie) La infano!

HILMAR TØNNESEN
Kio!

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, jen io direnda —!

SINJORINO BERNICK
Sed kion vi aludas, Lona?

FRAŬLINO HESSEL
Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John,
mi scias, — aŭ Johan, kiel vi nomis lin.

SINJORINO BERNICK
Johan —!

SINJORINO RUMMEL
(mallaŭte al _sinjorino Lynge_) La perdita frato!

KONSULO BERNICK
(hezite) Ĉu Johan kunvenis?

FRAŬLINO HESSEL
Nu jes; nu jes; mi ja ne vojaĝas sen li. Sed vi aspektas tiel
triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Ĉu estas
morto en la familio?

ADJUNKTO RØRLUND
Fraŭlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj —

FRAŬLINO HESSEL
(duonlaŭte) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj
estus —?

SINJORINO RUMMEL
Ne _nun_ mi diru —!

FRAŬLINO HESSEL
Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj
jen ankaŭ sinjorino Holt! Nu, ni tri ne juniĝis de post lastfoje.
Sed aŭskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi
almenaŭ tagon; ili ne plimalboniĝos pro tio. Ĝoja momento kiel
tiu ĉi —

ADJUNKTO RØRLUND
Hejmenveno ne ĉiam estas ĝoja momento.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?

ADJUNKTO RØRLUND
Mi ne estas pastoro.

FRAŬLINO HESSEL
Nu; tamen tia vi certe fariĝos. — Sed fi, fi, fi, — tiu ĉi morala
linaĵo odoras tiel putre, — ĝuste kiel mortotuko. Mi kutimiĝis al
la aero sur la prerioj, mi; mi diru.

KONSULO BERNICK
(sekigas la frunton) Jes vere estas iom naŭze ĉi ene.

FRAŬLINO HESSEL
Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn
flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos
knabon kiu forlavis la infanecon —

HILMAR TØNNESEN
Uf!

FRAŬLINO HESSEL
(malfermas pordon kaj fenestrojn) — Nu, tio signifas, kiam li
_estos_ sin lavinta — tie supre en la hotelo; ĉar sur la
vapor-ŝipo li fariĝis malpura kiel porko.

HILMAR TØNNESEN
Uf, uf!

FRAŬLINO HESSEL
Uf? Jes vere, ĉu ne estas —! (montras al _Hilmar_ kaj demandas al
la aliuloj) Ĉu _li daŭre_ drivas dirante sian uf?

HILMAR TØNNESEN
Mi ne drivas; mi estas ĉi tie pro mia malsano.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne —

FRAŬLINO HESSEL
(ekvidante _Olaf_) Ĉu _tiu_ estas la _via_, Betty? — Donu la
manegon, knabo! Aŭ ĉu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?

ADJUNKTO RØRLUND
(metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne
estas animstato por pluen labori hodiaŭ. Sed morgaŭ ni ja denove
kunvenos?

FRAŬLINO HESSEL
(dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiaŭi) Jes, tion ni faru.
Mi ĝuste estos sur la loko.

ADJUNKTO RØRLUND
Vi? Permesu, fraŭlino, kion _Vi_ volas fari en _nia_ asocio?

FRAŬLINO HESSEL
Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.



DUA AKTO


(La ĝardena salono de la domo de _konsulo
Bernick_.)

(_Sinjorino Bernick_ sidas sola ĉe la labortablo kun sia kudraĵo.
Iom poste venas de dekstre _konsulo Bernick_ kun ĉapelo sur la kapo
kaj kun gantoj kaj bastono.)

SINJORINO BERNICK
Ĉu vi jam revenas hejmen, Karsten?

KONSULO BERNICK
Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.

SINJORINO BERNICK
(kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.

KONSULO BERNICK
Estas iu viro, mi diras. (demetas la ĉapelon) Kie estas ĉiuj la
sinjorinoj hodiaŭ!

SINJORINO BERNICK
Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.

KONSULO BERNICK
Nu? Sendis ekskuzon?

SINJORINO BERNICK
Jes; ili havas tiom da farendaĵoj en la domo.

KONSULO BERNICK
Kompreneble. Kaj la aliaj ankaŭ ne venos?

SINJORINO BERNICK
Ne, ankaŭ ili havas ekskuzojn.

KONSULO BERNICK
Tion mi estus povinta diri antaŭe. Kie estas Olaf?

SINJORINO BERNICK
Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.

KONSULO BERNICK
Hm; Dina, tiu aĉa flirtulino —. Imagu ke hieraŭ ŝi tuj ligis sin
al Johan —!

SINJORINO BERNICK
Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke —

KONSULO BERNICK
Nu, sed Johan almenaŭ devus havi la takton ne montri al ŝi iun
atenton. Mi ja vidis la okulĵetojn de komercisto Vigeland.

SINJORINO BERNICK
(kun la kudraĵo sur la genuoj) Karsten, ĉu vi povas imagi kion ili
volas ĉi-hejme?

KONSULO BERNICK
Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj _ŝi_
ja diris hieraŭ, ke ili devis vojaĝi duaklase —

SINJORINO BERNICK
Jes, bedaŭrinde, eble estas io tia. Sed ke _ŝi_ akompanis! _Ŝi!_
Post tiu sanga insulto kiun ŝi faris al vi —!

KONSULO BERNICK
Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.

SINJORINO BERNICK
Kiel povas mi pensi pri aliaĵoj nuntempe? Li ja estas mia frato; —
ne estas pro li; sed ĉiuj malagrablaĵoj kiuj kaŭziĝus al _vi_ —.
Karsten, mi ege timas ke —

KONSULO BERNICK
Por kio vi timas?

SINJORINO BERNICK
Ĉu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por
via patrino?

KONSULO BERNICK
Ho, babilaĵo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?

SINJORINO BERNICK
Aĥ Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedaŭrinde; kaj vi mem ja
diris —

KONSULO BERNICK
Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; ĉio estis nur
senfundaj onidiroj.

SINJORINO BERNICK
Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!

KONSULO BERNICK
Ĉesu pri tiuj memoraĵoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas
min revivigi ĉion tian! (Li paŝas tien kaj reen sur la planko; jen
li forĵetas la bastonon.) Ĉagrene ke ili venis hejmen ĝuste nun,
— nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la
gazetaro. Korespondiĝos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Ĉu mi
akceptas ilin _bone_ aŭ ĉu mi akceptas ilin _malbone_, ambaŭkaze
tio pridiskutiĝos kaj interpretiĝos. Oni kirlas ĉion tion
malnovan, — tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia —. (ĵetas
la gantojn sur la tablon) Kaj eĉ neniun homon mi havas kun kiu mi
povas paroli kaj ĉe kiu serĉi apogon.

SINJORINO BERNICK
Eĉ neniu, Karsten?

KONSULO BERNICK
Ne, kiu _tiu_ estus? — Ekhavi ilin sur la nukon ĝuste nun! Ne estas
dubo ke ili iel faros skandalon, — precipe ŝi. Ĉu ne estas
malfeliĉo havi tiajn homojn en sia familio!

SINJORINO BERNICK
Jes, _mi_ ja ne povas kulpiĝi ke —

KONSULO BERNICK
Pro kio vi ne povas kulpiĝi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera
vorto.

SINJORINO BERNICK
Kaj mi ankaŭ ne petis ilin veni hejmen.

KONSULO BERNICK
Aŭdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por
revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la
tutan ĉenon parkere.

SINJORINO BERNICK
(ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca —

KONSULO BERNICK
Ja, ĝuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaŭ _tion_ por
priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Ĉu oni
vidu la sinjorinon kun ruĝaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se
disvastiĝus inter la homoj ke —. Nu, jen mi aŭdas iun en la
koridoro. (iu frapas) Envenu!

(_Sinjorino Bernick_ eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kun sia
kudraĵo. _Ŝipkonstruisto Aŭne_ envenas de dekstre.)

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Bonan tagon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La plenrajtigito menciis hieraŭ, ke la konsulo ne estus kontenta
pri —

KONSULO BERNICK
Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la ŝipfarejo, Aŭne.
Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. “La Palmo” devus ja esti sub
velo antaŭ longe. Komercisto Vigeland venas ĉiun tagon ĉagrenante
min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en ŝipasocio.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
“La Palmo” povos forveli postmorgaŭ.

KONSULO BERNICK
Nu fine. Sed la usonano “Indian Girl”, kiu atendis kvin semajnojn
kaj —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La usonano? Mi kompreniĝis, ke ni unue faru la laboron sur Via
propra ŝipo.

KONSULO BERNICK
Al tio mi ne donis al vi iun kaŭzon kredi. Fariĝus ĉiu ebla
progresigo ankaŭ pri la usonano; sed tio ne okazas.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La ŝipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni
flikas, des pli da putraĵo ni trovas.

KONSULO BERNICK
Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron.
Vi ne kapablas labori per la novaj maŝinoj, kiujn mi havigis, — aŭ
pli ĝuste, vi ne _volas_ labori per ili.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; eĉ de la knabaj
jaroj mi kutimiĝis al la malnovaj labormetodoj —

KONSULO BERNICK
Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Aŭne, ke estas pro la
profito; ĝin mi ne bezonas, feliĉe; sed mi havas konsiderojn al la
socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi,
ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ankaŭ mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone
konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn;
sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj maŝinoj,
vi ne volas kunlabori; kaj vi fariĝas timema.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, mi efektive fariĝas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj
multaj, de kiuj la maŝinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas
pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaŭ la socio
havas siajn devojn. Kiel kuraĝas la tekniko kaj la kapitalo instali
la novajn inventaĵojn en la laboron, antaŭ ol la socio povas
lernigi novan generacion uzi ilin?

KONSULO BERNICK
Vi tro multe legas kaj cerbumas, Aŭne; ne estas bone por Vi; estas
_tio_ kio igas vin malkontenta pri via stato.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia
el lertaj laboristoj maldungiĝas kaj fariĝas mankohavaj pro tiuj
maŝinoj.

KONSULO BERNICK
Hm; kiam la presarto elpensiĝis, multaj skribistoj perdis la
laboron.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu la konsulo ŝatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?

KONSULO BERNICK
Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia
averiulo “Indian Girl” estu preta forveli postmorgaŭ.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sed, sinjoro konsulo —

KONSULO BERNICK
Postmorgaŭ, Vi aŭdas; samtempe kun nia propra ŝipo; ne horon pli
malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antaŭenigi tiun aferon.
Ĉu Vi legis la gazeton de hodiaŭ matene? Nu, do Vi scias ke la
usonanoj ĉi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro
kvazaŭ renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado
en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri ĉiu alia abomenaĵo mi ne
volas paroli.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.

KONSULO BERNICK
Kaj kiu kulpiĝas pro tiu malordaĵo? Estas mi! Jes, estas mi kiu
kulpiĝas. Tiuj gazetskribaĵoj aludaĉas kaŝvorte, ke ni centrigas
la laboron al “La Palmo”. Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo
influi la kuncivitanojn, devas lasi ĵetiĝi tiajon al mi en la
nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel
makuliĝas.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke ĝi povas porti tion
kaj ankaŭ pli.

KONSULO BERNICK
Ne nun; ĝuste en tiu ĉi tempo mi bezonas ĉiun estimon kaj
bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en
preparo grandan entreprenon, kiel vi eble aŭdis; sed se sukcesiĝas
al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos
okazigi al mi la plej grandajn malfacilaĵojn. Tial mi volas por kiu
ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribaĵojn,
kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaŭ.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaŭ
posttagmeze.

KONSULO BERNICK
Vi aludas ke mi postulas neeblecon?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas —

KONSULO BERNICK
Bone, bone; — do ni devas serĉi aliloke.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu Vi vere volas maldungi ankoraŭ pliajn el la malnovaj laboristoj?

KONSULO BERNICK
Ne, pri tio mi ne pensas.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj
en la gazetoj, se Vi tion farus.

KONSULO BERNICK
Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se “Indian Girl” ne estos kvite
vojaĝpreta postmorgaŭ, mi maldungos _Vin_.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
(kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi ŝercas, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Pri tio Vi ne fidu.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en
la servo de la ŝipfarejo ĉiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi —

KONSULO BERNICK
Kiu nun devigas min al tio?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aŭ ne; respondu definite, aŭ
Vi havas Vian maldungon surloke.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
(paŝon pli proksimen) Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere pripensis, kion
signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas serĉi
por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed ĉu estas per tio
farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la
vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la
pordo.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Ĉu mi ne
ĉiam estis bona mastro?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Ĝuste tial tiuj hejme ne volas
kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, ĉar tion ili ne kuraĝas; sed
ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe
estas merite. Jenon Vi vidos — tion mi ne povas elteni. Tia simpla
viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la
miaj. Mia modesta hejmo ankaŭ estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun
etan socion mi povis apogi kaj subteni, ĉar mia edzino fidis min,
kaj ĉar miaj infanoj fidis min. Kaj nun ĉio ruiniĝos.

KONSULO BERNICK
Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la maĵoro; la
specialaĵo estu je la nomo de Dio oferata por la ĝereralaĵo. Iun
alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en
tiu ĉi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Aŭne! Vi kontraŭstaras
min, ne ĉar Vi nenion alian povas, sed ĉar Vi ne volas realigi la
superecon de maŝinoj kontraŭ la manforto.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, ĉar Vi scias, ke se Vi
forĉasas min, Vi almenaŭ pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.

KONSULO BERNICK
Kaj ja se tiel estus? Vi ja aŭdas, kiom tio gravas por mi, — aŭ
ekhavi la gazetaron sur la nukon aŭ bonvoligi ĝin por mi en la
momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan
bonon. Kio do? Ĉu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri
al Vi, ke ĉi tie estas demando ĉu subteni Vian hejmon, kiel Vi
esprimas Vin, aŭ eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn
da hejmoj, kiuj neniam povos fondiĝi, neniam ricevos fumantan tubon,
se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis
al Vi la elekton.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, ĉar tiel estas, mi ne havas plian kontraŭdiron.

KONSULO BERNICK
Hm —; Mia kara Aŭne, vere ĉagrenigas min ke ni devas disiĝi.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ni ne disiĝos, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Kiel?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ankaŭ simpla viro havas ion por defendi en la mondo.

KONSULO BERNICK
Nu do, nu do; — kaj vi do opinias, ke vi kuraĝas promesi —?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
“Indian Girl” kvitiĝos por forvelo postmorgaŭ. (Li salutas kaj
eliras dekstre.)

KONSULO BERNICK
Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona
aŭguro —

(_Hilmar Tønnesen_, kun cigaro en la buŝo, venas tra la ĝardena
pordego.)

HILMAR TØNNESEN
(sur la ĝardena ŝtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!

SINJORINO BERNICK
Bonan tagon.

HILMAR TØNNESEN
Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?

SINJORINO BERNICK
Kion mi scias?

HILMAR TØNNESEN
Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!

KONSULO BERNICK
Kion tio signifas?

HILMAR TØNNESEN
(envenas) Jes, la du usonanoj ĉirkaŭiras en la stratoj, kaj montras
sin kune kun Dina Dorf.

SINJORINO BERNICK
(postsekvas lin) Sed, Hilmar, ĉu eblas —?

HILMAR TØNNESEN
Jes, bedaŭrinde, estas pura vero. Lona eĉ estis tiel senkonsidera
krii post min; sed kompreneble mi ŝajnigis ne aŭdi.

KONSULO BERNICK
Kaj certe ne pasis nerimarkate.

HILMAR TØNNESEN
Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante
ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, — kiel fajro sur la
prerioj. En ĉiuj domoj homoj staris ĉe la fenestroj atendante ke la
aro pretermarŝu; kapon ĉe kapo malantaŭ la kurtenoj — uf! Jes,
pardonu, Betty; mi diras uf; ĉar tio ĉi igas min nervoza; — se tio
daŭru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojaĝon.

SINJORINO BERNICK
Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin —

HILMAR TØNNESEN
Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute
kuraĝas aperi en la urbo! Nu, ni vidu ĉu la gazetaro faros finon
pri li; jes, pardonu, Betty; sed —

KONSULO BERNICK
La gazetaro, vi diras? Ĉu vi aŭdis aludojn pri tiaĵo?

HILMAR TØNNESEN
Jes, verŝajne. Kiam mi foriris de vi hieraŭ vespere, mi paŝadis al
la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke
ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta
redaktoro Hammer. Li gratulas min tute laŭte pri la hejmenveno de
mia riĉa kuzo.

KONSULO BERNICK
Riĉa —?

HILMAR TØNNESEN
Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin
laŭmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la riĉeco
de Johan Tønnesen. “Ĉu?” li diras, “jen strangaĵo; en usono oni
kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne
transvojaĝis senhava.”

KONSULO BERNICK
Hm, faru nun al mi la servon —

SINJORINO BERNICK
(maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten —

HILMAR TØNNESEN
Jes, mi almenaŭ havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen
ĉirkaŭiras en la stratoj kun vizaĝo kvazaŭ nenio ĝenis lin. Kial
li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj
estas.

SINJORINO BERNICK
Dio, Hilmar, kion vi diras?

HILMAR TØNNESEN
Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el
fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de
Nigrapied-Indianoj; eĉ ne senskalpigita —. Uf, jen ili estas.

KONSULO BERNICK
(rigardas laŭ la strato) Ankaŭ Olaf estas kun ili!

HILMAR TØNNESEN
Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas
al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas ĉiuj
neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn
rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj
cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio —

KONSULO BERNICK
Ili iros rekte ĉi tien. Aŭdu nun, Betty, estas mia definitiva
deziro, ke vi montru al ili ĉian afablecon.

SINJORINO BERNICK
Vi permesas, ĉu, Karsten?

KONSULO BERNICK
Jes certe; certe; kaj ankaŭ vi, Hilmar. Espereble ili ne restos
longe; kaj kiam kune inter ni mem —; neniuj aludoj; neniel ni devas
ilin ofendeti.

SINJORINO BERNICK
Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.

KONSULO BERNICK
Nu, nu, lasu tion.

SINJORINO BERNICK
Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antaŭe fariĝis impeta.
Ho, vi ja havis ĉian kaŭzon por —

KONSULO BERNICK
Lasu, lasu, mi diras!

HILMAR TØNNESEN
Uf!

(_Johan Tønnesen_ kaj _Dina_, poste _fraŭlino Hessel_ kaj _Olaf_
venas tra la ĝardeno.)

FRAŬLINO HESSEL
Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.

JOHAN TØNNESEN
Nun ni ĉirkaŭiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.

KONSULO BERNICK
Jes, mi aŭdas tion. Multaj ŝanĝoj; ĉu ne?

FRAŬLINO HESSEL
Ĉie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la
establaĵojn, kiujn vi donis al la urbo —

KONSULO BERNICK
Nu _tie_?

FRAŬLINO HESSEL
“Donaco de Karsten Bernick”, kiel skribiĝis super la enirejo. Jes,
vi certe estas la viro malantaŭ ĉio en la loko.

JOHAN TØNNESEN
Kaj belaj ŝipoj vi ankaŭ havas. Mi renkontis la ŝipestron de “La
Palmo”, mia malnova amiko de la lernejo —

FRAŬLINO HESSEL
Jes, kaj nova lernejo vi ankaŭ konstruigis; kaj ankaŭ la
gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo fariĝis dank' al vi, mi aŭdas.

KONSULO BERNICK
Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, bele, bofrato; sed estas ankaŭ ĝojo vidi, kiel la homoj
montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne
povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke
ni apartenas al la familio.

HILMAR TØNNESEN
Uf —!

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi diras Uf! al tio?

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi diris hm —

FRAŬLINO HESSEL
Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaŭ vi aspekte estas solaj en la
domo?

SINJORINO BERNICK
Jes, hodiaŭ ni estas solaj.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco;
aspekte urĝis por ili. Sed ni mem ankoraŭ ne sufiĉe kunparolis;
hieraŭ ja ĉeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun
pastoron —

HILMAR TØNNESEN
La adjunkto.

FRAŬLINO HESSEL
_Mi_ nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri _mia_ faro dum
tiuj ĉi dek kvin jaroj? Ĉu li ne fariĝis brava knabo? Kiu rekonus
la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?

HILMAR TØNNESEN
Hm —!

JOHAN TØNNESEN
Ho, Lona, ne tro fanfaronu.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi
faris en la mondo; sed tio almenaŭ donas al mi iun rajton ekzisti.
Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj
kvar nudaj manaĉoj —

HILMAR TØNNESEN
Manoj.

FRAŬLINO HESSEL
_Mi_ diras manaĉoj; ĉar malpuraj ili estis —

HILMAR TØNNESEN
Uf!

FRAŬLINO HESSEL
— kaj malplenaj ili ankaŭ estis.

HILMAR TØNNESEN
Malplenaj? Ne, nun mi devas diri —!

FRAŬLINO HESSEL
Kion vi devas diri?

KONSULO BERNICK
Hm!

HILMAR TØNNESEN
Nun mi devas diri — uf! (Li eliras sur la ĝardenan ŝtuparon.)

FRAŬLINO HESSEL
Kio estas al li?

KONSULO BERNICK
Ne atentu lin; li estas iom nervoza ĉi-tempe. Sed ĉu vi ne volas
iomete ĉirkaŭrigardi en la ĝardeno? Tie vi ankoraŭ ne estis, kaj
ĝuste nun mi havas liberan horon.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, ŝatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la ĝardeno
ĉe vi.

SINJORINO BERNICK
Ankaŭ tie estas grandaj ŝanĝoj, vi vidos.

(_La konsulo, la sinjorino_ kaj _fraŭlino Hessel_ eliras en la
ĝardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)

OLAF
(ĉe la ĝardena pordo) Onklo Hilmar, ĉu vi scias kion onklo Johan
demandis al mi? Li demandis, ĉu mi volas akompani lin al Ameriko.

HILMAR TØNNESEN
Vi mallertulo, ankoraŭ tirante la jupon de via patrino —

OLAF
Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi fariĝos granda —

HILMAR TØNNESEN
Ho, babilaĵo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu ŝtalhardiĝo
en — (Ili eliras en la ĝardenon.)

JOHAN TØNNESEN
(al _Dina_, kiu deprenis la ĉapelon starante ĉe la pordo kaj
skuante la polvon de sia robo) Vi fariĝis sufiĉe varma dum la
promenado.

DINA
Jes, estis ĝuinda promenado; tian ĝuindan promenadon mi neniam
havis antaŭe.

JOHAN TØNNESEN
Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.

DINA
Ho jes; sed nur kun Olaf.

JOHAN TØNNESEN
Nu. — Ĉu Vi eble pli emas eliri en la ĝardenon ol resti ĉi tie?

DINA
Ne, mi pli deziras resti ĉi tie.

JOHAN TØNNESEN
Ankaŭ mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni ĉiun matenon faros
tian promenadon kune.

DINA
Ne, sinjoro Tønnesen, tion Vi ne farus.

JOHAN TØNNESEN
Kion mi ne farus? Vi ja promesis.

DINA
Jes, sed kiam mi pripensas, — Vi ne eliru kune kun mi.

JOHAN TØNNESEN
Sed kial ne?

DINA
Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi —

JOHAN TØNNESEN
Ja?

DINA
Ne, mi preferas ne paroli pri tio.

JOHAN TØNNESEN
Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.

DINA
Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj;
estas io — io tia pri mi. Tial vi ne faru.

JOHAN TØNNESEN
Sed tion ĉi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?

DINA
Ne mi, sed —; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe
sciiĝos de aliuloj.

JOHAN TØNNESEN
Hm.

DINA
Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.

JOHAN TØNNESEN
Kaj kio estas tio?

DINA
Laŭdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?

JOHAN TØNNESEN
Nu, tiel facile tio tamen ne ĉiam estas; oni devas ofte suferi kaj
pene labori en la komenco.

DINA
Jes, tion mi emus —

JOHAN TØNNESEN
Vi?

DINA
Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta
multe legis kun mi.

JOHAN TØNNESEN
Sed je diablo, venu kaj forvojaĝu kun ni.

DINA
Ho, Vi nur ŝercas; tion Vi ankaŭ diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi
volus scii, estas ĉu la homoj estas tre — tre moralecaj tie transe?

JOHAN TØNNESEN
Moralecaj?

DINA
Jes, mi pensas, ĉu ili estas tiel — decaj kaj konvenkondutaj, kiel
ĉi tie.

JOHAN TØNNESEN
Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni ĉi tie kredas. Pri
tio Vi ne timu.

DINA
Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj
moralecaj.

JOHAN TØNNESEN
Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?

DINA
Mi volus ke ili estu naturaj.

JOHAN TØNNESEN
Nu ja, eble ĝuste _tiaj_ ili estas.

DINA
Ĉar tial estus bone por mi se mi venus transen.

JOHAN TØNNESEN
Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.

DINA
Ne, kun Vi mi ne volus vojaĝi; mi devus vojaĝi sola. Ho, mi certe
atingus ion; mi certe fariĝus —

KONSULO BERNICK
(antaŭ la ĝardena ŝtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi
serĉos ĝin, kara Betty. Vi facile malvarmumiĝus.

(Li venas en la salonon kaj serĉas la ŝalon de la _sinjorino_.)

SINJORINO BERNICK
(ekstere en la ĝardeno) Ankaŭ vi kunvenu, Johan; ni iros en la
groton.

KONSULO BERNICK
Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la ŝalon de mia edzino
kaj kuniru. Johan restos ĉe mi, kara Betty. Mi ja bezonas aŭdi ion
pri la kondiĉoj tie transe.

SINJORINO BERNICK
Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.

(_Sinjorino Bernick, fraŭlino Hessel_ kaj _Dina_ foriras tra la
ĝardeno dekstren.)

KONSULO BERNICK
(momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon
maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj
premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.

JOHAN TØNNESEN
Pro kio?

KONSULO BERNICK
Mia domo kaj hejmo, mia familia feliĉo, mia tuta civitana stato en
la socio, — ĉion mi ŝuldas al vi.

JOHAN TØNNESEN
Nu, tio ĝojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza
historio.

KONSULO BERNICK
(denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek
mil farus, kion vi tiam faris por mi.

JOHAN TØNNESEN
Jen babilaĵo! Ĉu ni ne ambaŭ estis junaj kaj facilanimaj? Unu el
ni devis ja preni sur sin la kulpon —

KONSULO BERNICK
Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?

JOHAN TØNNESEN
Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel
birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi feliĉo.
Vi kontraŭe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja
estis sekrete fianĉiĝiinta al Betty, kiu multe ŝatis vin. Kiel
okazus pri ŝi, se ŝi estus sciiĝinta —?

KONSULO BERNICK
Vere, vere, vere; sed —

JOHAN TØNNESEN
Kaj ĉu ne estis ĝuste pro Betty, ke vi rompis tiun kaŝrilaton kun
sinjorino Dorf? Estis ja ĝuste por rompi, ke vi vizitis ŝin tiun
vesperon —

KONSULO BERNICK
Jes, tiun malfeliĉan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen —!
Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, — ke vi tiel grandanime
povis turni la ŝajnon kontraŭ vin mem kaj forvojaĝi —

JOHAN TØNNESEN
Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu;
savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco
mi fieris! Ĉi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas,
eleganta kaj nobla, de via granda vojaĝo eksterlanden; vizitis
Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis
kvar jarojn pli juna ol vi; — nu, tio do estis ĉar vi amindumis al
Betty; _nun_ mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio!
Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur
temis pri ne pli ol monat-daŭra urba klaĉado, kaj ke oni tuj povis
forkuri en la vastan mondon.

KONSULO BERNICK
Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraŭ
ne estas tute forgesita.

JOHAN TØNNESEN
Ĉu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia
bieno —

KONSULO BERNICK
Vi do revojaĝos?

JOHAN TØNNESEN
Kompreneble.

KONSULO BERNICK
Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?

JOHAN TØNNESEN
Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi
akompanis ŝin ĉi tien.

KONSULO BERNICK
Nu? Kiel do?

JOHAN TØNNESEN
Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la
hejmo komencis sorĉi kaj tiri ŝin; sed ŝi neniam volis konfesi
tion; (ridetas) kiel kuraĝus ŝi postlasi min, facilanimulon, min,
kiu jam en la aĝo de dek naŭ eniris en —

KONSULO BERNICK
Kaj sekve?

JOHAN TØNNESEN
Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.

KONSULO BERNICK
Vi do ne konfesis al ŝi la konekson?

JOHAN TØNNESEN
Jes. Ne estis ĝuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas
imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris ŝin; sed por
mi ŝi estis kvazaŭ patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por
ni tie transe, — ho! kiel ŝi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum
longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, ŝi komencis
kanti kanzonojn en la kafejoj, — prezenti prelegojn, pri kiuj la
homoj ŝercadis; kaj ŝi ankaŭ verkis libron, pri kiu ŝi poste kaj
ridis kaj ploris, — ĉion por subteni la vivon en mi. Ĉu mi do
povus rigardi, ke ŝi, ĉi tiun vintron marasmiĝu, _ŝi_, kiu
penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris:
Vojaĝu vi, Lona; ne timu pro _mi_; mi ne estas nepripensema, kiel vi
pensas. Kaj jen — jen ŝi sciiĝis.

KONSULO BERNICK
Kiel ŝi prenis tion?

JOHAN TØNNESEN
Nu, ŝi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas
senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton ĉi tien.
Sed estu trankvila; Lona nenion malkaŝos, kaj _mi_ gardos mian
buŝon la duan fojon.

KONSULO BERNICK
Nu ja; mi fidas tion.

JOHAN TØNNESEN
Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio;
feliĉe ĝi estas la sola petolaĵo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi
pensas. Nun mi volas ĝui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos ĉi
tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis ĉi-matene. Kiu
imagus ke tiu knabineto, kiu ĉirkaŭkuris ludante anĝelon en la
teatro —! Sed diru, — kio poste okazis pri ŝiaj gepatroj?

KONSULO BERNICK
Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis
al vi tuj post kiam vi estis forvojaĝinta. Nu, vi ja ricevis la du
leterojn?

JOHAN TØNNESEN
Jes, ja, mi havas ambaŭ. La drinkemulo ja forkuris de ŝi?

KONSULO BERNICK
Kaj poste mortiĝis en ebrieco.

JOHAN TØNNESEN
Ankaŭ _ŝi_ mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por ŝi tion
kion vi kaŝe povus fari?

KONSULO BERNICK
Ŝi estis fiera; ŝi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.

JOHAN TØNNESEN
Nu, tamen estis ĝuste de vi preni Dina en la domon.

KONSULO BERNICK
Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.

JOHAN TØNNESEN
Do estis Marta? Jes, Marta — vere — kie _ŝi_ estas hodiaŭ?

KONSULO BERNICK
Nu _ŝi_, — kiam ŝi ne devas atenti pri la lernejo, ŝi havas siajn
malsanulojn.

JOHAN TØNNESEN
Do estas Marta, kiu okupis sin pri ŝi.

KONSULO BERNICK
Jes. Marta ja ĉiam havis emon por edukado. Tial ŝi ankaŭ akceptis
oficon en la lernejo. Tio estis ege malsaĝa de ŝi.

JOHAN TØNNESEN
Jes, ŝi aspektis ege laca hieraŭ; _mi_ ankaŭ timas, ke ŝi ne
havas sanon por tio.

KONSULO BERNICK
Ho, pri la sano, ŝi eble eltenus. Sed estas malagrable por _mi_;
ŝajnas kvazaŭ mi, ŝia frato, ne volus subteni ŝin.

JOHAN TØNNESEN
Subteni? Mi kredis, ke ŝi havas tioman kapitalon mem —

KONSULO BERNICK
Eĉ ne ŝilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam
vi forvojaĝis. Ŝi daŭrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed
per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis aniĝi en la
firmaon; sed eĉ ne _tio_ estis sukceso. Mi tial devis transpreni
ĉion, kaj kiam ni faris la bilancon, montriĝis, ke restis preskaŭ
nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis,
ankaŭ Marta staris senrimeda.

JOHAN TØNNESEN
Kompatinda Marta!

KONSULO BERNICK
Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas ŝin ion malhavi?
Ho ne, tion mi kuraĝas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble ŝi
loĝas kune kun ni kaj manĝas ĉe nia tablo; per sia instru-salajro
ŝi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, — kion pli ŝi
bezonas?

JOHAN TØNNESEN
Tiel ni ne pensas en Ameriko.

KONSULO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas; en streĉe agitita socio kiel la usonana. Sed
ĉi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptiĝo ĝis nun
almenaŭ ne enpenetris; ĉi tie la virinoj kontentiĝas per deca
kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; ŝi estis povinta
sekurigi prizorgon antaŭ longe, se ŝi mem volus.

JOHAN TØNNESEN
Vi aludas, ke ŝi povus edziniĝi?

KONSULO BERNICK
Jes, krome ŝi estus povinta ege favore establiĝi; ŝi ricevis
plurajn bonajn ofertojn; sufiĉe strange; senrimeda knabino, ne plu
juna, kaj krome tute sensignifa.

JOHAN TØNNESEN
Sensignifa?

KONSULO BERNICK
Nu, mi ne malestimas ŝin pro tio. Mi tute ne deziras ŝin alia.
Sciu, — en granda domo, kiel la nia, — estas ĉiam bone havi tian
ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazaĵoj.

JOHAN TØNNESEN
Jes, sed _ŝi_ —?

KONSULO BERNICK
Ŝi? Kiel? Nu ja, _ŝi_ kompreneble ja havas sufiĉe por sin
interesi; ŝi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne
devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja ĉiuj
iun grandan aŭ malgrandan socion por kiu labori kaj ĝin subteni.
Tiel almenaŭ _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu
venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Ĉu vi opinias, ke estas
miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu?

PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte; montras amaseton da paperoj) Ĉiuj aĉetkontraktoj en
ordo.

KONSULO BERNICK
Bonege! Superbe! — Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe.
(mallaŭte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu
konvinkita, ke ĉio, ĉio pri kio mi povos servi vin, — nu, vi certe
komprenas min. — Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la ĉambron de la
konsulo)

JOHAN TØNNESEN
(dum tempeto postrigardas lin) Hm —

(Li intencas iri en la ĝardenon. Samtempe _fraŭlino Bernick_
envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)

JOHAN TØNNESEN
Jen, Marta!

FRAŬLINO BERNICK
Ah — Johan, — ĉu estas vi?

JOHAN TØNNESEN
Tiel frue surpiede ankaŭ vi.

FRAŬLINO BERNICK
Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri
maldekstre)

JOHAN TØNNESEN
Aŭdu, Marta, ĉu ĉiam urĝas por vi?

FRAŬLINO BERNICK
Por mi?

JOHAN TØNNESEN
Hieraŭ vi kvazaŭ evitis min, kaj mi povis interŝanĝi eĉ ne
vorton kun vi, kaj hodiaŭ —

FRAŬLINO BERNICK
Jes, sed —

JOHAN TØNNESEN
Antaŭe ni do ĉiam estis kune, — ni du malnovaj ludgeamikoj.

FRAŬLINO BERNICK
Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.

JOHAN TØNNESEN
Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Ĉu
ŝajnas al vi, ke mi multe ŝanĝiĝis?

FRAŬLINO BERNICK
Vi? Nu jes, ankaŭ vi, kvankam —

JOHAN TØNNESEN
Kion vi pensas?

FRAŬLINO BERNICK
Ho, estas nenio.

JOHAN TØNNESEN
Aspekte vi ne multe gajiĝis revidi min.

FRAŬLINO BERNICK
Mi atendis tiom longe, Johan, — _tro_ longe.

JOHAN TØNNESEN
Atendis? Ke mi revenus?

FRAŬLINO BERNICK
Jes.

JOHAN TØNNESEN
Kaj kial vi pensis ke mi revenus?

FRAŬLINO BERNICK
Por pentofari vian delikton.

JOHAN TØNNESEN
Mi?

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo?
Ĉu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta
infano amariĝis?

JOHAN TØNNESEN
Kaj tion mi aŭdu de vi? Marta, ĉu via frato neniam —?

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu li?

JOHAN TØNNESEN
Ĉu li neniam —; nu ja, mi pensas, ĉu li neniam diris eĉ unu
vorton senkulpigan por mi?

FRAŬLINO BERNICK
Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.

JOHAN TØNNESEN
Hm —, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova
amiko Karsten. — Sed tio ĉi estas ja —! Nu. Mi ĵus nun parolis
kun li. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝis.

FRAŬLINO BERNICK
Kiel vi povas tion diri? Karsten ĉiam estis honesta viro.

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. — Hm; nun mi do komprenas, en
kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi
atendadis.

FRAŬLINO BERNICK
Aŭskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la
ĝardeno) Ĉu vi vidas ŝin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun
Olaf? Estas Dina. Ĉu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi
skribis al mi, kiam vi forvojaĝis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi
fidis vin, Johan. Ĉio malbona, kio poste onidiriĝis, certe okazis
en kapturniĝo, sencerbe, senpripense —

JOHAN TØNNESEN
Kion vi sugestas?

FRAŬLINO BERNICK
Ho, vi certe komprenas min; — ne plu vorto pri tio. Sed forvojaĝi
vi ja devis; komenci denove — novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via
anstataŭanto ĉi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn
vi ne memoris prizorgi ĉi tie aŭ ne povis prizorgi, tiujn mi
prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu _tion_ por
riproĉi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis
ŝin kiel eble plej bone —

JOHAN TØNNESEN
Kaj forĵetis vian vivon por tiu afero —

FRAŬLINO BERNICK
Ĝi ne estas forĵetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.

JOHAN TØNNESEN
Marta, — se mi povus diri al vi —. Nu, unue mi danku vin pro via
fidela amikeco.

FRAŬLINO BERNICK
(ridetas peze) Hm, — Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tŝ; jen iu
venas. Adiaŭ; mi ne povas nun —

(Ŝi eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre. _Lona Hessel_ envenas
de la ĝardeno akompanata de _sinjorino Bernick_.)

SINJORINO BERNICK
(ankoraŭ en la ĝardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!

FRAŬLINO HESSEL
Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.

SINJORINO BERNICK
Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, ĉu vi ankoraŭ ĉeestas?

FRAŬLINO HESSEL
Eliru, knabo; ne restadu ĉi tie en la ĉambra aero; eliru en la
ĝardenon, kaj parolu kun Dina.

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi ĝuste intencis tion.

SINJORINO BERNICK
Sed —

FRAŬLINO HESSEL
Aŭdu nun, John, ĉu vi vere rigardis al Dina?

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi kredas.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, vi vere devus bone rigardi ŝin, knabo. _Jen_ io por _vi!_

SINJORINO BERNICK
Sed Lona —!

JOHAN TØNNESEN
Io por mi?

FRAŬLINO HESSEL
Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!

JOHAN TØNNESEN
Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la ĝardenon.)

SINJORINO BERNICK
Lona, mi konsterniĝas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, efektive tiel estas. Ĉu ŝi ne estas sana kaj sincera? Jen
edzino ĝuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la
Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.

SINJORINO BERNICK
Dina! Dorf! Pripensu do —

FRAŬLINO HESSEL
Unue mi pripensas la feliĉon de la knabo. Ĉar kunhelpi, tion mi
devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiaĵoj; knabinetoj
kaj virinoj li neniam vere komprenis.

SINJORINO BERNICK
Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedaŭrindajn pruvojn por —

FRAŬLINO HESSEL
Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas
paroli kun li.

SINJORINO BERNICK
Lona, vi ne faru, mi diras!

FRAŬLINO HESSEL
Mi faros. Se la knabo ŝatas ŝin, — kaj ŝi lin, — ili sekve havu
unu la alian. Bernick estas ja tia saĝa viro; li devas trovi
solvon —

SINJORINO BERNICK
Kaj vi imagus, ĉu tiuj usonaj maldecaĵoj estus tolerataj ĉi tie —

FRAŬLINO HESSEL
Babilaĵo, Betty —

SINJORINO BERNICK
— ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero —

FRAŬLINO HESSEL
Ho, pa, ĝi certe ne estas tiel senmezure severa.

SINJORINO BERNICK
Kion vi kuraĝas diri?

FRAŬLINO HESSEL
Mi kuraĝas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj
viroj.

SINJORINO BERNICK
Tiel profunde sidas do ankoraŭ la malamo al li! Sed kion vi do volas
ĉi tie, ĉar vi ja neniam povis forgesi ke —? Mi ne komprenas, ke
vi kuraĝis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda
insulto, kiun vi tiam alportis al li.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, Betty, tiam mi senpripense aĉe faris.

SINJORINO BERNICK
Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris
delikton! Ĉar _li_ ja ne povas kulpiĝi pro tio, ke vi pri io
esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaŭ _min_. (ekploras) Vi
neniam malenviis al mi mian feliĉon. Kaj nun vi venas ĉi tien por
renversi ĉion tion super min, — por montri al la urbo, en kiun
familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke ĉio falos,
kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas aĉa de vi! (Ŝi eliras
plorante tra la fona pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
(postrigardas ŝin) Kompatinda Betty.

(_Konsulo Bernick_ venas el sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK
(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu
400 kronojn por manĝigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli
proksime) Vi sola? Ĉu Betty ne venas?

FRAŬLINO HESSEL
Ne. Eble mi serĉu ŝin?

KONSULO BERNICK
Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris
paroli malferme kun vi, — petegi vian pardonon.

FRAŬLINO HESSEL
Aŭskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.

KONSULO BERNICK
Vi _devas_ aŭskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la ŝajnon
kontraŭ mi nun, kiam vi sciiĝis pri la okazaĵo kun la patrino de
Dina. Sed mi ĵuras, ke tio estis nur mallonga erariĝo; efektive mi
vere kaj sincere iam ŝatis vin.

FRAŬLINO HESSEL
Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?

KONSULO BERNICK
Eĉ se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaŭ ol mi
justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaŭ povas senkulpigi min.

FRAŬLINO HESSEL
Nun vi estas en timo. — Vi iam ŝatis min, vi diras. Jes, pri tio vi
certigis min sufiĉe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero —
iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo,
kiu donis al vi kuraĝon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en
mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol ĉe la plimulto
ĉi-hejme. Kaj estis ja ankaŭ sekreto nur inter ni du; neniu povis
ŝercaĉi pri via malbona gusto.

KONSULO BERNICK
Lona, kiel vi povas do kredi —?

FRAŬLINO HESSEL
Sed kiam vi revenis; kiam vi aŭdis la mokadon, kiu hajlis super min;
kiam vi spertis la ridadon super ĉion, kion oni ĉi tie nomis miajn
absurdaĵojn —

KONSULO BERNICK
Vi _estis_ senkonsidera tiam.

FRAŬLINO HESSEL
Pleje por ĉagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn
geprudulojn, kiuj trotadis ĉirkaŭe en la urbo. Kaj kiam vi
renkontis la juna alloga aktorino —

KONSULO BERNICK
Estis nur danda petolaĵo; nenio pli; mi ĵuras al vi, eĉ ne la
dekono estis vero de tiu klaĉo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuliĝis.

FRAŬLINO HESSEL
Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de
ĉiuj, — kaj fariĝis konate, ke ŝi heredus la monon post onklino,
kaj ke mi ricevus nenion — —

KONSULO BERNICK
Nu, jen ni estas ĉe la afero, Lona; kaj nun vi aŭdu senvuale. Mi ne
amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte
por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj tion vi diras al mi rekte antaŭ la okuloj?

KONSULO BERNICK
Jes, mi faras. Aŭskultu min, Lona —

FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin,
kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti
pri tio kio antaŭe estis inter ni —

KONSULO BERNICK
Mi devis, mi diras.

FRAŬLINO HESSEL
Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.

KONSULO BERNICK
Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj
tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute
mankis al ŝi komerca kompreno. Rapide mi vokiĝis hejmen de Parizo;
la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn.
Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej
profunda sekreto: firmaon preskaŭ ruinigita. Jes, ĝi estis
preskaŭ ruinigita, tiu ĉi malnova respektata firmao, kiu staris
dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo,
krom ĉirkaŭrigardi por savrimedo.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.

KONSULO BERNICK
Vi bone scias, ke Betty amis min.

FRAŬLINO HESSEL
Sed mi?

KONSULO BERNICK
Kredu min, Lona, — vi neniam fariĝus feliĉa kun mi.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estis el zorgemo por mia feliĉo, ke vi forlasis min?

KONSULO BERNICK
Ĉu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se
mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel
komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco,
kiun li heredas. Ĉu vi scias ke la bonfarto de centoj, eĉ miloj
dependas de li? Ĉu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi
kaj mi nomas nian hejmon, tuŝiĝus severe, se la firmao Bernick
ruiniĝus?

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estas ankaŭ pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis
staranta en la mensogo?

KONSULO BERNICK
En mensogo?

FRAŬLINO HESSEL
Kion scias Betty pri ĉio, kio kuŝas sube kaj antaŭe de ŝia
kunligo kun vi?

KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus ŝin malkovrante tiujn
aferojn?

FRAŬLINO HESSEL
Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe
komprenas kio estas utila. — Sed aŭdu nun, Karsten, nun ankaŭ _mi_
volas paroli fride kaj trankvile. Diru, — ĉu vi ankaŭ vere estas
feliĉa?

KONSULO BERNICK
En la familio, vi pensas?

FRAŬLINO HESSEL
Nu ja.

KONSULO BERNICK
Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino
por mi. Mi kuraĝas diri, ke mi fariĝis pli kaj pli feliĉa laŭ la
jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel ŝi dum la jaroj lernis
kurbi sian konduton laŭ _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ —

FRAŬLINO HESSEL
Hm.

KONSULO BERNICK
Antaŭe ŝi ja nutris kelkajn romantikajn imagaĵojn pri la amo; ŝi
ne povis akordiĝi kun la ideo, ke ĝi iom post iom transirus al
trankvila amikecflamo.

FRAŬLINO HESSEL
Sed nun ŝi estas kontenta?

KONSULO BERNICK
Komplete. Sciu, ke la ĉiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga
influo al ŝi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn
postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni
troviĝas. Tion ankaŭ Betty laŭe lernis kompreni, kaj tial nia domo
estas nun modelo por niaj samcivitanoj.

FRAŬLINO HESSEL
Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?

KONSULO BERNICK
Pri la mensogo?

FRAŬLINO HESSEL
Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.

KONSULO BERNICK
Kaj tion vi nomas — —?

FRAŬLINO HESSEL
Mensogo mi ĝin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraŭ
mi; poste la mensogo kontraŭ Betty; kaj fine la mensogo kontraŭ
Johan.

KONSULO BERNICK
Betty neniam postulis, ke mi parolu.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉar ŝi nenion sciis.

KONSULO BERNICK
Kaj vi tion ne postulos; — pro konsidero rilate ŝin vi tion ne
postulos.

FRAŬLINO HESSEL
Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.

KONSULO BERNICK
Kaj ankaŭ Johan ne postulos; li jam promesis al mi.

FRAŬLINO HESSEL
Sed vi mem, Karsten? Ĉu ne estas io interne en vi, kio postulas
eliri el la mensogo?

KONSULO BERNICK
Ĉu mi libervole oferus mian familian feliĉon kaj mian staton en la
socio!

FRAŬLINO HESSEL
Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?

KONSULO BERNICK
Dum dek kvin jaroj mi tage aĉetis al mi eron de rajto — per mia
konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj.
Vi estas la plej riĉa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo
ili kuraĝas nenion alian fari ol kurbiĝi, ĉiuj, ĉar vi estas
konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata
kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed ĉiu tiu
gloro, kaj eĉ vi mem samtempe, staras kvazaŭ sur ŝanceliĝanta
marĉo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, — kaj vi
kune kun la tuta gloraĵo suben sinkos, se vi ne savos vin
ĝustatempe.

KONSULO BERNICK
Lona, — kion vi vere volas ĉi tie?

FRAŬLINO HESSEL
Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.

KONSULO BERNICK
Venĝo! Vi volas venĝi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos!
Estas nur unu ĉi tie, kiu povas paroli kun aŭtoritato, kaj li estas
silenta.

FRAŬLINO HESSEL
Johan?

KONSULO BERNICK
Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi ĉion neas. Se oni volas
detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras!
Li, kiu povus faligi min, li silentas — kaj li reen forvojaĝos.

(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de
dekstre.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la
komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas. Ne eblas nun.

KOMERCISTO VIGELAND
Vi vere devas, sinjoro konsulo —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraŭ nin.
Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion,
pretendas, ke kaŝas sin privataj interesoj malantaŭ la nova
propono.

KONSULO BERNICK
Nu, do klarigu al ili —

KOMERCISTO VIGELAND
Ne taŭgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuraĝas suspekti pri tiaĵo.

FRAŬLINO HESSEL
Ho ne, mi tion opinius.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; — aŭ almenaŭ, atendu
— lasu min restitui min.

(_Adjunkto Rørlund_ envenas de dekstre.)

ADJUNKTO RØRLUND
Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta
incito —

KONSULO BERNICK
Nu jes, kio estas al vi?

ADJUNKTO RØRLUND
Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Ĉu estas kun via
kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento,
montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu —

FRAŬLINO HESSEL
Kiu homo, sinjoro pastoro?

ADJUNKTO RØRLUND
Kun tiu homo el ĉiuj homoj en la mondo, de kiu ŝi devus teni sin
plej fore.

FRAŬLINO HESSEL
Hoho!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK
(kiu serĉas ĉapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu;
urĝas; mi devas iri al la komerca asocio.

HILMAR TØNNESEN
(venas de la ĝardeno kaj iras al la antaŭa pordo maldekstre) Betty,
Betty, aŭskultu!

SINJORINO BERNICK
(ĉe la pordo) Kio estas?

HILMAR TØNNESEN
Vi devas iri en la ĝardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa
persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi fariĝis tute nervoza
aŭskulti al tio.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu? Kion do tiu persono diris?

HILMAR TØNNESEN
Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke ŝi akompanu lin al Ameriko.
Uf!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu tiaĵo eblas!

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?

FRAŬLINO HESSEL
Sed estus ja bonege.

KONSULO BERNICK
Neeble! Vi misaŭdis.

HILMAR TØNNESEN
Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.

KONSULO BERNICK
(al _Rummel_ kaj _Vigeland_) Mi venos poste, — post momento —

(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _Vigeland_ eliras dekstre. _Johan
Tønnesen_ kaj _Dina envenas de la ĝardeno_.)

JOHAN TØNNESEN
Hura, Lona, ŝi akompanos nin!

SINJORINO BERNICK
Tamen Johan, — vi senpripensa —!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj
estas vi —

JOHAN TØNNESEN
Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?

ADJUNKTO RØRLUND
Respondu al mi, Dina; ĉu tio estas via intenco, — ĉu estas via
tute libera decido?

DINA
Mi devas for de tie ĉi.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kun _li_ — kun _li!_

DINA
Menciu iun alian ĉi tie, kiu kuraĝus kunpreni min.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, vi do sciu kiu li estas.

JOHAN TØNNESEN
Ne parolu!

KONSULO BERNICK
Neniun plian vorton!

ADJUNKTO RØRLUND
En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn
mi posteniĝis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraŭ tiu ĉi
juna knabino, en kies eduko ankaŭ mi havis esencan parton, kaj kiu
por mi estas —

JOHAN TØNNESEN
Gardu vin por tio, kion vi faras!

ADJUNKTO RØRLUND
Ŝi tion _sciu!_ Dina, estas tiu viro, kiu kaŭzis la malfeliĉon kaj
honton al via patrino.

KONSULO BERNICK
Sinjoro adjunkto —!

DINA
Li! (al _Johan Tønnesen_) Ĉu tio estas vero?

JOHAN TØNNESEN
Karsten, respondu vi.

KONSULO BERNICK
Neniu vorto plu! Hodiaŭ estu silento.

DINA
Do vero.

ADJUNKTO RØRLUND
Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris
senhava el la hejmo; — la kaso de vidvino Bernick —; la konsulo
povas atesti pri tio!

FRAŬLINO HESSEL
Mensoganto!

KONSULO BERNICK
Ah —!

SINJORINO BERNICK
Ho Dio, ho dio!

JOHAN TØNNESEN
(kontraŭ lin kun levita brako) Kaj tion vi kuraĝas —!

FRAŬLINO HESSEL
(deturnante) Ne frapu lin, Johan!

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, atencu min nur. Sed la vero apertiĝu; kaj _estas_ vero; konsulo
Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. — Nun, Dina,
nun vi konas lin.

(Mallonga silento.)

JOHAN TØNNESEN
(mallaŭte; kaptas la brakon de _Bernick_) Karsten, Karsten, kion vi
faris!

SINJORINO BERNICK
(mallaŭte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.

KOMERCISTO SANDSTAD
(envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi
devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en
fadeno.

KONSULO BERNICK
(spiritforeste) Kio estas? Al kio mi —?

FRAŬLINO HESSEL
(serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.

KOMERCISTO SANDSTAD
Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.

JOHAN TØNNESEN
(tute apude ĉe li) Bernick, — ni du kunparolos morgaŭ.

(Li eliras tra la ĝardeno; _konsulo Bernick_ kvazaŭ senvola eliras
dekstre kun _komercisto Sandstad_.)



TRIA AKTO


(La ĝardena salono en la domo de _Bernick_.)

(_Konsulo Bernick_, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero
el la malantaŭa ĉambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone
malferma post si.)

KONSULO BERNICK
Nu jen; fine fariĝis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke
li memoros. (al iu ene en la ĉambro) Kion vi diras? — Kaj mi diras,
ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al
ĉiuj liaj bubaĵoj. — Ĉu ne bubaĵoj? Kion vi do nomas ilin?
Ŝteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fiŝistboato, resti
for ĝis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi,
kiu havas tiom da aliaĵoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo
kuraĝas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! —
Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj
konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon —! — Nu? Jes,
sed _mi_ havas taskon postlasendan en ĉi tiu mondo; ne servas al mi
fariĝi seninfana. — Neniuj kontraŭdiraĵoj, Betty; estu kiel mi
diris; li havu ĉambran arestiĝon — (aŭskultas) Ŝŝ; ke neniuj
ion rimarku.

(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK
(forĵetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Ĉu Vi venas de la
ŝipfarejo?

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĵus nun. Hm —

KONSULO BERNICK
Nu? Ĉu certe ne estas iu ĝeno pri “La Palmo”?

PLENRAJTIGITO KRAP
“La Palmo” povos forveli morgaŭ, sed —

KONSULO BERNICK
“Indian Girl” do? Ĉu mi ne scietis ke tiu obstinulo —

PLENRAJTIGITO KRAP
Ankaŭ “Indian Girl” povos forveli morgaŭ; sed — eble ne atingos
foren.

KONSULO BERNICK
Kion Vi aludas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi
kredas, ke iu estas tie —

KONSULO BERNICK
(fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas aŭdi?

PLENRAJTIGITO KRAP
Estas tio, ke la konstruisto Aŭne certe intencas sinkigi “Indian
Girl” kun aro da maristoj kaj musoj.

KONSULO BERNICK
Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi —?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj —

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro fariĝis en la
ŝipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn maŝinojn kaj la novajn
malkutimiĝintajn laboristojn.

KONSULO BERNICK
Jes, ja.

PLENRAJTIGITO KRAP
Sed hodiaŭ matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado
de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda ŝtopilo en
la fundo, — Vi scias pri la traputrita loko —

KONSULO BERNICK
Jes, jes, kio pri ĝi?

PLENRAJTIGITO KRAP
Tute riparita, — laŭŝajne; tegita; aspektis tute nove; mi aŭdis,
ke Aŭne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.

KONSULO BERNICK
Nu ja, kaj plue?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi estis tion pripensanta; la laboristoj ĝuste tiam ripozis por
matenmanĝo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite ĉirkaŭrigardi kaj
ekstere kaj enŝipe; malfacile estis veni malsupren en la ŝarĝita
ŝipo; sed mi sciiĝis pri vero. Okazas insidaĵoj, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi
tiaĵon pri Aŭne.

PLENRAJTIGITO KRAP
Doloras al mi, — sed estas la pura vero. Okazas insidaĵoj, mi
diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laŭ tio kion mi komprenas;
nur ŝtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj
ŝirmotukoj kaj tiaĵoj. Pura fuŝo! “Indian Girl” neniam atingos al
New York; ĝi sinkos kiel fendita kaldrono.

KONSULO BERNICK
Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Verŝajne li volas malkreditigi la maŝinojn; volas venĝi sin; volas
denove dungi la malnovan laboristaron.

KONSULO BERNICK
Kaj li do eble oferas ĉiujn tiujn homajn vivojn.

PLENRAJTIGITO KRAP
Li ĵus diris: ne troviĝas homoj surŝipe en “Indian Girl”, — nur
bestaĉoj.

KONSULO BERNICK
Nu ja, eble tiel; sed ĉu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu
perdiĝas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Aŭne ne precipe ŝatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel
tiu —. Aŭskultu, sinjoro Krap; ĉi tiun aferon ni devas ekzameni du
fojojn. Eĉ neniu vorto al iu ajn. Nia ŝipfarejo fariĝos
kompromita, se homoj sciiĝos pri tiaĵo.

PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble, sed —

KONSULO BERNICK
Dum la tagmanĝ-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan
certecon.

PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ĝin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi
tiam volas fari?

KONSULO BERNICK
Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas fariĝi kunkulpuloj en
rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon senŝarĝita. Fariĝos
bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni
vidas, ke mi flanken puŝas ĉiujn personajn interesojn, kaj igas la
justecon havi sian iron.

PLENRAJTIGITO KRAP
Vere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Sed antaŭ ĉio kaj unue plena certeco. Kaj silento ĝis tiam —

PLENRAJTIGITO KRAP
Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ĝin Vi ricevos. (Li
eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.)

KONSULO BERNICK
(duonlaŭte) Indignige! Sed ĉu? Ja ne eblas, — neimageble!

(Ĝuste kiam li volas iri en sian ĉambron, _Hilmar Tønnesen_ venas
de dekstre.)

HILMAR TØNNESEN
Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca
asocio hieraŭ.

KONSULO BERNICK
Ho, dankon.

HILMAR TØNNESEN
Estis ja glora venko, mi aŭdas; la venko de la inteligenta civitana
animo super la egoismo kaj la antaŭjuĝo, — kvazaŭ franca razio
kontraŭ la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj ĉi
tie —

KONSULO BERNICK
Ja, ja, lasu tion.

HILMAR TØNNESEN
Sed la decida batalo ankoraŭ ne estas frapita.

KONSULO BERNICK
En la fervoja afero vi pensas?

HILMAR TØNNESEN
Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?

KONSULO BERNICK
(streĉite) Ne! Kio estas _tio_?

HILMAR TØNNESEN
Li ja kroĉis sin al la onidiro, kiu disvastiĝas, kaj el tiu li
volas fari gazetartikolon.

KONSULO BERNICK
Kiu onidiro?

HILMAR TØNNESEN
Kompreneble pri la grandaj aĉetoj de bienoj laŭ la flanka fervojo.

KONSULO BERNICK
Kion vi diras? Ĉu tia onidiro disvastiĝas?

HILMAR TØNNESEN
Jes, iras tra la tuta urbo. Mi aŭdis ĝin en la klubo, kie mi faris
viziteton. Unu el niaj advokatoj laŭdire estas en tuta silento
komisie aĉetinta ĉiujn arbarbienojn, ĉiujn ercejojn, ĉiujn
akvofalojn —

KONSULO BERNICK
Kaj ne diriĝas por kiu?

HILMAR TØNNESEN
En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu
scietiĝis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaŭ ol la
prezoj de la bienoj kreskus — Ĉu ne estas indignige — uf!

KONSULO BERNICK
Indignige?

HILMAR TØNNESEN
Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke
unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiaĵo! Nun do
eksterurbanoj eltiros la profiton.

KONSULO BERNICK
Sed estas ja nur hazarda onidiro.

HILMAR TØNNESEN
Oni tamen kredas ĝin, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ redaktoro Hammer
kompreneble volas fiksnajli ĝin kiel fakto. Estas jam ĝenerala
inciteco tie. Mi aŭdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro
konfirmiĝas, ili forstrekos sin el la listoj.

KONSULO BERNICK
Neeble!

HILMAR TØNNESEN
Ĉu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian
entreprenon? Ĉu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke —?

KONSULO BERNICK
Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen troviĝas en nia eta
komunumo —

HILMAR TØNNESEN
Ĉi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi juĝas aliulojn laŭ
vi mem. Sed mi, kiu estas sufiĉe sperta observanto —. Ne estas unu,
— kompreneble krom ni, — eĉ ne unu, mi diras, kiu tenas la
standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!

KONSULO BERNICK
Kiujn?

HILMAR TØNNESEN
La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je
Dio, ĉu ne estas la ŝipestro de “Indian Girl”. Uf!

KONSULO BERNICK
Kion ili volas pri _li_?

HILMAR TØNNESEN
Ho, estas ja sufiĉe konvena socio. Li laŭdire estis sklavkomercisto
aŭ rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj
multaj jaroj.

KONSULO BERNICK
Mi diras al vi, ke estas ege malĝuste pensi tiel pri ili.

HILMAR TØNNESEN
Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin
sur la nukon; tial mi ĝustatempe — (iras al la pordo maldekstre)

(_Fraŭlino Hessel_ venas de dekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
Nu, Hilmar, ĉu estas mi, kiu pelas vin el la ĉambro?

HILMAR TØNNESEN
Tute ne; ĵus nun urĝas; mi parolos kun Betty. (iras en la
malantaŭan ĉambron maldekstre)

KONSULO BERNICK
(post mallonga silento) Nu, Lona?

FRAŬLINO HESSEL
Jes.

KONSULO BERNICK
Kiel mi aspektas por vi hodiaŭ?

FRAŬLINO HESSEL
Kiel hieraŭ. Mensogo pli ol malpli —

KONSULO BERNICK
Vi devas klariĝi en tio ĉi. Kien Johan iris?

FRAŬLINO HESSEL
Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.

KONSULO BERNICK
Post tio kion vi aŭdis hieraŭ, vi komprenas, ke mia tuta estado
estas detruita, se la vero venos en la lumon.

FRAŬLINO HESSEL
Mi tion komprenas.

KONSULO BERNICK
Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo,
pri kiu onidiras.

FRAŬLINO HESSEL
Estas memkompreneble. Sed kiu estas la ŝtelisto?

KONSULO BERNICK
Ne estis iu ŝtelisto. Ne ŝteliĝis iu mono; eĉ ne ŝilingo
malaperis.

FRAŬLINO HESSEL
Kiel?

KONSULO BERNICK
Eĉ ne ŝilingo, mi diras.

FRAŬLINO HESSEL
Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan
—?

KONSULO BERNICK
Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi
volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo,
ke la onidiro disvastiĝis.

FRAŬLINO HESSEL
Vi? Kaj tion vi povis fari kontraŭ li, kiu por vi —!

KONSULO BERNICK
Vi ne juĝu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al
vi tion hieraŭ. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon
implikigita en serio de malsaĝaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj
aldoniĝis; kvazaŭis ke ĉiuj malbonoj sturmis kontraŭ nin; nia
firmao estis ĉe ruiniĝo. Mi estis duone nepripensema kaj duone
malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke
mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kaŭzis ke Johan forvojaĝis.

FRAŬLINO HESSEL
Hm —

KONSULO BERNICK
Vi certe povas imagi al vi, kiel ĉiaj onidiroj cirkuliĝis, kiam vi
kaj li estis for. Tio ĉi ne estis lia unua malsaĝeco, oni rakontis.
Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj
foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _ŝi_ ricevis ĝin. Samtempe
ne kaŝiĝis, ke nia firmao spertis malfacilaĵojn pagi siajn
ŝuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klaĉantoj kunligis tiujn
du onidirojn? Kiam ŝi restis ĉi tie kaj vivis en malriĉeco, oni
pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la
onidiro ĉiam pligrandigis la sumon.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi, Karsten —?

KONSULO BERNICK
Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.

FRAŬLINO HESSEL
Vi pluen disvastigis ĝin?

KONSULO BERNICK
Mi ne kontraŭdiris ĝin. La kreditoroj komencis treti al ni pli
proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus
malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonŝanco estis nin
frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; ĉiu ekhavus
sian bonhavon.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj ĉiu ekhavis sian bonhavon?

KONSULO BERNICK
Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi
nun estas.

FRAŬLINO HESSEL
Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.

KONSULO BERNICK
Al kiu tio damaĝis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.

FRAŬLINO HESSEL
Vi demandas, ĉu kiun ĝi damaĝis. Rigardu en vin mem, kaj diru al
mi, ĉu vi mem ne kaptis damaĝon.

KONSULO BERNICK
Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en ĉiu ajn almenaŭ unu
nigran punkton, kiun li devas kaŝi.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK
La socio ne havas pli bonajn.

FRAŬLINO HESSEL
Kiom gravas, ke tia socio subteniĝas aŭ ne? Pri kio temas en tio
ĉi? La ŝajno kaj la mensogo — kaj nenio alia. Jen vi vivas, la
plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ĝojo, en potenco kaj
honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraŭ li?
Kaj ĉu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ĝin?

FRAŬLINO HESSEL
Per kio? Parolante?

KONSULO BERNICK
Ĉu tion vi povus postuli?

FRAŬLINO HESSEL
Kio alia povus rebonigi tian maljustaĵon?

KONSULO BERNICK
Mi estas riĉa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn —

FRAŬLINO HESSEL
Jes, ofertu al li monon, kaj vi aŭdos, kion li respondos.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi konas liajn intencojn?

FRAŬLINO HESSEL
Ne, post hieraŭ li estas silenta. Estas kvazaŭ ĉio tio faris lin
matura viro.

KONSULO BERNICK
Mi devas paroli kun li.

FRAŬLINO HESSEL
Jen li estas.

(_Johan Tønnesen_ venas de dekstre.)

KONSULO BERNICK
(al li) Johan —!

JOHAN TØNNESEN
(deturnante) Unue _mi_. Hieraŭ matene mi donis al vi mian vorton por
silenti.

KONSULO BERNICK
Vi tion faris.

JOHAN TØNNESEN
Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis —

KONSULO BERNICK
Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson —

JOHAN TØNNESEN
Ne bezoniĝas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis
tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis
potencon super sendefenda nomo kaj famo —. Nu, mi ne ege imputas al
vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi
bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.

KONSULO BERNICK
Kaj ĝuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne
_povas_ paroli nun.

JOHAN TØNNESEN
Mi ne ĝenas min pro la fikciaĵoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas
tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina fariĝu mia edzino, kaj
ĉi tie, en ĉi tiu urbo, mi volas vivi kaj loĝi kaj konstrui kun
ŝi.

FRAŬLINO HESSEL
Vi jenon volas?

KONSULO BERNICK
Kun Dina! Kiel via edzino? Ĉi tie en la urbo!

JOHAN TØNNESEN
Jes, ĝuste ĉi tie; mi volas resti ĉi tie por spiti ĉiujn tiujn
mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni ŝin, estas necese, ke
vi liberigu min.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaŭ samtempe
prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas
pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj
libroj tiam ne tiel akurate teniĝis. Kaj eĉ se mi povus, — kion
per tio gajniĝus? Ĉu mi ne almenaŭ starus kiel la homo, kiu iam
savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon
kaj ĉiujn la aliaĵojn fiksiĝi, sen esti farinta paŝon kontraŭe?
Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio ĉi frakasus
min ĝisfunde.

JOHAN TØNNESEN
Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino
Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun ŝi en ĉi tiu urbo.

KONSULO BERNICK
(sekigas la ŝviton de la frunto) Aŭskultu, Johan, — kaj ankaŭ vi,
Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras ĝuste en
tiuj ĉi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu ĉi frapo direktiĝos al
mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaŭ grandan
benoriĉan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la
infanaj jaroj.

JOHAN TØNNESEN
Kaj se mi ne direktos la frapon kontraŭ vin, mi detruos mem mian
tutan estontan feliĉon.

FRAŬLINO HESSEL
Parolu daŭre, Karsten.

KONSULO BERNICK
Do aŭskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute
tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe aŭdis priparolata pasintan
jaron marbordan linion? Ĝi ricevis multajn, gravajn voĉojn por si
ĉi tie en la urbo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo; sed mi malhelpis
ĝin, ĉar ĝi malutilus al nia vaporŝiptrafiko laŭ la marbordo.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi mem interesiĝis en tiu vaporŝiptrafiko?

KONSULO BERNICK
Jes. Sed neniu kuraĝis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian
estimitan nomon kiel ŝildon kaj ŝirmilon super mi. Cetere mi estus
povinta porti la perdon; sed la loko ne estus ĝin portinta. Do
decidiĝis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi
certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata
ĉi-malsupren al la urbo.

FRAŬLINO HESSEL
Kial en tuta silento, Karsten?

KONSULO BERNICK
Ĉu vi aŭdis priparolataj la grandajn aĉetojn de arbaraj
propraĵoj, de minejoj kaj de akvofaloj —?

JOHAN TØNNESEN
Jes, estas ja eksterurba asocio —

KONSULO BERNICK
Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaŭ senvaloraj por la
disaj posedantoj; ili tial estas venditaj sufiĉe malmultekoste. Se
oni atendus ĝis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj
postulus malmoderajn prezojn.

FRAŬLINO HESSEL
Bone, bone; sed kio sekve?

KONSULO BERNICK
Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, — tio, kion homo
en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan
nomon al kiu sin apogi.

FRAŬLINO HESSEL
Nu?

KONSULO BERNICK
Estas mi, kiu aĉetis ĉion.

FRAŬLINO HESSEL
Vi?

JOHAN TØNNESEN
Je propra respondeco?

KONSULO BERNICK
Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realiĝos, mi estos
milionulo; se ĝi ne realiĝos, mi estos ruinigita.

FRAŬLINO HESSEL
Tio estas riska, Karsten.

KONSULO BERNICK
Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio ĉi.

FRAŬLINO HESSEL
Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkaŝiĝos, ke —

KONSULO BERNICK
Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi ĝis nun
portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn ŝultrojn, porti ĝin
antaŭen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la
bono de la socio.

FRAŬLINO HESSEL
Por la socio?

KONSULO BERNICK
Jes; kaj eĉ ne unu volas dubi pri miaj intencoj.

FRAŬLINO HESSEL
Tamen troviĝas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj,
sen flankaj konsideroj.

KONSULO BERNICK
Kiuj?

FRAŬLINO HESSEL
Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.

KONSULO BERNICK
Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj sekve?

KONSULO BERNICK
Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.

FRAŬLINO HESSEL
Ho, tiuj kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK
Ĉu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laŭ insidaj vojoj?
Kio okazus ĉi tie, se mi ne estus aginta en silento? Ĉiuj estus sin
enĵetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fuŝantaj la
tuton. En ĉi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel
gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu ĉi fariĝos; en ĉi tiu
lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton
por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu
ĉi rilato. Nur en miaj manoj ĉi tiuj propraĵoj povos fariĝi
daŭra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.

FRAŬLINO HESSEL
En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.

JOHAN TØNNESEN
Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la feliĉo de mia vivo estas en
risko.

KONSULO BERNICK
La bonstato de via naskiĝloko estas en risko. Se malkaŝiĝos
aferoj, kiuj ĵetas ombron sur mian antaŭan konduton, mia
kontraŭuloj kun unuiĝintaj fortoj atakos min. Junula malprudento
neniam forviŝiĝas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan
intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazaĵoj, interpreti kaj
ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkaŝiĝus; oni volas frakasi
min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos
retiriĝi; kaj se mi malkaptos ĝin, ĝi falos, kaj mi estos samtempe
ruinigita kaj civitane morta.

FRAŬLINO HESSEL
Johan, post tio kion vi nun aŭdis, vi devas forvojaĝi kaj silenti.

KONSULO BERNICK
Jes, jes, Johan, tion vi devas!

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi forvojaĝos kaj ankaŭ silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi
parolos.

KONSULO BERNICK
Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi —

JOHAN TØNNESEN
Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.

KONSULO BERNICK
Kaj oferi mian propran!

JOHAN TØNNESEN
Pri tio vi kaj via socio devas akordiĝi. Mi devas kaj volas gajni
Dina por mi. Tial mi forvojaĝos jam morgaŭ per “Indian Girl” —

KONSULO BERNICK
Per “Indian Girl”?

JOHAN TØNNESEN
Jes. La ŝipestro promesis kunpreni min. Mi transvojaĝos, mi diras;
mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi
estos reveninta.

KONSULO BERNICK
Kaj tiam vi volas paroli?

JOHAN TØNNESEN
Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi forgesas, ke tiam mi devos preni _tion_ sur min, pri kio mi
_ne_ estas kulpa?

JOHAN TØNNESEN
Kiu antaŭ dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?

KONSULO BERNICK
Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi ĉion neos! Mi
diros, ke estas komploto kontraŭ mi; venĝo; ke vi venis ĉi tien
por elpremi monon de mi!

FRAŬLINO HESSEL
Honto al vi, Karsten!

KONSULO BERNICK
Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos
ĉion, ĉion!

JOHAN TØNNESEN
Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj
aliaj paperoj. Ĉi-matene mi tralegis ilin; ili estas sufiĉe klaraj.

KONSULO BERNICK
Kaj tiujn vi volas prezenti?

JOHAN TØNNESEN
Se fariĝos necese.

KONSULO BERNICK
Kaj post du monatoj vi denove estos ĉi tie?

JOHAN TØNNESEN
Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en
New York —, se “Indian Girl” ne subakviĝos.

KONSULO BERNICK
(ekmire) Subakviĝos? Kial “Indian Girl” subakviĝus?

JOHAN TØNNESEN
Ne, ankaŭ mi tiel pensas.

KONSULO BERNICK
(preskaŭ ne aŭdeble) Subakviĝi?

JOHAN TØNNESEN
Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri
la situacion. Adiaŭ! Salutu al Betty, kvankam ŝi ne akceptis min
kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Ŝi diru al Dina —; ŝi
promesu al mi —

(Li eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre.)

KONSULO BERNICK
(al si mem) “Indian Girl” —? (rapide) Lona, vi _devas_ malhelpi tion
ĉi!

FRAŬLINO HESSEL
Vi mem vidas, Karsten, — mi ne plu havas potencon super li.

(Ŝi iras post _Johan_ en la ĉambron maldekstre.)

KONSULO BERNICK
(en maltrankvilaj pensoj) Subakviĝi —?

(_Ŝipkonstruisto Aŭne_ venas de dekstre.)

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Je via permeso, ĉu estas konvene por la konsulo —?

KONSULO BERNICK
(turnas sin impete) Kion Vi volas?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Peti ĉu mi povu fari demandon al la konsulo.

KONSULO BERNICK
Nu ja; rapidiĝu. Pri kio Vi volas demandi?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi volas demandi, ĉu estas firma decido, — neŝanĝeble firma
decido, — ke mi estus maldungata de la farejo, se “Indian Girl” ne
povus forveli morgaŭ?

KONSULO BERNICK
Kio nun? La ŝipo ja _fariĝos_ preta por forveli.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, — ĝi fariĝos. Sed se ĝi ne fariĝos, — ĉu mi tiam
maldungiĝus?

KONSULO BERNICK
Por kio tiaj senutilaj demandoj?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri _tio_:
Ĉu mi maldungiĝus?

KONSULO BERNICK
Ĉu mia vorto kutime estas fiksa aŭ ne?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi do morgaŭ estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo
kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, — perdinta mian
influon en la rondo de la laboristoj, — perdinta la eblecon bonfari
inter la malaltaj kaj malriĉaj homoj en la societo.

KONSULO BERNICK
Aŭne, pri tiu punkto ni estas finitaj.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Nu, do “Indian Girl” forvelu. (mallonga silento)

KONSULO BERNICK
Aŭskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en ĉiujn lokojn; ne
povas respondeci por ĉio; — Vi povas aserti al mi, ke la riparado
estas neriproĉeble farita?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Sed la riparo estas taŭga, Vi diras?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova paŭzo)

KONSULO BERNICK
Ĉu Vi havas ion pli al mi direndan?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Do, — “Indian Girl” forvelos —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Morgaŭ?

KONSULO BERNICK
Jes.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)

(_Konsulo Bernick_ staras momenton sendecida; tuj poste li iras
rapide al la elireja pordo, kvazaŭ volante revoki Aŭne, sed haltas
maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermiĝas la pordo
de ekstere, kaj _plenrajtigito Krap_ envenas.)

PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte) Aha, li estis ĉi tie. Ĉu li konfesis?

KONSULO BERNICK
Hm —; ĉu Vi ion malkaŝis?

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu tio bezoniĝas? Ĉu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon
ekrigardi el liaj okulanguloj?

KONSULO BERNICK
Ho ĉu; — tiaĵo ne vidiĝas. Ĉu Vi ion malkaŝis, mi demandas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la
ŝipon el la doko. Sed ĝuste tiu urĝo klare montras, ke —

KONSULO BERNICK
Montras nenion. La inspekto do jam okazis?

PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble; sed —

KONSULO BERNICK
Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?

PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe
en ŝipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.

KONSULO BERNICK
Same bone; ni do estas senplendindaj.

PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere nenion rimarkis en Aŭne, ke —?

KONSULO BERNICK
Aŭne tute trankviligis min, mi diras al Vi.

PLENRAJTIGITO KRAP
Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke —

KONSULO BERNICK
Kion tio ĉi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas
malamikan senton kontraŭ la viro; sed se Vi volas iel malutili al
li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi —
aŭ pli ĝuste por la ŝipsocieto — ke “Indian Girl” forvelu
morgaŭ.

PLENRAJTIGITO KRAP
Nu bone; tio okazu; sed kiam ni aŭdos ion de _tiu_ ŝipo — hm!

(_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND
Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Ĉu Vi havas liberan momenton?

KONSULO BERNICK
Je Via servo, sinjoro Vigeland.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, mi nur volus aŭdi, ĉu ne ankaŭ Vi subtenas la decidon, ke “La
Palmo” forvelu morgaŭ?

KONSULO BERNICK
Jes; tio ja estas interkonsentita afero.

KOMERCISTO VIGELAND
Sed nun la ŝipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por
ventego.

PLENRAJTIGITO KRAP
La barometro multe falis de post la mateno.

KONSULO BERNICK
Ĉu? Ĉu ni povas atendi ventegon?

KOMERCISTO VIGELAND
Almenaŭ fortan venton; sed ne kontraŭventon; male —

KONSULO BERNICK
Hm; nu, kion Vi do diras?

KOMERCISTO VIGELAND
Mi diras, kiel mi diris al la ŝipestro, ke “La Palmo” estas en la
mano de la providenco. Kaj cetere ĝi ja unue velos nur trans la
Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel
kontentige altaj, ke —

KONSULO BERNICK
Jes, kaŭzus al ni perdon, se ni atendus.

KOMERCISTO VIGELAND
La ŝipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed
tiarilate estas pli riske por “Indian Girl” —

KONSULO BERNICK
Kiel tio?

KOMERCISTO VIGELAND
Ĝi ja ankaŭ forvelos morgaŭ.

KONSULO BERNICK
Jes, la ŝipsocieto forte urĝis, kaj cetere —

KOMERCISTO VIGELAND
Nu, se tiu malnova kesto kuraĝas forveli, — kaj krome kun tia
ŝipanaro, — estus honto, se ni ne —

KONSULO BERNICK
Nu bone. Supozeble Vi havas la ŝipdokumentojn kun Vi?

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, jen.

KONSULO BERNICK
Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.

PLENRAJTIGITO KRAP
Bonvolu; estos tuj aranĝata.

KOMERCISTO VIGELAND
Dankon. — Kaj la rezulton ni metos en la manon de la ĉiopova,
sinjoro konsulo.

(Li iras kun _plenrajtigito Krap_ en la antaŭan ĉambron maldekstre.
_Adjunkto Rørlund_ envenas tra la ĝardeno.)

ADJUNKTO RØRLUND
Ah, ĉu mi renkontu Vin hejme je tiu ĉi tempo de la tago, sinoro
konsulo?

KONSULO BERNICK
(enpense) Kiel Vi vidas.

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke
ŝi bezonus iun konsolan vorton.

KONSULO BERNICK
Ŝi eble bezonus. Sed ankaŭ mi volus iomete paroli kun Vi.

ADJUNKTO RØRLUND
Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute
pale kaj konfuzite.

KONSULO BERNICK
Ĉu? Ĉu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, — tiom
kiom nuntempe amasiĝas antaŭ min? Tuta, mia granda komerco, — kaj
ankaŭ la fervoja establaĵo —. Aŭskultu: en unu vorto, sinjoro
adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.

ADJUNKTO RØRLUND
Tre volonte, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaŭ tia vastatinga
entrepreno, kiu postulus unu opan oferon —?

ADJUNKTO RØRLUND
Kiel vi pensas?

KONSULO BERNICK
Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias
certe — ĉar ĉiuj spertoj montris tion — ke frue aŭ malfrue dum
la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdiĝos.

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, tio estas nur tro verŝajna.

KONSULO BERNICK
Aŭ iu ĵetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj
patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Ĉu oni ne povas kun
certeco diri, ke ne ĉiuj tiuj travivos.

ADJUNKTO RØRLUND
Jes bedaŭrinde, sendube estas tiel.

KONSULO BERNICK
Nu. Tia viro ja scias antaŭe, ke la entrepreno, kiun li realigos,
sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas ĝenerale
utila; por ĉiu vivo, kiun ĝi kostas, ĝi same sendube progresigas
la bonfarton de multaj centoj.

ADJUNKTO RØRLUND
Aha, Vi pensas pri la fervojo, — pri ĉiuj tiuj danĝeraj fosadoj
kaj krevigadoj de rokoj kaj ĉio tio —

KONSULO BERNICK
Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, — la fervojo
fariĝos kaŭzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed ĉu Vi
tamen ja opinias —?

ADJUNKTO RØRLUND
Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaŭ tro konscienca. Mi pensas, ke
kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco —

KONSULO BERNICK
Jes; certe ja; la providenco —

ADJUNKTO RØRLUND
— Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.

KONSULO BERNICK
Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke troviĝis
bor-truo, kiu eksplodiĝus, kaj tio en danĝera loko; sed se tiu
bor-truo ne eksplodiĝus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas,
ke la inĝeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu
brulfajrigu la meĉon; sed fajrigata ĝi devas esti, kaj estas la
devo de la inĝeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm —

KONSULO BERNICK
Mi scias, kion Vi volas diri. Estus laŭdinde, se la inĝeniero mem
prenus la meĉon, kaj irus al la bor-truo por ĝin brulfajrigi. Sed
tiaĵon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.

ADJUNKTO RØRLUND
Tion inĝeniero neniam farus ĉe ni.

KONSULO BERNICK
Neniu inĝeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.

ADJUNKTO RØRLUND
En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj
senkonsciencaj socioj —

KONSULO BERNICK
Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem —?

KONSULO BERNICK
En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antaŭenigi utilan
entreprenon; tie ili havas kuraĝon oferi ion por granda afero; sed
ĉi tie oni restriktiĝas de ĉiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj
skrupuloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu homa vivo estas malgrandanima konsidero?

KONSULO BERNICK
Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne
komprenas Vin hodiaŭ. Kaj Vi eĉ montras al la grandaj socioj. Jes,
tie fremde, — kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per
homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala
starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de
ŝipposedantoj! Menciu unu solan ŝipposedanton ĉe ni, kiu por fia
gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la
grandaj socioj, kiuj por avantaĝo ĉartedonas unu nemartaŭgan
ŝipon post la alia —

KONSULO BERNICK
Mi ne parolas pri nemartaŭgaj ŝipoj!

ADJUNKTO RØRLUND
Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. — Ho, tiuj
bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo ĉe ni kondukus siajn
homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus
sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi aŭdus kion tiu tie
interne rakontas —

ADJUNKTO RØRLUND
Li? Kiu? La usonano —?

KONSULO BERNICK
Nu jes. Vi aŭdus, kiel oni en Usono —

ADJUNKTO RØRLUND
Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj —

KONSULO BERNICK
Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.

ADJUNKTO RØRLUND
Tion ni vidu. Nu, jen li estas.

(_Johan Tønnesen_ venas de la ĉambro maldekstre.)

JOHAN TØNNESEN
(Parolas malantaŭen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel
estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam fariĝos bone
inter ni.

ADJUNKTO RØRLUND
Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?

JOHAN TØNNESEN
Mi volas, ke tiu juna knabino, antaŭ kiu Vi hieraŭ nigrigis min,
fariĝu mia edzino.

ADJUNKTO RØRLUND
Via —? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke —?

JOHAN TØNNESEN
Mi volas havi ŝin edzine.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, do vi spertu — (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino
Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto —. Kaj ankaŭ Vi, fraŭlino
Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas _fraŭlinon Hessel_) Aĥ, ĉu
ankaŭ Vi ĉeestas?

FRAŬLINO HESSEL
(en la pordo) Ĉu ankaŭ mi venu?

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.

KONSULO BERNICK
Kion vi intencas?

(_Fraŭlino Hessel, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, Dina_ kaj
_Hilmar Tønnesen_ venas el la ĉambro.)

SINJORINO BERNICK
Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi
lin —

ADJUNKTO RØRLUND
Mi malhelpos lin, sinjorino. — Dina, Vi estas senpripensa knabino.
Sed mi ne multe riproĉas Vin. Tro longe Vi staris ĉi tie sen morala
starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riproĉas min mem, ke mi ne antaŭe
donis al Vi tiun starpunkton.

DINA
Vi ne parolu nun.

SINJORINO BERNICK
Sed kio estas?

ADJUNKTO RØRLUND
Ĝuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraŭ kaj
hodiaŭ faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via
savo ĉiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi
donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la
tempon matura. Nun mi ne kuraĝas pli longe heziti, kaj tial — (al
_Johan Tønnesen_:) tiu ĉi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia
fianĉino.

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?

KONSULO BERNICK
Dina!

JOHAN TØNNESEN
Ŝi! Via —?

FRAŬLINO BERNICK
Ne, ne, Dina!

FRAŬLINO HESSEL
Mensogo!

JOHAN TØNNESEN
Dina, — ĉu tiu viro diras la veron?

DINA
(post mallonga paŭzo) Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Per tio espereble ĉiuj logantaj artaĵoj fariĝis senpotencaj. La
paŝon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti
konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke ĝi ne
miskompreniĝas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas,
ke ni konduku ŝin de ĉi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj
ekvilibron en ŝian animon.

SINJORINO BERNICK
Jes, venu. Oh Dina, kia feliĉo por vi!

(Ŝi kondukas _Dina_ eksteren maldekstre; _adjunkto Rørlund_ sekvas
ilin.)

FRAŬLINO BERNICK
Adiaŭ, Johan! (Ŝi eliras.)

HILMAR TØNNESEN
(ĉe la ĝardena pordo) Hm — jen priparolindaĵo —

FRAŬLINO HESSEL
(kiu sekvis _Dina_ per la okuloj) Ne perdu kuraĝon, knabo! Mi restos
kaj atentos pri la pastoro. (Ŝi eliras dekstre.)

KONSULO BERNICK
Johan, nun vi ne forvojaĝos per “Indian Girl”.

JOHAN TØNNESEN
Ĝuste nun.

KONSULO BERNICK
Sed vi do ne revenos?

JOHAN TØNNESEN
Mi revenos.

KONSULO BERNICK
Post tio ĉi? Kion vi volas ĉi tie post tiu okazaĵo?

JOHAN TØNNESEN
Venĝi min al vi ĉiuj; kraŝi plej eble multajn el vi.

(Li eliras dekstre. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_
venas de la ĉambro de la konsulo.)

KOMERCISTO VIGELAND
Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Bone, bone —

PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte) Kaj do estas fikse decidite, ke “Indian Girl” forvelos
morgaŭ.

KONSULO BERNICK
Ĝi forvelos.

(Li iras en sian ĉambron. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito
Krap_ eliras dekstre. _Hilmar Tønnesen_ volas sekvi ilin, sed
samtempe _Olaf_ metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)

OLAF
Onklo! Onklo Hilmar!

HILMAR TØNNESEN
Uf, ĉu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.

OLAF
(paŝon antaŭen) Tŝŝ! Onklo Hilmar, ĉu vi scias novaĵon?

HILMAR TØNNESEN
Jes, mi scias, ke vi bastoniĝis hodiaŭ.

OLAF
(rigardas minace al la ĉambro de la patro) Li ne batos min pli ofte.
Sed ĉu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaŭ kun la usonanoj?

HILMAR TØNNESEN
Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.

OLAF
Eble ankaŭ mi iam faros bizon-ĉasadon, onklo.

HILMAR TØNNESEN
Babilaĉo; tia malkuraĝulo, kiel vi —

OLAF
Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaŭ!

HILMAR TØNNESEN
Stultulo!

(Li iras eksteren tra la ĝardeno, _Olaf_ reen kuras en sian
ĉambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas _plenrajtigiton Krap_,
venanta de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP
(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas ĝin duone) Pardonu
ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntiriĝas al ventego.
(atendas momenton; neniu respondo.) Ĉu “Indian Girl” tamen forvelu?
(Post mallonga paŭzo respondiĝas de:)

KONSULO BERNICK
(ene en la ĉambro:) “Indian Girl” tamen forvelos.

(_Plenrajtigito Krap_ fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)



KVARA AKTO


(Ĝardena salono ĉe _konsulo Bernick_. La labortablo estas eksteren
metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliiĝas dum
la sekvo.)

(_Servisto_ ekbruligas la lustron; _paro da servistinoj_ enportas
florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metiĝas sur tablojn, kaj ujoj
metiĝas laŭ la muroj. _Grandkomercisto Rummel_, en frako, kun
gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la
aranĝon.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(al la servisto) Nur ĉiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro
festene; okazu ja surprize. Kaj ĉiuj tiuj floroj —? Nu ja; lasu
ilin stari; povas ja aspekti, kvazaŭ ili staras tie ĉiutage —

(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK
(venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio ĉi signifu?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al
sia plej elstara viro standardprocesion ĉi-vespere.

KONSULO BERNICK
Kion vi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Standardprocesion kun muziko! Torĉojn ni ankaŭ devus havi; sed tion
ni ne kuraĝis en tiu ĉi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos;
kaj _tio_ ankaŭ havos efikon, en la gazetoj.

KONSULO BERNICK
Aŭdu, Rummel, tio ĉi mi tute ne volas akcepti.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.

KONSULO BERNICK
Sed kial vi ne diris al mi antaŭe?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĝuste ĉar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian
edzinon; ŝi permesis al mi iomete aranĝi, kaj ŝi havigos
refreŝigaĵojn.

KONSULO BERNICK
(aŭskultas) Kio estas tio? Ĉu ili jam venas? Ŝajnas al mi, ke
estas kantado.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(ĉe la ĝardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas
“Indian Girl”, kiu tiriĝas al la naĝobarelo.

KONSULO BERNICK
Ĝi eltiriĝas! Jes —; ne, mi ne povas ĉi-vespere, Rummel; mi estas
malsana.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuraĝigi vin! Vi devas,
morto kaj sufero, kuraĝigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland
trovis plej grave realigi ĉi tiun aranĝon. Niaj antagonistoj estu
premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La
urbaj onidiroj multobliĝas; la informo pri la aĉetoj de bienoj ne
povas plu esti retenata. Kompreneble jam ĉi-vespere vi devas, sub
kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub ŝvelanta
festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio.
Sub tia ŝvelanta festena etoso, kiel mi ĵus esprimis, oni povas
verki eksterordinare multe ĉi tie ĉe ni. Sed _tiu_ ja absolute
bezoniĝas, alie ni ne sukcesos.

KONSULO BERNICK
Nu ja, ja —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltiriĝas. Nu, vi
havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed aŭskultu
nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tønnesen verkis
kanton por vi. Ĝi komencas bele per la vortoj: “Levu alten la
standardon de l' ideo”. Kaj adjunkto Rørlund ricevis la taskon
prezenti la fest-paroladon. Al ĝi vi kompreneble devas respondi.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas ĉi-vespere, Rummel. Ĉu vi ne povus —?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado fariĝos ja, kiel vi
komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktiĝos ankaŭ
kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri
tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per “vivo” por la
prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio
inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion
pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne ŝanĝu la moralan
fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj
vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaŭ ne estas
sen signifo por la socio. Sed vi ja ne aŭskultas —

KONSULO BERNICK
Jes — ja certe. Sed diru al mi, ĉu vi opinias, ke estas tia ega
surmara vento ekstere?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, vi timas por “La Palmo”? Ĝi estas ja bone asekurita.

KONSULO BERNICK
Jes, asekurita; sed —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.

KONSULO BERNICK
Hm —. Se okazos io al ŝipo, ne estas certe ke homaj vivoj
perdiĝos. Povas perdiĝi ŝipo kaj kargo, — kaj oni povas perdi
kofrojn kaj paperojn —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.

KONSULO BERNICK
Ĉu ne! Ne, ne, mi nur pensis — Tŝŝ, — jen ili denove kantas.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Estas en “La Palmo”.

(Komercisto _Vigeland_ venas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND
Ja, nun ili eltrenas “La Palmon”. Bonan vesperon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Kaj Vi, kia mar-spertulo, daŭre persistas je —?

KOMERCISTO VIGELAND
Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis
surŝipe distribuante kelkajn traktaĵojn, kiuj laŭespere efikos
benoriĉe.

(_Komercisto Sandstad_ kaj _plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)

KOMERCISTO SANDSTAD
(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, se _tio_ sukcesos, ĉio sukcesos. Ho
jen, bonan vesperon, bonan vesperon!

KONSULO BERNICK
Ĉu io estas okazonta, sinjoro Krap?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi nenion diras, sinjoro konsulo.

KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta ŝipanaro sur “Indian Girl” estas ebria; mi ne estu honesta
viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.

(_Sinjorino Hessel_ venas de dekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
(al _konsulo Bernick_) Jes, nun mi povas saluti de li.

KONSULO BERNICK
Jam surŝipe?

FRAŬLINO HESSEL
Baldaŭ almenaŭ. Ni disiĝis ekstere de la hotelo.

KONSULO BERNICK
Kaj lia intenco staras fikse?

FRAŬLINO HESSEL
Fikse kiel monto.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalaĵoj; mi ne
kapablas malsuprentiri la kurtenon.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu malsupren? Mi pensis ke kontraŭe.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Unue malsupren, fraŭlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?

FRAŬLINO HESSEL
Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la ŝnurojn) Mi
malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, — kvankam mi prefere
suprenlevus ĝin.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tion vi ankaŭ povos fari poste. Kiam la ĝardeno estas plena de la
ondanta homamaso, la kurteno suprenleviĝos, kaj oni vidos interne
surprizita kaj ĝoja familio; — hejmo de burĝo devas esti kiel
vitra ŝranko.

KONSULO BERNICK
(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian
ĉambron.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas
helpi nin per kelkaj faktaj informaĵoj.

(Ĉiuj sinjoroj iras en la ĉambron de la konsulo. _Fraŭlino Hessel_
estas tirinta la kurtenojn antaŭ la fenestrojn, kaj volas ĵus fari
la samon pri la kurteno antaŭ la malferma vitra pordo, kiam _Olaf_
venas kuranta desupre malsupren sur la ĝardenan ŝtuparon; li havas
plejdon super la ŝultro kaj kunligaĵo en la mano.)

FRAŬLINO HESSEL
Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!

OLAF
(kaŝas la kunligaĵon) Tŝŝ, onklino!

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?

OLAF
Tŝŝ; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; — nur malsupren al la
kajo, vi komprenas; — nur diri al li adiaŭ. Bonan nokton, onklino!
(Li kuras elen tra la ĝardeno.)

FRAŬLINO HESSEL
Ho, restu! Olaf — Olaf!

(_Johan Tønnesen_ vojaĝvestita, kun ŝultro-valizo, venas singardeme
tra la pordo dekstre.)

JOHAN TØNNESEN
Lona!

FRAŬLINO HESSEL
(turnas sin) Kio? Ĉu vi revenas?

JOHAN TØNNESEN
Restas ankoraŭ kelkaj minutoj. Mi devas vidi ŝin ankoraŭ unu
fojon. Ni ne povas disiĝi tiel.

(_Fraŭlino Bernick_ kaj _Dina_, ambaŭ kun manteloj, kaj la lasta
kun malgranda valizo ĉemane, venas de la supera pordo maldekstre.)

DINA
Al li; al li!

FRAŬLINO BERNICK
Jes, vi venu al li, Dina!

DINA
Jen li estas!

JOHAN TØNNESEN
Dina!

DINA
Prenu min kun Vi!

JOHAN TØNNESEN
Kio —!

FRAŬLINO HESSEL
Vi volas?

DINA
Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke
ĉi-vespere publikiĝos por ĉiuj homoj —

JOHAN TØNNESEN
Dina, — Vi ne amas lin?

DINA
Mi neniam amis tiun homon. Mi ĵetos min en la fundon de la fjordo,
se li fariĝos mia fianĉo! Ho, kiel li subpremis min genuen
hieraŭ per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li
tiris malestimindan estaĵon supren al si! Mi ne volas plu esti
malestimata. Mi volas vojaĝi. Ĉu mi povas sekvi Vin?

JOHAN TØNNESEN
Jes, jes — kaj mil fojojn jes!

DINA
Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per
komenca aranĝo —

JOHAN TØNNESEN
Hura, tio certe aranĝiĝos, Dina!

FRAŬLINO HESSEL
(montras al la pordo de la konsulo) Tŝŝ; mallaŭte, mallaŭte!

JOHAN TØNNESEN
Dina, mi portos vin sur la manoj!

DINA
Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antaŭen; kaj tie transe
mi certe povos. Se mi nur eskapos de ĉi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, —
Vi tion ne scias, — ankaŭ ili skribis al mi hodiaŭ; ili admonis
min aprezi mian feliĉon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li
montris. Morgaŭ kaj ĉiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi ĉu
mi faras min digna al ĉio tio. Mi timas antaŭ tiu ega dececo!

JOHAN TØNNESEN
Diru al mi, Dina, ĉu estas nur pro tio ke Vi forvojaĝos? Ĉu mi
estas nenio por Vi?

DINA
Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol ĉiuj aliaj homoj.

JOHAN TØNNESEN
Ho Dina —!

DINA
Ĉiuj ĉi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia
devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno
de tio.

FRAŬLINO HESSEL
Vi ankaŭ ne faru, infano!

FRAŬLINO BERNICK
Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.

JOHAN TØNNESEN
Jes, jes!

FRAŬLINO HESSEL
Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! _Tion_ mi ne atendis de _vi_.

FRAŬLINO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis
erupcii en mi. Ho, kiel ni ĉi tie suferas sub mistraktado pere de
kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraŭ tio, Dina. Fariĝu lia edzino.
Okazu io kio spitas ĉiun tiun kutimon kaj uzon.

JOHAN TØNNESEN
Kion Vi respondas, Dina?

DINA
Jes, mi volas esti Via edzino.

JOHAN TØNNESEN
Dina!

DINA
Sed unue mi volas labori, fariĝi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne
volas esti aĵo, kiu preniĝas.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, ĝuste; tiel estu.

JOHAN TØNNESEN
Bone; mi atendas kaj esperas —

FRAŬLINO HESSEL
— kaj gajnos, knabo! Sed nun surŝipen!

JOHAN TØNNESEN
Jes, surŝipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; aŭskultu —
(Li kondukas ŝin supren al la fono kaj parolas rapide al ŝi.)

FRAŬLINO BERNICK
Dina, vi feliĉulino, — ke mi rigardu vin, — kisu vin ankoraŭ unu
fojon, — la lastan.

DINA
Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidiĝos.

FRAŬLINO BERNICK
Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaŭ
ŝiajn manojn kaj rigardas ŝin) Nun vi iras al la feliĉo, vi amata
infano; — trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja ĉambro mi
sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda ĉielo; la nuboj
flugas pli alte ol ĉi tie, pli libera aero refreŝigas super la
kapoj de la homoj —

DINA
Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.

FRAŬLINO BERNICK
Mi? Neniam; neniam. Ĉi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi
kredas ke certe mi fariĝos tute plene kio mi devas esti.

DINA
Mi ne povas imagi disiĝi de vi.

FRAŬLINO BERNICK
Aĥ, homo disiĝas de multe, Dina. (kisas ŝin) Sed tion vi neniam
spertos, dolĉa infano. Promesu al mi fari lin feliĉa.

DINA
Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; ĉio devas veni, kiel
ĝi povas.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, jes, ĝi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, — vera kaj
fidela al vi mem.

DINA
Tion mi volas, onklino.

FRAŬLINO HESSEL
(kaŝas en la poŝon kelkajn paperojn, kiujn _Johan_ donis al ŝi)
Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.

JOHAN TØNNESEN
Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaŭ, Lona; dankon pro via amo.
Adiaŭ Marta, kaj dankon ankaŭ al vi pro via fidela amikeco.

FRAŬLINO BERNICK
Adiaŭ, Johan! Adiaŭ, Dina! Kaj feliĉon al vi ĉiujn viajn tagojn!

(Ŝi kaj _fraŭlino Hessel_ puŝas ilin al la pordo en la fono.
_Johan Tønnesen_ kaj _Dina_ iras malsupren tra la ĝardeno.
_Fraŭlino Hessel_ fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)

FRAŬLINO HESSEL
Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis ŝin kaj mi lin.

FRAŬLINO BERNICK
Vi — lin?

FRAŬLINO HESSEL
Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari
sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro
hejmveo.

FRAŬLINO BERNICK
Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin
reen, Lona.

FRAŬLINO HESSEL
Maljuna duonfratino, — kio ŝi estu por li nun? — La viroj
disŝiras multade ĉirkaŭ si por atingi al la feliĉo.

FRAŬLINO BERNICK
Foje okazas.

FRAŬLINO HESSEL
Sed ni kuntenu, Marta.

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu mi povas io esti por vi?

FRAŬLINO HESSEL
Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, — ĉu ni ne ambaŭ perdis niajn
infanojn? Nun ni estas solaj.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, solaj. Kaj tial vi ankaŭ sciu, — mi amis lin pli alte ol kion
ajn en la mondo.

FRAŬLINO HESSEL
Marta! (kaptas ŝian brakon) Ĉu tio estas vero?

FRAŬLINO BERNICK
La enhavo de mia tuta vivo kuŝas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj
atendis lin. Ĉiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis;
— sed li ne vidis min.

FRAŬLINO HESSEL
Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la feliĉon al li en la
manon.

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu mi ne donus al li la feliĉon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin.
Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojaĝis. Kiun
kaŭzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen
havis iun kialon. Sed kiam li revenis, — estis kvazaŭ ĉio estas
forviŝita el lia memoro. Li ne vidis min.

FRAŬLINO HESSEL
Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.

FRAŬLINO BERNICK
Ja, ke ŝi tion faris. Je lia forvojaĝo ni estis samaĝuloj; kiam mi
revidis lin, — aĥ, tiu terura momento, — jen mi komprenis, ke mi
estas dek jarojn pli aĝa ol li. Li estis vivinta ekstere en la
vibranta sunlumo kaj suĉanta junecon kaj sanon el ĉiu spiro; kaj
ĉi ene mi sidis dume ŝpinante kaj ŝpinante —

FRAŬLINO HESSEL
— la fadenon de lia feliĉo, Marta.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, estis oro, kion mi ŝpinis. Neniun amarecon! Ĉu ne, Lona, ni
estis por li du bonaj fratinoj?

FRAŬLINO HESSEL
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Marta!

(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK
(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas.
Kiam la tempo venos, mi certe — (fermas la pordon) Aĥ, ĉu vi jen?
Aŭskultu, Marta, vi devas iomete ŝanĝi vestaĵojn. Kaj diru al
Betty, ke ŝi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble;
nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidiĝi.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj feliĉa, gaja mieno, Marta; ĝojajn okulojn vi devas briligi.

KONSULO BERNICK
Ankaŭ Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.

FRAŬLINO HESSEL
Hm; Olaf —

FRAŬLINO BERNICK
Mi diros al Betty. (Ŝi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.

KONSULO BERNICK
(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, ĝi tiel estas.

FRAŬLINO HESSEL
En tia momento viro devas senti sin fiera kaj feliĉa, mi opinias.

KONSULO BERNICK
(rigardas ŝin) Hm!

FRAŬLINO HESSEL
La tuta urbo ja iluminiĝos, mi aŭdas.

KONSULO BERNICK
Jes, ili ekpensis tiaĵon.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en
fajro-literoj. Ĉi-nokte oni telegrafos al ĉiuj partoj de la lando:
“Ĉirkaŭata de sia feliĉa familio konsulo Bernick hodiaŭ ricevis
la omaĝon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio”.

KONSULO BERNICK
Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min
al la pordo tie, kaj mi fariĝos devigata klini min kaj danki.

FRAŬLINO HESSEL
Nu, _devigata_ al tio —

KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias, ke mi sentas min feliĉa en ĉi tiu momento?

FRAŬLINO HESSEL
Ne, _mi_ ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute feliĉa.

KONSULO BERNICK
Lona, vi malestimas min.

FRAŬLINO HESSEL
Ankoraŭ ne.

KONSULO BERNICK
Vi eĉ ne rajtas tion. Ne rajtas _malestimi_ min! — Lona, vi ne
povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras ĉi tie en jena
kuntirita, kripligita socio, — kiel mi jaron post jaro devis redukti
mian postulon pri tute plenumiĝa vivotasko. Tio kion mi plenumis,
kvankam multspeca ĝi tamen aspektas! Pecaĵoj, — okupetaĵoj. Sed
aliaĵon aŭ ion pli oni ne toleras ĉi tie. Se mi volus iri paŝon
antaŭ la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta,
estus finite pri mia potenco. Ĉu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj
estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de
la socio, ne pli, ne malpli.

FRAŬLINO HESSEL
Kial vi tion vidas nur nun?

KONSULO BERNICK
Ĉar mi lastatempe multe pripensis, — post kiam vi revenis, — kaj
pleje ĉi tiun vesperon. — Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde
tiam — en la pasintaj tagoj.

FRAŬLINO HESSEL
Kio sekve?

KONSULO BERNICK
Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne
starus, kie mi nun staras.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj ĉu vi ne pensas pri tio, kio _ŝi_ estus povinta fariĝi por vi,
ŝi, kiun vi elektis en mia loko?

KONSULO BERNICK
Mi almenaŭ scias, ke ŝi nenio fariĝis por mi el tio, kion mi
bezonis.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉar vi neniam dividis vian vivotaskon kun ŝi; ĉar vi neniam
starigis ŝin libera kaj vera en sia rilato al vi; ĉar vi igas ŝin
iri ĉi tie faladante sub la riproĉo pro la honto, kiun vi amasigis
sur ŝiajn proksimulojn.

KONSULO BERNICK
Ja, ja, ja; ĉio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?

KONSULO BERNICK
Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.

FRAŬLINO HESSEL
Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu ĉi ŝajno kaj trompo donas
al vi.

KONSULO BERNICK
Al mi donas ĝi nenion. Mi pereos kiel tuta ĉi tiu mizerigita socio.
Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras;
estas por _li_, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam
enspiriĝos vero en la socian vivon, kaj sur ĝi li fondos pli
feliĉan estadon ol tiun de sia patro.

FRAŬLINO HESSEL
Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo
herede.

KONSULO BERNICK
(en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona
heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen,
tamen — (ekkriante) Kiel vi povis akumuli ĉion tion sur mian kapon!
Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antaŭen. Vi _ne sukcesu_
frakasi min!

(_Hilmar Tønnesen_, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide
kaj eturdite de dekstre.)

HILMAR TØNNESEN
Sed tio ĉi ja estas —. Betty, Betty!

KONSULO BERNICK
Kio nun? Ĉu ili jam venas?

HILMAR TØNNESEN
Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu — (Li eliras tra la supera
pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
Karsten; vi parolas kvazaŭ ni venis por frakasi vin. Permesu do al
mi diri, el kia erco li estas, ĉi tiu perdita filo, kiun via morala
socio evitas kvazaŭ iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, ĉar
nun li estas forvojaĝinta.

KONSULO BERNICK
Sed li revenos —

FRAŬLINO HESSEL
Johan neniam revenos. Li forvojaĝis por ĉiam, kaj Dina kunvojaĝis.

KONSULO BERNICK
Ne revenos? Kaj Dina kunvojaĝis kun li?

FRAŬLINO HESSEL
Jes, por fariĝi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizaĝon de via
deca socio, kiel mi iam — nu!

KONSULO BERNICK
Forvojaĝis; — ankaŭ ŝi — kun “Indian Girl” —!

FRAŬLINO HESSEL
Ne; tian karan kargon li ne kuraĝis konfidi al tiu malmorala bando.
Johan kaj Dina forvojaĝas per “La Palmo”.

KONSULO BERNICK
Aĥ! Kaj do — senutile — (iras rapide kaj malferme tiras la pordon
al sia ĉambro kaj krias enen) Krap, haltigu “Indian Girl”; ĝi ne
devas forveli ĉi-vespere!

PLENRAJTIGITO KRAP
(interne) “Indian Girl” jam velas surmare, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
(fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, — kaj senutile —

FRAŬLINO HESSEL
Kion vi aludas?

KONSULO BERNICK
Nenion, nenion. Foriru de mi —!

FRAŬLINO HESSEL
Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la
nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaŭ _tiun_,
kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas
agi kaj pretendi en tiu afero, kiel plaĉas al mi. Vidu, jen mi tenas
viajn du leterojn en mia mano.

KONSULO BERNICK
Vi havas ilin! Kaj nun — nun vi volas — jam ĉi-vespere, — eble
kiam la standarda procesio —

FRAŬLINO HESSEL
Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi
libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo.
Jen vidu; mi ŝiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi
havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraŭ vi, Karsten. Nun vi
estas sekura; estu nun ankaŭ feliĉa, — se vi povos.

KONSULO BERNICK
(traskuita) Lona, — kial vi tion ĉi ne pli frue faris! Nun estas
tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas
daŭrigi mian vivon post tiu ĉi tago.

FRAŬLINO HESSEL
Kio estas okazinta?

KONSULO BERNICK
Ne demandu. — Sed tamen mi _devas_ vivi! Mi _volas_ vivi — por
Olaf. Li restarigos ĉion kaj ĉion rebonigos —

FRAŬLINO HESSEL
Karsten —! (_Hilmar Tønnesen_ rapide revenas)

HILMAR TØNNESEN
Neniu trovebla; for; eĉ ne Betty!

KONSULO BERNICK
Kio estas al vi?

HILMAR TØNNESEN
Mi ne kuraĝas diri.

KONSULO BERNICK
Kio estas? Vi nepre diru al mi!

HILMAR TØNNESEN
Nu do; Olaf forkuris kun “Indian Girl”.

KONSULO BERNICK
(ŝanceliĝas malantaŭen) Olaf — kun “Indian Girl”! Ne, ne!

FRAŬLINO HESSEL
Jes, li estas! Nun mi komprenas —; mi vidis lin saltanta tra la
fenestro.

KONSULO BERNICK
(ĉe la pordo de sia ĉambro krianta senespere) Krap, haltigu “Indian
Girl” por kiu ajn prezo!

PLENRAJTIGITO KRAP
(elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi —?

KONSULO BERNICK
Ni devas haltigi ĝin; Olaf estas surŝipe!

PLENRAJTIGITO KRAP
Kion vi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas!

KOMERCISTO SANDSTAD
(venas) Li resendiĝos per la piloto, sinjoro konsulo.

HILMAR TØNNESEN
Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li
kaŝos sin en la kargo, ĝis ili estos sur libera maro.

KONSULO BERNICK
Mi neniam plu vidos lin!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, kia babilaĵo; forta kaj bona ŝipo, nove riparita —

KOMERCISTO VIGELAND
(kiu ankaŭ elvenis) — de Via propra ŝipfarejo, sinjoro konsulo!

KONSULO BERNICK
Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj — nun
mi vidas — ke mi neniam posedis lin. (aŭskultas) Kio estas tio?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Muziko. Nun venas la standardprocesio.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.

KOMERCISTO SANDSTAD
Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi
endanĝerigita.

KONSULO BERNICK
Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĉu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, vera vorto.

KOMERCISTO SANDSTAD
Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni —

(_Fraŭlino Bernick_ venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko
aŭdiĝas mallaŭte, fore malsupre en la strato.)

FRAŬLINO BERNICK
Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie
ŝi —

KONSULO BERNICK
Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en ĝojo, nek en
aflikto.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaŭ vi,
sinjoro Sandstad. Bedaŭrinda afero, ke la familio ĝuste nun estas
disigita; tute kontraŭ la programo.

(La kurtenoj fortiriĝas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la
tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda
tralumaĵo kun la enskribo: “Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia
socio!”.)

KONSULO BERNICK
(paŝas malantaŭen eviteme) For tio ĉi! Mi ne volas vidi tion!
Estingu, estingu!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Respekte demandite, ĉu vi ne estas tute prudenta?

FRAŬLINO BERNICK
Kio estas al li, Lona?

FRAŬLINO HESSEL
Tŝŝ! (parolas mallaŭte kun ŝi)

KONSULO BERNICK
For tiu mokanta enskribo, mi diras! Ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj tiuj
lumoj elŝovas la langon al ni?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, nun mi devas konfesi —

KONSULO BERNICK
Ho, kion vi komprenas —! Sed mi, mi —! Ĉio tio estas lumo en
kadavrejo!

PLENRAJTIGITO KRAP
Hm!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, sed haltu nun, — vi tro afliktiĝas.

KOMERCISTO SANDSTAD
La knabo faros vojaĝon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin
reen.

KOMERCISTO VIGELAND
Fidu al la mano de la ĉiopotenculo, sinjoro konsulo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj al la ŝipo, Bernick; ĝi ja ne estas subakviĝinda, mi scias.

PLENRAJTIGITO KRAP
Hm —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, se estus unu el tiuj naĝantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni
aŭdas en la grandaj socioj —

KONSULO BERNICK
Mi sentas miajn harojn griziĝi en ĉi tiu momento.

(_Sinjorino Bernick_, kun granda ŝalo super la kapo, envenas tra la
ĝardena pordo.)

SINJORINO BERNICK
Karsten, Karsten, ĉu vi scias —?

KONSULO BERNICK
Jes, mi scias —; sed vi, — vi, kiu nenion vidas, — vi, kiu ne
havas patrinan okulon por li —!

SINJORINO BERNICK
Ho, aŭskultu do —!

KONSULO BERNICK
Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi
povas.

SINJORINO BERNICK
Jes, mi povas; mi havas lin!

KONSULO BERNICK
Vi havas lin!

LA SINJOROJ
Ah!

HILMAR TØNNESEN
Nu, tion mi ja pensis.

FRAŬLINO BERNICK
Vi ricevis lin reen, Karsten!

FRAŬLINO HESSEL
Jes, nun ankaŭ gajnu lin.

KONSULO BERNICK
Vi havas lin! Ĉu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?

SINJORINO BERNICK
Tion vi ne scios, antaŭ ol vi estos lin pardoninta.

KONSULO BERNICK
Ho ĉu, pardonis —! Sed kiel vi sciiĝis —?

SINJORINO BERNICK
Ĉu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi
ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraŭ —; kaj
ĉar lia ĉambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestaĵoj estis
for —

KONSULO BERNICK
Jes, jes —?

SINJORINO BERNICK
Mi kuris; trovis Aŭne; ni elvelis en lia velboato; la usona ŝipo
estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en ĝusta tempo, — grimpis
surŝipen, — serĉis en la holdo, — trovis lin. Ho, Karsten, vi ne
devas puni lin!

KONSULO BERNICK
Betty!

SINJORINO BERNICK
Kaj ankaŭ ne Aŭne!

KONSULO BERNICK
Aŭne? Kion vi scias pri li? Ĉu “Indian Girl” denove estas velanta?

SINJORINO BERNICK
Ne, tio ja estas la afero —

KONSULO BERNICK
Diru, diru!

SINJORINO BERNICK
Aŭne estis same skuata kiel mi; la serĉo daŭris; mallumiĝis,
kaj la piloto protestis; kaj jen Aŭne kuraĝis — en via nomo —

KONSULO BERNICK
Nu?

SINJORINO BERNICK
Haltigi la ŝipon ĝis morgaŭ.

PLENRAJTIGITO KRAP
Hm —

KONSULO BERNICK
Ho, kia nedirebla feliĉo!

SINJORINO BERNICK
Vi ne estas kolera?

KONSULO BERNICK
Ho, kia supermezuro de feliĉo, Betty!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi do estas tro konscienca.

HILMAR TØNNESEN
Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja — uf!

PLENRAJTIGITO KRAP
(supre ĉe la fenestroj) Nun la procesio venas tra la ĝardena pordo,
sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Jes, nun ili povas veni.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
La tuta ĝardeno pleniĝas de homoj.

KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta strato estas plenŝtopita.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio ĉi vere estas ardiga
momento.

KOMERCISTO VIGELAND
Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĉiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato
kun adjunkto Rørlund antaŭe.

KONSULO BERNICK
Ke ili venu, mi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Sed aŭskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas —

KONSULO BERNICK
Kiel?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.

KONSULO BERNICK
Ne dankon; ĉi-vespere mi mem parolos.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Sed ĉu vi ankaŭ scias, kion vi devas diri?

KONSULO BERNICK
Jes, fidu min, Rummel, — nun mi scias, kion mi devas diri.

(La muziko dumtempe ĉesis. La ĝardena pordo malfermiĝas. _Adjunkto
Rørlund_ antaŭanta la festkomitaton entretas, akompanata de _kelkaj
dungitaj servistoj_, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas _la
burĝoj de la urbo_ el ĉiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la
salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidiĝas ekstere en
la ĝardeno kaj sur la strato.)

ADJUNKTO RØRLUND
Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu
pentriĝas en via vizaĝo, ke ni ĉi tie kiel neatenditaj gastoj
ŝovas nin enen al vi en vian feliĉan familian rondon, en vian pacan
hejmon, ĉirkaŭita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj.
Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas
la unua fojo, ke tiaĵo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta
mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala
fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Ĉi tiun
fojon ni salutas Vin ĉefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman,
eĉ memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno,
kiu laŭ la opinio de ĉiuj spertuloj donos potencan antaŭenpuŝon
al la prospero kaj bonstato de tiu ĉi socio.

VOĈOJ INTER LA AMASO
Bravo, bravo!

ADJUNKTO RØRLUND
Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia
urbo. Ĉi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaŭ ne
pri Via senmakula morala konduto entute. Tiaĵoj estu referencitaj
al la sekreta ĉambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri
via burĝa aktiveco, tia, kia ĝi kuŝas malferma al ĉiuj okuloj.
Bone ekipitaj ŝipoj velas el viaj ŝipfarejoj, kaj montras la flagon
sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj feliĉa laboristaro estimas
vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branĉojn vi
fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj — Vi
estas la fundamenta kolono de tiu ĉi socio en eminenta signifo.

VOĈOJ
Aŭskultu, aŭskultu, bravo!

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj ĝuste ĉi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas ĉiun vian
konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en
ĉi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni — jes, mi ne hezitas
mencii la vorton prozaĵe kaj rekte — fervojon.

MULTAJ VOĈOJ
Bravo! Bravo!

ADJUNKTO RØRLUND
Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilaĵojn, precipe
diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.

VOĈOJ
Aŭskultu; aŭskultu!

ADJUNKTO RØRLUND
Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia
socio, estas antaŭvenintaj al la laboremaj burĝoj de nia loko, kaj
ekposediĝis de certaj avantaĝoj, kiuj rajte venus profite al nia
propra urbo.

VOĈOJ
Jes, jes! Aŭskultu!

ADJUNKTO RØRLUND
Tiu bedaŭrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro
konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daŭrigas vian entreprenon,
bone sciante, ke ŝtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.

DIVERSAJ VOĈOJ
Hm! Ne; ne! Jes; jes!

ADJUNKTO RØRLUND
Do estas la homo kiel burĝo en la ŝtato, — la viro kiel li estu
kaj devas esti, — al kiu ni ĉi-vespere en vi salutu. Ke via
entrepreno fariĝu al vera kaj daŭra prospero por tiu ĉi socio!
La fervojo certe povos fariĝi vojo per kiu ni riskos alkonduki
ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaŭ fariĝi vojo, kiu rapide
kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne
povas, eĉ nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ĝuste nun ĉi tiun
festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli
rapide ol atendite, kvitiĝis de tiaj elementoj —

VOĈOJ
Tŝŝ! Tŝŝ!

ADJUNKTO RØRLUND
— tion mi prenas kiel feliĉa antaŭdiro por la entrepreno. Ke mi
tuŝas tiun punkton ĉi _tie_, montras ke ni troviĝas en domo, kie
la etika postulo metiĝas pli alten ol la familia ligo.

VOĈOJ
Aŭskultu! Bravo!

KONSULO BERNICK
(samtempe) Permesu al mi —

ADJUNKTO RØRLUND
Nur malmultaj vortoj ankoraŭ, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en
ĉi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem
el ĝi tirus realan avantaĝon. Sed etan signon de la rekonado de
viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu
ĉi grava momento, kiam ni, laŭ la certigo de spertaj homoj, staras
ĉe la komenco de nova tempo.

MULTAJ VOĈOJ
Bravo! Aŭskultu! Aŭskultu!

(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli
proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas,
elprenas kaj prezentas la aĵojn pri kiuj paroliĝos.)

ADJUNKTO RØRLUND
Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arĝentan kafoservicon.
Ke ĝi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaŭe,
kolektiĝos en tiu ĉi gastama domo. Kaj ankaŭ Vin, miaj sinjoroj,
kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas
akcepti etan memoraĵon. Tiu ĉi arĝenta pokalo estas por Vi,
grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado
de pokaloj defendis la burĝajn interesojn de tiu ĉi socio; ke vi
ofte trovu indajn okazaĵojn por levi kaj malplenigi ĉi tiun
pokalon. — Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun
ĉi albumon kun fotografaĵoj de kuncivitanoj. Via konata kaj
rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn
ene en ĉiuj partioj en la socio. — Kaj al Vi, sinjoro komercisto
Vigeland, por ornamaĵo en via sekreta ĉambreto, mi povas prezenti
tiun ĉi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la
maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto;
Via agado en la ĉiutagaĵoj dum vico da jaroj estis purigita kaj
nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas
sin al la amaso) Kaj per tio ĉi, miaj amikoj, vivuon por konsulo
Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!

LA TUTA KUNVENARO
Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!

FRAŬLINO HESSEL
Bonfeliĉon, bofrato!

(Atendoplena silento.)

KONSULO BERNICK
(komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, — per via
prezidanto diriĝis, ke ni staras antaŭ la komenco de nova tempo, —
kaj mi esperas ke fariĝos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi
al ni la veron, — la veron, kiu ĝis ĉi-vespere, ĝenerale kaj en
ĉiuj rilatoj, estis sendoma en tiu ĉi socio.

(Surprizo inter la ĉirkaŭstarantoj.)

KONSULO BERNICK
Mi devas nun komenci refutante la laŭdvortojn, per kiuj Vi,
adjunkto, laŭ kutimo kaj uzo ĉe tiaj okazaĵoj, superŝutis min. Mi
ne meritas ilin; ĉar ĝis hodiaŭ mi ne estis iu malegoisma viro.
Eĉ se mi ne ĉiam aspiris monan avantaĝon, mi tamen estas konscia,
ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestiĝo estis la motiva
potenco en la plimulto de miaj agoj.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(duonlaŭte) Kio nun?

KONSULO BERNICK
Vidalvide al miaj samburĝanoj mi ne riproĉas min; ĉar mi kuraĝas
ekstari en la antaŭa linio inter la plej lertaj ĉi tie ĉe ni.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, jes!

KONSULO BERNICK
Sed tio, pro kio mi riproĉas min mem estas, ke mi ofte pro
malforteco agis inside, ĉar mi konis kaj timis la emon de nia socio
videti malpurajn motivojn malantaŭ ĉio, kion homo ĉi tie
entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion ĉi.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(maltrankvila) Hm — hm!

KONSULO BERNICK
Disvastiĝas onidiroj pri grandaj aĉetoj de bienoj supre en la
lando. Tiujn bienojn mi aĉetis, ĉiujn, mi sola.

DUONLAŬTAJ VOĈOJ
Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?

KONSULO BERNICK
Ĝis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj
kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni
samopiniis pri —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne estas vero! Pruvo — pruvo —!

KOMERCISTO VIGELAND
Ni ne samopiniis pri io ajn!

KOMERCISTO SANDSTAD
Ne, nun mi do devas diri —

KONSULO BERNICK
Estas tute ĝuste; ni ankoraŭ ne samopiniis pri tio, kion mi volis
mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordiĝos kun mi,
kiam mi rakontos, ke mi ĉi-vespere samopiniis kun mi mem, ke ĉi
tiuj bienoj ofertiĝos al ĝenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu
volas, povas preni parton en ili.

MULTAJ VOĈOJ
Hura! Vivu konsulo Bernick!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(mallaŭte al _konsulo Bernick_) Kia fia perfido —!

KOMERCISTO SANDSTAD
(same) Do trompis nin —!

KOMERCISTO VIGELAND
Nu, do la diablo ŝiru —! Ho kruco, kion mi estas diranta?

LA AMASO
(ekstere) Hura, hura, hura!

KONSULO BERNICK
Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas ĉi tiun saluton; ĉar tio,
kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco
estis rezervi ĉion por mi mem, kaj mi daŭre havas la opinion, ke
ĉi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu
mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta
administri ilin laŭ plej bona juĝo.

VOĈOJ
Jes! Jes! Jes!

KONSULO BERNICK
Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ĝisfunde. Ke ĉiu opulo
esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde ĉi-vespere
komenciĝas nova tempo. La malnova, kun sia ŝminkaĵo, kun sia
hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj
konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al ĉi
tiu muzeo ni donacas, — ĉu ne, miaj sinjoroj? — la kafoservicon,
la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en
luksa bindaĵo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, kompreneble.

KOMERCISTO VIGELAND
(murmuras) Ĉar Vi prenis la aliaĵojn, do —

KOMERCISTO SANDSTAD
Bonvolu.

KONSULO BERNICK
Kaj nun la ĉefa reguligo kun mia socio. Diriĝis ke fiaj elementoj
forlasis nin ĉi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro
al kiu celiĝas, ne forvojaĝis sola; lin akompanis por fariĝi lia
edzino —

FRAŬLINO HESSEL
(laŭte) Dina Dorf!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu!

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras! (granda moviĝo)

ADJUNKTO RØRLUND
Fuĝis? Forkurinta — kun _li!_ Neeblas!

KONSULO BERNICK
Por fariĝi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli.
(mallaŭte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (laŭte)
Mi diras: Levu la ĉapelon por tiu viro; ĉar li grandanime prenis la
pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la
malvero; ĝi estis preta venenigi ĉiun opan fibron en mi. Vi sciu
ĉion. _Mi_ estis antaŭ dek kvin jaroj la kulpulo.

SINJORINO BERNICK
(malrapide kaj treme) Karsten!

FRAŬLINO BERNICK
(same) Aĥ, Johan —!

FRAŬLINO HESSEL
Jen vi fine revenkis vin mem!

(Konsternita surprizo inter la ĉeestantaro.)

KONSULO BERNICK
Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojaĝis. La
malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastiĝis, ne povas
homa potenco kontraŭ-pruvi. Sed pro tio mi ne kuraĝas plendi.
Antaŭ dek kvin jaroj mi altiĝis pere de tiuj onidiroj; se mi nun
pro ili falu, pri tio ĉiu ajn konsideru en si mem.

ADJUNKTO RØRLUND
Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo —! (mallaŭte al _sinjorino
Bernick_) Ho, kiel mi bedaŭras vin, sinjorino!

HILMAR TØNNESEN
Kia konfeso! Nu, jen mi diru —!

KONSULO BERNICK
Sed neniu decido ĉi-vespere. Mi petas ĉiu ajn iri al la sia, —
pripensi, — rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn,
montriĝos, ĉu mi perdis aŭ gajnis parolante. Adiaŭ! Mi ankoraŭ
havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian
konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksaĵo. Tion ni ĉiuj
sentas, ke tiaĵo ne havas sian ĝustan lokon ĉi tie.

ADJUNKTO RØRLUND
Certe ne. (mallaŭte al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Ŝi do estis
al mi tute maldigna. (duonlaŭte al la festkomitato) Jes, miaj
sinjoroj, post tio ĉi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru
en kompleta silento.

HILMAR TØNNESEN
Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio —. Uf!

(La informo intertempe iris flustre de buŝo al buŝo. Ĉiuj
partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la ĝardeno.
_Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallaŭta
disputo. _Hilmar Tønnesen_ ŝteliras elen dekstre. En silento restas
en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick,
fraŭlino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.)

KONSULO BERNICK
Betty, ĉu vi havas pardonon por mi?

SINJORINO BERNICK
(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la
plej ĝojan esperon dum multaj jaroj!

KONSULO BERNICK
Kiel —?

SINJORINO BERNICK
Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis
vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.

KONSULO BERNICK
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi
unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.

SINJORINO BERNICK
Jes, nun vi ricevu lin. — Sinjoro Krap —!

(Ŝi parolas mallaŭte kun li en la fono. Li eliras tra la ĝardena
pordo. Dum tio kio sekvas estingiĝas laŭvice ĉiuj tralumaĵoj kaj
lumoj en la domoj.)

KONSULO BERNICK
(mallaŭte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi — kaj por mi.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu ion alian mi volis?

KONSULO BERNICK
Nu ĉu, — aŭ ĉu ne? Mi ne tute komprenas vin.

FRAŬLINO HESSEL
Hm —

KONSULO BERNICK
Do ne malamo? Ne venĝo? Kial vi do revenis transen?

FRAŬLINO HESSEL
Malnova amikeco ne rustas.

KONSULO BERNICK
Lona!

FRAŬLINO HESSEL
Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi ĵuris en mi mem:
La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.

KONSULO BERNICK
Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!

FRAŬLINO HESSEL
Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten —!

(_Ŝipkonstruisto Aŭne_ venas kun _Olaf_ de la ĝardeno.)

KONSULO BERNICK
(al li renkonte) Olaf!

OLAF
Patro, mi promesas, ke mi neniam plu —

KONSULO BERNICK
Forkuros?

OLAF
Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.

KONSULO BERNICK
Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kaŭzon por tio. De nun
vi kresku, ne kiel heredanto de _mia_ vivotasko, sed kiel tiu, kiu
mem havas vivotaskon atendanta.

OLAF
Kaj ĉu mi ankaŭ rajtas fariĝi, kion mi volas?

KONSULO BERNICK
Jes vi rajtas.

OLAF
Dankon. Do mi ne volas fariĝi kolono de la socio.

KONSULO BERNICK
Nu? Kial ne?

OLAF
Ne, ĉar mi kredas, ke tio estas vere teda.

KONSULO BERNICK
Vi fariĝu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel ĝi povas. — Kaj Vi,
Aŭne —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.

KONSULO BERNICK
Ni daŭrigos kune, Aŭne; kaj pardonu al mi —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Kiel? La ŝipo do ne forvelos ĉi-vespere.

KONSULO BERNICK
Ĝi eĉ ne forvelos morgaŭ. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon.
Ĝi bezonas pli profundan inspekton.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Okazu, sinjoro konsulo — kaj eĉ per novaj maŝinoj!

KONSULO BERNICK
Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo ĉe ni, kiu bezonas
profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Aŭne.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Bonan nokton, sinjoro konsulo; — kaj dankon, dankon, dankon! (Li
eliras dekstre.)

SINJORINO BERNICK
Nun ĉiuj estas for.

KONSULO BERNICK
Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; ĉiuj
lumoj estingiĝis en la fenestroj.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?

KONSULO BERNICK
Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timiĝos, kiam
vi scios tion. Nun estas kvazaŭ mi revenis al konscio post
veneniĝo. Sed mi tion sentas, — ke mi _povos_ denove fariĝi juna
kaj freŝa. Ho, venu pli proksimen, — tuj apude ĉirkaŭ mi. Venu
Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; — ŝajnas al mi, ke mi
ne vidis vin ĉiujn tiujn ĉi jarojn.

FRAŬLINO HESSEL
Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de fraŭloanimoj;
vi ne vidas la virinon.

KONSULO BERNICK
Vere, vere; kaj ĝuste tial, — nu, _tio_ staras fikse, Lona, — vi
ne forvojaĝos de Betty kaj mi.

SINJORINO BERNICK
Ne, Lona, tion vi ne devas!

FRAŬLINO HESSEL
Ne, kiel mi povus defendi forvojaĝo de vi, junuloj, kiuj komencos
establi hejmon? Ĉu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni
du maljunaj onklinoj —. Por kio vi rigardas?

FRAŬLINO BERNICK
Kiel la ĉielo klariĝas. Kiel lumas super la maro. “La Palmo” havas
la feliĉon kun si.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj la feliĉon surŝipe.

KONSULO BERNICK
Kaj ni — ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi.
Sed ke ĝi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj.
_Tion_ mi ankaŭ lernis dum tiuj ĉi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj
estas la kolonoj de la socio.

FRAŬLINO HESSEL
Do vi lernis kadukan saĝon, bofrato. (metas la manon peze sur lian
ŝultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, — _tiuj_ estas la
kolonoj de la socio.


Kurteno





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La kolonoj de la socio - Dramo en kvar aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home