Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Sinjorino el la Maro
Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Sinjorino el la Maro" ***


Henrik Ibsen

LA SINJORINO EL LA MARO

Teatraĵo en kvin aktoj

(Fruen fra havet)

1888

Tradukis:
Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 28, N -- 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-50-2



LA SINJORINO EL LA MARO

ROLOJ:

  DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.
  SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.
  Liaj filinoj el la unua geedzeco:
    BOLETTE.
    HILDE, nur duone plenkreska.
  LEKTORO ARNHOLM.
  LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto.
  BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo
  FREMDA VIRO.
  JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.
  TURISTOJ.
  SOMERGASTOJ.


(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en
norda Norvegio.)



UNUA AKTO


(La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno
antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango.
Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa
barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo
estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas
la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo.
Estas varma kaj brile klara somermateno.)

(_Ballested_, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun
larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la
ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras
pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo,
penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)

(_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita
ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi
metas sur la tablon.)

BOLETTE
Nu, Ballested, -- ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?

BALLESTED
Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- ĉu vi atendas
fremdulojn vizite hodiaŭ?

BOLETTE
Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li
venis al la urbo ĉi-nokte.

BALLESTED
Arnholm? Atendu iomete --. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto
ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?

BOLETTE
Jes. Ĝuste li.

BALLESTED
Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.

BOLETTE
Ĝuste tial ni deziras flagi.

BALLESTED
Jes, estas ja vere konvene.

(_Bolette_ iras en la ĝardenan ĉambron.)

(Iom poste _Lyngstrand_ venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas
interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas
maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas
malforte.)

LYNGSTRAND
(de ekstere de la heĝo) Bonan matenon.

BALLESTED
(turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.)
Jen, jen, -- Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iom
ordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas
la plezuron --

LYNGSTRAND
Aspekte vi estas pentristo, vi.

BALLESTED
Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo?

LYNGSTRAND
Jes, mi vidas. -- Ĉu vi permesas, ke mi eniru?

BALLESTED
Vi eble volas rigardi?

LYNGSTRAND
Jes, mi ege volus.

BALLESTED
Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu.
Proksimiĝu.

LYNGSTRAND
Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.)

BALLESTED
(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.

LYNGSTRAND
Mi ja vidas.

BALLESTED
Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi
modelon.

LYNGSTRAND
Ĉu estu ankaŭ figuro?

BALLESTED
Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino.

LYNGSTRAND
Kial ŝi estu duone morta?

BALLESTED
Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj
nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.

LYNGSTRAND
Nu, tiel.

BALLESTED
Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion
pentri.

LYNGSTRAND
Kion vi fine nomu la bildon?

BALLESTED
Mi intencas nomi ĝin "La fino de la marvirino".

LYNGSTRAND
Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio.

BALLESTED
(rigardas lin) Fakulo eble?

LYNGSTRAND
Pentristo, vi sugestas?

BALLESTED
Jes.

LYNGSTRAND
Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans
Lyngstrand.

BALLESTED
Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela
arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi
estas longe loĝinta ĉi tie?

LYNGSTRAND
Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan
someron.

BALLESTED
Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu?

LYNGSTRAND
Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.

BALLESTED
Ĉu malsana?

LYNGSTRAND
Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma
anheleco en la brusto.

BALLESTED
Ba! -- bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.

LYNGSTRAND
Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.

BALLESTED
Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporŝipo.
Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la
feriado la lastajn jarojn.

LYNGSTRAND
Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.

BALLESTED
Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo
perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo.

LYNGSTRAND
Ĉu vi naskiĝis en la urbo?

BALLESTED
Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al
la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.

LYNGSTRAND
Vi do loĝas ĉi tie longe?

BALLESTED
Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive.
Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis,
kaj disiris ĉiuj laŭ la vento.

LYNGSTRAND
Sed vi mem do restis?

BALLESTED
Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la
dekoracia fako, vi sciu.

(_Bolette_ elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.)

BOLETTE
(parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro) Hilde, -- vidu ĉu vi
povas trovi la broditan piedbenketon de patro.

LYNGSTRAND
(proksimiĝas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, fraŭlino
Wangel!

BOLETTE
(ĉe la relo) Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon.
Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon)

BALLESTED
Vi do konas la familion?

LYNGSTRAND
Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj.
Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la
"La Videjo". Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.

BALLESTED
Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon.

LYNGSTRAND
Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus
okazon --

BALLESTED
Ho, ĉu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago!
(kolektas siajn aĵojn) La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi
devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas
min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.

LYNGSTRAND
Aspekte vi estas tre multflanka.

BALLESTED
Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj.
Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aŭ tiospecan, vi
nur demandu pri dancinstruisto Ballested.

LYNGSTRAND
Dancinstruisto --?

BALLESTED
Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre
en "La Videjo". Adiaŭ, -- adiaŭ! (Li foriras kun siaj pentraĵoj
tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.)

(_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn
florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la
ĝardeno.)

HILDE
(ĉe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaŭ vi
kuraĝis enen veni.

LYNGSTRAND
Jes, mi permesis al mi eniri.

HILDE
Vi faris vian matenan promenadon, ĉu?

LYNGSTRAND
Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaŭ.

HILDE
Ĉu vi naĝis?

LYNGSTRAND
Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian
bandometon.

HILDE
Kiu faris?

LYNGSTRAND
Via patrino.

HILDE
Nu tiel, nu. (Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.)

BOLETTE
(kvazaŭ interrompante) Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur
la fjordo?

LYNGSTRAND
Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten.

BOLETTE
Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj.
(Ŝi ordigas ion sur la tablo.)

LYNGSTRAND
(staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando) Ho, kiel
per floroj beligite --!

BOLETTE
Jes, ĉu ne estas bele?

LYNGSTRAND
Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo.

HILDE
Jes, tamen estas.

LYNGSTRAND
Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu?

BOLETTE
(averte al _Hilde_) Hm -- hm!

HILDE
(senatente) Ne, tiu de patrino.

LYNGSTRAND
Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino.

BOLETTE
(mallaŭte, kolere) Ĉu do, Hilde --!

HILDE
(same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por
matenmanĝi, ĉu?

LYNGSTRAND
(malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon.

HILDE
Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?

LYNGSTRAND
Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.

HILDE
Kie vi do nun loĝas?

LYNGSTRAND
Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen.

HILDE
Kiu sinjorino Jensen?

LYNGSTRAND
La akuŝistino.

HILDE
Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn
farendaĵojn nun ol --

LYNGSTRAND
Ho, mi ja ne devus tiel paroli.

HILDE
Kion do?

LYNGSTRAND
Tion, kion mi diris.

HILDE
(rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin.

LYNGSTRAND
Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte.

BOLETTE
(venas sur la ŝtuparon) Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere
devas pardoni nin hodiaŭ --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan
tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por
vidi patron kaj -- kaj ankaŭ nin aliajn.

LYNGSTRAND
Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.

(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo
ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.)

HILDE
(duonlaŭte) Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de
mi.

BOLETTE
(mallaŭte, tiras ŝian brakon) Hilde --! Petolaĉa infano! Ĉu vi
tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin!

HILDE
Pa, -- ĉu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_.

BOLETTE
(rigardas dekstren) Jen venas patro.

(_Doktoro Wangel_, en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas
laŭ la vojeto de dekstre.)

WANGEL
Jen mi revenas, knabinetoj!

(Li eniras tra la barilpordo.)

BOLETTE
(iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno) Ho, bone ke vi venas.

HILDE
(Ankaŭ ŝi iras al li.) Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo?

WANGEL
Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- ĉu
Arnholm venis?

BOLETTE
Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo.

WANGEL
Do vi lin ankoraŭ ne vidis?

BOLETTE
Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze.

WANGEL
Jes, li certe faros.

HILDE
(tiras lin) Paĉjo, rigardu do.

WANGEL
(rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere
pompe.

BOLETTE
Jes, ni bele ornamis, ĉu ne?

WANGEL
Jes, vere, vere. -- Ĉu -- ĉu ni estas solaj en la domo nun?

HILDE
Jes, ŝi eliris --

BOLETTE
(interrompas) Patrino naĝas.

WANGEL
(Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras
iom hezite:) Aŭskultu nun, knabinetoj, -- ĉu vi volas lasi ĉion
ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan
tagon?

HILDE
Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo!

WANGEL
Hm, -- nu ja. Sed vi do --

BOLETTE
(okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris
por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por
viziti vin --

HILDE
(ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de
Bolette, patro!

WANGEL
(kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, --
estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas
inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al ŝi la valizon) Portu
ĝin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne ŝatas. Ne la
manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron -- Nu, -- kion diri!
Eble ne povas fariĝi alimaniere.

HILDE
(volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj
montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la
lernejestro.

BOLETTE
(rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu
aĝulo estas Arnholm!

WANGEL
Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas!

BOLETTE
(tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite) Jes, je Dio, ĉu ne
ankaŭ mi opinias --!

(Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj
okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de
maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon,
salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)

WANGEL
(iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon
reen al la antaŭa loko!

ARNHOLM
Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.

(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.)

ARNHOLM
Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du
mi malfacile rekonus.

WANGEL
Certe ne, mi opinias.

ARNHOLM
Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta.

WANGEL
Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis
ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo.

ARNHOLM
(ĉirkaŭrigardas) Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis
konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ laŭbo --

WANGEL
Nu ja, tiel ekstere --

ARNHOLM
(ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn
filinojn en la domo.

WANGEL
Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua.

HILDE
(duonlaŭte) Aŭskultu do patron!

WANGEL
Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli
malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu.

ARNHOLM
Dankon, dankon, kara doktoro.

(Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la
balancseĝo.)

WANGEL
Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom
streĉe post la vojaĝo.

ARNHOLM
Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo --

BOLETTE
(al _Wangel_) Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la
ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme.

WANGEL
Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble
konjakon.

BOLETTE
Ĉu ankaŭ konjakon?

WANGEL
Nur iometon. Se iu dezirus.

BOLETTE
Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.

(_Bolette_ iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si.
_Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno
malantaŭ la domo.)

ARNHOLM
(kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --.
Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.

WANGEL
(eksidas) Jes, vi trovas.

ARNHOLM
Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. -- Sed nun
pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan
vivdaŭron?

WANGEL
Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni
diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel
frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.

ARNHOLM
Jes -- jes.

WANGEL
Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe.
Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.

ARNHOLM
Sed neniun infanon en via dua geedziĝo?

WANGEL
Ni ricevis knabeton antaŭ du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis
lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj.

ARNHOLM
Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ?

WANGEL
Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi
naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero.

ARNHOLM
Ĉu pro iu malsano?

WANGEL
Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn.
Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi.
Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu.

ARNHOLM
Tion mi memoras de pasinte.

WANGEL
(kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo,
kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.

ARNHOLM
Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte
renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo.

WANGEL
Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion
kompreni. Ili nomas ŝin "La sinjorino el la maro".

ARNHOLM
Ĉu?

WANGEL
Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm.
Estus vere bone por ŝi.

ARNHOLM
(rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii?

WANGEL
Certe jes.

VOĈO DE ELLIDA
(aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel!

WANGEL
(ekstaras) Jes, kara.

(_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun
malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj
ĉe la laŭbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.)

WANGEL
(ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la
maro!

ELLIDA
(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank'
al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?

WANGEL
Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu
pasintan konaton --!

ELLIDA
(donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu
ke mi ne estis hejme.

ARNHOLM
Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj.

WANGEL
La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu?

ELLIDA
Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj
malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj.

ARNHOLM
Malsana?

ELLIDA
Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin.

WANGEL
(ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.

ARNHOLM
Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro
mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi.

ELLIDA
Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. -- Sed ĉu vi vidas kiel bele la
knabinetoj ornamis por vi?

WANGEL
(embarasata) Hm --. (rigardas sian horloĝon) Mi ja baldaŭ devas
--

ARNHOLM
Ĉu vere estas por mi --?

ELLIDA
Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. -- Uh, -- kiel sufoke
varme estas sub tiu ĉi plafono! (malsupreniras en la ĝardenon)
Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. (Ŝi eksidas
en la laŭbo.)

ARNHOLM
(eniras) Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa.

ELLIDA
Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere
terure dum la somero, laŭdire.

WANGEL
(kiu ankaŭ iris en la ĝardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola
konversacii kun nia gasto dum tempeto.

ELLIDA
Ĉu aferoj?

WANGEL
Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi
vestojn. Sed ne daŭros longe --

ARNHOLM
(eksidas en la laŭbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi
certe scios pasigi la tempon.

WANGEL
(kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- ĝis revido! (Li iras tra
la ĝardeno maldekstren.)

ELLIDA
(post mallonga silento) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi
tie?

ARNHOLM
Nun mi sidas bone.

ELLIDA
La laŭbo nomiĝas _mia_ laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ
pli ĝuste Wangel -- por mi.

ARNHOLM
Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi?

ELLIDA
Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage.

ARNHOLM
Kun la knabinetoj?

ELLIDA
Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando.

ARNHOLM
Kaj Wangel mem?

ELLIDA
Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la
knabinetoj.

ARNHOLM
Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon?

ELLIDA
Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja
ĵeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion
por diri.

ARNHOLM
(post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --.
Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam
--.

ELLIDA
Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.

ARNHOLM
Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie
ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis
vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per
kristana homa nomo --

ELLIDA
Jes, kaj kiel do?

ARNHOLM
Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel.

ELLIDA
Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis --. Tiam ja ankoraŭ vivis
la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino --

ARNHOLM
Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus --. Eĉ se li estus libera kaj
ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel.

ELLIDA
Ankaŭ mi ne. Vere neniam -- tiam.

ARNHOLM
Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj --

ELLIDA
(varme kaj kore) Jes, li vere estas!

ARNHOLM
-- sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.

ELLIDA
Vi pravas. Li ja estas.

ARNHOLM
Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!

ELLIDA
Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la
aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ
eron el tio.

ARNHOLM
Hm --. (iomete pli mallaŭte) Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via
edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, -- al kiu mi lasis min
ravi.

ELLIDA
Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio
al kio vi aludas.

ARNHOLM
Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke --

ELLIDA
Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis
vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie
ekstere.

ARNHOLM
Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia
forvojaĝo?

ELLIDA
Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu -- kiu ne
povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri
ion embarasan, mi pensis.

ARNHOLM
Hm --. Jes, jes, vi certe pravas.

ELLIDA
Sed kial vi mem neniam skribis?

ARNHOLM
(rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe) Mi? Fari la komencon?
Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi
spertis?

ELLIDA
Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Ĉu vi neniam poste pensis pri alia
rilato?

ARNHOLM
Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.

ELLIDA
(duone ŝercante) Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn.
Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias.

ARNHOLM
Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam
atingis la trideksepan, verdire.

ELLIDA
Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. (Ŝi iomete silentas, poste
diras serioze kaj mallaŭte) Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, -- mi
nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo
estus en veto.

ARNHOLM
Kio do tio estas?

ELLIDA
Kiam vi faris -- la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, -- tiam mi ne
_kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris.

ARNHOLM
Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.

ELLIDA
Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam
en alia loko.

ARNHOLM
Tiam!

ELLIDA
Jes, ĝuste.

ARNHOLM
Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi
eĉ ne konis sinjoron Wangel.

ELLIDA
Mi ne parolas pri Wangel.

ARNHOLM
Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu
solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.

ELLIDA
Ne, ne, -- mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza.

ARNHOLM
Sed rakontu do al mi pri tio ĉi!

ELLIDA
Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi
ja scias.

ARNHOLM
Kaj se vi tiam ne estus ligita?

ELLIDA
Kio do?

ARNHOLM
Ĉu via respondo al mia letero estus alia.

ELLIDA
Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.

ARNHOLM
Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?

ELLIDA
(ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo) Ĉar mi bezonas iun al
kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.

ARNHOLM
Via edzo do nenion scias pri la afero?

ELLIDA
Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli
li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde
estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ -- iamaniere.

ARNHOLM
(ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!

ELLIDA
Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas.
Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti.
Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza.

ARNHOLM
Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri.

ELLIDA
Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke --
(rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu ĝis poste. Jen vizitanto
venas.

(_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la
ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan
bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas
iom necerta ĉe la verando.)

ELLIDA
(el la laŭbo) Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand?

LYNGSTRAND
(turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimiĝas)
Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel.
Vi ja permesis al mi veni por viziti vin --

ELLIDA
Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena.

LYNGSTRAND
Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la
domo hodiaŭ --

ELLIDA
Nu, tion vi scias?

LYNGSTRAND
Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel
ĉi tiun --

(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)

ELLIDA
(ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni
viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere
li, kiu --

LYNGSTRAND
(rigardas al ambaŭ necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun
fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino.

ELLIDA
Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la
domo hodiaŭ.

LYNGSTRAND
(ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel
sekrete.

ELLIDA
Kion vi scias?

LYNGSTRAND
Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino.

ELLIDA
Mia?

ARNHOLM
(rigardas ŝin demande) Hodiaŭ? Ne, certe ne.

ELLIDA
(al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas?

LYNGSTRAND
Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ.
Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per
floroj kaj flagoj --

ELLIDA
Nu bone?

LYNGSTRAND
-- kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la
datreveno de -- de patrino.

ELLIDA
De patrino --! Nu tiel.

ARNHOLM
Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, ĉar
la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel --

ELLIDA
(al _Lyngstrand_) Jes, ĉar vi ja nun tion scias --

LYNGSTRAND
(denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli --

ELLIDA
(akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidiĝi
momenton, sinjoro Lyngstrand.

(_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la laŭbo.)

ELLIDA
Tio ĉi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro
lernejestro.

ARNHOLM
Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.

ELLIDA
(metas la bukedon flanken) Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj.

LYNGSTRAND
Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo.

ELLIDA
Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane
nun ol antaŭe.

LYNGSTRAND
Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi
povos iri suden --

ELLIDA
Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.

LYNGSTRAND
Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li
promesis helpi min venontan jaron.

ELLIDA
Kiel vi kontaktiĝis al li?

LYNGSTRAND
Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj
ŝipoj.

ELLIDA
Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron?

LYNGSTRAND
Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min
nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la
Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.

ARNHOLM
Kiel bone, vi diras?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi
longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam
mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda feliĉo.

ARNHOLM
Ĉu, vi trovas?

LYNGSTRAND
Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi
skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan
argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj!

ELLIDA
Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu
antikvajn vikingojn?

LYNGSTRAND
Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan
verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.

ELLIDA
Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu?

LYNGSTRAND
Ho, devus esti io kion mi mem travivis.

ARNHOLM
Jes, jes, -- tenu vin al tio.

ELLIDA
Sed kio tio do estus?

LYNGSTRAND
Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila
dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke
ŝi sonĝas.

ARNHOLM
Ĉu ne estu pli?

LYNGSTRAND
Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo,
al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la
maro.

ARNHOLM
Kiel, dronis --?

ELLIDA
Li dronis?

LYNGSTRAND
Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen
revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito
rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la
maro.

ELLIDA
(klinas sin malantaŭen en la seĝo) Vere stranga imago. (fermas la
okulojn) Mi vive bildigas tion antaŭ mi.

ARNHOLM
Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io,
kion vi mem travivis.

LYNGSTRAND
Jes, jes, -- Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do.

ARNHOLM
Travivis, ke morta viro --?

LYNGSTRAND
Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed
tamen --

ELLIDA
(vigle, streĉe) Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi
devas ĉion scii.

ARNHOLM
(ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso.

ELLIDA
Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?

LYNGSTRAND
Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita
Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni
dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro --

ELLIDA
La usonano?

LYNGSTRAND
-- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame
legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris.

ELLIDA
Nu! Kaj sekve!

LYNGSTRAND
Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la
laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis
stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do
sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj --

ELLIDA
Jes! Jes!

LYNGSTRAND
Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi
rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo.
Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li
faris tute silente, silente.

ELLIDA
Li nenion diris? Li ne parolis?

LYNGSTRAND
Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis.
Kun alia viro. Dum mi estis for.

ELLIDA
(fermas la okulojn kaj diras mallaŭte) Tion li diris?

LYNGSTRAND
Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile
lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.

ELLIDA
Kaj poste? Kio okazis poste?

LYNGSTRAND
Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos.
Ĉar li aldonis, -- ankaŭ tio silente: -- Sed mia ŝi estas, kaj mia
ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin
kiel droninta viro el la nigra maro.

ELLIDA
(verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme
estas hodiaŭ --

LYNGSTRAND
Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas
viro por tion plenumi.

ELLIDA
Ĉu vi scias -- pri la sorto de tiu viro?

LYNGSTRAND
Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.

ELLIDA
(rapide) Kial vi tion opinias!

LYNGSTRAND
Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi
lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La
direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj
iu alia.

ELLIDA
Kaj de ili oni nenion plu aŭdis?

LYNGSTRAND
Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero.
Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan
maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto,
kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute
klare.

ELLIDA
Ankaŭ mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aŭ prefere malsupren al
Wangel! Estas ja preme varme. (Ŝi iras el la laŭbo.)

LYNGSTRAND
(kiu ankaŭ ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus
viziteton pro la datreveno.

ELLIDA
Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaŭ,
kaj dankon pro la floroj.

(_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)

ARNHOLM
(proksimiĝas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin,
kara sinjorino Wangel.

ELLIDA
Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam --

ARNHOLM
Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.

ELLIDA
(rigardas lin surprize) Atendi!

ARNHOLM
Jes, ŝajnas al mi.

ELLIDA
Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni!

ARNHOLM
Sed pro Dio --! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto
--?

ELLIDA
Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.

ARNHOLM
Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj
mi, kiu kredis, ke --

ELLIDA
Kion vi kredis?

ARNHOLM
Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi
ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian
memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en
kiu vi ne partoprenas.

ELLIDA
Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon
sole por mi mem.

ARNHOLM
Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas.

ELLIDA
Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, -- al kio
la aliaj estas eksteraj.

ARNHOLM
Vi! (pli mallaŭte) Ĉu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne
amas vian edzon!

ELLIDA
Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio
ĉi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --!

ARNHOLM
Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas,
ĉu, sinjorino Wangel?

ELLIDA
Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste.

(_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.)

BOLETTE
Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la
ĝardena ĉambro?

ELLIDA
Jes, ni faru.

(_Wangel_, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun _Hilde_ de
maldekstre de malantaŭ la domo.)

WANGEL
Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io
malvarmeta.

ELLIDA
Atendu iomete. (Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.)

HILDE
Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?

ELLIDA
Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.

HILDE
(ekmiras) De Lyngstrand?

BOLETTE
(maltrankvila) Ĉu Lyngstrand venis -- denove?

ELLIDA
(kun rideto) Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi
komprenas.

BOLETTE
(ekrigardas al _Hilde_) Ah --!

HILDE
(murmuras) La besto!

WANGEL
(embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi,
mia kara, bona, benita Ellida --

ELLIDA
(interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en
akvon kune kun la aliaj. (Ŝi supreniras sur la verandon.)

BOLETTE
(mallaŭte al _Hilde_) Ho, ŝi do tamen estas ĝentila.

HILDE
Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro.

WANGEL
(supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon --
dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida!

ELLIDA
(ordigas la florojn) Nu do, -- ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por
-- por honori la datrevenon de patrino?

ARNHOLM
Hm --.

(Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas
en la ĝardeno.)



DUA AKTO


(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom
malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por
sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en
la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj.
La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa
lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado
aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.)

(_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj
en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre.
Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj
geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.)

BALLESTED
(montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, --
dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen
und so herunter --

(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)

(_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas
malantaŭen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.)

BOLETTE
Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?

HILDE
Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu,
kiel li rampas supren.

BOLETTE
Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.

HILDE
Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere?

BOLETTE
Jes, mi opinias.

HILDE
Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas
pri li.

BOLETTE
Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, -- aŭ io tia. Li
ne vivos longe, diris patro.

HILDE
Ĉu tion li diris! Imagu, -- ĝuste kion mi pensis.

BOLETTE
Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.

HILDE
Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, -- nun Hans fine
krablis al la supro. Hans --. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas
vidi, ke li nomiĝas Hans?

BOLETTE
(flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!

(_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.)

LYNGSTRAND
Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide
kiel vi.

HILDE
Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon?

LYNGSTRAND
Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon.
Ĉar mi neniun kunportis.

BOLETTE
Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?

LYNGSTRAND
Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere
aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via
patrino.

HILDE
(lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca.

LYNGSTRAND
Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas
pli bone sidi tempeton.

(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.)

HILDE
(staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre
sur la muzikejo?

LYNGSTRAND
Jes, mi aŭdis paroli pri tio.

HILDE
Vi certe ŝatas danci, ĉu ne?

BOLETTE
(kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun
Lyngstrand regajni la spiron.

LYNGSTRAND
(al _Hilde_) Jes, fraŭlino, mi volus danci -- se mi povus.

HILDE
Ĉu? Vi do neniam lernis?

LYNGSTRAND
Ankaŭ tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne
povas pro la brusto.

HILDE
Pro tiu difekto, kiel vi diras?

LYNGSTRAND
Jes, estas tial.

HILDE
Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto?

LYNGSTRAND
Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio,
ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj
al mi, mi kredas.

HILDE
Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera.

LYNGSTRAND
Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro.

HILDE
Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos.

LYNGSTRAND
Jes ja. Tiam mi saniĝos.

BOLETTE
(kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn ĉi en la
butontruon.

LYNGSTRAND
Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi.

HILDE
(rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.

BOLETTE
(Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru.
Ne, nun ili prenas eraran vojon.

LYNGSTRAND
(ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili.

HILDE
Tiam vi devas tre laŭte krii.

BOLETTE
Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca.

LYNGSTRAND
Ho, malsupren estas facile.

(Li eliras dekstren.)

HILDE
Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li eĉ saltas! Kaj li
ne memoras, ke poste li devas supreniri.

BOLETTE
Kompatindulo --.

HILDE
Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus?

BOLETTE
Ĉu vi freneziĝis?

HILDE
Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne
baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi _tiam_ akceptus lin?

BOLETTE
Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin.

HILDE
Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por
vivteni sin.

BOLETTE
Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li?

HILDE
Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.

BOLETTE
Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_.

HILDE
Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente.

BOLETTE
Kio?

HILDE
Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li
povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li
kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio
nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi
ekscite pripensi tion.

BOLETTE
Ekscite!

HILDE
Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi.

BOLETTE
Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano!

HILDE
Mi eĉ volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine!
Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliaĵo,
-- ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo?

BOLETTE
Nu?

HILDE
Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo.

BOLETTE
Ho, babilaĵo! Ne estas vero.

HILDE
Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi
povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi!

BOLETTE
(ridetas) Jes, ĉu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam
ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela
nomo.

HILDE
Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el
la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras ĉu tiuj du
ĵetas senteman okulon unu al la alia.

BOLETTE
Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja
nun tiel bone inter ni --

HILDE
Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam
bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por
ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! -- Mi ne mirus se
ŝi iun tagon fariĝus freneza.

BOLETTE
Freneza! Kiel vi povas imagi tion?

HILDE
Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi
mortis freneza, mi scias.

BOLETTE
Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri
tio. Estu afabla -- pro patro. Aŭdu, Hilde?

(_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.)

ELLIDA
(montras al la fono) Jen fore ĝi estas!

ARNHOLM
Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas.

ELLIDA
Jen fore kuŝas la maro.

BOLETTE
(al _Arnholm_) Ĉu vi ne trovas la lokon bela?

ARNHOLM
Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo.

WANGEL
Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien?

ARNHOLM
Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis
atingeble. Eĉ ne vojeto.

WANGEL
Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn.

BOLETTE
Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo.

WANGEL
Ĉu ni iru tien, Ellida?

ELLIDA
(eksidas sur ŝtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj
dume mi sidas ĉi tie.

WANGEL
Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.

BOLETTE
Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?

ARNHOLM
Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien?

BOLETTE
Ho jes. Estas larĝa vojo.

HILDE
La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en
brako.

ARNHOLM
(ŝerce) Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? (al _Bolette_)
Ĉu ni provu, ĉu estas vero?

BOLETTE
(subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako
maldekstren)

HILDE
(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ ni iru --?

LYNGSTRAND
Brakon en brako --?

HILDE
Nu, kial ne? Bonvolu.

LYNGSTRAND
(prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere ŝerce
amuze!

HILDE
Ŝerce --?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj.

HILDE
Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro
Lyngstrand, ĉu?

(Ili eliras maldekstren.)

WANGEL
(kiu staras apud la ŝtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton
solan por ni mem --

ELLIDA
Jes, venu kaj eksidu ĉe mi.

WANGEL
(eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.

ELLIDA
Pri kio?

WANGEL
Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne
povas daŭri.

ELLIDA
Kio anstataŭus, laŭ vi?

WANGEL
Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antaŭe.

ELLIDA
Ho, se eblus! Sed ne estas eble!

WANGEL
Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj
foje, mi kredas.

ELLIDA
(impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --!

WANGEL
Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon --

ELLIDA
Jes, mi havas.

WANGEL
Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti
senrezerva rilato.

ELLIDA
(rigardas lin atente) Nu, -- kaj do!

WANGEL
Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.

ELLIDA
Kial vi _tiel_ pensas nun?

WANGEL
Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare.
La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon
--. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne
la miajn. Tia mi ne estas.

ELLIDA
Mi scias. Mi ja scias bone.

WANGEL
Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj
vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke
mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin
ofendas. Tial vi ne plu povas -- aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel
edzino.

ELLIDA
(ekstaras) Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi?

WANGEL
Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo.

ELLIDA
Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.

WANGEL
(ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi.

ELLIDA
(timoplena) Ĉu vi scias, ke estas pli?

WANGEL
Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La
montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi.
Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la
aerfluo.

ELLIDA
Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super
mi -- tiu loganta hejmveo al la maro.

WANGEL
Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur ŝian kapon) Kaj
tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.

ELLIDA
Ĉu kiel?

WANGEL
Tute simple. Ni transloĝiĝu.

ELLIDA
Transloĝiĝu!

WANGEL
Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi
veran hejmon por via animo.

ELLIDA
Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi
feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi.

WANGEL
Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- ĉu vi opinias, ke mi
povos vivi feliĉe ĉi tie -- sen vi?

ELLIDA
Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.

WANGEL
Ĉu mi havas vin, Ellida?

ELLIDA
Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi
vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi
tie.

WANGEL
Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie.
Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.

ELLIDA
Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_?

WANGEL
Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.

ELLIDA
Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi
gajnus?

WANGEL
Mi gajnus vin, vi kara.

ELLIDA
Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja
terure, -- senesperige pripensi.

WANGEL
Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi
ol -- for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva,
ĉu vi aŭdas.

ELLIDA
Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute
malkaŝe. Tiel kiel estas.

WANGEL
Jes, jes, -- faru!

ELLIDA
Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen
nenion helpas.

WANGEL
Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, -- kiel
estas.

ELLIDA
Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke
estas. -- Venu, kaj sidu ĉe mi.

(Ili eksidas sur ŝtonon.)

WANGEL
Nu ja, Ellida? Do --?

ELLIDA
La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni
al vi, -- tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via
unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris.

WANGEL
Ĝi ja estis.

ELLIDA
Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur
volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris
senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis
ia gefianĉiĝo inter ni.

WANGEL
Ia --?

ELLIDA
Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste
mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion.

WANGEL
Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia
afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas.

ELLIDA
Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi.

WANGEL
(ridetas) Ho, en tiu ĉi kazo --. Mi povus ja preskaŭ mem diri la
nomon.

ELLIDA
La nomon!

WANGEL
En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni.
Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola --

ELLIDA
Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm.

WANGEL
Jes, ĉu ne estis --?

ELLIDA
Ne.

WANGEL
Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.

ELLIDA
Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis
al Skjoldvik pro averio?

WANGEL
Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron
mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.

ELLIDA
Jes, certe.

WANGEL
Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin.

ELLIDA
Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis.

WANGEL
Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?

ELLIDA
Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden.

WANGEL
(surpriziĝas) Kiel vi tion scias?

ELLIDA
(sin mem devigante) Jes, Wangel, -- ĉar estas al tiu ŝipsubestro,
ke mi -- fianĉiniĝis.

WANGEL
(eksaltas) Kion vi diras! Ĉu tio eblas!

ELLIDA
Jes, -- tiel estas. Estis kun li.

WANGEL
Sed je ĉio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi
kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomiĝis?

ELLIDA
Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis
Alfred Johnston.

WANGEL
De kie li venis?

ELLIDA
De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel
infano -- kun sia patro, mi opinias.

WANGEL
Do kveno (= Loĝanto en Finnmark el Suomio).

ELLIDA
Jes. Tiel ili ja nomiĝas.

WANGEL
Kion pli vi scias pri li?

ELLIDA
Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn
vojaĝojn.

WANGEL
Nenion alian?

ELLIDA
Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn.

WANGEL
Pri kio vi do parolis?

ELLIDA
Pleje ni parolis pri la maro.

WANGEL
Ah --! Do pri la maro?

ELLIDA
Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la
maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri
la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie
sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la
agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, --
ĉu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi
kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.

WANGEL
Kaj vi mem --?

ELLIDA
Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj.

WANGEL
Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li?

ELLIDA
Jes. Li diris, ke mi faru.

WANGEL
Faru? Vi do mem ne havis volon?

ELLIDA
Ne kiam li ĉeestis. Ho, -- poste ŝajnis al mi, ke estis tute
nekompreneble.

WANGEL
Ĉu vi renkontis lin ofte?

ELLIDA
Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la
lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje
kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja
forvojaĝi.

WANGEL
Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!

ELLIDA
Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En ĝi li
petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter
la lumturo kaj Skjoldvik.

WANGEL
Jes ja, jes ja, -- mi konas ĝin bone.

ELLIDA
Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi.

WANGEL
Kaj vi iris?

ELLIDA
Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li
tranĉile pikis la ŝipestron.

WANGEL
Li tion do mem diris! Rekte diris tion!

ELLIDA
Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris.

WANGEL
Tute ĝusta? Kial li do forkuris?

ELLIDA
Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.

WANGEL
Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?

ELLIDA
Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed
en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi --. Ne, vi ne povas
imagi, kion li ekpensis.

WANGEL
Nu? Diru do!

ELLIDA
Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian
propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du
ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni
nun geedzigu nin kune al la maro.

WANGEL
Geedzigu --?

ELLIDA
Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom
fore kiom li kapablis en la profundon.

WANGEL
Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?

ELLIDA
Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je
bona Dio, -- li forvojaĝis!

WANGEL
Kaj kiam li efektive estis for --?

ELLIDA
Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis
kiel stulta kaj sensenca tio estas.

WANGEL
Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?

ELLIDA
Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo.
Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis
adreson, kien mi povus sendi respondon.

WANGEL
Ĉu vi respondis?

ELLIDA
Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj
ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.

WANGEL
Sed li tamen skribis reen, ĉu?

ELLIDA
Jes, li skribis reen.

WANGEL
Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?

ELLIDA
Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis
tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta
akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.

WANGEL
Ne volis lasi vin?

ELLIDA
Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ
ankoraŭ pli decide.

WANGEL
Kaj li cedis?

ELLIDA
Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun
vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu
mi skribis al li.

WANGEL
Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?

ELLIDA
Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al
mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi
ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi
oron. Poste venis neniu informo de li.

WANGEL
Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.

ELLIDA
Ho jes, jes. La terura homo!

WANGEL
Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara,
benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol
ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?

ELLIDA
Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo
por mi en tio. Mi bone konscias, -- eĉ tie mi ne povos deŝarĝi
min.

WANGEL
Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas?

ELLIDA
La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo --

WANGEL
Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li.
Nun tio ja estas pasinta.

ELLIDA
(eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!

WANGEL
Ne pasinta!

ELLIDA
Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos.
Neniam en mia vivo!

WANGEL
(kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam
povis forgesi tiun fremdan viron?

ELLIDA
Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.

WANGEL
Kiam tio okazis?

ELLIDA
Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. -- Estis dum mi atendis la
infanon.

WANGEL
Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj
iom.

ELLIDA
Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne
estas komprenebla.

WANGEL
(rigardas ŝin en ĉagreno) Imagu ke -- ke vi loĝis ĉi tie tri
jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian!

ELLIDA
Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.

WANGEL
(mallaŭte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi
kiel edzino?

ELLIDA
Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.

WANGEL
Timo --?

ELLIDA
Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas
instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel --

(La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras
dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj
_Lyngstrand_.)

BOLETTE
(preterpasante) Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie?

ELLIDA
Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre.

ARNHOLM
Ni, ni iros malsupren por danci.

WANGEL
Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni.

HILDE
Adiaŭ do, dume.

ELLIDA
Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton.

(_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras
dekstren.)

ELLIDA
(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ vi iros danci?

LYNGSTRAND
Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas.

ELLIDA
Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja
ankoraŭ ne tute resaniĝis.

LYNGSTRAND
Ankoraŭ ne tute.

ELLIDA
(iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon --?

LYNGSTRAND
Kiam mi ricevis la difekton?

ELLIDA
Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze.

LYNGSTRAND
Ho, estas eble ĉirkaŭ --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli
ol tri jaroj post tiam.

ELLIDA
Do tri jaroj.

LYNGSTRAND
Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto.
Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin.

ELLIDA
(rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --.

WANGEL
Sed kara Ellida --?

ELLIDA
Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.

LYNGSTRAND
Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.)

WANGEL
Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo?

ELLIDA
Johnston estis surŝipe. Mi certas.

WANGEL
El kio vi tion konkludas?

ELLIDA
(sen respondi) Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum
li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio ĉi obsedis min!

WANGEL
Tiu timo?

ELLIDA
Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom
flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.

WANGEL
Kiel li aspektas por vi?

ELLIDA
Kiel mi laste vidis lin.

WANGEL
Antaŭ dek jaroj?

ELLIDA
Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda,
bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ
fiksrigardas min.

WANGEL
Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem
scias, Ellida.

ELLIDA
Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas
pli kaj pli forte al mi.

WANGEL
Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn
sen konfidi vin al mi.

ELLIDA
Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese -- pro vi. Se
mi konfidus tion ĉi al vi, -- mi devus ja ankaŭ konfidi al vi -- la
nedireblaĵon.

WANGEL
La nedireblaĵon --?

ELLIDA
(defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam
nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la
okuloj de la infano --?

WANGEL
Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La
infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.

ELLIDA
Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la
infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo,
ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. -- Ho, mi ja
vidis, eĉ se vi ne rimarkis.

WANGEL
(cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do?

ELLIDA
(mallaŭte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaŭe.

WANGEL
Kiam? Kaj kie --?

ELLIDA
Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.

WANGEL
(retiras sin paŝon) Kiel -- kio --!

ELLIDA
(flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.

WANGEL
(ekkrias senvole) Ellida --!

ELLIDA
(kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial
mi ne plu volas, -- neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino!

(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.)

WANGEL
(rapidas post ŝi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda
malfeliĉa Ellida!



TRIA AKTO


(Iom malproksima parto de la ĝardeno de _doktoro Wangel_. La loko
estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj.
Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita
barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono.
Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj
aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al
vespero.)

(_Bolette_ sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas
kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaŭ kun
fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)

HILDE
(faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu
grandan.

LYNGSTRAND
(ekrigardas) Kie ĝi staras?

HILDE
(montras) Ĉu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio,
ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj
fortimigos ilin por ni!

BOLETTE
(ekrigardas) Kiu venas?

HILDE
Via ĉefinstruisto, panjo!

BOLETTE
Mia --?

HILDE
Jes, mia li, je Dio, neniam estis.

(_Ĉefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.)

ARNHOLM
Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?

HILDE
Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.

ARNHOLM
Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?

HILDE
Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.

ARNHOLM
Vi devus prefere provi en la fjordo.

LYNGSTRAND
Ne, la lageto -- ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.

HILDE
Jes, ĉi tie estas pli ekscite. -- Ĉu vi naĝis hodiaŭ?

ARNHOLM
Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.

HILDE
Vi tenis vin en la baseno, ĉu?

ARNHOLM
Jes, mi ne estas lerta naĝisto.

HILDE
Ĉu vi povas naĝi surdorse?

ARNHOLM
Ne.

HILDE
Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke.
(Ili iras laŭ la lageto dekstren.)

ARNHOLM
(proksimiĝas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette?

BOLETTE
Ho, jes, tion mi plej ofte faras.

ARNHOLM
Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?

BOLETTE
Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.

ARNHOLM
Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?

BOLETTE
Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.

ARNHOLM
Kiajn librojn vi havas tie?

BOLETTE
Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.

ARNHOLM
Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?

BOLETTE
Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la
mastrumado.

ARNHOLM
Sed ĉu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- ĉu ŝi ne
helpas vin?

BOLETTE
Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du
jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.

ARNHOLM
Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.

BOLETTE
Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja
scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu,
proksimume, do.

ARNHOLM
Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.

BOLETTE
Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu
lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da
fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj
dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.

ARNHOLM
Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.

BOLETTE
Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.

ARNHOLM
Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la
vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ
kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto -- tiel
preterpase.

BOLETTE
(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile
ridindigi nin.

ARNHOLM
Ridindigi --? Kial vi pensas tiel?

BOLETTE
Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja
io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.

ARNHOLM
Jes, verdire mi tion rimarkis.

BOLETTE
Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre
loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo
preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne
povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas
obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.

ARNHOLM
(eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, -- ĉu ne estas io aŭ
alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?

BOLETTE
Ho jes, povus esti.

ARNHOLM
Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?

BOLETTE
Unue iri elen.

ARNHOLM
Tio do unue?

BOLETTE
Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.

ARNHOLM
Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.

BOLETTE
Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo,
--. Vere ne estas iu meminstigo en patro.

ARNHOLM
Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun
li pri tio? Sincere kaj instige?

BOLETTE
Ne, efektive mi ne faris.

ARNHOLM
Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue,
Bolette. Kial vi ne tion faras?

BOLETTE
Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas.
Eble mi heredis tion de patro.

ARNHOLM
Hm, -- mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?

BOLETTE
Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri
mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se
li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin --

ARNHOLM
Kiu --? Kiel --?

BOLETTE
Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj
patrino havas ja sian vivon, komprenu.

ARNHOLM
Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.

BOLETTE
Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.

ARNHOLM
Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias,
ke vi ju pli frue --

BOLETTE
Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi
iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por
mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin.

ARNHOLM
Timas --?

BOLETTE
Jes, pro patro.

ARNHOLM
Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.

BOLETTE
Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel
facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne _vidas_. Aŭ eble ne
_volas_ vidi, -- aŭ ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas.

ARNHOLM
Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas.

BOLETTE
Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion
rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por
plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari
flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas.

ARNHOLM
Kiel, vi pensas?

BOLETTE
Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu
suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke
multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi
longtempe.

ARNHOLM
Ĉu vi vere opinias tion?

BOLETTE
Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre
stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la
hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn
al mi mem, mi pensas.

ARNHOLM
Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.

BOLETTE
Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la
karasi-lageto, mi pensas.

ARNHOLM
Tute ne. Tio dependas de vi mem.

BOLETTE
(vigle) Ĉu vi pensas?

ARNHOLM
Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.

BOLETTE
Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi?

ARNHOLM
Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi
mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion.
Ni revenu al tio poste.

(_Ellida_ venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas
grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)

ELLIDA
(en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!

ARNHOLM
(ekstaras) Vi faris promenadon?

ELLIDA
Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni
eliros veladi.

BOLETTE
Ĉu vi ne volas sidi?

ELLIDA
Ne, dankon. Ne sidi.

BOLETTE
(movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko.

ELLIDA
(ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.

ARNHOLM
La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.

ELLIDA
Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura --. (rigardas
maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?

BOLETTE
(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.

ARNHOLM
Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?

BOLETTE
Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.

ELLIDA
Kaj poste elen -- morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ
trans la maron. Imagu, -- kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!

ARNHOLM
Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?

ELLIDA
Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.

BOLETTE
(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.

ARNHOLM
Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.

ELLIDA
Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.

ARNHOLM
Ne sur la tero?

ELLIDA
Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur
la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun
estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.

ARNHOLM
Ĉu vi vere tion kredas?

ELLIDA
Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel
pri tio --

ARNHOLM
Nu, kaj li --?

ELLIDA
Jes, li pensas, ke eble estus.

ARNHOLM
(ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la
malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj.
Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.

ELLIDA
Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj
suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton
kaj malĝojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian
plej profundan kaŭzon. Jes, -- kredu min.

ARNHOLM
Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj
estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas
la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia
ĝojo.

ELLIDA
Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo -- ĝi estas kiel nia ĝojo pro la
longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la
venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la
homan ĝojon, -- kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la
fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite --

BOLETTE
Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis
ĝoja kaj gaja --

ELLIDA
Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi -- estas stulte de mi.
(ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide
promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara
Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?

ARNHOLM
Jes, volonte.

ELLIDA
Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin --

ARNHOLM
Ne povas vidi lin --?

ELLIDA
Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori,
kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. -- Estas
terure embarase. Sed iru!

(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)

BOLETTE
(al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias --

ARNHOLM
Ho, ĉu? Mi certe --

BOLETTE
(duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas
sur la ŝipo.

ARNHOLM
Timas?

BOLETTE
Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja
estas restoracio tie --

ARNHOLM
Ah! Jes, venu.

(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.)

(_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas
mallaŭte kaj interrompe al si mem.)

(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda
_vojaĝvestita viro_. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon.
Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la
ŝultro.)

LA FREMDULO
(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li
vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras
mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida!

ELLIDA
(turnas sin kaj krias) Ho kara, -- ĉu vi fine venas!

LA FREMDULO
Jes, fine.

ELLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun
ĉi tie?

LA FREMDULO
Vi ja certe komprenas.

ELLIDA
(ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?

LA FREMDULO
Mi ja serĉas vin.

ELLIDA
(ekskuiĝas) Aah --! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen
kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj!

LA FREMDULO
Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.

ELLIDA
La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!

LA FREMDULO
Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.

ELLIDA
(tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!

LA FREMDULO
(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla
vaporŝipo.

ELLIDA
(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?

LA FREMDULO
Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus --

ELLIDA
Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu ĉi tien! Mi ja
skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!

LA FREMDULO
(neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi
ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.

ELLIDA
Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?

LA FREMDULO
Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.

ELLIDA
(retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu _tion_ vi intencas!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!

LA FREMDULO
Mi scias.

ELLIDA
Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- serĉi min!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
(kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura,
terura --!

LA FREMDULO
Ĉu eble vi ne volas?

ELLIDA
(konfuzita) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi demandas ĉu vi eble ne volas?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi
nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.

LA FREMDULO
(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do,
Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.

ELLIDA
(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj
apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne
proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!

LA FREMDULO
(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min,
Ellida.

ELLIDA
(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Ne timu. Ne timu.

(_Doktoro Wangel_ venas tra la ĝardeno de maldekstre.)

WANGEL
(ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.

ELLIDA
(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, --
savu min! Savu min vi -- se vi povas!

WANGEL
Ellida, -- kio je Dio --!

ELLIDA
Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!

WANGEL
(alrigardas) La viro _tie_? (proksimiĝas) Permesu demandon, --
kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?

LA FREMDULO
(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.

WANGEL
Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi aŭdis, ke fremda
viro venis en la korton por vin demandi.

LA FREMDULO
Jes, estis mi.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin,
Ellida?

ELLIDA
(mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!

WANGEL
(rapide) Nu!

ELLIDA
Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --!

WANGEL
Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam
--?

LA FREMDULO
Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel
nomiĝas.

WANGEL
Ĉu ne?

LA FREMDULO
Nun ne plu, ne.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la
lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi
devas ja ankaŭ scii.

LA FREMDULO
Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.

ELLIDA
(streĉe) Kiel vi sciiĝis?

LA FREMDULO
Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu
ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) La geedziĝo --. Do _tio_ estis --

LA FREMDULO
Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaŭ
estis geedziĝo, Ellida.

ELLIDA
(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho --!

WANGEL
Kiel vi kuraĝas --!

LA FREMDULO
Vi tion forgesis, ĉu?

ELLIDA
(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!

WANGEL
(paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge,
-- ĉar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas ĉi tie? Kial
vi venas por trovi mian edzinon?

LA FREMDULO
Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.

WANGEL
Ellida --! Nun denove!

LA FREMDULO
Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.

WANGEL
Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne
estas kutimo ĉe ni.

LA FREMDULO
Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al _mi_ --

WANGEL
Al _vi_! Ankoraŭ --!

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min!

WANGEL
Al _vi_! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!

LA FREMDULO
Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?

WANGEL
Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn
leterojn. Vi do mem scias.

LA FREMDULO
Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same
decide kiel geedziĝo.

ELLIDA
Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun
vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!

WANGEL
Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj
konstrui iun rajton sur tia infanludo.

LA FREMDULO
Ĝuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne
havas.

WANGEL
Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni
ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!

LA FREMDULO
Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni
libervole.

ELLIDA
(ekmiras kaj ekdiras) Libervole --!

WANGEL
Kaj tion vi povus imagi al vi --!

ELLIDA
(al si mem) Libervole --!

WANGEL
Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.

LA FREMDULO
(rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen.
(paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon.
(ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.

ELLIDA
(petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min!

LA FREMDULO
Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte --

WANGEL
Estas nenio por pripensi. Foriru!

LA FREMDULO
(daŭre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la
fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi.
Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon
kun vi sola, vi komprenas.

ELLIDA
(mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel!

WANGEL
Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.

LA FREMDULO
Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.

ELLIDA
(petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!

LA FREMDULO
Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron --

ELLIDA
Ho, ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.

WANGEL
Iru en la domon, Ellida.

ELLIDA
Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!

LA FREMDULO
Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la
tuta afero estos finita.

ELLIDA
(_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por
ĉiam --?

LA FREMDULO
(kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos
al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu
aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.

ELLIDA
(spiras maltrankvile) Hoh --!

LA FREMDULO
Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon,
haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar
tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.

(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)

ELLIDA
(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris,
ke libervole mi sekvu lin.

WANGEL
Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.

ELLIDA
Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.

WANGEL
Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.

ELLIDA
(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.

WANGEL
Jes, kara, -- fidu min.

ELLIDA
(cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie
-- morgaŭ nokte --? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per
la vaporŝipo --?

WANGEL
Jes, kio do?

ELLIDA
Ĉu tiam li neniam -- neniam plu revenos?

WANGEL
Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li
ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la
afero estas finita.

ELLIDA
(al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam.

WANGEL
Kaj eĉ se li revenus --

ELLIDA
Kio do --?

WANGEL
Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.

ELLIDA
Ho ne kredu.

WANGEL
Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere,
li punpagu pro murdo al la ŝipestro.

ELLIDA
(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la
ŝipestro! Vere nenion!

WANGEL
Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!

ELLIDA
Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li
apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.

WANGEL
(rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida!

ELLIDA
(kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu
viro!

WANGEL
(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!

(_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre
ĉe la lageto.)

LYNGSTRAND
(iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion
strangan!

WANGEL
Kaj kion?

LYNGSTRAND
Imagu, -- ni vidis la usonanon!

WANGEL
La usonanon?

HILDE
Jes, ankaŭ mi vidis lin.

LYNGSTRAND
Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan
vaporŝipon.

WANGEL
De kie vi konas tiun viron?

LYNGSTRAND
Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke
li dronis. Sed li ja estas tute viva.

WANGEL
Ĉu vi scias ion pli pri li?

LYNGSTRAND
Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.

WANGEL
Kion vi diras?

HILDE
Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.

WANGEL
Mi ne komprenas --

ELLIDA
Vi aŭdos poste.

(_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la
barilo.)

BOLETTE
(al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras
enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la
foro.)

LYNGSTRAND
(al _Hilde_ apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin.

HILDE
(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes.

LYNGSTRAND
Imagu, -- meznokte.

HILDE
Estos ekscite.

ELLIDA
(postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do --

WANGEL
Kaj poste neniam plu.

ELLIDA
(mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem!

WANGEL
(rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantaŭe.

ELLIDA
La tiranta logo estas malantaŭe.

WANGEL
La tiranta logo --?

ELLIDA
Tiu viro estas kiel la maro.

(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren.
_Wangel_, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)



KVARA AKTO


(La ĝardenĉambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj
maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma
vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la
ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj
pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas
ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado
kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. -- Estas antaŭtagmeze.)

(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo,
okupata pri brodaĵo. _Lyngstrand_ sidas sur seĝo ĉe la fino de la
tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_
staras apud lin rigardante.)

LYNGSTRAND
(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la
laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian
bordaĵon, fraŭlino Wangel.

BOLETTE
Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste --

LYNGSTRAND
Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?

BOLETTE
Jes, la kudrerojn. Rigardu.

LYNGSTRAND
Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ
desegni?

BOLETTE
Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.

LYNGSTRAND
Alie ne?

BOLETTE
Ne, alie ne.

LYNGSTRAND
Do tamen ne estas vera arto.

BOLETTE
Ne, ĝi pli estas -- mana lerteco.

LYNGSTRAND
Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton.

BOLETTE
Kiam mi ne havas talenton?

LYNGSTRAND
Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto --

BOLETTE
Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?

LYNGSTRAND
Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post
iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.

BOLETTE
Strange.

LYNGSTRAND
(iom poste) Ĉu vi pripensis --? Mi intencas diri -- ĉu vi
pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?

BOLETTE
(rigardas lin preterpase) Pri --? Ne.

LYNGSTRAND
Mi faris.

BOLETTE
Vi, ĉu?

LYNGSTRAND
Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj
aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia
miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.

BOLETTE
Ricevas liajn interesojn, vi pensas?

LYNGSTRAND
Jes, ĝuste!

BOLETTE
Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?

LYNGSTRAND
Hm, jes, -- mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj --

BOLETTE
Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aŭ pensis, -- tio
ankaŭ transpasus al lia edzino?

LYNGSTRAND
Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke
tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.

BOLETTE
Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino?
Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.

LYNGSTRAND
Viro? Ne, tion mi ne imagis.

BOLETTE
Kial ne same por li kiel por ŝi?

LYNGSTRAND
Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio
fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.

BOLETTE
Ĉiuj?

LYNGSTRAND
Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.

BOLETTE
Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?

LYNGSTRAND
Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, --

BOLETTE
Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.

LYNGSTRAND
Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.

BOLETTE
Nu, sed ŝi do?

LYNGSTRAND
Ŝi? Kiel --?

BOLETTE
Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?

LYNGSTRAND
Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti
sin kore feliĉa pri _tio_.

BOLETTE
Hm, -- mi ne certe scias --

LYNGSTRAND
Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn
ŝi ĝuas pro li --. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke
ŝi povas helpi lin krei, -- ke ŝi povas faciligi al li la laboron
estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la
vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.

BOLETTE
Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!

LYNGSTRAND
_Mi_ memkontenta, ĉu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone
ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel,
-- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaŭ estos --

BOLETTE
(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.

LYNGSTRAND
Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.

BOLETTE
Kiel do?

LYNGSTRAND
Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al
la sudaj landoj.

BOLETTE
Ah, tiel. Nu ja.

LYNGSTRAND
Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?

BOLETTE
Jes, mi volonte faru.

LYNGSTRAND
(ĝoja) Vi promesas, ĉu?

BOLETTE
Jes, mi promesas.

LYNGSTRAND
Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?

BOLETTE
Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos
al io ajn.

LYNGSTRAND
Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme
pensadas pri mi.

BOLETTE
Nu, sed kio poste?

LYNGSTRAND
Jes, poste mi ne scias pri io definita --

BOLETTE
Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo
malhelpas.

LYNGSTRAND
Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino -- aŭ io
tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.

BOLETTE
(vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!

LYNGSTRAND
Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos
hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano --

BOLETTE
Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

LYNGSTRAND
Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi
estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian
vorton.

BOLETTE
Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

LYNGSTRAND
Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli
facile kaj rapide pri mia artaĵo.

BOLETTE
Tion vi do kredas?

LYNGSTRAND
Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus
vivige ankaŭ por vi -- ĉi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi
mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.

BOLETTE
(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

LYNGSTRAND
Mi --?

BOLETTE
(rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas
la ĉefinstruisto.

(_Ĉefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la ĝardeno
maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.)

LYNGSTRAND
Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?

BOLETTE
Ĉu mi amas lin?

LYNGSTRAND
Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?

BOLETTE
Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj
konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND
Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?

BOLETTE
Ĉu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND
Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.

BOLETTE
Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu
volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND
Kial tio?

BOLETTE
Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn
li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND
Jes. Kiel _tio_ gravus?

BOLETTE
Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND
Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE
Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.

LYNGSTRAND
Ĉu -- imagu!

BOLETTE
(averte) Nu, nu, nu!

(_Ballested_ kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la
ĝardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj
venas en la ĉambron.)

ARNHOLM
Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro --
hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu
ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE
(ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro
ĉefinstruisto.

ARNHOLM
Kiel statas hodiaŭ?

BOLETTE
Nu dankon, bone.

ARNHOLM
Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?

BOLETTE
Ne, ŝi estas en sia ĉambro.

ARNHOLM
Iom malsaneta?

BOLETTE
Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.

ARNHOLM
Hm, -- ĉu?

LYNGSTRAND
Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.

ARNHOLM
Kion _vi_ scias pri tio?

LYNGSTRAND
Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ
la ĝardeno.

ARNHOLM
Nu, tiel.

BOLETTE
(al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM
Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE
Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?

ARNHOLM
Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte
okupiĝis pri io alia.

BOLETTE
(suspiras) Aĥ jes, -- kiel ĉiam.

ARNHOLM
(rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli
profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

BOLETTE
Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.

ARNHOLM
Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

BOLETTE
(aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro
ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo.
Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.

(_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.)

WANGEL
(etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis?
Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun
vi.

BOLETTE
(al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?

LYNGSTRAND
Jes, tre volonte, fraŭlino.

(Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la
arboj en la fono.)

ARNHOLM
(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Ĉu vi bone
konas tiun junan viron?

WANGEL
Ne, tute ne.

ARNHOLM
Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?

WANGEL
Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

ARNHOLM
Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

WANGEL
Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda
viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas
kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

ARNHOLM
Eĉ ne de ŝi?

WANGEL
Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas
facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni
priparolus. Diru do al mi, -- ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis
kion mi rakontis al vi?

ARNHOLM
Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.

WANGEL
Kaj kio do estas farebla?

ARNHOLM
Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli
bone ol mi.

WANGEL
Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi
pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara
malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj
kuraciloj.

ARNHOLM
Kia estas ŝi hodiaŭ?

WANGEL
Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ
ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj
aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, -- subite varia.

ARNHOLM
Certe sekvo de ŝia malsana animstato.

WANGEL
Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la
marhomoj. Jen la kaŭzo.

ARNHOLM
Kiel do vere, kara doktoro?

WANGEL
Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ
aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en
ili ondado -- kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj
pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho,
mi devus pensi pri _tio_ antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni
ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!

ARNHOLM
Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?

WANGEL
Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem
antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin
esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri
mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

ARNHOLM
Hm, -- ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj.
Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

WANGEL
(ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste.
Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi
kvazaŭ patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por
evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio
fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja
deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli
malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli
mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti
nin.

ARNHOLM
(rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis?

WANGEL
Jes. Sed ŝajnigu nescion.

ARNHOLM
Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi
ne komprenas.

WANGEL
Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro
de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi
ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri
la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

ARNHOLM
Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras
iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi!

WANGEL
Jes, kiu alie?

ARNHOLM
(rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis.

WANGEL
Kompreneble. Mi ja eraris.

ARNHOLM
Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

WANGEL
Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas
rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.

ARNHOLM
Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas
sur ŝin?

WANGEL
Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne
_lasas_ sin klarigi.

ARNHOLM
Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?

WANGEL
Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.

ARNHOLM
Ĉu vi kredas pri tiaĵo?

WANGEL
Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.

ARNHOLM
Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la
okuloj de la infano --?

WANGEL
(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi
tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.

ARNHOLM
Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?

WANGEL
Jes, certe mi faris.

ARNHOLM
Kaj vi vidis neniun similecon?

WANGEL
(eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume,
kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu
simileco --. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen
antaŭjuĝo.

ARNHOLM
Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi
ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

WANGEL
Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe
metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel
subite -- tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis
tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aŭ Friman -- aŭ kiel
li nomiĝas, -- ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj -- en
Marto, -- ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis
ŝin ĝuste en tiu sama monato.

ARNHOLM
Ĝi do ne faris, ĉu?

WANGEL
Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. -- Efektive
okazis -- hazarde -- ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta
ekscitiĝo en ŝi --

ARNHOLM
Tamen ja --!

WANGEL
Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la
cirkonstanco, -- en kiu ŝi je tiu tempo estis.

ARNHOLM
Do signo kontraŭ signo.

WANGEL
(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo!
Ne vidi iun ajn rimedon --!

ARNHOLM
Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke
ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?

WANGEL
Ho, kara, -- ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ _tion_ al ŝi?
Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.

ARNHOLM
Eĉ ne tion?

WANGEL
Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.

ARNHOLM
Hm, -- ĉu?

WANGEL
Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu
tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas
transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas
_iometa_ ŝanco foje edzinigi ilin.

ARNHOLM
Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri _tio_?

WANGEL
Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaŭ pri _tio_! Sed jen --
aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara
Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj
akvo!

ARNHOLM
Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante)
Mi miras kien ŝi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo
kaj elrigardas.)

WANGEL
(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por ĉiuj tri. -- Se mi nur
ion scius.

(_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.)

ELLIDA
(rapide al _Wangel_) Ne eliru ĉi-matene!

WANGEL
Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu
proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?

ELLIDA
(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon)
Bonan matenon.

ARNHOLM
Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por
momento?

ARNHOLM
Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la
knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.

ELLIDA
Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias
kie ili iradas.

WANGEL
Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.

ARNHOLM
Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la
verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)

ELLIDA
Kioma horo estas, Wangel?

WANGEL
(rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua.

ELLIDA
Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte
venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!

WANGEL
(proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi
vin.

ELLIDA
Pri kiu do?

WANGEL
Hieraŭ vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la
lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.

ELLIDA
Jes, mi faris. Kredu min.

WANGEL
Nu, sed kiel vi lin vidis?

ELLIDA
Kiel mi vidis lin?

WANGEL
Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis
lin?

ELLIDA
Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas.

WANGEL
Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?

ELLIDA
Jes, li ja faris.

WANGEL
Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?

ELLIDA
Jes, ĝuste tiel.

WANGEL
Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?

WANGEL
(ekmire) Mi ne faris, ĉu?

WANGEL
Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.

ELLIDA
(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por
vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin!

WANGEL
Estas nur la okuloj, vi diris --

ELLIDA
Ho jes, -- la okuloj! La okuloj!

WANGEL
Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li ĉiam montris sin
kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.

ELLIDA
Ĉu mi diris?

WANGEL
Jes.

ELLIDA
Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.

WANGEL
Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen.
Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li
ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo --? Ĝin la viro ne portis
hieraŭ.

ELLIDA
Ne, li ĝin ne portis.

WANGEL
(rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ -- eble vi
ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur
la "Krutdeklivo"?

ELLIDA
(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, --
hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?

WANGEL
Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi.
Ĝi superombras la antaŭan, -- tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.

ELLIDA
Ĉu tiel, Wangel?

WANGEL
Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial
estas bone, ke la realaĵo venis.

ELLIDA
Bone! Vi diras bone, ĉu?

WANGEL
Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin.

ELLIDA
(eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al
vi ĉiujn miajn pensojn.

WANGEL
Jes, faru, kara Ellida.

(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)

ELLIDA
Vere estis malfeliĉo -- por ni ambaŭ -- ke ĝuste ni du kuniĝis.

WANGEL
(miras) Kion vi diras!

ELLIDA
Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia
ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.

WANGEL
Kio do mankis en la maniero, --

ELLIDA
Aŭskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie
mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia!

WANGEL
Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!

ELLIDA
Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero -- la pura
klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj aĉetis
min.

WANGEL
Aĉetis --! -- Aĉetis -- vi diras!

ELLIDA
Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis
min al vi.

WANGEL
(rigardas ŝin en doloro) Ellida, -- ĉu vi vere havas koron paroli
tiel?

ELLIDA
Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en
via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino --

WANGEL
Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.

ELLIDA
Eble ankaŭ tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis ĉu mi
taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun
mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve --

WANGEL
Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.

ELLIDA
Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola.
Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min
mian vivon.

WANGEL
Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al
vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi
povis nomi la mian.

ELLIDA
Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn
prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran
laboron, -- prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en -- en libereco
-- kaj laŭ propra elekto!

WANGEL
(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis
tute senvaloraj por vi?

ELLIDA
Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo
povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.

WANGEL
(rigardas ŝin) Ne -- en libereco!

ELLIDA
Ne. Mi ne libervole iris kun vi.

WANGEL
(mallaŭte) Ah, -- mi memoras -- la frazturniĝon de hieraŭ.

ELLIDA
En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi
nun vidas klare.

WANGEL
Kion vi vidas?

ELLIDA
Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco.

WANGEL
(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas
geedzeco.

ELLIDA
Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen)
La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco.

WANGEL
La unua? Kiun unuan vi aludas?

ELLIDA
La mian -- kun _li_.

WANGEL
(rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas!

ELLIDA
Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni
mem.

WANGEL
Ne, ne! Sed kio sekve?

ELLIDA
Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same
deviga kiel geedziĝo.

WANGEL
Sed je Dio --!

ELLIDA
(ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!

WANGEL
Ellida --! Ellida --!

ELLIDA
Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne
post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.

WANGEL
(en regata doloro) Al tio do venis inter ni.

ELLIDA
Devis veni. Ne povus alimaniere.

WANGEL
(rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin.
Neniam, -- neniam tute posedis vin.

ELLIDA
Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore
kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos.

WANGEL
Eksedziĝon do? Eksedziĝon, -- plenan juran eksedziĝon -- vi
deziras?

ELLIDA
Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas.
Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas
ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.

WANGEL
(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes.

ELLIDA
(vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon!

WANGEL
Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ
ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?

ELLIDA
Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi,
Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al
mi mian plenan liberecon!

WANGEL
Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu
decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem
tempon por pripensi, kion vi faros!

ELLIDA
Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian
liberecon tiun ĉi tagon!

WANGEL
Kial ĝuste hodiaŭ?

ELLIDA
Jes, -- ĉar li ja venos ĉi-nokte.

WANGEL
(skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?

ELLIDA
Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.

WANGEL
Kaj kion -- kion vi intencas poste fari?

ELLIDA
Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne
ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne
estus decido.

WANGEL
Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!

ELLIDA
Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi
devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola --. Aŭ -- sekvi lin.

WANGEL
Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton
en liajn manojn!

ELLIDA
Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion --
tiel senpere.

WANGEL
Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!

ELLIDA
Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis
vin.

WANGEL
Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen?
Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne
kiu li estas -- aŭ kio li estas.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la teruraĵo.

WANGEL
Jes, certe teruraĵo --

ELLIDA
Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ _devas_ tiriĝi en ĝin.

WANGEL
(rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura?

ELLIDA
Jes, ĝuste tial.

WANGEL
(pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio
terura?

ELLIDA
(pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas.

WANGEL
Ankaŭ allogas?

ELLIDA
Precipe allogas, -- mi sentas.

WANGEL
(malrapide) Vi parencas al la maro.

ELLIDA
Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.

WANGEL
Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.

ELLIDA
Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?

WANGEL
Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas
kompreni.

ELLIDA
Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la
via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni
povos disiĝi en kompreno -- kaj libervole.

WANGEL
(peze) Eble estas pli bone por ambaŭ -- se ni disiĝu. -- Sed mi
tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La
loganta, -- tio estas la plej forta en vi.

ELLIDA
Ĉu tiel?

WANGEL
Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne
_kuraĝas_ liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem,
Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.

ELLIDA
Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere,
kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La
teruraĵo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion
povas do vi pri tiu fari?

WANGEL
Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.

ELLIDA
Jes, -- se mi _volus_ kontraŭbatali.

WANGEL
Ĉu vi do ne volas?

ELLIDA
Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias!

WANGEL
Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida --

ELLIDA
(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta
vivo!

WANGEL
-- kaj morgaŭ --

ELLIDA
Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!

WANGEL
Via ĝusta --?

ELLIDA
Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble --
ankaŭ por li.

WANGEL
(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, -- ĉu vi amas tiun
fremdan viron?

ELLIDA
Ĉu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la
teruraĵo kaj ke --

WANGEL
-- kaj ke?

ELLIDA
(liberigas sin) -- kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.

WANGEL
(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.

ELLIDA
Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi
por mi?

WANGEL
(rigardas ŝin instige) Morgaŭ, -- tiam li estos forvojaĝinta.
Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta
liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.

ELLIDA
Ho, Wangel --! Morgaŭ -- tiam ja estos tro malfrue --!

WANGEL
(rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaŭ
indulgu ilin -- ĝis plue.

(_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la
ĝardeno. _Lyngstrand_ adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren.
La aliaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM
Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn --

HILDE
Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj --

BOLETTE
Ne, diru nenion!

WANGEL
Ankaŭ ni du faris planojn.

ARNHOLM
Ĉu, -- vere?

WANGEL
Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo.

BOLETTE
Foriros --?

ARNHOLM
Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.

WANGEL
Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.

HILDE
(eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni?

ELLIDA
(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?

HILDE
(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru
do!

BOLETTE
(ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaŭ vi foriros -- al
Skjoldvik!

WANGEL
Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien --

BOLETTE
Kaj al ni --?

WANGEL
Mi ankaŭ faros viziton --

BOLETTE
-- foje, jes!

WANGEL
Kara infano, _devas_ tiel esti (Li paŝas sur la planko.)

ARNHOLM
(flustras) Ni priparolos poste, Bolette.

(Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)

ELLIDA
(duonlaŭte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis
freneze!

BOLETTE
Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?

ELLIDA
Postsoifadis?

BOLETTE
Ekde vi venis en la domon?

ELLIDA
Ne, ne, -- kio do _tio_ estas?

BOLETTE
Unu solan aman vorton de vi.

ELLIDA
Ah --! Ĉu estus tasko por mi _ĉi tie_!

(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas
antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)

(_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antaŭen en flustra kunparolo.)

(_Bolette_ iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi
malfermas la pordon.)

BOLETTE
Jes, kara patro, -- la manĝaĵo estas preta sur la tablo -- se vi --

WANGEL
(kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu,
ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun -- kun
"la sinjorino el la maro".

(Ili iras al la pordo dekstre.)



KVINA AKTO


(La plej fora parto de la ĝardeno de _doktoro Wangel_ apud la
karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)

(_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, puŝas sin
per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)

HILDE
Jen ni povas facile salti teren!

ARNHOLM
Ne, ne, ne faru!

LYNGSTRAND
Mi ne povas salti, fraŭlino.

HILDE
Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?

ARNHOLM
Prefere ne.

BOLETTE
Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.

(Ili puŝas stange dekstren.)

(Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante
muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas
sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de
ekstere.)

BALLESTED
Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas
la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon,
vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi
ne povas aŭdi kion vi diras!

(_Ellida_ kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de
doktoro _Wangel_.)

WANGEL
Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraŭ havas abundan
tempon.

ELLIDA
Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.

BALLESTED
(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan
vesperon, sinjorino!

WANGEL
(rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?

BALLESTED
Jes. La "Korn-asocio" intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj
okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.

ELLIDA
La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?

BALLESTED
Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Ĝi
povas veni antaŭ ol ni atentas.

ELLIDA
Jes, -- ĝuste tiel estas.

WANGEL
(duone al _Ellida_) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam
plu revenos.

BALLESTED
Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru
honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo.
Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.

ELLIDA
Ĉiuj markoloj fermitaj, -- jes.

BALLESTED
Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum
semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes,
komence, mi pensas. Ĉar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi
sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.

(Li salutas kaj foriras maldekstren.)

ELLIDA
(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi
ekscita duona horo antaŭ la decido.

WANGEL
Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?

ELLIDA
Mi _devas_ mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru
mian elekton.

WANGEL
Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne
permesas al vi.

ELLIDA
La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos
malpermesi al mi forvojaĝi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel
elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo.
Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, --
elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne
povos malhelpi.

WANGEL
Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.

ELLIDA
Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio,
kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo,
Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi
aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojaĝos, -- _se_ mi do
forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte -- aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ
ne havas ŝlosilon por redoni, -- eĉ ne sciigon por postlasi, nek
pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo.
Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.

WANGEL
Vi ja mem volis.

ELLIDA
Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion
tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi --
kaj neniu alia, -- kiu volis havi ĉion tiel.

WANGEL
Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.

ELLIDA
Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio
venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, -- neniu
apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia
kuna interna posedo.

WANGEL
Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian
liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.

ELLIDA
Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo
erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la
manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- ĉi-nokte -- post duona
horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min
senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi --
la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran,
veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne
_povas_ rezigni. Ne libere!

WANGEL
Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaŭ via kuracisto --
prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo.

ELLIDA
Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas
momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime
ĉe vi -- kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed
eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas!

WANGEL
Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune.

ELLIDA
Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi
tie.

WANGEL
Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.

ELLIDA
Jes, ĉu vi opinias?

WANGEL
Sufiĉan tempon, mi diras.

ELLIDA
Do ni iomete promenadu.

(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_
antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)

BOLETTE
(rimarkas la forirantojn) Jen vidu --!

ARNHOLM
(mallaŭte) Tŝ, -- lasu ilin foriri.

BOLETTE
Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?

ARNHOLM
Ĉu vi ion rimarkis?

BOLETTE
Ĉu mi rimarkis!

ARNHOLM
Ion aparte?

BOLETTE
Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?

ARNHOLM
Ho, mi ne ĝuste scias --

BOLETTE
Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.

ARNHOLM
Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.

BOLETTE
Ĉu?

ARNHOLM
Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?

BOLETTE
Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos
al ni.

ARNHOLM
Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?

BOLETTE
Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- ŝi neniam
revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.

HILDE
Ankaŭ Hilde?

BOLETTE
Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde
ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu.
Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem --

ARNHOLM
Kara Bolette, -- por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi
elvenus.

BOLETTE
(vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?

ARNHOLM
Ankaŭ tio, jes.

BOLETTE
Nu, -- kaj kion li diris!

ARNHOLM
Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn
tagojn --

BOLETTE
Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.

ARNHOLM
Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.

BOLETTE
Neniun --!

ARNHOLM
Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por
li.

BOLETTE
(riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.

ARNHOLM
Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- ĉu vi
deziras elveni aŭ ne.

BOLETTE
Kio dependas de mi mem, vi aludas?

ARNHOLM
Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos
en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj
kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?

BOLETTE
(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio
ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do --. Ĉar mi ja ne havas iun
alian en la tuta mondo al kiu min turni.

ARNHOLM
Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via
antaŭa instruisto?

BOLETTE
De vi, Arnholm! Ĉu vi volus --?

ARNHOLM
Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion.
-- Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?

BOLETTE
Ĉu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion
profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga
neebleco --!

ARNHOLM
Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.

BOLETTE
Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru
ĉu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo?

ARNHOLM
De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

BOLETTE
(kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi
ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj
plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, -- ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi
komencis timi, ke la vivo preterirus min.

ARNHOLM
Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi
tute sincere -- ĉu estas io -- io, kio ligas vin ĉi tie?

BOLETTE
Ligas min? Ne, nenio.

ARNHOLM
Nenio ajn?

BOLETTE
Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj
ankaŭ Hilde. Sed --

ARNHOLM
Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ
iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de
tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette?
Neniu rilato?

BOLETTE
Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.

ARNHOLM
Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojaĝi kun mi.

BOLETTE
(manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, -- kia feliĉo por pripensi!

ARNHOLM
Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?

BOLETTE
Jes, efektive!

ARNHOLM
Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en
miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?

BOLETTE
Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia
maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

ARNHOLM
Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, --
vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun
demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo?

BOLETTE
(retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras!

ARNHOLM
Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.

BOLETTE
(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

ARNHOLM
Ĉu tute ne eblus por vi, ke --?

BOLETTE
Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm!
(rigardas lin) Aŭ --. Tamen --. Ĉu estis tiel vi intencis -- kiam
vi proponis fari tiom por mi?

ARNHOLM
Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

BOLETTE
Ho, kiel tiaĵo -- de vi, -- kiel ĝi ne povus -- surprizi min!

ARNHOLM
Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi
vojaĝon pro vi.

BOLETTE
Vi venis ĉi tien pro -- pro mi!

ARNHOLM
Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via
patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi
daŭre havis vian antaŭan instruiston en -- en iom pli ol amika
memoro.

BOLETTE
Kiel patro povis skribi tiaĵon!

ARNHOLM
Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi
tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu
min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi,
ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aŭ
imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema
inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin.
Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi
portis por mi.

BOLETTE
Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

ARNHOLM
Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi ĝin portas en mi,
-- restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la
miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

BOLETTE
Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.

ARNHOLM
Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu
vi povis decidigi vin, -- nu, fariĝi mia edzino?

BOLETTE
Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia
instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

ARNHOLM
Nu ja, -- ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la
rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.

BOLETTE
Kiel, vi pensas?

ARNHOLM
Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi
elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en
sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ
sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan,
fidindan amikon. Pri tio estu certa!

BOLETTE
Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- ĉio fariĝis ja nun tute neebla.

ARNHOLM
Ĉu ankaŭ tio neeblas?

BOLETTE
Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la
respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke
nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos
mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!

ARNHOLM
Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

BOLETTE
Ho, dolorigas pripensi!

ARNHOLM
Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion
laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj
tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.

BOLETTE
Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

ARNHOLM
Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa
kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, -- kiun
vi -- eble -- ankaŭ ne amas.

BOLETTE
Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed
tamen --! Aŭ eble tamen --?

ARNHOLM
(rapide) Nu!

BOLETTE
(rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble --.

ARNHOLM
Kio, Bolette!

BOLETTE
Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis.

ARNHOLM
Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole --? Ke vi tamen povus
permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?

BOLETTE
Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro
Arnholm, -- do prefere prenu min.

ARNHOLM
Bolette! Vi tamen volas!

BOLETTE
Jes, -- mi opinias -- ke mi volas.

ARNHOLM
Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!

BOLETTE
Jes. Se vi daŭre opinias, ke -- ke vi devas preni min.

ARNHOLM
Se mi opinias --! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon,
Bolette! Kion vi alie diris, -- via antaŭa dubemo, -- tio ne timigas
min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni
ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

BOLETTE
Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi
promesis al mi.

ARNHOLM
Jen al kio mi restas.

BOLETTE
Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.

ARNHOLM
Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan
jaron en la lernejo --.

BOLETTE
(silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni
en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne
antaŭtimi pro la stulta enspezo --.

ARNHOLM
Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- ĉu ne, kara
Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Ĉu?

BOLETTE
Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.

ARNHOLM
(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece
kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj
intime ni du kunvivu, Bolette!

BOLETTE
Jes, ankaŭ mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio ĉi eblos.
(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!

ARNHOLM
Kio estas, kara?

BOLETTE
Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie.

ARNHOLM
Via patro --?

BOLETTE
Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.

ARNHOLM
Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?

BOLETTE
Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.

ARNHOLM
Jes, se ne estas nura imagaĵo.

BOLETTE
Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble
la pli bona por li.

ARNHOLM
Kara, kiel _tio_ estus la pli bona?

BOLETTE
Jes, ĉar -- certe nenio fariĝos el lia arto. -- Ni foriru antaŭ ol
ili venos.

ARNHOLM
Kore bonvole, mia kara Bolette.

(_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.)

HILDE
Hej, -- hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?

ARNHOLM
Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.

(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.)

LYNGSTRAND
(ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja
duope. Ĉiam duope.

HILDE
(postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.

LYNGSTRAND
Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?

HILDE
Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn.

LYNGSTRAND
Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.

HILDE
Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ
kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.

LYNGSTRAND
Nu, ne estas sole pro _tio_. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.

HILDE
Kiel vi povas tion scii?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.

HILDE
Nur pensi?

LYNGSTRAND
Dum li estas for, jes.

HILDE
Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!

LYNGSTRAND
Povus esti.

HILDE
Ĉu ŝi promesis al vi?

LYNGSTRAND
Jes, imagu, -- ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi
scias.

HILDE
Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.

LYNGSTRAND
Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.

HILDE
Kaj kiam vi revenos hejmen, -- ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj
poste vin edzigi al ŝi?

LYNGSTRAND
Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la
unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro
maljuna por mi, mi pensas.

HILDE
Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj
ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran
vivotaskon. -- Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.

HILDE
Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi
scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND
Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta
virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --.
Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.

HILDE
Vi eble pensas -- ekscita?

LYNGSTRAND
Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia.
(rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino
Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi
havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam
ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos
la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta
kvazaŭ ŝi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli.

HILDE
Ĉu vi tion dezirus?

LYNGSTRAND
Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu ĉi somero --
mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.

HILDE
Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?

LYNGSTRAND
Jes, mi tre ŝatas vin tia.

HILDE
Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras
hele somervestita?

LYNGSTRAND
Jes, tion mi vere ŝatas.

HILDE
Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?

LYNGSTRAND
Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.

HILDE
Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laŭ vi mi aperus en
nigra koloro?

LYNGSTRAND
En nigra, fraŭlino Hilde?

HILDE
Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?

LYNGSTRAND
Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en
nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.

HILDE
(rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. -- Nigra punta kolumo. --
Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.

LYNGSTRAND
Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo --
kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

HILDE
Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.

LYNGSTRAND
Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin
tiel?

HILDE
Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.

LYNGSTRAND
Ekscite?

HILDE
Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_!

LYNGSTRAND
(rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!

(_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antaŭen apud la lageto.)

WANGEL
Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas!
(vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro
Lyngstrand, -- ĝi ankoraŭ ne estas en vido?

LYNGSTRAND
La granda anglo?

WANGEL
Jes!

LYNGSTRAND
(montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.

ELLIDA
Ah --! Mi ja sciis.

WANGEL
Jam venis!

LYNGSTRAND
Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

WANGEL
Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas
aŭskulti la muzikon.

LYNGSTRAND
Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.

WANGEL
Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

HILDE
(flustras al _Lyngstrand_) Ankaŭ tiuj du iras duope.

(Ŝi kaj _Lyngstrand_ iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko
aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)

ELLIDA
Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, -- mi sentas.

WANGEL
Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

ELLIDA
Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- ĉu vi vidas
lin, Wangel!

(_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la
barilo.)

LA FREMDULO
(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

ELLIDA
Jes, jes, jes, -- la horo venis.

LA FREMDULO
Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?

WANGEL
Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.

LA FREMDULO
Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj
valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe.
Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas
vin, ĉu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani?

ELLIDA
(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)

LA FREMDULO
Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.

ELLIDA
(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu
reŝanĝi!

LA FREMDULO
Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

ELLIDA
(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min
al vi?

LA FREMDULO
Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

ELLIDA
Pro tiu promeso, ĉu?

LA FREMDULO
La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi
tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_.

ELLIDA
(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

WANGEL
Ellida!

ELLIDA
(ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la
nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

(_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.)

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas?

LA FREMDULO
Mi vidas -- kaj mi aŭdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas.

WANGEL
(paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti
por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros
vin de ĉi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- ĉu vi tiam
scias al kio vi riskigos vin?

ELLIDA
Ne, ne, Wangel! Ne tion!

LA FREMDULO
Kion vi volas fari al mi?

WANGEL
Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi
surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

ELLIDA
Ho, Wangel, -- kiel povas vi --!

LA FREMDULO
Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la
brustpoŝo) -- tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.

ELLIDA
(ĵetas sin antaŭ _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min!

LA FREMDULO
Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar
mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

ELLIDA
(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li
aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon
kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, -- ĉiujn miajn
pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne
povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, --
por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi!

WANGEL
(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas
for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la
neatingebla, -- ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

ELLIDA
Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super
mi!

WANGEL
Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun
alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refariĝi.
-- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco.

ELLIDA
(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, -- vero, -- kion
vi diras! Ĉu tiel vi pensas -- el via plej interna koro!

WANGEL
Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

ELLIDA
Kaj ĉu vi _povas_? Ĉu vi povas permesi ke tio _okazu_!

WANGEL
Jes, mi povas. Mi povas -- ĉar mi amas vin tiel arde.

ELLIDA
(mallaŭte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligiĝis
al vi!

WANGEL
Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

ELLIDA
(kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis!

WANGEL
Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas
komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via
ĝusta vivo povas -- remetiĝi sur -- sur sian ĝustan spuron. Ĉar
nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

ELLIDA
(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al _Wangel_)
Libere kaj -- sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? -- Estas
transformo en tio ĉi!

(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)

LA FREMDULO
Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

ELLIDA
(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:)
Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!

LA FREMDULO
Vi ne sekvos!

ELLIDA
(kroĉas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio
ĉi!

WANGEL
Ellida, -- Ellida!

LA FREMDULO
Do finite?

ELLIDA
Jes! Finite por ĉiam!

LA FREMDULO
Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

ELLIDA
Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, --
kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj
vi min ne plu logas.

LA FREMDULO
Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne
estas pli ol -- trapasinta ŝippereo en mia vivo.

(Li eliras maldekstren.)

WANGEL
(rigardas ŝin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro.
Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?

ELLIDA
Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo
_devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco.

WANGEL
Kaj la nekonateco, -- ĝi ne logas vin pli?

ELLIDA
Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, -- iri en ĝin, --
se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis
rezigni.

WANGEL
Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en
bildoj -- kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la
maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de
vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

ELLIDA
Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por
mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuraĝis _uzi_ la ĝustan rimedon -- la
_solan_, kiu povis helpi min.

WANGEL
Jes, -- en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas
multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?

ELLIDA
Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar
nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco.

WANGEL
(rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos
vivi tute unu por la alia --

ELLIDA
-- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaŭ miaj.

WANGEL
Jes, ĉu ne, vi kara!

ELLIDA
-- kaj por niaj du infanoj, Wangel!

WANGEL
_Niaj_ vi nomas ilin!

ELLIDA
Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

WANGEL
Niaj --! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, -- senfinan
dankon pro tiu vorto!

(_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de
maldekstre en la ĝardenon.)

(Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere
sur la vojeto.)

HILDE
(duonlaŭte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefianĉiĝinte ŝi
kaj patro aspektas!

BALLESTED
(kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto.

ARNHOLM
(rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojaĝas.

BOLETTE
(iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.

LYNGSTRAND
La lasta vojaĝo ĉi-jare.

BALLESTED
Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas
malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por
ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.

WANGEL
Ne, -- ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.

ARNHOLM
(rigardas ilin alterne) Ah, -- vere!

BOLETTE
(venas antaŭen) Patro, -- ĉu estas vero!

HILDE
(proksimiĝas al _Ellida_) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!

ELLIDA
Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min.

HILDE
(luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! -- imagu -- ĉu mi volas --!

ARNHOLM
(al _Ellida_) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo --!

ELLIDA
(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Ĉu vi memoras,
-- ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, --
oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaŭ ne al la
mara vivo.

BALLESTED
Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!

ELLIDA
Proksimume, jes.

BALLESTED
Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- ŝi mortos_. La homoj,
kontraŭe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi
certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi!

ELLIDA
Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.

WANGEL
Kaj sub respondeco, kara Ellida.

ELLIDA
(rapide, etendas al li la manon) Ĝuste _tiel_ estas.

(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko
aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Sinjorino el la Maro" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home