Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Puphejmo - Dramo en tri aktoj
Author: Ibsen, Henrik, 1828-1906
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Puphejmo - Dramo en tri aktoj" ***


HENRIK IBSEN

PUPHEJMO

Dramo en tri aktoj

(Et Dukkehjem)

(1879)

Tradukis
Odd Tangerud

LINGVE KONTROLITA DE
ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO
(EVA)

Dua eldono

1998

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-991075-2-0


PUPHEJMO


Roloj:

  TORVALD HELMER, advokato
  NORA, lia edzino
  RANK, doktoro (kuracisto)
  KRISTINE LINDE, vidvino
  NILS KROGSTAD, juristo
  La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer
  ANNE-MARIE, infanvartistino
  HELENE, ĉambristino
  Portisto

(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri
kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro,
komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana
profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon
"Julo" por tiu religia festo.)



UNUA AKTO


(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo
dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo
maldekstre fone kondukas al la oficejo de _Helmer_. Inter tiuj
pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli
antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun
brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe,
estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu
estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka
pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun
porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko
kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la
forno. Vintrotago.)

(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu
malfermas. _Nora_ envenas, kontente kantetante; ŝi estas
vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur
la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni
vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al
la ĉambristino, kiu malfermis por ili.)

NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu
ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto;
elprenante la monujon) Kiom --?

PORTISTO. Kvindek oerojn.

NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.

(La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la
pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la
supervestojn)

NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas
kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo
de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la
dekstra tablo)

HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas
tie?

NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.

HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?

NORA. Jes!

HELMER. Kiam revenis la sciureto!

NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj
viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.

HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas,
tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto
flirtis denove malŝparante monon!

NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi.
Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.

HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.

NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur
etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe,
multe da mono.

HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ
nova salajrodato.

NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.

HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian
orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi
hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la
Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj
jen finite pri mi --

NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel
malbele!

HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste?

NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi
havus ŝuldojn aŭ ne.

HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?

NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.

HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze,
Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun ŝuldon! Neniam
pruntepreni! Hejmo kiu fondiĝas sur ŝuldoj, fariĝos senlibera,
do malbela. Ĝis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaŭ
faros dum la mallonga tempo ankoraŭ necesa.

NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.

HELMER (sekvas ŝin). Nu, nu; la kantalaŭdo ne trenu siajn
flugilojn. Kio? Ĉu la sciureto staras tie paŭtante? (elprenas la
monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.

NORA (turnas sin rapide). Monon!

HELMER. Jen rigardu! (donas al ŝi kelkajn monbiletojn) Kara mia,
certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.

NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho,
dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.

HELMER. Jes, vere ĝi devus.

NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi,
kion mi aĉetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn
por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen ĉevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj
jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed ŝi ja
ĉiuokaze baldaŭ disŝiros ilin. Kaj jen robŝtofo kaj tukoj por
la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.

HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?

NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi
ĉi-vespere!

HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malŝparulineto, kion vi
pensis por vi mem?

NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.

HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi
pleje ŝatus havi.

NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, aŭdu, Torvald

HELMER. Nu?

NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni
ion al mi, vi povus --; povus --

HELMER. Nu, nu, eldiru.

NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom
vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi aĉetos
ion.

HELMER. Sed vidu, Nora --

NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj
mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Ĉu
ne estus amuze?

HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj ĉiam malŝparas
monon?

NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi
diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje
bezonas. Ĉu ne estas tre saĝe? Ĉu?

HELMER (ridetante). Certe estas; kondiĉe ke vi vere kapablus
reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere aĉetus ion por vi
mem. Sed foje ĝi malaperas en la mastrumado, kaj foje ĝi
forflirtas por aliaj superfluaj aĉetoj, kaj jen mi devas denove
elspezi.

NORA. Tamen, Torvald --

HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon
ĉirkaŭ ŝian talion) La ludanta birdo estas dolĉa; sed ĝi
forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo
teni ludbirdon.

NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere ŝparas ĉion, kion mi
kapablas.

HELMER (ridetas). Jes, trafa diraĵo. Ĉion kion vi kapablas. Sed
vi tute ne kapablas.

NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur
scius kiom da elspezoj ni alaŭdoj kaj sciuroj havas, Torvald.

HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro.
Vi ĉirkaŭflaras ĉie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi
havigis ĝin, ĝi kvazaŭ malaperas inter viaj manoj; vi neniam
scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi
estas. Kuŝas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.

NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la
kvalitoj de paĉjo.

HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ĝuste kia vi estas, mia
dolĉa, eta kantalaŭdo. Sed aŭskultu; suspekto sin prezentas.
Vi aspektas hodiaŭ tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? --
tiel ruzeta --

NORA. Mi, ĉu?

HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la
okulojn.

NORA (rigardas lin). Nu?

HELMER (minacas per la fingro). Ĉu eble la eta frandemulino
ekscesis en la urbo hodiaŭ?

NORA. Ne, kial vi pensas tiel?

HELMER. Ĉu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al
la sukeraĵisto?

NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald --

HELMER. Ne lipis iom da konfitaĵo?

NORA. Ne, tute ne.

HELMER. Eĉ ne gustumis makaronon aŭ du?

NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi --

HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur ŝercas --

NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi
kontraŭe al vi.

HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --.
(proksimiĝas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia
kara Nora. Ili certe malkaŝiĝos en la vespero ĉe la eklumigita
Jularbo.

NORA. Ĉu vi memoris inviti doktoron Rank?

HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li
manĝos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos
antaŭtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom
mi antaŭĝuas la vesperon.

NORA. Ankaŭ mi. Kaj kiom la infanoj ĝojegos, Torvald.

HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran,
solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas ĝuiga penso,
ĉu ne?

NORA. Ho jes, estas mirinde!

HELMER. Ĉu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj
antaŭe vi enfermis vin en via ĉambro ĉiun vesperon ĝis malfrue
post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj ĉiujn aliajn
mirindaĵojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej
enuiga tempo, kiun mi iam travivis.

NORA. Kontraŭe mi tute ne enuis.

HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom
modesta, Nora.

NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Ĉu mi kulpus
pri tio, ke la kato envenis kaj disŝiris ĉion?

HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis
ĝojigi nin ĉiujn, kaj tio estas la ĉefa afero. Sed estas bone,
ke tiu tempo de malriĉeco estas pasinta.

NORA. Ho jes, estas vere ĝojige.

HELMER. Nun mi ne bezonas sidi ĉi tie sola kaj enui; kaj vi ne
bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn
manojn --

NORA (manklakas). Ne, ĉu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho
kiel mirinde bone estas tion aŭdi! (prenas lian brakon) Nun mi
konfidu al vi kiel mi intencas ĉion aranĝi, Torvald. Tuj post la
Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la
sidĉambro) Iu venos. Nu do, ĉagrene!

HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.

ĈAMBRISTINO (ĉe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda
virino --

NORA. Enlasu ŝin.

ĈAMBRISTINO (al _Helmer_). Kaj la doktoro venis
samtempe.

HELMER. Li iris rekte en mian ĉambron, ĉu?

ĈAMBRISTINO. Jes, li tien iris.

(_Helmer_ iras en sian ĉambron. La _ĉambristino_
enlasas _sinjorinon Linde_, kiu estas vojaĝvestita, kaj
fermas post ŝi)

LINDE (sinĝena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.

NORA (necerta). Bonan tagon --

LINDE. Vi eble ne rekonas min.

NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, ŝajnas al mi -- (ekkrias) Sed? --
Kristine? Ĉu efektive estas vi?

LINDE. Jes, estas mi.

NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --?
(iom malrapide) Kiom vi aliiĝis, Kristine!

LINDE. Jes, verŝajne -- aliiĝis. Dum naŭ -- dek longaj jaroj --

NORA. Ĉu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian?
Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis feliĉega tempo,
kredu. Kaj jen vi do venis ĉi tien en la urbon? Faris la longan
vojaĝon dumvintre. Brava vi estas.

LINDE. Mi ĵus venis per la vaporŝipo matene.

NORA. Por amuziĝi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ĝuige!
Jes, amuziĝi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn.
Vi ne frostas, ĉu? (helpas ŝin) Jen; nun ni sidigu nin agrable
tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseĝon! En la balanca
seĝo mi volas sidi. (prenas ŝiajn manojn) Jes nun vi ree havas
vian antaŭan vizaĝon; estis nur en la unua momento --. Iom pli
pala vi fariĝis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa.

LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.

NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe.
(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas
babilante! Dolĉa, benita Kristine, ĉu vi povas pardoni min?

LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?

NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja fariĝis
vidvino.

LINDE. Jes, antaŭ tri jaroj.

NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho,
Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed ĉiam
mi prokrastis, kaj ĉiam io intervenis.

LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.

NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi!
Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?

LINDE. Neniom.

NORA. Kaj neniujn infanojn?

LINDE. Neniujn.

NORA. Do vere nenion?

LINDE. Eĉ ne aflikton aŭ sopiron kiel etan konsolon.

NORA (rigardas ŝin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?

LINDE (ridetas afliktite, kaj tuŝas ŝiajn harojn). Nu, tio foje
okazas, Nora.

NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolĉajn
infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, ĉar ili eliris kun la
vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, ĉion --

LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.

NORA. Ne, vi komencu. Hodiaŭ mi ne volas esti egoisto. Hodiaŭ
mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novaĵon mi devas
diri al vi. Ĉu vi scias pri la granda feliĉo, kiu okazis al ni
laste?

LINDE. Ne. Kaj _kiu_?

NORA. Pensu, mia edzo nomiĝis direktoro de la Akciobanko!

LINDE. Via edzo? Ho kia ŝanco --!

NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma
vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol
tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald
neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom
ni ĝojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li
ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas
vivi tute alimaniere ol antaŭe, -- ĝuste kiel ni deziras. Ho,
Kristine, kiom mi sentas min ŝveba kaj feliĉa! Ĉar estas ja
ĝuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviliĝi. Ĉu
ne?

LINDE. Jes almenaŭ estus kontentige havi por la necesaĵoj.

NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!

LINDE (ridetas). Nora, Nora, ĉu vi ankoraŭ ne fariĝis saĝa?
Dum la lernojaroj vi estis malŝparulino.

NORA (ridas mallaŭte). Jes, tion diras Torvald ankoraŭ.
(minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta
kiel vi pensas. -- Ho, ne estis ĉiam por ni tiel, ke mi povus
malŝpari. Ambaŭ devis ni labori!

LINDE. Ankaŭ vi?

NORA. Jes, pri malgravaĵoj; pinglolaboro, kroĉado, brodado kaj
simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaŭ pri aliaj aferoj.
Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni
geedziĝis? Ne estis ŝanco por promocio en lia oficejo, kaj
li ja devis enspezi pli da mono ol antaŭe. Sed la unuan jaron
li trostreĉis sin tiel terure. Li devis ja serĉi ĉiajn
kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de
frue ĝis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li fariĝis morte
malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri
suden.

LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?

NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaĝi, kredu min. Ivar
estis tiam ĵus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho,
estis mirinde ĝuiga vojaĝo. Kaj ĝi savis la vivon de Torvald.
Sed kostis tre multe da mono, Kristine.

LINDE. Tion mi ja komprenas.

NORA. Mil ducent talerojn ĝi kostis. Kvar mil okcent kronojn.
Jen granda sumo.

LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda feliĉo, ke oni
havas la monon.

NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de paĉjo.

LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi
kredas.

NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin
varti. Ĉiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon.
Kaj mi ankaŭ devis varti mian malfeliĉan, morte malsanan Torvald.
Mia kara bona paĉjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej
peza travivaĵo, kiun mi spertis, post kiam mi edziniĝis.

LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al
Italujo?

NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urĝis nin.
Do, ni forvojaĝis unu monaton poste.

LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?

NORA. Sana kiel fiŝo!

LINDE. Sed -- la doktoro?

NORA. Kiel?

LINDE. Ŝajnas al mi, ke la ĉambristino diris, ke estas la
doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.

NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti
pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaŭ
unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, eĉ ne
horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaŭ mi. (eksaltas kaj
manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj
esti feliĉa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur
priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud
ŝi kaj metas la brakojn sur ŝian genuon) Ho, ne koleru kontraŭ
mi! -- Diru, ĉu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon?
Kial vi do akceptis lin?

LINDE. Mia patrino ankoraŭ vivis; sed ŝi kuŝis senhelpe
malsana en la lito. Kaj mi devis ankaŭ zorgi pri miaj du pli junaj
fratoj. Mi ne trovis, ke estas saĝe rifuzi lian edziĝpeton.

NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis riĉa?

LINDE. Li estis sufiĉe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj
aferoj, Nora. Kiam li mortis, ĉio perdiĝis, kaj nenio restis.

NORA. Kaj poste --?

LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj
malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri
jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ĝi
atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min,
ĉar ŝi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas
zorgi pri si mem.

NORA. Kiom vi devas senti vin senŝar --

LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu
vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo.
En ĉi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas
absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom feliĉa,
ke mi trovus daŭran oficon, iun oficejan laboron --

NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure streĉa, kaj vi aspektas
sufiĉe streĉita antaŭe. Estus pli bone por vi veni al iu
banloko.

LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas paĉjon, kiu povus doni
al mi vojaĝmonon, Nora.

NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraŭ mi.

LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraŭ mi. La
plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ĝi kaŭzas tiom da
amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni
devas eltrovi eblecojn ĉiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni
fariĝas egoisto. Kiam vi rakontis pri la feliĉa ŝanĝo en via
situacio -- kredu -- mi ne tiom ĝojiĝis pro vi, kiom pro mi
mem.

NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald
povus fari ion por vi.

LINDE. Jes, tion mi pensis.

NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon
tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe ŝatas. Ho,
mi tre ŝatus esti helpa al vi.

LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia
afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte
de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.

NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --?

LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj
tiaĵojn --. Vi estas infano, Nora.

NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru
tiel arogante.

LINDE. Nu --?

NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi ĉiuj opinias, ke mi taŭgas
al nenio grava --

LINDE. Nu, nu --

NORA. -- ke mi elprovis nenion en ĉi tiu malfacila mondo.

LINDE. Kara Nora, vi ja ĵus rakontis al mi ĉiujn viajn
travivaĵojn.

NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallaŭte) Mi ne rakontis pri mia
granda ago.

LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?

NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari.
Vi fieras, ke vi laboris tiel streĉe kaj longe por via
patrino.

LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera
kaj ĝoja, kiam mi pensas, ke ebliĝis al mi fari la lastan
vivtempon de mia patrino tiel senzorga.

NORA. Kaj vi ankaŭ estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al
viaj fratoj.

LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.

NORA. Tion ankaŭ mi trovas. Sed nun vi aŭdu ion, Kristine.
Ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja.

LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?

NORA. Parolu mallaŭte. Se Torvald aŭdus, jen imagu! Li devas
por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu
krom vi.

LINDE. Sed kio do estas?

NORA. Venu ĉi tien (tiras ŝin sur la sofon flanke de si) Aŭdu,
-- ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. Estas mi, kiu
savis la vivon de Torvald.

LINDE. Savis --? Kiel savis?

NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojaĝo al Italujo. Torvald ne
travivus, se li ne estus veninta tien --

LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon --

NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj ĉiuj aliaj; sed --

LINDE. Sed --?

NORA. Paĉjo donis al ni eĉ ne unu ŝilingon. Estis mi, kiu
havigis al ni la monon.

LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?

NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi
diras?

LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Ĉu vi gajnis en la
loterio?

NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus
tio?

LINDE. Sed de kie vi ricevis ĝin?

NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!

LINDE. Ĉar pruntepreni vi ja ne povis.

NORA. Nu? Kial ne?

LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la
edzo.

NORA (ĵetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taŭgas
pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom saĝe aranĝi, kaj --

LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas --

NORA. Vi tion ankaŭ ne bezonas. Eble mi ne _prunteprenis_ la monon.
Eblus havigi ĝin alimaniere. (ĵetas sin malantaŭen en la sofo)
Eble mi ricevis ĝin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga,
kiel mi --

LINDE. Facilanima vi estas.

NORA. Nun vi verŝajne estas senmezure scivolema, Kristine.

LINDE. Jes, aŭdu nun, kara Nora, -- ĉu vi ne agis
malprudente?

NORA (eksidas rekte denove). Ĉu estas malprudente savi la vivon
de sia edzo?

LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio --

NORA. Sed ĝuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, ĉu vi ne
komprenas tion? Li eĉ ne devus scii kiom danĝere estas pri si. Ja
al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danĝero;
ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen
komprenu, ke unue mi devis provi palpe serĉi la vojon. Mi
prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj
vojaĝi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute
devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus
esti ĝentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus
pruntepreni sumon. Sed tiam li fariĝis preskaŭ kolera, Kristine.
Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo
ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi
pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon --

LINDE. Kaj via edzo, ĉu li ne sciiĝis de via patro, ke la mono
ne venis de li?

NORA. Ne, neniam. Paĉjo mortis ĝuste en tiuj tagoj. Mi intencis
informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkaŝi. Sed ĉar li
kuŝis malsana --. Bedaŭrinde, ne fariĝis necese.

LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?

NORA. Ne, pro ĉielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas
tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira
memkonscio -- kiom ĝene kaj humilige estus por li scii, ke li ion
ŝuldus al mi. Tio tute misŝovus la rilaton inter ni; nia bela,
feliĉa hejmo ne plu restus, kio ĝi nun estas.

LINDE. Kaj vi neniam informos lin?

NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj
jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu!
Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu ŝatos min kiel nun;
kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti
min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas)
Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia
granda sekreto, Kristine? Ĉu ne ankaŭ mi taŭgas por io? -- Cetere
sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis ĉiam facile
por mi plenumi la devojn en ĝusta tempo. Sciu ke en la mondo de
negoco estas io, kio nomiĝas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio
nomiĝas partopago; kaj estas ĉiam malfacile trovi monon por ili.
Sekve mi devis ŝpari tie kaj tie laŭ ebleco, kiel vi komprenas.
El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, ĉar Torvald
devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion
mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La
dolĉaj, benitaj etuloj!

LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonaĵoj, kompatinda
Nora?

NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Ĉiam kiam
Torvald donis al mi monon por novaj roboj aŭ io simila, mi neniam
uzis pli ol la duonon; aĉetis ĉiam la plej simplajn kaj
malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke ĉio tiel bone konvenas
al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze
multajn fojojn, Kristine; ĉar tamen estas agrable porti belajn
vestojn. Ĉu ne?

LINDE. Ho jes, vere.

NORA. Nu, mi ja ankaŭ havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron
mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi ŝlosis la pordon de mia
ĉambro, kaj ĉiun vesperon mi sidis skribante ĝis malfrue en la
nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze
tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaŭ sentis min
viro.

LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?

NORA. Nu, tion mi ne povas ĝuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj
estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi
pagis ĉiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron.
(ridetas) Tiam mi sidis ĉi tie revante, ke maljuna riĉa sinjoro
enamiĝis en mi --

LINDE. Kio? Kiu sinjoro?

NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian
testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla
sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."

LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas?

NORA. Bona Dio! Ĉu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne
ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis ĉi tie revante
ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas
indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras
nek lin nek lian testamenton, ĉar nun mi estas senzorga.
(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ĝuige pri tio pensi, Kristine!
Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci
kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, ĉion kiel
Torvald ŝatas ĝin! Kaj imagu, baldaŭ venos printempo kun vasta,
blua ĉielo. Kaj eble ni povos iom vojaĝi. Eble mi revidos la
maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti feliĉa.
(sonoras en la antaŭĉambro)

LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.

NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald --

ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro
kiu deziras paroli kun la advokato.

NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?

ĈAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- ĉar
la doktoro estas ja tie --

NORA. Kiu sinjoro tiu estas?

Juristo KROGSTAD (ĉe la pordo). Estas mi, sinjorino.

(_Sinjorino Linde_ surpriziĝas, ekskuiĝas kaj turnas sin
al la fenestro)

NORA (faras paŝon al li maltrankvilega; duonvoĉe). Vi? Kio
estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?

KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la
Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras --

NORA. Do estas --

KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.

NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon.
(salutas indiferente, fermante la pordon de la antaŭĉambro;
poste ŝi ordigas ion ĉe la forno)

LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro?

NORA. Estas juristo Krogstad.

LINDE. Do vere estas li.

NORA. Vi konas tiun homon?

LINDE. Mi konis lin -- antaŭ pluraj jaroj. Dum periodo li estis
prokuristo en nia distrikto.

NORA. Jes, li ja estis.

LINDE. Kiom li ŝanĝiĝis.

NORA. Li travivis malfeliĉan edzecon.

LINDE. Nun li ja estas vidvo.

NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.

(Ŝi fermas la pordon de la forno, kaj ŝovas la balancan seĝon
iom flanken)

LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?

NORA. Ĉu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri
negocaj aferoj. Estas tiel tede.

(_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_)

RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas
ĝeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj
rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi ĝenos ankaŭ
tie ĉi.

NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.

RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte aŭdas en ĉi tiu hejmo. Mi
kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la ŝtuparo, kiam mi
venis.

LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.

RANK. Aha, iom kaduka interne?

LINDE. Prefere trostreĉita.

RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en
la multaj festenoj?

LINDE. Mi venis por trovi laboron.

RANK. Ĉu tio estu efika rimedo kontraŭ troa streĉo?

LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.

RANK. Jes, estas ja ĝenerala opinio, ke estas tiom necese.

NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaŭ vi volas tamen
vivi.

RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen
deziras subiĝi plej longe la torturon. Estas same pri ĉiuj miaj
pacientoj. Kaj tiel estas ankaŭ pri la morale infektitaj. Ĝuste
nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato ĉe Helmer --

LINDE (mallaŭte). Aj!

NORA. Al kiu vi aludas?

RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion
scias. Difektiĝis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed eĉ li,
kvazaŭ estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._

NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?

RANK. Vere mi ne scias; mi aŭdis nur, ke estas io pri la
Akciobanko.

NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas
rilaton kun la Akciobanko.

RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi
ne scias, ĉu oni ankaŭ en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj
anhelante ĉirkaŭkuras por elflari moralan putradon, kaj poste
enmetigi la koncernaton por observado en iun avantaĝan oficon. La
sanaj devas rezignacie stari ekstere.

LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon
interne.

RANK (ŝultrotiras). Jen ĝuste tio. Estas tiu konsidero, kiu
faras el nia socio malsanulejon.

(_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)

RANK. Kial vi ridas pri tio? Ĉu vi funde scias kio estas la
socio?

NORA. Ĉu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia,
-- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- ĉiuj kiuj nun estas
dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, ĉu
ne?

RANK. Do estas _tio_,
kion vi trovas tiom ege amuza?

NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri
tio! (paŝas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze
pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn
homojn. (elprenas la saketon el la poŝo) Doktoro Rank, bonvolu
etan makaronon.

RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj
varoj ĉi tie.

NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.

LINDE. Kio? Mi --?

NORA. Nu, nu, nu; ne timiĝu. Vi ne povis scii, ke Torvald
malpermesis tiaĵojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn
dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Ĉu ne, doktoro Rank? Bonvolu!
(metas en lian buŝon makaronon) Kaj ankaŭ vi, Kristine. Kaj ankaŭ
mi havu unu; nur etetan -- aŭ eble du. (denove marŝas)
Jes, nun vere mi estas senmezure feliĉa. Nun restas nur io sola,
kion mi ege dezirus fari.

RANK. Nu? Kaj kio estas tio?

NORA. Estas io, kion mi ege ŝatus diri, kun Torvald
aŭskultanta.

RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?

NORA. Ne, mi ne kuraĝas, ĉar estas tro malbela.

LINDE. Malbela?

RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --.
Kio do estas tio, kion vi tiom ege ŝatus diri kun Helmer
aŭskultanta?

NORA. Mi treege ŝatus diri: Diablo prenu!

RANK. Vi estas freneza!

LINDE. Sed Dio gardu, Nora --!

RANK. Diru. Jen li estas.

NORA (kaŝas la saketon). Ts, ts, ts.

(_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj ĉapelo en la mano
venas el sia ĉambro)

NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberiĝis de li?

HELMER. Jes, nun li foriris.

NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la
urbo.

HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias --

NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine
Linde.

HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino?

LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj.

NORA. Kaj pensu, ŝi faris la longan vojaĝon por paroli kun
vi.

HELMER. Kion tio signifas?

LINDE. Nu, ne ĝuste --

NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun ŝi
tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn
sciojn --

HELMER. Tre prudente, sinjorino.

NORA. Kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi fariĝis bankdirektoro -- venis
telegramo pri tio -- ŝi laŭeble rapide vojaĝis ĉi tien kaj --.
Ĉu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Ĉu?

HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble
vidvino?

LINDE. Jes.

HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?

LINDE. Jes konsiderinde.

HELMER. Nu, do estas verŝajne ke mi povas vin enoficigi --

NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!

HELMER. Vi venis en bonŝanca momento, sinjorino --

LINDE. Ho, kiel mi danku vin --?

HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaŭ vi devas
pardoni min --

RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serĉas sian pelton en la
antaŭĉambro kaj varmigas ĝin apud la forno)

NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.

HELMER. Eble unu horon, ne pli.

NORA. Ĉu ankaŭ vi foriros, Kristine?

LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por
serĉi ĉambron.

HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?

NORA (helpas ŝin). Bedaŭrinde ke ni loĝas tiel malvaste; sed
neeblas --

LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaŭ, kara Nora, kaj multajn
dankojn.

NORA. Ĝis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj
ankaŭ vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi
bonfartos; envolvu vin sufiĉe.

(Foriro tra la antaŭĉambro, dum ili interparoladas. Oni aŭdas
voĉojn de _infanoj_ ekstere en la ŝtuparo.)

NORA. Jen ili! Jen ili estas!

(Ŝi alkuras por malfermi. La vartistino _Anne-Marie_ venas
kun la infanoj)

NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolĉaj,
benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Ĉu ili ne estas amindaj!

RANK. Ne babiladu ĉi tie en la trablovo!

HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por
patrinoj.

(_Doktoro Rank, Helmer_ kaj _sinjorino Linde_
malsupreniras la ŝtuparon; la _vartistino_ eniras la ĉambron
kun la infanoj. Ankaŭ _Nora_, fermante la pordon de la
antaŭĉambro.)

NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel ruĝaj viaj
vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun
ŝi) Kaj vi tre amuziĝis? Bonege. Ĉu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur
la luĝo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu
min teni ŝin iomete, Anne-Marie. Mia dolĉa eta pupinfano! (prenas
la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun ŝi) Jes, jes,
panjo dancos ankaŭ kun Bob. Kion? Vi ĵetis neĝbulojn? Ho, tie mi
dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin.
Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme.
Varma kafo por vi staras sur la forno.

(La _vartistino_ eniras la maldekstran ĉambron. _Nora_ deprenas
la supervestojn de la infanoj kaj ĵetas ilin tien kaj tien,
lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)

NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ĝi ne mordis?
Ne, hundoj ne mordas etajn, dolĉajn pupinfanojn. Ne enrigardu la
paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne!
Estas io terura. Nu? Ĉu ni ludu? Kion ni ludu? Kaŝludon? Jes, ni
kaŝludu. Bob sin kaŝu la unua. Mi? Do mi kaŝu min la unua.

(Ili ludas dum rido kaj ĝojkrioj en la sidĉambro kaj la apuda
ĉambro dekstre. Fine _Nora_ kaŝas sin sub la tablo; la
infanoj enkuras, serĉas, sed ne trovas ŝin, aŭdas ŝian
sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas ŝin.
Bruega ĝojo. Ŝi elrampas kaj ŝajnigas timigi ilin. Novaj
ĝojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu
malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li
iom atendas; la ludo daŭras)

KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer --

NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho,
kion vi volas?

KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu
estas forgesinta fermi ĝin --

NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Tion mi scias.

NORA. Nu -- kion vi do volas?

KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.

NORA. Kun --? (al la infanoj, mallaŭte) Eniru al Anne-Marie.
Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni
denove ludos post kiam li foriris. (Ŝi kondukas la infanojn en la
maldekstran ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ ili)

NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?

KROGSTAD. Jes, mi volas.

NORA. Hodiaŭ --? Sed ankoraŭ ne estas la unua en la monato.

KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian
Julplezuron vi havos.

NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaŭ --

KROGSTAD. Pri tio ni ĝis plue ne parolu. Estas io alia. Mi
esperas, ke vi havas liberan momenton?

NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam --

KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian
edzon malsupreniri la straton --

NORA. Nu ja --

KROGSTAD. -- kun virino.

NORA. Kaj kio pri tio?

KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Ĉu ne tiu virino estas
sinjorino Linde?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Ĵus veninta urben?

NORA. Jes, hodiaŭ.

KROGSTAD. Ŝi estas ja via bona amikino?

NORA. Jes, ŝi estas. Sed mi ne komprenas --

KROGSTAD. Ankaŭ mi iam konis ŝin.

NORA. Mi scias.

KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do,
permesu ke mi vin demandu rekte: Ĉu sinjorino Linde ricevos
postenon en la Akciobanko?

NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro
Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed ĉar vi
demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj
estas mi, kiu pledis por ŝi, sinjoro Krogstad. Do nun vi
scias.

KROGSTAD. Mi do kalkulis ĝuste.

NORA (iom paŝadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan
influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke
-- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus
vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh --

KROGSTAD. -- kiu havas influon?

NORA. Jes ĝuste.

KROGSTAD (ŝanĝas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian
influon por mi.

NORA. Kion do? Al kio vi celas?

KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon
en la banko.

NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian
postenon?

KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaŭ mi. Mi bone
komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min;
kaj nun mi ankaŭ komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli
min.

NORA. Sed mi certigas --

KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraŭ tempo, kaj mi
konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.

NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.

KROGSTAD. Vere ne? Ŝajnas al mi, ke vi mem ĵus diris --

NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke
mi havus tian influon sur mia edzo?

KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas
ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.

NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la
pordon.

KROGSTAD. Sinjorino estas kuraĝa.

NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaŭ liberiĝos
el la afero.

KROGSTAD (pli sinrega). Aŭskultu nun, Sinjorino. Se fariĝos
necese, mi batalos kvazaŭ por la vivo, por gardi tiun mian etan
oficon en la banko.

NORA. Jes, aspektas ja tiel.

KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu eĉ plej malmulte
gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi
kompreneble scias same bone kiel ĉiuj aliaj, ke mi antaŭ kelkaj
jaroj fariĝis kulpa pri ago malprudenta.

NORA. Mi kredas, ke mi ion tian aŭdis.

KROGSTAD. Ne fariĝis proceso; tamen tuj ĉiuj vojoj bariĝis por
mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi
devis kroĉi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej
malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas;
pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en
la banko estas kvazaŭ la unua ŝtupo por mi. Kaj nun via edzo
volas piedfrapi min for de la ŝtuparo, tiel ke mi ree staru en la
koto.

NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi
vin.

KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por
vin devigi.

NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, ĉu? ke mi ŝuldas monon
al vi?

KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?

NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu
estas mia feliĉo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj
plumpa maniero, -- ekscius ĝin de _vi_. Vi ĵetus min en
terurajn malagrablaĵojn --

KROGSTAD. Nur malagrablaĵojn?

NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; ĉar
tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi
tute ne konservos vian oficon.

KROGSTAD. Mi demandis, ĉu estas nur familiaj malagrablaĵoj,
kiujn vi timas?

NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston;
kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.

KROGSTAD (paŝon pli proksimen). Aŭskultu, sinjorino Helmer; --
aŭ via memorkapablo estas iom malforta, aŭ vi ne bone komprenas
negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone
pri la afero.

NORA. Kiel do?

KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por
pruntepreni mil ducent talerojn.

NORA. Mi sciis pri neniu alia.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon --

NORA. Vi ja faris.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj.
Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom
febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri
akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron.
Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi
redaktis.

NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.

KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj
via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus
subskribi.

NORA. Devus --? Li ja subskribis.

KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro
skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino
memoras tion?

NORA. Jes, mi opinias --

KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu
ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin
aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de
via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.

NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule?

KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni
priparolis, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?

NORA. Jes, vere estis.

KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas.

NORA. Estis ĉe la fino.

KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste.

NORA. Jes.

KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la
tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas
diri.

NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro.

KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas
strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.

NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias --

KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun
ŝuldateston tri tagojn post sia morto.

NORA. Kiel? Mi ne komprenas --

KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu.
Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro.
Ĉu ne strange, sinjorino?

NORA. (silentas)

KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu?

NORA. (daŭre silentas)

KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro
kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed
per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla;
via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia
hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas
trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj
_tiu_ ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via
patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne?

NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin
spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de
paĉjo.

KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, -- ĉu vi scias, ke tio ja estas
danĝera konfeso?

NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon.

KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la
paperon al via patro?

NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian
subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon.
Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia
edzo estas en danĝero. Estis ja neeble.

KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu
vojaĝo eksterlanden.

NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia
edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi.

KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi --?

NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri
vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi
faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia
edzo.

KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran
ideon, pri la ago je kiu vi kulpiĝis. Sed mi povas ekspliki al vi,
ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj
tio detruis mian tutan civitanan staton.

NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom
kuraĝan por savi la vivon de via edzino?

KROGSTAD. La leĝoj ne demandas pri motivoj.

NORA. Do estas ja tre malbonaj leĝoj.

KROGSTAD. Ĉu malbonaj aŭ ne, -- se mi prezentos tiun paperon en
la tribunalo, vi estos kondamnata laŭ la leĝoj.

NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraŭ timo
kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus
savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leĝojn; tamen
mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri
tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi verŝajne estas
malbona juristo, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune,
-- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi
plaĉas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos
forpelita, vi min akompanu.

(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro)

NORA (dum tempo pensante; ĵetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min
timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la
infanoj; baldaŭ ĉesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi
agis el amo!

INFANOJ (ĉe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris
tra la pordego.

NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda
viro. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne al paĉjo!

INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraŭ ludu?

NORA. Ne, ne; ne nun.

INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.

NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan.
Eniru, eniru, karaj dolĉaj infanoj.

(Ŝi ŝovas ilin milde en la apudan ĉambron, kaj fermas la
pordon post ili.)

NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn
kudrerojn, sed baldaŭ haltas). Ne! (forĵetas la brodaĵon,
ekstaras, iras al la antaŭĉambra pordo kaj vokas:) Helene!
enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj
malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!

ĈAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ĝin, sinjorino?

NORA. Tien; meze sur la plankon.

ĈAMBRISTINO. Ĉu mi alportu ion kroman?

NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.

(La _ĉambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.)

NORA (dum ŝi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie
floroj. -- La abomena homo! Babilaĉo! Estas nenio ĝena. La Jularbo
estu belega. Mi faros ĉion, kion vi ŝatos, Torvald; -- mi kantos
por vi, dancos por vi --

(_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el
ekstere)

NORA. Ah, -- vi jam revenas?

HELMER. Jes. Ĉu iu vizitis?

NORA. Ĉi tie? Ne.

HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.

NORA. Ĉu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.

HELMER. Nora, mi povas vidi laŭ via vizaĝo, ke li vizitis vin,
kaj petis, ke vi parolu favore por li.

NORA. Jes.

HELMER. Kaj tion vi farus kvazaŭ laŭ propra instigo, ĉu? Kaj
vi devus kaŝi por mi, ke li estis ĉi tie. Ankaŭ pri tio li
petis?

NORA. Jes, Torvald; sed --

HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli
kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi
mensogon!

NORA. Mensogon --?

HELMER. Vi diris, ke neniu estis ĉi tie, -- ĉu ne? (minacas per
la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas
kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas ŝin ĉirkaŭ
la talion) Ĉu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas ŝin) Kaj
nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece
estas. (foliumas siajn dokumentojn)

NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!

HELMER. Jes.

NORA. Mi ege antaŭĝuas la kostumobalon ĉe geamikoj Stenborg
postmorgaŭ.

HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi
surprizos min.

NORA. Ho, tiu stulta kaprico.

HELMER. Nu?

NORA. Mi ne povas ion taŭgan elpensi; ĉio aspektas tiel stulte,
tiel sensignife.

HELMER. Ĉu Nonjo atingis _tiun_ rekonon?

NORA (malantaŭ lia seĝo, la brakojn sur la seĝodorso). Ĉu vi
estas tre okupata, Torvald?

HELMER. Nu --

NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?

HELMER. Bankaferoj.

NORA. Jam nun?

HELMER. Mi igis la eksiĝantan estraron rajtigi min fari la
necesajn ŝanĝojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por
tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras ĉion ordigi ĝis
novjaro.

NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad --

HELMER. Hm.

NORA (daŭre apogata al la seĝodorso; malrapide taŭzante liajn
nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri
ege granda servo, Torvald.

HELMER. Diru. Kio estus?

NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi
ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus
helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia
kostumo?

HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serĉas savonton?

NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.

HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.

NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; paŭzo) Kiel
bele la ruĝaj floroj aspektas. -- Sed diru, ĉu vere estas tiom
fia, la ago pri kiu Krogstad kulpiĝis?

HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio
signifas?

NORA. Eble li tion faris pro mizero?

HELMER. Eble, aŭ, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas
tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola
ago.

NORA. Ne, vere ne, Torvald?

HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkaŝe
konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.

NORA. Punon --?

HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per
ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.

NORA. Vi kredas, ke fariĝus --?

HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj
hipokriti kaj simuli al ĉiuj flankoj, kaj montri maskon antaŭ
siaj plej proksimaj, eĉ antaŭ sia propra edzino kaj siaj propraj
infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura,
Nora.

NORA. Kial?

HELMER. Ĉar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj
malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Ĉiuj enspiroj de la infanoj
en tia hejmo estas plenaj de ĝermoj por io fia.

NORA (pli proksime malantaŭ li). Kaj pri tio vi estas tute
certa?

HELMER. Kara mia, tion mi sufiĉe ofte spertis kiel advokato.
Preskaŭ ĉiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn
patrinojn.

NORA. Kial ĝuste -- patrinojn?

HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble
influas en la sama direkto; tion tre bone scias ĉiu juristo. Kaj
tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn
infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita.
(etendas al ŝi la manojn) Tial, mia dolĉa Nonja promesu al mi ne
pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la
manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori
kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la ĉeesto de tiaj
homoj.

NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la
Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.

HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja
provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaŭ ol iri al la tablo.
Ankaŭ vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta
ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur
ŝian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian
ĉambron kaj fermas la pordon post si.)

NORA (mallaŭte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas
neeble. Devas esti neeble.

VARTISTINO (ĉe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas,
ke ili povu enveni al panjo.

NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu ĉe ili vi,
Anne-Marie.

VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)

NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la
hejmon? (eta paŭzo; ŝi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je
eterno tio ne estas vero!



DUA AKTO


(La sama ĉambro. Fone en la angulo apud la piano staras la
Jularbo, senornama, taŭzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur
la sofo kuŝas la supervestoj de Nora.)

(_Nora_, sola en la ĉambro, paŝadas maltrankvila tien kaj reen;
fine ŝi haltas ĉe la sofo kaj prenas sian mantelon.)

NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraŭ la pordon;
aŭskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaŭ, la
unuan Jultagon; -- kaj ankaŭ ne morgaŭ. -- Sed eble --
(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la
leterskatolo; tute malplena. (antaŭen sur la planko) Ho,
stultaĵo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiaĵo ne
povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn.

(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la
maldekstra ĉambro)

VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestaĵoj por
la maskerado.

NORA. Dankon; metu ĝin sur la tablon.

VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.

NORA. Ho, se mi povus ilin disŝiri en cent mil pecojn!

VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da
pacienco.

NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.

VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu aĉa vetero? Sinjorino
Nora kaptos malvarmumon, -- malsaniĝos.

NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la
infanoj?

VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --.

NORA. Ĉu ili ofte demandas pri mi?

VARTISTINO. Ili ja alkutimiĝis havi panjon ĉe si.

NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti
kune kun ili tiom kiom antaŭe.

VARTISTINO. Nu, infanetoj al ĉio kutimiĝas.

NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se
ŝi tute malaperus?

VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus!

NORA. Aŭskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, --
kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?

VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.

NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_?

VARTISTINO. Kun ŝanco por tiel bona okupo? Malriĉa knabino
trafita de misfortuno devas esti kontenta. Ĉar la malbona ulo
faris ja nenion por mi.

NORA. Sed via filino vin certe forgesis.

VARTISTINO. Ho ne, ŝi ne forgesis. Ŝi skribis al mi je sia
konfirmacio kaj ankaŭ kiam ŝi edziniĝis.

NORA (ĉirkaŭbrakas ŝian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi
estis bona patrino por mi dum mi estis infano.

VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.

NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi
volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili.
Nun mi devas -- -- Morgaŭ vi vidos kiel ĉarma mi fariĝos.

VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel ĉarma
kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran ĉambron)

NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaŭ forĵetas
ĉion). Ho, se mi kuraĝus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume
okazus io hejme. Stulta babilaĵo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi
la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj!
For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili
venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide)

(_Sinjorino Linde_ eniras el la antaŭĉambro, kie ŝi
demetis siajn supervestojn)

NORA. Ho, ĉu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom
bone ke vi venis.

LINDE. Mi aŭdis, ke vi venis demandi min.

NORA. Jes, mi ĵus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas
helpi min. Ni sidiĝu ĉi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo
morgaŭ vespere supre ĉe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun
Torvald volas, ke mi estu fiŝista knabino el Napolo, kaj ke mi
dancu Tarantelon, ĉar ĝin mi lernis en Kapreo.

LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?

NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald
tie en Napolo kudrigis ĝin por mi; sed nun ĉio estas tiel
disŝirita, ke mi tute ne scias --

LINDE. Nu, tion ni baldaŭ ordigos; estas ja nur la garnaĵo, kiu
iom malfiksiĝis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni
bezonas.

NORA. Ho, kiom afabla vi estas.

LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaŭ, Nora? Sciu, -- tiam
mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis
danki vin pro la agrabla vespero hieraŭ.

NORA (levas sin kaj faras kelkajn paŝojn). Nu, ŝajnis al mi, ke
hieraŭ ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni
iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas
fari la domon perfekta kaj senmakula.

LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montriĝas, ke vi estas la
filino de via patro. Sed nun diru al mi, ĉu doktoro Rank ĉiam
estas tiel deprimata kiel hieraŭ?

NORA. Ne, hieraŭ tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de
tre danĝera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi
diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis
amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo
fariĝis malsaneca de infanaĝo.

LINDE (faligas la kudraĵon). Sed karega Nora, de kie vi havas
tiajn informojn?

NORA (paŝante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje
ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazaŭaj
kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.

LINDE (denove kudras; mallonga silento). Ĉu doktoro Rank vizitas
vin ĉiun tagon?

NORA. Ĉiun laŭvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej
bona amiko de Torvald, kaj ankaŭ mia bona amiko. Doktoro Rank
kvazaŭ apartenas al la domo.

LINDE. Sed diru al mi: Ĉu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi
sugestas, ĉu li ne ŝatas diri al homoj agrablaĵojn?

NORA. Ne, kontraŭe! Kial vi ekhavis tiun impreson?

LINDE. Kiam vi hieraŭ prezentis min al li, li asertis, ke en tiu
ĉi domo li ofte aŭdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via
edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --?

NORA. Jes, tute ĝuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min;
kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua
tempo li preskaŭ fariĝis ĵaluza, se mi nur menciis iujn el la
karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi
ofte parolas pri tiaĵoj; ĉar komprenu, li tre volonte
aŭskultas.

LINDE. Nun vi aŭskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraŭ
estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli aĝa ol vi, kaj
havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri
vin el tio ĉi kun doktoro Rank.

NORA. El kio mi devus eltiri min?

LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraŭ vi parolis pri iu riĉa
adoranto, kiu havigus al vi monon --

NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedaŭrinde. Sed kio plue?

LINDE. Ĉu doktoro Rank estas riĉa?

NORA. Jes, li estas.

LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?

NORA. Ne, neniun; sed --?

LINDE. Kaj li vizitas vin ĉi-hejme ĉiun tagon?

NORA. Jes, kiel vi aŭdas.

LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste
altrudi sin?

NORA. Mi vin tute ne komprenas.

LINDE. Ne ŝajnigu, Nora. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas, de
kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?

NORA. Ĉu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj,
kiu vizitas nin ĉiun opan tagon! Kia terure ĝena situacio tio
estus?

LINDE. Do vere ne li?

NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam eĉ momente povus veni al mi
en la kapon --. Tiam li ankaŭ ne havis monon por pruntedoni; nur
longe poste li heredis.

LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonŝanco por vi, mia kara
Nora.

NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron
Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin --

LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.

NORA. Kompreneble ne. Ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke
tio fariĝus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al
doktoro Rank --

LINDE. Malantaŭ la dorso de via edzo?

NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaŭ tio estas
malantaŭ lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio.

LINDE. Jes ja, tion mi ankaŭ hieraŭ diris; sed --

NORA (paŝadas sur la planko). Viro pli bone ol virino
manipulas tiaĵojn --

LINDE. La edzo, jes.

NORA. Babilaĉo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan ŝuldon, tiam
oni ja rericevos la ateston?

LINDE. Kompreneble, jes.

NORA. Kaj oni povas disŝiri ĝin en cent mil pecetojn kaj
forbruligi ĝin, -- la abomenan, malpuran paperon!

LINDE (rigardas ŝin atente, formetas la kudraĵon kaj stariĝas
malrapide). Nora, vi kaŝas ion por mi.

NORA. Ĉu tiel mi aspektas?

LINDE. Io okazis al vi post hieraŭ matene. Nora, kio estas?

NORA (proksimiĝas al ŝi). Kristine! (aŭskultas) Ts! Torvald
nun venis hejmen. Jen; sidigu vin ĉe la infanoj dume. Torvald ne
toleras vidi tajloraĵon. Petu al Anne-Marie helpi vin.

LINDE (kolektas kelkajn el la aĵoj). Nu jes, sed mi ne foriros
de ĉi tie, antaŭ ol ni sincere interparolis.

(Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la
antaŭĉambro)

NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara
Torvald.

HELMER. Ĉu estas la kudristino --?

NORA. Ne, estas Kristine, ŝi helpas min pretigi mian kostumon.
Imagu kiom belaspekta mi estos.

HELMER. Jes, ĉu ne estis sukcesa ideo de mi?

NORA. Bonega! Sed ĉu mi ne estas ĝentila obeante vin?

HELMER (prenas ŝin sub la mentono). Ĝentila -- ĉar vi obeas
vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur
ŝercas. Sed mi ne volas ĝeni vin; vi devas provi, mi supozas.

NORA. Kaj vi laboros kompreneble?

HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis
la bankon -- (volas eniri sian ĉambron)

NORA. Torvald.

HELMER (haltas). Jes.

NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --?

HELMER. Kio do?

NORA. Ĉu vi tion volus fari?

HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.

NORA. La sciuro ĉirkaŭkurus petole, se vi volus esti afabla kaj
konsentema.

HELMER. Eldiru do.

NORA. La alaŭdo kvivitus en ĉiuj ĉambroj supre kaj
malsupre.

HELMER. Nu ja, tion la alaŭdo ja tamen faras.

NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo,
Torvald.

HELMER. Nora, -- ĉu ne estas tio sama, kion vi aludis en la
mateno?

NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!

HELMER. Kaj vi eĉ kuraĝas remueli tiun aferon?

NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad
havi sian oficon en la banko.

HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino
Linde.

NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi
alian oficiston anstataŭ Krogstad.

HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Ĉar vi delogiĝis
senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --!

NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas
ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al
vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin --

HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memoraĵoj kiuj hantas
vin.

NORA. Al kio vi aludas?

HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.

NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la
gazetoj pri paĉjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke
ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta
tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al
li.

HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro
kaj mi. Via patro ne estis neriproĉebla ŝtata oficisto. Sed tio
estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi
tenas mian oficon.

NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni
povus vivi hejmece, trankvile kaj feliĉe ĉi tie en nia paca
senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi
petas vin el mia koro --

HELMER. Kaj ĝuste per via propeto pri li vi neebligas al mi
reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun
Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al
sia edzino ŝanĝi lian decidon --

NORA. Jes, kaj kio do --?

HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la
obstinulineto --. Mi ridindigus min antaŭ la tuta personaro, --
pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de ĉiaspecaj fremdaj
influoj? Ja, kredu, mi baldaŭ spertus la rezultojn! Kaj krome, --
estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko,
tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.

NORA. Kaj kio do estas tio?

HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn --

NORA. Jes, ĉu ne, Torvald?

HELMER. Kaj mi aŭdas, ke li ankaŭ estas sufiĉe lerta. Sed li
estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj
konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ĝenata. Nu, mi povas
ja diri al vi tute senpere: Ni antaŭnomiĝas. Kaj tiu nediskreta
homo tion ne kaŝas, kiam aliuloj ĉeestas. Kontraŭe, -- li opinias
ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj ĉiumomente li
anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tuŝas
min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.

NORA. Torvald, ĉio ĉi ne estas via sincera opinio.

HELMER. Nu? Kaj kial ne?

NORA. Ne, ĉar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.

HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min
malgrandanima!

NORA. Ne, kontraŭe, kara Torvald; kaj ĝuste tial --

HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaŭ
mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu
finon. (iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj vokas) Helene!

NORA. Kion vi volas?

HELMER (serĉas inter siaj paperoj). Decidon. (La
_ĉambristino_ envenas.)

HELMER. Jen; prenu tiun ĉi leteron; iru kun ĝi tuj; trovu
portiston, kaj igu lin ekspedi ĝin. Sed rapide. La adreso estas
surskribita. Jen mono.

ĈAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero)

HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.

NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu?

HELMER. La maldungo de Krogstad.

NORA. Revoku ĝin, Torvald! Ankoraŭ estas tempo. Ho, Torvald,
revoku ĝin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Aŭdu,
Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin
ĉiujn.

HELMER. Tro malfrue.

NORA. Jes, tro malfrue.

HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin,
kvankam ĝi funde estas insulto kontraŭ mi. Jes, vere estas! Aŭ
ĉu ne estas insulto kredi, ke mi timu venĝon de tia povra
fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, ĉar la timo bele atestas pri
via granda amo al mi. (prenas ŝin inter siajn brakojn)
Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere
gravas, kredu, mi havas kuraĝon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas
viro por preni ĉion sur min.

NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?

HELMER. Mi diras: Ĉion --

NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.

HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas
kiel devas esti. (karesas ŝin) Ĉu vi nun estas kontenta? Nu, nu,
nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj
senenhavaj imagaĵoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj
ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj
fermos ambaŭ pordojn, sekve mi aŭdos nenion; vi povos fari tiom
da bruo kiom vi deziras. (turnas sin ĉe la pordo) Kaj kiam doktoro
Rank venos, diru al li kie li trovos min.

(Li kapsalutas ŝin, iras kun siaj dokumentoj en sian ĉambron
kaj fermas post si)

NORA (konfuzita de timo, staras kvazaŭ najlita, flustras).
Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al ĉio en
la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! --
Eliron -- (oni sonorigas en la antaŭĉambro) Doktoro Rank --!
Prefere kion ajn! Prefere _ĉion_, kio ajn ĝi estu!

(Ŝi glatigas sian vizaĝon, rektigas sin, kaj iras por malfermi
la pordon de la antaŭĉambro. _Doktoro Rank_ staras tie,
pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheliĝas.)

NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed
ne eniru ĉe Torvald nun; ĉar mi opinias ke li estas iom
okupata.

RANK. Kaj vi?

NORA (dum li eniras kaj ŝi fermas la pordon malantaŭ li). Ho,
tion vi bone scias, -- por vi mi ĉiam havas kroman tempon.

RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi
povos.

NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?

RANK. Jes. Ĉu tio skuas vin?

NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Ĉu io okazus?

RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere
ne kredis, ke okazus tiom frue.

NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciiĝis? Doktoro Rank,
diru al mi!

RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malboniĝas, kaj estas
nenio farebla pri tio.

NORA (spiras liberigita). Pri vi --?

RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la
plej mizera el ĉiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj
tagoj mi faris ĝeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto.
Post unu monato mi eble kuŝos putrante tie supre en la
tombejo.

NORA. Fi, fi, kiel naŭze vi parolas.

RANK. La afero ankaŭ estas malbenite naŭza. Sed la plej naŭza
estas, ke antaŭos tiom da aliaj abomenaĵoj. Restas nur unu sola
ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam
komenciĝos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer
pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraŭ ĉio
malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulĉambron.

NORA. Ho, tamen doktoro Rank --

RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por
li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi
mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga
abomenaĵo komenciĝis.

NORA. Ne ne, hodiaŭ vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom
dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.

RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo
de aliulo. Ĉu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas
iamaniere tia senkompata fatalo --

NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!

RANK. Jes, mi ĵuras, la tuto estas efektive nura ridindaĵo. Mia
povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leŭtenantaj tagoj
de mia patro.

NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj
kaj pasteĉoj el anserhepato. Ĉu ne tiel?

RANK. Jes; kaj al trufoj.

NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?

RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.

NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj ĉampano.
Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj delikataĵoj ataku la spinon.

RANK. Precipe bedaŭrinde ĉar ili atakas malfeliĉan spinon, kiu
ĝuis eĉ ne guton da ili.

NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaŭrinda.

RANK (rigardas ŝin esplore). Hm --

NORA (iom poste). Kial vi ridetis?

RANK. Ne, estas vi kiu ridis.

NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!

RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi
imagis.

NORA. Mi estas tiel incitita al frenezaĵoj hodiaŭ.

RANK. Aspektas tiel.

NORA (kun la manoj sur liaj ŝultroj). Kara, kara doktoro Rank,
vi ne formortu de Torvald kaj mi.

RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaŭ
forgesiĝas, kiu foriras.

NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias?

RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam --

NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?

RANK. Tion faros vi ambaŭ, kiam mi estos for. Vi mem jam estas
sur la vojo, mi opinias. Pro kio ĉeestis tiu sinjorino Linde ĉi
tie hieraŭ?

NORA. Aha. -- ĉu vere vi estas ĵaluza pri la kompatinda
Kristine?

RANK. Jes, mi estas. Ŝi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi
forestos, eble tiu ino --

NORA. Ts, ne parolu tiom laŭte; ŝi sidas en la apuda
ĉambro.

RANK. Eĉ hodiaŭ? Jen vi vidas.

NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi
estas. (eksidas sur la sofon) Estu saĝa, doktoro Rank; morgaŭ vi
vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur
por vi, -- ja, kompreneble ankaŭ por Torvald; evidente. (prenas
kelkajn aĵojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin ĉi tie, kaj
mi montros ion al vi.

RANK (sidigas sin). Kio estas?

NORA. Jen. Rigardu!

RANK. Silkoŝtrumpojn.

NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, ĉu ne? Tamen nun estas
mallume; sed morgaŭ -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu
do, vi povas vidi ankaŭ la supron.

RANK. Hm --

NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Ĉu vi kredas ke ili ne
estas laŭmezuraj?

RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.

NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi.
(frapetas lin sur la orelon per la ŝtrumpoj) Tio estu por vi. (ree
enpakas ilin)

RANK. Kaj kiujn aliajn admirindaĵojn povos mi vidi?

NORA. Eĉ ne iometon pli vi rajtas vidi; ĉar vi estas
malbonkonduta. (ŝi kantetas kaj serĉas inter la aĵoj)

RANK (post mallonga paŭzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune
kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio fariĝus
el mi se mi neniam estus veninta en tiun ĉi domon.

NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiĉe
komforta ĉe ni.

RANK (pli mallaŭte; rigardas antaŭen). Kaj jen esti devigata
forlasi ĉion --

NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.

RANK (kiel antaŭe). -- kaj eĉ ne povran signon de dankemo povas
mi postlasi; apenaŭ efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko,
kiun la unue venanta povos okupi.

NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne --

RANK. Pri kio?

NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco --

RANK. Jes, Jes?

NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon --

RANK. Ĉu vi vere unu fojon volus igi min tiom feliĉa?

NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas.

RANK. Nu, bone; do diru al mi.

NORA. Ne, ĉar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme
ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo --

RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed
diru do. Ĉu mi ne havas vian konfidon?

NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej
fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Ĝuste tial mi volas diri tion
al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke
ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun
momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.

RANK (klinita kontraŭ ŝi). Nora, -- ĉu vi do kredas, ke li
estas la sola --?

NORA (kun ekmoveto). -- kiu --?

RANK. Kiu ĝoje fordonus sian vivon por vi.

NORA (peze). Nu do tiel.

RANK. Mi ĵuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaŭ ol mi foriros.
Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj
nun vi ankaŭ scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu
alia.

NORA (stariĝas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.

RANK (liberigas lokon por ŝi, sed restas sidanta). Nora --

NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la
lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis
vere malbele farita de vi.

RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia?
Ĉu _tio_ estas malbela?

NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne
necesa --

RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis --?

(La _ĉambristino_ envenas kun la lampo, metas ĝin sur la
tablon kaj ree eliras.)

RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, ĉu vi ion
sciis?

NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne
povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank!
Ĉio estis ja nun tiel bona.

RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun
vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli?

NORA (rigardas lin). Post tio?

RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.

NORA. Nenion vi povas nun ekscii.

RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi
tion, kio estas en homa eblo.

NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun
helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas.
Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin,
ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj
ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas
enportita?

RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por ĉiam?

NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien
kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.

RANK. Jes, sed _vi_?

NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi
venas.

RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi
estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere
estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.

NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas,
kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.

RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.

NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis
por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la
servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis
tiom tiklajn amuzaĵojn inter si.

RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstataŭis.

NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima
doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri
Torvald kiel pri paĉjo --

(La _ĉambristino_ venas el la antaŭĉambro)

ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton)

NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon)

RANK. Io malagrabla okazanta?

NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo --

RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo.

NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin -- Torvald ne
sciu pri ĝi --

RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.

NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu
lin okupata dume -- -- --

RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.

(Li iras en la ĉambron de _Helmer_.)

NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo?

ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon --

NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas?

ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.

NORA. Li ne volis foriri?

ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun
sinjorino.

NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn;
estas surprizo por mia edzo.

ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (ŝi eliras.)

NORA. Okazos la teruraĵo. Ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas
okazi; ne okazu.

(Ŝi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._)

(La _ĉambristino_ malfermas la pordon de la antaŭĉambro
por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaŭ li. Li estas
vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.)

NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas
hejme.

KROGSTAD. Nu, lasu lin.

NORA. Kion vi volas?

KROGSTAD. Informiĝi pri io.

NORA. Do, rapide. Kio estas?

KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.

NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis
ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.

KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri
kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas --

NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio?

KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian
bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo --

NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.

KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino
tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post
hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi
vere faris?

NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui.

KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas --

NORA. Kion vi intencas pri mi?

KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi
estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto,
leĝkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni
nomas bonkorecon.

NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.

KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun
tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro
serioze. Ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.

NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis.

KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas
publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri.

NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.

KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la
restantan sumon?

NORA. Ne, ne tuj.

KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la
proksimajn tagojn?

NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.

KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie
kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus
de mi vian ŝuldateston.

NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos.

KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, -- gardos ĝin zorge. Neniu
nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema
decido en malespero --

NORA. Mi faras.

KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo --

NORA. Mi faras!

KROGSTAD. -- aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli
malespera --

NORA. Kiel vi povas scii tion?

KROGSTAD. -- forviŝu tiajn ideojn.

NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_?

KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankaŭ mi
pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon --

NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne.

KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne
kuraĝas?

NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas.

KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua
familia ŝtormo --. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo --

NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion?

KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.

NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen
havigos monon.

KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi --

NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru
al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la
monon.

KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.

NORA. Kion vi do postulas?

KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas
supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi
faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga
malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post
ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur
per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la
bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por
mi --

NORA. Tion li neniam faros!

KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li eĉ ne kuraĝos grumbli. Tuj
kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu
la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald
Helmer, kiu estros la Akciobankon.

NORA. Tion vi neniam spertos!

KROGSTAD. Eble vi volas --?

NORA. Nun mi kuraĝas.

KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino,
kiel vi --

NORA. Vi vidos; vi vidos!

KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma,
karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde,
malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.

NORA. Vi ne timigas min.

KROGSTAD. Ankaŭ vi ne timigas min. Tiaĵojn oni ne faras,
sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la
poŝo.

NORA. Poste? Kiam mi ne plu --?

KROGSTAD. Ĉu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via
reputacio?

(_Nora_ konsternita staras lin rigardante)

KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultaĵon.
Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaĝon de
li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove
iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaŭ, sinjorino.
(Li eliras tra la antaŭĉambro.)

NORA (al la pordo de la antaŭĉambro, malfermas ĝin duone kaj
ŝtelaŭskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus
ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas?
Li staras ekstere. Ne malsupreniras la ŝtuparon. Ĉu li
hezitas? Li eble --?

(Letero falas en la leterskatolon; poste oni aŭdas la paŝojn
de _Krogstad_ perdiĝantaj malsupre de la ŝtuparo)

NORA (kun mallaŭta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo
apud la sofo; mallonga paŭzo). En la leterskatolo! (ŝteliras
timeme al la pordo de la antaŭĉambro) Tie ĝi kuŝas. -- Torvald,
Torvald, -- nun ni estas sensavaj!

LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra ĉambro). Nun mi ne
trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --?

NORA (raŭke kaj mallaŭte). Kristine, venu ĉi tien.

LINDE (ĵetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi
aspektas kiel konfuzita.

NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la
vitraĵo en la leterskatolo.

LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.

NORA. Tiu letero estas de Krogstad --

LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la
monon!

NORA. Jes, kaj nun Torvald sciiĝos pri ĉio.

LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaŭ.

NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon.

LINDE. Sed pro la ĉielo --?

NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia
atestanto.

LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --?

NORA. Se mi freneziĝos, -- kaj tio ja povus okazi --

LINDE. Nora!

NORA. Aŭ se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus
ĉeesti tie ĉi --

LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!

NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi
komprenas --

LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --?

NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne
estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al
vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris ĉion. Memoru
tion.

LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas ĉion ĉi.

NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindaĵo, kiu nun
okazos.

LINDE. La mirindaĵo?

NORA. Jes, la mirindaĵo. Sed estas tiom terure, Kristine; ĝi
nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.

LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.

NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!

LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.

NORA. Li?

LINDE. Kie li loĝas?

NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (serĉas en la poŝo) Jen lia
karto. Sed la letero, la letero --!

HELMER (en sia ĉambro, frapas la pordon). Nora!

NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?

HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja ŝlosis la pordon;
eble vi surprovas?

NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.

LINDE (kiu legis la karton). Li ja loĝas ĝuste trans la
stratangulo.

NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kuŝas ja
en la skatolo.

LINDE. Kaj via edzo havas la ŝlosilon?

NORA. Jes, ĉiam.

LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas
elpensi iun pretekston --

NORA. Sed ĝuste je tiu ĉi tempo Torvald kutime --

LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble
baldaŭ. (ŝi eliras rapide tra la antaŭĉambro)

NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas ĝin kaj
enrigardas). Torvald!

HELMER (en la interna ĉambro). Nu, ĉu oni fine rajtas ree
enveni en sian propran ĉambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu.
(ĉe la pordo) Sed kio estas?

NORA. Kio, kara Torvald?

HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado.

RANK (ĉe la pordo). Laŭ mia percepto; sed mi do eraris.

NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaŭ
morgaŭ.

HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere streĉita. Ĉu vi tro
multe ekzercis?

NORA. Ne, mi ankoraŭ tute ne ekzercis.

HELMER. Estos tamen necese --

NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas
sen via helpo; mi ĉion tute forgesis.

HELMER. Nu, ni baldaŭ refreŝigu ĉion.

NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi
tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dediĉi vin tute por mi
ĉi-vespere. Eĉ ne etan bankaferon; eĉ ne plumon en la mano. Do?
Ĉu ne, kara Torvald?

HELMER. Mi promesas; hodiaŭ vespere mi estos tute je via
dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la
pordo de la antaŭĉambro)

NORA. Kion vi volas rigardi tie?

HELMER. Nur vidi ĉu venis letero.

NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald!

HELMER. Kion do?

NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu.

HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)

(_Nora_, ĉe la piano, frapas la unuajn taktojn de la
_Tarantelo_)

HELMER (ĉe la pordo, haltas). Aha!

NORA. Mi ne povas danci morgaŭ, se mi ne ekzercos kun vi.

HELMER (iras al ŝi). Ĉu vi vere estas tiom timema, kara
Nora?

NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraŭ estas
tempo antaŭ la manĝo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara
Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas.

HELMER. Volonte, tre volonte, ĉar vi deziras.

(Li eksidas ĉe la piano)

NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaŭ longan,
multekoloran ŝalon, per kiu ŝi rapide drapiras sin; post salto
mezen sur la plankon ŝi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun
mi volas danci!

(_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_
staras apud la piano malantaŭ _Helmer_, rigardante)

HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide.

NORA. Mi ne povas alimaniere.

HELMER. Ne tiel impete, Nora!

NORA. Ĝuste tiel devas esti.

HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne taŭgas.

NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Ĉu mi ne diris tion al
vi?

RANK. Permesu al mi ludi por ŝi.

HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii
ŝin.

(_Rank_ sidigas sin ĉe la piano kaj ludas; _Nora_
dancas pli kaj pli sovaĝe. _Helmer_ prenis pozicion apud la
forno, kaj ofte direktas al ŝi rimarkojn por korekti ŝin; ŝi
ŝajne ne aŭdas tion; ŝia hararo malligiĝas kaj falas sur ŝiajn
ŝultrojn; ŝi ne atentas tion, sed daŭrigas la dancadon.
_Sinjorino Linde_ envenas)

LINDE (staras konsternita ĉe la pordo). Oj --!

NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine.

HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaŭ estus por savo
de la vivo.

NORA. Vere ja estas!

HELMER. Rank, ĉesu; tio estas ja pura frenezaĵo. Ĉesu, mi
diras.

(_Rank_ ĉesas ludi, kaj Nora subite haltas)

HELMER (al ŝi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis ĉion,
kion mi instruis al vi.

NORA (forĵetas la tamburinon). Jen vi mem vidas.

HELMER. Do, jen instruo estas bezonata.

NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min ĝis
la fino. Ĉu vi tion promesas al mi, Torvald?

HELMER. Vi povas fidi pri tio.

NORA. Vi ne devas, hodiaŭ nek morgaŭ, zorgi pri io alia krom
mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malŝlosu la leterskatolon --

HELMER. Aha, ankoraŭ la timo pro tiu homo --

NORA. Jes, jes ja, ankaŭ tio.

HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kuŝas letero de
li.

NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian
nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaŭ ol ĉio
atingis la finon.

RANK (mallaŭte al Helmer). Vi ne devas kontraŭdiri ŝin.

HELMER (ĉirkaŭbrakas ŝin). Ni plenumu la volon de la infano.
Sed morgaŭ nokte, kiam vi estos dancinta --

NORA. Tiam vi estos libera.

ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas
preta.

NORA. Ni volas havi ĉampanon, Helene.

ĈAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras)

HELMER. Aha, -- granda festeno do?

NORA. Ĉampanofesteno ĝis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn
makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon.

HELMER (prenas ŝiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira
sovaĝeco. Estu nun mia propra alaŭdeto kiel ordinare.

NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaŭ vi, doktoro Rank.
Kristine, vi devas helpi min aranĝi miajn harojn.

RANK (mallaŭte, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia
okazonta?

HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo,
kiun mi menciis al vi.

(Ili eliras dekstre)

NORA. Nu!?

LINDE. Forvojaĝis en la kamparon.

NORA. Mi divenis laŭ via aspekto.

LINDE. Li revenos hejmen morgaŭ vespere. Mi skribis leterslipon
al li.

NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas
ĝojego, tio, atendadi la mirindaĵon.

LINDE. Efektive, kion vi atendas?

NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj
postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la manĝoĉambron)

NORA (staras momenton kvazaŭ por sin orienti; poste ŝi rigardas
sian horloĝon). La kvina. Sep horojn ĝis noktomezo. Poste, dudek
kvar horojn ĝis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos
dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.

HELMER (ĉe la pordo dekstre). Sed kie restas la alaŭdeto?

NORA (al li kun larĝe etenditaj brakoj). Jen la alaŭdeto!



TRIA AKTO


(Sama ĉambro. La sofotablo kun seĝoj ĉirkaŭe estas metita
antaŭen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de
la antaŭĉambro estas malfermita. Aŭdiĝas dancmuziko de la supra
etaĝo.)

(_Sinjorino Linde_ sidas ĉe la tablo foliumante libron
seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la
pensojn; iujn fojojn ŝi streĉe aŭskultas en la direkto de la
ekstera pordo.)

LINDE (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne. Kaj nun jam urĝas.
Se li nur ne -- (denove aŭskultas) Jen, tie li estas. (Ŝi eliras
en la antaŭĉambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon;
kvietaj paŝoj aŭdiĝas sur la ŝtuparo; ŝi flustras:) Envenu.
Ĉeestas neniu.

KROGSTAD (ĉe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion
tio signifas?

LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi.

KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu ĉi domo?

LINDE. Hejme ĉe mi ne eblas; mia ĉambro ne havas apartan
enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la ĉambristino dormas, kaj
la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.

KROGSTAD (venas en la ĉambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer
dancas ĉi-vespere? Fakte?

LINDE. Jes, kial ne?

KROGSTAD. Nu jes, kial ne?

LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.

KROGSTAD. Ĉu ni du do havas ion pli por priparoli?

LINDE. Ni havas multon por priparoli.

KROGSTAD. Tion mi ĝis nun ne opiniis.

LINDE. Ne, ĉar vi neniam vere komprenis min.

KROGSTAD. Ĉu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom
simpla en la mondo? Senkora virino forpuŝas viron, kiam sin
ofertas io, kio estas pli avantaĝa.

LINDE. Ĉu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj ĉu vi
opinias, ke mi rompis de vi facilkore?

KROGSTAD. Vere ne?

LINDE. Krogstad, ĉu vi tion vere kredis?

KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian
leteron, kian vi skribis?

LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Ĉar mi devis rompi kun vi,
estis ja ankaŭ mia devo ekstermi en vi ĉion, kion vi por mi
sentis.

KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por
mono!

LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn
fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam
longa atendado.

KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpuŝi min pro alia
homo.

LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, ĉu
mi tion rajtis.

KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentiĝis, kvazaŭ la
firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi
estas ŝiprompito sur vrako.

LINDE. Helpo povus esti proksima.

KROGSTAD. Ĝi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la
vojon.

LINDE. Kontraŭ mia scio, Krogstad. Nur hodiaŭ mi eksciis, ke
estas vi, kiun mi anstataŭos en la banko.

KROGSTAD. Mi kredas vin, ĉar vi tion diras. Sed nun, kiam vi
scias, ĉu vi ne retiras vin?

LINDE. Ne; ĉar tio neniel utilus al vi.

KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus.

LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso
instruis tion al mi.

KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn
frazojn.

LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre saĝan. Sed fidi al agoj
vi tamen devas?

KROGSTAD. Al kio vi aludas?

LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel ŝiprompito sur vrako.

KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri.

LINDE. Ankaŭ mi sidas kiel ŝiprompita virino sur vrako. Neniun
por funebri, kaj neniun por prizorgi.

KROGSTAD. Vi mem elektis.

LINDE. Mi tiam ne havis elekton.

KROGSTAD. Nu, kaj kio pli?

LINDE. Krogstad, ĉu eble ni du ŝiprompitoj povus transiri unu
al la alia?

KROGSTAD. Kion vi sugestas?

LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du.

KROGSTAD. Kristine!

LINDE. Kial, laŭ via supozo, mi venis al la urbo?

KROGSTAD. Ĉu eblus ke vi havus penson pri mi?

LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Ĉiujn miajn
vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis
mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola
en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si
mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por
kiuj labori.

KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita
virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem.

LINDE. Ĉu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita?

KROGSTAD. Ĉu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, -- ĉu vi
estas plene informita pri mia pasinteco?

LINDE. Jes.

KROGSTAD. Kaj ĉu vi scias, kiel ĉi tie oni rigardas min?

LINDE. Antaŭ nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi
estus fariĝinta alia homo.

KROGSTAD. Pri tio mi estas certa.

LINDE. Ĉu ne eblus ankoraŭ?

KROGSTAD. Kristine; -- tion vi diras tute intence! Jes, vi faras.
Mi vidas tion laŭ via esprimo. Ĉu vi do efektive kuraĝas --?

LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj
bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je
via baza kerno; -- kune kun vi mi ĉion kuraĝas.

KROGSTAD (prenas ŝiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; -- nun
mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaŭ en la okuloj de
aliuloj. -- Ho, sed mi forgesis --

LINDE (aŭskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru!

KROGSTAD. Kial? Kio estas?

LINDE. Vi aŭdas la dancon tie supre? Kiam ĝi estos finita, ni
povos atendi ilin.

KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Ĉio estas ja vana. Kompreneble vi
ne scias pri la paŝo, kiun mi faris kontraŭ Helmer.

LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ĝi.

KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraĝus --?

LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon
kiel vi.

KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita!

LINDE. Tion vi povus; ĉar via letero ankoraŭ kuŝas en la
skatolo.

KROGSTAD. Vi estas certa?

LINDE. Tute certa; sed --

KROGSTAD (rigardas ŝin esplore). Ĉu tiel por kompreni? Vi volas
savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkaŝe. Ĉu tiel
estas?

LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj,
tion ne denove faros.

KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.

LINDE. Ne, ne.

KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas ĉi tie ĝis Helmer
venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur
temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu ĝin.

LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.

KROGSTAD. Sed diru al mi, ĉu vere ne estas pro tio, ke vi
decidis rendevuon ĉi tie?

LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj
estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu ĉi
hejmo. Helmer nepre ĉion eksciu; tiu malfeliĉiga sekreto devas
esti malkaŝita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne
povas daŭrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.

KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi
almenaŭ povas fari, kaj tion mi faru tuj --

LINDE (aŭskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas
finita; ni ne plu estas sekuraj, eĉ ne momenton.

KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.

LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.

KROGSTAD. Tiom nekredeble feliĉa mi neniam antaŭe estis.

(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidĉambro
kaj la antaŭĉambro restas malfermita)

LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia ŝanĝo!
Jes, kia ŝanĝo! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en
kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldaŭ venu --
(aŭskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestiĝi. (surmetas ĉapelon kaj
mantelon)

(La voĉoj de _Helmer_ kaj _Nora_ aŭdiĝas ekstere; ŝlosilo
turniĝas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskaŭ perforte en la
antaŭĉambron. Ŝi estas vestita en la itala kostumo kun granda,
nigra ŝalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita
nigra domeno supere)

NORA (ankoraŭ ĉe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne ĉi tien!
Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.

HELMER. Sed karega Nora --

NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, -- nur unu
horon ankoraŭ!

HELMER. Eĉ ne unu minuton, mia dolĉa Nora. Vi scias, ke estis
interkonsento. Jen jen; en la ĉambron; aŭ vi malvarmumiĝos.

(Li kondukas ŝin malgraŭ ŝia kontraŭstaro, iom puŝetante en
la sidĉambron.)

LINDE. Bonan vesperon.

NORA. Kristine!

HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi ĉi tie tiom malfrue?

LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.

NORA. Ĉu vi sidis ĉi tie min atendante?

LINDE. Jes; bedaŭrinde mi ne venis sufiĉe frue; vi jam estis
supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaŭ ol mi vin vidis.

HELMER (forprenas la ŝalon de Nora). Jes, bone rigardu ŝin. Mi
opinius, ke ŝi valoras esti rigardata. Ĉu ŝi ne estas ĉarma,
sinjorino Linde?

LINDE. Jes, vere ŝi estas --

HELMER. Ĉu ŝi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaŭ la
komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina ŝi estas, -- la
dolĉa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaŭ devis uzi
forton por kunvenigi ŝin.

NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi eĉ
nur duonan horon pli.

HELMER. Jen, vi aŭdas, sinjorino. Ŝi dancas sian Tarantelon, --
faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado
eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laŭ strikta
mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La ĉefa
afero estas, -- ŝi sukcesas; ŝi faras bruan sukceson. Ĉu mi post
tio lasu ŝin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian
ĉarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus
diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; kliniĝon al
ĉiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela
vido malaperis. Finalo ĉiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed
_tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme ĉi tie.
(ĵetas la domenon sur seĝon kaj malfermas la pordon de sia
ĉambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien
eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)

NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!

LINDE (mallaŭte). Mi parolis kun li.

NORA. Kaj jen --?

LINDE. Nora, -- vi devas diri ĉion al via edzo.

NORA (senvoĉe). Mi sciis.

LINDE. Vi ne havas kaŭzon por ion timi flanke de Krogstad; sed
paroli vi devas.

NORA. Mi ne parolos.

LINDE. Do parolos la letero.

NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --!

HELMER (revenas). Nu, sinjorino, ĉu vi nun admiris ŝin?

LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.

HELMER. Ho, jam nun? Ĉu estas via, tiu trikaĵo?

LINDE (prenas ĝin). Jes; dankon; mi preskaŭ forgesis ĝin.

HELMER. Do vi trikas?

LINDE. Jes ja.

HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.

LINDE. Nu? Kaj kial?

HELMER. Ĉar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la
brodaĵon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni
kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; ĉu ne --?

LINDE. Jes, povas esti --

HELMER. Sed kontraŭe triki -- neniam fariĝas alie ol malbele;
rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas
supren kaj malsupren; -- estas io ĉineca ĉe tio. -- Ah, estis vere
bonega ĉampano, per kiu oni regalis nin.

LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.

HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!

LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.

HELMER (akompanas ŝin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton;
mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne
estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton.
(Ŝi foriras; li fermas la pordon malantaŭ ŝi kaj ree envenas)
Jen, jen; fine ni sukcesis eligi ŝin. Ŝi estas terure teda, tiu
homaĵo.

NORA. Ĉu vi ne estas tre laca, Torvald?

HELMER. Ne, tute ne.

NORA. Eĉ ne dormema?

HELMER. Absolute ne; kontraŭe mi sentas min treege vigla. Sed
vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.

NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaŭ dormi.

HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ĝuste de mi, ke ni ne pli longe
restus.

NORA. Ho, estas ja ĝusta, ĉio, kion vi faras.

HELMER (kisas ŝin sur la frunto). Nun la alaŭdeto parolas
kvazaŭ ĝi estus homo. Sed ĉu vi observis kiom gaja Rank estis
ĉi-vespere?

NORA. Ĉu? Li estis? Mi ne trovis ŝancon paroli kun li.

HELMER. Ankaŭ mi preskaŭ ne; sed dum longa tempo mi ne vidis
lin en tia bona humoro. (rigardas ŝin dum momento; poste li
alproksimiĝas) Hm, -- estas do ĝue esti reveninta en sian propran
hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino!

NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!

HELMER. Ĉu mi ne rigardu mian plej karan posedaĵon? Tiun
admirindaĵon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.

NORA (paŝas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel
ĉi-nokte.

HELMER (sekvas). Vi ankoraŭ havas la Tarantelon en la sango, mi
rimarkas. Kaj tio igas vin eĉ pli loga. Aŭskultu! Nun la gastoj
estas forirantaj. (pli mallaŭte) Nora, -- baldaŭ estos silente en
la tuta domo.

NORA. Jes, mi esperas.

HELMER. Jes, ĉu ne, mia propra kara Nora? Ho, ĉu vi scias, --
kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- ĉu vi scias, kial mi tiom
malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al
vi ŝtelitajn okulĵetojn, -- ĉu vi scias, kial mi faras tion?
Estas ĉar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia
juna sekreta fianĉino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter
ni du.

NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke ĉiuj viaj pensoj estas ĉe
mi.

HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la ŝalon
ĉirkaŭ viajn delikatajn, junecajn ŝultrojn, -- ĉirkaŭ tiu
mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna
novedzino, ke ni ĵus venis de la geedziĝa ceremonio, kaj ke mi la
unuan fojon kondukas vin en mian loĝejon, -- kaj ke mi la unuan
fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta
delikataĵo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi.
Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango
bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin ĉi tien
malsupre tiom frue --

NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas ĉion ĉi.

HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi,
Nonjo. Volas; volas? Ĉu mi ne estas via edzo --?

(Iu frapas la eksteran pordon)

NORA (ekskuiĝas). Vi aŭdis --?

HELMER (al la enirejo). Kiu estas?

RANK (ekstere). Estas mi. Ĉu vi permesas, ke mi envenu
momenton?

HELMER (mallaŭte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laŭte)
Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ĝentile ke vi ne
preterpasas nian pordon.

RANK. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vian voĉon, kaj mi deziris
enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme ĉirkaŭen) Ak ja; tiuj
karaj, konataj ĉambroj. Vi havas hejmecan varmon ene ĉe vi, vi
du.

HELMER. Laŭaspekte vi inde ĝuis la etoson ankaŭ supre.

RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu ĉion en tiu
ĉi mondo? Almenaŭ tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe.
La vino estis altkvalita --

HELMER. Precipe la ĉampano.

RANK. Ĉu ankaŭ vi tion rimarkis? Estas preskaŭ nekredeble,
kiom multe mi kapablis engluti.

NORA. Ankaŭ Torvald trinkis multe da ĉampano ĉi-vespere.

RANK. Ĉu?

NORA. Jes; kaj poste li ĉiam estas tiom amuza.

RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita
tago?

HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaŭrinde ne rajtas laŭdi
min.

RANK (frapas lian ŝultron). Sed pri tio mi ja rajtas!

NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon
hodiaŭ.

RANK. Ĝuste.

HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!

NORA. Kaj ĉu mi povas gratuli vin pri la rezulto?

RANK. Jes, vere vi povas.

NORA. Ĝi do estas bona?

RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, --
certeco.

NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?

RANK. Kompleta certeco. Ĉu mi ne devus havi gajan vesperon
poste?

NORA. Jes, vi ĝuste faris, doktoro Rank.

HELMER. Tion ankaŭ mi diras; se vi nur ne suferos pro tio
morgaŭ.

RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.

NORA. Doktoro Rank, -- ŝajnas ke vi multe ŝatas maskeradojn?

RANK. Jes, kiam estas sufiĉe multaj burleskaj maskoj --

NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?

HELMER. Vi eta, frivolino, -- ĉu vi jam pensas pri la
venonta!

RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino.

HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.

RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj
iras tra la mondo --

HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas
esti?

RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.

HELMER. Nu?

RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.

HELMER. Jen stranga kaprico.

RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo --; ĉu vi neniam aŭdis pri
la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin
vidos.

HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.

RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al
mi cigaron, unu el la nigraj Havana.

HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)

RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon.

NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.

RANK. Dankon pro tio. (Ŝi tenas por li la alumeton; li
ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ!

HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko!

NORA. Dormu bone, doktoro Rank.

RANK. Dankon por tiu deziro.

NORA. Deziru al mi la samon.

RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon
pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras)

HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde.

NORA (distrite). Eble.

(_Helmer_ prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en
la antaŭĉambron)

NORA. Torvald -- kion vi intencas tie?

HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute
plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue --

NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte?

HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fuŝis
la seruron.

NORA. La seruron --?

HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke
la servistinoj --? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas
via --

NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj --

HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi
tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la
kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro.

(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la
antaŭĉambro)

HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis.
(trafoliumas) Kio estas tio?

NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!

HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank.

NORA. De doktoro Rank?

HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinæ Rank_. Ili
kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris.

NORA. Ĉu estas io sur ili?

HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere
tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran
morton.

NORA. Li ja tion faras.

HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi?

NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas
enfermi sin kaj morti.

HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe
havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto.

NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi
okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald?

HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun
ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj
sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. --
Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ
por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia.
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi
ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras,
ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj
sangon kaj ĉion, ĉion por vi.

NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn
leterojn, Torvald.

HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata
edzino.

NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --?

HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaŭ; malbeleco venis inter
nin; pensoj pri morto kaj dissolviĝo. Ni liberiĝu de tio. Ĝis
tiam --. Ni retiriĝu ambaŭ al la sia.

NORA (ĉirkaŭbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton!
Bonan nokton!

HELMER (kisas ŝin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta
kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.

(Kun la paketo li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon
malantaŭ si)

NORA (kun frenezaj okuloj, palpas ĉirkaŭe, kaptas la domenon
de _Helmer_, volvas ĝin ĉirkaŭ sin kaj flustras rapide,
raŭke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam.
(ĵetas la ŝalon sur la kapon) Ankaŭ neniam plu vidi la infanojn.
Eĉ ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo.
Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas
ĝin; nun li ĝin legas. Ho ne, ne, ankoraŭ ne. Torvald, adiaŭ,
vi kaj la infanoj --

(Ŝi volas kuri eksteren tra la antaŭĉambro; samtempe
_Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia ĉambro kaj staras
tie kun malfermita letero en la mano.)

HELMER. Nora!

NORA (krias laŭte). Aj --!

HELMER. Jen kio? Ĉu vi scias, kion diras tiu letero?

NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!

HELMER (retenas ŝin). Kien vi volas?

NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!

HELMER (ekskuita stumblas malantaŭen). Vero! Estas vero kion li
skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.

NORA. Estas vero. Mi amis vin super ĉio en la mondo.

HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.

NORA (paŝon pli proksimen). Torvald --!

HELMER. Vi malfeliĉiga, -- kion vi entreprenis!

NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion
sur vin.

HELMER. Neniu komediaĵo. (ŝlosas la pordon de la
antaŭ-ĉambro) Tie ĉi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj.
Ĉu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Ĉu vi komprenas?

NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo).
Jes, nun mi komencas ĝisfunde kompreni.

HELMER (marŝas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekiĝas.
En ĉiuj tiuj ok jaroj, -- ŝi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, --
hipokrita, mensogema, -- ankoraŭ pli terure, krima! -- Ho, la
senfunda abomenaĵo kaŝita en tio! Fi, fi!

(_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.)

HELMER (haltas antaŭ ŝi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia
okazus. Mi devus esti antaŭvidinta tion. Ĉiujn tiujn facilanimajn
principojn de via patro --. Silentu! Ĉiujn tiujn facilanimajn
principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun
moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por
indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.

NORA. Jes, tiel.

HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan feliĉon. Vi perdigis al mi
mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la
potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraŭ mi kiel al li
plaĉas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laŭ siaj
kapricoj; mi ne kuraĝos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki
kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!

NORA. Kiam mi estos ekster ĉi tiu mondo, vi estos libera.

HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaŭ via patro havis
pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster ĉi tiu mondo, kiel vi
diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la
aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via
krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaŭe, -- ke estas mi,
kiu instigis vin! Kaj pro ĉio ĉi mi povas danki vin, vin, kiun mi
portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Ĉu vi nun komprenas kion
vi faris kontraŭ mi?

NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.

HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni
la penson. Sed ni devas iel nin aranĝi. Deprenu vian ŝalon.
Deprenu ĝin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia
ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas
aspekti kvazaŭ ĉio estus kiel antaŭe. Sed kompreneble nur
en la okuloj de la mondo. Sekve vi daŭre restos en la domo,
memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne
kuraĝas konfidi al vi --. Ho, diri tion al ŝi, kiun mi tiom alte
amis, kaj kiun mi ankoraŭ --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu
temas pri feliĉo; nun temas pri savo de la restaĵoj, la pecoj, la
ŝajno -- (oni sonorigas)

HELMER (ekskuiĝas). Kio estas? Tiom malfrue. Ĉu la plej terura --?
Ĉu li --? Kaŝu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.

(_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj
malfermas la pordon de la antaŭĉambro)

ĈAMBRISTINO (duone vestita, en la antaŭĉambro). Jen venis
letero al sinjorino.

HELMER. Donu ĝin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon)
Jes, estas de li. Vi ne havu ĝin; mi mem legos ĝin.

NORA. Legu vi.

HELMER (ĉe la lampo). Mi preskaŭ ne kuraĝas. Eble ni estas
perditaj, ambaŭ. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la
leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan
paperfolion; krio de ĝojo:) Nora!

(_Nora_ rigardas lin demande)

HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes;
tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!

NORA. Kaj mi?

HELMER. Ankaŭ vi kompreneble; ambaŭ ni estas savitaj, vi kaj
mi. Rigardu. Li resendas al vi la ŝuldateston. Li skribas, ke li
bedaŭras kaj pentas --; ke feliĉa ŝanĝo en lia vivo --; Pa, estas
indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu
povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu
ĉiun ĉi abomenaĵon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas
al la ŝuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste ĉio estu
nenio krom sonĝo. (disŝiras la ateston kaj ambaŭ leterojn,
ĵetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen,
nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero --
Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.

NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.

HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --.
Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ĝoju kaj
ripetu: Finite; estas finite! Aŭskultu min do, Nora, laŭaspekte
vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida
esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere
kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi ĵuras al
vi: Mi pardonis al vi ĉion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi
faris el amo al mi.

NORA. Jes, vere.

HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur
la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijuĝi. Sed ĉu vi kredas, ke vi
al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende?
Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne
estus viro, se ne ĝuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli
alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi
diris al vi en la unua teruro, kiam ŝajnis kvazaŭ ĉio
renversiĝis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi ĵuras al vi, mi
pardonis vin.

NORA. Mi dankas vin pro via pardono.

(Ŝi eliras tra la pordo dekstre)

HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la
alkovo?

NORA (de interne). Deĵeti la maskeradan kostumon.

HELMER (ĉe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu
retrankviliĝi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita
kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larĝajn flugilojn por vin
kovri. (marŝas tien kaj reen proksime ĉe la pordo) Ho, kiom varma
kaj bela estas nia hejmo, Nora. Ĝi estas rifuĝejo por vi; en ĝi mi
gardos vin kvazaŭ ĉasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la
ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan
koron. Iom post iom tio fariĝos, Nora; kredu min. Morgaŭ ĉio ĉi
aspektos por vi alie; baldaŭ ĉio estos kiel antaŭe; mi ne longe
devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi
faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin
aŭ nur riproĉi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera
viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolĉa en tio, scii en si
mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis ŝin el plena
kaj sincera koro. Tiel ŝi estas ja kvazaŭ en duobla senco
fariĝinta lia posedaĵo; li kvazaŭ enmetis ŝin en la mondon
denove; ŝi estas iamaniere fariĝinta kaj lia edzino kaj lia
infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa
estaĵo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos
via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi ŝanĝis
vestojn?

NORA (en sia ĉiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi ŝanĝis
vestojn.

HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --?

NORA. Ĉi-nokte mi ne dormos.

HELMER. Sed, kara Nora --

NORA (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne estas tro malfrue.
Sidigu vin ĉi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.

(Ŝi sidigas sin flanke de la tablo.)

HELMER. Nora, -- kion signifas tio ĉi? Tiu rigida esprimo --

NORA. Eksidu. -- Daŭros longe. Mi havas multon por priparoli kun
vi.

HELMER (eksidas ĉe la tablo kontraŭe al ŝi). Vi timigas min,
Nora. Kaj mi ne komprenas vin.

NORA. Ja, ĝuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaŭ mi
neniam komprenis vin -- antaŭ ĉi tiu vespero. Ne, ne interrompu
min. Vi nur aŭskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado,
Torvald.

HELMER. Al kio vi celas?

NORA (post mallonga paŭzo). Ĉu ne unu fakto estas rimarkinda,
tiel kiel ni sidas tie ĉi?

HELMER. Kio tio estus?

NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Ĉu vi nun ne ekpensas, ke
estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas
kune?

HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas?

NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes eĉ pli longe, -- ek de nia unua
konatiĝo, ni neniam interŝanĝis eĉ unu seriozan vorton pri
seriozaj aferoj.

HELMER. Mi devus do daŭre kaj ĉiam informi vin pri zorgoj,
kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?

NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune
por serioze provi pridiskuti ion ĝisfunde.

HELMER. Sed, kara Nora, ĉu vere tio do interesus vin?

NORA. Jen ni estas ĉe la kerno. Vi neniam komprenis min. --
Granda maljustaĵo estas farita kontraŭ mi, Torvald. Unue de
paĉjo kaj poste de vi.

HELMER. Ĉu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol
ĉiuj aliaj homoj?

NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke
estas amuze min amindumi.

HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?

NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme ĉe
paĉjo, li diris al mi ĉiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la
samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kaŝis; ĉar tion
li ne ŝatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same
kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon --

HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?

NORA (neĝenate). Mi opinias: tiam mi transiĝis de la manoj de
paĉjo en viajn. Vi aranĝis ĉion laŭ via gusto, kaj sekve mi
ekhavis la saman guston kiel vi; aŭ mi ŝajnigis; mi tamen ne
certe scias --; mi opinias, ke ambaŭ sintenoj okazis; foje la unua,
foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, ŝajnas al mi, ke mi vivis
kiel malriĉa homo, -- nur de mano al buŝo. Mi vivtenis min farante
artaĵojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj
paĉjo faris grandan pekon kontraŭ mi. Vi estas kulpaj, ke nenio
fariĝis el mi.

HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Ĉu vi ne
estis feliĉa ĉi tie?

NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam
estis.

HELMER. Ne -- ne feliĉa!

NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi ĉiam estis bonkora al mi. Sed nia
hejmo estis nenio alia krom ludejo. Ĉi tie mi estis via pupedzino,
ĝuste kiel mi hejme estis la pupinfano de paĉjo. Kaj la infanoj,
siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi,
same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia
geedzeco, Torvald.

HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera
kaj ekzaltita ĝi tamen estas. Sed de nun ĉio estu alie. La tempo
de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.

NORA. Kies eduko? La mia aŭ tiu de la infanoj?

HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.

NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ĝusta
edzino por vi.

HELMER. Kaj tion vi diras?

NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la
infanojn?

HELMER. Nora!

NORA. Ĉu vi ne mem tion diris antaŭ momento, -- tiun taskon vi
ne kuraĝis konfidi al mi.

HELMER. En la momento de ekzaltiĝo! Ĉu vere vi volas atenti
tion?

NORA. Sed jes; estis ĝuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun
taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas
eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi
devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.

HELMER (eksaltas). Kion vi diris?

NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj
pri ĉio ekstera. Tial mi ne plu povas resti ĉe vi.

HELMER. Nora, Nora!

NORA. Mi foriros de ĉi tie nun baldaŭ. Kristine certe akceptos
min ĉi-nokte --

HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!

NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos
miajn personajn propraĵojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun,
nek poste.

HELMER. Kia frenezaĵo estas do tio!

NORA. Morgaŭ mi vojaĝos hejmen, -- mi volas diri, al mia antaŭa
hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.

HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreaĵo!

NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.

HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj
vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?

NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese
por mi.

HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej
sanktajn devojn.

NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?

HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al
via edzo kaj viaj infanoj?

NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.

HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_?

NORA. La devoj al mi mem.

HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino.

NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi
estas homo, mi, same kiel vi, -- aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi
tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke
ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio,
kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem
pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.

HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo?
Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne
havas la religion?

NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.

HELMER. Kia eldiro!

NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris
dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas _tio_ kaj
_tio_. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola,
tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas
ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu _mi_
en jeno pravas.

HELMER. Ho, tia diraĵo de juna virino estas tamen senekzempla!
Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaŭ al mi skui vian
konsciencon. Ĉar moralan senton vi tamen havas? Aŭ, respondu, --
eble vi neniun havas?

NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne
scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias,
ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Ĵus mi ja
ankaŭ aŭdis, ke la leĝoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj
leĝoj estu ĝustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon.
Virino do ne rajtus ŝirmi sian mortantan patron, aŭ savi la vivon
de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.

HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu
vi vivas.

NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi ĝin. Mi devas
provi eltrovi kiu pravas, la socio aŭ mi.

HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaŭ
kredas, ke vi perdis vian prudenton.

NORA. Mi neniam antaŭe sentis min tiel klara kaj certa kiel
ĉi-nokte.

HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn
infanojn?

NORA. Jes; mi faras.

HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.

NORA. Kiu?

HELMER. Vi ne plu amas min.

NORA. Nu jes, tiel estas.

HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras!

NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja ĉiam bonkora al
mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.

HELMER (kun perforta sinrego). Ĉu ankaŭ tio estas klara kaj
certa konvinko?

NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti ĉi
tie.

HELMER. Kaj ĉu vi ankaŭ povos klarigi por mi, per kio mi perdis
vian amon?

NORA. Jes, mi povas. Okazis ĉi tiun vesperon, kiam la mirindaĵo
ne venis; ĉar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi
imagis.

HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.

NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; ĉar, bona Dio, mi
komprenis ja, ke la mirindaĵo ne estas ia ĉiutaga okazaĵo. Sed
jen frakasante ondis tio ĉi super min; kaj tiam mi estis absolute
certa ke: Nun venas la mirindaĵo. Kiam la letero de Krogstad
kuŝis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub
la kondiĉojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus
al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio --

HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj
malhonoro mian propran edzinon --!

NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke
vi ekstarus por preni ĉion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.

HELMER. Nora --!

NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi?
Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraŭ la viaj? --
Tio estis la mirindaĵo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por
malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.

HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, --
eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas
sian honoron por tiu, kiun oni amas.

NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.

HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano.

NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al
kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio
minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj
kiam la tuta danĝero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaŭ nenio
estus okazinta. Ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo,
via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar
ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en
tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune
kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne
eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn.

HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter
ni. -- Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla?

NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.

HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi.

NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon.

HELMER. Apartiĝi -- apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne
povas koncepti tian penson.

NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel
okazi.

(Ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi
metas sur la seĝon apud la tablo.)

HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ.

NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la
ĉambroj de fremda viro.

HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino --?

NORA (ligas la ĉapelon). Vi bone scias, ke tio ne daŭrus longe
--. (metas la ŝalon ĉirkaŭ sin) Adiaŭ, Torvald. Mi ne volas vidi
la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj.
Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.

HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --?

NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi
fariĝos.

HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi
restos.

NORA. Aŭskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia
edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi aŭdis, li estas laŭ la
leĝo libera de ĉiuj devoj al ŝi. Ĉiuokaze mi liberigas vin de
ĉiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas
esti ligita. Devas esti plena libereco ambaŭflanke. Jen, vi
rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.

HELMER. Ankaŭ tion?

NORA. Ankaŭ tion.

HELMER. Jen ĝi estas.

NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la ŝlosilojn.
Pri la aferoj en la domo la servistinoj ĉion scias -- pli bone ol
mi. Morgaŭ, kiam mi estos forvojaĝinta, Kristine venos por paki
la aĵojn, kiuj estas mia posedaĵo alportita de mia hejmo. Mi
volas havi ilin postsenditaj.

HELMER. Finite; finite! Nora, ĉu vi neniam plu volas pensi pri
mi?

NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la
domo.

HELMER. Ĉu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?

NORA. Ne, -- neniam. Tion mi ne permesas.

HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas --

NORA. Nenion; nenion.

HELMER. -- helpi vin, se vi bezonos.

NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj.

HELMER. Nora, -- ĉu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por
vi?

NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindaĵo devus
okazi. --

HELMER. Nomu al mi tiun mirindaĵon!

NORA. Tiam ambaŭ ni devus nin ŝanĝi tiel, ke --. Ho, Torvald,
mi ne plu kredas pri io mirinda.

HELMER. Sed mi volas kredi je ĝi. Nomu ĝin! Ŝanĝi nin tiel,
ke --?

NORA. Ke kunvivado inter ni du povu fariĝi geedzeco. Adiaŭ.

(Ŝi eliras tra la antaŭĉambro.)

HELMER (sinkas sur seĝon ĉe la pordo kaj ĵetas la manojn
antaŭ la vizaĝon). Nora! Nora! (rigardas ĉirkaŭen kaj stariĝas)
Malplena. Ŝi ne plu estas ĉi tie. (Espero ekbrilas en li:)
La mirindaĵo --?!

(El malsupre oni aŭdas la bruon de pordo, kiu frape ŝlosiĝas.)





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Puphejmo - Dramo en tri aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home