Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Tri Noveloj
Author: Irving, Washington, 1783-1859
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Tri Noveloj" ***


Tri Noveloj


by Washington Irving



Edition 1, (April 20,  2007)



                         Unua Eldono: Julio 1998


                             "RIP VAN-WINKLE"

                             "TO THE READER"

                    "ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT"

                             Copyright 1998
                             Edwin P. Grobe
                for the English-to-Esperanto translations



RIPO VAN-VINKLO


La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko
Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la
Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties
originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen
malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde
malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj
precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu
legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn
li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan
en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris
kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de
legemulo.

La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la
rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn
poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la
verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas. Ĝia ĉefa valoro estas
rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la
verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin
konservas nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de
sendubinda aŭtoritato.

La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio,
konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan
bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante
plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ŝatokupon
siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la okulojn de
najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej
aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj
malsaĝecojn "kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke
neniam li celis vundi nek ofendi.

Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li
ankoraŭ retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj
nombriĝas precipe iuj bakistoj kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron
sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortiĝon,
preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur Vaterlo-medalo
aŭ Reĝin-Anjo-kvaronpenco.

                                * * * * *

Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn
Montojn. Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj
vidiĝas forokcidente de la rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco,
supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera
aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon en la magiaj
koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj
malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas
bona kaj konstanta la montoj vestiĝas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas
siajn aŭdacajn siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam
la ĉirkaŭanta pejzaĝo restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn
grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiĝanta suno,
brilas kaj lumiĝas glorkrone.

Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan
fumon suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj
tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan
verdon de la pli proksima pejzaĝo. Eta vilaĝo de granda antikveco ĝi
estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la
provinco, ĉirkaŭkomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li
ripozu en paco!), kaj antaŭnelonge ankoraŭ konservante domojn kiujn la
originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de
Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradaĵoj kaj
gablofasadoj protektataj de ventoflagoj.

En tiu sama vilaĝo kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la
precizan veron, estis bedaŭrinde tempoerodita kaj veterodifektita) loĝis
multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankoraŭ provinco de Britio,
senceremonia bonhumorulo nomiĝanta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de
tiuj Van-Vinkloj eminentiĝintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de
Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontraŭ
Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de
siaj antaŭirintoj.

Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis
ankaŭ afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta
kvalito ŝuldiĝas eble tiu spirita submetiĝemo gajninta al li tiel
universalan popularecon. Plejmulte emas lakeiĝi kaj bonvoliĝi eksterhejme
viroj jam spertintaj la disciplinon de ĉehejmaj megeroj. Iliaj
temperamentoj fleksebliĝis kaj maleebliĝis sendube en la fajra forno de
ĉehejma malfeliĉo. Ĉehejma prelego egalvaloras ĉiujn ĉepreĝejajn predikojn
kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas
esti konsiderata, laŭ multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras,
Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.

Certe estas ke li multe plaĉis al ĉiuj bonaj edzinoj de la vilaĝo kiuj,
laŭ la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ĉiuj familiaj disputoj kaj
neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj
klaĉadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La
infanoj de la vilaĝo, siaflanke, kutimis ekkrii pro ĝojo kiam li
alproksimiĝis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili,
scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili
longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj Indianoj. Kiam li
laŭvagadis la vilaĝon, ili ĉirkaŭis lin trupe, posttirante liajn
vestaĵerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune priŝercante milmaniere.
Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.

La ĉefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ĉiuj
specoj de profitestiga laboro. Tiaĵo ne povintus rezulti pro manko da
diligento aŭ persisto ĉar li kutimis sidi sur malseka roko kun
fiŝkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiŝkapti taglonge
tute senplende kvankam kuraĝigis lin la ekmordo de nepre nenia fiŝo. Li ne
hezitis porti pafilon surŝultre dum sinsekvaj horoj, pezpaŝadante tra
arbaroj kaj marĉoj, laŭmonte kaj laŭvale, cele al mortpafi kelkajn
sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron eĉ
okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ĉiujn
konkursantojn dum maiz-senŝelig- aŭ ŝtonmur-konstru-matĉoj. Krome la
vilaĝaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi
hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por
ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupiĝi pri ĉies aferoj krom siaj. Pri
siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis
interesiĝi.

Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ĝi estas
la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Ĝia ĉiu enhavaĵo jam malboniĝis
kaj daŭre malboniĝos, malgraŭ lia laboro. Liaj ĉirkaŭbariloj ade
dispeciĝas. Lia bovino devojiĝas aŭ tretas la brasikbedon. Trudherboj
kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ĉiam ekfalas
sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia
hereda bieno ŝrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam
restis el ĝi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ĝi persistis esti
la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.

Aldone liaj gefiloj estis tiel ĉifonvestitaj kaj sovaĝkondutaj kiel orfoj
apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita laŭ la patra modelo,
promesis heredi la kutimojn kaj la vestaĵojn de la patro. Li ofte vidiĝis
postsekvante kvazaŭ ĉevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la
patro forĵetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni
supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian
robtrenaĵon okaze de malbona vetero.

Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feliĉaj homoj kiuj, havante folan,
facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviliĝas pri la mondo, manĝas
blankan aŭ brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge aŭ pli
senĝene akireblas, kaj preferus malsufiĉe manĝi pencopreze ol labori
pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro
perfekta kontentiĝo. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri
plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas
al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ŝia lango senĉese moviĝis kaj
ĉio tio kion li diris aŭ faris estigis senmanke torenton da ĉehejma
elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ĉiuj tiuj
prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li
levis la ŝultrojn, ŝancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen
nenion diris. Sed tio ĉiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon.
Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiriĝis al
eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.

La ununura ĉehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel
inregata kiel sia mastro ĉar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel
kunbatalantojn en senokupeco. Ŝi eĉ rigardis Lupon kun malbondeziraj
okuloj, supozante ĝin la kaŭzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere
estas, ke teme pri ĉiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda
hundo, ĝi estis la plej kuraĝa besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu
kuraĝo kapablas kontraŭstari la senĉesajn kaj ĉiosieĝantajn terurojn de
virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ĝia hupo falis,
ĝia vosto velkis ĝisplanke aŭ bukliĝis interkrure, ĝi ŝteliradis kun mieno
de pendumoto, ĵetante multajn ĝisflankajn rigardetojn al Sinjorino
Van-Vinklo. Kiam ajn ŝi eksvingetis balailon aŭ kuleregon, la hundo
alkuregis haste kaj jelpante la pordon.

La tempoj ade kaj senĉese malpliboniĝis por Ripo Van-Vinklo dume ke la
jaroj de lia geedziĝa ekzisto ade kaj senĉese plinombriĝis. Aĝo ne
malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu
pliakriĝas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post
eldoma forpeliĝo, partoprenante en speco de klubo de saĝuloj, filozofoj
kaj ceteraj vilaĝaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antaŭ
malgranda gastejo ornamita per ruĝvanga portreto pri Lia Reĝa Moŝto Georgo
la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daŭre de longa senzorga somertago,
parolante senentuziasme pri vilaĝaj klaĉaĵoj aŭ rakontante senfinajn
dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus ŝtatistan salajron la
bonŝanco aŭskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova
ĵurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaĝinto.
Kiel solene ili aŭskultis ties enhavaĵon trenparole deklamatan de Deriko
Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute
sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saĝe ili
kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antaŭ pluraj monatoj.

La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaĝa patriarko
kaj mastro de la gastejo antaŭ kies pordo li sidis de la mateno ĝis la
nokto, moviĝante nur sufiĉadistance por resti sub la ombro de granda arbo
kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la
taghoron laŭ liaj movoj tiel akurate kiel laŭ sunhorloĝaj indikoj. Vere
estas ke preskaŭ neniam li aŭdiĝis parolante, preferante fumi senĉese sian
pipon. Liaj adeptoj tamen (ĉar ĉiu granda homo havas siajn adeptojn)
komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.

Kiam malplaĉis al li legata aŭ rakontata temo, laŭoniobserve, li fumis la
pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovaĵojn. Se la temo
tamen plaĉis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ĝin
elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbuŝe,
lasante la bonodoran vaporon kirliĝi ĉirkaŭnaze, li kapjesis solene en
signo de nepra aprobo.

El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite
interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaŭdinte ties anojn. Nek
tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis
al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas
pri la senokupeco de ŝia edzo.

La kompatindan Ripon preskaŭ entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo
eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj
forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidiĝi arbobaze kaj dividi la
enhavaĵon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon
de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian
vivon. Sed ne maltrankviliĝu pri tio, kara kunaĵo. Daŭre de mia vivado
neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis
sopire la mastran vizaĝon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi
opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion.

Okaze de longa, bela, aŭtuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo
surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupiĝis
pri sciurĉasado, sia plej ŝatata sportentrepreno, kaj la silentaj
solecejoj eĥis kaj reeĥis lian pafilbruadon. Anhelante, laciĝinte, li sin
malsuprenĵetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltaĵon, kovritan de
montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermaĵo li
povis superspektadi tutan malsuprekuŝantan pejzaĝon etendiĝantan trans
multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran
Hudsonon, moviĝantan ege, ege malsupre de li laŭ sia silenta sed moŝta
fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo aŭ velon de malhasta
boateto haltinta por dormpaŭzo diversloke sur ĝia vitrobrila surfaco, tiam
malaperantan finfine en la blua altaĵaro.

Aliflanke li enrigardis profundan, sovaĝan, solecan, dikvilan abismon kies
fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenaŭ atingis la reflektitaj
radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kuŝante,
primeditante tiun vidaĵon. Iompostiome la vespero antaŭenvenis. La montoj
komencis ĵeti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte
ke la ĉielo noktiĝos jam longe antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, li
suspiris fortasone, antaŭpensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea
renkontiĝo kun Sinjorino Van-Vinklo.

En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li aŭdis malproksiman
voĉon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ĉirkaŭrigardis sed
nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin
trompis iu fantazio, li forturniĝis cele denove al malsupreniri kiam li
reaŭdis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo
Van-Vinklo!"

Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graŭlante mallaŭte aliris
kaŭrante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis
ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama
direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore laŭ la rokaro,
antaŭenkliniĝante sub la pezo de iu surdorsa ŝarĝo. Surprizis Ripon vidi
homan estaĵon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke
temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por
apogi tiun.

Alveninte pli proksime li eĉ pli surpriziĝis pro la malkutima aspekto de
la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon
kaj griziĝintan barbon. Li vestiĝis laŭ la antikva Nederlanda modo,
surportante senmanikan veŝton ĉirkaŭligitan ĉetalie kaj plurajn ĝisgenuajn
pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn laŭflanke
per butonvicoj kaj ĉegenue per ŝtofpufaĵoj. Li portis surŝultre pezan
bareleton, laŭŝajne plenigitan je alkoholaĵo, kaj pergeste invitis Ripon
alproksimiĝi kaj kunsubteni la ŝarĝon. Kvankam iom timida kaj malfidante
la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke
apogante unu la alian, ili suprengrimpis laŭ mallarĝa ravineto, verŝajne
la seka fluejo de montotorento.

Dum ili suprengrimpis Ripo aŭdis de tempo al tempo longajn ruliĝantajn
sonoradojn, kvazaŭ foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon
aŭ fendegon situantan inter altaj rokoj ĝis kiuj ilia malfacila irvojo
ilin kondukis. Li paŭzis momenton, supozante ĝin la murmurado de unu el
tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam
antaŭeniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton
ĉirkaŭatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn
branĉojn sursupraĵaj arboj, rezulte de kio la vojaĝanto nur malofte
ekvidis eretojn da blua ĉielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo
kaj lia kuniranto penadis silente ĉar, kvankam la helpanto scivolemis
ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholaĵbarelon laŭ la
sovaĝa monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan
manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoniĝon.

Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigaĵoj. Sur centra
ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestiĝis en
kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn;
aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tranĉilojn en siaj
zonoj; preskaŭ ĉiuj elmontris ampleksajn ĝisgenuajn pantalonojn, konforme
al la jam anoncita modo de la gvidanto.

Strangaj estis ankaŭ la mienoj. Unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon
kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizaĝo ŝajnis konsisti entute el nazo kaj
kroniĝis per blanka sukerbloksimila ĉapelo ornamita de eta ruĝa kokvosto.
Ĉiuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn.

Unu el tiuj ŝajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita
vizaĝo, li surportis laĉitan jakon, larĝan zonon kun mallonga kurbiĝinta
glavo, altan kronhavan ĉapelon kun plumo, ruĝajn ŝtrumpojn kaj
altkalkanumajn ŝuojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis
Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentraĵo pendanta en la
salono de Pastoro Van-Ŝajko, la vilaĝa preĝejestro, kunportita el
Nederlando epoke de la koloniado.

La plej stranga aspekto de la afero, laŭ Ripo, estis tio ke, kvankam la
ludantoj verŝajne distriĝis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj
estigis la plej misteran silenton, fariĝante la plej malfeliĉa festantaro
kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazaĵo nenio krom la
bruo de la kugloj kiuj, ruliĝante, eĥis laŭmontare kiel muĝantaj
tondrojkrakoj.

Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ĉesis ludi kaj
fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmoviĝo kaj tiel
strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo ŝanceliĝis en
lia brusto kaj liaj genuoj intermarteliĝis. Lia kunulo nun malplenigis la
bareleton je ties enhavaĵo, elverŝante tiun en grandajn flakonojn kaj
indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj
tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholaĵon en nepra silento, tiam
reaktivigis sian ludadon.

Iompostiome malpligrandiĝis la miro kaj anksieco de Ripo. Li eĉ kuraĝis,
kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkaĵon kiu, li ekkonsciis, havis
preskaŭ la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Ĝino. Li estis denaska
soifulo kaj baldaŭ ne rezistis al la tento denove trinki. Unu ĉerpo
invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke
tempofine liaj sensoj superfortiĝis, liaj okuloj naĝumis en la kapo kiu
gradon post grado antaŭenkliniĝis ĝis kiam finfine li profunde ekdormis.

Vekiĝinte, li konsciis situi sur la sama verda altaĵo de kie li unuafoje
ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn:
matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre,
alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ĉi-tie
la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaŭdormajn okazintaĵojn: la strangulon
kun la alkoholaĵbareleto; la montoravinon; la sovaĝan retiriĝejon inter la
rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu
abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigaĵon mi rakontu al Sinjorino
Van-Vinklo?"

Li ĉirkaŭrigardis, serĉante sian pafilon, sed anstataŭ pura, bonoleita
birdofusilo li trovis malnovan musketaĉon lin apudkuŝantan: rustotavolo
kovris ĝian paftubon, ĝia seruro forfalis, ĝian fuston vermoj elmanĝis. Li
nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin priŝercis
kaj, dozinte al li fortan alkoholaĵon, forŝtelis lian pafilon. Aldone,
Lupo malaperis sed eblas ke ĝi forvagis ĉasante sciuron aŭ perdrikon. Li
fajfvokis la hundon kaj kriegis ĝian nomon, sed la entrepreno entute
senrezultiĝis. La eĥooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis
nenia hundo.

Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj
renkontonte tie restintan distriĝinton, informiĝi ĉe tiu pri siaj pafilo
kaj hundo. Ekstariĝinte por survojiĝi, li sentis rigidon en la artikoj kaj
malfacilecon en sia irkapablo. "Ĉi-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi,"
pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reŭmatismon,
Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."

Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon laŭ kiu li kaj
lia kunulo suprengrimpis la antaŭan vesperon. Surprizege, monta rojo nun
fluis ŝaŭme malsupren laŭ la ravino, saltante de roko al roko, plenigante
la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaĉi laŭ
ties bordoj, antaŭenpenigante tra densaĵoj de betulo, sasafraso kaj
hamamelido, foje stumblante aŭ implikiĝante en la sovaĝaj vitoj
spiraligintaj siajn buklojn aŭ ĉirojn de arbo al arbo kaj etendintaj
kvazaŭan kaptoreton laŭ lia irvojo.

Tempofine li atingis la lokon kie antaŭe la ravino eniris la klifojn en la
direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikaĵoj pri tia
malfermaĵo. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la
kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ŝaŭmo, trafante malsupre larĝan
profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ĉirkaŭanta arbaro. Ĉi-tie
tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voĉe kaj fajfe sian hundon.
Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distriĝante
alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj,
sekuraj en sia altejo, ŝajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de
la malbonŝanca viro.

Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ĉar mankis al li iu
ajn matenmanĝo. Li malĝojiĝis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis
renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li
skuis la kapon, surŝultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro ĝeno
kaj anksieco, ekhejmeniris.

Dum li alproksimiĝis la vilaĝon li renkontis plurajn homojn sed rekonis
neniajn. Tio lin surprizis ĉar li opiniis koni ĉiujn tiuregionanojn.
Cetere, ili vestiĝis malsammode kiel lia kutimo. Ĉiuj lin fiksrigardis
reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La
konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ĝin imiti, post
kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongiĝis je unu
piedo.

Nun li jam eniris la antaŭkvartalojn de la vilaĝo. Aro da strangaj
geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian
grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antaŭan
konataĵon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilaĝo mem ŝanĝiĝintis. Ĝi
estis pli granda kaj pli dense enloĝata. Aperis loĝdomvicoj kiujn li
neniam antaŭe vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaŭe li frekventis.
Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ĉe la fenestroj
elmontriĝis strangaj vizaĝoj. Ĉio strangis.

Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta
mondo ne estas sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li
forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance
preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu monteto, ĉiu valeto precize
same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu hieraŭvespera flakono,"
li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!"

Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li
alproksimiĝis kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan
voĉon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis:
la tegmento enfalis; la fenestroj disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis.
Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaŭraĉis proksime
al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn
kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo,"
suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!"

Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe
enbonordigis. Ĝi estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco
venkis ĉiujn geedzajn timojn liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj
infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la solecajn ĉambrojn. Tiam denove
ĉio silentis.

Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia
antaŭa distriĝejo, la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin
disfalema ligna konstruaĵego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis
rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj. Super la pordo
estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstataŭ la
arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun
elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon
kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita
malkutima kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj
malkompreneblis.

Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu
li tiel ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze
metamorfoziĝintis. La ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne
sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo.
Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAŜINGTONO.

Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian
vizaĝon. Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan,
okupatan, disputeman kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema
trankvilo. Vane li serĉis la saĝan Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo,
duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed
tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la lernejestron, dise
informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika
galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri
civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de
sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro
Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon.

La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia
kruda vestaĵaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj
ĉekalkane baldaŭ atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis
lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro
alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio
li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed
aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis
apudorele "ĉu li estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne
sukcesis kompreni la demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante
deklivangulan ĉapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado
perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin
ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian
sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula
ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone
"kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj
postsekvatan de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?"

"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla
pacema viro, denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!"

La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono!
Rifuĝinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto
surportanta la oblikvangulan ĉapelon repacigis la spektantaron kaj,
dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto
kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo deklaris humile
ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj
najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon.

"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."

Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"

Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona
voĉo. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj!
Antaŭe en la preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li
sed poste ankaŭ tiu putris kaj foriris."

"Kie estas Bromo Duĉero?"

"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de
la atako ĉe Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta
ĉebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."

"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"

"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en
Kongreso."

La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn
okazintajn en lia hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en
la mondo. Ankaŭ lin mistifikis ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj
tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Ŝtona Kabo.
Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj
malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"

"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo
Van-Vinklo tie for, sin apogante kontraŭarben."

Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li
surgrimpis la monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone
vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterniĝis. Li pridubis sian
propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas aliulo? Meze de tiu
konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas
lia nomo?

"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas
iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en
miaj ŝuoj. Hieraŭvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni
ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu
scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu!

La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi,
palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis
flustravoĉe sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin
malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la
sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis.

En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la
homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj
diketan infanon kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo,
ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi kriordonis. "Silenton, mi petas,
stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la
maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia menso
sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li
petis.

"Ĝudito Gardenjero."

"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?"

"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek
jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste
reaŭdigis novaĵojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin
mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam
nur knabineto."

Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun
hezita voĉo.

"Kie estas via patrino?"

"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de
kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."

Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne
plu kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian
infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la
juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan
Ripon Van-Vinklon?"

Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la
amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la
vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem!
Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek
longajn jarojn?"

Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same
kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj
palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto
kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte la scenejon nur fine de ĉiu
danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon, responde al kio okazis
ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro.

Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili
vidis ĵus tiam antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la
samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la
provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la vilaĝo, estis bone informita
pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris
Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li
certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de
lia historiista antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn
Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la
rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la
ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaŭa
entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon.
Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva
Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis
proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn
kuglopilkojn.

Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante
okupiĝi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo
lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj
dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj
antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de
Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin
apogante kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno.
Li elmontris tamen heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj
proprabienaj devoj.

Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li
rerenkontis multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro
uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikiĝi kun la
noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li baldaŭ sin ege estimigis.

Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro
rajtas senokupiĝi senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon
ĉe la gasteja pordo kaj eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo
kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom
da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni
la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis
sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova Anglio; ke,
anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis
libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel
lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe
suferis: virinjupa regado. Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el
la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole
sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis
ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn, rigardis
ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto
aŭ ĝojo pri lia savo.

Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de
S-ro Dolitlo. Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn
detalojn okaze de ĉiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre
lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento konkretiĝis en la rakonton
kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ĝin
parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo
freneziĝis kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La
maljunaj Nederlandaj loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin
kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas somerposttagmezan fulmotondron en
Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ŝipanaro
ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono estas,
kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la
flakono de Ripo Van-Vinklo.



AL LA LEGANTO


Estimata kaj Kara Leganto! Ĉu iam perfida malsano vin embuskis meze de
agrabla ekskurso? Ĉu ĝi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la
soleco de gasteja ĉambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj
preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite
dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj
enlitigite pro malbonfarto en tiu-ĉi malnova landlima urbo Majenco. Mi
elĉerpis ĉiun distriĝrimedon. Mi konas la voĉon de ĉiu horloĝo kiu anoncas
kaj la sonon de ĉiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en
kiu sekundo aŭskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la
garnizonon al la paradejo, aŭ je kiu horo atendi la foran muzikon de la
Aŭstria militbando. Ĉiuj tiuj finestiĝis lacigaj por mi. Eĉ la bone konata
promenpaŝaro de mia kuracisto dum li laŭiras malrapide la koridoron,
efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj ŝuoj, ne plu estigas
plaĉan interrompon al la monotonio de mia apartamento.

Dum iom da tempo mi entreprenis ĉarmi la lacigajn horojn lernante la
Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia
gastiganto. Baldaŭ tamen mi konsciis ke eĉ la Germana ne havas sufiĉan
forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo _ich
liebe_ povus senpotenciĝi, kiel ajn rozkoloraj estu la ĝin eldirantaj
lipoj.

Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentriĝi. Mi kontrolis
volumon post volumo sed ilin forĵetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi
tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu."
Neniam ekkonceptiĝis pli bonŝanca ideo. Tuj ĝi havigis al mi okupiĝon kaj
distriĝon. Verki libron konsideriĝis en malnovaj tempoj kiel labora kaj
malfacila entrepreno, ĉar oni nomis "verko" la plej sengravecan
elpensaĵaĉon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de
la saĝemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiaŭ.

Danke al la plibonigoj okazigitaj en ĉiuj specoj de fabrikado, la
librofara arto jam sin konigis eĉ en siaj plej malaltnivelaj detaletoj.
Ĉiu estas aŭtoro. La senokupuloj skribaĉas foliantojn por pasigi la
tempon. Junaj ĝentlemanoj ĵetverkas paron da dozavoj dum la paŭzintervaloj
de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo
kun kiu ŝia avino fabrikis aron da seĝmalsupraĵoj.

Tial ankaŭ mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios
facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi serĉfosis
mian tekon kaj serĉkontrolis inter miaj memoraĵoj tiujn ŝvebantajn
materialojn kiujn homo kutime kolektas vojaĝante, kaj mi ilin aranĝis en
ĉi-tiu verketo.

Ĉar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la
mondo ŝatas instruiĝi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn
la lecionojn kiujn plaĉus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas
distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj
samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralaĵo kiun enhavas
ĉiu el ili.  Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la
leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la
mondon per mildaj aliigaĵoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke
la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenaŭ
tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.

Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn
sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas
por forturni la ofendiĝeman leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian
moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj
por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas kun malfermita buŝo fantom- aŭ
amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan moralecboluson tien
ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo.

Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas
siajn rakontojn, ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi
informu ke Aventuro de la Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi,
baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi el, laŭraporte, Franclingva
fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ĝin, ke Angla
aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen
presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de
Aventuro de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas
svagaj memoraĵoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi
ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo
inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de aŭtenta manuskripta
rakontaĵo.

Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj
rakontoj ĝenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna
vojaĝanto. Mi iom legis, aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo
tial plenas je multegaj diversaĵoj. Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj
temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj miksiĝas en malbone pakita
ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ĉu mi
legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj
rakontoj mi rajtas kredi.

Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona
deziro, kaj preter ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie
prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas,
almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos dum longa tempo
legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu poeto.

Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi
multofte konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin
komfortigi ŝanĝante sidpozon kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo.

                                                                Ĉiam via,
                                                           Ĝofredo Krajono

Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato
kontraŭvide de Hotel-Parizo
Majnco, alie nomiĝanta Majenco



AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO


En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano
revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo.
La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj
stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.

Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da
tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li
vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte
mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa
diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne
nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago,
malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj
esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan
mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke
lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin
malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia
temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj
deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj
opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al
Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.

Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola
deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj
kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian
tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli
hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la
kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj
muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje
li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj
katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj
kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito.
Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo
de putrinta literaturo.

Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum
kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj
malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan
belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj
formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe
superantajn tiujn de la reala mondo.

Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis
eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda
beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi
hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li
arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el
tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte
misidentiĝas kun frenezio.

Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi
menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj
malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de
Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la
mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj
efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj
faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li
transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte
apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega
mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la
sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis
en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj
dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.

La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde
la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de
la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj
fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita
nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo,
antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj
taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis
torente.

Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino
aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je
sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun
vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la
timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en
foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.

Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la
kapon kaj lin rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis
en la hela fulmlumo la vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis
pala kaj malĝoja, tamen rave belega.

Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango
alparolis ŝin. Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua
noktohoro kaj pri la furiozo de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe
ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo.

"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi.

"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango.

"Jes. En la tombo!"

La studenta koro fandumiĝis reage al tiuj vortoj.

"Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin
miskomprenigi, mi proponus mian modestan loĝejon kiel ŝirmejon kaj min
kiel lojalan amikon. Mi mem havas neniajn amikojn en Parizo kaj estas
fremdulo en ĉi-tiu lando. Sed se mia vivo povus vin servi, ekdisponu ĝin.
Ĝin mi eĉ oferos antaŭ ol permesi difekton aŭ humiligon vin atingi."

Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin
ankaŭ lia fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldiraĵa
Parizano. Efektive, aŭtenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La
senhejma nekonatino sin konfidis senrezerve al la protektado de la
studento.

Li subtenis ŝiajn hezitajn paŝojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al
la loko kie popolamaso lastatempe terenĵetis la statuon pri Henriko la
Kvara. La ŝtormo jam paciĝis kaj la tondro muĝetis en la fora distanco.
Parizo entute silentis. Tiu granda vulkano da homaj pasioj dormis
dumtempe, kunigante freŝan potencon por la venonttaga erupcio.

La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de
Latin-Lando, laŭlonge de la malhelaj muroj de Sorbono, ĝis la granda morna
hotelo kiun li enloĝis. La maljuna pordistino ilin enlasinta fiksrigardis
surprizite la malkutiman vidaĵon kiun konsistigis la melankolia Volfgango
kaj lia nova amikino.

Enirante sian apartamenton, la studento ruĝiĝis kiel neniam antaŭe pro la
malabundeco kaj ordinareco de sia loĝejo. Li disponis ununuran
ĉambron--malnovmodan salonon--ege ornamitan per ĉizaĵoj kaj fantazie
meblitan per restintaĵoj de antaŭa lukso ĉar ĝi situis en unu el tiuj
domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaŭe apartenintaj al nobeloj. Ĝi
plenegis je libroj kaj paperoj kaj ĉiuj kutimaj studentaj havaĵoj kaj lia
lito staris en ĉambroekstremaĵa alkovo.

Kiam lumoj alportiĝis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon,
ŝia aspekto des pli forte ravis lin. Ŝia vizaĝo estis pala sed blindige
bela, reliefigite per abundo da korakkolora hararo ĝin ĉirkaŭpendanta en
bukloj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj brilaj kaj havis apartan
rigardmanieron kiu ŝajnis preskaŭ sovaĝa. Ŝia korpo, laŭ la kelkaj indicoj
kiujn elmontris ŝia nigra robo, havis perfektan simetrion. Ŝia tuta
aspekto estis ege impona, kvankam ŝi vestiĝis en modo ege simpla. La
ununura ornamaĵo kiun ŝi surportis estis larĝa, nigra, ĉirkaŭkola rubando
agrafita per diamantoj. Nun ekstariĝis antaŭ la studento la problemo kiel
pritrakti la senrimedan estaĵon enirintan ĵetrapide lian respondecejon. Li
konsideris forlasi sian ĉambron al ŝi kaj serĉi aliloke ŝirmejon por si.
Tamen tiel ravis lin ŝia beleco, sorĉo ŝajnis tiel forte influi liajn
pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde ŝia kompanio.
Ankaŭ ŝia maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Ŝi ne plu parolis pri
la gilotino. Ŝia malĝojo malpligrandiĝis. La atentoj de la studento venkis
unue ŝian fidon kaj tiam, verŝajne, ŝian koron. Ŝi estis, laŭindikaĵe,
entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo, kaj la samspecanoj baldaŭ
sin komprenis unu la alian.

En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis
pri ŝi. Li rakontis al ŝi sian misteran sonĝon, kiel ŝi venkis lian koron
jam antaŭ ol li iam vidis ŝin. La rakonto ŝin afekciis strange kaj ŝi
konfesis esti sentinta por li altiron egale neklarigeblan. Estis epoko de
senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj
forbalaiĝis. Ĉio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj
stultaĵoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedziĝo
komencis konsideriĝi ĉe honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj
interkonsentoj fariĝis furormodo. Volfgango estis tro teoriulema por ke ne
infektu lin la liberalaj doktrinoj de la epoko.

"Kial ni apartiĝu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas
unuiĝintaj. Antaŭ la rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazaŭ unu.
Kial ni bezonu malpurajn formojn por kunligi superajn animojn?"

La fremdulino aŭskultis emocie. Verŝajne ŝi jam edukiĝis pri la sama
filozofio.

"Vi havas nek hejmon, nek familion," li daŭre parolis. "Mi estu ĉio por
vi, aŭ pli bone, ni estu ĉio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon
ni observu. Jen mia mano. Mi devontigas min al vi por ĉiam."

"Ĉu por ĉiam?" diris solene la nekonatino.

"Por ĉiam!" ripetis Volfgango.

La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," ŝi
murmuris kaj falis sur lian bruston.

La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj
eliris fruhore serĉonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio.
Kiam li revenis, li trovis la virinon kuŝantan sur la lito kun unu brako
kaj la kapo preterpendantaj la randon de la meblo. Li alparolis ŝin sed ŝi
ne respondis. Li antaŭenpaŝis por veki ŝin el ŝia malkomforta kuŝpozo.
Kiam li alprenis ŝian manon, ĝi estis malvarma. Li sentis nenian
pulsobatadon. Ŝia vizaĝo estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro ŝi
estis. Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloĝantaron. Sekvis sceno
de konfuzo. La polico alvokiĝis. Policano eniris la ĉambron. Li retiriĝis
salte ekvidinte la kadavron.

"Bonĉielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis ĉi-tien?"

"Ĉu vi havas informaĵojn pri ŝi?" diris avide Volfgango.

"Ĉu informaĵojn mi havas?" respondis la policano. "Ŝi gilotiniĝis hieraŭ."

Li antaŭenpaŝis, disigis la nigran kolumon ĉirkaŭantan la kolon de la
kadavro kaj la kapo terenruliĝis.

La studento ekfrenezegiĝis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li
ŝirkriis. "Mi estas eterne perdita!"

Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke
malica spirito revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li
senbonsenciĝis kaj mortis en frenezejo.

Ĉi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton.

"Kaj ĉu ĉi-tio estas aŭtenta fakto?" diris la scivolema viro.

"Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi aŭdis ĝin de la plej bona
aŭtoritato. La koncerna studento mem rakontis ĝin al mi. Mi vidis lin en
frenezejo de Parizo."





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Tri Noveloj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home