Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Voyage autour de ma chambre. Esperanto - Vojaĝo interne de mia ĉambro
Author: Maistre, Xavier de, 1763-1852
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.
Copyright Status: Not copyrighted in the United States. If you live elsewhere check the laws of your country before downloading this ebook. See comments about copyright issues at end of book.

*** Start of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Voyage autour de ma chambre. Esperanto - Vojaĝo interne de mia ĉambro" ***

This book is indexed by ISYS Web Indexing system to allow the reader find any word or number within the document.



Vojaĝo interne de mia ĉambro


by Xavier de Maistre



Edition 1, (May 12, 2008)



         [Ilustraĵo: Kolekto Esperanta: Aprobita de D-o Zamenhof]



                      LIBREJO HACHETTE KAJ Ko, PARIS

                              --------------

                     Tutmonda Jarlibro Esperantista
                                  1906
                              ENHAVANTA LA
                     _Adresaron de D__ro__ ZAMENHOF_

Tiu ĉi jarlibro eldoniĝas ĉiujare dum Aprilo. Ĝi entenas: pli ol 30.000
adresojn de Esperantistoj de l’ tuta mondo, plenan sciigon pri la
propagandaj Societoj, pri la libroj, la gazetoj, la ĉiuspecaj eldonaĵoj en
Esperanto.

┌───────────────────┬──────────┐
│Unu volumo, in-16, │ Fr. 3,50 │
│broŝurita          │          │
└───────────────────┴──────────┘

                      -----------------------------

                                LA REVUO
                  _Internacia monata literatura gazeto_
               _Redaktata kun la konstanta kunlaborado de_
                        _D__ro__ L. L. ZAMENHOF_
                           Aŭtoro de la lingvo
             kaj de eminentaj Esperantistoj de ĉiuj landoj.

Ĝi estas pure literatura kaj enhavas: novelojn, poeziojn, komediojn,
dramojn, seriozajn studojn pri historio, geografio, statistiko;
popolmorojn k. c., kronikon kaj bibliografion.

           48 paĝoj, gda in-8o, da plej bona teksto ĉiumonate!
           La 1a numero aperis la _1__an__ de Septembro 1906_.

                               JARA ABONO
                        Francujo            Fr. 6
                        Ceteraj landoj      Fr. 7
                         UNU NUMERO: 50 centimoj

_Oni abonas ankaŭ ĉe ĉiuj firmoj montritaj sur la apuda paĝo._ Ĉiu jaro de
                 La Revuo komenciĝas la 1an de Septembro.

                      -----------------------------

                                BILDAROJ
                _Teksto en Esperanto--25 malsamaj numeroj_

Tiuj bildaroj kvankam skribitaj por infanoj, taŭgas perfekte por la novaj
adeptoj. Per ili la profesoroj povas rapide kutimigi la lernantojn paroli
esperante. Ili utilas ankaŭ por la propagando.

                             _Prezo_, Serio
                             da _25 numeroj_

┌──────────────────────────────────┬──────────┐
│Francujo kaj kolonioj             │ Fr. 1,50 │
├──────────────────────────────────┼──────────┤
│              --              per │     1,60 │
│poŝto simpla                      │          │
├──────────────────────────────────┼──────────┤
│Aliaj landoj                      │     2  » │
├──────────────────────────────────┼──────────┤
│       --       per poŝto         │     2,54 │
│rekomendita                       │          │
├──────────────────────────────────┼──────────┤
│Specialaj prezoj por la grupoj.   │          │
└──────────────────────────────────┴──────────┘

                              --------------

             326-07.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--P4-07.



                            XAVIER DE MAISTRE

                                 -------

                                 Vojaĝo
                          interne de mia ĉambro

                              TRADUKITA DE
                                SAM. MEYER

                                 -------

                               TRIA ELDONO

                                 -------

                                  PARIS
                        LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
                     79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

                                   ---

                                  1907



                                 VOJAĜO
                          INTERNE DE MIA ĈAMBRO



                              ĈAPITRO UNUA.

Kiel glore estas malfermi novan vojon kaj subite aperi en la mondon
scienculan tenante en la mano libron de eltrovoj, kiel en la spaco
ekbrilegas neatendita kometo!

Ne, mi ne plu konservos mian libron «in petto» (en mi mem); jen ĝi estas,
sinjoroj, legu. Mi entreprenis kaj plenumis kvardek-du-tagan vojaĝon
interne de mia ĉambro. La interesaj observoj faritaj kaj la senĉesa
plezuro sentita dum la vojiro donis al mi la deziron publikigi ĝin; la
certeco esti utila decidigis min al tio. Mia koro sentas neesprimeblan
kontentiĝon, kiam mi pensas pri la nekalkulebla nombro da malfeliĉuloj, al
kiuj mi liveras rimedon certan kontraŭ la enuo kaj kvietigilon por la
doloroj, kiujn ili suferas. La plezuro, kiun oni trovas vojaĝante en sia
ĉambro, estas ŝirmata kontraŭ la malkvieta ĵaluzo de la homoj; ĝi estas
sendependa de la riĉeco.

Ĉu estas ja homo tiel mizera, tiel forlasita, ke li ne havas rifuĝejon,
kie li povas izoli sin kaj kaŝi sin antaŭ la tuta mondo? En tio ĉi
konsistas ĉiuj preparoj por la vojaĝo.

Mi estas certa, ke ĉiu homo saĝa alprenos mian sistemon, kiaj ajn estas
liaj karaktero kaj temperamento; ĉu li estas avara aŭ malavara, riĉa aŭ
malriĉa, juna aŭ maljuna, naskiĝinta en la tropika terzono aŭ proksime de
la poluso, li povos vojaĝi kiel mi; per unu vorto, en la grandega familio
de homoj sin movantaj kiel formikoj sur la supraĵo de la tero, ne estas
unu (mi parolas pri la homoj loĝantaj en ĉambro), ne estas unu, kiu,
leginte mian libron, povos rifuzi sian aprobon al la nova vojaĝmaniero,
kiun mi enkondukas en la mondon.



                                ĈAPITRO II

Mi povus komenci la laŭdon de mia vojaĝo, dirante, ke ĝi nenion elspezigis
al mi; ĉi-tio meritas la atenton. Jen ĝi estas tuj aprobata, aplaŭdata de
la malriĉetaj personoj; ankoraŭ pli certan sukceson ĝi havos ĉe alia klaso
de homoj, pro tiu sama kaŭzo, ke ĝi nenion kostas--Ĉe kiuj do? He! ĉu vi
demandas pri tio? ĉe la riĉuloj! Cetere kiel utila por la malsanuloj estos
tiu vojaĝmaniero! Ili ne bezonos timi la malkonstantecon de la aero kaj de
la sezonoj.--Koncerne la timulojn, ili estos ŝirmataj kontraŭ la rabistoj:
ili renkontos nek profundaĵojn, nek truegojn. Miloj da personoj, kiuj
antaŭ mi ne kuraĝis, aliaj, kiuj ne povis, aliaj, fine, kiuj ne ekpensis
vojaĝi, tuj decidos fari tion laŭ mia ekzemplo. Ĉu eĉ la plej apatia
persono ŝanceliĝus por ekvojiri kun mi al plezuro elspezigonta al ĝi nek
monon, nek penon?--Kuraĝe do! ni ekiru!--Sekvu min, vi ĉiuj, kiujn trompo
de amatino, senfideleco de amiko, detenas en via loĝejo, malproksime de la
malgrandanimeco kaj perfideco de la homoj. Min sekvu ĉiuj malfeliĉuloj,
malsanuloj kaj malkontentuloj de la universo!--Leviĝu amase ĉiuj
maldiligentuloj!--Kaj vi, kiuj en via animo agitas malgajajn projektojn de
aliformiĝo, aŭ de izoliĝo, pro ia malfidelaĵo; vi, kiuj en buduaro
forlasas je ĉiam la mondon, amindaj unuvesperaj ermitoj, venu ankaŭ: kredu
al mi, forlasu tiujn ideojn malgajajn; vi perdas momenton por la plezuro
kaj ne gajnas momenton por la saĝeco; bonvolu akompani min en mia vojaĝo;
ni irados per malgrandaj tagvojoj ridante en la vojiro, kiel vojaĝantoj,
kiuj vidis Romon kaj Parizon; neniu kontraŭaĵo povos nin haltigi kaj gaje
obeante nian fantazion, ni sekvos ĝin ĉien, kien plaĉos al ĝi konduki nin.



                               ĈAPITRO III

Estas en la mondo tiom da personoj sciemaj!--Mi estas certa, ke oni
dezirus ekscii, kial mia vojaĝo interne de mia ĉambro daŭris kvardek du
tagojn anstataŭ kvardek tri aŭ ian alian tempon; sed kiel mi sciigus tion
al la leganto, ne sciante mem ĝin?

Ĉio, kion mi povas certigi, estas ke, se la verko estas, laŭ ies opinio,
tro longa, ne estis eble al mi fari ĝin malpli longa; lasante aparte ĉiun
aŭtoran malmodestecon, mi estus kontentiĝinta kun unu ĉapitro. Mi havis,
estas vere, en mia ĉambro ĉiun eblan plezuron kaj agrablon; sed, ho ve! mi
ne estis libera por eliri el ĝi laŭ mia volo; mi eĉ pensas, ke, sen la
pero de kelkaj personoj potencaj, kiuj interesis sin por mi (ne estingiĝis
mia dankeco al ili), mi estus havinta tempon sufiĉan por verki
«in-folio»’on, tiel favoraj al mi estis la protektantoj, kiuj igis min
vojaĝi en mia ĉambro.

Tamen, prudenta leganto, rimarku, kiel malpravaj estis tiuj homoj, kaj
komprenu bone, se vi povos, la logikecon de tio, kion mi tuj elmontros al
vi.

Ĉu estas io pli natura kaj pli justa, ol tranĉi al si reciproke la gorĝon,
se iu neatente marŝis sur ies piedon, aŭ se iu, en momento de kolero, eble
kaŭzita de ies senprudenteco, ellasas parolon pikantan, aŭ fine se iu
havis la malfeliĉon plaĉi al ies amatino!

Oni iras sur la herbejon, kaj tie, kiel Nikolo faris kun la burĝo nobela,
oni penas ataki «kvarte» dum la kontraŭulo sin defendas «terce»; kaj por
ke la venĝo estu certa kaj plena, oni prezentas al li nudan bruston kaj
oni riskas esti mortigita de la malamiko por venĝi sin al li.--Oni vidas
ke nenio pli logika estas; troviĝas tamen personoj, kiuj malaprobas tiun
laŭdindan kutimon!

Sed io tiel logika, kiel la cetero, estas tio ĉi: tiuj samaj personoj
malaprobantaj tion kaj volantaj, ke oni rilatu al ĝi, kiel al grava kulpo,
rilatus mem ankoraŭ pli severe al tiu, kiu malkonsentus kulpiĝi tiel. Pli
ol unu malfeliĉulo, konformiĝinte al ilia konsilo, perdis sian bonfamon
kaj sian oficon; tiel ke, kiam oni havas la malfeliĉon ekhavi honoran
disputon, oni ne malprava estus, demandante la sorton por scii, ĉu oni
devas fini ĝin laŭ la leĝoj aŭ laŭ la kutimo, kaj ĉar la leĝoj kaj la
kutimo malsame ordenas, la juĝistoj ankaŭ povus konsiliĝi per ludkuboj pri
sia decido.--Kaj kredeble ankaŭ tiaspecan decidon oni devas serĉi, por
klarigi, kial kaj kiel mia vojaĝo daŭris ĝuste kvardek du tagojn.



                                ĈAPITRO IV

Mia ĉambro kuŝas sur la kvina grado de larĝo laŭ la mezuroj de Patro
Beccaria; ĝia direkto estas de l’oriento al la okcidento; ĝi formas
kvadraton longan, kies ĉirkaŭo havas tridek ses futojn, pasante tre
proksime de la muro. Mia vojaĝo tamen estos pli granda, ĉar mi trairos ĝin
ofte laŭlonge kaj laŭlarĝe, aŭ ankaŭ diagonale, ne sekvante regulon, nek
metodon. Mi eĉ faros zigzagojn kaj mi desegnos ĉiujn eblajn liniojn
geometriajn, se la okazo postulos tion. Mi ne amas la homojn, kiuj tiel
certe estas mastroj de siaj paŝoj kaj ideoj, kaj diras: «Hodiaŭ mi faros
tri vizitojn, mi skribos kvar leterojn, mi finos tiun komencitan verkon».
Mia animo tiel malfermita estas al ĉiuspecaj ideoj, emoj kaj sentoj, ĝi
akceptas tiel avide ĉion, kio prezentiĝas!...--Kaj kial ĝi rifuzus la
ĝuojn disĵetitajn sur la malfacila vojo de la vivo? Ili troviĝas tiel
malofte; ili estas tiel malmultaj, ke oni devus esti malsaĝa por ne halti
kaj eĉ deturni sin de la vojo kaj rikolti ĉiujn atingeblajn. Nenia estas
pli alloga laŭ mia opinio, ol la sekvado de siaj ideoj laŭ iliaj
postsignoj, kiel la ĉasisto persekutas la ĉasaĵon, ne penante sekvi
difinitan direkton. Tial, kiam mi vojaĝas en mia ĉambro, mi malofte sekvas
linion rektan; mi iras de mia tablo al pentraĵo lokita en angulo, de tie
mi oblikve iras al la pordo; sed, kvankam mia intenco ĉe la ekiro estis ja
iri tien, se mi sur la vojo renkontas mian seĝegon, mi nenian ceremonion
faras kaj tuj sidiĝas en ĝi.--Bonega meblo estas seĝego; precipe utilega
ĝi estas por ĉiu homo meditema. En la longaj vesperoj vintraj estas
kelkfoje agrable kaj ĉiam prudente etendi sin mole sur ĝi, malproksime de
la grandaraj kaj grandbruaj kunvenoj.--Bona fajro, libroj, plumoj, kiomaj
rimedoj kontraŭ la enuo! Kaj kiel plezure estas ankaŭ forlasi siajn
plumojn kaj vigligi sian fajron, fordonante sin al ia dolĉa medito aŭ
aranĝante kelkajn rimaĵojn por gajigi siajn amikojn! La horoj tiam glitas
preter vi kaj falas silente en la eternon, ne rimarkigante vin pri sia
malĝojiga pasado.



                                ĈAPITRO V

Post mia seĝego, irante al la nordo, oni ekvidas mian liton, kiu staras en
la fino de mia ĉambro kaj prezentas la plej agrablan vidaĵon. Ĝi estas
lokita plej konvene; la unuaj sunradioj ludas en miaj litkurtenoj.--Mi
vidas ilin en la belaj tagoj someraj irantajn antaŭen laŭlonge la blanka
muro, laŭ tio, ke la suno supreniras; la ulmoj starantaj antaŭ mia
fenestro dividas ilin laŭ mil manieroj kaj svingas ilin sur mia lito
rozkolora kaj blanka, kiu rebriligante ilin, ellasas ĉiuflanken ĉarman
nuancon. Mi aŭdas la konfuzan pepadon de la hirundoj, kiuj ekokupis la
tegmenton de la domo kaj de la aliaj birdoj, kiuj loĝas en la ulmoj; tiam
mil gajaj ideoj okupas mian animon, kaj en la tuta universo neniu havas
vekiĝon tiel agrablan, tiel pacan, kiel mi.

Mi konfesas, ke mi amas ĝui tiujn dolĉajn momentojn kaj ke mi ĉiam
plilongigas, kiel eble plej multe, la plezuron mediti en la dolĉa varmeco
de la lito.--Ĉu estas loko, kiu pli bone faciligas la revadon, kiu vekas
pli amajn pensojn, ol la meblo, en kiu mi kelkfoje forgesas min mem?
Modesta leganto, ne timiĝu;--sed ĉu mi ne povas paroli pri la feliĉo de
amanto, kiu unuafoje premas inter siaj brakoj virtan edzinon? nedirebla
plezuro, kiun mia malbona sorto kondamnas min neniam ĝui! Ĉu ne en lito,
patrino ebria pro feliĉo je la nasko de filo forgesas siajn dolorojn? Tie
la plezuroj fantaziaj, fruktoj de imago kaj espero, venas malkvietigi
nin.--Fine en tiu agrablega meblo ni forgesas dum duono de nia vivo la
ĉagrenojn de la alia duono. Sed kia amaso da pensoj agrablaj kaj malgajaj
sin premas samtempe en mia cerbo! miriga miksaĵo de situacioj teruraj kaj
ĉarmegaj!

Lito vidis nin naskiĝantajn kaj vidos nin mortantajn, ĝi estas la ŝanĝema
teatro, kie la homaro ludas laŭvice interesajn dramojn, ridigajn komediojn
kaj terurajn tragediojn.--Ĝi estas lulilo ornamita per floroj;--ĝi estas
la trono de l’amo;--ĝi estas tombo.



                                ĈAPITRO VI

Tiu ĉi ĉapitro estas nepre nur por la metafizikuloj. Ĝi tuj ĵetos plej
helan lumon sur la naturon homan: ĝi estas prismo, per kiu oni povos
analizi kaj dismeti la kapablojn homajn, disigante la povon bestan de la
puraj radioj de inteligenteco.

Neeble estus por mi klarigi, kiel kaj kial mi bruligis miajn fingrojn je
la unuaj paŝoj faritaj en la komenco de mia vojaĝo, se mi ne klarigus
detalege al la leganto mian sistemon de l’animo kaj la besto. Tiu ĉi
eltrovo metafizika influas cetere tiel forte sur miajn ideojn kaj agojn,
ke tre malfacile estus kompreni tiun libron, se mi ne donus la ŝlosilon
jam en la komenco.

Per diversaj observoj mi eltrovis, ke la homo estas kunfarita el animo kaj
besto. Tiuj du estaĵoj estas tute malsamaj, sed tiel enmetitaj unu en la
alian, aŭ unu sur la alian, ke la animo bezonas havi kelkan superecon
rilate al la besto, por ke ĝi faru tiun distingon.

Mi eksciis de maljuna profesoro (tio estas el miaj plej malnovaj
rememoroj), ke Platono nomis la materion «la aliulo». Tio estas bone; sed
mi prefere donus tiun nomon al la besto, kiu estas kunigita kun nia animo.
Vere tiu ĉi substanco estas la _aliulo_, kiu incitetas nin tiel strange.
Oni sentas ja konfuze, ke la homo estas duobla; tial oni diras, ke ĝi
estas farita el animo kaj korpo, kaj oni kulpigas tiun korpon je mi ne
scias kiomaj aferoj; tio ĉi certe tre malĝuste, ĉar ĝi estas tiel
nekapabla senti kiel pensi. La beston oni devas kulpigi, tiun estaĵon
senteman, plene distingeblan de la animo, veran _individuon_, kiu havas
sian ekziston apartan, siajn gustojn, inklinojn, volon, kaj kiu superas la
aliajn bestojn nur tial, ke ĝi estas pli bone edukita kaj posedas pli
perfektajn organojn.

Gesinjoroj, estu fieraj pro via inteligenteco tiom, kiom al vi plaĉos; sed
malfidu forte al la _aliulo_, precipe kiam vi estas kune.

Mi faris mi ne scias kiomajn eksperimentojn pri la kunestado de tiuj du
estaĵoj diversnaturaj. Ekzemple mi klare konstatis, ke la animo povas
obeigi al si la beston, kaj ke laŭ maloportuna reciprokeco, tiu ĉi tre
ofte devigas la animon agi kontraŭ sia volo. Laŭ la regulo unu havas la
leĝigan, kaj la alia la regan potencon; sed tiuj du potencoj ofte
kontraŭbatalas reciproke.--La granda arto de genia homo estas tio: scii
bone eduki sian beston, por ke ĝi povu iri sola, dum la animo, liberigita
de tiu teda kunestado, povos suprenflugi ĝis la ĉielo.

Sed estas bezone klarigi tion per ekzemplo.

Kiam vi legas libron, Sinjoro, kaj kiam pli agrabla ideo subite eniras
vian imagon, tiam via animo tuj alligas sin al ĝi kaj forgesas la libron,
dum viaj okuloj meĥanike sekvas la vortojn kaj liniojn; vi finas la paĝon
ne komprenante ĝin kaj vi poste ne memoras tion, kion vi legis.--Tio
rezultas ĉar via animo, ordoninte al sia kunulo legi, forgesis averti ĝin
pri la mallonga forestado, kiun ĝi mem tuj faros; tial la _aliulo_
daŭrigis la legadon, kiun via animo jam ne aŭskultis.



                               ĈAPITRO VII

Ĉu tio ĉi ne ŝajnas al vi facile komprenebla? Jen alia ekzemplo:

Unu tagon de la pasinta somero, mi marŝis al la Kortego. Mi estis
pentrinta dum la tuta mateno, kaj mia animo, ĝuante la meditadon pri la
pentrado, lasis al la besto la zorgon konduki min al la reĝa palaco.

Kia altega arto estas la pentrado! mia animo pensis; ho! feliĉa tiu, kiun
kortuŝis la vidiĝo de la naturo; tiu, kiu ne estas devigata fari
pentraĵojn por vivi, kiu ankaŭ ne pentras nur por pasigi la tempon, sed
kiu, frapita de la majesteco de bela fizionomio kaj de la admirindaj ludoj
lumaj aperantaj milkolore sur la homa vizaĝo, klopodas en siaj verkoj
proksimiĝi al la belegaj efektoj de la naturo! Ho, feliĉa ankaŭ la
pentristo, kiun la amo al la pejzaĝo forkondukas al izolaj promenoj, kiu
sur la pentra tolo scias esprimi la malĝojan senton inspiratan de malhela
arbaro aŭ de dezerta kamparo!

Liaj verkoj imitas kaj figuras la naturon; li kreas novajn marojn kaj
malhelajn kavernojn nekonatajn de la suno; ĉe lia ordono, verdaj arbaretoj
eliras el la nenio; la bluo de la ĉielo rebrilas en liaj pentraĵoj; li
konas la arton malkvietigi la marojn kaj muĝigi la ventegojn. Alifoje li
prezentas antaŭ la okulo de ravata rigardanto ĉarmajn kamparojn de antikva
Sicilo; oni vidas teruritajn nimfojn forkurantaj tra la kanoj antaŭ la
persekuto de Satiro; sanktejoj laŭ majesta arĥitekturo starigas siajn
fierajn frontonojn super la sankta arbaro ĉirkaŭanta ilin; la fantazio
eraras en la silentajn vojojn de tiu ideala lando; dubebluaj
malproksimaĵoj konfuziĝas kun la ĉielo, kaj la tuta lando rebrilanta en la
akvoj de kvieta rivero prezentas vidaĵon, kiun nenia lingvo povas
priskribi.

Dum mia animo tiel pripensadis, la _aliulo_ daŭrige marŝis, kaj Dio scias
kien ĝi iris!--Anstataŭ ol iri al la Kortego, kiel estis al ĝi ordonite,
ĝi tiel dekliniĝis maldekstren, ke en la momento kiam mia animo ĝin
rekaptis, ĝi staris jam antaŭ la pordo de S-no de Hautcastel, je duona
mejlo de la reĝa palaco.

Mi lasas la leganton imagi tion, kio estus okazinta, se ĝi tute sola
enirus la domon de tiel bela sinjorino.



                               ĈAPITRO VIII

Se estas agrable kaj utile havi animon tiel sendependan de la materio, ke
oni igas ĝin vojaĝi sola kiam oni trovas tion ĝustatempa, tiu ĉi kapablo
havas ankaŭ siajn maloportunaĵojn. Al ĝi ekzemple mi ŝuldas la brulvundon,
pri kiu mi parolis en antaŭa ĉapitro.

Mi kutime lasas al mia besto la zorgon prepari mian matenmanĝon; estas ĝi,
kiu rostas kaj distranĉas mian panon. Bonege ĝi preparas la kafon kaj eĉ
trinkas ĝin tre ofte sen la enmiksiĝo de mia animo, escepte kiam tiu ĉi
sin amuzas rigardi ĝin laborantan; sed tio okazas malofte kaj estas
malfacile farebla, ĉar kiam oni faras kelkan agon meĥanikan, facile estas
pensi pri tute alia afero; sed treege malfacile estas rigardi sin agantan,
se oni povas tiel diri.--Aŭ, por klarigi tion laŭ mia sistemo, ekzameni
per sia animo la iradon de sia besto, vidi ĝin laborantan, kaj ne
partopreni mem en tio.--Jen estas la plej miriga ĵonglaĵo metafizika, kiun
homo povas plenumi.

Mi kuŝigis mian prenilon sur la fajrajn karbojn por rosti mian panon, kaj
iom poste, dum mia animo promenis, jen flamigita ŝtipo ruliĝis sur la
antaŭfajrejon; mia malinteligenta besto metis la manon sur la prenilon kaj
brulvundis miajn fingrojn.



                                ĈAPITRO IX

Mi esperas, ke mi sufiĉe detale elmetis miajn ideojn en la antaŭaj
ĉapitroj, por igi la leganton pensi kaj por faciligi al li eltrovojn en
tiu ĉi belega minejo; li certe estos kontenta je si, se li iam sukcesos
vojaĝigi sian animon tute solan; cetere la plezuroj, kiujn tiu kapablo
liveros al li, kompensos la konfuzaĵojn, eble rezultontajn de tio.

Ĉu estas ĝojo pli agrabla ol tiamaniere plivastigi la ekziston, okupi
samtempe la teron kaj la ĉielon, kaj, por tiel diri, duobligi sian
estadon?--Ĉu la eterna kaj neniam satigita deziro de la homo ne estas tio
ĉi: pligrandigi sian potencon kaj kapablon, celi tien, kie ĝi ne estas,
rememori la estintecon kaj vivi en la estonteco? Ĝi volas komandi armeojn,
prezidi akademiojn; ĝi volas esti amegata de la belulinoj; kaj se ĝi
posedas ĉion tion ĉi, ĝi tiam sopiras al la kamparo kaj trankvilo kaj
envias la dometon paŝtistan; ĝiaj projektoj, ĝiaj esperoj senĉese
malprosperas pro la realaj malfeliĉoj kunigitaj kun la homa naturo; ĝi ne
povas trovi la feliĉon. Vojaĝo kun mi dum dekkvin minutoj montros al ĝi la
vojon tien.

He! kial ĝi ne lasas al _la aliulo_ tiujn mizerajn zorgojn, tiun gloramon,
kiuj turmentas ĝin? Venu, kompatindulo! Faru klopodon por disrompi vian
malliberejon, kaj de la alta ĉielo, kien mi tuj kondukos vin, de l’mezo de
la ĉielaj sferoj kaj de la olimpo, observu vian beston, ellasitan en la
mondon, kurantan sole sur la vojo al la riĉeco kaj honoroj; vidu kiel
serioze ĝi marŝas meze de la homoj; la amaso flankeniras respekte, kaj,
kredu al mi, neniu rimarkos, ke ĝi estas sola; ĉu ĝi havas animon aŭ ne,
ĉu ĝi pensas aŭ ne, estas la plej malgranda zorgo de la popolamaso, tra
kiu ĝi promenas. Mil virinoj sentimentalaj furioze amos ĝin, ne tion
rimarkante; ĝi eĉ povos sin levi, sen la helpo de sia animo, ĝis la plej
alta prospero kaj la plej granda riĉeco.--Fine, mi neniel mirus, se, kiam
ni revenos de la paradizo, via animo, reenirante hejmen, sin trovus en la
besto de altranga sinjoro.



                                ĈAPITRO X

Oni ne pensu ke, anstataŭ ol plenumi mian promeson, donante priskribon de
mia vojaĝo interne de mia ĉambro, mi ĉirkaŭvagas, por tiri min el
embaraso; oni tre erarus, ĉar mia vojaĝo daŭras efektive, kaj dum mia
animo, volviĝinte sur si mem, sekvis en la antaŭa ĉapitro la tordajn
turniĝojn de metafiziko, mi sidis en mia seĝego, sur kiu mi kvazaŭ
kuŝiĝis, tiel ke ĝiaj du antaŭaj piedoj estis levitaj je du coloj super la
tero; kaj balancante min dekstren kaj maldekstren kaj tiel antaŭenirante,
mi iom post iom alvenis tre proksime de la muro.--Tiamaniere mi vojaĝas,
kiam nenio urĝas.--Tie mia mano meĥanike prenis la portreton de S-no de
Hautcastel kaj _la aliulo_ sin amuzis deviŝante la polvon, kiu ĝin
kovris.--Tiu ĉi okupo kaŭzis al ĝi plezuron trankvilan, kaj tiu plezuro
estis ankaŭ sentata de mia animo, kvankam tiu ĉi vagis en la vastaj
regionoj ĉielaj; ĉar estas utile rimarki, ke kiam la spirito vojaĝas
tiamaniere en la ĉielo, ĝi tamen estas ligita al la sentoj per mi ne scias
kia sekreta ligilo; tiel ke, ne malhelpante siajn okupojn, ĝi povas
partopreni en la pacaj ĝuoj de _la aliulo_; sed se tiu ĉi deziro
plifortiĝas iom, aŭ se ia neatendita vidaĵo ĝin frapas, la animo tuj
reprenas fulmorapide sian lokon.

Tio ĉi okazis dum mi purigis la portreton.

Laŭ tio, ke la ĉifono deviŝis la polvon kaj iom post iom aperigis buklojn
da blondaj haroj, kaj la girlandon de rozoj kronantan ilin, mia animo, de
la sunlando, kien ĝi estis transmigrinta, sentis malfortan ektremeton
plezuran, kaj simpatie partoprenis en la ĝuo de mia koro. Tiu ĉi ĝuo
fariĝis malpli konfuza kaj pli forta, kiam la viŝilo per unu fojo
malkovris la brilan frunton de tiu ĉarma vizaĝo; mia animo preskaŭ
forlasis la ĉielon por ĝui la vidaĵon. Sed eĉ se ĝi troviĝus en la Elizeaj
Kampoj, eĉ se ĝi apudestus ĉe koncerto de keruboj, ĝi certe ne restus tie
dum duono da sekundo, kiam ĝia kunulo, ĉiam pli interesiĝante je sia
laboro, subite ekkaptis sorbigitan spongon, kiun oni prezentis al ĝi, kaj
pasigis ĝin subite sur la brovoj kaj sur la okuloj--sur la nazo--sur la
vangoj, sur tiu buŝo;--Ha, Dio! kiel forte batas mia koro; sur la mentono,
sur la brusto: en momento tio fariĝis; la tuta vizaĝo ŝajnis reviviĝi kaj
eliri el la nenio.--Mia animo rapidegis de la ĉielo kiel falanta stelo; ĝi
trovis _la aliulon_ en ĉarmega ravo, kiun ĝi ankoraŭ pligrandigis
partoprenante en ĝi.

Tiu stranga kaj neatendita situacio malaperigis por mi tempon kaj
spacon.--Dum momento mi vivis en la estinteco kaj, kontraŭ la ordo natura,
mi plijuniĝis.--Jes, jen ŝi estas, tiu amegata virino; tio estas ŝi mem;
mi vidas ŝin ridetanta, ŝi tuj parolos por diri, ke ŝi min amas.--Kia
rigardo! Venu, por ke mi premu vin sur mian bruston, animo de mia vivo,
mia dua ekzisto! Venu partopreni en miaj ebrieco kaj feliĉo!--Tiu momento
estis mallonga sed rava; la malvarma racio baldaŭ reprenis sian potencon
kaj en la daŭro de palpebrumo mi malplijuniĝis je tuta jaro;--mia koro
fariĝis malvarma, malvarmega, kaj mi trovis min je la nivelo de la amaso
de indiferentuloj, kiuj kovras la teron.



                                ĈAPITRO XI

Oni ne devas antaŭiri la faktojn: la rapidemo komuniki al la leganto mian
sistemon pri l’animo kaj la besto igis min forlasi la priskribon de mia
lito, pli frue ol mi tion devis; kiam mi estos fininta ĝin, mi daŭrigos
mian vojaĝon de la loko, kie mi ĝin interrompis en la antaŭa ĉapitro.--Mi
nur petas vin memori, ke ni lasis _la duonon de mi mem_ tenanta la
portreton de S-no de Hautcastel, proksime de la muro, je kvar futoj de mia
skribtablo. Mi forgesis, parolante pri mia lito, konsili al ĉiu homo, kiu
tion povos, ke li havu liton rozkoloran kaj blankan; estas certe, ke la
koloroj influas sur nin tiel, ke ili nin gajigas aŭ malgajigas, laŭ la
nuancoj.--La roza kaj la blanka koloroj estas ambaŭ dediĉitaj al la
plezuro kaj feliĉo.--La naturo, donante ilin al la rozo, donis al ĝi la
kronon de la imperio Flora; kaj kiam la ĉielo volas anonci al la mondo
belan tagon, ĝi koloras la nubojn laŭ tiu ĉarma nuanco, je la leviĝo de la
suno.

Unu tagon, ni pene supreniris sur kruta vojeto: la aminda Rozalio marŝis
antaŭe; ŝia facilmoveco donis al ŝi flugilojn; ni ne povis sekvi
ŝin.--Subite, alveninte sur altaĵeto, ŝi haltis por pli bone spiradi kaj
turnis sin al ni, ridetante je nia malrapideco.--Neniam eble la du
koloroj, kiujn mi laŭdas, triumfis tiel.--Ŝiaj vangoj fajrigitaj, ŝiaj
lipoj kiel koralo, ŝiaj brilaj dentoj, ŝia alabastra kolo, antaŭ
postscenejo de verdaĵoj, frapis ĉiujn okulojn. Ni devis halti por
rigardadi ŝin; mi nenion diras pri ŝiaj bluaj okuloj nek pri la rigardo,
kiun ŝi direktis al ni, ĉar mi tiele elirus el mia temo, kaj ĉar mi cetere
pensas pri tio tiel malofte, kiel eble. Sufiĉas, ke mi donis la plej belan
ekzemplon imageblan pri la supereco de tiuj du koloroj super ĉiuj aliaj,
kaj pri ilia influo sur la feliĉon de la homoj.

Mi hodiaŭ ne iros pli antaŭen. Pri kia afero mi povus paroli, kiu ne estus
sengusta? Kia ideo ne estas malheligita de tiu ideo?--Mi eĉ ne scias, kiam
mi kuraĝos labori denove.--Se mi daŭrigos mian verkon kaj se la leganto
deziras vidi ĝian finon, li turnu sin al la anĝelo disdonanta la pensojn,
por peti, ke li ne enmiksu plu la vidaĵon de tiu altaĵeto kun la amaso da
pensoj sen interligo, kiujn li ĉiuminute ĵetas al mi.

Sen tiu antaŭzorgo, mia vojaĝo ne efektiviĝos.



                               ĈAPITRO XII

                 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
                 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
                 . . . . . . . la altaĵeto . . . . . . .
                 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
                 . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .



                               ĈAPITRO XIII

La penoj estas vanaj; mi devas prokrasti la aferon kaj estadi tie ĉi
kontraŭvole; tio estas milita haltado.



                               ĈAPITRO XIV

Mi jam diris, ke tre plaĉas al mi mediti en la dolĉa varmeteco de mia
lito, kaj ke ĝia agrabla koloro multe kunhelpas al la plezuro, kiun mi
trovas en ĝi.

Por havigi al mi tiun plezuron, mia servisto ricevis la ordonon eniri en
mian ĉambron je duono da horo antaŭ la momento, en kiu mi decidis leviĝi.
Mi aŭdas lin marŝanta malpeze kaj tuŝetanta ĝentilete la objektojn en mia
ĉambro, kaj tiu bruo kaŭzas al mi la plezuron senti min dormetanta,
plezuron delikatan kaj nesciatan de multaj homoj.

Oni sufiĉe maldormas, por scii ke oni ne tute vekiĝis, kaj por konfuze
kalkuli, ke la horo de la aferoj kaj zorgoj estas ankoraŭ en la sabla
horloĝo de la tempo. Iom post iom tiu homo fariĝas pli brua; tiel
malfacile estas sin deteni! Aliflanke, li scias, ke la horo fatala
proksimiĝas.--Li rigardas mian poŝhorloĝon kaj tintigas la pendaĵetojn por
min averti; sed mi ŝajnigas min ne aŭdanta; kaj por plilongigi ankoraŭ
tiun ĉarman horon, ne estas ĉikano, kiun mi ne faras al tiu malfeliĉulo.
Mi havas cent ordonojn por doni al li antaŭe kaj tiel pasigi la tempon. Li
bone scias, ke tiuj ordonoj, donitaj sufiĉe malbonhumore, estas nur
pretekstoj por resti en la lito ne vidigante, ke mi ĝin deziras. Ŝajnas ke
li ne rimarkas tion, kaj mi vere estas danka al li pro tio.

Fine, kiam mi eluzis ĉiujn miajn rimedojn, li antaŭvenas ĝis la mezo de la
ĉambro kaj staras tie, kun la brakoj krucigitaj, perfekte senmove.

Oni konfesos, ke ne estas eble malaprobi min pli sprite kaj pli delikate;
tial mi neniam kontraŭstaras al tiu silenta invito; mi etendas la brakojn
por montri al li, ke mi komprenis, kaj mi sidiĝas.

Se la leganto pripensos pri la konduto de mia servisto, li povos
konvinkiĝi ke, en kelkaj aferoj delikataj kiel tiu ĉi, la simplanimeco kaj
saĝo senfine pli valoras ol la plej lerta spriteco. Mi kuraĝas certigi, ke
la plej prilaborita parolado pri la malutiloj de la mallaboremo ne tiel
rapide decidigus min eliri el mia lito, kiel la muta riproĉo de Sro
Joannetti; perfekte honesta homo estas Sro Joannetti, kaj samtempe la plej
konvena homo por vojaĝisto kiel mi. Li estas kutiminta je la oftaj
migradoj de mia animo kaj neniam ridas pri la senraciaĵoj de _la aliulo_;
li eĉ direktas tiun ĉi kelkfoje, kiam ĝi estas sola, tiel ke oni povus
tiam diri, ĝi estas direktata de du animoj. Kiam ekzemple ĝi vestas sin,
li per gesto ĝin avertas, ke ĝi tuj metos siajn ŝtrumpojn returnite, aŭ
sian frakon antaŭ sian veŝton.--Mia animo ofte sin amuzis vidante la
malfeliĉan Joannetti kuranta post la malsaĝulo ĝis la fortifikaĵoj, por
averti ĝin, ke ĝi forgesis sian ĉapelon--alian fojon, sian naztukon.

Unu tagon (ĉu mi tion konfesos?) sen tiu fidela servisto, kiu ĝin atingis
malsupre de la ŝtuparo, la senpripensulo alvojirus al la Kortego sen
glavo, tiel fiere kiel ceremonimastro portanta la majestan bastoneton.



                                ĈAPITRO XV

«Jen, Joannetti, mi diris, rependigu tiun portreton.»--Li estis helpinta
min por purigi ĝin, kaj ne pli divenis ĉion, kio produktis la ĉapitron de
la portreto, ol tion, kio okazas en la luno. Estis li, kiu propramove
prezentis al mi la spongon sorbigitan kaj kiu, per tiu ago ŝajne negrava,
igis mian animon trairi cent milionojn da mejloj dum unu minuto. Anstataŭ
ol remeti ĝin en ĝian lokon, li tenis ĝin por viŝi ĝin
siavice.--Malfacilaĵo, problemo por solvi donis al li mienon scivolan,
kiun mi rimarkis.--«Diru, mi demandis, kion vi trovas kritikinda en tiu
portreto?--Ho! nenion, sinjoro.--Sed kion?»--Li starigis ĝin sur unu el la
bretoj de mia skribtablo; kaj, malproksimiĝinte je kelkaj paŝoj, li diris:
«Mi dezirus, ke mia sinjoro klarigu al mi, kial tiu portreto rigardas min
ĉiam, en kiu ajn loko de la ĉambro mi staras. Matene kiam mi aranĝas la
liton, ĝia vizaĝo sin turnas al mi, kaj se mi iras al la fenestro, ĝi
ankoraŭ rigardas min kaj sekvas min per la okuloj dum mi marŝas.--Tiel,
Joannetti, ke se la ĉambro estus plena je homoj, tiu bela sinjorino
rigardus ĉiuflanken kaj ĉiujn samtempe?--Jes, sinjoro.--Ŝi ridetus al la
irantoj kaj venantoj tiel, kiel al mi?»--Joannetti nenion respondis. Mi
kuŝigis min sur mia seĝego kaj, mallevante la kapon, mi fordonis min al la
plej seriozaj meditoj.--Kia radio de lumo! Malfeliĉa amanto! Dum vi
enuadas malproksime de via amatino, ĉe kiu vi eble jam estas anstataŭita;
dum vi fervore turnas viajn okulojn sur ŝian portreton, kaj dum vi imagas
(almenaŭ pri la portreto), ke vi sola estas rigardata, la perfida figuro,
tiel malfidela, kiel la originalo, direktas siajn rigardojn al ĉio, kio
ĝin ĉirkaŭas, kaj ridetas al ĉiuj.

Jen estas simileco morala inter kelkaj portretoj kaj iliaj modeloj, kiun
nenia filozofo, nenia pentristo, nenia observemulo ankoraŭ eltrovis.

Mi faras eltrovojn post eltrovoj.



                               ĈAPITRO XVI

Joannetti daŭrige staris en la sama sintenado, atendante la pripetitan
klarigon. Mi elmetis la kapon el la faldoj de mia vojaĝa surtuto, kien mi
estis interniginta ĝin por mediti senĝene kaj por rekvietiĝi post la
malgajaj pripensoj ĵus havitaj: «Ĉu vi ne vidas, Joannetti, mi diris post
momenta silentado kaj turnante mian seĝegon al lia flanko, ĉu vi ne vidas,
ke ĉar pentraĵo estas plataĵo, la lumradioj, kiuj deiras de ĉia loko de
tiu plataĵo...». Joannetti, je tiu klarigo, tiel malfermis la okulojn, ke
li vidigis la tutajn pupilojn; li plie havis la buŝon duone malfermita;
tiuj du movoj, en homa figuro, signas, laŭ la diro de la grandfama Le
Brun, la plej altan gradon de la miro. Estis sendube mia besto, kiu
entreprenis tian disertacion; mia animo scias ja, ke Joannetti certe ne
scias, kio estas lumradioj; la plilarĝiĝo de liaj palpebroj rekonsciigis
min, kaj mi remetis mian kapon en la kolumon de mia vojaĝa vesto kaj tiel
profunde internigis ĝin tien, ke mi sukcesis kaŝi ĝin preskaŭ tutan.

Mi decidis tagmanĝi en tiu loko; la mateno jam preskaŭ konsumiĝis; unu
paŝo plu en mia ĉambro prokrastigus mian tagmanĝon ĝis la nokto. Mi
glitigis min ĝis la randaĵo de mia seĝego; metante ambaŭ piedojn sur la
kamenon, mi pacience atendis la manĝon.--Ĉarma teniĝo estas tiu ĉi; estus,
mi pensas, tre malfacile trovi alian tiel profitan kaj tiel oportunan por
la haltadoj neeviteblaj dum longa vojaĝo.

Rozino, mia fidela hundino, neniam forgesas veni tiam kaj tireti la
baskojn de mia vojaĝa vesto, por ke mi prenu ŝin sur min; ŝi tie trovas
liton tute aranĝitan kaj tre oportunan en la pinto de l’angulo, kiun faras
la du partoj de mia korpo: la konsonanto V perfekte figuras mian
situacion. Rozino eksaltas sur min, se mi ne prenas ŝin sufiĉe rapide, laŭ
ŝia deziro. Mi trovas ŝin ofte tie, ne sciante kiel ŝi venis. Miaj manoj
propramove sin metas laŭ la maniero plej favora por ŝia bonstato, ĉu tial,
ke ekzistas simpatio inter tiu aminda besto kaj la mia, ĉu ĉar la hazardo
decidas pri tio;--sed mi ne kredas al la hazardo, al tiu sistemo
netaŭga--al tiu vorto sensignifa.--Mi prefere kredus al la magnetismo.--Mi
prefere kredus al la Martinismo. Ne, neniam mi kredos al ĝi.

Estas tia realeco en la rilatoj inter tiuj du bestoj, ke, kiam mi metas
ambaŭ piedojn sur la kamenon pro simpla senatento, kiam la horo de la
tagmanĝo estas ankoraŭ malproksima kaj kiam mi neniel pensas fari la
haltadon, tamen Rozino, vidante tiun movon, konigas per malgranda movo de
vosto la plezuron sentatan; la konveneco detenas ŝin en ŝia loko; kaj _la
aliulo_, kiu tion ekvidas, estas danka al ŝi pro tio; kvankam ili ne povas
rezoni pri la kaŭzo produktanta tion, fariĝas inter ili muta interparolo,
agrabla interŝanĝo de sentoj, kiu certe ne povus esti alskribita al la
hazardo.



                               ĈAPITRO XVII

Oni ne riproĉu al mi, ke mi skribas tro detale; tio estas la maniero de la
vojaĝantoj. Kiam oni ekrajdas por supreniri sur la Blankan Monton, kiam
oni iras por viziti la truegon, en kiu pereis Empedoklo, oni neniam
forgesas priskribi precize la malplej gravajn detalojn: la nombro de la
personoj, la nombro de la muloj, la boneco de la provizoj, la bonega
apetito de la vojaĝantoj, fine ĉio, eĉ la faletoj de la rajdbestoj, zorge
enskribiĝas en la raporto por la instruo de la nevojaĝanta homaro. Laŭ tiu
principo mi decidis paroli pri mia kara Rozino, aminda besto, kiun mi amas
per vera amo, kaj dediĉi al ŝi tutan ĉapitron. Dum la ses monatoj, kiujn
ni vivis kune, ne estis en niaj interrilatoj la plej malgranda malvarmiĝo;
aŭ, se ekestis kelkaj disputetoj inter ŝi kaj mi, mi vereme konfesas, ke
la pli granda malpraveco estis miaflanke, kaj ke Rozino ĉiam faris la
unuajn paŝojn al la repaciĝo.

En la vespero, kiam ŝi estas riproĉita, ŝi foriras malgaje kaj ne
murmurante; je la morgaŭa tago, frumatene, ŝi estas apud mia lito kun
respekta sintenado; kaj je la plej malgranda moveto de sia mastro, je lia
unua signo de vekiĝo, jen ŝi sciigas pri sia ĉeestado per la rapidegaj
batoj de sia vosto sur mian noktotablon.

Kaj kiel mi rifuzus mian amon al tiu karesema estaĵo, kiu neniam ĉesis min
ami, de la tempo, kiam ni komencis vivi kune? Mia memoro ne sufiĉus por
skribi la nomaron de la personoj, kiuj sin interesis por mi kaj poste
forgesis min. Mi havis kelkajn amikojn, kelkajn amatinojn, aron da
kunuloj, ankoraŭ pli multajn konatojn;--kaj nun, mi jam estas nenio por
ĉiuj tiuj; ili forgesis eĉ mian nomon.

Kiom da certigoj, kiom da proponoj de servo! Ilia riĉeco estis mia. Mi
povis fidi al ilia eterna kaj senkondiĉa amikeco!

Mia kara Rozino, kiu ne proponis al mi siajn servojn, faras al mi la plej
grandan servon fareblan al homo: ŝi min amis iam, kaj amas min ankoraŭ
nun. Tial mi ne timas diri tion: mi amas ŝin per parto de la sama sento,
kiun mi havas al miaj amikoj.

Oni pri tio diru, kion oni volos.



                              ĈAPITRO XVIII

Ni lasis Joannetti’on en la sintenado kaŭzita de la miro, senmove antaŭ
mi, atendante la finon de la belega klarigo, kiun mi komencis.

Kiam li vidis min enmetanta subite la kapon en mian noktan surtuton kaj
tiel finanta mian klarigon, li ne dubis unu momenton, ke mi haltis pro
manko de bonaj argumentoj, kaj ke li sekve venkis min per la malfacila
problemo proponita al mi.

Malgraŭ la supereco, kiun li tiel akiris super mi, li ne eksentis la plej
malgrandan fierecon, kaj ne penis profiti sian venkon. Post momenta
silentado li prenis la portreton, remetis ĝin sur ĝian lokon kaj foriris
senbrue, marŝante per la pinto de la piedoj. Li bone komprenis, ke lia
apudesto estas kvazaŭa humiligo por mi, kaj lia delikateco inspiris al li
la penson eliri, ne rimarkigante min pri tio.--Lia konduto en tiu okazo
interesis min forte, kaj enlokis lin pli profunden en mian koron. Li
sendube trovos lokon ankaŭ en la koro de la leganto; kaj se iu tiel
malsentema estas, ke li rifuzos ĝin al li post la lego de la venonta
ĉapitro, la ĉielo certe donis al li marmoran koron.



                               ĈAPITRO XIX

«Per Dio! mi diris al li unu tagon, jam la trian fojon mi ordonas, ke vi
aĉetu broson por mi! Kia kapo! Kia besto!»--Li nenian vorton respondis;
nenion li estis respondinta en la antaŭa tago, post simila riproĉo. «Li
estas tiel akuratema!» mi pensis; mi neniel komprenis tion.--«Iru preni
ĉifonon por purigi miajn ŝuojn», mi diris kolere. Dum li iris, mi pentis,
ke mi tiel malafable parolis al li. Mia kolero tute foriĝis, kiam mi vidis
kun kia zorgo li penadis deviŝi la polvon de miaj ŝuoj, ne tuŝante miajn
ŝtrumpojn; mi apogis mian manon sur li, kiel signo de paciĝo.--«Kiel! mi
diris al mi mem, estas do homoj, kiuj pro mono purigas la ŝuojn de
aliuloj?» Tiu vorto _mono_ estis lumradio, kiu eklumis al mi. Mi subite
rememoriĝis, ke jam de longe mi nenian monon donis al mia
servisto.--«Joannetti, mi diris, retirante mian piedon, ĉu vi havas
monon?» Duona rideto de praviĝo aperis sur liaj lipoj, je tiu
demando.--«Ne, sinjoro, de ok tagoj mi ne havas unu centimon; mi elspezis
por viaj malgrandaj aĉetaĵoj ĉion, kion mi posedis.--Kaj la broson?
Sendube pro tio?»--Li denove ridetis.--Li povus diri al sia mastro: «Ne,
mi ne estas senenhava kapo, besto, kiel vi kruele nomis vian fidelan
serviston. Pagu al mi 24 frankojn, 10 soldojn kaj 4 denarojn, kiujn vi
ŝuldas al mi, kaj mi aĉetos broson por vi.»--Li lasis sin insulti prefere
ol riski, ke lia mastro hontu pro sia kolero. La ĉielo lin benu!
Filozofoj, Kristanoj! ĉu vi tion legis?

«Jen, Joannetti, mi diris, kuru por aĉeti la broson.--Sed, sinjoro, ĉu vi
volas resti tiel, kun unu ŝuo blanka kaj la alia nigra?--Iru, mi diras,
por aĉeti la broson; lasu, lasu tiun polvon sur mia ŝuo».

Li eliris; mi prenis la ĉifonon, kaj mi plezurege purigis mian ŝuon
maldekstran, sur kiun mi faligis pentan larmon.



                                ĈAPITRO XX

La muroj de mia ĉambro estas provizitaj je gravuraĵoj kaj pentraĵoj, kiuj
ĝin mirige beligas. Mi tutkore dezirus ekzamenigi ilin al la leganto,
unujn post aliaj por lin amuzi kaj distri en la vojo, kiun ni devos sekvi
por iri al mia skribtablo; sed tiel neeble estas rakonti ĝuste pentraĵon,
kiel fari, laŭ priskribo, portreton similan. Kiel kortuŝita li estus,
rigardante ekzemple la unuan gravuraĵon, kiu prezentiĝas antaŭ la
okuloj!--Li vidus la malfeliĉan «Ĉarloto» viŝanta malrapide kaj per
tremanta mano la pistolojn de Alberto. Nigraj antaŭsentoj kaj ĉiuj
turmentiĝoj de senespera kaj nekonsolebla amo estas signitaj sur ŝia
fizionomio; dum la senekscita Alberto, ĉirkaŭita de sakoj da procesaĵoj
kaj ĉiuspecaj malnovaj paperoj, sin turnas malvarme por deziri al sia
amiko bonan vojaĝon. Kiom da fojoj mi estis tentata disrompi la vitron,
kiu kovras tiun gravuraĵon, por detiri tiun Alberton de lia tablo, por lin
disŝiri, por lin piedfrapadi! Sed ĉiam restos tro multaj Albertoj en tiu
ĉi mondo. Kiu sentema homo ne havas sian, kun kiu li estas devigita
kunvivi, kaj kontraŭ kiu la konfidoj de l’animo, la dolĉaj kormovoj, kaj
la eksaltoj de la fantazio disrompiĝas kiel la ondoj kontraŭ ŝtonegoj?
Feliĉa tiu, kiu trovas amikon, kies koro kaj animo taŭgas por li; amiko,
kiu unuiĝas kun li per konformeco de gustoj, sentoj kaj sciaĵoj; amiko ne
turmentata de gloramo aŭ profitamo, kaj preferanta la ombraĵon de arbo al
la lukso de kortego!--Feliĉa tiu, kiu posedas amikon!



                               ĈAPITRO XXI

Mi havis unu; la morto lin forprenis de mi; ĝi kaptis lin en la komenco de
lia vojo, en la momento, kiam lia amikeco fariĝis necesega bezono por mia
koro.--Ni subtenis unu la alian en la malfacilaj laboroj militaj; ni havis
unu pipon por ambaŭ; ni trinkis el la sama pokalo; ni kuŝis sub la sama
tendo; kaj en la malĝojaj cirkonstancoj nunaj, la loko, kie ni vivadis
kune, estis por ni nova patrujo. Mi vidis lin elmetita antaŭ ĉiuj danĝeroj
de milito, kaj de milito ruiniga. La morto ŝajnis ŝpari nin unu pro la
alia; milfoje ĝi eluzis siajn sagojn ĉirkaŭ li, ne lin atingante; sed tio
estis por fari lian perdon pli sentebla por mi. La bruego de la armoj, la
entuziasmo, kiu kaptas la animon je la ekvido de la danĝero, eble estus
malhelpintaj liajn kriojn veni ĝis mia koro.--Lia morto estus utila al lia
lando kaj malutila al liaj malamikoj--mi bedaŭrus lin malpli forte.--Sed
perdi lin meze en la ĝojo de vintra loĝado! Vidi lin mortanta inter miaj
brakoj en la momento, kiam li ŝajnis esti sanega, kiam nia amikeco ankoraŭ
plifortiĝis en la ripozo kaj trankvileco! Ha! neniam mi konsoliĝos! Tamen
lia memoro jam ne vivas, krom en mia koro; ĝi ne ekzistas plu ĉe tiuj,
kiuj vivis ĉirkaŭ li kaj lin anstataŭis; tiu ideo faras pli dolora por mi
la penson de la perdo de li. Same la naturo, indiferenta al la sorto de la
estaĵoj, denove vestas sin per sia brila robo printempa, kaj ornamiĝas laŭ
sia tuta beleco proksime de la tombejo, kie li ripozas. La arboj kovriĝas
per folioj kaj intermiksas siajn branĉojn, la birdoj kantas en la foliaro,
la muŝoj zumas inter la floroj; ĉio elmontras ĝojon kaj vivemon, en la
loĝejo de la morto; kaj vespere, kiam la luno brilas en la ĉielo kaj mi
meditas proksime de tiu malĝoja loko, mi aŭdas la grilon gaje daŭriganta
sian nelaciĝan kanton, kaŝite sub la herbo, kiu kovras la silentan tombon
de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la
homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.--La morto de sentema homo
mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de
la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de
la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la
aeron.

Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min
malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia
koro.--Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj
okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun
nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies
glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia
koro batu kaj ke mia spirito pensu.

Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta
nin, mi revidos lin.--Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.--La flugo
de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo
de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi,
tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte
eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.



                               ĈAPITRO XXII

Jam de longe la ĵus skribita ĉapitro prezentadis sin al mia plumo, kaj mi
ĉiam estis forpuŝinta ĝin. Mi estis promesinta al mi vidigi en tiu ĉi
libro nur la gajan flankon de mia animo; sed tiu projekto forkuris de mi,
kiel tiomaj aliaj! mi esperas, ke la sentema leganto pardonos, se mi
kaŭzis al li kelkajn larmojn; kaj se iu opinias, ke mi vere povus ne meti
tiun malĝojan ĉapitron, li mem povas elŝiri ĝin el sia ekzemplero, aŭ eĉ
ĵeti la libron en la fajron.

Sufiĉas al mi, se vi trovas ĝin laŭ via koro, mia kara Jenny, vi la plej
bona kaj la plej amata el la virinoj, vi la plej bona kaj la plej amata el
la fratinoj; al vi mi dediĉas mian verkon; se vi ĝin aprobos, ĝin aprobos
ĉiuj koroj sentemaj kaj delikataj; kaj se vi pardonos la malsaĝaĵojn,
kiujn mi kelkfoje ellasas kontraŭvole, mi maltimas ĉiujn kritikantojn en
la universo.



                              ĈAPITRO XXIII

Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de
la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj
kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn
senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata
al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj
sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la
malespero--mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj
infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.

Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno
kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!

Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro,
kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;--kion mi diras? vi, kiun li
kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado,
malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,--mi ne pasos
preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo
kaj de viaj malfeliĉoj!

Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas juna ŝafistino, kiu
tute sola paŝtas sian brutaron sur supro Alpa; ŝi sidas sur maljuna trunko
de abio renversita kaj blankigita de la vintroj; ŝiaj piedoj estas
kovritaj de larĝaj folioj de tufo de kakalio, kies floro siringviola sin
etendas super ŝia kapo. Lavendo, timiano, anemono, centaŭreo, ĉiuspecaj
floroj, kiujn oni malfacile kulturas en niaj ĝardenoj kaj varmejoj kaj
kiuj naskiĝas sur la Alpoj en la plena beleco primitiva, faras brilan
tapiŝon, sur kiu vagas ŝiaj ŝafoj.--Aminda ŝafistino! diru al mi, kie
troviĝas la feliĉa terpeco, sur kiu vi loĝas? El kia malproksima ŝafejo vi
eliris hodiaŭ matene je la apero de la matenruĝo?--Ĉu mi ne povus iri tien
kaj vivi kun vi? Sed, ho ve! la dolĉa kvieteco, kiun vi ĝuas, baldaŭ
malaperos. La demono de la milito, ne kontenta kun la detruo de urboj, tuj
portos malkvietecon kaj teruron ĝis via dezerta rifuĝejo. Jam venas la
soldatoj; mi vidas ilin rampantaj de monto al monto, kaj proksimiĝantaj al
la nuboj.--La bruo de la pafilego aŭdiĝas en la alta loĝejo de la
tondro.--Forkuru, ŝafistino, rapidigu vian brutaron, kaŝu vin en la plej
malproksimaj kaj dezertaj kavernoj; jam ne estas ia ripozo sur tiu malĝoja
tero!



                               ĈAPITRO XXIV

Mi ne scias, kiel tio ĉi okazas; de kelka tempo miaj ĉapitroj ĉiam finiĝas
laŭ funebra tono. Vane, komencante ilin, mi turnas miajn okulojn sur
kelkan agrablan objekton; vane mi ekveturas dum kvieta vetero, mi baldaŭ
suferas ventegon, kiu deklinigas min.--Por fini tiun malkvietecon, kiu ne
lasas min mastra de miaj ideoj kaj por trankviligi la batojn de mia koro
agitita de tiomaj vidaĵoj kortuŝantaj, mi nenian alian rimedon vidas krom
disertacio.--Jes, mi volas meti tiun pecon da glacio sur mian koron.

Kaj tiu disertacio estos pri pentrarto; ĉar neeble al mi estas disertacii
pri ia alia temo. Mi ne povas malsupreniri tute de la altaĵo, kiun mi ĵus
atingis; cetere tio ĉi estas mia emego.

Mi preterirante dezirus diri kelkajn vortojn pri la demando de supereco
inter la ĉarma pentrarto kaj la muzikarto; jes, ion mi volas meti en la
pesilon, kvankam tio estos nur sablero, atomo.

Oni diras por la pentristo, ke li lasas ion post si; liaj pentraĵoj
postvivas lin kaj eternigas lian memoron.

Oni respondas, ke ankaŭ la muzikverkistoj lasas operojn kaj koncertojn;
sed la muziko estas regata de la modo; ne tiel la pentrado. La muzikaĵoj,
kiuj kortuŝis niajn prapatrojn estas ridindaj por la nuntempaj
muzikamantoj, kaj oni metas ilin en la ŝercajn operojn por ridigi la
pranepojn de tiuj, kiujn ili plorigis iam.

La pentraĵoj de Rafaelo ĉarmos nian idaron, kiel ili ravis niajn
prapatrojn.

Jen estas mia sablero.



                               ĈAPITRO XXV

Sed per kio min interesas, diris iam al mi S-no de Hautcastel, ke la
muziko de Cherubini aŭ de Cimarosa malsimilas tiun de iliaj
antaŭuloj?--Kion signifas, ke la malnova muziko ridigas min, se nur la
nova kortuŝas min agrablege?--Ĉu estas do necese por mia feliĉo, ke miaj
plezuroj similu tiujn de mia praavino? Kial vi parolas al mi pri
pentrarto? pri arto komprenata nur de tre malgrandanombra klaso da
personoj, dum la muziko ravas ĉion, kio spiras?

Mi ne bone scias en tiu ĉi momento, kion oni povus respondi je tiu
observo, kiun mi ne antaŭvidis komencante tiun ĉi ĉapitron.

Se mi estus antaŭvidinta ĝin, mi eble ne entreprenus tiun disertacion. Kaj
oni ne imagu, ke tio ĉi estas artifiko de muzikisto.--Mi ne estas tia, mi
tion ĵuras,--ne, mi ne estas muzikisto; tion povas atesti la ĉielo kaj
ĉiuj, kiuj aŭdis min ludanta je violono.

Sed supozite, ke la merito de ambaŭ artoj estus egala, oni ne devus
trorapide konkludi pro la merito de l’arto al la merito de l’artisto.--Oni
vidas infanojn ludantaj je fortepiano kiel majstroj; oni neniam vidis
lertan pentriston dekdujaran.

Krom gusto kaj sento, la pentrarto postulas kapon pensantan, kiun ne
bezonas la muzikistoj. Oni ĉiutage vidas senkapajn kaj senkorajn homojn,
kiuj el violono, el harpo tiras ĉarmajn sonojn. Oni povas dresi la homan
beston, por ke ĝi ludu je fortepiano, kaj se ĝi estas dresita de lerta
instruisto, la animo povas vojaĝi senĝene, dum la fingroj meĥanike
produktas sonojn, pri kiuj ĝi sin ne okupas,--Kontraŭe oni ne povus pentri
la plej simplan aferon, se la animo ne uzus por tio ĉiujn siajn kapablojn.

Se tamen iu imagus distingi la kompozicion, de la muzikludo, mi konfesas,
ke li embarasus min iom. Ho, ve! se ĉiuj disertaciemuloj estus sinceraj,
ili ĉiuj finus tiel. Komencante la ekzamenon de demando, oni ordinare
parolas per dogma tono, ĉar oni estas sekrete decidinta, kiel mi estis
reale decidinta por la pentrarto malgraŭ mia hipokrita senpartieco; sed la
disputado naskas kontraŭparolon, kaj ĉio finiĝas en dubo.



                               ĈAPITRO XXVI

Nun kiam mi estas pli trankvila, mi tuj penos paroli kviete pri la du
portretoj, kiuj sekvas la pentraĵon de la _Alpa Ŝafistino_.

Rafaelo! nur de vi povis esti pentrita via portreto. Kiu alia kuraĝus
entrepreni ĝin? Via vizaĝo nekaŝema, sentema, sprita, montras vian
karakteron kaj genion.

Por plaĉi al via animo, mi lokis apud vi la portreton de via amatino, kiun
ĉiuj homoj de ĉiuj centjaroj eterne riproĉos pro la belegaj verkoj, je
kiuj via antaŭtempa morto senigis la artojn.

Kiam mi ekzamenas la portreton de Rafaelo, mi sentas min prenita de kvazaŭ
religia respekto al tiu eminenta homo, kiu en la printempo de sia vivo jam
superis ĉiujn antikvulojn, kaj kies pentraĵoj kaŭzas la admiron kaj
malesperon de la nuntempaj artistoj.--Mia animo, admirante lin, sentas
ekindignon kontraŭ tiu Italino, kiu preferis sian amon al sia amanto kaj
kiu estingis en sia brusto tiun ĉielan lumilon, tiun dian genion.

Malfeliĉulino! Ĉu vi do ne sciis, ke Rafaelo estis anoncinta pentraĵon pli
belan ol tiu de la Alifiguriĝo? Ĉu vi nesciis, ke vi inter viaj brakoj
premis la favoriton de la naturo, la patron de l’entuziasmo, altegan
geniulon, dion?

Dum mia animo faras tiujn observojn, ĝia kunulo. turnante atentan rigardon
sur la ĉarman vizaĝon de tiu pereiga belulino, sentas sin preta pardoni al
ŝi la morton de Rafaelo.

Vane mia animo riproĉas ĝin pro ĝia supermezura malsevereco, ĝi ne estas
aŭskultata. En tiaj okazoj fariĝas inter tiuj du moŝtoj stranga dialogo,
kiu ĉiam finiĝas per la venko de la _malbona principo_, kaj kies
specimenon mi donos en alia ĉapitro.



                              ĈAPITRO XXVII

La gravuraĵoj kaj la pentraĵoj, pri kiuj mi ĵus parolis, paliĝas kaj
malaperas je la unua ekrigardo al la sekvanta pentraĵo; la senmortaj
verkoj de Rafaelo, de La Koreĵo kaj de ĉiuj Italaj pentristoj ne elportus
la komparon.

Tial mi ĉiam konservas ĝin por la lasta peco, por la rezervaĵo, kiam mi
havigas al kelkaj sciamuloj la plezuron vojaĝi kun mi, kaj mi povas
certigi, ke de l’tempo, kiam mi komencis montri tiun belegan pentraĵon al
la kompetentuloj kaj al la malkleruloj, al la eminentuloj, al la
metiistoj, al la virinoj kaj al la infanoj, eĉ al la bestoj, mi ĉiam vidis
ĉiujn rigardantojn vidigantaj, ĉiu laŭ sia maniero, signojn de plezuro kaj
miro, tiel fidele la naturo estas tie prezentata.

Kaj kiun pentraĵon, Sinjoroj, oni povus montri al vi, kiun vidaĵon,
Sinjorinoj, oni povus meti antaŭ viajn okulojn, pli certan esti aprobita
de vi, ol la fidela figuro de vi mem? La priparolita pentraĵo estas
spegulo, kaj neniu ĝis nun ekpensis kritiki ĝin; por ĉiuj, kiuj ĝin
rigardas, ĝi estas perfekta kaj neriproĉebla pentraĵo.

Oni certe konfesos, ke ĝi devas esti rigardata, kiel unu el la mirindaĵoj
de la regiono, kie mi promenadas.

Mi silentos pri la plezuro sentata de la fizikisto meditanta pri la
strangaj fenomenoj de la lumo, kiu reprezentas ĉiujn objektojn de la
naturo sur tiu polurita supraĵo. La spegulo inspiras al la hejmsida
vojaĝanto mil interesajn pripensojn, mil observojn, kiuj igas ĝin utila
kaj grandvalora objekto.

Vi, kiun Amo tenis aŭ tenas sub sia potenco, sciiĝu, ke antaŭ spegulo ĝi
akrigas siajn sagojn kaj preparas siajn kruelaĵojn; tie ĝi ripetas siajn
manovrojn, lernas siajn movojn, pretigas sin por la milito, kiun ĝi volas
komenci; tie ĝi ekzerciĝas al dolĉaj rigardoj, al grimacetoj, al lertaj
koleretoj, kiel aktoro sin ekzercas antaŭ si mem, antaŭ ol vidigi sin al
la publiko. Ĉiam senpartia kaj vera, spegulo resendas al la okuloj de la
rigardanto la helkolorojn de juneco kaj la sulkojn de maljuneco, ne
kalumniante nek flatante. Sola el ĉiuj konsilantoj de altrangulo, ĝi ĉiam
diras al ili la veron.

Tiu eco dezirigis al mi la eltrovon de spegulo morala, kie ĉiuj homoj povu
vidi sin kun siaj virtoj kaj malvirtoj. Mi eĉ pensis proponi ĉe ia
akademio premion por tia eltrovo; sed serioza pripensado elmontris al mi
la senutilecon de tio.

Tiel malofte malbelulo rekonas sin kaj disrompas la spegulon! Vane la
speguloj multobliĝas ĉirkaŭ ni kaj resendas kun geometria ĝusteco la lumon
kaj la veron! en la momento, kiam la radioj tuj penetros en nian okulon
kaj montros nin tiajn, kiaj ni estas, la memestimo englitigas sian
trompantan prismon inter ni kaj nia imago, kaj prezentas al ni nian
diaĵon.

Kaj el ĉiuj prismoj, kiuj ekzistis de la unua kreita de la senmorta
Newton, neniu posedis tiel fortan rebrilpovon, neniu produktas tiel
agrablajn kaj helajn kolorojn, kiel la prismo de la memestimo.

Nu, ĉar la ordinaraj speguloj vane vidigas la veron, kaj ĉar ĉiu estas
kontenta je sia vizaĝo; ĉar ili ne povas konigi al la homoj iliajn korpajn
difektojn, por kio utilus mia morala spegulo? Malmultaj turnus al ĝi siajn
okulojn, kaj neniu rekonus sin en ĝi,--escepte la filozofoj--eĉ pri ĉi-tio
mi dubas iom.

Akceptante la spegulon tian, kia ĝi estas, mi esperas, ke neniu mallaŭdos
min tial, ke mi ĝin ŝatas pli alte, ol ĉiujn pentraĵojn de la Itala skolo.
La sinjorinoj, kies gusto ne povas esti malĝusta kaj kies opinio devas
decidi ĉion, ĝenerale turnas sian unuan rigardon al tiu pentraĵo, kiam ili
eniras en ĉambron.

Milfoje mi vidis sinjorinojn kaj eĉ sinjoretojn forgesantaj en balo siajn
amantojn aŭ amatinojn, la dancadon kaj ĉiujn plezurojn de la festo, por
rigardadi kun videbla prefero tiun ĉarman pentraĵon, kaj eĉ honori ĝin per
ekrigardeto meze de la plej vivaj dancoj.

Kiu do povus konkurenci kun ĝi pri la rango, kiun mi donas al ĝi inter la
ĉefverkoj de la arto de Apelo?



                              ĈAPITRO XXVIII

Mi fine alvenis tute proksime de mia skribtablo; jam mi povus eĉ tuŝi ĝian
angulon plej proksiman, etendante la brakon, kiam mi preskaŭ perdis la
frukton de ĉiuj miaj laboroj kaj eĉ la vivon.--Estus pli bone, se mi
silentus pri la malfeliĉo okazinta al mi, por ne senkuraĝigi la
vojaĝantojn; sed tiel malfacile estas renversiĝi, en la vojaĝseĝo, kiun mi
uzas, ke oni devige konfesos, ke por suferi tian danĝeron, oni devas esti
malfeliĉega--tiel malfeliĉa kiel mi. Mi trovis min kuŝanta sur la planko,
tute renversite, kaj tio ĉi tiel rapide, tiel neatendite, ke mi preskaŭ
dubus pri mia malfeliĉaĵo, se tintado en la kapo kaj forta doloro en la
maldekstra ŝultro ne pruvus al mi tro klare la realecon de ĝi.

Ankaŭ tio estis malbona ŝerco de mia duono.--Timigite de la voĉo de
mizerulo neatendite petanta almozon ĉe la pordo, kaj de la bojo de Rozino,
ĝi subite turnis mian seĝegon, antaŭ ol mia animo povis averti ĝin, ke
malantaŭe mankis briko; la puŝo estis tiel forta, ke mia vojaĝseĝo tute
senekvilibriĝis kaj renversiĝis sur min.

Mi konfesas, ke tiu ĉi estas unu el la okazoj, en kiuj mi havis plej
fortan kaŭzon por plendi je mia animo; ĉar anstataŭ ol bedaŭri la foreston
ĵus faritan kaj riproĉi sian kunulon pri ĝia trorapidemo, ĝi tiel perdis
la moderecon, ke ĝi plej beste ekkoleris kaj ofendis per paroloj tiun
mizeran senkulpulon.--«Mallaboremulo! iru labori.» ĝi diris (malbonega
alparolaĵo eltrovita de avara kaj kruela riĉularo). «Sinjoro, li tiam
diris por plidolĉigi min, mi estas el Chambéry...--Des pli malbone por
vi.--Mi estas Ĵako; min vi vidis en la kamparo; mi kondukadis la ŝafojn al
la herbejoj...--Kion vi venas tien ĉi por fari?» Mia animo komencis penti
pri la malĝentileco de miaj unuaj paroloj.--Mi eĉ kredas, ke ĝi pentis pri
ili, iom antaŭ ol elparoli ilin. Ofte tiel, ne atendite trovante dum la
kuro foson aŭ ŝlimejon, oni vidas ĝin, sed jam ne havas la tempon eviti
ĝin.

Rozino plenigis mian reprudentiĝon kaj penton; ĝi estis rekoninta Ĵakon,
kiu ofte dividis kun ŝi sian panon, kaj ŝi montris al li per siaj karesoj
sian memoron kaj dankecon.

Dum tiu tempo, Joannetti, kolektinte la restaĵojn de mia manĝo, difinitajn
por lia propra manĝo, ne ŝanceliĝante donis ilin al Ĵako.

Kompatinda Joannetti!

Tiel, dum mia vojaĝo, mi ricevas de mia servanto kaj de mia hundino
instruon pri filozofio kaj humaneco.



                               ĈAPITRO XXIX

Antaŭ ol daŭrigi, mi volas forigi dubon eble enirintan en la penson de la
legantoj.

Por nenio en la mondo mi volus, ke oni suspektu min, ke mi entreprenis
tiun ĉi vojaĝon nur tial, ke mi ne sciis kion fari, kaj, por tiel diri,
devigite de la cirkonstancoj; mi certigas tie ĉi kaj mi ĵuras je tio, kio
estas al mi plej kara, ke mi intencis entrepreni ĝin jam longe antaŭ la
fariĝo, per kiu mi perdis la liberecon dum kvardek du tagoj.

Tiu ĉi devigita izoleco estis nur okazo por ekvojiri pli frue.

Mi scias, ke la propravola protesto, kiun mi ĵus faris, ŝajnos suspektinda
al kelkaj personoj;--sed mi ankaŭ scias, ke la suspektemuloj ne legos tiun
ĉi libron;--ili havas sufiĉe da okupoj hejme kaj ĉe siaj amikoj; multajn
aliajn zorgojn ili havas;--kaj la bonuloj kredos al mi.

Mi konfesas tamen, ke mi estus preferinta okupi min per tiu ĉi vojaĝo en
alia tempo, kaj ke mi elektus por plenumi ĝin la grandan Faston, prefere
ol la Karnavalon; sed filozofiaj pripensoj senditaj al mi de la ĉielo
helpis al mi forte por elporti la seniĝon de la plezuroj, kiujn Torino
prezentas amase en tiuj ĉi momentoj de bruo kaj agito.--Tre certe estas,
mi diris al mi, ke la muroj de mia ĉambro ne estas tiel belege ornamitaj,
kiel la muroj de bala salono; la silentado de mia kamero ne tiel valoras,
kiel la agrabla bruado de muziko kaj danco; sed inter la eminentaj
personoj, kiuj troviĝas en tiuj festoj, estas certe multaj pli
malkontentaj ol mi.

Kaj kial mi pensus nur pri tiuj, kiuj estas en situacio pli agrabla, dum
la mondo estas plena je homoj malpli feliĉaj ol mi mem?--Anstataŭ ol
transporti min per la fantazio en tiun belegan Kazinon, kie tiomaj
belulinoj estas mallumigitaj de la juna Eŭgenio, por trovi min feliĉa mi
nur bezonas halti momenton en la stratoj, kiuj kondukas tien.--Aro da
malfeliĉuloj, kuŝantaj duone nudaj sub la pordegoj de tiuj ĉi riĉegaj
loĝejoj, ŝajnas tuj pereontaj pro malvarmo kaj mizero.--Kia vidaĵo! Mi
dezirus, ke tiu ĉi paĝo de mia libro estu legata de la tuta mondo; mi
dezirus, oni sciu, ke en tiu ĉi urbo, kie ĉio vidigas la riĉecegon dum la
plej malvarmaj noktoj de la vintro, amaso da mizeruloj dormas senŝirme,
kun la kapo apogita sur limŝtono aŭ sojlo de palaco.

Tie ĉi estas grupo da infanoj, premiĝantaj unu kontraŭ la aliaj por ne
morti pro malvarmo.--Tie estas virino tremanta kaj sen voĉo por
plendi.--La preterirantoj iras kaj venas ne tuŝataj de vidaĵo, al kiu ili
jam kutimis.--La bruo de kaleŝoj, la voĉo de malsobreco, la ĉarmaj sonoj
de muziko, enmiksiĝas kelkfoje je la krioj de tiuj kompatinduloj kaj
kunfaras teruran senagordaĵon.



                               ĈAPITRO XXX

Tiu, kiu rapidus juĝi urbon laŭ la antaŭa ĉapitro, trompiĝus multe. Mi
parolis pri la tieaj mizeruloj, pri iliaj malĝojaj krioj kaj pri la
indiferenteco de kelkaj personoj kontraŭ ili; sed mi nenion diris pri la
aro da bonfaruloj, kiuj dormas, dum la ceteraj sin amuzas, kiuj leviĝas je
la unua ekbrileto de la tago kaj iras helpi al la malfeliĉuloj sen
atestantoj kaj sen fanfaronado.--Ne, mi ne silentos pri tio!--mi volas ĝin
skribi sur la posta flanko de la paĝo, «kiun la tuta universo devas legi».

Tiel dividinte sian riĉecon kun siaj gefratoj kaj verŝinte balzamon en
tiujn korojn ĉifitajn de la doloro, ili iras en la preĝejojn, dum la
lacigitaj malvirtuloj dormas sur lanuga kusenego; ili proponas al Dio
siajn preĝojn kaj dankas al li por liaj bonfaroj. Ankoraŭ interbatalas en
la sanktejo la lumo de soleca lampo kaj la naskiĝanta tago, kaj ili jam
genufleksas antaŭ la altaroj;--tiam la Eternulo, kvankam kolerigita de la
malboneco kaj avareco de la homoj, detenas sian fulmon pretan por frapi.



                               ĈAPITRO XXXI

Mi volis ion diri pri tiuj malfeliĉuloj en mia vojaĝo, ĉar la penso pri
ilia mizero ofte distris min dum la vojiro. Kelkfoje, tuŝite de la
diferenco inter ilia situacio kaj la mia, mi subite haltigis mian kaleŝon,
kaj mia ĉambro ŝajnis al mi mirinde plibeligita. Kia senutila lukso! Ses
seĝoj, du tabloj, skribtablo, spegulo; kia vanta parado! Precipe mia lito,
mia lito blanka kaj rozkolora, kaj miaj du matracoj, ŝajnis vetbatali
kontraŭ la belegeco kaj la konfortemo de la Aziaj monarkoj.--Tiuj ĉi
pripensoj igis sensignifaj por mi la plezurojn al mi nepermesitajn. De
pripenso al pripenso, mia atako de filozofio fariĝis tia, ke mi povus vidi
balon en najbara ĉambro, mi povus aŭdi muzikon de violonoj kaj klarnetoj,
ne ekmoviĝante de mia loko;--mi povus aŭdi per ambaŭ oreloj la belsonan
voĉon de Markesini, tiun voĉon, kiu tiel ofte ekscitegis min--jes, ĝin mi
povus aŭdi ne ŝanceliĝante; pli ol tio, mi povus rigardi sen ia ekscito la
plej belan virinon de Torino, Eŭgenion mem, ornamitan de la kapo ĝis la
piedoj per la manoj de fraŭlino Rapous(1).--Tio ĉi tamen estas ne tiel
certa.



                              ĈAPITRO XXXII

Sed permesu, Sinjoroj, ke mi demandu: Ĉu vi amuziĝas tiel, kiel antaŭe, en
balo aŭ teatro?--Koncerne min, mi konfesas tion, de kelka tempo ĉiuj
grandanombraj kunvenoj kaŭzas al mi kvazaŭan teruron.--Mi tie estas
vizitata de funebra sonĝo.--Vane mi penas forpeli ĝin, ĝi ĉiam revenas,
kiel la sonĝo de Atalio.--Eble ĉar la animo, superakvita hodiaŭ de pensoj
mallumaj kaj de kortuŝantaj vidaĵoj, trovas ĉie kaŭzojn por malĝojo--kiel
difektita stomako ŝanĝas en venenojn la plej sanigajn manĝaĵojn.--Estu
kiel estas, jen mia sonĝo:--Kiam mi staras en unu el tiuj festoj, meze de
tiu aro da homoj afablaj kaj karesaj, kiuj dancas, kantas, ploras antaŭ la
tragedioj, kiuj montras nur ĝojon, sincerecon kaj bonkoron, mi pensas:--Se
en tiun ĉi bonmanieran societon subite enirus blanka urso, filozofo,
tigro, aŭ ia ajn tiaspeca besto, kiu suprenirante sur la orkestran stablon
krius per fortega voĉo:

«Kompatindaj homoj! Aŭskultu la veron parolanta per mia buŝo: Vi estas
subpremitaj, sklavigitaj, vi estas malfeliĉaj, vi enuas;--eliru el tiu
dormado!»

«Vi muzikistoj, komencu, disrompante tiujn muzikilojn sur viajn kapojn;
ĉiu sin armu per ponardo; de nun ne pensu pri amuzoj kaj festoj; supreniru
al la loĝioj kaj buĉu ĉiujn; la virinoj ankaŭ trempu siajn timemajn manojn
en la sangon!»

«Eliru, vi estas liberaj; fortiru vian reĝon de lia trono kaj vian Dion el
lia sanktejo!»

--Nu! Tion, kion la tigro diris, kiom da tiuj _ĉarmaj_ homoj ĝin plenumos?
Kiom da ili eble pensis pri tio, antaŭ ol ĝi eniris! Kiu scias?--Ĉu oni ne
dancis en Parizo antaŭ kvin jaroj(2)?

«Joannetti, ŝlosu la pordojn kaj fenestrojn.--Mi ne volas plu vidi la
lumon; neniu homo eniru mian ĉambron;--metu glavon proksime de mia
mano;--eliru vi mem, kaj ne aperu plu antaŭ mi!»



                              ĈAPITRO XXXIII

«Ne, ne, restu, Joannetti; restu, malfeliĉa junulo: kaj vi ankaŭ Rozino
mia, kiu divenas miajn ĉagrenojn kaj kvietigas ilin per viaj karesoj;
venu, Rozino mia, venu.--V konsonanto kaj ripozejo.»



                              ĈAPITRO XXXIV

La falo de mia vojaĝseĝo utilis al la leganto, farante mian vojaĝon malpli
longa je almenaŭ dekduo da ĉapitroj, ĉar releviĝinte mi trovis min antaŭ
kaj tre proksime de mia skribtablo, kaj mi plu ne havis tempon por
pripensadi pri la grandnombro da desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kiujn mi estis
ankoraŭ vizitonta, kio povus plilongigi miajn ekskursojn pri la pentrarto.

Lasinte do dekstre la portretojn de Rafaelo kaj lia amatino, Kavaliron
d’Assas, kaj la Ŝafistinon Alpan, kaj irante maldekstren al la fenestro,
oni ekvidas mian skribtablon: ĝi estas la unua kaj plej videbla objekto,
kiu prezentas sin antaŭ la okuloj de la vojaĝanto, sekvante la vojon ĵus
diritan.

Ĝi estas superkovrita de kelkaj bretoj, kiuj servas kiel biblioteko; la
tuto estas kronita per busto pleniganta la piramidon, kaj tiu ĉi objekto
estas la plej grava ornamaĵo de la regiono.

Tirinte la unuan tirkeston dekstran, oni trovas skribilaron, ĉiuspecan
paperon, pretigitajn plumojn, sigelvakson.--Ĉio tio ĉi donus al la plej
maldiligenta homo la deziron skribi.--Mia kara Jenny, mi estas certa, ke,
se vi okaze malfermus tiun tirkeston, vi respondus la leteron, kiun mi
skribis al vi en la antaŭa jaro.--En la kontraŭa tirkesto kuŝas konfuze
kunmetitaj la materialoj por la kortuŝa rakonto pri la malliberulino de
Pignerol, kiun vi baldaŭ legos, karaj amikoj(3).

Inter tiuj du tirkestoj estas profundaĵo, kien mi ĵetas la leterojn, laŭ
tio kiel mi ricevas ilin; oni trovas tie ĉiujn leterojn ricevitajn de dek
jaroj. La plej malnovaj estas ordigitaj laŭ la datoj en kelkaj pakoj; la
novaj estas intermiksitaj; kelkaj restas de la tempo de mia plej frua
juneco.

Kia plezuro revidi en tiuj ĉi leteroj la interesajn situaciojn de niaj
unuaj jaroj, translokiĝi denove en tiujn feliĉajn tempojn neniam
revenontajn!

Ha! kiel plena estas mia koro! Kiel malgaje ĝi ĝuas, dum miaj okuloj
tralegas la liniojn skribitajn de persono, kiu jam ne vivas! Jen lia
skribaĵo, lia koro kondukis lian manon, al mi li skribis tiun leteron, kaj
nenio pli ol tiu letero restas al mi pri li!

Kiam mi enmetas la manon en tiun loketon, mi malfacile foriras antaŭ la
fino de la tago. Tiamaniere vojaĝanto trairas rapide kelkajn provincojn de
Italujo, farante rapidege supraĵajn observojn, kaj haltadas en Romo dum
tutaj monatoj.--Tiu ĉi estas la plej riĉa parto de la minejo, kiun mi
ekspluatas. Kia aliiĝo en miaj ideoj kaj sentoj! kia diferenco en miaj
amikoj! Kiam mi ekzamenas ilin tiam kaj hodiaŭ, mi vidas ilin mortige
agititaj de projektoj, kiuj nun ne interesas plu ilin. Okazintaĵo ŝajnis
al ni granda malfeliĉo; sed mankas la fino de la letero, kaj tute
forgesita estas la okazintaĵo; mi ne povas scii, pri kio oni parolis.--Mil
antaŭjuĝoj sieĝis nin; la mondo kaj la homoj estis tute nekonataj de ni!
sed kia varmeco en niaj rilatoj! kia intima amikeco! kia senlima
konfideco!

Ni estis feliĉaj per niaj eraroj.--Kaj nun?--Ha, ne tiel estas nun! Ni
devis legi, kiel la ceteraj, en la homa koro;--kaj la vero, falante apud
ni kiel bombo, detruis je ĉiam la sorĉan palacon de iluzio.



                               ĈAPITRO XXXV

Facile mi povus skribi ĉapitron pri jena sekiĝinta rozo, se mi tion volus,
kaj se la objekto estus inda je tio: ĝi estas floro de la antaŭjara
karnavalo. Mi mem deŝiris ĝin en la varmejoj de Valentin, kaj en la
vespero, unu horon antaŭ la balo, plena je espero kaj kun ĝoja kormovo, mi
iris proponi ĝin al S-no de Hautcastel. Ŝi prenis ĝin, metis ĝin sur sian
tualettablon, neniel rigardinte ĝin nek min.--Sed kiel ŝi povus atenti al
mi? Ŝi estis okupata je la rigardado de ŝi mem. Starante antaŭ granda
spegulo, kun la haroj jam aranĝitaj, ŝi donis la lastan tuŝeton al sia
ornamiĝo; ŝi tiel forte priokupiĝis, ŝia atento estis tiel plene prenita
de la ĉiuspecaj rubandoj, gazoj kaj plumfasketoj amasigitaj antaŭ ŝi, ke
mi ne ricevis eĉ rigardon aŭ signon.--Mi submetiĝis; mi humile tenis
pinglojn tute pretajn, aranĝitajn en mia mano; sed ĉar ŝia pinglujo estis
pli proksime, ŝi prenis ilin el sia pinglujo,--kaj se mi alproksimigis la
manon, ŝi prenis ilin el mia mano--senprefere; kaj por ilin trovi, ŝi
palpetis, ne deturnante siajn okulojn de la spegulo, el timo, ke ŝi sin ne
vidos plu.

Iom da tempo mi tenis post ŝi duan spegulon, por ke ŝi pli bone juĝu pri
sia ornamo; kaj ŝia vizaĝo, rebrilante de spegulo al spegulo, vidigis al
mi serion da koketulinoj, el kiuj neniu atentis min. Fine, ĉu mi tion
konfesos? mia rozo kaj mi prezentis tre malbrilan vidaĵon.

Mi fine perdis la paciencon, kaj ne povante jam kontraŭstari al la
kolereto, kiu min ekscitis, mi remetis en ĝian lokon la spegulon, kiun mi
tenis, kaj mi eliris ĉagrene, ne adiaŭdirinte.

«Ĉu vi foriras? ŝi diris, turnante sin flanken, por vidi profile sian
talion. Mi nenion respondis; sed mi aŭskultis kelkan tempon post la pordo,
por scii la impreson faritan de mia rapida eliro.--Ĉu vi ne vidas, ŝi
diris al sia ĉambristino post momenta silento, ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi
korsaĵo estas multe tro larĝa por mia talio, precipe malsupre, kaj ke oni
bezonas fari faldon per pingloj?»

Kiel kaj kial tiu velkinta rozo troviĝas sur breto de mia skribtablo, tion
mi certe ne diros, ĉar mi anoncis, ke sekiĝinta rozo ne valoras ĉapitron.

Rimarku, Sinjorinoj, ke mi nenian observon faras pri la aventuro pri la
sekiĝinta rozo. Mi ne diras, ke S-no de Hautcastel estis prava aŭ malprava
atentante sian ornamiĝon prefere ol min, aŭ ke mi havis la rajton esti
akceptita aliamaniere.

Kun ankoraŭ pli granda zorgo mi evitas eltiri el tio ĝeneralajn konkludojn
pri la realeco, la forto kaj la daŭro de la amo de sinjorinoj al ŝiaj
amikoj.--Mi nur ĵetos tiun ĉi ĉapitron (ĉar ĝi estas ja ĉapitro) en la
mondon kun la cetero de la vojaĝo, ne adresante ĝin al iu kaj rekomendante
ĝin al neniu.

Mi almetos nur konsilon por vi, Sinjoroj: vi bone komprenu, ke en bala
tago via amatino ne estas via.

En la momento, kiam la ornamiĝo komencas, la amanto fariĝas nur edzo, kaj
la sola balo estas la amanto.

Ĉiuj scias ja, kion gajnas edzo, kiu volas amatiĝi perforte; submetiĝu do
pacience kaj ridante.

Kaj ne eraru, sinjoro; se oni plezure vidas vin en la balo, tio ĉi ne
estas kiel amanton, ĉar vi estas nur edzo; sed nur tial, ke vi estas parto
el la balo, kaj sekve ero de ŝia nova almilitaĵo; vi estas partumo de
amanto; aŭ eble tial, ke vi dancas bone kaj ke vi tiel briligos ŝin; fine
la kaŭzo plej flata por vi en la bona akcepto, kiun vi ricevos, estas, ke
ŝi esperas ĵaluzigi siajn koleginojn montrante, kiel amanton, viron tiel
meritan, kiel vi estas; se ne estus pro tio, ŝi eĉ ne rigardus vin.

Tio ĉi do estu komprenita; vi devos submetiĝi kaj atendi ĝis via rolo de
edzo estos finita.--Mi konas pli ol unu, kiu volus esti kvita tiel
malkare.



                              ĈAPITRO XXXVI

Mi promesis dialogon inter mia animo kaj _la aliulo_; sed kelkaj ĉapitroj
forkuras de mi, aŭ plibone kelkaj aliaj fluas el mia plumo kvazaŭ kontraŭ
mia volo kaj deklinigas miajn projektojn: inter tiuj estas la ĉapitro de
mia biblioteko, kiun mi faros kiel eble plej mallonga.--La kvardek du
tagoj baldaŭ finiĝos kaj samlonga tempo ne sufiĉus por plenigi la
priskribon de la riĉa lando, kie mi tiel agrable vojaĝas.

Mia biblioteko do konsistas el romanoj, se mi tion devas konfesi,--jes,
romanoj kaj kelkaj elektitaj verslibroj.

Kvazaŭ miaj ĉagrenoj ne sufiĉus al mi, mi ankoraŭ volonte partoprenas en
la ĉagrenoj de mil fantaziaj personoj, kaj tiujn ĉi mi sentas tiel forte,
kiel miajn proprajn; kiom da larmoj mi verŝis pri tiu malfeliĉa Klariso
kaj pri la amanto de Ĉarloto!

Sed, se mi tiel serĉas neverajn dolorojn, mi kontraŭe trovas en tiu
fantazia mondo: virton, bonecon, neprofitemon, ankoraŭ ne trovitajn
kunigite en la reala mondo, kie mi vivas.--Mi trovas tie virinon tian,
kian mi deziras, ne malbonhumoran, ne malseriozan, ne malvereman; mi
nenion diros pri ŝia beleco; oni fidu al mia fantazio: mi faras ŝin tiel
bela, ke nenion oni povas kritiki en ŝi. Poste, ferminte la libron, kiu
jam ne respondas al miaj ideoj, mi prenas ŝin per la mano, kaj ni kune
trairas landon milfoje pli ĉarman, ol la Edeno. Kia pentristo povus
reprezenti la sorĉan landon, kie mi lokis la diaĵon de mia koro? kaj kia
poeto povos iam priskribi la fortajn kaj diversajn sentojn, kiujn mi ĝuas
en tiuj sorĉaj regionoj?

Kiel ofte mi malbenis tiun Kleveland-on, kiu ĉiuminute eniras novajn
malfeliĉojn, kiujn li povus eviti!--Mi ne povas toleri tiun libron kaj
tiun sekvon da malfeliĉegoj; sed se mi pro distreco malfermas ĝin, mi
nepre devas engluti ĝin ĝis la fino.

Kiel mi lasus tiun malfeliĉan homon ĉe la Abakisoj? Kio fariĝus el li ĉe
tiuj sovaĝuloj? Ankoraŭ malpli mi kuraĝus forlasi lin en la ekskurso, kiun
li faras por eliri el kaptiteco.

Fine, mi tiel kore partoprenas en liaj ĉagrenoj, mi tiel forte interesas
min por lia kompatinda familio, ke la neatendita apero de la kruelaj
Ruintonoj starigas miajn kapharojn; malvarma ŝvito ekkovras min, dum mi
legas tiun ĉapitron kaj mia timego estas tiel forta, tiel reala, kvazaŭ mi
mem estus tuj rostota kaj manĝota.

Kiam mi sufiĉe ploris kaj amindumis, mi serĉas kelkan poeton, kaj mi
denove foriras al alia mondo.



                              ĈAPITRO XXXVII

De la militiro de la Argonaŭtoj ĝis la kunveno de la Eminentuloj, de la
fundo de la infero ĝis la lasta fiksa stelo trans la Lakta Vojo, ĝis la
fino de la universo, ĝis la pordoj de la ĥaoso, jen estas la vasta kampo,
kie mi trankvile promenas laŭlonge kaj laŭlarge kaj laŭ mia bonvolo; ĉar
nek la tempo, nek la spaco mankas al mi. Tien mi transportas mian
ekzistadon, sekvante Homeron, Miltonon, Virgilion, Osianon kaj ceterajn.
Ĉiuj fariĝoj okazintaj inter tiuj du epokoj, ĉiuj landoj, ĉiuj mondoj,
ĉiuj estaĵoj ekzistintaj inter tiuj du templimoj, ĉio tio ĉi estas mia,
apartenas al mi tiel certe, tiel leĝe, kiel la ŝipoj enirantaj la Pireon
apartenis al unu Atenano.

Mi precipe amas la poetojn, kiuj transportas min en la plej malnovan
antikvecon: la morto de la ambicia Agamemnono, la koleroj de Oresto kaj la
tuta historio tragedia de la familio Atrea, persekutata de la ĉielo,
kaŭzas al mi teruron, kiun la nuntempaj fariĝoj neniel povus naski en mi.

Jen estas la fatala urno, kiu enhavas la cindrojn de Oresto. Kiu ne
ektremus, vidante ĝin? Elektrino! Malfeliĉa fratino, kvietiĝu: Oresto mem
alportas la urnon kaj la cindroj estas tiuj de liaj malamikoj!

Oni jam ne trovas nun bordojn, kiel la bordoj de la Zanto kaj la
Skamandro;--oni jam ne vidas ebenaĵojn, kiel tiuj de Hesperio kaj Arkadio.
Kie estas nun la insuloj Lemnoso kaj Kreto? Kie estas la grandfama
labirinto? Kie la ŝtonego, kiun la forlasita Ariadno surverŝis per siaj
larmoj?--Oni nun vidas nenian Tezeon, nenian Herkuleson; la nuntempaj
homoj kaj eĉ herooj estas pigmeoj.

Kiam mi poste volas doni al mi scenon de entuziasmo kaj ĝui la tutan
forton de mia fantazio, mi kuraĝe ekkaptas la faldojn de flirtanta robo de
la altega blindulo de Albiono en la momento, kiam li eksaltas al la ĉielo
kaj proksimiĝas al la Eternulo.--Kia muzo povis subteni lin en tia alteco,
kien neniu homo antaŭ li kuraĝis turni siajn rigardojn?--De la blindiga
vestiblo ĉiela, kiun la avara Mamono rigardis per enviaj okuloj, mi kun
terura sento pasas al la vastaj kavernoj de la loĝejo Satana;--mi ĉeestas
ĉe la infera konsiliĝo, mi enmiksiĝas kun la amaso de la ribelaj spiritoj,
kaj mi aŭskultas iliajn paroladojn.

Sed tie ĉi mi devas konfesi malvirteton, pri kiu mi ofte riproĉis min.

Mi ne povas ne interesiĝi je tiu kompatinda Satano, (mi parolas pri la
Satano de Miltono), post kiam li estas elĵetita de la ĉielo. Kvankam mi
malaprobas la obstinecon de la ribelulo, mi konfesas, ke la forteco, kiun
li vidigas en la troega malfeliĉo, kaj lia granda kuraĝo, devigas min
kontraŭvole admiri lin.--Kvankam mi scias la malfeliĉojn devenintajn de
lia pereiga entrepreno, kiam li perforte malfermis la pordegon de la
infero, por veni malkvietigi la edzan vivadon de niaj unuaj gepatroj, mi
malgraŭ ĉio ne povas deziri, eĉ momenton, ke li dum la vojiro pereu en la
konfuzo de la ĥaoso. Mi eĉ kredas, ke mi volonte helpus al li, se ne
detenus min la honto. Mi sekvas ĉiujn liajn movojn, kaj mi sentas tiom da
plezuro, vojaĝante kun li, kvazaŭ mi estus en deca societo. Vane mi diras
al mi, ke li estas ja diablo, ke li estas pereiganto de la homaro, ke li
estas vera demokrato, ne kiel tiuj de Atenoj, sed kiel tiuj de Parizo, ĉio
tio ĉi ne korektas min de mia antaŭjuĝo.

Kia grandega projekto! kaj kia maltimo en la plenumo de ĝi!

Kiam la vastaj kaj trioblaj pordoj de la infero subite malfermiĝis laŭ la
tuta larĝeco antaŭ li, kaj kiam la profunda foso de la nenio kaj nokto
aperis en sia tuta teruro antaŭ liaj piedoj--li per maltima okulo rigardis
la malluman imperion ĥaosan; kaj, sen ŝanceliĝo, malvolvante siajn larĝajn
flugilojn, kiuj povus kovri tutan armeon, li ekĵetis sin en la
senfundaĵon.

Tion ne farus la plej sentima kuraĝulo.--Kaj tio estas, laŭ mia opinio,
unu el la plej fortaj elpensaĵoj, kiel ankaŭ unu el la plej belaj vojaĝoj
iam faritaj,--krom la vojaĝo interne de mia ĉambro.



                             ĈAPITRO XXXVIII

Mi neniam finus, se mi volus priskribi la milonan parton el la strangaj
okazintaĵoj, kiujn mi renkontas, vojaĝante apud mia biblioteko; la vojaĝoj
de Cook kaj la observoj de liaj kunvojaĝantoj, doktoroj Banks kaj
Solander, estas nenio, kompare kun miaj aventuroj en tiu ĉi sola
distrikto; tial mi kredas, ke mi la tutan vivon pasigus tie en kvazaŭa
raveco, se ne estus la busto, pri kiu mi jam parolis, sur kiu ĉiam fine
sin fiksas miaj rigardoj kaj miaj pensoj, kia ajn estas la stato de mia
animo; kaj kiam ĝi sin fordonas al la senkuraĝiĝo, sufiĉas, ke mi rigardu
tiun buston, por ke ĝi revenu al sia normala stato: tio estas la agordilo,
per kiu mi konsentigas la ŝanĝeman kaj senagordan kunaĵon de sentoj kaj
perceptoj, el kiuj mia vivo estas farita.

Kiel simila ĝi estas!--Jen estas la trajtoj, kiujn la naturo donis al la
plej virta el la homoj. Ha! se la skulptisto povus vidigi lian bonegan
animon, lian genion kaj lian karakteron!--Sed kion mi entreprenis? Ĉu tie
ĉi mi devas laŭdi lin? Ĉu al la ĉeestantaj homoj mi tiel parolas? Per kio
tio ĉi interesas ilin?

Mi volas nur genufleksi antaŭ via amata figuraĵo, ho plej bona el la
patroj: Ve! tiu figuraĵo estas ĉio, kio restas al mi pri vi kaj mia
patrujo: vi forlasis la teron, en la momento, kiam la krimo estis okuponta
ĝin; kaj ĝi nun subpremas min per tiaj malfeliĉoj, ke eĉ via familio estas
nun devigita rigardi vian morton, kiel feliĉon. Kiom da ĉagrenoj suferigus
al vi pli longa vivado! Ho patro! Ĉu la sorto de via grandanombra familio
estas konata de vi en la loĝejo de la feliĉo? Ĉu vi scias, ke viaj infanoj
estas ekzilitaj el tiu patrujo, kiun vi tiel fervore kaj honeste servis
dum sesdek jaroj? Ĉu vi scias, ke al ili estas malpermesite viziti vian
tombon?--Sed la tiraneco ne povis forpreni de ili la plej valoran parton
el via heredaĵo, la memoron pri viaj virtoj kaj la forton de viaj
ekzemploj; meze en la krima torento, kiu fortiris ilian patrujon kaj ilian
posedaĵon al la senfundaĵo, ili restis neŝanĝeble kunigitaj sur la linio
desegnita de vi por ili; kaj kiam ili denove povos genufleksi sur via
respektata cindro, ĝi ankoraŭ rekonos ilin.



                              ĈAPITRO XXXIX

Promesinte dialogon, mi plenumas mian promeson.--Tio estis dum la mateno,
je la komenca tagiĝo; la sunradioj oris samtempe la supron de l’monto Viso
kaj tiujn de la plej altaj montoj de la insulo, kiu kuŝas je niaj
antipodoj; kaj ŝi jam maldormis, ĉu antaŭtempe vekita de noktaj sonĝoj,
kiuj ofte ŝin agitas, tiel lacige kiel senutile, ĉu simple vekita de la
tuj finiĝonta karnavalo, ĉar tiu tempo de plezuro kaj malsaĝo influas sur
la homan maŝinon tiel, kiel la fazoj de la luno kaj la interkombiniĝo de
kelkaj planedoj.--Fine _ŝi_ maldormis kaj tre maldormis, kiam mia animo
mem liberigis sin el la ligiloj de la dormo.

De longe tiu ĉi konfuze partoprenis en la sentoj de _la aliulo_; sed ĝi
estis ankoraŭ enligita sub la krepaĵo nokta kaj dorma; kaj ĉi tiu krepaĵo
ŝajnis al ĝi kiel gazo, linaĵo, Hinda tolo.--Mia kompatinda animo estis do
kvazaŭ vindita en ĉiu tiu ĉi embarasaĵo, kaj la dio de la dormo, por
deteni ĝin pli forte en sia imperio, aldonis al tiuj ligiloj senordajn
blondajn harligojn, bantojn de rubandoj, perlajn ĉirkaŭkolojn; estis
kortuŝante vidi ĝin baraktanta en tiuj retoj.

La agiteco de la pli nobla parto el mi mem komunikis sin al la alia, kaj
tiu ĉi siavice forte influis sur mian animon.--Mi tuta estis alveninta al
stato malfacile priskribebla, kiam fine mia animo, ĉu pro saĝeco, ĉu
okaze, eltrovis la manieron liberigi sin el la gazoj, kiuj sufokis ĝin. Mi
ne scias, ĉu ĝi renkontis malfermaĵon, aŭ ĉu ĝi simple ekpensis relevi
ilin, kio estis pli natura; certe estas, ke ĝi eltrovis la elirejon de la
labirinto. La senordaj harligoj estis ankoraŭ tie, sed ili jam ne estis
_malhelpo_; pli bone _rimedo_ ili estis. Tiun rimedon ekkaptis mia animo,
kiel dronanta homo ekkaptas la bordajn herbojn; sed la perla ĉirkaŭkolo
rompiĝis pro la premo, kaj la perloj elfadenigitaj ruliĝis sur la sofon,
kaj de tie sur la pargeton de S-no de Hautcastel; ĉar mia animo, per
strangeco malfacile klarigebla, imagis sin ĉe tiu sinjorino; dika bukedo
da violoj falis teren kaj mia animo, tiam vekiĝinte, revenis hejmen,
alkondukante kun si racion kaj realecon.

Kiel oni povas pensi, ĝi forte malaprobis ĉion faritan dum sia forestado,
kaj tie ĉi komencas la dialogo, kiu estas la objekto de tiu ĉi ĉapitro.

Mia animo neniam estis tiel malĝentile akceptita. La riproĉoj, kiujn ĝi
opiniis ĝustatempe fari en tiu ĉi danĝera momento, plenigis la malpacon de
la domo; fariĝis ribelo, vera ribelego.

«Kiel do! diris mia animo, tiele dum mia forestado, anstataŭ ol rebonigi
viajn fortojn per trankvila dormado kaj fariĝi pli taŭga por plenumi miajn
ordonojn, vi _senhonte_ (tiu ĉi vorto estis iom troa) donis vin al
pasiaĵoj, kiujn ne sankciis mia volo?»

Ne kutimigite je tiu aroganta tono, _la aliulo_ kolere respondis:

«Konvenas ja, _Sinjorino_ (por forigi de la disputo ĉiun ideon de
familiareco), konvenas ja, ke vi prenas ŝajnon decan kaj virtan! Ha! ĉu ne
la dekliniĝoj de via imago, ĉu ne viaj malsaĝegaj ideoj naskis ĉion, kio
en mi malplaĉas al vi? Kial vi ne estis tie ĉi?--Kial vi havus la rajton
ĝui sen mi, en la oftaj vojaĝoj, kiujn vi faras sola?--Ĉu mi iam
malaprobis viajn vizitojn en la Olimpon aŭ en la Kampojn Elizeajn?--viajn
interparoladojn kun la spiritoj, viajn gravegajn pripensadojn (iom da
moko, kiel oni vidas), viajn kastelojn en la aero, viajn altegajn
sistemojn? Kaj, kiam vi tiel senĝene forlasas min, mi ne havus la rajton
ĝui la bonfarojn donacitajn de la naturo kaj la plezurojn proponitajn al
mi?»

Mia animo, surprizite de tioma viveco kaj elokventeco, ne sciis, kion ĝi
devis respondi.--Por eliri el embaraso, ĝi decidis surkovri per vualo de
indulgo la riproĉojn ĵus faritajn; kaj por ne ŝajni faranta la unuajn
paŝojn al la repaciĝo, ĝi ankaŭ uzis ceremonian tonon.--_Sinjorino_, ĝi
diris siavice kun afekta koreco... (se la leganto trovis tiun vorton
neĝustloka, kiam ĝi estis adresita al mia animo, kion li diras nun, se li
nur volas rememori la objekton de la disputo?--Mia animo ne rimarkis la
ridindecon de tia dirmaniero, tiel la inteligenteco estas mallumigita de
la pasio)!--_Sinjorino_, ĝi diris do, mi certigas vin, ke nenio tiel
plaĉus al mi, kiel vidi vin ĝuanta ĉiujn plezurojn ĝueblajn por via
naturo, kvankam mi ne partoprenus en ili, se nur tiuj plezuroj ne estus
malutilaj al vi, se ili ne forigus la harmonion, kiu... Tie ĉi mia animo
estis subite interrompita:--«Ne, ne, min ne trompas via ŝajna
bonvolo;--nia devigita kunestado en tiu ĉi ĉambro, kie ni vojaĝas; la
ricevita vundo, kiu apenaŭ ne pereigis min kaj kiu doloras ankoraŭ al mi,
ĉu ĉio tio ĉi ne estas kaŭzita de via malsaĝega fierego kaj de viaj
barbaraj antaŭjuĝoj? Mia bonestado kaj mia ekzisto mem valoras kiel nenio,
kiam viaj pasioj kondukas vin,--kaj vi certigas, ke vi interesas vin por
mi, kaj ke viaj riproĉoj estas kaŭzitaj de via amikeco?»

Mia animo komprenis ja, ke ĝi ne ludis la pli belan rolon en tiu ĉi afero;
ĝi cetere komencis vidi, ke la ekscito de la disputo forigis la kaŭzon de
ĝi, kaj ĝi profitis la okazon por deklinigi la interparolon: «Preparu la
kafon», ĝi diris al Joannetti ĵus eniranta la ĉambron.--La bruo de la
tasoj altiris la tutan atenton de _la ribelulo_, kiu tuj forgesis la
ceteron. Tiamaniere, montrante al infanoj ludileton, oni igas ilin forgesi
la malsanigajn fruktojn, kiujn ili petis piedfrapante.

Mi iom post iom endormiĝis dum la akvo varmiĝis.--Mi ĝuis tiun ĉarman
plezuron, pri kiu mi jam parolis al la legantoj: senti sin dormanta. La
agrabla bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la
kamenstableto sonadis en mian cerbon kaj vibrigis ĉiujn miajn sentemajn
fibrojn, kiel la ekmovo de harpa kordo sonorigas la oktavojn.--Fine mi
vidis kvazaŭan ombron antaŭ mi; mi malfermis la okulojn, tio estis
Joannetti;--Ha, kia bonodoro! kia agrabla surprizo! kafo, kremo, piramido
de rostita pano!--Bona leganto, matenmanĝu kun mi.



                                ĈAPITRO XL

Kian grandan trezoron da ĝuoj la bona naturo liveris al la homoj, kies
koro scias ĝui! Kia diverseco en tiuj ĝuoj! Kiu povos denombri iliajn
nekalkuleblajn nuancojn laŭ la diversaj personoj kaj laŭ la diversaj aĝoj
de la vivo? La neklara memoro pri la ĝuoj de mia juneco ektremigas min
ankoraŭ. Ĉu mi provos rakonti la ĝuojn de junulo, kies koro komencas bruli
per la fajroj de senteco? En tiu feliĉa aĝo, kiam oni nescias eĉ la nomon
de profitemo, ambicio, malamo kaj de ĉiuj hontindaj pasioj, kiuj
malaltigas kaj turmentas la homaron; en tiu aĝo, bedaŭrinde tro
mallongedaŭra, la suno brilas per heleco, kiun oni ne retrovos plu dum la
resto de la vivo. La aero estas pli pura;--la fontoj estas pli klaraj kaj
pli malvarmetaj:--la naturo prezentas vidaĵojn, la arbaretoj prezentas
vojetojn ne plu retroveblajn en la matura aĝo. Dio! kiajn bonodorojn
ellasas tiuj floroj! kiel bongustaj estas tiuj fruktoj! kiel belkolore
brilas la matenruĝo!--Ĉiuj virinoj estas amindaj kaj fidelaj; ĉiuj viroj,
bonaj, grandanimaj kaj sentemaj; ĉie troviĝas koreco, verdiremo kaj
neprofitemo. Estas en la naturo nur floroj, virtoj kaj plezuroj.

Ĉu la konfuzo de amo, la espero al feliĉo ne plenigas nian koron je
sentaĵoj tiel vivaj kiel diversaj?

La vidado de la naturo, la rigardado de ĝi entute kaj detale, malfermas
antaŭ la racio vastegan minejon de ĝuoj. Baldaŭ la fantazio, flugante
super tiu oceano da plezuroj, pligrandigas ilian nombron kaj forton; la
diversaj sentaĵoj unuiĝas kaj kombiniĝas por formi novajn; la revo pri
gloro enmiksiĝas kun la korbatoj de amo; la bonfareco iras flanke de la
memestimo, kiu tenas ĝin per la mano; la melankolio venas kelkfoje ĵeti
sur nin sian solenan krepaĵon, kaj faras plezurojn el niaj larmoj.--Fine
la perceptoj de la spirito, la sentaĵoj de la koro, eĉ la memoroj de la
sentoj, estas por la homo nesekigeblaj fontoj de plezuro kaj feliĉo.--Oni
ne miru do, se la bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo
kontraŭ la kamenstableto kaj la neatendita vidiĝo de taso da kremo faris
sur min impreson tiel vivan kaj tiel agrablan.



                               ĈAPITRO XLI

Mi tuj prenis mian vojaĝan veston, rigardinte ĝin per kontenta okulo, kaj
tiam mi decidis fari ĉapitron _ad hoc_ por konigi ĝin al la leganto. Ĉar
la formo kaj utilo de tiuj vestoj estas ĝenerale konataj, mi precipe
parolos pri ilia influo sur la spiriton de la vojaĝantoj.--Mia vojaĝa
vesto por la vintro estas farita el la plej varma kaj plej mola ŝtofo,
kiun mi povis trovi; ĝi envolvas min de la kapo ĝis la piedoj; kaj kiam mi
sidas en mia seĝego, kun la manoj en la poŝoj kaj mia kapo enmetita en la
kolumon de la vesto, mi similas la statuon de Viŝnu, sen piedoj kaj sen
manoj, kiun oni vidas en la Hindaj pagodoj.

Se oni volos, oni nomu antaŭjuĝo la influon, kiun mi alskribas al la
vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn; pri tio mi povas diri, ke ŝajnus al mi
tiel ridinde antaŭeniri per unu paŝo en mia vojaĝo interne de mia ĉambro,
vestita per mia uniformo kaj kun glavo ĉe la flanko, kiel iri en societon
en ĉambra surtuto.--Kiam mi vidas min tiel vestita laŭ ĉiuj postuloj de la
«Pragmatika Regularo», mi ne sole estus nekapabla daŭrigi mian vojaĝon,
sed kredeble mi eĉ ne povus legi tion, kion mi ĝis nun skribis pri ĝi, kaj
ankoraŭ malpli kompreni ĝin.

Sed ĉu tio mirigas vin? Ĉu oni ne ĉiutage vidas personojn opiniantaj sin
malsanaj, ĉar ilia barbo estas de longe nerazita, aŭ ĉar iu ektrovas, ke
ili havas malsanulan mienon, kaj diras tion al ili? La vestoj tiel influas
sur la spiritojn de la homoj, ke estas malsanuloj, kiuj sentas sin
plibone, kiam ili vidas sin kun nova vesto kaj pudrita peruko; kelkaj
tiamaniere trompas la publikon kaj sin mem per konstanta ornamo; ili unu
tagon mortas bone kombitaj, kaj ilia morto mirigas ĉiujn.

Oni kelkfoje forgesis antaŭsciigi al grafo de... ke li devos
deĵori:--korporalo iris veki lin frumatene, en la tago mem, kiam li estis
deĵoronta, kaj lin informis pri tiu malĝoja afero; sed la ideo leviĝi tuj,
meti siajn gamaŝojn kaj tiele eliri, ne pensinte pri tio en la antaŭa
vespero, malkvietigis lin tiel, ke li preferis anonci, ke li estas
malsana, kaj ne eliri el sia domo. Li do vestis sin per nokta surtuto kaj
forsendis la perukiston; tio ĉi donis al li mienon palan, malsanan, kiu
maltrankviligis lian edzinon kaj la tutan familion.--Li mem trovis sin
reale iom nesana en tiu tago.

Li diris tion al ĉiuj, iom por kredigi ĝin, iom ankaŭ ĉar li mem kredis
ĝin. Iom post iom efikis la influo de la nokta surtuto: la buljonoj, kiujn
li vole nevole ensorbis, naŭzis al li; ne tiom estis necesa, por ke li
kuŝiĝu en liton.

En la vespero doktoro Ranson(4) trovis lian pulson malregula, kaj ordonis
sangeltiron en la sekvanta tago. Se la deĵorado estus daŭrinta unu monaton
plie, la malsanulo certe pereus.

Kiu povus dubi pri la influo de vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn,
sciante, ke la kompatinda grafo de... preskaŭ vojaĝis en la alian mondon,
tial ke li, en tiu ĉi mondo, malĝustatempe vestis sin per nokta surtuto?



                               ĈAPITRO XLII

Mi sidis apud mia fajro, post la tagmanĝo, envolvite en mia vojaĝa vesto;
bonvole submetite al ĝia tuta influo; mi atendis la horon de la ekveturo,
kiam la vaporoj de digestado, suprenirante al mia cerbo, tiel mallumigis
la trairejon, tra kiuj venas al ĝi la ideoj naskitaj de la sentoj, ke ĉiu
komuniko estis obstrukcita: kaj kiel miaj sentoj jam ne sendis iajn ideojn
al mia cerbo, tiel ankaŭ tiu ĉi siavice jam ne povis sendi la elektran
fluaĵon, kiu vivigas ilin, kaj per kiu la sagaca doktoro Valli revivigas
mortintajn ranojn.

Oni facile komprenos, leginte tiun ĉi antaŭparolon, kial mia kapo kliniĝis
sur mian bruston, kaj kiel la muskoloj de la dika kaj montra fingroj de
mia dekstra mano, jam ne ekscitite de tiu fluaĵo, malfirmiĝis tiel, ke
volumo el la verkoj de markizo Caraccioli, kiun mi tenis per tiuj du
fingroj, elglitis, nesciate de mi, kaj falis en la fajron.

Mi ĵus estis havinta kelkajn vizitojn, kaj la temo de mia interparolado
kun la elirintaj personoj estis la morto de la glora kuracisto Cigna ĵus
mortinta kaj bedaŭrata de ĉiuj: li estis klera, laborema, bona fizikisto
kaj grandfama botanikisto.--La merito de tiu lerta homo okupis mian
penson; kaj tamen, mi pensis, se mi povus elvoki la animojn de ĉiuj, kiujn
li eble sendis en la alian mondon, kiu scias, ĉu lia gloro ne estus iom
difektita?

Mi iom post iom venis al disertacio pri la kuracarto kaj ĝiaj progresoj de
la tempo de Hipokrato.--Mi demandis min, ĉu la personoj de la antikveco
mortintaj en sia lito, kiel Perikleso, Platono, la glora Aspazio kaj
Hipokrato mem,... ĉu ili mortis kiel ordinaraj homoj pro febro putra,
bruluma aŭ verma; ĉu oni flegis ilin per sangeltiroj kaj troaj kuraciloj.

Mi ne povus diri, kial mi pensis pri tiuj ĉi kvar personoj prefere ol pri
aliaj.--Kiu povas klarigi sonĝon?--Mi nur povas diri, ke ĝi estis mia
animo, kiu elvokis la doktorojn de Koso, de Torino kaj la grandfaman
politikiston, kiu faris tiel belajn agojn kaj tiel gravajn erarojn.

Koncerne lian elegantan amikinon, mi humile konfesas, ke ŝi estis vokita
de _la aliulo_.

Tamen, pensante pri tio, mi estus tentata eksenti iom da fiereco, ĉar
evidente ŝajnas, ke en tiu ĉi sonĝo la bilanco por la racio estis kiel
kvar al unu.--Tio ĉi estas ja multe por militisto de mia aĝo.

Estu kiel estis, dum mi tiamaniere pripensadis, miaj okuloj tute fermiĝis,
kaj mi plene endormiĝis: sed kiam mi fermis la okulojn, la figuro de la
personoj ĵus pripensitaj restis gravurita sur tiu delikata tolo, nomita
memoro, kaj ĉar tiuj figuroj miksiĝis en mia cerbo kun la ideo de la
elvoko de mortintoj, mi baldaŭ vidis aperantaj unu post la alia
Hipokraton, Platonon, Perikleson, Aspazion kaj doktoron Cigna kun lia
peruko.

Mi vidis ilin ĉiujn sidiĝantaj sur la seĝojn, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭis la
fajrejon. Nur Perikleso restis staranta, por legi la gazetojn.

«Se la eltrovoj, pri kiuj vi parolas, estus veraj, Hipokrato diris al la
doktoro, kaj se ili tiel utilus al la kuracarto, kiel vi pretendas, mi
vidus malgrandiĝanta la nombron de homoj, kiuj ĉiutage malsuprenvenas en
la malluman regnon, kaj tiu nombro, kiel mi mem konstatis laŭ la libroj de
Minoso, estas konstante la sama, kiel antaŭe.»

Doktoro Cigna turnis sin al mi:

«Vi kredeble aŭdis paroli pri tiuj eltrovoj, li diris; vi konas tiun de
Harvey pri la ĉirkaŭfluado de la sango: tiun de la neforgesebla
Spallanzini pri la digestado, kies tutan meĥanismon ni konas nun.»

Kaj li faris longan nomaron de ĉiuj eltrovoj rilate la kuracarton, kaj de
la grandanombraj kuraciloj liveritaj de la ĥemio, kaj li faris akademian
paroladon, por laŭdi la nuntempan kuracarton.

«Ĉu mi devas kredi, mi tiam respondis, ke tiuj eminentaj homoj ne scias
ĉion, kion vi ĵus diris, kaj ke ilia animo, liberigite el la malhelpoj de
la materio, trovas ankoraŭ ion neklara en la tuta naturo?»

--«Ha! kiel vi eraras, ekkriis lia kuracista Moŝto de la Peloponeso; la
misteroj de la naturo estas nesciataj de la mortintoj, kiel de la vivuloj;
tiu sola, kiu kreis kaj direktas ĉion, scias la grandan sekreton, kiun la
homoj vane penas atingi; jen estas la certaĵo, kiun ni lernas sur la
bordoj de la Stikso; kaj kredu al mi, li aldiris turnante sin al la
doktoro, liberigu vin el tiu resto de gildamo, kiun vi kunportis de la
loĝejo de la mortemuloj; ĉar la laboroj de mil generacioj kaj ĉiuj
eltrovoj de la homoj ne sukcesis plilongigi je unu momento ilian vivon;
ĉar Karono ĉiutage pasigas en sia barko saman nombron de animoj, ni ĉesu
lacigi nin defendante arton, kiu tie ĉi ĉe la mortintoj ne estus utila eĉ
al la kuracistoj.»--Tiel parolis la glora Hipokrato, al mia granda miro...

Doktoro Cigna ridetis; kaj ĉar la spiritoj ne povas nei evidentaĵon, nek
silenti pri veraĵo, li ne sole samopiniis kun Hipokrato, sed eĉ konfesis,
ruĝiĝante laŭ la maniero de la spiritoj, ke li ĉiam suspektis tion.

Perikleso, kiu proksimiĝis al la fenestro, ellasis grandan ekĝemon, kies
kaŭzon mi divenis. Li estis leganta numeron de la «Moniteur», kiu sciigis
la malprogresadon de la artoj kaj sciencoj; li vidis glorajn scienculojn
forlasantaj siajn belegajn serĉadojn kaj eltrovantaj novajn krimojn, kaj
li ektremetis aŭdante bandon da hommanĝantoj, kiuj komparis sin kun la
herooj de la grandanima Grekujo, dum ili, senhonte kaj sen riproĉo de
konscienco, pereigis sur la eŝafodo respektindajn maljunulojn, virinojn
kaj infanojn, kaj faris senekscite la plej kruelajn kaj senutilajn
krimojn.

Platono, kiu estis aŭskultinta silente nian kunparoladon, vidinte ĝin
finita en maniero tiel neatendita, ekparolis siavice.--«Mi komprenas, li
diris, ke la eltrovoj faritaj de viaj eminentuloj en ĉiuj fakoj de la
fiziko estis senutilaj por la kuracarto, kiu neniam povos ŝanĝi la iradon
de la naturo, krom difektante la vivon homan, sed ne tiel estos sendube
pri la serĉadoj faritaj pri la politiko. La eltrovoj de Locke pri la
naturo de la homa spirito, la elpenso de la presarto, la amasigitaj
observoj eltiritaj el la historio, tiel multaj seriozaj libroj
disvastigintaj la sciencon ĝis en la popolon,--unuvorte tiomaj mirindaĵoj
sendube kunlaboris por plibonigi la homojn, kaj tiu respubliko feliĉa kaj
saĝa, kiun mi imagis kaj kiun, pro la tempo en kiu mi vivis, mi devis
rigardi kiel neefektivigeblan revon, sendube ekzistas nun en la
mondo?»--Je tiu demando, la honesta doktoro mallevis la okulojn kaj ne
respondis, krom per larmoj; poste, viŝante ilin per sia naztuko, li nevole
ekturnis sian perukon tiel, ke ĝi kaŝis parton de la vizaĝo.--«Ho,
senmortaj dioj!, diris Aspazio per akra ekkrio, kia stranga vizaĝo! Ĉu pro
eltrovo de viaj eminentuloj vi elpensis tiel kapvestiĝi per fremda
kranio?»

Aspazio, kiun oscedigis la disertacioj de la filozofoj, estis ekkaptinta
gazeton de modoj trovitan sur la kameno, kaj trarigardis ĝin de kelka
tempo, kiam la peruko de la doktoro kaŭzis ŝian ekkrion; kaj ĉar la seĝo
mallarĝa kaj ŝanceliĝanta sur kiu ŝi sidis, estis tre maloportuna por ŝi,
ŝi senĝene metis siajn ambaŭ nudajn krurojn, provizitajn de banderoloj,
sur pajlan seĝon inter ŝi kaj mi, kaj apogis sin per kubuto sur unu el la
larĝaj ŝultroj de Platono.

«Tio ĉi ne estas kranio, respondis la doktoro, prenante sian perukon kaj
ĵetante ĝin en la fajron; tio estas peruko, fraŭlino, kaj mi ne scias ja,
kial mi ne ĵetis tiun ridindan ornamaĵon en la flamojn de la Tartaro,
antaŭ ol veni al vi; sed la ridindaĵoj kaj antaŭjuĝoj estas tiel kunigitaj
kun nia mizera naturo, ke ili sekvas nin ankoraŭ kelkan tempon trans la
tombo.»--Mi mirinde ĝojadis, vidante la doktoron forĵuranta samtempe sian
kuracarton kaj sian perukon.

«Mi certigas vin, diris Aspazio, ke la plimulto el la kapvestoj figuritaj
en la kajero, kiun mi trarigardas, meritus la saman sorton, kiel la via,
tiel ridindegaj ili estas!»--La bela Atenanino amuziĝis multege rigardante
tiujn gravuraĵojn, kaj prave miris pri la diverseco kaj strangeco de la
nuntempaj vestaĵoj. Unu figuro inter aliaj atentigis ŝin: tiu estis juna
virino figurita kun plej eleganta kapvesto, kiun Aspazio trovis nur iom
tro alta; sed la peco da gazo kovranta la gorĝon estis tiel supermezure
larĝa, ke oni nur vidis duonon de la vizaĝo. Aspazio, ne sciante ke tiuj
mirindaj formoj estis nur kaŭzitaj de la amelo, vidigis miron, kiu estus
returnite duobliĝinta, se la gazo estus diafana.

«Sed sciigu al mi, ŝi diris, kial la nuntempaj virinoj ŝajnas havi
vestaĵojn pli bone faritajn por kaŝi, ol por vesti ilin: apenaŭ ili lasas
vidi sian vizaĝon, laŭ kiu sola oni povas rekoni ilian sekson, tiel
senformigita ilia korpo estas de la strangaj faldoj de la ŝtofoj! El ĉiuj
personoj figuritaj en tiuj folioj, neniu lasas nekovritaj la bruston, la
brakojn kaj la krurojn; kial ne provis viaj junaj militistoj detrui tian
kutimon? Kredeble, ŝi aldiris, la virto de la nuntempaj virinoj,
elmontrita de ĉiuj iliaj vestoj, multe superas tiun de miaj
samtempulinoj!» Dirinte tiujn vortojn, Aspazio rigardis min kaj ŝajnis
deziri respondon.--Mi faris kvazaŭ mi tion ne rimarkus--kaj por ŝajni
distrita, mi puŝis per la prenilo sur la fajrajn karbojn la restaĵon de la
peruko de la doktoro, kiun la fajro ĝis nun ŝparis.--Poste, ekvidinte, ke
unu el la banderoloj subtenantaj la ŝuon de Aspazio estis malligita, mi
diris: «Permesu, ĉarmulino...» kaj tiel parolante mi kliniĝis rapide
etendante la manojn al tiu seĝo, kie mi pensis vidi tiujn du krurojn, kiuj
iam malsaĝigis grandajn filozofojn.

Mi estas certa, ke en tiu momento mi atingis la veran somnambulismon, ĉar
la movo priparolita estis tre reala; sed Rozino, kiu dormetis ja sur tiu
seĝo, akceptis por si tiun movon, kaj eksaltante malpeze en miajn brakojn
reĵetis en la inferojn la glorajn spiritojn elvokitajn de mia vojaĝa
vesto.

Ĉarma lando de la fantazio, vi, kiun la Bonfarulego liveris al la homoj,
por ilin konsoli de la realeco, mi devas forlasi vin.--Hodiaŭ kelkaj
personoj, de kiuj mi dependas, volas redoni al mi la liberecon, kvazaŭ ili
estus deprenintaj ĝin de mi! kvazaŭ estus eble al ili senigi min je ĝi eĉ
unu minuton kaj malhelpi min trairi laŭvole la vastan spacon malfermitan
antaŭ mi! Ili malpermesis al mi trairi unu urbon, unu lokon, sed ili lasis
al mi la tutan universon; la senlimeco kaj la eterneco estas sub miaj
ordonoj.

Hodiaŭ do mi estas libera, aŭ plibone mi denove estos katenita! La jugo de
la aferoj denove pezos sur mi; mi jam ne faros paŝon ne mezuritan de la
dececo kaj la devo.--Feliĉa ankoraŭ mi estos, se ia kaprica diino ne igos
min forgesi ambaŭ, kaj se mi povos eviti tiun novan kaj danĝeran
kaptitecon.

He! kial oni ne lasas min fini mian vojaĝon? Ĉu por puni min oni apartigis
min en mian ĉambron,--en tiun ĉarman landon, kiu enhavas ĉiujn bienojn kaj
ĉiujn trezorojn de la mondo? Tiel facile oni povus ekzili muson en
grenejon.

Mi tamen neniam tiel klare rimarkis, ke mi estas _duobla_.--Dum mi
bedaŭras miajn fantaziajn ĝuojn, mi sentas min konsolita vole nevole;
nekonata potenco fortiras min; ĝi diras, ke mi bezonas la aeron ĉielan,
kaj ke izoleco similas morton.--Jen mi estas preta; mia pordo malfermiĝas;
mi jam vagas sub la vasta arkado de la Po’a strato; mil agrablaj fantomoj
flirtas antaŭ miaj okuloj.--Jes, jen estas tiu domego--tiu pordo, tiu
ŝtuparo;--mi antaŭe tremetas.

Tiel oni sentas acidan antaŭguston, tranĉante manĝotan citronon.

Ho, mia besto, mia kompatinda besto, gardu vin!



                                 -------



             326-07.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--P4-07.



                                  NOTOJ


    1 Grandfama tualetistino.

    2 Tiu ĉi ĉapitro estis skribata en la jaro 1794.

    3 Tiu ĉi promeso ne plenumiĝis; la libro ne estis eldonita.

    4 Tre konata kuracisto el Torino.



                       NOTOJ DE LA TEKSTPREPARINTO



                               Mispresaĵoj


┌───────┬────────────────────┬────────────────────┐
│_Paĝo_ │ _Originala teksto_ │ _Korektaĵo_        │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│21     │ Sendube pro tio?-- │ Sendube pro        │
│       │                    │ tio?»--            │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│30     │ sciiĝu, _que_      │ ke                 │
│       │ antaŭ spegulo      │                    │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│36     │ eliru el tiu       │ eliru el tiu       │
│       │ dormado!           │ dormado!»          │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│36     │ manojn en la       │ manojn en la       │
│       │ sangon!            │ sangon!»           │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│37     │ konsonanto kaj     │ konsonanto kaj     │
│       │ ripozejo.          │ ripozejo.»         │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│49     │ Preparu la kafon,  │ Preparu la kafon», │
│       │ ĝi diris           │ ĝi diris           │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│50     │ kiel _bongusta_    │ bongustaj          │
│       │ estas tiuj         │                    │
│       │ fruktoj!           │                    │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│54     │ la tuta naturo?    │ la tuta naturo?»   │
├───────┼────────────────────┼────────────────────┤
│54     │ --Ha! kiel vi      │ --«Ha! kiel vi     │
│       │ eraras,            │ eraras,            │
└───────┴────────────────────┴────────────────────┘





*** End of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Voyage autour de ma chambre. Esperanto - Vojaĝo interne de mia ĉambro" ***

Doctrine Publishing Corporation provides digitized public domain materials.
Public domain books belong to the public and we are merely their custodians.
This effort is time consuming and expensive, so in order to keep providing
this resource, we have taken steps to prevent abuse by commercial parties,
including placing technical restrictions on automated querying.

We also ask that you:

+ Make non-commercial use of the files We designed Doctrine Publishing
Corporation's ISYS search for use by individuals, and we request that you
use these files for personal, non-commercial purposes.

+ Refrain from automated querying Do not send automated queries of any sort
to Doctrine Publishing's system: If you are conducting research on machine
translation, optical character recognition or other areas where access to a
large amount of text is helpful, please contact us. We encourage the use of
public domain materials for these purposes and may be able to help.

+ Keep it legal -  Whatever your use, remember that you are responsible for
ensuring that what you are doing is legal. Do not assume that just because
we believe a book is in the public domain for users in the United States,
that the work is also in the public domain for users in other countries.
Whether a book is still in copyright varies from country to country, and we
can't offer guidance on whether any specific use of any specific book is
allowed. Please do not assume that a book's appearance in Doctrine Publishing
ISYS search  means it can be used in any manner anywhere in the world.
Copyright infringement liability can be quite severe.

About ISYS® Search Software
Established in 1988, ISYS Search Software is a global supplier of enterprise
search solutions for business and government.  The company's award-winning
software suite offers a broad range of search, navigation and discovery
solutions for desktop search, intranet search, SharePoint search and embedded
search applications.  ISYS has been deployed by thousands of organizations
operating in a variety of industries, including government, legal, law
enforcement, financial services, healthcare and recruitment.



Home