Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Bible. O.T. Ruth. Esperanto. - La Libro Ruth
Author: Neumark, E. [Translator]
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Bible. O.T. Ruth. Esperanto. - La Libro Ruth" ***


by Österreichische Nationalbibliothek - Austrian National
Library.)



  La Biblio
  tradukita en
  ESPERANTO.

La Libro Ruth.

  El la Originalo
  tradukis
  E. NEUMARK.

NÜRNBERG.

Presejo de W. Tümmel.

1893.



Antaŭparolo.


Tiu ĉi libreto estas malgranda, tamen ĝi estas konata al ĉiu
naciisto, ĉar ĝi estas parteto de l’Biblio, kiu ĝis hodiaŭ estas
tradukita en du cent lingvoj; kaj tial mi esperas, ke ĉiu homo min
bone komprenos, ĉar en okazo de ia dubo li facile povos kompari mian
tradukon kun sia nacia. La kara leganto tamen sciu, ke preskaŭ ne
estas trovataj du tradukoj, kiuj ĉie precize konsentu. Ĉe mia
laboro mi tenis, ekster la hebrea originalo, la tradukoj rusan,
germanan, araban kaj persan; kaj praktike mi v[neklaraĵo] ke ĉiu
de ili havas diversan formon; tial, ne sciante, kiun [neklaraĵo] ili
akurate sekvi, mi elektis sekvi la originalon, trovante, ke en nia
lingvo ni povas komprenigi la penson de alinaciisto pli precize, ol
en iu alia lingvo. Mi tradukis konservante kiom eble la vortojn de
l’originalo, kaj tamen mi juĝas, ke la libro per tio ne perdis la
klarecon por la leganto, kaj kie mi trovis tian okazon, mi aldonis
kelkajn vortojn enŝlosante ilin en krampoj.

Kiu iam provis traduki antikvan libron en lingvo niatempa, scias la
malfacilecon de tia laboro, kiu neniel povas resti nekritikebla; se
mi skribus la tradukon libere (t. e. konservante la rakonton, ne la
vortojn), kredeble ĝi estus pli klara kaj bonstila, sed tiam ĝi
jam ne prezentus ĉiujn nuancojn de l’originalo precize, kaj multaj
pensoj per tio perdus.

Kiam mi vidos, ke mia laboro plaĉis al niaj amikoj kaj ili estos
kontentaj je ĝi, tiam mi ankaŭ eldonos la tradukon de «Esther» el
la Biblio.

Mi esperas, ke niaj diligentaj amikoj min sekvos, kaj pli frue aŭ
pli malfrue ni havos en nia lingvo la tradukon de l’tuta Biblio, kiu
alportos al nia lingvo honoron, progresadon kaj utilegon.

Grodno, Rusujo, en Novembro 1892.

E. Neumark.



Pri l’ortografio.


Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis skribadi la nomojn personajn
kaj geografiajn tiel, kiel oni kutimis skribadi en lingvoj eŭropaj,
ĉar nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devas
prezenti ĉion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj, kaj tial ĉe
l’skribado de nomoj, kiuj havas sonojn ne havantajn literojn en nia
alfabeto, ne povinte skribi ilin precize, mi almenaŭ faris signojn,
per kiuj la filologo aŭ la orienta naciisto ilin ekkonu kaj povu
ilin diferencigi de l’sonoj proksimaj al ili. Kaj jen estas la
formoj, en kiuj mi skribis en tia okazo, kaj tiujn ĉi samajn formojn
mi proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio

  Anstataŭ     araba, turka,   mi skribis
  la hebrea:   kaj persa:      kaj konsilas:
          ח‎     =       ح       ĥh
          „     =       ظ       zh
(vokalo)  ע‎     =       ع       à, è, ì, ò, ù
          גֿ‎     =       غ       gh
          „     =       ض       dd (perse zz)
          ק‎     =       ق       kh
          תּ‎     =       ت       th
          תֿ‎     =       ث       sh
          „     =       ص       ss

kaj ĉar la suprediritaj kvar lingvoj ne havas sonojn fremdajn al
nia alfabeto pli ol tiuj naŭ, pri kiuj mi jam parolis, mi pensas,
ke tiel ni povas signi ĉiujn orientajn sonojn.

La tradukinto.


La Libro Ruth.



ĈAPITRO I.


(1) En la tagoj, kiam juĝis (= _regis_) la juĝistoj, estis
malsato en la lando, kaj el Beshleĥhem Jehuda foriris homo, por
loĝi en kampoj de Moab, li, lia edzino kaj liaj du filoj. (2) La
nomo de l’homo (_estis_) Elimeleĥ—de lia edzino, Naòmi, kaj
la nomoj de liaj du filoj—Maĥhlon kaj Kiljon, Efrashanoj de
Beshleĥhem Jehuda, kaj ili venis kampojn Moabajn kaj estis tie. (3)
Kaj Elimeleĥ, edzo de Naòmi, mortis, kaj restis ŝi kaj ŝiaj du
filoj. (4) Kaj ili edziĝis kun virinoj moabinoj, la nomo de
l’unu Àrpa, kaj de l’dua Ruth, kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek
jarojn. (5) Kaj Maĥhlon kaj Kiljon ambaŭ ankaŭ mortis, kaj restis
la virino (_sola_) post ŝiaj du filoj kaj ŝia edzo. (6) Kaj
ŝi kun ŝiaj bofilinoj sin levis kaj reiris de la moabaj kampoj,
ĉar ŝi aŭdis en la kampo moaba: «ke Dio ekmemoris sian popolon,
por doni al ili panon». (7) Kaj ŝi eliris el la loko, kie ŝi estis
tie, kaj ŝiaj du bofilinoj kun ŝi, kaj ili iris en vojon, por
reveni Jehudujon. (8) Kaj Naòmi diris al siaj du bofilinoj:
iru reiĝu ĉiu al sia patrina domo, Dio faradu al vi favoron,
kiel vi faradis al la mortintoj kaj al mi. (9) Dio donu al vi, ke vi
trovu ripozon ĉiu en domo de sia edzo, kaj ŝi ilin kisis, kaj ili
levis voĉon kaj ploris. (10) Kaj ili diris al ŝi: nur kun Vi ni
reiros al via popolo. (11) Kaj Naòmi diris: reiru miaj filinoj, kial
vi irus kun mi? ĉu mi havas ankoraŭ filojn en min ventro, kiuj por
vi estos edzoj? (12) Reiĝu, miaj filinoj, iru, ĉar mi jam tro
maljuniĝis por edziniĝi. Se mi eĉ dirus, mi havas esperon, eĉ mi
ankaŭ estus nunan nokton edzinigita kaj eĉ naskus filojn,— (13) Ĉu
je ili vi atendos, ĝis ili grandiĝos? ĉu pro ili vi retenos vin,
por ne edziniĝi? ne, miaj filinoj! ĉar (_se vi ne obeos_) mi
estos tre maldolĉigita pri vi, ĉar sur min dia mano (= _batego_)
jam falis. (14) Kaj ili levis voĉon kaj ankoraŭ ploris, kaj Àrpa
kisis sian bopatrinon (_por adiaŭ_) sed Ruth kuniĝis je ŝi.
(15) Kaj Naòmi diris: jen via bofratino reiris al sia nacio kaj Dio,
reiru post via bofratino. (16) Kaj Ruth rediris: ne petegu min,
por vin forlasi kaj reiri de vi, ĉar kien vi iros, mi (_ankaŭ_)
iros kaj kien vi pasigos la noktojn mi (_ankaŭ_) pasigos, via
nacio estas mia nacio kaj via Dio estas mia Dio. (17) Kie vi mortos,
mi mortos, kaj tie oni min enterigos, tiel Dio min punu kaj punegu,
se eĉ la morto faros disigon inter ni. (18) Kaj Naòmi vidis, ke ŝi
penadas, por iri kun ŝi, kaj ŝi ĉesis paroladi al ŝi. (19) Kaj
ambaŭ iradis, ĝis ili venis Beshleĥhemon, kaj kiam ili venis
Beshleĥhemon, la tuta urbo ekteruriĝis je ili, kaj diris:
«Ĉu tio ĉi estas Naòmi?» (20) Kaj ŝi diris al ili: Ne nomu min
«Naòmi» (= _agrablulino_), sed nomu min «Mara» (= _maldolĉulino_),
ĉar la Ĉiopova tre min maldolĉigis. (21) Mi plena (_de bonhavo_)
foriris, sed malplene Dio min revenigis; kial vi min nomas Naòmi,
dum Dio min mizerigis kaj la Ĉiopova malbonfaris al mi. (22) Kaj
revenis Naòmi, kaj ŝia bofilino Ruth la Moabino, kiu venis de
Moabaj kampoj—kun ŝi, kaj ili venis Beshleĥhemon en la komenco
de rikoltado de hordeo.



ĈAPITRO II.


(1) Kaj Naòmi havis parencon de sia edzo viro grava heroo de l’gento
de Elimeleĥ, kaj lia nomo estis Boàz. (2) Kaj Ruth la moabino diris
al Naòmi: mi iros kampon kaj elserĉados (_perditajn_) spikojn,
ĉe kiu mi trovos favoron en liaj okuloj; kaj ŝi rediris: iru, mia
filino. (3) Kaj ŝi iris kaj venis kaj elserĉadis en la kampo poste
de l’rikoltantoj, kaj (_neintence_) tio ĉi okazis en la parto
de l’kampo (_kiu apartenis_) al Boàz de l’gento de Elimeleĥ.
(4) Kaj jen Boàz venis de Beshleĥhem, kaj diris al la rikoltantoj:
«Dio kun vi!» Kaj ili rediris: «Dio vin benu!» (5) Kaj Boàz diris
al sia servanto, kiu staris (_kiel estro_) ĉe l’rikoltantoj:
kies estas tiu ĉi junulino? (6) Kaj la servanto staranta, ĉe
l’rikoltantoj respondis kaj diris: ŝi estas junulino moabino,
kiu revenis de moabaj kampoj kun Naòmi, (7) kaj ŝi diris: mi
elserĉados (_spikojn_) kaj kolektos (_farante_) garbojn poste
de l’rikoltantoj, kaj ŝi venis kaj staradas (_tie ĉi_) de
l’mateno ĝis nun; ŝia jena sidado en la dometo estas de mallonge.
(8) Kaj Boàz diris al Ruth: ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru
elserĉadi alian kampon kaj ne foriru de tie ĉi, kaj tiel kuniĝu
kun miaj servantinoj. (9) Viaj okuloj (_rigardu_) sur la kampon,
kiun oni rikoltos, iru ilin sekvante, mi ordonis ja al la junularo,
ke ili vin ne tuŝu; kiam vi soifos, iru al la vazoj kaj trinku de
l’ (_akvo_) kiun la junularo ĉerpas. (10) Kaj ŝi falis sur sian
vizaĝon kaj inkliniĝis ĝis la tero, kaj diris al li: kial mi
trovis favoron en viaj okuloj, por min ekkonatigi, dum mi estas ja
alilandulino? (11) Kaj Boàz respondis kaj diris al ŝi: al mi estas
jam raportita ĉio, kion vi faradis kun via bopatrino post la morto
de via edzo, kaj vi forlasis vian patron, patrinon kaj patrujon, kaj
iris al nacio, kiun vi ne konis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. (12) Dio
pagu vian faradon, kaj via rekompenco estu tuta (_kaj plena_) de
l’Ĉioestro Dio de Israel, al kiu vi venis, por trovi defendon sub
liaj flugiloj. (13) Kaj ŝi diris: mi trovas favoron en viaj okuloj,
mia mastro! ĉar vi min konsolis, kaj parolis al la koro de via
servantino, dum mi ne estas inda kiel unu el viaj servantinoj. (14)
Kaj Boàz diris al ŝi: en la tempo de manĝado alvenu tien ĉi kaj
manĝu de l’manĝaĵo, kaj trempu vian panon en vinagron. Kaj ŝi
sidiĝis flanken de l’rikoltantoj, kaj li alŝovis al ŝi rostitajn
spikojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis kaj restigis al si. (15) Kaj
ŝi leviĝis por elserĉadi, kaj Boàz ordonis al siaj servantoj,
dirante: ankaŭ inter la garboj ŝi elserĉadu kaj vi ne hontigu
ŝin. (16) Kaj de l’garbetoj vi ankaŭ defaligu por ŝi, kaj lasu, ke
ŝi ĝin elserĉu, kaj ne riproĉu ŝin. (17) Kaj ŝi elserĉadis en
la kampo ĝis la vespero kaj elbatis tion, kion ŝi elserĉis, kaj
ĝi estis ĉirkaŭ unu «efa» (_mezurilo_) da hordeo. (18) Kaj
ŝi ĝin portis kaj venis la urbon, kaj ŝia bopatrino vidis tion,
kion ŝi elserĉis, kaj ŝi (_Ruth_) elprenis (_el la poŝo_)
tion, kion ŝi restigis de sia sateco kaj donis al ŝi. (19) Kaj ŝia
bopatrino diris: kie vi serĉadis hodiaŭ kaj kie vi laboris, via
konanto estu benata; kaj ŝi raportis al sia bopatrino, ĉe kiu ŝi
laboris, kaj diris: la nomo de l’viro, ĉe kiu mi hodiaŭ laboris,
estas Boàz. (20) Kaj Naòmi diris al sia bofilino: benita li estu de
Dio, ĉar li ne forlasis sian afablon de l’vivantoj kaj (_nek_)
de l’mortintoj. Kaj Naòmi diris: la viro estas proksima al ni, li
estas el niaj parencoj. (21) Kaj Ruth la moabino diris: li ankaŭ
diris al mi: «kun la servantinoj, kiuj estas ĉe mi, kuniru, ĝis ili
finos la tutan mian rikoltadon». (22) Kaj Naòmi diris al sia bofilino
Ruth: bone estas, mia filino, ke vi iru kun liaj servantinoj, por ke
oni vin ne renkontu (_severe_) en alia kampo. (23) Kaj Ruth
kuniris kun la servantinoj de Boàz por elserĉadi (_spikojn_)
ĝis la fino de l’hordea kaj tritika rikoltado, kaj ŝi sidadis
ĉe sia bopatrino.



ĈAPITRO III.


(1) Kaj Naòmi, ŝia bopatrino, diris: mia filino! mi deziras ja por
vi ripozon, kiu estas bona por vi. (2) Kaj nun Boàz, nia parenco, kun
kies junulinoj vi kunestis, li jen ventumas la amason da hordeo en
nuna nokto. (3) Vi baniĝu kaj ŝmiriĝu (_per parfumoj_) kaj metu
viajn (_plej karajn_) vestojn sur vin kaj subiru al la amasejo,
ne konatigu vin al la viro, ĝis li finos manĝi kaj trinki. (4) Kaj
kiam li kuŝos, eksciiĝu la lokon, kie li kuŝiĝos, kaj venu kaj
malkovru lian piedujon kaj kuŝiĝu, kaj li jam diros al vi, kion
vi faru. (5) Kaj ŝi rediris al ŝi: ĉion, kion vi diros al mi, mi
faros. (6) Kaj ŝi subiris al la amasejo kaj faradis ĉion, kiel ŝia
bopatrino al ŝi ordonis. (7) Kaj Boàz manĝis kaj trinkis, kaj lia
koro bonhumoriĝis, kaj li venis al la rando de l’garbaro por
kuŝiĝi, kaj ŝi venis mallaŭte kaj malkovris lian piedujon kaj
kuŝiĝis. (8) Kaj kiam fariĝis noktomezo, la viro ektimis, kaj
li ekpalpis kaj (_eksciiĝis ke_) jen virino kuŝas apud lia
piedujo. (9) Kaj li diris: kiu vi estas?! kaj ŝi rediris: mi estas
Ruth, via sklavino, etendu viajn flugilojn sur vian sklavinon, ĉar
vi ja estas parenco. (10) Kaj li diris: benata vi estu de Dio, mia
filino! vi boniĝis vian lastan afablon pli ol la unua, per tio, ke
vi ne iris al la junuloj ĉu malriĉa ĉu riĉa. (11) Kaj nun ne
timu, mia filino, ĉion, kion vi diros, mi por vi faros, ĉar la tuta
pordego de mia popolo scios, ke vi estas heroa virino. (12) Kaj
nun! kvankam mi vere estas parenco, tamen ekzistas parenco
pli proksima ol mi. (13) Pasigu la nokton, kaj matene, se li vin
elaĉetos, estas bone, li elaĉetu, kaj se li ne volos vin elaĉeti,
mi vin elaĉetos, kiel vivas Dio! kuŝu ĝis la mateno. (14) Kaj ŝi
kuŝis apud lia piedujo ĝis la mateno, kaj ŝi sin levis antaŭ la
tempo, kiam homo povas ekkoni la duan—ĉar li diris: ne estu sciate,
ke virino venis la amasejon. (15) Kaj li diris: donu la tukon, kiu
estas sur vi kaj tenu ĝin, kaj ŝi ĝin tenis kaj li mezuris ses
(_mezurilojn da_) hordeo, kaj metis sur ŝin, kaj venis la
urbon. (16) Kaj ŝi venis al sia bopatrino, kiu diris; kiu vi estas?
ĉu mia filino? kaj ŝi raportis al ŝi ĉion, kion la viro faris
por ŝi. (17) Kaj ŝi diris: tiujn ĉi ses (_mezurilojn da_)
hordeo li donis al mi, ĉar li diris al mi: «ne revenu al via
bopatrino malplene». (18) Kaj (Naòmi) diris: sidu, filino, ĝis vi
scios kiel la afero elfalos, ĉar la viro ne trankvilos, antaŭ ol
li hodiaŭ finos la aferon.



ĈAPITRO IV.


(1) Kaj Boàz iris al la pordego (de l’urbo) kaj sidis tie, kaj jen
la parenco, pri kiu Boàz diris, pasas, kaj (_Boàz vokante_) diris:
Tiu kaj tiu! venu, sidiĝu tie ĉi! kaj li alvenis kaj sidiĝis. (2)
Kaj (_Boàz_) prenis dek virojn el la maljunuloj de l’urbo kaj diris:
sidiĝu tie ĉi; kaj ili sidiĝis. (3) Kaj li diris al la parenco: la
parton de l’kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naòmi,
kiu revenis de moaba kampo. (4) Kaj mi diris: mi malkovros vian
orelon (= _rakontos_), dirante: aĉetu en la apudtestado de la
sidantoj kaj de la maljunularo de mia popolo. Se vi elaĉetos,
elaĉetu! kaj se oni (= _vi_) ne elaĉetos, diru al mi, ke mi
sciu, ĉar krom vi ekzistas, neniu por elaĉeti, kaj mi (_kandidatas_)
post vi. Kaj tiu rediris: mi elaĉetos! (5) Kaj Boàz diris: en la
tago, kiam vi aĉetos la kampon de l’mano de Naòmi, tiam vi aĉetas
de Ruth la moabino, edzino de l’mortinto, (_la devon_) daŭrigi la
nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon. (6) Kaj diris la parenco: mi
ne povas elaĉeti (_ŝin_) por mi, ĉar eble (_per tio_) mi malutilos
al mia heredaĵo, elaĉetu vi mian aĉetaĵon, ĉar mi ne povas
elaĉeti. [(7) En antikveco tiu ĉi moro ekzistis ĉe Israel: ĉe
l’aĉetado kaj ŝanĝado, por konfirmi ĉiun aferon, demetis homo
sian ŝuon (_ganton_) kaj ĝin donis al la dua, kaj tio ĉi estis
la atesteco ĉe Israel.] (8) Kaj la parenco diris al Boàz: aĉetu
por vi, kaj (_tiu_) demetis sian ŝuon. (9) Kaj diris Boàz al la
maljunularo kaj tuta popolo: vi estu hodiaŭ atestantoj, ke mi
aĉetis ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj kio apartenis al Kiljon
kaj Maĥhlon de l’mano de Naòmi. (10) Kaj Ruthon la moabinon, edzinon
de Maĥhlon mi ankaŭ aĉetis, por ke ŝi estu mia edzino, por
daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon, kaj la nomo de
l’mortinto ne fortranĉiĝu de liaj fratoj kaj de lia loka pordego,
vi hodiaŭ estu atestantoj! (11) Kaj rediris la tuta popolo, kiu
estis en la pordego, kaj la maljunuloj: ni estas atestantoj!
Dio donu la edzinon, kiu venas vian domon, kiel Raĥhel kaj Lea, kiuj
ambaŭ konstruis la domon Israel, akiru havon en Efrash, kaj havu
bonan nomon en Beshleĥhem. (12) Kaj via domo estu, kiel la domo de
Perec, kiun Thamar naskis de Jehuda, de l’semo, kiun Dio al vi donos
de tiu ĉi junulino. (13) Kaj Boàz prenis Ruthon kaj ŝi fariĝis lia
edzino, kaj li alvenis al ŝi, kaj Dio donis al ŝi gravedecon, kaj
ŝi naskis filon. (14) Kaj la virinoj diris al Naòmi: laŭdo al Dio,
ke li hodiaŭ ne malekzistigis por vi parencon, kaj lia nomo estu
nomata (_kaj ekzistanta_) ĉe Israel. (15) Kaj li estos por vi
agrabliganto de l’animo, kaj nutranto de via grizeco, ĉar lin naskis
via bofilino, kiu vin amas kaj estas pli bona por vi, ol sep filoj.
(16) Kaj Naòmi prenis la infanon kaj metis sur siajn genuojn kaj
estis lia vartistino. (17) Kaj la najbarinoj donis al li nomon:
[dirante: ĉe Naòmi naskiĝis filo, ili nomis lian nomon] Òbed
(= _laboranto, utilanto_); li estis la patro de Jiŝaj patro de
David. (18) Tiuj ĉi estas la naskigitoj de Perec; Perec naskigis
Ĥhecron’on. (19) Ĥhecron naskigis Ram’on, Ram naskigis Àminadab’on,
(20) Àminadab naskigis Naĥhŝon’on, Naĥhŝon naskigis Salma’on.
(21) Salma naskigis Boàz’on, Boàz naskigis Òbed’on. (22) Òbed
naskigis Jiŝaj’on, kaj Jiŝaj naskigis David’on.

Fino.


Notoj de tekstpreparanto.

En la antaŭparolo, du vortoj ne estis legebla. Mi transskribis ilin
kiel [neklaraĵo].

Mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn en la teksto:

Ĉapitro Verso  Originalteksto              Korektaĵo
     I  19  Cu tio ĉi estas Naòmi?      Ĉu tio ĉi estas Naòmi?
     I  22  la komenco dĉ rikoltado     la komenco de rikoltado
    II  23  la servantinoj de Boaz      la servantinoj de Boàz
   III  11  tuta pordeĝo de mia popolo  tuta pordego de mia popolo





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Bible. O.T. Ruth. Esperanto. - La Libro Ruth" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home