Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Aventuroj de Antonio
Author: Omelka, František, 1906-1962
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Aventuroj de Antonio" ***


F. OMELKA:

Aventuroj de Antonio

[Illustraĵo: Florologo.]

1937


ELDONEJO DE MALKARAJ LIBROJ, BRNO II.

Ĉeĥoslovakujo.



Presis A. Pražák, Jablonné n. O.


  Tiun ĉi verketon mi dediĉas al
  DOLFA BARTOŠÍK,
  mia instruisto de esperanto.

F. Omelka.



FORVETURO.


La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis.
La patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj du
pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude
serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu
paŝo atendas la morto.

Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li
ne estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo!
Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veran
fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas
lian plej ardan revon!

Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj
momentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris
vojaĝi? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en
la manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel
ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiu
ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la Himalajon,
la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la okuloj
la tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn pro
frosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la energian
komandanton de la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj,
decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, danĝera
kaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legi
kaj duonlaŭte li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!"

La patro ekaŭdis tion.

"Kio vi volus esti?"

"Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis."

"Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn,"
mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.

Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de
la burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon,
naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la
bela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli
belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj,
Hedin, Vráz kaj aliaj--kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis
kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon--ofte li
enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la
liton--super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.

Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos
vojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn
lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore,
ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li
studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre
ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto.
Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron--kaj kiam li forlasis
la burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin
jam sufiĉe bone parolis.

Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li
eraris. Kiam li komunikis al la patro siajn planojn, ĉi tiu ekridis.

"Kion vi pensas, knabeto--vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile
fariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas
monon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas
tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon.
Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fariĝos bona komercisto kaj tio
estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!"

Oni facile diras: "Forgesu tion!"--sed kiamaniere li tion povus fari?
Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj
ĉiam!

Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen
ne estas necese tiom da mono--sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi
pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon.

Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed
tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo.
Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam
grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li-- -- --

Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton
al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li
akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam
obeos.

Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post
unu jaro li akceptos Antonion.

La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia
letero, sed efektive li ĝojis, ke "tiu bubo estas tiom energia," kaj
ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la
patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro
ĝojo ĝis la plafono.

Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni
ĝin. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion
homo kapablas, se li havas antaŭ la okuloj grandan celon! Post
duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala
lingvo.

Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe
li ne povas akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan
komercvojaĝon en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste
rekte en Afrikon. La ekspedicio vojaĝos ankaŭ tra Saharo, tial tuta
komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la
onklo povos Antonio veturi al Genovo...

Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li
sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron,
por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.

Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj
hodiaŭ--hodiaŭ Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo
jam atendas.

Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj
miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li
travivos en sovaĝa Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li
reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn
strangaĵojn!

Sed--jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la
fumo--lia vagonaro alveturis. Kaj en tiu momento, kiam lin ĉirkaŭis
kaj lastfoje adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de
Antonio granda bedaŭro kaj li ekploris kiel infano. Sed la vagonaro
jam staris en la stacidomo.

Rapide ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ
per mallaŭta voĉo rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En
tiu momento ekspedoficisto donis signon--kaj la vagonaro ekflugis tra
la fekunda ebenaĵo de la slovaka regiono...

Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en
Aŭstrio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto
kvazaŭ sen animo kaj tute konsternite li ekkriis:

"Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?"

"Jes--hodiaŭ--," sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed
ŝia voĉo rompiĝis en la gorĝo. Ŝi antaŭsentis ion malbonan.

"Ĵus alvenis por vi telegramo ... de la onklo."

La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan
papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:

"Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ
tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky."

En la ĉambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj
de konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo.



EN TRIESTO.


Al Antonio pasis la tempo rapide. Komence li sentis angoron. Adiaŭo
de la gepatroj kaj fratinoj lasis en lia animo profundan impreson.
Sed vico da novaj aferoj baldaŭ forigis la malgajajn pensojn.

Post duhora veturo li atingis Aŭstrion. La vojaĝantoj parolis
germane. Li aŭskultis la fremdan lingvon kaj klopodis ekkompreni
tion, pri kio oni parolis. Li estis sufiĉe surprizita. Tiu
germanlingvo aspektis iomete alie ol li ellernis ĝin. Anstataŭ la
ĝusta esprimo "ich habe" li aŭdis strangajn vortojn "i hob" ktp.
Sed malgraŭ tio li komprenis sufiĉe. Post kelka tempo li havis
okazon paroli germane. Maljuna, parolema sinjoro demandis lin, ĉu li
veturas Vienon. Li respondis, ke li vojaĝas Afrikon. Tiam la sinjoro
eksaltis for de sia loko, ekprenis sian nazumon, frotis ĝin per
naztuko, denove surnazigis ĝin kaj fikse rigardis Antonion. En lia
rigardo estis tiom da malkonfido, scivolemo, surprizo kaj mirego, ke
tio estis preskaŭ ridinda. Kaj kvazaŭ li ne kredus al siaj oreloj,
li demandis ankoraŭ unufoje:

"Kien vi veturas?"

"En Afrikon," memfide respondis Antonio.

"Kaj ĉu sola?" la fremdulo ankoraŭ ne kredis.

"Kun mia onklo. Li atendas min en Triesto."

La maljuna sinjoro ĉiam miris kaj miris. Dio bona, kiom kuraĝa
estas la hodiaŭa junularo! Tiu bubo ne estas pli aĝa ol
dekkvinjara, kaj ekveturas sola Trieston kaj volas vojaĝi en
Afrikon!

"Kaj kien: en Alĝerion aŭ en Tunizion?"

"En Tunizion."

"Kaj poste reen?"

"Ne, en Saharon."

"Kion vi diras?" la sinjoro komencis iomete koleriĝi. Li opiniis,
ke tiu knabo mensoge babilas. "Kaj kion vi tie farus?"

Antonio, kiel eble, klarigis al li la aferon. Li ĝojis, ke li povas
paroli germane. Kaj li mem estis surprizita, kiom bone li en tio
sukcesis. Antaŭ ol li finparolis, konduktoro komunikis, ke ili estas
en Vieno.

Dum la plua vojaĝo li ne povis deŝiri siajn okulojn de la belega
panoramo, kiun prezentis la Alpoj. Ankaŭ en Moravia Slovakujo, kie
li travivis sian infanaĝon, estas montoj, sed kio estas ekzemple tia
Buĥlov kompare al ĉi tiuj kolosaj grandeguloj?

Malrapide alproksimiĝis la nokto. Antonio bedaŭris, ke li devas
travojaĝi tiom belan regionon dumnokte. Sed kion fari? Interrompi
la vojaĝon kaj daŭrigi ĝin morgaŭ--tio ne estas ebla. La onklo
atendus lin kaj kiajn pensojn li havus, se li ne alveturus?
Li certe ektimus, ke al Antonio okazis dumvoje io malbona.

Li elpakigis libron kaj komencis legi. Ĉirkaŭ noktmezo li iĝis tre
dormema. Li forte luktis kontraŭ la dormo, ĉar li timis, ke iu
malbona homo povus ŝteli lian monon. Sed la naturo estis pli forta
ol la bona intenco. Post kelkaj momentoj lia kapo kliniĝis sur la
bruston, liaj okuloj fermiĝis kaj nur kvazaŭ el malproksimo li
aŭdis la kontraŭfrapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta,
ta-ta-ta-- -- --

Li ekdormis.

La suno staris jam alte super la horizonto, kiam iu perforte
skuis lin. Ektimigite li eksaltis. En la unua momento li ne povis
rekonsciiĝi. Kie li troviĝas? Kion deziras tiu nekonata homo? Kaj
per kia stranga lingvo li parolas? Kion devas tio ĉio signifi? Fine
li ĉion rememorigis al si. Li ekkomprenis, ke tiu nekonata viro
estas la konduktoro kaj postulas de li veturbileton. Sed--kiel tio
estas ebla? Li ja montris ĝin jam! Ho, li jam scias ... li estas jam
en Italujo! Li montris la veturbileton kaj komencis trarigardi siajn
pakaĵojn. Ĉio estis en ordo.

Kiom li ĝojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la
vagonaro haltis, Antonio elkliniĝis el la fenestro kaj svingis per
la poŝtuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili baldaŭ
trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ĉar la
onklo vizitis lian familion lastfoje antaŭ dek jaroj. La okuloj
de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La
onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la
poŝtuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ĉi maro
de homoj?

Homoj elvagoniĝis kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide
malpleniĝas. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ĝis tiuj
multaj homoj foriros... Sed jam li povus esti ĉi tie, ĉar Antonio
estas en la tuta vagonaro preskaŭ sola. Sed vidu, tie staras grupo
da sinjoroj ... kiu el ili estas eble la onklo? Ĉu tiu alta sinjoro
en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ĉar la onklo estas pli
malalta ... tiu apudstaranta eble ... ankaŭ ne, ĉar ĵus li bonvenigas
sinjorinon ... Ho, Antonio estas stultulo, eble ĉi tie estas la kutimo,
ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble
la onklo staras antaŭ la stacidomo kaj tie atendas lin!

Subite li eksentis grandan ĝojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono
kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis
ekkompreni ĝin. La onklo! Sed--la onklo tio ne estis. La viro
alkuris ĝis li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio
komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!"

Do li ekprenis siajn pakaĵojn kaj malfacile elvagoniĝis. Apenaŭ li
staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis,
kial la viro koleriĝis. Sed kie estas la onklo?

Antonio forlasis la stacidomon.

La onklo ne estis videbla.

La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam
antaŭvidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo,
sola kaj sola-- -- --

Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsaniĝis aŭ dumvoje al la
stacidomo io neantaŭvidebla okazis al li--ja kiom da plej etaj
aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin!

Kaj Antonio kuraĝe alpaŝis policiston, kiu staris apud la
stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo,
ĉe kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto.

"Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ĉi firmo?"

La itala policisto tre kompleze klarigis al li, laŭ kiu vojo li iru
por atingi la menciitan domon. Antonio aŭskultis, aŭskultis--sed
kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere:

"Mi ne komprenas."

Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li eksciis, kia granda diferenco
estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la
dialektoj.

La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere
li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj
konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La
viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris:
"Ni iru!"

Li alvenigis Antonion al grandega konstruaĵo, sur kiu estis skribita
per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la
kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris.

Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li
forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:

"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro
Ratajsky?"

La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas.
Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.

"Ratajsky? Jes, mi scias ... hieraŭ posttagmeze li forveturis per la
ŝipo en Afrikon, en Tunizion."

Antonio ekpaliĝis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!

"Mi petas?"

"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraŭ posttagmeze per la ŝipo en
Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed
jam iomete malpacienca.

"Tio ne estas ebla..." nur kiel por si diris Antonio.

Tiam la viro forturniĝis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion
al liaj malgajaj meditoj.

La sciigo konsternis lin. Li jam preskaŭ atingis la celon de siaj
klopodoj kaj nun--la forveturo de la onklo subite ĉion neniigis.
Kial do la onklo tion faris? Ĉu li volis liberigi sin de li? Ĉu li
diris al si, ke dum danĝera ekspedicio Antonio estus por li nur
granda malhelpo? Ĉu li en la lasta momento tiel decidis?

Pripensante tion, Antonio preskaŭ ekploris. Ankoraŭ feliĉe, ke
la patro donis al li por ĉiuj kazoj sufiĉe da mono! Sed kio estus
la kaŭzo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe
okazis io stranga--cetere li konvinkiĝos. Li alpaŝis oficiston kaj
demandis lin, ĉu li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en
Afrikon jam hieraŭ.

"La ŝipo estis forveturonta nur morgaŭ," sonis la respondo. "Sed
subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas ankaŭ
sinjoro Ratajsky, ŝanĝis la programon kaj ordonis, ke la ŝipo
forveturu du tagojn pli frue."

Kaj la oficisto daŭrigis sian laboron, ĉar en tiel granda komerca
domo ne estas tempo por longaj paroloj.

Tiu ĉi sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la
onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke
li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara
onklo, ni kunvenos!

Li energie ekprenis siajn pezajn pakaĵojn kaj ekiris en homplenajn
stratojn. Forgesita estis ĉia malkuraĝeco kaj malespero! Li atingos
la onklon! Li partoprenos kun li la vojaĝon tra la Saharo! Li
realigos siajn planojn, ĉar li bone scias, ke por dua fojo la patro
certe ne donus permeson iri en la mondon!

Post nelonga serĉado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li
informiĝis, kiam en plej proksima tempo veturos la ŝipo al Afriko.
Je la tria posttagmeze.

Li aĉetis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto
restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas. En Tunizio li atingos
la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon.

Antaŭ ol li enŝipiĝis, li aĉetis bildkarton kaj skribis hejmen:

"Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo
jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin.
En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege.

  Kisas vin
     via Antonio."



SUR LA MARO.


La maro entuziasmigis Antonion. Apenaŭ li estis deponinta siajn
pakaĵojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kunloĝis
ankoraŭ kvin vojaĝantoj, li iris sur ferdekon kaj ĝuis la belegan
maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate
movetis ĝian surfacon, kies horizonto perdiĝis en senfina
malproksimo. Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina
maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Ankaŭ ĝi de tempo al
tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud
Uherské Hradiště. Tiam Antonio persistis eĉ kelkajn horojn
stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda
bruego ruliĝis kaj sovaĝe puŝegis pontkolonojn. Li povis longe
tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun larĝe malfermitaj
okuloj, kaj unusola ideo turniĝis en lia kapo: "Tiel sendube
aspektas maro!"

Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ĉi
tie! Tie estis la akvo malpura, abomena--kontraŭe la maro estis
pura, helblua, kaj kio estis ĉefa, nenie estis videblaj vilaĝoj kaj
urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj
ĉirkaŭflugante sekvis la ŝipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco
estis absolute neniu postsigno de la vivo.

La suno majeste naĝis tra la sennuba firmamento kaj ĝiaj radioj,
baniĝantaj en ondoj, ŝanĝis la maron en disfanditan oron!

Post vespermanĝo li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma
kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio
tre plaĉis la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en
tolaj ŝuoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ĉapoj kun ora
brodaĵo. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin,
sed malgraŭ tio ili tre plaĉis al li. Sed kia estis lia surprizo,
kiam la muzikistoj verve komencis ĉeĥan kanton "Kial nune ni ne
ĝoju?" Li preskaŭ forgesis, ke li troviĝas en fremdlando. Tiuj
kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ŝipo kiel
hejme. Estis jam preskaŭ duonnokto, kiam la pasaĝeroj komencis
forlasi la ferdekon.

En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de
maŝinejo kaj bruego de maŝinoj penetris en la kajuton, ĉar ties
muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ŝipo iomete ŝanceliĝis.

La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je
balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun
postlasis la rapidanta ŝipo. Malproksime de li staris knabineto,
sendube dekdujara. Ceteraj vojaĝantoj kaj maristoj estis en tiu
momento sur kontraŭa parto de la vasta ferdeko.

Ankaŭ la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis
ŝin en ĉirkaŭrigardado kaj tial ŝi stariĝis sur la piedpintojn.
Ĉar eĉ tio ne sufiĉis, ŝi surgrimpis la balustradon kaj
elkliniĝis. Subite ŝi perdis ekvilibron--kaj pli frue ol Antonio
povis alsalti kaj antaŭiri la katastrofon, ŝi falegis en danĝerajn
ondojn.

La tutan okazintaĵon rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian
spiritĉeeston. Pli rapide ol vi povus diri unu-du, li jam estis sen
surtuto kaj pretiĝis ĵeti sin en la maron. Li povis bonege naĝi,
kiel ĉiuj knaboj el lia vilaĝo. Lastmomente, kiam li jam staris sur
la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj laŭtege li ekkriis:
"Helpu!" Post tio li kuraĝe saltis de sur la alta ferdeko.

Li malleviĝis profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li
ĉirkaŭrigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de
li. Ŝi malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco
nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ŝin. Antonio
direktis sin al ŝi. Li ekprenos ŝin kaj naĝos kun ŝi al la ŝipo,
se kompreneble ili ekaŭdis lian ekkrion.

Sed laŭŝajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute
proksime de la malfortiĝinta knabineto, ŝi malaperis sub la
surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ŝiaj manoj,
sed vane. Tial li profunde enspiris, ĵetis sin sub la surfacon
kaj palpis per la manoj ĉiuflanken. Subite li ektuŝis ŝian
manon. Li fortege ekprenis ĝin kaj naĝis supren. En la lasta
momento! La spiro jam ne sufiĉis al li kaj kiam li estis tute
proksime sub la surfaco, li ekglutis malbongustegan marakvon.

La knabineto jam senkonsciiĝis. Tio estis por Antonio feliĉo, ĉar
alie ili ambaŭ versimile dronus. Li ĉirkaŭrigardis, kie estas la
ŝipo. Ĵus oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis
al la loko de la akcidento.

"Nur ke ili estu jam ĉi tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos
longe."

Kaj vere--liaj manoj jam treege laciĝis. Se la boato alveturus
kelkajn sekundojn pli poste, ĉio estus finita.

Oni tiris ilin feliĉe en la savboaton, kiu rapidis al la ŝipo. Tie
jam ĉiuj estis alarmitaj. Ĉiuj vojaĝantoj estis sur la ferdeko,
premiĝante ĉirkaŭ la balustrado. Sur iliaj vizaĝoj oni povis
rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto.

Kiam oni transportis ilin sur la ferdekon, al la senkonscia knabineto
alpaŝis ŝipkuracisto. Ŝajne ŝi ne plu vivis. La kuracisto
kliniĝis super ŝin kaj atente aŭskultis. Ĉiuj eksilentis
en streĉita atento. La sinjoro en sportvesto--patro de la
knabineto--estis pala kiel muro kaj fikse rigardis la kuraciston,
kvazaŭ li atendus el lia buŝo verdikton pri sia propra vivo aŭ
morto.

La kuracisto rektiĝis kaj skuis la kapon. Poste li ekprenis
malgrandan speguleton kaj alproksimigis ĝin al la buŝo de la
knabino. Apenaŭ rimarkeble ĝi ekrosiĝis.

"Ŝi vivas!" li proklamis mallonge kaj tuj eklaboris. Helpe de sia
asistanto li komencis artefaritan spiradon. Post nelonge la knabineto
malfermis la okulojn. Nekomprene ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi ekvidis
multajn homojn, inter ili la neordinare palan patron kun larmoj en la
okuloj. Subite ŝi rememorigis ĉion al si.

Ŝi rapide ekstaris kaj, kurante al la patro, ŝi ekvokis:

"Mein Väterlein!"

Al ĉeestantoj ekrosiĝis la okuloj.

Kaj nur nun, kiam la danĝero estis forigita kaj la ŝipo daŭrigis
sian pluan vojon, ili ekinteresiĝis pri la malgranda savinto. Sed
Antonio nenie estis videbla. Apenaŭ li surgrimpis la ferdekon, li
kuris en sian kajuton, por ke li vestu sin en sekan veston. Li
decidis, ke li hodiaŭ ne plu iros sur la ferdekon, por ke li evitu
longajn dankparolojn.

Sed baldaŭ oni trovis lin tie. Ŝipservisto en subferdeko montris al
la ŝipestro lian kajuton. La ŝipestro kun la patro de la savita
knabineto eniris la kajuton kaj kore dankis al li. Ili demandis lin
pri la celo de lia vojaĝo. Ili ambaŭ scipovis paroli germane--la
patro estis naskita Germano--kaj invitis lin, por ke li iru kun ili
sur la ferdekon. Antonio ne volis, sed fine li iris. Kaj tie la
ŝipestro antaŭ ĉiuj vojaĝantoj laŭdis la senekzemplan kuraĝon
de la dekkvinjara knabo, kiu povas esti la ekzemplo al multaj
maturaj viroj. Kaj kiam li rakontis al ili pri liaj travivaĵoj,
admiro kaj laŭdo de la vojaĝantoj ne havis finon.

Dum la plua vojaĝo al Afriko estis Antonio la centro de la ĝenerala
atento. Ĉiu klopodis iamaniere rekompenci lian vere heroan agon.

La savita Gerto kaj ŝia patro, Karlo Meyer, germana komercisto,
loĝanta en Tunizio, fariĝis liaj nedisigeblaj gekunuloj.



EN TUNIZIO.


Kiam ili fine alvenis en Tunizion, atendis tie Antonion nova
surprizo.

Sinjoro Meyer iris kun li en transportoficejon. Tie oni plej bone
scios, kie la onklo nun troviĝas.

La oficisto en la transportoficejo tre kompleze informis ilin:
sinjoro Ratajsky foriris hieraŭ kun granda komerca karavano, kies
vojaĝocelo estis Timbuktu. Pri tio, ke ĉi tien venos iu knabo, li
diris nenion. Kompreneble. Kiel li povus paroli pri tio! Li ja estis
konvinkita, ke Antonio estas hejme!

Angoro ekkaptis Antonion.

Kion fari?

Li firme kredis, ke li certe atingos la onklon ĉi tie. Nur pro
tio aĉetis por la lasta mono la ŝipveturbileton. Se li estus
antaŭsentinta, ke la onklo estos jam for, li estus aĉetinta
veturbileton de Triesto al sia hejmo. Nun li jam estus hejme.

Sed kion li faru nun, sola en fremda urbo kaj krom tio eĉ sen mono?
Sekvi la onklon de ĉi tie li ne plu povas. Li certe mortus en
senfina dezerto. Sed kiel li veturos hejmen sen mono?

Li preskaŭ ekbedaŭris, ke li komencis tiel longdaŭran vojaĝon
sola. Sed li bedaŭris nur unu momenton. Ĉu li ne estas sana?
Ĉu li ne akiros vivrimedojn per laboro de siaj manoj? Ĉu li ne estas
kapabla perlabori en haveno almenaŭ tiom da mono, kiom li bezonos
por tie vivi ĝis reveno de la onklo? Aŭ ... eble li povos aliĝi
al iu alia karavano, vojaĝanta ankaŭ en Timbuktun, sub la kondiĉo,
ke li faros diversajn laborojn. Jes, li faros ion similan!

Ne, vere, neniu kontraŭo estis sufiĉe forta por embarasi Antonion!

Dum li tion pripensis, sinjoro Meyer staris apud li kaj trafoliumis
iun gazeton, kvazaŭ li serĉus ian sciigon. Sed tion li faris nur
ŝajne. Tiu ĉi kuraĝa kaj entreprenema knabo plaĉis al li. Kaj
nun, kiam li estis en tiom neenviinda situacio, sinjoro Meyer estis
scivola, kion li decidos entrepreni.

Kiam Antonio per trankvila voĉo komunikis al li sian decidon,
sinjoro Meyer kontente ekridetis. Jen la knabo, kiu en la mondo ne
perdiĝos!

"Bone, Antonio! Plaĉas al mi, ke vi ne plendas. Kaj rilate vian
situacion estu trankvila! Mi diris al vi, ke mia familio loĝas ĉi
tie. Mi volas iel rekompenci, kion vi faris por ni. Ĝis la reveno de
via onklo vi povos resti ĉe ni. Vi promenados kun Gerto kaj nia
Karlo. La tempo pasos al vi tre rapide, ĉar ĉi tie estas multaj
rimarkindaĵoj, kiujn vi ankoraŭ neniam kaj nenie vidis.

Dume mi estos for. Ankaŭ mi ekspedas grandan karavanon, kiu
vojaĝos en Timbuktun. Mi mem devos partopreni ĝin. Eble mi
renkontos la karavanon de via onklo. Mi rakontos al li pri vi.
Kaj nun ni iru al niaj!"

Antonio estis tiom surprizita per la afabla invito, ke li eĉ
forgesis danki.

Sed survoje al la domo de sinjoro Meyer li estis tre silentema. En
lia animo komencis kreski nova ideo, sed li timis komuniki ĝin al
sia bonfaranto.

Kiam ili alvenis al ge-Meyeroj, la sinjorino dankis al Antonio kun
larmoj en la okuloj. Ŝia filo Karlo, samaĝa kiel Antonio, ekpremis
senvorte lian manon. Sed tiu manpremo diris, ke ili restos ĝis la
morto sinceraj amikoj.

Kiam la sinjorino ekaŭdis de sia edzo, ke Antonio restos ĉe ili
ĝis la reveno de sia onklo, ŝi tre ekĝojis. Ŝi tuj kondukis lin
en belan, komfortan ĉambreton kaj diris al li, ke tiu ĉambro estos
nur por li. Samtempe ŝi diris al li, ke li sentu sin ĉe ili kiel
hejme.

Li povis esti feliĉa.

Kaj tamen li ne estis kontenta. La ideo, kiu ekkaptis lin
posttagmeze, kuŝis senĉese sur lia koro.

Fine ankaŭ sinjoro Meyer rimarkis, ke li estas rimarkinde silentema.

"Ĉu okazis al vi io malagrabla? Se io vin ĝenas, diru tion al mi!
Mi plenumos ĉiun vian deziron."

"Al mi tre plaĉas ĉe vi, sinjoro Meyer, sed..."

Li eksilentis.

"Nu, nur finparolu!"

Antonio silentis.

Sinjoro Meyer subite ekridis. Ho, ke li tuj ne divenis tion!

"Mi jam scias, kio ĝenas vin, Antonio! Kaj tio estas ja tiom
memkomprenebla! Vi ŝatus veturi hejmen, ĉu ne? Se tio estas vere
via deziro, mi plenumos ĝin--"

"Ne, ne, sinjoro Meyer," vigle interrompis lin Antonio. "Mi pripensas
ion alian. Sed mi timas, ke mi kolerigos vin per mia peto--"

"Nur diru tion! Se mi povos tion fari, mi certe plenumos tion al vi."

"Mi ŝatus partopreni vian ekspedicion en Timbuktun," hezite diris
Antonio kaj angorplena li ekrigardis sinjoron Meyer.

"Vivu Antonio!" ekkriis post liaj vortoj Karlo. "Patro, jam tutan
monaton mi pripensas tiun saman aferon! Paĉjo, ni povos partopreni
ambaŭ, ĉu ne?"

La vizaĝo de sinjoro Meyer iomete ekmalheliĝis.

"Antonio, tio, pri kio vi petas min, estas tre malfacila. Vi ne povas
eĉ imagi, kiom peniga estas marŝado tra Saharo. Kaj cetere, kio
la penon kaj suferon koncernas, ili estas venkeblaj--sed kiom da
danĝeroj embuskas tie homon! Imagu, en kia situacio mi estus, se io
okazus tie al vi!"

"Sinjoro Meyer," malkuraĝe rezistis Antonio, "kun la onklo min
atendus ja la samaj danĝeroj kaj tamen miaj gepatroj donis al mi
permeson! Kaj mi tiom ĝojatendis tion!"

Post longa pripensado donis sinjoro Meyer permeson, ke ambaŭ knaboj
partoprenu lian ekspedicion. Li estos ja kun ili kaj gardos ilin.

La ĝojo de la knaboj estis senfina.

Tuj oni komencis la preparojn por la ekspedicio.

En grandega magazeno de sinjoro Meyer ekregis vigla vivo. Pakaĵoj
kun eŭropaj varoj estis malpakataj, la varoj trarigardataj, malbonaj
pecoj forigataj kaj anstataŭigataj per varoj pli bonkvalitaj.

La du knaboj ĝojatendis la interesan vojaĝon. Ili vidos Saharon,
tiun teruran dezerton, pri kiu ili jam tiom aŭdis kaj legis! Ili
veturos sur kameloj kaj ĉiu posedos pafilon! Tion aĉetis por ili
sinjoro Meyer. Li venigis ilin al pafilejo kaj tie li klarigis al
ili, kiel oni manipulas la pafilon. Lia lerteco en pafado miregis
ilin. Post kelktaga ekzercado ili manipulis la pafilojn sufiĉe bone.

Iutage sinjoro Meyer venis hejmen kun radianta vizaĝo.

"Do, knaboj, post tri tagoj ni ekvojaĝos! Mi ŝanĝis mian planon.
Ni ne vojaĝos kiel kamelkaravano, sed kiel aŭtomobil-ekspedicio,
per raŭpradaj aŭtomobiloj."

"Hura!" ekkriis gaja Karlo. "Ĉu nun povas iu diri, ke nia patro ne
estas la plej bona el ĉiuj patroj en la mondo?"

Ankaŭ Antonio estis entuziasmigita per la nova plano, sed li
kondutis iomete pli mallaŭte ol Karlo.

"Mi opinias, Antonio, ke ni baldaŭ atingos vian onklon, ĉar la
distancon, kiun faras karavano dum unu semajno, ni faros dum unu
tago."

La sekvintan tagon estis finitaj la lastaj preparoj. La varoj estis
metitaj sur aŭtomobilojn, kiuj staris sur la korto kvazaŭ ses
gigantaj monstroj.



TRA SAHARO.


Sinjoro Meyer ne estis novulo en vojaĝado tra la dezerto--vojaĝon
tra Saharo li faris jam trifoje--sed hodiaŭ li forlasas la
ekstremajn pintojn de la civilizita mondo kun sia filo kaj fremda
knabo, por kiu li fakte estas nun ankaŭ patro. Kaj krom tio--kia
granda diferenco estas inter la antaŭaj karavanekspedicioj kaj la
nuna aŭtomobilekspedicio! En karavano estis kompaniigitaj multaj
komercistoj, sed nun li entreprenas la ekspedicion sola! Ĉe la
karavano oni precize sciis, kiom persistos kameloj, kiam oni atingos
tiun aŭ tiun oazon--sed rilate aŭtomobiloj li ne havas eĉ la plej
malgrandajn spertojn.

Kaj tamen li provos tion, ĉar en favora kazo tio signifos grandan
sukceson kaj profiton por liaj komercaferoj. La vojo, kiu daŭris
alifoje tutajn monatojn, estos finita dum unu monato.

Sinjoro Meyer donis signon kaj ĉiuj enaŭtiĝis.

Sinjoro Meyer kun Karlo, Antonio kaj meĥanikistoj sidiĝis en lastan
aŭtomobilon.

Karlo kaj Antonio ekinteresiĝis pri la meĥanismo de aŭtomobiloj.
Meĥanikisto donis al ili mallongan klarigon.

Nun, dum veturo sur malmola vojo, la aspekto de la aŭtomobiloj
neniel diferencas de la normalaj aŭtoj. Sed kiam ili alveturos en la
dezerton kaj precipe sur la lokojn kovritajn de mola sablo, en kiun
la radoj penetriĝus, pro kio la veturo estus malebligata, tiam helpe
de aparta meĥanismo oni metos sur la radojn grandajn zonojn, sur
kiuj estas malgrandaj elstaraĵoj--aspektantaj kiel mallongaj
ŝoveliloj--kaj tiuj zonoj kunigos la antaŭajn kaj malantaŭajn
radojn. La elstaraĵoj eniĝos en la sablon kaj tial la zonoj ne
povos gliti, la rapideco de la aŭtomobiloj per tio memkompreneble
iom malpligrandiĝos.

Antonio demandis:

"Kaj kio okazus, sinjoro Meyer, se nia aŭtomobilo difektiĝus? Ja la
aŭtomobilo, kiu estas antaŭ ni, estas en distanco almenaŭ de
duonkilometro de ni. Ĉu ĝi veturus plu kun la ceteraj aŭtomobiloj?"

"Ne, kara Antonio. La distanco inter la aŭtomobiloj estas pro tio
tiel granda, ke ĉiu aŭtomobilo postlasas grandajn nubojn de polvo.
La afero estas aranĝita jene: en ĉiu aŭtomobilo sidas krom aliaj
viroj unu homo, kiu senĉese observas sekvantan aŭtomobilon. Se li
rimarkas, ke ĝi haltas, li devas tuj atentigi sian ŝoforon kaj tiu
tuj haltigas. Tiamaniere en kelkaj sekundoj ekhaltiĝos ĉiuj
aŭtomobiloj."

"Ankoraŭ ion mi ne komprenas. Karlo diris, ke en Saharo ne estas
signitaj vojoj. Kiel estas eble, ke ni ne erariros?"

"Se vi estus nia kondukanto, Antonio, ni certe erarirus. Kaj ni certe
erarirus ankaŭ tiam, se mi estus gvidanto de la ekspedicio, malgraŭ
tio, ke mi travojaĝis Saharon jam trifoje.

Vi certe rimarkis, ke, parolante kun nia kondukanto, mi parolas
arabe. Li naskiĝis ĉi tie. Kaj tiu ĉi senfina dezerto estas al li
tiel konata kiel al vi Uherské Hradiště kaj al mi Tunizio aŭ
Berlino. Tia Arabo havas eksterordinare akran vidpovon. Liaj okuloj
rigardas jam de la infaneco en grandajn malproksimojn. Se li ne volis
devojiĝi dum sia ekskurso el sia hejmo--el oazo--li devis atente
observi eĉ la plej etajn signojn en la naturo. Li ne povis fidi, ke
li, sekvante la postsignojn de sia kamelo, revenos hejmen. Apenaŭ li
forveturis kelkajn metrojn, la postsignoj malaperis. Vento glatigis
ilin per sablo. Pro tio li bonege fiksis en la memoron iun malgrandan
rokpinton, arbetaĵon, apenaŭ videblan monteton--kaj laŭ tiuj
signoj, kiujn ni tute ne rimarkas, li trovis reirvojon. Per ekzercado
li sukcesis enmemorigi la signojn sur tuta vojo, kiun ni traveturos.
Li fariĝis kondukanto de karavanoj kaj tiun ĉi vojon li faris
jam multfoje. Li akiras per tio sufiĉe da mono. En karavano, kies
migrado dependas de lia kapableco, li ĝuas grandan respekton.
Nia nuna gvidanto estas unu el la plej bonaj. Mi mem faris sub lia
gvidado du vojaĝojn kaj mi devas konfesi, ke li gvidis nin bonege."

Dume la varmego fariĝis netolerebla.

Sinjoro Meyer elpoŝigis poŝhorloĝon.

"Post kvin minutoj ni haltos," li diris.

"Ĉu nia aŭtomobilo?" demandis Karlo.

"Ne nur nia aŭto, sed ĉiuj."

"Kaj kiamaniere vi komunikos tion al ili, patro?"

"Ili tion scias."

Ankaŭ Antonio elpoŝigis poŝhorloĝon kaj rigardis antaŭen.

Vere! Precize post kvin minutoj haltis la unua aŭtomobilo. La dua
alveturis al ĝi, la tria al la dua ktp. Fine ĉiuj aŭtomobiloj
staris en unu grupo. Ŝoforoj kaj aliaj viroj elaŭtiĝis kaj
amasiĝis ĉirkaŭ sinjoro Meyer. Ili komunikis al li siajn impresojn
kaj ekkonojn. La motoroj funkciis nedifektite, la aŭtomobiloj
veturis tre bele.

Dum la kvar horoj ili faris sufiĉe grandan parton de la vojo sen eĉ
unu difekto.

Dum tagmezo ili ripozis. En la aŭtomobiloj estis sufiĉe da loko.
Ĉiu grupo dismetis super sia aŭto grandan tukon, por ke ĝi ŝirmu
ilin kontraŭ la varmegaj sunradioj.

Posttagmeze ili atingis la dezerton. La varmego estis terura. La
tagmezajn paŭzojn oni devis ĉiam plilongigi. Dumtage la varmego
estis netolerebla. Homoj ekmalfreŝiĝis, neniu volis eĉ paroli.
Ĉiu kuŝis senmove en la ombro de la tuko.

Ili daŭrigis la vojaĝon ĝis vespere, kiam la varmego iomete
ĉesis.

Kaj kio Antonion plej multe mirigis, tio estis la saharaj noktoj.
Apenaŭ la suno subiris, la temperaturo rapide ŝanĝiĝis. Unue
ekestis agrabla malvarmeto, kiu estis bonvenigata refreŝigo
post tuttagaj suferoj. Sed la malvarmeto fariĝis pli kaj pli
sentebla, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en malmildan malvarmon. Nur nun
Antonio ekkomprenis, kial sinjoro Meyer antaŭ forveturo kelkfoje
demandis, ĉu en la aŭtomobiloj estas pakitaj ankaŭ la kovriloj.

Iun tagon, post matenveturo, ili haltis apud ne tro granda rokaro.

Manĝinte, kelkaj restis en la aŭtomobiloj, aliaj iris trarigardi la
rokojn. Inter ĉi tiuj troviĝis ankaŭ Antonio.

Li promenis sola preskaŭ unu horon. Kiam li estis jam tre lacigita,
li kuŝiĝis en la ombron de roko kaj ekdormis.

Vekis lin obtuzaj voĉoj de du viroj. Ili sidis en ombro de alia
roko, tre proksime de Antonio. Antonio volis stariĝi kaj algrupiĝi
al ili, sed tio, kion li ekaŭdis, alfrostigis lin al la tero.

Ili parolis germane.

Antonio komprenis preskaŭ ĉiun vorton.

"Mi diras al vi: hodiaŭ aŭ--neniam!"

"Tion mi ne kredas."

"Kial vi estas tiom obstina? Estas ja preskaŭ certe, ke plej malfrue
morgaŭ vespere ni atingos oazon. Kaj tiam estus jam malfrue!"

La dua silentis.

"Rigardu, Eriko!" denove komencis la unua. Ĉe tiuj vortoj Antonio
nur per ia miraklo ne ekkriis--tiom li estis mirigita. Li komencis
timi, ke ĉi tie temas pri io malbona. Kaj ĉu li aŭdis bone--"Eriko?"
Ke volus fari ion malbonan Eriko, unu el plej malnovaj servistoj de
sinjoro Meyer? Sed pluaj vortoj ĉesigis liajn meditojn.

"Hodiaŭ nokte mi gardos 'benzinaŭton'. Ĉirkaŭ la deka horo vi
irus kelkajn paŝojn de via aŭtomobilo kaj vi ekpafus en la
mallumon. Ĉiuj saltos el la aŭtomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu
pensos pri la aŭtomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri
homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj
tiun ĉi momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al
la brulŝnuro kaj fulmrapide mi perdiĝos en la noktmallumo. La
benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en
rezervujoj, ne sufiĉos eĉ por unu duontago. La fajro estos videbla
tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam
ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj troviĝos riĉa
rabaĵo kaj imagu, preskaŭ senpene!"

"Hm, tute senpene tio ne estos," kontraŭdiris Eriko.

"Eh, vi estas malnova sentaŭgulo. Al vi ĉiam io ne plaĉas. Do, mi
volas aŭdi la lastan vorton: ĉu vi konsentas?"

Eriko hezitis.

"Rapide, la tempo ne atendas!"

"Do, mi konsentas! Sed tion mi diras al vi, Othman: kiam la rabaĵo
estos disdividata, mi volas ricevi mian parton--"

"Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis
ĉi tie tiel longe!"

La friponoj leviĝis.

Antonio timeme alkaŭriĝis al la varmega roko. Ho, kio okazus, se
ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin,
ŝajnigos, ke li dormas.

Kiel li ekĝojis, kiam li ekaŭdis malproksimiĝantajn paŝojn!

Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer,
ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn
servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufiĉas iliaj salajroj,
kiuj kompare al salajroj ĉe aliaj labordonantoj estas preskaŭ
reĝaj!

Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili
volas eksplodigi la "benzinaŭton", la aŭtomobilon, en kiu estas
konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la
sovaĝa dezerto--la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn
indiĝenojn, atakos la ekspedicion kaj--mortigos ĉiujn ties
partoprenantojn!

Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aranĝis la aferon tiel, ke
Antonio aŭdis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion
fari.

Li singarde leviĝis kaj klinita iris ĉirkaŭ la rokaro. Li eliris
en kontraŭa flanko.

Post kelkaj minutoj li alproksimiĝis al la aŭtomobiloj. Karlo jam
serĉis lin.

"Kie vi estis? Mi serĉis vin jam antaŭ unu horo, sed vi estis nenie
trovebla."

Antonio ekridetis.

"Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?"

"Li kuŝas en aŭtomobilo. Mi pensas, ke li dormas."

"Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan."

"Ĉu vi trovis en la dezerto iun leonon?"

"Ion multe pli gravan."

Karlo ekrigardis Antonion, ĉu li ne ŝercas. Sed kiam li vidis, ke
tiu aspektas tute serioze, li eksilentis.

Sinjoro Meyer estis sola en la aŭtomobilo.

Ili vekis lin.

"Patro, Antonio volas diri ion al vi. Kaj li diras, ke tio estas tre
grava."

"Mi estas vere scivola. Do, rakontu, Antonio, vi almenaŭ forpelos
mian dormemon!" diris ŝerce sinjoro Meyer.

Sed la milda rido, kiu estis nedisigebla kunulo de sinjoro Meyer,
malaperis for de lia vizaĝo tuj ĉe la unuaj vortoj de Antonio, Kaj
ju pli parolis Antonio, des pli severe rigardis sinjoro Meyer.

Kiam Antonio finis, sinjoro Meyer ekprenis lian dekstran manon kaj
amike ekpremis ĝin.

"Tio estas jam duafoje, ke vi faras por mi netakseblajn servojn," li
diris mallaŭte kun videbla kortuŝo. "Mi neniam forgesos tion. Kaj
nun ni faros preparojn por tiuj friponoj. Venigu ĉi tien Knopp,
Keller, ambaŭ meĥanikistojn kaj nian kondukanton! Sed faru tion
nerimarkate! Sendu ilin ĉi tien unu post la alia."

La knaboj foriris.

Post nelonga tempo estis ĉiuj ĉe sinjoro Meyer.

Li koncize sciigis ilin pri tio, kion rakontis al li Antonio. Kaj
fine li diris:

"Antonio kaj Karlo, iru eksteren kaj tie amuziĝu. Se iu irus preter
nian aŭtomobilon, enrigardu internen. Mi devas komuniki al ĉi tiuj
sinjoroj ion tre gravan kaj mi ne ŝatus, ke iu el niaj malamikoj
aŭdu nin."

Kaj per mallaŭta voĉo, preskaŭ flustre, li donis al ĉiu unuopulo
instrukciojn, kio estos lia tasko hodiaŭ vespere...

Kaj poste la motoroj ekmuĝis kaj la karavano daŭrigis sian vojon.



VESPERO.


Post la vespermanĝo sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la
dislokon de la gardistoj. Tiun ĉi laboron faris kondukanto. Kiam li
estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman:

"Othman, vi ĉe la benzinaŭto estu eksterordinare singarda. Ni estas
en danĝera regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj
varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje eĉ mortigitaj. Se ili
sukcesus neniigi nian benzinaŭton, ni estus perditaj."

"Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ĝentile
respondis Othman. Iomete li ekmaltrankviliĝis. Kion tio signifas?
Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion
ankaŭ al aliaj gardistoj, li denove ektrankviliĝis.

La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekkuŝis por dormi.

Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ĉiuj viroj
kolektiĝu apud lia aŭtomobilo. Ankaŭ gardistoj venu.

Dum ĉiuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, ambaŭ
meĥanikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzinaŭto kaj
kaŝiĝis sub ĝi tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto
faciligis tion al ili.

"Ĉu vi aŭdis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolektiĝintajn
virojn.

"Ne!" respondis ĉiuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li--?

"Al mi ŝajnis, ke mi ekaŭdis strangan fajfadon. Kvazaŭ iuj homoj
en la dezerto interkompreniĝus. Ĉu vi vere aŭdis nenion similan?"

"Ne vere!"

Ĉe la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan
ekrideton.

"Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre
singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ĉi tiuj momentoj liaj
kunhelpantoj estas jam kaŝitaj.

"Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun
strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun
sinjoro Meyer ne ĉio estas en ordo.

Othman rapide revenis al la benzinaŭto. Li preparis la brulŝnuron
kaj atendis panikon, kiun kaŭzos Eriko. La viroj sub la aŭtomobilo
preskaŭ ne spiris.

Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj
forlasis sian aŭtomobilon. Sed tiun ĉi perfidulon gardis Knopp kaj
Keller.

Apenaŭ li faris dek paŝojn, Knopp ekkriis laŭte:

"Kien tiel malfrue, Eriko?"

Eriko ekembarasiĝis.

"Eh--nur ĉi tien--"

"Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller.

"Mi iras--promeni--" konfuzite respondis Eriko.

"Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp
kaj li kun Keller sekvis Erikon.

"Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila!
Se tio vin ĝenas, iru en la liton!"

"Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li,
"sed vi iros kun ni!"

Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ĵetis sin sur lin,
elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin.

Preskaŭ en tiu sama momento okazis sovaĝa lukto apud la
benzinaŭto.

Othman aŭdis la rimarkojn de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la kolerajn
respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas
detruiĝi.

Kaj tamen--nun jam ne estas eble forĵeti ĝin! La benzino devos
eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela
nokto...

Li elpoŝigis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento,
kiam la alumeto ekflamiĝis, okazis io neatendita.

Antaŭ li, preskaŭ ĉe liaj piedoj, rektiĝis ia malhela korpo kaj
en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis
la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli
frue ol povis esti efektivigita la krima plano.

Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan
atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li
du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo.

Oni alkondukis ambaŭ friponojn al la aŭtomobilo de sinjoro Meyer.
Tie jam estis kolektiĝintaj ĉiuj viroj, ekscititaj per la
eksterordinaraj okazintaĵoj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis
ĉion al ili:

"Tiuj du sentaŭguloj estos transportataj en Timbuktu-n kiel kaptitoj
en katenoj. Tie oni starigos ilin antaŭ la oficialan juĝistaron kaj
ili estos laŭmerite punitaj. La reston de la vojaĝo unu viro ĉiam
gardos ilin."

Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj
rigardoj de la tuta ekspedicio.

Ĉiuj komprenis, el kia danĝero li savis ilin.

Ankaŭ Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus elĵeti
tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo
ne restus eĉ unu nevundita loketo.

Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ĉiuj
atendis, ĉu alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis.

Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia
pereo.



LA SAMUMO.


La tago estis eksterordinare varmega. El la dezerto spiris infera
varmego.

Posttagmeze la tuta tendaro subite ekvigliĝis. Ĉiuj rigardis en
la sama direkto. Ankaŭ Antonio ekrigardis tien kaj ekkriis pro
entuziasmo. Sur la dezerto kuris granda struto. Ĉu ĝi kuris aŭ
flugis? Antonio ne povus diri. Li vidis nur, ke kruroj de la birdo
moviĝas fulmrapide. Li vidis rapidecon, kiu miregigis lin. La struto
malaperis malantaŭ proksima monteto.

Antonio rekonsciiĝis el sia mirego. Ho, kiel bela estus tio, se li
povus alporti en ilian lernejon la strutplumojn kaj doni ilin al
sinjoro instruisto, dirante: "Sinjoro instruisto, kiam mi vojaĝis
tra Saharo, mi pafmortigis la struton. Mi alportis al vi ĝiajn
plumojn."

Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis
el la aŭtomobilo kaj ekkuris al la monteto, malantaŭ kiu malaperis
la rapida birdo.

Sinjoro Meyer ekvokis: "Antonio, revenu! Ne kuru malproksimen!"

Sed Antonio ne aŭdis.

Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la aŭtomobiloj observis
lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la struton sufiĉe proksime.
Ĝi staris kun rektigita kapo, kvazaŭ ĝi pripensus, en kiun
direkton ĝi ekkuru.

Antonio denove ekkuris al ĝi. Sed post unu momento la struto
ekdaŭrigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre
granda. Sed nun ĝi estis fabela. La birdo fariĝis pli kaj pli
malgranda, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en la eta punkto sur horizonto.
Ankaŭ tiu fine malaperis.

Antonio decidis reiri.

La afero iomete malkontentigis lin. Li ĝojis, ke li alveturigos iun
memoraĵon de sia vojaĝo tra Saharo--kaj tio tiel trompis lin.
Cetere, ankoraŭ ne estas finitaj ĉiuj tagoj.

Subite li ekrimarkis tre videblan ŝanĝiĝon en la naturo. La aero
fariĝis nespirebla, ĝi estis trosatigita de malpeza sablo. La
videbleco malpligrandiĝis. Miliardoj da sableroj ekleviĝis kaj
komencis kaŭzi neimiteblan sonon, altan kaj senĉese sonantan tonon.

Li ekiris pli rapide.

En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruliĝis
al li. Ekestis mallumo.

Antonio ekpaliĝis.

Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ŝanĝiĝoj en
la naturo.

Proksimiĝas la samumo!

Terura sabloventego, kiun timegas ĉiuj karavanoj en Saharo!

Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la
samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton,
volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ
jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano
faligus lin teren.

Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo.
La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en
la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la buŝon
kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo
amasiĝas! Li rememoris tiujn malfeliĉulojn, kiuj estis de
samumo entombigitaj kaj pereis per sufokiĝo. Rapidmove li senigis
sian korpon de la ĉiam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li
alpremiĝis teren, por ŝirmi sin kontraŭ la ventego.

De momento al momento la forto de la ventego ŝajne ĉesis. Sed tuj
alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per
sovaĝaj ekfrapoj ĝi vipis la teron.

Fine--post kelkaj horoj--la uragano ĉesis.

Antonio ne faris eĉ unu movon. Li timis ekmoviĝi. Li timis konvinki
sin, ĉu li estas superŝutita aŭ ne.

Fine li ekkuraĝiĝis kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufiĉe
granda sablotavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento
ekkaptis lin terura ektimo.

Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ĉirkaŭaĵo
kuŝis en profunda mallumo.

Antonio volis ekkrii, sed lia gorĝo estis tro seka. Li volis ekkuri,
sed liaj rigidiĝintaj kruroj estis kvazaŭ el plumbo.

Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li eĉ ekkuris. Ho, kiel
bone, ke li almenaŭ memoras la direkton al la loko, kie staras la
aŭtomobiloj!

Tiel li kuris kelkajn momentojn. Poste li ekvokis: "Sinjoro Meyer!"

Silento.

Ĉu li devojiĝis? Ho, certe, li devos deflankiĝi iomete dekstren!
Do li ekkuris dekstren kaj post ĉiu paŝo li senespere vokis
sinjoron Meyer.

Sed la dezerto estis muta kiel tombo.

Antonio ŝanĝis la direkton de sia kurado en ĉiu momento. Tuj
ŝajnis al li, ke li devos iri maldekstren, tuj dekstren, tuj li
revenis--kaj tiel li rapide kuris ĝuste en mala direkto ol staris
aŭtomobiloj...

Lia voĉo plimalfortiĝis, liaj kruroj malleviĝis pro laciĝo.

Kaj la senkompata dezerto avide englutis liajn kavajn, kordisŝirajn
ekkriojn, kiuj fine ŝanĝiĝis en kortuŝantan ĝemadon:

"Sinjoro Meyer! Sinjoro Meyer!"



FATAMORGANO.


Fine li elĉerpita falis teren.

Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne
ŝirmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove
ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu.

Kien? Li ne sciis.

Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese.

Poste li falis teren ankoraŭ unufoje kaj ne plu leviĝis. Li sentis,
kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari
eĉ la plej malgrandan movon. Li fariĝis indiferenta al ĉio...

Li dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj
ekvarmiĝis.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis nur sablo kaj ŝtonoj. La aŭtomobiloj
estis nenie videblaj!

Li estas sola en senfina dezerto. Li aĉe pereos ĉi tie! Pro la
varmego, malvarmo, malsato kaj soifo...

Li kuŝiĝis sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta
nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis
trovarmigi.

Per laciĝintaj okuloj li rigardis antaŭ sin en la ekvarmiĝantan
dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin.

Sed subite ekkaptis lin granda ĝojo. Ĉu lin ne trompas vidsento?
Ĉu ĝi estas fantomo de la elĉerpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion
tute klare, kaj ĝi estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn
palmojn, domojn kaj homojn! Li vidas--kion li vidas? La vivon, la
saviĝon, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron!

Kaj Antonio ekkuris ĝojigita pro sia saviĝo. Sed--kion tio
signifas? Li kuras, li kuras ja sufiĉe rapide--kio estas kun tiu
oazo? Kial ĝi cedas antaŭ li? Sed kiel tio estus ebla? Aŭ ĉu li
jam tute freneziĝis? Ŝajnas, ke tiuj suferoj senraciigis lin...

Kaj kiam li ekrigardis ankoraŭ unufoje, la oazo estis for. En tiu
momento li ekrememoris, kion li lernis iam en la lernejo ... ke sur la
dezertoj la rompiĝo de lumradioj kaŭzas fantomon--fatamorganon--kaj
tiu ĉi fantomo nun ankaŭ al li alportis por unu momento la bildon
de la terparadizo...

Li klopodis iri plu, sed post kelkaj paŝoj li eksidis sur la
varmegan teron. Lia kapo kliniĝis en la manplatojn.

En liaj okuloj ekbrilis bedaŭraj larmoj.

Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado...
Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj
kaj fratinoj ... kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco...

Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei?

Li suprenlevis la kapon.

Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa
fatamorgano, sed araba virino.

Li ekkuris al ŝi.

"Donu al mi akvon!" li petis per ĉiuj lingvoj, kiujn li konis.

Ŝi ne komprenis. Ŝi montris antaŭ sin kaj komprenigis lin, ke li
sekvu ŝin.

Li iris ĉe ŝia flanko. Kiam li falis teren, ŝi levis lin, ekprenis
lian manon kaj preskaŭ portis lin.

Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la
valeto antaŭ ili aperis la oazo. Apenaŭ ili eniris ĝin, Antonio
ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li
rekonsciiĝis, la virino alportis al li daktilojn.

Manĝinte li tuj profunde ekdormis.



OTHMAN.


Vespere oni vekis lin.

La virino, kiu venigis lin en la oazon, preparis por li kuŝejon sur
la tero en sia kabano. Apenaŭ li iom manĝis, li daŭrigis la
dolĉan dormon.

Kiam li vekiĝis, estis hela tago.

Post matenmanĝo li eliris por trarigardi la oazon. Li ja ne povos
resti ĉi tie. Li devos havigi al si informojn, kion oni povas fari
en tiu ĉi situacio.

Ĵus kiam li forlasis la kabanon, alveturis en la oazon longa
procesio de armitaj viroj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj
ĝojkriante kuris renkonte al ili. Sed kiam la armeestro diris al ili
kelkajn vortojn, iliaj ĝojekkrioj ŝanĝiĝis en kortuŝan ploradon.

Viroj saltis de sur siaj kameloj kaj eksidis kun la ceteraj oazanoj.
Unusola estro restis staranta. Antonio tuj ekkomprenis, ke ili estas
la rajdantoj, ĵus revenintaj el rabekspedicio. La malhelaj vizaĝoj
de la viroj kaj malĝojigaj ekkrioj de la virinoj, de la maljunuloj
kaj infanoj estis la evidenta pruvo, ke la ekspedicio malsukcesis.

La estro parolis versimile pri la procedo de la ekspedicio. Li
akompanis sian parolon per vigla gestado kaj tiel Antonio, malgraŭ
tio, ke li ne komprenis, povis imagi en la fantazio la tutan
ekspedicion.

Kaj ju plu parolis la estro, des pli certe ekkomprenis Antonio, ke li
falis en leonkavon. Ke li troviĝas en la oazo de tiuj rabistoj, kiuj
intencis ataki ilian ekspedicion--kion malebligis al ili nur li. La
estro ĵus parolis pri la sorto de Othman. Kiu scias, kiamaniere li
eksciis tion, sed estas vere, ke li priskribis lian arestiĝon tre
fidele. Post tiu ĉi sciigo ĉiuj ĉeestantoj komencis eldiri la
nomon de Othman kaj laŭte plori.

Antonio jam pripensis, kiamaniere li povus forkuri. Li timis, ke ili
ekscios, ke li estas tiu perfidulo, kiu kaŭzis ilian tutan
malfeliĉon.

La estro ankoraŭ ne finis sian parolon, kiam maljunulo subite
ekstaris kaj, montrante per la mano al la suda enirejo en la oazon,
ĝoje li ekkriis: "Othman!"

Ĉiuj malkonfide ekrigardis tien.

Vere! Proksimiĝis Othman!

Dum la terura samumo, kiam ĉiu havis sufiĉe da laboro kun si mem,
Othman disŝiris la rimenojn, per kiuj li estis katenita, kaj
forkuris.

Antonio vidis, ke fulmotondro proksimiĝas.

Dum la atento de la tuta vilaĝo estis fiksita al la revenanta
Othman, Antonio surgrimpis kamelon kaj galope li ekrajdis en la
vastan dezerton. Antaŭ ol ili ekrimarkis lin, li estis en distanco
de unu kilometro.

Unuamomente ili ne komprenis, kion tio signifas. Sed Othman, kiu
havis tre akran vidsenton, ekkonis lin.

"Ni persekutu lin!" li ekkriis rabie. "Ni ekkaptu lin, eĉ se la
kameloj devus perei! Li estas tiu, kiu perfidis min!"

Komencis furioza persekuto...

Antonio ja estis sufiĉe malproksime, sed li rajdis sur la kamelo
unuafoje, dum liaj persekutantoj estis eminentaj rajdantoj. Antonion
pelis la timo antaŭ la aĉa morto, liajn malamikojn la venĝosopiro.

Kiu venkos?

Laŭŝajne la Araboj. Ili flugas sur siaj kameloj ventrapide. Ili
faras grandegan cirklon, kies mezpunkto estas Antonio. La duoncirklo
mallarĝiĝas. Tio ne povos daŭri longe, kiam Antonio estos kaptita.

Sed--kio aperis ĉe la horizonto?

Kia stranga procesio? Kameloj, aŭtomobiloj--

Antonio ekĝojegis!

Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili
kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li!
Ĉu ili alveturos ĝustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj
malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi!

Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue!
Ankoraŭ du-tri minutojn--kaj li estus savita!

Antaŭ li aperis granda abismo. Tiom larĝa, ke li ne povus
transsalti ĝin. Tiom profunda, ke li trovus sur ĝia fundo la
morton.

Kio restis? Aŭ morti en la manoj de la Araboj, aŭ ĵeti sin en la
abismon kaj tie perei...

Li ne povis longe pripensi.

Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj
poste rapide malleviĝis al la fundo...

La abismo malice grimacis...



KONKLUDO.


Sed ĝisfunde li tamen ne falis.

El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda
rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego
li senkonsciiĝis...

Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro
Meyer kaj la onklo.

"Dank' al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"

Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.

"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.

"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris,"
respondis sinjoro Meyer.

Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon.
Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke
pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion
rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta
viro.

Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun
sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos
lian familion en Tunizio.

Dum plua vojaĝo li eksciis, kiamaniere oni vojaĝas en karavano.
Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en
terura varmego la kameloj iris antaŭen nur tre malrapide, paŝon
post paŝo--li eksopiris denove vojaĝi en komfortaj aŭtomobiloj.
Sed baldaŭ li tamen alkutimiĝis al tio, precipe kiam la onklo
promesis al li, ke--kiam li estos fininta sian lernadon--ili
entreprenados longajn komercvojaĝojn en diversajn regionojn.

La restvojaĝo pasis sen eksterordinaraj okazintaĵoj.

Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton.

Ĉi tiu fariĝis lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte
diversajn komercvojaĝojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute
memstare.

Liaj sopiroj plenumiĝis. Li ja ne fariĝis vojaĝanto, sed ankaŭ
kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis
diversajn popolojn kaj ankaŭ aventurojn li travivis.

Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazintaĵoj, kiom dum
sia unua vojaĝo, kiam li serĉis sian onklon...



F. Omelka:

AVENTUROJ DE ANTONIO.

Ilustris Z. Burian.

Kovrilon projektis Dolfa Bartošík.

  Presis
  Antonín Pražák, Jablonné n. Orlicí,
  Ĉeĥoslovakujo.

  Eldonis en septembro 1937
  La eldonejo de malkaraj libroj en Brno.

*

  La manuskripton zorgeme korektis
  s-ro S. S. de Jong,
  gvidanto de la Frisa Esperanto-Instituto
  en Huizum--Nederlando.

Tie ĉi mi esprimas al li mian plej koran dankon!

F. O.

*

  Eventualaj tradukrajtoj por naciaj lingvoj estas
  haveblaj sole ĉe la aŭtoro F. Omelka, fakinstruisto
  en Hluk--Ĉeĥoslovakujo.



Notoj de tekstpreparinto.

Dankojn al filino de la aŭtoro, kiu donis permeson enkomputiligi
kaj disvastigi ĉi tiun tekston.

Ĉi tiu transskribo ne enhavas illustraĵojn, ĉar ili estas ankoraŭ
kopirajtita.

Mi ŝanĝis ĉi-subajn laŭ preserarolisto de la originalo:

  Paĝo Originalteksto  Korektaĵo
    8   ekspedico      ekspedicio
   11   kompremis      komprenis
   12   trovojaĝi      travojaĝi
   16   fremda, lando  fremda lando
   16   Li viro        La viro
   16   la oklo        la onklo

Ankaŭ mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn:

  Paĝo   Originalteksto    Korektaĵo
   28   veturi hejmem      veturi hejmen
   32   memkopreneble      memkompreneble
   41   gardis Knapp       gardis Knopp
   41   Knapp ekkriis      Knopp ekkriis
   42   rimarkojn de Knop  rimarkojn de Knopp
   53   kiameniere         kiamaniere
  (58)  E. Burian          Z. Burian





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Aventuroj de Antonio" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home