Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Fall of the House of Usher $e Esperanto - La Falo de Uŝero-Domo
Author: Poe, Edgar Allan, 1809-1849
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Fall of the House of Usher $e Esperanto - La Falo de Uŝero-Domo" ***


                                 LA
                                FALO
                                 DE
                             UŜERO-DOMO


                               NOVELO
                                 DE
                           USONA VERKISTO
                           EDGAR ALLAN POE
                             (1809-1849)


                            Esperantigis
                             EDWIN GROBE


                       Arizona-Stelo-Eldonejo
                       1620 North Sunset Drive
                  Tempe, Arizona 85281-1550, Usono
                                2000



                          Edgar Allan Poe:
                       "LA FALO DE UŜERO-DOMO"

                  "THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"



                        LA FALO DE UŜERO-DOMO


Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de
la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi
pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj
finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto
pri la melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed je
la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo
invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis
tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime
registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri
sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran
domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn
murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn fetorajn
kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj—kun
nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera
sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto—la amara
replonĝo en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la vualo.
Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro—senkompensa
morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia
premego de la imagpovo. Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio
min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis mistero
nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj
fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al
la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre
simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen
la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj
nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la
trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi
aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj,
responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta
bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud
la loĝejo kaj subenrigardis—sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol
antaŭe—la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza
karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.

Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj
semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj
plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis
ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora
regiono de la lando—letero de li—kiu, pro sia senbride petema
karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis
indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan
korpan malsanon—mensan malsanon kiu lin premas—kaj pri sincera
deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon,
kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi
lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj
multe pli—estis la ŝajna _koreco_ kiu akompanis la peton—kiu
malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre
konsideris ege malkutima alvoko.

Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi malmulte
sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam ekscesa
kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio
estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de
temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj
de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de
malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindediĉo
al la komplikaĵoj, eble eĉ pli ol al la tradiciaj kaj facile
rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaŭ la ege
rimarkindan fakton ke la tigo de la Uŝera gento, kvankam ĝuante
longtempajn honorojn, neniam fondis daŭran branĉon; alivorte, ke
la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege
malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu
manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la
lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante
pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de
jarcentoj, povintus trudi al la alia—estis tiu manko, eble, de
akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al
filo, de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade
kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en la
kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo"—nomon ŝajnantan
ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin uzanta, kaj la familion
kaj la familian domon.

Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento—mia
subenrigardado en la lageton—estis pliprofundigo de la unua
malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida
pligrandigo de mia superstiĉo—ĉar kial mi hezitu ĝin nomi
tia?—utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de
longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa leĝo pri ĉiuj
sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke,
kiam denove mi levis la rigardon ĝis la domo mem, for de ties bildo
en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio—fantazio
tiel ridinda ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan
forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian
imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj
bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia ĉirkaŭejo—etoso
havanta nenian rilaton kun la aero de la ĉielo, sed leviĝinta el la
putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto—pesta kaj
mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba.

Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur sonĝo, mi
rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruaĵo. Ĝia
ĉefa trajto ŝajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo
kaŭzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin
sternintis sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en
subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen nenia
eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonaĵo;
kaj ŝajnis esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta
kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj ŝtonoj.
Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la ŝajnigan tutecon
de malnova lignaĵo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita
kelo sen difektiĝi pro la interrompa spirado de la ekstera aero.
Krom tiu indikaĵo pri vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo
elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de
kontrolanta observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton,
kiu, etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis
vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis sin perdigi en la
morozajn akvojn de la lageto.

Rimarkinte tiujn aspektaĵojn, mi rajdis trans mallongan digvojon
ĝis la domo. Atendanta servanto ricevis mian ĉevalon kaj mi eniris
la gotikan arkopasejon de la halo. Ŝtelpaŝa valeto kondukis min de
tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj ĝis
la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje
helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj
mi jam parolis. Dum la objektoj min ĉirkaŭantaj—dum la ĉizaĵoj
de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco
de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis
dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aŭ similaj al tiuj
al kiuj mi jam alkutimiĝis ekde mia infaneco—dum mi malkuraĝis
malagnoski kiom konata estas ĉio tio—tamen mi miris ekkonsciante
kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj.
Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia
mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado
kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Ĵetgeste nun
la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaŭ sian mastron.

La ĉambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La
fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintigitaj kaj situis tiom
for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi
de interne. Malfortaj briletoj de ruĝigita lumo malfermis vojon
tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis sufiĉe distingigi la plej
elstarantajn objektojn de la ĉirkaŭejo; la rigardo penadis
sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la ĉambro
kaj la kaŝanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj
drapaĵoj surpendis la murojn. La ĝenerala meblaro estis abunda,
senkomforta, antikva kaj ĉifona. Multaj libroj kaj muzikiloj
ĉirkaŭkuŝis en sporada aranĝo, sed sen vigligi la scenon. Mi
sentis min kvazaŭ enspiri etoson de malĝojo. Aspekto de severa,
profunda kaj nereaĉetebla melankolio surpendis kaj trapenetris
ĉion.

Je mia eniro, Uŝero stariĝis el sofo sur kiu li kuŝis plenlonge
kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laŭ mia unua takso,
iom troigitan afablecon—la retenitan agon de enuigita mondcivitano.
Ekrigardeto tamen sur lian vizaĝon min konvinkis pri lia nepra
sincereco. Ni sidiĝis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian
vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive,
neniam antaŭe viro tiom multe ŝanĝiĝis en tiom mallonga periodo
kiom Roderiko Uŝero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala
estaĵo sidanta antaŭ mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la
karaktero de lia vizaĝo estintis en ĉiuj momentoj rimarkinda.
Kadavera haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaĵaj, preterkompare
lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan
kurbiĝon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun larĝeco de
spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono,
indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio;
hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun
preterkutima etendiĝo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis
vizaĝon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la
reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis
elmontri, vidiĝis tioma ŝanĝiĝo ke mi malcertis al kiu mi
parolis. La nun makabra paleco de la haŭto, kaj la nun mirakla
heleco de la okuloj, antaŭ ĉio surprizis kaj eĉ mirigis min.
Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum,
en sia sovaĝa filandra teksturo, ĝi ne falis, sed ŝvebis ĉirkaŭ
la vizaĝo, mi malscipovis, eĉ strebegante, rilatigi tiun arabeskan
mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.

En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco,
ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas el
sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman
trepidadon—troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco
efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaŭ memoraĵoj
pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj
fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca
kaj paŭta. Lia voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam
liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco
de energia precizado—tiu abrupta, peza, senurĝa, kavernsona
eldirmaniero—tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita
guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe la perdita ebriulo aŭ la
malrevalorigebla opimanĝanto, dum la periodoj de lia plej intensa
ekscitiĝo.

Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera
deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li.
Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero
de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico
pri kiu li malesperas malkovri solvon—simpla nervoza kondiĉo, li
aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. Tio sin elmontris en
arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis
ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj
la ĝenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis
pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj
tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn
havantajn specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj;
torturis liajn okulojn eĉ la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj
apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je
hororo.

De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi
pereos," li diris, "_devige_ mi pereos en tiu lamentinda frenezio.
Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdiĝos. Mi timegas
la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj.
Mi tremegas antaŭ la penso pri iu ajn okazontaĵo, eĉ la plej
sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon
de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom
rilate al ties nepra rezulto—teruro. En tiu senkuraĝa—en tiu
bedaŭrinda stato—mi pensas ke baldaŭ aŭ post baldaŭ alvenos la
periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon
kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."

Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj
dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato.
Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al la domo kiun li
enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris—pro influo
kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj
por ke mi ilin ripetu ĉi-tie—influo efektivigita sur lian
spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj
de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego—efekto
kiun la _fizika_ aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la
malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al la
_spirito_ de lia ekzisto.

Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga
malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura
kaj ege pli palpebla fonto—de la severa kaj longe daŭranta
malsano—efektive de la verŝajne okazonta dissiĝo—de tenere
amata fratino—lia sola kunestanto dum longaj jaroj—lia lasta
kaj sola parenco en la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco
kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la
malfortan) la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis,
Damo Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide foran
parton de la ĉambro kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi
rigardis ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego—tamen mi
malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min
dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn paŝojn. Kiam iu pordo
fermiĝis finfine post ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide
la vizaĝon de la frato—sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi
rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la marasmaj
fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon
de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado
de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte
katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun ŝi
kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis
finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno ĉe la domo,
ŝi cedis (kiel ŝia frato min informis en la nokto kun nedirebla
maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis
ke la ekvido ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta
kiun mi ĝuos—ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne plu vidos.

Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero nek mi;
kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi
la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aŭ mi
aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝajn improvizadojn de lia
parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco
kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito,
des pli amare mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi
menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro,
elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la fizika
universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo.

Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj horoj kiujn
mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Uŝero-Domo.
Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza
karaktero de la studoj aŭ la okupadoj en kiuj li min aktivigis
aŭ al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitiĝema kaj ege
kolerema idealismo ĵetis sulfuran glaceon sur ĉion. Liaj longaj
improvizitaj lamentokantoj sin aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter
aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman
perversaĵon kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta
valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia komplika
fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, en svagecon pri kiu
mi tremegis des pli entuziasme, ĉar mi tremegis sen konscii la
kialon;—el la pentraĵoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas
nun antaŭ mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al
la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco
de siaj desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa
estaĵo pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. Por mi
almenaŭ—en la cirkonstancoj tiam min ĉirkaŭantaj—elleviĝis
el la puraj abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur
sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron
mi sentis eĉ ĝis nun starante en kontemplado antaŭ la agnoskite
brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de Fuselio.

Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, partoprenantan
malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi,
kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentraĵo bildigis
la internaĵon de ege longa kaj ortangula volbo aŭ tunelo, kun
malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj
akcesoraj trajtoj de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi
tiu elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la
tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendaĵo,
kaj vidiĝis nenia torĉo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego
de intensaj radioj transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en
makabra kaj maldeca pompo.

Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu
netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj efektoj
de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj etendoj al kiuj li
sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian
karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda _facileco_ de liaj
_improvizadoj_ maleksplikeblis. Ili fontis, verŝajne, kaj en la
notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte
li sin akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj mensaj
sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, observeblajn,
laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita
ekscitiĝo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras.
Ĝi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li ĝin havigis
al mi, ĉar en la suba aŭ mistika fluo de ties signifo mi kredis
percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la
ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj
titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne laŭvorte,
jene:

                                  I

               En la plej verda el niaj valoj,
               De bonaj anĝeloj enloĝata,
               Foje bela kaj eleganta palaco—
               Radianta palaco—levis la kapon.
               En la dominio de monarko Penso—
               Ĝi staris tie!
               Neniam serafo etendis flugilon
               Super teksaĵo eĉ duone tiel bela.

                                 II

               Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
               Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis;
               (Tio—ĉio tio—okazis en la antikva
               Tempo de multantaŭaj tagoj)
               Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis,
               En tiu dolĉa tiamo,
               Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala,
               Foriris estiĝinte flugilhava odoro.

                                 III

               Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo
               Tra du brillumaj fenestroj vidis
               Spiritojn moviĝantajn muzike
               Laŭ bone agordita liutleĝo,
               Ĉirkaŭ trono, kie sidante
               (Nova Porfirio!)
               En majesteco konforma kun lia gloro,
               Videblis la estro de la regno.

                                 IV

               Kaj tute perl- kaj rubenbrila
               Estis la bela palacopordego,
               Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
               Kaj senĉese scintilante,
               Eĥoaro kies sola plaĉa
               Tasko estis laŭdkanti,
               En voĉoj de supera beleco,
               La spriton kaj la saĝecon de sia rego.

                                  V

               Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo,
               Atakis la altan bienon de la monarko;
               (Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno
               Tagiĝos super li, ĉagrenito!)
               Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro
               Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris
               Estas nur malhele memorita legendo
               Pri enterigitaj tempoj.

                                 VI

               Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo,
               Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas
               Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie
               Laŭ disonanca melodio;
               Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero,
               Tra la pala pordego,
               Malbelega estaĵaro elhastas senĉese,
               Kaj ridas—sed ne plu ridetas.

Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis
en pensvojon sur kiu evidentiĝis opinio de Uŝero kiun mi mencias
malpli pro ties noveco (ĉar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la
persisto kun kiu li ĝin proponis. Tiu opinio, en ties ĝenerala
formo, asertis la sensivecon de ĉiuj vegetaĵoj. Sed, en lia
malbonordita fantazio la opinio alprenis pli aŭdacan karakteron kaj
transpaŝis, en kelkaj kondiĉoj, en la regnon de aferoj neorganikaj.
Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aŭ la sinceran
_entuziasmon_ de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi
sugestetis antaŭe) al la grizaj ŝtonoj de la loĝejo de liaj
antaŭpatroj. La kondiĉoj de la sensiveco plenumiĝis, li imagis,
en la aranĝsistemo de tiuj ŝtonoj—en la ordo laŭ kiu ili estis
apudmetitaj, kaj ankaŭ en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur
ili kaj de la putrintaj arboj ĉirkaŭstarantaj—antaŭ ĉio en la
longtempa seninterrompa daŭro de tiu aranĝo kaj en ties duobligo
en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro—la indicaro pri
tiu sensiveco—videblis, li diris, (kaj ĉi tie mi eksaltetis
dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de
propra atmosfero ilia ĉirkaŭ la akvoj kaj la muroj. La rezulto
elmontriĝis, li aldonis, en tiu silenta, tamen ĝenega kaj terura
influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta
de _li_ tion kion mi vidis—tion kio li nun estis. Komentadon tiaj
opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.

Niaj libroj—la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan
parton de la mensa ekzisto de la malsanulo—nepre taŭgis, kiel
oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege
verkojn kiel _Verdverdo kaj Verdflavo_ de Graseto; _Belfegoro_
de Makjavelio; _Ĉielo kaj Infero_ de Svedenborgo; _La Subtera
Vojaĝo de Nikolao Klimo_ de Holbergo; _Kiromancio_ de Roberto
Fludo, tiun de Johano de Indaĝineo, kaj tiun de Delaĉambro;
_Vojaĝo en la Bluan Distancon_ de Tiko, kaj _Urbo de la Suno_ de
Kampanelo. Nia plej ŝatata volumo estis malgranda oktava eldono de
_Directorium Inquisitorium_, de la Dominikano Ejmeriko de Ĝirono;
kaj estis partaĵoj de _Pomponius Mela_, pri la malnovaj afrikaj
satirusoj kaj egiptaĵoj super kiuj Uŝero sidis en primeditado
dum horoj. Plejmulte plaĉis al li tamen tralegi precipe raran kaj
kuriozan libron en kvartaj gotikaĵoj—manlibron de forgesita
eklezio—_Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae_.

Mi malsukcesis malpensi pri la sovaĝa ceremoniaro de tiu verko
kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon,
dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris
sian intencon konservi ŝian kadavron dum du semajnoj (antaŭ ties
fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la
ĉefmuroj de la konstruaĵo. La praktikan kialon tamen por tiu
malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontraŭstari. Kondukis
la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la
malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj
kaj avidaj demandoj flanke de ŝiaj kuracistoj, kaj la fora kaj
malkaŝita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la
sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la ŝtuparo en la
tago de mia alveno ĉe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi
kion mi taksis plej favore maldanĝera kaj neniel kontraŭnatura
antaŭzorgo.

Responde al la peto de Uŝero, personamane mi helpis lin aranĝi
la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la ĉerko, ni
ambaŭ, kaj nur ni, ĝin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu
ni ĝin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis en fermado
ke niaj torĉoj, duonsufokite en ĝia prema atmosfero, disponigis al
ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj
nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokiĝante, je granda
profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruaĵo kiun enestis mia
persona ĉambraro. Ĝi plenumis, verŝajne, en foraj feŭdaj epokoj,
la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo
por pulvo aŭ alia ege bruliva materio, ĉar parto de ties planko,
kaj la tuta internaĵo de longa arkopasejo tra kiu ni ĝin atingis,
estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis
simile ŝirmita. Ĝia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum
ĝi moviĝis sur siaj ĉarniroj.

Subenmetinte nian malĝojigan ŝarĝon sur stablojn en tiu regiono
de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraŭ malŝraŭbitan kovrilon
de la ĉerko kaj rigardis la vizaĝon de la enloĝanto. Rimarkinda
simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian
atenton; kaj Uŝero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn
vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis geĝemeloj kaj ke
ĉiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaŭ komprenebla karaktero.
Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino—ĉar maleblis
ŝin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta ŝin en la pleneco
de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en ĉiuj malsanoj de ege
katalepsia karaktero, la similaĵon de pala ruĝiĝo sur la brusto
kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton
kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj ŝraŭbfiksis
la kovrilon kaj, ŝlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon,
penadege, ĝis la apenaŭ malpli malgajajn ĉambrarojn de la supra
parto de la domo.

Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla ŝanĝiĝo
agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima
maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aŭ
forgesis. Li vagiradis de ĉambro al ĉambro kun hasta, malkonstanta
kaj sencela paŝo. La paleco de lia vizaĝo alprenis, se tiaĵo
eblas, pli makabran koloron—sed la lumeco de liaj okuloj nepre
estingiĝintis. La antaŭe malofta raŭketeco de lia voĉo ne plu
aŭdiĝis; kaj tremega vibradeto, kvazaŭ kaŭzite de nepra teruro,
karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive,
kiam mi pensis ke lia senĉese agitata menso baraktas sub la pezo
de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la
bezonatan kuraĝon. Alifoje mi devis konkludi ke ĉio nur fontas el
la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, ĉar mi vidis lin spektadi
malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaŭ
aŭskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondiĉo min
teruris—min infektis. Mi sentis supervenketi min, ŝtelpaŝe sed
konstantaritme, la sovaĝajn influojn de liaj personaj fantaziaj
tamen imponegaj superstiĉoj.

Estis precipe, kiam mi enlitiĝis malfruhore en la nokto de la
sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke
mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis
alproksimiĝi mian liton—dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi
penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi
strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutaĵo de tio kion
mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de
la ĉambro—la malhelaj kaj ĉifonigitaj drapaĵoj kiuj, torture
ekvigligite far la spirado de leviĝanta ŝtormo, ŝanceliĝis
maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter
la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla
tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian
koron mem sidiĝis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per
anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege
fiksrigardante la intensan malhelon de la ĉambro, aŭskultis—mi
malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis—kelkajn
mallaŭtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la paŭzoj de la
ŝtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite
de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, ĵethaste
mi vestiĝis (ĉar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj
strebis min eligi el la lamentinda kondiĉo en kiun mi falintis, per
rapida ĉirkaŭpromenado, tien kaj reen, en la ĉambraro.

Mi plenumis nur kelkajn ĉirkaŭiradojn en tiu maniero kiam malpeza
paŝsono sur najbara ŝtuparo min atentigis. Baldaŭ mi ĝin rekonis
kiel tiun de Uŝero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata
tuŝo, ĉe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizaĝo estis,
kiel kutime, kadavre pala—sed aldone enestis lian rigardon speco
de freneza ĝojego—en lia tuta konduto vidiĝis speco de verŝajne
retenita _histerio_. Lia maniero min konsternegis—sed io ajn
prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj
mi eĉ antaŭĝuis lian kuneston kiel konsolon.

"Kaj ĉu vi ĝin ne vidis?" li diris abrupte, ĉirkaŭrigardinte
fikse en silento dum kelkaj momentoj—"ĉu tial vi ne vidis
ĝin?—nu, atendu! ĝin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge
ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj
ĵetgeste malfermis ĝin libere antaŭ la ŝtormo.

La impeta kolerego de la eniranta vento preskaŭ nin levis de sur la
piedoj. Temis, efektive, pri ŝtorma tamen severe bela nokto, nokto
sovaĝe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Verŝajne kirlventego
kunamasigintis sian potencon en nia ĉirkaŭejo; ĉar okazis oftaj
kaj fortegaj ŝanĝiĝoj de la blovdirekto de la vento; kaj la
preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili
premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan
viglecon je kiuj ili flugis de ĉiuj punktoj unuj kontraŭ la aliajn,
sen foriri en la distancon. Mi diras ke eĉ ilia preterkutima denseco
ne malhelpis nin percepti tion—tamen ni ĝuis nenian ekvidon pri
la luno aŭ la steloj—nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la
subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone
al ĉiuj surteraj objektoj nin proksime ĉirkaŭantaj, ardis en la
kontraŭnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa
elspiraĵo kiu ĉirkaŭpendis kaj vualis la domegon.

"Vi malrigardu—vi nepre malrigardu tion!" mi diris, tremegante, al
Uŝero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro
ĝis seĝo. "Ĉi tiuj aperaĵoj, kiuj vin konsternas, estas nur
ne malkutimaj elektraj fenomenoj—aŭ povas esti ke ilia makabra
naskiĝo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun
klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas
unu el viaj plej ŝatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi aŭskultu;
kaj tiel kune ni forpasigu ĉi tiun teruran nokton."

La antikva volumo enmanigita de mi estis _Freneza Rendevuo_ de
Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga ŝerco ol por
serioza aserto mi nomis ĝin plej ŝatata libro de Uŝero; ĉar,
efektive, ĝia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton
povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi
estis tamen la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon
ke en la ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris legi
(ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj)
trovos malstreĉiĝon la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon.
Se mi kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza
trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, aŭ ŝajnigis
aŭskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli
pri la sukceso de mia procedo.

Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo,
heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la loĝejon
de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi tie, oni memoru, la
rakonto tekstas jene:

"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis nun
des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu
prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj
malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn ŝultrojn, kaj
timante pligrandiĝon de la ŝtormo, levis senhezite sian klabon,
kaj, per batoj, rapide faris malfermaĵon por sia gantita mano en la
lignaĵoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj
frakasis kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno
forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron."

Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, paŭzis; ĉar
ŝajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio
min trompis)—ŝajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego
atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza
simileco de karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta,
kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto
tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu
fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado de la fenestroklapoj
kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortiĝanta ŝtormo,
la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aŭ
perturbi. Mi daŭrigis la rakonton:

"Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege
koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon pri la
malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de skvama kaj
granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaŭ
palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo
de brila latuno surportanta tiun surskribon:

              Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras;
              Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon;

kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu
falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel
terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis
la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies
ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."

Ĉi tie denove mi paŭzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovaĝa
mirego—ĉar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive
mi aŭdis (kvankam el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri)
mallaŭtan kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj preterkutiman
kri- aŭ gratsonon—la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam
naskigis por la kontraŭnatura kriego de la drako tia kian priskribis
la rakontisto.

Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega
koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, en kiuj superis
miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan spiritopretecon por
eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia
kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu li rimarkis la koncernajn sonojn;
kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga
ŝanĝiĝo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post
iom li ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi en alfrontado al
la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam
mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado.
Lia kapo falintis sur sian bruston—sed mi certis ke li ne estas en
la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de la okulo kiam mi
ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis
kun tiu pensado—ĉar li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun
delikata tamen konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte
pri ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene:

"Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako,
pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la ĉarmo ĝin
surkuŝanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaŭ si kaj
alproksimiĝis kuraĝe trans la arĝentan pavimon de la kastelo ĝis
la muro kie pendis la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon,
sed sin faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun grandega
kaj sonorega bruaĉo."

Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn lipojn—kvazaŭ
efektive en tiu momento latuna ŝildo falis peze sur arĝentan
plankon—mi perceptis distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan,
sed ŝajne dampitan reeĥadon. Entute maltrankviligite, mi
stariĝis eksalte; sed la konstanta sinlulado de Uŝero daŭris
seninterrompe. Mi alhastis la seĝon sur kiu li sidis. Lia rigardo
estis fiksfleksita antaŭ li kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona
rigideco. Sed, dum mi metis la manon sur lian ŝultron, forta tremego
skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj
lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallaŭta, hasta, galimatia
murmurado, kvazaŭ malkonsciante pri mia ĉeesto. Kliniĝante
proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj
vortoj.

"Malaŭdi ĝin?—tute kontraŭe, mi ja aŭdas ĝin kaj jam antaŭe
ĝin aŭdis. De longaj—longaj—longaj—multaj minutoj, multaj
horoj, multaj tagoj, mi aŭdas ĝin—tamen mi malkuraĝis—ho,
kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas!—mankis al mi la
kuraĝo—mankis la _kuraĝo_ ekparoli! _Ni entombigis ŝin viva!_
Ĉu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi _nun_ diru al
vi ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn moviĝojn en la kava
ĉerko. Mi aŭdis ilin—antaŭ multaj, multaj tagoj—tamen
mankis al mi la kuraĝo—_mankis la kuraĝo ekparoli_! Kaj
nun—hodiaŭnokte—Etelredo—ho! ho!—la rompo de la pordo de
la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la
ŝildo!—ni diru, anstataŭe, la frakaso de ŝia ĉerko kaj la
grincado de la feraj ĉarniroj de la karcero kaj ŝiaj baraktoj
interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi
forrapidu? Ĉu baldaŭege ŝi ne aperos ĉi tie? Ĉu ŝi ne hastas
por riproĉi min pri mia senkonsiderado? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn
paŝojn sur la ŝtuparo?—Ĉu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran
batadon de ŝia koro? FRENEZULO!" Ĉi tie li saltstariĝis furioze,
elkriegante siajn silabojn, kvazaŭ en la strebado li rezignus sian
animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI KE ŜI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA
PORDO!"

Kvazaŭ en la preterhoma energio de lia eldiro eltroviĝis la potenco
de iu sorĉo—la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto
indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn
kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo—sed
tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro
de Damo Madelino de Uŝero. Estis sango sur ŝiaj blankaj roboj kaj
la indicoj de kruela luktado sur ĉiu haŭtero de ŝia marasmigita
framo. Dum momento ŝi restis tremante kaj ŝanceliĝante de flanko
al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallaŭta ĝemanta krio, enfalis
pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj
mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la
teruroj kiujn li antaŭtimis.

El tiu ĉambro kaj el tiu domego mi fuĝis konsternigite. La ŝtormo
daŭre agis kun sia tuta furiozo dum mi min trovis transiranta la
malnovan digvojon. Subite pafiris laŭ la vojo sovaĝa lumo kaj mi
turniĝis por vidi de kie devenis tiel malkutima brilego; ĉar restis
malantaŭ mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis
el plena, subiĝanta, sangoruĝa luno kiu nun scintilis klarege
tra tiu antaŭe apenaŭ videbla fendiĝo kiu, laŭ mia pli frua
priskribo, etendiĝis ekde la tegmento de la konstruaĵo, en zigzaga
direkto, ĝis ties bazo. Dum mi spektadis, tiu fendiĝo plilarĝiĝis
rapidege—sentiĝis feroca ekspiro de la kirlvento—la tuta orbo de
la satelito aperis subite antaŭ mia rigardo—mia cerbo ŝanceliĝis
dum mi vidis disiĝi hastege la potencajn murojn—aŭdiĝis longa
tumulta kriegado kvazaŭ la sono de mil akvoj—kaj la profunda kaj
mucida lageto ĉe miaj piedoj fermiĝis moroze kaj silente sur la
eroj de "UŜERO-DOMO."



                     NOVELOJ DE USONAJ VERKISTOJ
                    Esperantigitaj de EDWIN GROBE
                                 kaj
                     Haveblaj ĉe ELNA LIBROSERVO
             P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono


ALCOTT, LOUISA MAY: MIA KONTRABANDULO

ANDERSON, SHERWOOD: TRI NOVELOJ ("La Morto en la Arbaro," "La
  Reveno," "La Perdita Romano")

FITZGERALD, F. SCOTT: LA DIAMANTO TIEL GRANDA KIEL RIC-HOTELO

HAWTHORNE, NATHANIEL: TRI NOVELOJ ("La Eksperimento de D-ro
  Hejdegero," "La Nigra Vualo de la Pastoro," "Juna Bonulo Braŭno")

IRVING, WASHINGTON: LA LEGENDO DE DORM-VALETO

IRVING, WASHINGTON: TRI NOVELOJ ("Ripo van-Vinklo," "Al la Leganto,"
  "Aventuro de la Germana Studento")

JAMES, HENRY: LA TURNO DE LA ŜRAŬBO (en tri libretoj: I, II, III)

POE, EDGAR ALLAN: LA FALO DE UŜERO-DOMO

POE, EDGAR ALLAN: LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

POE, EDGAR ALLAN: TRI NOVELOJ ("La Barelo de Amontilado," "La
  Denuncema Koro," "Manuskripto Trovita en Botelo")

TWAIN, MARK: TRI CETERAJ NOVELOJ ("La Amaventuro de la Eskimoa
  Fraŭlino," "Kanibalismo en la Vagonoj," "Bonŝanco")

TWAIN, MARK: TRI NOVELOJ ("Konfeso de Mortanto," "La Fifama Saltanta
  Rano de Kalavero-Konteo," "La Rakonto pri la Malbonkonduta
  Knabeto")

WHARTON, EDITH: ALIAJ TEMPOJ

WHARTON, EDITH: LA LONGA DAŬRO





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Fall of the House of Usher $e Esperanto - La Falo de Uŝero-Domo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home