Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Karlo
Author: Privat, Edmond, 1889-1962
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Karlo" ***


KARLO


Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto


Tria Eldono



Edmond Privat



1910



ANTAŬPAROLO DE L' VERKINTO

  La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku
  facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la
  komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi
  intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en
  ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' ĉiutaga vivo. Por
  pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek
  ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia
  infaneco, ĝis lia edziĝo.

  Kompreneble nek romano, nek eĉ sprita novelo estas la rakonto,
  sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo, ligitaj inter
  si per ĝenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol
  lernoĉapitrojn eble trovos en tiu ĉi libro tiuj plenaĝaj
  personoj, por kiuj ekzistas ia poezia ĉarmo en rememoroj pri
  infaneco kaj juneco eĉ el plej simplaj okazintaĵoj de l'
  ĉiutaga vivo.

  Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de
  ĉapitro, ili faru multajn demandojn pri ĝi kaj donu al la
  lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj
  montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos
  plimultigi ilin laŭ la tempo disponebla.)

  Aŭdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej
  bezonata afero ĉe la kursoj, ĉar tion la lernanto ne povas
  facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la
  lernanton pri la _akcento_ (ĉiam sur la antaŭlasta silabo)
  kaj ankaŭ pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj.

  Ĝenevo, en Januaro 1909.

EDMOND PRIVAT.



ENHAVO


Antaŭparolo de l' verkinto
 1. -- La familio
 2. -- La hejmo
 3. -- La servistino
 4. -- Dimanĉo
 5. -- Lernado
 6. -- La ideoj de Karlo
 7. -- La sonĝo de Karlo
 8. -- La liceo
 9. -- Ekzameno
10. -- Liceano
11. -- Latina leciono
12. -- La amiko
13. -- Sur la rivero
14. -- La profesoro de historio
15. -- La sekreto de Karlo
16. -- Ĉagrenoj
17. -- Studento kaj poeto
18. -- Alico
19. -- Kuracisto
20. -- En Italujo



1. La familio.

Kiam naskiĝis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis
ankoraŭ tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu
ĉi mondo kaŭzis grandegan ĝojon en la tuta familio. Filo! vera
vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri
Karlo kaj ĝuis internan kaj trankvilan plezuron.

Sed la patro de S-ro Davis estis tro ĝoja por esti trankvila.
Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj
li kontraŭe sentis en si infanan gajecon.

Dum du tagoj post la naskiĝo de Karlo, li ne povis labori en sia
oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie
revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto,
eniris en ĉiajn magazenojn por aĉeti aferojn tute senutilajn;
al ĉiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile
vidi, ke li estas kontenta.

La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili loĝis
en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskiĝon de
ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto,
la feliĉa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el
ŝiaj fratoj kaj tri el ŝiaj fratinoj estis edziĝintaj kaj eĉ
havis infanojn, kiam fraŭlino Margareto renkontis la junan S-ron
Davis, kun kiu ŝi baldaŭ fianĉiniĝis kaj poste edziniĝis.
Fraŭlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolĉa. Pro
tio ĉiuj gefratoj tre amis ŝin kaj ŝiaj gepatroj ricevis
grandan ĉagrenon, kiam ŝi devis forveturi kun sia juna edzo.

Ĉe la baptotago de Karlo, preskaŭ la tuta familio de Sinjorino
Davis ĉeestis, kaj ankaŭ la patro kaj la juna frato de Sinjoro
Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian
patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron
Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian
baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej
maljuna fratino de Sinjorino Davis.

Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj
blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro ŝajnis gaje rideti kaj,
subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris
al la ĉeestantoj en la preĝejo laŭtan, sed nekompreneblan
paroladon, kiu preskaŭ rompis la seriozecon de la ceremonio.
Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da
kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre
modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li
mirigis multajn personojn.

Grava rimarko. -- _Por respondi al la demandoj oni devas neniam
uzi simple "jes" aŭ "ne", sed ordigi la vortojn de la demando
mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn._

EKZEMPLE: Ĉu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li
naskiĝis? -- _Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino
Davis, estis ankoraŭ junaj, kiam naskiĝis ilia filo._

1. Ĉu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskiĝis? --
2. Ĉu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? -- 3. Kion faris
la patro de S-ro Davis? -- 4. Kiel oni anoncis la naskiĝon al la
gepatroj de S-ino Davis? -- 5. Kiom kostas la sendo de telegramo?
-- 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. -- 7. Kion
oni faris al Karlo en la preĝejo?



2. La hejmo.

Junaj gesinjoroj Davis estis nek riĉaj, nek malriĉaj, kaj havis
plej ĉarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda
ĝardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed ĉio estis
tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la ĉambroj ĉio
estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Ĉie oni povis admiri
kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis
aranĝis ĉiujn aferojn.

La patro de Karlo-Teodoro estis ĉefkomizo en filio de la Nacia
Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Ĉar nek li, nek lia
edzino multe elspezis, li povis ĉiujare ŝpari sumon por "siaj
infanoj".

Efektive Karlo ne ĝuis tre longe la gloron esti sola en la nova
generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre
bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton
en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaŭ tre longe . . .
kiam li estis malgranda.

Aliaj kredeble estus iĝintaj tre ĵaluzaj, sed Karlo estis
grandanima, kaj lia vizaĝo tuj montris larĝan rideton kaj
afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia
patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto.

Karlo tre multe interesiĝis je la progresoj de sia fratineto
Helenjo. Kiam ŝi ankaŭ povis kureti tra la domo, li fariĝis
ŝia instruanto kaj gvidanto.

Karlo estis tre observema kaj ankaŭ tre entreprenema. Li penadis
imiti ĉion interesan, kion li vidis aŭ pri kio li aŭdis.
Uzante tablon kaj multajn seĝojn, li konstruis grandan ŝipon,
kies bela flava kamentubo estis . . . la paperkorbo de lia patro.
Por Helenjo li ĉiam aranĝis komfortan sidejon per broditaj
kusenoj forprenitaj el la salono.

Kiam Sinjorino Davis laboris ĉe sia kudromaŝino kaj Karlo
ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke danĝera ventego minacas la
ŝipon, la timigata fratineto ekploris, tremante inter la
broditaj kusenoj. Subite ĉio haltis: la kudromaŝino kaj la
ŝipo. Helenjo baldaŭ retrankviliĝis sur la genuoj de l'
patrino, konsolita, ĉu per ŝiaj dolĉaj kisoj, ĉu per la
elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por
havi la okazon kuraĝe savi sian fratinon.

Supre en la domo estis longa subtegmenta ĉambro, en kiu kuŝis
ĉiaj kestoj, korboj, seĝoj kaj malnovaj objektoj. Estis por
Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de l'
ŝtuparo, li rapide rampis al la ŝatata ĉambrego. Tie li
plezurege ĉirkaŭpromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj
malordigante ĉiujn aferojn. La ĝojo daŭris ĝis lia patrino
aŭ la servistino, aŭdinte bruon, venis lin serĉi kaj
rekondukis lin malsupren.

1. Ĉu gesinjoroj Davis estis riĉaj? -- 2. Kie ili loĝis? --
3. Citu kelkajn meblojn, kiuj troviĝas en via hejmo? -- 4. Kion
faris la patro de Karlo? -- 5. Ĉu li multe elspezis? -- 6. Ĉu
Karlo estis ĵaluza? -- 7. Kiel oni nomis lian fratinon? --
8. Per kio Karlo konstruis ŝipon? -- 9. Sur kion li sidigis
Helenjon? -- 10. Per kio oni kudras? -- 11. Kiu estas la plej
granda firmo por la fabriko de kudromaŝinoj? -- 12. Kiu ĉambro
estis en la supro de la domo? -- 13. Kio estis en ĝi? -- 14. Ĉu
Karlo ŝatis iri tien? -- 15. Kion li faris en tiu ĉambro? --
16. Kiu kondukis lin malsupren? -- 17. Ĉu estas lifto en via
domo? -- 18. Ĉu vi loĝas sur la unua etaĝo? -- 19. Kiom da
loĝantoj estas en via urbo?



3. La servistino.

La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun
ĉiuj en la familio tre amis pro ŝia fideleco kaj diskreteco.
Kiam la juna Sinjoro Davis edziĝis, la servistino iris en la
novan hejmon por ĉion aranĝi. La juna edzino tiom plaĉis al
ŝi, ke ŝi tie restis; kaj post la naskiĝo de Karlo, ŝi
decidis, ke ŝi neniam foriros.

Ŝia nomo estis Anjo. Ŝi havis pintan nazon kun du malgrandaj
grizbluaj okuloj kaj vangoj ĉiam tre ruĝaj, kiel pomoj. Sian
blankan kufon ŝi preskaŭ neniam demetis, sed ofte okazis, ke
Karlo fortiris ĝin por vidi la koloron de ŝiaj haroj. Ĉiufoje
li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison.

En la domo Anjo faris ĉion; ŝi estis samtempe kuiristino kaj
ĉambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke ŝi facile
plenumis ambaŭ taskojn. Sinjorino Davis ŝin ofte helpis kaj
faris ĉiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron
al la juna dommastrino pro ŝia granda delikateco en ĉio.

Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo
kun Anjo. Ŝi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan
retsakon. Post dekkvinminuta marŝado ili alvenis al la publika
placo. Multaj ĉevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En
la mezo de la placo, ĉirkaŭ la monumenta fontano, sidis la
gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj,
terpomoj, fromaĝoj, fruktoj ĉiuspecaj. Anjo diskutadis kun
multaj virinoj kaj fine aĉetis diversajn legomojn kaj grandan
pecon da butero. Kelkafoje ŝi metis ion en la retsakon de Karlo.
Poste tre rapide ili hejmen revenis.

Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La
forkojn, kulerojn kaj tranĉilojn li ankaŭ alportis, sed neniam
la glasojn, ĉar Anjo opiniis la aferon tro danĝera.

Iam li rompis tason, ĉar li provis porti tri samtempe. Alkuris
Anjo ĉe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne
vundiĝis." Anjo lin longe riproĉis, sed Karlo opiniis, ke estus
multe pli saĝe, se ŝi irus tuj serĉi alian tason.

Kun Karlo, Anjo estis ĉiam gaja kaj ŝercema; sed kun Helenjo,
ŝi estis multe pli dolĉa kaj eĉ ŝajnis iom malĝoja
rigardante ŝin. Ŝi prenis ŝin delikate en siaj brakoj kaj
movis la kapon penseme. Ĉiuj same ŝajnis melankolie dolĉiĝi
apud Helenjo.

Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuraĝis multe ludi kun
ŝi, ĉar ŝi ŝajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li
opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estaĵoj, kiuj bezonas
multe da zorgoj.

1. Kiel nomiĝis la servistino de S-ino Davis? -- 2. Ĉu ŝi
estis diskreta? -- 3. Kiu estis la koloro de ŝiaj vangoj? --
4. Ĉu ĉiuj pomoj estas ruĝaj? -- 5. Kio estas en la mezo de
pomo? -- 6. Citu kelkajn fruktojn. -- 7. Kiun vi preferas? --
8. Ĉu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? -- 9. Kien iris
Karlo kun la servistino? -- 10. Kion li portis? -- 11. Kiuj
personoj estis sur la publika placo? -- 12. Kion ili faris? --
13. Citu kelkajn legomojn? -- 14. Kion aĉetis Anjo? -- 15. Ĉu
Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? -- 16. Kiom da tasoj
rompis Karlo? -- 17. Kion li respondis al la riproĉoj de Anjo?
-- 18. Ĉu Helenjo estis amata de sia frato? -- 19. Kion opiniis
Karlo pri Helenjo? -- 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? --
21. Ĉu kelkafoje Helenjo ploris? -- 22. Kiam oni ploras?



4. Dimanĉo.

Dimanĉe matene Karlo restis longe en sia liteto kaj ĝuis la
dolĉajn sonĝojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en
la ĉambron inter la kurtenoj de l' fenestro . . . Subite li
ekvidis la dolĉan vizaĝon de sia patrino, alveninta por lin
veki. Li estis tre gaja. Laŭte sonoradis la sonoriloj de l'
preĝejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto.

Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj
metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson
al sia patrino, sed ŝi tamen daŭrigis la uzadon de spongoj.
Dimanĉe S-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelĉemizeto,
blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis flavajn ŝuetojn kaj
grandan pajlan ĉapelon, pri kiu li estis tre fiera.

Dimanĉe posttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li ŝatis
iri al la bordo de l' rivero por vidi la ŝipojn kaj la
fiŝkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj,
longbarbaj maljunuloj kaj ankaŭ multaj knaboj. Ĉiu silente
sidis sub unu el la arboj apud la bordo. Ili pacience rigardadis
la fadenon de sia fiŝkaptilo malaperantan en la akvo. De tempo
al tempo iu levis subite sian kanon kaj dekroĉis de la hoko
brilantan fiŝon, malespere saltantan ĉiuflanken.

Antaŭ la vespero S-ro Davis kaj lia fileto revenis hejmen, kaj
alvenis ĝustatempe por trinki varmegan tason da teo en la
salono.

Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimanĉe kaj ĉiuj
vespermanĝis kune.

La onklo Jako kelkafoje alportis sian fonografilon, kaj Karlo
aŭdis mirindajn kantojn kaj muzikaĵojn. Iam onklo Jako diris
ŝerckanteton antaŭ la granda buŝo de l' fonografilo. La
maŝino ripetis la kanton poste kaj eĉ la ridegon de l' avo kaj
de l' patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografilo ripetus kion
ajn Karlo dirus antaŭ la maŝino, sed Karlo ne kuraĝis ion
diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre saĝe silenti.

Karlo tre ŝatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj aŭdi
rakontojn pri la infaneco de sia patreto aŭ pri malproksimaj
landoj, kiujn la avo vizitis. Li ŝatis aŭdi pri la maro, kaj
tre deziris ĝin iam vidi.

Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la ĝardeneto.
La avo prenis sian pipon, ĝin plenigis per tabako kaj ĝin
ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre
malŝatis la tabakfumon, kiu doloris liajn okulojn. Li ofte
demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro ĉiam
respondis: "por la plezuro". Karlo decidis, ke li trovos pli
agrablan plezuron, ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam lia
avo diris al li, ke ĉiuj maristoj fumas, li ekŝanĝis sian
opinion.

1. Kion faris Karlo dimanĉe matene? -- 2. Kiu helpis lin por lia
tualeto? -- 3. Kion li opiniis pri la spongoj? -- 4. Per kio
vestis sian filon S-ino Davis, dimanĉe? -- 5. Kiuj personoj
estis sur la bordo de la rivero? -- 6. Ĉu ili faris multe da
bruo? -- 7. Kiu venis ofte por vespermanĝi? -- 8. Kion alportis
la onklo? -- 9. Pri kio parolis la avo? -- 10. Kie sidis la
familio dum somero? -- 11. Nomu la kvar sezonojn de la jaro. --
12. Kiun vi preferas? -- 13. Ĉu la patro fumis? -- 14. Kiom
kostas bona cigaro? -- 15. Ĉu la maristoj ofte fumas?



5. Lernado.

Karlo jam fariĝis forta knabeto kaj rapide grandiĝadis; sed li
ankoraŭ ne eklernis la literojn de l' alfabeto. Lia patrino
decidis, ke ŝi mem instruos lin en la komenco.

Ĉiumatene ŝi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron
kun nigraj signoj. Ŝi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni
skribas kaj, se li bone lernas ilin, li povos baldaŭ legi
belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas
vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venus mem diri siajn
rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis
sian opinion al la patrino.

-- Sed, karuleto, ŝi diris, miloj da personoj volas koni la
rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu ĉiujn. Multaj
rakontistoj loĝas tre malproksime, multaj estas mortintaj nun,
kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis.

-- Sed kial ili ne parolis en fonografilo, kiel onklo Jako? Oni
ĉiam povus aŭdi ilin.

La patrino trovis Karlon iom tro diskutema:

-- Nu, karega, ŝi diris, kisante lin, vi devas eklabori.

Sed Karlo profundiĝis en sia pensado . . . la strangaj nigraj
signoj dancadis en nebulo antaŭ liaj okuloj. Li ripetis, A, B,
C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis.
La literon S li bone rekonis, ĉar ĝi similas serpenton, kaj
ankaŭ O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui
al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj
kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo
iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo loĝis maljuna
sinjorino kaj ŝia filino, kiuj ambaŭ instruis infanojn. La
lecionoj okazis nur tri matenojn ĉiusemajne, lunde, merkrede kaj
vendrede.

Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon.
Dum ŝi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo
rimarkigis al Fraŭlino Linar, ke unu seĝo en la klasĉambro
estas rompita kaj ankaŭ, ke estas desegnita vizaĝo sur la muro.
Li demandis la fraŭlinon, ĉu tio estas ŝia portreto aŭ tiu de
la maljuna virino. La fraŭlino treege ruĝiĝis.

-- Mi esperas, ke vi estos bona kaj ĝentila, diris lia patrino
adiaŭkisante lin.

-- Ho jes, patrineto.

Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaŭ
siajn manojn tute makulitaj je inko. Laŭ sia kutimo li viŝis
ilin per sia antaŭtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li,
multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li
certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol ŝin.

_Rakontu skribe la supran ĉapitron._ -- 1. Kiu unue instruis
Karlon? -- 2. Kion faris la patrino de Karlo? -- 3. Kion opiniis
Karlo? -- 4. Kiujn literojn li facile rekonis? -- 5. Al kio
similas la litero S? -- 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? --
7. Kion li rimarkis sur la muro? -- 8. Kiun demandon li faris? --
9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? -- 10. Ĉu oni povas
skribi sen inko kaj sen plumo? -- 11. Ĉu Karlo estis en geknaba
lernejo? -- 12. Per kio li viŝis siajn manojn? -- 13. Kiu ridis
pri li? -- 14. Ĉu de multaj jaroj oni uzas la skribmaŝinojn? --
15. Ĉu vi jam havis okazon uzi skribmaŝinon? -- 16. Ĉu vi
estas stenografiisto?



6. La ideoj de Karlo.

Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe
da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion,
li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj
estas maroj, teroj kaj denove montoj ĝis la du ekstremaĵoj de
la mondo. Tie sendube estas muro aŭ barilo, kiel sur ia ponto,
por malhelpi, ke la personoj falu en abismon.

Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremaĵoj de la
mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antaŭen: nur la bluan
ĉielon supre, kaj sub ĝi . . . nenion. Li tre miris kien falus
iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremaĵo de l' mondo. Se
li posedus la aeroplanon de la riĉa sinjoro, kiun konas lia
patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren
ĉe la alia flanko. Li miris kiel estas la subaĵo de la mondo.

Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata
de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas
kvazaŭ grandega oranĝo, rondiranta ĉirkaŭ la suno, kiu estas
ankaŭ tre granda globo. Ĉiuj steloj kaj la luno estas ankaŭ
globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la
tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe
lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero?

Tiu demando lin multe priokupis, kaj li ŝajnis pripensadi dum la
tuta tagmanĝo post la respondo de sia patro. Lia patrineto
promesis ke, kiam li scios bone legi, ŝi aĉetos por li
ilustritan libron pri tiuj aferoj.

Karlo havis grandan admiron al ĉiuj metiistoj, al ĉiuj
manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj
vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la ŝufariston enpikanta
najlojn en la ŝuojn per martelo. Li eĉ vidis ie en la urbeto
grandan ĉambron, kie multegaj junulinoj fabrikas ĉapelojn por
sinjorinoj. Ili aranĝis rubandojn kaj plumojn sur la ĉapelo.
Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj,
grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antaŭtukoj kaj
ĉapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de
rostaĵo alvenis al la nazeto de Karlo.

En la stratoj ĉiu ŝajnis rapidi: knabo puŝis veturileton
ŝarĝitan je pakaĵoj; maljuna lama viro kriante vendadis
ĵurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke ĉiuj homoj
laboras por gajni monon kaj aĉeti siajn vestojn kaj nutraĵojn
kaj tiujn de sia familio.

Ankaŭ tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li
demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo;
kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego ĉe alta
tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion
kaj li decidis, ke li mem preferos fariĝi kuiristo en hotelo aŭ
veturigisto.

1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? -- 2. Ĉu li
bone komprenis la geografion? -- 3. Kion li studos en la lernejo,
krom la geografio? -- 4. Kio estas aeroplano? -- 5. Kiu fabrikas
la panon? -- 6. Kaj la kukojn? -- 7. Kion oni povas aĉeti ĉe la
spicisto? -- 8. Kiom kostas unu funto da pano? -- 9. Kion oni
metas sur la ĉapelojn por sinjorinoj? -- 10. Kiu profesio plej
plaĉis al Karlo?



7. La sonĝo de Karlo.

Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero,
Karlo pripensis ankoraŭ tre ofte dum la tago. Strangan sonĝon
li havis la sekvintan nokton. Li sonĝis, ke S-ro de Lavel, la
riĉa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojaĝado en sia
aeroplano.

Ili aĉetis grandan keston da biskvitoj kaj metinte ĝin sur la
aeroplanon, ili sidiĝis kaj ekflugis for. Ili devis transiri
altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis
grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis
kontraŭ sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj
teruraj rokoj.

S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenaĵo subite finiĝas
en la malproksimo. Tie estas la ekstremaĵo de la mondo, kiun li
tiel deziris vidi. La aeroplano baldaŭ alteriĝis. Marŝinte
kelkajn paŝojn, Karlo sin trovis ĉe la limo de la mondo. Estis
granda kajo kun fera barilo inter limŝtonoj. Tenante la manon de
S-ro de Lavel, Karlo kliniĝis por rigardi malsupren: nenio, nur
bluo . . . senfine.

Ambaŭ manĝis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la
malvarmo. "Nu," diris S-ro de Lavel post momento, "ni nun veturos
malsupren sur nia flugmaŝino, ĉu ne?" Karlo ektimis iom sed
nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la
barilo kaj flugadis tute rekte for de l' tero.

Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la
tero, S-ro de Lavel ŝanĝis la direkton de la maŝino. Ĝi
komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimiĝis al la
tero, kaj tiam ĝian subaĵon ili vidis.

Pli kaj pli mallumiĝis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe
por restadi proksime de l' tero. Stranga afero: la ĉielo estis
malsupre kaj flanke, sed supre kaj ĉe la alia flanko estis la
bruna tero.

La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun
flugadi preskaŭ horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun
longa torda trunko rampanta. Baldaŭ domojn ili ekvidis, verajn
domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj ŝajnis
esti lignaj dometoj diverskolore pentritaj. Ĉiam pli kaj pli ili
alproksimiĝis. Karlo rimarkis, ke la dometoj havas pintan
tegmenton kaj ŝajnas pendi je la tero per granda fera ringo
ligita al la trunkoj kaj branĉegoj de la rampantaj arboj.

Inter la domoj estis pontoj, sur kiuj aperis multaj homoj ŝajne
blanke vestitaj.

Klininte sin por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibron kaj
falis en la abismon . . .

Li sentis la malvarman aeron siblantan je liaj oreloj, dum li
senfine faladis en la profundegaĵo.

-- "Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitiĝi!"

Lia patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn: "Patrineto,"
li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l'
mondo."

1. Kiu invitis Karlon por vojaĝi en aeroplano? -- 2. Kion
montris S-ro de Lavel al Karlo? -- 3. Ĉu Karlo iom timis? --
4. Kion faris la aeroplano? -- 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? --
6. Ĉu ilia tegmento estis ronda? -- 7. Kio estis inter la domoj?
-- 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? -- 9. Kio okazis? --
10. Kiu vekis lin? -- 11. Rakontu sonĝon, kiun vi faris.



8. La liceo.

Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li sufiĉe
longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon.
(_Liceo_ estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la
oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas ĝis ili fariĝas
studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedaŭrinde ĝi estis
malproksime kaj Karlo devos marŝadi dudek minutojn por tien iri
de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni aĉetu por Karlo
biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion.
Li opiniis, ke marŝado estas tre bona kaj saniga ekzercado.

Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je
ekzameno antaŭe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila.
Tamen S-ro Davis volis certiĝi, ke lia filo sukcesos; por tio li
venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj
pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol
Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj.

Unu semajnon antaŭ la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon
al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta
viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj
post oraj okulvitroj.

-- Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin
enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi ĝojas
vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos
espereble bona lernanto en la liceo.

La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj
malfermis larĝan libregon.

-- Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antaŭnomo, junuleto?

-- Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante,
ke lia filo distrate ne aŭdis la demandon. Efektive Karlo estis
distrata: li ĵus vidis muŝon, kiu dronis en la kupran inkujon
kaj li atente observis ĝiajn penojn por forflugi.

-- Via aĝo? demandis la direktoro.

S-ro Davis pinĉis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas,
Karlo?"

Karlo ektremis kaj serioziĝante, lia vizaĝo tute ruĝiĝis:
"Dekdujara, sinjoro," li diris timeme.

-- "Vi venu lundon," diris la direktoro, "je la 8-a matene kun
inko, plumo, krajono, kaj blanka papero por la ekzameno. Via
filo, Sinjoro Davis, ŝajnas bona kaj inteligenta knabeto. Bonan
tagon . . . atentu la ŝtupon post la dua pordo maldekstre."

Elirante el la skriboĉambro de l' direktoro, S-ro Davis montris
al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj
konstruaĵoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla
ŝtuparo super kolonoj kaj arkaĵoj.

-- Tien venadis multaj generacioj antaŭ mi kaj vi, diris al
Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam
ili estis knaboj.

1. Kiun aĝon havis Karlo, kiam li ekiris al liceo? -- 2. Ĉu la
liceo estis proksime de lia hejmo? -- 3. Ĉu Karlo estis multe
lerninta ĉe S-inoj Linar? -- 4. Kion diris la patro al la
direktoro? -- 5. Pri kio okupiĝis Karlo, kiam oni demandis lin?
-- 6. Kion li devis alporti por la ekzameno? -- 7. Kion montris
S-ro Davis al sia filo? -- 8. Ĉu la lernejo estis tute nova? --
9. Ĉu vi jam provis ekzamenon?



9. Ekzameno.

La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la
korton de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun
lia patro ĵus donacis al li. En ĝi estis papero kaj skribilaro
kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en blua skatolo. En la korto
estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Ĉiumomente
alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu ĉeestis
du jarojn kun li la lernejon de S-inoj Linar. Lia nomo estis
Henriko Belnett.

Karlo tuj iris saluti Belnett kun granda ĝojo, ke li fine trovis
iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto ĉe la liceo.
Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis ĝin reprovi
nun.

Karlo rimarkis, ke la plimulto el la knaboj havas sian ĉapon
flanke aŭ malantaŭe sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazaŭ
oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardas,
kaj rapide maldekstren puŝis sian ĉapon. Sed tio ne longe
utilis ĉar la sonorilo tuj eksonoris, kaj ĉiuj knaboj ekiris al
la ŝtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazaŭ
ŝafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj
lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru la trian
pordon ĉe la maldekstra konstruaĵo.

Apud la malfermita pordo troviĝis la direktoro parolanta kun tre
altkreska profesoro. Tiu ĉi senpense saltigadis la ŝlosilon de
la klaso super sia mano kaj ĝin ĉiufoje rekaptis. Malantaŭ
Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone kombitaj haroj.
Li ŝajnis tre bonmaniera kaj ankaŭ timema. Jam en la korto li
forprenis sian ĉapelon por peti sciigon de Belnett, kies laŭta
ekridego forflugigis lin kvazaŭ timigatan birdeton.

Kiam ĉiuj estis en la klaso, la malgrasa knabeto venis sidiĝi
apud Karlon. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la
pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro,
ĉar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon.

-- Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu
skribverkaĵon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj
geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas
skribi almenaŭ tri paĝojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua
demando estas problemo; skribu: Iu Sinjoro A aŭtomobile veturas
kun rapideco de dudek-sep mejloj en unu horo, kaj alia
aŭtomobilisto B veturas sur la sama strato kun rapideco de
kvardek-unu mejloj en unu horo; kiam la dua renkontos la unuan,
supozite ke S-ro A forveturis de la urbo je la naŭa kaj duono
matene kaj S-ro B forveturis de la sama loko je la deka matene?

Poste komencis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue
ektusis. La granda profesoro promenadis tra la ĉambro. Ĉiufoje
kiam li apudpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj
haltis en sia skribado.

1. Kiun renkontis Karlo ĉe la ekzameno? -- 2. Kial Belnett devis
provi la ekzamenon? -- 3. Kion rimarkis Karlo? -- 4. Kion faris
la profesoro, kiu parolis kun la direktoro? -- 5. Kion diktis la
profesoro? -- 6. Ĉu la problemo estis tre malfacila? -- 7. Ĉu
vi jam vidis kuradon de aŭtomobiloj?



10. Liceano.

Karlo sukcesis la ekzamenon kaj estis akceptita kiel lernanto ĉe
la liceo. Matene la lecionoj komenciĝis je la 8-a kaj daŭris
ĝis la dekdua, kun dek minutoj da intertempo ĉiuhore inter la
lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue
por la tagmanĝo. Post la deserto li tuj devis reiri, ĉar jam je
la unua kaj duono komenciĝis posttagmeze la lecionoj.

Post kelkaj semajnoj da lernado en la liceo, Karlo jam sciis
multe: Li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marŝis sur la
trotuaroj, sed flanke de ili, ĉefe se restis pluvakvo. Li tenis
siajn manojn en la poŝoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni
pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia
fratino ne komprenas. Li havis ofte truojn je siaj ŝtrumpoj kaj
ankaŭ kelkafoje je siaj pantalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko
Janko vidis tion", aŭ "mia amiko Delesar diris tion ĉi", aŭ
"mia amiko Vuanzo faras nur mallertaĵojn". Li havis la manojn
tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta
vizaĝetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li
diris "tiu malsprita ministro", aŭ "danĝera hundo, tiu
deputato!"

Karlo nun havis ĉe la liceo multajn amikojn, aŭ pli bone
multajn kamaradojn, ĉar li ne estimis ĉiujn egale. Estis
Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin ĉiam aŭskultis.
Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; ĉe la banejo,
li ne bezonis naĝi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel
peco da ligno. Estis Paŭlo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj
ĉiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aŭ
bruis.

Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, ĉiam tre zorge vestita kaj
ĝentila, sed ĉiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne
volus lin tuŝi, ĉar mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de
riĉa bankisto. Estis Donel, kiu ĉiam aĉetis bombonojn kaj
sukeraĵojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu
admirinde imitis ĉiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara;
Holder, ĉiam pensema kaj silenta; Vuanzo, ĉiam ridanta; Robert,
fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, ĉiam kun ruĝa
kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn.

Estis Pergo, kiu ĉiam iris paroli kun la profesoroj post la
lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto
de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikaĵoj ĉe
la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis
violonon kaj ricevis premion ĉe la muzika lernejo. Estis ankaŭ
Stanen, ĉiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambaŭ
loĝis ekster la urbo. Estis Roĝers, kies patro havis
aŭtomobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko.
Estis ankoraŭ kelkaj aliaj plue.

Sed _la_ amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la
plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko.

_Rakontu skribe la supran ĉapitron._ -- 1. Ĉu Karlo sukcesis
por la ekzameno? -- 2. Je kioma horo komenciĝis la lecionoj? --
3. Ĉu Karlo havis multe da tempo por la tagmanĝo? -- 4. Kion li
faris post kelkaj semajnoj? -- 5. Kiu estis la alnomo de Rigar?
-- 6. Ĉu Holder estis parolema? -- 7. Kie loĝis Belti? --
8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo?



11. Latina leciono.

La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan
deklinacion de la substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam
estis tute blanka sed kiu flaviĝis iom post iom. Liaj bluaj
okuloj montris bonkorecon.

-- _Lupus_, _lupi_, li diris per sia laŭta kantema voĉo,
_discipulus_, _discipuli_, jen du substantivoj de la dua
deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finiĝas nominative per
_-us_, dum la substantivoj de la unua . . . Rigar! vi dormas, ĉu
ne? stariĝu! Kiel finiĝas la substantivoj de la unua
deklinacio?

Rigar stariĝis silente kaj ekrigardis la profesoron.

-- Vi skribu tion ĉi kvindekfoje por morgaŭ: _nauta_, _nautae_;
_insula_, _insulae_, en ĉiuj kazoj!

Rigar residiĝis gratante sian orelon.

-- _Discipulus_, _discipuli_, _discipulum_ . . . kante klarigis
la instruanto. Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Je
kio utilas la lernado de la latina lingvo? li pensis. Neniu ĝin
parolas nun, lia patro diris. Tamen pri ĝi estis io mistera, io
antikva, kiu plaĉis al Karlo. En la latina lingvo estas ĉiuj
malnovaj surskribaĵoj, sur la muroj kaj en la preĝejoj. La
sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj
personoj. La preĝoj kaj la meso en la katolikaj preĝejoj estas
latine dirataj.

Dum Karlo pripensis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia
poŝtranĉilo li jam engravuris sur la benko sian tutan
antaŭnomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedaŭrinde lia
tranĉileto estis tro delikata kaj subite ĝi brue rompiĝis.

La profesoro malrapide alpaŝis.

-- "Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis?
Vian nomon? Malsprita amuzaĵo! Morgaŭ vi ne scios ion pri la
dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, ĉiuj estas
gravuritaj; vi ne havas iom da respekto al la licea meblaro." Li
ekpromenis tra la klaso. "Stanen, ankaŭ vi skribis vian nomon
kaj ĝin per makuloj ĉirkaŭis! Delasar, vi desegnis tiun ĉi
vizaĝon, ĉu ne?"

Sur ĉiuj benkoj estis efektive desegnaĵoj kaj gravuraĵoj
diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanaj, engravuri sian
nomon por lasi memoraĵon al la posteuloj.

"Mi opinias, ke mi devas vin ĉiujn puni," diris la profesoro,
daŭrigante sian promenadon inter la benkoj. "Kvankam tiuj
tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen ĉiuj kulpaj, tre
kulpaj. Nur bubetoj kaj malsaĝuloj tiel amuziĝas anstataŭ . . ."
Subite li haltis paliĝante antaŭ la benko de Gardiol . . . Dum
longa momento li silentis. Lia vizaĝo estis blanka. Liaj okuloj
ŝajnis ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso
kuraĝis moviĝi aŭ eĉ spiri.

"Knaboj, li ekdiris per mallaŭta kaj tremanta voĉo, tie estas
gravurita la subskribo de . . . mia patro."

De tiu tago, Karlo havis grandan amon al la profesoro de latina
lingvo.

1. Kion diris la profesoro de latina lingvo? -- 2. Ĉu Rigar
aŭskultis? -- 3. Ĉu vi parolas angle? -- 4. Kiom de tempo vi
lernis Esperanton? -- 5. Kion faris Man? -- 6. Ĉu la profesoro
lin gratulis? -- 7. Ĉu la lernantoj sidis sur seĝoj? -- 8. Kion
ekvidis la profesoro sur unu tablo? -- 9. El kiuj lignoj oni
faras tablojn? -- 10. Nomu la kolorojn, kiujn vi konas.



12. La amiko.

Tre feliĉa estis Karlo, ĉar li havis veran amikon. Lia nomo
estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj
okuloj. Nur ses monatojn pli aĝa ol Karlo li estis, tamen ĉiuj
respektis lin en la klaso pro lia kuraĝo. Efektive nenion li
timis kaj li estis plej lojala kaj malkaŝema knabo.

Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas
ĉiumomente, lin demandis: "Janko, ĉu vi enuas tie ĉi?" --
"Jes, Sinjoro, tre multe," li respondis. Forpelita li estis, sed
nur por unu horo.

Janko bonege desegnis kaj ankaŭ pentris. Li havis plej mirindan
talenton por prezenti tute precize ies fizionomion per kelkaj
krajonaj strekoj, kaj li desegnis en sia kajero la vizaĝon de
ĉiuj siaj amikoj. Ke preskaŭ ĉiuj profesoroj ŝatis Jankon,
estis facile rimarkebla, kvankam ili ofte ŝajnis lin timi.

Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li ĉiam klopodis esti
apud li kaj lin sekvadi. Li tre bedaŭris, ke li ne povas sidi en
la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre
ofte alvenis hejmen malfrue post la fino de la posttagmezaj
lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin: "Nu, Karlo mia, kion vi
faris tiel longe?" -- "Mi akompanis Jankon," estis lia ĉiama
respondo.

Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo
opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la
liceo. Tamen Karlo ĉiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko
neniam mokis lin pri eraro aŭ nescio. Karlo opiniis, ke tio
estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko.

Estis vera honoro tiel esti protektata de Janko, kaj fiere Karlo
ĝuis ĝin. Al Janko li diris ĉiujn sekretojn siajn kaj petis
konsilojn en ĉiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li
demandon pri malfacila afero, li kelkafoje diris: "Mi respondos
al vi morgaŭ." La morgaŭan tagon, sen ia forgeso, li alportis
plenan informon pri la afero.

Lia patro estis presisto kaj havis grandegan librejon. Kelkafoje
Janko pruntis librojn al Karlo kaj eĉ al aliaj knaboj, sed sur
la unuan paĝon li ĉiam metis antaŭe per kaŭĉuka stampilo
sian nomon kaj la jenajn versojn de fama poeto:

  "De pruntita libro jen la nepra sorto:
  Ofte ĝi perdiĝas, ĉiam difektiĝas."

Pro sia kontraŭema karaktero, la knaboj preskaŭ ĉiam redonis
la librojn en sufiĉe bona stato.

En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn
ekskursojn, ĉu piede, ĉu biciklete, kaj ĉiam pligrandiĝis
ilia amikeco.

  _Anstataŭi la streketojn per taŭgaj vortoj._

1. Ĉu Karlo -- feliĉa? _Jes, li estis -- ĉar li havis veran
--._ 2. -- Kiu estis la -- de -- amiko? _Lia -- estis Janko._
3. -- Ĉu li estis multe -- aĝa ol Karlo? _Ne, li nur -- ses --
pli aĝa._ 4. Kion demandis la -- de geografio? _-- demandis:
Janko, -- vi enuas -- ĉi?_ -- 5. Ĉu Karlo estis -- de Janko?
_Ne, -- ne -- najbaro de --._ -- 6. Ĉu Janko -- sciis? _Jes,
Janko estis -- scienculo._ -- 7. Kion -- Karlo al Janko? _Li
diris siajn --._ 8. Ĉu Janko ĉiam tuj -- la demandojn? _Ne, --
li respondis la morgaŭan --._ -- 9. Kion faris la -- de Janko?
_Li estis --._ 10. Kiu viro -- la presarton? _Gutenberg elpensis
la --._ 11.-- publika biblioteko -- via urbo? _Jes, en -- urbo
estas unu -- biblioteko._



13. Sur la rivero.

La jaroj rapide forpasis kaj Karlo ĵus eniĝis la gimnazion, kiu
estas la pli alta parto de la liceo. Preskaŭ la samajn
kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la
lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko
ĉiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por
diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne plu sidis
apud Karlo, sed estis anstataŭita unue de Laminde, due de
Servetti kaj fine de Janko mem.

Iun matenon en somero, estis tiel varme en la klaso, ke preskaŭ
ĉiuj ekdormis. Janko diris al Karlo: "Estas neeble restadi tie
ĉi, ĉu ni foriru? -- Kien? -- Ien ajn. Sur la riveron,
ekzemple, ni povus lui boaton." Karlo kompreneble entuziasmiĝis
je la ideo, kvankam li timis iomete.

Inter du lecionoj, kiam ĉiuj aliaj iris momenton babiladi aŭ
kuradi en la korto, ambaŭ rapide trapasis la pordegon kun
Servetti, kaj tuj aliris la angulon de la plej proksima strato.
Neniu estis vidinta ilin. Ŝajnis strange al Karlo promenadi en
la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris estante ĉiam en
la liceo je tiu tempo.

Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldaŭ alvenis al
boatejo. Janko elektis mallarĝan boaton kaj sidiĝinte, ili
ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence
kontraŭ la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante.
Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur
ambaŭ bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre
verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni aŭdis kaj la
regulan bruadon de la remiloj.

Baldaŭ ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la
rivero banis siajn branĉetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis
sian remadon. Estis dolĉa silento. Ili pensis pri siaj
kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso.

Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua,
ĉar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la
altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn
demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de
la liceo). Eltirinte sian poŝhorloĝon, Karlo ekvidis, ke estas
jam tro malfrue.

Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolĉe suden
iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia voĉo ĝoje
sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la
branĉoj kaj baldaŭ ili realvenis al la boatejo.

Ĉiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili
reiros la liceon posttagmeze. Ĉe angulo de strato Karlo
renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian
ĉapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis;
vi venu al mia domo morgaŭ je la kvara kaj duono; mi havas ion
por diri al vi." Kaj li forpasis.

1. Kio estas la gimnazio? -- 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? --
3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? -- 4. Ĉu Karlo
akceptis la proponon? -- 5. Kion faris la tri junuloj? -- 6. Ĉu
la pluvo falis? -- 7. Kion eltiris Karlo el sia poŝo? --
8. Kioma horo estas nun? -- 9. Ĉu vi scias remi kaj naĝi? --
10. Kion diris la profesoro al Karlo?



14. La profesoro de historio.

La morgaŭan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka
lingvo, ĉar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj
Karlo opiniis, ke ĉi tiun tagon la ŝanco ilin favoras. Sed
restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je
la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri
kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro Jehmann tuj
komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj
diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli
timis la petitan viziton je duono post la kvara.

S-ro Jehman estis tute ne riĉa kaj havis kvar junajn infanojn.
Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Ŝi verkis ofte
artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman
ĉiuprintempe veturis Italujon kun ŝi, ĉe la paska libertempo.
Ambaŭ estis artistoj. Ili konis en Italujo ĉiujn preĝejojn,
templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentraĵoj.

La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da
glacia limonado ĉe la stacio en Milano. Neniam oni sciis, ĉu
tro malvarma, ĉu venenita ĝi estis. Sed post apenaŭ unu horo
ŝi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaŭ bedaŭris, ke li ne
ankaŭ trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte
hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam
revidos. Nun la avino loĝadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum
la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian ĝojon; li nun
malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizaĝo rapide
maljuniĝis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankoraŭ pli da
bonkoreco kaj kompatemo.

Karlo pensis pri ĉio ĉi, posttagmeze, irante al lia domo. Li
sonorigis ĉe la pordo. Servistino lin kondukis al la
laborĉambro de S-ro Jehman.

La profesoro leviĝis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li
diris, "mi ĝojas vin vidi tie ĉi, sidiĝu. Vi demandis min
antaŭ kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo ĉe la
tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn
pri tio; mi krajone notis la interesajn paĝojn. Mi jam alportis
ilin por vi hieraŭ en la liceon." Karlo estis tre konfuzita.
"Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . .
Hieraŭ mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian
pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." -- "Ne plu parolu pri
tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj
vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la
veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj
dolĉaĵo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi
estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli
longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi ĉiam
plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos laŭpove." Kortuŝite
eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron
puni lernanton.

1. Ĉu Karlo havis -- de greka -- la morgaŭan tagon? _Ne, ĉar
la -- estis malsana._ -- 2. S-ro Jehman diris ion al la -- ? _Ne,
li diris -- ?_ 3. -- da infanoj havis la profesoro? _-- havis --_
4. Kie -- lia edzino? _Ŝi mortis -- Milano._ 5. -- donis la --
al Karlo? _Du librojn._ 6. Ĉu la profesoro -- Karlon? _--, li
-- punis --._



15. La sekreto de Karlo.

Ĉiudimanĉe la familio Davis iris al la ĉefpreĝejo, matene je
duono post la deka. Ĝi estis tre malnova katedra preĝejo,
ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda.

Dum la orgeno eksonis laŭtege, ĉe la komenco de l' diservo,
Karlo sidiĝinte apud siaj gepatroj okule serĉadis iun sur la
benkoj antaŭ si. Li estis maltrankvila ĝis li rekonis blondan
hararon kun blua rubando, kiu ĉiudimanĉe aperis tie. Lumigata
de sunradio falinta tra la koloraj vitraĵoj, la blonda hararo
brilis kvazaŭ oro inter la nigriĝintaj kolonoj de l' antikva
templo. Tiu vidaĵo trankviligis la animon de Karlo, kaj post la
preĝoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l'
pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon
elirantan; kaj ĉiufoje li konvinkiĝis, ke ŝi havas belege
bluajn okulojn.

Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis ŝin admire
starantan antaŭ pentraĵo de itala majstro. Li kompreneble
haltis antaŭ la sama. Ŝi tre ruĝiĝis; sed de tiu tempo,
ĉiudimanĉe ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la
ĉefpreĝejo. Ŝi ĝenerale estis sola kun sia patrino, sed
kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris
el preĝejo kun kvar gefiloj. Karlo iam aŭdis ŝin diri al ili:
"Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaŭ posttagmeze, ĉu
ne?"

Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankaŭ iros al la
parko posttagmeze. Tie li havis mirindan ŝancon, ĉar promenante
apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al ŝi pilkon
falintan sur la vojon aŭ perditan sub arboj. Ŝia rideto kaj
danko lin strange konfuzis. La postan dimanĉon, li sekvis ŝin
de malproksime por vidi, kie ŝi loĝas. Ĝi estis ekster la urbo
sur strato bordita de arboj kaj ĝardenoj. Ŝi eniris en
kastelforman dometon kun belega florĝardeno plena je rozoj.

Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antaŭe, sed ŝajnis al li, ke
ĝis nun ĝi ĉiam estis fermita; kaj li kredis, ke ĝi estas
neluita. Kredeble _ŝia_ familio ĵus luis aŭ aĉetis la domon.

De tiam Karlo ofte vagadis ĉirkaŭ tiu loko, esperante ŝin
ŝance ekvidi. Unu vesperon li vidis ŝin promeni kun ŝia patro
en la ĝardeno. Alian fojon li aŭdis ŝin kanti tra malfermita
fenestro. Tio lin feliĉigis por multaj tagoj. Jam lia fratino
kaj liaj kolegoj ĉe la gimnazio multe miris pri lia ofta
revemeco.

Unu tagon li trovis ŝian domon tute fermita: Teruran baton li
ricevis en la koro. Reveninte la morgaŭan tagon li same vidis.
_Ŝi_ eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien? En la
ĝardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam
kredis, ke lia tuta vivo estas ruinigita.

Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon.

_Rakontu skribe la supran ĉapitron._ -- 1. Kion faris la familio
Davis dimanĉe? -- 2. Ĉu la katedra preĝejo estis nova? --
3. Kiun renkontis Karlo en la muzeo? -- 4. Kion diris la
fraŭlino iun tagon? -- 5. Kion faris Karlo? -- 6. Kie loĝis la
fraŭlino? -- 7. Nomu kelkajn florojn kaj diru, kiun vi preferas?
-- 8. Kiuj birdoj estis en la ĝardeno?



16. Ĉagrenoj.

Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn
informojn pri la mistera domo: ĝi apartenas al profesoro de la
Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun
sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis pasigi kelkajn
monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, ĉar
oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis
tute ĝojigaj por Karlo.

Reveninte hejmen unu tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la
avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo
Jako, kiu venis ilin sciigi. Karlo tuj remetis sian ĉapelon,
kuris al tramveturilo kaj baldaŭ alvenis en la avan domon.
Suprenirinte la ŝtuparon, li kvazaŭ ne plu povis spiri. Ĉiaj
ideoj kaj sentoj miksiĝis en lia cerbo. Li miris, ĉu li bone
komprenis, kion Heleno diris. Ĉu vere li neniam plu vidos la
bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfermis la pordon kaj
premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo
ekploris. Lia patrino kondukis lin al la ĉambro de l' mortinto.

Tie sur lito kuŝis la avo, kun vizaĝo tute blanka. Li ŝajnis
dormanta. Estis nenia rideto sur liaj lipoj, sed tamen aspekto
kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo.
Li repensis pri la tempo, kiam li aŭskultis rakontojn sur liaj
genuoj; pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj ŝercoj
kaj vojaĝaj aventuroj; pri lia bonkoreco al ĉiuj.

Iam al Karlo la avo diris: En ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo.
Tre ofte unu el ambaŭ estas multe pli potenca, ol la alia. Eĉ
kiam ĝi estas la diablo ĉiam serĉu la anĝelon. Forgesu la
difektojn de l' aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Ĉiam parolu
al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuraĝigos
multajn homojn kaj vin mem feliĉigos. Vi plifortigos la bonajn
ecojn kaj ekdetruos la malbonajn. La avo tiel bone sciis trovi la
bonajn ecojn de ĉiu!

La tagon de l' funebro la domo de l' avo estis plena de floraj
bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Vizitantoj
alvenadis ĉiumomente, redirantaj ĉiam la samajn kutimajn
frazojn. Kiel ĉio ĉi estis dolora, teda, dum Karlo volus esti
sola, trankvila kun siaj gepatroj!

Post la diservo en la preĝejo, ĉiuj iris al la tombejo,
sekvante la funebran ĉerkoveturilon. La tombejo estis malseka
pro ĵusa pluvo. Ĉiuj kunvenis ĉirkaŭ senherba loko. Estis
granda fosaĵo en la tero kaj planko ambaŭflanke. Oni glitigis
la ĉerkon malsupren kaj ĝin tuj rekovris per tero. La pastro
ekpreĝis, sed Karlo pripensis malĝoje. En liaj oreloj ankoraŭ
sonis la bruo de la tero falanta sur la ĉerkon. Tien oni metis
lian karan avon.

Jam la personoj disiĝis por reiri hejmen. Pasante inter la aliaj
tomboj, Karlo malĝoje ekpensis pri ĉiuj, kiuj jam kuŝas tie
sub la tero.

1. Ĉu Janko povis -- al sia -- informojn? _Jes, -- povis, post
kelkaj --._ 2. -- mortis en la -- de Karlo? _Lia --._ 3. Kie --
la avo? _-- -- lito._ 4. -- oni kondukis la -- ? _Al la tombejo._
5. Per -- oni rekovris la -- ? _Oni rekovris -- per tero._ 6. --
kio pensis Karlo? _-- pensis pri la --, kiuj jam kuŝas sub
la --._



17. Studento kaj poeto.

Ĉe l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian
lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en
Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraŭ la gajeco de
l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre
ĝojan vivadon. Li pli kaj pli fariĝis revema. Dum la aliaj
drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile
sidadis en sia ĉambro.

Li havis bonan brakseĝon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie
sidis ĉe la fajro, pripensante aŭ legante. Li ofte verkis
versaĵojn. Ankaŭ li skribis longajn leterojn al sia amiko
Janko, kiu estis en Bruselo, studanta leĝosciencon. Karlo
aŭskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco,
biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li
komencos studadi medicinon. Por tio li ankaŭ veturis Bruselon,
kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.

En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis
sian amikon Jankon kaj ankaŭ alian kunliceanon Laminde, kiu ĵus
venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko
estis tre bona al Karlo, ĉar tiu amiko estis ĉiam energia kaj
gaja. Li kondukadis Karlon al la juĝejoj, al politikaj kunvenoj,
al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antaŭe, li multe lernigis
al sia revema amiko.

Laminde estis neriĉa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj
studadi. Li donis lecionojn, li eĉ faris paroladojn pri la angla
literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo
kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la
redakcio de ĵurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn.

Kiel Janko, Laminde multe kuraĝigis Karlon per sia vigleco.
Kvankam li studadis medicinon, Karlo ĉiam pli interesiĝis je la
literaturo kaj arto. Ambaŭ liaj amikoj tre incitis lin, ke li
publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum
longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj
eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe
serĉita titolo: "_Oraj Flugiloj_". La unua versaĵo estis la
jena:


                           Lasta flugo.

  Vi kien flugas, papilio,          Vi kial flugas en malvarmo
    Tremante kaj rapide?              Tra flora la tombejo?
  Jam mortis rozo kaj lilio,        Sur ĉiu loko pluva larmo
    Kaj venas frost' perfide.         Nun restas en herbejo.

  Flugiloj viaj kvazaŭ lampo       Silentas ĉiuj en la nestoj,
    Briletas en nebulo:               Kaj svenis bonodoroj;
  Vi kion serĉas tra la kampo,     Plu ne batalos vi kun vespoj
    Perdita somerulo?                 Pri la floretaj koroj.

  Dezertaj estas la ĝardenoj       Jen restas nur en kampo vasta
    Kaj vana l' amo via.              Velkinta krizantemo,
  Skeletoj ŝajnas la vervenoj      Sur kiu via kiso lasta
    Sub laŭbo senfolia.              Mortigos vin en tremo.


1. Al kiu urbo veturis Karlo? -- 2. Kiom da monatoj li restis
tie? -- 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la
jaro. -- 4. Al kiu ofte skribis Karlo? -- 5. Kion li studis
speciale? -- 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. -- 7. Ĉu
Karlo ŝatis skribi poeziojn? -- 8. Donu kelkajn vortojn
rimantajn kun "vento". -- 9. Ĉu vi preferas prozon aŭ versojn?



18. Alico.

Ĉiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn kun
siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li
revenis hejmen, li trovis sian fratinon fianĉino de juna
advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata
pro sia delikata elokventeco kaj ankaŭ pro sia afablega
karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fianĉiĝo
kaŭzis multe da invitoj de kaj al la familio Davis.

Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la
urbo. La fianĉo de Heleno iam venis peti Karlon, ke li akompanu
sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu ĵus
revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam, de la Kalkuta
Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuta por pasigi en
la urbo du jarojn da libertempo, kiujn li postulis por sia sano.

Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro,
homo tiel interesa, tiel klera, k.t.p., Karlo sentis malnovan
fajron rebruliĝantan en sia koro.

Pri la junulino ekvidita en la preĝejo li repensis. Pri la
perdita pilko en la parko li rememoris, ankaŭ pri la promenadoj
ĉirkaŭ la mistera domo. "Mi plezure vin akompanos tien," li
diris.

La tagon, kiam, kune kun la gefianĉoj, li iris al la domo de
profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre
miris pri tio.

La profesoro kun sia edzino akceptis ilin ĉarme kaj prezentis al
Karlo sian filinon. La junulino estis plej bela kaj dolĉa, nun
kredeble dudek aŭ dudek-unujara.

"Sinjoro Karlo Davis," diris la profesoro, "mia filino Alico."
Kvankam tre konfuzita, Karlo fariĝis kuraĝa. -- "La grandan
plezuron renkonti vin, fraŭlino, mi jam havis antaŭ kvin jaroj
en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon."

Ŝi ĉarme ridetis iom ruĝiĝante: "Ho, jes, sinjoro, mi
memoras, ŝi diris, vi estis tiel afabla!"

Plej agrablan vesperon pasigis Karlo ĉe la hejmo de profesoro
Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versaĵojn
siajn. Eĉ kanton li verkis, kiun lernis fraŭlino Alico por
kanti laŭ ario ŝatata de ŝi.

Ofte fraŭlino Palam estis invitita de fraŭlino Davis; kaj Karlo
pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antaŭe. Okazis
iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton
kaj ambaŭ trankvile remis ĝis la arbareto de salikoj. Kiam por
vespermanĝo ili revenis hejmen, gefianĉoj ili estis.

La konsenton de gesinjoroj Palam, Karlo facile akiris, same kiel
la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej feliĉa junulo en
la mondo.

  _Faru demandojn por la jenaj respondoj._

1. -- ? Jes, ĉiusomere. 2. -- ? Kun siaj gepatroj kaj Heleno.
3. -- ? Kun juna advokato en la urbo. 4. -- ? Jes, li havis
multajn amikojn. 5. -- ? Ĉar li havis afablan karakteron. 6. -- ?
Li estis profesoro en la Kalkuta Universitato. 7. -- ? Li revenis
por sia sano. 8. -- ? Li diris al Karlo, ke la profesoro estas
tre klera. 9. -- ? Jes, li estis akceptata tre afable. 10. -- ?
Ŝi estis ĉirkaŭe dudekjara. 11. -- ? Ĝi estis verkita de
Karlo. 12. -- ? Jes, li estis tre feliĉa.



19. Kuracisto.

Ankoraŭ du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo,
sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj
monatoj kaj ankoraŭ eĉ pli ofte. La edziniĝo de lia fratino
Heleno estis unu el tiuj bonaj kaŭzoj por libertempo.

Ĉe tiu festo li la unuan fojon montriĝis oficiale kun sia
fianĉino Alico Palam. Estis tre ĝojiga tago.

Ĉe la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis ĉe la
Universitato sian tezon pri "la influo de l' imagemo en la
muskolaj malsanoj". Sukcesinte kun honoro, li definitive revenis
al sia hejma urbo.

Konsilate de sia patro, li luis ĉambraron sur la unua etaĝo de
komforta domo tute proksime je la vendoplaco. Alico lin helpis
por aranĝadi la ĉambraron kaj iliaj patrinoj sin okupis pri
aĉeto de mebloj, tapiŝoj, kurtenoj, k.t.p.

Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico
donacis al li grandan kopion de la itala pentraĵo, antaŭ kiu
ili ambaŭ haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj.

Per la amikoj kaj la konatuloj de ambaŭ familioj Davis kaj
Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon de doktoro de
medicino li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio
plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli vendiĝis, ol lia
poemlibro. Pro lia granda kvieteco kaj certeco, Karlo tre rapide
plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn
resanigojn de nervaj personoj, kaj li ĉiam pli kaj pli
interesiĝis je tiu psikologia parto de l' kuracarto.

Li interesiĝis je publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn
pri hejmozorgado, pri ordo en ĉiutaga vivado, pri reguleco en
manĝado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado, k.t.p.

Post ses monatoj li estis preskaŭ la plej ŝatata kuracisto en
la urbo kaj jam estis plu nenia kaŭzo por prokrasti lian
edziĝon kun Alico Palam. Ambaŭ gejunuloj konsentis por ne havi
bruan feston. Ili opiniis, ke oni ne edziĝas por la publiko.
Laŭ ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj
kredeble pro tio speciale ĉarma. Sinjorino Palam havis tamen
doloran momenton da plorado pensante, ke ŝi de nun ne plu havos
kun si sian amatan filinon. Sed la feliĉo de Alico ŝin
konsolis. Ŝi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte
ies feliĉo kaŭzas la malfeliĉon de alia, kaj kio alportas
rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas larmojn en la okuloj de
alia.

Post la edziĝa ceremonio, la feliĉaj geedzoj foriris por fari
la kutiman vojaĝon.

1. Ĉu Karlo kelkafoje revenis hejmen? -- 2. Kiun tezon li
prezentis? -- 3. Sur kiu etaĝo li luis ĉambraron? -- 4. Kiu
helpis Karlon? -- 5. Kiuj objektoj troviĝas ĝenerale en salono
kaj en manĝoĉambro? -- 6. Kion donis Alico al sia fianĉo? --
7. Kies tezo ne multe vendiĝis? -- 8. Ĉu vi legis la tezon de
S-ro Doktoro Corret pri la utileco de internacia lingvo por
medicino? -- 9. Kio estas en la kapo? -- 10. Per kio oni vidas?
-- 11. Nomu la diversajn partojn de la homa korpo. -- 12. Kiu
mano estas ĝenerale pli lerta? -- 13. Kiel oni nomas viron, kiu
ne povas vidi? -- 14. Kiel skribas la blinduloj?



20. En Italujo.

Ĉar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti
longe for de la urbo. Pro tio la edziĝovojaĝo estis ne tre
longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaŭ komenci sian edzinan
vivadon en la nova hejmeto. Sed ŝi ankaŭ deziris viziti
Italujon, kies nur unu havenon ŝi konis.

La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo
Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta
pejzaĝo de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per
sia grandioza beleco.

Alveninte Luganon, ili estis tiel ĉarmitaj de la lago, ke ili
denove haltis kelkajn tagojn kaj ankaŭ vizitis Komon kaj la
ĉirkaŭan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandiĝas oraj
sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj ĉirkaŭe, blankaj
domoj, ĝardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio
estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante
promenadis antaŭ dumil jaroj.

En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la
tegmento de l' grandega ĉefpreĝejo, kiu blanke brilegis kvazaŭ
giganta juvelo sub la hela ĉielo.

En Venezio ili longe promenadis en la palaco de l' dukoj,
admirante la grandajn majstroverkojn de l' pentristoj el la
venezia skolo. En nigra gondolo ili dolĉe glitadis sur la
kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Ili
ŝipveturis al la insulo Lido por vidi la maron Adriatikan.
Antaŭ la ora ĉefpreĝejo de Sankta Marko ili disĵetis
grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la
Granda Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en
gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj aŭ
mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion.

En Bolonjo ili vizitis la malnovajn preĝejojn por admiri la
pentraĵojn. En Romo ili vidis la Forumon, kiun ĉirkaŭas tiom
da gloraj ruinaĵoj kaj plenigas tiom da eternaj memoraĵoj.

En Napolio ili vagadis ĉe l' marbordo kaj vidis nepriskribeblajn
subirojn de la suno. La vaporŝipego, en kiu vojaĝis gesinjoroj
Palam por reiri al Kalkuta, estis haltonta ĉe Napolio. Ĝian
alvenon ili atendis, por ilin adiaŭi. Poste ili revenis hejmen
haltante ankoraŭ en Nice kaj Marseille.

Tre ĝoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo
feliĉkore miris, kiel bele realiĝis lia knaba revo.

_Rakontu skribe la supran ĉapitron._ 1. -- ? Li estis kuracisto.
2. -- ? Ne, ĝi ne estis tre longa. 3. -- ? Ŝi deziris viziti
Italujon. 4. -- ? Jes, tiu lando estas tre bela. 5. -- ? Ili
haltis en Lucerno. 6. -- ? Jes, tiu urbo estas ĉe la bordo de
lago. 7. -- ? Ili restis en Lugano dum kelkaj tagoj. 8. -- ? La
restoracio en la stacidomoj estas nomata bufedo. 9. -- ? Estas la
lokomotivo, kiu trenas la vagonaron. 10. -- ? Jes, dum la vintro
la svisaj montoj estas tute kovrataj de neĝo. 11. -- ? Jes,
Venezio estas tre malnova urbo. 12. -- ? Sur la kanaloj oni
veturas per gondoloj. 13. -- ? Jes, tiuj ŝipetoj estas tre
graciaj. 14. -- ? La sono de la violono estas pli bela, ol tiu de
la gitaro. 15. -- ? La vaporŝipo estis haltonta ĉe Napolio.
16. -- ? Jes, Karlo fariĝis konata kaj bone sukcesis.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Karlo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home