Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Strange case of Dr. Jekyll and Mr. Hyde. Esperanto - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Author: Stevenson, Robert Louis, 1850-1894
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Strange case of Dr. Jekyll and Mr. Hyde. Esperanto - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde" ***


R. L. STEVENSON


Doktoro Jekyll
kaj
Sinjoro Hyde


Kun permeso de Longmans & Co

Tradukita de
WILLIAM MORRISON, F. B. E. A.
kaj
WILLIAM W. MANN


LONDON, W. C.
THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
133–136, High Holborn



ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskiĝis
en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de sufiĉe
riĉaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta
vivado, de la ŝarĝo de malbona sano. Kiam,
ankoraŭ knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj
lia vartistino legadis al li tage kaj nokte ĉiajn
rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la
instinkto de l’ aŭtoreco. Edukita en la skota
ĉefurbo, li studadis la leĝosciencon kaj
fariĝis advokato. Dum sia libertempo, li vojaĝis
alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua
verko, «An Inland Voyage» (Enlanda Vojaĝo). La verko,
tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun
tradukita en la sekvantaj paĝoj. Post la morto de sia
patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Eŭropon por
serĉi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li
faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li
mortis en 1894.

La verkoj de Stevenson estas diversaj, ĉar li
estis poeto, romanisto, vojaĝinto, moralisto kaj
biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj
li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco
estis malofte egalita.

Prezentante tiun ĉi tradukon al la mondo
esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro
J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan,
Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.


Oktobro 1909.
W. Morrison, Edinburgo.
W. W. Mann, Londono.



Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde


La rakonto pri la pordo

Sinjoro Utterson, la leĝisto, estis homo kun
malglata vizaĝo neniam lumigata de rideto; malvarma,
mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la
sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel
aminda. Ĉe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis
laŭ lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj
okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon,
sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la
postmanĝa vizaĝo, sed pli ofte, kaj laŭte,
per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis
ĝinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la
grandaj vinoj; kaj, kvankam li ĝuis la teatron, li ne
estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek
jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon,
kelkfoje mirante preskaŭ kun envio, la altpremecon de
vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj
en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol
riproĉi.

—Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze
diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laŭ sia
propra maniero.—En tiu ĉi rolo, la sorto ofte faris,
ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona
influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili
daŭrigis viziti lian ĉambraron, li neniam
elmontris eĉ nuancon de ŝanĝo en sia mieno.

Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro,
ĉar eĉ en sia plej bona humoro li estis
sindetenema, kaj eĉ liaj amikiĝoj ŝajnis esti
fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.

Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon
pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la
maniero de tiu leĝisto. Liaj amikoj estis el liaj
propraj samsanganoj, aŭ tiuj kiujn li konis dum plej
longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun
la tempo; ili necesigis nenian specialan taŭgecon
ĉe sia objekto. De tio sendube naskiĝis la ligo,
kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1],
lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion
tiuj du povis vidi unu en la alia, aŭ kiun temon
komunan al ambaŭ ili povis trovi, tio estis por multaj
personoj «nukso por fendi». Tiuj, kiuj renkontis ilin dum
iliaj ĉiudimanĉaj promenadoj, raportis, ke ili
kutime diras nenion, ŝajnas strange malgajaj, kaj
akceptadas kun videbla senĝeniĝo la alvenon de
amiko. Malgraŭ tio, la du viroj plej alte ŝatis
tiujn ekskursojn, taksis ilin la ĉefa juvelo de
ĉiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de
plezuro, sed eĉ malcedis al la alvokoj de profesiaj
aferoj, por ke ili povu ĝui ilin neinterrompate.

Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis
ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La
strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila,
sed ĝi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de
l’ semajno[2].
Ŝajne la loĝantoj ĉiuj bone prosperadis, kaj
ĉiuj vetesperis sukcesi ankoraŭ pli bone, kaj la
superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketaĵoj;
tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris
kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.

Eĉ dimanĉe, kiam ĝi vualis siajn pli
brilaĉajn ĉarmojn kaj estis kompare ne trairata,
la strato ellumis, kontraste al sia malgaja
ĉirkaŭaĵo, kiel fajro en arbarego; kaj per
siaj freŝe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone
poluritaj latunaĵoj, sia ĝenerala pureco kaj
gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj plaĉis la okulon de la
preteriranto.

Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta
direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj
ĝuste ĉe tiu punkto ia malbonaŭspica masivo
de konstruaĵoj eltrudis sian gablon[3]
super la straton. Ĝi estis duetaĝa, montris nenian
fenestron, nenion krom pordo ĉe la malsupra etaĝo
kaj blinda kvazaŭfrunto de makulita muro ĉe la
supra; kaj portis en ĉiu trajto la signojn de
daŭra kaj avaraĉa malzorgo. La pordo, kiu posedis
nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita.
Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis
alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la
ŝtupoj; la lerneja knabo provadis sian
poŝtranĉilon sur la muldaĵoj, kaj en la
daŭro de preskaŭ tuta generacio, aperis neniu por
forpeli tiujn okazajn vizitantojn aŭ por ripari iliajn
ruinigaĵojn.

S-ro Enfield kaj la leĝisto iris sur la alia flanko
de la strato; sed kiam ili alvenis ĝuste kontraŭ
la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.

—Ĉu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj
kiam lia kunulo respondis jese, —ĝi estas kunigita en
mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.

—Ĉu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda
ŝanĝo de voĉo. Kaj kio estis tio?

—Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. —Mi estis
revenanta hejmen de iu mondfina loko ĉirkaŭ la
tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min
tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion
krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj ĉiuj
loĝantoj estis dormantaj—strato post strato,
ĉiuj iluminitaj kvazaŭ por procesio, kaj ĉiuj
tiel malplenaj kiel preĝejo—ĝis fine mi
eniĝis en tiun staton de mento, en kiu oni
aŭskultas kaj aŭskultadas kaj komencas arde
deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du
figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten
laŭ bona marŝpaŝado, kaj la alia, knabino
eble ok aŭ dekjara, kuranta tiel rapide, kiel ŝi
povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaŭ, ja
sufiĉe kompreneble, kunfrapiĝis unu kontraŭ
la alian ĉe la angulo, kaj tiam okazis la terurega
parto de la afero; ĉar la viro trankvile premegis
subpiede la korpon de l’ infanino kaj lasis ŝin
kriegantan sur la tero. Tio, aŭdata, estas nenio, sed
vidata, ĝi estis infera. Ne estis kiel homo; estis
kvazaŭ iu malbenita Juggernaut. «He! haltu!» mi
kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l’
nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo
ĉirkaŭ la krieganta infanino. Li estis tute
trankvila kaj faris nenian kontraŭstaron, sed li
ĵetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke ĝi
ŝvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis
la propra familio de la knabino; kaj baldaŭ aperis la
kuracisto, por kiu oni estis ŝin sendinta. Nu, la
infanino ne estis multe vundita, sed pli ĝuste
timigita, laŭ la diro de lia ostosegista moŝto;
kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed
estis unu stranga cirkonstanco. Jam ĉe la unua vido, la
viraĉo inspiris en mi naŭzon. Ankaŭ la
familio de la knabino ŝajnis senti same, kio estis ja
nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la
kuracisto. Li estis laŭ la ordinara tipo de apotekisto,
de neniu speciala aĝo aŭ koloro, kun forta
Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo.
Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni ĉiuj: ĉiufoje
kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto
naŭziĝas kaj blankiĝas pro deziro lin
mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis
kio estas en la mia, kaj, ĉar mortigo estis neebla, ni
faris tion, kion ni juĝis krom tio plej bona. Ni diris
al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon
el la okazintaĵo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino
de Londono ĝis la alia. Ke, se li havas amikojn aŭ
kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj
la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj
vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone,
ĉar ili estis sovaĝaj kiel harpioj. Neniam mi
vidis rondon da tiel malamegaj vizaĝoj; kaj jen la viro
en la mezo, kun ia nigra ridaĉa trankvileco—timigita
tamen ankaŭ, mi povis rimarki—sed elportanta la
aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.

—Se vi elektas fari profiton el tiu ĉi
okazintaĵo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi.
Ĉiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu
vian sumon. —

Nu, ni suprentordis lin ĝis 100 funtoj por la
familio de la knabino; li videble volis kontraŭstari;
sed ĉe ni ĉiuj estis io, kio minacis al li nenion
bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj
kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la
pordo? Li eltiris ŝlosilon el la poŝo, eniris kaj
tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj ĉeko je Coutts[4]
por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per
nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam ĉi tio estas unu
el la punktoj de mia rakonto, sed ĝi estis nomo
almenaŭ tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis
granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur
ĝi ne estis falsaĵo. Mi permesis al mi la
liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero
ŝajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras
tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la
ĉeko de alia homo por preskaŭ cent funtoj. Sed li
estis tute trankvila kaj mokrida.

—Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi ĝis
la bankoj malfermiĝos, kaj tiam mi mem monerigos la
ĉekon.

Tial ni ĉiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la
infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la
restaĵon de la nokto en mia ĉambraro; kaj, la
sekvintan matenon, post kiam ni manĝis, ni iris kune al
la banko. Mi mem prezentis la ĉekon kaj diris, ke mi
havas ĉiun kaŭzon por kredi, ke ĝi estas
falsaĵo. Sed tute ne. La ĉeko estis vera.

—Tut-tut![5] diris
S-ro Utterson.

—Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield.
Jes, estas malbona afero. Ĉar mia homo estis tia, kun
kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la
persono, kiu skribis la ĉekon, estas la vera esenco de
la konveneco, fama ankaŭ, kaj (kio pli malbonigas la
aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas «la bono».
Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn
malsaĝaĵojn de sia juneco. La Domo de la
Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruaĵon
kun la pordo. Kvankam eĉ tio ja ne sufiĉas por
klarigi ĉion—li aldonis; kaj ĉe tiuj vortoj, li
enreviĝis.

El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro
Utterson:

—Kaj vi ne scias, ĉu la tratinto de la ĉeko
loĝas tie?

—Verŝajna loko, ĉu ne? respondis S-ro
Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li
loĝas ĉe iu placo.

—Kaj vi neniam demandis pri … la loko kun la pordo?
diris S-ro Utterson.

—Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo.
Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj;
ĝi tro inklinas al la stilo de la Lasta Juĝo. Vi
ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaŭ ekirigi
ŝtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj
malsupreniras la ŝtono, ekirigante aliajn ŝtonojn,
kaj baldaŭ iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi
povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia
propra posta ĝardeno, kaj la familio devas
ŝanĝi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi
regulon, ke, ju pli afero ŝajnas stranga, des malpli mi
demandojn faras.

—Kaj, vere, tre bona regulo ĝi estas, diris la
leĝisto.

—Sed mi esploris la lokon mi mem, daŭrigis S-ro
Enfield. Ĝi apenaŭ ŝajnas domo. Ne
troviĝas alia pordo, kaj neniu en- aŭ eliras per
tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia
aventuro. Estas, en la supra etaĝo, tri fenestroj, kiuj
rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas
ĉiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo,
kiu ĝenerale elĵetas fumon; tial iu sendube
loĝas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; ĉar la
konstruaĵoj tiel sin interpremas ĉirkaŭ la
korto, ke malfacile estas diri, kie unu finiĝas kaj
alia komenciĝas.

La paro denove antaŭenmarŝis silente dum iom da
tempo, kaj poste:

—Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.

—Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.

—Sed malgraŭ ĉio, daŭrigis la
leĝisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi;
mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la
infaninon.

—Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel
malutilus. Estis homo nomita Hyde[6].

—Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?

—Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla
ĉe lia aspekto; io malplaĉa, io absolute
abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi
malplaĉis, kaj tamen mi apenaŭ scias kial. Li ja
nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon,
kvankam mi ne povus precizigi ĝian lokon. Lia aspekto
estas iel eksterordinara kaj mi tamen ĉe li ne povas
citi nome ion kontraŭnorman. Ne, sinjoro, ne al mi
prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro
manko de memoro; ĉar mi certigas, ke mi lin povas
revidi en ĉi tiu momento.

S-ro Utterson denove iom marŝadis silente, kaj
evidente sub la pezo de ia pripensado.

—Vi estas certa, ke li uzis ŝlosilon? li demandis
fine.

—Mia kara sinjoro … , komencis Enfield, surprizita el
si.

—Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke ĉi
tio devas ŝajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne
petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas ĉar
mi jam ĝin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto
trafis. Se ĝi estis malĝusta pri iu punkto, pli
bone estus, ke vi ĝin korektu.

—Ŝajnas al mi, ke via devo estis min averti,
respondis la alia, iom morose[7].
Sed mi estis pedante «ĝusta», kiel vi ĝin nomas.
La kanajlo havis ja ŝlosilon, kaj, plie, li
ankoraŭ ĝin havas. Mi lin vidis uzi ĝin
antaŭ malpli ol unu semajno.

S-ro Utterson ekĝemis profunde, sed ne diris vorton;
kaj la junulo parolis denove:

—Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas
pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi
ĉi tiun aferon.

—Tutkore, diris la leĝisto. Mi donas pri tio la
manon, Richard.


La serĉado por Sinjoro Hyde

Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia
fraŭla domo en malgaja humoro kaj sidiĝis
vespermanĝi sen apetito. Estis dimanĉe lia kutimo,
post la finiĝo de tiu manĝo sidadi apud la fajro,
kun volumo de ia neinteresa religiaĵo sur sia pupitro,
ĝis la horloĝo de la apuda preĝejo sonorigis
la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris
kuŝiĝi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis
la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian
aferĉambron. Tie li malfermis sian fortan kofron,
elprenis el ĝia plej privata parto dokumenton
surskribitan «Testamento de Doktoro Jekyll»[8],
kaj sidiĝis kun nuba frunto por esplori ĝian
enhavon. La testamento estis holografa; ĉar S-ro
Utterson, kvankam li gardis ĝin nun kiam ĝi estas
farita, antaŭe rifuzis doni eĉ la plej malgrandan
helpon pri ĝia farado; ĝi kondiĉis ne nur ke,
en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D.,
F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia
«amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde»; sed ke, en okazo de
la «malapero aŭ neklarigita forestado de Doktoro
Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj», la dirita
Edward Hyde anstataŭu la diritan Doktoron Jekyll sen
plua prokrasto kaj estu libera je ĉia ŝarĝo
aŭ devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al
la anoj de la doktora domo. De longe ĉi tiu dokumento
estis la ĉefa abomenaĵo de la leĝisto.
Ĝi lin ofendis, ne nur kiel leĝiston, por kiu la
fantazieco estis nemodesta, sed ankaŭ kiel amanton de
la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj ĝis
tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio ŝveligis lian
indignon; nun, per subita okazintaĵo, estis lia scio.
Sufiĉe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu
li ne povas ion pluan sciiĝi. Estis ankoraŭ pli
malbone, kiam ĝi ekvestiĝis de abomenindaj ecoj;
kaj el la ŝanĝiĝemaj sensubstancaj nebuloj,
kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita,
difinita bildiĝo de demono.

—Mi pensis ĝin frenezo, li diris, remetante en la
kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke
ĝi estas malhonoro.

Ĉe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj
ekiris sur la vojo al Cavendish Square[9],
tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro
Lanyon[10], havis
sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.

—Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.

La seriozmiena ĉefservisto konis kaj bonvenigis lin;
li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita
tuj de la pordo al la manĝoĉambro, kie sidis D-ro
Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta,
ruĝvizaĝa sinjoro, kun amaso da haroj
antaŭtempe blankaj, kaj perforta decida maniero.
Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia seĝo, kaj
bonvenigis lin per ambaŭ manoj. La bonvoleco, laŭ
lia speciala maniero, estis iome teatra; sed ĝi estis
bazita sur reala sento. Ĉar tiuj du estis malnovaj
kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaŭ
plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne
ĉiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege ĝuis
reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado,
la leĝisto alproksimiĝis al la temo, kiu tiel
malagrable priokupadis liajn pensojn.

—Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du
plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry[11]
Jekyll?

—Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule freŝaj,
diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj
kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.

—Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia
komuna intereso.

—Ĝi ligis, estis la respondo, sed pasis jam
pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll fariĝis tro
fantaziema por mi. Li komencis deflankiĝi,
deflankiĝi de la vojo de l’ prudento; kaj kvankam,
kompreneble, mi ankoraŭ interesiĝas pri li pro la
malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vidas, tre malofte
… Tia nescienca sensencaĵo, aldonis la doktoro,
subite purpuriĝante, disigus ja Damon kaj Pitias.

Tiu ĉi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis
S-ron Utterson.

—Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis,
kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li eĉ
aldonis:

—Estas pro nenio pli malbona ol tio!

Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por
resereniĝi, kaj poste alproksimiĝis al la demando,
kiu estis la motivo de lia vizito.

—Ĉu vi iam renkontis protektaton lian nomitan
Hyde? li demandis.

—Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam aŭdis pri li.
Post mia tempo.

Jen la sumo de la sciiĝoj, kiun la leĝisto
reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en
malkvieta moviĝado kuŝis tra la fruaj horoj
ĝis la alveno de l’ mateno. Estis nokto malmulte
ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj
sieĝata de demandoj.

—Sonis la sesa per la sonoriloj de la preĝejo, kiu
staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj
ankoraŭ li luktis kun la problemo. Ĝis nun tiu
problemo estis tuŝinta lin nur sur lia flanko
intelekta, sed nun ankaŭ lia imago estis okupata
aŭ, por diri pliĝuste, sklavigita; kaj, dum li tie
kuŝadis kaj ĵetiĝadis en la mallumegeco de la
nokto kaj de sia kurtendrapirita ĉambro, la rakonto de
S-ro Enfield preterpasis antaŭ lia mento kvazaŭ
sur rulaĵo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn
vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo
rapide marŝanta; jen infaninon kurantan de la kuracista
domo, jen tiuj du kunfrapiĝas kaj tiu homa Juggernaut
piede subpremas la infaninon kaj antaŭenpaŝas,
neniel atentante pri ŝiaj krioj. Aŭ jen li vidas
ĉambron en riĉa domo, kie kuŝas lia amiko
dormanta, sonĝante, kaj ridetante pro siaj sonĝoj;
kaj jen la pordo malfermiĝas, la kurtenoj apartigas, la
dormanto revekiĝas, kaj jen! staras apud li figuro, al
kiu estas donita potenco, kaj eĉ je tiu senviva horo,
li devas leviĝi kaj fari laŭ ĝia ordono …

La figuro en tiuj du fazoj obsedis la leĝiston dum
la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur
por vidi ĝin gliti pli kaŝe tra dormantaj domoj
aŭ ŝoviĝi pli rapide, eĉ ĝis
kapturniĝo, tra pli larĝaj labirintoj de lanterne
lumata urbo, kaj, ĉe ĉiu angulo, surmarŝi sur
infaninon kaj ŝin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro
ne havis ian vizaĝon, per kiu li povus ĝin rekoni;
eĉ dum liaj sonĝoj, ĝi havis aŭ nenian
vizaĝon, aŭ unu, kiu trompis lin kaj
dissolviĝis antaŭ liaj okuloj; kaj tiel
naskiĝis en la spirito de la leĝisto kaj
pligrandiĝis strange forta, preskaŭ supermezura
scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li
povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero
klarigus kaj eble forruliĝus, kiel estas la kutimo
ĉe misteraĵoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble
povus ekvidi kaŭzon por la stranga prefero aŭ
sklaveco (nomu ĝin, kiel al vi plaĉas) de sia
amiko, kaj eĉ por la frapante strangaj kondiĉoj de
la testamento. Kaj almenaŭ ĝi estus vizaĝo
vidinda; la vizaĝo de homo tute senkompata;
vizaĝo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la
mento de la neimpresiĝema Enfield, senton de
daŭronta malamego.

De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la
pordon en la flankstrato de l’ butikoj. Matene, antaŭ
la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis
multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizaĝo de
la nebula luno—ja en ĉiu horo la leĝisto estis
trovebla ĉe sia elektita posteno.

—Se li estas sinjoro Hyde, li pensis, mi
estos sinjoro Seek[12].

Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela,
seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel
la planko de balĉambro; la lanternoj, skuataj de neniu
vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la
deka, kiam la butikoj fermiĝis, la flankstrato estis
jam tre senhoma, kaj malgraŭ la mallaŭta
muĝado de Londono ĉie ĉirkaŭe, tre
silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj
ĉe sia posteno, kiam li eksciiĝis pri stranga
malpeza piedpaŝo alproksimiĝanta. En la daŭro
de siaj ĉiunoktaj patroloj, li jam de longe
kutimiĝis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado
de sola persono, dum tiu estas ankoraŭ malproksimega,
subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj
bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antaŭe
tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta
superstiĉa antaŭsento de sukceso, ke li retiris
sin en la enirejon de la korto. La paŝoj rapide
alproksimiĝis, kaj subite plilaŭtiĝis kiam
ili ĉirkaŭpasis la angulon de la strato. La
leĝisto, rigardante el la enirejo, povis baldaŭ
vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu ĉi estis
malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, eĉ je
tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan
antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante
oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis,
li eltiris ŝlosilon el la poŝo, kvazaŭ iu,
kiu alproksimiĝas al la hejmo.

S-ro Utterson elpaŝis kaj tuŝis lin je la
ŝultro dum li preterpasis.

—S-ro Hyde, mi kredas.

S-ro Hyde kuntiriĝis malantaŭen kun sibla
enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne
rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon, li
respondis sufiĉe trankvile:

—Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?

—Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la leĝisto.
Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll—Sinjoro Utterson
de Gaunt Strato—vi sendube aŭdis mian nomon; kaj
renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi
min.

—Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis
S-ro Hyde, enblovante en la truon de la ŝlosilo. Kaj
tiam subite, sed ne levante la rigardon:

—Kiel vi konis min? li demandis.

—Viaflanke, diris S-ro Utterson, ĉu vi faros al mi
komplezon?

—Kun plezuro, respondis la alia, kio ĝi estu?

—Ĉu vi permesos, ke mi vidu vian vizaĝon?
demandis la leĝisto.

S-ro Hyde ŝajnis heziti; fine kvazaŭ post ia
subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la
paro sufiĉe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj
momentoj.

—Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble
estos utile.

—Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni
renkontiĝis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj
li donis numeron en strato de Soho[13].

—Bona Dio! pensis S-ro Utterson, ĉu li ankaŭ
pensis pri la testamento?

Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro
la dono de l’ adreso.

—Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?

—Laŭ priparolo, estis la respondo.

—Kies priparolo?

—Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.

—Komunajn amikojn! eĥis S-ro Hyde iom raŭke.
Kiuj ili estas?

—Jekyll ekzemple, diris la leĝisto.

—Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun
ekruĝiĝo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.

—Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.

La alia rikanis laŭte en sovaĝan ridon; kaj jen
la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li
malŝlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La
leĝisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde
forlasis lin, la bildo de l’ maltrankvileco. Tiam li
malrapide supreniris la straton, haltetante post ĉiuj
du-tri paŝoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel
homo en ia menta perpleksiteco[14].
La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el
speco, kiu malofte solviĝas. S-ro Hyde estis pala, kaj
havis pigmean eksteraĵon; li donis la impreson de
malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis
mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraŭ la
leĝisto kun ia mortigula miksaĵo de timemeco kaj
trokuraĝo, kaj li parolis per raŭketa
mallaŭtaĉa kaj iom rompita voĉo—ĉiuj
ĉi punktoj estis kontraŭ li; sed ĉio ĉi
tio kune ne sufiĉis por klarigi la ĝis tiam
nekonitan naŭzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro
Utterson rigardis lin:

—Devas esti io plu, diris en si la perpleksita[15]
sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por ĝi
eltrovi nomon. Dio min benu! la viro ŝajnas apenaŭ
homa. Io troglodita, ni diru? aŭ ĉu estas tie nur
la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj
transfiguras sian argilan loĝejon? La lasta, mi pensas;
ĉar, ho mia malfeliĉa maljuna Harry Jekyll! se mi
iam legis sur vizaĝo la subskribon de Satano, estas sur
tiu de via nova amiko.

Ĉirkaŭ la angulo de la flankstrato estis placo
kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte
kadukiĝintaj el ilia antaŭa gloro, kaj luigitaj po
etaĝoj kaj ĉambraroj al homoj el ĉiuj specoj
kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arĥitektoj,
fi-reputaciaj leĝistoj, kaj la agentoj de kaŝataj
entreprenoj. Unu konstruaĵo, tamen, la dua for de la
angulo, estis ankoraŭ tute okupata; kaj, antaŭ
ĝia pordo, kiu portis grandan ŝajnon de
riĉeco kaj komforto, kvankam ĝi estis nun
envolvita en mallumo, krom ĉe la fenestreto super
ĝi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita,
maljuneta servisto malfermis la pordon.

—Ĉu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?[16]
demandis la leĝisto.

—Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume
enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun
malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laŭ
la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj
meblitan per multekostaj mebloj el kverko.

—Ĉu vi volas atendi tie ĉi apud la fajro,
sinjoro? aŭ ĉu mi eklumigu por vi en la
manĝoĉambro?

—Ĉi tie, mi dankas, diris la leĝisto; kaj li
alproksimiĝis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo.
Tiu ĉi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis
favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem
kutimis paroli pri ĝi kiel la plej agrabla ĉambro
en Londono. Sed hodiaŭ nokte estis tremaĉo en lia
sango; la vizaĝo de Hyde kuŝis peze sur lia
memoro; li sentis—kio ĉe li estis malofta—naŭzon
kaj malŝaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia
humoro, li kvazaŭ legis minacon en la flagrado de la
fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila
eksaltado de la ombraĵo sur la plafono. Li hontis pro
la trankviliĝo, kiun li sentis, kiam Poole baldaŭ
revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.

—Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama
dissekcia ĉambro, Poole, li diris, ĉu tio estas
tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l’ hejmo?

—Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro
Hyde havas ŝlosilon.

—Via mastro ŝajnas multe konfidi al tiu junulo,
Poole, daŭrigis la leĝisto reve.

—Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni
ĉiuj ricevis ordonojn, lin obei.

—Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin ĉi tie,
diris Utterson.

—Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto
tie ĉi. Mi ja vidas lin tre malofte ĉi-tiuflanke
de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.

—Nu, bonan nokton, Poole.

—Bonan nokton, S-ro Utterson.

Kaj la leĝisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja
koro.

—Malfeliĉa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj
min trompas se li ne perdiĝas en profundajn akvojn! Li
estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaŭ tre
longe, ja vere, sed en la leĝaro de Dio statuto de
limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu
malnova peko; la kancero de iu kaŝita malhonoro; la
puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro
forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.

Kaj la leĝisto, timigita de la penso, zorgmeditis
dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, serĉante
en ĉiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia
malnova pekaĵo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta
vivo estis sufiĉe senkulpa; malmultaj homoj povus legi
la arĥivojn de sia vivo kun malpli da antaŭtimo.
Li, tamen, estis humiligita ĝis la polvo pro la multaj
malbonaĵoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran
kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis
tiel preskaŭe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste,
revenante al sia antaŭa temo, li eklumigis radion de
espero.

—Tiu ĉi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li
pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn
sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la
plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ
sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi
estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi
estaĵo rampanta kiel ŝtelisto al la lito de Harry!
Malfeliĉa Harry, kia vekiĝo! Kaj la danĝero!
Ĉar se tiu ĉi Hyde suspektas la ekziston de la
testamento, li povos malpacienciĝi pro deziro heredi.
Ha, mi devos meti la ŝultron al la tasko,—se nur
Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. Ĉar denove li
vidis antaŭ la okulo interna, klarajn kiel
diafanaĵo, la strangajn kondiĉojn de la
testamento.


Doktoro Jekyll estis tute
senĝena

Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la
doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj
kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj
inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentuloj
pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li
restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova
aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson
estis iel ŝatata, tie li estis tre multe ŝatata.
Dommastroj amis reteni la sekan leĝiston, kiam la
gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la
sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia
netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco,
sobrigante siajn mentojn en lia riĉa silento, post la
elspezado kaj streĉigado de l’ festeco. Al tiu
ĉi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun
sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro,—granda,
belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun
eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de
kapableco kaj bonkoreco,—oni povis ekvidi per liaj
rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman
korinklinon.

—Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu
ĉi. Vi konas tiun vian testamenton …

Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas
malagrabla; sed la doktoro elportis ĝin gaje.

—Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas
kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel
afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se
estus tiu ĉirkaŭligita pedanto Lanyon, pri tio,
kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li
estas bonegulo,—vi ne bezonas fari nuban vizaĝon,—efektiva
bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li
tamen, malgraŭ ĉio, ĉirkaŭligita pedanto
ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu
estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.

—Vi scias, ke mi neniam aprobis ĝin, daŭrigis
Utterson, senkompate malatentante la novan temon.

—Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la
doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.

—Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la
leĝisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna
Hyde.

La granda bela vizaĝo de D-ro Jekyll paliĝis
ĝis la lipoj mem, kaj nigreco aperis ĉirkaŭ
liaj okuloj.

—Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi
pensis, ni konsentis ne plu aludi.

—Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris
Utterson.

—Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne
komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia
nekonsekvenceco de maniero. Mi troviĝas en doloriga
situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre
stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne
povas ripari.

—Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas
homo konfidinda. Faru pri ĉi tio plenan malkaŝan
konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via
embaraso.

—Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona
viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi
plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al ĉiu
alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la
elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas
tiel malbone; kaj ĝuste por trankviligi vian bonan
koron, mi diros al vi ĉi tion: Tuj kiam mi volos, mi
povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian
manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu
malgrandan vorton, Utterson, kiun,—mi estas certa pri tio,—vi
akceptos sen ofendiĝo: ke ĉi tio estas privata
afero, kaj mi vin petas, lasu ĝin dormadi.

Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en
la fajron.

—Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li
diris fine, stariĝante.

—Nu, bone, sed ĉar ni tuŝis tiun ĉi
aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas,
daŭrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus
al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la
malfeliĉa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion
diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malĝentile.
Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu
junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke
vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn.
Vi tion farus, mi pensas, se vi scius ĉion; kaj estus
ŝarĝo forigita de mia animo, se vi promesus.

—Mi ne povas ŝajnigi, ke mi iam amos lin, diris la
leĝisto.

—Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian
manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon;
mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi ĉi
tie ne estos plu.

Utterson ekĝemis malgraŭvole.

—Nu, li diris, mi promesas.


La afero pri la Carew[17]-mortigo

Preskaŭ unu jaron poste, en la monato oktobro 18**,
Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco,
kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La
detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino,
loĝanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis
suprenirinta por kuŝiĝi ĉirkaŭ la
dekunua. Kvankam nebulo ruliĝadis super la urbo dum la
fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la
strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino,
estis brile lumigata de la plena luno. Ŝajnas, ke
ŝi estis romantikema, ĉar ŝi sidiĝis sur
sian keston, kiu staris ĝuste sub la fenestro, kaj
enprofundiĝis en revadon. Neniam,—ŝi kutimis
diri kun fluantaj larmoj, kiam ŝi rakontis la
okazintaĵon,—neniam ŝi estis sentinta sin pli en
paco kun ĉiuj homoj, aŭ pensinta pli bonvole pri
la mondo. Kaj dum ŝi tiel sidadis, ŝi ekvidis
maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj,
alproksimiĝantan sur la strateto; kaj
antaŭenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan
sinjoron, kiun komence ŝi malpli atentis. Kiam ili
alvenis ĝis reciproka aŭdebleco—kio estis
ĝuste sub la okuloj de la servistino—la pli aĝa
viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela
maniero de ĝentileco. Ne ŝajnis, ke la temo de lia
parolado estas grava; efektive, de lia montrado ŝajnis,
ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian
vizaĝon dum li parolis, kaj plaĉis al la knabino
ĝin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon
de maniero ĝi ŝajnis elspiri, tamen estis
ankaŭ ĉe ĝi io alta, kvazaŭ de ia
bonfondita memkontento. Baldaŭ ŝia rigardo vagis
al la alia, kaj ŝi estis surprizita rekoni en li unu
S-ron Hyde, kiu foje vizitis ŝian mastron, kaj al kiu
ŝi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan
bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian
vorton, kaj ŝajnis aŭskulti kun malfacile retenata
malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan
flamiĝon de kolero, frapante per la piedo, svingegante
sian bastonon, kaj kondutante,—kiel diris la servistino,—kvazaŭ
frenezulo. La maljunulo retiriĝis unu paŝon, kun
mieno de homo treege surprizita kaj iome ĉagrenita; kaj
ĉe tio, S-ro Hyde diskrevigis ĉiujn limojn kaj
bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li
premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian
ventegon da batoj, ke la ostoj aŭdeble frakasiĝis
kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu
vidaĵo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.

Estis la dua horo, kiam ŝi rekonsciiĝis kaj
venigis la policon. La mortiginto jam antaŭ longe
foriris; sed tie kuŝis lia mortigito meze de la
strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago
estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza
ligno, rompiĝis ĉe la mezo per la egeco de tiu
sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis
ruliĝinta en la defluilon, la alian sendube forportis
la mortiginto. Monujo kaj ora poŝhorloĝo estis
trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aŭ papero,
krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis
al la poŝto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de
S-ro Utterson. Tiun ĉi oni alportis la sekvintan
matenon al la leĝisto antaŭ ol li leviĝis;
kaj ĝin vidinte kaj sciiĝinte pri la
cirkonstancoj, li tuj elpuŝis solenan lipon.

—Mi diros nenion, ĝis mi vidos la kadavron, li
diris, ĉi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum
mi vestiĝos.

Kaj kun la sama serioza vizaĝo li rapide
matenmanĝis kaj veturadis al la policejo, kien oni
estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la
ĉambron, li faris jesan kapsignon.

—Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedaŭras diri,
ke tiu ĉi estas Sir Danvers Carew.

—Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, ĉu estas
eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio.
Tio ĉi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos
helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion,
kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan
bastonon.

S-ro Utterson jam tremis ĉe la nomo Hyde; sed kiam
oni metis antaŭ lin la bastonon, li ne povis dubi plu;
rompita kaj elbatita kvankam ĝi estis, li rekonis
ĝin kiel unu, kiun li mem donacis antaŭ multaj
jaroj al Harry Jekyll.

—Ĉu tiu ĉi S-ro Hyde estas persono de malalta
kresko? li demandis.

—Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la
servistino lin nomas, diris la oficisto.

S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:

—Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi
kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.

Estis jam preskaŭ la naŭa de la mateno, kaj
okazis la unua nebulo de la sezono. Granda
ĉokoladkolora vaporo malleviĝis de la ĉielo
kvazaŭ ĉerkokovrilo, sed la vento senĉese
atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn; tiel, ke
dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la
alian, S-ro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj
kaj nuancoj de krepuska lumo; ĉar jen malhelis
kvazaŭ en la profundo de vespera ĉielo; jen la
ardado de riĉa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia
stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute
distriĝis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter
la turniĝantaj volvaĵoj de l’ vaporo. La
funebreca kvartalo Soho, vidata sub ĉi tiuj
ŝanĝiĝantaj ekrigardoj kun siaj kotaj vojoj
kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj
estis aŭ ankoraŭ ne estingitaj aŭ
rebruligitaj por kontraŭbatali tiun ĉi
malĝojan reinvadon de la mallumo, ŝajnis, al la
okuloj de la leĝisto, simili kvartalon de urbo en ia
koŝmaro. Liaj pensoj, plie, estis tinkturitaj de la
plej malgajaj koloroj; kaj kiam li ekrigardis sian
veturkunulon, li sentis ian tuŝon de tiu teruro al la
leĝo kaj ĝiaj oficistoj, kiu foje povas ataki
eĉ la plej honestan. Kiam la veturilo haltis ĉe la
montrita adreso, la nebulo iome leviĝis, kaj li ekvidis
malhelan straton, ĝindrinkejon, francan
manĝejaĉon, multajn ĉifone vestitajn
infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn
virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun ŝlosilo en
la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvintan
momenton, la nebulo, bruna kiel la umbro-tero,
remalsuprenvenis sur tiun lokon kaj fortranĉis lin de
la friponejo lin ĉirkaŭanta. Ĉi tie estis la
hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta
kvaronon da miliono sterlinga.

Arĝenthara maljunulino, kun vizaĝo kvazaŭ
el eburo, malfermis la pordon. Ŝi havis malbonan
vizaĝon, glatigitan per la hipokriteco; sed ŝia
maniero estis bonega.

—Jes, ŝi diris, ja logas S-ro Hyde tie ĉi,
sed ne estas hejme, li estis en la domo lastan nokton tre
malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne
estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte
forestas; ekzemple, ĝis hieraŭ ŝi ne vidis
lin jam de preskaŭ du monatoj.

—Bone, ni do deziras vidi liajn ĉambrojn, diris la
leĝisto; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio
estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas ĉi tiu
kun mi, li aldonis: Tiu ĉi estas Inspektoro Newcomen,
el Scotland Yard[18].

Ekbrilaĉo de malama ĝojo aperis sur la
vizaĝo de la virino.

—Ha! ŝi diris, li estas serĉata! Kion li
faris?

S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.

—Li ne ŝajnas esti tre populara persono, diris
ĉi tiu.

—Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu ĉi
sinjoro iome ĉirkaŭrigardu.

El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis
senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du ĉambrojn; sed
tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. Ŝranko estis
plenigita de bona vino; la teleraro estis el arĝento,
la tukaro eleganta; bona pentraĵo pendis sur la muro,
donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda
virtuozo; kaj la tapiŝoj estis dikegaj kaj el agrablaj
koloroj. En tiu ĉi momento, tamen, la ĉambroj
portis ĉian signon de antaŭnelonga kaj rapida
traserĉado; dise sur la planko kuŝis
vestaĵoj, kun la poŝoj turnitaj eksteren;
ŝloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la
fajrejo kuŝis amaso da griza cindro, kvazaŭ multe
da paperoj estis bruligitaj. El ĉi tiu cindramaso la
inspektoro eltiris la dikan ekstremaĵon de verda
ĉeklibro, kontraŭstarintan la efikon de la fajro;
la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo;
kaj, ĉar tio ĉi certigis liajn suspektojn, la
policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni
sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kuŝas tie
je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian
kontentecon.

—Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro
Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube
perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj,
antaŭ ĉio, neniam bruligus la ĉekaron. Nur
per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom
atendi lin ĉe la banko kaj eldoni la afiŝetojn.

Tiu ĉi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila;
ĉar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, eĉ la
mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian
parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam
fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute
malkonsentis inter si, laŭ la kutimo de ordinaraj
observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu
estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la
fuĝinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.


La okazo pri la letero

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson
alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj
enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo
kaj trans korton, kiu iam estis ĝardeno, ĝis la
konstruaĵo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio
aŭ dissekca ĉambro. La doktoro aĉetis la
domon de la heredintoj de fama ĥirurgiisto; kaj
ĉar liaj propraj gustoj estis pli ĥemiaj ol
anatomiaj, li ŝanĝis la destinon de la
konstruaĵo en la posta parto de la ĝardeno. Estis
la unua fojo, kiam la leĝisto estis akceptita en tiu
parto de la loĝejo de sia amiko; kaj li observis la
malluman senfenestran konstruaĵon kun scivolo, kaj
ĉirkaŭen rigardis kun malagrabla sento de
strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase
plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj
silentan, kun la tabloj ŝarĝitaj de ĥemiaj
aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la
lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. Ĉe la
transa flanko, ŝtuparo suprenkondukis al pordo kovrita
de ruĝa bajeto[19],
kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la
kabineton de la doktoro. Estis granda ĉambro,
ĉirkaugarnita je vitraj ŝrankoj, meblita interalie
per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton
per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro
brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la
kamenbreto, ĉar eĉ en la domoj la nebulo komencis
kuŝi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis
Doktoro Jekyll, ŝajne morte malsana. Li ne
stariĝis por akcepti sian vizitanton, sed etendis
nekore la manon kaj bonvenigis lin per ŝanĝita
voĉo.

—Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de
Poole, vi aŭdis la novaĵon, ĉu ne?

La doktoro tremetis.

—Oni kriis ĝin sur la placo, li diris. Mi
aŭdis tion de mia manĝoĉambro.

—Unu vorton, diris la leĝisto. Carew estis mia
kliento, sed tio vi ankaŭ estas; kaj mi volas scii,
kion mi devas fari. Vi ja ne estis sufiĉe freneza,
kaŝi ie tiun ĉi kanajlon?

—Utterson, mi ĵuras antaŭ Dio, ekkriis la
doktoro, mi ĵuras antaŭ Dio, ke mi neniam revidos
lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun
ĉesigos ĉian rilaton kun li en tiu ĉi mondo.
Ĉio finiĝis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian
helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el
danĝero, tute for el danĝero. Atentu miajn
vortojn, oni pri li ne aŭdos plu.

La leĝisto aŭskultis malgaje. Ne plaĉis al
li la febra maniero de lia amiko.

—Vi ŝajnas tre certa pri li, li diris, kaj por vi
mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via
nomo eble aperus.

—Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio
mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed
estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis—mi
ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, ĉu mi devus
montri ĝin al la polico. Mi volus lasi la aferon en
viaj manoj, Utterson; vi juĝus saĝe, mi estas
certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi.

—Vi timas, mi supozas, ke ĝi povus konduki al lia
troviĝo, ĉu ne? demandis la leĝisto.

—Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min
tuŝas, kio fariĝos Hyde, kun li mi ne rilatos plu.
Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun ĉi tiu
malaminda afero iom kompromitis.

Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia
amiko kaj, tamen, trankviligis lin.

—Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron.

La letero estis skribita laŭ stranga vertikala
maniero, kaj subskribita «Edward Hyde»; kaj ĝi
sciigis, sufiĉe mallonge, ke la bonfarinto de la
skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel
malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia
sendanĝereco, ĉar li havas rimedojn por forkuri,
al kiuj li havas absolutan fidon. Sufiĉe plaĉis al
la leĝisto ĉi tiu letero; ĝi donis pli bonan
aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis
sin pro kelkaj siaj antaŭaj suspektoj.

—Ĉu vi havas la koverton? li demandis.

—Mi bruligis ĝin, respondis Jekyll, antaŭ ol
konscii kion mi faris; sed ĝi portis nenian stampon de
l’ poŝto. Oni alportis ĝin private.

—Ĉu mi konservu ĉi tion kaj dormu sur
ĝi?[20] demandis
Utterson.

—Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la
respondo. Mi perdis ĉian fidon al mi mem.

—Nu, mi pripensos, diris la leĝisto. Kaj nun unu
vorton plu. Estis Hyde, ĉu ne, kiu diktis la
kondiĉojn en via testamento pri tiu malapero?

La doktoron ŝajne kaptis eksveno. Li kunpremis la
lipojn kaj jesis per kapsigno.

—Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi
vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.

—Min trafis io multe pli efika, respondis solene la
doktoro. Min trafis averto—ho Dio! Utterson, kia averto!

Kaj li momente kovris la vizaĝon per la manoj.

Elirante, la leĝisto haltis kaj iom kunparoladis kun
Poole.

—Oni hodiaŭ alportis leteron, li diris. Kian
aspekton havis la portinto?

Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom poŝte,
kaj eĉ tiel nur cirkuleroj. Ĉi tiu novaĵo
forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la
letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja ĝi
estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, ĝi
devas esti juĝata alie kaj traktata kun tiom pli da
singardemo. La ĵurnalvendistoj, dum li iris,
sinraŭkige kriegis laŭlonge la trotuaroj:

—Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!

Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj
kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de
ankoraŭ alia amiko estos tirata malsupren en la
turniĝado de l’ skandalo. La decido, kiun li devos
fari estis almenaŭ iom delikata; kaj memfida kvankam li
estis laŭ kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies
konsilon.

Baldaŭ poste, li sidis ĉe unu flanko de sia
propra kameno, kun S-ro Guest[21],
sia ĉefkomizo, ĉe la alia, kaj meze inter ili, je
delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia
speciala malnova vino, kiu de longe kuŝadis nesunumata
en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraŭ dormis
pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel
karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kaŝanta amaso de
tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l’ urbo
ankoraŭ enruliĝadis tra la grandaj arterioj kun
sonego kvazaŭ de potenca vento. Sed la ĉambro
estis gaja en la lumo de l’ fajro. En la botelo la acidoj
estis jam de longe solviĝintaj; kun la daŭrado de
l’ tempo la imperia tinkturo dolĉiĝis tiel same,
kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli
riĉajn; kaj la ardeco de varmegaj aŭtunaj
posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta
liberiĝi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble
la leĝisto fandiĝis. Al neniu li kaŝis malpli
da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis ĉiam
certa, ke li kaŝis tiom, kiom li intencis. Guest ofte
iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis
apenaŭ ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu
domo; li povus fari konkludojn. Ĉu do ne estus
konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas?
Kaj antaŭ ĉio, ĉar Guest, estante fervora
studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la
konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo;
li apenaŭ legus tian strangan dokumenton, ne eldirante
rimarkon, kaj laŭ tiu rimarko S-ro Utterson povos
direkti sian estontan agadon.

—Estas malĝoja afero pri Sir Danvers, li diris.

—Ja efektive ĝi estas, sinjoro. Ĝi elvokis
grandan publikan senton, respondis Guest.—Kompreneble la
krimulo estis freneza.

—Mi multe dezirus aŭdi vian opinion pri tio,
respondis Utterson. Mi havas ĉi tie dokumenton de li
skribitan; estas tute inter ni, ĉar mi apenaŭ
scias, kion fari pri ĝi: eĉ plej bonaspekte la
afero estas malbela. Sed jen, tute laŭ via speciala
intereso: aŭtografo de mortiginto.

La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori
ĝin pasie.

—Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga
skribmaniero.

—Kaj laŭ ĉiuj diroj ankaŭ tre stranga
skribinto, aldonis la leĝisto.

Ĝuste en tiu momento la servisto eniris kun
letereto.

—Ĉu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la
komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. Ĉu estas
io privata, S-ro Utterson?

—Nur invito al vespermanĝo. Kial? Ĉu vi
deziras ĝin rigardi?

—Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis
la du foliojn flankon ĉe flanko kaj zorge komparis
ilian enhavon.

—Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaŭ,
estas tre interesa aŭtografo.

Okazis longa paŭzo, dum kiu S-ro Utterson batalis
kontraŭ si mem.

—Kial vi komparis ilin, Guest? li subite demandis.

—Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda
simileco; la du skribmanieroj estas laŭ multaj punktoj
identaj, nur malsimile klinitaj.

—Iom strange, diris Utterson.

—Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.

—Bone estus, ne paroli pri tiu ĉi letero, vi
komprenas, diris la mastro.

—Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.

Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton,
enŝlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie ĝi
ripozadis de tiam antaŭen.

—Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!

Kaj lia sango malvarmiĝis en liaj vejnoj.


La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon

La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis
proponitaj kiel rekompenco, ĉar la morto de Sir Danvers
ofendis kiel publika malfeliĉo, sed S-ro Hyde estis
malaperinta el la sciado de la polico kvazaŭ li neniam
ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj
ĉio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia
krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla
vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu
ŝajnis ĉirkaŭi lian karieron; sed pri lia
nuntempa kaŝejo, ne eĉ murmureto. De l’ tempo,
kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo,
li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la
tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de
sia timo kaj pli kvietiĝi en si mem. La morto de Sir
Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de
S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova
vivo komenciĝis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia
soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, fariĝis
denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li
estis ĉiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne
malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis
multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizaĝo
ŝajnis malfermiĝi kaj pliheliĝi, kvazaŭ
pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du
monatoj la doktoro vivis en paco.

La 8-an de januaro, Utterson estis manĝinta ĉe
la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon ĉeestis;
kaj la vizaĝo de la mastro rigardis de unu al la alia
kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj
amikoj.

La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita
kontraŭ la leĝisto.

—La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj
li akceptas neniun.

La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj,
kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam
preskaŭ ĉiutage, li trovis ĉi tiun revenon al
la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li
invitis Guest vespermanĝi kun li, kaj, la sesan, li
iris al D-ro Lanyon.

Tie almenaŭ oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante,
li estis terurita pro la ŝanĝo okazinta en la
mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur
lia vizaĝo. La iama rozkolora vizaĝo estis
paliĝinta; la karno konsumiĝis; li estis videble
pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj
signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la
observadon de la leĝisto, kiom rigardo el la okulo kaj
eco de maniero, kiuj ŝajnis atesti pri ia profunde
kuŝanta teruro de la mento. Ne verŝajne estis, ke
la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis
tentata suspekti.

—Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas
sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas
kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.

Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto,
estis kun ŝajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris
sin kondamnita al la morto.

—Min trafis granda ŝoko, li diris, kaj mi neniam
resaniĝos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado
estis agrabla; mi ŝatis ĝin, jes, sinjoro, mi
kutimis ĝin ŝati. Mi foje pensas, ke se ni scius
ĉion, ni pli ĝojus foriri.

—Jekyll estas ankaŭ malsana, diris Utterson,
ĉu vi vidis lin?

Sed la vizaĝo de Lanyon ŝanĝiĝis, kaj
li levis tremantan manon.

—Mi volas nek vidi nek aŭdi plu pri D-ro Jekyll,
li diris per laŭta ŝancelata voĉo. Kun tiu
persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu
ĉian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.

—Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa
paŭzo:

—Ĉu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas
tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados sufiĉe
longe, por fari aliajn.

—Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li
mem.

—Li ne volas akcepti min, diris la leĝisto.

—Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam,
Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciiĝos pri
la praveco kaj malpraveco de ĉi tiu afero. Mi ne povas
diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri
aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne
povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru,
ĉar tion mi ne povas elporti.

Alveninte hejmen, Utterson tuj sidiĝis kaj skribis
al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj
demandante la kaŭzon de ĉi tiu malfeliĉa
disiĝo rilate Lanyon; kaj la morgaŭa tago alportis
al li longan respondon, jen tre kortuŝante verkitan,
jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis
nekuracebla.

—Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis,
sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi
unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco;
vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se
mia pordo estos ofte fermata eĉ kontraŭ vin. Vi
devos toleri, ke mi iradu laŭ mia propra malluma vojo.
Mi faligis sur min punon kaj danĝeron, kiujn mi ne
povas nomi. Se mi estas la ĉefa el pekintoj, mi estas
ankaŭ la ĉefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke
tiu ĉi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel
animŝancelantaj; kaj por malpezigi tiun ĉi
fatalon, vi povas fari nur ĉi tion: respekti mian
silentadon.

Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis
fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj
amikoj; antaŭ unu semajno, la estonteco estis ridetanta
kun ĉia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj,
jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro
de lia vivo ruiniĝis. Tiel granda kaj
neantaŭpensita ŝanĝo montris al frenezeco;
sed laŭ la teniĝo kaj paroloj de Lanyon, devas
ekzisti por ĝi kaŭzo pli profunda.

Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitiĝis, kaj
antaŭ ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post
la enterigo, ĉe kiu li estis dolore kortuŝita,
Utterson ŝlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj
sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj
metis antaŭ sin koverton adresitan per la mano kaj
sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. «PRIVATA:
por la manoj de J. G. Utterson SOLA, kaj en la okazo de lia
antaŭmorto, detruota nelegite», tiel ĝi
estis emfaze surskribita; kaj la leĝisto timegis
rigardi la enhavon.

—Mi hodiaŭ enterigis jam unu amikon, li pensis,
kion fari, se ĉi tio kostos al mi alian?

Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj
rompis la sigelon. Interne troviĝis alia enmetaĵo,
ankaŭ sigelita, kaj signita sur la koverto jene:
«Malfermota nur post la morto aŭ malapero de Doktoro
Henry Jekyll.» Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes,
la vorto estis ja malapero; kaj tie ĉi denove,
kiel en la freneza testamento, kiun li antaŭ longe
redonis al ĝia aŭtoro, jen denove estis kunligitaj
la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la
testamento, tiu ideo naskiĝis el la fisugestio de la
viro Hyde; ĝi estis metita tien laŭ celo nur tro
evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion
ĝi povas signifi? Kreskis en la administranto granda
scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori ĝis
la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj
fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la
pako kuŝis en la plej interna angulo de lia privata
forta kofro.

Tamen, forŝovi la scivolecon ne estas ĝin
venki, kaj oni povas dubi, ĉu de tiu tago antaŭen
Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da
fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis
maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian
domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis
al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun
Poole sur la sojlo, ĉirkaŭate de la aero kaj la
sonoj de l’ malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun
domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun
ĝia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis
neniun agrablan novaĵon por komuniki. La doktoro,
ŝajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto
super la laboratorio, kie li eĉ kelkafoje dormis; li
estis malgaja, fariĝis tre silenta; li ne legis;
ŝajnis, kvazaŭ io absorbas lian menton. Utterson
tiel kutimiĝis la ĉiaman samecon de tiuj raportoj,
ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.


La okazo ĉe la fenestro

Okazis unu dimanĉon, kiam S-ro Utterson promenadis
kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove
tra la flankstrato; kaj ke ambaŭ, veninte ĝis la
pordo, haltis por ĝin rigardi.

—Nu, diris Enfield, almenaŭ tiu afero estas
finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.

—Mi esperas ke ne, diris Utterson, ĉu mi iam diris
al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de
antipatio?

—Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis
Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsaĝulo vi sendube
juĝis min, ĉar mi ne sciis, ke tiu ĉi estis
posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte
kulpa, ke mi eltrovis tion eĉ tiam, kiam mi ja ĝin
faris.

—Vi do eltrovis, ĉu? diris Utterson, sed se tiel
estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la
fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda
Jekyll; kaj mi sentas, kvazaŭ la ĉeesto de amiko,
eĉ ekstere, povus fari al li bonon.

La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj
plena de antaŭtempa krepusko, kvankam la ĉielo
mem, alta supre, estis ankoraŭ hela de la sunsubira
lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita;
kaj, sidantan tute proksime de ĝi, ĝuantan la
aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaŭ iu
senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.

—Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone
fartas.

—Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la
doktoro senespere; tre malbona. Tio ne daŭros longe,
dankon al Dio.

—Vi restas tro multe en la domo, diris la leĝisto.
Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro
Enfield kaj mi. Ĉi tiu estas mia kuzo—S-ro Enfield—D-ro
Jekyll. Venu do; prenu vian ĉapelon kaj faru kun ni
viglan promenadon.

—Vi estas tre bona, ekĝemis la alia, mi tre
ŝatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne
kuraĝas. Sed vere, Utterson, mi tre ĝojas vin
vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro
Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.

—Nu, do, diris la leĝisto bonkore, ni ne povos pli
bone fari, ol resti tie ĉi kaj paroli kun vi de kie ni
estas.

—Tiun proponon mi ĵus estis riskonta, respondis la
doktoro kun rideto. Sed apenaŭ la parolo eliris el lia
buŝo, la rideto estis forfrapita el lia vizaĝo kaj
sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke
ĝi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj
malsupre. Ili ĝin vidis nur dum momento, ĉar la
fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido
sufiĉis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen
vorto. Silente, ankaŭ, ili trairis la flankstraton, kaj
nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por
rigardi sian kunulon. Ili estis ambaŭ palaj, kaj estis
respondo de terurego en iliaj okuloj.

—Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.

Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove
antaŭen iris silente.


La lasta nokto

S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la
vespermanĝo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de
Poole.

—Dio min benu, Poole, kio kondukas vin ĉi tien? li
ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li
aldonis, ĉu la doktoro estas malsana?

—S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.

—Sidiĝu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la
leĝisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion,
kion vi deziras.

—Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis
Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas
ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne
plaĉas, sinjoro,—mi mortu, se ĝi al mi
plaĉas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!

—Nu, mia brava, diris la leĝisto, klarigu plene.
Kion ja vi timas?

—De preskaŭ unu semajno mi ion timas, respondis
Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas
elporti tion plu.

Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero
estis ŝanĝita; kaj krom en la momento kiam li
anoncis sian teruron, li ne eĉ unufoje rigardis la
leĝiston rekte en la vizaĝon. Eĉ nun li
ankoraŭ sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia
genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.

—Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.

—Nu, diris la leĝisto, mi vidas, ke vi ja havas
iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave
maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.

—Mi pensas, ke efektiviĝis ia krimaĵo, diris
Poole raŭke.

—Krimaĵo! ekkriis la leĝisto, multe timigita
kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?

—Mi ne kuraĝas diri, sinjoro, estis la respondo;
sed, ĉu vi venos kun mi, vidi por vi mem?

La sola respondo de S-ro Utterson estis leviĝi kaj
preni sian ĉapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun
miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimiĝis
sur la vizaĝo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne
malpli da miro, ke la vino estas ankoraŭ ne gustumita,
kiam tiu ĝin remetas sur la tablon por sekvi lin.

La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj
polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marŝinta unu
aŭ du paŝojn antaŭe, nun haltis meze de la
trotuaro, kaj, malgraŭ la malvarmega vetero, deprenis
sian ĉapelon kaj sekigis la frunton per ruĝa
naztuko. Sed malgraŭ la rapideco de lia veno, tiu ne
estis la roso de la ekzercado, kiun li forviŝis, sed la
malseketaĵo de ia sufokanta angoro; ĉar lia
voĉo, kiam li parolis, estis maldolĉa kaj rompita,
kaj pala lia vizaĝo.

—Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio
permesu, ke nenio malbona okazis.

—Amen, Poole, diris la leĝisto.

Ĉe tio la servisto frapis laŭ tre diskreta
maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraŭ detenata
per la ĉeno, kaj voĉo de interne demandis:

—Ĉu estas vi, Poole?

—Ĉio en ordo, diris Poole, tralasu nin.

La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la
fajro estis alte amasigita, kaj ĉirkaŭ la fajrejo
la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite
kiel ŝafaro. Vidinte S-ron Utterson, la
ĉambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino,
ekkriante: Dank’ al Dio! estas S-ro Utterson!
antaŭenkuris kvazaŭ ŝi dezirus lin enbrakigi.

—Kio! Kio! Ĉu vi ĉiuj estas ĉi tie?
diris la leĝisto malkontente. Tre neregule, tre
maldece, via mastro estus tre malkontenta.

—Ili ĉiuj timas, diris Poole.

Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la
ĉambristino altigis la voĉon kaj nun laŭte
ploris.

—Fermu la buŝon! Poole diris al ŝi, kun
sovaĝeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj
malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel
subite altigis la noton de sia lamentado, ili ĉiuj
eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizaĝoj
de teruroplena atendo.

—Kaj nun, diris la ĉefservisto, turnante sin al la
tranĉilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj
plenumos la aferon.

Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj
elkondukis lin al la posta ĝardeno.

—Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej
senbrue. Mi deziras, ke vi aŭdu, sed ke vi ne
aŭdiĝu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi
eniri, ne faru.

La nervoj de S-ro Utterson, ĉe tiu neatendita
finiĝo, faris eksalton, kiu preskaŭ renversis lin,
sed li reprenis sian kuraĝon kaj sekvis la serviston en
la laboratoriejon kaj tra la ĥirurgian teatron, kun
ĝia malordaĵo de ujoj kaj boteloj, ĝis la
malsupro de la ŝtuparo. Ĉi tie Poole signalis al
li, ke li staru flanke kaj aŭskultu, dum li mem,
demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan
alvokon al sia decidemo, supreniris la ŝtuparon kaj
frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton
de la kabineta pordo.

—Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li
kriis, kaj, eĉ dum li ankoraŭ faris tion, li
denove agitate signalis al la leĝisto, ke li
aŭskultu.

Voĉo el interne respondis:

—Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, ĝi
diris plende.

—Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaŭ
triumfa en sia voĉo, kaj, relevante la kandelon, li
kondukis S-ron Utterson malantaŭen trans la korton kaj
en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis
estingiĝinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.

—Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro
Utterson, ĉu tiu estis la voĉo de mia mastro?

—Ĝi ŝajnis multe ŝanĝita, respondis
la leĝisto tre pala, sed redonante rigardon
kontraŭ rigardon.

—Ŝanĝita! Nu, mi pensus ke jes! diris la
servisto. Ĉu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu
ĉi homo, nur por trompiĝi pri lia voĉo? Ne,
sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita
antaŭ ok tagoj, tiam, kiam ni aŭdis lin alvokantan
al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataŭ
li, kaj kial ĝi restas tie, estas io, kio vokas al la
ĉielo, S-ro Utterson!

—Tiu ĉi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu
ĉi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro
Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke ĉio estas
kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis… nu,
mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi ĉi
tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.

—Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile
konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum
tiu ĉi lasta semajno, li, aŭ ĝi, aŭ tio,
kio ajn loĝas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj
tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi ĝin
laŭ sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la
kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion
kaj ĵeti ĝin sur la ŝtuparon. Ni havis nenion
alian dum tiu ĉi semajno, nenion krom paperoj kaj
fermita pordo, kaj la manĝaĵoj mem devis esti
lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu
rigardis. Nu, sinjoro, ĉiutage, ja du-trifoje en la
sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita
diskuri al ĉiuj pograndaj apotekistoj en la urbo.
Ĉiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia
papero dirante al mi, ke mi redonu ĝin, ĉar
ĝi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia
firmo. Tiu ĉi drogo estas treege bezonata—kiu ajn
estas la motivo.

—Ĉu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro
Utterson.

Poole serĉis en sia poŝo, kaj eltiris
ĉifitan letereton, kiun la leĝisto, sin klinante
pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. Ĝia enhavo
estis jena: «Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn
al Sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno
estas nepura kaj tute neutila por lia nuna celo. En la jaro
18**a, D-ro J. aĉetis de S-roj Maw iome grandan
kvanton. Li nun petegas, ke ili serĉu kun la plej
fervora zorgo kaj ke, se iom da sama kvalito restas, ili
ekspedu ĝin tuj al li. La kosto ne estas konsiderinda.
La graveco de ĉi tio al D-ro J. povas apenaŭ esti
trograndigata.»

Ĝis tiu punkto la letero estis skribita sufiĉe
trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la
skribinto estis eksplodinta. «Pro Dio», li estis
aldoninta, «trovu por mi iom de la antaŭa.»

—Tiu ĉi estas stranga letereto, diris S-ro
Utterson, kaj tiam, rapidavoĉe.—Kiamaniere okazas, ke
ĝi estas malfermita?

—La viro ĉe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj
reĵetis ĝin al mi kvazaŭ ĝi estus tiom
da malpuraĵo, respondis Poole.

—Ĉi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro,
vi scias? daŭrigis la leĝisto.

—Mi pensis, ke ĝi similas, diris la servisto iom
malkontente; kaj, poste, per alia voĉo: Sed kion gravas
la stilo de l’ skribo? li diris; mi vidis lin.

—Vidis lin! rediris Utterson. Nu?

—Jen la nekompreneblaĵo! diris Poole. Mi eniris
subite en la teatron el la ĝardeno. Ŝajnis, ke li
elglitis por serĉi tiun drogon aŭ kion ajn ĝi
estas; ĉar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen
li estis ĉe la malproksima flanko de la ĉambro,
serĉante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi
envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la
ŝtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis,
sed la haroj stariĝis sur mia kapo kiel la pikiloj de
histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis
maskon sur la vizaĝo? Se tiu estis mia mastro, kial li
ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin
sufiĉe longatempe. Kaj ja …

La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizaĝo.

—Ĉio ĉi tio estas strangaj cirkonstancoj,
diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via
mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj
malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la
suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la
ŝanĝiĝo de lia voĉo, tial la masko kaj
la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun
ĉi drogon, per kiu la malfeliĉulo konservas iom da
espero pri fina resaniĝo,—Dio permesu, ke li ne
trompiĝu! Jen mia klarigo; ĝi estas sufiĉe
malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed ĝi estas
simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin
de ĉiaj supermezuraj timoj.

—Sinjoro, diris la servisto, makule paliĝante, tiu
aĵo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro—li
ĉirkaŭrigardis kaj komencis subparoli—estas
altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pliĝuste
malgrandegulo.

Utterson provis nenian proteston.

—Ho, sinjoro, ekkriis Poole, ĉu vi pensas, ke mi
ne konas mian mastron post dudekjara servado? Ĉu vi
pensas, ke mi ne scias ĝis kioma alto lia kapo atingas
ĉe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis
ĉiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitaĵo neniam estis
D-ro Jekyll—Dio scias, kio ĝi estas, sed neniam
ĝi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro,
ke okazis mortigo.

—Poole, respondis la leĝisto, se vi tion diras,
fariĝos mia devo certiĝi pri tio. Kvankam mi multe
deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas
multe embarasita pri tiu ĉi letereto, kiu ŝajnas
pruvi, ke li ankoraŭ vivas, mi konsideros, ke estas mia
devo, trabati tiun pordon.

—Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la
servisto.

—Kaj nun venas la dua demando, daŭrigis la
leĝisto, kiu tion faros?

—Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.

—Tio estas bone dirita, respondis la leĝisto, kaj
kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos
perdanto.

—Estas hakilo en la teatro, daŭrigis Poole, kaj vi
povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.

La leĝisto ekprenis en la manon tiun malelegantan
sed pezan ilon, kaj balancis ĝin.

—Ĉu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante,
ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome
danĝeran?

—Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.

—Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni
ambaŭ pensas pli ol ni diris; ni malkaŝu nun
ĉion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, ĉu vi
ĝin rekonis?

—Nu, sinjoro, ĝi iris tiel rapide kaj tiel
kunpremite, ke mi apenaŭ povas ĵuri pri tio, estis
la respondo. Sed se vi volas demandi, ĉu ĝi estis
S-ro Hyde?—Nu, mi pensas, ke jes! Ĝi ja estis simile
granda; kaj ĝi havis la saman rapidan malpezecon de
movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l’
laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la
mortigo, li ankoraŭ havis sur li la ŝlosilon. Sed
tio ne estas ĉio. Mi ne scias, S-ro Utterson, ĉu
vi iam renkontis S-ron Hyde?

—Jes, diris la leĝisto, mi unufoje parolis kun li.

—Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis
ĉe tiu sinjoro io stranga—io, kio timigis homon—io,
kion oni sentis en sia spina cerbo.

—Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro
Utterson.

—Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu
maskitaĵo eksaltis kvazaŭ simio el inter la
ĥemiaĵoj kaj kuregis en la kabineton, tio
malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio
ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn
sentojn, kaj mi donas al vi mian biblioĵuron, ke estis
S-ro Hyde.

—Jes, jes, diris la leĝisto, miaj timoj inklinas
al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre
naskiĝi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi
kredas, ke malfeliĉa Harry estas mortigita, kaj mi
kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas
diri) ankoraŭ sin kaŝas en la ĉambro de sia
viktimo! Nu, estu nia nomo la Venĝo! Alvoku Bradshaw![22]

La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.

—Regu vin, Bradshaw, diris la leĝisto. Tiu ĉi
necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin ĉiujn, sed
mi nun intencas meti al ĝi finon. Poole kaj mi perforte
trabatos al ni vojon en la kabineton. Se ĉio estas
bona, miaj ŝultroj estas sufiĉe larĝaj por
porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere
malbona, aŭ se iu malbonfarinto penos forkuri per la
posta elirejo, vi kaj la knabo devas ĉirkaŭiri la
angulon kun paro de taŭgaj bastonoj, kaj ekokupi
postenon ĉe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi
dek minutojn por atingi vian lokon.

Ĉe la foriro de Bradshaw la leĝisto rigardis
sian poŝhorloĝon.

—Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj,
prenante la fajrincitilon sub la brako, li antaŭeniris
en la korton. Estis jam tute mallume. La vento ĵetis la
lumon de la kandelo, jen tien jen reen, ĉirkaŭ
iliaj paŝoj, ĝis ili atingis la ŝirmon de la
teatro, kie ili silente sidiĝis por atendi. Londono
solene zumadis ĉirkaŭe, sed pli apude, la
senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu
moviĝadis antaŭen-malantaŭen sur la kabineta
planko.

—Tiamaniere ĝi marŝadas la tutan tagon,
sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la
nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas
mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas
tiel malamika kontraŭ la ripozo. Ha, sinjoro! ĉiu
paŝo parolas pri sango kruele disverŝita. Sed
aŭskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en
viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, ĉu tio
estas la piedo de l’ doktoro?

La paŝoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita
svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive
estis tute malsama de la peza, grinca paŝado de Harry
Jekyll. Utterson ekĝemis.

—Ĉu neniam okazis io alia? li demandis.

Poole kapjesis.

—Foje, li diris, foje mi aŭdis ĝin plorantan.

—Plorantan! Kiel tio? diris la leĝisto, kun subita
frostotremo de teruro.

—Plorantan kiel virino aŭ animo damnita,[23]
diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke
mi mem povus ankaŭ plori.

Sed nun la dek minutoj ekfiniĝis. Poole eltiris la
hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita
sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj
ili alproksimiĝis kun haltigata spirado al tie, kie tiu
senlaca piedo ankoraŭ antaŭen-malantaŭeniris
en la senbrueco de la nokto.

—Jekyll, kriis Utterson, per laŭta voĉo, mi
postulas vidi vin.

Li paŭzis momenton, sed alvenis neniu respondo.

—Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj
estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li
daŭrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta
forto!

—Utterson, diris la voĉo, pro Dio, kompatu!

—Ha! tiu ne estas la voĉo de Jekyll—ĝi
estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon,
Poole.

Poole svingis la hakilon super sian ŝultron; la bato
skuis la konstruaĵon, kaj la ruĝtegita pordo
saltis kontraŭ la seruron kaj ĉarnirojn. Lugubra[24]
kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la
kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj
fendiĝis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato,
sed la ligno estis kuntenema kaj la metalaĵoj estis de
bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompiĝis
la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur
la tapiŝon.

La sieĝantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de
la silento kiu sekvis, destaris iome malantaŭen kaj
enrigardis. Tie antaŭ iliaj okuloj estis la kabineto en
la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj
kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian
kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete
ordigitaj kuŝis sur la tablo, kaj pli proksime de la
fajro la manĝilaro estis metita por la temanĝo. La
plej trankvila ĉambro, oni dirus, kaj, se forestus la
vitraj ŝrankoj plenaj de ĥemiaĵoj, la plej
ordinara en Londono tiun nokton. Ĝuste en la mezo
kuŝis treege tordita korpo de homo, ankoraŭ
ekskuata. Ili alproksimiĝis piedfingre, turnis ĝin
sur ĝian dorson, kaj vidis la vizaĝon de Edward
Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li,
vestoj laŭ la staturo de la doktoro, la tendenoj de l’
vizaĝo ankoraŭ moviĝis vivsimile, sed la vivo
estis efektive tute foriĝinta, kaj per la dispremita fiolo[25]
en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis
en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de
memdetruinto.

—Ni venas tro malfrue, li diris severe, aŭ por
savi, aŭ por puni. Hyde estas irinta al sia juĝo,
kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.

La plej granda parto de la konstruaĵo estis okupata
de la teatro, kiu plenigis preskaŭ la tutan
teretaĝon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran
etaĝon ĉe unu ekstremaĵo kaj rigardis sur la
korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la
flankstrato. Estis ankaŭ kelkaj mallumaj kameroj kaj
vasta kelo. Ĉiujn ili nun traesploris. En ĉiun
kameron ili bezonis nur ekrigardi, ĉar ĉiuj estis
malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je ĉiuspeca
forĵetaĵo, sed jam dum ili malfermis la pordon,
ili estis avertitaj pri la neutileco de plua serĉado
per la falo de tuta mato da araneaĵo, kiu dum jaroj
sigelis la enirejon. Nenie troviĝis postsigno de Harry
Jekyll, senviva aŭ viva.

Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.

—Li kredeble estas enterigita ĉi tie, li diris,
aŭskultante la sonon. Aŭ eble li forkuris, diris
Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la
flankstrato. Ĝi estis ŝlosita, kaj kuŝantan
apude sur la kaheloj, ili trovis la ŝlosilon, jam
makulitan per rusto.

—Ĉi tio ne montras uzadon, rimarkis la
leĝisto.

—Uzadon! eĥis Poole. Ĉu vi ne vidas, sinjoro,
ke ĝi estas rompita? kvazaŭ iu estus ĝin
piedfrapadinta.

—Ha! daŭrigis Utterson, kaj la disrompoj
ankaŭ estas rustiĝintaj.

La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.

—Tio ĉi preteriras mian komprenon, Poole, diris la
leĝisto, ni revenu en la kabineton.

Ili silente supreniris la ŝtuparon, kaj, de tempo al
tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro,
esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu
tablo estis postsignoj de ĥemia laborado, diversaj
mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kuŝis sur vitraj
pelvetoj, kvazaŭ por ia eksperimento, ĉe kiu la
malfeliĉulo estis malhelpita.

—Tiu estas la sama drogo, kiun mi ĉiam alportadis
al li, diris Poole.

Post tio, en la daŭrigo de sia esplorado de la
ĉambro, la serĉantoj alvenis ĝis la
spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola
teruro.

—Tiu ĉi spegulo vidis kelkajn strangaĵojn,
sinjoro, murmuris Poole.

—Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, eĥis la
leĝisto per la sama tono. Ĉar por kio Jekyll povus
ĝin bezoni? li diris.

—Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.

Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter
la orda aro da paperoj, plej supra kuŝis granda
koverto, kaj ĝi portis, skribitan per la mano de la
doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La leĝisto rompis
la sigelon, kaj diversaj enfermitaĵoj falis planken. La
unua estis testamento verkita laŭ la samaj
eksterordinaraj kondiĉoj, kiel tiu, kiun li redonis
antaŭ ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de
morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed
anstataŭ la nomo de Edward Hyde, la leĝisto kun
nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John
Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn,
kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapiŝo.

—Turniĝas al mi la kapo, li diris. Li jam
ĉiujn ĉi tagojn restadis ĉi tie kiel
posedanto; li ne havis kaŭzon por ami min; li devis
furiozi, vidante sin elpuŝita, kaj tiun ĉi
dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; ĝi estis
mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato ĉe
la supro.

—Ho, Poole! la leĝisto kriis, li estis viva,
ĉi tie, hodiaŭ. Lin forigi dum tiel mallonga
intertempo, oni ne povus; li devas ankoraŭ vivi, li
certe ien forkuris!

Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj ĉi tion en tiu
okazo ni kuraĝu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti
singardemaj. Mi antaŭvidas, ke ni ankoraŭ povas
impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

—Kial vi ne legas ĝin, sinjoro? demandis Poole.

—Ĉar mi timas, respondis la leĝisto solene.
Al Dio plaĉu, ke mi por tio ne havu kaŭzon!

Kaj ĉe tio li proksimigis la paperon al sia okulo
kaj legis la jenan:

«Mia kara Utterson!—Kiam tio ĉi venos en viajn
manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne
havas la kapablon antaŭvidi; sed miaj instinktoj kaj
ĉiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras,
ke la fino estas certa kaj devas baldaŭ veni. Iru, do,
kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laŭ sia averto,
estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion
pli, turnu vin al la konfeso de

Via malinda kaj malfeliĉa amiko

Harry Jekyll»

—Ĉu estis tria enfermitaĵo? demandis
Utterson.

—Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn
manojn sufiĉe grandan paketon sigelitan ĉe
diversaj lokoj. La leĝisto metis ĝin en sian
poŝon.

—Pri ĉi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via
mastro forkuris aŭ mortis, ni povos tamen almenaŭ
savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi
iru hejmen legi ĉi tiujn dokumentojn en trankvileco;
sed mi revenos antaŭ noktomezo kaj tiam ni venigos la
policon.

Ili eliris, ŝlosinte post si la pordon de la teatro,
kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kuniĝintan
ĉirkaŭ la fajro en la vestiblo, malrapide reiris
al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj ĉi
tiu mistero estis nun klarigota.


La rakonto de Doktoro Lanyon

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi
ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron,
adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja
kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, ĉar ni
tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja
kunmanĝis kun li, la antaŭan vesperon, kaj mi
povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la
formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian
miron, ĉar la letero estis jene esprimita:

«Kara Lanyon,

«Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam
ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne
povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en
nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi
estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia
prudento dependas de vi,—mi ne oferus mian tutan havon
aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia
vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en viaj
manoj; se vi mankos al mi hodiaŭ nokte, mi pereos. Vi
povus suspekti, post ĉi tiu antaŭparolo, ke mi
estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Juĝu por vi
mem.

«Mi deziras, ke vi prokrastu ĉiujn aliajn
rendevuojn por hodiaŭ nokte, eĉ ja se oni vin
alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon,
escepte se via propra kaleŝo estus efektive ĉe la
pordo, kaj kun tiu ĉi letero en la mano, ke vi veturadu
rekte al mia domo. Poole, mia ĉefservisto, havas siajn
ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian
alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia
kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran
ŝrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron,
se ĝi estos ŝlosita, kaj eltiri, kun ĝia tuta
enhavo tia, kia ĝi staras, la kvaran tirkeston de la
supro aŭ (kio estas sama) la trian de la malsupro. En
mia ekstrema afliktiĝo mi havas morbidan[26]
timon, malĝuste direkti vin; sed, eĉ se mi eraras,
vi ekkonos la ĝustan tirkeston laŭ ĝia
enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun
ĉi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish
Square ĝuste tian, kia ĝi estas.

«Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus
reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun ĉi
leteron, jam longe antaŭ la noktomezo; sed mi lasos al
vi ĝis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj,
kiujn oni povas nek forbari nek antaŭvidi, sed ĉar
horo, en kiu viaj servistoj estos jam kuŝiĝintaj,
estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.

«Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via
konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano
homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en
liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia
kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj
elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi
insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke ĉi tiuj
aranĝoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la
neplenumo de eĉ unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili
ŝajnas, vi povas esti ŝarĝinta vian
konsciencon je mia morto aŭ la pereo de mia prudento.
Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun
ĉi peton, mia koro malleviĝas kaj mia mano tremas
jam ĉe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu
ĉi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de
mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone
scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj
ĉagrenoj forruliĝos kiel rakonto dirita. Servu
min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,

H. J.»

«P.S. Mi jam sigelis ĉi tiun leteron, kiam frapis
mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la
poŝto, kaj ke ĉi tiu letero ĝis morgaŭ
matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon,
plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej
oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia
sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto
pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos
plu.»

Post la legado de tiu ĉi letero, mi decidis, ke mia
kolego estas nepre freneza; sed ĝis tiam, kiam tio
estos pruvita preter ĉia ebleco de dubo, mi sentis min
devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun
ĉi konfuzaĵon, des malpli mi trovis min kapabla
juĝi pri ĝia graveco; kaj alvokon tiamaniere
esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi
do leviĝis tuj de l’ tablo, eniris fiakron kaj
veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian
alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi,
rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis
seruriston kaj ĉarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni
parolis; kaj ni iris kune al la ĥirurgia teatro de la
iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej
oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La
pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine,
post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La
ŝranko markita E estis neŝlosita; kaj mi eltiris
la tirkeston, plenigis ĝin je pajlo, envolvis ĝin
en littukon kaj reportis ĝin kun mi al Cavendish
Square. Tie mi esploris ĝian enhavon. La pulvoroj estis
sufiĉe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la
profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private
faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj,
mi trovis tion, kio ŝajnis al mi esti simpla kristaleca
salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton,
estis duonplenigita de sangruĝa fluidaĵo tre akra
al la flaro, kaj kiu ŝajnis al mi enhavi fosforon kaj
ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis
diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis
malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de
multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj ĉesis
preskaŭ antaŭ unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen
mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol
sola vorto; «duobla» okazis eble sesfoje tra tuto de
kelkcento da enskriboj; kaj unufoje «tuta malsukceso!!!»
Nu, kiel povus la ĉeesto de tiuj objektoj en mia domo
tuŝi aŭ la honoron, la mentosanecon, aŭ la
vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu
loko, kial ne al alia? Kaj eĉ se ja estus efektive ia
malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju
pli mi pripensadis, des pli mi konvinkiĝis, ke mi
interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi
forsendis mian servistaron kuŝiĝi, mi tamen
ŝarĝis malnovan revolveron, por ke mi povu
eventuale min defendi.

La noktomeza horo apenaŭ sonoris super Londono, kiam
iu frapetis mallaŭte sur la pordo. Mi mem iris
malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan
kontraŭ la kolonoj de la portiko.

—Ĉu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis
per ĝenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne
obeis sen serĉa rigardeto posten en la mallumon de la
placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo
de lia lanterno malkovrita, kaj ŝajnis al mi, ke
ĉe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.

Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis;
kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo,
mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. Ĉi tie
fine mi povis klare lin observi. Mi antaŭe neniam vidis
lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi
diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia
vizaĝo, kun ĝia rimarkinda kombino de granda
muskola moviĝemeco kun granda ŝajna malforteco de
konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga
subjektiva maltrankvileco kaŭzata de lia proksimeco.

Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis
akompanata de tute rimarkebla malrapidiĝo de la pulso.
En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia,
persona malplaĉa, kaj nur iom miris la akutecon de la
simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la
kaŭzo de tio kuŝas multe pli profunde en la homa
naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de
l’ malamo.

Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia
alveno, naskis ĉe mi kion mi povas nur nomi
naŭzoplena scivolo) estis vestita laŭ maniero, kiu
ĉe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj,
kvankam faritaj el riĉa kaj bongusta ŝtofo, estis
treege tro grandaj por li laŭ ĉiu mezuro. La
pantalono pendis ĉirkaŭ la kruroj kaj estis
suprenfaldita por teni ĝin for de la tero, la talio de
la redingoto troviĝis sub liaj koksoj, kaj ĝia
kolumo vastiĝis larĝe sur liaj ŝultroj. Sed,
strange diri, tiu ĉi ridindega vestaĵo tute ne
ridigis min. Pli ĝuste ja, tial ke estis io
kontraŭnorma kaj monstra en la esenco mem de la
estaĵo, kiu nun staris kontraŭ mi, io
enkateniganta, surprizanta kaj naŭzanta, ŝajnis,
ke tiu ĉi nova neegaleco nur ĝin konvenis, kaj
intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu
homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia
havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti
ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis
nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra[27]
eksciteco.

—Ĉu vi ĝin havas? li kriegis, ĉu vi
ĝin havas?

Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li eĉ la
manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi
depuŝis lin, konsciante ĉe lia ektuŝo, ian
glacian spasmon tra miaj vejnoj.

—Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi
ankoraŭ ne havas la plezuron koni vin. Sidiĝu, mi
petas.

—Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, sufiĉe
ĝentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia
malpacienco nun jam preterpasis mian ĝentilecon. Mi
venis ĉi tien laŭ la instigo de via kolego, D-ro
Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciiĝis…,
li paŭzis kaj levis la manon al la gorĝo kaj mi
povis rimarki, malgraŭ lia kvieta mieno, ke li baraktas
kontraŭ la alproksimiĝo de la histerio,—mi
sciiĝis, ke tirkesto…

—Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie
ĝi kuŝis sur la planko post tablo kaj ankoraŭ
kovrita per tuko.

Li eksaltis al ĝi kaj poste haltis kaj metis manon
al la koro; mi povis aŭdi, kiel grincas liaj dentoj pro
la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizaĝo
fariĝis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj
prudento.

—Trankviligu vin! mi diris.

Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaŭ kun la
decideco de la malespero, forŝiris la tukon. Vidante
ĝian enhavon, li aŭdigis unu laŭtan singulton
de tiel intensa senpremiĝo, ke mi sidis kiel
ŝtonigita. Kaj la momenton poste, per voĉo jam
sufiĉe regata:

—Ĉu vi havas gradigitan glason? li demandis.

Mi stariĝis iom sindevige kaj donis al li, kion li
petis.

Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la
ruĝa fluidaĵo, kaj alŝutis unu el la
pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberuĝan
nuancon, komencis, dum la solviĝado de la kristaloj,
plihele koloriĝi, aŭdeble ŝaŭmadi kaj
disĵeti fumetojn. Subite, kaj ĉe la sama momento,
la kvazaŭbolado ĉesis kaj la miksturo
transkoloriĝis en malpalan purpuron, kiu
malintensiĝis pli malrapide en palan verdon. Mia
vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla
okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste
sin turnis kaj rigardis min kun serĉa mieno.

—Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas.
Ĉu vi estos saĝa? Ĉu vi permesos gvidi vin?
Ĉu vi permesos, ke mi prenu ĉi tiun glason en mian
manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aŭ
ĉu la avideco de l’ scivolo tro multe vin regas?
Pripensu antaŭ ol respondi, ĉar farata estos, kiel
vi decidos. Laŭ via decido, vi restos tiel sama kiel vi
antaŭe estis, nek pli riĉa, nek pli saĝa,
escepte se la sento pri servo farita al homo en morta
danĝero povas esti konsiderita ia riĉeco de l’
animo. Aŭ, se vi preferos elekti novan regionon de la
scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio
estos malkaŝita al vi ĉi tie, en ĉi tiu
ĉambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumiĝos
antaŭ via rigardo tia miregindaĵo, kia
ŝancelus la nekredemon de Satano.

—Sinjoro, mi diris, ŝajnigante indiferentecon,
kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi
eble ne miros, ke mi vin aŭskultas ja sen tre forta
impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la
vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaŭ ol vidi
ĝian finon.

—Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi
memoras viajn ĵurojn; kio sekvos, tio estos sub la
sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe
estas ligita al la plej mallarĝaj kaj materialismaj
ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi
kiu mokis viajn superulojn,—rigardu!

Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu
engluto. Sekvis krio; li balanciĝis,
ŝanceliĝis, ekkaptis la tablon kaj tenegis,
rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita
buŝo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis,
ŝanĝo—li ŝajnis ŝveli—lia
vizaĝo subite nigriĝis kaj la trajtoj ŝajnis
fandiĝi kaj aliiĝi—kaj momenton poste mi
eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantaŭen ĝis la
muro, kun la brako levita por min ŝirmi kontraŭ
tiu miregindaĵo, kun la mento premegata de teruro.

—Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; ĉar tie
antaŭ miaj okuloj—pala kaj skuita, kaj duonsvenanta,
kaj palpserĉanta antaŭ si per la manoj kvazaŭ
homo reveninta el la morto—tie staris Harry Jekyll!

Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne
povas decidiĝi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion,
kion mi vidis; mi aŭdis tion, kion mi aŭdis, kaj
ĝi naŭzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu
vidaĵo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas,
ĉu mi ĝin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia
vivo estas skuita ĝis la radikoj; la dormo forlasis
min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je ĉiuj
horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas
kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos
nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro eĉ
kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas,
eĉ en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur
mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi
ĝin) jam pli ol sufiĉos. La estaĵo, kiu tiun
nokton englitis en mian domon, estis, laŭ la konfeso de
Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj serĉata en
ĉiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.

Hastie[28] Lanyon.


La plena deklaro pri la afero;
skribita de Doktoro Jekyll

Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda
riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina
laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la
saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial—kion
oni povus supozi—kun ĉia garantio por honoroplena kaj
distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj,
efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia,
kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi
trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro
tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan
vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi
kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon
de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi
kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam
staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo.
Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn,
pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al
mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun
sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pli la
postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco
de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per
fosaĵo eĉ pli profunda ol ĉe la plejmulto,
disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj
dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.

Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel
estis hipokritulo; miaj ambaŭ flankoj estis tute
seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la
sindetenadon kaj ĵetis min en la honton, ol kiam mi
laboradis malkaŝe pri la disvastigo de la scio, aŭ
pri la forigo de l’ doloro kaj la sufero. Kaj hazarde
okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis
tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj
forte lumigis sur ĉi tiun konscion pri la ĉiama
batalado inter miaj membroj. Kun ĉiu tago, kaj de
ambaŭ flankoj de mia inteligento, la morala kaj la
intelekta, mi tiel alproksimiĝis konstante al tiu vero,
per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura
pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed
du. Estis ĉe la morala flanko, kaj en mia propra
persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan
duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj
konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke eĉ se oni
povus prave eliri, ke mi estas unu aŭ la alia, tio
estas nur tial, ke mi estis radike ambaŭ, kaj jam frue
en mia vivo, eĉ antaŭ ol la direkto de miaj
sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de
tia miraklo, mi kutimiĝis pensadi kun plezuro, kiel en
amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur
ĉiu, mi diris al mi, povus esti loĝigita en
apartan identaĵon, tiam de la vivo estus forprenita
ĉio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri
laŭ sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj
riproĉado de sia pli pia ĝemelo, kaj la justulo
povus iri konstante kaj sendanĝere sur sia vojo supren,
farante bonaĵojn, en kiuj troviĝas lia plezuro,
kaj jam ne plu elmetata kontraŭ la malhonoro kaj la
pentofarado pro ĉi tiu ekstera malbono. Por la homaro
estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltaŭgaj faskeroj
estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l’
konscio, ĉi tiuj polusaj ĝemeloj senĉese
interbatalas. Kiel do ilin disigi?

Ĝis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam
diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo
laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol ĝis
nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan
ŝanĝiĝemecon de ĉi tiu ŝajne
fortika korpo, en kiu ni marŝas vestitaj. Mi konstatis,
ke kelkaj ĥemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj
malantaŭentiri tiun karnan vestaĵon, tutsame kiel
vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis
mian naturan korpon apartan de la nura aŭro kaj
radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia
spirito, sed ankaŭ sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj
potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per
kiu dua formo kaj vizaĝo povus esti
anstataŭigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke
ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia
animo.

Mi hezitis longe antaŭ ol provi praktike tiun
ĉi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio,
ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon
mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de
superdozo aŭ la plej malmulta maloportuneco pri la
momento de elmontro, tute forviŝi tiun nematerian
loĝejon, kies ŝanĝon per ĝia efiko mi
atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj
profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam
antaŭlonge pretigis mian tinkturaĵon; mi tuj
aĉetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu
speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la
lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita
nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj
fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitiĝo ĉesis,
kun forta ardo de kuraĝo mi eltrinkis la miksturon.

Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj,
mortiga naŭzo, kaj teruro de spirito, ne malpli
intensa, ol tiu sentebla en horo de l’ naskiĝo
aŭ de l’ morto. Poste, tiuj agonioj rapide
ekkvietiĝis, kaj mi rekonsciiĝis kvazaŭ el
granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io
nepriskribeble nova, kaj, pro ĝia noveco, nekredeble
dolĉa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli
feliĉa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu
kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj
imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri
disiĝo de la ligiloj de l’ devo, pri nekonata sed ne
senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu
ĉi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli
malnobla, ke mi vendiĝis kiel sklavo al mia originala
malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis
min kiel vino. Mi etendis la manojn, ĝojegante en la
noveco de tiuj sentoj, kaj ĉe tio, mi subite eksciis,
ke mia staturo iom malgrandiĝis. En tiu tempo ne estis
spegulo en mia ĉambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi
nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem
de tiuj aliformiĝoj. La nokto, tamen, jam preskaŭ
tagiĝis; la loĝantoj de mia domo kuŝadis plej
profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis
de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia
dormoĉambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la
koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte
en mian ĉambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton
de Edward Hyde.

Mi devas paroli ĉi tie pri mia teorio sole, ne
dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la
plej verŝajna. La malbona parto de mia naturo estis
malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi
ĵus eksigis. Plie, en la daŭro de mia vivo, kiu
estis estinta, malgraŭ ĉio, naŭ dekone vivo
de l’ penado, de l’ virto kaj de l’ memregado, la
malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj
tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli
malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la
bono ekbrilis el la vizaĝo de unu, tiel same la malbono
estis skribita larĝe kaj klare sur tiu de la alia.
Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco
kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan
monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation,
kontraŭe, mi sentis ja eksalton de bonveno. Ĉi
tio, ankaŭ, estis mi. Ĝi ŝajnis natura kaj
homa. Laŭ miaj okuloj, ĝi portis pli vivan bildon
de l’ spirito, ĝi ŝajnis pli difinita kaj
unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizaĝo, kiun mi
ĝis nun kutimis nomi la mia. Kaj ĝis tiu punkto mi
estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la
ŝajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimiĝi al
mi sen videbla antipatio de l’ karno. Ĉi tio,
laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni
renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono,
kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l’ homaro, estis
pura malbono. Nur momenton mi restis antaŭ la spegulo;
mi devis ankoraŭ provi la duan kaj decidigan
eksperimenton; restis ankoraŭ konstati, ĉu mi
perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaŭ
la tagiĝo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj,
rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj
trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu
kvazaŭmorto kaj rekonsciiĝis denove kun la
karaktero, la staturo, kaj la vizaĝo de Harry Jekyll.

En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan kruciĝon
de l’ vojoj. Se mi estus alproksimiĝinta al mia
eltrovaĵo laŭ pli nobla spirito, se mi estus
riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de
malavaraj aŭ piaj aspiroj, ĉio estus alie, kaj, el
tiuj agonioj de l’ morto kaj naskiĝo, mi estus
elirinta anĝelo anstataŭ diablo. La drogo povis
neniel distingi, nek diabla nek dia ĝi estis; ĝi
nur skuis la pordojn de l’ malliberejo de mia
temperamento, kaj, kiel ĉe la kaptitoj en Philippi,
elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto
dormetis; mia malvirto, vekadita de l’ ambicio, kaptis
vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta
elĵetaĵo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun
havis tiel du karakterojn, kiel ankaŭ du mienojn, unu
estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraŭ la
malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinaĵo pri
kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La
ŝanĝo do estis tute al la pli malbona flanko.

Eĉ en tiu tempo, mi ankoraŭ ne tute venkis mian
antipation kontraŭ la tedeco de vivo de studado. Mi
ankoraŭ foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke
miaj plezuroj estis, je l’ plej indulga nomo, ne tro
dignoplenaj, kaj ĉar mi ne nur estis bone konata kaj
honore estimata, sed ankoraŭ fariĝis maljunulo,
ĉi tiu nekonsekvenceco de mia vivo fariĝis por mi
ĉiutage pli ĝenanta. Estis ĉitiuflanke, ke
mia nova potenco tentis min ĝis sklaviĝo. Necesis
nur trinki la miksaĵon, por tuj demeti la korpon de l’
fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de
Edward Hyde.

Mi ridetis pro la ideo; ĝi ŝajnis al mi,
tiutempe, humoraĵo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la
plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al
kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis,
kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj
senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu
S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon
kaj aŭtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por
ŝirmi min kontraŭ eventualaj akcidentoj, mi
eĉ faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono
en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi
tiom multe kontraŭparolis, tiamaniere ke, se io okazus
al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en
tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel
ĉirkaŭita de remparoj, kiel mi supozis, sur
ĉiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de
mia situacio.

Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulaĉojn por
fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio
sidis ŝirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por
propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi
antaŭ la publika okulo kun ŝarĝo de afabla
respektindeco, kaj jen, en la daŭro de momento, kiel ia
lerneja bubo deŝiri tiujn pruntaĵojn kaj salti
kapon antaŭe en la maron de l’ libereco. Sed por mi,
en mia netravidebla mantelo, la sendanĝereco estis
absoluta. Pensu nur—mi eĉ ne ekzistis! Nur permesu al
mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri
sekundojn por miksi kaj gluti la trinkaĵon, kiu staris
ĉiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta,
forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen,
anstataŭ li, kviete en sia hejmo, pretigante la
noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske
ridi je l’ suspekto, troviĝus Harry Jekyll.

La plezuroj, kiujn mi rapidis serĉi sub mia
alikorpaĵo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en
la manoj de Edward Hyde, ili baldaŭ ekfariĝis
monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte
profundiĝis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco.
Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo,
kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis
estaĵo esence malica kaj kanajla; kun ĉiu lia ago
kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la
plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel
neŝancelebla, kiel homo el ŝtono.

Harry Jekyll foje staris konsternegita antaŭ la agoj
de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de
ordinaraj leĝoj, kaj inside malpezigis la premon de la
konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa.
Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekiĝis al siaj
bonaj ecoj ŝajne nedifektita; li eĉ kutimis, kiam
tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de
Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.

Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel
kunkonsentis (ĉar eĉ nun mi ne povas konfesi, ke
mi ĝin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur
montri la avertojn kaj la intersekvajn paŝojn, per kiuj
alproksimiĝis mia puno. Unu malfeliĉo okazis,
kiun, pro tio, ke ĝi ne havis sekvon, mi nur aludetos.
Kruelega ago kontraŭ infanino vekis kontraŭ min la
koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaŭ kelkaj
tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la
infanino kuniĝis kun li; estis momentoj, kiam mi timis
pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan
koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de
Harry Jekyll kaj pagi ilin per ĉeko subskribita per lia
nomo. Sed tiu ĉi danĝero estis facile forigita el
la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo
sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantaŭen
klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia
duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la
fatalo.

Preskaŭ du monatoj antaŭ la mortigo de Sir
Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj,
de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekiĝis la
sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi
ĉirkaŭrigardis, vane mi vidis la decan meblaron
kaj grandan amplekson de la ĉambro en mia domo sur la
placo, vane mi rekonis la desegnaĵon de la litkurtenoj,
io ankoraŭ insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi
estas, ke mi ne vekiĝis tie, kie mi ŝajnas esti,
sed en la ĉambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en
la korpo de Edward Hyde.

Mi ridetis kaj, laŭ mia psikologia maniero, komencis
mallaboreme esplori la elementojn de ĉi tiu iluzio,
iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi
estis ankoraŭ tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli
sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la
mano de Harry Jekyll estis profesia laŭ formo kaj
grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed
la mano, kiun mi nun rigardadis, sufiĉe klare en la
flava lumo de Londona mateno, kuŝantan duonfermitan sur
la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj
dense kovrita de nigra kresko da haroj. Ĝi estis la
mano de Edward Hyde.

Mi certe rigardis ĝin dum preskaŭ duona minuto,
antaŭ ol la teruro vekiĝis en mia brusto tiel
subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj
eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. Ĉe
la vidaĵo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango
ŝanĝiĝis en ion treege maldensan kaj glacian.
Jes, mi kuŝiĝis Harry Jekyll, kaj vekiĝis
Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj
poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis
malfrue en la mateno, la servistaro jam leviĝis,
ĉiuj miaj drogoj estis en la kabineto—longa irado
estis ja malsupren sur du ŝtuparoj, tra la posta irejo,
trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi
tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian
vizaĝon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kaŝi
la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata
dolĉeco de senpremiĝo mi memoris, ke mia
servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo.
Jen baldaŭ mi vestis min, kiel eble plej bone, per
vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaŭ pasis tra la
domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retiriĝis pro
tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga
vestaĵo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll
reeniris sian propran formon kaj sidiĝis kun
malheliĝinta frunto, por simuli[29]
matenmanĝon.

Malgranda ja estis mia apetito. Ĉi tiu neklarigebla
okazaĵo, ĉi tiu renversiĝo de mia antaŭa
spertado, ŝajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro,
elskribi la literojn de mia kondamniĝo, kaj mi
komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj
eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi
havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe
ekzerciĝadis kaj nutriĝis; al mi en la lastaj
tagoj ŝajnadis kvazaŭ la korpo de Edward Hyde
pligrandiĝas, kvazaŭ (kiam mi portadis tiun
formon) mi konscias pli riĉan fluon de sango, kaj mi
komencis ekvidi danĝeron ke, se ĉi tio estos multe
daŭrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por
ĉiam renversita, ke la kapablo de laŭvola
ŝanĝiĝo povos esti perdita, kaj la karaktero
de Edward Hyde fariĝos nerevokeble mia. La potenco de
la drogo ne ĉiam montriĝis egala. Unu fojon, tre
frue en mia karerio, ĝi restis tute senefika; de tiu
tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj
unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton,
kaj tiu malofta necerteco ĵetis ĝis nun la solan
ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu
mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la
malfacilaĵo estis, deĵeti la korpon de Jekyll,
lastatempe ĝi grade sed decide translokiĝis al la
alia flanko. Ĉio do ŝajnis montri al la jena
konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan
memon, kaj iom post iom enkorpiĝas en mian duan kaj pli
malbonan.

Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du
naturoj havis la komunan memoron, sed ĉiujn aliajn
fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis
kunmetaĵo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida
gustaĉo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj
aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll
aŭ nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la
kavernon, en kiu li sin kaŝas kontraŭ la
persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde
sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun
tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj
mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka
tempo dorlotis. Kunligi ĝin kun Hyde, estus morti pri
mil interesoj kaj aspiroj kaj fariĝi por ĉiam
malestimata kaj senamika. La marĉando povus aperi
neegala, sed estis ankoraŭ alia afero kunpesinda;
ĉar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la
abstinenco, Hyde eĉ ne konscius, kion li perdis.

Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la
kondiĉoj de tiu ĉi interbatalo estas tiel malnovaj
kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj
timoj ĵetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj
tremanta pekulo, kaj okazis ĉe mi, kiel okazas ĉe
la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la
pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian
elekton plenumadi.

Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron,
ĉirkaŭitan de amikoj kaj tenantan honestajn
esperojn, kaj mi diris decidan adiaŭon al la libereco,
al la rilata juneco, al la facila paŝo, saltanta pulso
kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi ĝuis en la alivesto de
Hyde. Tiun ĉi elekton mi faris eble kun ia senkonscia
rezervo, ĉar mi nek forlasis la Soho’an domon, nek
detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraŭ
kuŝis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi
restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis
laŭ tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam
antaŭe atingis, kaj ĝuis la kompensojn de
aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine foriĝis la
freŝeco de mia timo, la laŭdoj de mia konscienco
ekfariĝis kutimo; min ekturmentegis afliktiĝoj kaj
sopiroj, kvazaŭ Hyde baraktus por la liberiĝo,
kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis
kaj englutis la aliformigan trinkaĵon.

Mia diablo estis tenita longatempe en kaĝo, li
liberiĝis furiozega. Mi sentis, eĉ jam dum mi
trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la
malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia
animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi
aŭskultis la ĝentilaĵojn de mia
malfeliĉa viktimo; almenaŭ mi deklaras antaŭ
Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia
krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro
ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.

Tuj la spirito de la infero vekiĝis en mi, kaj
furiozis. Kun paroksismo de ĝojo mi disbategis la
pasivan korpon, gustumante ĝojegon ĉe ĉiu
bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la
plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron
malvarma spasmo de teruro. Disiĝis nebulo; mi ekvidis,
ke mi metas mian vivon en danĝeron, kaj mi forkuregis
de la sceno de tiuj ekscesoj, fieriĝante eĉ dum mi
tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj
stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita ĝis la plej
ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis
miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn
stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito,
ĝojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por
la estonteco, kaj tamen, ankoraŭ rapidirante kaj
aŭskultante, ĉu sekvas min la paŝoj de la
venĝanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li
kunmetis la miksturon, kaj trinkante ĝin li toastis la
mortinton. Apenaŭ la agonio de la transformiĝo
ekĉesis disŝiri lin, jam Harry Jekyll, kun
fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriproĉo, falis
genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de
la memindulgo estis disŝirita de supre ĝis
malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis
ĝin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon
ĉe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de
mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama
sento de nerealeco, ĉe la malbenitaj teruraĵoj de
la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj
preĝoj sufoki la amason da malbelegaj imagaĵoj kaj
sonoj, kiuj ariĝis en mia memoro kontraŭ mi, kaj,
ankoraŭ, inter miaj petegoj, la fi-vizaĝo de mia
kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de
tiu ĉi memriproĉo ekmortiĝis, ĝi estis
sekvita de sento de ĝojo. De nun Hyde estos neebla;
ĉu mi volos, aŭ ne volos, mi estas de nun
enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho,
kiel mi ĝojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco
mi akceptis denove la ĉirkaŭbarojn de l’ vivado
natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi ŝlosis la
pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj
dispremegis la ŝlosilon sub mia piedo!

Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo
estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la
mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika
estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia
malsaĝaĵo. Mi pensas, ke mi ĝojis scii tion;
mi pensas, ke mi ĝojis pro tio, ke miajn pli bonajn
impulsojn tiel ĉirkaŭremparis kaj gardis la
teruroj de la eŝafodo. Jekyll estis nun mia
rifuĝejo; Hyde elrigardetu eĉ nur dum momento, kaj
la manoj de ĉiuj homoj tuj leviĝos por lin kapti
kaj mortigi.

Mi decidis per mia estonta konduto reaĉeti la
estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis
iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj
monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la
suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke
la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaŭ
feliĉe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis
ĉi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontraŭe
kredas, ke mi ĉiutage ĝuis ĝin pli plene; sed
min ankoraŭ malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam
fine iom post iom eluziĝis la unua akreco de mia pento,
mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge
enĉenigita, komencis ekmuĝi por liberiĝo. Mi
ja ne revis revivigi Hyde; tion eĉ ekpripensi tremigis
min ĝis frenezeco; ne, en mia propra personeco
stariĝis la tento ankoraŭ unu fojon petoli kun mia
konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine
submetiĝis al la atakoj de la tentado. Al ĉio
venas fino; la plej vasta mezurilo fine pleniĝas, kaj
ĉi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la
ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago,
malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba
ĉielo, kaj «Regent’s Park»[30]
estis plena de vintraj pepadoj kaj dolĉa pro odoroj de
printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi
lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom
dormema, promesante postan penton sed ankoraŭ ne
incitita ĝis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur
similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante
min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la
maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento
mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo,
terura naŭzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj
lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco
kvietiĝis, mi ekkonstatis ŝanĝon en la
karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon
al la danĝero, solviĝon de la ligiloj de l’
devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur
miaj malŝvelintaj membroj; la mano kuŝanta sur mia
genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward
Hyde. Antaŭ unu momento, al mi estis ankoraŭ
garantiita la estimo de ĉiuj homoj, mi estis riĉa,
amata—kun manĝo pretigata por mi en mia propra hejmo—kaj
nun mi estas jam la komuna persekutaĵo de l’ homaro,
ĉasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la
pendigilo.

Mia prudento ŝanceliĝis, sed ne tute min
forlasis. Miaj drogoj estis en ŝranko en mia kabineto,
kiel mi povos atingi ilin? Jen la problemo, kies solvon—premegante
per la manoj miajn tempiojn—mi nun devas entrepreni. La
laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri
per la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la
eŝafodo. Mi ekkomprenis, ke mi devos uzi alian manon,
kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel alkonsentigi
lin? Supozu, ke mi evitos kaptiĝon sur la stratoj, kiel
mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj
malplaĉa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston
rabi la kabineton de sia kolego, D-ro Jekyll? Tiam mi
rememoris, ke restadas al mi unu parto de mia originala
karaktero: mi povas skribi laŭ mia propra skribmaniero.
Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klariĝis al mi la
tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestaron
kiel eble plej bone, kaj, alvokante al pasanta fiakro, mi
veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi
per ia hazardo memoris. Pro mia aspekto,—kiu efektive
estis sufiĉe komika, kiel ajn tragedia la sorto, kiun
kovris ĉi tiuj vestoj,—la veturigisto ne povis
kaŝi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn kontraŭ
lin kun ekventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis
sur lia vizaĝo,—feliĉe por li,—ankoraŭ
pli feliĉe por mi, ĉar, nur momenton plu, kaj mi
lin jam certe deŝiregus de sur lia sidejo. Enirinte la
hotelon, mi ĉirkaŭrigardis kun tia malluma mieno,
ke la servistoj ektremis; neniun rigardon ili
interŝanĝis dum mia ĉeesto; sed sklaveme
ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata ĉambro
kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en danĝero pri
sia vivo, estis al mi estaĵo nova; skuita de
supermezura kolero, streĉita ĝis mortigemo,
avidega kaŭzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo;
venkis sian koleregon per granda peno de l’ volado; verkis
siajn du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole,
kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj
en la poŝton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De
tiam, li sidadis la tutan tagon apud la fajro en la privata
ĉambro, mordetadante al si la ungojn; tie li
tagmanĝis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero
videble tremanta antaŭ lia okulo; kaj el tie, post
plena noktiĝo, li ekveturadis en angulo de fermita
veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo.
«Li», mi diras; mi ne povas diri «mi». En tiu infano de
l’ infero estis nenio homa; loĝis en li nenio krom la
timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,—pensante, ke la
veturigisto komencas ion suspekti,—li forsendis la
veturilon kaj riskis piediri, en sia neĝustalkorpa
vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la
noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en
li kvazaŭ uragano. Li marŝis rapide, persekutata
de siaj timoj; babilante al si mem, ŝtelirante tra la
malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj
kvazaŭ barilo ankoraŭ apartigis lin de la
noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi
pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis ŝin en la
vizaĝon, kaj ŝi forkuris. Kiam mi
rekonsciiĝis ĉe la domo de Lanyon, la teruro de
mia malnova amiko iom kortuŝis min; mi ne scias; estis
almenaŭ nur kvazaŭ guto en la maro, kompare al la
abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis
okazinta en mi ia ŝanĝiĝo. Jam ne plu timo al
la eŝafodo, sed teruro fariĝi denove Hyde,
turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en
sonĝo; duone en sonĝo revenis hejmen kaj
kuŝiĝis. Post la ellacigoj de la tago, mi
dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis
ĝin rompi eĉ la teruraj koŝmaroj min
turmentantaj. Mi vekiĝis matene skuita, malfortigita,
sed refreŝiĝinta. Mi ankoraŭ malamis kaj
timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj
kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn danĝerojn
de l’ antaŭa tago; sed mi estis denove hejme, en mia
propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo
briladis en mia animo tiel forte, ke ĝi preskaŭ
konkuris la helecon de la espero mem.

Mi estis nerapide transpaŝanta la korton post
matenmanĝo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro,
kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj
heroldis la ŝanĝiĝon: kaj apenaŭ mi
havis la tempon atingi la ŝirmon de mia kabineto, tra
mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. Ĉi
tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi
mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje
rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo
denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago
ŝajnis, ke nur per granda, kvazaŭ gimnastika
penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas
porti la vizaĝon de Jekyll. Je ĉiu horo de la tago
kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi
dormis, aŭ eĉ dum momento dormetis sur mia
seĝo, ĉiam mi vekiĝis kiel Hyde. Sub la
streĉado de ĉi tiu senĉese minacanta fatalo,
kaj pro la maldormado, al kiu mi nun min kondamnis ja
eĉ super ĉia grado, kiun mi kredis ebla al la
homo, mi fariĝis en mia propra persono estaĵo
konsumita kaj elĉerpita de la febro, malforta, korpe
kaj mente, ĉiam okupata de unu sola penso: abomeno al
mia alia memo. Sed dum mi dormadis aŭ kiam la efekto de
la drogo elĉerpiĝis, mi saltis preskaŭ sen
transiro—ĉar la doloroj de la aliformiĝo
fariĝis ĉiutage malpli severaj—en la posedon de
imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per
senkaŭzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu
ŝajnis ne sufiĉe forta por enteni la furiozantajn
energiojn de la vivo. La povoj de Hyde ŝajnis des pli
kreski, ju pli kadukiĝis Jekyll. Kaj certe la malamo,
kiu apartigis ilin, estis nun ambaŭflanke egala.
Ĉe Jekyll, ĝi estis afero de esenca instinkto. Li
nun konsciis plene la malbelegecon de tiu estaĵo, kiu
partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de l’
konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto;
kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj en si faris la
plej doloregan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde
kvazaŭ pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la
terura afero: ke la ŝlimo de l’ abismo ŝajnas
aŭdigi kriojn kaj voĉojn; ke la amorfa polvo
gestaĉas kaj pekas; ke tio, kio estas senviva, kaj ne
havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen
ankoraŭ: ke tiu ribelanta abomenaĵo estas ligita
al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo;
kuŝas enkaĝigita en lia karno, kie li aŭdas
ĝin murmuri, sentas ĝin barakti al naskiĝo
kaj en ĉiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la
dormo, lin venkas kaj uzurpas lian vivon.

La malamo de Hyde kontraŭ Jekyll estis de malsama
speco. Lia teruro pri la eŝafodo devigis lin
senĉese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia
stato de subulo, fariĝi parto anstataŭ persono;
sed li abomenis la necesecon, li abomenis la malĝojegon
en kiun Jekyll jam enfalis, kaj lin akre indignigis la
malplaĉo, kiun li mem inspiris. Pro tio la
simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi,
skribaĉante laŭ mia propra skribstilo
blasfemaĵojn sur la paĝoj de miaj libroj;
bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere,
se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antaŭlonge
li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia
amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas
kaj glaciiĝas pro simpla pensado pri li, mi, kiam mi
memoras la mizeraĉon kaj pasion de lia
sinalkroĉemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li
timas mian kapablon detranĉi lin per la memmortigo, mi
povas en mia koro lin kompati. Neutilas, kaj la tempo dolore
mankas al mi, plilongigi ĉi tiun priskribon; neniam iu
suferis tiajn turmentegojn, tio sufiĉu. Kaj tamen
eĉ al tiaj la kutimado alportis—ne, ne
malpeziĝon,—sed, ian kalecon de la animo, ian
submetiĝemon al la malespero; kaj mia puno povus ja
daŭradi dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta
malfeliĉegaĵo, kiu nun fine min trafis kaj disigis
de mia propra vizaĝo kaj naturo. Mia provizo de la
salo, kiu neniam renoviĝis de post la dato de mia unua
eksperimento, komencis elĉerpiĝi. Mi venigis novan
provizon kaj kunmiksis la trinkaĵon: la
kvazaŭbolado sekvis, ankaŭ la unua
kolorŝanĝiĝo, sed ne la dua. Mi trinkis la
miksturon, ĝi ne efikis. Vi sciiĝos de Poole, kiel
mi traserĉigis la tutan Londonon; vane estis, kaj mi
estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj
ke estis tiu nekonata nepuraĵo, kiu donis al la
miksaĵo efikecon.

Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas ĉi
tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj
pulvoroj. Ĉi tiu, do, estas la lasta fojo—se ne
okazos miraklo—kiam Harry Jekyll povas pensi siajn
proprajn pensojn aŭ vidi sian propran vizaĝon
(nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek
devos mi prokrasti tro longe la finon de ĉi tiu
skribado, ĉar se mia rakonto ĝis nun evitis
detruiĝon, tio estis pro kombino de granda
antaŭzorgo kaj granda bonŝanco. Se la agonioj de
la ŝanĝo ekkaptos min dum mi ĝin skribas,
Hyde ĝin disŝiros; sed se iom da tempo pasos de
kiam mi estos ĝin flankenmetinta, lia mirinda egoismo
kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos ĝin
denove kontraŭ la ago de lia simiosimila malico. Kaj
efektive, la fatalo, kiu proksimiĝas al ni ambaŭ,
jam ŝanĝis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro,
kaj mi denove kaj por ĉiam eniros tiun malamitan
personecon… Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj
plorante sur mia seĝo, aŭ daŭros, en plej
streĉita kaj timopenetrita ekstazo de aŭskultado,
paŝadi tien kaj reen tra ĉi tiu ĉambreto—mia
lasta surtera rifuĝejo—kaj subaŭskulti ĉian
sonon de minaco. Ĉu Hyde mortos sur la eŝafodo?
aŭ ĉu li en la lasta momento trovos la
kuraĝon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente
estas; ĉi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio,
kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. Ĉi tie,
do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi
metas finon al la vivhistorio de tiu malfeliĉa Harry
Jekyll.

FINO


[1] Riĉard
Enfijld.

[2] T.e.
ĉiutage krom dimanĉo, kiam en Anglujo la butikoj
restas fermitaj.

[3] Gablo:
triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta
tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la
gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G.
Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero.

[4] Elp. Kuts:
fama Londona banko.

[5] Ekkrio, kiu
montras protestan nekonsenton.

[6] Elp. Hajd.

[7] Morosa:
ĉagrenhumora, malgajaĉa, malkontentaĉa. A.
morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. mürrisch;
H. murrio; Lat. morosus.

[8] Elp. Ĝekil.

[9] Elp. Kávendiŝ
Skŭer: fama Londona placo.

[10] Elp. Lanjon.

[11] Harry.
intima formo de l’ nomo Henry (kvazaŭ Henĉjo).

[12] Tio ĉi
estas vortŝerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas
infana ludo, laŭ kiu unuj devas sin kaŝi (Hide)
kaj la aliaj ilin serĉi (Seek).

[13] Malriĉa
kvartalo de Londono.

[14] Perpleksiteco:
Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare
komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj
ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A.
perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H.
perplejidad.

[15] Perpleksita:
A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G.
verwirrt, perplex, H. perplejo.

[16] Elp. Pul.

[17] Elp. Karu.

[18] Elp. Njukomen
el Skotland Jard (la ĉefoficejo de la londona
detektiva polico).

[19] Bajeto:
Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette;
G. Boye; H. bayeta.

[20] T.e. pripensi
pri ĝi.

[21] Elp. Gest.

[22] Elp. Bradŝa.

[23] Damni:
kondamni al puno eterna. A. damned; Fr. damné; G. verdammt;
H. condenado a pena eterna.

[24] Lugubra:
funebrecon, malĝojon inspiranta. A. lugubrious,
mournful, doleful; Fr. lugubre; G. traurig, kummervoll,
klagend; H. lúgubre.

[25] Fiolo:
malgranda vitra botelo de formo speciala uzata en la
laboratorio. A. phial; Fr. fiole: G. Phiole, Fläschchen; H.
redoma, frasco.

[26] Morbida:
Malsanaĉa, kvazaŭ malsaneta. A. morbid; Fr.
morbide; G. krankhaft; H. mórbido.

[27] Sombra:
malluma, malhela, malgaja, ĉagrena, melankolia. A.
sombre; Fr. sombre; G. düster, finster, dunkel, trüb; H.
sombrio; obscuro, triste.

[28] Elp. Hesti.

[29] Simuli:
ŝajnigi, imitaĉi. A. simulate; Fr. simuler; G.
nachahmen, heucheln, simulieren; H. simular, fingir.

[30] Riĝents
Park: Fama kaj bela Londona parko.


ALDONO

Lokoj en kiuj la tradukintoj uzis radikojn
ne troveblajn en la plimulto da vortaroj

Gablo: ia
malbonaŭspicia masivo de konstruaĵoj eltrudis sian
gablon super la straton (*).

Morose: Via
devo estis min averti, respondis la alia, iom morose
(*).

Perpleksi:
metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco
(*).—Devas esti io plu, diris
en si la perpleksita sinjoro (*).

Bajeto:
pordo kovrita de ruĝa bajeto (*).
Frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton
de la kabineta pordo (*).

Damnita:
Plorantan kiel virino aŭ animo damnita (*).

Lugubra: Lugubra
kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la
kabineto (*).

Fiolo: …
per la dispremita fiolo en lia mano, kaj la forta
odoro de migdalkernoj, Utterson sciis, ke li rigardas
kadavron de memdetruinto (*).

Morbida: Mi
havas morbidan timon, malĝuste direkti vin (*).

Sombra: Mia
vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco (*).

Simuli: …
sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli
matenmanĝon (*).


CENTRA PRESEJO ESPERANTISTA
V. Polgar-Politzer
33, rue Lacépède, Paris





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Strange case of Dr. Jekyll and Mr. Hyde. Esperanto - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home