Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj
Author: Twain, Mark, 1835-1910
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj" ***


Noto de tekstpreparulo:
Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estas
ĉi sube korektita, kaj estas priskribita en la HTML-a dosiero.



KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ


MARK TWAIN

(1835-1910)


TRI CETERAJ NOVELOJ:


--LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO--

--KANIBALISMO EN LA VAGONOJ--

--BONŜANCO--


Esperantigis

EDWIN GROBE



  1999
  Eldonejo-Arizona-Stelo
  1620 North Sunset Drive
  Tempe, Arizona 85281-1550
  Usono



MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ

Unua Eldono: Aprilo 1999



Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE"

"CANNIBALISM IN THE CARS"

"LUCK"



LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO


"Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi
ekscii, S-ro Tvajno," ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante
ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, "ĉar
estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri
mi."

Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj
vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan
manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn
flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la
temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de
preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian
revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi
petis.

Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel
sofon kaj mi ekpretis aŭskulti.

Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj
ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj
ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo.
Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma
peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ
la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur
diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian
knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali.
Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kaj
sincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero neniel
elmontris tian konscion.

Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone
mi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorge
edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj
ĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉe
la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn
trans la vastajn glacikampojn kun Laskino--tio estis ŝia nomo--kaj
trovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiam
agrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato.
Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sian
predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze de
fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis
ŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun
fojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed mi
forturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn.

Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝi
diris:

"Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur la
frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝis
pri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon el
glaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kaj
estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉi tie ni daŭre
loĝas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco
taŭgis. Ĉar se vi jam ĝin kontrolis, laŭnecese vi rimarkis kiom
pli bela kaj kompleta ĝi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen,
vi devas, ĉar vi konscios ke ĝi havas luksajn apartenaĵojn kiuj
multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremaĵo kiun vi
nomis 'salono', la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la
familion je manĝohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn
en iu ajn domo, ĉu ne?"

"Jes, vi pravas, Laskino. Ĝi estas la plej granda. Ni havas nenion
kiu ĝin similas eĉ en la plej luksaj domoj de Usono." Tiu agnosko
briligis ŝiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj
kondutis konforme.

"Mi juĝis ke tio laŭnecese vin surprizis," ŝi diris. "Kaj estas
ceteraĵo. Ĝi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas--ĉiuspecaj
peltoj--fokaj, marlutraj, arĝent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj,
zibelaj--ĉiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la
glaciblokaj laŭmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas 'litoj'. Ĉu viaj
podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj ĉe vi?"

"Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio plaĉis
al ŝi denove. Ŝi pensis nur pri la _kvanto_ da peltoj kiun ŝia
estetika patro penadis reteni ĉemane, ne pri ilia valoro. Mi
povintus diri al ŝi ke tiuj amasoj da riĉaj peltoj konsistigus
trezoregon--aŭ almenaŭ en mia lando--sed tion ŝi ne komprenintus.
Tiuj ne estis la speco de posedaĵoj kiuj taksiĝas kiel valoraĵoj
ĉe ŝia gento. Mi povintus diri al ŝi ke la vestaĵoj surportataj
de ŝi, aŭ la ĉiutagaj vestaĵoj de la plej ordinara najbaro ŝia,
valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke ĉe mi mi konas neniun
kiu surmetas dekducentdolaran vestaĵon por iri fiŝkaptadi. Tamen
ŝi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Ŝi reparolis:

"Kaj aldone la forĵetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la
restaĵo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Ĉu vi
havas du en la salono ĉe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj,
sed renormaliĝis antaŭ ol ŝi konsciis pri mia kondiĉo kaj mi
diris entuziasme:

"Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne
ĉirkaŭsciigu tion ĉar mi parolas al vi konfidence, sed mi ĵuras
laŭ mia honoro ke eĉ la plej riĉa viro de Nov-Jorko ne havas du
forĵetakvujojn en sia salono."

Ŝi aplaŭdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa ĝojego kaj
kriegis:

"Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, _nepre_ ne eblas!"

"Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton.
Vanderbilto estas preskaŭ la plej riĉa homo de la tuta mondo. Nu,
se mi kuŝus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke eĉ li ne havas
du en sia salono. Ho, li havas eĉ ne _unu_. Mi mortfalu surloke se
mi ne diras la veron."

Ŝiaj belaj okuloj larĝiĝis pro surprizo kaj ŝi diris malrapide
kun speco de miro en la voĉo:

"Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaŭ povas koncepti tion. Ĉu
li estas avara?"

"Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviliĝas pri la kosto. Sed, nu,
ho, nu, vi scias, tio povus ŝajni pompega. Jes, jen estas la ideo.
Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon."

"Nu, tia humileco taŭgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la
aferon. Sed kiel _aspektas_ lia loĝejo?"

"Nu, devige ĝi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--"

"Mi povas kredi tion! Mi neniam aŭdis tiaĵon. Ĉu ĝi estas bela
loĝejo--tio estas, alirilate?"

"Sufiĉe bela, jes. Oni ege alttaksas ĝin."

La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, ronĝante
kandel-ekstremaĵon, verŝajne strebante trapensi la aferon. Finfine
ŝi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:

"Nu, laŭ mi, estas speco de humileco kiu estas _en si_ speco de
pompo, kiam vi penetras la temon ĝismedole. Kaj kiam viro kapablas
elporti la koston de du forĵetakvujoj en sia salono sed malkonsentas
ilin meti tie, povas esti ke li estas aŭtente humilmensa, sed
centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon.
Laŭ mia juĝo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras."

Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke
du-forĵetakvujoj-normo maltaŭgas por taksi homojn laŭ tutmonda
skalo kvankam ĝi sufiĉe taŭgas en propra socia medio. Sed la opinio
de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis ŝin konvinki. Baldaŭ
ŝi diris:

"Ĉe vi ĉu la riĉuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj,
kaj faritajn el belaj larĝaj glaciblokoj?"

"Nu, ili estas iom bonaj, sufiĉe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el
glaciblokoj."

"Mi ege scivolas. _Kial_ ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"

Mi klarigis la malfacilaĵojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en
lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via
glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam ŝi demandis krivoĉe:

"Nekredeble! Ĉu vi _aĉetas_ vian glacion?"

"Jes ja, devige, karulino."

Ŝi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:

"Ho, _neniam_ mi aŭdis similan stultaĵon! Do, estas abundego da
ĝi. Ĝi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio ĝis distanco de
cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus
interŝanĝi fiŝvezikon kontraŭ la tuta amaso da ĝi."

"Nu, vi diras tion ĉar vi ne scipovas ĝin taksi, vi provinca
simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la
somero, interŝanĝe de ĝi vi povus aĉeti ĉiujn balenojn de la
merkato."

Ŝi rigardis min dubeme kaj diris:

"Ĉu vi parolas honestavorte?"

"Neprege. Tion mi priĵuras."

Tio meditemigis ŝin. Baldaŭ ŝi diris, kun eta suspiro:

"Plaĉus al mi ekpovi loĝi tie."

Mi nur celis provizi ŝin per valornormo kiun ŝi scipovus kompreni.
Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en ŝi la supozon ke en
Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis
ŝian buŝon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi
la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:

"Sed se vi loĝus tie, ne plaĉus al vi balenviando. Ĝi plaĉas al
neniu."

"Kio!"

"Efektive, balenviando plaĉas al neniu."

"Sed _kial_ ne?"

"Nu, mi ne bone scias. Temas pri antaŭjuĝado, mi opinias. Jes, jen
la kialo. Nura antaŭjuĝado. Mi supozas ke starigis antaŭjuĝadon
pri ĝi iun antaŭan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari
kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, ĝi emas
daŭri senfine."

"Tio veras, _nepre_ veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia
antaŭjuĝo pri sapo ĉi tie--niaj triboj sentis antaŭjuĝon
kontraŭ sapo en la komenco, vi scias."

Mi ekrigardis ŝin por certigi ĉu ŝi seriozas. Verŝajne ŝi jes ja
seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:

"Sed pardonu min. Ĉu ili _sentis_ antaŭjuĝon kontraŭ sapo? Ĉu
_sentis_, kun isa finaĵo?" kaj mia voĉo subenmoduliĝis.

"Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis manĝi ĝin."

"Ho, jes. Nun mi komprenas. Antaŭe mi ne kaptis vian ideon."

Ŝi reparolis:

"Estis nura antaŭjuĝo. Kiam fremduloj alvenigis sapon ĉi tien la
unuan fojon, ĝi plaĉis al neniu. Sed post kiam ĝi laŭmodiĝis,
ĝi plaĉis al ĉiuj kaj nun havas ĝin ĉiu povanta pagi ties
prezon. Ĉu vi ŝatas ĝin?"

"Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri ĝi, mi mortus, precipe ĉi
tie. Ĉu vi ŝatas ĝin?"

"Mi ĝin _amegas_. Ĉu vi ŝatas kandelojn?"

"Mi ilin juĝas nepra bezonaĵo. Ĉu ŝatas ilin vi?"

Ŝiaj okuloj kvazaŭ ekdancadis kaj ŝi proklamis:

"Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!

"Kaj fiŝinternaĵoj!"

"Kaj fervojmazuto!"

"Kaj neĝŝlimo!"

"Kaj balengraso!"

"Kaj kadavraĵo! Kaj saŭrkraŭto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj
terebinto! Kaj melaso! Kaj--"

"Ho, ne! Ne daŭrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!"

"Kaj tiam kunservi ĉion en ŝlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj
ekmanĝegi!"

Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troaĵo por ŝi kaj la
kompatindulino svenis. Mi frotigis neĝon kontraŭ ŝian vizaĝon
kaj ŝin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi ŝian
ekscitiĝon. Iom post iom ŝi reaktivigis sian rakontadon:

"Do, ni komencis loĝi ĉi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis
malfeliĉa. Jen estas la kialo. Mi naskiĝis por ami. Mi opiniis ne
povi vere feliĉiĝi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi
deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur
reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis
abunde pri amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed ĉiu el ili,
senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis ĝin
kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian riĉecon."

"Ĉu vian riĉecon?"

"Jes, ĉar mia patro estas la plej riĉa homo de nia tribo, eĉ de iu
ajn tribo de ĉi tiuj regionoj."

Mi scivolemis pri la konsistigo de la riĉeco de ŝia patro. Ne povus
temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samaĵon. Ne povus temi
pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri
la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fiŝhokoj kaj
kudriloj, aŭ ceteraj tiaĵoj. Ne, tiuj ne konsistigis riĉecon.
Tial, kio povus esti la fonto de la riĉeco de tiu viro? Kio povintus
alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edziĝkandidatoj? Ŝajnis
al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi
pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi
ekkonsciis ke ŝi jam antaŭe deziregis ke mi ĝin starigu. Ŝi
suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante ĝin
ekscii. Ŝi sin alpremis konfidence kontraŭ min kaj diris:

"Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni."

Mi ŝajnigis konsideri la aferon profunde dum ŝi rigardis mian
anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesiĝo. Kaj
kiam finfine mi rezignis kaj petis ŝin kontentigi mian deziron
dirante al mi ŝi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, ŝi metis
la buŝon kontraŭ mian orelon kaj flustris, impone:

"_Dudek du fiŝhokoj_--ne ostaj, sed fremdaj--_fabrikitaj el aŭtenta
fero!_"

Tiam ŝi retiriĝis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi
faris mian nepran plejon por ne malkontentigi ŝin.

Mi paliĝis kaj murmuretis:

"Nome de la Granda Skoto!"

"Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!"

"Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere."

Ŝi ektimiĝis kaj maltrankviliĝis. Ŝi proklamis:

"S-ro Tvajno, ĉiu vorto veras, ĉiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min
kredas, ĉu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!"

"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaŭ mi _penadas_ kredi. Sed ĉio okazis
tiel _subite_. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiaĵon en
tiu rapida maniero. Tio--"

"Ho, mi _tiom_ bedaŭras! Se mi nur antaŭpensintus--"

"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas ĉar vi estas juna kaj
senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antaŭscii kiun efekton--"

"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone _taksi_ la situacion. Nu--"

"Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fiŝhokoj por anonci la
temon kaj tiam iom post iom--"

"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu,
tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"

"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post
iom da tempo mi estos renormaliĝinta. _Sed_--eklanĉi la tutan
dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"

"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi
min pardonas. Bonvolu!"

Post rikolti bonan provizon da tre plaĉaj petado kaj persvado kaj
konvinkado, mi pardonis ŝin kaj ŝi refeliĉiĝis kaj post iom da
tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaŭ mi konsciis ke la
familia trezoro enhavas ankoraŭ ceteran valoraĵon--iuspecan
juvelaĵon, verŝajne--kaj ke ŝi klopodas eviti paroli malkaŝe pri
ĝi, timante ke mi denove paraliziĝu. Sed mi deziris informiĝi
ankaŭ pri tiu aĵo kaj petegis ŝin diri al mi kio ĝi estas. Ŝi
timis. Sed mi insistis kaj promesis antaŭapogi min ĉi tiun fojon
kaj esti preta por ke la ŝoko ne min difektu. Ŝi plenis je
malcertoj sed tro fortis por ŝi la tento sciigi tiun mirindaĵon al
mi kaj ĝui miajn miron kaj admiron kaj ŝi konfesis ĝin porti sur
sia persono kaj diris ke se mi _certas_ esti preta--kaj tiel plu kaj
tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan
kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon.
Mi falis kontraŭ ŝin en bone ŝajnigita sveno, kiu kontentigis
ŝian koron kaj samtempe preskaŭ senigis ŝin je ĝi. Kiam mi
renormaliĝis kaj trankviliĝis, ŝi deziregis ekscii kion mi opinias
pri ŝia juvelaĵo.

"Kion mi opinias pri ĝi? Mi taksas ĝin la plej ekskvizita aĵo kiun
mi iam vidis."

"Ĉu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed ĝi estas jes ja
vera amindaĵo, ĉu ne?"

"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli plaĉus al mi ĝin posedi ol
la ekvatoron."

"Mi opiniis ke vi admiros ĝin," ŝi diris. "Mi juĝas ĝin _tiom_
bela. Kaj ne ekzistas cetera en ĉiuj ĉi tiuj latitudoj. Homoj
alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por ĝin
rigardi. Ĉu iam antaŭe vi vidis similaĵon?"

Mi diris ke ne, ĉi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min
dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam
vidis en antaŭaj tempoj milionon da ili ĉar tiu simpla juvelo
ŝia estis nenio alia ol malnova difektita bagaĝidentigilo de
Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.

"Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne ĉirkaŭiras portante tion sur
via persono tiumaniere, tute sole kaj senŝirme, eĉ senhunde, ĉu?"

"Ŝŝŝ! Ne tiel laŭte!" ŝi diris. "Neniu scias ke mi ĝin
surportas. Ili supozas ke ĝi estas en la trezorejo de Paĉjo. Kutime
ĝi estas tie."

"Kie estas la trezorejo?"

Estis malsubtila demando kaj dum momento ŝi aspektis surprizite kaj
iom suspekte, sed mi diris:

"Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj
da loĝantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, ĉiuj el
senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fiŝhokojn."

Tio retrankviligis ŝin kaj ŝi diris al mi kie en la domo la hokoj
estas kaŝitaj. Tiam ŝi iom forlasis sian temon por fanfaroneti
pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj
la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi ĉu iam mi vidis
similaĵojn ĉe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkaŝe ke
ne, kio pli plaĉis al ŝi ol ŝi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj
vesti sian kontentiĝon. Estis tiel facile plaĉi al ŝi kaj tiel
plaĉe al mi ke mi daŭrigis la temon, dirante:

"Ho, Laskino, vi estas jes ja bonŝanca knabino--ĉi tiu belega domo,
ĉi tiu delikata juvelaĵo, tiu riĉa trezoro, la tutaĵo de tiu
impona neĝo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj
publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj
ĉies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj ĉies omaĝo kaj respekto
senpete disponeblaj al vi; juna, riĉa, belega, serĉata, amindumata,
enviata, kun ĉiu bezono havebla, ĉiu deziro atingebla, ĉiu volo
plenumebla--tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da
knabinoj, sed ĉiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas
aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas--vi meritas ĉion tion,
Laskino--tion mi kredas en mia koro."

Fierigis kaj feliĉigis ŝin aŭdi min diri tion kaj ŝi dankis min
foje kaj refoje pro tiu lasta asertaĵo kaj ŝiaj voĉo kaj okuloj
komprenigis al mi ke ŝia koro estis tuŝita. Baldaŭ ŝi diris:

"Tamen ne ĉio estas sunbrilo. Ankaŭ nuban flankon havas la
situacio. La ŝarĝo de riĉeco estas peza por subteni. Foje mi
scivolis ĉu ne estus pli bone esti malriĉa--almenaŭ ne
pretermodere riĉa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj
preterpasas kaj subaŭdi ilin diri, respektege, unu al la alia,
'Jen--jen ŝi estas--la filino de la milionulo!' Kaj foje ili diras
bedaŭre, 'Ŝi ruliĝas en fiŝhokoj dum mi--nenion mi havas.' Tio
rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malriĉaj,
ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun--nun ni
bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis
mildahumora kaj komplezema al ĉiuj. Sed nun li estas aŭstera kaj
aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri
sia familio sed nun, dum li ĉirkaŭiras, liaj fiŝhokoj konsistigas
lian ununuran priokupaĵon. Kaj pro lia riĉeco ĉiuj kaŭras antaŭ
li kaj montriĝas servemaĉaj pri li. Antaŭe neniu ridis pri liaj
ŝercoj ĉar ĉiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj
senbonkvalitaj ĉar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi
ŝercon--la humurelementon. Sed nun ĉiuj ridas kaj ridaĉas pri tiuj
mornaĵoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplaĉas al mia
patro kaj li ne hezitas elmontri sian malĝojon. Antaŭe oni ne petis
lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis ĝin senpete, ĝi estis
senvalora. Ĝi havas ankoraŭ tiun difekton, tamen ĉiuj petas ĝin
kaj ĝin aplaŭdas. Kaj li mem partoprenas en la aplaŭdado, ĉar
mankas al li aŭtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis
la karakteron de nia tuta tribo. Antaŭe ĝi estis honesta kaj
vireca gento. Nun ĝi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj
per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas ĉiujn
milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antaŭe ordinara simpla
gento kiun kontentigis la ostaj fiŝhokoj de iliaj gepatroj. Nun
avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je ĉiu sento pri
honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn
fiŝhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj
malĝojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por
mi mem.

"Finfine ŝajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis
nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian
nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj
plezuro ĉar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li
tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti
pli feliĉa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn,
rakontante ĉion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej
belan estontecon. Kiam ni laciĝis ni sidiĝis kaj manĝis ĉar li
havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis
kaj neniam antaŭe manĝaĵo havis tiel bonan guston.

"Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj
mi eksciis ke li neniam aŭdis pri mia patro, kio ege min ĝojigis.
Mi volas diri ke li jam aŭdis pri la milionulo sed neniam aŭdis
lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la
heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi
estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel feliĉa--ho! pli
feliĉa ol vi povas imagi.

"Iom post iom la vespermanĝhoro alproksimiĝis kaj mi kondukis lin
al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj
kriis:

"'Kiom bonega! Ĉu apartenas al via patro _tio_?'

"Aŭdi tiun voĉtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min
ekdolorigetis, sed baldaŭ la sento forpasis ĉar mi tiom amis lin
kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da
onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentiĝis pri li kaj oni invitis
multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la ĉifonlampojn
kaj kiam ĉio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis
ĝojan bankedon por festi mian fianĉiniĝon.

"Kiam la bankedo finiĝis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj
li ne rezistis al la tento elmontri siajn riĉecojn kaj vidigi al
Kalulo kian bonŝancon tiu atingis hazardavoje--kaj ĉefkiale,
kompreneble, li deziris ĝui la mirego de la kompatindulo. Mi
povintus ekplori--sed tiaĵo ne sukcesintus malpersvadi mian patron,
tial mi diris nenion sed daŭre sidadis kaj suferis.

"Mia patro aliris rektalinie la kaŝejon, en la plena vidkampo de
ĉiuj, kaj eligis la fiŝhokojn kaj revenportis ilin kaj svingĵetis
ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksaĵo sur la
provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.

"Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon.
Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surpriziĝo kaj scivoli kiel
ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn riĉecojn. Tiam baldaŭ
li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:

"'Tial, estas _vi_ kiu estas la renoma milionulo!'

"Mia patro kaj ĉiuj ceteraj ĉeestantoj kvazaŭ eksplodis per
kriegoj de feliĉa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron
senzorge same kiel ĝi estus nura rubaĵo havanta nenian valoron kaj
ĝin revenportis al ties kaŝloko, la surprizo de Kalulo estis
studindaĵo. Li diris:

"'Ĉu eblas ke vi staplas tiaĵojn sen ilin kompti?'

"Mia patro eligis orgojlan ĉevalridegon kaj diris:

"'Nu, verdire, oni konscias ke _vi_ neniam estis riĉa pro tio ke
tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fiŝhokoj.'

"Kalulo konfuziĝis kaj klinis la kapon, tamen diris:

"'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris eĉ la pikilon de unu el
tiaj multkostaĵoj kaj neniam antaŭe vidis viron tiel riĉan je ili
ke valoris la penon nombri lian provizon ĉar ĝis nun la plej riĉa
viro kiun mi konis disponis nur tri.'

"Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne
entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn
por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Ĉu ilin nombri?
Ho, ĉiun tagon li nombris ilin.

"Mi renkontis mian karulon kaj konatiĝis kun li je tagiĝo kaj lin
kondukis ĉe mi je noktiĝo nur tri horojn poste--ĉar en tiu tempo
la tagoj malplilongiĝis anticipe al la sesmonatdaŭra nokto. Ni
festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni
ceteraj nin situigis dise laŭ la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaŭ
ĉiuj krom mi perdiĝis en sonĝado. Mi estis tro feliĉa, tro
ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kuŝis senbrue dum longa, longa
tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutiĝis en la malhelo
pleniganta la foran ekstremaĵon de la domo. Mi ne scipovis distingi
kiu ĝi estis, nek ĉu ĝi estis viro aŭ virino. Baldaŭ la formo,
aŭ eble alia formo, preterpasis irante en la kontraŭa direkto. Mi
scivolis kion signifas ĉio tio sed scivoli malutilis. Kaj
scivolante, mi ekdormis.

"Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekiĝis
kaj aŭdis mian patron diri en terura voĉo: 'Laŭ la granda
Neĝo-Dio, mankas fiŝhoko!' Io diris al mi ke tio aŭguras
malĝojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmiĝis. Mia
antaŭsento konfirmiĝis en la same instanto. Mia patro kriegis:
'Vekiĝu ĉiuj kaj ekkaptu la fremdulon!' Tiam aŭdiĝis ekbruo de
kriegoj kaj sakraĵoj el ĉiuj flankoj kaj vidiĝis freneza hastado
de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon
sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam
apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj
piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin
aliru. Mi lanĉis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj
ploregis pro malĝojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta
familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj
epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu
amatigis lin de mi eĉ pli ol iam ajn kaj fierigis kaj feliĉigis
min, benitan per la ŝanco suferi kun li kaj por li. Mi aŭdis mian
patron ordoni ke la pliaĝuloj de la tribo kunveniĝu cele al juĝi
mian Kalulon por lia vivo.

"'Kio?' mi diris. 'Ĉu antaŭ ol serĉi la perditan hokon?'

"'Ĉu perditan hokon?' ĉiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis
moke: 'Retiriĝu, ĉiuj, kaj dece ekserioziĝu. Ŝi deziras serĉi
tiun _perditan_ hokon. Ho, sendube ŝi malkovros ĝin.' Post kio
ĉiuj ekridis denove.

"Mi ne perturbiĝis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi
diris:

"'En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico.
Atendu kaj konsciu.'

"Mi alprenis ĉifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeraĉaĵon
en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian serĉadon kun tiom da
memfido ke miaj tribanoj serioziĝis, ekante suspekti esti eble tro
hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de ĉi tiu serĉado.
Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek
du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortiĝi kaj ĉirkaŭ mi
rekomenciĝis la kunmokado kiu daŭre plilaŭtiĝis kaj plicertiĝis
ĝis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da
kruda ridado.

"Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj
plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo
kaj ĉirkaŭbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:

"'Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion
al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin
atendantan estontecon.'

"Li respondis:

"'Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas
senkulpa. Trankviliĝu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho,
vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!'

"'Nun, tial, alvenu la pliaĝuloj!' Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi
aŭdis ekstere alproksimiĝantan sonadon de knaranta neĝo kaj tiam
vizion pri kliniĝantaj formoj enirantaj laŭvice traporde--la
pliaĝuloj.

"Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn
de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antaŭporde kaj
ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Ĉu
familianoj ŝtelprenus proprajn havaĵojn?'

"Li paŭzis. La pliaĝuloj sidis senparole dum multaj minutoj.
Finfine unu post la alia ĉiu diris al sia najbaro, 'Ĉi tio aŭguras
malbone por la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia
patro sidiĝis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi
disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!

"La tribunalestro demandis:

"'Ĉu ĉeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?'

"Mi stariĝis kaj diris:

"'Kial _li_ volintus ŝtelpreni tiun hokon, aŭ iun ajn ceteran aŭ
ĉiujn el ili? Post plua tago li fariĝintus heredonto de la tuta
aro!'

"Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la
multaj spiradoj leviĝis ĉirkaŭ mi kiel nebulo. Finfine unu post la
alia la pliaĝuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La
eldiraĵo de la knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis
tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidiĝis.

"'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aŭ ŝi. Se ne,
tiu restu de nun antaŭen en silento,' diris la tribunalestro.

"Mia patro stariĝis kaj diris:

"'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la
direkto al la trezorejo, kaj baldaŭ revenis. Mi nun opinias ke
estis la fremdulo.'

"Ho, mi estis svenonta! Ĝis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto.
Eĉ la alkroĉo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus ĝin eltrenegi
el mia koro.

"La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:

"'Parolu!'

"Kalulo hezitis, tiam respondis:

"'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj.
Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton
kaj ĝin dronigi en senkulpa ĝojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi
faligis unu sed mi ŝtelprenis ne eĉ unu.'

"Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi
konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke ĉio finiĝis. Sur
ĉiu vizaĝo hieroglifiĝis la vortoj: 'Konfeso ĝi estas! kaj
bagatela, lama, malsolida.'

"Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaŭ mi aŭdis la solenajn
vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj ĉiu vorto, kiam ĝi
alvenis, estis tranĉilo en mia koro:

"'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al
_juĝado per akvo_.'

"Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando 'juĝadon
per akvo'. Ĝi alvenis, antaŭ generacioj, el iu fora lando situanta
neniu scias kie. Antaŭ tio niaj patroj utiligis aŭguradon kaj
aliajn malcertajn juĝrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj
kompatindaj estaĵoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en
la kazo de juĝado per akvo kiu estas eltrovaĵo de homoj pli saĝaj
ol ni kompatindaj sensciaj sovaĝuloj. Pere de ĝi la senkulpuloj
montriĝas senkulpaj sendube, sendispute, ĉar ili dronas. Kaj la
kulpuloj montriĝas kulpaj kun la sama certeco ĉar ili ne dronas.
Mia koro rompiĝis en mia brusto, ĉar mi diris, 'Li estas senkulpa,
kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.'

"Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la
tuta daŭro de la pretervaloraj horoj kaj li elverŝis sur min la
profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel
feliĉa! Finfine, ŝirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis
ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlanĉi en la maron. Tiam mi
kovris la vizaĝon permane. Ĉu dolorego? Ho, mi konas la plej
profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!

"En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica ĝojo
kaj mi malkovris la vizaĝon, surprizegite. Ho, amara vidaĵo! Li
_naĝadis_!

"Tuj mia koro ŝtoniĝis, glaciiĝis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj
li mensogis al mi!'

"Mi forturniĝis malestime kaj survojiĝis hejmdirekten.

"Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto
drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis
kaj mia patro diris al mi:

"'Via ŝtelisto sendis al vi sian mesaĝon de mortanto, dirante:
"Diru al ŝi ke mi estas senkulpa kaj ke laŭlonge de la tagoj kaj la
horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi daŭre amos
ŝin kaj pensos pri ŝi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la
vidaĵon pri ŝia dolĉa vizaĝo." Tre bela, eĉ poezia!'

"Mi diris: 'Li estas malpuraĵo! Mi neniam plu aŭdu pri li denove!'
Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraŭ ĉio senkulpa.

"Naŭ monatoj--naŭ mornaj, malfeliĉaj monatoj--forpasis kaj finfine
alvenis la tago de la Granda Ĉiujara Ofero, kiam ĉiuj fraŭlinoj de
la tribo lavas la vizaĝon kaj kombas la hararon. Responde al la unua
movo de mia kombilo, elfalis la fatala fiŝhoko de kie ĝi nestis
dum ĉiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia
rimorsa patro! Ĝemante, li diris: 'Ni murdis lin kaj neniam plu mi
ridetos.' Li tenis la promeson. Aŭskultu: ekde tiu tago ĝis la
hodiaŭa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed,
ho! por kio utilas ĉio tio nun?"

Tial finiĝis la modesta rakonteto de la kompatinda fraŭlino,
pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj
en Nov-Jorko kaj dudek du fiŝhokoj sur la limo de Arkta Cirklo
reprezentas la saman financan superecon, homo troviĝanta en
malriĉaj cirkonstancoj stultuliĝas restante en Nov-Jorko kiam li
povas aĉeti fiŝhokojn ĝis valoro de dek cendoj kaj elmigri.



KANIBALISMO EN LA VAGONOJ


Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia ĝisokcidenta
vojaĝo, post vagonŝanĝo ĉe Tero-Hoto, en ŝtato Indianio, milda
bonvolaspekta sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-, aŭ eble kvindekjara,
entrajniĝis ĉe unu el la laŭvojaj stacionoj kaj sidiĝis apud mi.
Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi
juĝis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi loĝas
en Vaŝingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj
publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaŭ
konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj
malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Ĉefurbo, eĉ
la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj
Reprezentantoj en la Ĉambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaŭ du
viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:

"Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos,
mia knabo."

La rigardo de mia nova kamarado eklumiĝis plaĉe. La vortoj
revigligis feliĉan memoraĵon, mi supozis. Tiam lia vizaĝo fariĝis
meditema, preskaŭ malĝoja. Li turniĝis al mi kaj diris, "Permesu
ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri
sekreta ĉapitro de mia vivo--ĉapitro neniam aludita de mi ekde la
tago kiam okazis ties eventoj. Aŭskultu pacience kaj promesu al mi
ke vi min ne interrompos."

Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron,
parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed ĉiam kun emocio
kaj seriozo.

       *       *       *       *       *

En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera
trajno aliranta Ĉikagon. Entute estis nur dudek kvar pasaĝeroj.
Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj
baldaŭ formiĝis plaĉaj kunrilatoj. La vojaĝo promesis esti
feliĉa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis eĉ la plej
svagan antaŭsenton pri la honoraĵoj baldaŭ nin surfalontaj.

Je la dekunua de la vespero peza neĝo komencis faladi. Baldaŭ post
eliri vilaĝeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon
etendantan sian senfinan leŭgaron da sendoma morno en la direkto al
Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aŭ montetoj,
aŭ eĉ nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovaĝejon,
pelante la falantan neĝon antaŭ si kiel ŝprucaĵon fontintan el la
kresthavaj ondoj de ŝtorma maro. La neĝo pliprofundiĝis rapide kaj
ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo
traplugis ĝin kun konstante pligrandiĝanta malfacileco. Efektive,
foje ĝi preskaŭ plenhaltis meze de grandegaj drivaĵoj sin
amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado
komencis maloftiĝi. Gajecon anstataŭis serioza maltrankviliĝo. La
eblo ekmalliberiĝi en la neĝo, sur la malmilda prerio, kvindek
mejlojn for de iu ajn konstruaĵo, sin anoncis al ĉiu menso kaj
etendis sur ĉiun spiriton sian malesperigantan influon.

Je la dua de la mateno mi vekiĝis el malfacila dormado pro la ĉeso
de ĉiu movado ĉirkaŭ mi. La timigega vero sin trudis al mi kun
fulma rapideco: negodrivaĵo malliberigis nin! "Ĉiuj manoj eksaltu
al la savado!" Ĉiu viro obeis tujege. En la sovaĝan nokton, la
peĉan malhelon, la ondegan neĝon ĉiu estulo sin lanĉis, plene
konsciante ke momento malŝparata nun povos pereigi nin ĉiujn
poste. Ŝovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, ĉion ajn povantan
flankenmovi neĝon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis
tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraŭ la
amasiĝantaj neĝoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la
kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.

Nura mallonga horo sufiĉis por pruvi la nepran senutilon de niaj
klopodoj. La ŝtormo barikadis la vojon per dekduo da drivaĵoj dum ni
forŝovelis unu. Kaj eĉ pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda
antaŭenpelo de la lokomotivo rompis la antaŭ-malantaŭ-ŝafton de la
pelrado! Eĉ havante malfermitan vojon antaŭ ni, ni estintus tamen
senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege
malĝojaj. Ni kuniĝis ĉirkaŭ la hejtostovoj kaj analizis tre
serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur
tio baziĝis nia ĉefa ĉagreno. Maleblis ke ni frostiĝu ĉar estis
bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolaĵo. La
diskutado finiĝis je nia agnosko pri la malkuraĝiga decido de la
konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri
kvindek mejlojn tra tia neĝo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj eĉ
se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel
eble plej pacience, helpon aŭ malsatmorton! Miaopinie, eĉ la plej
forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj
tiuj vortoj.

Antaŭ ol forpasis nova horo, interparolado mildiĝis ĝis mallaŭta
murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subaŭdate laŭintervale
inter la plilaŭtiĝo kaj malplilaŭtiĝo de la ŝtormo. La lampoj
malbriliĝis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la
flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se
eblus al ili--por ekdormi, se ili povus.

La eterna nokto--certege ĝi ŝajnis eterna al ni--eluzis finfine
siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagiĝo aperis en la
oriento. Dum la lumo plifortiĝis la pasaĝeroj komencis vekiĝi kaj
elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj laŭvice ĉiu forlevis
de sur la frunto sian tien ŝovitan ĉapelon, streĉis siajn
malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la senĝojan
perspektivon. Senĝoja tio estis, efektive! Nenia vivantaĵo videblis
ie ajn, nenia homa loĝejo! Videblis nur vasta blanka dezerto.
Levitaj neĝtabuloj drivis tien kaj reen antaŭ la vento: mondo da
kirliĝantaj neĝeroj elbarantaj la supran firmamenton.

Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe
pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.

Nova tagiĝo--nova tago da silento, malfeliĉo, atrofia malsato,
senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza
dormado, plena je sonĝoj pri bankedoj--ekvekiĝoj ĝenegitaj per
malsatronĝado.

La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura
malliberiĝo! Sovaĝa malsato spektadis el ĉiu okulo. Enestis ĝin
signo de horora signifo. La antaŭanonco pri io malklare formiĝanta
en ĉiu koro--io kiun nenia lango ankoraŭ kuraĝis envortigi.

La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj
grizvizaĝan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la
morto. Nun necesas ke tio eksteriĝu! Tiu aĵo kreskadinta en ĉiu
koro nun pretis trasalti finfine ĉiun lipparon! La naturo estis
ŝarĝita ĝis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke ĝi cedu. RIKARDO
H. GASTONO, el ŝtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, stariĝis.
Ĉiuj antaŭsciis kio estas okazonta. Ĉiuj pretiĝis--ĉiu emocio,
ĉiu signo pri ekscitiĝo estis subpremitaj--nur trankvila pensema
seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovaĝaj.

"Sinjoroj: Tion ni ne povas daŭre prokrasti! La horo ĉemanas! Ni
devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per manĝaĵo la
ceterajn."

S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el ŝtato Ilinojso, stariĝis kaj diris:
"Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Saŭjeron el ŝtato
Tenesio."

S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el ŝtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas
S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko."

S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon
de Sankta-Luizo."

S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A.
Van-Nostrando, Filo, el ŝtato Nov-Ĵerzeo."

S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la
sinjoro."

S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto
malakceptiĝis. Ankaŭ la malakceptoj de S-roj Saŭjero kaj Boveno
estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.

S-RO A. L. BASKOMO el ŝtato Ohio: "Mi proponas ke la
kandidatigprocedo fermiĝu kaj ke la Ĉambro nun entreprenu elekti
per balotado."

S-RO SAŬJERO: "Sinjoroj, mi kontraŭstaru seriozege tiujn procedojn.
Ili estas, ĉiumaniere, kontraŭregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni
tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj taŭgajn
funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la
aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo."

S-RO BELO el ŝtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo
por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli
ol sep tagoj sen manĝi. Ĉiun momenton kiun ni malŝparas per sencela
diskutado pligrandigas nian ĉagrenon. Kontentigas min la kandidatoj
jam proponitaj--ĉiun ĉeestantan sinjoron ili kontentigas, mi
opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu
elekti unu aŭ pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--"

S-RO GASTONO: "Oni kontraŭstarus ĝin kaj necesus ke ĝi atendu en
suspendiĝo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi
deziras eviti. La sinjoro el Nov-Ĵerzeo--"

S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne
serĉis la honoron aljuĝitan al mi kaj mi sentas diskretecon--"

S-RO MORGANO de ŝtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la
antaŭan proponon."

La propono akceptiĝis kaj bremsiĝis daŭra debatado, kompreneble.
La propono elekti funkciulojn sukcesis voĉdone kaj sub ĝi S-ro
Gastono elektiĝis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj
Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M.
Haŭlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.

Sekvis duonhora paŭzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la
maleo eksonis, la partoprenantoj rekuniĝis kaj la komitato raportis,
aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de ŝtato Kentukio, Lucienon
Hermanon de ŝtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de ŝtato Koloradio
kiel kandidatojn. La raporto akceptiĝis.

S-RO ROĜERO de ŝtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la
raporto staras dece antaŭ la Ĉambro nun, mi mocias ĝin amendi,
anstataŭigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso
de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni ĉiuj. Oni ne
supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la
sinjoro de Luiziano. Tute kontraŭe. Mi tiom respektas kaj estimas
lin kiom kapablas fari iu ajn ĉi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas
malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis
ĉi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la
komitato neglektis sian devon, ĉu pro malatento, ĉu pro pli grava
kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn
puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da
nutraĵo--"

LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidiĝu. La Estro ne rajtas permesi
dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo
laŭ la reguloj. Kiun agon la Ĉambro efektivigu responde al la
propono de la sinjoro?"

S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton,
anstataŭigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj
sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilaĵoj kaj senigadoj de
preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, ĉu estas
nun la momento ĉikani pri malmoleco? Ĉu nun estas la momento
elektemiĝi pri malgravaĵoj? Ĉu nun estas la momento disputadi pri
temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas
maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la ĉefegaj bezonaĵoj--ne
talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono."

S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas ĉi
tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas
masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio,
ĉu estas supo kiun ni deziras anstataŭ solida nutraĵo? Ĉu li
deziras dupi nin per ombroj? Ĉu li celas primoki nian suferadon
per Oregona fantomo? Mi demandas al li ĉu li scipovas rigardi la
anksiajn vizaĝojn lin ĉirkaŭantajn, ĉu li sukcesas enrigardi
niajn malĝojajn okulojn, ĉu li kuraĝas aŭskulti la batadon de
niaj esperantaj koroj kaj daŭre ŝovtrudi al ni tiun malsategigitan
fraŭdulon? Mi petas de li ĉu li rajtas pensi pri nia dezertigita
stato, pri niaj pasintaj malĝojoj, pri nia malhela estonteco, kaj
tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon,
tiun ŝanceliĝantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan
vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!" [Aplaŭdo.]

Oni voĉdonis pri la amendo post arda debato kaj ĝi malsukcesis.
Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso
al tiu de S-ro Hermano. Tiam komenciĝis la voĉdonado. Kvin
voĉdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektiĝis kiam
ĉiuj krom li mem voĉdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto
ratifikiĝu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de
S-ro Hariso.

S-RO RADVAJO proponis ke la Ĉambro nun konsideru la ceterajn
kandidatojn kaj fari elekton por la matenmanĝo. La propono
aprobiĝis.

Je la unua voĉdonado okazis egalaĵo kiam duono el la partoprenintoj
favoris unu kandidaton pro lia junaĝo kaj duono favoris la alian
pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan voĉdonon
favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan
malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato,
kaj oni diskutis la eblon postuli novan voĉdonadon; sed meze de tio
oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disiĝis.

La preparaĵoj por la vespermanĝo deviigis dum longa tempo la
atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo
kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti ĝin, forpelis ĉiun pensadon
pri ĝi kvazaŭ en la ventojn la feliĉa anonco ke S-ro Hariso
pretas.

Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonseĝoj kaj
sidiĝis kun koroj plenaj je dankemo antaŭ la plej bona vespermanĝo
beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis
ŝanĝitaj kompare al nia kondiĉo de antaŭ kelkaj mallongaj horoj!
Senpromesa, malĝojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero,
tiam; dankemo, sereneco, ĝojo tro profunda por envortigo, nun. Tio,
mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj
hurlis kaj disblovis la neĝon sovaĝe ĉirkaŭ nia malliberejo, sed
ili ne plu havis la kapablon nin malkuraĝigi. Hariso plaĉis al mi.
Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke
nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aŭ havigis al mi tiel
altan gradon de kontentiĝo. Mesiko estis sufiĉe plaĉa, kvankam iom
altsapora, sed se temas pri aŭtenta nutrado kaj delikateco de fibro,
servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn--mi ne
entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion--sed li ne pli
taŭgis kiel matenmanĝaĵo ol mumio, sinjoro--nepre ne. Ĉu magra?
Ho, benu min! Kaj ĉu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi
tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.

       *       *       *       *       *

"Ĉu vi volas diri ke--"

"Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmanĝo ni elektis viron
nomiĝantan Valkero, el Detrojto, por la vespermanĝo. Li estis tre
bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino.
Li estis ĉiumaniere laŭdindega. Mi memoros ĉiam Valkeron. Li estis
iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni
ĝuis Morganon el Alabamo kiel matenmanĝaĵon. Li estis unu el
la plej bonaj viroj antaŭ kiu mi iam ĉetabliĝis--belaspekta,
klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn--nepra
ĝentlemano--nepra ĝentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel
vespermanĝaĵon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis
fraŭdulo, ne dubendas--maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi
la realecon. Finfine mi diris, 'Sinjoroj, vi rajtas agi laŭvole,
sed miaflanke, _mi_ preferas atendi alian elekton.' Kaj Grajmzo, el
Ilinojso, diris, 'Sinjoroj, ankaŭ _mi_ atendos. Kiam vi elektos
viron havantan _ion_ por lin rekomendi, feliĉe mi aliĝos al vi
denove.' Baldaŭ evidentiĝis ke la malkontento pri Daviso de Oregono
estis ĝenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel
plaĉe ekde kiam ni ĝuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de
kio nomiĝis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu--post tio ni
prenis Dulitlon kaj Haŭkinzon kaj Makelrojon (aŭdiĝis kelkaj
plendoj pri Makelrojo, ĉar li estis malkutime malalta kaj maldika)
kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan
kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta)
kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj ĝentlemanon nomiĝantan
Bukminstero--kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj
kiel konversacianto kaj kiel manĝaĵo. Ni ĝojis povinte elektigi
lin antaŭ la alveno de helpo."

"Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, ĉu?"

"Jes, ĝi alvenis iun brilan sunan matenon, ĵus post la elekto.
Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi
bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno
alveninta nin savi, kaj vivis sufiĉe longan tempon por edziĝi kun
Vidvino Hariso--"

"Posteulino de--"

"Posteulino de nia unua elekto. Li edziĝis kun ŝi kaj estas feliĉa
kaj respektata kaj prospera ankoraŭ hodiaŭ. Ho, estis kiel romano,
sinjoro--estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi
devas adiaŭi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn ĉe
mi, ĝoje mi vin gastigos. Vi plaĉas al mi, sinjoro. Mi sentas
karecon estante kun vi. Vi povus plaĉi al mi eĉ tiom kiom Hariso
mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojaĝon."

       *       *       *       *       *

Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel ŝokita, tiel
afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi ĝojis pri lia
foriro. Malgraŭ lia afabla maniero kaj lia dolĉa voĉo, mi
tremaĉis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam
mi aŭdis ke mi gajnis lian danĝeran karecon kaj ke mi staras antaŭ
lia estimo preskaŭ samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaŭ
senmoviĝis mia koro.

Mi mistifikiĝis preskaŭ preter priskribo. Mi ne dubis kion li
diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita
per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed ĝiaj teruraj detaloj
supervenkis min kaj ĵetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon.
Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: "Kiu estas tiu
viro?"

"Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita
en la vagonoj en neĝduno kaj preskaŭ malsatmortis. Li estis tiel
frostvundita kaj ĝenerale frostigita kaj eluzita pro manko de
manĝaĵo ke li malsaniĝis kaj ekstercerbumiĝis poste dum du-tri
monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li
komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam ĉesas antaŭ ol
elmanĝi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam
estus elmanĝinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li
scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li
elmanĝas ĉiun krom si mem, li diras ĉiam: 'Tiam kiam alvenis la
horo por la kutima elekto por la matenmanĝo, pro tio ke estis nenia
kontraŭstarado, mi mem elektiĝis laŭregule, post kio, pro manko da
malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.'"

Mi senzorgiĝis ĝis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur aŭskultis
la sendanĝerajn kapricojn de frenezulo anstataŭ la aŭtentaj
spertoj de sangavida kanibalo.



BONŜANCO


Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare
renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ
aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos
Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp.,
ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia
vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu
tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al
la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti ĉiam festata. Estis por
mi manĝaĵo kaj trinkaĵo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi
tiun duondion; kontrolante, serĉante, konstatante: la trankvilon, la
rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu
sin dislimis ĉie sur li; la dolĉan senkonscion pri lia
eminenteco--senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin
fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego
tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin ĝisfluantaj.

La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia--kleriko
nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur
kampo kaj kiel instruisto ĉe la militlernejo de Vulviĉo. En tiu
sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo
ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenkliniĝis kaj murmuris
konfidence al mi--indikante pergeste la bankedan heroon.

"Private dirite, li estas nepra stultulo."

Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aŭ
Sokrato aŭ Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri
du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia
juĝkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aŭ
kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li _ja_ estis stultulo.
Tial mi ekcelis ekscii, en taŭga momento, kiel la kleriko, solece
kaj sole, malkovris la sekreton.

       *       *       *       *       *

Kelkajn tagojn poste prezentiĝis la oportuno, kaj jen kion diris al
mi la pastoro:

Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj mi estis instruisto ĉe la militakademio
de Vulviĉo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna
Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton
ĝiskarne, ĉar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum
li--ho, pardonu min, li sciis _nenion_, por tiel diri. Li estis
verŝajne bonkonduta, dolĉahumora, aminda kaj senruza. Tial estis
ege ĝene vidi lin stari tie, tiel serena kiel ĉizita figuro, kaj
eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia
tuta provizo da kompato aktiviĝis nome de li. Mi diris al mi, ke
kiam li devos ekzameniĝi denove, li malsukcesos aĉe, kompreneble.
Tial estos simple senĝena faro de karitato mildigi lian falon kiel
eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas
la historion de Cezaro. Kaj ĉar li sciis nenion ceteran, mi
eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da
kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la
ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en
la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre supraĵa mensofarĉo kaj
cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li,
malsukcesaĉis. Sekve al strange bonŝanca hazardo--hazardo
malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento--oni starigis al li
nenian demandon preterpasantan la mallarĝajn limojn de lia
farĉotrejnado.

Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de
la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj ĉiam li sin
savis--kaj nur mirakle, verŝajne.

Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus
finfine. Mi decidiĝis fari lian morton laŭeble plej malĝena. Tial
mi trejnis lin kaj farĉinstruis lin, kaj farĉinstruis lin kaj
trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj
plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia
sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia
konsterniĝo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis
nepran ovacion en la formo de komplimentoj.

Ĉu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco
min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por
karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi
neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintaĵon. Mi sentis
min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo
kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj,
kaj povus okazi nur unuopaĵo: li kaj ĉiuj respondecoj liaj kunfalus
en ruiniĝon je la unua oportuno.

Krimea Milito ĵus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito,
mi diris al mi. Ne eblis daŭrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo
la ŝancon morti antaŭ ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la
tertremon. Ĝi okazis. Kaj ĝi ŝancelegis min kiam ĝi okazis. Oni
lin promociis al kapitaneco en marŝregimento! Pli valoraj viroj
maljuniĝas kaj grizhariĝas antaŭ ol grimpatingi tian superan
rangon. Kaj kiu iam antaŭvidintus ke la aŭtoritatuloj elektos
deponi tian ŝarĝon da respondeco sur ŝultrojn tiel malspertajn kaj
maltaŭgajn? Mi apenaŭ tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed
ĉu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankiĝos.

Konsideru kion mi faris--mi kiu tiel preferis ripozon kaj
malagadon--mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi
devas lin akompani kaj protekti la landon kontraŭ li kiel eble plej
multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon
ŝparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj
eksuspire aĉetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris
cele al la batalkampo.

Kaj jen--ho, mia koro, estis terure. Ĉu eraregoj? Li faris nenion
_krom_ eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la
ulo. Ĉiuj havis malĝustan opinion pri li kaj ĉiun fojon
misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn
misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis
ilin! Liaj plej mildaj eraretoj sufiĉis por ekploregi bonsenculon.
Kaj ili ja ploregis min--kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte.
Kaj kio tenis min en konstanta ŝvito de timego estis tio ke ĉiu
nova fuŝfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi daŭrege
diris al mi ke li tiel altrangiĝos ke, kiam okazos la malkovro,
estos kvazaŭ la suno elfalanta la ĉielon.

Li daŭre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn
korpojn de siaj superuloj, ĝis finfine, en la plej varma momento de
la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian
buŝon, ĉar Skorzbio estis la plej proksima laŭrange! Jen tio
alvenas, mi diris. Ĉiuj ni finiĝos en Ŝeolo post nur dek minutoj,
certege.

La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis ĉiuloke
sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fuŝo kaŭzus
nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo?
Li eligas la regimenton de ĝia loko kaj ordonas sturmon trans
najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika ĉeestado!
"Jen vi ekas!" mi diris al mi. "Ĉi tio ja estas la finfino."

Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaŭ ol
eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni
renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo.
Kaj kio okazis? Ĉu ni nin elmanĝigis? Jen kio devige okazintus en
naŭdek naŭ kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidiĝis ke nenia
unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas
temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas
malkovrita kaj blokita. Tial ili forturniĝis kaj kuris pelmele,
trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovaĝa konfuziĝo,
kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la
kampo kaj ĝin transkuraĉis kaj baldaŭege okazis la plej giganta
disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliiĝis
en nepran kaj grandiozan venkon! Marŝalo Kanroberto spektadis,
kapturniĝa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion
kaj lin ĉirkaŭbrakis kaj lin medalis surkampe antaŭ la tuta armaro!

Kaj kio estis la fuŝego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de
sia dekstra mano por sia maldekstra--nur tio. Li ricevis ordonon
retiriĝi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstataŭe, li
retiriĝis _antaŭen_ kaj transiris la monteton en la maldekstra
flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita
geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paliĝos
dum daŭros libroj pri historio.

Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj senŝajniga kiel eblas
esti, sed li ne estas sufiĉe inteligenta por endomiĝi kiam pluvas.
Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de
la universo. Ĝis antaŭ duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi.
Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena
kaj miriga bonŝanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila
soldato en ĉiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon
per fuŝegoj, tamen neniam faris fuŝegon malsukcesintan lin
promociigi en kavaliron aŭ baroneton aŭ lordon aŭ ion. Rigardu
lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj.
Nu, sinjoro, ĉiu el ili estas registro pri iu mallaŭdinda
stultaĵo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej
bona evento povanta okazi al viro estas naskiĝi bonŝanca. Mi
rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra
stultulo.



ENHAVO


"La Amaventuro de la Eskimoa Fraŭlino" p. 1

"Kanibalismo en la Vagonoj" p. 13

"Bonŝanco" p. 20





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home