Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Author: Zamenhof, L. L. (Ludwik Lejzer), 1859-1917
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Dua Libro de l' Lingvo Internacia" ***


TRANSCRIBER'S NOTE:

The Esperanto alphabet consists of 28 letters:  the 26 letters of
the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and
six accented letters added.  The accented letters are "c", "g",
"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with
a breve accent).  Since these accented letters are not included
in the ASCII character set, some other means must be used to
represent them.  In this eBook, the accented letters are
represented using UTF-8 encoding.

At the time of the writing of the "Dua Libro," the time
correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "ĉiam") were
spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "ĉian"
(respectively).  These words had been changed to their modern
forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro"
(also included with this text).  The original spellings have been
preserved in this eBook.



                DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA



                          L.L. ZAMENHOF

                               1888



                          ANTAŬPAROLO.


Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas
la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva
kunsento, kiun ĝi montris por mia afero.  La multaj promesoj,
kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita
"senkondiĉe", la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj--ĉio tio
ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne
trompis.  La bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj
al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel
maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj
virinoj--rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj
utilega konstruo.  Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj,
vivu eterne!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l'
tempo de unu jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian pasus la
jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj
pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive
estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio
ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj,
gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam estus trairinta la
juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj
povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de _unu_ homo,--estus
jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la
daŭro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi
komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj
rapidigi l' aferon.  Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi
ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj
kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj
demandantoj.  Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos
daŭrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis.  Sed se mi volus la
respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus
tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos
preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj
demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per
apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta
jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu
kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj _ĉiuj_ demandoj
estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta
kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita.

Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj,
pri kiuj mi parolis: malgraŭ l' intenco, kiun mi esprimis en mia
unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos
finita la juĝo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de
ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu
ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi
tiun ĉi lingvon ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi
ĝin.  La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne
povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l'
lingvo internacia", skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al
la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute
bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu
jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos
ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj
respondoj je _ĉiuj_ demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian
konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni,
kiel plej rapide kaj plej certe vastigi ĝian uzon en la
mondo,--kaj cetere.  Kian la lasta kajero de l' libro estos
elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara:  la
societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, ĝi tian havos
_plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por
_ĉiaj celoj,_ kiel ĝi povas nun uzi ĉian riĉan kaj
prilaboritan vivantan lingvon.  La dependo de la lingvo de l'
volo aŭ de l' talento de mia propra persono aŭ de ia alia
aparta persono aŭ personaro--tute foriĝos.  La lingvo tian
estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj.  La
persono de l' aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos
forgesita.  Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi
konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin
perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia
vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu ĉi aŭ tiu
persono.

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn
vortojn.  Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu
jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus
pli la laboron de l' aŭtoro?  Ke tiel grandega afero, kiel la
kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro
tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran,
neŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton!  Sed mi
esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos,
ke mi ne fantazias.

La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li
vidos iajn mirindaĵojn.  Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne
laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la
mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita
en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en ĝi
sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi
simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj
konfesos, ke post la fino de l' jaro

_a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke
ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l' aŭtoro, kaj, kiel ĉiu
el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta
persono.

_b_) la lingvo estos pli aŭ malpli _senerara,_ ĉar ĝis tiu
tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj
ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro de
_unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo
kune.

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos
ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l'
demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj ĉar lia _propra_ demando en la
okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio
li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj
efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!"  La leganto oferu
al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l' jaro _ĉiuj_ estos
kontentigitaj.  Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aŭ alia
demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia
demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri
ĝi.  Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole
mian _personan_ juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la
decidon _finan,_ ricevitan per la juĝo de l' _publiko._

Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--ĝi
estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo
internacia.

La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj.  Kiu volas, ke mi sendu
al li ĉiun venontan kajeron tuj, kian ĝi estos preta kaj eliros
el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj
post la ricevo de l' antaŭiranta.

                             --------

Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti
ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko:  ĉiu
pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la
erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li
povas proponi.  Se la leganto ne povis ankoraŭ tute bone ekkoni
mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos
lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke.  Ke mia
afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo
diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi _sciu_ la juĝon de
l' mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi
petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos
kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian
peton, kaj sciiĝi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia
afero, estas por mi tute ne ebla.  Tial mi petas la _legantojn_
de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri
l' afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili
mian koran dankon.  Mi petas ĝin ne por _mi_, sed pro l'
_afero._

Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l'
lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan
dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi
esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmiĝos, sed
konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos
al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l' homa societo.

                                I.

Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn
mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis, en gazetoj aŭ en leteroj al
mi, kvankam mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto
estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri
ĝi pli vaste.  Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l'
publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la
afero, kiun mi proponis.  Sed kelkaj kritikoj estis tiel
skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.

_a_)  Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero.
Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da
malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la
_aŭtoron,_ ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l' utileco kaj
la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por ĝi;
aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la
instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia
grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne
sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi
decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la
pseŭdonima aŭtoro.  Por igi la kritikistojn tute apartigi la
_aferon_ de la _aŭtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas
multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne
konata en la mondo.  Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn
por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la
verkon.  Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas
malbona--ĵetu ĝin.  Per kia vojo mi venis al la kreo de mia
lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraŭ parolos,
sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando
estas por la publiko sen signifo:  por la mondo estas gravaj sole
la _rezultatoj._

_b_)  Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis
instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin,
ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante.  Anstataŭ provi
praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita
de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al
ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili
parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj;
anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas
bonsona aŭ ne,--ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco;
anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne
povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili
diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ
el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l' mondo. (La
lingvo multe per tio ĉi _perdus,_ fariĝinte tute ne
komprenebla; sed kion ĝi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan
instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)

_c_)  Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone
mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon.
Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l'
vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong,
oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataŭ: "_en sonĝ,o princ,in,o,n
mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona
kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda
voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l'
lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por
tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ fariĝu
_tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l'
afero kaj komprenigis la legantojn, ke "ĉar dek milionoj adeptoj
(!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas
estontecon"!  Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn pri
mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian
verkon.

_ĉ_)  Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco
de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj
legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj
propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je ia
afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas "ridinda"
kaj taŭgas por nenio.

Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la
erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas
pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la
celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu,
sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo.  Mi scias tre bone,
ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ
estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi.  Tial mi ne
donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen
la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj
tia ĝi restu!"  Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de
l' mondo.  Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur
esti _iniciatoro._  Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj
de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam
vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn
vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere.  Ne malfacile
estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke
tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke
estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo.  Mi
ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta
la juĝon de l' publiko.  Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu
ĉi jaro estas tre grava por l' afero.  Tiel ankaŭ mi ne povas
fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la
konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj
venus de la plej kompetentaj personoj.  En la daŭro de la tuta
jaro 1888 la lingvo restos _tute sen ŝanĝo;_ sed kian la jaro
estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj
provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon,
kaj tian komencos ĝia plena funkciado.  Juĝante laŭ la
konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke
la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej
granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de
ne sufiĉa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la
lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas.  Cetere, ĉiuj
proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos
prezentataj al la juĝo de l' publiko aŭ de ia el la jam konataj
instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu
volos preni tiun ĉi laboron.  Se ia kompetenta akademio min
sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al
ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la
tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l'
sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de
l' lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko.  Se tamen nenia el la
instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos
la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia
propra pensado kaj laŭ la pensoj de l' publiko, sendataj al mi
pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l' jaro decidos la
finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas
preta.

                               II.

La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko,
ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla.  La plej granda parto de
l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem
ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la
laboro de l' voĉdono tiel malgrandega.  Sed se l' amikoj de l'
lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la
afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa
nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.

Kian mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue
aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj.  La
rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas
mian kredon.  Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi
tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ
unu miliono da voĉoj . . . kion l' afero tian perdos?  Kelkaj
konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu
la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; "ĉar", ili
diras, "danke la fantazian punkton de l' voĉdono, afero per si
mem tiel utila, povas fari fiaskon."  Sed kie, sinjoroj, vi
prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj
de la voĉdono?  Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je
lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon
sen ia atendo.  Sendepende de l' iro de la voĉdono en tiu ĉi
lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos
antaŭen.  La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero
povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, ĉar
mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu
konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek
laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos
memorigantoj.  Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ
pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu
bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda;
sed se eĉ la nombro de l' voĉoj nenian venus al dek
milionoj,--la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' voĉdono estas
_matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se
ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli
multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron,
vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn
ĉiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30
jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!"  La
kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun,-- tamen
se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre
facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive
estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' voĉdono
oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj
riĉecoj de Krezo.  Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti
propramane skribita de unu persono?  Ke ĉe ĉiu pli granda afero
estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis!  Tiaj
"timigaj" libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj
tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion
grandegan, mirindan.  Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga
gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj
kosto egalas la elirontan libron de l' voĉoj, kaj laŭ la
malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la
pretigo estas laboro pure meĥanika.  Tiel ĉiujare en la mondo
estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj
tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto.  Sinjoroj la
kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur
ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe _unu_ homo postulas 30 jarojn, ĉe
cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por
unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

Al ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian
peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi
povas.  Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar "la
aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon"!
Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko.  Se
iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi
ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian
promeson.  Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega
nombro ne pleniĝos:  ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj,
kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el
apartaj unuoj.  Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne
ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.

                               III.

La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu
ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj
kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj
prefiksoj.

                                1.

Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la
konata amiko, aŭ la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi
libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu ĉi
ĝardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata
loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata
"artikulo"; ĝi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj
konataj.  Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne
estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la
artikulo, li povas _tute ĝin ne uzi,_ ĉar ĝi estas oportuna
sed ne necesa.

                                2.

Jen estas la patro.--Mi aŭdas la voĉon de la patro.--Mi ricevis
donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni
iros al la patro.--Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun
tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la
novaĵojn, kiujn vi aŭdis pri niaj malfeliĉaj fratoj.--De kiu
vi ĝin aŭdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi
kalkulas jam la minutojn ĝis nia revido.--Aŭgusto estas bona,
Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed Ernestino estas la plej
bona el ĉiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia
najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaŭ mi
aĉetis por ŝi tre belan ludilon.

                                3.

Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu
plentagon.--Mi loĝas en la tria etaĝo.--Hodiaŭ estas la dek
kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek
unua tago de l' jaro.--Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar
kilometrojn da longo.--Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek
duan Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil
sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio
ĉi okazis antaŭ cent jaroj.--Mi aĉetis du ŝrankojn kaj pagis
por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu ĉi
lando loĝas tri milionoj kristanoj (aŭ: da kristanoj).--Duobla
fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li
duobliĝis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis
tie.--Duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia
nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis.--Dudek unu estas tri
seponoj de kvardek naŭ.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen
ne povis ĝin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li
redonos, kion li prenis; ĉar unue li timos vian forton, kaj due
li ne povos sin pravigi.--Al ĉiu el la laborantoj li donis po
kvin dolarojn.

                                4.

Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia
amiko.--Vi ĉiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu
persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro
oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri
al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l'
ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena
vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata).--La
ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana; se venos lia edzino,
donu al ŝi mian ĉapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi
povas ankaŭ ĝin doni al li; sed se venos lia malgranda infano,
donu al ĝi nenion.--Jen estas la hundo, donu al ĝi oston, kaj
voku la katinon, ĝi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, ĉar
ĉiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem,  sed aliaj vin ne
estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre
estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn
en sian loĝejon, anstataŭ iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke
vi estas riĉa.

                                5.

Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro
skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion
li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la
ĉiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis,
sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino ĉian obeadis
la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis.--Kian mi
venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li
finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, ĉar kian vi venis,
mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, ĉar li ne dormos
trankvile, ĝis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus
sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron,
ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis ĉion, sed ĝi estis
jam tro malfrue.--Johano, serĉu mian krajonon.--Ni iru promeni,
sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas
pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto
devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre
utila.--Ne ĉiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la
kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li
komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraŭ en la
vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaŭ la
rompita poto, la kato eble komprenos la kaŭzon de l' punado.--La
konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li
ploris kaj ĵuris, ke li terure venĝos.--En tiu ĉi lernejo la
infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas
je sia afero kun amo.--Tio ĉi montras, ke via nepo estas ne bone
edukita.--Dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua
ĉambro estis preparata la vespermanĝo; kian la tablo estis
preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaŭ
prezentata en la teatro?--Aŭdu, infanoj! se vi estos prezentitaj
al la generalo, salutu lin ĝentile.--La fraŭlino, kiu estis
edzinigota de mia frato, mortis, ne fariĝinte ankoraŭ eĉ lia
fianĉino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi
estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian
la senco ĝin necese postulas.

                                6.

La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj,
finiĝas je la litero "e"; ĉiuj aliaj adverboj ne havas
konstantan finiĝon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li
estas severa juĝanto, li juĝas severe, sed juste.--Nun estas
varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre
riĉa, kaj li donis al la malfeliĉulo tro malmulte, ĉar li
estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj
paŝoj al la komercisto; sed antaŭ la magazeno mi renkontis
kaleŝon, en kiu sidis riĉe vestita sinjoro.  Elirinte el la
kaleŝo kaj forĵetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta
inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj
diris sen ia antaŭparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita
pro la malbonaj sciigaĵoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj
kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne
tre plaĉis al mi, ĉar la vino estis bona, sed la botelo estis
de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio ĉi
estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli feliĉa,
se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, ĉar
se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas
laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la reĝo!

                                7.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj
vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la
bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la
tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo.--La lingvo
internacia esperas fariĝi ian lingvo tutmonda.--La unutaga
regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas
frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmanĝas ĉian je l'
deka horo antaŭ tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormoĉambro
estas de flavruĝa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la
insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur
la tablo.--Li eniris la ĉambron (aŭ en la ĉambron).--Ĉu vi
estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Ŝi estas
la unua baletistino en nia teatro.--Kia meĥanikisto faris tiun
ĉi maŝinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La
politiko de nia ministro montras, ke li estas bona
diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre
interesa.--Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj.

                                8.

Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula
materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis;
demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas,
sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaŭ volas vidi . . . ne, mi
decidis alie:  sendu ĉiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li
kaj mi trovis lin libera; tio ĉi min forte mirigis, ĉar kian
ajn mi venas, li ĉian sidas super laboro, kaj li nenian estas
libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj:  "ia",
"ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman
fojon li jam ripetis sian rakonton?--Ĉu oni povas diri:  helpi
la fraton (anstataŭ:  al la frato), obei la patron (anstataŭ:
al la patro), ridi lian malsaĝecon (anstataŭ: je lia
malsaĝeco), plori la perdon (anstataŭ: pro la perdo)?  Jes;
ĉar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi,
ni ĉian povas uzi la vorton "je", aŭ la akuzativon sen
prepozicio.

                                9.

Lia malbenado ne ĉesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom
malhelpi.--La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura,
kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ.--Li kuris sur la
kampon.--Li kuradis ĝis li falis.--La lavistino alportis mian
tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn (oni nomas
ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo).--Anstataŭ
vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj
tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki.--Ne ĉia
belaĵo estas utila.--En la angulo kuŝis amaso da malnova
feraĵo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilaĝano vendis al la
komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli
granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne ĉiu rusujano estas
ruso.--Mi estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ estas
italujano.--Ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia
disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan
senharaĵon, kiun li pro malvera honto ĉian tiel zorge kaŝis.

                               10.

Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la
zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato.--Via
kuracato estas mia konato.--Ŝi ofte sonĝas
mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via praviĝo?--Ŝi
estas en la kvara monato de naskonteco.--La juĝejo estis jam
plena, kaj oni enkondukis la juĝoton.--La parenco de mia edzo
aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia
edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, ĉar
ŝi estas la edzino de mia frato; ŝi estas mia
bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar
mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam
sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj
Manjo.--Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru,
sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li
disŝutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por
mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne
kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla.

                               11.

Mi miras la saĝecon kaj la honestecon de tiu ĉi homo.--La
leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta, ĉar ĉio, kion li
faras, estas tute leĝa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino,
kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo
estas nomata kudristinedzo.--Ŝi ne estas doktorino, sed nur
doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la
pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel
la malriĉegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco
da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali
kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la
kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.--Nia fidela
servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la
infano iris en la lernejon.--Aŭdinte tion ĉi, li
ekploris.--Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume.--La tondro
estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj
ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi.--Li
estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li
eksiĝis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas ĉion, kion
oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj venĝema, kaj
lin ofendi estas danĝere.--Estu laborema, ŝparema kaj
singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema,
kvankam la korpo estas mortema.

                               12.

La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la
unuan moneron.--Hieraŭ falis granda hajlo; ĉiu hajlero pezis
pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas sufiĉa
por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas reĝo de Prusujo
kaj imperiestro de Germanujo.--Se la ŝipestro ordonas, la
ŝipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu
estas apud nia domo, li vidis la tutan ĉirkaŭaĵon.--Sidante
sur seĝo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre
plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi
fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N.,
kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas; ni iros kun
plezuro, ĉar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone
pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj.--Li pagis
por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko.--La
Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo.

                               13.

Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis
la neĝon kaj la glacion.--Ŝi volas fianĉigi mian fraton je
ŝia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi
sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute
griziĝis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia
pligrandiĝas senĉese.--Koniĝinte je tiu ĉi nobla homo, mi tuj
amikiĝis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la
avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek
naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la
patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la
patrino estis mortigita de ŝia propra servantino.--Ĉu la
kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem?--La knabeto
estas ruĝigita de sia patrino, aŭ eble li ruĝigis sin
mem?--Ne, li ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre
ruĝiĝema.--Sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas;
se li ne povas esti sidigata, submovu seĝon sub liajn piedojn,
kaj li kontraŭvole sidiĝos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li
sidiĝis sur la malsupran branĉon.

                               14.

Donu al mi kudrilon kaj fadenon, ĉar mi volas alkudri butonon al
mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la
flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizaĝo (vizaĝkovriloj),
por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu
tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la
kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro
estas mia avino.--Mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj.--Mi
jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo.--Li estas senespere
malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo.--Li havas bonan
koron, sed bedaŭrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma
fumo estas por mi malutila, tial mi ĉian fumas tra
cigaringo.--Por ne piki la fingron ĉe l' kudrado, oni portas
fingringon.--Mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis
venigi ŝlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La
apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo
malbonigis la tagmanĝon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed
li ankaŭ lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia
laboro, sed li ankoraŭ min malhelpis, kiom li povis.--La
malsupra parto de tiu ĉi domo estas alie kolorita ol la
supra.--Ne legu tiel mallaŭte.--Malfermu la pordon!

                               15.

Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi
revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la
laboron, ol unuope.--Kristo reviviĝis.--Iru, sed ne revenu tro
malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la seĝon de
tie ĉi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn
sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi aĉetis dek cigarojn;
naŭ el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian
cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas
nomata pomujo aŭ pomarbo; sed ne ĉia fruktujo estas
arbo.--Hispanujo estas parto de Eŭropo.--Mi estis infano, mi
estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas
maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu ĉi malsaĝulo.--Se
ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian
sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne
plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma
ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis.

                               16.

La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de
belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu ĉi pano estas tre
bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du
monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto,
Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro,
Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun
estas.--Nun estas la tria horo, aŭ, pli certe, nun estas kvin
minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas
kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmanĝas
(tagmezmanĝas)?--Ne ĉian egale: hodiaŭ ni tagmanĝis je tri
kvaronoj de l' kvara, kaj hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria
horo.--Kian aĝon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan
tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne
rekonas.--La venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon.--Kio vin
interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Ĉu
vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi
ĉian estis tro maldiligenta.--Mi ne loĝas ĉe mia frato, mi
loĝas aparte; sed mia loĝejo estas apud la lia.--Antaŭ tiu
malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aŭ
ĉion, aŭ nenion.--Mi bezonas du frankojn; ĉu vi ne povas ilin
doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon
de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian
kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian
faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aŭ ne klara, aŭ
sen signifo.  "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu.
"Meti" povus alie esti tradukata "estigi".  "Meti" inter la
verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj,
aŭ "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La
ŝteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin
sidigis", tio ĉi estus ne vere, ĉar neniu lin tie
_sidigis_).--Metu la ĉapelon sur la kapon.--La leteron mi
adresis: al lia moŝto sinjoro N. en N. N.--Via barona moŝto,
helpu min en mia mizero!--Por esti feliĉa, oni devas esti antaŭ
ĉio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por aŭdi la
gloran kantiston.

                               17.
                            LA OMBRO.
                    (mirrakonto de Andersen'.)

En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni.
La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj
la brula suno faras el ili negrojn.  Sed ĝi estis nur la simple
varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj
malvarmaj.  Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la
stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ
malkutimi.  Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en
la domo.  La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis
fermitaj la tutan tagon.  Oni povus pensi, ke la tuta domo
dormas, aŭ ke neniu estas en la domo.  La mallarĝa strato, kie
li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l' mateno ĝis
la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno.  La
instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa
homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno.  Tio ĉi lin tre
suferigis.  Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe
pli malgranda, ol en la patrujo,--ĝi ankaŭ suferis de la suno.

Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis.
Estis efektiva plezuro ĝin vidi.  Apenaŭ lumo estis enportita
en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la
plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem.  Ĝi intence faris sin
tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn.  La
instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj
apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan
vivon.  Sur ĉiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj
ĉiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, ĉar aeron oni
bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l' suno.  Vivo sin
komencis supre kaj malsupre.  Tajloroj kaj botistoj,--ĉiuj homoj
eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo
brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis,
kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . .
tin-tin-tin--ĉar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun
kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la
sonoriloj de l' preĝejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado
reĝis malsupre sur la strato.  Nur en la unu domo, kiu staris
rekte kontraŭ la loĝejo de l' alilanda instruitulo, estis tute
silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono
staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin
superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti.  La pordo
kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne
estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro,--el interne estis
aŭdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis
neesprimeble bela.  Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido,
ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela,
se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo
diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni
tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko--li trovas
ĝin malbele enuiga.  "Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon,
kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni,
ĉian tiu sama peco.  `Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos' li diras,
sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe
malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin
dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l'
kontraŭa balkono venas mirinda brilo.  Ĉiuj floroj brilis en
plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris
gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis.  La
okuloj de l' instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne
estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio
ĉi li ankoraŭ estis dorminta.  Per unu salto li estis sur la
planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la
fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis.  La floroj pli jam
ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco.  La
pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis
mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn
sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie
loĝi? Kie estis la eniro?  En la partero estis nur magazeno, kaj
estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.

Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la
ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis
videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo.  Tiel ĝi sidis tie
inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la
alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi
ĝi ordinare faras.

"Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni
povas trovi tie kontraŭe!"  diris la instruitulo.  "Rigardu,
kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute
fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj
ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte,
rakonti al mi, kion ĝi tie vidis.  Jes, jes, mia ombro, vi devus
peni esti utila al mi!" diris li ŝerce. "Estu tiel bona kaj
eniru! Nu, vi ne volas iri?"  Kaj li balancis la kapon al la
ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. "Jes, jes, iru, sed
baldaŭ revenu!"  La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la
kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj
la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare
vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la
balkono de l' kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la
alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan
kurtenon.

Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon
kaj legi gazetojn.  "Kio tio ĉi estas?", diris li, kian li
eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron!  Tiel ĝi
hieraŭ je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio
ĉi estas efektive ĉagrene!"

Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en
la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri
homo sen ombro.  Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj
rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur
ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li.  Tial li decidis tute ne
paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente.

Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute
bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke
ĝia sinjoro estu por ĝi barilo,--sed li tamen ne povis ĝin
elricevi.  Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia
ombro venis, nenia ombro sin montris.  Li diris: "Hm, hm!" sed
nenio helpis.

Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al
Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun
granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian
li iras en la lumon; la radiko certe restis.  Post tri semajnoj
li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en
la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj
pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke
jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri
la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li
pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.

Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas
tre mallaŭte sur la pordo.

"Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj
jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira
eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis
videble grava persono.

"Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo.

"Jes, mi tiel ankaŭ pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min
ne rekonos!  Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj
oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona
farto!  Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron?  Jes, vi certe ne
kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos.  Mi havis feliĉon de l'
tago, kian mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke
fariĝis tre bonhava.  Se mi volas min elaĉeti el mia servado,
mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!"  Kaj li eksonigis tutan
ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo,
kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis
ĉirkaŭ la kolo.  Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj,
kiuj ĉiuj estis veraj.

"Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!" diris la
instruitulo.  "Kiel tio ĉi estas ebla!"

"Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!"  diris la ombro, sed vi
ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi
scias, de mia infaneco ĉian iris laŭ viaj piedosignoj.  Tuj,
kian vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati
tra l' mondo, mi komencis propran vojon.  Mi min trovas en la
plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin
ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian vi ja devas.
Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar
oni ja ĉian amas sian patrujon.  Mi scias, ke vi ricevis alian
ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi?  Estu tiel bona
kaj diru al mi!"

"Ha, ĝi estas efektive vi!" diris la instruitulo.  "Ĝi ja estas
multege mirinda!  Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro
povus reveni estante homo!"

"Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne
volus resti ŝuldanto de iu!"

"Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia ŝuldo
tie ĉi ne povas ja tute esti parolo.  Uzu vian liberon kiel ĉiu
alia!  Mi tre ĝojas pro via feliĉo!  Sidigu vin, malnova amiko,
kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj
kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de
kontraŭe!"

"Jes, tion ĉi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante,
"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo
rakontos, ke mi estis via ombro!  Mi intencas fianĉiĝi, mi
povas nutri pli ol unu familion!"

"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi
propre estas; prenu mian manon!  Mi promesas, kaj unu homo--unu
vorto!"

"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis
paroli.

Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo.  Lia
nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis
elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel
ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante
jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun
diamantoj.  Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio ĉi
plej certe faris lin homo.

"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn
piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan
ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l' instruitulo;
li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si.
La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi
bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus
sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.

"Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la
ombro. "Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio!  Mi
restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni
vivus trimil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj
instruitajn,--tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera.  Mi ĉion
vidis kaj mi ĉion scias!"

"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, ĝi vivas
sensociete en la grandaj urboj!  La poezio!  Jes, mi ĝin vidis
unu minuton, sed mi tian estis ankoraŭ dormanta!  Ĝi staris sur
la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo.  Rakontu,
rakontu!  Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj
poste . . . "

"Poste mi estis en la antaŭĉambro!" daŭrigante rakontis la
ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie
ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda
nombro da ĉambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj
malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn.  Tie jam estis tre
lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se
mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne
rapidis, kaj tio ĉi estis bona!"

"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.

"Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed . . . ĝi ne
estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj
ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj
riĉeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara",
sed "sinjoro"!

"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "ĝi estas ne detruebla
malnova kutimo!  Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros.
Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!"

"Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!"

"Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj?" demandis la
instruitulo. "Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro?  ĉu tie
estis kiel en sankta preĝejo?  ĉu la ĉambroj estis kiel stela
ĉielo, kian oni staras sur altaj montoj?"

"Ĉio tie estis!" diris la ombro.  "Mi ja ne tute eniris, mi
restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis
tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias.  Mi estis en la palaco
de l' poezio, en la antaŭĉambro".

"Sed kion vi vidis?  Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la
dioj de l' malnova tempo?  ĉu tie batalis la malnovaj faristoj?
ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?"

"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion
vidis, kion oni tie povis vidi!  Se vi tien eniris, vi ĉesus
esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian
internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio.
Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed
apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉian, vi ankoraŭ
certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo de l' luno
mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem.  Tian mi ne
komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l' poezio mi
ĝin ekkonis--mi fariĝis homo!  Mi eliris el tie, fariĝinte
matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante
jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis
botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo
lian signifon.  Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi
povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro
malkovros,--mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de
sukerpanoj.  La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi
donis kaŝejon.  Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi
kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis
laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso!  Mi
kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj
en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu
povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu
alia devis vidi.  La mondo, por diri veron, estas sufiĉe
malbona!  Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la malsaĝa
kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon!  Mi vidis la plej
nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe
gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion
nenia homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii--la
malbonaĵon ĉe la najbaroj.  Se mi skribus gazeton, kiom
legantojn ĝi ricevus!  Sed mi skribis tuj al la interesataj
personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj urboj, en kiujn mi
venis.  Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profesoroj
faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel
ke mi ilin havas en sufiĉa nombro; la monfaristoj faris monon
por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio
ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi
adiaŭ!  Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en
pluva vetero mi ĉian estas en la domo!"  Tion ĉi dirinte, la
ombro foriris.

"Mirinde!" diris la instruitulo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.

"Kiel vi fartas?" demandis li.

"Aĥ!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la veraĵo, la
belaĵo kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas
surda; mi tute malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras".

"Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi
grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo.
Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo.  Vi ankoraŭ tute
perdos la sanon.  Vi devas veturi!  Mi en la somero faros
veturon, ĉu vi volas min akompani?  Mi deziras havi kolegon de
l' vojo,--ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro?  Ĝi estus
por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l'
vojo."

"Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!" diris la instruitulo.

"Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro.  "Vojiro
redonos al vi la fortojn.  Se vi volas esti mia ombro, mi prenas
sur min unu la tutan koston de l' vojo!"

"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.

"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi
restos!" kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.

La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin
tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo
kaj belaĵo, estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine
li efektive malsaniĝis.

"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro
prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso.

"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al
li. "Nenio alia restas!  Mi vin kunprenos pro malnova konateco.
Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj
en la vojo vi penos min malenuigi.  Mi veturas en banejon, ĉar
mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas
malsano, kaj barbon oni devas havi!  Estu prudenta kaj prenu mian
proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".

Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis
ombro. Ili veturis kune.  Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉian
estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ
la staro de l' suno. La ombro sin tenis ĉian sur la flanko
sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis
tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu
tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo
kaj al tio ĉi ni de l' infaneco estis ĉian kune, ni trinku nun
fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."

Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis
efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence,
tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence.  Vi,
estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la
naturo.  Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj
per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi
ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi
sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia
antaŭa dependeco de vi.  Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco,
sed sento.  Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi
mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi
almenaŭ duone plenumos vian deziron".

Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta
sinjoro.

Kia malaltiĝo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi
kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!"  Sed vole
ne vole li devis konsenti.

Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter
tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke
ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.

Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol
ĉiuj ceteraj.  "Li tien ĉi venis, por rapidigi la kreskon de
sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon
de lia veno,--li ne havas ombron".

Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj
komencis paroladon kun la alilanda sinjoro.  Estante reĝidino,
ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris:  "Via
malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!"

"Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la
ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi
saniĝis:  mi havas ombron tute neordinaran.  Ĉu vi ne vidas la
personon, kiu min ĉian akompanas?  Aliaj homoj havas ombron
ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn.  Kiel oni la
vestojn de siaj servantoj faras el pli bona ŝtofo, ol oni portas
mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi
vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron.  Tio ĉi estas vere io
tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!"

"Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis?  Tiu ĉi
banejo estas vere por mia malsano la plej helpa!  La akvo en nia
tempo havas tre mirajn fortojn.  Sed tamen mi ne forveturos el la
banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese.  La alilandulo
tre plaĉas al mi.  Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li
forveturos."

Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino
kun la ombro.  Ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli
facila; tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis.  Ŝi rakontis
al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie
estis, sed ŝi tian ne estis en la patrujo.  Li rigardis supre
kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial
li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn
aferojn, ke ŝi forte miregis.  Li devis esti la plej saĝega
homo sur la tuta tero.  Ŝi ricevis grandan respekton por lia
vasta sciado.  Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin
ekamegis, kion la ombro bone vidis.  Ĉe la postiranta danco la
konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis
ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno
kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis ian regonta.  "Saĝa
homo li estas!" diris ŝi al si mem.  "tio ĉi estas bona; kaj li
dancas belege, ĝi ankaŭ estas bona; sed egale grava demando
estas, ĉu li estas sufiĉe instruita.  Mi provos lin ekzameni."
Kaj ŝi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj
aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris
miran vizaĝon.

"Tion ĉi vi ne povas respondi!" diris la reĝidino.

"Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la
ombro; mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l' pordo
povus respondi".

"Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus multege mirinda!"

"Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi
pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis,--mi tiel
pensas!  Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi
estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por
teni ĝin en bona humoro--kaj tiel ĝi devas esti, por doni
bonajn respondojn--oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo."

"Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino.

Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun
li pri suno kaj luno, pri l' internaĵo kaj eksteraĵo de l'
homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.

"Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!"
pensis la reĝidino, "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj
regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi ĝin faras!"

La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, sed
tamen tion ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon
de l' reĝidino.

"Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li
tiel diris.

Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian
ŝi estis en la domo.

"Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi
fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi
volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran!  Vi ĉian loĝos ĉe mi
en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj
ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj.  Por tio ĉi vi
devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro.  Ne diru, ke vi
ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la
balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi
devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro!  Ĉar mi
konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ je
l' vespero ni festos la edziĝon".

"Ne, ĝi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion ĉi mi
ne volas, tion ĉi mi ne faros!  Ĝi estus trompi la tutan landon
kune kun la reĝidino!  Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj
vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!"

"Neniu vin kredos!" diris la ombro.  "Estu prudenta, aŭ mi vokos
la gardistojn!"

"Mi iros rekte al la reĝidino!"  rediris la instruitulo.  "Sed
mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en
malliberejon!"  Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar
la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin
fari ŝia edzo.

"Vi tremas?" demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; ĉu io
okazis al vi?  ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l' vespero
festi nian edziĝon."

"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la
ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas
longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton,
ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi--prezentu al
vi--mi estas ĝia ombro!"

"Terure!" ekkriis la reĝidino, "oni ĝin ja enŝlosis?"

"Kompreneble!  Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la
prudenton!"

"La malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre
bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia
malfeliĉa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese
ĝin mallaŭte tute forigi."

"Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar
ĝi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li ĝemus.

"Vi havas noblan ĥarakteron!" diris la reĝidino.

Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la
pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon.  La
reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj
ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de l'
popolaj amasoj.

La instruita homo nenion aŭdis de l' tuta ĝoja kriado, ĉar al
lia vivo estis farita fino.

                               18.
                           POPOLDIROJ.


   Ĉiu "tial" havas sian "kial."
   Popolo diras--Dio diras.
   Kia patrino, tia filino.
   Kiu vivos, tiu vidos.
   Se infano ne krias, patrino ne scias.
   Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo.
   En sia urbeto neniu estas profeto.
   Kiu iras trankvile, iras facile.
   Post la faro venas saĝo.
   Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.
   Ne diru "hop" antaŭ salto.
   Antaŭe intencu kaj poste komencu.
   Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
   Kia la festo, tia la vesto.
   Restu tajloro ĉe via laboro.

                             --------

                               19.
                       Kanto de studentoj.


          Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
        Dum ni junaj estas!
   Post plezura estanteco,
   Post malgaja maljuneco --
        Sole tero restas.

             * * *

          Vivo estas tre mallonga,
        Kuras ne tenate,
   Kaj subite morto venos,
   Kaj rapide ĉiun prenos,
        Ĉiun senkompate.

             * * *

          Kie niaj antaŭuloj
        En la mondo sidas?
   Iru al la superuloj,
   Serĉu ilin ĉe l' subuloj --
        Kiu ilin vidas?

             * * *

          Vivu la akademio
        Kaj la profesoroj!
   Vivu longe kaj en sano
   Ĉiu akademiano,
        Vivu sen doloroj!

             * * *

          Vivu, floru nia regno
        Kaj regnestro nia!
   Kaj amikoj mecenataj,
   Protegantoj estimataj
        De l' akademio.

             * * *

          Vivu ĉiuj la knabinoj
        Belaj kaj hontemaj!
   Vivu ankaŭ la virinoj,
   Amikinoj kaj mastrinoj,
        Bonaj, laboremaj.

             * * *

          Mortu, mortu, malgajeco!
        Mortu la doloro!
   Mortu ĉiu intriganto
   Kaj malamon konservanto
        Longe en la koro!

   _Hemza._

                               20.
                            El Heine'.


   Al brusto, al mia -- ha, ĝi min doloras --
        Almetu maneton, amata knabino!
   Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
        Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!

                      * * *

   Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
        La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
   Rapidu, rapidu kun via laboro,
        Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.

   _K. D._



                           ALDONO AL LA
                DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA.


En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia
esprimi ilian juĝon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al
mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn
plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al
la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis
doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l'
jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj
proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo.  En la "Dua
Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj
eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn
manojn la sorton de l' lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de
kompetentaj personoj, ĝi donu al la lingvo la finan formon, kiu
estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l' lingvo
internacia.

Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l'
lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana.  Ankoraŭ en la
fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia
libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American
Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi
la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas
kreebla, kaj _kiel_ ĝi devas esti.  La frukto de l' laboroj de
la komitato estis jena decido:

   ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke
   ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la
   plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas
   esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el
   vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj
   popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto
   de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita
   mondo.

Sur la fondo de ĉio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo"
decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari
internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon
de lingvo tutmonda.

Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la
"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri
lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la
"Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli
malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike.  Tial ĝi
estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de
siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe
proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie.  Jen kion diras
pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la
tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la
demandon pri lingvo tutmonda):

   "La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej
   simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia,"
   kreita de d-ro S* el Varsovio.  La principoj, sur kiuj ĝi
   estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ĝia vortaro ne
   estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l' aŭtoro, sed
   prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto
   el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj
   en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la
   bonsoneco.  Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas
   mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la
   kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapuk'.  La
   gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla,
   kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de
   vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el
   radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . "

Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia"
kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ
lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:

   "D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre
   modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la
   publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos
   al ĝi la finan formon.  Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo
   li volas prezenti ĝin por la publika uzado.  Li petas siajn
   legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000
   personoj estos donintaj tian saman promeson.  Mi esperas, ke
   la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la
   bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo
   povas kuraĝe doni la petitan promeson_".

La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_
tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj
mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj.  Pli vastan
mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi
prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos.  Al ĉiuj
ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda
provado trovos necesaj,--mi jam antaŭe donas mian plenan
konsenton.

Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita
internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l'
lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso,
kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas
esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se
la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis
nerekonebleco_.  Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
foriras de l' sceno.

Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l' lingvo internacia kun la
estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l'
lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus ilian laboradon,
"atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en
danĝeron esti perdita je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ
ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke
ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn.  Tial ni devas labori
diligente _laŭ la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute
egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar _tiu_ vojo estas
certa kaj kondukos nin al la celo _en ĉiu okazo_.  Esperante la
kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo.
Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan
juĝon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la
estonta kongreso.  La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua
Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la
lasta, kaj la _aŭtoro_ nun ĉesigas je eterne sian laboradon.
Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam
kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli
da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj,
ol ĉiu alia.

Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute
sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule
riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori
por ĝi, aŭ ne,--mi donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn
je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian estontecon.

1)  La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu
ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn
mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio
apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas
esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la
intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ
kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem
internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo
ŝanĝojn kaj bonigojn.

2)  La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas:
anstataŭ "ian," "ĉian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti:
"iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la
vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).

3)  Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj
superliteraj (^) kaj ([hoketo]), ĝi povas anstataŭigi la
signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne
uzadi.  Sed en la komenco de tia verko devas esti presita:
"ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ; jh=ĵ; sh=ŝ".  Se oni bezonas presi ion
kun signetoj internaj (,), oni devas ĝin fari garde, ke la
leganto ne prenu ilin por komoj (,).  Anstataŭ la signeto (,)
oni povas ankaŭ presadi (') aŭ (-).  Ekzemple:  sign,et,o =
sign'et'o = sig-net-o.

4)  La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne
plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne
trovas.  Sed mi ne havis la intencon eldoni _aŭtore_ plenan
vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l'
kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue--la kreado de tute plena vortaro
estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l' vortoj en
lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus
atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita
kaj ĉiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava
afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu
homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur
ĉiu paŝo eraras.  Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne
kreanto.  Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo,
per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo.  Por ke la
lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la
disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la
tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj
povus labori.  Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia"
devas esti mia unua broŝuro ("Lingvo internacia. Antaŭparolo
kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la
lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj.  Tio ĉi estas la
unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo
internacia.  Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj
de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj.
Ĉiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuraĝe diri,
ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne
malpli bone ol la aŭtoro aŭ ol iu alia.  Ĉar en ĉio, kio en
la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun
ne la aŭtoro aŭ ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun
devas esti talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la _plej
granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj.

_Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj
oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia
vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo,--tiam ĉiu povas
krei tiun vorton laŭ lia persona plaĉo_; tiel ankaŭ se
naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita
klare en mia unua broŝuro,--ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia
juĝo; kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon,
turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la
_plejmulto_ de l' verkantoj.  _Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne
estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ
kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de
l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi
persone aŭ ne.  La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas
havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de ĉiu alia.  Kaj poste,
kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe
vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos
perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la
leĝoj ellaboritaj de la plejmulto.  Per unu vorto--la lingvo
internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj,
laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo,
kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi
prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata
la efektiva lingvo internacia de l' estonteco.

Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas
ilin tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera modesteco,
sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la
interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide
vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo de unu persono kun liaj
eraroj.  Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post
iom elpuŝas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj
vivipovantan lingvon internacian.

Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo
internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj.  Sed kiu
konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo
estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento,
kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli
grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas
renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian
saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo,
kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo: estis
preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj
vortoj ankoraŭ malestis.  Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post
unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj
dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la
lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli
unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom
perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo.  Ke mia
unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la
fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj tiel
grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi siajn
pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en
la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas eĉ unu nove kreitan vorton!
(vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en
la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj ne nove kreitaj,
sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis
presi en la vortaro).  Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas
por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj
lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam
estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas
efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur
malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj
povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante
ĝian unuformecon.

Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda
parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco
unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin.  Nur tiuj vortoj, kiuj en la
fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos
malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj.  Sed ĉar unue tiaj vortoj
estos renkontataj nur disĵetite inter la multo da vortoj jam
konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj
ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan fonton, el kiu la
aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj eŭropaj
lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol
provincialismojn de la unu lingvo internacia.  Tiaj
provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj
kun la vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis
perdiĝi.  Tio sama estos ankaŭ en la lingvo internacia, sed
ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol
de aliaj kondiĉoj,--tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi
multe pli rapide.  La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ
perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la
lingvon; la vortoj egale feliĉe kreitaj sed malegale
sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam
post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata
pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj aliaj
formoj,--kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn ceterajn
formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado.  Tiel ju
pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo
internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan
vortaron.

Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi
verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuraĝe, ke ili havas
en la manoj _plenan vortaron,_ ĉar povante ĉian ankoraŭ ne
kreitan vorton krei laŭ ilia plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis _mi_
ĝin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia
_ĉion,_ kion ili volas.  Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se
mi volus mem eldoni plenajn vortarojn:  ĉar kiom ajn mi laborus,
ĉiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraŭ
multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne
scius kion fari, ĉar krei ilin mem estus ne permesita.

Sed nun restas unu ŝajne tre grava demando: se mi skribas al iu
en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem,
sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj
klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas
fari? La respondo estas tre simpla:  fari tion saman, kio estas
farata ĉe la uzado de ĉia alia lingvo, se ia por ni necesa
vorto en tiu lingvo aŭ tute ankoraŭ ne ekzistas, aŭ ne estas
ankoraŭ de ĉiuj egale uzata aŭ konata,--t.e. _apud la vorto
nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu
vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._  Kiun
lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se
vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito,
aŭ ke li havas sub la mano aŭ facile povas havi vortaron de tiu
lingvo.  Sed estus dezirate, ke ĉiuj amikoj de la lingvo
internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi
proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi lingvo en nia tempo en
multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon de lingvo internacia.  _Sed
tute ne estas postulata, ke vi aŭ via adresito sciu la lingvon
francan,_ ĉar la vorto devas esti elskribata el la franca
vortaro sen ia ŝanĝo, en tiu formo, en kiu ĝi estas trovata en
la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto
havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian
lingvon).

Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone
plenan aŭtoritatan vortaron, kiun ĉiuj devus obei.  La amaso
amas, ke oni donu al ĝi leĝojn, ke oni donu al ĝi ne bonan,
sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj
nomos tro malrapida.  Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn,
sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi ĝin faras ne pro
maldiligento:  sufiĉe plena vortaro jam estas preta ĉe mi, kaj
mi povus eldoni ĝin eĉ tuj, kaj se ĝi eĉ ne estus preta, la
leganto komprenos, ke ĝi estas tute ne malfacila por mi krei
ĉiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi paŝo post paŝo
vortarojn ĉiam pli plenajn.  Por mi _persone_ estus kompreneble
multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj
manoj.  Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la
fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan
aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la
interesoj de l' afero.  La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne
eraris. Sed se la estonteco eĉ montros, ke mi eraris kaj ke
plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne
forgesu ke mi ja povas ĝin fari ankaŭ poste!  Sed mi faros ĝin
nur tiam, se la tempo montros, ke ĝi estas efektive _necesa._
Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed
ĉion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj ĉiu alia
povas ĝin fari kun la egala kompetenteco.

5)  Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn
(nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj
aliaj lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn,
librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar,
konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj
estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel
mi mem,--ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne
atendante ĝis _mi_ ĝin faros.  Mi faros, kion mi povos, kaj
ĉiu alia amiko de l' lingvo faru ankaŭ, kion li povas; mi mem
ne povas eldoni eĉ la centan parton de tio, kio estas bezonata.

6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la
"promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu
pri alia kaj povu korespondi inter si.  Tiujn adresarojn mi
kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos,
ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj
prenas la aferon sufiĉe serioze.  Sed nun estas bedaŭrinde
ankoraŭ multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone
korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraŭ ilian
"promeson"!

7)  Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la
afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni
povas la plej certe progresigi la aferon.  Mia respondo nun devas
esti:  ĉiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la
sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni ĉiuj.  Celon
ni ĉiuj havas unu kaj klaran:  ke la nombro de l' amikoj de l'
lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon
kaj laborantaj por ĝi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem
ĉiam pli riĉiĝu.  Por tio ni ne bezonas kondukanton:  ĉia
persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia bontrovo, en
sia sfero kaj laŭ siaj fortoj,--kaj malgraŭ la disĵeteco de l'
laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la plej
mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la
lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo.
Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj
vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi:

_a_) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas
labori diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne
zorgante tion, kion diras aŭ faras aliaj.  Estas multaj, kiuj
komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al ĝi en la
komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la
tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post
kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, ke
la plej granda parto de l' mondo eĉ ankoraŭ ne scias pri la
afero, ke la gazetoj ne alportas ĉiutage sensaciajn novaĵojn
pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmiĝis por la afero. De
la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion
gajnas, sed kontraŭe, ĝi nur perdas.  Sed _efektivaj_ amikoj de
l' afero ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo kaj
ĉu ĝi estas jam sufiĉe "en modo"; profunde kredante, ke la
afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed
diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj laŭ
siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj ĉi_ amikoj mi
esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta
mondo.

_b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon
de la nombro.  Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun
ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan.  Ĉiu el
la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj
ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda
nombro aŭ tute ilin ne sendi.  Mi ripetas, ke tia parolado estas
tute malprava.  Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al
grandaj nombroj.  Ĉiu promeso aparte havas signifon la plej
malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandiĝos, kaj tiam
ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan
demandon de lingvo internacia.  Se miaj vortoj estas ne sufiĉe
kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaŭ, ke
_malutilon_ la promesoj en ĉia okazo ne portas, se ili eĉ
neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili ĉe feliĉaj
rezultatoj povas alporti grandegan.

_c_)  Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj riĉigos
la _literaturon_ de l' lingvo internacia.  Nenio povas tiel bone
imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de
vivo._  Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la
lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo
tie ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe.  Antaŭ
ĉio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en
ĉiuj lingvoj de la mondo.  Eldoninte la gramatikon kaj la
vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu
popolo la eblon aliĝi al la homara afero, sed unutempe (danke la
vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon
korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo.  La eldonado de la
malgranda vortareto en ĉia aparta lingvo postulas malmulte da
laboro kaj tre malmultege da mono.  Oni devas eldoni vortarojn
returnitajn; ĉar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la
pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj
malmulte kosta.  Laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado
de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus
bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' aŭtoroj mem,
estus donitaj kune kun ilia franca traduko.  Oni devas eldoni pli
vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj
kaj pecoj por traduki,--ĉar la lernolibroj, kiujn mi eldonis
mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj
pli-malpli instruitaj.  Fine, por ke la lingvo eble pli rapide
fortiĝu kaj riĉiĝu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da
verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj; kaj
tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci
eldonadi gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia.

El ĉiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas
eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas tro malmulte da
tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn.  Ĉiu el la amikoj de l'
lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte.  Sed se ĉiu el
ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l'
lingvo internacia rapide vastiĝos.

Por ke ĉiuj povu scii pri ĉiu nova eldonita verko, mi petas
ĉiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aŭ en tiu ĉi
lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; ĉar komencante
de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj
pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco ĝis tiu
tempo.  Apud ĉiu verko estos dirita, kiu ĝin eldonis, kiom ĝi
kostas kaj kie oni ĝin povas ricevi. Alsendinte la koston de
poŝta transsendo, ĉiu povas en ĉiu tempo ricevi de mi la plej
novan nomaron de l' verkoj.  _La eldonantojn de l' verkoj mi
petas ankaŭ, ke en la fino de ĉia verko aŭ verketo, kiun ili
eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi
esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian
peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero
mem.

_ĉ_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas
diligenta uzado ĝin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ
eĉ kun nekonatoj.  Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la
utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de
l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi
postulas de ĝi ian oferon.  Sed se ĉiuj amikoj de l' lingvo
internacia anstataŭ paroladi _farados,_ tiam vi baldaŭ vidos,
ke la tuta indiferenta amaso aliĝis jam  al la afero, sen bruo
kaj eĉ mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian
kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via
adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li
komencos mem ĝin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte
kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la
lingvon, tute ĝin ne lerninte.

_d_) Estas kompreneble ankoraŭ multaj vojoj kaj vojetoj por
progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin
lasi al la bontrovo kaj plaĉo de ĉiu aparta persono.  Estus
bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por
kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj
rondetoj jam estas kreitaj).  Per pripensado kaj laborado
kunligita oni ĉiam povas pli multe fari, ol laborante aparte.
Sed unu aferon oni ne devas forgesi:  oni devas esti atendemaj
kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraĝigu per
sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraĝon kaj malvarmiĝi,
se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro
doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni
aliĝos, aŭ se oni eĉ ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aŭ
malpli frue la ridantoj venos al ni.  Ni iru kuraĝe antaŭen,
ĉar nia afero estas honesta kaj utila!

                             --------

Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo
de aŭtoro.  De tiu ĉi tago la estonteco de l' lingvo internacia
ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia
amiko de la sankta ideo.  Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu
laŭ siaj fortoj. Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom
same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi,
ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro
por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre
malgrandan parton.  Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis,
kaj se ĉiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al
ĝi eĉ la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj,
kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la
afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga
tempo.  Ni laboru kaj esperu!





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Dua Libro de l' Lingvo Internacia" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home