Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Majstro kaj Martinelli
Author: Camacho, Jorge
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Majstro kaj Martinelli" ***


Jorge Camacho

La Majstro kaj Martinelli



Dediĉo
┌─────────────────────────────────────────┐
│                                         │
└─────────────────────────────────────────┘

Camacho, Jorge: La Majstro kaj Martinelli.
Budapeŝto: Literatura Foino 1993.
Serio La Bunkro n-ro 1.
(Ed. de la serio: E. Ország).

Eldonita en kunlaboro
kun Esperanto-K.K.

Unua privata nereviziita eldono
© ĉe la eldonejo kaj la aŭtoro

Literatura Foino
Pf. 457
H-2315 Budapeŝto
Hungarujo



Ĉapitro 1

Satano sendas fakson


Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis
sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Liaj
pensoj restis ankoraŭ nebule konfuzaj, kiam tra la plene aperta
fenestro ekflirtis en la ĉambron la printempa-matenaj triloj de
svise pepaj birdetoj.

Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rimarkis,
ke la ruĝa lumeto de la faksilo blinkas. Kun trankvilaj movoj li
metis la piedojn en karese lozajn pantoflojn el blua ŝamo,
alprenis staran pozicion kaj direktis sin al la signalanta
aparato. Li komencis legi duonlaŭte:

  Tre Estimata Doktoro Silber

  Mi venos al la Centra Stacio de Via urbo hodiaŭ en la
  posttagmezo je la 15a horo kaj 33 minutoj per rekta ekspresa
  vagonaro el Vieno.

  Eĉ bagatelo povas servi al celo, kaj eĉ vulpo plej
  ruza en kaptilon falas.

  Nur tiom por la nuna momento. Kun koraj bondeziroj kaj salutoj, Via
  Prof. Emèric Ország
  Asista Direktoro de PEN-Klubo
  Pf. 457, H-2315 Budapest

Dum duona minuto li gape silabumis la lastajn tri liniojn de
la ricevita fakso. Li deziris konsulti sian ĉio-solvan edzinon,
sed bedaŭrinde ŝi gvidis ĝuste samsemajne staĝon pri
merkatologia tipo- aŭ topo-grafio ie en Centra Eŭropo. La
paŭtemaj okuloj de Georg Silber serĉis kukolhorloĝon sur unu
el la flave-brunetaj muroj de la dormoĉambro. Ĝi montris la
duan kaj duonon.

Kun vestoj amele gladitaj li ekiris por renkonti la
vizitonton. Li ne multe ŝatis svisajn stacidomojn, ĉar tie
neniu lin konas. Verdire li ŝatis nul stacidomon en la tuta
mondo pro la sama kaŭzo.

Malbele obtuza voĉo de konjekteble turpa virino anoncis
germane, france kaj itale la ekspreson el Vieno ĉe la kajon
numero tri, kie Georg Silber sidis en senmova atendo de pli ol
dek minutoj. La trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis.
Ies mano apertis pordeton inter du vojaĝ-invite luksaj vagonoj
unuaklasaj. El la nun ripoza vagonaro ne pli ol unu homo komencis
sian descendon sur la pavimon de la stacio.

En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l'
kvara tago de la printempa monato florealo...



Ĉapitro 2

Emèric Ország


En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l'
kvara tago de la printempa monato florealo, Profesoro Emèric
Ország eltrajniĝis sur la trian kajon antaŭ la mirplene
atendan rigardon de la italdevena doktoro.

Por Georg Silber la alvenanto havis precize la aspekton de
rolulo en rakonto de Barry Perowne, tiu pri Annixter kaj la murdo
en blua ĉambro sen fenestroj riglita de interne: firma, iom pala
hometo, kun buŝo senkolore rektlinia, kun dura felta aŭ
mefito-fela ĉapelo, pura griza kompleto kaj heksagonaj
okulvitroj sen ringo aŭ kadro. Li trovis la ulon iel eksmoda,
kvazaŭ de antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj, ĉefe pro la
sesangulaj vitroj kaj probable ankaŭ pro la surhavo de ĉapelo.
Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri
esperantisto. Ĉi-punkte li rememoris sian plej faman diraĵon
pri la malfruo kiu diverssimptome karakterizas la esperantajn
literaturon kaj movadon, kaj li ekpensis ke probable estas same
pri la istoj mem.

Siavice, en la felisaj okuletoj de la fremda profesoro, Georg
Silber vidiĝis minca kaj senbarba, preskaŭ alabastra, kun
maŝinaj, robotaj kaj insektaj gestoj, kvazaŭ daŭre li aktorus
aŭ afektus:

— Bonvenon kaj plezuron, Sinjoro Profesoro. Kaj via bagaĝo?
Ĉu vi nenion kunposedas?

— Ĉak! Ĉak! Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sen
sklavo. Estas granda plezuro ankaŭ por mi, Doktoro Silber. Ĉu
ni iru tuj al Via hejmo? Temp' estas valoro simile al oro.

— Ĉu femurale?

— Ne, Medicina Moŝto! Ne pensu, ke mi havas kaprajn piedojn.

— Ĉu per taksimetra veturilo?

— En ordo. Taksie, jes. Kaj bonvolu permesi, ke mi ĝin pagu.

La griza gasto parafis sian diron per elmontro de dika fasko
de ĉervoncaj bankbiletoj.



Ĉapitro 3

La dek-tria ĉambro


La loĝejo de Georg Silber, ĉe-holma ĉaledo kun 12 ĉambroj,
estis ankaŭ la kooperativa redaktejo de la renoma internacia kaj
dumonata beletra revuo _Literatura Verniso_.

Jam pli ol unu horon ambaj intelektuloj babilis ĉe la
manĝotablo, kaj iliaj doktaj vortoj kaj paroloj alternis
brue-flue kun la ŝmacoj kaj moderaj borborigmoj de la kolaziono.

— Kiel vi divenis? Mi avidas, mi soifas, mi hungras famon,
kara Profesoro. Fa-mo-~n~. Nur famon, famon, famon kaj pli
da famo.

— Kaj Vi deziras, ke mi Vin helpu?

La okuloj de Georg Silber glimetis suplike:

— Jes, mi petas, mi petegas, mi petegegegas! Sukuru min kiel
vi faris pri tiu Clinton en Usono!

— Aha! Lian refamiĝon Vi celas, ĉu ne? En ordo. Mi estas en
mia elemento. Sed ĉi-kaze ni bezonos nul mis-ilon. Ne ĉio
utilas, kio brilas. Sufiĉos nuraj vortoj: vort' en ĝusta
momento faras pli ol arĝento. Simple, faru ĉion, kion mi diros
al Vi, kaj kiel mi diros al Vi, kaj Vi iĝos por-ĉiame fama, Vi
ĝuos eternan vivon, la saman eternan vivon, kies mankon Vi
koŝmaris dum la lastaj tagoj, monatoj kaj eĉ jaroj.

— Kontraŭ kioma prezo?

— Ĉioma, Estimato. Memoru, ke bona gloro pli valoras ol oro. La
unua paŝo estu, ke Vi repudiu Vian nunan nomon kaj rebaptu Vin
_La Majstro_ publike kaj private. Kompense la unua iniciato
de _Esperanta PEN-Klubo_ estos proponi, ke _La spegulo de
Velodajo_ iĝu deviga legaĵo en ĉiuj mondaj lernejoj.

La gastiganto mienis bavan nekomprenon.

— Se, anstataŭ fondinto, gvidanto kaj mentoro de _Literatura
Verniso_, Vi estus glora regnestro aŭ potenca landreganto,
jam dum Via vivo oni alinomus la plej gravajn placojn kaj
stratojn en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj honore al Vi; en parkoj kaj
aleoj Via statuo monumentus salute al la homoj irantaj al laboro
aŭ porplezure promenantaj en dimanĉa mateno; kial do Vi
kontentigu Vin per la ĝisnuna, ofta sed nesufiĉa, apero de Via
nomo sur la paĝoj de Via gazeto kaj en la antaŭparoloj de la
prestiĝaj _LV_-eldonaĵoj? Verdire estas nul kialo, ke Vi ne
alinomu vin _La Majstro_. Vi ja rebaptis Vin pli frue, ĉu ne?
Kaj kiu havas la forton, havas la rajton.

— Jes ja, kara Emèric, sed en la historio de la aposteriora
planlingvo esperanto estis jam unu majstro: Ludwig Samenhof.

— Prave Vi diris: _est~is~_. Sed en ĉiu
epoko devas esti unu Majstro, kaj nun, post la mortoj de
Kalocsay, Lapenna, Waringhien kaj Régulo, ne estas pli da tiaj.
Ne estas, ĉu Vi komprenas? Kaj la movado bezonas novan Majstron,
bezonas ĝuste Vin. Kiel dirintus Ŝlejero, _Menade bal, Cifali bal_.
Vi estu do _La Majstro_, du-majuskle, kiun ĉiuj atendas.

— Viaj vortoj volas ekspliciti, ke ekzistas socia mendo...

— Precize! Fi-kial plu cerbumi pri io tiel klara? Lazaro
Zamenhofo mem ne volis, ke oni nomu lin tiel, ĉar en la komenco
tio ne estus oportuna por la celo disvastigi la lingvon inter
ĉiaj homoj. Sed nun, kiam ne eblas dubi, ke ankaŭ la esperantistoj
serĉas en la movado misiistojn, mesiojn kaj profetojn, kial Vi
ne akceptu la gravan responson? Aŭ ĉu Vi preferas, ke ĝi restu
vaka kaj aperta al la uzurpaj pretendoj de kiu ajn Tonkin, Buller,
Fettes, Valén aŭ Milojević?

— Nu, via kantato sonas dekaloge. _La Majstro_... kial ne? Ne pro
nenio mi jam de longe angligas kaj francigas mian plenan kaj
kompletan verkaron por eventuala aperigo en _The Library of
America_ aŭ _La Bibliothéque de la Pléiade_...

Surde al liaj fatamorganoj Emèric Ország enpoŝigis sian livan
manon kaj eltiris ĉifitan librotekan slipon kun formiklitera
skribo sur la dorsa flanko:

— Tajpu kaj faksu ĝin al Viaj subuloj.

La Majstro eklegis kun kelka peno la du aŭ tri proponitajn
frazojn:

  Kara adjutanto kaj satelito
  De nun bonvolu nomi min, tiel parole kiel skribe, same private kiel
  publike, (La) Majstro. Per tio nia kooperativo...

Liaj okuloj glitis sur la cetero kaj en lia cerbo kirliĝis la
unuaj vaporoj de dubo, sed ĉian eblan heziton definitive forigis
la lasta, haste skribita linio:

  Kooperativo de Literatura Verniso — en konsultaj rilatoj
  kun PEN-Klubo.

— Brave. Bravege! Bravisime!!!

Ĝis la fino de la vespero La Majstro laboregis entuziasme por
disfaksi al sia stabanaro la novan, revolucian komandon. Kiam la
redakteja faksilo ĉesis aktive deĵori, li rimarkis kun enormaj
miro kaj surprizo, ke kie antaŭe staris nul pordo, inter la
kuirejo kaj la malgranda neprejo, oscedas nun la enira aperturo
de dek-tria ĉambro, en kiun la eminenta Emèric Ország sin jam
enloĝigis, kaj kies pordon li iom post iom premiere fermas kaj
poste ankaŭ ŝlosas.



Ĉapitro 4

Klopodis improvizi, sed vane


— Kaj ĉu de nun, estiel Majstro, mi surhavu ĉapelon?

— Bona ideo! Bonvolu porti la mian.

Al La Majstro iĝis evidenta, ke Emèric kalvas preskaŭ tute.
Aldone, lian dekstran parietalon, kiun normale konstante kovris
la grizverda ĉapelo, ornamis klarkontura harmakulo kun formo de
sesfingra mano. Provante dispeli sian konsternon La Majstro
koncentriĝis pri ĝusta surkapigo de la spontana donaco:

— Pa! Ĝi manifestiĝas iom tro kilometra por mia verto!

Emèric retrokovris la ĉe-fruntan harmaneton kaj konsolis la
alian:

— Nek ĉapelon nek ĉapon Vi meritas, sed kronon oran kaj
diamantan!

Kaj li ekrecitis:

  — El tre malgranda gemo blindiga brilo venas,
  pinĉeto da sukero tre fortan dolĉon tenas...

Kaj poste:

  — Malgrandas la grajnetoj de bona la papriko,
  sed ili, pli ol nuksoj, varmigas per la piko...

Aŭdiĝis subita ĝojkrio de la manekena Majstro:

— Poezio! La voĉo de l' silento! Eminenta Emèric, ĉu vi
komplezos aŭditorii bukedon el miaj komponaĵoj?

— Evidente jes, Estimegata Majstro. Bonvolu komenci Vian
deklamadon.

Kaj li turnis siajn ĥameleonajn orelojn al la kolorature
miela voĉo de l' brava bardo:

  — Kio estas mia pirogo? — Mia riĉaĵo.
  Kiu mia dio? — Mia libero.
  Mia leĝo? — Mia forto kaj la vento.
  Mia sola patrujo? — La maro.

La griza feliso ridetis por stompi sian hele verdan grimacon:

— Estas originale. Ĉefe la baza ideo. Krome, ĝi eĉ sonas
iom paname. Sed ŝajnas al mi, ke iu jam aperigis ĉi-teman
poemeton.

— Ĉu vere? Kiu? Kion? Kiam? Kiel?

Emèric elparkeris:

  — Ĉar mia leĝo: la forto.
  Ĉar mia kara: la ŝip'.
  Mia patrujo: la maro.
  Kaj la liber': mia Di'.

Kaj li aldonis:

— Se mi ne mismemoras, iam Vi emis hungarigi Vian
pseŭdonomon.

— Prave. Mi dubis inter György Szilva kaj György
Szilveszter, sed ne povis decidiĝi, tial fine preferis
germanigon.

— Tio signifas, ke Vi elektis nek _prunon_ nek _silvestron_,
sed ja _arĝenton_.

— Efektive, kara Emèric. Mi perceptas, ke vi suzerene tropas
plurajn idiomojn.

— Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu... Kaj ĉu ne venis
al Via kapo la eblo nomi vin Szilfa?

— Szilfa? Ĉu tio ne estas... _ulmo_?

— Precize. Kaj ĉu tiu vorto diras nenion al Via lucida cerbo?

— Fakte jes. Mirinde! Kiel vi tion rabdis? La vorto _ulmo_
memorigas al mi poeziaĵon, kiun mi finverkis antaŭ kelko da tagoj:

  — L' aprila pluvo kaj la maja suno
  pruntis iomon da folioj verdaj
  al duonputra kaj maljuna ulmo,
  kiun vundis la fulmo.

Li daŭrigis kun kreskanta aplombo:

— Nun vi ne povos diri, ke vi jam aŭdis tion pli frue.

Sed li ne devis longe atendi, ĉar el inter la grizverdaj
stretaj lipoj de la ĉapelulo elsiblis orelŝira melodio:

  — Al ulmo duonputra kaj maljuna,
  kiun la fulmo vundis,
  l' aprilo pluva kaj la majo suna
  iomon da folioj verdaj pruntis.

— Tamen mia rimo estis pli bona, pli _eŭfona_, eĉ pli _harmona_!

— Certe Vi havas imponan poezian talenton, sed ankaŭ ne forgesu,
ke eĉ sur la suno troviĝas makuloj. Kial Vi ne provu improvizi?

— Improvizi? Pri kio?

— Unue vi devas verki poemon laŭdan kaj omaĝan al Vi mem, ekzemple
rimportreton. Ĝi poste povos aperi kun la subskribo de Via edzino
aŭ de iu el Viaj fidelaj satelitoj (kvankam pli bone estus nomi
ilin _planedoj_, ĉar ja ili orbitas, ĉu ne?, ĉirkaŭ la Suno).
Estu do kuraĝa korde kaj komencu klare kanti!

— Mi petas momenton, estiminda Profesoro...

Li prenis kelkajn foliojn el satena papero kun la surpreso
karakteriza de _Kooperativo de Literatura Verniso_ kaj komencis
kovri ilin per rondformaj literetoj el flua verda inko. Pasis
minuto. Pasis du minutoj. Tri minutoj pasis. Post kvaronhoro
li lasis flanke la uzitan feltkrajonon kaj kun paperfasko
enmane li kuris al sia budapeŝta mentoro, kies oreloj atente
vespertis la novan provon de la menestrelo:

  — Majstron ni himnu kaj universe faman revuon
  kiuj elsavis lingvon el estetika pereo.
  Multon Li trasuferis dum ĉarpentado de ritmoj...

— Sufiĉas, kara Majstro. Ne, ne, tiu poemo, malgraŭ sia
senegala originaleco, ne taŭgas por nia celo. La verda plebo ne
nur ne komprenus ĝin, sed certe ĝin komprenus mise. Bonvolu
aŭskulti mian propran modestan verkaĵon:

  — Amikan eldoniston Vi ne trovis:
  Vi devis mem eldoni Viajn verkojn.
  Eĉ Ŝulco havas centron paderbornan.
  Ĉu eble tial Vi famiĝis poke?
  Régulo mem intencis aperigi
  ion el Vi, sed fine la kolapso
  de l' eldonej' devigis lin rezigni...

La jubilo kaj delicaj krioj de la Kooperativestro fendis la
transfenestran vespersilenton de la ĝardeno per splitoj de vanta
vakuo.



Ĉapitro 5

Estetika universalo


— Brave. Bravege! Bravisime!!! Sendube vi heŭristikas, karega
Emèric, ke mi verkis nenion por la _Serta Gratulatoria_, kvankam
la honoroto petis min kontribui: ial mi taksis la ideon neserioza,
kaj preferis ne respondi; nu, kion vi mem pensus pri monumenta
verko, kies monumentoto rekte serĉas siajn monumentontojn kaj
anoncas sin mem redaktoro?

— Kia pravo en Viaj vortoj, Aŭskultenda Majstro! Kiu ajn idioto,
same Juan Régulo Pérez kiel Artur E. Iltis, povas inviti la
gregon al tia entrepreno kun plena certeco, ke aperos la libro,
kaj sen ajna risko...

Interrompis lin La Majstro per robota ekaserto:

— Ne miskomprenu min! Mi neniel celas, ke Régulo kaj la
ceteraj (ĉiuj ĉi Vatré, Auld, Neergard, Lins aŭ Daŝgupto en _Serta
Gratulatoria_) estus kretenoj, sed...

— Sed?

— Sed komparu: kiam aperos la festlibro por mia kvindeka
naskiĝtago, kies titolo estos _Mi kaj oni_, temos pri volumo
spontane kaj senpartie kaj eminente iniciatita, startigita,
redaktorita, editorita, asiste verkita, korektita, repolurita,
grafike vartita, stabita, darsonvalizita kaj eĉ bindita de
neniu alia ol mia tiptologia edzino mem!

— Eksterordinare!

— Kaj senkompare.

— Tute ĝuste laŭ Via gusto. Tial bonas, ke Vi reproduktis en la
senmanka kaj sendanka _Literatura Verniso_ fragmentan strion el
la dorsa kovrilo de _Eseoj III_ de Varengjeno enhavantan Vian
nomon, por ke la plebo ne restu seninforma: malsaĝuloj kreskas mem,
sen plugo kaj sem'.

— Komplemente, kara madjara amiko, ne forgesu, ke doni al
homoj saĝan prezentaĵon kontraŭan al nesaĝa kiun ili jam
ricevis, estas senutile, krom se samtempe oni pruvas al ili la
malsaĝecon de ilia opinio. Tial unu el miaj proksimfuturaj
iniciativoj konsistiĝos en verniskooperativa akuŝo de mia
ĝisnune seneldona _sci-fia_ novelaro _Deneb scintiletas_, verkita
jam en la decida jaro 1968, kio demonstros, ke ne iu Konisi
Gaku aŭ Liven Dek kontribuis al la esperanta beletro la
sciencfikcian ĝenron, sed ja neniu alia ol Georg Silber, t.e.
La Majstro mem!

— En ordo. Lasu ĉion ĉi kuŝi en miaj manoj. Aldone, sed iom
aliteme, de nun necesas, ke Vi verku majstre. Via ĝisnuna stilo
estis (kadre de sia nedubebla superbo) brila, sed supraĵa. De
nun ĝi devas esti, simple, genia.

— Sed kiel tion atingi? Mi jam milfoje provis... Jen kial
daŭre restas en tirkesto tuta dramo _Unu persono serĉanta
epilogon_, la unuaj tri ĉapitroj de suomieska romano kaj la
dek naŭ unuaj ĉapitroj de romano ĝenevoza! Kalkulu: dudek du
ĉapitroj preskaŭ faras tutan romanon, ĉu ne?

— Efektive. Unue, pri la _Epilogo_ mi mem okupiĝos, do
ne zorgu plu. Due, bonvolu aŭskulti komparon, kvankam ekzemplo
proponas, sed ne ordonas. Tre plaĉis al mi Viaj poemoj, sed
pleje min impresis, kiel pruvo pri Via majstreco, la sobraj,
ekvilibraj komentarioj en _De tempo al tempo_ kaj _Desislava
ridetas_. Kia plezuro havi en la manoj tiujn paĝojn! Por mi
ĝi randas eĉ erotikan ĝuon! Se ial iam Viaj poemoj tute
malaperus, sufiĉus tiuj paĝoj por ke Vi plu kronu kaj tronu la
verkotajn historiajn konsultilojn pri la esperanta literaturo.
Kompare kaj kontraste kun ili la poemoj de, ekzemple, Auld kaj
Kalocsay, De Kock kaj Newell, Montagut kaj Nervi, Fernández kaj
Neves, impresas tiel nude kaj sensuke, tiel mute kaj senguste...
sed en Viaj tekstoj, male, videblas klarreliefe la imponaj
konturoj de Via personuleco, de Via sensimila genio. Ili esprimas
Vian Vion same precize, kiel skribo-specimeno tion farus post
grafologia analizo.

— Kio estas do la obstrukco, eminenta Profesoro?

— En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj. Nepras, ke ni
unue solvu la problemon de la ekzisto de Via rivaleto, kara
Majstro. Vi tro pensas pri li kaj tial ne eblas, ke Vi dediĉu
vin plene al kreado de literaturaj monumentoj.

— Ĉu vi parolas pri... tiu Kamaĉo?

— Ĝuste pri li.

— Kam~aĉ~o! La imbecilaj katalunoj aŭdacis stafeti por
recenzo al tiu Kamaĉo la minimumisman krokizaron de Nemere. Tial
mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron
da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj
direktivoj. La envioza judaso...! Tamen kelkaj konsilis prudenton
kaj sinregon. En ies epistolo papirusis jene: _la plej bona
politiko estas: ignori ilin kiom eble._

— Jes ja, mi bone scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane
batalas. Sed kiel eblas ke Vin, Giganton de la Penso, tiom
perturbas la artikoletoj kaj misrecenzoj de memproklamita
goljato? Vi klare ne povas lin forgesi. Kaj unu malamiko pli
difektas, ol cent amikoj protektas. Ni povas fari nur unu aferon:
silentigi Vian ĝenan kontraŭulon. Ricevos vulpo por sia kulpo.
Agu do decide kaj senkompate. Se Vi volas renomon, ne domaĝu la
homon!



Ĉapitro 6

Enkonduko al literatura kritiko


Kvin horoj estis jam pasintaj, de kiam Emèric demandis La
Majstron pri febla punkto, vunda loko aŭ aĥila kalkano de la
insolenta madridano, kaj jen finfine La Majstro ekkriis:

— _Eŭreka!_ Ne malkonvenas scii, ĉu li apogas serbojn,
ĉu kroatojn, por ke laŭeble mi subtenu la antagonajn kaj tiel
puŝu lin en sakstraton.

— Brave kaj prave, Mirinda Majstro; en ĉi epoko manka je
principoj oni devas arbitre decidiĝi por unuj aŭ por aliaj
kaj agi kohere kaj konsekvence. Bedaŭrinde, se temas pri
Bosnio-Hercegovino, estas ne nur du partioj, kaj, aldone, Kamaĉo
pli simpatias ne serbojn nek kroatojn, sed muslimanojn. Tro da
kuiristoj kaĉon difektas, kaj de tro da pano venas malsano. Ni
elektu ion pli simplan kaj do pli trafan kaj nocan.

— Sed mi jam senmanke eksplikis, kial mi preferas ne akuzi lin
plue kaj plue pri antisemitismo...

— Ne naivu. Kia ago, tia pago, kaj kia fripono, tia bastono.
Ne forgesu, ke Vi promesis agi precize kaj obee laŭ miaj
instrukcioj. Ĉu Vi ekzemple scias, kial li verkis kaj tradukis
tiujn kalumniajn artikolojn kontraŭ judoj, Zamenhofo, cionismo
kaj Israelo?

— Mi induktas, ke ĉar li esencas antisemito.

— Ne, tute ne, Kara Majstro. Li faris tion por famiĝi, por
atingi pli kaj pli da renomo. Same estis pri Joseph Paul
Goebbels: kiel junulo kaj universitatano li favoris socialismon,
cionismon, la judan movadon, sed poste, nur por la famo, vidante
ke inter la progresemaj rondoj li havos nenian ŝancon elstari,
li lasis sin konvinki de iu mediokrulo el la nazia partio, kaj
jen liaj talento kaj ambicio kune faris el li la kanibalon, kiun
la tuta homaro nun bone, kaj por eterne, konas. La historio de la
homaro abundas je tiaj senprincipaj kanajloj jam de Erostrato.
Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus sian animon kaj perdus la
tutan mondon?

— Ni do, se esprimi tion per netrivita metaforo, devigu lin
elekti inter arianismo kaj arjanismo.

— Aŭ inter martelo kaj amboso. Por tio ni vizitos la hejmon
de Kamaĉo en Madrido dum lia foresto. Ne venos rato mem al kato,
kaj ni devas bone koni liajn planojn kaj projektojn, kaj
eventuale detrui ilin surloke, sen ke li sciiĝu. Favoros nin, ke
du kontraŭ unu prezentas armeon, kaj ke venĝado estas mia
metio. Ni donos al li lecionon de moroj.

— Vi parolis, ke dum lia foresto? Kiam do?

— Hodiaŭ noktomeze ni ekiru. Estas ankoraŭ la kvara de
florealo kaj li jam ekvojaĝis al la Universala Kongreso en
Valencio.

— Sed ĉu la Universala Kongreso ne okazos komence de
termidoro?

— Nu ja... tamen... se La Majstro ordonos, eĉ ŝton' lakton
donos! Kaj nun ni prefere komencu paki jam niajn aferojn.



Ĉapitro 7

Poetika relativo


Dum La Majstro apertis sian plej grandan valizon kaj remburis
ĝin zorge kaj skrupule per kompletoj da vestoj ege glate
gladitaj kaj tiom ame amelitaj, la ruĝokula Emèric faligis en
la poŝojn de sia griza redingoto kompleton da objektoj kaj aĵoj
plej strangaj, sen ajnaj utilo, kohero aŭ interrilato: putine
ruĝan lipŝminkilon, ŝafidan astragalon, knabinan fibolon,
plastan komputilan diskon, finnan alumet-skatolon sen alumetoj
kaj plu simile. Farante etan paŭzon en sia intelekta laboro La
Majstro ekparolis:

— Mi neniel povas kompreni la kaŭzon de la motivo de lia
amaŭroza abomeno kontraŭ mi, mia baladinda edzino, mia revuo _Literatura
Verniso_, la Kooperativo mem kaj eĉ kontraŭ la literatora
rondo _La Plotono_!

— Vi kulpas nur tion, ke Vi estas pli bona poeto ol Kamaĉo.
Jen la kerna kialo de la tono de liaj recenzoj. Kvankam tute
malkompetenta poeto laŭ mi, li ne povas toleri, ke ekzistas
aliaj.

— Kial vi interdiris, mentora Emèric, la banalan duvorton _laŭ
mi_?

— Nur tial, ke kelkaj iberaj verkistoj ŝatas liajn pokajn
poemojn. Neves eĉ komparis iun el ili kun _La infana raso_,
certe tre troigante.

— Dirlididi! Ĉu tiun kvantan magrecon tamen kompensas elstara
kvalito literatura? Bedaŭrinde ne. Tiu Kamaĉo ja kapablas
iafoje verki poemeton samkompetente kiel multaj aliuloj en
Esperantujo, sed tio ne sufiĉas por krei erojn vere memorindajn,
kiuj povos postvivi en bonaj antologioj ĝis, ni diru, la jaro
2093.

— Hm... Eble oni plendos, ke Vi juĝas tro severe. Ne forgesu
liajn diversajn sukcesojn en literaturaj konkursoj.

— Tia procedo aldonas nenion al la verko. Ne malofte la
versaĵoj tiel kronitaj havas nenian valoron, ĉar neesprimita
konkursa kriterio ĝenerale estas, ke ili prefere estu pli-malpli
konvenciaj. Do mi devas malgraŭe konstati, ke tiu Kamaĉo ne
atingis fariĝi grava poeto. Ĉar en la poezio memorindeco estas
la ĉefa, eble la sola, kvalito kiu garantias pluekziston.

— Prave. Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. Viaj vortoj
memorigas min pri diro de Henriette Beaupaul (aŭ ĉu estis Via
kara Martinelli?), pri la nekontesteble klara fakto, ke ne ĉiuj
Florudaj Majstroj egalvaloras, kio certe aplikeblas ankaŭ al la
kamaĉa problemo. Tamen permesu, ke mi por momento ludu la rolon
de diablo-advokato: kaj se troviĝus inter liaj versaĵoj io
memorinda?

— Sendube, impertinenta Emèric, okazus tiel pro simpla
statistika neceso. Sinjoro kiu elplumigas centon aŭ milon da, se
tiel nomi ilin, poemoj, certe produktos ion almenaŭ bonetan, sed
demonstreble pro simpla hazardo kaj absolute ne pro propra
merito.

Fermante la valizon La Majstro ekaŭdis admonon de la griza
serpento:

— Ni devas jam ekiri al Hispanujo.

Sentante sian voĉon de pasintjarcenta aŭtomato iom senmiela
kaj malpropra, La Majstro proverbis:

— El Hispanio, nek vento afabla nek nupto agrabla.

Emèric ridete respondis per voĉo duoble diabla:

— Ne mateno, bone tamen! Abrakadabra!



Ĉapitro 8

Antaŭen al la laboro!


Fermante la valizon La Majstro ekkonsciis, ke ili sidas en
trajna kupeo. Li trovis la valizon subite tro peza kaj devis peti
la Senditon de Satano pri helpo por povi meti ĝin sur la
rako-breton.

— Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple.
Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da
artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por _Literatura Verniso_,
ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru
plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis
ĝin domicile...

Emèric rigardis lin heksagone, enpoŝigis la livan manon kaj
facile eltiris tute novan ekzempleron de _Plena Ilustrita
Vortaro kun Suplemento_:

— Bonvolu tralegi ĝin de la komenco ĝis la fino, ke Vi povu
verki, estiel Majstro de la Lingvo kaj la Literaturo Esperantaj,
indan antaŭ- aŭ post-parolon por la sekva, baldaŭa eldono.

— Mi disponas ankaŭ tri jeparolojn por _Kalevala_, _Cent
jaroj da soleco_ kaj _Poemo de Utnoa_.

— Antaŭe kion Vi devas, poste kion Vi volas. Bonvolu do
eklegi, kvankam certe tempo ne mankos.

La Majstro ne povus diri, kiom longe daŭris la trajna vojaĝo
al Madrido, nek kiujn urbojn trairis la vagonaro. Ili sidis en
karminvelura kupeo tute ferma al la ekstero. Tra fendetoj inter
la pezaj fenestro-kurtenoj videblis nur minaca nokta nigro,
makulita jen kaj jen, tre disfoje, de la grize obtuza lumo
de la haltstaciaj gaslampoj kaj lanternoj. La dezertaj kajoj
prezentiĝis al la okuloj en kosmorama geometrio, markitaj per
svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj. Ŝajnis al La Majstro,
ke ilia vagono vojaĝas ne nur de lando al lando kaj de urbo al
urbo, sed ankaŭ de tempo al tempo.

Fermante la vortaron La Majstro ekkonsciis, ke ili staras sur
granita postamento{z} meze en iea mateniĝe friska parko:

— Ĉu... Madrido?

— Efektive. Jen, ĉirkaŭ ni, la parko Retiro en aŭrora
horo. Ni saltu sob antaŭ ol venos fruemaj promenantoj.

— Sed... mi vertiĝas senparaŝuti de ĉi-tioma altitudo.

— Ne timu vane. Ĉu Vi vidas brile ruĝan punkteton ĉe
la pinto de l' kupolo de tiu fora palaceto, trans la arboj?

— Jes ja; mi oftalmas ĝin perfekte. Ĉu temas pri la
pripoemita _My Locarno's little star_?

— Ne ĝi, Kar-Kara Majstro, sed astro amika kaj egida. Sciu,
ke protektas kaj gardas nin stelo, kiun eŭropaj astronomoj
mistifike nomas Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la
konstelacio Skorpio. Kiel Vi certe scias, Alt-Estimata, Areso
estis helena dio de milito. La vera nomo de nia patrona, egida
stelo estas _Kalbalakrabo_, kio mialingve signifas _La Koro
de l' Skorpio_, ruĝe-braĝe frosta kiel interno rubena. Ek do!
Kunsaltu kun mi!

Jam sur la firma tero humida de la parka placeto La
Majstro demandis:

— Sed kial la dio de milito?

— Ĉar ni ludos kun iu ludon de pugnoj.

— Mi timas, ke ni agos ekscese kaj supermezure kontraŭ
tiu Kamaĉo. Kial lin puni? Kial ni ne retrou kooperativejen?

— Ne blagu! Aŭ ĉu Vi prenas min por dupo aŭ ŝlemilo?
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. Alivorte: aŭ venki
aŭ velki.

— Be! Mi opinius konvena kompromison...

— Ĉit! Se Famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la
faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe
ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon
aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte
perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!

La Majstro iĝis muta kiel morta moruo. Post ne longe ili
akcelis sian marŝon. Dum ambaj pilgrimantoj elparkiĝis en ĉi
urbon de faktoj, fiktoj kaj fantazioj, ili renkontis surdmutulon,
kaj demandis lin:

— Kiom distanca estas la strato Chantada?

Li tuj respondis:

— Sufiĉe longa distanco... eble kvin kilometrojn.

Ili do plueniris, ĝis ili renkontis blindulon, kaj
demandis lin:

— Sinjoro, kioma horo estas?

Li rigardis sian brakhorloĝon kaj respondis:

— Estas la oka kaj kvarono.

La Majstro kaj Profesoro Ország plueniris, ĝis ili
renkontis virinon tute nudan:

— Sinjorino, — diris la griza feliso — mi ege deziras
fumi, kaj ne havas tabakon. Ĉu eble vi povas amike favori min
per unu pipopleno?

— Jes, — ŝi respondis — pipoplenon da tabako mi ja ne
domaĝas.

Kaj ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin
al Emèric, tre afable.

Emèric kaj La Majstro (la unua fumante sian pipon) do
plueniris, ĝis ili venis al la kamaĉa kvartalo El Pilar. Tuj
ili vidis viron, kiu ne havas brakojn, kaj li tre rapide puŝis
tra la strato ĉarumon, en kiu li portis grandan sakon da
jarkolektoj de _Esperanto Triumfonta_ kaj _La Praktiko_.
Post li kuregis viro sen kruroj, kiu kriegis:

— Haltu, ŝtelisto! Haltu, fripono! Jen miaj jarkolektoj!

Ne estis la afero de niaj protagonistoj, do ili
plueniris, ĝis ili trovis sin en la strato Chantada, ĉe la
numero kvardek tri.

Samhore kaj samminute, ĉe la kruciĝo de Chantada kun la
strato Vereda de Ganapanes, oscedaj miaŭoj de l' kvartalaj katoj
salutis bonvenige la liveron de la unuaj, ankoraŭ freŝ-inkaj,
ekzempleroj ĵurnalaj en la vojkrucan kioskon. Sur la suba
dekstra angulo de la frontpaĝo de l' ĵurnalo _El Independiente_,
anstataŭ la planita foto de mustaĉuda hipokritulo, aperis
novaĵo enŝovita plej laste:

  Statuo malaperis
    agentejoj, ~Madrido~
  La statuo de La Falinta Anĝelo en la parko Retiro malaperis de
  sur la piedestalo hieraŭ nokte. Tri ebriaj vagabondoj asertas,
  ke la statuo forvaporiĝis ĝuste je noktomezo, kaj ke la momenta
  lumsago de fulmo vidigis sur la malplena piedestalo la figurojn
  de Don Quijote kaj Sancho.



Ĉapitro 9

Leĝoj de ruĝa magio


— Se Zamenhofo vizitas, ĉiu pordo lin invitas — invokis Emèric
paspartue, kaj la pordo de la loĝejo de Kamaĉo tuj sezame
apertiĝis, dum La Majstro demandis timeme, eĥate de la grinco
de ĉarniroj oscedemaj:

— Ĉu li certe ne regresos ĉi-domicilen?

— Mi jam diris, ke por ni florealas sed por Kamaĉo
termidoras. Ĝuste nun li aŭ rikanas en Barcelono spektante
recitalon de Nikotin' kaj la mejloŝtonan filmon _Langvoroj_,
aŭ babilas kun Liven Dek kaj István Ertl en Valencio kun porcio
da paelo sur unu mano kaj longa glaso da ciperaĵo en la alia.

— Ĉu vi ne sciencas tion skrupule, intelekta Emèric?

— Kial mi faru tiel?: de tro multa scio krevas la kranio.

— Konsekvencas, ke ni pozicias en lia hejmo, _dum_
li kaj mi kunhantas la barcelonan prekongresan forumon
literaturan!

— Eksterordinare, ĉu ne?

La kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du
maŭzedongece grandaj fotoj blankanigraj de Karolo Piĉ kaj
Fernando de Diego kovrantaj la grumele blankan farbon de la du
solaj muroj sen fenestro kaj sen mebloj. En la salono subite
aŭdiĝis softa jelpo de la hieratika manekeno:

— Meleno!

Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven.
La muroj de l' litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita
papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta
zulo. Nudon kaj friskon ŝminkis kvar altaj bretaroj plenaj je
libroj en du vicoj. Duonon de la ĉambro okupis du-etaĝa lito,
kies supron kovris stakoj da kajeroj, kovertoj kaj ĉiaformataj
periodaĵoj. Fingrumante iom da polvo sur apuda breto La Majstro
verdiktis:

— Kia sapropelio! Indukteblas, ke tiu Kamaĉo forgesis
breto-broseti!

Emèric senĉapeligis sin kiel Bofronto esperanton kaj
eksidis ĉe la komputilo, fonte al la fenestro. Liaj manoj
araneis sur la klavaro kaj baldaŭ la ekrano plenis je informikaj
hieroglifoj.

— Kara Majstro: la tekstojn kaj programojn ni povas aŭ
plu lasi, aŭ forviŝi, aŭ kopii por Vi en propran diskon.
Bonvolu do ekdiri, kio Vin interesas cele detrui lian reputacion
aŭ abortigi liajn beletrajn planojn.

— Ĉu vi kuneksportis tian diskon aŭ ĉu ni ĝin latronu
el lia fikamero?

La hungara profesoro tiris el poŝeto de la redingoto
diskon plastan kaj elastan, samtempe respondante per siaj braĝaj
okuloj:

— Kia la reĝo, tia la leĝo, ho Mastro de Mastroj! Kaj la unua leĝo
de inkuba magio postulas, ke ĉiun objekton, kiun ni forprenos,
mi devas inde kompensi kaj kontraŭpezi per laso de alia aĵo.
Tial rezervu Vian akaparemon por tuj poste, kiam necesos elekti
iojn el inter liaj libroj. Turnu Vian subliman menson al ĉi
_komputino_: unu el la dosieroj plenas je malmoralaj kaj
perversiaj porno-skriptoj. Koniĝas majstro laŭ sia verko,
kaj eĉ najtingalo ne estas sen galo!

— Hm... Pornografio? Ne, tio min ne interesas. Eliminu la
tuton! Ĉu io pri mia enverguro?

— Eble en la letera fako... Efektive. El letero al... nu,
ne gravas: _Estus bone, se Georg Silber metus finan punkton al
la kariero de sia pseŭdonomo, kaj rekomencus verki propra- aŭ
ali-nome forgesante la kastelon el glacio, kiun tiel zorge, kaj
tiel travideble, li vane konstruis_.

— Ekimozo! Belzebuto predu la tutan leteran fakon!

— Ĉu ni provu pri poemoj?

— Jes! Jes-jes! J~eg~es! Rapidu, idioto!

— Kion mi faru ekzemple el ĉi poemo kun tri titoloj?

— Tri titoloj?

— Ŝajnas, ke li ne sukcesis elekti inter ili. La unua,
_Major-Silber-Ŝemer_, pli taŭgus kiel verso en rimportreto; la
dua, _Rabenaj malbenoj_, ne trafas la celon; eble sonas plej bone
_La Sankta Triunuo_, ĉar, kvankam ĝi temas pri Vi kaj Viaj du
lambastonoj, ĝi iom memorigas pri poemo de Emiano Imby.

— Tamen forviŝu la tuton, ke ni nenion risku.

— For! Hm... Li komencis alian poemeton kun la titolo _Dole
kaj petrole_, sed verkis nur unu strofon.

— Ĉu defreŝe pri Irako?

— Ne, tute ne pri tio, sed ja pri masturbado, kiel decas
al pornografia aŭtoro. Cetere, li metrikis ĝin vladimire.

— Legu do.

Sen rigardi la miopigan ekran-bluon Emèric recitis:

  — Kaj dum Liaj satelitoj
  georgias fole,
  ĉe spegulo Li onanas
  dole kaj petrole.

La Majstro tondris:

— Eliziu ĝin!

— Forstrekite. Kaj jen ankoraŭ io pri Via edzino.

— Ĉu longa?

— Ne; nur tri vortoj. Eble titolo por soneto.

— Nu, tiu-okaze bonvolu legi ĝin al mi.

— En ordo; mi kredas, ke temas pri difino.

— Legu do, ne atendigu min per neraŭmisma bagatelo.

— Laŭ Via plaĉo. La tri vortoj estas: _perlo sub
menhiro_.

— Mekonio! Ĉu vi supersature certas, ke temas pri mia majesta
edzino? Tion mi ne povas kredi: ŝi ja proprietas akciojn de
l' kooperativo, kaj verdire ŝi nenion faris kontraŭ li, krom
defendi min el liaj atakoj! Mi ne retinas, kial tiu Kamaĉo volus
aŭ devus ŝin insulti. Krome, se tion li faru, kial li ne uzu
pli drastajn esprimojn, kiel _kooperativa cerberino_ aŭ _literatura
furio_? Ŝajnas do, ke ni jam legas tro inter la linioj, inter
la vortoj, eĉ inter la literoj, ja pli ol la literojn mem. Se ni
sekvos tiun padon mi ne mirus, ke trovinte slipeton kun la vortoj
_sennobla rato_ aŭ _velura kanajlo_ ni eksuspektus, ke temas
ĝuste pri mi.

— Nu, en ordego; se Vi ne estus tiel modesta, Vi estus
perfekta. Tamen... Oho! Vidu, jen plia pornaĵo!

— Fu! Legu plejnure la titolon, Emèric.

— _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze
aŭ franze?_

— Diareo! Fi! Aktoj de la Akademio! Korpo de porko! Kaco
de boaco! Eks pri ĝi kaj eks pri seks'!

— Estu obeate. Vorto donita estas kiel leĝo. Ni daŭrigu
la gravan taskon, kiu venigis nin ĉi tien. Apertu Vian valizon.

La etaj okuloj de Emèric kavalkadis sur unu el la lignaj
bretoj, live super la printilo: inter _La Nobla Korano_ kaj _Manifesto
de la Komunista Partio_ staris kun aliaj snobaĵoj _La turpa
burĝaro_ de Miguel Espinosa, _La litomiŝla tombejo_ de
Karolo Piĉ kaj bunta kolekto da pornaj revuoj kaj gazetoj kun
diversaj pozoj kaj en pluraj lingvoj.

— Enen ilin! — ordonis la budapeŝta linko.

— Sed...

— Nek sed nek malsed! Ĉio dependas de _se_ kaj _kiam_,
kaj se devigas neceso, faru kun kareso!

Poste la hungara profesoro lasis en la vaka loko, fiksita
per knabina fibolo, koloran polaroidan foton montrantan plene la
nudon de juna virino mamuda kaj piĉuda, volupta kaj lasciva, kun
ŝia alilanda adreso zorge kaj nete tajpita sur la dorso de l'
bildo.

— Ĉu ne alloga? Kiaj uroĝoj!

— Pri prostituitinoj mi inertas... Kial ĉi fotografaĵo?
Ĉu nur por ekvilibrigo postrazia?

Anstataŭ respondi, Emèric faligis en la apertan valizon
nereviziitan printoskripton de la esperantigo de l' eseo _Ne
pensi plu_ de iuj Santiago Alba Rico kaj Carlos F. Liria.
Montrante al La Majstro nur la dorson de sia griza redingoto li
aldonis:

— Enmetu ankaŭ la romanon _Siriuso_ de Olaf Stapledon, ke Vi
komprenu pli bone hundojn, kio helpos Vin abunde en rilatado
kun ĉi tiaj homoj. Tamen, se Vi vere scivolas pri la motivo
de la fot-donaco, bonvolu aŭskulti kelkajn versojn kaj provu
identigi ilin.

Kaj li ekdeklamis:

  — Iru, ĉasisto, elkonduku ampastrinon,
  sanktan publikulinon,
  kaj kiam al trinkejo venos trinki la bestoj,
  ŝi demetu la vestojn, por ke li prenu ŝian maturplenon.
  Se li vidos ŝin, li certe aliros.
  Fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj.

La Majstro mutis kiel kartona gramofono.

— Ĉu nenia ideo?

Grimaco de dubo.

— Ehe, ĉu... ĉu... m-m-miaj?

— Evidente jes, Kara Majstro! Nemisrekoneble el _Demetera
karmanjolas_, Via sekva poemaro. En Svisujo mi transdonos al
Vi klarskriban manskripton. Gravas nun tio, ke ni prevente lasu
kun la foto skatolon da truetaj kondomoj, prepare likon.

— Mi timas, ke li elserendipos nian manipulon...

— Protektas nin Kalbalakrabo, la patrona astro de l' ruĝaj magoj!
Parenteze, se ni jam finis ĉi-ĉambre, la dua leĝo de ruĝa magio
postulas, ke Vi lasu veran aŭ pseŭdoan kunsubskribon ie en la
loĝejo por sigeli nian kontrakton kaj la aŭtorecon de nia
entrudiĝo. Faru tion per sanga ruĵo sur la nepreja spegulo.

— Sed kion mi grafitiu sur la tualeteja reflektilo?

— Sufiĉos ekzemple _Woland & Wandel_~.~ Kun fina punkto!

— Ki-ki-kial?

— Por ibera okulo _W_ aspektas tre diableske kaj germanece.
Kaj pri la punkto simple obeu min.

La Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric,
desegnis ambajn nomojn sur la metala rebildo de sia vizaĝo kaj
punktis la vipan parafon tiel aplombe, ke li faligis planken
la spegulon:

— Damne! Demone! Mil sterkaj diabloj!

— Ne blasfemu! Kaj zorgu neniom! Ne helpas spegulo al
malbelulo...

Morte sur la blankaj kaheloj restis nur du grandaj splitoj
kun la komencaj, akraj vovoj. La skunka ĉapelo kaj la falva
aŭtomato retrois al la apuda ĉambro jam profanita, kie, nervoza,
La Majstro kuŝigis sin sur la suban liton:

— Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon!? Hu oj!
Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti...

La griza feliso prenis el la suba liva poŝo de sia plumba
redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo samaspekta
kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj. Emèric invitis
la ripozanton laŭtlegi.

— Ĉu titolo por opero? Nu: _La Majstro kaj Martinelli_.

Emèric reprenis la bileton el la rigidaj fingroj de sia
akompananto kaj kaŝante ĝin rapidmove ie inter ambaj manoj li
demandis:

— Kie ĝi troviĝas? Ĉu en la liva? Ĉu en la dekstra?
Streĉu la okulojn! Se okulo ne atentas, dorso eksentas.

— En la dekstra mano.

— _Presk!_ Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
Bonvolu reprovi.

— Nu, tiukaze do en la alia.

— _Mis!_ Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. En
neniu!

Tiam li elmontris ambajn polmojn, kaj sur unu el ili,
interne de duone aperta finna alumet-skatolo sen alumetoj,
surdorse kuŝis stranga senbrila nigra besteto.

— Ĉu blato?

— Tute ne, Kara Majstro. Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ
estos almozulo. Blato estas insekto, kaj insektoj marŝas sur tri
paroj da kruroj. Sed tiu ĉi monstreto, Estimato, havas precize
ok.

— Ok?! Pri kiu animalo do temas?

— Pri tiu, kiu igos Vin senmorta. Ĝi aspektas iom
senvive, sed ĝi nur somnolas. Vidu, kiel movetiĝas la antenoj.
Kaj nun, unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'!

Starigante la marsanaspektan kosmopoliton Emèric ŝovis
la besteton sub la kapkusenon kaj poste rapide rearanĝis la
liton kun la kompetento de sperta, zorga dommastrino.

— Dirite, farite. Sed nun ni foriru.

Malaperante kiel vaporo la du vizitintoj pafis sin for el
la loĝejo tiel mistere kaj senspure, kiel ili envenis.



Ĉapitro 10

La lasta metroo


Sekvante la paŝojn de la budapeŝta profesoro La Majstro
trenis sian valizon plenan je libroj, diskoj, skriptoj kaj aliaj
dokumentoj sur la noktomeze senhomaj stratoj de la kvartalo El
Pilar. Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ
sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por
eviti pli altan koston de la tuta negoco. Jarojn poste nur la
iniciatemaj ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem
fenestrojn rigarde al la montaro, dum la pigraj preferis resti en
sia groto vizaĝe al kiĉa cervo-pentraĵo aŭ al idiotiga
televidilo.

— Ŝajnas, Kara Majstro, ke ĉi parton de Madrido jam
vizitis mia petolema kolego Behemoto.

Spionate de la strabaj fasadoj niaj herooj marŝis akcele,
ignorante semaforojn ĉiam ruĝajn, sen halto aŭ paŭzo, akompane
de kabalaj miaŭoj sur vojo inter muta parko kaj inaŭgurota
kancerologia hospitalo, direkte al la oblikvaj metal- kaj
vitro-turoj kiujn oni sekrete malkonstruas, hazarde preter la
fenestro de UEA-delegito pri islamo kaj cele al la ankoraŭ
aperta metro-stacio en Plaza de Castilla.

— Al kie ni projektas metropoliteni, Emèric?

— Rekte de ĉi tie al Svisujo per la lasta metroo je la
unua kaj duono antaŭtagmeze.

Antaŭtagmeze je l' kvara tago de la printempa monato florealo
du siluetoj kun la formo de signoj kria kaj demanda vanuis
en la suburbajn profundojn sub la hekate kata lun-arĝento.

Minutojn post la aŭroro, sur la malsupra liva angulo de
la frontpaĝo de l' ĵurnalo _Liberación_, anstataŭ la
obstine planita foto de mustaĉuda hipokritulo aperis novaĵo
enŝovita plej haste:

  Reaperis la statuo
    agentejoj, ~Madrido~
  La statuo de La Falinta Anĝelo, malaperinta el sia piedestalo en
  la parko Retiro hieraŭ nokte, retroviĝis ĉi-frumatene en la fantoma
  metro-stacio Chamberí, inter la stacioj Iglesia kaj Bilbao de la
  unua linio. Ebria metroisto kaj grupeto da huliganoj asertas, ke
  momenta fulmo en la mezo de la tunelo vidigis apud la statuo sur
  la malplena kajo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.



Ĉapitro 11

Yarg Nairod


— Kion mi proceduru nun el ĉi rekviziciita brikabrako?

— Faru kiel pri Régulo. Eble tiel Kamaĉo prezentiĝos
al vi en speciala dimensio.

— Fakte mi scias pri Juan Régulo multon pli ol aliaj
esperantologoj iam ajn scios. Sed mi haltigu mian langon: ne ĉio
rakontinda estas rakontebla.

— Eble tial, ke falinton ĉiu ajn povas ataki.

— Pravoze! Rilate la stafetulon, sufiĉas senmitigo.
Permesu, ke mi proverbarumu: al mitul' kuirita jam akvo ne
helpos.

— Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. Tamen koncerne Kamaĉon necesas
sentimigo, sed sentimigo _de Vi_. Kvankam oni povus argumenti, ke
analizado de la elpruntita materialo signifas dediĉi al Via rivalo
amason da tempo, kion li neniel meritas, tamen nepras, ke Vi konu
lin pli bone.

— Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn
aŭ konfiskitajn inkunablojn?

— Kiel plaĉas al Vi. Dume mi iros eksteren. En mia
ĉambro atendas min nefinita oleo-portreto de Via Kooperativa
Moŝto. Restas nur la lastaj peniktuŝoj, sed por produkti
iometon da diversaj elĉerpitaj farboj mi bezonas serĉi likvajn
kaj pigmentajn ingredientojn en la proksimaj arbaroj, ekzemple
mandragoron, nepenton, absinton kaj heleboron.

Kun entuziasmete glimaj okuloj La Majstro komentis:

— Plaĉus mia busto al Pikaso.

Horoj, horegoj pasis. Batis la sesa kaj duono en la horloĝo
de la Kalvina strato. Neniu brueto estis interrompinta la legadon
de l' ginjola roboto, kiam li rimarkis lumostrion sub la daŭre
fermita pordo de la enigma dek-tria ĉambro. Li legis plu. La ĉambro
silentadis katakombe. Je la deka kaj duono ĝi apertiĝis montrante
la ombron grizan de la grasa redingoto.

Invitite de ambigua gesto, La Majstro enpaŝis sub la damoklan
sojlon. Stablo meze en la ĉambro subtenis farbumitan tolon, kiu grade
aspektis pli kaj pli granda. La tolo, sen ajna kadro, ŝajnis vastiĝi
al la svagaj kaj nebulaj muroj. Malaperis la pordo, la plafono, la
ĉambro, kaj kun ili ankaŭ la ombro ruĝokula. La Majstro ekvidis la
portreton kaj renkontis en ĝi sian propran vizaĝon, sed kun la
rigardo samtempe kruela kaj inocenta de spitema infano. Li trovis
sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun hararo
hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj. Kun absurda
trankvilo li konstatis, ke la alia Silber iel eltoliĝas, ke vualo
el koloroj kaj tonoj ankaŭ lin ensorbas kaj envolvas. La portretulo,
proksimiĝinta nedisigeblen kaj nedistingeblen, tordis sian buŝon al
dolora grimaco, el kiu grince eliĝis obtuze kanta voĉo.

      * * *

  Bonan vesperon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
  Kiel Vi fartas post tridekjara naivo?
  Bonvolu ne fumi. Nu, Vi certe enketas
  pri Via famo, kaj ties perspektivo?
  Mi diru unue, ke Vi plene sukcesis
  inciti la galon al Via kara Kamaĉo:
  respondon li entreprenis kaj tre progresis
  pri ĝi laŭ Via kaj mia kaj sia plaĉo.
  Li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos
  sen ia pretendo esti literaturo,
  sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos
  eĉ malnobla kun malbona humuro.
  Kelkaj ĝin opinios tro anatema;
  kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar
  Vi estis ne nur versema sed malver-sema
  pri Vi kaj pri la cetera esperantistar'.
  Vin ĉiam delektis ege la propraj diroj;
  Vi kronis Vin majstra, genia, unika, princa,
  verkis abundon da plumpaj Mem-panegiroj
  el dikta (ebur)tureto Via-provinca.
  Bigote Vi kultas Vian or-umbilikon
  infane, onane, ĥane, megalomane,
  pro kio Vi traktas ĉian kaj ĉies kritikon
  malkavalire kaj ofte malĝentlemane.
  Mi diru la veron kruda kaj senetiketa:
  Vi povas giganti kaj grandi nur en la lili-
  putaj provincoj de nia land' opereta,
  kaj nur inter nanoj kaj nuloj Vi scias brili.
  Eblas, ke Vi aperetos en la Gvidlibro
  por Ekzamen' Supera (eldono deka),
  sed Viaj verkoj jamaj, post inda kribro,
  polve kovriĝos sur breto biblioteka
  for de iamaj verkoj konstante vivaj
  de Nervi, Auld, Miĥalski aŭ Kaloĉajo
  (kaj en venontaj studoj retrospektivaj
  mankos ne Väinämöinen sed Velodajo).
  Neniam Vi foriros el ĉi parcelo
  sub kiu Vin atendas, senemocia,
  malsuper sempervivo kaj imortelo,
  fride aplaŭda publiko nekrosocia.
  Kontentu, ke Via memoro ne tute krevos,
  kaj revu plu pri Jalto, Versajlo, Raŭmo,
  ĉar Oron, Famon, Gloron Vi ricevos
  se ne ĉi-monde certe en uvaŭmo.
  Ĝoju, ĉar oni Vin nomos, laŭ mia gvido,
  anstataŭ Majstro Unua: la Mila Nano.
  Vi povos ekiri la tombon kun forta fido,
  ke Via afero troviĝas en bona mano.



Ĉapitro 12

Ĥiromancia fetiĉo


Kiam la alpoemito rekonsciiĝis, li trovis sin samloke
sed kun Emèric, kiu ĉi-momente definitive elpenikis la
verde-flave lastan farbospuron.

— Kion vi...? Nenio estas kiel via pentro!

Emèric enpoŝigis la penikojn kaj paletron kaj koncizis:

— Mi ĝin malpentris. Divenu, kion mi havas en la mano.

Dirante tion Emèric eltiris ĝin el la poŝo kun kaŝfermitaj
fingroj. Kiam li reapertis la pugnon, sur la polmo videblis
grizbruna eta io:

— Ĉu Vi konas?

— Osto? Dento?

— Astragalo. Ŝafida astragalo, kian uzis jam romianoj
kiel ludkubon. Ĉu Vi volas, ke mi antaŭdiru Vian sorton?

Nenia respondo.

— Mi scias, povas antaŭdiri la estontan. Fakte kelkgrade
mi ĝin pridecidas.

— Volontu ekspliki al mi la interpreteblon de tiu
somnambula halucinacio.

— Kara Majstro: en Via interno batalas du versioj de Via memo:
la Polentulo kontraŭ la Glebulo. La portreto montris ĉi-lastan,
kaj li Vin alparolis per poemo iom stumble strukturita.

— Tamen mi ne komprenas...

— Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam, kaj ne el ĉiu ligno
oni faras violonon. Kvankam versojn oni ne aĉetas, mi resumos
por Vi la enhavon de la aŭditaj versoj per fragmento el poemo
de samlandano.

La okulbraĝoj de Emèric turniĝis ĥameleone en la
momento, kiam li ekrecitis:

  — Sen kritik' la poezio
  certe degeneras,
  per ĝi la poeto gajnas,
  eĉ se li suferas.
  Kaj precipe bone faras
  se l' kritikon dankas,
  tiu beletrist' al kiu
  memkritiko mankas.

Respondis ataraksie La Majstro:

— Tio iom pli diafanas, kvankam mi monumente
malkonsentas. Sed kial ĉiuj acerbaj kaj vitriolaj frazoj pri
morto, forpaso kaj pereo?

— Kredeble temas pri persona obsedo, kio ne nepre igas ĝin tute
seninteresa. Aŭskultu nun: Ampolojn oni fabrikas tiaj, ke ili ĉesu
funkcii post du jaroj. Same okazas pri aŭtoj, vestoj, komputiloj...
Ĉi fenomenon ni povas nomi _laŭplana malnoviĝo_ aŭ _akcelado de
malnoviĝo_. Kiel diras mia saminferano Ferlosio, la oldiĝo povas
esti aŭ _materia_ aŭ _simbola_ (ĉi-okaze temas pri la _eksmodiĝo_
kaŭzata de reklamistoj). Oni akceptas ŝafe ĉi mistifikon kredante,
ke ni vivas en mondo el objektoj eterne pli bonaj kaj eterne novaj.
Samtempe oni plenvole ignoras, ke ĉies korpo (kio inkluzivas
la menson de la koncerna persono) estas biologie kondamnita al
laŭplana kadukiĝo, el kiu ne eblas sin savi. Tial homoj vane
serĉas eternon, famon, senmortecon aŭ postmortan pluon, anstataŭ
kutimigi sin al la fakto, ke ili mortos tutaj, kaj ke eblus vivi
ĝis la lasta momento en mondo ĝueble malpli trompa.

— Kaj tio pri Kamaĉo kaj mi-ne-cerbas-kia paskvilo
katilina?

— Ĉu Vi memoras la blaton ĉe li en Madrido?

— Certe jes. Vi igis ĝin sublialitkapkusena. Ĉu li
optos la animalon?

— Maleblas! Kiel mi siatempe klarigis, blatoj havas
estiel insektoj ne ok sed nur ~ses~ krurojn, pro kio simple
ne eblas vidi okkrurajn blatojn ie ajn en la tuta mondo. Kamaĉo
ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato
estas nevidebla. Ĉu klare?

— Klar-klare. Sed...?

— Sed li aŭdos ĝin. Poste li trovos la splitojn de la spegulo
kun la inversaj moj de nia subskribo, rimarkos la subitan mankon
de libroj, printoskriptoj, de diskoj komputilaj... Ne forgesu,
ke floreale li _ankoraŭ_ troviĝas hejme en Madrido.

— Kaj?

— Sur la ĉe-lita paperstaketo por eventualaj notoj li
skribos kvar vortojn, kies celon kaj signifon li ankoraŭ ne
sukcesos, ne kapablos rehavi, sed kies esencon li facile
retrovos, se li ĉesos sin obsedi cerbumante pri tio. Ĉi kvar
vortoj estos la titolo: _La Majstro kaj Martinelli_. Jen per
kio li komencos la pamfleton.

— Kio ĝi estos?

— Venĝo.

— Kaj stile, kia?

— Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda:
resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton
pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime.

— Kiu ĝin eldonos?

— _Literatura Foino_, la eterna budapeŝta rivalo de
Via kooperativo.

— Ĉu ĝi aldonos iom al la famo de tiu Kamaĉo?

— Ne timu. Laŭ tradicio komuna al kelkaj aŭtoroj
esperantaj kaj eĉ normalaj, _La Majstro kaj Martinelli_
estos dekomence ĝisfine plagiatita el la tutmonda literaturo:
Bulgakov, Kafka, Eco, Tolkien, Stoker, la Biblio, Valle-Inclán,
Espinosa, García Márquez, Mary W. Shelley... Ĉefe la du
antaŭepilogaj ĉapitroj, kun abundo da kaŝaj citoj el la
publikaj kaj nepublikaj verkoj de multaj el viaj komunaj aŭ
monopolaj amikoj kaj malamikoj en Esperantujo.

— Aĥ! Ve! Huj! Mi radiestezas la nomojn de tiuj stalinistoj, nazioj,
antisemitoj, ateistoj kaj framasonoj: Alba, Alòs, Ari, Chomsky,
Corsetti, Franco, Goering, Gutiérrez, Korĵenkov, Le Puil,
Lindstedt, Mayer, Minnaja, Ortega, Örkény, Varankin, Waringhien,
Vaha... Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj
komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude
kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus
ĉi paganojn!

— Krome, Kroninda Majstro, plagiate je Vi li subliminale
aŭ sublimine propagandos siajn verkojn, komunajn aŭ ne, inter
ili ĉefe la fian pamfleton _Letero el Palestino_, la galimatian
rakontaron _Sur la linio_ kaj la mikspotan _Ibere libere_.

— Aj-ha-jes!, la poemaro de l' _sibera_ bando! Sed, erariva
kaj misoza Emèric, bonvolu ne gloti la rosinan epiteton _mikspota_.
Anstate preferindas diri _goje pracela_ aŭ _pelmele tohuvabohua_.

— Cetere estu certa, ke li faros eĉ akuzativaj eraroj!

— Kaj kiel tiu venenoza antiditirambo koncernas nian
interkonsenton?

— Kiam aperos _AMEN_, la kompilota _Antologio de
Modernaj Esperantaj Noveloj_, biografieto de Kamaĉo eventuale
interesigos iun pri _La Majstro kaj Martinelli_, kie li (aŭ
ŝi) certe legos Vian veran aŭ falsan nomon. Se iam poste la
sama ulo legos _Esperanta Antologio_, li retrovos ĝin tie,
kio igos lin halti ĉe Viaj biografio kaj poemo, kaj, se li
ekŝatos Vian stilon, eble eĉ Vin epigoni. Alivorte, dum tiu ĉi
lingvo ekzistos oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj
sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos
ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti Vin
senmorta jam de nun, de tiu ĉi preciza momento. Mortinta, sed
senmorta!

— Ĉu vi opinias min stulta, Emèric? Ankaŭ mi kapablas
elneŭroni proverbaĉojn! Dio al vi donis, por ke vi povu doni...

— Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi
scias: _kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas._ Sed
diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun
venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor'. Farita Via
faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min
ne forgesu!

Kun japaneska riverenco de sia skunke ĉapelita silueto
Profesoro Emèric Ország tion diris kaj foriris laŭ ĉiuj
leĝoj de l' dajmona arto, malaperante kiel ŝtono en maron.



Epilogo


Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa
sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian
monstran insekton. Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita
matraco li rigardis plian fojon la stakojn da folioj el satena
papero kun la karakteriza kooperativ-surpreso kovritaj per
rondformaj literetoj el flua verda inko, kaj li komprenis ankaŭ,
ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por
ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj
kondamnitaj je centjaroj da stulteco.

FINO



Glosoj

  evp _Etimologia vortareto pragmata de esperanto_, Yamasaki Seikô,
       eld. Libroteko Tokio, 1991.
  m   _Metropoliteno_, V. Varankin, eld. TK, 1977.
  ng  _Neologisma glosaro_, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989.
  pag _Plena analiza gramatiko de esperanto_, K. Kalocsay k.a.,
       eld. UEA, 1980.
  pg  _Parnasa gvidlibro_, K. Kalocsay k.a., eld. Edistudio, 1984.
  piv _Plena ilustrita vortaro de esperanto_, G. Waringhien k.a.,
       eld. SAT, 1981.
  pu  _Poemo de Utnoa_, Abel Montagut, eld. Pro Esperanto, 1993.
  pve _Plena vortaro de esperanto kun suplemento_, E. Grosjean-Maupin
       k.a., eld. SAT, 1980.
  s   _Suplemento_ de _piv_, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987.
  tb  _Tirano Banderas_, Ramón María del Valle-Inclán, trad. Fernando
       de Diego, eld. HEF, 1993.
  tve _Tabuaj vortoj en esperanto_, Hektor Alos k.a., eld. ?, 1991.
  33r _33 rakontoj_, K.M. Nordensvan k.a., eld. Stafeto, 1964.



~abrakadabra~ [_33r_] magia vokformulo, kabala sorĉvorto.

~ambajn~ akuzativa formo de ~ambaj~ aŭ ~ambaŭ~.
La Fundamenta Gramatiko klare diras: La _adjektivo_ finiĝas per _a_.
Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo.

~antagona~ [_tb_] antagonisma, antagonista, kontraŭa, opona.

~aperti~ [_pve_, _tb_] (tr.) malfermi.

~bagaĝo~ [_ng_, _s_] valizoj, pakoj aŭ sakoj, kiujn kunportas
vojaĝanto.

~bas!~ [_pag_, _pg_, _ng_] interjekcio por esprimi la deziron
forigi iun aŭ por vigle mallaŭdi iun.

~blinki~ [_ng_] (ntr.) intermite lumi.

~bravisime!~{z} [_ng_, _pve_] superlativo de ~brave!~ por esprimi
tre fortan aprobon.

~ciperaĵo~ tipe valencia frida kaj dolĉa laktosimila
trinkaĵo farita el cipero aŭ termigdalo.

~ĉak! ĉak!~ [_tb_] onomatopea interjekcio elpensita de
Valle-Inclán.

~ĉaledo~ [_ng_] ĉaleto.

~eŭreka!~ interjekcio esprimanta (el)trovon de io konkreta aŭ
abstrakta.

~eŭsko~ [el la eŭska] vasko.

~faksi~ (tr.) telekopii, telekopie sendi; ~fakso~: telekopio;
~faksilo~: telekopiilo.

~fikti~ [_ng_] (tr.) arbitre imagi, elpensi artan kreaĵon.

~franzi~ [_tve_] (tr.) piĉleki; formo preferinda al ~frandzi~
[_pg_, _ng_], ĉar intermeto de dentalo povus embarasi la langon.

~geto~ [_ng_] ghetto, getto.

~grafitio~ anonima skribo sur strataj muroj, ofte kun politika, protesta
aŭ obscena enhavo.

~holmo~ [_ng_, _pg_, _s_, _tb_] monteto.

~hungri~ [_ng_] (ntr.) malsati.

~inocenta~ [_ng_, _pg, tb_] puranima; senkulpa; nekonscia pri la ekzisto
de malbono aŭ de fimoralo.

~invoki~ [_ng_, _tb_] (tr.) helpe alpreĝi supernaturan potencon.

~kosmoramo~ [_evp_, _tb_] optika rimedo por vidi objektojn
pligrandigitaj pere de senluma kamero; ~kosmoramejo~: loko,
kie distrocele prezentiĝas ĉi-rimede plej famaj pejzaĝoj,
konstruoj kaj monumentoj el la tuta mondo.

~megalomano~ megalomaniulo [kp kun ~melomano~ en _piv_].

~Menade bal, Cifali bal~ [volapuke] Al unu Homaro, unu Majstron.

~metropoliteno~ [_m_] arkaismo por ~metroo~.

~midzi~ [_ng_, _pg_, _tve_] (tr.) kacosuĉi.

~muslimano~ [termino proponita de Daniele Vitali] ano de la islama
gento en Bosnio-Hercegovino; la balastaj vortoj ~muzulmano~ kaj
~muslimo~, samkiel la misa kaj do evitinda ~mahometano~, signifas
simple ~islamano~, t.e. kredanton de religio, sed ne membron de
specifa gento.

~mustaĉo~ [_ng_, _tb_] lip-haroj, -hararo, aŭ -tufeto.

~nul~ [_ng_, _tb_] neniu(j)(n), nenia(j)(n); simile al ~ĉi~,
oni uzu ĝin nur adjektive, sed ne pronome.

~onani~ [el ~onanismo~] (ntr.) masturbi sin.

~paelo~ [el la kataluna] tipe valencia manĝo el senlikva
rizo kun viando, fiŝo, moluskoj aŭ legomoj, diferenca de
franca pilafo je la ujo, sur kiu oni ĝin kuiras, t.e. plata
du-tenila patego nomebla ~paelujo~.

~Pikaso~ Picasso (1881-1973).

~porna~ [_ng_] pornografia.

~serendipo~ [_ng_, _s_] sistemo de induktoj, kiuj ebligas al
detektivo solvi krimenigmon.

~skripto~ [_tb_] provizora aŭ definitiva antaŭteksto de kultura
produkto (foje nur skema aŭ skiza gvidteksto), ekz.: ~verko-~,
~libro-~, ~man(o)-~, ~tajpo-~, ~printo-~, ~prelego-~, ~programo-~,
~radio-~, ~televido-~, ~teatro-~, ~kino-~ kaj ~filmo-skripto~;
~skriptisto~.

~supliki~ [_ng_, _tb_] (tr.) petegi.

~telefaksi~ vd. ~faksi~.

~-ud~ [_ng_] sufikso signifanta: havanta longan, egan,
grandan -on (aŭ grandajn -ojn).

~uroĝo~ [_ng_; el la sanskrita kaj la hindia] virina
mamo konsiderata kiel bela objekto.

~uvaŭmo~ [_pu_] paralela eblo-mondo.

~vanui~ [_ng_, _tb_] (ntr.) malaperi.

~vladimiro~ kvarversa strofo uzita en la traduko de _La bapto
de caro Vladimir_ far Tomáš Pumpr kaj en la originalaj poemoj
_Al unu el la poetofratoj_ kaj _Letero al "La Vagabondo"_ de
respektive Baghy kaj Kalocsay.

~vovo~ alia nomo de la litero ~w~.

~zulo~ [el la eŭska kaj hispana vorto _zulo_] kamuflita
truo en aŭ sub ĉambro aŭ en kamparo por kaŝi pafilojn,
eksplodaĵojn aŭ ostaĝojn.



Enhavtabelo

  Ĉapitro 1 Satano sendas fakson
  Ĉapitro 2 Emèric Ország
  Ĉapitro 3 La dek-tria ĉambro
  Ĉapitro 4 Klopodis improvizi, sed vane
  Ĉapitro 5 Estetika universalo
  Ĉapitro 6 Enkonduko al literatura kritiko
  Ĉapitro 7 Poetika relativo
  Ĉapitro 8 Antaŭen al la laboro!
  Ĉapitro 9 Leĝoj de ruĝa magio
  Ĉapitro 10 La lasta metroo
  Ĉapitro 11 Yarg Nairod
  Ĉapitro 12 Ĥiromancia fetiĉo
             Epilogo
             Glosoj



Georgo Kamaĉo

Naskiĝis en 1966 en Zafra, Hispanujo. Esperantisto de 1980. Membro
de la Akademio de Esperanto de 1992. Ricevis premiojn en la Belartaj
Konkursoj de UEA. Premio Grabowski en 1992.

Aliaj verkoj de la aŭtoro

  La mirinda libro [Barcelona E-Centro, 1984] (unu t.n. rakonto).
  Pandemonio [Pandemonio, 1987] (kvin rakontoj).
  Astura bukedo [Astura E-Asocio, serio _Hispana literaturo_
         n-ro 2, 1987] (poemtradukoj).
  Sub la signo de socia muzo [FEL, 1987] (ilustroj kaj du poemetoj).
  Sferoj 6 [Grupo Nifo, 1988] (du sciencfikciaj rakontoj).
  Trezoro [HEA, 1989] (ok rakontoj en 19 paĝoj).
  Letero el Palestino [LKK, 1990] (traduko de politika eseo).
  Sur la linio [Bero, 1991] (rakontaro).
  Sferoj 8 [Grupo Nifo, 1993] (tri sf-rakontoj).
  Ibere libere [Pro Esperanto kaj Fundación Esperanto, 1993]
         (poemaro komune kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj
          Gonçalo Neves).





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Majstro kaj Martinelli" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home