Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Nummisuutarit. Esperanto - La Botistoj
Author: Kivi, Aleksis, 1834-1872
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Nummisuutarit. Esperanto - La Botistoj" ***


FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2


ALEKSIS KIVI

LA BOTISTOJ

(NUMMISUUTARIT)


KOMEDIO EN KVIN AKTOJ


PERMESITE TRADUKIS

HILMA HALL


ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO



PERSONOJ:

  ZEBEDEO, kantoro.
  TOBIO, majstro-botisto.
  MARTO, lia edzino.
  liaj filoj:
    ESKO
    IVARO
  NIKO, maristo.
  JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio.
  MIĈJO VILKASTUS.
  KRISĈJO, juna forĝisto.
  KARRI, bienmastro.
  GRETO, lia edukatino.
  JAKOBO, lignoŝuisto.
  ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto.
  ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto.
  TIMOTEO, violonisto.
  ERIKO, helpa juĝanto.
  KARLO de Lenjo.
  PATRO de Timoteo.
  ANJO, maljunulino.
  VIRINO en la domo de Karri.
  GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edziĝa festo.


Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)

PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.



Akto unua.


(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo,
maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur
ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon,
ESKO ĉe la benko kudrante.)


ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por
la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa
kostumo kiam ŝi revenos?

JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de
via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.

ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar
paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la
fundo.)

JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent
talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj
da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje
apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ
plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien
ĉi!

KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?

JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.

KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, sed kie
troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?

JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por
fianĉiĝo.

KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?

JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo
Vilkastus.

KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?

JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo
por ricevi edziĝpermeson.

KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li
fariĝas plenaĝa.

JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li
skribu la permesateston de lia patro.

KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin
rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La
mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton?
»Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas
prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne
doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun
evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la
malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne
estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je
morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu
la botiston!

JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu
regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin
obei. Ŝi ĉiam malafable agis kontraŭ mi, precipe, de kiam ili
konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo,
estis vana.

KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.

JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian
edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!

KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.

JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?

KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas
vidita en Abo.

JANJO. Sed la puno minacas lin.

KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta
el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la
ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas,
ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.

JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!

KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.

JANJO. Ni estos perditaj.

KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)

MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.

KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto
de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna
kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!

JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.

KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu
malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas
al via Esko.

MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?

JANJO. Obeu min, Krisĉjo!

KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia
tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun
mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post
li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin
komunikiĝi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ
unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki
kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la
edziĝofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de
la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe
da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro
kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove
klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis
vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas
esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu,
mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari
sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno
devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua
kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme,
kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.

MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj
aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Ĉu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?

MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la
fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.

TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed
de tie ĉi ili marŝu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ
baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble
iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l' homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli
da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li
havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la
envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas»,
oni kantas.—Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel
lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe.
Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo,
kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi.
Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo.
(Esko envenas edziĝvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la
afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne,
kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi
estus ĵetota en profundegaĵon.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu
mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas
al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn
malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj
mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas
la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante
spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.)
Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo?
Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.

ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia
dorso.

MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi
lignoĉevalo!

TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas.

ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Paĉjo, ĉu vi ĝuste
scias kaj perceptas al kio mi ekiros?

TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu
longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, ĉar la
unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis »panon».

ESKO. Mi esperas ke ĝi ankaŭ estu mia lasta.—Mi ekiros al mia
edziĝofesto, paĉjo.

TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni ĉiuj
benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj danĝeroj povas vin
renkonti sur tiu vojaĝo, eĉ la morto, kaj memoru, ke ankaŭ vi
estas granda pekulo.

ESKO. Ni ĉiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.—Mi prenas gravan
paŝon, paĉjo.

TOBIO. Mi komprenas.

ESKO. Mi ne aludas tian trotpaŝon per miaj piedoj, tute ne.

TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda ŝanĝo, kiu nun al vi
okazos per via edziĝo; jen la grava paŝo.

ESKO. Ĝuste tion mi aludas.

TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin
iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj
ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi
okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li
havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo
ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.

ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi
jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin
svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis
mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de
l' okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti
kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la
sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi
sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur
lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi
majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja
kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.

TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj
samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis
mian rakonton?—Nu, la malĉasteco atakis tiujn sep kaj pro tio
ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de
Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al
juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune
laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio
laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo ...

ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la
porvojaĝan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.)
Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias,
ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam
estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min!
Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne
estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento
moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de
edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto
edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj
post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun
gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro
ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu
edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas
konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni
kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen
ĝi estas: (Kantas.)

  Edziĝfesto ĉiujn okupas,
  Malĝoja nur ŝajnas knabin';
    Adiaŭo el hejmo ŝin premas,
    Ŝi tamen fianĉon atendas.
  Sur kampo karulo jam venas,
  Lin garboj belege ĉirkaŭas.

Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)

  Tiluli', tiluli',
  tilulilu liluli'!

Nun la dua strofo:

  Treega bruad' komenciĝas,
  De ĝojo resonas la dom'.
    Ne ploras plu la fianĉin',
    La estonto gajigas ŝin.
  Kun kron' de honor' sur la kapo
  Ŝi dancas kaj buŝo ridetas.
    Tiluli', tiluli'!
    Tilulilu liluli'!

La tria strofo:

  Jam pasis ĉarmega la jaro,
  Simila al sonĝo, kaj nun
    Ŝi kantas al sia infano
    Pri land' de feliĉo kaj am',
  Kies altaj montoj vidiĝas
  En tia la malproksimeco.
    Tiluli', tiluli',
    Tilulilu liluli'!

Kaj nun la kvara strofo ...

MARTO (je la flankpordo). Ĉu vi volas fermi la faŭkon, rano, aŭ
ĉu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li
volas imiti kokkrion, la kokaĉo! (Malaperas.)

ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaŭ
brulanta peĉbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la
edziĝo.—Greto! mi sentas kapturniĝon memorante, ke mi baldaŭ
unuiĝos kun vi, aŭ ke mi fariĝos vi kaj vi fariĝos mi, alivorte,
Esko fariĝos Greto kaj Greto fariĝos Esko; oni do nomu nin ĉu
Esko-Greto ĉu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi ĵuras al vi,
Greto mia; kaj se la malica satano, kiu ĝis la fino de la mondaĝo
insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia
blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraŭ la buŝegon,
tiel faru, Greto, ĝis la dentoj klakos en la faŭko. Ĉar li, kiu
libervole faris sanktan ĵuron pri fideleco kaj ĝin rompis, lin tero
kaj ĉielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio
kaj Zebedeo alvenas.)

TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!

ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!

ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urĝaj aferoj nun postulas
vian lertecon por ke ĉio fariĝu laŭleĝe. Mi nun—Dio gardu nin,
la junulojn, komencis petolŝerci, mi ankaŭ, kaj intencis havigi al
Miĉjo Vilkastus novan ĉemizon.[1]

TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!—Sed
la kantoro jam scias la aferon.

ESKO. La afero estas jena, sinjor' kantoro.

ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro ĝin sciigis al mi; jes mi scias kaj
akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro
estas skribota.

ESKO. Ĉefe estas, ke ĉio okazu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas
sube sian parafon, kiu estas atestata.

ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.

ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.

ESKO. Laŭ mia prudentaĉo ĝi estas necesa por ke estu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Junulo, ĉu vi volas disputi kun maljunaj personoj?

TOBIO. Esko.

ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra
parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la ĉefa persono kaj
pro tio mia nomo ne manku en la atesto.

ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas
nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej
sube »Zebedeo, kantoro».

TOBIO. Nu, eble vi komprenas?

ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?

TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko
kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li
jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.

ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.

ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)

ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie
predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe
fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la
predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi
iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas
spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj
aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus
tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed
baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la
kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En
du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri teruraĵoj
de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon
de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj
spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa
emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj
daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon
pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj
pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj
ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la
pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli
multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte
mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj.
Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj
tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn
antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili
kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko
vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj
tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al
la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon,
tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro
dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis
seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne
ĝuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo.
La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan
mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis
komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus
okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi:
ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino?
Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun
malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto
de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la
afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel
bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun
Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum
ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis
kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion,
brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta
Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la
Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo.
Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta
tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!

ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ
edukatino de Karri?

TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa
ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn
aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ
interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros,
morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili
ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima
dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon ĝis la
sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la
fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li
plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la
junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri
miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi
scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian
zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion
unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via
filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li
havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja
estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas
»marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas
pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo al si mem petas
la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la
seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie
kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura
malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du
malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon.
Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas
laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian
panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj
kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen
peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi
kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via
maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol
kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj
bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon
buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj
ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio
dank' al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al
malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per
maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi
laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne
kontraŭdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.

TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas.
Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la
heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas,
kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel
klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio
estas malpraveco?

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon
edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke
la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de
ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.

TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo
mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena
de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li
tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la
plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj:
Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon,
vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi
troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta
vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li
faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia
ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo
saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri
ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed
li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo?
Kvazaŭ sago ŝi flugis al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la
mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas
malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon
malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon
edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino
kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo
tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble
volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian
21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole.
Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero
profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis
fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian
edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis
stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam
asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n
kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la
rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis
en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete
vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn
antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj,
sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue
edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis
ŝerco, ĉar li ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la
kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj
personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro
tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto
kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion
malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi
petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon.
(Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito
Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por
trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne
deflankiĝis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne
domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn!
Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu
ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo
estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa
kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj
kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas vero,
kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj.
Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La
homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio
utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda
kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la
ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo
envenas.)

ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)

TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.

MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.

TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta
malsata rabistaro ne timigus.

ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.

TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ
nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda
ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu,
se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus
rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?

MIĈJO. Sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun,
kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo,
pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ
la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo
kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝteliston—kio
estus bonŝanco—certe vi povus lin ekkapti, vi ambaŭ.

ESKO. Tuj mi ŝnurligus lin kaj facile vindus kvazaŭ infanon. Aŭ
ĉu vi kredas min timi unu viron? Miĉjo, palpu tiun brakon, palpu
tiun femuron, palpu tiun genuon!

MIĈJO (palpas laŭ admono de Esko). Ja—ah!

ESKO. Ja—ah, Miĉjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la
ledon. Ĉu vi kredas?

MIĈJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.

TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.

ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Miĉjo, tiu gorĝo ankoraŭ ne
sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek
noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel
multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj
fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.

TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.

MIĈJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaŭ nelonge ankoraŭ kredis, ke
la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.

ESKO. Ĝuste tion mi kredis.

MIĈJO. Kaj eĉ ankoraŭ vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas
mondon.

ESKO. En ĉi tiun pekan mondon. Ĝuste tiel.—Kion vi aŭdis pri miaj
laborvizitoj en la paroĥo?

MIĈJO. Nur bonon.

ESKO. Mi ne ŝtelas, ne.

TOBIO. Kompreneble, tute ne.

ESKO. Mi ne ŝtelas. Ho ne.

ZEBEDEO. Ŝst!

TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.

ESKO. Tion mi ne faras.

ZEBEDEO. Tobio!

TOBIO. Ĉu vi bezonas la parafon?

ZEBEDEO. Tien ĉi vi ĝin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian
parafon.)

MIĈJO (aparte). Kiel finiĝos la edziĝvojaĝo, mi ne scias, sed mi
estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj ŝian mastron
estis nura ŝerco, kvankam laŭ opinio de Esko severa vereco.—Nu,
fariĝu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojaĝmonon de la
fianĉo.

ZEBEDEO. Tre bone.

TOBIO. Ĝi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni
ĝin tien.

ZEBEDEO. Perdo de honoro.

TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito ĉe malliberejo! Severa leĝo! Sed
kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple
jena kaprinhufo, sed ĝia signifo estas grava.

ZEBEDEO. Miĉjo Vilkastus!

TOBIO. Miĉjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas
edziĝpermeson al mia filo.

MIĈJO. Mi atestas kaj je bezono ĵuras pri tio. (Desegnas sian
parafon.)

ESKO (aparte). Ankaŭ mia parafo estos tie desegnota.

ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) Mi transdonas
ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu
koncernas al mi.

TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)

ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.

ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.

TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj
ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi
revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi
ricevos ĉevalon.

MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.

TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke
la koltuko de l' fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros
imponan kaj fieran aspekton.

MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la
gefianĉojn.

TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo
kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko,
kion vi faras?

ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.

TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon;
sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!

TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi
fianĉfestan regalon, jes, tion mi diras.

ESKO. Festan regalon!—Mia kolero iom post iom boliĝas. (Ekprenas
seĝon kaj ĝin ĵetas kontraŭ la plankon.) Ĉi tiu viro estas
nehumiligebla. (Eliras el la ĉambro.)

TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!

ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.

TOBIO. Kian penon la infanoj kaŭzas! Nekredeble al ĉiu, kiu ilin ne
posedas. Danku Dion, kantoro, ĉar vi restis fraŭlo.

ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto,
ke mi estus severa patro, tre severa.

TOBIO. Severa patro oni ankaŭ nomas min. Sed ĉu severeco ĉiam helpas?
Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj
en la arbaro, kvankam stilo de sama saĝa mano, tamen unuj estas
rektaj, aliaj kurbaj.

ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaŭ de tio, ĉu dum la kreskado oni
permesas kurbiĝon al la plantido.

TOBIO. Ĝuste kaj saĝe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras.
Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu
pensas pri tio? (Esko envenas.) Ĉu vi plue vidiĝas, mallertulo?

ESKO (aparte). Mi volus daŭrigi mian koleron; sed la situacio estas
grava.

MIĈJO (aparte al Esko). Repaciĝu Esko!

ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi,
patro!

TOBIO. Ĉu vi tutkore petas pardonon?

ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.

TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion »ĉe la denta kavaĵo» kaj
min konduti kvazaŭ kolerega bovo. Petu ankaŭ pardonon de la
kantoro.

ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kaŝu ion en la denta kavaĵo kaj ne
vin kondutu kvazaŭ kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo.
Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekĝema voĉo.) He, jes!

TOBIO. Aŭdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri
li?

ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero
estas neŝanĝebla.

TOBIO. Jes, jes. Sed la ĵusa murmuro nun estu forgesata, ne eĉ unu
vorton plu pri pasintaj aferoj, ni ĉiuj estu ree bonaj kamaradoj.
Cetere, pro kio patro kaj filo disiĝu malamike unu de l' alia. Kaj
disiĝmomento ja ĉi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon
por firmkuniĝi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi
en ĉeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaŭ ol Greto
aperis?

ESKO. Mi estus edziĝinta kun ŝi; sed ŝi nur mokis min, nomis min
strigo.

TOBIO. Mi scias, ke multaj ŝerculoj emas vin nomi naivega kaj
malsaĝa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin,
ĉar ĝi ĉiam estis ĉasta kaj neriproĉinda. Sed vi posedas sanan
prudenton, tion mi garantias.—Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi
lin per implikaj demandoj; faru tion en nia ĉeesto!

ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?

TOBIO. Ekzemple pri edziĝofesto kaj ĝia celo.

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?

ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo'n). Aŭ li mensogetis al
mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el
argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ
kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj.
Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi
portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ partoj estas plenigitaj.)
Jen via porvojaĝa nutraĵo, junuloj; kaj nun ekiru!

ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj ĝin metas sur
la ŝultron.)

MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojaĝaj kaj edziĝfestaj
elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, ĉu vi kapablus kalkuli
monon?

TOBIO. Mankas al li sperto. Miĉjo zorgu pri la mono.

ESKO. Miĉjo prenu la monon, mi portas la sakon.

MARTO. Jen Miĉjo! Atentu, ke vi estu ŝparemaj. (Donas monon al
Miĉjo.)

MIĈJO. Nur al necesegaj bezonoj ĝi estu uzota. (Ivaro envenas.)

ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.

MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentaŭgulo, kie vi
ree vagadis kaj laŭ permeso de kiu? Kie vi estis?

IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn
de Junttihuhta kaj, ĉar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis
por bani kaj pasigis la nokton ĉe la familio.

MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)

TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraŭ al li ĉi tiun fojon.
Li promesas pliboniĝi. Ĉu jes?

IVARO. Jes.

MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilaĝo al vilaĝo
li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.

ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta'n por rigardi la hundidojn.

IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La
petolaĵoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.

ESKO. Eble li ankaŭ banis tie, tio ja estis oportune.

IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da
karbohaladzo suferigas mian kapon.

MARTO. Brandhaladzo ĝi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi
varmigos vian dorson.

TOBIO. Marto! Atentu ĉeeston de kantoro.

ZEBEDEO. Mia ĉeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta
ĝustatempe, eble portos belajn fruktojn.

IVARO. Plaĉus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur
mia dorso; tamen ŝparu miajn ŝultrojn, panjo, ankoraŭ ĉitiun
fojon; mi promesas pliboniĝi laŭ mia povo.

ESKO. Nu.—Kion vi diras, Miĉjo?

MIĈJO. Mi petas pardonon al Ivaro.

ESKO. Mi ankaŭ petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia
adiaŭo.

MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restaĉas?

MIĈJO. Nun ni ekiru.

TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian
revenon. Ni aranĝos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni
tiam eĉ dancu laŭ klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco
ne sufiĉos en la ĉambro, ni uzu la plataĵon ekstere. Ni esperas,
ke ankaŭ vi, kantoro, nin honoru per via ĉeesto.

ZEBEDEO. Mi dankas vin.

TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalaĵojn. Kaj tiam
montru, ke vi estas fidinda viro!

IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.

TOBIO. Ĉio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.

ESKO. Permesu, ke mi kiel adiaŭon, deklamu kelkajn versojn,
verkitajn de la mortinta kaporalo.

MARTO. Adiaŭdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.

TOBIO. Ho, Marto, ni aŭskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj
ni devas montri dankemon al lia memoro.—Nu, Esko, iu amkanto!

ESKO. Ĝi estas militkanto:

  Milittrompeto sonas,
  Mi ĝian voĉon konas;
  La devo min admonas,
  Ĉar kapitan' ordonas.

  Fariĝas la ribelo,
  Ektondras ferbarelo ...

Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la
metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum
pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!

MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?

MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.

TOBIO. Iru kun beno!

ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion,
kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?

MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj
ordonu la maldiligentan Janjo'n eniri el la terpomkampo.

ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn
necesajn objektojn kun mi?

TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!

ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)



Akto dua.


(Vasta ĉambrego en la domo de Karri, en la ĉambrego edziĝfestantoj,
viroj kaj virinoj. Okazas edziĝofesto de Jakobo kaj Greto. Je
leviĝo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo
de l' ĉambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en
la vestiblo ESKO'N kun sako sur la dorso, kaj MIĈJO'N.)


KARRI (je ĉeso de l' danco). La gejunuloj ĝoju kaj la gemaljunuloj
gaje rigardu ilian amuzon, aŭ, se plaĉas ankaŭ ili movu siajn
piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela
aŭgustotago. (Du pafoj aŭdiĝas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed
pafu mallaŭte. Ne, pafu tiel, ke la ĉambrego tremas kaj la koro
saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas
al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu,
Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?

JAKOBO. Ho, mastro, ĝi ŝajnas al mi edziĝofesta; mi ĝojas.

KARRI. Kaj tamen vi estas la ĉiama seriozulo. Sed mi ja konas vian
karakteron. Sub la malglata krusto troviĝas multe pli, ol oni
supozas. Mi diras al vi: vi havas kaŭzon ĝojegi, ĉar vi ricevas
bonegan edzinon.

JAKOBO. Mi tion esperas.—

KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel
plaĉas al vi esti edzino?

GRETO. Bone ĝis nun.

KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj
fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru:
tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble
iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko
tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la
morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori
estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun
estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu
festo fremdigas Greto'n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian
foreston.

GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn
etajn bonkondutajn infanojn.

KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.

GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.

KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos
vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu
larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj
ŝtipojn tordus.

JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min
difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte
profitdona.

KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon
kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi.
Tie konstruu al vi hejmon kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta
vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran
ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos
vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.

JAKOBO. Nobla promeso!

KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.

JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.

GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.

KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de
vi, Jakobo. Amu Greto'n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam
diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi
kapturnigis la filon de l' botisto kaj la viro eble ne komprenis la
ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la
dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo!
Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!

TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi
devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io.
Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en
la alia fino de l' vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome
malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi
violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas;
mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al
la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo
min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la
knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado
vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia
maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin ne sciigi al li,
ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus:
»Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis
Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri
vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.

KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan
polkon!

TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)

UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por
la vespermanĝo.

KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste
dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas
la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin
enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de
edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo.
(Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj!
Envenu, envenu bonvole!

ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!

KARRI. Estu bonvenantaj!

MIĈJO. Pardonu al ni!

ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi
edziĝfestis.

KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu
bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj,
alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia
edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.

ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke ni venis por
kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.

KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi
estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.

MIĈJO. Ni dankas vin.

ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)

KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.

ESKO (kaŝe rigardante Greto'n. Aparte). Ŝi estas bela, kiel rozo
kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas ĉagreneton en la
koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru
eĉ vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante
trinkujon de Miĉjo.) Sed ilia konduto ne antaŭdiras malbonon. Ili
ja eĉ invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la ŝtono.
(Trinkas.)

KARRI. Ĉu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kaŭzis vian
vojaĝon?

ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.

KARRI. Eble vi celas denove nian faman aŭguriston?

ESKO. Ĝuste vi divenis.

KARRI. Oni ŝtelis de vi?

ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni ŝtelis en la urbo
Tampere multajn dekmilojn. Ĉu la anonco ankoraŭ ne atingis vian
paroĥon?

KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaŭ jam ĉe ni proklamita.

ESKO. Pro tio ni ekiris por sciiĝi de l' aŭguristo, kiu estas la
ŝtelisto kaj kie oni lin trovus.

MIĈJO. Mi havas krom tio ankaŭ aferojn kun miaj ĉi-tieaj parencoj.

ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la
kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.

KARRI. Tiel ja estas promesite.

ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege riĉa.

KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la
ŝtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonŝancon.—Sed la tablo
atendas nin. Ĉiuj bonvole alpaŝu. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la
tablo.) Gastoj miaj, ne ŝparu la regalaĵojn, sed satigu vin ĝis
via stomako fariĝas ronda kaj ŝvelanta kiel sako de pastro!

MIĈJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.

KARRI. Ĝuste jes, Miĉjo Vilkastus.

ESKO. Kuŝiĝu kaj la stomakon ĉirkaŭprenu, diras la proverbo. Nur
ne okazu al ni, kiel al Paŭlo Korppila ĉe la edziĝofesto de
Peltola. Du tagojn antaŭ la festo li fastis, eĉ ereton ne manĝis.
Venis la festvespero kaj li malsobriĝis tiel, ke fine stariĝante,
li pene treniĝis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian
stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris
Paŭlo.

KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataŭ dormo, danco malaltigu
la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.

ESKO. Alproksimiĝante la domon, jam je la draŝejmonteto ni aŭdis
tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Ĉu estas festo ĉe
Karri, ĉar tie muziko tonas kaj ĝojo sonas? Estis edziĝofesto kaj
gaja ludo.

KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.

ESKO. Tia estas ankaŭ Josefo en nia vilaĝo. Lia ludo aŭdiĝas
je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon
kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.

TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde,
ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.

ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo
havigi ludiston.

TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?

ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.

1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?

2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.

TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.

KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.

TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.

KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale
kiel vi.

TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.

KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.

TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri
muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan
kuleron.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro.

KARRI (aparte). Ambaŭ egale naivegaj!

JAKOBO. Mi ankaŭ volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edziĝfesta
kaj la manĝo la plej plezura en mia vivo, same ĝi estas, mi kredas,
ankaŭ por Greto, kaj al ĉiuj mi dezirus ĝin gaja. Ĉu nun ĝia
agrableco finiĝu pro senvalora kaj bagatela kaŭzo, pro nura
babilaĉo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed ĉesigu tiun
disputaĉon, manĝu kaj trinku amike.

ESKO. Vi estas prava, lignoŝuisto! Vi estas lignoŝuisto kaj mi
ledobotisto, ni do estas preskaŭ kolegoj.—Unu aferon mi komplezeme
volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte
lignoŝuiston, anstataŭ ledobotiston. Kredu min, la metio de
lignoŝuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj ŝuojn
oni bezonos ĝis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis fariĝi.

TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera peĉulo.

KARRI. Timoteo!

ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur ĉiu
branĉo.

TIMOTEO. Almenaŭ tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies
kapableco mi aŭdis mallaŭdon.

ESKO. Diru malkaŝe kion vi aŭdis.

TIMOTEO. Unu viro,—lia nomo estu nedirata—rakontis dum ni
kunvojaĝis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn
botojn kaj iris nur el la domo al la ĉevalejo, li tuj observis
foreston de unu el la botplandoj, ĝi estis elfalinta, nome, dum iro
inter la domo kaj la ĉevalejo.

ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras
pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj
faraĵojn, atestu kion vi scias.

MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia
paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la
ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun
vi.

ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la
nomo de niaj paroĥanoj?

MIĈJO. Jes, mi restas.

ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem;
la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni
sin defendas je subpremo de l' mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro.
Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme
atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.

KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ
talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.

ESKO. Tio estas alia afero.

KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj
deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel
mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj
la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ.
Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo,
sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post
dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie,
kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston,
tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l' monteto
melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo
ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem
akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree
supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine
via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo
kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo.
(Trinkas.)

ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo,
tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.

KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon
kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.

JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne
intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi
esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min
povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera
frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro,
fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.

KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn.
Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian
grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu
pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste,
kaj ĉio finiĝos bone.

ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas. Se ni
ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj
neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo,
sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por
ni.

TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.

ESKO. Mi ne alparolis vin.

TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.

ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi
malpermesas tion.

TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton
paroli?

ESKO. Egalan rajton kiel mi.

TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.

ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi
elpagas.

TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' ŝtato, kiun mi
povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.

ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas
unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via
kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.

KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.

ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn.
Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la
malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.

TIMOTEO. Kanajlo!

ESKO. Ĉu mi estas kanajlo?

TIMOTEO. Vi botaĉo!

ESKO. Ĉu mi estas botaĉo?

TIMOTEO. Tion mi diras.

ESKO. Aŭdu, bonaj homoj!

KARRI. Ĉu ĉiuj satiĝis? (Momenta silento).

1:A GASTO. Certe, jes.

2:A GASTO. Kompreneble ni jam satiĝis.

KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste stariĝas
kaj lasas la tablon.)

ESKO. Dankon, mastro!—Plezurega edziĝofesto; eĉ pli plezurege ĝi
estus ĝuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.

KARRI. Ni pardonu lin.

ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente
klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema,
(manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) ĉi tiu
manĝotempo povus fariĝi al vi treege multekosta.

TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.

ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.

TIMOTEO (stariĝas). Karese. Ĉu mi ŝajnas al vi bubeto, infanaĉo,
ĉar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaŭ kuŝu sub
la tablo kun zumantaj oreloj.

ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo
de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek
buŝelojn[4] da sekalo.

TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.

ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.

MIĈJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian
fortecon.

ESKO. Alportu tien ĉi du barelojn.

MIĈJO. Ekzistas ja ankaŭ aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon.
Luktu!

ESKO. Ni luktu!

TIMOTEO. Ĉu mi timus?

1:A GASTO. Alkroĉiĝu unu al la alia kvazaŭ ursoj sur la
muskkovrata monto. Sed fariĝu senartifika via lukto.

2:A GASTO. Kaj ĝi finu vian interinsultadon. La venkato silentu
kvazaŭ muso.

KARRI (aparte al Miĉjo). Ŝajnas al mi, ke tiu lukto finiĝos
malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado
verŝajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la
regiono.

MIĈJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin
rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?

ESKO. Mi estas preta.

TIMOTEO. Mi ankaŭ.

KARRI. Ne plaĉas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de
tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj
krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finiĝi
per batiĝo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos
artifikon, estu eksteren ĵetota.

1:A GASTO. Tio okazu.

TIMOTEO. Bone.—Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj
luktas.)

MIĈJO. Ne cedu, Esko!

1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!

MIĈJO. Junulo de nia vilaĝo venkos.

2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilaĝulo, mi diras.

ESKO. Ne premsufoku min! (Ili ĉesas lukti.)

MIĈJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu ĉirkaŭprene.

ESKO. Tion volus mi ankaŭ.

TIMOTEO. Okazu laŭ via deziro. (Ili luktas ĉirkaŭprenintaj unu la
alian.)

MIĈJO. Bone, Esko!

2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilaĝon!

MIĈJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!

1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!

KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disiĝas. Nu, ili disiĝu!
Kiu venkas? (Timoteo kuŝigas Esko'n sub si.)

MIĈJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj stariĝas.)

TIMOTEO. Mi estas Timoteo.

2:A GASTO. Brava junulo!

TIMOTEO. Ĉu vi vidis? Mi ĵetis lin al la planko kvazaŭ ĉifonon.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Sciu, ankaŭ en nia paroĥo oni sin nutras ne nur per
brasiko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Du Esko'jn mi ĉiam facile venkos.

ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vere, jes!—Bonaj amikoj kaj gastoj, ĉu vi atentis mian
ĵeton? Fariĝis kvazaŭ ludo. Tiel mi instruas bubojn.

ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!

TIMOTEO. Estu kontenta, ĉar vi ankoraŭ staras sur du piedoj!—Vi ja
komprenas.—Kvazaŭ ganto vi tie kuŝis.—Kaj ne ludante oni faligas
viron, ho ne.

ESKO. Ni komencu denove!

MIĈJO. Bone, Esko, ne retiriĝu!

ESKO. Ni komencu denove!

TIMOTEO. Ne valoras.

ESKO. Li ne plu kuraĝas!

TIMOTEO. Ne kuraĝas! (Ili ekluktas furioze.)

MIĈJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo
envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)

KARRI. Kompatinda Timoteo!

MIĈJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.

ESKO. Domaĝe, ke li tiel liberiĝis el miaj ungegoj! Ĉu estis lia
patro?

KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.

ESKO. Tion li meritas!—Sed estas ja malkonvene tiel petolaĉi je
edziĝofesto de alia. Kion opinias la fianĉino? Mi petas pardonon!

GRETO. Mi havas nenion por pardoni.

ESKO. Mi tre ĉagreniĝas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min
ĵeti planken.

KARRI. Li estas forta.

ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?

MIĈJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li
piedbare faligis vin.

ESKO. Mi suspektas la samon. Ĉu vi povas tion atesti?

MIĈJO. Li piedbare faligis vin.

ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li
loĝas?

2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo,
apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.

ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La
malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.

MIĈJO. Sendube.

ESKO. Ĉu li ne meritas bastonadon?

MIĈJO. Treegan bastonadon.

ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda.
Mi revenos baldaŭ.

KARRI. Esko, aŭskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem
okazos malbone.

ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaŭ linko mi kuras tien kaj la ruzan
vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj
kaŝkurbaĵoj.—Mi baldaŭ revenos. (Iras.)

KARRI. Mi ne observis kaŝkurbaĵon dum la lukto. Estas malbone
instigi simplan kamaradon al furioza ago.

MIĈJO. Nenia domaĝo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas
al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memoraĵo.

KARRI. Mi kredas, ke ili nun sufiĉe lin senplumigos. Sed kiajn
fiŝojn ni celas, tiajn ni kaptas.

MIĈJO. Ĉu vi permesas al mi fari unu demandon?

KARRI. Volonte.

MIĈJO. Ĉu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la
Mezvoja-drinkejo?

KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.

MIĈJO. Ĉu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via
edukatino? Eble ŝerce?

KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus
dirinta sen iom da haladzo en ĉi tiu supra ĉambro. Verdire, mi
amuzis min ŝercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj
laŭ tio agis, mi treege mallaŭdas mian petolaĵon en la drinkejo.

MIĈJO. Ne ĉagreniĝu. Ili ambaŭ, patro kaj filo, estas naivegaj
kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi
ŝercon kaj veron.

KARRI. Kaj pro tio vi eble nun troviĝas tie ĉi?

MIĈJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke ĝi ne tuŝas
lian koron. Li manĝas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je
sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne
diros eĉ unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero
estu finita, almenaŭ ĝi ne malhelpu vian festĝojon.

KARRI. Nian ĝojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.—Jakobo,
de kie havigi alian?

JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan
proponon.

KARRI. Nu, diru!

JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj;
permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en
daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.

1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.

KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?

JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas
pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj
sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.

2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]

1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj
eliras el la malantaŭo.)

KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per
laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)

MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze
vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la
vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar
tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam
malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun ĉapelo en
la mano, la hararo estas malorda kaj ŝajnas ŝirita, sub la okulo
vidiĝas ruĝa grataĵo.)

ESKO. Miĉjo, rigardu min kiel mi estas ŝirita. Tio kaŭzos teruran
proceson.

MIĈJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaŭ ŝajnas sekvi vin.

ESKO. Estis du kontraŭ unu, estis maljusta interbatiĝo. Miaparte
certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis
kontraŭ superforto.

MIĈJO. Kiel okazis ĉio?

ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia
kontraŭulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin
ekatakis ili ambaŭ tuj amikiĝis, kaj kune sin ĵetis sur min.

MIĈJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaŭ Herodo'n kaj Kajfo'n
amikigis.

ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min
englutintaj, sed mi prosperis forkuri.

MIĈJO. Malagrabla afero!

ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, ĉeestus, certe ne estus tiel
okazinta. Fulmotondro, Miĉjo, mia malamo estas neestingebla.
Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaŭ sako per martelo
plenŝtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj
bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kaŭzon mi
havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en ĉi
tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskaŭfianĉino estas
donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili
respondu pri tio, mi venĝos.

MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la
domon.

ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la
dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.)
»Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la
haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?

JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu
bruligis sian haŭton.

ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.

JAKOBO. La ledobotisto.

ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas
la leĝa fianĉo?

JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.

ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?

JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.

ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la
fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi
ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.

MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!

ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas
viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi
estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi
tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes,
Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue alian aferon.
(Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas
tie ĉi?

JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio.
Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l'
grafo, por gajni sepcent talerojn.

ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne
venis, la afero estis alia kaj pli grava.

JAKOBO. Vi do estas mensogisto.

ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto.
Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi
rabis de mi.

JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.

ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.

JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.

ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar
mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu
afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?

JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.

ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu,
proceso fariĝos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj
certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa
sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi,
dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia,
vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi
mian mentonon, bovido!

JAKOBO. Ĉu mi bovido?

ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo,
preta por marŝi al foiro de Anianpelto.—Kion vi respondas al tio?

JAKOBO. Vi serĉas konflikton kaj mi emas ĉiam ĝin eviti, kaj
infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.

ESKO. De kiulo? Diru!

JAKOBO. De tia tetraido.

ESKO. Atentu, Miĉjo! Li nomas min tetraido.

MIĈJO. Viavice, nomu lin ree bovido.

ESKO. (Hezite rigardante Miĉjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel
ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi
ne bezonas pro manko de laboro ekruliĝi en marĉoj kaj kampoj, kiel
unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da
oficoj, sesobla la malsato.—Tion oni diras. Afero estas jena: Ĉiu
paroĥo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin ŝarĝo por alia
paroĥo. Tio estas jura kaj ĝusta; ĉar almozulo estas sekalvermo,
kiu ne ekzistus, se ĉiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn
prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo
rondokula antaŭ la vulpo. Ĝi deflankiĝas dekstren, ĝi
deflankiĝas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaŭ linofasko kaj
plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaŭ baldaŭ
por viaj okuloj, sed subite aŭdiĝas vekrieto: la leporido estas
kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al
ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale fariĝos al
tiu, kiu tien kaj reen dancas en ĉi tiu valo de zorgado.—Kaj tial
ĉi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj peĉfadeno en
la mano fine mortos apud sia botmodelilo.

JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la
ĉerkon.

ESKO. En la ĉerkon ĝi ne bezonas lin sekvi.—Kia koleremo bolas en
vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en
mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo,
fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignoŝuoj!

JAKOBO. Kial ne, post mia edziĝa festo.

ESKO. Jes, faru al mi paron da lignoŝuoj, lignoŝuisto. Mi pagos eĉ
pli ol vi postulos.

JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.

ESKO. Pli ol vi eĉ volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.—Ĉielo
gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaŭ
Jakobo.) Jakobo!

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. Jakobo!

JAKOBO. Vi vane furiozas!

ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!

JAKOBO. Ne pugnigu manon antaŭ mia nazo. Viro, mia vidado
malheliĝas, kondutu vin konvene!

ESKO. Plilarĝigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; fariĝu
treega batiĝo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito.
(Karri, ankaŭ ĉemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)

KARRI. Ŝajnas, ke vi iom troekscitiĝis.—Jakobo, kiel vi fartas? Vi
ja estas pala, kiel fantomo.

ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaŭ kvazaŭ inter ardaj tindroj.
Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj
lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.

KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne aŭskultis al mi?

ESKO. Oni estas saĝaj sur la kontinento, dum okazas malfeliĉo sur
la maro. Ĉion tion ĉi mi eble tamen povus toleri sen unu alia
afero, pro kiu mi antaŭ neniu retiriĝos kaj kiu min kuraĝigas per
kolerego de verto ĝis koksizo.

KARRI. Kia estas tiu afero.

ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fianĉinon forlogis. Greto
estis mia fianĉino, sed tiu ĉi ŝin turnis de mi.

KARRI. Vi erariĝis. Greto nur ŝercis.

ESKO. Kaj vi ankaŭ kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis
kaj manojn premis por sankcii la decidon, ĉio tio ĉi do estis nur
ŝerco?

KARRI. Nura ŝerco ĉe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro
tion komprenis.

ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan
ŝercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj,
tion oni montros al vi!—Mi vin leĝe persekutos, Jakobo, kaj ankaŭ
vian edzinon Greto. En la sama ĝojo ankaŭ partoprenu Timoteo kaj
lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min.
Ĉiuj kune, kaj pereiga proceso fariĝos, de kiu vi ne liberiĝos
kvankam vian domon ĝis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi
troviĝas en kaptilo kaj la puno atendas vin; ĉar la afero estas
grava, gravega. Vi troviĝos en dilemo, amikoj miaj!

KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraŭ konas nek leĝon, nek
reglementojn.

ESKO. Sufiĉe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de
tiu vilaĝo?

KARRI. Ĝia nomo estas Hätylä.

ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hätylä!

KARRI. Se leĝon vi konas, vi ankaŭ scias, kia puno atendas tiun,
kiu ĉe sia najbaro ian feston, kiel edziĝan, baptan aŭ funebran,
klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj ĝuste pro tio mi
respektas leĝon, kaj scias apelacii al ĝi, se iu al miaj rajtoj
sin altrudas.—Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi
malordon.—Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)

ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne
aŭskultas al la minaca voĉo de leĝo dum nia galo ŝveliĝas kaj la
mielroso de l' venĝo en nia koro bolas. Tiel estas, ĝi estas la
persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas
ĝin regi kaj eĉ tion ne tre klopodas; ĉar mi ne estas kulpa pri la
ekpeko de Adamo.—Venĝi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie
ĉi ion senteblan, ĝustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian
koron.—Kun la fianĉino mi volas ankoraŭ paroleti. (Proksimiĝas al
la dekstra pordo.)

MIĈJO. Unu vorton. Esko!

ESKO. Ne eĉ unu vorton, Miĉjo! La skorpioj hodiaŭ regu.—Pripensu,
kia tago, kia historio tiu ĉi!—Mi ja festas mian propran edziĝon,
sed ne estas fianĉo; mia fianĉino estas bela, similas floron sur
la herbejo, tamen ŝi ne estas mia fianĉino; ŝi apartenas al la
lignoŝuisto. Ho, Miĉjo, tiu penso min brulas.—Mi volas paroli
kun ŝi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Ĉu la fianĉino
estas trovebla? Venu bonvole tien ĉi; mi havus ion por diri al vi.
(Greto envenas.) Ĉu vi konas min?

GRETO. Vi ja estas Esko?

ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro,
nemokinda, kvankam kelkaj emas ŝerci kun li, bedaŭrinde.

GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?

ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj,
lacertoj kaj ranoj, per ĉiuspecaj bestoj, kiuj rampas aŭ plaŭdas
sur la tero. Mian florantan kampon vi ŝanĝis al kardujo, mian
tritikan supon al mizera kaĉo, kaj pro vi mi nun devas honti antaŭ
la tuta mondo.—Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco
vin punos! Ĝia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi
ja fariĝos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj
frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu.
Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraŭ, kiam vi estos sendenta kaj
kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!

GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)

ESKO. Senhontulo! Ŝi, kiu laŭleĝe devus esti mia fianĉino, min
insultegas. (Renversas la manĝotablon.)

MIĈJO. Esko! Ĉu vi freneziĝis? (Greto kaj unu el la virinoj venas
el dekstre.)

LA VIRINO. Ho, Dio! Jen ĉio kuŝas; jen la pizosupo kaj la
viandaĵoj.

GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.)
Li estu punota!

ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj ĝin frakasas
kontraŭ la muro.)

MIĈJO. Trankviliĝu, Esko! Vi ja serĉas vian malfeliĉon.

ESKO. La fenestroj ankaŭ splitiĝu! (Ekprenas benkon per kiu li
frakasas la fenestron.) Tiele!

GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!

ESKO. La dua fenestro ankaŭ. (Frakasas ankaŭ la duan fenestron.)

MIĈJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien ĉi
ĉiuj kuras, kuregas.—Vi estas perdita! (Esko rapide metas ĉapelon
sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian ŝultron.)

ESKO. Sekvu min, Miĉjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste
vidiĝas viroj ĉemizmanikaj preterkuri la pordon de l' domo post li,
kriante kaj bruante.)



Akto tria.


UNUA PARTO.

(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)


IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko
revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la
bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de
rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne
restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena,
plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la
vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en
la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj
pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn
naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin
direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas?
Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li
estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun
tagiĝas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas
mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi
estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan
kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed
eksiĝis.

IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ
intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la
viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis
malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble
malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la
bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan
»Mation»[6] en la poŝon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Ŝtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Ŝtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?

ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.

IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto
estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe:
vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.

ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia
verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min
ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!

IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis
ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en
anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj
vortoj, trorapidece diritaj?

ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas
malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu
via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?

IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.

ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara
dometo sur la plataĵo.

IVARO. Sed se panjo vin forpelos?

ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni
interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas
gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?

IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de
bruna felo.

ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!

IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas, ke la
mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston
kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.

IVARO. Ĉu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj
artifikaĵoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!

ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni
nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la
Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila
embaraso.

IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l' ŝarĝo
estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio
tio ĉi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la
reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni
devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn,
kiujn ni ambaŭ, dank' al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.

IVARO. Diru: dank' al brando!

ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?

IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.

ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en
la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto
dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda
kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa
pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via
hejmo.

IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al
diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?

ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!

ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ
vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via
patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek
fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj
povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin
evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via
kunesto estas danĝera.

IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.

ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por
vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn
fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia
neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol
giganto, kiu fidas al sia forteco.

IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!

ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin
sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li
estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco
estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.

IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus.
Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj
singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l' arbustoj,
tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.

ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l'
vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia
vojaĝo.

IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!

ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo
por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia.
Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el
dekstre.)

NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via
vilaĝo?

ERIKO. Mi ne konas vin.

NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de
dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l' alia kaj
bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.

ERIKO. Kiu mi estas?

NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.

ERIKO. Kaj kiu vi do estas?

NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l' kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l'
markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du
jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn.
Promenante sur la stratoj de l' urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam
min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la
giganto de l' maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi
estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed
kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka
sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.

ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin
difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta
donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas
de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies
pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas
leviĝas supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu
ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas.
Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas
antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l' turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu
tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo;
porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn
trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj
belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras,
sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Ĉu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn
kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando,
vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de
tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo
kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego
kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu
festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis
tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis
kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj
diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon
kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj
ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la
ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion ni faris, kaj de Anglujo
ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson,
ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo,
sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia
ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis
kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni.
Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la
plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto
disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion
la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi
englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al
supro de l' masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi,
eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l'
nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra
fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante
ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis
hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.

NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en
Abo.

ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.

NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas
scii.

NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia
juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj estas mallonge
jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min,
petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason,
laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la
paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis
kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi
do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn
spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus
esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas
alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ
la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno,
ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto,
certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia
patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.

NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj
kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel
ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron
kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto
eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam
diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi
kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.

NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj
duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika
flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian
malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la
viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en
ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la
estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas
severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian
kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj
patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj
renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia
filino troviĝas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj
movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej
proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian
filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias,
sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.

NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la
botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna
kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l' botisto, tiu, kiu
el ili unue edziĝos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon
de l' botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj
gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante vian filinon
edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon,
jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn
survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ,
kamarado!

ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ.
(Ambaŭ iras al malsama direkto.)

Kurteno.


DUA PARTO.

(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto
sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj
glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)


NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo
ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La
poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam
atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed
tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena estas
la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo.
(Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?

IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere
Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu
laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie
ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!

ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al
mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)

NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de
Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La
drinkeja mastro envenas.)

IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema
al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan
rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie
sensoifigis.

LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.

IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?

LA MASTRO. Ĉio estas pagita.

IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?

LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus
al ni doni treegan ekpuŝon!

IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.

ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!

IVARO. Dank' al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.

ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!

LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi.
Ne ĝenu vin, gastoj miaj!

ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?

LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ
nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis
grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent
taleroj.

ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?

LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo
proksime al la maldekstra naztruo.

IVARO. Precize!

ZAKARIO. Sama viro!

LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se
ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?

ZAKARIO. Granda ekpuŝo!

IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian
veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al
polica komisaro.

NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi
kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas!
Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro
min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!

LA MASTRO. Volonte!

NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?

LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.

NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.

LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!

NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi
vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.

LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)

NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton,
por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum
mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian
jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l' mentono mi lasos pintbarbon kaj
metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto
estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ
ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage
veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.

LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu
al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?

NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla
malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj
pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla
ŝipo.

LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!

NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?

LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.

NIKO (pagas). Adiaŭ!

LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)

IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.

LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la
fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.

IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.

LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)

ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.

IVARO. Kien?

ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.

IVARO. Neniam!

ZAKARIO. Kion vi opinias?

IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!

ZAKARIO. Kien do?

IVARO. En la pendingon!

ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas
murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!

IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la
piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj
tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema
kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon,
miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento,
mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam
nigra kiel la flanko de brandkaldrono.

ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l' menso. Ni malkonfuzas nin el tiu
afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon
ni ne bezonas klini.

IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al
vi dek talerojn.

IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l' ŝarĝo kaj la mono
por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti
al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por
ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo
funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono,
Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj
pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian
historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon;
kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo
ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna,
kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l' tempo jam intervenis. La
afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis
tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni
tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la
sagon.

IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.

ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!

IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno,
vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ
pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la
pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni
ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi
kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro
mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi
zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi.
Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja!
eble mi ŝercas meze de l' suĉkirliĝo de l' morto, jes, eble mi
ridas rekte al la barbo de l' Hadesestro, ĉar tia estas mia
karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras!
Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la
kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone
merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi
estis al mi satano, tentanta spirito de l' mallumo.

ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro,
trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo,
pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en
alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe
malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn
gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)

NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.)
Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urĝas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.)
Estas li!

NIKO. Ni havas belan veteron.

ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.)
Jes, la vetero estas kontentiga.

IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje
ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu
ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!

ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?

NIKO. El Naantali.

ZAKARIO. Kaj kien vi iros?

NIKO. Al Naantali.

ZAKARIO. Do al via hejmo?

NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.

ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?

NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l'
maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La
parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis;
ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.

ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi
piediris?

NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.

ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?

NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!

ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro.
Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian
pasporton!

NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.

ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri
ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe
vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas
malkviete.) Pasporton!

NIKO. Vi ne povas ĝin legi.

ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.

NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.

ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj
Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)

IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la
scenejo.)

ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro
envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!

LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)

ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne
liberigu lin!

IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la
ripoj. (La tumulto pliiĝas.)

ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu
por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)

LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi
baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!

IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)

LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte
alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas
konservi seriozecon.

NIKO. Ne ligu min tiel firme.

LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.

ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo!
Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.

IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo.
Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian
forkuron.)

IVARO. Ne tiel, knabo mia!

ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.

NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo
kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.

ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?

NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.

ZAKARIO. Kie estas la pasporto?

NIKO. En mia brustpoŝo.

ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu
pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas
memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran
poŝon.)

NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?

IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la
manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?

NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l'
ĉielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun
li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan
sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj
pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan
friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la
perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksteraĵo?

NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de
skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la
dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas
formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi
garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la
terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono
la leĝo ĝis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi
ekkoleregas pro mia onklo.

ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!

NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.

IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!

ZAKARIO (aparte). Bandito!

IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!

ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de
tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas
iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu
al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.)
Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio
estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen
valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion
faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ
nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas
ŝanĝiĝi.

IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu
mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje
pli?

ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.

IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.

ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!

LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.)
Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj
je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita
rekompenco.

IVARO. Hontu, mastro!

ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.

LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi
ŝuldas al mi.

IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi
satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?

ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min
klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar
okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al
mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme
tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari
miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi
ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo
ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas
de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.

LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema.
Mi petegas vin!

ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.

ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.

IVARO. Nu, vi agas prudente.

ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.

IVARO. Du! Kiuj estas ili?

ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po
tricent kvindek ni havos.

IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!

ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?

IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos
al la komisaro.

ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?

IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.

ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.

IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo).
Kruĉon da sango!

ZAKARIO. Ivaro!

IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la
tranĉilo.

ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!

IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.

ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.

IVARO. Kun kvindek.

ZAKARIO. Estu tiel.

IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.

ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe
mi tamen postulos de vi la duonon.

IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto.

NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin
por malbone vin konduti kun mi.

IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta
trezoro.

LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent
taleroj!

ZAKARIO. Sepcent taleroj!

IVARO. Sepcent taleroj!



Akto kvara.


(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj
TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)


TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda
figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de
tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro
kaj la infero de l' drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la
urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la
malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la
festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian
revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al
najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun
staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi,
energiulino ŝi estas.

ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia
brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.

TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo
fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en
sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj
eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta
estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je
sia reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere
meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj
parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni
ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu
vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj
tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni
rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon
por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru!
(Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas
malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)

MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.

ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj
malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.

MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis
eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el
kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.

ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min
trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la
renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la
specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante
la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso
estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo,
gajigu la homan koron.

MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj
vojaĝoj?

ESKO. Jes!—Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio
aŭskulti, nur mutiĝi al senvoĉa statuo de malĝojo apud tiu vojo,
endormiĝi por eterne kaj nescii pri ridado de l' homoj koncerne tiu
edziĝvojaĝo.—Ho, Miĉjo! se mi nur nun estus loĝanto en iu
montkaverno de Amerika lando.

MIĈJO. Tie ni baldaŭ troviĝus, se mi ankoraŭ posedus la
sorĉĵetilon de barono Munkhaŭzo. Mi estis ĝia posedanto antaŭ
kelkaj jaroj kaj faris per ĝi multajn plezurvojaĝojn, ĉar mi sciis
ĝin uzi eĉ pli lerte ol Munkhaŭzo mem; mi ĵetilflugis kien ajn mi
volis.

ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo,
malproksimen ne kondukas.

MIĈJO. Kiel sago mi ĵetilflugis tra la aero. Se ni nun havus ĝin,
baldaŭ ni tiam ambaŭ starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem
ĵetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.

ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, ĉar vi ja havus la ĵetilon?

MIĈJO. Vi venus ĝin preni de mi kaj poste ĵetilflugus de tie ĉi
al Ameriko.

ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne
mire, se viaj pensoj iom konfuziĝis, ĉar eĉ al mi mem same okazis,
kaj ambaŭ ni troviĝas en la sama premilo. Vi devas doni
kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti ĉion alian. Pro tio,
kiel kuraĝi alproksimiĝi la hejmon?

MIĈJO. Kion vi timas?

ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte
ludas.

MIĈJO. Ja—ah, kun ursino havanta du idojn ĉe si, ne estas bone
ludi.

ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun ŝi; bone mi tamen
scias, ke mi ŝin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraŭ ŝi,
ĉar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.

MIĈJO. Estas ja ŝi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.

ESKO. Mi malkaŝos al vi sekreton.—Mia patrino posedas vipon, tiom
longan gudroŝnuran vipon, kiun ni ĉiuj, patro kaj filoj, ne
senkaŭze timas, ĉar verdire, aŭ unu, aŭ du, kelkfoje la tuta
familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antaŭsentas
ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa,
pagos tiun malprosperan edziĝvojaĝon.

MIĈJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne ĉio
okazas laŭ deziro. La kuglo ne ĉiam trafas celon.

ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne ĉiam trafas celon. Sed kiel
klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte
nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aŭ kvaran tagon depost
nia ekiro al la edziĝofesto? Atentu, ni estas restintaj tri
semajnojn, kaj ĝuste pro vi, Miĉjo. Vi vagadis de parencoj al
parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi
mian svatiston.

MIĈJO. Mi dumvoje malsaniĝis kaj pro tio ni malfruiĝis.

ESKO. Sed la mono, kio ĝin laŭdire elĉerpis?

MIĈJO. Ni devis pagi flegistinon.

ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?

MIĈJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan
svatiston.

ESKO. Tiu mensogo ne taŭgas, plue vi scias mian sanktan promeson,
neniam iradi per ŝuoj de mensogo.—Veron ni konfesu kaj submetiĝu
al la neeviteblo.

MIĈJO. Tion vi faru; mi ne subiĝos al vipo de via patrino.

ESKO. Ĉu vi do ne intencas akompani min hejmen?

MIĈJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaŭ devus
diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos ĉion, kaj,
bedaŭrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto ĉe
Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la
pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.

ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaŭ ol mi
renversis la manĝotablon.

MIĈJO. Vi do nun ŝajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni
foriris de Karri.

ESKO. Miĉjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de
Karri?

MIĈJO. Ni ekiris antaŭ ol Esko renversis la manĝotablon.

ESKO. Miĉjo, ne estas loko por moko.—Diru, ke ni ekiris, kiam la
domanoj iris falĉi la herbon.

MIĈJO. »Ne instruu min pri la mensogo, ho.»

ESKO. Milfoje vi antaŭe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj
neniun malutilas.

MIĈJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaŭ
kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.

ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia
patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min
dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi
scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.

MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?

ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.

MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?

ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia
patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam
panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas
la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas,
vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato
daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post
tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed
alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo
bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu
herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu
min tie ĉi dum momento. (Iras.)

MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia
propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie
reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos.
Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto
Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin.
(Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?

KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj
ankaŭ venos.

MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!

KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?

MIĈJO. Tie, en la arbaro.

KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?

MIĈJO. En brakoj de sia edzo.

KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas
tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?

MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta
botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo
por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de
longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon
al la hejmo.

KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?

MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis
festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso
alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo
kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.

KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?

MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de unu gajejo
al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la
lasta monereto.

KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?

MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis
honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte
koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis
min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre
rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.

KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte
diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis
mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du
fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa
akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio.
Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio
povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte,
kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta
heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo.
Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de
Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l' junulino, ŝia vera
edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la
tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.

MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.

KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto
ĉe mia edziĝo.

MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel
Esko sin esprimas, komentariante biblion laŭ sia memoro, tiu
impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu,
Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas
kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj
kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je
sia ekiro.

KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos
vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l' mastrino.

MIĈJO. Plivole rapidu antaŭe al la hejmo de Esko kaj anoncu la
alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola
por ripozi.

KRISĈJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu
nur baldaŭ post mi! (Iras.)

MIĈJO (sola). Vane vi atendos min; ĉar pro nenio mi nun volus
renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas ŝin pli ol diablon. Kaj
kiu ŝin ne timus?—Nun al mia propra nesto; kaj Esko'n, kun la sako
da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en
la faŭkon de la nigra drako.—Li restadas ankoraŭ. (Kriante.) Esko!

ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.

MIĈJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel
ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la
monon.—(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)

ESKO. Tie kreskis sufiĉe da rakitherbo.

MIĈJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi ĵus
ankaŭ mem ektrinkis.

ESKO. Kion vi celas?

MIĈJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.

ESKO. Mi?

MIĈJO. La sama viro!

ESKO. Vi scias, ke ĝis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia
maldolĉaĵo.

MIĈJO. Sed hodiaŭ ili malsekiĝu!

ESKO. Ĉu mi drinkus? Ne!—Kredu min, Miĉjo Vilkastus, mi apenaŭ
scias la guston de l' brando.

MIĈJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara
botelo.

ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.

MIĈJO. Tio okazas, ĉar vi ne pli bone konas ĝian internan naturon.

ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, ĉesante drinkadon, terure
malbenis brandon. Li nomis ĝin veneno el la puto de profundo.

MIĈJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin
mielguto el la monto de l' alteco.

ESKO. Jes, li ĝin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l'
diablo.

MIĈJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin
korno de l' feliĉego.

ESKO. Vi parolaĉas, Miĉjo. La brando ne bezonas defendanton.

MIĈJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.

ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu
kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto troviĝus tie
ĉi, tuj mi lin pendigus.

MIĈJO. Kaj mi anstataŭus lin en la pendigilo, se mi nur sentus
iom da kapturno de l' brando, kiu kuraĝigas homon eĉ je la plej
granda danĝero; kantante ni ĝin renkontas. Vi tian kuraĝon bezonas
alpaŝante al via terura patrino, pro tio, trinku!

ESKO. Ĉu ĝi helpus?

MIĈJO. Sendube.—Trinku!

ESKO. Mi ne trinkos.

MIĈJO. Tiam ni disiĝas, mi ne akompanas vin plu. Adiaŭ! (Intencas
foriri.)

ESKO. Haltu, Miĉjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.

MIĈJO. Ĉu vi volas trinki?

ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)

MIĈJO (aparte). Bone!

ESKO. Ĉu vi vidis, ke mi trinkis?

MIĈJO. Ankoraŭ glutu ektrinkon, ĉar ĝi estas la unua kaj lasta
fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste
disiĝo.

ESKO. Ĉu mi ne trinkis?

MIĈJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuraĝe akceptos
bastonadon de via patrino, ĉar estu certa, bastonegadon vi ricevos.

ESKO. Miĉjo Vilkastus ne estas profeto.

MIĈJO. Kvankam ne profeto, mi povas antaŭdiri kio vin hodiaŭ
atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio
ajn.

ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, ĉu jes?

MIĈJO. Mi kredas kaj fidas.

ESKO. Kaj vi ĝojas kaj estas gaja!

MIĈJO. Ĉu svatisto ĝojus je bastonado de fianĉo?

ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?

MIĈJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, ĉar la afero
estas malagrabla.

ESKO. Ĉu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?

MIĈJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.

ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la ĉefkulpulo, mi aŭ vi?

MIĈJO. Mi ne scias; ĉar mi estas senkulpa.

ESKO. Senkulpa? Vi ja kaŭzis tiun prokrastitan revenon. De domo al
domo vi paŝis kvazaŭ cigano, kaj mi akompanis vin.

MIĈJO. Kvazaŭ cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte
vi min insultis dum tiu ĉi vojaĝo. Fine tamen sufiĉas,
fulmotondro!

ESKO. Ĉu vi laŭkonscience povas diri, ke vi ne estas kaŭzo al mia
nuna mizero?

MIĈJO. Kaŭzo de tiu mizero! Ĉu mi sola?

ESKO. Vi ja eluzis la monon.

MIĈJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni
tagmanĝis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke
tia manĝo postulis monon.—Sed kiu estas kulpa por ke ni
deflankiĝis en la gastejon? Ĉu ne vi?

ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu
devis tie esti; sed poste pro kio ni ne daŭrigis nian iradon al domo
de l' fianĉino?

MIĈJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni
deflankiĝis al la gastejo?

ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!

MIĈJO. En la sonorilo! Ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo, vi
intrigema kaj ruza botistfilo, ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo?

ESKO. La voĉo estas donaco de Dio, precipe la kantovoĉo. Komprenu
ĝuste mian komparon; ĉar ofte mi parolas alegorie kaj metafore.
Tiel mi ankaŭ nun opiniis, ke la voĉo de l' homo ŝanĝiĝas, kiel
en la arbaro ni aŭdas aŭ akrajn aŭ malakrajn tonojn el sonoriloj
de la brutaro.

MIĈJO. Vi malsaĝa virŝafo, aŭskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas
Esko'n kaj forkuras. Esko postkuras.—La tajloro Andreo alvenas kun
klarneto sub la brako.)

ANDREO (sola). Tie ĉi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili
alvenos, ilin akompani al domo de l' botisto, tia estas la volo de l'
maljunulo. Sed ĉu mi devas stari ĉi tie eĉ ĝis la duonnokto, ilin
atendante kun klarneto en la mano?—Silentu! Jen ili estas, almenaŭ
la fianĉo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo
ekfajfas al li kelke da fojoj.)

ESKO. Ĉu vi vidis Miĉjon?

ANDREO. Vian svatiston? Ĉu li ne troviĝas inter la gastoj?

ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj eĉ vangfrapis min je la
disiĝo.

ANDREO. Pro kio vi disiĝis en kolero?

ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riproĉon.—Vangfrapon mi
ricevis de li. Bone!—Se mi estus lin atinginta, certe kun pliiĝo mi
estus lin paginta. Sed je proksimiĝo de danĝero li ĉiam estas
rapidpieda. Senkaŭze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).

ANDREO. Ruzulo li estas!—Oni invitis min por ludi je via festo, kaj
laŭ ordono mi tie ĉi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian
fianĉinon.

ESKO. Neniu fianĉino ekzistas. Ŝi lasis min jam antaŭ la edziĝa
soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi
komencos teruran proceson kontraŭ ili.

ANDREO. Kiun ŝi prenis?

ESKO. La lignoŝuiston; ni ja ĉeestis je ilia edziĝofesto.

ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tuŝas.

ESKO. Senlime, jes!—Diabla Miĉjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi
agus kun li tiel, tiele! (Li ebriiĝas.)

ANDREO. Granda ruzulo!—Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli
riĉa. Ni ja kantas: »Se amon nur posedas ni, riĉecon al ni donas
Di'.» Tiel estas, ĉu ankaŭ vi tion kredas?

ESKO. Certe vi estas prava.—Kun Miĉjo mi ankaŭ procesos. Eble vi
inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?

ANDREO. Mi ne vidis.

ESKO. Diru absolutan veron!

ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.

ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.)

ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la
juĝejo; mi ĝin timas kvazaŭ inferon.

ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.

ANDREO. Dio gardu nin! Kial?

ESKO. Ŝajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solviĝas en la aero.

ANDREO. Ankoraŭ vi ja estas sendifekta.

ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postaĵon
kaj leviĝas en la alteco.

ANDREO. Sur la tero vi ankoraŭ staras, kiel mi, la peka homo.

ESKO. Vian voĉon mi malbone distingas ĝis ĉi-alte. Kion vi diris?

ANDREO. Sur la tero vi staras.

ESKO. Sed mia spirito turniĝas sur poluso de la ĉielo.

ANDREO. Vi malĝojigas min.

ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj ĉielo faras transkapiĝon kaj
vi, Andreo, ŝajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj
tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas
satanan kuraĝon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.

ANDREO. Vi ja drinkis?

ESKO. Eĉ tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi ĵus prenis el la
poŝbotelo de Miĉjo.—Sed nun la tempo plenumiĝis, kaj ni ĉiuj
devas foje morti; kredu min!

ANDREO. Ĉu vi iam antaŭe ebriiĝis?

ESKO. Verdire, neniam!

ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.

ESKO. Ĉu tio estus ebrieco?

ANDREO. Ĝuste, jes! estu certa pri tio!

ESKO. Tiel dolĉe, tiel ĉiele, ferkuraĝege! Se la tutan mondon mi
povus ĉirkaŭpreni, mi ĝin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi
povus eksalti al supro de tiu piceo aŭ al rando de tiu nubo
kaj de tie ree kiel fulmo malsupren ĝis la kerno de l' tero. La
vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estaĵoj, ĉar Dio
zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Ĉu ne? Kion vi
diras, tajloro?

ANDREO. Mi diras preskaŭ nenion.

ESKO. Ĉu tajloro superas botiston?

ANDREO. Ambaŭ estas utilaj en la mondo.

ESKO. Vi kutimas mallaŭdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli
supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaŭ ne estus piedoj.
Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.

ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi
komprenas, sed mi nenion diros.

ESKO. Ne fariĝu disputo, ĉar nun estas tago de l' ĝojo. (Kun
predika voĉo):

  »Estu gaja, la anim',
  fidu al la bovo, vi,
  alten vin kondukos ĝi.»

Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaŭ mi devus tien iri. Al
koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos ĉie.

ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.

ESKO. Ne eĉ unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros
malproksimen, eĉ pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la
fraŭlino de pastrejo sonĝis.—Transdonu al ili miajn salutojn kaj
danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante
kaj estas gaja kiel virŝafo. (Fiere la kapon balancante.)

  »Estu gaja, la anim',
  fidu al la bovo, vi,
  alten vin kondukos ĝi.»

Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.—Andreo,
ni estu gajegaj!—Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)

ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa,
kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen ĉapelo
kaj la dua ŝuo.)

ESKO. Dio mia, Andreo, ĉu ni kuru la kapojn kontraŭ la pinojn?

ANDREO. En kia stato vi troviĝas? Mankas ja ĉapelo kaj la dua ŝuo!

ESKO. Ili manku.

ANDREO. Ni serĉu ilin.

ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptaĵon. Ĉu mi zorgus pri
ĉapelo kaj unu ŝuo? Diableto! Mi forĵetos ĉiujn miajn vestojn, se
mi tute koleriĝas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!

ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al
prudentulo.—Mi iros por elserĉi vian ĉapelon.

ESKO. Ne iru, alie ni fariĝos malamikoj.

ANDREO. Ĉu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri
inter la homoj?

ESKO. La hararo taŭgas, kvankam vi ĝin foje tre mokis, vi. Mi tion
ĉiam memoros.

ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.

ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco
kaj ekkoleremo! Ankaŭ miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj
virŝafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!

ANDREO. Mi ilin vidis.

ESKO. Rigardu min atente kaj senvoĉe en la okulojn. Faru tion tuj,
Andreo, alie al vi okazos malbone!

ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)

ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tuŝu ankaŭ tiun tufon sur mia
kapo.

ANDREO. Pro kio?

ESKO. Ĝi estas tuŝinda. Obeu dum serena tempo.

ANDREO. Vi estas strangulo.

ESKO. Tia tufkapulo. Enŝovu vian manon en ĝin, estas sendanĝere.

ANDREO. Sed kion tio utilas?

ESKO. Mi nescias eĉ mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.

ANDREO. Nu, mi palpas ĝin. (Tuŝas lian hararon.)

ESKO. Duan fojon! (Andreo tuŝas lian hararon.) Jes, kaj la trian
fojon!

ANDREO. Vi petolŝercas. Mi jam tuŝis.

ESKO. Tuŝu ankoraŭ la trian fojon!

ANDREO. Ho, mi, malfeliĉulo, al kio mi okaze venis!

ESKO. La trian fojon.—Tuŝu!

ANDREO. Mi tuŝas. (Li tuŝas.)

ESKO. Jes, tia hararo ĝi estas, kaj mem mi ĝin portas, same kiel la
okulojn.

ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.

ESKO. Obstina kaj ekflamema laŭ naturo.

ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.

ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaŭ sorĉita kontraŭstaras min.
(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra
fianĉino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis
kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Miĉjo Vilkastus, li
estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj
forkuris kvazaŭ rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaŭ ia
malnova malkonsento.

ANDREO. Ne premu mian gorĝon!

ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Miĉjo Vilkastus tiel emociis
mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorĝon de Andreo, kiu klopodas
liberiĝi.)

ANDREO. Ne sufoku min!

ESKO. Ha, tajloro!

ANDREO. Venu por helpi min!

ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la
tajloro svenas kaj restas senmova.) Ĉagreno post ĉagreno fine
senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel ŝtono.
Pensu, se... (Skuas lin.) Stariĝu, Andreo, kaj ni refariĝu
amikoj.—Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en ĉerko, la alia en
katenoj, tiel finiĝis la edziĝovojaĝo. Mortinta li estas! Estas
farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la
veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!

ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas ĉevalon.) Kio okazis?

ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!

IVARO. Mia frato, Esko! Kia teruraĵo?

ESKO. Estas farita!

ZAKARIO. Ĉiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la
Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la ĉevalon. Zakario
kondukante Niko'n per ŝnurego, ligita je la piedo, proksimiĝas al
Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?

ESKO. Bonan tagon! Mia faraĵo estas tie. Jen kuŝas la tajloro, kiel
oferŝafo de mia kolero. Sed ĝi estas kiel puno al mi. (Ivaro
alvenas.)

IVARO. Ĉu vi mortigis tajloron?

ESKO. Bonan tagon! Aŭ eble jam estas vespero.—Jes, Ivaro, vi estas
pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj
pasioj. Mi viron mortigis, tio fariĝis puno al mi. Sed ho, tajloro,
kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko.
Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses paŝoj.) Ne, onklo, mi
ne volas forkuri. La konsciencriproĉoj moderiĝas pro la puno de l'
registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, ĉar
tion mi meritas. Kaj poste: marŝu tien, kie la nuboj kaj la tero
intertuŝiĝas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la ŝtato
forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro
en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo moviĝas.) La
tajloro ankoraŭ vivas! Amiko mia, Andreo!

ANDREO. (Sidiĝas peze ekĝemante.) Ĉu mi ankoraŭ restas tie ĉi?

ESKO. Jes, amiko mia! Dank' al Dio, ke vi reviviĝis! Mi petas de vi
pardonon de mia tuta koro!

ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn
kaj vidis multajn homojn.—Antaŭ kiel longe, Esko, vi kunpremis mian
gorĝon?

ESKO. Antaŭ apenaŭ tri minutoj.

ANDREO. Diru almenaŭ tridek jaroj.

ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!

ANDREO. Vera miraklo!

ESKO. Stariĝu, frato mia! (Helpas Andreo'n stariĝi.) Kiel vi nun
fartas?

ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.

ESKO. Sana kaj sobra! Kia feliĉo!—Sed mi estus perdita, se vi
laŭleĝe persekutus min.

ANDREO. Mi tion ne faros.

ESKO. Kunpremi gorĝon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti
severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min
al la juĝeja kunsido pro tiu afero!

ANDREO. Ne, ne, trankviliĝu!

ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?

ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.

ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn ĝis via
morto.

ANDREO. Nu, se vi volas.

ESKO. Jes, mi faros!—Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la
providenco tamen min helpis el tiu malfeliĉo.—Sed de kie vi venas
kaj kiu estas tiu ĉi?

ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.

IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu feliĉigos nin.

ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per ŝnurego?

IVARO. Ĝi estas ligaĵo de amikeco, kompreneble.

ESKO. Klarigu al mi la aferon.

IVARO. Ĉu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon
apud la nazo?

ESKO. La granda ŝtelisto!

ZAKARIO. Ĝuste la sama.

IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.

ESKO. Kia bonŝanco!

IVARO. Nur sepcent talerojn!

ESKO (aparte). Kia bonŝanco! Tio kaŭzos grandan ĝojon en mia hejmo
kaj savos ankaŭ min.

ZAKARIO. Sed aŭdu, nevo mia, hodiaŭ ja devis okazi via postedziĝa
festo?

IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie ĉi?

ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fianĉinon oni
trompe donis al alia kaj mi kiel fraŭlo devis reveni. Ĝis nun mi
restis survoje, dank' al Miĉjo Vilkastus. Li ankaŭ min trompis. La
dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edziĝo, li
fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, ĝuste tie ĉi. Mi
decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen
kredas, ke la afero ŝanĝiĝis.

IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaŭ faris malprosperan vojaĝon, sed
tiu nia feliĉbirdo (montrante Niko'n) rebonigos ĉion. Nun mi tute
kuraĝe revenos; eĉ tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed
jen anstataŭe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni
laŭte de ĝojo huraos.

ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via
drinkado.

IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaŭ ol ĉe la urba
impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.

ZAKARIO. Mian dorson?

IVARO. Jes, la vian, Esko'an kaj mian propran.

ESKO. Ha, kia mirega ŝanĝo! Nun ni deziregas atingi la hejmon,
heroe kvazaŭ venkintoj en la milito. Tian feliĉon ni ne meritis. Ni
danku la providencon!

IVARO. Ni danku la providencon; ĝi ŝteligis tiun viron por savi
nin, mizerulojn.—Sed mi sentas teruran malsaton. Ĉu via sako
enhavas manĝaĵon?

ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.—Terure ankaŭ mi malsatas.
Maldolĉe! Mi povus, kiel plej bona birdĉasista hundo, senti flaron
de pano en porvojaĝa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron
de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian
insistan malsaton mi neniam antaŭe spertis. Sed iom da pacienco
ankoraŭ, baldaŭ nia patrino donos al ni manĝon.

IVARO. Buterpanon ŝi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo
kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la ĉevalon. (Intencas iri
dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni
ambaŭ senindulge baldaŭ troviĝos en la pendingo. (Iras.)

ZAKARIO. Mi bone gardos lin.

NIKO (aparte). Ankaŭ mi volonte volus malplenigi teleron da pizaĵo,
ĉar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaŭ du semajnoj.
Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj
vojetojn de mia infaneco.

ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran
krimon, alproprigi al si havaĵon de alia persono, ĝin enŝovi en
sian propran poŝon kaj sin forŝteli. Konsideru tion, mizerulo!

NIKO. Silentu tuj, kokinŝtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi
liberigas la manon el la ŝnurego, ekprenas vian hararon kaj
disĵetas la ventoneston en la aeron.

ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia
kapo rekuraĝigante.—Fripono! Ĉu vi insultas min? Atentu, ke mi ne
ekprenu vin je la gorĝo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.

ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.

IVARO (venigas ĉevalon kun ĉaro sur la scenejon). Pri kio Esko
disputas?

ESKO. Tiu senhontulo min insultas, ĉar mi kristanmaniere lin
riproĉis pri lia ŝtelo.

IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin
riproĉante pro tio, por kio ni devus lin danki.—Nun ĉiuj supreniru
en la ĉaron, mia ĉevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas.
(Ĉiuj sin lokas sur la ĉaron.) Mi, via veturigisto, sidiĝas
antaŭe, onklo kun nia orkoko, sidiĝu en la mezo, poste Esko, kaj vi
kun via fluto malantaŭe, kaj ludu tiel, ke la ĉielo krevas.

ANDREO. Mi ludos!

IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia ĉevalo galopos!

ANDREO. Mi ne elfalos.

IVARO. Kie estas via ĉapelo, Esko?

ESKO. En la arbaro, sed restu tie eĉ deko.

IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkoĉapelojn.

ESKO. Kaj orajn poŝhorloĝojn. Ni aĉetu oficistan bienon de l'
ŝtato aŭ farmu sinjoran bienon.

IVARO. Tion mi tuj faros.

ESKO. Mi fariĝos via inspektisto, Ivaro!

IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia
arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia
mastrino.

ESKO. Kiu intendantedzino?

IVARO. Nia patrino, kompreneble.

ESKO. Nu, nu, mi komprenas!

IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la ĉevalon. Ne falu de tie,
postludanto.

ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!

IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Ĉi tie venas
riĉuloj.—Ĝojmarŝon, tajloro, ĝojmarŝon! (Ili ekveturas. Andreo
ludas marŝon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.—Du kromgastoj,
celante postedziĝan feston de Esko, venas el dekstre.)

1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Miĉjo
aŭdiĝas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?

2:A KROMGASTO. Mi ankaŭ ion aŭdis.

1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaŭ ili
revenas, portante Miĉjo'n, kiu rompis sian piedon.)

MIĈJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!

1:A KROMGASTO. La kantoro troviĝas en festo ĉe la botisto Tobio.
Tien ni portas vin.

MIĈJO. Pro Dio, ĉu mi tie aperu?

2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie troviĝas.—Ĉu via
piedo estas tre difektita?

MIĈJO. Ho, kiel mi suferas!

1:A KROMGASTO. Ĝi ja estas rompita. Kiel tio okazis?

MIĈJO. Mi, malsaĝulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel
koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpaŝis kaj rompis mian
piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kaŭzis tion
ĉi! Bone, ĉar li ne vidis mian falpaŝon. (Laŭte.) Estas
netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaŭ en kolbaspoto
de diablo.

1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.

MIĈJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!

1:A KROMGASTO. Ĝuste tien ni rapidu, se vi deziras resaniĝi. Via
piedo devas esti lignoligata.—Malfruiĝo povas malbonigi la aferon
kaj vin lamigi.—Ekprenu lin, vi ankaŭ, kaj ni rapidu. (La
kromgastoj, portante Miĉjo'n ekiras.)



Akto kvina.


(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l' dometo estas tablo,
sur kiu vidiĝas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero.
Malantaŭe vidiĝas pinarbaro.—TOBIO kaj ZEBEDEO venas el
maldekstre.)


TOBIO. Ĉu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj eĉ ekstere
sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraŭ aperas ĉe ŝi,
ĉar en sia juneco ŝi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Ŝi tre
plaĉis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam eĉ ili
devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino ŝi estis. Ni
interkonatiĝis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco
profundiĝis pli kaj pli kaj kaŭzis fine edziĝon. Mi eĉ devis pagi
»gudromonon»[8] pro Esko, devis gudrigi preĝejon. Nu, nu! Juneco
kaj malsaĝeco, maljuneco kaj saĝeco, diras la proverbo. Junulo
estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antaŭen rapidas,
precipe nuntempe.

ZEBEDEO. Antaŭe kun pugnita mano kaj buŝo kuntirita ni
kontraŭbatalis la pasiojn, kaj la karaktero feriĝis. Sed mankas
sufiĉa forteco de la volo ĉe tiu generacio, ĝi dancas laŭ la
fajfilo de siaj inklinoj.

TOBIO. Jes, jes.—Ĉu vi memoras kiel ĉe la »trabveturiga
festo»[9] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laŭ sakfajfilo
de Hansu, la estona maljunulo?

ZEBEDEO. Dum miaj oficvojaĝoj mi okaze tien alvenis.

TOBIO. Multajn petolaĵojn ni tie faris. Inter alie forĝisto, la
ŝerculo, fulgigis mian vizaĝon ĝuste je la ekiro. La fripono! Mi
nesciis la aferon antaŭ ol en hejmo Marto min atakis pri tio.—Nu,
tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas
sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la
scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turniĝi en la
malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?

ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: »Nenia kolono,
nur rapidkura flugo.»

TOBIO. Tion ankaŭ mi opinias.—Sur la akvoj ĝi ruliĝas kvazaŭ
granda kristnaska bulko.—Tiu mondo estas ronda kaj plena da
kaŝanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas
ambaŭ glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj
ĉion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al
okazintaĵoj de nia vivo.—Kantoro, havu la bonecon! Ne malŝatu
feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.

ZEBEDEO. Mi gustumos!

TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!

ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.

TOBIO. Laŭplaĉe, sed por feliĉo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur
gustumante.)

TOBIO. Bonvolu sukeron aŭ bulkon poste laŭ via plaĉo; mia
rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel ĝi ŝajnas; el ĝi gutetas
je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco
havas lokon en la kapo, kaj tiu mano ĝin efektivigas praktike; sanaj
korpo, okuloj, oreloj kaj ĉiuj membroj; brava edzino kaj du filoj,
kaj sur sia propra terpeco li loĝas sur la libera, resonanta
pinplataĵo.—Tie ĉi estas fortega eĥo, sonigu ĝin per via voĉo,
kantoro!

ZEBEDEO. Nun estas nek ĝusta tempo, nek loko por psalmokanto.

TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni aŭdu la eĥon.

ZEBEDEO. La la la laa! (Eĥo.)

TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Mänttälä ...
Hih! (Ĵetas sian ĉapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj
taŭzas lian hararon.)

MARTO. Tuj silentu, falko!—Kion vi faros tie ĉi ekstere? Kantoro,
bonvolu eniri. (Iras en la domon.)

TOBIO (reprenas sian ĉapon). La grandŝirmila ĉapo de Esko; li
ricevis la mian pro la edziĝofesto. (Ektrinkas.)

ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la taŭzo.

TOBIO. Tiun ĉi antaŭtufon ŝi iom ektaŭzis, sed mi pardonas al
ŝi, ĉar ŝi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kaŭze de la festo.
Ŝi egalas fulmon. Ĉu vi atentis la rapidecon de ŝia ago? Kiel sago
ŝi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj
dume havis tempon taŭzi min.

ZEBEDEO. Sceptro ĉe virino estas malĝojiga signo; ĝi antaŭsciigas
ruinon de l' nacioj. Kiam en Romo la granda potenco kliniĝis al sia
falo, la prostituinoj, virinaĉoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro
tremis antaŭ la virino. Kia honto! Ĉie volupto kaj amuzo.—Tobio!
Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l' mondo, bankroto, kaj
eterna konfuzo nin proksimiĝas, kiam ŝi sin vestas per pantalono
kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj—(signife rigardante Tobio'n)
nin taŭzi.

TOBIO. Ĝuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi
koleriĝas. Taŭzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos,
kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente
silenti.—Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la
pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas
ektrinkon kaj maĉas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj
okuladas laŭlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunleviĝon.

MARTO. Vane ŝajnas ilin atendi.

TOBIO. Hodiaŭ vespere ili devas reveni laŭ la interkonsento.

MARTO. Ili povas reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ kiam ajn; sed pensu,
se ili revenus sen fianĉino!

TOBIO. Sen fianĉino?

MARTO. La opinio de junulino aŭ ŝia edukanto eble ŝanĝiĝis.

TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.

MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus
multe pli proksima al la heredaĵo ol Esko, nia filo; nur la tria
proklamo mankas. La ebleco por ke ŝi kaj la malbenita forĝisto
ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas
pli ol fajro de l' infero. Je Dio! Mi ĵuras, ke tio ne okazos. Se
la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentiĝu kun tiu, kiun mi
havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel
malsata aglo. Li devas tuj edziĝi, sed pro tio vi devas ankoraŭ
intrigi kun la preposto.

TOBIO. Mi agos laŭ via volo. Sed tia disreviĝo ne timigu nin.
Baldaŭ ili alvenos kaj la fianĉino sidas apud Esko kiel floro de
Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili
ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaŭ ili alvenos dum
sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la
mano je la vojdisiĝo. Kaj mi ĵuras, Marto, ke mi ankoraŭ vespere
dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.—Sed kion opinii pri
Ivaro, kiu ĝis nun ne revenis?

MARTO. Ke li vivas, ni scias, ĉar li ja estas vidita sur la stratoj
de Hämeenlinna, sed klukanta pro ebrieco.

TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie
revenante, jes, tute certe.

MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kuŝu eĉ membron
ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi
memorigas vin: ne ebriiĝu hodiaŭ, se vi ne volas esti enbarota en
la porkejon.

TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena
momento!

MARTO. Eniru la ĉambron kaj ne parolaĉu. (Tobio eniras, Marto sola.)
Vi restas ankoraŭ, sentaŭgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon
distordos, ĉar hodiaŭ mi ne estas ludema.—(Janjo venas.) Sed jen
ŝi venas. Ĝoju, ĉar vi ne restis pli longe!—Ĉu vi ricevis siropon?

JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.

MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.

JANJO. Mi ne ricevis.

MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.

JANJO. Kion mi povis fari?

MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu ŝin pri la dek
ovoj, kiujn ŝi ŝuldas al mi kaj diru al ŝi, ke, se ŝi ne redonas
ilin, mi elŝiros la okulojn el ŝia kapo, kiel faris antaŭe la
diablo kun sorĉistino de Kittilä. (Janjo iras dekstren. Karlo de
Lenjo venas.)

KARLO. Ĉu Ivaro ne jam revenis el la urbo?

MARTO. Ne.

KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi
estos sen municio.

MARTO. Estas eble.

KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kaŭzis al mi via filo.

MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)

ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Ĉu la urbovojaĝanto
jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian
monon!

MARTO. Tion ankaŭ mi kredas.

ANJO. La mizerulo, ĉu en la urbo aŭ en Mezvoja drinkejo li pasigas
la tempon diboĉante?

MARTO. Iru lin serĉi, se vi tion volas scii.

ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.

MARTO. Silentu, virinaĉo! alie mi vin elĵetos per unu piedfrapo
ĝis via domaĉo (Krisĉjo venas el dekstre.) Kion vi volas?

KRISĈJO. Ne tiel koleru, Marto; ĉar mi sciigas al vi gajan
novaĵon. Esko proksimiĝas kun sia juna edzino; bela junulino! Ŝiaj
vangoj egalas matenruĝon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaŭ
ili vidiĝos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian ĉevalon.

MARTO. Vi mensogas!

KRISĈJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto aŭdiĝas.) Jen ili
estas! (Aparte.) Mi ankaŭ aŭdas radbruon. Kion tio signifas? Ĉu
Miĉjo ŝercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo
elvenas el la ĉambro, la unua sufiĉe ebria.)

TOBIO. Mi aŭdis tonojn de klarneto, ili proksimiĝas.

KRISĈJO. Tuj ili alvenas!

TOBIO. Kiel edziĝfeste! Kiun marŝon ludas la tajloro?

ZEBEDEO. Marŝon de Bjorneborganoj!

TOBIO. Marŝon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro eĥas kvazaŭ dum
lupĉaso.—Sed kial ili kantkriadas?

KRISĈJO. Ĝuste kiel dum lupĉasado.

TOBIO. Tiu kantkriado?

KRISĈJO. Ĝi estas krio de ĝojo kaj gajeco.

TOBIO. Jes, forĝisto! »Ĝojiĝu kaj gajiĝu, Kristnasko estas
nun!» Ni refariĝu amikoj, forĝisto! Nun mi pardonos al ĉiuj, eĉ
al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laŭ la fluo
malsupren.—Jen mia mano, forĝisto!

KRISĈJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l' alia.)

TOBIO. Ĉiam ni estu amikoj!

KRISĈJO. Tiel longe kiel ni povos.

TOBIO. Jes, forĝisto!

ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.

TOBIO. Edziĝofesto de Esko!

MARTO. Bruto, vi ja ebriiĝis, spite mia severa malpermeso?

TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas
vin hontigi per eterna forkuro!

MARTO. Ekmarŝu, se plaĉas al vi!

TOBIO. Pro kio ekmarŝi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne
timigas, ĉar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.—Bruto!
Ne kolerigu mian koron!

MARTO. Fermu la buŝon tuj!

ZEBEDEO. Trankviliĝu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane
ni akceptu la gefianĉojn!

TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fianĉo
alvenas!—Sed kia ciganaro de tie vidiĝas? (Ivaro, Zakario, Niko,
Esko kaj Andreo, ĉiuj sidantaj sur la ĉaro, proksimiĝas
kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantaŭo.
Zakario kaj Andreo levas siajn ĉapelojn.)

MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.

TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana ŝarĝo?

IVARO. Ĝi ja estas monŝarĝaĵo. Ĉiuj malsupreniru. Mi volas
manĝi. (Ili malsupreniras el la ĉaro. Ivaro forigas la ĉevalon de
la sceno.)

TOBIO. Klarigu al mi tiun aperaĵon, se eble!

ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estaĵon. Ĉu vi nenion
observas?

TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin
kondukas de piedo?

ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la
aferon, Ivaro!

IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol
antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon,
monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn
replenigos, jen sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?

IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en
Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos,
patro!

TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas.
Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj
okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin
kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!

IVARO. Ni aĉetos bienon!

TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin
favoras.

IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!

TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun
feliĉtagon!

IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis
lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri
sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte
la monon de Esko, li disiĝis de sia kamarado kvazaŭ bandito,
donante al li eĉ vangofrapon. Tion li faris!

TOBIO. Certe tiu afero ŝajnas iom malagrabla...

MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fianĉino kiel Miĉjo!

TOBIO. Malplezure vere estas; sed ĉio estu forgesata kaj kompensata
per tiu ĝojmomento!

MARTO (aparte). Se la afero estas kia ĝi ŝajnas, vere la dorsoj de
Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)

TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj aŭdu la feliĉon, kiu okazis
al ni. Jen la granda ŝtelisto kaptita!

NIKO. Ĉu estas vi, Janjo, anĝelineto mia? venu kaj liberigu la
manojn de via patro, por ke li ĉirkaŭprenu vin!

TOBIO. Kion li diras?

JANJO. Ĉu vi mia patro?

NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne ŝtelisto. Estu
trankvila, filino mia!

ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Järvelä, kvankam tre ŝanĝita.—Ĉu
vi ankoraŭ konas min?

NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!

ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l' mondo.

TOBIO. Ĉu vi ankaŭ min konas?

NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi
memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.

TOBIO. Malfeliĉulo! Mi eĉ nun kompatas vin amike.

NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj
peĉan vizaĝon la ploro ŝanĝiĝis al rido, mi ridis tiel, ke la
kajuto resonis.

TOBIO. Bone, vi maljuna ŝtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu
apartenas tiu peĉa vizaĝo?

NIKO. Al edzo de botista Marto.

TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivaĵoj.

NIKO. Ĉu via dorso antaŭ nelonge sentis la vipon de Marto?

TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antaŭa najbaro mia.
Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.

NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn
manojn.

JANJO (aparte). Ĉu mi vidus mian patron, sed kiel ŝteliston. Mi
tremas de timo.

KRISĈJO (aparte). Mi feliĉon esperas, tamen timas la plej malbonon.

NIKO. Liberigu min, alie mi kaŭzos pereon ĉirkaŭ mi, kiel okazas
dum krevas turniĝanta muelŝtono.—Liberigu min!

ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.

NIKO. Pro kio vi kaptis min?

ZAKARIO. Ĉar vi estas ŝtelisto.

NIKO. Ŝtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian
kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj
renversas Zakarion per la piedŝnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin
ĵeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se plaĉas al vi konservi viajn
kraniojn.

KRISĈJO. Ne tuŝu lin, sed diru kaŭzon pro kio vi lin ligis. Jen mi
staras kaj defendas lin.

ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.

TOBIO. Li ne povas forkuri.

IVARO. Mi bone detenas lin.

NIKO. Baldaŭ mi foriĝos.—Sed ĉu vi estas mia filino?
(Ĉirkaŭprenas Janjon.) Janjo mia, ĉu vi povas pardoni al mi?

JANJO. Ĉion, ĉion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.

NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el
mia ŝipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo
ĝuste tiam, kiam okazis la ŝtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi
tiam troviĝis kaj alvenis rekte el angla ŝipo. Ĉion tion ĉi mi
povas atesti; ankaŭ tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de
tiu viro.

ZAKARIO. Ĝin vi ricevos, kiam plaĉos al mi.

IVARO (aparte). Ĉu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.

ESKO (starante malantaŭ la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas.
(Eriko, la helpjuĝanto venas.)

TOBIO. Jen la helpjuĝanto kvazaŭ laŭ peto.—Mi admonas vin en nomo
de l' leĝo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita
ŝtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.

ERIKO. Kion vi babilas? Tiun ŝteliston oni ekkaptis hieraŭ ĉe la
preĝejo de Vanaja, mi mem ĉeestis.

IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaŭ mi.

ESKO (aparte). Mi estas malfeliĉa!

NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?

ERIKO. Kian ŝercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo,
kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaŭ kelkaj tagoj mi
vidis vin porti en Hämeenlinna?

NIKO. Aŭskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaŭ aliaj, se plaĉas al
vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikaĵeton en
Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri ŝtelisto, kiun oni supozis
troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni
grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi
la ŝteliston, se li vidiĝus, sur sian ĉaron kaj lin veturigi al
sia hejmparoĥa policestro. Mi sciiĝis, ke ni estis samparoĥanoj
kaj, ĉar mi estis tre laca, plaĉis al mi atingi la hejmon
veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri
ĝustan similecon kun la ŝtelisto. Ĉio fariĝis laŭdezire. Dum la
mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun
pinton kaj faris makulon apud la nazon—kaj ĝi ree foriĝu!
(Deviŝas la makulon.) Plue alian jakon kaj ĉapelon, kiujn donis al
mi la mastro, kaj la fama ŝtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj
kvazaŭ agloj sin ĵetis sur min, ligis kaj kun ĝojkrio—ĉar ili
kredis sin trovintaj multekostan trezoron—veturigis min hejmen. Jen
mi nun staras kaj dankas por la veturigo.

ERIKO (ridas). Ŝerculo!

JANJO. Patro mia, estu bonveninta!

KRISĈJO. Estu bonveninta! Vi venis ĝustatempe. Ho, kiel feliĉe!
Jen do estas la patro de Janjo, ŝia ĝusta edziniganto. (Al la
helpjuĝanto.) Helpjuĝanto, fariĝu mia svatisto.

ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava
viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan
edzinon.

NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?

JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro,
mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon
de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam
de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej
kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian
edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.

NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.

JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis
bona.

ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la
proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».

NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu
manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo
manprenas unu la alian.)

MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne
eltenas plu.

NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.

KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la
kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu
povas kun ni konkuri. Eĉ se li tuj fianĉiĝus, tri semajnoj
devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj.
La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi,
knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko
estas nia!

ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun
orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia
rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas
neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de
botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la
blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la
justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien
ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)

ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)

1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata;
li rompis sian piedon.

ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.

TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu
trankvile vian lokon.

ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l' glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi
dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo
paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l' alteco, kaj
mallumo de l' pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron,
ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus,
jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli
saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona rompo. Post sep semajnoj
vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin
sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\
al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn
kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La
kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)

ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por
respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La
juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en
vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.

TOBIO. Kion mi aŭdas?

MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?

TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi
estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj
dua ŝuo! Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi
tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide
sian patron.)

TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko).
Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj
okuloj! Iru!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn
paŝojn de sia patro.)

TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via ĉapo. (Ĵetas de
sia kapo la ĉapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas ĝin
kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edziĝus, bulo!—Redonu la
rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron.
Tobio ĝin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?—Neniu
respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.

ESKO. Ĝi ja estas mia parafo. Laŭ mia opinio ĝi estis necesa, por
esti leĝa.

ZEBEDEO. Kia aroganteco!

TOBIO (disŝiras la leteron kaj ĵetas la pecojn kontraŭ vizaĝon de
Esko.) Aĉulo!

ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!

TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!—(Al Ivaro.) Vin mi
ankaŭ ungogratos.—Kie estas prezo de l' ŝarĝaĵo?

ANJO. Kie estas mia flartabako?

KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletaĵoj?

IVARO (aparte). Nun estas mia vico.—Mi fariĝu freneza, eble tio
savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)

TOBIO. Raportu pri la aĉetaĵoj, malfeliĉulo egale kiel Esko. Dio
gardu min por vi!

IVARO (ŝajnigante freneza). Ĉiela spiralo peze malsuprenfalis el la
nuboj kaj la piedo rompiĝis.

TOBIO. Kiu?

IVARO. La ĉiela spiralo.

TOBIO. Kio?

IVARO. Tiu ĉi mondo renversiĝis, kiel diris sankta Petro.

TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikaĵoj.

IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.

ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!

ESKO. Eble estas vereco, ĉar li nun tre suferas, kiel ankaŭ mi.

IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan ŝtipon
kontraŭ la pordon. Ĉu vi ion aŭdas el mia kapo?

ESKO. Nenion.

IVARO. Tie io aŭdiĝas.

ESKO. Kio tie aŭdiĝas?

IVARO. Nenio troa.

ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.

IVARO. Kaj via estas ruĝa, kiel turka fadeno.—»El ruĝo glimas
nigro», solvu tiun enigmon.

ESKO. Lasu enigmojn.

IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: »El ruĝo glimas nigro.»

ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.—Sed, frato
mia, respondu al mi: ĉu efektive vi estas freneza?

ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.

TOBIO. Li estas egale saĝa kiel mi.

IVARO (aparte). Ŝajnas ke eĉ tio ne helpas.

TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin
ricevis.

ZEBEDEO. »Punu tie ĉi, ŝparu tie!»

TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.—De kio
mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis.
Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon
vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi
kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi
ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per
bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed
tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris
mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho,
tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo;
ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por
kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l'
vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno
kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman
lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi
proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en
ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe
mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi
transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Ŝi ne malbenis
vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru
al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!»
Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.

NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l' konkordo
hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la
ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree
min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj,
erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj
draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon
aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio
gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam
ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi
deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan
brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!

NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ
estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi
tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn
gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi
rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj
vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.

MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu
afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun
vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi
iam sentigis al vi mian manon?

JANJO. Neniam, zorgantino mia!

MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas
kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin
kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas
mem.

JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi
estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino,
malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas
renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.

MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!

NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l' pinoj en la
arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al
sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l'
tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!

TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!

NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!

ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun
oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!

KRISĈJO. Bonsaluton!

ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?

IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn
plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.

ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.

IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras.
Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!

TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.

ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj
vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso
senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran
koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie.
Kredu min!

TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!

MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj
fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!

ESKO. Pardonu al ni!

MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn
faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la
mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)

NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia
filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas
egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent
kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?

KRISĈJO. Tiel estu!

NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj
malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.

TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi
kredis. Duonon de l' gajno!

NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.

TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo
vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)

MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la
mondonaco.

ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam
vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin,
monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu
kun li!

ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.

TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas
kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!

IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi
hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna
vivmaniero!

ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la
glason! Mi volus vin regali per mia bastono!

IVARO. Bone regalu min!

ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l'
arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!

IVARO. Mi ion entreprenos!

ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!

IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!

NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon,
tion sciigas al mi via karaktero!

IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn
parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn
profetojn mi hontigos.

NIKO. Bone!

TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu
bonvenonta reen!

IVARO. La afero estas decidita.

ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam
edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon.
Trompistinoj ili estas.

ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.

ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.

MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun
ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin
ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)

NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ,
maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli
juna generacio.

KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.

NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon
kaj ĉagrenon!

ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne
ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.

ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara
ĉielo de l' konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!

TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian
klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon,
unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)



ALEKSIS KIVI.


Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la
paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo
estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el
kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio
de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al
Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna
maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis
akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus,
kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis
protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de
malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la
hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al
lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio
legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de
Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz.
de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita
verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de
la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj
meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la
direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la
kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive
estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit»
(La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere
originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj
karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas
en la aero, sed staras solide sur krusto de l' tero, kiel
reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de
ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn
pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de
humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo
grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj
okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866
aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita
en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da
lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l'
nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea».
Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatraĵo
alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj
profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l' publiko. Samtempe
li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al
kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo
René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda
romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj
estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en
nia lando.

La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en
dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank' al tiu
virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la
ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.

La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko
da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua,
kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la
korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870
finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia
hejmregiona malriĉulejo.

Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de
sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.

Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna
literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en vereco sin
bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu
profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo
jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo,
kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale
proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la
unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la
muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan
belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda,
romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj
fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa
spegulo.


PIEDNOTOJ:

[1] Pago al svatisto.

[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj
dimanĉoj antaŭ la sankcio.

[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.

[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5-1/2; litroj.

[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo
„laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por
labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj
honorarioj.

[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.

[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj
uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.

[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.

[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.

[10] La finna nacia epopeo.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Nummisuutarit. Esperanto - La Botistoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home