Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Tri unuaktaj komedioj
Author: Kotzebue, August von, 1761-1819, Williams, T., Hankel, Marie, 1844-1929
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Tri unuaktaj komedioj" ***


project.)



Tri unuaktaj Komedioj

de

A. v. Kotzebue

T. Williams

M. Hankel

Ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso
en Dresden, Aŭgusto 1908.

1908

  Germanujo: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin S.
  Anglujo:   British Esperanto Association, London.
  Danujo:    Andr.-Fred. Höst & Sön, Kjöbenhavn.
  Francujo:  Hachette et Cie, Paris.
  Hispanujo: J. Espasa, Barcelona.
  Italujo:   Raffaello Giusti, Livorno.
  Polujo:    M. Arct, Warszawa.
  Svedujo:   Esperanto Förening, Stockholm.

Presejo de Möller & Borel G. m. b. H.
Berlin S., Prinzenstrasse 95.



Enhavo.


                                                              Paĝo
  La malfeliĉuloj.
    Unuakta komedio de Louis Schneider laŭ A. v. Kotzebue.
    Esperantigis Leopold Elb                                    1
    (Eduard Bloch, Teatra korespondado No. 88.)

  Tie ĉi oni parolas Esperante.
    Unuakta komedio de T. Williams (1859) tradukita kaj
    aranĝita de M. Hankel                                      55

  La Renkonto.
    Komedieto originale verkita de Marie Hankel                87



La Malfeliĉuloj

Unuakta komedio de Louis Schneider

laŭ A. v. Kotzebue

Esperantigis Leopold Elb.

(Eduard Bloch, Teatra Korespondado No. 88.)


PERSONARO:

  Petro Falk, plantisto el Ameriko.
  Sinjorino Ĝojo, antaŭe fraŭlino Falk, aktorino
  Adelgunde Falk, cirkorajdistino
  Charles Faucon, dancinstruisto
  Johano Falk, vilaĝlerneja instruisto
  Franjo Falk, filino de Johano
  Gustavo Falk, helparbaristo
  Hipolito Falk
  Gotfrido Falk
  Hieronimus Akcipitro, ĵurnalraportisto
  Mustardo, servisto ĉe Petro Falk

Dresdeno. Nuna tempo.

Simpla ĉambro kun unu malantaŭa kaj du flankaj pordoj.


SCENO I.

    Petro Falk (simple vestita, sidas apud tablo fumante pipon).
    Mustardo (eniras).

Petro.

Jen vi Mustardo, tiel rapidema? Ĉio preta?

Mustardo.

Ĉio. Mi ordonis al la pordisto, lasi supreniri ĉiun, kiu demandos pri
Minher van der Kapelen. Jen, en la antaŭĉambro dudek seĝoj kaj du
kanapoj. Jen (montras la flankan ĉambron), bona matenmanĝo: kaviaro,
ŝinko, omarsalato -- nur delikataĵoj. Ĉokoladon por la sinjorinoj,
bonegajn vinojn por la sinjoroj, eĉ cigarojn mi tien metigis -- se iu
ŝatus fumadon.

Petro.

Bonege! Ĉio estas prizorgita! Ĉu vi ne estas iom scivola, kial vi faris
tiom da preparoj?

Mustardo.

Certe, treege scivolega -- sed kion mi gajnus per demandado? Mi ja konas
vin de tridek jaroj kaj mi scias, ke vi neniam parolas pli ol nepre
estas necese.

Petro.

Prava vi estas, sed ankaŭ neprava, laŭ vidpunkto. En miaj amerikaj
plantejoj, ĉirkaŭita de nigra servistaro, kiel ĉefo de granda komerca
negoco, mi havis motivon por ŝpari parolojn. Tie vi estis mia servisto,
sed de kiam mi revenis Eŭropon, vi estas mia amiko, kaj, laŭ mia opinio,
vi ankoraŭ ne havis okazon por plendi, ke mi ne konfidis al vi.

Mustardo.

Efektive -- tial mi ja ne komprenas, kial vi atendas hodiaŭ tiom da homoj?

Petro.

Miajn heredontojn!

Mustardo.

Dio min gardu! Kiel vi min ektimigis! Ĉu eble vi intencas morti?

Petro.

Mi jam mortis. Jen (donas al li gazeton) legu la noton kun la ruĝa
substreko.

Mustardo (legante).

"El la Hago, la 15an de Junio." (Parolas.) Tio ja estas malnova gazeto.
(Legas.) "Antaŭ kelkaj semajnoj tie ĉi mortis la riĉa amerika plantisto
Petro Falk." Kio do? Nu, jen, bona ekzemplo kiamaniere la ĵurnalistoj
mensogas!

Petro.

Mi ne pretendas, ke ili neniam mensogas, tiun ĉi fojon tamen ili ne
mensogis, sed ili nur tion raportis, kion mi mem al ili sendis.

Mustardo.

Sed vi ja ne estas mortinta!

Petro.

Eĉ morteginta, absolute mortinta! Tuj vi ekvidos, kial.

Mustardo.

Nu tion iu alia komprenu! (Legas.) "Petro Falk, mortante havis nek
edzinon nek infanon, sed nekalkuleblan riĉaĵon, aŭ je kontanta mono aŭ
en bone rentumaj plantejoj. Lia patrolando estis Saksujo, kie laŭdire
multnombra parencaro lia ankoraŭ ekzistas." -- Ĉu tio estas vera?

Petro.

Certe.

Mustardo (legas).

"En lia testamento li faris heredonton de la tuto tiun el la parencoj,
kiu pruvos ke li estas la plej malfeliĉa, kaj la plenumanto de la
testamento, Minher van der Kapelen, fiksis templimon je la 18a de
Aŭgusto, kiam li estos en Dresdeno kaj persone ekzamenos la pretendojn
de ĉiu el la parencaro de la mortinto." Tio ja estas hodiaŭ!

Petro.

Estas hodiaŭ.

Mustardo.

Ho, nun mi komprenas.

Petro.

Kion?

Mustardo.

Okazos nun kvazaŭ familia festeno. Sed, ĉu vi konas viajn parencojn?

Petro.

Ne unu el ili. Mi ja iris Amerikon kiel dekkvarjara knabo.

Mustardo.

Ĉu estas multe da ili?

Petro.

Kredeble, ĉar riĉulo ĉiam havas multajn parencojn.

Mustardo.

Nu ili ja larĝe malfermos la okulojn, ekvidante la mortintan kuzon, kiu
kontente fumas pipon.

Petro.

Provizore ili konatiĝos kun mi nur, kvazaŭ mi estus Minher van der
Kapelen, plenumanto de la testamento.

Mustardo.

Bone.

Petro.

Mallonge: Sola mi ja vivis dum duona jarcento, tio nun komencas fariĝi
iom enuiga. Mi multe klopodis, kaj ofte mi demandis min, por kiu. Tion
mi almenaŭ deziras scii, antaŭ mia morto. Mian havon mi volas lasi al la
plej inda el miaj parencoj, t. e. al la plej malfeliĉa. Alie jen alvenus
ia sentaŭgulo, okaze pli proksima, heredus mian havon, kaj mokus min eĉ
kuŝantan en tombo. Ne, jam nun mi volas elekti tiun el miaj parencoj,
kiu iam fermu miajn okulojn.

Mustardo.

Sed, se ĉiuj estas feliĉaj?

Petro.

Ĉiuj feliĉaj? Ĉu vi ne scias, ke feliĉuloj estas tiel same maloftaj,
kiel virtuloj?

Mustardo.

Eble unu aliĝas al la alia.

Petro.

Ne ĉiam! Sed aŭskultu! Iu eniris la antaŭĉambron. Se tiu estas unu el
miaj parencoj, enlasu lin, kaj se venas ceteraj, parolu kun ili, ĝis
kiam mi aŭdigos la sonorileton, tiam enlasu alian, sed ĉiam nur po unu,
komprenite?

Mustardo.

Fidu al mi! (Eliras el la malantaŭa pordo.)


SCENO II.

Petro (sola).

Nun, maljuna Petro Falk, montru kian konon pri homoj vi akiris dum
kvindek jaroj. Okazos ja strangaj pretendoj kaj seniluziiĝoj, sed mi
profunde enrigardos en homajn korojn, ĉar ofte hered-aferoj malkaŝas la
veran senton kaj karakteron de la homoj.


SCENO III.

    Petro Falk. Gotfrido Falk (eniras el la malantaŭa pordo, iomete
    ebria).

Gotfrido.

Sinjoro, la lakeo al mi diris, ke mi trovos matenmanĝon en tiu ĉi aŭ en
la apuda ĉambro.

Petro.

Kun kiu mi havas la honoron paroli?

Gotfrido.

Ĉi tie mi ne vidas matenmanĝon, do mi supozas, ke en tiu
ĉambro -- (montras la apudan ĉambron).

Petro.

Mi mem kondukos vin tien, kiam mi scios . . ?

Gotfrido.

Kredeble Minher van der Kapelen? Mi supozas tion sekve de via tuta
eksteraĵo. Mi estas la heredanto de la maljuna Falk, de tiu amerika
riĉegulo, lia nepridubebla heredanto.

Petro.

Ĉu vere? Tiam vi devus esti la plej malfeliĉa el liaj parencoj, kiel vi
tion volas pruvi?

Gotfrido.

Minher van der Kapelen, oni estas tre malfeliĉa kun neniam satigebla
soifo, kiel la mia.

Petro.

Nu, ŝajnas al mi, ke hodiaŭ vi jam iom satigis ĝin.

Gotfrido.

Malprave! Mi ja iomete provis, sed la plena satigado de mia soifo estas
ekster la limoj de ebleco, kaj ĵus pro tio mi deziregas tiun ripete
cititan matenmanĝon --

Petro.

Tamen mi petas, havu paciencon, nur por kelkaj minutoj, por ke mi antaŭe
eksciu, kiugrade vi estas parenco de la mortinta sinjoro Falk.

Gotfrido.

Mi ne precize scias. -- Lia nomo estas Falk, ankaŭ la mia estas Falk; li
posedis monon; mi tian specialaĵon nur periode posedas, mi do estas lia
nerefutebla heredanto kaj ĉiuokaze mi estas plensenca.

Petro.

Se vi ne havas alian pruvon de parenceco!

Gotfrido.

Mian grandegan soifon, --

Petro.

Eĉ tio kredeble ne estos akceptata kiel pruvo. Ĉu vi do estas el
Saksujo?

Gotfrido.

Ne, el Hanovero! -- Sed ni priparolu tion ĉe la jam citita matenmanĝo.

Petro.

Mi bedaŭras! Nur tiam, kiam mi konvinkiĝos, ke ia pruvita rajto pri
pretendo --

Gotfrido.

Permesu, sinjoro. Ĉu mia nomo ne estas Gotfrido Falk, nepridisputeble
Falk. -- Mia patro ofte rakontis al mi, ke li havis fraton, ĉu tiu
cirkonstanco ne supozigas, ke mi eble estas la nevo de la Amerikano,
tiom pli, ke tiu frato ankaŭ estis nomata Petro, kaj la antikva legendo
pri Petro en la fremdlando eble -- -- --

Petro.

Sufiĉas, sinjoro! Mi ja nun vidas, kun kiu mi havas aferon, kaj, se vi
ne povas alporti ian pruvon -- --

Gotfrido.

Ni intertempe transiru al tiu ofte citita matenmanĝo, ĉar vi ne povas
imagi, kiel terure neplezura interparolado pligrandigas mian soifon.

Petro.

Ne estas mia kulpo, ke tiu ĉi konversacio ŝajnas al vi neplezura.

Gotfrido.

Mi ja ne riproĉas vin, mi konas mian fatalon! -- Heredi? -- Neeble! --
Nekredeble ke mi ia foje faru lotgajnon? Tute neverŝajne! Tia estas mia
sorto! Mi estus bonega viro, se mi havus monon. -- Kredu ĝin, mi petas,
mia kara plenumanto de testamento. -- Mi ja ne povas havi monon, ĉar mia
soifo estas multe tro granda. -- Ĉu vi plene komprenas tion? ĉu vi
komencas kompati mian malfeliĉon? Jen, mi nature estas talentplena viro,
mi multon lernis, kaj kion mi ekkaptas, tio al mi sukcesas: muziko,
pentrado, literaturo, sed tio, kion oni nomas orda vivo, estas kontraŭ
mia naturo. Ĉio, kion vi povas diri al mi: "domaĝe pro viaj kapablecoj,
laboru, tiam vi prosperos" -- tion mi ja ankaŭ diras al mi mem, kiam mi ne
havas monon. Sed kiam mi havas monon, ĉiuj prudentaj frazoj foriĝas kaj
komenciĝas gaja vivado. -- La maljuna Falk vere nenie povus meti sian
monon pli bone ol ĉe mi.

Petro.

Ĉe ni en Holando oni transsendus tian homon, kia vi estas, en la
koloniojn, tie oni lernas laboradon.

Gotfrido.

Ankaŭ tiu ĉi frazo estas konata al mi, sed same tiel senefika kiel la
ceteraj. -- Mi ne estas malbonulo, mi ne havas malbonajn emojn, sed mi
havas soifon -- mi povas labori, sed tio ne amuzas min. Tiel estas, tia
estas la afero!

Petro.

Kiel oni povas paroli tiel prudente, kaj tamen esti ebria jam frumatene?

Gotfrido.

Mi ne estas ebria, sinjoro, nur gaja, nur ekscitita, tion vi ne
komprenas. Entute, mi neniam ebriiĝas -- almenaŭ laŭ tio, kiel mi
komprenas la ebriecon.

Petro.

Dio helpu min.

Gotfrido.

Nu mi pensas, ke ni plej bone iru al manĝo. Eĉ se mi nenion heredus, ne
ekzistas ia sufiĉa kaŭzo por malgastemeco, tiom pli ke mi supozas, ke
tiu matenmanĝo estos pagata el la hereda monsumo. Vi certe ne estos tiel
bonkore stulta por pagi vian oficon el via propra monujo. Jen la
diferenco, minher, mi estas tia malsaĝulo, ke mi pagas festenojn el mia
poŝo tiel longe kiel ĝi enhavas ion. Matenmanĝoj estas mia malfeliĉo,
precipe se ili iom longe daŭradas.

Petro.

Kia strangulo vi estas! Tamen pli agrabla ol vi ŝajnis al mi komence.
Preskaŭ mi volus provi -- -- --

Gotfrido.

Min plibonigi? Min igi prudenta? Jam multaj provis, sed mi povas certigi
vin, ke tio estus tute sensukcesa penado, tial mi pensas, ke ni ĉesu
tiun ĉi dialogon kaj iru manĝi -- --

Petro.

Vi estas prava! Vi ja estas ne plibonigebla.

Gotfrido.

Ĉu vi ne venos kun mi?

Petro.

Mi bedaŭras, mi atendas ankoraŭ aliajn heredontojn.

Gotfrido.

Domaĝe, mi ne amas manĝi sola. Kiam mi estas sola, mi fariĝas pensema
kaj ĉagrena pri mia malorda vivado. En societo mi sentas, ke la aliaj ne
estas pli bonaj ol mi, tio redonas al mi moralan forton. Venu baldaŭ!
(Kantas.) Ĝuu la vivon . . . . .

Petro.

Tiu ĉi malfeliĉulo almenaŭ ne intencas trompi min! Jen vanta vivo,
neniam li pliboniĝos. (Sonorigas.)


SCENO IV.

    Petro Falk. Hipolito Falk.

Hipolito (tre afable kaj komplezeme).

Sinjoro, mi estas tre malfeliĉa!

Petro.

Tion vi diras kun tiel gaja mieno, ke vere estas necesa via propra
certigo por kredigi ĝin.

Hipolito.

La ŝajno trompas. La ekstera formo estas gaja, la vera aganta forto de
mia personeco, la akiraĵo de mia morala konscienco estas nefortika,
neanima, "dispecigita"!

Petro.

Dispecigita? Kompatinde! Kiun mi havas la honoron vidi?

Hipolito.

Hipolito Falk. Ĝis antaŭ kelkaj semajnoj la plej feliĉa viro, la plej
senzorga, lokita en la plej alta socia pozicio, nun, kiel mi jam diris --

Petro.

Dispecigita! Bone! Sed kiajn pretendojn ĉi tiu dispecigiteco donas al vi
por la heredo de mia mortinta amiko?

Hipolito.

La malplej dubindajn. Mi estas el Saksujo, nomata Falk kaj malfeliĉa.

Petro.

Kaj el kio konsistas tiu malfeliĉo?

Hipolito.

El artikolo de la Berlina ĵurnalo de la kvina de Januaro. Por tion
komprenigi mi devas fari al vi priskribadon de mia antaŭa stato. Vi ja
scias, en kia embaraso estas ĉiu familio de kortega aŭ sekreta konsilano
pro daŭremaj dancantaj gastoj ĉe siaj festoj kaj vesperaj aranĝoj. Vi
ankaŭ scias, kiel malagrable estas por mastrinoj havi dektri personojn
je tablo. -- Vi certe scias, kun kiaj klopodoj la necesaj kantistoj estas
akireblaj okaze de jubileo aŭ festa tagmanĝo. Jen, sinjoro, tia mi
estis! Mi estis la "dekkvara", se ie kunmanĝis dektri, -- mi dancadis, kaj
tie zorgis pri dancistoj, kie edzinigeblaj filinoj estis provizotaj -- mi
kantadis kiel dua tenoristo aŭ unua basisto, kie ajn oni festmanĝis.

Petro.

Tio ja ŝajnas al mi tute amuziga vivado kaj tamen vi estas dispecigita?

Hipolito.

Ekstreme! -- Ĵurnalartikolo ruinigis min.

Petro.

Tio jam okazis al multaj. Sed mi tamen ne komprenas --

Hipolito.

La ĵurnalo enhavis noton, ke iu vivas en Parizo, kiu faras metion kiel
"dekkvarulo".

Petro.

Dekkvarulo? Kio tio estas?

Hipolito.

Tio ankaŭ estas tia viro, kiu ebligas tagmanĝojn de dektri personoj, el
kiuj neniu deziras morti. Tiu viro do estas mia rivalo, mia konkuranto,
nur kun la diferenco, ke li akceptis kontantan pagon. Fi! Mi ĝin faras
senpage, nur por la manĝaĵo. Oni ridis pri la dekkvarulo en Parizo, sed
oni hontis plue inviti min, la dekkvarulon en Dresdeno. Ili preferas
ŝpari la dektrian por eviti la dekkvaran.

Petro.

Nu, nu! Vi do efektive ne plu ekzistas?

Hipolito.

Ne, mi ne ekzistas! Malesperante pro la neokupitaj vesperoj mi fariĝis
aplaŭdisto. -- Mi ĝis nun neniel estis teatroamanto, ĉar tie oni ne
vespermanĝas kaj la konfitejo ne bezonas dekkvarulon. Nun mi devas
ĉiuvespere iri tien, mi devas aplaŭdadi eĉ kiam mi ne amuziĝas. Tio
estas tre maldolĉa, sinjoro! Kaj vi ne povas imagi, kiom tio lacigas
pulmon kaj manojn. Kie aliaj amuziĝas, tie mi devas labori ĝis ŝvitado.

Petro.

Mi do ne farus ĝin.

Hipolito.

Facile dirita! Kie do mi pasigus la vesperojn? En societo mi devas esti.
En teatro estas varme; bona lumigado; delikataj manieroj; krom tio oni
povas partopreni en la diskutado la sekvantan matenon.

Petro.

Laŭ ĉio de vi dirita, mi ekkonis unu el tiuj enigmaj personoj troveblaj
nur en urbego.

Hipolito.

La tuta enigmo estas, ke mi ne havas monon, ke mi partoprenas en ĉiu
plezuro, kaj ke ĉie mi estas afable akceptata.

Petro.

Vi havas nenion kaj partoprenas en ĉio, bonvolu klarigi.

Hipolito.

Tre simple. Kiel mi plenigas la vesperojn mi jam rakontis. Je tagmanĝo
mi ĉiam lasas min regali, ĉiu hotelmastro ŝatas min, ĉar mi amuzas la
gastojn kaj incitas al trinkado. Restas nur la matenmanĝo, por tiu mi
ankaŭ estas ĉiam preparita. Ĉiun tagon okazas almenaŭ unu enterigo kun
la granda pompo, mi almetas la nigran veŝton, la krepon ĉirkaŭ mian
cilindron kaj nigrajn gantojn. (Faras ĉion, kion li diras.) Jen mi
aperas kiel longjara amiko de l' mortinto, trinkas ĉokoladon kaj
madejran vinon, mi enŝovas min en kaleŝon kiel malnova konato de l'
enterigota, faras samtempe novajn rilatojn kaj ĝuas agrablan veturadon.

Petro.

Mi aŭskultas kaj admiras. Feliĉe ankaŭ mi jam zorgis pri matenmanĝo.

Hipolito.

Eĉ se ne, mi instigus vin, tion fari. Estu kompleza, lasu min heredi.
Vere mi estas nedanĝera homo, kontenta je malmulto, mi vivas tiel kviete
kaj simple.

Petro (ridetante).

Vi ja vidos. Bonvolu eniri en tiun ĉambron. Tie vi trovos kunheredanton
kaj matenmanĝon.

Hipolito.

Permesu, ke antaŭe mi aranĝas mian tualeton. La krepo restas, ĉar mi
funebras pro mortinta parenco. Por la matenmanĝo blankan kravaton, por
la kunheredantoj multkoloran veŝton kaj por deca eksteraĵo helajn
gantojn (aranĝas sian tualeton laŭ diro). Jen! Preta! Mi tre ĝojas
konatiĝi persone kun viro, kies famo alportis jam tiom da bono.

Petro.

Neeble!

Hipolito.

Tio ne malhelpas; estas ĝentila frazo, agrabla al ĉiu. Gardu min en
favora memoro, kaj disponu pri mi ĉe ĉiu okazontaĵo, kie oni havas
varmajn manĝaĵojn. (For, en la ĉambron flanken.)

Petro (sola).

Pli kaj pli amuzige! Mi ja estis preparita por iu ajn strangaĵo, sed la
personoj iom superas miajn atendojn. (Sonorigas.)


SCENO V.

    Petro, Franjo Falk (kun timema riverenco envenante).

Petro.

Ĉu vi ne volas alproksimiĝi, mia bela infano?

(Franjo faras kelkajn paŝojn.)

Petro.

Kia estas via nomo?

Franjo.

Franjo Falk.

Petro.

Ĉu vi estas malfeliĉa?

Franjo.

Mi estas filino de brava vilaĝa instruisto. Mia patro, Johano Falk estas
tre malriĉa, mia patrino jam de longe mortis.

Petro.

Ĉu via patro sendis vin?

Franjo.

Ho ne, li nenion scias pri mia veno. Vidinte lian troan penadon por
subteni lian multnombran familion, mi serĉis oficon tie ĉi en Dresdeno,
kie mi trovis lokon kiel guvernistino.

Petro.

Nu, tio estas malfeliĉo por via patro, sed ne por vi.

Franjo.

Vere, sed mi --

Petro.

Sed vi? Kian kaŭzon havas via malfeliĉo?

Franjo.

Pli ol unu! Tio estas, mi havas kuzon -- kiu --

Petro.

Kuzo, kiu estas malfeliĉa?

Franjo.

Ho, bedaŭrinde li estas malfeliĉa, ĉar li amas min, amas min tiel kore.

Petro.

Nu, en tio mi ankaŭ ne vidas malfeliĉon, kaj se vi lin amas same, tio
lin ne kvalifikus kiel heredonton.

Franjo.

Ĉu vi opinias? Ho, vi estas tre afabla. Mi lin ja amas, ĉar li estas
tiel honesta kaj brava knabo!

Petro.

Nu, kunedziĝu do, en la nomo de Dio. Tio estos pli bone ol heredi.

Franjo.

Certe estas pli bone. Sed ambaŭ ni estas malriĉaj, li estas juna, sen
ofico, per kio ni gajnos nian porvivon?

Petro.

Vi devas labori, kiel la maljuna Falk ankaŭ laboradis dum sia tuta vivo.

Franjo.

Volontege, kara sinjoro, sed kiel fari sen okazo? Li ellernis la
ĉasmetion. Ho, se vi havigus al li oficon kiel arbaristo! Por mi vi ne
bezonus zorgi. Mi konas perfekte la terkulturadon.

Petro.

Tio estas meditinda. Sed, ĉu vi ne povas ŝpari iom da via salajro?

Franjo.

Ne, mi ne povas. Mia patro ja estas malriĉa, tial mia devo estas, sendi
al li ĉiun ŝparitan groŝon.

Petro.

Ĉu vere, via devo? Nu, knabino, tio alportos benon al vi.

Franjo.

Tio jam alportis benon al mi, ĉar la amo de mia patro kaj de mia Gustavo
estas miaj solaj riĉaĵoj.

Petro.

Lia nomo do estas Gustavo? -- Beleta nomo por arbaristo.

Franjo.

Ho, ankaŭ por supera arbaristo, ĉar tio li certe iam fariĝos.

Petro.

Eble, se la supera arbarista estraro havas prudenton! -- Vi certe ofte
interŝanĝas leteretojn?

Franjo.

Leteretojn? Kion vi volas diri?

Petro.

Nu, karesemajn amleteretojn.

Franjo.

Fi, tio ne estus deca! Ni ne bezonas amĵuradojn.

Petro.

Nu, nu! Ne ekkoleru pro tio! Ĉu vi estas tiel certaj unu pri la alia?

Franjo.

Kompreneble. Estas nun unu jaro, du monatoj kaj dekunu tagoj, de kiam mi
ne vidis lin.

Petro (ridetante).

Kaj kiom da horoj?

Franjo (serioze kaj fervore).

Sep. Sed tamen mi scias, ke mia Gustavo restos fidela ĝis morto. Kiam mi
foriris de mia hejmo, ni kune ploris meze de la fabopalisoj en la
ĝardeno kaj tiam (kun okuloj mallevitaj) mi eĉ donis al li kison.

Petro.

Tute prave. Nun, mia infano, iru intertempe en tiun ĉi ĉambron. (Montras
sian kabineton.) Poste ni daŭrigu nian babiladon.

Franjo (afable).

Pri mia Gustavo?

Petro.

Kompreneble! Pri la estonta supera arbaristo! Por la tiea societo,
(montras la flankan ĉambron) vi do ŝajnas tro delikata.

Franjo.

Kiom da tempo la afero pri la titolo "superarbaristo" kredeble daŭros?

Petro.

Nu, eble nur tridek mallongajn jarojn.

Franjo (ektimante).

Ho, Dio mia!

Petro.

Tio estas, en la plej favoraj cirkonstancoj. Sed kiu scias? La maljuna
Falk posedis ankaŭ vastajn arbarojn, tial mi eble havigos al Gustavo ion
similan jam en tri jaroj.

Franjo.

Ho, sinjoro -- mi volonte -- kiun aĝon vi havas?

Petro.

Mi estas sesdekulo.

Franjo.

Bone, mi volonte kisus vin pro tio.

Petro.

Nu tion mi povas honeste akcepti (kisas ŝin).

Franjo.

Vi ĝin do ne malbone akceptis?

Petro.

Tute ne! Mi jam antaŭvidas, la sinjoro arbaristo rapide progresos.

Franjo.

Sed nun mi ja ne plu estas malfeliĉa, havante la esperon geedziĝi?

Petro.

St, st! Tion ne aŭdu la plenumanto de l' testamento! Iru tien! (Franjo
for.)

Petro (sola).

Laŭ mia opinio, ŝi resignus la tutan heredaĵon, kondiĉe, ke ŝi povu
paroli la tutan tagon pri sia Gustavo. -- Nun la afero komencas pliboniĝi,
tian karulinon mi volonte havus en mia proksimeco. (Sonorigas.)


SCENO VI.

    Petro. Charles Faucon.

Charles.

Ai-je l'honneur de parler à Monsieur van der Kapelle,
plénipotentiaire -- de --

Petro.

Mia nomo estas van der Kapelen. Kian deziron vi havas, sinjoro?

Charles.

Le grand héritage, Monseigneur, de feu Monsieur Falk.

Petro.

Laŭ mia kono la parencaro de la mortinto vivis nur en Germanujo, kaj vi
ŝajnas esti Franco.

Charles.

C'est à dire, non! Monseigneur! Mi estas de germana "origine" kaj tio ja
estis la komenco de mia malfeliĉo.

Petro.

Kial do?

Charles.

Je vous le dirai. Mia patro, Karlo Falk el Zwickaŭ mortis, kiam mi
ankoraŭ estis tute malgranda infaneto. Mia zorganto lokis min en la
danclernejon de granda opero, ĉar mi estis tre beleta, véritable amour.
Mi montris grand talent por mia profesio, kaj oni sendis min à Paris,
kiam mi nur estis dekunujara, ĉar mi havis grand talent kaj mi estis
véritable amour. Tio estis très bien! La directeur de spectacles estis
saĝa viro, li al mi diris: Monsieur, se vi volas havi engagement kiel
premier danseur, vi ne povas nomiĝi Karlo Falk. Via nomo estu
francigata, ĉar oni ne kredos en granda opero, ke Germano povas esti
premier danseur. Iru domen kaj pripensu, kiun nomon vi alprenos sur la
afiŝo. J'y pense, kaj mi trovas, ke monsieur le directeur estas viro
extrêmement saĝa, mi diras, mi nomiĝos Faucon, Charles Faucon, kaj mi
diros al neniu, ke mi estas Germano.

Petro.

Nu, bone. Eble vi estis prava! Profeto malmulte valoras en sia patrujo.

Charles.

N'est ce pas! Ah, monsieur, estas malfeliĉa afero, kiam oni amas sian
patrujon kaj estas bona patrioto, kaj oni devas paroli france por ke
oni ricevu pagon. O Monsieur, certe tio estas granda malfeliĉo. Mi tian
longan tempon ŝajnigis malbonan germanan parolmanieron, ke nun jam mi ne
povas paroli alie. Estas alia afero, de kiam ni havas Esperanton, nian
neŭtralan lingvon.

Petro.

Kaj pluan malfeliĉon vi ne havas, pri kiu vi plendas?

Charles.

Ah, Monseigneur! Dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni
povas havi chagrin. Ah, Monseigneur! Se mi ne havus pluan malfeliĉon!
Sed rigardu mian kapon, mi havas grizan kapon, rigardu mian talion, mi
estas iomete grasa, quelque peu ventru, preskaŭ dikulo. Grasa
dancmajstro kun griza kapo estas tre malfeliĉa viro, se li havas 9
malgrandajn gefilojn, kiuj volas manĝi kaj se li havas ambition kaj amon
al sia arto. Ah, Monseigneur, estas tre malfeliĉa afero, kiam oni devas
forlasi sian arton kaj ne ĝustatempe faris kontrakton por la tuta vivo.
Infaneto volas manger kaj por maljunulo leçon de danse fariĝas tre teda.
Mi devas montri la danse de polka kaj mi pensas en mia koro, kiel hejme
atendas min kara infano, ĉar ĝi estas tre malsata.

Petro.

Certe, tio estas tre maldolĉa.

Charles.

Oh, Monseigneur, dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni
povas havi chagrin saltante en l'air. Kaj mi havas multe da chagrin.
Kiam mi fariĝis ventru, kun un peu de ventre, monsieur le journaliste
skribis en sia gazeto: "Estus tempo, ke tiu ĉi grasa sinjoro Faucon fine
liberigu nin de sia dancado." Tio estis malagrabla, sed mi ne volis
vidigi mian chagrin. Kiam mi venis domen, mia plej maljuna infano legis
la gazeton, ĝi iras al panjo, al mia kara edzino kaj diras: "Paĉjo estas
dika, kaj li devas liberigi de si la publikon!" O Monseigneur, estas
maldolĉa afero, kiam la propra infano, kiun oni amas kaj bone edukis,
legas tion pri sia patro!

Petro.

Vi igis min ĵeti terurigan rigardon malantaŭ la kulisojn.

Charles.

Ah, Monseigneur, de antaŭe la arto havas tre beletan mienon, sed kiam
oni rigardas derrière les coulisses, jen chagrin, multa chagrin. La
gazeto al mi perdigis situacion, ĵus kiam mi volis fari kontrakton por
la tuta vivo, monsieur le journaliste skribis, ke oni ne plu volas vidi
min, kaj la junuloj en la parterre siblis. Nun oni ne volis min engager
kaj mi devas prilabori kiel dancinstruisto de malgrandaj knabinoj kaj
malsaĝaj bubetoj, kiuj min mokridas, kiam mi montras al ili un Chassé,
jeté, assemblé. Voyez, Monseigneur, tiel, Chassé, jeté, assemblé.
(Dancas.)

Petro.

Mi devas konfesi, sinjoro, estas strangaĵo, vidi tiel maljunan viron
danci.

Charles.

Sed kiam tiel maljuna viro malsatas, tio ja ne estas strangaĵo. Mi faras
un tour de polka kaj scias, ke mi iĝas ridinda. Mi montras exercices et
grand battement, kaj dume havas chagrin, ke mi ne lernis alian
profesion. Mi dancas mazurkon kaj miaj maljunaj piedoj doloras, mi
malfacile spiras kaj fininte la leçon, mi estas tiel laca, tiel fatigué,
ke mia bona edzino ploras, kiam mi revenas hejmen.

Petro.

Nu, kvankam vi ne estos ĉefheredonto, tamen vi estos prizorgata. Vi
povos edukadi viajn gefilojn kaj ne plu bezonos danci mem.

Charles.

Ah, Monseigneur, vous me rendez la vie! Kiam mi ne plu bezonas doni
leçons de danse, mi estos tre feliĉa viro. Tiam mi ree fariĝos gaja,
kiel mi estis comme jeune homme, tiam mi dancos nur por mia amusement,
tiam mi faros un entrechat por mia plezuro.

Petro.

Iru do en tiun ĉambron kaj amuziĝu ĉe matenmanĝo kun la aliaj sinjoroj.
Ĉiuokaze mi esperas, ke mi povos fari ion por vi.

Charles.

Merci, Monseigneur, merci. Mi rekomendas min al vi kun la plej granda
reconnaissance. Voyez le grand compliment d'adieu! (Profunde
salutfleksiĝas.) Voyez le petit compliment! (Kliniĝas malpli solene) Et
voyez le compliment amical et reconnaissant. (Tiel kliniĝas.) Ah,
Monseigneur, mi estas feliĉa homo. (Eliras en la flankan ĉambron.)

Petro (sola).

Granda Dio! La maljunulo efektive estas malfeliĉa! Mi do neniam pensis,
vidante komedion aŭ baleton, ke ankaŭ tiuj personoj sentus ĉagrenon! Hm,
hm! Nu, lia edzino ne ploru plu, ĉar li revenas hejmen tro laca.


SCENO VII.

    Petro. Hieronimo Akcipitro.

Hieronimo.

Ĉu mi havas la honoron paroli kun sinjoro van der Kapelen, kiu fiksis la
hodiaŭan templimon por la Falka heredo?

Petro.

Mia nomo estas van der Kapelen. Ĉu ankaŭ vi venas pro tiu celo? Ĉu vi
apartenas al la familio?

Hieronimo.

Permesu al mi kelkajn demandojn, antaŭ plua daŭrigado. Vi vidas ke mi
komprenis nian tempon, mi agas nur parlamente. Mi petas de vi notojn,
kompletajn plenajn sciigojn pri la mortinto, pri lia havo kaj pri la
eble jam faritaj pretendoj.

Petro.

Ĉio pri tio dirinda jam estis presita en la gazeto.

Hieronimo.

Bedaŭre mi ne povas kontentiĝi je tio, certe ekzistos ankoraŭ detaloj,
iaj specialaĵoj, iaj cirkonstancoj, kiujn mi povos utiligi, tio estas,
kiuj estas necesaj por mia scio.

Petro.

Ĉu vi do estas nomata Falk?

Hieronimo.

Ĝuste dirita, ne! Mia nomo estas Akcipitro, sed Falko kaj Akcipitro
interrilatas proksime, kaj tial ne estas sen eblo, ke malproksima
parenceco --

Petro.

Sinjoro, tio estas malbona ŝerco. Mia tempo estas limigita kaj mi
petas --

Hieronimo.

Nenia helpo ebla, tre estimata sinjoro van der Kapelen, min forigi estas
tre malfacile. Antaŭe vi devas doni al mi kelkajn detalojn, specialaĵojn
pri tiu ĉi heredo.

Petro.

Sed mi tute ne komprenas, sinjoro --

Hieronimo.

Vi certe komprenos, aŭdinte, ke mi estas raportisto por kelke da
eminentaj gazetoj, ke mi havas la saman intereson kiel vi, ke la afero
estu konvene kaj publike pritraktata, kaj ke mi volonte estas preta
klopodi por tio.

Petro.

Mi atentigas vin, ke tiu ĉi estas familia afero.

Hieronimo.

Familiaj aferoj ne plu ekzistas, hodiaŭ ĉio estas publika. Kiu ajn uzas
publikecon, eĉ nur per anoncado, sin metas sub la publika juĝo, vi do
ne faru pluajn malhelpaĵojn. De via agmaniero kontraŭ mi dependos la
maniero, kiel mi traktos la aferon en la gazetoj al mi malfermitaj.
Skribi pri tio mi nepre devas, mi jam eksciis de personoj en la
antaŭĉambro kelkajn detalojn, kiuj jam faros bonetan artikolon. Via
heredafero vekis scivolemon, ĝi estas priparolata en la kafejoj, do,
detaloj, specialaĵoj, nomoj, se eble iom da skandalo, tro grandaj
pretendoj de la holanda aŭ de ia alia registaro -- tio multe efikos.

Petro.

Pro Dio, ĉu oni jam ne estas certa en sia propra ĉambro?

Hieronimo.

Ne, ĉio nun estas publika. La familiaj procesoj, la parlamento,
kongreskunsidoj, ĉio estas publika. Oni efektive ne plu havas sufiĉe da
tempo por ĉeesti ĉiun publikaĵon. Je la naŭa matene kafejo, por legi
ĵurnalojn, fari eltiraĵojn, je la deka kunsido de la Esperanta kongreso,
je la dekunua grava proceso ĉe la kriminala kortumo, je tagmezo
artekspozicio, je la unua borso, je la dua tagmanĝo, je la tria kafejo
König, je la kvara vet-rajdado, je la kvina intervido ĉe iu famegulo,
ekz. la D-ro Zamenhof, je la sesa promenado sur la Altmarkt, je la sepa
opero, je la oka centralteatro, je la naŭa Belvedero, je la deka parko
de la ekspozicio, je la dekunua Kaiserkafejo, je noktmezo alporti la
notojn en presejon, ktp. ktp. Oni efektive devas sin disŝiri: ĉie notoj,
eltiraĵoj, novaĵoj, versaĵoj. Tial ne detenu min tiel longtempe. Nur
antaŭen diru al mi la detalojn. Ankaŭ vi estos nomata, vi estos citata,
dece citata.

Petro.

Mi certe nenion sciigos al vi, kaj se mi estus sciinta, kian publikan
priparoladon okazus mia anonco en la gazetoj --

Hieronimo.

Estis nur via kulpo, se vi tiun ne sciis. Neniu sin povas ŝirmi kontraŭ
la publikeco. Nur ni korespondantoj nin kaŝas, neniam ni diras nian
nomon! Ĉion kion ni skribas prirespondas la redakcio. Ni estas la solaj
nerespondeblaj homoj de la dudeka jarcento.

Petro.

Mi kredas ĝin. Sed ĉar mi decidis doni nenian noton al vi, mi pensas --

Hieronimo.

Mi tre bedaŭras ke vi tiel decidis, tiam mi ne povas citi vin kun
rekomendo, ĉar citita vi estos, tute certe citita! Bonan tagon! (Volas
eniri la flankan ĉambron.)

Petro.

Permesu, jen estas la elirejo. (Montras la mezan pordon.)

Hieronimo.

Mi scias, scias. Pro tio mi iras tien, de kie mi aŭdas vivecan
interparoladon, kredeble la gesinjoroj el la antaŭĉambro.

Petro.

Certe, sed ili ĉiuj apartenas al la familio, kaj vi ne estas Falko.

Hieronimo.

Sed Akcipitro, do ĉiuokaze kuza rilato. Ĉu ne ankaŭ mi havas pretendojn,
mi eble montros poste, eĉ se mi ne estas malfeliĉa. Se vi ne volas, mi
ne povas devigi vin, sed notojn mi tamen havos, nome tie, en la ĉambro
de la aliaj Falkoj. Forpeli vi min ne povas, ĉar la templimo estas
publike fiksata. Adiaŭ, vi legos miajn raportojn. (Eniras la flankan
ĉambron.)

Petro. (Sola.)

Nun, mi devas konfesi, ke mi komencis ja belan aferon. Se tio daŭros mi
komencos penti, ke mi -- silentu, silentu! Ne tro rapide, maljuna Falk,
nenia greno sen ventumaĵo. (Sonorigas.)


SCENO VIII[A].

    Petro. Sinjorino Ĝojo. Mustardo.

    [A] En tiu ĉi sceno la aktorino havas la rajton ŝanĝi la
    citatojn.

Mustardo.

Tiu ĉi sinjorino nepre ne volas atendi pli longe.

Ĝojo.

Ne, mi ne povas atendi pli longe, ĉar mi sopiras ekkoni la viron, kiun
mia kara tro frue mortinta onklo faris plenumanto de lia lasta volo. Ĉu
mi havas la plezuron paroli al Sinjoro van der Kapelen? Kredeble speco
de holanda nobeleco. Oni tuj ekvidas ĝin, tute van, tute holanda
nobeleco. Mi kunportis ĉiujn dokumentojn. Mia onklo, la mortinta Falk
havis fratinon, Elisabet Klara Henriette Falk. Ŝi edziniĝis kun certa
Frederiko Karlo Hieronimo Werkentin, tiatempe urba muzikisto en
Leitmeritz, ties onklino Sofia Wilhelmina Knoenagel estis nevino de la
geavoj de mia duononklo -- jen la parenceco klarigita. Jen la baptatestoj
ĉiugradaj, jen mia loĝatesto, jen mia hejmatesto! Ĉio en perfekta ordo.
Kiam mi ricevos la monon?

Petro.

Kiun mi havas -- --

Ĝojo.

Kiun mi havas la honoron vidi, vi volas diri? Vi vidas, ke mi divenas
viajn plej intimajn pensojn. Sinjorino Amalio Ĝojo, eksedzino
Mollenhauer, vidvino Stechow, naskita Falk, drama artistino. Se vi ne
estus Holandano, vi certe estus trovinta mian nomon en diversaj gazetoj
kun laŭdo cititan. Ankoraŭ antaŭ nelonge la teatra kroniko volis aldoni
mian portreton, kondiĉe ke mi pagu por la litografio, la presado, la
papero, kaj plie konvenan sumon por la aldonado. Sed mi ne ŝatas tion,
eĉ mi malamas ĝin.

Petro.

Bonege, sed -- -- --

Ĝojo.

Sed kial mi estas malfeliĉa, vi volis diri? Vi vidas, ke mi sekvas vian
pensadon. Ho, sinjoro, ĉu ekzistas pli granda malfeliĉo, ol kiam la
baptatesto de aktorino malakordiĝas kun ŝia rolaro? Kiam la kruela
paroĥa libro protestas kontraŭ Ofelio kaj Desdemono? Kiam la malĝentila
baptoregistro kontraŭas la artistajn aranĝadojn de l' reĝisoro? Ho,
sinjoro, baptatesto estas teruraĵo, senlimaĵo, ĝi estas vera malfeliĉo.

Petro.

Nu, ĉe -- -- --

Ĝojo.

Ĉe heredafero, vi volis diri, ili ankaŭ estas bonaĵo.

Petro.

Ne, tion mi ne volis diri.

Ĝojo.

Nu, tiam vi volis diri ion alian. Sed tio estas negrava. Ĉiuokaze vi min
interrompis kaj mi havas ankoraŭ multajn sciigojn por vi.

Mustardo.

Sed -- --

Ĝojo.

Ne interrompu sinjoron van der Kapelen, mia amiko, estas malĝentila,
forpreni la parolon al iu, precipe ĉe aferoj.

Petro.

Sed rilate al via malfeliĉo -- --

Mustardo (aparte).

Tiu ĉi scias paroli.

Ĝojo.

Jen ni havas denove la propran temon! (Al Mustardo.) Kiel vi vidas, mia
amiko, sinjoro van der Kapelen ne amas interrompiĝon. Jen, sinjoro (ŝi
montras paperojn) la pruvoj de mia malfeliĉo. Tri leteroj de
teatroagentoj, kvin leteroj de direktoroj kaj diversaj recenzoj, ĉiuj
rilataj al la diferenco inter mia baptatesto kaj mia rolaro.
Maljunulinojn mi ne volas ludi, kaj junulinojn ili ne volas ludigi min.
Ho, sinjoro, la transiro en la maljunan fakon estas malfacila por tiu,
kiu sentas, ke sprite li estas ankoraŭ tute juna. Tial mi ankaŭ neniam
longan tempon daŭrigis la edzecon, ĉar mi spertis, ke ne estas
rekomendinde, se Katje de Heilbron havas edzon kaj Anna Lisa kelke da
infanoj.

Petro.

Sed vi tamen estis -- --

Ĝojo.

Edzino, vi volis diri, mi sekvas vian pensadon -- kvar fojojn.

Petro.

Kaj ĉiuj kvar edzoj estas --

Ĝojo.

Mortintaj? Vi opinias? Tute ne, nur unu! De la dua mi eksedziniĝis, la
trian mi forlasis kaj la kvara min forlasis. Do tri el ili vivas
ankoraŭ. Unu estas teatromajstro en Anspach, la alia kantas baritonon en
Temesvar kaj la tria ie estas sufloro. Ni ofte interŝanĝas ilustritajn
poŝtkartojn. Cetere, amikega rilato regas inter mi kaj miaj tri
eksedzoj. Nenia signo de ĵaluzo, ĉiu malenvias la alian. Ja, se mi povus
tiel same bonrilati kun miaj koleginoj, kiel kun miaj kolegoj, sed tio
ja ne estas ebla. Ĉu vi scias, sinjoro, kio estas fakrabistino?

Petro.

Mi devas konfesi -- --

Ĝojo.

Ke vi ĝin ne scias, vi volis diri. Mi antaŭsentis ĉi tiun respondon.
Fakrabistino estas ĉiu aktorino, kiu rabas de mia fako, tio estas ĉiu
unua amantino, ĉu tragedia aŭ komedia. Kiel Holandano vi ne povis vidi
min. Mi kompatas vin. Sed volonte mi estas preta, havigi al vi ideon pri
mia talenteco.

Petro.

Humilan dankon.

Ĝojo.

Pro la komplezemeco de eminenta artistino, por montri al vi ŝian
talentegon? Ne bezonas, ne estas via kulpo, ke vi naskiĝis en Holando.
(Al Mustardo.) Vi estu Romeo, mi estas Julio Kapulet. (Deklamante.) Ho,
mia Romeo, jam eksonas la dekdua, la morta horo de nia amo. Kie vi
restas tiel longe? Ĉu vi ne aŭdas la plendadon de la amkantema
najtingalo? Venu, venu al mia frapeganta koro!

Mustardo.

I, Dio gardu min!

Ĝojo.

Aŭ ĉu vi volas Eŭlalion en "Hommalamo kaj Pento"? (Deklamante.) Jen la
pentoplena krimulino ĉe viaj piedoj. Vi donis al ŝi loketon por vivadi,
vi ankaŭ ne malpermesos al ŝi la loketon por tie morti.

Petro. (Ridetante.)

Nu, bone, sed -- -- --

Ĝojo.

Leviĝu, vi volas diri? Tiu estas ankaŭ la vorto de Meinaŭ en la ludo. Aŭ
ĉu vi deziras kokoton? (Deklamas.) Maljuna Holandano, ĉu vi volas edziĝi
kun kokoto?

Mustardo.

Tondron, kiel malrespekta!

Ĝojo.

La samon opinias la reĝisoroj. Aŭ tragedian heroinon? (Al Mustardo.)
Hontinda tirano! Honoru la virton de virino! Tremu je mia venĝo! Vi
mortiginto de mia edzo!

Petro.

Nun mi petegas vin, min ankaŭ lasu paroli. Trankvile mi ĝis nun atendis,
esperante, ke fine vi estos elĉerpita.

Ĝojo.

Elĉerpita? Ho, tute ne, mi nur volis -- --

Petro.

Permesu, momente mi scias sufiĉe por taksi viajn heredpretendojn.
Bonvolu eniri tiun ĉambron. Tie vi trovos kelkajn sinjorojn, eble unu el
ili -- -- --

Ĝojo.

Povos fariĝi mia kvina? Adiaŭ, sinjoro van der Kapelen, mi tre ĝojis,
persone konatiĝi kun vi. Mi nur petas ne fordonu la baptatestojn el via
mano, alie vi liverus al la malamiko armilojn kontraŭ malfeliĉega
suferulino. (Enirante la ĉambron enparolas.) Sinjoroj, mi tre ĝojas,
konatiĝi kun vi. (Oni ŝin aŭdas parolantan ĝis la komenco de la sekvonta
sceno.)

Mustardo.

Tre rimarkinda sinjorino!

Petro.

Kaj tre parolema. Sed antaŭen. La afero certe ne estas finita.

Mustardo.

Ĉielo scias -- -- (eliras).

Petro.

Mi komencas nun kompreni, ke estas eble, ankaŭ vivi sen parencaro.


SCENO IX.

    Petro. Gustavo Falk (en arbarista vesto).

Gustavo (bonkore).

Bonan tagon!

Petro (same).

Koran dankon!

Gustavo.

Mi venas pro la heredaĵo, kiun mi devas ricevi.

Petro.

Ĉu vi do estas la plej malfeliĉa el viaj konkurantoj?

Gustavo.

Nu tion vi ja povas vidi!

Petro.

Ne, kontraŭe, vi ŝajnas esti juna kaj sana.

Gustavo.

Juna? Certe, sana? Ne, sinjoro, malsana, jam de unu jaro tre malsana.

Petro.

Pri kio vi do plendas?

Gustavo.

Pri ĉio. Preskaŭ ĉio mankas al mi. Mi ne povas edziĝi kun la amata
knabino, kaj de kiam ŝi estas for de ĉe ni, mi ŝajnas al mi mem kvazaŭ
birdoforigilo, kiu forpelas la paserojn de la ĉerizujo. Nun vi ja vidas,
ke al mi apartenas la heredo, ĉu ne?

Petro.

Nu, nu, ne tiel rapide! Antaŭ ĉio mi eksciu, kiu vi estas.

Gustavo.

Ĉu vi tion ne scias? Gustavo Falk mi estas.

Petro.

Kaj laŭ via vesto arbaristo. Ho, nun mi bone scias.

Gustavo.

Vi ankaŭ devas scii, ĉar Petro Falk kaj mia patro estis veraj kuzoj.

Petro.

Tio jam estas grava, sed mi devas sciigi vin, ke dua kondiĉo estas
plenumota, antaŭ ol vi estas allasebla al la heredo.

Gustavo.

Ĉu vere? Ankoraŭ unu? Se la maljuna sinjoro estus sciinta, kiel feliĉa
li povus fari unu el siaj malriĉaj parencoj per kelkmiloj da markoj, li
ne estus farinta tiom da kondiĉoj. Kredeble li estis maljuna strangulo?

Petro.

Strangulo? Ha, ha, juna viro, vi parolas diable senĝene pri mia mortinta
amiko.

Gustavo.

Mi sufiĉe ametas lin, kvankam nur antaŭ kvin semajnoj mi aŭdis pri li la
unuan fojon. Sed strangulo li restas, ĉar se li estus havinta iom da
koreco kaj bonanimeco, tiam li estus demandinta pli frue pri siaj
malriĉaj parencoj en la patrujo, ĉar ankaŭ mia patro estas malriĉega.

Petro (aparte).

Li estas la unua, kiu diras al mi la veron. Tio min ĉagrenas, sed mi ne
povas mallaŭdi lin.

Gustavo.

Almenaŭ, se li nur estus doninta pri si kelkajn sciigojn, tiam mi ja
estus povinta vojaĝi ĉe li aŭ skribi al li leteron tian: Tiel mi fartas,
vi estas riĉa. Pruntedonu al mi kelkmilojn da markoj, por ke mi povu
edziĝi kun mia Franjo! Se nun mi heredas de li, la maljunulo eĉ ne
havas la ĝojon senti, ke li feliĉigis dankeman paron. Ekzistas do
strangaj homoj en la mondo.

Petro.

Vi estas prava. Kaj kion vi diros, aŭdinte la duan kondiĉon, kiun mi ja
ne povis meti en la gazeton.

Gustavo.

Eldiru! Se honesta viro kaj ellerninta ĉasisto povas ĝin plenumi, mi ne
mankos.

Petro.

Li havis malproksiman parencinon, kun kiu vi devas edziĝi.

Gustavo.

Kiu? Mi?

Petro.

Jes, certe, vi. Se ne, vi devas rezigni la heredaĵon.

Gustavo. (Volas iri.)

Adiaŭ.

Petro.

Oho! Kien tiel rapide?

Gustavo.

Hejmen, ĉe mian patron.

Petro.

Ĉu antaŭe vi ne volas vidi la knabinon, kiu scias, ĉu ŝi ne plaĉos al
vi?

Gustavo.

Se ŝi estas beleta, ŝi eble al mi plaĉos, sed mi ne edziĝos kun ŝi, eĉ
se ŝi sidus en riĉaĵoj ĝis super la oreloj.

Petro.

Pripensu bone, kion vi faros, junulo, tute subite vi iĝos riĉa, povos
vivadi senzorge, ne bezonos plu laboradi.

Gustavo.

Diablo! Mi volas labori, laboradi kaj edziĝi kun mia Franjo. Nur
kelkmiloj da markoj farus min kontenta.

Petro.

Eĉ tiom vi ne ricevos, se vi estas tiel obstina kaj malafabla.

Gustavo.

Ni ĉasistoj ne estas alie. Do, adiaŭ.

Petro.

Kiu ne akceptas konsilon, ne havos helpon. Vi do ne foriros sen
matenmanĝo?

Gustavo.

Mia matenmanĝo estas glaso da freŝa akvo, aŭ, diboĉe, glaso da biero.

Petro.

Tion mi ne permesas. Vi ja devas konatiĝi kun la aliaj parencoj. En tiu
ĉambro vi trovos societon. Eble poste vi pensos alie pri la edziĝo.

Gustavo.

Maltrafe! Cent futojn preter la celtavolo. Mian Franjon mi deziras, mi
edziĝos kun ŝi kiel eble plej baldaŭ! Se vi povas helpi min al tio,
maljuna sinjoro, faru ĝin. Vi certe ne pentos. Primeditu! Vi havos koran
ĝojon pri ni ambaŭ. Do, ĝis revido. (Iras en la flankan ĉambron.)

Petro (sola).

Li estas bonega junulo! Gratulon, maljuna Falk, la sorto ŝajnas bonvoli.
Kvankam vi ne povis trovi edzinon laŭ via korgusto, tamen en via
maljuneco al vi ne mankos gefiloj. (Sonorigas.)


SCENO X.

    Petro. Adelgundo Falk (en rajdvesto, kun vipo aperas en la
    pordo). Mustardo.

Adelgundo (ĉe la pordo).

Silentu, maljuna talpo! La atendado tedas min!

Mustardo (ĉe la pordo).

Sed unu post la alia.

Adelgundo.

Mutiĝu, sklavo! La rigardo de miaj okuloj eksplode malfermas ŝlosojn kaj
riglilojn.

Mustardo.

Nu, bone, eksplodigu! (Eliras el la malantaŭa pordo.)

Adelgundo (al Falk, tre alproksimiĝinte).

Mi estas Adelgundo Falk, rajd-artistino, fame konata tra la mondo sub la
nomo Sinjorino Falkonini.

Petro (leviĝas kaj salutas ŝin ironie kaj ceremonie).

Mia nomo estas van der Kapelen, kion vi deziras?

Adelgundo.

Mi volas heredi.

Petro (sidiĝas).

Tion volas multaj.

Adelgundo.

Sed tuj, antaŭen! (Krakigas la vipon.)

Petro.

Ĉu via tempo estas tiom okupita? Vi ja algalopegas al la heredo, antaŭ
ĉio vi devas diri, kiaj pretendoj --

Adelgundo.

Pretendoj? Absurde! Mi neniam parolas per vortoj: unu el miaj rigardoj
sufiĉas, unu rideto mutigas ĉiun proteston. Mi nomiĝas Falk -- el
Saksujo -- neniam konis mian patron.

Petro.

Hm, hm, ĉu vi ne volas ek --

Adelgundo.

Mi jam sidas.

Petro.

Pardonu mi petas, ne malbone akceptu --

Adelgundo.

Malbone akcepti? Absurda frazo! Neniam mi malbone akceptas ion, plivole
mi preferas tute ne akcepti. Permesu -- (elprenas cigaron el ujo).

Petro.

Senceremonie --

Adelgundo.

Alumeton, mi petas.

Petro (prezentas alumeton ekbruligitan).

Jen.

Adelgundo (prezentas cigarojn).

Vi ankaŭ?

Petro.

Dankon. Mi estas Holandano -- fumas nur pipon, argilan pipon.

Adelgundo.

Ankaŭ virinoj?

Petro.

Ĉe ni ili tute ne fumas.

Adelgundo.

Malsaĝo! Fumado ĝis nun nur aroganteco de l' forta sekso. Pro kio virino
ne fumu?

Petro.

Estimata virino, mi nun permesas al mi demandi, kiel kaj kiamaniere vi
plenumas la kondiĉojn de la heredo. Ĉu vi ne bonvolas havigi al mi la
pruvon, kial vi estas malfeliĉa?

Adelgundo.

Mi povas diri al vi mian malfeliĉon.

Petro.

Diru do, ekrakontu.

Adelgundo.

Mi havis oficon en cirko Sidoli kaj oni postulis, ke mi rajdu postmorgaŭ
sur elefanto kaj ke mi samtempe portu sur mia brako Tom Puc, la
malgrandegulon.

Petro.

Tio meritas ribelon.

Adelgundo.

Tial mi eksiĝis, pensu do, mi sur elefanta dorso? Neniam!!!

Petro.

Certe, via doloro estas rajta, tiu estas granda malfeliĉo. Nu, bonvolu
nur eniri en tiun ĉambron, ĝis la decida juĝado, tie vi trovos kolegojn
kaj eĉ cigarojn, se la viaj ne sufiĉos.

Adelgundo.

Sed rapide! Mi ne ŝatas longdaŭraĵojn, entute ne volonte restadas
longtempe en unu urbo. Tujeco estas ĉefa afero. Veni, plaĉi, eksciti
furoron, iom da skandalo, poste malaperi. Ien alien, ofte libervole,
kelkfoje iom devigite. Se mi heredos, mi farigos novan fotografaĵon, vi
ankaŭ ricevos ekzempleron.

Petro.

Kun la vipo?

Adelgundo.

Certe, neniam sen vipo! (Eliras.)


SCENO XI.

    Petro. Mustardo (poste Johano Falk).

Mustardo.

Jen venis ankoraŭ maljuna viro.

Petro.

Bone, enkonduku lin.

Mustardo (malfermas la pordon).

Eniru do, sinjoro Falk.

Johano (eniras).

Mi petas pardonon, se mi malhelpas. Mia nomo estas Johano Falk, mi estas
vilaĝa instruisto.

Petro.

Vi nomiĝas Falk kaj estas instruisto? Ĉu vi eble havas filinon en
Dresdeno?

Johano.

Jes, sinjoro, kaj mi estas fiera pri mia Franjo.

Petro.

Mi scias, ke ŝi sendas al vi ĉiujn ŝparaĵojn.

Johano.

Ne por mi, por siaj gefratoj. Pripensu do la sentadon de patro, devigata
akcepti tian donacon, kaj konsentu, ke ankaŭ tio ĉi igas min tre
malfeliĉa.

Petro.

Vi estas prava. Tio devige malfeliĉigas honestan viron. (Al Mustardo.)
Alvoku do la junulon, kiu estis tiel senceremonia. Vi jam scias, tiun
kun la verda vesto.

Mustardo.

Aha! Mi antaŭsentas ion! (Malfermas la flankan pordon.) Sinjoro Gustavo
Falk!

Johano.

Kion mi aŭdas -- Gustavo tie ĉi?

(Mustardo eliras.)


SCENO XII.

Gustavo.

Jen mi estas! (Al Johano.) Bona Dio, kion mi vidas? Vi ĉi tie, Sinjoro
Falk?

Johano.

Vi ja vidas! Koran manpremon! Kiel fartas via patro?

Gustavo.

Dank' al Dio, bonege! Ĉu vi ne havas vian Franjon kun vi?

Johano.

Kiel vi vidas, ne. Ŝi ja estas --

Petro.

Ankoraŭ momenton. Nu junulo, ĉu vi decidis edziĝi kun la knabino, de kiu
dependas la heredo?

Gustavo.

Ĉu tio estas ĉio, kion vi volas diri al mi?

Petro.

Momente ĉio.

Gustavo (al Johano).

Nu aŭskultu, paĉjo Falk. Tiu ĉi sinjoro volas, ke mi edziĝu kun alia ol
via Franjo. Ne eble. Diru vi mem. Ĉu ne? Neeble!

Petro.

Ĉu vi ne volas almenaŭ vidi la knabinon, per kiu vi povas fariĝi riĉa
kaj feliĉa?

Gustavo.

Riĉa, eble, sed feliĉa mi iĝos nur kun mia Franjo! Nu, tute egale!
Vidita ne estas edzigita. Sed vidinte ŝin, mi tuj foriros.

Petro.

Ni atendu! (Malfermas la pordon de la kabineto.) Alproksimiĝu do, kara
infano.


SCENO XIII.

    Samaj. Franjo.

Franjo (rapidas en la brakojn de l' patro).

Mia patro, kara patro!

Gustavo (staras mirante).

Johano.

Franjo, vi tie ĉi? Estas tial, ke mi vin ne trovis dome?

Franjo.

Bona Dio! Jen ankaŭ la kuzo Gustavo!

Gustavo (ekkrias laŭte).

Sinjoro Holandano, tiun ĉi mi volas havi!

Petro.

Ja, nun estas tro malfrue.

Gustavo.

Ho, ne ŝercu! Kial do nun subite tro malfrue? -- Sciu do: tiun ĉi mi
akceptas eĉ sen heredo.

Petro.

Geinfanoj, mi klarigos ĉion. Petro Falk tute ne mortis.

Gustavo.

Des pli bone! Kie li estas? Senprokraste mi volas paroli kun li.

Petro.

La maljuna strangulo, kiel bonvole diris la estonta sinjoro
superarbaristo, estas mi mem. Kiel knabo mi iris Amerikon. Riĉa je
trezoroj, sed malriĉa je ĝojo mi revenis. Maljuneco ekfrapas, la morto
ekstaras malantaŭ mi, mi ne havas infanojn, kaj tial mi demandas vin
ambaŭ: Franjo kaj Gustavo, ĉu vi volas esti miaj infanoj?

Ambaŭ.

Tutkore.

Johano.

Tia riĉa beno de Dio en mia maljuneco!

Petro.

Vi eksiĝos el via ofico, vi loĝos en mia domo kune kun viaj geinfanoj,
kaj mi prizorgos pri la cetero.

Gustavo (kiu dume parolis kun Franjo).

Nun mi povas kisi vin tute malkaŝe.

Franjo.

Ĉu mi nun efektive estas via fianĉino?

Gustavo.

Kompreneble, kaj en kelkaj tagoj mia edzino. (Al Petro.) Ĉu ne?

Petro. (Ridetante.)

Nur paciencon, paciencon! (Oni aŭdas bruon kaj violonon el la flanka
ĉambro.)


SCENO XIV.

Petro.

Kio okazas?

Mustardo.

Ho, sinjoro, la madejro supreniris en la kapojn de la gesinjoroj. Unue
ili disputis, nun ĉio estas ree ĝojo kaj ĝuego.

Petro.

Ili disputis? Do pro kio?

Mustardo.

Nu, mi ne scias. Unu el ili postulis notojn kaj specialaĵojn, la
sinjorino kun la vipo tion ne volis permesi, ŝi eĉ uzis la vipon. Tion
malbone akceptis la sinjoro kiu ĉiam trinkadis, kaj estus fariĝinta
batalo, se la maljuna sinjorino ne intermiksus sin deklamante frazojn el
ia tragedio. Tiam la aliaj ekridis kaj ridante ne povis disputi. Nun
denove ĉiuj estas gajaj kaj la maljuna dancmajstro ludas je danco kiun
la dekvarulo aranĝas. Jen ili venas.


SCENO XV.

    La samaj. Charles Faucon (venas el la flanka ĉambro ludante
    violonon, la aliaj sekvas kantante kaj marŝante laŭ muziko je
    poloneza paŝo). Adelgundo kondukita de Hipolito, S-ino Ĝojo kun
    Gotfrido Falk. Akcipitro (notfarante sekvas). Ili rondiras
    ĉirkaŭ la scenejo kaj stariĝas en duonrondo.

Petro.

Gesinjoroj, laŭ la volo de mia mortinta kuzo neniu el vi povas esti la
universala heredonto.

Charles.

Ah mon dieu! Je suis perdu!

Gotfrido.

Abomene! Mia malŝanco!

Adelgundo.

Se li vivus ankoraŭ, mi lin -- -- -- (minacas per la vipo).

Hipolito.

Ekstrema dispeciĝo!

Ĝojo.

Kontraŭ malfeliĉo eĉ dioj vane batalas!

Gotfrido (ebrieta).

Kaj vi eĉ ne estas diino.

Akcipitro.

Jen bonega fino de artikolo por kelkaj eminentaj gazetoj.

Petro.

Sed por iel kompensi viajn vojaĝelspezojn kaj parte ankaŭ viajn
maltrafajn esperojn mi havas la komision, pagi al ĉiu el vi mil
spesmilojn.

Ĝojo.

Tia estis la momento, kiam la markizo Poza ekkriis: "Ho, reĝino, tamen
la vivo estas bela!"

Gotfrido.

Tio min subtenos almenaŭ dum unu jaro super -- -- -- vino.

Adelgundo.

Mi iros Svisujon, por tie vivadi kiel privatulino.

Akcipitro.

La fino de l' artikolo nur iĝos pli bona, pli ekscitanta per tio.

Charles.

Ho, kia ĝojo por mia edzino kaj mia bubo! Ni nun povas komenci
malgrandan negocon, mi ne bezonos plu dancadi -- -- --

Hipolito.

Ekĝoju, Dresdena ĉefaplaŭdisto, vi perdas konkuranton, ĉar nun oni jam
ne aplaŭdos laŭ komando.

Akcipitro.

Haltu, gesinjoroj, nur parlamente! Mi proponas toaston: vivu la kuzo!

Ĉiuj.

Vivu, li vivu!

Petro.

Mi dankas por via bondeziro, kaj mi ĝojas povi diri al vi, ke via deziro
jam plenumiĝis.

Ĉiuj (mirege kaj scivole).

Kiel do? Kio estas?

Petro.

La klarigo venos poste, nun ni volas kunsidi kaj gaje matenmanĝi.

(Kurteno.)



Tie ĉi oni parolas Esperante

Unuakta komedio de T. Williams (1859)

tradukita kaj aranĝita de M. Hankel.


PERSONOJ:

  Majoro Raten
  Sinjorino Julieta Raten, lia edzino
  Sinjoro Bergwald
  Sinjorino Bergwald, lia edzino
  Elza, ilia filino
  Viktor Dubois
  Berta, servistino
  Policano
  Komisiisto

Loko: Dresden. Tempo: Hodiaŭ.

                        Fenestro      Pordo 3
                   _____ . . . _______ . . . _____
                  /                               \
                 .                                 \
        Pordo 2 .                                   \
               .                                     .
              /                Scenejo                . Pordo 4
             .                                         .
    Pordo 1 .                                           \
           .                                             \
          /_______________________________________________\


SCENO I.

    Bele meblita ĉambro. Elza aranĝas florojn, Berta viŝas tablojn
    kaj objektojn.

Elza.

Nun mi aranĝas la florojn kaj tiam ĉio estos preta! La luontoj povas
veni! Ke ili nur venu! Certe ili vidos la grandan afiŝon: Tie ĉi oni
parolas Esperante. (Ŝi montras la afiŝon kaj remetas ĝin en la
fenestron.)

Berta.

Sed estis granda laboro! De la kvina matene hodiaŭ mi penas kaj laboras.

Elza.

Mi ja helpis al vi, kaj nun la ĉambroj estas en bona ordo kaj tre
komfortaj.

Berta.

Certe, la gastoj estos kontentaj! Ni donos al ili la tutan etaĝon, kaj
ni loĝos en la kvara, sub la tegmento. Sub la tegmento en tiu ĉi varmega
semajno de Aŭgusto!

Elza.

Tio estis ja la deziro de miaj gepatroj ludoni la loĝejon dum la
kongreso. Tial ni ĉiuj lernis ja Esperanton tiel fervore. Ankaŭ vi,
Berta, efektive bone parolas.

Berta (rigardas la florojn).

Fraŭlino, aldonu tiun ĉi belan filikon al la rozoj!

Elza.

Filikon? Vi scias la nomon? Mi ĵus volis serĉi ĝin en la vortaro.

Berta.

Ho, fraŭlino, mia kuzo la policano, donis al mi bukedon de rozoj kaj
filiko.

Elza.

Ĉu via kuzo, la policano ankaŭ donis al vi mirtojn kaj violetojn?

Berta.

Certe, certe, fraŭlino!

Elza.

Vi estas feliĉa knabino! Ho ve, mi neniam revidos la ĉarman sinjoron,
kiu al mi donacis violetojn en Parizo!


SCENO II.

(Sinjorino Bergwald eniras el pordo 2.)

Sinjorino Bergwald.

Fine la dormoĉambroj estas pretaj. Nur la "Manolon" oni ne ankoraŭ
sendis. (La sonorilo de pordo 3 eksonas.) Eble jen, vidu Berta. (Eniras
komisiisto.)

Komisiisto.

Mi alportas la objektojn aĉetitajn de Sinjoro Bergwald: manol,
skribmaŝinon, . . . . . .

Sinjorino Bergwald.

Bona Dio! Kion do mia edzo pensas? Li deziras ludoni ĉambrojn pro
profito, kaj li elspezis jam multe da mono. La tuta familio vizitis
Esperantajn kursojn dum tri monatoj. . . .


SCENO III.

(Eniras Sinjoro Bergwald el pordo 3, alportante ĵurnalojn.)

Sinjoro Bergwald.

Estas la ĉefafero, la ĵurnaloj! Niaj gastoj deziros revidi siajn
gazetojn. (Ĉiuj elprenas unu aŭ du el ili kaj elvokas.)

Sinjoro Bergwald.

Jen la Revuo.

Sinjorino Bergwald.

Jen Lingvo Internacia kaj Tra la Mondo.

Elza.

Ho jen, tute nova gazeto!

Sinjoro Bergwald.

Estas "La Bela Mondo". Ĉarma titolo, ĉu ne?

Berta.

Kaj ĝia enhavo! Estas belega! Mia kuzo, la policano, konas presiston, li
ricevis unu el la provaj ekzempleroj.

Sinjorino Bergwald.

Ĉu vi aĉetis tiujn ĉi ĵurnalojn?

Sinjoro Bergwald.

Jes, mia kara. Donace mi ilin ne ricevis.

Sinjorino Bergwald.

Ĝis nun estis nur elspezoj. Nun ni pripensu la enspezojn. Kiom do ni
ricevos por niaj ĉambroj?

Sinjoro Bergwald.

Mi pensas eble dudek Markojn po semajno.

Berta.

Permesu, sinjoro. Diru 10 spesmiloj, tio ne ŝajnas tiel multe.

Sinjoro Bergwald.

Kion vi scias pri spesmiloj?

Berta.

Mia kuzo, la policano, klarigis al mi la aferon. Li diris, ke dum la
kongreso vi donos al mi la salajron en spesmiloj -- 20 spesmiloj monate.

Sinjoro Bergwald.

Kie do estas la tarifo, alportu ĝin Elza.

(Elza alportas grandan kartonon.)

Elza.

Jen, paĉjo.

Sinjoro Bergwald (post serĉado en la tarifo).

Mia bona infano tio ne estas ebla. Mi ja ne ankoraŭ havas la profiton.
Ni ja ĉiuj havos iom da ĝeno, sed post la kongreso ni ĉiuj loĝos en
Weisser Hirsch, tiam aliaj laboros kaj ni havos la plezuron!

Elza.

Tio estas nenio! Mi denove dezirus iri Parizon!

Berta (faras signon de monricevo).

Kaj mi sinjoro? (Eksonas la sonorilo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Ho, eble luontoj! Rapide, rapidege ĉion en ordon. Elza forprenu vian
florkorbon, kuru, kuru!

(Elza kun la korbo eliras je pordo 1.)


SCENO IV.

(Berta enkondukas sinjorinon Raten kaj sinjoron Viktor Dubois per pordo
3.)

Berta.

Venis gesinjoroj kiuj deziras loĝejon. (Eliras el pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Kie do estas la vortaro? (Ekprenas ĝin.)

Viktor.

Kiajn ĉambrojn vi ludonos?

Sinjoro Bergwald (en embaraso).

Kion vi deziras? Momenton! Momenton! (Li malfermas la vortaron.)

Viktor (pli laŭte).

Kiajn ĉambrojn vi estas ludononta?

Sinjoro Bergwald.

Onta -- inta -- anta -- mi ĉion forgesis!

Sinjorino Julieta Raten.

Eble mi povas helpi. Ĉu vi ludonos tiun ĉi belan ĉambron?

Sinjoro Bergwald.

Certe, certe mi ludonos, nun mi komprenas, la du ĉambrojn dekstre, kune
kun tiu ĉi komuna salono, 20 Mark semajne.

Sinjorino Bergwald.

Dek spesmiloj.

Sinjoro Bergwald.

Jes, 10 spesmiloj, jen la tabelo. Estas tre simpla afero, ĉiam la duono.

Viktor.

Tio estos bona profito por ni, ĉiam la duono, bonege, mi kalkulos.
(Rigardas sur la tarifon.)

Julieta.

Mi prenas la du ĉambrojn, bonvolu alportigi mian kofron kaj sendi al mi
la servistinon. (Sidiĝas en seĝon alŝovitan de Viktor, babilas kun li.)

Sinjorino Bergwald (al sia edzo).

Estas iom malfacila afero por mi, esti luigantino, ĉar mi estas el la
familio von Blücher. (Al sinjorino Raten, tre majeste.) Mi sendos mian
servistinon. (Eliras je pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Kaj mi skribos la kontrakton. (Eliras pordo 3.)


SCENO V.

    Julieta. Viktor.

Julieta.

Kaj nun, sinjoro, mi denove esprimas al vi mian sinceran dankon pro la
peno, kiun al vi kaŭzis mia embaraso.

Viktor.

La plezuro servi tian ĉarman sinjorinon estas sufiĉe da rekompenco.

Julieta.

Kia malfeliĉo ke sur la lasta stacio mia edzo kaj mi perdis unu la
alian. Mi en la kupeo, li ekstere kun la limonado -- kaj jen la vagonaro
forveturis!

Viktor.

La malfeliĉa edzo! Li kuris, kuris, kuregis, sed la vagonaro
forrapidegis. Li nun estos senkonsola!

Julieta.

Tiu kara bonulo! Li havas la plej bonan koron de l' mondo, sed nun certe
li estas kolera pro zorgo rilate al mi. Kion fari en tiu ĉi fremda urbo
sen vi?

Viktor.

Mi havas bonan ideon. Mi legis, ke la policanoj de Dresdeno lernis
Esperanton, ili vin helpos. Jen unu el ili! (De l' fenestro.) Ho,
sinjoro policano, mi petas. (Al Julieta.) Ankaŭ en Parizo la policanoj
nun lernas Esperanton, bona, bonega afero!

Policano.

(Oni vidas momenton Berta malfermantan la pordon.)

Ĉu vi bezonas mian helpon?

Viktor.

Jes, sinjoro. Tiu ĉi sinjorino perdis sian edzon dum la vojaĝo, li eble
alvenos per alia vagonaro, bonvolu konduki lin tien ĉi!

Policano.

Sinjorino priskribu al mi la sinjoron.

Julieta.

Li estas granda, havas longan barbon, grizan ĉapelon kun granda verda
stelo.

Policano.

Ĉapelon kun stelo? Bonege, mi lin trovos. (Kliniĝante eliras.)

Julieta.

Nun mi iom ŝanĝos mian vestaĵon, mia edzo ja certe baldaŭ venos.

Viktor.

Kaj nun mi komencos serĉi mian anĝelon. Ho, sinjorino, en tiu ĉi urbo
loĝas la plej ĉarma fraŭlino de la mondo, sed mi ne scias kie, mi serĉos
ŝin. Mi renkontis ŝin sur balo en Parizo, mi nur konas ŝian antaŭnomon
"Elza"! Mi faris tiun longan vojaĝon por trovi ŝin.

Julieta.

Vi estas enamiĝinta?

Viktor.

Perfekte! Mi ne laciĝos en la serĉado!

Julieta.

Mi deziras bonan sukceson. Adiaŭ. (Foriras ridetante.)

Viktor.

Agrabla sinjorineto, sed tute ne komparebla al mia "Elza"!


SCENO VI.

Sinjoro Bergwald (pordo 3).

Pardonu sinjoro, mi forgesis ion. Bonvolu pagi la duonon de la luprezo
antaŭe.

Viktor.

Kial vi tion diras al mi?

Sinjoro Bergwald.

Kial ne? Ĉu via edzino havas la monujon?

Viktor.

La sinjorino ne estas mia edzino.

Sinjoro Bergwald.

Kio do ŝi estas?

Viktor.

Estas mia, mia konatino.

Sinjoro Bergwald (rigardas en la vortaron).

Konatino? Kio tio estas? Mi esperas, ke ĉio estas en bona ordo.

Elza (eniras tra pordo 1).

Viktor kaj Elza rekonas unu la alian.

Viktor.

Ĉielo!

Elza.

Sinjoro Viktor. (Mallaŭte.)

Sinjoro Bergwald.

Kion vi deziras?

Elza.

Paĉjo, mi nur forgesis mian tranĉilon.

Viktor.

Mia anĝelo, mia Elza!

Sinjoro Bergwald.

Ne perdu tempon, la aliaj ĉambroj ne estas preta.

Elza.

Jes paĉjo, sed mi tuj revenos.

Viktor.

Mia kara sinjoro, ĉu vi havas alian ĉambron haveblan?

Sinjoro Bergwald.

Certe, la malgrandan ĉambron maldekstre.

Viktor.

Mi ĝin luprenos, tuj luprenos. Jen dek spesmiloj, kara estonta bopatro!
(Donas monon al Sinjoro Bergwald kaj rapide eniras la pordon 4.)


SCENO VII.

Sinjoro Bergwald (rigardas en la vortaron).

Bopatro? Eble insulto? Ne estas en la vortaro. Sed jen la mono! Bona
ideo skribi sur afiŝon: Tie ĉi oni parolas Esperante.

(Eniras Sinjorino Bergwald kun Berta, kiu brosas boton.)


SCENO VIII.

Sinjorino Bergwald.

Imagu nur, tiu ĉi Berta postulas duoblan salajron.

Sinjoro Bergwald.

Ne eble.

Berta.

Tamen eble. Mi havas duoblon da laboro. (Sonorilo eksonas el la ĉambro
de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald.

Kuru, kuru rapide, nia loĝantino sonorigas.

Berta.

Nova sinjorino servota, tion mi ne povas. (Iras en la ĉambron de
Julieta.)

Sinjoro Bergwald.

Mi ludonis la malgrandan ĉambron al la juna sinjoro por 10 spesmiloj.
Bonege, ĉu ne?

Sinjorino Bergwald.

Mi havos novan silkveston?

Sinjoro Bergwald.

Ni vidos, vidos, eble!

Berta (revenas kun la ŝuoj de Julieta).

Nun mi devas purigi alian paron da ŝuoj! Ĉu vi donos al mi duoblan
salajron?

Sinjoro Bergwald.

Kial vi povas esti tiel malmodesta?

Berta.

Mi ne estas malmodesta. Mia kuzo, la policano diras, duobla laboro
meritas duoblan salajron. Ĉu vi volas ĝin doni aŭ ne?

Sinjoro kaj Sinjorino Bergwald.

Certe ne!

Berta.

Tiam, gesinjoroj, brosu mem la botojn de viaj luantoj, mi ĝin ne faros.
Jen la antaŭtuko kaj la broso, mi prenas mian liberecon! Adiaŭ!
(Forkuras.)


SCENO IX.

Sinjorino Bergwald.

Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi ŝuojn!

Sinjoro Bergwald.

Sed ni ĝin devas fari, ni ludonis la ĉambrojn kun servado. (La sonorilo
de Julieta aŭdiĝas.)

Sinjorino Bergwald (demandas ĉe la pordo).

Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la ŝuojn, helpon je la
vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaŭdite!

Sinjoro Bergwald.

Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ĝin faros.

Sinjorino Bergwald.

Ne, ne, vi certe ne devas, mi ĝin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius,
ke idino de la familio von Blücher devas purigi ŝuojn! (Eniras la
ĉambron de Julieta.)

(Sonorigado de la alia flanko.)

Sinjoro Bergwald (frapas al la pordo de Viktor).

Li ankaŭ postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari
ĝin. (Prenas la antaŭtukon.) Mi ne estas el la familio von Blücher, sed
tio estas tute kontraŭa al mia inklino. Tamen -- -- (la sonorilo de la
pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loĝejo. Mi devas
malfermi.


SCENO X.

(En tiu ĉi momento Viktor kaj Elza malfermas la du pordojn 1 kaj 4.)

Elza.

Se mi nur scius, ĉu sinjoro Viktor venis pro mi!

Viktor.

Servisto! Servanto! -- Ho ĉielo, la objekto de mia amo, ne estis fantomo!

Elza.

Vi sinjoro, vi loĝas en nia domo?

Viktor.

Feliĉa hazardo kondukis min tien ĉi!

Elza.

Mi kredis, ke vi forgesis min!

Viktor.

Vin forgesi, neniam, neniam, ho fraŭlino Elza.

Elza.

Kial do vi venis Dresdenon?

Viktor.

Por trovi vin, mia adorata!


SCENO XI.

(Revenas Bergwald, la du pordoj brue estas fermataj.)

Bergwald.

Diablo! Kia terura trablovo! (Eniras sinjoro Raten. Kolonia uniformo,
tre malĝentile.)

Raten.

Kial vi forkuris sinjoro? Vi lasis min sur la ŝtuparo?

Sinjoro Bergwald. (Brosante boton.)

Pardonu, mi aŭdis ion tie ĉi.

Raten.

Ĉu vi estas la ŝupurigisto de tiu ĉi gastejo?

Sinjoro Bergwald.

Ŝupurigisto?

Raten.

Servisto, lakeo, se vi tion preferas.

Sinjoro Bergwald.

Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loĝantoj.
(Frapas al la pordo de Viktor.) Sinjoro, jen viaj botoj. (Viktor iom
malfermas kaj prenas ilin.) Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu ĉi
domo.

Raten.

Vi do ludonas loĝejojn?

Sinjoro Bergwald.

Certe, sed mi nun ĉiujn fordonis.

Raten.

Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loĝejojn! tie ĉi oni parolas
Esperante? Ĉu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan
vizaĝon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj?

Sinjoro Bergwald.

Sinjorino kaj sinjoro.

Raten.

Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn
demandojn. Krom tio vi ŝajnas tre ekscitita!

Raten.

Ekscitita, ata, ota! Ĉielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti
ekscitita. Mi alvenis per aŭtomobilo, ĉar lokomotivo ne estis havebla!
Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon!

Sinjoro Bergwald.

Akvon?

Raten.

Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj. (Vidas la florojn.) Jen, tio
sufiĉos. (Elĵetas la florojn, lavas al si la okulojn.)

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Vi difektas mian tapiŝon.

Raten (sekigante la manojn per la kurteno).

Tio ne difektos ĝin.

Sinjoro Bergwald.

Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon.

Raten.

Ne necese! (Alŝovas seĝon.) Sidiĝu!

Sinjoro Bergwald.

Dankon! Mi ne estas laca!

Raten (ordonema).

Sidiĝu!

Sinjoro Bergwald (mallaŭte).

Ĉu mi alvoku policanon?

Raten (ankaŭ sidiĝas, multe pli afable).

Ĉu vi estas fraŭlo aŭ edzo?

Sinjoro Bergwald.

Edzo.

Raten.

Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfeliĉa edzo kiel mi.

Sinjoro Bergwald.

Dio mia!

Raten.

Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi
revenis Eŭropon kaj edziĝis kun juna bela hispanino . . . . kaj
nun . . .

Sinjoro Bergwald.

Kion li diros al mi?

Raten.

Ni estis tiel feliĉaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto
estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ĝojigi mian edzinon per la vizito
de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al ŝi
bulkojn, ŝi ankaŭ petis limonadon. Mi iras alporti ĝin ne rimarkante, ke
la dek minutoj pasis -- jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna
bela danĝera Franco.

Sinjoro Bergwald.

Danĝera Franco?

Raten.

Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune,
dum la vojaĝo, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri -- la limonado
nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin
polverigos, mi ilin disrompos kiel -- (li ekkaptas la florvazon).

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Estas Saksa porcelano!

Raten (residiĝas).

Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun ĉi domon,
montru ilin al mi, montru al mi viajn loĝantinojn. (Ekstaras kaj puŝas
la seĝon kontraŭ la planko.)

Sinjoro Bergwald.

Trankviliĝu, sinjoro! Vi detruas la domon!

Raten.

Montru viajn loĝantinojn!

Sinjoro Bergwald (al si mem).

Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni ĉiuj estus
perditaj!

Raten (ekstarante kaj renversante sian seĝon).

Vi rifuzas montri al mi vian loĝantinon?


SCENO XI.

(Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Jen mia edzino, dank' al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loĝantino.

Raten.

Kiel, tiu maljunulino?

Sinjorino Bergwald.

Maljunulino? Mi?

Sinjoro Bergwald.

Diru jes, aŭ ni ĉiuj estas perditaj!

Raten.

Ĉu vi estas la loĝantino de tiuj ĉi ĉambroj?

Sinjoro Bergwald.

Jes, diru jes!

Sinjorino Bergwald.

Je-e-e-e-es.

Raten.

Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu ĉi domo tute
malaperis. Mi serĉos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon.
Trovonte ilin mi -- mi -- (kun bruo eliras).


SCENO XII.

Sinjorino Bergwald.

Ho, kiu estis tiu ĉi persono?

Sinjoro Bergwald.

Kiu li estas? Certe iu sovaĝulo, reĝo de la kanibaloj aŭ iu ĉefrabisto.
Sed ni ne devas perdi tempon (frapas al la pordo 2). Ho, sinjorino, havu
la bonecon, mi devas tuj paroli kun vi!


SCENO XIII.

(Eniras Julieta.)

Julieta.

Kun mi sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi ĵetis
honorindan viron kiel min per via terura edzo.

Julieta.

Mia edzo!

(Elza aperas en la pordo 1 kaj aŭskultas.)

Sinjoro Bergwald.

Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko
kaj limonado.

Julieta.

Mia edzo estis tie ĉi? Ho, kial vi tion ne al mi diris?

Sinjoro Bergwald.

Ĉar li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via
forkurado.

Elza.

Kion mi aŭdas! La partoprenanto de ŝia forkuro! Terure! (Rapide
malaperas.)

Julieta.

Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Ĉielo, en kia terura
situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel ĵaluza, li faros ion
malbonan en sia erara opinio! Mi ĉion al li klarigos, kie li estas?

Sinjoro Bergwald.

Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo.

Julieta.

Mi tien iros. Mi nur prenos mian ĉapelon. (Eniras ŝian ĉambron pordo
2.)


SCENO XIV.

Sinjorino Bergwald.

Ho, kial ni do elmetis la anoncon: Tie ĉi oni parolas Esperante. El tio
la tuta malfeliĉo rezultis!

Sinjoro Bergwald.

Trankviliĝu mia kara, bonvolu nur pretigi kafon kaj teon por niaj
gastoj.

Sinjorino Bergwald.

Fantomoj de miaj praavoj! Ne vidu la malhonoron de via malfeliĉa idino!
(Eliras.)


SCENO XV.

Julieta (revenas el sia ĉambro kun ĉapelo).

La hotelo je la angulo, vi diris sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Jes sinjorino, mi ĝin al vi montros. (Mallaŭte.) Estus mortigo se li ŝin
trovus tie ĉi! (Laŭte.) Mi montros, mi montros! --

(Bergwald kaj Julieta eliras el pordo 3.)


SCENO XVI.

(Elza el pordo 1, iom poste Viktor el pordo 4.)

Elza (falinte en apogseĝon).

Ĉu tio estas ebla! Sinjoro Viktor forkuris kun edziniĝita virino!
(Eltiras naztukon.) Terure!

Viktor.

Fine ili ĉiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraŭlino --

Elza.

Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida.

Viktor.

Ĉielo! Kion do mi faris?

Elza.

Mi ĉion aŭdis, sinjoro. Ĉu vi povas nei, ke vi alvenis tien ĉi kun
sinjorino, kun edziniĝita sinjorino -- kun kiu vi forkuris?

Viktor.

Ĉarma fraŭlino, mia vorto de honoro: mi ŝin vidis la unuan fojon hodiaŭ
matene en la vagonaro. (Metas la manon al sia koro.) Je la honoro de
Franco, fraŭlino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu
estas via ĉarma persono. Mi tion ĵuras je tiu ĉi maneto!

(Genufleksas antaŭ Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.)


SCENO XVII.

Sinjoro Bergwald.

Hallo! Kio tio estas?

Elza.

Ĉielo, mia patro!

Viktor.

La estonta bopatro!

Sinjoro Bergwald (starigas la pledon sur tablon).

Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de
ŝuisto je la piedoj de mia filino?

Viktor.

Sinjoro, la senmorta Ŝekspir diras: "Mallongeco estas la animo de l'
sprito". Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edziĝo.

Sinjoro Bergwald.

Ĉu vi estas freneza?

Viktor.

Jes, certe. Mi amas ŝin kaj ŝi amas min.

Sinjoro Bergwald.

Kiel, post kvin minutoj? Tion mi ĉesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu
mian domon.

Viktor.

Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos
mian kafon. (Sidiĝas apud la tablo.)

Sinjoro Bergwald.

Mi -- mi sufokiĝos pro kolero! Kaj ĉion kaŭzis la infera anonco: Tie ĉi
oni parolas Esperante!


SCENO XVIII.

Raten (pordo 3, kolerege).

Mi do estis prava! Policano diris al mi ke mia edzino loĝas en tiu ĉi
domo. Mi estas bonkora, trankvila viro, ĝis nun mi estis dolĉa kiel
ŝafido, sed nun mia kolero eksplodos -- donu al mi mian edzinon! (Kaptas
Bergwald je la brusto.)

Sinjoro Bergwald.

Lasu min, vi krispas mian ĉemizeton!

Raten.

Vi ne volas? Mi mem ŝin trovos. (Eniras la ĉambron de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald.

Tio estas tro multe. Mi alvokos policanon! Kial do ili ĉiuj lernis
Esperanton, se ili nun ne al ni helpos!

Viktor.

Bonege, kunvoku la tutan policanaron.

Raten. (Revenas.)

Strange, mi rigardis en la ŝrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino
Raten. Tamen mi vidis ŝiajn vestojn kaj ĉapelojn. (Laŭtege.) Sinjoro,
kie estas mia edzino?

Sinjoro Bergwald.

Ŝi -- ŝi -- ŝi eliris.

Raten.

Eliris? Ŝi do estis tie ĉi?


Sinjoro Bergwald.

Nu jes, ŝi estis. Ŝi ĵus iris al la Centralhotelo por trovi vin.

Raten.

Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia ĉambro, mi supozas, ke ŝi sin
kaŝas tie. (Volas eniri la ĉambron de Viktor.)

Viktor.

(Leviĝas kaj ekstariĝas inter Raten kaj pordo 4.)

Diablo! Neniu eniru en mian propran ĉambron.

Raten.

Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono. (Kriegante.) Kie estas mia
edzino?

Viktor.

Mi ne scias.

Raten.

Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu
sen mi.

Viktor.

Kia neebla ideo!

Raten.

Fripono! Donu al mi mian edzinon.

Viktor.

Gardu vin, sinjoro. (Alprenas atakan sintenadon.)

Sinjoro Bergwald.

Bona Dio! Se vi volas rompi al vi la kapojn, ne faru ĝin super mia nova
tapiŝo.

Raten.

Sinjoro, vi donos al mi tujan kontentigon. Mi neniam vojaĝas sen
pistoloj. (Elprenas paron el sia poŝo, donante unu el ili al Viktor.)

Viktor.

Sinjoro, vi estas efektiva bifsteko.

Raten.

Sinjoro, post du minutoj vi estos mortigita hundo!


SCENO XIX.

Sinjorino Bergwald poste Julieta. Pordo 3.

Sinjorino Bergwald.

Sinjoroj, kion vi faras, kio tio estas?

Raten.

(Rigardas el la fenestro.)

Jen mia edzino kun policano! Ili venas tien ĉi, kia stranga afero! Mi
min kaŝos post la kurtenoj kaj nun aŭskultu: kiu el vi perfidos mian
ĉeeston tiu ricevos kuglon en la cerbon.

Sinjoro Bergwald.

Ho, kial mi skribis: Tie ĉi oni parolas Esperante!

Julieta. (Parolante malantaŭen.)

Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn
ektimigitajn mienojn? Ĉu io okazis dum mia foriro? Ĉu mia edzo estis tie
ĉi? Ĉu iu el vi lin vidis?

Sinjoro Bergwald.

Ne!

Sinjorino Bergwald.

Ne!

Viktor.

Ne!

Julieta.

Des pli bone (al Viktor) ĉar se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio
okazus.

Raten.

Fulmo kaj tondro, ŝi timas por tiu bubo.

Julieta.

Mia kara edzo estas tiel ĵaluza! (Al sinjorino Bergwald.) Se li nur
estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la
pordon --

Sinjoro Bergwald (Tremante.)

Tute ne, tute ne, mi ne premis al vi la manon. Mi jam sentas la kuglon
inter miaj ŝultroj!

Julieta. (Iom mirigita al Viktor.)

Mi estas certe, ke vi rimarkis la kolerajn rigardojn de mia edzo en la
kupeo, kiam vi hazarde rigardis min. (Viktor forte balancas la kapon.)
Mi efektive kredas, ke li estis ĵaluza je vi! Je vi, kiu mortas pro amo
al juna fraŭlino, kun kiu vi konatiĝis en Parizo, sur balo.

Raten.

Balo? Parizo? (Streĉas la kapon el la kurtenoj.)

Julieta.

Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por
retrovi ŝin.

Raten.

Kion ŝi diras? (Rapidegas antaŭen, subenŝirante la kurtenojn.) Ĉu tio
estas efektive vera, ke vi amas ian alian?

Julieta.

Mia edzo!

Gesinjoroj Bergwald.

La kurtenoj!

Viktor.

Kion vi volas diri, sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Certe, certe, mi ĝin scias. La juna fraŭlino estas mia filino.

Raten.

Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru ŝin, montru al
ni vian filinon! (Elza eniras dum la lastaj vortoj.)

Sinjoro Bergwald.

Jen venas mia filino.

Raten.

Ah, ĉarma fraŭlino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, ĉu tiu ĉi
bela fremdulo enamiĝis je vi?

Elza.

(Ruzete rigardante Viktoron.)

Almenaŭ li tion diras.

Viktor.

Kaj li estas sincera! (Al la gepatroj.) Miaj karegaj gesinjoroj, mi
petas, donu al mi la manon de via ĉarma infano, mia patro estas tre
riĉa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo.

Raten.

Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon,
ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis! (Subite.) Prenu ŝin, junulo,
ŝi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj!

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj
se ĉio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel
bofilon? Nova vorto kiun mi lernis!

Viktor. (Kisas la manon de Elza.)

Kia feliĉego!


SCENO XX.

(Berta kaj policano eniras. Berta embarasate kliniĝas.)

Sinjorino Bergwald.

Nu Berta, ĉu vi revenas? Ĉu vi nun pensas alie?

Berta.

Jes, sinjorino, mia kuzo la policano diras, ke por Esperanto oni devas
ion oferi, Esperanto estas ideala afero!

Raten.

Sinjoro policano, vi estas prava! Per esperanto kaj via helpo mi
retrovis mian edzinon!

Viktor.

Per Esperanto mi vin trovis!

Elza.

Vivu Esperanto!

Policano.

Permesu, ankaŭ mi per Esperanto trovis fianĉinon!

Sinjoro Bergwald.

Kaj mi akiris bofilon! Ĉu ne estis bone meti en la fenestron:

Tie ĉi oni parolas Esperante?


(Kurteno.)



La Renkonto

Komedieto originale verkita

de Marie Hankel.


PERSONOJ:

  Ruso
  Anglino
  Francino
  Italo
  Germano
  Kelnero


SCENO:

    Restoracio. (Kelnero kun telertuko, aranĝas objektojn.)

Vojaĝanto (eniras).

(Ruso, Polo aŭ alia fremdulo diras en sia nacia lingvo.)

Ŝajnas esti la ĝusta loko! (Diras la nomon de la tiea restoracio.) Mi
skribis al la firmo Cook pri mia vojaĝo al Norvegujo. Cook al mi
respondis, ke mi trovos tie ĉi kunvojaĝontojn je tiu ĉi horo. Nun mi
atendos. (Al kelnero, montrante la karton de la trinkaĵoj.) Vinon!
(Eltiras el sia poŝo rusan aŭ polan gazeton, legas.)

Anglino (eniras).

O, I think I am right here. (Nomas la restoracion.) O yes, all right. I
wrote to Cook about a voyage to Denmark, Sweden and Norway. The office
sent me a letter -- o yes, all right! Here I am to find my fellow
travellors. There a gentleman is sitting, perhaps he is one of the
company. I'll ask him. (Rimarkante la kelneron.) Some tea, please.
Courage now, courage! Sir, o please, I want to ask you, if you are one
of the travellors, who are to meet here today?

Ruso (ruse).

Mi tre bedaŭras, mi ne komprenas.

Anglino.

Seems to me, the gentleman does not understand english? How is it
possible? That is a great pity, I hoped so to find good company. I am so
sorry. What countryman are you?

Ruso (ruse).

Mi bedaŭras, mi ne komprenas ian anglan vorton. (Germane, iom
ŝanceliĝe.) Verstehen Sie vielleicht Deutsch?

Anglino.

What did you say? I did not understand you. O it is horrid! I so hoped
to enjoy my journey, now I lose all hope for any pleasure! (La kelnero
aportas teon.) I thank you! But o, no, no! Please hot, hot, hot!

Kelnero.

Yes! (Post minuto alportas varmegan lakton.)

Francino (eniras).

C'est juste ici, je pense! (Nomas la restoracion.) C'est ça, c'est
juste! J'ecrivais à l'office de Cook à cause d'un voyage à Danemark, la
Suede et la Norvège. Je veux voir le monde un peu, je dezire faire des
connaissances agréables. C'est pour ça, que j'écrivais a Cook. Il
m'écrit que je trouverai ici dans le restaurant (nomo) à cette heure
bonne société, des compagnons agréables. (Al la kelnero.) Du chocolat,
s'il vous plait. Voilà un monsieur, voici une jeune dame! Ah madame,
ai-je l'honneur de voir une des dames partoprenantes au voyage à
Danemark?

Anglino.

O I am very sorry, I don't understand you. I can not make out what you
mean. It is a great misfortune, that we are speaking different
languages. (Kelnero alportas ĉokoladon. Ĉiuj sidiĝas apud apartaj tabloj
kun malgajaj mienoj.)

Italo (eniras).

Ecco mi arrivato! Devo trovar qui i miei compagni di viaggio, come dice
la lettera di Cook. -- Va bene, vi sono qualque signore e signori.
(Alparolas la tri gesinjorojn unu post la alia, ĉiu el ili skuas la
kapon.) Scusi, mi chiamo . . . . ., sono venuti qui per trovar i
compagni di viaggio? -- Non capiscono l'italiano? -- Nea anche Lei? --
Peccato! -- (Al kelnero, kiu neas.) Parli italiano? -- Ma che cosa si
deve fare? Dami un bicchiere di limonada! (Sidiĝas malesperante.)

Germano (eniras, esperante).

Ĉefkelnero! Glason da biero! (La gastoj ĉiuj ekstariĝas.)

Ruso.

Kion mi aŭdas! Esperanto!

Anglino.

Kia surprizo! Nia kara lingvo!

Francino.

O sinjoro, vi parolas Esperante?

Italo.

Fine, fine! Kia feliĉo!

Ruso.

Nun ni povas paroli pri nia afero!

Anglino.

Ĉu vi estas kunvojaĝonto?

Francino.

Vi estas nia bona anĝelo!

Italo. (Al kelnero alportante la bieron.)

Kaj vi estas nia anĝeleto, nun ni ne estos plu mutaj ŝafoj, ni estos
feliĉaj homoj. (Al la germano.) Sinjoro, ni dankas vin, ĝis nun ni ne
povis kompreni unu la alian.

Germano.

Mi tre ĝojas, ke mi elparolis la sorĉan vorton. Nun ni ja povas sidiĝi
kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi
ne tuj provis nian lingvon?

Ruso.

Neniu min ĝis nun komprenis.

Anglino.

Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaĝon.

Francino.

Al mi oni alportis mineralakvon.

Italo.

Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danĝero! Mi parolis esperante, la
homoj miris, paroletis mallaŭte, faris signon tiel (tuŝas la frunton)
ili kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en
frenezulejon. Tiam mi ĵuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi ĵuris
silenti pri Esperanto!

Ruso.

Mi faris la saman.

Anglino.

Ankaŭ mi ĵuris.

Francino.

Mi same.

Germano.

Bone, bone, bonege! Kia malsaĝa ĵuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da
malbono ni ĉiam devis aŭdi pri nia lingvo! Ĝi estas utopio, sensencaĵo,
miksaĵo, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliĉe la infano vivas kaj
ridas, ĝis nun ĝi nur ludis, baldaŭ ĝi estos matura homo, kiu laboros
kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon.
Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi ŝajnas al mi kleraj,
instruitaj personoj, vi vojaĝas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne
lernis la germanan lingvon?

Ruso.

Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon
sufiĉe bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane
nevolonte.

Germano.

Nu bone! (Al la anglino.) Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al
la nia, vi estas niaj kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian
germanan lingvon?

Anglino.

Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ĝin ne malamas, sed mi tute ne
havis la eblecon lerni ĝin. En mia urbeto ne ekzistis germana
instruisto; Esperanton mi lernis el "The whole of Esperanto" de Ĉefeĉ,
sen instruisto.

Germano.

Mi tion komprenas. (Al la Francino.) Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis
germanan?

Francino.

O, sinjoro, pardonu, mi ne volas ofendi vin, sed germana lingvo --

Germano.

Nu, parolu nur, mi petas.

Francino.

La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ĝin. Sed nek
mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraŭe
Esperanto, kiel bele ĝi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni
tiun teruran lingvon!

Germano.

Ho ve, kion mi devas aŭdi! (Al la Italo.) Sed vi sinjoro, kian motivon
vi havis por ne lerni la germanan, anglan aŭ francan lingvon?

Italo.

Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo.

Germano.

Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj ĉi
sinjorinoj?

Italo.

Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi
forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon
en ia lingvo krom mia patra lingvo.

Germano.

Ĉiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute
alia afero en nia neŭtrala lingvo. Ni povas paroli, babili, laŭ korĝojo,
vi certe nun havos tre plezuran vojaĝon.

Ruso.

Mi esperas trovi belajn vidindaĵojn por fotografio, (al la Anglino) vi
ankaŭ estas fotografistino, ĉu ni laboros kune?

Anglino.

Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la
valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn.

Francino (al la Italo).

Ĉu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi
ankaŭ desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min.

Italo.

O sinjorino. Mi estas feliĉa instrui vin! Jes, certe, mi estas
pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaĝoj, la ŝtonegoj, la fjordoj estos
miaj modeloj.

Francino.

Ni desegnos kaj pentros kune!

Germano.

Mi antaŭdiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas,
sendu al mi poŝtkartojn.

Ĉiuj.

Jes, certe, nia bonfaranto!

Germano.

Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas D-ro Zamenhof.

Vivu Esperanto, vivu Zamenhof!

(Kurteno.)



Notoj de la tekstpreparinto:

Sube estas listo de preseraroj, kiun mi ŝanĝis:

  Originale                      Korekte
  viro extremement saĝa          viro extrêmement saĝa
  montras exercises et grand     montras exercices et grand
  heredanto kaj ĉiuokazo         heredanto kaj ĉiuokaze
  havas la ĝoĵon                 havas la ĝojon
  devas resigni la heredaĵon     devas rezigni la heredaĵon
  bruon kaj violinon             bruon kaj violonon
  ludante violinon               ludante violonon
  muziko je polonesa paŝo        muziko je poloneza paŝo
  O jes, all right               O yes, all right
  vojage to Denmark              voyage to Denmark
  good kompany                   good company
  I loose all hope               I lose all hope
  cause d'un vojage              cause d'un voyage
  Du chokolat                    Du chocolat
  partoprenantes au vojage       partoprenantes au voyage





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Tri unuaktaj komedioj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home