Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Inaŭgura parolado de Barack Obama - 20-a de januaro, 2009
Author: Obama, Barack, 1961-
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Inaŭgura parolado de Barack Obama - 20-a de januaro, 2009" ***


Inaŭgura parolado de Barack Obama

20-a de januaro, 2009


Kunlabore tradukis diversaj volontuloj



Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro la
tasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la
oferoj de niaj antaŭuloj.

Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, [aplaŭdo]
kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum ĉi tiu
transdono.

Kvardek kvar Usonanoj jam ĵuris kiel prezidanto. La vortoj estis
parolitaj kaj dum leviĝantaj tajdoj de prospero, kaj dum la
trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la ĵuron
inter kuniĝantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj,
Usono persistis--ne nur pro lerteco aŭ vizio de altranguloj, sed ĉar
ni la usonpopolo{1} restis fidelaj al la idealoj de niaj antaŭuloj,
kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj.

Tiel estis; tiel devos esti kun _ĉi tiu_ generacio de usonanoj.

Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo.  Nia nacio
militas kontraŭ vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio
severe malfortiĝis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed
ankaŭ pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj
prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdiĝis, laborpostenoj
malaperis, negocoj fermiĝis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj
lernejoj malhelpas tro multajn--kaj ĉiu tago plue montras, ke niaj
manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endanĝerigas
nian planedon.

Jen la indikoj de krizo, laŭ datumoj kaj statistikoj. Malpli
mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra
nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke
la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.

Hodiaŭ mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj
kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile aŭ dum mallonga tempo,
tamen sciu ĉi tion, Usono: _Ili estos superitaj!_ [aplaŭda paŭzo]

Ĉi-tage, ni kuniĝas ĉar ni elektis esperon super timo, unuecon de
celo super konflikto kaj malakordo. Ĉi-tage, ni venas por deklari
finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontraŭriproĉoj,
kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn.
Ni restas juna nacio. Sed laŭ la bibliaj vortoj,{2} venas la tempo por
forigi infanaĵojn.

Venas la tempo por reaserti nian daŭran spiriton, elekti pli bonan
historion, antaŭenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon
transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio
ke _ĉiuj_ estas egalaj, _ĉiuj_ estas liberaj, kaj _ĉiuj_ meritas
ŝancon preni sian plenan mezuron de feliĉo.

[pli longa aplaŭda paŭzo]

Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco
neniam estu supozata. Oni devas gajni ĝin per faroj. Nia vojaĝo
neniam konsistis el facilaj vojoj aŭ kontento kun malpli. Ĝi ne
estis la vojo por la malkuraĝaj, por tiuj preferantaj ripozon pli
ol  laboron, aŭ avarantaj sole la plezurojn de riĉoj kaj famo. Male,
estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de aĵoj--iuj famaj,
sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro--kiuj
suprenportis nin laŭ la longa malfacila vojo al prosperon kaj
liberon.

Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedaĵojn kaj vojaĝis
trans oceanoj serĉante novan vivon. Por ni, ili laboregis en
ŝvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo,
kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en
lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.{3}

Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris
ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon.
Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj
ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskiĝo aŭ riĉeco aŭ
frakcio.

Tio ĉi estas la vojaĝo, kiun ni daŭrigas hodiaŭ. Ni restas la plej
prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli
produktivaj, ol kiam tiu krizo komenciĝis. Niaj mensoj estas ne
malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol
lastsemajne, aŭ lastmonate, aŭ lastjare. Nia kapablo restas
nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la
avantaĝoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj--tiu
tempo certe jam pasis. Ekde _hodiaŭ_, ni devas ekstari, forigi nian
polvon, kaj komenci la laboron refari Usonon. [longa aplaŭda paŭzo]

Ĉar ĉie, kien ni rigardas, estas laboro farinda. La stato de nia
ekonomio postulas agon, rezolutan kaj rapidan. Kaj ni agos, ne
nur por krei novjan oficojn, sed por krei novan fundamenton por
kreskado. Ni konstruos la stratojn kaj pontojn, la elektrajn retojn
kaj ciferecajn liniojn, kiuj nutras nian komercon kaj ligas nin
kune. Ni restarigos sciencon al ĝia ĝusta loko, kaj utiligos
mirindaĵojn de teĥnologio por levi kvaliton de sanitara servo kaj
malaltigi ĝian koston. Ni profitos la sunon kaj la ventojn kaj la
grundon por fueli niajn aŭtojn kaj funkciigi niajn fabrikojn. Kaj ni
reformos niajn lernejojn kaj universitatojn por plenumi la postulojn
de nova epoko.

Ĉion ĉi ni povas fari. Ĉion ĉi ni _faros_.

Nu, estas iuj, kiuj pridubas la amplekson de niaj ambicioj, kiuj
sugestas ke nia sistemo ne povas elteni tro multajn grandajn
planojn. Iliaj memoroj mallongas, ĉar ili forgesis tion, kion ĉi tiu
lando jam faris, kion liberaj viroj kaj virinoj povas atingi kiam
imago estas kunigita kun komuna celo, kaj neceso kun kuraĝo. La
cinikuloj ne sukcesas kompreni, ke la grundo moviĝis sub ili, ke la
malfreŝaj politikaj disputoj, kiuj okupis nin tiom longe, ne plu
validas.

Nia demando hodiaŭ ne estas ĉu nia registaro tro grandas aŭ tro
malgrandas, sed ĉu ĝi funkcias--ĉu ĝi helpas familiojn trovi laboron
kun deca salajro, sanrimedojn ne tro altkostajn, emeritiĝon dignan.
Kie la respondo estas "jes", ni intencas movi antaŭen. Kie la
respondo estas "ne", programoj finiĝos. Kaj tiuj el ni kiuj
administras publikajn dolarojn devos esti respondecaj, elspezi saĝe,
reformi malbonajn kutimojn, kaj fari aferojn en la lumo de tago, ĉar
nur tiam ni povas restarigi la gravegan fidon inter homoj kaj ties
registaro.

Nek estas la demando antaŭ ni ĉu la merkato estas forto por bono aŭ
malbono. Ĝia povo krei riĉecon kaj plivastigi liberecon estas
senegala. Sed ĉi tiu krizo rememorigis nin, ke sen garda okulo la
merkato povas spiraliĝi preter regeblo. La lando ne povas prosperi
longe kiam ĝi favoras nur la prosperulojn.

La sukceso de nia ekonomio ĉiam dependis, ne nur de la grandeco de
nia tuta enlanda produkto, sed de la vasteco de nia prospero, en nia
kapablo por disponigi oportunon al ĉiu volonta koro--ne pro kompato,
sed ĉar tio estas la plej certa vojo al nia komuna bono.

[longa aplaŭda paŭzo]

Pri nia komuna defendo, ni malakceptas kiel malveran la elekton
inter nia sekureco kaj niaj idealoj. Niaj prapatroj-- [aplaŭdo] Niaj
prapatroj, alfrontantaj danĝerojn, kiujn ni apenaŭ povas imagi,
projektis ĉarton por certigi regon per leĝo kaj la rajtojn de la
homaro--ĉarton plivastigitan per la sango de generacioj. Tiuj
idealoj ankoraŭ lumigas la mondon, kaj ni ne cedos ilin por dumtempa
avantaĝo. [aplaŭda paŭzo]

Do al ĉiuj aliaj popoloj kaj registaroj, kiuj spektas hodiaŭ, de la
plej grandaj ĉefurboj, al la eta vilaĝo, kie mia patro naskiĝis,
sciu ke Usono estas amiko de ĉiu nacio, kaj ĉiu viro, virino, kaj
infano, kiu serĉas estontecon de paco kaj digno. Kaj ni estas pretaj
estri denove. [aplaŭda paŭzo]

Memoru, ke antaŭaj generacioj alfrontis faŝismon kaj komunismon ne
nur per misiloj kaj tankoj, sed per la fortaj aliancoj kaj persistaj
konvinkoj. Ili komprenis, ke nia potenco sola ne povas protekti nin,
nek ĝi rajtigas al ni konduti kiel ni volas. Anstataŭe ili sciis, ke
nia potenco kreskas per ĝia prudenta uzo; nia sekureco devenas de la
justeco de nia misio, la forto de nia ekzemplo, la hardantaj ecoj de
humileco kaj modereco.

Ni estas la konservantoj de ĉi tiu heredaĵo. Gvidataj de ĉi tiuj
principoj denove, ni povas renkonti ĉi tiujn novajn minacojn, kiuj
postulas eĉ pli grandan penon, pli grandan kunlaboron, kaj
interkomprenon inter nacioj.

Ni komencos zorge lasi Irakon al ĝiaj homoj kaj forĝi malfacile
gajnitan pacon en Afganujo. Kun malnovaj amikoj kaj antaŭaj
malamikoj ni laboros senripoze por malpligrandigi la atombomban
minacon, kaj forpuŝi la danĝeran fantomon de plivarmiĝanta planedo.

Ni nek petos pardonon pro nia vivmaniero, nek ŝanceliĝos pri ĝia
defendo. Kaj por tiuj, kiuj penas antaŭenigi siajn celojn per teroro
kaj buĉado de senkulpuloj, ni diras al vi, ke nia spirito pli
fortas, kaj nerompeblas--vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos
vin! [longa aplaŭda paŭzo]

Ĉar ni scias, ke nia diversa heredaĵo estas forto, ne malforto. Ni
estas nacio de kristanoj kaj islamanoj, judoj kaj hinduoj, kaj
nekredantoj. Ni estas formigita de ĉiu lingvo kaj kulturo, tirita de
ĉiu angulo de ĉi tiu Tero, kaj ĉar ni gustumis la amaran feĉon de
civila milito kaj apartismo, kaj eliris de tiu malluma ĉapitro pli
fortaj, kaj pli unuigitaj, ni tial kredas, ke la malnovaj malamoj
iam pasos, ke la linioj de tribo baldaŭ solviĝos; ke dum la mondo
malgrandiĝas, nia komuna homeco aperigos sin; kaj ke Usono ludu sian
rolon por enkonduki novan epokon de paco.

Al la islama mondo, ni serĉas novan vojon antaŭen, baze de reciproka
intereso kaj reciproka respekto. Al tiuj estroj ĉirkaŭ la terglobo,
kiuj klopodas semi konflikton, aŭ kulpigi pri siaj sociaj problemoj
la Okcidenton, sciu ke viaj popoloj juĝos vin per tio, kion vi
konstruas, ne kion vi detruas. [aplaŭda paŭzo]

Al tiuj, kiuj tenas potencon per korupto kaj trompo kaj subpremo de
protesto, sciu, ke vi estas sur la malĝusta flanko de historio, sed
ni etendos manon se vi konsentas malfermi vian pugnon. [aplaŭda paŭzo]

Al la popoloj de malriĉaj landoj, ni promesas labori kune kun vi por
burĝonigi viajn plantejon kaj por fluigi purajn akvojn; por nutri
malsategajn korpojn kaj eduki avidajn mensojn. Kaj al tiuj nacioj
kiel nia, kiuj ĝuas relativan abundon, ni diras ke ni ne plu povas
ignori suferojn ekster niaj landlimoj, nek povas konsumi la
materialojn de la mondo ignorante la efikon. Jen la mondo ŝanĝiĝis,
kaj ni ŝanĝiĝu kun ĝi.

Dum ni konsideras la rolon disvolviĝantan antaŭ ni, ni memoras kun
humila dankemo tiujn kuraĝajn usonanojn, kiuj nun patrolas forajn
dezertojn kaj distancajn montojn. Ili havas ion por rakonti al ni,
kiel la falintaj herooj kiuj kuŝas en Arlington{4} flustras tra la
epokoj.

Ni honoras ilin, ne nur ĉar ili estas gardistoj de nia libereco, sed
ĉar ili enkorpigas la spiriton de servo--volontemon trovi signifon
en io pli granda ol si mem.

Tamen dum ĉi tiu momento, momento kiu difinos generacion, estas
precize tiu spirito, kiu estu en ni _ĉiuj_. Kiom ajn registaro povas
fari, kaj devas fari, estas finfine la fido kaj rezoluteco de la
usonanoj de kio nia lando dependas. Ĝi estas la kompato endomigi
nekonaton kiam digoj krevas, la sindonemo de laborantoj kiuj
preferus redukti siajn laborhorojn ol vidi amikon perdi laboron,
kiuj gvidas nin tra niaj plej mallumaj horoj. Estas la kuraĝo de
fajrbrigadistoj sturmi ŝtuparon fumplenan, sed ankaŭ la vartemo de
gepatroj al infanoj, kiuj finfine decidas nian sorton.

Niaj defioj eble estas novaj. La iloj por alfronti ilin eble estus
novaj. Sed la valoroj de kiuj nia sukceso dependas--honesto kaj
diligenteco, kuraĝo kaj justo, toleremo kaj scivolo, lojaleco kaj
patriotismo--tiuj estas malnovaj. Tiuj valoroj estas veraj. Ili
estis la serena forto de progreso tra nia historio.

Necesas do reveno al tiuj veroj. Neceso al ni nun estas nova epoko
de respondeco--agnosko de ĉiu usonano, ke ni havas devojn al ni mem,
nia lando, kaj la mondo; devojn, kiujn ni ne plende akceptas, sed
anstataŭe prenas ĝoje, firme kun la scio ke estas nenio pli
kontentiga al la spirito, pli difinanta nian naturon, ol dediĉi nin
plene al malfacila tasko.

Jen la prezo kaj la promeso de civitaneco. Jen la fonto de nia
memfido--la scio, ke Dio alvokas nin formi necertan sorton. Jen la
signifo de nia libereco kaj nia kredo, kial viroj kaj virinoj kaj
infanoj de ĉiu raso kaj ĉiu kredo povas aliĝi la feston trans ĉi tiu
grandioza placo; kaj kial viro kies patro, antaŭ malpli ol 60 jaroj,
eble ne ricevus servon en loka restoracio nun povas stari antaŭ vi
por fari plej sanktan ĵuron.

[longa aplaŭda paŭzo]

Do ni marku ĉi tiun tagon per memoro pri kiu ni estas, kaj kiom
longe ni vojaĝis. En la jaro de la naskiĝo de Usono, en la plej
frostaj monatoj, malgranda bando de patriotoj kunpremiĝis ĉirkaŭ
tendaraj fajroj sur la bordoj de glacia rivero. La ĉefurbo estis
forlasita. La malamiko estis alproksimiĝis. La neĝo estis makulita
de sango. En la momento kiam la sukceso de nia revolucio estis plej
dubinda, la patro de nia nacio ordonis, ke ĉi tiujn vortojn oni legu
al la homoj:

"Ĝi estu dirita al la estonta mondo, ke en la profundo de vintro,
kiam nenio krom espero kaj virto povis travivi, ke la urbo kaj la
kamparo, alarmita pro unu komuna danĝero, venis antaŭen por renkonti
ĝin."

Usono: alfrontante niajn komunajn danĝerojn, en ĉi tiu vintro de nia
malfacilo, ni memoru ĉi tiujn eternajn vortojn. Kun espero kaj
virto, ni alfrontu denove la frostajn fluojn, kaj eltenu ĉiujn ajn
ŝtormojn venontajn. Ĝi estu dirita de la infanoj de niaj infanoj, ke
kiam ni estis testitaj, ni rifuzis lasi ĉi tiun vojaĝon finiĝi, ke
ni ne forturniĝis nek hezitis; kaj kun okuloj fiksitaj sur la
horizonto kaj kun la graco de Dio sur ni, ni portis antaŭen tiun
grandan donacon de libereco kaj liveris ĝin sekure al estontaj
generacioj.

Dankon, kaj Dio benu vin, kaj Dio benu Usonon.


Piednotoj

{1} "We the people"--La famaj komencvortoj de la usona konstitucio.

{2} 1 Korintanoj 13:11

{3} Kvar lokoj de gravaj bataloj el usona historio: Concord,
Massachusetts--Usona revolucio; Gettysburg, Pennsylvania--Usona
enlanda milito; Normandy--Dua mondmilito; Khe Sanh--Vjetnama milito.

{4} Nacia milita tombejo en Arlington.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Inaŭgura parolado de Barack Obama - 20-a de januaro, 2009" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home