Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj
Author: Omelka, František, 1904-1960
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.
Copyright Status: Not copyrighted in the United States. If you live elsewhere check the laws of your country before downloading this ebook. See comments about copyright issues at end of book.

*** Start of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj" ***

This book is indexed by ISYS Web Indexing system to allow the reader find any word or number within the document.



LA ALASKA STAFETO

kaj

KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ


Originale verkitaj en Esperanto

de

F. OMELKA



1952

THE ESPERANTO PUBLISHING COMPANY LTD.

RICKMANSWORTH, ANGLUJO

La manuskripton zorge korektis

  S-ro Mason Stuttard, al kiu mi
  esprimas mian plej koran dankon.

F.O.



Ambaŭ rakontoj originale aperis en _Esperanto_, la revuo de
Universala Esperanto-Asocio.



Iom pri la aŭtoro


Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la aŭtoro de la
legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone
ni citu el lia responda letero.

  Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951.


Mi naskiĝis en la jaro 1904 en Staré Město-Uherské Hradiště,
Ĉeĥoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi fariĝis instruisto.
En tiu ĉi okupo mi trovis plenan feliĉon; kiam estis al mi
donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis
en la klason, ĉar laboro kun la vivanta materialo estas por mi la
plej interesa.

Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dediĉitaj al la
infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi ĉiam klopodas per
aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, aŭdaco,
sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn
donas la vivo mem.

La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi
eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata
Cseh-instruisto, Dolfa Bartoŝik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis.
Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom pliriĉigos mian vivon la
internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantiĝo mi
korespondis kun Lidia Zamenhof, petante ŝin pri rajto traduki
ŝiajn Esperantlingvajn rakontojn _Halinjo_ kaj _Araneo_ en Ĉeĥan
lingvon. Baldaŭ mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj
en antaŭmilita _Heroldo_, Esperanto-prelegoj en Ĉeĥoslovakaj
radiostacioj, libreto por infanoj _Aventuro de Antonio_, k.t.p.
Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi
fariĝis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian
patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino
Alamö el Svedulo kaj aliaj)--iliaj prelegoj estis ne nur por mi,
sed ankaŭ por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia
nebula fantomo aŭ ludilo, sed grava faktoro por interkompreniĝo de
la popoloj.

Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori ĉi
tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj
donis al mi tre valorajn informojn antaŭ ol mi komencis verki la
_Stafeton!_

Vi demandas ankaŭ pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton
samtempe kun mi. Ŝi estas ĉiam la unua legantino de miaj
manuskriptoj. Ŝiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino
studas--ankaŭ ŝi estas Esperantistino.

Esperanton mi rigardas kiel tre taŭgan kaj valoran helpanton en
batalo por la tutmonda paco. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj de la nuna
tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine
efektiviĝos.

Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem.
Sed la kulpulo en tiu ĉi afero estas vi.

Sincere vin salutas via Ĉeĥoslovaka amiko.

  _F. Omelka_.


Al la memoro de siaj gepatroj
   dediĉas
   la aŭtoro


Enhavo

     I. Epidemio
    II. Ĝemantaj dratoj
   III. Propono
    IV. La volontuloj
     V. La stafeto
    VI. Leonard Seppala
   VII. Inter vivo kaj morto
  VIII. Gunnard Kasson
    IX. En la lasta momento
     X. La atingita celo
    XI. Fino



Antaŭparolo


_ALASKO--malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de
kruelaj frostaj kaj neĝblovadoj. La lando de longa vintro kaj
mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenaĵoj, de
ĉielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en
la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de
orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj
flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu--kiel neniu alia--estis
la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia
mnlgaja bankroto. La lando preskaŭ senhoma, ĉar por unu
homo--blankulo, Eskimo aŭ Indiano--estas spaco da 25-kilometra
kvadrato...._

_Kaj al tiu ĉi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj
antaŭ malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj
batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj
trovaĵoj de multekosta metalo, kio vigligis la loĝantojn de ĉiuj
regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj
koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu
estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo kliniĝis en humila
respekto kaj senlima admiro antaŭ la heroeco de viroj de la Nordo.
En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitiĝo, multaj
homoj ekkonsciis kiel bele estas--esti homo. Kaj ĉiuj atendis en
angora streĉo, ĉu atingos ĝustatempe sian celon_--la alaska stafeto.


La Alaska Stafeto


Ĉapitro 1

Epidemio


Januara vespero 1925.

Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ĝi kuregis tra la
stratoj de la urbeto Nome kiel furioza ĉevalo. Ĝi fajfis, bruegis,
ĝemis. Ĝi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en
varmigitajn loĝejojn.

Post la sesa horo la vento ankoraŭ plifortiĝis. Ĝi suprenlevis de
sur la tero freŝan neĝon, portis ĝin alten kaj pelis ĝin antaŭ
sin. El malproksimo aŭdiĝis malserena bruado de grandegaj
glaciblokoj, kiuj puŝis unu la alian, kuniĝis kaj denove rompiĝis,
ĝis la tero tremis.

Malgraŭ la malbona vetero, ĉirkaŭ la sepa horo la pordoj de la
domoj malfermiĝis kaj en la neĝblovadon eliris gepatroj kun siaj
infanoj. Ili apenaŭ transpaŝis la sojlon de la domo, kiam la vento
atakis ilin, ĝi ekpikis iliajn vizaĝojn kaj penetris ĝis la ostoj.
La irantoj ektremis pro la malvarmo, entiriĝis en siajn peltajn
mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj ŝalojn kaj iliajn ĉapojn
malsuprentiris ĝis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis
ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.

"Terure!" ĝemis plenaĝuloj kaj la infanoj singultis.

Sed neniu revenis hejmen. Ĉiuj rapidis al la hotelo, kies hele
lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.

En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaŭe apud la
scenejo svarmis infanoj. Malantaŭe sidis plenaĝuloj, kiuj ridante
observis la svarmadon de siaj infanoj.

"Mi diras al vi, ke fraŭlino Elias devas havi nervojn kiel ŝnurojn,
por ebligi al ŝi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison
al sia najbarino.

"Mi opinias, ke ŝi jam alkutimiĝis," respondis la sinjorino.

"Sed tamen.... Almenaŭ por mi tio estus super la fortoj."

"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaĝaj," defendis la
infanojn alia sinjorino. "Sed hodiaŭ--kiu ja mirus? Infana
teatraĵo! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."

"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian
rolon en ĉiu libera momento. Mi mem konas ĝin jam parkere."

"Kaj la teatraĵo estas versimile tre interesa. El tio, kion mi
aŭdis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatraĵo prezentas la vivon
en nia urbo de la unuaj tempoj de ĝia ekfloro," daŭrigis la
konversacion plua sinjorino.

"Plej multe plaĉis al mi tiu okazintaĵo kun iu orministo," diris
Davison.

"Kiu? Pri tio mi ne aŭdis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu
ĝis tiu momento silentis.

"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la
fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj
homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Ĵurnaloj skribis pri la riveroj
plenaj de oro, pri la fabelaj orŝtonoj, kiuj estas troveblaj je ĉiu
paŝo. Ĉu mirinde, ke la homoj alvenadis ĉi tien amase? Nomoj kiaj
Yukon, Klondike, Dawson City estis aŭdeblaj de la mateno ĝis la
nokto. Ĉiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj riĉecon. Kaj post
nelonge oni povis aŭdi nomon novan, kiun pli frue neniu aŭdis.
_Nome, Nome_ aŭdiĝis el ĉiuj flankoj."


"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la
rakontantan virinon.

"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro
Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, ĉiu
orministo sciis, ke tiu ĉi regiono troviĝas en la ekstrema
okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam
malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko
nomiĝas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen
nomo--_no name_.[1] La esprimon _no name_ mallongigis la orministoj
je _Nome_ kaj tiu ĉi nomo jam restas por nia urbo."

[Piednoto 1: anglalingvaj vortoj = _neniu nomo_.]

"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis
poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.

"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili
serĉis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili
kunvenadis kaj amuziĝis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn.
Li loĝis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris.
Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson
pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj
sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio okazis al
Sam?--oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis
videbla ankaŭ en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon.
Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."

"Kion?"

"Sam kuŝis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis
elĉerpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke
apud li kuŝis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."

"Do Sam estis riĉegulo?"

"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en
civilizitan mondon. Ĉi tie la tuta riĉaĵo havis por li neniun
valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfeliĉa malriĉulo."

"Ĝi estis vera tragedio," diris enpense juna ĵurnalisto Hilton, kiu
venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere
morti sur la sojlo de sia feliĉo, tio estas iom kruela."

"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis
ĉi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiaŭ--"

"Hodiaŭ ni aŭskultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino
Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodiaŭ ludos aŭ rigardos la
teatraĵon, certe opinios, ke ĝi estas fabela de la komenco ĝis
la fino."

"Fraŭlino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam ŝi verkis la
teatraĵon."

"Ni havas lertan instruistinon. Estas ĝojo rigardi ŝin, kiam ŝi
parolas kun la infanoj. Ĉiuj geknaboj estas en siajn rolojn
enamiĝintaj."

"Kaj kiom malfeliĉaj estis tiuj, kiuj ne ludos!"

"Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodiaŭa vespero
sukcesos."

"Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!"

Vere! En la salono aŭdiĝis aplaŭdo. Komence ĝi estis nur malkuraĝa--ja
nur kelkaj plej kuraĝaj knaboj aplaŭdis kvazaŭ ili provus
kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur
indulgemajn ridetojn, en kiuj kuŝis la sincera kompreno por infana
malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaŭdo kaj
laŭtaj krioj.

Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj
trankviliĝis kaj streĉe rigardis al la scenejo.

Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantaŭ ĝi
malkaŝis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda
debuto.

Ĵus eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo
Georgo. Ĉiuj ĝentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj
lerteco estis bone konataj.

La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidiĝis kun
la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn.

"Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel
mi vidas, la komenco estas prokrastita."

"La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj
benkoj.

"Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Ĉu ni kondutis alie, kiam
ni estis junaj?"

Post nova tondra aplaŭdo aŭdiĝis la akra voĉo de sonorilo. Kaj en
la trankviliĝintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj:

"Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Ĉu vi ne vidis lin?"

"Kaj kie restas Karlo?" koleris fraŭlino Elias. "Ili faris tion
belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas
hejme!"

"Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo.

"La ventego vin forportus--ĉu vi ne aŭdas, kiel ĝi tondras? Sed....
ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos
ilin."

Kaj la instruistino rapide foriris.

"Se tio estus iu alia....!" koleretis ĉarme vestita knabineto. "Sed
ĝuste Roberto, kiu ludas la ĉefan rolon!"

"Kaj sen Karlo ni ankaŭ ne povas ludi," aliĝis knaba voĉo.

Dume la malpacienco ĉiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj
benkoj ekaŭdis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita
sciigo rapide disvastiĝis tra la tuta salono.

"Ĉu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili
forgesis, ke oni ludas hodiaŭ!"

Panikaj demandoj flugis laŭ la salono. Neniu scipovis respondi ilin.
Ĉiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj
oni devus puni ilin.

Kiam la koleriĝo kontraŭ la malakurataj knaboj kulminis, antaŭ la
kurteno aperis la instruistino. Momente ĉiuj silentiĝis kaj
rigardis ŝian ekscititan vizaĝon.

"Estimataj ĉeestantoj! Kun granda bedaŭro mi devas komuniki al vi,
ke la teatroludon, pri kiu ni ĉiuj tiom ĝojis, ni ne povas hodiaŭ
efektivigi."

"Kial?" elspiris trompigite ĉiuj infanoj.

"Ĉar Roberto kaj Karlo, kiuj ludas ĉefajn rolojn, subite
ekmalsaniĝis," diris rapide la instruistino kaj estis feliĉa, ke
ŝi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu
teni. Ni ludos la teatraĵon, kiam ambaŭ knaboj resaniĝos."

Tio estis dirita klare, sed tamen neniu leviĝis. Ĉiuj bedaŭris,
ke la afero tiel malfeliĉe malsukcesis. La infanoj preskaŭ ploris.
Ili ja tiom ĝojis je la hodiaŭa tago!

Fine ekparolis Davison:

"Nu, kion fari! Almenaŭ restos al ni ĝojo post kelkaj pluaj tagoj.
Kaj ĉu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis
sin al kuracisto Welch.

"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumiĝo. Infano
elkuras el la varma hejmo malbone vestita--"

Li ankoraŭ ne finparolis, kiam aperis ĉe la pordo la patrino de
Karlo.

"Mi petas vin, ĉu estas ĉi tie sinjoro doktoro Welch?" ŝi
ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.

"Jes, tie--," ili montris en la mezon de la salono.

Doktoro Welch iris al ŝi renkonte.

"Kio okazis, sinjorino Brown?"

"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi,
ke vi estas ĉi tie. Nia Karlo subite malsaniĝis," ŝi komunikis
rapide, ekscitite.

"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"

"Mi ne scias. Hieraŭ li kuradis kiel sovaĝulo, kaj hodiaŭ li nur
brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitiĝo pri la hodiaŭa teatraĵo.
Li ja tiom ĝojis je tio--sed vespere li komencis vomi, li ekhavis
febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorĝo. Mi
tiom timas, sinjoro doktoro!"

"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto,"
diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.

En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.

"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"

Denove la sama afero. Hieraŭ ĉio estis en ordo, kaj hodiaŭ vomado,
febro, gorĝo.

Homoj, kiuj ĉion aŭdis, maltrankviliĝis. Kion tio signifas? Kio
trafis la infanojn en Nome?

La salono rapide malpleniĝis. Neniu jam pensis pri la teatraĵo.
Ĉiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite
aperis.

Doktoro Welch vizitis ambaŭ pacientojn, funde trarigardis ilin,
donis al ili injektojn kaj diris, ke morgaŭ matene li venos denove.
Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturniĝeme.

Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankoraŭ du virinoj. Li
estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj....

Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin
malpacience.

"Kio okazis tiom subite?" ŝi demandis.

"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidiĝis en la
fotelon.

"Ĉe ĉiuj kvar?"

"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenaŭ oni diris al mi,
ke en ankoraŭ kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."

"Ĉu vi havas sufiĉe da kontraŭ-difteria sero?"

"Jes, mi havas, sed.... sed mi timas--"

"Kion?"

"Mi timas, ke ĝi estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte."

"Ho!"

"Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras
ĉiujare. Eble ĝi survoje perdiĝis, eble la ŝipo ne povis veturi
pluen--kaj nun--"

"Kion nun?" ripetis lian vorton la paliĝinta sinjorino.

"La seron mi devas havi je ĉiu prezo!"

"Sed kiamaniere vi povas ĝin akiri? La plej proksima bakteriologia
instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil
kilometroj--kaj vi devas ĝin havi tre baldaŭ, tre rapide, ĉu ne?"

"Jes, tre rapide. Ĉar se eksplodos epidemio ĉi tie en la nordo,
tiam ĝi estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus
somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun--en tiu ĉi
terura vintro--"

En la ĉambro regis profunda silento.

La kuracisto subite leviĝis.

"Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch.

"Al la poŝtoficejo. Mi faros ĉion, kio estos en miaj fortoj."

Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon.



Ĉapitro 2

Ĝemantaj dratoj


Doktoro Welch rapidis tra la senhomaj stratoj al la poŝtoficejo. La
senkompata frosto penetris ankaŭ sub lian dikan peltmantelon, sed
la kuracisto malatentis tion. Li ja eĉ ne sentis ĝin. Ĉiuj liaj
pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi
ĝin kiel eble plej baldaŭ al Nome.

Fine li atingis la poŝtoficejon. Li frapegis la masivajn
fenestrokovrilojn kaj aŭskultis. Momenton nenio moviĝis. Sed poste
knaris la ŝtuparo, ŝlosilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la
pordon.

"Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon.

"Welch," sonis la konciza respondo.

"Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, ĉar la vento estas
kapabla forporti la homon."

"Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle,"
diris la kuracisto.

"Tre simpla afero, sinjoro doktoro!"

La kuracisto eniris la oficejon kaj sidiĝis sur la seĝon. La
poŝtoficisto preparis al si krajonon kaj paperon.

"Nu--ni povas komenci!"

Kaj doktoro Welch diktis:

"Al bakteriologia instituto en Seattle. Nome, la 25-an de januaro.
Difteri-epidemio, ni ne posedas freŝan seron. Sendu tuj. Doktoro
Welch."

La oficisto apenaŭ finskribis, kiam li demandis timigite:

"Ĉu en nia urbo estas difterio?"

"Bedaŭrinde."

"Kiom da pacientoj?"

"Ĝis nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj."

"Tio estas malbona. Tre malbona. Ĉar alportigi la seron el Seattle
en tiu ĉi sezono--tio ja estus vera miraklo."

"Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu ĉi miraklo devas
okazi."

Sinjoro Smith sidiĝis al la telegraf-aparato kaj frapetis per
ŝlosilo ŝajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj
punktojn.

"Ĝi progresos rapide. Ĉiuj linioj estas malokupitaj," li diris post
forsendo de la telegramo.

"Mi dankas vin. Se la respondo venos ankoraŭ nun dum la nokto, sendu
ĝin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos
vin."

"Restu momenton por varmiĝi ĉe mi, sinjoro doktoro!"

"Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, ĉu ne atendas min hejme
denove iu malfeliĉa patrino."

Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin.

"Ĉu vi sukcesis?" ŝi demandis tuj en la pordo.

"Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu
rapide. Sed kredu al mi--," li volis ankoraŭ ion aldoni, sed subite
li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingiĝanta fajreto en la
forno.

"Ĉu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj ŝia
kunsenta rigardo atestis, ke ŝi travivas kun sia edzo ĉiujn dubojn,
luktojn kaj esperojn.

"Jes.... efektive.... ĝi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn
mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos
kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi
dubas, ĉu aeroplano kuraĝus ĉi tien nun, en la frostoj, kiajn ni
jam longan tempon ne travivis."

Sinjorino Welch ne respondis. Ankaŭ ŝi konkludis la samon, sed
tamen ŝi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en
la venontaj tagoj morti sen helpo.

La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj eĉ dormi. Ili ambaŭ
meditis kaj ĉe ĉiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili aŭdu
eventualan frapadon de iu patrino aŭ de la sendito el la
poŝtoficejo.

Fine antaŭ la tagiĝo aŭdiĝis energia frapado je la pordo. Doktoro
Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi.

"Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim.

"Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en
la dormoĉambron.

"Ĉu nova paciento?" demandis sinjorino Welch.

"Ne. Telegramo el Seattle."

"Jam? Legu, mi petas vin!"

"Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro
punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen
la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpaĵoj punkto la
pluan alporton aranĝu mem punkto doktoro jenkins."

Anchorage-Nome!

Nur ĉi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li
finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kuŝas efektive
inter ili! Kiom da glaciaj ebenaĵoj, neĝmontoj kaj perfidaj
abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa
mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo!

Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aranĝu mem!
Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu ĉi dezerta
lando. Kaj ĉu mirinde? Kiu ja devas ĉi tie koni ĉion pli bone ol
li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes,
doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed
Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch.

La zorg-elĉerpita kuracisto malrapide rektiĝis. Subite li sentis,
kvazaŭ li liberigus sin de ĉiu laciĝo, senpovo kaj timo antaŭ la
fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas
respondecon. Kiuj ĝojas, se antaŭ ilin estas starigitaj tiaj
taskoj, kiaj ŝajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis
unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj
devoj.

Rapide decidiĝinte, li foriris al la poŝtoficejo.

"Bonan tagon, sinjoro Smith! Do--vi jam scias..."

"Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?"

"Ĉu mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?"

"Espereble. Almenaŭ post noktomezo mi estis sciigita, ke ĉiuj
linioj estas nedifektitaj."

"Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!"

La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj
dratoj tra la dezertaj tundroj, frostiĝintaj riveroj kaj vastaj
praarbaroj pli rapide ol la plej sovaĝa uragano.

Post nelonge ili estis en kontakto.

Doktoro Welch prenis aŭdilon.

"Tie ĉi Nome, doktoro Welch. Kiu estas ĉe la aparato?"

"Staciestro de Anchorage."

"Sinjoro staciestro, hodiaŭ estos al vi transdonata la sero--"

"El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la
staciestro. "Ni atendas ĝin antaŭ la vespero."

"Ĉu funkcias fervoja servo al Nenana?"

"Ĝis nun jes. Sur kelkaj lokoj estiĝis ja iom grandaj neĝamasoj,
sed ĝi denove sukcesis liberigi la fervojon."

"Bone! Post ricevo de la sero forsendu ĝin per la plej proksima
vagonaro al Nenana!"

"Ili aranĝos tion, sinjoro doktoro! Cetere--restu momenton ĉe la
aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo."

"Mi atendas."

Doktoro Welch tenis la aŭdilon. Post nelonge aŭdiĝis la staciestro
denove.

"Hallo--ĉu vi estas ĉe la aparato?"

"Jes."

"Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra
lokomotivo."

"Bonege, sinjoro! Ili dankas vin!"

"Kaj kiamaniere vi alveturigos ĝin el Nenana?"

Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion!

Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poŝtoficejon ploranta
virino.

Ŝi estis Eskimino.

"Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas
malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras--"

"Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al ŝi. Kaj klinite al
la telefon-aparato, li vokis:

"Hallo!?"

"Jes!"

"Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranĝos mi
mem! Ili atendu miajn instrukciojn!"

"Jes, mi sciigos ilin. Persistu!"

"Dankon!"

Doktoro Welch pendigis la aŭdilon, adiaŭis al Smith kaj iris kun la
Eskimino en ŝian loĝejon. Ĝi estis kompatinda kabanaĉo,
konstruita el miksaĵo de ligno, argilo, musko kaj ŝtonaro. En la
angulo sur la ligna kuŝbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kuŝis
dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia
frunto ŝvito perlis.

La kuracisto eksciis tuj ĉe la unua rigardo, ke li venas malfrue.

"Kiam li ekmalsaniĝis?" li demandis la malfeliĉan patrinon, kiu ne
ĉesis korŝire plendi.

"Antaŭ.... du.... tagoj," ŝi singultis.

"Jam antaŭ tri," aŭdiĝis murmura voĉo el alia angulo de la
malforte prilumita ĉambro.

Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kuŝas
amaseto da feloj, en ĝi ia amaso da grasaĵo, ostoj kaj malpureco,
kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio.

"Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"--

"Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro
doktoro, savu lin!" per ploranta voĉo petegis la virino.

"Ĝi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la
kuracisto.

Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke ĉi
tie ĉio estas jam senespera.

El la eskima kabano li iris rekte al la ŝerifo.

Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase
kunveni. Ankaŭ hoteloj estis fermataj, ĉar epidemio ne limiĝas nur
je la infanoj. Dum la tago montriĝis, ke malsaniĝis ankaŭ kelkaj
plenkreskaj personoj.

Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis,
en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj ĉiu injekto, kiun li
donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li
povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ĝin
haltigi por ĉiam.

En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon, ke Kudlago mortis.

Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ĝismorte
lacigita. Dum la tuta tago li ne manĝis eĉ unu manĝopeceton. Kaj
la doloro de ĉiuj pacientoj koncentriĝis en lia animo. Li suferis
kun ĉiuj, kaj pro ĉiuj.

Antaŭ noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris
malfermi. Sur la strato staris sendito el la poŝtoficejo. Li
alportis telegrafan sciigon el Nenana:

"Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke
ĝi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas
novaj neĝblovaĵoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero
povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ĝi!"



Ĉapitro 3

Propono


Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman
nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon.
El lia pala vizaĝo oni povis scii, kiel febre li ion pripensas.

Komuniku, kion pri ĝi.

Kiel kruela ĝi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco
de kelkcent kilometroj kuŝas la paketo, kiu por ilia urbo
signifas vivon. Se oni ne alveturigos ĝin ĝustatempe, dekoj da
homoj--infanoj kaj plenkreskuloj--senpove pereos. Kaj li vizitados
unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn
okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos,
kaj je ĉiuj demandoj li devos nur levi la ŝultrojn kaj per rompita
voĉo respondi:

"Sed jes.... estas sufiĉe da sero... kompreneble.... ĝi estas en
Nenana. Kion pri ĝi?"

Por kio estas ĉiuj eltrovaĵoj de la moderna tekniko, se ili ne
povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas
aŭtomobiloj en tiu ĉi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj
meze de polusa vintro?

Kaj en liajn pensojn komencis ŝteliĝi io kiel amara riproĉo. Kial
li loĝiĝis en tiu ĉi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu ĉi
mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika
kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en
la sudo! Tie sufiĉus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj
estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj ĉi tie....?

Sed subite li rekonsciiĝis. Li ekhontis pri tiu ĉi momenta
malforteco. Ne, ne--la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas
nur malbravuloj. Riproĉi la sorton pro ĝiaj malfavoro kaj malico
povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun
malhelpaĵon. Kaj ju pli da ili li--renkontos survoje, des pli
kuraĝe li ekmarŝas, li batalas kaj venkas!

Li forpaŝis de la fenestro kaj lia rigardo glitis al la biblioteko.
Li malfermis la tirkeston kun geografiaj libroj kaj momenton li
serĉis ion en ĝi, sed sensukcese.

"Silvio, ĉu vi prenis de ĉi tie landkartaron?"

"Mi havas ĝin, patro," diris Georgo.

"Ho--vi ankoraŭ maldormas? Iru jam dormi, kaj ankaŭ vi, Silvio!"

"Kaj kion vi respondos al ili?" demandis sinjorino Welch, kiu
intertempe tralegis la telegramon kaj nun kune kun Georgo studis
landkarton de Alasko.

"Mi ankoraŭ ne scias," respondis la kuracisto. "Sed mi devas solvi
la problemon, kaj tuj. Permesu, Georgo!"

Li ja konis detale la landkarton de Alasko, sed li tamen volis
plivigligi la memoron per rigardo en la landkartaron.

Momenton li atente rigardis la cirkletojn, kiuj indikis la urbojn kaj
vilaĝojn situantajn inter Nome kaj Nenana. Poste li prenis la
cirkelon kaj liniilon kaj mezuris distancojn inter la unuopaj lokoj.
Sed li ne povis solvi la problemon kiel ajn; senĉese li skuis la
kapon.

"Ĉu ne estus eble aranĝi iun ekspedicion el Nome, kiu veturu tien?"
ekhavis ideon sinjorino Welch. "Eble ni trovus kelkajn virojn, kiuj
provus tion."

"Neeble! Ke ni trovus tiajn virojn, pri tio mi ne dubas. Sed kiel
longe daŭrus la veturo? Kaj dume.... kiom da homoj mortus!"

"Aŭ... se oni forsendus el Nenana la motor-sledon!" ekbrilis la
okuloj de Georgo.

La kuracisto ekridis kaj karesis la filon per amplena rigardo.

"Vi ja ankoraŭ ne scias, Georgo, kio estas Alasko. Jes, se ĝi estus
bela ebenaĵo, sur kiu troviĝus neniu malhelpaĵo--kial ne? La
motor-sledo certe estus ĉi tie plej baldaŭ. Sed ĉu vi povas imagi
al vi, kio atendas la veturanton en tiuj ĉi dezertaj kaj perfidaj
regionoj? Se ne estas eble uzi la aeroplanon, tiam restas nur unu
komunikilo. Kaj tio estas--"

"La hunda kunjungaĵo!" interrompis lin Georgo.

"Jes. Kaj tiu, kiu gvidos ĝin, devos havi nervojn kiel el ŝtalo,
okulojn viglajn kiel ĉe falko, li devos esti elasta kiel ligno kaj
rapidmova kiel cervo. Kaj li devos tre bone koni la regionon, ĉar
alie li certe vojeraros kaj pereos."

Ĉiuj eksilentis. En la ĉambro regis premanta silento. Nur la
pendolo de la horloĝo en egalaj intervaloj forkalkulis la sekundojn,
kiuj rapide ŝanĝiĝis en minutojn, el kiuj ĉiu rememorigis al ili
la krudan realon.

Georgo suprenlevis la kapon kaj rigardis al la patro. Li vidis lian
zorgoplenan vizaĝon, lacajn okulojn--kaj subite li eksentis tiom da
kompato pri la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li leviĝis
kaj iris tra la ĉambro tien kaj reen. Ĉu estas vere nenia helpo? La
malbenita paketo! Ĝi restos en Nenana--kaj poste iu ankoraŭ povos
riproĉi la patron, ke li ne scipovis aranĝi la transporton!

Pri la transporto entute eĉ ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis
la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana--oni ja ŝparus unu
vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se
li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide.
Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj--se
necese--transdonadi ĝin unu al la alia, sen ia paŭzo, sen ia
ripozo, tiel, kiel ili faris antaŭ nelonge en gimnastika horo--kaj
tiumomente Georgo subite haltis.

Li saltis al la patro, pendigis sin ĉirkaŭ lia kolo kaj ĝoje
ekkriis:

"Paĉjo, mi jam scias...!"

"Kion?"

"Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! Ĝi certe
sukcesos!"

"Do--kion?" la patro ne komprenis.

Ankaŭ la patrino scivole rigardis la knabon, kies vizaĝo radiis pro
ĝojo.

"Ili aranĝu stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la
surprizitajn gepatrojn.

"Stafeton? Kiel?"

"Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian
ideon: "Unu kunjungaĵo veturos el Nenana, ĉu ne. Ĝi alveturos al
Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjungaĵo. La tria
estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke--mallonge dirite ĉie,
kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komunikiĝo. Ĝi estas
stafet-veturo en granda mezuro--faru tion, paĉjo!"

Doktoro Welch subite plivigliĝis. Ĉiu laciĝo estis for. Unue li
ĵetis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide leviĝis,
ĉirkaŭbrakis la filon kaj kisis lin.

"Jen, Georgo... tion oni nomas--doni konsilon ĝustatempe. Do,
stafeto.... Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! Ĝi ja estas vere la
sola ebleco...."

Li surmetis la peltmantelon.

"Kien vi iros?" demandis sinjorino Welch.

"Al la poŝtoficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido."

"Sed ĉu ne estus eble fari tion morgaŭ matene? Denove vi ne
dormos."

"Nenio alia restas. Morgaŭ matene ĉiuj lokoj devos esti sciigitaj,
pri kio temas."

"Ĉu ĝi sukcesos, paĉjo?" ĝojkriis Georgo.

"Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj
se ĝi sukcesos, ni estos savitaj!"

La horloĝo jam antaŭ longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto
ekiris al la poŝto. Sed li iris facile, kvazaŭ li ne estus
travivinta tagon plenan de tumulto, laboro kaj zorgoj.

Smith maldormis.

"Mi supozis, ke vi venos ankoraŭ dumnokte, sinjoro doktoro," li
bonvenigis la malfruan vizitanton.

"Nevolonte mi ĝenas vin, sinjoro Smith, sed--"

"Nenia ĝeno! Mi faros kompleze ĉion por havi la seron ĉi tie kiel
eble plej baldaŭ. Kompreneble, se tio estos nepre ebla."

"Ĝi sukcesos, sinjoro Smith, ĝi certe sukcesos," diris la kuracisto
ĝojplene.

Kaj post duonhoro flugis en ĉiujn pli grandajn lokojn inter Nome kaj
Nenana la alarmanta alvoko:

"Aranĝu stafeton, kiu alveturigos la seron en minacitan Nome. La
raporton pri la aliĝintaj viroj sendu tuj al Nome kaj al Nenana.
Doktoro Welch."

Kiam la kuracisto forlasis la poŝtoficejon, ĉirkaŭis lin la
nepenetrebla mallumo. Ĝi estis la mallumo, el kiu grimacas la morto.
Sed nun li jam ne timis ĝin.

Ĉu venkos la vivo?

Vere, malfacile respondi, kiam la decida lukto ankoraŭ ne
komenciĝis. Sed sufiĉas, ke estis donita ordono al la atako. Jam en
ĝi estas la vivo kaj la forto.

Kaj sur la vizaĝo de doktoro Welch aperis esprimo de firma decidemo.



Ĉapitro 4

La volontuloj


La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj ĉiam ankoraŭ
venadis novaj viroj. Iuj staris ĉirkaŭ la ardigita forno, la aliaj
sidis ĉe la tabloj. Ili atendis, ĝis venos la ŝerifo, kaj vigle
interparolis.

"Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la ĉasisto
Finke.

"Eble aperis nova dekreto pri la plialtiĝo de la impostoj,"
aŭdiĝis la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ĝusta malo
de fortkorpulo Finke.

"Ne ĝenu min pri la impostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun
ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo."

"Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas
vere malbone, tiu ordinare ne plendas."

"Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon
la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere."

"Eh, ĉiu el ni havas sufiĉe da propraj turmentaj zorgoj," svingis
per la mano Finke. "Kaj--ke mi ne forgesu--mia edzino alportis el
vendejo ian panikan sciigon el Nome. Ĉu vi aŭdis pri la afero?"

"Laŭdire furiozas tie ia epidemio," informis kompleze la tajloro.

"Kompreneble--mi ne scias, kio estas vero. Tio povas esti nur nova
blufo. Vi ja scias....ni ĉiuj estas fermitaj inter kvar muroj,
solidan laboron oni ne havas--kaj pro tio homoj fikcias diversajn
sensaciajn informojn, por ke ni per ili amuziĝu."

"Sed ne," neis per la kapo la gastejestro, "io estos vero. La
poŝtestro eĉ diris, ke tie mankas medikamentoj--aŭ io simila."

"Nu, tio estus malbona," diris pripenseme Finke.

La tajloro Stilding volis ekparoli pri ĉiuj malsanoj, kiujn li
travivis, kiam malfermiĝis la pordo kaj en la ejon venis la ŝerifo
de Unalaklik, brue salutata de la kunvenintaj viroj.

Li ekstaris antaŭ la bufedo, kaj kiam ĉiuj silentis, li komencis:

"Viroj! Eble vi estas surprizitaj, ke mi kunvenigis vin tiom
neatendite. Sed la afero estas tiom grava kaj urĝa, ke mi ne povas
prokrasti ĝin."

La ĉeestantoj fariĝis pli atentemaj.

"Eble vi jam aŭdis, ke en Nome aperis difterio. Doktoro Welch
bezonas kiel eble plej baldaŭ freŝan seron. Li mendis ĝin en
Seattle. La aeroplano alportis ĝin al Anchorage, sed pluen ĝi ne
povis flugi. En tiu ĉi momento la paketo estas survoje al Nenana,
kien ĝi verŝajne estos alportata hodiaŭ tagmeze. Sed temas pri
tio, kiamaniere transporti ĝin el Nenana al Nome."

La ŝerifo rigardis la virojn, kvazaŭ li atendus ilian proponon.

Ĉiuj silentis. Nur de la tablo, kiu estis ĉe la forno, aŭdiĝis
malkuraĝa voĉo:

"Malfacila afero!"

"Doktoro Welch pripensis ĉiujn cirkonstancojn," daŭrigis la
ŝerifo.

"Kaj fine li konstatis, ke estos necese aranĝi stafet-veturon.
Hodiaŭ mi ricevis de li telegramon."

Kiam li finlegis ĝin, la salono silentis. Sed nur momenton. Ĉar tuj
poste aŭdiĝis kelkaj ekkrioj:

"Tio estas neebla!"

"En tiu ĉi vetero, kiam ni eĉ hundon ne elpelus--en Nome-n?"

"Absoluta frenezeco!"

"Oni facile diras: aranĝu stafeton! Sed kiu veturos?"

"Tio estus certa mortveturo!"

La salono bruis kiel vespa nesto.

La ŝerifo staris ĉe la bufedo kaj li observis per rigida rigardo la
ŝtormon de indigno, kiun vekis lia komuniko. Post kelkaj momentoj li
tintigis la glasojn. La kunvenintoj denove trankviliĝis.

"Vi pravas, amikoj," kaj li elparolis la vorton, "amikoj" kun tiom
malvarma akcento, ke ĉiuj tuj divenis, kion la ŝerifo sentas. "Ĝi
aspektas vere kvazaŭ absoluta frenezeco, kaj kiu partoprenos la
stafetveturon, tiu devos esti preparita por ĉio. Sed ĝuste pro tio
neniu estas devigata. La aliĝoj estas memvolaj."

"Feliĉe!" respiris iu duonlaŭte.

La ŝerifo ne lasis sin ĝeni kaj daŭrigis:

"Kaj tial mi demandis vin: kiu memvole aliĝas por veturigi la
paketon da sero el Unalaklik al Nome?"

La silento, kiu ekregis post tiu ĉi demando, ne estis interrompita
eĉ per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, ĉar ili volis eviti
la esploran rigardon de la ŝerifo. La aliaj scivole ĉirkaŭrigardis
tra la superplenigita salono. Sur kelkaj vizaĝoj aperis malrespektaj
ridetoj.

Kaj en tiu hontiga silento aŭdiĝis de malantaŭe la klara, kvazaŭ
metala voĉo:

"Mi!"

Ĉiuj surprizite rigardis malantaŭen.

Kiel? Ĉu Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa vizaĝo
kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis ĉi tien kun edzino kaj du
infanoj antaŭ kelkaj jaroj el Finnlando?

Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis eĉ unu vorton. Ĉiujn
rimarkojn li per unu orelo aŭdis kaj per la dua ellasis. Li staris
en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li aŭdiĝis nur
tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale.

Ili atakis lin kvazaŭ vespoj.

"Vi...! Ĉu vi scias, kion tio signifas--veturi en tiu ĉi vetero al
Nome?"

"Mi scias."

"Kaj ĉu vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon
hejmen?"

"Jes."

"Vi forgesas vian familion!"

"Ne."

"Kion faros ĉi tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin!
La bona patro zorgas antaŭ ĉio pri sia propra familio!"

"Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia.

Sed tio estis jam ankaŭ por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe.
Li paŝis antaŭen kaj stariĝis apud la ŝerifo. En liaj okuloj
ekbrulis stranga fajreto.

"Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ĝuste je ili mi pensis la
tutan tempon kiam la ŝerifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome.
Kaj se mi aliĝas al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas
miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni ĉiuj sentus, se la
epidemio furiozus ĉe ni, kaj se ni estus devigataj--same kiel nun la
Nomeanoj--atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi ŝatus aŭdi viajn
rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive
alrigardis, kiel dekoj da infanoj balanciĝas inter la vivo kaj
morto! Sed nun mi volas aŭdi jam nenion--kaj precipe ne pri mia
familio. Mi aliĝis kaj mi veturos."

La ĉeestantoj eksilentis. La viroj embarasite ĉifis siajn ĉapojn.
Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis
al ili fortan baton.

Kaj denove ekparolis la ŝerifo:

"Kiu volas veturi kun Kasson?"

Preskaŭ ĉiuj manoj leviĝis alten.

La ŝerifo ridetis. Kaj el lia voĉo perdiĝis ĉia malvarmo, kiam li
daŭrigis:

"Ĝi estis nur malgranda ruzo mia, amikoj, kaj vi certe pardonos min.
Efektive--Kasson veturos sola. Mi volis nur konvinkiĝi, ĉu antaŭ
mi staras viroj aŭ malbravuloj. Mi ja en la animo jam decidiĝis, ke
mi rezignos mian oficon kaj mem veturos. Ĉar ne estus tre granda
honoro gvidi komunumon, kies viroj ne scias sian devon."

Kaj sin turninte al Kasson, li aldonis:

"Mi dankas vin, Kasson! Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj
nome de la infanoj de la tuta mondo."

Kiam li premis la manon de Kasson, en la salono eksonis aplaŭdo.
Fine ekestis preskaŭ konflikto pri tio, kiu veturu.--Sed ĉar Kasson
aliĝis la unua, estis interkonsentite, ke li veturos.

Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ li kaj donis al li la manon. Ili ekhontis pro
tio, ke ili havis tiom malmulte da kompreno pri la suferado de siaj
proksimuloj. Ilin turmentis la riproĉoj de la konscienco pro la
egoismo, kiu kaptis ilin dum kelkaj momentoj. Ili klopodis rebonigi
sian eraron almenaŭ per tio, ke ili konsilis al Kasson, kiamaniere li
devos prepari sin por la danĝera veturo.

Intertempe la ŝerifo rapidis al la poŝtoficejo.

Kaj post kelkaj minutoj flugis al Nome la ĝojiga raporto. Ĝi estis
ja konciza, sed en ĝi kuŝis la tuta beleco kaj fiereco de la homo:

"Unalaklik preparita. Veturos Gunnard Kasson."

La saman tagon akceptis Nome ankoraŭ kvar telegrafajn depeŝojn:

"Ruby--preta. Leonard Seppala."

"Hot Springs--preparita. Emil Erikson."

"Tolovana. Iras Wurd Kalland."

"Nenana. La kontakto kun Tolovana funkcias. Veturas Will Shannon. _Li
ekvojaĝis hodiaŭ tagmeze_."

Doktoro Welch iris antaŭ vespero al la poŝtoficejo. Denove li
travivis tagon de streĉa laboro. La epidemio disvastiĝis per
nekredebla rapideco. En ĉiu horo estis anoncataj novaj kaj novaj
malsanuloj. Krom Kudlago jam mortis ankoraŭ du pacientoj.

Li venis al la poŝto en tiu momento kiam la oficisto Smith
transskribis la lastajn signojn de la Mors-alfabeto. Doktoro Welch
malpacience ekprenis la telegramon el Nenana kaj legis ĝin. Post
finlego ekbrilis en liaj okuloj varmegaj larmoj. La larmoj de admiro
kaj dankemo.

Ili jam veturas!

Ili jam venigas la savon! Ili venigas la vivon por dekoj da minacataj
infanoj! Ke ili alvenu ĝustatempe!

Li rigardis al la urbo.

Al li ŝajnis, kvazaŭ la nigra ombro de la morto fariĝas pli hela
pli malforta, kvazaŭ ĝi leviĝas super la tegmentojn de la domoj.
Sed poste ĝi restis staranta kaj kvazaŭ fiksita ĝi pendis super la
urbo.

Doktoro Welch ektremis. Li konsciiĝis, ke la danĝero estis
plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome
kuŝas en la manoj de kelkaj kuraĝaj viroj.

En la manoj de stafeto.

Ĉu ĝi alvenos?



Ĉapitro 5

La stafeto


Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis
la poŝtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senĉese forsendis la
telegrafajn depeŝojn en la civilizitan mondon, estis la ĵurnalisto
Hilton.

Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke
temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel ĵurnalisto, tuj decidiĝis,
ke li eluzos tion. Li apenaŭ eksciis pri la epidemio, kiam li tuj
forsendis al sia ĵurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la
malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento.
La ĵurnalo represis ĝin en okulfrapa aranĝo sur la fronta paĝo.
Kaj ĉar la sciigon prete disvastigis ankaŭ la radio, post nelonge
sciis pri la afero la tuta kultura mondo.

Nome kaj ĝiaj trafitaj loĝantoj fariĝis la centro de la universala
atento. Ne estis homo, kiu ne interesiĝis pri la dramo en la dezerta
nordo.

Ĉiu nova depeŝo de Hilton estis sensacio. Ĵurnaloj presis apartajn
eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis superŝutataj
per demandoj. Ariĝis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus
transporti la seron el Nenana al Nome. Sed ĉiuj estis destinitaj
al pereo nur pro tiu simpla kaŭzo, ke ili estis nerealigeblaj.

La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de
sia profesia honoro, superŝutis per telefonaj demandoj la
meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankaŭ tiuj, kiuj volonte
riskus eĉ sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfeliĉan urbon.
Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke
ne estis eble doni permeson pri ekiro.

Kaj kiel proksimiĝis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka
streĉo. Kio sekvos?

En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en
la oficejoj, en la kafejoj, ja eĉ en la lernejoj oni parolis pri
nenio alia ol pri Nome. Ĉu la paketo restos en Nenana? Aŭ ĉu
okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita
loko?

Tiuj estis momentoj, kiam la malfeliĉo vekis en la homoj la plej
noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin.

Ĉefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis
Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al
kiuj prezentiĝis la alloga okazo por plivigligi la rememorojn pri la
malkvietaj jaroj de sia vivo. Ili rakontis pri kruelaj frostoj kaj
teruraj ventegoj, pri la netraireblaj montpasejoj, el kiuj precipe la
_Chilcoota_  pereigis centojn da kuraĝaj aventuruloj, pri la krutaj
glacirokoj kaj perfidaj abismoj, pri la bestaro, kiu en vintro
fariĝas tre danĝera--kaj per ĉiuj rakontoj ili vekis grandan
intereson ĉe siaj aŭskultantoj--sed ili ne scipovis per ili
konsoli.

Ju pli klare la homoj konstatis, ke en tiu ĉi lukto kun la
senkompata naturo la homo estas senpova, kaj al malsanaj infanoj
restas nenio alia ol la morto, des pli granda korpremiĝo kaptis
ilin.

Tiu ĉi nubo de la sufoka streĉo estis subite distranĉita per
blindiga fulmo:

_Veturos stafeto!_

Tiel, kiel en la naturo post ekflamo de la fulmo estas momento de
tomba trankvilo, kiun en la sekvanta momento anstataŭas surdiga
tondrobruego--ankaŭ la homoj legante la grandajn literojn pri la
alaska stafeto restis kvazaŭ senkonsciigitaj. Sed poste ili ĝojegis
kvazaŭ infanoj, kaj renkontiĝante, homoj ĉirkaŭbrakis nekonatojn,
en la vagonaroj kaj ĉie, kie la homoj interrilatas, ekregis
admirinda komplezo, komunikemo, ĝentileco kaj afableco--ĉar ĉiuj
konsciiĝis, ke en tiuj ĉi emociaj momentoj la homaro donis sian
plej belan frukton. La stafeto fariĝis la devizo de la tago. La
infanoj aranĝis stafetkurojn de la mateno ĝis la vespero: en la
gimnastikejo, survoje al la lernejo kaj de la lernejo, sur la glitejo
kaj dum la glitkurado. La plenkreskuloj rigardis ilin--kaj
strange!--nun tute ne ĝenis ilin, ke la infanoj malhelpas ilian
iron, ke ili krias kaj bruas. La plenkreskuloj rigardis ilin kun
aprobaj ridetoj, ĉar ili ne vidis antaŭ si la ludantajn infanojn,
sed kelkajn kuraĝajn heroojn, kiuj ĵus entreprenis neviditan
vetveturon kun la morto.

Will Shannon, Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard
Kasson!

La kvin nomoj, kiuj vigligis la mondon! La kvin nomoj, al kiuj estis
fiksitaj esperoj ne nur de tiu unu milo da loĝantoj en Nome, sed
esperoj de la centmiloj kaj milionoj da homoj en la tuta mondo! La
kvin nomoj, kiuj vekis respekton kaj admiron, apenaŭ ili estis
elparolitaj.

Io tamen bremsis la ĝojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso;
kiel ili fartos dum la longa kaj danĝera veturo.

Al ĉiu el la kvin herooj, kies nomoj ĝis tiu tempo nenie estis
legeblaj, estis direktitaj la esperoj de la mondo egalgrade. Ĉar
ĉiu estis la kolono, la pilastro, kiu devas ne krevi. Ĉiu estis la
ĉenero, kiu devas ne esti traŝirita. Sur ĉiu el ili kuŝis la sama
kvanto de la respondeco. Se unu malsukcesos, la stafeto ne sukcesos.

La tuta mondo tremetis pri la sukceso de la plej kuraĝa veturo, kiun
la historio konis.

Nur tiuj, kiuj estis la ĉefaj personoj en tiu ĉi grandioza lukto
estis trankvilaj. Ili ne pensis pri tio, ke ili faras ion
eksterordinaran. En la senkompata lukto pri la taga pano ili lernis
simplecon. Pro tio la taskon, kiun ili surprenis, ili taksis kvazaŭ
ion memkompreneblan. Ie en la dezerto mortas homoj kaj estas en ilia
povo savi ilin. Ĉu ili mem pereos plenumante ilian taskon? Eble. Sed
okazu kio ajn, ili faros ĉion, kio estos en iliaj fortoj. Ja, kiel
ili povus ankoraŭ unufoje en la vivo rigardi en la okulojn de homo,
se ili dum tiaj cirkonstancoj restus hejme, en la komforto, en la
varmo, apud la varmigita forno? Ĉu estas io pli simpla kaj pli
komprenebla ol tio, ke ili veturas?

Kaj se iu montrus al ili la sensaciajn artikolojn en la ĵurnaloj, se
iu dirus al ili, ke ili estas taksataj kiel la plej grandaj herooj de
la nunaj tagoj, ili svingus per la manoj, kvazaŭ ili volus diri:
"Eh, lasu nin trankvilaj. Tiaj bagateloj!"

Ĉiu ja ankaŭ erarus, kiu supozus, ke la stafeto ekveturis kun iaj
ceremonioj.

Will Shannon alvenis kun sia sledo kaj kunjungaĵo de dek du hundoj
al la stacidomo en Nenana; li anoncis sin ĉe la staciestro kaj
atendis la alveturon de la lokomotivo.

Akompanis lin kelkaj amikoj, kiuj helpis al li kontroli la
kunjungaĵon kaj premligi la rimenojn.

Kaj jam aŭdiĝis la fajfo. La lokomotivo ruliĝis al la stacidomo.
La lokomotivestro rapide desaltis kaj transdonis al la staciestro
malgrandan paketon.

"Jen la sero," li diris.

"Kaj ĉu tio estas ĉio?" miris la ĉirkaŭstarantoj pri la malgranda
dimensio de la paketo, kiu pezis ne pli ol duonkilogramon. Ili ne
povis kompreni, ke la vivo de multaj homoj povas dependi de io tiom
malgranda.

"Jes," ridetis la lokomotivestro. "Kaj kiamaniere vi forsendos ĝin
pluen?"

Ne estis necese klarigi tion al li. Ĉar intertempe la staciestro
transdonis la paketon al Shannon. Tiu metis ĝin en dikan felon,
ĉirkaŭligis ĝin per fortikaj rimenoj kaj fiksis ĝin al la sledo.

Poste li adiaŭis per manpremo la lokomotivestron, la staciestron kaj
amikojn, saltis sur la glitveturilon, eksvingis la vipon kaj--la
stafeto ekveturis.

"Sukceson!" kriis ĉiuj.

Sed la unua viro de la stafeto tion jam ne aŭdis. Ne estis tempo por
longa prokrasto. La konscio, ke ĉiu horo, eble ĉiu minuto povas
signifi la savon de homa vivo, devigis rapidon.

Ĉio estis tiom simpla kaj tamen en tiu simpleco kuŝis tiom da
vireco kaj hardeco, sed ankaŭ tiom da delikateco kaj amo!

La vojo al Tolovana kondukis tra la vasta arbaro sur la maldekstra
bordo de Tanana, kiu enfluas en la plej grandan riveron Yukon. Sed
ĝi estis tiom neĝblovita, ke Will Shannon estis devigata veturi tra
la vojo-nevojo.

Kiam la stafeto forlasis Nenana, la barometro montris -35 °C. Sed
blovis tiom forta vento, ke la frosto estis duoble sentata. Will
Shannon surhavis pezan peltmantelon, peltan ĉapon, altajn botojn kaj
varmajn mufogantojn. Kaj li tamen veturinte kelkajn horojn
frostotremis. De tempo al tempo li kuris apud la kunjungaĵo por
iomete plirapidigi la cirkuladon de la sango.

Antaŭ la vespero la vento ĉesis. Will Shannon eluzis la trankvilajn
momentojn por nutri la hundojn. Kaj poste daŭrigis la veturon.

En la mallumo li progresis multe malpli rapide ol tage. La
kunjungaĵo kelkfoje renkontis altan neĝamason, la glitveturilo
multfoje preskaŭ renversiĝis koliziinte kontraŭ falintan arbon. La
hundoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ Will Shannon sentis lacon en la tuta
korpo. Sed eĉ ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis,
ke la savo de multaj homoj kuŝas en liaj manoj kaj laŭ tio li agis.

En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita
kunjungaĵo de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland
kun siaj amikoj malpacience rigardis la horloĝ-montrileton. Ĉu Will
Shannon alvenos?

Li alvenis nur iom antaŭ noktomezo. Malgraŭ tio, ke li estis tre
lacigita, li ridetis.

"Feliĉan vojaĝon!" li deziris al Kalland, transdonante al li la
paketon da sero.

Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto
kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome
la telegrafa depeŝo, ke Will Shannon feliĉe alvenis kaj Wurd
Kalland daŭrigas la veturon.

Wurd Kalland havis antaŭ si ĉirkaŭ okdek kilometrojn da veturo. La
plej danĝera estis la transveturo trans riveron Tanana. Ĝi estis
frostiĝinta unu metron kaj ankoraŭ pli profunden, sed en la lokoj,
kie estis rapidfluo, troviĝis nur maldika glacia tegaĵo. Sufiĉus
surveturi tian lokon kaj....

En la mateno la temperaturo okulfrape malaltiĝis. Sur la firmamento
aperis nuboj, kiuj anoncis proksimiĝantan neĝventegon.

Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj ĉiam pli granda
rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrostiĝinta, ekvidis la domojn de Hot
Springs, aperis sur lia frostorigida vizaĝo kontenta rideto.

Kaj denove la sama bildo kiel en Tolovana: nova kunjungaĵo, nova
viro kaj nova ĝojplena telegramo pri la venko de Kalland.

Emil Erikson veturis el Hot Springs al Ruby. La distanco, inter tiuj
ĉi du lokoj, estis pligrandigita per tio, ke li devis dufoje
traveturi la riveregon Yukon.

Kiam li forlasis Hot Springs, la ĉielo estis malserena per pezaj
nuboj kaj la vento eĉ ne blovetis. Emil Erikson konis tian
trankvilon. Li sciis, ke post ĝi kutime venas ventego, en kiun eĉ
la plej kuraĝa nordulo ne kuraĝas iri. Kaj li tamen ekveturis. La
malesperanta Nome atendis.

La ventego ekfuriozis tuj post tagmezo. Samtempe kun ĝi falegis el
la plumba ĉielo tuta torento da neĝo. La ventego pelis ĝin antaŭ
sin, ĝi muĝis, fajfegis, rompis la arbojn, blindigis la veturanton
kaj hundojn. De tempo al tempo tiel mallumis, ke oni ne povis vidi
eĉ unu paŝon antaŭe.

La hundoj jam nur sin trenis. Emil Erikson nur per streĉo de ĉiuj
fortoj ne falis. Sed la stafeto veturis. La posttagmezon, la tutan
nokton kaj ankoraŭ unu tutan tagon. Tridek tri horojn da
seninterrompa veturo. Tridek tri horojn da superhoma sufero. La 29-an
de januaro je la naŭa vespere Emil Erikson atingis duonmorta sian
celon--Ruby.

Tie jam atendis lin viro, kiu estis traveturonta la plej longan kaj
plej danĝeran parton de la tuta stafeta veturo--Leonard Seppala.



Ĉapitro 6

Leonard Seppala


Neniu alia povis entrepreni tiom danĝeran vojaĝon, kiom estis el
Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson ankaŭ li
devenis de Finnlando. Jam de sia infanaĝo li vivis en malvarma
klimato kaj tial alkutimiĝis al la malmilda Alasko multe pli frue ol
miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika.
Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis
infana ludemo kaj fera volo.

Lia kunjungaĵo estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj
en aliaj landoj fieras pri la belaj ĉevaloj. En Alasko la viroj
fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis
la nomon laŭ la Balta maro, ĉar Seppala volis havi daŭran kaj
vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingiĝis per belega
kresko, forto, kuraĝo kaj inteligento. Ĝi ja ne saltis laŭ ordono
super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed
sufiĉis, ke ĝia sinjoro diris al ĝi kelkajn vortojn kaj la hundo
tuj komprenis, kion li postulas de ĝi.

De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu
signo de Seppala--kaj Balto troviĝis inter ili. Se la hundoj
konkorde ĵetus sin kontraŭ ĝi, ili certe disŝirus ĝin. Sed estis
preskaŭ mirinde, kiom la ĉeesto de la fortstatura luphundo efikis
al ĉiuj. Sufiĉis, ke ĝi al unu aŭ du ribelantoj mordetu la
orelon, ke ĝi mallonge boju, ke ĝi montru siajn dentojn kaj
ĉirkaŭrigardu kiel reĝo--kaj jam estis trankvilo. La hundoj
ekmurmuris kaj konfuzite retiriĝis en siajn budojn, aŭ ili komencis
flati al Balto.

Komence Seppala veturis laŭ la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra
la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgraŭ tio
la kunjunĝaĵo iris nur tre malrapide antaŭen, ĉar ofte troviĝis
sur la vojo elradikiĝinta arbo, kiun li devis ĉirkaŭveturi.

Matene li transveturis Yukon-on kaj baldaŭ atingis la ebenaĵon. Ĉi
tie la danĝero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la
arbaro, ekfuriozis kvazaŭ freneza. La frosto plifortiĝis tiom, ke
Seppala povis mezuri 60°C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur
tia surfaco de la tero, ke ĉiu paŝo povus rezultigi teruran falon
en la profundon.

Seppala konis tiajn marĉajn regionojn, kie nur la maldika surfaca
tavolo estis frostiĝinta. Tia loko facile rompiĝus sub la pezo de
unu hundo, tiom pli de la tuta kunjungaĵo! Pro tio li veturis tre
singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto.

Horo post horo pasis kaj la monotona regiono daŭris. La hundoj estis
elĉerpitaj de laco kaj de malsato, ĉar sur la vasta ebenaĵo ne
estis unu loketo ŝirmita kontraŭ la ventego, kie Seppala povis
nutri la kunjungaĵon. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian
monteton, li decidiĝis pri mallonga ripozo en la malferma regiono.
Li haltigis la kunjungaĵon kaj disdonis al la hundoj la
frostiĝintajn fiŝojn. La hundoj avide ĵetis sin al ili. Pli frue,
ol Seppala venis al Balto, la duopo ĉe la glitveturilo jam pretis
por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala ĵetis al
ili ankoraŭ kelkajn fiŝojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe
li rigardis al la neĝo, kie videblis kelkaj ruĝaj makuloj. Li
konsterniĝis. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la
piedon kaj Seppala ekvidis sange ŝirvunditan plandon. Kompato premis
lian gorĝon. Sed li tuj venkis ĝin. En Nome mortas infanoj. Ili
atendas savon. Ne konvenas ĝemi kaj perdi tempon pro kelkaj
ŝirvundoj.

Ankoraŭ unufoje li mankaresis la hundojn kaj li kliniĝis por preni
la konduk-rimenojn.

La hundoj je la antaŭo rigardis al li. Kiam li kliniĝis, ili ŝajne
supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fiŝo. Ili rapide
ariĝis ĉirkaŭ li. Ĉiu volis esti la unua.

Kaj en tiu momento okazis io neatendita.

Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed
antaŭ ol li povis forsalti, la glacio sub li rompiĝis kaj Seppala
kun la glitveturilo troviĝis en la marĉaĵo.

La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri.
Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro.

"Antaŭen, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la
firman glacion, sed tiu sub lia pezo ĉiam rompiĝis.

La saĝa hundo komprenis. Ĝi kuregis denove al sia gvida loko kaj
streĉis ĉiujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj
kuntiri.

Feliĉe estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo.
Ili alie certe traŝiriĝus, ĉar la sledo kojnumiĝis kaj ne povis
elgliti.

Fine Seppala sukcesis kuŝiĝi sur la glacion. Li kliniĝis super la
perfida marĉaĵo, levetis iom la glitotrabojn kaj--la sledo ekflugis
sur la firma glacio.

"Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis
peltan veston, kiu estis taŭgigita por tiaj akcidentoj, sed tamen
kelkaj gutoj penetris sub ĝin ĝis la nuda korpo kaj nun senkompate
malvarmigis.

La kunjungaĵo obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua
penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ĝi estis
envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute
seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjungaĵo denove
ekveturis.

La ventego furiozis senĉese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas
rigidiĝi. Tuj kiam li konsciiĝis pri tio, li saltis de sur la sledo
kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis
cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed
samtempe kun ĝi aperis tia laciĝo, ke li devis vole nevole sursalti
la sledon.

Intertempe la regiono ekŝanĝiĝis. Anstataŭ la vastaj ebenaĵoj
aperis montetoj. Unue malaltaj, sed ĉiam pli kaj pli altaj, ĝis ili
ŝanĝiĝis al kontinuaj montarĉenoj.

Se la vojo tra la tundro estis danĝera, ĉi tie ĝi ne estis pli
sekura, ĉar malantaŭ ĉiu monteto povis neatendite troviĝi perfida
abismo.

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam li traveturis longan valon.
Ambaŭflanke etendiĝis alten grandegaj montegoj, sur kiuj estis
videbla neniu arbetaro. La ventego okulfrape malplifortiĝis, kaj
tial la kunjungaĵo veturis pli rapide.

Subite eksonis obtuza bruego, kvazaŭ en la malproksimo ektondrus.
Seppala maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Kiam lia rigardo trafis sur la
deklivon, kiu etendiĝis je la dekstra flanko altegen, li ekkomprenis
kaj paliĝis.

Lavango!

La grandegaj amasoj da neĝo, kiuj liberiĝis per la propra pezo,
ruliĝis en la mallarĝan valon, kiun li traveturas!

Kien forkuri? Per unu rigardo li konvinkiĝis, ke la lavango ruliĝas
je tia larĝeco, ke ne estas eble saviĝi antaŭ ĝi.

Li rapide direktis sin al la kontraŭa deklivo. Li svingis la vipon
kaj per laŭta ekkrio instigis la hundojn al pli rapida kuro. Sed ne
estis necese fari tion. La bestoj antaŭsentis la danĝeron kaj
streĉis ĉiujn fortojn por forkuri antaŭ la pereiga elemento.

Sed la lavango estis pli rapida.

Balto apenaŭ atingis la piedon de la kontraŭa deklivo, kiam tremis
la tuta valo per barelsona bruego. La neĝamasoj ruliĝis en la valon
kaj neatendite silentigis la ekkrion de Seppala kaj angorplenan
bojadon de liaj hundoj.

La stafeto estis entombigita!

La valo trankviliĝis. Finsonis la bruego de la lavango, ĉesis la
obstina lukto de la homo kun la naturo. Nur en la alto ekhurlis nova
atako de la ventego.

La senmovo daŭris unu sekundon, du sekundojn, poste jam kelkajn
minutojn.

Kaj subite la neĝo moviĝis. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis
super la neĝo la kapo de Balto.

La hundo rigardis antaŭen; poste ĝi turnis sin. Ĝiaj okuloj estis
plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis antaŭ ol ĝi komprenis. Sed
poste ĝi puŝis la piedojn en la neĝon kaj rastis kaj rastis.

Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente
Balto ĝoje ekbojis kaj komencis rasti ankoraŭ pli obstine. La du
liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Neĝo
forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la
hundoj estis liberigataj!

Finfine aperis la sledo kaj apud ĝi Seppala. Li estis trafita per la
lavango tiom malfeliĉe, ke li puŝegis per la kapo la sledon kaj
senkonsciiĝis.

La hundoj ariĝis ĉirkaŭ li ĝoje bojante, sed ili tuj silentis.
Ilia sinjoro ne moviĝis.

La bestoj staris konfuzite. Neniu eĉ moviĝis. Kaj eble la tuta
kunjungaĵo frostiĝus en tiu pozicio, se ne ĉeestus Balto.

Kiu scias, kial ĝi tion faris. Eble ĝi volis esprimi la amon al sia
sinjoro, eble vekiĝis en ĝi la sama sento, kiun ĝi havis por siaj
suferantaj idoj, eble bedaŭro kaj kompato devigis ĝin al tio, ke
ĝi alproksimiĝis ĝis sia sinjoro kaj....komencis ĉirkaŭleki
lian vizaĝon.

Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis
la okulojn. Balto ankoraŭ kelkfoje lekis lin kaj poste ĝoje
ekbojis.

Seppala ĉirkaŭrigardis. La tuta kunjungaĵo kuŝis en la neĝo
kvazaŭ en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur
kelkajn decimetrojn, ĉirkaŭ Seppala etendiĝis la neĝamasoj pli
alten ol du metrojn. Eĉ se li ne estus vundita, el tiu ĉi tombo li
neniam liberigus sin per propraj fortoj.

Li dankeme rigardis Balton kaj ankaŭ la ceterajn hundojn. Li dankis
la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streĉe atendas lian
revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron.

La seron!

Ĝi ja devis esti kiel eble plej baldaŭ en Nome! Kaj li kuŝas ĉi
tie en la neĝo, kvazaŭ li havus sufiĉe da tempo--

Li provis leviĝi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj
nubiĝis. La tuta korpo estis kvazaŭ bruligata.

Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kuŝas tie ĉi sola
en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senĉese ŝutas
novajn kaj novajn neĝtavolojn--kaj malproksime li estas atendata kun
firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu
jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de
oferemaj homoj, haltos ĉe li. Seppala ne alvenos.

La turmentaj pensoj kaŭzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita
kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj
devigis lin denove leviĝi. Li ŝanceliĝis kaj falis denove en la
neĝon. Tion li ripetis kelkfoje, ĝis li fine sukcesis rampi sur la
sledon.

"Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciiĝis.

Balto tiris la sledon el la tranĉeo, kiun ĝi kun la hundoj elfosis,
kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ĝis ili preterveturis la
falegintan lavangon. Poste ĝi malsuprenveturis en la liberan valon
kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo
li rigardis malantaŭen por konvinkiĝi, ĉu Seppala kuŝas ankoraŭ
sur la sledo.

La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala
kuŝis sur la sledo sen moviĝo. La hundoj, kvazaŭ ili scius, ke ĉi
tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.

Subite la sledo puŝiĝis je ia malmola elstaraĵo. Ĝi
suprensaltetis, ŝanceliĝis kaj tuj sekve Seppala kuŝis sur la
malmola neĝo. Falante li puŝiĝis per la kapo al la tero tiom
forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.

Li sidiĝis sur la tero kaj konfuzite ĉirkaŭrigardis. La sledo
estis jam kelkajn metrojn antaŭ li kaj veturegis pluen.

"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.

La hundo rigardis malantaŭen kaj revenis al sia sinjoro. Ĝi
kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin ĉe la kruroj de Seppala.

"Vi estas bonkora, Balto," karesis ĝin Seppala. Kaj rigardinte la
kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."

Dua nokto vualkovris la neĝblovitan regionon. Kaj la ventego ne
ĉesis.

Seppala nutris la hundojn kaj daŭrigis la veturon la tutan nokton.
De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li
senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur ĉe
Balto.

La duan tagon la stafeto jam nur treniĝis. Ĉiuj hundoj havis la
piedojn tiom ŝirvunditaj, ke post la kunjungaĵo restis strio de
ruĝa sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elĉerpita homo skuis
febro.

En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ĝi veturis pli
ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis
neesprimeblan suferadon.

La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo
kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon,
danki lin, doni al li refreŝigaĵon.

Seppala ĉirkaŭis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la
paketo da sero kaj preskaŭ neaŭdeble flustris:

"Flegu la hundojn!"

Poste li renversiĝis kaj senkonsciiĝis.

En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.

Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon
de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la
stafeto direktis sin al la maro.



Ĉapitro 7

Inter vivo kaj morto


Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto
ekveturis, la loĝantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni
ankoraŭ ne venkis. Ili sciis, ke la ĉefa lukto kun la mortinsida
malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.

Doktoro Welch maljuniĝis en tiuj kelkaj tagoj almenaŭ je dek jaroj.
Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li
kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.

La poŝtejo estis ĉiutage sieĝata. La depeŝojn pri la
proksimiĝanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch
kaj la ĵurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankaŭ
tiuj, en kies domo la malsano ankoraŭ ne aperis, rapidis kelkfoje
dum la tago al la poŝtejo por demandi, kio estas nova.

Ĉiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira streĉo. La
nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj
post ĉiu depeŝo sciiganta, ke ankoraŭ unu viro ekveturis, granda
ŝtonego falis de sur la koro.

Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis
neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La
homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis
komuniki al iu siajn sentojn.

"Ĉu vi jam aŭdis?" demandis unu la alian renkontiĝinte.

"Pri kio?"

"Nu, pri Seppala!"

"Ho, Seppala! Bonega homo...!"

"Kaj kion vi opinias--ĉu li sukcesos?"

"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"

"Sed la vojo estas tiom longa kaj--"

"--kaj danĝera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n.
Laŭdire li estas viro kvazaŭ el ŝtalo. Kaj mi--mi mem ne scias,
kial mi tiom fidas lin. Sed io senĉese diras al mi, ke Seppala
alvenos."

"Nur ke...!"

Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe
kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis
sufiĉe da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la
dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu eĉ en ilia lando
estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas
Seppala, estas plena de danĝeroj. Ke tie troviĝas perfidaj
marĉaĵoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danĝera
bestaro.

Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo
kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome
ja bezonis ĝin, ĉar nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de
la malespero kaj dubo, kiuj en iu kaŝita anguleto de iliaj animoj
neforpeleble nigris.

Sed kiam venis la depeŝo pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam
la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis aŭdebla neniu alia
frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malsekiĝintaj
okuloj kaj tremantaj lipoj--nur tiam ili senvorte konfesis, kiom
bazita sur espero estis ilia kredo...

La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis, ke Gunnard Kasson
estas survoje.

Gunnard Kasson!

Pri li pensis doktoro Welch tage kaj nokte. Kaj ne nur doktoro Welch.
Ankaŭ aliaj viroj en Nome kaj, sekve de la komunikoj de Hilton, en
la tuta mondo. Kaj kompreneble precipe la patrinojn, kiuj kun rideto
sur la vizaĝo, sed kun la koro sanganta, kliniĝis super malsanaj
infanoj kaj ilin konsolis, ĝojigis kaj kuraĝigis la nuraj du
vortoj: Gunnard Kasson...

Jam la sono de la fiera nomo povis plifortigi. Ne estis necese
koni Gunnard Kasson. Sufiĉis elparoli lian nomon, malmolan kaj
koncizan, kaj jam oni vidis antaŭ si la viron, kiu povis kuraĝe
vizaĝ-al-vizaĝe starigi sin kontraŭ eĉ la plej granda danĝero.

Gunnard Kasson estas survoje.

Ĉu li venkos?



Ĉapitro 8

Gunnard Kasson


Gunnard Kasson povis elekti: li povis veturi aŭ sur la firma tero,
aŭ sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre
longa.

La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed
multe malpli longa.

Ĉiu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome
pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li
veturos sur la maro.

Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se
lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la
ventego daŭris per neniel malpligrandigita forto. Ĝi malebligis
antaŭenrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj,
kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan
fosforeskan kompason, laŭ kiu li povis tre precize konstati la
direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ĝin preskaŭ
seninterrompe.

Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju
pli li malproksimiĝis de la firma tero, des pli multaj danĝeroj
atendis lin survoje. Ne temis nur pri oftaj fendoj en la glacio, kiuj
faris la veturon tiom danĝera. Tre ofte malhelpis la veturon
glaciblokoj, kiuj tre alte elstaris. Iuj estis tiom altaj, ke li
devis ĉirkaŭveturi ilin. Sed se la glacimonto estis tre alta kaj
krom tio etendiĝis tre malproksimen, tiel ke la ĉirkaŭveturo
daŭrus tro longe, tiam Kasson pli volonte transveturis ĝin.

Tio estis tre malfacila, ĉar la antaŭaj hundoj devis grimpi al la
pinto, surrampi ĝin, veturi sur la deklivo malsupren kaj tiri post
si la restantajn hundojn kaj sledon.

Kaj malgraŭ tio Kasson pli volonte elektis ĉi tiun vojon, ĉar li
ne volis senbezone perdi eĉ unu minuton.

Kiam vesperiĝis, la ventego ĉesis.

Kasson nutris la hundojn kaj post mallonga ripozo li daŭrigis la
veturon.

Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per
la krakado de la glacio.

La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn antaŭen nur kun la
plej granda fortostreĉo. Kiel la jungaĵo de Seppala--ankaŭ ili
sangis el multaj vundoj.

Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro. Sed
kiam jam proksimiĝis tagmezo kaj la firma tero ankoraŭ ne estis
videbla, li maltrankviliĝis. Ĉu li eble tro deviis de la difinita
direkto? Ĉu li ne erariris kaj nun veturas al la vasta Pacifika
Oceano?

Je tiu ĉi penso li ektremis, ĉar tio signifus, ke liaj hundoj
fariĝus sovaĝaj pro malsato kaj ke li mortus; sed tio signifus
ankaŭ katastrofon por Nome kaj kia ironio de la sorto kuŝus en tio,
ke la stafeto trompis ĉiujn esperojn nur en la lasta stadio!

Li akre ĉirkaŭrigardis. Ĉu ne videblas antaŭe aŭ dekstre strio
de firma tero? Sed ĉie, kien lia rigardo povis trapenetri, kuŝis
nur la frostinta maro, sur kelkaj lokoj ondigita per glacirokoj aŭ
neĝmontoj.

Subite li ekvidis malproksime antaŭ si, iomete dekstre, kelkajn
malhelajn punktojn, kiuj frape reliefiĝis kontraŭ la blanka kovrilo
de la maro.

Lupoj!

Kasson ne eksentis timon. Kontraŭe, li estis preskaŭ ĝoja, ĉar
kie estas lupoj, tie la firma tero ne povas esti tre malproksima!

Kun novaj fortoj li instigis la hundojn.

Nur ke la lupoj ne ekvidu ilin! Kasson ja estas preparita por
ĉio, li havas bonegan ripet-pafilon kaj sufiĉan provizon da
kartoĉoj--sed nun, kiam li estas jam tiel proksima de la celo, estus
domaĝe, se li estus retenita!

Li veturis kun la jungitaĵo malantaŭ unu altan glaciblokon kaj tie
kaŝis sin.

Poste li singarde ekrigardis sur la glacian ebenaĵon. Li ekĝojis.
La lupoj kuris laŭ la malproksima horizonto kaj ili celis
tiudirekten, de kie Kasson alveturis. Ili kuregis kiel la vento. Post
kelkaj momentoj ili malaperis.

Li libere respiris kaj kun novaj fortoj, kiujn al li donis la penso,
ke la celo ne povas esti jam tro malproksima, li instigis la hundojn
al pli rapida veturo.

Ne longe ili veturis trankvile.

Subite la hundoj maltrankviliĝis. Sen tio, ke Kasson instigis ilin,
ili plirapidigis la kuron tiel ke la sledo preskaŭ flugis.

Kion tio povas signifi? Ĉu la hundoj sentas novan aron da lupoj? Aŭ
ĉu ekestas jam nova danĝero en la formo de glaci-urso?

Kasson maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Kiam li rigardis malantaŭen,
li tuj komprenis la ekscitiĝon de la hundoj.

La jungaĵo estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj,
kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la freŝajn
postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin.

Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj--kaj tiuj ekkuregis sur la
ebenaĵo kiel rapida ventego. La timo antaŭ la malsataj lupoj donis
al ili nekredeblajn fortojn.

Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis
ilin bone jam en Finnlando. Ankaŭ ĉi tie, en Alasko, li partoprenis
kelkajn ekspediciojn kontraŭ tiuj ĉi rabaj bestoj, kiam ili vintre
fariĝis pli atakemaj kaj minacis la sendanĝerecon de la vilaĝo.

Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur
li kuŝas la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ĝuste
tio estis la kaŭzo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis
la pafilon al unu granda lupo, kiu antaŭkuris la tutan aron je
kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin.

Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis kuŝanta sur
la loko. La ceteraj ĵetis sin al la vundita kunulo.

Tiu ĉi momento sufiĉis al Kasson por gajni grandan distancon. Sed
jam proksimiĝis la aro denove! Kaj ankoraŭ pli rapide kaj pli rabe,
ĉar la odoro de la freŝa sango pligrandigis ilian furiozon.

Ankoraŭ kelkfoje pafis Kasson. Ĉiufoje restis unu lupo sur la
glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgraŭ tio la
distanco inter la jungaĵo kaj lupoj senĉese malpligrandiĝis.

Nur la rapideco de la hundoj ne ŝanĝiĝis. Ili sentis la danĝeron
tuj ĉe la malantaŭo, tial Kasson ne bezonis ilin instigi.

Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. Ĝi saltetis pli
alten, kaj antaŭ ol Kasson povis tion malebligi, falis el ĝi la
skatolo kun la kartoĉoj!

Kasson ektremis.

Nun li estas preskaŭ senarma. En la pafilo li havas ja ankoraŭ tri
aŭ kvar kartoĉojn, sed kio estas tio kontraŭ la malsata aro, en
kiu troviĝas ankoraŭ nun pli ol dudek lupoj!

La unusola savo kuŝas nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel
longe povos daŭri tiu ĉi freneza kurego?

En la lasta momento Kasson ekhavis feliĉan ideon. Li kaptis sakon
kun la viando, kiun li havis kiel nutraĵon por la hundoj. Li
komencis ĵeti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis ĉe
ĉiu peco, ili batalis pri ĝi--kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn
sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripetiĝis, la lupoj eksciis,
ke la malgranda peceto ne sufiĉos por ili ĉiuj. Pro tio ili lasis
la viandon al la unua, kiu ekmordis ĝin, kaj kuregis pluen.

Poste Kasson malfermis la tutan sakon kaj dismetis ĝian enhavon sur
la teron. Tiun ĉi fojon ĉiuj lupoj haltis kaj dum kelkaj momentoj
ili estis denove tenitaj.

Kasson turnis sian tutan atenton al la jungaĵo kaj al la vojo
antaŭe.

Kiel priskribi lian ektimon, kiam anstataŭ la firma tero, kies
proksimecon li jam antaŭvidis, li rimarkis antaŭ si altan
glacimonton, etendiĝantan longan distancon dekstren kaj maldekstren!

Per unu rigardo li konvinkiĝis, ke surgrimpi ĝin ne estas eble. Kaj
ĉirkaŭveturi ĝin--por tio estis jam tro malfrue...

Li ekkomprenis, ke tio signifas la finon...

Li haltis ĉe la glacimonto. Rapide li tratranĉis la rimenojn, per
kiuj la hundoj estis jungitaj. Unua li liberigis la gvidantan hundon
Fulmon.

"Fulmo, ek al ili!" li ekkriis.

La hundo obeis. Kuraĝe ĝi ekkuris kontraŭ la aro, kiu rapide
proksimiĝis.

La ceteraj hundoj ekhezitis, kvazaŭ ili volus diskuri. Sed finfine
ili tamen altiriĝis per la kuraĝo de la gvidanto.

Komenciĝis malespera batalo.

Kasson pafis per la restantaj kartoĉoj. Poste li alsaltis al la
hundoj kaj helpis ilin per fortaj bategoj de sia pafilo.

La lupoj momenton ŝanceliĝis. Sed nur momenton. Ilia superforto
estis tro granda. Malgraŭ tio, ke la hundoj batalis kun admirinda
kuraĝo, tamen ilia nombro malpligrandiĝis.

Subite la plej granda lupo ĵetis sin sur Fulmon. Kasson ekvidis
tion. Li alsaltis al la atakanto kaj volis doni al ĝi mortigan
baton.

La lupo liberlasis Fulmon; ĝi rapide flankiĝis kaj ekmordegis la
pafilon, kiu trafis la malmolan glacion. Per forta tirego ĝi
elmanigis al Kasson la pafilon kaj forkuris kun ĝi kelkajn paŝojn,
kie ĝi komencis bategi per ĝi.

Kasson forsaltis al la sledo. Li serĉis objekton, per kiu li povos
defendi sin. Sed krom la paketo kun sero kaj kelkaj kovriloj la sledo
estis malplena...

Li rapide demetis la kovrilojn kaj levis la pezan sledon alten. Li
svingos per ĝi kaj defendos sin ĝis la lasta spiro.

La hundoj jam komencis retiriĝi. Ili kuris al sia sinjoro, kvazaŭ
ili serĉus ĉe li defendon.



Ĉapitro 9

En la lasta momento


Tiun tagon vivis Nome kvazaŭ en febro.

Ĉiumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, ĉu la savo
jam alproksimiĝas. La poŝtoficejo estis superŝutata per telegrafaj
demandoj el ĉiuj partoj de la mondo: "Ĉu Gunnard Kasson jam
alvenis?" Kaj ĉiam la sama frostiga respondo:

"Li ankoraŭ ne alvenis."

Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, ĉar la epidemio ne
malfortiĝis. Doktoro Welch ne havis sufiĉe da tempo por desinfekti
la injektilon kaj plenigi ĝin per la sero, kiu montriĝis tiel
neefika....

Li povis eniri kiun ajn domon; ĉie li aŭdis la saman parolon, la
saman nomon:

Gunnard Kasson!

Ankaŭ malsanuloj elparoladis ĝin, kvankam multaj en alta febro eĉ
ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel
plenplenigitaj per tiu ĉi nomo, ke la voĉoj de la malsanuloj estis
la nura eĥo.

"Ĉu li ankoraŭ ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin.

"Ankoraŭ ne."

"Kaj kion vi pensas...ĉu li alvenos?"

"Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni."

Antaŭ tagmezo la ŝerifo vizitis la poŝtoficejon.

"Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!"

"Volonte...tuj!--Preta!"

La ŝerifo enmanigis la aŭdilon.

"Halo, ĉi tie ŝerifo de Nome. Ĉu vi scias nenion pri Kasson?--Ne?
Kaj vi diras, ke li devus esti ĉi tie jam matene?--Ne, ni scias
tute nenion. Jes, mi aranĝos tion. Mi ankaŭ havis similan ideon,
pro tio mi vokis vin. Mi dankas--jes, dankon!" La ŝerifo demetis la
aŭdilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla
debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li.

"Ŝerifo, ĵus ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni..."

"Rilate Kasson?"

"Jes."

"Bonege, amikoj! Mi almenaŭ ne estas devigata longe rakonti al vi,
se vi mem venas kun tiu propono. Mi ĵus interkonsentis kun
Unalakliko, ke ni serĉos lin. Ni kaj ankaŭ ili."

"Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas
malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento."

"Amikoj," diris la ŝerifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj
hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos."

La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris antaŭ la
hotelo dek kvin veturantoj kun siaj jungaĵoj.

"Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur
la strato.

"Serĉi Kasson."

La sciigo flugis de buŝo al buŝo kaj post nelonge la tuta urbo
sciis, ke oni aranĝas ekspedicion, kiu veturos serĉi Kasson. Ĉiu
volis akompani la savontojn. Ĉiu volis ŝanĝi la horojn de doloriga
atendo en energian faron.

Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin--la maro estas vasta
kaj glaciblokoj malebligas ĉirkaŭrigardon!--sed tio estis tamen
miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso:
Ĉu li alvenos? Ĉu li ne alvenos?

Kaj tiamaniere la ekspedicio duobliĝis.

Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la
forveturantojn.

Sur la bordo de Norton-golfo ĉiuj haltis.

"Ni faros tri grupojn," diris la ŝerifo. "Unu, sub la gvido de
Davison, veturos laŭ la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos
per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en
la mezo."

"Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni ĉion
vidu," proponis Friman.

Ĉiuj konsentis.

"Kaj ankoraŭ ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson,
ĝi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo."

"Ĝuste," konsentis la ŝerifo.

"Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antaŭen.

Ĵurnalisto Hilton aliĝis al la grupo de la ŝerifo.

Ili veturis ĉirkaŭ duonhoron, kiam la ŝerifo donis signon por
halto.

"Ĉu vi aŭdis?" vokis li.

"Jes."

"Oni pafas tie!"

"Kaj tio estas rekte antaŭ ni!"

"Antaŭen!" ordonis mallonge la ŝerifo.

Ho, kia veturo ĝi estis!

Kaj denove--aŭdu!

Krak! Krak!

Nenia dubo. Gunnard Kasson--kiu alia ĝi povus esti?--estis en
danĝero!

Kaj subite la pafoj ĉesis...

La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazaŭ per
komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide.

Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la
rigardon antaŭen. La hundoj ekkuregis al la sovaĝa atako sur la
pinton de la glacia malhelpaĵo.

La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj
sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter ĉi tiuj estis
ankaŭ la ŝerifo.

Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per
teruro.

Malsupre, ĝuste sub ili, staris kun larĝe dismetitaj kruroj Kasson.
En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ĝi. Apud
liaj kruroj kuŝis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis ĉiam pli
sovaĝe.

"Pafu!" ekkriis la ŝerifo. "Sed atentu la hundojn!"

Super la glacia ebenaĵo krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kuŝantaj.
Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj.

La ceteraj lupoj unue bataleme ĉirkaŭrigardis por konstati de kie
venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili
forkuris.

La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin
Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundoj restis vivantaj nur
kvin. Kaj ĉiuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo.

Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li
demetis la vilan ĉapon kaj viŝis sian ŝvitplenan frunton. Nur nun
li sentis, ke liaj fortoj estas ĉe la fino.

"Kasson--" alparolis lin la ŝerifo, sed pluaj vortoj restis en la
gorĝo.

Li estis kortuŝita, kiel neniam antaŭe en sia tuta vivo.

Ankaŭ la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu ĉi
momento kaj ne volis ĝin rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme
rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon.

"Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La
ŝerifo elpoŝigis botelon, en kiu estis refreŝiga trinkaĵo. Kasson
longe trinkis.

"Kaj--por la hundoj...vi havas ion?" li demandis.

Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj
hundoj avide ekmanĝis.

Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis
al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn.

Poste ĉiuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu
ĉi rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme
atendataj.

Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj--kaj trifoje
ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas
survoje al la urbo.



Ĉapitro 10

Atingita celo


Tutan semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por ŝirmi ilin
kontraŭ la malsano. Sed hodiaŭ ĉiuj estis tiom ekscititaj, ke ili
forgesis ĉiun singardon. Knaboj tuj eluzis la ekscitiĝon de la
maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la
ekspedicion serĉantan Kasson, sed ili bone sciis, ke la maturaĝuloj
ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn
almenaŭ per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience
atendis sur la bordo de la maro.

"Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch.

"Kion?"

"Ni aranĝu stafeton!"

"Hura! Bonega ideo!"

La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris.

"Sed tio estas nenio--kuradi tiel en la rondo," malplaĉis la afero
al malgranda Eskimo.

"Kiel vi tion volus?"

"Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!"

"Sed kien ni kuros?"

"Eble en la urbon kaj poste denove reen."

La nova propono plaĉis al ĉiuj. Ili tuj ekokupis siajn lokojn. La
unua stariĝis Georgo kaj tiuj sekvantaj ĉiam post tricent metroj.
La lasta estis la malgranda Eskimo. Li staris kelkajn metrojn antaŭ
la unua domo de Nome.

Kiam ĉiuj estis sur siaj lokoj, la Eskimo levis poŝtukon kiel
signon, ke li estas preta. Apenaŭ tion ekvidis la knabo, kiu staris
antaŭ li, kiam li levis la sian. Tiamaniere progresis la signo ĝis
Georgo.


En la momento, kiam Georgo volis ekkuri, li ekaŭdis strangan
tumulton.

Li rigardis al la maro kaj ne kredis al siaj okuloj. Ĉiuj grupoj
reveturis.

Kaj ili ne estis solaj! Inter ili estis Gunnard Kasson!

Georgo pro ekscitiĝo forgesis svingi per sia poŝtuko kaj ekkuris al
la urbo.

"Gunnard Kasson!" li kriis el la tuta gorĝo al la plej proksima
knabo.

"Kio estas?"

"Gunnard Kasson!"

La knabo ekkomprenis.

Li saltetis sur sia loko, kvazaŭ apud li iu pafegis. Kaj jam li
kuregis pluen.

Kaj tiel okazis, ke la sciigo pri la alveturanta Kasson atingis la
urbon dum kelkaj minutoj.

La lasta knabo kuris tra la stratetoj de la urbo kaj kriis la
konatan, milfoje elparolitan nomon.

Homoj forlasis siajn hejmojn kaj konfuzite ĉirkaŭrigardis. Ankaŭ
la telegrafisto elkuris el sia oficejo. Kiam li ekaŭdis la krion de
la knabo, li ekhavis ideon, ĉu tio eble estas nur ŝerco. Ĝi estus
ja iom barbara kaj kruela ŝerco, sed! Sed malgraŭ tio li estis
venkita per la ĝenerala ekscitiĝo kaj kun multaj aliaj kuris al la
maro.

Li apenaŭ forlasis la urbon, kiam li ekvidis alveturi longan vicon
de viroj. El iliaj brilantaj vizaĝoj li facile legis la ĝojegan kaj
tiom longe atenditan sciigon.

Kvankam scivolemo pelis lin renkonten al la veturantoj, li tamen
venkis ĝin kaj rapidis al sia oficejo. Kaj post kelkaj momentoj li
sidis ĉe sia aparato kaj per tremanta mano li elfrapis la finan
raporton:

"Nome, la 2-an de februaro 1925. _La stafeto alvenis_!"

Apenaŭ li faris tion, li denove kuris eksteren...

Doktoro Welch estis tiam ĉe la tagmanĝo. Sed eĉ hejme li ne estis
trankvila. Li pensis pri la malsanuloj kaj precipe pri Kasson. Ĉu li
alvenos? Ĉiumomente li iris de la tablo al la fenestro. Li devus jam
esti ĉi tie...

Kaj tamen kiam li ekaŭdis la liberigan ekkrion, li restis kiel
frostigita. Li paliĝis, liaj kruroj ŝtoniĝas kaj li ne povis
moviĝi de la loko.

"Silvio, ĉu vi aŭdis?" li flustris kaj lia voĉo tremis pro
ekscito.

"Dank' al Dio! Do--tamen...!"

Kaj ankaŭ ŝia emocio, kiun ŝi kaŝis en si tiom da tagoj kaj
noktoj, esprimiĝis per varmegaj larmoj.

Doktoro Welch rapide venkis la fortan impreson, ĵetis sur sin
surtuton kaj rapidis eksteren.

Li alkuris inter ĝojkriantan aron da homoj en ĝusta tempo, por ke
li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto.

Li ĉirkaŭbrakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis
lin. En tiu momento ĉiuj okuloj malsekiĝis.

Kaj en tiu ĉi solena momento ekparolis la ŝerifo. Per simplaj, sed
koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj
kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de
la stafeto, la ŝerifo daŭrigis:

"Jes, vi ĉiuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio ĉi mi
dankas al ĉiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco
eterne vivos en la koroj de ni ĉiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj
venos post ni. Mi dankas vin."

La homoj ariĝis ĉirkaŭ Kasson.

Pasis longa tempo antaŭ ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi
al la miraklo, kiu fariĝis fakto.

Ili estas savitaj!

Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post
kelkaj momentoj li komencos ĉirkaŭviziti siajn malsanulojn. Hodiaŭ
li veturos longe, longe tra la nokto...

Kaj ĉien, kien li enpaŝos, li kunportos la helecon de la suno.

Li kunportos la vivon.



Ĉapitro 11

Fino


Pasis unu jaro.

Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso.

Loĝantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo
kaj atendis komencon de la infana teatraĵo.

"Do, la infanoj tamen ĝisatendis la aferon!" diris Davison.

"Espereble ĝi ne estos denove tiel malfeliĉe prokrastata, kiel
pasintjare!" diris kun ekĝemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi
ne volas eĉ rememori tion."

"Ni ĉiuj suferis sufiĉe," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis
tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro
Welch.

"Nu, tio estas jam for..."

"Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontraŭ
ni," ŝercis la ŝerifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino
de la mortado, fino de plua disvastiĝado de la difterio."

"La tuta malfeliĉo alportis tamen ankaŭ ion bonan," diris maljuna
sinjoro.

"Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon,
kiu diris tiom strangajn vortojn.

"Ĉu vi ne rimarkis, kiel la malfeliĉo kunigis nin ĉiujn? Kiel ni
estas de tiu tempo iel aliformigitaj?"

"Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro ĉi tie ne estis eĉ unu
konflikto. La advokato ĉi tie baldaŭ mortos pro malsato."

"Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankoraŭ io alia," diris
enpense Davison.

"Kio?"

"La stafeto."

"Ho, la stafeto...! Eĉ hodiaŭ homo preskaŭ ĉesas spiri
pripensante la heroecon de tiuj kuraĝuloj!"

"Mi bedaŭras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili.
Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili
riskas sian vivon--kaj ni neniam eĉ ekscios, kiel ili aspektas."

"Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!"

En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento
komenciĝis.

Infanoj prezentis la teatraĵon, kiun ili konis jam antaŭ unu jaro.
Kiam la epidemio estis forpelita, apenaŭ restis sufiĉe da tempo nur
por la ekzamenoj, tial ili prokrastis ĉion ĝis la vintro. Ĉiu akto
estis rekompencita per meritita aplaŭdo.

Kiam la teatraĵo estis finita, la ŝerifo stariĝis antaŭ la
publiko kaj diris:

"Karaj amikoj, restu ankoraŭ momenton sur viaj lokoj. Mi havas por
vi malgrandan surprizon."

Ĉiuj denove sidiĝis kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La
ŝerifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon.
Projekciisto foriris en sian kabaneton.

La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble.

La aparato ekzumis, lampoj estingiĝis. Kaj sur la blanka tolo aperis
la surskribo: _La Alaska stafeto_.

En la salono ekmuĝis, sed denove trankviliĝis.

Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj.

En tiu momento kvazaŭ iu donis signon, la vizitantoj stariĝis sur
siaj lokoj, aplaŭdis, ĝojkriis, premis reciproke la manojn, larmis.

Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson,
Leonard Seppala, Gunnard Kasson. Ĉiu kun sia kunjungaĵo. Gunnard
Kasson kun kvin hundoj.

La salono subite pleniĝis per brilo de blindiga lumo.

Kaj kun tiu ĉi lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn
hejmojn...


Fino



Kaptitoj de la Glacirokoj



Ĉapitro 1

La Patrujo bilancas


_"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo
d'Italia! Paris Soir!"_

La voĉo de gazetvendisto eĉ superis la bruon de la Roma strato.
Aŭtomobiloj trumpetis, tramoj tintis, ŝarĝaŭtomobiloj peze
ruliĝis, hufoferoj de ĉevaloj sonoris sur la malmola pavimo,
surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie,
ol se ili persekutus forkurantan ŝteliston--sed la vigla knabo
malatentis ĉion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn
ĵurnalojn kaj lia penetra voĉo denove venkis la surdigan inundon de
la voĉoj:

_"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo
d'Italia! Paris Soir!"_

Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandiĝis la nombro de la
ĵurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro
da moneroj sur lia pladeto.

"Ĉu vi havas ankaŭ _Petit Parisien?_" demandis viro proksimume
tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la saĝa vendisto
divenis laŭ la akcento, ke antaŭ li staras Franco.

"Ne, sinjoro," li respondis france. "_Petit Parisien_ mi intertempe
ne havas. Sed mi certigas vin, ke en _Paris Soir_ vi trovos ĉion.
Ankaŭ tion, kion vi sensukcese serĉus en _Petit Parisien_."

La viro ridetis. Li prenis _Paris Soir_ kaj donis al la vendisto
bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la aĉetita
ĵurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la aĉetanto
svingis per la mano kaj malrapide forpaŝis.

"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al
vi agrablan legadon--vi ekvidos, ke la _Paris Soir_ vin ne trompos."
Kaj ĉar dume la loko ĉirkaŭ lia veturilo denove iomete malpleniĝis,
li komencis ankoraŭ pli atakeme: "_Izvestija! Moskevská Pravda!
Times....!_"

La viro, kiu aĉetis francan ĵurnalon, iris al la parko. Li ridetis.
Ĉio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala ĉielo.
Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Aŭtomobiloj,
tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankaŭ tiu gazetisto kaj _Paris Soir_.

_Paris Soir_.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan
ĵurnalon. Sed tiuj ĵurnaloj havis ĉiam malnovan daton de antaŭ
semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankoraŭ pli. Tiu ĉi _Paris
Soir_ estas tute freŝa, ankoraŭ hieraŭ ĝi estis en Parizo.

En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis ĉi
tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj
maljunaj homoj. Kelkaj legis libron aŭ gazeton, aliaj rigardis
arbojn kaj arbetaĵojn kaj silentis.

La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia
rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj
politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas ĉio! Li
sidas en la parko, li legas ĵurnalon, li aŭskultas la kanton de la
birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus ĝeni lin.
Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retiriĝo. Ja eĉ
neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo.

La leganto ridetis. Vere, nur nun homo fariĝas denove--homo.

"El la societo." Anonco pri edziĝfesto, naskiĝo de filo, morto de
iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edziĝfesto.... Nur kelkaj
mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj ŝanĝoj!

Kaj ĉi tie "Juĝa halo". Tio estas certe denove tiuj ĉiutagaj
okazintaĵoj de etaj homoj: ŝtelita kokino, elrabita loĝejo
vagabondeco, almozpetado, sed ne, ĉi tie estas io alia, io pli
grava. Jam tiu surskribo!

La viro ĉesis rideti. Ĝis tiu ĉi momento li pli multe ĝurigardis
la francan tekston ol perceptis ĝian enhavon. Sed li jam
koncentriĝis kaj legis:

"Patrujo bilancas!

En la proceso kontraŭ tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940
al la rando de la pereo, eksidis hodiaŭ sur la benko de la akuzatoj
meĥanikisto Jean Daumal. Forta viro en la aĝo de kvindek jaroj kun
klaraj okuloj kaj griziĝantaj haroj li kondutas entute nature kaj
trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte
ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la
juĝistaron.

Jean Daumal estis antaŭ la milito gvidanto de la laborejo en iu
armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni
povas juĝi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de
fabrikado de pafiloj.

Antaŭ la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la
aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn
aŭtomat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita,
rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero ŝajne estis finita.

Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en
Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj
trastudis ilin kaj ĉiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la
ferdekaj aŭtomatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en
unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj ĉi
efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de
la eltrovinto estis tute legebla--Jean Daumal.

La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero
estas tute klara: ofendita eltrovinto serĉis novajn vojojn. Kaj li
trovis la plej malbonan.

Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras
ĉiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri
pri sia eltrovaĵo, li respondis:

"La planojn mi forbruligis."

"Kiam?"

"La tagon antaŭ la alveno de la Germanoj."

"Kial vi ilin forbruligis?"

"Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj."

"Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?"

"Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom baldaŭ."

"Nu, tio estas vero..." konsentas juĝisto. Sed tuj li demandis
denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kaŝis? Vi ja povis ilin ie
enterigi."

"Neniun kaŝejon mi opiniis sufiĉe sekura," klarigas la akuzato.
"Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis
rifuzitaj de la ministerio."

"Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron."

"Sinjoro prezidanto, mi protestas kontraŭ tia agado!"

"Mi scias...." prezidanto de la juĝistaro svingas per la mano.

"Viaspecaj homoj ĝenerale volas protesti. Neniun ili perfidis,
neniun ili malutilis, pri nenio ili scias--eble vi volas, ke ni kredu
la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus--kiel la
eltrovinto--detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan
tempon? Tio ja kontraŭstaras al ĉiuj aksiomoj de la sana racio.
Ĉu vi povas tion klarigi?"

"Jes."

"Kiamaniere?"

"Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn
manojn."

"Kaj ĉu ne per tio, ke vi ilin bruligus, ĉu ne per tio vi ĝin ja
malutilus?"

"Ne. Mi konis la tutan procedon parkere."

"Ĉu... Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Ĉu vi
povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?"

"Ne."

"Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?"

"Ne. Efektive--"

Ĉi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraĝigis:
"Daŭrigu, mi petas! Efektive--?"

"Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas."

"Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj
ofte ne vivas."

"Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis
la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto,
inĝeniero Marcel Payen."

"Kia estis lia nomo?"

"Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero--"

"La juĝistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj,"
interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto
de via faro jam ne vivas. Ĉu vi povas diri al ni, kio okazis al li?"

"Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita."

"De kiu?"

"De la germanaj aviadistoj."

"Kiu diris tion al vi?"

"Mi mem tion vidis."

La prezidanto demandis la protokolistojn, ĉu ili ĉion notis. Poste
li interrompis la kunsidon, en kiu oni daŭrigos morgaŭ.

La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankoraŭ kelkaj personoj,
daŭros ĉirkaŭ ok tagojn.

Ni ne volas antaŭkuri la okazantaĵojn, sed ĉio atestas pri tio, ke
Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la juĝistaro
ankaŭ en tiu ĉi kazo progresos kun ĉiu necesa severeco. Pro tia
perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno--la puno de
morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo
el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" kaŭzis kapitulacon de
Francujo, neniam ripetiĝu.

Liberigita patrujo antaŭmetas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de
niaj juĝistaroj, klopodi ke tiuj ĉi fakturoj estu pagataj ĝis la
lasta cendo."--

Tuj ĉe la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la
vizaĝo de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la
ĉifitan ĵurnalon li ŝovis en la poŝon kaj komencis maltrankvile
marŝi tra la parko. Sur lia frunto troviĝis akraj sulkoj. De sur
liaj lipoj deglitis duonlaŭtaj vortoj:

"Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!"

Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian
konduton. Ili ne komprenis, kio okazis ĉe tiu juna viro, kiu venis
tien antaŭ momento kun ridetanta vizaĝo.

Ili eĉ ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke antaŭ ili
promenas--Marcel Payen.



Ĉapitro 2

La atestanto


"Tio ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean
Daumal, modelo de la neprofitema patrioto--kaj perfidulo de la
patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!"

La rememoroj pri la malfeliĉa jaro 1940 en li dolore reviviĝis....

Estis sufoka somera antaŭvespero. Payen kaj Daumal sidis en la
oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la
batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo ŝajnis
neevitebla.

"Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la
silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur
la fronto."

"Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankoraŭ ne estas
la fino."

"Mi scias. Sed ĉu estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de
Munĥeno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras ankaŭ
aliajn. Rememoru nur pri Ĉeĥoslovakujo! Kiel konfide ĝi rigardis
nin--kaj kiel ni ĝin trompis! Ĉu estas eble, ke honesta Franco ne
ruĝiĝu pro honto?"

Payen levis la ŝultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori.

En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la aŭdilon.
Estis aŭdeblaj kelkaj raŭkaj vortoj.

"Kion vi diras...?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn
antaŭ Parizo? Tio ja estas--allo! allo!"

Li vokis vane. La voĉo en la telefono silentis.

Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon.

"Ĉio estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo.
Niaj armeoj estas frakasitaj."

Mortiga silento denove inundis la oficejon.

"Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen.

"Mi iros eĉ ne unu paŝon!" eksplodis Daumal.

"Kaj viaj planoj?"

"Mi forbruligos ilin!"

"Daumal...!"

"Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankoraŭ iam
bezonos ilin, facile mi ĉion skribos."

Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova,
malgraŭ tio, ke li ĵetis en la fajron laboron de multaj senfinaj
noktoj.

"Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin."

Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj
alproksimiĝis, ambaŭ viroj kuniĝis kun la forkurantaj popolamasoj.
Ĉu ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? Ĉu ne estus eble
organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali?
La vojo, laŭ kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto.
Aŭtomobiloj kaj veturiloj rapidegis antaŭen en egoista, senrespekta
vetveturo. Patrinoj veturigis en kaleŝetoj kusenojn kaj vivrimedojn;
malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso aŭ en la manoj. La plej
malgrandaj infanoj ploris. Ankaŭ maljunuloj larmis. Certe ankaŭ pro
sia propra mizero, sed ĉefe, ĉefe pro la mizero de Francujo.

Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis
disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malantaŭe kaj
malgraŭ siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon.

El la konfuzo sur la strato fariĝis tuta ĥaoso, kiam en la
malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj.

"Ĉu niaj?"

"Ne! Boŝoj!"

Boŝoj! Boŝoj! Boŝoj!

Timego kaj teruro. Iu oficiro antaŭe klopodis regi la malesperantajn
popolamasojn.

"Liberigu la vojon! En la fosaĵojn, sur la kampojn! Al la tero!"

Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro ruliĝis antaŭen
kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gorĝoj premitaj, kun unu vorto
sur sekaj lipoj:

Boŝoj!

Oni diris pri ili, ke ili mortpafis ankaŭ la civilajn personojn.
Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por
ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja leĝoj. Ne
nur tiuj internaciaj, de ĉiuj rekonataj kaj por ĉiuj devigaj, sed
ankaŭ tiuj aliaj, ne skribitaj--la leĝoj de humaneco.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj ankaŭ plenaj.

Germanaj aeroplanoj flugis preskaŭ super la kapoj de la forkurantoj.
Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron.

Kelkaj manovroj en la aero kaj--nova flugatako! Ankoraŭ pli
profunda, ankoraŭ pli efika.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Post ĉiu dozo la popolamaso leviĝis kaj en blinda teruro kuregis
pluen. Kelkaj ĵetis sin en la fosaĵojn, aliaj kuris sur la kampojn,
kiel eble plej malproksimen de la ŝoseo. Tie ili premis sin al la
humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj
ŝirmis al si la vertojn.

Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la
aviadistoj klopodis neniigi ĉion, kio povus humanecon eĉ nur
rememorigi.

Kien oni povis ĵeti sian rigardon, tie kuŝis mortintoj kaj
vunditoj: sur la ŝoseo, en la fosaĵoj, sur la kampoj.

Ĉe la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio
okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon,
ke ĉio estas en ordo. En tiu momento krakis germana aŭtomat-pafilo.
Payen renversiĝis. Dum la falo li kontraŭfrapis per la kapo akson
de la kaleŝo, kiun li ĵus preterpaŝis. Li restis kuŝanta sur la
loko senkonscia.

La aviadiloj apenaŭ malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj
homoj amasiĝis denove sur la ŝoseo. Oni daŭrigis la forkuregon.
Ankoraŭ pli rapide, pli sovaĝe, pli egoiste, pli malespere.

Daumal returnis sin kontraŭ la torenton de la homoj. Li volis
rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege
tuŝegis lin, sed Daumal malatentis tion.

Subite li aŭdis akran krion:

"Allo--vi tie! Turnu vin!"

Sur la rando de la ŝoseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis
savi kio estis ankoraŭ savebla.

"Mi ne povas! Tie falis mia amiko!"

"Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!"

"Mi devas lin vidi!"

"Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!"

Daumal eksplodis.

"Mi ne povas!"

La oficiro, kiu ĝis tiu momento estis ruĝa de ekscito, subite
paliĝis. Ĝi estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari
nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis:

"Returne--alie mi pafos!"

Daumal faris grandajn okulojn. Ĉu eble? Franco kontraŭ Franco?

Sed li rapide ekkomprenis. Kion signifas unuopulo por oficiro, kiu
klopodas savi la popolamasojn?

Cetere, eĉ se Daumal ne komprenus tion, por Payen li jam nenion
povus fari. La vicoj de forkurantoj kuntiriĝis tiamaniere, ke ne
estis eble progresi kontraŭ ilia lavango eĉ unu paŝon.

Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo.
Ĝis la krepusko li kuŝis senmove sur la vojeto apud la ŝoseo, kien
lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako.
Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde
glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo.
Falante li forte frapegis sin sur la kapon.

Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis
rekonsciiĝi. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj
ankoraŭ ne venis. La regiono fariĝis dum mallonga tempo nenies
tereno.

Payen leviĝis. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo.

Li ĉirkaŭrigardis.

Sur la maldekstra flanko de la ŝoseo estis malgranda civila flugejo.
Li direktis siajn paŝojn tien.

Akvon li baldaŭ trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la
flugejo kuŝis kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la
magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi
dum la neorganizebla evakuo.

Payen momenton pripensis. Kion fari? Ĉu li sekvu la forkurintojn?
Aŭ ĉu li kaŝu sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko?

En tiu momento li aŭdis bruon de aviadilmotoro. Ankoraŭ unu! La
manoj de Payen minace pugniĝis. Ke li havu ĉi tie kontraŭaviadilan
aŭtomatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia
barbareco kontraŭ la malpli fortaj kaj senhelpaj!

Sed--kion tio signifas? La aeroplano ĉirkaŭflugas super la flugejo,
ĝi glitas al la tero, ĝi alteriĝas. Payen saltas en ejon. Se la
Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias,
kion li devas fari.

Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du--anglaj
aviadistoj! Payen ne povis kredi al siaj okuloj.

Li forlasis la kaŝejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu
celdirektis al li pafilon kaj ekkriis:

"Haltu! Manojn supren!"

"Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko."

Malgraŭ tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj,
pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj!

Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazintaĵoj, ili
fariĝis pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por
ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ĝi flugis
reen. Dum la transflugo de la fronto ĝi estis atakita per pafado kaj
unu kuglo traboris la benzinujon. Antaŭ ol ili rimarkis tion kaj
povis ŝtopi la malgrandan truon, la benzino plejparte elfluis.
Ili estis devigitaj alteriĝi.

"Se ni ne havigos al ni benzinon," diris la piloto, "la aviadilo
estos perdita."

"Estu trankvilaj," diris Payen. "Ĉi tie estas sufiĉe da benzino."

Per komunaj fortoj ili alrulis grandan barelon da valora fluido al la
aeroplano. Meĥanikisto preparis flekseblan tubon kaj kontaktigis
ĉerpan pumpilon.

"Kia estas la situacio sur la fronto?" demandis Payen. Li sciis la
respondon jam antaŭe, sed li tamen devis demandi. Espero estas la
lasta, kio homon forlasas.

"Katastrofa," diris piloto.

La tri viroj rigardis sin senvorte. La ĉerpa pumpilo mallaŭte
zumis. La horizonto sur la norda parto estis ruĝa. Sude minacis
teruriga mallumo.

"Ĉu vi opinias, ke Francujo estos venkita?"

"Ni vidis la germanan inundon kaj neimageblan teruron sur la ŝoseo.
Tuta Francujo forkuras. Kien? Armeo estas malorganizita. La
Maginot-linion, la fieron de via strategio, la Germanoj evitis. Mi
tre bedaŭras devi tion diri al vi, sed niaj sentoj ne povas ŝanĝi
la realon: Francujo jam estas venkita. Post kelkaj tagoj, eble post
kelkaj horoj, ĝi kapitulacos."

Payen silentis. Tio ja estis super la fortoj de viro, kiu amas sian
patrujon.

"Ni faris eraron," provis lin konsoli la meĥanikisto, "ni Angloj kaj
ankaŭ vi Francoj. Ni suferas pro tio, ke ni ne sufiĉe taksis nian
malamikon. Nu, ni bezonis...ian skuon. Ruiniĝo de Francujo estas la
lasta batego. Ni rekonsciiĝis. Ni havas pruvon, ke temas pri ĉio.
Ni rektiĝos. Ni ekbategos."

La pumpilo eksilentis.

La meĥanikisto rigardis la mezur-aparaton.

"Preta!" li diris.

Piloto donis al Payen la manon.

"Ni dankas vin, sinjoro. Kaj kio estos nun--pri vi?"

"Pri mi?" elspiris pene Payen. "Do... vi opinias, ke ĉi tie ĉio
estas finita?"

"Tio estas tiom certa, kiom ke mi estas Anglo."

"Tiuokaze mi kompreneble... plej volus... flugi--kun vi."

Mallonga konsulto de la britaj aviadistoj. Estas ja vero, ke la tasko
de esplor-aviadilo ne estas kolekti izolitajn, forlasitajn homojn.
Sed eksterordinaraj cirkonstancoj povas influi ankaŭ severajn
ordonojn. Kaj krom tio--tiu ĉi Franco eble savis por la brita aviado
unu aeroplanon kaj tre valoran materialon pri situacioj sur
batalkampoj, kelkajn filmojn kun dokumentaj fotografaĵoj.

Tiun saman vesperon Marcel Payen estis en Anglujo. Sekvis
milit-odiseo tra norda Afriko en Azion. Kiam alproksimiĝis la fino
de la milito, li estis kapitano en Sirio. Li malmobiliziĝis tie,
ĉar li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne
rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis.
Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton
Jean Daumal restis sufiĉe da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al
li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankoraŭ el
Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li
estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo
kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la
eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito!

Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj
ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis
pro sia riĉa historio.

Kaj hodiaŭ.....

Sciigo pri Daumal superŝutis la sunhelan tagon per pezaj nuboj.

Marcel Payen malrapide trankviliĝis. Li direktis la paŝojn al la
hotelo, en kiu li loĝis.

"Lasu transporti miajn pakaĵojn sur la flugejon," li diris al la
pordisto.

"Tre volonte, sinjoro Payen."

"Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon."

"Ĉu vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti
ĉe ni ankoraŭ dek kvar tagojn."

"Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon."

La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas.

Marcel Payen iris al la flugejo. Ĉu estos malfacile ricevi lokon en
aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ĝin. Li devas ĝin
ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide ĉe la franca
juĝistaro. Laŭ _Paris Soir_  oni povas juĝi, ke la proceso
verŝajne daŭros ok tagojn. La ĵurnalo havis hieraŭan daton. La
hodiaŭa tago estas la dua. Restas do ankoraŭ ses tagoj.

Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ĝia eldiro.

Marcel Payen plirapidigis siajn paŝojn. Jam li estu sur la flugejo!
Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de
Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan
homon!



Ĉapitro 3

Super la Alpoj


Kiam Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En
la flugstacio la vivo viglis. Vojaĝantoj alvenadis kaj foriradis,
reciproke sin bonvenigis kaj adiaŭis. Oni parolis tie itale, angle,
france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj
krome.

Payen iris al la giĉeto, super kiu pendis granda, okulfrapa
surskribo: _Air France_.

"Ĉu vi havas linion Romo-Parizo?" li demandis oficiston.

"Jes, sinjoro."

"Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?"

"Jen la aeroplano. Ĉiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la
deksepa."

"Mi petas unu flugbileton."

"Por kiu tago?"

"Por hodiaŭ."

"Ĉiuj sidlokoj estas rezervitaj."

"Do, por morgaŭ."

"Mi bedaŭras, sinjoro, sed ĉiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin
tagoj. Hodiaŭ estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi
bileton por dato ĝis la dudekdua de Novembro."

"Neeble! Mi devas flugi jam hodiaŭ. Temas pri grava afero."

"Mi tre bedaŭras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari
por vi."

La vizaĝo de Payen malheliĝis. Li komprenis, ke ĉiu vojaĝanto havas
pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton.
Sed ĉu oni povus fari escepton! Ĉu li ne povus persvadi iun?

"Ĉu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?"

"Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo."

Ĝi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos ĉion. Kaj
eble oni povos aranĝi la aferon tiel, ke la pakaĵoj, kiuj ne estas
tre gravaj, restos ĉi tie.

La Direktoro havis viziton de iu angla generalo.

"Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la
generalo.

Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, ĉu li povus jam
hodiaŭ flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon.
Ambaŭ ekridetis.

"Vi havas feliĉon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo..."

"Gibson," prezentis sin la anglo.

"Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaŭa flugo. En
la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, ĉar
lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino.
Novan vojaĝanton--jam estas duono antaŭ la dekdua--ni en tiuj
malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus
devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata."

"Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!"

"Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin ĉar vi
savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas.... kiam homo havas
filinon...."

Ankoraŭ feliĉe estis, ke Payen ĉe malmobilizo ricevis de sia
regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en ĉiuj
landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe
okupus kelkajn tagojn.

Antaŭ la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo
Amiot. Ĉiuj vojaĝantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj
Generalo Gibson kun la edzino. Post kiam ili sidigis sin, la piloto
rigardis horloĝon. Ankoraŭ kelkajn minutojn.

Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar
motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la vojaĝantoj
rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. Ĉiu
elserĉis konatajn historiajn lokojn kaj adiaŭis al ili. Oni flugis
laŭlonge de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebenaĵo,
dekstre troviĝis la Apeninoj.

Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo,
komenciĝos en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por
vojaĝantoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan
bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo.

Marcel Payen ekobservis la ceterajn vojaĝantojn. Krom Generalo
Gibson, lia edzino kaj stevardino,[2] estis tie tri usonaj soldatoj kaj
tri civiluloj. Antaŭ li sidis nederlanda vendisto, kiu jam diris, ke
lia nomo estas Bakker.

[Piednoto 2: speco de kelnerino, servistino, kun ĝeneralaj devoj.]

"Mi amas la aeroplanojn," li ĵus diris al siaj najbaroj, "sed
samtempe mi timas ilin."

"Kial, sinjoro Bakker?" demandis la stevardino, ridetante.

"Tiu rapideco; ĉu vi scias, ke tio estas fabeleca," respondis la
Nederlandano vigle. "Imagu al vi la jenon: tagmeze en Romo, vespere
en Parizo. La duan tagon en Amsterdam. Poste Praha, Beograd, Káhira,
Kalkuto, Batavio, Tokio, San Francisco, New York! Kie restas la
kompatinda Jules Verne kun sia _Vojaĝo ĉirkaŭ la mondon en 80
tagoj?_ Sed kiam mi pensas, ke mi povus falegi de tiu alteco, brrr!"

"Ne timigu nin," haltigis la torenton de liaj timigaj vortoj la
stevardino. "Cetere, vi devus tiaokaze pensi pri malfeliĉo ĉiufoje,
kiam vi eniras vagonaron."

"Jes, ankaŭ tion mi faras," li kapjesis fervore. "Pro tio mi ĉiam
sidas apud la pordo."

"Por ke vi povu elsalti, ĉu?" ridis soldato, kaj gaje tuŝegis lin.

"Jes. Elsalto estas la sola afero, pri kiu mi ĉiam kalkulas."

"Ĉu ankaŭ en aeroplano?"

"Kompreneble. Kaj mi diru al vi: se mi ne ricevas lokon apud la
pordo, mi ne flugas. Tion mi faris jam kelkfoje."

Li efektive sidis ĉe la pordo.

"Kaj kion pri paraŝuto?" incitis la soldato.

"Tion mi havas preparita," diris Bakker kaj leviĝis por ke oni vidu,
ke li vere havas paraŝuton fiksitan al la korpo.

La vojaĝantoj ridis, sed la vizaĝo de du aŭ tri ombretiĝis. La
stevardino rimarkis tion.

"Vi provas timigi nin, sinjoro Bakker," ŝi interdiris. "Ni preferas
aŭskulti pri viaj vojaĝoj."

"Ho jes, pri tiuj mi volonte rakontos," li konsentis kompleze.
"Kompreneble, se tio ne maloportunos al la ceteraj." Kaj li rakontis.
Li estis unu el tiuj _globtrotuloj_, al kiuj la mondo ŝajnas tro
malgranda kaj kiuj sentas sin tute hejme ĉie. Li vidis kaj travivis
multon. Li sciis akre observi, kompari, taksi, kaj tial la tuta
societo kun intereso sekvis lian parolon pri la postmilitaj
cirkonstancoj en diversaj landoj.

Payen nur duone aŭskultis. Jen kaj jen li elpoŝigis la _Paris Soir_
kaj legis la artikolon pri Daumal. Kia feliĉo, ke li aĉetis tiun
ĵurnalon! Jam hodiaŭ vespere li elserĉos la defendanton de Daumal
kaj klarigos al li ĉion.

Ili alproksimiĝis al Svisujo.

"Nun ni flugos pli alten," atentigis la stevardino. "Preparu vin
kontraŭ malvarmeto."

En la malproksimo staris alpa montegaro kontraŭ la firmamento kiel
murego.

"Je kia alto ni troviĝas fraŭlino?" demandis Bakker.

"Je dumil kvincent metroj, sinjoro," ŝi respondis senhezite. "Post
nelonge ni atingos kvarmil kvincent."

Payen estis kontenta, ke li povos rigardi la maron de montegoj en
ilia pompa grandiozo, sed li estis seniluziigata. La Alpoj estis
kaŝitaj de densa kovraĵo de nebulo.

La aeroplano flugis ĉiam pli alten.

"Domaĝe," diris S-ino Gibson kaj rigardis sian edzon. Tiu senvorte
levis la ŝultrojn. Nur post momento li diris: "Tio ofte okazas super
la Alpoj. Cetere, la nebulnuboj povos ankoraŭ disiĝi."

Ili ne disiĝis. Tute male. Ili leviĝis alten kaj ĉirkaŭis la
aeroplanon. Oni povis rigardi maldekstren, dekstren, antaŭen aŭ
malantaŭen; nenion oni povis vidi, krom blanko-grizo.

"Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano.

"Kaj jam komencis eĉ neĝi!" kapjesis ĉagrene la komercisto. "Ke ni
ne travivu neĝoblovegon!"

"La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la
stevardino. "Ĉi tiu neĝbloveto verŝajne havas nur lokan karakteron,
kaj certe ne daŭros longe ĝis ni havos ĝin malantaŭ ni."

Por forigi la enuon ŝi ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis
melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de
300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj vizaĝoj....

"Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker.

La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto
kaj radiotelegrafisto.

"Kvarmil metrojn. Kaj ni ĉiam flugas pli alten."

"Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum ŝi plialtiris sian
vojaĝmantelon.

Dum kelka tempo ili flugis senparole. Nur la muziko mallaŭte sonis
en la regula muĝado de la motoroj.

"En tia nebulo mi flugis jam dufoje," komencis denove la
Nederlandano, "kaj ambaŭfoje mi diris al mi, ke neniam plu..."

Li ne finparolis.

La aeroplano forte ŝanceliĝis kaj la vojaĝantoj estis elĵetitaj
el siaj lokoj, kiel dum kunpuŝiĝo de vagonaro. La kajuto pleniĝis
per doloraj kaj teruraj ekkrioj. La nederlanda komercisto malfermis
la pordon kaj elsaltis. Sed neniu atentis lin.

Nova puŝego, ankoraŭ pli granda skuo, kvazaŭ iu de malsupre
frapegis per grandega martelo, kaj la aeroplano restis senmova....



Ĉapitro 4

La akcidento


Kelkajn sekundojn regis en la kajuto silento. Neniu moviĝis. Ĉiuj
aspektis, kvazaŭ ili atendas ankoraŭ unu, la lastan frapegon.

Sinjorino Gibson rekonsciiĝis la unua. Ŝi tuŝis per la mano siajn
vizaĝon kaj harojn, rigardis la manplatojn kaj kiam ŝi konstatis,
ke nenio estas sanga, rektigis siajn membrojn. Tio ne estis facila.
Ĉe la puŝego ŝi tuŝegis la manojn kaj piedojn; kofro batis ŝin
forte sur la dorson kaj per la kapo ŝi frapis la plafonon de la
malalta kajuto.

Rigardo al la ceteraj vojaĝantoj konvinkis ŝin, ke ŝia sufero
estis evidente la plej negrava. Interne de la aeroplano oni povis
vidi bildon de absoluta ruiniĝo. La homoj, ĵetitaj el siaj
sidlokoj, kuŝis sur la seĝoj kaj sur la planko en la plej diversaj
pozicioj.

Kaj jam estis aŭdeblaj la unuaj ĝemoj de la vunditoj.

Sinjorino Gibson rigardis tra la fenestro de la kajuto. Kie ili
troviĝas? Kio okazis al ili? La duonblanka, malsimpatia grizo donis
neniun respondon. Tra la malfermita pordeto blovis en la kajuton
penetre malvarma vento, kiu ĵetis internen aron da neĝeroj.

Ŝi sukcesis atingi la pordon kaj fermis ĝin.

En tiu momento levis sin de la planko ankaŭ la stevardino. Ŝia
ĉiam ridetanta vizaĝo estis kuntirita per doloraj sulketoj.

"Kio okazis al vi, fraŭlino?" Sinjorino Gibson klinis sin al ŝi.

"Mi ne scias, S-ino Gibson," diris la brava knabino, venkante la
doloron en ŝia tuta korpo. "Mi esperas, ke estas nenio grava, nur
ekfrapo. Sed kiel fartas la ceteraj?"

Generalo Gibson jam sidis. Poŝtukon, ruĝan je sango, li tenis al la
nazo.

"Kio estas al vi, Roberto?" ektimis lia edzino.

"Nur bateto ĉe la nazo...eksangis. Ne atentu pri mi, zorgu pri la
ceteraj."

Li estis soldato per korpo kaj animo. Kial teruri la virinojn per la
sciigo, ke lia nazosto estas rompita?

La takso pri la akcidento estis timiga. Sen pli gravaj vundoj restis
nur kvar personoj: S-ino Gibson, la stevardino, la radiotelegrafisto
kaj Marcel Payen. Tiu lasta ja kuŝis senkonscia duonhoron, ĉar li
puŝegis per la frunto kontraŭ metalan apogilon, sed alie li ne
estis vundita. Ĉiuj ceteraj estis vunditaj. Kelkaj ŝirvundoj sur la
vizaĝoj kaj sur la kapoj, tri rompitaj aŭ manoj aŭ piedoj. Unu
vojaĝanto plendis pri doloro en la ŝultra osto. Plejmulte suferis
sendube la piloto. Liaj premitaj lipoj ne ellasis eĉ la plej etan
ĝemon, sed oni bone konstatis, kiom li suferas. Li verŝajne havis
gravan internan vundon, ĉar ĉe la puŝego li estis ĵetita sur la
gvidilon de la aeroplano.

Sinjorino Gibson kaj la stevardino kaj la du sanaj viroj havis multe
da laboro ĝis kiam ili prizorgis ĉiujn vunditojn.

Nur poste ili komencis interesiĝi pri la ĉirkaŭaĵo. Marcel Payen
malfermis la pordeton de la kajuto. Denove penetris internen frostiga
ventblovo.

"Malvarmege!" kunfrapis la dentojn la vojaĝanto kun la rompita
piedo. Payen rapide fermis. La virinoj kovris la vunditon per du
kovriloj.

"Ĉu vi vidis ion?" demandis la generalo al Payen.

"Nur neĝon kaj nebulon."

"Jen bela situacio. Ni estas kiel pereintoj ĉe la norda poluso."

Eble ankoraŭ pli malbone, pensis Payen.

"Sed kio okazis al S-ro Bakker?" rimarkigis la stevardino. "Pli estis
konvinkita, ke pri tiuj pordo kaj paraŝuto li nur fanfaronis, sed
jen...."

"Ni esperu, ke li savis sin," diris konsole S-ino Gibson. La ceteraj
silentis. Ĉiu havis proprajn dolorojn, ili estis dankaj al la
oferema virino pro tio, ke ŝi klopodis konsoli ilin. Sed ili kredis,
ke la nederlanda komercisto pereis en la ventego.

"Kaj nun," diris post kelkaj momentoj la radiotelegrafisto, "ni
provu, kion ni povos fari. Mi trarigardu la ĉirkaŭaĵon de la
aeroplano por konstati, ĉu ni povos orienti nin. Poste mi esploros
la elsendaparaton. Se ĝi estos en ordo mi komunikos, kio okazis. Ĉu
vi bonvolos akompani min, S-ro Payen?"

"Kompreneble!"

"Ankaŭ mi iros," proponis sin la stevardino.

"Vi devas resti kun la vunditoj, fraŭlino," diris Payen. "Oni bezonos
vin ĉi tie senĉese."

La du viroj bone vestis sin kaj eliris en la furiozantan ventegon.
Ekstere ili falis en la neĝon ĝis la zono. Ili ŝanceliĝis kiam la
vento blovegis kontraŭ ilin. Akraj neĝeroj pikis ilian vizaĝon kaj
blindigis ilin.

"Ĉu vi vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu
ĉirkaŭiris la aeroplanon kaj staris ĉe la kontraŭa flanko.

"Nebulon kaj neĝon! Ne dek paŝojn for oni povas vidi!"

Ili kunvenis antaŭ la aviadilo.

"Per ĝi ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas
frakasitaj, la malsupraĵo rompita kaj la flugiloj derompitaj."

"Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frostiĝos ĉi
tie."

Ili faris ĉirkaŭ tridek paŝojn.

"Ĉu vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon.

"Sub la neĝo estas glata glacio!"

"Tio signifas, ke ni troviĝas sur la glaciroko!"

"Ni povas esti feliĉaj, ke neĝas. La neĝo almenaŭ mildigis nian
kunpuŝiĝon. Alie la aeroplano estus tute frakasita."

"Kaj ni kun ĝi!"

Post kelkaj paŝoj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis
en blanka maro.

"Ni reiru," decidis Payen. "En tia neĝventego nenio estas videbla."

"Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas."

Ili reiris laŭ siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis
kaj rigardis unu la alian.

"Ĉu vi aŭdis?" demandis Payen.

"Jes, aŭskultu....!"

Ili aŭskultis. Denove ili aŭdis malfortan vokadon, kiu venis de la
direkto de la aeroplano.

"Helpon!"

"Ni rapidu! Io okazis tie!"

Ili klopodis iri tra la altaj neĝblovaĵoj kiel eble plej rapide.
Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj ambaŭ
rapide englitis internen.

"Kio okazis?" ili demandis kvazaŭ per unu buŝo.

Ambaŭ virinoj kaj ankaŭ la pacientoj rigardis ilin kun surprizo.

"Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson.

"Kiu vokis ĉi tie pri helpo?"

"Neniu."

"Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu eĉ ĝemetis," komunikis la
stevardino. "Ĉu vi aŭdis ion?"

"Jes, iu dufoje vokis helpon."

"En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti
nur..."

"S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni aŭdis la alvokon tre klare."

Ili denove eliris en la neĝventegon. Momenton ili aŭskultis.

"Heeelpooon!" aŭdiĝis denove. Nun jam pli mallaŭte, pli longe, pli
malespere.

Ili sekvis la direkton de la voĉo. De tempo al tempo ili haltis kaj
aŭskultis. La vokado ne ĉesis.

Fine ili trovis lin. Li kuŝis en neĝblovaĵo, en kiun li penetris
ĝis la kolo. La manoj plektiĝis malantaŭ la dorso. Li tiregis per
ili, ŝiris, movegis sin, sed sensukcese. Li jam estis preskaŭ blua
pro la malvarmo. Liaj malfermegitaj okuloj estis elokventaj
atestantoj de la terurego, kiun li travivis.

Nur en la aeroplano li plene rekonsciiĝis.

"...ĉiam mi diris al mi, ke mi neniam denove flugos super nebulitan
montaron," li daŭrigis sian nefinparolitan frazon. "Sed nun mi volas
tion ĵuri!"

"Do, kio okazis al vi, S-ro Bakker?" demandis la stevardino.

"Mi kredis, ke ni estas sufiĉe altaj. Mi saltis. Mi volis delasi la
paraŝuton, kaj en tiu momento mi konstatis, ke mi kuŝis en la
neĝo. Bele, dorsflanke, enborite ĝis la ŝultroj, manojn sub la
dorso kaj plektitajn kun la ŝnuregoj. Mi ŝiris per la tuta korpo,
mi eniĝis ĉiam pli profunden, la neĝo jam atingis mian mentonon,
kaj tiam mi komencis vokadi. Por diri la veron, mi ne esperis, ke iu
aŭdos min. Mi supozis, ke vi aŭ daŭrigis la flugon, aŭ estis ie
frakasitaj."

"Nu, vi travivis pli ol sufiĉe," diris S-ino Gibson. "Kiel ankaŭ
ni."

Payen kaj la radiisto donis raporton pri la rezulto de sia esploro.
Ili decidis esplori la aparatojn, fiksi la geografian pozicion kaj
provi elsendi.

"Pri ĉiu kulpas la mezurilo de alteco," diris mallaŭte la piloto.
"Ĝi trompis min je kvincent ĝis mil metroj. Ĝi montris kvarmil
kvincent."

La radiisto kalkulis ion dum kelkaj momentoj ĉe la kompaso. Poste li
iris al la piloto kaj diris:

"Laŭ mia kalkulo ni troviĝas sur la kvardeksesa grado norde kaj
kvina rado oriente. Ĉu tio akordas kun via kombino?"

La piloto enpensiĝis.

"Laŭ la flugtempo ni devus esti jam pli malproksimen. Sed.... tiu
nebulo kaj vento... estas ja vere malfacile fari precizajn
konkludojn. Tio povas esti."

"Ĉu mi do elsendu tion?"

"Nenio alia restas al ni. Ni ja konvinkiĝis, ke ni jam ne povas fidi
niajn aparatojn, sed kion alian ni povas fari?"

Dum la radiisto notis sur la paperon raporton por sia elsendo,
generalo Gibson dismetis sur la sidlokon detalan landkarton de
Svisujo. Ĉiuj, kiuj povis movi sin, ariĝis ĉirkaŭ lin.

"Do, kie ni troviĝas, sinjoro generalo?"

"Se S-ro Bernier bone taksis la situacion, ni estas sur iu glaciroko
inter montoj Combin kaj Collon en la Penin-Alpoj."

Dume la radiisto jam klopodis kontaktiĝi kun la mondo.

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!"

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!"

"Mi petas, estu silentaj!" S-ino Gibson admonis la aron ĉirkaŭ sia
edzo. "Oni jam elsendas!"

Radiisto Bernier aŭskultis. Post nelonge aŭdiĝis mallaŭte:

"F-AKCS, flugejo en Berno!"

"F-AKCS, flugejo en Berno!"

"Oni aŭdis nin!" kriis entuziasme Bakker. "Ni venkis, ĉar..."

Suprenlevita fingro de S-ino Gibson ĉesigis pliajn esprimojn de
entuziasmo. En profunda silento Bernier elsendis:

"MAYDAY! MAYDAY! MAYDAY! La aviadilo F-AKCS, kiu ekflugis je la
dekdua horo en Romo por Parizo frakasiĝis je la dektria horo kvardek
kvin minutoj en nebulo super la Alpoj. El la tuta nombro de dek du
personoj, ok estas vunditaj. Aviadilo frakasita. Ni troviĝas sur
glaciroko kovrita de dika neĝtavolo. Geografia pozicio proksimume
kvardeksesa grado norda latitudo, kvina grado orienta longitudo. Mi
komutas!"

Ĉiuj rigardis la ruĝan lumon, preskaŭ nespirante.

"ANSWERING! ROGER MAYDAY!"

Danke al Dio! Berno konfirmis, ke ili aŭdis la vokon pri helpo.

"Ankoraŭ ĉi tion!" S-ino Gibson donis al la radiisto papereton kun
rapide skribita aldono:

"Provizoj de nutraĵoj por nur du tagoj!"

Kaj jam venis ankaŭ Payen kun plia sciigo. Li transdonis al Bernier
kelkajn frazojn: "Sendu al redakcio de Paris Soir! Marcel Payen,
atestanto en proceso pri Jean Daumal, revenas Parizon. Haltigu la
proceson. Marcel Payen."

La radiisto vokis trian fojon.

"F-AKCS! Sendu al redakcio...."

En tiu momento estingiĝis la ruĝa lumo en la sendaparato. Bernier
eksilentis.

"Kial vi ne elsendas?" elspiras Payen.

La radiisto ne respondis. Momenton li esploris la aparaton. Poste li
peze suprenlevis sin kaj per raŭka voĉo komunikis:

"Nia izoliĝo de la cetera mondo estas perfekta. Ĉiuj baterioj estas
eluzitaj."

Payen devis ekpreni la apogilon, por ke li ne falu.



Ĉapitro 5

Sur la glaciroko


S-ino Gibson agis kiel lerta kuracisto. Ŝi neniam supozis, ke ŝi
uzos la spertojn, akiritajn dum la kelkaj unua-helpaj kursoj, en tiom
eksterordinaraj cirkonstancoj. Ankaŭ la konoj, kiujn ŝi akiris kiel
flegistino dum la milito, estis al ŝi tre utilaj.

Tutan nokton ŝi ne fermis la okulojn. La stevardino tre kompleze
helpis ŝin. Ili ambaŭ havis la manojn plenaj de laboro. Jen ili
devis ree purigi la vundojn, jen doni novan bandaĝon, jen denove
kuiri teon. Ĉiuj vunditoj kondutis brave. Malgraŭ tio, ke ili
suferis de netolereblaj doloroj, multaj bezonis kvietigajn injektojn,
kaj ĉiuj fartus pli bone se ili povus komforte etendi siajn membrojn
sur libera lito, sed ĉi tie ili estis devigataj kaŭri sur
primitivaj kuŝejoj, kunmetitaj el sidtabuloj--tamen neniu eĉ
plendetis.

Ambaŭ donis al la pacientoj ĉiun eblan flegon. Kun anĝela pacienco
ili trairadis la malgrandan spacon inter la du vicoj de kuŝejoj. Al
ĉio ili respondis kun afabla rideto kaj neniel montris, ke ankaŭ
ili estas lacaj.

"Vi devas dormeti, S-ino Gibson," diris la stevardino je la matena
krepusko, kiam ŝajnis, ke la malsanuloj jam iomete kvietiĝis.

"Vi tion bezonas pli, fraŭlino," ridetis la maljuna sinjorino. "En
mia aĝo dormo jam ne estas tiom altvalora."

Kaj malgraŭ tio, ke la stevardino defendis sin, S-ino Gibson devigis
ŝin iri dormi. Se oni povus nomi dormo la sidadon en malkomforta
pozicio, kun la kapo plena de teruraj bildoj kaj maltrankviligaj
sonĝoj....

S-ino Gibson estis ne nur la kuracistino de la tuta ekspedicio, ŝi
estis ankaŭ mastrumistino. Tuj antaŭ vespero ŝi detale kontrolis
ĉiujn nutraĵojn en la aeroplano. Ili ja estis malesperige
malmultaj; kelkaj panbuletoj, iom da salmo, pasteĉ-konservoj,
ĉirkaŭ du kilogramoj da ĉokolado, sukero kaj teo. Oni neniel povis
miri, ĉar neniu volis kunpreni provizon da nutraĵoj por tiom
mallongedaŭra flugo, precipe se por ĉiu paketo oni devis pagi altan
pagon. Sed kiom ajn ŝi klopodis, ŝi ne povis fari alian konkludon
ol tiun, kiun ŝi lasis elsendi en la eteron: provizojn da nutraĵoj
por nur du tagoj.

Por du tagoj! Kaj poste...?

Denove kaj denove ŝi pripensis la tutan provizplanon. Sed ŝi
apenaŭ konsoliĝis per la esperiga penso, ke al sanuloj estos eble
iom rezigni pri porcioj, kiam ŝi denove konsterniĝis. Estas ja
ĝuste, ke la sanaj estu pli modestaj; sed tion, kion ŝi tiamaniere
gajnos, ŝi devos ja doni al la malsanaj!

Tio ĉi, espero kaj duboj, fido kaj malespero, interluktis nur
interne. Ekstere S-ino Gibson estis nur kompleza, servema, preta
helpi, afabla. Ŝi kovradis la malsanulojn, kiam ili tremis de
malvarmo, ordigis al ili la kusenojn, konsoladis ilin per afablaj,
patrinaj vortoj kaj kuraĝigaj ridetoj.

Tutan nokton tondris la sovaĝa ventego. Ĝi plenforte puŝegis la
aviadilon, kiu krakis, ĝemis kaj tremegis. La neĝo, pelate je
neimagebla rapido, frapegis la tegmenton de la aeroplano kaj gluiĝis
sur la fenestroj de la kajuto.

Payen kun la radiisto kaj Bakker premiĝis en la pilotkajuto. Se
S-ino Gibson bezonis ilin por iu malfacila tasko, ekzemple se estis
necese turni malsanulon aliflanken, ili volonte helpis. Sed alie ili
ne miksis sin en ŝian laboron.

Ili sidis senvorte kaj senmove rigardis en la densan mallumon. Eĉ
Bakker, kiu alitempe estis tiom parolema, gaja kaj vivoplena, ne
inklinis paroli. Li ne pensis pri la komerc-profitoj, kiujn li
perdos, se li ne estos en Parizo. Li estis skuita pro la proksimo de
la Morto, kies vizaĝon li posttagmeze de proksime rigardis kaj kiu,
eble, ĉirkaŭiras la areton da malfeliĉuloj.

Marcel Payen ne povis rekonsciiĝi de la granda bato, kiun li ricevis
dum la elsendo. Kiom malmulte mankis, por ke la sciigo por la
redakcio de _Paris Soir_ estu elsendata kaj transdonata! Kaj Daumal,
lia fidela kunulo Daumal, povu esti savata! Li estus povinta senigi
sin de la turmentaj imagoj kaj angoro, kiuj lin certe en la nunaj
tagoj kaj noktoj obsedas. Kio ja konspiris kontraŭ li? Sed tamen
eble ili estos savataj. Sed ĉu oni trovos ilin ĝustatempe?

Amaraj riproĉoj pikis lin. Kial li ne forsendis telegramon el Romo?
Li havis sufiĉe da tempo. Sufiĉus nur kelkaj minutoj, dum li estis
en la flughaveno. La oficisto certe volonte aranĝus la aferon....
Li ne povis antaŭvidi pereon. Cedate. Sed tio ne estis senkulpigo.
Prudenta homo devas pensi pri ĉio; li devas antaŭvidi ankaŭ tion,
kio ŝajnas neverŝajna...

"Sinjoro Payen," eltiris lin el la malĝojigaj pensoj la radiisto.
"Ektagiĝas. Ĉu ni denove iru iom promeni en la ĉirkaŭaĵo?"

Ili tamen revenis post nur kelkaj paŝoj. La ventego furiozis
ankoraŭ pli sovaĝe kaj pli ŝtorme ol hieraŭ.

Sekvis longa, senfine longa tago. La tuta konversacio turniĝis
ĉirkaŭ unusola penso: ĉu oni sendos aviadilon por serĉi ilin!

"En ĉi tia vetero, certe ne," diris Generalo Gibson, ne
suprenlevante la kapon de la landkarto, kiun li ankoraŭ kun intereso
studis. "Ĝis la ventego ĉesos kaj la nebulo suprenleviĝos, ni ne
povos esperi, ke oni povus trovi nin."

"Kiel longe tio povos daŭri?" Bakker demandis la radiiston.

"Unu, du aŭ plurajn tagojn."

"La duan, jam estos en ordo," provis rideti S-ino Gibson. "Ni esperu,
ke la naturo faros al ni komplezon."

Ĉiu uzis la tempon laŭ sia povo. Iuj legis jam kelkajn fojojn la
malnovajn sciigojn en ĵurnaloj, aliaj ludis kartojn, S-ro Bakker
fine ĉesis esti melankolia kaj rakontis novajn historietojn.
Generalo Gibson estis ĉiam klinita super la detala landkarto de
Svislando kaj ion mezuris kaj kalkulis.

Payen kun la radiisto provis ankoraŭ kelkfoje trairi la ĉirkaŭan
regionon, sed la ventego ĉiufoje repelis ilin.

La dua nokto en la aeroplano estis ankoraŭ pli malfacila, ol la
unua. S-ino Gibson paliĝis, ŝiaj okuloj perdis sian brilon kaj ili
kvazaŭ iomete enkapiĝis, sed la ridetoj, per kiuj ŝi kuracis pli
efike ol per bandaĝoj, estis ĉiam la samaj; plenaj de kuraĝigo kaj
kredo, ke ĉio finiĝos bone.

Matene la ventego subite ĉesis. La nebuloj suprenleviĝis kaj al la
mirigitaj okuloj de la perditoj prezentis sin ĉarma, sed malkonsola
panoramo. Kien ajn la okulo rigardis, ĉie troviĝis glacirokoj aŭ
elstaris krutaĵoj de la montegoj. Nenie eĉ signo de la valoj kun
dometoj de la svisaj montanoj aŭ signo de vilaĝeto aŭ urbo.

La perditoj antaŭe konsolis sin, ke ili eble troviĝas sur unu el
tiuj glacirokoj, kiuj jam proksimis de la valoj, ke ili ekvidos, eĉ
se en malproksimo, homan loĝejon; ke sufiĉos doni nokte lumsignalon
kaj ili estos savitaj...

Nenio tia. Nur ondeca maro de la montegaj pintoj kaj glacirokoj.
Kelkaj ankoraŭ estis kaŝitaj de la nebulo kaj malpeze fluganta
neĝo; aliaj jam brilis en la matena suno. Ĝi estis panoramo, kiu
turiston ravus. La perditojn ĝi plenigis per teruro kaj malespero.

Marcel Payen kaj la radiisto, armitaj per ŝtalaj stangoj, fine
eliris por rigardi la ĉirkaŭaĵon.

"S-ro Bernier, ĉu mi rajtas rigardi viajn mezuraparatojn?" vokis
Generalo Gibson al la foriranta radiisto.

"Kompreneble, sinjoro Generalo."

Payen kaj Bernier supreniris sur neabrupta deklivo. Ili konstatis, ke
la vojo estas libera ĝis tiu loko, kie eksuprenleviĝas la kruta,
nuda kaj neatingebla pinto.

Tie ili haltis. Ili ĉirkaŭrigardis. Klifoj, glacirokoj, neĝo. Ili
malsupreniris al la aeroplano.

"Ĉu vi vidis ion?" bonvenigis ilin la ceteraj.

"Nenion," diris Bernier.

"Ni nun rigardu malsupren. Eble tie..." diris Payen.

Kiam ili iris sur la deklivo malsupren, ilia perspektivo estis
malebligita per la alta neĝblovaĵo. Preteririnte ĝin, ili ekkriis
de mirego. Ili staris sur la rando de kruta rokmuro, kiu falis
vertikale en la profundon de minimume dek kvin metroj. Malsupre ĝi
ŝanĝiĝis en novan neabruptan deklivon, kiu subite kondukis
maldekstren malantaŭ ankoraŭ unu rokmuron.

Kio troviĝis malantaŭ ĝi?

Certe ankoraŭ novaj krutaĵoj, deklivoj, ĝis tie en la malproksimo
estas malsuprenira vojo en la valon....

Ambaŭ viroj senparole rigardis sin.

Malantaŭ ili staris krutaj klifoj; antaŭ ili vertikala rokmuro.
Estis certe, ke per propraj fortoj ili neniarn foriros de sur la
glaciroko.

La pasaĝeroj akceptis la raporton de la du viroj kvazaŭ tute
trankvile. Neniu malkaŝis, kiom malgrandiĝis la flameto de espero
en la koro. Sian tutan restantan fidon ili direktis al la blua
firmamento. Nur de tie povas veni la savo.

Ili decidis, ke sanaj viroj alternos tage kaj vespere en patrolado.
Se ili ekvidos tage aviadilon, ili elpafos kolorajn raketojn. En la
mallumo ili bruligos benzinon, kiun ili tiucele lokis je sekura
distanco de la aviadilo.

La tria tago pasis en febra streĉo. Ankoraŭ nenio. La ĉielo estis
pura kaj silenta. La vento jam tute ĉesis. Ĉio estis bela, sed
malĝojiga. Kiam vesperiĝis, la radiisto Bernier, kiu ĵus deĵoris,
komunikis, ke al li ŝajnis, ke li aŭdas bruon de motoro. Kiu povis,
kuris eksteren. Vere! Ili vidis nenion, sed tute klare distingis la
regulan muĝadon de la motoroj.

Bernier pafis ruĝan raketon. Poste la duan, trian, kvaran, kvinan...

La muĝado malplifortiĝis, ĝis ĝi tute silentis.

La perditoj, palaj pro ekscitiĝo, preskaŭ ne spiris. Nur post
momento Bakker diris:

"Domaĝe. Ĝi certe estis aeroplano serĉante nin."

"Mi ne samopinias," diris Generalo Gibson.

"Kial, sinjoro Generalo?"

"Ĉar...." la generalo eksilentis. Nur poste li daŭrigis: "Mi ne
intencis diri tion al vi. Sed cetere estas pli bone koni la realon,
eĉ se ĝi estas kruda."

Ĉiuj streĉe rigardis lin.

"Mi konstatis, ke la kunpuŝiĝo difektis ankaŭ la aparatojn por
mezuri geografian pozicion. Tio, kion elsendis S-ro Bernier, ege
diferencas de la realo. Pro tio, oni ne serĉas nin ĉi tie."

"Kaj kie do ni troviĝas?"

"Minimume cent kilometrojn nordoriente de la loko, kiun ni komunikis
al la Berna stacio!"



Ĉapitro 6

La serĉo


La viro, deĵoranta en la Berna radiostacio sur la flugejo, havis
multe da laboro, kiel ĉiam. Komunikoj el ĉiuj direktoj kruciĝis
rapidege.

Subite li aŭdis la vokon MAYDAY. Ĉiuj sendstacioj eksilentis antaŭ
la grava komuniko.

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS....!"

La radiisto rapide notis la raporton de Bernier. Poste dua komuniko,
pri la nutraĵoj. Kaj aldono: "Sendu al redakcio...."

Fino.

"Daŭrigu!" vokis la radiisto. "Ni aŭdis bone, daŭrigu!"

Nenio aŭdiĝis.

"Flugejo en Berno!" Li ne volis cedi. "Elsendu konstante, ni
atentigos ĉiujn staciojn!"

Li vokis vane. Li jam sciis, ke oni ne aŭdas lin, sed li tamen ne
ĉesis. Nur kiam li estis certa, ke la kontakto estis tute rompita,
li komunikis la sciigon al ĉiuj svisaj radiostacioj. Post horo sciis
pri la frakasiĝo ankaŭ ĉirkaŭaj landoj: Francujo, Italujo,
Aŭstrujo, Germanujo. La komuniko rapide disvastiĝis okcidenten kaj
orienten, norden kaj suden, kaj vespere la deksepan de Novembro
raportis preskaŭ ĉiuj eŭropaj sendstacioj:

"En la Alpoj frakasiĝis aeroplano de tipo Amiot F-AKCS dum flugo de
Romo al Parizo. El la tuta nombro de dek du personoj, estas ok
vunditaj. Pri savaj laboroj oni ankoraŭ ne povas komenci, ĉar en la
Alpoj furiozas neĝventegoj."

La savajn laborojn oni ankoraŭ ne entreprenis, sed ili estis
jam preparitaj. En Svisujo, Italujo, Francujo kaj Anglujo
interkonsiliĝis pilotoj. Kaj ne nur pilotoj. Ankaŭ aviadsekcioj de
la kuniĝintaj staboj konstruis planojn por savi la perditojn. En
oficejo tio aspektis kiel antaŭ la komenco de ofensivo. Militaj
fakanoj estis klinitaj super detalaj landkartoj de la Alpa
montar-masivo; ili mezuris distancojn, notis altojn de la montoj kaj
klopodis diveni, sur kiu glaciroko la tragedio povis okazi.

Al ĉiuj estis klare, ke la helpo devos veni plej eble rapide, se la
viktimoj de la katastrofo ne devos perei de frosto, malsato kaj manko
de kuraciloj.

Ĵurnaloj en okulfrapa aranĝo alportis la sciigon pri la malfeliĉo.
Denove oni pridebatis la demandon, kiom danĝera estas vojaĝado en
aeroplano. Al iuj skribistaĉoj, kiuj dum la tuta vivo eĉ ne
proksimiĝis al aeroplano, ĉar ili sentis preskaŭ prahistorian
teruron pri la bluetaj altoj, la alpa tragedio estis _akvo por ilia
muelilo_. Ili memorigis ĉiujn grandajn katastrofojn, kiuj okazis en
la historio de la aviado. Ili klopodis pruvi, ke la vojaĝado per la
vagonaro estas multe pli sekura, kaj avertis kontraŭ uzado de la
aeroplano.

Sed kontraŭ ili elsvarmis la armeo de la bravaj agloj. Ili estis
tiuj, kiuj sentis sin kiel hejme en la aero, amikoj kaj sindonaj
adorantoj de la aera sporto. Trankvile, sen vana kriado, ili arigis
senfinajn vicojn de ciferoj, kiuj mem parolis. Ili citis per
nefanfarona parolo la faktojn. Objektivaj legantoj konkludis, ke la
nombro de viktimoj rilate al la nombro de faritaj flugoj estas neniel
malpli bona ol ĉe aliaj transportiloj.

Estu kiel ajn, ĉi tiu polemiko vekis tiom grandan intereson pri la
viktimoj en la Alpoj, ke el ĉiuj mondpartoj venis proponoj, kiel
savi ilin. Ĉar ĉiuj artikoloj--egale, ĉu la skribintoj estis por
la aviado aŭ kontraŭ ĝi--finiĝis per tiu sama konkludo: Sur la
glaciroko en la Alpoj pereas dek du malfeliĉuloj. Savu ilin!

Ĝi sonis el ĉiuj landoj kiel petego kaj samtempe kiel severa
ordono. Ĝi estis ankaŭ pruvo, ke la homaro ne lasis sin finbatiĝi
de la kelkjara regado de mallumo. Ke homo restis homo malgraŭ ĉiuj
teruraj scenoj en koncentrejoj, ke homo ne ĉesis ami la homon kaj ne
perdis intereson pri la vivo de sia proksimulo malgraŭ sciigoj pri
hekatomboj de mortintoj en gaskameroj, sur batalkampoj, en
bombarditaj urboj, sur ekzekutejoj.  Ĝi sonis kiel kanto, per kiu la
homaro volis sonigi ĉiun sian ardan kredon, ke en la mondo estas ne
nur kolero kaj malamo, sed ankaŭ la amo.

Ekheliĝis la dua tago kaj Svislando elsendis la saman komunikon:

"La neĝventego furiozas egalforte. Alpoj kaŝitaj de nebulo, la
flugado neebla."

Des pli fervore oni daŭrigis la preparojn por savaj laboroj. Ĉu
estos eble alteriĝi al la glaciroko? Kaj se ne, kiamaniere oni savos
ilin? Oni malsuprenĵetu al ili nutraĵojn. Bone, sed kio poste?

Kaj jen oni sendis jenan proponon. Alveturigu el Anglujo la usonajn
helikopterojn, tiujn aviadilojn de admirinda konstruo, kiuj povas
alteriĝi kaj suprenleviĝi en kiu ajn loko, vertikale malsupren kaj
vertikale supren, sen kiu ajn veturiga surfaco. Per tio oni savu
perditojn, eĉ se ili estu tuj sub krutega montfaco!

Samtempe sin anoncis grandega legio de volontuloj el la vicoj de la
svisaj montgrimpuloj, kunigitaj en _Savsindikato de la svisaj
alpistoj_. Tiuj ĉi viroj ne inklinis multe paroli. Ĉiu esploris
sian ekipaĵon--ŝnuregon, montgrimpajn botojn, stangojn, krampojn,
hakileton dorsosakon--kaj rigardis la ĉielon. Kaj la vizaĝo
malheliĝis, kiam li vidis la montegojn nebulitaj kaj poste reiris en
la kabanon. Ili kuŝigis sin sur lignan liton tiaj, kiaj ili estis:
vestitaj, kun botoj pretaj por en kiu ajn momento eliri al la frostaj
pintoj. Dekoj da tiaj savgrupoj atendis en turistaj kabanoj en la
Alpoj la komandon.

Fine heliĝis.

La Alpoj ektondris per muĝado de motoroj. Aviadiloj de la plej
diversaj tipoj, aviadiloj svisaj, francaj, anglaj, usonaj kaj italaj
flugis super la suda parto de la Alpoj kaj serĉis la perditojn. Ne
ekzistis unu granda glaciroko en larĝa cirklo ĉirkaŭ la montoj
Collon kaj Combin, kiu ne estis zorgeme esplorita. Ĉar la aviadistoj
ĝuste supozis, ke la aeroplano estos superŝutita de neĝo kaj pro
tio malmulte videbla, ili flugis en danĝera proksimo de la tero por
ke ili nenion malatentu. Sed ĉiuj grupoj de la savaj aeroplanoj
reflugis al siaj flugejoj kaj la pilotoj raportis per la mallonga
parolo de aviadistoj:

Nenion!

Kaj simile fartis ankaŭ la svisaj montgrimpuloj, kiuj faris verajn
miraklojn de bravo. Ili malatentis tion, ke la freŝe falinta neĝo
komencis rulfali en la abismojn en la formo de lavango, kiu povus
ilin en ĉiu momento superŝuti. Ili silentis dum danĝera
suprengrimpado, ili ne parolis dum malsuprenirado. Nur post reveno en
la kabanon ili raportis al sia centro:

Ankoraŭ nenion!

Io sufoka penetris en la kabanojn, en kiuj sidis la pilotoj kaj
observistoj. Ĝi penetris en la oficejojn, kie oni organizis novajn
kaj ankoraŭ novajn flugojn. Ĝi ŝvebis interne de la muroj de la
turistaj kabanoj. La perditoj komunikis, ke ili havas nutraĵojn por
du tagoj. De ilia elsendo jam pasis la tria tago.

Kiom longe ankoraŭ....?

En ĉi tiun malbonan humoron ĵetis kelkajn sunradiojn la komuniko de
la franca parto. Montanoj en alte situanta vilaĝo asertis, ke ili en
tiu fatala tago aŭdis tre klare la krakon, kiu povis deveni nur de
aviadil-frakasiĝo.

Oni alidirektis la ĉefan ondon de la serĉado okcidenten. Nu, kial
ne la radiotelegrafisto el Amiot F-AKCS sciigis, ke li fiksis la
geografian pozicion nur proksimume.

Sed la dudeka de Novembro proksimiĝis al la fino kaj raportoj de
ĉiuj ekspedicioj sonis konsente:

Ĉiam ankoraŭ nenion!

Tiun saman vesperon vibris telefondratoj en ĉiuj turistaj kabanoj
laŭ la tuta longo kaj larĝo de la Alpoj. _La Savsindikato de la
svisaj alpistoj_ eldonis ĉi tiun ordonon:

"Al ĉiuj savgrupoj! Disvastigu la serĉon tra la tuta Alpregiono!
Uzu ĉiujn rezervojn!"

Tio estis la lasta, kiun povis ĉi tiu nobla asocio fari por savi la
perditojn.



Ĉapitro 7

La decido de Payen


Vespero venis sur la glaciroko. Jam la trian vesperon, kiun travivis
la malfeliĉuloj kiel kaptitoj de la montegaro.

Ĝi estis trankvila sed senkonsola. Neniu en la aeroplano inklinis
paroli. La sciigo de Generalo Gibson, kies veron la radiisto facile
atestis, kreis humoron paralelan nur al la grado de frosto.

Centoj kaj centoj da novaj pensoj naskiĝis en la kapoj de la
trafrostiĝintaj malfeliĉuloj. Eble oni sendos aviadilojn traserĉi
la tutajn Alpojn, sen atento pri la ricevita komuniko? Eble atingos
la glacirokon iuj montgrimpuloj, persistemaj kaj harditaj alpistoj?
Ke ĉie estas amasegoj de la falinta neĝo, la bravaj homoj ne timas!
Ju pli granda la danĝero, des pli kuraĝe ili volas venki! Eble....

Sed ĉi tiuj pensoj naskiĝis nur pro tio, ke ili sentis, ke en la
sekvontaj minutoj ili mortos. Neniu ja fosis la tombon por ili
memvole kaj laŭte. Sed apenaŭ ili per nova ideo ekĝojis,
varmiĝis, tuj ili komencis ĝin senvorte analizi. Ili estis al si
reciproke plenaj de respekto kaj atento, precipe la sanaj al la
malsanaj. Ili ne volis vundi unu la alian. Ili ne volis inciti la
vundojn kaj starigi antaŭ la okulojn la abomenan spegulon de la
realo. Almenaŭ la ceteraj kredu, ke tiu aŭ alia revo estas
realigebla....

Kaj ĉar ĉiuj pensis same, regis tie humoro kiel post enterigo.

Krome komencis turmenti ilin malsato. S-ino Gibson disdonis kun la
lastaj porcioj la kuraĝigajn ridetojn. Ŝi ja sciis ke tio estis la
sola, pri kio ŝi ne estis devigata ŝpari. _Feran provizon_ ŝi
lasis por la morgaŭo. Kaj poste....?

La vunditoj kondutis tre brave. La vundoj ja doloris, pikis, jukis,
sed neniu plendis. Kiam la posttagmeza suno komencis varmegi oni
elportis la pacientojn eksteren. Kaj denove estis la brava kaj
senlaca S-ino Gibson, kiu kontrolis la transportadon de ĉiu vundito
kaj zorgeme atentis, ke la vundo per la moviĝo ne suferu, ke la
portantoj en la mallarĝa pordeto ne tuŝu ion. Dum ĉi tiuj kelkaj
tagoj ŝi fariĝis por ili patrino.

La stevardino ĉiel helpis ŝin, sed malgraŭ tio, ke ŝi estis
komplezema, la malsanuloj turnis sin kun siaj suferoj al S-ino
Gibson.

"Mi nenion valoras ĉi tie," koleretis la juna knabino, kiam ŝi
denove volis servi unu pacienton kaj tiu vokis S-inon Gibson.

"Ne koleru, fraŭlino," li kvietigis ŝin. "Al mi ŝajnas, ke
anstataŭ S-ino Gibson, flegas min mia panjo."

"Nu, mi scias....sed mi tiom volas helpi ŝin. Ŝi ja tion...."

Ŝi volis diri "ne eltenos," sed subite ŝi silentis. Kial rememorigi
la malsanulojn, ke S-ino Gibson proksimiĝas al la fino?

"Ne estu tiom modesta, fraŭlino," trankviligis ŝin la sinjoro. "Vi
helpas min super viaj fortoj. Mi ne scias, kion mi farus ĉi tie sen
vi."

Malfrue vespere ili endormiĝis.

Ĉu ili dormis? Ili apenaŭ fermis okulojn, kiam ili sonĝe vidis
aeroplanon, kiu zorge malsuprenleviĝas al la glaciroko. Piloto
salutas ilin kaj postulas de ili signon, kie li povas plej bone
alteriĝi. Ili elkuras sur la glacion, montras, svingas,
ĉirkaŭbrakas unu la alian, aplaŭdas, ridas, ploras, saltetas kiel
malgrandaj infanoj... En tiu momento puŝo de malmola apogilo, akra
doloro en la piedo aŭ en la mano, malfermitaj okuloj, mallumo,
maltrankvila spirado de la kunsuferantoj....kaj tie antaŭe, klinita
apud tremanta flamo de estingiĝanta kandelo super malfermita libro,
sidas S-ino Gibson, kiu demandas per mallaŭta voĉo:

"Ĉu vi deziras ion?"

"Ne, mi dankas, S-ino Gibson. Mi fartas bone."

Poste tio estis ia sava ekspedicio. Ĝi alveturegas sur skioj kiel
aro de fantomoj. Ĝi kunportas nutraĵojn, varman lakton, varmegan
teon, dikajn lanajn kovrilojn, komfortajn portilojn. Ili veturas de
sur la glaciroko, returnas sin por lastan fojon vidi la lokon, kiu
facile povus fariĝi tombo, kaj oni jam rapidegas malsupren en la
valon, renkonten al la homoj, renkonten al nova vivo.... Subite la
glaciroko malmilde kliniĝas, la portilo sur la skioj ekveturas, la
savantoj vane klopodas reteni ĝin.... oni falegas ĉiam pli rapide
pli plenforte, pli sovaĝe .... antaŭe troviĝas terura abismo kun
nevidebla fundo ... angorplena krio.... mortiga falo....

Mallumo kaj S-ino Gibson.

"Ĉu al vi doloras?"

"Nenio, S-ino Gibson...."

Kaj poste la situacio estas alia. Bakker sidas en la rondo de sia
familio. Vespermanĝo estas finita. En la forno agrable krakas la
brulligno. Ekstere fajfas la ventego kaj li rakontas. La familio estas
kvazaŭ en ekstazo. Ankaŭ la konatoj venis por rigardi lin. Ili premas
lian manon kaj ne povas kredi, ke li vere revenis. Scivolaj demandoj.
Kiam tio okazis? Kiom da personoj flugis? Kiu trovis vin? Kiel vi
malsupreniris? Kio okazis al la ceteraj? Bakker ridetas; li havas
ĝojon pro tiu intereso kaj nur nun li konstatas, ke li travivis ion
eksterordinaran. Li faras gravan mienon kaj rakontas per sia kutima
humoro, gaje kaj simple, ĉion kiel heroo en kortuŝa tragedio. Li
finas. Familianoj kaj amikoj ĉirkaŭbrakas lin. Ili ĵetas lin alten
pro la ĝojo, ke li estas savita, poste ili balancigas lin iom pli,
Bakker flugas alten, puŝego kontraŭ la plafonon--aŭ!--

"Ĉu vi batis vin?" karesas lin la silka voĉo de sinjorino Gibson.
"Momenton, mi ordigos al vi la kusenon."--

Payen alteriĝas en Parizo.

Ĉe la elirejo el la flugejo staras policisto. Li observas
la vojaĝantojn kaj kaŝe komparas ilin kun la fotografaĵo,
kiun li havas en la maldekstra manplato. "Ĉu sinjoro Payen?"
li demandas.--"Jes."--"Mi arestas vin en la nomo de la
leĝo."--"Pardonu....tio estas miskompreno."--"La miskompreno
ne estas ebla."--"Sed--kial?"--"Tion vi ekscios ĉe la juĝistaro.
Cetere, tion ja scias la tuta Francujo....kial mi ne diru tion al
vi? Daumal estis kondamnita al la morto. Li estis ekzekutita hieraŭ.
Antaŭ sia morto li konfesis ĉion: li vendis siajn planojn al la
Germanoj kaj vi helpis lin."--"Permesu....!"--"Kiaj paroloj! Ni
iru!"--Li paŝas flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto
penetras en liajn orelojn: "_Paris Soir! Paris Soir!_ Ankoraŭ unu
fakturo pagita! La perfidulo Daumal ekzekutita, pri lia kunulo Payen
eldonita la arestordono! _Paris Soir! Paris Soir....!_" La bubo
krias el la tuta gorĝo, kvazaŭ oni minacas lin per tranĉiloj.
Payen ŝtopas siajn orelojn, sed la voĉo estas ĉiam pli akra, pli
tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" fariĝas la ardiĝintaj
ŝtaldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo
ŝanĝiĝas al la fulmotondro, Payen ŝanceliras, altaj domoj
ŝancelegiĝas, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego--

Payen elsaltis.

Samtempe kun li ekstaris ĉiuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis,
levis sin sur siaj kuŝejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al
sinjorino Gibson.

"Kio okazis?"

"Mi ne scias," ŝi respondis necerte.

"Lavango!" opiniis Bakker.

"Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino
Gibson. "Ĝi estus ja pli longa, ni aŭdus ĝin ankoraŭ nun. Tio estis
frapego. Nur la frapego, nenio plu."

"Silentu!" vokis vundita civilulo. "Ĉu ne ĉirkaŭflugas super ni iu
aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al
ili, kie ni estas?"

Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente aŭskultis.

Silento.

"Kio ĝi povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj
pasaĝeroj.

"Se tio ne estis lavango--kaj tio ne estis--" diris malrapide
Generalo Gibson, "tio povis esti nur--"

En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. Ĝi estis nur mallonga,
fulma rigardo--sed kiom signifas tia rigardo ĉe homoj, kiuj vivis
kune preskaŭ kvardek jarojn! Kiom ĝi povas sciigi!

Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la
bandaĝon sur la vundita nazo.

"Kio do povus ĝi esti?" instigis lin ĉiuj.

"Nu..." li ne povis tuj elembarasiĝi. "Tio povus esti nur fantomo..."

"Neeble! Ni ja ĉiuj estis per tio vekitaj."

"Kompreneble.... ankaŭ mi ne kredas nuran fantomon. Sufiĉus
ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta
frapo ĉi tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas."

"Sed sinjorino Gibson maldormis!"

"Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni ĉiuj faris la samon."

Ankoraŭ longe ili parolis pri la stranga okazintaĵo. Nur preskaŭ
je mateno ili denove endormiĝis.

Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren.
Ili foriris kelkajn paŝojn de la aviadilo.

"Ĉu vi opinias, ke ĝi estis la glaciroko?" demandis Generalo
Gibson.

"Mi scias tion. Mi maldormis."

"Ĉu nia glaciroko?"

"Jes. La tuta aeroplano ektremis."

"Tio ja estus tre malbona...."

"Pro tio mi avertis vin."

"Dankon. Mi volas ĉion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke
ĉi tie...."

"Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari
kontraŭ tio."

"Bedaŭrinde."

La frosto tremigis ilin. Ili reiris.

Sed ankoraŭ unu homo sciis, ke ĝi estis la glaciroko. Marcel Payen.
Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj
Savoj-Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas
kiel kanonpafo. Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino
Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis.

Matene, kiam iomete plivarmiĝis, li iris promeni. Sola. Atente li
observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la
okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj
neĝblovaĵoj malebligis la antaŭenrigardon.

Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvazaŭ
frostigita. Antaŭ li etendiĝis laŭlonge de la glaciroko profunda
krevaĵo.

Li staris kiel ensorĉita.

"Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" aŭdiĝis malantaŭ li.

Al la pli alta loko proksimiĝis sinjorino Gibson. De la loko, kie
ŝi ĵus troviĝis, ŝi ankoraŭ ne povis vidi la krevaĵon.

"Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide
malsupreniris, por delogi ŝian atenton.

"Nu, pri tiu truo! Restu tie!"

La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris
ĉi tiu edzino de la Generalo!

"Ĉu vi scias pri tio?"

"Kompreneble, tuj hieraŭ. Mi vidis ĝin posttagmeze, kiam mi iris
dum kelkaj momentoj por spiri."

"Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riproĉon kaj
ankaŭ rekonon.

"Estus ja sensence atentigi pri la danĝero, kontraŭ kiu ni povas
nenion fari. Ho--!"

Ŝi supreniris la pinton kaj vidis la truon.

"Tion mi timis," ŝi diris pene. Ŝia kutime trankvila vizaĝo
montris ŝian malserenon. "La truo plilongiĝis certe kvindek
metrojn. Kiel vi vidas, ĝi estas rekta kiel ŝnuro. Kaj ĝi celas
rekte al la aeroplano."

"Tio signifas--"

"Tio signifas, ke sufiĉas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni aŭdis
nokte--kaj ni devos transloĝiĝi sur la glacirokon. Movi la
enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas eĉ pensi. Kaj eĉ se ni
sukcesus movi ĝin, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turniĝos
ĝuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?"

Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko.

"Antaŭ la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen,"
komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia
situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankaŭ la
malsato. La hieraŭa deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia
manĝaĵo. Por hodiaŭ ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da
ĉokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankoraŭ resti
sen manĝaĵo."

"Ni devas esperi," li povis konsoli ŝin.

Ŝi ridetis. Sed ĝi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la
malsanuloj.

"Esperi? Mi ankaŭ esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke
la mondo ne scias la lokon de nia alteriĝo, mi perdis la esperon. Ne
temas pri ni. Ni eĉ sen manĝaĵoj povus elteni tri, eble kvar
tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon,
dumnokte ni certe frostiĝus. Sed temas pri la vunditoj."

"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi."

"La flegado ne sufiĉas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro
Payen," ŝia voĉo rompiĝis, "mi ege timas...."

"Ĉio estos denove bona," li konsolis ŝin.

"Do mi diros tion al vi malkaŝe...." ŝi decidiĝis subite. "Mi jam
ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompaĵoj komencas
kunpusiĝi. La piloto tute ne plaĉas al mi. Li estas heroo, li eĉ
ne ĝemetas--sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo--"

"Kio estas al la sinjoro Generalo?"

"Li estis ĉiam tiel malmola," ŝi flustris. "Komprenu, malmola al
si. Ankaŭ ĉifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom,
kiom ĝi meritis. Ĉiam li diras, ke tio estas nenio--"

"Li ja diras, ke la vundo bele resaniĝas."

"Resaniĝas, resaniĝas.... Ankaŭ al mi li tion diras, malfeliĉulo.
Kaj dume--li ricevis la sangveneniĝon."

"Ho--!"

"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en
kvardek ok horoj, ili estos perditaj."

Payen senvole pugnigis la manojn. Kvazaŭ li volus kontraŭ iun ĵeti
sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro
ĝi estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas
kontraŭ la malsanoj kaj kontraŭ la proksimiĝanta morto! Vidi, kiel
la homoj pereas, kaj ne povi eĉ fingron movi pro ili! Scii, ke ie en
la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la
horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj la eldiro de la
verdikto! Laŭ _Paris Soir_  oni povis facile diveni, kio Daumalon
atendas. Kaj neniel mirigas, ĉar pri la perfiduloj kaj koruptuloj
oni devas vere severe agi. Daumal--kaj perfidulo! Kaj sufiĉus kelkaj
vortoj, kelkaj vortoj de Payen....

La montegaro kunpremis lin per glacia roko, de kiu li neniel povis
foriĝi.

Jes, batali, lukti, interbatali kaj venki! Eble ankaŭ malvenkita
fali, nur ne tiel malfare--

Naiva homo! Batali, lukti, interbatali! Nu, interbatalu, stultulo,
interbatalu, se vi havas kontraŭulon! La kontraŭulo estas ja nur
glaciroko--

Se necese, ankaŭ kun la glaciroko!

"Ĉe la frakasiĝo ni havis feliĉon," finis siajn pensojn sinjorino
Gibson. "Sed ni saviĝis nur por ke ni nun.... mortu. Se ne okazos
miraklo, ĉio estos finita."

Se necese, ankaŭ kun la glaciroko! Subita ideo, aŭdaca, kuraĝa....

"Ne estos sinjorino Gibson!" li vokis memkonfide. "Ni faros ĉion,
por savi niajn kunulojn!"

Ŝi rigardis lin malkomprene.

"Kaj ĉu ni ankoraŭ ne faris?"

"Vi faris ĉion, pardonu," li senkulpigis ŝin. "Sed ni, nome mi,
ankoraŭ ne."

"Kion vi povus fari, sinjoro Payen," ŝi diris malĝoje. "Mi opinias,
ke al ni restas jam nenio."

"Ankoraŭ io," diris firme Payen.

"Mi ne komprenas."

"Al ni restas la lasta."

"Tio estas?"

"Provi la malsupreniron en la valon."



Ĉapitro 8

La malsupreniro


La sciigo pri la decido de Payen estis akceptata kun malfido. La
perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi.

"Unue la vertikala rokmuro, pri kiu vi rakontis al ni," diris la
vojaĝanto kun rompita piedo. "Mi mem ja ne estas montgrimpulo, sed
mi havas amikon, kiu komprenas tiujn aferojn. Mi scias, kiom multe
estas necesa por tia malsupreniro. Kaj kion ni havas ĉi tie? Vi ja
ne havas eĉ la fundamentan objekton, sen kiu tia malsupreniro estas
tute neebla."

"Pri kio vi pensas?"

"Ŝnurego!"

Ili rigardis Payen plenaj de streĉa atento.

"Tion mi ne havas," li respondis trankvile, "sed mi havos ĝin. La
ideo trafis min antaŭ momento. Se ĉi tiu ideo venus en mian kapon
hieraŭ, nun mi jam estus malsupre. Ĉu vi memoras, sinjoro Bernier,
kiel malfacile ni liberigis sinjoron Bakker de la paraŝutŝnuroj,
kiam ni trovis lin en la neĝblovaĵo?"

"Tre bone."

"Nu, ni pretigos la ŝnuregon el la paraŝuto."

"Tiu ne tenos vin!"

"Vi falos en la abismon!"

El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj
senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj fariĝis.

"Ni faros ĝin tiom firma, ke ĝi eltenos--ĉu ne, fraŭlino?" li
turnis sin al la stevardino, kiu prenis la paraŝuton kaj esplore
ĝin palpis.

"Mi opinias, ke ĝi estos sufiĉe forta," ŝi respondis. "Ni faros
tion zorge."

"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua
vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se malleviĝus la
nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo eĉ sperta montgrimpulo,
kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom
ŝanĝitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus
ĝuste vin?"

"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed ŝajnas, ke bela vetero
ankoraŭ daŭros."

Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En ĉiu
momento povas aperi la sava aeroplano aŭ grupo de montgrimpuloj--kaj
en tiu kazo kial peni aŭ eĉ oferi sin?

Sed Payen persistis ĉe sia decido.

Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li
kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine
aliĝis ankaŭ la maljuna, vundita Generalo Gibson.

"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi ĉiuj devas resti ĉi tie.
Fraŭlino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la
vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn ĉi tie sen protekto."

Ili protestis, ke por tio sufiĉas unu viro.

Payen restis necedema.

Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la paraŝutaĵon
kaj komencis kunplekti la ŝnuregon. La laboro rapide progresis.

Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili aŭdas bruon de aeroplano. Ili
lasis ĉion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane.

"Aŭ ni estas jam tiom incititaj," rimarkis ĉagrene la Generalo, "ke
ni aŭdas tion, kio ne ekzistas--aŭ ni malsukcesadas."

Li estis prava pri ambaŭ. Ili estis jam efektive incititaj per
daŭra streĉo; sed ili ankaŭ malsukcesis. La bruo, kiun ili aŭdis,
ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia serĉado
alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin aŭdis.

Malfrue posttagmeze la ŝnurego estis preta. Ĝi mezuris dek ok
metrojn.

Payen maltrankviliĝis.

"Mi iros provi ĝin," li diris. Kiu povis moviĝi, iris kun li.

Sur la rando de la abismo li ĵetis ĝin, kunmetitan en du partoj. La
ŝnurego atingis apenaŭ duonon de la rokmuro.

"Kion nun?" demandis Bakker.

"Ĉi tie ĝi ne malhelpos," diris Payen kvazaŭ al si mem kaj lia
rigardo vagis sur la neĝkampoj, kiuj etendiĝis sur la deklivo apud
la vertikala rokmuro. "Vi tenos unu finon de la ŝnurego ĉi tie, aŭ
ni ligos ĝin per la krampo, kaj poste, kiam mi estos malsupre, vi
ĵetos ĝin al mi. Per tio, ke mi uzos ĝin unuoble sed ne duoble,
kiel mi devus fari, la ŝnurego atingos ĝis la fundo. Sed en aliaj
lokoj--?"

Cetere ŝajnis, ke malsupre tiaj krudaj, vertikalaj rokmuroj ne
ekzistas. Ili ja vidas ĉion nur de malproksimo kaj el alto, kaj de
tie la blanka maro ŝajnis unu kontinua surfaco. Sed kio atendas la
bravulon post lia malsupreniro?

"Nur ke la ŝnurego ne ŝirdifektiĝu, estante nur unuopa," diris la
radiotelegrafisto.

Ili faris kelkajn pezo-provojn. La ŝnurego ne difektiĝis.

Poste ili forbalais la neĝon kaj iom malproksime de la rando
englaciigis la ŝtalstangon. Tie ili morgaŭ matene alligos la
ŝnuregon....

Ili revenis al la aeroplano. La dorsosakon pretigis al li ambaŭ
virinoj el la valizo, en kiu la radiotelegrafisto havis diversajn
ilojn. Krom tio li preparis al si martelon, hakileton, kelkajn
ŝtalajn stangojn, alumetojn, bandaĝojn....

Fine ĉio estis preta. Ree kaj ree ili konsiliĝis, ĉu ili nenion
forgesis.

Neniu pensis pri dormo. Malsato komencis ilin ege turmenti. La sanaj
pasaĝeroj ne manĝis jam de la hieraŭa vespero. Dum la tuta tempo
ili trinkis nur iom da varmega teo. Sed ĝuste pro tio, ke ĉiuj
pensis pri la manĝaĵo, neniu pri ĝi parolis.

Payen devis al ili denove rakonti la tutan historion pri Daumal. Pri
tiu li pensis pli multe ol pri la vojo, kiu lin atendas.

"Do kiom da tagoj restas ĝis la fino de la proceso?" demandis
sinjorino Gibson.

"Se la antaŭdiro de _Paris Soir_ estas ĝusta," respondis Payen, "la
verdikto estos dirita post tri tagoj."

Frosto trakuris iliajn dorsojn. Pri ili eble jam estis dirita la
verdikto. Diris ĝin senkompataj montegoj. Kaj ilia morto estos oble
pli malbona ol tiu de Daumal. Pli malbona, ĉar pli longedaŭra. Sed
tio estis alia afero. Ili flugis, ili frakasiĝis. Akcidento,
malfeliĉo. Tragedio. Sed tie.... tie temas pri terura eraro. Kaj ĝi
estas pli ol nura eraro. Ĝi estas ja perforto, kiun faros homoj al
homo. Kaj plej malbone estas, ke oni faras tion ne pro malbona
volo....

Ĉio estis tiom stranga.... La malsataj pasaĝeroj sciis, kio atendas
ilin, se ili ne estos trovitaj ĝustatempe. Kiel longe ili tiel
eltenos? Eble ĝuste ĝis tiu momento, kiam Daumal estos ekzekutata.
Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj
en vunditaj membroj, de la frosto--sed precipe de la malsato, kies
fantomo jam ĉirkaŭflugas super ili.

Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam
legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus-ekspedicioj!

Kaj tamen--afero stranga kaj kortuŝe homa--tiun vesperon ili ne
pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso
de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por
ili. Ĉiuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfeliĉa Daumal. Ĉu
venos Payen ĝustatempe? Kaj ĉu li fakte venos?

Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia
vojo. Kun ekipo, kiun ĉiu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata
stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene
abundan matenmanĝon, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom
tio paketon da ĉokolado. Kaj ĉio tio post la dormo, kiu fortigis la
korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj
estis noktoj sur la glaciroko!

"Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete
ripozu."

La "bonan nokton", kiu sonis ĥore post ŝiaj vortoj, estis pli varma
kaj pli mola ol iam.

La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti,
estis trankvilo. Ankaŭ ĝi estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis
vekataj de malhelaj frapoj.

Ili vekiĝis tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian
seniluziiĝon preparis al ili denove la montegoj? Ho--ili tamen
scipovas ankaŭ karesi! La suno leviĝis super la horizonton kaj
inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ĝi estus dum
aliaj cirkonstancoj!

Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi eĉ unu minuton. La
tago, kiu eble decidos pri ĉio, komenciĝas. Kiel ĝi finiĝos?

Li adiaŭis la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj vizaĝoj
provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis.

Al la loko de malsupreniro iris kun li ĉiuj sanaj kaj Generalo
Gibson. Li tenis per la mano la bandaĝon sur la nazo kaj kuraĝe
vadis tra la neĝo kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis,
ke li restu en la aviadilo.

La lasta manpremo. Ĉu ili havis preparitaj kuraĝigajn vortojn por
la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj
eldiri ilin. Ĝi estis tro granda momento en ilia vivo.

Ili provis la stangon. Ĝi eĉ ne moviĝis. Poste ili alligis al ĝi
la ŝnuregon, kiu jam atingis ĝis la fundo.

Marcel Payen lokis ĝin sub la maldekstran kruron, liberan parton li
superĵetis trans la ŝultron kaj tie li ĝin prenis per la dekstra
mano. Per la maldekstra mano li tenis la streĉitan parton, kiu
pendis de la stango ĝis lia kruro.

Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li ŝovis
iomete malsupren, per tio la ŝnurego liberiĝis kaj la korpo per sia
pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la
maldekstran manon--kaj tiamaniere ĝi progresis senĉese. Li konis
tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se
li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn.

Post kelkaj minutoj li estis malsupre.

"Kia estas la neĝo tie?" ili demandis lin, singarde kliniĝante
super la randon.

"Tute bona!"

Ili ĵetis al li la ŝnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la
ceteraj pasaĝeroj estis rompita.

"Feliĉan vojaĝon!" ili vokis al li. "Kaj ĝis la revido!"

"Ĝis la revido!" aŭdiĝis mallaŭte el la profundo.

Ili sekvis lian iron paŝon post paŝo. Ili vidis, ke li vadis sur
kelkaj lokoj ĝis la zono, sed li progresis. La milda deklivo
plifaciligis al li la iron.

Jam li paŝis proksimume tricent metrojn.

En tiu momento vokis Generalo Gibson:

"Sinjoro Payen!"

Payen haltis.

"Mi volas nur diri al vi, ke en la poŝo de la dorsosako vi havas unu
biskviton!"

"Sinjoro Generalo--!"

"Ĝi restis al mi de la hieraŭa tago, ĝi ne estas ŝtelita, estu
trankvila! Feliĉan vojaĝon!"

Kiel delikate dirite: Ĝi restis....!

Por reveni li ne povis eĉ pensi. En la afero estis io nobla.

Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daŭrigis la iradon.

Post ĉirkaŭ horo li venis al la loko, kie la deklivo turniĝis
maldekstren.

Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankoraŭ apud la rando de la
abismo kaj svingis por adiaŭi.

Ankaŭ Payen svingis. Poste ankoraŭ kelkajn paŝojn--kaj li estis
sola.

Antaŭ li etendiĝis senfina deklivo. Ie en kapturna
malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendiĝis la
valo. Tie certe kuŝas vilaĝeto aŭ urbo. Aŭ almenaŭ turista
kabano.

Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn.
Kiam li iris al la lokoj, kie la neĝtavolo estis tre maldika, li
devis esti ankoraŭ pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li
ŝanceliĝis, kelkfoje li falis--kaj unufoje li falegis sur la
deklivo almenaŭ du cent metrojn kiel sur glitrelvojo.

Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige,
kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis.

Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis
profunda kaj sufiĉe larĝa krevaĵo. Ĝi etendiĝis dekstren kaj
maldekstren, kiom la okulo povis vidi.

Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris ŝtalan
krampon, englaciigis ĝin, pendigis sur ĝin la ŝnuregon kaj sin
malsuprenlevis. Ĝi sukcesis multe pli facile ol la antaŭa
malsuprenleviĝo, ĉar la muroj de la krevaĵo estis oblikvaj.

Pli malbona estis la vojo supren. Li devis serĉi elstaraĵojn, sur
kiuj li povus reteni sin. La elstaraĵoj estis glataj kaj kelkfoje li
preskaŭ falegis malsupren denove.

Fine li respiris. La danĝera loko kuŝis malantaŭ li.

Li paŝis jam ĉirkaŭ tri horojn. La suno komencis agrable varmigi.

Malgraŭ tio, ke li estis jam tre laca, li ne kuraĝis dum momento
halti kaj ripozi. Ĝis tie malsupre.

Li iris jam sufiĉe senzorge. Ŝajnis, ke la deklivo formis ĉi tie
seninterrompan neĝkampon.

Preskaŭ senpense li pikis per la stango en la neĝon antaŭ si.
Subite li haltis. La stango trapenetris la neĝtavolon kaj poste ĝi
glitis malsupren tute libere, kvazaŭ ĝi penetris en la malplenan
spacon!

Li rapide retiriĝis. Kion tio signifas?

Li ĉirkaŭrigardis. La neĝkampo estis ondigita. La vojon de Payen
krucigis profundaĵeto, je la unua rigardo apenaŭ videbla.

Kelkajn paŝojn li foriris dekstren kaj singarde proksimiĝis al la
profundaĵeto. La stango ĉiam tuŝis firman fundon. Kaj poste ĝi
ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco!

Li provis tion ankoraŭ kelkfoje sur aliaj lokoj. La rezulto estis
ĉiam la sama.

Ĉio estis al li klara. Li atingis krevaĵon, kies surfaco estis
superblovita per la neĝo kaj tiamaniere estiĝis tiel nomata
ponteto. Unu el la plej grandaj danĝeroj, kiuj atendas la
montgrimpulon! Kiu malatentas la mildan profundaĵeton kaj ekpaŝas
sur la ponteton per la tuto de sia korpo, tiu trafalas malsupren, en
nekonatan profundaĵon....

Payen jam transiradis tiajn pontetojn. Sed tio okazis ĉiam nur en
pli granda societo, kiun gvidis sperta gvidanto.

Hodiaŭ li estas ĉi tie sola....

Li iris sufiĉe longe laŭ la krevaĵo. Eble li malkaŝos ĝian
finon.

Sensukcese.

Restis nenio alia, ol provi transiri la krevaĵon sur la malcerta
ponteto.

Li enpikis la stangon ree kaj ree. Li provis, en kiuj lokoj la
ponteto estas plej dika.

Fine li havis la impreson, ke li trovis la plej firman lokon.

Unue li certigis sin. Li forgratis neĝon kaj en la firman fundon li
batis krampon, al kiu li alligis la ŝnuregon. Ĝian liberan finon
li alligis al la korpo. Se li trafalus, li povus suprengrimpi helpe
de la ŝnurego.

Poste li kuŝigis sin sur la ventron, dismetis manojn kaj krurojn,
kaj malrapide, tre malrapide li rampis antaŭen. Li sciis, ke
tiamaniere la pezo de lia korpo estas dividita sur la larĝa surfaco.
Se li irus per normala maniero, la pezo koncentriĝus sur du plandoj
kaj estus multe pli granda danĝero, ke li trafalos.

Retenante la spiron, decimetron post decimetro li klopodis venki la
plej grandan malhelpaĵon. Li transrampis jam trionon, duonon, tri
kvaronojn--jam restis nur peceto--

Ekkrio, svingo per la manoj, falo kaj poste nur bruo de la falanta
neĝo....

Marcel Payen kuŝis sur la fundo de la krevaĵo, kies plafonon li
ĵus trarompis. En la dekstra piedo ĉe la maleolo li sentis teruran
doloron, en la kapo estis sovaĝa turniĝo.

Post mallonga tempo li rekonsciiĝis. Dekstre kaj maldekstre
de li kuŝis densa mallumo, kiu nur en iuj lokoj ŝanĝiĝis en
duonkrepuskon. Tra la granda truo super li la taglumo penetris en
la kavaĵon.

Fluga rigardo konvinkis lin, ke ne estos facile suprengrimpi. La
krevaĵo havis formon de kruĉo. Supre kaj malsupre ĝi estis plej
mallarĝa, meze plej larĝa tiel, ke la supraj partoj de la muroj
estis tute superpendaj. Kia feliĉo, ke li certigis sin per la
ŝnurego!

Li liberigis sin el amaso da malmola neĝo, kiu sur kelkaj lokoj
ruĝiĝis per lia sango. Payen ektimis. Ĉu li estas vundita? Li
tuŝis per la mano la vizaĝon--la tuta manplato estis ruĝa. Dank'
al Dio! Ili estas nur supraĵaj difektoj!

Li streĉis la ŝnuregon kaj rigardis la murojn. Li ne sukcesos alie,
ol per grimpo rekte supren, sen apogo per la piedoj!

Kelkfoje li forte tiris por konvinkiĝi, ĉu la ŝnurego estas bone
fiksita. Poste li saltis kaj volis fari la unuan grimpon.

Sed en la sekvanta momento li alteriĝis kaj ĝemis. Akra doloro en
la maleolo faligis lin al la tero. Ĉu ĝi estas rompaĵo? Ĉu nur
elartikiĝo?

Estu kiel ajn, li devos eksteren. Ĉi tie estas pika frosto, liaj
manoj komencas rigidiĝi--

Denove li kroĉis sin al la ŝnuro kaj metis en la maŝon siajn
piedojn. Kaj denove tordiĝis lia vizaĝo pro la doloro kaj li falis.

Bone, li provos tion sen helpo de la piedoj. Li ja ofte grimpis
tiamaniere en la gimnastikejo!

Li prenis la ŝnuregon nur per la manoj. La krurojn li lasis libere
pendi. Unu, du--kaj sufiĉe. Li restis pendanta kaj ne povis pluen.
Li streĉis ĉiujn fortojn kaj progresis ankoraŭ dudek centimetrojn
supren. Poste li falis malsupren.

La korpo, malfortigite de la malbonfarto de la lastaj tagoj, de la
malsato kaj nova vundiĝo, ĉesis servi.

Marcel Payen paliĝis. Ĉu tiamaniere devas finiĝi lia sava vojo?

Iomete li ripozis. Li manĝis la biskviton de la generalo kaj
klopodis varmigi la frostigitajn manojn per la spirado.

Li ĵetis sin sur la ŝnuregon, kunpremis la dentojn kaj flugis
supren. Per superhoma klopodo li grimpis preskaŭ ĝis la duono. Tie
lin forlasis la fortoj. Li povis fari kion ajn, sed pli alten li ne
povis progresi.

Li provis meti la piedojn en maŝon kaj reteniĝi supre. Iomete li
respiros kaj poste--

Doloro akra kiel razilo penetris denove la maleolon. La senpova korpo
falegis malsupren....

Malvigle li rigardis momenton en la mallumon.

Ĉu la fino? Kaj kion pri Daumal? Kaj kion pri la forlasitoj?

Ne, li ne cedos!

Ree kaj ree li ĵetis sin sur la ŝnuregon. Sensukcese. Li sentis, ke
la fortoj lin forlasas, ke li komencas tremi de malvarmo--

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Tiel instruis lin la spertaj montgrimpuloj. Se oni vojeraras en la
montoj, aŭ se oni kuŝas ie vundita kaj ne povas sin movi de la
loko, donu kiun ajn signon sesfoje dum unu minuto, en egalaj
tempintervaloj.

Sesfoje dum unu minuto. Li ridis. Kia frenezaĵo--kredi, ke iu povos
lin aŭdi ĉi tie! En la regiono, en kies ĉirkaŭaĵo estas nenio
alia ol glacio kaj neĝo, neĝo kaj glacio, glacio kaj neĝo.

Kaj silento.

Ĉu frenezaĵo? Eble. Ne, tute certe. Sed kio alia restas--li jam
sentas, kiel li frostiĝas--

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto. En regulaj tempintervaloj.

Ankoraŭfoje li volis provi grimpi, sed li nur pene stariĝis kaj tuj
refalegis.

Li turnis la kapon al la truo. La firmamento estis pura, sen unusola
nubo. Suno, la bruliga montar-suno, disdonas al la homoj ridetojn. Al
la homoj? Kie estas la homoj? Tie, sur la glaciroko. Kaj plue.... tie
en la malproksimo.... en Parizo.... en la karcero--

Kia kruelo!

Kaj poste li nur mallaŭte, mallaŭte ĝemis:

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto, atentu kamarado, por ke vi ne eraru!
Sesfoje--

Firmamento! Suno! Daumal!

En la truo de la krevaĵo aperis barbokovrita vizaĝo de viro. Li
rigardis internen kaj per tondra voĉo vokis:

"Do kial vi ne aŭdigas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi--"

Sed tio jam estis super la fortoj de Payen.

Li fermis la okulojn kaj senkonsciiĝis.



Ĉapitro 9

La verdikto


La blanka ĉambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de
sunradioj.

Kelkaj pacientoj legis ĵurnalojn, aliaj kune duonlaŭte
interbabilis.

La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la
surskribo:

MARCEL PAYEN, 33-jara.

"Ĉu li ankoraŭ ne rekonsciiĝis?" li demandis la flegistinon.

"Ne, sinjoro Doktoro."

"Ĝis li vekiĝos, li devos havi absolutan kvieton."

"Jes, sinjoro doktoro."

Kiam vesperiĝis, li fine malfermis la okulojn. Li kuŝis en la
malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo-skuo,
elĉerpiĝo. Vundo en la vizaĝo.

Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li
fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton.

Li matene vekiĝis la unua el la pacientoj en la ĉambro.

Kie li estas? Kio okazis al li?

Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno.

Li sidiĝis sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen?

Li frotis la okulojn. Do kio estas? Ĉu li vivas?

Poste li turniĝis.

"Sinjoro Payen!" aŭdiĝis apud li.

La bandaĝita nazo, arĝentaj haroj, ridema vizaĝo.

"Sinjoro generalo!"

"Silentu! Ne tiom laŭte!" admonis lin generalo Gibson. "La
flegistino koleros!"

Kaj jam estis ĉi tie la ceteraj pasaĝeroj, kiuj povis piediri. Ili
ĉirkaŭstaris Payen, premis al li la manojn.

"Kiamaniere vi ĉi tien.... kaj precipe, kiamaniere mi venis en la
malsanulejon?"

Generalo Gibson al li ĉion mallonge klarigis.

La grupo de "Sav-sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el
dudek viroj, havis la taskon serĉi la perditojn en la Bern-Alpoj en
la ĉirkaŭaĵo de Interlaken. Survoje ĝi aŭdis help-vokon. Ĝi
iris laŭ la voĉo, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen.
Puŝbatitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la
surfacon kaj dividiĝis. Kvar viroj transportis Payen en
Interlaken-on, la resto iris laŭ liaj freŝaj postsignoj. Kun la
ekspedicio iris ankaŭ la kuracisto. Li flegis sur la loko la
vunditojn kaj tuj oni ekvojaĝis reen. Ili devis marŝi ankaŭ
dumnokte, ĉar la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon.

"Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus,"
finis sian klarigon Generalo Gibson. "Almenaŭ tute certe ne mi. Mi
jam ricevis tiom da injektoj!"

Dum lia rakontado Marcel Payen tute rekonsciiĝis.

Subite li rapide leviĝis:

"Amikoj.... kiun daton ni havas hodiaŭ?"

"Dudekkvaran de novembro."

Payen renversiĝis sur la kusenon kaj senvorte rigardis al la
plafono.

"Sinjoro Payen, kio okazis al vi?" ili demandis kompate.

"Daumal....!" li elspiris peze.

"Trankviliĝu," diris Generalo Gibson. "Jen mi havas la hieraŭan
_Paris Soir_. Ĉi tie estas ankaŭ la artikolo pri la proceso kun
sinjoro Daumal. Mi tralegos ĝin al vi."

"Ne, ne, dankon.... mi mem!"

Payen prenis la ĵurnalon kaj legis:

"Aparta komuniko de _Paris Soir_! SENSACIA TURNIĜO EN LA PROCESO KUN
DAUMAL! La atestanto Marcel Payen vivas! La proceso prokrastita ĝis
alveno de la ĉefatestanto!"

Marcel Payen apenaŭ finlegis tiun ĉi komunikon kaj fermis la
okulojn. Li ne povis legi pro emocio.

Nur post kelkaj momentoj li demandis:

"Kaj kiamaniere ili eksciis tion, sinjoro Generalo?"

"Ni aranĝis la aferon tuj post alveno en la malsanulejo."

"Mi dankas vin, amikoj. Kaj vin, sinjoro Generalo, mi devas danki
aparte.... pro tiu biskvito."

"Nu.... vi al mi pro la biskvito, mi al vi pro la vivo. Mi opinias,
ke vi malgajnas, Payen!"

     * * *

La elartikigita maleolo estis jam en ordo. La laciĝo iom post iom
malaperis.

"Post kelkaj tagoj ni liberlasos vin," diris la kuracisto dum la
vizito. "Kaj vi ceteraj povas esti ankaŭ kontentaj."

"Kaj la piloto?" ili demandis.

"Liaj vundoj estas pli gravaj," respondis la kuracisto, "sed danĝero
jam ne estas."

Alproksimiĝis la tempo de la vizitoj. Sinjorino Gibson, la
stevardino, Bakker, la radiotelegrafisto Bernier. Bukedoj kaj
ridetoj....

"Mi adoras la aviadilojn kaj--mi ne timas ilin!" komencis gaje la
nederlanda komercisto.

"Kiel tio estas ebla, sinjoro Bakker?" ridis Payen.

"Mi pensas tute logike," interrompis lin Bakker. "Post tia frakasiĝo
ni povus atendi, ke ni estos absolute pereigitaj. Sed ni restas
tutaj. El tio ni povas fari nur konkludon: ke la plej grandan
malbonon ni jam travivis."

"Kaj kion vi diras al la--morto?"

"Oni diras, ke la morto mem ne estas tiom malbona. La plej malbona
estas laŭdire la mortado--kaj tion ni jam travivis. Brrr! Kiam mi
rememoras, kiel mi balanciĝis en tiu neĝblovaĵo!"

Post kelkaj tagoj ili disveturis. Ili interŝanĝis reciproke
adresojn kaj promesis al si, ke ili korespondos kune. Tiuj kelkaj
tagoj sur la glaciroko neniam malaperos el ilia memoro--.

     * * *

Kiam venis Marcel Payen al la juĝistaro kiel atestanto, la juĝhalo
estis plenplenigita.

Dum lia eldiro la homoj preskaŭ ne spiris. Ĉiuj sciis, kion li
faris por savi amikon.

"Tio ja estas eldiro tiom grava," diris la prezidanto de la
juĝistaro "ke la proceson kontraŭ la akuzito ni povas tuj fini. Sed
permesu al mi ankoraŭ unu demandon. Se vi forbruligis la originalon,
poste estas klare, ke iu faris fotografajn kopiojn. Kiu?"

"Ĉi tiun demandon povas respondi mi," anoncis la defendanto de
Daumal. "Nome la nova atestanto, kies allason mi petas."

La juĝistaro plenumis lian peton.

La defendanto mansignis al juĝeja servisto. Tiu malfermis pordon kaj
en la juĝhalon venis germana oficiro. Ia kaptito.

"Ĉu vi scias, kial vi estas vokita?"

"Jes, sinjoro prezidanto," aŭdiĝis pura franca lingvo.

La oficiro estis ano de spion-servo apud la germana general-stabo.
Kiam la planoj de Daumal estis ĉe la ministerio, li sukcesis
subaĉeti influan oficiston, kiu ebligis al li fotografi ilin....

Liberiga verdikto estis eldirita la saman posttagmezon.

Unu horon poste kuris tra la stratoj gazetvendistoj kaj kriis:

"_Paris Soir!_ La proceso kontraŭ Jean Daumal finita! Juĝhalo
ĝojkrias post eldiro de la verdikto! La atestanto Marcel Payen
salutata de la publiko! _Paris Soir! Paris Soir!_"

La ĵurnalo alportis fotografaĵon de Jean Daumal kaj Marcel Payen,
kiam ili forlasis la juĝhalon. Kvankam estis tiom da aferoj, pri
kiuj oni povus paroli, ambaŭ amikoj silentis.





*** End of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj" ***

Doctrine Publishing Corporation provides digitized public domain materials.
Public domain books belong to the public and we are merely their custodians.
This effort is time consuming and expensive, so in order to keep providing
this resource, we have taken steps to prevent abuse by commercial parties,
including placing technical restrictions on automated querying.

We also ask that you:

+ Make non-commercial use of the files We designed Doctrine Publishing
Corporation's ISYS search for use by individuals, and we request that you
use these files for personal, non-commercial purposes.

+ Refrain from automated querying Do not send automated queries of any sort
to Doctrine Publishing's system: If you are conducting research on machine
translation, optical character recognition or other areas where access to a
large amount of text is helpful, please contact us. We encourage the use of
public domain materials for these purposes and may be able to help.

+ Keep it legal -  Whatever your use, remember that you are responsible for
ensuring that what you are doing is legal. Do not assume that just because
we believe a book is in the public domain for users in the United States,
that the work is also in the public domain for users in other countries.
Whether a book is still in copyright varies from country to country, and we
can't offer guidance on whether any specific use of any specific book is
allowed. Please do not assume that a book's appearance in Doctrine Publishing
ISYS search  means it can be used in any manner anywhere in the world.
Copyright infringement liability can be quite severe.

About ISYS® Search Software
Established in 1988, ISYS Search Software is a global supplier of enterprise
search solutions for business and government.  The company's award-winning
software suite offers a broad range of search, navigation and discovery
solutions for desktop search, intranet search, SharePoint search and embedded
search applications.  ISYS has been deployed by thousands of organizations
operating in a variety of industries, including government, legal, law
enforcement, financial services, healthcare and recruitment.



Home