Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Hamleto, Reĝido de Danujo
Author: Shakespeare, William, 1564-1616
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Hamleto, Reĝido de Danujo" ***


book was produced from scanned images of public domain


Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof


W. SHAKESPEARE

HAMLETO

REĜIDO DE DANUJO


TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ

TRADUKIS

L. ZAMENHOF


KVARA ELDONO


FRANCUJO.--HACHETTE ET Cie, _PARIS_.

  ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_.
  DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_.
  GERMANUJO.--MOLLER & BOREL, _BERLIN_.
  HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_.
  ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_.
  POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_.
  SVEDUJO.--ESPERANTO FÖRENING, _STOCKHOLM_.



PERSONOJ:

  Klaŭdio, reĝo de Danujo.
  Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna reĝo.
  Gertrudo, reĝino de Danujo, patrino de Hamleto.
  Polonio, eminenta kortegano.
  Ofelio, filino de Polonio.
  Horacio, amiko de Hamleto.
  Laerto, filo de Polonio.
  Voltimand     }
  Kornelio      }
  Rosenkranz    }  korteganoj.
  Güldenstern  }
  Osrik         }
  Pastro.
  Marcello     }
  Bernardo     }  oficiroj.
  Francisko, soldato.
  Reinhold, servanto de Polonio.
  Fortinbras, reĝido de Norvegujo.
  La spirito de la patro de Hamleto.
  Kapitano.
  Nobelo.
  Ambasadoro.
  Aktoroj.
  Servanto.

Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, ŝipanoj,
tombistoj, kurieroj kaj popolanoj.

La agado havas lokon en Elsinoro.



HAMLETO

REĜIDO DE DANUJO



AKTO I


SCENO I

Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.

BERNARDO

  He! Kiu?

FRANCISKO

           Halt'! Respondu: kiu iras?

BERNARDO

  La reĝo vivu!

FRANCISKO

                 Ĉu Bernardo?

BERNARDO

                               Jes!

FRANCISKO

  Vi akurate venis al la servo!

BERNARDO

  Dekdua horo sonis. Iru dormi.

FRANCISKO

  Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
  Kaj mi min sentas nun ne tute bone.

BERNARDO

  Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?

FRANCISKO

  Eĉ mus' ne preterkuris.

BERNARDO

                           Bonan nokton!
  Se vidos vi Marcellon, Horacion,
  Kolegojn miajn, rapidigu ilin!

FRANCISKO

  Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

HORACIO

  Amikoj de la lando.

MARCELLO

                      Kaj de l' reĝo.

FRANCISKO

  Nu, bonan nokton!

MARCELLO

                    Bonan al vi dormon!
  Vin kiu anstataŭas nun?

FRANCISKO

                           Bernardo.
  Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)

MARCELLO

                                     He! Bernardo!

BERNARDO

  Ĉu Horacio?

HORACIO

               Peco de li mem.

BERNARDO

  Salut' al vi, Marcello, Horacio!

HORACIO

  Ĉu la apero nun denove venis?

BERNARDO

  Nenion vidis mi.

MARCELLO

                   Jen Horacio
  Parolas, ke ĝi estas nur imago,
  Ne kredas li pri la fantom' terura,
  Kiun ni vidis jam la duan fojon.
  Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
  Ke li kun ni maldormu nunan nokton
  Kaj, kiam la fantomo reaperos,
  Li vidu kaj kun la fantom' parolu.

HORACIO

  He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.

BERNARDO

  Sidiĝu do, kaj provos mi denove
  Ataki per rakont' orelon vian,
  Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
  Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.

HORACIO

  Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
  Kaj vi rakontu.

BERNARDO

                  En la lasta nokto,
  En la momento, kiam tiu stelo
  Tre luma, kiun vidas vi, en sia
  Kurado trans arkaĵo la ĉiela
  En tiu sama loko, kiel nun,
  Troviĝis, tiam ni--mi kaj Marcello--
  Ekvidis...

MARCELLO

  Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)

BERNARDO

  Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!

MARCELLO (al Horacio)

  Vi estas instruita, Horacio,
  Parolu vi kun li!

BERNARDO

                    Ĉu ne simila
  Li estas al la reĝo? Diru mem!

HORACIO

  Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.

BERNARDO

  Li volas, ke kun li oni parolu.

MARCELLO

  Parolu, Horacio!

HORACIO (al la spirito).

                   Kiu estas
  Vi, kiu vagas en la nokta horo
  En la majesta nobla eksteraĵo
  De la mortinta reĝo de Danujo?
  Mi vin petegas per ĉielo: diru!

MARCELLO

  Li estas ofendita.

BERNARDO

                     Li foriras.

HORACIO

  En nomo de ĉielo! Restu! Diru!

(La spirito foriras.)

MARCELLO

  Li iris for, respondi li ne volis.

BERNARDO

  Ha, Horacio, kio al vi estas?
  Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
  Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?

HORACIO

  Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
  Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
  Okuloj.

MARCELLO

          Ne simila al la reĝo?

HORACIO

  Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
  Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
  En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
  Li ĝuste tian vidon havis, kiam
  Li en kolero sian pezan glavon
  En la glacion batis. Strange!

MARCELLO

                                Tiel
  Li jam du fojojn kun minaca vido
  Aperis antaŭ ni en sama horo.

HORACIO

  Ne povas mi precize ĝin klarigi;
  Sed la apero, kiom mi komprenas,
  Al nia land' malbonon antaŭdiras.

MARCELLO

  Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
  Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
  Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
  El l' eksterlando venas bataliloj,
  Rapide ŝipoj estas konstruataj
  En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
  Ne ĉesas la prepara laborado?
  El kia kaŭzo tiu rapidado
  Kaj laborad' en tago kaj en nokto?
  Ĉu povas iu diri?

HORACIO

                     Jes, mi povas,--
  Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
  La lasta reĝo, kies la figuro
  Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
  Vokita--vi ĝin scias--al batalo
  De la Norvega reĝo Fortinbras.
  Hamleto, nia brava, glora reĝo,
  En la batalo venkis Fortinbrason.
  Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
  Kaj sankciita de la rajt' kaj moro
  Post morto de l' venkita Fortinbras
  La tuta lando de l' venkita reĝo
  Transiris en posedon de l' venkinto.
  Se la venkinto estus Fortinbras,
  Al li transiri devus nia lando.
  Sed nun la juna fil' de Fortinbras,
  Kuraĝigita eble per la morto
  De nia reĝo, amasigis aron
  Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
  Por entrepreno, kiun nia regno
  Komprenas bone; lia celo estas:
  Per forta mano de la bataliloj
  Elŝiri nun el nia man' la landon,
  Perditan per batal' de lia patro.
  Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
  De niaj prepariĝoj kaj gardado
  Kaj laborado en la tuta lando.

BERNARDO

  Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
  Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
  Nun vizitadas nokte nian gardon
  Terura la fantomo en armaĵo
  De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon.

HORACIO

  Ne! Mi alion timas de l' fantomo!
  En la plej glora temp' de l' granda Romo,
  Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
  Mortintoj sin ellevis el la tomboj.
  Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
  Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
  Kaj sanga roso, makulita suno,
  Mallumigita luno,--ĉio tio
  Aperis tiam kiel antaŭsignoj
  De granda malfeliĉo. Tiel ofte
  Antaŭ la veno de renversoj grandaj
  Sin montras strangaj teruraj signoj
  En la naturo. Al ni ankaŭ certe
  Nun la ĉielo sendas tian signon...

(La spirito denove aperas.)

HORACIO

  Sed ha! denove li aperas! Nepre
  Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
  Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo!
  Se voĉon vi posedas kaj parolon,--
  Parolu! Se per ia bona faro
  Al vi trankvilon povas mi alporti,--
  Parolu! Se danĝero al la lando
  Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
  La landon antaŭsavi,--ho, parolu!
  Kaj se en via vivo vi kolektis
  Trezorojn kaj enfosis en la teron
  Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,--
  Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias).
  Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!

MARCELLO

  Ĉu piki lin per mia halebardo?

HORACIO

  Jes, piku lin, se li ne volas stari!

BERNARDO

  Jen ĝi!

HORACIO

            Jen ĝi! Ho, halt'!

MARCELLO

                                Ha, ĝi foriris!

(La spirito foriras).

  Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
  Ni venas kun sovaĝa atakado!
  Kiel aer' li estas nevundebla,
  Kaj nia atakado estas vana!

BERNARDO

  Li volis jam paroli, sed la koko
  Ekkriis.

HORACIO

           Kaj subite li ektremis,
  Simile al estaĵo pekoplena
  Ĉe krio de teruro. Oni diras,
  La koko, trumpetisto de l' mateno,
  Per sia laŭta, forta, hela voĉo
  El dormo vekas dion de la tago,
  Kaj laŭ la krio de la koko tuj
  El akvo, fajro, tero kaj aero
  Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
  Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
  Al ni, ke tio estas ne malvero.

MARCELLO

  Li malaperis ĉe la koka krio.
  Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
  En kiu sur la teron venas Kristo,
  La koko krias tra la tuta nokto:
  Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
  Sin montri, kaj la nokto estas pura,
  La steloj ne minacas, la koboldoj
  Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
  Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.

HORACIO

  Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
  Sed vidu, la mateno purpurvesta
  Leviĝas sur la roson de l' monteto:
  Ni povas jam forlasi la postenon,
  Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
  Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
  Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
  Ke la spirito, por ni tiel muta,
  Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
  Ke ni al li raportu, kiel amo
  Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas!

MARCELLO

  Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
  En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras).


SCENO II

Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto,
Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras.

REĜO

  Ankoraŭ freŝa estas la memoro
  Pri l' morto de la kara nia frato,
  Al nia kor' konvenus nun funebri,
  Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
  La tuta regno devus nun sulkiĝi:
  Sed tamen la prudento necesigas
  Nin venki la naturon; kun malĝojo
  Pri la mortinto ni decidis ligi
  Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
  Kaj tial ni kun ĝojo depremita,
  Per unu el l' okuloj plezurante
  Kaj per la dua larmojn verŝegante,
  Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta,
  Pesante juste ĝojon kun doloro,
  Edziĝis kun l' edzin' de nia frato,
  Kun la reĝino nia kaj vidvino,
  Heredantino de la glora regno.
  Obeis ni per tio ĉi al via
  Konsilo tre prudenta kaj libera.
  Akceptu nian dankon kaj saluton!
  Kaj nun transiru ni al la aferoj.
  Vi scias, ke la juna Fortinbras,
  Ne respektante dece nian indon,
  Pensante eble nun, ke per la morto
  De nia kara frato renversiĝis
  La ordo kaj la fort' en nia lando,--
  Ekpensis, ke li estas pli potenca
  Kaj ekturmentis nin per la postulo
  Redoni nun al li la tutan landon,
  Perditan de mortinta lia patro
  Laŭ plena rajt' al glora nia frato.
  Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
  Decidon nian: Jen ni skribis skribon
  Al l' onklo de la juna Fortinbras--
  Malforta kaj malsana en la lito,
  L' intencon de la nevo li ne scias--
  Ni skribis, ke retenu li la nevon
  De liaj krimaj, arogantaj agoj,
  Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
  En lia propra lando kaj popolo.
  Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
  Ni sendas kun la skribo kaj saluto
  Al la maljuna estro de l' norvegoj.
  Sed ne ricevas vi la rajton trakti
  Kun la norvego pli, ol en mezuro
  De tio, kion ĵus ni al vi diris.
  Adiaŭ, kaj per rapideco montru
  Al ni fervoron vian!

KORNELIO kaj VOLTIMAND.

                       Kredu, reĝo,
  Fidele ni plenumos la ordonon.

REĜO

  Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

  Kaj nun, Laerto, al l' afero via!
  Vi diris, ke vi peti ion volas!
  Pri kio ajn prudenta vi al ni
  Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
  Volonte ni plenumos vian peton.
  Ne pli obea estas kap' al koro,
  Ne pli servema mano al la buŝo,
  Ol la Danuja tron' al via patro.
  Sciigu nin pri la deziro via.

LAERTO

  Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
  Reiri nun Francujon. Mi volonte
  El tie venis tien ĉi, por fari
  La servon mian ĉe l' kronado via;
  Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
  Sopiras mi denove al Francujo,
  Kaj nun de vi permeson mi petegas.

REĜO

  Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
  Al tio diras Polonio?

POLONIO

                        Reĝo!
  Li eldevigis la permeson mian
  Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
  Ke fine mi al lia peto donis
  Sigelon mian. Nun por li mi petas
  Permeson vian, via reĝo moŝto.

REĜO

  Mi liberigas vin. Nun via tempo
  Libere estas al dispono via.--
  Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
  Vi, kara nevo, kara filo mia!

HAMLETO (flanken).

  Sed certe tute fremda per la koro!

REĜO

  Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?

HAMLETO

  Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!

REĜINO

  Forĵetu la doloron, kara filo,
  Amikan frunton montru al la reĝo.
  Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj
  Eterne vian patron en la polvo.
  Vi scias ja: la leĝoj de l' naturo
  Ne estas refareblaj! Kio vivas,
  Necese devas iam morti. Vivo
  Eterna post la tombo nur ekzistas.

HAMLETO

  Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.

REĜINO

  Nu kial do la morto de la patro
  Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?

HAMLETO

  Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
  Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
  Nek la okuloj plenaj de larmaro,
  Nek la funebra vido de l' vizaĝo,
  Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
  Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
  Funebron estas tre facile ludi.
  L' efektivaĵon portas mi interne;
  Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.

REĜO

  Tre bela kaj laŭdinda estas via
  Malĝojo pri la patro la mortinta.
  Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
  La patron sian, tiu--ankaŭ sian.
  La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
  Funebri devas kelkan tempon. Tamen
  Obstine kaj sen ia fino plendi,--
  Agado tia estas granda peko
  Kaj tute ne konvenas al la viro.
  Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo,
  Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida,
  De kapo nematura kaj malforta.
  Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
  Ĝi devis; kio estas tute simpla,
  Plej ordinara fakto en la mondo:
  Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
  Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
  Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
  Pekado kontraŭ la mortinto mem;
  Malsaĝo antaŭ pura la prudento,
  Kiu predikas: «patroj devas morti»,
  Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua
  Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas:
  «Ĝi devas tiel esti!»--Mi vin petas,
  Forĵetu la doloron la sencelan
  Kaj vidu patron en persono nia;
  La mondo sciu, ke al nia trono
  Vi estas la sendube plej proksima,
  Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
  Mi portas por vi amon plej varmegan
  En mia koro. Ke vi nun reiru
  Al la lernejo alta Vittenberga,
  Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
  Vi restu apud ni, amata nevo,
  Unua kortegano, kara filo.

REĜINO

  Vi ne rifuzu al patrino via:
  Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.

HAMLETO

  Al vi obei estas mia ŝuldo.

REĜO

  Jen tio estas bele respondita.
  Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
  La propravola cedo de Hamleto
  Plenigas mian koron je plezuro;
  Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
  Kaj kune kun la sono de l' pokaloj
  La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
  Kiam la reĝo levos la pokalon,
  De l' tero tondro iru al ĉielo,
  Tra l' mondo ĝojon disportante.--Venu!

(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras).

HAMLETO

  Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
  Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!
  Sin mem mortigi kial malpermesis
  La Plejpotenca! Dio mia granda!
  Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
  Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
  Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
  Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
  Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
  Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
  Se lin kompari kun la nuna reĝo,
  Li estis Apolono ĉe Satiro!
  Kaj tiel amis li patrinon mian,
  Ke al la vento eĉ li ne permesis
  Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
  Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
  Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
  Kaj tamen nun post kelke da semajnoj...
  Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
  Malforto! via nom' estas: virino!
  Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
  La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante
  Funebre post la ĉerk' de mia patro,
  Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
  Ho Dio mia! Besto senprudenta
  Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
  De mia onklo, frat' de mia patro,
  Sed ne simila pli al mia patro,
  Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
  La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
  Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis,--
  Ŝi estas jam edzino de alia!
  Ho, malbenita rapideco flugi
  En kriman liton, liton de adulto!
  Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
  Kor' mia, sed silentu mia buŝo!

(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

HORACIO

  Salut' al la reĝido!

HAMLETO

                        Ha, mi ĝojas
  Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
  Vi estas Horacio?

HORACIO

                    Jes, reĝido.
  Kaj ĉiam tute preta al vi servi.

HAMLETO

  Ne nomu min «reĝido», sed «amiko».
  Sed kial vi forlasis Vittenbergon?

(Al Marcello)

  Marcello?

MARCELLO

            Jes, reĝido.

HAMLETO

                          Mi tre ĝojas
  Revidi vin.
    (Al Horacio) Sed diru serioze,
  Por kio vi forlasis Vittenbergon?

HORACIO

  De maldiligenteco, ho, reĝido.

HAMLETO

  Al malamiko via ne permesus
  Mi tion diri, kaj vi vane penas
  Kredigi min, ke tio estas vero.
  Mi scias, vi ne amas sen laboro
  Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
  Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?

HORACIO

  Mi alveturis al la enterigo
  De via patro.

HAMLETO

                Ha, ne moku min,
  Kolego; diru, ke vi alveturis
  Al fest' edziĝa de patrino mia!

HORACIO

  Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis
  Post la unua.

HAMLETO

                Vidu, mia kara,--
  Afero simpla de ekonomio:
  De l' fest' funebra restis multaj manĝoj,--
  Por ke la manĝoj vane ne pereu,
  Edziĝon fari oni nun rapidis.
  Ho, pli volonte mi en la infero
  Renkontus malamikon plej malbonan,
  Ol tagon tiun ĉi alvivi! ŝajnas
  Al mi, ke mi la patron mian vidas...

HORACIO

  Ha, kie?

HAMLETO

           En l' okuloj de l' animo.

HORACIO

  Mi konis lin, li estis brava reĝo.

HAMLETO

  Li estis homo en plej pura senco.
  Al li similan ni neniam vidos.

HORACIO

  Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
  Lin en la lasta nokto.

HAMLETO

                         Vidis? Kiun?

HORACIO

  La reĝon, vian patron, mia princo.

HAMLETO

  La reĝon? Mian patron?

HORACIO

                          Trankviligu,
  Reĝido, por momento vian miron
  Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
  Pri mirindaĵo, kies la verecon
  Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.

HAMLETO

  Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

HORACIO

  Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
  Aperis ĝi: postene ili staris,--
  Kaj jen en noktomeza silentego
  Aperas antaŭ ili ia ombro,
  Simila tute al patro via,
  Armita de la kapo ĝis piedoj;
  Per paŝo serioza kaj majesta,
  Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;
  Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
  Antaŭ la teruritaj oficiroj,
  Proksime tiel, ke per halebardo
  Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj
  De granda timo, ili mute staras
  Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
  Pri la aper' mistera kaj terura
  Al mi ili rakontis. Mi kun ili
  En la sekvanta tria nokto gardis,
  Kaj jen tre vere en la sama horo,
  Pri kiu ili diris, en la sama,
  Perfekte tiu sama maniero
  Aperis la fantomo. Vian patron
  Mi konis,--la fantom' al li similis,
  Kiel de l' sama akvo gut' al guto.

HAMLETO

  Sed kie ĝi okazis?

MARCELLO

                      Ĝi okazis
  Sur la teras', kie ni staris garde.

HAMLETO

  (al Horacio) Al li parolis vi?

HORACIO

                                 Jes, mia princo;
  Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
  Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
  La kapon kaj moveton ian faras,
  Por ekparoli: sed subite tiam
  Ekkriis laŭte koko la matenon,
  Kaj tuje forrapidis la fantomo
  Kaj malaperis.

HAMLETO

                 Efektive strange!

HORACIO

  Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
  Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
  Al vi raporti pri l' afero.

HAMLETO

                              Vere,
  Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
  Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?

ĈIUJ

                                Jes.

HAMLETO

  Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?

ĈIUJ

  Jes, princo.

HAMLETO

               De la kapo ĝis piedoj?

ĈIUJ

  De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.

HAMLETO

  Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?

HORACIO

  Levita estis lia viziero,
  Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.

HAMLETO

  Ĉu la rigardo estis malafabla?

HORACIO

  Mieno lia montris pli suferon,
  Sed ne koleron.

HAMLETO

                  Ĉu li estis pala,
  Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?

HORACIO

  Terure pala.

HAMLETO

               Ĉu li vin rigardis?

HORACIO

  Tre forte.

HAMLETO

             Kial mi kun vi ne estis!

HORACIO

  Por vi l' apero estus tro terura!

HAMLETO

  Tre povas esti. Ĉu li longe restis?

HORACIO

  Apenaŭ centon povus vi kalkuli
  Ĉe nerapida kalkulad'.

MARCELLO kaj BERNARDO

                          Pli longe!

HORACIO

  Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.

HAMLETO

  La barbo estis griza, ĉu ne vere?

HORACIO

  Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
  Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.

HAMLETO

  Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros;
  Denove eble venos la fantomo.

HORACIO

  Ĝi certe venos.

HAMLETO

                   Kaj se ĝi aperos
  En l' eksteraĵ' de mia nobla patro,
  Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
  Al mi minacus la infero. Vin
  Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
  Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu
  Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
  Okazos eble en la nokto, havu
  Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
  Per mia amo mi vin rekompencos.
  Adiaŭ do! en la dekdua horo
  Sur la teraso mi vin revizitos.

ĈIUJ

  Al via princa moŝto niaj servoj!

HAMLETO

  Ne, via amo, kiel al vi mia.
  Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
             Spirit' de mia patro
  En bataliloj! Mi supozas ion
  Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
  Ĝis tiam do trankvile! Malbenaĵoj
  Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,
  Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras).


SCENO III

Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.

LAERTO

  Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
  Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
  Okazon, ne forgesu al mi skribi
  Pri via farto.

OFELIO

                 Ĉu vi tion dubas?

LAERTO

  Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
  Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
  Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
  De juna sango; bela violeto
  En la printempo: frue elkreskinta,
  Sed ne konstanta,--dolĉa, sed ne daŭra,
  Odoro, ĝuo de momento unu,
  Nenio pli.

OFELIO

             Nenio pli?

LAERTO

                        Jes, tiel
  Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante,
  Grandiĝas pli ne sole per la korpo
  Kaj per la forto de la sama sento;
  Kun la kreskado de la tempo ofte
  Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
  Interne. Nun li eble amas vin;
  Nek trompo nek malico nun makulas
  La virton de l' animo lia: tamen
  Memoru vi, ke en la rango lia
  De sia volo li ne estas mastro.
  Li mem ja estas sklav' de sia stato;
  Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
  Por si elekti: de elekto lia
  Dependas farto de la tuta regno,--
  Li tial devas gvidi la elekton
  Per la aprob' kaj voĉo de la korpo,
  Al kiu li mem servas kiel kapo.
  Se li nun diras, ke li amas vin,
  Prudente estas, ke vi al li kredu
  Nur tiom, kiom povas li plenumi
  La vorton sian,--tio estas tiom,
  Kiom permesas la komuna voĉo
  De tuta la Danujo. Ekmemoru,
  En kia grad' honoro via povas
  Suferi, se aŭskultos tro kredeme
  Vi lian kanton, se la koron vian
  Vi perdos kaj al lia persistado
  Malkovros la trezoron vian ĉastan.
  Vi timu ĝin, fratino mia kara,
  Evitu flaman mezon de la amo,
  Atakon kaj atencon de deziro!
  Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,
  Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.
  Eĉ virto ne evitas kalumnion,
  L' infanojn de printempo ofte mordas
  La verm' ankoraŭ en la burĝoneco,
  Kaj al la frua roso de juneco
  Spiret' venena estas plej danĝera.
  Vin gardu do! Tim' donas garantion.
  Por la juneco ĉie staras retoj.

OFELIO

  La sencon de l' instruo via bona
  Konservos mi, por gardi mian bruston;
  Sed, bona mia frato, vi ne agu
  Simile al la predikistoj, kiuj
  Predikas krutan vojon al ĉielo,
  Dum ili mem senzorge kaj volupte
  Sur flora vojo de gajeco paŝas,
  Mokante pri prediko sia propra.

LAERTO

  Ne timu! Tamen mi tro longe restis.--
  La patro venas jen! (Polonio eniras.)
                      (Al Polonio) Duobla beno
  Sendube duobligas la feliĉon:
  Dank' al okazo mi denove povas
  Adiaŭ al vi diri.

POLONIO

                     Vi ankoraŭ
  La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
  La vento blovas helpe al la vojo,
  Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
  Denove mian benon.

(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)

                     Kaj memoru
  Regulojn, kiujn mi al vi instruis:
  Ne ĉian penson metu sur la langon,
  Ne donu tuj al ĉia penso faron.
  Afabla estu, sed ne tro kredema.
  Al la amiko saĝe elektita
  Kunforĝu vin en fera fideleco,
  Sed gardu vian manon de la premo
  De ĉiu renkontota bona frato.
  Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
  Se vi ĝin ne evitos,--tiam agu
  Fortike, ke la malamik' vin timu.
  Al ĉiu servu per orelo via,
  Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
  Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
  Sed propran juĝon en la kapo tenu
  Laŭ via mon' mezuru vian veston,
  Sed ĉio estu takta kaj konvena;
  Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
  Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,
  La homoj altastataj en Francujo
  En tiu punkto estas tre zorgemaj.
  Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
  Per pruntedono ofte oni perdas
  Krom sia havo ankaŭ la amikon,
  Kaj pruntepren' kondukas al ruino
  De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
  Fidela al vi mem,--de tio sekvos,
  Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
  Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
  Kaj mia beno vin akompanadu!

LAERTO

  Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!

POLONIO

  Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

LAERTO

  Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
  Pri tio, kion diris mi al vi!

OFELIO

  Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
  Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.

LAERTO (al Polonio kaj Ofelio)

  Adiaŭ! (Foriras.)

POLONIO

          Kia estas la konsilo,
  Pri kiu li parolis?

OFELIO

                      Pri Hamleto,
  Pri la reĝido.

POLONIO

                  Ha, jes, ĝustatempe!
  Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto
  Al vi komencis montri amikecon
  Kaj ke vi mem apartan afablecon
  Al li montradis. Se ĝi estas vero--
  Mi aŭdis ĝin en formo de averto--
  Mi devas al vi diri, ke vi mem
  Kredeble ne komprenas tute klare
  Danĝeron, kiu al filino mia
  Kaj al honoro via nun minacas.
  Kiel vi estas unu kun la dua?
  La veron al mi diru!

OFELIO

                       De mallonge
  Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
  Ke li estimas min.

POLONIO

                     Ha, ha! Estimo!
  Parolo de nesperta knabineto!
  Kaj kredas vi al la «estimo» lia?

OFELIO

  Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.

POLONIO

  Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
  Ke vi akceptas por kontanta mono
  La vortojn, kiuj vere ne enhavas
  Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
  Prudente kaj singarde, ĉar alie
  La malsaĝeco via la grandega
  Vin pereigos!

OFELIO

                Li al mi proponis
  La amon sian pure kaj honeste.

POLONIO

  Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

OFELIO

  Li ĵuris al mi, patro mia kara,
  Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.

POLONIO

  Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
  Ke se la sango bolas, tiam lango
  La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
  Ne prenu vi por fajro tiun flamon,--
  Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
  Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
  Eĉ la minuton de la promesado.
  De nun kun via virga afableco
  Avaru pli; la paroladon vian
  Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
  Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto
  Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
  Pli grandan liberecon, ol al vi
  Donata povas esti. Ofelio,
  Mallonge mi sed klare al vi diras:
  Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
  Similaj estas trompaj delogantoj,
  Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
  Promesojn piajn ili hipokritas,
  Por pli sukcese veni al la celo.
  Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
  Ne restu en intima parolado
  Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu
  Forgesi mian tiun ĉi ordonon!
  Nun iru!

OFELIO

           Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)


SCENO IV

La teraso antaŭ la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

HAMLETO

  Ho, kiel akra estas la aero!

HORACIO

  Jes, princo, blovas vento malvarmega.

HAMLETO

  Kioma horo?

HORACIO

            Baldaŭ la dekdua.

MARCELLO

  Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

HORACIO

  Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
  Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
  Aperas ordinare la spirito.

(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)

  Ha, kion tio ĉi signifas, princo?

HAMLETO

  La reĝo diligente nun pasigas
  La nokton en gajega festenado;
  Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
  Pokalon, pafilegoj al la mondo
  Anoncas la grandfaron de la reĝo.

HORACIO

  Ekzistas tia moro?

HAMLETO

                     Jes, sendube.
  Sed pensas mi, ke estas pli honore
  Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi.
  La brua kaj diboĉa festenado
  Alportis al ni tre malbonan gloron
  Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
  Drinkistoj oni nomas nin insulte;
  Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
  La gloron de plej grandaj niaj faroj.
  Similan sorton ofte ankaŭ havas
  Privataj homoj, se sen propra kulpo
  Makulon ian ili de naturo
  Ricevis; se ekzemple de naskiĝo--
  En kio ne ilia vol' ja estis--
  Ilia sango estas tro bolanta,
  Rompanta ofte digon de prudento;
  Aŭ se kutimo ilin malbonigis,--
  La mond' ilin atakas sen kritiko,
  Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
  Kaj multenombraj. Grajno da malbono
  Por la okul' de l' mondo ofte kovras
  La tutan indon de plej bona homo.

(Aperas la spirito en armaĵo.)

HORACIO

  Ho, vidu, princo, ĝi aperas!

HAMLETO

                                Dio!
  Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!

(Li staras kelkajn minutojn senmove.)

  Spirito sankta, aŭ demon' terura,
  Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
  Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon,--
  Aperis vi en tia nobla formo,
  Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
  Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
  Respondu! Ho, ne lasu min perei
  En nesciado! Diru al mi, kial
  Sin levis el la tombo viaj ostoj?
  Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
  Vin metis, kial ĝi malfermis nun
  La pezan sian buŝon de marmoro,
  Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
  Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
  Denove venis en la lunan lumon,
  Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
  Kaj nin ataki per teruraj pensoj
  Ne klarigeblaj por l' animo nia?
  Por kio! Diru! Kial? Kion fari?

(La spirito faras signojn al Hamleto.)

HORACIO

  Li vokas vin, ke iru vi kun li,
  Li kvazaŭ volas ion komuniki
  Nur al vi sola.

MARCELLO

                  Kun afablaj gestoj
  Li vokas vin pli malproksimen, princo;
  Sed ho, pro Di', ne iru!

HORACIO

                           Ne, ne iru!

HAMLETO

  Sed tie ĉi ne volas li paroli,
  Kaj mi lin sekvos.

HORACIO

                     Ho, ne, ne, reĝido!

HAMLETO

  Nu, kion do mi timos? Mia vivo
  Ne havas por mi indon, kaj l' animo,
  Senmorta, kiel la spirito mem,
  Ja ne bezonas timi la spiriton.
  Li vokas min denove; mi lin sekvos.

HORACIO

  Sed se li vin allogos al la maro,
  Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,
  Staranta super la senfunda akvo,
  Kaj tie per terura nova vido
  Subite nebuligos vian saĝon
  Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
  Jam per si mem al ĉiu viva homo
  Terura estas tiu alta pinto,
  Pendanta super la bruantaj ondoj
  De plej profunda loko de la maro.

HAMLETO

  Li ĉiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas!

MARCELLO (retenante Hamleton).

  Ho, princo, vi ne iros!

HAMLETO

                          For la manojn!

HORACIO

  Aŭskultu nin, ne iru!

HAMLETO

                         Mia sorto
  Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
  En ĉiu vejno de la korpo mia
  Potencan feran forton de leono.

(La spirito faras signojn)

  Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.)
  Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
  Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru!
  Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)

HORACIO

                   Ha, li freneziĝis!

MARCELLO

  Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!

HORACIO

  Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!

MARCELLO

  Malbona io estas en Danujo.

HORACIO

  Nin gardos la ĉielo.

MARCELLO

                        Ni rapidu!


SCENO V

Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.

HAMLETO

  Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
  Mi plu ne iros jam!

SPIRITO

                      Aŭskultu!

HAMLETO

                                 Diru!

SPIRITO

  Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
  Reiri devos mi al la sulfuraj
  Turmentaj flamoj.

HAMLETO

                    Malfeliĉa patro!

SPIRITO

  Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
  Al tio, kion diros mi.

HAMLETO

                         Parolu!
  Atenti estas mia sankta ŝuldo.

SPIRITO

  Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.

HAMLETO

  Ho, Dio! Venĝi? Kion?

SPIRITO

                         Aŭdu bone.
  Mi estas la spirit' de via patro,
  Mi estas kondamnita longan tempon
  Vagadi en la nokto kaj bruladi
  La tutan tagon en eternaj flamoj,
  Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
  De mia tera vivo. Se ne estus
  Al mi malpermesite paroladi,
  Rakonton tiam povus mi komenci,
  De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
  La koron, rigidigus vian sangon,
  El kapo elsaltigus la okulojn,
  Kaj ĉiun vian haron disstarigus
  Simile al haregoj de histriko.
  Sed la misteroj de posttomba vivo
  Ne devas soni al orelo tera.
  Aŭskultu! Se vi amis vian patron...

HAMLETO

  Ho, Dio!

SPIRITO

           Venĝu por mortigo lia!

HAMLETO

  Mortigo?

SPIRITO

           Jes, mortigo plej malnobla,
  Terura, nenatura, neaŭdita.

HAMLETO

  Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
  Simile al la penso de amanto
  Mi flugu venĝi tuj.

SPIRITO

                       Vi ŝajnas preta
  Vi estus dorma, kiel pala herbo,
  Kreskanta sur la bordo de la Leto,
  Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
  La famon oni faris, ke en tempo
  De mia dormo en ĝardeno mia
  Serpento mordis min; kaj oni trompas
  Per la mensoga fam' pri mia morto
  L' orelon de la regno; tamen sciu,
  Ho, nobla mia filo: la serpento,
  De kies mordo mortis via patro,
  Nun portas lian kronon.

HAMLETO

                          Mia onklo!
  Ho, la profeta mia antaŭsento!

SPIRITO

  Jes, tiu plej malnobla adultulo
  Per sorĉo de la sprito, per perfido
  (Ho, malbenita sprito kaj donacoj!)
  Delogis la reĝinon ŝajne virtan
  Al la plezuroj de malnobla amo.
  Hamleto mia! Ho, kia defalo!
  De mi, kies la amo estis sankta,
  Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
  Farita en la tago de l' edziĝo,--
  Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
  Per ĉio la naturo ja malbenis!
  Sed kiel virton peko ne delogas,
  Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas,
  Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
  Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
  Kaj serĉas ion novan... Sed silentu!
  Mi sentas jam aeron de mateno,--
  Mi mallongigos la rakonton. Kiam
  En la ĝardeno laŭ kutimo mia
  Mi dormis post tagmezo, via onklo
  Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
  Al mi en la orelon plej teruran
  Venenon el malgranda boteleto,
  Venenon tian, kiu tre rapide
  Trakuras tuj la tutan homan korpon
  Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
  Momente malbonigas en la korpo
  La tutan puran sangon. Mi pereis,
  Kaj lepro mian tutan glatan korpon
  Tuj kovris per abomeninda ŝelo.
  Kaj tiel mi perfide en la dormo
  Per frata mano estis senigita
  De l' vivo, krono kaj edzino kune,
  Mi estis mortigita en florado
  De miaj pekoj, sen konfesodono,
  Sen komunio sankta; la kalkulon
  Ne resuminte, estis mi sendita
  Kun ĉiuj kulpoj sur la kapo
  Al granda, fina juĝo.

HAMLETO

                         Ho, terure!

SPIRITO

  Se havas vi animon, ne permesu,
  Ke reĝa lito de Danujo servu
  Por sangomiks' adulta kaj volupto.
  Sed kiel ajn vi volos tion fari,--
  Vi ne makulu vian filan koron:
  Nenion faru kontraŭ la patrino,--
  Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
  De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
  La paliĝado de l' lumanta vermo
  Anoncas la aperon de l' mateno.
  Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)

HAMLETO

  Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
  L' inferon voki?--Fi, halt' mia koro!
  Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo!
  Fortike vi min portu! Vin memori?
  Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
  Ĝis mia kapo perdos la kapablon
  De ĉia memorado! Vin memori?
  Sed de l' tabulo de memoro mia
  Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
  Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
  Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
  Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
  Observojn kaj la spertojn de la vivo;
  Ordono via vivos tute sola
  De nun en mia cerbo, ne miksita
  Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
  Virino malhonesta kaj perfida!
  Fripono! Vi, fripono ridetanta!...
  La tabuleton donu! Mi enskribos,
  Ke oni povas ĉiam ridetadi
  Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ
  En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
  Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
  Deviz'! «Adiaŭ kaj memoru min!»
  Mi ĵuris.

HORACIO (post la sceno).

             Princo! Princo!

MARCELLO (post la sceno).

                             Princ' Hamleto!

HORACIO (post la sceno).

  Ho, Dio lin defendu!

HAMLETO (decide, al si mem).

                       Tiel estu!

MARCELLO (post la sceno).

  He! Princo! He!

HAMLETO

                  He! kara mia, he!
  Al mi, birdeto mia, he! mi estas.

(Horacio kaj Marcello venas.)

MARCELLO

  Nu, kio do sinjoro?

HORACIO

                      Kio nova?

HAMLETO

  Ho, tre mirinde!

HORACIO

                   Diru, kara princo.

HAMLETO

  Vi elbabilos.

HORACIO

                Ne, pro la ĉielo!

MARCELLO

  Mi ankaŭ ne.

HAMLETO

                He, kion vi parolas
  Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?

HORACIO kaj MARCELLO

  Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!

HAMLETO

  En tuta la Danujo vi ne trovos
  Friponon, kiu estus hom' honesta.

HORACIO

  Spirito ne bezonis ja sin levi
  El tombo, por sciigi nin pri tio.

HAMLETO

  Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
  Sen plua disputado ni jam povas
  Al ni la manojn premi reciproke
  Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
  Vin la aferoj kaj deziroj viaj--
  Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas--
  Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
  Aferon mian,--mi nun iros preĝi.

HORACIO

  Malklare kaj tre strange vi parolas.

HAMLETO

  Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas.
  Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.

HORACIO

  Vi ne ĉagrenas nin.

HAMLETO

                       Ne, Horacio,
  Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta...
  Pri la spirito de mi al vi diros,
  Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
  La scivolecon pri la estintaĵo
  Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj,
  Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
  Malgrandan unu peton mi vin petos.

HORACIO

  Parolu, princo, ni ĝin certe faros.

HAMLETO

  Neniu devas scii pri l' apero
  De nuna nokto.

HORACIO kaj MARCELLO

                 Ni promesas, princo.

HAMLETO

  Sed ĵuru!

HORACIO

             Pro honoro, mi silentos!

MARCELLO

  Mi ankaŭ, pro honor'!

HAMLETO

                         Sur mia glavo!

MARCELLO

  Ni ĵuris jam, sinjoro.

HAMLETO

                          Sed mi petas,
  Sur mia glavo ĵuru al mi.

SPIRITO (sub la tero).

                             Ĵuru!

HAMLETO

  Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
  Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!

HORACIO

  Sed kiel ĵuri?

HAMLETO

                  Ke neniam vi
  Parolos eĉ per unu sola vorto
  Pri tio, kion en la lasta nokto
  Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!

SPIRITO (sub la tero).

                                Ĵuru!

HAMLETO

  Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
  Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
  Denove sur la glavon kaj ripetu,
  Ke vi neniam al neniu diros
  Pri la apero de la nokto. Ĵuru
  Pri tio ĉi sur mia glavo!

SPIRITO (sub la tero).

                             Ĵuru!

HAMLETO

  Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
  Pli malproksimen do, amikoj!

HORACIO

                               Dio!
  Tre strange kaj neniel kompreneble!

HAMLETO

  Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
  Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
  Pli da aferoj, ol en la lernejoj
  Instruas filozofoj, Horacio.
  Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
  Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
  Al vi agado mia poste ŝajnos,
  Se eble poste trovos mi utile
  Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton,--
  Neniam vi kunmetu viajn manojn
  En tia formo, nek la kapon vian
  Balancu tiel, nek per parolado
  Dusenca montru, ke vi ion scias,--
  Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus,
  Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli
  Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»...
  Ne helpu al vi Dio en mizero,
  Se tion ĉi vi faros,--ĵuru!

SPIRITO (sub la tero).

                                Ĵuru!

HAMLETO

  Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
  Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
  Al vi kun mia tuta amikeco.
  Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
  Al vi alporti aman kaj amikan,
  Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.
  Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
  La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
  Ni vivas en terura tempo! Ve,
  Ke mi naskiĝis esti la punanto!
  Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.

(Ĉiuj foriras.)



AKTO II


SCENO I

Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.

POLONIO

  Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
  Al li transdonu!

REINHOLD

                   Jes, sinjoro, bone.

POLONIO

  Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
  Prudente, se vi bone eldemandos
  Pri la konduto lia.

REINHOLD

                      Efektive,
  Mi mem intencis tion fari.

POLONIO

                             Bone!
  Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
  Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
  De kia speco, kiel ili vivas,
  Kun kiu kaj en kiaj societoj;
  Se per demandoj tiel deflankiĝaj
  Vi vidos, ili konas mian filon,
  Vi venos pli proksime al la celo,
  Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
  Vi konus lin nur iom, malproksime;
  Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,
  Kaj lian familion, eĉ lin mem
  Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?

REINHOLD

  Ho, jes, sinjoro!

POLONIO

                    «Eĉ lin mem», vi diros,
  «Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
  Li estas tre sovaĝa, faras tion
  Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi
  Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
  Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
  Al li alporti povus malhonoron!
  Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
  Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
  Junecon akompanas.

REINHOLD

                     Nu, ekzemple
  Ludado...

POLONIO

            Jes! drinkado, duelado,
  Insultemeco, aŭ malpacemeco,
  Eĉ petolado kun virinoj.

REINHOLD

                            Tamen
  Ĉu tio jam ne estos malhonoro?

POLONIO

  Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
  Ne diru, ke li estas tute sklavo
  De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn
  En tia lumo, ke ili aperu
  Kiel makuloj nur de libereco,
  Esprimoj de flameco de l' spirito,
  Ekboloj de senbrida juna sango.

REINHOLD

  Sed, ho, sinjoro...

POLONIO

                      Kial tion fari?

REINHOLD

  Jes, mi dezirus scii, kia celo...

POLONIO

  Nu, vidu, mia plano estas tia,
  Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
  Se vi sur mian filon tiel ĵetos
  La makuletojn, tiam diligente
  Atentu! Se kunparolanto via
  La junan homon iam vidis kulpan
  En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
  Ho, kredu, li en tia maniero
  Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia»,
  Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata»,
  Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
  La form' uzata de ekparolado...

REINHOLD

  Nu, bone.

POLONIO

            Kaj li poste faros tiel:
  Li faros... jes... kion mi volis diri?..
  Mi volis ion diri... Al diablo!
  Nu, kie do mi haltis? He?

REINHOLD

                            Vi haltis
  Ĉe l' vortoj «li en tia maniero
  Al vi sin turnos»

POLONIO

                    Ha! Al vi sin turnos.
  Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas,
  Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
  Aŭ antaŭ kelka temp', aŭ kiam ajn;
  En tia aŭ tiela societo;
  Li tie efektive alte ludis,
  Li tie estis en malsobra stato,
  Li tie sin batadis kun kolegoj»;
  Aŭ «mi lin vidis, kiam li eniris
  En domon de virinoj de malĉasto»;
  Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos,
  Ke via kaptileto la mensoga
  Alkaptis la ezokon de la vero;
  Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
  Per anguletoj kaj per artifikoj,
  Per kurba voj' al rekta celo veni;
  Kaj tiel vi laŭ mia klarigado
  Facile elesploros mian filon.
  Ĉu vi komprenis bone?

REINHOLD

                         Jes, sinjoro.

POLONIO

  Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!

REINHOLD

  Sinjor'...

POLONIO

             Vi ankaŭ mem lin elobservu,
  Per la rilat' al vi.

REINHOLD

                       Mi ĉion faros.

POLONIO

  Ke li nur diligente muzikadu!

REINHOLD

  Tre bone. Mi salutas!

POLONIO

                        Nu, adiaŭ!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

POLONIO

  Nu, kio, Ofelio? Kio nova?

OFELIO

  Ha, estimata patro! De teruro
  Mi tuta tremas!

POLONIO

                  Kio do fariĝis?

OFELIO

  En mia ĉambro sidis mi, kudrante,--
  Subite venas la reĝid' Hamleto,
  Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
  La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
  Senorde pendas sur la maleoloj;
  Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
  Kun vido tiel plena de teruro,
  Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
  Por antaŭdiri ian teruregon.

POLONIO

  De am' al vi li eble freneziĝis?

OFELIO

  Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,
  Ke tiel estas.

POLONIO

                 Kion do li diris?

OFELIO

  Li prenis mian manon kaj ĝin premis,
  Kaj poste sin retiris kaj, tenante
  La duan manon super la okuloj,
  Li rigardadis sur vizaĝon mian
  Kun tia atenteco, kvazaŭ volus
  Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
  Kaj fine, ekskuinte mian manon,
  Tri fojojn balancinte sian kapon,
  Ekĝemis li kun tia sopireco
  Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
  Li kun la ĝemo fini sian vivon.
  Kaj poste li min lasis iri for,
  Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon
  Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
  Al mia flanko, ĝis li malaperis.

POLONIO

  Sufiĉe! Venu! al la reĝ' ni iru!
  Ĝi estas freneziĝo de la amo;
  La amo ruinigas la amanton,
  Kondukas al decidoj malesperaj,
  La homon ofte ĝi turmentas pli,
  Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
  Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble
  Akceptis lin jam tro maldelikate?

OFELIO

  Ne, kara patro; laŭ ordono via
  Mi nur de li leterojn ne akceptis
  Kaj malpermesis vizitadi min.

POLONIO

  Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.
  Bedaŭras mi jam mian severecon.
  Mi pensis ja, ke li nur petoladas
  Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
  Ho, mia malbenita suspektado!
  Ni, maljunuloj, havas la kutimon
  Tro malproksime peli la singardon,
  Kiel junuloj ofte tro suferas
  Je absoluta manko de singardo.
  Ni iru al la reĝo! La konfeso
  Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe
  Lin kolerigus la kaŝado. Venu!

(Ambaŭ foriras.)


SCENO II

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern
kaj korteganoj.

REĜO

  Ni vin salutas, nia Rosenkranz
  Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi
  Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono
  De viaj servoj igis nin vin voki.
  Vi aŭdis jam pri la metamorfozo
  De la reĝid' Hamleto: nek ekstere
  Kaj nek interne li similas nun
  Al tio, kio li antaŭe estis.
  La kaŭzon, kiu, krom la patra morto,
  Al tia stato nun lin alkondukis,
  Ne povas mi diveni. Nun mi petas
  Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon
  Kun li pasigis kune kaj tre bone
  Lin konas,--vin mi petas, volu resti
  Tra kelka tempo en palaco nia,
  Penadu lin altiri al amuzoj
  Kaj ĉe okazoj esploradu lerte
  La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite.
  Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos
  Kuraci lin.

REĜINO

              Sinjoroj miaj karaj,
  Pri vi li tiel ofte paroladis,--
  Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn.
  Se vi konsentos fari la komplezon
  Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon,
  Por helpi al la malfeliĉo nia,
  Ni rekompencos la viziton vian
  Per plej konvena reĝa rekompenco.

ROSENKRANZ

  Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj,
  Al ni ordoni. Vi ne devas peti
  Pri tio, kio estas nia ŝuldo.

GÜLDENSTERN

  Obeos ni kaj ambaŭ ni promesas
  Laŭ ĉiuj fortoj servi akurate
  Al viaj reĝaj moŝtoj.

REĜO

                          Ni vin dankas,
  Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!

REĜINO

  Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern
  Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide
  Hamleton, mian filon malfeliĉan.
  Kaj iu el la korteganoj iru
  Sinjorojn akompani al Hamleto!

GÜLDENSTERN

  La Plejpotenca faru nian venon
  Por li saniga!

REĜINO

                 Dio volu! Amen!

(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas
Polonio.)

POLONIO

  Afabla reĝo! Jam el Norvegujo
  Revenis la senditoj kun sukceso.

REĜO

  Vi ĉiam estis patro de agrablaj
  Sciigoj.

POLONIO

           Ĉu ne vere, mia reĝo?
  Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas
  La tutan mian kapon kaj animon
  Post mia Dio nur al mia reĝo.
  Kaj nun mi pensas--se la cerbo mia
  Ne ĉesis sur vojeto de prudento
  Sukcese ĉasi--ke la veran kaŭzon
  De l' freneziĝo de l' reĝid' mi trovis.

REĜO

  Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi!

POLONIO

  Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn;
  Kaj mia bona scio al vi estu
  Postmanĝo al festeno la agrabla.

REĜO

  Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.)
  Li diras, ho, Gertrudo mia kara,
  Ke trovis li la kaŭzon de malsano
  De via filo.

REĜINO

               Mi la kaŭzon vidas
  Nur en la morto de la patro lia
  Kaj en edziĝo nia tro rapida.

REĜO

  Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara.

(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.)

  Ni vin salutas, karaj revenintoj!
  Rakontu, Voltimand, kion alportis
  Vi de la frato nia la Norvega?

VOLTIMAND

  Redonon de salut' kaj bondeziroj.
  Tuj post' alveno nia li elsendis
  Ordonon, por haltigi la preparojn
  De sia nev', pri kiu li supozis,
  Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo;
  Li post esploro efektive vidis,
  Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto.
  Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian
  Kaj maljunecon oni tiel trompis,
  Li sendis tuj, por voki Fortinbrason,
  Riproĉis lin severe, kaj la nevo
  Solene ĵuris, ke li plu neniam
  Batalos kontraŭ via reĝa moŝto.
  Per tio ĝojigita, la maljuna
  Por li asignis la salajron jaran
  De tri mil kronoj kaj al li permesis
  Kontraŭ Polujo uzi la varbitan
  Militistaron; kaj por via moŝto
  Al ni li donis jenan skriban peton,
  Ke vi permesi volu al l' anaro
  Tra via lando fari la trairon
  Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale
  Vi legos en la jena skriba peto.

REĜO

  Ni trovas ĉion bona. Ni en tempo
  Pli oportuna legos kaj pripensos
  Kaj donos la respondon. Vin ni dankas
  Por viaj penoj kaj fidela servo.
  Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ
  Al la vespero ni vin petas veni
  Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

POLONIO

  Nun la negoco estas jam finita.
  Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus
  Komenci nun klarigojn, kio estas
  Reĝa moŝteco, kio servemeco,
  Kaj kial tago estas tago, kial
  La nokto estas nokto, tempo--tempo:
  Signifus tio perdi senutile
  La tagon kaj la nokton kaj la tempon;
  Ĉar mallongeco estas la spirito
  De saĝo kaj multevorteco estas
  La korpo kaj ekstera ornamaĵo,
  Mi ĉion tial diros tre mallonge.
  La nobla via filo freneziĝis;
  Mi diras «freneziĝis», ĉar en kio
  Konsistas freneziĝo? Ja en tio,
  Ke oni frenezumas. Sed ni lasu
  Ĝin flanke kaj komencu...

REĜINO

                             Mi vin petas.
  Pli da enhavo, malpli da artaĵo!

POLONIO

  Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo!
  Li estas nun freneza,--estas vero;
  Kaj vere tio estas tre domaĝa,
  Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero;
  Cetere mi konsentas, ke mi uzis
  Figuron neprudentan,--ni ĝin lasu,
  Kaj mi sen arto iru al l' afero.
  Ni sekve diras, ke li freneziĝis;
  Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon
  De la efekto, aŭ, pli vere diri,
  De la difekto, ĉar neniu dubas,
  Ke tiu ĉi difekt-efekto havas
  Sendube ian kaŭzon. Nun finite,--
  La stato de l' afero estas tia:
  Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.)
               Mi filinon havas
  --Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia--
  Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas,
  Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu
  Kaj konsideru! (Li legas)

«Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»--Tio ĉi
estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala
frazo.--Sed aŭskultu plu: «Al ŝia belega delikata brusto tiuj
ĉi linioj» k. t. p.

REĜINO

  Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis?

POLONIO

  Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion.
  (Li legas.) «Dubu pri la sun' super la tero,
  Dubu, ĉu en steloj brilas flamo,
  Dubu pri vereco de la vero,
  Sed ne dubu nur pri mia amo.

Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas
la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho
plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne,
plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li
apartenas--Hamleto.»

  Jen tion en ŝuldata obeado
  Al mi filino mia montris. Ankaŭ
  Pri ĉio, kion li al ŝi parolis,
  Precize laŭ la tempo kaj la loko
  Kaj maniero ŝi al mi raportis.

REĜO

  Sed kiel ŝi akceptis lian amon?

POLONIO

  Kiele pensas vi pri mi?

REĜO

                          Mi pensas,
  Vi estas hom' fidela kaj honesta.

POLONIO

  Mi tion pruvos. Kion do vi pensus,
  Se mi, vidante, kiel tiu amo
  Disvolvas sin (mi tion bone vidis
  Ankoraŭ antaŭ ol filino mia
  Al mi rakontis),--kion pensus vi,
  Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto,
  Reĝino mia alte estimata,
  Se mi en la afero ludus rolon
  De leterujo aŭ de skribotablo,
  Se mi silente, mute mian koron
  Por tio fermus kaj sen ia faro
  Rigardus tiun amon? Kion tiam
  Vi povus pensi pri persono mia?
  Ne, mi alpaŝis rekte al l' afero
  Kaj tiel diris al filino mia:
  «Reĝida moŝt' Hamleto estas princo,
  Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!»
  Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu
  Sin malproksime de la princ' Hamleto,
  Leterojn ne akceptu, nek donacojn.
  Ordonon mian patran ŝi plenumis,
  Kaj li, nun rifuzita (vi permesu
  Ke mi raportu per mallongaj vortoj),
  Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis
  La apetiton, poste eĉ la dormon,
  Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton
  Kaj poste perdis ankaŭ la konscion,
  Kaj tiel ŝtup' post ŝtupo li enfalis
  En la frenezon, kiu nun lin premas
  Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas.

REĜO (al la reĝino).

  Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla?

REĜINO

  Tre povas esti.

POLONIO (al la reĝo).

                  Ĉu eĉ unu fojon
  Vi iam vidis, ke mi kun certeco
  Raportis: «tiel estas», kaj en vero
  Ne estis tiel?

REĜO

                 Ne, mi ne memoras.

POLONIO (montrante sian kapon kaj ŝultrojn).

  Deprenu al mi tion nun de tio,
  Se ne senduban veron mi raportas.
  Se postesigno gvidas min, mi trovos
  La kernon de la vero, se ĝi sidus
  Eĉ en la plej profunda kaŝiteco.

REĜO

  Sed kiel ni esplorus pli precize?

POLONIO

  Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn
  Li promenadas en la galerio.

REĜINO

  Jes, efektive.

POLONIO

                 Nun filinon mian
  Mi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos
  Ekzemple post tapiŝo, por observi.
  Se li ne amas ŝin kaj ne per tio
  Li freneziĝis, tiam mi ne estu
  Pli via kortegano-konsilanto.
  Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton.

REĜO

  Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.)

REĜINO

           Jen li venas, ion legas,--
  Kun kia malgajeco en vizaĝo!

POLONIO

  Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru!
  Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu!

(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras).

POLONIO (al Hamleto).

Kiele fartas mia bona princo?

HAMLETO

Dank' al ĉielo, bone!

POLONIO

Ĉu vi min konas, via princa moŝto?

HAMLETO

Tre bone. Vi ja estas fiŝisto?

POLONIO

Ne, mia princo.

HAMLETO

Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.

POLONIO

Honesta, mia princo?

HAMLETO

Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita
inter dek mil.

POLONIO

Tute vere, mia princo.

HAMLETO

Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas
mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon?

POLONIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed
ĉar via filino povus porti fruktojn,--gardu vin amiko.

POLONIO

Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino.
Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas
fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero,
en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran
situacion, preskaŭ tiel same danĝere kiel lin. Mi denove
ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo?

HAMLETO

Vortojn, vortojn, vortojn.

POLONIO

Sed kia estas la enhavo?

HAMLETO

Vi volas ion havi?

POLONIO

Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro,
mia princo.

HAMLETO

Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro
diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj
estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas
superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre
malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere
kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi
skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se
vi povus iri returnen kiel kankro.

POLONIO (flanken).

Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon.
(Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo?

HAMLETO

Iri en la tombon?

POLONIO

Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken)
Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo
ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone
prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero
renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido,
permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ.

HAMLETO

El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel
volonte, kiel mian vivon, mian vivon.

POLONIO

Adiaŭ, princo!

HAMLETO

La enuigaj maljunaj malsaĝuloj!

(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)

POLONIO (forirante).

Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas.

ROSENKRANZ (al Polonio).

Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.)

GÜLDENSTERN

Estimata princo...

ROSENKRANZ

Mia kara princo...

HAMLETO

Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz!
Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?

ROSENKRANZ

Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero.

GÜLDENSTERN

Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la
ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto.

HAMLETO

Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj?

ROSENKRANZ

Ankaŭ tio ne, kara princo.

HAMLETO

Vi vivas sekve en la regiono de ŝia zono aŭ en la centro de ŝia
favoro?

GÜLDENSTERN

Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al ŝi.

HAMLETO

Sub la koro de la feliĉo? Ho, tre vere, la feliĉo estas publika
virino. Kio da nova?

ROSENKRANZ

Nenio, mia princo, nur ke la mondo fariĝis pli honesta.

HAMLETO

Ha, tiam kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo! Sed via
novaĵo ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj
bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi
en la malliberejon?

GÜLDENSTERN

En la malliberejon, mia princo?

HAMLETO

Danujo estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Tiam ankaŭ la tuta mondo estas malliberejo.

HAMLETO

Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj,
ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.

ROSENKRANZ

Ni ne pensas tiel, mia princo.

HAMLETO

Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona
nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron.
Por mi ĝi estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas
tro malvasta por via spirito.

HAMLETO

Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus
min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min
ne turmentus.

GÜLDENSTERN

Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco
de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo.

HAMLETO

Sonĝo per si mem estas ombro.

ROSENKRANZ

Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj
senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro.

HAMLETO

Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj
herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo?
Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi.

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Ni volonte servos al vi.

HAMLETO

Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj;
ĉar--por paroli kun vi kiel honesta homo--mia servantaro estas
abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion
vi faras en Elsinoro?

ROSENKRANZ

Ni volis vin viziti, nenio plu.

HAMLETO

Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin,
kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu
groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra
deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi!
Nu, diru do!

GÜLDENSTERN

Kion ni devas diri, princo?

HAMLETO

Ĉion, kion vi volas,--nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj
en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado via modesteco
ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis
peti vin.

ROSENKRANZ

Por kia celo, mia princo?

HAMLETO

Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de
nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama
reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto
povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis
vin aŭ ne?

ROSENKRANZ (al Güldenstern).

Kion vi diros?

HAMLETO (flanken).

Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne
mensogu.

GÜLDENSTERN

Kara princo, oni invitis nin.

HAMLETO

Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo
liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon
kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi
perdis--mi ne scias el kia kaŭzo--mian tutan gajecon, mi forĵetis
ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel
nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda
pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo
ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi
kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra
kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima
per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj!
kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia
komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj
ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de
la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas),
kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi
videble dubas.

ROSENKRANZ

Mia princo, mi ne havis tian intencon.

HAMLETO

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?

ROSENKRANZ

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj,
kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis,
por proponi al vi siajn servojn.

HAMLETO

Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa
moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi
sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la
gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj,
kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos
sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?

ROSENKRANZ

Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo.

HAMLETO

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli
profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.

ROSENKRANZ

Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.

HAMLETO

Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en
la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?

ROSENKRANZ

Ne, multe pli malmulte.

HAMLETO

Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?

ROSENKRANZ

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis
generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj
por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili
tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso--tiel ili nomas
ĉiujn aliajn,--ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn
plumojn kaj ne kuraĝas iri.

HAMLETO

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili
forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu
ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj
aktoroj--kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn
rimedojn por ekzistado,--ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili
malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?

ROSENKRANZ

Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen
ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon
nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne
atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.

HAMLETO

Ĉu povas esti?

GÜLDENSTERN

Ho, oni multe kaj kruele batalis.

HAMLETO

Kaj la infanoj venkis?

ROSENKRANZ

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.

HAMLETO

Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo,
kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek,
kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo.
Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus
tion ĉi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

GÜLDENSTERN

Jen venas la aktoroj.

HAMLETO

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn
manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta
saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia
sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu
la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno,
sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.

GÜLDENSTERN

En kio, mia kara princo?

HAMLETO

Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento
estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono.
(Polonio venas.)

POLONIO

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!

HAMLETO

Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,--por ĉiu orelo
unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne
eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.

ROSENKRANZ

Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj
homoj denove fariĝas infanoj.

HAMLETO

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre
vere, tio ĉi estis en lundo matene...

POLONIO

Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.

HAMLETO

Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio
estis aktoro en Romo...

POLONIO

La aktoroj alveturis, via princa moŝto.

HAMLETO

He, he?

POLONIO

Per mia honoro...

HAMLETO

  «Kaj sur azenetoj
  Venis personetoj»...

POLONIO

La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj,
historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj,
tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj
sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro
serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj
por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.

HAMLETO

Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis?

POLONIO

Kian trezoron li havis, princo?

HAMLETO

Jenan:

  «Ĉe li estis sol-filino,
  Kaj li amis ŝin sen fino.»

POLONIO (flanken).

Ĉiam pri mia filino.

HAMLETO

Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto?

POLONIO

Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas
filinon, kiun mi forte amas.

HAMLETO

Ne, tio ĉi ne sekvas.

POLONIO

Kio do sekvas, estimegata sinjoro?

HAMLETO

Kio?

  «Kontraŭ la sorto
  Ne helpas forto»

Kaj poste, vi ja scias:

  «Venis tre nebela fino
  Kaj pereis la knabino»...

Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas
ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.)

Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi
revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova
amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis!
Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna
fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu
kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi
vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan
sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj
sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni
trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu,
ekzemple, ian patosan parolon!

UNUA AKTORO

Kian parolon, mia estimata princo?

HAMLETO

Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,--sed ĝi neniam estis
donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar,
kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta
por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj
personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia,
tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita
kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi
havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian
esprimon, kiu montrus ĉe la aŭtoro la intencon de arta ornamado;
ĝi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli
bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu ĉi peco mi precipe amis:
tio ĉi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li
parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ĝin
memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu...

  «Kaj Pirro kun leona sovaĝeco»...

Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas...

  «Kaj Pirro, kies nigra la armaĵo
  Simile al intenco lia nigra
  Egalkolora estis kun la nokto,
  En kiu li en la ĉevalo sidis,
  Nun ŝmiris sian korpon la teruran
  En manier' kruela: tute ruĝa
  Li estas de la kapo ĝis piedoj;
  Kovrita de la sango elverŝita
  De patroj kaj patrinoj kaj infanoj,
  De filoj kaj filinoj mortigitaj;
  La sango, sekigita de la suno
  Al lia vest' kruelan brilon donas.
  Varmega de kolero kaj de fajro,
  Per la okuloj de sangama tigro
  L' infera Pirro serĉas nun Priamon...»

Nun daŭrigu!

POLONIO

Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika
tono.

UNUA AKTORO

  Kaj jen li trovas lin: tremanta mano
  La glavon portas kontraŭ malamikoj;
  Sed al maljuna mano ne obeas
  La peza glavo kaj senbate falas.
  Kaj furioze nun rapidas Pirro
  Al la batalo malegaleforta.
  La glavon levas li, kaj tuj senviva
  Priam' kaduka falas sur la teron.
  La urbo Iliono plu ne vivis,
  Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun baton
  Eksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj,
  Kaj sub l' impreso de la tondra krako
  Subite Pirro haltis; lia glavo
  Ekpendis en l' aero. Pirro staris
  Senmove, kvazaŭ pentro terurega.
  Sed kiel ofte antaŭ fulmotondro
  Silento ekaperas en ĉielo,
  La vent' mutiĝas, la nubegoj haltas
  Kaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero,--
  Kaj jen subite ekbruegas tondro:
  Tiele ankaŭ post momenta halto
  En Pirro pli kruele ekflamegis
  Malamo kaj sovaĝa sangavido.
  Neniam la marteloj de l' ciklopoj,
  Por Marso elforĝante la armaĵon,
  Batadis pli kruele kaj sovaĝe,
  Ol kiel nun la sanga glav' de Pirro
  Hakadis la Priamon malfeliĉan...
  Ho vi, Fortuno! Kial la diaro
  De vi ne prenas for potencon vian,
  Ne rompas en pecetojn la radiojn
  De via rado kaj ĝin ne deĵetas
  En plej profundan lokon de l' infero!»

POLONIO

Tio ĉi estas tro longa.

HAMLETO (al Polonio).

Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro)
Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li
baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo!

UNUA AKTORO

  «Sed kiu nun ekvidus la reĝinon
  Kun haroj disligitaj en malordo»...

HAMLETO

Kun haroj disligitaj?

POLONIO

Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone!

UNUA AKTORO

  «Kurantan nudpiede, minacantan
  Estingi la grandegan tutan brulon
  Per la riveroj de la larmoj siaj;
  Kaj kun ĉifono sur la kapo, kie
  Antaŭ nelonge sidis diademo;
  Anstataŭ vestoj kovras ŝian korpon
  Elturmentitan kaj malgrasigitan
  En rapidec' prenita litotuko:
  Se iu tion vidus, li malbenus
  Per plej teruraj vortoj la Fortunon.
  Sed se la dioj mem ŝin tie vidus,
  Starantan antaŭ la kruela Pirro,
  Hakanta senkompate ŝian edzon:
  Ho, tiam, se la dioj havas koron,
  L' unua malespera ŝia krio
  L' okulojn de la dioj fluidigus
  Kaj ili ne silentus...»

POLONIO

Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj!
Sufiĉe! Haltu!

HAMLETO

Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu
vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar
ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli
bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon,
ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.

POLONIO

Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj.

HAMLETO

Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia
merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin
laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas,
des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!

POLONIO (al la aktoroj)

Venu, sinjoroj!

HAMLETO (al la aktoroj)

Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua
aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la
mortigon de Gonzago?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni
parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj
enmetus? Ne vere?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj). Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu
lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.--Al Rosenkranz kaj Güldenstern)
Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj
gastoj en Elsinoro!

ROSENKRANZ

Ni estas pretaj al servoj, princo.

HAMLETO

  Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
                  Nun mi restis sola.
  Ho mi, malnobla senhonora sklavo!
  Aktoro en la versoj elpensitaj,
  En sola imagado de suferoj,
  Kun tia forto sin alkonformigis
  Al la teruro de l' situacio,
  Ke li paliĝis de la ekscitiĝo,
  Sinceraj larmoj brilis en l' okuloj,
  Sur la vizaĝo signoj de sufero,
  La voĉo tremis, tuta la teniĝo
  Konforma al la vortoj! Kaj pro kio?
  Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo!
  Nu, kio do Hekubo al li estas
  Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekubo
  Li tiel ploras? Se por suferado
  Li havus kaŭzon tian, kiel mi,
  La tutan scenon tiam li dronigus
  Per siaj larmoj kaj orelojn ĉiujn
  Distondrus li per ĝemoj plej pasiaj,
  La kulpan li kondukus al frenezo,
  Teruron li enportus en la korojn
  Kaj rigidigus ĉiujn alestantojn!
  Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo,
  Sensente kaj senfare mi nur vagas,
  Nenion povas diri mi por reĝo,
  Por mia patro, por la granda reĝo,
  Al kiu oni rabis for per krimo
  La havon kaj la vivon! Ĉu mi estas
  Timulo? Kiu nomos min fripono?
  Al mi la kapon rompos? Mian barbon
  Elŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos,
  Min pinĉos en la nazo, min kulpigos,
  Ke mi nenian veran vorton diras?
  Kuraĝus iu tion fari? Ha!
  Cetere, mi akceptus.--Tiel estas!
  Mi havas la animon de kolombo,
  La galo al mi mankas, ĉar alie
  Jam longe per la korpo de l' krimulo
  Mi nutrus la vulturojn de la lando.
  Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo!
  Abomenul' sen sentoj, sen honoro!
  Ha, kia besto estas mi! Tre brave,
  Ke mi, la filo de plej bona patro,
  Vidante, ke krimulo lin mortigis,
  Mi, kiun la infero kaj ĉielo
  Instigas al la venĝo,--mi nun devas
  La koron nur per vortoj faciligi,
  Simile al virino aĉetebla,
  Mi povas nur murmuri kaj malbeni
  Simile al kaduka servantino!
  Ho, fi! Al la afero, mia kapo!..
  Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje,
  Vidante sian krimon spegulitan
  En arta prezentado en teatro,
  Sub la influo de tuŝanta ludo
  Eksentas tiel forte sian krimon,
  Ke ili sian kulpon elkonfesas:
  Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras...
  Jes, la aktoroj ludu al ni ion
  Similan al la mort' de mia patro;
  La onklo ankaŭ estos; mi observos
  Atente ĉiun lian rigardeton:
  Se konfuziĝos li, mi tiam scios
  Programon mian veran. La spirito
  Ja estis eble nur diablo, kiu,
  Malice akceptinte logan veston,
  Konante mian impreseblan koron,
  Min volas trompi kaj la manon mian
  Direkti peke al terura krimo?
  Mi volas esti certa. Ni rigardos!
  La ludo de l' aktoroj estu reto,
  Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.)



AKTO III


SCENO I

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz
kaj Güldenstern.

REĜO

  Kaj per nenia lerta ekparolo
  Vi povis veni al la vera kaŭzo
  De lia freneziĝo, kiu ŝanĝis
  Terure nun la tutan lian vivon?

ROSENKRANZ

  Ne neas li, ke estas li freneza,
  La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.

GÜLDENSTERN

  Ne lasis li esplori sin, sed lerte
  Li kun freneza ruzo deturnadis
  Tuj la parolon, kiam ni intencis
  De li elkapti ion pri la kaŭzo.

REĜINO

  Kaj kiel li akceptis vin?

ROSENKRANZ

                            Ĝentile.

GÜLDENSTERN

  Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.

ROSENKRANZ

  Demandojn li avaris, sed volonte
  Demandojn niajn lerte respondadis.

REĜINO

  Vi al amuzo ia lin invitis?

ROSENKRANZ

  Okaze ni renkontis en la vojo
  Aktorojn; ni sciigis lin pri tio,
  Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon.
  En la palaco ili estas; ŝajnas,
  Ke ili jam ricevis la ordonon
  Hodiaŭ en vespero ion ludi.

POLONIO

  Jes, kaj al mi la princo komisiis,
  Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn
  Alesti ankaŭ al la prezentado.

REĜO

  Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas,
  Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj,
  Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!

ROSENKRANZ

  Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).

REĜO

  Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara.
  Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis,
  Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazo
  Renkontos Ofelion. Ŝia patro
  Kaj mi--ambaŭ staros nun tiele,
  Ke, ne vidataj mem, ni ĉion vidu
  Kaj povu bone juĝi, ĉu en vero
  La amo estas kaŭzo de la stato,
  En kiu li troviĝas.

REĜINO

                       Mi obeas.
  Ho, mia Ofelio, mi dezirus,
  Ke efektive la beleco via
  Sin montru kiel sola vera kaŭzo
  De la frenezo de Hamleto: tiam
  Esperi povas mi, ke viaj virtoj
  Denove realportos al li sanon
  Al la feliĉo de vi ambaŭ.

OFELIO

                              Ĉion
  Mi faros. (La reĝino foriras.)

POLONIO

            Promenadu, Ofelio!..
  (Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto,
  Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro,
  Ke li ne miru la solecon vian.
  Ĝi eble ne konvenas, sed en vero
  Ni ofte per edifo en vizaĝo
  Kaj per mieno pie religia
  Eĉ la diablon mem facile trompas.

REĜO (flanken).

  Ho, vere, vere! Kiel forte batas
  Parolo lia mian konsciencon!
  Kolora vango de malĉastulino
  La veron kovras, sed pli forte kaŝas
  Teruran faron miaj artaj vortoj.
  Ho, peza ŝarĝo!

POLONIO

                    Via reĝa moŝto,
  Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!

(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)

HAMLETO

  Ĉu esti aŭ ne esti,--tiel staras
  Nun la demando: ĉu pli noble estas
  Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
  De la kolera sorto, aŭ sin armi
  Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
  Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
  Formorti--dormi, kaj nenio plu!
  Kaj scii, ke la dormo tute finis
  Doloron de la koro, la mil batojn,
  Heredon de la korpo,--tio estas
  Tre dezirinda celo. Morti--dormi--
  Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
  Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
  Viziti povas nian mortan dormon
  Post la forĵeto de la teraj zorgoj,--
  Jen tio nin haltigas; tio faras,
  Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
  Alie kiu volus elportadi
  La mokon kaj la batojn de la tempo,
  La premon de l' potencaj, la ofendojn
  De la fieraj, falson de la juĝoj,
  Turmentojn de la amo rifuzita,
  La malestimon, kiun seninduloj
  Regalas al merito efektiva,--
  Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
  Se mem, per unu puŝo de ponardo,
  Li povus sin de ĉio liberigi?
  Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
  La ŝarĝon de la vivo volus porti,
  Se ne la tim' de io post la morto,
  De tiu nekonata land', el kiu
  Neniu plu revenas. Kaj pro tio
  Plivolas ni elporti ĉion teran,
  Ol flugi al mizeroj nekonataj.
  La konscienco faras nin timuloj;
  Al la koloro hela de decido
  Aliĝas la paleco de l' pensado;
  Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
  Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
  Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
  Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...
  (Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
  En vian puran preĝon!

OFELIO

                         Mia princo,
  Kiel vi fartas en la lasta tempo?

HAMLETO

  Mi dankas vin humile,--bone.

OFELIO

                               Princo,
  Mi havas kelkajn signojn de memoro
  Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis
  Al vi redoni; mi vin petas, princo,
  Akceptu ilin nun!

HAMLETO

                    Ne, ne! Neniam
  Mi ion al vi donis.

OFELIO

                      Kara princo,
  Vi scias ja, vi ilin al mi donis,
  Kaj la donacojn vi akompanadis
  Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo
  De la donacoj multe pliiĝadis.
  Nun vi ŝanĝiĝis,--prenu do la donojn:
  Doloraj estas donoj al la koro,
  Se ili plu ne venas de la koro.
  Jen ili estas, princo, mi vin petas!

HAMLETO

Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?

OFELIO

Princo!?

HAMLETO

Ĉu vi estas bela?

OFELIO

Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?

HAMLETO

Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi
kun via beleco.

OFELIO

Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?

HAMLETO

Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto
malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio
ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi
estas vero. Mi iam vin amis.

OFELIO

Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.

HAMLETO

Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia
maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.

OFELIO

Mi vidas, ke mi eraris.

HAMLETO

Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom
virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli
bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema,
glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas
elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas
tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi
inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj,
ĉiuj,--kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via
patro?

OFELIO

En la domo, princo.

HAMLETO

Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia
propra domo. Adiaŭ!

OFELIO

Ho, helpu al li, bona Dio!

HAMLETO

Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu
ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo,--vi ne evitos la homan
kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi,
prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn
vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!

OFELIO

Ĉielaj fortoj, resanigu lin!

HAMLETO

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi
faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la
kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete
naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli
edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj
restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.)

OFELIO

  Ho, kia granda homo detruiĝis!
  Okulo de plej alta kortegano,
  Lang' de saĝulo, man' de militisto,
  La floro kaj espero de la regno,
  Modelo de la moroj kaj klereco,--
  Pereis, ha, pereis senespere!
  Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj,
  Mi, kiu suĉis dolĉan la mielon
  De liaj ĵuroj, mi nun devas vidi
  La noblan saĝon tute konfuzitan,
  Rompitan, kiel kordo diskrevinta.
  La altan formon, la junecon floran
  Detruis la frenezo! Ve! ho ve!
  Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe
  Kaj vidas lin en lia nuna stato!

(La reĝo kaj Polonio eliras.)

REĜO

  El amo? Ne, ne amo ĉion faris;
  Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj,
  En vero tamen ne frenezon montras,
  Li kaŝas ion en la kor'; mi timas,
  Ke la sekreto de spirito lia
  Danĝeron en si portas por ni ĉiuj.
  Por ĝin averti, mi en rapideco
  Decidis: li veturu tuj Anglujon,
  Postuli la tributon prokrastitan.
  La maro kaj la novaj landoj eble
  El lia kor' elpelos tiun ion,
  Pri kiu lia kapo ĉiam pensas.
  Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?

POLONIO

  Tre saĝe vi decidis, mia reĝo.
  Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas,
  Ke ĉion faris rifuzita amo.
  Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas
  Raporti la parolon de la princo:
  Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto,
  Vi agu tiel, kiel vi decidos;
  Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas,
  Ke ŝia reĝa moŝto la reĝino
  Al si alvoku post la komedio
  La princon kaj ŝi petu lin patrine,
  Ke li al ŝi malkovru sian koron.
  Ŝi iru kun li rekte al l' afero;
  Se vi permesos, la interparolon
  Mi subaŭskultos; kaj se al la vero
  En tia maniero ni ne venos,
  Vi tiam volu sendi lin Anglujon
  Aŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovo
  De via alta saĝo.

REĜO

                     Tiel estu!
  Frenezo ĉe la grandaj kaj potencaj
  Ne povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.)


SCENO II

Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.

HAMLETO

Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi,
tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el
niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj
estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn
tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en
la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio
vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi
fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras
la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn
de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn
pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni
tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la
tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!

UNUA AKTORO

Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.

HAMLETO

Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti
via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la
gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon
de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata,
estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas
kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto
ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al
la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas
trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam
elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte
ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli
grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas
aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre
forte,--mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la
teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili
afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei
homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,--tiel abomeninde ili
imitadis la homojn.

UNUA AKTORO

Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.

HAMLETO

Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn
ridindajn, ne permesu paroli pli, ol troviĝas sin en ilia rolo; ĉar
ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe
la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al
la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi
estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion
ĉi faras. Iru, pretigu vin!

(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

HAMLETO (al Polonio).

Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion?

POLONIO

Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos.

HAMLETO

Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Ĉu vi ambaŭ ne volos
ankaŭ helpi rapidigi ilin?

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Jes, princo. (Ambaŭ foriras.)

HAMLETO

He! Horacio! (Horacio eniras.)

HORACIO

Al viaj servoj, kara princo!

HAMLETO

  El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis,
  Vi estas la plej brava, Horacio.

HORACIO

  Ho, kara princ'...

HAMLETO

                     Ne pensu, ke mi flatas.
  Ĉar kion povus mi de vi esperi?
  Vi havas ja nenion, krom spirito,
  Vi havas ja nenion, por donaci,--
  Por kio do mi flatus al malriĉaj?
  Ne, ne! Miela lango leku brilon,
  Genuojn homoj fleksas ja nur tiam,
  Se la rampad' profiton donas. Aŭdu!
  De l' tempo, kiam la animo mia
  Komencis elektadi inter homoj,
  Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indo
  Vi ĉiam ĉiajn specojn de suferoj
  Sen plendo elportadis; de la sorto
  Prenadis vi la batojn kaj donacojn
  Kun dank' egala. Mi admiras tiun,
  En kiu la prudento kun la sango
  En tia bona harmonio vivas,
  Ke li al la Fortuno ne permesas
  Sur li ludadi, kiel sur fajfilo.
  Ho, donu vi al mi la viron, kiun
  Pasio lia ne sklavigis,--mi
  Lin fermos en la plej profundan lokon
  De mia koro, kiel vin mi fermis.--
  Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donos
  Por ni kaj por la reĝo unu dramon;
  En ĝi troviĝos sceno tre simila
  Al la mortigo de la patro mia.
  Mi petas vin, en la responda tempo
  Per ĉiuj fortoj de l' animo via
  Observu mian onklon; ĉar se tiam
  Sin la kaŝita kulpo ne elmontros,
  Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidis
  En tiu nokt' spiriton de infero
  Kaj ke l' imago mia estas nigra
  Simile al la forno de Vulkano.
  Observu lin atente; ankaŭ mi
  Lin penetrados per okuloj miaj,
  Kaj poste ni kunigos nian juĝon
  Pri l' ekzameno de l' vizaĝo lia.

HORACIO

  Tre bone, mia princo; se li ion
  Forŝtelos en la daŭro de la dramo,
  Mi pagos por la ŝtelo.

HAMLETO

                          Oni venas.
  Mi devas ŝajni tute senintenca.
  Elektu bonan lokon!

(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio,
Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)

REĜO

Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?

HAMLETO

Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj. Mi manĝas aeron, oni min
grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras.

REĜO

Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas
mia lingvo.

HAMLETO

Ankaŭ ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la
universitato, sinjoro, ĉu ne vere?

POLONIO

Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron.

HAMLETO

Kaj kion vi prezentadis?

POLONIO

Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.

HAMLETO

Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon.
(Al Rosenkranz) Ĉu la aktoroj estas pretaj?

ROSENKRANZ

Jes, princo, ili atendas vian ordonon.

REĜINO

Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi!

HAMLETO

Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.

POLONIO (al la reĝo).

Vi aŭdas?

HAMLETO

Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?

(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.)

OFELIO

Ne, mia princo.

HAMLETO

Tio estas nur per la kapo.

OFELIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?

OFELIO

Mi nenion pensas.

HAMLETO

Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino.

OFELIO

Kion vi volas diri, princo?

HAMLETO

Nenion.

OFELIO

Vi estas en gaja humoro.

HAMLETO

Kiu? Mi?

OFELIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan,
ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen
mia patro mortis antaŭ du horoj.

OFELIO

Ne, antaŭ du monatoj, mia princo.

HAMLETO

Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la
funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis
antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas
esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian
morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin,
lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto:

  «Enterigita
  «Kaj tuj forgesita».

(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon:
reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon.
Ŝi genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas
sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi
forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la
reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la
reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj
pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj
konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas
la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed
fine akceptas lian amon. Ili foriras.)

OFELIO

Kion tio ĉi signifas, princo?

HAMLETO

La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan.

OFELIO

Kredeble tiu ĉi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la
Prologo.)

HAMLETO

Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas
teni en sekreto, ili ĉion elbabilos.

OFELIO

Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado?

HAMLETO

Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li,
kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas.

OFELIO

Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon.

PROLOGO

  De nia dramo estos nun komenco.
  Ni petas kun profunda riverenco
  Pri via bona vol' kaj pacienco.

HAMLETO

Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?

OFELIO

Ĝi estas tro mallonga, princo.

HAMLETO

Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.)

REĜO (aktoro).

  Jam tridek fojojn finis Febo hela
  La jaran kuron tra la voj' ĉiela
  Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno
  Aperis plena, kvazaŭ nokta suno,
  De l' tempo, kiam amo kaj Himeno
  Nin ambaŭ ligis per la pastra beno.

REĜINO (aktorino).

  Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos,
  Kaj tamen nia am' ne malfortiĝos.
  Sed ve! mi en la lasta tempo sentas,
  Ke io nun sekrete vin turmentas;
  Pro via san' mi tremas en la koro,
  Ho, mia kara edzo kaj sinjoro.
  Sed se mi tremas--restu vi sen timo:
  Vi scias--en virina la animo
  Tielajn zorgojn vekas granda amo;
  Kaj ju pli forte brulas ama flamo,
  Des pli turmentas nin la fantazio,
  Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.

REĜO (aktoro).

  Ho, mia kara, baldaŭ jam la sorto
  Disigos nin! Mi sentas, ke la morto
  Min baldaŭ vokos al la lasta vojo.
  Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojo
  La vivon ĝuu, kaj la koro via
  Denove amu...

REĜINO (aktorino).

                Haltu, kara mia!
  Mi tremas de terura via vorto!
  Atingu min malbeno, honto, morto,
  Se iam eĉ la ombro de sopiro
  Min povos tiri al alia viro!
  Nur kiu mem mortigis la unuan,
  Ekami poste povas edzon duan!

HAMLETO

Ho, kiel maldolĉe!

REĜINO (aktorino).

  Ne amo--nur kalkulo malbenita
  Kondukas al edziĝo ripetita.
  Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas,
  L' unuan edzon en la tomb' venenas.

REĜO (aktoro).

  Ne dubas mi pri via sincereco;
  Sed ne eterne daŭras malgajeco.
  Konsolon tempo donas al la koro.
  Decido estas sklavo de l' memoro,
  Ĝi kiel frukto sin komence tenas,
  Sed falas, kiam maturiĝo venas.
  Se al ni mem ni en la kor' promesas,
  Ni tion plej facile ja forgesas,
  Kaj ĉio, en pasio decidita,
  Forpasas, kiam la pasi' finita.
  Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo.
  Kaj de eterne sur la tera vojo
  Kutimis amo kun feliĉo iri;
  Kaj estas malfacile certe diri,
  Ĉu amo alkondukas la feliĉon
  Aŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉon
  Por ekzistad' de l' amo. La grandulo
  Falinta izoliĝas; malriĉulo
  Sin levis--kaj amikoj plu ne mankas.
  La amon ni nur al feliĉo dankas.
  Sed ne pri tio estis la parolo:
  Vi sciu, ke la sorto kaj la volo
  Eterne inter si batalon tenas;
  Al ni nur la intenco apartenas,--
  Plenumon do ni lasu al la sorto.
  Vi ne forgesos min ĝis via morto,--
  Tre bela estas via fideleco,
  Sed ni ĝin lasu al la estonteco!

REĜINO (aktorino).

  Ho, mi la lumon vidi pli ne povu,
  Ripozon sur la tero mi ne trovu,
  Malluma, senkonsola, senespera
  Fariĝu mia tuta vivo tera,
  Atingu min la punoj plej kruelaj
  De kolerantaj fortoj la ĉielaj,--
  Se iam, vin perdinte, mi, vidvino,
  Fariĝos de alia vir' edzino!

HAMLETO (al Ofelio).

Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson...

REĜO (aktoro).

  Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝelo
  Mi volas iom dormi, La ĉielo
  Vin gardu!

REĜINO (aktorino).

             Dormu dolĉe, mia koro,
  Vi, mia tuta vivo kaj trezoro!

(Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.)

HAMLETO (al sia patrino).

Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo?

REĜINO

Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.

HAMLETO

Sed ŝi plenumos sian vorton!

REĜO (al Hamleto).

Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io
malagrabla?

HAMLETO

Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.

REĜINO

Kia estas la nomo de la dramo?

HAMLETO

La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu
mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la
reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ
vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin
interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon,
kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu,--nia haŭto
estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano,
nevo de la reĝo.

OFELIO (al Hamleto).

Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro.

HAMLETO

Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur
vidus, ke la marionetoj dancas!

OFELIO

Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.

HAMLETO

Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton.

OFELIO

Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe!

HAMLETO

Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano)
Komencu, mortigisto! Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn
kaj komencu!

  «Al venĝo vokas krio de la korvo»...

LUCIANO

  Jam la veneno estas tute preta,
  Al faro sin jam tiras la glaseto;
  La tempo estas bona; mi rapidos:
  Silentas ĉio, kaj neniu vidos.
  Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj,
  En mezo de la nokto kolektitaj,
  Vi, kiu sur vi portas la malbenon
  Trifojan de Hekato,--la venenon,
  En la dormantan korpon penetrigu
  Kaj kiel akra fulmo lin mortigu!

(Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto).

HAMLETO

Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago.
La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi
baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de
Gonzago.

OFELIO (al Hamleto).

La reĝo sin levas.

HAMLETO

Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo?

REĜINO (al la reĝo).

Kio estas al vi, mia edzo?

POLONIO (al Hamleto).

Faru finon al la dramo!

REĜO

Lumigu al mi! For!

POLONIO

Lumon, lumon, lumon!

(ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)

HAMLETO

  Sana saltas en la rondo
  Kaj vundita laŭte krias,
  Kaj nenio en la mondo
  Reciproke harmonias.

Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri
al mi lokon en anaro da aktoroj?

HORACIO

Ho jes, kun duona salajro.

HAMLETO

Ne, kun plena.

  Ĉar vi scias, sur la trono
  Longe sidis la leono,
  La leono tamen mortis,
  Kaj nun regas... ĝusta faŭno.

HORACIO

La lasta rimo ne estas bona.

HAMLETO

Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la
spirito. Ĉu vi rimarkis?

HORACIO

Tre bone, mia princo.

HAMLETO

Ĉe la parolo pri venenado?

HORACIO

Mi bone lin observis.

HAMLETO

Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!

  La reĝo ne aprobis nian dramon,--
  Nu, certe ĝi ne indas lian amon.

(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)

HAMLETO

He, muzikon!

GÜLDENSTERN

Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.

HAMLETO

Eĉ tutan historion, sinjoro!

GÜLDENSTERN

La reĝo...

HAMLETO

Nu, kio estas al li?

GÜLDENSTERN

Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.

HAMLETO

De drinkado, sinjoro?

GÜLDENSTERN

Ne, de kolero, mia princo.

HAMLETO

Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto,
ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ
pli malbone.

GÜLDENSTERN

Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de
mia komisio.

HAMLETO

Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!

GÜLDENSTERN

La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro
sendis min al vi.

HAMLETO

Estu bone veninta.

GÜLDENSTERN

Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi
doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via
patrino; se ne--tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.

HAMLETO

Sinjoro, mi ne povas.

GÜLDENSTERN

Kion vi ne povas, princo?

HAMLETO

Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen,
sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi
al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la
afero. Mia patrino, vi diras...

ROSENKRANZ

Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.

HAMLETO

Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon!
Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon?
Parolu!

ROSENKRANZ

Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras
dormi.

HAMLETO

Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi
ankoraŭ ion deziras de mi?

ROSENKRANZ

Princo, vi iam min amis...

HAMLETO

Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.

ROSENKRANZ

Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras
baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via
amiko.

HAMLETO

Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.

ROSENKRANZ

Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en
Danujo?

HAMLETO

Jes, sinjoro; sed «ĝis la herbo elkreskos»......la proverbo estas
iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi
unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi
volus elesplori min kaj kapti min en reton?

GÜLDENSTERN

Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo
forgesas bonajn manierojn.

HAMLETO

Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!

GÜLDENSTERN

Princo, mi ne povas.

HAMLETO

Mi petas vin!

GÜLDENSTERN

Kredu al mi, mi ne povas!

HAMLETO

Mi kore vin petas, ludu!

GÜLDENSTERN

Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.

HAMLETO

Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi
truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la
fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.

GÜLDENSTERN

Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi
tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.

HAMLETO

Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas
ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri
en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda
tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento
estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi
ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile
ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,--vi povas
min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)

HAMLETO (al Polonio.)

Mi salutas vin, sinjoro!

POLONIO

Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.

HAMLETO

Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de
kamelo?

POLONIO

Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.

HAMLETO

Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.

POLONIO

Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.

HAMLETO

Aŭ kiel baleno.

POLONIO

Efektive, efektive, tute kiel baleno.

HAMLETO

Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj
ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi
tuj venos.

POLONIO

Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)

HAMLETO

Tuj! Tion ĉi estas facile diri.--Adiaŭ, amikoj!

(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)

  Nun estas la mistera hor' de l' nokto,
  Nun malfermite staras ĉiuj tomboj,
  L' infero spiras peston en la mondon.
  Nun mi volonte trinkus varman sangon
  Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago
  Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu!
  Mi iras al patrino! Mia koro!
  Naturon ne forgesu! Mia brusto
  Ne portu la animon de Nerono!
  Kruela mi nun estos, sed ne krima;
  Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos.
  En tio, mia lango kaj humoro,
  Vi estu hipokritaj: kiel ajn
  Minacaj estos miaj vortoj, tamen
  De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)


SCENO III

Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.

REĜO

  Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝero
  Frenezo lia jam al ni minacas.
  Kaj tial estu pretaj: mi rapide
  Por vi pretigi lasos la paperojn,
  Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.
  Al mi la reĝaj devoj ne permesas
  Toleri tro proksime la danĝeron
  De alestado de la frenezulo.

GÜLDENSTERN

  Ni estas pretaj. Ni komprenas plene
  La sanktan vian timon pro la bono
  De la grandega multo da animoj,
  Ligitaj kun la reĝa via moŝto.

ROSENKRANZ

  Jam simpla kaj aparta homo devas
  Per ĉiuj fortoj gardi sian vivon;
  Sed tiom pli sin gardi devas tiu,
  De kies sankta vivo ja dependas
  La vivo kaj bonfarto de tre multaj.
  Se reĝo mortas, li ne mortas sola:
  Simile al rivero fortoplena
  Kun si li tiras for la tutan sorton
  De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis.
  Li estas kiel granda vasta rado,
  Staranta sur plej alta monta pinto,
  Portanta sur radioj la potencaj
  Ligite milionojn da estaĵoj.
  Kaj se la rado falas, tiam kune
  Pereas ĉiuj tiuj milionoj.
  Neniam reĝo ĝemas tute sola:
  Dolor' al li--dolor' al multaj homoj.

REĜO

  Mi petas vin, pretiĝu plej rapide
  Al forveturo! La danĝeron, kiu
  Libere nun promenas, ni bezonas
  Kateni.

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

          Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)

(Venas Polonio.)

POLONIO

  Nun, reĝo, li al la patrino iras.
  Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj,
  Kaj mi aŭskultos la interparolon.
  Ŝi certe lin tre bone elinsultos,
  Sed, kiel vi jam diris--kaj vi diris
  Tre saĝe--tie devas ankaŭ stari
  Persono flanka, por aŭskulti ĉion.
  Patrino ĉia estas de naturo
  Ja tre partia kaj ne povas havi
  Sufiĉan severecon en la juĝo.
  Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros
  Al nokta dormo, mi al vi raportos
  Pri ĉio, kion aŭdis mi.

REĜO

                            Mi dankas. (Polonio foriras.)
  Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo
  Sin tiras per vaporo malodora,
  Ĝi portas la malbenon plej malnovan
  Sur sia frunto: fratomortigado!
  Preĝadi mi ne povas, kvankam forte
  Mi volus preĝi: la pli forta kulpo
  L' intencon fortan venkas; kiel homo,
  Havanta devon fari du aferojn,
  Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ
  Elekti, kaj mi faras nun nenian
  Se mia mano per la frata sango
  Eĉ estus multe pli trapenetrita,--
  Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo
  Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi?
  Por kio do pardonemeco servas,
  Se ne por veni kontraŭ la pekado?
  Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton
  Averti krimon kaj pardonon doni,
  Se jam la krimo estas plenumita?
  Jes, mi rigardos supren! Mia krimo
  Farita estas! Kian formon doni
  Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu
  Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel;
  Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas,
  Kion al mi alportis la mortigo:
  La kronon, la honoron, la reĝinon...
  Ĉu povas peko revi pri pardono,
  Dum restas la akiro de la peko?
  Sur la maljustaj vojoj de la tero
  Per sia oro ofte peka mano
  Haltigi povas manon de la juĝo
  Kaj per la fruktoj de l' farita krimo
  Aĉeti la favoron de la leĝo,--
  Sed tie supre estas ja alie!
  Ne helpos tie lerta artifiko,
  Tie la far' aperas tute nuda,
  Ni mem al la farita krimo devas
  Ateston tie meti en la buŝon.
  Nu, kio al mi restas? Pentofaro?
  Jes, kion do ne povas pentofaro?
  Sed se eĉ pentofari ni ne povas?
  Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto,
  Vi, nigra, vi, malluma kiel morto!
  Anim', kiu batalas liberiĝi
  Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon!
  Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo!
  Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj!
  Malmola mia koro, vi moliĝu
  Simile al infano ĵus naskita!
  Ho, eble Dio volos min pardoni!

(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)

(Hamleto venas.)

HAMLETO

  Nun estas tre facile tion fari;
  Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam
  Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion
  Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo
  Mortigis mian patron, kaj por tio
  Mi, sola filo de la mortigito,
  En la ĉielon en minut' de preĝo
  La mortiginto sendos! Tio estus
  Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro.
  De l' tero li forigis mian patron
  Post festenad', en mezo de la pekoj,
  Kaj kun la tuta pezo de la pekoj
  La malfeliĉa vagas nun sub tero,--
  Kaj la krimulon mi nun volas kapti
  En la minuto de la sankta preĝo
  Kaj puran, pian sendi lin al Dio!
  Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne!
  Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros
  En temp' alia, pli terure bati!
  En malsobrec', en dormo, en kolero,
  En la malpiaj ĝojoj de la lito,
  En ofendado de Dia nomo--
  Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo,
  Trapiku lin, ke li momente falu
  Kaj en plej nigra stato la animo
  En la inferon flugu sen pardono!
  Patrino min atendas,--dume vivu,
  Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)

REĜO (sin levante).

  La vortoj flugas,--sed la pensoj sidas!
  Senpensaj vortoj Dion ne atingos!


SCENO IV

Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio.

POLONIO

  Li baldaŭ venos. Estu pli severa,
  Vi diru, li petolas tro sovaĝe,
  Vi diru, ke nur petegado via
  Apenaŭ kvietigis la koleron
  De l' reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos.
  Mi petas, ne indulgu lin!

HAMLETO (post la sceno).

                            Patrino!

REĜINO (al Polonio).

  Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu.
  Mi scios kion diri. Nun foriru:
  Li venas. (Polonio sin kaŝas.)

HAMLETO (eniras).

            Nu, patrino, kio estas?

REĜINO

  Hamleto, vi ofendis vian patron.

HAMLETO

  Patrino, vi ofendis mian patron.

REĜINO

  Vi paroladas, kiel frenezulo.

HAMLETO

  Vi paroladas, kiel senkorulo.

REĜINO

  Kion vi diras!

HAMLETO

                 Kion vi deziras?

REĜINO

  Ĉu vi forgesis, kiu estas mi?

HAMLETO

  Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis!
  Vi estas la reĝino, la edzino
  De l' frat' de via edzo kaj--mi devas
  Konfesi--ankaŭ la patrino mia.

REĜINO

  Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).

HAMLETO

  Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos
  Vin iri, antaŭ ol mi al vi montros,
  Spegulon tian, kie vi ekvidos
  La plej profundan vian internaĵon.

REĜINO

  Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volas
  Mortigi min! He, helpon! helpon!

POLONIO (post la tapiŝo).

                                   Helpon!

HAMLETO

  Kio sin movis? Rato?

(Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.)

                       Ha, mi vetas,
  Ĝi plu ne vivas!

POLONIO (post la tapiŝo).

                    Ho, mi mortas! Helpu!

(Falas kaj mortas.)

REĜINO

  Ho ve! Kion vi faris!

HAMLETO

                        Mi ne scias.
  Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.)

REĜINO

                   Kia sanga faro!

HAMLETO

  Jes, sanga faro, preskaŭ tiel same
  Terura, kiel reĝon formortigi
  Kaj edziniĝi kun la frato lia.

REĜINO

  Mortigi reĝon?

HAMLETO

                  Jes, mi tiel diris.

(Al Polonio)

  Kaj vi, mizera malsaĝul', adiaŭ!
  Mi prenis vin por iu pli merita.
  Vi vidas, tro fervori ofte estas
  Danĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn!
  Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencos
  Rompadi vian koron, se ĝi estas
  Ankoraŭ penetrebla, se ankoraŭ
  Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute
  Ŝtonigis kaj al sento kaj prudento
  Ankoraŭ iom estas ĝi venebla.

REĜINO

  Kion mi faris, ke vi min atakas
  Kun tia krueleco?

HAMLETO

                    Tian faron,
  Per kia modesteco ĉion perdas,
  La virt' fariĝas hipokrita vorto,
  Senkulpa amo perdas sian rozon
  De l' bela frunto kaj ulcerojn montras,
  La sanktan ĵuron de edzino faras
  Similan al la ĵuroj de ludistoj;
  Ĝi el la korpo de plej sankta ligo
  Elŝiras la animon; el la leĝo
  Ĝi faras senenhavan vortparadon.
  De la ĉielo la vizaĝo flamas,
  La tuta tero ploras kaj malĝojas
  Pro via faro, kvazaŭ devus veni
  La lasta juĝo.

REĜINO

                  Ve! Pri kia faro
  Vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas?

HAMLETO

  Rigardu do! Jen pendas du portretoj;
  Du fratoj,--sed egalaj? Jen, rigardu:
  Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj!
  Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono,
  Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero,
  Okul' de Mars', ordona kaj minaca,
  Majesta aglo, kiu alte flugas
  En la plej puraj sferoj de l' aero;
  Sur lin sigelon metis ĉiu dio,
  Por krei idealon por la homoj,--
  Li estis via edzo.--Nun rigardu
  Portreton duan: via nuna edzo,
  Putraĵo, mortiginta la unuan...
  Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasis
  Herbejon verdan de la bela monto
  Kaj serĉas manĝon en la putra marĉo?
  Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru,
  Ke tio estis am'! En via aĝo
  La sango plu ne bolas, sed atendas,
  Ne rapidante, juĝon de la saĝo.
  Kaj kia estis la kompara juĝo?
  Ne estas vi sensenca, ĉar alie
  Nenion vi decidus; sed la senco
  En vi sendube tute malsaniĝis,
  Ĉar eĉ freneza tie ne erarus.
  Neniam la frenezo tiel juĝis
  La saĝon, ke en ĝi ne restu guto
  Da konsidero por komparo tia.
  Kia demono tiel vin delogis?
  Vidado sen palpado aŭ palpado
  Sen rigardado, aŭ orelo sola
  Sen mano kaj okulo, aŭ flarado
  Sen ĉio,--eĉ partet' de vera sento
  Neniam donas tian rezultaton,
  Ho, honto, kie estas via ruĝo?
  Se la infer' sovaĝa povas boli
  En membroj de grandaĝa matronino,
  Ho tiam ĉasto de juneco flama
  Disfluidiĝu kiel vaks' en fajro!
  Ne diru „honto!“ kiam juna sango
  Malĉaste bolas: frosto mem ja brulas,
  La volon ja delogas la prudento...

REĜINO

  Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas
  Okulojn miajn rekte al la koro,
  Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas,
  Tre nigrajn.

HAMLETO

               Jes, por vivi en la ŝvito
  De abomena lito, en putraĵo
  Sin brogi, en la nesto malbenita...

REĜINO

  Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo
  En min penetras ĉiu vorto!
  Ne plu, Hamleto kara!

HAMLETO

  Fripon' kaj mortigisto; simpla sklavo;
  Li ne posedas eĉ la milan parton
  Da indo de l' estinta via edzo;
  Kronita arlekeno; li, ŝtelisto,
  Malice kaj mallaŭte ŝtelis for
  La kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon...

REĜINO

  Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.)

HAMLETO

             Ĉifonaĵo, sed ne reĝo!

(Li ekvidas la spiriton.)

  Ho, savu min, anĝeloj de l' ĉielo,
  Flugilojn viajn super mi etendu!
  Spirito nobla, kion vi deziras?

REĜINO

  Ho ve! li freneziĝis!

HAMLETO

                         Ĉu vi venas
  Riproĉi vian filon sendecidan,
  Ke li la tempon kaj pasion perdas
  Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis?
  Ho, diru!

SPIRITO

            Ne forgesu! Mi intencas
  En vi subteni forte la decidon.
  Sed vidu, kiel forte malespero
  Dispremis la patrinon vian; helpu
  Al ŝi en malfacila batalado
  Kun ŝia propra koro kaj animo.
  Ju pli malforta korpo, des pli forte
  Suferas la animo. Iru!

HAMLETO (al la reĝino.)

                         Kio
  Al vi fariĝis?

REĜINO

                  Kio al vi estas?
  Vi la okulojn ien forte turnis
  Kaj kun l' aer' senkorpa nun parolis?
  L' animo via brilas el l' okuloj,
  Kaj viaj haroj sin subite levis
  Simile al dormanta soldataro
  Vekita per la son' de bataliloj!
  Ho, kara mia filo, trankviligu
  Per pacienc' la flamon de la sentoj!
  Sur kion vi rigardas nun?

HAMLETO (al la reĝino.)

                            Sur lin?
  Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala
  Li staras! Malfeliĉa lia vido
  Eĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn!

(Al la spirito)

  Ne rigardadu al mi tiel plende,--
  Agadon mian akran ĝi moligus:
  Anstataŭ sango eble fluus larmoj.

REĜINO

  Al kiu vi parolas?

HAMLETO

                     Vi ne vidas?

REĜINO

  Nenion, kvankam ĉio estas luma.

HAMLETO

  Kaj vi nenion aŭdis?

REĜINO

                        Ne, nenion.

HAMLETO

  Rigardu tien! Li jam volas iri!
  La patro mia, kvazaŭ tute viva!
  Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)

REĜINO

  Ĝi estas frukto de l' imago via;
  La cerbo ofte vidas nur delirojn.

HAMLETO

  Deliroj? Tamen vidu, mia pulso
  En takto batas, tute kiel via,
  Kaj kantas tiel same tute sane.
  Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu,
  Kaj mi ripetos ĉion vort' laŭ vorto,--
  Ĉu deliranto tion povus fari?
  Patrino! Pro la savo de l' animo
  Ne hipokritu, ke deliro mia
  Parolas nun kaj ne la krimo via!
  La falsa ŝmiro kovros la makulon
  Ekstere, sed interne en la koro
  Des pli atakos tiam la malbono.
  Konfesu al ĉielo vian pekon,
  La faritaĵon pentu kaj evitu
  Estontajn pekojn. La venenan herbon
  Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku!
  Pardonu al mi nunan mian virton;
  Ĉar nun en la malpia nia tempo
  La virto devas peti de malvirto
  Pardonon kaj rampante eĉ petegi,
  Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari.

REĜINO

  Hamleto! Vi distranĉas mian koron!

HAMLETO

  Forĵetu ĝian parton makulitan
  Kaj pure vivu kun la dua parto.
  Adiaŭ! Sed evitu vi la liton
  De mia onklo, penu esti virta,
  Se eĉ la virto estos ne el koro.
  Kutimo, la demono, pereigas
  La lastan senton en la malbonulo,
  Sed en direkto bona la demono
  Turniĝi ofte povas en anĝelon:
  El la ekzercoj de la bonaj faroj
  Li povas fari oportunan veston.
  Sindetenado en l' unua nokto
  Alportas facilecon por la dua;
  La tria estos jam des pli facila;
  Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi
  Eĉ la naturon mem; ĝi la diablon
  Aŭ humiligas, aŭ lin plifortigas.
  Ankoraŭ unu fojon--bonan nokton!
  Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem
  Deziras havi benon de l' ĉielo.
  (Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas.
  Ĉiel' decidis puni min per li
  Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,--
  Sed mi servanto ankaŭ por li estos.
  Por li mi zorgos kaj por lia morto
  Respondos mi. Adiaŭ, bonan nokton!
  La sola amo faris min kruela;
  Malbona estas la komenco,--poste
  Ankoraŭ io pli malbona venos...
  Ankoraŭ unu vorton!

REĜINO

                       Kion fari?

HAMLETO

  Ne tion, kion mi al vi parolis.
  La bela reĝo vin denove tenu
  En siaj brakoj kaj karese pinĉu
  Al vi la vangojn, nomu vin kateto;
  Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj,
  Por ludo per la malbenitaj fingroj
  En via nuko vi al li malkovru
  La tutan veran staton, ke mi estas
  Freneza ne en vero, sed nur ŝajne,
  El ruzo. Estus certe tute bone,
  Ke vi al li raportu tuj pri ĉio.
  Ĉar kia do reĝino, bela, ĉasta
  Kaj saĝa volus kaŝi al la bufo,
  Al la vesperto tiajn gravajn faktojn?
  Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu,
  Ellasu la birdetojn kaj, simile
  Al la simio, rampu mem internen,
  Por fari provojn, kaj en la kaptilo
  Vi poste perdu vian propran kapon.

REĜINO

  Ne, estu tute certa! Se la vortoj
  Prezentas spiron kaj la spiro vivon,--
  Mi pli ne havas vivon, por elspiri
  Parolon vian.

HAMLETO

                Mi Anglujon iras;
  Ĉu vi jam scias?

REĜINO

                    Ha, jes, mi forgesis.
  Ĝi estas jam afero decidita.

HAMLETO

  Jam la leteroj estas sigelitaj;
  Amikoj du, al kiuj mi konfidas
  Precize tiel, kiel la lacertoj,
  Ricevis komision kunveturi,
  Kiel heroldoj, por al mi la vojon
  Al la kaptilo ebenigi. Bone!
  Amuzo estos, kiam la ministo
  Per forto de la propra sia pulvo
  En la aeron flugos; kontraŭ minoj
  Mi faras minojn iom pli profundajn,
  Mi eksplodigos ilin ĝis la luno.
  Ho, estas tre amuze vidi, kiel
  Du ruzoj reciproke sin renkontas.

(Levante la korpon de Polonio.)

  Kaj vi, sinjor', al mi klopodon faras;
  Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron.
  Patrin', adiaŭ! Bonan al vi nokton!
  La kortegano tie ĉi nun estas
  Silenta kaj sekreta serioze,
  Li, kiu tiom amis babiladi!
  Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko,
  Patrino, bonan nokton!

(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)



AKTO IV


SCENO I

Ĉambro en la palaco. La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj
Güldenstern.

REĜO (al la reĝino).

  En viaj ĝemoj estas ia senco;
  Kaj mi ĝin devas scii; kie estas
  La filo via?

REĜINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).

               Mi vin petas, lasu
  Nin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro!
  Teruran nokton devis mi travivi!

REĜO

  Per kio? kio estas kun Hamleto?

REĜINO

  Li furiozas, kiel mar' kaj vento
  En reciproka veta batalado.
  En sovaĝeco sia li ekaŭdis,
  Post la tapiŝo bruon, kaj rapide
  Li sian glavon tiris, kriis: «rato!»
  Kaj en la flamo de l' frenezo sia
  Mortigis la maljunan Polonion.

REĜO

  Terura faro! Tio nin atingus,
  Se tie starus ni. Danĝere estas
  Lin lasi plu en tia libereco.
  Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas.
  Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco
  Por tiu sanga faro? Jes, sur mi:
  Mi el singardo devis lin enŝlosi
  Kaj teni malproksime de la homoj;
  Sed mia amo estis tiel granda,
  Ke mi ne volis agi laŭ prudento.
  Kaj kiel posedanto de malsano,
  Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis
  Konsumi en sekreto mian vivon.
  Kie li estas?

REĜINO

                La malvivan korpon
  Li ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano
  Da pura oro en amaso kota,
  La saĝo kaj la koro por momento
  En li ekbrilis: pente li ekploris.

REĜO

  Gertrudo, venu! Antaŭ ol la suno
  Sin kaŝos post la montoj, li jam estos
  Sur ŝipo; kaj teruran lian faron
  Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato
  Ni penos senkulpigi.--Güldenstern!

(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)

  Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu!
  Hamleto en atako de frenezo
  Mortigis Polonion kaj fortrenis
  Kun si la korpon de la mortigito.
  Nun iru, serĉu lin, kun li parolu,
  La korpon do venigu en preĝejon.
  Mi petas vin, rapidu!

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

                        Nun, Gertrudo,
  Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn,
  Rakontos ni al ili la aferon:
  Kio fariĝis, kion ni intencas.
  Per tio la serpento-kalumnio,
  Portanta sian langon la venenan
  Rapide de poluso al poluso
  Kiel la pafo de la pafilego,
  Indulgos eble nian puran nomon
  Kaj malaperos sendanĝere. Venu!
  Teruro kaj interna batalado
  Turmentas mian koron kaj animon.

(Ambaŭ foriras.)


SCENO II

Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas.

HAMLETO

Bone kaŝita!

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno).

Hamleto! Princo Hamleto!

HAMLETO

Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz
kaj Güldenstern eniras.)

ROSENKRANZ

Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?

HAMLETO

Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.

ROSENKRANZ

Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la
preĝejon.

HAMLETO

Ne kredu!

ROSENKRANZ

Kion ne kredi?

HAMLETO

Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin
eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?

ROSENKRANZ

Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?

HAMLETO

Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la
ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej
bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan
pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej
poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li
povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.

ROSENKRANZ

Mi vin ne komprenas, princo.

HAMLETO

Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.

ROSENKRANZ

Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la
reĝo.

HAMLETO

La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La
reĝo estas objekto...

GÜLDENSTERN

Objekto, princo?

HAMLETO

Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!

(Ĉiuj foriras.)


SCENO III

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj korteganoj.

REĜO

  Mi lasis lin alveni, kaj la korpon
  Mi lasis serĉi. Ho, kia danĝero,
  Se li tiel libere promenados!
  Kaj tamen ni ne povas kun li agi
  Laŭ tuta severeco de la leĝo:
  Lin amas la amaso la malsaĝa,--
  Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo,
  Ĝi vidas la grandecon de la puno,
  Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi.
  Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajni
  Trankvila rezultato de pripenso.
  Malbonon per malbono ni forigos
  Aŭ per nenio.

(Venas Rosenkranz.)

                 Ha, nu kio estas?

ROSENKRANZ

  Pri tio, kien metis li la korpon,
  Ne povis ni sciiĝi.

REĜO

                       Kaj li mem?

ROSENKRANZ

  Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo,
  Ĝis vi ordonos.

REĜO

                   Oni lin venigu.

ROSENKRANZ

  He, Güldenstern, la princon enkonduku!

(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)

REĜO

Nu, Hamleto, kie estas Polonio?

HAMLETO

Ĉe la vespermanĝo.

REĜO

Ĉe la vespermanĝo?

HAMLETO

Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj
kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la
manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni
nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la
vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj
manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de
ĉio.

REĜO

Ho, Dio, Dio!

HAMLETO

Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj
manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon.

REĜO

Kion vi volas diri per tio ĉi?

HAMLETO

Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la
intestoj de almozulo.

REĜO

Kie estas Polonio?

HAMLETO

En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne
trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de
monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur
la ŝtuparon de la galerio.

REĜO (al kelkaj korteganoj).

Iru, serĉu lin tie.

HAMLETO (al la korteganoj).

Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.)

REĜO

  Hamleto, pro sendanĝereco via
  Al ni tre kara, kiel via faro
  Sincere nin doloras, vi nun devas
  Post la terura faro tre rapide
  Veturi for. Vi tial vin pretigu;
  La ŝipo jam atendas vin, la vento
  Favoras, kaj vi nun en bona horo
  Anglujon forveturos.

HAMLETO

                       Anglujon?

REĜO

Jes, Hamleto.

HAMLETO

Bone.

REĜO

Nun vi scias nian intencon.

HAMLETO

Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon!
Adiaŭ, kara patrino!

REĜO

Via amanta vin patro, Hamleto.

HAMLETO

Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu
korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!

REĜO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).

  Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo.
  Rapidu: ĝis vespero li jam devas
  Troviĝi sur la maro. Ne prokrastu!
  Jam ĉio estas preta al veturo.
  Rapidu, mi vin petas!

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

                        Vi, Anglujo,
  Se mia amo estas por vi kara--
  Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ
  Ja ne paliĝis la cikatro, kiun
  La dana glavo al vi akre donis,
  Kaj la tribut' estimon vian montras--
  Vi tiam ne malŝatos la ordonon,
  En mia skribo klare esprimitan,--
  Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo,
  Plenumu plej rapide mian peton!
  Li kiel febro mian sangon batas...
  Vi devas min sanigi. Dum li vivas,
  Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.)


SCENO IV

Ebenaĵo en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marŝo.

FORTINBRAS

  Salutu, kapitan' en mia nomo
  La reĝon de Danujo kaj raportu,
  Ke Fortinbras' laŭ la promeso lia
  Deziras havi nun akompanantojn
  Por la trairo de la dana lando.
  Vi scias, kie vi nin povos trovi.
  Se lia reĝa moŝto ekdeziros
  Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo
  Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.

KAPITANO

  Mi faros, princ'.

FORTINBRAS (al la soldatoj.)

                    Antaŭen! Ne rapidu!

(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern
kaj aliaj venas.)

HAMLETO

  Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?

KAPITANO

  De la norvego.

HAMLETO

                 Kien ili iras?

KAPITANO

  Kontraŭ Polujon.

HAMLETO

                    Kaj sub kia estro?

KAPITANO

  Sub la norvega princo Fortinbras.

HAMLETO

  Ĉu vi deziras per milito preni
  Polujon tutan aŭ nur liman pecon?

KAPITANO

  Por al vi diri tute puran veron,
  Ni iras pro peceto nur malgranda,
  Pli pro la nomo, ol pro la profito.
  Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus.
  Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego
  Aŭ al la polo certe pli ne donus.

HAMLETO

  La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.

KAPITANO

  Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.

HAMLETO (flanken.)

  Du mil animojn, dudek mil dukatojn
  Sendube kostos tiu ĉi disputo!
  Ulcero de bonstato kaj de paco,--
  Interne krevas, se eksteren morto
  Ne vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro!

KAPITANO

  Feliĉan vojon! (Foriras.)

ROSENKRANZ

                  Princo, ni atendas.

HAMLETO

  Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe.

(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)

  Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas
  Severe por prokrasto de la venĝo!
  Por kio taŭgas homo, se la tempon
  Li uzas nur por manĝi kaj por dormi?
  Nenio pli ol bruto! La Kreinto
  Al ni kapablon de pensado donis,
  Por povi vidi posten kaj antaŭen,
  Li donis al ni saĝon ne por tio,
  Ke ĝi en ni sen uzo pereadu.
  Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado?
  Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu
  Tro longe pensas pri la rezultato,--
  Pripensemeco tia en si havas
  Kvaronon nur de la prudento vera
  Kaj tri kvaronojn de malnobla timo.
  Por kio mi nun vivas? Por eterne
  Nur ripetadi: «Tion ĉi vi faru»--
  Kaj tamen resti sen farado, kiam
  Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon
  Kaj forton kaj rimedojn por plenumi!
  Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo:
  Mi vidis nun potencan soldataron,--
  Ĝin juna princ' kondukas; en gloramo
  Li riskas por la duba rezultato
  Kuraĝe sian vivon, li ne timas
  Klopodojn kaj danĝerojn,--kaj pro kio?
  Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda
  Signifas: sin ne movi sen bezono,
  Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali,
  Se ĝin postulas la honor'. Kaj mi?
  La morto de la patro, malhonoro
  De la patrino, sango kaj prudento
  Instigas min,--kaj mi nenion faras!
  Kun honto antaŭvidas mi la morton
  De dudek mil soldatoj, kiuj iras
  Pro bagatelo, pro fantom' de gloro
  Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili
  Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni
  Al ili ĉiuj lokon por batalo
  Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn!
  De nun, ho mia kapo, vi laboru
  Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.)


SCENO V

Elsinoro. Ĉambro en la palaco. La reĝino kaj Horacio.

REĜINO

  Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.

HORACIO

  Ŝi forte petas, ŝia stato estas
  Tre kompatinda.

REĜINO

                  Kion do ŝi volas?

HORACIO

  Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas;
  Ŝi diras, ke la mond' estas kruela;
  Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas;
  Ŝin bagatel' ĉagrenas; ŝi parolas
  Delire kaj sen ia klara senco,
  Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton
  Kondukas al konkludoj. Kungluante
  La sencon de la vortoj, la mienojn,
  La signojn, la aludojn, oni povas
  Ne scii difinite, sed supozi
  Tre multe da malbono. Estus bone
  Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo
  Tumulton povus veki ŝiaj vortoj.

REĜINO

  Enlasu ŝin! (Horacio foriras.) Al la anim' malsana
  Aperas ĉie signoj de danĝero;
  La kulpo estas tiel timoplena,
  Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas!

(Venas Horacio kun Ofelio.)

OFELIO

Kie estas la bela reĝino de Danujo?

REĜINO

Kiel vi fartas, Ofelio?

OFELIO (kantas.)

  Mia kara, mia belo
  Estis brava juna dano;
  Portis plumojn sur ĉapelo
  Kaj bastonon en la mano.

REĜINO

Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?

OFELIO

Kion? Mi petas vin, aŭdu:

(Kantas.)

  Vane estas la espero:
  Li jam mortis, ne revenas!
  Lian kapon kovras tero,
  La piedojn ŝtono tenas.

REĜINO

Sed diru al mi, Ofelio...

OFELIO

Mi petas vin, aŭskultu.

(Kantas.)

  Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.)

REĜINO

Ha, mia edzo, rigardu!

OFELIO (kantas.)

  Sur karulon inter ploroj;
  Sur la tombon oni ĵetis
  Multon el la kampaj floroj.

REĜO

Kiel vi fartas, kara fraŭlino?

OFELIO

Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino
de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne
scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton!

REĜO

Ŝi ne povas forgesi la patron.

OFELIO

He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi
signifas, tiam diru: (Kantas.)

  En la tag' de Valenteno
  Mi al mia la trezoro
  Venis frue en mateno,
  Por saluti vin el koro.
  Tuj li levis sin kaj diris:
  «Venu, venu, amikino!»
  Ŝi eniris, sed eliris
  Jam virino, ne knabino.

REĜO

Kara Ofelio!

OFELIO

Por kio la ĵurado? Mi tuj finos. (Kantas.)

  Fi do, hontu! Tiel agi!
  Vi ja trompis min sen koro!
  Amon viroj povas pagi
  Per depreno de l' honoro!
  Vi edziĝi min promesis,
  Kaj la vorton vi ne tenis.

Kaj li respondas:

  He, mi ŝercis kaj mi ĉesis...
  Kial do vi al mi venis?

REĜO

Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?

OFELIO

Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj
tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis
lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin
mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton,
sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan
nokton!

REĜO (al Horacio).

  Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente.

(Horacio foriras.)

  Ĝi estas la veneno de malĝojo;
  La morto de la patro ĉion kaŭzis.
  Gertrudo, kiam venas la suferoj,
  Ho ve, ne izolitaj ili venas,
  Sed en amaso. Ŝia patro mortis,
  La filo via estas forsendita--
  Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon--
  Kaj la popol' tumultas en supozoj
  Pri l' morto de l' honesta Polonio.
  Ni faris neprudente, ke ni kaŝis
  La veran kaŭzon de la morto lia:
  Jen Ofelio perdis la prudenton,
  Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj,
  Kaj--la plej grava--ŝia frato venis
  Sekrete el Francujo, li miregas,
  Indignas, kaj nun en la urbo fluas
  Paroloj plej venenaj jam pri l' morto
  De Polonio. Manko de klarigo
  Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon
  De la mistera morto oni ĵetis.
  Gertrudo mia kara, kiel stari
  Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.

(Post la sceno oni aŭdas bruon.)

REĜINO

  Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.)

REĜO

  Rapide la gardistojn! Lasu gardi
  La pordon! Kio estas?

NOBELO

                        Mia reĝo,
  Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo!
  La ocean', el bordo elirinte,
  Ne pli sovaĝe glutas l' ebenaĵon,
  Ol nun Laerto kun terura bando
  Atakas vian tutan servantaron.
  Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ
  La mondo nun denove komenciĝus
  Kaj kvazaŭ malaperis nun subite
  La historio kaj la tradicioj,
  Kreintoj kaj subtenoj de la indo,
  Nun ili krias: Ni elektu reĝon!
  Laerto estu reĝo! Kiel tondro
  Rebruas, ĉie flugas nun la krio:
  Laerto estu reĝo!

REĜINO

                     Ili vigle
  Atakas laŭ malvera postesigno.
  Sed vi eraras, hundoj de Danujo!

(Bruo post la sceno.)

REĜO

  La pordoj elbatitaj!

(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)

LAERTO

                       Kie estas
  Li, tiu reĝo?--Iru for, sinjoroj!

DANOJ

  Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!

LAERTO

  Mi petas.

DANOJ

            Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la ĉambro.)

LAERTO

  Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!--
  Malnobla reĝo, vi al mi redonu
  La patron!

REĜINO

             Ho, Laerto, trankviliĝu!

LAERTO

  Se unu gut' de l' sango mia restus
  Trankvila, tiam estus mi bastardo:
  Trompita edzo estus mia patro,
  Malĉasta estus la patrino mia,
  Se nun mi povus resti pli trankvila.

REĜO

  Laerto, kio kaŭzis tian grandan
  Ribelon nun de via flank'? Gertrudo,
  Vi trankviliĝu, vi nenion timu
  Pro la persono mia. Dio gardas
  La reĝojn: kiam la perfid' ekvidas
  Apenaŭ tion, kion ĝi intencis,
  L' intenco falas for.--Laerto, diru,
  Pro kio vi indignas?--Lasu lin,
  Gertrudo mia!--Diru, juna homo!

LAERTO

  La patro mia kie estas?

REĜO

                          Mortis.

REĜINO

  Sed ne de lia mano.

REĜO

                      Lasu lin
  Demandi tiom, kiom li deziras.

LAERTO

  Sed kiel kaj en kia maniero?
  Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos!
  For fideleco! Ĵuroj al l' infero!
  Pieco, konscienco,--iru ĉio
  Al la diabloj en la profundaĵon!
  Kondamnon mi ne timas; mi renversos
  La tutan mondon,--venu, kio volas!
  Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon
  Por mia patro!

REĜO

                 Kiu vin retenos?

LAERTO

  Nur mia volo, sed ne la ordono
  Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn
  Mi tiel uzos, ke nenio restos.

REĜO

  Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas
  La puran veron scii pri la morto
  De via patro, ĉu la venĝo via
  Decidis, se vi venkos en la ludo,
  Egale la koleron vian verŝi
  Sur malamikojn kaj sur la amikojn?

LAERTO

  Nur sur la malamikojn.

REĜO

                         Ĉu vi volas
  Ekkoni ilin?

LAERTO

               Kaj al la amikoj
  Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn
  Kaj mi per mia sango ilin nutros.

REĜO

  Tre bone! Nun denove vi parolas
  Kiel fidela filo kaj bonega
  Nobelo. Ke en mort' de via patro
  Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi
  Mi estas mem tuŝita tre dolore,--
  Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos
  La veron tute klare.

DANOJ (post la sceno).

                       Lasu ŝin!

LAERTO

  He, kio? Kia bruo?

(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)

LAERTO

                     Elsekiĝu,
  Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj,
  Bruligu al mi tute la okulojn!--
  Je Dio! Frenezeco via estos
  Al ni pagita, ho, fratino mia,
  Pagita kare, ĝis en la pesilo
  Fortege malleviĝos la kaliko!
  Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma,
  Ho, Ofelio, ho, fratino kara!
  Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino
  Formortas ankaŭ tiel facilege,
  Kiel la vivo de maljuna homo?
  En am' naturo estas delikata:
  Ŝi sendas for post la amat' perdita
  Plej karan havon, kiun ŝi posedas.

OFELIO (kantas plende).

  Oni lin portis al tombo senvorte,
  (Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!
  (Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte...
  Adiaŭ, mia kolombo!

LAERTO

  Se en prudento plena vi instigus
  Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus!

OFELIO

Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio
ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la
filinon de sia sinjoro.

LAERTO

Sensenca io, tamen pli ol io.

OFELIO (al Laerto).

Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia
koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.

LAERTO

Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.

OFELIO (al la reĝo).

Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas
ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi.--Vi povas porti vian ruton kun ia
speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,--mi volis doni al
vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro
mortis.--Oni diras, ke li bone finis.

(Kantas.)

  Ĉar karulo mia estas
  Mia tuta ĝojo.

LAERTO

  Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo
  Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.

OFELIO (kantas).

  Kaj li jam neniam revenos?
  Kaj li jam neniam revenos?
    Ho ve, li jam mortis,
    Lin oni forportis,
  Ni lin jam revidos neniam!
    La barbo la bela,
    Buklaro la hela...
  Li mortis, li mortis por ĉiam!
    Mi ploras sen celo...
    Ho, bona ĉielo,
  Pro lia animo mi petas.

Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu!

(Foriras.)

LAERTO

  Vi vidas? Dio!

REĜO

                       Lasu min, Laerto,
  Paroli iom pri doloro via;
  Al mi la rajton mian ne rifuzu.
  Sed iru kaj inter amikoj viaj
  Elektu la plej saĝajn,--ili juĝu
  Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos,
  Ke mi en la afero estas kulpa,
  Mi tiam estas preta al vi doni
  La regnon, kronon, mian propran vivon;
  Sed se ne tiel,--tiam vi konsentu
  Al ni oferi pli da pacienco,
  Ni tiam penos, kune laborante,
  Per venĝo trankviligi vian koron.

LAERTO

  Ĝi estu tiel!--Ho, la maniero
  De lia mort', kaŝita enterigo,--
  Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo
  Super la tombo, sen ceremonioj
  Kaj sen funebraj formoj kaj parado,--
  De l' ter' al la ĉiel, ĝi laŭte krias,
  Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.

REĜO

  Postulu la klarigon. Sur la kapon
  De la kulpul' la puna glavo falos.
  Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.)


SCENO VI

Alia ĉambro en la palaco. Horacio kaj servanto.

HORACIO

  Kun mi paroli iu volas? Kiu?

SERVANTO

  Maristoj. Ili diras, ke por vi
  Leterojn ili havas.

HORACIO

                      Ili venu! (La servanto foriras.)
  Neniu en la tuta mondo, ŝajnas,
  Saluton ian povus al mi sendi,
  Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)

UNUA MARISTO

Dio benu vin, sinjoro!

HORACIO

Kaj vin ankaŭ!

UNUA MARISTO

Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi,
sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via
nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.

HORACIO (legas).

«Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi
maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ
ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi
nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri
kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de
la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi
sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj,
sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo.
Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al
mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en
la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas
ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj
alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern
daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi.
Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via--Hamleto.»

(Al la maristoj.)

  Nun venu, ni transdonos la leterojn,
  Kaj tiom pli rapide, ke ni iru
  Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Ĉiuj foriras.)


SCENO VII

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj Laerto.

REĜO

  Nun via konscienco mem ja devas
  Min senkulpigi, kaj en vian koron
  Vi devas min kiel amikon meti,
  Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj,
  Ke tiu sama, kiu vian patron
  Mortigis, volis min mem pereigi.

LAERTO

  Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru,
  Pro kia kaŭzo tian grandan krimon,
  Intencon tre danĝeran kaj punindan
  Vi lasis sen konvena puno, kiun
  Postulis via saĝo, via indo?

REĜO

  Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble
  Al vi aperos forte sensignifaj,
  Por mi do ili estas forte gravaj.
  Patrino lia amas lin varmege
  Kaj certe ne transvivus lian punon;
  Kaj, mi--ĉu el pasio aŭ el virto--
  Al ŝi mi estas tiel alligita,
  Ke, kiel stelo nur en sia rondo
  Sin povas movi, tiel mi sen ŝi
  Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo,
  Pro kiu mi silentis, estas tio,
  Ke lin tre amas la popolamaso:
  La mankojn liajn la popolo trempas
  En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto,
  Turnanta lignon en malmolan ŝtonon,
  El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel,
  Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj
  Por tia vento, ne la celon trafus,
  Sed al pafarko mia returniĝus.

LAERTO

  Kaj tiel mi la noblan patron perdis,
  Kaj tiel senespere nun pereis
  Fratino mia, kiu la plej alte
  En nia tempo staris, kvazaŭ luma
  Modelo, por elvoki imitadon.
  Sed venĝo venos!

REĜO

                    Dormu nur trankvile.
  Ne pensu vi, ke mi kreita estas
  El tia velka ŝtofo, ke mi lasos
  Al la danĝero pinĉi mian barbon
  Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos
  Vi iom pli. Mi amis vian patron,
  Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem;
  El tio, mi esperas, vi komprenos...

(Eniras Sendito.)

REĜO

  Nu, kio nova?

SENDITO

                Via reĝa moŝto,
  Leteroj de Hamleto; jen por vi,
  Kaj jen por la reĝino.

REĜO

                          De Hamleto?
  Sed kiu do alportis la leterojn?

SENDITO

  Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis.
  Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu
  Ricevis ilin de la alportintoj.

REĜO

Laerto, aŭdu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito
foriras. La reĝo legas.) «Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas
realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ
viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la
kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno.--Hamleto.»

  Nekompreneble! Ĉu ili revenis?
  Kio fariĝis? Kiel? Povas esti,
  Ke ĉio estas trompo?

LAERTO

                        Ĉu vi konas
  La skriban karakteron de l' letero?

REĜO

  Ĝi estas mano de Hamleto. «Nuda!»
  Videble sola, sen siaj gardantoj!
  Ĉu vi al mi konsili ion povas?

LAERTO

  Ne, mi nenion scias. Sed li venas!
  Pli freŝa nun fariĝas mia koro,
  Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros
  Kaj diros al li: «tion ĉi vi faris!»

REĜO

  Se tion vi decidis--kaj alie
  Vi ja ne povas agi--ĉu vi volas,
  Ke mi al la renkonto vin preparu?

LAERTO

  Jes, mia reĝo, se nur ne al paco
  Vi volas min prepari.

REĜO

                        Nur al paco
  Kun via propra saĝo kaj animo.
  Se li revenis laca de vojaĝo
  Kaj plu ne volos ree forveturi,
  Mi inklinigos lin al unu provo,
  De mi jam tre mature pripensita,
  Ĉe kiu li pereon ne evitos;
  Kaj lia morto estos tiel glata,
  Ke eĉ ne estos ombro de suspekto.
  Eĉ la patrino ruzon ne divenos
  Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.

LAERTO

  Mi vin obeos, reĝo, tiom pli,
  Se vi aranĝos la aferon tiel,
  Ke li per mi ricevu sian morton.

REĜO

  Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis,
  La famo multe gloris vin pro io,
  Per kio vi laŭ famo multe brilas.
  Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj
  Talentoj viaj kune kolektitaj
  Ĉe li envion tian ne elvokis,
  Kian elvokis tiu unu sola
  Talento, kiun mi ne multe ŝatis.

LAERTO

  Pri kia do talento vi parolas?

REĜO

  Ludilo bagatela de l' juneco,
  Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj
  Kaj la rubandoj al la junularo
  Konvenas en ne malpli alta grado,
  Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj
  Konvenas al maturaj maljunuloj.--
  Jen antaŭ du monatoj nin vizitis
  el Normandujo unu kavaliro.
  Mi bone konas francojn el milito,
  Mi scias, kiel bone ili rajdas;
  Sed tiu ĉi bravulo certe povus
  Konkuri eĉ kun la diablo mem:
  Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
  Kaj kun ĉevalo sia elfaradis
  Li tiel miregindajn artifikojn,
  Ke oni povus pensi, ke li mem
  Prezentas vivan parton de l' ĉevalo.
  Kaj la imago mia mem ne povis
  Elpensi eĉ en pura fantazio
  Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn,
  Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.

LAERTO

  Kaj li normando estis?

REĜO

                         Jes, normando.

LAERTO

  Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis
  Lamordo.

REĜO

           Jes, li mem.

LAERTO

                        Mi konas lin.
  Li estas efektive la juvelo
  De la nacio sia.

REĜO

                   Li rakontis
  Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis
  Pro via majstra arto en skermado,
  Precipe per rapiroj. Li certigis,
  Ke estus tre belege, se troviĝus
  Ankoraŭ unu homo, kiu povus
  Kun vi kuraĝi stari al batalo.
  Li ĵuris, ke en lia tuta lando
  Skermantoj la plej bonaj ne posedas
  Eĉ la duonon de lerteco via.
  Raportoj liaj vekis en Hamleto
  Envion tiel grandan, ke de tiam
  En tago kaj en nokto li senĉese
  Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ
  Revenu, por ke li kun vi ekprovu
  Batalon. Nun konkludo plej natura...

LAERTO

  Konkludo? Kia?

REĜO

                 Diru nun, Laerto,
  Ĉu via patro estis al vi kara?
  Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo
  Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?

LAERTO

  Por kio la demando?

REĜO

                      Mi ne tial
  Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus
  Pri via amo al la patro; tamen
  Mi scias, ke la amo ofte estas
  Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas
  Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras,
  Ke tempo ĝin tre ofte moderigas
  Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon.
  Jes, en la mezo de la ama flamo
  Troviĝas preskaŭ ĉiam ia speco
  De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ
  La helan flamon forte mallumigas.
  Nenio restas en bonec', eterna:
  Boneco tro matura baldaŭ mortas
  De l' prem' de sia propra troforteco.
  Se oni volas agi, oni agu
  En la minutoj de la volo, ĉar
  La volo povas baldaŭ malfortiĝi,
  Trovante tiom da malhelpoj, kiom
  Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj.
  Kaj tiam la deziro kaj la devo
  Fariĝas nur sopiro fanfarona,
  Sopiro sen plenumo faciliga.
  Sed nun al la afero! Jen Hamleto
  Revenos baldaŭ. Kion vi intencas
  Nun fari, por vin montri inda filo
  De via kara patro, sed per faroj
  Pli ol per nudaj vortoj?

LAERTO

                           Lin mortigi,
  Se eĉ en la preĝejo.

REĜO

                         Mi konsentas,
  Ke la krimulo en nenia loko
  Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo
  Ne devas scii limojn. Sed, Laerto,
  Se tion ĉi vi faros, tiam vi
  Ja devos mem vin kaŝi en la domo.
  Hamleto, reveninte, devas scii,
  Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros,
  Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos
  Kaj la lertecon vian en skermado
  Al li oni prezentos en koloroj
  Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj,
  Ol tion faris eĉ la franco mem.
  Per unu vorto--ni aranĝos tiel,
  Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros
  Konkursan veton pri la kapoj viaj.
  Kun sia karaktero la sincera,
  Libera, nobla kaj nesupozema,
  Li ne esploros certe la rapirojn;
  Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn,
  Anstataŭ la malakra preni akran
  Kaj per ekbato lerta inde pagi
  Al li por morto de la patro via.

LAERTO

  Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo
  Mi ŝmiros per veneno mian glavon.
  Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis
  Rimedon tian, ke se oni trempas
  En ĝin nur la pinteton de tranĉilo
  Kaj gratas nur sangeron el la haŭto,--
  Nenia sanigilo en la mondo
  Plu povos savi de senduba morto.
  Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros
  La pinton de la glavo mia tiel,
  Ke se mi eĉ facile lin ekgratos,
  Li tuj pereos per senduba morto.

REĜO

  Mature ni pripensi ankaŭ devas
  Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas
  Al la ating' de nia celo helpi.
  Se nia entrepreno ne prosperus
  Aŭ se per nelerteco en plenumo
  Montriĝus nia penso kaj intenco,--
  Pli bone tiam estus ne komenci.
  Kaj tial nia plano devas havi
  Eliron en rezervo por l' okazo,
  Se la unua provo ne prosperos.
  Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros:
  Ni en solena formo faros veton
  Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos.
  Kaj kiam vi de la batalo estos
  Tre varmigitaj kaj soifaj (penu,
  Ke tio estu) kaj li volos trinki,
  Mi tiam lasos doni al li glason
  Da vino jam tiele preparita,
  Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos,
  Li ne evitos plu la morton, kiun
  La bato via eble ne alportis.
  Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.)

REĜO

                       Nu, reĝino?

REĜINO

  Unu malĝojo sekvas tuj la duan!
  Laerto, la fratino via mortis!

LAERTO

  Fratino mia mortis? Kiel? Kie?

REĜINO

  Saliko staras super la rivero
  Kaj speguliĝas en la pura akvo;
  Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn
  El plej diversaj floroj de la kampo.
  Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi
  Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam
  Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo,
  Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide
  En la riveron falis. Ŝiaj vestoj
  Sin disetendis kaj malgrandan tempon
  Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis,
  Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn,
  Danĝeron sian tute ne sentante,
  Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo.
  Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj
  Per peza akvo, ŝin malsupren tiris,
  La malfeliĉan, al terura morto.

LAERTO

  Kaj ŝi droniĝis?

REĜINO

                     Jes, ho ve, droniĝis!

LAERTO

  Vi havas nun tro multe jam da akvo,
  Fratino malfeliĉa.--tial larmojn
  Mi nun retenas! Tamen la naturo
  Konservas sian moron, kion ajn
  La honto dirus. Ili nur foriru--
  En ni montriĝos tuj la virineco.--
  Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas
  El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj
  Nur ilin ne estingos. (Foriras.)

REĜO

                        Ni lin sekvu!
  Kun granda malfacilo kvietigis
  Mi lian furiozon! Nun mi timas,
  Ke ĝi denove blinde ne eksplodu,--
  Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.)



AKTO V


SCENO I

Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.

UNUA TOMBISTO

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en
la mondon de la feliĉuloj?

DUA TOMBISTO

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto
pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.

UNUA TOMBISTO

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?

DUA TOMBISTO

Nu, oni trovis, ke tiel.

UNUA TOMBISTO

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min
dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas
el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.

DUA TOMBISTO

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

UNUA TOMBISTO

Sed permesu! Jen estas la akvo--bone; jen estas la homo--bone. Se la
homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa--ĉu
li volas aŭ ne--ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li
kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas
kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.

DUA TOMBISTO

Ĉu tiel diras la leĝo?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.

DUA TOMBISTO

Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin
ankaŭ ne enterigus en orda maniero.

UNUA TOMBISTO

Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi
mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj
kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli
antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili
daŭrigas la profesion de Adamo.

DUA TOMBISTO

Ĉu Adamo estis nobelo?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la
Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo.
Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi
ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...

DUA TOMBISTO

Nu, demandu!

UNUA TOMBISTO

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ
ĉarpentisto?

DUA TOMBISTO

La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da
ĝiaj loĝantoj.

UNUA TOMBISTO

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona;
sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas
malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo
estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por
vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!

DUA TOMBISTO

Kiu konstruas la plej fortike?

UNUA TOMBISTO

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.

DUA TOMBISTO

Ha, atendu, mi jam scias!

UNUA TOMBISTO

Nu, diru!

DUA TOMBISTO

Al la diablo! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

UNUA TOMBISTO

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom
ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej
fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas,
restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj
alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)

UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)

  En la junaj miaj tagoj
  Mi amadis kaj kantadis
  Kaj en ĉiuj miaj agoj
  Mi mezuron ne sciadis.

HAMLETO

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas
tombon kaj kantas!

HORACIO

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.

HAMLETO

Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas
ĝia sento.

UNUA TOMBISTO (kantas).

  Maljuneco-lamulino
  Kaptis min per osta mano,
  Kaj al ĉio venis fino,--
  Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)

HAMLETO

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la
malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de
Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia
politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la
kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,--ne vere?

HORACIO

Povas esti.

HAMLETO

Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa
moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis
eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta
sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?

HORACIO

Jes, princo.

HAMLETO

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj
batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora
ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi
ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia
propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.

UNUA TOMBISTO (kantas).

  Pala korpo senkolora
  Kaj ĉemizo sen ornamoj
  Kaj foset' malbonodora
  Estas fin' de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)

HAMLETO

Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo?
Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj?
Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per
malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li
pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda
aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj
kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la
akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion
plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj
ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la
longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de
transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko
en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko?
Bele!

HORACIO

Eĉ ne peceton pli, mia princo.

HAMLETO

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?

HORACIO

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.

HAMLETO

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom
parolos kun tiu ĉi tombisto.--He, homo! kies tombo tio ĉi estas?

UNUA TOMBISTO

Mia, sinjoro,

  (Kantas.) Kaj foset' malbonodora
  Estas fin' de ĉiuj amoj.

HAMLETO

Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi
kuŝos?

UNUA TOMBISTO

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen
ĝi estas mia.

HAMLETO

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.

UNUA TOMBISTO

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.

HAMLETO

Por kia homo vi fosas la tombon?

UNUA TOMBISTO

Ne por homo.

HAMLETO

Nu, do, por kia homino?

UNUA TOMBISTO

Ankaŭ ne por homino.

HAMLETO

Kiun do oni tie ĉi enterigos?

UNUA TOMBISTO

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.

HAMLETO

Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie
li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj
rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano
sentime premas la kalojn de kortegano.--Kiel longe vi estas jam
tombisto?

UNUA TOMBISTO

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

HAMLETO

Kiel longe estas jam de tio ĉi?

UNUA TOMBISTO

Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi
estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama,
kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.

HAMLETO

Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?

UNUA TOMBISTO

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu;
kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.

HAMLETO

Kial?

UNUA TOMBISTO

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.

HAMLETO

Kiel li freneziĝis?

UNUA TOMBISTO

Tre strange, oni diras.

HAMLETO

En kio do konsistis la strangeco?

UNUA TOMBISTO

En tio, ke li perdis la saĝon.

HAMLETO

Sur kia punkto li freneziĝis?

UNUA TOMBISTO

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn
estas tombisto.

HAMLETO

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?

UNUA TOMBISTO

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto--ni ja en la nuna tempo ofte
vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto--li povas
kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.

HAMLETO

Kial li pli longe, ol aliaj?

UNUA TOMBISTO

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan
tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la
korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la
tero dudek tri jarojn.

HAMLETO

Al kiu ĝi apartenis?

UNUA TOMBISTO

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?

HAMLETO

Nu, mi ne scias.

UNUA TOMBISTO

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon
da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de
la reĝo.

HAMLETO

Tiu ĉi kranio?

UNUA TOMBISTO

Jes, ĝuste tiu ĉi.

HAMLETO (prenas la kranion).

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono
de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li
portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi
premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun
estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de
gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el
ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun
iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn
ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin
per tio ĉi!--Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...

HORACIO

Kion, mia princo?

HAMLETO

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en
la tero?

HORACIO

Ĝuste tian saman.

HAMLETO

Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)

HORACIO

Ĝuste tian, mia princo.

HAMLETO

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi
la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon
en ia mizera dometo?

HORACIO

Tio ĉi estus tro fantazia.

HAMLETO

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam
gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro
estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero;
el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis,
oni ne povus ŝtopi barelon?

  La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
  Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
  La peco da ŝtof', antaŭ kiu tremadis la tero,
  Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
  Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!

(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)

(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)

HAMLETO

  Jen la reĝino, la kortego! Kiun
  Funebre ili akompanas? Tamen
  Sen ordinaraj la funebraj moroj?
  Ĝi montras, ke mortinto la portata
  Per propra mano sian vivon finis.
  De alta tamen rango! Ni atendu
  Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).

LAERTO

                  Kiaj nun ankoraŭ
  Ceremonioj?

HAMLETO

              Jen estas Laerto,
  Tre nobla juna homo. Vidu!

LAERTO

                             Kiaj
  Ceremonioj decas nun ankoraŭ?

UNUA PASTRO

  Ni el funebraj la ceremonioj
  Plenumis ĉion, kio al ni estas
  Nur permesita: ŝia morto estis
  De karaktero duba; se ne ŝanĝus
  Ordono alta la kutiman ordon,
  Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo
  En ter' ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn
  Sur ŝian tombon oni devus ĵeti
  Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;
  Al ŝi do oni donis pli, ol dece;
  Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon
  Per ĉastaj floroj oni nun ornamis,
  En sanktan teron oni ŝin enmetis
  Ĉe sonorado religia.

LAERTO

                        Sekve
  Nenio pli jam estas permesita?

PASTRO

  Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus
  Per tio la servadon de mortintoj,
  Se ni al ŝi ekkantus rekviemon
  Simile al mortintaj en pieco.

LAERTO

  Vi metu ŝin en teron, kaj violoj
  Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro!
  Mi al vi diras, ho, senkora pastro,
  Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,
  Dum vi en la infero brulos.

HAMLETO.

                              Kio?
  La bela Ofelio?

REĜINO (ĵetante florojn).

                  Ho, plej dolĉa,
  Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos
  Edzino kara de Hamleto mia;
  Esperis mi ornami vian kronon
  De fianĉino, dum, ho ve, mi nun
  Ornamas vian tombon!

LAERTO

                       Ho, centoble
  Malben' centobla falu sur la kapon
  De tiu, kiu per la krim' terura
  De vi la saĝon rabis! For la teron!
  Ne ŝutu,--mi ankoraŭ unu fojon
  Al mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.)
  Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,
  Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo
  Vi faros monton ĝis la alta pinto
  De la Olimpo.

HAMLETO

                Kiu estas tiu,
  Kies doloro tiel laŭte sonas
  Kaj kies krio flugas ĝis la steloj
  Kaj volas en terur' ilin haltigi?
  Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)

LAERTO

                         Ha, tre bone!
  Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)

HAMLETO

                    Tia preĝo
  Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu
  La manon vian for de mia kolo,
  Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,
  Danĝere tamen estas min ataki,
  Kaj mi al vi konsilas: for la manon!

REĜO

  Disigu ilin!

REĜINO

               Ho, Hamlet', Hamleto!

ĈIUJ

  Sinjoroj...

HORACIO

              Kara princo, trankviliĝu!

(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)

HAMLETO

  Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos,
  Ĝis la minuto lasta de la vivo!

REĜINO

  Pro kio do, ho mia kara filo?

HAMLETO

  Mi amis Ofelion; kvardek miloj
  Da fratoj kun ilia tuta amo
  La amon mian kune ne atingus.

(Al Laerto.)

  Vi kion volas?

REĜO

                 Ha, li freneziĝis!

REĜINO

  Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!

HAMLETO (al Laerto.)

  Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion
  Vi volas fari? Plori? aŭ batali?
  Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki
  La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?
  Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,
  Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,
  Por min inciti? Lasu vin enfosi
  En ŝian tombon,--mi ĝin ankaŭ faros;
  Se vi pri montoj babiladas, lasu
  Nin superŝuti per tiom da tero,
  Ke sin la loko levu ĝis la suno
  Kaj la plej altaj montoj en komparo
  Kun ĝi aperu kiel veruketoj.
  Vi fanfaronas,--mi ĝin ankaŭ povas.

REĜO

  Ĝi estas nur frenezo.

REĜINO

                         La atako
  En li momenton tiel furiozas,
  Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,
  Simile al kvieta kolombino
  Post la elkovo de la kolombidoj.

HAMLETO (al Laerto).

  Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas
  La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?
  Mi ĉiam amis vin,--sed ni ĝin lasu.
  Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,
  La kat' miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)

REĜO

  Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.)
  Laert', nia parolo de hieraŭ
  Fortigi devas vian paciencon;
  Ni agos nun rapide.--Vi, Gertrudo,
  Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.

(Al Laerto.)

  La tombo havos vivan monumenton.
  La horo de trankvilo baldaŭ venos;
  Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)


SCENO II

Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.

HAMLETO

  Sufiĉe nun pri tio. Ni transiru
  Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras,
  Pri kio mi rakontis?

HORACIO

                       Mi memoras.

HAMLETO

  En mia brusto estis ia speco
  De batalado. Mi ne povis dormi;
  Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas
  En stato pli malbona, ol krimuloj
  En la katenoj. Tiam en la kapon
  Kuraĝa pens' al mi subite venis...
  Kaj dank' al la kuraĝa mia penso:
  Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta
  Al ni tiele servas iafoje,
  Kiam profundaj planoj detruiĝas;
  Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo
  Direktas nian sorton, se ni mem
  Eĉ de la celo nin malproksimigas.

HORACIO

  Tre ĝuste.

HAMLETO

              La mantelon de ŝipano
  Sur min ĵetinte, el kajuto mia
  Palpante mi elrampis, trovis ilin,
  Forkaptis la paketon, kiun ili
  Kun si tre garde portis, kaj returne
  En ĉambron mian iris. Mia timo
  Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe
  Mi dissigelis la paketon. Tie
  Mi trovis, ho, amiko mia kara,
  Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon!
  Ĝi estis... jes... ordono plej severa,
  Per multo da motivoj ornamita
  Pri la feliĉo de la Dana regno
  Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera
  Kaj tiel plu... nu jes,--per unu vorto:
  Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,
  Eĉ ne lasante al l' ekzekutisto
  Minuton, por akrigi la hakilon,
  Tuj post eliro mia sur la bordon,
  Dehaku tuj al mi la kapon.

HORACIO

                             Dio!
  Ĉu povas esti?

HAMLETO

                  Jen, rigardu mem,
  Jen estas la papero, legu poste.
  Vi volas scii, kion mi nun faris?

HORACIO

  Jes, mi vin petas.

HAMLETO

                     Kiam mi min vidis
  Subite en kaptilo, mia kapo
  Komencis vive ludi sen prologo
  Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon.
  Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ
  Alian tekston por letero tiu
  Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene,
  Kiel skribisto profesia. Iam
  Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,
  Ke bele skribi estas ne konvena
  Por eminentaj homoj; tamen nun
  La belskribado multe al mi servis.
  Vi volas certe scii la enhavon
  De la letero mia?

HORACIO

                    Certe, princo.

HAMLETO

  Plej prema peto al la angla reĝo,
  Ke, se Anglujo volas plue resti
  Fidela tributulo de Danujo,
  Se inter la Anglujo kaj Danujo
  La amikeco floru kiel palmo,
  Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn
  Per bela krono ligu plej trankvile,
  Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,--
  Li devas tuj post lego de la skribo,
  Ne pripensante kaj ne prokrastante,
  La alportintojn de l' dirita skribo
  Mortigi plej rapide, ne donante
  Al ili eĉ minuton, por plenumi
  Konfeson antaŭmortan.

HORACIO

                         Tamen kiel
  Sigelis vi la skribon?

HAMLETO

                         La ĉielo
  En tio ankaŭ jam antaŭe zorgis:
  En mia sako trovis sin okaze
  Malnova sigelil' de mia patro
  Kun la insigno de la danaj reĝoj.
  Mi faldis la leteron ĝuste tute
  Simile al antaŭa la letero,
  Subskribis ĝin simile kaj sigelis
  Kaj metis sur la lokon de antaŭe.
  Kaj la subĵeton oni ne rimarkis.
  En la sekvanta tago havis lokon
  Batalo nia mara kun korsaroj,--
  Kaj kio estis plu--vi ĝin jam scias.

HORACIO

  Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?

HAMLETO

  Amiko mia, ili mem sin tiris
  Al tiu ĉi afero, tial min
  La konscienco mia ne riproĉas:
  Ilia morto estis ja kaŭzita
  De propra tro fervora enmiksiĝo.
  Por sklavemuloj estas tre danĝere
  Sin meti inter la flamantaj pintoj
  De glavoj de potencaj kontraŭuloj.

HORACIO

  Kiela reĝo!

HAMLETO

               Nun la reĝo mem
  Alproksimigis min al mia celo.
  Se li mortigis krime mian patron,
  Se li patrinon mian malĉastigis,
  Sin metis malhelpante inter miaj
  Esperoj kaj elekto de l' popolo
  Se li kun ruz' al mia propra vivo
  Tiel perfide volis fari finon:
  Ĉu mi ne havas rajton al li doni
  Per mia mano merititan pagon?
  Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos
  Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ
  Viandon nian?

HORACIO

                Baldaŭ li ricevos
  Raporton pri la manier', en kiu
  Ordono lia estis plenumita.

HAMLETO

  Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamen
  Al mi ja apartenas. Homa vivo
  Ne estas ja fortika; vi kalkulu
  Nur unu--jam la vivo ne ekzistas.
  Nur unu cirkonstanco min doloras,
  Ke mi ofendon faris al Laerto!
  En lia malfeliĉo mi ja vidas
  La preskaŭ spegulitan historion
  De tio, kion mem mi devis sperti.
  Mi lin estimas; sed la nekonvena
  Fanfaronado lia kun doloro
  Min indignigis ĝis sinforgesado.

HORACIO

  Ha, iu venas! Haltu, princo!

(Eniras Osrik.)

OSRIK

Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.

HAMLETO

Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi
kulon?

HORACIO

Ne, princo.

HAMLETO

Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da
tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo
staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras
al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.

OSRIK

Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus
komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.

HAMLETO

Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian
lokon: ĝi estas difinita por la kapo.

OSRIK

Mi dankas al via princa moŝto,--estas tre varme.

HAMLETO

Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.

OSRIK

Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.

HAMLETO

Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia
temperamento....

OSRIK

Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege--en certa
maniero--mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al
mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas
sekvanta...

HAMLETO

Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)

OSRIK

Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi
pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi
ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun
brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin
inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi
trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur
povas deziri posedi.

HAMLETO

Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi
estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron
de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la
plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco
de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj
talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por
esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li,
ĉio alia prezentus nur ombron de li.

OSRIK

Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.

HAMLETO

Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la
kruda spirado de nia parolo?

OSRIK

Kion vi pensas?

HORACIO

Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion
ĉi povos, sinjoro.

HAMLETO

Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?

OSRIK

Laerton?

HORACIO

Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam
elspezitaj.

HAMLETO

Jes, tiun ĉi saman.

OSRIK

Mi scias, ke vi ne scias...

HAMLETO

Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi
deziras, sinjoro?

OSRIK

Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...

HAMLETO

Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco;
koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.

OSRIK

Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li
havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.

HAMLETO

Kia estas lia batalilo?

OSRIK

Glavo kaj rapiro.

HAMLETO

Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?

OSRIK

La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis,
donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel
ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas
efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj,
senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.

HAMLETO

Kion vi nomas subteniloj?

HORACIO (al Hamleto).

Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj,
antaŭ ol la parolo finiĝos.

OSRIK

La subteniloj estas la portiloj.

HAMLETO

Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe
nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj.
Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj
apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas
franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion,
kiel vi vin esprimas?

OSRIK

La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj
li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ
fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus
inklina.

HAMLETO

Kaj se mi respondos, ke ne?

OSRIK

Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.

HAMLETO

Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto
nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la
rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi
penos gajni por li, se mi povos; se ne,--tiam mi forportos kun mi nur la
malhonoron kaj multe da batoj.

OSRIK

Tiel mi devas klarigi vian decidon?

HAMLETO

En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.

OSRIK

Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon.
(Foriras.)

HAMLETO

Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas;
ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi.

HORACIO

Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la
kapo.

HAMLETO

Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En
tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala
tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran
brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas
en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj
krevos. (Eniras nobelo.)

NOBELO

Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna
Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li
sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras
ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.

HAMLETO

Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la
reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia
tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.

NOBELO

La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.

HAMLETO

En bona horo!

NOBELO

La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi
komencos batali.

HAMLETO

Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)

HORACIO

Vi perdos tiun ĉi veton, princo.

HAMLETO

Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam
ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti
al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom
malhelpas.

HORACIO

Ne, kara princo...

HAMLETO

Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona
antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.

HORACIO

Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi
zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.

HAMLETO

Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto
direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos
poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos
nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta.
Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli
frue forlasas. Ĝi estu!

(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun
rapiroj k. t. p.)

REĜO

  Hamleto, venu kaj amike prenu
  Tiun ĉi manon!

(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)

HAMLETO (al Laerto).

                  Vi al mi pardonu,
  Sinjoro! mi al vi maljusta estis,
  Sed vi pardonu pro honoro via.
  La ĉirkaŭantoj scias--kaj sendube
  Vi ankaŭ aŭdis--mia kapo estas
  Malsana. Mia ago, kiu forte
  En vi ekscitis tutan la animon
  Kaj la honoron,--mi pri ĝi konfesas:
  Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto
  Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe
  Se de si mem Hamleto nun disiĝis
  Kaj li nur tial faris la ofendon,
  Ke li nun estas ne li mem,--ja tiam
  Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto
  Rifuzas la ofendon. Kiu do
  Ĝin faris? La frenezo de Hamleto.
  Se tiel estas, tiam li ja mem
  La suferanto estas. La frenezo
  Hamleton malfeliĉan suferigas.
  Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj
  Konfeso mia senkulpigu min
  Nun antaŭ la grandanimeco via,
  Ĉar mi la sagon pafis trans la domon
  Kaj trafis kontraŭvole mian fraton.

LAERTO

  Naturo mia, kiu la plej multe
  Min devus instigadi al la venĝo,
  Nun estas jam kontentigita plene.
  Sed laŭ severaj leĝoj de l' honoro
  Ne povas mi paroli pri paciĝo,
  Ĝis pli maljunaj homoj de honoro
  Decidos ke, savante mian nomon,
  La pacon noble povas mi akcepti.
  Ĝis tiu tempo mi la amon vian
  Akceptos per la koro, sed batalos.

HAMLETO

  Volonte mi konsentas; kun konfido
  Mi nun batalos pro l' honoro via.
  Nun donu la rapirojn, venu!

LAERTO

                              Venu!

HAMLETO

  Mi volas esti kamp' por via gloro;
  Sur mia nelerteco via arto
  Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto.

LAERTO

  Vi mokas, princo.

HAMLETO

                    Ne, je mia vorto!

REĜO

  Nun donu la rapirojn, juna Osrik!
  Vi scias ja la veton, fil' Hamleto?

HAMLETO

  Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto
  Konfidis ne al tute ĝusta mano.

REĜO

  Pro tio mi ne timas; mi ja vidis
  Skermadon de vi ambaŭ. Li allernis,
  Sed tial oni donis al ni cedon.

LAERTO (pesante rapiron en la mano).

  Tro multepeza, mi alian volas.

HAMLETO

  Mi prenas. Ĉiuj de egala longo?

(Ili preparas sin al la skermado.)

OSRIK

  Jes, via princa moŝto.

REĜO

                          La botelojn
  Da vino metu prete sur la tablon!
  Se en l' unua fojo aŭ la dua!
  Hamleto trafos aŭ en tria fojo
  Rebatos la ekbaton, tiam tuj
  Ektondru laŭte ĉiuj pafilegoj;
  La reĝo tiam trinkos pro la sano
  De sia fil' Hamleto kaj li ĵetos
  En la kalikon perlon, kies kosto
  Superos ĉion, kion ĝis nun havis
  La reĝoj de Danujo en la krono.
  Pretigu la kalikojn! La trumpeto
  Anoncu al tamburo, la tamburo
  Al la pafilegisto, pafilego
  Al la ĉielo, fine la ĉielo
  Anoncu al la tero: nun la reĝo
  Pokalon malplenigas pro Hamleto!--
  Komencu do batalon; vi, juĝistoj,
  Atentu bone!

HAMLETO (al Laerto).

               Venu do, sinjoro!

LAERTO

  Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)

HAMLETO

                          Unu!

LAERTO

                               Ne!

HAMLETO

  Juĝistoj diru.

OSRIK

                  Vere, jes, trafite.

LAERTO

  Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon!

REĜO

  Halt'! Donu vinon!--Nun, Hamleto mia,
  La perlo estas via. Vian sanon!
  Vi prenu la pokalon!

(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)

HAMLETO

                       Ne, mi devas
  Antaŭe fini! (Al Laerto.)
                Venu! (Ili skermas.) Nun denove
  Trafite! Kion diras vi?

LAERTO

                          Tuŝite!
  Tuŝite, mi konfesas.

REĜO

                        Nia filo,
  Vi venkas.

REĜINO

             Li varmiĝis, li laciĝis.
  Hamleto, prenu mian tukon, viŝu
  La ŝviton de la frunto! La reĝino
  Feliĉon vian trinkas nun!

HAMLETO

                             Patrino...

REĜO

  Gertrudo, vi ne trinku!

REĜINO

                          Mi deziras,
  Permesu, mia edzo, mi vin petas.

REĜO (flanken.)

  La vino venenita! Ŝi pereis!

HAMLETO

  Patrino mia, mi ankoraŭ trinki
  Ne povas. Mi tuj finos.

REĜINO

                          Venu, filo,
  Mi viŝos vian ŝviton de l' vizaĝo.

LAERTO

  Nun mi lin trafas, reĝo.

REĜO

                            Mi ne kredas.

LAERTO (flanken).

  Kaj tamen kontraŭ mia konscienco!

HAMLETO

  Laerto, venu, nun la trian fojon!
  Vi ludas; mi vin petas, batu forte;
  Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn.

LAERTO

  Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)

OSRIK

                   Sur la ambaŭ flankoj
  Nenia rezultato.

LAERTO

                   Nun vin gardu!

(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la
rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)

REĜO

  Disigu ilin, ili tro varmiĝis.

HAMLETO

  Ne, ne, ankoraŭ unu fojon! (La reĝino svenas.)

OSRIK

                              Haltu!
  Rigardu la reĝinon!

HORACIO

                       Ambaŭ sangas.--
  Kiel vi fartas, princ'?

OSRIK

                          Kiel vi fartas,
  Laerto?

LAERTO

          Ve! Mi estas nun kaptita
  Per la kaptilo mia propra! Juste
  Min mem perfido mia pereigis!

HAMLETO

  Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas?

REĜO

  Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon.

REĜINO

                                     Ne!
  La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto!
  Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.)

HAMLETO

  Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn!
  Elserĉi la krimulon! (Laerto falas.)

LAERTO

                        Jen, Hamleto:
  Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis,
  Nenio en la mondo vin nun savos;
  Eĉ duonhor' da viv' al vi ne restas.
  La ilo de la krim' en via mano
  Troviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla,
  Ke la rapiro estis venenita.
  Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo:
  Rigardu, nun mi kuŝas, por neniam
  Leviĝi plu. Patrino via ankaŭ
  Nun venenita... Fino... Mi ne povas.
  La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo...

HAMLETO

  La pinto ankaŭ estas venenita?
  Nu, faru do, venen', laboron vian! (Trapikas la reĝon).

REĜO

  Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankoraŭ!

HAMLETO (devigante la reĝon trinki el la pokalo).

  Vi trinku, mortigisto, adultulo,
  Abomeninda, malbenita dano!
  Eltrinku la pokalon kun la perlo!
  Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.)

LAERTO

                       Li meritis.
  Li la venenon miksis por ni ĉiuj.
  Hamleto nobla, antaŭ nia morto
  Ni kore nin pardonu reciproke!
  Mi liberigas vian konsciencon
  De l' mort' de mia patro, ankaŭ vi
  Pardonu min pro via morto! (Li mortas.)

HAMLETO

                             Dio
  Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.--
  Mi mortas, Horacio!--Nun adiaŭ,
  Reĝino malfeliĉa!--Kaj vi ĉiuj,
  Vi tremas pro okazo la terura,
  Vi estas palaj mutaj atestantoj...
  Se mi nur havus tempon... Ha, la morto
  Arestas tre rapide... mi tre multe
  Al vi rakonti povus! Tiel estu!
  Mi mortas, Horacio, tamen vi,
  Vi vivas,--senkulpigu kaj klarigu
  Min kaj aferon mian al la homoj.

HORACIO

  Ho ne! Mi nun ne volas resti dano,
  Mi ankaŭ apartenas al romanoj:
  Ankoraŭ restis vin' en la pokalo...

HAMLETO

  Ho ne, amiko! Se vi estas viro,
  Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon!
  Ho, Dio! Kia nomo post mi restus,
  Se vi, la sola, kiu ĉion scias,
  Forlasus nun la mondon! Ho, amiko,
  Se vi min iam portis en la koro,
  Retenu vin ankoraŭ de l' ĉielo
  Kaj vivu en la mondo abomena,
  Por savi mian nomon per rakonto
  De mia historio.

(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)

                   Kia bruo?

OSRIK

  La juna Fortinbras nun el Polujo
  Revenas post la venko kaj milite
  Salutas la senditojn de Anglujo.

HAMLETO

  Mi mortas, Horacio! La veneno
  Jam la spiriton mian neniigas;
  Kaj la sciigon el Anglujo mi
  Ne povas plu atendi; sed, amiko,
  Mi antaŭdiras, ke l' elekto falos
  Sur Fortinbrason; kaj la voĉon mian
  Antaŭ la morto mi al li fordonas.
  Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭ
  La tutan historion de la faktoj.--
  La resto do--silento! (Li mortas.)

HORACIO

                        Nobla koro
  Nun ĉesis bati! Kara mia princo,
  Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝeloj
  Plej puraj al vi kantu dorman kanton!--
  Pro kio batas la tamburo? (Marŝo post la sceno.)

(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)

FORTINBRAS

                            Kie
  Fariĝis la terura dramo?

HORACIO

                            Kion
  Vi volas vidi? Se ian malĝojon
  Aŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi.

FORTINBRAS

  Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto,
  Kiela festo estas nun en via
  Palac' eterna, se per unu fojo
  Vi tiom da oferoj reĝaj buĉis?

UNUA SENDITO

  Terura vido! Ni kun la sciigoj
  El Anglolando venas tro malfrue.
  Nun estas surdaj la oreloj, kiuj
  Aŭskulti devus la raporton nian,
  Ke la ordono estas plenumita,
  Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas.
  Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?

HORACIO

  Li certe ne, se li eĉ estus viva;
  Ĉar li mortigi ilin ne ordonis.
  Sed ĉar rapide post la sanga faro
  Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo,
  (al la senditoj) Vi el Anglujo,--tial nun ordonu
  Ke oni metu la mortintojn alte
  Sur katafalkon antaŭ la popolo
  Kaj mi rakontos al la nesciantoj,
  Kiele ĉio tio ĉi fariĝis.
  Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn,
  Vi aŭdos pri okazaj juĝofaroj
  Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj,
  Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo,
  Kaj pri insidoj, kiuj returniĝis
  Kaj falis sur la kapon de l' krimuloj.
  La tutan veron mi al vi raportos.

FORTINBRAS

  Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvoku
  La regnajn prezentantojn al kunveno!
  Mi nun akceptas kun malgaja koro
  Feliĉon mian. Sur la danan tronon
  Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos,
  Ĉar nun l' okazo tion ĉi postulas.

HORACIO

  Pri tio ankaŭ ion mi parolos;
  Pri tio ĉi raportos mi la voĉon
  De tiu, kies voĉon multaj sekvos.
  Sed ni rapidu kun la elektado,
  Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭ
  Tre forte incititaj, kaj intrigoj
  De malbonuloj povus nun facile
  Elvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn.

FORTINBRAS

  Kvar kapitanoj portu sur la trono
  La korpon de Hamleto: se li vivus,
  Sur ĝi li certe sidus la plej noble
  Kaj la plej reĝe. Ĉe l' funebra iro
  Aperu plene la parad' milita!
  Forprenu nun la korpojn! Tia vido
  Konvenus nur al kampo de milito.
  Ordonu nun komenci la pafadon!

(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas
pafadon.)



KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D^o ZAMENHOF


FRANCUJO.--HACHETTE kaj K^o, 79, Boul. St-Germain, Paris


LIVRES D'ÉTUDE

Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50

Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de
Beaufront                                                           » 75

Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront         2  »

Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de
l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront    » 50

Thèmes d'application, _Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de
l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront    2  »

Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux                        1 50

Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par
M. Marissiaux                                                       1  »

L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier                  » 75

Corrigés des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et
M. Procureur                                                        » 50

Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart.                         » 30

Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront                1 50

Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup d'objections._
(Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront                  » 30

Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français,
par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot                           2 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître      » 40


TEKSTOJ EN ESPERANTO

Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot       » 75

Devjatnin. _Verkaro._                                               2  »

Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S^oj Lallemant kaj Beau.       1 25

Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado
Esperantaj_, de L. de Beaufront.                                    1  »

Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.                           2 50

Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D^ro Zamenhof.    3 50

Fundamento de Esperanto, de D^ro Zamenhof                           3  »

Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto._                            » 30

Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D^ro Zamenhof.           2  »

Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert                   » 50

Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita
Antologio Internacia, de Grabowski                                  2  »

Kurso tutmonda, de E. Gasse.                                        » 75

Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio           » 60

La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant      » 75

La Komerca sekretario, de Ros Sudria.                               » 50

Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac.                     » 60

Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_, tradukita
de S. Meyer                                                         » 75

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard                 » 75

Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer                        » 75

---- _Don Juan_, tradukis Emile Boirac.                             1 50

Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C.       2  »

Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe.                » 75

Perrault (Ch.). _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de
Sinjorino Sarpy.                                                    1  »

Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe.                           2  »

Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj)                       » 25

Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe    » 75

Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D^ro Vallienne.    » 60



Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof

A LA MÊME LIBRAIRIE

Tutmonda Jarlibro Esperantista

ENHAVANTA LA

Adresarojn de D^ro ZAMENHOF

1906

Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient:
plus de 30000 adresses d'Espérantistes dans le monde entier, les
renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les
livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.

Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50

    *  *  *  *  *

Internacia Scienca Revuo

Revue mensuelle scientifique rédigée

EN ESPERANTO

Paraissant depuis le 1^er Janvier 1904

COMITÉ DE PATRONAGE:


Société française de physique, Société internationale des Électriciens,
MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel,
Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, G^al Sébert, membres de
diverses académies.


RÉDACTION:

  P. FRUICTIER
  _27, boulevard Arago,
 PARIS_

ADMINISTRATION:

  HACHETTE & K^o
  _79, boulevard Saint-Germain,
 PARIS_


  ABONNEMENT ANNUEL
  France   6 fr. 50
  Etranger 7 fr.
  UN NUMÉRO: 60 centimes.

    *  *  *  *  *

Mendelejev.--Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero » 30

Ch. Richet.--La Spontanea Generado » 30

    *  *  *  *  *

742-06--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--P7-06.



Notoj de la tekstpreparinto:

Mi translokigis la antaŭreklamojn ĉe la fino de la teksto. Provizon
de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris sen
rimarkoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Hamleto, Reĝido de Danujo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home