Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Mondo kaj koro - Poemoj de K. de Kalocsay
Author: Kalocsay, Kálmán, 1891-1976
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Mondo kaj koro - Poemoj de K. de Kalocsay" ***


  MONDO
  KAJ KORO

POEMOJ DE

K. de KALOCSAY


BUDAPEST, 1921.

„PER ESPERANTO AL LA TUTMONDO“



Esperanto Presejo de Markovits kaj Garai, Budapest.



ENHAVO:

        Nova sento.                                  Paĝo

   1. Sonorilludo                                      3
   2. Ni laŭdu lin                                     5
   3. Pri nia kor’                                     6
   4. Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito  7
   5. Supren la korojn                                10

        Mondo kaj koro.

   6. Poploj en aleo                                  12
   7. Maldolĉa kanto                                  14
   8. Iras abiturient’                                15
   9. Se ekbrulus                                     18
  10. Brulpereo                                       19
  11. Ŝiritaj strofoj                                 20
  12. Silente, nigre                                  21
  13. Kiel la infano                                  22
  14. En memorlibron de knabino                       23
  15. Knabino en fenestro                             23
  16. Am’ ne estas                                    24
  17. Ribeleto                                        25
  18. Feina sorto                                     25
  19. Aglo kaj kolombo                                27
  20. Printempa sorĉo                                 28
  21. Printempo                                       30
  22. Somero                                          30
  23. Aŭtuno                                          31
  24. Aŭtuna fantazio                                 32



NOVA SENTO.



Sonorilludo.

  Vespere, en la kora, dolora monotono,
  Subite, jen, eksonas la sonorila sono

      Kun frapo ĝemanta,
      Kun voĉo tremanta.

  La batoj ekbruas, fenestron ekskuas
  Kaj milde ekfluas muĝado la sorĉa.
  Ho, son’ sonorila, vi tondrosimila
  Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!
  Doloro en koro sveninte dronanta
  Sufokas. Mi vokas al bronzo sonanta:

      Ho svingu la langon
      Vi tondre batanta!
      Ho, plend’ via granda
      Traringu la landon!
      Ho plendu la fonton
      De l’ sango riproĉo!
      Ho, tondru la voĉo,
      Ke fendu la monton!
      Estingu flamlangon
      De l’ sent’ malamanta,
      De l’ blinde flamanta
      Volinta la sangon.
      Atingu la kanto
      La koran profundon
      Por vindi la vundon
      Sangintan pro vanto.
      Ho sorĉu la senton
      Indulge lulante,
      Kaj larmojn rulante
      Eksolvu la penton!
      Ho ringo de kantoj!
      Vi fondu la rondon:
      Vi fandu la mondon
      En rond’ de amantoj!

  Kor’ brulas, voĉ’ lulas, min levas, mallevas,
  Pri l’ flamo de l’ amo flagranta mi revas:
  Ke ruĝaj flamlangoj disflugas tra l’ landoj,
  Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno,
  Kaj frate, en rondo solena, tra l’ mondo
  Ekmuĝas la ondo de l’ kant’ pri Kompreno...

      Sed, ho ve, tremante,
      Lastfoje ĝemante,

  Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,
  Kaj kaptas min denove dolora monotono...



Ni laŭdu lin...

--je memortago pri morto de nia Majstro.--

  Memora fest’ ... dolora fest’!
  Funebre ni solenas.
  Ho flugis for la flam’ de l’ kor’,
  Ni kiun larme benas.

  Nek tondra son’ nun de kanon’,
  Nek sonoriloj festas,
  Nur batsonor’ de nia kor’
  Pri la solen’ atestas.

  En vasta mond’ malgranda rond’
  Ja estas nur la fratoj,
  Sed kun potenc’, majesta senc’
  Kuniĝas korobatoj.

  Ho kunsonor’ de nia kor’
  Funebru la benatan,
  De kies am’ flagranta flam’
  Kunfandis rondon fratan.

  Estingis sin la flam’ de l’ sin’
  Plu ĝia varm’ ne hardas,
  Sed staras jam fandaĵ’ de l’ am’
  Kaj spite frostoj--ardas.

  Ĝin flegu ni, ardegu ĝi,
  Ĝis el malgranda sfero
  Post vintra frost’ la Pentekost’
  Alvenos al la tero.

  Ĝis kun ĝojbril’ flamlangoj mil
  Tra l’ tuta mond’ disflugas
  Ĝis falas, jen, la peza ĉen’,
  Nun kiu langojn jugas.

  Ĝis en kompren’, eterna ben’
  Fratiĝos mondo tuta...
  Ni laŭdu Lin, ke aŭdu nin
  Homaro surdemuta.



Pri nia kor’...

  Ni estu fieraj, fratoj
  Pri nia kor’,
  Pri ĝiaj doloraj batoj!

  Ĉar estas la bat’ dolora
  En nia kor’
  Pro tuta la mond’ senkora.

  Nin mok’ kaj malam’ rigardas;
  Sed nia kor’
  Nur amon rebrilas, ardas.

  En vintro de l’ tempo nuna
  Jen nia kor’!
  Ĝi estas la brilo suna.

  Frostiĝas nun sent’ kaj larmo...
  Sun’: nia kor’
  Vanluktas kun la malvarmo.

  Sed venos, ho venos tempo
  Por nia kor’!
  Ni fidu je la printempo!



Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito.

--1919.--

  Nun pri armil’ kaj viro, pri paca batalanto
  El fund’ de l’ kor’ eksonu laŭdanta nia kanto!
  Ĉar kreis li miraklon, la tutan homan genton
  Per am’ unuigontan miraklan fundamenton.

    El mondo de l’ barakto, malam’, batalo, pelo
    Li volis montri vojon al alt-brilanta celo,
    Kaj montris li la vojon de l’ savo kaj de l’ bono!
    Sed, ho, orelojn surdajn atingis la admono.

  „Ho, mia kor’!“ li kantis, ĉar kaptis lin doloro:
  Pro tuta mond’ doloris la granda nobla koro,
  Por sangverŝanta mondo ĝi sangverŝante batis.
  Kaj kun doloro fajra ĝi amis kaj kompatis.

    Vir’ milda kaj modesta, sed forta kaj decida,
    Nek batoj de la sorto, nek homa mok’ perfida
    Starigi povis baron al lia fajrintenco,
    Li luktis per espero, obstino, pacienco.

  Kaj en batal’ li mortis, se ankaŭ ne per sabro
  Ĉevalo de l’ milito galopis tra l’ kadavro,
  Lin la Teruro venkis, sur lia freŝa tombo
  Baraktis kun pafita flugil’ la packolombo....

    Ĉu longe furiozos la pereiga flamo,
    Ke ankaŭ ami povas la hom’ nur per malamo,
    Ke amon al patrujo per tio li ekmontras,
    Ke al nacio fremda malbenon fulmotondras?

  Ĉu nin do turmentados eterne la malbeno,
  Ke genton de la gento forbaras malkompreno,
  Ke al aligentanoj la lango estas muta
  Kaj, se parolas, sonas nur blasfemad’ balbuta?

    Ĉu do ankoraŭ longe la hont’ terura restas,
    Ke hom’ al homo lupo, kruela lupo estas,
    Ke patro testamentas malamon al la ido,
    Ke venkas kaj triumfas rikane la perfido?

  Ke ruz’ diabla estas la diplomata moro,
  Ke la mortigon lertan ornamas brila gloro?
  Ke oni masbuĉadon en nom’ de Di’ aranĝas
  Kaj ke la pli potencaj la pli malfortajn manĝas?

    Jen estas mi Hungaro per ĉiu bat’ de koro,
    Per ĉiu gut’ de sango, per ĉiu gut’ de ploro...
    Mi forte radikiĝas en kara ter’ nacia,
    El ĝi suĉita estas ja tuta forto mia.

  Kaj volas mi, ke ĝia art’, manier’, kulturo
  Kunbrilu en la pompo de l’ paca mondkonkuro;
  Ĉar per pereo ĝia pereus io bela,
  Perdiĝus kvazaŭ unu kolor’ de l’ ark’ ĉiela.

    Etendas mi la brakojn por frata ĉirkaŭpreno
    Malsate je konsento, soife je kompreno...
    ...Kaj streĉas sin rigide al manoj miaj pacaj
    Indulge ne manplatoj, sed pugnoj nur, minacaj.

  Forsonas en dezerto la plorobtuza voko...
  Ho mian sekan gorĝon kunpremas jam sufoko,
  Detruas en animo terura kataklismo:
  Amata mia lando baraktas en abismo!

    Ho, super ĝia kapo glav’ Damoklesa pendas,
    Al la pli promesinto landpartojn oni vendas.
    Kaj ploras, ĝemas, plendas la forŝiritaj korpoj,
    Samkiel ĉe la tombo de la patrin’ la orfoj.

  Mi tamen ne blasfemas, malbenojn mi ne sendas,
  Laciĝis jam la brakoj, de longe sin etendas.
  Nun ilin, kun la lasta eksving’ de l’ malespero
  Eklevas mi, kriante el maro de l’ sufero:

    Ho, vi spirit’ benata de l’ paca batalanto
    Estingu la inferon de la nacia vanto!
    Ekfulmu via lumo en malespera nigro,
    Ke ektiminte kuru la diskarnanta tigro.

  La tigro verdokula de l’ malkonkord’, ĵaluzo,
  De l’ rabinstinkt’ nacia, de la perfida ruzo,
  Ke estu fine sekaj la fontoj de la ploro
  Kaj unu la ŝafaro, kaj unu la pastoro.

    Ke ŝultro ĉe la ŝultro laboru ĉiu lando,
    Kunplektu ilin forte de l’ amo florrubando.
    Sur via kun adoro florornamita tombo
    Ekflugu kun sonanta flugil’ la packolombo.

  Kaj kiel Dioniza festen’ per unu fojo
  Ekmuĝu tra la tero la ditiramb’ de ĝojo,
  Ke fine, sub la signo de l’ verdaluma stelo,
  Alvenu, ho alvenu sur teron la ĉielo.



Supren la korojn...

    Ho, kavaliroj de la nova sent’,
    Ekbruligantoj estu ni de l’ koroj!
    Flugu de kor’ al kor’ en homa gent’
    Hele flamantaj festaj fajrofloroj!
    Ĝemas mizere, en mallum’ dronante
    Tuta homaro sub malbona sorĉ’,
    Brilu al ili ĉie, lumdonante,
    Koro flamanta, kiel gvida torĉ’.

  Supren la korojn samideana rond’!
  Montru ni ilin al disonanca mond’!
  Ĉar en niaj koroj estas fundament’
  De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.

    Ho kavaliroj de la Pentekost’!
    Lukti ni devos en bataloj multaj:
    Jen malamikoj: la anima frost’,
    Blinda malam’ kaj malkomprenoj stultaj.
    Veoj alarmas por batal’ benata,
    Grandaj mizeroj vokas nin por arm’.
    Jen la armiloj: la laboro frata,
    Brak’ brakumanta kaj la kora varm’.

  Supren la korojn, samideana rond’!
  Montru ni ilin al disonanca mond’!
  Ĉar en niaj koroj estas fundament’
  De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.



MONDO KAJ KORO.



Poploj en aleo.

  ... Poploj staras en aleo...
  Ekiras vent’ kun laŭta veo.

  Ŝirita, trema ĝemospiro.
  Jen: venta kanto pri l’ sopiro.

  Kaj dum la vento vee blovas,
  La poploj treme sin ekmovas.

  L’ unua klini sin komencas,
  Ĝi al la dua riverencas,

  Sed ĝi al tiu vane zumas,
  La trian tiu amindumas.

  La tria flustras al la kvara
  Kun ama tremo foliara,

  Kaj tiel plu ... jen lud’ sencela
  Kaj malfeliĉa kaj kruela

  Kaj en la tuta vic’ la sama:
  Rifuz’ de am’, petego ama...

  Sovaĝe hurlas jam la vento:
  Sopir’, sopir’, sopir’, turmento...

  Sovaĝe ĝemas arb’ vipata
  De la sopiro senkompata...

  Reklini sin ... kaj miksus drone
  Sin branĉ’ kun branĉ’ kaj estus bone,

  Sed la proksim’, la certa havo
  Senloga estas kaj sen ravo,

  Sopiro je l’ neatingebla:
  Jen flam’ de l’ kor’ neestingebla...

  Ho, steloj en la frosta alto!
  Facila nub’ en flug’ sen halto!

  Flor’ sur la pint’ de l’ roko kruta!
  Sur frosta lip’ rifuzo muta!

  Ho, flor’ ravanta de l’ deziro,
  Ho, flor’--velkonta post deŝiro!

  Ĉu veas, plendas nun la vento
  Sub vip’ sovaĝa de l’ turmento,

  Aŭ, dum ni en doloro dronas,
  Ĉu rid’ infera ĝia sonas?



Maldolĉa kanto.

  Ekiri, kiel la migruloj...
  Sen cel’, sen hejmo vagi sola...
  Ne turnu sin plu la okuloj
  Al la ĉielo senkonsola!

  Nur ridi belon la naivan
  De la printempa floroĉarmo,
  Kaj lipon havi, sensoifan,
  Avare ŝpari je la larmo

  Rezigni pri ja vana lukto,
  (feliĉon ankaŭ venk’ ne portos),
  Rezigni pri la amvolupto
  Sciante, ke en naŭz’ ĝi mortos.

  Ne lasi plu, ke min ektentu
  Am’ de virino, de amiko.
  (Brilegaj aĵoj, sed, atentu!,
  Dissaltos, kiel sapveziko.)

  Kaj se espero ŝajnus, rava,
  Ne kapti ĝin per mano trema,
  Ĉar ĝi ne estas ŝnuro sava,
  Araneaĵ’ nur, ŝiriĝema.

  Kaj iri nur, sen cel’, sed fido,
  Sen idealoj, sen deziro,
  Sur vangoj, sen la ŝmink’ de rido,
  Kaj pri la mort’: kun ŝultrektiro...

  Kun frostaj vangoj, frosta sento
  Ekfali sur la bulon teran,
  Kaj kun la vekrianta vento,
  Ekkanti kanton malesperan...



Iras abiturient’...

  En splena sent’, ĉagrena sent’
  Jen koron ekkaresis
  Arĝentsonor’ de l’ rememor’
  Pri l’ tempoj, kiuj ĉesis.

  Ĝojriĉa temp’, feliĉa temp’
  De l’ knab’ facilanima,
  Ho vivabund’ en kora fund’:
  Viv’ estas ja senlima...!

  Senpena sort’ kaj plena fort’,
  Amika rondo varma,
  Kortuŝa fid’, plenbuŝa rid’
  Pri ia farso ĉarma.

  Ho ora viv’, ĝojflora viv’,
  Flugiloj ĝoj-frapantaj,
  Malĝoj’ kaj dub’: facila nub’...
  Projektoj dolĉe vantaj,

  Studenta temp’, ho venta temp’:
  Aĝ’ de l’ printempa vento!
  Ag’ de April’: en blanka bril’
  Burĝonas knabo sento.

  Naiva am’: soifa jam
  Je kis’ la lipo estas
  Kaj la admir’ per fabla mir’
  La amatinon vestas.

  Naiva poz’: do, sen ripoz’,
  Nur supren sur deklivo!
  Infana sonĝ’, ho, vana sonĝ’,
  Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo...

  Reportu brilon al la malĝojanto
  Malnova, kara kant’, adiaŭkanto:

    Iras abiturient’
    Jam for...
    Adiaŭ, ĉiu kunstudent’...!
    Jam for...
    La voj’ al hejm’ jen antaŭ mi,
    Filistro estos ankaŭ mi.
    Jam for... jam for...
    Ni kisu nin je lasta foj’.

  Infana sonĝ’, ho vana sonĝ’,
  Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo.
  Kaj svenas ĝoj’ kaj venas voj’
  Malsupren sur deklivo.

  En truda dev’ la fluga rev’,
  La sonĝa mond’ ekpalas,
  Flugila sving’ sen cel-ating’
  Lamiĝas--kaj ni falas.

  Nenie sav’... Nek ama rav’
  Nin helpas por leviĝo.
  Ĉar ĝenas nin, ke venas fin’:
  Aŭ tromp’ aŭ senreviĝo.

  Amika rond’... Ĝin portas ond’
  Malpura: lukt’ por vivo.
  Malam’, malpac’, barakt’ kaj lac’
  Envio, monsoifo.

  Kaj post esper’ la malprosper’
  Eterna kaj rigida
  Splenigas nin, plenigas nin
  Per saĝo tre acida:

  Por kio lukt’: acida frukt’
  Ja estas la espero
  Kaj ĝi de sur branĉ’ sen matur’,
  Defalas al la tero.

  Do lasu nur: viv’ pasu nur,
  Ĉar estas ver’ ordona,
  Ke estas mond’ kaj restas mond’
  Malĝoja kaj malbona.

  Ho ploru, ploru kun la ekploranto
  Malnova, kara kant’, adiaŭkanto:

    Iras abiturient’
    Jam for...
    Adiaŭ ĉiu kunstudent’...
    Jam for...
    La voj’ al hejm’ jen antaŭ mi,
    Filistro estos ankaŭ mi.
    Jam for... jam for...
    Ni kisu nin je lasta foj’...



Se ekbrulus...

  El mia, pro l’ sopir’ brulanta kor’
  Ardante fluas mia amsufero.
  Metal’ rigida el fluanta fero’
  Obtuza vers’ fandiĝas el dolor’.

  Jen kanto, kvazaŭ sonorilsonor’
  Funebron soniganta tra l’ aero,
  Jen kant’ sovaĝa, kant’ de l’ malespero:
  Nenie bril’, nenie helkolor’.

  Ho, se ekbrulus en vi ama flamo
  Kaj koron de l’ eterne vin amant’
  Karesus vi per via vera amo.

  Ho kara, tiam estus mia kant’
  El ĝoja or’ farita brilornamo
  Por via kap’, kun pompa diamant’.



Brulpereo.

  Am’, artfajraĵo milkolora!
  El kor’ ekflagras vi subite.
  Mi ekbruligis vin. Ravite
  Mi ĝojis pri fajrejoj viaj.

  Espersteletoj verdradiaj
  Brilante tra l’ animo lumis
  Kaj karesante milde zumis
  Pri l’ feliĉego alvenonta.

  Kaj el la koro fajrofonta
  Flagradis flamo bluehela:
  Revado pri plezur’ ĉiela:
  Pri lip-sur-lip’, kaj kor-ĉe-koro.

  Ho, pluv’ arĝenta, pluv’ el oro,
  Ho, dolĉaj flamoj rozkoloraj,
  Ho, dolĉaj sentoj fajrofloraj
  De laŭstudenta am’ naiva...

  Sed ruĝo de l’ sopir’ soifa
  Raketis, falis sur la koron.
  Mi sentis akran bruldoloron,
  Mi tamen ludis plu kuraĝe.

  Kaj nun malhele kaj sovaĝe
  Leviĝis en violkoloro
  La pezaj flamoj de l’ doloro...
  Ektremis mi ĉe l’ ekrigardo.

  Kaj venis kun bruliga ardo!
  Purpur’ terura de l’ pasio
  Galopas fajro jam tra ĉio...
  Mi time miras ĝian svingon.

  Mi krius jam, ho ve, estingon!
  Brulvundoj veas sur animo.
  Kaj kreskas jen la brul’ sen limo,
  Jam kri’ por helpo vane sonas.

  Stertore mi en flamoj dronas,
  Sangnuboj antaŭ la okuloj...
  Ve, mi pereas en la bruloj
  De l’ artfajraĵo milkolora.



Ŝiritaj strofoj.

  Memoro, mola lito muska!
  Min kial la sopir’ embuska
  Forpelas de vi ĉiam...

  Ĝemspiron ĵetas la sopiro
  Kaj refalinta ĝemospiro
  Ekbatas koron ŝtone.

  Se brakojn mi al nokt’ etendas,
  Se savan voĉon mi atendas,
  Neniam venas voko.

  La lum’ de l’ sonĝoj iĝas blinda,
  La blu’ de l’ sonĝoj--paliĝinta
  Malplen’ kaj nigro ĉie.

  Kaj mi sveninte, pale kuŝas
  Kaj mian lacan koron tuŝas
  Per brulostampo la dolor’...



Silente, nigre...

  Silente, nigre kuŝas mia sento
  Simile al la ond’ de l’ nokta mar’,
  Se kaŝis sin la lun’ kaj la stelar’,
  Se kuŝas en laŭsvena dorm’ la vento.

  Dolora sent’, ho kuŝu en silento...
  Brilanta penso kaj brilanta far’
  Jam vane lumus tra la nuba bar’,
  Ventege vane vipus vin turmento.

  Ĉar ŝi, la ŝip’, por kiu vin sopir’
  Perfortis, pelis al freneza peno,
  Neatingebla estas por dezir’;

  Kuŝante jam feliĉe en haveno,
  Ve, en la brakoj de alia vir’
  Kun senkonscia arda ĉirkaŭpreno.



Kiel la infano...

  Ho vivo, min lacigis via vojo.
  Suferon veran
  Ne povas doni al mi la malĝojo.

  Se la dolor’ sur mia brust’ genuas,
  Mi laŭte ne ekkrias:
  Mi kutimiĝis al ĝi, mi enuas.

  Ho viv’, sen peno, sen ribel’, ĉagreno
  Mi vin trenadas:
  Kaptito trenas ŝarĝon de l’ kateno.

  Se brilas ĝoj’, mi ĝin kun spleno spita
  Rigardas, kvazaŭ
  Ornamojn de l’ katen’ la hom’ kaptita.

  Jes, vivo, min lacigis via vojo
  Korpuŝon veran
  Jam donas al mi nek malĝoj’, nek ĝojo.

  Mi estas pri vi, kiel la infano
  Pri la ludilo.
  Li ĝin enuas, ĵetus for el mano,

  Li ĵetus for, kaj tamen, se ĝin oni
  Forpreni volas,
  Li ploras, veas kaj ne volas doni.



En memorlibron de knabino.

  Kvieta, dolĉa estu via viv’
  Kaj gaja, kiel ludo de infanoj
  Dancantaj vigle, manoj en la manoj
  Je maj-maten’ sur suna montdekliv’.

  Se venas ankaŭ iom da dolor’
  Ĝi estu, kiel siluet’ de mano,
  Se ombroludon ludas la infano:
  Facila, farsa, flirtu baldaŭ for.

  Deziroj, kiel ŝafidetoj, ĉie
  Vagadu vigle, pro l’ odor’ ebrie
  Sur verdaj kampoj inter florornamo,

  Ĝis fine ilin kun vipanta pelo
  Direktos al la ununura celo
  Paŝtist’ sovaĝa: la unua amo.



Knabino en fenestro.

  Florante vi en la fenestro sidas,
  La strattumulton vi mirante vidas,
  Kompato dolĉa tuŝas mia ĉe koro:
  Sort’ via estas, kiel sort’ de floro.

  Etendas sin jam manoj florŝirantaj,
  Viajn petalojn havi dezirantaj,
  Sed ho ne ties, kiun vi salutus
  Per klin’, kaj lipojn per miel’ vi ŝutus.

  Okul’ ekbrilos, koro ekfrapetos,
  Se venos, kaj la ŝnurŝtuparon ĵetos
  De la esper’ naskita sonĝo-vir’
  El sonĝoj alvenanta kavalir’--

  Aŭ koron, vangojn, dum atendo vana
  Enmaskos tempo, la kruelemana
  Per frosta krusto kaj per velkosign’.
  Kaj vi fenestron fermos kun rezign’.



Am’ ne estas...

  Ho, am’ ne estas ludo,
  Sed forta sorta trudo.
  Ĝi svingas sian vipon
  Al lip’ pelante lipon.

  Ni timas ĝian baton,
  Kapricon, senkompaton,
  Sub ĝia jug’ ni svenas...
  Kaj tamen ĝin ni benas.



Ribeleto.

  Ho, kiom da bataloj en la mondo!
  Egale estas, kio ajn min gvidus,
  Nur foje jam min mi batali vidus.

  Ĉu do ne estas, kiel ĉiu homo,
  Knedita mi el karno kaj sopiro,
  Ke sidas mi inerte, kun ĝemspiro?

  Ĉu do utilas, ĉu al iu plaĉas,
  Ke jen, mi estas bona, kiel pano,
  Kaj mi sekiĝas, aŭ min mus’ formaĉas...



Feina sorto.

  Feino vivis en la lag’
  Kun viv’ soleca kaj kvieta
  Kaj al la bord’ je unu tag’
  Alvenis juna vir’ poeta.

  Kaj bela estis la junul’
  Kaj bukla lia brunhararo,
  Ardante brilis sorĉa brul’
  En lia nigra okulparo.

  Ekvidis ŝin la juna vir’,
  Ekflamis lia kor’ amema,
  Li kantis kanton pri l’ sopir’
  Kaj vokis ŝin per voĉo trema.

  Solecon frostan de l’ fein’
  Neniam tuŝis voĉo tia,
  Ensorĉis por eterne ŝin
  La okulparo flamradia.

  Kaj plenumiĝis ŝia sort’,
  Tra l’ koro boris amo-sago
  Tirate de ravanta fort’
  Sen vol’ ŝi venis el la lago.

  Iliajn lipojn ama brul’
  Kunfandis. Vane vokis ondo.
  Ŝi, man’ en mano kun junul’,
  Ekiris al mortema mondo.

  Kaj estis por eterne for’
  Fedigno virgulina, sorĉa,
  Ŝi donis ĝin plezure por
  La ravo de la amo dolĉa.

  Kaj ne ekfloris plu narcis’
  Se lipojn ŝi por rid’ malfermis,
  Ne milda flor’, sed fajra kis’
  Sur ŝiaj ruĝaj lipoj ĝermis.

  Kaj se ekkaptis ŝin dolor’,
  L’ okuloj plu ne perlojn rulis.
  Sed vera, homa, sala plor’,
  Varmega larm’ en ili brulis.

  Kaj ĉiam pli kaj pli da larm’
  Elgutis al ŝi el okulo,
  Ĉar, ve, ekvelkis ŝia ĉarm’,
  Kaj ŝin forlasis la junulo.

    *

  Feinoj, estas la destin’
  Por vi kruela kaj malbrila.
  La sort’ elekti trudas vin,
  Elekto estas malfacila:

  Fevivon frostan vivi sur
  La koro kun glacia krusto,
  Aŭ en pasema amplezur’
  Ekvelki sur la vira brusto.



Aglo kaj kolombo.

  Rideto, jen, sur mia vang’ ekfloris
  Hodiaŭ, pale strange kaj kun tim’.
  Dum nova movo pro la malkutim’
  Vizaĝo mia kvazaŭ ekdoloris.

  Pro l’ mond’ malica ĝemis mi kaj ploris,
  Ĉar ho, plorinda estas ĝi sen lim’;
  Dolor’ kruela sidis sur anim’
  Kaj kiel aglo, ungojn ĝi enboris.

  Sed kun esper’ ravanta nun mi ridas,
  Ĉar jen, kolombon dolĉan nun mi vidas,
  Mi vidas nun, virino kara, vin.

  Kaj certe mi atendas la miraklon,
  Ke venos, venos de l’ doloro fin’:
  Ke la kolombo venkos nun la aglon.



Printempa sorĉo.

  Flirtanta eta papili’
  Flugadas super kampa vojo.
  Ho, en lazur’ flugpendu nur!
  Mi nun forgesas pri l’ malĝojo

  Kaj tuta la flugila polv’
  Pentrinta mian infanmanon
  Surpluvas min, kaj al la sin’
  Ĝi portas post doloro sanon.

  Kun kis’ tumultas al la kor’
  De l’ infanaĝo mil memoroj,
  Nenie pent’, malĝoja sent’,
  Kruela aro de l’ doloroj.

  Mi serĉas: kien estas for
  Amdorn’: malnova dolorilo...?
  Jen, en la kor’ arĝentsonor’:
  Ĝojŝafidet’ kun sonorilo.

  Ho ora sun’, ho silkĉiel’!
  Facila nub’ el purarĝento!
  Printemp’ sen lim’! El la anim’
  Rifuĝas ĉia splena sento.

  La kamp’, sonanta ondfein’,
  Ornamis buklojn nun per floroj
  Ŝi kantas jen, sin banas en
  Rivero dolĉa de l’ odoroj.

  Ho, kia tril’ de l’ birda ar’!
  Sur arboj dolĉa floro-ĉarmo!
  Kun laŭta ĝem’ ĉu do mi mem
  Min lavis per maldolĉa larmo?

  Ho, vi mensogis al mi, kor’,
  Ke estas tuta viv’ sufera,
  Ĝojkriu nun, eksciu nun
  Ke estis via vort’ malvera.

  Plezuro kia estas nun
  Doloron per kalkano jugi!
  Ho, kia ĝu’: sub brila blu’
  Sur kamp’ ekkuri... suprenflugi...



Printempo.

  Nun tiklas la herbojn petole la vento,
  Nun tiklas la koron sopiro flugila...
  La kampon silkharan per ombro facila
  Dorlote karesas nubet’ el arĝento.

  En vesto odora kaj blanka la branĉo
  Ridetas kun ros’ sur burĝon’ sia ĉarma.
  Vi pensus, kun ĝojo hontema kaj larma
  Fraŭlino atendas je ven’ de l’ fianĉo.

  Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron,
  En brila aer’ papilioj promenas,
  Delogas, kisinte forlasas la floron.

  La rav’ de l’ ĝermado kaptite min tenas,
  Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron...
  Ho, dolĉa ... volupta ebrio ... mi svenas...



Somero.

  Ĝis limoj de l’ vido ondadas tritikoj.
  Jen flava mareg’ sub ardanta sunbrilo...
  Sub propra la ŝarĝo jam antaŭ falĉilo
  La kapojn ekklinas humile la spikoj.

  Virino benata, la Tero Patrino
  Infanojn alvokas: do venu, ho homoj,
  Kaj suĉu el sukoj kaj el la aromoj,
  Infanoj avidaj, do venu al sino.

  Kaj ili alvenas, kaj venas ne vane,
  Kaj falas la beno abunde, sen fino
  Patrino amanta ĝin ŝutas plenmane.

  Sopir’ min ekkaptas: per pia kapklino
  L’ adoron ekmontri kaj fali infane
  Sur bruston benatan de l’ Tero-Patrino.



Aŭtuno.

  En flava arbaro aŭtuna mi kuŝas...
  Faladas zigzage kaj zumas folioj,
  Susuras la vento ĉe miaj tempioj,
  La frunton freŝige, karese ĝi tuŝas.

  Tra l’ arboj filtriĝas nur kvazaŭ murmuro
  De psalmoj: kantado de vinrikoltantoj...
  Mi pensas: mortanton pripreĝas la kantoj
  Lasthorojn nun vivas la granda Naturo.

  Odoron elspiras mortante la floroj,
  Sur min folipluvon la arboj subsendas,
  Ho pompo funebra, aŭtunaj koloroj!

  Mi kuŝas, mi kuŝas kaj brakojn etendas
  Ebrie pro venta susur’ pro l’ odoroj...
  Mi ian miraklon aŭtunan atendas...



Aŭtuna fantazio.

  Jen, kiel virino en plena maturo,
  En plena beleco, sed sur la vizaĝo
  Jam kun la signetoj de l’ velko, de l’ aĝo,
  Baraktas volupte l’ aŭtuna Naturo.

  En varma ventspiro sopiro sufokas,
  Ĝemadas la arboj amsenton ebrian
  Kaj ŝiras de l’ korp’ ŝi la veston folian:
  Por am’ ŝi amanton: la sunon alvokas.

  Sed iĝis malvarma radio la suna:
  Ĝi kisi ne plu, jam karesi nur povas:
  Amanto fidela jam iĝis maljuna.

  Karesas li, fine kvieton ŝi trovas.
  Kaj ĉion ekregas silento aŭtuna...
  Nur foje folion la vento ekmovas.



EL LA HUNGARA LITERATURO

ĝis nun aperis en Esperanto:


Arpado Abonyi: Mallumaĵoj. Tradukis Paŭlo de Lengyel.

Zoltano Ambrus: La bazaro brulas. Tr. Dro Karlo Mezei. En la sama
kajero: A. Vay: La ŝtonpististo. Tr. Dro Adalberto de Rácz.

*Andreo Ady: La Wagram-Odo. Tr. Dro Rudolfo de Rajczy. En la sama
kajero: Ludoviko Biró: La infano. Tr. Adalberto Dobler kaj:
Julio Krudy: La Prauloj. Tr. Dro Rudolfo de Rajczy.

Arpado Berczik: Kiu ne povas plori... Tr. Dro Leono Loránd. (Tri
noveloj) En la sama kajero: Francisko Molnár: La kitklubo. Tr.
Izoro Kelemen kaj: Soma Guthi: Demandoj konfesigaj. Tr. F. Varga.

*Eŭĝeno Heltai: Gertie. Tr. Ferdinando Varga. (En la sama kajero
du originalaĵoj de Ferdinando Varga.)

*Francisko Herczeg: Marĉfloro. Tr. F. Göltl.

Francisko Herczeg: Hungaraj rakontoj. Tr. A. Panajott.

Maŭro Jókai: Du noveloj. (La edzino de falinto. Pola rakonto.)
Tr. Johano de Luczenbacher.

Kolomano Mikszáth: Fantomo en Lubló. Tr. Jenő Forster.

Francisko Móra: Kiam mi en ĉielo estis. (Kvar noveloj). En la
sama kajero: Vilhelmo Sz. Szigethy: Kitelo de virino Sankta
Anno. Stefano Tömörkény: Hirundoj. Miĥaelo Cserzy: Sur la vojo
de la malboniĝo. Tr. Dionizo Muzsnai.

Aleksandro Petőfi: Elektitaj poemoj. Tr. Dro Euĝ. Fuchs.

*Aleksandro Petőfi: Hungara Poemaro I. kaj. II. Tr. Dro R. Fiedler,
A. de Marich kaj Dro R. de Rajczy. En la kajero IIa poemoj ankaŭ
de Johano Arany, Danielo Berzsenyi kaj Miĥaelo Szabolcska.

Miĥaelo Vörösmarty: Ilonjo Bela. Tr. Dro Euĝ. Fuchs.


Noto: La libretoj per * signataj elĉerpiĝis!



En sama formo aperis:

  SES NOVELOJ
  de JÓKAI, MIKSZÁTH, HERCZEG kaj MOLNÁR.

  BONHUMORAJ RAKONTOJ
  de nuntempaj verkistoj.


Pri Hungarlando en Esperanto ĝis nun aperis:


Alvoko kaj Respondo de la Hung. Scienca Akademio.

Dr. L. Buday: La ekonomia unueco de Hungarujo.
Tradukis Rafaelo Bartal.

Gvidlibroj de Budapest, Szeged Arad, Hortobágy.

Kajero pri hungaraj banejoj.


Se Vin interesas Hungarlando, abonu la „Hungaran
Esperantisto-n“ (Szeged, Szentháromság-utca 30.)

  Esperantajn librojn, glumarkojn,
  afiŝojn gazetojn kolektas, vendas,
  peras, sciigojn havigas:

Hungara Esperanto Servo

Adreso: Paŭlo Balkányi, Budapest, VI., Hajós-u. 15.

VIA DEVO estas:

1) IDEALA = helpi la interkomprenon de la popoloj per disvastigo
de la ideo kaj literaturo de Esperanto!

2) PRAKTIKA = aliĝi al la Universala Esperanto Asocio, uzi kaj
uzigi ĝiajn servojn!





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Mondo kaj koro - Poemoj de K. de Kalocsay" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home