Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 8, August 1905
Author: Various
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 8, August 1905" ***


Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice.
However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

22. (Vol. II., No. 8.)

_Aŭgusto, 1905._

  THE
  ESPERANTIST

  La Esperanta Gazeto por la
  Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
Gardens Square, London, W.



CONTENTS.
                                                    Page
  Reminiscences, Part VIII.
    (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)                    113
  Notes on the Orient, Part II. (Col. H. K. Gordon)  114
  Esperantic Terms for Esperanto Grammar
    (by Dr. Lloyd)                                   116
  Strive! a Hymn  (by Maurice R. Keesing)            119
  A Letter to Godfather (translated by Elise Bauer)  119
  Month by Month                                     121
  An Easter Trip in Ireland (F. A. Meigh)            122
  A New Book about the French
    (review by Dr. Martyn Westcott)                  123
  Concerning Hunger (by E. W.)                       124
  The Grey Horse (F. E. Bearne)                      125
  The Young Financier (G. C. Law)                    125
  Saved from Death, Serial, continued
    from page 98 (by General Cox)                    126
  A Braille Dictionary (H. J. E. Thilander)          127
  A Terrible Adventure  (William Officer)            128
  The Old Father (by 10532)                          128



  MARQUE DÉPOSÉE,
  No. 13195.

  VISKO
  ESPERANTO.

Registered Trade Mark, No. 270,042.

BONEGA PROPAGANDILO.

Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto.

Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.

Bonvolu skribi por detaloj al--

  BUCHANAN, SCOTT & CO.,
    Garthland Street, Glasgow, Scotland.

Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."



The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

     * * *

  THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
  100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

     * * *

  LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
  100, Gracechurch St., Londono, E.C.



  ĈIUJ, NI POVOS
  PARADIZON IRI.

  Kiu bone trinkas,
  Tiu bone dormas.
  Kiu bone dormas,
  Tiu ne pensas malbone.
  Kiu ne pensas malbone,
  Tiu certe ne pekas.
  Nu, ĉar kiu ne pekas.
  Paradizon eniros.
  De nun, bone trinku.
  Kaj vi paradizon iros.

     * * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:--
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.



The "Review of Reviews"

  _Is the Best Magazine for Busy People.
  And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best
Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with
intelligent interest the great movements of Contemporary History.

  Post Free for Twelve Months, 8/6,
  10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.



NASKIĜO.

Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Northumberland House, Dover,
je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).



Correspondence Lessons in Esperanto.

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham
Grove, Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.


Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N.
Kun alilanduloj per ilus. p-k.

S-ro. G. Ledger, 24, Elvendon Road, Palmer's Green, N. Pri
literaturo, scienco, arto, kaj komerco. Ĉiam respondos.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).



THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

  ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
  SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W.
  AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
  FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro,
67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

22. [Vol. II., No. 8.]

  Subscription, 3s. Per Annum.
  Single Copies, 4d. net. Nos.
  2 to 13, 6d. each; Later issues
  4d. each, net.

AŬGUSTO, 1905.



FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._


"Du ovojn en ŝelo, kelnero!"

La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino
kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en ŝelo" kaj laŭ la
Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo,
tre bongustan kaĉan pudingon (batter pudding). La onklino insistas
ke pli kredeble ĝi estus ovaĵo, al kiu kritiko mi respondas ke mi
mem manĝis ĝin.

Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis manĝi ovojn en ŝelo sen
kulero anstataŭiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj
devas esti apenaŭ bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj
almenaŭ uzas kulerojn.

Pri tio mi tuj certiĝas. La kelnero revenas kaj li certe alportas
kuleron; li portas ankaŭ pladon surhavantan du ovojn dece en
buŝtuketo enfalditajn, kaj larĝan glason kiun li metas apud mia
telero, sed li _ne_ alportas ovingon.

"Ĉu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas.

"Ovingon!" li respondas per voĉo surprizita eĉ iom plendeta, "en
Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam
vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Ĉu mi preparos por vi la
ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la ŝelon kaj elverŝas
ĝian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ĉiam vidi
ĉu la ovo estas ankoraŭ taŭga por esti manĝota. Dum la varmega
vetero ovoj rapide difektas."

Sed malgraŭ la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute
el tranĉita vitro fabrikitan. Ĉe ĉiu finiĝo estis ingo, granda
ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis
la grandan ingon la negranda fariĝis la piedestalo kaj reciproke.

La sinjorino kiu ĝin montris al mi diris ke ĝi apartenis al ŝia
pra- aŭ pra-pra-avo, kaj mi ĝojis lerni, ke kaj ŝi kaj ŝia ovingo
estis el Angla deveno.

Ĉu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankoraŭ nescias, sed mi
preskaŭ tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas tranĉilojn.

"Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Ĉu Amerikoj ne eltrovis
la _Bowie_ tranĉilon. Ĉu ili ne estas eĉ konategaj pro siaj
tranĉiloj?"

Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ĉe la tablo de
Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Tranĉilo estas ilo
por tranĉi, ĉu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranĉi ĝi ne
estas, malgraŭ la nomo, _tranĉ_-ilo.

Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn tranĉilojn,
kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon
al la Amerika stanumita ilo, ĉar tiam kredeble mi povus eĉ tranĉi
viandon per ĝi. Ne, Amerikoj ne posedas tranĉilojn sed nur ilojn
por esti facile purigotaj.

Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj."

Oni ne bezonas longan serĉon por trovi la kaŭzon de tio ĉi. Mi
ĝin diros per tre malmultaj vortoj. _En Amerikujo ne estas servistoj
sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj._ Pli ĝuste diri ili nomas
sin almenaŭ ĉe la domoj, "helpantoj." "_Lucus a non lucendo._" Kiel
ofte mi estas aŭdinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj
malhelpuloj.

Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj;
antaŭe dirante ke kvankam ĉio kion mi priskribos estas vera ĝi
tamen ne estas vera por ĉiuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj
klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn
sola. Nature mi plej rimarkis tion kio ŝajnis al mi stranga.

En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe
ĉion kion li intencas manĝi. Ĉiujn la manĝaĵojn la kelnero
alportas samtempe kaj aranĝas ilin sur multego de negrandaj pladoj
en duonrondo, ĉirkaŭ la telero de la manĝanto, kiu sidas kvazaŭ
post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej
strangan miksaĵon.

Mi aŭdis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post
kelkaj minutoj de manĝado. "Tiun ĉi fojon," diris la kelnero, "ĉar
vi estas fremdulo, mi ĝin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne
reokazos."

En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon
post ĉiu manĝo. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan
atenton.

Foje mi incitetas la onklinon pri ŝia uzo de servistoj. Tio okazis
en unu el la Sudaj Ŝtatoj, kie la kelneroj estas ĉiuj nigruloj aŭ
(kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj:

Preskaŭ mi povas ankoraŭ nin vidi. Ni sidas ĉe la tablo
atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj
ventumante ŝin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo
estas ricevinta la ordonojn, kaj, ĉar ni iom longe atendas, la
onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta.

Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas,
ĉirkaŭatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon.

La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian
buŝtukon kaj kriegadi "_ŝ-ŝ-ŝ-u!_"

Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaĝa; ke oni kutimas
ĝin nutri; ke ĝi ne eĉ pensas iun mordeti.

Vane oni svingegas kaj _ŝ-ŝ-ŝ-u-as_.

Ratino estas ratino; sed ratino kun idarego----

La onklino insistas ke ni ŝanĝu la tablon, kaj elektas unu plej
eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenaŭ ni estas sidinta nin,
kiam aperas la skaraboj, ĉiu el ili grandegulo.

Feliĉe nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan
kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn.

Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankaŭ ke
ŝi nur dungis _kvin_ nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia
fantazio; sed mi ĉiam insistas ke ŝi uzis ses. Eble mi enkalkulas
la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino.

Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenaŭ _kelkaj_
el ili maĉas tabakon kaj ne _ĉiuj_ uzas kraĉujojn. Mi ne deziras
pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi
foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj.

"People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the
floor."

("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraĉi sur
la plankon").

Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj.

Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj
porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la
malpuraĵojn kiuj algluis sin al ĝi, mi----

Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran supraĵon. Mi preferas pensi
ke oni ne eĉ uzas ĝin por ĉirkaŭpaki la malvarmigujojn.

Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre ŝatas ilin. Tiu kiu
neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, freŝe eltiritan el
la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkaĵon.
Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj ĝin trinkas; la
onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas
alkutimiĝi al ĝi, kaj mi ne faris tion.

Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al
mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin."



ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

De Kolonelo H. K. Gordon.


La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj
estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj eĉ la viroj tre
amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, ŝipkurado,
vetado, kaj ĉiuj "_Marionette_" teatrajn ludajn. Ĉiuj sin banas
ĉiutage. Preskaŭ ĉiu viro estas tatuita. Preskaŭ ĉiuj portas
silkvestaĵojn.

"Rangoon," la ĉefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas
granda kaj prospera. Domoj estas preskaŭ ĉiuj konstruitaj el
tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj.

Riveroj estas tre longaj: oni povas vojaĝi sur la "Irrawaddy" pli ol
mil mejlojn sur vaporŝipo ĝis la Ĥinlandaj limoj. Multo da Ĥinoj
loĝas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj.

Strange diri, la Ĥinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili ĝin
akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas
tre bonaj ĝardenistoj.

La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata
pluvsezono, nome, de Junio ĝis Oktobro: falas ĉe havenoj de
"Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu
tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj
fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono
da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj.
Sekaj riveretkanaloj post mallonge fariĝas ŝaŭmaj kaj danĝeraj
torentoj.

Kiam tiuj torentoj trankviliĝas, oni povas plezure sin bani inter
pentrindaj ĉirkaŭaĵoj.

Ŝafoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj
vaporŝipoj de "Calcutta." Landanoj tre ŝatas fiŝojn: precipe la
malfreŝajn fiŝkunmetojn!

Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi.

Krom bonaj oranĝoj, la fruktoj enlandaj la plej ŝatataj estas la
"Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas
ĉiu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita.
Oni ankaŭ trovas la "Cachounut" (Kaŝunukson): servistoj ne volas
ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange,
tamen mi ĝin kredas vera.

La lingvo estas por Eŭropanoj tre malfacila: la pensadmetodoj
estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas
antikva "_Pali_," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ĉiam al la
pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskaŭ ĉiu
monteto apud urboj kaj vilaĝoj, kaj kvankam ĉiu Birmano devas pasi
por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe
la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas
monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj ĝin provizas.
Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita
ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Ĥinoj, la Budistaj Birmanoj povas
esti kruelegaj. Ili ofte fariĝas tre komplezaj, kaj kontente pagos
moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraŭe li
bone scias ke la pasero estas retenata per ŝnureto, por rekaptiĝi!
Li irigos ĉevalon ĝis ĝi estas mortonta: sed se ĝi mortus, li
dirus, "Tio ne estas mia kulpo."

La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolĉan
miksaĵon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke
fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorĝa
malsaneco certe sekvas.

Sovaĝmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed ĝia ĉefa
celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro
ĉiam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn
templojn. La preĝejaj orumitaj turoj ŝajnas mirinde graciaj en
la hela sunlumo, kun la verda kreskaĵaro postflanke, kaj la brila
rivero malsupre. Sur ĝiaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan
ĉisatan lignaĵon (ĉiam tektono), por kiun verki la ĉisisto
bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto ĝenerale enhavas
skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj:
kaj supre ĉion, estas ĉiam la "_Hti_," aŭ Reĝa ombrelo.

Ĉe la bestaro, estas iaj rimarkindaĵoj: ekzemple, ŝakaloj, kiuj
estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo,
sin trovas ĉe la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la
urbo, "Akyab," kaj nenie ĉe la sudflanko. Simile, la antaŭdiritaj
fruktoj, _Dujan_ kaj _Mangostin_, kreskadas ĉe la sudflanko de la
Riverego, "_Salween_" apud la urbo de "_Moulmein_" sed nenie ĉe la
nordflanko.

El multo da serpentoj, la plej danĝera estas la venena "Hamadryad"
aŭ "Reĝa Kobro," kiu ĉasas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj
estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj
alvenas ĉiujare ĉe la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas
pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke
estas bonŝance havi en sia domo la "Tŭktu," lacerton, makulatan
simile al truto: ĝi manĝas insektojn, kaj nokte vokas mistere el
plafono, "tŭktu, tŭktu."

Tiel ĉie en Hindujo, ĉiu stacio havas "_Gymkhana_" Klubo, aŭ
kunvenejo por Eŭropaj loĝantoj, kie sin trovas ĵurnaloj,
biblioteko, kaj ludoj. Malgraŭ malseka kaj varmega klimato, mi
vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo.

Oni povas vivadi sane per zorgo pri manĝado, trinkado, kaj
sunefikoj: tamen, ĉiam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur
junaj ŝultroj.

Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojaĝante al Islando,
apud la Arktika regiono, mi efektive resaniĝis, kaj poste la febro
neniam revenis. Tie ankaŭ oni facile resaniĝas de pulmaj kaj de
reŭmatismaj malsanoj.

Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ĉe
la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata
per boatoj: tiam ĝi estas ŝelata kaj polurata per maŝinaro ĉe
mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn
lerto povas distingi ĝuste: same, diru ni, kiel pomoj en Eŭropo.

Ĉe la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la
Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, ĉar ili rifuzis
manĝi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis
provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Eŭropoj ne povis
distingi ian diferencon.

(_Daŭrigota_).



ESPERANTAJ TERMINOJ POR ESPERANTA GRAMATIKO.

Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono,
kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por
Esperanto.

_La Aŭtoro ĉiajn rajtojn rizervas._


Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la
_British Esperantist_, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn
oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas ĝuste la plej
bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskaŭ ĉiuj, terminoj
devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankaŭ multe
uzataj de la modernaj Eŭropaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj
gramatikistoj estis tute ne tiel saĝaj aŭ originalaj kiel la
latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ĉi terminojn. Ŝajne
imitante ilin, reale ili faris la kontraŭon. Ĉar la antikva latina
gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine,
faris, tre saĝe, siajn terminojn ĉiuj latinaj. La rezultato estis
ke ĉiu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankaŭ
priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi.
Sed la modernaj gramatikistoj, preskaŭ ĉiuj, simple kopias la
latinajn terminojn, kaj forpelas la saĝan latinan metodon, doni
patrujajn nomojn al patrujaj aferoj.

Kaj estas ankoraŭ pli malkonvene uzi tiujn ĉi latinajn terminojn
en Esperanto. Ĉar Esperanto ofte donas al tiuj ĉi samaj terminoj
signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la
latina, kaj ankaŭ en la modernaj, lingvoj. D-ro Zamenhof ŝajnas
senti tion en la "_Plena Gramatiko_" (Krest, p. 254-6); ĉar li faras
kaj uzas, en tiuj du paĝoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj
terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta.

La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj,
kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe
da mono por pagi la instruadon. D-ro Zamenhof vidis tion kaj diris
ĝin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro
apartenos ĉiam al tiuj ĉi klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri
iuj gramatikaj terminoj: ĉar la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj
instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufiĉa por nia
terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn
gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro.

Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antaŭ la Bulonja
Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi
la naŭ ĉefajn partojn de la parolado, kiel la ĉefaj instrumentoj
de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi
la sufikson "-ilo":--

 _Paroliloj._

1. Artikolo         La-ilo = La instrumento, "la."
2. Substantivo      Nom-ilo = La instrumento, de nomado.
3. Adjektivo        Ec-ilo = La instrumento, por esprimi ecojn.
4. Adverbo          Tiel-ilo = La instrumento, de maniero.
5. Pronomo (parte-) Pro-ilo = La instrumento, anstataŭ nomilo,
                                ecilo aŭ tielilo.
6. Verbo            Dir-ilo = La instrumento, por diri ion.
7. Prepozicio       Rilat-ilo = La instrumento, de nomilorilatoj.
8. Konjunkcio       Kunig-ilo = La instrumento, de kunigo.
9. Interjekcio      Kri-ilo = La instrumento, de kriado.

Sed sub ĉiu el tiuj ĉi ĉefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj
vortoj, kiuj dividas ĉiam la klason de vortoj signifitaj de ĉiu el
tiuj ĉi naŭ nomoj en pli malgrandajn (aŭ sub-) klasojn. Estas ofte
_eciloj_, kiuj faras tion,--ne _nomiloj_. Mi prenos la naŭ serie,
kaj penos fari Esperante por ĉiu la subvortojn, kiujn ĝi bezonas:
kaj mi uzos tie ĉi ĉiun novan vorton, post esplikado de ĝi.

1. _Lailo_ bezonas du gramatikajn _ecilojn_ por signifi (1) sian
montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en
"la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina
la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua.

2. _Nomilo_ bezonas (1) la du _ecilojn_ "propra" kaj "komuna," kaj
ankaŭ (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ĉiu nomilo
estas aŭ propra aŭ komuna, kaj ankaŭ, aŭ reala aŭ idea; sed la
propra nomilo estas ankaŭ ĉiam reala. Estus eble ankaŭ helpo,
nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo."
Ĉiu ecilo estas ankaŭ aŭ propra aŭ komuna.

Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ĉi du
simplaj vortoj ne bezonas esti ŝanĝataj. Kaj la pure Esperantaj
vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj.
Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al
nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte
nomas nomilon "nominativo," kiu estus neniam nominativo en tia frazo
en iu alia lingvo. Sed ne estas eble doni, al la unu aŭ al la alia,
nomon kiu signifos en Esperanto ĝian funkcion; ĉar ambaŭ havas tie
pli ol unu funkcion. Ŝajnas tial preferinde doni al ili nomojn laŭ
iliaj formoj. La unu havas "-n" ĉe la fino: la alia ne havas tion.
La Esperanta nomo de la litero "n" estas "no." Mi proponas tial nomi
la nominativan kazon la "sen-no-a" kazo, kaj la akuzativan, la "no-a"
kazo.

Nomilo ofte prenas ĉe sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la
sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon 'la
reĝon.'" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstataŭ ol uzi la
ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio."

Aperas ankaŭ ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo aŭ pronomo,
ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis ĝin "predikateca
substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?"

Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la
nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj
finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo.
Estus plej simple nomi tiun ĉi rilaton "samfineco." La ecilo estas
"samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol
"konkordo" aŭ "konsento."

3. _Ecilo_ estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas
de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ
ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn
uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la
nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa
Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira
ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la
malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto.

Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj
"superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli
instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj
eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon:
ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla,"
kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj
la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj
la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ
klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas
apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da."

4. _Tielilo._--La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas
gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone
havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare.
Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne
estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj
adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian
nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj.
Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon,
ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2),
la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3)
la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara
suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la
supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo
multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia
lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo,
kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel
eciloj kaj nomiloj.

5. _Proiloj._--La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri
diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj--vortoj kiuj anstataŭas
(1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj
nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj
diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj
sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua
klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas
por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo."

Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la
plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni
ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera
pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo
"kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon
pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por
si mem.

Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro
Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por
montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de
tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn
el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama,
kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la
kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3)
rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra."

Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam
"ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni"
estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj
"ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj
proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed
tio estas nur per komuna kapableco de eciloj.

6. _Dirilo._--Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon.
Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn
oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi
ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva
formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj
"netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en
Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira."

La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la
nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,--"indikativa,
imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du
aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple
kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan
la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro.
Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas
ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo.
Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas
ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona.
"Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege
per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn
por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj.
La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La
subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio
povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto,
celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona
uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke----."
Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi
proponas "okazatenda modo."

Modoj havas tempojn, kaj D-ro Zamenhof donas al la tri ĉefaj
tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1)
"la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1)
mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva,
kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan
funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2)
mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta
kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol
tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon,
kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi
tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj
daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata"
per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn
Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta
kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la
dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1)
"finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis
farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento
rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la
futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo.

Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta
participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1)
mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante
la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la
antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3)
la "antaŭestonta."

Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli
simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun
siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri
tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn
kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur
uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe,
ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn
unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la
radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta).

Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature,
fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la
"sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la
"fakta" modo.

La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol
la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de
la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en
Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj"
diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami,
preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de
"por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi
timas iri" kun "Mi kuras por iri."

7. _Rilatilo._--La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas
ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio
ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo.
La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn
al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta
nomo por ĝi.

8. _Kunigilo._--La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla
en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis
multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj.

9. _Kriilo._--Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio."
Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado
de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la
vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena
por parenteso. Mi proponas tial "kriilo."

Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili
ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin
antaŭ la Kongreso.



KLOPODU.--HIMNO ESPERANTA.

Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.).


  Antaŭen! Antaŭen! Ne restu momenton!
  Etendu la povan, la magian senton.
  Flugigu standardon trans tuta la mondo,
  De ambaj polusoj ĝis ĉirkaŭ la rondo.

  Popoloj, ho! aŭdu, jen estas stimulo
  Por plu altaj celoj, sen ia makulo;
  Antikva deziro atingas plenumon,
  Triumfe venkante disvastigas lumon.

    (Ĥoraro).

  Kuraĝu! Kuraĝu! Vi bravaj amikoj,
  Plilarĝigu ĉiam per daŭraj efikoj
  La bonan laboron, kun korega kanto.
  Ho! antaŭeniru por la Esperanto.


  March forward! March forward! Delay not your striving,
  The moment of victory now is arriving.
  Fly boldly the standard through all the world's regions,
  All round the earth's compass assemble your legions.

  O! peoples, attend, for we give you a treasure,
  Exalting your aims by a pure, spotless pleasure,
  Fulfilling the longing of great ancient sages,
  For light and advancement, creating new ages.

    (Chorus).

  Have courage! Have courage! Ye brave-hearted brothers,
  Extend the boon further to benefit others.
  Sing gladly in chorus a soul-stirring canto,
  To spread far the praises of sweet Esperanto.

    Maurice R. Keesing,
_Principal of The Cosmopolitan College, Auckland, N.Z._



LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO.

El la Veillée, tradukita de Elise Bauer.


Personoj.--_Paŭlo_: dekjara. _Johanino_: okjara.

Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas.
Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras.


_Johanino._ "Paŭlo!"

_Paŭlo._ "Kion?"

_Johanino._ "Ĉu ci jam skribis multon?"

_Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj:_
"Jen!"

_Johanino._ "Sed ĝi estas tute elstrekita!"

_Paŭlo._ "Nu, kaj ci?"

_Johanino, montrante blankan folion._ "Jen!"

_Paŭlo._ "Sed ĝi estas tute blanka!"

_Johanino._ "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la
sama punkto."

_Paŭlo._ "De tri kvaronoj da horo!"

_Johanino._ "La patrino diris al ni: 'Estos baldaŭ la nomofesto
de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.' Kaj ni
ambaŭ trovas nenion!"

_Paŭlo._ "Tio mirigas min, precipe de cia flanko."

_Johanino._ "Nu, kial?"

_Paŭlo._ "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia."

_Johanino._ "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min."

_Paŭlo._ "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie
ĉi, ni havus multegon por rakonti al li."

_Johanino._ "Kaj ni ne trovas ion por skribi!"

_Paŭlo._ "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo
kaj la Lamulo!"

_Johanino._ "Kiel!"

_Paŭlo._ "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi--tio
ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si."

_Johanino._ "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?"

_Paŭlo._ "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci
la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos."

_Johanino._ "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!"

_Paŭlo._ "Ne, ci komencu!" _Ili rigardas unu la alian nedecidite,
tiam ekridas._ "Ni estu seriozaj!"

_Johanino, pripensante._ "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..."

_Paŭlo._ "Certe!" _Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li
skribas sur la blankan folion_ "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la
ideoj jam venas."

_Johanino, penante imagi ion._ "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ
via baptofesto."

_Paŭlo._ "Li devas scii tion."

_Johanino._ "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur
fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn."

_Paŭlo._ "Estas feliĉe ke li havas nin!"

_Johanino._ "Jes, por doni donacojn al iu."

_Paŭlo._ "Hm, mi havas ideon!"

_Johanino._ "Diru ĝin!"

_Paŭlo._ "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...."

_Johanino._ "Flatulo!"

_Paŭlo._ "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon."

_Johanino._ "Kial?"

_Paŭlo._ "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia
nomofesto."

_Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion._
"Atentu!"

_Paŭlo._ "Sed tre delikate. Ci komprenas!"

_Johanino._ "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." _Ŝi skribas_:
"Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus
albumon ..."

_Paŭlo._ "Ruĝan! Albumon ruĝan!"

_Johanino, obeeme skribante._ "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa.
Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu."

_Paŭlo._ "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun
iom pri lia sano."

_Johanino, skribante._ "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona."

_Paŭlo._ "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!"

_Johanino, skribante._ "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona.
Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian
malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis,
ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi."
_Interrompante sin._ "Nun ni devas paroli pri la vestaro!"

_Paŭlo._ "Pri kia vestaro?"

_Johanino._ "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo."

_Paŭlo._ "Ha, jes! Donu!" _li prenas la plumon kaj aldonas al la
letero_.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi
scias, ili revas nur pri pupoj?"

_Johanino._ "En vestkesto! Skribu."

_Paŭlo, skribante._ "Ili revas nur pri pupoj--en vestkesto la
vestaro."

_Johanino, rigardante la paĝon._ "Tio ĉi formiĝas!"

_Paŭlo._ "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton
kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni
lernas diligente."

_Johanino._ "Tio ĉi ne estus modesta."

_Paŭlo._ "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!"

_Johanino._ "Bona ideo!" _skribante_, "Paŭlo estas tre diligenta. Li
laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." _Cia vico._

_Paŭlo, skribante siavice._ "Kaj mia fratino estas la plej bona el
ĉiuj knabinetoj."

_Johanino, kisante lin._ "Kiel bone ci diris tion ĉi!"

_Paŭlo._ "Ĉar mi pensas tiel." _Kisante ŝin._

_Johanino._ "Nia letero estas longa. Rigardu!"

_Paŭlo._ "Jes, ni povos nun kisi...."

_Johanino._ "La leteron."

_Paŭlo._ "Ne, la bapto-patron."

_Johanino, rapidege skribante._ "Ni vin kisas kore, kara
bapto-patro," _subskribante_ "Johanino Delormel."

_Paŭlo, subskribante siavice._ "Paŭlo Delormel."

_Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!_

_Johanino._ "Ni devas nur relegi nian evangelion."

_Paŭlo, post minuto da pripenso._ "Ho, ci volas diri nian
epistolon!"

_Johanino._ "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" _Kaj ili relegis
ĝin, ĝis la fino._

_Johanino._ "Sed, ni forgesis ion."

_Paŭlo._ "Kio estas?"

_Johanino._ "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto."

_Paŭlo._ "Tio ĉi estas facile reparebla."

_Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj_ "Johanino
Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston."



MONATO POST MONATO.


Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la
plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras
sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi _Unua Monda
Kongreso Esperanta_ estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga
kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros
nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj.
Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub
la gvido de ia _Internacia Komitato_, kompreneble sub la prezido de
Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam
aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre
utilan libreton: _Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio_, 32
pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer.

     * * *

Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la
Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega
_Kongresa Libro_, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto
S-ro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj
ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn
poemojn kiel _Espero_ kaj _La Vojo_, ilustraĵojn kaj--ni ĝojas
vidi--tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol
ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine
vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni
esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco.

     * * *

Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan _Majstro Jan Hus_,
bele presita 40-paĝa verko priskribante la _Vivo, Agado, Kondamno
kaj Morto de la Glorinda Martiro_, verkita de J. F. Khun, kun
antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la
Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris.

La _Vocabulario Esperanto-Español_ alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj
estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la
_Fundamenta Krestomatio_, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6
frankoj) certe ne estas tro granda.

_Esperanto_ estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de
S-roj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan
ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn
pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj
stacidomaj gazetvendejoj en Francujo.


MONTH BY MONTH.


But a few days after the receipt of these pages, we shall have the
pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes
and the hope that this _First Esperantist World-Congress_ will be for
all participants a most pleasant gathering; also that the results
there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our
comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic
questions should be under the guidance of some _International
Committee_, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To
attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly
advise all Congress-men to read the most useful booklet: _Congress
Projects received previous to June 15th_, 32 pp., published by the
Groupe Espérantiste de Boulogne.

     * * *

Our French friends certainly intend to do all possible to promote
the success of the Congress, and, among other things, we have
received a copy of the excellent _Congress Book_, 163 pp., written
by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains
a description of the town and surroundings, a French-Esperanto
phrase-book, poems to be learned by rote, as _Espero_ and _La Vojo_,
illustrations, and--we rejoice to note--a most impressive collection
of commercial advertisements. This book, more than any hitherto
published, proves that the commercial man of to-day is at last
awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We
hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom.

     * * *

We have this month received the long-promised _Master John Hus_, a
finely printed 40-page work treating the _Life, Doings, Condemnation
and Death of the Glorious Martyr_, written by J. F. Khun, with
preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the _Presa
Societo, 33 rue Lacépède, Paris, V_.

The _Esperanto-Spanish Dictionary_ arrived a few days gone, and
is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the
_Fundamenta Krestomatio_, it contains 364 pages, and the price (5s.)
is certainly not excessive.

_Esperanto_ is the title of the new weekly sheet issued by MM.
Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French
Daily, and contains interesting information of our progress. It is
stated that the paper is sold at all station book-stalls in France.



PASKA LIBERTEMPO EN IRLANDO.

Originale verkita de F. A. Meigh.


La okazaĵoj de Paska libertempo kiun mi pasis kune kun amiko en
Irlando dum la nuna jaro ofte estis tre ŝercadaj.

Oni estis tiel laŭdinta la belajn pejzaĝojn de Killarney ke ni
decidis iri tien motorveturile de Dublin. La vetero estis belega,
kvankam neĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj eĉ tiam la suprojn de la
montoj estis neĝ-kovritaj, ŝajniganta la kamparon tre pentrinda.

Vespere ni atingis Castle Dermot, kie estas granda ruiniĝinta
abatejo kaj antikva Irlanda turo. Tiuj ĉi turoj estis konstruitaj
ĉirkaŭ jaro 1013 kaj kvankam oni ne estas certa pri ilia originala
uzado oni konjektas ke ili estis uzitaj kiel fortikaĵoj dum
tumultoj, kaj ke ili ankaŭ enhavis la ĉefan sonorilegon de la
monaĥejo. Sur la vojoj estis multaj belaj ruinaĵoj sed la plej
interesaj kaj amuzigaj vidaĵoj estis la diversaj metodoj kiujn
la vilaĝanoj uzas por preteririgi azenojn kaj mulojn preter la
motorveturilo.

Kelkaj el la veturigistoj senvestigis sin de la vestoj kaj ĝin
pendis sur la kapo de la besto kaj aliaj ĉirkaŭprenis la azenon
ĉirkaŭ la vizaĵo por kaŝi la okulojn, sed ofte la viroj estas
multe pli timaj ol la azenoj.

Unufoje kiam ni alproksimiĝis malgrandan ŝarĝoveturilon la
veturigisto (junulo de deksep jaroj) rapide elseliĝis, suprenrampis
la defluilabordon, sin kaŝis malantaŭ la plektobarilo kaj nin
rigardetis tra malgranda truo. Alian okazon virino subite perdis la
nervon, faligis la kondukilojn, kovris la okulojn per la manoj kaj
ekkomencis laŭte preĝi; dume la azeno daŭris marŝi trankvile.

Antikvistoj sin interesas multe pri la aro da ruinaĵoj sur la
"Ŝtonego de Cashel." Oni konjektas ke ili estis konstruitaj ĉirkaŭ
jaro 1100 kaj multe el ili estas ornamigitaj de bela skulptaĵo.

Oni diras, ke antaŭ kelkaj jaroj partio da Amerikanoj tien vizitis
kaj tiel ĉarmiĝis je la ruinaĵoj, ke ili deziris aĉeti kaj
rekonstrui ilin ĉe granda Amerika ekspozicio. La Irlandanoj tamen
rifuzis vendi, kaj la turistoj, farintaj multajn mezuraĵojn kaj
fotografaĵojn, konstruis similajn ruinaĵojn (sed pli malgrandaj) en
ilia lando.

La butikoj en tiuj ĉi malgrandaj urboj ne ofte havas logantan
mienon. Ili enhavas preskaŭ ĉion--frukton, lardon, botojn, k.t.p.,
sed malfeliĉe pureco estas de dugrada graveco kaj la butikoj ŝajnas
kvazaŭ la butikistoj havas grandan antipation kontraŭ sapo kaj
akvo.

En tago mi demandis de Irlanda sinjoro "Kial kelkaj urbetoj ŝajnas
tiel malpuraj?" Li rigardis min dum minuton kaj ridinde respondis
"La Irlandanoj estas tre bonkoraj kaj se unu viro pentrus sian domon
ĝi aperigus pli malpura la domon de sia najbaro, kaj por nevundi la
sentojn de unu la alia, ili lasas aferojn por sin mem zorgi"; sed,
li daŭrigis "La plej vera kaŭzo estas malfeliĉe ĉar ili ne amas
laboron."

La du plej belaj ruinaĵoj sur la vojo estas la antikvaj abatejoj de
"Kells" kaj "Holycross." Ili ambaŭ sidas sur riverbordo, kaj pro
iliaj rebrilaĵoj en la akvo faras belegajn pentraĵojn. Holycross
speciale posedas grandan fenestron bone konservitan. La priskribaĵoj
kiujn oni legas pri Killarney estas neniel trograndigitaj; ĝi
estas vere rava loko. Oni estas frapata de la luksa kreskado de la
arboj kaj filikoj, eĉ la insuletoj en la lagoj estas kovritaj de
kreskaĵo, kaj okaze oni ekvidas ardeon sin kaŝanta inter la kanoj.
La kastelo de Ross kaj la abatejoj de Innisfallen kaj Muckross estas
tute proksimaj.

Oni diras, ke preskaŭ ĉiam pluvas ĉe Killarney, kaj kiam mi
demandis de boatisto "Ĉu ĝi estis prava?" Li respondis "Ho ne!
certe ni havas kelkafoje tutan semajnon senpluva!!"

Tie la hoteloj estas tre puraj kaj komfortaj ĉar tiom da turistoj
vizitas la kvartalon, sed ofte la hoteloj en la malgrandaj urboj kie
turistoj malofte loĝas ne klopodas multe pri pureco. Kelkafoje mi
estas dorminta (ne tre komforte) sur tri seĝoj, anstataŭ la lito,
ĉar la drapoj kaj lankovriloj ne min allogis; _ili_ ankaŭ ŝajnis
havi antipation kontraŭ la uzado de sapo kaj akvo!

Estas mirinde kiaj negravaj aferoj kolektigas amason da homoj. Ĉu
oni demandas scii la ĝustan vojon, aŭ ĉu oni deziras fotografi
ion, dum malpli ol du minutoj, homoj kaj geinfanoj aperas kvazaŭ ili
vere ekfalis el la nuboj. Ofte mi estas kalkulinta dudek, kaj kvankam
ili ĉiam estas tre respektaj ili ne movos por petoj; anstataŭe ili
daŭrigas tie stari kun malfermaj buŝoj, ĝis oni preskaŭ konjektas
ke ili vidas per la buŝo.

Tamen la plej ridinda parto de nia hejma vojaĝo estis venonta.
Veturante tre malrapide pro la ŝlimaj vojoj ni alvenis ĉirkaŭ
ses mejlojn ekster Dublin kiam nia veturilo subite haltis kaj tute
rifuzis sin movi aŭ antaŭe aŭ malantaŭe. Ni laŭe deviĝis ĝin
ŝovi al la plej proksima vilaĝo kie post multe da serĉado ni
trovis viron kiu proponis ĝin tiri ĝis Dublin per sia ĉevalo.
Sed Ho ve! la tielnomita ĉevalo ŝajnis kiel vivigata skeleto kaj
la jungaĵo (farita de ŝnuregoj) ŝajnis kvazaŭ oni ilin estis
uzinta por kunligi la ostojn. Tamen kiam ni estis pretaj foriri ĉiu
vilaĝano amasis apude kaj multe amuziĝis je la vido.

Je la unua tiro la veturilo sin puŝis sur la postaj kruroj de la
besto, sidigante lin preskaŭ sur genuojn de la maljuna viro, kiu
veturigis. Sed baldaŭ ni ekiris, kaj la homoj sekvis ridegante kaj
ŝercante.

Nia veturigisto rekonis multajn amikojn al kiuj li kisis la manon
dirante ke "ili nun enviis lin ĉar li rajdis en veturilo kun
kaŭĉukaj radoj." Sed kiam iu el la amaso diris ion, kio ne plaĉis
al li, li metis la fingregon al la nazo kaj etendis la fingrojn;
samtempe konvene respondanta per la lingvo Irlanda.

Estis vere ridinda vidaĵo kaj estis nur kiam tiu ĉi stranĝa
procesio atingis malgrandan interspacon ekster la vilaĝo ke la
admiranta amaso disiĝis.

Bonŝance noktiĝis kiam ni atingis la finon de la vojaĝo alie nia
ricevo eble estus estinta pli entuziasma ol plaĉa. Sed kvankam
oni ofte ĉagreniĝas pro tiuj ĉi aferoj je la tempo mem ili pli
amuziĝas kiam oni ilin pripensas poste.



NOVA LIBRO PRI LA FRANCANOJ.


La celo de Esperanto--kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi
inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj
aminda Majstro--

  Ne al glavo sangon soifanta
  Ĝi la homan tiras familion:
  Al la mond' eterne militanta
  Ĝi promesas sanktan harmonion!

Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la
karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda,
speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de
Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan _Home Life in France_, mi kore
al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto
da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas _io_, kiu estas certe iom
malbongusta (laŭ niaj ideoj):--ofte tiu _io_ estas kaŝita, kaj
kredeble artiste-kaŝita--sed ĝi estas _tie_! Estas tre malfacile
trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate
al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne
devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon'om) por la kuranta
literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj
kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas
antaŭjuĝemaj....

Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ
Franca "John Hodge."[1] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li
ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed
aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj
en la ŝtato.

Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri
ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino
donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio.

Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de
la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili
ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras
realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj,
kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos
la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino
Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli _mal_delikataj, kiel
alie; sed noto reganta[2] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu
delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion.
Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn
esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas--unue,
"une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas
sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "_a plain beauty_,"
kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas
jene--"_it leaves something to be desired_" (io dezirinda mankas).
"Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero,"
diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la
turmentegado de la Markizino de _Brinvilliers_, la mortigo de la
juna _De la Barre_, kaj la ekzekuto de la malbonega _Danton_. Eĉ la
martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj....

Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin
malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel
malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj
aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn
vortojn kiaj _bifteck_ (bifsteko), _rosbif_ (bovaĵo rostita),
_turf_ (torfo), _jockey_ (rajdisto), _macadam_ (makadamo), _cottage_
(dometo), kaj _square_ (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj
Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o'clock"
(teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu
vortoj Francaj!

La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale."
Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas
libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj
najbaroj.

Martyn Westcott.


PIEDNOTOJ:

[1] La tipo de Angla kamparano.

[2] _i.e._, "a dominant note." The expression is used in Harmony.



PRI LA MALSATO.

Originale verkita de E.W.


Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun
ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola
nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis
pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj
kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam
ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis
ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis
ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe,
Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin
kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon
kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan.
Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome
ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos
torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre
malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur
tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo
kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis
lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia
patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li
ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis
eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por
vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la
vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi
estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis
estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ
perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per
granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al
mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis
kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi
predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis
kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj
tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia
fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure
malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino
estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis
mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj
malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "_Nia
Fraŭlino_" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem
fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste
mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis--nune
mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo
tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo
sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi
komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis
la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan
kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min
vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari
eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja
mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia
Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi
al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo
estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis
preskaŭ pli dormi.

Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min
vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin
viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da
tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo
finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon
malfluidan.

Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi
profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj
kompreni ĝiajn efikojn.

Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon
kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone
fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por
ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post
du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj
min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas
en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi
kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj
eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta
arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino
por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis
pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi.

Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia
fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn
spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis
la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi
ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas
sufiĉajn manĝaĵojn?"

Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis
ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por
fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por
terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme
repagiĝis.

Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj,
kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj
precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon
post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie
ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni.

Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento
vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu
ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj
subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn
estaĵetojn?

Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al
kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon
kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj
manĝoj donaciĝis en Londono.

Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al
"Secretary of Children's Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon
Street, E.C.



LA GRIZA ĈEVALO.

Tradukita de F. E. Bearne.


Viro, kiu konis la mondon, unu tagon donis al sia filo du ĉevalojn,
veturilon, kaj korbon da ovoj.

"Iru," li diris al la knabo, "vojaĝu sur la ĉefvojo ĝis kiam
vi venos al la unua domo kie loĝas geedzoj. Se vi trovos, ke la
edzo estas la majstro tie, donu al li unu el la ĉevaloj. Sed,
kontraŭe, se la edzino regas, donu al ŝi ovon. Revenu tuj, se vi
fordonis ĉevalon sed ne revenu se vi retenis la ĉevalojn kaj unu
ovo restas."

La knabo forveturis kaj baldaŭ alvenis dometon, eliris el la
veturilo kaj frapis la pordon. La edzino malfermis ĝin, kaj lin
salutis.

"Ĉu via edzo estas ĉe si?" li demandis.

"Ne, li laboras kampe," ŝi respondis; "sed mi alvokos lin."

Li alvenis, viŝante la frunton.

La juna viro diris al ili la aferon.

"Nu," diris la edzino, "mi ĉiam faras tion kion volas mia edzo. Vi
estas mia majstro, ne vere, Joĉjo?"

"Jes, nature!" li respondis.

"Bone," diris la knabo, "mi do devas doni al vi ĉevalon. Kiun vi
elektos?"

"Mi pensas," diris Johano, "ke ni prenos la ĉevalon blankan, se ni
havas la elekton."

"Mi pensas, ke ni prenos la grizan, ĝi estas la pli bona," diris la
edzino.

"Ne," diris Johano, "la blanka por mi, li kuras bone."

"Ne!" diris la edzino, "mi ne tiel pensas la griza estas pli bona. Mi
ne estos kontenta ĝis kiam mi havos tiun ĉi."

"Nu, se via volo estas tiel, mi ne plu kontraŭbatalos ĝin. Ni prenu
la grizan ĉevalon!"

"Mi dankas vin," respondis la knabo. "Permesu ke mi donu al vi ovon
anstataŭe, el tiu ĉi korbo!"



JUNA FINANCISTO.


Du knaboj, dezirante pasigi gajan libertempon, trovis ke ilia
tuta riĉeco estas 2 pencoj. Tiu ĉi sumo, ili pensis, ne estos
sufiĉa. Ili kuniris hejmen kie unu el la junuletoj demetis sian
pantalonon. Lia kamarado portis ĝin al prunt-oficejo kaj ricevis
2 ŝilingojn. Poste li iris al meblarejo kaj dungis horloĝon po 2
ŝilingoj monate, paganta la unuan partpagon. Tiam li marŝis al alia
prunt-oficejo, lasis la horloĝon tie, kaj ricevis 25 ŝilingojn.
Rapide li kuris al la unua prunt-oficejo, repagis la monon prunte
donitan kaj ree ricevis la pantalonon, kiun li realportis al sia
kunulo.

Kune elirantaj el la domo, policano arestis la spekulaciisteton kaj
alkondukis lin al malliberejo. La postan matenon li aperis antaŭ
magistrato, kulpigita vendinte artikolon dungitan. Sed leĝisto
opiniis ke la knabo ne estas kulpa, ĉar li ne vendis la horloĝon
sed nur pruntis ĝin. Senkulpigo sekvis.

Tiam la ruzplena knabo faris proceson kontraŭ la meblisto pro
maljusta malliberigo, kaj gajnis rekompencon po 50 livroj.

Geo. C. Law.



SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.


ĈAPITRO III.

"Ĉu vi iam verkis romanon?" diris la maljuna sinjoro, vekiĝante
subite el sia dormetado. Mi nomas lin "maljuna sinjoro," pro tio, ke
li ne diris al ni sian nomon dum nia vespermanĝa interparolado.

"Ne, mi neniam revis pri tia afero," mi respondis, ridetante, sed
tamen iomete surprizita je lia subita demando. "Ĉu vi estas verkinta
unu?"

"Mi verkis du aŭ tri librojn pri miaj vojaĝoj," li respondis; "sed
mia ambicio estas produkti plenekscitegan romanon kun mirindega
fundamento, sed jen mia malfacilaĵo; mi ne povas elpensi tian
fundamenton!"

"Kiam mi rememoras la fabelojn kiujn vi rakontis al ni dum la
vespermanĝo mi estus pensinta, ke tio estos facila afero."

"Ha! eble vi tiel pensas," diras la maljunulo, "sed neniom da miaj
aventuroj, strangaj kiel estas kelkaj el ili, povis fondi efektivan
bonan fundamenton, pri rabado, falsaĵo, memmortigo, mortigo, k.t.p.
Sed, parolante pri mortigoj, ĉu mi ne aŭdis vin diri al via frato
iom pri revolvero kiun vi aĉetis?"

"Tre eble vi aŭdis," mi respondis. "Mi aĉetis unu hodiaŭ matene,
kaj ĝin havas kun mi en la vagono. Ĉu vi estas juĝanto pri tiaj
armiletoj?"

"Nu, mi ne povas nun diri ke jes; ĉar mi ne vidis iajn da la plej
novaj elpensaĵoj, sed mi estas manpreninta sufiĉe multajn dum miaj
plijunaj tagoj, kaj ilin trovinta tre utilaj kunuloj en kelkaj lokoj.
Mi estis pensanta aĉeti unu por Vilĉjo. Ĉu ĝenus vin montri al mi
la vian?"

"Tute ne," mi respondas, deprenante de la breto pistolujon, kaj
malligante la ŝnureton de la paketo. "Nu! kien do mi metis la
ŝlosilon? Ho! mi memoras, neligate en unu el miaj poŝoj," mi
daŭrigis. Kaj elprenante nombron da aĵetoj el mia poŝo kaj metante
ilin sur la kontraŭan sidejon apud la maljuna sinjoro, mi fine
trovas la ŝlosilon kaj malŝlosas la skatolon.

"Mi devas surmeti la okulvitrojn," diras la maljunulo, "ĉar la lumo
de tiu ĉi lampo ne estas kiel eble plej bona"; kaj, konvenante
la agon kun la parolo, li enmetis la manon en la flankpoŝon de
sia vesto, sed eltirante ĝin, lia monujo falis sur la plankon de
la vagono. "Per Ĵovo! mi devas zorgi pri tiu!" li diras ridante,
samtempe malleviĝante kaj ekkaptante la monujon, kiun li metis sur
la sidejon apud li. Tiam, almetante la okulvitrojn, li prenis la
pistolujon el miaj manoj, kaj komencis ekzameni ĝian enhavon. "Tre
utila, beleta kaj tuta," li daŭrigis, elprenante la pistolon, "la
skatolo ŝajnas enhavi ĉiun necesaĵon, kaj ankaŭ duojn da ĉiuj
partoj kiuj povas eble malordiĝi. Kiel vi ĝin ŝargas?"

"Ho! tute facile!" mi respondis. "Premu la risorton ĉe la flanko,
kaj la ŝargujo elfalos; tiam oni povas momente enmeti la kartoĉojn;
repuŝu la ŝargujon en ĝian lokon kaj ĝi alligiĝas per si mem.
La pistolo ankaŭ havas riglilon, kiu ŝlosas la tirilon, por ke ĝi
estu sendanĝere portata en la poŝo. Ĝi ŝajnas al mi esti lerta
elpensaĵo. Kion vi pensas pri ĝi?"

"Ĝi estas multe pli oportuna ol tiuj farataj kiam mi estis junulo,"
li diris, enmetante du aŭ tri kartoĉojn en la kartoĉingojn, kaj
remetante ĝin.

Rigardinte la turn-pafileton kelke da momentoj, la maljunulo subite
faligis la manojn sur siajn genuojn, kaj ŝajnis esti perdata en
pensado.

"Hura! brave!" li ekkriis post paŭzo, "la ĝustaĵo! Kia belega
fundamento! Atendu momenton ĝis mi ĝin elverkos."

Efektive mi ekpensis, ke mia kunulo estas freneza, ĉar tie li sidis,
rigardegante rekte antaŭen, kaj tute senmova.

Post intertempo da kelkaj minutoj, li ekparoladis al si mem--"Jes,
tio estas ... ne, tio ne bona, li povis eltiriĝi el ĝi, kaj pruvi
... ne, li ne povis, ĉar kiel li povis montri ... jes, li povis,
ĉar sia frato eble ... ne, ĉar la hotelportisto ... jes, estas tute
prave kaj fareble."

"Atentu! aŭskultu!" subite li diris, rigardante min, sia vizaĝo
radianta pro ekscitego. "Ĉu tiu ĉi ne estas efektive belega kaj
tremiga fundamento por romano? Aŭskultu dum mi rapide skizas la
ĉefokazaĵojn--Mi renkontas vin kaj vian fraton en hotelo--ni
estas nekonataj--mi, en la apudesto de la hotelportisto, sciigas
vin, ke mi havas en mia monujo tricent livran bankbileton--Ni, vi
kaj mi, forveturas sole en la sama vagono al Brighton--Vi kunhavas
turn-pafileton, kaj vi ĝin montras al mi--Nu, kiel do vi povis iel
pruvi, ke vi ne estis mortiginta min, supozinte, ke mi" ... (tie ĉi
la maljuna sinjoro komencas ĉirkaŭsvingi la pistolon, kaj tiom
ekscitiĝi, ke mi ekkriis:--

"Por amo de Dio, memoru ke la pistolo estas ŝargita!"

"Ne timu," daŭrigis li, ridante, "supoze, ke mi ĝin ŝargu, kaj
okaze mortigu min." ...

Krakego! ... Kriego! ... Kaj la vagono pleniĝas de fumo! Mi falas
sur la sidejon, defrapata de teruro, kaj tute nekapabla doni al la
malfeliĉulo la plej malgrandan helpon, ĝis kiam mi estas vekata de
lia voĉo:--

"Rapide! ... paperon kaj krajonon!" "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas
mortonto, se mi ne skribe atestos ke mi pafis min mem hazarde?_"

Meĥanike mi elŝiras folion el mia poŝlibro kaj ĝin donas al li
kune kun krajono. La fumo grade malaperas, la vagono pliheliĝas,
kaj mi vidas la malfeliĉulon sidantan sur la kontraŭa sidejo, kun
lia kapo apogata sur lia maldekstra mano tra kies fingroj malrapide
tragutetadas la sango.

"Subtenaĵon por la papero!" li spiregas.

Mi metas la skatolon de la fatala revolvero sur liajn genuojn, kaj
tenas la paperon dum li skribas per mano tremanta: "_Sciante ke mi
havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi
okaze pafmortigis min dum mi ekzamenadis turn-pafileton apartenantan
al Sinjoro_ ..."

"Kio estas via nomo?" li preskaŭ neaŭdeble demandas.

Antaŭ ol mi povas respondi, la krajono ekfaletas el lia mano, kaj
lia kapo falas antaŭen super la paperon.

Mi suprenlevas lin, sed terura tremetado ekkaptas lian korpon,
kaj mi ekvidas ke liaj lastaj momentaj estas alvenontaj. Li penas
paroli sed la vortoj mortas sur la lipoj. Li almontras al la papero,
kiu kuŝadas sur la planko; lia kapo falas malantaŭen; unu lasta
elspiraĵo, kaj li trapasas la limon!

(_Daŭrigota_).



PRI BRAILLE VORTARO.


       Stockholm.

Estimata Sinjoro,

Sendube vi aŭdis per "_Lingvo Internacia_" pri la ĝenerala situacio
de Esperanto ĉe la blindularo. Vi aŭdis pri la sindona, senlaca
laboro de Sinjoro Th. Cart; pri lia kreado unue de gramatiketo
kaj ekzercaro Esperantaj en _Braille_ kaj due de revueto al ni
legebla, kiu jam estas amata; vi aŭdis pri la loterio de Fraŭlino
Zabilon d'Her--la malegoista, kuraĝa virino--kiu celas progresigi
Esperanton ĉe la blindularo; kaj vi aŭdis, kiel unu post alia el
niaj samsortanoj aliĝas al nia deo.

Mi tial volas tie ĉi nur iom rakonti pri Esperanto ĉe la Angla
blindularo. Ĉar dank' al la gramatiketo de Prof. Cart, tradukita
bonege de S-ro Joseph Rhodes, Esperanto estas ankaŭ lernebla
al blindaj Angloj, se ili havas bonan scion de la gramatiko de
sia patrinlingvo. Ne malmulte estas jam farite por Anglaj blindaj
Esperantistoj: La _Braille'a_ gazeto "_Progress_" ofte enhavas
artikolojn kaj sciigojn pri Esperantaj aferoj, el kiuj multajn
skribis nia amiko Sinjoro W. Percy Merrick. Tamen Esperanto ne havas
grandan nombron da amikoj ĉe Anglaj blinduloj. Tio ĉi dependas
eble je pli ol unu cirkonstanco sed ĉefe je la fakto, ke ekzistas
neniaj Esperantaj vortaroj en punktskribo. Mi aŭdis tion ĉi el
diversaj flankoj, kaj en la Aprila numero de "_Progress_" tio sama
estis denove elmontrata. Kelkaj Svedaj amikoj tiam decidis fari
ĉion en siaj fortoj por helpi al siaj Anglaj kungefratoj. Kvardek
Kronoj estis tuj donataj. Tio ĉi estas malgranda sumo, sed ĝi estas
komenco de fariĝonta fondo por Esperant-Angla vortaro _Braille'a_.
Kaj nenia fino sen komenco.

Nia plano estas kolekti sufiĉan sumon por ebligi la presadon de la
libro nomita. Unu aŭ du Angloj jam promesis sian helpon. Dume ni
priesploradas, kie la vortaro devas esti presata por fariĝi sufiĉe
malmulte-kosta.

Mi skribis al vi tiun ĉi leteron, parte ĉar mi scias, ke ni havas
vian afablan intereson, parte ĉar mi pensis, ke eble iuj el viaj
Legantoj volus helpi al ni iamaniere. Mi estus tial al vi tre danka,
se vi volus fari resumeton de mia letero kaj presigi ĝin en via
estimata gazeto.

  Kun granda respekto,
    Mi estas, kara sinjoro,
      Via fidele,
    H. J. E. Thilander.



POPOLA VERSAĴO.

Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).


  Pro manko de najlo, la ŝuo perdiĝis.
  Pro manko de ŝuo, ĉevalo perdiĝis.
  Pro manko de ĉevalo, rajdisto perdiĝis.
  Pro manko de rajdisto, batalo perdiĝis.
  Pro manko de batalo, reĝlando perdiĝis.
      Kaj ĉio pro manko de ĉevalo-ŝu-najlo.`



AVENTURO TERURA.

Originale verkita de William Officer (Peterhead).


Estis mia libertempo. Severa laborado dum tuta jaro estis min
malfortiginta. Mi konkludis ke resaniga maraero estus la plej bona
kuracilo. Sekve mi min trovis loĝanta ĉe vilaĝo apud la Skota
marbordo.

Ĉiutage mi promenadis sur la bordsablaroj, trae ĝuadante la freŝan
aeron kaj sunbrilon.

Unu matenon mi rimarkis ŝtonegaron, foretendantan en la maron. Mi
ankaŭ rimarkis ke la ŝtonegoj plialtiĝis kiel ili malproksimiĝis
de la tero. Ĉe ambaŭ flankoj de la rifo la ondetoj saltis kaj ludis
simile al feliĉaj kreitaĵoj vivaj.

Kia bonega ekzerco estus, mi pensis, transpasi la ŝtonegojn, kaj
sidiĝi sur la plej malproksima pinto. Subite deziro anstataŭis
penson, kaj mi komencis la allogan eksperimenton.

Mi supreniris kaj malsupreniris ŝtonegajn montetojn, kaj trapasis
ŝtonegajn valetojn, ofte je granda malfacilo. Fine, mi trafis mian
celon, kaj sidiĝis triumfe sur la lasta ŝtonego.

La varmo kaj marmuziko kombinis min luli en feliĉan revaĵon.

Kiel longe mi tie sidadis mi ne povas diri. Mi vekiĝis trovi ke la
marfluo estis multege leviĝinta.

"Mia Dio! Ĉu estos eble retrapasi la ŝtonegajn valetojn?" estis
mia unua penso. Je timego mi tuj leviĝis. Unu ekvido preskaŭ
haltigis mian koron. La plej proksima valeto similis riveron, kiun
oni ne povus transpasi krom per naĝado. Malfeliĉe, mi ne estis la
arton lerninta. Sopire mi rigardis la teron, nur esti memorigata
cirkonstancon, kiu alportis novan teruron al mia animo. Antaŭ
nelonge mi preterpasis tiun ĉi saman lokon. La marfluo estis tiam
alta; kaj la ŝtonegoj sur kiuj mi nun staris ne estis videblaj. Kia
malgaja sorto devos do esti la mia, se helpo ne alvenos! Rilate al
tio ĉi lasta mi havis malmulte da espero. Tiu parto de la marbordo
estis dezerta, kaj homoj ĝin vizitis tre malofte.

La ondoj jam alproksimiĝis miajn piedojn. Mi ilin rigardis kun
malvarma tremeto. Antaŭ nelonge ili aperis belaj, sendanĝeraj. Nun
ili ŝajnis alpreni la formojn de sovaĝaj monstroj, kiuj penas min
ekkapti per teruraj blankaj dentoj.

Priskribi la sentojn, la teruraĵojn kiuj min posedis dum la kruela
akvo leviĝis colo post colo ĉirkaŭ mi, ne estas eble. Por tia
tasko la homa lingvo ne estas sufiĉa. En la daŭro de tiu mallonga
periodo mi ŝajnis morti milfoje.

Kiam la akvo atingis mian bruston, tre stranga afero okazis. Miaj
timoj subite foriris; kaj mia animo tute trankviliĝis. Ankoraŭ
mi rigardis la teron; sed mi ne plu atendis helpon, nek eĉ ĝin
deziris.

Baldaŭ nur malfacile mi povis stari. Ĉiu ondo, kiam ĝi
preterpasis, preskaŭ min forportis. Fine, miaj piedoj apartiĝis
de la ŝtonego. Mi aŭdis laŭtan siblan sonon en miaj oreloj, kaj
nenion plu sciis.

Kiam mi vekiĝis mi kuŝis en boato. Apude du fiŝkaptistoj
genufleksis.

Al miaj demandoj ili respondis ke ili vidis mian danĝeran situacion
de la maro, kaj rapidis min savi. Ili alvenis ĵus kiam mi
subakviĝis, tuj min tiris en la boaton, kaj, post multe da flego,
mian konsciecon revenigis.

Tiu ĉi aventuro okazis antaŭ multe da jaroj; sed ĝi lasis tian
profundan impreson sur mia animo ke mi ne povas eĉ nune rigardi la
maron sen tremeto.



LA MALJUNA PASTRO.


En kampa vilaĝo de la okcidenta Irlando, Katolika Pastro sufiĉe
maljuna por esti iom malpreciza je sia memoro, predikis unu dimanĉon
pri la Komparaĵo de la bulkegoj kaj fiŝoj: li signalis al sia
zorgitaro kia miraklo estis kiun faris Nia Sinjoro kiam li nutris
kvin virojn kaj du virinojn per miloj da bulkegoj kaj miloj da
fiŝoj: kaj postulis ĉu iuj el liaj aŭdantoj kredas ke ili povas
simile fari. Ŝajnis ja al la paroĥanoj ke ne estas tie ia granda
miraklo; kaj unu, Pat Rafferty, estis sufiĉe maltima por eldiri ke
"Mi kredas ke mi do povus tiom fari mi mem!"

Tio ĉi, kaj lia memoramanko alvenis al la oreloj de la Pastro, kiu
vidis sian eraron, kaj, kun humora okulbrileto, diris, "Ho! mi ja
tion plene rektigos proksiman dimanĉon!" Nu, kiam alvenis dimanĉo,
li klarigis al sia aŭdantaro kiel li devus diri ke Nia Sinjoro
nutris milojn da viroj kaj milojn da virinoj per kvin bulkegoj kaj
du fiŝoj. "Nun," li demandis, "Pat Rafferty, ĉu vi kredas, ke vi
povus tion fari?" "Vere, via moŝto riverenca," respondis Pat, "mi ja
kredas ke jes." "Kaj kiel vi farus?" reparolis la Pastro. "Nu! via
Riverenco, per la restaĵoj de la lasta Dimanĉo!"--(10532).





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 8, August 1905" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home