Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Sub la Meznokta Suno - Nordlandaj Rakontoj
Author: Various
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Sub la Meznokta Suno - Nordlandaj Rakontoj" ***


book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)



[Ilustraĵo: SUB LA MEZNOKTA SUNO--Nordlandaj Rakontoj tradukis Lehman
Wendell]



                 SUB LA MEZNOKTA
                      SUNO

      Tradukaĵoj kaj Originalaĵoj el la Sveda

                     Lingvo

                       de

                 LEHMAN WENDELL

            Ilustrita de la Tradukinto

    _Prezo: broŝure, Sm. 70; bindita, Sm. 1.20_

                      1910
            AMERIKA ESPERANTISTA KOMPANIO
                     CHICAGO



ANTAŬPAROLO


La nordlando estas riĉa pri tradiciaj rakontoj, kiuj dum jarcentoj
ĉarmegis la tieajn popolojn. Tiuj popolrakontoj treege influis ne nur la
karakteron kaj hejman vivon de la homoj, sed ankaŭ la literaturon kaj
historion.

Preskaŭ ĉiuj el la jenaj rakontoj estas elĉerpitaj el la antikvaj
tradicioj de la nordlando kaj pro tio ili devus enhavi ne nur
literaturan, sed ankaŭ historian, valoron. Plezure mi prezentas la
kolekton al la esperantistoj, kun la espero ke la rakontoj vekos en ili
intereson pri tiu malproksima, bela lando kaj pri la tieaj malavaraj,
gastamaj homoj.

    Tacoma, Usono.      Lehman Wendell.



    DEDIĈO


    Al nia kara majstro
    Doktoro Zamenhof
    kaj al ĉiuj amikoj, kiuj
    staras fidelaj ĉirkaŭ la verda standardo
    tiun-ĉi libron kore dediĉas
    Lehman Wendell.



ENHAVO


  _La Novedzino de la Giganto_                  11

  _La Raporto de la Jarcentoj_                  16

  _La Unuaj Homoj_                              30

  _La Palaco Tiblo kaj la Tiea Aventuro_        32

  _La Ruza Laplandano_                          35

  _La Ŝtonoj de Ulfgryto_                       38

  _Edzino_                                      42

  _La Biendomo de Kristeholmo_                  46

  _Celanto Naturalisto_                         53

  _La Lumo ĉe la Monteto_                       55

  _Kamparano kaj Koboldo_                       64

  _Unu Muzika Provinco_                         66

  _Rakontoj de Mia Patrino_                     68

  _La Lanternvireto_                            69

  _La Nigra Kato_                               72

  _La Deveno de la Abio-Arbaro_                 73

  _La Knabo kiu Manĝis Pli Multe ol la Giganto_ 78

  _Aventuro en la Preĝej-Vestiblo_              87

  _Petro la Tornisto_                           98

  _La Arbarnimfo_                              107

  _Kelkaj Humoraĵoj_                           114

  _La Dometo kun Fromaĝ-Tegmento_              117



[Ilustraĵo: SUB LA MEZNOKTA SUNO--WENDELL]



LA NOVEDZINO DE LA GIGANTO


La laplandaj tradicioj plejofte priskribas gigantojn kaj homajn
aventurojn kun ili. Oni timis la giganton pro lia grandegeco kaj forto
kaj precipe ĉar li ŝatis homan karnon. Sed malgraŭ tiu forto la giganto
malofte povis superspriti la homojn, ĉar li estis mallaborema kaj
mallerta kaj ne tiel sprita, kiel la laplandano.

Estis iam giganto, kiu enamiĝis en laplandan fraŭlinon. Nek la fraŭlino,
nek la patro amis la giganton, sed ili ne kuraĝis kontraŭstari liajn
amkonfesojn, sed eĉ dankis lin pro la honoro, kiun li montris al ili.
Por si mem la patro pensis ke nenio okazos el la amindumo, kaj, pensis
li, kiam venos la tempo, tiam venos la solvo. Tamen, li devis apartigi
tagon en kiu la giganto povos alveni por forporti la novedzinon. Antaŭ
lia alveno, la laplandano prenis ŝtipon, kiu havas la saman grandecon
kiel la filino, vestis ĝin per nova vesto, nova ĉapo, arĝenta zono, ŝuoj
kaj ŝuŝnuretoj, kaj starigis ĝin en angulon de la tendo, kun peza vualo
sur la kapo, laŭ la kutimo de la laplandanoj.

Kiam la giganto eniris la tendon kaj vidis sian belevestitan amatinon,
li fariĝis tre ĝoja, kaj tuj postulis la cervojn, kiujn la bopatro jam
antaŭe promesis kiel donacon. Dum la tuta tempo la filino restis kun
kelkaj cervoj kaj glitveturilo post najbara monteto. Post kiam la
giganto ricevis la cervojn kaj dum li mortigis unu el ili por la
vespermanĝo, la laplandano sin alŝtelis al la filino kaj la du foriris
kiel eble plej rapide for de la hejmo.

Post la mortigo de la cervo la giganto eniris al la amatino.

"Nu, Sukeraĵo," diris li, "metu la poton sur la fajron!"

Sukeraĵo sin ne movis.

"Ha, Etulino estas modesta," diris li; "mi mem faros ĝin." Kiam la akvo
iom bolis li aldonis:

[Ilustraĵo _La Giganto kurĉasas la Laplandanon._]

"Filineto, vi nun devas fendi la ostojn."

Sed Filineto staris senmove.

"Filineto estas modesta, mi mem faros ĝin," pensis li. Kiam la viando
estis kuirita, diris li:

"Belulino, venu nun kaj metu la viandon sur la tablon!" Sed Belulino
estis tiel modesta, kiel antaŭe, kaj movis nek fingron nek okulojn nek
lipojn.

"Treege modesta estas mia eteta belulino: mi mem faros ĝin," pensis la
giganto.

Post kiam li pretigis la viandon li petis ŝin ke ŝi venu kaj manĝu, sed
vane. La fraŭlinaĵo staris kiel egipta mumo.

"Bonege," pensis la giganto, "mi do manĝos la tutan kuiraĵon." Post la
vespermanĝo li ordonis al ŝi ke ŝi pretigu la liton.

"Nu, mia plej kara knabino, se vi estas tiel modesta mi mem faros ĝin,"
diris la malspritulo.

"Amatino mia, iru nun en la liton!" Ne, ŝi estis kaj restis modesta. La
giganto fine ekkoleregis kaj malafable ekkaptis ŝin.

Kiam li eltrovis kiel la laplandano lin superruzis, kaj ke li ricevis
ŝtipon anstataŭ fraŭlino kun karno kaj sango, li forte koleregis kaj
komencis kurĉasi la laplandanon. Sed tiu estis jam tre malproksime kaj
la giganto ne povis trovi lin. La neĝo ankaŭ komencis fali kaj la
grandegulo perdis la vojon. Post iom da tempo li malvarmiĝis. Kiam la
luno aperis li pensis ke ĝi estas fajro, ekbruligita de la laplandano
kaj tial kuregis al ĝi kiel eble plej rapide. La neĝo falis pli kaj pli,
kaj post iom da tempo li estis tiel malvarma kaj lacega ke li
suprengrimpis altan arbon por ke li estu pli proksime al la fajro, kaj
tie li baldaŭ mortis pro la malvarmo.



LA RAPORTO DE LA JARCENTOJ

Svede verkita de _Alfred Smedberg_


Tre malproksime en la profundaĵo de granda arbaro iris sola viro. Li
estis maljuna, lia dorso estis kurbita kaj neĝblanka estis lia hararo.
Sed liaj paŝoj estis pli elastaj ol la maljuneco ŝajnis atesti, kaj el
la okuloj brilis boneco kaj komprenemo. La viro estis ermito kaj sola
loĝis en la vasta arbaro.

Estis kvieta mezsomera vespero. Kvieta estis la aero, silenta la arbaro,
kaj la viro estis tre meditema. La suno subiris kaj la arbaro
senlumiĝis.

Subite li staris antaŭ monto, kiun li neniam antaŭe vidis.

"Mi perdis la vojon," diris li por si mem. "Miaj okuloj komencas
malheliĝi."

"Ne, vi estas sur la rekta vojo," respondis voĉo, kiu ŝajnis veni el la
interno de la monto.

La viro ekrigardis teren kaj eltrovis pigmeon, kiu sidis sur la musko
apud la monto.

"Kiu vi estas?" li demandis kun grandega miro.

"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo," respondis la pigmeo. "Kronoso
estas lia nomo, kaj tiu ĉi monto estas lia palaco."

"Tio estas mirinda," diris la ermito. "Dum kvindek jaroj mi loĝis tie ĉi
en la arbaro kaj neniam antaŭe vidis tiun ĉi monton."

"Tio ne estas mirinda," aldonis la pigmeo. "Ĝi kuŝas en la tero, kaj tie
ĝi estas kuŝinta dum miloj da jaroj. Sed unu fojon en jarcento ĝi
leviĝas super la tero dum kelkaj horoj."

"Kio okazas en la monto en tiu tempo?" demandis la ermito kun ankoraŭ
pli granda miro.

"Ekzameno kaj juĝo," grave respondis la pigmeo.

"Kiam la novnaskita jarcento rigardas sian unuan mezsomeran nokton, tiam
kunvenas antaŭ la trono de la montreĝo la spiritoj de la dormintaj
jarcentoj por klarigi pri sia monda vivo.

"Tion mi tre multe volus vidi," ekkriis la ermito gaje.

"La palacaj salonoj de Kronoso estas fermitaj al la mondaj infanoj,"
respondis la pigmeo. "Sed vi estas saĝa kaj pia, tial mi permesas ke vi
eniru."

Kaj je tio li elprenis ensorĉitan bastoneton kaj enpuŝis ĝin en fendeton
de la monto. Tuj elruliĝis ŝtono el la flanko de la monto kaj malkovris
nigran truon.

"Venu!" diris la pigmeo kaj manprenis la ermiton.

Ili eniris la nigran kavernon. La truo ŝtopiĝis post ili, kaj ili sin
trovis en granda mallumo.

"Tiu ĉi estas unu el la neesploreblaj salonoj de l'nokto," diris la
pigmeo. Jen kuŝas la longepasintaj kvardek jarcentoj en la multemiljara,
silenta tombo. Ni ne maltrankviligu ilin.

[Ilustraĵo: "_Mi estas la pordgardisto de la montreĝo._"]

Ili antaŭeniris en la mallumo. Post iom da tempo ili alvenis al muro. La
pigmeo tuŝis ĝin per la bastoneto. Tuj malfermiĝis rusta ferpordo, kaj
ili eniris alian salonon. Eĉ ĝi estis malhela, sed tie ĉi kaj tie
briletis kelkaj malfortaj lumradioj, kiuj similis la brileton de
lanternviretoj[1] en aŭtuna nokto.

Per tiu ĉi lumeto oni povis distingi malhelajn formojn de homoj, kun
furiozaj vizaĝoj kaj longaj barboj. Ili ĉirkaŭflugis kiel ombroj de
nedifinitaj ŝipoj kun remiloj kaj drako-kapoj, aŭ amasiĝis kiel soldatoj
kun bastonegoj kaj ŝildoj kaj glavoj.

"Tiu ĉi estas unu el la salonoj por la krepusko kaj mateno," diris la
pigmeo. "Ili estas la ripozĉambroj de la jarcentoj kiuj formis la tempon
longepasintan."

La pigmeo iris pluen kun la ermito ĉe la mano, kaj ili alvenis al pordo,
kiu ŝajnis esti farita el marmoro. Per unu frapo de la ensorĉita
bastoneto ĝi malfermiĝis, kaj ili eniris salonon, kiu malhele brilis
kiel lunlumo.

En la pala mallumo mirindaj figuraĵoj kun longaj manteloj aŭ
batal-kostumoj sin malrapide movis. Okaze oni aŭdis mallaŭtajn sonojn
similajn al malproksima eĥo de kunfrapiĝo de lancoj kontraŭ kiraso kaj
kasko.

"Tiu ĉi estas unu el la salonoj de la venonta mateno," diris la pigmeo.
"La mezaj jarcentoj tie ĉi sonĝas siajn dolĉajn sonĝojn dum ili atendas
la tagon de ekzameno."

La ermito miregis pro tiu mirinda vidaĵo. Li volis halti, sed la pigmeo
fortiris lin.

Tiam ili alvenis al arĝenta pordo. Ĝi malfermiĝis kaj ili eniris
salonon, kiu estis vasta kaj alta kiel templo. Galerioj kaj portikoj
etendis ĉien, sed sunoj sur la arkaĵo forsendis lumon al la plej
sekretaj vojetoj kaj ŝaktoj. Svarmoj da homsimilaj fantomoj flugis tien
ĉi kaj tien, sed tiel kviete, ke oni aŭdis ilin kiel la kvietan
bruetadon de la orienta vento, kiam ĝi malrapide moviĝas tra la kronoj
de l'arboj en la bosko.

La ermito ĉirkaŭrigardis surprizite.

"Jen estas mirindaĵoj," diris li. "Jen mi volas resti."

"Ne tie ĉi," diris la pigmeo, "sed en la apuda ĉambro. Tiu estas la
salono de la brilanta meztaga suno. Tie restas la fantomoj de la plej
lastaj jarcentoj. Ili sin preparas por aperi antaŭ Kronoso. Ni iru
plien."

Ili alvenis nun al pordo, kiu estis farita el plej pura oro. Kiam ĝi
malfermiĝis, alfluis blindiga lumo al la du homoj. Ili eniris kaj sin
trovis en ĉambro, kiu brilis je oro kaj multekostaj ŝtonoj. La altaj
arkaĵoj brilis kaj rebrilis kvazaŭ ili estus interplektitaj je
ĉielarkoj.

Meze de la ĉambro sidis Kronoso sur trono el la plej klaraj diamantoj.
Apud li sidis Kleoso, la diino de kanto. Ŝi tenis en la mano plumon
similan al fajroradio, kaj sur ŝiaj genuoj estis libro kun oraj kovriloj
kaj arĝentaj folioj.

La pigmeo ĝentile haltis apud la pordo, kaj la ermito genufleksis, ĉar
la belegeco kaj pompo de la ĉambro tute venkis lin.

"Malfermu viajn orelojn, ho fremdulo," diris Kronoso, "por ke vi alportu
miajn vortojn al la infanoj mondaj!"

Tiam li turnis sin al la pigmeo kaj diris:

"Prezentu al mi la deksesan jarcenton."

La pordo malfermiĝis, kaj grizbarba viro eniris. Li havis kompason en
unu mano kaj libron en la alia. Li estis vestita kiel pastro, sed ĉe la
flanko pendis glavo kaj sur la ŝultro malnova kapuĉo.

"Kia estas via historio?" demandis Kronoso.

"VERO estis mia moto, ho reĝo!" respondis la viro, "kaj la veron vi
aŭdos. Mi estis naskita en tempo, kiam la mondo estis plena de malvero,
vestita en vero. Mi neniigis ĝian povon kaj starigis la veron sur la
tronon. Mi flugis super la marojn kaj eltrovis novajn mondojn por la
infanoj de la mondo. Sed mi ankaŭ pekis. Mi ekdormis en la tempo de mia
maljuneco kaj permesis la malveron stari flanke de la vero."

"Vi parolas la veron," diris Kronoso. "Vi malsukcesis ĉe la fino, sed
viaj bonfaroj elpagas la erarojn. Foriru en trankvileco!"

Li foriris kaj renkontis ĉe la pordo fantomsoldaton en altaj botoj kaj
armaĵo, ankaŭ glavo kaj sprono.

"Kiu vi estas?" demandis Kronoso.

"Mi estas la deksepa jarcento," diris li sincere, "kaj venas laŭ via
ordono, ho reĝo!"

"Kion vi faris dum via vivo?" demandis Kronoso plie.

"Ne multe. Sed se mi ne maljuniĝus, mi do estus elpelinta la homaron kaj
ilian laboradon el la mondo."

"Mi ĝin scias. Sed vi ja havis bonajn intencojn?"

"Jes, tion, kion mia patro komencis per parolado kaj skribado mi
daŭrigis per la glavo. Sed mi estis tro kruelega en miaj agoj, kaj kun
la malbonherboj mi ofte eltiris ankaŭ la tritikon. Tamen, vi devas
konfesi, ke mi estis sincera en mia kredo kaj oferado."

"Jes, vi estis frenezulo, sed sen ruzo, kaj vi penadis atingi la virton.
Mi pripensos pri la verdikto. Foriru!"

Poste eniris unu eleganta kortegano. Li portis frizan perukon, ornamaĵon
ĉirkaŭ la kolo, frakon kaj silkajn ŝtrumpojn, ankaŭ ŝuojn kun oraj
bukoj.

"Plej nobla sinjoro, via reĝa moŝto!" diris li kun afekta rideto kaj
profunda klinsaluto. "La homo kiun mi renkontis ĉe la pordo estis tre
senkultura ignorulo. Fi, kiel abomene!"

"Li estas, tamen, via patro," respondis Kronoso grave. Mi rekonas vin
pro via senokupemo.

"Estas al mi honoro ke via reĝa moŝto rekonas min," diris la kortegano
kun alia klinsaluto.

"Kion vi faris en la mondo?" demandis Kronoso.

"Mi plej ofte okupis min je politiko kaj edukado," respondis la
kortegano. "Mi instruis al homoj pri bonaj moroj."

"Sed ankaŭ pri frivoleco, malvero, kaj fiereco," diris Kronoso severe.

"Ha, via reĝa moŝto, vi amas ŝerci! Mi instruis al homoj pensadi saĝe."

"Ne! Vi instruis al ili malami Dion kaj blasfemi ĉion, kio estas sankta.
Venis tial la punado. Ĉu vi memoras ke via vivo finiĝis en sango?"

"Tio estis por libereco, via reĝa moŝto!"

"Por libereco, ja; sed la liberecon vi trouzis, la sanktecon vi malamis,
kaj vi detruis la animojn de la homoj. Foriru! Viaj prapatroj kondamnu
vin!"

La kortegano forsaltetis. Sed ĉe la pordo li spegulis sin por vidi ĉu la
peruko kaj la ornamaĵoj sidis laŭ la korekta modo.

Nun eniris per rapidaj paŝoj kaj nervaj spasmoj de la vizaĝo unu viro,
kiu ŝajnis esti komercisto. Li portis monujon sub la brako, kaj liaj
rapidaj gestoj atestis pri rapideco kaj maltrankvileco.

"Kial oni eltiris min el mia dolĉa dormado?" li demandis kolerege. "Mi
ja antaŭ nelonge ekdormis."

"Eĉ se mi ne konus vin," respondis Kronoso indece, "mi povas rekoni vin
pro via malafabla demando. Malobeado kontraŭ reĝo, gepatroj kaj ĉiu
rajto estis la distingilo de via vivo."

"Nu do, peston! Ŝajnas al mi ke ĉiu homo estas sia propra majstro. Kion
vi volas de mi?"

"Vi devas raporti pri via pasinta vivo."

"Ja, tio estas pli facile dirita ol farota, ĉar neniu antaŭ mi faris pli
multe ol mi mem. Mi provizis la homaron je amuzaĵoj, defendis voluptecon
laŭ la volo de la naturo, levis la popolojn el nescieco kaj sklaveco kaj
kunigis la homaron."

"Ĉu vi ankaŭ proksimigis ilin al Dio?" demandis Kronoso malĝoje.

"Ha, ha! Mi ne havis la tempon, sed mi multobligis ilian riĉecon."

"Tio malmulte valoras al homo, se li perdos la animon." La viro kolerege
sin turnis kaj foriris.

"Ja, foriru!" diris Kronoso. "Iru al via lito kaj dormu sen ripozo,
sonĝu sen trankvileco, vi, kiu neniam sanktigis la dimanĉon. Vi multe
faris, kaj via nomo estos konata dum miloj da jaroj. Sed en via deziro
por plezuro vi nutris vermojn, kiuj mordetas la kor-radikojn de l'homoj.
Tamen, mi ne juĝos vin nun. Viaj posteuloj juĝos vin tiam, kiam ili
akiros saĝecon."

Poste aldonis Kronoso per malsevera voĉo:

"Alkonduku la novnaskitan jarcenton."

Aperis tiam sub la alta arkaĵo blanka ŝipeto, kiu antaŭenmovis kvazaŭ
per nevideblaj flugiloj. Ĝi flosis de supre al la piedoj de Kronoso, kaj
el ĝi eksaltis knabeto kun bluaj okuloj kaj rozkoloraj vangoj, kaj
flavaj haroj.

"Jen mi estas, bonkora reĝo!" diris li kun muzika voĉo. "Kial vi alvokis
min?"

"Mi deziras scii la celon de via vivo," diris Kronoso, metante la manon
sur la flavharan kapon. "Kion vi intencas fari?"

"Ho, estas multe, tre multe, bonkora reĝo! Mi volas mortigi la vermojn,
kiuj mordetas la korradikojn de l'homoj, mi volas neniigi fierecon,
ĵaluzon, malvirton, ebriecon, kaj militon. Mi forte deziras feliĉigi
ĉiujn."

"Kaj kiu helpos al vi?" demandis Kronoso malĝoje.

"Ĉiuj infanoj de la Kristanujo, la infanoj de la dudeka jarcento," diris
la knabeto, manfrapante la manojn.

Aperis tiam miloj da ŝipetoj el ĉiuj anguloj de la arkaĵo. Ili flosis
malsupren al la trono, kaj oni vidis en ili amason da infanoj, kiujn
neniu povus nombri.

"Ni, ni alportos feliĉon al la dudeka jarcento," kriegis centmilo da
junaj lipoj. "Ni helpos al li, ni, ni!"

Subite eksonoretis mirinda muziko el la malproksimo. La monto tremis
kvazaŭ per tertremo. La arkaĵo malfermiĝis, kaj la ermito estis levata
alten kvazaŭ per nevideblaj brakoj, kaj li sentis la malvarmetan
noktaeron sur la frunto. Kaj baldaŭ li ree staris sur la vojeto en la
kvieta, vasta arbaro. Kaj la monto jam ne ekzistis, kaj la arbaro estis
malluma, sed la steloj sur la ĉielo briladis.

[Piednoto 1: En Svedujo oni ofte vidas lumojn super la kampoj, kaj la
homoj antaŭe opiniis ke tiuj ĉi lumoj estas lanternoj portataj de
fantomoj.]



LA UNUAJ HOMOJ


Kiel aliaj gentoj, la laplandanoj ankaŭ havas siajn proprajn tradiciojn.
Kelkaj el ili preskaŭ precize similas la tradiciojn de aliaj antikvaj
gentoj; ekzemple oni trovas antikvan tradicion pri grandega superakvego,
mondkatastrofo, pri kiu ankaŭ aliaj popoloj havas malprecizan memoron.

"Eĉ antaŭ ol Dio purigis la mondon," diras laplanda tradicio, "popoloj
vivis en Samelando (Laplando); sed kiam la maro kaj riveroj en tiu tempo
sin levis super la tero, tiam ĉiuj kreitaĵoj perdiĝis, escepte du
gefratoj, kiujn Dio kondukis al la supro de alta monto, 'Pasevaro,' (la
sankta monto)."

Malaperis la akvaro, kaj la gefratoj malkuniĝis por serĉi aliajn homojn.
Post trijara vana serĉado ili renkontiĝis kaj rekonis unu la alian. Ili
ree malkuniĝis, kaj post tri pluaj jaroj ili renkontiĝis, sed ree
foriris en la mondon. Pasis ankoraŭ tri jaroj kaj ili ree renkontiĝis,
sed ne rekonis unu la duan. Ili nun iradis kune tra la vivo kaj el ili
devenis la homaro, kaj Samo (Laplandano) kaj svedo. "La laplandano havas
strangan ideon pri la deveno de sia propra kaj la sveda vivmanieroj. En
la komenco la laplandanoj kaj svedoj estis unu gento kaj iliaj prapatroj
havis la samajn gepatrojn; sed foje okazis granda ventego kaj unu el la
gepatroj forte timis kaj rampis sub tabulon, kaj el liaj idoj devenis la
svedoj, kiuj loĝas en domoj. La alia homo, aliflanke, ne timis sed
restis sub la hela ĉielo, kaj el li devenis la laplandanoj, kiuj eĉ en
la nuntempo ne bezonas tegmenton super la kapo."



LA PALACO TIBLO KAJ LA TIEA AVENTURO


Apud Tiblo en la Badelunda provinco staris iam palaco de kiu oni nun
vane serĉas restaĵon. En la palaco loĝis reĝa sinjorino kune kun sia
juna kaj belega filino. Unu tagon alvenis al la palaco princo kaj oni
ricevis lin en la plej reĝa maniero; kaj baldaŭ la du junuloj fortege
amis unu la alian. Ĉar ili sciis ke multaj okuloj rigardas ilin, ili
decidis kunveni unu nokton apud Klinto, rivero fluanta suden de la
palaco, tre proksime al Klinta Monto.

En la malfrua nokto, kiam la palaco fariĝis kvieta kaj ĉiuj dormis, la
princino kviete foriris al la ekstera muro, sed la gardisto ne volis
malfermi la pordegon. Ŝi do detiris siajn ringojn por donaci al li, sed
li rifuzis. Ŝi nun forprenis la oran ĉenon kaj aldonis al la ringoj; nun
la maljunulo ne plu povis rifuzi, sed malfermis la pordegon kaj
permesis al ŝi foriri kondiĉe ke ŝi revenu antaŭ ol la tagiĝo.

Kiam ŝi alvenis al la rivereto, ŝajnis al ŝi ke ŝi vidas la princon
sidantan sur ŝtono apud la rivereto, kaj ŝi tial kuris al liaj brakoj,
sed eltrovis anstataŭe ke ŝi estas en la brakoj de la montreĝo de Klinta
Monto, kiu forportis ŝin en la monton. Li permesis al ŝi, tamen, ke ŝi
ekpendu sian kronon sur branĉon de pinarbo apud la rivereto por montri
al la princo ke ŝi jam estis tie.

Post kiam ili eniris la monton, la giganto zorgeme metis la fraŭlinon
sur litkovrilon en sia ĉambro, kie ŝi ekdormis, kaj li tiam iris al la
patrino kaj rakontis al ŝi pri la bela eltrovo.

La princo, dume, alvenis al la fonto. Kiam li ne trovis sian amantinon
tie, li ĉirkaŭiradis en la valo kaj fine atingis la monton, kie li
eltrovis la kronon en la arbo. Nun li komprenis kio okazis kaj malespere
mortigis sin per la glavo.

Kiam la princino vekiĝis, la gigantino ordonis al la filo ke li
rekonduku ŝin al la fonto. "Sed," diris ŝi, "antaŭ ol vi atingos la
lokon, tri vivoj perdiĝos."

Tiel okazis. Dum la giganto alportis la fraŭlinon al la fonto, ŝi mortis
kaj li metis ŝin ĉe la princo. Kaj la pordgardisto, forte ĉagreniĝante
pro sia ago, fine ĵetis sin malsupren el la gardturo kaj mortiĝis.

La princon kaj lian amantinon oni metis sur oran vagonon kaj forportis
ilin al bela, verda valo kaj enterigis ilin en la grandan amasaĵon apud
la monto Gryto. Eĉ la vagonon kaj la glavon oni metis en la amasaĵon,
kie jare en la printempo aperas girlando el blankaj floroj. Sed iom en
la estonteco oni trovos kaj la vagonon kaj la glavon kaj tiu, kiu unue
rigardos la glavon, perdiĝos per ĝi.



LA RUZA LAPLANDANO


Malriĉa laplandano foje renkontis giganton kaj li bone sciis ke la
grandegulo baldaŭ manĝegus lin se li ne iel povus venki lin. Li tial
proponis ke ili reciproke provu sian forton. "Ni frapu niajn kapojn
kontraŭ tiun ĉi arbon," li diris, "kaj tiu, kiu plej profunde povas
enpuŝi la kapon estas sendube la plej forta." La giganto unue provis. Li
staris iom malproksime de granda pinarbo, zorgeme almezuris per la
okulo, kaj tiam kuregis kontraŭ la arbon. Sed li ne povis fari eĉ
signeton per la kapo. La laplandano diris do ke li en la sekvanta tago
provos sian forton. Dum la nokto li kavigis multajn arbojn kaj kovris la
truojn per la ŝelo. Kiam la tago venis li kuregis de unu arbo al alia,
kaj enpuŝegis la kapon en la trunkon ĝis la oreloj. Kun multe da mirego
la giganto rigardis lin, sed poste li proponis ankoraŭ alian provon.

"Tiu, kiu plej alten ĵetos mian hakilon," diris li "estas la plej
forta." La giganto ĵetis unue, kaj tiel alten ke la hakilo preskaŭ
malaperis.

"Treege malbone," diris la laplandano. "Kiam mi ĵetos mi ĵetos ĝin tiel
alten ke ĝi restos sur la nuboj."

"Ne, ne mia kara filo!" ekkriis la alia, "mi ne volas perdi mian hakilon
kaj mi tial konfesas ke vi estas la plej forta." Tiamaniere la
laplandano estis la venkanto eĉ tiun ĉi fojon.

La sekvantan tagon kiam ili ambaŭ elvenis el la arbaro, la laplandano
komencis tordi salik-branĉetojn.

"Kion vi intencas fari el ili?" demandis la grandegulo.

"Mi faros korbon por forporti vian arĝenton."

"Ho, mia filo!" ekĝemis la giganto, "permesu al mi teni la arĝenton, kaj
mi plenigos vian ĉapelon je arĝento."

"Bone!" diris la laplandano.

Dum la giganto forestis, la laplandano fosis puton, faris trueton en la
ĉapelon kaj metis ĝin super la puto.

"Grandegan ĉapelon vi havas," murmuris la giganto.

"Plenigu ĝin!" kriegis la alia, "aŭ mi ĵetos vin al la nuboj kiel mi
estis faronta je la hakilo."

Kun multe da timo la grandegulo plenigis la ĉapelon kaj la laplandano
fariĝis riĉa homo.



LA ŜTONOJ DE ULFGRYTO


En Garphyto, unu el la multaj montpintoj, kiuj levas sin super la Kils
Montoj, loĝis iam antaŭ multe da jaroj unu giganto, nomita Riso.

Unu matenon, kiam li eliris el siaj groto-ĉambroj, li ekaŭdis strangajn
sonojn. Li aŭskultis momente al la sonoj kaj tiam ree eniris la monton,
kaj ekkriegis al sia edzino Garpa:

"Metu la plej malgrandan ŝtonon, kiu kuŝas sur la monto, en vian
ŝtrumpligilon kaj ĵetu ĝin sur tiun grizan bovinon, kiu staras apud
Jelmaro!" diris li, signifante la novan preĝejon de Orebro.

La gigantino agis laŭ liaj vortoj, prenis ŝtonon, grandan kiel domo, kaj
ĵetis ĝin al la malproksima preĝejo.

"Tre malbona ĵeto!" diris la grandegulo, kiam la ŝtono falis sur la
ebenaĵo. "Donu al mi la ŝtrumpligilon, kaj vi baldaŭ vidos bonegan
ĵeton."

[Ilustraĵo: "_Mi jam eluzis tiujn ĉi ŝuojn._"]

Li nun metis grandan ŝtonegon en la ŝtrumpligilon de sia edzino, zorgeme
balancis ĝin kaj ĵetis kiel eble plej potence kontraŭ la preĝejon.

"Grandaj vortoj, sed malgrandaj agoj," diris la gigantino, kiam la
ŝtonego falis sur la alian kaj disrompis ĝin.

En la sama momento venis al la montpalaco la plej mirindaj kaj klaraj
sonoril-sonoj. Kolerege li prenis kelkajn ŝtonegojn, metis unu sub ĉiu
brako, kaj ekiris al Orebro. En tiu urbeto la sciigo pri lia alveno
kreis grandan teruron, kaj "bonaj konsiloj fariĝis multekostaj."[2] Fine
diris maljuna viro ke li provos savi la preĝejon.

Tre rapide li kolektis multe da malnovaj ŝuoj, enmetis ilin en sakon kaj
foriris por ke li renkontu la giganton ekster la urbo. Apud Ulfgryto ili
renkontis unu la alian.

"Kiel malproksima estas Orebro?" demandis Riso.

"Tio mi ne povas diri," respondis la viro senkulpe; "sed ke ĝi estas tre
malproksima mi bone scias, ĉar estas nun sep jarojn de la tempo kiam mi
foriris kaj mi jam eluzis tiujn ĉi ŝuojn.

"Peston!" diris la giganto, "mi do certe ne iros tien." Kaj li ĵetis la
ŝtonegojn sur la teron, tiel potence, ke ĝi forte ektremis.

Eĉ en la nuna tempo oni vidas la ŝtonojn apud la vojo; sed la plej
mirinda fakto pri tiu ĉi historio estas ke la ŝtonoj sin turnas kiam ajn
la sonoriloj de Orebro sonoras.

[Piednoto 2: Popoldiro.]



EDZINO

Verkis _Lehman Wendell_


Edzino! Kia bela vorto! Kia muzika, belsona, mirinda vorto! Kiel plena
je promesoj por la estonteco ĝi estas; kiel plena je feliĉo kaj ĝojo kaj
beno. Tiel ankaŭ opiniis mi, sed,--nun mi ne plu tiel opinias. Ho, mi
mizera, malfeliĉa homo! Mi ne havas multajn jarojn, sed mi jam estas
maljuna kaj malrekta kaj sulka, kaj ne havas eĉ unu malgrandan haron.
Kial? Aŭskultu!

Kiam mi havis tridek-kvin jarojn mi edziĝis je unu bela juna dekokjara
fraŭlino. Ho feliĉo! Dum tri monatoj ni loĝis en tera paradizo. Eĉ ĉielo
mem ne povis esti pli feliĉplena ol la hejmo nia. Sed la suno ne ĉiam
brilas; venis baldaŭ la nigraj nuboj. Kial? Tial ke mi havis kelkajn
blankajn harojn,--jes, nur iom da malbenitaj blankaj haroj. La edzino
ne amis blankajn harojn; ŝi ne volis havi edzon kiu ŝajnis pli maljuna
ol ŝi mem. Kaj kion ŝi faris? Ŝi eltiris ĉiujn blankajn harojn kiel eble
plej rapide kaj post unu jaro mia kapo similis al malsana arbaro kun
kelkaj junaj arboj tie ĉi kaj tie.

[Ilustraĵo: "_Jen mi estas! Rigardu min!_"]


Fine mortis la edzino, kaj post unu jaro mi trovis novan edzinon,--ne
juna kaj bela kaj dekokjara kiel la unua, sed grasa virino, malpli juna
ol mi mem. Tuj ŝi deklaris ke nigraj haroj ne decas al mi tial ke mi
ŝajnas pli juna ol ŝi, kaj, kompreneble, edzo ne devus esti pli juna ol
la benita edzino. Kaj ŝi komencis eltiri la nigrajn harojn. Antaŭ la
matenmanĝo ŝi eltiris kelkajn harojn, post la tagmanĝo ŝi ankaŭ atakis
ilin, kaj dum la vespermanĝo ŝi ripetis la agon. En la lito, en la
teatro, en la veturilo, en la preĝejo ĉiam ŝi eltiris harojn.

       *       *       *       *       *

Mia edzino,--la bonkora, kara, bela edzino, la mirinda edzino, ŝi ne plu
loĝas ĉe mi, kaj venas larmeto en la okulo mia je la penso.

Kaj vi kiu konis min antaŭ ol mi havis edzinojn, ĉu vi nun rekonas min?
Jen mi estas! Rigardu min! Malbela, malgracia, sulka mi estas, mia kapo
estas glata kiel kokinovo, mi ne havas blankajn harojn, mi ne havas
nigrajn harojn, mi eĉ ne havas har-radikojn,--kaj, dank' al ĉielo, mi
ankaŭ ne havas edzinon.



LA BIENDOMO DE KRISTEHOLMO


Ĉu la estimata leganto iam vidis la akvofalon "Stalpeto"? Ĝi estas en
tiu naturbela kaj mirinda parto de Svedujo kiun oni nomas Smolando.
Estas la Nigra Rivero kiu, post kiam ĝi kviete kaj trankvile serpentumas
tra florantaj valetoj kaj verdaj arbaroj, subite faras tiun ĉi grandegan
saltadon malsupren de preskaŭ perpendikulara ŝtonego, kaj poste tute
ripozas en la apuda maro.

Ne malproksime de Stalpeto estas malnova biendomo, malĝoja, malluma kaj
senhoma. Oni havas strangan senton, kiam oni vidas la grandan domegon
kun la fermitaj pordoj kaj najlitaj fenestroj. Oni opinias ke la stranga
vidiĝo de la domo havas ian kaŭzon. Kial estas tiu ĉi naturbela loko
senhoma? Kial ne loĝas almenaŭ unu nobelo en la vasta domego?

Ni aŭskultu al maljuna ĝentila virino, kiu foje rakontis al ni la
kialon. Por ke ni povu kompreni ŝin ni de la komenco devas aŭdi la
historion, kaj tiu ĉi komenco, kiel la Miltona kanto, estas ĵus en la
komenco de tempo.

Kiam ni demandis ŝin: "Kial ne loĝas iu en Kristeholmo?" ni ricevis la
jenan respondon:

"Kiam Diablo, pro sia grandega fiereco, estis elĵetita el la ĉielo, sin
trovis tie ankaŭ aliaj spiritoj, kiuj pekis. Tiuj ĉi spiritoj ankaŭ
estis elĵetitaj, kaj kiel la flaviĝantaj folioj en aŭtuna tago falas
teren, tiel falis tiuj ĉi spiritoj malsupren sur la teron, kelkaj en
marojn, aliaj en arbarojn aŭ sur montojn. Kie ajn ili falis, tie ili
restadis kaj tie laboradis. Laŭ siaj diversaj restadejoj ili ankaŭ
ricevis malsimilajn nomojn. Pro tio ni havas en la mondo marnimfojn,
montnimfojn, gnomojn, elfojn, arbarnimfojn, koboldojn, kiujn priskribas
la kateĥismo.[3]

En tiu tago okazis ke kelkaj spiritoj falis sur la monton kie nun staras
la Kristeholma biendomo. Interne de tiu ĉi monto iliaj posteuloj
restadis preskaŭ ĝis la nuna tempo. Dum centoj, jes miloj da jaroj ili
tie loĝis kaj kvankam la fulmo okaze mortigis kelkajn, ili ne koleregis
kaj ne tuŝis la homojn.

Okazis do antaŭ longe, ke unu nobelo, kiu aĉetis Kristeholmon, deziris
tie konstrui domon.

Kiel saĝa konstruisto li serĉis bonan fundamenton por la domo kaj
elektis la ŝtonegon en kiu la gnomoj loĝis.

La montreĝo malŝatis tion ĉi, sed lia edzino petis lin ke li ne faru
malbonon kontraŭ la najbarojn sen ia kaŭzo.

Kiam la domo estis konstruita, la nobelo edziĝis kun juna, bela
fraŭlino, kaj "ĝojo staris alte en la plafono."[4]

Sed malĝojo falas sur multe da homoj, kiuj nemulte atendas ĝin, kaj
tiel ankaŭ okazis tie ĉi.

Unu tagon, kiam la juna edzino sole restis en sia ĉambro, staris antaŭ
ŝi malgranda virino, kiu salutis kaj diris:

"Mia mastrino petegas, ke vi bonvolu veni al ŝi, kaj se vi tiel faros,
ŝi do riĉe repagos vin."

La juna nobelino forte miris pro tio, sed tial ke ŝi estis brava kaj
bonkora, ŝi promesis sekvi.

La virineto malsupreniris ĝis ŝi atingis la kelon. Jen malfermiĝis unu
antaŭe nevidebla pordo en la monto, kaj ambaŭ trairis tra longa,
malluma, malfreŝa subtervojo, ĝis ili atingis grandan groton, kies muroj
brilis kaj rebrilis je oro kaj arĝento. En la groto vireto marŝis tien
ĉi kaj tien, ŝajne en forta ĉagreno. Li ne parolis al la nobelino, sed
rigardis ŝin per petegantaj kaj malĝojaj okuloj.

La virineto fortiris kurtenon, kiu kaŝis alian malfermaĵon, kaj vidis
nun la juna nobelino virinon, kiu kuŝis sur ornamita lito kaj estis
malsana. La ĉeesto de la Kristana virino, tamen, tuj igis la
gnom-virinon sana. Ŝi tiam eltiris skatoleton, en kiu sin trovis perloj
kaj multekostaj ŝtonoj.

"Tiun ĉi mi donacas al vi, sed ne rakontu al iu pri la aventuro, ĉar
tiam okazos al vi granda malfeliĉo."

Tiel diris la montreĝino, kaj la nobelino reiris al sia ĉambro kaj
zorgeme kaŝis la multekostan skatoleton.

Pasis feliĉe la tempo kaj la junulino naskis du filojn.

Unu tagon dum la patrino forestis ili eltrovis la misteran skatoleton,
kaj komencis ludi kun ĝi, kiam la patro eniris. Li forte miris tial ke
li trovis tiajn multekostaĵojn en la manoj de l'infanoj, kaj tuj
demandis la patrinon kiel ŝi akiris ĝin. Komence ŝi ne volis paroli pri
ĝi, sed la edzo insistis. Fine li koleris kaj deklaris ke ŝi estas
koboldino, jes, ke li vidis ŝin veturantan tra la aero sur balailo. Nun
la malfeliĉa nobelino devis rakonti pri sia vizito ĉe la gnomoj, kaj
aldonis:

"Nun vi kaj mi estas vidintaj niajn plej feliĉajn tagojn, ĉar via
sciameco alportos al ni pli da malĝojo ol vi povas imagi."

Post kelkaj tagoj aperis en la maro proksime de Stalpeto insuleto, kiu
ĉiam aperis kiam ajn io mirinda estis okazonta. Ĵus antaŭ la morto de
Karl XIIa kaj Gustav IIIa, oni diras, ke la insuleto aperis; oni eĉ
diras, ke antaŭ tre longe unu reĝo enskribis sian nomon sur grandan
ŝtonon, kiun li trovis tie, kaj ke la saman ŝtonon kaj la saman nomon
oni foje vidis, kiam la insuleto ree sin levis super la akvo.

Kial la insuleto ree aperis, ĉu la gnomoj interligiĝis kun la marnimfoj,
aŭ ĉu estis alia kaŭzo, oni ne povas diri; sed, tamen, la insuleto klare
aperis kaj la nobelo forte deziris remi tien por ke li povu pli proksime
rigardi ĝin.

La nobelinon kaj la du filojn li ankaŭ volis kunpreni. La edzino forte
kontraŭstaris tiun ĉi proponon, eĉ petegis lin genuflekse, sed
sensukcese.

Fine forveturis la obstinegulo kune kun la filoj al la insuleto, dum la
edzino restis hejme. Ĵus kiam la boato ektuŝis la ensorĉitan insuleton,
la du filoj eksaltis teren, sed en tiu sama momento malaperis kaj la
insuleto kaj la knaboj, kaj la patro ne plu vidis ilin.

La malfeliĉa nobelino baldaŭ mortis pro malĝojo kaj la edzo veturis al
fremdaj landoj, kie ankaŭ li mortis; sed en la domego de Kristeholmo
neniu de tiu tempo loĝis, kaj ne estas kredeble ke oni iam trovos
feliĉon tie."

[Piednoto 3: Laŭ mia maljuna patrino la tre antikva sveda kateĥismo vere
priskribis tiujn estaĵojn. Ekzemple ĝi enhavis la jenan preĝon: "Dio
liberigu nin de marnimfoj, montnimfoj, gnomoj, elfoj, arbarnimfoj,
koboldoj, kaj ĉiuj supernaturaĵoj."--_La Tradukinto._]

[Piednoto 4: Skandinava popoldiro.]



CELANTA NATURALISTO

Verkis _Lehman Wendell_


Ĉu vi iam legis aŭ aŭdis pri Linne? Linne ne estas ia cigaro aŭ legomo
aŭ urbo. Ho, ne! Linne estas fama sveda naturalisto. Dum miaj
student-jaroj oni ĉiutage parolis pri Linne. La profesoroj diskutadis
pri li, la disputadkluboj disputis pri li, la fraŭlinoj kantis pri li
kaj oni ofte sonĝis pri Linne. Oni eĉ preskaŭ manĝis kaj trinkis
Linne'on. Linne, Linne, Linne! Ĉiam Linne!

Fine mi mem interesiĝis pri la sinjoro kaj decidis studi la naturon. Pro
tiu ĉi malbenita konkludo mi havis la jenan malfeliĉan aventuron:

Unu tagon, promenante laŭ la vojeto al la lernejo, fajfante tre
malbelsone la Serenadon de Ŝubert, mi ekvidis malproksime malgrandan
beston, kiu nezorgeme manĝis la freŝan herbon apud la vojo. Tuj la ideo
eniris mian kranion karesi la beston, ĉar tiel ja faris Linne.

Silente kiel ombro mi proksimiĝis kaj kiam ajn la besteto ektimis mi tuj
haltis, movante nek fingron nek okulon. Post kelke da minutoj mi estis
tre proksime al la besteto. Zorgeme kaj malrapide mi fleksis mian dorson
kaj tuŝetis la idon sur la kapo.

Ho, ĉielo! Kraĉante kiel kato, ĝi saltis al la ĉielo. Kaj mi? Mi ankaŭ
saltis ĉielon, sed spite la granda eksalto mi ne povis eviti la fortan
odoron, ĉar la ido ja estis la terure malbondora putoro, kies odoro
estas pli terura ol cent malfreŝaj ovoj.

Kelkajn minutojn poste dum mi rapide demetis la vestojn per unu mano kaj
premis la nazon per la alia, mi diris por mi mem: "Se Linne deziras ludi
kun ranoj kaj serpentoj kaj tigroj mi certe ne volas lin malpermesi, sed
kiam mi ree tuŝos putoron mi antaŭe konvinkos min ke ĝi estas kato."



LA LUMO ĈE LA MONTETO

Svede verkita de _Alfred Smedberg_


I

Estis malfrua kristnask-vespero antaŭ multaj, multaj jaroj. La popolo de
Lundokro estis ĵus fininta la vesperajn preĝojn kaj sin pretigis por la
nokto. Tiam eniris la dungato, la maljuna Johano, el la ĉevalejo kaj
diris:

"Hele brilas ia lumo en la fendego de la monteto."

Kun grandega miro ili ĉiuj eliris al la korto.

Jes, la dungato vere ne eraris. Ĝuste en la fendego oni vidis helan,
ruĝan lumeton.

La infanoj paliĝis. Lumo sur la monteto kaj eĉ en la kristnask-vespero
mem! Ho! Ĝi certe ne estas stelo, ĉar la lumo sin trovas iom sub la
horizonto, kaj ĝi ne estas ies lanterno, ĉar ĝi restas tute senmova sub
la arboj.

"Mi scias, kio ĝi estas," diris la maljuna Johano. "Estas la koboldoj en
la monteto, kiuj kalkulas sian monon en la kristnaska nokto."

"Koboldoj sin trovas nur en historioj," diris la mastro. "Sed la lumo,
tamen, estas mirinda. Mi tien iros por eltrovi kio ĝi estas."

"Patro, patro!" ekkriis la infanoj maltrankvile. "Ne iru tro proksime al
la malbonaj koboldoj!"

Tiam ridetis la patro kaj karesis la plej malgrandan infanon.

"Infanoj!" diris li grave. "Dum idolservo regis en la mondo, la koboldoj
sin trovis ĉe la infanoj de la mondo. Sed tiam aperis la granda, mirinda
lumo en Oriento. Postulis mil jarojn, antaŭ ol ĝia lumo atingis al la
nordo. Sed kiam ĝi fine venis, kiam la apostolo de la nordo, la inda
Ansgar, venis kun la prediko pri la Kruco, tiam falis la antikvaj dioj
de siaj altaroj, kaj kun ili malaperis ĉiuj koboldoj kiel pajlrestaĵo
estas forblovata per la vento. Se iu el vi ne kuraĝas sekvi min, mi
sola iros kaj sen timo, ĉar mi staras sub la mano de la Ĉiopova.

"Mi iros kune kun vi, pacĵo," diris eta Ingemar. "Mi ne timas."

"Mi ankaŭ, kaj mi ankaŭ," ekkriis unu post alia.

La procesio ekiris, la mastro antaŭe. Eta Ingemar tenis la patron ĉe la
mano. Kvietaj, sciamaj kaj timemaj la aliaj infanoj postesekvis.

Estis mallume inter la montetoj kaj arboj, mallume kaj kviete. Nur
kelkaj steloj briladis sur la ĉielo, kaj kelkfoje estis aŭdata la krio
de strigo en la arbaro.

La mirinda lumo brilis antaŭ ili, brilis kaj malaperis. Ree ĝi ekbrilis
kaj malaperis laŭ la kurbo de la vojeto inter montetoj kaj arboj.

La areto pli kaj pli proksimiĝis al la monteto. La lumo nun hele brilis.
Nur unu plu monteto kaj kurbo de la vojeto kaj ili sin trovis ĉe la
fendego. Kun frapantaj koroj la infanoj ekrigardegis en la fendegon.

Kaj kion ili vidis? Nenion, precize nenion. La lumo jam malaperis kaj
la monteto kuŝis silenta kaj dezerta kaj malluma.

"Nun ni vidas, almenaŭ, ke tie ĉi ne estas koboldoj," diris la patro.
"Ili dormas la eternan dormadon en sia miljara, silenta tombo."

Sed la dungato, la maljuna Johano, havis siajn proprajn pensojn pri tio.

"Ni estis tro multaj," diris li, "kaj ne restis silentaj. Oni devus esti
sola kaj porti la biblion aŭ psalmaron. Tiun oni devus ĵeti inter la
koboldojn. Ili do malaperos el la mondo kaj forlasos la oron."

La mastro rigardegis lin.

"La vorton de Dio oni devas havi en la koro, ne nur en la mano," diris
li. "Tiu, kiu per la biblio penas akiri mondan riĉecon, agas tre
malinde. Vi certe ne volas ĵeti la sanktan libron tiel, kiel oni ĵetas
ŝtonon?"

Johano hontis kaj restis silenta. Baldaŭ ili atingis la hejmon. Sed kiam
ili sur la korto sin turnis al la monteto, la stranga lumo ree brilis en
la fendego.

"Paĉjo," diris Ingemar, "Ĉu ni reiru tien?"

"Ne," respondis la patro. "Kio ajn ĝi estas, ni ne maltrankviligu ĝin.
Eble morgaŭ ni eltrovos la klarigon de la enigmo."

Ili eniris la dometon, kaj baldaŭ ĉiuj iris liton.


II

Sed eta Ingemar ne povis ekdormi. Li ne povis forgesi la lumon sur la
monteto. Eble ĝi vere estis la koboldoj, kiuj kalkulis la oron. Maljuna
Johano, ja, jam vidis multon kaj multe sciis. Li ofte aŭdis la ridon de
la koboldoj en la fendego kaj la siblon de la kristnask-serpento sub la
ŝtonego. Kaj aŭtune li ofte aŭdis la furiozan ĉason de Oden.[5] La ĉaso
komenciĝas, diris li, en la mezo de Hult-arbaro, kaj la ĉasaĵo estas la
sorĉistino de la arbaro. Kaj ŝi kuregas antaŭen super deklivojn kaj
ŝtonegojn ĝis ŝi atingas al la monteto. Ĉar tie la hundoj perdas la
odoron, kaj la sorĉistino malaperas en la mallumajn ĉambrojn de la
koboldoj.

Kaj eta Ingemar pensis kaj pensadis, kaj baldaŭ venis la feo de sonĝoj
kun sia pulvoro kaj skuis ĝin en la okulojn liajn. Kaj subite li staris
duonnuda kaj piednuda en la fendego, sola en la mistera arbaro, sola en
la nokta mallumo.

Sed li ne malvarmiĝis, kaj li ne timis. Li ekrigardis en la fendegon.
Tie sidis la koboldoj sur la ŝtonego kaj timeme rigardegis super la
arbaron. Ĉar tie tre malproksime en la oriento leviĝis brilanta stelo.
Ĝi verŝis mirindan lumon sur la malsupron de la fendego, kaj la koboldoj
tremis, kiel tremas la arbarfolioj en la vento.

Kaj eta Ingemar rigardis kaj rigardegis. Kaj baldaŭ li ekvidis
pilgrimanton, kiu malrapide proksimiĝis al la loĝejo de la koboldoj. Li
portis blankajn vestojn kaj en la mano li tenis stangon, kaj tiu stango
estis kruco. Kaj la pilgrimanto sin turnis al la koboldoj kaj diris:

"Mi estas Ansgar,[6] la sendito de la Ĉiela Reĝo, kaj en Lia nomo foriru
kaj formortu."

Kaj kiam la koboldoj ekrigardis la krucon, ili malgrandiĝis ĝis ili
estis malgrandaj kiel muŝoj, kaj tiam ili enfalis mortintaj en la truon
de la fendego, kaj Ingemar ne plu vidis ilin.

Sed la stelo sin levis pli kaj pli, kaj la brilado iĝis pli kaj pli
klara. Kaj nun la fendego fariĝis verda valo, kun rozoj kaj lilioj, kiuj
sin turnis al la stelo en la oriento.

Tiam oni ekaŭdis arbare bruadon kiel la piedfrapoj de ĉevaloj. Kaj post
iom da tempo proksimiĝis sur sovaĝaj ĉevaloj tri viroj kun longaj barboj
kaj glavoj. Ingemar ekkomprenis ke ili estas la antikvaj idolaj dioj
Oden kaj Balder kaj Thor.[7]

Kiam ili atingis la monteton ili eksaltis teren kaj demandis:

"Kial brilas tiu stelo tiel klare, kaj kial portas la dezerto rozojn kaj
liliojn?"

Tiam eklevis Ansgar la krucon kaj diris:

"Unu stelo sin levas en la oriento kaj verŝas sian lumon super la lando
de mallumaj ombroj. Ĉar la Reĝo, kies nomo vi ne kuraĝas ekparoli, estas
naskita sur la tero. Lia nomo estas Mirindo kaj Konsilo, ĉar Li estas la
plej saĝa inter la homaj infanoj. Oni nomas Lin Heroo, tial ke Li venkos
la malbonon de la mondo. Kaj oni nomas Lin la Princo de Paco, ĉar per
sia mano Li forbrulos militon, kun ventegoj kaj sangaj vestoj, kaj pro
Lia volo la dezerto floros kiel rozo."

Oden, la saĝa, klinis la kapon kaj diris:

"Mi estas la plej potenca el la dioj, sed mi metas mian kronon ĉe la
trono de la novnaskita Reĝo."

Kaj Thor diris:

"Mi estas la plej forta, sed la povo mia estas tro malforta kontraŭ la
Ĉiopovo, kaj mi metas mian martelon ĉe Lia piedo."

Kaj Balder diris:

"Min oni nomis la plej virta el dioj, sed mi kovras mian vizaĝon kontraŭ
la brilego de Lia suno."

Kaj tiam la plej potencaj dioj de idoltempoj sin ĵetis al la tero kaj
kaŝis siajn vizaĝojn.

Je tio en la muska arbaro aŭdiĝis mirinda muziko, muziko kiel la kanto
de la feliĉa animo kiam ĝi forlasas la teron kaj flugas al la perlaj
pordoj de ĉielo,--muziko kiel la kanto en la preĝejo en la bela
kristnaska mateno. Kaj kiam eta Ingemar malfermis la buŝon por helpi al
la kantistoj, jen li kuŝas en la lito. Sed sur la tablo staras kandelo,
kaj apud ĝi sidas la gepatroj kaj ili kune kantas:

"Salut' al vi, mirinda tag'!"

[Piednoto 5: La antikva dio de la ĉielo kaj de la suno.]

[Piednoto 6: Ansgar, la apostolo de la nordo, estis la unua homo, kiu
enkondukis Kristanismon en Svedujon.]

[Piednoto 7: Oden, la dio de la suno kaj de la ĉielo.

Balder, filo de Oden, la dio de lumo,--ne nur la lumo de la naturo, sed
ankaŭ la lumo de la animo, de pureco, de boneco kaj de senkulpeco.

Thor, la plej maljuna filo de Oden, estis la dio de forto kaj
fulmotondro.]



KAMPARANO KAJ KOBOLDO


Kamparano, kiu havis sur sia farmo malgrandan monteton, foje deziris
prilabori ĝin, kaj tial en unu tago komencis tie plugi. Tuj aperis la
koboldo, kiu loĝis interne de la monteto, kaj demandis la kamparanon
kial li plugas sur la tegmento de sia domo. La kamparano respondis ke li
ne sciis ke la vireto tie loĝas, sed aldonis ke nekulturado de la
monteto estas por ili ambaŭ malprofito. Li tial faris la jenan proponon:
"Se vi permesos al mi planti kaj rikolti tie ĉi, mi donacos al vi ĉion,
kio en la unua jaro kreskos sub la tero, dum mi prenos tion, kio kreskos
supre. La sekvontan jaron mi prenos la malsupraĵojn kaj vi ricevos la
supraĵojn, kaj tiel plu jare." La koboldo volonte konsentis. La
kamparano tial plantis en la unua jaro tritikon, kaj la koboldo ricevis
nur la radikojn, dum la kamparano prenis la tritikon mem. La sekvantan
jaron li plantis napojn, prenante mem la napojn, dum li donacis al la
koboldo la foliojn. Pro sia malspriteco la koboldo ne komprenis kiel la
kamparano trompis lin kaj tial ili ambaŭ vivis amike multajn jarojn.



UNU MUZIKA PROVINCO


Antaŭ nelonge unu muzik-komitato skribis al diversaj provincoj de
Svedujo por eltrovi la muzikan kapablon de la provincoj. El B. provinco
en Uplando ili ricevis la jenan raporton:

"Tie ĉi sin trovas neniu, kiu ludas la violonon. Antaŭ kelkaj jaroj
estis tie ĉi unu dungato, kiu terure ludaĉis tian instrumenton, sed ĝi
sonoris pli malbelsone ol akordiono, kaj li fine mortis.

"De akordionoj sin trovas, mi pensas, ses en la provinco, sed estas
neniu, kiu povas ludi ilin. Unu, mi ĵus memoras, oni vendis aŭkcie por
75 spesmiloj kaj la najbara provinco akiris ĝin.

"Sed fonografojn ni havas. Mi kalkulis eĉ ĝis dek unu, sed eble oni
povus trovi plu. Tiujn, kiuj posedas fonografojn, oni konsideras kiel
aristokratojn, kaj oni ĉiam invitas ilin al la diversaj festoj, k. t.
p.; tiuj, kiuj ne havas fonografojn, frotas pecojn da ligno kontraŭ la
fenestroj kaj la sono estas preskaŭ la sama."

En la homo kiu tiel skribis oni ja havas bonan muzikkritikiston.



RAKONTOJ DE MIA PATRINO

Verkis _Lehman Wendell_


Antaŭ multe da jaroj kiam mi estis malgranda knabo, kaj la gefratoj
ankaŭ estis junaj, tiam mia patrino ofte sidigis nin ĉirkaŭ si, apud la
varma kameno, kaj rakontis al ni historiojn el sia patrujo,--la
malproksima, la bela, la ĉiam mirinda Svedujo. Tiuj ĉi historioj plej
ofte priskribis fantomojn, koboldojn, lanternvirojn,[8] kaj tiel plu. Al
ni infanoj, ĉiuj naskitaj en Usono, la historioj estis ĉiam tre
interesaj kaj eĉ en la nuna tempo ili restas freŝaj en la memoro. Eble
la leganto ankaŭ dezirus aŭdi la maljunan patrinon. Ni do imagu nin ree
en la gepatra domo en la usona ŝtato Ilinojo.

Estas malvarma vintra vespero de la jaro 1888. La vento murmuras strange
tra la branĉoj de la altaj nudaj arboj. La luno staras klara sur la
ĉielo kaj verŝas malhelan, misteran lumon sur la teron. La fajro brulas
gaje en la kameno, kaj apud la patrino ni sidas kun avidaj vizaĝoj kaj
frapantaj koroj.


UNUA RAKONTO

LA LANTERNVIRETO

Nu, infanoj, diras la patrino, mi rakontos al vi iom pri la koboldoj de
mia lando. Antaŭ multaj, multaj jaroj mi estis infaneto same kiel vi,
kaj mi tiam loĝis kun miaj gepatroj kaj gefratoj tre malproksime trans
la maro, en la lando de la meznokta suno. En tiu tempo oni estis tre ema
kredi koboldojn, fantomojn kaj aliajn supernaturaĵojn. Ĉu ili vere
ekzistis? Kiu povas diri!

Nia najbaro Bjorn foje reveturis hejmen el la malproksima urbo, kiam la
rado de la vagono subite rompiĝis. Tuj aperis eta lanternviro kiu
promesis subteni la veturilon se li ricevus unu moneron. Tio plaĉis al
Bjorn, kiu tre volonte promesis, kaj la estaĵo subtenis la veturilon ĝis
ili atingis la hejmon. Bjorn, kiu estis spritulo, tiam ĵetis la moneron
en la lignoamason. Tuj li ricevis teruran frapon sur la orelon, kaj ĝi
fariĝis tute surda. La sekvantan tagon oni trovis lignopecetojn ĉie sur
la korto.

La orelo de Bjorn restis senutila kvankam li vizitis ĉiujn kuracistojn
de la lando. Fine li veturis al Danujo, sed la famaj danaj kuracistoj ne
povis kuraci lin. Post kiam li elspezis multe da mono li revenis hejmen.
Kiam li ree eniris la korton, aperis la lanternvireto kaj diris:

"Kial vi elspezis tiel multe da mono kaj kial vi veturis tra nia lando
kaj al Danujo? Mi mem manfrapis vian orelon, tial ke vi ĵetis la moneron
en la lignoamason, kaj ne donis ĝin rekte al mi. Sed nun mi ne plu
deziras puni vin kaj estu via orelo sana."

[Ilustraĵo: _"Mi mem manfrapis vian orelon," diris la koboldo._]

Tuj la homo povis ree aŭdi per la ambaŭ oreloj.


DUA RAKONTO

LA NIGRA KATO

Kiam mi estis eta knabino mi ofte iris kune kun mia patrino kiam ŝi
melkis la bovinojn, ĉar mi amis la patrinon kaj mi tre amis vidi la
blankan lakton fluanta en la sitelon, kaj precipe mi amis vidi la
katojn, kiuj venis ĉiuvespere por trinki lakton.

Unu vesperon venis al ni kato, nigra kiel inko kaj malgranda kiel
ratego. Li eksaltis sur la genuon de mia patrino kaj trinkis el la
sitelo. La patrino iom koleris kaj frapetis la katon. "Miaŭ-aŭ-aŭ!"
diris la kato per terurega blekado kaj malrapide foriris. Ĉe ĉiu paŝo ĝi
kreskis pli kaj pli, kaj ĵus kiam ĝi atingis la arbaron ĝi estis granda
kiel ĉevalido kaj eĉ havis la formon kaj vidiĝon de ĉevalido.

La sekvantan tagon mia patro ridetante diris ke ni havas novan ĉevalidon
kaj li kondukis ĝin al la dompordo por montri al ni. Mi tuj ekkomprenis
ke la besto tute ne estas ĉevalido sed ke ĝi estas la nigra kato, kaj
pro tio mi ne amis la belan idon. La patro konsideris la tutan aferon
kiel ridindaĵon kaj eĉ mokis min. Sed kompreneble li mem eraris. Mi ja
havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino. Jes, mia patro certe
eraris.


TRIA RAKONTO

LA DEVENO DE LA ABIO-ARBARO

Iom malproksime de mia sveda hejmo sin trovas granda, bela abio-arbaro.
Oni ofte diskutas pri la deveno de tiu ĉi arbaro, ĉar ŝajnas ke ĝi estis
plantita, kaj ne kreskis laŭ naturaj metodoj. Pri tiu ĉi arbaro mia
patro foje rakontis la jenan:

En la jaro 1580 loĝis en nia provinco Sro. Aksel Andreso kune kun la
edzino kaj unu filo, Karlo. Kelkajn mejlojn malproksime loĝis la riĉa
Sro. Sven Rosental, en tiu tempo unu el la plej konataj homoj de mia
provinco. Li havis belan filinon, Elino.

Karlo, nature, enamiĝis en la belan Elinon, kaj la gepatroj ne
kontraŭstaris ilin.

Nelonge post tiu ĉi enamiĝo okazis milito inter Svedujo kaj Danujo, kaj
Karlo devis foriri kaj bataladi por la patrujo. Ĵus antaŭ lia foriro la
juna Elino promesis al li la manon; tiam ili malkuniĝis kaj Karlo
foriris.

Dum longa tempo la milito daŭris, kaj en unu terura batalo Karlo estis
kaptita kaj tuj metita en malliberejon.

Dum li tie restis oni pensis en lia hejma urbo ke li neniam revenos.
Sven Rosental, kiu rimarkis ke la filino ne havis deziron al aliaj
junuloj sed nur al Karlo, fine deklaris ke ŝi devos elekti alian
amanton. La filino ploregis, sed eĉ larmoj kaj preĝoj ne helpis al ŝi.
La patro malpermesis ŝin eĉ pensi pri Karlo kaj ordonis al ŝi ke ŝi
edziniĝu kun alia viro.

[Ilustraĵo: _Elino kaj Karlo._]

La malfeliĉa knabino ofte sidis nokte apud la fenestro kaj ripetis la
nomon de tiu, por kiu ŝi volonte oferus la vivon. Venis la vintro kaj la
printempo, sed ne revenis Karlo. Fine venis la tago kiam ŝi devus obei
al la patro kaj elekti alian viron.

Dum tiu ĉi tempo Karlo, sidante en la turo de la malliberejo, pensadis
pri nenio escepte kiel li povus forkuri. Li elpensis unu projekton post
alia sed ĉiam forlasis ĝin. Fine li elpensis bonan metodon kaj tuj
elprovis ĝin. Li petegante diris al la reĝo ke li tre volus veturi
hejmen por edziĝi kun sia amantino, kaj ankaŭ ke li volus tie resti
sufiĉe longe por semi kaj rikolti. La reĝo, kiu havis bonan koron,
promesis al li, kondiĉe ke li revenu tuj post la rikolto.

La feliĉa Karlo revenis hejmen, kaj la tuta urbo ĝojegis. Ĉie estis
sento de feliĉo, kaj oni buĉis la plej grasan bovidon de la tuta urbo
kaj aranĝis grandan edziĝan feston. Sed post la edziĝo oni ree
malĝojegis, ĉar Karlo bedaŭrinde devus tie resti nur ĝis la rikolto.
Karlo, tamen, estis sprita junulo kaj ne havis deziron aŭ intencon
baldaŭ reveni al la malliberejo. Li tial plantis multe da abiosemoj en
longaj vicoj.

Pasis la aŭtuno kaj la reĝo anoncis al Karlo ke li revenu al la
malliberejo. Sed Karlo respondis ke li ankoraŭ ne rikoltis kaj ke la
semoj eĉ ne estis elvenintaj el la tero.

Kiam la reĝo eltrovis kiel lia juna malliberulo superruzis lin li forte
ridegis kaj volonte liberigis lin.

Post multe, tre multe da jaroj la semoj fariĝis granda bela arbaro, kie
jare venas la birdoj por tie konstrui nestojn, kaj kie la suno ĉiam hele
brilas.

[Piednoto 8: Nordaj koboldoj, kiuj portis lanternojn.]



LA KNABO KIU MANĜIS PLI MULTE OL LA GIGANTO


Estis iam knabo, kiu zorgis pri aro da kaprinoj kaj dum li iradis en la
arbaro li alvenis al la domo de la giganto. Kiam tiu ekaŭdis la blekadon
de la kaprinoj li kolere elkuris el la ĉambro por eltrovi la kialon. Sed
li estis tiel grandega kaj terure malbela ke la knabo forkuris kiel eble
plej rapide.

Vesperon, kiam la knabo revenis hejmen kun la aro, la patrino faris
fromaĝon. Prenante pecon da ĝi, li rulis ĝin en la cindro kaj zorgeme
kaŝis ĝin en sian ledan poŝon. En la morgaŭa tago li ree iris al la
arbaro kun la kaprinoj kaj denove atingis la gigantan domon. Kiam la
grandegulo ekaŭdis la blekadon li koleregis, eliris kaj prenante grandan
ŝtonon, li premis ĝin ĝis pecetoj forsaltis.

"Se vi iam ree venos al mia hejmo," diris li, "mi premos vin tiel, kiel
mi nun premas tiun ĉi ŝtonon."

Sed tiuĉifoje la knabo tute ne timis, sed elprenis la fromaĝon kaj
premis ĝin ĝis la akvo elŝprucis el ĝi al la tero.

"Se vi ne foriras," diris li, "mi premos vin same kiel mi nun premas la
akvon el tiu ĉi ŝtono."

Kiam la giganto vidis kiel granda estas la forto de la knabo li forte
timis kaj iris domen.

La trian tagon ili ree renkontis unu la duan.

"Bonan tagon, patro!" diris la knabo, "ĉu vi ankoraŭ deziras provi vian
forton kontraŭ la mia?"

"Mi do opinias," aldonis la knabo, kiam la giganto jesis, "ke estus bona
provo se iu el ni povus ĵeti vian hakilon tiel alten, ke ĝi ne refalus
teren."

Tio plaĉis al la alia. Li tuj ĵetis la hakilon kaj tiel alten, ke ĝi
flugis preskaŭ ĝis la nuboj; sed kiel ajn li provis, la hakilo ĉiam
revenis.

"Patro," diris la knabo, "mi vere ne opiniis ke via forto estas tiel
malgranda. Rigardu min!"

Li nun balancis la hakilon kaj lerte enmetis ĝin en la poŝon, kiun li
portis sur la dorso.

"Rigardu la hakilon!" li diris, montrante grandan nigran birdon sur la
ĉiela bluaĵo.

La giganto longe atendis la revenon de la hakilo sed vane. Nun li pensis
por si mem ke la knabo vere estas fortega kvankam li estas malgranda.
Ili ree disiĝis.

Post iom da tempo la du ree renkontiĝis. La giganto demandis ĉu la
knabo, kiu estas tiel forta, ne volus laboradi por li. La knabo jesis,
forlasis la kaprinojn en la arbaro, kaj iris kune kun la giganto. Fine
ili atingis la domon.

Unu tagon ili ambaŭ iris al la arbaro por dehaki kverkon. Kiam ili
atingis la lokon la giganto demandis la novan dungaton ĉu li volas teni
aŭ haki.

"Mi volas haki," respondis la knabo, sed aldonis ke li ne povas tuŝi la
pinton de la kverko. La giganto tial ekprenis la arbon kaj fleksis ĝin
al la tero. Kiam la knabo provis teni la arbon, tamen, ĝi tuj releviĝis
kaj ĵetis lin en la ĉielon.

La giganto longe pensadis pri kien lia dungato estis irinta, kaj fine
ekprenis mem la hakilon kaj komencis dehaki la arbon. Post iom da tempo
la knabo lamiris al li; ĉar pro la terura falo li preskaŭ estis
mortigita. La giganto demandis kial li ne tenis la arbon. La dungato ne
respondis sed demandis ĉu la giganto mem kuraĝus fari tian salton.

"Patro," diris la knabo, kiam la virego neis, "se vi ne kuraĝas, vi mem
devas teni kaj haki."

La virego ne kuraĝis nei kaj tial li sola tenis kaj dehakis la arbon.

Kiam ili estis pretaj alporti domen la arbon la giganto diris al la
knabo:

"Se vi portos ĉe la pinto mi mem portos ĉe la radikoj."

"Ne, patro," respondis la knabo, "portu mem la pinton; mi facile povas
porti ĉe la granda ekstremaĵo."

La giganto konsentis kaj eklevis la malgrandan ekstremaĵon sur sian
ŝultron. Sed la knabo, kiu estis malantaŭe, ekkriis al la giganto ke li
iom pli balancu la arbon. La virego obeis kaj baldaŭ la arbo tute
balanciĝis sur la ŝultro; sed la knabo mem eksaltis sur la arbon kaj sin
kaŝis inter la folioj, tiel ke la giganto ne povis vidi lin. La
grandegulo nun ekiris, pensante ke la knabo portas parton de la arbo.
Post iom da tempo li laciĝis kaj forte ekĝemis.

"Ĉu vi ne estas lacega," li demandis.

"Ne, mi ne estas," respondis la knabo; "patro certe ne estas lacigita
pro tia negravaĵo?"

La giganto ne ŝatis jesi, kaj tial sen pluaj vortoj iris antaŭen. Kiam
ili atingis al la domo li preskaŭ estis duonmortinta. Li deĵetis la
arbon sur la teron; kaj la knabo, kiu jam antaŭe elsaltis el la foliaro,
nun subtenis malgrandan branĉon.

"Ĉu vi ne estas lacigita?"

"Ha patro, ne pensu ke mi laciĝas pro tia malmulto. La arbo estas tiel
malpeza ke mi facile povas porti ĝin sola."

En la sekvanta tago diris la giganto: "Kiam tagiĝos, ni iru al la
tritikejo kaj draŝu."

"Ne," aldonis la knabo, "estas pli bone ke ni draŝu krepuske ĵus post la
vespermanĝo."

[Ilustraĵo: _"Kiel vi povas tiel multe manĝi?" diris la Giganto._]

Tiu ĉi propono plaĉis al la giganto, kiu do foriris kaj alportis du
grandegajn draŝ-bastonojn. Li mem ekprenis unu el ili kaj donis la alian
al la knabo; kiu, tamen, eĉ ne povis levi ĝin. Li tial ekprenis
bastoneton kaj frapadis la plankon ĵus tiel rapide, kiel la grandegulo.
La giganto rimarkis nenion neordinaran kaj ili laboradis ĝis la tagiĝo.

"Ni nun iru hejmen por matenmanĝi," diris la knabo.

"Jes," ĝemis la alia, "ni havis teruran laboron, kaj mi estas forte
malsata."

Pasis la tempo, kaj la giganto fine malfidis la knabon, kaj komencis
konspiri kun la edzino, kiel li devus mortigi la dungaton.

"Mi konsilas al vi, ke vi prenu vian bastonegon kaj mortigu lin en la
nokto dum li dormas."

La giganto opiniis ke ŝia konsilo estas bonega kaj promesis fari tiel,
kiel ŝi diris. La knabo, dume, staris post la pordo kaj aŭdis la tutan
paroladon. Kiam venis la nokto li metis buterilon en la liton kaj kaŝis
sin mem sub la liton. Meznokte la giganto leviĝis, ekkaptis la
bastonegon kaj frapegis la buterilon ĝis la kremo elŝprucis sur la
vizaĝon.

"Ho, ha, he," li ridegis, "mi frapis lin tiel forte, ke la sango
elŝprucis eĉ ĝis la plafono."

La edzino iĝis feliĉa, laŭdis la edzon kaj opiniis ke ili nun povos
trankvile dormadi.

Sed apenaŭ venis la tago, kiam la knabo eniris la manĝoĉambron kaj
salutis la paron.

"Peston!" diris la giganto, "ĉu vi ne ankoraŭ estas senviva? Mi pensis
ke mi mortigis vin per mia bastonego."

"Nu, ŝajnis al mi en la nokto, ke mi sentas ion similan al mordeto de
pulo."

Vesperon kiam la giganto kaj knabo estis manĝontaj, la gigantino
alportis grandan teleron da avensupo.

"Bone," diris la knabo, "ni nun vidos kiu povas plej multe manĝi, patro
aŭ mi."

Jes, la virego estis tuj preta kaj ili komencis manĝi kiel eble plej
multe. Sed la knabo estis sprita; li pendigis la ledan poŝon antaŭ la
stomakon kaj metis unu kuleron da avensupo en la buŝon, dum li metis
kvar en la poŝon. Post kiam la giganto manĝis sep telerojn da supo, li
estis tiel sata ke li blekis kiel porko.

"Kiel vi povas tiel multe manĝi, vi kiu estas tiel malgranda?"

"Patro, mi tre volonte instruos al vi la metodon. Post kiam mi manĝis
tiom, kiom mi bezonas, mi disŝiras mian stomakon per mia tranĉilo, kaj
tiam mi povas manĝi ankoraŭ pli multe." Dirante tiujn ĉi vortojn, li
prenis la tranĉilon kaj disŝiris la ledan poŝon kaj la supo elfluis.

La giganto opiniis ke estas bonega metodo kaj mem volis provi ĝin. Sed
kiam li enmetis la tranĉilon en la stomakon la sango elŝprucis kaj li
baldaŭ mortis.

Kiam nun la giganto estis mortinta, la knabo prenis lian tutan havon kaj
foriris. Kaj tiel finiĝas la historio pri la sprita knabo kaj la malsaĝa
grandegulo.



UNU AVENTURO EN LA PREĜEJ-VESTIBLO

Svede verkita de _Alfred Smedberg_


Estis malvarma decembro-vespero kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko.
Trans vasta senhoma kamparo, inter unu vilaĝeto kaj la sude-kuŝanta
urbo, veturis deksepjara junulo. Li estis nomita Anders kaj li estis la
filo de la preĝeja administranto por la malriĉuloj. Li portis sur la
veturilo kelkajn sakojn da maizo, kiujn li ĵus aĉetis ĉe la urba
muelejo. Tiujn ĉi sakojn li estis alportantaj al la malgranda preĝejo de
sia vilaĝo, kie oni konservis maizon en la preĝej-vestiblo por donaci al
la malriĉuloj kiam ajn ili bezonos nutraĵon.

La regiono estis soleca kaj la nokto malluma. La vojo zigzagis inter la
montetoj de la ne herboriĉa kamparo.

La knabo malrapide veturis antaŭen, jen piedirante apud la veturilo,
jen sidante sur unu el la sakoj. Iafoje li atente rigardis la nigrajn
montetojn kaj ŝtonamasojn. Sed li ne ŝajnis timi, ĉar li iafoje
paroletis gaje por si mem.

"Estis ja malsaĝe," diris li, "ke mi restis tiel longe en la muelejo.
Nun mi ne atingos la hejmon ĝis malfrua nokto, ĉar mi devas unue veturi
al la preĝejo kun la sakoj. Sed estis ja tia plezuro resti tie kaj
rigardi ĉiujn maŝinojn kaj radojn, kiuj tiel facile kaj silente
turniĝas."

Kelkaj misteraj malagrablaj krioj estis aŭdataj el proksima arbareto.
Anders aŭskultis sed permesis al la ĉevalo ke li malrapide antaŭeniru.

"Se mi timus la mallumon kaj kredus pri fantomoj, kiel faras multaj
homoj," diris li, "eble mi nun ne kuraĝus veturi sola. Sed mi tute
rekonas tiun krion. La strigo vere estas malagrablaĵo, sed fantomo ĝi
tamen ne estas."

Nun blekegis malsata vulpo en sia kavo, kaj la ĉevalo eksaltis de
surprizo. Sed Anders ne timis.

"Oni parolas tiel malbone pri tiu ĉi kamparo," li aldonis ridetante.
"Sed mi ne timas spite la historiojn mi aŭdis pri malbonaj spiritoj,
fantomoj, senkapaj viroj kaj lupoj kun fajrobuŝoj, kiuj laŭ sciigoj sin
trovas tie ĉi! Multaj homoj ankaŭ tute timas nokte en tiu ĉi kamparo,
precipe de la tempo, antaŭ kelkaj jaroj, kiam iu rabis la poŝton. Nu,
malbonuloj sin trovas ĉie, sed la restaĵo estas nur fantazio."

En tiu momento eksaltis la ĉevalo, plene haltis, ekspiregis kaj
malantaŭeniris.

"Atentu, maljuna idioto!" diris Anders kvietige. "Vi ja certe ne kredas
antikvajn superstiĉojn. Aha, nun mi vidas tion, kio timigis vin."

Li elsaltis el la veturilo kaj ekkaptis la ĉevalon ĉe la kondukilo,
rigardegante al la monteto apud la vojo. Li tie eltrovis teruran,
blankan estaĵon, kiu sin movetadis en la supro de arbo.

Komence li iom ektimis, sed post kiam li pli zorgeme rigardis la
blankaĵon, li komencis rideti por si mem.

"Ĉu vi ne vidas, Brunto," diris li, "ke ĝi estas nur blanka litotuko,
ĉemizo aŭ io simila? Eble iu persono alpendigis ĝin por sekiĝi kaj la
vento forblovis ĝin kaj pendigis ĝin sur la branĉon de tiu ĉi arbo."

Li kondukis la tremantan ĉevalon per la kondukilo, ĝis ili iom
preterpasis la timigan blankaĵon.

"La najbaraj knaboj diras ke mi estas hazardegulo," li aldonis, post
kiam li ree surrampis la vagonon. "Tio estas pleje ĉar mi ne timas
koboldojn en tiu ĉi malbonfama kamparo. Ĵus kvazaŭ estus hazardega peni
eltrovi kio estas la estaĵo, kiun oni nomas fantomo. Tio, kio en la
krepusko ŝajnas esti teruraĵo, eble estas tre senkulpa, se oni nur
rigardas ĝin trankvile."

Malrapide la luno nun leviĝis super la arbopintoj en la oriento. La
ombroj de la arboj komencis desegni mirindajn formojn sur la
montetflankoj kaj vojoj. Ili similis al malbelformaj viroj kun longaj
brakoj kaj kruroj, aŭ mirindaj bestoj kun kornoj, drakflugiloj kaj
krokodilvostoj. Strange ili serpentumis tien kaj reen kaj aliformiĝis,
laŭ la antaŭenirado de la veturilo, kaj la movado de la arboj per la
vento.

"Ne estas, post plua konsiderado, mirinda," pensis Anders, "ke malsaĝaj
homoj fantom-timas en nokto simila al tiu ĉi, se ili ne antaŭe trankvile
pripensas kaj pli zorgeme ĉirkaŭrigardas. Se oni nur tiel faras, oni
baldaŭ ĝuas la mirindan ombro-ludadon."

Tiamaniere pensante, Anders fine atingis al la vilaĝeto. La luno nun
staris pli alte sur la ĉielo kaj la nokto estis heleta. Li tial gaje
enveturis en la preĝejkorton, kie li ekhaltigis la ĉevalon antaŭ la
pordo de la vestiblo.

"Tie ĉi sur la korto multaj homoj ankaŭ ne kuraĝas veni post la
krepusko," pensis Anders kaj rigardis la multajn tombojn. "Kvazaŭ la
mortintoj povus stariĝi kaj fari al homoj malbonon! Ah, ne, ili
kompreneble ripozas trankvile en la tomboj, ĝis la alvoko de Dio en la
lasta, granda tago."

Li malŝlosis la pordon, ekprenis unu el la sakoj kaj portis ĝin en la
vestiblon. Tie estis tre mallume. La lunlumo certe eniris tra la pordo,
sed ĝi lumigis nur unu flankon. Anders tamen, post iom da malfacileco,
atingis la grenkeston, kiu staris apud la malluma muro post la pordo.

Ĵus kiam li deĵetis la sakon en la malluma angulo, li estis kaptata per
malvarmega fera mano, kiu ĵetis lin kapantaŭe sur la plankon.

Anders fariĝis tiel surprizita pro la subita atako, ke li momente restis
senmove. Bonŝance li tamen falis kun la kapo sur la sakon, tiel ke li ne
vundis sin. Post kelkaj minutoj li penis leviĝi, sed la glacia-mano tute
tenadis lin. Li tiam faris novan fortan klopodon kaj malligis sin, ĉe
kio li ekaŭdis bruon, kvazaŭ oni disŝiris pecon da drapo.

Li nun paŝegis al la pordo, sed eltrovis ĝin fermita kaj li ne povis
malfermi ĝin. La seruro estis tiel konstruita ke oni povis malfermi la
pordon nur ekstere.

Ja, tie li nun staris, la brava deksepjarulo, enfermita en la
preĝej-vestiblo, enfermita sola en la nokta mallumo.

Je la unua fojo de sia vivo Anders forte timis. Li sentis teruran
frostotremon trakurantan lin je la penso pri la sekretplena, la
neklarigebla aĵo, kies ĉeesto, en la nokta mallumo, li sentis sed ne
povis vidi.

Sed li devigis sin pensi trankvile kaj saĝe, kaj post kelkaj minutoj li
rericevis sian memkonfidon.

"Estas certe," pensis li, "ke iu, kiu amis timigi min, sekrete eniris
post mi, kiam mi enportis la sakon. Ĉiuj miaj konatoj scias, ke mi ne
kredas koboldojn, kaj nun unu el ili pensas timigi min. Sed li tiam
restas ankoraŭ tie ĉi, ĉar la pordo fermiĝis en la momento kiam mi
falis. Nu, mi baldaŭ eltrovos ĉu estas vere."

Anders ĉiam portis en la poŝo alumetujon por ke li povu ekbruligi la
lanternon, kiam li vespere donis al la ĉevalo vespermanĝon. Li rapide
ekprenis alumeton, ekbruligis ĝin kaj lumigis ĉiujn angulojn de la
vestiblo. Sed neniun povis li vidi.

"Estas strange," pensis Anders kaj sentis strangan ektremon kiam la
alumeto estingiĝis kaj la ĉambro ree fariĝis malluma. "Jen mi nun estas
enfermita kune kun io terurega, neklarigebla, kaj eble mi tie ĉi devas
resti ĝis la ĉevalo kuros hejmen, tiel montrante al la popolo ke io
okazis al mi. Ho!"

Li ree ekbruligis alumeton kaj ĉirkaŭrigardis. Li tiam eltrovis, ke la
pordo al la preĝejo estis iom malfermita. La servisto sendube forgesis
fermi ĝin post la pasinta Diservo. Zorgeme li malfermis ĝin kaj
enrigardis. Eble iu persono ĵetis lin sur la plankon kaj poste lerte
eniris en la preĝejon tra la neŝlosita pordo. La lunlumo eniris tra la
du fenestroj kaj verŝis palan lumon en la preĝejeton. Anders aŭskultis
kaj rigardis sed ne povis vidi aŭ aŭdi ion.

"Ĉu estas iu persono tie ĉi?" li demandis.

Nenia respondo. Estis kviete kiel en la tombo.

Kun frapanta koro Anders eniris, malrapide antaŭeniris laŭ la flankaĵo
kaj rigardegis inter la benkojn. Nenio estis videbla. Li kviete iris al
la altaro. La luno verŝis sian lumon sur la altaron kaj la Kristobildon,
kiu pendis super ĝi.

Anders haltis apud la altaro. Kial okazis tiu ĉi mistero en la preĝejo?
Kial li estis kondukita al la altaro, kvazaŭ per ia forta nevidebla
povo? Ĉu eble Dio volus montri al li ke oni ne havas povon se oni ne
fidas en Kristo? Li longe rigardis la bildon, kaj fine diris:

"Ĉu iu estas tie ĉi?"

Ĵus tiam li ekaŭdis brueton ĉe la ekstera pordo, kaj pezajn piedsonojn
en la vestiblo. Anders eksaltis kaj paŝetis kiel eble plej kviete laŭ la
flankaĵo. Ĉe la pordo li renkontis la patron.

"Ĉu vi estas tie ĉi, Anders?" diris li surprizite. "Kion vi faras en la
preĝejo?"

"Mi ne povis eliri," respondis Anders. "La pordo fermiĝis post mi, kiam
mi enportis la unuan sakon, kaj mi ne povis malfermi ĝin."

"Ja, estas plezurege! Estis do bone, ke mi tien ĉi alvenis. Mi staris
hejme sur la korto kaj vidis kiam vi atingis la preĝejon, kaj tial iris
tien ĉi por helpi vin. Ĉu vi timis?"

"Ho, komence," respondis Anders. "Sed mi ja sciis, ke iu fine venos tien
ĉi kaj malfermos la pordon. Alie eble mi frakasus fenestron kaj rampus
tra ĝi."

Ili kune enportis la aliajn sakojn kaj poste veturis hejmen. Anders ne
parolis pri la aventuro en la vestiblo. Li unue volis pli zorgeme peni
eltrovi ĝian kaŭzon.

Sekvantan tagon li tial iris al la preĝejo kaj zorgeme rigardegis ĉiujn
aĵojn en la vestiblo. Li tiam trovis, ke malnova kurbita najlo estis
entordigita en la unua sako, kiun li enportis. Sur la rusta najlo pendis
pecon da drapo. Anders demetis sian veston kaj eltrovis, ke la peco
apartenis al la vesto.

Li nun komprenis ĉion. La najlo ekkaptis lin ĉe la vesto-kolumo, kiam li
deĵetis la sakon, kaj tiel faligis lin sur la plankon. La malvarma,
malmola mano, kiun li ŝajnis senti sur la kolo, estis nur la malvarma
fero.

Poste Anders rakontis pri sia nokta aventuro en la preĝej-vestiblo, sed
li ne plu fanfaronis ke li ne konis la timon.



PETRO LA TORNISTO

Svede verkita de _Alfred Smedberg_


I

La plej konstanta, sed ankaŭ eble la plej mallerta laboristo de la tuta
vilaĝeto estis sendube la fabrikisto de radŝpiniloj, Petro la Tornisto.
Dum la duona parto de la semajno kiam li ne laboris por la vilaĝeto, li
staris apud la rabotbenko, la tornmaŝino aŭ la hakŝtipo kaj faris la
radŝpin-ilaĉojn, kiujn li poste vendis ĉe la foiro en la proksimaj
urbetoj. De frua mateno ĝis malfrua nokto la rabotaĵoj flugadis ĉirkaŭ
li kiel zumanta abelaro.

Sed ne estis nur tiam, kiam li laboris por si mem, ke Petro estis
okupata. Eĉ kiam li laboris por la vilaĝeto li faris tre multe, pli
multe ol li devus fari, ĉar oni ja bone sciis ke la mizera vilaĝeto ne
meritas eĉ unu taglaboron, multe malpli tri tiajn senpage.

Okupo donas panon, diras la popoldiro, kaj dum iom da tempo la familio
bone prosperis. Sed la infanaro plimultiĝis jare, kaj bezonis pli da
manĝaĵo ol Petro povis provizi. Lia ŝparemo iom post iom malkreskis kaj
kiam venis la fino de lia kredita tempo li devis vendi unue la
rabotbenkon kaj poste la tornmaŝinon por ke li povu aĉeti farunon kaj
terpomojn.

Petro faris, kiel eble plej bone, alian tornmaŝinon. Sed liaj malbelaj
radŝpiniloj ne havis sufiĉe da eleganteco kaj oni ne volis aĉeti ilin.
Li rabatis ilin sed spite tio ĉi li ofte devis reveturi hejmen kun la
radŝpiniloj.

Petro ne ĉesis labori, sed unu tagon post kiam li petegis kredite sakon
da sekalo, kaj la infanoj en la vespero devis malsataj iri liton, li
forĵetis la hakilon kaj sidiĝis sur la hakŝtipon profunde en pensoj.

"Petro!" diris la edzino. "Ni prenu alian farmon."

"Ne estas alia farmo en la provinco," respondis Petro malafable.

"Eble la vilaĝo helpos al ni."

"Ne pensu pri tio dum ni ambaŭ kapablas labori."

"Labori, ja! Kiam oni ne povas trovi laboron! La farmistoj, kiuj dungas,
ne bezonas pli da dungatoj kaj la aliaj estas tro malriĉaj. Estas nur
unu metodo kaj tio estas forsendi la infanojn peti almozojn."

Peti almozojn! Petro klinis la kapon en ambaŭ la manojn. Tiu penso
premis la koron. Ne, li pli volonte farus ion ajn, eĉ----.

Ho! Kia malbona penso, kiu venis en la kapon. Petro ektimis kaj faris
signon per la manoj kvazaŭ li volus forpeli fantomon. Li leviĝis kaj
rigardis la malsatajn, dormantajn infanojn. Tiam venis ree la malbona
penso. Petro ree forpelis ĝin sed li sentis ke ĝi restas proksime. Ĝi
paŝetis kiel kato en la anguloj, ĝi glitiris kiel angilo sur la nudaj
panbretoj kaj sur malplenaj terpomujoj. Nu, ĝi venis tre proksime kaj
paroletis:

"Petro, estas multaj neŝlositaj terpom-keloj en la provinco!"

Petro ree forpelis la bestaĉon. Ĝi glitiris inter du malplenaj
laktpladoj. Sed tuj ĝi revenis kaj siblis:

"Eble vi opinias ke estas bone permesi la infanojn morti pro malsato? Ĉu
jes?"

Petro ne plu povis kontraŭstari, kaj fine malaperis kun malplena sako
sur la brako.

En la sekvanta tago la infanoj ricevis sufiĉe da terpomoj kaj pano.


II

De tiu tago Petro estis alia homo. Li ne povis rigardi iun rekte en la
okulon, kaj restis sola kiel eble plej ofte. Komence oni ne atentis pri
tio; Petro ja estis ĉiam iom stranga. Sed iom post iom oni diris ke
estas rabistoj en la provinco. Tie ĉi mankis al iu terpomoj kaj tie iom
da tritiko aŭ maizo. Fine oni opiniis ke Petro estas la ŝtelisto, sed
tial ke oni ne havas pruvojn, oni ne volas paroli kun li pri la afero.

Inter la ŝtelatoj estis ankaŭ Lars de Bostbieno, kiu posedis muelilon.
Dum la frua somero iu disŝiretis kelkajn sakegojn kaj forŝtelis parton
de la enhavo, kvankam la muelilo estis ŝlosita. Fine Lars decidis resti
nokte en la muelilo por ke li eble povu eltrovi la ŝteliston.

Estis nokto en la komenco de Aŭgusto. Laŭ la vojeto, kiu kondukis de la
arbaro al la muelilo, proksimiĝis viro kun mallaŭtaj paŝoj. Iafoje li
haltis kaj aŭskultis, sed poste ree antaŭeniris, zorgeme
ĉirkaŭrigardante. Fine li atingis al la muelilo. Li enrigardis tra
fenestro, provis tiam la seruron kaj tiam sin alŝtelis al la
muel-rivereto. Transirante la rivereton li trovis neŝlosita la pordeton
de la radodomo. Li eniris, kurbiĝis kaj rampis el sub la rado en la
muelilon. Tie li trovis kelkajn sakegojn el kiuj li plenigis sian
propran sakon, kaj tiam li eliris silente.

Li tute ne sciis ke paro da avidaj okuloj rigardis ĉiujn liajn movadojn
en la muelilo. Post kiam li malaperis Lars rapide eliris el la muelilo
kaj renkontis la malfeliĉulon, ĵus kiam tiu, kun la sako sur la dorso,
elrampis tra la pordeto.

Lars ekkriis kiam li rekonis la ŝteliston. Petro deĵetis la sakon sur la
teron kaj komencis kuri al la arbaro kiel eble plej rapide. Lars tuj
postsekvis kaj fine atingis al li kaj forte ekkaptis lin ĉe la vesto.

Petro ne penis forkuri. Li staris tute senmove dum Lars rigardegis lin.

"Ha, estas vi, kanajlo," diris li kolerege.

Petro ne respondis, sed io malinda sin montris en liaj okuloj. Lars
daŭrigis:

"Kio okazus, vi pensas, se mi sendus vin al la polico?"

"Tio ne koncernas min," respondis Petro. "Sed la malfeliĉaj--malfeliĉaj
infanoj! Ho Dio! Ne permesu al ili longe suferadi, sed permesu ke la
malsato mortigu ilin baldaŭ--baldaŭ!"

"Morti pro malsato! Kion vi diras?"

"Ĉu vi opinias ke mi fariĝis ŝtelisto tial ke mi ĝin amas?"

Lars frotis la frunton. Morti pro malsato! Kaj eĉ inter kristanoj! Ja,
eble Petro parolis la veron. Li sendube ŝtelis tial ke li devis tiel
fari. Ĉu oni do devus kapti lin kaj ĵeti lin en malliberejon kiel
ordinaran kanajlon? Ne, milfoje ne! Ĉar kion do li povus fari en la
estonteco, kaj kion do okazus al la malfeliĉaj infanoj? Ne, oni devus
savi lin antaŭ ol estos tro malfrue, tiel por li mem, kiel ankaŭ por la
infanoj.

"Konduku min al la malliberejo, antaŭ ol venos tagiĝo!" petegis Petro
per maldolĉa voĉo.

"Mi ne sendos vin tien," respondis Lars. "Pri tio ĉi mi ne parolos al iu
homo. Mi havas bieneton, kiun mi longe intencis kulturigi. Tiun mi
donacas al vi. Post kelkaj jaroj ĝi fariĝos bona bieno. Ĝis tiu tempo mi
mem provizos ĉion necesan al vi."

Petro rigardegis lin, sed dum momento li ne povis kompreni. Nur post
kiam Lars ripetis la vortojn, li ŝajnis vekiĝi el sia malespero. Li
levis la manojn al siaj okuloj, kaj la tuta korpo tremis pro konvulsiaj
ploregoj.


III

Estis unu tago en la malfrua aŭtuno ĉirkaŭ dudek jaroj post la
supredirita aventuro. La familio de Bostbieno sidis apud malluksa tablo.
En ĉiuj vizaĝoj sin montris malfeliĉo. Estis la lasta aŭtuno kiam ili
loĝos en la malnova, kara hejmo. Lars en diversaj manieroj perdis sian
tutan havon kaj post kelkaj semajnoj li devus vendi aŭkcie la tutan
bienon.

La pordo malfermiĝis, kaj iu maljuna viro eniris, vestita kiel riĉa
kamparano.

"Bonan tagon!" diris la eniranto.

"Same al vi!" respondis Lars kaj stariĝis. "Ĉu vi jam revenis el
Gotenburgo?"

"Jes, mi revenis hieraŭ vespere."

"Nu, kiel vi sukcesis?"

"Tre bone. Mi ricevis la tutan heredaĵon de Johano, kiu antaŭ nelonge
mortis en Ameriko. Li certe forte laboradis kaj li sendube estis tre
ŝparema, ĉar mi ricevis 6,000 kronojn."

Petro, ĉar estis li, forviŝis larmon el la okulo kaj metis pakaĵon da
bankbiletoj sur la tablon.

"Tio estas multe da mono. Kion vi intencas fari el ĝi?"

"Ĝi estas por vi, Lars."

"Mi! Pri kio vi pensas?"

"Mi pensas pri unu nokto en la muelejo antaŭ dudek jaroj. Vi savis ne
nur min sed ankaŭ la infanojn, kaj nun mi ne volas ke vi perdu vian
bienon."

Venis larmoj en la okuloj de Lars. Li transpaŝis la plankon kaj tiam
diris:

"Pensu pri tio, kion vi faras, Petro! Pensu pri viaj infanoj, kiuj
restas hejme! Mi ne povas ricevi la monon."

"Sen vi, miaj infanoj nemulte farus. Kaj plie--mi kaj la infanoj havas
tiom, kiom ni bezonos. Se vi ne prenos la monon mi ĵetos ĝin en la
kamenon."

Lars ekkaptis ambaŭ la manojn de Petro, longe premis ilin kaj rigardis
lin varme en la okulojn. Kaj tra la fenestro ekaperis sunradio klara kaj
varma.



LA ARBARNIMFO

Verkis _Lehman Wendell_


En unu bela julia mateno, dum la suno dormeme leviĝis super la ombra
arbaro, Henrik Horn staris sur la sojlo de sia dometo, preta iri al la
urbeto. "Ne forgesu pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj," diris la
edzino, "kaj jen estas kruĉo. Alportu ĝin plena de vinagro."

"En la nomo de ĉiuj sanktuloj ne parolu plu," diris Henrik, "eble vi
opinias ke mi havas la plej bonan memoron en tuta Svedujo."

Elenoro afable ridegis kaj per kvietiga voĉo daŭrigis: "Peston, mi
preskaŭ forgesis ke mi deziras iom da tuko por fliki la pantalonon de
Karlo. Nun adiaŭ, karulo! Ne restu tiel longe ke vi devos reiri tra la
arbaro post la sunsubiro, ĉar oni diras ke la nimfo Kajsa ree loĝas tie,
kaj eble ŝi kaptus vin. Bonan vojaĝon! Ankaŭ alportu iom da kando!"

Henrik malpacience skuis la kapon kaj sen ia vorto ekiris. Lia kolero,
tamen, ne longe daŭris, ĉar la senpensaj vortoj pri Kajsa baldaŭ revenis
en lian kapon kaj iom post iom maltrankviligis lin pli kaj pli. Kvankam
li ne estis granda timulo, li tamen ne estis bravulo kaj dum li sola
iris li ne povis forgesi la arbarnimfon. Laŭ la kredo de la maljunaj
popoloj Kajsa jam vivis dum multaj generacioj. Ŝi plejofte aperis kiel
juna, belega fraŭlino kun nigra hararo de eksterordinara longeco. Ŝi
ofte estis vidata de ĉasistoj, sidanta sur arbostumpo, kombanta al si la
harojn, kiuj atingis ĝis la tero. Tiuj, kiuj iris al la marĉoj por lavi
la vestojn, iafoje ekvidis ŝin iom malproksime, ankaŭ lavantan vestojn,
kiuj havis blankecon neordinaran. Al maljunaj virinaĉoj ŝi ofte igis sin
videbla, kaj kun ŝajna plezuro mimikis iliajn movadojn; sed kiam ajn ŝi
ekaperis estis nur momente, kaj se oni eĉ sekunde rigardis aliloken, ŝi
tuj malaperis.

[Ilustraĵo: "_Sur branĉo de unu el la arboj sidis rave belega
fraŭlino._"]

La suno jam varmege brilis, kiam Henrik atingis al la vilaĝeto, kaj li
havis plej fortan soifon. "Bonan tagon, najbaro!" diris unu, kaj "Kiel
vi sanas, Henrik?" diris alia, kaj pro tia aminda saluto li baldaŭ
trovis sin en la drinkejo, tenanta en la mano grandegan glason da biero.
Kiom da likvoro li drinkis estas malfacile diri, sed ke li englutis tro
multe estas tre certe. Pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj, kaj
tiel plu, li tute forgesis. Tio ne estas mirinda, ĉar en la drinkejo oni
ja forgesas ĉion.

La tago rapide proksimiĝis al nokto, kiam Henrik ekiris hejmen. En unu
mano li portis la vinagrokruĉon plenan de viskio, kaj sur la dorso li
portis sakon, enhavantan iom da tabako kaj cigaroj kaj alumetoj kaj
aliaj bagateloj.

Iafoje li haltis kaj trinkis el la kruĉo. "Mirinda vinagro tio estas!"
li diris al si mem. Li ne plu timis, tute ne; la vinagro ja havis
mirindan povon kaj li sentis sin bravega kiel leono.

Gaje li antaŭeniris. La arbaro jam estis malhela, kaj la granda, flava
luno ĵetis mirindajn, fantomsimilajn ombrojn sur la vojeton. Iafoje la
raŭka voĉo de rano aŭdiĝis el najbara lageto kaj la strigo funebre
respondis. "Ha, ha, Kajsa!" diris Henrik kiam ajn la strigo pepegis, "mi
ne timas vin; kie vi estas?"

Post iom da tempo la vojeto malaperis kaj Henrik sin trovis en la plej
densa parto de la arbaro. Li haltis, ne sciante kion fari.

En tiu momento li ekaŭdis la plej muzikan ridon el la profundaĵo de la
nigra arbaro. "Tio sendube estas ia nekonata birdo," li diris al si mem,
"ĉar homo, kompreneble, ne loĝas tie ĉi." Silente kiel ombro li
proksimiĝis la lokon, de kie aŭdiĝis la ridego, sed kiam li tie alvenis
li ree aŭdis la strangan sonon iom antaŭe. "Eble estas vi, Kajsa," li
diris, kaj ree sekvis la belegan ridegon. Post longa, malfacila
antaŭenirado li alvenis al iom libera loko kaj sur branĉo de unu el la
arboj li ekvidis la plej rave belegan fraŭlinon, kiun li iam vidis. La
longaj nigraj haroj etendis ĝis ŝiaj piedoj kaj la diafanaj vestoj nur
parte kaŝis formon plej belegan. Kun dolĉega rideto ŝi rigardis lin kaj
tiam per melodia voĉo petis lin sekvi. Li bone sciis ke ŝi estas
fantomo, sed pro ŝia supernatura, hipnota povo li ne povis kontraŭstari,
sed plezure sekvis ŝin. Facile kiel granda papilio ŝi flugetis de arbo
al arbo ĝis ili alvenis al nekonata monteto en kies flanko sin trovis
granda malfermaĵo.

"Eniru, Henrik!" diris la fraŭlino, "vi estas malriĉa kaj mi donos al vi
tiom da oro, kiom vi povos forporti. Sekvu min!"

Dirante tiujn ĉi vortojn ŝi eniris la malfermaĵon kaj Henrik volonte
sekvis. La subtervojo estis nigra kiel senstela nokto, sed la fraŭlino
paŝetis apud li kaj montris al li la vojon. La muroj laŭ la vojo estis
malsekaj kaj malvarmaj, kaj grandaj vespertoj flugis tien ĉi kaj tien.

Post iom da tempo la vojo subite kurbis kaj ili eniris grandan ĉambron,
hele lumigitan. La muroj brilis kiel plej pura oro kaj sur ili li
ekvidis diamantojn kaj rubenojn kaj aliajn multekostajn ŝtonojn. En la
centro de la ĉambro staris granda kupra skatolo. Irante al ĝi li levis
la pezan kovrilon kaj sub ĝi li trovis multe da oro kaj arĝento. Li
avide ekkaptis la plej grandan pecon, sed en tiu sama momento blindiga
lumo plenigis la ĉambron, kaj je tio, ĉio nigriĝis kaj li svenis.

Post longa tempo li vekiĝis kaj kun granda miro li trovis sin ĉe la
hejma pordo. Apud li staris la edzino kun severa mieno.

"Kajsa, kara Kajsa," diris Henrik, ĉar pro sia ebrieco li ne rekonis la
edzinon. "Venu al miaj brakoj!"

"Jes, mi tre baldaŭ venos al viaj brakoj, vi kanajlo," aldonis Elenoro.
"Mi ĵus eltrovis ke via kruĉo enhavas viskion anstataŭ vinagro. Kiom da
ĝi vi drinkis?"

"M-m-m-mi n-nur drinkis duonon da ĝi."

Elenoro ne multe respondis sed ŝi bone elektis siajn vortojn kaj ili
estis akraj kiel nova razilo, kaj Henrik memoris ilin dum sia tuta
vivo.



KELKAJ HUMORAĴOJ

_Lehman Wendell_


Unu sveda fraŭlino, kiu ĵus alvenis al Ameriko, renkontis ĉe la
stacidomo nigrulon. Rekonante ŝian naciecon la nigrulo ekparolis jene:
"Bonan tagon, fraŭlino!" li diris en plej pura sveda lingvo. "Eble vi
miras tial ke nigrulo parolas vian lingvon, sed mi ne ĉiam havis nigran
koloron. Mi ankaŭ estas svedo kaj foje loĝis en via lando. La usona
klimato, tamen, havas mirindan povon kaj grade nigrigas ĉiujn. Post
mallonga tempo vi ankaŭ fariĝos nigra kiel mi."

Kiam la amikoj de la svedino fine alvenis ili trovis ŝin starantan en
lageto da larmoj.

       *       *       *       *       *

Eta Edda estis ĵus alveninta el Svedujo al Ameriko kaj ludis sur la
strato por la unua fojo. Ĉie ŝi aŭdis la anglan lingvon kaj tute ne
komprenis, ĉar kompreneble ŝi parolis nur svede. Post iom da malfeliĉa
tempo ŝi plorante eniris la domon.

"Patrineto," ŝi diris, "donu al mi unu dolaron!"

"Unu dolaron!" diris la patrino, "kion vi faros el ĝi?"

"Mi aĉetos novan buŝon," respondis la infaneto. "Mi ne povas paroli per
la mia."

       *       *       *       *       *

Unu karbisto, laborante en la arbaro, foje renkontis plej belegan
fraŭlinon, kiun li tuj rekonis kiel koboldinon. Li tute ne timis la
fraŭlinon, sed li bone sciis ke li iel devus superspriti ŝin antaŭ ol
ŝia supernatura povo hipnotus lin.

"Kia estas via nomo, sinjoro?" demandis la koboldino ridetante. "Mi
mem," diris la karbisto kaj je tio li ekprenis trempilon plenan de
varmega peĉo kaj ĵetis ĝin sur ŝin. Kun laŭtaj plorĝemoj ŝi eniris la
arbaron kaj alvokis la aliajn koboldojn. "Rigardu min! Rigardu min!" ŝi
diris. "Mortigu la bestaĉon, kiu tiel malbonuzis min!" "Kiu faris ĝin?"
diris la aliaj. "Mi Mem, Mi Mem!" kriegis la koboldino. "Nu," respondis
la kunuloj, "se vi mem faris ĝin ni certe ne helpos al vi."



LA DOMETO KUN LA FROMAĜTEGMENTO


Unu maljuna sorĉistino loĝis foje en dometo, kiu staris en la mezo de
granda arbaro sur alta monto. Tiu ĉi virino estis tre kruelega, kaj ŝi
amis manĝi infanetojn. Ŝi havis kutimon meti ĉiujn siajn fromaĝojn sur
la tegmenton por altiri la infanojn de la ĉirkaŭaĵo. Iom malproksime de
tiu dometo, loĝis malriĉa kamparano kiu havis du infanojn, unu
malgrandan filinon tre malspritan kaj unu filon kiu estis tre
inteligenta.

Unu tagon la kamparano sendis la infanojn en la arbaron por kolekti
fragojn. Ili baldaŭ alvenis al la domo de la sorĉistino, kaj ĉar ili
havis grandan malsaton, la knabo surgrimpis la tegmenton kaj ekkaptis
unu fromaĝon. La maljuna sorĉistino, aŭdante la brueton, ekkriis: "Kiu
estas sur mia tegmento?"

"Estas eta anĝelo," respondis la knabo per dolĉa voĉo.

La sorĉistino diris: "Karaj anĝeletoj, manĝu tiom da fromaĝo, kiom vi
bezonas," kaj ŝi restis sidanta apud la fajro. La knabeto prenis kelkajn
fromaĝojn kaj foriris kune kun la fratino.

Post kelkaj tagoj la infanoj revenis al la dometo. La knabo surgrimpis
la tegmenton, kaj la sorĉistino ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"

La knabo respondis same kiel la unuan fojon: "Estas kelkaj anĝeletoj!"
kaj la malgranda filino, kiu estis tre babilema, ekkriis: "Mi ankaŭ
estas tie ĉi!"

Tiam la sorĉistino eliris el la domo, kaj ekkaptante la du infanojn,
diris: "Ho, jes, vi estas du belaj anĝeletoj kaj vi fariĝos bongusta
rostaĵo. Kiamaniere mortigas via patrino la porkojn?" demandis ŝi.

La filineto diris: "Ŝi detranĉas al ili la kapojn."

"Ne, ne," diris la knabo, "ŝi metas ŝnuron ĉirkaŭ la kolon."

La sorĉistino foriris por serĉi ŝnuron por meti ĉirkaŭ la kolon de la
knabo, kiu pro timo falis teren, kvazaŭ li estis mortinta.

"Ĉu vi nun estas mortinta?" demandis la sorĉistino.

"Jes," respondis la knabo.

"Ho, ne," diris la virinaĉo; "vi ne estas tute senviva, ĉar vi parolas
ankoraŭ."

La knabo respondis: "Mi ankoraŭ parolas ĉar mia patrino ĉiam grasigas la
porkojn antaŭ ol ŝi rostas ilin. Ŝi diras ke ili do fariĝos pli bonaj."

"Tre bona ideo!" diris la sorĉistino.

Ŝi ekprenis la du infanojn, metis ilin en kaĝon, kaj diris: "Kiel via
patrino grasigas la porkojn?"

"Ho, ŝi donas al ili grenon," diris la malgranda filino.

"Ne, ne," diris la knabo, "mia fratino tre eraras, ŝi estas tiel
malgranda! Mia patrino grasigas la porkojn per kukoj kaj dolĉa lakto."

"Bone," diris la sorĉistino, "mi faros la samon."

Ŝi tiam donis al ili multe da kuko kaj dolĉa lakto. Unu tagon ŝi alvenis
al la kaĝo, kaj diris: "Mi havas malbonajn okulojn kaj mi ne povas vidi
ĉu vi estas sufiĉe grasaj. Levu la fingron por ke mi povu palpi."

La filineto estis ĵus faronta precize kiel la sorĉistino diris; sed la
knabo prenis ŝian lokon kaj prezentis malgrandan bastoneton.

La sorĉistino ektuŝis ĝin, kaj diris:

"Vi estas tre malgrasaj." Kaj ŝi donis al ili ankoraŭ plu da kukoj kaj
dolĉa lakto.

Post kelkaj tagoj, ŝi denove diris:

"Eklevu la fingron, mi volas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj."

La knabo etendis la trunketon de brasiko, kaj la maljuna virino diris:

"Jes, vi estas sufiĉe grasaj." Ŝi enportis la infanojn en la dometon,
kaj ordonis al la filino ke ŝi ekbruligu grandan fajron en la kamenon.
Kiam estis sufiĉe varme, ŝi diris al la infanoj: "Nun, metu vin sur la
ŝovelilon, unu apud la alia, kaj mi enmetos vin en la fajron."

La malgranda filino, tute tremante, iris obei, kiam la frato anstataŭis
ŝin. Sed kiam la maljunulino ekprenis la ŝovelilon, li derulis al la
tero. La sorĉistino koleris, sed la knabo ĝentile petis pardonon, kaj
diris:

"Sinjorino, ni estas tre malspritaj, kaj tre mallertaj; montru al ni
kiamaniere ni devas sidi sur la ŝovelilo!" La sorĉistino sidiĝis sur la
ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis ŝin en la fornon kaj fermis
la pordon.

Tiam li deprenis ĉiujn fromaĝojn, kaj, akompanate de sia malgranda
fratino, li feliĉe reiris al la patro. Pri la sorĉistino, ŝi fariĝis
bona rostaĵo, kaj oni ne ploras ŝian morton.



Rimarkoj pri la transskribado:

Diversaj fermantaj citiloj mankis. Ili estas aldonitaj sen rimarko.

La sekvantaj eraroj estas ĝustigitaj:

Paĝo 7
"Aventuro en la Pregej-Vestiblo"
=>
"Aventuro en la Preĝej-Vestiblo"

Paĝo 32
"staris iam palaco. de kiu oni nun"
=>
"staris iam palaco de kiu oni nun"

Paĝo 73
"Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis ŝaga fraŭlino."
=>
"Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino."

Paĝo 121
"la sovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis"
=>
"la ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis"





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Sub la Meznokta Suno - Nordlandaj Rakontoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home