Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Aspazio - Tragedio en Kvin Aktoj
Author: Świętochowski, Aleksander
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Aspazio - Tragedio en Kvin Aktoj" ***


ESPERANTO

KOLEKTO de la REVUO

Aleksander Svjentoĥovski

ASPAZIO

TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ

  EL POLA LINGVO TRADUKIS
  D-ro LEONO ZAMENHOF

  PARIS
  LIBRAIRIE HACHETTE et Cie
  79, Boulevard Saint-Germain, 79

1908

_Tous droits réservés._



ASPAZIO



AKTO UNUA

(En la domo de Periklo)


SCENO UNUA

SOFOKLO, PROTAGORO, poste FIDIO.


SOFOKLO (_scivole_)

Kion li diris?

PROTAGORO

Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭ
li havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al li
buŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos.

SOFOKLO

Ĉu vi lin demandis?

PROTAGORO

Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj siblis
kvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en la
vizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigraj
de varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin al
Anaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kie
ili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe -- silentas, enbatinte
kvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj la
krevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion eltiri de la sklavo: li
ĉiam ekleviĝis, rigardis min malsaĝe kaj spiregis.

SOFOKLO

Sed kion vi pensas laŭ lia mieno -- ĉu li alportis bonajn sciigojn?

PROTAGORO

Ha! kredu al mi, Sofoklo, ke mi volonte dividus kun vi eĉ guteton
da sciigo, se mi ĝin estus elpreminta el li. Mi ripetas, ke li eĉ
unu vorton ne ekparolis kaj lia mieno esprimis tiom, kiom la vido de
ŝaŭmanta ĉevalo: oni povas diveni, ke li rapide kuris, sed ne --
kion li alportis.

SOFOKLO

Kvazaŭ serpentoj ĉirkaŭvolvas kaj mordas mian koron malbonaj
antaŭsentoj. -- Bataloj en genta familio estas ĉiam kvazaŭ
interbataloj de du manoj. Se mi estus ĉiopova dio, mi ŝtonigus per
malbeno tiujn kontraŭ si levitajn fratmortigajn manojn, por ke ili
servu al la posteuloj kiel videbla averto.

PROTAGORO

Sed ĉar vi estas nur poeto, vi povas puni kulpulojn nur per
tragedio, se, kompreneble, la fratoj Spartanoj, venkinte nin apud
Tanagro, ne antaŭvenos tiun ĉi severan venĝon, destininte al via
liro esti ŝovelilo por elverŝado de akvo el boatoj.

SOFOKLO

Tio ne tuŝas min, kiun ĉiu burdo povas senpune ekmordi kaj des
pli sofisto malatenti. Sed ĉu efektive estus por vi amuza, se la
Spartanoj disbatus nian armeon kaj ekposedus Atenojn?

PROTAGORO

Tute ne, ĉar ili estas sovaĝuloj, kiuj ne sentas respekton por
filozofoj kaj al kiuj ŝajnas, ke homaj ripoj nur por tio estas
kunkreskintaj kaj apartigitaj per membranoj, ke ili havu la lokon,
por enpuŝi siajn glavojn en fremdajn brustojn.

SOFOKLO (_frapetante en la flankan pordon_)

Ĉu oni povas eniri? (_Post momento_) Se Atenaj testudoj volonte
manĝataj de la Spartanoj scias pri la batalo apud Tanagro, ili
sentas sendube la saman timon kiel vi. En tiel juna aĝo tiom da
egoismo -- hontu Protagoro!

PROTAGORO

Sed pro kio? La tuta homa raso konsistas el egoistoj sinceraj,
hipokritaj aŭ naivaj. Tiuj ĉi lastaj, kiam iu ludas al ili melodion
saltigan kaj poste malgajan, ne pensas, ke iliaj oreloj aŭdas sonojn
de du kontraŭaj flutoj, sed nur de unu. Sed, se iu zorgas pri si
mem, aŭ klopodas pri aliaj, ili pensas, ke unu fojon li blovas en
instrumenton de egoismo, la duan -- de l' amo al proksimulo, dum li
efektive blovas en unu instrumenton -- de la propra kontenteco.

SOFOKLO

Vi tamen sur via propra fluto neniam ludas la amon al proksimulo.

PROTAGORO

Tio ĉi dependas de la gusto. La kato formanĝanta najtingalon ne
levas fiere siajn lipharojn por insulti pegon, kiu elkavigas insektojn
el la arbo, la homo tamen, enmetinte en sian buŝon vinberon, tuj
malestime rigardas la alian, kiu maĉas pizon. Cetere, pri kio ni
disputas? La estroj de la Spartanoj ankaŭ ekatakis nin ne por la
propra profito, sed por la afero de la proksimuloj -- siaj kunlandanoj.

SOFOKLO

La Spartanoj estas malnoblaj. Ili alrampis sub nian domon kiel
ŝtelistoj, al kiuj perfida Atena potencularo malfermas la pordon kaj
sofistoj preparas al sia tordema filozofio forĝitajn serurhoketojn.
Mia sango bolas, kiam mi pensas pri ĉi tio kaj la vortoj ŝaŭmas,
kiam mi parolas pri ĝi.

PROTAGORO

Ho, majstro. Vi estas tro granda por ke mi volu salti sur viajn
ŝultrojn kaj ŝajnigi min pli granda ol vi, sed mi devas konfesi,
ke barĉo bolanta en poto nenion elbalbutus pli sensencan, ol tiuj
ĉi viaj vortoj facilanimaj kaj vere ŝaŭmantaj. Kie kaj kiajn
serurhoketojn preparas sofistoj? Mi komprenas vian sinceran koleron,
ĉar la Spartanoj venkinte nin, malrespektus la hodiaŭ regantajn
Atenojn, kaj sendube estas pli bone kaj honore esti krono sur la kapo
de Grekujo ol kuveto por lavi ĝiajn piedojn, sed mi vidas nenion
mirindan aŭ nehumanan en tio, ke tiuj ĉi piedoj deziras el nia
krono fari al si piedkuveton. La Spartanoj, kiel ĉiuj aliaj homoj,
celas la samon -- profiton, potencon kaj regadon.

SOFOKLO (_kiu dum la lastaj vortoj ree frapetas en la pordon_)

Sed per kia vojo?

PROTAGORO

Per vojo homa. Se mi mortigus vin, Sofoklo, por vi estus ja tute
egale, ĉu mi enŝtopus en vian nazon tiom da floroj, por ke vi
sufokiĝu de ilia odoro, aŭ ĉu mi enverŝus en vian buŝon tiom
da cikuto, ke vi veneniĝus de ĝi. Al la genia poeto ne decas
imiti drinkejestrojn de moraleco, kiuj ebriigas la popolamason per
malutilaj deliraĵoj. Mirinda vere estas la homo: en la filozofio
li ĵetas sin kiel infano en akvon -- li iras kuraĝe antaŭen dum
la akvo estas malprofunda, sed antaŭ la pli profunda, li retiras
sin pro la timo, ke iu droninto lin ne entrenu en abismon. Tiu ĉi
droninto estas ĉiam la logiko.

SOFOKLO

Kaj apud Tanagro?

PROTAGORO

Ne alie. Se mi ekatakos kaŝite kaj mortigos unu dormantan friponon
-- tio estas puninda krimo. Sed, se dum milito miloj da ni atakas
kaj buĉas kelkajn milojn da dormantaj soldatoj de alia armeo -- tio
estas nobla merito. Aŭ alie, se la Spartanoj sciigus la Atenanojn
pri sia intenco mortpiki ilin apud Tanagro -- tio estus tute honesta,
sed ĉar ili tion ne faris, ili agis malnoble. Ĉu ne vere? Mi
preferus forpeladi muŝojn for de la sankta bovo en Egiptujo kaj
grati, kie ĝin jukos ol konfesadi tian moralecon.

SOFOKLO

Ke vespoj metu en miaj oreloj siajn nestojn kaj surdigu min per sia
zumado, por ke mi ne aŭdu vian filozofion. Kompatinda Grekujo, mia
trezoro, sur via ĝis nun belega kaj sana vizaĝo aperas hodiaŭ
bluaj makuloj de morala putrado. Eble vi estas saĝa, Protagoro,
Periklo ja konfidis al vi la edukadon de siaj infanoj, vi fondis la
laŭdatan lernejon de elparolado kaj leĝoscienco, Anaksagoro diras,
ke vi travidas fundon de ĉiu afero, sed mi en aferoj malfacilaj
alkutimiĝis konsiliĝi orakolon, kiu min neniam trompis kaj en tiu
ĉi momento avertas min, ke vi turnas moralecon ambaŭflanken kiel
sakon. La malfeliĉo unuigas homojn honestajn kaj instigas malbonajn
kontraŭ la bonaj. La Spartanoj...

PROTAGORO

La Spartanoj estas sendube malbonaj, ĉar... ni...

SOFOKLO

Ĉar ni atingas la potencon per laborado tage kaj ili per ŝtelado
nokte. De la tempo de l' persaj militoj post la terura superakvo
de azia barbareco, kiun ni rebatis apud Maratono kaj Salamino,
anstataŭ fratiĝi kun ni per la sento de komuna defendo, ili
komencis nin malami -- kaj kial? Pro la radioj de l' gloro, kiuj
brilas el la frunto de Atenoj, pro nia genio, scienco, kuraĝo,
supereco, al kiuj propravole subiĝis aliaj grekaj gentoj. Kaj
per kio ni pagis al ili por tiu envio? Per fidela amikeco. Kiam
la ribelintaj sklavoj ĉirkaŭis ilin kvazaŭ luparon en arbaro,
malgraŭ prudenta kontraŭstaro de Periklo, ni akceptis la konsilon
de la senpripensema Cimono, kiu nun pentas ĝin en la ekzilejo, ni
sendis al ili rebathelpon, kiun ili suspekte resendis. Kie ajn gento
ligita kun ni implikiĝas en najbaran malpacon, ili tuj alkuras
al ĝia malamiko kun helpo. Kiam ili ne kuraĝas ataki malkaŝe,
ili alrampas kaŝe kaj disŝiras aŭ implikas per intrigoj la
ligfadenojn, per kiuj grekaj regnoj unuiĝis kun ni. Kaj nun en
vulpaj feloj ili alvenis hipokrite defendi la Parnasanojn batalantajn
kun Focejanoj, kaj ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn,
revenigis la superregecon de Teboj kaj stariĝis impertinente apud
la limoj de Attiko, logante al si niajn aristokratojn, kiuj rekrias
al ili perfide; ili estas pretaj alvenigi al Atenoj subfosade eĉ
la maron, se ĝi nur volus nin dronigi kaj ilin suprenlevi sur siaj
ondoj. Kaj ĉi ĉio laŭ via opinio estas honesta?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio la naturo donas neniajn titolojn moralajn nek al
homoj, nek al iliaj agoj. Ĝi naskas nur kreitaĵojn kaj aperaĵojn
kaj la homo donas al ili nomojn. Kiel ĝi ne nomis la lunon luno,
tiel ĝi ne nomis atakon de unu regno kontraŭ la alia -- krimo aŭ
virto.

SOFOKLO

Sed vi ne estas naturo, sed homo, sekve...

PROTAGORO

Kiel Atenano mi nomus tiun ĉi malican agon -- krimo, kiel Spartano
-- virto.

SOFOKLO

Sed ĉar vi estas Atenano...

PROTAGORO

Nur laŭ la nuna stato, ĉar kiel filozofo mi apartenigas min al la
regnanoj de la tuta civilizita mondo, sed ne al ĝia eta, kvankam
plej bona peceto.

SOFOKLO

A!

PROTAGORO

Anstataŭ miri -- komprenu, kion mi ripetas: la naturo ne nomas siajn
idojn, sed naskas kaj zorgas ilin sennome, kaj, se ĝi donas iafoje
preferon al unu el ili, tiam nur al la pli forta kontraŭ la malpli
forta. Apud Tanagro ŝajnas al mi, ĝi favoras la Spartanojn -- kaj
vera filozofo devas subiĝi al ĝia volo.

FIDIO (_kiu eliris el la ĉambro, al Protagoro ironie_)

Vi antaŭflaras, frateto, Spartanan manon sur nia gorĝo, kaj tial vi
longigas vian langon per rezonado por leketi tiun ĉi manon. Fi! (_Al
Sofoklo_) Nur antaŭ momento mi rekonis vian voĉon.

SOFOKLO

Kio do okazis?

FIDIO

Mi tuj rakontos al vi, antaŭe ni respondu al Periklo. Atendu! (_Li
foriras._)

PROTAGORO

Se mi kredus mitologion, mi supozus, ke Apollo enkraĉis en homan
kranion kaj kreis la cerbon de Fidio, kies saĝeco estas fi..!

SOFOKLO

Li ne malgrandiĝos, eĉ se vi lin ekpikos per via malico.


SCENO DUA

SOFOKLO, PROTAGORO, ATENAJ REGNANOJ.


REGNANO (_eniras sur lambastono_)

Pardonu -- oni diras, ke venis ĉi tien alsendito el Tanagro.

SOFOKLO

Certe la batalo ne estas ankoraŭ finita.

REGNANO

Se mi havus mian fortranĉitan piedon, mi estus tie. (_Eliras._)

PROTAGORO

Interesa homo!

SOFOKLO

Nur interesa? ĉu li ankaŭ dezirus partopreni en la milito pro
memamo?

PROTAGORO

Pro malbona kutimo aŭ pro la timo antaŭ pli granda malbono. Cetere,
eble ia knabino forpuŝis la lamulon, kaj li deziras nun ankoraŭ unu
fojon perdi la piedon, por ke oni lin triumfe alportu sur ŝildoj kaj
kiel rekompenco por lia kuraĝo oni ordonu al ŝi edziniĝi je li.
Kaj por ĝui edzecajn bonaĵojn piedoj ne estas necesaj.

SOFOKLO

Ne longan vi havas intelekton kaj tial vi longigas ĝin per vortoj
el plataj ŝercoj, por ke ili restu en la manoj de tiuj, kiuj ĝin
kaptas.

PROTAGORO

Se mi bezonos skribi belajn versaĵojn, mi venos al vi, majstro; kun
kuvo por peti la talenton, sed, kiam mi bezonos filozofii, mi ne
venos al vi prunti la saĝecon eĉ kun ŝeleto de milio.

SOFOKLO (_kiu momenton promenis meditante_)

Kaj tiaj devas defendi la patrujon! (_Al Protagoro_) Kiom da vi,
sofistoj, ekzistas jam hodiaŭ en Atenoj?

PROTAGORO

Tiom, kiom da maturaj olivetoj en la sanktaj arbaretoj.

SOFOKLO

De tiuj antaŭtempe maturaj, kiujn mordetas vermoj. Vin forĵetos de
si la arbo de Grekujo kiel tiujn degenerintajn fruktojn kaj kiel ili
vi servos al apridoj.

MALJUNULO (_kondukata de knaboj_)

Oni diras, ke en la domo de Periklo oni scias pri la aferoj apud
Tanagro.

PROTAGORO

Du Spartanoj veturas sur ĉiu Atenano kaj baldaŭ tiu ĉi tuta
kavalerio venos al ni.

MALJUNULO (_al la knabo_)

Forkonduku min, la vortoj ĉi tie spiras malbonodore. Dankon al vi,
dio, ke vi min blindigis, ĉar mi ne vidas la blasfemulon.

PROTAGORO

Kaj tamen, se mi dirus al li, ke Atenanoj rajdas sur Spartanoj,
sendube li ekĝojus. Ĉiam estas tiel: kiam vulpo sufokas kokinon, la
vulpo estas malnobla, sed kiam homo ĝin formanĝas -- li estas nur
malsata.

SOFOKLO

Kiaj do monstroj kreskos de la filoj de Periklo sub influo de tia
instruisto, kiel vi.

PROTAGORO

Kontraŭe, ili estos bravuloj kaj ne permesos al si la nazon viŝi
per broso. Domaĝe, ke ili ne estas ĉi tie, alie mi montrus al vi,
kiel ili bone argumentas, ke se unu fermas la okulojn, la alia
ĉesos ekzisti, ke talpo neniam atingos limakon, ke ĉiu virino
arendas de viro sian propran korpon, k. t. p. Sed fine, estus bone
ekpremi ion el la milita konsilantaro de Periklo por kvietigi
blindajn kaj lamajn regnanojn, kiuj kunrampas ĉi tien flarante
novaĵojn.


SCENO TRIA

LA SAMAJ, ANAKSAGORO, FIDIO, SKLAVO.


FIDIO (_plaŭdante per la manoj al la sklavo_)

Ĉu ci estas sana?

SKLAVO

Tute sana.

FIDIO

Flugu sage kaj donu tiun ĉi skribaĵon al Periklo kaj, se Spartanoj
cin kaptos, englutu ĝin.

SKLAVO

Mi estas preta al servoj. (_Eliras._)

ANAKSAGORO

Mi vin salutas, Sofoklo.

SOFOKLO

Malgajan sciigon mi legas sur via vizaĝo.

ANAKSAGORO

La Tesalanoj perfidis kaj transiris al la Spartanoj.

SOFOKLO

Ha, rampaĵoj!

ANAKSAGORO

Nia nobla Efialto pereis.

SOFOKLO

Tiun ĉi sagon nenio eltiros el mia koro!

FIDIO

Kaj kio estas pli malgaja, li falis ne sur la kampo de batalo, sed
sub mortiga mano de iu nekonata krimulo. Oni lin trovis matene en
la tendo kun trahakita vizaĝo; en nia tendaro estas tro multe da
aristokratoj por trovi tiun, kiu plenumis tiel malnoblan venĝon.

SOFOKLO

Ke li en la tuta naturo, en sonĝo kaj maldorme vidu nenion alian
krom la sangigita ombro de Efialto kaj nenion aŭdu krom lia lasta
ekspiro.

ANAKSAGORO

En la fronto de la demokrataro Atena restis nur sola Periklo.

SOFOKLO

Se li ankaŭ ne pereis.

FIDIO

La batalo ne estas ankoraŭ finita -- nun oni faris interrompon.

ANAKSAGORO

Antaŭvenante tamen malbonan okazon de reatako, Periklo konsilas en
la aparta letero al la arĥontoj fortikigi la urbon kaj armigi ĉiujn
militkapablajn.

SOFOKLO

Ni estos devigitaj rebati eksteran atakon kaj interne sufoki la
perfidon, ĉar niaj aristokratoj kvazaŭ ratoj rampas el la urbo al
la Spartanoj kaj reveninte, akrigas kontraŭ ni la dentojn.

PROTAGORO

Alie dirante, tiu ĉi tuta aventuro estis superflua.

FIDIO

Kia?

PROTAGORO

Tiu -- apud Tanagro.

FIDIO

Precipe por vi, ĉar, oni diras, ke la Spartanoj al tro ruzaj kaj
babilemaj advokatoj ŝtopas en la buŝon rapon.

PROTAGORO

Via devo estas -- bele skulpti per ĉizilo, sed ne per lango prudente
paroli, kaj tial mi pardonas al vi tiun ĉi malsaĝaĵon.

FIDIO

Vi povas ne pardoni kondiĉe nur, ke vi silentu, ĉar mi ĵuras je
ĉio, kio min nun dolorigas, ke mi plu ne toleros tiun ĉi ofendan
babiladon.

ANAKSAGORO

Fidio, ne atentu...

FIDIO

Ke tiu ĉi arogantulo levu fiere sian kapon, ĉar alie li ne
ekrigardus en niajn okulojn, sed li ne pensu, ke ĉi tie iu rampas
sub lian nazon. Vere indigna estas la baraktado en Atena marĉo de
tiuj sofistaj gobioj, kiuj nur scias glitiĝadi el la manoj. Fi!
Restu ĉi tie Anaksagoro, ĉar povas alkuri nova alsendito. Mi iros
kun Sofoklo averti la regnanojn pri la danĝero kaj prepari rebaton,
se la Spartanoj intencos rampi sur niajn murojn kaj per la falantaj
kranioj mezuri ilian altecon. (_Eliras kun Sofoklo._)


SCENO KVARA

ANAKSAGORO kaj PROTAGORO.


PROTAGORO

Kiel li ekŝprucis! Tamen anstataŭ iri kampon al Tanagro, li
preferas interne de la muroj falĉi Spartanajn kapojn.

ANAKSAGORO

Ne ofendu lin, Periklo klare postulis, ke ni restu kaj, se ĝi estos
necesa, neniigu la konspiron de aristokratoj.

PROTAGORO

Mirinda afero! Oni povas verki bonegajn tragediojn, skulpti mirindajn
statuojn; oni povas esti tiel valora kaj samtempe tiel malsaĝa kiel
-- perlo. Disputo kun tiaj homoj -- egalas malpacon kun vento bruanta
en kameno.

ANAKSAGORO

Senbezone vi ilin incitas....

PROTAGORO

Kompreneble -- teren antaŭ ĉiu, kiu surrampis patriotajn irilojn!

ANAKSAGORO

Nun ne estas tempo por tiuspecaj malpacoj, kiam la malamiko
proksimiĝas.

PROTAGORO

Nature -- kiu mem iras batali aŭ elsendas aliajn, tiu ne havas
rajton rimarki, ke unu lia orelo estas pli ruĝa ol la alia; sed li
povas senpune eĉ al saĝulo forrazi por sia plezuro duonon de la
barbo. Sofoklo, Fidio -- estas potenculoj, al kiuj Protagoro mizera
sofisto devas kiel hundo servi kaj svingi la voston. Ĉu ĝi estas
ebla, majstro, ke vi ankaŭ pensas tiel same?

ANAKSAGORO

Dum milito senaktiviĝas ĉiuj leĝoj eĉ la logikaj kaj plej altan
forton ricevas nur la instinkto memgarda.

PROTAGORO

Kaj kion vi interkonsiliĝis fari por plenumi ordonojn de tiu ĉi
plej alta potenco?

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne estas mia afero, sed afero de la arĥontoj kaj homoj
konantaj la defendan taktikon. Mi volus esti utila al la patrujo,
helpi al Periklo kaj feliĉe direkti la aferojn, sed ŝajnas, ke mi
restos nur malaktiva atestanto.

PROTAGORO

Do fine, dirante senkaŝe, la Spartanoj disbatis nin. Efektive,
Periklo trafis kvazaŭ neĝo en Afrikon kaj kun la armeo li sendube
degelas.

ANAKSAGORO

El la letero oni vidas, ke li estas en granda embaraso.

PROTAGORO

Kaj tute prave, ĉar la Spartanoj, ekposedinte Atenojn, povas
redoni al li la malbelan edzinon kaj forpreni la ĉarman amatinon.

ANAKSAGORO

Tre facile vi pesas lin, kaj tamen vi devas lin estimi.

PROTAGORO

Sed mi ja estimas, precipe kiam li eksedziĝis kun la ŝafino, kies
ŝafidojn mi havis feliĉon eduki.

ANAKSAGORO

Vi scias pri la eksedziĝo?

PROTAGORO

Plej precize, kvankam oreloj miaj ne estis indaj, por ke li enmetu en
ilin tiun ĉi sekreton.

ANAKSAGORO

Kaŝu ĝin tamen ĝis ia tempo.

PROTAGORO

Sed mi ne haltigos ĉiujn babilulajn muelilojn, kiuj ĝin nun muelas.
Antaŭ la forveturo Periklo finis kun mi la kalkulojn kaj avertis,
ke la edzinon kun la filoj li elsendas dum sia forestado al la
parenculoj en Kefision. Dume ŝi alvokis min en sian nunan loĝejon
kaj ploregante kvazaŭ iu tondus ŝin per malakraj tondiloj, anoncis,
ke Periklo eksedziĝis kun ŝi. Lavinte la vizaĝon en larmtorento,
ŝi komencis ĝemi al mi tiel senteme, ke, se mi volus kvietigi
ŝian doloron, mi havus jam hodiaŭ grasan edzinon, kiu scias bonege
ŝpini, kuiri, divenprovi pri estonteco kaj certe kuŝi sur malmola
lito. Mi konsoladis ŝin, ke ŝi vidviniĝas jam la duan fojon kaj
tial kun tiu stato ŝi paciĝos facile, sed ŝi senĉese elĵetadis
el la brusto: Aspazio, Aspazio! Pro ŝia peto mi venis ja ĉi tien
ekscii, kiam revenos Periklo.

ANAKSAGORO

Ĉu vi konas tiun Aspazion?

PROTAGORO

Iomete. Periklo enŝlosis ŝin en la ekstremaĵo de la urbo kun
surdmuta sklavino, sed mi aŭdis, ke ŝi estas belega, ke ŝi
vendadis sin en Mileto, ke ŝin Fidio alveturigis Atenojn, rekreis
ŝin en kelkaj statuoj kaj dum ia festeno grandanime oferis al sia
amiko.

ANAKSAGORO

Mensogo!

PROTAGORO

Ho, mi vidas, ke la estimata majstro, kiu ŝajnigis sin nenion
sciante, povas doni al mi precizajn klarigojn.

ANAKSAGORO

Vi eraras, mi donos neniajn, mi ĝustigas nur, ke Aspazio ne vendis
sin en Mileto, ke ŝi alvenis ĉi tien ne kun Fidio, kiu ŝin neniam
vidis, sed kun sia maljuna patrino, komercistino de kombiloj kun kiu
ŝi ĝis nun loĝas. Sed kiu do dissemas tiujn abomenajn ĉikanojn
tiel dense, ke vi kolektis da ili tian amason?

PROTAGORO

La plej forta blovilo de ĉikanoj, la fratino de Cimono -- Elpiniko,
kiu estas furioza kontraŭ Periklo pro tio, ke li kaŭzis la ekzilon
de ŝia frato kaj kiel certigas aliaj, ke li nenion volis akcepti
de ŝi, kvankam ŝi oferis al li ĉion -- eĉ sen la mano. Estas
sen dubo tio, ke ŝi edziniĝis je maljuna Kalio por kontraŭbatali
Periklon per la riĉaĵoj de sia edzo, kiu ilin ie elfosis post la
foriro de Persoj. Ŝi estas hodiaŭ estrino de la aristokrata partio,
ĉar Tucidido nur nun etendas la manon al la direktilo. Ĉu Aspazio
estas vere belega?

ANAKSAGORO

Mi vidis ŝin -- verŝajne ankaŭ vi ŝin baldaŭ ekvidos, dume
pardonu, mia buŝo ne povas esti la fendo, tra kiu vi povus ekrigardi
la sekreton de mia kora amiko. Ia tumulto antaŭ la domo....

PROTAGORO

Estas ja milito -- sekve la popolo drinkas kaj krias. Ordinare ĝi
plenigas sin je kuraĝo en drinkejoj.

ANAKSAGORO

Jam krepuskiĝas kaj Fidio ne revenas.... Mi devas ion fari....
Periklo petis min paroli antaŭ la popolo.... Kion mi diros? Tian
taskon mi ne plenumos.... La tumulto plilaŭtiĝas.... Ah, mi
preferus direkti la tutmondon ol tiun ĉi aregon da homoj, kiun oni
devas gvidi.... (_Alkuras Fidio._) Fine... vi estas do....


SCENO KVINA

LA SAMAJ, FIDIO.


FIDIO (_enfalante_)

Ha, mortintaĵo! Al hienoj mi preparus el ili festenon! Fiere
ili brilas per siaj kupraj fruntoj, kvazaŭ ilin nutris ne tiu
sama tero! Rigardu la feston de nia aristokrataro! Unu senhontulo
kuraĝis demandi min, ĉu ni preparis jam por la Spartanoj saŭcon.
Mi ŝprucigis el lia nazo iom da nigraĵo por la spicado! Post unu
momento Atenoj elsvarmos sur la fortifikaĵojn. Protagoro, vi estas
ankaŭ alvokita plenumi devon regnanan.

PROTAGORO

La devo estas estro de ni ĉiuj, mi obeas ĝin, ne vin.

FIDIO

Vian langon kaŝu en la glavingon -- la glavon eltiru.

PROTAGORO

Sub kies komando mi devas esti?

FIDIO

Sub mia.

PROTAGORO

Ho, ho, antaŭ la merito mi havas jam honoron, kiun mi povas cedi al
ĉiu por putrinta rabataĵo.

FIDIO (_severe_)

Plu disputi ni ambaŭ ne havas tempon. Ni iru! (_Enŝoviĝas vualita
virino._)


SCENO SESA

TIUJ SAMAJ kaj la VIRINO.


PROTAGORO (_haltante_)

Ho, ia bonfara sinjorino. Lerta nimfo, se hodiaŭ estas via nokta
deĵoro, vi povas foriri, ĉar Periklo ankoraŭ ne revenis de la
milito.

FIDIO (_forpuŝante Protagoron_)

Kion vi deziras, regnanino?

VIRINO (_ekscitita_)

Ĉu estas vere, ke la Atena armeo estas disbatita kaj Periklo
militkaptita?

FIDIO

Ni nenion scias pri ĉi tio.

PROTAGORO

Jes, li estas kaptita de iu sorĉistino, de kiu vi lin ne rebatos.

VIRINO

Se Periklo estas ankoraŭ ne venkita, de kie havas tiu ĉi junulo
kuraĝon ofendi lin en tiu ĉi domo?

PROTAGORO

Konsolo de voluptoj....

FIDIO

Protagoro!

PROTAGORO

Tia estas mia efektiva nomo, sed minaca Fidio, -- tio ni estas
ankoraŭ la defendo de Atenoj por ke vi havu la rajton ordoni al mi;
ne kriu do kaj ne elŝeligu al vi vane per kolero la okulojn el la
palpebroj.

ANAKSAGORO (_al Protagoro_)

Silentu, ĉar vi eraras.

VIRINO (_al la embarasita Anaksagoro_)

Sed li vivas? Ne kaŝu la plej teruran veron.

PROTAGORO

La majstro timas nokti ĉi tie sola.

ANAKSAGORO (_mallaŭte_)

Kvietiĝu... li vivas... antaŭ unu horo li sendis al mi leteron.

VIRINO

Nur al vi...

ANAKSAGORO

Kaj al la arĥontoj.

VIRINO

Nur...

ANAKSAGORO

Ne elmetu vin al danĝero... revenu hejmen... li sendube alveturos
hodiaŭ.

VIRINO

Hodiaŭ?! Mi ne ekmoviĝos de ĉi tie... Sekve li ne estas kaptita --
li vivas? Ah! Kio okazis? Ekkrioj -- eble li! (_Enpuŝiĝas aro da
viroj kaj virinoj, en ĝia fronto Elpiniko; la virino kaŝas sin post
la kolonon._)


SCENO SEPA

LA SAMAJ, ELPINIKO kaj ŝia sekvantaro.


VOĈOJ

Li kaŝis sin, sed ni lin trovos kaj elfumos la melon.

ELPINIKO

Kuraĝe!

UNU EL LA ARO

Detruu la domon de la mortiganto de Atenoj!

ELPINIKO

En tiu ĉi loko mi faros monteton por la mortintoj, kiujn li
elkondukis por buĉado!

DUA EL LA ARO

He, amikoj de granda militestro, kie estas via sinjoro!

ELPINIKO

Li forkuris, kiam falis ĉiuj, kiuj havis malpli longajn piedojn ol
li.

VOĈOJ

Tanagro!

TRIA EL LA ARO

Forkuru ĉiu, kiu ne estas salamandro, ĉar mi eligos fajron!

FIDIO

Ĉu banditoj vi estas aŭ regnanoj! Vi deziras fari ĉi tie drinkulan
juĝadon de la heroo, kiu repuŝis la malamikon kaj al kiu vi ŝuldas
la sendanĝeran pasigon de hieraŭa nokto en viaj kuŝejoj!

VOĈOJ

Kion li diras?

ELPINIKO

Ha, ha, ha -- li repuŝis la malamikon! Granda heroo! Kiam li eliras
kampon, forkuras leporoj kaj ranoj saltas en akvon. Antaŭ Spartanoj
li forkuris pro abomeno, ne pro timo. Ha, ha, ha!

FIDIO

Kiu?!

ELPINIKO

La granda viro, kiu venkas belegajn virinojn en Atenoj kaj glorajn
regnanojn forpelas.

FIDIO

Kiu do?

ELPINIKO

Du egalaj ne ekzistas -- nur unu Periklo!

FIDIO

Ili freneziĝis.

ANAKSAGORO

Sed furioza sinjorino kaj vi ĉiuj estas sendube senkonsciaj, aŭ
ebriigitaj.

ELPINIKO

Jes, ebriigitaj de via amiko, kiu apenaŭ havas forton porti la
propran kapon kaj volis ankaŭ porti sur ĝi Atenojn. Kiam nian
armeon hetmanis Cimono, antaŭ ĝi kuris la timo kaj post ĝi la
gloro. Sed la plej granda armeestro de Atenoj estas forpelita kiel
malutilulo por ke li ne dispremu la vermon, kiu volviĝis ĉirkaŭ
liaj piedoj kaj eĉ ne permesu batali timante kvazaŭ perfidon. Frato
mia... Cimono... la plej brava filo de Hellado -- estas perfidulo!
Dioj punis tiun ĉi mutan blasfemaĵon -- super la korpoj de Atenaj
militistoj apud Tanagro turniĝas aroj da korvoj, kiuj kriegas la
gloron de Periklo nun eble kaŝita en la kelo de tiu ĉi domo.

VOĈOJ

Forbruligu tiun ĉi truon, detruu ĝin.

UNU EL LA ARO

Ni alportos Cimonon sur la brakoj, li forviŝos de ni tiun ĉi
hontegon!

FIDIO (_al Elpiniko_)

De kie vi scias pri la malvenko apud Tanagro?

ELPINIKO

Eliru sur la straton, kaj la forkurintoj de la batalkampo ĝin
rakontas kaj al vi. Atenoj estas kovritaj per funebro kaj malhonoro.
(_Bruo sur la strato._)

PERIKLO (_post la scenejo_)

Ĉirkaŭtrumpetu, ke mi estas en Atenoj kaj ke tuj mi prezentos la
raporton al la popolo.

ĈIUJ

Periklo! (_eniras._)


SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.


PERIKLO

Kia kunkuro? Viroj kun bastonoj -- virinoj -- Elpiniko?

ELPINIKO (_ironie_)

Ni venis gratuli pri la venko.

ANAKSAGORO

Nia armeo estas disbatita -- la Spartanoj iras Atenojn -- kaj vi
forkuras de ili -- ĉu tio estas vera?

PERIKLO

Kiu mensogis?

FIDIO

Tiu ĉi furiulino kaj ŝia kanajlaro, kiu volis detrui kaj forbruligi
vian domon.

PERIKLO

Gardistoj! (_Eniras du soldatoj._) Konduku tiun ĉi virinon en la
loĝejon de Cimono kaj diru, ke mi alsendas al li la fratinon, por
ke ŝi al sia lacigita frato purigu la piedojn de polvo, alportu
akvon por la lavado kaj preparu vespermanĝon.

ELPINIKO

Dank' al vi mia frato estas en ekzilejo.

PERIKLO

Dank' al mi li estas en Atenoj. (_Elpiniko eliras kun la soldatoj_)
Kaj vi, kiuj deziras bruligi, ekbruligu la torĉojn antaŭ la
parolejo sur la popola placo. Mi tuj alvenos tien.

ARO

Vivu Periklo! (_Eliras._)


SCENO NAŬA

PERIKLO, ANAKSAGORO, FIDIO, PROTAGORO kaj SOFOKLO.


PERIKLO

Kiel vi fartas, amikoj? Kaj Protagoro kun vi? (_Eniras Sofoklo._)
Bonan vesperon, kara Sofoklo.

SOFOKLO

En la urbo oni diras, ke Elpiniko aranĝis ĉi tie ian atakon, ke ŝi
alkondukis ebrian popolamason kun ponardoj...

PERIKLO

Malgranda skandalo! Sed mi vidas, ke mi faris bone, restiginte
vin en Atenoj. Mi atendis la ribelon, ĉar mi kaptis la perfidajn
leterojn de du potenculoj Atenaj al la Spartana militestro, al
kiu ili promesis en la okazo de nia malvenko sian helpon. Post la
unua ekŝanceliĝo de niaj vicoj komencis malaperadi filetoj de l'
aristokrataro kaj alportis sendube al siaj patroj la ĝojigan sciigon
pri la venko de la Spartanoj.

ANAKSAGORO

Doloriga estis por ni la necerteco....

SOFOKLO

La urbon plenigis la siblado de serpentoj.

FIDIO

Sed kiel finiĝis la batalo?

PERIKLO

Ni renkontis la Spartanojn en la nombro dufoje pli granda ol la
nia. Rimarkinte sian superecon, ili tuj ekatakis nin kaj rompis en
kelkaj lokoj niajn kolonojn. Estis unu momento de senordo, en kiu
ni perdis la tutan esperon, precipe kiam la Tesalanoj forŝiriĝis
de ni kaj transiris al la malamiko. Tamen mi feliĉe rekunligis la
distranĉitajn rotojn kaj rebatis la atakon. La Spartanoj ankoraŭ
pli furioze reatakis, sed ni forĵetis ilin ĝis la fortifikaĵoj.
Ses fojojn ili penadis disbati la muron de nia armeo kaj ĉiufoje
estis deciditaj reiri. Fine, vidante la vanecon de sia fortstreĉado
kaj timante, ke ni ne alkonduku novan helpon, ili proponis interrompi
la batalon, deviginte sin forlasi Attikon kun la kondiĉo, ke ni
malfermos al ili liberan reiron. Mi konsentis kaj alvenis ĉi
tien por ekaŭdi la volon de l' popolo. Mi subtenos la traktaton,
ĉar unue mi deziras liberiĝon de la tre danĝera malamiko kaj
poste... mi komencos kapti kaj neniigi tiujn amikiĝintajn kun ili
krokodilojn, kiuj englutas la popolon kaj hipokrite ploras pri
ĝia malfeliĉo. Mi instruos tiun ĉi popolon serĉi siajn rajtojn
kaj metos sur la tombon de Efialto oferon de venĝo. Verŝajne la
morto antaŭsciigis lin pri sia alveno, ĉar forirante por eterna
ripozo, li diris al mi: se mi pereos, defendu malprave suferantajn
sen mi, kiel vi defendis ilin kun mi. Bedaŭrinde lian mortiginton
mi ne trovis. La tero ne tremas, kiam tiu ĉi krimulo paŝas sur
ĝi. Mi devus antaŭe doni la raporton pri la batalo kaj prezenti
la traktaton al la arĥontoj kaj al la areopago, sed ĉar mi scias,
kiom da memamaj kaj venditaj al la Spartanoj animoj kaŝas sin en
tiuj noblaj korpoj, mi preterpaŝos ilin kaj turnos min senpere al la
popolo kaj tiamaniere mi ekcelos novan ekbaton en tiun ĉi putrintan
konstruaĵon de l' areopago, kiun Efialto komencis detrui.

SOFOKLO

Kie estas lia korpo?

PERIKLO

Soldatoj ĝin kondukas post mi kaj mi starigos ĝin al la vido
publika kaj montros okulvideble al la popolo, kiel pereas ĝiaj
defendantoj. Ni iru... Ankoraŭ hodiaŭan nokton mi devas reveni al
la tendaro.

VIRINO (_elŝoviĝante el post la kolono_)

Periklo...

ANAKSAGORO (_haltigante ŝin_)

Ne senmaskiĝu...

PERIKLO (_rimarkinte ŝin_)

Kiu estas ĉi tio?

ASPAZIO (_forĵetante la vizaĝkovrilon_)

Mi.

PERIKLO

Aspazio!

PROTAGORO, FIDIO, SOFOKLO

Aspazio!

PERIKLO

Kion vi faras ĉi tie?

ASPAZIO

Vi min demandas kvazaŭ en Atenoj estus alia koro batanta per egala
malkvieto pro vi. Mi alkuris ĉi tien por kontroli la terurajn
sciigojn kaj restis, esperante, ke eble kiel Elpiniko al sia frato,
mi purigos al vi la piedojn de polvo, alportos akvon kaj...

PERIKLO (_kaptante ŝiajn manojn_)

Ah! ne ŝercu, mia kara!... Anaksagoro konas ŝin -- Fidio, Sofoklo,
Protagoro -- jen mia plej kora... amikino, kun kiu bonvolu lasi min
por momento kaj sciigi, kiam la popolo amasiĝos.

PROTAGORO (_forirante, al Anaksagoro_)

Mi farus tion saman, se min vizitus tiel ĉarma amikino.


SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO, poste CIMONO.


PERIKLO

Kiel bone estas, ke vi alvenis ĉi tien. Vi ne timis fremdajn virojn?

ASPAZIO

Mi pensis pri nenio krom pri tio, kio okazis kun vi. Cetere estis
ĉi tie Anaksagoro, kiu rekonis min laŭ la voĉo kaj kune kun Fidio
riproĉis Protagoron pro lia malafabla mokado.

PERIKLO

Protagoro ofendis vin?

ASPAZIO

Li pensis, ke mi estas unu el tiuj, kiuj venas vin... dormigi.

PERIKLO

Mi ĵuras, ke krom mia edzino vi estas la unua...

ASPAZIO

Mi supozis, ke, kiel la doma instruisto, li konas viajn interrilatojn
kaj kutimojn.

PERIKLO

Li estas homo ribelema kaj sarkasma, sed kvankam li ne unu fojon
pruvis sian bondeziron por mi kaj sendube nur pro eraro kaj petolo
ofendis vin, la lastan fojon li hodiaŭ ektuŝis mian manon.

ASPAZIO

Vi diras, ke li estas por vi bondezira kaj eble li estus por vi
bezona?

PERIKLO

Jes, sed tio ĉi ne estas grava afero.

ASPAZIO

Kontraŭe. Mi ne dezirus forigi de vi iun ajn, kiu estas kapabla
helpi viajn intencojn. Permesu, ke mi mem punu Protagoron. Vi okupu
vin pri la malamikoj, kiujn vi havas en granda, tre granda nombro.
Kiam mi trapasis la urbon, ĝi bruegis kiel maro kaj en ĝi kvazaŭ
arego da minace knarantaj mevoj turniĝis la bando da sinjoraj
servuloj kun Elpiniko en la fronto. Mi deziregis tiam, ke vi ekstaru
en tiu ĉi maro forta kiel ŝtonego kaj ke tiuj furiozaj ondoj
disbatiĝu senforte de via brusto. Ah, kiom da fojoj dum tiuj ĉi
kelkaj tagoj mi mortis de timo kaj malespero. Kaj tamen mi neniam
estis timema, tia faris min nur la amo.

PERIKLO

Stelo mia, ŝajnas al mi, ke dum nia disiĝo mi estis en mallumo kaj
nur nun mi ree ekvidis helecon. Antaŭ mia penso konstante pendis
via ĉarma bildo, kiu estis por mi ebriiga. Sur la lipoj mi sentis
freŝan dolĉecon de viaj lipoj, en la okuloj penetrantan varmegon
de viaj rigardoj, sur la vizaĝo molan ektuŝeton de viaj haroj. Kaj
jen ree mi estas apud vi, Aspazio, vi ĉarma rideto de l' naturo!
La patrino gravediĝis per vi sendube en sonĝo, en kiu revigis
ŝin ĉiuj belecoj de l' tero. Se Dio vin rimarkus, li forlasus la
ĉielon. La rigardo glitante sur via figuro elvokas en miaj nervoj
plezuregajn ektremojn kaj varmigas en la vejnoj la sangon ĝis
bolado. Mi malsobriĝas de vi.

ASPAZIO

Kaj tamen vi devas esti sobra... tie amasiĝas la popolo.

PERIKLO

Mi baldaŭ revenos kaj forveturos matene -- vi restos ĉe mi -- ĉu
vere?

ASPAZIO

Kiel -- la edzino.

PERIKLO

Edzino?

ASPAZIO

Vi ja eksedziĝis...

PERIKLO

Sed, hodiaŭ...

ASPAZIO (_gaje_)

Por kelkaj oraj moneroj pastro ne sole el la lito sed ankaŭ el
la tombo leviĝos kaj je nia nomo buĉos por la diofero kelkajn
grasajn bovidojn, kiujn li poste je dia nomo formanĝos. Mia patrino
atendas min antaŭ la domo kaj benos nian edziĝon, viaj amikoj
kantos la edziĝan kanton.

PERIKLO

Mi ne estas preparita por ĉi tio... Oni devus antaŭe forigi la
malhelpaĵojn... Vi neniam postulis ĉi tion...

ASPAZIO

Ĉar vi ankaŭ ne postulis de mi pruvon de l' amo, kiun sen perdo
de l' honoro mi ne povus al vi doni. Sed ne pensu, ke oferdonaco,
banado en la akvo el la fonto destinita por gefianĉoj, formanĝado
de kukaĵoj kaj elaŭskultado de edziĝfestaj kantoj, -- ke ĉiuj
tiuj ceremonioj edziĝaj faras laŭ mia opinio sankta kaj leĝa
la ligon de sin reciproke amantaj koroj. Tute ne, se la mondo ne
estus senpensema, se ĝi ne malrespektus homojn liberigitajn de
ĝiaj antaŭjuĝoj, se tiuj lastaj ne estus enradikiĝintaj en plej
bonajn animojn -- mi restus ĉi tie por ĉiam kaj mi eĉ ne dirus
al la sklavoj, ke mi estas via edzino. Sed tiu ĉi nia mondo, kiu
kreis al si malĉastajn diojn por ilin senpune imiti, dispremus min
per malrespekto kaj stampus sur mia frunto la nomon de hetero. Kaj
ankaŭ vi Periklo konsentus kun ĝi, ĉar kiam mi ekparolis al vi pri
edziĝo, vi forpuŝiĝis mirigita. Viro por konvinki sian amatinon
pri la amo havas milojn da rimedoj, sed pri sia estimo nur unu --
edziĝon. Por mi via estimo valoras tiom, kiom via amo. Mi povas
resti kaj plue tiu Aspazio, antaŭ kiu genuas la plej potenca homo en
Atenoj, sed reĝino en lia dormejo kaj malhonorita servulino en lia
tuta vivo kaj patrino de liaj forpelitaj el la societo infanoj -- mi
ne estos! Por tio ĉi mi posedas tro malmulte da bruta voluptemo kaj
tro multe da homa fiero!

PERIKLO (_konfuzita_)

Vi forgesas mia kara, ke vi ne estas regnanino Atena, ke oni ne
rekonus en vi mian edzinon, niajn infanojn oni ne enskribus en la
leĝan genealogion...

ASPAZIO

Sekve, estas pli bone sen ia kontraŭstaro kondamni ilin al
disŝiro de ĉiuj malbonaj sortoj kaj ĵeti en la faŭkon de tiu
ĉi raba monstro, kiu sin nomas leĝo regnana! Mi tiun ĉi krimon
ne plenumos! Por vi viroj estas gloro batali pro la regado de
aristokrataro aŭ demokrataro, pro respubliko aŭ monarĥio, pro
privilegioj de areopagoj kaj kunvenoj popolaj, sed levi batalan
flagon de maljustaĵoj kontraŭ homo ne posedanta nobeligitajn
antaŭulojn -- tio estas celo, kiu ne indas vian grandecon. Mi ne
estas regnanino, miaj infanoj ne estus enskribitaj en la genealogiaj
libroj, sed vi estas ja potenculo! Se vi dezirus, mi ne starus
kun miaj infanoj tiel malalte, kiam vi staros alte. Sed vi timas
batalon... vi min ne amas kaj eble eĉ ne deziregas!

PERIKLO

Aspazio!... Ĉesu!...

ASPAZIO

Ha, ha, ha, ĉu nervoj viaj ankoraŭ tremas plezure kaj la sango
bolas?... Ĝis revido, ĉagrenita amato. (_Laŭta parolado post la
scenejo._)

PERIKLO

Aŭskultu min... (_Al la eniranta sklavo_) Kio okazis tie?

SKLAVO

Kelkaj regnanoj alkondukis Cimonon, kiu deziras interparoli kun mia
sinjoro.

PERIKLO

Cimono? Petu lin eniri. (_Al Aspazio_) Mi petegas vin -- atendu --
eniru en tiun ĉi ĉambron. (_Aspazio foriras._)


SCENO DEKUNUA

CIMONO kaj PERIKLO.


CIMONO

Vi certigis min apud Tanagro, ke mi povas sendanĝere reveni Atenojn
kaj ke vi elpetos por mi la revokon el la eksilejo. Ĝis nun mi ne
scias, ĝis kia grado mi povas konfidi al viaj vortoj. Apenaŭ mi
aperis sur la strato, oni ekkaptis min kiel forkurinton kaj, kiam
mi defendis min per via nomo, oni min alkondukis ĉi tien. Se mi
eĉ estus meritinta punon, tamen mi ne meritis mokturmentadon de tiu
ĝi kanajlaro. Bonvolu ja publikigi al tiuj nudpiedaj regnanoj, kiuj
atendas tie, al kiu mi apartenas nun.

PERIKLO (_alproksimiĝinte al la enirejo_)

Cimono estas mia gasto kaj baldaŭ estos la via.

CIMONO

Mi ilia gasto? Fulmotondro! ne insultu min! Mi malestimis nigran
popolamason, kiam mi ordonis al ĝi, kaj mi malestimas ĝin ankoraŭ
pli, kiam ĝi ordonas al mi.

PERIKLO

Kaj kun tiu ĉi sento vi volis partopreni en la batalo apud Tanagro,
kiam ia bandito el via partio, kaŝita en niaj vicoj, perfide
mortigis la dormintan Efialton?

CIMONO

Mi estis nur estro de la soldatoj, sed ne de la banditoj: la
raporton pri tiu ĉi krimo sekve mi ne intencas doni al vi, kiel
mi ne postulas ĝin de vi pri la morto de miaj cent amikoj, kiuj
partoprenis en la batalo kaj ĉiuj mortfalis por vin konvinki, ke ni
ne scias perfidi.

PERIKLO

Mi ne dubis pri vi.

CIMONO

Sekve kiu?

PERIKLO

La armeo ekscitita per la mortigo de Efialto postulis, ke oni vin
retenu.

CIMONO

La armeo Atena, kun kiu mi atingis tiom da venkoj, min kulpigis je
krimo... je perfido. Grekujo -- mi, kiu estis via fiero, ĉu en la
fino de l' vivo mi devas esti via honto? Dioj justaj, ĉu tio estas
vero? Ne, Periklo, tian malhonoron ne postulis por mi la armeo, sed
drinkuloj, diboĉuloj, ĉifonuloj, la tuta tiu ĉi via Atena popolo,
kiun vi kunpelis al Tanagro, esperante, ke vi infektos per ĝi la
aeron, kaj la Spartanoj, ŝtopinte la nazojn forkuros.

PERIKLO

Se tiu ĉi popolo estas tia, kulpa estas via nesatigebla avideco,
via premado, via arbitreco, via fiereco, viaj perfortoj, ĉiuj
deflankiĝoj de via egoismo. Vi forŝtelis de ĝi ĝiajn rajtojn kaj
rekompensis ĝin per malrespekto. Vi faris ĝin malklera, malriĉa
kaj koruptita kaj nun vi volas forigi de vi ĝian bildon. Sed ĝi
forskuos de si la piedojn, kiuj ĝin batas, leviĝos el la humileco
kaj moralfalo, reatingos siajn rajtojn. Ĝi forpelas jam Cimonojn kaj
baldaŭ komencos detrui iliajn rifuĝejojn. Mi helpos ĝin en ĉi
tio!

CIMONO

Vi revas... vi revas! Vi deziras suprenruli sur monton senaniman
korpegon, kiu eĉ sur plej alta pinto restas malviva kaj putra.
Eĉ, se vi kiel eble plej longe lavus kaj premus argilon, noblan
metalon vi ne faros el ĝi. Dio konstruis la mondon kaj al la homoj
li ordonis nur diveni liajn planojn. Al unuj li donis kapablecon
sarki legomojn al aliaj regi; li firmigas en posteuloj la talentojn
de antaŭuloj. Vane vi batalus kun la volo de l' ĉielo.

PERIKLO

Pri agoj prudentaj kaj noblaj vi laŭdas vin mem, la malsaĝajn
kaj malnoblajn vi alskribas al la dioj. Bone konata taktiko! Dume
tiuj ĉi viaj kapabloj, firmigataj herede, se ili ne estas hirudoj
ruinigantaj la popolon -- ili estas en plej bona okazo -- fortoj
uzantaj liberecon. La supozata supereco do la aristokrataro estas
nur ĝia privilegio. Cervon kun ligitaj piedoj facile antaŭkuros
libera azeno. Trakribru ĉiujn aristokratojn tra mizero kaj sklaveco,
kaj iliaj filoj forgesos, ke la patroj sciis manĝi granatojn kaj
meti en elektan urnon globetojn. La popolo Atena eksilentis, sed
ĝia dormetanta genio vekiĝas. Tio ne estas jam Atenoj, kiujn vi
forlasis, Cimono; tio ne estas jam oportuna kuŝejo de l' aristokrata
pigmeo, sed lulilo de l' juna grandegulo. Mi ĝin edukos, amasigos
ĉirkaŭ ĝi kaj kunigos ĉiujn regnojn de Grekujo, mi turnos ĝin
kune kun ili kontraŭ la kaverno de barbareco kaj perforto --
kontraŭ Sparto.

CIMONO

Per kio mi povas esti al vi utila en la edukado de tiu ĉi
grandegulo?

PERIKLO

Por ni estus sufiĉe da loko en Atenoj, por niaj partioj tro
malmulte. Kiel la plej granda militestro en Atenoj -- servu vian
patrujon, sed kiel gvidanto de l' aristokrata partio vi devas cedi.
Ĉu vi volas veturi Egiptujon kaj forigi de tie la Persojn?

CIMONO

Kaj poste?

PERIKLO

Ĉu ni jam estos en sendanĝero? Por la tuta vivo sufiĉos al vi da
milito.

CIMONO

Sekve, mi jam neniam revenos ĉi tien?

PERIKLO

Neniam!

CIMONO

Terura verdikto! Esti eterna vagulo... ne ekvidi eĉ antaŭ la morto
la patrujon, kiun mi tiel adoris -- senkompata destino!

PERIKLO

Ĝi devas esti plenumita.

CIMONO

Mi veturos!

FIDIO (_eniras_)

La popolo kolektiĝis kaj atendas.

PERIKLO (_al Cimono_)

Ni rapidu.

ASPAZIO (_alkurante el la ĉambro_)

Mi estas ĉi tie.

PERIKLO (_al Cimono_)

Cimono jen mia... edzino.

CIMONO

La dua. Ĉu mi povas scii, kies filino?

PERIKLO

De Arioĥo el Mileto.

CIMONO

Ne regnanino atena? (_Ili eliras._)


SCENO DEKDUA

ASPAZIO, poste ŝia PATRINO.


ASPAZIO (_al si mem_)

Ne regnanino... (_Dum unu momento ŝi staras sufokante la koleron,
fine ŝi gajiĝas iom post iom._)

PATRINO (_enŝoviĝante mallaŭte_)

Periklo ordonis al mi eniri...

ASPAZIO (_entuziasmigita_)

Alportu al mi, patrino, florojn sur la kapon kaj lumigu la torĉon de
Himeno, ĉar hodiaŭ edziĝas je mi Periklo!

(_La kurteno falas._)



AKTO DUA

(En la domo de Periklo)


SCENO UNUA

PERIKLO, ASPAZIO.


PERIKLO

Jes, laŭ mia opinio tio estas penso nepraktika, sed vi povas
amuziĝi per ĉi tio.

ASPAZIO

Amuziĝi? Ĉu tiom da jaroj de la kunvivo kaj de l' sperto konvinkis
vin, ke mi amuziĝas kun vivo... Malĝoje...

PERIKLO

Ĉu mi diris ĉi tion? Ĉu mi vin ankoraŭ ne sufiĉe respektas? Ĉu
mi ne ŝatas vian prudenton?

ASPAZIO

Kaj tamen iafoje vi parolas kun mi kvazaŭ kun infano, kies pepado
estas agrabla sed naiva. Fine mi ĉesu esti por vi favorata papago,
kiun vi ne karesas kontraŭ la plumoj kaj al kiu vi permesas petoli.
Mi estas homo vere pli bona ol multaj lipharaj sinjoroj...

PERIKLO

Sed mi ne neas tion, tian ja Aspazion mi amas. Kaj se eĉ la tuta
gento virina konsistus nur el vi sola, el mia buŝo eliradus nur
senĉesa por ĝi adorado.

ASPAZIO

Ordinara bonodorfumaĵo de l' edzo por lia edzino, en kiu li vidas
bukedon de ĉiuspecaj perfektecoj kaj en aliaj virinoj vidas apenaŭ
apartajn floretojn.

PERIKLO

Ah, ne blasfemu vin mem! Tiel sola vi estas en Grekujo, kiel sola
estas en ĝi mia amo. Vian nomon eble la estonteco enskribos en la
historion kaj la nomojn de aliaj grekaj virinoj ĝi apenaŭ enskribas
en la urbajn registrolibrojn.

ASPAZIO (_fermante al li la buŝon per la mano_)

Flatulo. Iru jam al la kunveno popola kaj ne malhelpu nin en la
interkonsiliĝo.

PERIKLO

Dume vi aliformigu la mondon ĝis kiam mi revenos.

ASPAZIO

Ne ŝercu, ĉu vi mem ĝin ne ŝanĝos hodiaŭ?

PERIKLO

Jes, hodiaŭ mi bezonas novan bonan stelon. Mi esperas, ke ĝi
ankoraŭ lumas super mi. Mi malfortigis Sparton, forprenis de ĝi
ĝiajn kunliganojn, plinombrigis la niajn, firmigis por kelkaj jaroj
la pacon -- ĉu Atenoj por ĉi tio deturnos sin de mi, kiam mi
postulos monon por la konstruado de l' granda nacia sanktejo, en kiu
enkorpiĝos ilia gloro kaj en kiu loĝos iliaj dioj?

ASPAZIO

Vi klopodas pri dioj?

PERIKLO

Mi respektas nur la bele skulptitajn kaj nur tiajn mi enkondukos en
Partenonon. Mi konstruos ĝin, eĉ se en la vojo al ĝi oni fosus
abismojn kaj ŝutus montojn. Hodiaŭ mi ludos la grandan loton de mia
vivo!

ASPAZIO

Se vi eĉ malgajnus, mi tamen ne vidus ankoraŭ en tiu ĉi malvenko
-- malfeliĉon.

PERIKLO

Kara aŭgurino, profetu, ke mi venkos. Mi ne etendas la manon al
pendigita alte bagatelaĵo. Ĉu vi supozas, ke mi batalas por tio, ke
la urbo havu ornamitan konstruaĵon kaj ĝiaj dioj luksan loĝejon?
Tute ne. Mi volas per la artista genio de Atenoj potencigi ilian
forton politikan, starigi belegan monumenton de l' arto, kiu ne sole
koncentrigus en si la tutan vivon de l' popolo, sed ankaŭ allogus
kaj ravus ĝiajn amikojn kaj humiligus la malamikojn. Partenono estos
plej kara juvelo sur la tero, objekto de admiro en la tuta Hellado,
celo de ĝiaj pilgrimadoj -- tiun ĉi esperon garantias al mi la
genio de Fidio. Cetere...

ASPAZIO

Finu.

PERIKLO

Cetere... mi devas nutri tiujn ĉi malsatajn kaj senpaciencajn
amasojn, por kiuj mi akiras la rajtojn kaj al kiuj mi ne donas
panon. Oni devas ilin okupigi, liveri al ili laboron, malfermi
noblan elfluon al iliaj pasioj, oni devas satigi iliajn stomakojn
kaj ravi okulojn. La popolo jam estas sata de honoroj kaj postulas
laborenspezojn kaj, se mi nenion donos al ĝi por manĝi, ĝi
formanĝos min.

ASPAZIO

Per Partenono vi ĝin vivigos dum kelkaj jaroj -- kaj poste?

PERIKLO

Mi pripensos.

ASPAZIO

Vi donos al ĝi novajn rajtojn kaj honorojn? Eble mi eraras, sed
ŝajnas al mi, ke vi, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj direktantoj de tiuj
popolamasoj, feliĉigas ilin per iluzioj. La aristokrataro elŝiris
al la popolo dentojn, vi restarigas ilin al ĝi, sed nur por tio, ke
ĝi libere povu grinci kun ili. Kaj kion gajnas mizerulo, ricevinte
la rajton firmigi leĝojn kaj okupi plej altajn oficojn, se por ĉiuj
ĉi senpagaj honoroj li forlasos nek la kampon nek sian laborejon,
nek iun ajn okupon, kiu lin nutras. Sur la kontraŭa bordo de l'
rapida kaj larĝa rivero vi dismetis diversajn bonfaraĵojn, al kiuj
li devas naĝi sur mallarĝa breteto kaj la aliaj sur vastaj ŝipoj.

PERIKLO (_enpensiĝinta_)

Doloriga ĝi estas nepreco, sed tamen nepreco.

ASPAZIO (_nekuraĝe_)

Se vi enkondukus kaj rajtigus la projekton pri la pensioj aŭ la
mona rekompenco por la plenumado de oficoj kaj regnanaj devoj...
Tiamaniere vi ebligus al la elementoj demokrataj okupadon de ĉiuj
postenoj. Malriĉuloj ne estras... nur laboras aŭ almozpetas.

PERIKLO (_kiel supre_)

Jes, malriĉuloj ne estras... (_Li leviĝas subite_) La lota enmeto
pligrandiĝis. (_Kisante Aspazion_) Mi dankas vin, vi mia...
Konscienco. (_Li eliras._)


SCENO DUA

ASPAZIO, TEORO, LEJO, FILEZIO, poste DIOTIMO kaj ERO.


FILEZIO (_enirinte kun Lejo kaj Teoro al la enpensiĝinta Aspazio_)

Ne pri ni...

ASPAZIO

Ah, vi estas. Pri Periklo mi pensis, kiu antaŭ momento foriris.

TEORO

Ja grava kunveno, ĉar eĉ maljunuloj rapidas al ĝi.

LEJO

Kaj Elpiniko elrulis sian dikegulon, kiu, ŝajnas, malofte ŝvitas
por la patrujo.

ASPAZIO

La hodiaŭa tago tiel grandiĝos en nia vivo, ke la aliaj estos
kompare kun ĝi nur momentoj. Hodiaŭ Periklo revenos hejmen aŭ la
unua inter la Atenanaj aŭ la lasta.

LEJO

Mi ne timas pri li; kiu regas en Atenoj kiel li?...

ASPAZIO

Li regas per la spirito, elokventeco, sed ne per la estrado. Se li
nur unu fojon en grava afero ne konvinkos la popolon, plej mizera
senfeligisto de brutoj volos lin piedbati senpune. Eh, oni devas
rektiĝi, kvankam la sorto klinas nin... Eksidu. Mi invitis ankaŭ
mian konatulinon el Mileto, Diotimon, kiu antaŭ nelonge venis el
Atenoj.

TEORO

Kaj jam sukcesis ilin ekmuĝigi?

FILEZIO

Kiel oni diras, ŝi estas tre riĉa kaj stranga.

LEJO

Patrinoj murmuretas al la filinoj, ke ŝi estas nemorala, ke ŝi
embuskas la junularon Atenan, ke ŝi inokulas malĉaston.

ASPAZIO

Pri kiu el ni oni ĉi tion ne murmuretis aŭ ne parolis laŭte! Tio
estas ordinara ĉikana ŝpinaĵo, el kiu tiuj noblaj matroninoj
ŝpinas kalumnion kontraŭ ĉiu memstara virino. Laŭ ili fraŭlinoj
devas nur scii forte bati sklavinojn, varmege preĝi al dioj kaj
lerte froti siajn korpojn per bonodoraj oleoj por la estontaj edzoj.
Kaj, se jam fali morale -- tiam sen ia brueto. Diotimo estas vere
riĉa, aroganta, fantaziema sed la purecon de ŝiaj sentoj nenia
malpurigos blasfemo.

DIOTIMO (_enfalas_)

Mi freneziĝos de rido!... Bedaŭru Aspazio... Pardonu -- vi min ne
konas ankoraŭ...

ASPAZIO

Restis al ili nur vin ekvidi -- Teoro, Lejo kaj Filezio.

DIOTIMO

Bedaŭru do vi ĉiuj, ke vi ne vidis la iradon de miaj adorantoj.
Hieraŭ en la teatro eksieĝis min kvaro: unu certigis, ke mi
ekbruligis lian koron en Teboj, kie mi neniam estis, la dua, ke mi
adorigos por mi tutajn Atenojn, la tria, ke mi jam adorigis ilin kaj
la kvara, la plej maljuna, anoncis, ke li jam de longe ĵuris edziĝi
nur je virino el Mileto. Mi permesis al ili viziti min la sekvantan
tagon kaj al la servantino mi ordonis ĉiun enkonduki en alian
ĉambron. La maljuna alvenis plej frue. Ĉu vi permesas peti vin
pri malgranda servo? -- mi demandis, Ordonu -- li respondis flame. Mi
havis klarvidadon, diras mi, kiu min ofte avertas, ke hodiaŭ en la
kunveno de l' popolo Kalio, la edzo de Elpiniko kun la helpo de siaj
multenombraj adeptoj penos sin proklamigi reĝo de Atenoj. Mi petas
do vin, kaŝu en la brustan poŝon tiun ĉi katon, kies la patrino
en mia naska urbo estis oferdonita al Zeŭso kaj kiu forpelas ĉiun
malbonon. Ĵetu ĝin sur la parolejon, kiam tien supreniros Kalio
kaj poste rekaptu ĝin kaj alportu al mi. La maljuna mia adoranto
larĝigis la okulojn, ekbalancis la kapon, sed prenis la katon kaj
iris. Tion ĉi saman mi efikis ĉe la tri aliaj. Ah! kian ili havis
mienon alpremante sub la vestoj la katojn, kiuj miaŭis malespere!
Ne, mi mortos de rido... Kalio volas hodiaŭ ribeligi la popolon
kontraŭ Periklo. Prezentu al vi sur la parolejo tiun ĉi barelon da
fandiĝanta sebo ĉirkaŭita de katoj, kiujn la senfrukta Elpiniko
edukas por li.

ASPAZIO

Vi elmetas vin al danĝero.

DIOTIMO

Kontraŭ kiu?

TEORO

La adorantoj tamen postulos rekompencon.

DIOTIMO

Ili ne aperos plu -- eĉ ne kaptos la katojn. Cetere, ili fieriĝu,
kiamaniere ili savis Atenojn de reĝo Kalio. Vi rigardas min kiel
mordeman petolulinon. Mi ŝajnas esti tia. Sed tio ĉi ne estas
sensenca facilanimeco. (_Serioze_) Ĉu tio ne kolerigas, ke virino
juna, kiun ne zorgas la koro de l' patro, de l' edzo aŭ de l' frato,
devas fariĝi allogilo por ĉiu senĉasta viro? Ĉu mi estas ruĝa
ĉerizo ĉe publika vojo, ke min iu ajn trapasanto volas deŝiri?
Sed mi vere koleras! Ha, ha, ha! Mia avino, patrino, fratinoj mortis
en trideka jaro de l' vivo kaj al mi sendube restas ankoraŭ ne pli
ol ses jaroj ĝis la morto. Tiun ĉi tempon mi devas pasigi gaje.
Kial vi ekmutiĝis? Aspazio, diru do, por kio vi min invitis! Mi
aŭskultas kaj konsentos kun ĉio, sed konsili al vi mi ne povas,
ĉar mi estas laca. (_Ŝi eksidas._)

ASPAZIO

Ŝajnas al mi, ke...

DIOTIMO

Pardonu... Ĉu estos ĉi tie Eŭripido?

FILEZIO

Verŝajne.

DIOTIMO

Nun mi jam aŭskultas. (_Post momento de komuna silento_) Aspazio?

ASPAZIO (_subaŭskultante_)

Ero! (_Eniras sklavino_) Ĉu la sinjoro interparolas en la ĝardeno?

ERO

Ne.

ASPAZIO

Ci povas foriri. (_Ero foriras._) Tiu ĉi sklavino havas filinon, por
kiu unu el la arĥontoj oferis al Periklo tri vetkurajn ĉevalojn.

DIOTIMO

Ĉu via edzo tenas ŝin por si mem?

ASPAZIO

Por mi -- sed eble li sola en Atenoj tenas belegajn sklavinojn por
sia edzino -- la aliaj malnoble ekspluatas la abomenindan kutimon.
Pri tiu ĉi ja afero mi deziras kun vi interparoli antaŭ la alveno
de l' edzoj. Ni rigardas indiferente terurajn vidaĵojn. Mi vidis
sklavon, al kiu lia mastro pro ekbato de l' hundo ordonis dum dudek
kvar horoj boji kaj al la alia pro formanĝo de kelkaj prunoj enbati
prunajn ostetojn en la tutan manon. Sur la stratoj trijaraj regnanoj
distranĉas per vipoj la vizaĝojn de siaj vartistinoj. Potenculoj
atenaj de tempo al tempo malplenigas la domojn de siaj laboristoj
kvazaŭ abelujojn, forŝtelante de ili ĉiujn iliajn havaĵojn kiel
mielon de abeloj. Ni kreskis en tiu ĉi krimo kaj tial ĝi ne elvokas
en ni abomenon, sed tamen, se ĝin komencas juĝi ne la religio,
ne la regularoj, kiuj senkulpigas ĝin, ne sensenta kalkulo, kiu
pesas nur profitojn materialajn, sed nobla koro -- tiam ni eksentas
teruron. Tiu ĉi perforto de homoj kontraŭ homoj estas tiel monstra,
ke ĝi abomenigas al mi la naturon de l' homo. Bedaŭrinde nek mi,
nek tiuj, kiuj konsentas kun mi, ĝin disbatas. Sed kvankam ni ne
povas forŝiri ĉiujn kapojn al tiu ĉi socia hidro, ni fortranĉu
almenaŭ unu -- la plej malnoblan -- tiun, kiu per la korpo de
sendependaj sklavinoj nutras malĉastecon de iliaj mastroj.

DIOTIMO

Tio ĉi signifas?

ASPAZIO

Vi estas belegaj, riĉaj, vi posedas grandajn interrilatojn kaj
influojn, fondu kun mi societon, kiu el rabaj manoj elaĉetus
malgrandajn sklavinojn kaj konstruus rifuĝejon, en kiu ili edukiĝus
liberigitaj. Periklo mokas tiun ĉi projekton -- kaj vi?

DIOTIMO

Kial mi ne sciis tion hieraŭ, jam hodiaŭ mi estus ricevinta de miaj
adorantoj kvar junajn sklavinojn kaj tiamaniere mi ne estus doninta
al ili senpage la katojn. Sed mi trovos naivulojn. Dume mi oferas al
vi mian bonan volon kaj kason. Bonega ideo, ĝi liveros al mi okupon
kaj agrablajn animekscitojn.

FILEZIO

Ni havas malplenan domon, bonegan por tia institucio kaj la frato ne
rifuzos ĝin al mi.

LEJO

Mia mortinta edzo zorgis pri tio, ke neniu bela sklavino velku ĉe
li, ne naskinte nobeligitajn fruktojn. La zorgoj pri la perfektigo de
la raso mallongigis eĉ al li, malfeliĉulo, la vivon. Lian noblan
cindron mi honoros, ŝajnas al mi, plej bone senigante la aliajn je
tio, kion li jam uzi ne povas. Aspazio, la spirito de mia edzo benas
vin kaj al mi ordonas vin sekvi.

TEORO

Inter vi mi posedas plej malmulte da monrimedoj, sed kun la helpo de
Fidio mi faros sur la fronto de tiu ĉi rifuĝejo platskulptaĵon:
virinoj elŝirantaj al satiro knabineton, kiun li forrabis de
sklavino.

ASPAZIO

Tro modesta vi estas Teoro; vi posedas pli da rimedoj ol skulptilo,
ĉar la amon de ĉiuj Atenaj artistoj. Ni lasu al viroj la iluzion,
ke ili estas ĉiopovaj kaj ni estas nur iliaj humilaj subulinoj,
sed ni ekspluatu la influon, kiun ni havas ĉe ili. Alvenis stranga
tempo, ke ekzistas nek tia krimo, nek tia virto, al kiu la bela kaj
prudenta virino ne inklinigus en Atenoj la viron. Teoro, memoru ĉi
tion -- kaj vi ankaŭ.

DIOTIMO

Ho! mi bone memoras.

FILEZIO

Kaj, se la estraro malpermesos al ni?

ASPAZIO

La elpendaĵoj de ĉiuj institucioj devas esti viraj -- ni ŝirmos
nin per viro. Mi eĉ elektis unu.

FILEZIO

Kiun?

ASPAZIO

La grandan filozofon, homon tre respektindan, mian majstron...
(_Anaksagoro eniras._)


SCENO TRIA

La SAMAJ kaj ANAKSAGORO.


ANAKSAGORO

Mi forkuras de tiu ĉi tumulto.

ASPAZIO

De kie vi venas?

ANAKSAGORO

De la kunveno popola.

ASPAZIO

Kion oni decidis?

ANAKSAGORO

Oni decidis piedbati, krii, blasfemi, la prudenton nomi malsaĝeco
kaj la malsaĝecon prudento... Mi envias vin Aspazio, ke vi povas vin
apartigi de tiu bazaro de ĉiuspecaj pasioj kaj kviete filozofi pri
ili.

ASPAZIO

Kvieta mi ne estas. Ĉu la projekto de Periklo estas akceptita?

ANAKSAGORO

Ekstaru super la kota trafluo de homaj aferoj, ke ĝi apenaŭ
surŝprucu viajn piedojn, mia amikino. (_Al la aliaj virinoj._) Mi ne
salutis vin ankoraŭ -- kaj unu el vi mi ne konas.

DIOTIMO (_salutante_)

Diotimo. Ĉu Kalio parolis?

ANAKSAGORO

Kriis ĉiuj eĉ la raŭkiĝintaj. (_Al Aspazio_) Elementoj bonfaraj
kaj belaj kuniĝante kreas iafoje ligojn malutilajn kaj monstrajn.
Nebuloj, kiuj malvarmigas al ni la fajron de l' suno, renkontinte unu
la alian, eligas el si tondron.

DIOTIMO (_mallaŭte al Lejo_)

Kion li rezonas?

ASPAZIO (_penante kaŝi sian ekscitiĝon_)

Sekve Periklo falis kun sia projekto?

ANAKSAGORO (_al la ĉagrenita Aspazio_)

Por liaj amikoj tio estus doloriga, por filozofoj ĝi devas esti
indiferenta. Ekzistas nur materio kaj ĝia eco -- la spirito,
kiu kunigas ĝiajn erojn en diversaj interrilatoj. Tiuj samaj
ili estas en Periklo kiel en Kalio, tiuj samaj en genio kiel en
malsaĝulo, tiuj samaj en virto kiel en krimo -- nur diversmaniere
kunmetitaj. En la spaco restas ĉiam neŝanĝebla kvanto kaj kvalito
de atomoj, semoj de l' tutmondo, kaj sekve, ĉu Periklo venkos aŭ
estos venkita, la materio ne transformiĝas, nur akceptos alian
eksteraĵon.

DIOTIMO (_mallaŭte al Teoro_)

Ĉu vi lin komprenas?

ANAKSAGORO (_al Diotimo_)

Sendube vi demandas pri mi, regnanino. Pardonu, ke mi forgesis min
prezenti al vi: mi estas Anaksagoro, mizera filozofo, ne taŭga por
ia ajn praktika uzado, rigardanta senfine ĉielon kaj iranta kun
kurbigitaj piedoj sur la tero, devigata sin okupi per la politiko kaj
ne povanta pacigi blindulon kun akrevidulo. Mi havas fileton, kiun mi
amas kaj ami ne volas. Kiom da fojoj li ekmalsaniĝas, mi sidiĝas
ĉe lia liteto kaj rezonas: li estas ja nur kungluaĵo de materiaj
atomoj, kiuj post lia morto restos en la spaco. Ĉu li estas vere mia
filo deŝirita de la naturo? Ne, li estas nur ĝia fragmento, kaj ĝi
ne pereigos eĉ unu atomon: de unu korpo ĝi forprenas, al la alia
ĝi donas. La filozofio sanigas dolorojn. Se la koro ne estus necesa
por la nutrado de l' sango, oni devus ĝin eltranĉi. (_Al Aspazio_)
Jes, Periklo, mia filo estas -- nur konturoj momentaj malaperemaj...

DIOTIMO (_mallaŭte al Filezio_)

Eble vi lin komprenas...

ASPAZIO (_revigliĝante_)

Mi lin komprenas. (_Al Anaksagoro_) Diru al mi senpere: la popolo
forĵetis liajn postulojn...

ANAKSAGORO (_embarasita_)

Mi ne atendis la finon. Ekscitita mi forlasis la kunvenon en la
momento, kiam Periklo inter muĝado kaj blasfemado ekkriis: la
direktilo ne alkreskis al mia mano, mi lasas do ĝin kaj cedas al la
pli indaj; inter vi ili eliru!...

ASPAZIO

De tia alteco... en abismon... (_Fiere_) Kaj kiu estas tie pli inda
ol li? (_Eniras Fidio._)


SCENO KVARA

La SAMAJ kaj FIDIO.


FIDIO

La venko!

ASPAZIO

Ripetu!

FIDIO

El miloj da brustoj tondras himno pro gloro de Periklo! La popolo
rajtigis la konstruadon de Partenono kaj al mi ĝin konfidis. Ho
belegaj fantomoj, malsupreniru al mi el la nuboj, inter kiuj mi
serĉis vin ĝis nun sopirante. Kunfluu en miajn okulojn ĉiuj gutoj
de l' roso de l' hodiaŭa mateno, por ke mi povu per ili elplori mian
ĝojon! En la marmora kuŝejo de Pentelikono ripozas de centjaroj la
diino Ateno, kiun mi eligos el tie per skulptilo kaj starigos sur
Partenono.

ASPAZIO (_etendante al li la manon_)

Estu do tiel genia kiel mi estas nun feliĉa. Anaksagoro, vi
ektimigis min senbezone.

ANAKSAGORO

Kiamaniere mi povis diveni, ke Periklo kvietigos tiun furiozan
ventegon, kiu lin komencis jam forporti, ke sovaĝaj kriegoj
ŝanĝiĝos en ekkriojn de triumfo!

FIDIO (_al Aspazio_)

Ne miru, ke Anaksagoro ekdubis, se li forlasis la kunvenon tiam,
kiam post la parolo de Tucidido lia aristokrata bando penis forpuŝi
Periklon de la parolejo. Sed la popolo, dum momento forlogita de
trompaĵoj, tuj rekonsciiĝis kaj rebatis la malnoblan atencon
kontraŭ ĝia tribuno, kiun oni kulpigis, ke li volas riĉiĝi ĉe la
konstruado de Partenono.

ASPAZIO

La kalumnio sendisiĝe fluas post la granda homo, kiel ŝarko post
ŝipo, ĉiam flarante akiron.

FIDIO

Li ekpikis tiun ĉi ŝarkon mortige. Se vi estus vidinta, kiel li
frakasadis siajn kontraŭulojn per argumentoj, kiel li dispremadis
ilin per malrespekto, kiel li vipis per spritaĵoj, vi estus pro li
ankoraŭ pli fiera, se vi nur povas esti pli fiera.

ASPAZIO

Kie estas tiu ĉi titano mia?...

FIDIO

Li restis, kaj min li elsendis por vin tuj sciigi...

ASPAZIO

Kion li faros tie ankoraŭ plu? Ĉu... Ne!...

DIOTIMO

Ĉu Kalio parolis?

FIDIO

Fi! Kalio estas maljuna mulo. Li alportis al la bazaro tion, per kio
ŝarĝis lin lia edzinaĉo kaj li pensis ĝin bone vendi. Li elŝutis
plej diversajn sensencaĵojn kontraŭ Periklo, fine li anoncis, ke
sur lia loko li konstruus Partenonon propramane. Sed kiam Periklo
diris: mi cedas la lokon al Kalio -- kaptita en propran banton, la
riĉulo komencis eltiradi el ĝi sian kapon. Subite, oni ne scias de
kie, aperas apud li tri katoj...

DIOTIMO

Nur tri!...

FIDIO

Eŭripido rimarkinte ilin, ekkriis: Kalio ne povas konstrui
Partenonon, ĉar li havas ja tiujn ĉi infanojn! Ektondris uragano da
rido kaj forbalais la hontigitan Kalion, kiun Periklo finbatis per
vortoj: regnanoj, li volis esti serioza!

DIOTIMO

Kiu diros nun, ke mi ne helpis al la konstruado de Partenono?

ASPAZIO

Kredeble...

FIDIO

Per kio?

DIOTIMO

La katoj apartenis al mi.

ASPAZIO

Ni festu tamen tiun ĉi meriton nur inter ni.

DIOTIMO

Kontraŭe mi ĝin mem ĉirkaŭfamigos tra la tutaj Atenoj.

ASPAZIO

Senbezone kaj sencele.

FILEZIO

Ne elvoku venĝon.

TEORO

Des pli, ke Elpiniko serĉas nur pretekstojn al ĉi tio.

LEJO

Ŝi alligos sin kiel klakilo al la kolo de sia mulo kaj diskonigos la
maljustaĵon kontraŭ li kaj vian malnoblaĵon.

FIDIO

Kaj malutilos la gajnitan aferon.

DIOTIMO

La ridindecon timas eĉ dioj, kaj vi ne volas ĝin uzi kontraŭ
homoj? Vi elĵetas el viaj sagujoj la plej akran sagon. Pli bone
estus, se vi elĵetus saĝecon, honestecon, kuraĝecon, ĉar ili en
batalo trompas pli ofte! Senplumigita de vi je delogaj ŝajnaĵoj
malsaĝulo, fripono aŭ senkuraĝulo ree plumkovriĝos, se vi ellasos
lin el la manoj sangekovritan kaj ne ridindan. Ĉiuj makuloj bone
forlaviĝas aŭ orumiĝas: riĉa infanmortiginto povas fariĝi
zorganto de orfoj, sed neniu trinkus publike pokalon da mielo kun
Homero, kolorigita blue. La propra edzino ne permesos hodiaŭ al
Kalio displekti ŝiajn harojn kaj morgaŭ eble perfidos lin. Miaj
katoj efikis tion, kion neniam efikus la elokventeco de Periklo.

ASPAZIO

Mi kredos eĉ tion, kondiĉe, ke vi tiun okazintaĵon tenu en
sekreto.

DIOTIMO

Mi eĉ ne pensas plenumi ĉi tion.

ASPAZIO

Vi blovas sur varmegan cindron, kiu sendube surŝutos kaj bruligos
viajn okulojn. Vi ne estas atena regnanino; kiam Elpiniko ekmovos
siajn influojn kaj interrilatojn, oni malhonoros vin kaj elpelos
kiel malutilan mustelon; ne lasu vin vane forlogi per la forto de l'
demokrataro, kiu ĝis nun agas ankoraŭ ekster la regularoj. Ĉi tie
al la fremdulinoj permesite estas apenaŭ tiom, kiom al pintuberoj,
kiujn la vento faligis de arbo: kuntiriĝi dum pluvo kaj larĝiĝi
dum bonvetero kaj ĉiam atendi, ke ies piedo transpaŝos sur ili.

DIOTIMO

Vi mem ja diris, ke ni vivas en la tempo de l' virina regado.

ASPAZIO

Sed de l' virinoj singardaj kaj prudentaj. Al la kuraĝaj oni
certigis privilegiojn kaj liberecon, sed kondiĉe, ke ili estu
malĉastulinoj.

DIOTIMO

Vanaj timoj! Ĉu mi alvenis Atenojn por esti ĉi tie strigo prudenta
kaj evitanta la tagan lumon? Mi deziras profiti la vivon rapide,
sensobre, gaje, ĉar ĝia fadeno baldaŭ disŝiriĝos.

ASPAZIO (_malgaje_)

Mi perdas en vi amikinon, helpantinon... Ha, vi ne volas iri kun mi,
sekve flugu kun la vento.

DIOTIMO

Ne forpelu min, mi jam mallevas la flugilojn.

ASPAZIO (_kisante ŝin_)

Estas feliĉo, ke vi estas bona. Anaksagoro, ni oferis al vi tre
respektindan postenon.

ANAKSAGORO

Kian?

ASPAZIO

La postenon de zorganto en la rifuĝejo por sklavaj knabinoj. Ni
intencas elaĉetadi tiujn ĉi virajn bongustaĵojn.

ANAKSAGORO

La plej malbona elekto! Lasu trankvila la mallertulon, kiu apenaŭ
povas zorgi sin mem kaj sian propran infanon.

ASPAZIO

Ni postulas nur, ke vi antaŭ la areopago kovru nin per via persono
kaj neniam neu, ke tiu ĉi instituto apartenas al vi.

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne superas miajn kapablojn. Mi eĉ pli multe penos efiki:
mi petos Tucididon, kiu nun estras la aristokrataron ne sole en la
politiko, sed ankaŭ en la ĝuado de tiuj bongustaĵoj, ke li subtenu
nian entreprenon. Li fieras ja, ke li havas la plej belajn sklavinojn
en Atenoj. Li eĉ donacis al mia fileto belkreskan nutristinon.
(_Eniras Sofoklo kaj Eŭripido._)


SCENO KVINA

LA SAMAJ, SOFOKLO, EŬRIPIDO.


SOFOKLO

Ni deziras al vi kaj al ni pli da tiaj tagoj.

EŬRIPIDO

En tiun ĉi domon eniras feliĉo...

SOFOKLO

De hodiaŭ la publika servado kaj krom tio la biletoj en la teatron
por la malriĉuloj estos pagataj de la regno. La popolo povas nun
edukiĝi kaj okupi ĉiujn postenojn.

ASPAZIO

Ho neforgesebla tago! Kie estas Periklo?

SOFOKLO

Li traktas kun la senditoj de kelkaj urboj, kiuj alvenis fari
interligon kaj akcepti la superecon de Atenoj. Al ni li komisiis
alporti al vi la ĝojigan sciigon.

ASPAZIO

Per sunradio mi skribus ĝin sur la ĉielarkaĵo, por ke ĝi ekbrilu
al la tuta mondo.

FIDIO (_kiu desegnas, ofte ekrigardante Aspazion, al si duonvoĉe_)

Ĉarmaj linioj!

SOFOKLO

La unua eliro de ilia kondukanto ne sukcesis. Tucidido eksentis, ke
li ne estas Cimono.

EŬRIPIDO

Eĉ kun la helpo de Hermipo. Kaj tiu ĉi senkapulo faris ankaŭ
la unuan ekzamenon de sia servemeco. Antaŭ ne longe mi vidis lin
ankoraŭ en furioza atako demokrata, en kiu li odoris kvazaŭ bakita
korko -- kaj jen, jam hodiaŭ, li parolis tre flue pri la rajtoj de
la nobela sango, pri la parenceco de la antikvaj generacioj kaj la
dioj, pri la destino de l' homoj, pri la malutileco de l' allasado
de la klasoj pli malaltaj al la postenoj pli altaj -- unuvorte, li
babilis tiel, kvazaŭ lia patro kun Apollo amindumus Dafnon kaj li
estus la frukto de tiu ĉi amindumado. Apud mi staris unu estiminda
regnano, meritplena por la patrujo, ĉar apud Tanagro, kalkulante sur
la batalejo la mortfalintojn, li forŝteladis al ili fingroringojn --
tiu ĉi plej pasie jesigis al Hermipo.

SOFOKLO

Sed bonege dishakis lin Protagoro, kiu defendis la projektojn de
Periklo per sia tuta arto.

FIDIO (_kiel supre_)

Protagoro? Li estas kapabla ankaŭ por tio?

ASPAZIO

Kial li ne venis kun vi?

SOFOKLO

Li promesis alkonduki iun tre junan filozofon, kiun li nomas pupilo
de Atenoj.

ANAKSAGORO

La nomo de tiu ĉi junulo?

SOFOKLO

Sokrato.

ANAKSAGORO

Mi aŭdis pri li.

FIDIO

Malbela, kiel la muzo de Hermipo.

EŬRIPIDO

Sed oni povas en li speguliĝi, kiel en plej bona spegulo.

ASPAZIO

Tiu Hermipo, kiu kelkfoje jam per diversaj personoj frapetis nian
pordon kaj ĉiam ĝin trovis fermita, nun tre plaĉas al mi, ĉar mi
supozas, ke li persekutos aristokratojn per siaj komedioj. Mi legis
unu el ili: ĝi havis guston de akvo post la trempado de jasmenaj
branĉetoj. Malforta odoro faris ĝin ankoraŭ pli sveniga.

EŬRIPIDO

Ho, la gusto de liaj verkoj sendube pliboniĝos: ilin trapenetros la
odoro de l' rostaĵoj, kiujn la aŭtoro formanĝas ĉe la tabloj de
l' aristokratoj. Sen talento, por mono estas malfacile priskribi eĉ
malgrandan konkon, sed estas facile kraĉi sur piramidon. Dungito
literatura ne estas devigata elpremi por siaj mastroj amon el koro,
sed galon el hepato por iliaj kontraŭuloj. Aristokratoj dungis
Hermipon ne por ke li gloru ilin, sed por ke li nin malhonoru. Al ĉi
tio ĉiu estas kapabla.

SOFOKLO

Kompreneble, sed li tamen havas veran talenton.

EŬRIPIDO

En la fleksebla nuko.

ASPAZIO

Ni festas hodiaŭ grandegan feston -- ni do ne parolu pri tia mizera
kulo: ĝi zumu al ili kaj piku nin. Hermipo -- ne estas Esĥilo.

SOFOKLO

Kaj kiu kuraĝus ilin kompari? Esĥilon neniu anstataŭos.

EŬRIPIDO

Eĉ vi Sofoklo?

SOFOKLO

Kvankam mi venkis lin en Olimpaj ludoj, mi tamen lin ne venkos
en la historio. Kiam li vivis, li forpuŝadis min ofte per sia
aristokrata fiereco, per sia religia fanatismo, per la ŝimaĵo
de siaj principoj; la morto tamen kovris per funebra kitelo la
kriplaĵojn de l' homo kaj malkovris la potencon de l' genio,
kiu kvazaŭ diamanta koloso, pura, brilanta kaj fortika ekstaris
nemallumigita kaj nesuperebla en la literaturo de Grekujo.

ASPAZIO

Kredeble vi, Sofoklo, nur per tio estas pli malalta ol li, ke vi
vivas ankoraŭ.

SOFOKLO

Aspazio, li kreis Prometeon.

ASPAZIO

Sed li gloris Zeŭson, kiu tiun ĉi Prometeon pro la forrabo de
la sciencfajro el Olimpo alforĝis al ŝtonego kaj per vulturo
elŝiradis al li ĉiutage la reviviĝantajn internaĵojn. Vi tamen,
Sofoklo, kaj kun vi ni ĉiuj respektas ne la venĝeman kaj kruelan
dion, sed la kuraĝan homon, heroan martiron, kiu elvokis al batalo
la tiranon de l' ĉielo kaj oferdonis sin por la homoj. Ĝi estas
plej bela kaj plej vera mito, kiun iam ajn naskis homa imago. La
dramo, kiun ĝi enhavas, komenciĝis antaŭ jarcentoj kaj eble neniam
finiĝos -- la dramo de estintaj kaj estontaj suferadoj de l' homo.
El ĉiuj legendoj de l' greka religio mi kredas nur tiun ĉi solan:
jes, Zeŭso ekzistas kaj Prometeo ekzistas -- neniam ili pereos
kaj neniam ĉesos interbatali, al mi ŝajnas eĉ, ke la tuta homa
kredo estas entenata en tiu ĉi mito kun tiu sola diferenco, ke unuj
estas adorantoj de Zeŭso, la aliaj -- de Prometeo. Ni apartenas al
la lastaj: ni forŝtelas la fajron al dioj de l' ĉielo kaj de l'
tero, kiuj nin pro tio alforĝas al ŝtonegoj super senprofundaĵoj
kaj al vulturoj ordonas nin disŝiradi; ni suferas, sed dume la
fajro flamiĝas, lumas kaj varmigas, ekbruligas homan penson per
la fajreroj de novaj veroj kaj inspiroj. Tiel estos ĉiam; Zeŭso
kaj Prometeo ricevos aliajn nomojn, la ŝtonego ŝanĝiĝos en
kolonon, krucon aŭ lignaron, sed la batalo daŭros. Esĥilo ĝin
ne komprenis kaj tial li fermis ĝin per la venko de l' dio kaj
humiligo de l' homo. Prave la trafluganta aglo frakasis per la ŝelo
de l' testudo la kranion de l' kadukiĝinta poeto.

FIDIO (_senĉese desegnante, ekrigardinte Aspazion, murmuretas_)

Belega modelo por Minervo!

SOFOKLO

La profunda maljuneco ne povas flugi kun rapideco de l' juna aĝo.
Ni kuras kiel infanoj, li paŝis malrapide, kiel nia patro. Sed li
ankaŭ havis sian junecon -- kaj li estis Prometeo, ĉar vera genio
neniam iras malantaŭen kaj neniam subiĝas.

ASPAZIO

Li ripozu en la historio balzamita per ĉiuj rimedoj de l'
senmorteco, sed por la nuntempa vivo li posedas nur valoron de
estiminda mumio. En liaj tragedioj la tero kune kun siaj kreitaĵoj
estas senforta kaj pasiva bulo, sur kiu orgias, kaj bivakas, estras
kaj mastrumas, aŭ dancas kaj kapriolas la hordo da diboĉantaj dioj:
por ni la tuta naturo portas ne super si sed en si la leĝojn kaj
la destinojn. La homo de Esĥilo trenas katenojn, la via, Sofoklo,
portas apenaŭ iliajn lastajn ĉenerojn enkreskintajn en la korpon,
kaj eble la homo de Eŭripido havos nur post ili bluajn striojn. Tio
ĉi estas grandega progreso ne sole en la verkado de tragedioj, sed
ankaŭ en la komprenado de la mondo.

EŬRIPIDO

La legendo diras plue, ke Zeŭso, volante venĝi sur ĉiuj homoj la
kulpon de Prometeo, alsendis al ili ravan knabinon, kiu, havante
skatolon plenigitan je diversaj malfeliĉoj, malfermas ĝin konstante
kaj fermas nur tiam, kiam el ĝi volas forflugi deloga espero.
Pandoro estas ĉiu virino kaj nur en viaj manoj, Aspazio, mi ne vidas
tiun ĉi pereigan skatolon, sed la bonfaran kornon de l' plenhaveco.
Mi kisas tiujn ĉi manojn. (_Li kisas._)

ASPAZIO

Samaĝuloj pli facile interkompreniĝas; vi jen proksimiĝas al mi,
Sofoklo malproksimiĝas.

SOFOKLO

Ne, Aspazio, mi bedaŭras nur, ke mi ne povas vin sekvi.

DIOTIMO (_al Eŭripido_)

Unu el la Pandoroj, nomata Diotimo, estas scivola, kian malfeliĉon
alportis al la mondo via patrino, naskinte vin?

EŬRIPIDO

Almenaŭ malprofiton al deko da homoj, ĉar mi en dekobla kvanto
trinkas vinon.

DIOTIMO

Kial vi edziĝis?

EŬRIPIDO

Por forpeli la edzinon malgraŭ la tri filoj.

ASPAZIO

Ĉu efektive?

EŬRIPIDO

La ĉarman kaj virtoplenan Ĥoirinon, mian edzinon, povas de
hieraŭ edziĝi ĉiu, kiu volas havi multenombrajn domamikojn. (_Al
Diotimo._) Kaj vi, regnanino, se vi trovos ian senpekan knabinon, al
kiu mi havos la honoron enfali en la okulon, petu ŝin permesi al mi
almenaŭ iomete ripozi post la unua edzino.

DIOTIMO

Mi permesas.

TEORO kaj FILEZIO

Kiel eble plej longe.

LEJO

Al la viro, kiun unu virino forlasis, la aliaj ne rapidas. En tiu
rilato ekzistas inter ni solidareco.

EŬRIPIDO

Ne sole en tiu ĉi rilato. Vi similas reciproke kiel citronoj; unu
havas pli dikan aŭ pli maldikan haŭteton ol la alia, sed ĉiuj vi
estas acidaj kaj agacigaj. La naturo, kreante vin, ne zorgis pri
diverseco -- ĝi faris du formojn: malbelan kaj belan, kiujn ĝi
laŭvice plenigas per miksaĵo de hipokriteco, malico kaj malnoblaj
voluptoj. Iafoje ĝi eraras kaj enmetas en ĉi tiujn formojn
materialon viran, preparitan el pli perfektaj elementoj -- kaj tiam
aperas Safo, Aspazio aŭ iu ajn alia eraro de l' naturo.

DIOTIMO

La sekvantan tagon post la forpelo de l' edzino estas malfacile esti
pli afabla por virinoj. Post unu jaro vi parolos al unu el ni alie...

EŬRIPIDO

Ne.

DIOTIMO

Eĉ en la orelon?

EŬRIPIDO

En la orelon ne al unu el vi mi parolos multe pli frue, ol post unu
jaro. Mi ne forigas de mi virinojn, ĉar mi ne povas, mi nur scias,
kiom ili valoras.

DIOTIMO

De hieraŭ.

EŬRIPIDO

Vi deziras nepre, regnanino, fari min trompita edzo, blasfemanta pro
propra maljustaĵo la tutan sekson virinan -- vi maltrafas. Mi pli
frue ekkonis la malfidelecon de virinoj, ol la akrecon de raziloj.
Ordinare, kiu prenas edzinon, kaptas kaj hejmigas sovaĝan anason,
kiu forkuras de li en najbaran marĉon, kiam li pensis, ke ĝi ekamis
lian puran lageton. Edziĝi oni devas tamen, ĉar pli bone estas havi
sian propraĵon, eĉ duban, ol ŝteli la fremdan. Mi eĉ permesus al
ĉiu edzo havi kelkajn edzinojn, por ke ili per reciproka ĵaluzo
haltigu sian hereditan malfidelon. Tio estus por ni pli kosta, sed
ankaŭ pli oportuna. Viro tiel longe povas konfidi al virino, kiel
longe ŝi kun siaj konkurantinoj batalas pro li. Rilate min, mi faris
eraron, ĉar mi malatentis tiun ĉi singardecon.

DIOTIMO

Sendispute vi havas rajton malŝati ĉiujn, kiuj vin amos.

EŬRIPIDO

Kaj tiujn, kiuj min ne amos. Mi estas viro -- sekve kreitaĵo, per
kiu la naturo aperigas siajn plej grandajn potencojn, kaj tio
sufiĉas por ke mi kiel leono rigardu malrespekte vermojn, kiuj povas
ĝin piki eĉ trabori, sed kiuj ne posedas ĝian forton kaj noblecon.

ANAKSAGORO (_al Aspazio_)

Mia lernanto, sed ne mia scienco.

SOFOKLO (_al Eŭripido_)

Vi estus malbona dio, kvankam vi estas bona homo: por venĝi vi
detruus la harmonion de l' mondo...

EŬRIPIDO

Unue, ŝajnas, ke tiel agas ĉiuj kolerigitaj dioj, due, tiu imagata
harmonio ekzistas nur por ne multenombraj feliĉuloj. Por la tuta
homaro la mondo estas malnova, nereguligita maŝino rompanta senĉese
siajn radetojn, maŝino, kiun plibonigi oni ne povas, ĉar ĝi
de la komenco estis malbone konstruita. La plej mankohava ĝia
risorto estas virino, kiu per sia perfida amo kvazaŭ per rustaĵo
trapenetras plej malmolajn virajn korojn.

ASPAZIO

Ĵetu vian malbenon sur la malĉastan aristokrataron, el kies putra
brusto vi elsuĉis tiun ĉi venenan maldolĉaĵon kaj restu inter ni;
vi trovos virinojn honestajn, kiujn vi respektos. Mi kredas al vi,
ke vi konas nur malicajn serpentojn, ĉar la aliajn en la putranta
lukso vi ne vidis; vi estas sekve prava, sed kun tiu ĉi praveco ne
eliru ekster la limojn de tiu sfero, en kiu vi naskiĝis, edukiĝis
kaj disreviĝis.

EŬRIPIDO

En la komenco de l' mondo ne ekzistis aristokrataro, kial do la
antikvaj legendoj prezentas en la unua homo patron de l' civilizacio
kaj en la unua virino patrinon de l' homa malbonsorto?

ASPAZIO

La komencon de l' mondo homoj ĉiam tiel elpensas, kiel ili
volas konservi ĝian daŭrigon. Inter ĉiuj donacoj de l' naturo
kaj akiraĵoj, kiujn ekposedis viro, neniun li tiel malbonuzis
kiel virinon. Li agis kun ŝi pli malnoble ol kun la tero, kies
fruktodonecon li pligrandigis, ol kun la arboj, kies fruktojn li
perfektigis, ol kun la bestoj, kiujn li en arbaroj kaptis kaj
kreskigis, ĉar li ne sole ekspluatis ŝian laboron, sed malakrigis
ŝian spiriton kaj malĉastigis ŝiajn sentojn. Nia inokulita pomarbo
pli superas la sovaĝan, ol la civilizita virino -- la barbaran.
Viro konsumis mem la bonaĵojn de l' progreso, al virino li donis
apenaŭ almozon; li iris antaŭen, kiel senkompata avarulo kaj ŝi
post li, kiel humila almozulino. En tiu ĉi humiliĝado ŝi perdis
la plej noblajn instinktojn kaj disvolvis tiujn, kiuj faris ŝian
malliberecon pli tolerebla. Kaj vi postulas, Eŭripido, ke ŝi ne
rampu sur tero, kiam al ŝi estas permesite nur traglitiĝi tra la
fendetoj de l' vivo? Ĉu vi ne aŭdis, kio estas en virino scienco,
memstareco, energio? -- Ribelo senmorala.

EŬRIPIDO

Sekve -- ili ribelu.

ASPAZIO

Tiun ĉi kuraĝon havas ĉiuj, kiujn vi vidas ĉi tie.

DIOTIMO

Ĉu vi iros kun mi morgaŭ en la teatron al la tragedio de Sofoklo?

EŬRIPIDO

Kun vi? Sed tio ĉi estus sentofenda.

DIOTIMO

Ha, ha, ha -- jen kuraĝulo! kaj al ni li ordonas ribeli.

EŬRIPIDO

Mi iros.

FIDIO (_al Aspazio_)

Ekrigardu tiun ĉi skizon de Partenono. Sur la supro staras la diino
-- protektantino de l' urbo.

ASPAZIO

Simila al mi?

FIDIO

Ŝi estos ankoraŭ pli simila. (_Al Eŭripido._) Se vi estus
skulptisto, vi ne kolerus kontraŭ virinoj. Mi diras al vi, ili havas
iafoje tiel belegajn konturojn, ke apud ili eĉ la plej malvarma
virto elvaporiĝus. (_Eniras Protagoro kaj Sokrato._)


SCENO SESA

LA SAMAJ, PROTAGORO kaj SOKRATO.


PROTAGORO

Saluton al la estiminda areopago. Tiom da saĝeco de Atenoj
kolektiĝis ĉi tie, ke malfacile estas renkonti sur strato prudentan
homon. (_Al Aspazio, montrante Sokraton._) Sokrato, junulo, kiu ĝis
nun skulptis marmorajn kapojn kaj nun deziras skulpti homajn cerbojn.

ASPAZIO (_al Sokrato_)

Vi estos granda, Protagoro jam portas antaŭ vi vian gloron, li, kiu
min...

PROTAGORO

Aspazio! por unu kulpo unu puno: mi instruis malgrandan sklavon legi,
kiel vi postulis -- vi ne devas sekve rememorigi al mi, ke iam mi
ofendis vin antaŭ, ol mi vin ekkonis.

ASPAZIO (_etendante al li la manon_)

Des pli, ke hodiaŭ por la defendo de Periklo mi estas danka al vi.
(_Al Sokrato._) Neniu antaŭe diris al mi pri vi -- ĉu vi devenas el
Atenoj? (_Sokrato silentas._)

PROTAGORO

Mia amiko ekmutiĝis.

ASPAZIO

Anaksagoro volonte vin aŭskultus.

EŬRIPIDO (_al Sokrato_)

Kio okazis kun vi?

ASPAZIO

Sidiĝu, Sokrato.

SOKRATO (_kiu la tutan tempon rigardis Aspazion, sidiĝas ĉe ŝiaj
piedoj_)

Ne parolu al mi...

ASPAZIO

Kial do?

SOKRATO

Ne parolu... La spirito, kiu min neniam forlasas kaj ĉiam murmuretas
al mi konsilojn, foriris kaj forprenis de mi la prudenton. Sed ĝi
rekuraĝiĝos kaj revenos. Mi estas kvazaŭ monstro, kiun formis
el argilo Atenoj, stampinte sur ĝia vizaĝo malbelecon kaj en la
koro la respekton por beleco. Ĉirkaŭ tiu ĉi monstro saltas kun
insulta rideto diversaj teraj sorĉoj, kiujn ĝi atingi ne povas. La
radioj de matenruĝo estas malpli helaj, ol viaj rigardoj. Vi ridetas
kompate, la plej bela inter estaĵoj, nomitaj iam ajn virino. Mi ne
elvokas en vi abomenon, dum malgrandaj knaboj, ekvidinte min sur
strato, kaŝiĝas en la vestfaldojn de siaj patroj. Ĉar min neniu
amas krom mia propra animo.

ASPAZIO

Vi estas tiel juna...

SOKRATO

Via voĉo sonas, kiel kordoj de l' harpo eola, karesitaj de printempa
bloveto, kaj ĉarmajn tonojn enverŝas en mian bruston. Mi estas
juna -- vi diras. En malbela korpo la animo rapide maturiĝas, ĉar
ĝi volas kiel eble plej frue forflugi el ĝi. En la via ĝi trovas
plezuron -- ĝi ne forviŝis en ĝi eĉ unu ĉarmon virgulinan.
Hontigitaj rozoj kunvolvus en burĝonojn siajn kalikojn, se vi
ekstarus inter ili.

ASPAZIO

Ha, kia poeto -- kaj kiel elokventa...

SOKRATO (_ekstarinte subite_)

Rekonsciiĝu, Sokrato! Venu mia spirito kaj gardu min... Aspazio, ĝi
estis sincera knaba preĝo... Eŭripido... Protagoro... Anaksagoro,
vi rimarkis en mi pensantan polveron. Mi estas -- kiel certigas mia
patrino -- parazito kaj sentaŭgulo, ĉar mi promenas sur la kampo
de l' filozofio kaj mi sarkas malbonherbojn el ĝiaj fruktoj. Mi
haltigas homojn, kiuj kredas, ke ili scias ĉion, kaj mi konvinkas
ilin, ke ili scias nenion, ke ili konstante plenigas per sablo truajn
sakojn aŭ plenblovas per vento vezikojn kaj kliniĝas sub ili,
kvazaŭ ili portus grandegajn ŝarĝojn.

ANAKSAGORO

Vi forprenas panon al sofistoj.

SOKRATO

Mi ne forprenas, ĉar tiujn ĉi vezikojn mi trapikas senpage.

ANAKSAGORO

Kion vi instruas?

SOKRATO

Diferencigi fungojn, kiujn ni kolektas en la arbaro de l' studado
kaj el kiuj konsistas la tuta scienco. Estas inter ili pli bonaj kaj
malpli bonaj, nutraj laktarioj kaj malutilaj agarikoj, sed tamen ili
estas fungoj; plej bonajn iliajn specojn oni devas manĝi junaj, ĉar
ili putras rapide. Hodiaŭa vero povas morgaŭ fariĝi falso. Mensogo
estas venena agariko kaj superstiĉo vermoplena fungo -- filozofo
devas ilin forĵetadi el la korboj de homoj malkleraj, por ke tiuj
lastaj ne malsaniĝu morale, ĉar al la virto kondukas vojo tra la
scienco... Krimulo estas ne klera aŭ malbone rezonanta malsaĝulo.

PROTAGORO (_al Anaksagoro_)

Tiu ĉi homo frue vekiĝis kaj frotis sian okulojn.

ANAKSAGORO

Li larĝe ilin malfermis.

PROTAGORO

Li parolas saĝe, kvankam tiun ĉi lian konkludon oni povus ankaŭ
refuti.

ASPAZIO (_al Sokrato_)

Vizitu nin ofte -- vi estos ĉiam dezirata gasto.

SOKRATO

Vi tiel ĉarme petas, ke mia spirito ree min forlasis (_Sidiĝas ĉe
ŝiaj piedoj._) En la eterneco flugpendas idealoj de l' universo,
kiuj ĵetas rebrilojn sur la homan vivon. Vi estas ilia plej pura
rebrilo.

ASPAZIO

Nun vi min rigardas nur, eble poste vi min aŭskultos. Anaksagoro,
vi promesis tralegi al ni vian disertacion pri la mitoj -- ĉu vi
alportis la manuskripton?

ANAKSAGORO

Jes -- sed silentu pri ĝia enhavo antaŭ ĉiu, por kiu mi estas en
Grekujo superflua. Laboro ĉi tiu devas perei kaj eble kun ĝi ankaŭ
mi, sekve almenaŭ tiu ĉi sorto nin iom atendu. (_Li legas._) «Ĉiuj
mitoj pri la kreo de l' mondo kaj ĝiaj pratempaj agoj apartenas al
la poezio kaj por la scienco posedas nenian signifon ekster la valoro
de simboloj, kiuj...» (_Eniras Periklo._)


SCENO SEPA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.


ASPAZIO (_ĵetas sin sur la kolon de Periklo_)

La tutaj Atenoj devas vin tiel ami, kiel mi.

PERIKLO (_ironie_)

Ha, se vi, mia ĉielarko, povus iafoje ekvidi la tutajn Atenojn! (_Al
la ĉeestantoj._) Mi vin salutas, amikoj.

ASPAZIO

Vi estas ekscitita...

PERIKLO

Ĉar Atenoj estas ne sole vi, ne nur grandaj mensoj kaj karakteroj,
celantaj grandajn idealojn, ne nur la honesta sed ŝanĝebla popolo,
Atenoj -- estas ankaŭ aristokrataj korvoj kaj diversa socia
mortintaĵo, inter kiu putras ankaŭ miaj propraj filoj. La pli aĝa,
ebria blasfemis hodiaŭ la preterpasintan patron, lacigitan de la
laboro en la popola servado.

ASPAZIO

Tio ĉi vin ne devas jam dolorigi...

PERIKLO

Kaj ne dolorigas tiel, kiel la nova perfido de l' aristokrataro, kiu
subite ekmarŝis al Koronejo, kie sekrete jam de kelkaj tagoj ili
dismetis sian tendaron kaj kien la reĝo Plejstonakso rapidas kun la
armeo Spartana.

ĈIUJ

Milito!

SOFOKLO

Infekto neniigu eĉ la semon de tiuj ĉi malnoblaj perfiduloj!

FIDIO

Fi! sentaŭguloj! (_Bruo de miksitaj voĉoj._)

ASPAZIO (_al Periklo_)

Ĉu ĝi estas certa sciigo?

PERIKLO

Alvenis rapidkuruloj.

ASPAZIO

Sed vi ne iros, Periklo! Ili volas vin forlogi el Atenoj, por ilin
eksposedi per helpo de malkaŝaj kaj kaŝitaj konspiruloj en la urbo.

PERIKLO

Mi interdividos la danĝeron, sed al la aliaj mi ĝin entute ne
cedos.

ASPAZIO

Ĉi tie minacas la plej granda! Mi petegas vin, kara edzo, kiun eĉ
miaj antaŭsentoj ne trompis...

ĈIUJ

Restu, Periklo!

PERIKLO

Ni ne povas ĉi tie fari konsilantaron, ni iru demandi la popolon, al
kiu kaj kie li ordonos batali. (_La viroj eliras._)

DIOTIMO

Aspazio, ĉu vi perdis la esperon?

ASPAZIO

Kun la suno subiras por ni la feliĉo de l' hodiaŭa tago, sed
morgaŭ la suno leviĝos kaj kun ĝi reeklumos ankaŭ nia feliĉ

(_La kurteno falas._)



AKTO TRIA

(En la domo de Kalio.)


SCENO UNUA

ELPINIKO, EGINO kaj KAPRO.


ELPINIKO (_kiun Egino finas vesti_)

Strange, ŝajnas al mi, ke la haroj estas tro alte plektitaj. (_La
sklavino korektas._) Strange, donu al mi ankoraŭ blankigilon. (_Ŝi
viŝas la vizaĝon._) Mi ne povas kompreni: Polignoto estis antaŭ
nia domo kaj ne eniris?

EGINO

Eble li timis renkonti la sinjoron...

ELPINIKO

Kaj ci de kie scias, ke li timas la sinjoron?

EGINO

Vi ordonis al mi nur tiam lin enlasi, kiam...

ELPINIKO

Mi ordonis, sed ci silentu -- eĉ antaŭ mi, eĉ antaŭ ci mem. Se
okuloj ciaj perfidos ion eĉ per unu ekpalpebrumo, mi ordonos verŝi
sur ilin fanditan rezinon. Ĉu li parolis kun ci?

EGINO

Jes.

ELPINIKO

Kial do ci tuj ne diris al mi ĉi tion, malsaĝa balaaĵulino! Pri
kio li demandis? (_La sklavino silentas._) Pri kio li demandis?

EGINO (_konfuziĝinta_)

Ĉu mi ne permesos al li min... pentri.

ELPINIKO

Pentri -- cin -- mian sklavinon! Ha teruro! Sub vergoj ci
elŝprucigos por li, malnobla raŭpo, ruĝan kolorigilon!

EGINO (_genuas_)

Kompaton, sinjorino, kion mi kulpas -- mi ja ne volis.

ELPINIKO

Ci sciis pri tio, ke li min pentris.

EGINO

Mi klarigis al li, sed li ekridis kaj respondis, ke...

ELPINIKO

Kion? Diru!

EGINO

Ke vin li pentris de malantaŭe kaj min li volas pentri de antaŭe.

ELPINIKO

Ci mensogas! Ha, ci amindumis lin -- sed mi malkutimigos cin de tiuj
flirtaĵoj. For! Porkejojn ci balaos, ne min vestos. Aŭ ne! Kapro!

KAPRO

Mi estas.

ELPINIKO

Vi vendos ŝin hodiaŭ por io ajn kaj al iu ajn... Sed antaŭ ol
eligi ŝin al la vendejo, donu al ŝi bonan memoraĵon, por ke ŝi
longe min memoru. Vipu ŝin de antaŭe! Ĉu Trakso ne venis ankoraŭ?

KAPRO

Li venos baldaŭ.

ELPINIKO

Tuj sciigu min pri ĉi tio. (_Ŝi montras la sklavinon._) Anstataŭ
ŝi mi bezonas la alian -- kiu estas lerta inter ili?

KAPRO

Eble la numeron duan?

ELPINIKO

Ne.

KAPRO

Eble la kvinan?

ELPINIKO

Ne -- kaj tiu antaŭ nelonge aĉetita el Noro?

KAPRO

Lerta, sed malbela.

ELPINIKO

Bone -- tio estas... nenio malhelpas. Alvoku ŝin ĉi tien -- ŝia
nomo estos Noro.

KAPRO

Al viaj servoj. (_Li eliras kun Egino._)

ELPINIKO (_sola_)

Ha! kial mi jam estas nejuna! (_Eniras Noro._)


SCENO DUA

ELPINIKO kaj NORO.


ELPINIKO

Ĉu ci havas purajn manojn?

NORO

Purajn.

ELPINIKO

Plibonigu al mi ŝnuraĵon sur la ŝueto. (_Noro kliniĝas al ŝiaj
piedoj._) De hodiaŭ vi servos ekskluzive por mi. Ci neniun vidos ĉi
tie, neniun aŭdos ekster miaj ordonoj. Ci silentos, kiel fiŝo eĉ
tiam, kiam la sinjoro pri io ajn demandos. Ĉiujn personojn, kiuj
vizitas min, ci devas koni kaj ŝajnigi, ke ci konas neniun. Ĉu ci
komprenas?

NORO

Perfekte. (_Leviĝante._) Nun la piedo estas jam belega.

ELPINIKO

Belega? Ci ŝajnas estis inteligenta. Ĉirkaŭrigardu min bone -- ĉu
la vesto estas en ordo?

NORO

Kiel sur statuo.

ELPINIKO

Kaj la kapo?

NORO

Nenia statuo havas egalan.

ELPINIKO

Efektive? Sekve mi plaĉas al ci?

NORO

Ha! vi estas tiel bonodora, tiel belkreska, tiel... bela.

ELPINIKO

Kiom da jaroj laŭ cia opinio mi havas?

NORO

Ho, ne multe.

ELPINIKO

Pli ol kvardek?

NORO

Eble kune kun via patrino.

ELPINIKO

Ci trodolĉigis jam la flataĵon. Sed mi ekamis cin. (_Eniras
Kapro._)


SCENO TRIA

LA SAMAJ kaj KAPRO, poste HERMIPO.


KAPRO

Mi vendis jam Eginon por du minoj.

ELPINIKO

Kiu aĉetis tiel rapide?

KAPRO

Polignoto.

ELPINIKO

Polignoto!

KAPRO

Tiu ĉi pentristo, kiu vin vizitas. Li renkontis nin antaŭ la
domo...

ELPINIKO

Ha, ci brasika kapo, ci porka buŝego, kion ci faris! Dioj, kiajn mi
havas servistojn! La tutan haregaron mi elŝiros al ci el tiu ĉi
sencerba kranio!...

KAPRO

Kompatema sinjorino, pardonu al la plej mizera, kiu ne scias, kion li
kulpis.

ELPINIKO (_al si mem_)

Ĉu mi povis supozi! (_Al Kapro._) Ĉu li prenis ŝin kun si?

KAPRO

Li liberigis ŝin.

ELPINIKO

Kion ci babilas?

KAPRO (_ektimigita_)

Kiam Polignoto pagis al mi, alvenis la regnanino Aspazio...

ELPINIKO

Neregnanino, porkulo!

KAPRO

Alvenis Aspazio, la edzino de Periklo...

ELPINIKO

Ne la edzino! Hetero! Ripetu: hetero!

KAPRO

Hetero Aspazio, kiu komencis lin riproĉi kaj fine peti, ke li
revendu al ŝi la sklavinon. Por la bela Aspazio mi ŝin eĉ
liberigos -- respondis Polignoto kaj...

ELPINIKO

Sufiĉe! Sufiĉe! (_Al si_) Korthundo, kaj li kuros post ŝi. Ho! mi
fine ŝin enpelos en budon! Zeŭso, helpu min, vi estas ĉiopova.
(_Ŝi iras en la poston de la scenejo al la aŭlo kaj stariĝas
antaŭ la altaro._)

KAPRO

Kio ŝin tiel ekmordis?

NORO

Pst!

KAPRO

Mi eĉ ne divenas...

NORO (_murmuretante_)

Bovido, tiu ĉi Polignoto videble ripozas en ŝia koro...

KAPRO

Ĉu tiel juna, belega knabo volus eniri en la koron de l' maljuna kaj
abomena virinaĉo!

NORO

Silentu... ne elparolu ĉi tion, por ke vi ĝin ne elbabilu en
sonĝo. Ŝi disŝirus vin en pecojn.

KAPRO

Li pentris ŝin, sed de malantaŭe, ŝi skribis al li leterojn, sed
li malofte vizitis ŝin. Eble unu fojon li ekkuraĝis... Pri kio ŝi
petas dion? Iu ekkrakigis la pordon. (_Li elkuras._)

KAPRO (_post la scenejo_)

Estas! (_Eniras Hermipo._)

HERMIPO

Kie estas cia sinjorino?

NORO (_salutas, montrante Elpinikon kaj eliras._)

ELPINIKO (_ekrimarkinte Hermipon, alproksimiĝas_)

Bonan tagon!


SCENO KVARA

ELPINIKO kaj HERMIPO.


HERMIPO

Ĉu mi interrompis la preĝon?

ELPINIKO

Dio jam scias, kion mi petis.

HERMIPO

Sendube vi ofte kun li parolas. Bedaŭrinde mi estas devigata
malklarigi la puran fonton de l' sentoj ĉielaj per malpura tera
afero.

ELPINIKO (_scivole_)

Kio do okazis?

HERMIPO

Mi kaptis la sekreton, ke en la hodiaŭa popola kunveno Periklo
intencas peti por siaj filoj konfirmon de l' rajtoj regnanaj, kiujn
al ili ĝis nun, kiel naskitaj de fremdlandulino, oni rifuzadis
kaj ke li eĉ intencas atingi ĝeneralan egalrajtigon de infanoj,
devenantaj de tiaj edzecoj.

ELPINIKO

Tio estus jam tro senhonta.

HERMIPO

Pro tiu ĉi ja afero mi alvenis ĉi tien. La ĉeesto de via edzo en
la kunveno estas necesa. Okupante altan postenon gentan kaj monan,
posedante vastajn interrilatojn kaj eblon influi multajn regnanojn de
li dependantajn -- li povas tre multe efiki en tiu ĉi afero. Tiel
opinias ankaŭ Tucidido.

ELPINIKO

Kia fataleco! Kalio matene forveturis la vilaĝon -- al la fabriko.

HERMIPO

Kiam li revenos?

ELPINIKO

Mi ne scias. La laboristoj ekribelis, unuj postulas la forigon de l'
administranto, la aliaj krom tio la pligrandigon de l' salajro. Inter
ili estas ankaŭ homoj liberaj kaj liberigitaj, kun kiuj oni tamen
devas trakti.

HERMIPO

Domaĝe.

ELPINIKO

Ha, ni gajnos du novajn regnanojn -- ĉar, ŝajnas al mi, nur du
filojn donis al Periklo tiu malĉastulino.

HERMIPO

Aspazio -- jes.

ELPINIKO

Ĉu li apude de ŝi havas ankoraŭ similajn edzinojn?

HERMIPO

Multajn, sed feliĉe por la Atena regnanaro -- senfruktajn. Antaŭ
ĉio tiel nomataj amikinoj de Aspazio, kiuj kunvenas ĉe ŝi sub
preteksto de literaturaj kaj artistaj disputoj, krom tio ŝi edukas
al sia koketo junajn kokinetojn en la rifuĝejo por junaj sklavinoj.

ELPINIKO

Zorgema edzino.

HERMIPO

Kaj tial li repagas al ŝi per senlima malsevereco. Anaksagoro,
Sofoklo, Fidio kaj nun la juna Sokrato anstataŭas lin ĉe la edzino
laŭvice.

ELPINIKO

La daŭrigo indas la komencon. En la tago de l' batalo apud Tanagro
tiu ĉi senhontulino amuziĝis kun ili en la loĝejo de Periklo kaj,
kiam li alvenis, li restis kun ŝi kaj ordonis al la popolo atendi la
raporton pri la milito, kvazaŭ ia tirano Azia, malatentanta siajn
subulojn. Ili sendube eĉ la edziĝon faris nur tian, kiel bestoj.

HERMIPO

Eĉ tion ĉi mi kredas. Ĝis kia cinismo kondukas Aspazio sian
mokadon de religio kaj moraleco, mi konvinkiĝis hodiaŭ: elirante el
la domo de l' mortinta amikino, ŝi ne lavis la manojn kaj akompanis
ŝian enterigon kun nekovrita vizaĝo. Tio ĉi ja postulas venĝon de
homoj, de leĝoj kaj de dioj.

ELPINIKO

Dioj nin punas, homoj malnobliĝis kaj la leĝo gardata nek de la
timemaj arĥontoj, nek de la kadukiĝinta kaj katenita aeropago
subiĝas al senpunaj perfortoj de unu arogantulo. Kia do el la
amikinoj de Periklo finis sian bonfareman vivon?

HERMIPO

Diotimo.

ELPINIKO

Ŝi mortis?! Tiu juna, tiu frenezulino, tiu, kiu... Kaj tiom da bruo
faris mizera plenmano da polvo! Ha, ha, ha.

HERMIPO

Dum la lastaj tagoj ŝi furiozis sen ia deteno. Ŝi aĉetadis amase
malgrandajn sklavinojn por Aspazio, disĵetadis monon al malriĉuloj,
instigadis ilin kontraŭ riĉuloj kaj tiel delogis Eŭripidon, ke li
sola vizitadis kun ŝi la teatron.

ELPINIKO

Tiun ĉi homon mi priploras. Li devenas de aristokrata familio,
posedas grandan talenton, kiun li sencele konsumas en sentaŭga
societo. La edzinon li forpelis, la preĝejon li ne iras kaj eĉ
drinkas...

HERMIPO

Kion do alian povis li eklerni en la kortego de Aspazio, kie
nur estas konfesata la religio de libera amo, kie Anaksagoro
estas ŝatata, kiel granda saĝulo kaj Sofoklo, kiel plej glora
tragediisto? Okazas tie disputoj kaj ŝajnas ankaŭ agoj tre liberaj,
kies infekto disvastiĝas en pli grandajn rondojn de l' urbo. Post
ĉiu tiuspeca festeno Aspazio donas al siaj gastoj olivetojn de sia
propra mano deŝiritajn en la bosko dediĉita al Ateno.

ELPINIKO

Tiun ĉi ŝian krimon kaj multajn aliajn mi havis okazon hodiaŭ
kontroli. Starante pli proksime de dioj, ol aliaj sferoj de nia
societo, ni devas ilin imiti kaj la proksimulojn juĝi juste. Sed,
se tiuj ĉi sciigoj montriĝus veraj, la severeco estus nia devo;
tiam ĉiu rimedo estos bona, ĉar ĉiu estos ofero por la patro de l'
mondo. Jes, Hermipo, oni devas agi, uzi ĉiujn rimedojn por elŝiri
la malbonon kun la radikoj. Se tio estas malsano -- oni devas ĝin
sanigi, se tamen, kiel mi opinias, -- senĉasta krimo, oni devas ŝin
puni. Ha, puni senkompate, por ke la vido de la turmentoj heligu la
vizaĝojn de dioj.

HERMIPO

Bedaŭrinde ni ne posedas potencon.

ELPINIKO

Kiu diras ĉi tion? Vi, Hermipo, granda poeto, kiu povas elkonduki
kulpulojn sur la scenejon kaj vergi ilin? Aŭ vi ne konas viajn
fortojn, aŭ vi domaĝas ilin por ni.

HERMIPO

Mi ilin sentas en mi kaj mi ne ŝparus ilin, se min ne absorbus
la klopodoj pro vivo, se mi ne estus devigita subteni min per
flarserĉado kaj kulpigado de kontrabandistoj, elveturigantaj figojn
el Attiko. Kvankam mia okupo donas grandajn profitojn al la regno,
tamen mi volonte ĝin ŝanĝus je rilatoj kun muzoj...

ELPINIKO

Se nur tio ĉi malhelpas vin, la afero estas aranĝita. Mi liberigos
vin de la devo flarserĉi kontrabandistojn kaj redonos vin al muzoj.

HERMIPO

Mi akceptas tiun ĉi helpon en la nomo de la lando, al kiu mi
reservos per mia talento.

ELPINIKO

Sekve rapide al la laboro. Baldaŭ ni devos prezenti en la teatro
vian komedion, direktitan kontraŭ Aspazio kaj ŝia hontinda
sekvantaro. Poste, ni kune pripensos alian atakon... Ho, ĉar mi,
Hermipo, havas koncerne vin larĝan planon.

HERMIPO

Mi estos feliĉa, se en la rolo difinita por mi, mi ĝin plenumos
kontentige.

ELPINIKO

Vi plenumos, sed konfidu pli al vi mem, estu... pli kuraĝa, eĉ
kun... mi.

HERMIPO

Mia senkuraĝeco estas respekto por viaj virtoj, por via posteno...
por...

ELPINIKO

Laŭ mia opinio, homoj plej forte kunligiĝas, se ili sin reciproke
estimas sen moralaj kaj sociaj indecoj. Eĉ, se Hermipo ne estus
poeto, li estus simpatia kaj bela viro. Por virino tiu ĉi flanko de
homo neniam estas indiferenta.

HERMIPO

Malavare vi donacas al mi viajn favorojn.

ELPINIKO

La manon vi malfermis por ilin akcepti, sed la koron vi fermas.

HERMIPO

Elpiniko, mi ne kuraĝis flati al mi, ke...

ELPINIKO

Kaj tial mi konsilis al vi havi pli da kuraĝo eĉ rilate min. La
sklavino Noro ĉiam scios, kie kaj kiam vi trovos min sola; mia edzo
estas... okupita... bonkora...

HERMIPO (_karese_)

Pri tio mi revis. (_Li kisas ŝian manon -- eniras Kalio._)


SCENO KVINA

LA SAMAJ kaj KALIO, poste KAPRO.


KALIO

Jen kio! Kaj li dankas ŝin, sendube al li ankaŭ ŝi faris ian
bonaĵon. (_Li kisas Elpinikon._) Ĉiam kaj por ĉiuj bonfarema.

ELPINIKO

Hermipo...

KALIO

Mi ne demandas, ĉar vi amas bonfari en sekreto eĉ antaŭ mi. Kiel
vi fartas, Hermipo -- ĉu vi estas sana? Sur Parnaso estas freŝa
aero. (_Li devestiĝas._) Ke ili krevu!

HERMIPO

Tio estas vera dia destino, ke vi venis ĝustatempe...

KALIO

Jes ĝustatempe, ĉar prirabinte la fabrikon, preskaŭ ĉiuj forkuris
kaj lasis al mi sur la sablo la postesignojn de siaj piedoj, por ke
mi sciu, en kia direkto ilin persekuti.

ELPINIKO

Eh, Periklo deziras en la hodiaŭa popola kunveno akiri regnanecon
por la filoj de Aspazio -- kaj jen estas nepre necesa, ke vi ĉi tion
ne allasu...

KALIO

Kiel do mi povas ne allasi, kiam mia unu kapo ĉe voĉdonado ne
kalkuliĝas pli ol unu kapo!

HERMIPO

Sed la publika eliro de tiel serioza viro influus la aliajn.

KALIO

Mi ne forgesis, kiamaniere tiu ĉi serioza viro influis la aliajn en
la afero de Partenono. Duan fojon mi ne intencas ridindiĝi por la
afero, kiu min tute ne interesas. Eĉ se Periklo produktus plenan
stalon da neleĝaj infanoj kaj farus ilin arĥontoj -- mi ne ĝemus.
Mi havas miajn klopodojn, kiujn mi devas forigi el la kapo. La
fabriko haltis...

ELPINIKO

Sed, Kalio, multaj regnanoj, kiuj estas materiale dependaj de vi,
kontraŭstarus la postulon de Periklo, se vi nur irus al la kunveno
kaj esprimus vian opinion.

KALIO (_al Hermipo_)

Do, iru kaj anoncu publike, ke kiu voĉdonos por la aljuĝo de l'
regnaneco al la filoj de Periklo, al tiu Kalio ne pruntos monon, ne
malfermos krediton, de tiu li postulos ŝuldpagon kaj tedos lin tiel,
kiel decidos tion Elpiniko.

ELPINIKO (_kisante lin_)

Ĉiam brava. Sed kial do la kara edzo ne iros mem?

KALIO

Mi ne povas, karulino, mi ne havas tempon. Tiuj friponoj kaŭzos
al mi nekalkuleblajn perdojn, se ankoraŭ hodiaŭ mi ne trovos
aliajn laboristojn. En tre proksima tempo mi estas devigita liveri
dek milojn da pafarkoj kaj lancoj por Sparto.

ELPINIKO

Sparto mendis tiom da nova armilaro? Tio ĉi min ĝojigas. Prokrasto
estas ne allasebla. Ĉu vi punis la kulpulojn?

KALIO

Kiel vi konsilis: niaj sklavoj, nekontentaj de la fabrika
administranto, ricevos de li dum tri lagoj po kvindek vergoj
trempitaj en sala akvo; la liberigitajn kaj liberajn, kiuj forkuris,
ni kulpigos antaŭ la juĝo kaj devigos rekompensi la kaŭzitajn
de ili perdojn. Kia senĝena friponaro! Imagu al vi, apud la urba
pordo baras al mi la vojon unu el ili, anoncante, ke liaj kamaradoj
rekomencos laboron, se mi pliigos ilian tagan salajron je kvarono,
ĉar pro malbona rikolto pano fariĝis pli kosta. Mi ne povis min
deteni kaj mi tiel fermis al li la buŝon per la pugno, ke li etendis
sin sur la tero.

ELPINIKO

Tio ĉi ne konvenas al aristokratoj, des pli, ke la batito vin
alvokos antaŭ la juĝon.

KALIO

He, tiam li dekalkulos al si la valoron de la perdita pussango el
la punpago, al kiu li estos kondamnita pro la detruo en la fabriko
kaj la forlaso de la laboro. Kaj kondamnitaj estos ĉiuj! La tutan
tiun ĉi aferon mi konfidos al Protagoro, kiun mi renkontis en la
strato kaj kiu venos ĉi tien. Li elprocesos eĉ iliajn intestojn por
mi, se li nur deziros; kaj li deziros, ĉar mi lin bone rekompencos
por humiligi la maldelikatulojn kaj averti la aliajn. Tre sperta
buŝisto li estas kaj en tiaj aferoj neanstataŭebla. Amuzu lin,
mia virinjo, se li venos antaŭ mi, ĉar mi nepre bezonas tuj
priparoli kun la liveranto de laboristoj, por ke li senprokraste
dungu la aliajn. Ĝis revido, Hermipo, minacu en mia nomo nudajn
regnanojn. (_Li eliras._)

ELPINIKO (_enpensiĝinta_)

Protagoro venos... Se estus eble tiun sofiston akiri por ni...
aĉeti... Li estus en niaj manoj terura... Mia Hermipo, rapidu al
la popolkunveno kaj diskonigu en ĝi, sed mallaŭte, la minacon
de Kalio. Malebrian aŭ ebrian venigu al mi Ksantipon, la filon de
Periklo de la unua edzeco; Tucididon mi ankaŭ atendas (_kun rideto_)
kaj vin, kompreneble. Kalio sendube ankoraŭ hodiaŭ forveturos por
kelkaj tagoj al la fabriko.

HERMIPO

Mi ne malfruos.

ELPINIKO

Sed, sed -- se vin ligas iaj interrilatoj kun Polignoto, disŝiru
ilin. Li ne indas vin.

HERMIPO

Mi supozis tion. (_Li eliras._)

KAPRO

Trakso venis.

ELPINIKO

Alvoku lin. (_Kapro eliras._)


SCENO SESA

ELPINIKO kaj TRAKSO.


ELPINIKO

Ci diris al Kapro, ke ci volas esti por ni utila.

TRAKSO

Mi rigardis nur tra fendoj, sed mi vidis multe, mi portis leterojn
sigelitajn, sed mi elflaris ilian enhavon.

ELPINIKO

Ĉu per ci sendis Periklo leterojn al Plejstonakso, la reĝo de
Sparto, kiam tiu ĉi lasta iris kun armeo al Koronejo?

TRAKSO

Kaj de Kleandrido, lia konsilanto.

ELPINIKO

Ĉu estis en ili mono?

TRAKSO

Ĉu iu konfidus al mi, mizera sklavo, tiel grandajn sumojn? Iu alia
ilin forveturigis.

ELPINIKO

Kiu?

TRAKSO

Mi ne scias.

ELPINIKO

De l' reĝo persa ĉu ne alvenadis al Aspazio elsenditoj kun donacoj?

TRAKSO

Ne.

ELPINIKO

Ekrememoru, tio ĉi estas por ni necesa.

TRAKSO

Se ĝi estas necesa... mi rememoros.

ELPINIKO

Ĉu Aspazio pasigas vivon malĉastan kaj entrenas en ĝin siajn
amikinojn?

TRAKSO

Sendube.

ELPINIKO

Ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiradis olivetojn de la arboj oferitaj al
Ateno?

TRAKSO

Mi ne memoras.

ELPINIKO

Ĉu ŝi mokis la diojn?

TRAKSO

Ŝajnas al mi, ke jes.

ELPINIKO

Tio signifas, ke ci aŭ nenion scias, aŭ forkaŝas. Kion ci povas
atesti?

TRAKSO

Kie?

ELPINIKO

Antaŭ la juĝantaro.

TRAKSO

Malfacila tasko. Tie sklavojn alvokitajn al atesto oni turmentegas.

ELPINIKO

Se ci diros, kion mi postulis, mi cin malavare rekompencos kaj
faciligos al ci la forkuron en Azion for de Periklo, sur la ŝipo
de mia edzo. (_Ŝi donas al li saketon kun mono._) Du drakmoj kiel
antaŭdono.

TRAKSO

Mi dankas, kaj kiom mi ankoraŭ ricevos por la Persaj elsenditoj, por
la sanktaj olivetoj, por la ametaĵoj de Periklo kaj Aspazio, por la
diskrevinta haŭto dum la juĝa esplorado?

ELPINIKO

Kvin minojn.

TRAKSO

Tro malmulte.

ELPINIKO

Ne marĉandu, se ci meritos, mi duobligos.

TRAKSO

Ĉu la antaŭdono estos alkalkulita al tiu ĉi favoro?

ELPINIKO

Ne, ne, sed estu jam kontenta.

TRAKSO

Kiel dankon por tio ĉi, mi senpage malkaŝos al vi gravan sekreton.
Diotimo, la amikino de Aspazio, kiu mortis hodiaŭ, instigis siajn
amatojn, por ke tiujn katojn...

ELPINIKO

Idioto ci estas. Pri tio ĉi jam griloj ĉesis sibli. (_Oni aŭdas
kantadon post la scenejo._) Kaŝu cin kaj malaperu nerimarkita.
Dekstren! (_Trakso elkuras -- enfalas Ksantipo._)


SCENO SEPA

ELPINIKO kaj KSANTIPO.


KSANTIPO (_iomete ebria, kantante_)

Edzinojn multajn havas patro mia, Sed edzo li ne estas de la sia.

ELPINIKO

Ksantipo estu gaja pli mallaŭte.

KSANTIPO (_sidiĝas_)

Ĉu mi estas demokrato, kiu forkuras de sub Koronejo, ke vi ordonas
al mi esti malgaja? Mia paĉjo estas ruza sturno: li ne estis tie
kaj ankaŭ kantetas. Sed kiel li ekkantos, kiam li faros el siaj
neleĝaj amfruktoj regnanojn. Atenajn! Hodiaŭ efektiviĝas tiu ĉi
nobeliga stampado de miaj adoptitaj fratetoj. Hodiaŭ estas, kioma mi
ne scias, datreveno de la buĉado de brutaro demokrata sur la kampoj
de Koronejo, hodiaŭ mian patrinon, virinon senlaciĝan en la edzeca
metio, mi jam la trian fojon edzinigis -- tiom da solenoj mi devis ja
festi per vinofero, kaj mi festus ankoraŭ la aliajn, se ne ekmankus
al mi mono. Bone faris Hermipo, ke li alvokis min al vi, ho plej
riĉa, kvankam mi ne scias, kiacele mi venis.

ELPINIKO

Por ke vi ĉesu festi diversajn solenojn, kiam tiel grava afero
alvokas vin partopreni en popola interkonsiliĝado.

KSANTIPO

Protagoro instruis min: la animo estas senpeza kaj senforma. Mi
elrezonis ĝin tiel: animo estas vaporo, kaj ĉar vino donas vaporon,
sekve trinki devas ĉiu, kiu deziras havi grandan animon.

ELPINIKO

Vi scias ja, kion intencas fari Periklo; pripensu do, kia estus
la impreso, se vi, lia filo, elirus kontraŭ la patron, kontraŭ
malnobligadon de via antikva gento...

KSANTIPO

Mi povas!

ELPINIKO

En tia stato kun pligrandigita animo?

KSANTIPO

Tio ĉi ne malhelpas. Mi povas eĉ diri pli: -- kion? -- aha! ke li
penis delogi mian edzinon, ĉar li donadis al ŝi monon kaj al mi
ĝin rifuzis; poste kion? -- ha! -- ke li volis ŝanĝi sian eluzitan
Aspazion je mia freŝa Tisandro; kion ankoraŭ? ke trompita en tiu
ĉi kalkulo, li ĵetis sin malespere en la brakojn -- de Protagoro.

ELPINIKO

Sekve iru kaj diskonigu ĉi tion publike.

KSANTIPO (_leviĝas_)

Mi iras! (_Li foriras per necerta paŝo._) Okulo kontraŭ okulo!
(_Li haltas._) Tiu Periklo... mia patro... vekas en mi ĉiam ian
malagrablaĵon. Li ne estas vinisto Hekatono, brava junulo, antaŭ
kiu mi povas ĉion konfesi. Tiu ĉi ankaŭ amas mian Tisandron. Sed
paĉjo Periklo, kiam li min ekrigardas... Mi preferas tamen miajn
plendojn skribi, por ke iu alia ilin tralegu al li.

ELPINIKO

Tiam sidiĝu kaj skribu.

KSANTIPO

Sekmaniere? Mi tiel ne povas, en la stomako devas esti ankaŭ
malseke, kiel la inkujo.

ELPINIKO

Noro! (_La sklavino aperas._) Pokalon da vino.

KSANTIPO

Donu jam tuj kruĉeton. (_Post la eliro de la sklavino_) Kia abomena
sklavino! Kompreneble ŝi ne servas Kalion, ĉar nur virino povas
toleri apud si tian monstron. Kie estas Egino, delikata Egino, kiun
Polignoto pinĉadis?

ELPINIKO (_severe_)

Tie estas la domo de Kalio, sed ne la drinkejo de Hekatono.

KSANTIPO

Pardonu al mi, plej kara, pardonu. Se la brava Hekatono havus
ankoraŭ por siaj gastoj Eginon! (_Noro alportas pokalon da vino,
kiun Ksantipo eltrinkas unuspire -- al Noro._) Enverŝu la duan.

ELPINIKO (_kiun Noro rigardas demande_)

Alportu! (_Al Ksantipo post la eliro de Noro_) Skribu.

KSANTIPO

Per kio mi devis ornami tiun ĉi mizeran folieton da papiruso? (_Li
leviĝas._) He, mi preferas eliri kontraŭ Periklon -- okulo kontraŭ
okulo... (_Noro donas al li kruĉeton, kiun li ankaŭ englutas
unuspire._) Verŝu la trian.

ELPINIKO (_al Noro_)

Foriru.

KSANTIPO

Atendu. (_Noro eliras._) Kial ci ne donas la trian? La vino estas
bonega, mi ja ne faris mienon malkontentan... Ĉu vi ne havas plu?
Mi dankas eĉ por tiom. Ĉe Hekatono mi suĉos la reston. Sed panjo
Elpiniko pruntedonos por la kruĉeto... Mia ora, mia...

ELPINIKO

Mia ebria, ni finu jam hodiaŭ tiun ĉi interparolon.

KSANTIPO

Mi ebria! Kion mi rompis al vi. Se plaĉos al mi, mi povas esti pli
sobra ol puto.

ELPINIKO

Ha, Ksantipo, se vi povus nur por momento kompreni, kiom da bono vi
forigas de vi mem kaj de la tuta lando.

KSANTIPO

Mi komprenos. De la tuta lando? Diru antaŭe pri la tuta lando.

ELPINIKO

Periklon oni devas nepre forigi de la influo, kaj forigi oni povas
lin nur per konigo de liaj ĉiuj malĉastaj agoj.

KSANTIPO

Jes!

ELPINIKO

Patro kulpigata de la propra filo...

KSANTIPO

Okulo kontraŭ okulo? Ne! Mi preferas skribi...

ELPINIKO

Skribu do fine, kaj por tiu ĉi skribaĵo Periklo donos al vi la
tutan sian riĉecon.

KSANTIPO

Riĉecon! Zeŭso vin delogu! Hekatono, brava junulo! kaj mi malsaĝa
tute ne sciis, ke en kelkaj fingroj de mia dekstra mano mi posedas
kaŝitajn trezorojn. Venu ĉi tien, estimata peceto papirusa,
kovriĝu per miaj arĝentaj vortoj. (_Li sidiĝas kaj skribas._)
Ŝarĝita per trezoroj la mano ne povas moviĝi... Li delogis
Tisandron... Malfeliĉa mia edzineto... Li proponis al mi anstataŭ
ŝi Aspazion... Ŝi instruita? Ha, pli bona estas tiu virino, kiun
neniu instruis. Ha, ha, ha! (_Turninte sin al Elpiniko._) Ĉu vere?
(_Li skribas plue._) Protagoro... Tiu ĉi ne permesus al si... Kio
do! Ili kredos... Fino. (_Al Elpiniko._) Jen havu...

ELPINIKO

Pardonu... De kio mortis via pli juna frato, Paralo?

KSANTIPO

De malsano.

ELPINIKO

Ĉu Periklo ne faciligis al li la foriron de tiu ĉi mondo?

KSANTIPO

Sendube. Li sendadis al li vinon, kukojn...

ELPINIKO

Verŝajne venenitajn...

KSANTIPO

Kompreneble.

ELPINIKO

Almetu tiun ĉi suspekton kaj subskribu vin.

KSANTIPO (_skribas_)

Vinojn tro maldolĉajn... kukojn tro dolĉajn... (_Li stariĝas._)
Jen vi havas, Elpiniko, la plendon de mia koro, kiun vi metu antaŭ
la tronon de la plej potenca dio.

ELPINIKO (_traleginte la papiruson_)

Perfekte. Sed mi supozis...

KSANTIPO

Panjeto plej kara...

ELPINIKO

Mi petas vin, ne nomu min tiel...

KSANTIPO

Kial do? Mian patrinon mi edzinigis, via Hiponiko estas ankoraŭ
malgranda kaj mi estas jam granda. Prave, panjeto, vi rimarkigis, ke
tiu ĉi skribaĵo -- estas la tuta riĉeco de mia patro. Retenu ĝin
kaj donu al mi nur etan ĝian onon...

ELPINIKO

Kiom vi bezonas?

KSANTIPO

Al Hekatono mi estas iom ŝulda... la heredon post Periklo mi devas
kun miaj amikoj trinkfesti... Ne multe -- cent drakmojn.

ELPINIKO

Por ĉiu vorto -- unu drakmo. (_Ŝi kalkulas la vortojn skribitajn
de Ksantipo._) Okdek tri... (_Ŝi prenas el la tablo monon kaj metas
ĝin sur lian manon._)

KSANTIPO (_ĝojigita_)

Ĉiu vorto -- drakmo! Okdek tri! (_Eniras Protagoro._)


SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.


ELPINIKO (_al si mem_)

En tia momento... ha!

KSANTIPO

Protagoro, mia estimata instruisto.

PROTAGORO

Sklavo montris al mi, ke ĉi tie mi renkontos Kalion.

ELPINIKO

Ripozu, regnano, mia edzo tuj alvenos.

KSANTIPO

Sidiĝu, majstro, ĉar la seĝo estas mola. Mi tuj finos la
kalkuladon kaj tiam ni iom filozofos.

ELPINIKO (_al Ksantipo_)

Ŝajnas al mi, ke via amiko tro longe atendas vin.

KSANTIPO

Hekatono, brava junulo, kiel mi lin ĝojigos. (_Al Protagoro._)
Ree mi estas sinjoro! Dank' al ĉi tiu nobla matronino, kiun dio
rekompencis por tio en maljuna aĝo per filo, mi havos per kio vivi.

PROTAGORO

Pli ĝuste -- trinki. (_Elpiniko sufokas en si la koleron._)

KSANTIPO

La suno faras tion saman, sed ĝi malsaĝa trinkas roson el vinberoj
kaj mi -- sukon. Ha, ha, ha! Hekatono estas brava junulo. Ĝis
revido, ĝis revido...

  Multajn edzinojn havas patro mia
  Sed edzo li ne estas de la sia.

(_Li eliras kantante._)


SCENO NAŬA

PROTAGORO kaj ELPINIKO.


Konfesu Protagoro, ke mi grandanime malamas Periklon, subtenante lian
filon.

PROTAGORO

La justuloj scias, kiel ŝati tion.

ELPINIKO

Se vi estas justa, konfesu ankaŭ, ke senbezone vi tenis vin ĝis
nun malproksime de nia rondo, al kiu vi apartenas laŭ la gento, la
kutimoj kaj la konvinkoj.

PROTAGORO

Ho, jes.

ELPINIKO

Mi ripetas: kaj laŭ la konvinkoj, ĉar malgraŭ intimaj ligoj kun
la demokratoj, kiel mi aŭdis, vi ne flatis iliajn petolaĵojn, sed
laŭdis la meritojn kaj la prudentan politikon de la aristokrataro.

PROTAGORO

Seninterrompe.

ELPINIKO

Oni diris al mi, ke dum la batalo apud Tanagro vi estis sur nia
flanko.

PROTAGORO

Mi tiam estis en Atenoj.

ELPINIKO

Sed vi deziris venkon al ni kaj al la Spartanoj. Mi konjektas, ke
la malvenko de la demokratoj apud Koronejo plenigis vin per kaŝita
ĝojo kaj la malnobla reiro de l' subaĉetita Plejstonakso -- per
malĝojo. Kuraĝe, Protagoro, forblovu de via aristokrata animo ĝian
demokratan surtavolaĵon, rompu la falsan honton kaj diru: jes.

PROTAGORO

Jes.

ELPINIKO

Ho, en vi pulsas la nobla sango de l' antaŭuloj.

PROTAGORO

La ruĝa!

ELPINIKO

Nun, kiam tute okaze kaj rapide ni komprenis unu la alian, mi
esperas, ke vi ne rifuzos al ni vian helpon. Ĉar mia frato Cimono
estis malnoble elsendita Egiptujon, kie li mortis, kaj, kiel mi
supozas, li estis mortigita, la partio aristokrata en Atenoj ne havas
sian gvidanton, kiu egalus kaj venkus Periklon. Tucidido havas nur
fieron, Kalio nur riĉecon kaj abomenon al vivo publika, la resto --
estas birdetaro taŭga nur por fari grandan bruon. Vi, Protagoro,
estas plej glora, leĝisto, perfekta parolisto...

PROTAGORO

Jes, mi estas.

ELPINIKO

Mi esperas, ke nia partio irus kun vi batali.

PROTAGORO

Mi ankaŭ pensas tiel kaj krom tio mi vidas, ke oni devas naivulojn
ne malhelpi, ili mem ridindiĝos.

ELPINIKO

Kian taktikon laŭ via opinio oni devus uzi en tiu ĉi batalo?

PROTAGORO

Vi volas, regnanino, ricevi de mi konsilon por vi?

ELPINIKO

Jes.

PROTAGORO

Laŭ mia opinio vi tute ne devas enmiksi vin en la politikon, sed
kontentiĝi de la poezio... de Hermipo.

ELPINIKO

Min mirigas la subita malĝentileco, al kiu vi sendube alkutimiĝis
en la societo de Aspazio.

PROTAGORO

Mi aŭskultis, regnanino, pacience viajn rimarkojn pri mia sango
kaj destino, mi donis al vi konsilon, kiun vi postulis de mi; se mi
estas por vi ne sufiĉe ĝentila, sekve videble vi kutimiĝis al tro
grandaj postuloj en la societo -- de Polignoto.

ELPINIKO

Protagoro!... en mia domo estas pordo, tra kiu oni povas eliri, sed
ankaŭ esti elĵetita!

PROTAGORO

Aŭ sekrete enkondukita -- mi scias ĉi tion, sed mi ne profitos.
(_Eniras Kalio._)


SCENO DEKA

LA SAMAJ kaj KALIO.


KALIO (_al Protagoro_)

Vi estas... bone... La afero staras tiel...

ELPINIKO

Mi preĝos por malbonaj homoj.

KALIO

Ne hontigu diojn per via bonkoreco. (_Elpiniko foriras al la altaro
en la aŭlo._) Sidiĝu kaj aŭskultu. Kvincent laboristoj en la
armilara fabriko ekribelis kontraŭ mia administranto.

PROTAGORO

Verŝajne tiu lasta bonege tedis ilin -- sendube li elŝiradis al ili
la ungojn.

ELPINIKO

Ne, eble li malsatigadis ilin iomete, nu... kaj, kiel ordinare, ne
malatentis la virinojn.

PROTAGORO

Forigu lin.

KALIO

Mi ne deziras. De l' tempo, de kiu li havas tiun ĉi okupon, li ne
prunteprenas, ne diboĉas...

PROTAGORO

Kial vin interesas liaj diboĉadoj kaj ŝuldoj?

KALIO

Restu tio ĉi inter ni -- sed estante juna, mi restis ŝulda al lia
patrino...

PROTAGORO

Kaj li estas la viva ŝuldatesto -- mi komprenas.

KALIO

La sklavojn mi kvietigis mem; sed kun ili laboris liberigitoj kaj
iom da libera balaaĵo. Tiuj lastaj haltigis la laboradon, disrompis
kelkajn maŝinojn, armis sin en la armilejo kaj foriris; hodiaŭ ili
alsendis sian rajtigiton kun la postulo pligrandigi la salajron,
forigi la administranton. Al tiu ĉi alsendito mi difektis la
regnanan makzelon, por kio la juĝo ordonos al mi lin rekompenci --
kaj la afero estos finita; sed la senlaboreco, se ĝi longe daŭros,
krom la kaŭzitaj perdoj, ne permesos al mi prepari la mendon al la
templimo garantiita en la kontrakto per la puno de dudek talantoj.
Kiel antaŭforigi ĝin?

PROTAGORO

Pligrandigi la salajron de la laboristoj.

KALIO

Tiun ĉi konsilon ili jam donis al mi -- de vi mi atendas alian, pli
prudentan.

PROTAGORO

Tio estas -- tian, kiu montrus al vi rimedon por rekompenci la
perdojn, devigi laboristojn labori por la antaŭa salajro kaj instrui
ilin obei ordonojn de l' administranto, kiu delogas iliajn edzinojn
kaj filinojn?

KALIO

Proksimume.

PROTAGORO

Kalkulu malavare la valoron de la detruitaj maŝinoj kaj de la
forŝtelita armilaro, venigu atestantojn, kiuj atestos, ke la
ribelintoj intencis mortigi la tutan fabrikan estraron, skribu
plendon kaj subaĉetu la juĝantojn. Tiam la laboristoj moliĝos...

KALIO

Aranĝu al mi tion ĉi rapide kaj efike -- vi ricevos dek minojn.

PROTAGORO

Se vi demandus min, kiamaniere buĉi homon, mi povus diri al vi, ke
oni devas preni akran tranĉilon, ataki lin nokte, post la mortigo
lavi la manojn kaj purigi la veston, kvankam mi mem tion ne farus.
Simile ankaŭ en tiu ĉi okazo mi klarigis al vi nur, kiel oni povas
buĉi la malfeliĉajn homojn antaŭ la juĝo, sed mi tion ne faros.
Vi ja ankaŭ povus bone fumaĵi novnaskitojn kaj tamen vi ne okupos
vin per tio.

KALIO

Ho, ho, vi ŝanĝiĝis, frateto, kiel juna cervo -- vi havas
multbranĉajn kornojn.

PROTAGORO

Tio estas ornamo de edzigitoj, al kiuj mi ankoraŭ ne apartenas.

KALIO

Vi tamen forgesis, ke antaŭ kelkaj jaroj vi procesis por mi la
ministojn en mia minejo, post kio ili devis labori dum dek du tagoj,
nutrante sin per fasko da ajlo kaj peceto da pano dum la tuta tago.

PROTAGORO

Mi estis esploranta la vivon kaj tial mi deziris konvinkiĝi, el kiel
profunda mizero de l' popolo ŝprucas la fontoj de l' enspezoj de
Kalio.

KALIO

Bone. Mi estas jam tiel riĉa, ke mi povas konsideri, ĉu miaj
enspezoj elfluas el homa maljustaĵo. Ĝis nun sofistoj nomis
min patro de malriĉuloj kaj mian fortunon -- patrino, kiu siajn
laboristajn infanojn nutras per multmila mamo. Kaj vi diras...

PROTAGORO

Ankaŭ, ke vi estas patro de malriĉuloj, ĉar vi ilin kreas.

KALIO

Sekve, laŭ via opinio, mi ne devas puni la laboristojn, sed
pligrandigi ilian salajron -- kaj kion plu?

PROTAGORO

Tro gaje estas al vi en la mondo, Kalio, por ke mi povu vin amuzi per
kalkulado de la devoj, kiujn vi eĉ ne pensas plenumi.

KALIO

Mi sincere deziras scii miajn devojn -- ĉar, kiel mi diris, mi
estas jam por tio sufiĉe riĉa kaj mi povas permesi al mi la
konscienckalkulon.

PROTAGORO

Kiom kostas al vi en la fabriko pafarko?

KALIO

Ĉirkaŭ dekkvin drakmoj.

PROTAGORO

Kaj kiom vi ricevas por ĝi?

KALIO

Dudek.

PROTAGORO

Kian rajton vi havas por tiuj kvin drakmoj de la diferenco?

KALIO

La rajton de la kapitalo por la profitprocento.

PROTAGORO

De kie vi prenis tiun ĉi kapitalon?

KALIO

Tio estas historio longa...

PROTAGORO

Mi rakontos ĝin al vi mallonge. Via praavo, forŝtelinte la sekreton
de Solono, kiu intencis proklami ĝeneralan amnestion por ŝulduloj,
ekspluatis ĝin propraprofite; via avo aĉetis malkare la posedaĵojn
de l' elpelita Pisistrato; via patro proprigis la monon de Eretrejano
forkondukita en Persujon; vi elflaris kaj forrabis la trezorojn,
kiujn enfosis la Persoj -- jen estas la historio de via riĉeco,
kiu ŝuldas sian ekzistadon al trompo, ŝtelo kaj feliĉa okazo. Ne
pensu, ke mi en ĝi vidas ian escepton -- per tiu ĉi vojo iris al
riĉeco ĉiuj aliaj gentoj Atenaj. Pripensu nun, ĉu la kapitalo,
kolektita tiamaniere, havas rajton moralan por plua pligrandiĝo per
oferoj de fremda laboro?

KALIO (_ŝerce_)

Ne ĉagreniĝu, mia filo jam bezonos nek perfidi Solonon, nek trompi
Eretrejanon.

PROTAGORO

Via filo faros tion saman, kion vi: li heredos riĉaĵojn post vi,
kiel vi post la Persoj. Heredo estas ankaŭ trovo.

KALIO (_kiel supre_)

En maljuna kapo reigi ordon estas malfacile: la havaĵon mi ne
disdonos, sed por ke mi vin ne ellasu sen rekompenco por tiel bela
sofistiko, mi pardonas je via honoro al la laboristoj la perdojn kaj
pligrandigos ilian salajron -- ĝis mi plenumos la mendon por Sparto.

PROTAGORO

Por kio Sparto mendis tiom da armilaro?

KALIO

Mi ne scias -- mi eĉ ne demandis Tucididon.

PROTAGORO

Ĉu li estas ĝia makleristo?

KALIO

Ordinare li aranĝas ĝiajn aferojn en Atenoj.

PROTAGORO

Jes... Mi adiaŭas jam vin, Kalio...

KALIO

Restu ĉe mi por la tagmanĝo.

PROTAGORO

Mi ne povas, ankoraŭ hodiaŭ mi forveturas en Turiojn...

KALIO

Por kio?

PROTAGORO

Periklo komisiis al mi skribi por tiu ĉi urbo regularon.

KALIO

Nu, tie mi jam ne malfermos fabrikon. Plej singarde kun tiu Periklo,
ĉar li starigos al si tronon kaj sidigos sur ĝi apud si Aspazion.
(_Dum tiuj ĉi vortoj alproksimiĝas Elpiniko._)

PROTAGORO

Ĉu ili ne estus belega reĝa paro! (_Li eliras._)

KALIO (_ridante_)

Vi aŭdas, kara Elpiniko: vi, kiu valoras kronon, regas nur Kalion
kaj la senĉasta Aspazio post nelonge regos Atenojn.

ELPINIKO

Ŝi jam regas ilin. Al vi ŝajnas, Kalio, ke vi estas regnano
potenca, ke neniu egalas vin en riĉeco, ke vi povus propraforte
starigi grandan armeon kaj ŝiparon, venki Grekujon, dum vi estas nur
senpotenca subulo de l' hetero, kiu, se ŝi deziros, ordonos al vi
esti ŝia kuiristo.

KALIO

Elpiniko, vi ŝercas... (_Eniras Tucidido._)


SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj TUCIDIDO.


TUCIDIDO

Al la filoj de Periklo oni aljuĝis rajtojn regnanajn.

ELPINIKO

Ke de hodiaŭ la nobeleco atena estu malhonoro por ĉiu honesta homo!

KALIO

Ĝi ne estas ja ankoraŭ la fino de l' mondo.

ELPINIKO

Kion vi atendas pli? Ĉu tion, ke Periklo destinu vian haŭton por
sandaloj por siaj bastardoj?

TUCIDIDO

Oni devas agi energie, ĉar li hodiaŭ ĝuas senliman amon de l'
popolo. En tiu ĉi momento li disvolvas sur la parolejo planon
de granda magazeno konstruota ĉe la haveno, kiu ĉiujare estos
plenigota per egipta greno, dividota senpage inter la plej malriĉaj
regnanoj dum malbona rikolto. Kompreneble fervore akceptas tiun
ĉi projekton malsataj leĝdonantoj, kiuj kolektiĝas amase en la
kunvenoj popolaj de l' tempo, kiam ili por ĉiu partopreno ricevas
po unu obolo kaj povas al si aĉeti ajlon. Kia furioza eksplodo de
pasioj estis tie!

ELPINIKO

Ĉu ni devas perei en tiu ĉi eksplodo?

TUCIDIDO

Periklo faros ĉion, kion li ekintencos; sen helpo ekstera ni lin
ne venkos. Ree ni devas peti helpon de la Spartanoj, kun kiuj mi
komencis jam intertraktadon. La tempo estas oportuna, ĉar Periklo
intencas altiri Atenojn al la helpo por Mileto kontraŭ la insulo
Samoso.

KALIO

Jen vi vidas, mi devas tuj veturi al la fabriko kaj gardi, ke la
armilaro mendita de la Spartanoj estu preta al la templimo. Restu
sanaj... (_Forirante_) Kiu elpensis tiun ĉi politikon!...


SCENO DEKDUA

ELPINIKO kaj TUCIDIDO.


TUCIDIDO

Apud Koronejo ni konvinkiĝis, ke disbati en polvon ajlajn regnanojn
por ni ne estas malfacile. La subaĉetebla Plejstonakso estas
elpelita el Sparto kaj lia posteulo ne havas gluiĝajn manojn. Sekve,
se niaj sortoj dependas de batalo -- la venko estas certa. Sed ĝi
sola ne donos al ni firman superecon. Apud Koronejo restis ja de
la vicoj demokrataj nur kaĉo kaj tamen sur tiu ĉi kaĉo Periklo
ne ĉesis kreski. Tio estas okazo mirinda, ĝis nun nekonata en la
historio, ke la popolo plej klera, sentema al la plej malgranda
limigo de siaj rajtoj, elpelanta suspekte siajn bonfarantojn kaj
heroojn, por ke ili per tro grandaj meritoj ne ektuŝu la egalecon
respublikanan -- tiu ĉi popolo subiĝas humile al la volo de homo
privata, kiu okupas neniun oficon, kies sola regna indeco estas
regnaneco Atena kaj sola potenco -- elokventeco. -- Pro tiu kaŭzo ni
ne povas eĉ lin kontraŭstari, forigi de la posteno -- ni povas lin
nur mortigi.

ELPINIKO

Se tian oferon postulas la patrujo...

TUCIDIDO

Tro precize vi komprenis miajn vortojn -- mi pensas pri lia mortigo
morala. Kaj nur, se tio ne efikus... La dioj ja por celoj altaj
liberigas homojn de la devo ŝati fremdan vivon.

ELPINIKO

Jam de longe mi kolektas pruvojn de krimagoj de Periklo. Inter la
aliaj mi posedas skriban ateston de Ksantipo, kulpiganta la patron
pro venenado de la filo; krom tio la sklavo...

TUCIDIDO

Ne Elpiniko, tiuj rimedoj estas bonaj nur tiam, kiam estas necese
finbati vunditon. Sed Periklo staras ĝis nun ne vundita profunde,
sed apenaŭ gratetita. En ĉiuj homaj bataloj la plej certa, ĉiam
mortiga, estas tiu bato, kiu trafas la koron. Periklon oni devas
trafi en la koron.

ELPINIKO

Kiamaniere?

TUCIDIDO

Perei devas tiuj, kiujn li amas. Li amas Fidion, Anaksagoron, kaj
plej kore, ĝis religia adorado, ĝis idolkulto li amas Aspazion, kiu
estas vere ĉarma kaj prudenta. Sen ŝi li jam ne povus ekzisti.

ELPINIKO

Ĉu vi ŝin ne trotaksas?

TUCIDIDO

Ne Elpiniko, ŝi estas Ateno de l' infero, ŝi estas malbona spirito,
naturdotita per genio kaj plej ĉarmaj belecoj de korpo. Ŝi instruas
al seriozaj filozofoj saĝecon kaj ravas maljunulojn. Plej severa
viro ne ektuŝus ŝin eĉ per cigna lanugo, se li havus esperon, ke
ŝi ektuŝos lin per la buŝo.

ELPINIKO

Malfeliĉe, ŝi jam kisis duonon da ĉiuj viroj en Atenoj kaj nun ŝi
feliĉigas la reĝon Persan.

TUCIDIDO

Mi dubas, sed tiu ĉi suspekto povas esti por ni tre utila.

ELPINIKO

Ĉu tamen la blindigita popolo kredos la okulvideblajn argumentojn?

TUCIDIDO

Vi ne konas la popolon, Elpiniko. Ĝi estas ordinara ĉevalo, kiu
humile portas kaj trenas plej grandajn ŝarĝojn, sed ektiklita
per iu en incitebla loko ĝi piedfrapas kaj mortigas sian mastron,
kvankam tiu ĉi ĝin nutris kaj ne batis. Kaj tia incitebla loko
estas ĉe popolo la religio, kiun Periklo kaj Aspazio kun ilia
sekvantaro senpiigis sufiĉe. La plej ĉefa eraro de nia ĝisnuna
taktiko estis -- la starigado de aristokratoj kontraŭ demokratoj, de
riĉuloj kontraŭ malriĉuloj, de politiko kontraŭ politiko, kiam
ni devis starigi diojn kontraŭ malbonaj homoj, religion -- kontraŭ
senpieco. Nur tiamaniere ni liberigos Atenojn de la tiraneco de
konspirestroj demokrataj kaj restarigos la tronon, sur kiu eksidos...


SCENO DEKTRIA

LA SAMAJ kaj HERMIPO.


HERMIPO (_enfalas spiregante_)

Tucidido, vi estas kondamnita al elpelo el Atenoj.

TUCIDIDO

Pro kio?

HERMIPO

Pro la sekretaj interrilatoj kun Sparto.

TUCIDIDO

Kiu min kulpigis?

HERMIPO

Protagoro.

TUCIDIDO

Kaj li de kie sciis?

ELPINIKO

Ree la tuta mia konstruaĵo en ruinoj?

TUCIDIDO

Mi revenos, sed mi ĵuras, ke ne kun humila saluto.

(_La kurteno falas._)



AKTO KVARA

(En la domo de Periklo.)


SCENO UNUA

LEJO, ASPAZIO kaj TEORO.


LEJO

Mi sciis apenaŭ pri tio, ke Periklo fine disbatis Samosanojn.

ASPAZIO

Kial do oni tenis vin tiel longe en malliberejo?

LEJO

Ili estis konvinkitaj, ke mi estas Aspazio kaj la ŝajnaĵoj fortigis
ilin en tiu ĉi opinio. Ĉar kion signifis tio, ke mi alveturigis
Mileton kaj donis al ĝia konsilantaro la oferitan de Diotimo monon
por knabinlernejo -- tion saman ja vi povis fari, des pli, ke tio
estas via naska urbo kaj mi alvenis kun Periklo.

TEORO (_al Aspazio_)

Ĝis nun ĉirkaŭflugas Atenojn la famo, diskonigata verŝajne de
Elpiniko, ke vi inklinigis Periklon al la milito kun Samoso por
defendi Mileton.

ASPAZIO

Ne estas eble kalkuli, kiom da pinĉskaraboj falis sur min el
kalumniaj buŝoj. Estas ja homoj, kiuj serioze diras, ke li ĉion
faras sub mia inspiro. Vere, kian imagon havas la Atenanoj pri tiu
granda homo, supozante, ke mi levas lin supren kvazaŭ infanon, por
ke li estu pli alta ol la aliaj. Estas ja pli facile pardoni la
naivecon al la Samosanoj, kiuj tenante vin, kredis, ke ili forŝtelis
la edzinon al Periklo kaj ke li ŝin ne serĉas.

LEJO

Ĝis la fino ili kredis ĉi tion. Trompinte la viglecon de nia mara
gardistaro kaj forkondukinte min el Mileto, ili estis tiel ĝojigitaj
de tiu ĉi akiro, ke ili dancis antaŭ mi; kaj kiam ree nia eskadro
alnaĝis Samoson, ili kaŝis min en profunda subteraĵo, en kiu
mi trasidis du monatojn. De sklavo mi eksciis, ke la urbo estis
almilitita, la antaŭa estraro forigita...

ASPAZIO

Periklo promesis malavaran rekompencon al tiu, kiu montros la lokon
de via estado.

LEJO

Tio sendube ankoraŭ pli certigis ilin, ke mi estas Aspazio.

TEORO

Mi miras, ke oni vin ne mortigis.

LEJO

Eble ili esperis ricevi grandan liberigmonon kaj verŝajne nur, kiam
iu eligis ilin el la eraro, ili enigis min en ŝipon kaj forveturigis
Sirion, por ke mi tie pereu kaj ne rakontu al vi pri mia malliberigo.
Dume -- ili trompiĝis.

ASPAZIO

Mia malfeliĉulino -- kiel la sorto ĵetadis vin!

LEJO

Tamen, kiam mi pripensis, ke vi deziris plenumi la volon de Diotimo,
ke vin povis forporti tiu ventego -- mi estis sincere danka al la
sorto. Ĉar vere, kio mi estas? Senforta kaneto en torento, kiun pli
forta ĝia fluo povas elŝiri kaj forporti, kaj en la loko, kie ĝi
staris, akvo kunfluos, ne lasinte eĉ postsignon.

ASPAZIO

Vi ofendas min kaj vin, ĉar mi vin amas kaj vi malatentas vin.
Nebona vi estas.

LEJO

Nu, ni ne alverŝu al ni la amon, ĉar koroj niaj estas plenaj de
ĝi. Kion de novaĵo? Periklo honoris la mortintojn per brilega
parolo, rekomendita al lernantoj por legado en la lernejoj.

ASPAZIO

Efektive, li neniam estis pli elokventa. Kiam li malsupreniris
de la tribuno, kortuŝitaj viroj ĉirkaŭprenis lin kaj virinoj
kronis per floroj kaj rubandoj kiel venkinton en ludoj olimpiaj. La
patroj, kiuj perdis en tiu milito siajn filojn, tiel varmege de li
gloritajn, ĵetis sin sur lian kolon, ploregante kaj iliaj larmoj
brilis per radioj de ĝojo. La komuna entuziasmo el plej malĝojaj
koroj forŝiris la funebron. En lia ĉeesto niaj malamikoj havis
apenaŭ kuraĝon silenti.

LEJO

Tio estas bona. Kaj Elpiniko? -- Ĉu ŝi subfosas vin ankoraŭ ĝis
nun?

ASPAZIO

Ŝi svenis en ĉirkaŭpreno de Hermipo, kiu skribis ian komedion
kontraŭ mi kaj volis prezenti ĝin sur la scenejo, sed oni rifuzis
al li. Ha! mi forgesis pri ia interesa okazintaĵo: nia administranto
aĉetis en la foiro junan sklavinon, kiu, kiel poste klariĝis, estas
knabina filino de Elpiniko.

LEJO

Kaj de kiu?

ASPAZIO

Polignoto neas la patrecon, sed jesigas la patrinecon. La maljuna
sklavino, kiu nun servas Teoron kaj iam servis Cimonon, diras
certige, ke li kun la fratino Elpiniko estas gepatroj de tiu ĉi
knabino -- sed tio ŝajnas al mi jam tro neinda por lia karaktero.

TEORO

Kaj gusto.

LEJO

Ha! miaj karaj, kiu penetris la misteron, kio ne estas versimila kaj
inda por tiu mondo de puraj diroj kaj malpuraj agoj!

ASPAZIO

Kiel revenĝo por tio, ke Elpiniko malnobligas la filon de Periklo,
mi feliĉigos ŝian filinon: mi sendis ŝin al la patrino por postuli
de ŝi almenaŭ la parton de ŝia regnaneco, ĉar alie ni zorgos pri
ĉi tio.

LEJO

Sed tiu furiulino freneziĝos de furio. Ŝi sendube estas dispremita,
se vi permesas al vi tiel dolorige ŝin inciti.

ASPAZIO

Sendube. Periklo regas en Atenoj ĉiopove, kiel nur genio povas
regi. La popolo respektas kaj adoras lin, ĝi estras sin mem,
ĝuante ĉiujn bonaĵojn de la firma paco. Atenoj estas jam ne la
plej altkreska branĉo de Grekujo -- sed ĝia ĉefa trunko, el kiu
kreskas plej sanaj branĉoj, ĝi estas centro de l' politika vivo,
plej ĉefa sanktejo de l' scienco kaj arto. La diino de l' saĝeco,
skulptita de Fidio, videbla el malproksimo, brilanta per oro,
marmoro, elefantosto, havas rajton rigardi fiere el Panteono, ĉar
ŝi estas simbolo de l' grandeco de la plej glora inter ĉiuj urboj,
kiuj iam ajn ekzistis sur la terbrusto.

LEJO

Ĉu la areopago, la arĥontoj, ĉu diversaj aristokrataj putretaĵoj
mortas trankvile en publikaj ruinaĵoj kaj ne intencas repreni sian
antaŭan potencon?

ASPAZIO

Ne, ligitaj ili reviĝas per la rememoroj pri la estinteco, sed la
estantecon ili cedis al ni.

TEORO

Tamen Tucidido, ilia estro, revenis el la ekzilejo.

ASPAZIO

Tiu bruema tabano kun sia mallonga pikilo por ni ne povas esti
danĝera. Tia vekilo estas eĉ utila por la energio de demokratoj,
por ke ĝi ne ekdormu.

LEJO

Kien rapidis tiel Periklo, ke li min apenaŭ salutis traflugante.

ASPAZIO

Al Anaksagoro, kies la plej amata filo estas malsana kaj kiu en
malespero perdas momente la konscion.

LEJO

Li, indiferenta filozofo kun glaciigitaj sentoj...

ASPAZIO

La doloro disŝiris al li la tutan filozofion.

LEJO

Ĉu Eŭripido priploras ankoraŭ Diotimon?

ASPAZIO

Li edziĝis kaj ree eksedziĝis, ĉar lin perfidis kaj la dua edzino.

LEJO

Ha, ha, ha. (_Eniras Periklo, enkondukante Anaksagoron._)


SCENO DUA

LA SAMAJ, PERIKLO kaj ANAKSAGORO.


ASPAZIO

Kiel li fartas?

PERIKLO

Sidiĝu Anaksagoro. (_Al Aspazio._) Li mortis.

ANAKSAGORO (_eksaltinte de la seĝo_)

Li mortis? Li jam ne vivas kaj neniam vivos? La ligiloj de l' mondo
krevas, ĝiaj muroj krakas, falas sur min la firmamento ĉiela!... Ke
ĝi dispremu plej rapide mian bruston! Terure!

PERIKLO (_sidigante lin_)

Kvietiĝu, amiko.

ANAKSAGORO

Se min volus ĉirkaŭpreni la kvieto de tombo, se la tero min
komencus ensorbi...

PERIKLO (_al Aspazio_)

Mi ne supozis, ke la morto de tiu infano tiel dispremos lin. Li volis
sin mortigi. Kvietigu lian doloron, kiel vi povos; mi devas rapidi en
la juĝejon, ĉar oni komencis kontraŭ li proceson kriminalan kaj
alsendis alvokon aperi tuj. Teoro, Lejo iru al lia malsana edzino kaj
helpu ŝin en la enterigo de l' korpo. Sofoklo kaj Fidio jam estas
tie. (_Li eliras kun Lejo kaj Teoro._)


SCENO TRIA

ASPAZIO kaj ANAKSAGORO.


ASPAZIO (_proksimiĝante al Anaksagoro_)

Anaksagoro paciĝu kun la nepreco.

ANAKSAGORO

Al kiu kaj al kio estis bezona tiu nepreco? Neniu prudenta kaj
sentanta estaĵo plenumus tian krimon; nur la senanima naturo povis
esti tiel kruela. Se ĝi havus konscion pri sia ago, ĝi haltigus
terurigita la tutan movon, estingus la lumojn sur arkaĵo ĉiela kaj
kovrus sian monstran vizaĝon per la morttuko de eterna nokto. Kio
ĝi estas? Min ĉirkaŭas senmezura mallumo, kaj en ĝi lumas... li!

ASPAZIO

Kara majstro, fortigu vin iomete per la propra filozofio. Vi ja mem
instruis, ke ni estas nur ŝanĝemaj formoj de la esto, malaperemaj
ondoj sur la oceano de materioj.

ANAKSAGORO

Forŝiru de mi tiun malplenan kranion, el kiu forflugis la saĝeco
kaj frakasu ĝin kiel malnovan paton, en kiu nenio jam rostiĝos.
Jes, mi malgrandiĝis, kuntiriĝis, restis de mi apenaŭ tiom, kiom
estas necesa por enteni la doloron. Kaj tamen ŝajnas al mi, ke tiu
doloro plenigas la tulan spacon. Ordinare homo ekscias aŭ ekmemoras
pri iu ajn sia organo nur tiam, kiam ĝi ekdoloras. Kaj mi sentas
nur nun, ke mi havis tro grandan koron. En tiu koro malfermiĝis
senfunda abismo, en kiu la tutmondo malaperas tiel, kiel hajlero en
profundegaĵo de vulkano. Sur rando de kratero staras pala spirito
de mia filo. Sekve, ne mi, sed la flamoj de enteriga ŝtiparo
ĉirkaŭprenos kaj kisos lian karan korpeton? (_Li ekstaras, volante
foriri._) Mi ne permesos!

ASPAZIO (_haltigante lin_)

Estu almenaŭ viro, se vi ne povas jam esti filozofo.

ANAKSAGORO

Pardonu min...

ASPAZIO

Vi mem estas malbona via lernanto. En la unua pli dolora provo
disŝiriĝis via scienco kiel aranea reto. Kial do vi kovris per ĝi
la mensojn al la aliaj kaj al vi mem?

ANAKSAGORO

En la juneco mi ne disdonadis pecetojn da mia koro al koketulinoj:
forigita de l' mondo mi ŝparis grandan provizon da sentoj, kies
parteton forprenis la edzino kaj el la resto konstruiĝis granda
amo por tiu infano. Mi pli facile imagis al mi mian estadon sen unu
mezuro, ol sen li. Mi almozus sur vojoj, dum varmegoj kaj frostoj,
mi ne kovrus la piedojn kaj la vizaĝon eĉ per folieto krataga, dum
ventego mi ne rifuĝus eĉ sub kampan papavon -- se li nur povus
vivi. Li mortis. Neniu tie -- super la steloj -- aŭskultas homajn
dezirojn, ĉar alie neniu rifuzus mian peton.

ASPAZIO

La voĉo de homaj deziroj estas la plej mallaŭta inter ĉiuj, kiuj
sonas en la naturo, ĉar ĝi alflugas apenaŭ ĝis la oreloj de
proksime starantaj amikoj. Ekster ili ĝi silentiĝas aŭ resonas
ne pli laŭte ol la bruo de cedraj pingloj. Nek la unua kaj nek la
lasta vi estas neaŭskultita; miloj da malfeliĉuloj trairas la
vivon, kiu sekigas al ili la salivon kaj domaĝas guteton da pluvo
por la sekiĝinta buŝo. Leviĝu majstro, montru, ke la tondro,
kiu disŝiris vian koron, ne frakasis al vi la kapon. Ĉu vi estus
kapabla genufleksiĝi kaj klini la frunton antaŭ ĝia abomena
potenco? Ne, Anaksagoro, por tiu humiliĝo vi estas tro granda. La
neelpetebla nepreco mortigis vian filon, sed per tuta sia potenco
ĝi ne efikos, ke vi ĝin ne esploru, ne nomu blinda, kruela kaj
senprudenta.

ANAKSAGORO

Efektive, mi devas reĵeti tiun ŝtonegon, kiu falis sur min. Li
konsilus al mi tion saman. Hodiaŭ ankoraŭ li demandis min: ĉu
vi finis jam vian verkon pri la naturo? Pro kio oni vin alvokas
al la juĝejo, ĉu pro tio, ke vi pensis? Kisu min -- li diris --
kaj etendis siajn malgrasajn manojn. Konstante rigardas min tiuj
larĝigitaj pupiloj... Eble ilin ne kovris ankoraŭ la palpebroj?
Eble li ne mortis? Fileto mia! (_Li ploras._)

ASPAZIO (_kortuŝita_)

Ploru!... (_Eniras Periklo kun Fidio._)


SCENO KVARA

LA SAMAJ, PERIKLO kaj FIDIO.


PERIKLO

Kara amiko...

ANAKSAGORO

Li vivas?!

PERIKLO

Vi devas elporti la duan teruran ekbaton: Tucidido kulpigis vin pro
publika insulto de la religio kaj sendia komentariado de mitoj kaj,
kiel pruvo, li almetis vian skribaĵon. Pro tia kaŭzo la juĝejo
komisiis tuj aresti vin kaj apenaŭ, dank' al mia peto, ĝi haltigis
la plenumon de la ordono ĝis la fino de la enterigo de via filo.

ASPAZIO

Sekve, la fortranĉita kapo de Meduzo rekreskas? Sekve la interbatalo
ne estas finita kaj la mortintoj en ĝi reviviĝas?

FIDIO

Ĝi estas la lastaj ektremoj antaŭ la morto.

ANAKSAGORO (_al Periklo trankvile_)

Konduku min en malliberejon.

PERIKLO

Vi povus ja neniam eliri el ĝi.

ANAKSAGORO

Por kio?

PERIKLO (_severe_)

Anaksagoro ne mortigu vin mem, ĉar ne por tio ni portis tiom da
jaroj standardon de progreso, por ke vi propravole trapiku vin per
ĝia akra pinto, kiam vi povas ankoraŭ ĝin teni glore.

ANAKSAGORO

Kion mi devas fari?

PERIKLO

Senprokraste forlasi Atenojn kaj malproksime de ili atendi la
aljuĝon. En la haveno staras komerca ŝipo, kiu hodiaŭ fornaĝas al
Mizio -- tie Fidio konfidos vin al lia konata piloto.

ASPAZIO

Pri ĉio, kion vi lasas, ne ĉagreniĝu. La edzinon ni sendos tuj
post vi.

ANAKSAGORO

Kaj ĉu vi donos al ŝi la urnon kun la cindro de mia filo?

PERIKLO

Bone.

ANAKSAGORO

Ĝi anstataŭos por mi la teron de l' patrujo. Ne, Fidio, forĵetu el
Atenoj la trabrulintan skorion kaj vi, Periklo, sciigu min, ke ili,
liberiĝinte de mi, estas feliĉaj.

ASPAZIO (_donante al li saketon kun mono_)

Prenu kiel de filino. Vi estis ja por mi patro jam tiam, kiam la
Atenanoj forviŝis de si malrespekte mian ombron kaj ne volis spiri
per la sama kun mi aero. Amu min tiel ĉiam. (_Ŝi kisas lian
kapon._)

PERIKLO (_ĉirkaŭprenante Anaksagoron_)

Amiko... la sorto ne forŝovas vin de mi, sed forŝiras.

ANAKSAGORO (_al Fidio_)

Ni iru do... Neniam mi revidos la filon, neniam mi revidos vin. Kiun
nun rigardos miaj lacigitaj kaj forploritaj okuloj....

FIDIO

Malfeliĉa Prometeo, la dio ree venĝas pro la forŝtelita de li
fajro de l' saĝeco. (_Li eliras kun Anaksagoro._)


SCENO KVINA

ASPAZIO kaj PERIKLO, poste TRAKSO.


ASPAZIO

Periklo kara, vi antaŭsentas ion malbonan aŭ kaŝas ĝin de mi.
Kial vi ordonis al Anaksagoro forkuri el Grekujo?

PERIKLO

Alie li estus malliberigita kaj eble kondamnita al morto.

ASPAZIO

Ĉu Anaksagoro povus esti malliberigita kaj kondamnita al morto
en Alenoj, kie regas Periklo! Kion signifas ĉi tio, mia kara?
Ĉu tiu popolo, kiu estas lin juĝonta, vin subite ĉesus obei?
Suprenrampante la altecon, kiun vi atingis, vi enkondukadis gravajn
leĝojn, detruadis jarlongajn regularojn, iniciatis militojn -- kaj
hodiaŭ, ekstarinte sur la pinto de gloro kaj influo vi ne estus
kapabla defendi la amikon? Mi ne povas ĉi tion kompreni.

PERIKLO

Oni lin kulpigis pro insultado de la religio, pro neado de dioj...

ASPAZIO

Sekve?

PERIKLO

Se oni min iam ajn kulpigos pro tio, mi ne povos min senkulpigi eĉ
antaŭ tiuj, kiujn mi feliĉigis, sed mi tuj forlasus la landon. El
mortaj senformaj buloj de marmoro Fidio ĉizas statuojn, sur kiuj li
skulptas ĉiujn signojn de beleco; sed ĉiu lia ĉefverko puŝita de
fremda mano renversiĝos kaj mortigos sian kreinton malgraŭ tio, ke
ĝi ŝuldas al li sian eston. Simile agas ofte kun siaj defendantoj
popolo. Oni povas kun ĝi transturni la teron, kondiĉe, ke ĝi ne
ekvidu, ke per tio oni difektas ĝian ĉielon; oni povas ĝin levi
kontraŭ homoj, kondiĉe, ke ĝi ne rimarku en tio ofendon de dioj;
ĝi elverŝos sian sangon por plej noblaj ideoj, sed ne ektuŝos
plej sensencan superstiĉon religian. En la politikaj kaj sociaj
opinioj dum la lastaj jaroj dispecetiĝis ankaŭ multego da antikvaj
kredoj, la bankroto de la aristokrataro difektis iomete la mitologian
komercon, kies spekulaciantoj sendube komencis klarigi al la popolo,
kien ĝi atingis kaj kiu direktas ĝin al senpieco. Kun tiu kolero de
l' popolo oni ne devas ŝerci, mi esperas tamen, ke Anaksagoro estos
nur unu sola propeka kapro.

ASPAZIO

Kaj li povus tion eviti, se vi, edukinte la popolon politike, edukus
ĝin samtempe spirite. Ĝi ekposedis rajtojn, akiris bonstaton,
sed restis malklera, nekapabla vin sufiĉe kompreni, ĉiam ema
kontraŭstari siajn proprajn majstrojn kaj bonfarantojn.

PERIKLO

Eĉ por unu momento Atenanoj ne donis en miajn manojn la regadon,
kiu ebligus al mi rapidigi la progreson. Mi agis ekskluzive per la
forto de konsiloj kaj penoj, ne kiel arĥonto, ne kiel membro de l'
areopago, ne kiel altrangulo de la regno, sed kiel ĝia unua regnano.
Ŝajnis al mi, ke mi faris ĉion, kion povas nur plenumi la forto
de privata homo. Dume, en la fino de mia vivo, kiam mi komencis jam
revi pri la dankeco de la samlandanoj kaj ne pri novaj meritoj,
vi riproĉas al mi malkapablecon, vi, al kiu mi konfesadis miajn
intencojn, kun kiu mi kune laboris, vi, mia kara edzino.

ASPAZIO

Periklo! Eble nur la disiĝo kun la amiko agordis vin tiel maljuste
kontraŭ mi. Ĉu mi kuraĝus riproĉi malkapablecon al vi, kiu
transformis la duonon de Grekujo kaj kiu donis alian direkton al ĝia
historio. Ŝtoniĝu antaŭe al mi la lango! Sed ĉar mi estis via
kunlaborantino, mi havas almenaŭ rajton montri al vi la mankojn de
nia laboro. Jes, kara edzo, estas necese klerigi la popolon, ĉar,
ĉio, kion vi konstruis sur tiu ĉi kruda maso, ne estos daŭra.

PERIKLO

Ĝi estas granda tasko, kaj mi penus ĝin solvi, se mi havus vian
aĝon. Bedaŭrinde, mi staras je dudek jaroj pli malproksime ol vi
kaj sentas jam en la brusto malvarmon de maljuneco.

ASPAZIO

Vi estas nur per longa batalado kaj laborado lacigita. Se iom post
iom vi ripozos kaj okupos vin per la afero de senpagaj popolaj
lernejoj...

PERIKLO

Se tiu ĉi devo apartenas al mi...

ASPAZIO

Mi aldonus ankoraŭ la alian.

PERIKLO

Kian?

ASPAZIO

Vi devas peni forpeli el Atenoj ĉiujn aristokratojn, kiuj konspiras
kontraŭ la demokrataro.

PERIKLO

Se mi eĉ povus fari ĉi tion, mi ŝanceliĝus.

ASPAZIO

Kaj mi -- ne. Deŝirado de folioj aŭ fortranĉado de trunketoj ne
ekstermos lolon -- oni devas ĝin elŝiri el la tero ĝis la plej
malgrandaj radiketoj. Inter ni kaj la oligarĥio ekzistas ne sole
diferenco de konvinkoj sed ankaŭ diferenco de rimedoj. Ni batalas
noble, niaj kontraŭuloj malŝatas nenian malnoblecon. Tiun ĉi lolon
vi nepre devas ekstermi el Atenoj. Vi iris tiel malproksime, ke la
reston de l' vojo vi trairos facile. Kaj nur sur ĝia fino staras via
celo. (_Eniras Trakso._)

TRAKSO

Elpiniko lasis la sklavinon ĉe si kaj diris, ke interŝanĝe ŝi
aĉetos kelkajn viajn filinojn kaj alsendos ilin.

PERIKLO (_severe al Trakso_)

Ĉu ci ne scias ankoraŭ, kiel al ci estas permesate paroli kun cia
sinjorino!

ASPAZIO

Mi ja klare komisiis al ci rekonduki la sklavinon.

TRAKSO

Kion mi povis fari, se la servistoj de Elpiniko tuj forkaŝis ŝin.

PERIKLO

El ciaj okuloj trarigardas mensogo. Memoru, se mi ekscios, ke
ci helpis la retenon de tiu ĉi knabino, mi ordonos ŝian nomon
elbruligi sur cia frunto. For! (_Post la foriro de Trakso._) Kelkajn
fojojn oni jam avertis min, ke li estas fripono.

ASPAZIO

Mi volis savi la malfeliĉulinon kaj eble mi ŝin pereigis. Sed ne,
ŝi estas ja sklavino de Teoro, kiu havas rajton ŝin repostuli.
(_Eniras Eŭripido._)


SCENO SESA

LA SAMAJ kaj EŬRIPIDO.


EŬRIPIDO

Ĉu Anaksagoro estas en arestejo?

PERIKLO

Ne.

EŬRIPIDO

Oni diris al mi, ke ne estas permesite al li eĉ enterigi la filon.
Via rifuĝejo estas fermita kaj ĝiaj edukatinoj trairos al la
propraĵoj de la regno.

ASPAZIO

Kiu administris tiel?

EŬRIPIDO

Arĥonto. Mi mem vidis, kiel li forsendis ilin kun gardantoj en la
juĝejon.

PERIKLO

Hola! Periklo vivas ankoraŭ! (_Eliras._)


SCENO SEPA

ASPAZIO kaj EŬRIPIDO.


ASPAZIO

Kio do fariĝis?

EŬRIPIDO

La tutaj Atenoj rigidiĝis en tomba silento, kiun trakuras nur
subpremataj murmuretoj de malĝojo aŭ kolero.

ASPAZIO

Ĉu kaŭze la proceson de Anaksagoro?

EŬRIPIDO

Inter aroj de la regnanoj, disĵetitaj en la urbo, kuras
duonvortetoj, antaŭsciigantaj pli grandan ventegon.

ASPAZIO

Periklo ĝin dispelos.

EŬRIPIDO

Kie estas Anaksagoro?

ASPAZIO

En sendanĝero. Li forkuras Afrikon.

EŬRIPIDO

Dankon al vi. De unu horo mi la unuan fojon ekspiris pli libero.
Homoj elfalis el mia koro, ne multaj restis en ĝi kaj antaŭ ĉiuj
li -- mia estiminda instruisto. Atenoj jam trosatigis min per enuo
kaj abomeno, mi ne povas kun ili ŝimi kaj putri. Ĝis nun mi
kontraŭstaris la intencon ilin forlasi, hodiaŭ la persekutado de
Anaksagoro forigas min el tiu ĉi urbo. Mi forveturos kaj haltos nur
tie, kie estos pli bone aŭ almenaŭ alie.

ASPAZIO

Leviĝu do ni ĉiuj kvazaŭ aro da koturnoj kaj forflugu en landojn
pli varmajn. Ne, Eŭripido, tio estus tro birda.

EŬRIPIDO

Enkreski oni povas nur en la teron, varmigitan de suno de amo, sed
ne malvarmigatan de frostoj de perfido. Min ekamis nenia estaĵo kaj
ĉiuj perfidis.

ASPAZIO

Kaj Diotimo? Ŝi eĉ ne promesis al vi, ke ŝi vivos.

EŬRIPIDO

Sed ŝi jam ne ekzistas kaj mi ree estas solulo. Neniam diru, ke
Eŭripido estas malforta, kaprica, timema kaj Periklo forta, kuraĝa
kaj persistema, ĉar Eŭripido ne havis apud si tian virinon, kian
Periklo havas en vi. Homo nur tiam batalas, kuraĝe sur la kampo
publika, kiam hejme sentema koro rekompencas al li ĉiun perdon de
fortoj. Se min amus Aspazio... mi nur demandus ĉiam, kio estas en la
mondo por akiri kaj mi akirus.

ASPAZIO

Malsukcesoj vin tre disbatis: forveturu do kaj revenu hardita. Via
granda spirito ne devas krevi sub ekbatoj de l' vivo.

EŬRIPIDO

Restu sana Aspazio, sola virino, kiun mi ne malbenis. (_Eniras
Protagoro._)


SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.


PROTAGORO

Mi ne trovas ĉe vi Fidion?

ASPAZIO

Ne.

PROTAGORO

Kie mi povas lin trovi?

ASPAZIO

Li baldaŭ alvenos ĉi tien.

PROTAGORO

De kie?

ASPAZIO

Li mem diros al vi.

PROTAGORO (_kun akcentado_)

Kaj tamen vi devas ĝin klarigi al mi -- kaj kiel eble plej baldaŭ.

ASPAZIO

Ĉu io minacas al li?

PROTAGORO

Kie li estas?

ASPAZIO

Li forkondukis Anaksagoron al la haveno.

PROTAGORO

Mi dankas. (_Li foriras._)

ASPAZIO (_haltigante lin_)

Protagoro, kial vi serĉas lin?

PROTAGORO

Lia statuo de l' diino Ateno ekŝanceliĝis sur Partenono.

ASPAZIO

Mensogo!

PROTAGORO

Mi havas pli da tempo por perdi ol li, mi restos do unu momenton
por vin kvietigi. Sed vi, Eŭripido, kuru al la haveno, kaj, se vi
renkontos Fidion, konsilu al li eksidi unuan forirantan ŝipon, ĉar
li estas kulpigita.

ASPAZIO

Kulpigita? Pro kio?

EŬRIPIDO

Mi iras. (_Li eliras._)

PROTAGORO (_kiu murmuretis kelkajn vortojn al Eŭripido_)

Pro tio, ke li malbone starigis la statuon.

ASPAZIO

Kaj pro tio li devas forkuri? Ne trompu min per malveraĵoj. Vi ne
amis Fidion, sekve, se vi lin avertas, sendube minacas al li grandega
danĝero.

PROTAGORO

Ĉu azeno, tirante veturilon kun peĉo haltos antaŭ saĝulo
trapasanta ĝian vojon? Ne, ĝi renversos lin kaj trairos. Oni devas
esti singarda. Kontraŭ danĝeroj ne baros nin fera krado sed junka
digeto. Kankro perdiĝinta sur granda, ofte traveturata vojo ne
estas malpli certa pri sia vivo, ol plej glora homo gardata de ĉiuj
leĝoj. Sekve kaj Fidio...

ASPAZIO

Sufiĉe. Tro longe vi pretigas min al la sciigo, kiu devas esti
monstra, se vi tiel malrapide senvualigas ĝin. Mi preferas ekaŭdi
ĝin per unu fojo. (_Ŝi vestiĝas por foriri._)

PROTAGORO

Kien vi iras? Atendu, -- mi diros al vi. (_Post momento de
ŝanceliĝo._) Fidion mi iam ne amis, hodiaŭ mi deziras nur savi
lin. (_Eniras Periklo._)


SCENO NAŬA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.


ASPAZIO

Vi aŭdis? Fidio estas kulpigata!

PERIKLO

Ĉu mi aŭdis? Ŝajnas al mi, ke subite alflugis vento, forkaptis
eĥon de tiu kalumniaĵo kaj portas ĝin tra la tuta tero. Mi
rigardis sunon, ĉu ĝi ne fermos sian okulon kaj faligos larmojn,
vidante maljustaĵojn kontraŭ la granda homo. Sendube ĝi ne
rimarkis ĉi tion. Kiamaniere en malgranda Grekujo povas enlokiĝi
tiom da malindaj homoj kaj en iliaj mallarĝaj brustoj tiom da
malnoblaĵo.

ASPAZIO

Periklo, mi ankoraŭ nenion scias.

PERIKLO

Menono, lernanto de Fidio, subaĉetita de la aristokratoj, kulpigis
lin pro la ŝtelo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro
tio, ke li skulptis mian kaj sian vizaĝon sur ŝia ŝildo. Ree
ofendo de la religio punata per malliberigo aŭ morto.

ASPAZIO

La piaj mortigistoj volas nin buĉi por sanktaj tranĉiloj. Oni povas
do pruvi la senkulpecon de Fidio.

PERIKLO

Kiel? Oni devus depreni la tutan oron de la statuo kaj pesi ĝin;
tion permesos nek la superstiĉa popolo, nek la malamika por ni
estraro. Sur la bareliefo de la ŝildo de Ateno estas facile trovi
inter multaj figuroj la similecon al mia kaj lia vizaĝo. La aljuĝo
tiamaniere apogos sin ekskluzive sur la atestado de Menono; oni
ordonis jam malliberigi Fidion.

ASPAZIO

Ne. Vi tion ne permesos!

PERIKLO

Ĉar mi povus la kaptistojn konduki sur liajn postsignojn, mi sendis
Sokraton al la haveno por averti Fidion.

PROTAGORO

Ĉi tien kuris ankaŭ Eŭripido.

PERIKLO

Malgraŭ tio mi ne estas sufiĉe certa. Kuru kaj vi, Protagoro, plej
malmulte vi elvokos da suspekto kaj plej sprite vi konsilos.

PROTAGORO

Ĉu ne estas tro malfrue? (_Li eliras._)


SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO.


ASPAZIO

Se ne ĉiuj tri, unu devas lin renkonti.

PERIKLO

Ia malbeno vagigus iliajn paŝojn, se ili lin ne trovus.

ASPAZIO

Mi ne supozas.

PERIKLO

Eble Fidio por forigi danĝeron de Anaksagoro elektis flankan vojon.

ASPAZIO

Eble li restis kun li.

PERIKLO

Tio estus la plej bone, ĉar li tuj fornaĝus.

ASPAZIO

Ha! Kial iliaj piedoj ne trakuras tiel rapide la spacon kiel mia
penso!

PERIKLO

Ili revenigos lin sendube.

ASPAZIO

Se la nokto volus plirapidiĝi kaj forkaŝi Fidion, blindigante liajn
persekutantojn! Malfeliĉe! ĝi ne etendis ankoraŭ siajn unuajn
ombrojn. Periklo, li ne forkuros!

PERIKLO

Kial?

ASPAZIO

Miaj nervoj tremas pro timo, kvazaŭ kordoj ŝirataj: ili
antaŭsentas malfeliĉon.

PERIKLO

Vi estas ekscitita. Regu vin mem, mia kara; vi vidos: hodiaŭa tago
finiĝos bone kaj morgaŭ ni komencos la venĝon.

ASPAZIO

Mi kredas, ke vi venĝos pro niaj amikoj. Tiu ĉi espero kvietigas
mian ĉagrenon.

PERIKLO

Mi ordonus ĉarpenti el mi trabon por ponto, se mi ne sukcesus puni
la aristokratojn pro tiu ĉi duobla malnoblaĵo. Ke ili min frakasu,
-- ĉar alie mi ilin forbalaos!

ASPAZIO

Kia terura estas turmento atendi en malkvieto! Mi estas preskaŭ
certa, ke Fidio saviĝos, kaj tamen min penetras la sento de
ektimigita ĉamo, kiu aŭdas la fajfadon de traflugantaj apud ĝi
sagoj. (_Eniras Fidio._)


SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj FIDIO, poste TRAKSO.


ASPAZIO

Fidio?! Forkuru!

PERIKLO

De kie tiel rapide? Vi ne renkontis Sokraton, Eŭripidon, Protagoron?

FIDIO

Ne, sed mi renkontis la amindan knabon Alcibiadon, kiu nin veturigis
al la haveno, kaj, kiam mi estis lokinta Anaksagoron sur la ŝipon li
reveturigis min ĉi tien.

PERIKLO

Vi ne povas jam aperi en la urbo, vi estas kulpigita, persekutata, vi
devas kaŝi vin en nia domo.

TRAKSO (_eniras_)

Alvenis la juĝeja gardantaro kaj petas, ke eliru al ĝi la regnano
Fidio.

PERIKLO

Kiu diris al ĝi, ke li estas ĉi tie? Ci, lupido!

TRAKSO

Ne mi. (_Li foriras._)

ASPAZIO (_al si_)

Ili jam havas lin en siaj ungegoj kaj ne ellasos.

FIDIO

Kiu min kulpigis?

PERIKLO

Menono, pro la proprigo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro
la elĉizo de niaj vizaĝoj sur ŝia ŝildo.

FIDIO

Menono -- mia lernanto! Mi -- ŝtelisto? Mi prirabis mian propran
verkon? Periklo, mi petegas vin en la nomo de nia longa amikeco,
prenu martelon, supreniru Partenonon, disbatu la diinon, kolektu
la oron kaj ĵetu al la kalumniuloj, ke ili pesu ĝin kaj vidu, ĉu
mankas en ĝi eĉ unu ero. Ateno, ĉu mi kreis vin por mia malhonoro!

PERIKLO

Mi iros kun vi, eble oni permesos al vi senkulpiĝi en libereco sub
garantio aŭ kaŭcio.

ASPAZIO (_etendante la manon al Fidio_)

Kaj tuj revenu al ni.

FIDIO

Aspazio, vi aŭdas, mi -- ŝtelisto! (_Li eliras kun Periklo._)


SCENO DEKDUA

ASPAZIO sola, poste SOKRATO.


SOKRATO (_proksimiĝante al la enpensiĝinta Aspazio_)

Mi salutas vin, Aspazio.

ASPAZIO

Fidio estas arestita.

SOKRATO (_ektimigita_)

Li veturis ja kun Alcibiado.

ASPAZIO

Oni kaptis lin en nia domo.

SOKRATO

Kies do forta mano tiel ekstermas genion kaj virton? De multaj jaroj
ni alkutimiĝis kredi, ke nenio en Atenoj fariĝas sen volo de
Periklo kaj jen subite oni faras ĉason kontraŭ liaj amikoj.

ASPAZIO

Sokrato, neu, ke vi havis rilatojn kun ni, ĉar vi povas enfali en
tiun saman reton.

SOKRATO

Ĉu mi meritis tian konsilon? Ho, Aspazio, eble vi pli timas
variolon, ol mi la morton. Mi ne volus nur morti pro tio, kion mi
ne faris. Anaksagoron mi tial ne domaĝas, ĉar li suferas pro sia
scienco. Pli malfeliĉa estas Fidio.

ASPAZIO

Jes. La historio sendube pro honto eksilentos pri lia puno.

SOKRATO

Ĝi havos por rakontado tiom da krimoj, ke dezirante ilin forkaŝi,
ĝi devus tute eksilenti pri la homara vivo. Tamen ni ne elparolu la
lastan vorton antaŭ ol la proceso de Fidio estos finita. Kulpigo
de li estas laboro de malsaĝuloj, kaj senkulpigo estas devo de
saĝuloj.

ASPAZIO

Pri malbonuloj vi forgesas.

SOKRATO

Ili nur estas malsaĝaj. Se homo scius precize valoron kaj sekvojn de
siaj agoj, li nenian plenumus malnoblaĵojn.

ASPAZIO

Mi aŭdis de vi tian teorion jam multfoje, sed nun plej malmulte
mi povas konsenti kun ĝi. Ekzistas homoj malbonaj sed prudentaj,
kreitaj de la naturo por pereigi la aliajn -- tiuj malutilas nin,
tiuj kulpigas nin antaŭ la opinio kaj juĝejoj. Cetere, mi ne
esploras, kiu de ni trompiĝas, ĉar nun mi scias nur tion bone,
ke mia koro doloras kaj mi havas unu deziron -- havi potencan kaj
nelimigitan forton. Mi permesus forpreni de mia vivo tiom da tagoj,
por kiom da tagoj oni donus al mi tiun ĉi forton. Kaj mi ekuzus tiun
glavon juste. Ĝis nun mi havis diversajn dezirojn: mi volis esti
bela, prudenta, instruita, mi deziris bone ludi, kanti, pentri, nun
mi redonus ĉion, kion mi akiris, por regi eĉ mallonge la homojn.
Ĉiu homo havas tian momenton, en kiu li ne nur deziras, sed devas
esti potenculo.

SOKRATO

Li estus tiam tre danĝera.

ASPAZIO

Ne provu min konvinki, Sokrato, ĉar viaj vortoj restos senefikaj. Mi
sentas en mi hodiaŭ tian justecon, ke mi povus regi la teron kaj la
ĉielon. (_Eniras Sofoklo._)


SCENO DEKTRIA

LA SAMAJ kaj SOFOKLO.


SOFOKLO

Ĉu vere estas, ke Anaksagoro forkuris kaj Fidio estas kaptita?

ASPAZIO

Neniu estus kredinta tion hieraŭ, kion ni hodiaŭ devas rigardi.

SOFOKLO

Kio estas? Ĉu en la brusto de Atenoj malfermiĝis ia ulcero, kiun ni
ne rimarkis?

ASPAZIO

Nesufiĉe fortranĉita, ĝi renoviĝis tiam, kiam ni pensis, ke la
popolo saniĝis de ĝi.

SOKRATO

Aŭ eble, la okazintaĵoj sendepende unu de la alia kunfluis tiel
fatale.

SOKRATO

Kaj tian supozon oni ne devas escepti.

ASPAZIO

Tio vin tute ne rimarkigas, ke ili okazis en la tempo de la plej
granda potenco de Periklo kaj atingis liajn plej proksimajn amikojn.
Ho, ke plej eble rapide ia lumo dispelu tiun teruran mallumon!

SOFOKLO

Periklo alportos ĝin sendube al ni.

ASPAZIO

Unu foriris ekzilejon kaj malesperas pro sia filo, la alia en
malliberejon kun senhonoro. Potencon! potencon! Naivaj, ni pensis,
ke ĝin anstataŭos la saĝeco, honesteco, meritoj! Pli da homoj
genufleksas antaŭ vipo, ol antaŭ genia verko. Se la filon de
Anaksagoro devus atingi la sama sorto, tiam estas pli bone, ke li
mortis. Ĉu oni lin bruligis jam?

SOFOKLO

Jes.

ASPAZIO

La urnon kun lia cindro ni sendos al la patro -- li petis pri tio.
Kie estas Teoro kaj Lejo?

SOFOKLO

Ili restis apud la malsana edzino de Anaksagoro.

ASPAZIO

Teoro ne scias pri la aresto de Fidio?

SOFOKLO

Ne.

ASPAZIO

Ŝi kaŝis antaŭ li sian senton. La malfeliĉo eligos el ŝi tiun
amon. (_Eniras Protagoro._)


SCENO DEKKVARA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.


ASPAZIO

Fidio savis Anaksagoron kaj mem falis en maŝon.

PROTAGORO

Mi aŭdis -- mi vidis amason de la simplanima popolo, kiu staras ĉe
Partenono kaj okulumas Atenon, disputante, ĉu ŝi havas sur si tiom
da oro, kiom ŝi devas havi. La majstro, kiu kreis al ĝi la diinon
iom post iom ŝanĝiĝas en ĝiaj okuloj je tajloro, kiu, kudrante
ŝian veston, forŝtelis pecon da multekosta materialo. Eŭripido
estas certa, ke la popolo ne permesos ektuŝi sian favoraton, kaj
pririgardinte tiun ĉi scenon, li ordonis ankoraŭ unu fojon vin
adiaŭi, Aspazio, kaj forveturis.

SOKRATO

Eble Fidio estas ĝis nun libera. (_Eniras Periklo._)


SCENO DEKKVINA

LA SAMAJ kaj PERIKLO, poste SKLAVINO.


ASPAZIO

Vi revenas sola?

PERIKLO

Ne estas eble paroli, oni devas malbeni. Fidio estas arestita.

ASPAZIO

Ĉu oni akceptis nek monan proponon, nek garantion?

PERIKLO

Ne.

ASPAZIO

Sekve ili akrigas hakilon? Vi nenion jam signifas en Atenoj, Periklo,
se oni rifuzis al vi eĉ tion, kion oni faras por simpla rabisto, kiu
donis kaŭcion aŭ trovis garantion de tri regnanoj.

PERIKLO

Niaj kontraŭuloj apogas sin sur la leĝo, kiun mi renversi ne povas
kaj al kiu la juĝantaro devas esti obeema.

ASPAZIO

La leĝo ja permesas antaŭ la aljuĝo lasi la kulpigitajn en
libereco -- kaj tamen Fidion oni ne liberigis.

SOKRATO

Sendube oni volis malebligi al li forkuron, kiu sukcesis al
Anaksagoro.

PROTAGORO

Tio estas unue, due kun la ŝanĝo de leĝoj ne ŝanĝiĝis ankoraŭ
iliaj plenumantoj: inter la arĥontoj, en la areopago kaj en aliaj
oficejoj restis multaj adorantoj de la estinteco kaj de malamikoj de
Periklo, kiuj incitas lin, ĉar jam de longe ili ne eksentis lian
forton.

SOFOKLO

Kaj malbonecon dormigas nur timo.

ASPAZIO

Sekve, al niaj amikoj ni helpos nenion.

PERIKLO

Ne postulu, kara Aspazio, ke mi agu pli rapide, ol permesas la
regularo de la lando. Estu certa, ke por ilia savo mi oferos la
tutan influon, kiun mi ĝuas. Sed antaŭe mi devas esplori, ĉu tiuj
konspiroj estas reciproke sendependaj kaj ĉu vere ili celas nur
Anaksagoron kaj Fidion aŭ ili restas en sekreta kontakto kaj celas
pluen. Tial mi petas vin diri al mi sincere: ĉu ne preterflugis
viajn orelojn sciigo pri ia konspiro ilia aŭ intencoj?... Ne kaŝu
antaŭ mi la danĝeron, ĉar mi timas nur tion, kion mi ne scias.

SOFOKLO

Ĉikanaĵoj ĉirkaŭflugas en la urbo konstante, ĉar kiu rapide
veturas, post tiu hundoj plej forte bojas. Pri serioza movado inter
aristokratoj mi ne aŭdis.

SOKRATO

Kiaj ĉikanaĵoj?

SOFOKLO

Sennombraj: ke Periklo transportis el Deloso en Atenojn la regnan
kason de la liganoj por libere ĉerpi el ĝi; ke, kiel Temistoklo,
li interkonsentas kun la reĝo Persa -- kaj similaj. Se mi jam devas
nenion prisilenti, mi aldonos ankoraŭ -- petinte pardonon de Aspazio
-- ke Tucidido demandis min foje: kiom gajnis Periklo je junaj
virinetoj, kiujn li prenis kun si Samoson kaj vendis al la estroj
de taĉmentoj? Kompreneble, mi respondis al li, ke, kiel ĉeestinto
en tiu ĉi militiro, mi scias taksi, kiom indas tiu ĉi malnobla
kalumnio.

PERIKLO

Kiuj do estis tiuj ĉi virinoj?

SOFOKLO

Vi volas scii la tutan friponaĵon? Edukatinoj de Aspazio.

ASPAZIO

Malpuregulo!

SOFOKLO

Tiajn malpuraĵojn oni devas elĵeti eĉ el la memoro.

SOKRATO

Kaj mi renkontis multajn odorantajn kontraŭ vi per sia sufokanta
malsaĝeco, sed tiu ĉi oleo ĉiam elvaporiĝadis kaj ĝi ne estas
malutila.

PROTAGORO

Mi scias precize, ke ĉe Kalio kaj Tucidido okazas interkonsiliĝoj
de l' aristokratoj. Hieraŭ via filo Periklo, preterirante min sur la
strato, haltis kaj videble volis ion diri al mi, sed li elbalbutis
nur: «gardu sin mia patro de Hermipo». Mi provis iom pli eltiri, sed
li estis tro...

PERIKLO

Ebria. Li deliris...

ASPAZIO

Certe, Hermipo skribis komedion.

SOFOKLO

Ĝi estas sola impertinenteco, kiun li povas fari.

PERIKLO

Sekve, io koviĝas kontraŭ mi! Por hodiaŭ tiom sufiĉas al mi --
baldaŭ mi enrigardos pli profunde en la potencularan kuŝejon. Mi
havas antaŭsenton, ke en mia domo estas perfidulo, kiu minacata per
pendigilo tuj kondukos min sur la postsignojn (_li vokas_) Trakso!
Protagoro, vi ne eraris, ke vi vidis lin ĉe Elpiniko: la duan fojon
rimarkis lin, kiam li eliris de tie -- Fidio (_li vokas_) Trakso!

SKLAVINO (_eniras_)

Al viaj servoj.

PERIKLO

Trakso forestas?

SKLAVINO

Li prenis ĉion sian kaj forkuris ien.

PERIKLO

Ha... Mia supozo sekve estis ĝusta. (_La sklavino foriras._) La
decida batalo devas esti proksima, se la spiono malaperis. Bone, mi
ĝin akceptos, ĉar en mia brusto kolektiĝis sufiĉe da indigno. Vi
ripozu iomete, kara Aspazio, post hodiaŭaj moralaj ekbatoj; mi iros
en la urbon kaj kunvokos interkonsiliĝon de nia adeptaro.

ASPAZIO

Se vi alie ne sukcesos defendi Fidion, faru tion, kion li postulis --
dishaku la statuon de Ateno.

PERIKLO

Mi esperas, ke ne estos necese ekuzi tian fortan rimedon. (_Li kisas
ŝin._) Havu ĉi tie pli gajajn pensojn. (_Eniras Metronomo._)


SCENO DEKSESA

LA SAMAJ kaj METRONOMO.


PERIKLO

Kun kio vi tiel sen demando enfalas, estimata sinjoro?

METRONOMO

Kun tiu letero de la areopago. (_Li legas._) Pro la plendo de la
ĝuanta la tutecon da rajtoj -- la regnano Hermipo, la areopago
sciigas la regnanon Periklon, ke akceptita de li, kiel edzino, la
fremdlandulino Aspazio el Mileto estas kulpigita: 1-e, je sendieco,
aperigita de ŝi per la neirado en la sanktejojn, per la deŝirado
de olivetoj en la arbareto de Ateno, per la blasfema citado de mitoj
kaj interparolado senreligia pri la materio de ĉielaj korpoj; 2-e,
je malĉasto kaj disvastigado de senmoraleco inter junaj knabinoj,
liberaj kaj sklavaj, al kiuj ŝi instruis arton de senĝena amo.
Tiuj krimoj estas punataj per morto kaj postulas tujan malliberigon
de la kulpuloj. La areopago tamen, havante specialan konfidon al la
meritplena por la lando viro, permesas al Aspazio resti libera ĝis
la aljuĝo, se Periklo kune kun du regnanoj garantios ŝian aperon
antaŭ tiu ĉi plej alta tribunalo de Atenoj kaj donos dek talantojn
dum dudek kvar horoj kiel garantion. (_Momento de komuna silento._)

PERIKLO

Oni volas mortigi ĉirkaŭ mi ĉiujn, kiujn mi amas?... Kaj ŝin?
(_Flamiĝante._) Kaj ŝin? Aspazion! (_Al Metronomo._) Areopago, tiu
ĉi enfalinta en la teron budo por ŝimantaj briletaĵoj, tiu ĉi
rifuĝejo por kadukuloj, la areopago, kiu nur al mia grandanimeco
ŝuldas sian ekzistadon, kuraĝas mian edzinon altiri en sian
juĝejon, apogante sin sur la kalumnio. Diru al ĝi, ke ĝi tute ne
estas la plej alta tribunalo de Atenoj, sed la gardanto de moroj,
ke ĝi ne havas rajton juĝi iun ajn, ĉar mi forprenis de ĝi tiun
rajton kaj redonis ĝin al la popolo, -- ke tiun malnoblan aferon
solvos la ĵurintoj.

METRONOMO

Al mia estraro mi tion ripeti ne povas, kaj mi havas ordonon de ĝi
teni la gardistaron antaŭ via domo ĝis la garantio kaj la mono
estos donitaj.

PERIKLO

Sekve mi mem sciigos tion al la areopago kaj donos la postulatan
garantiaĵon. Vi, regnano, revenu dume al via gardistaro. (_Metronomo
eliras._) Mi forĵetos de mi la maljunecon, rejuniĝos en la kolero
kaj montros al tiuj kadavroj, ke mia tombo ne estas ankoraŭ
malfermita. (_Al Protagoro kaj Sofoklo._) Vi subskribos kun mi la
garantion?

SOFOKLO

Plej volonte.

PROTAGORO

Kun preteco.

PERIKLO

Ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon.
Specialan konfidon ili havas al mi kaj postulas dek talantojn --
friponoj! Sokrato -- vi restu ĉi tie... kara Aspazio, piede dispremu
tiun abomenaĵon, ne falu sub ĝi. (_Li kisas ŝin._)

ASPAZIO

Iru. (_Periklo, Sofoklo, Protagoro eliras._)


SCENO DEKSEPA

ASPAZIO kaj SOKRATO.


ASPAZIO (_enpensiĝinta_)

Mi meritis la morton, ĉar mi ne kredis ekzistadon de dioj, ne
vizitadis sanktejojn, blasfeme komentariadis la mitojn, diskutadis
kun filozofoj pri ĉielaj korpoj, pri la deveno de l' mondo, pri
la fortoj de l' naturo -- mi pensis -- sekve mi pekis. Mia spirito
virina anstataŭ esti fumo de l' vira fajro mem flamiĝis... Kial
do dioj, se ili ekzistas, ne inokulas kredon al ĉiu homo? Ĉu mi
neis ilian ekzistadon pro malboneco aŭ obstino? Ne rekonis ilin mia
spirito. Jes, mi meritis la morton (_ekscitita_), sed mi, Sokrato, ne
kondukis sur malbonan vojon atenajn knabinojn.

SOKRATO

Mi scias ĉi tion, Aspazio.

ASPAZIO

Al kiuj oni min alkalkulas? Ĉu efektive ili vidas nek mian purecon,
nek ambicion? Ĉu mi el malproksimo similas malĉastulinon? Diru
sincere Sokrato!

SOKRATO

Mi vin nur estimis, respektis, adoris, kaj, se estus al mi permesite
-- mi vin amus.

ASPAZIO

Sekve Hermipo mensogas? Unu mizera kalumniulo havas forton faligi
homon de la plej granda morala alteco kaj lin blasfemitan starigi
antaŭ la juĝo de amaso? Tio signifas, ke estro de l' mondo estas
-- fripono, kaj honestuloj -- liaj subuloj. Mi nenion povas fari
al vi malbonan, ĉar la konscienco tion ne permesas al mi, sed la
plej simpla sentaŭgulo povas vin kulpigi je mortigo, ŝtelo, je
diversaj krimoj kaj vi devas suferi, engluti la honton aŭ perei. Se
Periklo ne sukcesos min defendi, mi devos morti, forlasi la edzon kaj
infanojn, kiuj kredos iam, ke ilia patrino estis malĉastulino,
ĉar tiel volas Hermipo! Ne, karaj infanoj, mi en viaj junaj koroj
elforĝos tiel profunde la maljustaĵon kontraŭ mi, ke ĝin ĉiuj
akraj venenoj ne formanĝos!

SOKRATO

Kelkaj skandalemaj homoj kovris al vi, Aspazio, la tutajn Atenojn, el
kiuj la justeco ne estas ankoraŭ forpelita. La nacio, en ĉio tiel
granda, certe ne estos por vi malgrandanima. Dio ne pardonus tion ĉi
al ĝi.

ASPAZIO

Ha, ha, ha! Sur la ŝtupoj de l' trono de Zeŭso efektive sidas diino
Dike, kiu raportas al sia patro pri ĉiu nelegaĵo, kaj li tuj kaptas
tondron kaj trafas la kulpulojn -- sed tio estas nur en fabelo,
ĉar en la vivo li tute ne estas venĝema kaj kaŝas sin antaŭ la
malfeliĉuloj. De tiu ĉi fantomo ni nenian atendas helpon, kiel
egale de ĝiaj adorantoj. El la ungegoj de perforto kaj malhonoro
savos min mia propra mano armita de ponardo.

SOKRATO

Aspazio, kion vi diras?

ASPAZIO

Ke mian vivon distranĉos neniu rajtoplena mortigisto. Mi estis
nenies sklavino kaj kiel sklavino de l' juĝo mi ne mortos. Se oni
ekvolos min forigi el la mondo, mi foriros memfiera kaj senmakula kaj
tiel plena je malestimo al tiu ĉi tero, kiel stelo, kiu sur ĝin
neniam falis.

SOKRATO

Antaŭtempa decido.

ASPAZIO

Mi estis difektulino, ruiniganta la sanktajn arbaretojn, mi estis
instruistino de malĉasteco, malamikino de virto -- kaj pro tio mi
devas esti mortpunita -- ha! infekto ne malbeligas siajn oferojn
pli monstre kaj ne turmentas pli terure. Nun ne sufiĉus jam al mi
ĉiopotenco tera, mi volus ekposedi la diinan potencon: mi forŝirus
de la tero la skvamon, naskantan krimojn, mi envolvus en ĝin la
malnobligitan homan genton kaj ĵetus ĝin en senprofundaĵon de l'
spaco. (_Eniras Teoro, Lejo kaj Filezio._)


SCENO DEKOKA

LA SAMAJ, TEORO, LEJO, FILEZIO poste PERIKLO.


ASPAZIO (_febre_)

Ĉu mi instruis al vi malĉaston? Ĉu pro mi vi estas malpli bonaj?
Ĉu el mia buŝo falis en viajn animojn eĉ unu elspiro venena?

LEJO

De kie venas tiuj ĉi demandoj?

TEORO

Kio okazis kun vi?

FILEZIO

Aspazio, vi estas malsana.

ASPAZIO

Malsana? Ne -- kondamnita al morto.

TEORO, LEJO, FILEZIO

De kiu?!

ASPAZIO

Ne timu -- mi havas nevenkeblan defendanton. (_Ŝi prenas el la
ŝranko ponardon kaj alpremas ĝin al la brusto._) Nobla bonfaranto
de senesperigitaj, venĝanto de senpunaj maljustaĵoj, la plej favora
juĝisto por la forlasitaj de homoj kaj de leĝo -- vi min savos!

LEJO

Ne tenu nin en terura sencerteco!

ASPAZIO

Ĝi estas la plej kara donaco, kiun mi ricevis de Periklo. Karaj
amikinoj, se mi mortos, vi edukos miajn infanojn. (_Eniras Periklo,
Aspazio kaŝas la ponardon en la tunikon._)

PERIKLO

La afero estos juĝata de ĵurintoj post sep tagoj. Ĝis tiu tempo vi
estas libera kaj povas sekrete forlasi Atenojn.

ASPAZIO

Ĉu ni ĉiuj disflugos, kiel kolombaro antaŭ nizo? Ne, Periklo, des
pli, ke krom vi garantiis pri mi Sofoklo kaj Protagoro. Sur ilin
mi ne povas faligi mian respondecon, kaj mi eĉ ne trompos miajn
persekutantojn.

PERIKLO (_sidiĝas, kovrante la vizaĝon per la manoj_)

ASPAZIO (_kisante lin_)

Mi forkisos tiujn unuajn larmojn, kiuj eliris el viaj okuloj, sed --
mi restos. Periklo, mia edzo, granda filo de Grekujo, ne fleksiĝu,
ne rompiĝu... rigardu min, kiel mi estas kvieta.

(_La kurteno falas._)



AKTO KVINA

Placo publika, sur ĝi parolejoj, ŝtonaj sidejoj kaj statuoj de
dioj. Brua amaso da viroj kaj virinoj.


SCENO UNUA

REGNANOJ ATENAJ, MENONO, ELPINIKO, TUCIDIDO kaj DIOFITO.


UNUA REGNANO

Ĝis nun li ne volas akcepti ian ajn nutraĵon. Li tiel senfortiĝis,
ke li ne povas sin teni sur la piedoj.

DUA REGNANO

Lin turmentas la konscienco.

UNUA REGNANO

Mi estas tre scivola, kion diros la ekspertoj elektitaj de la
areopago?

DUA REGNANO

Ili devas tuj alveni.

UNUA REGNANO

Mi preferus ne esti juĝanto de tiu ĉi afero -- ĝi havas ian
nehonestan subŝtofon. Mi aŭdis, ke la Spartanoj intencas ree nin
ataki.

DUA REGNANO

La ofendo de dioj tamen estas videbla kaj oni devas ĝin puni. (_Ili
foriras._)

TRIA REGNANO (_alproksimiĝante_)

Mi kredas al Periklo. Li ne amikiĝus kun ŝtelistoj.

KVARA REGNANO

Kaj mi ankoraŭ pli ne kredas al aristokratoj: kiun ili persekutas,
tiu devas esti honesta homo. (_Ili foriras._)

KVINA REGNANO

Sur la grenon falis verdigro, la legomoj sekiĝis, la fruktoj
ne promesas bonan rikolton -- ĝi estas videbla kolero de dioj
postulantaj la oferon.

SESA REGNANO

Homoj rakontas, ke al la paŝtistoj sur la montoj konstante aperas
Vakĥo en la formo de almozulo, petante vinberon. Tio estas senduba
antaŭsigno de malfeliĉoj.

KVINA REGNANO

Kaj la magazeno de Periklo en tiu ĉi jaro ne estas tro plena. (_Ili
preteriras._)

MENONO

Antaŭ ĉiu unuope mi ne povas pravigi miajn riproĉojn -- atendu la
juĝon.

SEPA REGNANO

Sed memoru motivi ilin dece, ĉar alie ia dika bastono kreskas ne
sencele.

MENONO

Kaj mi trovos la mian, dume mi dezirus nur scii, kial tio ĉi
interesas vin?

OKA REGNANO

Fidio estis ankaŭ nia majstro, ni konis lin, kiel homon tre noblan,
kaj vi faris lin ŝtelisto.

MENONO

Li mem fariĝis tio.

SEPA REGNANO

Do, ni vidos. Penu fraĉjo, ke ni ne skribu al vi alvokon al juĝo
sur via haŭto!

ELPINIKO

Kiu li estas?

MENONO

Disciploj de Fidio minacas min per atako, se mi ne argumentos dece
mian kulpigon.

ELPINIKO

Moku ilin -- ĉio kunplektiĝas bone. La maljuna Diofito tre lerte
helpas nin. (_Ili foriras._)

TUCIDIDO

Por tia peco da herbejo kvar minojn -- tio egalas kvazaŭ mi ĝin
donacus al vi. Sed mi iom cedos, -- post la fino de l' afero ni
priparolos. Vi apartenas hodiaŭ al la ĵurintoj?

NAŬA REGNANO

Mi apartenas.

TUCIDIDO

Sekve post la finita afero ni interkonsentos. Tiujn ĉi brilantajn
fiŝojn vi kompreneble ne ellasos el naso?

DIOFITO (_alproksimiĝante al Tucidido_)

Kion signifas, ke mi vidas nek Periklon, nek iun ajn el liaj amikoj?

TUCIDIDO

Ili estas en malliberejo ĉe Fidio. Ĉu Ksantipo ne malebriiĝis
ankoraŭ?

DIOFITO

Ne.

TUCIDIDO

Sed ĉu li ree ne estas tro ebria?


SCENO DUA

LA SAMAJ, METRONOMO, ARĤONTO, PROTAGORO, POLIGNOTO, ALCIBIADO kaj

HERMIPO.

METRONOMO

Estimataj regnanoj, trankviliĝu, la juĝistoj prenu siajn lokojn. La
afero de Fidio! (_La bruo ĉesas._)

ARĤONTO (_sidiĝas sur la prezida benko_)

Ĉu ĉiuj ĵurintoj ĉeestas?

METRONOMO

Kvin cent.

ARĤONTO

Ĉu globetoj estas disdonitaj?

METRONOMO

Jes.

ARĤONTO

La ekspertoj, alvokitaj por esplori la statuon de Ateno sur
Partenono, revenis kaj estas raportontaj al ni siajn konkludojn.

UNU EL LA EKSPERTOJ

Esplorinte precize la ornamaĵojn de la statuo, kiel tio ĉi estis
nur ebla ne difektante ĝin, ni konvinkiĝis, ke Fidio ekuzis la
tutan donitan al li oron kaj de la kulpigo je ŝtelo li devas esti
libera. (_Bruo._)

MENONO

Mensogo!

VOĈOJ

Kalumniulo! Fortranĉu al li la langon! Ŝtopu lian buŝon per
fandita plumbo! Dungita mensogulo!

ARĤONTO (_frapante per la bastoneto_)

Mi petas pri trankvilo!

UNU EL LA EKSPERTOJ

Kio rilatas la ŝildon, sur ĝia bareliefo, kiu prezentas militon de
amazoninoj, ni trovis du vizaĝojn kun ia simileco al la trajtoj de
Fidio kaj Periklo. (_Ree bruo._)

VOĈOJ

Kun ia simileco! Ha, ha, ha! Ofendo de l' dieco! Malpieco!

DIOFITO (_suprenirante la parolejon inter krioj_)

Regnanoj! (_Arĥonto frapas per la bastoneto._) Regnanoj, permesu
al mi diri unu vorton! Dank' al mia konsilo estis akceptita antaŭ
kvardek jaroj aparta leĝo kontraŭ senpiuloj. Se vi obeis mian
konsilon tiam, obeu ĝin ankaŭ nun kaj trarigardu la krimon de l'
kulpigito, kiu mem eble konfesos ĝin antaŭ vi. Sen lia atestado vi
ja ne kondamnos lin! (_Bruego._)

VOĈOJ

Ne estas necese! Ne ekzistas kulpo! Ateno postulas nur juĝon!

ARĤONTO

Metronomo alkonduku la malliberigiton. (_Dum tiuj vortoj eniras
Protagoro._)

PROTAGORO

Oni povas lin nur alporti, ĉar Fidio antaŭ momento mortis. (_Bruega
kriado._)

VOĈOJ

Li mortis! Li estas mortigita! Mortigistoj! Banditoj!

PROTAGORO (_sur la parolejo_)

Kaj mi havas sufiĉe da kaŭzoj malbeni tiujn, kiuj rapidigis lian
morton, sed kiel atestanto de lia foriro, mi povas vin certigi, ke
oni lin ne mortigis. Pro malespero li mortigis sin propravole per
malsato. (_Longedaŭra bruo._)

VOĈOJ

Krimo! Hontego! (_Arĥonto sensukcese penas reigi la ordon._)

PROTAGORO

Regnanoj, vi havos ankoraŭ multe da tempo por kondamni la kulpulojn,
-- nun ni devas adiaŭi la grandan homon per solena kaj trankvila
ĉagreno. (_Ree bruo._)

VOĈOJ

Ni alkonduku Menonon al la korpo de Fidio! Li forkuris! Malnoblulo!

ARĤONTO

En tiaj kondiĉoj la juĝantaro ne povas plenumi siajn devojn.
(_Silento._) La afero de Aspazio! Kie estas la kulpigita?

METRONOMO

En la ĉelo mallibereja de Fidio.

ARĤONTO

Ke ŝi ekstaru ĉi tie! (_Metronoma foriras._)

TUCIDIDO (_al Elpiniko murmuretante_)

Mi ne vidas Trakson.

ELPINIKO

Ĉu estas eble, ke li nin trompis?

TUCIDIDO

Oni devas lin trovi! (_Elpiniko foriras._)

ALCIBIADO (_al Polignoto_)

Rigardu, kiel Elpiniko vigle moviĝas. Mia kara, oni ne devas
malatenti virinojn, kiuj ankoraŭ povas kuri.

POLIGNOTO

Malboneco ŝin rapidigas. Ŝi fosis ja kavon por Aspazio! Monstro!

ALCIBIADO

Se tiuj ĉi juĝanoj havus eĉ iomete da saĝo kaj komprenado de
aferoj, ili devus min alvoki kiel eksperton, mi estus la plej certa
mezurilo de l' virto. Ĉar regnanino Atena, kiun mi ne kisis, estas
sendisputeble honesta -- Aspazion mi nur hodiaŭ bone pririgardos.

POLIGNOTO

Ĉu por tio ĉi vi alvenis?

ALCIBIADO

Speciale por tio ĉi. Dank' al tiu ĉi okazo mi reekvidis la sunon,
kiun mi jam de longe ne observis. Dormema kiel mi, Helio sendube
ankaŭ diboĉis tiun ĉi nokton. Ĉu vi estos ĉe mi vespere?

POLIGNOTO

Ne, mi estas tiel ekscitita de tiu ĉi proceso, ke mi ne povus
amuziĝi.

ALCIBIADO

Ha, eble, ke mi ankaŭ kortuŝiĝos. (_Ili foriras._)

DIOFITO

Ni devas profiti la morton de Fidio, donante niajn atestaĵojn.

HERMIPO

Mi jam pripensis tion ĉi (_Eniras Aspazio kun Periklo, post ili
Sofoklo kaj Sokrato._)


SCENO TRIA

LA SAMAJ, ASPAZIO, PERIKLO, SOFOKLO, SOKRATO kaj KSANTIPO.


ARĤONTO

Juĝatino, alproksimiĝu. La nomo de via patro?

ASPAZIO

Aksioĥo.

ARĤONTO

Libera aŭ sklavo?

ASPAZIO

Regnano de Mileto.

ARĤONTO

Per kio vi okupis vin antaŭ la alveno Atenojn?

ASPAZIO

Mi legis verkojn de saĝuloj kaj poetoj.

ARĤONTO

Kaj ekster tio ĉi?

ASPAZIO

Mi kantis kaj ludis.

ARĤONTO

Kia estas via nuntempa okupo?

ASPAZIO

Mi edukas la infanojn de mia edzo, helpas malriĉulojn kaj diskutas
kun filozofoj.

DIOFITO (_al Hermipo_)

Bonege!

ARĤONTO

Pri kio?

ASPAZIO

Pri ĉio, kio estas objekto de l' homa scienco.

ARĤONTO

Ĉu vi jesigas la kulpojn, kiujn oni al vi riproĉas en la kulpigo?

ASPAZIO

La olivetojn el la arbareto de Ateno mi ne deŝiradis, ĉar mi ilin
havis en mia ĝardeno.

ARĤONTO

Kiu vin defendos antaŭ la juĝo?

PERIKLO

Mi, ŝia edzo.

ARĤONTO

La kulpiganto Hermipo havas la parolon. (_Hermipo supreniras la
parolejon, Periklo -- la kontraŭstarantan duan._)

HERMIPO

Estimataj regnanoj! Tiun ĉi virinon mi ne konas, ŝi faris al
mi nenion malbonan, tiu ĉi cirkonstanco forigas el mia kulpigo
motivojn privatajn, se iu dezirus ilin al mi subŝovi. Al tiu ĉi
paŝo instigis min nur la zorgemeco pri la bono de l' religio kaj
morala sano de la societo. En la sonĝoj aperis antaŭ mi kelkfoje
la diino Ateno, zorgantino de nia urbo, kaj ordonis al mi defendi la
piedbatitan religion; en la paroloj, en la rigardoj, en la malĝojoj
de la ĉirkaŭantaro mi legis tiun saman peton -- obeante do tiujn
ĉi alvokojn, mi havas konvinkon, ke mi agas je la nomo de homoj kaj
dioj. Mi antaŭvidas ĉi tie la demandon: ĉu mi ne pekis per la
troa severeco? ĉu mi ne trograndigis la danĝeron? ĉu ne estis pli
ĝuste admoni tiun ci virinon, ol ŝin starigi antaŭ la juĝantaro?
Mi povus al tio ĉi respondi: kial donis al mi la kreinto animon
tiel profunde sentantan, tiel adorantan la bonecon kaj malamantan
la malbonecon? kial tiel senlime mi estas ligita kun mia nacio, ke
mi devas deziri ĝian feliĉon? Mi preterlasas tamen mian privatan
personon kaj revenas al la objekto de l' afero. Kulpigita estas
virino, sed ne virino simpla, kvietema, sindona al la hejma fajrujo,
eraranta nur pro nesciado; ne, ĝi estas virino belega, kapabla, alte
instruita, al kiu la ĉielo sendis multajn plej karajn donacojn kaj
kiu ĉirkaŭis sin per areto da plej eminentaj mensoj nur por ilin
malpiigi kaj per ilia helpo disvastigi sian mortigan influon sur
la tutan urbon aŭ eĉ sur la tutan Grekujon. Se Mileto havus ian
jarlongan koleron kontraŭ ni, se ĝi volus nin pereigi, mi pensus,
ke ĝi alsendis ŝin al Atenoj kiel venĝantinon. Ĉirkaŭrigardu nur
la terurajn sekvojn de ŝia agado! Unue, kion ŝi faris kun sia edzo,
kun la homo, rilate kiun la patrujo havis tiom da belaj esperoj? De
la momento de ilia edziĝo, Periklo, la posteulo de l' glora gento,
trempas siajn simpatiojn en la plej profundaj kaj plej malbonaj
elementoj de l' societo, malfermas al ili larĝajn enfluejojn,
subruinigas per ili la antikvajn kaj respektindajn instituciojn;
el la regna kaso li nutras mallaboremulojn kaj senfortigas ĉiujn
fundamentojn, sur kiuj apogis sin la vivo de l' popolo, sur kiuj
leviĝis ĝia grandeco. Dank' al tiuj elementoj la regnano egala al
ni ĉiuj regis en Atenoj kiel aŭtokrata sinjoro. Li faris militojn,
subskribis interpacojn, konstruis novajn konstruaĵojn, detruis la
malnovajn, mastrumis la monon publikan tiel laŭvole, ke kiam oni
postulis de li kalkulon pri la elspezoj por la militiro kontraŭ la
Spartanoj, li respondis nur, ke ian sumon li elspezis por «necesaj
bezonoj», kio devis signifi, ke per ĝi li subaĉetis la reĝon
Plejstonakson. La konstruado de la Partenono ankaŭ fariĝis sen
kontrolo. Mi ne esploros ĉi tie la tre disvastigitajn sciigojn, ke
li komercis en la tendaro per knabinoj, kvankam ĝin jesigis multaj
seriozaj personoj; mi ne haltos sur la morto de la pli juna filo
de Periklo, venenita de la patro, kiel atestas tion ĉi la skriba
konfeso de lia pli maljuna filo Ksantipo, kion mi metas antaŭ la
juĝantaro...

ARĤONTO

Mi rimarkigas al vi, ke kulpigita estas ne Periklo, sed Aspazio, pri
ŝi do vi devas paroli.

HERMIPO

Tiujn ĉi faktojn mi citis kiel pruvon, kiom da malutilaĵoj
kaŭzis al la societo Aspazio per sia edzo, kiu en ĉiuj pli
gravaj entreprenoj konsiliĝis kun ŝi, aŭ, kiel ekzemple en la
milito kun Samoso, eĉ kontentigis ŝiajn dezirojn. Tiun saman
negativan influon ni rimarkas en ŝia ĉirkaŭantaro: Anaksagoro
nur per forkuro elglitiĝis el la manoj de l' justeco, Fidio mortis
en malliberejo, Eŭripido, forpelinte du honestajn edzinojn,
konsumiĝas en malĉasto, la muzo de Sofoklo silentas jam la tutan
jaron. Protagoro kaj Sokrato eniris tiun vojon de filozofio, kiu
iam starigos ilin ankaŭ antaŭ la juĝo. Tio ĉi ne povis esti
alie. La tri lastaj rakontu al vi mem, en kiaj diskutadoj ili
pasigis la tempon kun Aspazio. Dank' al la projekto de Diofito,
vi starigis la leĝon, kiu celas subpremi ribelojn de malrespekta
penso kaj malpermesas komentariadon de ĉielaj korpoj kontraŭan al
la mitologio. Tio estis brideto necesa por haltigadi tiel nomatajn
filozofojn de l' naturo, kiuj neis la partoprenon de dioj en la
kreado de l' mondo kaj anstataŭ ili starigis fortojn naturajn kaj
interŝanĝon de materioj. Kaj jen, la malpermeson, al kiu subiĝis
viroj, kuraĝis malatenti nun virino, fremdlandulino, sendanka por
la ricevita gastameco. Ŝi volis forpeli ĉiujn diojn el Olimpo kaj
fermi ĝin, kvazaŭ malnovan vinejon kun trua tegmento, kiun jam
neniu vizitas. Neniam ŝia buŝo elparolis preĝon, neniam ŝiaj
piedoj ektuŝis sojlon de sanktejo, nur ŝiaj manoj, kiel atestos al
vi la sklavo Trakso -- deŝiris fruktojn el la arbareto de Ateno. Kun
tiu ĉi senpieco devis kuniĝi ĝia dunaskita fratino -- malĉasteco.
Aspazio fondis rifuĝejon por junaj sklavinoj, kiu efektive estis
domo de malpuraj plezuroj. Anaksagoro, kiun mi volonte alvokus kiel
atestanton, kaj kiu kaŝis tiun ĉi rifuĝejon antaŭ la estraro,
malfermis ĝian sekreton al Tucidido. Tiu sama moraleco regis en la
loĝejo de Aspazio, kiu servis kiel loko de intervidiĝoj por ŝiaj
amikoj kaj amikinoj. Unu el ili, Diotimo, jam mortis, ŝi permesis
al si tiajn senbridajn hontindaĵojn, ke eĉ Fidio plendis pri ŝi
antaŭ Diofito. Ekzistas en Atenoj multaj viroj, kiuj fieras, ke ili
sukcesis ĝui la favorojn de Aspazio mem. Mi ne esploras, kiu havas
rajton al tiu nerespektinda sinlaŭdado, mi rimarkos nur, ke la
majstrino sendube superis siajn instruitinojn.

Regnanoj! Pro tiuj agoj la leĝo kondamnas la kulpulojn al morto.
Ĝi estas severa puno kaj oni devas ĝin singarde uzi. Sed ĉu estas
eble sin reteni de ĝi, kiam dioj kaj homoj ĝin postulas! Ĉu estas
eble per senpuneco plikuraĝigi la krimulojn ekzistantajn kaj elvoki
novajn? Mi ne eraras, supozante, ke en via konscienco pli gravan
signifon havos la bonstato de l' patrujo, ol unu glata sed krimema
kapo. Elparolu: ŝi estas kulpa, ĉar tiu ĉi kondamno, jam longe
decidita en la ĉielo, atendas nur sian efektiviĝon sur la tero.

ARĤONTO

Ni elaŭskultu la atestantojn. Ĉu Sofoklo ĉeestas?

SOFOKLO

Mi estas.

ARĤONTO

Vi vizitadis Aspazion?

SOFOKLO

Tre ofte, precipe dum kunvenoj scienco-artistaj.

ARĤONTO

Pri kio oni ordinare parolis?

SOFOKLO

Ĉu mi povas ĉion citi? Pri diversaj aferoj politikaj, pri demandoj
sciencaj kaj artistaj.

ARĤONTO

Ĉu laŭ maniero libera, malĉasta?

SOFOKLO

Libera, sed tiel ne malĉasta, ke mi tien kondukus mian filinon, se
ŝi povus kompreni sciencajn diskutadojn.

ARĤONTO

Sekve, regnano, vi nenion rimarkis, kio povus rompi la moralecon.

SOFOKLO

Nenion.

ARĤONTO

Mi rememorigas al vi tamen, ke vi estas alvokita ne por defendi la
krimon, sed por konfesi la veron.

SOFOKLO

Mi miras, ke tiu ĉi vero renkontas tiel malmulte da kredo. Hermipo
perdis ne sole la honestecon sed ankaŭ la prudenton, se li supozis,
ke mi povas ĉi tie konfesi ion alian krom adoro kaj simpatio por la
senpeke kulpigita virino.

ARĤONTO

Nun donos al ni sian atestaĵon Sokrato. (_Sokrato eniras._)

SOKRATO

La domo de Aspazio estis plej alta en Atenoj lernejo de filozofio kaj
mi ĝia lernanto kaj adepto. Ĉiu estas malbona nur pro nesciado; mi
pensas do, ke kiel la kulpiganto, tiel ankaŭ vi juĝistoj postulas,
ke mi klarigu, kiu estas tiu ĉi glora virino kaj ke mi ne permesu
plenumon de maljustaĵo. Mi bedaŭras, ke vi min ne demandis pri
tio en alia loko, sur strato, en ies ajn loĝejo aŭ dum promenado
en agrabla arbareto, sed tie ĉi antaŭ la juĝistaro, kiu per la
akcepto mem de la kulpigo rekonas la krimon antaŭ la esploro. Kion
vi dirus pri homo, kiu eksidus sur ĉevalon antaŭ ol oni ĝin
alkondukus al li, manĝus griaĵon antaŭ ol oni ĝin donus al li,
aŭ senplumigus anseron antaŭ ol li ĝin kaptis?

ARĤONTO

Al la afero, Sokrato, al la afero.

SOKRATO

Mi ne povas paroli pri la afero ĝis mi ne turnos supren la
interrilaton de ambaŭ flankoj kaj ne klarigos al vi, ke efektive la
juĝanto estas ĉi tie Aspazio, kaj Hermipo estas kulpigita de ŝi je
malsaĝeco kaj vi -- je konspiro kun li.

ARĤONTO

Sufiĉe!

SOKRATO

Sufiĉe? Ĉu vi jam scias ĉion pri tiu ĉi nia majstrino kaj povas
jam dekreti? Vi estas tre komprenema, arĥonto.

ARĤONTO

Protagoro! (_Protagoro eliras._) Ĉu Aspazio en la interparoloj
pekadis kontraŭ la religio kaj la moraleco?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio?

ARĤONTO

Laŭ la ĝenerala mezurilo por homaj agoj.

PROTAGORO

Mi tian ĝeneralan mezurilon ne posedas en mi, ĉar mi estas estaĵo
unuobla kaj ne kolektiva.

ARĤONTO

Ĉi tie ne estas loko, Protagoro, por sofistaj paradoksoj.

PROTAGORO

Sed tie ĉi estas loko por precizaj difinoj. La juĝantaro ne devas
elvoki dusencaĵojn, se ili efektive deziras esplori la aferon
dece. Kapro nomas brasikon bongusta kaj melon -- abomena. Similaj
diferencoj ekzistas ankaŭ inter homoj. Tiu sama virino en unu
elvokas amon, en la alia antipation; tiu sama ago unujn ravas, aliajn
fortimigas. Tial antaŭ ĉio mi bezonas scii, ĉu mi devas prijuĝi
la agojn de Aspazio laŭ mia vidpunkto?

ARĤONTO

Ni supozu.

PROTAGORO

En tiu okazo ŝi estis la plej honesta kaj plej saĝa virino en
Atenoj.

ARĤONTO

Mi ne permesos ofendi estimindajn regnaninojn Atenajn!

PROTAGORO

Mi ilin tute ne ofendas, kontraŭe, mi eĉ supozas, ke ili ĉiuj
kune egalus per sia valoro Aspazion, kvankam la duono de tiuj ĉi
regnaninoj skribas leterojn neortografiajn kaj la ceteraj nur amajn.

HERMIPO

Mi atentigas al la juĝistoj la vortojn de tiu ĉi atestanto, kiuj
estas eĥo de la opinioj de lia majstrino.

PROTAGORO (_al Hermipo_)

Ne atentigu tion, estimata regnano, ĉar la juĝistoj povos rimarki,
ke via buŝo sonas per eĥo de tio, kion via majstrino enmetis ne en
vian kapon, sed -- en la poŝon.

ARĤONTO

Mi petas ĉesigi tiun ĉi disputon! Sekve, vi rifuzas, Protagoro,
sinceran konfeson en la afero de Aspazio?

PROTAGORO

Tian, kian vi bezonas -- mi rifuzas.

ARĤONTO

Persone mi bezonas nenian, mi serĉas nur veron. Mi demandas ankoraŭ
unu fojon: ĉu Aspazio blasfemis la diojn?

PROTAGORO

Ne, ĉar, se ŝi konfesis ilian estadon, ŝi devis ilin respekti, se,
kontraŭe, ŝi ne konfesis, ŝi ne havis kiun blasfemi.

ARĤONTO

Ĉu ŝi pasigis vivon malĉastan?

PROTAGORO

Ne.

ARĤONTO

Ĉu ŝi instigis junajn knabinojn al senmoraleco?

PROTAGORO

Ne, tio ĉi estas okupo de viroj, ne de virinoj.

ARĤONTO

Vi neas ĝin absolute?

PROTAGORO

Mi petas pardonon de la juĝistaro, se mi per tio ĉi kaŭzas al ili
malagrablaĵojn, sed -- mi neas. (_Li foriras._)

ARĤONTO

Tucidido!

TUCIDIDO

Miaj gustoj kaj principoj tenis min malproksime de la kulpigitino kaj
de la rondeto, en kiu ŝi vivis; la gloro tamen -- dirante delikate
-- de ŝiaj agoj estis tiel granda, ke ĝi atingis eĉ min. Mi ne
ripetos antaŭ vi ĉiujn fametojn, mi ne atestigos eĉ homojn por
mi tute kredindajn, sed por la kontraŭa flanko kredeble ne tute
honestajn; mi ripetos nur tion, kion mi aŭdis de l' homo speciale
respektata en la domo de Periklo -- Anaksagoro, kun kiu min iam
ligis amikeco antaŭ ol ĝin disŝiris la motivoj cititaj en mia
kulpigo; li plendis antaŭ mi, ke Aspazio malbonuzis lian nomon, ke
en la rifuĝejo, kiu estis nur ŝajne sub lia zorgo kaj kiu devis
doni rifuĝon al malgrandaj sklavinoj, oni aranĝis orgiojn kun
plenaĝuloj kaj ke ĉiujn tiujn, dirante delikate, senhontaĵojn
prezidis Aspazio kaj partoprenis en ili precipe ŝia tiel nomata
edzo.

UNU EL LA JUĜISTOJ

Klarigu al ni, regnano, strangan enigmon: Aspazio estis bela,
Periklo ankaŭ; ŝi amis lin kaj li ŝin ankaŭ; kiamaniere do oni
povas konsentigi kun ĉi tio ilian reciprokan malseverecon kaj eĉ
kunhelpon en flankaj ametaĵoj.

TUCIDIDO

Tio estus stranga en nia sfero, pli alta, kie la sentoj estas puraj
kaj la edzeco fortigita de la religio kaj la leĝo. Sed en tiu ĉi
mondeto de absoluta -- dirante afable -- egaleco kaj libereco, al kiu
apartenas la kulpigitino, daŭraj interrilatoj ne ekzistas kaj la
moralecon diktas al ĉiu voluptemaj instinktoj. (_Li foriras._)

ARĤONTO

Kion estas dironta al ni Diofito?

DIOFITO

Simile al Tucidido mi forigas sciigojn kaj opiniojn de homoj, kies
objektiveco povus esti diskutata kaj mi ripetos nur tion, kion
diris al mi Fidio. Jen li, malgraŭ sia blinda adoro por Aspazio,
multfoje plendis je ŝia mokado de l' religio. Tiel ekzemple, li
rakontis al mi, ke ofte ŝi analizis, elvokante nehaltigeblan ridon
de ĉeestantoj, ĉu Zeŭso havas kataron kaj tuson. Ĉar tio ĉi
ne estas serioza demando filozofia, sekve ĝi montras nur emon al
senpripensa blasfemado. Kaj tiuspecaj diskutadoj estis ŝia plej
amata temo.

ARĤONTO

Kaj kion vi diras rilate al ŝia moraleco?

DIOFITO

Mi aŭdis rakontojn tiel terurajn, ke antaŭ ili fermiĝis miaj
oreloj.

ARĤONTO

Nome?

DIOFITO

Kvankam justeco postulas de mi ateston kompletan kaj sinceran, mia
lango ne kutimigita al vortoj malpuraj, rifuzas al mi obeemon.
Mi petas, ke oni min plu ne demandu, ĉar mi devas silenti. (_Li
foriras._)

HERMIPO

Mi postulas elaŭskultadon de Ksantipo, la filo de Periklo.

ARĤONTO

Ksantipo!

KSANTIPO (_ebria, puŝata de Elpiniko kaj poste de Tucidido_)

Okulo kontraŭ okulo... ne... Mi preferas skribi...

ARĤONTO (_al Hermipo_)

Kion li devas atesti?

HERMIPO

Ke Aspazio instigis lian edzinon al nehonesta metio.

ARĤONTO (_al Ksantipo_)

Ĉu vere?

KSANTIPO (_fiksinte la rigardon sur Periklo_)

Patro... mi ne... patro... Elpiniko... ili promesis riĉecon...
Patro... permesu kisi vian manon... (_Li proksimiĝas al Periklo._)

PERIKLO (_retirante la manon_)

Foriru!

KSANTIPO

Tuj... patro... mi ne... (_Li forkuras._)

HERMIPO

Ksantipo!

KSANTIPO (_inter popolamaso_)

Mi estos ĉe Hekatono.

ARĤONTO (_al Hermipo_)

Ĉu vi deziras ankoraŭ esplori la sklavon Trakson?

HERMIPO

Jes.

ARĤONTO

Ĉu li estas alkondukita?

TRAKSO (_alproksimiĝas kaj salutas_)

Mi estas preta al servoj.

PERIKLO

Sklavojn alvokitajn al atestado la leĝo permesas submeti al
turmentoj. Mi rezervas por mi tiun ĉi rimedon, se estos necese.

ARĤONTO

Ĉu ci vidis, kiel cia sinjorino, ĉeestanta ĉi tie Aspazio,
deŝiradis olivetojn en la arbareto de Ateno?

TRAKSO (_tremante_)

Revenante el la arbareto, ŝi portis unufoje kelkajn olivetojn.

ARĤONTO

Sed, ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiris ilin?

TRAKSO

De malproksime.

PERIKLO

Kaj kiom oni pagis al vi, por ke vi vidu?

TRAKSO

Neniom, sinjoro.

PERIKLO

Mi petas, ke oni lin submetu al turmentoj.

TRAKSO (_genuante_)

Kompaton, sinjoroj, estimataj juĝistoj, mi ne vidis... la sanktan
arbareton malnobla sklavo ne povas profani... mi rigardis de
malproksime... Estimataj regnanoj, oni diris, ke ŝi deŝiris
olivetojn, mi kredis, ĉar kial mi kuraĝus dubi?

PERIKLO

Mi rezignas la turmentojn.

TRAKSO

Mi nenion scias, mizera bruto. (_Li malaperas._)

ARĤONTO (_al Hermipo_)

Ĉu vi havas ankoraŭ aliajn atestantojn?

HERMIPO

Mi alvokis multajn, sed ili ne venis. Cetere mi opinias, ke la
ĝisnunaj, vole aŭ nevole, sufiĉe subtenis mian kulpigon.

ARĤONTO

La defendanto de la juĝatino, Periklo, havas la parolon.

PERIKLO

Ekstaris antaŭ mi grandega monto da ofendoj kaj mensogoj, kiun
rapideme kaj diligente konstruis langoj de furioziĝinta malico kaj
kiu devas dispremi mian amatan edzinon. Ĉu mi povas tutan tiun ĉi
monton disĵeti, pesi en ĝi antaŭ vi ĉiun ŝtonon de kondamno,
ĉiun bulon da kalumnia koto, ĉiun plenmanon da sablo ĵetita sur
viajn okulojn, por ke vi ne rimarku la veron? Se eĉ permesus al mi
tion ĉi la doloro, ĝin ne permesas la abomeno. Ĉiu el vi sendube
trovis sin iam antaŭ kontraŭulo, kiun li estus renversinta per unu
piedekbato kaj tamen ne volis lin eĉ piedekbati; ĉiu renkontiĝis
kun kulpigado, kiun li senpene estus repuŝinta, sed, haltigita de
abomeno, li ne repuŝis. La plej mizera homo havas konvinkon, ke
lia karaktero nur ĝis ia grado povas esti duba kaj atingebla de
suspektoj; sur ŝtupoj pli malaltaj li estas garantiita kontraŭ ili;
se mi, regnanoj, kulpigus iun ajn el vi, je turmentado de sklavoj,
la aliaj akceptus tion ĉi kiel eblan; sed, se mi kulpigus lin je
formanĝado de sklavoj, neniu kredus al mi sen videblaj argumentoj.
Ĉar egale ĉiu homo portas en si mezurilon de versimileco de
homaj agoj, kun kies helpo li de la unua fojo taksas la honestecon
de ĉiuj riproĉoj. Mi supozas, ke vi ankaŭ ĝin posedas en via
konscienco, ke vi ankaŭ rimarkis mem la tutan monstrecon de la
kulpigo, antaŭ ol mi sukcesis ĝin montri al vi. Efektive, kio laŭ
Hermipo kaj liaj kompanianoj, aŭ ordondonantoj, estas Aspazio?
Malĉasta hetero, delogantino de senpekaj knabinoj, mastrino de
ametaĵoj de sia edzo, difektantino de sanktaj arbaretoj, senpensema
kaj aroganta insultantino de dioj. Per multenombraj riveretoj ŝi
disfluigas moralan putron sur la tero, kaj ĉar ŝi ne povas atingi
kaj infekti la ĉielon, ŝi superĵetas ĝin per blasfemaĵoj.
Tiu ĉi venenantino morala disvastigas ĉirkaŭ si tiel mortigan
influon, ke de ĝi pereas plej geniaj mensoj kaj plej potencaj
karakteroj. Konfesu, ke tiom da teruraĵoj oni povus dividi inter
kelkaj virinoj kaj eĉ tiam ĉiu estus malofta siaspeca ekzemplero.
Monstron kunigantan en si ĉiujn tiujn ĉi abomenindaĵojn la naturo
ne kreis, naski ĝin povas nur fantazio de malnobleco. Jes, ĝi estas
spirita frukto de Hermipo, jesigita, kiel efektiva, de neniu. Mi
jam ne parolas pri la atestaĵoj de Sofoklo, Sokrato, Protagoro, al
kiuj oni penis ŝteli el la buŝo ian dusencan vorton kaj malnoble
ekuzi; sed kion pruvis aliaj atestantoj? La sklavo Trakso, videble
subaĉetita, reprenis pro timo siajn vortojn; Tucidido kaj Diofito
apogis sin sur miaj plej koraj forestantaj amikoj, kiuj ne povas
ekstari ĉi tie kaj per neado de imputitaj al ili mensogoj ree
enŝtopi ilin en la gorĝojn de la kalumniuloj. Se Aspazio tiel
senkaŝe kaj ĉie dissemadis infekton moralan, kial do oni ne
alkondukis ĉi tien la aregon da ŝiaj amatoj kaj oferoj; kiel oni
ne kolektis la multenombran sekvantaron de tiuj morale faligitaj
de ŝi knabinoj, sed oni preferis falsi la plendojn de la ekzilito
kaj de la mortinto? Furioza malamo, timigita nek de majesteco de
la malbonsorto, nek de l' morto, malnoble perfortis ilin ambaŭ. La
koroj de miaj amikoj estis konstante malfermitaj por mi kaj mi nenion
vidis en ili krom malŝato aŭ malrespekto por tiuj, kiuj nomas sin
iliaj konfidenciuloj. Tucidido, kiu alvokis al juĝo Anaksagoron,
estis sentaŭga, sed Tucidido, kiu malhonoras la senhejmulon, estas
malnobla; Menono, kiu malgloris Fidion vivan, estis bazilisko, sed
Diofito, kiu malgloras la mortinton, estas hieno. En tiu ĉi malnobla
afero partoprenis, bedaŭrinde, ankoraŭ unu homo. Mi preferus vidi
antaŭ mi fantomon de patromortiginto; sed, ĉar tiu ĉi homo jam
ekstaris, li atestu kontraŭ siaj gepatroj adoptintoj. Vi scias, ke
de mia unua edzino mi disiĝis. Ŝi petis, ke mi lasu ĉe ŝi miajn
du filojn; mi konsentis, ĉar ŝi amis ilin, mi tamen ne ĉesis
atenti ilian edukadon. Malsanema, la pli juna mortis frue; la pli
maljuna dume maturiĝante komencis aperigi malbonajn emojn kaj
malvirtajn kutimojn, kies embrion mi ne rimarkis en lia infaneco: li
drinkadis kun la riĉa junularo Atena, partoprenis en plej malĉastaj
diboĉadoj. Admonojn li akceptadis de mi komence indiferente, poste
arogante, ĝis fine li tute rifuzis al mi la obeon kaj respekton.
Longe mi ne povis trovi la fonton, el kiu li ĉerpis la rimedojn por
tia vivo; fine mi trovis, ke ilin liveras al li kelkaj aristokratoj,
kaj precipe la edzino de ia riĉulo -- kun kiu celo, vi divenas el la
prezentita al vi skribaĵo kaj el la intencita ĉi tie malhonorado
de la patro kaj de la patrino per la atestaĵo de la filo. Mi ne
analizos tiun ĉi hontindaĵon, mi eligis ĝin nur, por ke sur ĝia
fono respeguliĝu pli klare la malico de la kulpigantoj, por lumigi
al vi unu detalon, antaŭ kiu eĉ la ebria kaj zorge en kalumniado
ekzercita Ksantipo ektremis. Li edziĝis kun virino, meritanta pli
bonan sorton, kiun li malzorgis kaj kune kun la infanoj ĵetis
en mizeron. Eksciinte ĉi tion, Aspazio donis al la malfeliĉa
virino konstantan monhelpon, kiun ŝi ofte pagis dufoje, kiam la
malŝparemulo fordrinkis ĝin, kaj pri tiu ĉi Aspazio li atestis,
ke ŝi instigis al senhonesta metio lian edzinon, kiun ŝi cetere
tute ne konis! Vere, la homa lango estas kapabla plenumi ankoraŭ
pli grandajn krimojn, ol la mano! Tiu ĉi ekzemplo vin instruu,
kiel en la laboro de niaj kulpigantoj ŝanĝiĝis la vero. Kaj
kiacele oni plenumis tiun ĉi senhontan falsadon? Aspazio belega,
prudenta, libera de antaŭjuĝoj, kuraĝa, agema, glora, ĉirkaŭata
de filozofoj kaj de ili admirata, sendube vekis enviojn kaj malamojn;
sed la fina celo de l' atako ĉi tie estas mi. Ne per simpla okazo
pereis ĉiuj, kiuj staris al mi plej proksime. Unua falis Efialto,
poste Anaksagoro kaj Fidio, nun venis la tempo por Aspazio. Ĉar oni
ne sukcesis min dispremi, oni penis almenaŭ soligi kaj senesperigi
min. La nuna ekbato, se ĝi ne maltrafos, efikos tiun tiel longe
atendatan rezultaton. La kalkulo estas simpla kaj -- mi konfesas --
bona, ĉar Aspazio ne foriros el tiu ĉi mondo sola, sed kun Periklo,
kiu ŝin amas kaj adoras, kiu sen ŝi ne povus vivi. Ĉu tia espero
ne allogas! Ĉu por ĝi ne estas inde plenumi eĉ malnoblecon? Tiom
da fojoj oni vane alvokis min antaŭ la juĝon de l' popolo, tiom da
fojoj oni penis dispremi min per Spartana milito, tiom da kaptiloj mi
evitis, tiom da ekbatoj mi rebatis kaj tiom da doloroj mi eltenis, --
kaj jen ĉi tie sen ia batalo, sen kontraŭstaro mi cedos, en tombon
aŭ en ekzilejon, kien vi sendos mian plej karan amikinon, al kiu
mi ŝuldas la plej bonajn inspirojn kaj la plej feliĉajn ideojn!
Eble mi estas cetere por vi, por la regno -- baraĵo kaj ŝarĝo,
kiel maljuna sklavo, kiu fininte sian servadon, perdis la fortojn
kaj estas al laboro nekapabla kaj tamen vivas obstine. Se vi serĉis
okazon liberiĝi de mi, kaptu ĉi tiun -- facilan kaj oportunan.
Mi atendas nur ordonon, kien mi devas forporti mian kapon. Sed vi,
regnanoj, ne restu kun la konvinko, ke mi foriros dispremita de
malĉastaj agoj de tiu ĉi virino, se vi ŝin kondamnos. Mi foriros
fiera je ŝi, kvankam ŝi pekis antaŭ la leĝo. Sur la vangoj de
l' kulpigantoj trakuris, kiel mi vidas, ĝoja rideto. Jes, ŝi
pekis, ĉar ŝi pensis -- profunde kaj laŭte. La tradicio kaj niaj
regularoj vidas en ĉi tio pli grandan pekon, ol en subĵetado de
l' infanoj. La tuta saĝeco de niaj virinaj idealoj enfermiĝas en
divenado, ekscitado kaj satigado de viraj voluptoj. Se iu varmigus
ŝtonan statuon kaj instruus ĝin moviĝi, sendube ĝi trovus
amanton. Plej bongusta frandaĵo por postulemaj moralistoj estas
belega, odora korpo de malsaĝa virino. La prudento laŭ ilia opinio
estas nur maldolĉaĵo en tiu ĉi plej dolĉa frukto sur la tero.
Se la antikva kaj ĝis nun ne forigita leĝo punas per cent drakmoj
virinon, kiu eliris sen vizaĝkovrilo; se estas al ŝi malpermesite
aŭskulti en la teatro komediojn; se unu greka verkisto gloras
tion, ke neniu en Atenoj manĝas kun fremda edzino: se la konata
aristokratino fieris antaŭ mi, ke ŝiaj filinoj ne legis eĉ unu
verson de Homero, tiam efektive pekis Aspazio, kiu malkovradis sian
vizaĝon sur la strato, komunikiĝadis kun scienculoj, legis verkojn
de poetoj kaj filozofoj, diskutadis pri plej altaj demandoj sciencaj.
Tio ĉi ja signifas, ke ŝi pasigis vivon malindan! Mi aŭdas ridon
kaj aplaŭdojn por Hermipo en ĉiuj rifuĝejoj de malĉasto. Ĉar
li ne kuraĝis starigi antaŭ vi plej forpuŝindan malĉastulinon
kaj kulpigi ŝin, ĉar ŝi dirus al vi: tia estas mia okupo -- kaj
vi devus ŝin liberigi. Sed ĉu virino, pensanta libere povas diri
al juĝistaro: tia estas mia okupo? Neniel. Ĉar malĉasteco estas
metio leĝigita, filozofio -- ne. Hetero kiu ruinigus la tutan grekan
junularon -- mokus ĉiujn juĝojn, dum filozofinon meditantan pri la
deveno de steloj oni havas rajton kaj oni devas puni per morto laŭ
postulo de iu ajn. En Atenoj estas pli sendanĝere dissemi infekton
ol sciencon. Kvankam ne nur en Atenoj... Ĉiu popolo pistas la
grandajn homojn, kiel nuksojn, por eligi el ili kernojn, per kiuj ĝi
nutriĝas. Ne unu jam lumradio ekpafis el arestejaj mallumejoj, ne
unu granda ideo estis oleita per martira sango. Kiam genio ekparolas
al homaro, ĝi komence respondas per insulto kaj nur poste per beno.
Malsaĝeco vagas tra vojoj jam pretaj kaj bone gardataj, la saĝeco
trahakas al si vojon tra densa kaj maljuna arbaro, en kiu ĝin
surfalas venenaj rampaĵoj kaj rabaj bestoj. La socio estas kreita
por pigmeoj, grandeguloj vundas al si la fruntojn per ĝiaj malaltaj
kunplektaĵoj. Por ke ili tamen ne difektu kaj ne disbatu tiun ĉi
konstruaĵon, estas necese ilin faligi kaj senliberigi aŭ fortranĉi
al ili la kapojn. Vi volas tion ĉi fari kun Aspazio. Ekkreskis en
Atenoj virino -- grandegulo, kiu ne enlokiĝas en tradiciaj ĉeletoj,
kiu ilin dispuŝas kaj rompas, kiu super la nigra amaso leviĝas kiel
palmo super arbetaĵo; dishaku ĝin aŭ fortranĉu al ĝi la pinton,
se tion ĉi postulas Hermipo kaj permesas la leĝo. Sed ne pensu,
ke via hakilo estas sankta, ĝi estas nur multepeza kaj akra. Se
ĝin estus tenintaj generacioj, kiuj vivis antaŭ mil jaroj, ili
faligus ĝin sendube sur viajn kolojn, ĉar vi estus por ili senpiaj
kaj nemoralaj; se ĝin ekvidos en viaj manoj generacioj, kiuj vivos
mil jarojn poste, ili nomos vin mortigantoj. La netuŝeblajn kredojn
de niaj praavoj ni mokas hodiaŭ kaj niajn netuŝeblajn verojn la
pranepoj ankaŭ ne indulgos. Ĉar apud niaj limaj kolonoj la mondo
ne haltos en sia evolucio, sed ilin renversos, iros antaŭen kaj
starigos al si novajn. Ĉu vi povas esti certaj, ke post vi finiĝas
la progreso de l' homa ideo, ke tiuj principoj, pro kiuj vi kondamnas
Aspazion, ne estos konfesataj de ĉiuj? Se via rigardo atingas la
lastajn ekstremojn de l' monda ekzistado kaj antaŭvidas, ke via
scienco, via kredo travivos ĉiujn ventegojn kaj ĉiujn kataklismojn
en eterna senŝanĝemeco, forprenu al la edzo la edzinon, al la
infanoj -- la patrinon, kaj dediĉu ŝin kiel oferon al la dioj.
Sed, se en vian konsciencon enŝteliĝis eĉ plej malgranda dubo,
elaŭskultu ĝian averton, por ke la mantelo de l' justeco ne kovru
la krimon. La honesta koro donu al vi bonan inspiron, la hela
prudento donu al vi saĝan konsilon, via verdikto estu voĉo de l'
leĝo. (_Li malsupreniras de la parolejo, alproksimiĝas al Aspazio
kaj kisas ŝin_) Kara edzino! Kalumniado nin disigis, sed la verdikto
kunigos kaj falos sur nin ambaŭ.

ARĤONTO

La juĝa diskutado estas finita. La ĵurintoj metos senkulpigajn
blankajn globetojn en la dekstran urnon kaj la kondamnajn -- nigrajn
-- en la maldekstran. (_La ĵurintoj en granda plimulto plenigas la
dekstran urnon, -- kelkaj la maldekstran._)

METRONOMO

La voĉdonado estas finita.

ARĤONTO (_enrigardinte en ambaŭ urnojn_)

La kalkulado de globetoj estas superflua. Per la verdikto de l' juĝo
la kulpigita Aspazio estas senkulpa.

PERIKLO

Tio estas voĉo de tiu sama popolo, kiun mi servis! (_Sofoklo,
Sokrato kaj Protagoro kortuŝitaj ĉirkaŭas Aspazion, al kies piedoj
sin ĵetas kaj kisas ŝiajn genuojn areto da junaj sklavinoj._)

KELKAJ REGNANOJ (_kaptinte Hermipon_)

Al juĝo la kalumniulon!

ASPAZIO (_eltiras la ponardon kaj ĵetas al Hermipo_)

Mi ĝin jam ne bezonas, sed eble al li ĝi utilos.

PROTAGORO

Por tranĉado de pano akirita per malhonoro.

(_La kurteno falas._)



POSTPAROLO


«Aspazio» esperantigita aperas en momento fortune elektita. Ĝi
aperas tuj post la kvara kongreso esperantista, en kiu tiel
elokvente estis proklamita kaj triumfis en la koroj de diversnaciaj
kongresanoj idealo de internaciismo. Ĝi aperas samtempe en momento
de kvardekjara jubileo de Svientoĥovski, kiam en Varsovio okazas
kunveturo de liaj adorantoj.

Ĉar la aŭtoro de l' «Aspazio» dum sia longa mirege fruktodona
laborado estis apostolo de vera internaciismo, tio signifas -- de
l' ama alproksimiĝo de ĉiuj nacioj, celanta kunigi plej sanktajn
inspirojn de diversnaciaj genioj en unu komunan sunon, en unu belegan
harmonion, en kiu perdiĝos nenia tono originala kaj valora.

Ĉar duaflanke, liaj polaj adorantoj, nun alportantaj al li
festajn signojn de grandestimo kaj danko, per ĉi tio protestas
kontraŭ mallarĝa kaj malnobla kalumnio, dum longaj jaroj
persekutinte lin kvazaŭ malvarman kosmopoliton kaj egoiston, -- lin,
poeton-filozofon, kiu sciis kunigi varmegan amon al la progreso de l'
patrujo kun varmega amo al la progreso de l' homaro.

Kaj se publiko okcidenta povas malpli interesiĝi pri Svientoĥovski,
talentoplena publicisto, potenca batalanto kaj estro de l' pola
progreso dum kvardek jaroj, mi tamen nun ne vidas en pola literaturo
verkiston, kiu per sia komune-homa penso kaj tutmondaj idealoj
meritus pli esti prezentita al la diversnacia esperantistaro, ol la
aŭtoro de l' «Aspazio».

Por ni, Poloj, dezirantaj al nia lando lumon kaj varmon de
progresanta tagiĝo, Svientoĥovski estas antaŭ ĉio tiu homo,
kiu montris al ni eblecon kaj necesecon de nova evolucio sur vojo
de interna disvolviĝo anima post la nacia katastrofo en la jaro
1864, kiam unuj tute perdis esperon pri estonteco kaj plorante
sidiĝis sur la tomboj historiaj, aliaj tute perdis penson publikan
kaj interesiĝis memame nur pri sia privata bono. Pro tio ni havas
apartajn kaŭzojn por dankemo al la patro de nia progreso en la lasta
epoko.

Sed ŝajnas al ni, ke la aŭtoro de «Aspazio» kaj de multaj aliaj
dramoj («Animoj senmortaj», «Spiritoj», k. t. p.) povas elveki miron
kaj amon ankaŭ en la koroj de aliaj nacioj, kiel pensulo profunda,
poeto nobla kaj bonega stilisto. Tial mi pensas, ke la tradukinto de
l' «Aspazio» havis bonan ideon, prezentante al la esperantistaro la
belan verkon de Svientoĥovski.

En la dramon «Aspazio» la kreinto enmetis tutan sian animon -- ĉiujn
sonĝojn de idealo, ĉiujn batalojn de eterne revolucia spirito,
tutan sian amon al beleco kaj malamon al malnobleco. Vi trovos
en la figuro de Periklo sonĝon de Svientoĥovski pri homo, kiu
regas animojn ne per privilegia posteno, ne per demagoga flatado de
instinktoj de amaso, sed per pura potenco de persona genio -- bela
sonĝo, momente enkorpigita en Hellado, tiel kara al Svientoĥovski!
Vi trovos en Aspazio idealon de virino -- belan saĝecon kaj saĝan
belecon. Vi trovos ĉi tie rondon de elektitaj spiritoj de Hellado
kaj malkovros en Fidio, Sofoklo, Eŭripido -- aŭtoran amon al arto
ĉiuspeca, en Anaksagoro, Sokrato -- lian amon al filozofio, en
Protagoro -- lian senkomparan talenton dialektikan -- kaj en tuta
dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo
je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.

Unu el riproĉoj, farataj de kritiko al dramaŭtoro Svientoĥovski,
ke ĉiuj liaj personoj parolas tiel bele kaj sprite, sperte kaj
riĉe, kiel la aŭtoro mem, perdas sian forton en «Aspazio», kie la
aŭtoro prezentas spiritojn elektitajn, havantajn rajton al lingvo
elektita; krom tio la aŭtoro en ĉi tiu dramo diversigis sian
lingvon, donis aliajn akcentojn al la juna Sokrato, al la doloranta
patro Anaksagoro, kaj trafe malriĉigis la lingvon de la rondeto da
humilaj animoj en la societo de Elpiniko.

Ni tute ne certigas, ke la dramo de Svientoĥovski estas verko
sendifekta. Ni trovas nur, ke ĝi estas grandvalora kaj eminenta.

Laŭ nia opinio, difektoj teknikaj de tiu ĉi dramo: troeco de
elemento rakonta kompare kun elemento agada, multparoleco de herooj,
troa kapableco ilia por kreado de aforismoj anstataŭ akcentoj de
vera pasio en momentoj de gravaj okazintaĵoj, k. t. p. -- ĉio ĉi
ne ludas seriozan rolon apud la beleco de l' stilo kaj forto de la
esprimitaj en ĝi ideo.

Kaj ni ne havas ankaŭ intencon persekuti ĉiujn laŭvolajn
kaj nevolajn deflankiĝojn de la historia vero, kontraŭbatali
modernismojn kaj anakronismojn, ĉar sur ĉiu paŝo en tiu ĉi granda
dramo pli forte nin kaptas io pli grava -- internaj intencoj de la
aŭtoro, potenca pentraĵo de l' batalo, kiun malhumila kaj memama
intrigo flamigas en malluma amaso kontraŭ altaj spiritoj. La forumo
de Atenoj fariĝas por ni pli proksima, kiam ni renkontas «hieraŭ»
hodiaŭajn batalojn, nuntempajn dolorojn kaj sonĝojn de l' homaro.
Io eterna, eterne nobla kaj eterne malnobla en konstanta batalo --
jen kio estas grava en tiu ĉi belega dramo, kreita de spirito de unu
el la filoj de Prometeo!

Leo Belmont.



Librejo HACHETTE & Kio, 79, Boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE "LA REVUO"


INSTRUA FAKO

Grammaire complète d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe
la liceo «Charlemagne».
  Unu volumo in-16, 166-paĝa (_broŝurita_)                 Fr. 1 50

Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj,
en Esperanto verkita de Paul FRUICTIER.
  Unu volumo in-16, 75-paĝa (_broŝurita_)                      1 50

Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL.
  Unu volumo in-16, 95-paĝa (_broŝurita_)                      1 »

Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET.
  Unu volumo in-16, 108-paĝa (_broŝurita_)                     1 »


LITERATURA FAKO

Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD,
tradukita de Gaston MOCH.
  Unu volumo in-8, 44-paĝa (_broŝurita_)                   Fr. 1 »

Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad. de
D-ro Leono ZAMENHOF.
  Unu volumo in-8, 154-paĝa                                    » »

Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj,
de Ch. LAMBERT.
  Unu volumo in-8, 159-paĝa (_broŝurita_)                      2 »

Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo
de Alfred BADER.
  Unu volumo in-8, 33-paĝa (_broŝurita_)                       » 75

La libro de l' Humoraĵoj, originale verkita de Paul de LENGYEL.
  Unu volumo in-8, 194-paĝa                                    2 50

La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN.
  Unua, volumo in-8, 194-paĝa (_broŝurita_)                    2 »
  Dua volumo, in-8, 238-paĝa (_broŝurita_)                     2 »
  Tria kaj lasta volumo, in-8, 197-paĝa (_broŝurita_)          2 »

La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT. trad. de G. MOCH.
  Unu volumo in-8 (en preparo)                                 » »

La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj
de Frederiko PUĴULA-VALJES.
  Unu volumo in-8, 40-paĝa (_broŝurita_)                       1 »

Laŭroj, kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la Unua
literatura konkurso de «La Revuo».
  Unu volumo 142-paĝa                                          2 »

Makbeto, tragedio en kvin aktoj, de SHAKESPEARE, tradukita de
D-o H. LAMBERT.
  Unu volumo in-8, 125-paĝa                                    2 »



TEKNIKA KOLEKTO


Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj),
verkita de la Medicina Esperantista Grupo.
  Unu volumo in-8                                          Fr. 1 50

Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de
P. BERTHELOT kaj Ch. LAMBERT.
  Unu volumo in-16                                             » 50

La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA.
  Unu volumo in-16                                             » 50

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
  Unu volumo in-16                                             » 75

Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC.
  Unu volumo in-16                                             » 60

Muzika terminaro, de F. de MÉNIL.
  Unu volumo in-8, 20-paĝa                                     » 60

Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj),
de J. C. O'CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON.
  Unu volumo in-16                                             » 90

Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET
DE L'ISLE.
  Unu volumo in 8 (_bindita_)                                  1 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles de
lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
  Unu volumo in-8                                              » 40

Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto,
par Charles VERAX.
  Unu volumo in-8 (_bindita_)                                  2 50



MUZIKO


Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS            1 »

La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de D-ro ZAMENHOF, muziko
de R. DESHAYS                                                  » 35

Esperanto (valso por fortepiano), muziko de A. F. de MÉNIL     » 50

La kanto de l' cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de
F. de MÉNIL                                                    1 »

Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de
F. de MÉNIL                                                    1 »

Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL  1 »


Imprimerie Espérantiste V. Polgar-Politzer, 33, rue Lacépède, Paris.



Noto de transskribinto:

Mi registris kelkajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj
komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Aspazio - Tragedio en Kvin Aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home