Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La jeso de knabinoj - Triakta proza komedio
Author: Fernández de Moratín, Leandro
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La jeso de knabinoj - Triakta proza komedio" ***


produced from scanned images of public domain material


Biblioteko de «La Suno Hispana»

LA JESO DE KNABINOJ

TRIAKTA PROZA KOMEDIO

  ORIGINALO
  DE
  Leandro F. Moratín
  (1760-1828)

_Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24an
Januaro 1806_

  ESPERANTIGITA
  DE
  NORMAN MACLEAN
  _Prezidanto de l' Grupo de Murcia_

Prezo: 0'50 ptoj.

  VALENCIA:
  PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11

_1907_



PERSONOJ

  Don Diego, riĉa fraŭlo.
  Don Carlos, lia nevo, oficiro.
  Donja Irene, vidvino.
  Donja Francisca, ŝia filino.
  Rita, servistino de donja Francisca.
  Simono, servisto de don Diego.
  Kalamoĉo, servisto de don Carlos.


La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares.

La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn de
gastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kun
ŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko,
fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p.

La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvina
matene.



LA JESO DE KNABINOJ



UNUA AKTO


SCENO I

D. Diego. Simono.

D. Die.--Ĉu ili ne venis ankoraŭ?

Sim.--Ne, sinjoro.

D. Die.--Vere ili ne volas rapidi.

Sim.--Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝin
de la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara...

D. Die.--Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhora
vizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas.

Sim.--Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelo
dum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipe
lacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, la
pentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj,
kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiuj
malpermesas eĉ momenton da kvieteco.

D. Die.--Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mi
ne volas, ke iu min vidu.

Sim.--Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, nia
vizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Irene
ĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kaj
tuj reiri kun ili Madridon?

D. Die.--Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis.

Sim.--Diru, do.

D. Die.--Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tio
al iu ajn.

Sim.--Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn.

D. Die.--Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estas
vere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed per
mia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; mi
legis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝia
onklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mi
havis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine,
mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastaj
tagoj, kaj mi konfesas, ke al mi ŝajnas nesufiĉaj ĉiuj laŭdoj,
kiujn oni faris pri la knabino.

Sim.--Jes, vere, ŝi estas bela kaj...

D. Die.--Ŝi estas tre bela, tre gracia, tre humila... kaj
precipe tia naiveco, tia simplanimeco! Kredu min, tio nuntage estas
maloftega... Kaj pri talento... jes, Simono, multe da talento. Tial,
mi resume diras al vi, ke tio, kion mi decidis estas...

Sim.--Vi ne bezonas diri ĝin al mi.

D. Die.--Ĉu ne? Kial do?

Sim.--Ĉar mi jam divenis ĝin. Kaj ĝi ŝajnas al mi bonega ideo.

D. Die.--Kion vi diras?

Sim.--Bonega.

D. Die.--Tiel, vi tuj komprenis, ke...

Sim.--Kial ne? Mi certigas vin, ke mi trovas tre bona la fianĉon;
bona, bona.

D. Die.--Jes. Mi pripensis ĝin multe kaj mi konsideras ĝin tre
saĝa afero.

Sim.--Certege.

D. Die.--Sed mi volas, ke absolute neniu ĝin sciu ĝis kiam la
afero estos finita.

Sim.--Kaj tiamaniere vi agas bone.

D. Die.--Ĉar ĉiuj ne vidas aferojn laŭ sama maniero, kaj ne
mankos kritikantoj, kiuj diros, ke ĝi estas malsaĝeco, ke min...

Sim.--Malsaĝeco! Brava malsaĝeco! Kun filineto kiel ŝi, ĉu
vere?

D. Die.--Sed pripensu. Ŝi estas malriĉa. Tio estas vera. Sed mi
ne serĉis monon, ĉar monon mi jam havas; kion mi serĉis, tio estis
modesteco, ĝentileco, virto.

Sim.--Tio precipe. Kaj fine, via havo, al kiu do, ĝi devas
aparteni?

D. Die.--Vi estas prava. Kaj, ĉu vi scias kiom valoras virino
prudenta, laborema, kiu scias mastrumi hejmon, vigladi pri ĉio?
Ĉiam batalanta kun servistinoj, ĉar se unu estas maldiligenta,
alia pli ankoraŭ, aŭ frandemaj, aŭ sciemaj, aŭ babilemaj, plenaj
je histerismo, maljunaj aŭ malbelaj kiel diablinoj... Ne, sinjoro,
vivadon novan ni havu! Mi havos iun, kiu helpos min ame kaj fidele,
kaj ni kunvivados kiel gesanktuloj... Kaj lasu, ke oni parolu kaj
babilu, kaj...

Sim.--Sed, sinjoro, estante ambaŭ kontentaj, kion povos iu diri?

D. Die.--Ne, mi ja scias kion oni diros, sed... Oni diros, ke la
fianĉo ne estas bona, ke la aĝoj estas malsamaj, ke...

Sim.--Lasu, do. Al mi ŝajnas ke la diferenco estas malgranda. Sep
aŭ ok jaroj pleje.

D. Die.--Kion vi diras? Ŝi plenumis nur dekses jarojn antaŭ
malmultaj monatoj.

Sim.--Bone, sed kion tio signifas?

D. Die.--Kaj pri mi, kvankam fortika, dank' al Dio, estas neeble
forpreni miajn kvindek-naŭ jarojn!

Sim.--Sed mi ne parolas pri tio.

D. Die.--Nu, pri kio vi parolas?

Sim.--Mi diris... Sed, kiamaniere...? Aŭ vi malbone klarigas la
aferon aŭ mi komprenas ĝin male. Resume, tiu ĉi donja Francinjo,
kun kiu ŝi edziniĝos?

D. Die.--Kia demando! kun mi.

Sim.--Kun vi?

D. Die.--Kun mi.

Sim.--Bonega solvo!

D. Die.--Kion vi diras? Diru, do. Kion?

Sim.--Kaj mi kredis, ke mi estas diveninta.

D. Die.--Sed vi, kion vi divenis? Por kiu, kredis vi ke mi difinis
ŝin?

Sim.--Por don Carlos, via nevo, talenta junulo, instruita, bonega
militisto, amata de ĉiuj pro lia tuta historio. Por li, mi kredis,
ke vi gardas la priparolatan fraŭlineton.

D. Die.--Sed ne, sinjoro, ne, ne, ne!

Sim.--Bone, ja, bone.

D. Die.--Kia ideo! Kun tiu mi edzinigi ŝin! Ne, sinjoro. Ke li
studu siajn matematikojn.

Sim.--Li ja studas ilin; aŭ, pli korekte, li nun instruas ilin.

D. Die.--Ke li fariĝu homo kuraĝa, kaj...

Sim.--Kuraĝa! Ĉu vi petas ankoraŭ pli da kuraĝo al oficiro,
kiu en la lasta militiro, kun malmultaj aliaj, kiuj volis akompani
lin, prenis du bateriojn, ennajligis la pafilegojn, prenis kelkajn
kaptitojn kaj revenis al la kamparo, plena je vundoj kaj kovrita
per sango? Tiam vi estis kontentega pro la kuraĝo de via nevo; kaj
mi vidis vin plorantan pro ĝojo pli ol unu fojon, kiam la reĝo
rekompencis lin per la rango de leŭtenanto-kolonelo kaj la ordeno de
Alcántara.

D. Die.--Efektive; ĉio tio estas vere; sed ĝi ne rilatas la nunan
aferon. Estas mi, kiu edziĝas.

Sim.--Se vi estas certa, ke ŝi amas vin, se ne timigas ŝin la
diferenco de aĝo, se ŝia elekto estas libera...

D. Die.--Kial, do, ne estus ĝi libera? Kion gajnus ili trompante
min? Vi bone scias, ke la monaĥino de Guadalajara estas tre prudenta
virino; la alia de Alcalá, kvankam mi ne konas ŝin, mi scias, ke
ŝi estas bonega, virta sinjorino; kaj konsideru ĉu donja Irene ne
devas deziri la feliĉecon de sia filino. Nu, ili ĉiuj certigas
min pri tio... La servistino, kiu servis ŝin en Madrido, kaj dum
pli ol kvar jaroj en la monaĥinejo, laŭdegas ŝin tutkore, kaj
krom tio, ŝi informis min, ke ŝi neniam ekvidis ĉe la knabino la
malplej grandan inklinon al iu el la malmultaj viroj, kiujn ŝi povis
renkonti en tiu enfermejo. Brodi, kudri, legi religiajn librojn,
ĉeesti meson, kaj kuradi en la ĝardeno post papilioj, aŭ verŝi
akvon en la formik-truojn, tiaj estis ŝiaj okupadoj kaj amuzoj. Kion
vi diras?

Sim.--Mi? Mi nenion diras, sinjoro.

D. Die.--Kaj ne pensu vi, ke malgraŭ tiom da certigoj, mi ne
profitas la okazojn, kiuj sin prezentas por altiri al mi ŝian
amikecon kaj ŝian konfidon, kaj klopodi, ke ŝi klarigu sian penson
laŭ absoluta memvolo... kvankam por tio restas multe da tempo...
Sed tiu donja Irene ĉiam ŝin interrompas; ŝi sola volas ĉion
paroli... Kaj ŝi estas tre bona virino, bonega...

Sim.--Fine, sinjoro, mi esperas, ke tio sukcesos kiel vi deziras.

D. Die.--Jes, mi esperas, Dio helpante, ke la afero ne malsukcesos.
Kvankam vi malmulte ŝatas la fianĉon... Kaj kiel malĝustatempe vi
rekomendis al mi la diritan nevon? Ĉu vi ne scias kiel li kolerigis
min?

Sim.--Kion li faris?

D. Die.--Petolaĵon lian... Kaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj mi
nenion sciis. La pasintan jaron, vi ja scias li estis du monatojn
en Madrido... Kaj sufiĉe da mono devigis min elspezi tiu vizito...
Tamen li estas mia nevo kaj mi ne pentas... sed mi daŭrigu. Alvenis
la tago, kiam li devis iri Zaragozon realiĝi al sia regimento. Vi ja
memoras, ke post malmultaj tagoj de lia foriro mi ricevis avizon, ke
li alvenis.

Sim.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Kaj ke li daŭris skribi al mi, kvankam ne tro ofte, ĉiam
sub dato en Zaragozo.

Sim.--Estas vere.

D. Die.--Bone, do, la fripono ne estis tie, kiam li skribis al mi
tiujn leterojn.

Sim.--Kion vi diras?

D. Die.--Jes, sinjoro. La trian de Julio li foriris de mia domo
kaj en la fino de Septembro ankoraŭ ne estis li alveninta en sian
garnizonon. Ĉu tio ne ŝajnas al vi ke tiel veturi poŝte estas
rimarkinda diligenteco?

Sim.--Eble li malsaniĝis veturante, kaj por ne doni al vi
malĝojon...

D. Die.--Neniel. Amindumaĵoj de lia oficira Moŝto, kaj kapricoj
kiuj turmentetis lin. Tie, en ia urbo, kredeble... kiu scias? Se li
renkontis paron da nigraj okuloj, li tuj perdiĝis. Ne permesu Dio ke
trompu lin unu el tiuj friponinoj kiuj vendas honoron por edziniĝo.

Sim.--Ho! ne timu. Kaj se li renkontos ian vendistinon de amo, ŝi
estos tre lerta, se ŝi trompas lin.

D. Die.--Ŝajnas al mi, ke ili tie estas... Jes, venigu la
veturiston, por ke ni konsentu la horon, kiun ni devos foriri
morgaŭ.

Sim.--Estas bone.

D. Die.--Mi jam diris al vi, ke mi ne volas, ke tio ĉi estu
malkovrita, nek... Ĉu vi komprenas?

Sim.--Ne timu, sinjoro. Mi nenion diros.

(_Simono foriras tra la posta pordo. Eniras tra la sama tri virinoj
kun kapŝaletoj kaj promene vestitaj. Rita metas ligitan tukon sur
la tablon, kolektas la ŝalojn kaj faldas ilin._)


SCENO II

D.a Irene, D.a Francisca, Rita, D. Diego.

D.a Fran.--Fine, jen ni estas.

D.a Ire.--Ha, kia ŝtuparo!

D. Die.--Bonvenon, sinjorinoj.

D.a Ire.--Kiel! Vi, verŝajne, ne eliris? (_Sidiĝas D.a
Irene kaj D. Diego._)

D. Die.--Ne, sinjorino. Poste, pli malfrue, mi eliros iomete
promeni. Mi legis iom. Mi penadis dormi, sed en tiu ĉi gastejo estas
neeble dormi.

D.a Fran.--Vere estas... Kaj kiaj kuloj! Malbenon al ili! La
pasintan nokton mi ne povis dormi pro ili. Sed, rigardu, sinjoro,
rigardu! (_Ŝi malfaldas la tukon kaj montras la aferojn nomotajn._)
Kiom da belaĵoj mi havas! Rozarioj el perlamoto, krucoj el cipreso,
la regularo de Sankta Benedikto, sanktakvujeto el kristalo; rigardu,
do, kiel beleta!

D.a Ire.--Bagateloj kiujn al ŝi donacis la monaĥinoj. Ili
freneziĝis pro amo al ŝi.

D.a Fran.--Tial ke ili ĉiuj min amas! Kaj mia onklino, mia
bonega onklino, ploris tiel!... Sed ŝi estas ja tre maljuneta.

D.a Ire.--Ŝi bedaŭris multe, sinjoro, ke ŝi ne konas vin.

D.a Fran.--Jes, verege. Ŝi diris, kial ne venis tiu sinjoro?

D.a Ire.--Liaj Moŝtoj la ekleziulo kaj la paroĥestro de «La
Verdaj» venis kun ni ĝis la pordego.

D.a Fran.--Prenu, (_ŝi refaldas la tukon kaj donas al Rita, kiu
foriras kun ĝi kaj kun la ŝaloj en la ĉambron de D.a Irene_)
metu ĉion tien, en la ŝranko. Sed, ho, Dio! Rompiĝis mia Sankta
Gertrudo el mielkuko!

Rita.--Tio estas nenio. Mi manĝos ŝin.


SCENO III

D.a Irene, D.a Francisca, D. Diego.

D.a Fran.--Ĉu mi eniros, patrineto, aŭ ĉu mi restos tie ĉi?

D.a Ire.--Tuj, filino; ĉar mi volas ripozi iom.

D. Die.--Hodiaŭ la varmo ĝenis multe.

D.a Ire.--Kaj kiel malvarmeta ili havas tiun salonon! ĝi
ŝajnas Paradizo. (_Sidiĝas D.a Francisca apud D.a Irene._)
Mia fratino daŭras ĉiam iom malsana. Ŝi multe suferis la lastan
vintron. Sed, ho! ŝi sciis, kion fari por sia nevino. La bona
sinjorino estas tre kontenta pro nia elekto.

D. Die.--Mi ĝojas, ke ĝi estas tiel kontentiga por tiuj personoj
al kiuj vi devas grandajn bonaĵojn.

D.a Ire.--Jes, Trinidad estas tre kontenta, kaj pri
Circuncision, vi jam vidis. La disiĝo tre dolorigis ŝin. Sed ŝi
komprenas ke ĉar estas feliĉo, ŝi devas ĉion konsenti. Vi ja
memoras kiel afabla ŝi estis, kaj...

D. Die.--Estas vere. Nur mankas, ke la fianĉino havu la saman
kontenton kiel tiu, kiun elmontras la personoj kiuj ŝin amas.

D.a Ire.--Ŝi estas obeema filino, kaj ŝi neniam rifuzos kion
decidis sia patrino.

D. Die.--Ĉio tio estas certa, sed...

D.a Ire.--Ŝi estas el bona familio, kaj pensas bone, kaj
kondutos laŭ honora maniero.

D. Die.--Jes, mi komprenas; sed, ĉu ŝi ne povas, sen ofendo por
sia rango kaj sia honoro...?

D.a Fran.--Ĉu mi foriras, patrino? (_Ŝi leviĝas kaj ree
sidiĝas._)

D.a Ire.--Ŝi ne povas; ne, sinjoro. Knabino bone edukita,
filino de bonaj gepatroj, ne povas ne agi ĉiam laŭ konveneco kaj
devo. La knabino, tiel kiel vi vidas ŝin tie, estas viva portreto
de sia avino, kiun Dio pardonu, la sinjorino donja Jeronimo de
Peralta. La pentraĵo estas en mia domo, kie vi sendube vidis ĝin.
Kaj oni faris ĝin, kiel rakontis al mi lia Moŝto, por ĝin sendi
al ŝia onklo, la respektegita monaĥo, Serapio de Sankta Johano
Krisostomo, elektita episkopo de Mechoacan.

D. Die.--Ha!

D.a Ire.--Kaj mortis sur la maro la bona religiulo, kio estis
grandega perdo por la tuta familio. Same ĝi estas hodiaŭ, kaj
ankoraŭ ni ploras pro lia morto, precipe mia kuzo. D. Kukufato,
tutviva guberniestro de Zamoro, kiu ne povas aŭdi pri lia Moŝto sen
ekplorego.

D.a Fran.--Ho, Dio, kiaj muŝoj tiel...!

D.a Ire.--Kaj li mortis kiel mortas sanktulo.

D. Die.--Tio estas bona.

D.a Ire.--Jes, sinjoro, sed ĉar la familio tiamaniere malprosperis...
Kion vi volas, sinjoro? Kie ne ekzistas rimedoj... Kvankam por lin
honori, oni skribas lian biografion, kaj kiu scias ĉu ian tagon, per
favoro de Dio, ĝi presiĝos.

D. Die.--Jes, kredeble, ĉio presiĝas.

D.a Ire.--Certe estas ke la aŭtoro, kiu estas nevo de mia
bofrato la Kanono de Castrojeriz, ne haltigas la laboron, kaj en la
nuna horo li estas ja verkinta naŭ volumojn de folia formato, kiuj
enhavas la naŭ unuajn jarojn de l' vivo de l' sankta episkopo.

D. Die.--Tial, por ĉiu jaro unu volumo?

D.a Ire.--Jes, sinjoro, tiun planon li proponis al si.

D. Die.--Kaj je kia aĝo mortis lia respekteginda moŝto?

D.a Ire.--Je okdek-du jaroj, tri monatoj kaj dek-kvar tagoj.

D.a Fran.--Ĉu mi iros, patrino?

D.a Ire.--Iru, do. Kiel malpacienca vi estas!

D.a Fran.--Ĉu vi volas, sinjoro D. Diego, (_ŝi leviĝas kaj
salutante ĝentile la sinjoron, kisas sian patrinon kaj foriras en la
ĉambron de tiu ĉi._) ke mi salutu vin laŭ la Franca maniero.

D. Die.--Ho, jes, ĉarmulino. Ni vidu.

D.a Fran.--Ekvidu, do. Tiel.

D. Die.--Ĉarmega knabino! Vivu, Francinjo, vivu!

D.a Fran.--Por vi, saluton; por mia patrineto, kison.


SCENO IV

D.a Irene, D. Diego.

D.a Ire.--Ŝi estas tre amikema kaj tre ĝojiga.

D. Die.--Ŝi posedas naturan ĉarmon, kiu frenezigas.

D.a Ire.--Kion vi volas? Edukita sen artifikoj aŭ kapricoj
mondaj, kontenta pro tio, ke ŝi vidas sin nove apud sia patrino,
kaj, aparte, ĉar estas tiel proksima ŝia edzina stato, ne estas
mirinde ke ĉio, kion ŝi faras, estas spritplena, precipe je la
okuloj viaj, kiu tiel volas ŝin favori.

D. Die.--Mi nur volas, ke ŝi sin klarigu sincere pri nia proponata
unuiĝo, kaj...

D.a Ire.--Vi aŭdus la samon, kiun mi diris al vi.

D. Die.--Jes, mi ne dubas; sed sciu, ke mi meritas je ŝi ian
inklinon, tion aŭdi el ŝia graciplena buŝo, estus por mi plezuro
neesprimebla.

D.a Ire.--Ne havu pri tio eĉ la plej malgrandan dubeton, sed
memoru ke al nenia knabino decas diri propramove kion ŝi sentas.
Estus malkonvene, sinjoro D. Diego, ke fraŭlino hontema kaj edukita
laŭ timo al Dio, kuraĝu diri al viro ia: Mi amas vin!

D. Die.--Bone, se li estus viro, kiun ŝi okaze renkontus sur la
strato, kaj ŝi neatendite estus favorinta lin per tia komplimento,
estas certe, ke la fraŭlino agus tre malbone, sed al viro kun kiu
ŝi devas edziniĝi post malmultaj tagoj, ŝajnas al mi, ke ŝi povas
ion diri kio... Krom tio, estas diversaj manieroj klarigi...

D.a Ire.--Intime, ĉe ni mem, ŝi estas malpli kaŝema.
Ĉiumomente ni parolas pri vi, kaj en ĉio ŝi elmontras la grandan
korinklinon kiun ŝi havas por vi, kun kia saĝeco ŝi parolis
hieraŭ nokte post via kuŝiĝo! Mi ne scias kion mi estus doninta
por ke vi povu ŝin aŭdi.

D. Die.--Kaj, kiun? Ĉu ŝi parolis pri mi?

D.a Ire.--Kaj tiel saĝe; ke estas tre preferinde por knabino de
ŝia aĝo havi edzon nejunan, maturan, respektatan...

D. Die.--Kiel? Ŝi diris tion?

D.a Ire.--Ne, mi tion diris al ŝi; kaj ŝi aŭskultis min kiel
ŝi estus kvardek-jara virino, tute same. Kiom da aferoj mi diris
al ŝi! Kaj ŝi, kiu estas sufiĉe lerta, kvankam mi mem ne devas
tion diri, ... Kaj, ĉu ne estas domaĝe, sinjoro, vidi kiel nune
oni edziĝas? Oni edzinigas knabineton dekkvinjaran kun nesciulo
dekok-jara, aŭ deksep-jarulino kun dudekdujara vireto; ŝi, knabino,
sen sperto kaj sen prudento, kaj li ankaŭ infano, sen atomo da
talento nek konado de l' mondo. Nu, sinjoro, tio kion mi diras
estas, kiu devas mastrumi la hejmon? kiu ordoni la servistaron?
kiu instruadi kaj korekti la gefilojn? Ĉar okazas ankaŭ, ke tiuj
gejunuloj malsaĝaj ĝenerale kovras sin tuj per infanoj laŭ terura
rapideco.

D. Die.--Tre certe estas domaĝe vidi ĉirkaŭatajn de infanoj
multajn gepatrojn, kiuj ne havas la talenton, la sperton, aŭ la
virton kiuj estas necesaj por aranĝadi ilian edukadon.

D.a Ire.--Kion mi povas certigi al vi, sinjoro, tio estas, ke
mi apenaŭ estis deknaŭ-jara kiam mi edziniĝis unuan fojon kun mia
mortinta don Epifanio--li estu en la ĉielo!--Kaj li estis homo tia,
(kun pardono via), ke estas neeble trovi alian pli ĝentilan aŭ pli
sinjoran... kaj samtempe tiel gajhumora kaj bonvola! Nu, pardonu, li
havis kvindekses jarojn, tre bone kalkulitajn, kiam li edziĝis kun
mi.

D. Die.--Bona aĝo... Li ne estis infano, sed...

D.a Ire.--Ĝuste mi tion volis diri. Do, ne konvenis por mi en
tiu tempo ia junulo malsaĝa, malpripensema... Ne, sinjoro... Kaj
neniu diru, ke li estis malsana aŭ senforta--tio neniel! Li estis
dank' al Dio, sana kiel pomo; en la tuta daŭro de lia vivo li nur
suferis atakojn de speco da epilepsio, kiu kelkfoje minacis lin.
Sed poste, kiam ni edziĝis tio komencis lin ataki tiel ofte kaj
tiel forte, ke post sep monatoj mi vidis min vidvino kaj graveda
kun infano, kiu naskiĝis poste, sed fine tiu ĉi ankaŭ mortis pro
skarlatino.

D. Die.--Atentu! Kian posteulon lasis tiu bona don Epifanio!

D.a Ire.--Jes, sinjoro. Kiel ne?

D. Die.--Mi diras tion ĉar poste rezultas... Sed pri tio oni ne
bezonas zorgi... Kaj ĉu ĝi estis knabo aŭ knabino?

D.a Ire.--Knabo tre bela. Kiel arĝentaĵo estis la anĝeleto.

D. Die.--Certe estis konsolaĵo havi tian infanon, kaj...

D.a Ire.--Ho, sinjoro, ili igas multe suferi, sed tio ne estas
grava, ĝi estas granda ĝojo, granda.

D. Die.--Mi ja kredas vin.

D.a Ire.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Oni facile komprenas la plezuron kaj...

D.a Ire.--Kial ne?

D. Die.--La ĉarmegon ilin vidi ludetantajn kaj ridantajn, ilin
karesi kaj partopreni en iliaj nepekaj ĝojoj.

D.a Ire.--Ho, miaj karegaj infanoj! Dudekdu mi havis per la tri
edzoj, kiujn mi havis ĝis nun kaj el ili ĉiuj nur restas al mi
fraŭlineto; sed mi certigas vin, ke...


SCENO V

Simono, D.a Irene, D. Diego.

Sim. (_Enirante tra la centra pordo._)--Sinjoro, la veturisto
atendas.

D. Die.--Diru al li, ke mi tuj iros. Ha, alportu unue mian bastonon
kaj ĉapelon; mi volas promeneti en la kamparo. (_Simono eniras la
ĉambron de don Diego, revenas kun ĉapelo kaj bastono, donas ilin
al sia mastro, kaj je la fino de la sceno li foriras kun li tra la
centra pordo._) Tial, mi supozas, ke morgaŭ frumatene ni ekiros?

D.a Ire.--Ne ekzistas kontraŭaĵo por tio. Je la horo, kiun vi
diros.

D. Die.--Ĉirkaŭ la sesa. He?

D.a Ire.--Tre bone.

D. Die.--Ni havos la sunon malantaŭe. Mi diros ke li venu
duonhoron pli frue.

D.a Ire.--Jes, ĉar mi havas mil pakaĵetojn por ordigi.


SCENO VI

D.a Irene, Rita.

D.a Ire.--Helpu min Dio! Nun mi memoras... Ĉu oni lasis ĝin
morti? Rita!

Rita.--Sinjorino. (_Alvenas Rita kun kapkusenoj kaj lit-tukoj sub
sia brako._)

D.a Ire.--Kion vi faris pri la turdo? Ĉu vi donis al ĝi
nutraĵon?

Rita.--Jes, sinjorino. Ĝi manĝis pli ol la struto. Mi metis ĝin
tien, en la fenestron de la galerio.

D.a Ire.--Ĉu vi faris la litojn?

Rita.--Via jam estas farita. Mi tuj faros la aliajn, antaŭ
noktiĝo, ĉar se ne, tial, ke ni nur havas lumon per unu oleolampo
kaj ĝi ne havas meĉon, mi estos malhelpata.

D.a Ire.--Kaj tiu knabino, kion ŝi faras?

Rita.--Ŝi disrompas kukon por la manĝo de don Perikito.

D.a Ire.--Kiel malvolonta mi estas por skribi. (_Ŝi leviĝas
kaj eniras sian ĉambron._) Sed estas necese, ĉar tiu bona
Circuncisión estas plena je timo.

Rita.--Kia sensencaĵo! Nur pasis du horoj de kiam ni foriris de
tie kaj oni jam komencas sendi kaj resendi poŝtaĵojn. Kiel malmulte
mi amas virinojn hipokritajn kaj flatemajn! (_Ŝi eniras la ĉambron
de donja Francisca._)


SCENO VII

Kalamoĉo.

(_Li eniras tra la centra pordo kun valizoj, vipo kaj botoj; li
metas ĉion sur la tablon kaj sidiĝas._)

Ho, oni difinis al mi la 3.an! Dio, pardonu. Bonege konas mi la 3.an!
Pli fama kolektado da insektoj ne ekzistas eĉ en la Muzeo de
Naturscienco. Mi timegas eniri tien... Ho, ve, kiajn dolorojn mi
havas! Tiuj ĉi estas verege doloroj. Paciencon, malfeliĉa Kalamoĉo,
paciencon... Kaj dank' al la ĉevaletoj, ĉar ili diris: Ni ne povas
plu. Ĉar se ne, mi ne vidus nun la numeron 3.an kun la Egiptaj
pestoj, kiujn ĝi enhavas. Resume, se la bestoj estos vivaj morgaŭ
matene, miraklo estos. Ili defalas pro laceco... (_Rita ekkantas interne,
Kalamoĉo leviĝas streĉante sin._) Aŭskultu! Danc-muzikon? Ŝi
ne kantas malbone... Ha, aventuron ni tuj havos! Fi, kiamaniere
mi estas disrompita!


SCENO VIII

Rita, Kalamoĉo.

Rita.--Plibone estas fermi, por ke neniu ŝtelu vestaĵojn, kaj...
(_Penante enmeti la ŝlosilon._) Nu, vere ĉi tiu ŝlosilo estas
abomena.

Kal.--Ĉu vi volas ke mi helpu vin, belulino?

Rita.--Mi dankas, beluleto.

Kal.--Ho, Rita! Ĉu vi?

Rita.--Kalamoĉo!

Kal.--Kia feliĉa renkontiĝo!

Rita.--Kaj, via mastro?

Kal.--Ni ambaŭ ĵus alvenis.

Rita.--Ĉu estas vere?

Kal.--Ne, estas ŝerce. En la momento kiam li ricevis la leteron de
donja Francisca, mi ne scias kien li iris, nek kun kiu li parolis,
nek kiel li tion aranĝis; mi nur scias ke tiun posttagmezon ni
forveturis de Zaragozo. Ni rapidis kiel du fulmoj sur la vojo.
Hodiaŭ ni alvenis al Guadalajara, kaj tuj ni ekscias, ke la
birdoj estis jam forflugantaj. Ree sur la ĉevaloj, kaj de nove
rajdante, ŝvitante kaj vipfrapante. Fine, lacigitaj la bestoj, kaj
duonlacigitaj ni mem, ni haltis tie ĉi intencante reeliri morgaŭ.
Mia Leŭtenanto ĵus iris al ĉefa Kolegio vidi ian amikon dum oni
preparas vespermanĝon. Jen la historio.

Rita.--Do, li estas tie ĉi?

Kal.--Jes, kaj pli ol iam enamigita, ĵaluza, fajregema, maltimega
ĝis eĉ mortigi iun ajn, kiu disputos lian rajton al lia adorata
Francinjo.

Rita.--Kion vi diras?

Kal.--Tion mem.

Rita.--Kiel grandan plezuron vi donas al mi! Nun ja vidiĝas la
amo, kiun li havas por ŝi.

Kal.--Amon!... Bagatelon!... Kompare kun li la arabo Gazul' estis
timulo, Medoro hontemulo, kaj Gaiferoso lernanto de eklezia doktrino.

Rita.--Ho, kiam tion ekscios mia fraŭlino!

Kal.--Sed, ni komprenu tion! Kial vi estas tie ĉi? Kun kiu estas
vi? Kiel alvenis vi tien ĉi? Kia...

Rita.--Mi tion rakontos. La patrino de donja Francinjo komencis
skribi leterojn post leteroj dirinte, ke ŝi interkonsentis ŝian
edziniĝon en Madrido kun sinjoro riĉa, honesta, respektata; resume,
nobla kaj perfekta, tiel ke oni ne povis pli deziri. Turmentite la
knabino de tiaj proponoj, kaj sensanigite de la longedaŭraj admonoj
de tiu sankta monaĥino, ŝi deviĝis konsenti fari ĉion, kion oni
diros al ŝi... Sed mi ne povas trograndigi ŝian ploregadon, la
suferado de l' malfeliĉulineto. Ŝi ne volis plu dormi nek manĝi.
Kaj samtempe estis necesege konduti kaŝeme, tiel ke neniu suspektu
la veron. De ĉio rezultis, ke post la unua teruro, kiam ni povis
pripensadi rimedojn kaj forkurojn, ni sukcesis nur skribi leteron
al via mastro, esperante, ke se lia amo estas tiel vera kaj tiel
honesta kiel li profesis al ni, li ne konsentos, ke ŝin posedu alia
homo nekonata, kaj ke perdiĝu por eterne tiom da karesoj, tiom da
larmoj kaj tiom da ekĝemoj dismetitaj sur la muro de la ĝardeno.
Sed tuj post la forsendo de nia letero, jen estas la veturilo kun la
kondukisto Gasparo, kun siaj bluaj ŝtrumpoj, kaj la patrino kaj la
fianĉo kiuj venas por ŝi. Ni rapide kolektis niajn pakaĵojn, oni
ligis la kestojn, ni diris adiaŭon al tiuj bonaj virinoj kaj post
rapidega kurado jen ni estas tie ĉi en Alcalá. La haltado estas por
ke la sinjorino vizitu alian onklinon sian, ankaŭ monaĥino, tiel
surda kaj tiel sulkigita kiel tiu, kiun ni postlasis. Ŝi jam vidis
ŝin, jam sufiĉe kisis ŝin unu post unu ĉia religiulino, kaj mi
kredas ke morgaŭ frumatene ni foriros. Tiel ni troviĝis...

Kal.--Jes, ne parolu plu... Sed... ĉu vere la fianĉo estas en la
gastejo?

Rita.--Tiu estas lia ĉambro (_montrante la ĉambron de don Diego_,
_tiun de donja Irene_, _kaj tiun de donja Francisca_), tiu estas la
patrina, kaj tiu la nia.

Kal.--Kiel «nia»? Ĉu via kaj mia?

Rita.--Ne, certe. Tie ĉi la fraŭlino kaj mi dormos hodiaŭ
nokton, ĉar hieraŭ, metitaj ni tri en tiun kontraŭan, ni povis
nek stari piede nek dormi unu momenton nek eĉ respiri.

Kal.--Bone, adiaŭ. (_Li reprenas la aferojn, kiujn li metis sur la
tablon, laŭ forira maniero._)

Rita.--Kien vi iras?

Kal.--Mi scias tion... Sed, ĉu la fianĉo kunportas servistojn,
amikojn aŭ aliajn, kiuj savos lin el la unua danĝero, kiu minacos
lin?

Rita.--Unu servisto akompanas lin.

Kal.--Malgranda afero!... Aŭskultu, diru al li pro Dio, ke li
preparu sin, ĉar li estas en danĝero. Adiaŭ!

Rita.--Ĉu vi revenos baldaŭ?

Kal.--Supozeble. Tiuj ĉi aferoj bezonas rapidecon, kaj kvankam
mi apenaŭ povas marŝi, estas necese, ke mia leŭtenanto lasu la
viziton kaj venu prizorgi sian negocon, ordigu la enterigon de tiu
homo, kaj... Nu, tiu estas nia ĉambro. Ĉu ne?

Rita.--Jes, de la fraŭlino kaj mia.

Kal.--Friponino!

Rita.--Sentaŭgulo! Adiaŭ.

Kal.--Adiaŭ, malbelulino! (_Li eniras la ĉambron de don Carlos
kun la pakaĵoj._)


SCENO IX

D.a Francisca, Rita.

Rita.--Kiel petolema li estas!... Sed... dank' al Dio, don Felix
tie ĉi!... Jes, li amas ŝin, tio estas videbla. (_Eliras Kalamoĉo
de la ĉambro de don Carlos, kaj foriras tra la centra pordo._)
Ho, lasu ke oni parolu; estas viroj tre ĝentilaj; kaj tiam, kion
povas fari virino? Ilin ami, devige, ilin ami. Sed, kion diros la
fraŭlineto kiam ŝi vidos lin? ĉar ŝi estas blindenamigita por li.
Karulino! ĉu ne estus domaĝe se... Jen ŝi estas.

D.a Fran.--(_Enirante._) Ho, ve, Rita!

Rita.--Kio estas? Ĉu vi ploris?

D.a Fran.--Ĉu mi ne devas plori? Se vi estus vidinta mian
patrinon... Treege decidinta, ke mi amu tiun homon. Se ŝi scius
tiun homon. Se ŝi scius tion, kion vi scias, ŝi ne ordonus ke mi
faru neeblaĵojn... Ke li estas tiel bona, ke li estas tiel riĉa,
ke mi estos tiel feliĉa kun li... Ŝi tre koleriĝis kaj nomis min
fripona, malobeema... Malfeliĉa mi! ĉar mi ne mensogas nek scias
hipokriti, pro tio ŝi nomas min fripona.

Rita.--Fraŭlino, pro Dio, ne estu tiel malĝoja.

D.a Fran.--Ja, ĉar vi ne aŭdis ŝin... Kaj ŝi diras, ke
don Diego plendas, ke mi nenion diras al li... Tro diras mi al li,
kaj mi tre penadis ĝis nun ŝajniĝi kontenta kun li, kiel mi
neniel estas, kaj rideti kaj babili... Kaj ĉio por kontentigi mian
patrinon, ĉar se ne... Sed la Virgulino bone scias ke tio ne venas
el mia koro. (_La teatro komencas mallumiĝi iom post iom._)

Rita.--Ho, ĉesu, ne estas ankoraŭ necesa tiom da maltrankvileco!
Kiu scias?... Ĉu vi ne memoras jam tiun feliĉan tagon, kiun ni
pasigis la lastan jaron en la kampodomo de l' administranto?

D.a Fran.--Ho, kiel mi povas forgesi ĝin? Sed... kion vi volas
diri al mi?

Rita.--Mi volas diri ke tiu sinjoro, kiun vi vidis tie kun la kruco
verda, tiel ĝentila, tiel bele vestita...

D.a Fran.--Kiom da paroloj!... Don Felix... Kaj, kio?

Rita.--Kiu akompanis nin ĝis la urbo...

D.a Fran.--Bone... kaj poste li revenis, kaj mi vidis lin,
malfeliĉe, multajn fojojn... malsaĝe konsilita de vi.

Rita.--Kial, fraŭlino? Kiun ni ofendis? Ĝis nun neniu en la
monaĥinejo suspektis tion. Li neniam eniris tra la pordoj, kaj kiam
nokte li parolis kun vi, estis inter vi du spaco tiel longa, ke vi
ofte malbenis ĝin... Sed tio ne estas la afero. Kion mi volas diri
al vi, tio estas, ke estas neeble, ke amanto kiel tiu forgesu sian
adoratan Francinjon. Konsideru ke ĉio, kion ni sekrete legis en
romanoj ne valoras, kion ni vidis ĉe li. Ĉu vi memoras tiujn tri
manplaŭdojn kiuj aŭdiĝis inter la dekunua kaj la dekdua nokte? kaj
tiun sonan frapeton tiel delikatan kaj signifan?

D.a Fran.--Ho, Rita! Jes, mi ĉion memoras kaj dum mi vivos mi
konservos la memoron. Sed li forestas, kaj eble amuzas sin per nova
amindumo.

Rita.--Mi ne povas tion kredi.

D.a Fran.--Sed li estas viro, kaj ili ĉiuj...

Rita.--Kia sensencaĵo! Ne trompu vin, fraŭlino. Ĉe viroj kaj
ĉe virinoj okazas tio sama, kio okazas ĉe la melonoj de Añover'.
Estaj bonaj kaj malbonaj; kio ne estas facila, tio estas elekti.
Kiu rezultas malfeliĉa en la elekto, tiu kulpigu sian ŝancon,
sed ne mallaŭdu la komercaĵon ... Estas viroj tre trompemaj, tre
friponaj; sed estas neeble, ke tia estas li kiu donis tiom da pruvoj
de amo kaj persisteco. Tri monatojn daŭris la serenado kaj sekreta
interparolado, kaj dum tiu tuta tempo vi bone scias, ke ni neniam
vidis ĉe li agon neĝentilan, nek aŭdis ĉe lia buŝo vorton
malhonestan aŭ malrespektan.

D.a Fran.--Estas vere. Tial mi amis lin multe, tial mi havas lin
tiel fiksita tie ĉi... tie ĉi... (_Ŝi montras sian bruston._) Kion
estus li dirinta kiam li ricevis mian leteron? Ho, mi bone scias,
kion li dirus... Ho, jes!... Estas domaĝe!... Tre certe... Kara
Francinjo!... Kaj ĉio finiĝis... Li sendube ne dirus pli... nenion
pli.

Rita.--Ne, fraŭlino, li ne diris tion.

D.a Fran.--Kion vi scias?

Rita.--Mi bone scias. Kiam li legis la leteron li tuj estus
ekveturinta kaj venos flugante konsoli sian amikinon. Sed...
(_Alproksimiĝante al la pordo de l' ĉambro de donja Irene._)

D.a Fran.--Kien vi iras?

Rita.--Mi volas vidi, ĉu...

D.a Fran.--Ŝi skribas.

Rita.--Ŝi, do, devos baldaŭ fini, ĉar komencas noktiĝi...
Fraŭlino, tio, kion mi diris estas ĉio tute vera... Don Felix estas
nun en Alcalá.

D.a Fran.--Kion vi diras? Ne trompu min.

Rita.--Tiu estas lia ĉambro... Kalamoĉo ĵus parolis kun mi.

D.a Fran.--Ĉu vere?

Rita.--Jes, fraŭlino, li jam eliris lin serĉi tial ke...

D.a Fran.--Do, li amas min! Ho, Rita, kiel bone ni agis
avertinte lin... Sed ĉu vi vidas tian ĝentilecon?... Ĉu li fartas
bone?... Veturadi tiom da mejloj sole por vidi min... ĉar mi lin
ordonis...! Kiel dankema mi devas esti por li! Ho, mi promesas ke li
ne plendos pro mi. Eterna dankemeco kaj amo.

Rita.--Mi nun iros serĉi kandelojn. Mi penos restadi tie malsupre
ĝis kiam ili revenos. Mi tiam scios, kion li diras kaj intencas fari
ĉar dum ni estos ĉiuj tie ĉi povas okazi ia terura batalo inter la
patrino, la filino, la fianĉo kaj la amanto, kaj se mi ne preparas
bone tiun ĉi renkontiĝon ni ĉiuj ruiniĝos en ĝi.

D.a Fran.--Vi estas prava. Sed, ne... Li estas kuraĝa kaj
talenta, kaj li scios decidi tion kio estas plej bona. Kaj kiel vi
avertos min? Memoru, tuj kiam li venos mi volas vidi lin.

Rita.--Estu trankvila. Mi lin venigos tien ĉi, kaj faros tiun
tuseton sekan... ĉu vi komprenas min?

D.a Fran.--Jes, bone.

Rita.--Nu, tiam vi eliros, kun ia ajn preteksto. Mi restos sola
kun la sinjorino. Mi parolados kun ŝi pri ĉiuj ŝiaj edzoj kaj pri
ŝiaj bofratoj, kaj pri la episkopo, kiu mortis sur la maro... Krom
tio, se estos tie don Diego...

D.a Fran.--Bone, iru, kaj tuj kiam li alvenos...

Rita.--En tiu sama momento.

D.a Fran.--Ne forgesu tusi.

Rita.--Ne timu.

D.a Fran.--Se vi scius kiel mi estas konsolita!

Rita.--Kvankam vi ne ĵuros, mi vin kredas.

D.a Fran.--Ĉu vi memoras kiam li diris, ke estis neeble, ke li
forigu min el sia memoro, ke ne estas danĝeroj kiuj kontraŭstaros
lin, nek malhelpoj, kiujn li ne detruos por mi?

Rita.--Jes, mi bone memoras.

D.a Fran.--Ho, nun vidu kiel li diris veron.

(_D.a Francisca foriras en la ĉambron de D.a Irene; Rita, tra
la centra pordo._)



DUA AKTO


SCENO I

(_Teatro malluma._)

D.a Fran. (_sola_).--Ankoraŭ neniu aperas... (_Ŝi
alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas._) Kiom da malpacienco
mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur
pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes,
deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas
amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas.


SCENO II

D.a Irene, D.a Francisca.

D.a Ire.--Sola kaj sen lumo vi lasis min tie.

D.a Fran.--Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por
ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete.

D.a Ire.--Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas
kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron,
kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (_Ŝi sidiĝas._) Estu
ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego?

D.a Fran.--Ŝajnas ke ne.

D.a Ire.--Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu
ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas
ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon.

D.a Fran.--Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu
plu.

D.a Ire.--Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili.
Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon
estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de
ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa
patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko...
Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!)
kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj
el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas
fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj
meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj
estas piulinoj. Kion vi diras?

D.a Fran.--Mi, nenion, patrineto.

D.a Ire.--Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi
parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri.


SCENO III

Rita _(eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin
sur la tablon),_ D.a Irene, D.a Francisca.

D.a Ire.--Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi
nokton.

Rita.--Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti
kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono!

D.a Ire.--Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi
kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn
bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne
pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian
ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj.

Rita.--Tre bone. (_Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri._)

D.a Fran. (_Flanken al Rita._)--Ĉu li ne venis?

Rita.--Li venos.

D.a Ire.--Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo
al servisto de l' gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto.
(_Foriras Rita en la ĉambron de D.a Irene._) Kaj vi, karulino,
kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por
ekiri frumatene.

D.a Fran.--Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti
posttagmeze...

D.a Ire.--Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi
la stomakon... (_Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de
la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo._)
Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu
por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj.

Rita.--Ĉu nenion plu?

D.a Ire.--Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita.

Rita.--Jes, mi ja scias.

D.a Ire.--Rita!

Rita.--Ankoraŭ! Kion vi ordonas?

D.a Ire.--Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la
leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin,
ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono,
ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu
vi komprenas?

Rita.--Jes, sinjorino.

D.a Ire.--Ha, aŭskultu!

Rita.--Ankoraŭ!

D.a Ire.--Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas
preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu
kaj vundiĝu... (_Foriras Rita tra la centra pordo._) Kian malbonan
nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta
nokto, ne faris alion ol kantadi la _Gloria Patri_ kaj ripetadi la
preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed
kiam oni deziras dormi...


SCENO IV

D.a Irene, D.a Francisca.

D.a Ire.--Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato
kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda,
tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj,
kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj
potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi
estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo
plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi
diras.

D.a Fran.--Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis
interrompi vin.

D.a Ire.--Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi
deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin,
kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu
Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi
parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!

D.a Fran.--Ho! patrineto, ne koleriĝu.

D.a Ire.--Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias
de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas, ke mi bone konas la deziron
kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!

D.a Fran.--Sed, kion vi scias do?

D.a Ire.--Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho!
filino, mi estas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da
sagaceco por ke vi povu trompi min.

D.a Fran.--(_Flanken._) Mi perdiĝis.

D.a Ire.--Ne kalkulante kun via patrino,--kvazaŭ vi ne havas
patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja
tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata
fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie...
Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete
da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino
ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni
servas Dion, Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi
sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj
kontraŭaĵoj... Sciu tion, do, se vi ankoraŭ ne scias ĝin.

D.a Fran.--Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi
vin.

D.a Ire.--Ho, tio estas ke mi ne scias...

D.a Fran.--Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos
de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.

D.a Ire.--Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.

D.a Fran.--Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.

D.a Ire.--Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion
vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne
kondutos dece... Ne forgesu tion.

D.a Fran.--(_Flanken._) Ho, ve!


SCENO V

D. Diego _(eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la
tablo sian ĉapelon kaj bastonon),_ D.a Irene, D.a
Francisca.

D.a Ire.--Nu, kial tiel malfrue?

D. Die.--Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj
doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj
kukoj ili ne volis lasi min. (_Li sidiĝas apud D.a Irene._) Kaj
nun, kiel vi fartas?

D.a Ire.--Tre bone.

D. Die.--Kaj D.a Francinjo?

D.a Ire.--D.a Francinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj.
Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi
sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.

D. Die.--Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?

D.a Ire.--Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili ne scias kion ili
deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...

D. Die.--Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj
estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta
kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l' koro.
(_Li ekkaptas unu manon de D.a Francisca kaj devigas ŝin sidiĝi
apud si._) Sed ĉu vere, D.a Francisca, vi volonte reirus en la
monaĥinejon?... Diru la veron.

D.a Ire.--Sed ŝi ne...

D. Die.--Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.

D.a Fran.--Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi
kaŭzu al vi malĝojon.

D. Die.--Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...

D.a Ire.--Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?

D. Die.--Silentu, pro Dio, D.a Irene, kaj ne diru al mi tion,
kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la
knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas
kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio
okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.

D.a Fran.--Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion
diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.

D. Die.--Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj
la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes,
ili tion faras, ĉion tion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la
bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte
ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn
nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni?
Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro
de klaŭstro ĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci
al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu,
D.a Francinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas
siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas
decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke
knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj
konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon
en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj
vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio
ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el
ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatinda ol mi?
Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante
ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.

D.a Ire.--Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke...

D. Die.--Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone
komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon
la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo
de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio
hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli
indan, sciu ke mi nenion volas perforte. Mi estas verdirema; mia
koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi
petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne
devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion
nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto.
Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian
ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al
mi multegan bedaŭron.

D.a Ire.--Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?

D. Die.--Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen
tradukisto.

D.a Ire.--Kiam mi tion ordonos...

D. Die.--Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas
respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.

D.a Ire.--Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun
mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj
tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis
lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la
tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al
ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj
senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.

D. Die.--Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone
parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas
nin?

D.a Ire.--Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro.
Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia
de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis
pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek
abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava,
simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras
sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj
havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo,
preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,--ĉu vi aŭdas? kaj en
ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis
tion ĉi, kiu nun okazas al ni.

D. Die.--Sed, sinjorino, neniel okazas afero ia kiu povas vin
ofendi.

D.a Ire.--Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin
paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ
duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus
ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas,
ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis
en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la
monaĥinejo ĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu,
kaj...

D. Die.--Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.

D.a Ire.--Respondu al li.

D.a Fran.--Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.

D. Die.--Ne, karulino; tio ĉi estas nur iom klarigi tion, kion
oni devas diri, sed koleri! neniel. D.a Irene scias kiom mi
estimas ŝin.

D.a Ire.--Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema
pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...

D. Die.--Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas
malmulta... Mi nur deziras ke D.a Francinjo estu kontenta.

D.a Ire.--Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.

D.a Fran.--Jes, sinjoro, mi estas kontenta.

D. Die.--Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al
ŝi la plej malgrandan bedaŭron.

D.a Ire.--Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al
ĉiuj ne estas imagebla.

D. Die.--Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos
kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi
esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.

D.a Fran.--Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino
malriĉa, senhelpa kiel mi!...

D. Die.--Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli
granda riĉeco.

D.a Ire.--Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!

D.a Fran.--Patrineto!

(_D.a Francisca leviĝas, ĉirkaŭprenas sian patrinon, kaj ili sin
karesas reciproke._)

D.a Ire.--Ĉu vi vidas kiom mi amas vin?

D.a Fran.--Jes, sinjorino.

D.a Ire.--Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola
celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.

D.a Fran.--Mi bone scias tion.

D.a Ire.--Karulino mia! Ĉu vi estos bona?

D.a Fran.--Jes, sinjorino.

D.a Ire.--Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.

D.a Fran.--Sed, ĉu mi do ne amas vin?

D. Die.--Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (_Leviĝas D. Diego, kaj
poste D.a Irene._) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn
kiel tri infanoj.

D.a Ire.--Jes; vi parolas prave.

(_Ili du iras en la ĉambron de D.a Irene. D.a Francisca iras poste;
kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas._)


SCENO VI

Rita, D.a Francisca.

Rita.--Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...

D.a Fran.--Kion vi volas?

Rita.--Li venis.

D.a Fran.--Kiel?

Rita.--Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson,--petante al vi
pardonon--kaj nun li supreniras la ŝtuparon.

D.a Fran.--Ho, Dio!... Kion mi devas fari?

Rita.--Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per
amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru
ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre
longa... Jen li estas.

D.a Fran.--Jes; estas li.

Rita.--Mi foriras vigligi tiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj
decidecon. (_Ŝi eniras la ĉambron de D.a Irene._)

D.a Fran.--Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas...


SCENO VII

D. Carlos _(eniras tra la centra pordo),_ D.a
Francisca.

D. Car.--Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi
fartas, belulino? kiel?

D.a Fran.--Bonvenon al vi.

D. Car.--Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da
ĝojo?

D.a Fran.--Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj
frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi
skribis tiun leteron, oni venigis min... Morgaŭ Madridon... Tie
estas mia patrino.

D. Car.--Kie?

D.a Fran.--Tie, en tiu ĉambro. (_Montrante la ĉambron de
D.a Irene._)

D. Car.--Sola?

D.a Fran.--Ne, sinjoro.

D. Car.--Ĉu kun la fianĉo edzigota? (_Li alproksimiĝas al la
ĉambro de D.a Irene, haltas kaj revenas._) Plibone... Sed, ĉu ne
estas alia kun ŝi?

D.a Fran.--Neniu plu... Kion vi pensas fari?

D. Car.--Se mi forlasus min al mia pasio kaj al tio kion inspiras
al mi tiuj okuloj, bravegaĵon... Sed tempo restas... Li ankaŭ povas
esti homo de honoro, kaj ne estas juste insulti lin, tial ke li amas
virinon tiel indan je amo. Mi ne konas vian patrinon... ho! nun nenio
estas farebla... Via famo postulas la unuan prizorgon.

D.a Fran.--Estas granda ŝia obstino ke mi edziniĝu kun li.

D. Car.--Tio ne malhelpas.

D.a Fran.--Ŝi volas ke tiu ĉi edziĝo efektiviĝu tuj kiam ni
alvenos Madridon.

D. Car.--Kial? Ne, neniam.

D.a Fran.--Ambaŭ interkonsentis kaj diras...

D. Car.--Bone... Ili diros... Sed ne estas eble...

D.a Fran.--Mia patrino senĉese parolas al mi nur pri tio.
Ŝi minacas min; ŝi plenigis min je timo... Li ankaŭ urĝas min,
promesas al mi tiom da bonaĵoj, mi...

D. Car.--Kaj vi, kian esperon donas vi al li? Ĉu vi promesis ami
lin multe?

D.a Fran.--Sendankemulo!... Ĉu vi ne scias ke?... Sendankemulo!

D. Car.--Jes, jes, mi scias, Francinjo... Mi estas via unua amo.

D.a Fran.--Kaj mia lasta.

D. Car.--Kaj mi perdos la vivon antaŭ ol forlasi la lokon kiun mi
havas en tiu koro... Ĝi estas tute mia... Ĉu ne?

D.a Fran.--Kies do povas ĝi esti?

D. Car.--Ĉarmulino! Kia dolĉa espero vivigas min!... Unu sola
vorto el tiu buŝo certigas min... Ĝi kuraĝigas min por ĉio...
Resume, jen mi estas. Ĉu vi venigis min por ke mi defendu vin,
liberigu vin, plenumu devon mil kaj mil foje promesitan? Nu, ĝuste
pro tio mi venis. Se vi morgaŭ iros Madridon, mi ankaŭ tien iros.
Via patrino scios kiu mi estas. Tie mi povas kalkuli kun la favoro
de ia maljunulo bonega kaj estimata, kiun, pli bone ol onklo, mi
devas nomi amiko kaj patro. Li ne havas parencon pli proksiman aŭ
pli amatan ol mi; li estas riĉa, kaj se la bonaĵoj de riĉeco havas
por vi allogon ian, tiu ĉi cirkonstanco aldonos feliĉaĵojn al nia
unuiĝo.

D.a Fran.--Kaj kian valoron havas por mi la tutaj riĉaĵoj de
la mondo?

D. Car.--Mi ja scias. Ambicio ne povas agiti spiriton tiel puran.

D.a Fran.--Ami kaj esti amata... Nek deziras mi pli, nek konas
mi pli grandan feliĉon.

D. Car.--Ne ekzistas alia... Sed vi devas trankviliĝi kaj atendi
ĝis kiam la ŝanco ŝanĝos nian nunan bedaŭron por daŭra feliĉeco.

D.a Fran.--Sed, kiel ni agos por ke mia bona patrino ne ricevu
malĝojon?... Ŝi amas min tiom!... Mi ĵus diris al ŝi ke mi ne
malĝojigos ŝin, ke neniam mi forlasos ŝin, ke ĉiam mi estos
obeema kaj bona... Kaj ŝi karesis min tiel kortuŝita! Ŝi restis
tiel konsolita pro la malmulto kiun mi sukcesis eldiri... Mi ne
scias, mi ne scias, kian vojon vi trovos por ke ni ne enfalu en tiujn
ĉi danĝerojn.

D. Car.--Mi ĝin serĉos... Ĉu vi ne konfidos je mi?

D.a Fran.--Nepre, mi konfidas. Ĉu vi kredas ke mi estus viva
se tiu espero ne vivigus min? Sola kaj nekonata de ĉiuj, kion mi
povus fari? Se vi ne estus veninta, mia melankolio estus mortiginta
min, ĉar mi ne havas iun al kiu mi turnus min, nek al kiu mi povus
komuniki ĝian kaŭzon. Sed vi kondutis kiel nobelo kaj amanto, kaj
per via alveno vi ĵus donis al mi la plej bonan pruvon de via granda
amo. (_Kortuŝita ŝi ekploras._)

D. Car.--Kia ploro!... Kiel ĝi konvinkas!... jes, Francinjo, mi
sola sufiĉas por defendi vin kontraŭ ĉiuj kiuj subpremos vin. Kiu
kuraĝos kontraŭstari amanton akceptitan? Nenion timu.

D.a Fran.--Ĉu vere?

D. Car.--Nenion... La amo unuigis niajn korojn per fortaj ligiloj,
kaj nur la morto povas ilin diskunigi


SCENO VIII

Rita, D. Carlos, D.a Francisca.

Rita.--Fraŭlino, eniru, eniru. Via patrino demandas pri vi. Mi
iras alporti la vespermanĝon kaj poste ili tuj kuŝiĝos. Kaj vi,
sinjoro amindumanto, vi povas disponi je vi mem.

D. Car.--Jes; ne konvenas veki suspekton. Mi ne bezonas diri plu.

D.a Fran.--Nek mi ankaŭ.

D. Car.--Ĝis morgaŭ, per la taglumo ni vidos tiun ĉi faman
konkuranton.

Rita.--Sinjoron tre respektindan, tre riĉan, tre prudentan, kiu
portas longan ĵakon kaj blankan ĉemizon, kaj li havas sesdek
tutajn jarojn sub sia peruko. (_Ŝi foriras tra la centra pordo._)

D.a Fran.--Ĝis morgaŭ.

D. Car.--Adiaŭ, Francinjo.

D.a Fran.--Iru kuŝiĝi kaj ripozi.

D. Car.--Ripozi kun ĵaluzo!

D.a Fran.--Pri kiu?

D. Car.--Bonan nokton. Dormu bone, Francinjo

D.a Fran.--Dormi kun amo!

D. Car.--Adiaŭ, ĉarmulino.

D.a Fran.--Adiaŭ (_Ŝi eniras la ĉambron de D.a Inés._)


SCENO IX

D. Carlos _(promenante maltrankvile),_ Kalamoĉo.

D. Car.--Forpreni ŝin de mi?... Ne, li estu kiu ajn, li ne
forprenos ŝin de mi... Nek estos ŝia patrino tiel malsaĝa, tiel
obstina pro tiu edziĝo, kiam ŝi ekscios ke ŝia filino malamas
ĝin... kaj ke mi min intermetas... Sesdek jaroj!... Ĝuste li devas
esti tre riĉa... La mono!... Malbenita estu ĝi, kiu kreas tiom da
malpaco!

Kal. (_enirante tra la centra pordo._)--Nu, sinjoro, ni havas
duonon da kaprido rostita kaj... almenaŭ ĝi ŝajnas kaprido... Ni
havas belegan salaton de kresoj sen miksaĵo ia de malbonaj herboj,
bone lavitan, sekigitan kaj pretigitan per tiuj ĉi pekaj manoj miaj,
tiel ke ne estas eble havi ion pli bongustan. Blankan panon, kaj
trijaran vinon... sekve, se ni devas manĝi kaj dormi, mi opinias,
ke...

D. Car.--Bone. Kie ni manĝos?

Kal.--Malsupre. Tie mi pretigis tablon mallarĝan, mizeran, kiu
ŝajnas plibone stablon de forĝisto.

Rita.--(_Enirante tra la centra pordo kun kelkaj teleroj, tasoj,
kuleroj kaj tablotuko_). Kiu petas supon?

D. Car.--Profiton al vi!

Kal.--Se estas ia belulineto kiu volas manĝi kapridon rostitan,
ŝi levu fingron.

Rita.--La belulineto jam manĝis duonon da telerego da hakaĵo...
Sed mi dankas, sinjoro militisto. (_Ŝi eniras en la Ĉambron de
D.a Irene_).

Kal.--Dankema vi plaĉas al mi, adorata.

D. Car.--Nu, ni iru.

Kal.--Ho! ho! ho! (_Kalamoĉo ekiras al la centra pordo kaj
revenas; li alproksimiĝas al D. Carlos, kaj ili interparolas sekrete
ĝis fino de la sceno, kiam Kalamoĉo paŝas antaŭen kaj salutas
Simonon_). He! silentu; mi diras...

D. Car.--Kion?

Kal.--Ĉu vi ne vidas tiun, kiu venas tien ĉi?

D. Car.--Ĉu estas Simono?

Kal.--Li mem... Sed kiel diable li...

D. Car.--Kaj kion ni faros?

Kal.--Mi ne scias. Demandi, mensogi kaj... Ĉu vi donas permeson
por...?

D. Car.--Jes, mensogu tiom kiom vi volos... Kial estas veninta tien
ĉi tiu homo?


SCENO X

Simono _(eniras tra la centra pordo),_ D. Carlos,
Kalamoĉo.

Kal.--Simono, ĉu estas vi?

Sim.--Saluton, Kalamoĉo. Kiel vi fartas?

Kal.--Bonege.

Sim.--Kiom mi ĝojas pro...

D. Car.--Nu, ĉu vi en Alcalá? Kio nova okazas do?

Sim.--Ho! ĉu vi, sinjoro, estis tie? Diablo!

D. Car.--Kaj mia onklo?

Sim.--Tre sana.

Kal.--Sed, ĉu li restis en Madrido, aŭ...

Sim.--Kiu estus dirinta al mi...? Kiel strange! Neniam pensis mi,
ke... Kaj vi, ĉian fojon pli bela... Do, vi venis vidi vian onklon,
ĉu ne?

Kal.--Sendube vi alportas depeŝon de via mastro?

Sim.--Kaj kiel varmega mi estis? kaj kia polvo sur la vojo! Hu!

Kal.--Verŝajne vi venis kolekti monon, ĉu ne?

D. Car.--Kredeble. Ĉar mia onklo havas tiun bieneton en
Ajalviro... Ĉu vi ne venis por tio?

Sim.--Kaj kia fripono rezultas la administranto! Neniam mi vidis
en la tuta kamparo laboriston pli ruzan aŭ pli disputeman. Nu, ĉu
vi venis de Zaragozo?

D. Car.--Nu, imagu vi...

Sim.--Aŭ ĉu vi tien iras?

D. Car.--Kien?

Sim.--Zaragozon. Ĉu ne estas tie la regimento?

Kal.--Sed, amiko, ni foriris la pasintan someron de Madrido. Ĉu ni
ne devas esti vojaĝintaj pli ol kelkaj mejloj?

Sim.--Kion mi scias? Iuj vojaĝas poŝte kaj estas pli ol kvar
monatoj sur la vojo. Ĝi devas esti malbonega vojo.

Kal. (_flanken, sin apartigante de Simono_).--Malbenita vi estu,
kaj via vojo, kaj la friponino kiu naskis vin!

D. Car.--Sed, ankoraŭ vi ne diris, ĉu mia onklo estas en Madrido
aŭ en Alcalá, nek kial vi venis, nek...

Sim.--Vi estas prava... Mi tuj rakontos... Bone, do... Nu, la
mastro diris...


SCENO XI

D. Diego, D. Carlos, Simono, Kalamoĉo.

D. Die. (_parolante interne_).--Ne, ne estas necese; ĉar estas
lumo tie ĉi. Bonan nokton, Rita. (_D. Carlos ŝanceliĝas, kaj
apartigas sin al la fundo de l' teatro._)

D. Car.--Mia onklo!

D. Die.--Simono! (_Eliras D. Diego el la ĉambro de D.a Irene,
sin direktante al sia propra; li ekvidas D. Carlos kaj alproksimiĝas
al li. Simono prezentas lumon kaj tuj lasas la kandelon sur la
tablon._)

Sim.--Jen mi estas, sinjoro.

D. Car.--Ĉio perdiĝis.

D. Die.--Nu... sed, kiu estas tiu?

Sim.--Amiko via, sinjoro.

D. Car.--Mi mortas.

D. Die.--Kial amiko? Kiel? Alportu tiun lumon.

D. Car.--Onklo! (_Li volas kisi la manon de D. Diego, kiu kolere
apartigas lin._)

D. Die.--For de tie ĉi!

D. Car.--Sinjoro!

D. Die.--For! Mi ne scias kial mi ne... Kion vi faras tie ĉi?

D. Car.--Se vi ekkoleras kaj...

D. Die.--Kion vi faras tie ĉi?

D. Car.--Mia malfeliĉo venigis min.

D. Die.--Ĉiam kaŭzante al mi enuon, ĉiam. Sed...
(_alproksimiĝante al D. Carlos_), kion vi diras? Ĉu vere vi havas
malfeliĉon?... Diru do, kio okazis? Kial estas vi tie ĉi?

Kal.--Tial ke li respektegas vin kaj li tre amas vin, kaj...

D. Die.--Al vi mi nenion demandas. Kial vi forlasis Zaragozon sen
mia permeso? Kial vi timas ekvidante min? Ion vi faris; jes, certe,
vi faris ian sensencaĵon, kiu kostos la vivon al via malfeliĉa
onklo.

D. Car.--Ne, sinjoro, ĉar mi neniam forgesos la principojn de
veremeco kaj prudento, kiujn vi tiel ofte inspiris al mi.

D. Die.--Kial vi venis, do? Ĉu estas duelo? Ĉu estas ŝuldoj? Ĉu
estas ia malpaco kun viaj ĉefoj? Liberigu min de tiu dubo, Carlos...
Filo mia, senigu min je tiu malkvieto.

Kal.--Nu, tio ĉio estas nur ke...

D. Die.--Mi jam diris ke vi silentu... Venu ĉi tien. (_Ekkaptante
unu manon de D. Carlos, li apartigas sin kun li en angulon de l'
teatro kaj mallaŭte parolas kun li._) Diru al mi kio okazas?

D. Car.--Malsaĝaĵo, manko de obeo al vi. Veni Madridon sen
via antaŭa permeso... Mi multe pentas, ĉar vi tiel ĉagreniĝis
ekvidinte min.

D. Die.--Kaj krom tio, kio okazas?

D. Car.--Nenio, sinjoro.

D. Die.--Sed kia malfeliĉo estas tiu pri kiu vi parolis?

D. Car.--Nenia. Renkonti vin en tiu ĉi loko... kaj tiom ĉagreni
vin kiam mi esperis surprizi vin en Madrido, estadi ĉe vi kelkajn
semajnojn, kaj reveni kontente tial ke mi vidis vin.

D. Die.--Ĉu ne estas pli ol tio?

D. Car.--Ne, sinjoro.

D. Die.--Pripensu bone.

D. Car.--Ne, sinjoro. Por tio mi venis. Nenio pli estas.

D. Die.--Sed ne diru al mi... Estas neeble ke tiaj forkuradoj...
Ne, sinjoro... Kiu do povus konsenti, ke oficiro foriru kiam li havas
tiun kapricon, kaj tiamaniere forlasu siajn standardojn?... Ĉar se
tiaj ekzemploj ofte ripetiĝus, adiaŭ, disciplino milita... Resume,
tio ne povas esti.

D. Car.--Konsideru, sinjoro, ke ni estas en paca tempo: ke
en Zaragozo ne estas bezone deĵori tiel vigle, kiel en aliaj
garnizonoj, kie oni ne permesas ripozi la militistaron... kaj fine,
vi povas supozi, ke mia vojaĝo havas aprobon kaj permeson de miaj
estroj; ke mi ankaŭ zorgas pri mia bona famo, kaj ke kiam mi foriris
mi estis certa, ke mi ne estas necesa tie.

D. Die.--Oficiro estas ĉiam necesa por siaj soldatoj. La reĝo
havas lin tie por ke li instruu ilin, protektu ilin kaj donu al ili
ekzemplon de disciplino, de kuraĝo kaj virto.

D. Car.--Vi estas prava; sed mi jam diris la kaŭzojn...

D. Die.--Ĉiuj tiuj kaŭzoj nenion valoras. Kial vi eksentis tian
deziron vidi vian onklon? Tio kion volas via Moŝta onklo ne estas
vin vidi ĉiusemajne, sed scii ke vi estas homo prudenta kaj ke
vi plenumas viajn devojn. Tio estas kion li volas... Sed... (_Li
laŭtigas la voĉon kaj promenas maltrankvile_), mi aranĝos tiel,
ke tiaj petolaĵoj ne ripetiĝos. Kion vi devas nun fari, tio estas
ke vi tuj foriru.

D. Car.--Sinjoro, se...

D. Die.--Nepre, kaj tuj. Vi ne povas dormi tie ĉi.

Kal.--Sed la ĉevaloj ne povas plu kuri, nek sin movi.

D. Die.--Forportu ilin do (_al Kalamoĉo_), kun la valizoj al la
gastejo ekster muroj. Vi (_al don Carlos_), ne dormos tie ĉi.

Iru (_al Kalamoĉo_), vi, fripono, rapidu. Ĉio suben. Pagu la
kalkulon, selu la ĉevalojn kaj marŝu... Helpu lin, (_al Simono_).
Kiom da mono vi havas?

Sim.--Mi havas ĉirkaŭ kvar aŭ ses uncojn. (_Li prenas kelkajn
monerojn el monujo kaj donas ilin al D. Diego._)

D. Die.--Donu al mi... Nu, kion vi faras? Ĉu mi ne diris ke tuj?
Flugu. Kaj vi (_al Simono_), iru kun li, helpu lin kaj ne revenu ĝis
kiam ili estos foririntaj. (_La du servistoj eniras la ĉambron de D.
Carlos._)


SCENO XII

D. Diego, D. Carlos.

D. Die.--Prenu. (_Li donas al li la monon._) Tio ĉi sufiĉas por
la vojaĝo. Kiam mi tion ordonas, mi bone scias kion mi faras. Ĉu
vi ne scias, ke estas ĉio por via bono, kaj ke via alveno tien ĉi
estas malsaĝaĵo? Vi ne devas malĝoji pro tio, nek kredi ke estas
manko je amo... Vi ja scias ke mi ĉiam amis vin, kaj se vi kondutos
konvene mi estos via amiko, kiel mi ĉiam estis.

D. Car.--Mi ja scias.

D. Die.--Bone, do, obeu kion mi ordonis.

D. Car.--Mi nepre tion faros.

D. Die.--Al la gastejo ekster muroj. (_Al la du servistoj kiuj
eliras el la ĉambro de D. Carlos kun liaj pakaĵoj, kaj foriras tra
la centra pordo_). Tie vi povos dormi dum la ĉevaloj manĝos kaj
ripozos, kaj ne revenu tien ĉi sub ia ajn preteksto, nek returnen
iru en la urbon... memoru! kaj je la tria aŭ la kvara, marŝu. Ne
forgesu, ĉar mi ekscios je kiu horo vi foriris. Ĉu vi komprenas?

D. Car.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Atentu ke vi tion faros.

D. Car.--Jes, sinjoro, mi faros kiel vi ordonas.

D. Die.--Bone, adiaŭ. Ĉion mi pardonas al vi. Dio estu kun vi...
Kaj mi ankaŭ ekscios kiam vi estos alveninta Zaragozon. Ne imagu, ke
mi nescias kion vi faris la lastan fojon.

D. Car.--Kion, do, mi faris?

D. Die.--Ĉu mi ne diris, ke mi scias kaj ke mi pardonas? Kion pli
vi volas? Ne estas nun necese pritrakti tion. Foriru.

D. Car.--Restu kun Dio. (_Li kvazaŭ foriras kaj revenas._)

D. Die.--Ĉu vi ne kisas la manon de via onklo?

D. Car.--Mi ne kuraĝis. (_Li kisas la manon de D. Diego kaj ili
ĉirkaŭprenas sin._)

D. Die.--Ĉirkaŭprenu min; eble ni ne revidos nin.

D. Car.--Kion vi diras? Tion ne permesu Dio!

D. Die.--Kiu scias, filo mia? Ĉu vi havas ŝuldojn? Ĉu vi bezonas
ion?

D. Car.--Ne, sinjoro. Nuntempe ne.

D. Die.--Strange, ĉar vi estas ĉiam malŝparema. Ĉar vi kalkulas
kun la monujo de via onklo... Bone, do, mi skribos al S.ro Aznar,
ke li donu al vi cent doblonojn por mia konto. Kaj atentu pri la
maniero elspezi ilin. Ĉu vi kartludas?

D. Car.--Ne, sinjoro, neniam je mia vivo.

D. Die.--Atentu pri tio. Nu, bonan vojaĝon. Kaj ne trovarmigu vin;
tagveturoj mezegrandaj kaj ne pli... Ĉu vi foriras kontente?

D. Car.--Ne, sinjoro, ĉar vi amas min multe vi kovras min per
bonfaraĵoj kaj mi pagas vin malbone.

D. Die.--Ni ne parolu plu pri la pasinto... Adiaŭ.

D. Car.--Ĉu vi restas kolerigita de mi?

D. Die.--Ne, ne, vere. Mi enuiĝis iom, sed tio ja pasis. (_Metante
siajn du manojn sur la ŝultrojn de D. Carlos._) Kondutu kiel
saĝulo.

D. Car.--Ne dubu pri tio.

D. Die.--Kiel honorinda oficiro.

D. Car.--Mi tion promesas.

D. Die.--Adiaŭ, Carlos. (_Ili ĉirkaŭprenas sin._)

D. Car.--(_Aparte, forirante tra la centra pordo._) Kaj mi forlasas
ŝin! Mi perdas ŝin por ĉiam!


SCENO XIII

D. Diego.

Sufiĉe bone tio aranĝiĝis... Poste li ekscios ĝin, feliĉe... Sed
tion skribi al li ne estas same kiel... Jam farita, ne estas grave...
Li, ĉiam tiel respekta por sia onklo!... Li estas el oro!

(_Li forviŝas siajn larmojn, prenas kandelon, kaj eniras sian ĉambron.
La teatro restas malluma kaj sola dum mallonga tempo._)


SCENO XIV

D.a Francisca, Rita.

(_Ili eliras el la ĉambro de D.a Irene. Rita portas kandelon kaj
metas ĝin sur la tablon._)

Rita.--Tie ĉi estas granda silento.

D.a Fran.--Ili devas esti jam kuŝiĝintaj... Kredeble ili estas
tre lacaj.

Rita.--Ĝuste.

D.a Fran.--Veturado tiel longa!

Rita.--Devigita de amo, fraŭlino.

D.a Fran.--Jes, vi prave parolas: amo... Kaj mi mem, kion mi ne
farus por li?

Rita.--Sed tiu ĉi ne estos la lasta mirindaĵo. Kiam ni alvenos
Madridon, tiam ni vere vidos. Tiu malfeliĉulo D. Diego, kian
ĉagrenegon li ricevos! Kaj aliparte li estas sinjoro tiel bona, ke
estas domaĝe...

D.a Fran.--Nu, ĝuste de tio devenas ĉio. Se li estus homo
malestiminda, mia patrino ne estus akceptinta lian peton, nek mi
estus devigata kaŝi mian enuon. Sed la afero jam ŝanĝiĝis, Rita.
Don Felix venis kaj mi nun timas neniun. Estante mia sorto regata de
li, mi konsideras min la plej feliĉa el ĉiuj virinoj.

Rita.--Ha! okaze mi memoras... Kaj ŝi tiel rekomendis al mi...
Estas videble ke pro tiu ĉi amindumado mia spirito estas... Mi tuj
alportos ĝin... (_Ŝi turnas sin al la ĉambro de D.a Irene._)

D.a Fran.--Kien vi iras?

Rita.--Serĉi la turdon, ĉar mi preskaŭ forgesis retiri ĝin el
tie.

D.a Fran.--Jes, alportu ĝin; ke ĝi ne komencu preĝadi kiel
hieraŭ nokte... Oni lasis ĝin apud la fenestro... Sed zorgeme, ne
veku la patrinon.

Rita.--Jes; aŭskultu la bruon de ĉevaloj kiuj paŝas tie
malsupre. Ĝis alveno al nia strato de la Lupo, numero 7, dua etaĝo,
estas neutile pensi pri dormo... Kaj tiu malbenita pordego kiu
knaras tiel...

D.a Fran.--Vi povas preni la kandelon.

Rita.--Ne estas necese; mi scias kie ĝi troviĝas. (_Ŝi foriras
en la ĉambron de D.a Irene._)


SCENO XV

Simono _(eniras tra la centra pordo),_ D.a
Francisca.

D.a Fran.--Mi kredis ke vi estas kuŝiĝintaj.

Sim.--La mastro sendube tion faris, sed mi ankoraŭ ne scias kie mi
kuŝiĝos... kaj mi estas tiel dormema.

D.a Fran.--Kiaj personoj ĵus alvenis?

Sim.--Neniu. Estas iuj, kiuj estis tie ĉi kaj ili ĵus foriris.

D.a Fran.--La kondukistoj?

Sim.--Ne, fraŭlino. Oficiro kun servisto, kiuj iras Zaragozon,
laŭ kion oni diras.

D.a Fran.--Kiuj, diras vi, ili estas?

Sim.--Ia subkolonelo kun sia servisto.

D.a Fran.--Kaj ili estis tie ĉi?

Sim.--Jes, fraŭlino, tie en tiu ĉambro.

D.a Fran.--Mi ne vidis ilin.

Sim.--Ŝajnas ke ili alvenis hodiaŭ post-tagmeze... Kredeble ili
jam finis sian aferon... Nu, ili foriris... Bonan nokton, fraŭlino.
(_Li eniras la ĉambron de D. Diego._)


SCENO XVI

Rita, D.a Francisca.

D.a Fran.--Ho, Dio mia de mia spirito! Kio estas tio ĉi? Mi ne
povas stari surpiede... Malfeliĉulino! (_Ŝi sidiĝas sur seĝon
apud la tablo._)

Rita.--Fraŭlino, mi alvenas mortante. (_Ŝi kunportas la kaĝon
de la turdo, kaj metas ĝin sur la tablon, malfermas la pordon de la
ĉambro de don Carlos, kaj revenas._)

D.a Fran.--Ho, estas certe! Ĉu vi ankaŭ scias?

Rita.--Lasu min; mi ankoraŭ ne kredas, kion mi vidis... Tie ĉi
estas neniu... nek valizoj, nek vestoj, nek... sed kiel li povis
trompi min?... Mi mem vidis ilin forirantajn.

D.a Fran.--Ĉu estis ili?

Rita.--Jes, fraŭlino; ili du.

D.a Fran.--Sed ĉu ili forlasis la urbon?

Rita.--Mi vigligis ilin ĝis kiam ili trairis la Pordegon de
Martiroj. Ĝi estas tre proksima.

D.a Fran.--Kaj ĉu tiu estas la vojo al Aragono?

Rita.--Tiu estas.

D.a Fran.--Malinda! Malindulo!

Rita.--Fraŭlino!

D.a Fran.--Kiel ofendis vin tiu ĉi malfeliĉulino?

Rita.--Mi estas tute tremante... Sed... Tio estas nekomprenebla. Mi
ne povas diveni la kaŭzojn de tia ago.

D.a Fran.--Ĉu mi ne amis lin pli ol mian vivon? Ĉu li ne
vidis min freneza pro amo?

Rita.--Mi ne scias kion diri pripensante agon tiel hontan.

D.a Fran.--Kion vi povas diri? Ke li neniam amis min, nek
estas viro honorinda. Kaj li venis por tio! Min trompi, min forlasi
tiamaniere! (_Ŝi leviĝas, kaj Rita subtenas ŝin._)

Rita.--Pensi ke lia alveno havis alian celon ne ŝajnas al mi
nature... Ĵaluzo... Kial povas li esti ĵaluza? Kaj tio mem devis
enamigi lin ankoraŭ pli. Li ne estas timemulo kaj estas neutile
diri, ke li timis sian konkuranton.

D.a Fran.--Vi laciĝas vane. Diru ke li estas perfidulo, diru ke
li estas monstro de krueleco, kaj vi ĉion diros.

Rita.--Ni foriru el tie ĉi, ĉar iu povas alveni.

D.a Fran.--Jes, ni foriru... Iru ni ploregi... Kaj en kia
situacio li lasas min! Sed ĉu vi vidas kian friponon?

Rita.--Jes, fraŭlino, mi ja konas lin.

D.a Fran.--Kiel bone li sciis ŝajnigi!... Kaj kun kiu? Kun mi.
Sed ĉu mi meritis, ke oni tiel honte trompu min? Ĉu meritis mia
amo tiun rekompencon? Dio de mia vivo! Kia estas mia krimo, kia ĝi
estas?

(_Rita prenas la kandelon, kaj ili du iras en la ĉambron de
D.a Francisca._)



TRIA AKTO

(_Teatro malluma. Sur la tablo estas kandelingo kun kandelo
estingita, kaj la kaĝo de l' tordo. Simono dormas etendita sur
benko. D. Diego eliras el sia ĉambro finante sin vesti per nokta
surtuto._)


SCENO I

D. Diego, Simono.

D. Die.--Tie ĉi almenaŭ se mi ne dormos mi ne fluidiĝos. Ho,
fi! dormoĉambro kiel tiu ne... Kiel ronkas tiu! Ni respektu lian
dormadon ĝis tagiĝo, kiu ja baldaŭ aperos... (_Simono vekiĝas,
kaj ekvidante D. Diegon, li leviĝas._) Kio okazas. Atentu, homo, ne
falu!

Sim.--Kio? Ĉu vi estis tie, sinjoro?

D. Die.--Jes; mi tien ĉi eliris, ĉar tie estas neeble resti.

Sim.--Nu, mi almenaŭ, kvankam la lito estas malmola, mi dormis
kiel imperiestro.

D. Die.--Malbona komparo! Diru ke vi dormis kiel malriĉulo, kiu ne
havas monon, nek ambiciojn, nek riproĉojn de konscienco.

Sim.--Efektive, vi estas prava. Kaj nun kioma horo estas?

D. Die.--Antaŭ nemulte sonis la turhorloĝo de Sankt' Justo kaj se
mi ne eraras estis la tria.

Sim.--Ha! niaj kavaliroj do estas jam rajdantaj sur la vojo kaj
saltigantaj fajrerojn.

D. Die.--Jes, kredeble ili jam foriris... Li tion promesis kaj mi
esperas, ke li ĝin plenumos.

Sim.--Sed vi devis vidi kiel malgaje li foriris, kaj kiel malĝoje.

D. Die.--Estis necese.

Sim.--Mi ja scias.

D. Die.--Ĉu vi vidis lian malĝustatempan alvenon?

Sim.--Estas vere... Sen via permeso, sen averto, sen urĝa kaŭzo.
Vere li malbone agis... Kvankam, spite ĉion, li havas meritojn
sufiĉajn por ke oni pardonu al li tiun eraron... Mi volas diri...
Ŝajnas al mi ke la puno ne estos pli granda... Ĉu ne?

D. Die.--Ne, kial? Estas nur afero devigi lin returni... Vi ja
komprenas en kiaj kondiĉoj li kaptis min. Mi ja certigas vin, ke
kiam li foriris mi havis tian malĝojon en mia koro... (_Sonas
malproksime tri ekbatoj de manoj, kaj malmulte poste oni aŭdas
ludeti muzikilon._) Kio sonis?

Sim.--Mi ne scias. Homoj pasantaj sur la strato. Kredeble
kamparanoj.

D. Die.--Silentu!

Sim.--Ja, muzikon ni havos, verŝajne.

D. Die.--Jes; se ili ludos bone.

Sim.--Kaj kiu estas la amanto kiu venas en tia horo fari muzikon
sur strato tiel malpurega? Mi vetas ke tio estas amindumaĵo al la
servistino de la gastejo, kiu estas malbelulineto.

D. Die.--Eble estas.

Sim.--Nun, ili komencas; ni aŭskultu. (_Oni ludas interne
serenadon._) Nu, mi konfesas ke ludas tre lerte la petola razisteto.

D. Die.--Ne; ne ekzistas razisto kiu scias tion fari, kiel eble
plej bone li scius razi.

Sim.--Ĉu vi volas ke mi rigardu iom tra la fenestro por vidi
kiu...

D. Die.--Ne, lasu ilin. Kompatinduloj! Kiu scias la gravecon kiun
ili donas al sia muziko? Mi ne ŝatas enuigi iun. (_Eliras el sia
ĉambro D.a Francisca, kaj Rita kun ŝi. Ambaŭ sin turnas al la
fenestro. D. Diego kaj Simono apartiĝas kaj observas._)

Sim.--Sinjoro, he! rapide, tien ĉi en anguleton.

D. Die.--Kion vi volas?

Sim.--Ĉar malfermiĝas la pordo de tiu dormoĉambro kaj estas
eksterordinara flaro de subjupoj.

D. Die.--Ĉu vere? Ni malantaŭeniru.


SCENO II

D.a Francisca, Rita, D. Diego, Simono.

Rita.--Zorgeme, fraŭlino.

D.a Fran.--Laŭlonge de la muro; ĉu mi ne bone marŝas? (_Oni ree
provas la muzikilon._)

Rita.--Jes, fraŭlino... Sed ili rekomencas ludi... Silenton!

D.a Fran.--Ne moviĝu... Ni eksciu unue se estas li.

Rita.--Ĉu kredeble li ne estas. La signalo ne povas mensogi.

D.a Fran.--Silentu. (_Ripetiĝas interne la antaŭa sonato._)
Jes, li estas! Dio mia! (_Rita alproksimiĝas al la fenestro,
malfermas kaj donas tri manplaŭdojn. La muziko ĉesas._) Vidu, li
respondas. Ĝoju, koro! Estas li.

Sim.--Ĉu vi aŭdas?

D. Die.--Jes.

Sim.--Kion do signifas tio?

D. Die.--Silentu.

D.a Fran.--(_Rigardas eksteren tra malfermita fenestro. Rita
restas post ŝi. La punktetoj elmontras la interrompojn, plimalpli
longajn, kiuj okazas._) Mi estas... Kaj kion mi povis pensi ekvidinte
kion vi faris?... Kia forkuro estas tiu? Rita (_ŝi apartiĝas de la
fenestro, kaj poste returnas_), amikino, pro Dio, estu atenta, kaj
se vi aŭdos bruon, avertu min tuj... Por ĉiam? Malfeliĉa mi!...
Bone, ĵetu ĝin... Sed mi ne bone komprenas... Ho, ve! don Felix,
mi neniam vidis vin tiel timema... (_Letero estas ĵetata de ekstere
en la teatron. D.a Francisca serĉas sed ne trovas ĝin, kaj ree
rigardas eksteren._) Ne, mi ne kaptis ĝin, sed tie ĉi ĝi estas
sendube... Kaj ĉu mi ne devas scii ĝis morgaŭ la kaŭzojn kiuj
devigis vin forlasi min mortanta?... Jes, mi volas ĝin lerni el via
buŝo. Via Francinjo ordonas tion al vi... Kaj kiel ŝajnas al vi
ke estas la mia? Ĝi ne enteniĝas en mia brusto... Diru. (_Simono
paŝas iom antaŭen, tuŝas la kaĝon kaj faligas ĝin._)

Rita.--Fraŭlino, ni forkuru de tie ĉi... Rapide, ĉar estas
homoj.

D.a Fran.--Malfeliĉa mi! Gvidu min.

Rita.--Ni iru.

(_Elirante, Rita tuŝas Simonon. La du virinoj eniras rapidege la
ĉambron de D.a Francisca._)

D.a Fran.--Mi mortas!


SCENO III

D. Diego, Simono.

D. Die.--Kia bruo estis tiu?

Sim.--Unu el la fantomoj kiu forirante tuŝis min.

D. Die.--Alproksimiĝu al tiu fenestro, kaj rigardu se estas
papereto sur la planko... Kia okazintaĵo!

Sim.--(_Palpante la plankon apud la fenestro._) Mi nenion trovas,
sinjoro.

D. Die.--Serĉu bone, ĝi devas esti tie.

Sim.--Ĉu oni enĵetis ĝin de la strato?

D. Die.--Jes... Kia amanto estas tiu?... Kaj je dekses jaroj kaj
edukita en monaĥinejo... Nun estas finita mia tuta iluzio.

Sim.--Jen ĝi estas. (_Li trovas la leteron kaj donas ĝin al D.
Diego._)

D. Die.--Iru suben, kaj ekfajru kandelon... en la ĉevalejo aŭ
la kiurejo, tie vi trovos ian lanternon... kaj revenu tuj kun ĝi.

(_Foriras Simono tra la centra pordo._)


SCENO IV

D. Diego.

Kaj kiun mi kulpigos? (_Sin apogante sur la posta parto de
seĝo._)... Ĉu la kulpulo estas ŝi, aŭ ŝia patrino, aŭ ŝiaj
onklinoj, aŭ mi?... sur kiun,--sur kiun falos tiu ĉi kolero, kiun
mi ne povas haltigi, kvankam mi multe deziras ĝin subpreni?...
Naturo faris ŝin tiel aminda je mia vido!... Kiom da flataj esperoj
mi havis! kiom da feliĉeco mi promesis al mi!... Ĵaluzo!...
Mi?... Je kia aĝo mi estas ĵaluza... Estas honte... sed tiu ĉi
maltrankvileco kiun mi sentas, tiu ĉi indigno, tiu ĉi dezirego
de venĝo, de kie devenas ili? Ankoraŭ ŝajnas ke... (_Ekvidante
ke sonas bruo ĉe l' pordo de l' ĉambro de D.a Francisca li
malantaŭeniras ĝis la fundo de l' teatro._) Jes.


SCENO V

Rita, D. Diego, Simono.

Rita.--Ili jam foriris... (_Rita rigardas, aŭskultas, iras al la
fenestro, kaj serĉas la leteron sur la planko._) Helpu min Dio!...
La letero estas sendube tre bone skribita sed lia Moŝto D. Felix
estas grandega fripono... Malfeliĉulineto!... Ŝi nepre mortos...
Neniu, ne eĉ hundo estas sur la strato... Domaĝe estas ke ni
konatiĝis kun ili... Sed tiu malbenita papero?... Se ĝi ne aperos,
kion ni faros?... Kion ĝi diros? Mensogojn, mensogojn, nur mensogoj!

Sim.--Nun ni havas lumon. (_Li eniras kun lumilo, Rita
surpriziĝas._)

Rita.--Mi perdiĝis!

D. Die. (_alproksimiĝante_).--Rita, ĉu vi tie ĉi?

Rita.--Jes, sinjoro, ĉar...

D. Die.--Kion vi serĉas en tiu ĉi momento?

Rita.--Mi serĉis... Mi tuj diros... Mi aŭdis bruon tiel
grandan...

D. Die.--Jes, ĉu?...

Rita.--Verege... Bruon, kaj... ekvidu, sinjoro (_ŝi levas la
kaĝon kiu kuŝis sur la planko_), ĝi estis la kaĝo de l' turdo.
Nu, ĝi estis la kaĝo, ne estas dubo... Ho, Dio! se ĝi mortis...
Ne, ĝi vivas, nu, bone. Ia kato estis. Certe.

Sim.--Jes, ia kato.

Rita.--Malfeliĉa birdeto!... Ĝi estas ankoraŭ tute timigita.

Sim.--Kaj pro granda kaŭzo. Ĉu vi ne pensas ke se la kato kaptis
ĝin...

Rita.--Ĝi estus ĝin manĝinta. (_Ŝi pendigas la kaĝon sur najlo
en la muro._)

Sim.--Kaj lasinta ĝin sen plumoj nek...

D. Die.--Donu tiun kandelon.

Rita.--Ha, permesu, ni ekbruligu tiun ĉi... (_Ŝi ekbruligas la
kandelon sur la tablo_) ĉar la tempo kiu restas por dormi...

D. Die.--Kaj ĉu D.a Francinjo dormas?

Rita.--Jes, sinjoro.

Sim.--Nu, tio estas stranga ĉar pro la bruo de l' turdo...

D. Die.--Ni iru.

(_D. Diego eniras sian ĉambron. Simono akompanas lin, kunportante
unu el la kandeloj._)


SCENO VI

D.a Francisca, Rita.

D.a Fran.--Ĉu aperis la papero?

Rita.--Ne, fraŭlino.

D.a Fran.--Kaj ĉu ili du estis tie ĉi kiam vi eliris?

Rita.--Mi ne scias. Estas vere ke la servisto kaj mi troviĝis
subite, aperis kun lumilo, kvazaŭ per maŝino, inter li kaj lia
mastro, nesciante kiel senkulpigi min. (_Rita prenas la kandelon, kaj
de nove serĉas la leteron proksime de la fenestro._)

D.a Fran.--Sendube estis ili... Verŝajne ili estis tie ĉi kiam
mi parolis ĉe l' fenestro... Kaj ĉu tiu papero?

Rita.--Mi ne trovas ĝin, fraŭlino.

D.a Fran.--Ili havas ĝin; ne dubu... Nur tio mankis por
plenigi mian malfeliĉon... Ne serĉu plu. Ili havas ĝin.

Rita.--Almenaŭ tie ĉi...

D.a Fran.--Mi freneziĝas! (_Ŝi sidiĝas._)

Rita.--Kaj tiu homo ne senkulpiĝis, nek diris...

D.a Fran.--Ĵus kiam li ekkomencis klarigi, vi avertis min
kaj mi deviĝis reeniri... Sed vi ne scias kiel timeme li parolis,
kiel agitata li estis. Li diris ke per tiu letero mi ekscios la
justajn kaŭzojn kiuj devigis lin foriri; ke li skribis ĝin por
ke fidebla persono ĝin metu en miajn manojn, ĉar li supozis ke
estos por li neeble vidi min. Ĉio trompaĵoj, Rita, de malfidulo
kiu promesis kion li ne intencis plenumi... Li venis, renkontis
konkuranton kaj diris: Nu mi, kial mi enuigos iun, nek fariĝos mi
defendanto de virino? Ekzistas tiom da virinoj! Ŝi edziniĝu! Mi
nenion perdas. Mia trankvileco estas pli ŝatinda ol la vivo de tiu
malfeliĉulino... Dio mia, pardonu! Pardonu, ĉar mi lin tiel amis!

Rita.--Ho, fraŭlino... (_rigardante la ĉambron de D. Diego_)
ŝajnas ke ili venas.

D.a Fran.--Negrave, lasu min.

Rita.--Sed, se D. Diego vidos vin tiamaniere...

D.a Fran.--Ĉio jam perdiĝis; kion mi povas timi?... Kaj ĉu vi
kredas ke mi havas forton leviĝi?... Ili venu, mi ne zorgas nun pri
tio.


SCENO VII

D. Diego, Simono, D.a Francisca, Rita.

Sim.--Komprenite; tio sufiĉas.

D. Die.--Bone; oni selu tuj la mulon, dum vi tien iros. Se ili
foriris, revenu, ekrajdu kaj baldaŭ vi atingos ilin... Ambaŭ tie
ĉi; ĉu vi komprenas?... Nu, for, ne perdu tempon!

(_Ili interparolas apud la pordo de l' ĉambro de D. Diego, kaj Simono
foriras tra la centra pordo._)

Sim.--Mi foriras.

D. Die.--Tre frumatene vi leviĝis. D.a Francinjo.

D.a Fran.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Ĉu jam alvokis D.a Irene?

D.a Fran.--Ne, sinjoro... Plibone estas ke vi tien iru vidi
ĉu ŝi vekiĝis kaj volas sin vesti.

(_Rita foriras la ĉambron de D.a Irene._)


SCENO VIII

D. Diego, D.a Francisca.

D. Die.--Ĉu vi ne bone dormis?

D.a Fran.--Ne, sinjoro; ĉu vi?

D. Die.--Nek mi ankaŭ.

D.a Fran.--Estis tro varme.

D. Die.--Ĉu vi estas malsaneta?

D.a Fran.--Iomete.

D. Die.--Kio okazas al vi? (_Li sidiĝas apud D.a Francisca._)

D.a Fran.--Nenio... iom da... Sed ne... mi bone fartas.

D. Die.--Io okazas, ĉar mi vidas vin malgaja, plorema,
maltrankvila. Kio okazas, Francinjo? Vi scias ke mi tre deziras vian
feliĉecon.

D.a Fran.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Do, kial vi ne pli konfidas al mi? Ĉu vi ne pensas ke
estas por mi granda ĝojo vin komplezi?

D.a Fran.--Mi ja scias.

D. Die.--Nu, kial havante amikon, vi ne malkaŝas al li vian koron?

D.a Fran.--Tial ke tio mem devigas min silenti.

D. Die.--Tio signifas ke mi estas eble kaŭzo de via malĝojo?

D.a Fran.--Ne, sinjoro, vi neniel ofendis min... Ne estas vi kiu
ofendis min.

D. Die.--Do, kiu, filino mia?... Venu tien ĉi! (_Li alproksimiĝas
plie._) Ni parolu almenaŭ unu fojon sen elturniĝoj nek sekretoj.
Diru al mi, ĉu ne estas vere ke vi rigardadas kun iom da malŝato la
edziĝon kiun oni proponas por vi? Kion vi vetas ke, estante libera,
vi ne edziniĝus kun mi?

D.a Fran.--Nek kun alia.

D. Die.--Ĉu estas kredeble ke vi ne konas iun kiu amas vin kaj kiu
meritas vian amon?

D.a Fran.--Ne, sinjoro; ne, sinjoro.

D. Die.--Pensadu bone.

D.a Fran.--Ne, mi diras al vi, ne.

D. Die.--Ĉu do, mi devas kredi ke vi konservas tian emon por
la izoleco en kiu vi edukiĝis, ke vi pliamas la severecon de
monaĥinejo ol vivadon...

D.a Fran.--Neniel, sinjoro, mi neniam tiel pensis.

D. Die.--Mi ne obstinas pli demandi... Sed de tio ĉio kion mi ĵus
aŭdis rezultas grava kontraŭdiro. Vi ne havas emon por religia
vivado, verŝajne. Vi certigas min ke vi ne plendas pro kaŭzo mia,
ke vi estas konvinkita ke mi multege estimas vin, ke vi ne pensas
edziniĝi kun alia, kaj ke mi ne devas suspekti ke alia disputu vian
manon... Nu, kial vi ploras? kial tiu ĉi grandega malĝojeco, kiu
tiel rapide ŝanĝis vian vizaĝon, tiamaniere ke mi apenaŭ konas
vin? Ĉu tiuj estas pruvoj ke vi amas nur min, ke vi ĝoje edziniĝos
kun mi post malmultaj tagoj? Ĉu tiamaniere sin anoncas gajeco kaj
amo?

(_La teatro iom post iom lumiĝadis, kvazaŭ tagiĝus._)

D.a Fran.--Sed kiel mi inspiras al vi tiajn dubojn?

D. Die.--Kiel do? Se mi ne atentos tiujn konsiderojn, se mi
rapidigos la preparadon de nia unuiĝo, se via patrino ankoraŭ
aprobos, kaj fine alvenos la tago de...

D.a Fran.--Mi faros tion, kion ordonas mia patrino, kaj mi edziniĝos
kun vi.

D. Die.--Kaj poste, Francinjo?

D.a Fran.--Poste... kaj dum mi vivos, mi estos honesta virino.

D. Die.--Tion mi ne povas dubi... Sed se vi konsideras min kiel
tiun kiu devas esti ĝis morto via kunulo kaj via amiko, diru al mi,
ĉu tiaj titoloj ne donas al mi rajton meriti ĉe vi pli da konfido?
Ĉu mi ne povas koni la kaŭzon de via malĝojo? Ne por kontentigi
maldecan sciamon, sed por dediĉi min al via konsolado, plibonigante
vian sorton, vin igante feliĉa, se miaj klopodoj kaj penado tion
povos.

D.a Fran.--Feliĉeco por mi? Tio jam finis.

D. Die.--Kial?

D.a Fran.--Mi neniam diros kial.

D. Die.--Sed kiel obstina, kiel malsaĝa silento! Kiam vi mem devas
supozi ke mi iom scias pri tio kio okazas.

D.a Fran.--Se vi ne scias ĝin, sinjoro don Diego, pro Dio, ne
ŝajnigu ĝin scii; kaj se vi efektive ĝin scias, ne demandu al mi.

D. Die.--Bone, tial ke nenio restas por diri, ĉar tiu malĝojo kaj
tiuj larmoj estas memvolaj, ni alvenos hodiaŭ Madridon, kaj post unu
semajno vi estos mia edzino.

D.a Fran.--Kaj mi ĝojigos mian patrinon.

D. Die.--Kaj vi vivados malfeliĉa.

D.a Fran.--Mi ja scias.

D. Die.--Jen estas la fruktoj de edukado. Tio ĉi estas kion
oni nomas edukadi konvene knabinon, instrui ŝin neigi kaj kaŝi
la pasiojn plej nepekajn per perfida kaŝemo. Oni konsideras ilin
honestaj vidante ilin instruitaj pri la maniero silenti kaj mensogi.
Oni obstinas ke nek temperamento, nek aĝo, nek animo influu sur la
emojn, aŭ ke ilia volo skuiĝu laŭ la kapricoj de tiu kiu ordonas
ilin. Ĉio estas permesata al ili, esceptinte sincerecon. Se nur ili
ne diras kion ili sentas, se nur ili ŝajniĝas malestimi kion ili
plej deziras, se nur ili konsentas elparoli jeson perfidan, malpian,
deveno de tiom da skandaloj, jam estas ili dece edukitaj, kaj oni
nomas bonega edukado tiun kiu inspiras ĉe ili la timon, la ruzemon,
kaj la silenton de sklavo.

D.a Fran.--Estas vere... Ĉio tio estas certa... Tion oni
postulas al ni, tion ni lernas ĉe la instruado kiun ni ricevas. Sed
la kaŭzo de mia malĝojo estas multe pli granda.

D. Die.--Ĝi estu kia ĝi estu, filino mia, necese estas ke vi
kuraĝiĝu... Se via patrino ekvidos vin tiel, kion ŝi diros?
Aŭskultu, ĉar ŝajnas ke ŝi jam leviĝis.

D.a Fran.--Dio mia!

D. Die.--Jes, D.a Francinjo, tre konvenas ke vi trankviliĝu
iomete... Ne malesperu tiom... Konfidu al Dio... ĉar niaj malĝojoj
ne estas ĉiam tiel gravaj kiel pentras ilin nia fantazio... Ekvidu,
nur, kia malordo estas tiu ĉi! kia agiteco! kiaj larmoj! Nu, ĉu vi
promesas al mi ke vi prezentos vin kiel... kun iom da trankvileco?...
Ĉu ne?

D.a Fran.--Kaj vi, sinjoro... vi bone konas la karakteron de mia
patrino. Se vi ne defendos min, al kiu mi turnos min? Kiu kompatos
tiun ĉi malfeliĉulinon?

D. Die.--Via bona amiko... Mi... Kiel estas eble ke mi forlasu vin,
karulineto, en la stato en kiu vi troviĝas? (_ekkaptante ŝiajn
manojn_).

D.a Fran.--Ĉu estas vere?

D. Die.--Vi malmulte konas mian koron.

D.a Fran.--Mi bone konas ĝin.

(_Ŝi volas genufleksi; D. Diego malhelpas ŝin, kaj ambaŭ leviĝas._)

D. Die.--Kion vi faras, infano?

D.a Fran.--Mi ne scias... Kiel malmulte meritas tian grandan
bonecon, virino tiel nedanka por vi!... Nedanka, ne, malfeliĉa... Ho
ve, kiel malfeliĉa mi estas, sinjoro D. Diego!

D. Die.--Mi bone scias ke vi dankas min kiel vi povas pro la amo
kiun mi havas por vi. La tuta cetero estis ... kion mi scias?...
eraro mia, kaj nenio alia... Sed vi, nepekulino, vi ne estas kulpa.

D.a Fran.--Nu, ĉu vi ne venas?

D. Die.--Nun ne, Francinjo. Post kelkaj minutoj mi tien iros.

D.a Fran.--Iru baldaŭ.

(_Irante al la ĉambro de D.a Irene, ŝi revenas kaj,
deirante, kisas la manojn de D. Diego._)

D. Die.--Jes, mi baldaŭ iros.


SCENO IX

Simono, D. Diego.

Sim.--Ili estas tie, sinjoro.

D. Die.--Kion vi diras?

Sim.--Kiam mi trapasis la pordegon, mi vidis ilin jam rajdantaj
malproksime. Mi ekkriegis kaj signaldonis per mantuko; ili haltis kaj
tuj kiam mi alvenis kaj diris al la juna sinjoro kion vi ordonis, li
returnen venis kaj nun estas malsupre. Mi rekomendis al li ke li ne
supreniru ĝis kiam mi avertos lin, pro timo ke estu personoj tie ĉi
kaj vi volu ke neniu lin vidu.

D. Die.--Kion li diris kiam vi donis al li mian ordonon?

Sim.--Eĉ nur unu vorton. Kiel mortinto li estas... Mi ja diris, ne
unu solan vorton. Mi malgajiĝis vidante lin tiel...

D. Die.--Ne komencu jam propeti min por li.

Sim.--Ĉu mi, sinjoro?

D. Die.--Jes, ĉu mi ne konas vin?... Kompaton!... Li estas
fripono.

Sim.--Ĉar mi ne scias kion li faris...

D. Die.--Li estas fripono kiu forprenos mian vivon... Mi jam diris
al vi ke mi ne volas propetulojn.

Sim.--Estas bone, sinjoro.

(_Li foriras tra la centra pordo. D. Diego sidiĝas,
elmontrante maltrankvilecon kaj enuon._)

D. Die.--Diru al li ke li supreniru.


SCENO X

D. Carlos, D. Diego.

D. Die.--Venu tien ĉi, junulo, venu... Kie vi estis post kiam ni
vidis nin?

D. Car.--En la gastejo ekster muroj.

D. Die.--Kaj ĉu vi ne eliris el tie dum la tuta nokto? ĉu ne?

D. Car.--Jes, sinjoro, mi eniris la urbon, kaj...

D. Die.--Por kio?... Sidiĝu.

D. Car.--Mi havis bezonon paroli kun ia persono. (_Li sidiĝas._)

D. Die.--Bezonon?

D. Car.--Jes, sinjoro. Mi devas al tiu persono multajn favorojn,
kaj ne estis eble ke mi reiru Zaragozon ne vizitante ĝin antaŭe.

D. Die.--Ja. Pro la multaj favoroj ricevitaj... Sed veni viziti
ĝin je la tria horo matene ŝajnas al mi tre malkonvene... Kial vi
ne skribis al ĝi leteron?... Rigardu, tie ĉi mi devas havi... Se vi
estus sendinta al ĝi leteron kiel tiun ĉi en plej konvena horo ne
estus necese veki ĝin tiel malfrue, nek ĝeni iun.

(_Li donas al li la paperon kiu estis ĵetata tra la fenestro.
D. Carlos tuj kiam li rekonas ĝin, redonas ĝin kaj li leviĝas por
foriri._)

D. Car.--Se vi do ĉion scias, kial vi alvokis min? Kial vi
ne permesas ke mi daŭrigu mian vojaĝon, kaj vi ŝparus por mi
respondon pro kiu nek vi nek mi estos kontenta?

D. Die.--Via onkla Moŝto deziras scii kio okazas pri tio ĉio, kaj
deziras ke vi ĝin rakontu.

D. Car.--Kial vi volas plion scii?

D. Die.--Tial ke mi tion volas, kaj mi tion ordonas. Atentu!

D. Car.--Bone.

D. Die.--Sidiĝu tie. (_D. Carlos sidiĝas._) Kie vi konatiĝis
kun tiu ĉi knabino? Kia amindumo estas tiu? Kiaj cirkonstancoj
kunokazis? Kiajn promesojn vi interŝanĝis? Kie, kiam vi vidis ŝin?

D. Car.--Reirante al Zaragozo la pasintan jaron, mi alvenis al
Guadalaĥaro sen intenco halti tie, sed la administranto, en kies
domo mi ripozis, obstinis ke mi restu tie tiun tutan tagon ĉar ĝi
estis naskotago de lia parenco, kaj li promesis ke la sekvontan tagon
li lasos min daŭrigi mian vojaĝon. Inter la personoj invititaj mi
renkontis donjan Francinjon, kiun la sinjorino venigis tiun tagon el
la monaĥinejo tial ke ŝi sin amuzu iom... Mi ne scias kion mi vidis
ĉe ŝi, tial ke ŝi vekis ĉe mi malkvietecon, deziron konstantan,
nerezisteblan ŝin rigardi, ŝin aŭskulti, ŝin trovi apud mia
flanko, paroli kun ŝi, igi min agrabla por ŝi. La administranto
diris inter ceteraj aferoj... ŝercante... ke mi estas tre enamigita,
kaj li ekpensis ŝajnigi ke mi havas nomon D. Felix de Toledo. Mi
helpis tiun fantaziaĵon, ĉar de tiam mi decidis restadi iom da
tempo en tiu urbo, penante ke vi ne tion sciu... Mi observis ke
donja Francinjo akceptis min laŭ aparta ŝato, kaj kiam vespere
ni disiĝis, mi restis plena je vaneco kaj esperoj, ĉar mi estis
preferita inter ĉiuj ĉeestantoj, kiuj estis multaj. Resume... sed
mi ne volas ofendi vin per la rakonto...

D. Die.--Daŭrigu.

D. Car.--Mi eksciis ke ŝi estas filino de sinjorino de Madrido,
vidvino kaj malriĉa, sed el honesta familio... Estis necese konfidi
al mia amiko la projektojn amajn kiuj instigis min restadi ĉe li;
kaj li, nek aprobante nek mallaŭdante, trovis rimedojn tiel lertajn
ke neniu el sia familio suspektis la kaŭzon de mia haltado. Ĉar
lia kampdomo estas proksima al la urbo, mi facile iradis kaj venadis
nokte... Mi sukcesis tiel ke D.a Francisca legis kelkajn leterojn
miajn, kaj laŭ la malmultaj respondoj kiujn mi ricevis de ŝi, mi
fine profundiĝis en pasion kiu, dum mi vivos, igos min malfeliĉa.

D. Die.--Bone... bonege, daŭrigu ankoraŭ.

D. Car.--Mia servisto--kiu, vi ja scias, estas ruzema kaj
vigla--per mil artifikoj kiujn li ĉiumomente eltrovis, ebenigis la
multegajn malhelpaĵojn kiujn ni komence renkontis... La signalo
konsistis el tri manplaŭdoj, al kiuj ŝi respondis per aliaj tri
manplaŭdoj de fenestro kiu estas super la korto de l' monaĥinejo.
Ni interparoladis ĉiunokte, tre malfrue, kun la mallaŭteco kaj
prizorgo kiujn vi povas imagi... Por ŝi, mi ĉiam estis D. Felix
de Toledo, oficiro de regimento, estimata de miaj ĉefoj, kaj
honorinda sinjoro. Neniam mi diris al ŝi pli, nek mi parolis pri
miaj parencoj aŭ esperoj, nek mi diris al ŝi ke edziniĝinte
kun mi ŝi povus esperi riĉecon; ĉar nek konvenis ke mi nomu
vin, nek volis mi riski ke inklinigu ŝin je mia favoro konveneco
anstataŭ pura amo. Ĉiutage mi trovis ŝin pli ĝentila, pli bela,
pli aminda... Ĉirkaŭ tri monatojn mi restis tie; sed fine estis
necese ke ni disiĝu, kaj ian malgajan tagon mi diris adiaŭ, ŝin
lasinte sveninta, kaj mi foriris, blinda pro amo, kien miaj devoj
alvokis min... Ŝiaj leteroj konsolis dum kelka tempo mian forestadon
malĝojan, kaj en unu el ili, kiun mi ricevis antaŭ malmultaj tagoj,
ŝi rakontis al mi kiel sia patrino volis edzinigi ŝin, kaj ke
ŝi perdus la vivon antaŭ ol doni sian manon al alia krom mi; ŝi
memorigis min pri miaj ĵuroj kaj admonis min plenumi ilin... Mi
ekrajdis, veturis rapidege, venis al Guadalaĥaro, ne renkontis ŝin,
alvenis tien ĉi... La reston vi jam scias; ne estas necese tion
rakonti al vi.

D. Die.--Kaj kiajn projektojn vi havis en tiu ĉi alveno?

D. Car.--Ŝin konsoli, ĵuri al ŝi ree eternan amon, veturi
Madridon, vidi vin mem, ĵeti min al viaj piedoj, rakonti al vi
ĉion, kaj petegi vin, ne riĉaĵojn, nek heredaĵojn, nek protekton,
nek... nenion el tio,--nur vian permeson kaj vian benon por povi
efektivigi unuiĝon tiel deziregitan, sur kiu ŝi kaj mi fundis nian
tutan feliĉecon.

D. Die.--Nu, vi ja vidas, Carlos, ke nun estas necese pensadi tute
malsimile.

D. Car.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Se vi amas ŝin, mi ankaŭ amas ŝin. Ŝia patrino kaj
ŝia tuta familio aplaŭdas tiun ĉi edziĝon. Ŝi... spite la
promesojn, kiujn ŝi faris al vi... ŝi mem, antaŭ malpli ol duonhoro,
diris al mi ke ŝi tuj obeos sian patrinon kaj donos al mi sian manon
tuj kiam...

D. Car.--Sed ne ŝian koron. (_Li leviĝas._)

D. Die.--Kion vi diras?

D. Car.--Ne, tio ne... Ĝi estus ofendi ŝin... Vi efektivigos vian
edziĝon kiam vi volos, ŝi kondutos ĉiam honeste kaj virteme, sed
mi estis la unua, la sola celo de ŝia amo, mi tio estas kaj estos...
Oni nomos vin ŝia edzo, sed se vi ofte, aŭ neofte, surprizos ŝin
kun ŝiaj okuloj plenaj je larmoj, pro mi ŝi estos ploranta...
Neniam demandu al ŝi la kaŭzon de ŝia malĝojo... Mi, mi estos
la kaŭzo... La ekĝemoj, kiujn vi vane penados subpremi, estos
komplimentoj adresataj al forestanta amiko.

D. Die.--Kia bravegeco estas tiu? (_Li leviĝas kolerigita,
direktante sin al D. Carlos, kiu paŝas malantaŭen._)

D. Car.--Mi jam diris... Estis neeble ke mi diru eĉ vorton kiu
ne ofendos vin... Sed ni finu tian abomenan interparoladon. Vivu
feliĉe, kaj ne malamu min, ĉar mi neniel volis ĝeni vin... La plej
granda pruvo kiun mi povas doni al vi de mia obeemo kaj respekto,
estas foriri tuj... Sed almenaŭ ne rifuzu al mi la konsolon scii ke
vi pardonas min.

D. Die.--Kiel, ĉu vi efektive foriras?

D. Car.--Tuj, sinjoro... kaj mia forestado estos tre longa.

D. Die.--Kial?

D. Car.--Tial ke konvenas ke mi neniam revidu ŝin... Se la nuna
famo pri baldaŭa militado efektiviĝos... tiam...

D. Die.--Kion vi volas diri? (_Ekkaptante brakon de D. Carlos, li
devigas lin alproksimiĝi pli._)

D. Car.--Nenion... Ke mi deziras militadon ĉar mi estas militisto.

D. Die.--Carlos!... Kia abomenaĵo!... Ĉu vi havas kuraĝon tion
diri al mi?

D. Car.--Iu alvenas...

(_Li rigardas maltrankvile al la ĉambro de D.a Irene, disiĝas de don
Diego, kaj direktas sin al la centra pordo. Don Diego sekvas kaj
volas malhelpi lin._)

D. Die.--Vi, kien iras?... Ne, sinjoro, vi ne foriros.

D. Car.--Estas necesege... Mi ne volas vidi ŝin... Unu sola
ekrigardo mia povus havigi al vi kruelan maltrankvilon.

D. Die.--Mi jam diris ke vi ne foriros... Eniru tiun ĉambron.

D. Car.--Sed se...

D. Die.--Faru kion mi ordonas.

(_D. Carlos eniras la ĉambron de D. Diego._)


SCENO XI

D.a Irene, D. Diego.

D.a Ire.--Nu, sinjoro D. Diego, ĉu estas nun la horo
ekveturi?... Bonan tagon... (_Ŝi estingas la kandelon kiu troviĝas
sur la tablo._) Ĉu vi preĝas?

D. Die. (_promenante maltrankvile._)--Ja, kiel preĝema mi estas
nun!

D.a Ire.--Se vi volas, oni povas nun pretigi la ĉokoladon, kaj
averti la kondukiston por ke li jungu la ĉevalojn, kaj... Sed, kion
vi havas, sinjoro?... Ĉu estas ia novaĵo?

D. Die.--Jes, novaĵoj ne mankas.

D.a Ire.--Kion do?... Diru, pro Dio!... Ho, ve! vi ne scias kiel
timigita mi estas. La plej malgrava okazo, tiel, subita, renversegas
min tute... De mia lasta malbona akuŝo mi estas tiel eksterordinare
delikata ĉe miaj nervoj... Kaj tio okazis antaŭ deknaŭ jaroj, aŭ
eble dudek; sed de tiam, kiel mi diris, ia ajn bagatelo renversas
min. Nek banoj, nek supo de serpentoj, nek konservaĵo de tamarindoj,
nenio taŭgas; tiel ke...

D. Die.--Fi! Ne parolu ni nun pri malbonaj akuŝoj nek
konservaĵoj. Ni bezonas trakti aferon pli gravan... Kion faras tiuj
knabinoj?

D.a Ire.--Ili kunigas la vestojn kaj plenigas la vojaĝkeston,
por ke ĉio estu pretigita kaj ne estu prokrasto.

D. Die.--Bone. Sidiĝu... Kaj estas neutile timiĝi nek kriegadi,
(_Ambaŭ sidiĝas._) pro tio kiun mi tuj rakontos al vi. Atentu kaj
ne nin forlasu la prudento kiam ni plej bezonas ĝin... Via filino
estas enamiĝinta.

D.a Ire.--Nu, ĉu mi ne certigis tion al vi milfoje? Jes,
sinjoro, enamiĝinta ŝi estas; kaj sufiĉis ke mi tion diru, tiel...

D. Die.--Tiu malbenita difekto interrompi ĉiumomente! Lasu min
paroli!

D.a Ire.--Bone, bone. Parolu.

D. Die.--Ŝi estas enamiĝinta, sed ŝi ne estas enamiĝinta kun
mi.

D.a Ire.--Kion vi diras?

D. Die.--Tion kion vi aŭdas.

D.a Ire.--Sed kiu rakontis al vi tian sensencaĵon?

D. Die.--Neniu. Mi ĝin scias, mi ĝin vidis, neniu rakontis ĝin
al mi; kaj kiam mi tion diras al vi, mi povas bone certigi ke ĝi
estas vera... Nu, kia ekploro estas tiu?

D.a Ire.--(_Plorante._) Ve al mi!

D. Die.--Kial do?

D.a Ire.--Ĉar oni vidas min sola kaj senhelpa kaj ĉar mi estas
malriĉa vidvino, ŝajnas ke ĉiuj malestimas min kaj konspiras
kontraŭ mi.

D. Die.--Sinjorino donja Irene...

D.a Ire.--Je la fino de miaj jaroj kaj suferadoj, vidi min
traktita tiel, kiel malnovan viŝtukon, kiel malpuran Cindrinjon,
laŭ oni povus diri... Dio helpu min! Se estus vivantaj miaj tri
edzoj... Nur kun la lasta, se li estus vivanta, ĉar li havis humoron
de serpento...

D. Die.--Aŭskultu, sinjorino, mia pacienco preskaŭ finiĝis.

D.a Ire.--Tiel ke tuj kiam oni kontraŭdiris lin, li
ekkoleriĝis same kiel furiozulo el Infero, kaj ian tagon de Corpus
Christi, mi ne memoras pro kia bagatelo, li tiel batfrapegis
ian registaran oficiston kaj se du monaĥoj Karmenaj ne estus
malhelpintaj, li estus mortiginta la malfeliĉulon premiginte lin
kontraŭ stango kiu staras en la pordego de Sankta Kruco.

D. Die.--Sed, ĉu estas eble ke vi ne atentos kion mi volas diri?

D.a Ire.--Ha! ne, sinjoro, ĉar mi bone scias tion kion vi volas
diri, kaj mi neniel estas naivega, ne, sinjoro... Vi ne amas plu la
knabinon kaj serĉas ruzojn por eviti la devon kiun vi kontraktis...
Filineto de mia animo kaj de mia koro!

D. Die.--Sinjorino D.a Irene, havu la bonecon aŭskulti min, ne
respondante, ne dirante maloportunaĵojn, kaj poste, kiam vi scios
tion kio okazas, ploru, ĝemu, ekkriu, diru ĉion kion vi volos...
Sed atendante, ne pligrandigu mian suferadon, pro amo al Dio!

D.a Ire.--Diru ĉion kion vi volas.

D. Die.--Sed vi ne rekomencu ploradi kaj...

D.a Ire.--Ne, sinjoro; mi ne ploras plu. (_Ŝi viŝas siajn
larmojn per naztuko._)

D. Die.--Bone, do; de ĉirkaŭ unu jaro, iom pli iom malpli,
D.a Francinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis
leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj
fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj
foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi...
Sub tiaj kondiĉoj...

D.a Ire.--Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas
trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min?

D. Die.--Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas
trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias.

D.a Ire.--Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnon
havas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en
monaĥinejo, fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de
tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu
ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi
ne konas la karakteron de _Circuncision_... Kia virino por pardoni la
plej malgrandan peketon!

D. Die.--Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino D.a
Irene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan
informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas
kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrino
_Circuncision_, kaj _Soledad_, kaj _Candelaria_, kaj ĉiuj patrinoj,
kaj vi, kaj mi precipe, ni rideginde eraris. La knabino volas
edziniĝi kun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro
rapide kun la konsento de via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu
tiun ĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava.

(_Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. D.a Irene ne legas ĝin, sed
leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj
frapas. D. Diego leviĝas kaj provas vane malhelpi ŝin._)

D.a Ire.--Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l'
Tremedalo!... Rita!... Francisca!

D. Die.--Sed kial vi alvokas ilin?

D.a Ire.--Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo
vi estas.

D. Die.--Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu, kiu konfidas al
prudento de virino.


SCENO XII

D.a Francisca, Rita, D.a Irene, D. Diego.

Rita.--Sinjorino!

D.a Fran.--Ĉu vi vokis min?

D.a Ire.--Jes, filino, jes; ĉar D. Diego agas kun ni laŭ
modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al
kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi,
granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu
skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (_Prezentante la leteron
malfermitan al D.a Francisca._)

Rita.--(_Flanken, al D.a Francisca._) Lia ĝi estas.

D.a Fran.--Kia malboneco!... Sinjoro D. Diego, ĉu tiamaniere vi
plenumas vian promeson?

D. Die.--Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi...
(_Ekkaptante manon de D.a Francisca li lokigas ŝin ĉe sia
flanko._) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu,
kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon...
(_Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene._) Francinjo, vi
ja memoras la tri manplatbatojn de l' pasinta nokto.

D.a Fran.--Dum mi vivos mi memoros.

D. Die.--Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la
fenestro... Ne timu, mi jam diris... (_Li legas._)

«Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan
por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj
renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte
lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi
tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas D.
Carlos, ne D. Felix. D. Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa,
kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon, _Carlos de Urbina_.»

D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas?

D.a Fran.--Malfeliĉa mi!

D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega
friponino? Certege vi memoros min.

(_Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigite kaj volas ŝin
frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin._)

D.a Fran.--Patrino!...

D.a Ire.--Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin.

D. Die.--Kia frenezo estas tiu?

D.a Ire.--Mi mortigos ŝin.


SCENO XIII

D. Carlos, D. Diego, D.a Irene, D.a Francisca, Rita.

D. Car.--Ne, ne. (_Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas
brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l' teatro,
kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj
deiras._) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin!

D.a Fran.--Carlos!

D. Car.--(_Alproksimiĝante al don Diego._) Senkulpigu mian
trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis
subpremi min.

D.a Ire.--Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?...
Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo!

D. Die.--Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas
enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute
same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon.

(_D. Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe
la piedoj de D. Diego._)

D.a Ire.--Ha, ĉu via nevo?

D. Die.--Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia
muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi
pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas?

D.a Fran.--Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj?

D. Die.--Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (_Li devigas ilin
leviĝi kun karesaj esprimoj._)

D.a Ire.--Ĉu estas eble ke vi decidu fari oferon?...

D. Die.--Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi
trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco
malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan senton lasas ĉe
mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo
mizera kaj malforta.

D. Car. (_kisante liajn manojn_).--Se mia amo, se mia dankemeco
sufiĉos konsoli vin pro tia perdo...

D.a Ire.--Tial ke ĉi tiu estas D. Carlos! Nu, nu, mi...

D. Die.--Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la
onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon
je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de
rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas
gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je
la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mi
troviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue!

D.a Ire.--Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn
jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin...
(_D. Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca
genufleksas kaj kisas ŝian manon._) Filino, Francinjo, vere vi faris
bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li
havas okulrigardon tre sorĉigan.

Rita.--Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin...
Fraŭlino, milionon da kisoj.

(_Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan
kontenton._)

D.a Fran.--Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas
min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino.

D. Die.--Bela Francinjo (_li ĉirkaŭprenas donja Francisca_),
akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas
plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (_ekkaptante
la manojn de donja Francisca kaj D. Carlos_), estos la ĉarmo de mia
koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem...
nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi
povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj
gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo.

D. Car.--Benita estu tiom da boneco!

D. Die.--Gefiloj, benita estu tiu de Dio.


FINO


Noto de transskribinto:

La originala libro havis multajn preserarojn. Mi silente ĝustigis etajn
interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj
komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La jeso de knabinoj - Triakta proza komedio" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home