Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Vendreda Klubo
 - 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig
Author: Various, - To be updated
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Vendreda Klubo
 - 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig" ***


book was produced from scanned images of public domain


  LA VENDREDA KLUBO

  [Devizo: NI FOSU NIAN SULKON]

  11 DIVERSAJ ORIGINALAJ
  ARTIKOLOJ VERKITAJ DE
  LA "VENDREDOKLUBANOJ"
  EN LEIPZIG

  FERDINAND HIRT & SOHN en LEIPZIG



  Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
  Copyright 1921 by Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig.


[Bildo: D-o Albert Steche]

  Al
  Sinjoro Dr-o Albert Steche
  prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio

  kiu dum dek jaroj ĉiel progresigis la Esperanto-movadon
  kaj efike helpis la disvastigadon de nia ideo en Germanujo

    ĉi tiun libreton
      dankeme dediĉas
  la anoj de la "Vendreda Klubo",
      Leipzig.



ENHAVO.

                                                                    paĝ.
  Antaŭparolo                                                         7
  1. Paul Bennemann : La romantika verkisto E. T. A. Hoffmann
    kielmuzikisto                                                     9
  2. Arthur Degen : Instruo per laboro                               21
  3. D-ro Johannes Dietterle : Leibniz kiel "antaŭbatalinto
    por nia ideo" de mondhelplingvo--eraro!                          31
  4. Ernst Franck : Esperanto kaj la Frey-ligo                       41
  5. Walter Lippmann : Pri la Lingvaj Respondoj de Doktoro Zamenhof  49
  6. Alfred Petzold : La unuaj jaroj de Esperanto en Leipzig         64
  7. Hermann Rössel : Serioza laboro                                 71
  8. D-ro Emil Stucke : Scienca teorio de Ostwald pri la koloroj     75
  9. Paul Wilhelmi : Pri la insulo Korfu kaj la imperiestra
    kastelo Achilleion                                               87
  10. Elisabeth Wunderlich : La ŝtata Saksa Esperanto-biblioteko    100
  11. Arthur Zealer : Pri la Esperanto-movado en Britujo depost
    la fino de l' mondmilito                                        103
  Aldono (D-ro Dietterle) : Biografiaj notoj pri D-ro Steche kaj
    resumo pri liaj poresperantaj artikoloj kaj alparoladoj         112


Ĉiu aŭtoro restis tute libera rilate la formon kaj enhavon de sia
artikolo, kaj mi, kiel kolektinto de la artikoloj, lasas al ĉiu la
respondecon (Dietterle).



ANTAŬPAROLO.


La verkintojn de la sekvantaj 11 artikoloj kunigis la intenco, honori
la nuntempan prezidanton de la G. E. A., sinjoron D-ron *A.
Steche*, per komuna laboro.

*Antaŭ dek jaroj, D-ro Steche*, kiel deputito de la Saksa
parlamento, *la unuan fojon oficiale pledis por nia afero en la
parlamento*. Tion ni volas rememorigi al niaj germanaj samideanoj,
samtempe atentigante la alinaciajn samideanojn pri ĉi tiu batalinto
kaj batalanto por nia ideo, kiu multe pli ol aliaj, tiel nomitaj
"eminentuloj", sukcesigis la Esperanto-movadon en nia lando. [En
*aldono* oni trovos malgrandan biografion de D-ro Steche kaj
liston de liaj presitaj artikoloj.] Vere modele li laboris depost
sia unua parlamenta poresperanta pledo; ĉar tiam estinte nur
konvinkita Esperantano, li tre baldaŭ fariĝis senlaca Esperantisto.
Li lernis nian lingvon, li faris, kvankam treege okupita kaj jam ne
juna homo, la institutan ekzamenon. Ĉiujare li denove atentigis la
publikon pri la graveco de la mondhelplingva ideo per alparoladoj
kaj bonegaj gazetartikoloj, tiel fariĝinte unu el niaj plej lertaj
propagandistoj. Li interesigis--buŝe kaj skribe--la estrojn de la
registaro kaj de la industriaj kaj komercaj rondoj; li faris por
Esperanto oficialajn vizitojn; li finance subtenis la laboron de
la Saksa Esperanto-instituto; li fariĝis eldonisto kaj redaktoro
de la "Esperanto-Spegulo"; li recenzis Esperantaĵojn kaj tradukis
germanan novelon; li timis nek vojojn nek malfacilaĵojn pro nia
afero; li eĉ kunhelpis "ĉemizmanike" dum la antaŭlaboroj por la
Germana E. Kongreso en Leipzig--*resume li faris ĉion, kion oni
povas fari kiel Esperantisto*.--Nun li estas la prezidanto de la
Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de la porinstituta estraro,
prezidanto de ĝia patrona unuiĝo, prezidanto de la Loka ligo de l'
Esperanto-societoj en Leipzig. Kun ni, la 11 anoj de la "Vendreda
Klubo" en Leipzig (en kiu dekduo da samideanoj regule nur "laboras"),
li estas kiel klubano ligita depost ĝia ekesto. Ni ĝojas, ke ni povas
nomi lin la nia, ne nur pro lia aŭtoritateco, sed precipe ankaŭ pro
tio, ke li montris sin ĉiam vera, sincera, helpema amiko.

Kiu konas lin, tiu komprenos, kial ni dediĉas nian libreton al neniu
alia, ol al D-ro Steche.

Ankaŭ niaj *eksterlandaj amikoj* certe akceptos bonvole nian
libreton, kiu montras, ke komuna laboro por nia afero kunigas kaj
kunligas la homojn pli ol io ajn alia. Kvankam tre diversaj laŭ
karaktero, emoj, inklinoj (tre ofte plej vigla diskutado aŭdiĝas
inter ni), tamen ĉiam, ĉie, ĉiel ni estis kaj restos unuanimaj.

Verŝajne estos interesa por niaj legantoj la esploro, ĉu eble ĉe ni
dum regula kunlaborado ankaŭ la stilo de unu influis tiun de alia, ĉu
oni povas konstati "vendredanan stilon". Espereble, se oni konstatos
tian, ĝi estos nomata bona Esperanto-stilo.

Goethe diras en sia "Faŭst": "Kiu alportas multon, alportos al kelkiu
ion." Do, ne estas necese, karaj legantoj, ke vi legu ĉiujn artikolojn
de nia libreto. "Transsaltu" tion, kio ŝajnos al vi ne sufiĉe
interesa; sed serĉu, kaj certe ĉiu trovos unu artikolon, pro kiu li
ne bedaŭros, esti aĉetinta nian verketon.

Kaj la ĉefa afero: *Fondu novajn "vendredo-klubojn"* (ili ja
povas okazi ankaŭ lunde aŭ marde ktp.), en kiuj ne regas inklino aŭ
deziro al amuzaĵoj, sed nur al komuna serioza laboro! Tiam nia afero
sukcesos!

  D-ro Dietterle.



LA ROMANTIKA VERKISTO E. T. A. HOFFMANN KIEL MUZIKISTO.

(PAUL BENNEMANN.)


Nemultaj okazaĵoj en la mondhistorio havis same gravajn kaj vastajn
sekvojn kiel la franca revolucio en 1789. Sur la ruinoj de putriĝinta
civilizacio ĝi komencis krei tute novan mondon. Ĝia batalkrio:
Libereco! Egaleco! Frateco! promesis al la homaro paradizan estontecon,
en kiu estos nek malriĉuloj, nek subpremitoj, nek malpaco, nek katenoj
kaj baroj sur iu ajn kampo. Spirita ebrio kaptis la homojn, aŭdantajn
la novan evangelion; kaj oni sanktigis templojn al la diino, kiu estis
kreinta ĝin: al la racio. Efektive unu el la plej eminentaj ĉefpensoj
de tiu movado estas la kredo kaj volo, nove ordigi ĉion nur laŭ
la leĝoj kaj nur helpe de la homa penskapablo; kaj ĉar la materio
de l' pensado estas sole la impresoj ricevitaj per niaj sentoj, la
tiel nomita "racionalismo" akceptis kiel ekzistantan nur tion, kion
oni povas vidi, aŭdi, flari, gustumi, palpi, kio estas mezurebla,
kalkulebla, pesebla; kaj oni malakceptis ĉion transcendentan,
misteran, nesenteblan, nurimagatan. La verkoj de Hume, Voltaire,
Diderot, Lamettrie, Holbach evidente ekkonigas, kiel la tiamuloj
trostreĉis principon ĝis certa grado tute ĝustan.

Jes, la principo de la supereco de l' homa racio estis trostreĉata;
kaj tial ĉi-tiu neo de ĉio spirita naskis laŭ natura konsekvenco
kontraŭmovadon, kiun oni nomas "romantiko". Tiu ĉi sent- kaj
pens-maniero tute ne estis--kion multaj opinias--nur literatura; sed
ĝi forte influis la tutan vivon de tiu epoko sur ĉiuj kampoj. Ne
estas mirige, ke ĝi ekestis ne sur franca, sed sur germana tero.
Dum la franco prefere elmontras sian brilantan spritecon, sian
pintan sagacon, la germana karaktero emas pli al kvieta meditemo, al
enprofundiĝo en misterojn. Ĝi nevolonte respondas al nurintelektaj
doktrinoj, al senkarna utilismo, kaj ne povas rezigni pri la bezonoj de
l' sentimenta, fantazia vivo. Tial Germanujo fariĝis la patrolando de
l' romantiko; kaj de tie ĉi la romantikaj influoj eliris al Francujo
(Nodier, Victor Hugo, Musset, Gautier), al Britujo (Scott, Byron), al
Italujo (Manzoni).

Kio estas la romantiko? Kio estas romantika? Difino de la ideo
ŝajnas neebla; ĉar eĉ ĝiaj adeptoj parolas pri ĝi preskaŭ nur
per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio fariĝis
la objekto de l' revadoj de la romantikistoj; kaj tial ankaŭ nur la
plej senmateria arto povas bone esprimi la romantikan spiriton: la
*muziko*. Tion Jean Paul celas diri skribante, ke la antikva
klasika idealo estis plastika, la romantika estas poezia-pentra-muzika;
kaj la tuta romantika spirito esprimiĝas en jenaj vortoj de l' sama
poeto: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam estis plenumata: ĝi
ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj
ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera
nokto vi rigardas norden aŭ al malproksimaj montaroj, aŭ kiam lunlumo
estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas
malfeliĉa. Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed
kun doloroj: ho ve! kuŝante ni ĵetiĝas alten kiel epilepsiuloj. Sed
tiun ĉi deziron, kiu neniel estas eldirebla--*niaj kordoj kaj tonoj
nomas ĝin* al la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli
forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion
vi eldiras, tio mankas al mi."

Sed la situacio en la epoko de l' romantikistoj tute ne estis konforma
al tiaj pensoj. Tial ili retiris sin al estintaj tempoj, serĉis en
pasintaj jarcentoj, en la mezepoko, la idealojn, kiuj ŝajnis al ili la
plej altaj.

Ĉiu homo iam travivis periodon, en kiu liaj pensoj reveme vagadis sur
la vastaj kampoj de l' misteroj. Tiam la ordinara lingvo ne sufiĉis
al li, por eldiri la neeldireblan, kaj li sentis sin devigata, paroli
per poezio. Tiam li promenis en lunlumo tra silentaj kampoj, en la
poŝo--responde al sia nacieco--libron de Uhland, Eichendorff, Novalis;
aŭ kantojn laŭ Ossian, de Burns, Moore, Byron, baladojn de Scott;
aŭ odojn de Manzoni, scenojn el Francesca de Rimini; aŭ la "Kantojn
en la krepusko" de Victor Hugo aŭ elegiojn de Musset. Tiam li sidis
kun ardantaj vangoj antaŭ volumo, kiu kondukis lin al la pratempaj
legendoj de lia popolo aŭ en labirintajn vojojn de homaj koroj. Tiu
estas la periodo, en kiu la kleruloj de ĉiu ajn nacio konatiĝis
kaj amikiĝis kun *Ernesto Teodoro Amadeo Hoffmann*, unu el la
protagonistoj de la romantiko. Tradukitaj en multajn lingvojn, la
verkoj de tiu ĉi viro apartenas al la germanaj libroj plej multe
legataj ekster Germanujo kaj eĉ kaŭzis ofte tre unuflankan juĝon
pri la entuta germana literaturo. La "Demono-Hoffmann" li estis
nomata, la stranga, malgranda, malbela viro kun la mirige delikataj,
malgrandaj manoj; kun la brilaj okuloj, malantaŭ kiuj eterna fajro
ĉiam ŝajnis flami; kun la mallarĝaj lipoj, kiujn neniu estas vidinta
iam ridetantaj; kun la korpo, ĉe kies konstruo la naturo estis uzinta
nur la minimuman kvanton da ostoj kaj karno, nepre necesan, por krei
vivantan estaĵon.

En la vivo de Hoffmann estis tute nenio mistera. Naskita 1776 en
Königsberg, li studis la jursciencon kaj faris la ekzamenojn kun bonega
sukceso. Kiel helpa juristo li trovis oficon 1796 en Großglogau,
1798 en Berlin; 1800 li fariĝis asesoro en Posen. Sed pro kelkaj
karikaturoj, en kiuj senĝene li estis preninta eĉ siajn superulojn
kiel objektojn de ŝercaĵoj, oni translokigis lin al Plock, tiutempe
mizera prusa-pola urbetaĉo, do vera ekzilejo por la spirite vigla
poeto. Por ne troenui kaj por havi iun, kiu purigas la vestojn, flikas
la ŝtrumpojn kaj preparas la manĝojn, li edziĝis kun polino, bona,
fidela virino, kiu kapjesis al ĉiu faro de sia stranga vivkunulo kaj
en agrablaj kiel en malagrablaj tagoj modeste kaj zorgante staris ĉe
li ĝis lia lasta horo. 1803 Hoffmann iris al Varsovio. Sed kiam 1806
la prusa ŝtato estis frakasita de Napoleono, Hoffmann kiel ĉiuj
aliaj prusaj oficistoj en tiu urbo perdis sian oficon--ne la kuraĝon!
Jam en 1808 ni trovas lin en Bamberg kiel direktiston de orkestro; la
saman okupon li praktikis 1813 en teatra trupo, ludanta en Leipzig
kaj Dresden. Kiam la militaj okazaĵoj de tiu sanga jaro mutigis la
kantantan muzon, li formetis la muzikon, ekprenis la desegnan krajonon
kaj nutris sin per karikaturoj kontraŭ Napoleono, kiuj avide estis
aĉetataj! Tiel en ĉiu situacio de sia vivo li eltiris el siaj
multaj talentoj tiun, kiu momente konvenis plej bone. La prusa ŝtato
fine rememoris pri liaj juristaj kapabloj kaj donis al li 1816 bonan
pozicion en Berlin, kie la poeto-pentristo-muzikisto-juristo mortis
46-jara la 25an de junio 1822, pro medola konsumiĝo.

Hoffmann estis vere romantika karaktero. Kiel la romantiko diferencigas
inter la banala reala kaj la fantazia vivo en ravaj sonĝoj; kiel ĝi
prefere amas ĉion fragmentan, ĉion senforman kaj sencelan, ĉion
nebulan, nedifineblan kaj superracian: tiel ankaŭ la persono E. T. A.
Hoffmann estis duobla estaĵo, kaj la unu duono de lia ekzistado sin
montras nekredebla groteskaĵo. Tage oni vidis lin sur la strato kiel
seriozmienan prusan oficiston; liaj superuloj laŭdis lian precizecon
kaj saĝecon en la ofico; kaj multaj personoj asertas, ke li estis
lerta negocisto, kiu bone sciis kalkuli sian profiton. Ĉu estas
kredeble, ke tiu ĉi sama viro nokte sidis en vinejo, trinkegante kaj
elŝprucante harstarigajn timigaĵojn, tiel ke li mem kelkfoje furiozis
pro timo pri la kreaĵoj de sia propra cerbo, kaj lia edzino devis
sidi ĉe lia flanko kaj aserti, ke efektive nek diablo nek fantomo
estas en la ĉambro? Hoffmann estis konglomeraĵo de la plej kontraŭaj
ecoj, kapabloj, emoj kaj sentoj: Lia sagaca intelekto rapide rigardis
ĝisfunden en la homojn kaj aferojn; kaj tamen li sin donis al ĉia
ajn superstiĉo kaj demonkredo. Li entuziasmiĝis ekscese, kaj poste
ŝajnis esti senfantazia banalulo. Nun li estas diboĉa epikuristo, nun
obstina stoikulo. Li mokas satire la ridindajn flankojn de l' homoj,
kaj povas disflui en larmoj pro la tragedio de l' homa sorto.

Tial ankaŭ en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj mankas kvieto. Lia fantazio
antaŭenpelas lin. Misteraj personoj ofte malhelpas kaj malklarigas la
evoluon de la rakontata agado. Tra ĉiuj verkoj fluas kvazaŭ kaŝita
suba riverego, kies muĝadon oni aŭdas, sed kies akvon oni vidas
neniam, kaj kiu supren sendas nur nebulajn figuraĵojn, kiuj en la
ordinara vivo ludas sian rolon kaj poste remalaperas, forprenante kun
si ofte la homon, por dronigi lin en la nigraj akvoj de l' mistero.--Ne
estas mirige, ke tia temperamento senfine elĵetis fajrerojn, kiel
ŝtalo puŝiĝanta kontraŭ ŝtono. Sed ĝi povis lumi nur mallongan
tempon; konsumante sin mem, ĝi baldaŭ malaperis kiel bela meteorito,
kiu lasas longan fajran strion sur la nokta firmamento.

Admirinda estas la multflanka talenteco de Hoffmann. Oni devas returnen
iri kelkajn jarcentojn, ĝis la renesanca epoko, ĝis Lionardo da
Vinci, por trovi same fenomenan homon, kiu ne nur diletante, sed kun
genio laboris sur tiel diversaj kampoj kaj kelkiam ne sciis, kion la
bolantaj en li pensoj naskos: "Multkolora mondo, plena de misteraj
aperaĵoj, flirtas kaj flagras ĉirkaŭ mi,--estas, kvazaŭ io granda
baldaŭ devos okazi--iu ajn artprodukto devos eliri el la ĥaoso!--Ĉu
ĝi estos libro--ĉu opero--ĉu pentraĵo--quod diis placebit!"[1]
Prave tial liaj amikoj skribis sur la tombŝtonon de la poeto:

  E. T. A. Hoffmann
      eminenta
    en sia ofico,
      kiel poeto,
    kiel muzikisto,
    kiel pentristo.

La *juristaj* kapabloj de Hoffmann jam estas menciitaj. Sed ili
estis nur la nutra tero por lia korpa ekzistado. Lia koro tiris lin en
la templon de la arto.

Kion li laboris kiel *poeto*, tio estas enskribita en la paĝojn
de la mondliteraturo kaj ne apartenas al nia temo.

Sed pri la *pentristo* Hoffmann ni ne tute povas silenti. Komence
li desegnis karikaturojn, kaj multaj liaj libroj kaj leteroj--eĉ
procesaktoj!--havas ilustraĵojn de lia mano. Sed ankaŭ la uzado de l'
peniko ne restis al li fremda. En Varsovio li ornamis per pentraĵoj
la klubdomon de la diletanto-orkestro, kiun li direktis. En la kastelo
Altenburg apud Bamberg li pentris freskojn. Por la teatro li preparis
kulisojn kaj kurtenojn. Kune kun Schinkel li skizis la scenan kaj
kostuman aranĝon por sia opero "Undine"; kaj artaĵoj aludantaj tiun
saman verkon ornamis lian ĉambron en Berlin.

Ĉion ĉi li praktikis kun plezuro, lerteco kaj genio. Sed *lia amo
apartenis al la muziko*. Tio tute klariĝas el la karaktero de la
romantiko. Ĉar ĝuste la muziko--kion ni jam diris--ne prezentas,
kiel la aliaj artoj, ion objektivan, difineblan; sed ĝiaj tonoj,
akordoj, melodioj estas tute senmateriaj kaj lasas al la fantazio la
plej vastan ludejon. Tial "la muziko estas la plej romantika el ĉiuj
artoj; ĉar ĝia objekto estas la senfinaĵo. Ĝi estas la misterplena,
per tonoj parolanta Sanskrit-lingvo de la naturo, kiu plenigas la
bruston de l' homo per senfina sopiro; kaj nur ĝi igas nin kompreni la
kantojn de l' arboj, de l' floroj, de l' bestoj, de l' ŝtonoj, de l'
akvoj!..... Neniu arto tiel eliras nepre nur el la interna spiriteco
de l' homo, neniu arto bezonas nur sole spiritajn, eterajn rimedojn
krom la muziko. Sento de l' plej alta kaj plej sankta, de la spirita
potenco, kiu ekbruligis la fajreron de l' vivo en la tuta naturo,
aŭdeble elparoliĝas en tonoj" (Hoffmann).

La muziko estis la ĉiama akompananto de Hoffmann de l' momento de lia
naskiĝo. Kiam lia patrino kuŝis en naskaj doloroj, la patro--por
dolĉigi ŝiajn dolorojn kaj por tuj montri al la novnaskito la
agrablan flankon de l' vivo--venigis liutiston, kiu devis ludi antaŭ
la infaneto. Kiam poste la patro estis forlasinta sian familion,
la eduko de la knabo restis ĉefe en la manoj de lia onklino, kiu
havis treege belan voĉon, kaj de la onklo, eksterordinare muzikema
originalulo. Ambaŭ ili plenigis la knabon je muziko, tiel ke poste li
povis ofte nutri sin per fortepiano- kaj kant-lecionoj kaj ke ankaŭ la
muzikteorio jam estis por li konata scienco. Ni nun ankaŭ komprenas,
kial en liaj literaturaj verkoj la muziko dekomence ludas gravan
rolon. Dolĉaj kantoj de belaj virinoj, ĉirpantaj liutoj, mandolinoj
kaj gitaroj, la ensorĉa melodio de violono, la milvoĉa muĝado de
orgeno, la tondrantaj kordoj de fortepiano, eĉ nedifineblaj, misteraj
sonoj de ie ajn kreas ofte la magian atmosferon, en kiu la strangaj,
grimacaj personoj, elirintaj el la fantazio de l' poeto, faras siajn
diablajn saltojn. Kelkaj liaj noveloj--ekz. Kavaliro Gluck, Don Juan,
La aŭtomato, Kreisleriana, La fermato--la muziko estas tiomgrade la
bazo de la rakonto, ke prave oni povas nomi ilin "muzikajn novelojn."
Ne mirige; ĉar ilia verkisto estis tiel *muzika estetikisto, kiel
muzikpraktikisto kaj komponisto*.

Kontraŭe de la ofte groteska konfuzo kaj fantazia malklareco en
la literaturaj verkoj Hoffmann donas en siaj *muzikestetikaj
traktaĵoj*, en recenzoj kaj kritikoj bonegajn pruvojn de sia
sagaco, de profunda artkompreno kaj trafa juĝkapablo. Ili faris lin
patro de la moderna verkado pri muziko. En siaj analizoj ekz. de
verkoj de Beethoven li ne nur poezie priskribas la kompozicion, sed
li klopodas, paŝon post paŝo sekvi la komponiston, montrante la
konstruplanon de la verko, la evoluon de la muzikaj ideoj, la elekton
kaj kombinon de la instrumentoj, kaj citante notekzemplojn li efike
subtenas la komprenon. Hoffmann estis inter la unuaj kiuj ekkonis
la titanan grandecon de Beethoven. Tial ankaŭ liaj analizoj--ekz.
de la Uverturo al Coriolan (op. 62), Kvina sinfonio (op. 67), Sesa
sinfonio (op. 68), Du trioj (op. 70), Muziko al "Egmont" (op. 84),
Fantaziaĵo por fortepiano, ĥoro kaj orkestro (op. 80), Oratorio
"Kristo ĉe la Olivmonto" (op. 85) kaj la Missa en C (op. 86)--fariĝis
majstroverkoj, kiujn povis skribi nur homo, en kiu eminenta muzika
spirito, profunda scio kaj nobla sentimento ligiĝis kun kora
entuziasmo kaj la lerta plumo de literaturisto. Mi ne povas preterlasi
la okazon, doni al la leganto almenaŭ kelkajn liniojn el la traktaĵo:
"La instrumenta muziko de Beethoven". Tie Hoffmann postulas de la
reproduktanta muzikisto jenon: "Kiu volas ĝuste prezenti kompozicion
de Beethoven, tiu devas lin kompreni, profunden enpenetri en lian
esencon, devas--konscie pri sia propra sanktiĝo--sentime riski, en
la rondon eniri de la magiaj vizioj, kiujn elvokas lia forta sorĉo.
Kiu ne sentas tiun ĉi sanktiĝon, kiu rigardas la sanktan muzikon
nur kiel ludon, kiel amuzaĵon por malplenaj horoj, kiel momentan
inciton por nesentpovaj oreloj aŭ kiel rimedon por propra singlorigo:
tiu restu for! La vera artisto vivas nur en la verko, kiun li unue
*komprenis* kaj nun *prezentas* laŭ la intenco de l' majstro; kaj
ĉiuj liaj penoj celas nur, en milkolora brilo revoki en la viglan
vivon ĉiujn la belegajn ĉarmajn bildojn kaj viziojn, kiujn la
majstro kun magia forto enmetis en sian verkon, por ke ili ĉirkaŭu
la homon per lumaj, brilegantaj cirkloj kaj lia fantazio, ekflamigante
lian plej internan sentimenton, rapidfluge forportu lin en la
malproksiman regnon de l' spirito."

Sed Hoffmann ne estis homo, kiu en la kulto de unu heroo forgesas, ke
ankaŭ la geniulo estas filo de siaj antaŭuloj. Krom Beethoven li
tial ne malpli honoris la malnovajn majstrojn de la diserva muziko
en Italujo: Palestrina, Scarlatti, Caldara, Marcello, Leonardo Leo
k. a.; kaj inter la germanaj komponistoj estis liaj specialaj amikoj
Bach, Gluck, Haydn kaj Mozart[2]. La leganto permesu, ke mi citu
ankoraŭ kelkajn vortojn el la supre nomita traktaĵo, en kiu Hoffmann
kun admirinda kompreno komparas la tri majstrojn Mozart, Haydn kaj
Beethoven: "La instrumentaj kompozicioj de ĉiuj tri majstroj elspiras
la saman romantikan spiriton, kiu rezultas el ilia same intima
kompreno de l' speciala naturo de la arto. Sed la karaktero de iliaj
kompozicioj tamen rimarkeble diferencas.--La esprimiĝo de infana, gaja
temperamento regas en la kompozicioj de Haydn. Liaj sinfonioj gvidas
nin en senfinajn verdajn arbarojn, en gajan, multkoloran svarmon de
feliĉaj homoj. Gejunuloj preterŝvebas dancante; ridantaj infanoj,
aŭskultante malantaŭ arboj, malantaŭ rozarbetaĵoj, petole ĵetas
florojn unu al la alia. Vivo plena de amo, plena de feliĉego, kiel
antaŭ la unua peko, en eterna juneco, nenia sufero, nenia doloro; nur
dolĉa, melankolia deziro al la amata persono, kiu ŝvebas malproksime
en la brilo de l' vespera ruĝo kaj ne alproksimiĝas, nek malaperas;
kaj dum ĝi ĉeestas, la nokto ne venas; ĉar ĝi mem estas la
vespera ruĝo, per kiu ardas monto kaj arbaro.--Mozart gvidas nin en
la profundaĵojn de mistera regno. Timo nin ĉirkaŭas; sed estante
sen turmento, ĝi estas plimulte antaŭsento de l' senfinaĵo. Amo
kaj melankolio sonas en ĉarmaj fantomaj voĉoj; la nokto leviĝas
en hela purpurbrilo; kaj en neeldirebla sopiro ni paŝas post tiuj
aperaĵoj, kiuj, per mansignoj afable invitantaj nin al siaj vicoj,
en eterna dancado flugas tra la nuboj (sinfonio en Es, la tiel nomata
"cigno-kanto").--Tiel ankaŭ la instrumenta muziko de Beethoven
malfermas por ni la regnon de l' grandego kaj nemezureblo. Ardantaj
radioj flugas tra la profunda nokto de ĉi-tiu regno; kaj ni ekvidas
ombrojn ondantajn supren kaj malsupren, kiuj pli kaj pli malvaste nin
ĉirkaŭas kaj pereigas nin, sed ne la doloron de la senfina sopiro, en
kiu ĉiu ĝojo, rapide leviĝinte sur ĝojkantantaj tonoj, malleviĝas
kaj malaperas. Kaj nur en tiu ĉi doloro, kiu amon, esperon, ĝojon en
sin konsumas, sed ne detruas; kiu tiamaniere volas krevigi nian bruston
per plenvoĉa kuneksono de ĉiuj pasioj: nur en tiu ĉi doloro ni povas
vivi plu kaj estas ravitaj viziuloj!"--

Estas speciale interese, ke Hoffmann ankaŭ ekkonis jam la genion de
Johann Sebastian Bach. La verkoj de tiu ĉi majstro jam kelkajn jarojn
post lia morto (1750) estis forgesitaj. Nur malmultaj sciis ankoraŭ
lian nomon; kaj el la malgranda nombro de liaj presitaj verkoj oni
eltrovis nur matematike konstruintan kontrapunktiston. Longe antaŭ
Mendelssohn, kiu nur en 1829 kvazaŭ reeltombigis la malnovan majstron,
Hoffmann jam estis ekkoninta lin kiel prapatron de la melodio kaj
harmonio, en kies laŭŝajne rigidaj, nurformalaj verkoj batas la
varma koro nun de lirikisto, nun de dramisto, sed ĉiam de eminenta
*artisto*, kaj al kiu liaj posteuloj--ankaŭ Beethoven! ankaŭ
Wagner!--modeste kaj admire suprenrigardis.--Tamen ankaŭ Hoffmann
kelkiam, kvankam neofte, eraris en siaj juĝoj. Ekz. li starigis la
operkomponiston Spontini, kies verkoj delonge jam ne estas ludataj,
ĉe la flankon de Händel, Gluck kaj Mozart, dum kontraŭe la eternan
valoron de la "Freischütz" li ne tute ekkonis.

Ankaŭ kiel *reproduktanta muzikisto* Hoffmann servis al sia plej
amata muzo. Li kantis okaze kiel tenoristo en ĥoro en Varsovio; kaj
kiel direktisto de tiea muzika societo li prezentis precipe verkojn de
Mozart, sed ankaŭ de Gluck, Haydn, Cherubini kaj eĉ jam sinfonion
de Beethoven (1806). En Bamberg li laboris--apud sia orkestrestra
okupo--kiel kantinstruisto. Sed postkiam en 1814 li estis akirinta
certan oficistan pozicion, li ne plu svingis la direktistan bastoneton
kaj ne plu devis forĵeti siajn fortojn al la instruo de sentalentaj
fraŭlinoj[3], sed povis doni tutan sian liberan tempon al literaturaj
kaj kompoziciaj laboroj.

Kiel ni jam diris, la *komponisto* Hoffmann posedis tre
bonajn muzikteoriajn sciojn kaj tiurilate distingiĝas treege
inter muzikdiletantaj literaturistoj kiel Jean Paul, Nietzsche k.
a. La nombro de liaj kompozicioj estas sufiĉe granda; inter ili
troviĝas 12 operoj kaj operetoj, 3 muzikoj al dramoj de diversaj
poetoj, 1 melodramo, 1 Missa, 1 Miserere, 1 sinfonio, 1 uverturo,
kantaĵoj, sonatoj por fortepiano kaj 1 kvinteto por harpo kun kvar
kordinstrumentoj. Multaj el ili ne estas presitaj, multaj jam perditaj.
Amikoj de Hoffmann en la lastaj 20 jaroj presigis kelkajn liajn
kompoziciojn denove (vidu la indekson ĉe la fino de tiu ĉi artikolo).

Kia do estas la muziko, skribita de tiu ĉi viro, kiu sur la literatura
kampo riskis la plej strangajn psikologiajn eksperimentojn kaj verkis
fantaziaĵojn, kiujn post li neniu plu atingis? Nu, liaj kompozicioj
havas tute alian karakteron, kaj aŭdante ilin neniu supozus, ke la
"Fantomo-Hoffmann" estas ilia verkinto. Lia muziko--escepte de unu
verko, pri kiu poste ni traktos detale--estas tute ne revolucia; ĝi
sonas dolĉe, naive; kaj ne nur mankas en ĝi ĉiuj fantaziaj ekscesoj,
kiujn amas la literaturisto Hoffmann, sed ĝi eĉ ne eluzas la muzikajn
esprimilojn, kiujn ni jam trovas en la verkoj de samtempuloj kaj
antaŭuloj. Kiu eble iam havos okazon, aŭdi la menciitan kvinteton[4],
tiu miros, ke en ĝi preskaŭ tute mankas kontrastoj. El tiu ĉi muziko
ne parolas viro, kiu kun forto kaj ĝojo kondukas siajn ideojn al venko
kontraŭ la mondo, sed revema junulo, kiu ne volas esti malhelpata en
la plena sindono al unu sola sento. Tamen la verko, kiel ankaŭ la
aliaj de Hoffmann, estas tre melodia kaj bonsona.

Sekve ne estos eble tro granda perdo por la muzika mondo, se la plej
multaj kompozicioj de l' poeto restos kuŝantaj sub la polvo de l'
jaroj. Sed unu el ili ne meritas tiun ĉi sorton, nome la verko, kiu
lin esence reprezentas kiel komponiston, la plej amata infano, kiun
donacis al li la muzo:* lia opero "Undine"*. La verkinto de tiu
ĉi artikolo povas prijuĝi tion laŭ propra sperto. Ĉar komence de l'
nuna jaro li aranĝis en sia hejmo antaŭ aŭdantaro de muzikistoj kaj
muzikamantoj prezentadon de la opero, kiu malgraŭ la foresto de sceno,
mimiko, gestoj, kostumoj kaj orkestro faris treege profundan impreson
al ĉiuj aŭskultantoj. Sub la gvidado de sperta direktisto kaj helpe
de eminentaj solistoj, malgranda ĥoro kaj bona fortepianisto la verko
reeksonis la unuan fojon post centjara dormo kaj vekis la fortan
deziron, ke oni povu aŭdi kaj vidi ĝin ankaŭ en la operejo.

La sorto de tiu ĉi verko estis tre stranga. En la jaro 1811 barono De
la Motte-Fouqué skribis la ĉarman romantikan fabelon pri Undine[5],
tiu akvofeino, kiu edziniĝante kun homo akiras homan animon, sed
pro malfidelo de sia edzo devas reiri en la subakvan regnon de sia
patro. Leginte la verkon, Hoffmann tuj sentis sin forte kaptita de tiu
ĉi materio kaj decidis, uzi ĝin por opero. Ĉar fine nun li estis
trovinta tekston, kiu ŝajnis al li nepre taŭga por opero; nun li
vidis vojon, realigi siajn ideojn pri tiu ĉi artspeco, kiujn en la
dialogo "La poeto kaj la komponisto" li estis elparolinta jene: "Mi
kredas, ke la romantika opero estas la sole vera; ĉar nur la romantiko
estas la hejmlando de la muziko. Tamen kompreneble mi malestimas tiujn
mizerajn produktaĵojn, en kiuj malsaĝaj, senspritaj spiritoj aperas
kaj mirakloj sur miraklojn estas amasigataj, nur por amuzi la okulojn
de sensaciema publikaĉo. Vere romantikan operon verkas nur la genia,
entuziasmigita poeto; ĉar sole li vivigas la misterajn aperaĵojn
de l' regno de la spiritoj. Sur lia flugilo ni svingas nin trans la
abismon, kiu alie disigis nin de ĝi; kaj enhejmiĝintaj en la fremda
lando, ni kredas la miraklojn, kiuj videble okazas kiel konsekvencaj
sekvoj de l' influo de pli superaj estaĵoj al nia ekzistado kaj
evoluas ĉiujn la impresajn, forte nin kaptantajn situaciojn, kiuj
nin plenigas nun per teruro kaj timego, nun per la plej alta feliĉo.
Unuvorte: la poeto, kiu volas prezenti la misteran, devas posedi la
sorĉan forton de la poezia vero; ĉar nur ĝi povas entuziasmigi nin.
Tiam antaŭ niaj okuloj malfermiĝos romantika mondo, en kiu ankaŭ
la lingvo estas pli potenca aŭ--pli bone--prenita el tiu malproksima
regno: ĝi estas muziko, kantado. Eĉ la agado kaj la situacioj,
sonantaj en impresegaj tonoj kaj harmonioj, tiam nin kaptos kaj ravos
pli forte. Tiamaniere laŭ mia opinio la muziko devas senpere kaj
devige eliri el la poezio".

Ĉi tiuj vortoj enhavas jam kvazaŭ en nukso la tutan *ideon de la
muzikdramo*: La dramo estas la ĉefaĵo; la muziko, organe kunligita
kun ĝi, estas la servanto; kaj ambaŭ kune nin gvidu en la romantikan
landon, kie ili vere estas enhejmaj. En la jaro, kiam la supre cititaj
vortoj estis skribataj, la plenumonto de tiuj ideoj ĵus naskiĝis:
Richard Wagner. Hoffmann nur profete povis montri la vojon, sed ne iri
ĝin. Tial lia Undine ne fariĝis jam muzikdramo, sed--sufiĉa honoro
por la majstro--*la unua romantika opero*.

Fouqué mem prilaboris la tekston. Kun arda fervoro la komponisto
komencis sian laboron kaj finis ĝin en novembro 1813. Sed nur post tri
jaroj la opero estis prezentata en la Reĝa Teatro en Berlin kaj vekis
grandegan entuziasmon. Dum 11 monatoj oni ludis ĝin 23 fojojn--tiam
la 29an de julio 1817 la teatro forbrulis kaj kun ĝi la kulisoj,
kostumoj, eĉ la notoj (escepte de la partituroj) por la verko.
Tio estis la entombigo de Undine! Ĉar neniam plu (escepte de unu
nesukcesinta prezentado en Prag 1821) ĝi aperis sur la scenejo. Kulpa
pri tio estas ĉefe la grandega sukceso, kiun atingis samnoma opero
de Lortzing, aperinta en 1845. Per popularaj melodioj, lerte--kvankam
neorgane--eltrovitaj komikaj personoj kaj per nova finiĝo--kiu ja
detruis la tragedian karakteron de la fabelo, sed kontentigis la
sentimentalajn dezirojn de l' publiko--la sperta teatropraktikisto
Lortzing sciis akiri kaj ĝis hodiaŭ konservi la favoron de l' granda
amaso, tiel ke la verko de Hoffmann restis malaperinta por ĉiam.

Bedaŭrinde! Ĉar rilate la artajn vidpunktojn la pli malnova
Undine estas multe pli interesa kaj valora. Unuavide ĝi ŝajnas
esti konstruita laŭ la tradicia opermodelo kun recitativoj, scenoj
kaj dialogo; sed esplorante pli detale, oni ekkonas, kiom Hoffmann
transiris la ĝistiamajn operformojn. Unue: Undine estas dramo!
Evoluanta el la karakteroj de la personoj, ĝi kondukas konsekvence kaj
senkompate al la tragedia finiĝo, kaj la poeto forlasas ĉiun flankan
agadon, kiu nur donu al la komponisto okazon, prezenti efikan kanton,
aŭ kiu estas nur enŝovata, por ke la ĉefkantistino povu brili per
sia voĉvirtuozeco kaj la publiko sentu agrablan oreltikladon. Tiun
ĉi rapidan, vere draman pulson jam C. M. v. Weber sentis en la verko,
skribante pri Undine: "Hoffmann rezignas pri la gloro de momenta
aplaŭdo, neakcentante tiun aŭ tiun muzikpecon, kio estas ja tre
facila, se per multaj detalaĵoj oni turnas al ĝi pli da atento, ol
ĝi meritas kiel membro de l' drama korpo. Senhalte li paŝas antaŭen,
videble kondukata nur de la intenco, ĉiam resti vera kaj plivigligi la
draman vivon, anstataŭ reteni aŭ enkatenigi ĝian rapidan iron".

La personoj estas bone karakterizitaj: la ĉarma Undine, la nobla
kavaliro Huldbrand, la fiera Berthalda, la simplaj gefiŝistoj. Sed
plej eminenta estas Kühleborn, la reĝo de la akvoj, la nepacema demono
de l' elemento. En liaj sarkasmo kaj ironio kontraŭ la homaro Hoffmann
trovis precipe konvenan por si materion, kaj videble li pentris tiun
ĉi figuron per la plej efikaj koloroj de sia muzika paletro.

Rilate la melodiojn kaj instrumentacion la Undine-partituro estas
riĉa je novaĵoj. En ario de Berthalda oni trovas ekz. jam tute
laŭnotan motivon el "Tristan"; kaj la grandegaj voĉsaltoj de
Kühleborn estas jam vera "Zukunftsmusik" (estonta muziko[6]). Cetere
Hoffmann ankaŭ jam uzas sufiĉe multajn leitmotiv-ojn. Sed la plej
mirindajn efikojn--bedaŭrinde ni ĝis nun povis ilin nur imagi laŭ
la partituro--Hoffmann eltiras el la orkestro. Por krei la atmosferon
de l' mistera, demona, super- aŭ sub-natura, li uzas la unua la plej
profundajn tonojn de la lignaj blovinstrumentoj (klarnetoj, hobojoj,
fagotoj); li igas blovi la ĥoron de la ladaj blovinstrumentoj kun plej
mallaŭta forto; li uzas la violonĉelojn trivoĉe ktp. Ĉiujn ĉi
rimedojn tuj post li uzis Weber en sia "Freischütz", vekante multan
admiron.

Ankaŭ aliloke la influo de Hoffmann estas klare videbla. Marschner en
siaj operoj "Vampyr" kaj "Hans Heiling" baziĝas sur li; Schumann kaj
Berlioz enprofundiĝis en liajn doktrinojn kaj muzikon, kaj precipe la
groteskaj trajtoj en la verkoj de la laste nomita komponisto estas tre
verŝajne fruktoj de l' studado de la germana majstro. Plej grandan
influon Hoffmann havis ankaŭ al Richard Wagner, kiu jam en siaj
junulaj jaroj legis ĉiujn liajn verkojn. La traktaĵoj de Wagner,
precipe tiuj en Paris skribitaj, povus esti prenitaj el "Kreisleriana";
kaj en lia muziko la influo de la malnova majstro estas sentebla en lia
junula verko "Die Feen" (la feinoj) ĝis "Tannhäuser", "Meistersinger"
kaj "Parsifal".

Resume: Hoffmann estis sur la muzika kampo ne diletanta eklektikulo,
sed en siaj plej bonaj verkoj kaj en siaj muzikestetikaj traktaĵoj
eltrovanto de novaj vojoj. Estas vere, ke nur en la literatura fako
li sukcesis, krei verkojn nepereontajn. Sed kiel muzikisto li donis
valorajn instigojn, kiuj efikis tra la lasta jarcento. Liaj posteuloj
plenumis, kion li nur estis promesinta; sed li plantis la ĝermojn, el
kiuj aliaj kulturis belfruktajn arbojn.

En 1922 estos pasintaj 100 jaroj post lia morto. Certe oni gloros tiam
la literaturiston Hoffmann. Ĉu iu ankaŭ memorigos pri la muzikisto?
Ĉu ne iu teatro havos la kuraĝon, revivigi la Undine-n kaj tiel pli
bone honori lin ol per gazetartikoloj aŭ per marmora busto? Tiam ni
plej bone sentus nin kunligitaj kun li kiel membroj en la sama senfina
ĉeno de l' homa evoluo, pri kiu li skribis iam la belajn vortojn: "Pli
kaj pli antaŭen la reganta mondspirito pelas la evoluon; neniam la
pasintaj aperaĵoj revenas tiaj, kiaj ili ĝoje moviĝis dum sia korpa
vivo. Sed eterna, neperea estas la vero; kaj mistika kunestado de la
animoj plektas misteran rubandon ĉirkaŭ la estintan, estantan kaj
estontan tempojn".

Por muzikhistoriistoj kaj muzikamantoj, kiuj eble instigitaj per tiu
ĉi artikolo intencas pli profunde okupi sin pri la interesa kaj vasta
temo, mi notas jen la materialon, kiun plejgrandparte mi uzis, por
prepari mian prezentadon de "Undine". Ĉar tiu ĉi materialo estas
sufiĉe disloka, tia indekso eble ne estos superflua. Pro praktikaj
kaŭzoj mi ne tradukis la titolojn ktp., sed donis ilin en la originala
formo.

  Hitzig; E. T. A. Hoffmanns Werke; Gesamtausgabe.--2. Aufl. Hesse,
    Leipzig 1905.
  Grisebach; E. T. A. Hoffmanns Werke; Gesamtausgabe (15 Bd.) Hesse &
    Becker, Leipzig.
  G. v. Maaßen; E. T. A. Hoffmanns Werke; Gesamtausgabe (14 Bd.). G.
    Müller, München.
  Ellinger; E. T. A. Hoffmanns Leben und Werke; Leipzig 1894.
  Muzikaj noveloj kaj traktaĵoj de H. en jenaj eldonoj:
      Bücher der Weisheit und Schönheit (Istel)
      Inselbücherei Bd. 142
      Reclam Nr. 5623/24, 5274.
  Müller, Hans von; Das Kreislerbuch (kun represo de kelkaj H.-aj
    kompozicioj).
  ---- E. T. A. Hoffmann in persönlichen und brieflichem
    Verkehr.--Frankfurt a. M.; Rütten & Loening.
  Kroll; E. T. A. Hoffmanns musikalische Anschauungen.
  Schaeffer; Die Bedeutung des Musikalischen und Akustischen in E. T. A.
    Hoffmanns literarischem Schaffen. (Kun plia listo de literaturo.)
  Istel; E. T. A. Hoffmann als Musikschriftsteller.--Musik II, 24 und
    Neue Zeitschrift für Musik 1903, 45-46.
  ---- Die Blütezeit der musikalischen Romantik in Deutschland.--Aus
    Natur und Geisteswelt Bd. 239 (kun plia listo de literaturo).
  Riemann; Musiklexikon (sub la artikolo H. ankaŭ listo de literaturo).
  Pfitzner; E. T. A. Hoffmanns Undine. Adapto por fortepiano. C. F.
    Peters, Leipzig 1906.
  ---- E. T. A. Hoffmanns Undine.--Süddeutsche Monatshefte III, 10.
  Morold; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Kunstwart, 1. Januarheft 1907.
  Da Motta; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Bayreuther Blätter 1898.
  Touaillon; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Musikalisches Wochenblatt 1909.
  Schellenberg; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Neue Zeitschrift für Musik
    1917.
  ---- Eine unbekannte Oper.--Türmer, Juli 1920.
  Wolzogen; Zur Wiederbelebung von Hoffmanns Undine. Türmer, August
    1920.



INSTRUO PER LABORO. (ARTHUR DEGEN.)


Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj--nun maturiĝintaj
filinoj--de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por
estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis
religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do
pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena
metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ
el verkoj. Li prelegas--do transliveras--ĝin kun la sama aŭtoritato
kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas--do
receptas--ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la
mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn,
ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon
de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun
ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka
kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo
la rezulton de l' ĵus pasinta leciono resumas jene: "Jaxthausen
estas kastelo kaj urbo sur la Jaxt kaj apartenas kiel heredaĵo kaj
posedaĵo al la kavaliro de Berlichingen". Kaj demandite de sia patro
li ne scias, ke li mem vivas en la citita kastelo, eĉ ne, ke la citita
kavaliro estas lia patro. Tiu sceneto klare evidentigas, ke tiu ĉi
metodo--eble tolerebla ĉe pure spiritaj fakoj--fariĝas farso aplikate
en realaj instrufakoj kaj kaŭzas supraĵan babilemon pri nekonitaĵoj.
Ju pli la instruo ampleksis realaĵojn, des pli rimarkiĝis tiu
netaŭgeco, plej klare en la elementaj lernejoj.

Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la
metiisto-instruisto instruis en sia metio- kaj loĝ-ĉambro) ĝi nur
traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio,
sed poste ĝi konscie imitis la superan, "latinan" lernejon rilate al
enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ
rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis sin kiel nuran
"*parkerigejon*".

Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo.
Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: "Estas gravege, ke ni la
okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem" kaj de John
Locke, † 1704: "Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en
la sentoj". "La sentoj estas la pordoj de la animo". Comenius, la
filantropoj, Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de la
*intuo* en la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili
aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la
"Dessau-a Philanthropinum" 1776 Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ
plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon
de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la
patrino. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la
tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo
per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.

Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe
bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto,
lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la
serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj
laboriganta.

Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atentos sian
efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa, eĉ naskiĝis en la
samaj cerboj kiel la supre *menciita*. Ekzemple Amos Comenius, †
1670, argumentas jene por la manlaboro: "La homa korpo bezonas moviĝon
kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio
ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj
infanoj estas kutimigotaj al laboro kaj al daŭra okupo--ĉu al serioza
laboro, ĉu al ludo--por ke ili ne alkutimiĝu al enuo. La pli grandaj
infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj
por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio." "Al la sciebla
oni aldonu la fareblan!" "Ĉio lernota estu lernata per agado!" "Krom
sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli
kulturata!"

John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ
du aŭ tri, sed nepre unu *fundamente*. Li diras: "La infanoj
konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn
per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon,
atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion--do ecojn
kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj
tro frue nek fundamentataj tro profunde."

Jean Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia "Émile": "Nepre mi
postulas, ke Emilo ellernu metion". "La aparatojn por la fizika
instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni
tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo,
kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub
iu aŭtoritato." La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluiigi
spiritajn fortojn.

La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon
pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811,
en sia "Ameisenbüchlein" *refutas* la kontraŭdirojn jene: "La
plejmulto ja pro tio kontraŭstaras, ĉar nur la malplejmulto de
sinjoroj, la pedagogoj, mem lernis manlaboron kaj tial kondamnas kaj
absurdigas tiun ĉi metodon."

La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la
apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li
envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf,
Stanz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de "Lienhard kaj
Gertrud", kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por
lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la
modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo
kaj en la ĝardeno. "Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la
fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn
homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li
pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas
la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por
fortoj kaj moralo de l' vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia
labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo,
gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro,
rigardi priparoladon pri faro kiel la faron mem, nian babiladon pri
heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo
kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko
kaŭzis, ke *torna* kaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj
kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.

El la verko: "Kiel Gertrud instruas siajn infanojn" ni citu: "Nur per
evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton." "Eduko
al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj." "Por
povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas
pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi." "La manlaboro estas
fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia
eduko--homeduko--ne estas ebla."

En gazeta artikolo li skribas: "La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe
sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ la
laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe el sia
laboro kaj ne elmeditu la laboron el la teorio. Pro tio la instruo de
infano koncernu ties efektivan laboron kaj estu limigita per cirklo
ĉirkaŭ ĝi, por ke nek infano nek instruisto facile povu forvagi.
Kara leganto, la amason da malsaĝuloj en la mondo certe ni ŝuldas al
la sensencaĵo, laŭ kiu ni la junaĝon de niaj infanoj deturnas de la
laboro kaj kondukas al la libroj."

La eminentuloj de la societo, scienco kaj pedagogio el la tuta mondo
vizitis Pestalozzi-n, ĉiuj aprobis eĉ admiris, hejme ili rekomendis
kaj postulis lian metodon.--Sed ankoraŭ komence de la dudeka jarcento
la malgrandaj elementuloj komencis dum la unua lerntago legadon kaj
skribadon. La leĝo de la inerteco, la potenco de la kutimo, la
tradicio malhelpis la aprobon kaj enkondukon de la nova metodo. La
profesiuloj mem estis la plej fervoraj kontraŭuloj. En la supera
lernejo regis la materialplano, kaj la popollernejo imitis ĝin
nekonsiderante kapablon kaj inklinojn de la infanoj. Jes, estas vere,
ke, celante la revivigon de la hejmlaboro, la dana oficiro Klausen-Kaas
fondis lernejon pliakcentantan la metian perfektigon. Sed la pedagogaro
de Grube ĝis Lauckhard faris ĝin farso kaj batalis kontraŭ tiun ĉi
mem konstruitan aĵon, nomante ĝin "ellerno de metioj", "instruo pri
panperlaboro", kaj nun oni certe ne ekmiras, ke la tuta metiistaro
pro timo je perdo de klientoj laŭte kontraŭkriis. La mizerego
de la mondmilito kaj de la Versailles-a paco ja ŝajne--sed nur
ŝajne--pravigas ilin, instigante la germanojn, mem fari siajn ŝuojn,
ripari ilin kaj surnajli plandojn. Sed tio certe ne daŭros. Tio ja
neniam estis celo nek de la social-ekonomiistoj, nek de la klasikaj
pedagogoj, nek ankaŭ de nia Friedrich Schiller, malgraŭ li dirigas
sian Wilhelm Tell: "La hakilo en la domo evitigas la ĉarpentiston" aŭ
al la malgranda filo: "Brava pafisto mem helpas sin."

Tamen la pedagogoj de la pasinta jarcento akuzas ne nur la danan
eksperimenton, sed la tutan ideon jene: "Tiu nova instruo prokrastas la
labordividon kaj repaŝigas la kulturon". "Ĝi anticipas la lernadon en
la majstra metiejo, trosatigas la infanon kaj kaŭzas malintereson dum
la leciono." "Ĝi metas la infanon en danĝeron de *ekspluato* per
profitemaj spekulantoj." "Ĝi evoluigas produktemon kaj profitemon en
la infanoj mem kaj difektas la moralecon." "Tiu necerta eksperimento
pro sia dubinda ŝanco ne meritas, esti akceptata kiel laŭdeva fako.
La lernejo ankaŭ ne rajtas devigi la lernantojn al la manlaboro, ĉar
tiu destino estas gepatra rajto. Kaj la gepatra eduko mem zorgu--kaj
en orda domo ankaŭ jam zorgas--pri okupo de la infanoj". Sufiĉu! Ili
tute malkomprenis aŭ volis malkompreni Pestalozzi-n kaj lian grandan
ideon, malgraŭ ili cedis la enkondukon de virinaj laboroj, de trikado,
flikado kaj brodado. Sed oni ja alkutimiĝis al strangaj decidoj de la
tiuepoka pedagogaro, kiu ekzemple, malgraŭ aklamante ĝin por knaboj,
tute malaprobis la gimnastikadon por knabinoj.

Nur unu el la disciplaro de Pestalozzi sin plene liberigis de tiuj
prokrastaj potencoj. Li ja plugis novan kampon, Friedrich Fröbel, †
1852, la fondinto de la "infanĝardeno" (pedagogia infangardejo por la
antaŭlerneja aĝo) kaj unua instruisto de infanguvernistinoj. Li diras
en sia "Menschenerziehung" (arto de homaj eduko kaj instruo): "Ekzerco
de la sentoj estas ekzerco de la intelekto, tion la pedagogio scias
jam de longe, sed ĝi ĉiam ignoris, ke ekzerco de ĉiuj esprimorganoj
nepre ne povas esti alia ol spirita klerigo. Por esprimi la en spirito
naskiĝintan la homo posedas tri rimedojn: vorton, mienon kaj faron.
Per intuado li akiras sciojn, per esprimado li akiras lertecon. Sur
la unua ŝtupo, kiel suĉulo, la homo ankaŭ spirite ensuĉas, sur
la dua, kiel infano, li propravole esprimas dum ludado." "Lertigo de
ĉiuj membroj kaj organoj estas la ĉefa celo de la infanzorgado en la
gepatra domo. Gepatroj aŭ edukantoj nepre devas kontentigi kaj konduki
la agemon de siaj infanoj, por ke ties interna vivo ekstere sin montru,
prezentu kaj formu." "Sur la tria ŝtupo, por la geknaboj komenciĝas
la instruo." "Ĉiu prilaboru propran ĝardeneton. Ankaŭ ludejon kun
sabloamaso havu ĉiu lernejo." "Vintre la gelernantoj sin okupu per
mekanikaj laboroj kun koloraj paperoj, kartono, lignetoj, vaksargilo k.
t. p."

Ne malhelpite de iu ajn tradicio la infanĝardeno nun ekfloris
pro sia laŭnatura, laŭinfana Fröbel-metodo, precipe en nia urbo
Leipzig, kie Henriette Goldschmidt antaŭ kvindek jaroj fondis modelan
infanĝardenon kun seminario por guvernistinoj, kie al la sama celo
laboris Angelika Hartmann, kie fine la urbo mem en sia virinprofesia
lernejo aranĝis fakon por guvernistinoj kaj en ĉiu popollernejo
publikan infanĝardenon. Sed ĝis la komenco de la nuna jarcento la
lernejo, tiel la supera kiel ankaŭ la popola, ne ŝatis tuŝiĝi
kun tiaj infanaĵo kaj ludaĉo. Kaj la nuna rilate al rigideco vere
restis la supera, malgraŭ ke eĉ la universitato per praktikado kaj
seminariaj laboroj nun pli volonte cedas al la novaj metodaj ideoj.

Jen nova pioniro ekstaris en la (unue neprofesia!) pedagogo, nuna
universitata docento Robert Seidel en Zürich. Incitite de la fama
germana socialisto Karl Marx, kiu skribis: "En la estonta eduko oni
kunigos laboron kun gimnastiko kaj instruo, ĉar tio estas la sola
metodo por eduki ĉiurilate evoluintajn homojn kaj ankaŭ rimedo,
por pliigi la socian produktadon" li 1885 eldonis libron titolitan
"Arbeitsunterricht" (Instruo per laboro). Tie oni legas: "Homo ne
nur estas anima, sed ankaŭ korpa estaĵo, li estas ne nur sentanta,
perceptanta, pensanta kreaĵo, sed pli altgrade volanta, aganta,
kreanta persono. Precipe en la infano evidentiĝas tiu ĉi naturo".
"La infano havas naturan instinkton al moviĝado, sed en la lernejo
(ĝisnuna!) oni devigas ĝin, dum horoj senmove sidi sur la sama loko.
Nia hodiaŭa sciiga kaj lerniga instruo prizorgas precipe la spirite
pasivan flankon de la homa naturo kaj malkonsideras la volantan,
agantan kaj kreantan--do la aktivan. Tiamaniere ĝi malatentas, eĉ
pereigas multajn valorajn praktikajn, teknikajn kaj artajn talentojn
kaj kapablojn. Ĝi fremdigas la infanojn rilate al la praktika vivo,
anstataŭ prepari ilin por ĝi". "La moderna ŝtato baziĝas sur
laboro, do la laboro devas esti la fundamento ankaŭ de la eduko kaj
klerigo. Resume: La instruo per laboro estas sociala, politika kaj
pedagogia necesaĵo, ĝi estu la ĉefa principo en la lernejo, unue
ĉar ĝi estas riĉa fonto de konoj kaj forta rimedo al ili, kaj due,
ĉar ĝi estas ankaŭ la plej taŭga eduko-metodo".

Tiu libro ekblovigis ventegon en la pedagogia mondo kaj trans ties
limoj. En la nord-eŭropaj ŝtatoj kaj en la sentradicia Usono la ideo
de la instruo per laboro rapide progresis. En Francujo, kie la ministro
por instruaferoj solene deklaris: "Ni volas nobligi la manlaboron kaj
elektas pro tio la plej taŭgan, sole praktikan rimedon, ni enkondukas
ĝin en la lernejon", mankis mono kaj prepariĝintaj instruistoj. En
Germanujo tie kaj tie ĉi ekstaris amiko de la nova instruo, fondiĝis
unuiĝoj de amikoj. En keloj kaj aliaj ne tro multekostaj lokoj oni
instalis manlaborejojn por knaboj. Fine kelkaj urboj enkondukis la
manlaboron en la publikan lernejon, kiel antaŭ ĉiuj en grandioza
maniero Kerschensteiner en München. En Leipzig oni fondis manlaboran
seminarion por instruistoj kun tri fakoj: por kartono-, ligno- kaj
metal-laboro, kiu dank' al la senlaca klopodo de la kortega konsilanto
Hildebrand (iama simpla popolinstruisto) kreskis kaj floris, kaj
hodiaŭ ne povas akcepti eĉ la duonon de la aspirantoj. Ni tute
ne ignoras la utilon de tiu ĉi movado, almenaŭ ne la manlertigon
de granda nombro da instruistoj. Sed ankaŭ tiuj amikaj pioniroj
miskomprenis Pestalozzi-n, Seidel-on kaj la tutan ideon, ĉar ili la
manlaboron envicigis kiel instrufakon, anstataŭ starigi ĝin kiel
instruprincipon.

Fine ni nun iru, danke menciante Wetekamp-Charlottenburg kaj la solecan
kantoron de la nuna radiumbanloko Brambach, al la Leipzig-anoj, kiuj ne
nur akceptis la Seidel-ajn ideojn pri instruo per manlaboro, sed plue
evoluigis ilin al instruo per laboro en plej ĝenerala senco.

Ne estas hazardo, ke la Leipziga instruistaro ankaŭ sur tiu vojo
marŝas ĉe la pinto. Ĉiam ĝi estis unu el la plej modernaj en
tuta Germanujo. Tion multfoje atestas la eminentuloj de scienco kaj
pedagogio, tion ankaŭ pruvas la Leipzig-a pedagogia ĵurnalaro, ĉiu
paĝo de la ĉiusemajna fakgazeto kaj amaso da verkoj. Ĝi ĝuis la
ne troigeblan preferon, aŭskulti kiel samurbanon la universitatan
profesoron Wilhelm Wundt, la plej meritintan fondinton de la
eksperimenta psikologio. La Leipzig-a instruista unuiĝo oferante pli
ol centmil (antaŭmilitajn) markojn, fondis sub lia egido la unuan
instituton por infanpsikologio, kiu, direktata de D-ro Brahn, Rudolf
Schulze (konata pro sia informvojaĝo tra la nordeŭropaj ŝtatoj)
kaj Johannes Schlag, eldonis aron da verkoj, honore akceptitaj de
la serioza sciencularo kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. La
eksperimento trastrekas kelkan tradiciaĵon, do oni facile povas
konkludi, ke la potenco de la heredita ne estas tro granda en la
Leipzig-a instruistaro.

En la unuaj jaroj de nia jarcento junaj instruistoj kuniĝis, por
ŝanĝi la kontraŭnaturajn planon kaj metodon de la instruo por la
malgrandaj elementuloj, ili pli kaj pli prokrastis la komencon de
legado, skribado kaj kalkulado, kaj plenigis la unuajn semajnojn--poste
duonjaron--per ludado en la ĝardeno kaj ĉe la sabloamaso, per
kolorkrajona skizado, per tondado de koloraj paperoj, per metado
de lignoŝtipetoj, lentoj, kartonrondaĵoj k. t. p. fine eĉ per
plastilina (vaksargila) modelado, feliĉe evitante la stereometriajn
korpojn de Fröbel kaj preferante la realaĵojn de la nin ĉirkaŭanta
vivo.

Vere tiu okupo respondis al la infana naturo kaj klarigis, kiom
ofte oni erare prijuĝis la malgrandulojn. Silentemaj infanoj, ne
instigeblaj eĉ al unu vorto surprizis per aliaj esprimmanieroj
montrante multajn kaj klarajn sciojn. Baldaŭ la infanoj ankaŭ serioze
laboris zorgante pri propra aŭ tutklasa ĝardeneto, el blua papero
tranĉante, aŭ el plastilino formante sian por propra legado necesan
plej simplan "antikvo"-literaron, fine kun- aŭ remetante ĝin kiel
veraj kompostistoj. Dum la tuta somero ofte la gepatroj petis, nun
komenci la lernadon, "ĉar aliaj (samaĝaj) infanoj jam legas kaj
skribas", kelkaj pro la neplenumo de sia peto eĉ ĉagreniĝis--tamen
fine, je pasko, ĉiuj estis surprizitaj--agrable surprizitaj--ĉar
ĉiuj infanoj nun ankaŭ, kaj pli bone povis legi kaj skribi.

Gvidata de la instruistoj Springer (Wedekampano), Vogel, Erler kaj
Rößger 1908 la instruista unuiĝo akceptis jenajn tezojn: La elementa
instruo estas libera laŭ materialo, plano kaj metodo. Ĝi estas
neapartigata en fakojn. Legado kaj skribado ne estas envicigataj en la
planon de la unua jaro, kalkulado nur kiel agado kun moveblaj aĵoj. La
elementa instruo labore okupas la infanojn. Parolado kaj modelado estas
samvaloraj esprimrimedoj. Dum la unua jaro la instruo ampleksas nur
dekdu horojn posemajne. La instruisto kondukas sian klason tri jarojn
kaj garantias atingon de la ordinara lerncelo nur post la tria jaro. La
instruista unuiĝo eldonis fiblon (unuan legolibreton): "Guck in die
Welt!" (Rigardu en la mondon!) en simpla antikvo-alfabeto, kaj la junaj
instruistoj estis pretaj, komenci la provon laŭ ĉi tiuj tezoj.

Sed ekstaris ankaŭ kontraŭuloj, precipe inter la direktoroj de la
popollernejoj, kies konferencon la magistrato rigardis kiel la solan
fakularon. Per eĉ ĉiu rimedo ili malhelpis ĉiun liberiĝon de plano
kaj aŭtoritato.--Ĉu ili timis pri siaj nur sur ekstera aŭtoritato
bazitaj postenoj? Ili cedigis instruistojn kaj gepatrojn, kiuj jam
estis anoncintaj sian partoprenon, tiel ke ofte nur ne tro inteligentaj
infanoj restis por la provo. Kaj ofte mankis bonvolo, eĉ objektiveco
dum prilaboro de enketoj pri la sukceso de la novaj instruo kaj fiblo.
Tial la afero ne kontentige estis prosperinta, kiam la milito forŝiris
la junajn progresemajn instruistojn. Sed nun la paco rekondukis
multajn, kaj la revolucio forigis ĉiun nur eksteran aŭtoritaton kaj
liberigis la vojon ankaŭ por nia ideo, kiu nun trovis sian provizoran
solvon en la granda verko de la supre citita instruisto Rößger (nuna
distrikta inspektoro en Gotha): "Freier Elementarunterricht". (Libera
elementa instruo.)

Sed ne nur la elementan instruon koncernis la nova ideo. Dum (ĉiujara)
oficiala konferenco de la tuta Leipzig-a instruistaro (eble 1910) oni
prezentis fizikan lecionon. Antaŭ ordinaraj lernejaj tabloj sidis po
du knaboj kiuj kune laboris. Ili prenis el kestoj (je ambaŭ flankoj
de la tabloj) stableton, levilon, diskon, rulilojn, breton, ŝnuron,
plumbobulojn, resume ĉiujn elementajn ilojn, kiujn ili antaŭe mem
estis farintaj. Nun ili el tiuj elementoj konstruis levilojn unu- kaj
du-, egal- kaj divers-brakajn, pesilon, rulilaron, deklivan ebenaĵon
k. t. p. kaj mem eltrovis el ili la fizikajn leĝojn de ekvilibro k. t.
p. Tiuokaze montriĝis, ke la Leipzig-a instruistaro nepre ne malpli
ŝatis kaj celis tiun ĉi lastan, spiritan laboron, ol la manlaboran
preparon de la ilaro.

Tie ĉi ni ne evitu, citi la seminarian profesoron D-ro Frey, kiu
enkondukis en sian laborinstruon la prilaboron de drato kaj ondkartono
kaj kiel direktoro de la lerneja muzeo entute akcelis la movadon. Kun
danko ni diru la nomon de lia kolego, profesoro Kühnel, kiu kreis
novan kalkulmetodon laŭ la postuloj de nia ideo. Ni ankaŭ ne forgesu
Lindemann kaj Stiehler, kiuj la desegnadon kaj modeladon majstre
adaptis al la nova lernejo kaj en sia fako kapabligis multajn junajn
instruistojn, ĝuste apliki la novan metodon.

Merititan admiron kaj aprobon akiris ankaŭ granda ekspozicio en
la urba foirpalaco "Kaufhaus", kiu montris produktaĵojn de la
ses- ĝis dek-kvarjara gelernantaro. Apud plastilinaj ĝardenoj
kaj metiejoj kun ĉia ilaro, apud modelitaj fabeloj oni trovis
landkartojn eĉ reliefajn, modelojn de minejoj, maŝinoj, aŭtomobiloj,
ŝipoj, aerostatoj kaj aviadiloj eĉ multajn uzeblajn aparatojn.
Bedaŭrinde--pro la neplena konvinkoforto--la pliaĝaj estis laborintaj
ne dum la instruo, sed hejme dum liberaj horoj.

Ke la Leipzig-a instruistaro ne kontentiĝis per la nura manlaboro, oni
eksciu el la alia temo de la jam dirita konferenco. Estis kantleciono,
kiu montris, ke la infanoj per propra klopodo lernis melodion, eĉ
trivoĉan kanton. Unue ili montris la necesajn supozojn por tiu povo:
ili legis notojn, klarigis signojn, takton k. t. p., fine ili trafis
sonojn de ĉiu interspaco. Tiuj kapabloj estis rezulto de multhora
laboro, sed vere ebligis al ĉiu infano, senhelpe havigi al si la
scipovon de ĉiu ajn kanto. Oni malaprobis la helpon de la violono,
ĉar ĝi tro facile fariĝas lulilo de pasiveco kaj mortigilo de la
infana aktiveco. Sciu, en tio la Leipzig-anoj entute trovas la esencon
de la instruo per laboro: *La infano ne pasive receptu, sed aktive
akiru per propra laboro; ĉu de la mano, ĉu de la spirito*. Pri
tio ankaŭ legu la 1909 de la instruista unuiĝo eldonitan libron:
Die "Arbeitsschule" (Laborinstruo). Precipe profesoro D-ro Hugo
Gaŭdig, la direktoro de la ĉi-tiea instruistina seminario zorgis,
ke la manlaboro ne tro akcentiĝu kaj ne perfortu la spiritan. Tial
la Leipzig-a instruistaro ja ankaŭ diras pri laborinstruo dum etika
aŭ germanlingva, eĉ fremdlingva leciono. En tiu rilato legu Paul
Georg Münch, en tiu ĉi rigardu la trivoluman kolekton: "Im Strome des
Lebens" (En la riverego de l' vivo).

Tie ĉi volonte mi ankaŭ mencias saksan instruiston, kiu laŭ
nia principo traktas geografion pri fremdaj landoj, klarigante la
multnombrajn interesajn sendaĵojn, kiujn la poŝto el tuta la mondo
ekspedis al liaj korespondantaj Esperanto-lernantoj.

Kiu estas la nuna stato? Ni citu nur la ĉefaĵojn. La elementa
instruo estas tute libera--bedaŭrinde mankas mono por la plej taŭga
instruilo, la plastilino. Ĉiu ofice anoncata provo estas permesata.
La eluzo de ĉiu okazo por manlaboroj estas rekomendata. Ĉiuloke la
hejmregiona laboro estas akcentata kaj la traktado de fremdaĵoj en
historio, geografio kaj zoologio parte forigita, parte transŝovita
al pli aĝaj klasoj. La naturscienca instruo en la superaj klasoj
(fiziko, kemio kaj antropologio) estas priskribo de la homaj vivo
kaj laboro. De la tria ĝis la oka jaro ĉiu klaso havas kvar (ĉiu
duonklaso du) horojn por manlaboro. En ĉiu lernejo oni instalis
laborejon por kartonlaboroj, en multaj ankaŭ por ligno-, en kelkaj
eĉ por metallaboroj. En ĉiu lernejo estas kelkaj--provizore
sufiĉaj--instruistoj, kapablaj por manlabora instruo,--feliĉa sekvo
de la jam delonge aranĝita t. n. "Knabenhort" (pedagogie direktata,
luda aŭ labora--precipe manlabora--okupo de malriĉaj infanoj dum
liberaj posttagmezoj en apartaj ejoj aŭ en la ĝardenoj de la
popollernejoj)--multaj preparas sin en la komence citita manlabora
seminario aŭ en malgrandaj laborsocietoj ĉe ĉiu lernejo. Por virinaj
laboroj oni jam delonge estas zorginta. Ekzistas en ĉiu lernejo
eĉ du laborejoj por trikado, flikado kaj brodado kaj en ĉiu urba
distrikto boninstalitaj kuirejoj. La instruo estas en manoj de zorge
prepariĝintaj fakinstruistinoj, kiuj gajnas preskaŭ la saman salajron
kiel la ĝenerala instruistaro.

Restas fine raporti ankoraŭ pri la ĉi tiea provolernejo por knaboj,
ĵus instalita en plej nova, moderna konstruaĵo, por akiri necesajn
spertojn pri praktikado de la nova ideo en ĉiu fako, por ĉiu aĝo.
Sub la estreco de la jam ofte citita instruisto Vogel tie laboras
ankaŭ sinjoro Erler, kaj mi ne volas fini nesciiginte kelkan pri lia
ĝisnuna laborinstruo. Estas klaso de dekdu- ĝis dektrijaraj knaboj.
En la ĉambro vi ne trovas la ordinarajn benkojn kaj tablojn adaptatajn
por senmovigi la infanojn, sed horizontalajn fortikajn tablegojn, pli
ol tri metrojn longajn kaj unu metron larĝajn, kun kestoj por la
ĉefa ilaro. Ĉirkaŭ ĉiu tablo sidas sur ordinaraj seĝoj ok, ĉe
ĉiu pinto kvar knaboj kiel laborsocieto. Ĉe la muro staras ankaŭ
ĉiumetiaj stabloj kun gasforno, gluila poto kaj la necesa ilaro. Tiu
ĉi supre citita kvarkapa laborsocieto estas nedividebla unuiĝo,
inter si solvanta ĉiun problemon, plenumanta ĉiun taskon, kune
faranta ĉiun laboron. La lernantoj demandas, la instruisto respondas
aŭ montras. Kara leganto, certe vi interrompos: "Ho, kia malpurigo
de la aero, de la planko, kia nervoziga bruo!" Jes, sed unue: en la
nova provolernejo oni certe zorgos pri higienaj instalaĵoj, kaj due:
laborinstruo ja ne estas ekzerco al silentemo. Ĝenanta kriado ne
necesas kaj ankaŭ ĝis nun ne okazis. Kaj vian trian plej severan
refuton, ke ĉi tiuj laborsocietoj estas kaŝejoj por maldiligentuloj,
Erler mem kontraŭdiras jene: "La instruisto devas nur protekti la
malfortulojn kontraŭ la pretendemaj fortuloj. Instigo al diligenteco
ĝis nun ne necesis". Apenaŭ estas aldoninde, ke la instruo ofte
okazas sur kampo, en ĝardeno kaj arbaro, en metiejo kaj fabrikejo. Per
tiu divido en laborsocietojn kaj per la tuta instrumaniero Erler celas
kaj atingas ankaŭ edukon, precipe al socia moraleco. Ĉiu eraro, ĉiu
manko trafas la societon, ĉiu bona penso, ĉiu klopodo, ĉiu singardo
helpas al ĝi. Ĉar ne ekzistas ĉiuj iloj por ĉiu lernanto eĉ por
ĉiu societo, kelkfoje okazas, ke unu devas atendi la finlaboron de
alia. Do, por ke la atendado ne tro daŭru: "Antaŭen, mi helpos vin!"
Fine ni citu la naskiĝintan estimon al la manlaboro kaj per tio ankaŭ
al la tuta laboristaro kaj al la malsupraj popolklasoj entute.

Daŭrigante tiun penson ni nepre ne forgesu, ke en tiun lernejon oni
ankaŭ instalis instituton por esploro de profesioj kaj konsultejon por
konsili geknabojn kaj gepatrojn pri la lernota profesio, kiuj ambaŭ
firme interrilatiĝos kun la jam supre citita psikologia instituto de
la Leipzig-a instruistaro.

Tia la nuna--certe ne la fina stato. Sed ni esperu, ke per libera
provo la mondo akiros lernejon, super kies pordon oni prave skribos la
devizon: El la vivo--por la vivo.



LEIBNIZ KIEL "ANTAŬBATALINTO POR NIA IDEO" DE MONDHELPLINGVO--ERARO!

(D-ro JOHANNES DIETTERLE.)


Ĉiam en rondoj de tiuj, kiuj ŝatas la mondhelplingvan ideon, oni
estis tre kontenta kaj fiera pro la fakto, ke "la granda filozofo
Leibniz estis la antaŭbatalinto por nia ideo". Ankaŭ inter la multaj
kontraŭuloj, kiuj kontraŭbatalis Esperanton, neniam oni kontraŭdiris
tiun "fakton" kiel eraron. Nature! ĉar oni neniam vere klopodis--nek
inter ni nek inter niaj kontraŭuloj--iri ĝis la fontoj kaj pruvi la
verecon de la ĉiam ripetita frazo, kiu parolas pri Leibniz kiel pri
eltrovinto de mondhelplingvo. Mi jam tre ofte en alparoladoj kaj ankaŭ
en presita germana artikolo konstatis tion, ke la "fakto" ne ekzistas,
ke ĝi nur ekzistas en la fantazio de niaj amikoj. Sed nenion helpis
tiu mia agado. Oni estas tiom ravita pri la ebleco kalkuli la filozofon
inter niaj samcelanoj, nomi lin la "plej malnova mondhelplingvano" aŭ
eĉ la "patro de la mondlingva pensado", ke oni ĉiam ripetadis la ne
ĝuste esploritan frazon; ĉar oni ja ne volis esti devigata forlasi
ĝin.

Sed la scienco ne demandas, ĉu io estas por ni agrabla aŭ neagrabla;
ĝi nur volas konstati tion, kio estas vera, kio estas scienca fakto.
Kaj la scienca fakto estas--mi volas klarigi tion en mia artikolo
pli detale--la jena: *Leibniz estis nek la unua nek iama ajn aŭ
iela ajn antaŭbatalinto de la mondlingva ideo en la senco de*
Schleyer, *Zamenhof* aŭ aliaj eltrovintoj de similaj projektoj.
Certe li parolis pri "_lingua universalis_"; li faris tion ofte. Sed
li celis tute alian aferon ol helplingvon universalan por tutmondaj
interrilatoj, tute alion ol internacian interkomprenilon, kion celis la
aŭtoro de Esperanto. Ĉiam Leibniz nur parolas pri filozofa lingvo,
kiu devas servi al "pli alta celo", nome al la realiĝo de "_scientia
universalis_" (scienco universala).--Sur la vojo al tiu celo, al la
kreado de "_scientia universalis_", la ideo pri "_lingua universalis_"
estas por li nur kvazaŭ paŝo necesa, sed ne tre signifa--kaj certe
tute ne montranta nian vojon.

Tiuj, kiuj atente studis la "_Histoire de la Langue Universelle_"
de _Couturat et Leau_, estus jam povintaj trovi la saman rezultaton,
kvankam tiuj ambaŭ scienculoj ne speciale kaj ne klare protestas
kontraŭ la entuziasmo de la mondhelplingvanoj por Leibniz. Mi nepre
ne volas kulpigi C. et L. pro tio; ĉar ilia resumo volas esti nur
pure objektiva resumo, kiu ne devigis ilin rilate al tiusenca
deklaro. Kaj pripensu: _Couturat_ en siaj "_Extraits_" el la
supredirita granda--ĉiam tre atentinda--verko tute silentas pri
Leibniz, sed parolas des pli pri Descartes. Couturat certe treege
ŝatas la germanan filozofon kaj samtempe estas entuziasmigita ano de
la mondlingva ideo. Ĉu li hazarde forgesis Leibniz-on?! La bonega
libro de la du francaj aŭtoroj tre ofte estas nomata--ĉu ankaŭ
sufiĉe studata? Plej ofte oni kontentiĝis leginte la titolan moton:
"_Si una lingua esset in mundo, accederet in effectu generi humano
tertia pars vitae, quippe quae linguis impenditur_." (Se unu lingvo
ekzistus en la mondo, la homaro gajnus la trionon de sia vivo, kiun ĝi
ja nun oferas pro la [multaj] lingvoj.) El tiu frazo oni tuj konkludis,
ke Leibniz volis rekomendi mondhelplingvon. Sed la frazo volas
nenion ol konstati *nuran simplan fakton*; ĝi estas simpla tezo ne
sekvata de--laŭ nia opinio memkomprenebla!--postulo! Ankaŭ la plej
energiaj kontraŭuloj de nia movado tuj povus subskribi tian frazon,
hezitinte ne eĉ momenton.--

Estas necese, ke mi klarigu pli detale la pozicion de la granda
scienculo Leibniz, kiu majstris tri lingvojn tiel perfekte kiel la
gepatran.--Unue mi volas konstati: Leibniz neniam skribis libron aŭ
nur iun ajn malgrandan traktaton pri sia "_lingua universalis_". Tio,
kion li parolas pri ĝi, troviĝas kvazaŭ dissemite en liaj presitaj
verkoj kaj en kelkaj de liaj artikoloj ĝis nun ne presitaj--kaj tie
nur en interrilato kun la diskutoj pri "_scientia universalis_" aŭ
"_generalis_".

Inter liaj verkoj, rilate al nia temo, oni devas atenti la jenajn:

  1. _Ars combinatoria._
  2. _Historia et commendatio linguae characteristicae universalis,
     quae simul sit ars inveniendi et judicandi._
  3. _Leteron al Remond de Monmort._
  4. _Fundamenta calculi ratiocinatoris._
  5. _Dialogus de connexione inter res et verba et veritatis
     realitate._

Mi rezignas pri detalaj literaturaj rimarkigoj; tamen mi volas direkti
la atenton de sciencaj interesuloj al du gravaj artikoloj, pritaktantaj
ĉi tiun parton de la Leibniz-a laboro. Ili estas skribitaj de germanaj
scienculoj:

  F. Exner "Über Leibnizens Universalwissenschaft". (Abhandlungen der
  böhmischen Gesellschaft der Wissenschaften. 5. Folge. III. Bd. Prag
  1845. S. 163-200).

kaj

  Fr. A. Trendelenburg "Über Leibnizens Entwurfeiner allgemeinen
  Charakteristik". (Abhandlungen der Königlichen Akademie der
  Wissenschaften zu Berlin 1856, S. 37-69) und "Nachträge
  und Ergänzungen" (Monatsbericht der Berliner Akademie der
  Wissenschaften 1860, S. 374-386 und 1861, S. 170-219)[7].

Leibniz interesiĝas pri la "_scientia generalis_" aŭ "_universalis_"
(scienco ĝenerala aŭ universala). Ĝi estas la scienco de metodo, kiu
devas kaj povas evidentigi laŭ kaj ĝis matematika evidenteco ĉion
scieblan.

La scienco de ĉi tiu metodo estas *la bazo de ĉiuj aliaj
sciencoj*, ankaŭ de la filozofa kaj matematika sciencoj. La verko
de l' juna Leibniz "_Ars combinatoria_" estas la unua tiurilata provo
sur la teritorio de ĉi tiu scienco, kiu intencas la eltrovon de
*novaj sciencaj veroj*, de tute *novaj sciencaj rezultatoj*.
(Mi nur volas rimarkigi, ke Leibniz mem neas, esti la eltrovinto de ĉi
tiu scienco.)

En sia *letero al Monmort* li diras, ke oni povas trovi ĝeneralan
"_calcul_"-on--"_une manière de Spécieuse Générale où toutes les
vérités de raison seraient réduites à une façon de calcul_". El kelkaj,
(laŭ sia opinio malmultaj) fundamentaj ideoj li volas dedukti aŭ
derivi ĉiun "_apriori_"-an scion per la kombino de l' ideoj. Lia
_universala scienco_ tiamaniere sin prezentas: unue kiel *sinteza
aŭ kombina juĝarto*, kiu per kalkula metodo volas dedukti la
tutan scion el fundamentaj ideoj--kaj aliparte kiel *analiza
eltrovarto*, kiu volas solvi problemojn sur la bazo de la laŭmetode
eltrovitaj faktoj. Oni do vidas du direktojn en la pensado de l'
filozofo: la direkton al la lastaj kaŭzoj (la filozofan) kaj la
direkton al eltrovo kaj apliko (la praktikan). Nenie kaj neniel li
parolas pri tio, kiamaniere ĉio tio devas okazi, kiel la metodo povas
esti efektivigata. Oni pri tia metodo trovas nur okazajn rimarkojn kaj
aludetojn. Kompreneble oni devas fiksi la fundamentajn ideojn kaj la el
ili kombinitajn ideojn per "*signoj*".

Sed la speco de ĉi tiuj signoj estas preskaŭ indiferenta, kondiĉe ke
ili nur estas "*karakterizaj*". Inter tiuj signoj oni poste devas
krei la sufiĉajn interrilatojn. La interrilatoj tiamaniere kreitaj
rilatas al la signoj tiel, kiel la juĝoj al la ideoj; kaj la kalkuloj,
kiujn oni devas entrepreni, volante laŭleĝe produkti novajn ideojn,
estas korelativaj al la logika konkludo. Do, antaŭ ĉio, estas necese
difini la fundamentajn ideojn, ĉiam denove dispartigante ĉiun ideon
kaj poste ĉiun ideoparton denove en ĝiaj partoj tiom longtempe, ĝis
kiam oni atingas la prapartojn, la vere elementajn ideojn. Kaj nun
estas necese, eltrovi por ili "karakterizajn signojn". Nenie Leibniz
definitive decidis, kiel ili devas aspekti.--

En siaj "_Fundamenta calculi ratiocinatoris_" li parolas pri la
alfabetaj literoj kiel karakterizaj signoj: "_Cum autem nondum
constituere licuerit, quomodo signa formari debeant, interdum pro ipsis
in futurum formandis exemplo mathematicorum utamur litteris Alphabeti
aliisve notis arbitrariis quibuscumque, quas progressus aptissimas
suppeditabit_". En la "_Historia et commendatio_" li postulas
"*karakterizajn nombrojn*" kiel signojn por la elementaj ideoj.
Ĉi tiu postulo transpasas tiun de la "_Ars combinatoria_", ĉar tie li
rekomendis, ke oni signu la trovitajn kaj ordigitajn elementajn ideojn
per nombroj, komencante per la cifero 1. Sekve la ideojn ricevitajn
per kombino oni plej bone skribas per frakciaj nombroj. La numeratoro
signas la lokon de la ideo en la kombino-klaso, la denominatoro la
kombino-klason mem. Leibniz ankaŭ por la praktika uzado pripensis la
eblan uzadon de punktoj kaj linioj.

Supre mi citis lokon el la Leibniz-a *letero al Montmort*. En ĉi
tiu li daŭrigas: "_La pourroit être en même temps, une manière de
Langue ou d'Ecriture universelle, mais infiniment différente de toutes
celles qu'on a projétés jusqu'ici; car les caractères et les paroles
mêmes y dirigeroient la raison; et les erreurs de calcul_". Do, li unue
nur intencis "_une écriture universelle_"; sed li estas konvinkita, ke
facile rezultos el ĝi "_une langue universelle_", ĉar li opinias, ke
oni facile formos el la gajnitaj "karakteroj" paroleblajn vortojn. Ja,
la lingvo--li diras tion okaze--povas fariĝi tia, ke ĝi taŭgas por
la poetoj kaj la komponistoj.

Bone! sed ni tre volonte havus *provon de ĉi tiu lingvo*! Kia
ĝi estos? Kiel aspektos ĝia vortaro? Pri tio--nenio! ne unu vorto!
Tamen: unufoje li ŝajnas volanta liveri la necesajn preparlaborojn,
sed--ni tuj parolos pli detale pri ĉi tiu afero--tio estas nur tute
okaza, sprita ludaĵo. La lingvo laŭ lia opinio facile rezultos
tuj, post kiam oni antaŭ ĉio estus kreinta la fundamentojn de
la "_scientia universalis_". Ĝin celas ĉiuj liaj atendoj treege
streĉitaj, ĝin--kaj tion, kio devas rezulti el ĝi, la "_ars
inveniendi et judicandi_". (Oni atentu kaj pripensu, ke la "_lingua
universalis characteristica_" samtempe estu ĉi tiu arto!!) Kvankam
li havas la konvinkon, ke li faris por tiu ĉefa afero jam la plej
ĉefan laboron kaj lasis nur malmulton por fari, tamen ĉio tio estas
nur ideo, kiun li praktike nenie kaj neniel efektivigis. Neniam li
starigis eĉ nur malgrandan tabeleton de la "karakterizaj signoj",
kiujn li postulas,--mi ne volas paroli pri tio, ke li donis kiel
provon de la "_lingua universalis characteristica_" *eĉ ne unu
frazon*! Do, tiu lingvo ĉe li okupas *tute malaltan rangon*.
Ĝi estos la okaza konsekvenco de la entrepreno, sed ne eliros el
la celo al ĝi.--Vere tiu lingvo tute ne fariĝos lingvo, sed nur
interfilozofa interkomprenilo kaj kalkulilo, konjektilo, meditilo
ktp.--*filozofa* "*pasigrafio*".

Bedaŭrinde oni devas konstati--ne sen mirego!--ke ĉi *tiuj okazaj*
aludantaj *vortoj pri* "_lingua universalis_" *devojigis la
intereson de la legantoj* tiom, ke ili ne plu atentis la ĉefan
aferon. "_Das untergeordnete Projekt_"--mi citas Exner--"_einer
Universalsprache hat bei den meisten Forschern den Hauptgedanken
in den Schatten gestellt_". (La malpli grava projekto de universala
lingvo ĉe la plej multaj scienculoj malheligis la ĉefan ideon.)

Tamen ni,--ĉar ni *intence* parolas pri tiu "okaza projekto", kiu
interesigas nin speciale!--volas ankoraŭ restadi sur ĉi tiu punkto
kaj volas atenti la rimarkigojn de l' filozofo, donitaj por la konstruo
de filozofa mondlingvo.

Ankaŭ ĉi tie estas necese, ke nia ekzameno fariĝu iomete pli
detala, kvankam tio, kion ĉe Leibniz oni trovas rilate al tiu
objekto, estas pensoj ankaŭ por la Leibniz-a tempo nepre nenovaj kaj
neoriginalaj. Jam longtempe antaŭ Leibniz oni estis diskutinta la
mondlingvan problemon. Rilate al filozofa lingvo jam *_Descartes_*
donis direktliniojn, kiuj sufiĉis por la sekvanta tempo. Ankaŭ
la franca filozofo--kiel la germana--ne montris grandan intereson
por la mondlingva demando en nia senco. Lia amiko, _P. Mersenne_,
estis sendinta al li latinan "_prospectus_"-on, en kiu aŭtoro,
ĝis nun nekonata, priparolas la temon "_lingua universalis_" en 6
"propozicioj", kiuj ŝajnas al ni tute modernaj. Sed Descartes ne
ŝatas tian proponon. En tiu senco precipe tio estas rimarkinda, kion
li--okupita nur pri la kreado de lingvo "_a priori_"--skribas en sia
*letero al Mersenne* la 20an de nov. 1629[8] rilate al la
4a "propozicio". (Tie li montras, kian aspekton devas havi lingvo
"_a posteriori_" tia, kian li poste kreis nia D-ro Zamenhof.)
Li diras: "_*Mais ce n'est rien, que ne soit très-aisé*; car
faisant une langue, où il n'y ait qu'une façon de conjuguer, de
décliner, et de construire les mots, qu'il n'y en ait point de
défectifs n'y d'irréguliers, qui sont toutes choses venues de la
corruption de l'usage, et même que l'inflexion des noms ou des verbes
et la construction se fassent per affixes, ou devant ou après les
mots primitifs, lesquelles affixes soient toutes spécifiées dans le
dictionnaire, *ce ne sera pas merveille que les esprits vulgaires
apprennent en moins de six heures à composer en cette langue avec
l'aide du dictionnaire*_"[9]. Tio, kio laŭ la opinio de Descartes
estas afero nur por la "_esprits vulgaires_" (kaj nature estas plej
rimarkinda por ni!), estas afero nefilozofa; do, ĝi ne postulas la
intereson de la filozofo. Li, havante la latinan lingvon, la tiaman
tutmondan lingvan interkomprenilon, ne bezonas mondhelplingvon, kiu
decas al la "_esprits vulgaires_". *Li revas pri filozofa lingvo*,
per kies helpo la lastaj demandoj kaj enigmoj de la sciencoj estas
solvotaj. *Nur al tiu lingvo rilatas la citaĵo* [kies duan parton
Couturat metis sur sian libron antaŭ la citaĵo el Leibniz]: "_Si cela
était trouvé, je ne doute point que cette langue n'eust bien tost cours
parmy le monde, car il y a force gens qui employeroient volontiers
cinq ou six jours de temps pour se pouvoir faire entendre par tous
les hommes_". La citaĵo troviĝas en la sama, ĵus citita, letero al
Mersenne, kaj la filizofo tie daŭrigas: "_L'invention de cette langue
depend de la vraye Philosophie_". La aŭtoritataj scienculoj tiam havis
la konvinkon, ke ili estas tre proksimaj al ĉi tiu "vera filozofio".
Descartes ankaŭ klarigas la programon de lingvo korespondanta al
ĝi. Sed tiu programo estas negrava por ni. Sufiĉas aludi la jenon:
ankaŭ ĉe li la ĉefa afero estas la eltrovo de fundamentaj, elementaj
ideoj, kiujn oni signu per nombroj aŭ literoj; el la kombino de ili
aliaj ideoj rezultos laŭ maniero de mekanika kaj senerara, ekzakta
kalkulo, kaj Leibniz (tion mi jam supre konstatis) daŭrigas la samajn
pensojn. Ĉu li estas influita *senpere* per Descartes, pri tio
mi ne povas konstati ion; estas ne verŝajne por mi. Ĉu Zamenhof
konis la rimarkojn, per kiuj Descartes kritike priparolas la lingvon
por la "_esprits vulgaires_" (*nur ĝi plaĉas al ni!*)? Estas
neeble!--Ĉe ambaŭ filozofoj, la franca kaj germana, oni vidas
pensmanieron, kiu ŝajnas tute natura kaj memkomprenebla por ĉiu, kiu
ekinteresiĝas por la aludita afero.

Leibniz konis ankaŭ aliajn mondlingvajn projektojn, kiuj intencis la
jenon: oni volis kolekti la sinonimojn de ĉiuj lingvoj kaj signi ilin
per samaj ciferoj; poste krom tio fiksi la gramatikajn interrilatojn
komunajn al ĉiuj lingvoj kaj signi ilin per respondantaj literoj;
fine krei tiamaniere vortaron, per kies helpo la skribaĵoj el
fremda lingvo estu senpere tradukeblaj en la propran lingvon. (Tiajn
projektojn ni havas ĉe la jezuito _Athanasius Kirchner_ en lia
"_Polygraphia nova et universalis, 1663_ kaj ĉe _Joh. Joachim Becher_
en lia libreto "_Character pro notitia linguarum universali, 1661_).

Kiam oni rememoras la suprajn klarigojn, oni tuj komprenos, ke kaj
kial Leibniz malaprobas tiajn projektojn. Pli aprobindaj ŝajnas al
li la projektoj de du anglaj scienculoj, kiuj, klopodante pri lingvo
filozofa, unue celis dispartigi kaj analizi la ideojn; sed--laŭ
Leibniz--ili vidis la ĝustan celon "nur kvazaŭ tra nebulo-nubo".
(Ili estas: _Georg Dalgarn_ en lia "_Ars Signorum, vulgo character
universalis et lingua philosophica_", _London 1661_, kaj _John Wilkins_
en lia "_Essay toward a real character and a philosophical language,
London 1668_).--Ili antaŭ ĉio intencis krei eblecon de reciproka
interkomprenado por homoj, ne komprenantaj unu la alian. Por Leibniz
ne ekzistas tiurilata neceseco; li nur intencas--ĉiam mi devas
ripeti tion!--la kreon de lingvo filozofa, per kiu la filozofo mem
havas profiton, t. e. la gajnon de novaj veroj. Li celas lingvon, kiu
estas ne nur konforma al la pensado, sed samtempe estu instrumento de
la racio. La internacia uzado de tia lingvo ne estas lia celo; ĝia
uzebleco ja okaze kaj per si mem rezultos el ĝi.--

Mi konstatis, ke ni *nenion* aŭdas de Leibniz pri la ecoj de lia
filozofa lingvo. Sed verŝajne tiu aŭ tiu de miaj legantoj iufoje
jam aŭdis aŭ legis, ke (laŭ Couturat) en la filozofa lingvo de
Leibniz ekz. la nombro 81374 devas esti legata: "_Mubodilefa_"! Do,
mi--skribinte tion, kion vi legis pli supre--ne estas prava? ĉu ne?
Leibniz ja mem faras konkretajn proponojn! Nu, kiom bagatelaj ili
estas, tion mi volas deklari per malmultaj vortoj. Ĉiuj kompleksaj
ideoj povas--laŭ Leibniz--esti reduktataj al simplaj, kaj povas esti
signataj per nombroj. La kombino de la ideoj similas al la aritmetika
multipliko, la "diskombino" (dispartigo) de kombinita ideo similas
al la dispartigo de nombro en primfaktorojn. Ĉiuj logikaj veroj
povas esti reprezentataj per aritmetikaj veroj konformaj al
multipliko kaj divido. Ĉiu "_raisonnement_" povas esti reduktata
al matematika kalkulo. La nombron oni povas elparoli t. e. por la
logika kalkulo ekzistas lingva esprimo. La propono, kiu en tiu
rilato troviĝas ĉe Leibniz *ne* estas propono elpensita *de li*, sed
prunteprenita de Dalgarn kaj Wilkins. Leibniz proponas por la naŭ
ĉefaj nombroj 1-2-3-4-5-6-7-8-9 la konsonantojn b-c-d-f-g-h-l-m-n,
por la decimalaj unuoj 1-10-100-1000-10000 la vokalojn a-e-i-o-u. Do,
oni ekz. legu la nombron (mi prenas iun ajn) 53497: _gudofinela_.
(Oni ankaŭ povas legi _la-do-ne-fi-gu_ (7 + 3000 + 90 + 50000 +
400) aŭ _do-na-le-fi-gu_, _fi-ne-gu-la-do_ ktp. ktp.). Tio estas
ĉio, kion Leibniz donas al ni kiel lingvan materialon--cetere ne
eltrovitan de li. Ĉiu konsentos: *tio ne estas io pli ol*--la
supredirita--*sprita ludaĵo*. Ĉar Leibniz ja volas, ke oni
eltrovu por ĉiu ideo "karakterizan" nombron! Li ne diras, per kiuj
nombroj oni devas anstataŭigi la elementajn--ĝis nun tute ne
trovitajn--ideojn, kaj per nombroj la kombinitajn ideojn. Kiamaniere
elparoli la frakciajn nombrojn, kiuj signu la ideojn rezultontajn
per kombino? Kaj kiamaniere elparoli la frazojn, kiuj prezentas la
interrilatojn de la ideoj? Kaj kiamaniere elparoli tutajn frazajn
seriojn? Leibniz ne povas fari konkretajn proponojn, ĉar ja mankis
al li la ĉefa antaŭlaboro: la elementaj ideoj ankoraŭ ne estas
fiksitaj, la "karakterizaj signoj" ankoraŭ ne estas trovitaj.[10]

Sed eĉ se ni supozas, ke ĉiuj antaŭe nepre necesaj laboroj jam estas
bonege faritaj, tamen--la kritiko de Couturat restos prava: "_Pour
comprendre une telle langue et pour la parler, il faudrait de l'aveu
même de Leibniz, avoir constamment à l'esprit la table de Pythagore,
c'est à dire effectuer sans cesse des multiplications et divisions
mentales. On en peut rien dire de plus décisif pour prouver qu'une
telle langue serait impraticable_."

Leibniz ankaŭ faras aludojn rilate la vortaron kaj gramatikon de sia
"_lingua universalis_". Tie ni pli bone sukcesos serĉante profitdonajn
notojn por internacia lingvo. Sed ili ne estas originalaj! Leibniz
opinias, ke oni devas unue pretigi la vortaron. Ĝi rezultos, kiam oni
estos katalogizinta la fiksitajn ideojn elementajn. Li emas redukti
ĉiujn ideojn al ideo esprimata per "_nomen_" (nomo substantiva).
Tiamaniere malaperos unue la adverbo, kiun oni devas konsideri kiel
adjektivon de l' verbo. Poste malaperos la adjektivo; ĉar logike ĝi
ne diferencas de la verbo. Do, estus rekomendinde, derivigi el ĉiu
adjektivo la korespondan substantivon. Tiamaniere restas nur "_nomina_"
kaj "_verba_" (porsubstantivaj kaj porverbaj signifoj); la unujn
oni povus derivigi el la aliaj. Ne estus logika eraro, derivigi la
"_nomina_" el la "_verba_"; sed Leibniz preferas la renversan agadon,
ĉar la simpla ideo povas esti esprimata plej facile per "_nomen_".
Aginte laŭ tiu propono oni havus liston de radikvortoj, kiu estus
kompletigata per listo de "partikuloj", uzotaj en la formo de afiksoj.
Nature tiuj laste nomitaj antaŭe devas esti analizataj tre precize.
La gramatiko rezultos, kiam oni, post intensa studado de ĉiuj lingvoj
naturaj, fiksos la diversajn interrilatojn de la ideoj, reprezentataj
per partikuloj kaj fleksioj. Pluralaj formoj estas tute superfluaj
kaj en la deklinacio kaj en la konjugacio. Memkompreneble por ambaŭ
devas ekzisti nur unu. La nombron oni signas en la subjekto, nome per
la artikolo aŭ per la demonstrativa pronomo, ne en la substantivo
mem. Ĉiuj fleksioj--kazoj kaj modoj--fariĝas nebezonataj per la
partikuloj. Diversaj prepozicioj kun la nominativo anstataŭas la
diversajn kasojn, diversaj konjunkcioj kun la indikativo anstataŭas
la modojn. La adjektiva fleksio estas nenecesa, ĉar ĝi jam estas
anoncata per la substantivo.

Leibniz montras la inklinon, diferencigi la adjektivojn, adverbojn, kaj
eĉ la substantivojn per tempformoj.[11] Ĉiuj tiuj proponoj ne estas
originalaj pensoj de Leibniz!

Do la diferenco inter la Leibniz-a projekto kaj inter nia sistemo povas
esti prezentata per jenaj vortoj:

*Esperanto solvis la mondhelplingvan problemon* per sistemo _a
posteriori_--*Leibniz intencis solvon de filozofa lingvo* _a
priori_. Ĉu tia lastenomita estas ebla kaj praktike uzebla, pri
tio ni ne volas plu diskuti. Certe, laŭ mia opinio, Leibniz--eĉ
se li serioze estus pripensinta sian projekton de filozofa lingvo
universala--*neniam* estus atinginta ion alian, ol simplan
filozofan "*pasigrafion*". Observu la signifan fakton: Post
jarcento, kiam oni tute lasis fali la Leibniz-an projekton de filozofa
scienco universala, _Schleiermacher_ parolas ankaŭ pri la projekto
de filozofa *lingvo* universala kiel pri afero *definitive*
foriginda kaj ne plu atentinda.

El tio vi povas konstati, ke la direkto de la Leibniz-a pensado estis
tute, plentute alia, ol tiu de la problemo, kiun kontentige solvis nia
D-ro L. Zamenhof. Do, estas tute senutila entrepreno, diri "*Se*
Leibniz hodiaŭ estus vivanta ktp., li estus "poresperantulo". Ja, pli
vere, tia aserto estas nepre malvera. Sed ni rezignu je ĉiuj diskutoj
per "se"oj.

Facile oni komprenos, kiamaniere nia filozofo dum sia pripensado
pri "scienco universala" atingis tute alian rezultaton ol tiun de
praktika mondhelplingvo. Certe ne mankis al li la praktika direkto
de la spirito, kiu evidentiĝas ĉe li aliloke. Sed ĉi tie--dum lia
pripensado pri filozofa lingvo--ĉe li ni nur vidas la filozofan
direkton, tute ne taŭgan por la praktika solvo de la problemo
definitive solvita de Zamenhof. Rilate la praktikajn aferojn li--granda
scienculo, majstranta la latinan lingvon, kaj lerta mondulo, bonege
scipovanta la tiaman mondlingvon, la francan--tute ne konis la
malfacilaĵojn, kiujn oni hodiaŭ volas malaperigi en la internaciaj
scienco, komerco, vivo ktp. pere de nia mondhelplingvo.

La samideanojn, kiuj ĝis nun admiris la filozofon Leibniz kiel
antaŭbatalinton por la ideo de l' universala mondhelplingvo, mi
des malpli volas riproĉi--konstatinte la veran "fakton" kaj ilian
eraron--ĉar mi mem antaŭ kelkaj jaroj apartenis al ili. Cetere: mi
ĝojas, ke la ĝis nun kredita "fakto" estas korektita ne de niaj
sciencaj kontraŭuloj, sed de ni mem. Ĉu ni devas bedaŭri tion, ke
la kredita "fakto" estas eraro? Oni ja povas diri: *Bedaŭrinde
ni*, pripensante tion, kion Leibniz diras pri sia "_lingua
universalis_", *ne estas rajtigitaj*, kunligi la nomon de la
filozofo germana (ankaŭ ne tiun de la franca, Descartes) kun nia
movado rilate la mondlingvan flankon. Tamen ni povas kaj volas fari
tion *alimaniere*: Leibniz--kvankam sendube estanta kaj ĉiam
restanta bona patrioto--ĉiam (kiel neniu alia!) treege kaj tutkore
intencis la "*universalon*", t. e. tion, kio ligas la popolojn.
Preskaŭ ĉiuj liaj projektoj kaj proponoj estas inspiritaj de vere
kosmopolita homaraneca sentado. *Similaj al li, ni Esperantistoj*,
kvankam neniam forgesantaj nian nacion, *volas fari nian devon*
kaj venkigi niajn lingvon kaj ideon, *por ke la interpopola
interkompreniĝo kaj paco realiĝu*!



ESPERANTO KAJ LA FREY-LIGO.

(ERNST FRANCK.)


Laŭ la deklaro, unuanime akceptita en ia Bulonja Esperanto-kongreso,
ĉiu homo havas la rajton, uzi la lingvon Esperanto, tute egale por
kiaj celoj. Jam multaj internaciaj unuiĝoj alprenis la verkon de
D-ro Zamenhof. Ili volas krei per ĝi praktikan servaron por homoj
kaj korporacioj, kies profesiaj aŭ politikaj celadoj, kies penadoj
ekonomiaj aŭ kulturaj ne haltas ĉe la limoj de ilia gepatra lando.

Al tiu-ĉi granda unuiĝaro aliĝos ankaŭ nova ligo, por kiu la
uzado de la internacia lingvo estos necesaĵo: la Freyligo (prononcu
Frajligo!). Kaj la anoj de tiu-ĉi ligo ne estos Esperantistoj, kiuj
laŭ la permeso de la Bulonja deklaro per Esperanto nur volas gajni
monon aŭ amuziĝadi. La rilatoj de la Freyligo al Esperantismo neniam
estos nur praktikaj, kiel ĉe la ŝakludistoj, stenografiistoj, ĉe la
vojaĝaj kluboj, varieteaj ligoj aŭ vegetarianoj k. c.; kontraŭe la
Freyligo aliĝos intime al la kvankam ne deviga, sed pli grava idea
flanko de la Esperantismo.

Certe ankaŭ por la Freyligo la praktikaj servoj de Esperanto estos
gravegaj kaj necesaj. La Freyligo ja volas fariĝi universala
kultur-organizaĵo, kiu kolektas la plej valorajn fortojn en ĉiuj
landoj de la terglobo. Pro tio la prezidantoj kaj ankaŭ la membroj
de la diversnaciaj grupoj devos korespondadi kaj en la kongresoj
diskuti Esperante. En la estontaj tempoj Esperanto estos la lingvo
de la Freyregno, en kiu estos skribataj la statutoj, la dokumentaro,
la plej gravaj decidoj de la Freyestraro. La Freyligo devos prizorgi
tradukaĵojn Esperantajn de la plej bonaj kaj valoraj verkoj kulturaj
kaj prikulturaj, kaj ĝi kreos ankaŭ originalajn artikolojn en
Esperanto. Pro tio estas tre ŝatinde, ke jam en kelkaj urboj
fondiĝis Esperanto-Freygrupoj, kaj aliaj Freysocietoj aranĝis
Esperanto-kursojn, kiel Leipzig'a Freygrupo agis. Rimarkinde estas, ke
Heinrich Nienkamp, la fondinto de la Freyligo, jam en sia fundamenta
verko "Fürsten ohne Krone" ("Princoj sen kronoj") la estontan
Freyĵurnalon Esperante nomas "Kulturgazeto".

Multe pli gravaj kaj interesaj ol tiuj-ĉi eksteraj rilatoj inter
Esperanto kaj Freyligo, kiuj kondukas la Freyliganojn al Esperanto,
estas la internaj. Ili proksimigas precipe la Esperantistojn al la
Freyligo. Certe la majstro D-ro Zamenhof ĝojis pri ĉia uzanto
de sia lingvo, sed mi estas konvinkita, ke li plej kore salutus la
Frey-Esperantistojn. Entuziasme li kaptus iliajn manojn, dirante:
"Estu salutataj, vi plej karaj amikoj de mia verko! Mian plej koran
bondeziron al via penado!" Per la fondiĝo de la Freyligo estis semo
enterigata, kiu estis maturiĝinta sur la granda arbo, kiun plantis
kaj prizorgis D-ro Zamenhof. Nun el ĝi jam elkreskas arbeto, simila
al la Zamenhof-a. Fruktojn ĝi portas iomete aliajn, sed certe de la
majstro deziratajn kaj esperatajn.

Ĉiu Esperantisto scias el la "Letero pri la deveno de Esperanto", ke
la unuan instigon al la verko D-ro Zamenhof ricevis de la "doloro
pri la mondo". Liaj idealistaj okuloj nenie vidis homojn kondutantajn
kiel fratoj. Konvinkite, ke la lingvodiverseco estas la ĉefa kaŭzo,
kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn,
D-ro Zamenhof kreis pro homamo sian lingvon. Pli detale li parolis
pri tiu ĉi "*interna ideo*" de sia verko en sia famkonata
kongresparolado, kiu okazis dum la dua Internacia Esperanto-Kongreso
en Ĝenevo. Kiu povas legi tiujn mirindajn kortuŝantajn frazojn,
sen esti entuziasmigita? "La plej grava, la plej sankta, la ĉefa
celo de Esperanto, la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn
por Esperanto estas por ni la interna ideo. Ĝi instigis la aŭtoron
de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Kiam antaŭ
dudek-ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la
unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu
post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "Malamikeco de la nacioj
falu! falu! jam estas tempo!" Nia himno kantas pri la "nova sento,
kiu venis en la mondon".--Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo
memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi
eĉ ian rajton de aŭtoreco--ĉu mi faras tion ĉi pro ia praktika
utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, se ekzemple unu malriĉa
instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu
ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto--ĉu ili ĉiuj faris
tion-ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la
lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de
ilia finiĝanta vivo--ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco?
Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris pri la interna ideo entenata en la
Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas
reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas
la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn
korojn".--Aliloke D-ro Z. diris ankaŭ: "Kun tia Esperanto, kiu devas
servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas
havi nenion komunan".

Preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj de tiuj-ĉi vortoj sentis kun la majstro
kaj aplaŭdis kore lian paroladon. Nur malmultaj rifuzis la konsenton.
Por ili la interna ideo estis utopio. D-ro Zamenhof certe ricevis
post tiu-ĉi kongreso malaprobajn leterojn. Kelkaj Esperantistoj
neniigis la internan ideon ne nur pro la "neebleco" de ĝia efektivigo,
sed ankaŭ pro patriotismo. Pro tio jam en la sekvanta kongreso en
Cambridge D-ro Zamenhof parolis kontraŭ la malprava patriotismo
de la ŝovinistoj, kaj refutante ĉiujn kontraŭdirojn, li denove
deklaris: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al
si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio
vivu la celo kaj la interna ideo de la Esperantismo, vivu la frateco de
la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj!"

  "Glora la celo, sankta l' afero,
  La venko--baldaŭ ĝi venos;
  Levos la kapon ni kun fiero,
  La mondo ĝoje nin benos.

  Tiam atendas nin rekompenco,
  La plej majesta kaj riĉa:
  Nia laboro kaj pacienco
  La mondon faros feliĉa".

Ju pli kreskis la anaro de Esperanto, ju pli multe oni ŝatis kaj
uzis la lingvon internacian, des pli malmulte oni pripensis la gravan
internan ideon. Multaj Esperantistoj admonis: "Silentu pri tia utopia
ideo!" Kaj ili eĉ avertis: "Ĝi povas nur malhelpi nian lingvan
aferon!" Tamen multaj restis fidelaj ankaŭ al la ideala tasko de
Esperanto. Pluajn anojn gajnis la Esperanto per sia interna ideo
precipe el la pacifistaj ligoj. Kaj certe ankaŭ la rifuzantoj, kiuj
laŭte levas siajn voĉojn kontraŭ la utopiemaj idealistoj, eble
nur ne rimarkas, ke ofte iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj
propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio la
defendantoj de la interna ideo revas. Vere mi kredas, ke en tiu-ĉi
ideala penso kuŝas la plej efika forto de la Esperantopropagando.
En sukcesplenaj tempoj ja la profitemaj homoj, uzante la lingvon
internacian, havas certe la plej bonajn eksterajn rezultatojn en siaj
poresperantaj laboroj, sed ke en malfavoraj jaroj kaj cirkonstancoj
nia afero ne pereis, tio estas nur la merito de la "frenezuloj", kiuj
ankaŭ tiam kredis al la interna ideo kaj ĝia estonta venko.

Nun la teruraj spertoj de la granda milito pruvis al ĉiuj la
necesecon de la penadoj al frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. La
postmilitaj jaroj bedaŭrinde alportis multajn seniluziigojn, ekzemple
la diskutadojn pri la packondiĉoj, la nunan "Interpopolan Ligon" k.
c. Ili evidente montris al ni, kiel malproksima estas la celo de tiaj
penadoj, tamen ili ne pruvis la neeblecon de ĝia atingo. Multaj homoj
sentas intense en la profundo de l' koro la devon, prepari la vojon
al la malproksima, tamen iam venonta epoko. Ĝi trovos pli feliĉan
generacion ol estas la nia.

La plej bonaj, plej saĝaj homoj el ĉiuj landoj devas kuniĝi kaj
gardi la internaciajn leĝojn kaj regularojn. Per tio ili povos akceli
la feliĉon de la samnacianoj. Ankaŭ la ano de la "interna ideo" ĉiam
estas vera patrioto, kiu sentas estimon kaj dankemon al sia gepatra
lando.

En la paca batalo al tiu-ĉi bonega, sed malfacile atingebla celo la
Esperantistoj estos nun efike subtenataj per la agadoj de la nova
*Freyligo*.

Heinrich Nienkamp, la fondinto de tiu-ĉi kulturunuiĝo, prezentis
sian sukcespromesan planon en la fantazia rakonta verko "Princoj
sen kronoj", kiun li aperigis en la "Vita" (Germana eldonejo,
Berlin-Charlottenburg). Laŭ la ĉefa persono en tiu-ĉi libro "Richard
Frey", la ligo ricevis sian eble por kelkaj homoj iomete strangan
nomon, pri kiu oni jam multe diskutadis. Oni elektis ĝin, ĉar vorto,
kiu precize signas la celon de la ligo, ne ekzistas. La Freyligo ja
estas kulturligo, sed la specialan manieron de ĝia kulturo ne povas
esprimi iu ajn vorto. Ĝi estas "ligo de la plejbona ordigo por
plejebla libereco de personeco". Ĝia kulturo ne celas kiel eble plej
grandan amasigon de posedaĵoj, la plej ruzan fabrikadon de terurigaj
armiloj. Ne nur por la superaj klasoj de l' homoj ĝi promesas
feliĉon; ĝi klopodas al feliĉo por ĉiuj: *Por ĉiuj liberecon,
ĝojon kaj pacon!* Oni esperas ke ĉiuj, kiuj konatiĝis kun la
spirito de l' Freyligo, baldaŭ sentos la specialan propran sencon de
la Freykulturo, kiel nun ĉiu scias, kion signifas la vortoj "ŝtato"
aŭ "eklezio".

Por informi sin detale pri la Freyregno, oni legu nepre la nomatan
plej gravan libron "Princoj sen kronoj", poste la pli sciencajn
"Fundamentojn" al tiu-ĉi libro. Ankaŭ el la malgranda kajero "La
vojo al libereco kaj feliĉo", kiun eldonis la Germana Freyligo,
oni ricevas klaran bildon de tiu-ĉi kulturorganizaĵo. La gazeto
"Freygeist" (Freyspirito), aperanta en Dresden, kaj precipe la oficiala
ligoĵurnalo "Freytum, der Geist des neuen Reiches" (Freyeco, la
spirito de la nova regno), aperanta en Berlin, raportas pri la laboroj
kaj sukcesoj de la Freygrupoj, kiuj jam nun ekzistas en multaj urboj.
Ili enhavas gravajn artikolojn pri kulturaj kaj organizaj problemoj.

Kiu nun en tiuj-ĉi libroj kaj gazetoj legas frazojn kiel la jenan: "La
Freyregno servas al la pacigo inter la popoloj kaj al la mildigo de la
kontraŭoj", tiu ĉi certe memoras pri nia Esperanta interna ideo, kiu
havas la saman celon.

Sed la Esperantisto batalas nur ĝenerale por interkonsento de la
popoloj. La Freyligo montras al ni la bazon, la spiritan kaj realan
enhavon de tiu-ĉi interkonsento, kaj per tio ĝi vidigas nin klare la
manieron de la antaŭenirado, la vojon al la alta celo.

Oni ne pensu, ke la Freyligo eble nur estas provo, realigi la
Esperantistan internan ideon. Ĝi estas tute memstara fondaĵo, kiu
havas krom la priparolita celo ankoraŭ tute aliajn gravegajn taskojn.

La plej atentinda diferenco inter Esperantismo kaj Freyligo estas,
ke la laborkampo de la Freyligo unue kaj ĉefe kuŝas en la unuopaj
landoj. La Freypenso estu antaŭ ĉio kvazaŭ la interna ideo por
samlandanoj. Pro tio estas eble, ke ankaŭ la rifuzantoj de la
Esperanta interna ideo povas esti bonaj kaj fervoraj Freyliganoj. Ne
nur la diversaj popoloj interkompreniĝu. Antaŭe kunlaboru pace,
konsenteme kaj amike la kulturvolemaj homoj en la unuopaj ŝtatoj.
En la programa libro de la Freyligo ni legas pro tio ofte la tute
ne superfluan admonon: "Memoru ĉiam pri la diverseco de la homoj!"
"Pripensu la diversecon rilate al la korpo, la spirito, la intelekto,
la animo. Ĝi estu la kuniga, almenaŭ neniam la disiga kaŭzo. Pli
bone vi komprenos la pens- kaj agmanieron de la aliuloj". Precipe
oni sekvu la ĉefan postulon de la Freyliganeco: "Konvinkite, ke la
kerno (la karaktero) de homo estas bona, rigardu ĉion, kio eble
ĝenas vin, kiel malgravan eksteraĵon! Ĉiam denove devigu vin,
konsideri la plej malatentatajn kaj ofte plej gravajn diversecojn--de
la momentaj cirkonstancoj, de la sento, de la penso, de la atento kaj
de mil malgrandaj hazardoj!" Se la plejmulto da nacianoj agos laŭ tiu
principo, estos eble, ke la diversaj klasoj komprenos sin reciproke kaj
pace kunlaboros por la komuna bonfarto, kiel la dua paragrafo de la
Freyliga statuto postulas.

Tiu-ĉi celo de la kulturlaboro estas atingota en la Freyligo per
la organizo. En tiu fakto ni ekkonu la duan gravan diferencon inter
Esperantismo kaj Freyligo. La organizo de la Esperantistaro estas tute
nekompleta, en la Freyligo la organiza laboro estas la plej grava
tasko. Similecon oni ja ankaŭ povas konstati en tiu-ĉi rilato:
Ambaŭ, la Esperantistoj kaj la Freyliganoj evitas nepre en siaj grupaj
kunvenoj la politikajn kaj religiajn disputojn. La Freyligo volas esti
kroma organizaĵo apud la ŝtata kaj la eklezia. Ĝi volas esti ordo
en la vivcirkonstancoj, "en kiu la homo ne estas regnano, religiano
aŭ iel markata aŭ envicigata estaĵo, sed nur libera persono." Ĝi
tute ne volas anstataŭi la devigan ŝtatan organizon, kiu ĉiam estos
necesa, por ŝirmi la bonajn kaj pacemajn homojn kontraŭ la malbonuloj
kaj perfortemuloj.

La Freyligo esperas, materiale kaj spirite helpi la indajn personojn
per sia libervola organizo de ĉiuj privataj bonfartceladoj. Ĝi
ebligos la evoluon de personecaj karakteroj, kiuj distingiĝas per
bonkoreco, per intelekteco, libera de antaŭjuĝoj, kaj per honesta
malprofitema volo. En la tuta Freyregno kiel en la malgrandaj
Freygrupoj nur valoru la libera homeco kaj la estimo de la personeco.
Tiumaniere la Freyligo servos al la nun ofte aŭdata postulo: Liberan
vojon por la taŭguloj! Kaj interesaj ekzemploj en la libro "Princoj
sen kronoj" montras evidente, kiel la Freyorganizo povos malhelpi
malhonestajn agojn de iu malŝatinda komercanto, oficisto k. c.

Por elekto de la plej taŭgaj homoj, kiuj estas indaj, fariĝi
gvidantoj, prezidantoj, eĉ princoj en la Freyligo, Heinrich Nienkamp
eltrovis tute novan sistemon: En la urboj fondiĝas Freysocietoj de
proksimume po dudek personoj. Ĉiu grupo elektas la plej indan membron
kiel prezidanton. Dek tiaj prezidantoj formas distriktan Freysocieton.
Dek estroj de distriktoj kunlaboras en provinciala Freygrupo, kaj dek
provincialaj Freyprezidantoj elektas en landkomitato Freyprincon el sia
rondo. Ĉiuj Freyprincoj unuiĝas al plej alta "Mond-Freyestraro." Eble
en la estonta tempo ni eĉ povas saluti la plej eminentan homon kiel
"Freyreĝon". Ĉiu prezidanto en iu ajn grupo, kiu post la daŭro de
sia ofico ne estas suprenelektata en la sekvantan pli altan Freygrupon,
ree fariĝas simpla membro de sia urba Freygrupo. Per tiu-ĉi leĝo oni
zorgas por ĉiama renovigado de la membraro, kaj oni atingas, ke nur
la plej eminentaj personoj akiras la plej altajn oficojn. Oni komparu
tiun-ĉi elektmanieron kun niaj kutimaj ŝtataj elektoj kaj iliaj
malŝatindaj antaŭbataloj. En la Freyligaj elektoj ne sukcesos la
parollertuloj kaj la riĉuloj, sed nur la plej bonaj karakteroj.

La unuopaj malgrandaj Freysocietoj povas alpreni ian realan programon
laŭ siaj interesoj kaj deziroj--kiel la esperantistaj grupoj sekvas la
plej diversajn celojn. La programoj de la unuopaj unuiĝoj nur nepre
ne devas kontraŭstari al la Freycelo: Liberecon, ĝojon, pacon por
ĉiuj! La Freyligo kunigas nur la unuopajn kulturvolemajn personojn
kaj precipe ankaŭ jam ekzistantajn kulturunuiĝojn. Ili ĉiuj subtenu
la Freyligajn celadojn. Sed ili ankaŭ havos mem grandan utilon per la
kunligo kun la aliaj Freysocietoj: Per tiu-ĉi organizo unu kulturligo
helpas la alian, gajnas pli grandan efikon kaj enfluon, precipe al la
ŝtataj estraroj kaj konsilantaroj.

Tre rimarkinda novaĵo estas, ke la Freyligo kiel gravan kulturilon
ankaŭ uzas la monon. Ĝi ne estu nur la malbona mamono, de kiu devenas
la malfeliĉo de l' homaro. La mono mem estas ne malbona, sed neŭtrala
aĵo. La Freyligo servigas ĝin al kulturceloj. En la libro "Princoj
sen kronoj" la monproblemo estas solvita facile per grandega donaco
de la miliardulo "Frey", sed en la reala mondo la financa problemo
estas ankaŭ por la Freyligo la plej malfacila. Oni provas kolekti
la necesan monhavaĵon--por subteni indajn personojn kaj por akceli
kulturpenojn--per libervolaj donacoj, precipe per komercaj entreprenoj
de la jam ekzistanta "Ligilo", estontatempe ankaŭ per kulturimposto,
kiun jam Nienkamp proponas en sia libro.

Ankaŭ koncerne la financajn malhelpaĵojn montriĝas ĉe la Freymovado
cirkonstancoj similaj kiel ĉe la Esperantismo, precipe en la komencaj
jaroj, kiam en ambaŭ nur malmultaj homoj devas batali por la ideala
tasko. Sed persistemo, idealista kredo, forto kaj oferemo helpos al
ambaŭ de venko al venko.

Kiam en la unuopaj landoj plejeble multaj grupoj intense kaj
mallaciĝante laboros, la Freyligaj klopodoj celos ankaŭ trans la
limojn de l' ŝtatoj. Esperanto kaj Freyligo helpos tiam unu la alian
fervore. Kiel Freylingvo Esperanto disvastiĝos inter la plej gravaj
homoj. Ĉie la Freygrupoj subtenos la Esperantan movadon, kaj per tio
la verko de nia majstro D-ro Zamenhof rapide sukcesos. Kaj reciproke
la plej bonaj Esperantistoj estos la fervoraj subtenantoj por la akiro
de Freyligaj celoj.--Ĉu tiu samideano ne estas prava, kiu en sia
memorparolado D-ron Zamenhof nomis "Princo sen krono?" Ĉu Zamenhof
ne estus la plej inda membro de la Freyligo? Ĉu en la estontaj tempoj
la Freyregno ne povas fariĝi la vera *Esperantujo*, pri kiu ni
volonte revas kaj parolas?

  Amikaj koroj plenigas la mondon.
  Lando floranta jam estas trovata,
  Esperantujo ĝi estas nomata.

Certe ne estas hazardo, ke sur la Freyliga gazeto apud la piramido--la
simbolo de la organiza penso--ankaŭ brilas la kvinradia stelo, ke la
Freykajeroj montras la verdan koloron, la koloron de la espero. "D-ro
Esperanto", pseŭdonima nomo de Zamenhof, kaj "Frey", la fantazia nomo
en la Nienkampa libro, ili ambaŭ estos por multaj homoj same estimataj.

Kune akcelos la internaciaj Frey- kaj Esperantogrupoj la interkonsenton
de la popoloj, kiun nun ankaŭ la Germana konstitucio starigas kiel
celon de ĉiu lerneja laboro. En la Freyregno oni sufiĉe konsideros
la diversecon de la popoloj, ŝatos kaj subtenos la speciale naciajn
kapablojn kaj fortojn. La Freyprincoj, elektataj per la plej bona
elektmaniero, la plej liberaj, nedependaj, la plej noblaj homoj de
ĉiuj popoloj, povos esti la vera estraro de la estonta "Interpopola
Ligo."

Ankaŭ en la Freyregno oni kantos entuziasmigite kun Zamenhof:

  En la mondon venis nova sento,
  Tra la monda iras forta voko;
  Per flugiloj de facila vento
  Nun de loko flugu ĝi al loko!--

  Nia diligenta kolegaro
  En laboro paca ne laciĝos,
  Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
  Por eterna ben' efektiviĝos!

Certe ni scias: la celo estas malproksima, malfacila la vojo,
grandaj la necesaj oferoj! Tamen ni esperos! Ni ne laciĝos en la
paca batalo! Eĉ se la celo nur parte estos atingebla, la penadoj ne
estos vanaj, sed kondukos nin antaŭen kaj supren. Pro tio: Legu la
belegan libron "Princoj sen kronoj!" Fondu Freygrupojn! Aranĝu en ili
Esperantokursojn! La Esperantosocietoj aliĝu al la Freyligo! Ambaŭ
per tio vivos, floros, kreskos: Esperanto kaj Freyligo!



PRI LA LINGVAJ RESPONDOJ DE DOKTORO ZAMENHOF.

(WALTER LIPPMANN.)


Esperanto estas _simpla_ kaj facile lernebla. Neniu prudenta homo
dubas tiun fakton. Tamen "_lingvo_" estas formaĵo tiom komplika, ke
tiu simpleco de Esperanto povas esti nur relativa: Esperanto estas
_pli_ simpla, eĉ _multe_ pli simpla, _ol_ la naciaj lingvoj de la
kulturpopoloj. Absolute rigardate Esperanto estas _lingvo_, kaj kiel
ĉiu alia lingvo ĝi havas la taskon esprimi ĉion, kion la spirito
de ĝiaj uzantoj ampleksas. Sed la uzantoj de Esperanto estas anoj de
preskaŭ ĉiuj nacioj de l' mondo. Jam el tio rezultas, ke Esperanto
kiel lingvo _universala_ ne povas esti simpla en tiu senco, ke en
ĝi--simile, kiel en iu sovaĝula lingvo--mankas la rimedoj por
esprimi malpli simplajn ideojn. Kontraŭe la vera--relativa--simpleco
de Esperanto konsistas (precipe) en tio, ke ĝi evitas la nenecesajn
fonetikajn, vortformajn kaj sintaksajn lingvorimedojn, kiajn oni
trovas abunde en naturaj idiomoj[12]. Ne konsiderante ĉi tiun kvazaŭ
limigitan simplecon, ni povas diri, ke Esperanto estas esence subigita
al la samaj leĝoj, kiel la naturaj lingvoj. Do oni ne rajtas miri pri
tio, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas "malfacilaĵoj". Esperanto havas
eĉ malfacilaĵojn, kiaj estas ne troveblaj en la naturaj lingvoj[13].

La vortradikoj kaj la leĝoj de Esperanto estas ja rapide lerneblaj. La
Fundamento prezentas ilian minimumon. Tamen neniu serioze asertos, ke
tiu minimumo sola sufiĉas por igi nian lingvon kapabla plenumi sian
vastampleksan taskon. Restas ankoraŭ multaj duboj, multaj demandoj
postulantaj respondon. Pli malpli helpas la vortaroj (precipe Kabe),
la nacilingvaj gramatikoj (Aymonnier, Velten k. a.), libroj prilingvaj
(Fruictier, Saussure) kaj artikoletoj kaj respondoj en gazetoj. Sed
la valoro de tiuj helpiloj estas limigita, ĉar ili estas verkoj de
iaj privataj personoj, kiuj--kiom ajn grandaj estas iliaj meritoj
pri nia afero--tamen ne havas aŭtoritaton superan. Kontraŭe ne
ekzistas persono havanta pli grandan aŭtoritaton ol la kreinto de nia
lingvo. _Li_ decidis pri la _fundamentaj_ leĝoj, do neniu alia estis
pli ol li destinita kaj taŭga decidi ankaŭ pri ĉiuj necesiĝantaj
kromaj reguloj. Li estis la unua, la plej sperta, la plej aŭtoritata
Esperantisto: la "Majstro" de la lingvo. Do estis per si mem
kompreneble, ke ĉiutempe Esperantistoj informon serĉantaj sin turnis
al D-ro Zamenhof. Supozeble li respondis kelkajn tiajn lingvajn
demandojn en privataj leteroj, kiuj estas nun malfacile troveblaj.
Unu tia letero, eble la plej interesa kaj plej bela: la letero pri la
deveno de Esperanto, sendita al s-ro N. Borovko, publikiĝis[14], sed
ĉiuj (?) aliaj estas nekonataj de la Esperantistaro.

Mi mem ricevis scion nur pri du prilingvaj korespondoj de D-ro
Zamenhof, nome 1. pri unu karto, sendita la 8. X. 1910 al s-ro Max
Butin (Godesberg), en kiu li deklaris, ke "vip_u_ro" en la Fundamenta
Vortaro estas preseraro anstataŭ "vip_e_ro", kaj 2. pri diversaj
respondoj donitaj al s-ro Richard Sharpe (Torquay). Tiu samideano
sendis en la jaro 1913 al D-ro Zamenhof aron da demandoj en tia
formo, ke li bezonis respondi per nur malmultaj vortoj. Jen ekzemploj
el tiu korespondo:

DEMANDOJ DE S-RO SHARPE)

Ne diru "du kaj duono horojn poste", sed "du kaj duonon horojn poste".

Ne diru "kelke da ni, multe da ili", sed diru "kelkaj el ni, multaj
el ili".

Ne diru "mi prosperis fari", sed "prosperis al mi fari" aŭ "mi
sukcesis fari".

Kion vi preferas: "Lisbono" aŭ "Lisabono"?

RESPONDOJ DE D-ro ZAMENHOF)

_Mi preferus: "du kaj duonon da horoj poste"._

_Dependas de la senco._

_Bone._

_"Lisbono" ŝajnas al mi preferinda._

En egala maniero D-ro Zamenhof donis klarigojn pri la signifo de la
vortoj "_konsideri_", "_propre_" k. a., pri la uzo de la _refleksiva
pronomo_ en specialaj kazoj, esprimis sian preferon por la formoj
"_asociito_" anstataŭ "asociinto", "_transloĝiĝi_" anstataŭ
"transloĝi", "_en estonta tempo_" aŭ "en la estonteco" anstataŭ
"estonte", "_en la direkto_" anstataŭ "en la direkton" k. t. p.

Krom tio D-ro Zamenhof esprimis sian aprobon al la (dekunu) diversaj
prilingvaj konsiloj, kiujn s-ro Sharpe estis doninta en sia libro:
Travivaĵoj de Ro. Ŝo. London 1913, pĝ. 90-93. Do oni rajtas rigardi
ankaŭ tiujn konsilojn kiel Zamenhofajn almenaŭ laŭ ilia enhavo,
tiom pli, ĉar kelkaj el ili estas bazitaj sur la Zamenhofa lingvo-uzo,
kaj kelkaj eĉ nur reatentigas pri tio, kion D-ro Zamenhof mem estis
jam aliloke dirinta. El tiuj Sharpe-aj konsiloj mi citas kiel precipe
rimarkindajn (mallonge): Oni preferu "_renkonte_" kaj "_returne_" al
"renkonten" kaj "returnen"; evitu "_ajn_" post "iu, ia, ..." kaj la
akuzativon post "_ĉe_"; diru "_same kiel_" (ne "ol") kaj "_nenio
krom_" (ne "ol"); ne uzu "_sugestii_" en la senco de "proponi,
rekomendi, konsili".--

Kompreneble D-ro Zamenhof donis lingvajn konsilojn ankaŭ _parole_.
Ekzemple s-ino Marie Hankel (Dresden), kiu ŝipveturis en la societo
de D-ro Zamenhof post la Washington-a kongreso hejmen al Eŭropo,
rakontas[15]: Tre ofte, kiam oni lin iel demandis, li respondis: "_Vi
povas uzi ambaŭ esprimojn, ambaŭ estas ĝustaj_". "_Viaj frazoj
kaj diraĵoj estu ĉiam tre facile kompreneblaj, elektu ĉiam la
plej simplan, la plej klaran esprimon_". "_La lingvo estu facila_",
ĉi tion li ofte ripetis. Unu fojon mi diris, ke oni povas eviti la
tro oftan uzadon de "aj" kaj "oj". "_Kial do_", li diris, "_aj_"
_kaj_ "_oj_" _estas ja belaj_". Alian fojon li diris, ke _oni ne
ĝenu uzi la saman vorton dufoje en la sama frazo_. "_Vi estas tute
libera, vi povas vin esprimi tiel aŭ tiel._ Mi kutime uzas ĉi tiun
formon". Tamen li tre rekomendis legadon de la verkoj "de la aŭtoro
de Esperanto", kiel modeste li diris.--Foje li ankaŭ diris, ke _li_
ĉiam _metas la pli pezan vorton al la fino_: "Mi al li donas la
libron" kaj ne "_Mi donas la libron al li_". _Belsoneco_ ĉiam devas
esti atentata. Al nekutima vorto oni facile alkutimiĝas. Kiam oni
la unuan fojon aŭdas: "familio", "internacia", oni sentas kvazaŭ
vangofrapon, baldaŭ oni alkutimiĝas, nun oni sentus vangofrapon
aŭdante la malon". "Oni ne traduku senvalorajn libretojn".--Demandite
pri taŭga nomo por la "_Mono_-sistemo" (Sistemo de normoj por egalaj
formatoj de presaĵoj), li proponis "_monoa sistemo_". Pri la eblo
proponi ŝanĝojn en nia lingvo, li diris: "_Mi ne povas antaŭvidi la
estontecon, mi ne volas min kateni. Certe mi nenion ŝanĝos sen la
Akademio, la Lingva komitato kaj la Esperantistaro_". Li ĉiam citis
la Esperantistaron kiel samrajtan juĝanton de lingvaj aferoj.--D-ro
Zamenhof tre deziras, ke _oni pli uzu, aĉetu kaj konu la Fundamenton_;
ĉiu Esperantisto posedu ĉi tiun gravan libron.--Laŭ la deziro kaj la
opinio de la Majstro _ĉiu lernolibro havu sur la unuaj paĝoj la 16
regulojn de la Fundamento_, la cetero estu nur komentario de tiuj ĉi
reguloj. Nur la 16 reguloj estu la oficiala parto, la komentario estu
privata laboro.--_Nia lingvo ĉiam devas esti simpla kaj facila._--La
Majstro bone sciis, ke la vorttrezoro devas ĉiam kreski. Li aprobas
la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj. Nur _se jam
taŭga vorto ekzistas, oni ne enkonduku novan esprimon por la sama
aŭ simila ideo_. Iun danĝeron la Majstro ne vidas en la enkonduko
de novaj vortoj. Li opinias, ke malbonaj kaj ne taŭgaj vortoj
baldaŭ malaperos, nur la bonaj restos.--Ankaŭ neologismon oni povas
enkonduki. Tiu "_oni_" kompreneble estas la Akademio kaj la Lingva
Komitato".--

Oni vidas, ke tiuj diroj de D-ro Zamenhof estas interesaj kaj parte
ankaŭ gravaj de Esperantolingva vidpunkto. Estas tre dezirinde,
ke *ĉiuj tiaj lingvaj konsiloj*--parolaj kaj skribaj--estu
*kolektataj kaj konigataj* al la Esperantistaro. Volante helpi la
efektivigon de tia projekto, mi uzas ĉi tiun okazon por peti ĉiujn
samideanojn, kiuj posedas leterojn de D-ro Zamenhof aŭ interparolis
kun li pri lingvaj aferoj, ke ili sendu *ekzaktajn* kopiojn de
liaj manuskriptoj aŭ detalajn raportojn pri liaj diroj al la _Saksa
Esperanto-Instituto_ (Leipzig, Johannisplatz 3) aŭ al _mi_ (Leipzig,
Tauchaer Str. 10).--

Kiom ajn gravaj estas tiuj lingvaj konsiloj donitaj al unuopaj
personoj, ili estas ege superataj per la naŭdek lingvaj respondoj,
kiujn D-ro Zamenhof aperigis en diversaj Esperantogazetoj. Ĝuste
ekkonante, ke liaj konsiloj devas maltrafi sian plej gravan celon:
forigi la dubojn de _ĉiuj_--se ili ne estas komunikataj al ĉiuj--,
li jam en la jaro 1889 komencis _publikigi_ siajn lingvajn informojn
en la tiam sola Esperanto-gazeto "La Esperantisto" (Nürnberg). Por la
Lingvaj Respondoj el tiu komenca epoko de Esperanto estas karakterize,
ke ili grandparte traktas aferojn, pri kiuj hodiaŭ jam neniu iom
progresinta Esperantisto dubus. Tiutempe, kiam mankis al la lingvo ĉiu
tradicio, kreota nur per multjara uzado, oni povis ankoraŭ diskuti
demandojn, kiaj ekzemple: la anstataŭigon de la supersigno (^) per
_h_ aŭ returnita apostrofo (‘), la elparolmanieron de _aŭ_, _aj_,
_oj_ ktp., la aplikokazojn de l' akuzativo, la diferencon inter _kiu_
kaj _kia_. Strangaj teoriuloj povis ankoraŭ elvoki longajn artikolojn
por la defendo de la akcentregulo kaj de la vorto "kaj".--Nun oni,
t. e. la plimultego de la Esperantistoj, havas pli multe da respekto
al la _vivanta_ lingvo, kiu tia, _kia ĝi estas_, pruvis sian
taŭgecon. Multe pli ol tiam ridindigus sin hodiaŭ iu, kiu dirus,
ke li volas ellerni nian lingvon nur kun la kondiĉo, ke oni faru
en ĝi ian ŝanĝon laŭ lia persona bontrovo aŭ nacia ambicio. La
Esperantomovado estas jam delonge sufiĉe forta por povi senbedaŭre
rezigni je tiaj kuriozuloj.--Tamen ankaŭ hodiaŭ ni aŭdas ankoraŭ
en kaj apud niaj vicoj la logantajn vokojn de la reformemuloj. Al
ili D-ro Zamenhof parolis precipe en tiuj unuaj Lingvaj Respondoj
bonegajn vortojn instruajn. Tute aktualaj estas tiuj defendoj de nia
lingvo kontraŭ la ambiciaj aspiroj de tiuj personoj, kiuj "rigardas
nian aferon de punkto de vidado pure persona". En tiuj _polemikaj_
Respondoj, per kiuj li batalas por la fundamentaj principoj de lingvo
internacia, ekfulmas la kaŝita energio de la alie tiel kvieta,
sinretenema scienculo. Akre, klare kaj konvinke li pruvas la absurdecon
de la pseŭdosciencaj kritikoj kaj montras la _ĝustan_ vojon de
_sana_ evoluo.--_Dudeknaŭ_ Lingvajn Respondojn li publikigis en "La
Esperantisto"[16] dum la jaroj 1889 ĝis 1893. [En la jaro 1895 "La
Esperantisto" ĉesis aperi.]

La publikigon de pluaj respondoj al lingvaj demandoj D-ro Zamenhof
komencis en decembro 1906a per "La Revuo" (Paris. Hachette & Cie.),
la sola gazeto, kiun li honoris per konstanta kunlaborado. Tie aperis
laŭnumere kvardekkvin, sed--ĉar du n-roj havas subdividojn--efektive
_kvardekok_ Lingvaj Respondoj. Pri la maniero, laŭ kiu la demandado
kaj respondado okazis, D-ro Zamenhof mem informas nin en n-ro 10.
Li diras: "Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj.
Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas,
ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan
intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi,
sed al la redakcio de la "Revuo". La redakcio elektos tiujn demandojn,
kiujn ĝi opinios pli interesaj kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi
en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en la 'Revuo'." Sed jam
en la jaro 1908 D-ro Zamenhof interrompis la publikigon de Lingvaj
Respondoj, "kiam li vidis, ke multaj personoj vidas en liaj Respondoj
kvazaŭ ian "oficialan decidon" pri tiu aŭ alia demando, kaj liaj
Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo
aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia
Akademio." [Antaŭparolo al la libro "Lingvaj Respondoj. Aperintaj en
'La Revuo'."]

Tamen li aperigis ankoraŭ _dektri_ Lingvajn Respondojn en la "Oficiala
Gazeto" (Paris) dum la jaroj 1911 kaj 1912--inter ili kelkajn tre
gravajn: ekz. pri la landnomoj, la pseŭdosufiksoj kaj la "plena
vortarego".--

Sed ankaŭ la Lingvaj Respondoj aperintaj en la nomitaj gazetoj estus
maltrafintaj sian celon: servi al _ĉiuj_--ĉar malgraŭ la boneco
kaj graveco de "La Revuo" kaj la "Oficiala Gazeto" ilia legantaro
reprezentis nur malgrandan parton de la Esperantistaro--se tiuj
Respondoj ne estus kolektitaj kaj eldonitaj en la oportuna formo de
libroj. Du tiaj libroj aperis:

I. D-ro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. Aperintaj en "La Revuo"
Paris. Librairie Hachette et Cie. 30 paĝoj.[17]

II. Doktoro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. (Nova Serio). Paris.
Esperantista Centra Oficejo. 1913. 36 paĝoj.[17]

La IIa enhavas la Lingvajn Respondojn aperintajn en "La Esperantisto"
kaj en la "Oficiala Gazeto".

Tiuj du libroj treege plifaciligis la studadon de la Lingvaj Respondoj.
Tamen oni devas konstati, ke ili estas multe malpli disvastigitaj ol
ili meritas. Kulpaj pri tio estas eble nesufiĉa diskonigo de ilia
ekzisto, la grandaj malhelpoj al la librokomerco pro la milito kaj
iugrade ankaŭ certaj mankoj de la libroj mem, per kiuj ilia praktika
uzebleco estas malpligrandigata. La unua kulpaĵo estas facile
forigebla, la dua preskaŭ forigita[18], la tria ankoraŭ forigota:

La Lingvaj Respondoj de D-ro Zamenhof estas la klasika _aldonaĵo
al la Fundamento_. Verkite de la sama aŭtoro, ili helpas fidinde
en multaj kazoj, kie la Fundamento ne donas informojn. Tial la tuta
Esperantistaro havas egan intereson pri tio, ke tiu grava verko aperu
en tia formo, kian postulas ĝia enhavo. Kia estu ĉi tiu formo?
Tio dependas de la speciala celo plenumenda[19]. Ĉiukaze ni devas
konstati, ke la formo de la ĝis nun solaj ekzistintaj eldonaĵoj
ne sufiĉe kontentigas la pretendojn de scienco kaj praktiko. Tion
konfesante ni ne estas gvidataj de ia kritikemo--kontraŭe ĉiu
devas danki al la eldonintoj, sen kies laboro ni devus kunserĉi
nian materialon el dekoj da gazetnumeroj--sed ni volas nur montri la
rimedojn por igi la verkon de nia Majstro utila al laŭeble plej vastaj
rondoj.

La unua kaj ĉefa postulo estas, ke _ĉiuj_ lingvaj respondoj de D-ro
Zamenhof estu kunigataj en _unu volumo_, kaj ne nur ĉiuj aperintaj en
gazetoj, sed ankaŭ tiuj lingvaj konsiloj, kiujn li donis en privataj
leteroj aŭ eĉ nur parole. Tiam oni rajtos diri: Jen ĉio, kion D-ro
Zamenhof diris pri specialaj lingvaj demandoj ekster la Fundamento.

Due estas necese, ke la unuopaj Respondoj estu praktike _ordigataj_.
Se ĉiu el ili traktus nur _unu vorton_, la plej praktika ordo estus
la alfabeta. Sed ĉar ili temas pri tre heterogenaj aferoj, la sole
kontentiga aranĝo estas _klasifiko gramatika_. Jen skema ekzemplo de
tia klasifiko taŭga por la Lingvaj Respondoj:

  Elparolado
  Ortografio kaj Interpunkcio
  --------------------------------------------
  Signifo de unuopaj radikoj
  Vortformado (Kunmetado de radikoj. Afiksoj.)
  Kazoj
  --------------------------------------------
  La artikolo
  (Substantivoj)
  Pronomoj
  Adjektivoj kaj Adverboj
  Verboj
  Prepozicioj
  Konjunkcioj
  --------------------------------------------
  Stilo.--

Interne de la rubrikoj decidu pri la aranĝo la _enhavo_ de la unuopaj
Respondoj. Parencaj aferoj devas esti metataj unu apud la alian; ekz.
la dusignifa _aro_ [I, 33] devas esti sekvata de la egale dusignifa
_ero_ [I, 24]; la faktoj, ke post verbaj radikoj -_aĵo_ povas esti
-a_ntaĵo_ kaj -_ataĵo_ [I, 11] kaj -_igi_ povas signifi -_antigi_
kaj -_atigi_ [I, 13] estas fenomenoj kvazaŭ paralelaj, kies sinsekva
traktado estas dezirinda.

Se ni nun de ĉi tiu vidpunkto rigardas la Paris-ajn eldonaĵojn, ni
trovas, ke ilia aranĝo ne respondas al la praktikaj bezonoj: En la
libro I la Respondoj sinsekvas _kronologie_, t. e. laŭ ilia apertempo
en "La Revuo". Kiel ajn interesa estas por psikologia aŭ historia
esploranto la fakto, ke iu unu Respondo aperis _post_ kaj ne antaŭ iu
alia, tamen la _lernvola_ Esperantisto ne tiras el tio ian utilon. Nur
en la ekstreme maloftaj kazoj, kie oni trovas ne tute interkonformajn
traktojn de unu sama demando en diversaj Respondoj, oni povus konkludi,
ke la pli frua Respondo estas korektita aŭ kompletigita per la
posta.[20] Sed precipe en tia kazo estas multe pli oportune vidi; la du
pro sia enhavo kunmetendajn Respondojn unun tuj post la alia ol devi
serĉi la unun en unu, la alian en alia libro.--Koncerne la libron II,
oni ĝojas unuavide trovi en ĝi--metodan klasifikon. Ĉi tiu estas
farita laŭ la principoj de "Decimala klasifiko" kaj montras similajn
superskribojn, kiel la skemo ĉi antaŭe montrita. Sed la sinsekvo de
la rubrikoj estas alia. Mi ja, ekzemple, nepre preferus kunmeti la
adjektivojn kaj la adverbojn, ne nur pro ilia gramatika parenceco, sed
precipe ĉar unu Respondo [II, 22/23] temas pri ambaŭ--sed tio ne
estas tre grava.

Kontraŭe oni trovas tre gravajn kaj apenaŭ kompreneblajn erarojn
en la ordigo de la unuopaj Respondoj sub la rubrikojn. Jen kelkaj
ekzemploj: Sub "_Adjektivo_" ni trovas "Pri akuzativo post
'anstataŭ'," "Ablativo absoluta", "Akuzativo post 'tra'", "Akuzativo
post verbo de movo"; sub "_Nedifinitaj pronomoj_": "Tia, tiela", "Pri
la vortoj kun 'ĉi'" (kiuj estas, se pronomoj, ĉiam demonstrativaj!!);
sub "_Adverboj._ _Adverbaj formoj_": "Pri la uzado de 'ambaŭ'"
("ambaŭ" povas esti pronomo, numeralo, adjektivo aŭ substantivo, sed
certe neniam _adverbo_!!) kaj "Ĉu" (konjunkcio, ne adverbo!!). Tiu
konfuzo erarigas nespertulojn kaj igas iluzia la tutan klasifikon.

La graveco de la Lingvaj Respondoj rezultigas la neceson ofte citi
ilin. Por tiu celo servas la _numerado_. En la libro I ni vidas ĝuste
sinsekvantajn numerojn, do la citado estas facila; ekz. I, 3; I,
37 c); I, 41 b). Oni povus eĉ ellasi la I-on.--Kontraŭe en la libro
II regas stranga kaoso nur "historie" klarigebla: La Respondoj el "La
Revuo" (de kiuj nur la superskriboj estas cititaj) kaj tiuj el la
"Oficiala Gazeto" konservis siajn numerojn (escepte de kelkaj erare
transprenitaj), sed pro la metoda klasifiko ili estas distribuitaj
inter la diversajn rubrikojn. Do la numeroj tute intermiksitaj ne
taŭgas por la citado. La Respondoj el "La Esperantisto" estas eĉ
_sen_numeraj. Restas do nur la eblo, citi laŭ paĝoj, sed ankaŭ tio
estas malfaciligata per tio, ke sur multaj _paĝoj_ estas po pluraj
Respondoj (ekz. paĝ. 7, 8, 17, 21, 23 k. a.).--El tio rezultas, ke
tute _nova_ numerado de _ĉiuj_ Lingvaj Respondoj, konvena al nova
klasifiko, estas necesa, por ebligi facilan kaj klaran citadon.

Ni esperu, ke kiel eble plej baldaŭ la Lingvaj Respondoj aperos en tia
nova ordo, konforma al la supre prezentitaj principoj.

Sed, por atingi la gravan celon "_popularigi_" la Lingvajn Respondojn,
niaj deziroj iras ankoraŭ kelkajn paŝojn trans la originalajn
Respondojn nur nove ordigitajn: Certe estas granda ĝuo por la _sperta_
Esperantisto legi la saĝajn vortojn de nia Majstro same tiaj, kiaj
li mem skribis ilin. Per la profunda admiro kaj amo, kiun ĉiu lin
konanta devas senti al lia eminenta persono, liaj vortoj iĝis kvazaŭ
sanktigitaj. Kion _li_ diris, tion ne parolis iu eminentulo, sed "_nia
Majstro_". Ĉi tiuj du vortoj sufiĉu, por esprimi la komplekson de
la sentoj, kiuj kunigas precipe la malnovajn Esperantistojn kun la
kara mortinto. Sed--ne konsiderante tiujn _personajn_ rilatojn al la
aŭtoro--ni devas konstati, ke la plejgravaĵo en la Lingvaj Respondoj
ne estas ilia vorta teksto, sed ties materio, la esencaĵo de ĉiu
Respondo: la _decido_, la _regulo_. Jen tio, kion la _granda amaso_
de la Esperantistoj bezonas. Ili ne havas tempon kaj ofte ankaŭ ne
sufiĉe da lingvokono, por studi pli-malpli longajn artikolojn. Ili
volas scii: _Tio estas ĝusta!_ aŭ: _Tiu ĉi formo estas preferinda!_
aŭ: _En ĉi tiu kazo oni uzu la unun, en tiu kazo la alian esprimon!_
ktp. Pri la _kialo_ eble kelkaj demandas poste, sed la pli multaj tute
ne. Nek la Fundamento, nek aliaj gramatikoj _motivas_ siajn regulojn.
Neniu postulas ion alian, ĉar precipe la _lernanto_ estas nur
malhelpata kaj dubigata per lingvoteoria argumentado. Pri la originalaj
Lingvaj Respondoj la afero estis tute alia. D-ro Zamenhof respondis
al unuopaj personoj, kiuj estis pli-malpli _spertaj_ Esperantistoj
kaj ne nur volis ricevi ian pretan decidon, sed volis esti samtempe
_konvinkataj_ pri la _ĝusteco_ de tiu decido. Plue la demandantoj
mem grandparte montris _sian_ opinion kaj apogis ĝin per argumentoj,
kiujn la respondo devis konsideri--aprobante aŭ rifutante. Pro tio la
plimulto de la respondoj havas _leterosimilan, personan karakteron_.
Ili ne estas abstraktaj traktaĵoj pri iuj problemoj, sed informoj
donitaj al iuj certaj privataj personoj. Sendube al tiu cirkonstanco
ni ŝuldas dankon pro specialaj stilaj ĉarmoj de multaj Lingvaj
Respondoj. Kelkaj el ili havas krom sia Esperantoscienca graveco eĉ
rimarkindan valoron kiel literaturaĵoj [II, 10/15; 29/30; 31/33; I, 25
k. a.].--Sed--mi ripetu--ne tion bezonas kaj serĉas la granda amaso de
la Esperantistoj, precipe la lernantoj. Ilia scivolo devas esti rapide
kaj simplavoje kontentigata.

Do oni prezentu al ili kolekton da _koncizaj reguloj_ laŭeble
egalformaj kiel ekstrakton el la detalaj kaj diversformaj Respondoj
originalaj.

Unua provo en tiu direkto estas farita per la libro "Dr. Zamenhofs
Sprachliche Gutachten in deutscher Bearbeitung. Mit Ergänzungen und
Erläuterungen"[21] (Germanlingva ellaboraĵo de la Lingvaj Respondoj
de D-ro Zamenhof. Kun komentario.) En ĝi la originalaj Lingvaj
Respondoj estas "preparitaj" jenamaniere:

1. De ĉiu Respondo estas elprenita ĝia kvintesenco, t. e. la ĉefa
konsilo, la decido de la dubaĵo aŭ la regulo en la Respondo entenita.
Ĉi tiu regulo prezentiĝas en formo laŭeble _konciza_ kaj, kiam la
postuloj de klareco kaj bonstileco tion permesas, en esprimoj egalaj
aŭ similaj al la originalaj. Nur la ekzemploj, kiuj klarigas lingvajn
regulojn pli rapide kaj ofte pli bone ol longaj diskutoj, restis same
tiaj, kiaj ilin donis D-ro Zamenhof. Do malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj ne
nur la Zamenhofa enhavo, sed ĝis certa grado ankaŭ la Zamenhofa formo
estas fidele konservitaj.

2. Ne malofte D-ro Zamenhof traktas en pluraj Respondoj unu aferon.
Jen li ripetas okaze de nova demando, kion li pli frue--eble en alia
gazeto--jam estis dirinta per aliaj vortoj, jen li rigardas la saman
aferon de novaj vidpunktoj kaj kompletigas sian pli fruan informon.
Ekzemple pri la _skribado kaj presado de_ 'h' _anstataŭ la supersigno_
li parolas en _kvar_ Respondoj, pri la _uzado de la artikolo_, pri la
_diferenco inter 'kiu, tiu...' kaj 'kia, tia...'_ en po _du_ Lingvaj
Respondoj.

En tiaj kazoj el la diversaj originalaj Respondoj kunprenitaj estas
ekstraktita _unu_ regulo ĉiujn iliajn esencaĵojn ampleksanta.

3. Koncerne la "_tonon_" estas kompreneble, ke la formo de konciza
_regulo_ necesigas certan decidecon, kiun ni plej ofte ne trovas en la
originalaj Respondoj. Estante homo modesta kaj maltrudema kaj volante
ĉiel eviti tuŝon al la kompetenteco de la Lingva Komitato, D-ro
Zamenhof multloke elektis esprimojn, kiaj ekz. "mi opinias, konsilas,
preferas, ŝajnas al mi, ni povas diri, mi persone evitas, estus pli
bone" k. s. Tiajn singardemaĵojn la "reguloj" ne povis konservi.
Ili diras--kun malmultaj esceptoj: Tio _estas_ tia! Ankaŭ per tio
la respondoj estas eligataj el la _persona_ sfero kaj efikas al la
lernantoj simile kiel la kutimaj gramatikaj reguloj, ne allasante dubon
pri sia _objektiva_ ĝusteco.

Estu ankoraŭ menciate, ke la libro III ampleksas _ĉiujn_ ĉi supre
nomitajn Respondarojn, kaj ke ĝi estas aranĝita laŭ la supre
prezentitaj ideoj de nova klasifiko kaj numerado. Ke ĝi unue aperis
en _nacia_ lingvo, okazis pro speciala konsidero al la bezonoj de la
multeguloj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe posedas Esperanton, por povi legi
kun utilo tekstojn gramatikajn en nia lingvo.[22] Kiel plej ampleksan
parton la libro III enhavas _komentarion_, kiu estas destinita servi
parte al komencintaj, parte al progresintaj Esperantistoj. Por tiu
celo ĝi prezentas kompletigojn, klarigojn kaj mallongajn traktaĵojn
pri lingvoproblemoj tuŝitaj per la Respondoj. Multaj aplikekzemploj
plifaciligas la komprenon de ĉiu tezo.--

Post priparolado de la genezo, bibliografio kaj aliaj kvazaŭ eksteraj
flankoj restas traktendaj ankoraŭ diversaj ecoj internaj de la Lingvaj
Respondoj.

Jen la demando *pri la _aŭtoritateco_ de la Zamenhofaj
Respondoj*. Ĉu ili estas _oficialaj decidoj_ de leĝdonanto? aŭ
nur _opini_esprimoj de _privata_ persono? D-ro Zamenhof mem respondis
tiun demandon, forte neante la unuan alternativon. Li diras en sia
'Antaŭparolo' al la libro I: "(Miaj) Respondoj havis karakteron pure
privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas
aliaj kompetentaj esperantistoj." kaj: "... mi denove atentigas ..., ke
miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute
privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando
havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la
tuta Lingva Komitato." Tamen--jam en la komenco mi diris tion--D-ro
Zamenhof kiel kreinto de nia lingvo havas pozicion tiom eminentan en
la Esperantistaro, ke ni rajtas rifuzi lian tro modestulan komparon
de siaj Respondoj kun tiuj de "aliaj kompetentaj esperantistoj". Do
ili kvazaŭ staras en la mezo inter oficialaj decidoj kaj konsiloj
de privata persono neniun ligantaj: Mi preferus nomi ilin informoj
donitaj de (aŭtoritata) eksperto, t. e. en la plej alta senco de l'
vorto, kion oni nomas en la germano lingvo per la jurista termino
"_Gutachten_". Eĉ ankaŭ filologie kaj historie la vorto "respondoj"
permesas tian interpreton. Mi memorigas nur pri la "_Responsa
prudentium_", la jur-instruoj de la plej famaj romiaj[23] juristoj,
kiujn ili donis konsultite en specialaj proces-kazoj. Unuatempe tiuj
"_responsa_" ne havis devigan karakteron, la grado de ilia aŭtoritato
dependis de la reputacio de la respondinto. Sed pli malfrue ili
estis aplikataj egale kiel leĝoj kaj iom post iom ricevis plenan
leĝecan aŭtoritaton. Similan evoluon havis kaj havos ankaŭ multaj
Zamenhofaj Respondoj: Origine donite al iuj difinitaj demandintoj kiel
privataj konsiloj, ili estas publikigataj, disvastiĝas, penetras en
la gramatikojn kaj iĝas iom post iom firma posedaĵo de ĉiuj. Tiam
mankas nur, ke ankoraŭ la Akademio kun la Lingva Komitato deklaras
ilin "oficialaj", por doni al ili la formalan sankcion, kiel al
lingvo_leĝoj_. Ĝis tiam ĉiu estas libera en ilia prijuĝado. Al la
lernantoj de Esperanto oni kompreneble ne povas koncesii la rajton de
kritiko. Inter la _spertaj_ Esperantistoj la opinioj estas supozeble
diversaj. Ili dependas de tre subjektiva premiso, nome de tio: kian
rolon la unuopulo atribuas al D-ro Zamenhof en Esperantaj aferoj
ĝenerale. Tiurilate ni havas "dekstran" kaj "maldekstran halon" en nia
Esperantista parlamento. Al la unuj D-ro Zamenhof estas--almenaŭ en
Esperantaj aferoj--io simila, kio fondinto de religio estas al siaj
disciploj. Ili ne toleras apartigon de "persono" kaj "afero", kaj laŭ
ili estas tute neeble, ke la Majstro iel eraras. Proksimaj al ĉi tiuj
estas la tiel nomataj "ĝisostuloj". Ilia fundamenta principo estas tre
klare prezentita en la "Travivaĵoj de Ro. Ŝo." (London 1913, pĝ.
89). Tie ni legas: "Al tiuj, kiuj havas okulojn kaj volas vidi, kiuj
havas orelojn kaj volas aŭdi, mi donos amikan ... konsilon: Penadu,
kiom eble, atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel
ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero. Estu, kiel mi, Zamenhofaj
ĝisoste kaj ne lasu vin forlogi el via "ĝisosteco" de nezorgaj
verkistoj, kiuj spite de siaj bonaj intencoj, tamen dissemas erarojn.
Legu la verkojn de Zamenhof, la plej sperta esperantisto el ĉiuj,
zorge notu, kion li diras kaj kion li evitas, el du malsamaj vortoj
aŭ esprimoj eltrovu la Zamenhofan kaj flankelasu la duan; ĉion,
kion faras Zamenhof, li faras post zorga meditado, kaj tiel ŝparigas
al vi la penadon vin okupi pri la kialoj. _Blinde sekvu_, karaj
"geĝisostuloj!"

La malaj ekstremuloj inter la Esperantistoj[24] rigardas la decidigan
rolon de D-ro Zamenhof finita, kiam la lingvo de li kreita iĝis
kvazaŭ memflugpova. Laŭ ili jam en la momento de ĝia enmondigo aŭ
iom poste--eble ĉe la oficialigo de la "Fundamento" (1905)--ĝia
aŭtoro demetis ĉiun personan rajton pri sia kreaĵo kaj rezignis pri
ĉia influo al ĝia evoluigo. Kion ajn li verkis, konsilis, korektis,
aprobis ktp. krom la "Fundamento", estas nur verkoj _privataj_, kiujn
oni povas rigardi kiel modelajn, sed ne kiel devigajn. Al ĉi tiu
partio "maldekstra" apartenis--D-ro Zamenhof mem; la lasta frazo
estas citaĵo laŭ lia 'Antaŭparolo' al la Fundamento.[25]

Laŭ mia opinio *la plej bona vojo estas en la mezo*. Ni nek
alpensu al D-ro Zamenhof superhomajn kapablojn, nek rigardu lin kiel
seninfluan personon privatan. Li estis homo, do li povis erari, sed
li estis homo tiom eminenta, ke ni povas fidi liajn vortojn pli ol
tiujn de aliuloj. Do unu el la plej fortaj argumentoj por la ĝusteco
de io en nia lingvo estu kaj restu: "Tion diris, konsilis aŭ ĉiam
uzis _la Majstro_!" Aliflanke ni per tio ne fordonu la rajton pensi
ankaŭ nedepende, ni ne ligu nin, sekvi _blinde_ al _ĉio_, kion D-ro
Zamenhof opiniis bona. Ni konservu al ni la liberecon, kie ajn ni _post
zorga pripensado_ venis al alia rezulto ol li, povi esprimi tion kaj
tiel doni stimulon al nova funda esplorado de la duba demando, ĝis
kiam ĝin definitive solvas unu de niaj plej altaj aŭtoritatoj, la
oficiala aŭ la neoficiala: la Akademio aŭ la Esperantistaro. Certe
tiaj kazoj estas treege maloftaj kaj koncernas nur relative negravajn
aferojn[26]. Se efektive en tia kazo unu de niaj plej altaj instancoj
iam decidus alie ol D-ro Zamenhof kaj nekonforme al la lingvokutimo
per li iniciatita, tio certe ne estus kontraŭa al la intencoj, kiujn
li havis donante sian neniel devigan Respondon.

Unu el liaj ĉefprincipoj ja estis: Ni ne katenu nin senbezone aŭ
tro frue! Kelkfoje li esprimis tiun penson en la Lingvaj Respondoj.
Same kiel dum lia vojaĝo, laŭ la raporto de s-ino Hankel, li ofte
diris al la demandintoj: "Ambaŭ esprimoj estas ĝustaj", tiel li
ankaŭ en la Lingvaj Respondoj inklinas eviti decidon inter du ebloj.
Eĉ kiam li mem nepre preferas la unun alternativon, li tamen tial ne
ĉiam kondamnas la alian.[27] Li demandas: "En tiaj okazoj, kie kelka
libereco alportos al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin
malliberigi?" [I, 38; III, IV]. Laŭ tio li permesas la uzadon de
diversaj samsignifaj formoj, "se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj
de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco" [I, 11; III,
II]. Ankaŭ ĉi tiu "kadro" estas ankoraŭ sufiĉe vasta. Por ke en
ĝi ne povu ekzistiĝi malutila stato de senreguleco, li atentigas
(en speciala kazo) al la lasta kontrolilo: "Se iam la libereco ...
fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post
iom ..., tiam ni proponos al la _Lingva Komitato_, ke ĝi donu al ni
... ekskluzivigan decidon" [I, 41 a); III, V]. Tamen li timas pli la
malutilajn sekvojn de "ne sufiĉe maturaj dekretoj" ol la "embarason de
riĉeco", kiun povas kaŭzi la toleremo [II, 17; III, III].

Ĵus ni citis frazon el Lingva Respondo, en kiu D-ro Zamenhof
nomas kiel gravajn abstraktajn aŭtoritatojn por la decidado, ĉu io
estas ĝusta aŭ ne, la _leĝojn_[28] _de nia lingvo_, la _logikon_
kaj la _kompreneblecon_. Se ni ankoraŭ aldonas la tiel nomatan
"_lingvosenton_", _la Esperantan lingvokutimon_ kaj la _ĝeneralajn
lingvoleĝojn_[29] tiam ni nomis la ĉefajn mezurilojn uzendajn ĉe la
esploro de lingva problemo. Iliaj roloj ĉe tio ne estas tute egalaj
kaj kelkfoje okazas, ke, sekvante la unun, oni ricevas rezulton, kiu
pli-malpli ofendas la alian. Kiam la argumentoj 'por' kaj 'kontraŭ'
estas same fortaj, oni devas aŭ rezigni pri ĉiu solvo, deklarante
permesitaj ambaŭ eblojn, aŭ decidiĝi, al kiu oni donu la preferon.
Tiaj konfliktoj okazas precipe inter la leĝoj de la logiko kaj la
ĝisnuna lingvokutimo aŭ--kio signifas ofte la samon--inter la
postuloj de _teorio_ kaj _praktiko_. Por tiaj kazoj de dubo D-ro
Zamenhof donas al ni valorajn konsilojn en la Lingvaj Respondoj. Jen
kelkaj citaĵoj iom mallongigitaj: "Kiam la logiko ne donas al ni
respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton,
ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj _kutimoj_" (t. e. de
la _naciaj_ lingvoj) [II, 26/27; III, VII]. Sed aliloke li diras, ke
Esperanto ne povas sekvi la "naturan leĝon" de la "malregulaĵoj
kaj malfacilaĵoj" de la naciaj lingvoj [II, 13; III, X].--Pri
_lingvokutimo_ kaj _logiko_: "En Esperanto ĉio, kio estas uzata de la
plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi
eĉ ne estas absolute logika" [I, 3; III, XII]. Tiam li parolas pri
"la utileco de longa ekzerciĝado", kaj la danĝeroj de troaj postuloj
rilate al "absoluta logiko" [I, 3; III, XII]. "Komuna ĝisnuna uzado
devas ludi pli gravan rolon ol seke teoria logikeco" [II, 20; III,
XIII]. Aliflanke "en Esperanto la "_nekutimeco_" ne prezentas gravan
kaŭzon por neuzado" [I, 22; III, XIV]. Dum li nomas en unu Respondo
"senfrukta kaj danĝera" la sekvadon de nur _teoriaj_ principoj sen
demandado pri la _praktika_ signifo [II, 10; III, XV], li diras en
alia, ke "la _teoria_ vidpunkto en Esperanto ofte ne povas esti
severe observata, sed _neniam_ povas esti rigardata kiel "_erara_"."
[II, 9; III, XVII]. Oni do vidas, ke li, malinklina al ĉia dogmemo
aŭ pedanteco, difinas juste kaj racie la regolimojn de la principoj
malamikaj.--

Ni jam diris, kiel energie D-ro Zamenhof procedis en la malnovaj
Lingvaj Respondoj kontraŭ la _ŝanĝ_- kaj _reform_-emuloj. Precipe
kontraŭ tiuj ambiciuloj kaj pseŭdopatriotoj, kiuj volas subigi
Esperanton al sia _persona_ aŭ _nacia gusto_, direktiĝas lia
defend-atako [II, 29/30, 31/33; III, XVIII-XXI]. "Amo kaj zorgo por nia
afero", jen la motivoj, kiuj igas lin tiel forte batali "kontraŭ ĉia
sennecesa reformo" [II, 30; III, XIX].

Tamen li tute ne estas kontraŭprogresema. Klare li montras la vojon
de prudenta _evoluo_ por nia lingvo, la vojon al ĝia plibonigo kaj
plivastigo. Ĝi estas la ĝenerale konata vojo de la "arĥaismoj
kaj neologismoj", kia li priskribis ĝin en la 'Antaŭparolo' al la
Fundamento kaj en siaj IVa kaj VIa kongresparoladoj.

Ankaŭ pri la _iniciatrajto_ de la unuopa Esperantisto li donas klarajn
informojn. [I, 37 post c), 45; III, XXIII.]

Ĉi tiuokaze li esprimas ankaŭ sian opinion pri la _tasko de niaj_
plej altaj _lingvaj institucioj_. Pro ilia aktualeco mi citas jenajn
partojn el tiu Respondo: "Pro la bono de nia afero la Lingva Komitato
devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute
_sendanĝera_, efektive _grava_ kaj sendube _utila_". "La Lingvo
komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos
necesa .... Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva komitato tute
ne konsistas en ia facilanima eksperimentado _sen grava neceseco_; ju
malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj "plibonigoj", kaj ju pli ni
simple _propagandos_ kaj _riĉigos_ la lingvon, des pli bone estos".--

Ne estis eble en la limoj de ĉi tiu artikolo eltiri kaj priparoli
_ĉiujn_ bonegajn _konsilojn de ĝenerala signifo_ disŝutitajn inter
la multajn Lingvajn Respondojn. Mi elektis la pli gravajn laŭ mia
opinio.

Pri la _specialaj decidoj_ aŭ _reguloj_ entenitaj en la Respondoj
sufiĉu malmultaj vortoj. La pli granda parto de ili estas konforma al
la nuna ĝenerala lingvokutimo de bonaj aŭtoroj. Tamen restas ankoraŭ
sufiĉo por surprizi la Esperantiston ne jam konantan la Lingvajn
Respondojn. Eble estas nove al kelkiu, ke D-ro Zamenhof instruas:
"Anstataŭ _sidiĝu_ estas pli bone diri _sidigu vin_ aŭ _eksidu_"
[I, 13; III, 37]; per _ge_- oni _povas_ nomi eĉ ankaŭ iun plus lian
tutan familion (ekz. _getajloroj_[30]) [I, 6; III, 38]; en specialaj
kazoj ankaŭ la vorto _io_ povas ricevi la pluralan _j_-on (_ioj_)
[I, 18; III, 58] kaj post _tra_ kaj _kontraŭ_ oni _povas_ uzi ankaŭ
la akuzativon [I, 27; III, 93]; _onin_ kaj _onia_ estas formoj tute
regulaj; _certa_ signifas krom sia ĉefa senco ankaŭ _iu_ (_difinita_)
[II, 26; III, 20]; la esprimoj: _mi konas tiom homojn_ kaj ... _tiom da
homoj_ estas teorie egale bonaj [II, 29; III, 66.].--

Mi ne bezonas atentigi, ke la plej _riĉa_ fonto, el kiu ni povas
ĉerpi konon pri tio, kion nia Majstro opiniis ĝusta en nia lingvo,
estas liaj literaturaj verkoj (originaloj, tradukoj, paroladoj), sed
krom la Fundamento liaj _Lingvaj Respondoj_ estas tiu fonto, el kiu la
ĉerpado estas plej _facila_ kaj plej _fidinda_. Ni povas _ĝoji_, ke
ni havas ĉi tiun _trezoron_, kaj _danki_ al ĝia donacinto per tio, ke
ni ne nur mem zorge _studas_ ĝin, sed ankaŭ _konigas_ kaj laŭeble
_utiligas_ ĝin al la ceteraj, precipe al la novaj, samideanoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita kaj volas efiki en _tiu_ senco.



LA UNUAJ JAROJ DE ESPERANTO EN LEIPZIG.

(ALFRED PETZOLD.)


Pritrakti kaj rememorigi la unuajn jarojn de la Esperanto-movado ne
estas malgrava afero, kiel multaj eble unuavide opinias. Ĉar tio
koncernas la evoluon de l' ideo de mondhelplingvo ĝenerale. Krome,
la gravaj faktoj de pasintaj tempoj montru, kiel oni en estonteco
plej-sukcese uzu la energion por plifortikigi la movadon. Ĉiu movado,
tute egale, ĉu grava aŭ ne, bezonas agemulojn entuziasmajn kaj
persistemajn kun nelacigebla volo antaŭenpuŝi la aferon ĝis plena
sukceso. Tial mi ne povas prezenti la sekvantajn liniojn ne citante
nomojn de fervoraj antaŭbatalantoj, ĉar sufiĉe ofte la personoj
estas identaj eĉ kun la organizaĵoj mem. Inter la unuaj pioniroj de
Esperanto en Leipzig estas S-ro Oberstudienrat prof. Schauerhammer,
kiu kun sia kolego Hartmann vizitis--1902--pro franclingvaj studoj
Grenoble. Tiea rektoro de l' Dijon-a universitato, S-ro Boirac,
propagandis Esperanton. Li favorigis ambaŭ sinjorojn por nia afero.
Reveninte hejmen, Hartmann restis favora al Esperanto, tamen li ne
propagandis ĝin publike; li estis okupita per kontraŭalkoholaj
celadoj. Petojn je subteno li respondis per la vortoj: Se mi donus la
malgrandan fingron, vi prenus eble mian tutan manon. Dume Schauerhammer
fariĝis nia adepto kaj publikigis en la unuaj germanaj poresperantaj
broŝuroj sian nomon kiel informanto. Li ankaŭ iniciatis poresperantan
ilustritan artikolon de D-ro Dittrich en la multkonata Leipzig-a
"Illustrirte Zeitung" je la januaro 1903. Tiu ĉi publikigaĵo estis
kvazaŭ semo; dank' al ĝi multaj regajnis konfidon al internacia
lingvo perditan pro pereo de Volapük; aliaj studis Esperanton, ekzemple
S-ro Stadtamtmann Büschel.

Artikolo de l' konata pacifisto Fried, aperinta 1902 en la semajna
ĵurnalo "Die Woche", instigis S-ron veterinaron Trummlitz--tiam
studantan en Stuttgart--lerni Esperanton per meminstruado laŭ libro de
Fried. En Stuttgart li ankaŭ hazarde konatiĝis kun S-ro libristo
Maier-Crossen, kiu jam estis Esperantisto. Ambaŭ reveninte al Leipzig
partoprenis en kafejo Bauer rondon, en kies centro staris S-roj
D-ro Blachstein kaj Mielck.

Verŝajne en la jaroj 1900 aŭ 1901 S-ro D-ro med. Blachstein en la
librejo Lucius, Otto Schill-strato, ekvidis en montra fenestro libreton
de Trompeter pri Esperanto. Li aĉetis ĝin kaj trovis la enhavon
tre praktika. Pro tio li portis ĝin ĉiam en la poŝo kaj lernis
tiamaniere Esperanton. Li rekomendis la aferon--kiel oni rekomendas
bonan teatraĵon--al siaj konatoj, precipe al D-ro Zumpe, sindiko ĉe
Deutsche Bank en Dresden kaj D-ro Planitz en Kamenz tiam studantaj
kun li leĝan sciencon. Ili, kiel ankaŭ multaj aliaj, ne fariĝis
veraj Esperantistoj. Poste D-ro Blachstein en sama librejo aĉetis
la Esperantan broŝuron de Einstein kaj ĝi lin tute konvinkis pri
la valoro de internacia lingvo. Tial, kiam li ludis skaton en kafejo
Bauer, li ankaŭ ĉe tieaj konatoj propagandis Esperanton. Tiuokaze
li konatiĝis kun privatscienculo W. B. Mielck. Ekestis nun okazo
paroli en kaj pri Esperanto; ĉar la nova konato okupis sin jam depost
1887 pri Esperanto. La fundamento por la movado nun estis starigita;
ĉar ambaŭ samideanoj aranĝis rondeton de Esperantemaj personoj kaj
aprobantoj de l' internacia lingvo, inter ili Maier-Crossen, Trummlitz,
D-ro Harrach, Hauptvogel, Büschel, Helebrandt. Jam estis progreso, ke
la semajna rondo kunvenis je rezervita tablo en kafeja salono. Je tiu
tempo D-ro Blachstein faris la unuan publikan paroladon pri Esperanto
antaŭ stenografoj en Rosentalkasino. Prof. Schauerhammer ĉeestis kaj
komunikis siajn Esperantajn spertojn.

Pli poste--1905--D-ro Blachstein en Rosentalkasino por stenografoj
aranĝis seslecionan Esperantan kurson laŭ lernolibreto de Mielck.
La kurso estis vizitata de eble 20 personoj, el kiuj nur mi restis
kiel Esperantisto kaj--aranĝinte en decembro 1905 kurson kun 8
kolegoj miaj--aliĝis en 1906 al rondo en kafejo Bauer. Tie iom
post iom pliiĝis la deziro laŭplane kaj sisteme ekzerci la uzadon
de Esperanto. Por tiu ĉi celo kunvenis la 1an de junio 1906 en
restoracio Stieglitzens Hof la rondanoj kaj aliaj Esperantistoj nome:
Büschel, Petzold, Mielck, Schulz, Aurig, D-ro Blachstein, Süss,
Reichardt, fratoj Bruno kaj Hugo Hesse, Günther, Ramm. La kunvenintoj
fondis Esperantan grupon nomante ĝin laŭ propono de D-ro Blachstein
"Esperanto-Societo Leibniz" por honori la filozofon Leibniz kiu--laŭ
tiama konvinko--mem okupis sin pri internacia lingvo. Prezidanto de
tiu ĉi societo nun estis S-ro Büschel. Flanke de tiu ĉi agado iris
la klopodoj de l' prezidanto de "Nova Grupo", S-ro Stephan, kiu laŭ
sia propra sciigo estis Esperantisto depost 1902. Jam en la unuaj jaroj
ĉiuj seriozaj Esperantistoj ne daŭre interrilatis kun li. Stephan
fanfarone reklamis Esperanton, plejparte sin nutris de tia laboro
kaj per malbonaj agadoj senkreditigis la Esperantan aferon. La jenaj
linioj el protokollibro de Stephan-a organizaĵo karakterizu la tiaman
situacion: La Saksa Esperantista Ligo--je iniciato de l' prezidanto
S-ro Stephan--estas ŝanĝita en nuna Saksa Turinga Esperantista
Ligo. La tuta gvidado de l' instruado--ankaŭ ĉio kio ajn okazis en
la ligo--estis en la manoj de Stephan. Kiel kasisto kaj sekretario
funkciis S-roj Heimann kaj Hartmann, kiuj tamen nur estis la senvolaj
statistoj de Stephan; ili nenie havis enrigardon, ĉar ĉion faris
Stephan por havigi profitojn en sian propran poŝon.

Eligite (1907) el la Saksa Turinga Ligo, Stephan fondis en sama jaro la
Ligon de Germanaj Esperantistoj (V. D. E.). Pluaj fondaĵoj sub la nomo
"Nova Grupo" ripetiĝis kaj aliaj entreprenoj sekvis. Sed sufiĉe pri
tio.

Tiaj okazintaĵoj malfaciligis al la Esperantistaro la laboron; tion,
kion Stephan disigis, aliaj kiel Trummlitz, D-ro Liesche, Kötz ktp.
provis denove kunigi por ree kreditigi kaj fortikigi nian movadon.
Trummlitz, D-ro Liesche kaj aliaj venis el Stephan-aj organizaĵoj al
societo "Leibniz".

S-ro Kötz estis lerninta Esperanton en Brüssel ĉe la Université
libre en 1900-1902. Tie ĉi instruis prof. Blanjean Esperanton sen
lernolibro nur laŭ Berlitz-metodo. La fanfarona reklamo de Stephan
atentigis Kötz post lia reveno al Leipzig en novembro 1906 pri
Esperanto; li vizitis tial entreprenojn de Stephan, tamen ne aliĝis
al ili. Kaj kiam komence de 1907 prof. Ostwald en Rosentalkasino estis
farinta publikan paroladon pri Esperanto, S-ro Kötz ree venis al
Stephan, ĉar aliaj ŝajne ne laboris por disvastigo de Esperanto.
Tamen la spertoj ankaŭ al li montris, ke daŭra laborado kun Stephan
ne estis ebla; kaj tial S-ro Kötz ĉesis (1907) la rilatojn al
Stephan kaj laboris nur ankoraŭ por iamaj Stephan-aj organizaĵoj,
nome Esperanto-grupo "Zamenhof" (fondita 1906) kaj Saksa Turinga
Ligo (fondita la 8an de nov. 1906 de 4 personoj) kiujn ambaŭ li
prezidis.

Kvankam nun publike propagandis nian lingvon precipe la
Esperanto-grupoj, restis sufiĉa kampo por la individua laboro.

Ekzemple D-ro Liesche varbis en sciencaj rondoj, kaj por rapidigi la
progresadon Esperantan, li en troa idealeco kaj oferemo forlasis sian
kemiistan oficon, por akcepti la redaktadon de Germana Esperantisto en
Berlin!

S-ro D-ro Steche, pri kies agado la antaŭparolo kaj la aldono
enhavas la detalojn, helpis en neforgesebla maniero jam 1907 al
Leipzig-aj Esperantistoj. Okaze de sia afrika vojaĝo li ankaŭ
interesis por Esperanto la germanan ministron de koloniaj aferoj.

En saksa parlamento la advokato S-ro D-ro Zöphel atentigis la
deputatojn kaj la registaron pri la kreskanta valoro de l' movado
de internacia lingvo, antaŭ ol D-ro Steche daŭrigis tion dum la
sekvantaj jaroj.

Por montri bildon pri la laboro de la organizaĵoj Esperantistaj mi
donas kelkajn detalojn el la aktoj de Esperanto-societo "Leibniz".

              Enspezoj (en M)                           Elspezoj (en M)

                1906   1907                               1906   1907

  kotizaĵoj    | 49  | 289 |  Esp. gazetoj               | 35  |  55
  kursoj Esp.  | 54  | 214 |  anoncoj por kursoj ktp.    | 18  | 111
  donacoj      | 34  |  66 |  lernolibroj, propagandiloj | 19  | 107
  lernolibroj  | 6   |  49 |  propagando, afiŝoj         | 18  | 126
  steloj       | 7   |  16 |  oficejo en Verkehrsverein  | --  |  20
  ŝuldoj       | 10  |  32 |  steloj                     | 19  |   7
               |     |     |  inventaro                  | 39  |  --
               |     |     |  afranko                    |  5  |  44
               |     |     |  kotizaĵo al G. E. S.       | --  | 126
               |     |     |  diversaĵoj                 |  7  |  70
               =============                             ============
                160    666                                160    666

La unuopaj sumoj montras--1906 nur por duonjaro pro fondiĝo je 1. 6.
1906--ke eĉ per malgrandaj monrimedoj (jarkotizaĵo 6 M inkluzive
senpaga liverado de Esp. gazeto) oni provis per propagando forigi la
indiferentecon kaj la antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. Oni riskis por
tio en la unuaj jaroj deficiton, opiniante ke la oferemo ĉiam restos
kaj la enspezoj plikreskos.

Per kursoj kaj per publikaj propagandparoladoj oni atakis la Leipzig-an
loĝantaron.

Esperanto-kursoj komenciĝis

  1906:  1 (5. X.) kun  19 lernantoj
  1907:  7          "   60    "
  1908: 16          "  186    "

Kelkaj el la kursoj estis senpagaj kaj bone vizitataj; cetere la
honorario pagita de la lernantoj estis tre malalta, maksimume 3 M. La
samideanoj gvidis la kursojn senpage; iliaj nomoj: D-ro Blachstein,
Schauerhammer, Büschel, Fallot (f-ino), Becker, Havelka, Kässner,
Wolf, D-ro Dietterle, Petzold.

Rimarkinde estas, ke prof. D-ro Dietterle, la nuna direktoro de l'
Saksa Esp.-Instituto, varbita por Esp. dum la 4a internacia kongreso
en Dresden, vizitis en septembro 1908 la kunvenojn de l' societo
"Leibniz", lernis per tio la lingvon kaj poste en sama jaro gvidis 2
kursojn.

Ne estas kalkulitaj la kursoj, kiujn la samideanoj faris private.

El tiu ĉi epoko estas citindaj jenaj publikaj paroladoj: la 2an de
oktobro 1906 en Stieglitzens Hof: prof. Schauerhammer pri la helplingvo
Esperanto. La parolado instigis multajn personojn partopreni Esp.
kurson. La 14an de februaro 1907 en Rosentalkasino: universitata
prof. D-ro Ostwald pri internacia helplingvo kaj Esperanto. La
parolado estis aranĝita de societo "Leibniz" kune kun akademia scienca
unuiĝo "Gabelsberger". Eble 400 personoj ĉeestis kaj la ĉiutagaj
gazetoj, kiuj tiam kiel ankaŭ hodiaŭ ne el si mem propagandis nian
lingvon, favore raportis pri la impresa parolado. La fama scienculo jam
tiam aludis kelkajn tielnomitajn "korektindaĵojn"; tamen la praktiko
pruvis ilin tute ne necesaj. En la diskuto ankaŭ la reprezentanto de
l' industrio, S-ro komerckonsilanto Habenicht, aprobis Esperanton.
Nur la oficiala universitatsciencularo ne ĉeestis aŭ silentis. Ĝi
aperigis la 20an de aprilo 1907 kontraŭesperantan broŝuron: "Zur
Kritik der künstlichen Weltsprachen". (Straßburg, Trübners Verlag.) La
verkintoj de l' broŝuro estis la universitataj profesoroj Brugmann kaj
Leskien. Aliflanke D-ro Blachstein 1911 faris en la universitato la
unuan prelegon pri artefaritaj lingvoj konsiderante precipe Esperanton.

La dua internacia Esp. kongreso, 1906 en Genf, estis vizitata de
Petzold kaj la tria, 1907, en Cambridge, de prof. Schauerhammer kaj
Petzold. Ili raportis publike pri tiuj ĉi manifestoj kaj tiel akcelis
la movadon.

La aliaj organizaĵoj, reprezentitaj de Kötz kaj de Stephan, agis
sammaniere. Stephan laŭ sia diro (vidu "Sub la verda standardo",
januaro 1907, no. 1) faris dum la lasta kvaronjaro de 1906 30
paroladojn pri Esperanto plejparte en unuiĝoj, kaj aranĝis 11 kursojn.

Jam baldaŭ aperis en Leipzig Esperantaj presaĵoj: Lernolibreto
de Mielck en "Miniaturbibliothek"; en eldonejo de Uhlig (1907) la
lernolibro de Büschel. De Stephan estu citataj liaj unuaj gazetetoj,
ekz. "Sub la verda standardo" kaj "La Saksa Esperantisto"; ambaŭ
aperintaj 1907.

Jenaj gazetoj jam 1906 publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto:
"Weltwarte", "Mondo". Ilin sekvis en 1907 la "Handels-Akademie" kaj
"Kontorfreund".

Nur ununumeran gazeton "Monato" aperigis la bankoficisto Becker;
aĉetinte manpresilon li estis verkanto, kompostisto, presisto,
bindisto, eldonisto kaj libristo en unu persono. Sed malgraŭ la
negrandaj elspezoj la entrepreno ne sukcesis. Ja, estas ofte faŭko
inter iluzio kaj realiĝo! Tamen la propagandanto ne malesperu; sed
celkonscie daŭrigu sian laboron!

Jen alia spertaĵo: La Esp.-societo "Leibniz" 1906 aliĝis al
Verkehrsverein kaj aranĝis en ties oficejo Esp.-informejon. Dum la
tempo kiam la direktoro kaj la sekretariino estis favoraj al Esperanto
kaj zorgis por propagando, la interrilatoj estis helpo por nia afero.
Tamen la personoj ŝanĝiĝis kaj tial la rilatoj je fino de 1914
ĉesis. Ne kaŭzo por malĝojo; ĉar i. a. per parolado de prof.
Schauerhammer je 23an de febr. 1908 kelkaj porfremdulaj rondoj estis
varbitaj por Esperanto.

La kroniko ne povas ignori la iaman entreprenon "Centra Komercejo
por Esperantujo" de Johannes Heyn, Thomasring 6 kaj ties specialan
fakon: "Esperanto-instituto Heyno". La grandiozaj planoj ne fariĝis
realaĵo. En Barcelona, dum la internacia Esp. kongreso 1909, S-ro
Heyn estis riprezentata multegkoste, tamen la enspezoj por komercaĵoj
ne daŭris. En Leipzig lia Instituto aranĝis ne ŝparante monon
impresplenajn propagandkunvenojn kaj bone vizititajn kursojn en la
unua tempo. Per tiaj kursoj estis varbita S-ro Bennemann (1909), kiu
poste aranĝis Esp. kurson en Leipzig-a instruistaro. Tiun partoprenis
i. a. S-ro Rössel (1910). Kvankam Heyn en D-ro Linse havis
bonan propagandiston kaj organizanton, krome en Karl Steier lertan
redaktoron por "La Duonmonata" Esp.-gazeto, lia entrepreno ne povis
esti daŭra. Li devis likvidi, kvankam la tiamaj grupoj (instruistaro,
liberstudentaro Zamenhof, Leibniz kaj Heyno) la Heyn-Instituton de 3.
1. 1911 ĝis 5. 1. 1912 rilate al instruadaferoj subtenis.

Heyn perdis sian tutan kapitalon, multajn milojn da Markoj, kiujn li
havigis al si per laboro en bona ofico ĉe la ĉokoladfirmo Rüger.
Nun tiu ĉi homo kun siaj altaj celoj ripozas en la tero. Lia agado
antaŭenpuŝis la Esp. movadon ankaŭ en Leipzig. Eble en estontaj
tempoj komercistoj rikoltos kion Heyn tro frue ekpenis realigi, kvankam
la fundamentoj tiam ne estis sufiĉe fortikaj por tio.

Opiniante ke kunigitaj fortoj povas krei pli multe ol unuopaj, jenaj
grupoj: Zamenhof, Leibniz, Verda Stelo, Nova Grupo kaj Esp.-sekcio de
l' liberstudentaro kunvenis en Goldenes Einhorn kaj fondis la 9an
de januaro 1909 Lokan Ligon sub gvidado de prof. D-ro Dietterle.
Interalie oni aranĝis Gastotablon en la nomita restoracio, fiksis
komunan prezon (3 M) por la kursoj kaj decidis anoncadon de 17 kursoj
por la unua kvaronjaro 1909. La Ligo ne montriĝis kiel vivpova
organizaĵo. Kiujn premisojn postulas tia Loka Ligo aŭ iu grupo por
atingi almenaŭ kelkjaran vivon?

Montriĝas la natura leĝo pri ekvivo kaj morto ankaŭ rilate al
organizaĵoj. La Esp.-sekcio de l' liberstudentaro (fondita en novembro
1909) kiu pli poste ŝanĝis sian nomon en: Akademia Esperanto-Unuiĝo,
disiĝis kaj mortis, kiam la mondmilito komenciĝis. Eble agemaj
studentoj revivigos la grupon, kies fondintoj estas inter aliaj S-roj
D-ro Zimmermann-Dresden, D-ro Döhler-Riesa, Lippmann-Zwenkau.

El semoj kreskas fruktoj, tio estas aplikebla rilate al movado de
Esp. inter la laboristaro. Antaŭ kelkaj jaroj S-ro R. Voigt,
Leipzig-Gohlis, Johann Georg-strato 24, II, aŭskultis poresperantan
paroladon en Frankfurt; poste li lernis Esperanton, instruis kolegojn
kaj energie refutis dum 1908 asertojn de la tiam iom multnombraj
adeptoj de l' "deligitara linguo". Li kune kun S-roj Baumann
(lerninta Esp. depost 18. 9. 1907) kaj Buhlemann la 1an de majo 1909
fondis la Laboristan Esperantistan Societon "Frateco", nun nomitan
"Laborista Esperanto Grupo".

Kiel organizaĵo de unua epoko estu citata ankaŭ la Esperanta
Instruistaro Leipzig. Ĝin fondis la 6an de septembro 1910 sep
sinjoroj, inter ili Soj. Degen kaj Wilhelmi, kiuj en nur 6-taga kurso
(18a ĝis 23a julio 1910) lernis Esperanton.

Nia movado kreskas: La 2an de marto 1913 estas fondita ankaŭ
unuiĝo de magistrataj oficistoj. Eble la rondoj de komercistoj kaj de
sciencistoj nun ankaŭ plifavoriĝos en Leipzig al Esperanto. Ĉar 1914
la universitata prof. Brugmann moderigis letere sian nean juĝon de
1907 pri Esperanto.

La bariloj kontraŭ Esperanto iom post iom malaperas. Por ke ili tute
falu, ĉiu laboru kaj ne laciĝu.



SERIOZA LABORO.

(HERMANN RÖSSEL.)


En la Antaŭparolo S-ro D-ro Dietterle diras, ke *serioza
laboro* kunigis kaj ankoraŭ nun kunligas la anojn de la
Vendreda Klubo, kiuj post la 9a Germana Esperanto-Kongreso 1914
kolektiĝis ĉirkaŭ la verdstela standardo. Plie li koncize parolas
pri niaj celadoj kaj ĝisnuna agado, pri niaj rilatoj al la Saksa
Esperanto-Instituto, al G. E. A. ktp. Sed ĉar nia libreto pretendeme
sin nomas "Vendreda Klubo", eble estas dezirinde, aldoni kelkajn pluajn
detalaĵojn, por ke vi, kara leganto, ekhavu iom klaran "portreton" de
nia rondo, kiu sekve de profunda "unuanimeco" kaj fidela amikeco de
siaj anoj prezentas kvazaŭ individuon aŭ, kiel eble dirus juristo,
"Esperantistan personon".[31] Tio ja ne malhelpas, ke tiam kaj tiam oni
incitetas sin reciproke, aŭ eĉ, se necese, unu al la alia tre klare
"diras sian opinion". Sed neniam tiaj disputetoj kondukas al personaj
ofendoj aŭ insultoj, nek al daŭra malpaciĝo. Kontraŭe: Post furioza
fulmotondro la suno ree brilas des pli ĉarme! Ŝajnas do, ke la
"interna ideo" de Esperantismo sufiĉe profunde enradikiĝis en nia
rondeto, kaj tute prave ni povus preni kiel devizon de niaj kunvenoj la
konatajn versojn de la kanto de l' ligo:

  Fratoj, manon donu kore
  kaj senzorge, sendolore
  belan horon festu ni!
  Ĉion teran forĵetante
  daŭru forte kaj konstante
  nia bela harmoni'!

Sed, kiel mi jam diris, ni "festas la belajn horojn" ne per dancado
kaj distraj amuzoj, sed per laboro. "Severa afero, vera ĝojo", diras
latina proverbo, kaj tian ĝojon ni ofte spertis dum la pasintaj sep
jaroj de komuna agado en la Vendreda Klubo.

Ĝenerale la tagordo de niaj kunvenoj montras tri partojn:

    I. Aktualaj aferoj.
   II. Referato kaj diskutado.
  III. Komuna tradukado.

La unuan punkton mi, malgraŭ ĝia graveco, povas ignori tie ĉi, ĉar
pri ĝi kelkon diras la Antaŭparolo. Nur tion mi akcentu, ke en niaj
kunsidoj laŭeble ĉiuj aferoj estas priktraktataj Esperantlingve.

Sekvas la dua parto: Referato kaj diskutado. Ĉiu klubano, laŭvice kaj
laŭ antaŭe fiksita plano faras proksimume duonhoran "senmanuskriptan"
paroladon pri iu ajn temo. Poste ĉiu ĉeestanto estas devigata,
partopreni la diskutadon, dirante almenaŭ kelkajn mallongajn frazojn.
Jen tre efika kaj imitinda maniero, perfektiĝi en la libera uzado de
nia kara lingvo. (Nenecese por diri, ke dum ĉiu kunveno okazas nur
po *unu* parolado.) La temoj rilatas ne nur al Esperantaj, sed
ankaŭ al plej diversaj aliaj aferoj, ekz. scienco, arto, literaturo,
turismo, pedagogiaj kaj socialaj problemoj ktp., sed precipe taŭgas
por nia celo tiuj, pri kiuj la homoj ĝenerale havas tre malsamajn
opiniojn, kiel ekzemple la jena: "Ĉu riĉeco estas necesa al homa
feliĉo?" La parolanto argumentadis jenmaniere: Niaj prauloj, Adam kaj
Eva, certe ne bezonis kapitalon, por senzorge pasigi agrablajn tagojn
sub la fruktoŝarĝitaj branĉaroj de la paradiza parkego. Ankaŭ la
tropiklandaj indiĝenoj ne kutimas, ŝvitante kaj spiregante labori,
por akiri kelkmilojn da "oraj disketoj", ĉar ankaŭ al ili la arbaro
"senpage" liveras nutraĵon kaj konstrumaterialon por "loĝejo". Sed
la ano de "civilizita ŝtato" sin trovas en tute alia situacio. Li
devas, precipe en la nuna "multekosta epoko", ĉiutage elspezi monon,
eĉ por la plej trivialaj bezonaĵoj, kaj ju malpli da mono oni posedas
aŭ perlaboras, despli mizeraj estas la vivkondiĉoj. Krome: "Moderna
homo" ne povas kontentiĝi, kvietiginte nur la malsatan stomakon, li
deziras partopreni la kulturon, volas plikleriĝi kaj laŭeble ĝui la
idealan, la "spiritan" vivon de la nuntempo. Sed, viziti koncertojn,
teatraĵojn, sciencajn prelegojn aŭ kursojn, entrepreni vojaĝojn,
por plivastigi la "spiritan horizonton": ĉio ĉi estas ebla nur al
tiu, kiu posedas sufiĉe da mono. Kaj plue: riĉa homo povas komforte
aranĝi sian hejmon, povas havigi al si valorajn literaturajn kaj
sciencajn verkojn, povas kolekti artaĵojn, povas -- -- -- nu,
unuvorte: povas vivi multe pli feliĉe, ol tiu, kiu sekve de mankanta
kapitalo devas rezigni je tiuj ĉi agrablaĵoj.

Resume: Mono *estas* necesa al homa feliĉo.

La celon de ĉiu referato, estigi viglan diskutadon, la parolinto tiun
ĉi fojon tre bone atingis.

"Feliĉo" ja ĉiam estis, estas kaj estos unu el la plej gravaj
problemoj de la homa vivo, kaj pri ĝi certe ĉiu havas sian apartan
opinion. Do ankaŭ en nia rondo la tiurilataj ideoj komence estis
tre malkonformaj. Kelkaj samideanoj pli malpli konsentis kun la
parolinto. Aliaj havis malan opinion, pruvante, ke la grado de feliĉo
nepre ne estas proporcia al "materiala beno"; riĉeco per si mem
tute ne garantias feliĉon.--La fervora pastro diris: "Feliĉo estas
batalo! Batalo kontraŭ malveremo kaj malvirteco, kontraŭ mizero
kaj malespero, batalo por la idealoj de l' homaro!"--Alia klubano
rediris: "Mia feliĉo estas mia familio! Plejeble bone eduki miajn
infanojn, zorgi kaj labori por tiuj, kiujn mi amas korege: jen la
celo de mia vivo!"--Skeptikulo asertas: "Feliĉo estas iluzio, utopio
de revemuloj!"--Post kiam ankoraŭ pluraj diversaj "feliĉoj" estis
diskutitaj, oni fine kompromise interkonsentis, ke vera feliĉo estas
interna harmonio kaj paco. Riĉeco sendube povas fari la vivon pli
agrabla, sed de ĝi neniam dependas vera feliĉeco.--Kaj nun, kara
leganto, kion vi opinias pri la problemo?-- --

Intence mi iom detale priparolis tiun "feliĉan" aferon, por montri per
tiu ĉi "specimeno", kiamaniere ni "diskutante ekzercas la lingvon".
Ankoraŭ pri multaj aliaj temoj mi volonte raportus detale, ĉar estas
inter ili traktaĵoj, kiuj distingiĝas tiel per interesa enhavo kiel
per karakteriza modela stilo. Sed mi devas rezigni, ĉar unuparte la
materio traktita estas jam sufiĉe konata, aliparte la referatoj estas
publikigitaj en la Esp. gazetaro. Tamen mi menciu almenaŭ kelkajn.
Ekzemple S-ro D-ro Steche parolis pri novaj vojoj al reformo de
muzeoj, pri siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo ktp.; S-ro D-ro
Dietterle kutime nin informas pri progresoj de nia movado en ĉiuj
landoj. S-ro Bennemann, la pasia artamanto, parolis pri la vivo
kaj la verkoj de J. S. Bach, pri moderna pentrarto, sed ankaŭ pri
la naturesploristo Einstein kaj lia teorio. S-ro Degen preferas
socialajn problemojn, ekz. "Pormalriĉula zorgado en Leipzig" ktp.
S-ro Franck direktas nian intereson al historie gravaj lokoj en la
ĉirkaŭaĵo de Leipzig. S-ro D-ro Lippmann tre ŝatas lingvajn
demandojn (gvidi--konduki; prepozicioj kaj adverboj; vortfarado per
afiksoj ktp.). S-ro Petzold ĉiam denove postulas persisteman
propagandon. S-ro D-ro Stucke pritraktas natursciencajn temojn,
ekz. Ostwald kaj lia kolorteorio. S-ro Wilhelmi kiel specialisto de
geografia fako prezentis al ni tre interesajn notojn pri la Suez-kanalo
k. a. F-ino Wunderlich esploris la demandon pri "Esperanto kaj la
virinoj". Dum la pasintaj monatoj ni aranĝis serion da paroladoj pri
la historio de Esperanto, pri lingvaj kaj nelingvaj organizaĵoj (C.
O., L. K., K. K. K., U. E. A.) pri Esp. kongresoj kaj pri la Esp.
gazetaro.

La tria parto de nia kutima tagordo, la "komuna tradukado"[32]
kelkfoje estas tre amuza afero. Povas okazi, ke pri unu frazo oni
pasie diskutas duonan horon aŭ eĉ pli, se iuj "harfendemuloj" ne
povas interkonsenti pri tiu aŭ tiu vortkunmetaĵo aŭ parafrazo. Fine
la prezidanto "perdas la paciencon" kaj ordonas, ke la ĉeestantoj
decidu per voĉdono. Efektive tradukado estas "porintelekta akrigilo",
kaj tronaiva tradukanto povas facile rikolti multkoloran bukedon da
mokincitetoj. Jen la "Histrikeco Esperantista".

"La -- -- --??"

Ah, pardonu, respektinda leganto, vi ne jam scias--. Nu, mi tuj
klarigos al vi la aferon. Iam ni tradukis fablon de Schopenhauer,
kiun mi ĵus memoras. Anstataŭigu en ĝi la "vintran malvarmon" per
"entuziasmo al Esperanto", kaj vi tuj komprenos, kion mi volas diri.
Jen la fablo:

"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia
plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ
mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio
ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro
tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ
suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe
bone toleri.

Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla
moro."

Ĉu en via rondo ankaŭ estas histrikecemuloj?

Fine mi malsilentu pri malgranda epizodo, ĉe kiu la histrikaj pikiloj
tute ne funkciis. Estis nia lasta kunveno antaŭ kristnasko 1915.
Kiel kutime, ni sidis en intima angulo de "Auerbachs Keller", nia
tiama kunvenejo, (pri kiu la germana poeto Goethe verkis tre artifikan
reklambroŝuron, titolitan "Faust, Ia kaj IIa partoj"). Ferminte la
oficialan parton de la kunsido (kaj kaŝe ordoninte al la kelnero,
alporti kelkajn botelojn da ĉampano) S-ro D-ro Steche neatendite
elprenis el sia aktujo abian branĉon, provizitan per kandeletoj,
starigis ĝin sur la tablo, ekbruligis la kandeletojn, kaj jen--ni
sidis ĉirkaŭ pigmea kristnaska arbeto. D-ro Steche, ekprenante sian
glason, esprimis sian ĝojon pri la pasintjara komuna laboro same kiel
pri la bonkora kamaradeco inter la klubanoj kaj tostis je senhalta
progresado de Esperanto ĝis fina venko. S-ro Degen elokvente dankis
al S-ro D-ro Steche, kiu ne nur per sia malavara mondonaco donis
al la Esperanto-movado en Leipzig solidan fundamenton, sed kiu ankaŭ
energie kaj konsekvence batalas por nia afero.--Ĉu estas necese, diri,
ke vere "belan horon" ni festis ĉi tiun vesperon?--Rerigardante al la
pasintaj tagoj de konstanta semado, ni revis pri sukcesoj estontaj,
akirotaj per

  Serioza laboro.



SCIENCA TEORIO DE OSTWALD PRI LA KOLOROJ.

(D-ro EMIL STUCKE.)


1.

Teorio de l' harmonio ne ankoraŭ estas muziko. Oni povas tre bone scii
la teorion kaj samtempe havi neniom da talento por la arto. Tamen kiu
volus nei la valoron de l' teorio por la progreso de l' arto?

Eĉ la muzikisto, kiu plej eble evitas la teorion dum sia kreado,
tamen ĝin uzas ĉiam kaj ĉiam senkonscie; ĉar apartenas al ĝi
la plej simpla ideo, sur kiu bazas lia kreado: la skalo de l' sonoj
forpaŝantaj laŭ egalaj intervaloj. La *teorio* elektis el la
senfina nombro de l' sonoj tiujn, kiuj estas uzataj en la muziko, ĝi
kreis tiun simplan sistemon, kiu unuaparte ebligas reprezenti la sonojn
per la skribo, aliaparte trovi plej facile iliajn interrilatojn kaj
leĝojn.

Transirante de la muzika al la pentra arto ni konstatas, ke ĝis nun ne
ekzistis tia teorio. Jam de longe oni rimarkis la similan naturon de
sonoj kaj koloroj; la lingvoj tion esprimis uzante tre ofte la samajn
vortojn por ambaŭ objektoj. Sed nur malmultaj homoj sentis la neceson,
havi por la koloroj similan sistemon, por ne diri similan harmonian
teorion, kiel por la sonoj. Unu el ili estis Goethe, sed liaj fervoraj
kaj longedaŭraj klopodoj ne prosperis.

Stranga fakto--sed tamen komprenebla! ekzistis ja la mirinda teorio
kreita de Newton. Ĝi klarigis ĉiujn fizikajn ecojn de la koloroj plej
simple kaj plej precize, ĉiujn eldirojn ĝi povis pruvi per frapantaj
eksperimentoj. Kiu riskus ŝanceligi tian bonfunditan konstruaĵon? Eĉ
la genio de Goethe devis fine rezigni.

Tamen ni hodiaŭ scias, ke li estis prava, almenaŭ koncerne la celon.
La Newton-a teorio ne respondas, eĉ ne *volas* respondi la
demandon, kiu nin interesas. Ĝi ne pritraktas la *psiĥologian*
fenomenon "koloro", sed la *fizikan* fenomenon "lumo". Ĝi ne
donas sistemon de la koloroj laŭ ilia parenceco, sed laŭ ilia
*fizika naskiĝo*. Ĉe Newton nigro kaj blanko ne estas koloroj;
nigro estas la foresto, blanko la kunesto de ĉiuj koloroj. La
kolorserio de l' spektro ne enhavas la purpurajn kolorojn; kelkaj
koloroj, kiel flavo, sin kaŝas preskaŭ absolute inter la aliaj. Oni
devas nur atente rigardi tiun serion por tuj kompreni, ke ĝi ne estas
egalpaŝa kiel la serio de l' sonoj kaj ke ĝi sekve ne taŭgas por
montri la parencajn kaj harmoniajn rilatojn inter la koloroj.

La unua, kiu klare trarigardis la problemon, estis W. Ostwald. Konata
kiel eminenta ĥemiisto--li ricevis la internacian nobelpremion en unu
lasta jaro--li donis sin kiel maljunulo al tute novaj esploroj kaj
kronis la laboron de sia vivo per la belega kolorteorio, publicita dum
la mondmilito. La nova fundamenta penso, unuafoje klare perceptita
de Ostwald, estas jena: Teorio de la koloroj devas esti bazigata sur
preciza kaj adekvata *ordo* de la koloroj.


2.

Sed kiel atingi tiun celon? La nombro de l' koloroj, kiujn la okulo
povas diferencigi, estas ĉirkaŭ unu miliono; la tasko ordigi ilin
ŝajnas ne plenumebla. Tamen en ĉiu homa spirito kuŝas pli malpli
konscie kelkaj principoj, kiuj reprezentas la unuajn radikojn de tia
provizora ordigo. Pripensu! ĉiuj ni sentas, ke ekzistas diferenco
inter la koloroj: ruĝo, bluo, verdo, flavo unuflanke, blanko, grizo,
nigro aliaflanke. Ostwald nomas la unuan grupon "buntaj"[33] koloroj,
la duan "nebuntaj". La nebuntaj koloroj--tion ni ankaŭ sentas--formas
serion komenciĝantan ĉe blanko kaj etendiĝantan super grizoj pli
kaj pli malhelaj ĝis nigro. Koncerne la buntajn kolorojn ni ĉiuj
diferencigas inter puraj kaj nepuraj; ni nomas la flavon de l' citrono
aŭ la flavruĝon de l' oranĝo puraj, la bluon de l' ardezo nepura.
Pureco povas esti pli aŭ malpli intenca; la nepre puraj koloroj formas
la ekstremon de la tuta aro. Inter ili ne ekzistas ĝenerale konata
ordo; sed nur pro tio oni ne konas ĝin, ke oni neniam pripensis ĝin.

Rigardu la kolorojn de jenaj objektoj: sulfuro, ovoflavo, oranĝo,
briko, sango, violo, cejano, ĉielo, abio, papago (verda), freŝa
herbo. Provante ordigi ilin tiel, ke la koloroj de najbaraj objektoj
estas plejeble similaj, vi tre verŝajne ricevos la supre donitan
serion, kaj neniun alian. Se restas iu dubo, ĝi rezultas nur de tio,
ke nia kolekto de puraj koloroj estas sufiĉe maldensa; ekzemple inter
la koloroj de l' sango kaj de l' violo mankas la granda aro de l'
purpuraj koloroj. Se ni plenigas la materialon, ĉiu dubo malaperas: la
serio de l' puraj koloroj montriĝas nepre fiksita; ĉiu prudenta homo
ordigas ilin sammaniere. Kaj plue: ni konstatas, ke la fino de l' serio
ree aliĝas al la komenco. La verdo de l' freŝa herbo estas pli simila
al la flavo de l' sulfuro ol ekzemple al la ruĝo de l' sango. Tiel la
puraj koloroj plenigas cirklon. Oni povas komenci ilian serion ĉe iu
ajn el ili; ĉiam oni ricevas la saman rezultaĵon.

Ni ripetu la faktojn ĝis nun priparolitajn--faktoj, kiuj sin trovas "a
priori" en ni spirito:

  1) La diferenco inter buntaj kaj nebuntaj koloroj.
  2) La serio: blanko, grizo, nigro.
  3) La diferenco inter puraj kaj nepuraj koloroj.
  4) La cirklo de l' puraj koloroj.

Ĉu tiuj faktoj jam reprezentas plenan kaj precizan sistemon? Kie estas
en tiu sistemo la loko de l' nepuraj koloroj? Kio estas ideala blanko,
nigro, ideala pura koloro? Kiel la cirklo de l' puraj koloroj estas
ordigota? Ĉu ekzemple la interspaco inter sulfuro kaj oranĝo estas
pli aŭ malpli granda ol la interspaco inter violo kaj cejano? Se ni
volas havi same bonan sistemon kiel en la muziko, tiaj demandoj devas
nepre esti respondataj.


3.

La helpilo per kiu Ostwald ilin respondas, estas la miksado de l'
koloroj. Ne la miksado de l' farboj. Tiu dependas de multaj fizikaj
kaj ĥemiaj cirkonstancoj kaj tial ne povas montri simplajn leĝojn.
Kiam ni tie-ĉi parolas pri miksado, ni koncernas la *optikan*
miksadon, kiu sola estas simpla kaj konvena por nia celo. Oni ĝin
efiktivigas laŭ tre diversaj manieroj. Sed sufiĉas ke ni montru al
niaj legantoj nur unu manieron facile imageblan, por ke ili havu fiksan
ideon. Ni priparolu la miksadon per la kolorturbo.

[Ilustraĵo: _Figuro 1._]

La kolorturbo estas ronda tavolo, kiu povas rotaci ĉirkaŭ sia
mezopunkto. Oni partigas ĝin en segmentoj kaj pentras ilin per
diversaj koloroj, kiujn ni nomu la "komponentojn". Ekzemple la
kolorturbo de l' apuda figuro enhavas la tri komponentojn: Ruĝo,
bluo, nigro. Per la rotacio la koloroj konfuziĝas kaj donas la
miksaĵon de la tri komponentoj. La segmentoj ne necesas esti egalaj;
ŝanĝante ilian larĝecon oni ricevas diversajn miksaĵojn el la samaj
komponentoj; oni povas ilin miksi laŭ ĉiu ajn proporcio.

La uzado de tiu instrumento nun donu al ni unuan fundamentan fakton
koncernantan la purajn kolorojn. Miksante du el ili ni ricevas
miksaĵon kiu sur la cirklo de l' puraj koloroj havas sian lokon
*inter* la du komponentoj. Sed la miksaĵo nur estas pura, se
la du komponentoj estas sufiĉe proksimaj. Ju pli granda estas ilia
interspaco, des malpli pura fariĝas la miksaĵo. Ekzemple miksante
flavon kun ruĝo, ni ricevas sufiĉe puran flavruĝon; sed miksante
flavon kun ruĝbluo, ni ricevas ruĝon nepuran. Ni ne volas tuj esplori
la leĝojn de tiu nepureco. Ni nur pripensu la kazon, en kiu la
nepureco atingas sian plejan gradon. Tiam malaperas el la miksaĵo ĉiu
bunteco kaj restas simpla grizo sen iu bunta nuanco. Flavo kun certa
bluo, flavruĝo kun certa bluverdo, ruĝo kun certa verdo donas ĉiam
la saman grizon. Ostwald nomas tiajn parojn "kontraŭaj koloroj". Al
ĉiu pura koloro apartenas unu certa kontraŭa koloro, kiun oni povas
tre precize fiksi per la kolorturbo.

Nun ni posedas ĉiujn necesajn antaŭsciojn por penetri en la
Ostwald'an teorion. Ni jam diris, ke lia, celo estas la ordigo de l'
koloroj, kaj ke tiu ordigo devas havi du esencajn ecojn: Ĝi devas esti
preciza kaj adekvata. Kiel Ostwald atingas la precizecon de sia ordigo?


4.

Por bone kompreni tion, memoru ni la ekzemplon de l' muziko. La sonoj
uzataj en la muziko estas elektitaj el senfina, kontinua aro, kaj la
elekto unufoje decidita devas esti ĉiam konservata. Por tio estas
nepre necese, ke unu el la sonoj estu precize fiksita. Oni scias,
ke tiu estas la fundamenta sono a, kiun donas la ĝenerale uzataj
agordiloj. La defino de tiu sono estas pure fizika; sed mi ne volas
ĝin detale klarigi, por ne fortimigi mian leganton.

Al la ideo de l' fundamenta sono korespondas la ideo de l' fundamenta
koloro, kies difino ankaŭ devas esti pure fizika. Sed pro la plia
varieblo de l' koloraro ne nur ekzistas *unu* fundamenta koloro;
fundamentaj estas la koloroj blanko, nigro kaj ĉiu pura koloro. Do la
scienco devas respondi jenajn tri demandojn:

  1. Kio estas ideala blanko?
  2. Kio estas ideala nigro?
  3. Kio estas ideala pura koloro?

Por kompreni la tri respondojn mi petas la leganton sekvi min en
la laborejon de l' fizikisto. Sed mia peto ne estas deviga; kiu ne
ŝatas tian ekskurson, lasu tiun-ĉi paragrafon kaj kontentigu sin
per la *rezultaĵo*, kiu estas sole grava por ni: nome la fakto,
ke ekzistas preciza metodo por konstati, ĉu iu koloro estas ideale
blanka, ideale nigra, ideale pura.

La fizikisto scias ke la objektoj estas videblaj nur pro tio, ke ili
reflektas la lumon. Nokte, kiam neniu lumo falas sur la objektojn, ili
ankaŭ ne estas vidataj. Plue li scias, ke la sunlumo ne estas simpla,
sed konsistas el granda aro da elementaj lumspecoj, diferencantaj laŭ
sia koloro; oni vidatigas ilin per la prismo. Por esplori la naturon de
iu kolora supraĵo, la fizikisto devas kompari la lumon *falantan*
sur ĝin kun la lumo *reflektata* per ĝi. Li do samtempe direktas
prismojn kontraŭ la sunradiojn kaj kontraŭ la esplorotan supraĵon.
La rezultaĵo de l' komparo estas ĝenerale jena: La reflektata lumo
ne jam enhavas ĉiujn elementajn lumspecojn, kiujn oni trovas en la
sunlumo. La mankantaj specoj estas tiaj aŭ tiaj koresponde al la
koloro de l' supraĵo. Du kazoj tuj sin trudas kiel ekstremaj:

  1. La supraĵo reflektas ĉiujn lumspecojn.
  2. La supraĵo reflektas neniun lumspecon.

Tiuj du kazoj reprezentas la respondojn al niaj du unuaj demandoj: En
la unua kazo ni nomas la supraĵon ideale blanka, en la dua ideale
nigra.

La respondo al la tria demando--nepre Ostwald-a eltrovo--estas
neatendita kaj tamen genie simpla: La supraĵo montras ideale puran
koloron, se ĝi reflektas precize la duonon de la lumspecoj. Sed kio
estas tiu duono? La prismo liveras la lumojn en la formo de l' spektro,
kontinua strio de koloroj, kiu havas nek komencon nek finon; ĝi aperas
iom post iom ĉe la unu flanko kaj malaperas iom post iom ĉe la alia;
mezuri ĝian longecon kaj dividi ĝin en du egalajn partojn estas tute
neeble. Kiel do oni konstatas ĝian duonon?

Ankaŭ pri tio Ostwald ne restas ŝuldanta la klarigon. Inter la lumoj
de l' spektro ekzistas ja paroj de kontraŭaj lumoj same kiel en la
cirklo de l' puraj koloroj. Du tiaj lumoj donas miksite nebuntan
lumon kaj povas esti precize fiksataj per tiu eco. Kio povas esti pli
konvena, ol doni jenan difinon: Ĉiu peco de l' spektro, kiu estas
limigita per du kontraŭaj lumoj, reprezentas duonon; ĉiu supraĵo,
kiu reflektas tian duonon, montras ideale puran koloron. Videble oni
povas formi la duonon laŭ tre diversaj manieroj; oni ricevas la
diversajn purajn kolorojn.


5.

Sufiĉu tiuj fizikaj klarigoj! Ni nun precize scias, kio estas blanka,
nigra, pura koloro, kaj tio estas la sola materialo kiun ni plue
bezonas. Nun ni denove prenu nian kolorturbon kaj provizu ĝin per
du segmentoj: blanka kaj nigra. La miksaĵo estas nebunta koloro,
despli hela, ju pli granda estas la blanka segmento. Tuj ni posedas
la principon, laŭ kiu ni devas ordigi la nebuntajn kolorojn: laŭ
la procentoj, kiujn ili enhavas de l' blanka komponento. En la mezon
inter blanko (_b_) kaj nigro (_n_) ni metu la grizon _g_50, kiu enhavas
50% da blanko, t. e. kies blanka komponento estas reprezentata de
segmento egala al la nigra. En la mezon inter _n_ kaj _g_50 ni metu
la grizon _g_25, en la mezon inter _b_ kaj _g_50 la grizon _g_75.
Tiamaniere ĉiuj nebuntaj koloroj estas ordigataj laŭlonge de streko,
en kiu ĉiu koloro havas sian precizan lokon. Dirante tiun ĉi lokon
aŭ la korespondan procenton, ni nomas la grizon kun nepra precizeco.
Kia progreso kontraŭ pasintaj tempoj, kiuj devis kontentiĝi per la
neklaraj esprimoj "helgriza" kaj "malhelgriza"!

Al la miksaĵoj ĝis nun ricevitaj ni plue aldonu la *purajn*
buntajn kolorojn; t. e. ni miksu grizan koloron kun iu ajn pura. La
miksaĵo estas nepura bunta koloro. Kompreneble la aro de l' koloroj
tiel ricevataj estas ne malgranda. Sed gravega estas la ekkono, ke
oni ricevas ne nur *multajn*, sed akurate *ĉiujn eblajn*
kolorojn. Fakto preskaŭ ne kredebla, sed tamen pruvita per sennombraj
eksperimentoj! La bruno de l' majskarabo produktiĝas el flavruĝo kaj
malhela grizo, la bluo de l' miozoto el bluo kaj tre hela grizo, la
helruĝo de l' rozo el ruĝo kaj blanko k. t. p. Neniu koloro en la
naturo, kiu ne egalas al unu el niaj miksaĵoj!

Kaj plue: La Ostwald-aj esploroj garantias ne nur, ke ĉiu koloro
estas produktebla el la du komponentoj grizo kaj puro, sed ankaŭ
tiu produktado estas ebla nur *laŭ unuopa maniero*. Por ricevi
la brunon de l' majskarabo, ni devas preni nepre certan flavruĝon,
kaj nepre certan grizon. Ĉiu alia elekto neniam kondukos al la
ĝusta rezultaĵo. Kaj la du komponentojn ni devas miksi laŭ nepre
certa proporcio. Ĉiu deklino estas eraro. Memorante nun ke la griza
komponento siaflanke estas miksita el blanko kaj nigro, ni povas eldiri
la fundamentan tezon: *Ĉiu koloro estas unumaniere kunmetita el tri
komponentoj: blanko, nigro, kaj pura koloro*.


6.

[Ilustraĵo: _Figuro 2._]

Unua konsekvenco de tiu tezo estas, ke ĝi ebligas la ordigon,
kiun ni postulis en la unua paragrafo. Ni jam vidis kiamaniere oni
ordigas la nebuntajn kolorojn laŭlonge de streko: Ilia aro estas
*unudimensia*. La buntaj koloroj certe ne povas havi sian lokon
sur la sama streko. Do se ni aldonas al la nebuntaj koloroj eĉ nur
unu puran (_p_) kaj rigardas ĉiujn buntajn kolorojn produktatajn
per ilia miksado, ni tuj scias, ke ĝia aro estas *dudimensia*.
Por reprezenti ĝin, ni desegnu triangulon, sur kies tri angulojn ni
metu la kolorojn _b_, _n_, _p_. La linio _bn_ montras la nebuntajn
kolorojn laŭ konata ordo. Elĉerpu ni unu el ili, ekzemple _g_! La
linio _gp_ enhavas ĉiujn kolorojn, kiu naskiĝas el la miksado de
_g_ kaj _p_; ilia ordigo fariĝos laŭ la sama principo, kiu valoras
por la linio _bn_: ĉiu koloro havas sian lokon laŭ la procento de
sia griza komponento. Ŝanĝante la komponenton _g_ ni ricevos aliajn
liniojn _gp_, kaj sur ĉiu certajn kolorojn en certa ordo. Fine la
tuta triangulo estos kovrita per koloroj, el kiuj apartenas ĉiu
al unu precize konata punkto. Kaj evidente la triangulo ampleksas
*ĉiujn* kolorojn, kiuj elvenas el la pura komponento _p_.

Speciale la linio _bp_ enhavas la miksaĵojn el _b_ kaj _p_. Ostwald
nomas ilin helklaraj koloroj. La linio _np_ enhavas la malhelklarajn
kolorojn. Ĉiu linio paralela al _pb_ enhavas kolorojn de sama nigra
komponento, ĉiu linio paralela al _np_ kolorojn de sama blanka
komponento. La linioj paralelaj al _bn_ reprezentas kolorojn de sama
pureco.

Facile oni divenas la grandan nombron de l' rilatoj kiuj kaŝiĝas
en tiu aranĝo: koloroj regule elektataj el la triangulo ĉiam
montros harmonion. Kiu volas sin konvinki pri tio rigardu nur la 12
tabulojn publicitajn de Ostwald; ĉiu el ili enhavas du triangulojn
karakterizitajn per du kontraŭaj puraj koloroj. Ilia aspekto estas
nepre ravanta, plena de reguleco kaj harmonio; la okulo neniam satiĝas
ĝuanta ĝin. Oni komprenas la fieran parolon de l' verkinto, kiam li
unue ilin montris publike: Vi rigardantoj ĉeestas hodiaŭ la naskon de
tute nova scienco!


7.

[Ilustraĵo: _Figuro 3._]

La atenta leganto certe rimarkis, ke niaj konsideroj montras ankoraŭ
mankon. Ni raportis pri la ordo de l' nebuntaj koloroj sur streko; ni
diskutis la pozicion de l' buntaj koloroj inter nebuntaj kaj puraj;
ni eĉ parolis pri la vico de l' puraj koloroj sur ilia cirklo; sed
ni ne montris la *ordon* sur tiu cirklo. *Vico* ne ankoraŭ
estas *ordo*. La du apudaj figuroj pruvas ke oni povas ordigi tre
diversmaniere, sen ŝanĝi la vicon. Eĉ la principo ke kontraŭaj
koloroj apartenu al diametraj punktoj, ne sufiĉas por fiksi la ordon.
Ĉar en ambaŭ figuroj tiu principo estas konservita por la elementoj
1--5, 2--6, 3--7, 4--8, kaj tamen la diverseco de l' aspekto!

Trudiĝas la penso, ordigi la purajn kolorojn laŭ simila principo kiel
la nebuntajn.: Miksante du purajn kolorojn _a_ kaj _b_ laŭ egalaj
partoj, oni ricevas certan miksaĵon _c_; metu ni _c_ en la mezon unter
_a_ kaj _b_! Tre bona penso, sed bedaŭrinde ne efektivigebla! Ĉar _c_
ja ne estas pura koloro kaj sekve ne apartenas al nia cirklo.

La tezo de l' 5a paragrafo solvas ankaŭ tiun malfacilaĵon. Certe _c_
estas nepura, sed ĝi posedas puran komponenton! Tiu *komponento*
havu sian lokon en la mezo inter _a_ kaj _b_. Oni tuj komprenas, ke
nun la ordo nepre fiksiĝas. Dispensu min de la devo klarigi, kiel
Ostwald *praktike* efektivigis ĝin. Por ni nur tio estas grava,
ke nia principo allasas nur unu certan ordon, laŭ kiu ĉiu pura koloro
posedas nepre certan punkton de l' cirklo. Dividante la cirklon en
100 partojn, ni povas loki sur ĝi 100 purajn kolorojn; praktike tiuj
reprezentas la *tutan* aron, ĉar pli multajn la okulo apenaŭ
diferencigas. Ĉiu pura koloro do estas reprezentata per numero inter
0 kaj 100. Flavo kiel plej hela koloro havas la numeron 0; 25 estas
certa ruĝo, 50 certa bluo, 75 certa verdo. Malaperu el la scienco kaj
industrio esprimoj kiel sulfurflavo, sangoruĝa, violblua k. t. p.; la
nombro diras la samon multe pli simple kaj multe pli precize.

Tiu preciza signado ne estas limigita kun puraj koloroj. Por signi iun
ajn koloron, oni bezonas tri nombrojn:

  1. La numeron de ĝia pura komponento.
  2. La procenton de ĝia blanka komponento.
  3. La procenton de ĝia nigra komponento.

Ĉiu el tiuj tri nombroj estas ducifera; la tuta signo do konsistas
el 6 ciferoj. Supozu, ke la kolorteorio estus ĉie konata. Vi volas
mendi sofotukon kiu devas konveni al via cetera meblaro. En la pasinta
tempo vi devis havi katalogon kun centoj da specimenoj; hodiaŭ vi nur
skribas 6 ciferojn, kaj via deziro estos plenumata sen plej malgranda
eraro.


8.

Tre interesan solvon nun trovas la demando, kies respondon ni ĝis
nun ĉiam devis prokrasti: Kiun lokon havas en nia sistemo tia nepura
koloro, kia naskiĝas el du puraj komponentoj? En la kazo, ke la du
komponentoj estas kontraŭaj koloroj, ni jam vidis, ke la miksaĵo
estas grizo de 50% blanko kaj 50% nigro. Metu ĝin en la centron de l'
cirklo! Tuj la tuta interno de l' cirklo estas plenigota per certaj
nepuraj koloroj. Ĉar sur ĉiu radio devos troviĝi tiuj koloroj,
kies unu komponento estas la centra grizo, kies alia la pura koloro
apartenanta al la finpunkto de l' radio; la ordo sur la radio estos
laŭprocenta. Sekve koloroj de sama pureco havas sian lokon sur
cirklo, kiu havas komunan centron kun la cirklo de l' puraj koloraj. Ju
pli proksimaj ili estas ĉe la centro, des malpli puraj ili estas.

[Ilustraĵo: _Figuro 4._]

Nun ni subite komprenas, kial la miksaĵo el du puraj koloroj _a_
kaj _b_ ne povas esti pura. La mezopunkto inter _a_ kaj _b_ ja
ne kuŝas sur la cirklo, sed sur la rekta linio _ab_, do en la
*interno* de l' cirklo, kaj en la interno nur troviĝas nepuraj
koloroj! Anstataŭigante la komponenton _b_ per la komponento _c_ pli
malproksima de _a_, ni trovas miksaĵon _c_', kiu estas pli proksima
ĉe la centro ol _b_' kaj sekve ankoraŭ malpli pura ol _b_' La
ekstremon reprezentas la kontraŭa komponento _d_, kiu liveras la
grizon _d_' en la mezo de l' cirklo.

Ne estas necese akcenti, ke ankaŭ tiu ĉi cirklo estas riĉa fonto
de ĉiuspecaj belegaj harmonioj. Ĝia valoro supera de l' estetika
vidpunkto montriĝas precipe, se oni ĝin komparas kun la serio de l'
spektraj koloroj; la cirklo multe pli kontentigas pro la reguleco de
siaj paŝoj. Ĉiu koncentra cirklo prezentas same regulan bildon. Plue
elprenante el tia cirklo du, tri, kvar .... kolorojn, kiuj dividas ĝin
laŭ egalaj partoj, ni ricevas perfektan harmonion. Ekzemple flavo
00, ruĝo 25, bluo 50, verdo 75; aŭ flavo 00, ruĝbluo 33, verdo 66,
formas tiajn harmoniojn. Vidi ilin estas konvinkiĝi.


9.

Multon valoras la rezultaĵoj, kiujn ni gajnis ĝis nun. La trianguloj
unuflanke, la cirklo aliaflanke estas objektoj plenaj de gravaj
interrilatoj. Sed ili estas izolitaj, sen reciproka kombino, kaj pro
tio ili ne ankoraŭ reprezentas teorion kontentigantan la sciencon. Ili
nur estas kvazaŭ la brikoj necesaj por la konstruaĵo de l' teorio.
Kiel ni kunmetos tiujn brikojn?

[Ilustraĵo: _Figuro 5._]

Memoru jenan econ de niaj trianguloj: La koloroj troviĝantaj sur
unu el ili estas ĝenerale diversaj de la koloroj sur ĉiu alia;
sed unu grava escepto ekzistas: La unu linio _bn_ enhavanta la
nebuntajn kolorojn estas la sama por ĉiuj trianguloj. Do ni ligu
ilin laŭlonge de tiu linio _bn_! Imagante _bn_ nemovebla, oni
povas turni ĉiun triangulon ĉirkaŭ _bn_ kiel pordon ĉirkaŭ la
ĉarniroj aŭ librofolion ĉirkaŭ la bindostrio. Sekve de tio ne estos
malfacile, fiksi la triangulojn en tia pozicio, ke rezultas regula
aranĝo ĉirkaŭ la linio _bn_. La liberaj pintoj de l' trianguloj
formas cirklon; ĉiu pinto reprezentas puran koloron; do aranĝante
laŭ konvena maniero, ni retrovas tie ĉi nian cirklon de l' puraj
koloroj. La granda tasko estas plenumita, la singulaj rezultaĵoj
kombinitaj, la konstruaĵo perfekta. La apuda figuro donas bildon de
l' formaĵo ricevita. Vere la interspacoj inter najbaraj trianguloj
devas esti plenigataj per kontinua serio; ekzemple la interspaco inter
_r_ kaj _rb_ per la serio de ĉiuj purpuraj koloroj. Farante tion oni
ricevas tridimensian formitaĵon, kiun Ostwald nomas "la kolorkorpon".
Ĝia geometria formo estas duobla kojno; se oni kunmetas du egalajn
konojn laŭ iliaj bazoj, oni rizevas la saman figuron. La du pintoj
de l' korpo enhavas la kolorojn blanko kaj nigro, la akso nebuntajn
kolorojn, la rando purajn kolorojn, la unu supraĵo helklarajn, la alia
malhelklarajn kolorojn.

Tra la tuta kolorkorpo valoras jena regulo, kies specialajn kazojn ni
jam ofte renkontis: *Se miksante du kolorojn _a_ kaj _b_ laŭ egalaj
partoj oni ricevas miksaĵon _c_, la loko de _c_ en la kolorkorpo
estas la mezopunkto inter _a_ kaj _b_*. La nombro de unuopaj kazoj
ampleksataj de tiu regulo estas frapante granda.

Ne malpli granda estas la nombro de l' estetikaj eldiroj, kiuj
kaŝiĝas en la kolorkorpo. Ni citu ankoraŭ nur unu. Se la tuta korpo
turniĝas ĉirkaŭ la akso, ĉiu punkto trakuras cirklon. La punktoj
trakurantaj la saman cirklon apartenas mem al iu cirklo simetria
ĉirkaŭ la akso de l' korpo. Ni eĉ jam konas kelkajn el tiuj cirkloj:
unu estas la cirklo de l' puraj koloroj, aliaj estas la cirkloj
koncentraj kun ĝi. Sed evidente ekzistas ankoraŭ multaj aliaj. La
koloroj de tia cirklo havas du esencajn ecojn: 1. ili estas de sama
pureco, 2. ili reprezentas ĉiujn nuancojn same kiel la cirklo de l'
puraj koloroj. Pro tio ili taŭgas por solvi gravan problemon de l'
gusto. Ofte okazas ke oni deziras koloraron neregulan sed unuecan:
Ekzemple meblante ĉambrojn, kunmetante vestojn, aranĝante festojn.
Oni postulas ke la koloroj uzataj estu harmoniaj laŭ tiu senco, ke
neniu sin trudu, neniu sin kaŝu inter la aliaj, sed tamen ebligu ĉiun
nuancon. Tiokaze oni uzu la kolorojn de unu el niaj cirkloj. Meblante
ĉambron de junulino oni elektu cirklon proksiman ĉe la blanka pinto;
meblante sinjoran ĉambron oni elektu ĝin proksima ĉe la nigra pinto
k. t. p.; la persona gusto devas trovi la ĝustan cirklon, poste la
unuopaj koloroj sin prezentas de mem.


10.

La sistemo de l' kolorkorpo estas tute derivita el la principo de l'
miksado. Tiu unueca derivo garantias ĝian simplecon kaj precizecon.
Sed simpleco kaj precizeco ne sufiĉas por ni; en la unua paragrafo ni
krom tio postulis, ke la sistemo estu konvena por nia estetika celo.
Ĉu tiu postulo estas plenumita?

Ŝajne jes! Tion ja pruvas la multaj estetikaj konsekvencoj, kiujn ni
elĉerpis el ĝi. Tamen ekzistas punkto, ĉe kiu la sistemo bezonas
ankoraŭ korekton, eĉ sufiĉe profundan. La kaŭzo, pro kiu ĝis nun
mi ne menciis ĝin estas tiu, ke mi ne volis konfuzi la konsiderojn
pri miksado kun aliaj faktoj de tute alia deveno; sed nun ili estu
priparolataj!

Ni elprenas el la kontinua serio de l' nebuntaj koloroj la grizojn
_g100_, _g90_, _g80_ ..., t. e. la grizojn, kiuj enhavas 100%, 90%,
80% ... da blanko. Ni esperas havi skalon da koloroj, kies najbaraj
elementoj ĉiam montras egalajn diferencojn. Sed kiel ni trompiĝis!
La unuaj elementoj estas preskaŭ sendiferencaj, la lastaj montras
grandegajn diferencojn! La grizo _g50_ kuŝanta en la mezo de l' skalo
jam estas tre hela, la grizo _g80_ preskaŭ blanka.

Tiu stranga kaj neatendita fakto trovas simplan klarigon, se oni
konsideras fundamentan leĝon de l' psikologio dirantan: La intenso
de l' sento ne estas proporcia al la intenso de l' fizika incito, sed
la sentoj kreskas laŭ egalaj diferencoj, kiam la incitoj kreskas
laŭ egalaj kvocientoj. Ni ne volas implikiĝi tie ĉi en matematikaj
kalkuloj. Sufiĉas la rezultato: La uzo de la leĝo montras, ke jenaj
procentoj donas la skalon egaldiferancan: 100%, 79%, 63%, 50%, 40%
k. t. p.

[Ilustraĵo: _Figuro 6._]

Prispensante, ke nur la psikologio estas kompetenta por niaj esploroj,
ni devas anstataŭigi en nia sistemo la originan serion per la nova.
Ĉiuj grizoj do pli proksimiĝas al la blanka flanko. Kompreneble
tiu ŝanĝo havas gravajn konsekvencojn por la aranĝo de l' tuta
kolorkorpo. Ni rigardu la triangulon _bnp_! La punkto _g_ estas ŝovota
pli proksimen al _b_. Kiel ŝanĝiĝas la linio _ĝ_, enhavanta
kolorojn de sama blanka komponento? Por ke ĝi restu paralela al
_np_, la punkto _x_ evidente devas ankaŭ esti ŝovata pli proksimen
al _b_. Sed feliĉe tio ne estas malprofito, sed male profito. Ĉar
en la origina kolorkorpo la linio _bp_ montras similajn strangaĵojn
kiel la linio _bn_; ili nun korektiĝas de mem. Ankaŭ sur la linio
_np_ necesas similaj ŝanĝoj; la koloroj devas esti ŝovataj tiel, ke
la paraleloj al _bp_ restu paralelaj. Entute la kolorkorpo suferas
ŝanĝojn certe profundajn, sed tamen facile efektivigeblajn; ĉiuj
koloroj pliproksimiĝas al la blanka pinto kaj pli malproksimiĝas de
l' nigra pinto laŭ tute preciza preskribo.

Kompreneble la praktikulo ne bezonas scii tiun priskribon, ĉar lin
nur interesas la perfekta sistemo. Por forviŝi ĉiun memoron pri la
stranga serio 100%, 79%, 63%, 50%, 40%... Ostwald ĝin anstataŭigas
per la literoj _a_, _b_, _c_, _d_, ... li do parolas pri la blanko _a_,
la grizoj _b_, _c_, _d_ ... k. t. p. Oni komparu tiun esprimmanieron
kun la muzika; la skalo de l' grizoj _a_, _b_, _c_ ... korespondas al
la skalo de l' sonoj _a_, _h_, _c_, _d_ ...

Ni ne volas montri tro detale, kiel Ostwald ĝeneraligas tiun signadon
por la buntaj koloroj. La signo de iu koloro konsistas el ducifera
nombro kaj du literoj. La nombro donas la puran komponenton; ekzemple
25_pn_ signifas certan ruĝon. La unua litero _p_ donas jenan grizon,
kiu enhavas la saman blankan komponenton kiel la signota koloro; la dua
litero _n_ donas jenan grizon, kiu enhavas la saman nigran komponenton
kiel la signota koloro. Tiu signado estas same preciza kiel la antaŭa;
sed ĝi estas pli simpla kaj pli praktika.


11.

Mi finas mian raporton kun la certa sento, ke miaj paroloj tute ne
atingas la ĉarmon de l' objekto. Oni devus vidi, por ĝuste juĝi. Oni
devus havi la belegajn kolorpaperojn kiujn Ostwald eldonis laŭ sia
teorio, kaj oni devus provi per ili ĉion, kion eldiras la teorio. Kaj
tio estas multe pli, ol mia malgranda artikolo povis doni.

Tre interese estus ankaŭ priskribi la instrumentojn, kiujn Ostwald
uzas ĉe siaj laboroj. Ili estas parte destinitaj por la scienculo,
parte por la praktikulo. Ĉefe la lastaj interesus la leganton pro la
facileco, kun kiu ili ebligas konstati la signon de iu donita koloro.

Resumante la valoron de l' Ostwald-a verko mi diras jenon:

1. Ĝi malfermas tute novan sciencan fakon, kiu pro sia praktika
graveco meritas fervoran esploron. La difino de l' puraj koloroj estas
tute originala. La tezo de l' paragrafo 9 pri miksado reprezentas
gravan fizikan leĝon.

2. Ĝi faras lernebla la koloran harmonion. Fakte oni jam enkondukis
la teorion en kelkajn lernejojn kun plej bona sukceso. La infanoj
kolorigante figurojn laŭ la teorio liveris rezultaĵojn kiuj honorus
perfektan fakulon.

3. Ĝi apogas la fantazion. Ĉar ĝi ebligas kalkuli harmoniojn, kies
nombro estas senfina; kontraŭe la homa fantazio estas limigita.
La leganto imagu, kiom tio koncernas la fabrikantojn de koloraj
produktaĵoj.

4. Ĝi donas precizan sistemon de signado. Kaj tiu sistemo neniam
povas perdiĝi, ĉar ĝi bazas sur precizaj sciencaj fundamentoj, kiuj
valoras eterne.



PRI LA INSULO KORFU KAJ LA IMPERIESTRA KASTELO ACHILLEION.

(PAŬL WILHELMI.)


Antaŭ kelkaj jaroj ofte ni aŭdis la nomon de Korfu kun ĝia unika
imperiestra kastelo "Achilleion".

Jen iutage oni legis en gazetoj la sciigon, ke "sur la Homer-a Kerkyra,
nuna insulo Korfu, estis trovataj gravaj skulptaĵdokumentoj el la
granda antikvagreka-Ionia kulturepoko, kiuj estis starigotaj en
aparta muzeo en Berlin". En Aprilo de 1911 ĉe la vilaĝo Garitza sur
Korfu oni estis farinta elterigojn, kaj jam post du tagoj oni trovis
frontonskulptaĵojn de Greka templo--laŭ opinio de la fama arkeologo
profesoro D-ro Dörpfeld--el la sepa centjaro antaŭ Kristo: reliefon
kun la kolosfiguro de granda "gorgo", prezentanta virinan monstron
de la Greka mitologio. Tiu ĉi vere fenomena eltrovo, io unika en
la historio de la arkeologio, tiu ĝis nun neniam atingita sukceso
kaŭzis entuziasman ĝojon inter scienculoj kaj artistoj kaj instigis
min, detale konatiĝi kun la insulo, tiu vera perlo de la Mediteranea
Maro, kaj mi provos jen doni unue mallongan resumon pri la historio de
Korfu, poste mi gvidos la legontojn en la havenon kaj en la ĉefurbon,
konatigos ilin kun la naturbelaĵo kaj la popola vivo de l' insulo kaj
laste rigardigos ilin en la imperiestran kastelon "Achilleion".

Laŭ opinio de kelkaj geografoj Korfu ŝajnas esti la mita insulo
Σχερία, kie la bela Naŭsikaa, la filino de l' reĝo Alkinoos, trovis
ĉe la bordo la ŝiprompiĝulon "Odysseŭs" dum liaj vagadoj kaj lin
gvidis en la domon de sia patro.

Kerkyra aŭ Korkyra estas la Greka, Corcyra la Latina nomo de la plej
norda kaj plej granda de l' Ioniaj insuloj. Granda 700 km2, ĝi kuŝas
apud la bordo de Albanujo, disigata de ĝi per la mallarĝa kanalo
Korfu-a, kaj havas la formon de bastonego, longa 62 kilometrojn, Kiel
kruta roko ĝi superstaras la bluan maron. La plej norda parto, larĝa
28 kilometrojn, konsistas el kreto kaj ĵurasaj ŝtonaĵoj. La plej
alta monto estas nomata "Pantokrator", alta 914 metrojn. La longa
suda parto, meznombre larĝa nur 7 kilometrojn, estas plata monteta
regiono, konsistanta el gipsoj, sablo- kaj kalkŝtonoj, kaj deklivanta
okcidenten al la maro.

La insulo Korfu, nomita ĉe la Byzanz-anoj kaj la Turkoj
"Koryphus"[34], nomiĝis en la plej antikva epoko "Drepane"[35] sekve
de sia duonluna formo. Poste ĝi havis la nomon Korkyra aŭ Kerkyra.

En la plej antikvaj tempoj sur la insulo loĝis Iliriaj Liburnoj;
poste, ĉirkaŭ 700 jarojn antaŭ Kristo, ĝi estis koloniigata de
Korinth-anoj. Sekve de la treege oportuna pozicio de l' insulo, la
loĝantoj vigle komercis kun tia sukceso, ke ilia supereco sur la Ionia
kaj Adriatika Maroj, kaŭzita pere de iliaj multnombraj kolonioj,
ekscitis la ĵaluzon de l' metropolo Korinth. Inter ambaŭ popoloj
baldaŭ ekestis laŭregula batalo, la unua marmilito en la Greka
historio, en kiu la Korkyra-anoj venkis la Korinth-anojn kaj faris
sin liberaj. Tamen, 40 jarojn poste, Korkyra sub la tirano Periandros
denove estis subigata al la metropolo Korinth. Nova konflikto kun
Korinth pro la komuna kolonio Epidamnos kaŭzis la militon Peloponesan,
dum kiu Korkyra estis konfederito de la Athen-anoj. Sed sekve de sangaj
internaj militoj iom post iom ĝi ruiniĝis, tiel ke ĝia komerco sur
la Ionia kaj Adriatika Maroj tute ĉesis kaj transiris al Syrakus.
Agathokles, tirano de Syrakus, konkiris la insulon kaj fordonis ĝin
al Pyrrhus de Epirus. Poste Iliriaj marrabistoj okupis ĝin; sed la
Romanoj ree forprenis ĝin de ili. Okaze de la divido de l' Roma
imperio ĝi venis al la Orientroma imperio.

Depost la 11a centjaro ĝis nia epoko ses kulturnacioj regis la Grekan
insulon. Unue la Byzanz-anaj imperiestroj dufoje perdis ĝin al la
Normanoj, kaj post ruiniĝo de la Byzanz-ana imperio Kerkyra en 1386
fariĝis posedaĵo de la Venecianoj. Ĉi tiuj tre fortikigis ĝin kiel
bastiono kontraŭ la Turkoj. Ĉi tiuj albordiĝis en 1537 sur Korfu,
trapasante kaj samtempe dezertigante la insulon kaj konkirante la
fortikaĵon; sed senrezulte ili devis ree foriri. Duan albordiĝon ili
provis en 1716; sed ankaŭ ĉifoje ili ne povis efektivigi sian planon.
Ĉar la generalo grafo de Schulenburg kuraĝe defendis la fortikaĵon.
Tiama popolkanto ŝerce mokis la bedaŭrindan "Turko-viron":

  "Ha, mizera Turko-viro!
  Vi nun scias,
  Kion povas:
  Jen, Germana oficiro!"

Post divido de la respubliko Venecio (1797) Francujo ekokupis la
insulon; sed jam 1799 la konfederitaj Turkoj kaj Rusoj uzurpis ĝin.
Post la paco Tilsit-a (1807) denove ĝi venis al Francujo, kaj en 1815
la Britoj prenis sur sin la protektoraton. Thomas Maitland fariĝis
la unua lordo-ĉefkomisaro. Sub dek vicreĝoj la Britoj per forta kaj
bonfarema manoj regis Korfu-on kun la ceteraj Ioniaj insuloj, ĝis
kiam la ree fortiĝinta konscio de l' aparteneco al Grekujo devigis la
Britan registaron, transdoni la insulojn al la reĝolando Hellas. Je
la 21a de Majo 1864 la lordo-ĉefkomisaro kun ĉiuj Britaj soldatoj
kaj militŝipoj forlasis Korfu-on, kie je la 6a de Junio reĝo Georg
de Grekujo faris sian solenan eniron. De tiu ĉi tempo la insulo ree
fariĝis Greka, formanta nuntempe kun la insuloj Paxo kaj Leŭkas unu
el la "nomos"-oj[36] de Grekujo.

[Ilustraĵo: Mapo de Korfu.]

Multe da sango estas fluinta pro la posedo de Korfu, kaj ĉiuj
kvadrataj ŝtonoj en la fortikaĵoj rakontas pri batalo kaj gloro. La
marmorstatuo de la Veneciana ĉefgeneralo grafo de Schulenburg estis
metata al li en la ĉefurbo de la insulo dum la antaŭlasta centjaro
(1717) kiel danko de Venecio. Sed antaŭ ĉio oni povas rekoni ĉie
la Britan influon sekve de la bonega administracio ankoraŭ hodiaŭ
en urboj kaj vilaĝoj. La stratoj de Korfu iam troviĝis en malbonega
stato, kaj nenio povis instigi la urban estraron, aliigi la kutiman
malzorgemon. Okaze de la inaŭguracio de l' nove konstruita gubernia
domo oni invitis la lordon Maitland, partopreni la solenan ceremonion
kaj la festenon. La nobla lordo, en ŝuoj kaj silkaj ŝtrumpoj, intence
ofte trapaŝis la marĉetojn de la stratmalpuraĵo, kaj kiam la
soleno estis komenciĝonta, li senkulpigis sin ĉe la urba ĉefo ke
estas neeble al li, partopreni la solenon en tia malpurigita stato.
Depost tiu ĉi tempo la stratoj, kovritaj per marmoraj platoj, estas
bonstataj. -- -- --

Post tiu ĉi mallonga resumo pri la historio ni rigardu la havenon kaj
la urbon Korfu.

En la *haveno* homoj senĉese alvenas kaj foriras. Kien ajn oni
rigardas: homoj nelaboremaj, scivolemaj kaj ree forrapidantaj. Iu
ajn vojaĝanto diras, ke Korfu ĉiam ŝajnis esti al li stacidomo
por kuŝemuloj. Kaj eble li ne estas malprava. Antaŭ la domoj staras
la loĝantoj, por ke ili ne preterlasu iajn interesajn novaĵojn. La
alvenanta fremdulo tuj estas ĉirkaŭata de Albanoj, Italoj, Armenoj k.
de a. Ĉiu el ili montras malpuran paperfolieton, certigante, ke nur li
estas la fidinda gvidonto.

Jen granda, forta Montenegrano en blanka surtuto, trairante la
homamason! Malestime li rigardas al la laŭta popolaĉo kaj volas oferi
sian kapon anstataŭ la vivo de l' fremdulo. Jen malgranda hebreo!
Subite li murmuretas al la orelo de l' vojaĝanto: "Dio atestu! Vi ja
ne iru kun ĉiuj ĉi tiuj ŝtelistoj! Vi tute certe ne plu vivos ĝis
la hodiaŭa vespero!" Kiu antaŭ ehavis silkan naztukon, fajroŝtalon,
cigarujon ktp., tiu nun ne plu posedas ĝin, sed nur tion, kion li
tenis per la manoj en siaj poŝoj. Post kelka tempo li havigis al si
vojon tra la popolamaso, eniras en fiakron, esperante, ke li nun povos
sin savi. Sed kontraŭe! La veturigisto malsupreniras, la homamaso
ĉirkaŭas la veturilon. "Ĉi tiu fiakro fakte jam estas luita; sed se
vi donos du drakmojn pli ol tiu alia, mi veturigos tiom rapide, kiom
neniu en tuta Grekujo." Tuj oni akceptas la proponon, por ke oni ne
perdu tempon. Kvar ĝis ses buboj pendas je la veturilo: pli ol dudek
referencaj kartoj de antikvaĵistoj, de gvidistoj, de tajloroj k. a.
falas sur la fremdulon, kaj post tio: antaŭen al la loĝejo!

La *urbo*, kuŝanta sur promontoro de la orienta bordo inter du
montetoj, leviĝanta de el la haveno kun multaj stratetoj kaj haloj,
broderanta la bordojn ambaŭflanke per krono de antaŭurboj: ĉi tiu
urbo mem ja estas sufiĉe respektinda; sed la verdaj olivarbaroj, la
ombroplenaj montoj, la blua maro kaj la brilaj golfoj, kiuj ĉirkaŭas
la urbon, ŝajnigas ĝin nur kiel impone efika membro en tiu ĉi natura
teatraĵo. La "esplanado" kun siaj pinioj kaj verdaj herbobedoj,
ornamita per la honora monumento de Thomas Maitland--malgranda
Ionia rondtemplo--ŝajnas esti la plej bela publika placo, kiun
povas havi iu ajn urbo. Ambaŭflanke ĉirkaŭas ĝin konstruaĵoj,
parte kun portikoj, kaj la registara palaco el flavetaj Malta-aj
ŝtonoj. Kontraŭ la maro baras ĝin ŝtonaj balustradoj malantaŭ
florĝardenoj. Ĉe ĝia angulo majeste leviĝas la "kastelo" kun nigraj
rokmuroj, bele envolvataj de florantaj grimpkreskaĵoj. Ĉie lumradias
la maro el golfoj kaj el entranĉitaj ruĝetaj rokoj. Ĝi broderas
trankvilajn bordojn, kiuj ĉi tie krute kliniĝas kaj tie sur iom post
iom kliniĝantaj deklivoj mallevas olivarbaretojn ĝis la kristalaj
ondoj.

Transe de la markolo elstaras en majestaj montvicoj la bordoj de la
proksima kontinento. Norden belformaj montoj supreniĝas el la insulo
mem, kvazaŭ daŭrigo de tiuj en Epirus. Ili formas la montmuron de l'
jam citita plej alta monto de la insulo: de la Pantokrator.

Vidinda estas la *fortikaĵo* de Korfu, artaĵo estetika.
En ĝiaj kortoj pendas sur la rokmuroj rozoj, geranioj kaj oraj
genisttufoj. Dornhavaj kaktoj kreskegas en ĝiaj fendoj; laŭroj kaj
pinioj formas ĝardenetojn. En la antaŭkorto staras dorika templo el
flavaj ŝtonoj, la iama militistara preĝejo de la Britoj. Templo en
fortikaĵo! Oni opinias esti translokigita en la antikvan Corcyra.
Nenio ĉi tie karakterizas la militon kun ĝiaj multmortigaj agoj.
La malmultaj Grekaj soldatoj nur gardas historian monumenton. Bela
palaco, la loĝejo de la komandanto, staras en la antaŭkorto de la
kastelo. Tra kelkaj pordegoj kaj kovritaj trairejoj oni supreniras sur
ŝtonaj ŝtupoj al la plej alta dupinta roko, kiu terasforme portas la
bastionojn, Ĉio ĉi tie estas farita tiom subtile, kvazaŭ artistoj
estus konstruintaj anstataŭ kastelo--kolosan rokaltaron por honori
Mars-on, la Dion de l' milito. Cipresaj aleoj ornamas la ŝtonozajn
vojetojn. Sur la estrado staras lumturo. Apude troviĝas dometo de
gardisto en ombro de grandega figujo. De tie ĉi oni rigardas malsupren
sur la duan roksupron kun la pulvoprovizejoj kaj la hospitaloj. La
gardisto alportas grandan lornon.

Kia panoramo de maro kaj marrandaj pejzaĝoj! Oni ekvidas la belegan
insulon kun montoj, montetoj kaj valoj, kun multaj vilaĝoj en verdaĵo
de riĉegaj olivarbaroj, kun la havenurbo kaj la dormaj golfetoj.
Transe, el la maro krute supreniĝas la kontinento de Epirus. Ĝiaj
majestaj montmasivoj efike kontrastas la brilan someron de la dolĉa
insula lando. Kiam la suno vespere subiras malantaŭ Korfu-on, purpuraj
lumradioj brilas super la markolo, kiu disigas de Epirus la insulon. La
rokaj montoj ankoraŭ lumetas en la lasta sunradio, ĝis kiam ili tute
paliĝas. Dum horoj oni povas sidi ĉi tie, enpensa en la rigardo de l'
fluanta markolakvo kaj de la bordformitaĵoj.

Por konatiĝi pli bone kun la *belaĵoj* de l' insulo, iumatene
ni faras ekskurson sur ĝi. La belegaj stratoj, grandioza faritaĵo de
la Britoj, ebligas oportunan antaŭeniron piede kaj veturile, eĉ en
la plej malproksimajn regionojn, escepte de la Pantokrator-masivo kun
ĝiaj orientaj kaj nordaj flankaj montoj. Ni paŝas nordokcidenten al
la "Potamo", la sola iom granda rivero de la insulo, kiu malproksime
3/4 da horoj de la urbo Korfu enfluas en la maron, postkiam ĝi
estas trafluinta vinberkaj fruktkampojn. Alta arkponto transpontigas
ĝin. Post unu horo ni atingas neĝblankan Grekan preĝejeton, tute
proksiman de la golfeto de Govino. Antaŭ ĝi kuŝas bela ĝardeno
zorge kulturita, enhavanta plej belajn florojn, florantajn en ombro de
oleandraj arbustoj, oranĝujoj kaj kelke da palmoj: ĉio komparinda kun
malgranda paradizo, ĉirkaŭata de maro kaj arbaraj montoj. Ni nun iras
laŭlonge de la marbordo. Baldaŭ la bordo leviĝas super la maron. En
tiun ĉi etendiĝas malgranda terlango, malantaŭ kiu la maro enpentras
pli profunden en la bordon kaj la montaro iom post iom krute kaj alte
supreniĝas ĝis la Pantokrator-supro. La terlango nur malsufiĉe estas
kulturita per vinberujoj kaj olivujoj; sed admirindan aspekton oni
havis de ĉi tie. Unuflanken la belega marspegulo, ronde ĉirkaŭata
de la Albana kaj Korfuota montaro kvazaŭ granda landlago, aliflanken
la profunda helblua golfeto, super ĝi subite supreniĝanta la majesta
arbarplena montaro. Maro kaj ĉielo konkuras ĉi tie pri la premio de
l' beleco.

Ni turnas nin reen al la urbo. Je la venonta tago ni iras al la
kampodomo, kiun la Britoj konstruis al sia lordo-ĉefkomisaro kiel
somerrestadejon sur la plej bela vidpunkto de l' promontoro de la iama
kastelo kaj heredigis al la reĝo. Ankaŭ la imperiestrino de Aŭstrujo
iam loĝis sur tiu ĉi promontoro. Ĉiuj kampoj apud la strato estas
ĝardenoj. Florbrasikon, artiŝokojn, kukurbojn, kukumojn, rapojn,
bulbojn, salaton, rafanojn, melonojn, grandajn fragojn, likopersikojn
kaj multon alian oni trovas dum la tuta jaro ĉiam verdantaj, florantaj
kaj fruktodonaj, sed plej abunde dum niaj vintraj monatoj. Sur la samaj
kampoj kreskas oranĝujoj kaj citronujoj, kiuj meze de la Novembro jam
portas orkolorajn fruktojn. Aliaj kampoj sekvas, plenaj de persik-,
migdal- kaj figarboj, ĉi tiuj diktrunkaj kiel niaj kverkoj. Sur la
teramasoj apud la ŝosefosoj kreskas akantoj, la plektbariloj estas
troplenaj de florantaj rozoj.

Baldaŭ ni alvenas al la reĝaj ĝardenoj, kaj tie la paradiza abundo
de tiu ĉi ĉiam verda naturo montras sin ankoraŭ pli riĉe. Oni
vidas laŭrojn kaj "Judas"-arbojn (Cercis Siliquastrum), artokarpojn
kaj japonajn mespilujojn, tiom grandaj kiom niaj nuksujoj. Meksikaj
dalioj floras kun beletaj kampanulsimilaj ruĝetaj floroj. Proksime de
la kampodomo sur izola teraso kun belega perspektivo reen al Korfu,
staras potenca fremdlanda arbo (Pircunia dioica aŭ Phytolacea dioica),
kiu levis siajn radikojn el la tero kaj volvis ilin kiel drakoventro
ĉirkaŭ la trunkon.

  "Terure kiel nenio,
  Kion nutras la trunko,
  Estas formita la monstro."

diras iu poeto pri ĝi.

La plej ĉarmajn rigardojn sur la maron kaj la montaron ni ĝuas en
la reĝa ĝardeno de el la ŝtuparo, kiu de teraso antaŭ la vilao
en krutaj zigzagvojoj malsupreniras al la maro. Ĉi tie banis sin
la imperiestrino de Aŭstrujo. Geraniaj kaj rozujaj plektbariloj
ĉirkaŭbaras maldekstre la abismojn; dekstre kaj maldekstre de l'
mallarĝa vojeto estas netrairebla densejo de balanciĝanta kano,
de ĉiam verdaj kverkoj kaj ramnoj, de sovaĝaj artokarpoj, de
florantaj flavruĝaj lilioj, de kaktoj, de agavoj k. de a. Antaŭ si
oni vidas tra obeliskpordo de nigraj cipresoj la bluan maron kaj altan
promontoron, kronitan de olivujoj. La cipresoj estas kunplektitaj unu
al la alia per hedero kaj vitoj. Girlandoj volviĝas de arbo al arbo,
farante la malhelaĵon terurega kiel la ombron de praarbaro. Sen iu
kunhelpo de homoj la naturo ĉi tie senĉese produktas. Jen, agavo en
la nigra densejo de la cipresoj kreskigis sian tigon alten, kvazaŭ
ĝi volis superi ĉi tiujn arbojn; kaj de el la ekstrema rando de l'
roko ĝi kliniĝas super la abismo, por rigardi en la akvoj sian belan
spegulbildon.

"Ja, tiom riĉe la Dioj ornamis la restejon de Alkinoos!"

Kaj kiel la poeto Homer-o per tiu ĉi vortoj karakterizis la landon,
tiel fruktodona ĝi estas ankoraŭ nun, ĝiseterne fruktodona; tial
tiom prospera, tiom benplena de laboro. Kaj neniu ruiniĝinta barilo,
neniu malhelpa ŝtona aŭ brika muro disigas tiun ĉi benon Dian en
apartajn partojn, disigas unu bienon de tiu de l' najbaro aŭ baras
ilin ĉiujn kontraŭ la enrigardo de preteriranto. Ŝajnas, kvazaŭ
apartenas ĉio al unu, aŭ al ĉiuj ĉio. Estas permesate, iri sur
ĉiu vojo. La sola kontraŭaĵo estas kelkfoje plektbarilo el rozujoj,
remparo el kaktarbustoj, altaj kiel homo, aŭ vico de dornhavaj agavoj.
Sed tio nepre ne ĝenas la okulojn, ĉar la naturo kreis ĝin.

Do la tuta insulo estas kvazaŭ idilio. Kaj la vivo sur ĝi vere havas
ion idilian. La ĝardenoj estas kvazaŭ arbaroj kaj la arbaroj kvazaŭ
ĝardenoj. Tiun ĉi renkonton kaŭzas parte la donacemo de la sudo
naturo, parte la senzorgemo de la tie loĝantaj homoj, kiuj ĉie nur
kunhelpas, nenie penas. Ŝajnas, kvazaŭ la malbeno de la hereda peko
ne estus trafinta tiun ĉi teron Korfu-an, por ke ni almenaŭ per unu
angulo de l' mondo ankoraŭ sciiĝu, kian aspekton havis la perdita
paradizo, kaj kiel oni vivis en ĝi.

La plej bela tempo de restado en tiu ĉi Ionia paradizo estas la Aprilo
kaj la Majo; ĉar tiutempe la naturo montras sin en plena luksego de
verda printempa vesto, montoj kaj valoj estas florkovritaj, tropika
varmego pli malmulte ĝenas la vojaĝantojn, kaj tamen la refreŝiganta
bela sukplena frua fruktaro abunde jam ekzistas.

Krom tio ĝuste je la Paska tempo, la *popola vivo* sur la insulo
montriĝas en plena brilo. La zenito estas la granda procesio, kiu
okazas ĉiupaske je honoro de la Sankta Spiridion, de l' patrono de
Korfu. La urbo estas sidejo de Greka-ortodoksa kaj de Romana-katolika
ĉefepiskopoj. La honora tago de l' Sankta Spiridion estas solenata de
ĉiuj Korfu-anoj. De ĉie ili alkuras al la soleno.

Ĉiu strateto de la foirejkvartalo ŝajnas esti orienta bazaro.
Ladaj oleolampoj vespere lumigas la butikojn en la strathaloj, kie
estas vendeblaj diversspecaj objektoj, ekz.: Turkaj sukeraĵoj,
fenkomielo, oleobakitaĵoj, kaviaro en bareloj, nigraj olivoj, ruĝaj
paskovoj enigitaj en kokfiguraĵojn el pasto, multego da multkoloraj
vakskandeloj sur tabloj, amasoj da maizpano kuŝantaj sur la stratoj,
amasoj da oranĝoj ktp. Krom tio ni ekvidas vintrinkejojn kun flagetoj,
kiuj nomas la specon de l' vino, kaftrinkejojn, razejojn, ĉambretojn,
en kiuj laboras metiistoj: ĉio kun kontrasta kaj multkolora
ornamaĵaĉo. Tra la homamasoj, viroj pene havigas vojon al si kun
azenoj, kiuj portas multkolorajn akvobareletojn sur la dorso. Oni amase
direktas sin al la preĝejoj: al la katedralo "Spiliotissa" aŭ al
"San Spiridion". Je la vespero de la antaŭpaska ĵaŭdo oni aŭdas
respondkantojn, arde oni kisas la relikvujon. Je la vespero de l'
Granda Vendredo la procesio de l' tombo de Kristo trapasas kun torĉoj
la urbon. Ĝi ripetiĝas je la antaŭtagmezo de l' antaŭpaska sabato.

La ostaro de l' Sankta Spiridion, la plej granda gloro de la riĉa
Greka katedralo de l' urbo Korfu, solene estas portata en orumita
arĝentĉerko intersekve de pastroj de l' Greka eklezio, de oficiroj
kaj de urbanoj tra la urbo sub gvidado de la Greka ĉefepiskopo. La
kovrilo de la vertikale starigita ĉerko estas malfermita kaj la supra
parto de la skeleto videbla. Fantome la nigra mumio ekbalancas la kapon
tien kaj reen. Soldatoj antaŭmarŝas. Lumantaj preĝejlanternoj kaj
flagranta lumo sur altaj, multkoloraj kandeloj donas al la spektaklo
la ĝustan mistikan sanktigon. Muzikistoj kaj standardportantoj
antaŭiras la disajn grupojn: la pastraron, la urban magistraton kaj
la oficistojn de l' urbo, la oficirojn, la garnizonon de l' Grekaj
militŝipoj en la haveno. Sub baldakeno paŝas la Greka ĉefepiskopo
en multekoste brodita pompa vestaĵo. Lastvice venas la gevilaĝanoj
kaj iliaj infanoj en paradaj vestaĵoj. La infanoj portas florkronojn
en la hararo, parte ankaŭ lumantajn kandelojn en siaj manoj. Kiam
la procesio preterpasas la registaran palacon tra la solene ornamita
popolo--maro kaj montoj en la fundo--ĝi prezentas vere belan
bildon. La funebraj sonoj estas intermiksataj kun la blekado de l'
paskŝafidoj, kiuj, alligitaj al dompordoj kaj arboj, atendas sian
sorton. Ĉar apud ili jam staras junuloj, tenantaj tranĉilon en la
mano.

Ni iras al la "Spiliotissa", por aŭdi la "Gloria". Iu ajn pastro faras
signon kontraŭ la enira pordo; bombardiloj tondras, sonoriloj sonoras,
la popolo ree amase eliras: Kristo reviviĝis! Momente la mallaŭta
fasto aliformiĝas je freneza bruo. El ĉiu domo pafoj krakas. El la
fenestroj krakante subenfalas argilaj potoj je malhonoro de "Judas
Ischariot" kaj kiel simbolo de l' iama ŝtonmortigado de la hebreoj.
Antaŭ la pordoj oni senkompate mortpikas ŝafidojn kaj pentras per
ilia sango krucojn sur la pordfostojn. La tuta insulo fariĝas buĉejo.
Dum la tuta tago oni buĉas kaj rostas ŝafidojn kaj ŝafojn. Sangaj
marĉetoj kuniĝas sur la tero. Tiamaniere la idilio de Korfu subite
estas estingita, kaj tio .... pro la religio.

Volonte oni forkuras en la eterne puran naturon de la insulo, for en la
sanktan ombron de la olivarbaroj. Tamen ni ne forlasos la insulon, ne
rigardintaj antaŭe la *imperiestran kastelon "Achilleion"*. Por
admiri ĝin, jam miloj da amuzvojaĝantoj en la pasintaj jaroj ĉiujare
albordiĝis al Korfu. Ankaŭ ni supreniras al la fabela kastelo, kiun
konstruigis al si la mortinta imperiestrino Elisabeth de Aŭstrujo sur
kruta deklivo, alta super la ondegoj de l' maro proksime de l' idilia
vilaĝo Gasturi. Ĉi tie ŝi pasigis kelkfoje la tempon--sed entute
apenaŭ pli longtempe ol kvin semajnojn--en silenta soleco, precipe
postkiam tragedia sorto estis forpreninta de ŝi por ĉiam la amitan
filon, la kronprincon Rudolf (la 30an de Januaro 1889). Al neniu
fremdulo estis permesate, pririgardi ĉi tiun kastelon kun ĝiaj 128
ĉambroj, ĉar alta blanka muro kaj la foliaro de olivujoj kaŝis ĝin
kontraŭ la okuloj de scivoluloj. "La Britoj tute malesperas", diris
la imperiestrino; "dum horoj ili staras sur la kontraŭe kuŝanta
altaĵo kaj tamen ne povas vidi ion ajn." "Tie, kien homoj venas,
ĉio estas detruata; nur kie la naturo estas sola, tie ĝi konservas
sian eternan belecon. Al neniu fremdulo mi montros mian kastelon.
Se mi farus tion, post kelke da monatoj neniu ŝtono havus pacon.
La homoj ĉien enskribas siajn nomojn, por alpresi al la ŝtonoj la
stampilon de sia propra malgrandegeco". Depost mortigo de la malfeliĉa
regnestrino en Ĝenevo, la 10an de Septembro 1898, neniu membro de
la Aŭstruja imperiestra kortego ree eniris en la kastelon. Ĝi nur
estis vidindaĵo por vojaĝantoj. Oni diris, ke Franca societo akiros
la tutan posedaĵon kaj aliformigos ĝin en kuracan instituton. Sed en
la jaro 1907 imperiestro Wilhelm IIa aĉetis la kastelon. De tiu tempo
ĉiujare li restadis en ĝi ĝis 1914 kun la imperiestrino kaj kun sia
filino dum kelke da semajnoj, por ĝoji pri la dia helena printempo de
Korfu kaj por fari ekskursojn aŭ promenojn.

Oni povas alveni al la kastelo aŭ sur maro aŭ sur tero. Kiam la maro
estas senmova, tiam veturado per remilboato estas granda plezuro. En
la mallarĝa kanalo, kiu disigas la citadelsimilian "Fortezza Vecchia"
kontraŭ la "esplanado", la ĉefplaco de Korfu, ni trovas boatojn en
longaj vicoj, kaj baldaŭ ni naĝas sur la blueta maro. Per fortaj
remilbatoj ni krucigas la golfon, kiun ĉirkaŭas la "Bulvardo de la
imperiestrino Elisabeth", kaj ni ĉirkaŭveturas longan pormontoron,
kovritan de olivujoj, nomita "Analipsis", t. e. ĉielira monto. Sur
ties deklivoj kuŝas la belega vilao "Monrepos", plezura kastelo de
l' reĝo Georg de Grekujo, meze de admirinda parko, plena de tropikaj
kreskaĵoj.

Post kelkaj minutoj el la trankvilaj ondoj antaŭ ni ekleviĝas juvelo:
insulo, kiu ŝajnas esti gajhumora ludilo de la naturo. Du vicoj de
pintaj cipresoj suprenetendiĝas, ombrumantaj malgrandan kapelon
kaj la loĝdomon de l' pastro. Granda silento kaj iom da malgajeco
kuŝas sur la insuleto. Estas "La insulo de l' mortintoj" de Böcklin,
la mita ŝtoniĝinta ŝipo de la "Feakoj"[37], kiu estis alportinta
Odysseŭs-on al Ithaka kaj dum la reveturo estis trafata per la
tridento de Poseidon.

Ĉiu jam estos vidinta la famekonatan portreton Böcklin-an: "La
insulo de l' mortintoj". La kortuŝa bildo prezentas rokinsulon, al
kies katakomboj glitas en silenta barko vualita figuraĵo kun ĉerko:
bildo, efikanta kiel serioza himno pri la majesta trankvilo kaj pri
la mistero de l' morto. La barko baldaŭ estos malaperinta en la
mallumo, kaj la malhelaj kameroj gastigos novan gaston. La insulo
"Pontikonisi", nuntempe estas nomata "musinsulo" pro sia malgrandeco.
Ĝi regas la eniron al la golfo de Kalichiopulo, antikva milithaveno.
Malantaŭ ni sur la ekstrema elstaraĵo de l' Analipsis-monto kuŝas
la fama vidpunkto "Canone". Ĉe la kontraŭa bordo, rivereto enfluas
en la maron: la loko, kie laŭmite Odysseŭs estis ĵetata al la
bordo. Ni nun jam staras apud la deklivoj de la arbarkovrita monteto,
sur kiu estas konstruita la "Achilleion". Baldaŭ ni ekvidas la
blankajn frontonojn de l' kastelo kaj pli malsupre, meze de belega
ĝis la maro etendiĝanta parko, marmoran templon sur kolonoj kun
la Heine-monumento, faritaĵo de la Dana skulptisto Hasselries.
Imperiestrino Elisabeth konstruigis la monumenton al sia de ŝi adorita
poeto Heinrich Heine. Lace la poeto de l' melankolio sidas en sia
apogseĝo, direktante la rigardon al la maro. La mano malleviĝinta
ripozas sur la femuro, tenante tabulon, en kiun la skulptisto
engravuris laŭ deziro de la imperiestrino la versaĵon:

  "Kial la larmo soleca,
  Jen, malklariganta la vidon?-- --
  Ĝi restis el tempo iama
  Por ĉiam en miaj okuloj."

Supre sur la kupolo staras orumita triumfa Diino flugilhava, levante
laŭrokronon.

Ĉe la tombejo Benizze-a ni albordiĝas, kaj post mallonga tempo ni
estas atingintaj nian celon.

Same bela estas la surtera vojaĝo. De el la esplanado ni iras
laŭlonge de l' belega bulvardo. Niaj rigardoj transvagas ĝis
la suproj de Albanujo kaj Epirus. Poste, antaŭ ol la antikva
Feaka strato--nomita je honoro de l' iama Germana imperiestro
"Kaiser-Wilhelm-Straße"--surenetendiĝas al Canone, ni turnas nin
dekstren ĉirkaŭ la golfon de "Kalichiopulo" kaj atingas la straton,
kiu kondukas al la Achilleion. Agavoj kaj opuntioj mursimile borderas
la straton; riĉkoloraj floroj brilas el verda herbokovro, olivujoj
kaj cipresoj staras tie kaj tie. Antaŭ ni leviĝas aro da montoj,
inter kiuj la dupinta "Monte San Deca" kaj la pli malalta pinta
"Kyriake" precipe distingiĝas. En kurbiĝoj la strato montsupreniras.
Ni preterpasas la vilaĝon Gasturi, kaj baldaŭ ni staras antaŭ la
ferfandita ĝardenpordego kun la simpla surskribaĵo: "Achilleion".

Jen salutas jam la alta, blanka marmorvilao, konstruita en
antikvahelena palacstilo: bildo de reviviĝinta Greka belegeco,
ĉirkaŭata de ĉiamverdaj floroj kaj dum la tuta jaro florantaj rozoj.
Ĉiuj trezoroj de l' klasika antikveco, de Troja, de Mykenae kaj de
Pompeji ĝiatempe servis kiel modeloj al la Neapolitana arĥitekto
Rafael Carito. Treegaj elspezoj, 12 ĝis 14 milionoj da drakmoj, estis
necesaj por fari la fabelan konstruaĵon.

Starigita sur forta fundamento, la domo tiamaniere estas enigita en la
monton, ke la trietaĝa fronto rigardas al la strato, kiu kondukas de
Gasturi al Benizze. Tra la larĝa ĝardenpordego ni baldaŭ venas al
la antaŭplaco de la kastelo. La vestiblo konsistas el fortaj kolonoj,
portantaj verandon el brileta marmoro; bele modelita balustrado kun du
centaŭroj ĉirkaŭas la tuton. Kontraŭ la parka flanko almetiĝas
al la kastelo la fama "peristilo", portiko, inter kies vicoj staras
marmorfiguraĵoj el la Greka mitologio; pentraĵoj ornamas la internon.
Multnombraj bustoj kaj aliaj skulptaĵoj plenigas la halon. Sur la
teraso, kuŝanta antaŭ ĝi, troviĝas belaj ĝardenaĵoj kun kelke da
altkreskintaj cipresoj. Du bronzaj figuraĵoj, prezentantaj luktistojn,
flankumas la suprenirejon al la teraso. Iom flanke de l' kastelo ni
ekvidas en la parko la statuon de l' mortanta Achilleŭs[38], de l'
plej ŝatita heroo de la imperiestrino Elisabeth el la Greka mitologio.
La duone terenfalinta heroo eltiras la mortigan sagpinton el la
kalkano. Emocia estas la dolora esprimo de l' vizaĝo, nedirebla la
rigardo al maro kaj arbaroj. Marmorbenkoj invitas al rigardado kaj
ripozado. Montsuben ni venas tra la parko al la Heine-templo, de kiu
larĝa marmora ŝtuparo duoncirkle ĉirkaŭ fontano kondukas malsupren
al la maro.

Sed ni reiru al la kastelo, por enrigardi ankaŭ en ties internon.
De el la malfermita portiko ni enpaŝas en la "Atrium". Pezaj
velurkurtenoj baras ĝin eksteren kaj pendas malsupren je ambaŭ
flankoj de l' brilaj muroj. Freskopentraĵo kun dancantaj nimfoj
ornamas la plafonon. Kolosaj vazoj el porcelano kaj bronzo staras
ambaŭflanke de la ŝtuparejo. Dekstraflanke kuŝas la kastela
kapelo, maldekstraflanke ni iras tra kunvenĉambro en la luksan
manĝoĉambron. La multkolora freskopentraĵo sur la plafono prezentas
la "procesion de Galatea". Suprenirinte la larĝajn ŝtupojn de la
ŝtuparejo ni staras antaŭ la grandega freskopentraĵo: la "triumfa
procesio de Achilleŭs". En la unua etaĝo kuŝas la ĉambroj de l'
iama imperiestro: antaŭĉambro, laborĉambro kaj dormĉambro. La
laborĉambro estis la iama dormĉambro de l' imperiestro Franz Josef;
sed neniam ĝi estas uzita de li. Pli malantaŭe sekvas ĉambroj por la
imperiestra sekvantaro. La sama etaĝo enhavis ankaŭ la ĉambrojn de
l' princo Aŭgust Wilhelm, la dua etaĝo tiujn de l' imperiestrino kaj
de l' princino Viktoria Luise.

Admirinda estas la elektra instalaĵo en kastelo kaj parko. La
loĝĉambroj ricevis lustrojn, la granda manĝsalono nepre modernajn
lumigilojn. La elektraj ardlampoj estas almetitaj nevideblaj en la
muroj tiamaniere, ke la blanka plafono servas kiel reflektoro kaj
plenigas la spacon per milda lumo. La granda ŝtupareja pentraĵo
ankaŭ originale estas lumigata de kvar arklampoj, kiujn oni fiksis
super la vitra tegmento, kaj plie de flanke almetitaj lumigiloj. Ankaŭ
la Achilleŭs-statuo estas lumigata de du arklampoj. La ĝardenaĵoj
havas duspecan lumon: unue grandajn arklampojn, kiuj en malgrandaj
distancoj lumigas la vojojn kaj promenejojn same kiel taglumo. Sed krom
tiu ĉi normala lumadmaniero ankoraŭ ekzistas alia, vere fabela, por
specialaj solenoj. La 25000 rozujojn en la parko oni provizis je po
unu ardlampo, kiuj povas esti ekbruligataj samtempe per centra kunigo.
Tiamaniere oni modernigis la Achilleion, ne foriginte tamen la originan
proprecon. Ankaŭ la plej multajn pentraĵojn kaj monumentojn el la
tempo de Elisabeth oni konservis. Novaj konstruaĵoj estas kavalirdomo
kaj aŭtomobilrestejo. Plie oni fosis artezan puton, kiu donis
fontakvon en profundaĵo de 80 metroj, kaj la Greka registaro kunligis
la kastelon kun Korfu per tri metalfadenoj.

Sulfiĉas. -- -- -- Aŭ ĉu eble estas dezirinde rakonti ion pri la
monaĥejo sur altaĵo proksime de l' kastelo, kie la imperiestrino
Elisabeth tiel ofte kaj volonte interparolis kun la viroj, kiuj
libervole estis rezignintaj vivi inter aliaj homoj? Aŭ pri la rave
lokita vilaĝo Gasturi, kie ŝi restadis inter la gevilaĝanoj, kiuj
nomis ŝin "reĝino de Gasturi", adoris ŝin kaj genufleksis antaŭ
ŝi? Aŭ pri tio, kiel malica legendo Korfu-on faris naskoloko de
Judas Ischariot, kiel iam la hebreoj estis ŝtonmortigataj de la
Grekoj, iliaj tombejoj estis senhonorigataj? Aŭ ĉu estas dezirinde
ankoraŭ supreniri la altan Pantokrator, aŭ viziti la tombejojn de
l' monaĥejo "Platiterra", aŭ la famekonatan kampodomon "Braila" ĉe
Gasturi?

Vere, kelkio alia ankoraŭ estas raportinda; sed mi opinias esti
doninta pli malpli imageblan bildon pri la idilia insulo Korfu, pri
ĝia historio, ĝia haveno, ĝia ĉefurbo, ĝia fortikaĵo, ĝiaj
naturbelaĵoj, ĝia popola vivo kaj pri ĝia mirinda kastelo Achilleion.

Nu, karaj samideanoj, mem vojaĝu tien, vidu, miregu kaj ĝoju! Je
Dio! Se ni ĉiuj havus sufiĉe da mono, mi proponus, ke oni aranĝu la
sekvontan Esperanto-kongreson en la urbo Korfu.



LA ŜTATA SAKSA ESPERANTO-BIBLIOTEKO.

(ELISABETH WUNDERLICH.)


Kiam en la jaro 1911 aperis la katalogo de la biblioteko Georg Davidov,
Saratov, la Esperantista mondo kaj ankaŭ multaj Neesperantistoj forte
miris. Oni ja sciis, ke la Esperanta literaturo jam estis granda;
sed nenie ĝis nun oni vidis ĝin kunigita. Jen la unuan fojon oni
konatiĝis kun tia biblioteko, kolektita de privata malavara persono,
kiu diligente kaj persiste kunigis pli ol 3245 Esperantajn verkojn.
Kompreneble tiu ĉi kolekto tute ne estis kompleta sed nur enhavis
*parton* de la tuta Esperanta literaturo. Des pli efike estis la
nombro de tiuj jam nun kolektitaj verkoj, pri kiuj la sekvanta tabelo
donas imagon.

Biblioteko Davidov:

  Lernolibroj                                              387
  vortaroj kaj frazaroj                                    139
  tradukaĵoj                                               283
  originala literaturo                                      66
  anekdotaroj, antologioj kaj legolibroj                    32
  gazetoj                                                  419
  propagandaj verkoj                                       453
  Esperanto por sciencaj kaj praktikaj aferoj              289
  muzikaĵoj                                                196
  kantaroj                                                  25
  nigre presitaj verkoj por blinduloj                       10
  en Relief-punktoj Braille                                 44
  ĝeneralaj verkoj pri la historio de lingvo internacia     12
  historio de Esperanto                                     22
  pri kongresoj                                             49
  Esperantista dokumentaro                                  62
  katalogoj de Esperantaj librejoj                          51
                                                           ===
                                                          2539

                                                          2539
  katalogoj de Esperantaj bibliotekoj                        4
  Esperanto lernejoj kaj institutoj                          9
  gvidlibroj                                               117
  gvidfolioj                                                63
  turismaj aferoj                                            7
  hoteloj                                                    8
  prospektoj pri ekspozicioj                                 9
  lernolibroj por komercistoj                                6
  komercaj prezaroj, katalogoj                             111
  adresaroj                                                 35
  jarlibroj                                                 32
  kalendaroj                                                18
  ekzamenaj regularoj                                       13
  grupaj regularoj                                         107
  Presa Esperantista Societo                                12
  programoj                                                 56
  murafiŝoj                                                 56
  diversaj aferoj                                           43
                                                           ===
                                                          3245

krome 2620 gazetartikoloj en kaj pri Esperanto.

Sed tiu ĉi biblioteko estis privata kaj tial uzebla ĉefe nur por la
posedanto kaj liaj konatuloj. S-ro Davidov ja grandanime intencis
uzebligi ĝin por la tuta Esperantistaro. Sed tiam biblioteko postulas
regulan administranton, kiu zorgas pri akcepto de la mendiloj, enpako
kaj ekspedo de la deziritaj libroj, ĉiama kontrolo de neredonitaj
verkoj, admonoj ktp., entute multan laboron, kion privatulo apud sia
profesia laboro preskaŭ ne povus plenumi, por kio li verŝajne devus
dungi specialan laboranton. Krome tia privata entrepreno havas alian
malavantaĝon: ĝi estas multe dependa de malfavoraj cirkonstancoj,
malhelpaj okazaĵoj precipe nun en niaj malkvietaj tempoj. Ĝuste ĉe
la biblioteko Davidov tiu bedaŭrinde evidentiĝas. Dum la milito kaj
la sekvanta revolucio oni neniam plu aŭdis pri ĝi; eble ĝi disiĝis
aŭ eĉ perdiĝis.

Tial estas dezirinde, ke la Esperantistaro fondu bibliotekojn sub
ŝtata protekto, ĉar por siaj posedaĵoj ĉiu ŝtato garantias, zorgas
pro ilia konservado, administrado, asekuro, pligrandigo ktp.

La sola ĝis nun ekzistanta ŝtata Esperanto-biblioteko estas--laŭ mia
scio--la Saksa Esperanto-Biblioteko en Leipzig, pri kiu la sekvantaj
linioj donas kelkajn, espereble ne tute seninteresajn informojn.

Okaze de la kvara internacia kongreso 1908 en Dresden granda literatura
ekspozicio estis aranĝita. Ĉiuj eldonistoj de Esperantaj verkoj
estis sendintaj siajn eldonaĵojn kaj donacis parton de ili al la tiam
fondita Saksa Esperanto-Instituto por ke ĝi havu propran bibliotekon.
Sed al la Instituto mankis konvena ejo kaj tial ĝi proponis la
verkojn al la saksa ŝtato kun la kondiĉo, ke ĝi starigu ilin kiel
apartan bibliotekon. La kompetentaj ministerioj akceptis la donacon
kaj komisiis kiel administranton la tiaman reĝan asesoron D-ro
Schramm en Dresden, kiu nuntempe estas profesoro kaj muzeodirektoro en
Leipzig. Li estis unu el la organizintoj de la brila Dresdena kongreso
kaj multe klopodis por la pliriĉigo de la biblioteko, donacante
al ĝi ekzemple librojn, kiujn li, kiel redaktisto de la gazeto
"Ĉirkaŭ la mondo" ricevis por recenzo. Kiam en 1912 D-ro Schramm
transloĝiĝis al Leipzig por ekokupi sian oficon kiel direktoro
de la Germana Skribo-Muzeo kaj kiel unu el la direktoroj de la
mondekspozicio por libro-industrio kaj grafikaj artoj (Leipzig 1914),
la ministerio ordonis, ke de nun Leipzig estu ankaŭ la sidejo de la
Saksa Esperanto-Instituto kaj de la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko,
kiu estis starigata en la lega salono de la Germana Librometia Domo kaj
tie estis publike uzebla. La Instituto dume estis luinta ĉambron en la
centro de l' urbo; kaj kiam en 1918 D-ro Schramm, pro troŝarĝo de
profesiaj laboroj, fordonis la administradon de la biblioteko al Prof.
Dietterle, la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto, la libroj
estis starigataj en la ĉambro de tiu ĉi instituto. Tie ili troviĝas
ankoraŭ nun. La biblioteko enhavas hodiaŭ 986 volumojn kiuj estas
ordigitaj laŭ jenaj fakoj:

  lernolibroj                        150
  vortaroj                            44
  tradukaĵoj                         202
  originala literaturo                43
  libraro pacifista                   13
  scienca literaturo                  51
  libroj por blinduloj                 6
  lingvaj demandoj                    26
  kongresoj                           27
  jarlibroj                           25
  dokumentaroj                        25
  historio de Esperanto               19
  raportoj                            11
  statutoj                             5
                                     ===
                                     647

                                     647
  pri organizacio                      2
  kantaroj                            15
  humoraĵoj                            3
  signifo kaj graveco de Esperanto    93
  kontraŭesperantaj skribaĵoj          3
  Esperanto gazetoj                   61
  gvidfolioj, gvidlibroj ktp          40
  reklamiloj                           6
  literaturo pri Volapük              44
  literaturo pri Ido                  26
  aliaj mondlingvoj                   31
  Esperanto en la mondmilito          15
                                     ===
                                     986

La katalogo estas presita kaj aĉetebla ĉe la Saksa
Esperanto-Biblioteko por la prezo de M. 1.--.

La biblioteko estas uzebla en la ĉambro de la Instituto mem aŭ la
libroj estas ludonataj. Lupermeson havas:

1e ĉiuj germanoj, kiuj estas ŝtataj oficistoj, aliaj personoj
bezonas garantiateston de tia oficisto.

2e eksterlanduloj, se ili sendas specialan peton kaj garantisumon
fiksotan ĉiukaze de la administranto. La sendkostoj estas pagotaj de
la luanto. Mendiloj estas aĉeteblaj ĉe la biblioteko (10 ekzempleroj
M. --.50).

La ĉi supra tabelo montras, ke la biblioteko ankoraŭ ne estas tre
riĉa. Precipe mankas en ĝi la gravaj verkoj el la unuaj jardekoj
de nia movado kaj la libroj aperintaj depost 1915 ekster Germanujo.
Tio klariĝas el tio, ke la monrimedoj de la biblioteko estas
tre malgrandaj tiel, ke sekve de la nuna malbona germana valuto,
eksterlandaj verkoj kaj gazetoj tute ne povas esti aĉetataj. La
libraro nur kreskis kaj kreskas preskaŭ senescepte per donacoj de la
eldonistoj, verkistoj kaj aliaj malavaraj personoj. Sed estas forte
dezirinde, ke tiaj donacoj estu farotaj pli multnombre ol ĝis nun,
precipe ankaŭ de negermanaj samideanoj kaj eldonistoj. Ili subtenos
ja tiamaniere ne privatan entreprenon, sed publikan bibliotekon, kiu
servas al la tuta Esperantistaro. Nur per tiu ĉi vojo ni venos al
la celo, kaj la ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko fariĝos kompleta
libraro de la Esperanta literaturo subtenata de ĉiuj, servanta al
ĉiuj.



PRI LA ESPERANTO-MOVADO EN BRITUJO DEPOST LA FINO DE L' MONDMILITO.

ARTHUR ZEALER, angla gasto de la Klubo depost 1920.


  "Die Engländer sind überhaupt, trotzdem man eher das
  Gegenteil erwarten dürfte, da sie das Interesse daran
  haben sollten, ihre Sprache als Weltsprache einzuführen,
  sehr für Esperanto."

  "La Angloj entute--malgraŭ oni estus rajtigita supozi
  la malon, konsiderante ke ili povus havi interesegon por
  enkonduki sian lingvon kiel mondlingvon--tamen tre
  favoras Esperanton."

        _D-ro Steche_,
  en sia parolado antaŭ la Dua Ĉambro de l' Saksa Deputitejo.


Ne nur en Germanujo, sed ankaŭ en Britujo la progreso de la Esperanta
movado depost la fino de l' mondmilito montriĝas kontentige vigla.

Jam dum la daŭro de l' milito al la publika intereso pri Esperantaj
aferoj en Britujo ne estis permesate ripozi. Gravaj rondoj starigis
movadon por la enkonduko de "_Komuna Komerca Lingvo_". Ili formis tre
influan komitaton kies membroj sukcesis plifortigi la intereson ne
nur de la urbestraro de la City de London, sed ankaŭ ĉe la _Komerca
Ĉambro de London_ tiom ke tiu ĉi korporacio estis enkondukinta
Esperanton kiel unu el la fakoj de ekzamenoj aranĝitaj sub siaj
aŭspicioj; la instruadon mem prizorgis la _City of London College_.

Ankaŭ jam antaŭe estis starigata ministeria komitato "_The Modern
Languages Committee_" por studi la demandon pri modernaj lingvoj rilate
la lernejan instruadon. La rezulto de la laboroj de tiu ĉi komitato
estis publikigata kaj enhavis preskaŭ surprizantan konsenton jenan: Ke
estas pli konsilinda akceli la instruadon de Esperanto tuj ol atendi
ĉu ankoraŭ eble pli taŭga mondhelplingvo estos elpensata aŭ ne,
konsiderante ke Esperanto jam nun estas konata tra la tuta mondo kaj
funkcias kiel universala interkomprenilo.

En London ekzistas krom la _Brita Esperanto Asocio_ (troviĝante en
la proksimeco de la famega Brita Muzeo) ankaŭ tre vigla rondo "_La
Brita Literatura kaj Debata Societo_" kaj kiel ĉefa Esperanta klubo
de la unua mondurbo la "_London Esperanto Club_" en kies halo "St.
Bride's Institute" (ĉe Ludgate Circus) en la centro de la urbego
eksterlandan-samideanoj ĉiam estas korege bonvenantaj; krom la
ĵus-nomitaj, ekzistas en London mem ne malpli ol dekkvar antaŭurbaj
kluboj; plue la _Laborista Klubo de la "Working Men's College"_, la
"_British League of Postal Esperantists_", la "_Skolta Esperantista
Ligo_", la "_Societo de Kvakeraj Esperantistoj_" kaj la "_Eklezia
Esperanto Ligo_". Diservo okazadas ĉiun duan dimanĉon posttagmeze en
Harecourt Church, Canonbury, London, N., unu fojon po monato en Partick
apud Glasgow, kaj ankaŭ, sed neregule, en York. La tuta Britujo
estas partigata je ses federacioj; unu plua por sud-orienta Anglujo
estas celata. Ekstere de la ĉefurbo troviĝas proksimume 90 kluboj
kuniĝintaj al la Brita Esperanto Asocio, krom grandnombre plimalpli
konataj sendependaj grupoj kaj societoj troveblaj tra la tuta lando,
ĉefe alligataj al laboristaj rondoj.

Kun la oficejo de la Brita Esperanto Asocio estas ligata librovendejo;
multspeca estas la Esperanta verkaro tie kolektata per kiu estas eble
paŝtiĝi.

Ne preterpasis ankaŭ la Esperantan movadon en Britujo la senĉesa
plialtiĝo de prezoj de preskaŭ ĉiuj artikloj de l' ĉiutaga bezono
kiu feliĉigis la civilizatan mondon kiel unu el la apudrezultoj
de la malcivilizacio de la antaŭaj jaroj. Precipe la multege
obliĝintaj preselspezoj prezentis gravan minacon al la ekzistado de
la tiea Esperanta gazetaro. Kiel solvo de l' dilemo gazetoj estis
kunmetataj, prezoj duobligataj, kaj nun oni povas esperi trapasi la
nunan malbonan tempon ĝis kiam estos eble pliriĉigi la enhavon de
niaj gazetoj denove kaj ankaŭ formi ĝin pli interesa.--Tiurilate la
fakto estas eble kronikinda ke en London ekzistas ne malpli ol dekdu
presliterfandejoj pretaj kaj dezirantaj liveri Esperantan tipografian
materialon al presistoj.

Bedaŭrindege, la morto ŝiris en niaj vicoj breĉojn tro senteblajn
por ke facile ili povas esti denove plenigataj. Grandan perdon
reprezentas la nepluesto de la verkisto de la famaj ĉefeĉ-ŝlosiloj,
Sinjoro _Hoeveler_, kiu pere de tiuj bonegaj propagandiloj faris
eble nur iom pli malmulte ol la Majstro mem por la plivastigo de
nia granda afero. La 28an de februaro 1920 la fatalo forprenis
de ni Sinjoron _Jozefo Rhodes_ el Keighley, unu el la pioniroj de
la movado en Britujo. Li estis eble en pli vastaj rondoj plej bone
konata kiel verkisto de grava vortaro Anglo-Esperanto. Ankaŭ _Sir
Thomas Vezey Strong_ mortis dum la somero de 1920. Li apartenis al
la viceprezidantaro de la Brita Esperanto Asocio, kaj kiel tiama
anstataŭanta, kaj en la jaro 1911 estanta, Lordurbestro de la City
de London la 21an de aŭgusto 1907, post la kongreso en Cambridge,
li oficiale akceptis _D-ron Zamenhof_ kune kun la kongresanaro en
la famkonata historia Gildhalo de London, kie nia Majstro faris sian
memorindan paroladon pri "Patriotismo Pseŭda kaj Vera".

Ni honoru ilian memoron!

La kongresa aktiveco en Britujo depost 1915 ĝis la fino de l' milito
nature suferis interrompon. Tamen, dum la pentekosta semajno de 1919
okazis la 10a Brita Esperanta Kongreso en Liverpool (500 enskribintoj)
kaj dum la koresponda semajno de 1920 la 11a en Birmingham (pli ol
300 partoprenantoj). La venonta tiujara Brita Esperanta Kongreso
estas aranĝata en Harrogate. Dum la du lastaj someroj havis lokon la
14a Skota Esperanta Kongreso en Glasgow kaj la 15a en Edinburgh, la
lastnomita kun 225 personoj enskribitaj, nombro ĝis tiam ne superita
en Skota Esperanta Kongreso.

Okaze de ĉiuj tiuj kongresoj unu el la ĉefaj tagordo-punktoj
priparolitaj estis la enkonduko de Esperanto en la taglernejojn: ĉar
al la gejunularo apartenas la estonteco. Malgraŭ la certe ne tro
facila batalado kontraŭ la inercio, rezultoj jam montriĝis kiuj
rajtigas la supozon ke la vojo unufoje enirata estas la ĝusta kaj ke
oni nur sekvu ĝin por ke la celo estos atingata. Ekzemple, pruvo de la
granda intereso kiun montradas la brita komercistaro rilate Esperanton
estas inter aliaj, ke jam antaŭ kelkaj jaroj la _Londona Ĉambro de
Komerco_ disdonis, post ekzameno, diplomojn al Esperantaj instruontoj.

En pli ol 30 vesperlernejoj en London, Glasgow, Edinburgh, Birmingham,
Liverpool, Manchester, Worcester, York, Sheffield, Gateshead, Aberdeen,
Leith, Fife, Lanarkshire, Barry k. c. la lokaj eduk-aŭtoritatularoj
permesis la starigon de Esperantaj kursoj, kaj, kiel elekta fako, nia
lingvo estis dum la jaroj 1917 ĝis 1920 enkondukita entute en 46
britajn lernejojn, inter kiuj la jenaj:

  Gallowflat School, Rutherglen, Skotldo.
  Holycroft Council Day School, Keighley
  Haworth Council School, Keighley
  Technical School, Keighley
  St. John's College, Worcester
  Stanley Road County Council School, Worcester
  St. Paul's Boy's School, Worcester
  Green Lane County Council School, Patricroft
  Radstock County Council School, Bath
  Lady Manners' School, Bakewell, Buxt.
  Glasgow High School, Glasgow
  Blairhill Public School, Coatbridge apud Glasgow
  Tiptree Hall Orphanage, Tiptree, Essex
  Romilly Road Elementary School, Barry
  High Street School, Barry
  Marylebone Commercial Institute, London W.
  Technical College, Nelson, Lancashire
  Hugh Myddleton Commercial Institute, London
  Bloomfield Road Commercial Institute, Woolwich, London
  Secondary School, Chorley, Lancashire
  Municipal School of Commerce, Birmingham
  North London Collegiate School, London N.
  Dulton Senior Commercial School, Liverpool
  Granton Road County Council School, Liverpool
  Technical College, Leith
  City of London College, London E. C.
  Donaldson's Hospital School, Edinburgh
  Girls' County School, Bishop Auckland
  Northcote Girls' School, Armley apud Leeds
  Murston C. E. Mixed School, Murston, Kent
  High School, Sheffield
  Woodseats Council School, Sheffield
  Central Secondary School, Sheffield

Inter la raportoj rilate la spertojn jam faritajn pri la lerneja
instruado de Esperanto en Britujo estu citataj nur la jenaj tipoj: En
la aŭtuno 1920 raportis fraŭlino _Watson_ ke ŝi havas en _Blairhill
School, Coatbridge apud Glasgow_, du klasojn po 25 knaboj en ĉiu. La
knaboj havas la aĝon de 9 ĝis 11 jaroj kaj ili ricevas instruadon de
1-1/2 horoj ĉiusemajne. La knabetoj bone progresas kaj multe ŝatas la
lernadon. Samtempe sinjorino _E. M. de Montoro_ raportis pri la _High
School, Glasgow_: "Kiam mi eniris tiun ĉi lernejon dum la pasinta jaro
en la mezo de la sezono, mi trovis 7 lernantojn en la malsupra, kaj 7
en la supra klaso. Tiun ĉi jaron ni havas 62 en la malsupra kaj 33
en la supra klaso, entute 95 lernantojn. La malsupra klaso devis esti
duonigata kaj la eduk-aŭtoritatularo estis devigata instali helpan
instruiston". Laŭ raporto de la januaro 1921 pri la _Romilly Road
Elementary School, Barry_, la sukcesoj spertitaj en tiu ĉi lernejo
rilate la Esperantan instruon instigis la tiean eduk-aŭtoritatularon
sankcii la enkondukon de Esperanto ankaŭ en _High Street School,
Barry_. Antaŭ unu jaro la _Edukiga Komitato_ de _Liverpool_ permesis
la starigon de Esperantaj kursoj en _Granton Road Council School_
kiel sesmonatan eksperimenton. 30 knaboj en la aĝo de 12 ĝis 14
jaroj ricevis 3 duonhorajn lecionojn posemajne, kaj post 2 monatoj
ili komencis korespondadi kun alilandanoj. La kurso do pruviĝis tute
sukcesa kaj la Edukiga Komitato sekve de tiu sukceso konsentis ne nur
la daŭrigon de la Esperantaj kursoj en tiu ĉi lernejo, sed ankaŭ
la aranĝon de du Esperantaj klasoj en la _Dulton Senior Commercial
School, Clarence Street, Liverpool_. La instruestro de _Tiptree Hall
Orfejo, Essex_, sinjoro _Norman Mac Munn_, (Bachelor of Arts Univ.
Oksforda) finas sian raporton jene:--"Alilandaj infanoj povas ĉe ni
lerni la lingvojn anglan, francan kaj Esperantan; la lastenomita servas
nature kiel interkomprenilo inter ĉiuj".

Antaŭ nelonge la Brita Esperanto Asocio filiigis sin al la
"_Conference of Educational Associations_" kies ĉiujaraj kunsidoj
okazis en la monatoj decembro-januaro. Tiurilate la Brita Esperanto
Asocio aranĝis kunvenon kiu havis lokon la 1an de januaro 1921 en
la Fizika Halo de la Londona Universitato, por priparoli la temon:
"Esperanto kiel faktoro en la edukado". Estas tre bedaŭrinde ke
plena raporto pri tiu ĉi grava diskuto ne povas esti donata tie ĉi
(ĝi aperis angle en la februara numero de la gazeto "The British
Esperantist"). Sed tiom estu tie ĉi raportata ke laŭtiĝis unuvoĉe
la fakula opinio pri la granda utilo de Esperanto kiel kvazaŭ luda
instruilo por la enkonduko de la junaj lernantoj en la gramatikan
sciencon. Ripete estis konstatata la fakto ke post la lerno de
Esperanto la infanoj scipovas sen antaŭa speciala peno jam ankaŭ la
gramatikon de la gepatra lingvo kiu estas grava antaŭkondiĉo por la
komenco de la studado de aliaj naciaj lingvoj. Plue, ke la vortprovizo
akirita pere de Esperanto estas bonega plifaciligilo por la lernado
de aliaj fremdaj lingvoj. Tiurilate sinjorino _D-ro A. Fisher_,
lernejestrino de la _Girl's County School, Bishop Auckland_, raportis
pri statistike faritaj metodaj eksperimentoj. Estis amuze ke la infanoj
entuziasmigitaj per la facila lerno de Esperanto ne nur aĉetis
vortaretojn per sia privata poŝmono--fakto kiu ne tre ofte okazas
rilate la lernon de aliaj fremdlingvoj--sed ke ili ne malofte komencas
interesigi kaj enkonduki la gepatrojn en la nove lernitan lingvon.

Ankaŭ en Britujo la problemo de _Teknika Vortaro_ trovis praktikan
pripensadon. Komence de la pasinta jaro stariĝis sub la sekretario de
sinjoro _E. E. Yelland_ komitato de la _Brita Literatura kaj Debata
Societo_ por ataki la taskon. Unue estis komencata la kompilado de
terminaro rilate la industriojn de botoj kaj ŝuoj, kaj ankaŭ rilate
la fabrikadon de ombreloj. Fine de 1920 aperis kun fakula kunlaboro la
unua frukto de la komitataj klopodoj en la formo de 4 paĝa folieto
enhavanta terminaron pri "_La Fabrikado de Ombreloj_". Ni esperu ke
pluaj kontribuaĵoj baldaŭ sekvos. Dum la pasinta jaro aperis ankaŭ
nova stenografia sistemo verkita de sinjoro _Montagu C. Butler_, la
agemega sekretario de la Brita Esperanto Asocio. Laŭŝajne tiu ĉi
nova Esperanta stenografisistemo estas la unua en Britujo publikigata
kiu celas ebligi la lernadon de _Esperanta raporta stenografio_ sen
antaŭa scipovo de io jam konata sistemo de la "flugila arto".

Fine de la estinta jaro la "_Memoriga Bibliotek-Komitato Harold
Bolingbroke Mudie_" eldonis sian unuan libron sub la titolo "_Vivo de
Zamenhof_" kiun verkis _D-ro Edmond Privat_. Ne estas ĉi tie la
loko por librorecenzo, sed ŝajnas ke la aŭtoro ne nur priskribis la
vivon de unu el la plej grandanimaj geniuloj de l' mondo, sed ke per
tiu ĉi verko li ankaŭ ekprenis la fadenon kiu forglitis el la mortaj
manoj de l' Majstro, sciu la fadenon por teksi la komunan rubandon
de homaranismo. Certe la verkisto estus la ĝusta homo meriti tian
sukceson por la savo de l' krucumata homaro.

La brita Esperantistaro ankaŭ ageme suportis per mon- kaj
nutraĵ-sendoj la helpan movadon iniciitan de la Kvakeroj por la
"_Nutrado de l' Infanoj en Mez-Eŭropo_".

La formigo de la _Interpopola Ligo_ donis nature kialon por vigla
aktiveco de la brita Esperantistaro. Jam komence de januaro 1919 okazis
en la Londona Universitato grava amaskunveno kiu konstatis ke la sola
solvo de la lingvaj malfacilaĵoj estas la akcepto flanke de la ŝtataj
registaroj de Esperanto kiel oficiala interkompreniga ilo. La 8an
de julio 1920 deputacio de la Brita Esperanto Asocio alproksimigis sin
al la ĉefa sekretario de la "League of Nations", _Sir Eric Drummond_,
kaj la membroj de la deputacio estis akceptataj de _D-ro Nitobé_ kiu
esprimis sian tutkoran simpation kun ilia propono. Sed estas ja freŝe
en la memoro de ĉiuj kiamaniere dum la decembraj kunvenoj de la Ligo
de Nacioj en Ĝenevo la atingo de tiu ĉi celo estis por la momento
malhelpata per tia malinda ruzo de la francaj kontraŭ-Esperantanoj
kiuj posedas la vere admirindan antaŭdiluvian naivecon provi enpuŝi
nuntage nacian lingvon kiel interpopolan komprenilon. Tamen, tro
malfrua estas jam la horo de l' mondhistorio por malantaŭenturni la
rulantajn radojn de progreso. Kaj prokrasto tute ne estas nuligo!

Okaze de la unua datreveno de la milithalto la Brita Esperanto Asocio
aranĝis du publikajn kunvenojn en London la 11an kaj la 22an de
novembro 1919. Dank' al vigla propagando flanke de l' estraro ambaŭ
kunvenoj estis multnombre vizitataj de la ĝenerala publiko. _Sir
Ernest E. Wild_, reĝa leĝkonsilisto kaj membro de l' parlamento, i.
a. parolis. Kaj, kvankam li mem konfesis ke li ne scipovas Esperanton,
li tamen konfesis esti "Esperantano" en la senco ke li tre favoras la
starigon de Esperanto kiel oficiala interkomprenilo por la celoj de la
Ligo de Nacioj.--Ĉe la pordoj de la supremenciitaj kunvenoj laboristoj
disdonis al la enirantoj flugfolietojn kies enhavo estas, laŭ mia
scio, ne ankoraŭ tre konata en Germanujo. Eble ĝi posedas sufiĉan
intereson--ĉu oni konsentas ĉion kio estas dirita aŭ ne--por esti,
nur iom korektite, represata tie ĉi:--

AL LA GERMANA POPOLO.

Kunlaborantoj kaj kunviktimoj:--

Ni uzas la okazon donitan de la longe-esperita Deklaro de Paco inter
niaj du nacioj por saluti vin, kiel kunsuferintojn en la granda aflikto
kiun la regantoj de la mondo venigis al ĝiaj loĝantoj, kaj--ni
kuraĝas fidi--kiel "kamaradoj de pli feliĉa estonteco". Ni ĝojas kun
vi ke la buĉado de la "konskriptaj" soldatoj de Eŭropo grandparte
ĉesis; ni ĝojas egale ke jam nun finiĝos la blokado permalsata,
kies malrapida torturado indulgis nek junecon nek plenaĝon, nek la,
novpatrinon nek la infaneton ĉe la mamo; kvankam ni timas ke mankado
ankoraŭ restados en via lando. Ni sopiras pacon kun ĝia nova mondo,
komenci novan kaj pli bonan vojon de vivado. Ni do bedaŭregas la
pacon perfortan kiu baras la vojon antaŭ ni ambaŭ, kaj antaŭ la
tuta Eŭropa, pacon kiun la konscienco de la mondo kondamnas, kiun
Laboro ĉiulande malkonfesis, kaj pri kiu eĉ la nuna Primo de Anglujo
diris ke ĉiu aranĝo ĝia povas esti nur provizora. Ni promesas
labori anstataŭigi ĝin per interkonsento kiu fidele efektivigos la
principojn de memdeterminado, sinrespekto, egala justeco kaj egala
eblaĵo por la vivo. Kiam tio plenumiĝos, ni povos esperi ke el la
doloregoj de la homaro naskiĝos epoko nova kaj pli feliĉa.

Ni scias ke la tuta homaro fariĝis el la sama teksaĵo, kaj ni ne
supozas ke la tuta kulpo pri la milito restas nur sur unu flanko
sole. Ni ne forgesas, kiel forgesis multaj el niaj samnacianoj, ke
dum monatoj kiuj fariĝis jaroj, vi celis al la paco, kaj devigis
viajn regantojn fari ripetitajn klopodojn ĝin atingi. Ni salutas kiel
amikon ĉiun en ĉiu lando kiu laboris por la paco, ĉiun kiu hodiaŭ
laboras por repaciĝo. Ni scias ke kelkaj el vi suferis pro rifuzo
partopreni en la milito, same kiel suferis kelkaj el ni. En unueco
inter samcelanoj kuŝas la forto; ni aspiras, kiel Ligo, esti ĉenero
en mondkunularo de viroj kaj virinoj bonvolaj--nova framasonaro,
kunigita spirite, ne ceremonie. Se ĉiuj fortoj de la bonvolo en la
mondo unuiĝus, ili estus nerezisteblaj.

Dum la nuboj de milita propagando, kaj la sangaj nebuloj de la pasio
kelkaj el ni ne forgesis kiom la mondo ŝuldis en la pasinto al
via klereco kaj pacienca esplorado, al via genio por organizado,
via inventa kaj krea povo. Kaj ni ne dubas ke en la nova epoko
komenciĝanta--la epoko ne tiom de nacieco, kiom de homeco--ili trovos
celon ankoraŭ pli vastan kaj altan. Aŭskultante la vortojn de unu
el viaj plej noblaj vivantaj virinoj: "Ni apenaŭ memoras la tempon
antaŭmilitan kiam la vivo nin amikigis kaj kiam ni estis membroj de la
homa familio," ni pensas pri la diro de unu el la plej grandaj el niaj
propraj poetoj: "Ni lernas per sufero kion ni instruas per la kanto."
Ni ja povas kredi ke inter la plej altvaloraj donoj kiujn via raso
portos al la komuna trezoro, kelkajn vi akvumis en la pasintaj jaroj de
suferado tia, kian spertis eble neniu alia popolo. Certe la lando de la
feinrakonto kaj de la Kristnaska abio, de ame prizorgata infaneco kaj
feliĉa familia vivo, la hejmo de muziko kaj filozofio, de alta inspiro
kaj humila pieco, faros kontribuaĵojn kiujn la mondo ne malatentus
sen grandega perdo.

Mil jarojn antaŭ 1914 la paco inter niaj du nacioj restis sen rompo:
mil jarojn plu ĝi restu nerompita. La veraj interesoj de tutaj
laborantoj de l' mondo estas identaj, kaj nur per la unueco kaj
kunlaboro ili povas akiri la riĉan kaj plenan vivon kiu estas ilia
rajto. Ni esperas labori kun vi por ke nia Tero estu hejmo de gefratoj
anstataŭ la kampo de armitaj tendaroj kiujn ni hodiaŭ vidas.

  Kredu nin
    Viaj por Mondamikeco.

Estu permesate al mi mencii tiurilate ankaŭ okazintaĵeton kiu ne
estis tute sen ero de humoro. En oktobro 1919 aperis en Londona
ilustrata ĉiutaga gazeto, ĉefe legata de la "supraj dekmiloj",
artikolo kies verkisto videble en la ŝvito de sia vizaĝo malkonsilis
la lernon de Esperanto ĉar--la bolŝevistoj en sovjeta Rusujo
fervorege disvastigas la konon de tiu "filingvo" por siaj propraj celoj
plivastigante tiamaniere la propagandon de siaj abomenaj doktrinoj.
Ĉu ne envenis en la cerbon de tiu ĉi lertega skribemulo ankaŭ la
ideo ke, laŭ lia propra principo, oni estus devigata senigi sin je la
enspiro de aero ĉar tiu lastenomita objekto ankaŭ estas uzata de la
bolŝevistoj por iliaj "propraj celoj?" Sed eble la gazeto timis nur
ke, se ĝia legantaro komprenus Esperanton, la danĝero ekzistus ke
la legantoj povus esti konvinkigataj pri la vero de l' bolŝevistaj
doktrinoj, kaj, sekve de tio, la distinga ĵurnalo povus perdi sian
"High Life" abonantaron al bolŝevistaj gazetoj. Sed kia peko kontraŭ
la sankta spirito de l' homa progreso ne estas farata nuntage--ĉio
por konservi la legantaron! En kazo de bezono, ne gravas, gaje oni
skribas--sensencaĵon.

Ankoraŭ kelkaj vortoj estu permesataj al mi rilate aferon de sufiĉa
graveco, sciu pri certaj lingvaj demandoj. En Britujo regas en la
samideanaro ĉie la firme fondita opinio ke sub iuj kondiĉoj ni
devas nepre subteni la laŭregulan gramatikan konstruaĵon tiel kiel
D-ro Zamenhof starigis ĝin. Ne pro sentimentaj kaŭzoj, sed tute
simple pro gravaj konsideroj de plej triviala utilo! La reformuloj
havas certe sufiĉan grandan sferon por praktiki sian lertecon per
la elpensado de necesaj novaj vortoj, teknikaj terminoj, k. t. p.
kiuj povas esti bezonataj por la pluenevoluo de nia lingvo. Sed ni
energie kaj celkonscie kontraŭstaras ian kaj ĉian tuŝon de la
gramatika skeleto--eĉ kiam ĝi reprezentus veran plibonigon per si
mem. Ĉar, eĉ tiam, la profito, kreskonta el tio, apenaŭ egalvalorus
la malutilon kreotan per la ekzistado de pli ol unu gramatiko
de la "universala" mondhelplingvo. Ni, tiam, eble havus svisan
parolmanieron, britan dialekton, germanajn esprimojn k. t. p. Kien
tio kondukus nin? Ĉu ni jam vere estas sufiĉe potencaj por indulgi
la lukson ke ni mem liveras la armilojn al niaj kontraŭuloj? Ĉu
ili ne avidege falus unu super la alian por pruvi al la kuntempuloj
ke Esperanto evidente ne povas taŭgi por universala interkomprenilo
ĉar inter ĝiaj adeptoj mem ne ankoraŭ ekzistas harmonio pri gravaj
gramatikregulaj detaloj?

La starigo de l' demando--jen jam la respondo! Kaj la unueco--jen nia
ĉefa afero!

Mi finu citante la parolojn de l' sama eminentulo kies eldiro staras
jam komence de tiu ĉi raporto, sciu:--

  "Es ist ein friedlicher Kampf und
      ein großes Ziel, welches uns
      alle zusammenhält!"

  "Paca estas la batalado, kaj
      grandega la celo per kiu ni
      estas unuigataj ĉiuj!"

Jen la signo, sub kiu ni nepre venkos!--



ALDONO.

BIOGRAFIAJ NOTOJ PRI D-ro STECHE KAJ RESUMO PRI LIAJ PORESPERANTAJ
ARTIKOLOJ KAJ ALPAROLADOJ.

(D-ro DIETTERLE)


  Kiam la tempo de pli grandaj sukcesoj de nia ideo estos
  alveninta, oni verŝajne--kaj tiam eble ankaŭ tre ofte
  vane!--klopodos, kolekti ĉiujn notojn pri la vivo kaj
  laboro de niaj plej lertaj antaŭbatalintoj. Tial en ĉiuj
  landoj oni komencu jam nun kolektante ilin! Mi faras
  tion nun rilate al nia nuntempa Germana prezidanto.

D-ro Karl Albert Steche naskiĝis la 9an de septembro 1862 en
Leipzig-Plagwitz, kiel unua filo de la fabrikposedanto Otto Steche kaj
lia edzino, Johanna nask. Habenicht. La patro estis la posedanto de
la mondkonata firmo Heine & Co., fabriko de eteraj oleoj. Preparita
en privata kurso, Albert Steche, dum la jaroj 1869-1883, vizitis unue
la instituton Tischer, poste la "modernan gimnazion" kaj post ĝia
disiĝo la humanistan Thomas-gimnazion. Li forlasis ĝin ricevinte la
diplomon de poruniversitata matureco. Li studis dum la jaroj 1883-84
en la teĥnika universitato Dresden, 1884-85 en la sama universitato
en Hannover, 1885-87 en la universitato Würzburg. Tie li promociis la
9an de majo 1887 kiel doktoro de la filozofio pri la temo: "Metilizo
de la sudoloj".

La 1an de septembro 1887 li eniris kiel kunlaboranta ĥemiisto la
firmon Heine & Co. kaj--fariĝinte ĉefo de la fabriko--restis tie ĝis
la 1a de marto 1911. Tiam la firmo ŝanĝiĝis en akcian societon.
En ĝia kontrola konsilantaro li ankoraŭ nun estas kiel prezidanto.
Kiel ĉefo de la firmo li instalis i. a. la grandajn fabrikaranĝojn en
Gröba apud Riesa kaj distilaranĝon por floraj oleoj en Grasse (Suda
Francujo).

Depost la jaro 1905-1920 li apartenis al la unuiĝo de Saksaj
industriistoj kiel vicprezidanto, kaj dum la jaroj 1908-20 li estis
la unua prezidanto de la loka ligo de la nomita unuiĝo. Krome li
ankaŭ estis vicprezidanto de la "Hansa" ligo por komerco, metio kaj
industrio.

Kiel deputito de unu el la Leipzig-aj elektdistriktoj li apartenis al
la dua ĉambro de la Saksa parlamento dum la jaroj 1909-1918.

La 7an de septembro 1891 li edziĝis kun Else nask. Zinkeisen.[39]


Li tre ofte vojaĝis. Krom multaj liaj vojaĝoj al Svisujo kaj Tirol
ktp. kaj aliaj, kiujn li faris partoprenante la kongresojn de la
"Unuiĝo por la protekto de la ĥemi-industriaj interesoj Germanaj"
okazintajn en la plej diversaj urboj germanaj, mi citas la jenajn:

  1896: Kopenhagen, Malmö
  1897: Anglujo
  1898: Italujo
  1899: Norvegujo, Spitzbergen
  1900: Paris (mondekspozicio)
  1901: Riviera, Suda Francujo
  1902: Dauphinée
  1903: Norvegujo, Svedujo, Rusujo, Danujo
  1904: Madeira, Teneriffa, Kanaraj insuloj, Hispanujo, Alĝerio,
        Tuniso, Italujo
  1905: Malta, Egiptujo, Palestino, Turkujo eŭropa, Grekujo, Sicilio
  1907: Aŭstrujo, Kroatujo, Dalmatio
  1907 (aŭtune): Orient-Afriko
  1908: Belgujo, Holando
  1909: Anglujo
  1911: Nord- kaj Sudameriko, Okcident-Hindujo
  1912: Nordaj landoj
  1913: "ĉirkaŭ la mondo" tra Nord-Ameriko, Honolulu, Japanujo,
        Tsingtaŭ, Ĉinio, Hindujo k. a.

Nu! ni povas diri, ke nia samideano D-ro Steche, "vidis la mondon".
Do li povas paroli pri mondaj aferoj kiel spertulo! Dum siaj vojaĝoj
li konvinkiĝis pri la nepra neceseco de Esperanto kaj nun li agis kaj
laboris laŭ tiu konvinko. Tion mi volas pruvi ankoraŭ pli detale,
resumante pri liaj

PROPAGANDAJ ARTIKOLOJ:

"La kultura signifo de Esperanto" ("Die kulturelle Bedeutung des
Esperanto". Broŝuro 1913).

"Lernu kaj lernigu Esperanton!" Parlamenta Alparolado. ("Lernt und
lehrt Esperanto". Broŝuro. Majo 1914).

"Esperanto kaj la mondmilito" ("Esperanto und der Weltkrieg".
Dresdner Anzeiger 28. 10. 1914).

"La triumfa vojo de Esperanto" ("Der Siegeszug des Esperanto".
Leipziger Tageblatt 1914. Aperis ankaŭ broŝure).

"Esperanto dum milito kaj paco" ("Esperanto im Krieg und Frieden".
Kriegsjahrbuch des Verbandes deutscher Handlungsgehilfen 1915.)

"Ĉu la lernanto de supera lernejo plue lernu la francan kaj anglan
lingvojn?" ("Soll der höhere Schüler weiter Französisch und Englisch
lernen?" Deutscher Kurier Nr. 72. 1915.)

"La fortiĝo de la Esperanto-movado" ktp. ("Die Erstarkung der
Esperanto-bewegung" usw. Zeitschrift für Deutschlands Buchdrucker
11. 6. 1915).

"La germana lingvo kaj Esperanto" ("Deutsch und Esperanto". [Kontraŭ
A. Zimmermann, Hamburg.] Hamburger Nachrichten 14. 6. 1915).

"Esperanto." (Leipziger Zeitung 16. 9. 1915.)

"Industrio kaj Esperanto" ("Industrie und Esperanto". Sächs. Industrie,
Sept. l915).

"Esperanto--ne malhelpaĵo" ktp. ("Esperanto kein Hindernis" usw.
Hansabund Sept./Okt. 1915).

"La signifo de la mondhelplingvo Esperanto" ("Die Bedeutung der
Welthilfssprache Esperanto." Broŝuro 1915).

"Esp. Manĝo-karto. Germane-Esperante" ("Speisekarte Deutsch-Esperanto."
Herausgegeben im Auftrage des deutsch. Esp.-Bundes vom Ortsverband
der Leipziger Esperantogruppen. 1915).

"Germana lingvo aŭ Esperanto?" ("Deutsch oder Esperanto?" [kontraŭ
A. Zimmermann] Hansabund Okt. 1915).

"Lingvaj malfacilaĵoj post la milito" ("Sprachschwierigkeiten nach
dem Kriege". Leipziger Tageblatt 12. 11. 1915, Frankfurter Nachrichten
5. 12. 1915, Dresdner Anzeiger 16. 1. 1916).

"Prilingvaj demandoj post la milito" ("Sprachenfragen nach dem Kriege".
Handel und Industrie, München 18. 12. 1915).

"Novaj taskoj de la muzeoj" ("Neue Aufgaben der Museen."
Esperanto-Spiegel Februar 1916).

"Novaj celoj--nova laboro" ("Neue Ziele--neue Arbeit". Heimatpost 5. 2.
1916).

"Lernejoj kaj Esperanto" ("Schulen u. Esperanto". Deutsche Schulpraxis
Nr. 4. 1916).

"Pacaj dummilitaj venkoj" ("Friedliche Kriegserrungenschaften".
rgische Tageszeitung 18. 15. 1916, Leipziger Tageblatt 26. 5. 16,
Königsberger Hartugsche Zeitung 11. 6. 1916, Volkserzieher Juni 1916).

a lingvo kiel komerca perilo" ("Die Sprache als Handelsvermittler".
Vossische Zeitung 30. 6. 1916).

"Novaj lingvo-problemoj" ("Neue Sprachprobleme". Der Vortrupp 1. Juli
1916).

"Esperanto en la eksterlando" ("Esperanto im Ausland". Essener
General-Anzeiger Juli 1916).

"La negocisto kaj Esperanto" ("Der Geschäftsmann und das Esperanto".
Esperanto-Spiegel Juli 1916).

"La lernado de lingvoj dum kaj post la milito" ("Das Sprachenlernen in
und nach dem Kriege". [Kontraŭ artikolo de Walter Lambach]. Deutsche
Warte 20. 10. 1916).

"Esperanto en nova kulturregno" ("Esperanto in einem neuen Kulturreich"
[Frey-Bund], Esperanto-Spiegel Dezember 1916).

"Novaĵoj pri la mondhelplingvo" ("Neues von der Welthilfssprache. "Der
Deutschmeister Januar 1917).

"Esperanto en la eksterlando" ("Esperanto im Auslande". Deutsche Warte
20. 4. 17).

"Ĉu Esperanto estas danĝero por la Germana lingvo?" ("Ist Esperanto
eine Gefahr für die deutsche Sprache?" Esperanto-Spiegel. Mai 1917).

"Nova formado de lingvoj" ("Sprachen-Neuformung". Zeitschrift für
Volksbildung November 1917. Kajero 11).

"Du lingvaj epokoj pasintaj kaj iliaj instruoj por la nuna tempo" ("Zwei
rachepochen der Vergangenheit und ihre Lehren für die Gegenwart".
Esperanto-Spiegel Januar 1918).

"Esperanto kiel ŝtata helplingvo en la Habsburg-a monarkio" ("Esperanto
eine Staatshilfssprache in der Habsburger Monarchie". Esperanto-Spiegel
Aug./Sept. 1918).

"Esperanto kaj la Germanaj lernejoj" ("Esperanto und die deutschen
Schulen". Esperanto-Spiegel 1918).

"Ĉu Esperanto estas scienco?" ("Ist Esperanto eine Wissenschaft?".
Esperanto-Spiegel 1918).

"Novaĵoj pri foiro kaj komerco" ("Neues von Messe und Handel".
Leipziger Tageblatt 31. 8. 18).

"Alio pri interpopola ligo kaj prilingvaj demandoj" ("Anderes von
Völkerbund- und Sprachenfrage". Germ. Esperantisto Aug./Sept. 1920).

"La popola bonstato de Germanujo postulas Esperanton" ("Deutschlands
Volkswohl fordert Esperanto". Hanauer Anzeiger 19. 11. 1920).

"Interpopola ligo kaj Esperanto" ("Völkerbund und Esperanto". Germ.
Esperantisto Jan. 1921).

"Tiraneco kaj la galerio" ("Herrschsucht und Tribüne". Leipziger
Allgemeine Zeitung 13. 1. 1921).


GRAVAJ ALPAROLADOJ:


Oficiala festalparolado dum la germana Esp. Kongreso en Stuttgart 1913.

Parlamenta alparolado: "Lernu kaj lernigu Esperanton!" Majo 1914.

"Esperanto kiel komerc-ekonomia kaj politika batalilo". Alparolado en
la "Unuiĝo de la Leipzig-aj instruistoj".

"La signifo de la mondhelplingvo Esperanto por la germana popolo dum
milito kaj paco". Alparolado en la salonego de la teĥnika Universitato
Dresden Marto 1915.

"Alparolado pri Esperanto en la ĝenerala kunsido de la porfremdul-unuiĝoj
en la salonego de la malnova borso en Leipzig 1915."

"Parlamenta alparolado pri la signifo de Esperanto". 1. 2. 1916.

"Pri Esperanto kaj ĝia signifo por la germana komercisto" alparolado en
la publika kunsido de la komerca ĉambro, Leipzig 29. 11. 1920.

Krom tiuj *oficialaj* alparoladoj li ankoraŭ faris multajn aliajn en
la samideanaj rondoj k. a.



  Presejo:

  Günther, Kirstein & Wendler
  en Leipzig.



PIEDNOTOJ:


[1] Kio plaĉos al la dioj!

[2] Pro entuziasmo por Mozart li eĉ ŝanĝis sian antaŭnomon Vilhelmo
al Amadeo!

[3] Komparu: La muzikaj suferoj de la orkestrestro Johannes Kreisler.

[4] Nepresita; la manuskripto en la Ŝtata Biblioteko en Berlin.

[5] Sub la nomo "Ondino" en Esperanton tradukita de K. Myslik.

[6] Per tiu ĉi moknomo la malamikoj de Wagner provis ridindigi lian de
ili ne jam komprenatan muzikon.

[7] *F. Exner.* "*Pri la scienco universala de Leibniz*
 (traktatoj de la Bohema scienca societo. 5a serio IIIa volumo). Prag
 1845, paĝ. 163-200.

 *F. A. Trendelenburg.* "*Pri la Leibniz-a projekto de ĝenerala
 karakterizo* (traktatoj de la reĝa scienca akademio en Berlin)
 kaj "Aldonoj kaj suplementoj" (Monata raporto de la Berlin-a scienca
 akademio 1860 paĝ. 374-386 kaj 1861, paĝ. 170-219).

[8] Se inter la samideanoj troviĝos interesuloj por tiaj klarigoj,
mi pritraktos la supre cititan leteron en alia artikolo. Tio estas
des pli rekomendinda, ĉar Mersenne kaj aliaj samtempuloj de ĉi tiu
scienculo, pri kiuj oni ĝis nun--certe en Germanujo--sciis preskaŭ
nenion, pritraktis la mondlingvan problemon jam pli detale. Mi esperas,
ke, antaŭ ĉiuj, unu el niaj *francaj* samideanoj (kiuj "sidas
ĉe la sciencaj fontoj", ĉar ili trovos la necesajn librojn en siaj
ŝtataj bibliotekoj!) daŭrigos mian laboron rilate al *Mersenne*,
kiu eble--mi devas supozi tion pro kelkaj kialoj--*mem skribis* la
"prospectus"-on *anonime*.

[9] *Do, la aŭtoro de la 4a propozicio*, kiun aludas (kaj
malŝatas) Descartes, *celis la veran mondhelplingvon kaj estis nia
unua antaŭbatalinto*!

[10] Estas interese, ke ni ankoraŭ havas la ekzempleron de la
Dalgarn-a libro el la biblioteko de Leibniz, en kiun li faris siajn
notojn. Ĝi ekzistas en la Reĝa biblioteko en Hannover. La "_rerum
series praedicamentalis_", t. e. laŭtabela ordigo de la ideoj, tie
estas kompletigita per _J. Fr. Hodann_, kunlaborinto de Leibniz; la
difinoj en ĉi tiu libro estas kompletigitaj per deklaroj laŭ latinaj,
samtempaj vortaroj. _Trendelenburg_ prizorgis la presigon de tiuj
tabeloj en la supre cititaj "Aldonoj kaj suplementoj".

[11] Legu en la libro de Couturat la jenajn ekzemplojn: "_ridiculurus_"
(ridindestonta)--une chose, qui sera ou diviendra ridicule,
"_amavitio_" (aminteco) kaj "_amaturitio_" (amonteco)--le fait d'avoir
aimé ou de devoir aimé, l'amour passé ou futur.

[12] Ekzemple oni ne trovas en Esperanto plurajn literojn egale
elparolatajn, vokalmodifojn ("Umlaute"), la dualon, la duan ("saksan")
genitivon de ĝermanaj lingvoj, la semidlingvajn intensivajn
verbfomojn, la participon absolutan (ablativo kaj genitivo absolutaj),
gramatikan sekson de la substantivoj, la latinan "akuzativon kun
infinitivo" k. t. p.

[13] Ekzemple la fikso aŭ limigo al la signifoj de plursignifaj
vortradikoj, kiuj ekzistas ankaŭ en diversaj naciaj lingvoj,
sed esprimas en ĉi tiuj lingvoj nekongruajn idearojn. (Biliono,
aŭtoritato, frizi, profesoro, sugestii k. a.)

[14] Esperante en la gazeto "Lingvo Internacia" 1897, n-roj 6 kaj 7;
en Goldschmidt, Bildotabuloj... (Leipzig, Ferdinand Hirt & Sohn); en
Möbusz, Vollständiges Lehrbuch... (Leipzig, Otto Nemnich.)

[15] en _letero_ al mi sendita (11. II. 1921) kaj en _artikolo_ "La
hejmveturado" publikigita en la gazeto "Universo" 1910, n-ro 6. Ĉar la
unua ne estas publikiĝita kaj la dua malfacile havebla, mi citas iom
detale.

[16] Ĉar la (relative malmultaj) ekzempleroj de tiu _unua_ gazeto
Esperantista, kiu iĝis avidata kolektobjekto, baldaŭ preskaŭ tute
malaperis, la "Oficiala Gazeto", eldonata de la Esperantista Centra
Oficejo en Paris represis en la jaroj 1911 kaj 1912 la Lingvajn
Respondojn el "La Esperantisto".

[17] La du libroj estos citataj per "libro I" kaj "libro II". La
unuopaj Respondoj estos citataj el libro I per sia _numero_, el
libro II per sia _paĝo_, do I, 30 = n-ro 30 en la libro I--kaj II,
22/23 = paĝoj 22 kaj 23 en la libro II.--Post la transiro de la
Esperanto-eldonejo de Hachette et Cie al la Esperantista Centra
Librejo (Paris, 51, rue de Clichy), _ambaŭ_ libroj estas ĉi tie
aĉeteblaj.

[18] Oni presu novajn eldonojn en _malbonvalutaj_ landoj!!

[19] "~enda": sufikso signifanta: "kiu devas esti ~ata, kiu estu ~ata."

[20] Jen unu ekzemplo: En du Lingvaj Respondoj D-ro Zamenhof traktas
la diferencon inter _tia_ kaj _tiela_ [II, 26 kaj I, 8]. En la unua li
konstatas, diferencon de la _signifo_: _tia_ brulo estas brulo tiel
granda, _tiela_ brulo estas brulo tiamaniera (tiel stranga). En la dua
Respondo, donita dekkvin jarojn post la unua, li ne plu parolas pri
diferenco de la _signifo_, sed diras nur, ke _tiela_ estas formo _pli
akcentita_ ol tia.

[21] Leipzig. 1921 (Ludwig Fries. Deutsche Esperantobuchhandlung,
Johannisplatz 3).--Citata per "libro III"; III, 29 = Respondo _n-ro_ 29
en la libro III.

[22] Alilingvaj eldonoj de la libro estas intencitaj; eble aperos
ankaŭ Esperanta prilaboraĵo, se bezono por ĝi montriĝos.

[23] Romo: la _urbo_, Romio: la _lando_ de la antikva respubliko aŭ
imperio. Komparu Lingvaj Respondoj II, 19/20; III, 29!

[24] La anarkianoj, kiuj malrespektas ĉiun leĝon kaj volas renversi
la Fundamenton, estas "_ekster_ la Esperantistoj".

[25] Oni komparu ankaŭ la paragrafon 4an de la Bulonja Deklaracio pri
Esperantismo.

[26] Mi donas tri ekzemplojn, ĉe kiuj D-ro Zamenhof laŭ mia persona
konvinko (al neniu trudota) preferis la malplibonon al la plibono: 1e
li donas al la adverbo (ne prepozicio!!) _po_ la forton nominativigi
la akuzativobjekton (rektan komplementon), anstataŭ trakti ĝin
kiel ĉiujn aliajn adverbojn. [II, 21; III, 73].--2e li malpermesas
uzi _sen_ kiel konjunkcion kun la infinitivo, permesante tamen la
infinitivon post _por_, _anstataŭ_, _krom_ kaj _antaŭ_ (_ol_). [I,
20, 30, 37 a); III, 82/84].--3e li uzas--kvankam ne sen esceptoj
[Psalmo XXVII, 11]--la adverbon _spite_ kiel veran prepozicion kun
simpla nominativo. [I, 37 c; III, 67].--

[27] Ekzemple li mem ĉiam uzas post _po_ la nominativon kaj tion
deklaras esprime preferinda. Tamen li diras: "... _ambaŭ_ esprimoj
('doni po 2 pecojn' kaj 'doni po 2 pecoj') estas _uzeblaj kaj bonaj_"
[II, 21; III, 73].

[28] Aliloke li mencias ankaŭ la _regulojn_ kaj la _komunan spiriton
de nia lingvo_.

[29] t. e. la esencaj leĝoj komunaj al ĉiuj--almenaŭ
indoĝermanaj--lingvoj.

[30] germane: "Schneider(meister)s".

[31] La per "" signitaj vortoj estas plejparte ĉu germanismoj ĉu
alispecaj plimalplimalkorektaĵoj.

[32] Sufiĉa provizo da prespretaj tradukaĵoj kuŝas en nia tirkesto,
sopirante je entreprenema eldonisto.

[33] Rim. La germ. vorto "bunt" havas krom la Ostwald-a signifo ankaŭ
la signifon "multkolora". La lasta ne estas uzebla por ni.

[34] κορυφή aŭ κορυφά, t. e. supro.

[35] δρεπάνη aŭ δρέπανον, t. e. falĉileto.

[36] νομός kv. ĉiun el la 16 administraciaj distriktoj de Grekujo.

[37] Φαίακες, lat. Phaeaces, t. e. la mitaj loĝantoj de l'
insulo Σχερία.

[38] de Ernst Herter.

[39] Dankeme mi mencias, ke la ŝategata edzino de nia D-ro Steche
afable donis al mi la necesajn biografiajn notojn.



_Lingva instruado [laŭ Thora Goldschmidt] sur la fundamento de bildotabuloj_

THORA GOLDSCHMIDT

  Bildotabuloj por la instruado de
  ESPERANTO

36 bildoj kun klariganta teksto, ekzercoj, ekzemploj kaj gravaj
aldonoj (fundamenta gramatiko kaj ekzercaro de D-ro Zamenhof,
monsistemaj tabeloj kaj esperantaj dokumentoj)

  prilaboritaj de
  PROF. D-ro JOH. DIETTERLE
  direktoro de la ŝtata Saksa Esperanto-Instituto en Leipzig

2a, korektita eldono

  Prezo: 6.50 Germ. Mark + 100% nuntempa (Majo 1921)
  alpago pro la plialtigitaj eldonej-elspezoj

La libro instruas Esperanton laŭ la tiel nomita _rekta metodo_. Tiu ĉi
Goldschmidt-a metodo volas servigi la okulojn al la pensado tiamaniere,
ke oni lernu novan lingvon nur per ĉi tiu lingvo mem, ne uzante la
gepatran lingvon. La plej eminentaj lingvistoj kaj pedagogoj, volante
plibonigi la fremdlingvan instruadon, aprobas la rektan metodon.

_Ĝi taŭgas precipe por la Esperanto-instruado._ Pro tio, la libro,
aperinte antaŭ nelonge, trovis la aplaŭdon de niaj samideanoj en ĉiuj
landoj. _Ĝia unua eldono tre baldaŭ estis tute elĉerpita._


Sufiĉu tie, rememorigi kelkajn vortojn el la _recenzo_, kiun havis
la libro en la "ESPERANTO", _la oficiala organo de nia Universala
Esperanto-Asocio_:

......"la libro estas vera trezoro, el kiu eĉ lertaj samideanoj povas
elĉerpi sciaĵojn; lernanto kiu zorge kaj pacience estos trastudinta
la tuton fariĝos sperta Esperantisto."

......"unuanime oni admiros la lertecon de l' aŭtoro en la malfacila
tasko traduki multajn fakajn vortojn".....--..."Nia majstro, kies
portreto ornamas la unuan paĝon, estus alte taksinte la verkon de
sia eminenta disciplo."

Eldonejo: Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig.



Noto de transskribinto:

Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris
aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn
mi simile registris. En ĉi tiu dosiero, mi indikas kursivan tekston
per _substrekroj_ kaj plispacan tekston per *asteriskoj*.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Vendreda Klubo
 - 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home