Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Esperanta sintakso - La? verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj a?toroj
Author: Fruictier, Pa?lo
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Esperanta sintakso - La? verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj a?toroj" ***


(This file was produced from images generously made


Kolekto de »Lingvo Internacia«

Nº 3

Komuna literaturo Nº 205.

[Illustration]

ESPERANTA SINTAKSO.

Laŭ verkoj de S-ro D-ro ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj.

En Esperanto verkita de

PAŬLO FRUICTIER

redaktoro de »L. I.«

----

Kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart.

[Illustration]


ELDONOJ DE REVUO

»LINGVO INTERNACIA«

  Szegzárd, Hungarlando        Paris, 27 Boulevard Arago
       Lengyel Pál.                 Paul Fruictier.
                         1903.



_AL SINJORO FRUICTIER._


Kara Amiko!

_Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne
bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris
sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de
severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo,
tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta._

_Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj
devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn,
niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj
de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas
larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas
la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo._

_Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton,
korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman
kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj
juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston,
rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte
perfekta, pro sia perfektiĝo mortis._

_Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin
korekti. Tiujn samajn principojn ni havas, kara Amiko, kaj, konservante
tamen rajton libere juĝadi, konforme al ili ni laboros._

_Via_

_TH. CART._

_Parizo, la 24-an de junio 1903._



Kelkaj vortoj de l' aŭtoro.


Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj
homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo
aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble
kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian
propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj.

Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris
per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis
fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj
vortaroj.

Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli
kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos
tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos
naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti.

Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi
naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: _ĉio
tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian_; sed mi
volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado
fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn
doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per
ekzemploj.

Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos
troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone,
kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: _unue_, por ne atendigi senfine la
publikon; _due_, ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis
punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras
kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo Internacia«; _trie_, ĉar estis
necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al
anglo aŭ germano; _fine_, mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo
nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos
al mi la estonto.

Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ
ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi
povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile
estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo:
tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen
estas farita _unue_ por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel
disputataj, _due_ por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo.[1]

Miajn ekzemplojn mi tiris unue el _verkoj de Doktoro Zamenhof_, precipe el
»Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas
tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne
estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn
ekzemplojn el _verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj_, aŭ ĉar mi havis
ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de
tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi
trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj
de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén,
Villareal, kaj aliaj[2].

Fine, mi devas diri, ke mi ne pretendas doni tie ĉi ĉiujn regulojn, ekster
kiuj oni devige skribos malbone en Esperanto; eĉ mi ne diras ke oni devige
skribos malbone, se oni iros kontraŭ ili, sed certe oni ricevos de ili
helpon. Oni ja trovas en bonaj aŭtoroj ankaŭ kelke da maloftaj aliaj
skribmanieroj, sed mi ne parolis aŭ ne prenis ilin pro ilia tro malgranda
uziteco, kvankam kelkaj tre plaĉas al mi.

Resume, mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon: _konstati ne
proponi_; kaj per tio ĉi, mi kredas esti fidela al la observa metodo, kiu
regas lingvajn sciencojn, kiel aliajn naturajn. Kaj se iu estas terurigita
de ŝajna longeco aŭ komplikeco de tiu sintakso, tiel simpla tamen rilate al
aliaj lingvoj kaj nesimpla absolute nur pro diverseco de niaj naciaj
kutimoj, tiam mi konsilos ke li zorge meditadu tiujn ĉi principojn, kiujn
donis S-ro Cart en sia supera kurso ĉe Pariza Sorbonno.

1. Esperanto, estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile
akirebla de mezinstruaj homoj.

2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute: ĝi devas, laŭ supra
principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj
popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.

3. La principo de internacieco, kiam tiu ĉi estas absoluta, devas do ĉiam
superi ĉiujn aliajn.

4. En Esperanto estas nur: _a_) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio
estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; _b_) unu
malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti
korekta, sed neniam bona.

5. Ekster supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte
interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti
trudataj kiel leĝoj.

Parizo, 26-a de majo 1903.

PAUL FRUICTIER.



MALLONGIGOJ.


Komunaj:

  _e._          = ekzemple.
  _k. a._       = kaj aliaj.
  _k. c._       = kaj ceteraj.
  _k. s._       = kaj similaj.
  _k. sekv._    = kaj sekvantaj.
  _k. t. p._    = kaj tiel plu.
  _t. e._       = tio estas.
  _D-ro, Dº_    = Doktoro.
  _Frl., F-ino_ = Fraŭlino.
  _K-io, Kº_    = Kompanio.
  _n-ro, Nº_    = numero.
  _P-ro, Pº_    = Profesoro.
  _S-ro, Sº_    = Sinjoro.
  _S-ino_       = Sinjorino.

  En serio da similaj kunmetitaj vortoj oni skribas ofte:

  _Rus-_, _Svis-_, _Turk-_, _Svedlando_ = Ruslando, Svislando, Turklando,
  Svedlando.

  _Rusl._ = Ruslando.

  _El- kaj enportado_ = elportado kaj enportado.

Specialaj por tiu libro:

  _Z._ = »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof.

  _Haml. IV. 2._ = Hamleto, en akto 4-a, sceno 2-a.

  _Esperantisto 38/27_ = paĝo 27-a en Nº 38-a.

  _Mary. XX. 7._ = Princino Mary (de Sº de Wahl), paĝo 20-a, linio 7-a.

  _K. T._ = Kvar Tagoj, de Sº Kazi-Girej.

  Aliaj verkoj estas nome cititaj.

  _L. I._ = revuo »Lingvo Internacia«.

  Interkrampaj nombroj montras ordajn numerojn de paragrafoj, kiujn oni
  konsilas legi.

[Illustration]



ESPERANTA SINTAKSO.



I.

DIFINO DE VORTOJ.


1. SINTAKSO montras kiamaniere vortoj interligiĝas por formi ĉenon de
parolado.

2. PAROLADO konsistas el propozicioj.

3. PROPOZICIO estas aro da vortoj, per kiu oni certigas (aŭ demandas) agon,
staton aŭ econ pri persono aŭ afero. Plena propozicio konsistas el du ĉefaj
partoj (aŭ terminoj):

4. SUBJEKTO pri kiu oni certigas ion;

   PREDIKATO, afero, kiun oni certigas pri subjekto.

  RIM. 1. Subjekto povas iafoje ne esti esprimata. E.: _Pluvas_, _fulmas_.

       2. Iafoje propozicio estas neplena, kiam mankas unu el la terminoj.

  Tiam mankanta termino povas facile esti divenata per ĉenigo de ideoj,
  ekzemple en respondoj.

5. SUBJEKTO de propozicio estas ĉiam: _a_) _unu substantivo_ (aŭ kelkaj
substantivoj); _b_) aŭ alia vorto uzata substantive, nome: _pronomo_ (mi),
_adjektivo_ (mia kara, mia belo estis brava, juna dano,—tri fratoj vivis
amike; unu mortis), _infinitivo_ (mensogi estas honte); _c_) aŭ _vorto de
alia klaso_ uzata, kiel materia esprimo de ĝia propra formo (kiel—la vorto
_kiel_ estas uzata post _tiel_.)

  RIM. Oni povas ankaŭ preni enhavon de tuta propozicio por subjekto de
  sekvanta propozicio: _Estas agrable al mi, ke vi aĉetis tiun domon_. Tie
  ĉi »_ke vi aĉetis_« estas la subjekto.

6. PREDIKATO estas _a_) _predikateca verbo_, kiu montras per si mem en
difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: _Arbo kreskas,
verdiĝas_;

_b_) _aŭ ne predikateca verbo_, kiu ne montras per si mem difinitan agon,
sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca
(difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: _urbo estas belega_; _kolombo
estas birdo_; k. t. p. Tion oni nomas disigita predikato.

7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo
(aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri
objekton[3] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: _Cesaro venkis Pompeon
en granda batalo_.

8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia
substantivo aŭ substantivaĵo. E.: _Tarkvino, reĝo de Romanoj._ Tion oni
nomas apudmeto.

9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili
ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj.

  E.: _Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je
          sia lando mortis._

  RIM. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata
  apudmetita por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo
  esti. E.: _homo bona_ (adj. apudmetita), _homo estas bona_ (adj.
  predikateca).

       2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi
  ian difinon: _la_, _tiu_, _ĉiu_, k. c.



II.

ARTIKOLO.

I. UZADO ĜENERALA.

10. Artikolo »_la_, _l'_« neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo.
Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri
konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj.

Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero,
tiam oni uzas neniam »_la_«. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la
vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj »_unu_, _ia_, _kelka_«, aŭ el
esprimoj »_iom da_, _kelke da_« k. s.

La celo de artikolo »_la_« estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni
konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun
vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj
uzi ĝin nur pro nacia kutimo. _La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu
ĉiam plej klara._

Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko
da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli
bone skribi plej mallongajn frazojn.

Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne
ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon;
aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro
ia kaŭzo.

  RIM. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: Unu vidvino havis du filinojn. La
  pli maljuna estis simila al la patrino (Z.), kaj: La domo, en kiu oni
  lernas, estas lernejo (Z.). Oni tuj vidas, ke »_la_« estas utila nur por
  belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. »_Maljuna, patrino_« estas jam bone
  difinitaj de »_unu vidvino havis du filinojn_«; »_domo_« estas jam bone
  difinita de »_en kiu oni lernas_«.

       2. Sed ni esploru jenajn frazojn: Venigu la kuraciston, ĉar mi estas
  malsana, kaj: Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj,
  (Z.) oni vidas, ke artikolo estas nepre necesa por komprenigi klare kaj
  rapide la ideon. Se ni dirus: »_venigu kuraciston_«, oni povus kredi ke
  ni volas ian ajn kuraciston. Per »_la_« ni montras: »_venigu tiun
  kuraciston, kiun ni konas_«, aŭ »_kiu jam kuracis nin_«. Simile: »_mi
  aĉetis por infanoj tableton_« signifus, ke tiuj infanoj estas iaj ajn
  infanoj, sed ne la niaj aŭ tiuj, pri kiuj ni jam parolis.


II. UZOJ APARTAJ.

11. Ofte oni uzas »_la_« antaŭ nomo de unu individuo, unu afero, por
montri, ke oni celas la tutan genton.

  E.: _La riĉulo havas multe da mono_ (Z.), t. e. ĉiuj riĉuloj.

      _La botisto faras botojn kaj ŝuojn_ (Z.) t. e. ĉiu botisto.

      _Oni diras, ke la vero ĉiam venkas_ (Z.).

      _En la arbaro, en la historio, en la urbo, sur la kamparo_, k. t. p.

12. Simile antaŭ vorto en multenombro »_la_« povas montri ĉiujn estaĵojn
apartenantajn al la klaso citata.

  E.: _La ŝipanoj devas obei la ŝipestron_ (Z.), t. e. ĉiuj ŝipanoj.

      _La Parizanoj estas gajaj homoj_ (Z.) t. e. en ĝenerala maniero, ĉiuj
          homoj loĝantaj en Parizo estas gajemaj.

13. Kiam la senco restas komprenebla, oni povas en tiaj okazoj forigi
»_la_«.

  E.: _Vitro estas rompebla kaj travidebla._ (Z.)

      _Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn._
          (Z.)

      _Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj._ (Z.)

      _Urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj._ (Z).

      _En urbo, en historio, en arbaro, sur kamparo, en filozofio_, k. c.


III. PROPRAJ NOMOJ.

14. Oni plej ofte ne uzas artikolon »_la_« antaŭ propra nomo. Tion oni ne
faras ankaŭ por la vortoj: Sinjoro, Sinjorino, Fraŭlino, kaj similaj,—aŭ
por nomoj de profesio, rango, k. c. sekvataj de propra nomo.

  E.: _Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto._ (Z.)

      _Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof._

      _Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino._

15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas
uzi artikolon »_la_«.

  E.: _Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta
          Eŭropo._ (Grabowski, Nova Jaro.)

      _Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo
          Bálint._ (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.)

  RIM. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo
  de artikolo »_la_« antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi
  ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni
  devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam »_la_« estas tute ne utila antaŭ propra
  nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan
  kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra
  nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre
  malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj
  el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: »_La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ
  la gedoktorojn P._« kaj »_Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni_«, la dua
  estas tre preferinda.

16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble
artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj.

  E.: _La turko ekpafis al mi_,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis.

      _La rusoj loĝas en Rusujo._

      _La Tolstoj estas maloftaj_,—t. e. homoj kiel Tolstoj.

      _Calderon estis la Aristofano de Hispanujo_,—t. e. Calderon ludis en
          Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo.


IV. GRADOJ DE KOMPARO.

17. Oni uzas laŭvole artikolon »_la_« en gradoj de komparo. Tamen oni
renkontas ĝin pli ofte kun »plej«, ol kun »pli«.

  E.: _El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna._ (Z.)

      _Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco._ (Mary
          14.)

      _Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn
          de siaj najbaroj._ (Z.)

           _Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
           Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
           Pli da aferoj, ol en la lernejoj
           Instruas filozofoj, Horacio._ (Haml. I. 5.)

      _Ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi._ (Haml.
          II. 2.)

      _La mallaŭdo de tia persono devas esti pli grava ol la aplaŭdado de
          alia._ (Haml. III. 2.)

      _Via pano estas malpli freŝa ol mia._ (Z.)

  RIM. 1. La supra regulo koncernas nur la terminojn de l' komparo, sed ne
  la komparilojn mem (pli, malpli). Oni ja uzas »la pli«, »la malpli«, nur
  por montri superlativon inter du aferoj: »_unu vidvino havis du filinojn;
  la pli maljuna_ ...« (Z.)

       2. »_La_« oni ordinare ne uzas antaŭ »plej, malplej«, kiam tiuj
  vortoj rilatas verbon: »_Li estas la homo, kiun mi plej admiras._«


V. ANTAŬ ADJEKTIVO.

18. Kiam adjektivo difinas substantivon esprimitan, reguloj estas samaj,
kiaj por substantivo sola.

19. Kiam adjektivo estas sola, t. e. kiam la substantivo, kiun ĝi difinas,
ne estas esprimita, tiam oni uzas ofte artikolon antaŭ la adjektivo.

  E.: _Ili batis unu la alian._ (Beaufront.)

      _Jen estas via ĉapelo kaj jen la mia._

           _... Alie kiu volus elportadi
           La mokojn kaj la batojn de la tempo,
           La premon de l' potencaj, la ofendojn
           De la fieraj, falson de la juĝoj...?_ (Haml. III. 1.)

  RIM. Kontraŭan uzon oni renkontas:

    _Ne estas vi sensenca, ĉar alie
    Nenion vi decidus; sed la senco
    En vi sendube tute malsaniĝis,
    Ĉar eĉ freneza tie ne erarus._ (Haml. III. 4.)


20. Preskaŭ ĉiam oni uzas »_la_« antaŭ nombra adjektivo montranta tagon,
horon, vicon, k. c. kiam la vorto »tago, horo« k. c. ne estas esprimita.
(75.)

  E.: _Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara,
          novembro estas la dek-unua, decembro estas la dek-dua._ (Z.)

      _Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto._ (Z.)

21. Iafoje artikolo »_la_« antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna)
servas por igi ĝin propra nomo.

  E.: _La patro adoras nur la Nevideblan._ (Kofman, Kain, I. 1.)

      _Preĝu al la Sankta Virgulino._ (Z.)

      _Demandu vin la Kreanton._ (Kofman, Kain, I. 1.)


VI. SEZONOJ, MONATOJ, TAGOJ, FESTOJ.

22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole »_la_«.

  E.: _En la vintro oni hejtas la fornojn._ (Z.)

      _En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj._ (Z.)

23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se
kunestas alia komuna vorto.

  E.: _Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo._ (Z.)

      _Januaro estas la unua monato de la jaro._ (Z.)

      _Mi iros la proksiman ĵaŭdon._ (Cart, Esp. en 10 lec. V.)

      _Monato septembro estis pluvoriĉa._

      _Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto._

  RIM. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni
  atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: »_mi iros la proksiman
  dimanĉon_«, multaj komprenas: »_la plej proksiman dimanĉon_«, kion ili ne
  faras per »_mi iros proksiman dimanĉon_«. Aldoni tie la vorton »_plej_«,
  estus do utile.

       2. Ne konsilinde estas uzi »_la_« anstataŭ »_ĉiu_«, kiel ekzemple en
  la frazo: »_En la dimanĉo mi restas hejme_« (Cart), ĉar senartikolaj
  popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: »_Mi
  restas hejme en ĉiu dimanĉo_ aŭ _ĉiudimanĉe_«.

24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo,
Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en
kelkaj lingvoj: La Sankta Petro.


VII. ALIAJ OKAZOJ.

25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti »_la_« antaŭ
ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo.

  E.: _La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj._

      _La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris._

  aŭ: _La arboj_, _la floroj_, k. c.

           _Sed de l' tabulo de memoro mia
           Forviŝu mi mem ĉion, kio restis,
           Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
           Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
           Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
           Observojn kaj la spertojn de la vivo._ (Haml. I. 5.)

26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la
trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la
manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.)

27. Post vortoj »kies, ĉiu, ĉiuj« oni ne uzas artikolon.

  E.: _La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro._
          (Beaufront.)

      _La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj
          la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj
          sanaj._ (Mary XI.)

28. Oni povas apostrofi artikolon: _a_) post prepozicio finata de vokalo;
_b_) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); _c_) neniam antaŭ _h_, kiam
la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.)


VIII. KVANTO, ECO, UNU, IA.

29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom
da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon »_la_«.

30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la
ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton.

  E.: _Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki._ (Z.)

31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »iom da,
kelke da«, k. s. (kun nominativo).

  E.: _En la ĉambro sidis nur kelke da homoj._ (Z.)

      _Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj._ (K. T. 3.)

32. »_Unu_« oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne
kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed
malofte.

  E.: _Unu vidvino havis du filinojn._ (Z.)

33. »_Ia_« ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas
insisti pri nedifiniteco de priparolata afero.

  E.: _Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas._ (K. T. 5.)


Tabelo unuvida

pri difino de vorto per artikolo »la«.

  +===================================================================+
  |                                »LA«                               |
  |                           difinas vorton,                         |
  |             t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj:            |
  +-------------------------------------------------------------------+
  |_A._ Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi.        |
  |                                                                   |
  |  E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma (_K. T. 9_),               |
  |        t. e. _tiu_ akvo.                                          |
  |                                                                   |
  |      Jen estas la pomo, kiun mi trovis (_Z._), t. e.              |
  |        _tiu_ pomo, kies trovon mi jam anoncis.                    |
  +-------------------------------------------------------------------+
  |_B._ Resumante antaŭan detalan priskribon.                         |
  |                                                                   |
  |  E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga     |
  |        (_K. T. 13_), t. e. _tiu_ najbaro, pri _kiu_ mi jam        |
  |        skribis multajn paĝojn.                                    |
  +-------------------------------------------------------------------+
  |_C._ Anoncante tujan klarigon.                                     |
  |                                                                   |
  |  E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis            |
  |        antaŭ longe ... k. t. p. (_K. T. 7._)                      |
  +-------------------------------------------------------------------+
  |_D._ Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita         |
  |        persono aŭ objekto.                                        |
  |                                                                   |
  |  E.: Mi malkovras la okulojn (_K. T. 7_), t. e. _miajn_ okulojn.  |
  |                                                                   |
  |      La bajoneto eniris al li rekte en la koron (_K. T._)         |
  |        t. e. _lian_ koron.                                        |
  +-------------------------------------------------------------------+
  |_E._ Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton.       |
  |                                                                   |
  |  E.: La rusoj loĝas en Rusujo. (_Z._)                             |
  +-------------------------------------------------------------------+
  |_F._ Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra,         |
  |       tiel ĝi estas apartigita de aliaj.                          |
  |                                                                   |
  |  E.: La suno brilas. (_Z._)                                       |
  |                                                                   |
  |      La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. (_Z._)          |
  +===================================================================+



III.

SUBSTANTIVO.

I. RILATOJ KUN VERBO.

34. SUBJEKTO. Substantivo, kiu estas subjekto de verbo, povas havi nur
formojn _o_ en ununombro, _oj_ en multenombro. (Nominativo.)

Oni vidas, ke substantivo estas subjekto de ia verbo (4-5), metante _kiu_,
_kio_ antaŭ tiun verbon. La vorto, per kiu oni respondas, estas la subjekto
(= kiu faras la agon, kiu, kio estas aŭ fariĝas tia).

  E.: _La riĉulo havas multe da mono._ (Z.) Kiu havas multe da mono? La
          riĉulo. »La riĉulo« estas do subjekto.

      _Papero estas blanka._ (Z.) Kio estas blanka? La papero.

      _De timo paliĝis Antono._ Kiu de timo paliĝis? Antono.

      _Miaj fratoj batis min._ Kiu batis min? Miaj fratoj.

35. REKTA KOMPLEMENTO. Substantivo, kiu estas rekta komplemento de verbo
(sen antaŭesto de prepozicio), povas havi nur formojn _on_ en ununombro kaj
_ojn_ en multenombro. (Akuzativo.)

Oni vidas, ke substantivo estas rekta komplemento de verbo, metante _kiun_,
_kion_ post tiu verbo. La substantivo, per kiu oni respondas, estas la
rekta komplemento.

  E.: _Diru al mi vian nomon._ Diru kion? Vian nomon. »Vian nomon« estas do
          rekta komplemento.

      _Mi havas bovojn._ Mi havas kion? Bovojn.

      _Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni._ (Z.) Oni devas
          tralerni kion? Lernolibron.

  RIM. 1. Oni vidas per supraj ekzemploj, ke subjekto povas esti post sia
  verbo, kaj komplemento antaŭ sia verbo. Ne metu do ĉiam en akuzativon la
  vorton, kiu estas post la verbo.

       2. Rekta komplemento de verbo aktiva fariĝas subjekto, se oni metas
  la verbon en pasivan formon. E.: _Mia patro amas min_ = _mi estas amata
  de mia patro_.—_Mi posedas hundon_ = _hundo estas posedata de mi_. Tial
  oni komprenas, kial »esti« kaj aliaj stataj verboj ne povas havi rektan
  komplementon ĉar ili ne posedas pasivan formon. (140.)

36. NEREKTA KOMPLEMENTO. Vorto, kiu estas sub influo de prepozicio (nerekta
komplemento), havas ĉiam nominativan formon, escepte en okazo de almovo.
(117, 118, 119.)

  E.: _Donu al la birdoj akvon._ (Z.)

      _De la patro mi ricevis plumon._ (Z.)

      _Venu kune kun la patro._ (Z.)

      _Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo._ (Z.)

  RIM. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. _Kuko_, _konfitaĵo_ dependas de
  »_kun_«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj
  konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »_mi trinkis teon kaj kafon_«,
  ĉar »kaj« ne estas prepozicio.

       2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas
  iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro
  Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la
  reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi
  estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas
  ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la
  reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.

  Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni
  demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj
  vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne
  zorgas bone konstrui sian frazon. (_Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, en_
  Lingvo Internacia, _n-ro 25._)

37. FORIGO DE PREPOZICIO. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi
anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo
postulas difinitan prepozicion. (114).

  E.: _Obei al la patro_ aŭ _obei la patron._ (Z.)

      _Enui je la patrujo_ aŭ _enui la patrujon._ (Z.)

  RIM. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne
  enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. _praktike_, kiam oni ne trovas
  jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni
  al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam
  »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)

       2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo,
  daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile
  komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la
  aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por
  substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »_Defendinto la patron_ mi ne
  konsilas uzi, sed mi preferas _defendinto de la patro_«. (Privata let.)

38. ALMOVO. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ
morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon _n_, eĉ se ĝi dependas de
prepozicio. (117.)

  E.: _La birdo flugis en la ĝardenon_ (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj
          enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus,
          ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo.

      _Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero._ (Beaufront.)

      _Sur la danan tronon mi havas rajtojn._ (Haml. V. 2.)

39. TEMPO, KOSTO, MEZURO, PEZO, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj
uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p.
(76, 121.)

  E.: _Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro._ (Z.)

      _Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko._ (Z.)


II. RILATOJ KUN ALIAJ SUBSTANTIVOJ.

40. APUDESTO ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la
alian sen pero de ia prepozicio. (8.)

41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti
en nominativo. (37. R. 2.)

  E.: _Mi iras al mia amiko, la kuracisto._

      _La suno, reĝo de l' ĉielo, aperis subite._

42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en
akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:

  E.: _Vi serĉas la princon Hamleton._ (Haml. II. 2.)

      _La diablo lin prenu, la sentaŭgulon._ (Haml. V. 1.)

Simile S-ro Kofman:

      _Demandu la patrinon Evon._ (Kain, I. 1.)

Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:

  E.: _Homo povas kompari la lingvon Esperanto._ (Beaufront, Manuel
          Complet, pĝ. 13, eld. Bonnard. Citite de F. Chaufoureaux.)

      _La loĝantaro dividiĝas en kvar lingvajn elementojn: rusoj, poloj,
          germanoj, hebreoj, ĉiuj reciproke rigardantaj sin kiel
          malamikoj._ (Espérantiste, 64, 206.)

Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.

43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formo _o_,
_oj_, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.

  E.: _Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo._ (Z.)

44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti
pense inter ilin la vorton »_nomata_«.

  E.: _Urbo Parizo; monato septembro._

45. KOMPLEMENTOJ DE SUBSTANTIVO. Substantivo estas komplemento de alia
substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.

46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte
montranta, ke oni parolas pri _ia kvanto da io_, oni ĉiam uzas prepozicion
»_da_« (kun nominativo). (206.)

  E.: _Glaso da vino estas glaso plena je vino._ (Z.)

      _Sur la arbo sin trovis multo da birdoj._ (Z.)

      _Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj._ (Z.)

      _La peco da ŝtof' antaŭ kiu tremadis la tero._ (Haml. V. A.)

      _La mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava ol la
          aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj._ (Haml. III. 2.)

  RIM. Se oni uzus »_de_«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de
  io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin
  trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron,
  kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)

47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »_de_«. (133.)

  E.: _La libro de Petro estas tiu, kiu apartenas al Petro, kiun li tenas
          nun, aŭ kiun li verkis._

      _La koloroj de tiu floro estas brilaj._

      _Profesoro, studento de medicino, leĝoscienco_, k. c. (Beaufront.)

  RIM. En kelkaj okazoj _deveno_ povas esti komprenata kiel _eltiro_. Tiam
  oni povas uzi _el_ anstataŭ _de_. E.: _Donu al mi floron el_ (aŭ: _de_)
  _via ĝardeno_.—-_Tio ĉi estas rakonto el Biblio_ (»_de_« povus kredigi,
  ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu
  ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de
  verbo.

48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:

      _La loĝantoj en Parizo_ (aŭ: _de Parizo_, aŭ: _la Parizanoj_) _estas
          ofte gajaj_.

      _La batalo apud Farsalo ŝanĝis multajn aferojn en Romo._

      _La kuriero estis atakita sur la vojo al Peterburgo._

      _Mi ricevis leteron el Parizo._

      _Li venigis al si el Berlino multajn librojn._

      _Li venigis al si el Parizo specimenojn de ŝtofoj per sia ordinara
          liveranto._

49. Oni uzas ordinare prepozicion »_el_« antaŭ nomo montranta ŝtofon,
materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon
aŭ vorton kunmetitan.

  E.: _Tablo el marmoro, el ligno, el fero. Konfitaĵo el pomoj_;

  aŭ: _marmora, ligna, fera tablo. Poma konfitaĵo_;

  aŭ: _marmortablo, lignotablo, fertablo. Pomkonfitaĵo_. (52.)

50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas
oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:

  E.: _Longhara ĉevalo._ _Kvinjara infano._ _Ruĝhaŭta virino._ _Broŝuro
          dekses-paĝa._ _Poemo dekdu-kanta._ _Strasburga biero._
          _Tridekjara militado_, k. c.

51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan
prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.

  E.: _Li estas fiera pri_ (aŭ _pro_) _sia riĉeco_ ... _Fiereco pro
          riĉeco._

      _Timi al morto_ ... _Timo al morto_ ... k. t. p.

  RIM. Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon
  por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por
  komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte
  terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos
  diferencon inter: _amo_ AL _Dio_, _amo_ DE _Dio_. »Amo _al_ Dio« estas
  tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »Amo _de_ Dio« signifas, ke Dio
  amas la homon. Simile: _konfido_ DE _patro_ AL _filo_, _konfido_ DE
  _filo_ AL _patro_; _memoro_ PRI (aŭ AL) _mia patro_, _memoro_ DE _mia
  patro_; _mordo_ DE _serpento_ AL _brako_; k. t. p. »Al« oni metas ofte
  antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba;
  »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas
  verbojn aktivajn, ne pasivajn.

52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita
vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.

  E.: _La pordo de la ĝardeno estas rompita_; aŭ: _la ĝardenpordo_ ...

      _La kovrilo de la lito estas makulita_; aŭ: _la litkovrilo_ ...

53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan
radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton,
kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)

  E.: _La ĝardenpordo_, aŭ: _la pordo de l' ĝardeno_; »ĝardeno« estos la
          unua.

  RIM. 1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la
  prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.: _eniri_, _malsupreniri_
  ... (vidu Prepozicio.)

       2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni
  trovas: _centjaro_, _falakvo_, anstataŭ _jarcento_, _akvofalo_ (kiujn
  cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj).
  Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte
  insisti pri _cent_, pri _fal_, k. t. p. (91, 237.)

54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni
prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco
postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia
gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:

    1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj
radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj,
ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.: _litkovrilo_,
_ĝardenpordo_.

    2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre
malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalon _o_. E.:
_Aŭstrolando_.

    3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senco nepre adjektiva aŭ
adverba, tiam oni intermetas vokalon _a_ aŭ _e_. E.: _unutaga_ = kio daŭras
unu tagon; _unuataga_ = kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »_Pro kio
vi silentas, vi, unuanaskito mia?_« (Kofman, Kain, I. 1.)—»_Krom la
suprecititaj paroladoj, li_ ...«

  RIM. 1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn
  vortojn. E.: _poŝtkartkolektanto_, kolektanto de poŝtkartoj.

       2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalon _a_ aŭ _e_ sen ia neceseco.
  Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni
  devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon.
  E.: _Italalando_, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—_kuneligi_, anstataŭ
  kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide: _kun-eligi_),—_samamaniere_,
  anst. sammaniere.

       3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj
  konsonantoj, kiuj montras, ke oni devas dividi la vorton inter ambaŭ
  konsonantoj por ĝin kompreni. E.: _gratulletero_, gratul-letero.

       4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo.
  Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi
  kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.: _patologi-anatomio_.

55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika
finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas
konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton
komprenebla.

  E.: _Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj trojanoj._ (Kofman,
          Iliado, I. 152.)

      _Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto._ (Kofman, Iliado,
          I. 96.)

      _Mi turnas min al miaj amikoj-Esperantistoj._

56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj,
kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas
vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).

  E.: »_Sed precipe_« estas elparolata »_set precipe_«.

      »_Ekzemplo_« estas elparolata »_egzemplo_«.

      »_Blovpafilo_« estas elparolata »_blofpafilo_«.

Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ
reciproke:

  +==========+========+
  | Laringaj | Buŝaj  |
  +==========+========+
  |    b     |   p    |
  +..........+........+
  |    d     |   t    |
  +..........+........+
  |    g     |   k    |
  +..........+........+
  |    ĝ     |   ĉ    |
  +..........+........+
  |    ĵ     |   ŝ    |
  +..........+........+
  |    v     |   f    |
  +..........+........+
  |    z     |   s    |
  +..........+........+

Tio ĉi estas evitebla nur en kunmetitaj vortoj, kaj ne havas gravecon, ĉar
ĉiuj Eŭropaj popoloj obeas tiun regulon. Se tamen oni volas eviti tian
renkonton, tiam oni nur intermetas vokalon.

  E.: _Ovforma_ (offorma) aŭ _ovoforma_.

      _Blovpafilo_ aŭ _blovopafilo_.

Intermeto de vokalo pli longigas la vorton, kaj ofte alportas ripeton de
sama sono: OvOfOrma.



IV.

ADJEKTIVO.

  Difino: vorto finata de _a_ kaj montranta econ, staton aŭ agon[4] de
  substantivo.

  Formoj: nominativo: _a_, _aj_; akuzativo: _an_, _ajn_.

I. APUDMETITA ADJEKTIVO.

57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia
substantivo.

  E.: _Mia patro kaj miaj fratoj havas grandan barbon kaj nigrajn okulojn._


  Espl.: _Mia patro._ »_Patro_« estas en nominativo ununombra; ankaŭ
          »_mia_«.

      _Miaj fratoj._ »_Fratoj_« estas en nominativo multenombra; ankaŭ
          »_miaj_«.

      _Grandan barbon._ »_Barbon_« estas en akuzativo ununombra; ankaŭ
          »_grandan_«.

      _Nigrajn okulojn._ »_Okulojn_« estas en akuzativo multenombra; ankaŭ
          »_nigrajn_«.

58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro,
tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)

  E.: _Mi havas akvon kaj panon freŝajn._

  RIM. »_Mi havas akvon kaj panon freŝan_« povus signifi, ke nur pano estas
  freŝa. Simile »_mi havas freŝan akvon kaj panon_« povus signifi, ke nur
  akvo estas freŝa.

59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata
de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de
la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.

  E.: _Oni vidis en Krimeo la militistarojn anglan, francan, turkan, sardan
          kaj rusan._

      _La lingvoj angla, franca, germana kaj hispana estas tre parolataj._

60. LOKO DE ADJEKTIVO. Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ
post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.

61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras
iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.

  E.: _»Tre volonte, mia bona«, diris la bela knabino_, (Z.) alp. »virino«.


      »_Mia kara, mia belo estis juna, brava dano._« (Haml. IV. 5.)

Vidu ekzemplojn en paragrafoj 19 kaj 27.

  RIM. Oni diras: _La Bono_, _La Belo_, _La Vero_, k. t. p. per
  substantivo, kaj ne _La Bona_, _La Bela_, _La Vera_, ĉar tie ĉi oni ne
  povas alpensi konkretan substantivon.


II. PREDIKATECA ADJEKTIVO.

62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia
substantivo aŭ pronomo, _sed ne kaze_; ĝi do estas neniam en akuzativo.

63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo,
kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare: _a_) staton, en kiun
alvenas afero; _b_) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata,
rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple
komplemento de verbo »esti«.

Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj: _iĝi_ (aŭ finantaj per _iĝi_);
_igi_ (aŭ finantaj per _igi_); kaj nomi, trovi, konsideri, rigardi kiel,
konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri,
lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »_esti_«
inter la verbon kaj la adjektivon.

  E.: _Papero estas blanka._

      _Birdoj estas agrablaj._

      _La riĉiĝo igis lin (estantan) senkompata._

      _Ili trovis la manĝaĵojn (estantajn) bonaj._

      _La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi._ (Haml. V. 1.)

      _Kion vi intencas nun fari por vin montri inda filo._ (Haml. IV. 7.)

      _Ili nomis lin reĝo._

  RIM. Oni trovas en _Hamleto_ (IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu
  ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof,
  privata letero.)

64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed
infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t.
e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)

  E.: _Resti kun leono estas danĝere._ (Z.)

      _Estus bone, se li venus._

      _Estas dirite, ke ..._

  RIM. Pli malofte oni trovas adjektivon en _a_: »ĉu ne estas ebla, ke ni
  kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi
  ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)

65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en
ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata,
kaj oni preferas ununombron.

  E.: _Kiam oni estas riĉa_ (aŭ _riĉaj_), _oni havas multajn amikojn_. (Z.)



III. GRADOJ DE KOMPARO.

  Formoj.—_Malegalaj komparativoj_ estas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli
  ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol;
  malsame ... ol.

  _Egalaj komparativoj_: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ...
  kiel.

  _Superlativoj absolutaj_: tre; plej; kiel eble plej.

  _Superlativoj rilataj_: plej ... el; malplej ... el. _Inter du aferoj_,
  ankaŭ: la pli ...; la malpli ...

66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi
estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)

  E.: _Mi amas mian fraton pli ol mia fratino_ (... amas lin).

      _Mi amas mian fraton pli ol_ (mi amas) _mian fratinon_.

      _Li amis lin tiel varme, kiel mia frato_ (... amis lin).

      _Li amis lin tiel varme, kiel_ (li amis) _mian fraton_.


IV. PARTICIPOJ-ADJEKTIVOJ.

67. Participoj en _a_ sekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R.
2.)

  E.: _Ili estas alvenintaj._

      _Mi vidis lin mortigantan homon._

      _La batoj igis lin ploranta._

68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama
radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ,
staton, aŭ kutimon.

  E.: _El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo_ (Z.);
          (momenta ago, momenta stato: _anta_.)

      _La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj_ (Haml. I. 2.); eco: _a_ simple.

      _La malvarmo estas tranĉa_ (Haml. I. 1.); eco.

      _Lernu Esperanton, helpan lingvon internacian_; eco.


V. KOMPLEMENTOJ DE ADJEKTIVOJ.

69. Adjektivo povas difini alian vorton per pero de prepozicio (kun
nominativo).

Participo sola povas havi rektan komplementon (en akuzativo). (37. R. 1.)

70. Prepozicioj uzataj post adjektivo estas: _a_) plej ofte _je_; _b_) aŭ
alia montrata de ideo esprimota aŭ de verbo, de kiu devenas la adjektivo.
(51, 169.)

  E.: _Plena je vino_ (aŭ _de_). _Longa je dek metroj._

      _Simila al patro_ (simili al ...). _Agrabla por vidi._



POR NOMBRAJ, POSEDAJ ADJEKTIVOJ, K. C. VIDU SEKVANTAJN PARTOJN.



V.

NOMBRAJ NOMOJ.

71. Fundamentaj nombraj nomoj neniam ŝanĝiĝas.

  E.: _Mi havas unu birdon, du ĉevalojn._

72. »_Unu_« povas esti uzata pronome (plej ofte en rilato kun »_alia_«).
Tiam ĝi ĉesas esti vera nombra nomo kaj povas ŝanĝiĝi.

  E.: _Unuj kaj aliaj insultadis, riproĉadis sin reciproke._

73. De fundamentaj nomoj devenas adjektivoj, substantivoj, adverboj, per
aldono de _a_, _o_, _e_. Kiam la nombro estas kunmetita, oni aldonas tiun
finiĝon nur al la lasta parto.

  E.: _Unuo_, _unua_, _unue_. _Cent-tridek-dua._

74. Metante antaŭ _a_, _o_, _e_, specialajn sufiksojn, oni ricevas: _a_)
opajn nombrojn (op); _b_) frakciajn (on); _c_) multigajn (obl).—Se la
nombro estas kunmetita, oni agas kiel supre.

  E.: _Ili kvarope sin ĵetis sur min._

      _6 estas la tri kvaronoj de 8._

      _Sepoble sep faras_ (aŭ _estas_) _kvardek-naŭ_.

75. Adjektivaj nombroj (kiujn oni ricevas de fundamentaj per aldono de _a_)
estas uzataj por kalkuli horon, tagojn, jarojn, vicon, paĝon, k. t. p.

Plej ofte oni ne esprimas la vorton _horo_, _tago_, k. c. kaj uzas la
adjektivan nombron solan. Kompreneble, se klareco postulas la substantivon,
oni ĝin uzas. (20.)

  E.: _Kia horo estas? La tria._

      _Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudeksepa de marto._

      _Henriko IV-a estas mortigita de Ravaillac._

      _Vidu paĝon 32-an._

76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas
ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun
nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39, 121.)

  E.: _Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro_ (Z.), aŭ:
          _en la dudek-dua de februaro_.

      _Kiom kostas tio ĉi? Naŭ frankojn._

  RIM. 1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite
  substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo:
  »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de
  tiu ĉi ŝtofo.«

       2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo,
  15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

77. Horaj eroj povas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:

  _A._

  2 h.           la dua (batas).
  2 h. 10 m.     dek minutoj de la tria.
  2¼             (unu) kvarono de la tria.
  2½             duono de la tria.
  2¾             tri kvaronoj de la tria.

  _B._

  2 h. 5 m.      la dua kaj kvin minutoj.
  2 h. 10 m.     la dua kaj dek minutoj.
  2¼             la dua kaj kvarono.
  2½             la dua kaj duono.
  2¾             la dua kaj tri kvaronoj.

  _C. iafoje_:

  2½             tridek minutoj (aŭ duono) antaŭ la tria.
  2¾             unu kvarono antaŭ la tria.
  2 h. 55 m.     kvin minutoj antaŭ la tria.



VI

PERSONAJ PRONOMOJ.
POSESIVOJ.

I. PRONOMOJ.

  Formo.—_Ununombro_: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi
  (ne difinita sekso).

    _Multenombro_: Ni, vi, ili.

    _Ambaŭ nombroj_: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

  Gramatiko: Povas preni _n_ akuzativan, ne _j_ multenombran.—»Oni« estas
  neŝanĝebla vorto.

78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas
substantivo, kiun ĝi anstataŭas.

  E.: _Mia patro skribis, ke li alvenos morgaŭ._

      _Mia patrino skribis, ke ŝi alvenos morgaŭ._

      _Nia hundo revenis: ĝi forkuris hieraŭ._

      _Mi diris al mia frato: »vi estas bona. Li respondis ..._

      _Mi diris al miaj fratoj: »vi estas bonaj. Ili respondis ..._

  RIM. Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies
  sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj
  bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio,
  kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj
  samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun
  bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«.
  Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la
  kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas
  ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian
  intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel
  ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj
  objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ
  diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan
  sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas
  al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano
  »_il_«, la germano diras »_es_«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto
  la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj,
  bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen
  ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton
  »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri
  infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke
  ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.

79. Oni ne uzas en Esperanto ĝentilan formon, sed oni diras »vi« al ĉiu ajn
persono aŭ objekto. »Ci« estas preskaŭ ne uzata kaj neuzinda.

  RIM. Pri ortografio de »Vi« D-ro Zamenhof diras en »Esperantisto«, 1893,
  paĝo 16-a: »Ordinare mi skribas »vi«, kiam mi parolas al unu persono
  familiare, kaj »Vi« kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono
  kun respekto. Tiu diferenco tamen estas nebezona, kaj nur mia persona
  kutimo, kiu havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama
  skribado de »vi« per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi
  mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de
  skribado. Ankaŭ »Estimata sinjoro«, »Kara amiko« estas pli regula ol
  »Estimata Sinjoro«, »Kara Amiko«, k. t. p. Sed en tiuj ĉi okazoj oni
  ordinare simple sin ĝenas kaj skribas tial grandan literon, kie pli
  regule estus litero malgranda.«

80. »Si« estas uzata por montri, ke ago reiras al subjekto de la verbo. Oni
ordinare uzas ĝin nur por la tria persono kaj por ĉiuj seksoj aŭ nombroj.

  E.: _Mi lavas min, vi lavas vin, kaj li lavas sin._

      _Ŝi diris al si mem: kuraĝu!_

      _La bovo falis kaj rompis al si kruron._

81. »Oni« montras ĝeneralan subjekton (iu ... ĉiu ...); ĝi povas esti nur
subjekto, ne komplemento: sekve ĝi estas ne ŝanĝebla vorto.


      _Oni atakis lin dum la nokto, sed li ne povis vidi la personon._

      _Oni ofte vundas sin per pulvaj armiloj, kiam oni ne sufiĉe atentas._


  RIM. 1. Iafoje oni uzas pasivan sensubjektan verbon anstataŭ »oni«:
  _Estas dirite ofte, ke hundo bojanta ne mordas_ (aŭ: oni diras ofte
  ...).—_Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj_ (Z.
  Esperantisto, 37, 3).

       2. En tiaj okazoj oni ne uzas pronomon »ili«. (Ili diras ofte ...)


II. POSEDAJ ADJEKTIVOJ (POSESIVOJ).

  Formo: devenas de personaj pronomoj per aldono de _a_.

  Gramatiko: Sekvas regulojn de aliaj adjektivoj por akordo nombra kaj
  kaza, kaj regulojn de personaj pronomoj por akordo seksa.

82. Kiam poseda adjektivo estas akompanata de kelkaj substantivoj
apartenantaj al sama posedanto, oni povas ĝin uzi laŭvole nur unufoje antaŭ
la unua substantivo, aŭ kontraŭe ĝin ripeti antaŭ ĉiu substantivo. En ambaŭ
okazoj ĝi povas resti en ununombro.

  E.: _La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia
          boneco kaj honesteco._ (Z.)

      _Mia frato kaj fratino estas la bogefratoj de mia edzino._ (Z.)

83. Poseda adjektivo uzata predikate (6, 9 R. 1, 62) restas ĉiam en
nominativo.

  E.: _Tiu ĉi bieno estas mia._

      _La multaj bovoj, kiujn vi vidas tie, estas liaj._

      _Per sia afableco li igis nin liaj._

84. »Sia« estas ordinare uzata nur por tria persono de l' verbo. (80.)

  E.: _Mi lavas min en mia ĉambro kaj ŝi lavas sin en sia ĉambro._

  RIM. Kelkaj aŭtoroj uzas »sia« por tri personoj de l' verbo, dirante, ke
  ĝi resendas agon al subjekto tiel bone por ambaŭ unuaj personoj, kiel por
  tria. Tia uzo povas esti malfacile komprenebla por kelkaj neslavaj
  esperantistoj, kaj aliparte ne estas tre necesa pro eblo uzi pli klarajn
  formojn »mia«, »via«, »nia«. D-ro Zamenhof ordinare skribas laŭ la supra
  regulo. Tamen oni trovas en _Hamleto_ (V. 2): »Se ni povus porti ĉe sia
  flanko pafilegon.«

85. »Sia« montras rilaton al la subjekto de tiu verbo, kies ĝi estas rekta
dependaĵo; ĝi estas uzata por ĉiuj seksoj.

  E.: _La infano serĉis sian pupon_ (Z.),—pupon de ĝi, infano.

      _Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron_ (Z.),—aventuron de ŝi.

      _Ili promenis kun sia patrino_,—patrino de ili.

      _La homoj flatas siajn regantojn._

  RIM. Ĉar »sia« montras ion posedatan de subjekto de verbo, ĝi sekve ne
  estas uzata antaŭ subjekto mem en ordinaraj okazoj. (Cart.) Tiel ni
  diras: »Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis« (_Z._). Ne »sia patrino«, ĉar
  »patrino« estas subjekto.

86. Lia, ŝia, ĝia, ilia estas uzataj kiam la afero posedata apartenas al
alia persono ol la subjekto de la verbo. Ili estas ankaŭ uzataj anstataŭ
»sia«, por montri ion apartenantan al la subjekto de la verbo, kiam oni
timas ricevi neklaran sencon per uzo de »sia«. (Cart.)

  E.: _Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj
          eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia
          domo._ (Z.) Kio estas subjekto? »Fratoj.« Sekve: »sia« = domo de
          miaj fratoj; ilia = domo de la gastoj.

      _Poŝtaj markoj estas akceptataj nur por ¾ de ilia kosto_
          (Z.),—anstataŭ »sia«.

      _Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da
          gramatikaj formoj_ ... (Letero pri deveno de Esperanto, en
          »Lingvo Internacia«, n-ro 6-7, pĝ. 116.)

  RIM. Se duba senco estas neevitebla eĉ per uzo de _lia_, _ŝia_, _ĝia_,
  _ilia_, anstataŭ »sia«, tiam oni devas konstrui la frazon alimaniere.
  (Cart.) E.: _Li vidis ŝin mortigantan sian infanon._ Kies estas infano?
  _Lia_ aŭ _ŝia_? Diru do prefere:

  Li vidis ŝin, kiu mortigas sian infanon (_infanon de ŝi_).

  Li vidis ŝin, kiu mortigas lian infanon (_infanon de li_).


III. POSEDA GENITIVO.

  Formo: Ies, ties, kies, ĉies, nenies.

  Gramatiko: Vortoj ne ŝanĝeblaj.

87. Nepersonaj pronomoj _iu_, _tiu_, _kiu_, _ĉiu_, _neniu_, liveras serion
da posesivoj per ŝanĝo de _u_ en _es_. Tio ĉi estas vera genitivo de
posedo. Oni uzas ĝin laŭ jenaj ekzemploj:

      _Kies estas tiu ĉapelo?_ (Al kiu apartenas?) _Ties_ (al tiu persono).


      _Ĉu ies estas tiu ombrelo?_ (ĉu al iu el ĉeestantaj personoj?)

      _La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro._
          (Beaufront.)

  RIM. 1. Post »kies« oni ordinare ne uzas artikolon »_la_« antaŭ nomo de
  afero posedata. (Beaufront.) E.: _La domo, kies tegmenton vi vidas_,—ne
  »la tegmenton«.

       2. »es« montras nur posedon. Oni do ne diras: »la afero, kies ni
  parolas ...«—sed »la afero, pri kiu ni parolas ...«

       3. Aldono de »es« al personaj pronomoj (mies, vies, lies ...) ne
  estas ordinare farata. E., kiam oni demandas: »Kies estas tiu
  ĉapelo?«—oni kutime ne respondas: »mies«, sed: »al mi«, aŭ: »mia«.



VII.

PRONOMOJ-ADJEKTIVOJ

aj aliaj vortoj.

I. MONTRAJ VORTOJ. (DEMONSTRATIVOJ.)

  Formo: tiu, tia, tiu ĉi ... jen, mem, ajn.

  Gramatiko: »Tiu, tia« ... sekvas regulojn de adjektivoj (nombra, kaza
  akordo).

  E.: _tiu homo_; _tiuj homoj_; _mi amas tiujn personojn_.

  »Jen, mem, ajn« estas ne ŝanĝeblaj vortoj.

88. »Tiu, tiu ĉi« estas uzata iafoje antaŭ poseda adjektivo por insisti pli
forte.

  E.: _Tiu ĉi mia malnova amiko._

      _Tiuj niaj kuraĝaj soldatoj_ (pri kiuj ni ĵus parolis).

89. »Tiu«, k. a. oni ripetas iafoje sen neceseco por pli forte montri
aferon, pri kiu oni parolas.

  E.: _Tiun bandon, kiu minacis al via feliĉo, tiun detruis li!_

90. Iafoje oni uzas »tio, tio ĉi, ĝi« (por ĉiuj personoj kaj nombroj) en
celo difini pli forte ion.

  E.: _Ĉar tio ĉi estis feino._ (Z.)

      _Kiu frapis? Ĝi estas mi, via patro._

      _Ĝi estis iliaj fratoj_ (aŭ: _ili estis iliaj fratoj_).

91. »Jen, jen estas, venas«, k. t. p. oni uzas ankaŭ ofte en sama maniero.

  E.: _Jen estas la ĉapelo de la patro._ (Z.)

      _Jen, ŝajnas, ili!_ (Haml. I. 1.)

      _Haltu! Jen ĝi mem aperas!_ (Haml. I. 1.)

  RIM. »ĝi, tio ĉi«, k. c. oni ofte forigas. Tiam oni simple metas sur la
  unuan vicon (aŭ en la plej videblan lokon) la vorton, al kiu oni volas
  tiri atenton.

  E.: _Mi iros morgaŭ Parizon._—_Morgaŭ mi iros Parizon._—_Parizon mi iros
  morgaŭ_ (anst. ĝi estas mi, kiu iros ...).

      _Ĉu vi estas diligentaj? Tio_ (aŭ _tiaj_) _ni estas_.

      _Ĉu min vi serĉas?_ (anst. ĉu ĝi estas mi ... _aŭ_ ĉu mi estas tiu,
  kiun ...)

92. »Mem« montras insiste aferon, precipe personon. Oni ne devas ĝin
konfuzi kun »sama«, (kiu montras nur econ de identeco, plenan similecon) aŭ
kun »eĉ« (kiu estas apartiga adverbo). Oni ĝin uzas apud la vorto, kiun ĝi
difinas.

  E.: _Li mem ekkaptis la glavon kaj la glavingon per sama mano._

      _Li prenis la glavon mem, ne la glavingon._

      _Li forgesis eĉ sian nomon._

      _Tio estus memmortigo._

93. »Ajn« montras indiferentecon pri tiu ĉi aŭ alia.

  E.: _Iu ajn povos veni kaj forŝteli la monon, se vi lasos pordon
          neŝlosita._


II. RILATAJ VORTOJ. (RELATIVOJ.)

94. Rilata pronomo-adjektivo (kiu, kia) akordiĝas nombre kun sia rilatato.
Plie oni metas ĝin en kazon postulatan de la sekvanta verbo. Kiel montraj
kaj aliaj pronomoj-adjektivoj ili estas uzataj egale por personoj kaj
objektoj.

  E.: _Mia patro, kiun mi amas ..._

      _Iliaj fratoj, kiujn vi konas ..._

      _Niaj vestoj, kiuj malpuriĝis ..._

      _Mi ne scias, kion vi diras._

95. Kiam la rilatato estas tuta frazero, oni uzas plej ofte »kio«.

  E.: _Jen dek frankoj, kio estas sumo ŝuldata al vi._

  RIM. ... »kiuj estas sumo« oni povas ankaŭ diri.

96. Kiam la rilatato kaj la rilatanto ne estas en sama nombro aŭ kazo, tiam
oni uzas plej ofte »tiu, tio, tia«, antaŭ »kiu, kio, kia«. La demonstrativo
tiam akordiĝas kun la unua propozicio, kaj la relativo kun la dua.

  E.: _Ni ne scias tion, kio ni fariĝas._ (Z.)

      _Malsano estas tio, kion mi plej timas._

      _Nomu al mi tiun, kiu venis hieraŭ._

  RIM. 1. »Malsano estas, kion mi plej timas« estas ankaŭ iafoje dirite;
  tiu formo estas eble iom malpli klara, sed pli rapida.

       2. Oni plej ofte atentas uzi en similaj interrilatoj vortojn el sama
  klaso; t. e. oni uzas du pronomojn, aŭ du adverbojn, aŭ du adjektivojn.
  E.: _Kia_ patro, _tia_ filo (adj. _a_).—_Kiu_ venis, _tiu_ estos punata
  (pronomo _u_).—Via elparolado estas _bona_, sed la _mia_ ne estas
  _tia_.—Via ago estas _sama_, _kia_ tiu de via frato.—Vi agis _same_,
  _kiel_ via frato.


III. DEMANDAJ VORTOJ.

97. »Kiu, kia, kio, kial, kiel, kiom, kies, kie«, estas ofte uzataj por
demandi, ĉu rekte alparolante iun, ĉu nerekte, kiel komplemento de verbo
(diri, demandi, dubi, nescii ... k. c.)

  E.: _Kiu venis? Kien vi iras? Kiom vi aĉetas?_

      _Diru, kien vi iras. Mi demandas vin, kiu venis hieraŭ._

98. Kiam oni demandas rekte aŭ nerekte kaj ne estas en la frazo unu el la
demandaj vortoj »kiu, kio,« k. c. tiam oni devas ĉiam uzi la vorton »ĉu«.

  E.: _Ĉu vi venos morgaŭ?_

      _Ĉu vi ne venos morgaŭ?_

      _Diru al mi, ĉu vi ne venos morgaŭ._

      _Mi dubas, ĉu li povos veni morgaŭ_ (kredeble li ne venos).

      _Mi nescias, ĉu li ne povos veni morgaŭ_ (eble li povos veni).

  RIM. Oni indiferente ŝanĝas lokon de l' pronomo, verbo, neo, k. c. En la
  unua loko estas vorto, al kiu oni volas tiri atenton.

  E.: _Ĉu venos vi morgaŭ? ĉu vi ne venos morgaŭ? ĉu ne venos vi morgaŭ? ĉu
  morgaŭ vi ne venos?_ k. t. p.


IV. NE DIFINAJ PRONOMOJ.

99. Ne difinaj pronomoj »io, tio, kio, ĉio, nenio«, ne povas esti uzataj en
multenombro pro ilia nedifiniteco mem.

  E.: _Io ĉagrenas min, kion vi ne povas koni._

  RIM. Se oni celas multenombron, oni uzas »kelkaj aferoj, kelkaj aĵoj, iaj
  aĵoj« k. t. p.


V. PRONOMO AŬ ADJEKTIVO?

100. »Tiu, kiu, ĉiu«, estas ordinare uzataj egale kiel pronomoj (solaj) aŭ
kiel adjektivoj (antaŭ substantivo).

  E.: _Tiu, kiu venis, estis alta._

      _Kiu vidas tiun homon? Li ĉiuokaze_ (aŭ: ĉiuminute, ĉiumomente)
          _rakontas plej strangajn aventurojn_.

101. »Tia, kia, ĉia« estas nur adjektivoj kaj esprimas ordinare apartan
ideon pri eco, speco speciala.

  E.: _Ĉu estas eble, ke tia homo bankrotis!_

      _Kia viro konsentus tion fari? (Kia speco de ...)_

      _Mi nescias ankoraŭ, ĉu mi povos veni; ĉiaokaze_ (kia ajn estos la
          okazo) _mi skribos al vi_.

102. Por »iu, neniu, ia, nenia«, oni ordinare ne faras tiun distingon ecan.
»Iu, neniu«, estas uzataj pronome: »ia, nenia«, simple adjektive.

  E.: _Iu venis. Ia homo venis._

      _Neniu venis. Nenia persono venis._



VIII.

VERBO.

I. SUBJEKTO (4 kaj 5.)

103. Verbo havas preskaŭ ĉiam subjekton esprimitan. Tio estas necesa, ĉar
oni ne povas distingi personojn per iliaj finiĝoj.

104. Oni tamen renkontas verbojn sen subjekto esprimita (en senpersonaj
propozicioj) kun:

_A._ verboj montrantaj veteron: _neĝas_, _pluvas_, _hajlas_, _fulmas_,
_tondras_.

_B._ diversaj verboj, kiujn oni uzas ordinare kun esprimita subjekto, sed
uzas tiel pro nedifiniteco de l' subjekto: _okazas_, _aperas_, _ŝajnas_, k.
s.

_C._ verbo »esti« uzata kun adjektivo-adverbo aŭ pasiva participo-adverbo:
_necese estas forkuri_; _honte estas perfidi_; _estas dirite, ke_ ...

_D._ kelkaj interparolaj esprimoj: _dankas!_ _plaĉas!_ anstataŭ: _mi
dankas_,—aŭ: _se plaĉas al vi_ ...

105. Kiam subjekto estas sama por ĉiuj verboj en sama frazo, tiam oni povas
esprimi ĝin nur antaŭ la unua verbo.

  E.: _Mi miras, timas, tremas._ (Haml. I. 1.)

      _Li alkuris, ekkaptis la infanon kaj tiris ĝin el la danĝero._


II. PREDIKATO. (6.)

106. Kiam predikato estas substantivo, ĝi akordiĝas nombre kun la subjekto,
kiel adjektivoj; ĝi povas ankaŭ ne akordiĝi, se la ideo tion postulas.

  E.: _La kuracisto estas la espero de l' malsanulo._

      _La kuracistoj estas la espero de siaj malsanuloj._

      _Parizo kaj Londono estas grandaj urboj._

107. Kiam subjekto estas el virina sekso kaj predikato-substantivo ankaŭ
povas preni virinan sufikson, oni laŭvole akordigas ilin sekse.

  E.: _Tiu ĉi sinjorino estas pentristino._

      _Fraŭlino X*** estas elektita sekretario de nia Grupo._

108. Kiam predikato estas adjektivo aŭ participo, ĝi akordiĝas nur nombre
kun la subjekto. (62 kaj sekvantaj.)


III. REKTA KOMPLEMENTO. (35.)

109. Substantivo aŭ pronomo, kiu estas rekta komplemento de verbo (35),
estas en akuzativo sen prepozicio.

  E.: _Mi amas mian patron._

      _Mi bone aŭdas vin._

110. Unu verbo havas ordinare nur unu rektan komplementon. La aliaj
komplementoj estas uzataj nerekte per pero de prepozicio.

  E.: _Li instruis min pri lingvo germana_ (ne: _li instruis min lingvon
          germanan_).

      _Li demandis min pri tio_ (ne: _li demandis min tion_).

  RIM. 1. Kompreneble unu komplemento povas konsisti el kelkaj vortoj aŭ
  terminoj; en tia okazo ĉiuj terminoj estas en akuzativo, se ili ne estas
  regataj de prepozicio. (36). E.: _Li manĝis supon kaj panon._

       2. Akuzativo montranta almovon, tempon, daŭron, k. t. p. ne
  signifas, ke la vorto estas rekta komplemento; tial oni renkontas en tiaj
  okazoj kelkajn komplementojn en akuzativo: unu estas rekta, aliaj estas
  cirkonstancaj. E.: _Li metis la ĉapelon sur sian kapon._ (140.)

111. Kiam infinitivo estas komplemento de verbo (aŭ de alia vorto), oni
neniam uzas prepozicion antaŭ ĝi. Escepto estas farita por prepozicioj
»por, antaŭ (ol), anstataŭ«. (169.)

  E.: _Mi ordonis al li helpi sian fraton._

      _Mi lernas rajdi._

      _Mi iras (por) helpi lin._

      _Antaŭ (ol) foriri, li bruligis ĉiujn paperojn._

      _Anstataŭ lerni, li petolas._

112. Kiam rekta komplemento havas mem infinitivon kiel komplementon, tiam
oni uzas prefere participon anstataŭ infinitivo, se oni volas montri la
daŭron de l' ago.

  E.: _Mi vidis lin mortigantan homon_ (dum li mortigas).

  RIM. 1. »Mi vidis lin mortigi homon« estas ankaŭ uzebla laŭ verkoj de
  kelkaj aŭtoroj; tiu formo estas multe pli malofta ol la supra.

       2. Kiam oni ne celas montri daŭron de ago, tiam oni uzas simplan
  infinitivon. E.: _Li devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon_ (Haml. V.
  2).


IV. NEREKTA KOMPLEMENTO. (36.)

113. Nerekta komplemento estas montrata de konvena prepozicio kaj restas en
nominativo, kiam ne ekzistas almovo al ĝi. (117.)

  E.: _Mi donas akvon al la birdoj._

      _Mi enuas je la hejmo._

      _Mi batalas kontraŭ li._

114. Kiam ne ekzistas alia akuzativo en sama propozicio, oni povas meti
nerektan komplementon en akuzativon senprepozician (t. e. igi ĝin rekta
komplemento) se tio ne difektas klarecon de la frazo. (37, 195.)

  E.: _Obei la patron_, anstataŭ: obei al la patro. (Z.)

      _Enui la patrujon_, anstataŭ: enui je la patrujo. (Z.)

      _Pardoni malamikon_, anstataŭ: pardoni al malamiko. (Z.)

  RIM. 1. Sed oni diras devige: »pardoni al malamiko liajn ofendojn.
  (Z.)—(110.)

       2. Per reciproka uzo de supra regulo oni trovas ofte uzon de
  prepozicio kun nominativo anstataŭ akuzativo sola. E. »Mi helpas al la
  patro. Ami al Dio. Mordi al la brako.«

115. Komplemento de verbo pasiva estas ordinare en nominativo kun
prepozicio »de« por montri aganton, kun prepozicio »per« por montri ilon.

  E.: _Mi estas amata de mia patro._

      _La domo estas kovrita per ardezoj._


V. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. (7.) LOKO.

116. Por montri lokon, je kiu oni estas, oni uzas nominativon kun unu el
lokaj prepozicioj »en, ekster, sur, sub«, k. t. p. (197.)

  E.: _Mi estas, iras, promenas, kuras en la ĝardeno._

117. Por montri lokon al kiu oni iras, oni uzas akuzativon solan aŭ kun
prepozicio.

  E.: _Mi iras Parizon. Mi iras en la ĝardenon._

      _La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis
          aliaj hirundoj._ (Z.)

      _Morgaŭ mi petos permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn._ (Haml.
          IV. 7.)

  RIM. 1. Tiu ĉi regulo rilatas ankaŭ moralan movon (38).

       2. Lokaj adverboj ankaŭ devas preni _n_. E.: »Pri tio, kien metis li
  korpon, ne povis ni sciiĝi.« (Haml. IV. 3.)—»Kien vi iras? En la
  ĝardenon.« (Z.)

       3. Post substantivo montranta almovon, oni ankaŭ devas uzi
  akuzativon. E.: »Mi gratulas vian Princan Moŝton je la reveno Danujon.«
  (Haml. V. 2.)

       4. La verbo povas esti ne esprimita. Tiam akuzativo sola sufiĉas
  montri almovon. E.: »Ŝtelistojn neniu lasas en sian domon.« (Z.)

118. Kiam almovo estas sufiĉe montrata de prepozicio aŭ de antaŭa frazo,
tiam oni povas neuzi finiĝon _n_. Tio ĉi okazas plej ofte kun prepozicioj
»al« kaj »ĝis«. (Beaufront.)

  E.: _Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo._ (Z.)

      _Miaj fratoj eliris kun la gastoj kaj akompanis ilin ĝis ilia domo._
          (Z.)

      _Kien ili iras? Kontraŭ Polujo._ (Haml. IV. 4.)

  _Rim._ Post »al« kaj »ĝis« D-ro Zamenhof kaj plej multo el Esperantistoj
  uzis ĝis nun ĉiam nominativon. Tio ĉi povas ja alporti pli da klaro en
  frazon, evitante amasiĝon de akuzativoj. Tamen okazoj estas, kie »al«
  montras dativon senmovan (La rozo apartenas al Teodoro) kaj aliaj, kie ĝi
  montras certan almovon (mi iras al la onklo); oni povas demandi, kial en
  tiu lasta okazo oni ne uzas akuzativon. (Laŭ E. L. Steckel.)

119. Kiam, en frazo montranta almovon, oni celas nur rezultaton de la movo
kaj ne ĝian fariĝon mem, tiam oni povas uzi nominativon. Tio ĉi okazas
precipe kun verboj en tempo pasinta.

  E.: _La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima
          arbaro._ (Z.)—(Rezultato: nominativo.)

      _Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis
          de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj._
          (Z.)

      _Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis ..._ (Z.)

      _Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn
          de la ĉambro._ (Z.)—(Akuzativo, por montri fariĝon de la movo.)

120. Por montri lokon de kiu oni venas, oni uzas nominativon kun konvena
prepozicio: »de«, se oni simple deiras de tie; »el«, se oni volas montri
eliron; »for, for de«, se oni volas montri energian aŭ grandan
malproksimiĝon.

  E.: _Li venas de Parizo kaj iras nun al Berlino._

      _La violono falis el la violonujo._

      _For! For de tie ĉi! iru for, sentaŭgulo!_


VI. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. TEMPO.

121. Por montri tempon, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio laŭ
postaj reguloj. Tre ofte, kiam tio ĉi ne enkondukas konfuzon, oni ankaŭ
uzas akuzativon senprepozician, aŭ formon adverban. (76.)

  E.: _En printempo floroj aperas._ (Aŭ: printempon floroj aperas; aŭ:
          printempe floroj aperas.)

      _Dum la tuta tago li restis sola._ (Aŭ: la tutan tagon ...)

      _Li estas nur unu jaron en la servado_ (Mary IX.)

      _Hodiaŭ vespere mi estas sana, sed hieraŭ matene mi suferis._

122. Por montri kiam okazos io, oni uzas »post« (kun nominativo).

  E.: _Li revenos post tri semajnoj._

      _Post 14 tagoj granda festo!_

123. Por montri kiam okazis io, oni uzas »antaŭ« (203).

  E.: _Antaŭ tri semajnoj mi fariĝis malsana, sed nun mi resaniĝis._

124. Por montri de kiam afero estas farata aŭ okazas, oni uzas »de«. (Oni
montras komencon de afero, kiu daŭras ankoraŭ.)

  E.: _De tri semajnoj mi estas malsana, kaj ne scias kiam_ (aŭ: post kiom
          da tempo) _mi resaniĝos_.

125. Por montri ne precize tempon, je kiu okazas io, oni uzas »ĉirkaŭ, ĉe«,
laŭ jenaj ekzemploj:

      _Ĉe mia alveno la hundo ekbojis._

      _Ĉirkaŭ majo mi foriros._

126. Por montri tempon necesan por io, aŭ uzata por io, oni uzas »en«.

  E.: _Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po
          dek-kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj._ (Z.)

127. Por montri ekstreman limon da tempo, oni uzas unu el la esprimoj:
»ĝis, ne pli (ol), ne malpli (ol), almenaŭ« ... k. t. p. (207, R. 2.)

  E.: _Ĝi povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn._ (Haml. V. 1.)

      _Li mortis antaŭ 10 jaroj, ne pli._

      _La kontrakto ĉesos post almenaŭ kvin jaroj._

  RIM. »Ok ĝis naŭ jarojn«, diras D-ro Zamenhof. »Jarojn« estas en
  akuzativo, ĉar »ĝis« ne influas sur ĝin; »ĝis« estas ja tie ĉi nur simpla
  ero en tuta esprimo »8-9 jaroj«. Tial oni povus diri: »kuŝi dum ok ĝis
  naŭ jaroj«.

128. Por montri daŭron, oni uzas »dum« (aŭ: »en la daŭro de« aŭ: »daŭre«).

  E.: _Dum kvar tagoj mi restis tie._

      _En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn._ (Z.)

129. Ripeton oni montras per vortoj »foje, unufoje, dufoje« ... aŭ »fojon,
unu fojon, du fojojn, tri fojojn« ... aŭ »en la unua fojo, por unua fojo«
...

  E.: _Dufoje li batis min. Li venis tri fojojn. Por la unua fojo mi
          ricevis premion._

130. Tempaj adverboj estas: iam, tiam, kiam, neniam, ĉiam. Ili ofte sufiĉas
montri tempon pasintan aŭ estontan, kiam verbo estas mem en pasinto aŭ
estonto.—»Kiam« oni uzas post »tiam« kaj post ia ajn vorto aŭ esprimo
montranta tempon.

  E.: _Unutage kiam; tagon, kiam; tuj kiam; ĵus kiam; samtempe, kiam; de l'
          tempo, kiam; post kiam_, k. t. p.

  RIM. 1. Nur post »antaŭ« oni uzas »ol« en tempa senco: »antaŭ ol li
  fariĝis riĉa, li ...« Tio ĉi estas bedaŭrinda escepto, ĉar oni ne
  komprenas, kial oni diras »post kiam li fariĝis riĉa« kaj »antaŭ ol ...«
  Multe pli bone estus uzi ĉiam: »antaŭ kiam li fariĝis riĉa ...«

       2. Por tagoj, horoj, k. c. vidu paragr. 75 kaj 77.


VII. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. KAŬZO.

131. Por montri kaŭzon, oni uzas prepozicion »pro«. (Iafoje »de«, kiam
kaŭzo konfuziĝas kun deveno.)

  E.: _Li agas pro ĵaluzemo._

      _Li mortis pro malsato_ (aŭ: de malsato).

      _Li eksaltis de surprizo._ (Z.)

132. Por montri celon, oni uzas prepozicion »por«.

  E.: _Li sin kuracas por resaniĝi._

133. Por montri devenon, difinon aŭ uzadon de objekto, oni uzas prepozicion
»de«. (47.)

  E.: _Tio venis de lia unua eraro._

      _Li estas doktoro de medicino, studento de leĝoscienco, profesoro de
          historio._

      _De la patro mi ricevis libron._ (Z.)

      _Donu al mi alian glason de vino, ĉar tiu ĉi estas malpura._ (Z.)

  RIM. »Da vino« oni uzus, se oni volus montri ian kvanton da vino, sed ne
  glason uzatan por vino. (46.)

134. Eliro, ŝtofo el kiu oni tiris ion, estas montrata per »el«. (49.)

  E.: _Mi estas el Parizo._

      _Tiu ringo estas el oro._

135. Instrumenta kaŭzo, ilo per kiu oni faras ion, estas montrata per
prepozicio »per«.

  E.: _Li mortigis lin per glavo._

      _Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo._ (Z.)

      _Tion mi sciiĝis per mia frato_ (»de« oni povus ankaŭ uzi en tiu
          ekzemplo).

136. Kaŭzon ĝeneralan, motivon, k. c. oni montras per adverba serio »ial,
tial, kial, ĉial, nenial«, kaj devenaj esprimoj »tial ... ĉar; tial ...
ke«; k. t. p.

  E.: _Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi
          revenis tiel malfrue de la fonto._ (Z.)


VIII. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. MANIERO.

137. Por montri manieron laŭ kiu io okazas, oni uzas adverban formon aŭ
prepozicion konvenan.

  E.: _Li mensogis plej senhonte!_

      _Li parolas plej saĝe_ (aŭ: laŭ plej saĝa maniero; aŭ: kun plej
          granda saĝeco).

      _La pli juna estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj
          honesteco._ (Z.)

      _Li venis al ni tute ne atendite._ (Vidu paragr. 174.)

138. Por montri parton je kiu oni tenas ion, oni uzas prepozicion »je« (aŭ:
»apud«, »ĉirkaŭ«, k. a. laŭ okazo).

  E.: _Li tenadis lin je la kolo per ambaŭ manoj._

      _Li prenis sian edzinon ĉirkaŭ la talio._

139. Koston, valoron, k. t. p. de io oni montras per akuzativo sola aŭ per
nominativo kun konvena prepozicio.

  E.: _Mi aĉetis tiun domon dek mil frankojn._

      _Tio kostas ok frankojn._

      _Donu al mi por dudek-kvin centimoj da tabako._

      _Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el ili mi
          donis po tri pomoj._ (Z.)

  RIM. 1. Preferinde estas diri: »mi aĉetis tiun domon por dek mil
  frankoj«, ĉar tiel oni evitas duoblan akuzativon.

       2. »Po« havas sencon disdonan; ne uzu ĝin anstataŭ »por«, ekzemple
  kiel en frazo »donu al mi po dek centimoj da tabako«. Tio signifus, ke
  oni aĉetas ian nombron da paketoj enhavantaj ĉiu por dek centimoj da
  tabako. Plie oni ne devas forgesi, ke »po« estas prepozicio kaj tial
  regas nominativon.


IX. AKUZATIVO POST NETRANSITIVAJ VERBOJ.

140. Kiel ni jam vidis (110, R. 2) de regulo de almovo kaj de eblo
anstataŭi prepozicion per akuzativo, devenas en Esperanto renkonto de
komplementoj en akuzativo (kiuj ne estas veraj rektaj komplementoj) post
verboj, kiuj ne havas rektan komplementon. (Netransitivaj verboj, eĉ verbo
»esti«.)

  E.: _Enui la patrujon._ (Z.)

      _Aleksandro turniĝis en polvon._ (Haml. V. 1.)

      _Mi jam tri jarojn estas tombisto._ (Haml. V. 1.)

      _Ni sciiĝis tiun novaĵon_ (anstataŭ: pri tiu novaĵo).


X. MODOJ KAJ TEMPOJ.

141. Propozicio (3), rilate al realeco de afero eldirata, estas elparolata
kaj esprimata diversmaniere de parolanto. La ideo povas esti eldirata, kiel
reala, okazanta fakto (E.: Petro kuras); aŭ kiel volo, deziro de parolanto
(E.: Petro, kuru!); aŭ kiel simpla opinio, kompreno, k. t. p. (E.: Petro
kuras por varmiĝi.—Oni ne diras, ke Petro estas varma, sed lia varmiĝo
estas rigardata kaj esprimata, kiel celo de lia kuro).

Diversa maniero, laŭ kiu propozicio estas komprenata, estas esprimata en
Esperanto per tri modoj: _indikativa_, _ordona_, _kondiĉa_,—kaj iafoje per
_infinitivo_.

Rilato inter ĉefa kaj dependa propozicio (211) estas esprimata per
konjunkcioj plej ofte. Tiuj konjunkcioj ne ordonas difinitan modon, ĉar en
Esperanto modo uzota dependas nur de ideo esprimota. (218.)

142. Kion oni diras, tio povas rilati simple unu el tri tempoj: _estinto_,
_estanto_, _estonto_ (simplaj tempoj); aŭ rilati ian momenton _pasintan_,
_estantan_ aŭ _okazontan_, jam estantan en _estinteco_, _estanteco_ aŭ
_estonteco_, rilate al tiu momento (malsimplaj tempoj).


XI. INDIKATIVO.

143. Indikativo estas modo, per kiu oni eldiras simple ion, kiel veran,
jese, nee, aŭ demande.

  E.: _Patro venas. Kiam patro venos, ni foriros._

      _Kvankam tio estas konata, tamen oni devas rememorigi pri ĝi._

      _Se li estas malsana, mi senkulpigas lin._


XII. INDIKATIVO. TEMPOJ SIMPLAJ.

144. Per estinta tempo (_is_) oni esprimas tion, kio pasis.

  E.: _Li venis antaŭ du horoj. Pluvis hieraŭ. Se li estis malsana, li ne
          povis veni._

      _Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin._ (Z.)

145. Kiam oni celas ion, kio okazas kutime, tiam oni povas uzi laŭvole
tempon estintan aŭ estantan en dependaj propozicioj (montrantaj tempon,
kondiĉon, lokon, k. t. p.), kiam ago, esprimata de la dependa propozicio,
okazas antaŭ tiu, kiun esprimas la ĉefa propozicio.

  E.: _Kiam mi alvenas somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min_,—aŭ: _kiam
          mi alvenis somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min_.

146. Per estanta tempo (_as_) oni esprimas tion, kio okazas en momento,
kiam oni parolas, kio okazas kutime aŭ en ĉia tempo, aŭ kio estas
komprenata, kiel nuna. (E.: pensoj enhavataj en libroj ankoraŭ nun
posedataj, k. t. p.)

  E.: _Mi kuras. La vero ĉiam venkas._ (Z.)

      _La aŭtoro diras en sia verko, ke ..._

147. En vivaj rakontoj ofte faktoj pasintaj aŭ okazontaj estas esprimataj
per estanta tempo.

  E.: _Mi haltis, perdante la spiron, sur la rando de l' monto, kaj, min
          apoginte al angulo de dometo, mi komencis rigardi la pentrindan
          ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdas post mi konatan voĉon: »Peĉorin!
          ĉu jam longe tie ĉi?« Mi min turnas: Gruŝnicki! Ni nin
          ĉirkaŭprenis._ (Mary IX. 20.)

      _La princino, ŝajne, estas el tiuj virinoj, kiuj volas, ke oni ilin
          plezurigu; se daŭre du minutoj apud vi ŝi enuos, vi estas perdita
          nereveneble._ (Mary XXV. 29).

148. Oni uzas ankaŭ estantan tempon por montri tion, kio daŭris iom da
tempo kaj daŭras ankoraŭ.

  E.: _Li estas en Parizo jam de tri jaroj._

  RIM. Kompreneble se tuta rakonto estas en pasinta tempo, oni uzas
  estinton. E.: »Li estis jam de tri jaroj en Romo, kiam alvenis lia
  patro«.

149. Per estonta tempo (_os_) oni esprimas tion, kio okazos.

  E.: _La patro venos post du tagoj._

      _Tiam la floro malfermiĝos._

      _Se pluvos, li ne venos._


XIII. INDIKATIVO. TEMPOJ MALSIMPLAJ.

150. Estintan tempon en pasinto[5] oni uzas por montri, ke, je momento
pasinta, io estis jam ankaŭ pasinta.

  E.: _Mi estis skribinta mian leteron, kiam la leteristo venis._

  _Rim._ Oni uzas tiun tempon en dependa propozicio, kies ĉefa propozicio
  estas en simpla estinto, kiam oni uzus simplan estinton en la dependa
  propozicio, se la ĉefa estus en estanto.

151. Estantan tempon en pasinto oni uzas, kiam oni metas sin pense en
pasinta momento kaj priskribas tion, kio okazas en tiu sama momento.

  E.: _Mi estis skribanta leteron, kiam okazis tertremo._

152. Estontan tempon en pasinto oni uzas por montri, ke, dum epoko jam
pasinta, io estis ankoraŭ okazonta; aŭ ke oni jam decidis ion fari.

  E.: _En jaro 1886 la lingvo Esperanto estis ankoraŭ aperonta._

      _Ili interkonsentis, kaj estis enirontaj la landon, sed ..._

  RIM. Por montri, ke la afero estis plej baldaŭ okazonta, oni ofte uzas
  vorton »tuj«. E.: »Ni estis tuj elirontaj, kiam ekpluvis« (En la momento
  mem eliri, pluvo ekfalis.)

153. Estintan tempon en estanto oni uzas por montri staton devenantan de
ago pasinta.

  E.: _Li estas alveninta de du horoj._ (Beaufront.)

      _Jam longe ili estas mortintaj._

154. Estantan tempon en estanto oni uzas por montri staton aŭ agon
daŭrantan, okazantan en la momento mem.

  E.: _Lasu min trankvila, ĉar mi estas laboranta serioze._

      _Li estas vojaĝanta._

  RIM. Frazo »li vojaĝas« povus signifi: li vojaĝas kutime, sed eble nun ne
  estas en vojaĝo. Tiun formon malsimplan oni uzas nur, se malklaraĵo estas
  timebla. (159.)

155. Estontan tempon en estanto oni uzas por montri, ke oni jam decidis
fari ion; aŭ ke io okazos, sed en ne deviga, ne certa maniero.

  E.: _Mi estas vojaĝonta Madridon en proksima vintro_ (kredeble mi
          vojaĝos; mi intencas vojaĝi).

      _Kiam abeloj estas forflugontaj, ili zumas forte._

  RIM. Per aldono de »tuj, baldaŭ« k. s. oni alproksimigas la estonton: »mi
  estas tuj elironta, tial rapidu realporti respondon«.

156. Estintan tempon en estonto oni uzas por montri, ke kiam alvenos ia
momento, afero estos jam finita.

  E.: _Kiam vi venos al mi, li estos dirinta al mi la veron._ (Z.)

157. Estantan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos
samtempe kun alia, kiu ne ekzistas ankoraŭ.

  E.: _Mi timas, ke la respondo alvenos, dum mi estos promenanta._

158. Estontan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos
antaŭ alia, kiu mem ankaŭ estas okazonta.

  E.: _Ni aŭskultigos nian aŭdantaron, se ni montros al ĝi, ke la aferoj,
          kiujn ni estos parolontaj, estas grandaj, novaj, nekredeblaj._

  RIM. Tiu formo estas proksimume neuzata. Oni pli volonte (kaj pli simple)
  diras: »aferoj, kiujn ni estas parolontaj«, aŭ: »kiujn ni parolos«.

159. Malsimplajn tempojn oni uzas nur malofte en Esperanto, kiam oni volas
nepre precizigi ideon, se ĉirkaŭaj frazoj ne igas ĝin sufiĉe klara.

  E.: _Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin_
          (Z.)—anstataŭ: _estis veninta domen_.

      _Kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj_
          (Z.)—anstataŭ: _kiam si estis parolanta_ ...

      _La malfeliĉa infano rakontis al li naive ĉion, kio okazis al ŝi_
          (Z.)—anstataŭ: _estis okazinta_ ...

      _Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile_
          (Z.)—anstataŭ: _estos petinta de vi trinki_.

      _Li ne evitos jam la morton, kiun la bato via eble ne alportis_
          (Haml. IV. 7),—anstataŭ: _ne estos alportinta_.

160. Tempo uzota, simpla aŭ malsimpla, estas ĉiam montrata de ideo
esprimota, kaj neniel dependas de aliaj kaŭzoj (konjunkcioj, aliaj verboj,
k. c.)

  E.: _La filo de la reĝo demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi_ (Z.).—»Faris«
          povus montri ion jam pasintan.

      _La princedzino diris, ke via vizaĝo estas al ŝi konata._ (Mary XX.)

      _Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos edzino kara de Hamleto mia._ (Haml.
          V. 1.)

161. Resume, tempojn malsimplajn oni uzas plej malofte. Se oni uzas ilin,
tiam:

_A._ Por diri, ke ago _estis_, _estas_, aŭ _estos_ farata en la momento
mem, pri kiu oni parolas, oni uzas verbon »esti« kun _estanta participo_ de
verbo esprimanta tiun agon.

_B._ Por diri, ke ago _estis_, _estas_, aŭ _estos_ finita en la momento,
pri kiu oni parolas, oni uzas »esti« kun _pasinta (estinta) participo_ de
verbo esprimanta tiun agon.

_C._ Por diri, ke ago _estis_, _estas_, aŭ _estos_ nekomencita ankoraŭ sed
tamen okazos, oni uzas »esti« kun estonta participo de verbo montranta la
agon.


XIV. ORDONA MODO. (IMPERATIVO.)

162. En ĉefaj propozicioj imperativo montras ordonon de parolanto.

  E.: _Venu tien ĉi!_ (Mi volas, ordonas.)

163. En dependaj propozicioj, imperativo montras ordonon, volon, deziron,
peton, devon, konvenon, necesecon, timon, k. t. p.

  E.: _Mi deziras, ke li venu._

      _Estas necese, ke li venu._

      _Mi petas, ke vi ne faru tion._

      _Mi timas, ke li venu._

  RIM. 1. Alia modo (e.: indikativo estonta) montrus malpli fortan deziron,
  peton, k. c.: »mi petas, ke li vizitos tiun malsanulon. Mi timas, ke li
  venos, kaj eble difektos la ĝardenon«. (V. ekz. 157, 218. R. 2.)

       2. Reciproke oni povas uzi imperativon por montri fortan volon: e.:
  »mi esperas, ke vi ĉesu petoli«.

164. Por tempoj malsimplaj de imperativo oni agas kiel por indikativo.
(Estu amanta, aminta, amonta.)


XV. KONDIĈA MODO. (KONDICIONALO.)

165. Kondicionalo montras, ke afero dependas de supozo, t. e. de alia afero
(kondiĉo), kiu ne estas vera, ne ekzistas efektive en momento, kiam oni
parolas.

  E.: _Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn. (Sed li ne estas riĉa,
          li do ne havas multajn amikojn.)_

      _Se mi tion scius, mi ĝin dirus. (Sed tion mi ne scias.)_

  RIM. 1. Kiam oni volas montri per vorto »se«, ke kondiĉa rilato ekzistas
  inter du propozicioj, sed neniel celas realecon de enhavo de ambaŭ
  propozicioj, tiam oni uzas simple indikativon. E.: »Se vi ne faris alian
  aferon, vi estas sufiĉe rekompencita.«

       2. Kondicionalo povas iafoje montri deziron, timon, minacon, k. c.
  kiam efektivigo de l' kondiĉo eldirata ŝajnas preskaŭ neebla. E.: »Se mi
  povus lin venki!—Se iam vi mokus min!...

       3. Oni iafoje uzas kondicionalon eĉ kiam afero estas reala, por
  montri (pro ĝentileco aŭ alia kaŭzo) malpli da forton en la senco. En tia
  okazo (kiel en supra) oni alpensas alian frazon kondiĉan. E.: »Mi ne
  volus tion fari« (se tio okazus).—»Mi estus feliĉa ricevi vian verkon«
  (se vi havus afablecon ĝin sendi al mi ...)

166. Por tempoj malsimplaj de kondicionalo, oni agas kiel por indikativo.

  E.: _Mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron._ (Z.)


XVI. INFINITIVO.

167. Infinitivo esprimas ideon verban en ĝenerala maniero. Oni uzas ĝin:

_a_) subjekte, kiam ago estas montrata ĝenerale; _b_) komplemente, por
klarigi ideon.

  E.: _Bone pensi kaj bone agi sufiĉas por vivi bone kaj feliĉe._

      _Vivi estas agi: kiu ne agas, ne vivas._

      _Li ĉesis kuri._

  RIM. 1. Infinitivo uzata subjekte estas vera substantivo, sed neniam
  akceptas artikolon antaŭ si. Plie adjektivo, uzata kiel ĝia predikato,
  estas en formo adverba (26, 64). Oni povas ĉiam ŝanĝi tian infinitivon en
  substantivon, ŝanĝante _i_ en _o_ aŭ _ado_. Tiam oni povas uzi artikolon
  kaj meti adjektivon en ordinaran formon _a_. E.: »Scii estas utile.« »La
  sciado estas utila.«

       2. Por participoj uzataj en tempoj malsimplaj, oni ofte uzas formon
  _a_, eĉ kiam la participo rilatas infinitivon aŭ enhavon de tuta
  propozicio. E.: »Pli bone estas honorinde vivadi, ol esti honorinde
  naskita.«

168. Adjektivo aŭ substantivo rilatanta unu el tiaj ĝeneralaj infinitivoj
(subjektoj) restas ordinare en nominativo. (Pro verbo »esti«.)

  E.: _Promeni estas agrabla okupo._

169. Infinitivon oni povas uzi komplemente post verbo, adjektivo aŭ
substantivo; prepozicion oni ne antaŭmetas, escepte »por, antaŭ, anstataŭ«.
(111.)

  E.: _Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn._ (Z.)

      _Mi volis ŝlosi la pordon._ (Z.)

      _Mi estas preta ĵuri._ (Haml. IV. 7.)

      _Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn._ (Haml.
          IV. 7.)

170. Kiam subjekto de infinitivo estas substantivo aŭ pronomo en akuzativo,
se ekzistas samtempe komplemento de tiu infinitivo, preferinde estas uzi
alian modon kun konvena konjunkcio (ke ...). Se la komplemento estas ankaŭ
en akuzativo, tiam oni _devas_ fari tiun ŝanĝon por eviti malklaraĵon.

  E.: _Mi kredas lin esti bona_ (... ke li estas bona.)

      _Mi kredas lin ami sian edzinon_ (... ke li amas sian edzinon.)

171. Simile tempoj malsimplaj de infinitivo estas maloftaj. (Esti amanta,
aminta, amonta.) Oni uzas pli volonte konjunkcion kun alia modo.


XVII. PARTICIPOJ.

172. Participoj adjektivaj akordiĝas kiel ordinaraj adjektivoj: _nombre kaj
kaze_, se ili estas apudmetitaj; _nur nombre_, se ili estas uzataj
predikate. (62, 63.)

  E.: _Mi ne amas infanojn bruantajn._

      _Ni estas lacigataj de la bruado._

      _Ni trovis ilin_ (estantajn) _mortintaj_.

  RIM. Por uzado de participoj en tempoj malsimplaj, vidu XIII.

173. Estonta participo ne montras per si mem devon. Tiel »la konstruota
domo« ne signifas la domon, kiun oni devas konstrui, sed nur domon, kiun
oni konstruos. (Beaufront.)

174. Kiam participo montras cirkonstancan komplementon kaj rilatas
subjekton de frazo, tiam oni plej ofte metas ĝin en adverban formon.

  E.: _Promenante sur la strato, mi falis._ (Z.)

      _Trovinte pomon, mi ĝin manĝis._ (Z.)

      _Li venis al mi tute ne atendite._ (Z.)

  RIM. 1. Tio okazas plej ofte por montri manieron (137) laŭ kelkaj uzoj de
  latina gerundivo ablativa, aŭ montri samtempecon, malsamtempecon de fakto
  kun alia.

       2. Se la participo ne rilatas la subjekton de la frazo, tiam oni
  uzas modan formon kun konjunkcio, adverbo, k. c. aŭ oni ŝanĝas la
  konstruon de la frazo por ĉion rilatigi al la subjekto. E.: »_Post kiam
  la malamikoj forkuris, ni transiris la ponton._« Oni ne diras: »la
  malamikoj forkurinte, ni transiris la ponton.«—»_(Tenante) la okulojn al
  la ĉielo, li preĝis fervore_,« sed ne: »la okuloj turnite al la ĉielo, li
  ...«

       3. Kiam participo rilatas rekte subjekton, (aŭ komplementon) t. e.
  estas uzata kiel apudmetita adjektivo, kompreneble ĝi ne prenas tiun
  gerundivan formon, sed akordiĝas kiel simpla adjektivo. E.: »Al homo
  pekinta senintence, Dio facile pardonas.« (Z.)—»La tempo pasinta jam
  neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.« (Z.)


XVIII. PASIVAJ VERBOJ.

175. Pasivaj verboj, estante formataj per kunligo de verbo »esti« kun
pasivaj participoj, havas nur malsimplajn tempojn. Tiuj tempoj signifas
absolute kiel tiuj de aktivaj verboj. (XII, XIII.)

176. Pasivaj participoj sekvas regulojn de aktivaj. Iliaj komplementoj
estas signataj per »de« aŭ »per«. (144.)

177. Oni devas atenti neuzi estantan pasivan participon anstataŭ estinta,
kaj reciproke. Participo »ata« montras, ke ago daŭras en priparolata
momento, aŭ ke oni konsideras ĝian daŭradon; participo »ita« montras
finitecon de ago.

  E.: _La pordo estas fermita. (Oni ĝin fermis.)_

      _La pordo estas fermata. (Oni ĝin fermas nun.)_

      _Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota._ (Z.)

      _Mono havata estas pli grava ol havita._ (Z.)


XIX. REFLEKSIVAJ VERBOJ.

178. Refleksiva verbo montras agon de subjekto sur sin mem. (80.)

  E.: _Li batis sin._ _Mi lavas min._ _Li sidigis sin._

  RIM. Oni do uzas ilin nur kiam subjekto vere agas sur sin mem, kaj ne,
  kiel en naciaj lingvoj, en multaj aliaj okazoj. Por esti certa, ke oni
  povas tiel ripeti personan pronomon, oni povas demandi kaj respondi jese:
  »ĉu mi povus fari tiun agon sur alian personon?« E.: »Mi lavas min« (mi
  povus lavi alian).

179. Kiam subjekto fariĝas ia, oni povas uzi sufikson »iĝi« anstataŭ ripeti
pronomon personan.

  E.: _Li sidiĝis_ (aŭ: _li sidigis sin_). (Z.)

      _Li montriĝis_ (aŭ: _li montris sin_).

180. Se ekzistas multenombra subjekto kaj oni volas montri, ke ago iras de
unu al alia de tiuj subjektoj, oni uzas vorton »reciproke« aŭ esprimon »unu
la alian«. (Kun tiu ĉi lasta oni ordinare ne ripetas personan pronomon.)
(Beaufront.)

  E.: _Ili batas sin reciproke_ (aŭ: _ili batas unu la alian_.)


XX. APARTA UZADO DE KELKAJ VERBOJ.

181. »Esti« estas sola helpa verbo. Neniam oni uzas »havi« kun participo
predikateca.

  E.: _Mi estas alveninta._ _Mi estis manĝinta._

182. Plej ofte (159, 161) oni uzas simplajn tempojn anstataŭ verbo »esti«
kun participo aktiva.

  E.: _Mi venis, vidis, venkis._

      _Li alvenis de du horoj._

183. Kiam oni havas kelkajn participojn rilatantajn saman subjekton, kaj
kiam la helpa verbo estas en sama tempo por ĉiu el ili, tiam oni povas ne
ripeti »esti« antaŭ ĉiuj participoj.

  E.: _Li estis subite alveninta kaj ekkaptinta lian kruron._

184. »Igi, iĝi«, estas ofte uzataj en senco de »farigi, fariĝi«.
Kompreneble oni tiam ne trovas post ili predikaton adjektivan en akuzativo
(63).

  E.: _Mi igis lin bona._ _La ĉielo iĝis luma._

185. »Devi« oni ne devas konfuzi kun ŝuldi. Tiu ĉi lasta esprimas nur, ke
oni estas debitoro je iu ĉu mone ĉu dankeme, k. c. »Devi« kontraŭe montras
moralan devon, necesecon. Iafoje »devi« egalas »necese estas«.

  E.: _Mi ŝuldas al vi tri mil frankojn._

      _Ni ŝuldas tiun verkon al lia genio._

      _Mi devas vin forlasi, ĉar oni atendas min._

      _Oni devas ami siajn gepatrojn._

      _Oni devas_ (necese estas) _zorgi pri sia eksteraĵo, se oni volas
          sukcesi en la mondo_.

  RIM. Oni ne uzas »devi« por montri, ke eble oni faros ion, aŭ ke oni jam
  decidis ion fari. En tia okazo oni uzas »estonton en estanto« (155).

186. »Kuŝi« estas uzata ne nur en senco »esti en lito« aŭ por montri
ripozadon, sed ankaŭ por esprimi ĉian ajn malstaran staton.

  E.: _La krajono kuŝas sur la libro._ (Z.)

187. »Lasi« estas uzata ofte de D-ro Zamenhof en Hamleto anstataŭ »igi«
(krom ĝia ordinara senco). Tion ĉi oni ĝis nun ne renkontis aliloke.

  E.: _Mi lasis lin alveni kaj la korpon mi lasis serĉi_ (Haml. IV. 3)
          anstataŭ: »_mi alvenigis, mi serĉigis_«. #

188. »Meti« estas elasta verbo (_D-ro Zamenhof._ _Letero pri deveno de
Esperanto._) kion oni uzas por multaj esprimoj.

  E.: _Mi metis la manon sur la tablon._ (Z.)

      _Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj._
          (Z.)

      _Oni metis antaŭ mi manĝilaron._ (Z.)

      _Se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj._ (Haml. V.
          2.)

      _Metu vian ĉapelon sur sian lokon._ (Haml. V. 2.)

      _Neniam vi kunmetu viajn manojn en tia formo ..._ (Haml. I. 1.)

      _La krimulo jam estos elmetita al la meritita puno._ (Esperantisto
          47.)

      _Multaj personoj estis metitaj en malliberejon._ (Esperantisto 46.)

      _Li metis sian atenton sur la belan Raĥelon_ (id.)

      _La malnoblulo metis ian reton por ŝia patro_ (id.)

      _Mi certe almetos ĉiujn penojn por plenumi vian komision_ (id.)

189. »Sidi«, krom senco »sidi sur seĝo« estas ofte uzata ankaŭ en senco
»esti en sia difinita loko«.

  E.: _La kuiristo sidas en la kuirejo._ (Z.)

      _La urbo sidas sur monteto._

      _En la kandelingo sidis brulanta kandelo._ (Z.)

190. Por esprimi staton (de l' korpo, de l' animo, k. c.), oni plej ofte
uzas verbon »esti« kun adjektivo.

  E.: _Mi estas varma, malvarma, malsata, soifa, sesjara, prava, malprava_,
          k. t. p.—_Miaj manoj estas malvarmaj, sed miaj piedoj estas
          varmaj._

  RIM. 1. Kelkaj aŭtoroj uzas verbon devenantan el tiuj adjektivoj. Tiu
  uzado fariĝis pli ofta en lasta tempo. E.: mi hontas, soifas, malsatas,
  malsanas.

       2. Neniam oni diras: »mi havas varmon«, k. c.



IX.

PREPOZICIO.

I. ESPLORO ĜENERALA.

191. Prepozicio esprimas rilaton inter vortoj; plej ofte ĝi montras
nerektan aŭ cirkonstancan komplementon de verbo, komplementon de
substantivo aŭ adjektivo, k. t. p. ĝi anstataŭas kazojn deklinaciajn.

Prepozicio en Esperanto ordinare havas sian komplementon en nominativo. Oni
uzas akuzativon post prepozicio nur se tiu ĉi kazo estas postulata de alia
kaŭzo. (Z.) [E.: almovo.] (36. R. 1; 127. R.)

  E.: _La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro._
          (Z.)

      _Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo._ (Z.)

      _Mi vivas kun li en granda amikeco._ (Z.)

192. Prepozicio estas ordinare memstara vorto; tamen kelkaj estas ankaŭ
adverboj (210) aŭ konsistas el tuta esprimo.

  E.: _Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro..._ (Z. en L. I. n-ro 18, pĝ.
          83.)

      _Li staris meze de la malamikoj._

193. Prepozicioj estas ofte uzataj kiel prefiksoj aŭ por formi kunmetitajn
vortojn. Kiam tio ĉi okazas por verbo, oni tre ofte ripetas antaŭ nerekta
komplemento de la verbo la prepozicion, per kiu oni formis tiun verbon.

  E.: _Tio estis senutila. Mi eliris el la korto._

194. En Esperanto ĉiu prepozicio havas sencon bone difinitan. Se la senco
de frazo ne montras klare, kian prepozicion oni devas uzi, tiam oni povas
uzi la komunan prepozicion »je«. Sed estas bone uzi la vorton »je« kiel
eble pli malofte. (Z.)

  E.: _Mi ridas je lia naiveco._ (Z.)

      _Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi._ (Z.)

195. Anstataŭ la vorto »je« oni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio.
Sed oni ne uzas akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi
malpermesas. (37, 114.) (Z.)

  E.: _Mi ridas lian naivecon._ (Z.)

      _Mi veturis du tagojn kaj unu nokton._ (Z.)

      _Mi pardonis mian malamikon._ (Z.)

      _Mi pardonis al la malamiko lian kulpon._ (Z.)

196. Rilatoj plej ofte esprimataj de prepozicioj povas ordiĝi laŭ jena
tabelo:

  _Loko._ (116-121.) Mi loĝas en Parizo. Li estas apud la pordo.

  _Tempo._ (121-131.) Mi venos post tri tagoj.

  _Celo._ (132.) Mi manĝas por vivi.

  _Kaŭzo._ (131-137.) Rabi pro malsato. Morti de febro. Flari per nazo.

  _Maniero._ (137-140.) Paroli pri io. Agi laŭ sia opinio.

  _Deveno_ (47, 133), _dependo_. Mi ricevis leteron el Parizo. Tiu libro
  estas verkita de mia frato. La birdo deflugis de la arbo.

  _Posedo_ (_ofte_: _genitivo_). Tio estas la libro de mia frato.

  _Aparteno_, _aldono_ (_ofte_: _dativo_). La rozo apartenas al Teodoro.
  Donu vestojn al la malriĉuloj.

  _Kunigo._ Venu kun mi. Li estas bona, kaj, krom tio, riĉa.

  _Disigo_, _forigo_. Metu vian manon for de mia kolo. Apartigu pajlon de
  fojno. Li fariĝis sen mono. Tri rozoj elsaltis el ŝia buŝo.

  _Proksimigo._ Li venis al ni. Kien ili iras? Kontraŭ Polujo. Iru ĝis la
  rivero.

  _Kontraŭigo._ Voĉdonu por aŭ kontraŭ la propono. Li sukcesis malgraŭ la
  malhelpoj. Anstataŭ li oni sendis lian fraton. Li estas preskaŭ
  kuracisto, kvazaŭ reĝo.


II. LOKAJ PREPOZICIOJ. (116-121.)

ANTAŬ, APUD, ĈE, ĈIRKAŬ, EKSTER, EN, FOR (DE), ĜIS, INTER, JE, KONTRAŬ,
POST, PRETER, SUB, SUPER, SUR, TRA, TRANS ...

197. Iaj lokaj prepozicioj povas havi sian komplementon en akuzativo, kiam
oni volas montri movon al ĝi. (116-121.)

198. »For« (de) estas ofte uzata en senco mala de »apud«, kvankam ĝia
ordinara senco estas »disigo«.

  E.: _Li estas for de tie ĉi_ (aŭ: forestas de tie ĉi).

199. »Ekster« estas malo de »en«.

  E.: _Li iris en la domon, sed mi mem restis ekster ĝi._

      _Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia
          domo._ (Z.)

      _Li loĝas ekster la urbo._ (Z.)

  RIM. 1. Malo de »en« povas esti »el«, nur kiam oni celas movon eniran aŭ
  eliran.

       2. En devenaĵoj ofte radiko »intern'« estas uzata kiel malo de
  »ekster«. E.: _La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona ol lia interno._
  (Z.)—_Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne._ (Z.)

200. »Inter« diferencas de »en« per tio, ke ĝi montras staton de io rilate
al kelkaj aferoj, en kiuj oni ne estas, sed en kies aro oni troviĝas. »En«
supozas, ke oni estas en interno de io; »inter« montras, ke oni restas
ekster ĉiu objekto konsiderata aparte.

  E.: _Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo._

201. »Preter« diferencas de »trans« en tio, ke ĝi montras movon de io, kio
pasas antaŭ alia afero. »Trans« signifas, ke io sin trovas sur alia flanko
de limo ekzistanta inter du aferoj.

  E.: _La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis
          aliaj hirundoj._ (Z.)

      _En tiu ĉi minuto iris preter ni du sinjorinoj._ (Mary XI. 29.)

      _Silente mi iris sur la bulvardo preter la fenestroj de l' domo, kie
          sin kaŝis nia belulino._ (Mary XV. 22.)

  RIM. 1. Devenaĵoj: preteriri, preterlasi, preterdoni. Transiri,
  transdoni, transskribi, k. t. p.

       2. Malo de »trans« estas eble »ĝis« (latine: cis) kiun oni tiel uzas
  en senco loka (krom ĝia tempa). E.: Miaj fratoj akompanis la gastojn ĝis
  ilia domo. (Z.)—Franco diras, ke Parizo sidas ĝis Alpoj kaj Romo trans
  Alpoj.—Tion ni povos fari ĝis dek tagoj. (127.)

202. »Sur« diferencas de »super« en tio, ke ĝi montras ordinare tuŝadon de
objektoj. »Super« montras, ke afero estas sub alia, sed ne devige, ke ili
sin tuŝas reciproke; plie »sur« ne ĉiam rilatas altecon.

  E.: _Li staras supre sur la monto._ (Z.)

      _Mi metis la manon sur la tablo._ (Z.)

      _Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton._ (Z.)

      _Super la tero sin trovas aero._ (Z.)

      _Super mia kapo preterflugis birdo._

      _Li ĵetis ŝtonon super la muron, sed li ne havis sufiĉe da forto kaj
          la ŝtono falis sur la muron._

  RIM. 1. Devenaĵoj: Suriri, suresti, surmeti, surpremi, k. t. p. Superi,
  supera, supereco, malsupera, malsuperi, malsupereco.

       2. Adverbe oni uzas pli volonte »supre« ol »sure«. E.: Li staras
  supre sur la monto. (Z.) »Supre« montras tamen ideon apartan de alteco.
  (Komparu kun: venu kune kun via amiko. (Z.)

       3. Malo de »sur« kaj »super« estas »sub«. Oni ne faras en
  multenombro saman distingon, kian en ununombro. Tamen oni povas diri
  laŭvole »malsuper«, kvankam D-ro Zamenhof uzas malofte prefikson »mal«
  por prepozicioj.

       4. Malo de »supre« estas »malsupre«, kiun oni uzas ofte anstataŭ
  »sube«. E.: Li rigardas malsupren sur la kampon. (Z.) Li rapide
  malsupreniris.


III. TEMPAJ PREPOZICIOJ. (121-131.)

ANKORAŬ, ANTAŬ, APENAŬ, ĈE, ĈIRKAŬ, DE, DUM, EN, ĜIS, JE, POST, K. C.

203. Pro komuna uzado de »antaŭ, post« en senco tempa kaj loka, oni devas
atenti ke oni konstruu sian frazon tiamaniere, ke ne ekzistu malklaraĵo.

  E.: _La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ la gepatroj (je ĉeesto de ...)_

      _La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ ol la gepatroj_ (aŭ: _antaŭ kiam_).


IV. ALIAJ PREPOZICIOJ.

204. »Krom« montras ideon aldonan. Iafoje tiu ideo povas kompreniĝi, kiel
apartigo, disigo, sed en tia okazo pli bone estas uzi »escepte« aŭ »ekster«
por eviti ĉiun konfuzaĵon.

  E.: _La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia
          boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj
          knabinoj kiujn oni povis trovi._ (Z.)

      _Ekster tiuj leĝoj ne ekzistas aliaj_ (»_krom tiuj leĝoj_« estas
          direbla laŭ uzado sed videble malpli klara).

      _Ni devas rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la
          lingvo Esperanto mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj
          de tiu ĉi lingvo, ekzistas ankaŭ poŝaj lernolibroj._
          (Esperantisto, 37.)

205. »Laŭ« montras: _a_) rilaton de konformeco je ia afero; _b_) devenon;
_c_) ilon, manieron.

  E.: _Tiu vazo estas farita laŭ modelo el nia muzeo._

      _Laŭ mia opinio ..._

      _La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia
          boneco._ (Z.)

206. »Da« post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.
(Z.) Oni ĉiam metas ĝian komplementon en nominativon. (46.)

  E.: _En la ĉambro sidis nur kelke da homoj._ (Z.)

      _Sur la arbo sin trovis multo da birdoj._ (Z.)

      _Mi aĉetis dekon da ovoj._ (Z.)

      _Ni trovis sufiĉe da helpantoj._

  RIM. En »Esperantisto« (N-ro 42, pĝ. 96) D-ro Zamenhof diris: »Estas
  diferenco inter »_multaj homoj_« kaj »_multe da homoj_«: »_multaj homoj_«
  = diversaj homoj (ĉiu aparte), »_multe da homoj_« = granda nombro da
  homoj (kune).« Tiu diferenco ne estas atentita de plej multo el aŭtoroj,
  ĉar plej ofte oni uzas »multe da« anstataŭ »multaj« nur por eviti serion
  da multenombraj akuzativoj. (239.)

207. »Po« estas disdona prepozicio, kiun oni uzas ordinare nur antaŭ nombra
nomo. Tiu prepozicio montras, ke ĉiu persono aŭ ĉiu objekto havas saman
nombron da aferoj. Oni ĉiam uzas nominativon post ĝi. (139, R. 2.)

  E.: _Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el la
          infanoj mi donis po tri pomoj._



X.

ADVERBO.

208. Adverbo valoras prepozicion akompanatan de komplemento. E.: _paroli
saĝe_ = paroli kun saĝeco.

En Esperanto oni uzas tre ofte adverbojn, ĉar oni povas ĉiam ricevi
adverbon de ia ajn radiko per aldono de finiĝo _e_.

209. Laŭ supra difino adverbo diferencas de prepozicio en tio, ke ĝi ne
havas ordinare post si komplementon substantivan aŭ pronoman. Se do oni
deziras uzi prepozicion sen aldono de komplemento, oni devas igi ĝin
adverbo per aldono de finiĝo _e_.

  E.: _Mi staras apud li. Li staras apude._

  RIM. Adverboj devenaj estas ofte uzataj prepozicie (kun komplemento
  substantiva). Tiel S-ro Kofman diras en antaŭparolo de »Kain«: _Konforme
  malnovajn titolojn_; _rilate vortojn_; _escepte lian biografion_, k. t.
  p. Kial en tiaj esprimoj oni uzas akuzativon post adverbo? S-ro de
  Beaufront diras: »adverboj uzataj prepozicie, kiel _koncerne_, _tuŝante_,
  _ne ofendante_, _supozinte_, _rilate al_, _proksime_, _dank' al_, _meze
  de_, _dekstre de_, _supre de_, _funde de_, _flanke de_, k. c. regas
  nominativon aŭ akuzativon, laŭ tio, ke vorto, de kiu ili devenas, regas
  mem nominativon aŭ akuzativon. La ok lastaj regas nominativon kiel
  montras la prepozicio, kiu sekvas ilin. Aliaj regas akuzativon, ĉar ili
  devenas de transitivaj verboj _koncerni_, _tuŝi_, _supozi_, _ofendi_,
  _escepti_. Tiuj adverboj-prepozicioj havas do kiel rektan komplementon la
  nomon aŭ pronomon, kiu sekvas ilin.«

  Facile estas vidi unue, ke formoj gerundivaj _esceptinte_, _supozinte_,
  k. a. estas veraj apartaj formoj de verbo, kaj havas de adverboj nur
  ŝajnon (174). Sed por formoj _escepte_, _rilate_, _koncerne_, _kompare_,
  k. a. oni tute ne komprenas, kial oni uzas post ili akuzativon. Eble oni
  povas diri, ke oni tiel anstataŭas per akuzativo sola nominativon kun
  prepozicio (37, 114). Tiel oni diras: »rilate al tio, rilate tion;
  konforme kun tio, konforme tion« (rekta komplemento de »konforme« estas
  ja malfacile komprenebla), k. t. p. Tiu klarigo ŝajnas malplej malbona.
  Oni povas ankaŭ demandi, kial oni simple ne donas al adverboj uzataj
  prepozicie ecojn de prepozicioj, t. e. ne uzas rekte nominativon post
  ili. Tiel oni legas en »Esperantisto« (n-ro 46, pĝ. 154): »Mi preskaŭ
  intencis resti sub regna gardo daŭre la nokto.«

210. Vortoj finataj de »aŭ« estas samtempe adverboj kaj prepozicioj, kaj
tial uzataj indiferente en ambaŭ okazoj. Tamen »kontraŭ, malgraŭ, kvazaŭ,
anstataŭ, ĉirkaŭ« estas pli ofte uzataj prepozicie.

  E.: _Mi havas almenaŭ dek mil frankojn._

      _Mi havas dek mil frankojn almenaŭ._

      _Mi havas ĉirkaŭ mil frankoj_ (aŭ: frankojn).

      _Mi havas mil frankojn ĉirkaŭ_ (aŭ: ĉirkaŭe).



  POR TEMPAJ, LOKAJ, MANIERAJ ADVERBOJ, VIDU EN »CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ
  DE VERBO«.



XI.

KONJUNKCIO.

I. ESPLORO ĜENERALA.

211. Propozicio (3, 141) estas ĉefa, kiam ĝi estas simpla eldiro sufiĉanta
per si mem (e.: _Petro kuras_); aŭ dependa, kiam ĝi ne estas dirata por si
mem, sed por plenigi alian propozicion. (E.: _Petro kuras, por varmiĝi._)

212. Unu ĉefa propozicio povas havi kelkajn propoziciojn dependajn. (E.:
_ĉar malamikoj proksimiĝis, oni detruis la ponton, por malhelpi ilian
transiron_. Al unu helpa propozicio povas rilati ankaŭ dua subhelpa. (E.:
_oni devas labori dum juneco, por, kiam alvenos maljuneco, honeste
ripozadi_.

213. Unu ĉefa propozicio, akompanata de sia (aŭ de siaj) dependa
propozicio, formas kunmetitan propozicion, kiu enhavas plenan penson, je
kiu parolado povas halti.

214. Dependaj propozicioj estas ligataj kun ĉefa: aŭ per konjunkcio, (e.:
_tion mi scias, ĉar tie mi estis_); aŭ per pronomo rilata, (e.: _ĉiuj, kiuj
tie estis, konas tion_); aŭ per demanda vorto, (e.: _mi demandas, kie vi
sciiĝis tion?_—_ĉu vi venos baldaŭ_, aŭ _ĉu vi ne venos, respondu!_)

215. Kelkaj propozicioj povas, ne estante unuigataj kiel ĉefa kaj dependa,
interligiĝi per konjunkcioj, eĉ iafoje sen konjunkcio per simpla aldono.
E.: _Via projekto plaĉas al mi, kaj mia patro ĝin aprobas._—_Via projekto
plaĉas al mi, sed mia patro ĝin malaprobas._—_Mi komprenas nek kial vi tiel
aprobas tiun projekton, nek kial via patro tiel malaprobas ĝin._

216. Konjunkcio estas nomata diversmaniere, laŭ rilato, kiun ĝi metas inter
ĉefa kaj dependa propozicio. Tiel oni distingas: konjunkciojn klarigajn (ke
...), disigajn (aŭ ...), kunigajn (kaj ...), kontraŭigajn (sed, kvankam
...), k. t. p.

217. Konjunkcio povas konsisti el tuta esprimo, e.: _por ke_, _tiamaniere
ke_, _ĉu ... aŭ_, k. t. p.

218. Konjunkcio Esperanta ne postulas post si difinitan modon verban.
(141.) La modo uzota estas ĉiam montrata nur de ideo esprimota: ion certan
oni esprimas per indikativo; kondiĉon duban per kondicionalo; ordonon,
deziron, volon, k. t. p. per imperativo (vidu tiujn modojn en »verbo«).
Tial oni renkontas plej diversajn modojn por sama konjunkcio.

  E.: _Li staris, kvazaŭ li vidus teruraĵon._

      _... Kaj kvazaŭ malaperis subite la historio kaj la tradicioj._
          (Haml. IV. 5.)

      _... Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo._ (Haml. IV. 7.)

      _... Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn._ (Haml. V. 2.)

  RIM. 1. Sekvas de tio ĉi, ke »Subjunktivo« ne ekzistas en Esperanto. Tiu
  modo estas ja difinita: »modo regata de konjunkcioj«. Kelkaj aŭtoroj
  nomas »subjunktivo« formon imperativan akompanatan de »ke« (e.: _ke mi
  amu_); sed tie ĉi oni havas simplan imperativon en dependa propozicio,
  kies ĉefa ne estas esprimita. (E.: _mi volas_, _deziras_, ... _ke mi
  amu_.) Se oni ne konsentas tion ĉi, tiam tia formo »_ke mi amu_« estas
  nur nacia apartaĵo, kiun oni neniel bezonas en lingvo internacia, ĉar
  simpla imperativo »_mi amu_« esprimas tiel bone saman penson.

       2. Kompreneble ĉar iaj konjunkcioj estas pli ofte uzataj por esprimi
  certan ideon, tial oni renkontas ilin pli ofte kun certa modo. Tiel
  ekzemple kun »por ke« oni renkontas tre ofte imperativon. (Mi kuras, por
  ke mi varmiĝu.) Sed se oni ne volas montri fortan celon aŭ volon (163),
  oni povas uzi ankaŭ alian modon. E.: _Kiu povis pensi antaŭ du jaroj, ke
  tiu malfeliĉulo, tiel forte laboras, nur por ke li ruiniĝos!_

       3. Post konjunkcio oni uzas infinitivon, nur kiam tiu ĉi estas mem
  subjekto de dependa prepozicio (ĝenerala infinitivo. 167), sed neniam
  kiam ĝi estas komplemento. E.: _Mi diras, ke riĉiĝi estas agrable._—Sed
  oni ne diras »_ni agas, por ke fariĝi riĉaj_« aŭ »_tiamaniere, ke fariĝi
  riĉaj_«; oni devas en tia okazo uzi personan modon (_por ke ni fariĝu
  riĉaj_) aŭ se oni volas uzi infinitivon, forigi la konjunkcion: »ni agas,
  por fariĝi riĉaj.«


II. APARTAJ KONJUNKCIOJ.

219. »Kaj« (kuniga konjunkcio) unuigas du propoziciojn, du subjektojn, du
komplementojn, k. t. p. Oni povas ĝin forigi kaj anstataŭi per komo en
rapidaj rakontoj, kiam tio ĉi ne difektas klarecon.

  E.: _Tie staris viroj, virinoj, infanoj._

220. Reciproke oni povas ripetadi »kaj« por pli forte insisti.

  E.: _Mi vidis kaj lin, kaj lian fraton._

221. »Aŭ« (disiga konjunkcio) montras diferencon inter du propozicioj aŭ
aferoj.

  E.: _Li ploras aŭ ridas: oni ne bone scias._

222. Ripetante disigan konjunkcion, oni ricevas pli fortan apartigon. (E.:
_aŭ ... aŭ_; _ĉu ... ĉu_; _ĉu ... aŭ_). Oni ĝis nun ne faris klaran
distingon inter »aŭ ... aŭ« kaj »ĉu ... ĉu«.

  E.: _Aŭ vi forlasis la postenon, aŭ vi ne forlasis ĝin, sed tiam
          malzorgis averti. En ambaŭ okazoj, ĉu vi forlasis, ĉu vi
          malzorgis, vi estas kulpa._

223. »Ke« estas nur konjunkcio; ĝi montras, ke sekvanta propozicio klarigas
la unuan, k. t. p. Oni ofte uzas ĝin (kun persona modo) anstataŭ
infinitivo. (170.)

224. »Se« (kondiĉa konjunkcio) esprimas, ke ia afero estas farata nur se
alia ekzistas, k. c. Neniam ĝi montras demandon. (98, 165.)

225. Komparaj esprimoj estas »tiel ... kiel; pli ... ol; laŭ; kiel
ekzemple; kvazaŭ«, k. t. p. (66, 96. R. 1.) Por montri sekvon, rezultaton
komparan, oni uzas »ju pli ... des pli«.

  E.: _Ju pli bona, des pli amata vi estos._

      _Ju pli ni laboros, des pli ni havos rajton ripozadi._

  RIM. 1. Prefere oni alproksimigas vorton, sur kiun falas ideo. Tiel »ju
  pli bona« estas preferinde ol »ju pli vi estos bona«.

       2. Ofte unua termino ne estas esprimata. E.: _Mi devas averti vin,
  ke li eble ne estos hejme._—_Des pli bone! Mi tute ne deziras lin vidi._

       3. »Ju malpli« oni uzas por montri disigan rezultaton.

226. Gradigo estas montrata de »ne nur, ne sole ... sed, sed ankaŭ, sed
plie«.

  E.: _Ne nur li ŝtelis, sed li mortigis ankaŭ!_

      _Nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ
          al interparolado en nia lingvo._ (Z. Esperantisto n-ro 37, 3.)

  RIM. Se gradigo estas nea, oni enkondukas nean vorton, ekzemple »ne«. E.:
  _Ne nur mi ne incitiĝas kontraŭ vi, sed eĉ mi ne malaprobas vian
  konduton._

227. Forlaso, forkonsento, kontraŭigo estas montrataj de »kvankam«. Oni
ofte uzas »tamen« en la dua frazo, se la konsenta propozicio estas la unua.

  E.: _Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa._

      _Kvankam mi konsentas vian opinion, tamen mi ne povas akordiĝi kun
          vi._

      _S-ro Lott diras, ke lia »Lingue« kvankam havas eble difektojn, tamen
          jam en sia nuna formo estas komprenebla._ (Dombrovski,
          Esperantisto 40, 54.)

  RIM. Iafoje oni uzas »kvankam« en senco de »eĉ«: _Sinjorino Anneto nur
  kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan
  produktaĵon de la genia aŭtoro_. (Rak. de Devjatnin, Esperantisto, 38,
  29.)

228. »Jen ... jen« montras kontraŭigon tempan aŭ manieran.

  E.: _Jen li kuras forte, jen li haltas._


III. JESO KAJ NEO.

229. Por jese respondi demandon oni uzas »jes«. Oni povas aldoni »ja,
certe, tamen«, k. t. p. aŭ ripeti la verbon demandan, por pli forte
insisti, rebati, k. c.

  E.: _Ĉu vi faris tion?—Jes! Jes, mi faris!_

      _Ĉu vi ne faris tion?—Jes, mi faris! Jes, ja! Certe mi faris! Sed ja,
          mi faris!_

230. Kiel oni vidas, oni simple eldiras verbon en respondo, ne esprimante
la komplementon.

  E.: _Ĉu vi deziras kafon? Jes! Mi deziras!_ aŭ: _ne! mi jam havas_.

231. Por nei simple en frazo aŭ respondo oni uzas »ne«.

  E.: _Ĉu vi faris tion? Ne!_

      _Mi ne povis manĝi pro dentsufero._

232. Oni uzas neon nur kiam senco de frazo estas vere nea.

  E.: _Mi timas, ke mia frato venos. (Mi esperas, ke li ne venos.)_

      _Mi timas, ke mia frato ne venos. (Mi deziras, ke li venu.)_

      _Li parolas ankaŭ pli bone ol li skribas_ (»_ol li ne_« estus
          nekompreneble).

      _Kiel ofte mi tremis!_ (»_mi ne tremis_« havus tute alian sencon).

233. Oni ordinare lasas »ne« antaŭ la verbo, kiun ĝi difinas.

  E.: _Mi esperas, ke li ne venos. (Mi deziras, ke li ne venu.)_

  RIM. Se oni dirus: »mi ne esperas, ke li venos«, tio ĉi signifus: »mi
  deziras, ke li venu, tamen ne kuraĝas esperi, ke li venos, ĉar kredeble
  li ne povos veni.«

234. Kiam ekzistas jam en frazo vorto nea per si mem, tiam ordinare oni ne
uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan sencon. Tio ĉi okazas plej
ofte kun »neniu, nenia, neniam, nenio«, k. t. p., »sen«, (kaj devenaĵoj de
»sen«), »nek«, k. c.

  E.: _Neniu konfesos, ke ... (neniu ne konfesos = ĉiu konfesos)._

      _Sen helpo de iu, sen ia dubo._

      _Nenia homo estas pli bona ol li._

      _Mi renkontis nek lin, nek lian fraton._ (Z.)

  RIM. 1. Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo.
  E.: ... _metu viajn manojn denove sur la glavon kaj ripetu, ke vi neniam
  al neniu diros pri la apero de la nokto_. (Haml. I. 5.)

       2. Iafoje kun »nek« oni uzas duoblan neon, kiam la dua neo ripetas
  la unuan en aparta frazero, kaj estas nur disvolvo de la ĝenerala unua
  neo. E.: _Mi ne scias francan lingvon, nek anglan, nek turkan._—_Nenio
  estas al mi pli kara nek dolĉa ol vi._—_Mi ne renkontis lin nek lian
  fraton._ (Z.)

       3. Kompreneble, kiam du neoj rilatas du malsamajn verbojn
  (esprimitajn aŭ ne esprimitajn), tio ĉi ne estas duobla neo. E.: _Mi ne
  povis ne skribi._—_Ne nur ne malamiko, sed kunbatalanto li estis._



ALDONO.

I. ORDIGO DE VORTOJ.

235. Frazon oni aranĝas laŭvole en Esperanto, pro nekonfuzebleco inter
subjekto kaj komplemento.

236. Oni aranĝas propoziciojn kaj vortojn tiamaniere, ke ideo estu plej
klare esprimita kaj belsoneco plej granda.

237. Sur la unuan lokon oni metas plej gravan vorton aŭ prepozicion. Iafoje
sur la lastan, se tie atento estas pli facile altirebla. (91. R.)

  E.: _Lin mi renkontis, ne ŝin._

      _Unu aferon ni scias, ke ni konas nenion._

238. Laŭ eblo oni alproksimigas vortojn rilatantajn unu al la alia. (E.
adverbo estas apud verbo, prepozicio apud komplemento, rilata pronomo apud
rilatanto, k. t. p.)

  E.: _Li tre amas kuradi._

      _Per letero, kiun mi konservis, li sciigis al mi kaj al mia frato, ke
          li ŝuldas ankoraŭ mil frankojn._

  RIM. Sekvo de tiu ĉi regulo malhelpas ofte skribi neklarajn frazojn. Se
  ne tro malbona estus frazo »li sciigis al mi kaj al mia frato per letero,
  kiun mi konservis, ke ...« kontraŭe oni tuj vidas, ke en jenaj frazoj
  senco estus tre duba: »Salomono, filo de Davido, kiu konstruigis Templon,
  ricevis viziton de reĝino.«—»Li amas multe kuradi.« Oni do devas skribi:
  »Filo de Davido, Salomono, kiu konstruigis ...« kaj: »li multe amas
  kuradi« aŭ: »li amas kuradi multe«.

239. Ripetadon de multenombraj akuzativoj oni laŭ eblo evitas; aŭ almenaŭ
oni klopodas por meti ilin antaŭ vorton, kiu komencas per vokalo. Por eviti
akuzativon, oni povas uzi esprimojn »kelke da«, »multe da« anstataŭ
»kelkaj«, »multaj«, aŭ prepozicion »al«, k. t. p. (206. R.)

  E.: _Mi havas multe da hundoj, bovoj, ĉevaloj._

      _Mi renkontis ilin akompanantajn iliajn amikinojn_ (aŭ: kiuj
          akompanas iliajn amikinojn).


II. INTERPUNKCIO.

240. D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t. e. antaŭ ĉiu vorto
demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k. t. p. Antaŭ »kaj« oni
plej ofte metas komon, nur se la senco estas nete haltigita. Jen estas tio,
kion skribis D-ro Zamenhof pri tiu punkto en »Esperantisto« (44, 127):

  »La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo
  pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi
  en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia
  lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj
  estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre
  grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia
  lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj
  ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en
  sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi
  negravaj detaloj difinitajn regulojn.«

241. »Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare
dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia
lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: »_Esper-anto_«,
»_ricev-ita_« k. t. p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin
nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj; efektive tiu ĉi
maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj
estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo,
ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari
ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi
dividos ekzemple »_aparteni-s_«, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan,
kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian
dividadon.« (Z. _Esperantisto_, 38, 32.)

[Illustration]



LINGVO INTERNACIA

monata revuo en Esperanto

VIII-A JARO—1903.

OFICIALA ORGANO DE DIVERSAJ SOCIETOJ ESPERANTISTAJ.

REDAKCIO:

_Paris, 27, Boulevard Arago 27, Paul Fruictier, ĉefredaktoro._

ADMINISTRACIO:

_Szekszárd, Hungarlando, Paul de Lengyel, direktoro._


L. I. publikigas ĉiumonate artikolojn pri plej interesaj novaĵoj
_sciencaj_, _artaj_, _literaturaj_, _teatraj_, _geografiaj_, k. t. p.

La tutmonda diseco de ĝiaj kunlaborantoj garantias pri la ĉiama diverseco
de ĝia enhavo.

En ĉiu numero estas ankoraŭ literaturaĵo, originalaj aŭ tradukitaj el plej
malsamaj lingvoj, noveloj, gajaj rakontoj, versaĵoj, anekdotoj, k. t. p.

Fine, L. I. alportas sciigojn pri la _movado esperantista_ en la mondo,
enhavas rubrikon specialan por la _opinioj_ kaj _demandoj_ de la legantoj,
analizas detale ĉiujn _Esperantajn gazetojn_ kaj librojn, klarigas
gramatikajn demandojn, presas _adresarojn_, aranĝas _konkursojn
literaturajn aŭ problemajn_, k. t. p. k. t. p.

Speciala monata aldono da 12 paĝoj (Literatura Biblioteko de L. I.) estas
speciale dediĉita al _literaturo_ kaj enhavas romanojn, analizojn,
represojn el »Esperantisto« de Doktoro Zamenhof, bagatelojn, rebusojn, k.
t. p.

Unuvorte, L. I. estas vera internacia kaj centra organo de l'
Esperantistaro.


Jara abono: 4 frankoj.

KUN »LITERATURA BIBLIOTEKO«: 6.50 FRANKOJ.

Oni abonas L. I.

ĉe l' administranto de la gazeto en SZEKSZÁRD,—ĉe la redaktoro de la gazeto
en PARIS,—cetere:
ĉe D-ro L. ZAMENHOF, ul. Dzika Nº 9,—en VARSOVIO (= Warszawa) (Ruslando).
ĉe S-ro P. AHLBERG, Sekretario de Klubo Esperantista, en STOCKHOLM
(Svedlando), Döbelnsgatan 50.
ĉe S-ro MANUEL BENAVENTE, Sociedad 14, en MURCIA (Hispanl.)

L. I. estas plej malnova, plej internacia, plej bone informata el ĉiuj
gazetoj Esperantistaj.



Esperanta Kolekto de »Lingvo Internacia«.

Fondita en januaro 1903 tiu ĉi kolekto enhavas nur verkojn zorge elektitajn
kaj skribitajn en plej pura Esperanta stilo, laŭ reguloj donitaj de S-ro
D-ro Zamenhof.


  N-ro 1. KURIOZA SUNHORLOĜO, kun figuroj,
  de S-ro _S. Poljanskij_                                0 fr. 35 centimoj.

  N-ro 2. ESPERANTA FRAZLIBRO DE L' TURISTO,
  400 frazoj en Esperanto kun tradukoj franca, angla,
  germana, hispana, itala, kaj adresaro de diversaj
  grupoj Esperantistaj, de S-ro _M. Merckens_            0 fr. 50 centimoj.

  N-ro 3. ESPERANTA SINTAKSO, laŭ verkoj de S-ro
  D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj, kun prezenta
  letero de S-ro P-ro Th. Cart,—verkita de S-ro
  _Paul Fruictier_, redaktoro de L. I.                   1 fr. 50 centimoj.

  N-ro 4. ESPERANTA PROSODIO, de S-ro _Th. Cart_,
  agregato de Pariza Universitato, profesoro de
  germana lingvo ĉe Pariza Lernejo por Politikaj
  Sciencoj, k. c. (en verkado).

  N-ro 5. MEDICINA VORTARO, de _diversnaciaj
  aŭtoroj_ (en verkado).

  N-ro 6. REMEMORO PRI SOLFERINO, de _H. Dunant_,
  granda premio Nobel, promotoro de Ĝeneva
  Interkonsento, tradukita kun permeso de l' aŭtoro
  de S-ro _Paul Fruictier_ (en verkado).

_Ni kalkulas: 1 franko—80 pfenigoj—10 pencoj—40 kopekoj._

[Illustration]



S. I. R.

(Societo por Internaciaj Rilatoj.)

Fondita en januaro 1903 de »Lingvo Internacia«.

Provizora sekretario:
Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.


CELO: Alporti al Esperantistoj tujan profiton per Esperanto.

FAKOJ: I. Sciencoj ĉiuspecaj. II. Komerco. Industrio. III. Vojaĝoj. IV.
Kolektado. V. Artoj. VI. Literaturo. VII. Diversaj aliaj aferoj.

PROFITOJ: Alporto de korespondantoj, disdono de sciigoj, grupigo de
specialistoj, helpo al societanoj dum vojaĝoj pri vojoj aŭ hoteloj kaj
firmoj, preso de komunaj utilaj verkoj, k. t. p.

  La societanoj povas legi senpage ĉiujn gazetojn Esperantajn kaj aliajn
  naciajn (_Revue du Touring-Club de France_, _Journal des Voyages_, _La
  Paix par le Droit_, _L' Européen_, _Revue Générale des Sciences_,
  _Revista de Ciencias_, _Korrespondens_, _Review of Reviews_, k. t. p.) La
  kuracistoj ricevas senpage cirkuleron pri verkado de medicina oficiala
  organo de l' societo,—»_Lingvo Internacia_« estas ricevebla por tri
  frankoj anstataŭ kvar.

JARA KOTIZO: 3 frankoj, aŭ kun »_Lingvo Internacia_« 6 frankoj.

Senpage oni sendas regularon kaj detalajn sciigojn. Sin turni al la
sekretario.

[Illustration]


ENHAVO.



  _Letero de S-ro Profesoro Th. Cart._                                Paĝoj

  _Kelkaj vortoj de l' aŭtoro_                                            I

  _Tabelo de mallongigoj_                                                IV

  SINTAKSO.

     I. Difino de vortoj                                                  1

    II. Artikolo                                                          3
        Uzado ĝenerala: 10.—Uzoj apartaj: 11.—Propraj nomoj: 14.—
        Gradoj de komparo: 17.—Antaŭ adjektivo: 18.—Sezonoj, monatoj,
        tagoj, festoj: 22.—Aliaj okazoj: 25.—Kvanto, eco, unu, ia: 29.

        _Tabelo unuvida pri difino de vorto per artikolo »la«_           10

   III. Substantivo                                                      11
        Rilatoj kun verbo: 34.—Rilatoj kun aliaj substantivoj: 40.

    IV. Adjektivo                                                        20
        Apudmetita adjektivo: 57.—Predikateca adjektivo: 62.—Gradoj
        de komparo: 66.—Participoj-adjektivoj: 67.—Komplementoj
        de adjektivoj: 69.

     V. Nombraj nomoj                                                    25

    VI. Personaj pronomoj. Posesivoj                                     28
        Pronomoj: 78.—Posedaj adjektivoj (posesivoj): 82.—Poseda
        genitivo: 87.

   VII. Pronomoj-adjektivoj kaj aliaj vortoj                             33
        Montraj vortoj (demonstrativoj): 88.—Rilataj vortoj
        (relativoj): 94.—Demandaj vortoj: 97.—Ne difinaj pronomoj:
        99.—Pronomo aŭ adjektivo: 100.

  VIII. Verbo                                                            38
        Subjekto: 103.—Predikato: 106.—Rekta komplemento: 109.—
        Nerekta komplemento: 113.—_Cirkonstancaj komplementoj._
        Loko: 116. Tempo: 121. Kaŭzo: 131. Maniero: 137.—
        Akuzativo post netransitivaj verboj: 140.—Modoj kaj tempoj:
        141.—Indikativo: 143. Indikativo. Tempoj simplaj: 144.
        Indikativo. Tempoj malsimplaj: 150.—Ordona modo. (Imperativo):
        162.—Kondiĉa modo. (Kondicionalo): 165.—Infinitivo:
        167.—Participoj: 172.—Pasivaj verboj: 175.—Refleksivaj
        verboj: 178.—Aparta uzado de kelkaj verboj: 181.

    IX. Prepozicio                                                       60
        Esploro ĝenerala: 191.—Lokaj prepozicioj: 197.—Tempaj
        prepozicioj: 203.—Aliaj prepozicioj: 204.

     X. Adverbo                                                          66

    XI. Konjunkcio                                                       68
        Esploro ĝenerala: 211.—Apartaj konjunkcioj: 219.—Jeso
        kaj neo: 229.

  ALDONO                                                                 74
        Ordigo de vortoj: 235.—Interpunkcio: 240.

[Illustration]


PRES. PAUL DE LENGYEL, SZEKSZÁRD.



PIEDNOTOJ.

[1] Tie ĉi estis ja neeble trovi firman regulon konstante sekvatan eĉ de
    unu aŭtoro; mi do devis doni mian personan opinion, kiun oni povas tiel
    resumi: »la« estas utila en kelkaj neoftaj okazoj, kiel mallonga kaj
    malforta demonstrativo. Ni do uzu ĝin en tiuj okazoj sed ne en multaj
    aliaj, kie ĝi ne estas nepre utila. Tiel ni evitos perdon da tempo, kaj
    precipe ni ne trudos senutilan penadon al tiuj el niaj amikoj, kiuj
    apartenas al gepatra senartikola lingvo.

[2] Oni permesu al mi aparte danki nian fervoran samideanon S-ron
    Profesoron Cart, kies lingva scienco estis tiel utila por mi. Certe sen
    lia afabla konsilado, sen niaj longaj amikaj interparoladoj, mi ne
    povus nun publikigi tiun ĉi libron. Dankon ankaŭ pro la honoro, kiun li
    faras, prezentante mian verkon al la publiko,—-kaj pardonon por tiu ĉi
    neanoncita atako al lia tro granda modesteco.

[3] _Objekto_ estas tio, kio ricevas agon.

[4] Participoj-adjektivoj estas veraj adjektivoj, kies regulojn ili sekvas.

[5] En tiu ĉi ĉapitro, »estanta, estinta, estonta« = »participo en anta,
    participo en inta, participo en onta«.—Pasinto, Estanto, Estonto« =
    tempo de helpa verbo.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Esperanta sintakso - La? verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj a?toroj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home