Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Verdaj fajreroj
 - Kolekto da versaĵoj
Author: Frenkel, Roman
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Verdaj fajreroj
 - Kolekto da versaĵoj" ***


ROMANO FRENKEL.

“VERDAJ FAJREROJ”

KOLEKTO DA VERSAĴOJ.

_AL VERDA STELO -- ETERNA FIDELO._

Prezo: 40 Spesdekoj = 1.00 franko = 80 pfenigoj.


  AL LA MEMORO
  DE MIA ĴUS MORTINTA DE NEKONATA
  KRIMA MANO,
  KARA, NEFORGESEBLA EDZINO
  MI DEDIĈAS ĈI-TIUN VERKETON.

LA AŬTORO.

12, VI, 1908.



  Nur antaŭ apenaŭ dek jaroj
  Sub la fianĉina vualo,
  Kun flora ornamo en haroj
  Ŝi staris kun mi ĉe altaro;

  Kaj estis senvivaj la floroj
  Faritaj per manoj de l’ homo,
  Sed ĝojis en ni niaj koroj
  Malgraŭ de la vintra malvarmo....

  Kaj nun post apenaŭ dek jaroj
  Kaj preskaŭ en sama ornamo
  Kun floroj vivplenaj en haroj
  Revenis ŝi al la altaro;

  Per volo mistera de l’ sorto
  Ŝi kuŝis malviva en ĉerko,
  Kaj ploris mi, ploris senforta,
  Sed ĝojis la verdo de majo...

12. VI. 1908.



KREDU!...


  Kiam bruas la mar’, kiam batas la ond’,
  Kiam ĝemas ventego terura, --
  Kredu: venos la hor’ -- trankviliĝos la mond’,
  Glata estos la maro lazura.

  Kiam ploras l’ anim’, kiam premas dolor’,
  Kiam ĉia forestas espero, --
  Kredu: venos la hor’ -- kaj paciĝos la kor’,
  Via tute foriĝos sufero!

4, VII, 1905.



DU MINIATUROJ POR ENMUZIKIGO.

(Dediĉitaj al S-o J. Rozits).


1.

  Ĉarmega nokt’... briletas lun’...
        Trilkantas najtingalo...
  Ho for, dolor’! Ripozu kor’
        Por taga vivbatalo!

2.

  De arba juna folieto al ekflorinta floro
  Rosguto falis: ĉu estas ĝi saluto gaja,
  Feliĉdezira al naskito maja --
  Ĉu pri baldaŭa florpereo antaŭsenta ploro?!...

VI, 1907.



AL ŜI.


  Ho, jes! Mi amas vin:
  Do kial ĉiam duboj?
  Belega sur fruntet’
  Do kial ĉiam nuboj?

        Rigardu, ho anĝel’:
        Ĉirkaŭe reĝas gajo!
        Ĉu estas la natur’
        Alia dum la Majo?

  Ĉu estas mia sent’
  Alia ol la ama:
  Ĉar estas la belec’
  Kaj vi -- afero sama!?

        Se eĉ ne amus mi,
        Ridet’ malgaja sole
        Sur via vizaĝet’
        Amigus min nevole.

19, XI, 1907.



  Ne povas ĉiam nubo griza
  Bar’ esti al sunlumo:
  Ĝi devas: ĉu sur teron fali
  Per fulmotondra pluvo,
  Ĉu malaperi, kiel fumo,
  Venkita de sunvarmo.

9. VI. 1907.



AL SIRIUS’O.


  Ho sankta stel’ de Egiptuj’ antikva,
  Plej bela stel’ sur vintra la ĉiel’,
  Dum la malvarm’ de longa frosta nokto
  Vi memorigas pri eterna cel’!
  Ĉirkaŭe -- neĝ’, ĉirkaŭe -- rigideco
  En la silent’ profunda de l’ natur’, --
  Sed ĉarme vi radias, stelo suda:
  Kaj scias mi, ke ĉio dormas nur;
  Ke estas land’ en kiu ĉielmeze
  Vi brilas al ĉiamevarma ter’.
  Kaj sentas mi: ekzistas font’ eterna
  De l’ am’ de bel’ de l’ vivo kaj esper’!

9, VI, 1907.



ANKAŬ...


  Ankaŭ dum vintro frostega
  Troviĝas birdet’, kiu trilas;
  Ankaŭ dum nokto malhela
  Troviĝas stelet’, kiu brilas!

  Inter la nuboj grizegaj
  Ankaŭ traiĝas la suno;
  Portas venteto la suda
  Varmon eĉ dum la aŭtuno!

  Ankaŭ en mond’ egoista
  Troviĝas la kor’, kiu amas;
  Ankaŭ dum hor’ de l’ mizero
  Konsolas esper’, kiu flamas.



KANTO SOMERA.


  Pasie tremetas varmega aero
  La teron ĉiel’ ĉirkaŭprenas,
  En brila ornamo
  Ĝi svenas de l’ amo,
  Kaj kreas la Forto-Mistero!

  Kaj estas venkita la morta fantomo,
  Ĉirkaŭe la vivo festenas,
  Kaj ĉio obeas
  Al Fort’, kiu kreas
  Por cel’ nekonata al homo!

6, V, 1908.



KANTO AŬTUNA.


  Jam spiras aŭtuno
  Per sia malvarmo kruela;
  Malgaje, malbrile rigardas la suno
      Kaj ploras pluvanta ĉielo...

  Kaj ĉiam minace
  Alrampas grizegaj la nuboj;
  De pensoj malgajaj jam estas mi laca,
      Penetras animon la duboj...

6. V. 1908.



VINTRA KANTETO.


  Tuta vestis sin ter’ per mantelo,
  Pli brila, ol blanka lili’;
  Kiel plej pitoreska juvelo
  Radias arbar’ sen foli’.

  Kiel kron’ diamanta de l’ reĝo,
  De l’ suno sub hela radi’
  Brilas ĝia ornamo el neĝo;
  Glorkantas la kor’ al la Di’,

  Ĉar mi sentas Lin en la aero,
  En frosta vigliga ventet’
  Kaj en ĉiu glacia larmero,
  En gaja pasera kantet’.

11. III. 1908.



KANTETO PRINTEMPA.


  De tago al tago
  Jam pli kaj pli varma
  Fariĝas la suno, kaj ĉarma;
  Glacio sur lago
  Nun jam ekdegelas,
  La vintron printempo forpelas.
  Al mia orelo
  Arbar’ el apuda
  Alflugas kaj kantas vent’ suda:
  Pri bono kaj belo,
  Pri am’ kaj espero,
  Pri baldaŭ venonta somero;
  Kaj, kiel kis’ dolĉa
  De ĉarma knabino,
  De l’ sud’ malproksima filino,
  Kares’ per ensorĉa
  En mian animon
  Ĝi verŝas feliĉon senliman.

21. I. 1908.



LA ROSERO

(Varianto).


  De ametrema kverkfolio juna
  Ekfalis al floranta violfloro
        Ĉarma
  Da ros’ brilanta ero...
  Ĉu ĝojo estas ĝi pri amo nuna
  Ĉu pri baldaŭa florpereo ploro
        Larma
  De kora malespero?

3. V. 1908.



LA LILIO.


  En ombra varmet’ de tilio,
  Kun plora malĝoj’, sub foli’
  Sopiras pri suno lilio --
  Petplendas al la papili’:

  «Ho, kara flirtul’ de l’ aero, --
  «De l’ kampo verdeta sur ter’
  «Floretas sen ia sufero
  «Lilio en plena liber’;

  «Kisetas ĝin suno karese,
  «Ĝi svenas en ama forges’,
  «Kaj kantas ĝi dolĉe, senĉese
  «Kun ame-ebria ekspres’.

  «Rakontu do, ho papilio,
  «Al tiu feliĉa lili’
  «Ke ploras mi sub la folio
  «En ombro de granda tili’.

6. III. 1908.



LA ŜAŬMO DE L’ ONDO.


  La reĝo de l’ tago, en togo purpura
  Jam finis iradon ĉielan
  Kaj laca baniĝis en akvo lazura
  Verŝante la lumon ruĝhelan;

  La mano en mano, ni sidis trankvile
  Sur bordo de l’ maro kvieta,
  Al ŝiaj koralaj lipetoj simile
  Ruĝetis nubeto strieta...

  Subite alkuris la ond’ diafana
  Kaj bordon kun am’ ĉirkaŭprenis, --
  Sed ĝia sopir’ al feliĉ’ estis vana:
  De l’ forta ekbato ĝi svenis.

  Kaj mortis la ondo, nur ŝaŭmo neĝbrila
  Perliĝis en ruĝ’ de l’ vespero;
  La lastan saluton venteto facila
  Alportis de l’ sun’ al la tero.

  Kaj jen malaperis la ŝaŭmo ruĝpala
  Kun ĝema plaŭdson’ de pasio;
  De l’ suno, droninta en akvo kristala,
  Trakuris la lasta radio.

  Ho, ĉu ne simile al ŝaŭmo de l’ ondo
  Pasi’ malaperis de l’ amo?!
  Nun sola, solega mi restis en mondo,
  Finbrulas de l’ viv’ mia flamo...

20. I. 1908.



«AL VERDA STELO -- ETERNA FIDELO»


1. LA KORO FIDELA.

  Sincera fervoro
  Fidela de koro
  Pli bone, ol oro,
  Nin helpos atingi la celon!
  En ĉia danĝero
  La sankta espero,
  Pli forta, ol fero,
  Nin helpos konservi fidelon!

24. I. 1908.


2. DEZIRU -- VI POVOS!

  Se dum la batalo
  Por la idealo
  Laciĝis labori vi sola,
  Kaj se el la koro
  Forflugis fervoro --
  Por helpo kaj vorto konsola
      Nur serĉu amikon --
        Vi trovos!

  Se cel’ estas bela
  Kaj koro fidela,
  Se vojon nur rektan vi iros,
  Se nur vi ne cedos,
  Kuraĝon posedos,
  Ĝis lastan vi spiron elspiros --
      Deziru nur venki --
        Vi povos!

II. 1908.


3. AL EDZO FIDELA.

  Ĉu vi memoras, kiel unufoje
  Vi ĵuris al la amatino?
  Ĉu vi forgesis, kiel gaje, ĝoje
  Promesis amon vi sen fino?

  La blua maro estis atestanto
  De via vort’ sincera, ĵura!
  Aŭ ĉu ne sonis sankta himno-kanto
  Al via am’ ĉielepura?

  Ĉu vi memoras, kiel venis tago
  De la renkonto via dua?
  Ĉu inter montoj ĉe lazura lago
  Ne sonis via ĵuro plua?

  Ĉu vi forgesis, kiel trans la maro
  Ĉe la altar’ de majstroj fama
  Kuniĝis vi, mirinde bela paro,
  Por amo kaj fidel’ ĉiama.

  Kaj nun parencoj viaj vin admonas,
  Ke vi forlasu la edzinon;
  Al la orel’ delogaj vortoj sonas:
  «Jen vidu veran belulinon!

  «Ne estas ĵur’ deviga kaj sufiĉa,
  «Malbona estis la elekto --
  «Nur kun alia estos vi feliĉa:
  «Beleco mem -- ŝi, kaj perfekto!

  Ĉu restos, diru, io pensŝancela
  En la amanta via koro?
  Ho, diru tuj, ĉu restos vi fidela
  Dum la danĝera nuna horo?

_Dum la Kristnaska nokto 1907. (maln. st.)_


4. BATALA KANTO.

_Al nia glora armeestro, Th. Cart, dediĉas tiun-ĉi kanton
lia sincera admiranto._

  Eksonu trumpetoj, ektondru tamburoj
  Kaj laŭte ekkantu, armeo!
  Kun kant’ tiu ĵetu vin kontraŭ la muroj --
  Atendas vin glora trofeo!

  Vi ĵuris batali, vi ĵuris labori:
  Nun venis la hor’ de l’ batalo!
  Ĉu igos malĝoji, ĉu igos vin plori
  Unua ekbat’ de l’ fatalo?!

  Glor’ al batalintoj unua de horo!
  Imitu ekzemplon ilian:
  Kun kredo en koro, kun ega fervoro
  Vi montru kuraĝon eĉ plian.

  Ho, ekrememoru, kioman nun fojon
  Vi ĵuras: «Ni restos fidelaj!»
  Al vi nia Majstro ĵus montris la vojon,
  Do for, malamikoj ribelaj!

  Kaj jam armeestro trumpetas atakon,
  Komandas al siaj soldatoj:
  Kuraĝe antaŭen, forpelu la drakon
  De viaj plej sanktaj Penatoj!
  Do for la ŝanceloj, do for ĉiuj duboj!
  Leviĝu la verda standardo!
  Ekbrilos la suno, disiĝos la nuboj;
  Antaŭen do la avangardo!

  Kaj post l’ avangardo, kun ĝoja spirito,
  Sin ĵetu la tuta armeo
  Kun krioj de venko, kun kant’ de l’ milito --
  Atendas ĝin glora trofeo!

6, IV. 1908.



Al la gazeto «BRAZILA ESPERANTISTO»

(okaze de ĝia apero).


  Se povus la sento,
  Simile al vento,
  Flugi mistera kun forto;

        Se tra la aero
        Tra tuta la tero
        Povus sin porti kantvorto;

  Se estus nur kordo
  Son’ kies el nordo
  Povus atingi la sudon --

        Al nova standardo
        Mallerta mi bardo
        Sendus glorkanton kaj ludon!

  Sed falis la baro
  Dum longa jararo
  Senton tuthoman kaŝanta;

        Ekzistas nun kordo
        De l’ kor’, en agordo
        Kor’ kun tutmonda, sonanta.

  Ekzistas jam vorto,
  Sonanta kun forto,
  Aŭdas ĝin tuta homaro:

        Per vort’ esperanta
        Saluto glorkanta
        Iru en landon trans maro!

  El land’ malvarmega
  Al lando varmega,
  Flugu al bordoj Brazilaj,

        En lando varmega
        Kaj en malvarmega
        Koroj ĉar estas similaj --

  Por tion ekkoni
  Nur devas eksoni
  Lingvo komuna en mondo...

        Sed nun ĝi jam sonas
        Kaj homojn admonas
        Vivi amika en rondo --

  Kaj tial la sento
  Simile al vento
  Flugas mistera kun forto

        Kaj tra la aero
        Tra tuta la tero
        Portiĝas mia kantvorto --

  Kaj tial la kordo
  De l’ koro en nordo
  Sonas amike al sudon,

        Al nova standardo
        Mallerta mi bardo
        Sendas glorkanton kaj ludon!

3. VI. 1907.



TRADUKAĴOJ EL LA LATVA LINGVO


La sekvantajn du tradukaĵojn mi dediĉas al mia amiko S-ro J. Rozits,
kiu helpis al mi la tradukadon el la tute nekonata de mi lingvo latva.


1. PRINTEMPO DE L’ AMO.

De latva poetino Aspazia.

  Per trisuna varmo,
  Per triventa blov’
  Tuŝita neĝ’ en flirta mov’!
  Dum via pas’, dum via pas’
  Hirundoj flugas en amas’;
  Premride batas kor’ sen las’
  Dum via pas’, dum via pas’;
  Tremetas kor’ dum via pas’!

3, V. 1907.


2. SUB VERDA LAŬBO.

De latva poeto J. Rainis.

  Sin fermas malrapide vund’:
  Ĝi longe, forte doloretis
  Dum longaj jaroj vanaj...
  Mi ŝian blankan manon petis --
  Ŝi ĝin al kor’ tremanta metis:
  Fajreras ree pens’; en fund’
  De l’ kor’ jam forgesita -- vund’.
  Ripozu koro!
  Voj’ via -- longa;
  Baldaŭ vekos vin hor’ de laboro!

7. VI. 1907.



ORO KAJ ŜTALO.

El Puŝkin.


  Ĉio -- mia! diris oro
  Ĉio -- mia! diris ŝtal’.
  Mi aĉetos! diris oro
  Kaj mi prenos! diris ŝtal’.

9. VI. 1907.



HISPANA ROMANCO.

El Puŝkin.


    En noktzefir’ --
    De l’ vento ir’.
    Kun bru’
    De l’ flu’ --
    Gvadalkvivir’[1].

  Jen sin levis luno hela...
  Aŭdu!... ĉu... gitara son’?
  Jen la hispanino bela
  Sin apogis sur balkon’.

    En noktzefir’
    De l’ vento ir’.
    Kun bru’
    De l’ flu’ --
    Gvadalkvivir’.

  For mantel’, anĝelo vera,
  Kaj aperu, ho sunet’!
  Tra la balustrado fera
  Elŝoviĝu, piedet’!

    En noktzefir’ --
    De l’ vento ir’.
    Kun bru’
    De l’ flu’ --
    Gvadalkvivir’.

11. VI. 1905.

[1] _«Gvadalkvivir» -- konata rivero en Hispanujo._



LULKANTO.

Laŭ A. Kruglov.


  Ĉarme sonas lula kant’,
  Movas sin lulilo;
  Dolĉe kantas la patrin’
  Al malgranda filo:

        «Dormu, kara, ho anĝel’,
        «Griza kolombeto,
        «Matenruĝa mia stel’,
        «Kampa belfloreto!

  Ĉarme sonas lula kant’
  Lumas lun’ sen fino...
  Kia estos la respond’
  Fila al patrino?

1. VI. 1907.



EL LERMONTOV.


  Ĉe sanktloĝej’, ĉe la pordeg’
  Almozon petis vir’ staranta,
  Senforta kaj pro malsateg’,
  Pro la soifo suferanta.

  Peceton nur ja da la pan’
  Turmenta kun rigard’ li petis!...
  Kaj iu ŝtonon en la man’,
  De la petanto tiu metis!

  Petegis tiel ankaŭ mi
  Kun larmoj kaj kun la turmento
  La amon vian... kaj de vi
  Trompita estis mia sento.

11. VI. 1905.



SONĜO.

El Lermontov.


  En sunvarmeg’, en valo Dagestana
  Kun plumb’ en brust’ senmova kuŝis mi;
  Ankoraŭ fumetadis vund’ malsana,
  Po gutoj fluetadis sang’ el ĝi.

  Mi kuŝis sola sur la sablo vala,
  Ŝtonegoj staris en malvasta form’;
  Sun’ min kaj ilin per varmeg’ egala
  Bruligis; mortprofunda estis dorm’.

  Festen’ sonĝiĝas al mi, briligita
  Per fajroj, en la hejma mia land’;
  Pri mi parolas oni en kronita
  Virina ar’ el floroj per girland’.

  De gaja la parol’ en malproksimo
  Enpense tie sola sidas ŝi,
  En la malgaja sonĝo la animo
  Trempite, sed pri kio? -- scias Di’!

  Kaj sonĝas ŝi: Jen valo Dagestana,
  Jen malvivulo kuŝas en kviet’;
  En lia brust’ nigretas vund’ malsana,
  Eliras sang’, malvarma per fluet’.

12. VIII. 1905.



EL NEKRASOV.


  Ne pri amik’ ĉe mortofer’
  Domaĝas mi dum hor’ batala.
  Nek pri edzina larmsufer’
  Aŭ de l’ hero’ pri mort’ fatala:
  Por edzinplor’, ve, estos lim’,
  Amik’ plej bona lin forgesos;
  Sed estas ie la anim’ --
  Ĝis tomb’ memoron ĝi karesos.
  En hipokrita homa rond’
  Mez’ la kolero kaj malbeno
  Kaj inter larmoj de la mond’
  Sincera estas sole jeno:
  Pri sia id’ patrina plor’
  Ĉar ne forgesos ŝia kor’,
  Se morton sangan filo trovos, --
  Kiele plorsalik’ ne povos
  Surlevi branĉojn eĉ por hor’!

9. V. 1908.



EL A. TOLSTOJ.


  Okaze, dum bala vespero
  Mi vin mez’ de brua vantec’
  Ekvidis, -- sed kovris mistero
  La trajtojn de via belec’.

  Malgaj’ sur okuloj -- senlima,
  Belsonis la voĉ’ sen kompar’,
  Son’ kvazaŭ de ŝalm’ malproksima
  Aŭ mara ludanta ondar’.

  Min ĉarmis talio gracia
  Kaj via enpensa elvid’;
  Malgaje el koro pasia
  Sonoras en mi via rid’.

  Se, laca, mi serĉas trankvilon
  Dum nokta silento, en sol’, --
  Mi vidas malgajan pupilon,
  Aŭdiĝas la gaja parol’.

  En sonĝo malĝojo sin plias,
  Sin trudas la revoj sen ĉes’...
  Ĉu amas mi vin, mi ne scias --
  Al mi tamen ŝajnas, ke jes!

7. IV. 1908.



LA MAŬRINO.

De Ĵadovskij (el rusa lingvo).


  Kiel fajro -- kisoj miaj,
  La tali’ -- fleksebla kan’;
  Iĝos for suferoj viaj:
  De brust’ mia venas san’.

  Kiel plumb’ fandita, bolas
  Sang’ en vejnoj kaj en kor’;
  Amvenenon kiu volas, --
  Kaptu kronon mian for!

  De l’ dezerto bruligeca
  Flor’ aroma estas mi,
  Sed trunk’ -- dorna, veneneca
  Kaj danĝera -- la foli’;

  Amas mi, kaj mi perfidas,
  Sed min sekvas granda ar’;
  Ĵetas kisojn mi kaj ridas, --
  Kaj malpac’ -- ilia far’.

  Se vort’ mia nur eksonus,
  Tuj ekfluus sangriver’;
  Sed fajreron aman donus
  Mi al ĉiu sur la ter’.

31. V. 1908.



EL HEINE.


1.

  Ne amas vi, ne amas vi --
  Malĝojas mi neniel:
  Ĉar se nur vin rigardas mi,
  Mi ĝojas, reĝo kiel!

  Eĉ pri malam’ la ruĝbuŝet’
  Parolas ĉiam via --
  Ho, donu ĝin nur post kiset’:
  Konsol’ tuj venos mia!


2.

  Timetas lotosfloro
  Luksbrilon de la sun’,
  Kapeton sian klinas
  Kaj revas pri la lun’.

  Amanto ĝia luno
  Ĝin vekas per radi’,
  Vizaĝon virgan turnas
  Kun am’ la flor’ al ĝi.

  Kaj mute ardas, lumas
  Al la ĉiel’ la flor’,
  Aromas ĝi kaj ploras
  Pro am’ kaj amdolor’.

9. V. 1908.


3.

  En verdo la ter’ dolĉe svenas,
  Sonoras alaŭda la tril’ --
  Printemp’ bonodora alvenas
  Kun lumo, koloroj kaj bril’

  De kanto alaŭda moliĝas
  La froste rigida humor’,
  Plendkanto ĉielen leviĝas
  El mia malgaja la kor’.

  Kaj trilas l’ alaŭd’ delikate:
  «Pri kio de l’ kanto sopir’?» --
  Ĝin kantis mi, ho plejamata
  Dum longa de jaroj pasir’!

  Mi kantis ĝin, mia etulo,
  Dum koron premegis ĉagren’,
  Al av’ jam -- de vi antaŭulo,
  De verda arbar’ en solen’.

5. III. 1908.



NERIKOLTITA TERSTRIO.

El Nekrasov.


  Venis aŭtuno. Arbar’ senvestiĝis,
  Flugis for birdoj, la kampoj nudiĝis;

  Restis kun greno jam unu nur stri’ --
  Kaŭzas ĝi penson malgajan al ni!

  Ŝajnas, ke spikoj diretas tra l’ vento:
  «Premas malĝoja aŭtuna nin sento:

  «Tedis kliniĝi al ni ĝis la ter’ --
  «Grasa baniĝas, en polvo, grener’!

  «Bird’ nin difektas dum sia trapaso,
  «Tute malsata, en granda amaso,

  «Batas venteg’ nin, mordetas lepor’...
  «Kial prokraste la mastr’ estas for?

  «Ĉu ni ne kiel ceteraj naskiĝis?
  «Ĉu ni malbone el floroj spikiĝis?

  «Same bonega, matura por pren’
  «Nia delonge ŝveliĝis ja gren’.

  «Ĉu do por tio li semus kaj plugus,
  «Ke ni kun vento aŭtuna disflugus?...

  Venas de l’ vento malĝoja redir’:
  -- Nun de l’ malsano ekkaptis lin spir’.
  Bone li sciis por kio li semis,
  Sed malfacila laboro lin premis:

  La mizerul’ jam ne manĝas, dolor’ --
  Verm’ malsaniga -- suĉegas en kor’;

  Man’ vin seminta, vip’ kvazaŭ je l’ tero,
  Pendas, sekega, kiele lignero;

  Voĉ’ malaperis, malbrilas pupil’,
  Kaj plu ne sonos post akra plugil’

  Bela, enpensa, malgaja la kanto,
  Kiun kantadis mizera pluganto!

2. I. 1908.



KANT’ PRI SORĈPOVA OLEG’O.

DE A. PUŜKIN.


ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO.


Oleg’o estas la unua Kiev’a princo el la dinastio de Rjurikidoj. La
rusa kroniko rakontas, ke princo Rjurik mortante transdonis la tronon
al sia parenco Oleg’, ĉar Igorj, la filo de Rjurik estis ankoraŭ
neplenaĝa. Oleg’o submetis al sia potenco la urbon Kiev, kuŝantan ĉe
la dekstra bordo de l’ rivero Dnjepr kaj en la jaro 883 p. K. preskaŭ
ĉiujn slavajn popolojn, loĝintajn apud Dnjepr’o.

Farinte Kiev’on sia ĉefurbo Oleg’ diris: «Estu ĝi la patrino de rusaj
urboj». En la jaro 907, lasinte en Kiev Igorj’on, Oleg’ ekiris batali
kontraŭ la grekoj kun militistaro el slavoj kaj skandinavoj. Oni iris
sur ĉevaloj kaj sur ŝipoj. Laŭ la vortoj de la kroniko estis 2000
ŝipoj po 40 homoj en ĉiu. Legendo diras, ke Oleg’ venkinte la grekojn
kaj pendiginte sur la pordego de Konstantinopolo (kiun la rusoj nomas
ankaŭ «Car-Grad’» = «Reĝo-Urbo») sian ŝildon kaj la ŝildojn de siaj
militistoj kiel signon de la venko, reiris hejmen kun riĉegaj donacoj,
ricevitaj de la grekoj. La rusa popolo, mirigita de liaj sukcesoj
nomis lin «Sorĉpova».

_Olga_ (Oljga) -- estas nomo de la edzino de l’ princo Igor (Igorj).

_Ĥozaroj_ -- estis popolo loĝinta en la suda Rusujo, pri kiu la
historiistoj ne estas inter si konsentaj, ĉu ili estis hungaroj, ĉu
finoj, ĉu ia alia popolo, kaj kiuj ofte atakadis la slavajn gentojn.

_Peruno_ -- estas la ĉefa idolo de la antikvaj slavoj.

  *  *  *  *  *  *  *

Pri la morto de Oleg’o la rusa kroniko rakontas legendon, kiun la
fama rusa poeto Puŝkin prenis kiel temon por la sekvanta balado.


KANT’ PRI SORĈPOVA OLEG’O.

Balado de A. PUŜKIN.


  Jen kiel intencas sorĉpova Oleg’
  Nun venĝi malsaĝajn Ĥozarojn:
  Atak’ pro ilia per glav’ kaj flameg’
  Detrui vilaĝojn, kamparojn.
  Kun la kolegar’, en armaĵo, sur val’
  Princ’ rajdas sur sia fidela ĉeval’.

  Arbar’ el malluma renkonte al li
  Saĝega jen iras sorĉanto --
  Humila nur antaŭ Peruno -- la di’,
  De la estontec’ sciiganto;
  Nur lia afer’: antaŭdir’ kaj preĝeg’;
  Al saĝmaljunulo alrajdis Oleg’.

  -- «Ho, diru, sorĉisto, amat’ de diar’
  Viv’ kion por mi do pretigos;
  Je ĝojo ĉu de malamika najbar’
  Tombtero min baldaŭ kuŝigos?
  Malkaŝu la veron sen timo je mi,
  Plej bonan ĉevalon mi donos al vi». --

  -- «Sorĉistoj ne timas potencon de rang’,
  Donacon de princ’ ne bezonas;
  Profeta libera ilia la lang’
  Per volo ĉiela nur sonas.
  Kaŝiĝas profunde estonta la sort’,
  Sed vidas mi ĝin, mia vera -- la vort’,

  Sur frunto. Ho, princ’, tenu ĝin en memor’:
  La glor’ al venkinto -- ĝojego!
  Nom’ via famiĝis per venka honor’:
  Car-Grada sur fama pordego --
  Ŝild’ via; kaj akvo, kaj ter’, ĉia fort’
  Obeas al vi, ho mirinda jen sort’!

  De ondo trompema en blua la mar’
  En hor’ de ventego fatala
  Ne ĉesos la fluo de via jarar’,
  Nek ankaŭ de sago batala;
  La batojn forŝirmos armaĵa persist’
  Ĉar la nevidebla vin servas gardist’.

  Ne vian ĉevalon timigas danĝer’,
  Al via obeas ĝi volo;
  Ne tremas ĝi en la batala afer’
  La sagoj fajfante ĉe kolo.
  Nenio por ĝi -- ĉu malvarm’, ĉu batal’ --
  Sed morton vi havos de via ĉeval’.»

  Ekridis Olego, sed tuj post moment’
  Kovriĝis vizaĝ’ per malhelo.
  Ĉeval’ forlasite en pens’ kaj silent’,
  La man’ apogite sur selo,
  Amikon fidelan per mano kun mol’
  Karesas, frapetas li kruta je kol’.

  «Adiaŭ, kolego, fidela servant’,
  Disiĝi por ni venis horo,
  Ripozu, neniam plu tuŝos rajdant’
  De vi piedingon el oro.
  Adiaŭ, ho kara, memoru do min.
  Amikoj -- junuloj nun prenu vi ĝin!

  Tapiŝ’ per haraĵa ĝin kovru kun pen’,
  En mian herbejon irigu,
  Banigu kaj nutru plej bona per gren’,
  Per akvo el fonto trinkigu».
  Junuloj kondukis ĝin tuj al la stal’
  Por princo jam preta alia ĉeval’.

  *  *  *  *  *  *  *

  Festenas Olego kaj la kolegar’
  Kun gaja sonoro pokala;
  Kaj blanka jam estas ilia buklar’,
  Sur mont’ kiel neĝo kristala.
  Pri tagoj pasintaj -- ilia parol’,
  Pri kunaj bataloj rakontas popol’.

  «Sed kie do estas nun mia koleg’,
  «Ĉeval’ mia forta, flamema?
  «Ĉu sana?» -- demandis la princo Oleg’,
  «Ĉu same rapida, ludema?»
  -- «Ho, princ’, ĝi ne estas jam plu en la mond’,
  «Ĝi dormas sur mont’.» -- tia estis respond’.

  -- Mallevis la kapon Oleg’-potencul’,
  Kaj pensis: «Do kio -- sorĉado?
  «Sorĉist’, vi mensogis, ho vi, frenezul’!
  «Ne estus se antaŭdirado,
  «Ĝis nune ĉeval’ mia portus ja min.» --
  La ostojn ekvidi -- de l’ princo inklin’.

  Jen rajdas potenca Oleg’ el la kort’
  Kun Igor, maljunaj kun gastoj.
  Sur kruta monteto, de Dnepro ĉe bord’
  La ostoj jen kuŝas nur lastaj.
  Kaj pluvon, kaj polvon portant’ en silent’
  Nur ŝtipon mez’ ili ŝancelas la vent’.

  Surpaŝis la princ’ sur ĉevalan krani’
  Kaj diris: «Amiko modesta,
  Ve, vivas la mastro pli longe ol vi:
  En mia proksima mortfesto
  Ne via, fluante kolhara de vil’,
  Sang’ tombon varmigos sub akra hakil’.

  Jen kie sin kaŝas pereo por mi --
  Min osto je mort’ minacadis!...»
  Sed dume serpent’ el la morta krani’
  Siblante al li elrampadis
  Vindante piedon per nigra ruband’ --
  Ekkriis pikite la princ’ de Rusland’...

  *  *  *  *  *  *  *

  Dum festo post mort’ de Olego pokal’
  Ŝaŭmante rondiras en ordo.
  Princ’ Igor kaj Olga -- sur monto; en val’
  Jen sidas kolegoj ĉe bordo,
  Kaj de batalintoj amika en rond’
  Batal’ pri pasinta laŭtsonas rakont’.

20. I. 1906.



ENHAVO.

                                                  Paĝoj
  Nur antaŭ apenaŭ dek jaroj                         4
  Kredu!                                             5
  Du miniaturoj                                      6
  Al ŝi                                              7
  Ne povas ĉiam nubo griza                           8
  Al Siriuso                                         9
  Ankaŭ                                             10
  Kanto Somera                                      11
  Kanto Aŭtuna                                      12
  Vintra Kanteto                                    13
  Kanteto Printempa                                 14
  La Rosero                                         15
  La Lilio                                          16
  La Ŝaŭmo de l’ ondo                               17
  «Al Verda Stelo -- Eterna Fidelo»
    1. La Koro fidela                               18
    2. Deziru -- vi povos                           18
    3. Al Edzo Fidela                               19
    4. Batala Kanto                                 20
  Al «Brazila Esperantisto»                         22
  Tradukoj el la latva lingvo:
    1. Printempo de l’ amo (Aspazia)                24
    2. Sub verda laŭbo (Rainis)                     24
  Oro kaj ŝtalo (Puŝkin)                            25
  Hispana Romanco (Puŝkin)                          26
  Lulkanto (Kruglov)                                27
  Ĉe sanktloĝej’ (Lermontov)                        28
  Sonĝo (Lermontov)                                 29
  Ne pri amik’... (Nekrasov)                        30
  Okaze, dum bala vespero... (Grafo A. Tolstoj)     31
  La Maŭrino                                        32
  El Heine:
    1. Ne amas vi...                                33
    2. Timetas lotosfloro...                        33
    3. En verdo la ter’ dolĉe svenas...             34
  Nerikoltita terstrio (Nekrasov)                   35
  Kant’ pri Sorĉpova Olego (Puŝkin)                 37


  ESPERANTISTA PRESEJO
  de A.-J. WITTERYCK
  -- Bruĝo, (Belgujo). --



Notoj de transskribinto:

Mi aldonis mankitajn apostrofojn kaj ĝustigis kelkajn aliajn
mispresaĵojn. Mi konservis la malsaman interpunkcion en la
datolinioj. La poemo _Kant’ pri Sorĉpova Olego_ aperis en la
originala libro plejparte sen spaco inter linioj. Mi apartigis
la liniojn en strofojn laŭ la rusa originalo.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Verdaj fajreroj
 - Kolekto da versaĵoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home