Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 10
Author: Various, - To be updated
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 10" ***


book was produced from scanned images of public domain


Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice.
However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_24._ (Vol. II., No. 10.)

_Oktobro, 1905._

  THE
  ESPERANTIST

  La Esperanta Gazeto por la
  Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
Gardens Square, London, W.



CONTENTS.
                                                       Page
  Report of the Congress, Latter Part (A. Blott)         145
  Saved from Death (Serial by General George Cox)        149
  Notes on the Orient, Part IV. (Col. H. K. Gordon)      150
  Sundry Notes                                           151
  Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law),
    continued from page 142                              152
  Reminiscences, Part X. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)   154
  A Poem from Lermontov (translated by R. Frenkel)       155
  The Pope is Dead (translated by A. Baissac)            156
  The Oak and the Reed (translated from La Fontaine
    by A. Motteau)                                       157
  Authoritative Teaching (Martyn Westcott)               158
  A True Story (P. Chalmers Taylor)                      158
  Notes on the Arts (Walter Dexter, R.B.A.)              159
  A Snow Peak, Poem (translated by J. Parisot)           159
  Field Sports (F. A. Meigh)                             160



  MARQUE DÉPOSÉE,
  No. 13195.

  THE ...
  ESPERANTO
  BLEND.

  Registered Trade Mark, No. 270,042.
  Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the
Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists,
as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A
liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists
who comply with the conditions, which can be ascertained on
application to the Sole Proprietors--

BUCHANAN, SCOTT & CO.,
  Garthland Street, Glasgow,
Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."



  ĈIUJ, NI POVOS
  PARADIZON IRI.

  Kiu bone trinkas,
  Tiu bone dormas.
  Kiu bone dormas,
  Tiu ne pensas malbone.
  Kiu ne pensas malbone,
  Tiu certe ne pekas.
  Nu, ĉar kiu ne pekas.
  Paradizon eniros.
  De nun, bone trinku.
  Kaj vi paradizon iros.

     * * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
  Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.



The "Review of Reviews"

  _Is the Best Magazine for Busy People.
  And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best
Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with
intelligent interest the great movements of Contemporary History.

  Post Free for Twelve Months, 8/6,
  10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.



ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort
throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.



Correspondence Lessons in Esperanto

  ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove,
Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._



KOLEKTANTOJ.

Finlandaj poŝtmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-,
aŭ 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, aŭ 2 fr. 75 c.). Pagon
volu sendi per poŝtmandato. Rusaj poŝtmarkoj akceptaj laŭ efektiva
valoro.

ADOLF REINBERG. Osterlanggatan, 39, Abo, Finland.



AL STUDENTOJ ĈIULANDAJ.

Gestudentoj dezirante studi la Artojn aŭ la Sciencojn
ĉe London University estas invitataj aliĝi je 3 aŭ
4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ĉe
University College, London.

Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N.



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. D. Canedo, Casilla 17, La Paz, Bolivia, S.A. Deziras
interŝanĝi vidaj-kartojn kun alilandanoj.

Sro. C. E. Heroux, Box 211, Three Rivers, Canada. Deziras
interŝanĝi ilus. p-k. kun ĉiulandanoj.

Sro. Paul Hillriegel, Kasernen Str. 20, Stuttgart, Germany.
Deziras koresp. kun ĉiulandaj filatelistoj. Interŝanĝo, aĉeto kaj
vendo.

Sro. R. W. Kenderdine, 147, Mere Road, Leicester. Deziras
koresp. kun Franca Esperantisto kiu deziras plikonatiĝi kun la Angla
lingvo.

Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield,
Hants. Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj.
Ankaŭ kun Germanoj pri Art-forĝaĵoj. (Kundschmiedearbeiten).

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).



THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

  ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
  SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
  FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67,
Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

24. [Vol. II., No. 10.]

  Subscription, 3s. Per Annum.
  Single Copies, 4d. net. Nos.
  2 to 13, 6d. each; Later Issues
  4d. each, net.

OKTOBRO, 1905.



SCIIGO PRI LA DUA PARTO DE LA KONGRESO.

Verkita de Arthur Blott.


_Lundo, Aŭgusto 7._--La Granda Balo en la Kazeno je la vespero de la
7a estis grandega sukceso. La vasta salonego difinita por la ceremonio,
kvankam taŭga pro aliaj aferoj, ja estis tro malgranda por la
multenombraj gajevestitaj Esperantistoj, kiuj kunveniĝis por dancadi
kaj ekzameni la fantaziajn kaj naciajn vestojn per kiuj kelkaj inter
ilia nombro vestiĝis. Oni estis petinta ke la ĉeestantoj venu en
kostumoj indikantaj iliaj nacieco aŭ loko, kaj kelkaj Esperantistoj
kompleze tion faris. Plej notinde inter la fantazi-vestoj estis tiu de
Angla fraŭlino kiu reprezentis Britannia, kun kasko kaj ŝildo
konvenaj, kaj longa ruĝa-kaj-blanka robo. Skotlando estis reprezentata
de sinjoro kaj fraŭlino, ambaŭ vestitaj en _tartano_. Unu sinjoro
aperis en la vesto de Alĝera Arabo, kaj du junaj knabinoj vestitaj laŭ
Turkinoj estis tre imponaj. Juna fraŭlino vestita kiel Hispanino el
Catalonia, Sveda fraŭlino en plena nacia vesto, kaj Svisa knabo estis
speciale ĉarmaj. Ĉi tie kaj tie oni renkontis beletajn knabinojn
vestitaj kiel Bulonjaj fiŝist-edzinoj, kaj kamparanoj el Holando aŭ
Britanujo.

La kunvenintaj gastoj energie dancadis, sed malfacile, pro la
multenombra ĉeestantaro, kaj la programo diversiĝis per malvarmetaj
promenadetoj en la ĝardenoj, aŭ vizitoj en la apudajn restoraciojn,
aŭ per rigardado de la vet-ludantoj ĉe la hazard-tabloj. Je la eniro
de D-ro Zamenhof, kondukata de la Gesinjoroj Michaux, la orĥestro
ludis "La Marseillaise," kaj la gastoj aranĝis sin en duobla vico meze
de la salonego kaj krie aplaŭdis la Doktoron kaj lia edzinon
promenadantajn ĝis seĝoj sur la altigita estrado ĉe la alia fino.
Diversaj amikoj prezentiĝis al li, inter ili kelkaj ĉarmaj knabinetoj,
el kiuj unu deklamis al li iujn versaĵetojn Esperantajn.

El la okazoj de la vespero, unu el la plej interesa estis Ĉirkasja
nacia danco de du prave vestitaj geesperantistoj el tiu regiono.

_Mardo, Aŭgusto 8._--La Mard-matena Kunveno en la teatro estis bone
ĉeestata, kaj lerte prezidata de Rektoro Boirac, de la Diĵona
Universitato, maldekstre de kiu sidiĝis D-ro Zamenhof, kaj eminenta
Esperantistaro troviĝis sur la estrado. Akra disputado pri la
dezirindeco de la proponita _Esperanta Ligo_ okazis, kaj multaj opinioj
esprimiĝis. Sed la kunveno ja estis interesega eĉ por la neesperanta
animo, ĉar ĝi ilustris la praktikecon de Esperanto kiel internacia
komprenilo; ĉar ĉi tie oni aŭdis gesinjorojn el diversaj landoj nur
iomete, aŭ tute ne, komprenante diversajn lingvojn, klare kaj senhalte
esprimi siajn ideojn en publika konstruaĵo, kaj nepre esti instante
komprenataj de la aŭskultantoj. La disputado estis lerte daŭrigata,
kaj ofte oni vidis du aŭ eĉ pli da Esperantistoj stari kaj alteteni
manon, kriante al la Prezidanto: "_Mi petas paroladon._" Oni nenion
decidis, ĉar ne estis la intenco de la kunveno-organizintoj plu fari je
tiu ĉi okazo, ol nura disputado.

Tiun posttagmezon la Kongres-agado refreŝiĝis per plezurplena
ekskurseto al la vilaĝeto _Le Portel_, ĉirkaŭ du mejloj malproksime,
per la marbordo. Esperantistoj kunveniĝis ĉe la teatro, kaj promenadis
laŭlonge la havenon kaj krutaĵojn, amike babiladante kara-lingve. Ĉe
_Le Portel_ oni vidis gebanantaro kaj siaj tendetoj, kaj la sablaĵo
kovriĝis de infanoj, ĝuadante sin laŭ la kutima maniero. Kelkaj
Esperantistoj allogiĝis de la akvo, kaj aliĝis je la gebanantaro.
Aliaj vizitis la vilaĝon kaj kafejojn, kaj poste S-ro Michaux anoncis
la reven-tempon. Malmultaj elektis reveni trame, sed ĉiuj ŝajne
pasigis tre ŝatatan posttagmezon.

Teatre, ĉe la vesper-kunveno, S-ro Boirac prezidis, kaj la paroladoj
klopodis pri la _elparolada demando_, kaj oni donis specimenojn de la
ĝusta Esperanta akcento. Oni treege esperis ke Esperanto baldaŭ estos
instruata en la lernejoj kaj kolegioj, kie, pro ĝia gramatika simpleco,
kaj la logikeco de ĝia strukturo, ĝi fariĝos gravega ilo por edukadi
la junan animon.

_Merkredo, Aŭgusto 9._--La Kunveno daŭriĝis Merkredon, sekvata de
vespera koncerto, kiam tre interesa humora ludo, titolata "Edziniĝo per
Telefono," ludiĝis de du Parizanoj. Al rigardanto ŝajnis ke ili ambaŭ
parolis en sia nacia lingvo, tamen efektive nur en Oktobro de la lasta
jaro ili ekstudis Esperanton! Jen denove la praktikeco de Esperanto
pruviĝis.

_Jaŭdo, Aŭgusto 10._--Granda nombro da Geesperantistoj partoprenis je
la amika enkurso en Anglujon, kiun aranĝis la Bulonja Napoleono de
Esperanto, Maître Michaux, kaj liaj kolegoj. Surirante la ŝipon
_Onward_, kiu portis la Esperantan flagon ĉe la mast-supro, ili
ekvojaĝis Folkestonen. La mar-trans-iro estis sufiĉe trankvila, kaj
ŝajne preskaŭ ĉiuj Esperantistoj restis sur la ferdeko. Tamen D-ro
Zamenhof, kies ĝi estis la unua sur-mara vojaĝo, elektis resti en la
kajuto kaj konservi sian forton por la sekvanta parto de la programo de
la tago.

Alvenante ĉe Folkestone, la loka grupo kunveniĝis, kaj ĝia prezidanto
legis bonvenigan paroladon al D-ro Zamenhof, kiu respondis. La
Esperantistaro tiam marŝis en la urbon, furaĝis en diversaj
restoracioj, poste kunveniĝis ĉe la Urbestrejo je la tria horo, kiel
estis aranĝite. Tie okazis oficialan akceptadon de la Urbestro, kiu
bonvenigis D-ron Zamenhof per taŭga Angla parolado, tradukita en
Esperanton de S-ro Finez (Dover). D-ro Zamenhof respondis, kaj la
toasto de "Lia Reĝa Moŝto" kaj aliaj toastoj sekvis. Forlasinte la
Urbestrejon, la aro eriĝis sur la _Lees_, admirante la plej belan
parton de Folkestone, kaj fine kunvenante ĉe la stacidomo por amasiĝi
en rapidegan vagonaron al Dover. Tie la loka grupo renkontis nin ĉe la
stacidomo, kaj ankaŭ tie la Doktoro bonveniĝis de novaj aliĝantoj.
Je la naŭa horo, en la Konsilanta-Ĉambro, laŭ la programo, Sir
William Crundall, la Urbestro de Dover, akceptis D-ron Zamenhof kaj
la Esperantistoj. Tiu ĉi ne estas la unua fojo kiam tiu ĉi antikva
Ĉambrego pleniĝis de niaj samideanoj, kaj kiam paroladoj, kaj toastoj
aŭdiĝis per la Internacia Lingvo. Ĉampanvino kaj refreŝigoj estis
ĉirkaŭirigitaj, kaj parolado kaj kantado pasigis por la kunvenintoj
tre plezurplenan horon kaj duonon. Tiam kelkaj amikoj forveturis al
Calais sur la nokta-ŝipo, kaj aliaj restis en Dovero por vidi iom plu
de la urbo en la mateno.

_Vendredo, Aŭgusto 11._--La Esperantistoj kolektiĝis sur la _Admiralty
Pier_ (Elŝipirejo) por vidi la grandegan ŝipegon _Deutschland_, kiu
estis alligita tie, kaj kiu iom poste forvojaĝis, portante multajn
elmigrantojn kaj aliajn en Amerikon. La energiuloj tiam vizitis Dover
Kastelon, kaj fine suriris la tag-mezan ŝipon al Calais. Tie alveninte,
tre kora akcepto doniĝis de la tiea forta grupo. Ni vizitis la Elektran
Pov-domon kaj la Komercan Ĉambron, kie okazis bone aranĝita kunveno.
Ĝentilaj paroladoj aŭdiĝis, kaj afablecoj interŝanĝiĝis laŭ la
maniero en kiu niaj Francaj amikoj superas. La grupo tiam disiĝis por
viziti la urbon, kunveniĝi ĉe la Kazeno, kaj fine ĉeesti la
Muzik-Salonegon ĉe la Kazeno, kie, krom la ordinara programo de la
vespero, oni estis aranĝinta interludon nur por Esperantaj verkoj.
Vagonaroj reportis nin malfruege en Bulonjon.

_Sabaton, Aŭgusto 12._--Nenia programo estis difinita por la mateno kaj
posttagmezo, pri kio la vizitantoj sekvis siajn proprajn inklinojn
ĝis la vespero, kiam ili rekunveniĝis en la teatro por mallonga
ĝis-la-revida-koncerto je la honoro de la Doktoro. Ĉe tiu ĉi
koncerto, kiu estis tre mallonga, kelkaj infanoj partoprenis, kaj tre
ĉarme deklamis Esperantajn poemojn. Tiam kvar el ili donis grandegan
floraron al S-rino Zamenhof. Invitita de S-ro Michaux, la aro tiam
iris al la apuda kafejo por trinki adiaŭan ion kun la Doktoro kaj
Doktoredzino.

_Dimanĉo, Aŭgusto 13._--Tagmeze la Esperantistoj kunvenis ĉe la
Centra Stacidomo por forsendi la Gesinjorojn Zamenhof je ilia revena
veturado hejmen. Por homoj kiuj kutimiĝas je vivado tre trankvila la
ekscitiĝo de la lasta semajno devas esti estinta tre taksanta por ili,
kaj ni kredas ke, kvankam kontentegaj pro la nedubebla sukceso de la
tuta Kongreso kaj ĉarmataj de la korega akceptado kiun ili ĉie
ricevis, ili devas multe kontentiĝi, revenante al la trankvileco de
ilia Varsovia hejmo.

Tiun posttagmezon, sub la kondukado de M-e Michaux, Esperantistaro
vagonare veturis al _La Arbaro_, kaj marŝis sur verdaj vojetoj kaj
foliplenaj ombrejoj al nevizitata loko. Tie la nemetiaj fotografantoj
ofte vidiĝis, tiel kiel ja estis okazinta dum la tuta daŭro de la
Kongreso, kaj la multegaj grupetoj da Esperantistoj famigitaj de la
fotografilo devas esti nekalkuleblaj. Nenia espero por ke ia
Esperantisto estonte penados pruvi ke li _ne_ ĉeestis la unuan
Kongreson! La atestoj kontraŭ li ja estos subpremigaj. La ŝatinda
promenado daŭriĝis ĝis la vilaĝo _La Capelle_, teo kaj manĝaĵoj
riceviĝis ĉe kafejo, kaj la familio revenis domen vagonare.

Tiel finiĝis ago-plena semajno, plena je grava klopodado kaj multe da
agrablega ekscitiĝo.


_Monday, 7th August._--The Grand Ball in the Casino on the evening of
the 7th was a huge success. The large hall appropriated for the purpose,
though suitable in other respects, was far too small for the numerous
gaily-dressed Esperantists who assembled to dance and inspect the fancy
and national costumes in which some of their number were dressed. Those
attending had been requested to come in costumes indicative of their
nationality or locality, and a fair number of Esperantists had complied.
Foremost amongst the fancy dresses was that of an English young lady who
appeared as Britannia, with helmet and shield correct, and a flowing
robe of red and white. Scotland was represented by a lady and gentleman,
both in tartan costume. A gentleman appeared in the costume of an
Algerian Arab, and two young girls dressed as Turkish ladies were
extremely effective. A young lady dressed as a Spanish girl from
Catalonia, a Swedish girl in full national costume, and a Swiss boy were
particularly charming. Here and there one ran against pretty girls
representing fishwives of Boulogne, and peasants from Holland or
Brittany.

The assembled guests danced energetically, but with difficulty owing to
the numbers present, and the programme was varied by cool walks in the
grounds or visits to the adjoining restaurant, and by watching the
players at the gaming tables. On the entrance of Dr. Zamenhof, led by M.
and Mme. Michaux, the orchestra played "The Marseillaise," and the
guests formed a double line down the middle of the hall and cheered the
little Doctor and his lady as they walked to a seat on the raised
platform at the other end. Several friends were presented to him,
including some little girls, one of whom recited some Esperanto verses
to him.

One of the most interesting events of the evening was the execution of a
Circassian national dance by a lady and gentleman from that region,
appropriately dressed.

_Tuesday, 8th August._--The Convention on Tuesday morning, held in the
theatre, was well-attended, and ably presided over by M. Boirac, Rector
of Dijon University, Dr. Zamenhof sitting on his left, and a number of
distinguished Esperantists were on the platform. A keen discussion as to
the propriety of the proposed Esperanto League and kindred subjects took
place, and many opinions were expressed. But the meeting was extremely
interesting even to the non-Esperantic mind, as illustrating the
practicability of Esperanto as an international medium of expression;
for here one heard ladies and gentlemen from various countries, having
little or no knowledge of each others language, clearly and fluently
expressing their ideas in a public building, and being evidently
promptly understood by those listening. The discussion was
well-sustained, and one often saw two or more Esperantists on their feet
holding up a hand and crying to the chairman: "Mi petas paroladon." No
conclusions were arrived at, it not being the intention of the
organizers of the meeting to proceed further than a discussion on that
occasion.

That afternoon the business of the Congress was varied by a pleasant
trip to the little village of Le Portel, some two miles along the coast.
Esperantists assembled at the theatre, and walked by the harbour and
along the cliffs, engaging in friendly conversation in the _Lingvo_. At
Le Portel were to be seen a crowd of bathers with their tents, and the
sands covered with children enjoying themselves in their usual way. A
few Esperantists were attracted by the water, and joined the bathers.
Others inspected the little town and cafés, and then M. Michaux
announced the homeward journey. A few preferred to return by tram, but
all appeared to have spent a very enjoyable afternoon.

At the evening meeting in the theatre that day M. Boirac presided, and
the discussion turned upon questions of pronunciation, and examples were
given of the precise Esperanto accent. Strong hopes were expressed that
Esperanto would soon be taught in the schools and colleges, where, on
account of the simplicity of its grammar and the logicalness of its
construction, it would be an invaluable element in the training of the
youthful mind.

_Wednesday, 9th August._--The Convention was continued on Wednesday,
followed by a concert in the evening, when a very interesting comic
play, entitled "Edziniĝo per Telefono," was performed by two gentlemen
from Paris. To the onlooker it would have appeared that they were
speaking in their own language, whereas, in point of fact, only in
October of last year did they turn their attention to Esperanto! Here
again was the efficiency of Esperanto demonstrated.

_Thursday, 10th August._--A large number of Esperantists took part in
the friendly invasion of England, which had been planned by the Boulogne
Napoleon of Esperanto, Maître Michaux, and his colleagues. Going on
board the ship _Onward_, which carried the Esperanto flag at her
masthead, they started for Folkestone. The passage was fairly calm, and
it appeared that nearly all the Esperantists remained on deck. Dr.
Zamenhof, however, whose first sea-trip this was, chose to rest in his
cabin and reserve his strength for the latter part of the programme of
the day.

On arriving at Folkestone, the local group met us, and its President
read an address of welcome to Dr. Zamenhof, who replied. The band of
Esperantists then marched up into the town and sought refreshments in
various cafés, afterwards assembling at the Town Hall at 3 o'clock, as
arranged. There a formal reception was given by the Mayor, who welcomed
Dr. Zamenhof with an appropriate speech in English, translated into
Esperanto by Mr. Finez (Dover). Dr. Zamenhof replied, and the toast of
"The King" and other toasts followed. Leaving the Town Hall, the party
scattered over the Lees, admiring the best part of Folkestone, and
eventually assembling at the railway station to crowd into the express
train to Dover. Here the local group met us at the station, and here
again the Doctor was welcomed by new disciples. In the Council Chamber
at the Town Hall, at 9 o'clock, according to programme, Sir William
Crundall, the Mayor of Dover, welcomed Dr. Zamenhof and the
Esperantists. This is not the first time that this venerable Chamber has
been filled by our samideanoj, or that speeches have been made there,
and toasts proposed in the Internacia Lingvo. Champagne and refreshments
were handed round, and speeches and song helped the assembled guests to
pass a very pleasant hour and half. Then some of the friends departed
for Calais by the night boat, and others remained in Dover to see
something more of the town the next morning.

_Friday, 11th August._--The Esperantists gathered on the Admiralty Pier
to see the huge ship _Deutschland_, which was moored alongside, and
which shortly departed, bearing a large number of emigrants and others
to America. The energetic ones then visited Dover Castle, and eventually
went on board the mid-day boat for Calais. Arriving there, a very
cordial reception was given by the strong group there. The party then
visited the Electric Power House and the Chamber of Commerce, and there
a nicely arranged reception took place. Polite speeches were made and
courtesies exchanged in the manner in which our French friends excel.
The party then scattered to inspect the town, to gather at the Casino,
and eventually to attend the Music Hall at the Casino, where, in the
evening's programme, an interlude had been arranged for Esperanto pieces
only. Late trains conveyed us back to Boulogne.

_Saturday, 12th August._--No programme for the morning and afternoon had
been arranged, so the visitors followed their own devices until the
evening, when they assembled again in the theatre for a short farewell
concert in honour of the Doctor. In this concert, which was a short one,
several children took part, and recited very prettily some poetry in
Esperanto. Then four of them handed a huge spray of flowers to Madam
Zamenhof. On the invitation of M. Michaux, the assembly then adjourned
to the adjoining café to drink a farewell cup with the Doctor and his
wife.

_Sunday, 13th August._--At mid-day the Esperantists assembled at the
Central Station to give the Doctor and his lady a good send-off on their
return journey home. For persons who are used to a very quiet life the
excitement of the last week must have proved somewhat trying to them,
and we think that although pleased with the undoubted success of the
whole Congress and charmed with the cordial reception they had
everywhere met, they must feel considerable satisfaction in returning to
the quiet restfulness of their home in Warsaw.

That afternoon, under the guidance of M. Michaux, a party of
Esperantists took the train to the Forest, and tramped through green
pathways and leafy glades to a secluded spot. Here the amateur
photographers were very much in evidence, as indeed they have been all
through the Congress, and the number of groups of Esperantists
immortalised by the camera must be legion. No hope for any Esperantist
on any future date to try and prove that he was _not_ at the first
Congress! The evidence against him would be overwhelming. The pleasant
walk was continued to the village of La Capelle, tea and refreshments
obtained at a café, and the party returned home by rail.

So ended an eventful week, fraught with serious business and much
pleasurable excitement.



SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.


ĈAPITRO VI.

"Mi arestas vin pro la mortigo de Vilhelmo Thompson," diras raŭka voĉo
ĉe mia orelo, kaj samtempe mi sentas ke mia ŝultro estas malĝentile
skuata.

"Vilhelmo kiu?" mi murmuras sonĝe.

"Vilhelmo Thompson," ripetas la voĉo.

Ploreganta krio aŭdiĝas en la koridoro; la pordo duonmalfermiĝas, kaj
mia patrino ekkrias "Mia knabo! mia knabo! mia karega knabo!"

"Mi bedaŭras, sed vi ne povas eniri, sinjorino," diras voĉo ĉe mia
kubuto, kaj la pordo estas fermata kaj ŝlosata.

La voĉo de mia patrino revekas min al konscieco, kaj mi
ĉirkaŭrigardas la ĉambron. La posttagmeza suno hele enfluetas tra la
fenestroj. Apud mia lito staras policano, kaj sekretpolicisto en civila
vestaĵo.

La plena terureco de mia situacio min ekkaptas, kaj mi levas min de la
lito kun ĝemo de malespero.

"Nun, sinjoro, se plaĉos al vi, leviĝu kaj vestiĝu, kiel eble plej
rapide; fiakro atendas ĉe la pordo," diras la policano.

Preskaŭ nekonscie mi leviĝas kaj komencas min vesti.

"Atendu momenton!" diras la sekretpolicisto, "Permesu al mi ekzameni
tiun pantalonon kaj veston, antaŭ ol vi surmetos ilin?"

Li ŝovas la manon en la poŝojn, kaj elprenas diversajn aĵetojn unu
post la alia.

"He! _du_ monujoj! Ne multe en tiu ĉi!" li daŭrigas, malplenigante la
enhavon sur la tualet-tablon.

"Ha! kio estas tio ĉi?" li ekkrias, ekzamenante la alian. "Tricent
livra bankbileto! Ĝuste la sumo! Atesto sufiĉa, tie ĉi, kio ajn
okazos!"

Mi estas simple terurigita de mirego! _Du_ monujoj! kaj unu enhavanta
tricent livran bankbileton! Kiamaniere ĝi povis eniri tien? "Ĉielo!"
mi ekkrias, "mi devas esti preninta ĝin de la sidejo, erare por la
mia!"

"Mi devas averti vin, sinjoro, ke ion, kion vi diras oni povos uzi kiel
atesto kontraŭ vi," diras la sekretpolicisto.

Mi ne faras respondon, sed tute eluzata en spirito kaj korpo, mi finas
vesti, kaj tiam diras, ke mi estas preta.

"Mi bedaŭras, sinjoro, sed estas mia devo," diras la policano,
elmontrante paron da mankatenoj.

Mi etendas la manojn: la feraĵoj estas lerte alligataj, kaj ni eliras
la ĉambron, la policano antaŭiranta kaj la sekretpolicisto sekvanta
min.

Dum ni trapasas la koridoron, mia malfeliĉega patrino kaj miaj fratinoj
ĉirkaŭprenas min freneze, kaj iliaj ploregoj estas korŝirantaj.

"Unu parolo, antaŭ ol vi foriros, mia karega knabo," diras mia
ploreganta patrino; "Diru, ho! diru al mi, ĉu tiu ĉi terura kulpigo
estas iel vera?"

"Vere estas, mia kara patrino, ke mi trovis min en la vagono kun la
malfeliĉulo, sed nenia faro mia kaŭzis lian morton; li pafis sin
hazarde."

"Dankon al Dio," ploregas mia patrino, donante al mi unu lastan,
amindan, daŭrantan kison.

Mi pasas tra la dompordo, eniras la fiakron, kaj ni forveturas....


ĈAPITRO VII.

"Kiel vi decidas, ho juĝantaro? Ĉu vi trovas la kulpigito kulpa aŭ
senkulpa je la krimo de mortigo?"

"Kulpa," respondas la juĝantestro, en silento tiel profunda en ĝia
egeco, ke la plej mallaŭta murmureto de iu el la amaso de homoj kiuj
plenigis la juĝejon, estus estinta klare aŭdebla.

Nepriskribebla sono, simile al murmuro de miksita doloro kaj
liberspirado post longa necerteco, leviĝas el la homamaso, kiu plenigis
la juĝejon; kaj tiam reĝas ega silento.

La juĝisto ekrigardas min momente, kiel mi staradas en la kulpulejo,
kaj tiam en voĉo tremanta de kortuŝeco, parolas jene:--

"Francesco Middleton,--Vi estas trovita kulpa je la krimo de mortigo,
per juĝantaro de viaj samlandanoj. Estis dum nenia subita frenezkolero,
ke vi faris la kruelegan agon, ĉar estas pruvite per la plej klara
atestado, ke via celo estis rabado; kaj pro tio, vi ne ŝanceliĝis
oferi la vivon de tielulo via. Via advokato en sia lertega parolado,
penis alkonduki la juĝantaron doni juĝon, ke vi ne estas responda pri
viaj faroj pro frenezeco, sed li ne povis produkti ion por subteni tiun
pretendon, kaj la juĝantaro estis tute prava ne influiĝi per lia
elokventeco. Nur restas al mi la devo dolora elparoli la solan
sentencon, kiun permesas la leĝo. "Ĉu vi havas ion por diri, kial la
mortsentenco ne estu elparolata?"

(_Daŭrigota_).



ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.


Dum la tri-taga vojiro de "Hongkong" al "Shanghai," la temperaturo
ŝanĝis en vera malvarmego.

Tiu ĉi internacia urbo estas kelkaj mejloj de la enfluo de la granda
rivero, la "Yangtsekiang," kaj tie oni nin kondukas per vaporŝipeto. Se
vi loĝas ĉe la Klubo, vi ĝin trovos la plej komforta ie orientflanke
de "London."

Sur la manĝotablo troviĝas ĉiaspeco de ĉasaĵo: fazano, leporo,
cervaĵo, sovaĝanaso, skolopo, kaj skolopeto; la tagmezmanĝo daŭras
ordinare de tagmezo ĝis la dua kaj multe da negocistoj alestas, kvazaŭ
ĉe vera Borso.

Malmulte da mejloj ekster la urbo estas tiu bona orienta institucio, la
Kampa-klubo, kie oni veturas vespere por lud-tempo.

Vinberoj estas tre oftaj, kaj pro tia kaŭzo tre malkaraj: la Ĥinoj
ilin antaŭgardas en silojn por ilin konservi. Oni trovas strangan
puŝ-veturilon de nur unu rado, uzata por homoj, kaj pakaĵoj. La utilaj
Ĥinaj ĉevaletoj ja ne estas belaj, sed ili povas porti grandan pezon:
kaj, plue, galopi ĉe kursoj pli rapide ol oni kredus. Vintra-sezonaj
partioj ekskursas per kanaloj kaj riveroj sur loĝboatoj por ĉasi.

Pasante preter la insulo de "Quelpart," apartenanta al "Korea," ni
trairis la markolojn de "Shimonasaki," kiuj estas fortege fortikigitaj.
Nune, ni estas en la interlanda maro, la fama "Inland Sea" de Japanujo:
la arbare-vestitaj montoj, valoj, kaj insuloj estas treege pentrindaj,
sed la ŝipo, pasante meze, estas tro malproksima de ambaŭ bordoj por
ilin efektive vidi.

"Kobe" ne estas granda haveno laŭ larĝeco, tamen estas tre negocema:
konstruaĵoj, kaj stratoj troviĝas en bonega ordo. Japanaj
puŝveturiloj, nome "Jinrickshaw" (ĝinrikŝa, aŭ, ŝerce, kvankam
litere, "pull-man-car"), estas komfortaj rimedoj por vojaĝi tra la
tiamaj krudaj enlandaj vojoj, kaj la "kuli" trenistoj kuras rapide po
ĝis eĉ kvardek mejlojn ĉiutage. Aranĝinte pri prezo ĉe la estro, la
trenistoj sin tenas honeste kontraŭ kontrakto: ili malmulte manĝas,
kaj trinkas nur buŝumetojn da "Saki," speco de rizbiero, ordinare
trinkata varme: mi ĝin trovis tre plaĉan kiam bone fabrikita. Mi ofte
miras, kial oni ne ĝin enkondukas en Hindujon; estus multe pli saniga
ol la nunaj krudaj alkoholaj likvoroj, kiel, "_Toddy_," kaj "_Arrack_."

Oni ĉiam uzas tiujn puŝveturilojn por enlandaj ekskursoj; unu por si
mem, kaj alia por porti nutraĵojn, pakaĵojn, k.t.p.

Estas iom strange, sed tiuj ĉi trenistoj povas fari kurson pli rapide
kun sia veturilo, ol sen ĝi.

Klimato estas tre agrabla. Kompreneble troviĝas multaj butikoj por
vendo de ĉiaspecaj kuriozaĵoj. Manko de sciado de la Japana lingvo
estas ja bedaŭrinda, kaj oni sopiras je la divastigado de Esperanto,
kiam la graciaj servistinoj ĉe la "Tea-houses" (te-servejoj) rideme
oferas nutraĵon.

Multaj vidindaj ekskursoj troviĝas apude: ekzemple, al "Ozaka" la
"Birmingham" kaj "Venezia" de Japanujo, kie estas multe da fabrikejoj:
ankaŭ la Monerfabrikejo imperia.

Oni devus neniam fari tiajn ekskursojn ne portante sian pasporton, preta
por montri kontraŭ postulo de policano, hotelestro, stacidomestro,
k.t.p.: alie, oni eble forkondukos vin al ia urbomagistrato por
ekzameno.

La Kastelo, kun ĝia milita garnizono kaj armilejo, ne devus esti
forgesata. Kelkaj ŝtonoj uzitaj por ĝia konstruaĵo estas mirinde
grandaj, malfacile estas figuri kiel oni povis ilin meti en ilian lokon,
ĉar ili estas multe pli grandaj ol tiuj en la piramidoj de Egiptujo:
tamen, oni parolas pri ankoraŭ pli grandaj en "Korea." La banejoj de
"Arima" estas apude, kaj donas okazon por provi vian taŭgecon pri
marŝi, kun "kuli" portanta viajn necesaĵojn, pakitajn en Japanaj
korboj. Tie la du seksoj kune banas, kaj tre modeste: strange estas,
kontraŭ Eŭropa sperto, ke ĉie nudaj popoloj estas pli modestaj ol
tiuj vestitaj: tio estas mia propra sperto en Hindujo, ĉe la insuloj de
"Andamans": kaj mi vidas ke Sir Charles Eliot simile rimarkas rilate la
enlandaj loĝantoj de Orientafriko, en sia ĵus-eldonita verko.

Li ankaŭ skribas pri la lingvo "Swahili," kiu tie estas la Esperanto
inter la enlandaj gentoj, kiel "Hindustani" inter tiuj de Hindujo.

La banoj mem estas tre delogantaj pro la ruĝkoteco de la varma akvo:
tamen, multe da Japanoj tie kunvenas.

Sendube, kiel multe da aliaj malagrablaj aferoj, ili estas bonaj por la
sano.

La vojirado de "Kobe" al la haveno de "Yokohama" daŭras dudekkvar
horojn: oni povas ankaŭ tien iri per fervojo. Dum preskaŭ la tuta
daŭro laŭ la marbordo, oni rigardas la sanktan monton de "Fuji"
(_yama_ signifas monto: Fujiyama).

Tie ĉi ni lasis la vaporŝipon, ĝis reveno tempo.

Hoteloj, Kluboj, konstruaĵoj, stratoj, elektralumo, tramvojoj, butikoj,
k.t.p, estas ĉiuj laŭdindaj. Kuriozaĵoj el elefantosto, ĉizita
ligno, kuprafundaĵoj, lakaĵoj, porcelano de "Satsuma," "Cloisonne,"
k.t.p., estas montrataj por vendi ĉe multaj superaj magazenoj, kaj oni
povas aĉeti ĉiaspecojn da Eŭropaj provizaĵoj kaj vestaĵoj.

Ĉe la publika Vendejo frue matene oni certe devus iri vidi la lokajn
specojn da nutraĵoj, ekzemple, fiŝoj, legomoj, k.t.p.: oni tie
rimarkas kankrojn de malgrandaj korpoj kaj treege longaj kruroj,
fazanojn kun dudekfuta mez-vosta plumo.

Estas multe da vidindaj lokoj apude: la "Daibuts" ĉe "Kamakura,"
grandega kuprafandaĵo, reprezentanta "Buddha," montranta la saman
trankvilan pripensan vizaĝon, kiel tiu Dio ĉe la Birmanaj "Pagodas."
Ankoraŭ la temploj de "Hachiman": la insulo de "Enoshima," k.t.p.:
kvankam iaj temploj estas treege belaj, kaj multekostaj, eĉ ĝis
milionoj da livroj, tamen, ĉiodirite, oni iom laciĝas je tia aro de
vidaĵoj.

Sed unu, nur videbla ĉiujare je fino de Oktobro, nin allogas: t.e., la
vivantaj floraj "tabloj," kiel teatraĵoj, fabrikitaj el kreskantaj
"Chrysanthemums": per kiuj la koloro de vizaĵoj, kaj vestaĵoj, kaj eĉ
la formoj de la aktoroj estas fidele imititaj.

Pasante trans la ponto, super la fosaĵo kiu kuras ĉirkaŭ "Tokio" oni
admiros la amason en somero, de rozkolore randitaj "Lotus" floroj
(akvolilioj), starantaj el malpalaj grandaj folioj kiuj kovras la
supraĵon de la akvo.

Oni devus viziti la novan teatron, enhavante 2,500 personojn, el kiuj
plimulto sidiĝas sur planko en malgrandaj loĝioj: laŭ Eŭropa
vidpunkto, la Japanaj teatraĵoj estas tro daŭrigataj, kaj pro tia
kaŭzo tre enuigantaj.

La vidinda Muzeo troviĝas en la Parko de "Ueno," kiu estas vere simila
al ia Angla Parko.



DIVERSAJ AVIZOJ.


Sur paĝo 68 de nia nuna Volumo ni presigis "Antaŭ la Rigardo de la
Vivo." De tiu ĉi la originalo estis verkita de la fama Rusa verkisto,
Maxim Gorky.

     * * *

"Ĉielo kaj Tero" estas tre belforma traduko de la poemo de Byron,
verkita de D-ro Noel, la eminenta Esperantisto en Nancy. (54 grandaj
paĝoj. Kosto 1 ŝilingo, ricevebla de S-ro Frecot, 35, rue Ste.
Catherine, Nancy, France).

     * * *

"Esperanta Fonografio, Alfarado de la Sistemo Pitman," verkita de A. W.
Lyndridge, estas 24 paĝa verkito, kosto 1 ŝilingo, de la Aŭtoro,
Esperanto House, Southend-on-Sea.

     * * *

Tiuj Esperantistoj kiuj interesiĝas je la diversaj fonografiaj sistemoj
ankaŭ plezure legos la "Lernolibro de Esperanta Stenografio" (Unuiga
sistemo Stolze-Schrey), verkita de nia agema amiko, Pastro F.
Schneeberger. Kosto 1 franko, de la Aŭtoro (Laufen, Svisujo), aŭ de la
firmo Hachette, la eldonistoj.

     * * *

La "Kurso Tutmonda de la Lingvo Internacia Esperanto," verkita de Emilo
Gasse, nia sindona Havra kunbatalanto (elpensinto de la bela internacia
signo, k.t.p.), estas valora aldono al nia jam granda lernolibraro.
Verkita laŭ la Berlitza sistemo, ĝi estas ne nur por Francaj
lernantoj, sed, kiel la titolo montras, por tiuj de la tuta mondo. Kosto
9d., de la firmo Hachette.

     * * *

"Matematika Terminaro kaj Krestomatio," verkita de Raoul Bricard, estos
utila teknika verko por matematikistoj tutmondaj. Kosto 9d., 60 paĝoj,
de la firmo Hachette.

     * * *

Ni deziras kore danki la multajn amikojn, kiuj sendis al ni
Kongres-fotografojn kaj lokajn gazetojn kun raportoj pri la Kongreso.
Neniam antaŭe la afero estas ricevinta tian bonegan reklamadon, kaj
ĉiamaj devas esti ĝiaj fruktoj.

     * * *

La tria numero de _Tra la Mondo_ enhavos pli ol 40 ilustraĵoj, el kiuj
dek estas pri la Kongresvojaĝo al Anglujo. Oni povas ricevi la gazeton
ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand. Jara abonpago, 6 frankojn.

     * * *

Ni plezure anoncas, ke la venonta eldonado de _Cassell's Popular
Educator_, kiu aperos je Sept. 25, enhavos serion da Esperanto lecionoj,
verkitaj de S-roj G. W. Bullen & E. A. Millidge.

Sendube la akcepto de Esperanto en tiu ĉi revuo, kiel egalulo kune kun
la aliaj lingvoj, antikvaj & modernaj lernotaj, multe helpos al la
disvastigado de Esperanto en Angle-parolantajn landoj.



VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto II.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj
T. Fisher Unwin, la eldonisto.


Mi kutimas je la virinoj kiuj daŭrigas la faradon de demandoj, sed tiu
kiu daŭrigas respondi kiam oni ne demandas pri io--mi opinias ke ŝi
estas pli malbona.

"Mi volas paroleti kun vi," diris unu el tiu gento al mi, "kiam vi
finigis la disdonon de biletoj."

"Vi komencu," diris mi.

"La maniero laŭ kiu la interno de tiuj ĉi omnibusoj estas meblitaj
estas tre malsaĝa," ŝi diris.

"Mia koro, dum multaj jaroj rompiĝas pro tio," mi diris.

"Ĉu vi ne komprenas ke ŝtofo kun tia supraĵo kaptas la polvon kaj
koton? Mi hontas sidiĝi sur ĝi."

"Mi mem," mi diris, "mi stariĝas. Mi evitas tion tiamaniere."

"Tio kion oni bezonas en Londona omnibuso," diris ŝi, "estas
apartigeblaj kusenoj kun moveblaj kaj laveblaj kovriloj, kaj kun glata
kaj polurita supraĵo kiu ne tenas la polvon."

"Se vi rediros tion malrapide mi elskribos ĝin kaj donos ĝin al la
estro kiam mi revenos al la omnibusejo, tiun ĉi nokton. Sed ne tre
utilas paroli al li. Vi komprenos ke kiam infanoj rompas la kolon en tiu
ĉi omnibuso la kompanio devas kompensi; kiel estas nur juste."

"Kiel tio rilatas je la afero?" diris ŝi.

"Tiel maniere," diris mi. "Kiam oni metas infanojn sur glatan supraĵon
en saltanta omnibuso, ili malsupren glitas kaj rompas sian kolon sur la
planko. Ni provis ĝin kaj ni devis kompensi."

"Vere?" diris ŝi.

"Vi povas veti vian vivon pro ĝi," diris mi. "Poste ni provis nian
nuntempan ideon, kiu estanta velura, aŭ iom velurema, tenas la
vestaĵojn de infano kiu ne povas gliti. Se oni metas infanon sur unu el
tiuj ĉi seĝoj, la sola metodo movi lin estos ke la patrino devos levi
lin en suprena direkto. Tiu ĉi metodo estis speciale elpensita por ni."

"Nu, mi ĝis nun ne sciis tion," diris ŝi, kaj mi ankaŭ tiel opiniis.

Nu, eble vi imagos ke tio sufiĉis, sed ne. Tiuj spertaj personinoj
scias preskaŭ ĉion, kaj ili ne povas enteni ĝin,--ili devas disdoni
kelkon.

"Ĉu vi scias," diris ŝi, "ke mi estas elpensinta planon kiu devas
interesi la omnibusistojn? Ĝi senigas la eblecon malhonestiĝi, kaj
tiel evitas ĉiujn tentojn."

"Jes," diris mi, "ni terure suferas pro tento, sed ne estas
malhonestiĝi."

"Vi intencas diri--ebriiĝi?"

"Ne," diris mi, "estas mortigi, kune kun la uzo de malbona lingvaĵo."

"Ho! vi ŝercas!" diris ŝi.

"Nu," diris mi, "tia interparolado igas viron ŝercema, ĉu ne!"

Ne, mi ne komprenas la virinojn.

Unu el la temoj de ilia kredo estas, ke io kio okazas sur omnibuso estas
la kulpo de la omnibusisto. Virino eniras blankan _Putney_ omnibuson kun
_Putney_ presita ĉie sur ĝi, kaj la omnibusisto preskaŭ eksplodanta
kriegante _Putney_. Ŝi pagas la monon, ne demandas, sidadas ĝis la
vetura fino, kaj tiam ŝi diras:--"Tiu ĉi ne estas _Kilburn_. Kaj kial
vi ne diris ke tiu ĉi ne estas _Kilburn_ omnibuso kiam mi eniris?"

Ho, jes, ni estas kutimataj je tio. Kia ajn okazas, ni estas kulpaj. Nu,
okaze, poŝo estas rabata sur mia omnibuso, la seĝoj estantaj
aranĝitaj tre oportune por poŝrabado. Ne estas ĉiam eviteble.
Kompreneble mi malfermadas miajn okulojn, kaj kiam mi opinias ke ia viro
estas suspektinda, li ne ricevas ian oportunon sur mia omnibuso. Tamen,
la poŝrabistoj estas tiel ruzaj ke okaze estas neeble observi ilin.

Antaŭ ne longe, dum mi estis staranta sur la omnibuso, mi sentis
ombrelon tiklantan post mian kolon. Mi turniĝis, kaj estis ekscitata
virino malsupreniranta kaj ekkrianta, "Haltigu la omnibuson! mia monujo
estas ŝtelita!" Nu, mi haltigis la omnibuson. Estis tri viroj sur la
omnibusa supraĵo, krom tiu ĉi maljunulino, kaj ŝi kulpigis ĉiun
ŝtelinte ŝian monujon.

Tiam ŝi turniĝis al mi kaj diris ke estas mia kulpo permesinte
poŝrabistojn suriri la omnibuson, kaj ke eble ili pagis min por la
permeso, kaj ke eble mi mem estis ŝtelinta ŝian monujon. Policano
alproksimiĝis, kaj ŝi demandis lin kial li estis tie se la sinjorinoj
perdas monujojn. Li eltiris sian notlibron kaj elskribis ĉion--nombrojn
kaj nomojn kaj adresojn, kaj la kolorojn de la ĉevaloj. La Ĉielo scias
tion kion li ne elskribis. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, ni ree formovis
kaj la homamaso malaperis. Ni ne estis veturintaj pli ol 100 jardoj kiam
tiu benata ombrelo frapis min denove sur la kolo. "Nu, sinjorino," mi
diris, pacience, "kaj kion vi perdis nun?"

"Ho," ŝi diris, "mi estas trovinta mian monujon. Almenaŭ, mi ĵus
memoras ke mi ne alportis ĝin tien ĉi, nur la pencojn por la vetura
kosto. Kia malsaĝulino mi estas! Sed kial vi ne memoris ke mi ne havis
mian monujon kiam mi pagis vin?" Mi ne respondis unu vorte. Mi malestime
rigardis ŝin, turnis mian dorson, kraĉis sur la straton, kaj komencis
fajfi. Se io instruos viron pri ĝentileco sub enuigaj cirkonstancoj,
estas estante omnibusisto.

Okaze, mi utiligas sarkasmon. Mi memoras ke mi tiel agis kun unu el tiuj
dimanĉaj fraŭlinoj. La maniero en kiu fraŭlinoj vestiĝas nuntempe
estas nekomprenebla je mi. Ekzemple, ordinara fraŭlino kiu perlaboras
po 10 livroj kun manĝadoj ĉiujare. Rigardu ŝin dum ŝia libera
dimanĉo kiam ŝi estas eniranta omnibuson ĉe la _Marble Arch_. Ho,
estas mirindege! Pri vestaĵoj kaj stilo ŝi kaŭzus la Imperiestrinon
de Ĥinujo malesperi kaj forlasi la veŝtiĝarton. Nu, mi ne intermetas
min en aliaj viraj aferoj. Kiam 'Ankin venas al mi kaj demandas ĉu la
arbitra konduto de la Regnestraro ne boligas mian sangon, mi diras al
li--ne--, ĉar mi opinias ke mia sango nek estas afero de la
Regnestraro, nek la Regnestraro afero de mia sango. Kiel mi diris, mi ne
intermetas min, kaj se ordinara fraŭlino preferas vesti sin per la tuta
mono kiun ŝi povas prunte preni, ne estas mia afero, kaj mi esperas ke
tio estas plezuro al ŝi. Sed la fierecon de tia gento mi ne povas
ŝati, kaj mi vidas ke fraŭlinoj kiuj kondutas sin ordinare, tuj kiam
ili orname vestiĝas, fariĝas fieraj. Kia estas la kaŭzo? Mi scias
tion kio mi estas kaj mi scias tion kio ili estas. Ili povas vestiĝi
ĝis ilia vizaĝo nigriĝas, kaj ili ne trompas min. Tial ĉu estas eble
ke mi permesos tian genton marŝi super mi? Certe ne.

Ian dimanĉan nokton unu el tiu ĉi gento altiris la omnibuson. Ni pli
malrapidiĝis, kaj eble estis movantaj po unu colo hore. Sed tio ne
kontentigis ŝin, kvankam ŝi povis eniri tiel facile kiel kisi vian
manon, kaj tie mi estis staranta kun mia brako etendata preta entiri
ŝin por ke ŝi ne difektiĝu. Ho, ne! Ne estis sufiĉe bone por ŝia
fraŭlina moŝto.

"Kiam vi haltigos la omnibuson," ŝi diris, "mi eniros, kaj ne antaŭe."

Humile kaj pacience mi haltigis la omnibuson, kaj ŝi eniris. Ŝi
sidiĝis kaj elmontris sian pencon. "Jen, prenu ĝin," ŝi diris.

"Dankon, fraŭlino, mi prenos ĝin kiam mi kolektas la monpagojn, kaj ne
antaŭe,"--tiel maniere eĥoanta ŝiajn vortojn en ruza maniero.

Tiel, por pli enuigi min, ŝi diris, "Tiu ĉi omnibuso iras malrapide.
Ĉu vi ne bonvolas supreniri kaj peti la veturigiston plirapidigi la
ĉevalojn?"

"Ne," mi diris, "mi ne bonvolas. Sed se vi deziras rapidi por remeti la
vestaĵojn en komodon, antaŭ ol via mastrino revenos kaj eltrovos ke vi
prunte prenis ilin, mi havos plezuron alvokante fiakron."

Ho, ŝi tute ne ŝatis tion, mi sciigas vin. Ŝi povis diri nenion,
almenaŭ nenion gravan. Kompreneble, ŝi komencis kalumnii min, sed mi
baldaŭ haltigis ŝin. Mi diris al ŝi ke mi neniam permesis tian
lingvaĵon en mia omnibuso, kaj mi ne komencus pro ŝi. Ŝi devos aŭ
fermi la buŝon aŭ eliri.

Ne, mi ne volis esti malĝentila, kaj mi malamas esti malĝentila. Ne
estas trovebla pli trankvila viro ol mi kiam mi estas servata juste. Sed
kiam homoj kiuj ne estas pli bonaj ol mi komencas ordoni min, ne estas
ia kialo doni plezuro je mia elspezo. Se okaziĝas ke estas viro mi
respondas rekte por lia klara nacia lingvo.

Se estas virino tiam mi provas sarkasmon.

Jen estas alia okazo.

Mi estis promenanta en la strato, preteriranta fruktistejon, kiam subite
granda amaso da grajnoj kaj ŝimo (kiu estis oranĝo en siaj pli bonaj
kaj feliĉaj tagoj) venis fluganta tra la aero kaj eksplodiĝis sur mia
vizaĝo. Feliĉe mi ne estas kion oni nomas pasia viro. Mi ĵus rigardis
en la butikon kaj vidis la virinon kiu ĵetis ĝin. Tiel mi diris
sarkasmeme: "Ĉu estas vi, sinjorino, disdonanta viajn senpagajn
fruktojn?"

"Ho, la Ĉielo!" ŝi diris, "ĉu vi intencas diri ke ĝi frapis vin?"

"Jes," mi diris, "tia estas la fakto de la okazo."

"Ho, nu," ŝi diris, "mi estis sidanta tie ĉi eltiranta la putrajn, kaj
mi vidis neniun preterirantan. Mi intencis ĵeti ĝin en la defluilon.
Mi ne celis ĝin al vi; mi estas certa ke ne."

"Ne," diris mi, "mi ne estis via celo. Tio estas la kialo de mia plendo.
La plej proksiman tempon, kiam vi estas forĵetanta unu el tiuj ĉi
pecegoj da malsana oranĝaĵo, mi estimos ĝin kiel personan favoron se
vi celos ĝin al mi. Tiam vi ne frapos min!" Nu, tio kolerigis ŝin. Ŝi
levis unu el la putraj kaj demandis ĉu mi donos aminde al ŝi oportunon
por instrui min pli bone. Pro kuraĝo, mi diris, "Tute bone, ĵetu!" Mi
estis staranta en la enirejo, kaj ŝi elĵetis. Ĝi maltrafis min kaj
frapis junan policanon starantan ekstere tute en la okulo. Tio donis al
mi bonan ridegon. Kaj jen estas alia ekzemplo simila, kie mi sufiĉe
suferis por sarkasmigi bovinon.

Mi estas omnibusisto, tio kio mi estas. Ŝajnas simple, ĉu ne? Iel, mi
mem ne malfacile komprenas miajn devojn. Mi scias por kio mi estas
pagata, kaj mi faras tion.--(_Daŭrigota_).



FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._


"Ĉe la tablo vi trovos ke via plej proksima najbaro estas treege
silentema. Ĉiuj ni estos al vi tre dankaj se pri io ajn vi povos lin
interesigi. Sed vi devas komenci la aferon. Se vi ne unue parolos al li,
li certe ne parolos al vi."

"Ĉu estas tiel?" mi respondis. "Nu, mi mem estas silentema."

Mi vizitis akvosanigejon en unu el la Nordaj partoj de Anglujo. La
karakteron de mia tiea tablokunsidanto tiu ĉi fragmento de konversacio
sufiĉe montros. Tutan semajnon ni sidis flanko ĉe flanko kaj
interŝanĝis ne eĉ unu vorton. Lin mi estis decidinta ataki per lia
propra armilo. Mi uzis ununombron ĉar li posedis nur tiun solan armilon
de silento. Unu sentencon li fine elŝutis al mi: "Umph! ŝajnas ke ni
estas ambaŭ silentemaj."

"Jes," kaj kontraŭ _li_ mi refalis en unu silenton kiu daŭris ankoraŭ
tri tagojn. Eble mi devas diri ke mi "falegis" en silenton, se nur por
montri la profundegecon de tiu silento.

Li kapitulacis. Unu tagon kiam ni ĵus estis finontaj la tagmanĝon
subite li demandis: "Ĉu vi ludas la ŝakludon, sinjoro?"

"Jes, sinjoro, mi ĝin ludas."

"Bone! Mi pensis tion; vi tre scias silenti. Se vi konsentos ni ĝin
ludos kune."

Kaj ni faris tion, ludante ne unu solan ludon sed multajn ludojn. Mian
iam silentan kunsidanton mi trovis tre lerta, tre informplena kaj tre
aminda.

_El plenega karafo oni malfacile elverŝas la akvon._

Inter tiu aminda silentemulo kaj la Amerika babilulo, kia kontrasto!

Okcidenten rapidas la vagonaro. La Amerikano dum kelka tempo rigardadas
al mi. Subite li diras:

"Diru, fremdulo; vi estas _Britisher_, ĉu ne?"

"Pro kio vi pensas tion?"

"Ho, kredeble vi estas la sola viro en tiu ĉi vagonaro, kiu portas
flanelan ĉemizon."

[Memorante la varmegecon de la vetero mi mem miras pri tiu vestaĵo].

"De kie vi venas?"

"Vi diras ke mi estas Anglo; tial kredeble mi venas de Anglujo."

Anglon tia respondo estus tuj kaj tute silentigita. Ŝajne ĝi nur vekis
la sciamon de Amerikano.

"Ho, jes, ĝuste; sed de kie vi _nun_ venas?"

Tia direkta demando ŝajnis al mi neĝentila. Mi memoris la infanan
ludon "Direkta demandaro kaj malrektaj respondoj." Kaj ekkaptis min
spirito de kontraŭeco.

"Ĉar la vagonaro iras okcidenten," mi respondis per voĉo malvarma kiel
glacio, "mi supozas ke mi venas de la oriento."

Mi admiris lian persistecon. Neniel hontigita li senŝancele daŭrigis
la demandaron.

"Kien vi iris?"

"Okcidenten."

"Sed, sed--vi _Britishers_ neniam ŝajnas kompreni simplan demandon. Mi
intencis demandi, "Al kiu urbo vi _nun_ iras?"

"Jes; mi supozis tion. Ĉu estas multaj interesindaj urboj sur tiu ĉi
fervojo?"

"Ho, jes." Kaj li komencis longan, kaj (mi devas ĝin konfesi) tre
interesan priskribon pri sia lando kaj tute forgesis demandi kion mi
manĝis je la matenmanĝo.

Poste mi bedaŭris mian rezervemon. Mi rakontis al Amerikano pri la
scivolulo. "Ne," ŝi diris, "li ne estis scivolema. Li estis nur
bonkora, kaj vidante ke vi estas fremdulo li deziris helpi al vi. Se vi
estus dirinta al li viajn intencojn vi de li estus ricevinta tre utilajn
konsilojn. En la ŝtatoj ni havas multajn tiajn personojn."

Tiam mi hontiĝis pri mia malboneco kontraŭ li. Tamen ne estas ago de
saĝulo malŝtopi botelon per tranĉilego. La korktirilo agas iom malpli
direkte sed multe pli efike.

Tra la vagono konstante trapasas kolportistoj kiuj vendas la plej
diversajn objektojn. Mi jam antaŭe aĉetis libron. Kaj nun, kiam sur
tiun malmolan benkon mi vane serĉas lokon sur kiun mi povos restigi la
kapon, mi vidas vendiston de kapsubportiloj. Al li mi signalas, kaj sur
la postan parton de la benko li surfiksas ilon kiu laŭ formo similas al
treege malgrandigita dormĉambra spegulo. Al si per aksoj alfiksita
kvazaŭ duonkadro entenas la iom kurbitan subportilon sur kiun,
restiginte la kapon, mi sentas tiel kiel se mi ĝin metis sur la kusenon
de luksa seĝego.

Nun la kondukisto eniras por ekzameni la biletojn, kaj tie ĉi mi diros
parenteze ke Amerikano ofte aĉetas duone uzitan bileton. Ni supozu ke
vojaĝanto aĉetas de la fervoja kompanio bileton rajtigantan veturi de
A ĝis C, sed, pro ia kaŭzo li ĉesigas sian vojaĝon ĉe B. Ĉu li,
pro tio, devas perdi sian _rajton_ daŭrigi la vojaĝon de B ĝis C?
Neniel!

Li vendas la bileton (kompreneble ĉe tre malkara prezo) al (ni diru),
la plej proksima tabakvendisto, kiu siavice faras sian profiton vendante
ĝin al iu vojaĝonta ĝis C. Tiamaniere aĉetante bileton Amerikano
ofte vojaĝas tre malkare. Mi citas tabakvendiston kiel ebla aĉetinto,
ĉar ofte mi vidis anoncojn pri duoneuzitaj biletoj en la fenestroj de
tabakvendejoj, sed kredeble ili ne estas la solaj personoj kiuj aĉetas
kaj vendas tiajn biletojn.

Eble la sekvanta rakonteto lumigos sur tiun kutimon. Ĉar la onklino kaj
mi mem ofte interrompis la vojaĝadon por vidi la diversajn urbojn kiuj
troviĝas sur la vojo, mi komencis timi ke ni atingus la templimon de
niaj biletoj antaŭ ol atingi la finon de nia vojaĝo.

Mi, tial, iris al la stacidomo kaj trovinte biletiston montris al li la
biletojn kaj demandis: "Ĉu vi bonvolos diri al mi ĝis kiam mi povos
uzi ĉi tiujn biletojn?"

Jen lia respondo: "Nu, fremdulo, mi kalkulas ke vi povos ilin uzi ĉe iu
ajn tago dum la venontaj centjaroj."

Mi pensas ke tio plene klarigas la aferon. Biletoj estas (aŭ tiam
estis) transporteblaj kaj ne havas templimon.

Laŭ formo la biletoj estas longaj. Tiujn kiujn mi aĉetis estis strioj
de papero kiuj tre utilus por montri la pagon en libro. La ekzameno de
ili estas afero tre facila, ĉar ĉiu vojaĝanto portas la sian en la
bando de sia ĉapelo. La kondukisto ne bezonas demandi la biletojn, sed
foje li rektigas unu kiu estas kurbiĝinta aŭ kies surskribon li ne
povas facile legi. Se la vojaĝanto estas metinta sian ĉapelon sur la
retbreton li nur montras sur ĝin per la fingro, sed plej ofte la
kondukisto ne bezonas tiun montron. Ŝajnas al mi ke li scias al kiu
apartenas ĉiu ĉapelo.

Dum kelka tempo la fumo de la lokomotivo eniras la vagonon, sed la tago
estas tiel varmega ke oni ne kuraĝas fermi la fenestrojn. Sur la
paĝojn de mia libro fummakuloj kolektiĝas pli rapide ol mi povas ilin
forbrosi. Ili ankaŭ kolektiĝas sur la palajn vestojn de nigrulo, kiu
estas tre bele, eĉ elegante vestita. Subite li sin levas, el iu loko
eltiras broseton kaj zorgege sin brosas.

Tiun zorgan brosadon li refaras ĉiu kvarono da horo, ankaŭ donante al
si kelkajn intertempajn brosetojn, tiel ke, kiam finas la vojaĝo, oni
vidas multajn fumenigritajn blankulojn kaj unu belege kaj pure vestitan
nigrulon. Sur lia vizaĝo fummakuloj ne vidiĝas.

Mi dubas ĉu en la Sudaj Statoj estus permesite eĉ al tiel eligante
vestita nigrulo veturi en tiu sama vagono kun blankuloj. Ĉe unu suda
stacidomo mi vidis la avizon: "Salono de atendo por koloritaj virinoj."

_Klang!_ Sur la bolilego de ĉiu Amerika lokomotivo troviĝas granda
flavkupra sonorilo de kiu ŝnuro eniras en la lokomotivestrejon. Mi ofte
aŭdas tiun sonorilon ĉar se eĉ bovino eraras sur la rejlojn oni tiras
la ŝnuron.

_Klang, klang, klang!_ Ni trapasas negrandan urbon. Ĉevalojn,
veturilojn, virojn, virinojn, geinfanojn mi vidas, kiujn neniu barilo
apartigas de la ega kaj rapida vagonaro.

Kiel en Anglujo tramveturilo trakuras stratojn tiel tie ĉi la vagonaro
trakuras ilin. Nur la sonorilo, per laŭtega voĉo, kriegas: _Klang!_
Jen la vagonaro! _Klang!_ Flanken ĉiuj! _Klang!_ Mi rapidas! Mi ne
povas halti! Flanken! Flanken! _Klang, klang, klang!_

Mi ne diros ke mia koro estis en la buŝo sed certe mi pli trankvile
spiradis kiam ni estis ankoraŭ en kamparo.

Eĉ tiuj ĉi ordinaraj vagonoj enhavas lavejon kaj ujon de glaciigita
akvo, k.t.p. En la proksima fragmento mi esperas ion diri pri la
_Pulman'a_-vagono.



EL LERMONTOV.

Tradukite de R. Frenkel (Siberia).


  Ĉe sanktoloĝeja la pordeg'
    Almozon petis la staranto,
  Senforta kaj de malsateg',
    De la soifo suferanto.

  Peceton nur ja da la pan'
    Tremanta kun rigard' li petis,
  Kaj ŝtonon iu en la man'
    De la petanto tiu metis!

  Petegis tiel ankaŭ mi
    Kun larmoj kaj kun la turmento
  La amon vian--kaj de vi
    Trompita estis mia sento.



LA PAPO MORTIS.

Alphonse Daudet.--Esperantigis A. Baissac (Constantine).


Mi vivis dum mia infaneco en granda Franca urbo dividita en du partojn
de tre obstrukcata, tre movema rivero kiu junfrue naskis en mi emon por
la vojaĝoj kaj pasion por la marveturo. Precipe estis surbordangulo
apud ponteto St. Vincent kiu neniam mi memoras eĉ hodiaŭ senekscite.
Mi revidas la surskribon najlitan pinte de stango: "Cornet: Ŝipoj por
lui" kaj la ŝtupareton kiu atingis la akvon, tute glitigan kaj
nigrigitan de akvumaĵo, la aron da ŝipetoj freŝe pentritaj de helaj
koloroj, ordigitaj malsupre de la ŝtupareto, kviete balanciĝantaj
bordo kontraŭ bordo, kvazaŭ malpezigitaj de la beletaj nomoj blanke
desegnitaj sur lia posto "La Muŝbirdo," "La Hirundo." ...

Poste, inter la longaj remiloj ankaŭ tutblanke pentritaj kiuj sekiĝis
kontraŭ la deklivo, la nomitan patron Cornet kun lia pentrujo, liaj
grandaj penikoj, lia vizaĝo tanita, fendetita, sulkigita de mil
sulketoj kiel la rivero dum blovas malvarmeta vespera vento. Ho, tiu
patro Cornet! Li estis la Satano de mia infaneco, mia dolora pasio, mia
peko, mia riproĉo de konscienco. Kiom da krimoj liaj ŝipetoj incitis
min por fari! Mi forlasis la lernejon, mi vendis miajn librojn. Kion mi
ne estus vendinta por surakvoveturi posttagmezon.

Ĉiuj miaj lernokajeroj funde de la ŝipo, mia jako demetita, mia
ĉapelo kapmalantaŭe kaj tra la haroj la bona ventumilbato de la akva
venteto, firme mi tiris miajn remilojn sulkigante la brovojn por tute
ŝajni maljunan marlupon.

Dum la tuta tempo kiam mi estis en urbo mi restis meze de la rivero,
samspace de la du bordoj kie la maljuna marlupo povis esti rekonata.

Kia triumfo partopreni al tiu granda movado de barkoj, flosaĵoj,
vaporŝipmuŝoj kiuj ĉiuflanken moviĝis kaj ne tuŝiĝis unuj la
aliajn, nur malkunigitaj de mallarĝa ŝaumobanderolo. Tie estis pezaj
boatoj kiuj turniĝis por eniri la fluon, kaj tio delokigis multajn
aliajn. Subite vaporŝipaj radoj batis la akvon apud mi; aŭ dika ombro
alvenis min, tio estis la antaŭo de boato ŝarĝita de pomoj. "Atentu
do, muŝido!" ekkriis al mi raŭka voĉo; kaj mi ŝvitis, mi baraktis,
implikita en la iro--deiro de tiu rivera vivo kiun la strata vivo
trasuperis senĉese, per ĉiuj tiuj pontoj aŭ pontetoj kiuj aperigis
omnibusojn en la spegulan akvon sub miaj remiloj. Kaj la fluo tiel forta
ĉe la pinto de la pontarkaĵoj, kaj la akvoturniĝoj, la fama truo de
la "Morto-kiu-trompas!"

Pensu ke tio ne estis malgranda afero por gvidi sin meze de ĉio tio per
dekdujaraj brakoj kaj neniu por teni la direktilon.

Kelkafoje, feliĉe, mi renkontis la _ĉenon_. Rapide mi alkroĉiĝis
post tiuj longaj ŝiparoj kiujn ĝi posttiris kaj, la remiloj senmovaj,
sternitaj kiel flugiloj alte flugante, mi lasis min veturi je tiu
silenta rapideco kiu ŝajnis tranĉi la riveron per longaj
ŝaŭmorubandoj kaj malaperigis ĉiuflanke la surbordajn domojn. Antaŭ
mi, malproksime, tre malproksime mi aŭdis la unutonajn batojn de la
ŝipŝraŭbego; hundo kiu bojas sur unu el la ŝipoj kie forflugas el
malalta kamentubo, iom da fumo, kaj ĉio kredigis al mi kvazaŭ grandan
vojaĝon kun la mara ŝipvivado.

Bedaŭrinde tiuj renkontoj maloftaj estis. Plej ofte estis necese ke mi
remu kaj remu dum la sunaj horoj. Ho tiuj tagmezoj kun la suno alfalante
rekte sur la riveron; ŝajnas al mi ankoraŭ ke ili min bruligas. Ĉio
flamis, ĉio rebrilis. En tiu atmosfero blindiganta kaj suna kiu flosas
super la ondoj kaj vibras je ĉiuj iliaj movoj, la mallongaj subakvigoj
de miaj remiloj, la ŝnuraĵo de la ŝiptiristoj eltiritaj el akvo tute
disfluantaj, pasigis helajn polurarĝentajn lumojn. Kaj mi remis
fermante la okulojn. Iafoje pro miaj energiaj penadoj, pro la
antaŭensalto de la akvo sub mia barko, mi imagis ke rapidege antaŭen
mi iris; sed levante la kapon, ĉiam mi vidis la saman arbon, la saman
muron kontraŭ mi.

Fine post multaj fortuzoj, tute ŝvita kaj ruĝa pro varmeco mi sukcesis
foriri el la urbo.

La bruego de la malvarmaj banejoj, lavŝipejoj, enŝipigejoj
malpligrandiĝis. La pontoj maloftiĝis sur la bordoj plilarĝigitaj.
Kelkajn posturbajn ĝardenojn, fabrikejajn kamentubegojn nur oni vidis
de tempo al tempo. Sur la horizonto verdaj insuloj ŝajnis tremi. Tiam
konsumita de laciĝo, mi rifuĝis apud la bordo, meze de la
kankreskaĵoj tute zumaj, kaj tie, duonesveniĝinta de la suno, la
laceco, tiu multepeza varmeco kiu supreniris el akvo stelumita de
larĝaj flavaj floroj, la maljuna marlupo eksangadis el la nazo kaj
longe tio daŭris. Neniam miaj vojaĝoj havis alian finiĝon. Sed kion
vi volas! mi trovis ilin ĉarmegaj.

Io terura estis la realveno, la reeniro. Kvankam mi revenis per
rapidegaj remilbatoj mi alvenis ĉiam tro malfrue, post la eliro el
lernejoj. La impreso de la tago krepuskiĝanta, la unuaj flamingoj en la
nebulo, la militaj trumpetaj sonoj por reeniri en soldatejojn, ĉio
pligrandigis miajn timojn, miajn bedaŭrojn. Mi enviis la homojn kiuj
pasis, trankvile reenirante en sian hejmon; kaj mi kuris havante mian
kapon pezan kvazaŭ ĝi estas plena je suno kaj akvo kun konkaj ronkoj
en la oreloj, kaj jam sur mia vizaĝo la ruĝigo pro mensogo kiun mi tuj
diros.

Ĉar tio estis necesa por ĉiufoje respondi al tiu terura "El kie vi
venas?" kiu atendis min ĉe la pordo. Estis tiu demando, tuj je mia
apero, kiu plej min timigis. Mi devis respondi tie, sur la sojlo, ne
atendante, ĉiam havi ian historion pretan, ion por diri, kaj tiel
mirigan, tiel mirigegan ke, pro surprizo oni forgesu demandi aliaĵojn.

Tio al mi donis tempon por eniri, retrovi spiradon, kaj por tiun celon
atingi, ĉion mi estus farinta. Mi elpensis malfeliĉegojn, revoluciojn,
terurajn fariĝojn; tuta urba kvartalo kiu brulas, la fervoja ponto
elfalinte en la riveron ... Sed jen tio kion plej forte mi trovis.

Tiun ĉi vesperon mi alvenis tre malfrue. Mia patrino kiu min atendis de
unu longa horo, staris supre de la ŝtuparo. "El kie vi venas," ŝi
ekkriis.

Diru al mi kiaj diablaĵoj povas naskiĝi en infana kapo. Nenion mi
trovis, nenion mi preparis; tro rapide mi estis alveninta. Subite min
alvenis ideo freneza. Mi sciis ke la kara virino estis tre pia,
katolikino enradikita kiel Romanino kaj mi respondis al ŝi, spiregante
kvazaŭ pro granda eksciteco: "Ho patrineto ... se vi scius!..." "Kion
do?... Kio okazas ankoraŭ?..." "La Papo mortis." "La Papo mortis!..."
rediris la kompatinda patrino, kaj tre pala ŝi apogis sin kontraŭ la
muro. Rapide mi alpaŝis en mian ĉambron, iom timigita de mia sukceso
kaj la grandegeco de mia mensogo, tamen mi maltimis subteni ĝin ĝis
fino.

Mi memoras vesperon funebran kaj kvietan, la patro kun malĝoja
seriozeco, la patrino premegita.... Mallaŭte oni parolis ĉirkaŭ la
tablo. Mi mallevis la okulojn, sed mia aventuro estis tiel forgesita pro
la ĝenerala ĉagrenego ke iu ne pensis plu pri ĝi.

Ĉiu, vice, citis ian virtagon de tiu kompatinda Pio IXa; kaj iom post
iom la interparolado perdiĝis en la historio de la Papoj. Mia onklino
Rozo parolis pri Pio VIIa kiun ŝi tre memoris esti vidinta, trairante
la Sudfrancujo en tiama veturilo inter ĝendarmaro. Oni memorigis la
faman scenon kun la Franca Imperiestro: "_Komediante_!...
_traĝediante_!..."

Eble estis la centa fojo kiam oni rakontis tiun teruran scenon; ĉiam
per la samaj tonaĵoj, la samaj gestoj, kaj tiu neŝanĝebleco de
familiaj tradicioj kiuj, alprenitaj de la posteularo tiaj kiajn ĝi
aŭdis ilin, restas tie, infanaj kaj lokaj kiel monaĥaj historioj.

Malgraŭ ĉio, iam ĝi ne ŝajnis al mi tiel interesa.

Mi ĝin aŭskultis kun hipokritaj ekĝemoj, demandoj, ŝajno de malvera
intereso, kaj konstante mi diris al mi: "Morgaŭ matene, sciiĝante ke
la Papo ne mortis, ili estos tiel kontentaj ke iu ne kuraĝos min
riproĉi."

Tion pensante, malgraŭ mi, miaj okuloj fermiĝis kaj mi vidis,
duondorme, blukolorajn ŝipetojn kun angulo de Saonorivero varmegigita
de la suno, kaj grandajn akvaraneajn piedegojn ĉien kurantajn kaj
sulkigantajn la vitran akvon kiel diamantaj pintoj.



LA KVERKO KAJ LA KANO.

Fablo de La Fontaine.--Esperantigita de A. Motteau.


  En tago, kverko diris al kaneto:
  "Vi estus prava pri naturo plendi;
  Eĉ peza estas por vi regoleto.
      Simpla blovo de ventet'
      Aŭ sur lag' aŭ sur laget'
  Malsupren vian kapon povas sendi;
  Dum mia supro, simil' al Kaŭkazo,
  Ne nur haltigas la sunradiegojn
  Sed (se por mi prezentas sin l' okazo)
  Kontraŭbatalas grandajn la ventegojn.
      Nordblovado tio ŝajnas al vi,
      Kion mi apenaŭ sentas blovi.
  Almenaŭ se vi kreskus sub l' ombraĵo
  Streĉata de mi sur la najbaraĵo,
  Ne tiel certe tiam vi suferus:
  Vento ŝirmilon al vi mi oferus.
  Sed vi naskiĝas sur malseka bordo
  Aŭ de river', aŭ de torentmalordo,
  Al vi maljusta ŝajnas la naturo."

  L' arbeto diris:--"Estas ne teruro
  En mia sorto; nobla kamarado,
  Bonvolu pri mi de nun zorgi ne tro.
  Malpli ol por vi estas la ventado
  Por mi timinda. Vento, mia mastro,
  Min certe fleksas, sed neniam rompas:
  Vi baldaŭ vidos ke mi vin ne trompas.
  Jam ventoj ne kurbigis vian spinon:
      Atendu ni la finon."
  Ĵus kiam kano tiel paroladis,
      Plej terura venta blovo,
      Kiun naskis norda kavo,
  El horizontekstremo alflugadis.
  La kverko staras, la kanet' kurbiĝas:
      Ventblovego duobliĝas,
  Atakas kverkon longe por faligi,
  Kaj fine povas ĝin elradikigi!
  Ĝin, kies kapo preskaŭ trafis nubojn,
  Dum ĝi piedojn sendis en la tombojn!



AUTHORITATIVE TEACHING IN ESPERANTO.


Those who teach Esperanto to English-speaking students often find
themselves called upon to _explain_ certain generally-accepted modes of
expression in the international language. There is no doubt that a
student is perfectly justified in expecting, and should be encouraged to
ask for, a logical explanation and a justification of anything which his
teacher tells him is "good Esperanto." The principles and rules which
Dr. Zamenhof has given us in the _Fundamento de Esperanto_ form the
whole of the _essentials of the language_. No one is entitled to call
himself an Esperantist until he has carefully studied those few
grammatical rules and exercises, and has resolved never wilfully to
disobey them. The excellent _Sintakso_ of Dr. Paul Fruictier and the
widely read _Commentaire_ of the Marquis de Beaufront are _aprobitaj_ by
Dr. Zamenhof, and are now generally accepted as standard works in the
Esperanto Language. There are others, of course; but he who _knows_ the
three books named knows Esperanto well.

But the _Commentaire_ is in French, and useful only to those who can
read French easily; the _Sintakso_ is in Esperanto, and does not treat
of Esperanto from an English point of view; and the _Fundamento_ is
merely "law-giving" and not explanatory. We need a good Commentary very
badly in England, for a very large number of our students know too
little of French to derive full advantage from the _Commentaire_.

To write and speak Esperanto really well one should have a knowledge of
French, or, failing that, should be ever on the alert for the occasional
contributions to the magazines of English commentators. Doubtless a time
will come when the English student will be as well off as the French one
for really reliable and well-written commentaries and dictionaries; at
present he must do the best he can.

No student need suppose, then, that if he comes across some Esperanto
construction, even in a book which is _aprobita_, that he is compelled
to accept it, if it appear to him to be either illogical, insufficient,
or idiomatic. He must study the books mentioned above, and then use his
critical judgment. This doctrine is not the writer's own; it emanates
from Dr. Zamenhof himself.

The English student may find, for example, the clumsy expression
_li rompis al si la kruron_, which means to most foreigners "he broke
his leg," but which to the young English student means "he broke to him
the leg," and which is, after all, _idiomatic_. No foreign Esperantist
could misunderstand _li rompis sian kruron_, and there is no reason
whatever why that form of expression should not be good, nay excellent,
Esperanto. _It is clear, and it is logical, and the best Esperanto style
is that which best fulfils these requirements._ The phrase _kiel eble
plej baldaŭ_ (or _plej baldaŭ kiel eble_) at first sight looks
idiomatic, but is in reality not so. It does require explanation,
however.

We are accustomed, in English, to say "as soon as possible" when we mean
"the soonest possible." Careful thought will enable anyone to arrive at
the slight difference in meaning between the two expressions. In "_as_
soon _as_ possible" we use the same form of words as in an ordinary
comparison--_e.g._, "she is _as_ good _as_ she is beautiful"--but we are
speaking of something in the superlative, and not in the comparative,
degree all the time. Thus "_tiel_ baldaŭ _kiel_ eble" is not bad
Esperanto; it means literally "_as_ soon _as_ possible"; but whenever we
really mean "the soonest possible" we ought to write "_plej_ baldaŭ
_kiel_ eble."

Martyn Westcott, F.B.E.A.



VERA RAKONTETO.

De P. Chalmers Taylor (9929).


Knabeto, kiu havis nur kvin jarojn, estis staranta apud sia patrino, kiu
faras pasteĉon. La patrino diris al li: "Zorgu, Perĉjo, ke vi ne petu
por iom da tiu ĉi pasteĉo, ĉe la noktomanĝo, ĝi estas sole por la
gevizitantoj." "Jes, patrineto mia," respondis la fileto, "mi zorgos."

Je la vespero, la patro revenis de sia oficejo, la gastoj alvenis, kaj
ĉiuj sidiĝis por partopreni el la manĝaĵoj kiuj estis pretigitaj por
ili. Post la viandaĵoj, la pasteĉo aperis, kaj la fileto per avidaj
okuloj rigardadis ĝin, sed memorante la matenajn vortojn de sia
patrino, li ne kuraĝiĝis peti por iom. La patro iom post iom disdonis
la pasteĉon; fine, turnante sin al sia fileto li diris, "Perĉjo, ĉu
mi donos al vi porcion da tiu ĉi pasteĉo?"

La kompatinda filo rigardis, unue la patron, poste la patrinon,
nesciante tion, kion li devas diri. La patro ree demandis, "Perĉjo,
kial vi ne respondas? Ĉu vi deziras porcion da tiu ĉi pasteĉo?"

Tiam la fileto ekplorante diris, "Se vi plaĉos,--patreto,--patrineto
diris,--ke ĝi estas,--sole por la--gevizitantoj!!"



DIVERSAĴOJ PRI LA ARTOJ.

De Walter Dexter, R.B.A.


Ke la plej granda nombro de niaj nuntempaj konstruaĵoj estas ordinaraj,
kaj eĉ vulgaraj, ne estas neigeble. Pasos multaj jaroj, eble, antaŭ la
stratoj en niaj urboj fariĝos tiel pentrindaj kiel la _Chester Vicoj_,
aŭ la domoj de la negocistoj, kiuj staras laŭborde de la _Amsterdam_
kanaloj. Ĝis tia tempo alvenos, ni devas fari ĉion kion ni povas, por
montri al aliaj homoj la belecojn de la konstruaĵoj mezepokaj, kaj de
la _Renaskiĝo_, kaj tiel ni helpos fari amason de opinio publika, kiu
ne volos permesi ke oni detruu tiujn memorigojn de tempo pli pentrinda
ol la nia.

Estus bone, en multe da ekzemploj por la urbkonsilantaroj (konsilata de
komitatoj de lokaj historiskribantoj, artistoj, arĥeologiantoj kaj
aliaj kapabluloj) aĉeti la malnovajn konstruaĵojn kiuj staras interne
de la urbaj limoj. Jam tiaj konstruaĵoj estas la solaj vizitindaĵoj
por la tuta mondo, kiujn havas multe da malgrandaj urboj. Kaj, en la
venontaj tagoj, "la viro sur la strato" lernos ami la artajn
arĥitekturaĵojn kiuj estis produktataj de liaj praavoj, kaj ne restos
kontenta ĝis lia propra domo ankaŭ estas interesa kaj bela.

     * * *

S-ro Harry Quilter diras, en sia ensorĉa verko _Sententiæ
Artis_:--"Granda lernejo de pentrarto estas neebla en la nuntempo,
esceptinte ke ni povos aliigi, _unue_, la spiritajn kutimojn de la
artistoj, _due_, la spiritajn kutimojn de la societo, _trie_, esceptinte
ke ni povos provizi la popolon kun instinkto kiun ili ne posedas,
_kvare_, esceptinte ke ni povos ŝanĝi la kondiĉojn de la moderna
vivo."

     * * *

Skizanta en la "lando de Nelson" mi estas surprizita je la beleco kaj
diverseco de la pejzaĝo apud la marbordo, inter _Hunstanton_ kaj
_Cromer_. Al multaj homoj _Norfolk_ estas sinonima kun plateco, sed ĝia
norda bordo estas tute neplata. Inter la imposa perpendikulara
markrutaĵo de Hunstanton kun siaj multkolora tavoloj, kaj la
verdvestitaj montetoj de Cromer estas vastaj regionoj de sablo, kaj
ŝlimaj platoj kuŝantaj je la piedoj de malgrandaj montetoj. Tie ĉi
kaj tie estas ĉarmaj malnovaj urbetoj kaj vilaĝoj--memorigoj de la
marhavenoj kiuj franĝis la bordon en la estinta tempo.

Burnham-Thorpe, la naskiĝloko de nia plej granda admiralo, estas lokata
en valo ĉirkaŭ ses mejloj for de la marbordo. La tradicio diras ke ĝi
foje estis haveno, kaj loko estas montrata al vizitantoj kie, oni diras,
ŝipoj ricevis kaj senŝarĝis siajn ŝarĝojn je la urba bordmarŝejo.
Sed, nuntempe, Burnham-Thorpe estas vilaĝo kvieta kaj stranga, kie la
kredo en sorĉo tamen daŭriĝis, kaj kies loĝantoj nomas la loĝantojn
de vilaĝoj apudaj--"alilanduloj!"



NEĜA SUPRO.

El Leconte de Lisle, Derniers Poemes (Le Piton des Neiges).

Verso kvinakcenta, dekunusilaba.


  De l' oriento mondon lumo vekas;
  Je disiĝantaj fajraj garboj strekas
  L' aeron klaran. Supre, altaĵaro
  Per neĝ' kovrita hele lumas; maro,
  Malsupre, kuŝas, kvazaŭ kurbiĝinte,
  Kun la senfina spaco kuniĝinte.
  Simile ambaŭ ora je rivero,
  Senlime fluas blua en aero.
  Ĉe l' okcidento nebuleg' foriĝas;
  Arĝenta stelo kiel larm' ruliĝas
  El la okuloj noktaj elirante,
  Tremetas super akvoj pendiĝante.
  L' antikva Supro, reĝo de l' montaro,
  Ĉiela gasto, mastro de l' akvaro,
  Krutegajn flankojn alte malkaŝante
  Senmove staras, tempon malŝatante.
  Ĝi silentegas, kiam ektagiĝas:
  Pepantaj birdoj tie ne aŭdiĝas,
  Neniam blovas sur ĝi la ventetoj
  Parfumaj, kiuj flirtas en valetoj,
  Nek murmuradas maro, karesante
  Koralajn rifojn, kvazaŭ revadante.
  Ĝi, nesciante teran la bruadon,
  Nenion nian, homan nek vivadon,
  L' eternan vekon sole rigardadas,
  Je neĝ' vestita Sunon atendadas.

J. Parisot.



KAMPARAJ AMUZAĴOJ.

Originale verkita de F. A. Meigh.


Ofte estas enigme je multaj homoj kiel obteni monon por bonfaradaj
celoj, sed la vikaro de malgranda Angla vilaĝo elpensis sukcesan
metodon antaŭ ne longe. La preĝejo bezonis renovigon, kaj la
malgrandaj monaj kolektadoj kiujn oni semajne kolektis ne sufiĉis pagi
por la necesaj riparaĵoj. Post multa pensado li decidis organizi
teo-manĝon kaj sportojn en kampo pruntedonita je la okazo de farma
mastro, kaj demandi po unu ŝilingo por ĉiu persono kiu eniris.

Anoncoj laŭe estis alsenditaj al la proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj, kaj
la premioj kiujn oni oferis al la gajnistoj de la sportoj altiris
grandan amason da homoj.

Frue je la nomita tago kelkaj virinoj sin okupis tranĉi kukojn kaj
buteritan panon, ĝis ŝajnis ke ili havis sufiĉan nutraĵon
kontraŭstari dekdumonatan sieĝon. Sed kelkaj el la gastoj ŝajnis
posedi nesatigeblan apetiton kaj peceto post peceto da kuko malaperiĝis
kvazaŭ magie; dum la tasoj da teo estis trinkataj ne malpli rapide.

Iu rimarkis ke eble kelkaj el la viroj ne estis matenmanĝintaj, sed
alia voĉo ridinde respondis "Ne! kaj mi pensas ke ili ankaŭ ne bezonos
matenmanĝon morgaŭ."

Ĉiu estis tre bonhumora kaj multa gajeco okazis kiam kelkaj malbonemaj
junuloj subite duonlevigis la finon de benko sur kiu (ĉe la alia fino)
sidis dika farma mastro kaj lia edzino. Tiu ĉi malfeliĉa paro ekrulis
teren, kaj ne trovante la epizodon tiel ridinda kiel la
ĉirkaŭstarantoj tuj komencis riproĉi unu la alian por la okazo.
Suprenrigardante la farma mastro subite ekvidis la verajn kulpulojn kaj
penis ilin kapti, sed lia dikeco malfeliĉe malhelpis lian progreson kaj
li baldaŭ revenis ruĝavizaĝa kaj senspira, sed samtempe promesante
estontan venĝon al la ofendintoj.

Post mallonga tempo la sportoj komencis kaj la manĝantoj baldaŭ
forlasis la te-tablojn. El la konkuroj por geknaboj inter la aĝoj de
dekdu kaj dekkvar jaroj estis la jena.

Oni alligis ŝnuregon al du arboj kaj pendante de ĝi estis fadenoj kun
bunoj je la finoj. Tiam geinfanoj kun la manoj kunligitaj malantaŭe
staris apude kaj je signalo ili devis komenci manĝi la bunojn. Sed tiu
ĉi ŝajnis esti malfacila tasko ĉar la malplej movado de la ŝnurego
balancigis kaj saltigis la bunojn kaj la infanoj ilin sekvantaj
malfermbuŝe ne povis ilin mordi. Anstataŭ, la bunoj frotadis la
vizaĝojn kaj surmetis multe da sukero kaj glueco sur la vangoj. Subite
unu buno falis teren kaj la konkuranto genufleksante, faris multan
progreson mordante kaj englutante pecegojn kiel malsata hundo. Sed la
ridado de la rigardantoj infektiĝis, ĝis eĉ la geknaboj mem apenaŭ
povis manĝi.

Tamen la knabo kiu manĝis genuflekse finiĝis unue sed juĝante per la
vizaĝo li ne estis gajninta la premion sen iom da nekonveneco al si
mem. Post du-tri kuroj por la malgrandaj geknaboj unu sekvis por la
edzinoj (junaj aŭ maljunaj) kiu estis vere amuziga.

Oni desegnis grandan rondon sur la tero sur kiu staris la edzinoj
(blindigitaj bandaĝe per naztukoj). Meze de rondo estis viro, kaj kiu
ajn marŝis tien kaj lin tuŝis unue estis la gajnistino.

Antaŭ ol ekiri ĉiu virino devis sin turniĝi unufoje kaj tiu ĉi tiel
konfuzigis kelkajn ke ili vagis ĉie.

Post mallonga tempo la viro estis tuŝita de unu el la edzinoj, tiam
alia kaj alia ĝis baldaŭ li ŝajnis kompatindan objekton. Kvin virinoj
lin tenis kvazaŭ iliaj vivoj dependis sur la ago. Li estis preskaŭ
senvestigita de sia vesto kaj ne povis movi. Ĉiu virino kredante ke ŝi
estis la unua alvokis ĝojege al ŝiaj amikoj.

Sinjoro kiu malatente tro proksime marŝis al tiu ĉi interesa vidaĵo
subite ĉirkaŭpreniĝis ĉirkaŭ la kolo de virino kaj malgraŭ la
ripetadaj certigoj ke li ne estis la prava viro ŝi daŭris lin teni
ĝis per rapida movo li forkuris.

El aliaj eroj sur la programo estis "Barela Kuro."

La bareloj estis tre malgrandaj kaj oni devis ilin ruli 300 futojn per
la manoj. Ĉiuj la viroj komencis vice sed la bareloj nemanregiĝis kaj
malrekte ruliĝis. Jen ili kune ruliĝis pinĉante multajn fingrojn kaj
jen ili ruliĝis kontraŭ la kruroj de viro faligante lin teren. Sed
kiam tere, viro ne havis baldaŭ la okazon sin releviĝi ĉar tiuj kiuj
estis malantaŭ ankaŭ falis sur lin kaj viroj kaj bareloj tre
konfuziĝis.

Post la daŭrigo de tiuj ĉi viglaj okazoj dum kelkaj horoj la dancarto
komencis.

Oni ne ofte kreditas homojn je timemo sed mi rimarkis ke kelkaj kamparaj
junuloj kune dancis ĉar ili estis tro timemaj por inviti la
fraŭlinojn. Ĉiu persono dancis malsimile. Iuj sin turniĝis rapide
kiel "teetotum" aliaj sin movis kun la gracio de la minueto. Iuj dancis
sur la tero sed multaj ŝajnis paŝi pleje sur la piedfingroj de iliaj
kunuloj!!

Ĉiu zorgo forgesiĝis kaj eĉ la maljunuloj penis remontri la
facilmovojn de juneco. Sed ĉio finiĝas kaj antaŭ ol la amaso disiris
ili donis tri korajn aplaŭdegojn por la vikaro kiu estis tiom farinta.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 10" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home