Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 11
Author: Various, - To be updated
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 11" ***


book was produced from scanned images of public domain


Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice.
However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

25. (Vol. II., No. 11.)

_Novembro, 1905._

  THE
  ESPERANTIST

  La Esperanta Gazeto por la
  Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
Gardens Square, London, W.



CONTENTS.
                            Page
  The Congress of 1906                                  161
  Notes on the Orient, Part V. (by Col. H. K. Gordon)   162
  A Double Acrostic (by Clarence Bicknell)              163
  Woman, The Incomprehensible
    (translated by G. C. Law), concluded                164
  Jacko (by E. W.)                                      165
  Boulogne Reminiscences (by Clarence Bicknell)         168
  The Caucasus, a Poem (translated by A. Nippa)         168
  Our Land, Live On, Poems (by 4686)                    169
  The Esperanto Subjunctive
    (by R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., F.R.S.E.)           170
  Buddha, The Sower (by A. Simon)                       171
  Reminiscences, Part XI. (by E. Metcalfe, M.A., Oxon)  172
  Saved from Death, Serial
    (by General George Cox), concluded                  174
  The Congress Committee                                176
  The Inferno of Dante (by D. H. Lambert, B.A.)         176
  Last Rose of Summer (by A. Grabowski)                 176



  MARQUE DÉPOSÉE,
  No. 13195.

  THE ...
  ESPERANTO
  BLEND.

  Registered Trade Mark, No. 270,042.
  Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the
Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as
the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal
CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply
with the conditions, which can be ascertained on application to the
Sole Proprietors--

BUCHANAN, SCOTT & CO.,
  Garthland Street, Glasgow,
Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."



LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...

Cigaredo Esperanto

(Speciale Elektita Tabako de Virginio).

Bonvolo skribi por detaloj al:

TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.



  ĈIUJ, NI POVOS
  PARADIZON IRI.

  Kiu bone trinkas,
  Tiu bone dormas.
  Kiu bone dormas,
  Tiu ne pensas malbone.
  Kiu ne pensas malbone,
  Tiu certe ne pekas.
  Nu, ĉar kiu ne pekas.
  Paradizon eniros.
  De nun, bone trinku.
  Kaj vi paradizon iros.

     * * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
  Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.



The "Review of Reviews"

  _Is the Best Magazine for Busy People.
  And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best
Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with
intelligent interest the great movements of Contemporary History.

  Post Free for Twelve Months, 8/6,
  10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.



ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort
throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.



Correspondence Lessons in Esperanto

  ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove,
Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._



POŜTMARKOJ.

Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj &
Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn;
rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti
sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.



STAMPS.

Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign
Stamps, including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post
free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER.



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. W. Huddy, Fore Street, Liskeard, Cornwall. Deziras
interŝanĝi poŝtmarkojn kun samideanoj en Maltujo, Bulgarujo,
Turkujo and Persujo. Ankaŭ sendos belajn ilus. p-k. por poŝtmarkoj.

Sro. James Krogman, 15, Tilney Street, Walton, Liverpool.
Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandaj Geesperantistoj.

Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Hants.
Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj.
Ankaŭ kun Germanoj pri Art-forĝaĵoj. (Kundschmiedearbeiten).

Sro. T. Newburgh, Gasa Kompanio, Christchurch, New Zealand.
Deziras kores. kun alilandanoj.

Sro. Waldemar Pfeiffer, Poste Restante, Lodz, Poland.
Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn aŭ p-k. kun Esperantistoj
ne-Eŭropaj.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).



THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

  ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
  SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W.
  AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
  FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67,
Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

25. [Vol. II., No. 11.]

  Subscription, 3s. Per Annum.
  Single Copies, 4d. net. Nos.
  2 to 13, 6d. each; Later Issues
  4d. each, net.

NOVEMBRO, 1905.



LETERO DE D-ro ZAMENHOF AL S-ro SCHNEEBERGER PRI LA DUA
UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906.


Kara Sinjoro,--Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la
Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre
bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la
plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por
kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj
sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam
Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso
apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua
kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ
Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro
kaj danko.

Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros ĉion kion ili povas,
por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan
manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la
Esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da ne-Esperantistoj, kiuj
venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj
Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte
kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble
plej bone, plej majeste kaj plej frue.

Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena
interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas
ankaŭ peti konsilojn de S-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la _propagando_, tial
laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en
ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni
ankaŭ kiel eble plej multe da _ne_-Esperantistoj (kompreneble ne
kiel membroj de nia familio, sed nur kiel _gastoj_, por difinita
pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de
la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj
artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de
Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel
eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo
kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6-8
semajnojn antaŭ la kongreso.

  Via,
    Zamenhof.

Varsovio, 2. 10. 05.

N.B.--"Private ni aŭdis, ke D-ro Zamenhof ne sole venos al la
kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la
daŭro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco
elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado
de aparta _sekcio_, al kiu ĉiu Esperantisto povos aliĝi aŭ ne
aliĝi laŭ sia propra bontrovo."



ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.


En Japanujo, oni diras, "Ne parolu la vorton, 'belega,' ne vidinte
'Nikko'n'": kiu ja estas vera!

"_Nikko_" certe estas paradizo de pejzaĝo Japana: la vilaĝo sidas
preskaŭ cent mejlojn de "Tokio," sesdek per vagonaro, kaj dudek per
vojo, tra la fama aleo de "_Cryptomeria_" arboj. La propra vilaĝo ja
ne estas granda, sed estas la ĉirkaŭa arego da temploj, antikvaj,
multekostaj, kaj speciale sanktaj. Vi rimarkos la ruĝan ponton trans
la rivero de "_Daiyagawa_" trans kiu neniu, escepte Lia Moŝto
Imperia, havas la rajton pasi.

La bela Lago de "_Chiuzenji_," sidante 4375 futoj da alteco super la
marnivelo, kaj ĉirkaŭita de altaj montpintoj da ok--kaj naŭmil
futoj, estas atingebla por pied-irantoj. La laga supraĵo estas longa
po ok mejloj, kaj larĝa po tri. Salmoj kaj trutoj troviĝas en ĝiaj
akvoj, kapteblaj per reto pli ol per hoko. Sur la vojiro, vi pasas la
350-futa akvofalo de "_Kegon-no-Taki_." Apude troviĝas la sanigaj
sulfurŝprucoj de "_Yumoto_."

Tamen, el ĉiuj tiuj lokoj jam vizititaj la plej ŝatita estas
"_Miyanoshita_" monteta saniga vilaĝo, atingebla de "_Yokohama_": 31
mejlojn per relo, kaj poste marŝante, aŭ portate supren. Hoteloj
bonege mastrumataj per Japanoj estas multaj kaj tre favoritaj de
vizitantoj: la kuirado estas laŭ la Franca modo: la aero estas
ĝojiga kaj saniga: kaj troviĝas multe da banoj de ambaŭ natura
varma kaj malvarma akvo, alkondukataj per bambuaj tuboj de
"_Ojigoku_." Ĉirkaŭe troviĝas ekskursoj sufiĉaj por vi dum du
semajnoj aŭ eĉ pli. Kiam vi intencas iri iom malproksime, memoru
ĉiam kunpreni gvidon: alie, kredeble vi troviĝus danĝere
konfuzata, precipe en nevizitaditaj lokoj.

La ĉefa apuda vidaĵo estas tiu de la bolantaj sulfurŝprucoj de
"_Ojigoku_," vojirante al la Lago de "_Hakone_": oni bezonas paŝi
tre singardeme: malmulto estas inter viaj pied-plandoj kaj la
bolantaj akvoj malsupre: vaporo ĉie leviĝas ĉirkaŭe: la vidaĵo
do estas stranga kaj vere mistera.

Ĉe la vilaĝo de "_Atami_" malsupre sur marbordo, troviĝas unu
"_Gejzir_," simila al tiuj kiuj oni rimarkas en Islando.

De la alta mont-kolo de "_Otome toge_" belegaj vidoj estas troveblaj
de la ĉiam mirinda konuso de Fuji.

Longe marŝinte, tre plaĉas reveni Hotelon por varma bano, kaj
kviete ripozi antaŭ vespermanĝo.

Printempe, ĉerizarbaroj estas gloraj kun neĝa floraĵo: produktante
neniun frukton, la Japanoj ilin kreskigas nur por la plezuro de ilin
rigardi. Aŭtune, la folioj de "_Acer_"-arbaroj belege fariĝas
flavaj kaj purpuraj kaj karminaj.

Kiel Ĥinoj, la Japanoj uzadas tian sterkon por nutri siajn kampojn
kia farigas ilin tre malplaĉaj por pasantoj.

La pli malriĉuloj, kiuj ne povas eĉ sin doni ofte la lukson de bano
aperas kontraste malpuraj, precipe la infanoj.

La arbaroj estas rimarkinde malplenaj de birdoj kaj bestoj; ni diras
"Adiaŭ" al _Miyanoshita_ tre bedaŭre.

Kioto estas granda loko por artfabrikaĵejoj: ĝis kiam oni vidas la
klopodon kaj tempon necesajn por fabriki la "Cloisonné," k.t.p., oni
mankos formigi ideon nek pri modelo de ilia boneco, nek de ilia
valoro.

De tie ĉi vi povas viziti la Lagego de "_Biwa_": kaj la trairo de la
akvorapidaĵoj de "_Katsura_" estas spertaĵo rimarkinda; la novaĵo
kaj ekscitiĝo vojaĝante tra oftaj serioj de ŝtonegplenaj kaj
bolantaj akvegoj estas memorindaj: la boatoj estas tre maldikaj, kaj
la malplej granda eraro vin pensigas ke vi iras ĝuste al detruiĝo!
tamen malfeliĉoj oni diras estas maloftaj.

La pejzaĝo tra tiuj river-valegoj estas vera kalejdoskopo de natura
beleco.

La plej belaj kaj bonevestitaj "Geisha" virinoj troviĝas en Kioto:
sed Orientaj dancoj kaj muziko nepre ne estas interesaj por
Eŭropanaj okuloj kaj oreloj.

La Japanoj, tiel ni ĉiuj scias, estas grandamantoj de fizika beleco:
ĉe vojaj kurbiĝoj kie troviĝas belaj vidoj, vi preskaŭ ĉiam
vidos bastonetojn, enmetitajn tere, portantajn paperetojn, sur kiuj
estas skribitaj de pasantoj poetaj kaj imagaj versetoj. Ili estas
lertaj ĝardenistoj, precipe je miniaturaj ĝardenoj: ili fariĝis
adeptoj por malgrandigi arbojn, kaj krei monstraĵojn el la oraj
karpfiŝoj: ankaŭ por formigi artan pejzaĝon de _ŝtonetaĵoj_,
akvofaletoj, lagetoj, pontetoj, k.t.p.

Ni mankis renkonti la rimarkindajn antikvajn gentojn, la "_Aïnus_."

"_Nagasaki_" estas nia forira haveno, reirante al Hindujo. La fjordo,
ĉe kies supro sidas la urbo, estas bela. Treege bedaŭrinde ni ne
plu vidis la "_Pappenberg_" insulon ĉe la horizonto, sciante ke kun
ĝi fine velkis de niaj okuloj la plaĉa lando de Japanujo.

Kaj, tiamaniere, kiel diras mallonge Samuel Pepys, hejmen: kaj ree
labori ĉe Hindujo.

Ĝenerale, la Japanoj estas bonegaj kuiristoj laŭ Franca modelo: sia
propra nutraĵo ne konvenas al Eŭropanaj gustoj: oni ne manĝas kun
tranĉiloj kaj forkoj, sed kun "_lignetoj_" kiel Ĥinoj.

Ili estas tre sobraj: tre puraj ĉe siaj domoj: kaj ĉiam atendas ke
vizitantoj forprenu siajn ŝuojn enirante la domon. Ne troviĝas
meblaro: nek litoj, nek tualettabloj. Fenestroj kaj pordoj estas nur
kadroj papere streĉitaj.

Neniam oni koleras, nek blasfemas: sed ĉiam kulturas ĝentilecon.

Alilandanoj ordinare devas pagi ĉion duoble kaj trioble pli ol
patrujanoj.

Anglaj ĉashundoj baldaŭ mortas por internaj vermoj, supozeble
trinkinte akvon de rizkampoj.

Nune, Japanoj feliĉe uzadas Romajn literojn por presi kaj skribi,
anstataŭ Ĥinajn: ili ne elparolas la literon "l," kaj Ĥinoj ne
elparolas "r": tamen en Korea, oni ambaŭ uzadas.

Japanaj vizaĝoj ĝis nun ne plene montras sekvojn de edukado kaj
ĝentileco: sed sendube tiu ĉi rezultos post iom da tempo. Mi mem
rimarkis kio povas deveni de prudenta penado tiun direkton: Marton,
1871, mi alestis en Parizo, kaj vidis ducentmilojn da Germanaj
soldatoj marŝi sub la "Arc de Triomphe": antaŭ ne longe, mi estis,
pasinte 33 jaroj, unu plena generacio, ĉe la Ekspozicio de
Düsseldorf, ankaŭ Cologne, k.t.p., kaj tiamaniere havis okazon
rimarki la grandan plibonigon je fizika sintenado kaj mieno de la
popularo Germana:--laŭdindan celon tre pliigata per la nuna lerta
Imperiestro.

Vera enigmo estas, kial nacio, nome tiel aferema kiel la nia, ne
povas tion samon efektivigi!



DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.


  MI PER L' UNUA FREMDOLANDOJN VIDAS;
  LA DUA MIN EN HOMAJN KOROJN GVIDAS.


  1. AL _ĝi_ virinoj iras ĝoje.     1. Kaj _ŝi_ aĉetas ĉiufoje.
  2. _Insulo_ en la norda maro.     2. _Arbeto_ de l' insulkamparo.
  3. Fumiĝas _ĝi_ en homa buŝo.     3. Kaj _ĝi_ per montrafingrotuŝo.
  4. Tre ofte _ili_ sur la tero.    4. _Ĝin_ malbonigas dum somero.
  5. Vi vidas _ĝin_ je tago frosta. 5. _Ĝi_ estas unu multekosta.
  6. Trinkaĵo _ĝi_ ne higiena.      6. Trinkaĵo _ĝi_ la plej venena.
  7. _Ĝi_ portas lumon al la domo.  7. Pro _ĝi_ hom' ŝajnas nur fantomo.
  8. Se _ĝin_ kunporti vi kuraĝus.  8. _Vi_ piedire bonvojaĝus.
  9. Vi vidas _ĝin_ en la preĝejo.  9. Kaj aŭdas _ĝin_ ĉe l' operejo.

_N.B.--La unuaj literoj el la vortoj divenotaj alformas enmetitaj la
vortojn de la akrostiko._

_La plej bona versigita solvo ricevos premion._

_Sendu la solvojn al S-ro Clarence Bicknell, Bordighera, Italia._



VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto III.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj
T. Fisher Unwin, la eldonisto.


Sed ŝajnas esti kelkaj homoj kiuj pensas ke omnibusisto estas io
inter ordinara servistino sensalajra, universala demandejo, kaj
senpaga portisto de pakaĵoj. Jes, mi estas pacienca viro, kaj mi
estas tiel volema fari komplezon al iu kiel iu al mi, sed estas limo
kie homa naturo haltiĝas, tiel oni diras.

La antaŭhieraŭan tagon, mi konatiĝis kun tro multe da tiu gento
pri kiu mi aludas; ili venis en amaso. Unue estis maljunulino kiu
postulis pinglon kaj demandis ĉu mi povas prunti unu al ŝi. Mi
eltiris pinglon el mia veŝto kaj donis ĝin al ŝi kun afabla
rideto. Poste sinjoro demandis ĉu mi povas diri la korektan horon.
Estis du publikaj horloĝoj kontraŭ li, preskaŭ mordantaj lin, sed
mi supozas ke estis pli malkare enuigi min ol rigardi ilin. Mi diris
al li la horon. Ne estis afabla rideto, sed mi sciigis lin, kaj ne
ricevis dankon. Tiam knabo haltigis la omnibuson por demandi ĉu ĝi
estas iranta kien li scias ke ĝi ne iras, kaj ĉu mi havas peceton
da fadeno. Mi ĵus estis trankviliĝanta kiam dua maljunulino
turmentis min. Tio kion ŝi volis, mi imagas, estis kvieta hora
interparolado, kaj ŝi elektis min por la honoro ĉar mi estis la
plej oportuna. Ŝi komencis demandante ĉu mi povas diri al ŝi kiom
da poŝtmarkoj ŝi devas meti sur ian benitan koverton kiun ŝi tenis
en la mano. Tamen, mi estis bonhumora kun ŝi. Sed mi sciis ke la
plej posta ricevos esprimon de mia opinio. Tiu ĉi estis junulino.
Ŝi estis bela, ŝi estis bone vestita, kaj mi imagis ke ŝi estis
pura; sed ŝi estis la speco da malsaĝulino kiu turmentas miajn
nervojn. Ŝi diris kun malsaĝa ekrido, "Ho! ĉu vi povas sciigi min,
S-ro Omnibusisto, se la pelto iam malaperas de viaj ĉevaloj?"

"Mi ne havas ĉevalojn," mi respondis.

"Mi signifas la ĉevalojn de tiu ĉi omnibuso," ŝi diris.

"Ho," diris mi, "ili ne estas miaj; ili apartenas al la Kompanio."

"Kaj ĉu la pelto iam malaperas?"

"Ne," mi diris, "ĉar ili ne havas pelton; ĉevaloj havas haron; de
tio la vorto--ĉevalharo."

"Kaj kion vi farus se la haro malaperas?" ŝi demandis.

"Mi farus nenion," mi diris.

"Ne eĉ se ĝi malaperas tre rapide?" diris ŝi.

"Ne," diris mi, "ne eĉ se la ĉevaloj fariĝas tiel senharaj kiel
mia mano, ĉar ne estus mia afero."

"Mi bedaŭras sciiĝi tion," ŝi diris, "ĉar mi volis demandi al vi
pri mia katido kiu----." "Sufiĉe, fraŭlino," mi ekdiris, "sufiĉe.
Oni imagas ke mi estas fadenujo, kaj poŝtoficejo, kaj tualetejo por
sinjorinoj, k.t.p., sed mi blindu, se mi estos imagata hospitalo por
malsanaj katoj! Ne, estas limo, kaj via piedo estas sur ĝi."

"Ho, vi estas malagrabla!" diris ŝi.

Ĉu ili ne estas mirindaj kreitaĵoj? Kaj kiam okazas oportuno gajni
ion, ili povas alteni sin.

Ian tagon, viro donis al mi malgrandan fremdan moneron, havantan la
ŝajnon de arĝento, kio ĝi ne estis, kaj ne malsimila je la
ordinara sespenco.

Ĝi havis trueton kaj tiu ĉi donis al mi penson. Mi metis najleton
tra la trueto, kaj kunigis la moneron al la omnibusa planko. Kaj nun,
mi pensis, ni vidos tion kion ni vidos. Unue, maljunulo eniris,
ekrigardis la moneron, ĉirkaŭobservis ŝajne virteme, kaj komencis
zumi. Tiam li observis min, sed mi ŝajnis ne vidi lin. Malrapide li
movigis sian piedon super la moneron, kaj kurbiĝis por kunligi sian
botfadenon. Mi vidis lin serĉantan tie, klopodantan levi la moneron;
tiam li lasis ĝin kaj residiĝis. Post momento, li eliris.

Antaŭ ol mi finis ridegon, du sinjorinoj eniris. Ambaŭ el ili vidis
la moneron kaj tuŝetas unu la alian. Baldaŭ unu el ili kurbiĝis
por levi ĝin. Mi haltigis ŝin. "Pardonu min," mi diris, "sed kion
vi faras?"

"Eklevonta sespencon kiun mi faligis iom antaŭe," diris ŝi, tute
kuraĝe.

"Pardonu min," diris mi; "ĉu vi estas certa ke tio estas ĝi?"

"Kompreneble, jes," diris ŝi.

"Mi mem vidis ŝin faligantan ĝin," diris la alia sinjorino, "kaj mi
vidis ĝin rulantan tien. Tial ne penu preteksti ke ĝi estas via,
S-ro Omnibusisto."

"Certe ne," diris mi. "Se ĝi estas ŝia, ŝi levu ĝin. Mi nur
demandas ĉar mi neniam vidis ŝin faligantan ion."

Tiam ŝi penadis levi ĝin, kaj la komedio komencis.

"Ĝi eble gluiĝas al io," ŝi diris.

"Jes," diris mi, "ĝi estas gluata per najleto tra la mezo. Sendube
vi faligis la martelon kaj najleton samtempe kiam vi faligis la
sespencon--sed se vi observos ĝin, vi vidos ke ĝi ne estas
sespenco. Ĉu mi haltigos la omnibuson kaj alportos eltirilon por
levi ĝin? Estas domaĝe forlasi ĝin, vi scias." La sinjorinoj
spiregis, mi povas diri.

"Nu," diris unu el ili, "mi raportos vin pro insultemeco."

"Raportu min," mi diris.

"Kaj estas la lasta tempo ke ni rajdos en tiu ĉi omnibuso," diris la
alia.

"Nu, tio estas grava afero por la Kompanio," diris mi. "Sed, tamen,
estas kelkaj personoj en Londono krom vi, kaj mi pensas ke ni povos
progresi iel sen via favoro."

Nu, pensu pri tio--du ŝajne respektindaj, bele vestitaj sinjorinoj,
kaj ambaŭ el ili mensogantaj kiel soldatoj por po tri pencoj!

Por pasigi la enuigon de ĉiutaga laborado, mi ne pensas ke mi iam
trovis ion pli bonan ol la monero najlita al la omnibuso planko. Sed
post duonhoro, mi eltiris ĝin. Mi pripensis, iom pli da tio kaj mi
ne konfidos al mia patrino du pencojn por alporti al mi bieron sur
mia mortlito.

Ian tagon, mi memoras ke dum mi atendis en la "Circus," sinjorino kun
hundo volis eniri la omnibuson.

"Ĝi estas tute sendanĝerema," ŝi diris.

Je tiu momento, ŝia hundo atakis mian kruron. "Tio estas nur ĝia
ludeto," ŝi diris.

"Ne grave, sinjorino," mi rimarkis, piedfrapante la hundon en apudan
straton, "same tio ĉi estas mia ĝoja koreco. Kaj mi esperas ke via
hundo akceptos tion laŭ la intenco."

Ŝi volis daŭrigi la argumenton, kaj la hundo ankaŭ, sed ni
formovis.

La policanoj ne ŝatas la senmovadon.

Sed ne imagu ke mi volas ataki la belan sekson. Tute ne; se virinoj
ne ekzistas, ni ne estus tie ĉi. Estas bonaj kaj malbonaj--simile
viroj, kaj la sola malsimileco estas ke la virinoj estas malpli
facile kompreneblaj. Nature, estas la plej malbonaj kiujn oni plej
longe memoras.



ĜAKO.

Veraĵo, rakontata de E.W.

_La aŭtorino rizervas ĉiajn rajtojn._


Mi estis ĉe bo-onklo kaj onklino kiuj filigis unu el miaj fratoj kaj
amis ĉiujn siajn genevojn. Ni ilin amis, precipe la edzinon, kaj
ĉiu el ni pasigis jare kelke da semajnoj en ilia granda gastama
domo. Tiu ĉi staris sur la deklivo de iom longa montetaro, ĝia
antaŭa parto havis nur du etaĝojn, kies fenestroj rigardis la
ĉefvojon kaj la supron de la monteto; ĝia posta flanko havis
malsupre trian etaĝon, kaj videgon trans longa bela ĝardeno, sur
larĝa fertila platlando. La tuta ĝardeno kuŝis sur la monteto kaj
preskaŭ tute estis kampara, ĉar inter ĝi kaj la najbaroj staris
muroj kune kun altaj arboj kaj arbetoj; somere ĝi estas tute
nevidebla krom el ĝiaj propraj fenestroj.

Niaj geonkloj havis multajn dorlotojn, hundon, katon, katidojn,
grandan blankan kokatuon, kolombojn kun iliaj idoj, kanariojn flavajn
kaj verdajn, dormuson, sciuron kaj erinacon.

Tiujn ĉi estaĵojn mi konis, kaj pli malpli mi ilin ametis, sed ĵus
antaŭ la vizito pri kiu mi skribas, alvenas nova gasto pri kiu oni
al mi rakontis nenion bonan. Ĝako estis aĉetita de mia onklino de
krueloj knaboj, kiuj, rompigintaj ĝian flugilon per ŝtonbatoj, lin
kaptis.

Ĉe ŝi, Ĝako unue estis malĝoja sed pacema, poste li ja amis la
bonfareman mastron, toleris la mastrinon kaj la kuiristinon, kaj
neobservis la geservistojn kaj malamis aŭ malestimis ĉiujn aliajn,
homojn kaj bestojn.

Estis ja mirinde ke unu sola birdo povu elpensi tiom da rimedoj
diversaj por turmenti siajn kunkreitojn. Ĉiumatene li ĉiam staris,
kaŝata per folioj, sur branĉo de arbeto apud la flankpordo al kiu
la vilaĝanoj alportis korbojn da viando, fiŝoj, kortbirdaro,
legumoj, butero, kremfromaĝoj kaj fruktoj. Tial ke estis en la
urbeto nur unu butiketo, oni aĉetis kaj pagis preskaŭ ĉion ĉe tiu
ĉi pordo. Malbona afero por la senzorga komercisto, kiu ĉesis
rigardi sian korbon! Ĉar en unu minuto ĝia enhavo malgrandiĝis,
vundiĝis, dispeciĝis aŭ kovriĝis de koto.

Se veturilo starus antaŭ la pordego, aŭ se rajdanto tie lasus
ĉevalon, Ĝako sin trovas bekfrapante la piedojn de la besto, aŭ
sur ĝia kapo, akre pikante la internon de ĝiaj molaj oreloj, aŭ
eltirante ĝiajn kolharojn. La ĝardenisto ofte plendadis ke la
diableto lin sekvis horon post horo, kun la sola celo vidi en kia
maniero plej malhelpi lian laboron. Kiam li revenis de sia
meztagmanĝo, ofte li trovis elteratajn la bulbojn kiujn li ĵus
antaŭe enterigis, kaj la semojn disĵetitajn. Li tamen neniam povis
tre koleriĝi kontraŭ tiel lerta friponeto.

Ĝako ne pardonis mem al la geinfanoj kiuj, elveninte el la lernejo
paroĥa, estis invitataj eniri dekope aŭ dekduope en la ĝardenon
kaj tie kolekti kaj manĝi la tre sufiĉajn fruktojn. Iliaj
kompatindaj malgrandaj kruroj montris multe da cikatroj antaŭ ol ili
plendis pri siaj suferoj.

Poste Ĝako ĉiam malliberiĝis matene dum kelkaj horoj; tiu ĉi
disciplino tamen ne plibonigis lian karakteron, sed li havis unu
meriton, amon fidelan por la mastro, kies reciproka amo savis lin de
ekzilo. Ĝakon mi ne ŝatis; al mi la boneco sen inteligenteco estas
almenaŭ respektinda, sed spirito lerta unuiĝinta kun koro malmola
min ĉiam repelas; ankaŭ mi tute malamas bekbatojn kaj gratojn tial
ke mi neniam min alproksimigis al li. Videble mia evito lin allogis.
Kiam ajn mi promenis en la ĝardeno aŭ fruktarbejo li min sekvis.
Enfine mia onklino diris: "La birdeto deziras ke vi lin flatu, certe,
vi ne ĝin timas." Mi hontis rifuzi, mi do min kurbigis, kaj plezure
mi vidis la kapplumojn ekvertikaliĝi kaj la flugilojn ĝoje flirti
tiam, kiam mia mano tuŝetas la glatan nigran kapeton.

De tiu momento ni fariĝis amikoj, iom poste li ĝoje saltadis sur
mian manon kaj permesis al mi lin altlevi kaj forporti kiam ajn kaj
kien ajn mi volis. Mi ĝuis tion ĉar mi malŝatas esti antipatia al
ia kreito de Dio, kaj mi pasis kun li multe da belaj horoj. Vere mi
ne aprobis liajn morojn, sed mi kredis povi instrui al li la
honestecon la bonecon kaj eble eĉ la sindonemon. Unufoje mi diris:
"Pensu, kara mia eto pri via vivo estinta, estanta kaj estonta. Vi
estis suferanto senhelpa, inter la manoj de knaboj senpensaj,
sensentaj. Vi estas iom feliĉa nenion perdinta krom la amo de viaj
kunvivantoj kaj la plenuzo de via dekstra flugilo. Vi havas ĉi tie
almenaŭ tri amikojn, la geonklojn kaj min. Vi estos ĉiam bone
zorgata, en hejmo komforta, gaja, kaj sana. Forlasinte viajn
krimetojn, iĝinte bonfarema kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj tiel, kiel
vi jam estis kontraŭ mi, vi estos tre feliĉa, amata de ĉiuj, kiuj
vin konos. Mi do vin petas, estu tiel bona, estiminda kaj honesta
kiel vi estas lerta kaj amuziga, por ke vi fariĝu laŭdilo kaj
honaro al la gemastroj kaj al mi."

Ĝako ŝajnis kortuŝita per miaj paroloj, sin premante al mia brako
kiu ripozis sur ŝtona tablo li rigardis aminde kaj scivole en miajn
okulojn. Mi lin kredis pentigintan, mi trompiĝis. Sed ankaŭ li ne
volis min trompigi, ĉar li tute ne estis trompulo, eble pro manko de
lingvo universala ni malkomprenis unu la duan.

Apenaŭ mi lin lasis, kiam li suprenrampis sur la tegmenton de la
kolombejo kie perfortege frapante li furiozigis la virbirdojn kaj
fortimigis iliajn ĝentilajn edzinojn el la nestoj.

Du tagojn post tio, okazis la plej granda malbono el la tuto. Mi
sidis en laŭbo, kaj Elfio belega hundo (kies haroj estis longaj kaj
frizaj kaj kies oreloj estis longegaj) min vidis kaj ĝoje kuris al
mi! Vidante Ĝakon sur arboreto tre proksima al mia kapo, li metis
siajn antaŭpiedojn sur miajn genuojn kaj riproĉe min rigardis
kvazaŭ aminde kaj humile min demandi: "Kiel ajn vi povas kuraĝigi
tiun netaŭgulon? Vi scias ja ke li tute estas malbona." Mi
respondis, "Nur troe mi tion scias, Karulo, sed ankaŭ mi scias ke ni
devas penadi per bonaĵoj plibonigi la malfeliĉulojn kiuj ne estas
ankoraŭ bonaj."

Mi estus plu dirinta sed tiel subite ke mi apenaŭ havis tempon kovri
per unu mano la helbrunajn okulojn de Elfio kiam Ĝako jam staris sur
lia kapo furioze ĝin batante per beko kaj flugilojn. Mi rapide
forpuŝis la birdon kaj eniris kun la hundo en la domon. Mi decidis
ke dum tri tagoj mi tute ne parolos al la kulpuleto, sed la duan
matenon, sciiĝante ke li nenion manĝis mi dolĉiĝis kaj pardonis
lin.

Mi restis ankoraŭ duon-monaton ĉe miaj geonkloj; tuttempe estis
Ĝako tiel kvieta kaj ĝentila, ke mi kore min gratulis pri lia
plibonigo, kredanta ke ĝi daŭros kaj ke mi vidos miajn esperojn
tute plenumigitajn.


II.

Kompreneble mi ricevis en ĉiu letero sciigon pri Ĝako: dum multaj
tagoj post mia foriro li estis tre kvieta sed li fariĝis poste pli
ol antaŭe petolema; li eniris mem en apudan ĝardenon kie li treege
ofendis nejunan oficiron kies lakeo rakontis al servisto de mia
bo-onklo tion, kion mi nun skribos.

Multaj el la detaloj ŝajnas al mi nekredeblaj sed nesciante la veron
mi skribas la tuton tiel kiel mi ĝin sciiĝis. La kolonelo, kiu
estis dando kaj tre fiera pro sia grandeco kaj sia mieno, havis nur
koroneton da grizharoj, zorge koloritaj brune; la verton de lia kapo
kovris peruko bruna. Dum li sidis en laŭbo kune kun tri fraŭlinoj,
Ĝako, nevidita malsupreniris el arbo, ekprenis la perukon kaj ĝin
bekotenante flirtis longe la ŝtoneta vojeto ne sin permesante
kaptiĝi. La kolonelo tiel furioziĝis pri la ekspozicio de sia
duonsenhareco ke li ordonis al sia lakeo mortigi senprokraste la
birdon. Tiu deviĝis ŝajne obei al sia Estro, sed antaŭ ol serĉi
pafilon li diris al ĝardenisto de miaj geonkloj, "Mi petas, diru al
lia respektega Moŝto ke li ne timu pro pafado; mi bone zorgos Ĝakon
ne trafi."

Supozeble la lerta friponeto sciis pri la kruela celo de sia milita
malamiko kaj faris projekton revenĝan. Okazo baldaŭ alvenis kaj li
ĝin utiligis. Unu postmeztagon la sinjoro eliris rajdante kaj ne
revenonte ĝis tiam kiam li sin vestos por granda adiaŭa
vespermanĝo al kiu li invitis siajn multajn gekonatojn.

Lia fidata servisto profitis de lia longa foresto por viziti sian
duonpatrinon kaj ŝiajn naskitojn, antaŭe pretiginte ĉion, kion
bezonos sia estro.

Sur la lito kuŝis neĝblanka ĉemizo kies brusto diafaniĝis per
pasamento, kaj trukudraĵo, paro da travideblaj strumpetoj de blua
silko, paro da dancŝuetoj tre delikataj, kaj multekosta vesto
brodita de arĝento kaj perloj.

Sur tablo staris ujoj enhavantaj vasojn da pomadoj, pudroj, sapoj kaj
kaloroj, por beligi vizaĝharojn kaj haŭton. La servisto estis
formovinta la orajn kovrilojn de ĉiuj tiuj ĉi ujoj, de multe da
odorboteloj kaj mem de juvelujeto, por ke sia iom malpacienca estro
povu preni rapide ĉion, kion li volos. En la vestejo li pretigis la
banilon kaj ĉirkaŭ trionon pleniĝis per akvo el kiu li aldonos
akvon varmegan tiam kiam ĝi diziriĝos. Alfine li eliris, ŝlosis
zorge la eksterajn pordojn de la du ĉambrojn, enpoŝis la ŝlosilojn
kaj gaje formarŝis al sia patradometo.

Mizerulo! li sin gardis kontraŭ homa trudo sed tute ne pensis pri
birdoj. La dormo ĉambro havis tri fenestrojn, el kiuj unu estas
malferma; ekster ĝi kreskis branĉetoj de arbo kies aliaj branĉetoj
tuŝis al la vestibla fenestro de la dua etaĝo. Ĝako eble
supreniris la ŝtuparon, eliris tra unu fenestro kaj enirinte tra la
dua sin trovis en la litĉambro de la kolonelo. Certe estas ke oni
lin vidis malsupreniri per la ŝtuparo kiam li forlasis la domon.

Reveninte post du horoj kaj tri kvaronoj la servisto alportis akvon
bolantan por la bano. Gaje fajfante li malŝlosis pordon, subite
aŭdiĝis ekkrio kaj ĝemego. Unue li vidis sur skribtablo
renversitan inkujon, kies enhavo estis nigriginta plumujon de
elefantosto kaj veluran tablo-kovrilon. Ora ringosigelilo kaj du
ebonaj plumingoj mankiĝis, sed pli malfrue troviĝis en la banilo,
kune kun dancŝuo, vazkovriloj, multe da iloj da ŝtalo utilaj por la
sciensa kulturo de okulharoj, brovoj, vangharoj, dentoj kaj ungoj:
plie, ĉeno de virinaj haroj kun pendaĵo de diamantoj en blua
ŝtrumpeto multe ŝirita.

Poste sin turninte al lito li vidis la ĉemizbruston tute ĉifitan
kaj per inko makulitan. Sur la tualettablo estis la difektaĵo
ankoraŭ pli granda; multaj el la odorboteloj renversiĝis kies
fluidaĵoj intermiksitaj kun pudroj multekoloraj, malpurigis la
muslinon kaj paron da gantoj arĝentegrizaj.

Multe da juveloj, nome, butonoj ringoj, medalionoj riĉege ĉizitaj
aŭ emajlitaj, kaj antikvaj moneroj el oro mankis. Tiuj ĉi en la
daŭro de kelkaj tagoj troviĝis sub mebloj en diversaj ĉambroj aŭ
subŝtuparaj tapiŝoj.

La servisto ne ankoraŭ reordigis la duonon da la objektoj kiam
tondris ĉe la pordego la frapo de lia estro. Bonŝance tiu ĉi
revenis tiel malfrue ke li ne havis (kiel rakontis la lakeo) eĉ
sufiĉe da tempo por blasfemi. Iu diris ke la lakeo ĝuis la
malpravaĵon de tiu tago almenaŭ tiom kiom la faranto mem.

Kompreneble Ĝako malliberiĝis ĝis la postmorgaŭa foriro de la
kolonelo.

Li tiam estinte liberigita paradadis fiera kiel ia venkinta heroo kaj
oni lin rigardis kun admiro preskaŭ egala, ĉar lia kontraŭulo tute
ne estis idolo popola. Tempe li vivadis kviete, sed granda ŝanĝo
lin estis atendanta.

Laŭ konsilo medicina miaj geonkloj decidis sin transloki en pli
varman klimaton, kaj dum jaro vojaĝi. Tial ke ili devis disiĝi de
siaj bestoj kaj birdoj. Ĝako donaciĝis al ĝardenistedzino, kies
Joĉjo, Manjo, Viĉjo Sonjo kaj iliaj kvar pli junaj gefratoj lin
treege deziris, ilia patro ĉiam estis bonfarema kontraŭ li, kaj
ilia dometo staris malproksime de la ĉefvojo kaj de malbonaj knaboj:
tial ke ni povus kredi ke nia Ĝako tie estos feliĉa.


III.

Post proksimume tri jaroj mi trapasis la graflandon, kaj mi haltis
tri tagojn ĉe antikvaj amikoj en la urbeto. La duan tagon mi marŝis
malsupren en la platlandon por vidi Ĝakon kaj liajn gemastrojn, sed
ili ĉiuj forestis. La dometo staris apud arbeto en kiu la birdo
ĉiutage restis multajn horojn; kelkafoje en la somero li ne revenis
eĉ nokte hejmen. Tie li nun estis.

La infanoj min brue kaj gaje bonvenigis kaj multe al mi rakontis pri
la superhoma lerteco kaj amuzigeco de mia amiko, ilia birda
kunludanto. Ili diris ke li sendube havas edzinon kaj idojn en la
arbetaĵo, kaj ili atendas ke tiuj ĉi baldaŭ venos al la dometo,
por prezentiĝi al la familio.

Dum nia parolado pri Ĝako alvenis la patrino, kiu tute certigis tion
kion ŝiaj gefiloj al mi rakontis pri lia plibonigo. "Vere estas ke
li kelkfoje disŝiras butonojn el kolumoj aŭ manumoj, pendigitaj sur
branĉoj por sekiĝi, foje li enmetas sablerojn aŭ polverojn en la
buteron aŭ fruktaĵon, ankaŭ li tro amas tiri harojn kaj tordigi
ĉapon aŭ buklojn. Malgraŭ tiuj ĉi esceptetoj," diris la aminda
virino, "li estas tiel virta kiel ia Kristano, ĉar ni ĉiuj havas
niajn proprajn kulpojn." Tiam Manjo memorigis sian patrinon ke S-o D.,
maljuna fraŭlo, volis aĉeti Ĝakon po dek-kvin ŝilingoj, granda
prezo por monedo, kaj poste proponis livron, tamen ŝia patro
rifuzis, dirante ke neniam, neniel li vendos la friponeton, eĉ ne po
dekoble, ne po centoble la kosto nomita. Ankaŭ ŝia praavo diris ke
neniu devas tion vendi kion donace iu ricevis; plie li diris ke la
ĉeestado de tia birdo alportas bonŝancon al la hejmo, samtempe
asekuranta ĝojan vivadon al ĉiuj la tieaj loĝantoj. Kaj tiel
plu, denove, denove, en simpla boneco la honesta familio penadis
trankviligi mian koron rilate al la feliĉecon de Ĝako kaj al la
alta estimado por liaj mirindaj virtoj sentita de liaj najbaroj,
laboristoj, kaj farma mastroj, la forĝisto la kuracisto, pastro,
poŝtisto, policanestro. Egale lin amegis la lavistinedzo kaj ĉiuj
virinoj en la ĉirkaŭaĵo, sen escepto eĉ de la malgaja, severa
lernejestredzino, la teruro de la tuta paroĥo.

Kompreneble mi ne kredis ĉiun vorton el iliaj laŭdegoj, mi
aŭskultis tamen plezure, kaj plezurege mi enŝutis en la manetojn de
la infanoj la enhavon de mia monujo, donacon de po ok pencoj, kiun
ili ĝoje ricevis kaj mi diris "adiaŭ."

Apenaŭ alveninte al fino de la ĝardena plektobarilo mi subite
aŭdis ekkrion, "Ho! fraŭlino! jen estas Ĝako! revenu! revenu!" Mi
rigardis, mi vidis mian amikon fiere saltantan de la arbeto al
dometo. Mi vidis sed mi ne iris returnen. Mi estis jam malfrua, mi
devis rapide marŝi. Se li min vidus, se li min rekonus, vere la
redisigo estus por ambaŭ tre doloriga. Se, kontraŭe, li min
forgesis....

Neniam mi revidis Ĝakon, nek la ĝardenistan familion.



MEMORAĴOJ PRI LA BULONJA KONGRESO.

Clarence Bicknell.


Tiun agrablan Dimanĉan posttagmezon, kiam ni ĉiuj iris al la
Wimereux ĉevalkuradoj, mi renkontis, apenaŭ alveninte, malnovan
amikon, kiun mi ne estis vidinta de multaj jaroj.

Li estis ĉiam viro gaja kaj ŝercema, kaj tuj mi ekvidis ke li estas
neniel ŝanĝiĝinta. "Ho!" mi diris, "kia plezuro rerenkonti vin.
Kiam vi alvenis? kial? kun kiu? Eble vi partoprenas je la ĉiusabata
Angla ekskurso." "Jes," li respondis, "jes vere, ekskurso, ĉar
Vendredon mi finis mian kurson de Esperantaj lecionoj; tial nun mi
mem estas eks--kurso."

"Do vi estas Esperantisto," mi ekkriis.

"Kompreneble," li diris, "kiel ĉiuj saĝuloj. Ĉu vi ne vidas mian
steleton?"

Sed, la ĉevalkurejo estis kovrata de steletoj, kiel la nokta ĉielo,
kaj unu pli malpli ne diferenciĝis, ĝis tiu momento mi ne rimarkis
ĝin.

"Mi kore gratulas vin," mi diris. "Ĉu la ĉevalkuradoj vin
interesas?"

"Jes, sufiĉe," li diris, "sed estas tre strange ke la hipodromo
kuŝas sur la montetoj."

"Kial?" mi demandis.

"Ĉar mi ĉiam pensis," li respondis, "ke oni neniam konstruis ilin
sur la montetoj; vi sciis ke la bestoj kiuj kuras estas ĉiam
ĉe-valoj."

"Bone, bone," mi respondis, ridante; "mi memoras ke foje ni kune iris
al Angla kurado, ne vere?"

"Certe," li respondis, "kaj ĉevalo falis kaj sia kruro rompiĝis,
aŭ, kiel niaj Francaj amikoj diras, iom idiome, _li rompis al si la
kruron_."

"Jes," mi diris, "mizera besto; _almenaŭ li mem ne rompis sian
kruron_ kiel diras, iomete idiomege niaj Anglaj amikoj, la malfeliĉo
okazis pro nezorgo de la rajdanto. Sed li ne povis partopreni poste
ĉe la ĉevalkuradoj."

"Necese," mia amiko respondis, "ĉar li ne estis plu ĉevalo."

"Mi ne komprenas," mi diris, "ne plu ĉevalo, kial? Li estis ĉevalo,
kvankam lama."

"Precize," li diris, "la ĉevalo kun rompiĝinta kruro fariĝas
la-mulo, kaj mulo ne estas ĉevalo."

"Sufiĉe, sufiĉe," mi ekkriis, "vi mem estas ĉiam serĉe-mulo! sed
nun adiaŭ. Ni nin revidos vespere, aŭ kredeble morgaŭ ĉe la
balo."

"Jes, ĉe la balo," li diris, "sed vi ne serĉu min sur la planko de
la salono! Mi estos supre en la balkono. Ni ne iros por danci sed por
trovi konatojn, aŭ konatiĝi kun nekonataj Esperantistoj; pro tio ni
elektos la balkonon! Adiaŭ ĝis morgaŭ."

Kaj ni disiĝis.



KAŬKAZO.

El Puŝkin.--Tradukita de A. Nippa (Ivanino).


  Sub mi la Kaŭkazo. Mi sola staradas
  Sur neĝoj ĉe rando de la profundaĵo:
  La aglo, fluganta de ŝtona altaĵo,
  Proksime de mi en aero naĝadas.
      De tie mi vidas de fluoj naskiĝon,
      Unuan de neĝaj lavangoj moviĝon.

  Malsupre la nuboj, humile irantaj;
  Tra ili faladas la fontoj bruegaj,
  Sub ili la nudaj ŝtonegoj grandegaj;
  Pli sube la musko, arbaĵoj rampantaj,
      Kaj poste la verdaj ombrplenaj arbaroj
      Kun cervoj saltantaj, pepanta birdaro.

  Kaj poste jam homoj en montoj nestiĝas,
  Kaj ŝafoj sur montaj deklivoj rampadas,
  Kaj valon paŝtistoj malsupreniradas,
  Rapida rivero Aragvo vidiĝas;
      Rajdanton malriĉan per ŝtonoj kaŝanta
      Kaj teren ludadas bruege ĝojanta.

  Ĝi ludas kaj bruas, la besto kaptata,
  La manĝon el kaĝo el fero vidanta,
  En vana malamo la bordon batanta,
  Lekanta ŝtonegojn per ondo malsata....
      Sed vane! nek manĝon, nek ĝojon havadas
      Senvorte ĝin mutaj granduloj premadas.



HO! LANDO NIA.

Originale verkita de Esperantisto 4686.


  Nur unu sola lando estas
    De paco, de frateco
  En kiu la frataro ĝojas
    Pro lingva unueco;
  En kiun ĉiuj povas veni
    Sen ia ajn demando
  Pri raso, kredo, opinioj--
    La Esperanto-lando.

_Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia,
          Ho tutamonda lando.
        Ni kore, ĝoje vin salutas,
          Ho Esperanto-lando!

  Ne por si mem, por famo sia
    La anoj klopodadas.
  Por cel' pli glora, nobla, ili
    Senĉese laboradas.
  Por paco, ĝojo en la mondo
    Por amo al homaro
  Pripensas, penas kaj suferas
    La Esperantistaro.

_Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia,
          Ho lando de l' frataro.
        Ni vin salutas, kore, ĝoje
          Ni, l' Esperantistaro.

  Do al ni venu ĉiuj homoj
    El ĉiu eksterlando
  Kuniĝi vi kuraĝe, saĝe,
    Kun nia frata bando.
  Jen nun foliojn, florojn portas
    La branĉoj de l' fruktujo,
  La frukt-rikolto vin atendas
    En Esperantistujo.

_Ĥoro._ Ho! lando via, mia, nia,
          De l' paca olivujo.
        Ni vin salutas kore, ĝoje,
          Ho, Esperantistujo!



HO, VIVADU!

Originale verkita de Esperantisto 4686.


  Vivu, vivu, Esperanto!
    Kara lingvo nia,
  Kunligilo por homaro
    Lingv' internacia.
  Kaj vivadu l' Elspensinto
    Zamenhof Doktoro,
  Al li donu ĉiuj homoj
    Dankojn kaj honoro.

_Ĥoro._ Do vivadu l' Elpensinto
          Zamenhof Doktoro,
        Kies nomon li laŭdadu
          Per korega ĥoro.

  Oceanoj kaj montaroj
    Ne plu nin disigos
  Unu lingvo, Esperanto,
    Forte nin kunligos.
  Kien ajn ni vojaĝados
    Trovos ni frataron
  Unulingvan familion
    L' Esperantistaron.

_Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p.

  Ne okazos plu malpacoj
    Pro malkompreniĝoj
  Ne plu interklarigistoj
    Estos por sciiĝoj,
  Ĉiu povos al alia
    Esti bonhelpanto,
  Ĉiuj interparolados
    Meze Esperanto.

_Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p.

  Do gefratoj, laboradu
    Por la celo glora,
  Per senlaca pacienco
    Kaj kuraĵ' fervora.
  Vi la tagon de la venko
    Tiel rapidigos
  Kaj la tutan mondon baldaŭ
    Esperantistigos.

_Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p.



LIMERICK.


  Estis iatempe fraŭlino
  Troe bongustamulino;
  Per spicaj manĝaĵoj
  Kaj multaj frandaĵoj,
  Ŝi iĝis internpeklitino.

G. D. Lewis.



LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.

Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.


La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo,
t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej
danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la
ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen
estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la
herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel
la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.

Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso
de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis
ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de
Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj
konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas
ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj
silentis.

Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj
predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi
volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj
intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la
komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo,
respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra
Komitato.

La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel
infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la
unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj
nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas
la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la
belega argumento!

Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem?
Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla.
Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj
de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!

  _Krestomatio._

P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.

P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn
specigu.

P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin
rimarki.

P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la
domo.

P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj
edzino.

P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu
akompanadi lin.

P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra
lingvo.

P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.

  _Fundamento._

P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.

P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.

Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek
frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.

Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en
Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro
Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte
provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon
ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por
ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj
kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:--

  Mi deziras, ke li venu.
  Estas necese, ke li venu.
  Mi petas, ke vi ne faru tion.
  Mi timas, ke li venu.

En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli
bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj
demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?

La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj!
Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al
ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri"
kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni
diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kun _u_-fino; kaj
nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj,
formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de
"deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej
malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.

Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis
antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge
verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭ
ordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj
erariga.

Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,-- malkovri, sendi, bezoni,
zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas
imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la
modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ
deziron.

La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi
fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia
naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la
"tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone
instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de
rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.

Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la
atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas
pruvi ke la "por-ke" konstruo _ne_ estas subjunktiva. Al homo kiu
scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo
pruvos la direktan kontraŭon.

Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa
kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial
Q.E.D.

Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi
modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por
unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras
oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis
doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa,
simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de
Beaufront--malplaĉis al li.

Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe,
ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en
mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en
tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute
korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto
povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj
estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.

Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo--"ordona"
kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni
bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la
formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi
malaprobas tion decidite.

Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam
malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion
"ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion
antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos,
priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la
alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura
meĥanikismo, kaj tute malscienca.



BUDHO, LA SEMISTO.

Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).


Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la
rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian
nutraĵon.

Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis,
kaj diris:

"Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj
semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi
ankaŭ havus ion por manĝi!"

Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj
semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas."

"Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas
viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?"

La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj
faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la
plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo
de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj
streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan
herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la
nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado."

Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin
prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro
manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon
portanta la frukton de la nemortemeco."



FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._


"Mi esperas ion diri pri la _Pulman'a_ vagono." Tiun sentencon mi
skribis en la lasta fragmento; sed, tiun _Pulman'an_ vagonon
priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazo _in medias
res_; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu
de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo,
kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn.
Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la
pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono.

Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al
la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri.

Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro
superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega
kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj,
alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos;
ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro.

Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro
estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon
de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn.
Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron.

"Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas
alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu
finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la
alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn
la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita
la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika
vagonaro.

Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la
fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas
metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto
tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per
hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la
fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto,
supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron
sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon.

"La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto."
Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn
miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto;
inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas,
kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo;
ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe.

Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de
fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj.

Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro;
for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro--kuŝiĝi.

Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por
ni--dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe
grandaj dorm_ĉambroj_.

Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi,
turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la
plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du
ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas
supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra--sed mi
poste parolos pri tio.

El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum
la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute
apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn--nian
antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al
iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa
trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi
pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la
malsupra finiĝo pezigilojn de plombo.

De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por
la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo
kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas
matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena
dormĉambro.

Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto
(mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi
estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta
spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de
la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen
frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom
malfacila la agon de senvestiĝo. Tamen kiel vestejo la ĉambreto
estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar
la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj
pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn.

Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne
sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas
petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la
korpon de ĉiu preteriranto.

Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu
estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj
kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo.

"E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang,
klank--e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos?
e-r-r-r....

Mi malfermas la okulojn kaj--jen Mateno.

     * * *

Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj
vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la
vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la
vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje
estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa
flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du
vagonaroj.

Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen
mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj.

Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la
plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la
lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio
okazis? Kio okazis?"

"Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo.
La riparigo daŭros eble duonon da horo."

Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la
remparaĵon.

Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la
vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege
trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante
sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas
ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri
prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj
kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas la _Edenon_ de
_Martin Chuzzlewit_ kaj _Mark Tapley_) ni okupas nin per la kolektado
de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la
riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por
tiel diri, tute florornamita.

"Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro
haltis en plena kamparo.

"Mi nescias," respondis la demandito, "eble--sed li ne daŭrigis la
sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:--'Belega vidaĵo! La
vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.'"

Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin
tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan
fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de
pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo
stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo.
Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute
same kiel se ni vidus scenon de teatro.

Kaj jen eniras unu el la aktoroj--la lokomotivo de longa vagonaro.
Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo
vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur
ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas
dekstren.

Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la
buŝo de drakono.

Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus
ĝin vidi eĉ en kvin tagoj.

Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas!



STARU, HOMARO STARU!

Originale verkita de S-rino Reddet (Sens).


  La okuloj ĉe la tero
  Ne plu serĉu la monerojn,
  Ne disputu, ne militu
  Pri malmulto, inter fratoj.

  Kiel Danto per la mano
  Kaj la voĉo de l' gvidisto
  Subtenita supreniris,
  Tiel marŝu al la supro.

  Iru tra la fajro, fumo,
  La glacio, la ŝtonegoj.
  Ĉiu rondo transirita
  Via kapo plialtiĝos.

  Ĝis vi estos alveninta
  Al la hela radilumo
  Kie ĉiuj unuiĝos
  En la paco, scio, amo.



SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.


ĈAPITRO VIII.

Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la
proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej
malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere
rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege
liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo
al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min
kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia
propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti
ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia
vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la
papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi
malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la
ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis
permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj
decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime
kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia
kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:--

"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras,
ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian
vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la
malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie
mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia
racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la
plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos
kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi
ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."

Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la
maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere
okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran
impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito,
kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas
mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?_",
tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la
papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi
tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia
ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo.
Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe
Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto
interrompis min.

"Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis
skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn
vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis
el la fenestro?"

"Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron:
'_Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene
konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis
turnpafileton apartenantan al sinjoro_....'

"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!"
ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo.

"Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto.

"Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo;
mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi."

"Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.

Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo
milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.

Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la
galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de
unu la aliaj por ekvidi lin.

"Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo.

"Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas
diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?"

"Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la
malliberulo certigas esti skribita de la mortinto."

"Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto.

"Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas.

"Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?"
demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon.

"Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto."

"Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia
konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon."

"Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la
mortinto?"

"Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato.

"Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri
vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?"

"Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la
vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi
loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath.
Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj
kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por
tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo.
Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj
klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon,
kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia
okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu
rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la
trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por
atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj
trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj
Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ
matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento,
kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel
amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi
alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula
parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte
ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam
mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun
aŭdis via Moŝto."

"Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto.

"Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la
juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita
mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li."

"Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri."

"Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto,
turnante sin al mi.

"Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian
senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte."

"Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata
Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la
vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia
Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la
juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera
juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur
min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi
ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via
senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo
finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne
diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian
spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala
fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian
senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri
viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis,
estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la
okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj
dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto
estos sciigita."

Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi
salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la
malliberejaj gardistoj.


ĈAPITRO IX.

Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran
okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero
estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago
post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la
mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris.

"Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi
estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun
estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon.

"Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega
morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon.

La Fino.



LA SAGO KAJ LA KANTO.

Verkita de Longfellow.--Esperantigita de Esperantisto 9639.


  Mi pafis sagon en l' aeron
  Ĝi falis ie sur la teron.
  Rapida estis la flugado
  Kaj sekvi povis ne vidado.

  Mi spiris kanton en l' aeron
  Ĝi falis ie sur la teron;
  Sed kie sin vidanto trovas,
  La kanto-flugon sekvi povas?

  Post longa tempo, unu tagon,
  En kverko trovis mi la sagon;
  Kaj, ŝategatan kiel oro,
  La kanton en amika koro.



ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.


  25an _de Septembro_, 1905.

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la
unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis
la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora
lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la
membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne"
antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili
farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste
aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ
komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de
Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu
jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita
en Parizo, "51, Rue de Clichy."

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la
organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la
sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn
korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn
sekvojn.

Provizore ankaŭ S-ro Rektoro Boirac kaj S-ro Generalo Sebert, laŭ
la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke,
la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras
la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri
demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la
Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la
centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn
samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.

LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.

D-ro Zamenhof, _Prezidanto_.

S-roj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert, _Vic-prezidantoj_.

S-roj Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl, _Sekretarioj_.

  _Modeloj de Adresoj uzotaj:
  Al Prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato
  aŭ
  Al Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato,
  Esperantista Centra Oficejo,
  51, rue de Clichy, Paris_.



L' INFERO DE DANTO.

Unua Kanto.--Tradukita de D. H. Lambert, B.A.


  Okaze, en mezvoj' de vivo nia
    Mi trovis min arbar' en malbrilanta,
    Vaginte el vojeto rekta mia.
  Ho, kiel estas korglaciiganta
    La penso pri sovaĝa tiu forta
    Terura loko: pli eltimiganta
  Ne povus esti la ĉeesto Morta;
    Sed nur por pruvi kiom da bonaĵoj
    Mi tie trovis faros mi rakonton.
  Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵoj
    De la vojetoj, ĉar--vi mian honton
    Pardonu--dormemeco de sentaĵoj
  Delogis min, kaj perdis mi la fonton
    Inteligentan kune kun la celo.
    Sed kiam mi al mont' alproksimiĝis--
  La fino de la val' malluma--helo
    Plenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝis
    La monto lumigite de la Stelo,
  Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis.



LA LASTA ROZO DE SOMERO.

(El T. Moore).


  Jen floras sola, forlasita
    La lasta rozo de somero;
  Dum ĝia ĉarma gefrataro
    Velkinte, kuŝas jam sur tero.
  Ne estas ia flor' parenca,
    Nek roz-burĝono en proksimo,
  Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn,
    Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo.

  Ili vin ne lasos, tro soleca!
    Ĉagrene sur trunketo brili;
  Ĉar la karuloj viaj dormas,
    Do iru, dormu vi kun ili.
  Foliojn viajn mi afable
    Dissemas sur bedeto jena;
  Vi kuŝu ĉe la senaroma,
    Malviva kunular' ĝardena.

  Mi tiel sekvu, kiam pasos
    Del' amikeco flor' fidela,
  Kaj el brilanta Ama ringo
    Elfalos lasta ŝton' juvela.
  Ĉar kiam velkis veraj koroj,
    Sentemaj iris for el rondo,
  Ho! kiu volus tiam loĝi
    Solece en malvarma mondo?

A. Grabowski.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 11" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home