Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 12
Author: Various, - To be updated
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 12" ***


book was produced from scanned images of public domain


_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice.
However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_26._ (Vol. II., No. 12.)

_Decembro, 1905._

  THE
  ESPERANTIST

  La Esperanta Gazeto por la
  Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W. C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
Gardens Square, London, W.



CONTENTS.
                         Page
  The Dumb Man of Kirkmillar (W. Officer)              177
  Song of the Wind (A. Grabowski)                      178
  The Top Hat (Martyn Westcott)                        178
  Egypt as a Winter Resort (Martyn Westcott)           179
  The Sea (Loti) (translated by E. Privat)             180
  Reverie (Mdme. Reddet)                               180
  Dialogue on Elision (E. 10549)                       181
  To the W.P.B. (E J. Catt)                            181
  He, She, It and Another (Cynicus)                    182
  Strange Adventure of a Necklace (Dickens)
    (translated by A. A. Cowan)                        184
  Ethelwald Calms the Sea
    (translated by G.L.B. and C.F.W.)                  185
  The Old Songs (translated by Clarence Bicknell)      186
  Esperanto Subjunctive (H. Sentis)                    186
  Reminiscences, Part XII. (Ed. Metcalfe, M.A., Oxon)  187
  A Christmas Song (E. 4686)                           188
  Editorial                                            189
  Esperanto Hymn of Peace (Zamenhof)
    (translated by W. M. Bassett)                      191



  MARQUE DÉPOSÉE,
  No. 13195.

  THE ...
  ESPERANTO
  BLEND.

  Registered Trade Mark, No. 270,042.
  Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the
Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as
the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH
DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the
conditions, which can be ascertained on application to the Sole
Proprietors--

BUCHANAN, SCOTT & CO.,
  Garthland Street, Glasgow,
Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."



LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...

Cigaredo Esperanto

(Speciale Elektita Tabako de Virginio).

Bonvolu skribi por detaloj al:

TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.



  ĈIUJ, NI POVOS
  PARADIZON IRI.

  Kiu bone trinkas.
  Tiu bone dormas.
  Kiu bone dormas.
  Tiu ne pensas malbone.
  Kiu ne pensas malbone,
  Tiu certe ne pekas.
  Nu, ĉar kiu ne pekas.
  Paradizon eniros.
  De nun, bone trinku.
  Kaj vi paradizon iros.

     * * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:--
  Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.



The "Review of Reviews"

  _Is the Best Magazine for Busy People.
  And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best
Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with
intelligent interest the great movements of Contemporary History.

  Post Free for Twelve Months, 8/6,
  10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.



ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort
throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.



Correspondence Lessons in Esperanto

  ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove,
Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._



POŜTMARKOJ.

Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj
Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro;
kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo.
Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.



STAMPS.

Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps,
including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post free;
selections on approval; suit beginners or advanced collectors.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER.



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. W. H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras
interŝanĝi ilus. p-k. kun samideanoj el la Britaj kolonioj kaj azio.

Fino. C. Oxenford ne plu povos korespondadi letere aŭ
poŝtkarte pro okupado kaj aliaj privataj aferoj. Adiaŭ geamikoj!

Sro. Vrtel Francisko, Satzamtstr. 3, Brünn Moravia, Austria.
Tuj dankos al ĉiulandaj Esperantistoj (per plej bela ilus. p-k. el lia
fama ĉefurbo) kiuj sendos al li belan (se eble koloritan) vidaĵkarton
kun vidaĵoj de la maro, urboj, k.t.p., kun gratulo okaze de la venonta
novjaro 1906. (Volu ne citi tiun ĉi anoncon sur la p-k.!)

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).



THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

  ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
  SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
  FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67,
Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

26. [Vol. II., No. 12.]

  Subscription, 3s. Per Annum.
  Single Copies, 4d. net. Nos.
  2 to 13, 6d. each; Later Issues
  4d. each, net.

DECEMBRO, 1905.



LA MUTULO DE KIRKMILLAR.

Norda Legendo.--Verkita de William Officer.


En la paroĥo de _Kirkmillar_ estas tre antikva kastelo. Ĝi nun
ruiniĝis; sed kelke da maljunaj personoj, ankoraŭ vivantaj, memoras
tempon, kiam ĝiaj muroj estis pli malpli sendifektaj.

Antaŭ multaj jaroj ĝi estis kredita esti la loĝejo de fantomoj; kaj
multe da strangaj rakontoj pri ĝi disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La
kamparanoj ĝin rigardis je tia teruro ke ili ne havis kuraĝon ĝin
preterpasi post la sunkuŝiĝo.

Je la tempo pri kiu ni skribas, loĝis--tiel diras la legendo--en
_Kirkmillar_ masonisto, ĉarpentisto, kaj botisto, kiuj estis ĉiamaj
kunuloj. Kune ili pasigis la vesperojn, interparolante pri siaj metioj,
kaj diskutante ĉiujn gravajn demandojn de tiu epoko. Ofte, ankaŭ, ili
vizitis la paroĥan drinkejon, por sin refreŝigi per glaso da viskio,
aŭ biero.

Unu nokton, dum ili sidis ĉe la drinkejtablo, la ĉarpentisto rimarkis
pri la antikva kastelo kaj ĝiaj teruraĵoj.

"Ĉu vi efektive kredas," diris la botisto, "ke estas fantomoj en la
kastelo?"

"Mi imagas ke ĉiu en _Kirkmillar_ kredas tion."

"Permesu al mi diri ke vi multe eraras. Mi tute neas la ekziston de
fantomoj, aŭ en _Kirkmillar_ kastelo, aŭ aliloke."

"Kion vi diras," ekkriis la masonisto. "Mi vetas ke vi ne iros en la
kastelon sole je noktmezo."

"Kiom vi vetas?"

"Dek ŝilingojn."

"Mi akceptas; kaj tuj gajnos la veton. Kioma horo estas nun?"

"Preskaŭ la dekunua."

"Nu, mi decidas fari la eksperimenton hodiaŭ nokte. Ni trinku alian
glason antaŭ foriri."

Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de
la kastelo.

"Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto.

"Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la
kastelo.

Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la
rezultaton.

Post dek minutoj la _Kirkmillar_ preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan
horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj
vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo.

Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la
du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la
larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la
granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino
blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis;
kaj la botisto levis sian kapon.

Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li
estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ
signo aludis al sia sperto en la kastelo.

Multe da _Kirkmillaranoj_ eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis
la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj
eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian
tombon.



KANTO PRI L' VENTO.

(El Leo Belmont).--A. Grabowski.


  Se havus mi forton kaj spiron de l' vento
    De l' viv' aliiĝus fason';
  Mi estus semanto de ama la sento,
    Ŝiranto de ĉia malbon'.

  Per polvo friponojn blindigus mi kure,
    Falegus malver'-bastion'!
  Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
    Karesus je roza la kron'.

  Mi plorus poeton, sur tomb', kun betulo,
    Mi vipus la maron sen lac';
  Sur vojo ŝtonegojn mi skuus, fortulo,
    Ke muĝus la nokt' per minac'.

  La poplon maljunan al dormo lulante,
    Ridetus mi kun l' akaci';
  Fluginte sur kampon, sonorus mi kante,
    Ho! forton de l' vento al mi!



"LA FUMPOTĈAPELO."

De Martyn Westcott.


Ĉu mi sonĝas?--aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere
malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (_chimney-pot hat_).
Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian
malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al
siaj geavoj--"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis
tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj
ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?"

Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes!
la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed
mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis
Hetherington--bona nomo Angla, kiel vi vidas.

Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la _Times_ de la jaro 1797!
La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj!

Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne
aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta.
Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li
ion tute novan elpensos. Fine li faris--fumpotĉapelon. Li laboris tute
sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por
ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj.

"Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis.

"Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere.

La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la
straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian
domon, brue ekfermante la pordon!

Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu
ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris
sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam
kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la
bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke
li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ
gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj
bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu,
la tiea magistrato estis la _Lord Mayor_,[1] antaŭ kiu Hetherington
estis kondukata.

La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela
ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda
knabo kies nomo estas _Thomas Cordwainer_, trabatiĝis per la piedoj de
la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke
li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn
ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial,
li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj
kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto
neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la
nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ
Hetherington volis....

Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis
tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis
sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis
ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj
la komizoj _deviĝas_ porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega
vetero....

Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la
fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga!

Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni
eklernas iom da higieno--ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon,
kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el
ni; ni lernadas iom pri arto--kaj ni vidas ke la _f----o_ estas malbela,
malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la
_f----o_ estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la
fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon?


PIEDNOTO:

[1] Urbestro de Londono.



EGIPTUJO KIEL VINTRA LOĜEJO.

Martyn Westcott.


Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj
personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili
povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi
opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto
"Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur
de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed
ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas
esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al
ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la
aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo
vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute
nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ
objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en
la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun
gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je
fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan
urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la
vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna
Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, _bridge_-kunvenoj, tute
same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen
grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj
tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj,
certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas
dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ...

La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la
bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la
antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ
ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu
okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo
estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj!

Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La
vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso.
La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka
aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato
kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla!
Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter _Assouan_, la
landlima stacio, por viziti _Kartum_ kiu grandiĝis mirinde sub Brita
protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn....

Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en
Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi.
Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale
elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la
unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar _Cook_ kaj la
_Anglo-Amerikana_ kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande,
tamen, zorgata de _Cook_, oni povas ĝui ĉion la plej bonan.

La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute
sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe
lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe
unu de _D-ro Wallis Budge_ verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas
tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi
modernajn triumfaĵojn de inĝenierado--tiaj kiaj estas la grandega
dig-ponto ĉe _Assouan_ antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj
ĉe _Assiut_--kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie.

Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo
certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al
ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80°
_Fahrenheit_ eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj
frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial
mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu
sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo--kaj ne atendu
somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro-Februaro
estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon
someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo.



LA MARO.

El "Romano de Infano," de Pierre Loti.

Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna
Esperantisto."


Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi
ĝin unuafoje vidis.

Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la
aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis.
Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi
tutspirite pripensas tiun memoraĵon.

Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la _Saintonge_
marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke
ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam
(linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda
kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je
la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta,
maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta
kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis
vojeto.

Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita
ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen,
armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje
plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe....

Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io
aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj
ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la
mortigan kapturnon.... Sen ia dubo _tio estis ĝi_; nek unu minuto da
ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado _ke ĝi estas tiel_, ne, nur teruro; mi
_rekonis_ kaj tremadis. _Ĝi_ estis malhelverda, preskaŭ nigra; _ĝi_
ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; _ĝi_ moviĝis kaj ruliĝis ĉie
samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca
ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo.

Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de
horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo,
longa fendo malplena, flave helpala....

Por tiel _rekoni_ la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta?

Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni
kondukis en la _insulon_, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu
ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis
havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis
momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua
intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam
fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj
voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis
ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega
soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo
tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega
rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi;
konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis
mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan.



REVADO.

Originale verkita de Srino. Reddet (Sens).


  En flora ĝardeno de l' revoj
    Mi iris dum nokto promeni
  Tra l' arboj, la freŝaj kreskaĵoj
    Ĉarmite mi paŝis sen halti.

  Mi vidis la bluan floreton,
    La floron kun palaj folioj,
  Mi prenis lazuran ludilon
    De la dudekjaraj geknaboj.

  Mi vidis la floron purpuran,
    La brilan emblemon de gloro;
  Mi vidis la floron malhelan
    Kaŝantan la lumon en koro.

  Mi vidis poetan la floron
    Post tiu de l' blanka edzino:
  El ĉiuj kolektis garbeton
    Ĝis blovis, frostega, la vento.

  Kaj tiam, forkuris rapide
    Timante ke ĝia flugilo
  Forportos parfumojn subite.
    De mia odora rikolto.



DIALOGO PRI ELIZIO.

Originale verkita de Esperantisto 10549.


_Kritikisto._ Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege
amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus
fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.

_Poeto._ Sed vi ne estas poeto.

_K._ Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne
timas mian dispecigemon.

_P._ La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la
vivo-sekcion.

_K._ Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj
en la _Fundamenta Krestomatio_ ŝpareme uzas tranĉilon.

_P._ D-ro Zamenhof mem elizias.

_K._ Malofte severe. Lia longa poemo "_Al la Fratoj_" estas preskaŭ
tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu.

_P._ Li ankaŭ verkis la kanton "_Al la Reĝo_."

_K._ Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado.

_P._ Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto?

_K._ Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju
pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo
da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto.
Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte.

_P._ Tranĉi estas neeviteble.

_K._ Ne absolute. En "_Alaŭdeto_" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas
plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn
nevunditajn.

_P._ Elizio plibeligas poemon.

_K._ Pardonu al mi. Vort' en poem' ofte similas al soldat' post batal',
aŭ al kat' kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil', kaj al poem' alie
belul' alvenas mien' de malsanulej'.

_P._ Vi do tute malŝatas elizion.

_K._ Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas
operacii kvazaŭ per falĉilo.

_P._ Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo?

_K._ Preskaŭ la tutan poemaron en _Fundamenta Krestomatio_, malgraŭ la
elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu
sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio!

_P._ Ŝajnas al mi ke vi estas prava.

_K._ Nehakita kanto estas rava.



AL LA KORBO POR FORĴETAĴOJ.

La plej humila sed tre utila membro de la Redakcio, kun plena
respekto de la Verkistino, E. J. Catt.


Kara Korbo,

Laŭ la interesaj enhavoj de la The Esperantist, la mondo, aŭ
pli bone ĝiaj loĝantoj, tiel saĝiĝas kaj tiel klere verkas, ke la
ideo sin prezentis al mi ke ci malofte, aŭ eble neniam, ricevas
donacon.

Tiu ĉi pensado kortuŝas min. Ne balancu la kapon (aŭ cian tenilon)
kun mieno de malespero. Sendube ci baldaŭ repleniĝos--ĉar mi estas
verkonta iom speciale por ci, ho kara Korbo, por ci sole, kiel esprimo
de simpatio.

Estas nur simpla (sed tamen vera) anekdoto, kaj tute negrava. Nek ci nek
mi estas el la gesaĝuloj; ne multe taŭgas sekvi niajn faradojn,
escepte por doni plezuron unu al la alia.

Legante artikolon "_Iom da Muziko_" memorigis al mi ion, kion mi aŭdis
antaŭ la historia periodo, t.e., kiam mi estis infanineto.

Sinjoro kiu ofte venis ĉe ni por fumi la pipon de amikeco kun mia
patro, multe amuzis min per liaj anekdotoj. Fojon li rakontis la
sekvanton:--

Je Novjaro mi vizitis la gastaman Kapitanon M---- ĉeestis multaj
parencoj, amikoj, konatuloj, k.t.p., inter kiuj estis junulo--ne tre
bone konata. Oni petis ke li kantu.

"Ho jes! volonte mi kantos, sed eble vi permesos ke mi unue rakontos
aferon--poste se vi tion deziras, mi tre volonte kantos!"

"Ĉe lernejo mi multe ĝuis la kantadon. Revenante hejmen maten-frue, mi
fermis la pordon de mia dormoĉambro kaj tre kontente mi ekkantis belan
himnon. Subite mi aŭdis teruran voĉon ekkrii "Tomaso! Tomaso! kion mi
aŭdas? Vi malbona knabo, filo de respektindaj gepatroj, segi tabulojn
je Dimanĉo! Venu tuj malsupren."

"Vi do vidas ke ili ne permesis al mi ekzercadon por plibonigi mian
voĉon!"

Li silentis. Eble la gastoj dankis lin pro la rakonto, sed estas certe
ke oni ne plu deziris ke li kantu!

Sed ni lasu tion--

Nu, Korbo kara, kion vi pensas pri mia verketo? Ĉu vi ĝin ricevos, aŭ
ĉu vi preferas resti malplena?



LI, ŜI, ĜI KAJ ALIA.

Originale verkita de Cynicus.


_Li._ Mi vidu, jen estas unu, du, tri--kvar fraŭlinoj. Mi miras kiu
_ŝi_ estas? Mi skribos al _ŝi_.

_Ĝi._ Estimata Fraŭlino,--Mi estus tre kontenta se vi korespondadus
kun mi, letere aŭ per il. p.k. Via, k.t.p.

_Ŝi._ Ho! nova korespondanto! Ne malbona--bone elektitan
karton--montras bonan guston--kaj--jes, estas bona skribmaniero. Ho jes,
mi korespondados kun vi, sinjoro!

_Ĝi._ Estimata Sinjoro, mi dankas vin pro via beleta karto. Volonte mi
interŝanĝos p.k. kun vi. Kiajn specojn da kartoj vi preferus? Mi
sendos tiujn, k.t.p.

_Li._ Ha, la respondon al la mia! Kia belega karto! Ŝi havas bonan
guston, kaj--jes--mi pensas ke mi ametos tiun ĉi fraŭlinon.

_Ĝi._ Tre estimata Fraŭlino, estis kun ĝojo, ke mi ricevis vian
agrablan respondon al mia karto. Mi estas tre feliĉa ke ĝi plaĉis al
vi. Vi estas tre afabla, kara fraŭlino, demandi kiajn specojn da kartoj
mi preferas. Mi preferus, kaj akceptos kun plezuro, k.t.p.

_Ŝi._ Kiel ĝentila! Jes, mi ametos tiun ĉi sinjoron.

_Ĝi._ Tre estimata sinjoro, kiel belegaj estas la kartoj, kiujn vi
sendas. Ĉu vi kredas en Telepatio? Ĵus tiam, kiam vi sendis vian unuan
karton, mi legis vian anoncon en la ĵurnalo, kaj mi ekpensis ĉu mi
skribus al vi; sed la penso pasis, kaj mi ne skribis. Ĉu vi
interesiĝis pri psikologio? Mi pensas, k.t.p.

_Li._ Ho, ho! jen estas alia psikologistino! Strange, kiel la virinoj
amas ĉion kio estas mistika, nekomprenebla. Mi volus scii ĉu vere ŝi
intencis respondi al mia anonco.

_Ĝi._ Kara Fraŭlino,--Ĉu mi kredas en telepatio? Certe, jes. Ĉu tiuj
ĉi kartoj kiujn ni sendas unu al la alia ne estas pruvo? Ĉu vi ne
observas, ke mi sendas la miajn en la sama tago ke vi sendas la viajn?
Vere, kune ni pensas, kune skribas, kune sendas; devas esti do
telepatio, kaj ni devas esti simpatiaj unu al la alia. Ni do estas
geamikoj, ne vere? Kiu scias, eble ni estas geamikoj longe serĉitaj.
Ĉu vi permesos al mi nomi vin amikino? Ho jes, mi tre interesiĝas pri
psikologio, sed estas multaj branĉoj apartenante al tiu ĉi moderna
"Arbo de Sciado." Kiun vi preferas, mi--k.t.p.

_Ŝi._ Ho, estas bone! Mi estas trovinta viron, kiu skribas tiel se mi
estas inteligenta estaĵo.

_Ĝi._ Kara Sinjoro,--Ĝojege mi ricevis vian lastan karton. Kvankam mi
demandis ĉu vi kredas en telepatio, mi ne scias ĉu mi kredas aŭ ne.
Certe, estas strange, ke ni ambaŭ skribas samtempe, sed estas ankaŭ
strange ke vi deziras min nomi amikino. Kiel ni povas esti geamikoj se
neniam ni vidis unu la alia. Vere, mi timas ke vi ne trovos min esti tre
interesa amikino, kaj baldaŭ vi bedaŭros ke vi tiel rapide volis nomi
min "amikino." Ĉu vi preferus skribi letere? Ne estas sufiĉa spaco por
skribi multe sur p.k. Kian branĉon de tiu kiun vi nomas la "moderna
arbo de Sciado" vi preferus priskribi? Ĉu vi scias ion ajn pri
hipnotismo? Mi amus--k.t.p.

_Li._ Jes, mi amas tiun ĉi fraŭlinon. Kial--mi ne scias--sed, mi amas
ŝin.

_Ĝi._ Karega Amikino,

Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi
petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara"
al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo,
sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi
trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via
unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj
nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne
scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian
leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi
permesas min korespondadi kun vi letere.

Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi
ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar
jarojn--mi estas--ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton,
kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos
vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj
miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas--k.t.p.

_Ŝi._ Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi.
Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron.

_Ĝi._ Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min
"karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion
kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras.

Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi
pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi
estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj
okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi
havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed
vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi
loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas
esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi.

Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas
legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la
karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi
lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi.

Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn
danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn
malsaĝaĵojn--malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas!
Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke
vi estas--ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas--k.t.p.

_Li._ Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi.

_Ĝi._ Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi
skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon
antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble
diros al vi multe da tio kio ne estas vera--sed mi? Ho, kiel vi min
vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas,
kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta--k.t.p.

_Ŝi._ Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu.

_Li._ Neniam respondon! Kial, mi miras.

_Ĝi._ Ĉu mi ofendis vin, tre karega amikino mia? Mi petegas ke vi min
pardonos, se jes. Ho, se vi povus scii kiel mi vin amas. Sed vi estas
malvarma, kruelega--Ho, mi petegas, amu min iomete, se vi ne povas ami
min tiel mi amas vin. Mi pensas pri vi de la mateno ĝis la nokto;
ĉiame mi vidas vin antaŭ...k.t.p.

_Ŝi._ Tio ĉi estas amuziga.

_Ĝi._ Ne pli longe mi povas kontraŭbatali vin, Karulo. Jes, mi
konfesas ke ankaŭ mi amas vin. Mia plej amata, se vi povus esti ĉi
tie, mi montrus al vi kiel multe mi amas vin. Ho, karega mia, ĉu mi
estas trovinta unu kiu amas min kiel mi deziras esti amata? Ĉu mi laste
estas trovinta unu kiu min komprenas? Ho...k.t.p.

_Li._ Ha-ha-ha! Mi pensis ke mia lasta letero ŝin kaptus.

_Ĝi._ Ho, mia plej amata, mia ĉio, mia...k.t.p.

(Post semajno).

_Ĝi._ { Ho! Mia karulineto...k.t.p.
      { Ho! Mia karulo...k.t.p.

(Post tri tagoj).

_Ĝi._ { Ho! Mia amatino...k.t.p.
      { Ho! Mia amato... k.t.p.

(La proksiman tagon).

_Ĝi._ { Ho!!......!! k.t.p.
      { Ho!!......!! k.t.p.

(La saman tagon).

_Ĝi._ { Ho!!!......!!!! k.t.p.
      { Ho!!!......!!!! k.t.p.

(Post tri monatoj).

_Ĝi._ { Jes, karulino mia, kiam ni renkontos en la proksiman monaton,
      { Jes, karulo mia, Ho!!!......!!!!.........!!!!! k.t.p.

(Post semajno).

_Li._ Mi pensas ke mi iros Londonon iom pli baldaŭ ol mi skribis. Mi
volus ŝin vidi antaŭ ŝi vidos min. Certe mi volas vidi ŝin antaŭ ol
mi--facile mi povos aliri al la strato, kaj atendi-- (_Al la Alia_) Ni
iros je la 21a anstataŭ la 27a, estas grava afero pri kiu mi devos
zorgi. Estas tre ĉagrena, sed----

_Ĝi._ Karega karulino mia, mi estas korrompita. Mi ne povos alveni
antaŭ la tria de Julio. Ho, kiel longe ŝajnos la tempo ĝis
mi...k.t.p.

(En la 30a Junion).

_Ŝi_ (_al la Alia_). Mi venos al via oficejo hodiaŭ post-tagmeze, kaj
ni vespermanĝos ĉe la Frascati kafejon antaŭ iri al la teatro
vespere.

(En la vespero de la sama tago. Ĉe "Charing Cross" Stacidomo).

  _Li._ }                {
        } (Renkontante). { !!!
  _Ŝi._ }                {

(Post kvin minutoj).

  _Li._ }                        { Mia edzino.
        } (Prezentante la Alia). {
  _Ŝi._ }                        { Mia edzo.



Maljunaj geedzoj loĝis ĉe hotelo ne-vin-trinkeja. Sed la maljunulo
ĉiam trinkis iom da viskio hejme, kaj li tial aĉetis botelon da ĝi en
la urbo, por havi malmultajn gutojn ĉiunokte.

Kiam ili estis forirontaj, ili ne sciis kie kaŝi la malplenan botelon.

"Metu ĝin sur la supro de tiu alta vest-ŝranko," diris la edzino.

"Bonegan ideon," respondis ŝia edzo; "donu al mi seĝon, kaj mi metos
ĝin tie."

Vigle staranta sur la seĝo, li ekvidis ke la ŝrank-supro estis tiel
plenigita je similaj boteloj ke ne restas spaco por la lia!

Kompreneble la ĉambro-servistinoj neniam purigis tiun altan lokon.

  (_Vera Rakonto_) A. Bullock Webster.



AMUZAĴOJ.

El la Hispana.--Tradukitaj de D. H. Lambert, B.A.


Foje la imperiestro Josefo, alveninte al ia urbo neakompanate de siaj
korteganoj, estis demandata de la mastrino de la hotelo ĉu li estas unu
el la imperiestra sekvantaro. "Ne," respondis la princo. La scivoleco
tamen de la bona virino ne kontentiĝis per respondo tiel mallonga. Si
serĉis senkulpigon por eniri en lian ĉambron, kaj vidante lin razantan
demandis ĉu li havas ian oficon apud la imperiestro. "Jes," rediris la
monarĥo, "Kelkafoje mi lin razas!"

     * * *

Estas kutime ke ĉasantoj interparoladu pri la eksterordinaraj okazoj
kiuj sin montras dum ilia speciala pasatempo kaj trograndigu la ecojn de
siaj hundoj.

Dum la mallacado de ĉasantaro inter kiu troviĝis Aleksandro Dumas, oni
ekparolis laŭvice la ĉiaman temon pri la ĉashundoj. Dumas aŭdis
siajn kunulojn rakonti la mirindan intelegentecon vidigitan de tiuj ĉi
bestetoj. Kiam sia vico alvenis, li trograndigis ankaŭ la
inteligentecon de sia propra hundo. "Ho!" li komenciĝis, "mia hundo
posedas supereman lertecon unufoje kiam mi matenmanĝis en la ĝardeno
kune kun amiko, Fanoro--kiel mi nomis mian hundon--atendis humile por
ke, kiel kutime, mi disĵetu al li la matenmanĝerojn. Sed, vidinte ke
mi ne memoras lin, li forkuris al la fino de la ĝardeno, kaj venis
returnen al mi, alportante en la buŝo branĉeton da la floro nomita
Ne-min-forgesu!"

     * * *

Notario prenis la veturilon por iri al urbeto proksima de Seviljo, kaj
la veturigisto demandis al li dekkvar pesetojn.

"Ĉu vi volas certigi ĵure la koston de tiu ĉi vojiro?"

"Volonte, sinjoro."

La notario tiam eltirinte el sia poŝo kaj stariginte sur la tablo
krucifikson lin igis ĵuri kaj donis al li ses pesetojn rimarkante ke li
mem detenas la restaĵon kiel leĝan pagon pro la ago de la ĵurpropono!

     * * *

Reĝido volante fari ŝercon cencerne unu el siaj korteguloj, kiun li
estis utiliginta diversamaniere kiel ambasadoron, diris al li ke li
similas strigon. "Mi ne scias, Via Moŝto, kion mi similas," li rediris,
"tio kion mi scias estas ke multajn fojojn mi estas havinta la honoron
prezenti Vian Reĝan Moŝton!"

     * * *

Ia sinjoro vespermanĝante en hotelo demandis al persono je sia flanko
ke li bonvolu pasigi la mustardon.

"Ĉu vi kredas ke mi estas servisto?"

"Ho, ne, sinjoro," rediris la alia, "mi supozis ke vi estas sinjoro!"



STRANGA AVENTURO DE ĈIRKAŬKOLO.

Tradukita el Dickens de A. A. Cowan.


"Nu, Bob," diris Hopkins je apenaŭ rimarkebla ekrigardo je la atenta
vizaĝo de S-ro Pickwick, "estis stranga malfeliĉo la lastan nokton.
Infano enkondukiĝis, kiu estis glutinta ĉirkaŭkolon."

"Glutinta kion, sinjoro?" interrompis S-ro Pickwick.

"Ĉirkaŭkolon," respondis Jack Hopkins. "Ne la tuton samtempe, vi
scias, tio estus tro multa--vi ne povus gluti tion, sed la infano
povis--he! S-ro Pickwick, ha! ha!" S-ro Hopkins ŝajnis multe
kontentiga je sia plaĉaĵo; kaj daŭradis, "Ne, estas tiamaniere. La
gepatroj de la infano estis malriĉaj personoj kiuj loĝis en korto. La
plejaĝa fratino de la infano aĉetis ĉirkaŭkolon, ordinara
ĉirkaŭkolo farita el grandaj nigraj lignaj globetoj. La infano, kiu
amis la ludilojn, prenis la ĉirkaŭkolon, kaŝis ĝin, ludis kun ĝi,
tranĉis la ŝnureton, kaj glutis globeton. La infano pensis ke estis
granda ŝercado, revenis la tagon plej proksiman, kaj glutis alian
globeton."

"Benu mian koron," diris S-ro Pickwick, "kia terurega afero! Mi petas
por senkulpigo, sinjoro. Daŭrigu."

"La plej proksiman tagon, la infano glutis du globetojn; la tagon post
tiu, li regalis sin je tri, k.t.p., ĝis dum unu semajno, li estis
fininta la ĉirkaŭkolon, konsistanta el dudekkvin globetojn. La
fratino, kiu estis diligenta knabino, kaj malofte aĉetis ian ornamaĵon
por si, ploregis pro la perdo de la ĉirkaŭkolo; serĉis ĉie por ĝi;
sed, mi ne bezonas diri, ke ŝi ne trovis ĝin. Post malmultaj tagoj, la
familio estis je tagmanĝo--bakita ŝultro de ŝafo kun terpomoj sub
ĝi--la infano kiu ne malsatis ludis ĉirkaŭ la ĉambro, kiam subite
terurega bruo aŭdiĝis, tiel kiel malgranda, hajlventego. 'Ne faru
tion, mia knabo,' diris la patro. 'Mi faras nenion,' diris la infano.
'Nu, ne faru ĝin ree,' diris la patro. Estis mallonga silento, kaj tiam
la bruo rekomencis pli laŭta ol antaŭe. 'Se vi ne atentas tion, kion
mi diras,' diris la patro, 'vi trovos vin lite post tre mallonga tempo,
mia knabo.' Li skuis la infanon por igi ke li obeu, kaj tiaj kraketoj
sekvis kiajn neniu antaŭe aŭdis. 'Nu! estas _en_ la infano!' diris la
patro, 'li havas la krupon en la malprava loko!' 'Ne, mi ne havas ĝin,'
diris la infano, ekploranta, 'estas la ĉirkaŭkolo, mi glutis ĝin,
patro.' La patro ekkaptis la infanon, kaj kuris kun li al la
malsanulejo; la globetoj en la stomako de la knabo, kraketantaj la tutan
vojon pro la ekskuado, kaj la homoj rigardantaj supre en la aero kaj
malsupre en la keloj, por vidi de kie la nekutima sono venis. Li estas
en la malsanulejo nune," diris Jack Hopkins, "kaj li faris tian
teruregan bruon kiam li marŝis ke oni devis envolvi lin en la vesto de
observisto, por ke li ne veku la malsanulojn!"

"Tiu estas la plej eksterordinara afero, kiun mi estas ja aŭdinta,"
diris S-ro Pickwick je akcentega bato sur la tablo.

"Ho, tio estas nenio," diris Jack Hopkins, "ĉu estas, Bob?"

"Ne certe," respondis S-ro Bob Sawyer.

"Tre strangaj aferoj okazas je nia profesio, mi povas certigi vin,
sinjoro," diris Hopkins.

"Tiel mi inkliniĝas imagi," respondis S-ro Pickwick.



ETHELWALD KVIETIGAS LA MARON.

Tradukita el Angla-Saksona originalo, de G.L.B. kaj C.F.W.


Mi kun du aliaj fratoj venis Farnon la insulon. Intencis mi paroladi kun
la honorinda patro Ethelwald. Poste ke mi kun la lia parolado estis
konsolita kaj la lia benado estis al mi donita, kaj tiam kiam ni domon
revenintaj jam estis sur la alta maro, subite disŝiriĝis la paco de la
ĉielo kio estis reginta je la tempo kiam ni enŝipiĝis kaj tiel grava
vetero ekalvenis kaj tiel furioza urago ekfalis ke ni nek kun velo nek
kun remado povis eĉ iometete progresadi, kaj ni nepre nenio atendis
krom la morto mem. Dume ke ni do tie plej longe kun la vento kaj la maro
tute vane laboradis kaj bataladis, rigardis ni tiam malantaŭe por vidi
se estus eble ke ni ree tentu atingi la insulon el kiu ni estis
elvenintaj. Sed kien ajn ni nin turnis la sama urago nin renkontis, nin
ĉirkaŭstaris, nin ĉirkaŭringis ĉiaparte kaj nenia espero de saviĝo
jam restis al ni.

Post longe ni niajn okulojn suprenlevigis kaj ekvidis ni sur Farno la
insulo, la al Dio karan patron Ethelwald'on elirantan el la lia sekreta
loĝejo, volantan havigi al ni sukcesan kuradon, por vidi tion kio estis
okazinta je ni; ĉar li estis aŭdanta la bruadon de la ventego kaj de
la muĝanta maro. Kaj li, nin vidanta alportitajn en danĝeron kaj
tiamaniere laborantajn, la genuojn fleksadis al Dio, Patro de Nia
Sinjoro kaj Savisto Ĥristo, preĝanta pro la nia saviĝo kaj vivo. Kaj
kiam li tian preĝon finigis, la superfluantajn akvojn li
retrankviligis, kaj la ventegon redefaligis, ĝis ke nepre la furiozeco
de la ventego foriĝis kaj favorantaj ventoj nin kondukis sur plej
trankvila maro al la bordo. Kiam do ni trafis la bordon, kaj la nian
ŝipon ankaŭ el la ondoj forportis, samminute vento egale forta kiel
antaŭe revenis, kvazaŭ ĝi dum tiu mallonga tempeto pro ni estis
trankviligita, kaj dum la tuta tago plej forte kaj furioze blovegis,
tiel kiel oni verŝajne devus ekkredi ke la mallonga periodeto de
trankvileco, kiu tiatempe okazis, nin estis aldonita de la Ĉielo, por
favori tiun serviston de Dio, pro nia saviĝo preĝantan.

Note.--La Angla-Saksona teksto el kiu la jena historieto estas
eltirita, presiĝis en la de Sinjoro Alfred Cook (Yale'a Profesoro)
verkita libro nomita _Unua Libro de Antikva Angla_; plej interesplena
kaj grava libreto por tiuj kiuj sin interesas pri la komencaĵoj de la
hodiaŭa Angla Lingvo. La nunaj tradukistoj penadis konservi la stilon
de la originala teksto.



MALNOVAJ KANTOJ.

Tradukita de Clarence Bicknell.


  Ne povas mi malnovajn kantojn
    Rekanti kiel foje;
  La kor', la voĉo al mi mankus,
    Mi plorus tro malĝoje.
  En tiuj kantoj mia koro
    Pasintajn tempojn trovas;
  Rekanti ilin, aŭ rerevi
    La revojn mi ne povas.

  Ne povas mi rekanti ilin,
    Kaj la malĝojajn ĉarmojn;
  Iliaj melodioj vekus
    El dorm' malnovajn larmojn:
  Kvankam mi ne forgesas ilin,
    Malĝojajn kaj dolĉegajn,
  Mi tamen ne rekanti povas
    La kantojn tro karegajn.

  Ne, mi ne povas! la vidaĵoj
    Revenas pri la horoj
  De oraj revoj forflugintaj,
    Pri jaroj de doloroj;
  Sed, per rompitaj teraj ĉenoj,
    L' anim', en libereco,
  Rekantos eble tiujn kantojn,
    Kaj dum la eterneco.



LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.


La artikolo de D-ro Lloyd ne konvinkis min, ĉar mi opinias ke, por
uzi la imperativon, ne estas necese havi verbon esprimantan volon
deziron aŭ permeson. Sufiĉas ke tia ideo estas (mi ne skribas "estu")
en la penso de la parolanto. Nu, en la ekzemploj cititaj de D-ro
Lloyd, oni povas enŝovi la verbojn konformajn, ne ŝanĝinte la sencon.

"Li malkovris la manon, permesante ke la serpento tie mordu."

"La poŝto, volinte ke la leteroj estu tuj specigitaj, sendas
specigistojn."

"Ŝi estis tiel maldika, ke kiam ŝi deziris ke oni povu ŝin rimarki,
ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron."

Nur, mi neniam skribos: "Mi timas ke li venu," ĉar, kiel tre ĝuste
rimarkigis D-ro Lloyd, ne estas en la frazo la plej malgranda nuanco
de ordono aŭ deziro.

Mi konsentas ke tia maniero konsideri la aferon, devas ŝajni stranga al
gramatikistoj. Sed mi pensas ke ĝi entenas logikecon, kaj, kio estas
ankoraŭ pli grava, praktikecon. La reguloj kiuj regas la uzadon de
Subjunktivo en naciaj lingvoj (almenaŭ en la Franca) estas terure
arbitraj, tiel ke la gramatikistoj ne ĉiam konsentas pri ili, kaj ke
eĉ kleraj personoj tre ofte malobeas ilin. Tio ŝajnas pruvi ke tiu
modo estas tute senutila.

Kiel Esperanta profesoro, mi eksperimentis kiom malfacile estas doni
precizajn regulojn pri tiu modo, kaj kontraŭe kiom estas praktika la
principo donita en la paragrafo 218 de la Sintakso. Jen kiel mi klarigas
al miaj lernantoj la uzadon de la modoj.

La indikativo estas la modo normala. Oni devas uzi ĝin, kiam oni ne
havas motivon por uzi kondicionalon aŭ imperativon.

La kondicionalon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon,
enŝovi "supozinte ke" en la unuan propozicion, kaj "en tia okazo" en la
duan. Cetere la unua aŭ la dua propozicio povas esti Subaŭskultata.
Ekzemple (Paragrafo 169, Sintakso):

"Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn." "Supozinte ke li estus
riĉa, en tia okazo li havus multajn amikojn."

"Mi volus vin vidi!" "Supozinte ke tio ne malplaĉus al vi, en tia okazo
mi volus vin vidi."

"Se mi povus lin venki!" "Supozinte ke mi povus lin venki, en tia okazo,
kiel feliĉa mi estus!"

La imperativon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon,
enŝovi, en la frazon, unu el la verboj voli deziri konsili permesi
peti, k.c., kiuj montras volon pli malpli fortan. Mi jam donis
ekzemplojn pli supre.

Ŝajnas al mi ke, tiam, la du lastaj modoj ludas sian logikan rolon,
t.e., mallongigi la frazojn.

Mi bone scias ke oni povos trovi en Esperantaj libroj, eĉ en Zamenhofaj
verkoj kelkajn frazojn kiuj ne estas konformaj al tiuj reguloj. Sed ili
estas maloftaj, kaj tio, laŭ mi, ne pravigus la enkondukon de reguloj
arbitraj neklaraj kaj senutilaj.

  (_Profesoro_) H. Sentis (_Grenoble_).



FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._


Mi verkis por tiu ĉi monato kelkajn detalojn pri vizito kiun ni faris
al la bonekonata Kavernego Grandega de _Kentucky_.

Tra la Kavernego trafluas subteran riveron en kiu troviĝas du specoj da
fiŝoj. Unu speco havas okulojn sed ne povas vidi; la alia speco (kiu
eble enloĝadas la Kavernegon kelkajn centojn aŭ milojn da jaroj pli
longe) tute ne havas okulojn.

Kaj nun mi petas, ke la leganto imagu kvardek personojn, el kiuj ĉiu
portas lampon, postsekvante en la kavernego maljunan nigrulon kiun oni
nomas "Onklo Nikoĉjo."

En Ameriko ĉiujn maljunulojn oni nomas "Onklo."

     * * *

Ni aŭdas solenan _tik, tak_, oni nomas ĝin la horoloĝon. "Kiam oni
streĉas ĝin, Onklo Nikoĉjo?" demandas nia sola knabeto. "Ho, tio! oni
ĝin streĉis en la unua jaro de la mondo, Sonny (Fiĉjo)." Kiom da
miljaroj faladas tiu guto da akvo!

     * * *

Ni vidis la fundon de la "senfunda profundejo"; ĝi havis nur kvin-dek
futojn da profundeco. Sed de _Bourne's Dome_ (la kupolo de _Bourne_), ni
_ne_ vidis la fundon.

Tiel kiel se ni estus starantaj ekstere ĉe fenestro ni ĝin rigardadis
tra longa fendaĵo, elstreĉantaj en ĝin niajn kapojn por pli bone
vidi, tuj kiam Onklo Nikoĉjo kiu estas suprenrampanta sur la eksteron
de la kupolo, trapuŝas tra negranda malfirmaĵo lumegigilon, kiu
lumegigas la mirindajn akvoskulptaĵojn de la flankaĵoj kaj de la
interno de la kupolo. Fine li faligis ĝin kaj tuj la ombroj forrabas de
niaj okuloj la belegan kupolinternon, sed falinte ĝi malkaŝas ĉiam
novajn belaĵojn sur la flankaĵoj. Ĉion lumigegante ĝi preterfalas
kiel strio da lumo nian fendaĵon, kaj postsekvante ĝin per niaj
rigardoj, ni vidas ke ĝi estas nun nur malgranda punkto da lumo, sed
ĉiam (ĉar Onklo Nikoĉjo faligas multajn lumegilojn) ĉiam, antaŭ ol
atingi la fundon de la putego ĝi estingiĝas. Mi ne atencos priskribi
la akvoskulptaĵojn. Se lertegaj koboldoj estus tien skulptintaj siajn
plej fantaziajn sonĝojn, ĝi estus tiel, kiel ĝi estas, belega,
teruriga, mistera, fantazia!

     * * *

Ni eniras kavernon (en la kavernego estas multaj kavernoj). Subite oni
elstreĉas brakon kaj haltigas min. Ni staras ĉe la bordo de trankvila
maro, kaj radioj de la hela luno lumigas sur grandajn blankajn nubegojn
amasigitaj unu super la alia ĉe la horizonto de la maro. Mi aŭdas
elspiritan murmuron: "Kiel belege! Kiel belege!" Jes, sed tiuj lanecaj
nuboj estas solida ŝtonego, kaj la trankvila maro terurigega krutaĵo.
Vere tiu brako savis min de subita morto!

     * * *

Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis
kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj
sidiĝas.

Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin
lasante en vera mallumego.

Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon
sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur
nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon
kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per
murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la
vortojn al la Spiritoj de la Kavernego.

Subite--"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi
vidas--kion?

Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas
ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo
altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ
diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus
enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon.

Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas
treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide
surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn.
Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj
trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo.

Sed, kio? Kio okazas?

_La nubego revenas malantaŭen!_

Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de
mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de
maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen?

Ĉio finiĝas. Onklo Nikoĉjo revenas. Ni reprenas niajn lampojn.

Ni realvenas la feran Pordegon.

Al Onklo Niĉjo ni adiaŭas kaj al la Kavernego.

Kaj mi? Jes ĉio finiĝas. Mi ankaŭ adiaŭas al la aminda Legantaro.

(Fino).



KRISTNASKA KANTETO.

Originale verkita de Esperantisto 4686.


  Jen Kristnasko alveninta,
  De la tuta mond' benita,
  Ĉar naskiĝis Filo Dia
  Kiu estas Frato nia.

  La paŝtistoj kiuj aŭdis
  La sciigon Dion laŭdis,
  Tiam en la groton venas
  Kiu l' infaneton tenas.

  Kaj el malproksima lando
  Lin vojaĝis reĝa bando,
  Oron, mirhon donacante,
  Dian Filon rekonante.

  Do la tuta mondo iru
  Kaj ĉe la manĝujo miru:
  Kun Mario la genuo
  Fleksu antaŭ Li, Jesuo.

  Kantu per ĝojega krio
  Pri Jesuo kaj Mario;
  Ŝi patrino sen makulo,
  Li la sola Nepekulo.

  Kantu ĉia homa koro
  "Estu al Jesu' honoro,
  Kaj alvenu en la teron
  Pacon, la homaresperon."

  Sed ne sole kantu--_agu_--
  Nun al la fratar' elpagu;
  La infanojn, malsanulojn
  Amu, kaj la mizerulojn.



DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.


SOLVO.

  1. _BAZARO_ estas l' elspezejo.     1. Por la _EDZINO_ plezurejo.
  2. _ISLANDO_ la insul'; persikoj    2. Ne kreskas tie, sed _SALIKO_.
  3. _CIGARO_ pliplaĉas ol pilolo,    3. En min pafata el _PISTOLO_.
  4. _INSEKTOJ_ ofte enuigas.         4. _EKSKURSON_ ili malbonigas.
  5. _KRISTAL'_ da neĝo je l' mateno  5. Briladas kiel la _RUBENO_.
  6. _LIKVORO_ homon malsanigas.      6. _ABSINTO_ ofte lin mortigas.
  7. _ELEKTRO_ estas lumigilo.        7. _NEBULO_ fantomdistililo.
  8. Kun la _TORNISTRO_ eleganta      8. _TURISTO_ marŝas eĉ kantanta.
  9. L' _ORGANO_ estas preĝamiko.     9. L' _ORKESTRO_ la opermuziko.

  Per BICIKLETO mi fremdulajn landojn vidas,
  Sed ESPERANTO min al homaj koroj gvidas.



Estimataj Kunverkintoj & Legantoj,

La jaro 1905 finiĝas, kaj mi uzas la okazon por sendi la bonvenan
antikvan bondeziron pro ĜOJA KRISTNASKO & FELIĈA NOV-JARO.

Neniam nia lingvo ĝuis jaron tiel prosperan, kiel la nuna, kaj ekzistas
ĉiu signo ke la progreso daŭros. Legantoj estas pli multenombraj, kaj
ili nature atendas, ke la naciaj kaj internaciaj gazetoj laŭe
pligrandiĝu.

La Enhav-nomaro de nia lasta dozeno da numeroj montras, ke niaj multaj
kleraj verkintoj donis materialon por plej interesa serio, kaj ni
esperas, ke Esperantistoj legos niajn du volumojn kun plezuro kaj
profito je la estontaj jaroj.

Gazeto kies enhavo estas literatura pli ol kronika, havas ĉiaman
intereson, kaj ni do rigardas la volumon, kiel notinda aldono al la
Esperanta Biblioteko.

La redaktado kaj direktado de internacia organo estas laboriga
entrepreno, postulante pli da tempo ol mia ĉiutaga okupado permesas por
la kreskantaj bezonoj de tiu ĉi gazeto. Ni do devis fari novajn planojn
por la estonteco.

De nun la _British Esperantist_, kun sia kroniko kaj naciaj artikoloj,
kaj nia malnova The Esperantist aperos sub unu kaj la sama
kovrilo.

La presliteroj kaj ĝenerala formato estos samformaj kun tiuj de la du
volumoj de The Esperantist, la nombro da paĝoj estos pligrandigata de
dekses ĝis dudek, la jara abonpago restanta la sama 3s. (4 frankoj)
afrankite.

La Esperantistoj do ricevos pli dikan gazeton pro la sama malgranda
abonpago.

Mi do fidas, ke la amikoj kies skribaĵoj riĉigas niajn presitajn
numerojn, afable daŭrigos sian helpon, kaj, per internacie verkitaj
artikoloj, varbos multopajn abonojn kaj reklamojn, kaj tiel ebligos ke
la _Esperanta Gazeto de Granda kaj Pli Granda Britujo_ okupu sian
konvenan lokon en Esperantujo.

La numero de la nuna monato do estas la lasta eldonata sub mia sola
direktado; de nun mi estos nur membro de la Redaktora Komitato de la
unuigitaj gazetoj.

Je tiu ĉi okazo mi volas danki kore, korege la multajn amikojn, kiuj
tiel neatendite sukcesigis miajn penadojn, kaj kiuj igis tiel plezurdona
mian pro-Esperantan klopodadon.

Senŝancele mi konstatas, ke pli sindona, simpatia kaj helpema legantaro
estus malfacilege trovebla.

The Esperantist, la unua Angla Esperanta Gazeto, donas
indikilon de Brita progreso, kaj, monato post monato, sukcesis atingi
tre altan lokon inter siaj samtempaj ĵurnaloj. Eble la ĝustatempeco
de ĝia eldoniĝo, kaj allogeco de ĝia formo helpis multe je la trafo
ĉe tiu ĉi kontentiga rezultato; sed estas ĉefe pro la entuziasmo de
la ĉiam plimultiĝanta aro da Angle-parolantaj samideanoj.

Dudekses monatoj povas esti mallonga porcio el la homa, se ne gazeta,
vivo; tamen, por mi, tiu ĉi epoko ja estas estinta okupata. Centoj da
novaj amikoj el multaj nacioj estas trovintaj loĝejon en la koro, kaj
miloj da plezuraj memoroj gravuriĝis ĉe la memoro.

Sur nia unua numero ni esprimis nian intencon ne presigi politikajn aŭ
religiajn aferojn. Ni fidas, ke la sekvo de tiu ĉi propono kontentigis.
Tamen, laŭ la pli ĝenerala alprenado de Esperanto, ni devas atendi la
eldoniĝon de specialaj organoj pritraktantaj temojn plej necesegajn al
la homa progresado.

Jam ni plezure vidas la aperon de tiaj gazetoj, kiaj _Katolika Espero_ &
_Espero Pacifista_.

Tamen estas multe dubinde ĉu ankoraŭ venis la tempo por la naskiĝo de
Politika revuo en Esperanto.

Ĉi tie, en Anglujo, ni nune aŭdadas multe pri inter-kolonia politiko,
kaj ŝajnas al ni, ke estas nur unu sola prava politiko por
Esperantujo--_inter-samideaneco_.

Se ĉiuj Esperantistoj unuigos kaj aĉetos la komercaĵojn de
Esperantistoj, ni baldaŭ havos fundamenton fortikan kaj larĝan,
kapabla porti konstruaĵon, havu ĝi kiom ajn da alteco. Ne estas necese
longe serĉi la okazojn. Sur la The Esperantist oni jam altiris
la atenton al multaj komercaj fakoj. Ekzemple: Ni sendu niajn 2 aŭ 3
frankojn al Bulgarujo por la _vera_ Roz-esenco; aŭ al Glasgow por la
bonaj viskio kaj cigaredoj bezonataj por niaj Kristnaskaj regaloj; por
Esperantaj ĉemizoj por varmigi nin; por kukaĵoj surhavantaj
Esperantajn devizojn por doni al niaj amikoj.

Tiuj ĉi kaj senfina aro da aliaj necesaĵoj povos uziĝi por
antaŭenirigi la Aferon.

Ĉi tiu estas taŭga konkludo por la unua parto de la vivado de la
The Esperantist, kaj la gazetoj, sub sia nova kaj pligrandigata
formo, trovu la plifortigon, kiu nature rezultos post ĝia alpreno.

Kvankam mi ne plu povas sendi ĉiumonatajn salutojn per gazeto kiu, de
komenciĝo ĝis fino estis por mi granda fontego da plezuro kaj (ho, ne
rakontu ĝin en Gath) ankaŭ de fiereco, mi tamen esperas, ke ĉiuj
Esperantaj amikoj konservos afablajn pensojn pri sia entuziasma
samideano kaj kunlaboranto,

H. Bolingbroke Mudie.


Esteemed Collaborators and Readers,

The year 1905 is drawing to a close, and I take the opportunity of
sending the good old wish for A Merry Christmas and A Happy New Year.

Never has our language enjoyed a year so prosperous as the present, and
there is every indication that progress will be maintained. Readers are
more numerous, and they naturally expect the national and international
gazettes to become enlarged accordingly.

The Index of our last twelve numbers shows that our many talented
writers have provided material for a most interesting series, and we
hope that Esperantists will read our two volumes with pleasure and
profit in the years to come.

A magazine, the contents of which are literary rather than newsy, has a
permanent interest, and we therefore regard the volume as a noteworthy
addition to the Esperantic Library.

The editing and management of an international magazine is an onerous
undertaking, involving more time than my present daily occupation will
allow for the growing needs of this gazette. We have, therefore, had to
make new arrangements for the future.

Henceforth the two British magazines will join forces. The _British
Esperantist_, with its chronicle and national articles, and our old
The Esperantist will appear under one and the same cover.

The type and general form will be uniform with the two volumes of
The Esperantist, the number of pages will be increased from
sixteen to twenty, while the annual subscription will remain the same,
3s. (4 francs), post free.

Esperantists will thus get an enlarged gazette for the same small
subscription.

I, therefore, trust that the friends whose writings enrich our past
numbers will kindly continue their aid, and, by internationally-written
articles, will secure manifold subscriptions and advertisements, and so
will enable the _Esperanto Gazette of Great and Greater Britain_ to
occupy its proper place in Esperantoland.

The present month's issue is, therefore, the last one produced under my
sole care. Henceforth I am merely a member of the Editorial Committee of
the united gazettes.

On this occasion I wish to thank heartily, most heartily, the many
friends who have in so unexpected a manner made my efforts successful,
and have rendered pro-Esperanto work so pleasant.

I unhesitatingly affirm that more devoted, sympathetic, and helpful
readers would be difficult to find.

The Esperantist, the first English Esperanto journal, affords
an index of British progress, and month by month has succeeded in
attaining a very high place among its contemporaries. Maybe the
punctuality of its publication and attractiveness of its form have
helped considerably in achieving this gratifying result; but the fact is
in the main due to the enthusiasm of the ever-increasing band of
English-speaking adherents.

Twenty-six months may be a short time in the life of a man, if not of a
journal, yet, for me, this period has indeed been a crowded one.
Hundreds of new friends of many nationalities have found place in the
heart, and thousands of pleasant memories have become engraved on the
memory.

In our first number we expressed our intention of not including
political and religious matters. We trust that the adherence to this
policy has given satisfaction. Nevertheless, as Esperanto becomes more
generally adopted, we must expect the appearance of special organs
treating of the subjects most vital to human progress.

Already we are glad to note the appearance of such periodicals as
_Espero Katolika_ and _Espero Pacifista_.

But it is a much doubted point whether the time is yet ripe for the
birth of a political review in Esperanto.

Here, in England, we are at present hearing much of an inter-colonial
policy, and it seems to us that there is only one sound policy for
Esperantoland--an inter-Esperantist policy.

If all Esperantists will unite in purchasing the commercial products of
Esperantists, we shall soon have a sound and broad foundation capable of
bearing the weight of a structure, be it never so lofty. Opportunities
are not far to seek. In The Esperantist attention has already
been directed to many branches of commerce. Thus, for example, let us
send our 2 or 3 francs to Bulgaria for the _real_ attar of roses; or to
Glasgow, for the good whiskey and cigarettes needed for Christmas cheer;
for Esperanto shirts to keep us warm; for cakes bearing Esperanto
mottoes to offer to our friends.

These and an endless supply of other necessaries can be used to help
forward the Cause.

This suggestion forms a fitting close to the first part of The
Esperantist's career, and may the gazettes, in their new and
enlarged form, experience the stimulus which would naturally result from
its adoption.

Although no longer able to send greetings every month by a gazette
which, from start to finish, has been to me a source of great pleasure,
and (oh, tell it not in Gath) of pride also, I yet hope all Esperanto
friends will retain kind thoughts of their enthusiastic fellow-thinker
and fellow-worker,

H. Bolingbroke Mudie.



PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO.

Himno de D-ro Zamenhof.


  Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
    Fortego la mondon reganta,
  Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero,
    Kaj fonto de vivo konstanta,
  Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
  Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
  Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas,
  Hodiaŭ ni preĝas.

  Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
    Kun dogmoj de blinda fervoro;
  Silentas nun ĉiu disput' religia
    Kaj reĝas nur kredo de _koro_.
  Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
  Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
  Ni staras nun filoj de l' tuta homaro
  Ĉe Via altaro.

  Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
    Sed ĝi sin dividis batale;
  Popolo popolon atakas kruele,
    Frat' fraton atakas ŝakale.
  Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
  Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
  Redonu la pacon al la infanaro
  De l' granda homaro!

  Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
    Por reunuigi l' homaron.
  Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
    Sed lasu nin venki la baron;
  Donacu Vi benon al nia laboro,
  Donacu Vi forton al nia fervoro,
  Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
  Nin tenu kuraĝaj.

  La verdan standardon tre alte ni tenos;
    Ĝi signas la bonon kaj belon.
  La Forto mistera de l' mondo nin benos,
    Kaj nian atingos ni celon.
  Ni inter popoloj la murojn detruos,
  Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
  Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
  Ekregos sur tero.

_N.B._--_Muziko por tiu ĉi poemo baldaŭ eldoniĝos._


ESPERANTO HYMN OF PEACE.

Translated by W. M. Bassett.


  O Thou mighty spirit in mystery shrouded,
    Whose hand is controlling and guiding,
  O fountain of truth and of love never clouded,
    And life-source for ever abiding,
  How varied our notions concerning Thy being!
  But sense of Thy presence brooks no disagreeing;
  And therefore we come, O Creator, before Thee,
  This day and adore Thee.

  To Thee we come not with the creed of a nation,
    Or zeal for inconstant opinion;
  All discord abandoned and vain disputation
    The faith of the _heart_ has dominion;
  Suffices this faith ever just and impartial,
  Whose weapon is truth--not an implement martial:
  Before Thee we children of men take our station,
  In deep adoration.

  All men in the beauty of grace Thou didst fashion,
    But hate parted one from another,
  And nation arose against nation in passion,
    And brother took arms against brother.
  O Thou the unknown and the mighty and holy,
  Regard with compassion the prayer of the lowly,
  Grant peace to humanity's children and bless them--
  Let war not distress them.

  We called Heav'n to witness the promise recorded,
    To make human friendship our mission,
  And O Thou most High if Thy help be afforded,
    Success will attend our ambition.
  Thy blessing command to inspire and assist us,
  Thy aid that when forces of evil resist us,
  However determined they will not dismay us,--
  Thou, Thou wilt repay us.

  The fair flag of Hope waves in glory and splendour,
    Of beauty and goodness the token;
  The great unseen Power of the world, our defender,
    Will honour the word he has spoken.
  The walls of partition that long have divided
  The peoples--by error and folly misguided--
  Shall fall; and Love's empire grow greater and greater
  From pole to equator.

_Note._--_Music to the above will appear shortly._





*** End of this LibraryBlog Digital Book "The Esperantist, Vol. 2, No. 12" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home